Vikicitaro
eowikiquote
https://eo.wikiquote.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.9
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikicitaro
Vikicitaro-Diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Ekstera politiko de Ĉinio
0
10502
53737
47429
2026-07-01T16:12:29Z
HyBoxwood
5749
[[w:zh:Template_talk:中华人民共和国国徽#編輯請求_2026-04-17_将svg替换为File:中華人民共和國國徽.svg]]
53737
wikitext
text/x-wiki
{{Temo
| nomo = Ekstera politiko de Ĉinio
| koloro =
| dosiero = 中華人民共和國國徽.svg
| vikipedio = Ekstera politiko de Ĉinio
| komunejo =
| komunejokat =
| vikivortaro =
| vikinovaĵoj = Kategorio:Ekstera politiko de Ĉinio
}}
'''[[w:Ekstera politiko de Ĉinio|Ekstera politiko de Ĉinio]]''' estas aro de la [[Politiko|politikaj]] [[decido]]j kiujn faras la [[registaro]] de Ĉinio pri la [[Lando|landaj]] [[intereso]]j kaj rilate al la ceteraj agantoj de la internacia sistemo.
== Citaĵoj ==
=== Zbigniew Brzeziński ===
==== [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] ====
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Malvarma milito]]] [[Usono]] estis vaste konsiderata kiel reprezentanto de [[estonteco]], kiel la [[socio]], kiu meritas fascinon kaj dignas je imitado. Kaj inverse, [[Rusio]] rilate [[kulturo]]n estigis malestimon flanke de plejparto de siaj vasaloj en [[Centra Eŭropo]] kaj eĉ pli grandan malestimon flanke de sia ĉefa kaj ĉiam pli necedema aliancano — Ĉinio.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, [[Rusio]] kaj eble [[Irano]], kiujn unuigos ne [[ideologio]], sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, [[Usono]] devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de [[Eŭrazio]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Geografie pli limigitan, sed potenciale eĉ pli gravan problemon povus reprezenti la ĉino-[[Japanio|japana]] “akso”, kiu povus aperi sekvante ruiniĝon de la [[Usono|usonaj]] pozicioj en [[Fora Oriento]] kaj revoluciajn ŝanĝojn en vidpunkto de Japanio pri la tutmondaj problemoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …koalicio de [[Rusio]] samtempe kun Ĉinio kaj [[Irano]] povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉinio estos la pli aĝa partnero en iu ajn serioza provo de [[Rusio]] establi tian “kontraŭhegemonian” koalicion.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Meza Azio]] kaj [[Proksima Oriento]] ] Kreskanta ekonomia ĉeesto de Ĉinio en la regiono kaj ĝia politika subteno de la regiona sendependeco ankaŭ koincidas kun la interesoj de [[Usono]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Orienta Azio]] ] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al Ĉinio eblecon kunpuŝigi [[Usono]]n kaj [[Japanio]]n unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj [[Sovetunio]]n. Laŭ opinio de [[Pekino]], venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en [[Azio-Pacifika regiono]] ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta [[Azio]] [do al Ĉinio].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Disvastiĝinta ideo, ke Ĉinio estas la sekva mondpotenco, naskas paranojon rilate Ĉinion kaj stimulas en Ĉinio gigantomanion. Timoj antaŭ la agresema kaj antagonisma Ĉinio, kiu baldaŭ iĝos plia mondpotenco, estas en plej bona kazo antaŭtempaj kaj en plej malbona kazo povos iĝi sinrealiganta aŭguro. Do, organizado de koalicio kun celo kontraŭstari leviĝon de Ĉinio ĝis nivelo de mondpotenco kaŭzus malajn rezultojn. Tio garantius nur ke la regione influa Ĉinio iĝus malamika. Samtempe ĉia tia klopodo estigus streĉiĝon de la [[Usono|usono]]-[[Japanio|japanaj]] rilatoj, ĉar plejparto de la [[japanoj]] certe estus kontraŭ tia koalicio.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Sed nome pro tio ke Ĉinio efektive apenaŭ baldaŭ leviĝos ĝis nivelo de mondpotenco — kaj pro tiu ĉi kialo estus malracie realigi politikon de regiona bridado — dezirindas trakti Ĉinion kiel tutmonde gravan figuron.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La Granda Ĉinio, speciale post digestado de [[Honkongo]], preskaŭ tutcerte pli energie postulos reunuiĝon de [[Tajvano]] kun la kontinento. Necesas ĝuste pritaksi la fakton, ke Ĉinio neniam aprobis porĉiaman apartiĝon de Tajvano. Do en iu momento tiu demando povus kaŭzi rektan konfrontiĝon de la [[Usono|usonanoj]] kontraŭ la [[ĉinoj]]. Sekvoj de tio estus por ĉiuj engaĝitaj flankoj la plej malbonaj: la ekonomiaj perspektivoj de Ĉinio estos prokrastitaj, rilatoj de Usono kun [[Japanio]] povus iĝi tre streĉaj, kaj klopodoj de la usonanoj pri kreado de stabila ekvilibro de la fortoj en Orienta [[Eŭrazio]] povus esti fuŝitaj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Do oni devas nek bridi, nek pacigi Ĉinion. Ĝin necesas trakti kun estimo kiel la plej grandan evoluontan ŝtaton en la mondo kaj — almenaŭ ĝis nun — kiel sufiĉe sukcesan… Do estus racie akcepti Ĉinion kiel anon de la “granda sepopo”…
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La granda ŝaktabulo]]: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
|origina teksto =
}}
==== Aliaj verkoj ====
{{Citaĵo
|teksto = Naftoproduktantoj en la areo de la [[Persa golfo]], serĉante politikan stabilecon kaj fidindajn konsumantojn, povas eksenti ĉiam pli grandan altiron flanke de [[Ĉinio]]. Malsame ol [[Usono]] de [[George W. Bush]], Ĉinio preferas akcenti politikan stabilecon, ne [[demokratio]]n, kaj povas iĝi fidinda fonto de [[sento]] de certeco.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Malsame ol [[Usono]] dum lastaj jaroj, [[Ĉinio]] ne ĝenas aŭtoritatajn [[reganto]]jn kaj nek traktas orgojle [[religio]]n kaj [[kulturo]]n de la aliaj [[popolo]]j.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Vundeblaj [[elito]]j de [[Proksima Oriento]] bezonas eksterlandan defendanton kaj [[Ĉinio]] bezonas stabilan aliron al [[nafto]]fontoj, kiujn tiuj elitoj kontrolas. Ĉiu flanko do havas kion proponi al la alia.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Ĉinio]]] Mia propra sperto de [[komunikado]] kun iliaj estroj diras ke ili posedas sufiĉe akran [[menso]]n, ĉiam pretas lerni ion novan kaj realisme pritaksas politikajn cirkonstancojn. Tiun impreson mi ekhavis post la unua renkontiĝo kun [[Deng Xiaoping]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Usono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono]] [2008]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Singarde sed persiste strebante altigi sian internacian rolon, [[Pekino]], elirante limojn de [[Orienta Azio]], plej verŝajne difinas kiel sekvan [[celo]]n [[Proksima Oriento|Proksiman Orienton]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco]] [2007]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Malsame ol [[Usono]] dum lastaj jaroj, [[Ĉinio]] ne ĝenas aŭtoritatajn [[reganto]]jn kaj nek traktas orgojle [[religio]]n kaj [[kulturo]]n de la aliaj [[popolo]]j.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco]] [2007]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …malsame ol malsukcesaj pretendentoj je la monda dominado en la [[20-a jarcento]], Ĉinio en la nuna etapo ne kovas [[Revolucio|revoluciajn]], nek [[Mesio|mesiajn]], nek maniĥeismajn planojn.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Malsame ol [[Usono]] kun ĝia avantaĝa geografia situo, por Ĉinio malfacilas protekti sin kontraŭ eventuala strategia blokado. Aliron al la [[Pacifiko]] por Ĉinio blokas [[Japanio]], de [[Eŭropo]] Ĉinion disigas [[Rusio]], kaj [[Barato]] regas aliron al la [[Hinda oceano]], kiu servas por Ĉinio kiel la ĉefa porgedo al [[Proksima Oriento]]. Ĝis nun la “pace altiĝanta” (laŭ difino de la ĉinaj regantoj mem) Ĉinio akiris en [[Azio]] amikojn kaj eĉ subulojn, tamen la memfida kaj [[Naciismo|naciisma]] Ĉinio povus trafi izolitecon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tamen ĝis nun la altiĝado de Ĉinio baziĝis sur impresaj kaj senteblaj atingoj, kaj distingiĝis je trankviliga sobreco. La supera politika estraro de Ĉinio evidente komprenas, ke ĝiaj grandaj planoj pri fora [[estonteco]] ankaŭ povus suferi, se la mondo dronos en la [[Usono|postusonaj]] kvereloj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
=== Henry Kissinger ===
==== Diplomatio [1994] ====
{{Citaĵo
|teksto = Je nivelo de rilatoj inter la [[ŝtato]]j nova [[ordo]] pli similos al sistemo de eŭropaj ŝtatoj en la [[18-a jarcento|18]]-[[19-a jarcento]]j ol al malfleksa modelo de la tempo de la [[Malvarma milito]]. Ĝin partoprenos almenaŭ ses potencoj, inkluzive de [[Usono]], [[Eŭropo]], Ĉinio, [[Japanio]], [[Rusio]] kaj eble [[Barato]], kaj ankaŭ abundo de mezaj kaj etaj landoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis komenco de la [[19-a jarcento]] Ĉinio neniam havis najbaron, kapablan konkuri kun ĝia supereco kaj ĝi eĉ ne povis imagi, ke tia [[ŝtato]] povas aperi.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Nocio de suverena [[egaleco]] de la [[ŝtato]]j ne ekzistis en Ĉinio. Tiujn, kiuj loĝis ekster Ĉinio, oni konsideris [[barbaroj]] kaj tributuloj. Nome tiel oni akceptis en la [[18-a jarcento]] en Ĉinio la unuan [[Britio|britan]] ambasadoron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Dum 500 jaroj ĝis sia [[Perforto|perforta]] malfermigo fare de komodoro [[Matthew Perry]] en 1854, [[Japanio]] eĉ ne disdegnis ĝis kreado de ekvilibro inter la [[barbaroj]] kaj ilia kvereligado inter si aŭ, kiel tion faris la [[ĉinoj]], inventado de rilatoj de la [[suvereno]] kaj tributuloj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se [[imperiestro]] de la [[Sankta Romia imperio]] sukcesus starigi centralizitan [[kontrolo]]n super ĉiuj [[teritorio]]j, kiuj formale troviĝis sub lia jurisdikcio, rilatoj de okcidenteŭropaj ŝtatoj al la [[imperio]] similus al la rilatoj de la najbaroj de Ĉinio al la Meza ŝtato, ĉe tio [[Francio]] similus al [[Vjetnamio]] aŭ [[Koreio]] kaj [[Britio]]n oni povus kompari kun [[Japanio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Franklin D. Roosevelt]] imagis la postmilitan [[ordo]]n tiel, ke la tri venkintoj kune kun Ĉinio agu kiel internacia konsilio de direktoroj, per forto garantiante [[paco]]n kaj [[Defendo|defendante]] ĝin de [[atako]]j de ĉiu potenciala [[maliculo]], kia Roosevelt unuavice konsideris [[Germanio]]n. Tia imago pri la paco iĝis konata kiel plano de “kvar [[policano]]j”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉinio jam troviĝas laŭvoje al la statuso de [[superpotenco]]. Dum [[tempo]]j de kresko je 8%, kiuj estas malpli altaj ol ĝi havis en la [[1980-aj jaroj]], indico de la [[malneta enlanda produkto]] en Ĉinio proksimiĝos al la indico de [[Usono]] fine de la dua jardeko de la [[21-a jarcento]]. Longe antaŭe tio [[milito]]-[[Politiko|politika]] [[ombro]] de Ĉinio falos sur la tutan [[Azio]]n kaj [[influo]]s kalkulojn de la aliaj [[potenco]]j, iom ajn sindetena efektive estus la ĉina politiko. La aliaj aziaj landoj ŝajne estos serĉantaj kontraŭpezilon al la ĉiam pli pova Ĉinio, kiel ili jam faras tion rilate [[Japanio]]n. Kvankam landoj de [[Sud-Orienta Azio]] nepre malvalidigos tiun deklaron, sed ili jam inkludis la antaŭe terurintan ilin [[Vjetnamio]]n, en sian grupon ([[ASEAN]]) ĉefe por ekvilibrigi povon de Ĉinio kaj Japanio. Kaj nome pro tio ASEAN petas Usonon konservi implikiĝon je la aferoj de tiu ĉi regiono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe Ĉinio, lando [[Historio|historie]] ĉiam [[Dominado|dominanta]] en sia regiono – fakte en la konata al ĝi [[mondo]] – ĉia provo trudi de flanke siajn instituciojn kaj internan [[politiko]]n nepre kaŭzos profundegan [[indigno]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
==== Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001] ====
{{Citaĵo
|teksto = ...en [[Azio]] simple ne ekzistas [[Politiko|politikaj]] kaj [[Strategio|strategiaj]] kondiĉoj por markado de divida linio kaj grupiĝo de ĉiuj landoj ĉe unu flanko de ĝi, sen ebligi iujn grandajn [[Ĉinio|ĉinajn]] [[provoko]]jn. Provo fari tion — ĉu malkaŝe aŭ kaŝe — havus tute kontraŭan efikon kompare al la celita. Amikecaj landoj, plej verŝajne, preferus klare distanciĝi de tia plano. Ili preferus resti ie meze, kio kaŭzus laŭgradan izoladon de [[Usono]] en la regiono, stimulante la azian naciismon kaj politikon de nealiĝo al la blokoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En iu ajn kazo neniu lando de la regiono — eĉ la tre demokratia [[Aŭstralio]] — riskus kreskon de [[konfrontiĝo]] kontraŭ [[Ĉinio]] aŭ kontraŭ iu ajn alia granda potenco je la nomo de [[demokratio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Pli timante la [[Demokratio|demokratian]] [[Japanio]]n ol la [[Aŭtokratio|aŭtokratian]] [[Ĉinio]]n, [[Sud-Koreio]] ne partoprenos [[krucmilito]]jn, kiuj rompus internajn strukturojn de iu ajn [[Azio|azia]] [[ŝtato]], des pli de Ĉinio, kiun ĝi bezonas por konservi ekvilibron de siaj rilatoj kun [[Nord-Koreio]], Japanio kaj [[Rusio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Geopolitiko|Geopolitika]] [[defio]] por ĉiu granda [[Azio|azia]] lando, inkluzive [[Ĉinio]]n, konsistas ĉefe ne en kiel konkeri [[najbaro]]jn, sed kiel malebligi unuiĝon de tiuj najbaroj kontraŭ si.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Nek [[Ĉinio]], nek [[Japanio]] deziras baldaŭan [[Reunuiĝo de Koreio|reunuiĝon de Koreio]] — speciale kaze de heredado de la unuiĝinta [[Koreio]] de la [[Nuklea programo de Nord-Koreio|nuklea kaj misila teknologioj]] de [[Nord-Koreio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = ...[[Ĉinio|ĉina]] [[konduto]] formiĝis precipe danke el [[naciismo|naciismaj]] [[ideo]]j de la [[19-a jarcento]], ne el [[Marksismo|marksismaj]] ideoj de la sama jarcento.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Aliro de [[Ĉinio]] al la [[ekstera politiko]] havas nuancon de [[skeptikeco]] kaj [[racio]]. Al [[Usono]] propras [[optimismo]] kaj [[misiismo]]. Ĉinio havas tute alian [[sento]]n de la [[tempo]] ol Usono. Kiam oni petas usonanon nomi iun historian [[evento]]n, li parolos pri konkreta [[tago]] en [[kalendaro]]. Kiam ĉino priskribas eventon, li priskribas ĝin kadre de tiu aŭ alia [[dinastio]]. Kaj ĉiu el 14 imperiestraj dinastioj daŭris pli ol la tuta [[historio de Usono]]. Usonanoj pensas je terminoj de konkretaj solvoj de konkretaj [[problemo]]j. Ĉinoj pensas je terminoj de etapoj de procezo, kiu ne havas precizan kulminon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [komparo kun [[Ekspansiismo|ekspansiisma]] [[politiko]] de [[Sovetunio]]] Ĉina komunista gvidantaro ne efektivigas tian politikon eksterlande kaj nek faras tiajn deklarojn mondskalajn: ĝi ne havas servistojn forme de tutmonda reto de komunistaj partioj aŭ radikalaj organizoj, deklarantaj pri sia [[fideleco]] al [[Pekino]]. [[Ĉinio]] ankaŭ ne kreas [[problemo]]jn por internaj strukturoj de la aliaj landoj pro [[Ideologio|ideologiaj]] konsideroj. Nome [[naciismo]], ne [[komunismo]], povas kaŭzi [[konfrontiĝo]]n kontraŭ [[Usono]] kaj ĉe tio ne pro la diskuto pri tutmonda [[hegemonio]], sed pro [[Tajvano]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La ekstera politiko de Ĉinio havas [[Pacienco|paciencan]] kaj longdaŭran karakteron. [[Geopolitiko|Geopolitika]] [[defio]], kiel oni ĝin vidas en [[Pekino]], evidente prezentiĝas ne kiel [[konkero]] de najbaraj landoj, sed kiel malebligo de ilia unuiĝo kontraŭ [[Ĉinio]]. Kaj plej malmulte gvidantaro de Ĉinio interesiĝas pri provokado de [[Usono]], la lando plej fora de Ĉinio, kiu historie neniam minacis unuecon kaj tutecon de Ĉinio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Ĉinio]] havas sufiĉe [[Milito|milite]] fortajn [[najbaro]]jn, inkluzive de [[Barato]], [[Vjetnamio]], [[Japanio]], [[Rusio]] kaj du [[Koreio]]j, ĉiun el kiuj estus malfacile [[Venko|venki]] je lukto unu kontraŭ unu, kaj eĉ pli malfacile se ili estos organizitaj je iuj grupoj. Tio almenaŭ postulas de Ĉinio efektivigon de [[diplomatio]], kiu ne sekvigas [[minaco]]jn al ĉiuj ĝiaj najbaroj samtempe.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
=== Brent Scowcroft ===
{{Citaĵo
|teksto = [[Ĉinoj]], malsame ol [[Germanio]] antaŭ la [[Unua mondmilito]], ne deziras renversi la sistemon. Ili deziras instaliĝi en ĝi kaj, ĉar ĝuste nun la sistemo estas sufiĉe malfermita kaj favora, kvankam certe sufiĉas negativaj deklaroj de ĉiu flanko, mi pensas ke tiom bonan [[ŝanco]]n eniri la mondan sistemon [[Ĉinio]] vidis neniam.
|aŭtoro= [[Brent Scowcroft]]
|verko= [[Usono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono]] [2008]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉina [[historio]] montras ke hanaj [[ĉinoj]] neniam estis speciale agresemaj. [[Ĉinio]] estis agresema kutime post kiam ĝin konkeris eksteruloj kaj regis en ĝi “fremduloj”. Jes, post [[humiligo]]. Pro kio ĉinoj vere havas malican ofendiĝon kontraŭ la [[Okcidento]], tio estas pro humiligo en la [[19-a jarcento]]. Ĝi estas per arda [[fero]] brulmarkita en ilia historia [[konscienco]].
|aŭtoro= [[Brent Scowcroft]]
|verko= [[Usono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono]] [2008]
|origina teksto =
}}
=== Aliaj aŭtoroj ===
{{Citaĵo
|teksto = Skalo de la ŝanĝoj de pozicio de [[Ĉinio]] en la mondo estas tia, ke la mondo akiros novan [[povekvilibro]]n dum 30 aŭ 40 jaroj. Ne eblas ŝajnigi ke tio estas nur plia gvida ludanto. Tio estas la plej granda ludanto dum la tuta homa historio.
|aŭtoro= [[Lee Kuan Yew]]
|verko= [1994]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri artikolo de [[Brzeziński]] en 2000 en [[National Interest]]] Laŭ lia [[opinio]], venis [[tempo]] ĉesigi plendojn pri internacia konduto de Ĉinio — ĝi almenaŭ estis pli bona ol [[Ekstera politiko de Barato|konduto de Barato]].
|aŭtoro= [[Warren I. Cohen]], [[Nancy Bernkopf Tucker]]
|verko= Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // [[Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński]] [2013]
|origina teksto =
}}
== Vidu ankaŭ ==
* [[Rilatoj de Ĉinio kaj Rusio]]
* [[Rilatoj de Ĉinio kaj Usono]]
[[Kategorio:Ekstera politiko de Ĉinio| ]]
bg2i3jvnnrik6gipwh3s7122a0in8x8