Vikicitaro
eowikiquote
https://eo.wikiquote.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.9
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikicitaro
Vikicitaro-Diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Amo
0
932
53739
51071
2026-07-03T10:00:33Z
Sj1mor
4367
53739
wikitext
text/x-wiki
{{Temo
| nomo = Amo
| dosiero =
| vikipedio = Amo
| komunejo = Love
| komunejokat = Love
| vikivortaro = amo
| vikinovaĵoj =
}}
'''[[w:Amo|Amo]]''' estas seksa aŭ simpatia inklino al iu.
== Citaĵoj ==
=== Samuel Butler ===
{{Citaĵo|teksto =[[Arto]] havas neniun celon krom la emfazo kaj registrado laŭ la plej efika maniero de iu forte sentata [[intereso]] aŭ amo.
|aŭtoro =[[Samuel Butler]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Art has no end in view save the emphasising and recording in the most effective way some strongly felt interest or affection.}}
{{Citaĵo|teksto =Al mi ŝajnas ke tiuj, kiuj estas [[Feliĉo|feliĉaj]] en tiu ĉi mondo, estas pli [[Boneco|bonaj]] kaj pli amindaj homoj ol tiuj, kiuj ne estas [feliĉaj].
|aŭtoro =[[Samuel Butler]]
|verko = The Way of All Flesh (1903)|origina teksto ={{lingvo|en}} To me it seems that those who are happy in this world are better and more lovable people than those who are not.}}
=== Dinah Craik ===
{{Citaĵo|teksto =Ĉiu el ni [[Kulturo|kulturu]], en ĉiu [[vorto]], kiu eliras el nia [[buŝo]], absolutan [[vero]]n. Mi diras kultivi, ĉar al tre malmultaj homoj - kiel oni rimarkas ĉe plej multaj junaj infanoj - la vero, tiu ĉi rigida laŭvorta vereco, venas nature. Al multaj, eĉ kiuj amas ĝin kaj alte taksas ĝin ĉe aliaj, ĝi venas nur post la memregado, [[Atento|atentemo]] kaj maldolĉa [[sperto]] de jaroj.
|aŭtoro = [[Dinah Craik]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Let every one of us cultivate, in every word that issues from our mouth, absolute truth. I say cultivate, because to very few people — as may be noticed of most young children — does truth, this rigid, literal veracity, come by nature. To many, even who love it and prize it dearly in others, it comes only after the self-control, watchfulness, and bitter experience of years.}}
{{Citaĵo|teksto =Ni neniam scias per kiaj Diaj [[mistero]]j de kompenso la granda Patro de la universo efektivigas Sian subliman [[plano]]n; sed tiuj tri vortoj, "[[Dio]] estas amo" devas enhavi, al ĉiu [[Dubo|dubanta]] animo, la [[solvo]]n de ĉiuj aferoj.
|aŭtoro = [[Dinah Craik]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} We never know through what Divine mysteries of compensation the great Father of the universe may be carrying out His sublime plan; but those three words, "God is love" ought to contain, to every doubting soul, the solution of all things.}}
=== Robert A. Heinlein ===
{{Citaĵo|teksto ='''Amo estas tiu [[kondiĉo]], en kiu la [[feliĉo]] de alia persono estas esenca por via propra [feliĉo].'''
|aŭtoro = [[Robert A. Heinlein]]|verko = Fremdulo en Stranga Lando|origina teksto ={{lingvo|en}} Love is that condition in which the happiness of another person is essential to your own.}}
{{Citaĵo|teksto =[[Laboro]] ne estas [[celo]] en si mem; tie devas ĉiam esti sufiĉe da [[tempo]] por amo.
|aŭtoro = [[Robert A. Heinlein]]|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Work is not an end in itself; there must always be time enough for love.}}
=== Leo Buscaglia ===
{{Citaĵo|teksto ='''Amo estas [[vivo]]. Kaj se [[Manko|mankas]] al vi amo, mankas al vi vivo.'''
|aŭtoro = [[Leo Buscaglia]]
|verko =
|origina teksto ={{lingvo|en}} Love is life. And if you miss love, you miss life.}}
{{Citaĵo|teksto ='''Oni ne [[Falo|falas]] "en" aŭ "el" amo. Oni [[Kreskado|kreskas]] en amo.'''
|aŭtoro = [[Leo Buscaglia]]
|verko =
|origina teksto ={{lingvo|en}} One does not fall "in" or "out" of love. One grows in love.}}
=== Tereza el Avilo ===
{{Citaĵo|teksto ='''Estas nur amo, kio donas [[valoro]]n al ĉiuj aferoj.'''
|aŭtoro = [[Tereza el Avilo]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Ni ne povas scii ĉu ni amas [[Dio]]n, kvankam eble ekzistas forta kialo por pensi tiel; sed ne povas esti [[dubo]] pri tio, ĉu ni amas nian proksimulon aŭ ne. Estu certa ke, proporcie kun via frateca bonfarado, vi pliigas vian amon al Dio...
|aŭtoro = [[Tereza el Avilo]]|verko =|origina teksto =}}
=== Catherine Baker ===
{{Citaĵo|teksto=Logi estas eskapi el senekzisteco.|aŭtoro=[[Catherine Baker]]}}
{{Citaĵo|Estas plene da stultuloj, „psikofakistoj“, kiuj demonstras al oni, ke oni ne troinvestu je la amo, kiun oni spertas al siaj infanoj. Azenuloj!|aŭtoro=[[Catherine Baker]]}}
=== Jean Baudrillard ===
{{Citaĵo
|teksto = La amo estas fino de la [[regulo]] kaj komenco de la [[leĝo]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[tento]] ankoraŭ estas [[Ceremonio|ceremonia]], la amo ankoraŭ estas patosa, la [[Sekso|sekseco]] estas nuraj rilatoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = — la [[tento]] — la epoko de la [[Estetiko|estetika]] kaj [[Patoso|patosa]] diferencoj inter la [[genro]]j;</br>
— la amo ([[pasio]]) — la epoko de la [[Etiko|etika]] kaj patosa diferenco inter la genroj;</br>
— la [[sekseco]] — la epoko de la [[Psikologio|psikologia]], [[Biologio|biologia]] kaj [[Politiko|politika]] diferenco inter la genroj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Plejmulto apenaŭ [[Deziro|deziras]] ke oni [[Tento|tentu]] ilin, ili deziras ke oni amu iln.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
=== Jacinto Benavente ===
{{Citaĵo|teksto =Amo similas al Kiĥoto: kiam ĝi ne plu [[Frenezo|frenezas]], ĝi devas [[Morto|morti]].
|aŭtoro =[[Jacinto Benavente]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas la plej proksima afero al [[milito]]; milito, en kiu ne gravas [[Venko|venki]] aŭ esti venkita, ĉar vi ĉiam venkas.
|aŭtoro =[[Jacinto Benavente]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto ='''Vera amo ne estas konata pro tio, kion ĝi [[Postulo|postulas]] sed pro tio, kion ĝi [[Dono|donas]].'''
|aŭtoro =[[Jacinto Benavente]]|verko = |origina teksto = }}
=== Eleanor Farjeon ===
{{Citaĵo|teksto =Amo havas nenion [[Ekstremo|ekstreman]], kiel la [[stelo]]j havas neniun numeron kaj la [[maro]] ne havas [[ripozo]]n.
|aŭtoro = [[Eleanor Farjeon]]|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Love has no uttermost, as the stars have no number and the sea no rest.}}
{{Citaĵo|teksto =Ĉiuj [[malbono]]j en ni venas el [[timo]] kaj ĉiu [[bono]] el amo.
|aŭtoro = [[Eleanor Farjeon]]|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} All the ill that is in us comes from fear, and all the good from love.}}
=== Sigmund Freud ===
{{Citaĵo
|teksto = Sur la pinto de la amo malaperas [[intereso]] al la ĉirkaŭa [[mondo]]; al la amanta paro sufiĉas ĝi mem, por la [[feliĉo]] ĝi ne bezonas eĉ [[infano]]n.
|aŭtoro= [[Sigmund Freud]]
|verko= [[Malkontenteco pri la kulturo]] [1930]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Komence do [[malbono]] estas [[minaco]] de perdo de la amo kaj ni devas eviti ĝin pro la [[timo]] de tia perdo.
|aŭtoro= [[Sigmund Freud]]
|verko= [[Malkontenteco pri la kulturo]] [1930]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[homo]] interŝanĝis [[minaco]]n de ekstera [[malfeliĉo]] — perdon de la amo kaj [[puno]]n fare de ekstera aŭtoritato — al longdaŭra interna malfeliĉo, streĉita [[konscio]] de la kulpeco.
|aŭtoro= [[Sigmund Freud]]
|verko= [[Malkontenteco pri la kulturo]] [1930]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [ [[Franz Alexander]] en sia [[libro]] “[[Psikanalizo]] kaj tuteca [[personeco]]” konkludas] “Tro milda kaj indulgema” [[patro]] kontribuas al formiĝo ĉe la [[infano]] de tro forta [[Supermio]], ĉar sub influo de ĉirkaŭanta lin amo li ne havas alian eliron krom turni la [[agresemo]]n internen. Ĉe [[senhejma infano]], kreskinta sen amo, falas nivelo de streĉiteco inter [[Mio]] kaj Supermio kaj lia tuta agresemo povas esti direktita eksteren.
|aŭtoro= [[Sigmund Freud]]
|verko= [[Malkontenteco pri la kulturo]] [1930]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[ordono]] “amu la proksimulon” kontribuas al la homa [[agresemo]] kaj estas mirinda ekzemplo de nepsikologia [[karaktero]] de la [[ago]]j de la kultura [[Supermio]]. La ordono estas neplenumebla, ĉar tiom granda inflacio de la amo povas nur malaltigi ĝian [[valoro]]n, sed ne forigi la [[bezono]]n.
|aŭtoro= [[Sigmund Freud]]
|verko= [[Malkontenteco pri la kulturo]] [1930]
|origina teksto =
}}
=== Erich Fromm ===
{{Citaĵo
|teksto = La amo estas unuiĝo kun iu aŭ io ekster si mem ĉe kondiĉo de konservado de aparteco kaj tuteco de la propra [[Mio]]. Tio estas travivado de aparteneco kaj unueco, ebliganta al la [[homo]] komplete disvolvi sian internan aktivadon. La travivado de la amo faras nenecesaj [[iluzio]]jn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La amo konsistigas unu el aspektoj de tio, kion mi nomis produktiva orientiĝo: aktiva kaj krea ligo de la [[homo]] kun la proksimulo, kun si mem kaj kun la [[naturo]]. En sfero de la [[pensado]] la produktiva orientiĝo esprimiĝas en [[Racio|racia]] ekkonado de la [[mondo]]. En sfero de la [[agado]] tiu orientiĝo esprimiĝas en [[Konscio|konscia]] [[laboro]], kies prototipo estas la [[arto]] kaj [[metio]]. En sfero de la [[sento]]j ĝi esprimiĝas en la amo, do en travivado de unueco kun alia homo, kun ĉiuj homoj kaj naturo ĉe kondiĉo de konservado de la sento de propra tuteco kaj [[sendependeco]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La produktiva amo ĉiam supozigas tutan aron da rilatoj: [[zorgo]]n, [[respondeco]]n, [[estimo]]n kaj [[scio]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Apenaŭ la [[bebo]] povas ion fari por influi la amon de la [[patrino]] aŭ manipuli ĝin. La patrina amo similas al la [[Dio|dia]] [[favoro]]: se ĝi haveblas, ĝi estas benita [[donaco]], se ĝi mankas, oni ne povas preni ĝin de ie ajn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[manio]] de la [[interŝanĝo]] venis anstataŭ manio de la [[posedado]]. La [[homo]] aĉetas [[aŭto]]n aŭ [[domo]]n, intencante ĉe la unua ebleco vendi ilin. Tamen pli grava estas ke strebo al la interŝanĝo montriĝas ankaŭ en la sfero de la interpersonaj rilatoj. La amo ofte montriĝas nenio alia ol konvena interŝanĝo inter du homoj, ricevantaj maksimumon de tio, kion ili povas atendi, konsiderante sian [[prezo]]n en la [[merkato]] de la [[persono]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
=== Mohandas Karamchand Gandhi ===
{{Citaĵo|teksto ='''Kie estas amo, tie estas [[vivo]].'''
|aŭtoro =[[Mohandas Karamchand Gandhi]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas la plej [[Humileco|humila]] forto, sed la plej [[Potenco|potenca]], kiun la mondo havas.
|aŭtoro =[[Mohandas Karamchand Gandhi]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto=Malbravulo ne kapablas esprimi amon; tio estas la nepraĵo por bravulo.|aŭtoro=[[Mohandas Karamchand Gandhi]]}}
{{Citaĵo|teksto=Malamu la pekon kaj amu la pekulon.|aŭtoro=Mohandas Gandhi|verko=''Ne de li unue dirita.''}}
=== Aleksander Herzen ===
{{Citaĵo
|teksto = Sed li ne amas ŝin — li amas alian, tio estas [[fakto]] de lia [[koro]]: li amas, ĉar li amas; li ne amas, ĉar li ne amas — [[logiko]] de la [[sento]]j kaj [[pasio]]j estas mallonga.
|aŭtoro= [[Aleksander Herzen]]
|verko= Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
|origina teksto = Но он ее любит — он любит другую, это факт его сердца: любит, потому что любит; не любит, потому что не любит — логика чувств и страстей коротка.
}}
{{Citaĵo
|teksto = Homa amo estas eĉ pli apoteozo de la amo mem, ĉar ĝenerale la homa estas apoteozo de la natura. La [[naturo]] finiĝas per [[rigardo]] de [[junulo]] kaj [[fraŭlino]] amantaj unu la alian. Per tiu ĉi rigardo ĝi pasie komprenas sian tutan senfinan [[beleco]]n, ĝi jam ''aprezis sin'' per ĝi; ĝi ne povas iri plue — poste troviĝas alia reĝlando; ĝi faris sian eblon, ĝi levis la formon ĝis kongruo al la [[spirito]], disduiĝis kaj, rigardinte per superaj reprezentantoj de sia duismo, ĝi komprenis esprimivon de sia beleco; [[persono]]j, en muta [[ekstazo]] unu de la alia, en solena [[ĝuo]] de reciproka kontemplado, rezignis je si. Ili forigis la kontraŭecon per sia amo kaj dume ili ne koincidas por ĝui unu la alian, por vivi unu en la alia. Kaj kun tiu ĉi momento de la ekstazo kaj [[adorado]] de la ekzistado ligiĝas granda [[sekreto]] de apero, renovigo de la maljuniĝinta fare de la juna. La amo estas pompa, fajna [[floro]], kronanta kaj finanta la individuan [[vivo]]n; sed ĝi, same kiel ĉiuj floroj, devas esti malfermita per unu flanko, sia plej bona flanko al la [[ĉielo]] — de la universala. La floro estas nutrata el la [[tero]] kaj el la [[suno]]; pro tio en ĝi la tera estas tiom mirakle bona.
|aŭtoro= [[Aleksander Herzen]]
|verko= Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
|origina teksto = Любовь человеческая — еще более апофеоза самой любви, так как вообще человеческое есть апофеоза естественного. Природа оканчивается взором юноши и девы, любящих друг друга. Этим взором она страстно понимает всю бесконечную красоту свою, им она ''оценила себя''; далее она идти не может — далее другое царство; она совершила свое, подняла форму до соответствия духу, раздвоилась, и, взглянув высшими представителями своего дуализма, она поняла выразительность своей красоты; личности, в немом восторге друг от друга, в торжественном упоении взаимного созерцания, отрешились от себя. Они сняли противоположность свою любовью и между тем не совпадают для того, чтобы наслаждаться друг другом, для того, чтоб жить друг в друге. И с этим мгновением восторга и поклонения бытию соединена великая тайна возникновения, обновления юным отжившего. Любовь — пышный, изящный цветок, венчающий и оканчивающий индивидуальную жизнь; но он, как все цветы, должен быть раскрыт одною стороной, лучшей стороной своей к небу — всеобщего. Цветок питается из земли и из солнца; от этого в нем земное так чудно хорошо.
}}
=== Eric Hoffer ===
{{Citaĵo
|teksto = Strangas sed estas tiel: kiu edifas fratecan amon, kutime edifas kontraŭ amo al [[patrino]], [[patro]], [[frato]]j, [[fratino]]j, al [[edzino]] kaj gefiloj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kiam ni amas ni kutime ne serĉas al ni aliancanojn. Inverse, ofte ni vidas konkurantojn kaj pretendentojn je niaj [[rajto]]j eĉ en tiuj, kiuj amas la samon kiel ni. Sed kiam ni [[Malamo|malamas]], ni ĉiam serĉas aliancanojn… ju malpli da justaj fundamentoj havas nia malamo, des pli insista estas nia [[deziro]] havi aliancanojn.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
=== Johann Wolfgang von Goethe ===
{{Citaĵo|teksto = Amo ne [[Regado|regas]], ĝi kultivas. Kaj tio estas pli.
|aŭtoro = [[Johann Wolfgang von Goethe]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto=Tiun mi amas, kiu deziras la neeblon!|aŭtoro=[[Johann Wolfgang von Goethe]]}}
=== Kálmán Kalocsay ===
{{Citaĵo|La am' ne estas ludo<br>Sed sorta forta trudo<br>ĝi svingas sian vipon<br>al lip' pelante lipon.|aŭtoro=[[Kálmán Kalocsay]]}}
{{Citaĵo|teksto=Brulu ĉiam am' en <br> viaj koroj, amen|aŭtoro=[[Kálmán Kalocsay]]|verko=En amara horo}}
=== Morteza Mirbaghian ===
{{Citaĵo|teksto=La aĵoj senfinaj, kiel ĉielo, arbaro aŭ lumo, iĝas vere nomitaj nur de amanta koro; oni estu duope, por nomi
matenruĝon.|aŭtoro=[[Morteza Mirbaghian]]}}
{{Citaĵo|teksto=Oni post [[geedziĝo]] tre ŝanĝiĝas, aŭ freneziĝas au pli saĝiĝas.|aŭtoro =[[Morteza Mirbaghian]]}}
{{Citaĵo|teksto=Amo de patrino, estas maro sen fino.|aŭtoro=[[Morteza Mirbaghian]]}}
{{Citaĵo|teksto=Amo parolas silente, tamen plej elokvente.|aŭtoro =[[Morteza Mirbaghian]]}}
{{Citaĵo|teksto=Amo similas al neĝo, dissolviĝas post varmiĝo.|aŭtoro =[[Morteza Mirbaghian]]}}
{{Citaĵo|teksto=Kiu dissemas amon, tiu rikoltos la samon.|aŭtoro =[[Morteza Mirbaghian]]}}
{{Citaĵo|teksto=Amo konas nek aĝon, nek obeas la saĝon.|aŭtoro =[[Morteza Mirbaghian]]}}
=== Friedrich Nietzsche ===
{{Citaĵo|teksto =En amo vi eltenas pli ol en iu ajn alia [[stato]].
|aŭtoro =[[Friedrich Nietzsche]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Ĉiam estas iom da [[frenezo]] en amo sed ĉiam estas iom da [[racio]] en frenezeco.
|aŭtoro =[[Friedrich Nietzsche]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Eĉ en la taso de la plej bona amo vi trovos amarecon.
|aŭtoro =[[Friedrich Nietzsche]]|verko = |origina teksto = }}
=== Patrino Teresa ===
{{Citaĵo|teksto=Se vi [[Juĝado|juĝas]] personojn, vi havas neniom da tempo por ami ilin.|aŭtoro=[[Patrino Teresa]]}}
{{Citaĵo|teksto=Ne gravas, kiom ni faras, sed kiom ame ni faras. Ne gravas, kiom ni [[Donaco|donacas]], sed kiom ame ni donacas.|aŭtoro=Patrino Teresa}}
{{Citaĵo|teksto = Disvastigu amon ĉien, kien vi iros; antaŭ ĉio en via [[domo]]. Donu amon al viaj [[infano]]j, al via edzino aŭ edzo, al apuda [[najbaro]]. Neniu iam venu al vi sen foriri pli bona kaj pli feliĉa. Estu la viva esprimo de la boneco de Dio; [[bonkoreco]] en via vizaĝo, bonkoreco en viaj okuloj, bonkoreco en via rideto.
|aŭtoro = [[Patrino Teresa]]|verko =|origina teksto =}}
=== Enrique Jardiel Poncela ===
{{Citaĵo|teksto =Amo estas [[viro]] kaj [[virino]], kiuj [[Konsento|konsentas]] pri unu punkto kaj malkonsentas pri ĉiuj ceteraj.
|aŭtoro =[[Enrique Jardiel Poncela]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto ='''Amo estas [[komedio]] en unu akto: [[Sekso|seksa]].'''
|aŭtoro =[[Enrique Jardiel Poncela]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas la sola [[vakcino]] kontraŭ amo.
|aŭtoro =[[Enrique Jardiel Poncela]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Unu amo ĉiam estas [[tro]] multe.
|aŭtoro =[[Enrique Jardiel Poncela]]|verko = |origina teksto = }}
=== Wilhelm Reich ===
{{Citaĵo
|teksto = Interesiĝo pri [[mono]] kaj [[potenco]] servas kiel anstataŭaĵo de malsukcesinta [[feliĉo]] je amo.
|aŭtoro= [[Wilhelm Reich]]
|verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ekzistas malmulte da [[homo]]j kapablaj travivi amon sen havi [[kulposento]]n.
|aŭtoro= [[Wilhelm Reich]]
|verko= [[Amasa psikologio de faŝismo]] [1933]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo|teksto =Amo, [[laboro]] kaj [[scio]] estas la [[Fonto|fonto]]j de nia vivo. Ili ankaŭ [[Regado|regu]] ĝin.
|aŭtoro = [[Wilhelm Reich]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Nur la [[liberigo]] de la natura amo-[[kapablo]] ĉe homoj povas regi ilian [[Sadismo|sadisman]] detruemon.
|aŭtoro =[[Wilhelm Reich]]
|verko =|origina teksto =}}
=== Bertrand Russell ===
{{Citaĵo|teksto = '''[[Timo|Timi]] amon estas timi [[vivo]]n, kaj tiuj, kiuj timas vivon, jam [[morto|mortis]].'''
|aŭtoro = [[Bertrand Russell]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto = '''La bona [[vivo]] estas vivo [[Inspiro|inspirita]] de amo kaj gvidata de [[scio]].'''
|aŭtoro = [[Bertrand Russell]]|verko =|origina teksto =}}
=== William Shakespeare ===
{{Citaĵo|teksto =|Amu ĉiujn, [[Fido|fidu]] je kelkaj,<br>Faru [[malbono]]n al neniu.
|aŭtoro = [[William Shakespeare]]|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Love all, trust a few,<br>Do wrong to none.}}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas [[Blindeco|blinda]], kaj [[amanto]]j ne povas vidi<br>la belajn malsaĝecojn, kiujn ili mem faras.
|aŭtoro = [[William Shakespeare]]|verko = La Venecia Komercisto|origina teksto ={{lingvo|en}} Love is blind, and lovers cannot see<br>The pretty follies that themselves commit.}}
{{Citaĵo|teksto =La amo de la [[junulo]]j ne estas en la [[koro]], sed en la [[okulo]]j.
|aŭtoro =[[William Shakespeare]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto ='''Amo ne vidas per la [[okulo]]j, sed per la [[animo]].'''
|aŭtoro =[[William Shakespeare]]|verko = |origina teksto = }}
=== Lope de Vega ===
{{Citaĵo|teksto =La [[radiko]] de ĉiuj [[pasio]]j estas amo. [[Malĝojo]], [[ĝojo]], [[feliĉo]] kaj [[malespero]] naskiĝas el ĝi.
|aŭtoro =[[Lope de Vega]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo havas facilan [[eniro]]n kaj malfacilan [[eliro]]n.
|aŭtoro =[[Lope de Vega]]|verko = |origina teksto = }}
=== Johano Paŭlo la 2-a ===
{{Citaĵo|teksto=Kiu povas nin deŝiri de la amo de [[Jesuo Kristo|Kristo]]?|aŭtoro=[[Johano Paŭlo la 2-a]] en Gorzów (Pollando) 2.06.1997}}
{{Citaĵo|teksto=Ne estas [[solidareco]] sen amo.|aŭtoro=[[Johano Paŭlo la 2-a]] - homilio en Sopot (Pollando) 05.06.1999}}
== [[Zamenhofa Proverbaro]] ==
{{Ĉefartikolo|Zamenhofa Proverbaro}}
{{Citaĵo| Amo estas forta, sed mono pli forta.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Amo faras ion, mono ĉion.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Amo kaj puno loĝas komune.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Amo pli kora, disiĝo pli dolora.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Amo supermezura ne estas plezura.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Belecon taksas ne [[okulo]] sed koro.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Ĉiu "li" havas sian "ŝi".|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Eĉ por [[pomo]] putranta troviĝas amanto.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Edzo kaj edzino -- ĉiela difino.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Edzo kaj edzino estas nur unu.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Kiam sako mizeras, amo malaperas.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
{{Citaĵo| Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.|verko=[[Zamenhofa Proverbaro]]}}
=== Aliaj aŭtoroj ===
{{Citaĵo
|teksto = Ami Aliulon tiel kiel vi amas vin mem estas [[origina peko]], nepardonebla [[krimo]] en la [[socio]], en kiu dominas genta [[etiko]]. Vi povas ami nur [[grupo]]n, ĉionampleksan [[kolektivo]]n.
|aŭtoro= [[Thomas Szasz]]
|verko= La fabriko de frenezo [1970]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo|teksto=Amu kaj faru kion vi volas.|originala teksto=Dilige et quod vis fac.|verko=''In Epistolam Joannis Ad Parthos'' (Pri la Evangelio laŭ Johano), 7-a traktaĵo|aŭtoro=[[Aŭgusteno de Hipono]]}}
{{Citaĵo|origina teksto=لا يـؤمـن احـدكـم حـتي يـحـب لأخـيـه مــا يـحـبـه لـنـفـسـه.|teksto=Neniu el vi vere kredas ĝis vi volas por via frato kion vi volas por vi.|aŭtoro=[[Mohamedo]]|verko=Hadith 13}}
{{Citaĵo|teksto=Ĉiam amu viajn malamikojn — nenio alia tiom [[Ĝeno|ĝenas]] ilin.|aŭtoro=[[Oscar Wilde]]}}
{{Citaĵo|teksto=Gravito ne kulpas pro tio, ke personoj falas en amon.|aŭtoro=[[Albert Einstein]]}}
{{Citaĵo|teksto=Amo estas nenio krom amoro misliterumata.|aŭtoro=[[Harlan Ellison]]}}
{{Citaĵo|teksto=Amu [[unu]] la alian aŭ sin risku.|aŭtoro=Morrie Schwartz}}
{{Citaĵo|teksto=Nur en amo senkondiĉa, oni ja estas [[Feliĉo|feliĉa]].|aŭtoro=[[Gaston Bachelard]]}}
{{Citaĵo|teksto=Anstataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni maltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta [[libereco]], kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave.|aŭtoro=[[Jean-Paul Sartre]]}}
{{Citaĵo|teksto=Ekflugos ni el sama kajo<br/>kun [[okulo]]j fiksegitaj al samaj rebriloj<br/>Por tiu-ĉi viv' kaj la posta<br/>Vin mi amis, mi amas, kaj mi amos.|aŭtoro=[[Francis Cabrel]], franca kantisto}}
{{Citaĵo|teksto=Ha, ĉi tiujn lipojn sur ŝia lumeca vizaĝo! Ekridetas mia karulino. Mia amatulino estas min vidinta, kaj ŝi ridetas!|aŭtoro=[[Azeria lingvo|Azeria]] ampoemo}}
{{Citaĵo|teksto=Lumir pasie: - [[Vero|Veras]] do, ke vi ne kapablas malhavi min? Diru ĝin ankoraŭfoje! Veras, ke vi ne kapablas malhavi min? Vere kaj solide? Ha tio ne estis longa afero por diri! Tio estas mallonga frazo, sed entenas ĝi la [[feliĉo]]n tutan, kiun oni povas havi.|aŭtoro=[[Paul Claudel]]|verko=el teatraĵo ''La malmola pano''}}
{{Citaĵo|teksto=Ĉu [[amikeco]] estas ĝi aŭ amo?|origina teksto=''Czy to jest przyjaźń? czy to jest kochanie? (pol.)''|aŭtoro=[[Adam Mickiewicz]]|verko=Malcerteco}}
{{Citaĵo|teksto=Estis de mia viv’ la feliĉ’ :Ŝiajn [[okulo]]jn vidi al mi rigardantajn.|aŭtoro=[[Victor Hugo]]}}
{{Citaĵo|teksto=Akceptu la aĵojn, kiujn la fato destinis je vi, kaj amu la homojn, kiujn fato al vi kunligis, sed tion faru plenanime.|aŭtoro=[[Marko Aŭrelio]]}}
{{Citaĵo|teksto=Kvietu. Ĉar ni estos enfositaj kune en tiu ĉi tombo dum longlonga tempo, do ĉirkaŭpremu min !|aŭtoro=Juan Ruflo}}
{{Citaĵo|teksto=Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. <br> Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. <br> Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. <br> Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, <br> ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, <br> ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; <br> ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. <br> Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. <br> Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; <br> sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. <br> Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. <br> Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam [[okulo]]n ĉe [[okulo]]; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. <br> Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.|aŭtoro=[[Sankta Paŭlo]]|verko=''Himno pri amo - La unua epistolo al la Korintanoj 13''}}
{{Citaĵo|teksto=Vi Lesbia, demandas kiom kisojn mia koro bezonas por satiĝi ? Ho, demandu do, kiom sabloj ardas en palma dezerto de Libio. Ho, demandu do, kiom steloj ŝtele rigardas. Tiom kisojn bezonas kor’ freneza.|aŭtoro=Mimo, 69 – trad K. Kalocsay|verko=“Tutmonda Sonoro”, I, 164)}}
{{Citaĵo|teksto=Amo: pensi je iu, senpripense.|aŭtoro=[[Karlheinz Deschner]]}}
{{Citaĵo|teksto=Amo ne komencas kaj finas kiel ni pensas. Amo estas batalo, amo estas milito; amo estas plenkreskiĝo.|aŭtoro=[[James Baldwin]]}}
{{Citaĵo|teksto=Mi diris al li ke amo estas kontraŭnatura sento, kiu kondamnas [[du]] fremdulojn al malnobla kaj malsaniga dependeco tiom efemera kiom intensa.|origina teksto=''Le dijo que el amor era un sentimiento contra natura, que condenaba a dos desconocidos a una dependencia mezguina e insalubre, tanto más efimera cuanto más intensa.''|aŭtoro=[[Gabriel García Márquez]]|verko=Del Amor y otros Demonios P.194}}
{{Citaĵo
|teksto=Malgraŭ tio, pri kio [[Benedikto la 16-a|la Papo Benedikto]] volas kredigi nin, seksumo sen amo povas esti fekbonega.
|origina teksto=Despite what Pope Benedict would have us believe, sex without love can be fucking amazing.
|aŭtoro=[[Dan Savage]]
|verko=''Savage Love'', ''The Stranger'', la 2-an de februaro 2006}}
{{Citaĵo|teksto=La [[egoismo]], kiel [[Max Stirner|Stirner]] valoras ĝin, ne estas kontraŭaĵo de la amo nek kontraŭaĵo de [[pensado]], nek malamiko de la dolĉa vivo de amo, nek malamiko de [[sindono]], nek malamiko de intima [[koreco]], sed ankaŭ ne estas malamiko de [[kritiko]], nek malamiko de [[socialismo]], nek, mallonge, malamiko de iu ajn efektiva intereso. Ĝi ne ekskludas iun ajn intereson. Nur kontraŭ la neintereso kaj la neinteresantoj ĝi direktiĝas; ne kontraŭ la amo sed kontraŭ la sankta amo, nek kontraŭ pensado sed kontraŭ la sankta pensado, nek kontraŭ socialistoj sed kontraŭ la sanktaj socialistoj, ktp.
|origina teksto=Der Egoismus, wie ihn Stirner geltend macht, ist kein Gegensatz zur Liebe, kein Gegensatz zum Denken, kein Feind eines süßen Liebeslebens, kein Feind der Hingebung und Aufopferung, kein Feind der innigsten Herzlichkeit, aber auch kein Feind der Kritik, kein Feind des Socialismus, kurz, kein Feind eines wirklichen Interesses: er schließt kein Interesse aus. Nur gegen die Uninteressirtheit und das Uninteressante ist er gerichtet: nicht gegen die Liebe, sondern gegen die heilige Liebe, nicht gegen das Denken, sondern gegen das heilige Denken, nicht gegen die Socialisten, sondern gegen die heiligen Socialisten u. s. w.
|aŭtoro=[[Max Stirner]]
|verko=La kritikantoj de Stirner (Recensenten Stirners)}}
{{Citaĵo|teksto=Mi supozas, ke mia amo, se tio esta la ĝusta vorto, estis antaŭ ĉio la grandioze ebriiga sento esti avidata, amata kaj dorlotata. [Post sia edzineco kun James Dougherty]
|originala teksto=
|aŭtoro=[[Marilyn Monroe]]
}}
{{Citaĵo|teksto =Dum [[juneco]] ni pensas ke ni amas; sed nur kiam ni [[Maljuniĝo|maljuniĝis]] kun alia, ni konas la [[potenco]]n de amo.
|aŭtoro =Henry Bordeaux|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo ĉesas esti [[plezuro]] kiam ĝi ĉesas esti [[sekreto]].
|aŭtoro =[[Aphra Behn]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas la granda [[Rifuĝo|rifuĝejo]] de viro kontraŭ [[soleco]].
|aŭtoro =Henry Bataille|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas la sola [[sporto]] ne interrompita pro manko de [[lumo]].
|aŭtoro =[[Noel Clarasó]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas [[fiziko]], [[geedzeco]] estas [[kemio]].
|aŭtoro =[[Aleksandro Dumas (filo)]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto ='''Amo estas la plej forta el la [[pasio]]j, ĉar ĝi atakas la [[kapo]]n, la [[korpo]]n kaj la [[koro]]n samtempe.'''
|aŭtoro =[[Voltaire]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas [[pasio]], kiu dolĉigas ĉiujn aliajn kaj kelkfoje superas ilin.
|aŭtoro =[[Madeleine de Scudéry]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas blinda [[gvidilo]] kaj tiuj, kiuj sekvas ĝin, ofte perdiĝas.
|aŭtoro =Colley Cibber|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo [[Movo|movas]] la [[Suno]]n kaj la [[stelo]]jn.
|aŭtoro =[[Dante Alighieri]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo ne havas [[Kuracado|kuracon]], sed ĝi estas la plej efika rimedo por ĉiuj [[malsano]]j.
|aŭtoro =[[Leonard Cohen]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo ne havas [[aĝo]]n; ĝi ĉiam [[Nasko|naskiĝas]].
|aŭtoro =[[Blaise Pascal]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =La viro, kiu [[Peto|petas]] amon, estas la plej mizera el ĉiuj [[almozulo]]j.
|aŭtoro =[[Rabindranath Tagore]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Kiu volas [[Studo|studi]] amon, tiu ĉiam estos disĉiplo.
|aŭtoro =[[Sarah Bernhardt]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =En vera amo neniu [[Regado|regas]]; ambaŭ [[Obeo|obeas]].
|aŭtoro =[[Alejandro Casona]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =[[Libereco]] ne kongruas kun amo. Amanto ĉiam estas [[sklavo]].
|aŭtoro =Anne-Louise Germaine Necker|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =La [[mezuro]] de amo estas ami senmezure.
|aŭtoro =[[Aŭgusteno de Hipono]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Kiuj [[Vivo|vivas]] en amo, vivas [[Eterno|eterne]].
|aŭtoro =[[Emile Verhaeren]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto ='''[[Timo|Timi]] amon estas timi [[vivo]]n, kaj tiuj, kiuj timas vivon jam duone [[Morto|mortis]].'''
|aŭtoro =[[Bertrand Russell]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas la [[poezio]] de la [[senso]]j.
|aŭtoro =[[Honoré de Balzac]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas la [[bezono]] eliri de si mem.
|aŭtoro =[[Charles Baudelaire]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Kiam vi amas, vi eĉ povas malhavi [[feliĉo]]n. La vivo estas bela eĉ [[Sufero|suferante]]. Vivi estas agrable, kia ajn estu la speco de vivo.
|aŭtoro =[[Fjodor Dostojevskij]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =La [[vundo]], kiun vi kaŭzis al mi, havas [[Kuracado|kuracon]] kaj neniu [[riproĉo]] estas.
Kio estas nekuracebla estas la vundo de amo.
|aŭtoro =Ibn Hazm|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =[[Geedziĝo]] estas la [[tombo]], kie ni entombigas amon.
|aŭtoro =[[Ninon de Lenclos]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto ='''Estas neniu viro tiel [[Malkuraĝo|malkuraĝa]], kiun amo ne [[Kuraĝo|kuraĝigas]] kaj transformas en [[heroo]]n.'''
|aŭtoro =[[Platono]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas la sola varo [[Pago|pagenda]] per [[monero]] memfarita.
|aŭtoro =[[Stendhal]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto =La [[mistero]] de amo estas pli granda ol la mistero de [[morto]].
|aŭtoro =[[Oscar Wilde]]|verko = |origina teksto = }}
{{Citaĵo|teksto = '''Amo kaj [[kompato]] estas [[bezono]]j, ne [[lukso]]j. Sen ili la homaro ne povas travivi.'''
|aŭtoro = [[Tenzin Gyatso]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto = Estas nur unu bona afero en la vivo, kaj tio estas amo.
|aŭtoro = [[Guy de Maupassant]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto = Kiuj estas saĝaj en amo<br>Amu pli, [[Diro|diru]] malpli.
|aŭtoro = [[Alfred Tennyson]]
|verko = Idylls of the King]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Who are wise in love<br>Love most, say least.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Ne sufiĉas ami homojn ĉar ili estas bonaj al vi, aŭ ĉar iel aŭ alie vi [[ricevo]]s ion per tio. Ni devas ami ĉar ni amas ami.'''
|aŭtoro = [[John Galsworthy]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} It isn't enough to love people because they're good to you, or because in some way or other you're going to get something by it. We have to love because we love loving.}}
{{Citaĵo|teksto = La [[vero]] havas tian [[vizaĝo]]n kaj tian [[mieno]]n, ke por esti amata nur bezonas esti [[Vidado|vidata]].
|aŭtoro = [[John Dryden]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Truth has such a face and such a mien As to be lov'd needs only to be seen.}}
{{Citaĵo|teksto = En la centro de [[religio]] estas amo. Mi amas vin kaj mi pardonas vin. Mi estas kiel vi kaj vi estas kiel mi. Mi amas ĉiujn homojn. Mi amas la mondon. Mi amas krei. Ĉio en nia vivo devas [[Bazo|baziĝi]] sur amo.
|aŭtoro = [[Ray Bradbury]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} At the center of religion is love. I love you and I forgive you. I am like you and you are like me. I love all people. I love the world. I love creating. Everything in our life should be based on love.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Ju pli vi amas, des pli vi povas ami - kaj des pli intense vi amas. Ankaŭ ne ekzistas [[limo]] pri kiom multe vi povas ami. Se homo havus sufiĉe da [[tempo]], li povus ami tiun tutan plimulton, kiu estas deca kaj justa.'''
|aŭtoro = [[Robert A. Heinlein]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} The more you love, the more you can love — and the more intensely you love. Nor is there any limit on how many you can love. If a person had time enough, he could love all of that majority who are decent and just.}}
{{Citaĵo|teksto = '''La [[signifo]] de [[vivo]] ĉiam forevitis min kaj mi supozas, ke ĝi ĉiam [[sukceso]]s. Sed mi amas ĝin same.'''
|aŭtoro = [[Elwyn Brooks White]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Life's meaning has always eluded me and I guess it always will. But I love it just the same.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Plej bone estas [[Saĝo|saĝe]] ami, sendube; sed ami [[Malsaĝo|malsaĝe]] estas pli bone ol tute ne povi ami.'''
|aŭtoro = [[William Makepeace Thackeray]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} It is best to love wisely, no doubt; but to love foolishly is better than not to be able to love at all.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Amo estas la fina eksterleĝulo. Ĝi simple ne aliĝos al iuj [[regulo]]j. La plej multaj el ni povas aliĝi al ĝi kiel ĝia [[kunkulpulo]].'''
|aŭtoro = [[Tom Robbins]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Love is the ultimate outlaw. It just won’t adhere to any rules. The most any of us can do is to sign on as its accomplice.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Estis mia [[honto]], kaj nun estas mia fanfaronado, ke mi amis vin sufiĉe pli ol plej multaj.'''
|aŭtoro = [[Hilaire Belloc]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} It was my shame, and now it is my boast, That I have loved you rather more than most.}}
{{Citaĵo|teksto = Blua [[Luno]], nun mi ne plu estas [[Soleco|sola]], sen [[revo]] en mia koro, sen amo al mi mem.
|aŭtoro = [[Lorenz Hart]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Blue Moon, now I'm no longer alone, without a dream in my heart, without a love of my own.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Amu la [[batalo]]n inter [[ĥaoso]] kaj [[imago]].'''
|aŭtoro = [[Robert Fulghum]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Love the battle between chaos and imagination.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Ne ekzistas [[Dio]] krom Amo.'''
|aŭtoro = [[Fakhruddin 'Iraqi]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto = '''Amo amas ami amon.'''
|aŭtoro = [[James Joyce]]
|verko =Odiseo|origina teksto ={{lingvo|en}} Love loves to love love.}}
{{Citaĵo|teksto = Je la [[fino]], la amo, kiun vi [[Preno|prenas]], egalas al la amo, kiun vi [[Faro|faras]].
|aŭtoro = [[Paul McCartney]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} In the end, the love you take is equal to the love you make.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Se ne ĉeestas amo, ĝi estas multe, multe pli malfacile funkcii. Kiam amo ĉeestas, estas pli facile trakti la [[vivo]]n.'''
|aŭtoro = [[Brian Wilson]]
|origina teksto={{lingvo|en}} If there's not love present, it's much, much harder to function. When there's love present, it's easier to deal with life.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Estas nenio pli [[Bono|bona]] aŭ pli [[Neceseco|necesa]] ol amo.'''
|aŭtoro = [[Johano de la Kruco]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto = '''Neniam revu [[Devigo|devigi]] homojn al la vojoj de [[Dio]]. [[Penso|Pensu]] mem, kaj lasu pensi. Uzu neniun limon en [[Religio|religiaj]] aferoj. Eĉ tiuj, kiuj estas plej malproksimaj de la vojo, neniam devigu eniri per aliaj rimedoj krom [[racio]], [[vero]] kaj amo.'''
|aŭtoro = [[John Wesley]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Never dream of forcing men into the ways of God. Think yourself, and let think. Use no constraint in matters of religion. Even those who are farthest out of the way never compel to come in by any other means than reason, truth, and love.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Ami ne estas [[Rigardo|rigardi]] unu la alian: ĝi estas rigardi kune, en la sama [[direkto]].'''
|aŭtoro = [[Antoine de Saint Exupéry]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}}To love is not to look at one another: it is to look, together, in the same direction.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Venos la [[tago]], kiam, post uzado de [[spaco]], la [[vento]]j, la tajdoj, gravito, ni utiligos por [[Dio]] la [[energio]]jn de amo. Kaj, en tiu tago, por la dua fojo en la [[historio]] de la mondo, la homo malkovros [[fajro]]n.'''
|aŭtoro = [[Pierre Teilhard de Chardin]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto = '''La plej bonega afero, kiun vi iam [[Lernado|lernos]], estas nur ami kaj esti amata kompense.'''
|aŭtoro = [[Eden Ahbez]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} The greatest thing you'll ever learn is just to love and be loved in return.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Tiu plej bona parto de la [[vivo]] de bona [[viro]], - Liaj malgrandaj, sennomaj, nememoritaj [[ago]]j de [[bonkoreco]] kaj amo.'''
|aŭtoro = [[William Wordsworth]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} That best portion of a good man's life, — His little, nameless, unremembered acts of kindness and of love.}}
{{Citaĵo|teksto = '''[[Kopiado|Kopii]] estas ago de amo. Bonvolu kopii kaj [[kundivido|kundividi]].'''
|aŭtoro = [[Nina Paley]]
|verko =
|origina teksto = Copying is an act of love. Please copy & share.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Amu min pro amo, por ke ĉiam vi amu tra la [[Eterno|eterneco]] de amo.'''
|aŭtoro = [[Elizabeth Barrett Browning]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Love me for love's sake, that evermore thou may'st love on, through love's eternity.}}
{{Citaĵo|teksto ='''Amo havas sian propran [[Instinkto|instinkton]], trovante la vojon al la koro, ĉar la plej malforta insekto trovas la vojon al sia floro, kun volo, kiun nenio povas konsterni nek deturni.'''|aŭtoro = [[Honoré de Balzac]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =[[Malbeno|Malbenu]] ĉiujn [[leĝo]]jn krom tiuj, kiuj estis faritaj de amo!
|aŭtoro = [[Alexander Pope]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Curse on all laws but those which love has made!}}
{{Citaĵo|teksto =De tempo al tempo estas [[stultulo]], kia mi estas super vi.<br>Vi instruis min kiel ami<br>Kaj nun vi diras, ke ni finiĝis.<br>Mi estas stultulo, sed mi amos vin kara<br>Ĝis la tago, kiam mi [[morto]]s<br>De tempo al tempo, estas stultulo kiel mi.
|aŭtoro = [[Bill Trader]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Now and then there's a fool such as I am over you.<br>You taught me how to love<br>And now you say that we are through.<br>I'm a fool, but I'll love you dear<br>Until the day I die<br>Now and then there's a fool such as I.}}
{{Citaĵo|teksto ='''Ni ne volas, ke nia mondo [[Pereo|pereu]]. Sed en nia serĉado de [[scio]], [[jarcento]]n post jarcento, ni metis nian fidon al malvarma senpartia [[intelekto]], kiu nur proksimigas nin al [[detruo]]. Ni atentis neniun [[saĝo]]n kiu proponis [[gvido]]n. Nur lernante ami unu la alian, nia mondo povas esti [[Savo|savita]]. Nur amo povas [[Konkero|konkeri]] ĉiujn.'''
|aŭtoro = [[Dora Russell]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} We do not want our world to perish. But in our quest for knowledge, century by century, we have placed all our trust in a cold, impartial intellect which only brings us nearer to destruction. We have heeded no wisdom offering guidance. Only by learning to love one another can our world be saved. Only love can conquer all.}}
{{Citaĵo|teksto ='''[[Malamo]] ne [[Ĉeso|ĉesas]] per malamo, sed nur per amo. Jen la eterna [[regulo]].'''
|aŭtoro = [[Budho Gotamo]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =La amo al [[libereco]] estas la amo al aliaj; la amo al [[potenco]] estas la amo al ni mem.
|aŭtoro = [[William Hazlitt]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} The love of liberty is the love of others; the love of power is the love of ourselves.}}
{{Citaĵo|teksto =[[Neceseco|Necesas]], ke mi supreniru tre alte pro mia amo al vi, kaj sur la altaĵoj estas [[silento]].
|aŭtoro = [[James Branch Cabell]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} It is necessary that I climb very high because of my love for you, and upon the heights there is silence.}}
{{Citaĵo|teksto ='''Amo montras sin pli en [[Bonŝanco|misfortuno]] ol en [[prospero]]; kiel [[lumo]], kiu plej brilas tie, kie la loko estas plej malhela.'''
|aŭtoro = [[Leonardo da Vinci]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =La [[okulo]]j de [[timo]] volas, ke vi metu pli grandajn [[seruro]]jn sur viajn [[pordo]]jn, aĉetu [[pafilo]]jn, enfermu vin. La okuloj de amo, anstataŭe, vidas nin ĉiujn kiel unu.
|aŭtoro = [[Bill Hicks]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} The eyes of fear want you to put bigger locks on your doors, buy guns, close yourself off. The eyes of love, instead, see all of us as one.}}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas la [[emblemo]] de [[eterneco]]; ĝi konfuzas ĉian nocion de [[tempo]]; forigas ĉiun [[memoro]]n pri [[komenco]], ĉian [[timo]]n pri [[fino]]...
|aŭtoro = [[Madamo de Staël]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Kiam mi aŭskultas amon, mi aŭskultas mian veran [[naturo]]n. Kiam mi [[Esprimo|esprimas]] amon, mi esprimas mian veran naturon. Ni ĉiuj amas. Ni ĉiuj faras tion pli kaj pli perfekte. La [[pasinteco]] portis al ni kaj [[cindro]]jn kaj [[diamanto]]jn. En la [[nuntempo]] ni trovas la [[floro]]jn de tio, kion ni plantis kaj la semojn de tio, kio ni fariĝas. Mi plantas la semojn de amo en mia [[koro]]. Mi plantas la semojn de amo en la koroj de aliaj.
|aŭtoro = [[Julia Cameron]]
|verko =
|origina teksto ={{lingvo|en}} When I listen to love, I am listening to my true nature. When I express love, I am expressing my true nature. All of us love. All of us do it more and more perfectly. The past has brought us both ashes and diamonds. In the present we find the flowers of what we've planted and the seeds of what we are becoming. I plant the seeds of love in my heart. I plant the seeds of love in the hearts of others.}}
{{Citaĵo|teksto =[[Poeto]]j estas ĉiu, kiu amas, kiu sentas grandajn [[vero]]jn,
kaj diras al ili; kaj la vero de veroj estas amo.
|aŭtoro = [[Philip James Bailey]]
|verko =
|origina teksto ={{lingvo|en}} Poets are all who love, who feel great truths,
And tell them; and the truth of truths is love.}}
{{Citaĵo|teksto =Amo, ĉu novnaskita, ĉu vekita el mortsimila [[Dormo|dormeto]], devas ĉiam krei sunbrilon, plenigante la [[koro]]n tiel plena de [[brilo]], ke ĝi superfluas sur la eksteran mondon.
|aŭtoro = [[Nathaniel Hawthorne]]
|verko =
|origina teksto ={{lingvo|en}} Love, whether newly born, or aroused from a deathlike slumber, must always create sunshine, filling the heart so full of radiance, that it overflows upon the outward world.}}
{{Citaĵo|teksto =Oni povas [[Komenco|komenci]] de la [[perspektivo]] de religia naturisto aŭ de la perspektivo de la mondaj religioj kaj alveni al la sama loko: [[Moralo|morala]] imperativo, ke tiu ĉi Tero kaj ĝiaj estaĵoj estu [[Respekto|respektataj]] kaj amataj.
|aŭtoro = [[Ursula Goodenough]]
|verko =
|origina teksto ={{lingvo|en}} One can start from the perspective of a religious naturalist or from the perspective of the world religions and arrive at the same place: a moral imperative that this Earth and its creatures be respected and cherished.}}
{{Citaĵo|teksto =[[Historio]]n ne faras nur [[reĝo]]j kaj [[parlamento]]j, [[prezidanto]]j, [[milito]]j kaj [[generalo]]j. Ĝi estas la [[historio]] de homoj, de ilia amo, [[honoro]], [[fido]], [[espero]] kaj [[sufero]]; de naskiĝo kaj morto, de malsato, soifo kaj malvarmo, de [[soleco]] kaj malĝojo.
|aŭtoro = [[Louis L'Amour]]
|verko =
|origina teksto ={{lingvo|en}} History is not made only by kings and parliaments, presidents, wars, and generals. It is the story of people, of their love, honor, faith, hope and suffering; of birth and death, of hunger, thirst and cold, of loneliness and sorrow.}}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas ago de senfina [[pardono]], tenera rigardo, kiu fariĝas [[kutimo]].
|aŭtoro = [[Peter Ustinov]]
|verko =
|origina teksto ={{lingvo|en}} Love is an act of endless forgiveness, a tender look which becomes a habit.}}
{{Citaĵo|teksto ='''Ju pli mi [[Penso|pripensas]] ĝin des pli mi [[Sento|sentas]], ke ekzistas nenio pli vere arta ol ami homojn.'''
|aŭtoro = [[Vincent van Gogh]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Nur tiu, kiu [[Mezuro|mezuris]] la regadon de [[forto]] kaj scias kiel ne [[Respekto|respekti]] ĝin, kapablas je amo kaj [[justeco]].
|aŭtoro = [[Simone Weil]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto ='''La vera amo estas neelĉerpebla; ju pli vi [[Dono|donas]], des pli vi [[Havo|havas]].'''
|aŭtoro = [[Antoine de Saint-Exupery]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto ='''Amo estas ĉiam antaŭ vi. Amu ĝin.'''
|aŭtoro = [[André Breton]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =[[Viro]] estas denaske estaĵo el amo... amo estas la plej potenca [[forto]] en la universo, kaj eventuale - ĝi estas tre malrapida [[proceso]] - ĝi [[venko]]s.
|aŭtoro = [[Dennis Weaver]]|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Man is innately a creature of love … love is the most powerful force in the universe, and eventually — it's a very slow process — it will conquer.}}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas lunradio.
|aŭtoro =[[Gustavo Adolfo Bécquer]]
|verko = La lunradio|origina teksto ={{lingvo|es}} El amor es un rayo de luna.}}
{{Citaĵo|teksto = Eĉ en la taso de la plej bona amo vi trovos amarecon.
|aŭtoro = [[Friedrich Nietzsche]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Kiel facile estas ami iun, kiu diras adiaŭ.
|aŭtoro = [[Walter Benjamin]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =En amo ĉiuj kontraŭdiroj de ekzisto kunfandiĝas kaj perdiĝas. Nur en amo [[unueco]] kaj dueco ne diferencas. Amo devas esti unu kaj du samtempe.
|aŭtoro = [[Rabindranath Tagore]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Nur amo generas mirindaĵon. Nur amo transformas [[koto]]n en [[miraklo]].
|aŭtoro =[[Silvio Rodríguez]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|es}} Sólo el amor engendra la maravilla. Sólo el amor convierte en milagro el barro.}}
{{Citaĵo|teksto = La [[potenco]] de [[penso]] estas la lumo de [[scio]], la potenco de [[volo]] estas la [[energio]] de [[karaktero]], la potenco de [[koro]] estas amo. Racio, amo kaj potenco de volo estas [[perfekteco]]j de homo.|aŭtoro =[[Ludwig Feuerbach]]
|verko = La esenco de kristanismo (1841)|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Kiel mi povus [[Penso|pensi]], ke la mallongaj [[jaro]]j sufiĉas<br>por [[Pruvo|pruvi]] la [[realo]]n de senfina amo?
|aŭtoro =[[Delmore Schwartz]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} How could I think the brief years were enough<br>To prove the reality of endless love?}}
{{Citaĵo|teksto =Iam, post [[regado]] de la [[vento]]j, la ondoj, la tajdoj kaj gravito, ni utiligos por [[Dio]] la [[energio]]jn de amo, kaj tiam, por dua fojo en la [[historio]] de la mondo, la homo [[malkovro]]s [[fajro]]n.
|aŭtoro =[[Pierre Teilhard de Chardin]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Mi daŭre [[Penso|pensas]], kio okazas, kiam la [[potenco]] de amo turniĝas al amo de potenco.
|aŭtoro =[[Maurice Davis]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} I keep thinking what happens when the power of love is twisted into the love of power.}}
{{Citaĵo|teksto ='''Mia [[ideo]] pri [[Kristnasko]], ĉu malmoderna aŭ moderna, estas tre simpla: ami aliajn. Pripensu ĝin, kial ni devas [[Atendo|atendi]] Kristnaskon por fari tion?'''
|aŭtoro =[[Bob Hope]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} My idea of Christmas, whether old-fashioned or modern, is very simple: loving others. Come to think of it, why do we have to wait for Christmas to do that?}}
{{Citaĵo|teksto =[[Fiziko]] ne estas la plej grava afero. Amo estas.
|aŭtoro =[[Richard Feynman]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Physics isn't the most important thing. Love is.}}
{{Citaĵo|teksto =Por ke unu homo amu alian: tio estas eble la plej [[Malfacileco|malfacila]] el ĉiuj niaj [[tasko]]j, la fina, la lasta [[provo]] kaj [[pruvo]], la [[laboro]] por kiu ĉiuj aliaj laboroj estas nur [[preparo]].
|aŭtoro =[[Rainer Maria Rilke]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto= La amo de sia [[patrujo]] estas grandioza afero. Sed kial amo devas halti ĉe la landlimo? Ekzistas [[frateco]] inter ĉiuj homoj. Ni devas rekoni tion por ke vivo ne ĉesu. Ni devas lerni ami [[homo]]jn.
|aŭtoro=[[Albert E. Kahn]]|verko=As quoted in Joys and Sorrows: Reflections by Pablo Casals as told to Albert E. Kahn
|origina teksto=The love of one's country is a splendid thing. But why should love stop at the border? There is a brotherhood among all men. This must be recognized if life is to remain. We must learn the love of man.}}
{{Citaĵo|teksto ='''Ni [[Ĝojo|antaŭĝojas]] pri la tempo, kiam la [[Potenco]] de Amo anstataŭos la Amon al la Potenco. Tiam nia mondo konos la [[beno]]jn de [[paco]].'''
|aŭtoro =[[William Ewart Gladstone]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} We look forward to the time when the Power of Love will replace the Love of Power. Then will our world know the blessings of peace.}}
{{Citaĵo|teksto ='''Oni [[eraro|eraras]]; tio estas [[vivo]]. Sed neniam estas eraro ami.'''
|aŭtoro =[[Romain Rolland]]
|verko =|origina teksto = <!--la traduko ne plene kontentigas min--><!--One makes mistakes; that is life. But it is never a mistake to have loved.-->}}
{{Citaĵo|teksto =Vi [[Studo|studas]], vi [[Lernado|lernas]], sed vi gardas la originalan [[naiveco]]n. Ĝi devas esti ene de vi, kiel [[deziro]] por trinki estas ene de la [[ebriulo]] aŭ amo estas ene de la [[amanto]].
|aŭtoro =[[Henri Matisse]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Amo estas ĉiam donata kie ĝi estas [[Bezono|nebezonata]].
|aŭtoro =[[E. M. Forster]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =[[Hieraŭ]] ni [[Obeo|obeis]] reĝojn kaj fleksis niajn [[kolo]]jn antaŭ imperiestroj. Sed hodiaŭ ni genuas nur al [[vero]], sekvas nur [[beleco]]n kaj obeas nur amon.
|aŭtoro =[[Ĝibran Ĥalil Ĝibran]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Amo, mi trovas estas kiel [[Kanto|kanti]]. Ĉiuj povas fari tion sufiĉe por kontentigi sin, kvankam ĝi eble ne tre impresas la [[najbaro]]jn.
|aŭtoro =[[Zora Neale Hurston]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Love, I find is like singing. Everybody can do enough to satisfy themselves, though it may not impress the neighbors as being very much.}}
{{Citaĵo|teksto =Iu ajn [[vivo]] havas [[valoro]]n kondiĉe ke oni atribuu valoron al la vivo de aliaj per amo, [[amikeco]], [[indigno]] kaj [[kompato]].
|aŭtoro =[[Simone de Beauvoir]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =La homo devas [[Evoluo|evoluigi]] por ĉiu homa [[konflikto]] metodon, kiu malakceptas [[venĝo]]n, [[agreso]]n kaj revenĝon. La [[fundamento]] de tia metodo estas amo.
|aŭtoro =[[Martin Luther King]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Man must evolve for all human conflict a method which rejects revenge, aggression and retaliation. The foundation of such a method is love.}}
{{Citaĵo|teksto =Amo ĉiam estis la plej grava afero en mia [[vivo]], mi dirus la nura.
|aŭtoro =[[Stendhal]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Se ĉi tio ne estas amo, ĝi estas [[frenezo]], kaj tiam ĝi estas [[Pardono|pardonebla]].
|aŭtoro =[[William Congreve]]
|verko = The Old Bachelor (1693)|origina teksto ={{lingvo|en}} If this be not love, it is madness, and then it is pardonable.}}
{{Citaĵo|teksto =[[Vivo]] sur la [[Tero]] estas ĝismorta [[batalo]]... inter la [[leĝo]] de amo kaj la leĝo de [[malamo]].
|aŭtoro =[[José Martí]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =[[Celo]] de homa [[vivo]], negrave kiu [[Regado|regas]] ĝin, estas ami ĉiun, kiu estas ĉirkaŭ por esti amata.
|aŭtoro =[[Kurt Vonnegut]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} A purpose of human life, no matter who is controlling it, is to love whoever is around to be loved.}}
{{Citaĵo|teksto =Ni ne bezonas [[Penso|pensi]] egale por ami egale.
|aŭtoro =[[Ferenc Dávid]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Estas pli bone esti [[Malamo|malamata]] pro tio, kio vi estas, ol amata pro tio, kio vi ne estas.
|aŭtoro =[[André Gide]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =[[Malamo]] tute [[Venko|venkita]] de amo transiras en amon.
|aŭtoro =[[Baruĥ Spinozo]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Kiam la [[potenco]] de amo [[venko]]s la amon al potenco, la mondo konos [[paco]]n.
|aŭtoro =[[Jimi Hendrix]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} When the power of love overcomes the love of power the world will know peace.}}
{{Citaĵo|teksto =Ni havas sufiĉe da [[religio]] nur por igi nin [[Malamo|malami]], sed ne sufiĉe por igi nin ami unu la alian.
|aŭtoro =[[Jonathan Swift]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} We have just enough religion to make us hate, but not enough to make us love one another.}}
{{Citaĵo|teksto = Amo [[Konkero|konkeras]] ĉiujn kaj ni devas cedi al Amo.
|aŭtoro =[[Vergilio]]
|verko =|origina teksto = {{lingvo|la}} Omnia vincit Amor et nos cedamus Amori.}}
{{Citaĵo|teksto = Amu viajn [[vizio]]jn kaj viajn [[revo]]jn, ĉar ili estas la filoj de via [[animo]], la skizoj de viaj finaj [[atingo]]j.
|aŭtoro =[[Napoleon Hill]]
|verko =|origina teksto = {{lingvo|en}} Cherish your visions and your dreams as they are the children of your soul, the blueprints of your ultimate achievements.}}
{{Citaĵo|teksto =Kaptu la momentojn de [[feliĉo]], amu kaj estu amata! Tio estas la sola [[realaĵo]] en la mondo, ĉio alia estas [[malsaĝo]]. Ĝi estas la sola afero, kiun ni [[Celo|celas]] ĉi tie.
|aŭtoro = [[Lev Tolstoj]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Kie estas granda amo, ĉiam estas [[miraklo]]j.
|aŭtoro =[[Willa Cather]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Where there is great love there are always miracles.}}
{{Citaĵo|teksto = Kiam oni iam plene eniris la regnon de amo, la mondo - kiom ajn [[Perfekteco|malperfekta]] - fariĝas [[Riĉeco|riĉa]] kaj [[Belo|bela]], ĝi konsistas nur el [[ŝanco]]j por amo.
|aŭtoro = [[Søren Kierkegaard]]
|verko = La Verkoj de Amo (The Works of Love)|origina teksto =}}
== Vidu ankaŭ ==
* [[Malamo]]
* [[Amikeco]]
[[Kategorio:Temoj]]
[[Kategorio:Emocioj]]
eiehd9mbpyobawdw88h77peayav4kc8
Erich Fromm
0
2338
53738
51406
2026-07-03T10:00:29Z
Sj1mor
4367
53738
wikitext
text/x-wiki
{{Aŭtoro
| nomo = Erich Fromm
| koloro =
| dosiero =
| vikipedio = Erich Fromm
| komunejo =
| komunejokat =
| vikifontaro =
| vikinovaĵoj =
}}
'''Erich Fromm''' (1900-1980) estis estis germana, usona [[psikanalizisto]], [[filozofo]] kaj socia [[psikologo]].
== Fuĝo for de libereco [1941] ==
{{Citaĵo
|teksto = La [[homo|homa]] [[cerbo]] [[Vivo|vivas]] en la [[dudeka jarcento]]; [[koro]] de plejparto de la homoj — ankoraŭ en la [[ŝtonepoko]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Progreso]] de [[Socio|socia]] [[psikologio]] necesas por kontraŭstari [[danĝero]]jn, [[Kaŭzo|kaŭzitajn]] de progreso de [[fiziko]] kaj [[medicino]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …kiam certa [[Socia klaso|klaso]] strebis al sia propra [[liberiĝo]], ĝi [[Kredo|kredis]] ke luktas por la libereco ĝenerale kaj tiel povis idealigi siajn [[celo]]jn, povis allogi al sia flanko ĉiujn subpremitojn, en ĉiu el kiuj vivis la [[revo]] pri liberiĝo. Tamen dum longa, fakte senĉesa lukto por libereco tiuj klasoj, kiuj unue batalis kontraŭ subpremado, unuiĝis kun [[malamiko]]j de libereco tuj post kiam la [[venko]] estis akirita kaj aperis novaj [[privilegio]]j, kiujn necesis defendi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se oni atakas [[libereco]]n je la nomo de [[kontraŭfaŝismo]], do [[minaco]] ne iĝas malpli granda ol kaze de atako je la nomo de [[faŝismo]] mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive [[Freŭdo]] kaj liaj lernintoj havis nur tre [[Naiveco|naivan]] imagon pri procezoj, okazantaj en la [[socio]]; plejparto de liaj provoj de aplikado de [[psikologio]] al la socialaj [[problemo]]j kondukis al eraraj konstruoj…
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Neniu antaŭ [[Freŭdo]] tiom atentis observadon kaj esploradon de senraciaj, [[Subkonscio|subkonsciaj]] fortoj, grandparte difinantaj la [[Homo|homan]] [[konduto]]n. Li kaj liaj sekvantoj en la moderna [[psikologio]] ne nur malkovris subkonscian tavolon en la homa [[psiko]] — kies [[ekzistado]] mem estis neata de [[Raciismo|raciistoj]] — sed ankaŭ montris, ke tiuj ĉi senraciaj fenomenoj subiĝas al certaj [[leĝo]]j kaj pro tio oni povas ilin sufiĉe racie klarigi. Li instruis al ni kompreni [[lingvo]]n de la [[sonĝo]]j kaj somataj simptomoj, lingvon de malkongruaĵoj en la homa konduto. Li malkovris ke tiuj ĉi malkongruaĵoj — same kiel la tuta strukturo de la [[karaktero]] — reprezentas reagojn al influo de la ekstera [[mondo]], speciale al tiuj, kiuj okazis en frua [[infanaĝo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Freŭdo|Freŭda]] koncepto de la [[Homo|homaj]] rilatoj fakte kopias sistemon de la rilatoj [[Ekonomio|ekonomiaj]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Alivorte la [[socio]] realigas ne nur funkcion de [[subpremado]], kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la [[personeco]]. Homa [[naturo]] — [[pasio]]j de la [[homo]] kaj liaj [[anksio]]j — estas produkto de [[kulturo]]; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la [[historio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Necesas distingi la “statikan” kaj “dinamikan” [[adaptiĝo]]n. La statika ni nomas tiun adaptiĝon, ĉe kiu [[karaktero]] de la [[homo]] restas senŝanĝa kaj nur manifestiĝas iuj novaj [[kutimo]]j, ekzemple transiro de la [[Ĉinoj|ĉina]] manĝmaniero per bastonetoj al la [[Eŭropo|eŭropa]] — per [[forko]] kaj [[tranĉilo]]… Ekzemplo de la dinamika adaptiĝo povas esti kiam [[infano]] subiĝas al severa, rigora [[patro]]; li tro [[Timo|timas]] la patron por konduti alie kaj iĝas “[[Obeo|obeema]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiu [[neŭrozo]] estas ekzemplo de tia dinamika [[adaptiĝo]] al tiaj kondiĉoj, kiuj estas por [[individuo]] senraciaj — speciale en frua [[infanaĝo]] — kaj ĝenerale dirite malbonaj por kresko kaj evoluo de [[infano]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la [[homo]] superkreskas sian originan unuecon kun [[naturo]] kaj kun aliaj homoj, la homo iĝas “[[individuo]]” — kaj ju pli for iras tiu ĉi procezo, des pli kategoria estas alternativo, alfrontata de la homo. Li devas sukcesi reunuiĝi kun la [[mondo]] en spontaneeco de la [[amo]] kaj krea [[laboro]] aŭ trovi por si iun apogilon helpe de tiaj ligoj kun tiu ĉi mondo, kiuj detruas liajn [[libereco]]jn kaj individuecon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = ''…la unua aspekto de la kreskanta [[individueco]] estas evoluo de la [[personeco]]''. Limoj de kresko de individuiĝo kaj evoluo de la personeco iugrade estas difinataj ankaŭ de individuaj kondiĉoj, sed ĉefe — de tiuj socialaj. Diferencoj inter individuoj en ĉiu [[socio]] ŝajnas gravaj, sed en ĉiu socio ekzistas certa limo de individuiĝo, kiun normala individuo ne povas transiri.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Infano]] ne povas fizike reveni en la [[Patrino|patrinan]] sinon; same ne eblas renversi ankaŭ [[Psikologio|psikologian]] procezon de individuiĝo. Provoj de tia reveno neeviteble akceptas formon de subiĝo, ĉe kiu tamen neniam malaperas kontraŭdiroj inter [[potenco]] kaj infano, subiĝanta al tiu potenco. [[Konscio|Konscie]] infano povas konsideri sin kontentigita, sed [[Subkonscio|subkonscie]] li [[Sento|sentas]], ke li pagas senton de [[sekureco]] per plenvaloreco kaj forto de sia personeco. Finfine subiĝo sekvigas inversan rezulton: malcerteco de infano kreskas kaj samtempe en li evoluas [[malamikeco]] kaj ribelemo, kiuj estas des pli [[Danĝero|danĝeraj]], ke ili estas direktitaj kontraŭ homoj, de kiuj li plu dependas (aŭ iĝis dependa).
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Homo|homa]] [[ekzistado]] kaj [[libereco]] ekde komenco estas nedisigeblaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[Biologio|biologia]] malperfekteco de la [[homo]] kreis kondiĉojn por apero de [[civilizacio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe la [[besto]]j haveblas seninterrompaj ĉenoj de [[Reflekso|refleksaj]] reagoj, kiuj komenciĝas de [[stimulo]], ekzemple de [[malsato]], kaj kaŭzas pli aŭ malpli strikte difinitan [[konduto]]n, ebligantan seniĝi je tiu streĉiĝo, kaŭzita de la stimulo. Ĉe la homo tiuj ĉenoj estas rompitaj. Stimuloj ĉeestas, sed vojoj de ilia kontentigado estas “malfermaj”, do la homo devas elekti inter diversaj agoj; li komencas pensi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Rompo de [[malpermeso]], la [[origina peko]], en pozitiva [[Homo|homa]] [[senco]] estas la unua ago de elekto, ago de [[libereco]], do la unua ''homa ago'' ĝenerale. Laŭ [[mito]] formale la [[peko]] konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la [[arbo]] de la [[sciado]]. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa [[pensado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[historio]] de la [[homaro]] estas historio de [[konflikto]] kaj malordo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Historio]] de [[Eŭropo]] kaj [[Ameriko]] ekde la fino de [[mezepoko]] estas historio de kompleta apartiĝo de [[individuo]]. Tiu procezo komenciĝis en [[Italio]] en la epoko de la [[Renesanco]] kaj evidente atingis sian pinton nur nun.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …kondiĉoj de la epoko de la [[Reformacio]] estis oble pli proksimaj al la nuntempaj ol tio ŝajnas de la unua rigardo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Reformacio]] estas unu el la fontoj de la [[ideo]] de [[libereco]] kaj aŭtonomio de la [[homo]] en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj [[demokratio]]j. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je [[Peko|pekeco]] de la homa [[naturo]], je mizereco kaj [[senhelpeco]] de [[individuo]], je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj [[Ekonomio|ekonomiaj]] kaj [[Socio|sociaj]] fortoj, karakteraj pro la nuntempa [[socio]], burĝonis ene de tiu [[Mezepoko|mezepoka]] jam en la 12-a, 13-a kaj [[14-a jarcento]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[mezepoko]]] Kvankam tiutempe ne ekzistis [[individuismo]] en la nuna [[senco]] de nelimigita elekto de vivovojoj (tiu [[libereco]] de elekto grandparte estas abstrakta), tamen havevblis sufiĉe multe da manifestiĝoj de ''konkreta individuismo en reala [[vivo]]''.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[mezepoko]]] En rilato al [[dio]] estis oble pli da [[konfido]] kaj [[amo]], ol [[dubo]] kaj [[timo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Mezepoko|mezepoka]] [[socio]] ne senigis individuon je [[libereco]] jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La [[homo]] estis ankoraŭ ligita al la [[mondo]] per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia [[rolo]] (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan [[personeco]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Al [[Italio]], laŭ vortoj de [[Jacob Burckhardt|Burckhardt]], apartenas “unuanaskiteco rilate evoluon de la [[personeco]] en la [[Eŭropo|eŭropa]] [[familio]]” kaj la [[italo]] estas la unua [[individuo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Renesanco]] estis [[kulturo]] de riĉa kaj pova [[Socia klaso|klaso]], kiu trafis pinton de la ondo, levita je ŝtormo de novaj [[Ekonomio|ekonomiaj]] fortoj. Ordinara [[popolo]], ricevinta nek novan [[riĉaĵo]]n, nek novan [[potenco]]n, transformiĝis je senvizaĝa [[amaso]], perdinta certecon de sia antaŭa stato; al tiu amaso oni flatis aŭ minacis, sed potenculoj ĉiam manipulis kaj [[Ekspluato|ekspluatis]] ĝin. Flanko ĉe flanke kun nova [[individuismo]] leviĝis ankaŭ nova [[despotismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Haveblas kialoj dubi, ke plenrajtaj mastroj de [[kapitalismo]] de la [[Renesanco]] estis tiom [[Feliĉo|feliĉaj]] kaj memfidaj kiel oni tion ofte prezentas. Evidente nova [[libereco]] alportis ne nur kreskintan fortosenton, sed ankaŭ kreskintajn izolitecon, [[dubo]]jn, [[skeptikismo]]n kaj, sekve de ĉio ĉi, [[angoro]]n. Tiun kontraŭdiron ni trovas en [[Filozofio|filozofiaj]] verkoj de [[humanisto]]j. Ili substrekas homan [[digno]]n, [[individueco]]n kaj forton, sed en ilia filozofio montriĝas malcerteco kaj [[despero]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …pri pasia strebo al [[gloro]]. Se vivosenco iĝis dubinda, se rilatoj kun la aliaj kaj kun si mem ne donas [[certeco]]n, do gloro iĝas unu el rimedoj, kapablaj senigi la [[homo]]n je [[dubo]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Sed kvankam [[ideo]]j de la [[Renesanco]] havis gravan influon sur pluan evoluon de la [[Eŭropo|eŭropa]] [[pensado]], tamen ĉefajn radikojn de la nuntempa [[kapitalismo]], ĝiaj [[Ekonomio|ekonomia]] strukturo kaj spirito, ni trovas ne en la [[Italio|itala]] [[kulturo]] de la malfrua [[mezepoko]], sed en ekonomia kaj socia situacio de [[Centra Eŭropo|Centra]] kaj [[Okcidenta Eŭropo]] kaj en kreskintaj el tio doktrinoj de [[Lutero]] kaj [[Kalvino]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Kulturo]] de la [[Renesanco]] reprezentis [[socio]]n de relative altevoluinta [[Komerco|komerca]] kaj [[Industrio|industria]] [[kapitalismo]]… La [[Reformacio]] inverse estis ĉefe [[religio]] de [[kamparano]]j kaj malsupraj tavoloj de la [[Urbo|urba]] [[socio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kiel montris [[Max Weber]], la bazo de la nuntempa [[Kapitalismo|kapitalisma]] evoluo de la [[okcidenta mondo]] iĝis [[Urbo|urba]] [[meza klaso]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Mezepoko|Mezepoka]] [[komerco]], kiel montris [[Werner Sombart|Sombart]], estis farata ĉefe de multo da etaj entreprenistoj. Pogranda kaj pomalgranda komercoj ankoraŭ ne apartiĝis unu de la alia…
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Timo]] kaj [[malamo]], kun kiuj [[meza klaso]] traktis riĉajn [[monopolisto]]jn en la 15-[[16-a jarcento]]j, grandparte memorigas [[sento]]jn de la nuna meza klaso rilate monopolojn kaj povegajn [[kapitalisto]]jn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Fine de la [[mezepoko]] la [[vivo]] saturiĝis je la [[sento]] de maltrankvilo. Aperis nuntempa nocio de [[tempo]], [[minuto]]j akiris [[valoro]]n… [[Laboro]] ĉiam pli transformiĝis je la plej altan valoron. Evoluis nova rilato al la laboro — tiom postulema, ke en la [[meza klaso]] estiĝis [[indigno]] pri [[Ekonomio|ekonomia]] neefikeco de [[Eklezio|ekleziaj]] institucioj. Almozantaj [[Monaĥo|monaĥaj]] ordenoj estigis indignon: se ili estas neproduktivaj — ili estas malmoralaj. Produktiveco akiris rolon de unu el plej altaj [[Moralo|moralaj]] valoroj. Samtempe strebo al [[riĉeco]] kaj materia [[sukceso]] iĝis totala [[pasio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Renesanco]]] [[Individuo]] iĝis [[Soleco|soleca]]; ĉio nun dependis ne de garantioj de lia tradicia statuso, sed de liaj propraj penoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[fakto]] ke [[kapitalismo]] akiris decidan rolon signifis dependecon de la [[Ekonomio|ekonomia]], do ankaŭ de persona sorto de ĉiu je iuj fortoj, starantaj super la [[personeco]]. [[Kapitalo]] “ĉesis esti [[servisto]] kaj transformiĝis je [[mastro]]…”<ref>R. H. Tawney. Religion and the Reformation</ref>.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Bazara tago transformiĝis je juĝotago por produktoj de la [[Homo|homa]] [[laboro]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[luteranismo]] kaj [[kalvinismo]]] Tio estis [[religio]]j ne de riĉa supera klaso, sed de [[Meza klaso|mezaj]] urbanoj, urbaj [[malriĉulo]]j kaj [[kamparano]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Esplorante [[Psikologio|psikologian]] signifon de [[Religio|religia]] aŭ [[Politiko|politika]] doktrino, necesas unuavice kompreni, ke psikologia analizo tute ne okupiĝas je pridispitado de vereco de tiu doktrino.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …en [[karaktero]] de [[gvidanto]] pli klare manifestiĝas trajtoj de karaktero de liaj adeptoj…
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Lutero]]] …li mem — kiel [[personeco]] — estis tipa reprezentanto de la “[[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[karaktero]]”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa [[patro]], spertinta dum [[infanaĝo]] nek [[amo]]n, nek [[sento]]n de [[certeco]], li tutan [[vivo]]n montris duoblan rilaton al la [[potenco]]: li [[Malamo|mamamis]] ĝin, [[Ribelo|ribelis]] kontraŭ ĝi, sed samtempe [[Admiro|admiris]] ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; [[Junaĝo|junaĝe]] tio estis la patro kaj [[Monaĥejo|monaĥejaj]] [[instruisto]]j, poste — [[papo]] kaj laikaj [[princo]]j. Li estis plena je sento de [[soleco]], [[senhelpeco]], [[kolero]] kaj samtempe sopiris [[Ordono|ordoni]]. Li estis turmentata je [[dubo]]j kiel povas esti turmentata nur [[homo]], bezonanta devigadon, kaj ĉiam serĉis ion kio povus doni al li internan stabilecon, senigi lin je tiu [[turmento]]. Li malamis la aliajn, speciale “[[plebaro]]n”, malamis sin mem, malamis la vivon kaj el tiu ĉi malamo elkreskis pasia kaj despera strebo esti amata. Lia tuta vivo pasis en seninterrompaj duboj, en interna izoliteco; sur tiu ĉi bazo li sukcesis iĝi heroldo de tiuj sociaj grupoj, kiuj troviĝis en la sama psikologia stato.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[teologio]] de [[Lutero]] esprimis [[sento]]jn de la [[meza klaso]], kiu luktante kontraŭ la povo de [[eklezio]] kaj indignante pri nova mona klaso, sentis [[minaco]]n de kreskanta [[kapitalismo]] kaj estis trafita je la sento de [[senhelpeco]] kaj mizereco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Lutero]] opiniis, ke [[malbono]] interne propras al [[naturo]] de la [[homo]] kaj direktigas lian [[volo]]n tiel ke neniu homo kapablas fari ion bonan, elirante el sia propra naturo. Naturo de la homo estas malica kaj malvirta (“naturaliter et inevitabiliter mala et vitiata natura”)<ref>Martin Luther. Vorlesung uber den Romerbrief</ref>.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Diotima [[homo]] ne havas “[[Libereco|liberan]] [[volo]]n”: li estas kaptito, [[sklavo]] kaj [[servisto]] de la [[Dio|dia]] volo aŭ de la volo de [[satano]]<ref>Martin Luther. The Bindage of the Will.</ref>.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Pasia strebo al [[certeco]], kiun ni trovas ĉe [[Lutero]], spegulas ne sinceran [[kredo]]n, sed neceson subpremi neelteneblan [[dubo]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Dubo]] esta deira punkto de la nuntempa [[filozofio]]…
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Reprezentanto de la [[meza klaso]] estis same senhelpa fronte al novaj [[Ekonomio|ekonomiaj]] fortoj kiel la pentrita de [[Lutero]] [[homo]] fronte al [[dio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = ''La “[[kredo]]” de [[Lutero]] konsistis en konvinko, ke [[amo]] estas donata koste de rezigno je propra [[volo]]''; tiu [[decido]] havas multon komunan kun principo de kompleta subiĝo de [[individuo]] al la [[ŝtato]] aŭ [[gvidanto]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Opinioj de [[Lutero]] mem pri [[Ekonomio|ekonomiaj]] aferoj eĉ pli ol opinioj de [[Kalvino]], restis tipe [[Mezepoko|mezepokaj]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Por [[Kalvino]] ekzistis du kategorioj de [[homo]]j: tiuj kiuj estos savitaj kaj tiuj kiuj estos eterne damnitaj. Ĉar tiu ĉi sorto estas [[Antaŭdestinismo|destinita]] jam antaŭ [[naskiĝo]], neniu kapablas ĝin ŝanĝi eĉ ion ajn li faru dum sia [[vivo]]. Do la homa [[egaleco]] estas principe neata: la homoj estas kreitaj malegalaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[kalvinismo]]] Per neniuj penoj la [[homo]] povas ''ŝanĝi sian'' [[sorto]]n, sed la [[fakto]] mem de liaj penoj estas signo de lia aparteno al la savitaj. [[Virto]]j, kiujn devas havi la homo, estas [[modesteco]] kaj [[modereco]] (sobrietas), [[justeco]] (iustitia) en tiu senco ke ĉiu devas ricevi [[Antaŭdestinismo|destinitan]] por li parton, kaj [[pieco]] (pietas), kuniganta la homon kun [[dio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[kalvinismo]]] Tiel [[Ekonomio|ekonomia]] [[sukceso]] transformiĝis je la signo de [[Dio|dia]] favoro, kaj [[malsukceso]] — je la signo de malbeno.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[kalvinismo]]] Tiel la penoj kaj [[laboro]] akiris tute senracian karakteron. Ili ne povas ŝanĝi la [[sorto]]n, [[Antaŭdestinismo|antaŭdestinitan]] de [[dio]], ne dependantan de iuj ajn penoj de la [[homo]], sed servas sole kiel rimedo por anticipe ekscii tiun antaŭdestinitan sorton. Samtempe la febra [[agado]] helpas regi neelteneblan [[sento]]n de [[senhelpeco]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Mankas [[dubo]]j ke [[kapitalismo]] ne povus evolui, se la ĉefa parto de la homa [[energio]] ne estus direktita al [[laboro]]. En [[historio]] mankas alia periodo, kiam [[Libereco|liberaj]] [[homo]]j tiom komplete fordonus sian energion al unusola [[celo]] — laboro.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Renesanco]]] Reprezentantoj de la [[meza klaso]] estis [[konservativismo|konservativemaj]]; ili volis stabiligi la [[socio]]n, ne subfosi ĝin; ĉiu el ili esperis prosperi kaj partopreni en komuna evoluo. Pro tio ilia [[malamikeco]] ne povis manifestiĝi malkaŝe, eĉ konscii ĝin ne eblis: ĝin necesis subpremi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Lutero]] kaj [[Kalvino]] enkorpigis tiun totalan [[malamikeco]]n. La afero konsistas ne nur en tio, ke ili mem — persone — apartenis al la plej grandaj hommalamantoj inter la ĉefaj historiaj [[persono]]j, almenaŭ inter la religiestroj. Oble pli gravas ke iliaj instruoj estis trasorbitaj je spirito de malamikeco kaj povis esti allogaj nur por la [[homo]]j, trafitaj de la sama streĉa subpremita malamikeco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[luteranismo]] kaj [[kalvinismo]]] Bildo de [[dio]]-despoto, kiu bezonas senliman [[potenco]]n super la [[homo]]j, ilian [[obeemo]]n, ilian [[humiliĝo]]n — tio estas projekcio de propra [[enviemo]] kaj [[malamikeco]] de la [[meza klaso]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Kalvino]] suspekteme traktis [[riĉeco]]n, sed estis senkompata al [[malriĉeco]]. Kaj poste ni nemalofte renkontas en [[kalvinismo]] avertojn kontraŭ amikemo al [[eksterlandano]], [[krueleco]]n rilate malriĉulon kaj ĝeneralan atmosferon de suspektemo rilate la homojn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = ...traktado de la aliaj kaj la traktado de si mem ne estas kontraŭaj; ili estas principe paralelaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la “[[devosento]]”, kiun ni vidas en la [[vivo]] de la nuntempa [[homo]] ekde la [[Reformacio]] ĝis niaj tagoj — same en la [[Religio|religia]] kaj laika raciigoj — estas forte markita je [[malamikeco]] rilate sin mem. La “[[konscienco]]” estas gardisto, starigita ĉe la homo de li mem. Ĝi igas lin agi laŭe al [[deziro]]j kaj [[celo]]j, kiujn li mem konsideras la siaj, dum efektive ili estas internigaĵoj de eksteraj sociaj postuloj. Ĝi pelas lin krude kaj kruele, malpermesante al li [[ĝojo]]n kaj [[feliĉo]]n, transformante lian [[vivo]]n je elaĉeto de iu enigma [[peko]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La vera [[modesteco]], la vera [[devosento]] rilate la [[homo]]jn estas nekombineblaj kun [[malestimo]] kaj [[malamo]] rilate ilin; sed sinhumiligo kaj sinneanta “[[konscienco]]” estas nur unu el flankoj de [[malamikeco]], la alia flanko estas malamo kaj malestimo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En [[protestantismo]] trovis sian esprimon [[sento]]j de propra mizereco kaj [[indigno]]; protestantismo detruis [[kredo]]n je senkondiĉa [[amo]] de [[dio]]; ĝi instruis al la [[homo]] [[malestimo]]n kaj [[malfido]]n al si mem kaj al la aliaj; ĝi transformis la homon el [[celo]] je rimedo; ĝi kapitulacis antaŭ laika [[potenco]], rezigninte je [[ideo]] ke la ekzistanta potenco ne devas kontraŭi [[Moralo|moralajn]] normojn kaj pravigante ajnan potencon per la [[fakto]] mem de ĝia [[ekzistado]]. Do protestantismo rezignis je la bazaj elementoj de la [[judo]]-[[Kristanismo|kristana]] [[tradicio]]. Ĝiaj doktrinoj bildigis la homon, dion kaj la [[mondo]]n tiel, ke novaj sentoj de [[senhelpeco]] kaj mizereco ŝajnis naturaj, estiĝis impreso kvazaŭ tiuj ĉi sentoj devenas de neŝanĝeblaj ecoj de la homo, kvazaŭ li devas sperti tiujn sentojn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis [[homo]] ne akiris kapablon pensi originale, tio estas memstare, ne havas [[senco]]n postuli, ke neniu malhelpu esprimon de liaj [[penso]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …ni estas ravitaj je kresko de [[libereco]] de la fortoj ''eksteraj'' rilate al ni kaj, kvazaŭ [[blindulo]]j, ne vidas tiujn ''internajn'' obstaklojn, devigojn kaj [[timo]]jn, kiuj pretas senigi de iu ajn senco ĉiujn venkojn, faritajn de libereco super ĝiaj tradiciaj [[malamiko]]j. Rezulte de tio ni emas opinii, ke [[problemo]] de libereco konsistas sole en garantii ''ankoraŭ pli'' da sama libereco, kiu estas jam ricevita de ni dum la epoko de la [[Nova historio]]; ni opinias ke [[defendo]] de libereco de tiuj fortoj, kiuj atencas ĝin, estas la sola necesa afero. Ni forgesas ke la problemo de libereco estas ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Protestantismo]] donis [[stimulo]]n al spirita [[liberiĝo]] de la [[homo]]. [[Kapitalismo]] daŭrigis tiun liberiĝon en [[Psikologio|psikologia]], [[Socio|socia]] kaj [[Politiko|politika]] sferoj. [[Ekonomio|Ekonomia]] libereco estis la fundamento de tiu ĉi evoluo kaj la [[meza klaso]] — ĝia adepto.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Individuismo|Individuisma]] traktado de [[dio]] estis [[Psikologio|psikologia]] preparado al individuismo de la [[homo]] en laika vivo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe [[kapitalismo]] [[Ekonomio|ekonomia]] agado, [[sukceso]] kaj materiala [[profito]] iĝis [[celo]] en si mem. [[Sorto]] de la [[homo]] konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi [[kapitalo]]n — kaj ne por celoj de propra [[feliĉo]], sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia [[maŝino]]. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian [[personeco]]n al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la [[Reformacio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Transformiĝo de [[individuo]] en ilo por atingado de [[Ekonomio|ekonomiaj]] celoj radikas en specifaĵoj de la [[Kapitalismo|kapitalisma]] produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de [[kapitalo]] iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …en ĉiu [[socio]] spirito de la [[kulturo]] estas ĝenerale difinata de la spirito de dominantaj sociaj grupoj. Parte tio okazas ĉar tiuj grupoj kontrolas [[Edukado|edukan]] sistemon, [[lernejo]]n, [[eklezio]]n, [[gazetaro]]n, [[teatro]]n kaj tiel havas eblecon trudi siajn [[ideo]]jn al la tuta loĝantaro; sed krome tiuj regantaj grupoj havas ankaŭ tian prestiĝon, ke malsupraj [[Socia klaso|klasoj]] volonte pretas akcepti iliajn [[valoro]]jn, imiti ilin, psikologie identigi sin kun ili.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[amo]] en [[protestantismo]]] De teoria vidpunkto ĉi tie okazas [[eraro]] en kompreno de la [[naturo]] de la [[amo]]. Amo estas ne kreata de iu specifa “[[objekto]]”, sed estas konstante ĉeestanta faktoro ene de [[persono]], kiu nur “aktiviĝas” je certa objekto. Same kiel [[malamo]] estas pasia [[deziro]] neniigi, ankaŭ amo estas pasia fortiĝo de “objekto”; tio estas ne “afekcio”, sed interna parenceco kaj aktiva strebo al [[feliĉo]], evoluo kaj [[libereco]] de la objekto de amo. Amo estas preteco, kiu principe povas turniĝi al iu ajn, inkluzive nin mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[amo]] al certa “[[objekto]]” estas nura aktualigo kaj koncentriĝo de konstante ĉeestanta interna amo, kiu laŭ tiuj aŭ aliaj kialoj turniĝis al tiu ĉi [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Egoismo]] estas ne [[amo]] al si mem, sed ĝia rekta kontraŭo. Egoismo estas speco de [[avideco]] kaj, kiel ĉia avideco, ĝi inkluzivas nesatigeblecon, sekve de kiu vera kontentigo estas principe neatingebla. Avideco estas senfunda, elĉerpanta [[homo]]n puto; la homo malŝparas sin en senfinaj klopodoj kontentigi tian bezonon, kia neniam estas kontentigita. Atenta observado montras, ke egoisto, kvankam li ĉiam pene okupiĝas pri si mem, neniam estas kontenta. Li ĉiam estas maltrankvila, lin ĉiam pelas [[timo]] ie ion ne ricevi, ion perdi, de io seniĝi; li plenas je brulanta [[envio]] al ĉiu, kiu ekhavis pli. Se rigardi lin eĉ pli proksime, ekrigardi dinamikon de [[subkonscio]], ni trovos, ke la homo de tia tipo estas tute ne kontenta pri si mem, ke profunde de sia [[animo]] li malamas sin.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto =
“[[Persono]]”, kies interesojn celas nuntempa [[homo]], estas socia “[[mio]]”; tiu ĉi “persono” konsistas ĉefe el [[rolo]], prenita de [[individuo]] por si, kaj efektive estas nura subjektiva kamuflaĵo de lia objektiva socia funkcio. Nuntempa [[egoismo]] estas avideco, devenanta el frustriĝo de vera persono kaj direktita je fortiĝo de la persono socia. Por la nuntempa homo ŝajnas karaktera la plej alta grado de fortiĝo de la persono mem; efektive lia tuteca persono estas malfortiĝinta, reduktita al nur unu segmento de la tuto — al [[intelekto]] kaj voloforto dum ĉiuj aliaj komponantoj de lia persono estas tute fortranĉitaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Racieco de [[Produktado|produktada]] sistemo en [[Teknologio|teknologia]] sfero apudas malraciecon de la sama sistemo en [[Socio|socia]] sfero. La [[homo]]jn regas [[Ekonomio|ekonomiaj]] krizoj, [[senlaboreco]], [[milito]]j. La homo konstruis sian [[mondo]]n; li konstruis [[domo]]jn kaj [[fabriko]]jn, li produktas [[aŭto]]jn kaj [[vesto]]jn, kultivas [[greno]]n kaj [[frukto]]jn. Sed li estas [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] de produktoj de sia [[laboro]], li ne plu estas mastro de la konstruita de li mondo, inverse, tiu ĉi mondo, kreita de la homo, transformiĝis je la mastro, antaŭ kiu la homo kliniĝas, provante ĝin iel favorigi aŭ laŭeble superruzi. Per siaj manoj la homo kreis por si [[dio]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la nuntempa [[homo]]] ''Al li'' mankas iu ajn [[certeco]] pri propra [[valoro]], sendependa de lia [[populareco]] kaj merkata [[sukceso]]. Se pri li haveblas postulo, do li konsideras sin “io”; se li ja estas nepopulara, do ankaŭ en siaj propraj okuloj li estas nenio. Tiu dependeco de [[memestimo]] de [[sukceso]] de proponata “[[persono]]” klarigas, kial por la nuntempa homo populareco iĝis tiom grava. De ĝi dependas ne nur sukceso en praktikaj aferoj, sed ankaŭ kapablo de la homo konservi memestimon; sen ĝi la homo falas je abismon de neplenvaloreco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Koncentriĝo de [[kapitalo]] (ne de [[riĉeco]]) en certaj sektoroj de [[Ekonomio|ekonomia]] sistempo limigis eblecojn de [[sukceso]] de la privata iniciato. Kie venkas [[Monopolismo|monopolisma]] kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de la [[meza klaso]] — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭaj [[kuraĝo]] kaj [[kredo]] je iniciato estas anstataŭataj de sentoj de [[senespero]] kaj [[senhelpeco]]. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentan [[potenco]]n super la tuta [[socio]]; [[sorto]] de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Eta aŭ meza [[entreprenisto]], alfrontanta [[minaco]]n flanke de granda [[kapitalo]], en certaj kazoj povas sukcese daŭrigi sian [[komerco]]n: kaj ricevadi [[profito]]n kaj konservadi [[sendependeco]]n, sed pendanta super li minaco ege fortigis lian senton de malcerteco. Ĝis nun li luktis kontraŭ egaluloj, sed en [[Konkurenco|konkurenca]] lukto kontraŭ [[monopolo]]j li staras kontraŭ gigantoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kiom plenas je la [[sento]]j de [[timo]] kaj malgraveco [[amaso]] de mezaj [[usonanoj]], bone videblas je populareco de [[animaciaĵoj]] pri [[Mickey Mouse]]. Ĉiam la sama [[historio]] de tiuj ĉi [[filmo]]j — ĉe sia abundeco de variaĵoj — konsistas en tio, ke iun tre etan persekutas io subpreme forta, grandega, minacante mortigi aŭ engluti la etulon. La etulo forkuras, finfine li sukcesas saviĝi aŭ eĉ iel damaĝi sian [[malamiko]]n. [[Homo]]j ne emus konstante spekti la samon, eĉ se en diversaj variaĵoj, se tiu ĉi historio ne tuŝus ion tre proksiman al ilia propra emocia [[vivo]]. Evidentas ke la eta estaĵo, persekutata de kruela kaj forta malamiko estas la spektanto mem; nome tiel sentas sin li, kun tia situacio li identigas sian propran. Sed tio kompreneble ne povus havi konstantan allogon, se ne okazus la [[feliĉa fino]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Granda nombro de [[problemo]]j, je la unua rigardo nesolveblaj, tuj malaperas post kiam ni kuraĝas rezigni je imago, ke la [[homo]]j ĉiam konscias motivojn de siaj [[ago]]j, [[penso]]j kaj [[sento]]j; efektive iliaj veraj motivoj ne nepre estas tiaj kiaj al ili ''ŝajnas''.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Esplorante [[psikologio]]n de [[persono]] kiel fundamenton por [[kompreno]] de la priskologio [[Socio|socia]], ni faras ion similan al esplorado de [[objekto]] sub [[mikroskopo]]. Tio ebligas al ni eltrovi tiujn detalojn de psikologiaj [[mekanismo]]j, kiujn ni renkontos en grandskalaj manifestiĝoj en procezo de socia evoluo. Se analizo de la socio-psikologiaj fenomenoj ne apogas sin sur detalan esploradon de la individua [[konduto]], ĝi perdas empirian karakteron, do ankaŭ fundamentecon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Fenomenoj, observataj ĉe [[neŭrozulo]]j, principe ne diferenciĝas de la fenomenoj, kiujn ni renkontas ĉe la [[homo]]j “normalaj”. Nur ĉe la neŭrozuloj tiuj ĉi fenomenoj manifestiĝas pli klare, pli laŭte kaj ofte estas pli alireblaj al [[konscio]] de la homo mem, dum la normalaj homoj ne konscias iujn ajn [[problemo]]jn, kiuj postulus esploradon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[neŭrozulo]] povas esti karakterizita kiel [[homo]], kiu ne kapitulacis en lukto por sia [[personeco]]. Kompreneble lia provo savi individuecon estis malsukcesa, anstataŭ kreema esprimo de sia persono li trovis saviĝon en neŭrozaj simptomoj aŭ en foriro en la [[mondo]]n de [[fantazio]]j; tamen de vidpunkto de la homaj valoroj tia homo estas malpli kripligita ol tiu “normala”, kiu tute perdis sian individuecon. Kompreneble ekzistas homoj, ne perdintaj dum procezo de [[adaptiĝo]] sian individuecon, sed ne iĝintaj ĉe tio neŭrozuloj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ofte tio okazas interalie en rilatoj de [[gepatroj]] kun [[infano]]j. Ĉi tie rilato de [[dominado]] (kaj [[posedado]]) aperas kutime sub aspekto de “natura” zorgemo kaj strebo de gepatroj “protekti” sian idon. Oni lin metas en oran kaĝon, li povas havi ĉion kion li deziras, sed nur ĉe tiu kondiĉo, ke li ne deziros forlasi la kaĝon. Rezulte de tio ĉe kreskinta infano ofte formiĝas profunda [[timo]] antaŭ [[amo]], ĉar por li “amo” signifas kaptitecon kaj malliberigon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Alfred Adler|Adler]] ne povas enrigardi pli for ol alceleco kaj racia [[kaŭzeco]] de la homa [[konduto]], kaj pro tio, kvankam li faris valoran kontribuon en esploradon de mekanismoj de motivado, li por ĉiam restas sur surfacoo de la fenomenoj kaj neniam penetras, kiel [[Freŭdo]] en profundaĵojn de senraciaj impulsoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kvankam [[ideo]]j de [[Wilhelm Reich|Reich]] estas bazitaj sur la origina koncepto de [[Freŭdo]] — la teorio de “[[libido]]” — li indikas, ke [[masoĥisto]] finfine strebas al [[ĝuo]], ke farata al li [[doloro]] estas flankaj rezultoj, ne la [[celo]] en si mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Iuj ajn empiriaj observoj de [[masoĥisto]]j, inkluzive [[Psikanalizo|psikanalizajn]], donas nerefuteblajn konfirmojn, ke tiuj ĉi [[homo]]j estas plenaj je [[timo]] de [[soleco]] kaj je [[sento]] de propra sensignifeco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj diversaj formoj de [[Masoĥismo|masoĥismaj]] streboj estas direktitaj al unu afero: ''seniĝi je propra [[personeco]], perdi sin; alivorte, seniĝi je la ŝarĝo de [[libereco]]''.</br>
…masoĥisma “solvo” nenion solvas, same kiel ĉiaj [[Neŭrozo|neŭrozaj]] simptomoj; [[individuo]] seniĝas nur je konsciata [[sufero]], sed la interna [[konflikto]] restas, kaj kun ĝi ankaŭ kaŝita malkontento.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Mi proponus nomi la komunan celon de [[sadismo]] kaj [[masoĥismo]] ''simbiozo''. Simbiozo en [[Psikologio|psikologia]] [[senco]] de la [[vorto]] estas unio de iu [[persono]] kun alia persono (aŭ alia ekstera forto), en kiu ĉiu flanko perdas tutecon de sia “[[mio]]” tiel ke ambaŭ iĝas tute dependaj unu de la alia. Sadisto same forte bezonas sian [[objekto]]n kiel masoĥisto la sian. En ambaŭ kazoj propra “mio” malaperas. En unu kazo mi diluiĝas en ekstera forto — kaj mi ne plu ekzistas; en alia — mi diskreskas koste de enkorpigo en min de alia homo, akirante ĉe tio forton kaj [[certeco]]n, kiuj antaŭe mankis al mi mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Homo]] ne estas nur [[sadisto]] aŭ nur [[masoĥisto]]; inter aktiva kaj pasiva flankoj de simbioza komplekso ekzistas konstantaj ŝanceliĝoj kaj ofte malfacilas difini, kiu el tiuj ĉi flankoj agas en tiu ĉi momento, sed en ambaŭ kazoj individueco kaj [[libereco]] estas perditaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[sadismo]] kaj [[detruemo]] estas ne identaj, kvankam ofte estas interligitaj. Detruema [[persono]] strebas al detruado de [[objekto]], do al seniĝo de ĝi; sadisto ja strebas regi la objekton kaj pro tio suferas kaze de ĝia perdo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tre ofte — kaj ne nur en ordinara vortuzado — sadomasoĥismo estas konfuzata kun [[amo]]. Speciale ofte kiel manifestiĝojn de amo oni konsideras [[Masoĥismo|masoĥismajn]] fenomenojn. Kompleta abnegacio por alia homo, rezigno profite al li de propraj rajtoj kaj postuloj — ĉio ĉi estas prezentata kiel ekzemplo de “granda amo”; oni opinias ke por amo ne ekzistas pli bona pruvo ol [[ofero]] kaj preteco rezigni de si mem por amata homo. Sed efektive “amo” en tiaj kazoj estas masoĥisma ligiteco kaj radikas en bezono de simbiozo. Se ni komprenas kiel amon pasian kaj aktivan fortiĝon de la ĉefa esenco de alia homo, union kun tiu homo surbaze de [[sendependeco]] kaj plenvaloreco de ambaŭ personoj, do masoĥismo kaj amo estas kontraŭaj unu al la alia.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Sed en la [[Psikologio|plsikologia]] [[senco]] ''sopiro de [[potenco]] radikas ne en forto, sed en malforteco''. En ĝi manifestiĝas malkapablo de la [[persono]] elteni sole kaj vivi per sia propra [[forto]]. Tio estas despera provo akiri anstataŭigilon de la forto, kiam la vera forto malsufiĉas. La potenco estas [[dominado]] super iu; la forto estas kapablo al agado, potenco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[impotenteco]] — se apliki tiun ĉi terminon ne nur al la [[Sekso|seksa]] sfero, sed ankaŭ al ĉiuj sferoj de la homaj eblecoj — kaŭzas [[Sadismo|sadisman]] strebon al la [[dominado]]. Dum kaj ĉar [[individuo]] estas forta, do kapabla realigi siajn eblecojn surbaze de [[libereco]] kaj tuteco de sia persono, li ne bezonas dominadon super la aliaj kaj ne strebas al potenco. La potenco estas perverso de forto, same kiel seksa sadismo estas perverso de la seksa [[amo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Por grandega parto de malsupraj tavoloj de la [[meza klaso]] en [[Germanio]] kaj en aliaj [[Eŭropo|eŭropaj]] landoj, [[sadismo]]-[[Masoĥismo|masoĥisma]] [[karaktero]] estas tipa; kaj, kiel estos montrite, nome en karakteroj de tiu ĉi tipo trovis plej viglan reagon la [[Naziismo|nazia]] ideologio.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Fakte la tuta nuntempa [[pensado]] — de [[protestantismo]] ĝis la [[filozofio]] de [[Kant]] — estas anstataŭigado de ekstera [[potenco]] per la potenco internigita. Leviĝinta [[meza klaso]] atingis unu [[Politiko|politikan]] [[venko]]n post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian [[prestiĝo]]n, sed ĝian lokon estis okupanta persona [[konscienco]]. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de [[libereco]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Sed analizo montras, ke [[konscienco]] regas ne malpli severe ol la ekstera [[potenco]] kaj eĉ pli, ke enhavo de la [[ordono]]j de la konscienco ofte tute malkongruas al postuloj de [[Etiko|etikaj]] normoj rilate la homan [[digno]]n. Per sia severeco la konscienco povas superi la eksteran potencon: ja [[homo]] perceptas ĝiajn ordonojn kiel siajn proprajn. Kiel do li ribelu kontraŭ sin mem?
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Anstataŭ videbla [[potenco]] regas la ''potenco “anonima”''. Ĝi havas multajn [[masko]]jn: [[racio]], [[scienco]], [[mensa sano]], normaleco, [[publika opinio]]; ĝi postulas nur tion, kio estas evidenta. Ŝajnas ke ĝi uzas ne premon, sed nur mildan [[admono]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Anonima [[potenco]] estas pli efika ol la malkaŝa, ĉar neniu eĉ suspektas ke ekzistas iu [[ordono]], ke atendeblas ĝia plenumo. Kaze de la ekstera potenco estas klare, ke ordono haveblas, estas klare, kiu faris ĝin; kontraŭ tiu potenco oni povas lukti, en procezo de lukto povas evolui personaj [[kuraĝo]] kaj sendependemo. Kaze de internigita potenco mankas komandestro, sed almenaŭ ordono mem restas videbla. Kaze de anonima potenco malaperas ankaŭ la ordono. Oni kvazaŭ estas sub pafado de nevidebla [[malamiko]]: mankas iu kontraŭ kiu oni povus batali.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Por la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[karaktero]] ekzistas, tiel diri, du genroj: fortaj kaj senfortaj. La forto aŭtomate estigas lian [[amo]]n kaj pretecon subiĝi sendepende de tio, kiu ĝin montris. La forto allogas lin ne por tiuj valoroj, kiuj staras malantaŭ ĝi, sed per si mem, ĉar ĝi estas forto. Kaj same kiel la forto aŭtomate estigas lian “amon”, la senfortaj [[homo]]j aŭ [[organizaĵo]]j aŭtomate estigas lian malestimon. Ĉe unu nur vido de malforta homo li sentas [[deziro]]n ataki, subpremi, humiligi. La homo de alia tipo teruriĝas pro la [[ideo]] mem ataki la malfortulon, sed la aŭtoritata persono sentas des pli grandan furiozon, ju pli senhelpa estas lia viktimo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tamen lukto de la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[karaktero]] kontraŭ [[potenco]] estas fakte fanfaronado. Tio estas provo firmigi sin, superi [[sento]]n de propra [[senhelpeco]], sed [[revo]] subiĝi, ĉu konsciata aŭ ne, ĉe tio konserviĝas. La aŭtoritata karaktero neniam estas “[[revoluciulo]]”, mi nomus ĝin “[[ribelulo]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[karaktero]] ŝatas kondiĉojn, limigantajn [[libereco]]n de la [[homo]], li kun [[plezuro]] subiĝas al la [[sorto]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[persono]] genuiĝas antaŭ la [[pasinteco]]: kio estis — tio estos eterne; deziri ion kio ankoraŭ ne ekzistis, labori por io nova — tio estas [[frenezo]] aŭ [[krimo]]. [[Miraklo]] de [[kreado]] — kaj kreado ĉiam estas miraklo — ne enkadriĝas je lia kompreno.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Koncepto de la [[origina peko]], premanta ĉiujn postajn [[generacio]]jn, estas tre karaktera por la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] pensmaniero.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Komuna trajto de la tuta [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[pensado]] konsistas en konvinko, ke la [[vivo]] estas difinata de la [[forto]]j, troviĝantaj ekster la [[homo]], ekster liaj interesoj kaj [[deziro]]j. La sola ebla [[feliĉo]] konsistas en subiĝo al tiuj ĉi fortoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[persono]] akiras [[forto]]n por la agado, nur sin apogante sur la superan forton. Ĝi devas esti nevenkebla kaj neŝanĝebla. Manko de forto servas por tia [[homo]] kiel senerara signo de [[kulpo]] kaj neplenvaloreco; se la [[potenco]], je kiu li kredas, montras signon de malforteco, do liaj [[amo]] kaj [[estimo]] transformiĝas je malestimo kaj [[malamo]]. Al li mankas “ofensiva forto”, ebliganta ataki establiĝintan potencon, sen antaŭe sklaviĝi al alia, pli forta potenco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[filozofio]] ne ekzistas nocio de [[egaleco]]. La [[homo]] kun aŭtoritata [[karaktero]] povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia [[profito]] — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan [[senco]]n, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La [[mondo]] konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. [[Sadismo]]-[[Masoĥismo|masoĥismaj]] streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al [[dominado]] aŭ subiĝo; li ne povas senti [[solidareco]]n. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas [[genro]] aŭ [[raso]] — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Gravas memori, ke kiam al realaj [[homo]]j estas donata [[rolo]] de “magia helpanto”, do al ili estas atribuataj [[Magio|magiaj]] ecoj; graveco, kiun akiras tiuj ĉi homoj, estas sekvo de tiu ĉi rolo. Procezo de personigo de “magia helpanto” ofte observeblas en tio, kio nomiĝas “[[amo]] ekde la unua rigardo”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se “[[Magio|magia]] helpanto” estas personigita en viva [[homo]], do pli aŭ malpli frue okazos elreviĝo je li, ĉar tiu homo ne pravigis [[espero]]jn, kiujn oni ligis kun li. La esperoj estis [[Iluzio|iluziaj]] ekde komenco, do la elreviĝo estas neevitebla: neniu reala homo povas pravigi fabelajn atendojn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Observado montras, ke esencon de ĉiu [[neŭrozo]] — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por [[libereco]] kaj [[sendependeco]]. Por multaj normalaj [[homo]]j tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian [[personeco]]n, ili iĝis bone [[Socia adaptiĝo|adaptitaj]] kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “[[Magio|magia]] helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la [[konflikto]]n inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Detrui la [[mondo]]n estas la lasta, [[Despero|despera]] provo malebligi al tiu ĉi mondo detrui min.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[vivo]] havas propran dinamikon: [[homo]] devas kreski, li devas montri sin, devas travivi sian vivon. Evidente se tiu tendenco estas subpremata, [[energio]], direktita al la vivo, disfalas kaj transformiĝas je energio, direktita al [[detruado]]. Alivorte la strebo al la vivo kaj la inklino al detruado estas ne reciproke sendependaj faktoroj, sed estas ligitaj je inversa dependeco. Ju pli manifestiĝas strebo al la vivo, ju pli plene la vivo realiĝas, des malpli fortaj estas detruaj tendencoj; ju pli strebo al la vivo estas subpremata, des pli forta estas inklino al detruado. ''Detruemo estas rezulto de netravivita vivo''.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Demandu ordinaran leganton de [[ĵurnalo]], kion li pensas pri iu [[Politiko|politika]] [[problemo]], kaj li prezentos al vi kiel “propran” [[opinio]]n pli aŭ malpli ĝustan rerakonton de la legita; sed ĉe tio — kio estas sola por li grava afero — li kredas, kvazaŭ ĉio dirita de li estas rezulto de lia propra [[pensado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tre multaj, rigardante al iu fama [[pejzaĝo]], fakte reproduktas en [[memoro]] ĝian bildon, kiu plurfoje trafis iliajn [[okulo]]jn, ekzemple sur poŝtaj bildkartoj. Ili rigardas la pejzaĝon, sincere kredante, ke ili vidas ĝin, sed efektive ili vidas tiujn bildkartojn. Se ĉe ili okazos iu [[evento]], kiun ili partoprenis, iu ajn [[koncerto]], [[spektaklo]] aŭ politika [[manifestacio]], kiun ili ĉeestis — ĉio ĉi iĝas por ili reala nur post kiam ili legos pri tio en [[ĵurnalo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Subpremado de la kritika [[pensado]] komenciĝas kutime en frua aĝo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Plejparto de la [[homo]]j estas konvinkitaj, ke se ilin ne devigas malkaŝe iu ekstera forto, do iliaj decidoj estas iliaj propraj, kaj se ili ion deziras, tio estas iliaj propraj deziroj. Tia imago pri si mem estas unu el niaj plej grandaj [[iluzio]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Freŭdo]] substrekis subpremadon de “[[Malbono|malbonaj]]” [[penso]]j; evidente li ne rimarkis, kiom ofte estas subpremataj la “[[Bono|bonaj]]” pensoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Verŝajne por averaĝa [[homo]] ekzistas nenio pli peza ol senti sin sola, apartenanta al neniu granda grupo, kun kiu li povus sin identigi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En multaj kazoj [[homo]]j, havantaj nenion komunan kun [[naziismo]], defendas naziismon de [[kritiko]] de la [[eksterlandano]]j, ĉar ili konsideras ĝin atakoj kontraŭ [[Germanio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la plej grava aksiomo de la [[Politiko|politika]] [[propagando]]: ĉiuj atakoj kontraŭ [Nazia] [[Germanio]] kiel ŝtato, ĉia [[propagando]], kalumnianta “[[germanoj]]n” (kiel kromnomo “hunoj” dum la [[Unua mondmilito|pasinta milito]]), nur fortigas lojalecon de tiuj, kiuj ankoraŭ ne komplete sin identigas kun la [[Naziismo|nazia]] sistemo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kontraŭe al negativa aŭ indiferenta pozicio de la [[Laboristo|laborista]] [[klaso]], [[Liberalismo|liberala]] kaj [[katolikismo|katolika]] [[burĝaro]], malsupraj tavoloj de la [[meza klaso]] (etaj butikistoj, [[metiisto]]j, [[ŝtatoficisto]]j) ĝoje bonvenigis la [[Naziismo|nazian]] ideologion.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la malsupra parto de la [[meza klaso]]] Tiuj [[homo]]j ĉiam distingiĝis je mallarĝeco de vidpunktoj, suspektemo kaj [[malamo]] al nekonatulo, dum konatulo ĉiam estigis ĉe ili envieman [[scivolemo]]n, kaj la [[envio]] ĉiam raciiĝis kiel malestima [[indigno]]; ilia tuta [[vivo]] baziĝis sur malabundeco — ne nur en la [[Ekonomio|ekonomia]], sed ankaŭ en la [[Psikologio|psikologia]] [[senco]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Indigno]] kontraŭ la [[Versajla traktato]] havis la ĉefan bazon en la malsupraj tavoloj de la [[meza klaso]]; ĉe tio [[Naciismo|naciismaj]] pasioj estis raciigo, transforminta [[sento]]n de [[Socio|socia]] neplenvaloreco je la sento de neplenvaloreco [[Nacio|nacia]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Hitlero]]] Li estis tipa reprezentanto de la malsupraj tavoloj de la [[meza klaso]] — li estis nenio kaj havis neniujn perspektivojn en la [[estonteco]]. Kaj li tre forte sentis sian [[rolo]]n de pario.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Germanio]] en la [[1920-aj jaroj]] kaj [[konduto]] de superaj klasoj] Ili diris, ke [[demokratio]] ne funkcias. Efektive oni povus diri, ke la demokratio funkcias tro bone: la [[parlamento]] sufiĉe adekvate reprezentis respektivajn interesojn de diversaj [[klaso]]j de la landa loĝantaro kaj ĝuste pro tio la parlamenta sistemo iĝis malkongrua al la interesoj de grandaj industriistoj kaj duonfeŭdaj terposedantoj, ne dezirintaj perdi siajn [[privilegio]]jn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Naziismo|naziisma]] sistemo estas “perfektigita” variaĵo de la antaŭmilita [[Germanio|germana]] [[imperiismo]]; la nazioj daŭrigas la aferon de la falinta [[monarĥio]]. (Cetere la [[respubliko]] ankaŭ preskaŭ ne ĝenis la evoluon de la [[Monopolismo|monopolisma]] [[kapitalismo]] en [[Germanio]], eĉ helpis al ĝi laŭeble).
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Hitlero]] evidentiĝis tiom efika ilo pro tio, ke en li kombiniĝis trajtoj de la indignita kaj kolerigita eta [[burĝo]], kun kiu malsupraj tavoloj de la [[meza klaso]] povus identigi sin [[Emocio|emocie]] kaj [[Socio|socie]], kaj trajtoj de renegato, preta servi al la interesoj de la [[Germanio|germanaj]] industriistoj kaj junkroj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Naziismo]] neniam havis verajn [[Politiko|politikajn]] aŭ [[Ekonomio|ekonomiajn]] principojn; la sola principo de naziismo estas ĝia radikala [[oportunismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En “[[Mein Kampf]]” [[Hitlero]] plurfoje montris sian ''[[Sadisto|sadisman]] strebon al [[potenco]]''.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Respubliko|respublika]] registaro esperis “pacigi” la [[nazio]]jn per sia [[toleremo]], sed nome tiu ĉi manko de forto kaj firmeco kreskigis ilian [[malamo]]n. [[Hitlero]] malamis la [[Vajmara respubliko|Vajmaran respublikon]], ''ĉar'' ĝi estis malforta; li fasciniĝis pri industriestroj kaj militestroj, ĉar ili havis la [[potenco]]n kaj [[forto]]n. Li neniam ekbatalis kontraŭ establiĝinta forta potenco kaj atakis nur tiujn grupojn, kiujn li konsideris sendefendaj. La “[[revolucio]]” de Hitlero — same kiel la “revolucio” de [[Mussolini]] — okazis sub protektado de la ekzistinta potenco, kaj iliaj plej ŝatataj [[malamiko]]j estis tiuj, kiuj ne povis defendi sin. Oni povas eĉ supozi, ke rilato de Hitlero al [[Britio]] ankaŭ estis formita interalie je tiu ĉi [[Psikologio|psikologia]] komplekso. Dum li konsideris Anglion forta, li amis ĝin kaj fasciniĝis pri ĝi. Sed kiam li konvinkiĝis je malforteco de la brita pozicio — dum [[Munkena interkonsento|Munkeno]] kaj post ĝi — lia [[amo]] transformiĝis je malamo kaj strebo detrui Anglion. De tiu ĉi vidpunkto “pacigo” estis la politiko, kiu devus inspiri nome [[malamikeco]]n, ne pacemon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[Masoĥismo|masoĥismajn]] inklinojn oni povas trovi ankaŭ ĉe [[Hitlero]] mem. Superaj fortoj, antaŭ kiuj li genuiĝas estas [[Dio]], [[Sorto]], Neceso, [[Historio]] kaj [[Naturo]]. Efektive ĉiuj ĉi vortoj signifas por li la saman aferon: [[simbolo]]n de subpremanta forto.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Procezo de [[detruado]] de la [[Mezepoko|mezepoka]] [[socio]] daŭris kvarcent jarojn kaj en nia [[tempo]] finiĝas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Sed ''rajto esprimi siajn [[penso]]jn havas [[senco]]n nur en tiu kazo, se ni kapablas havi proprajn pensojn''; [[libereco]] de la ekstera [[potenco]] iĝas firma [[posedaĵo]] nur en tiu kazo, se internaj [[Psikologio|psikologiaj]] kondiĉoj ebligas al ni firmigi nian [[individueco]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ni komencu de tio, ke ĉe plejparto de la [[infano]]j estiĝas certa [[malamikeco]] kaj ribelemo: rezulto de iliaj [[konflikto]]j kun ĉirkaŭa [[mondo]], limiganta ilian ekspansiecon, ĉar ili — la malforta flanko — devas subiĝi. Unu el la ĉefaj taskoj de la [[Edukado|eduka]] procezo konsistas en likvidado de tiu antagonisma reago. Metodoj ĉe tio estas malsamaj: de [[minaco]]j kaj [[puno]]j, timigantaj infanon, ĝis subaĉetoj kaj “klarigoj”, kiuj hezitigas lin kaj devigas rezigni je malamikeco. Unue la infano rezignas je esprimo de siaj [[sento]]j, kaj fine — de la sentoj mem…</br>
Tia reago baldaŭ malakriĝas; ne tro multe da [[tempo]] necesas por ke infano atingu “maturecon” de averaĝa [[plenkreskulo]] kaj perdu kapablon diferencigi dignan [[homo]]n de aĉulo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …jam en la frua etapo de [[edukado]] oni instruas [[infano]]n montri [[sento]]jn, kiuj tute ne estas liaj sentoj. Oni instruas lin [[Amo|ami]] la [[homo]]jn (nepre ĉiujn), oni instruas esti nekritike [[Amikeco|amikeca]], [[Rideto|rideti]] ktp. Sed dum la edukado infanaĝe la [[homo]] estas “ŝlifita” ne komplete, do poste [[Socio|socia]] premo kutime kompletigas la aferon. Se vi ne ridetas, do oni diras pri vi ke vi estas “ne tre afabla homo”, sed vi devas esti sufiĉe afabla por vendi siajn [[servo]]jn kiel [[vendisto]], [[kelnero]] aŭ [[kuracisto]]. Nur tiuj, kiuj troviĝas je la pleja supro de la socia piramido kaj tiuj, kiuj estas en la pleja malsupro — kiu vendas nur sian fizikan [[laboro]]n — povas ebligi al si esti ne speciale “afablaj”. Amikeco, gajeco kaj ĉiuj aliaj sentoj, kiuj esprimiĝas en rideto, iĝas aŭtomata respondo; oni ŝaltas kaj malŝaltas ilin kvazaŭ elektran lampon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En nia [[socio]] la [[emocio]]j estas ĝenerale subpremitaj. Mankas ajna [[dubo]], ke krea [[pensado]] — same kiel ĉiu alia [[kreado]] — estas nedisigeble ligitaj al la emocio. Tamen en niaj tagoj [[idealo]] konsistas ĝuste en vivi kaj pensi sen la emocioj. “Emocieco” iĝis sinonimo de malekvilibro aŭ [[mensa malsano]]. Akceptinte tiun ĉi normon, [[individuo]] grave malfortigis sin: lia [[pensado]] iĝis magra kaj plata. Samtempe, ĉar la emociojn ne eblas subpremi komplete, ili ekzistas en plena malkonekto kun la intelekta flanko de la persono; rezulto estas ĉipa [[sentimentaleco]], per kiu oni nutras milionojn da sento-sopirantaj konsumantoj je [[kino]] kaj popularaj [[kanto]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En tiuj [[socio]]j, kie procezo de individuiĝo ankoraŭ ne tiom progresis, la fino de individua [[ekzistado]] prezentiĝas kiel malpli grava [[problemo]], ĉar malpli evoluinta estas la [[sento]] mem de individua ekzistado. La [[morto]] ankoraŭ ne estas perceptata kiel io radikale diferenca de la [[vivo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Nia epoko simple neas la [[morto]]n, kaj kun ĝi unu el bazaj flankoj de la [[vivo]]. Anstataŭ transformi [[konsciado]]n de la morto kaj [[sufero]]j je unu el plej fortaj [[stimulo]]j al la vivo — je bazon de la homa [[solidareco]], je katalizilo, sen kiu [[ĝojo]] kaj [[entuziasmo]] perdas intensecon kaj profundecon — la [[individuo]] devas subpremadi tiun ĉi konsciadon. Sed, same kiel ĉe ĉiu subpremado, kaŝi ne signifas ekstermi. [[Timo]] de la morto vivas en ni, vivas malgraŭ provoj nei ĝin, sed la subpremado kondukas al ĝia steriligo. Tiu timo iĝas unu el kaŭzoj de [[malriĉeco]] de niaj travivaĵoj, de nia senhalta postkurado je la vivo kaj ĝi klarigas — mi kuraĝe asertos tion — neimageblajn sumojn, kiujn pagas niaj homoj por siaj [[entombigo]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[psikiatrio]], riĉiĝinta per atingoj de [[Freŭdo]], transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de [[personeco]]. Danke al klopodoj de multaj [[psikiatro]]j, inkluzive [[psikanalizisto]]jn, estis kreita bildo de “normala” [[homo]], kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de [[karaktero]] aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “[[Neŭrozo|neŭrozaj]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ekzistas aĉa [[superstiĉo]], ke [[homo]] atingas konon de realo, lernante laŭeble pli da [[fakto]]j. En la [[kapo]]jn de la [[Lernado|lernantoj]] estas enigataj centoj da disaj, ne interligitaj faktoj; ilia tuta [[tempo]] kaj tuta [[energio]] estas malŝparataj por parkerado de tiu ĉi [[amaso]] da faktoj dum por [[pensado]] jam haveblas nek tempo, nek [[forto]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …ĉia [[vero]] estas konsiderata relativa. Vero estas rigardata kiel [[Metafiziko|metafizika]] nocio; se iu diras, ke li deziras trovi la veron, do “progresemaj” pensantoj de nia jarcento konsideras lin postrestinta. Oni asertas, ke vero estas io tute subjektiva, preskaŭ afero de la gusto; ke [[Scienco|scienca]] [[pensado]] devas esti apartigita de la subjektivaj faktoroj; ke ĝia tasko konsistas en esplorado de la [[mondo]] senpartie kaj sen interesiĝo; ke sciencisto devas aliri la faktojn kun sterilaj manoj kiel [[kirurgo]] al la [[paciento]] ktp. Tiu [[relativismo]], kiu ofte sin prezentas sub la nomo de [[empiriismo]] aŭ [[pozitivismo]] kaj referencas al neceso de preciza uzado de la [[vorto]]j, kaŭzas tion, ke la pensado perdas sian ĉefan [[stimulo]]n — interesiĝon de la pensanto; la sciencisto transformiĝas je [[maŝino]] por registrado de la “faktoj”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En [[infanaĝo]] ĉiu [[homo]] trapasas etapon de malforteco kaj la [[vero]] estas la plej forta [[armilo]] de la malfortuloj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Iluzio]]j pri si povas servi kiel lambastonoj por tiuj, kiuj ne povas iri sen ili, sed ĝenerale ili malfortigas la [[personeco]]n. La plej alta [[forto]] de la individuo baziĝas sur maksimuma evoluo de sia personeco, kaj tio supozigas maksimuman komprenon de si mem. “Komprenu sin mem” — tio estas unu el la ĉefaj reguloj por la forto kaj [[feliĉo]] de la [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …plejparto de problemoj de la privata kaj [[Socio|socia]] [[vivo]] estas tre simplaj, tiom simplaj, ke kompreni ilin povus fakte ĉiu. Oni bildigas ilin — kaj ofte intence — tiom komplikaj por montri, ke orientiĝi en ili povas nur “fakulo”, kaj eĉ li nur en sia mallarĝa fako; kaj tio senigas la [[homo]]jn je [[kuraĝo]] kaj [[deziro]] pensi memstare, subfosas ilian [[kredo]]n je sia kapablo mediti pri aktualaj problemoj. La [[individuo]] sentas sin senespere droninta en ĥaosa [[amaso]] da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru. Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke [[cinikismo]] kaj [[skeptikismo]] rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca [[fido]] al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Alia faktoro, paralizanta kapablon al la kritika [[pensado]], iĝas [[detruado]] de tuteca bildo de la [[mondo]]. La [[fakto]]j perdas tiun specifan econ, kiun ili havus, estante elementoj de ĝenerala bildo, kaj akiras abstraktan, kvantan karakteron; ĉiu fakto transformiĝas je unu plia fakto, ĉe tio grava ŝajnas nur tio, ĉu ni konas ilin pli aŭ malpli.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ni ĉesas ekscitiĝi; nia rilato al ĉio, kio okazas en la [[mondo]], iĝas indiferenta.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Nia tuta [[energio]] estas malŝparata por atingi tion, kion ni deziras, kaj plejparto de la [[homo]]j neniam ekpensis pri origino de tiu ĉi agado: ĉu ili scias kion ili efektive deziras, ĉu ili mem deziras atingi la [[celo]]jn, al kiuj ili strebas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Energian aktivadon oni ofte traktas kiel signon de memstara [[agado]], sed ni scias, ke tia agado povas esti ne pli memstara ol [[konduto]] de [[aktoro]] aŭ de [[Hipnoto|hipnotita]] [[homo]]. Kiam estas prezentata [[spektaklo]], ĉiu aktoro povas tre energie ludi sian [[rolo]]n kaj eĉ enigi iujn frazojn aŭ detalojn de la agado, kreitajn de li. Sed ĉe tio li tamen nur ludas taskitan al li rolon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Dum la [[Moderna epoko|moderna historio]] [[potenco]] de la [[eklezio]] estis anstataŭigita je potenco de la [[ŝtato]], la potenco de la ŝtato — je potenco de la [[konscienco]], kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de [[racio]] kaj [[publika opinio]], kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis [[viktimo]]j de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je [[roboto]]j, sed vivas influataj de [[iluzio]], ke ni estas memstaraj [[individuo]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La nuntempa [[homo]] ŝajnigas kontenton kaj [[optimismo]]n, sed profunde de la [[animo]] li estas malfeliĉa, preskaŭ rande de [[despero]]. Li spasme kroĉiĝas al ĉio individua, li deziras esti “ne kiel ĉiuj”, ja mankas pli bona rekomendo por io ajn ol la vortoj “tio estas io specifa”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La nuntempa [[homo]] soifas la [[vivo]]n, sed ĉar li estas [[roboto]], la vivo ne povas signifi por li spontanean agadon, do li kontentiĝas je iuj ajn surogatoj de ekscitiĝo: [[drinkado]], [[sporto]] aŭ travivado de aliulaj kaj elpensitaj [[pasio]]j sur ekrano.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Malgraŭ ŝajno de [[optimismo]] kaj iniciatemo la nuntempa [[homo]] estas premita je profunda [[sento]] de [[senhelpeco]], do li pasive kvazaŭ paralizita renkontas proksimiĝantajn katastrofojn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se rilate “normalan” [[homo]]n nin interesos nur lia [[Ekonomio|ekonomia]] bonfarto, se ni malatentos [[Subkonscio|subkonscian]] [[sufero]]n de averaĝa aŭtomatizita homo, ni ne povos kompreni tiun [[danĝero]]n, devenantan el la homa [[karaktero]], kiu minacas nian [[kulturo]]n: pretecon akcepti iun ajn [[ideologio]]n kaj iun ajn [[gvidanto]]n kontraŭ promeso de ekscita [[vivo]], kontraŭ propono de [[Politiko|politika]] strukturo kaj [[simbolo]]j, donantaj al la vivo de la [[individuo]] iun ŝajnon de la [[senco]] kaj [[ordo]]. [[Despero]] de la homoj-[[roboto]]j estas nutra medio por la politikaj celoj de [[faŝismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …pozitiva [[libereco]] de la [[personeco]] konsistas en spontanea aktivado de la tuta tuteca personeco de la [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Spontanea aktivado estas libera [[agado]] de la [[personeco]]; ĝia difino inkludas laŭvortan signifon de latina vorto sponte — per si mem, laŭ propra iniciato. Sub la agado ni komprenas ne “faradon de io ajn”; temas pri krea aktivado, kiu povas manifestiĝi en [[Emocio|emocia]], [[intelekto|intelekta]] kaj [[Sento|senta]] [[vivo]] de la homo, kaj ankaŭ en lia [[volo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tamen pozicio de [[artisto]] estas malfirma, ĉar lia individueco, spontaneeco estas aprezataj nur tiu kazo, se li prosperas; se li ne povas vendi siajn artaĵojn, li restas por siaj samtempuloj strangulo kaj “[[neŭrozulo]]”. Tiusence artisto okupas en la [[historio]] la saman pozicion kiel [[revoluciulo]]: sukcesinta revoluciulo estas ŝtata aganto, dum malsukcesinta estas [[krimulo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Alia ekzemplo de spontaneeco estas etaj [[infano]]j. Ili kapablas [[Sento|senti]] kaj [[Penso|pensi]] efektive propramaniere: tiu senpereco manifestiĝas en tio, kion ili parolas, kiel ili kondutas. Mi certas, ke tiu allogeco, kiun havas infanoj por plejparto de [[plenkreskulo]]j (krom diversaj [[Sentimentaleco|sentimentalaj]] kialoj) klarigeblas nome per spontaneeco de la infanoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[personeco]] estas forta nur dum ĝi estas agema.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …gravas nome la [[agado]] per si mem, ne ĝia rezulto. En nia [[socio]] estas akceptita kontraŭa [[opinio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Homo]] ĉasas fantomon, [[Iluzio|iluzian]] [[feliĉo]]n nomatan [[Sukceso]], kiu ĉiufoje lasas lin elreviĝinta, tuj post kiam ŝajnis al li ke li atingis finfine kion li deziris.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …en la [[vivo]] haveblas nur unu [[senco]] — la vivo mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj veraj [[idealo]]j havas komunan trajton: ili esprimas strebon al io, kio ankoraŭ estas ne atingita, sed necesas por evoluo kaj [[feliĉo]] de [[individuo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Racia [[potenco]] — [[aŭtoritato]] — same kiel vera [[idealo]], havas kiel celon evoluon de la [[individuo]]; do ĝi neniel povas konflikti kun la individuo, kun liaj veraj — ne patologiaj — streboj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Estonteco]] de [[demokratio]] dependas de realigo de [[individuismo]], kiu estis ideologia celo de la tuta spirita evoluo de la Moderna tempo ekde la epoko de la [[Renesanco]]. [[Kulturo|Kultura]] kaj [[Politiko|politika]] krizo de niaj tagoj klarigeblas ne per tio, ke iĝis tro multe da individuismo, sed per tio ke nia tiel nomata individuismo transformiĝis je malplena ŝelo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Dum neniu el antaŭaj [[historio|historiaj]] periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera [[individuismo]]. [[Kapitalismo]] kreis tiun premison. [[Problemo]] de [[produktado]] jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan [[socio]]n de la komuna abundo, en kiu lukto pri [[Ekonomio|ekonomiaj]] [[privilegio]]j ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la [[homo]] — ano de la organizita socio, iĝu [[mastro]] de tiuj ĉi fortoj, ne ilia [[sklavo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Antaŭ ĉio ni povas oferi eĉ ne unu el atingoj de la nuntempa [[demokratio]]: ni devas konservi la ĉefan el ili — reprezentan registaron, elektatan de la [[popolo]] kaj respondecan antaŭ ĝi, kaj ankaŭ ĉiujn rajtojn, garantiitajn de [[konstitucio]] al ĉiu [[civitano]]. Ni ne povas oferi ankaŭ novan demokratian principon, kiu asertas ke neniu devas malsati, ke la [[socio]] respondecas pri ĉiuj siaj anoj, ke neniu estos devigita — per [[timo]] de [[senlaboreco]] aŭ [[malsato]] — al subiĝo kaj perdo de la homa [[digno]]. Tiujn ĉefajn atingojn necesas ne nur konservi, sed fortigi kaj vastigi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Neracia, senplana [[socio]] devas esti anstataŭigita per socio kun [[planita ekonomio]], kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa [[potenco]] de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ [[amaso]] da homoj, kies [[sorto]]j dependas de iliaj [[decido]]j. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia [[socialismo]], sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Individuo]] povas preni sur sin respondecon pri sia [[laboro]] kaj apliki sian krean [[pensado]]n nur je kondiĉoj de [[planita ekonomio]], ĉe kiuj la tuta [[nacio]] racie ekregis la ekonomiajn kaj sociajn fortojn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Malgraŭ [[malprivatigo]] de [[produktadaj rimedoj]], la [[vorto]] “[[socialismo]]” iĝis en [[Sovetunio|Rusio]] falsa, ĉar tie vastajn [[amaso]]jn de loĝantaro manipulas ĉiopova [[burokrataro]]; eĉ se tia sistemo de [[administrado]] kapablas agi je [[Ekonomio|ekonomiaj]] interesoj de plejparto de la [[popolo]], ĝi neeviteble malhelpas evoluon de [[libereco]] kaj [[individuismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …neniam antaŭe la [[vorto]]j estis uzataj por kaŝado de la [[vero]] tiom abunde kiel hodiaŭ. [[Perfido]] de aliancanoj nomiĝas pacigo, milita [[agreso]] estas maskata kiel [[defendo]] kontraŭ [[atako]], konkerado de etaj [[popolo]]j okazas sub la nomo de traktato pri [[amikeco]] kaj kruelega subpremado de la tuta [[nacio]] plenumiĝas je la nomo de [[nacional-socialismo]]. [[Objekto]]j de la samaj fiuzoj iĝis la vortoj “[[demokratio]]”, “[[libereco]]” kaj “[[individuismo]]”. Ekzistas nur unu ebleco difini veran diferencon inter demokratio kaj [[faŝismo]]. Demokratio estas sistemo, kreanta [[Ekonomio|ekonomiajn]], [[Politiko|politikajn]] kaj [[Kulturo|kulturajn]] kondiĉojn por plena evoluo de la individuo. Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera individueco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Estas evidente ke unu el plej grandaj malfacilaĵoj en organizado de kondiĉoj por vera [[demokratio]] konsistas en kontraŭdiro inter [[planita ekonomio]] kaj aktiva kunlaborado de ĉiu [[individuo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Solvo de la [[problemo]] de kombinado de [[centralizado]] kaj [[malcentralizado]] estas unu el la ĉefaj taskoj, kiuj staras antaŭ la [[socio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En la [[Socio|socian]] [[karaktero]]n eniras nur tiu ''tutaĵo de karakteraj trajtoj, kiu ĉeestas ĉe plejparto de anoj de tiu ĉi socia grupo kaj aperis rezulte de komunaj por ili travivaĵoj kaj ĝenerala vivmaniero''.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Nocio de [[Socio|socia]] [[karaktero]] estas ŝlosila por kompreno de la sociaj procezoj. Karaktero — en dinamika [[senco]] de la analitika [[psikologio]] — estas specifa formo de la [[Homo|homa]] [[energio]], aperanta dum procezo de dinamika [[adaptiĝo]] de homaj bezonoj al certa vivmaniero en certa [[socio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ofte okazas, ke iu [[Socio|socia]] grupo je nivelo de [[konscio]] akceptas iujn [[ideo]]jn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan [[naturo]]n de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia [[karaktero]]; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento [[homo]]j montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi [[Laboristo|laborista]] [[movado]] en [[Germanio]] dum la [[venko]] de [[naziismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Germanio]] en la [[1930-aj jaroj]]] Unu el eraroj de radikalaj [[gvidanto]]j konsistis en tio, ke ili supertaksis la forton de siaj [[partio]]j: ili vidis kiom vaste estas disvastiĝintaj iliaj [[ideo]]j kaj ne rimarkis kiom supraĵe tiuj ideoj estas alproprigitaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[ideo]] povas iĝi pova forto, sed nur tiam, kiam ĝi kongruas al specifaj bezonoj de la [[homo]]j de tiu ĉi [[Socio|socia]] [[karaktero]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[Socia adaptiĝo|adaptiĝante]] al sociaj kondiĉoj, [[homo]] evoluigas en si tiujn karakterajn trajtojn, kiuj instigas lin ''[[Deziro|deziri]]'' agi nome tiel, kiel li ''[[Devo|devas]]'' agi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …anstataŭ subiĝo al malkaŝa [[potenco]] homo kreis en si internan potencon — [[konscienco]]n aŭ [[devosento]]n — kiu regas lin tiom efike, kiel neniam povus regi iu ajn ekstera potenco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la [[familio]]n oni povas konsideri [[Psikologio|psikologia]] agento de la [[socio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ne nur dum la tuta [[historio]] plejparto de la [[homaro]] devis defendi sin de pli fortaj grupoj, subpremintaj kaj ekspluatintaj ĝin; ĉiu aparta homo ankaŭ trapasas dum sia evoluo — [[Infanaĝo|infanaĝe]] — tian periodon de [[senhelpeco]]. Ni opinias ke en tiu stato de senhelpeco formiĝas tiaj trajtoj kiel [[sento]] de [[justeco]] kaj [[vero]], transformiĝante je potenciala kapablo, propra al la [[homo]] ĝenerale.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Graveco de “[[Buŝo|buŝaj]]” aŭ “[[Anuso|anusaj]]” [[fantazio]]j kaj fizikaj [[sento]]j en sekvaj [post la [[infanaĝo]]] jaroj konsistas ne en ligita al ili [[plezuro]] kaj nek en iu [[Mistiko|mistik]]a sublimigo de tiu plezuro, sed en tio, ke ili esprimas starantan malantaŭ ili specifan rilaton al la [[mondo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[psikologio]] de [[Freŭdo]] estas psikologio de [[mizero]], psikologio de malhavo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
== La sana socio [1955] ==
{{Citaĵo
|teksto = …mezurilo de la [[psika sano]] estas ne [[Individuo|individua]] adaptiĝo al respektiva [[Socio|socia]] ordo, sed iu ĝenerala kriterio, valida por ĉiuj [[homo]]j — kontentiga solvo de la [[problemo]] de la homa [[ekzistado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ja pro tio ke milionoj da [[homo]]j subiĝas al la samaj [[malvirto]]j, tiuj malvirtoj ne transformiĝas je la [[virto]]j; pro tio ke multe da homoj kundividas la samajn [[eraro]]jn tiuj eraroj ne transformiĝas je la [[vero]]j, kaj pro tio ke milionoj da homoj [[Sufero|suferas]] pro la samaj formoj de [[Psiko|psika]] patologio tiuj homoj ne resaniĝas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En niaj [[tago]]j ni alfrontas la [[homo]]n, kiu agas kaj [[Sento|sentas]] kiel [[aŭtomato]], li neniam sentas travivaĵojn kiuj efektive estus liaj propraj; li sentas sin ĝuste tia kie, laŭ lia [[opinio]], lin konsideras la aliaj; lia artefarita [[rideto]] anstataŭis sinceran [[rido]]n kaj sensignifa [[babilado]] anstataŭis [[konversacio]]n; li havas mornan senton de [[senespero]] anstataŭ vera [[doloro]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive malsame ol la [[besto]]j, la [[homo]] montras preskaŭ senfinan adaptiĝon; li povas [[Manĝo|manĝi]] preskaŭ ĉion, li povas vivi en preskaŭ ĉiuj [[Klimato|klimataj]] kondiĉoj kaj adaptiĝi al ili, kaj apenaŭ troveblus tia [[Psiko|psika]] stato, kiun li ne povus elteni kaj en kiu li ne povus vivi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Sed kiu ajn estus responda reago, aserto ke la [[homo]] povas vivi en preskaŭ ĉiuj kondiĉoj veras nur parte; al ĝi necesas aldono: se la homo vivas en kondiĉoj, kontraŭaj al lia [[naturo]], al ĉefaj postuloj de lia evoluo kaj [[psika sano]], li ne povas ne reagi al ili; li devas aŭ degradi kaj perei, aŭ krei kondiĉojn pli konvenajn al lia bezonoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe [[naskiĝo]], la [[homo]] (ĉu aparta [[individuo]] aŭ la tuta homa [[gento]]) eliĝas el la stato de difiniteco, kie ĉio estis tia anticipe difinita kiel [[instinkto]]j, kaj eniĝas je la stato de nedifiniteco, nescio kaj sendefendeco. Estas konata nur [[pasinteco]], en [[estonteco]] senduba estas nur unu — [[morto]], kiu efektive prezentas en si revenon al pasinteco — al neorganika stato de la [[materio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Do [[naskiĝo]] — en ĝenerale akceptita [[senco]] de tiu ĉi [[vorto]] — estas nura komenco de la naskiĝo en pli vasta senco. La tuta [[vivo]] de [[individuo]] estas nenio alia kiel procezo de naskado de sin mem. Fakte ni devus komplete naskiĝi ĝis momento de la [[morto]], sed la [[sorto]] de plejparto de la [[homo]]j estas tragika: ili mortas sen sukcesi naskiĝi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Naskiĝo]] de la [[homo]] komenciĝis ekde de apero de la unuaj reprezentantoj de la speco [[homo sapiens]], kaj la [[historio]] de la [[homaro]] estas nenio alia kiel la tuta procezo de tiu ĉi naskiĝo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se en momento de tranĉado de la umbilika ŝnuro la [[bebo]] povus [[Penso|pensi]], ĝi sendube sentus la [[timo]]n de la [[morto]]. Zorgema [[sorto]] protektas nin kontraŭ tiu ĉi unua [[Paniko|panika]] timo. Sed ĉe ĉiu sekva paŝo, en ĉiu nova etapo de nia [[naskiĝo]] ni ĉiufoje sentas la timon. Ni neniam estas [[Libereco|liberaj]] de du kontraŭluktantaj streboj: unu el ili estas direktita al liberiĝo el la [[Patrino|patrina]] sino, al transiro de [[Besto|besta]] vivmaniero al la homiĝinta [[ekzistado]]; la alia celas revenon al la patrina sino, revenon al la [[naturo]], difiniteco kaj [[sekureco]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Interalie oni povas rimarkigi, ke la efektiva [[problemo]] de la [[Psiko|psika]] [[vivo]] konsistas ne tiom en kial iuj [[homo]]j iĝas [[psikaj malsanuloj]], kiom en kial plejmulto sukcesas eviti tion.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …ĉiuj [[kulturo]]j estas [[Religio|religiaj]], kaj ĉiu [[neŭrozo]] estas aparta kazo de religio, ĉe kondiĉo ke sub religio ni komprenas provon solvi la [[problemo]]n de la [[Homo|homa]] [[ekzistado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj [[homo]]j estas [[idealisto]]j kaj ne povas ne esti ili, se sub idealismo ni komprenas strebon al kontentiĝo de specife homaj bezonoj, superantaj fiziologiajn bezonojn de la organismo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Bezono de unuiĝo kun aliaj vivaĵoj, kunaparteno al ili estas grava bezono, de kies kontentiĝo dependas [[psika sano]] de la [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[homo]] povas provi akiri unuecon kun la [[mondo]], subiĝante al aparta [[persono]], [[grupo]], [[organizaĵo]]. Tiel li superas izolitecon de sia individua [[ekzistado]], iĝante parto de iu aŭ io pli granda ol li mem, kaj ricevas [[sento]]n de [[identeco]] danke al unuiĝo kun la [[forto]], al kiu li subigis sin.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[homo]] povas provi atingi unuecon kun la [[mondo]] helpe de [[regado]] super ĝi, transformante la aliajn je parto de si, elirante ekster la limojn de sia [[Individuo|individua]] [[ekzistado]] pere de [[dominado]]. Komuna por subiĝo kaj dominado estas tio, ke kunaparteno en ambaŭ kazoj montriĝas kiel [[simbiozo]]. Ambaŭ partoprenantoj de tiaj rilatoj perdas siajn tutecon kaj [[libereco]]n: ili dependas unu de la alia kaj vivas unu danke al alia, kontentigante sian strebon al proksimaj rilatoj, sed [[Sufero|suferante]] pro malsufiĉo de interna forto kaj certeco en si, por akirado de kiuj necesas libereco kaj [[sendependeco]]; krome al ili ĉiam minacas [[Konscio|konsciata]] aŭ [[Nekonscio|nekonsciata]] [[malamikeco]], kiu nepre estiĝas ĉe rilatoj de simbiozo. Realigo de la strebo al subiĝado ([[masoĥismo|masoĥisma]] tendenco) aŭ de strebo al dominado ([[Sadismo|sadisma]] tendenco) neniam alportas kontentiĝon… Finfine tiaj streboj kondukas al [[fiasko]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[amo]] estas unuiĝo kun iu aŭ io ekster si mem ĉe kondiĉo de konservado de aparteco kaj tuteco de la propra [[Mio]]. Tio estas travivado de aparteneco kaj unueco, ebliganta al la [[homo]] komplete disvolvi sian internan aktivadon. La travivado de la amo faras nenecesaj [[iluzio]]jn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[amo]] konsistigas unu el aspektoj de tio, kion mi nomis produktiva orientiĝo: aktiva kaj krea ligo de la [[homo]] kun la proksimulo, kun si mem kaj kun la [[naturo]]. En sfero de la [[pensado]] la produktiva orientiĝo esprimiĝas en [[Racio|racia]] ekkonado de la [[mondo]]. En sfero de la [[agado]] tiu orientiĝo esprimiĝas en [[Konscio|konscia]] [[laboro]], kies prototipo estas la [[arto]] kaj [[metio]]. En sfero de la [[sento]]j ĝi esprimiĝas en la amo, do en travivado de unueco kun alia homo, kun ĉiuj homoj kaj naturo ĉe kondiĉo de konservado de la sento de propra tuteco kaj [[sendependeco]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se mi povas ami nur unu [[homo]]n kaj neniun alian, se la [[amo]] al li fortigas mian [[fremdiĝo]]n kaj malproksimigas de la aliaj, do iuj ajn rilatoj ligus min al tiu ĉi homo, mia rilato al li estas ne la amo. Per la vortoj “Mi amas vin” mi diras: “Mi amas en vi la tutan [[homaro]]n, ĉion vivan; mi amas en vi ankaŭ min mem”. La amo al si en tiu ĉi [[senco]] estas kontraŭa al [[egoismo]], kiu fakte estas la ĉionkonsumanta koncentriĝo je si mem, estiĝanta sekve de malsufiĉo de la vera amo al si kaj servanta kiel ĝia anstataŭigo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La produktiva [[amo]] ĉiam supozigas tutan aron da rilatoj: [[zorgo]]n, [[respondeco]]n, [[estimo]]n kaj [[scio]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Al ĉiu [[patrino]] facilas [[Amo|ami]] la [[bebo]]n antaŭ komenciĝis la procezo de apartiĝo, sed ami la bebon kaj ĉe tio lasi lin foriri, kaj voli lasi lin — pri tiu tasko plejparto ne sukcesas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Erotiko|erotika]] [[amo]] komenciĝas de dueco kaj finiĝas per unueco; la [[Patrino|patrina]] amo komenciĝas de unueco kaj kondukas al apartiĝo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri malapero de la komenca [[narcisismo]] ĉe la [[infano]]] Tiu ŝanĝo okazas unue je la nivelo de la senta perceptado, kiam la [[homo]]j kaj [[aĵo]]j estas perceptataj kiel malsamaj kaj apartigitaj unue de la aliaj [[objekto]]j — tia rekonado kreas fundamenton, sur kiu povas evolui la [[parolo]]; nomado de la aĵoj supozigas rekonadon de ili kiel individuaj kaj apartaj objektoj. Oble pli da [[tempo]] necesas por [[Emocio|emocia]] superado de la stato de narcisismo. Por la infano ĝis 7-8 jaroj la aliaj homoj ekzistas ĉefe kiel rimedo de kontentigo de liaj bezonoj. Ili estas reciproke anstataŭeblaj en tiu grado, en kiu ili plenumas la funkcion de la kontentigo de tiuj ĉi bezonoj; nur je la aĝo 8-9 jaroj la infano komencas percepti la alian homon tiel ke li povas [[Amo|ekami]], do, uzante la vortumon de [[H. S. Sullivan]], eksenti ke bezonoj de la alia homo same gravas kiel liaj propraj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Narcisismo]] estas profunda bazo de ĉiuj gravaj [[Psika malsano|psikaj malsanoj]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ekstremajn formojn de [[narcisismo]] oni povas observi en ĉiuj tipoj de la [[psika patologio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Narcisismo]] estas rekte kontraŭa al la [[objektiveco]], [[saĝo]] kaj [[amo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En la krea ago la [[homo]] eliras la limojn, destinitajn por li kiel estaĵo, leviĝas super la pasiveco kaj [[hazardeco]] de sia [[ekzistado]], eniras reĝlandon de [[celkonscio]] kaj [[libereco]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Sed haveblas plia rimedo kontentigi bezonon pri superado de limigiteco de sia [[ekzistado]]: se mi ne povas kreadi la [[vivo]]n, mi povas ekstermadi ĝin. Ekstermado de la vivo ankaŭ ebligas eliri ekster ĝiaj limoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la [[vivo]] estas unika siaspece neklarigebla [[miraklo]]. En la [[ago]] de [[detruado]] la [[homo]] starigas sin super la vivo, li superas limigitecon, propran al li kiel estaĵo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Soifo de [[detruado]]… radikas en la [[naturo]] de la [[homo]] same kiel strebo al [[kreado]]. Aserto, ke la homo kabaplas evoluigi origine ekzistantan en ĝi kapablon de la [[amo]] kaj [[saĝo]], ne signifas [[Naiveco|naivan]] [[kredo]]n je lia [[bonkoreco]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tamen — kaj tio estas grava momento en miaj argumentoj — [[detruemo]] estas nura alternativo al la [[kreemo]]. Kreado kaj detruado, [[amo]] kaj [[malamo]] ne estas [[instinkto]]j, ekzistantaj sendepende unu de la alia. Kaj tiu kaj la alia servas kiel respondo al la sama bezono superi limigitecon de sia [[ekzistado]], kaj la strebo al la detruado senevite estiĝas en tiaj kazoj, kiam ne kontentiĝas la strebo al la kreado. Kontentigo de la bezono je la kreado kondukas al [[feliĉo]], la detruemo — al [[suferado]], kaj plej multe suferas la detruanto mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En ekstremaj formoj de patologio ni trovas fortan strebon reveni al la [[Patrino|patrina]] sino. Ĉe la [[homo]], komplete absorbita je tia [[deziro]], observiĝas [[skizofrenio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe multaj sufiĉe gravaj [[neŭrozo]]j ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita [[deziro]], manifestiĝanta nur je [[sonĝo]]j, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de [[konflikto]] inter forta deziro resti en la sino de la [[patrino]] kaj la [[Plenkreskulo|plenkreska]] parto de la [[persono]], strebanta vivi normalan [[vivo]]n. En la sonĝoj tiu ĉi strebo manifestiĝas forme de [[simbolo]]j, kiam la homo vidas sin en malhela [[kaverno]], en unupersona [[submarŝipo]], sinkanta profunden en la [[akvo]]n ktp. En konduto de tia homo troveblas [[timo]] antaŭ la vivo kaj profunda fasciniĝo je la [[morto]] (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-[[Tero]]).
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Malpli gravan formon de fiksiĝo je la [[patrino]] ni trovas en la kazoj, kiam la [[homo]] kvazaŭ permesis al si naskiĝi, sed timas fari sekvan paŝon en la procezo de la [[naskiĝo]], timas ke oni forprenos lin de la [[Patrino|patrina]] [[mamo]]. La homoj, haltintaj je tiu etapo de la naskiĝo, sentas fortan bezonon ke oni traktu ilin patrinece, ke oni vartu ilin, ke oni patrinece ilin prizorgu; senigitaj je la patrina protekto ili estas ekregataj de la [[timo]] kaj necerteco, sed kaze de haveblo — ĉu efektiva aŭ imagita — de la amanta patrino aŭ de iu anstataŭanta ŝin, ili plenas je [[optimismo]] kaj aktiveco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Forto de la [[Incesto|incesta]] [[deziro]] klarigeblas per ne [[Sekso|seksa]] logo al la [[patrino]], sed per kaŝita strebo resti en la ĉioninkluda patrina sino aŭ reveni al ĝi, reveni al la ĉionnutra patrina [[mamo]]. [[Malpermeso]] de la incesto estas nenio alia ol du [[kerubo]]j kun [[Fajro|fajraj]] [[glavo]]j, gardantaj [[pordego]]n de la [[paradizo]] kaj malebligantaj al la homo reveni al la antaŭindividua [[ekzistado]] je unueco kun la [[naturo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Familio]] kaj [[gento]], kaj poste la [[ŝtato]], [[nacio]] kaj [[eklezio]] prenas je si la funkciojn, kiujn origine plenumis por sia [[bebo]] la [[patrino]] mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Sigmund Freud|Freud]] ĉiam konsideris la fiksiĝon je la [[patrino]] ŝlosila [[problemo]] de la evoluo same de la tuta [[Homaro|homa gento]], kaj de aparta [[individuo]]… Inverse, la [[Sekso|seksa]] [[deziro]] kiel tia estas konata per sia nekonstanteco rilate ĝiajn [[objekto]]jn kaj kutime estas ĝuste tiu [[forto]], kiu helpas al la [[junulo]] apartiĝi de la patrino, sed ne ligas lin al ŝi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Sigmund Freud|Freud]] donas al la [[patro]] lokon, kiu efektive apartenas al la [[patrino]] kaj reduktas la patrinon ĝis la pozicio de la [[objekto]] de la [[Sekso|seksa]] logo. La [[diino]] transformiĝas je la [[prostituino]] dum la patro altiĝante iĝas la centra figuro de la [[mondo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Apenaŭ la [[bebo]] povas ion fari por influi la [[amo]]n de la [[patrino]] aŭ manipuli ĝin. La patrina amo similas al la [[Dio|dia]] [[favoro]]: se ĝi haveblas, ĝi estas benita [[donaco]], se ĝi mankas, oni ne povas preni ĝin de ie ajn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ni resumu: pozitivaj flankoj de la [[Patriarkeco|patriarka]] komplekso estas [[saĝo]], [[disciplino]], [[konscienco]] kaj [[individuismo]]; la negativaj flankoj — [[hierarkio]], [[subpremado]], [[malegaleco]], [[obeemo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tamen ekzistas la [[konscienco]] de ne nur la patra, sed ankaŭ de la patrina tipo: en ni sonas la [[voĉo]], ordonanta al ni plenumi nian [[devo]]n kaj la alia, alvokanta nin al la [[amo]] kaj [[pardono]] — same rilate la aliajn kaj nin mem. Efektive komence ambaŭ tipojn de la konscienco influas la [[patro]] kaj la [[patrino]] (aŭ tiuj, kiuj plenumas ilian [[rolo]]n), tamen dum maturiĝo la konscienco iĝas ĉiam pli kaj pli sendependa de tiuj komencaj imagoj; la [[homo]] kvazaŭ iĝas sia propra patro, sia propra patrino kaj sia propra [[bebo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[homo]]] Komence (kio evidente respondecis al la periodo de la terkultiva [[kulturo]]) [[dio]] prezentiĝis al li forme de la ĉionprotektanta kaj ĉionnutranta Granda [[Patrino]]. Poste li adoris la [[Patro|patrecajn]] diojn, simbolantajn la [[saĝo]]n, [[principo]]jn kaj [[leĝo]]jn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Oferado]] de [[besto]]j [[Simbolo|simbolis]] oferadon al [[dio]] de la besto en la [[homo]] mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Eŭropo|eŭropa]] [[civilizacio]] formiĝis surbaze de du [[kulturo]]j: la [[Judoj|juda]] kaj la [[Antikva Grekio|helena]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Adamo]] kaj [[Eva]]] La [[virino]] montriĝas pli [[Saĝo|saĝa]], aktiva kaj [[Kuraĝo|kuraĝa]] ol la [[viro]], kaj nur post la unua [[peko]] la [[Patriarkeco|patriarka]] [[dio]] deklaras [[principo]]n de [[dominado]] de la viro super la virino.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Malnova Testamento]] strikte [[Malpermeso|malpermesas]] ne nur [[incesto]]n: ligiteco al la [[tero]] ankaŭ estas malpermesata.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Dum la [[Judo-kristana paradigmo|judo-kristana]] [[tradicio]] substrekis [[Moralo|moralan]] aspekton de la [[Patriarkeco|patriarka]] etoso, la [[Antikva Grekio|helena]] [[pensado]] atingis sian pintan krean esprimon, evoluigante ĝian [[Intelekto|intelektan]] flankon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Judoj|juda]] [[dio]] de la [[Malnova Testamento]] estas strikte [[Patriarkeco|patriarka]], la [[Katolikismo|katolika]] instruo denove enkondukas la [[ideo]]n pri la [[Amo|ĉiunama]] kaj [[Pardono|ĉionpardona]] [[patrino]]. La [[katolika eklezio]] mem estas ĉioninkluda patrino kaj la [[Dipatrino]] [[Simbolo|simbolas]] patrinan etoson de la amo kaj pardono, dum [[Dio Patro]] enkorpigis en la hierarkia strukturo la [[potenco]]n, al kiu la [[homo]] devis subiĝi, sen plendi aŭ protesti.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Protestantismo]] kaj [[kalvinismo]] revenis al la pure [[Patriarkeco|patriarka]] etoso de la [[Malnova Testamento]] kaj ekskludis la [[Patrino|patrinan]] elementon el la [[Religio|religia]] instruo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tamen la [[Matriarkeco|matriarka]] komplekso kun ĝiaj pozitivaj kaj negativaj flankoj tute ne malaperis de sur scenejo de la [[Nuntempo|nuntempa]] [[vivo]] de la [[Okcidento]]. Ĝia pozitiva enhavo — principoj de [[egaleco]], netuŝebleco de la vivo, rajto de ĉiuj [[homo]]j je partopreno en uzado de la fruktoj de la [[naturo]] — speguliĝis en [[ideo]]j de la natura [[juro]], [[humanismo]], [[filozofio]] de la [[Klerismo]], kaj ankaŭ en la finaj celoj de la [[Demokratio|demokratia]] [[socialismo]]. Komuna por ĉiuj ĉi ideoj estas imago pri tio, ke ĉiuj homoj estas idoj de la Patrino-[[Tero]], ke ĉiuj ili havas rajton je [[feliĉo]], je tio ke la tero nutru ilin, kaj neniu devas pruvi tiun ĉi rajton, postulante iun specialan pozicion en la [[socio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tamen samtempe kun evoluo de la pozitiva enhavo de la [[Patrino|patrina]] komplekso ni trovas en la [[Eŭropo|eŭropa]] evoluo ankaŭ konservadon de ĝiaj negativaj flankoj — fiksiĝon je la ligoj de la [[sango]] kaj [[tero]] — eĉ pli, revenon al ili… Plej forte tio manifestiĝas en [[naciismo]] kaj [[rasismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Faŝismo]], [[rasismo]] kaj [[stalinismo]] estas la plej brilaj manifestiĝoj de tia kombino de la [[kulto]]j de la [[ŝtato]] kaj [[klano]], enkorpiĝintaj je unu [[figuro]] de la [[gvidanto]], [[führer]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En niaj [[tago]]j ordinara [[homo]] akiras [[sento]]n de [[identeco]] pli danke al aparteno al [[nacio]] ol sekve de [[konsciado]] de si la “homa [[filo]]”. Tia fiksiĝo distordas etoson de la [[objektiveco]], do ankaŭ la [[racio]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Naciismo]] estas nia formo de [[incesto]], nia [[idolismo]], nia [[frenezo]]. [[Patriotismo]] estas ĝia [[kulto]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Same kiel la [[amo]] al unu [[homo]] sen la amo al la aliaj estas efektive ne la amo, tiel ankaŭ la amo al sia [[lando]], se ĝi estas ne parto de la amo al la homo, estas ne la amo, sed la [[idolismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Idolismo|Idolisman]] karakteron de la [[Nacio|nacia]] [[sento]] oni povas observi en reago al malhonorado de [[simboloj]] de [[klano]], kiu grave diferenciĝas de reago al [[ofendado]] de la [[Religio|religiaj]] aŭ [[Moralo|moralaj]] [[simbolo]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Oni povas difini la [[homo]]n kiel [[besto]]n, kapablan diri “mi” kaj [[Konscio|konscii]] sin kiel apartan estaĵon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La eta [[bebo]], [[Sento|sentanta]] ke li kun la [[patrino]] estas la unueca tuto, ankoraŭ ne povas diri “mi”, kaj li ankaŭ havas neniun bezonon pri tio. Nur post kiam la bebo [[Kompreno|komprenis]], ke la ekstera [[mondo]] estas io aparta kaj malsama ol li, li venas al la konsciado de si mem kiel aparta estaĵo. Unu el lastaj [[vorto]]j, kiujn li lernas uzi, estas la vorto “mi” rilate sin mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[homo]]j serĉis kaj trovis diversajn anstataŭigojn de la vere [[Individuo|individua]] [[sento]] de [[identeco]]. [[Nacio]], [[religio]], [[klaso]] aŭ [[profesio]] servas por doni al la homo tiun senton.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En [[Usono]], kie preskaŭ nenio restis el la [[Feŭdismo|feŭdismaj]] postrestaĵoj kaj kie tiom altas [[Socio|socia]] movebleco, [[identigo]] kun la socia pozicio nature estas malpli efika kaj [[sento]] de [[identeco]] ĉiam pli kaj pli ŝoviĝas al [[konformismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar kaze de manko de la [[sento]] Mi ne eblas konservi [[Psika sano|psikan sanon]], la [[homo]] devas fari preskaŭ ion ajn nur por akiri tiun ĉi senton. Nome tiu ĉi bezono kaŝiĝas malantaŭ pasia strebo atingi [[Socio|socian]] pozicion kaj samtempe ne diferenciĝi de la aliaj, ĉe tio foje ĝi estas eĉ pli forta ol la bezono je fizika [[postvivado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Saĝo]] estas kapablo de la [[homo]] [[Menso|mense]] ekkoni la [[mondo]]n kontraŭe al la [[intelekto]], kiu estas nura kapablo manipuli la [[universo]]n de la [[aĵo]]j per [[pensado]]. Saĝo estas la ilo de la homo por ekkonado de la [[vero]], la intelekto estas la ilo por pli sukcesa traktado de la mondo; la unua estas homeca laŭ sia [[esenco]], la dua apartenas al la [[Besto|besta]] en la homo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kiom ajn [[Saĝo|malsaĝa]] kaj [[Moralo|senmorala]] estu la [[ago]], la [[homo]]n regas nerezistebla strebo [[Racio|raciigi]] ĝin, tio estas pruvi al si mem kaj al la aliaj, ke liaj agoj estas diktitaj de la saĝo, racio aŭ almenaŭ de komuna moralo. Agi malsaĝe ne tiom malfacilas, sed la homo praktike ne povas ne doni al siaj agoj ŝajnigan aspekton de la racia motivado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …bezonoj je aparteneco, superado de limigiteco de propra [[ekzistado]] ktp ne havas respektivan fiziologian bazon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉu [[individuo]] estas [[Sano|sana]] aŭ ne — tio unuavice dependas de ne la individuo mem, sed de strukturo de la [[socio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Por [[Sigmund Freud|Freud]] la [[civilizacio]] estas rezulto de subpremado de la [[instinkto]]j kaj sekve de tio — [[kaŭzo]] de la [[psika malsano]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar [[karaktero]] de plejparto de la [[gepatroj]] servas kiel manifestiĝo de la sociala karaktero, ili tiamaniere transdonas al la [[bebo]] ĉefajn trajtojn de la dezirinda de la [[Socio|socia]] vidpunkto karaktero.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ni elektas nek niajn [[problemo]]jn, nek rezultojn de nia [[agado]]. Kio ja movas nin, kio nin devigas? — Sistemo, havanta nek [[celo]]n, nek destinon ekster si mem kaj transformanta la [[homo]]n je sia aldonaĵo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Nuntempo|nuntempa]] [[merkato]] estas memreguligebla mekanismo de distribuado danke al kiu mankas neceso dividi la [[Nacio|nacian]] produkton laŭe al anticipe kreita plano aŭ [[tradicio]], kaj pro tio malaperas bezono apliki la [[forto]]n en la [[socio]]. Certe tia manko de devigado estas pli ŝajna ol efektiva.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kaj tamen, malgraŭ tia stato de la aferoj, [[Kapitalismo|kapitalisma]] maniero de distribuado pere de [[Merkato|merkata]] mekanismo estas pli bona ol iuj ajn alia, inventita ĝis nun en la [[Klaso|klasa]] [[socio]], ĉar ĝi servas kiel bazo por relativa [[Politiko|politika]] [[libereco]] de la [[individuo]], estanta diferenciga trajto de la kapitalisma [[demokratio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Jen plia konsistiga elemento de la [[Kapitalismo|kapitalisma]] maniero de [[produktado]]: en tiu sistemo iu ajn [[Ekonomio|ekonomia]] aktivado persekutas unusolan [[celo]]n — la [[profito]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Kapitalisto]] tute ne devas interesiĝi pri [[utileco]] de sia produktaro por la [[konsumanto]]. Tio ne signifas ke la kapitaliston movas (en [[Psikologio|psikolgia]] rilato) nekontentigebla soifo de la [[mono]]. Ĉu tio estas tiel aŭ ne — malgravas por la kapitalisma maniero de la [[produktado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe [[kapitalismo]] distribuado de la [[enspezo]]j estas karakterizata je manko de ekvilibra rilatumo inter la penoj kaj [[laboro]] de la [[individuo]] unuflanke kaj ilia [[Socio|socia]] agnosko forme de [[Mono|mona]] rekompenco aliflanke.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Manio]] de akumulado kaj [[posedado]] efektive iĝis [[signo]] de la plej postrestinta parto de la [[loĝantaro]] — de la malsupraj tavoloj de la [[meza klaso]]; ĉe tio trovi ĝin en [[Eŭropo]] estas oble pli facile ol en [[Usono]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Uzado de la [[homo]] fare de homo servas kiel esprimo de la sistemo de la [[valoro]]j, kuŝanta en la fundamento de la [[Kapitalismo|kapitalisma]] ordo. [[Kapitalo]], tiu mortinta [[pasinteco]], dungas [[laboro]]n, vivan [[forto]]n kaj [[energio]]n de [[nuntempo]]. En la kapitalisma [[hierarkio]] de la valoroj kapitalo staras pli alte ol laboro, akumulitaj [[aĵo]]j — pli alte ol manifestiĝoj de la [[Spirito|spirita]] [[vivo]]. Laboro estas dungata de kapitalo, ne inverse.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kontraŭdiro inter [[kapitalo]] kaj [[laboro]] estas io oble pli granda ol kontraŭdiro inter du [[klaso]]j, ol ilia lukto por pli granda parto de la [[Nacio|nacia]] produkto. Tio estas [[konflikto]] de du valorprincipoj: inter la [[mondo]] de la [[aĵo]]j kaj ilia akumulado unuflanke kaj la mondo de la [[vivo]] kaj ĝia [[produktiveco]] aliflanke.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Potenco]] de la [[aŭtoritato]] supozigas interpersonajn rilatojn, en kiuj unu [[homo]] rigardas la alian kiel ion pli altan rilate sin mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[19-a jarcento]]] Se diri figursence, la [[homo]] sentis sin sur [[ĉevalo]]; li havis [[sento]]n ke li [[Libereco|liberiĝis]] je dominado de la [[naturo|naturaj]] [[forto]]j kaj unuafoje en la [[historio]] subigis ilin. Li seniĝis je katenoj de [[Mezepoko|mezepokaj]] [[superstiĉo]]j, kaj li sukcesis por 100 jaroj — de 1814 ĝis 1914 — krei unu el plej [[Paco|pacaj]] periodoj, kiujn iam konis la historio.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive, ŝajnas ke malgraŭ materiala [[prospero]], [[Politiko|politika]] kaj [[Sekso|seksa]] [[libereco]]j, la [[mondo]] en la mezo de la [[20-a jarcento]] estas pli [[Psika malsano|psike malsana]] ol ĝi estis en la [[19-a jarcento]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Al neniu ni [[Persono|persone]] subiĝas, ni ne [[Konflikto|konfliktas]] kontraŭ la [[aŭtoritato]]j, sed ni ne havas ankaŭ proprajn [[konvinko]]jn, preskaŭ ne havas individuecon, nek memstarecon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La eŭropa kritiko rilate [[Usono]]n baziĝas plejparte sur la [[Homo|homaj]] [[valoro]]j de [[feŭdismo]], ĉar ili plu vivas en Eŭropo. Tio estas kritiko de [[nuntempo]] nome de [[pasinteco]], rapide malaperanta en [[Eŭropo]] mem. Tiurilate diferenco inter Eŭropo kaj Usono estas nura diferenco inter pli malnova kaj pli nova etapoj de [[kapitalismo]], inter kapitalismo kun almiksaĵo de feŭdismaj postrestaĵoj kaj kapitalismo pura.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la unua duono de la [[20-a jarcento]]] Fortiĝo de la rolo de gigantaj entreprenoj estis akompanata de plia ekstreme grava progresanta procezo: la [[administrado]] ĉiam pli apartiĝis de la [[posedado]]… en grandaj, do plej influaj [[kompanio]]j videblas preskaŭ kompleta apartiĝo de la [[Akcio|akcia]] posedaĵo de la administrado… Ju pli granda estas kompanio, des malpli granda estas parto de la akcioj, posedata de la administracio…
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Miraklo]] de [[Produktado]] kondukas al Miraklo de [[Konsumado]]. [[Tradicio|Tradiciaj]] barieroj ne plu malhelpas al iu ajn aĉeti ĉion, kio plaĉas al li. Necesas nur havi [[mono]]n. Sed [[homo]]j, havantaj monon, ĉiam pli multiĝas; eble tiu mono ne sufiĉas por aĉeti veran [[perlo]]n, sed ĝi sufiĉas por la artefarita, por fordoj kiuj aspektas kiel cadillacoj, por ĉipaj [[vesto]]j similaj al la kostaj, por [[cigaredo]]j — la samaj por [[milionulo]]j kaj por [[laboristo]]j. Ĉu ekzistis iam [[socio]], en kiu okazus tia miraklo?
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Homo]]j ne sentas [[ĉarmo]]n eĉ de la plej [[floro]], se ĝi estas kampa kaj kostas nenion, ĉar kompare al [[rozo]] ĝi ne havas [[Interŝanĝo|interŝanĝan]] [[kosto]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ni vivas inter la [[cifero]]j kaj abstrakciaĵoj. Se ekzistas nenio konkreta, do ekzistas nenio [[Realo|reala]]. Ĉio iĝis ebla same praktike kaj [[Moralo|morale]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kiel [[fremdiĝo]] estas komprenata tia maniero de perceptado, ĉe kiu la [[homo]] [[Sento|sentas]] sin kiel ion fremdan. Li iĝas kvazaŭ fremdigita de si mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En la antaŭaj [[tempo]]j la [[vorto]] “[[fremdiĝo]]” estis uzata kiam temis pri [[Psika malsano|psike malsana]] [[homo]]; aliéné en la franca, alienado en la hispana — tiel en [[pasinteco]] oni nomis la homon kun psikaj perturboj, efektive komplete fremdiĝintan. (En la angla per la vorto alienist oni ĝis nun nomas la [[kuracisto]]jn, kuracantajn psikmalsanulojn).
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Idolismo]] genuiĝas antaŭ kreaĵo de siaj propraj [[mano]]j. La [[idolo]] prezentas en [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] formo liajn proprajn [[vivo]]fortojn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En tiu [[senco]] ĉiu elmontro de [[Abnegocio|abnegacia]] [[adorado]] estas [[ago]] de [[fremdiĝo]] kaj [[idolismo]]. Tio, kion oni kutime nomas la “[[amo]]” nemalofte estas preskaŭ identa al idolismo fenomeno de fremdiĝo kun sola diferenco, ke [[objekto]] de tia adorado estas ne [[dio]], nek [[idolo]], sed alia [[persono]]. Ĉe tiu tipo de subiĝo amanta [[homo]] transigas sur la alian siajn tutajn amon, [[forto]]n, siajn [[penso]]jn kaj perceptas la amaton kiel supran estaĵon, trovante kontentiĝon en kompleta subiĝo kaj adorado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Psikmalsanulo]] estas la [[homo]], absolute [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]]; li komplete ĉesis senti sin la centro de sia propra perceptado; li perdis la [[sento]]n de memeco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Rimarkindas, ke ene de administra aparato tiuj, kiuj okupiĝas pri laborrilatoj kaj [[salajro]], do kiu manipulas [[homo]]jn, akiras ĝenerale ĉiam pli da signifo ol tiuj, kiuj okupiĝas pri [[Tekniko|teknika]] flanko de la [[produktado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Burokrato]]j estas neanstataŭigeblaj same kiel tunoj da [[papero]]j, konsumataj sub ilia [[administrado]]. Burokratojn oni [[Adorado|adoras]] preskaŭ kiel la [[dio]]jn nome pro tio, ke ĉiuj kun [[sento]] de senpoveco konscias ilian vive gravan [[rolo]]n. La [[homo]]j sentas, ke se ne burokratoj, ĉio disfalus je la partoj kaj ni ĉiuj mortus pro [[malsato]]. Dume en la [[Mezepoko|mezepoka]] [[mondo]] estrojn oni konsideris reprezentantoj de la ordo starigita de dio, en la nuna [[Kapitalismo|kapitalisma]] mondo rolo de burokrato estas apenaŭ malpli sankta, ĉar li necesas por [[postvivado]] de la tuto.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Profundan difinon de la [[burokrato]] donis [[Markso]], dirinte ke burokrato traktas la [[mondo]]n kien nuran [[objekto]]n de sia [[agado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe certaj kondiĉoj [Sovetia] [[Sovetunio|Rusio]] eble povus vivi sen [[teroro]], sed ĝi certe ne povis ekzisti sen sistemo de totala [[burokratigo]], tio estas sen [[fremdiĝo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Nia maniero de [[konsumado]] neeviteble kaŭzas tion, ke ni neniam estas kontentigitaj, ĉar konsumanto de reala konkreta [[aĵo]] estas tute ne nia reala konkreta [[persono]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[konsumado]] estis rimedo por atingi la [[celo]]n, tio estas [[feliĉo]]n. Nun ĝi transformiĝis je la celo en si mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En niaj [[tago]]j la [[homo]] estas sorĉita je ebleco [[Aĉetado|aĉeti]] grandan kvanton de la plej bonaj kaj, plej grave, novaj [[aĵo]]j. Li [[Sento|sentas]] [[Konsumado|konsumistan]] [[malsato]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se al la [[Nuntempo|nuntempa]] [[homo]] sufiĉus [[kuraĝo]] prezenti sian [[imago]]n pri [[Ĉiela Regno]], do priskribita de li bildo similus al la plej granda el la [[mondo]] [[aĉetcentro]] kun prezentitaj plej novaj modeloj de [[aĵo]]j kaj [[Tekniko|teknikaj]] novaĵoj, kaj samloke li mem, kun “sako” da [[mono]], per kiu ĝi povas ĉion ĉi aĉeti.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe antaŭa pozicio ekzistis certa [[sento]] de [[Amo|amanta]] [[posedo]], liginta la [[homo]]n kun lia posedaĵo. Ĝi ĉiam pli plaĉis al li. Li fieris pri ĝi. Li tutforte zorgis pri ĝi kaj por li estis malfacile kiam finfine necesis disiĝi kun tiu ĉi posedaĵo pro tio, ke ne eblis plu uzi ĝin. En nia [[tempo]] de tiu sento de la posedo restis malmulto. La homo ŝatas novecon de la aĉetita [[aĵo]], sed li pretas ŝanĝi ĝin kaze de apero de io pli nova.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [parolante] …pri la akumula orientiĝo, domininta en la ĝenerala bildo de la [[19-a jarcento]]. Meze de la [[20-a jarcento]] ĝi cedis lokon al la percepta orientiĝo, kies [[celo]] estas senhalte ricevadi, “ensorbadi”, [[Aĉetado|aĉetadi]] ion novan, vivi kun konstante malfermita pro [[miro]] [[buŝo]], se oni povas tiel diri. La percepta orientiĝo kunfandiĝas kun la [[Merkato|merkata]] dum en la 19-a jarcento okazis kunfandiĝo de la akumula kaj [[Ekspluato|ekspluata]] orientiĝoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[konsumanto]]] Lia [[gusto]] estas [[objekto]] de [[manipulado]], li volas vidi kaj aŭdi tion, kion oni instigas lin voli; [[distrado]], same kiel ĉio alia estas [[industrio]]: la aĉetanton oni igas aĉeti [[plezuro]]n ĝuste same kiel oni igas lin aĉeti [[vesto]]jn kaj [[ŝuo]]jn. [[Kosto]] de la plezuro dependas de ĝia populareco en la [[merkato]], sed ne de io, kion eblus mezuri per la homaj mezuroj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kiam mi ricevas [[plezuro]]n en [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] formo, al mi okazas nenio; mi [[Konsumado|konsumis]] tion aŭ alion kaj ĉio kio restis estas [[rememoro]]j pri tio, kion mi faris.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Al la plej mirindaj ekzemploj de tia [[konsumado]] de la [[plezuro]]j apartenas momenta [[fotado]], iĝinta unu el la plej gravaj manieroj pasigi [[libertempo]]n… “[[Turisto]]” kun sia kamerao estas brila [[simbolo]] de la [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] rilato al la [[mondo]]. Konstante okupita pri fotado, li mem fakte vidas nenion krome tra celilo de la [[fotilo]], plenumanta [[rolo]]n de peranto. La kamerao vidas anstataŭ li kaj rezulto de la doninta al li “plezuron” [[vojaĝo]] estas kolekto da [[foto]]j, anstataŭiganta [[impreso]]jn, kiujn li povus ricevi, sed ne ricevis.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Giganta [[Ŝtato|ŝtata]] kaj [[Ekonomio|ekonomia]] sistemo eliris de sub kontrolo de la [[homo]]. Ĝi iĝis neregebla kaj ĝiaj gvidantoj similas al homo, rajdanta sur [[Frenezo|freneziĝinta]] [[ĉevalo]]: li fieras ke li sukcesas teniĝi sur [[selo]], kvankam li estas senpova regi la ĉevalon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En niaj [[tago]]j en la [[Homo|homaj]] rilatoj ne videblas specialaj [[amo]] aŭ [[malamo]]. En ili precipe ĉeestas ekstera [[amikeco]] kaj pli ol ŝajniga [[afableco]], tamen malantaŭ tiu eksteraĵo kaŝiĝas malvarmeco kaj [[indiferenteco]]. Haveblas ankaŭ granda parto de apenaŭ sentebla [[malkonfido]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La okazinta post la [[Unua mondmilito]] granda [[Sekso|seksa]] emancipo estis [[Despero|despera]] provo anstataŭigi profundan [[amo]]senton per reciproka seksa [[plezuro]]. Kiam iĝis klara, ke tiu ĉi provo [[Fiasko|fiaskis]], la [[Erotiko|erotika]] poluseco de la [[genro]]j estis minimumigita kaj ĝian lokon okupis amikeca partnereco — “eta unio”, kuniginta la [[forto]]jn de ĝiaj partoprenantoj por plia eltenemo en ĉiutaga vivolukto, kaj ankaŭ por [[liberiĝo]] de la propra al ĉiu [[sento]] de izoliteco kaj [[soleco]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Sfero de nia [[Socio|socia]] [[vivo]], kie ni agas kiel [[civitano]]j estas apartigita de nia privata vivo, en kiu ni ekzistas kiel apartaj [[individuo]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kio povas videble montri apartiĝon de la privata kaj [[Socio|socia]] [[ekzistado]]j ol la fakto, ke la sama [[homo]], kiu neniam ekpensus malŝpari centon da [[dolaro]]j por [[Helpo|helpi]] al alia, nekonata al li homo, sen eĉ pensi [[Risko|riskas]] sian [[vivo]]n por la sama nekonatulo, se ili ambaŭ estas en [[milito]] kaj en [[Soldato|soldata]] [[uniformo]]. La uniformo servas kiel enkorpigo de nia socia naturo kaj la civila kostumo — de nia [[Egoismo|egoisma]] naturo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Dio]] estas same [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] kiel la [[mondo]] ĝenerale.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Apartiĝo de la [[socio]] kaj [[Politiko|politika]] [[ŝtato]] sekvigis transigon de ĉiuj [[sento]]j, ligitaj al la socia [[vivo]], sur la ŝtaton, kiu sekve de tio iĝas [[idolo]], [[forto]] altiĝanta super la [[homo]] kaj [[Regado|reganta]] lin.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se [[homo]] ne sukcesis [[Profito|profite]] “[[Investado|investi]]” sin, li havas tian [[sento]]n, kvazaŭ li mem estas kompleta [[malsukceso]], se li sukcesis tion fari, do li mem estas la [[sukceso]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive kune kun travivado de la memeco malaperas ankaŭ la travivado de [[identeco]], kaj se ankaŭ tio okazas, la [[homo]] povas [[menso|mense]] malsaniĝi, se li ne savos sin, akirinte la sekundaran [[sento]]n de memeco. Li akiras ĝin, ricevante aprobon de la ĉirkaŭuloj, sentante propran [[valoreco]]n, bonŝancecon, [[utileco]]n, do sentante sin preta por [[vendado]] varo, kiu ja estas li mem, ĉar la aliaj rigardas lin kiel la estaĵon kvankam ordinaran, sed kongruan al unu el [[normo]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Krom la [[arto]] la plej grava rimedo trarompi surfacon de la [[rutino]] kaj tuŝi la fundamenton de la [[vivo]] konsistas en tio, kion oni povas marki per la komuna termino “[[rito]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La sola afero, kiu proksimiĝas laŭ sia [[signifo]] al la [[rito]] estas partopreno de la spektanto en la [[Sporto|sportaj]] [[konkuro]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kaj tiu tuta sorĉiteco je la [[Sporto|sportaj]] [[konkuro]]j, [[krimo]]j kaj [[pasio]]j atestas bezonon trarompiĝi trans la surfacon de [[rutino]], tamen [[vojo]]j por kontentiĝo de tiu ĉi bezono montras ekstreman fuŝecon de nia solvo de la [[problemo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En la [[Kapitalismo|kapitalisma]] [[socio]] [[interŝanĝo]] transformiĝis en la [[celo]] en si mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[interŝanĝo]] perdis sian [[Racio|racian]] destinon kiel simpla rimedo por atingi [[Ekonomio|ekonomiajn]] [[celo]]jn, ĝi iĝis la celo en si mem, eliris la limojn de ekonomio kaj penetris la aliajn sferojn de la [[vivo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[manio]] de la [[interŝanĝo]] venis anstataŭ manio de la [[posedado]]. La [[homo]] aĉetas [[aŭto]]n aŭ [[domo]]n, intencante ĉe la unua ebleco vendi ilin. Tamen pli grava estas ke strebo al la interŝanĝo montriĝas ankaŭ en la sfero de la interpersonaj rilatoj. La [[amo]] ofte montriĝas nenio alia ol konvena interŝanĝo inter du homoj, ricevantaj maksimumon de tio, kion ili povas atendi, konsiderante sian [[prezo]]n en la [[merkato]] de la [[persono]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En la [[kapo]] de la [[Nuntempo|nuntempa]] [[homo]] aperis nova [[demando]]: “Ĉu la [[vivo]] kostas por travivi ĝin?” kaj kune kun ĝi respektive ankaŭ la [[sento]], ke la vivo de la [[individuo]] estas “[[malsukceso]]” aŭ “[[sukceso]]”. En la bazo de tia vidpunkto kuŝas [[imago]] pri la vivo kiel [[entrepreno]], kiu devas pruvi sian [[profiteco]]n. Malsukceso similas al [[bankroto]] de la [[firmao]], ĉe kiu perdoj grave superas la profiton. Tia imago estas sensencaĵo. Ni povas estas [[Feliĉo|feliĉaj]] aŭ [[Malfeliĉo|malfeliĉaj]], povas atingi iujn [[celo]]jn kaj ne atingi aliajn, sed ne ekzistas kongrua al la racio bilanco, kiu povus montri, ĉu la vivo kostas por travivi ĝin. Se eliri el tia bilanco, do eble vivi tute ne decas: ja la vivo neeviteble finiĝas per la [[morto]], la vivo estas akompanata de streĉiĝo kaj [[sufero]]j. Do se eliri el tia bilanco, plej verŝajne ŝajnos ke prefere estus tute ne [[Naskiĝo|naskiĝi]] aŭ morti en la frua [[infanaĝo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Kaŭzo]] de multaj [[sinmortigo]]j estis [[konsciado]] de tio ke la “[[vivo]] [[Fiasko|fiaskis]]”, ke “ĝi ne kostas por vivi plu”, la [[homo]] mortigas sin simile al tio kiel [[komercisto]] deklaras sin [[bankroto]], kiam liaj perdoj superas la [[enspezo]]jn kaj ne plu haveblas [[espero]] restariĝi sur la [[piedo]]jn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Konformismo]] — jen tiu [[mekanismo]], per kiu [[Regado|regas]] la anonima [[aŭtoritato]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive [[Pasio|pasia]] [[deziro]] eksenti sin akceptita estas tre karaktera por [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] [[persono]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] [[persono]] konsideras preskaŭ neebla resti sola kun si mem, ĉar ĝi [[Paniko|panike]] [[Timo|timas]] eksenti ke li estas nenio.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[konformismo]]] Tiel ili daŭrigas la [[vivo]]n — [[Dubo|dubantaj]] kaj ŝanceliĝantaj malliberuloj de frataro… Efektive tiu vivo, konstruita sur kompromisoj, la vivo “antaŭ la homoj” — tio estas la vivo en malliberejo, senpersona kaj prema.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Socio|socia]] [[karaktero]] de la [[20-a jarcento]]] Mi [[Parolo|parolas]] pri la principo de tuja plenumo de ĉiu [[deziro]] kaj manko de obstakloj sur la [[vojo]] al kontentigo de ĉiu el ili.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se [[individuo]] ne prokrastas siajn [[deziro]]jn (kaj deziras nur atingeblan), do li havas nek [[konflikto]]jn, nek [[dubo]]jn, nek neceson fari [[decido]]jn; li neniam restas sola kun si mem, ĉar li ĉiam estas okupita — li [[Laboro|laboras]] aŭ [[Distrado|distriĝas]]. Li ne bezonas [[Konscio|konscii]] sin mem, ĉar li konstante estas okupita je [[konsumado]] de [[plezuroj]]. Por li Mi estas sistemo de deziroj kaj ilia kontentigo; li devas labori por kontentigi siajn dezirojn kaj tiuj ĉi deziroj estas ĉiam pli varmigataj kaj direktataj per la [[Ekonomio|ekonomia]] [[mekanismo]]. Plejparto da ili kreiĝas artefarite; eĉ la [[Sekso|seksa]] logo estas tute ne tiom “[[Naturo|natura]]” kiel oni bildigas ĝin.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ricevado de [[plezuro]]j konsistas ĉefe en kontentiĝo pro [[konsumado]] kaj “englutado”. Konsumaĵoj, [[vizitindaĵo]]j, [[manĝaĵo]]j, [[drinkaĵo]]j, [[cigaredo]]j, [[homo]]j, [[lekcio]]j, [[libro]]j, [[filmo]]j — ĉio estas konsumata, ĉio “englutata”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[psikanalizo]]] [[Sigmund Freud|Freuda]] malkovro de la metodo de [[Libero|liberaj]] asocioj celis kompreni, kio okazas profunde de via [[persono]], malkovri kio vi estas efektive. La nuna [[konversacio]] kun afabla aŭskultanto havas kontraŭan, kvankam malkaŝe ne anoncitan [[celo]]n: ĝi devas igi la [[homo]]n [[Forgeso|forgesi]] kio li estas (se li ankoraŭ havas ian [[memoro]]n), liberiĝi je iu ajn streĉiĝo, kaj samtempe de iu ajn [[sento]] de memeco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tamen la plej granda atingo de [[manipulado]] estas la [[Nuntempo|nuntempa]] [[psikologio]]… Inter la [[psikiatro]]j, [[psikologo]]j kaj [[psikanalizisto]]j estas multaj, konsistigantaj escepton el tiu ĉi [[regulo]], tamen iĝas ĉiam pli klare, ke tiuj [[profesio]]j transformiĝas je serioza [[danĝero]] por evoluo de la [[homo]], kaj iliaj reprezentantoj evoluas, iĝante [[pastro]]j de la nova [[religio]] de [[plezuro]], [[konsumado]] kaj senpersoneco, fakuloj pri manipulado, esprimantoj de [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] personeco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Nuntempo|nuntempa]] [[homo]] montras mirindan mankon de [[realismo]] rilate ĉion gravan: la [[senco]]n de la [[vivo]] kaj [[morto]], [[feliĉo]]n kaj [[sufero]]n, [[sento]]jn kaj seriozajn [[penso]]jn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Estiĝas eĉ impreso, ke ekde la [[19-a jarcento]] ĝis niaj [[tago]]j okazis videbla kresko de [[stulteco]], se sub stulteco ni [[Kompreno|komprenas]] ion kontraŭan pli al [[saĝo]] ol al [[intelekto]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive ni [[Scio|scias]] kiel kaj kio okazas, sed ni ne scias por kio kaj kial. Ni havas multe da [[homo]]j kun bonaj kaj altaj [[Intelekto|intelektaj]] kapabloj, sed niaj testoj de intelekto difinas kapablon memorfiksi kaj rapide [[Decido|decidi]], sed tute ne [[Penso|pensi]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Maŝino]] povas reprodukti aŭ eĉ superi la [[intelekto]]n, sed ĝi ne kapablas reprodukti la [[saĝo]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Etiko]], almenaŭ en [[kompreno]] de la [[Antikva Grekio|heleno]]-[[Judo-kristana paradigmo|judo-kristana]] [[civilizacio]], estas neapartigebla de la [[saĝo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[konscienco]] laŭ sia [[naturo]] havas [[Konformismo|nekonformisman]] [[karaktero]]n; ĝi devas esti kapabla diri “ne”, kiam ĉiuj aliaj diras “jes” kaj por diri tiun “ne” ĝi devas esti certa ja praveco de [[opinio]], sur kiu ĝi baziĝas. En tiu grado en kiu [[homo]] konformiĝas, li ne kapablas aŭdi la [[voĉo]]n de sia konscienco kaj eĉ malpli povas sekvi ĝin. La konscienco ekzistas nur tiam, kiam homo sentas sin homo, ne [[aĵo]], nek [[varo]]. Por la aĵoj, interŝanĝataj en [[merkato]], estas alia [[Moralo|kvazaŭmorala]] kodekso — la kodekso de [[honesteco]]. La afero konsistas en tio, ĉu la [[interŝanĝo]] okazas laŭ justaj [[prezo]]j, sen maĥinacioj kaj premo, rompantaj honestecon de la [[kontrakto]]. Tiu honesteco — nek bonkora kaj nek malica — estas morala principo de la merkato, kaj ankaŭ morala principo, reganta la [[vivo]]n de la [[persono]] kun la merkata orientiĝo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Monoteismo]] estas nekombinebla kun [[fremdiĝo]] kaj kun nia [[etiko]] de [[honesteco]]. Ĝi starigas kiel supran [[celo]]n de la [[vivo]], kiun ne eblas subigi al iu ajn alia, disvolviĝon de la homaj kapabloj, [[saviĝo]]n de la [[homo]]. Ĉar [[dio]] estas nekonceptebla kaj nedifinebla, kaj la homo estas kreita laŭ [[imago]] de dio, ankaŭ la homo estas nedifinebla. Tio signifas ke li estas ne [[aĵo]] kaj oni ne povas konsideri lin aĵo. Lukto inter monoteismo kaj [[idolismo]] estas ĝuste la lukto inter la produktiva kaj fremdiĝinta vivmanieroj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive ĉu kredas la [[homo]] je [[dio]] aŭ ne, en nia [[kulturo]] estas preskaŭ tute egale, same de la [[Psikologio|psikologia]], kaj de la vere [[Religio|religia]] vidpunktoj. En ambaŭ kazoj li ne montras interesiĝon nek pri dio, nek pri [[respondo]] al [[demando]] pri sia propra [[ekzistado]]. Simile al tio kiel anstataŭ frateca [[amo]] venis senpersona [[honesteco]], ankaŭ dio transformiĝis por ni je la malproksima de ni ĝenerala [[direktoro]] de [[korporacio]] nomata [[Universo]]. Vi scias ke li estas tie. Li faras aferojn (kvankam eble ili okazus sen li), vi lin ne vidas, sed agnoskas lian gvidadon dum vi mem “faras viajn aferojn”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Religio|religia]] “renaskiĝo”, kies atestantoj ni estas en niaj [[tago]]j, estas verŝajne la plej forta bato kontraŭ [[monoteismo]], kiu iam ajn estis farita. Ĉu povas esti [[malpieco]] pli granda ol paroli pri la “[[Homo]] supre”, instrui [[Preĝo|preĝi]] pri kiel fari dion sia partnero je [[komerco]], “[[Reklamo|reklami]]” religion helpe de metodoj kaj alvokoj, per kiuj oni kutime reklamas [[sapo]]n?
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …ĉiuj [[eklezio]]j plejparte apartenas al [[Konservativismo|konservativaj]] fortoj de la [[Nuntempo|nuntempa]] [[socio]] kaj uzas la [[religio]]n por subteni la [[homo]]n en [[Laboro|labora]] stato, en la stato de kontentiĝo je profunde nereligia sistemo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la fino de [[Mezepoko]]] La [[homo]]n, [[Timo|timigitan]] je ĵus akirita [[libereco]], kaptis bezono dampi siajn [[dubo]]jn kaj [[timo]]jn helpe de febra [[agado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[18-a jarcento|18-a]] kaj [[19-a jarcento]]j] En la unuaj jaroj de nia epoko la [[senco]] de la [[laboro]] dividiĝis je la [[devo]] ĉe la [[Meza klaso|mezaj klasoj]] kaj la deviga laboro ĉe la senposeduloj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Anstataŭ ke [[maŝino]] anstataŭu la [[Homo|homan]] [[energio]]n, la homo iĝis anstataŭo de la maŝino. Lian [[laboro]]n oni povas difini kiel plenumon de la [[ago]]j, kiujn maŝinoj ankoraŭ ne povas plenumi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] kaj profunda nekontentiga [[karaktero]] de la [[laboro]] kaŭzas du sekvojn: unue — la [[idealo]]n de la kompleta [[pigreco]], due — la kaŝitan, kvankam ofte [[Nekonscio|nekonscian]], [[malamikeco]]n rilate la laboron kaj ankaŭ ĉion kaj ĉiujn ligitajn al ĝi. Disvatiĝintan inklinon al la stato de la kompleta pigreco kaj pasiveco nemalfacilas rekoni. Nia [[reklamo]] sin turnas al ĝi eĉ pli ofte al la [[sekso]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En la [[19-a jarcento]] ŝajnis ke la [[universala voĉdonrajto]] solvos ĉiujn [[problemo]]jn de [[demokratio]]. Unu el gvidantoj de [[ĉartismo]] О'Connor diris en 1838: “La universala voĉdonrajto tuj ŝanĝus la tutan [[karaktero]]n de la [[socio]]: anstataŭ atentemo, [[dubo]]j kaj suspektemo venus la frateca [[amo]], reciproka interesiĝo kaj universala [[fido]]”. En 1842 li diris: “…ses monatojn post aprobo de la ĉartisma programo ĉiu [[viro]], [[virino]] kaj [[infano]] en la lando estos bone nutrita, provizita per bonaj [[loĝejo]] kaj [[vesto]]j”. Ekde tiam ĉiuj grandaj demokratiaj sistemoj starigis universalan voĉdonrajton por la viroj kaj, escepte de [[Svislando]], por la virinoj, sed eĉ en la plej riĉa lando de la [[mondo]] 1/3 de la loĝantaro ankoraŭ estis “malbone nutrita, malbone provizita je loĝejo kaj vestoj”, uzante la vortojn de [[Franklin D. Roosevelt]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kiel povas la [[homo]]j esprimi “sian” [[volo]]n, se ili havas nek propran volon, nek [[opinio]]jn, se ili estas [[Fremdiĝo|fremdiĝintaj]] [[aŭtomato]]j, kies [[gusto]]jn, opiniojn, elektojn manipulas povaj “[[mekanismo]]j”, alĝustigantaj ĉion ĉi al certa [[normo]]?
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = … ni ne devas forgesi ke eĉ [[Libero|libera]] [[baloto]] ne nepre esprimas la “[[volo]]n de la [[popolo]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En la [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] [[socio]] tio kiel la [[homo]]j esprimas sian [[volo]]n ne tre forte diferenciĝas de tio, kiel ili elektas [[varo]]jn por [[aĉeto]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[fakto]] estas ke kvankam aparta [[civitano]] kredas ke li influas la faratajn en la lando [[decido]]jn, lia partopreno en tio estas ne multe pli granda ol partopreno de ordinara [[akciulo]] en [[administrado]] de “sia” [[kompanio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la nuntempa [[demokratio]]] Tio estas la vera [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] esprimo de la [[volo]] de la [[civitano]]. Li ion faras, fordonante sian [[voĉo]]n, kaj restas en [[iluzio]] kvazaŭ li estas kreanto de tiuj decidoj kiujn li aprobas kaj kvazaŭ tiuj ĉi decidoj estus liaj propraj. Sed efektive ili plejparte estas difinataj de la fortoj, elirantaj trans la limoj de liaj [[scio]]j kaj [[ebleco]]j de [[kontrolo]]. Ne mirindas ke tia situacio naskas ĉe la ordinara civitano profundan [[sento]]n de [[senpoveco]] en la [[Politiko|politikaj]] aferoj (kvankam ĝi estas ne nepre [[Konscio|konsciata]]) kaj ke sekve lia politika [[sagaco]] ĉiam pli malfortiĝas. Ĉar se veras ke necesas [[Penso|pensi]] antaŭ ol agi, do same veras ankaŭ ke se mankas ebleco agi, do ankaŭ la pensado magriĝas; alivorte se la homo ne povas efike agi, li ne povas ankaŭ produktive pensi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La tasko, kiun povas kaj devas starigi la [[homo]] antaŭ sia [[psiko]] konsistas ne en eksenti sin [[Sekureco|sekura]], sed en scii elteni mankon de sekureco sen [[paniko]] kaj troa [[timo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La kompleta [[certeco]] ekzistas nur rilate tion, ke ni [[Naskiĝo|naskiĝis]] kaj [[morto]]s.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Libero|Libera]] [[homo]] neeviteble estas senigita je libereco, la [[Penso|pensanta]] homo neeviteble estas senigita je [[certeco]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Agrabla tempopasigado de la superaj [[Socio|sociaj]] tavoloj estas ekzemplo de [[distrado|distroj]] por tiuj, kiuj ankoraŭ ne kapablas ilin pagi, kvankam serioze esperas je [[Feliĉo|feliĉa]] [[ŝanco]]. Sekve de tio la tempopasigado de la malsupraj sociaj tavoloj ĉiam pli iĝas ĉipa [[imitado]] de tio, kion oni faras en la superaj tavoloj, diferenciĝante je [[prezo]], sed ne tiom je kvalito.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La viva, sentanta [[homo]] nepre plurfoje en sia [[vivo]] sentas [[malĝojo]]n aŭ [[malgajeco]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se ni [[Deziro|deziras]] difini [[feliĉo]]n de kontraŭo, ni devas fari tion, kontraŭstarigante ĝin al ne [[malĝojo]], sed al premiteco. Kio estas la premiteco? Tio estas malkapablo senti, tio estas [[sento]] de senviveco dum la [[korpo]] vivas. Tio estas malkapablo sperti [[ĝojo]]n, same kiel malĝojon. Al la [[homo]] en premita stato estus oble pli bone, se li povus malĝoji. La stato de deprimiĝo estas tiom neeltebela pro tio, ke la homo malkapablas senti ion ajn — nek ĝojon, nek malĝojon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Feliĉo]] estas travivado de pleneco de la [[ekzistado]], sed ne de malpleneco kiun necesas plenigi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[enuo]] estas nenio alia ol [[sperto]] de [[paralizo]] de niaj produktivaj [[forto]]j kaj senviviĝo. Inter ĉiuj vivproblemoj troveblas malmulte da tiaj, kiuj estus same turmentaj kiel enuo, pro tio la [[homo]] penas per ĉiuj fortoj eviti ĝin.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj niaj [[amuzo]]j servas por faciligi al la [[homo]] fuĝon de si mem kaj de la [[Minaco|minacanta]] lin [[enuo]], donante al li azilon en multnombraj [[vojo]]j de la fuĝo, proponataj de nia [[kulturo]]. Tamen kaŝado de simptomo ne forigas kondiĉojn, naskantajn ĝin. Kune kun la [[timo]] malsaniĝi fizike aŭ esti humiligita kaze de perdo de la [[Socio|socia]] statuso kaj [[prestiĝo]], la timo de enuo havas unuarangan signifon inter la timoj, spertataj de la nuntempa homo. Vivante en la [[mondo]] de [[distro]]j kaj amuzoj, li timas enuon kaj ĝojas, kiam unu plia [[tago]] pasis sen malagrablaĵoj, unu plian [[horo]]n oni sukcesis mortigi sen konscii la kaŝitan enuon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Estas mirinde, ke en tia ĝenerale [[Ateismo|ateisma]] [[socio]] kiel la nia, [[kulposento]] estas tiom disvastiĝinta kaj tiom profunde enradikiĝinta. La ĉefa diferenco de ekzemple [[Kalvinismo|kalvinisma]] komunumo konsistas en tio, ke la kulposento estas ne tute [[Konscio|konsciata]] kaj ne rilatas al la [[Religio|religia]] nocio de [[peko]]. Ĉe supraĵa rigardo al la aferoj ni trovas, ke la [[homo]]j sentas sin kulpaj pro centoj da diversaj kazoj… La afero aspektas preskaŭ tiel kvazaŭ ili bezonas trovi ion pro kio ili povus senti sin kulpaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Vere rimarkindas ke multaj pensantoj, vivintaj en la [[19-a jarcento]], jam kritike priskribis la [[socio]]n de la [[20-a jarcento]] longe antaŭ ol komplete manifestiĝis simptomoj, kiuj ŝajnas tiom evidentaj hodiaŭ.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Do la tasko de la [[Nuntempo|nuntempa]] [[Totalismo|totalisma]] [[ŝtato]], de ĝiaj [[Propagando|propagandaj]] rimedoj, [[gazeto|gazetaj]] [[redaktoro]]j kaj [[instruisto]]j konsistas je tio, ke igi la [[popolo]]n [[Amo|ami]] la [[sklaveco]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[vero]] estas pova, sed de praktika vidpunkto oble pli pova estas prisilentado de la vero.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive dum la lastaj du jarcentoj religia fervoro esprimiĝis ĉefe per [[movado]]j, rompintaj la ligojn kun la [[Tradicio|tradicia]] [[religio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …Efektive ardiĝo de [[pasio]]j de la [[Franca revolucio]] estas [[traduko]] al la laika lingvaĵo de la [[Mesio|mesia]] fervoro.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Pensado]] de [[Markso]] havas klare esprimitan [[mesio]]-religian [[karaktero]]n, kvankam ĝi estas prezentita en laika lingvaĵo. Ĝi estas pli difinita ol ĉe iu alia [[filozofo]]-kleriganto. La tuta pasinta [[historio]] estas nura “antaŭhistorio”, tio estas historio de sin[[fremdiĝo]]; kun [[socialismo]] venas regno de la homa historio, homa [[libereco]]. Senklasa [[socio]] de [[justeco]], [[frateco]] kaj [[racio]] estos komenco de la nova [[mondo]], al kies kreiĝo iris la tuta antaŭa historio.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Komuna trajto de [[naziismo]], [[faŝismo]] kaj [[stalinismo]] estas tio, ke ili proponis al la izolita [[individuo]] novan azilon kaj [[sekureco]]n. Tiuj sistemoj kreis kondiĉojn por la plej alta grado de [[fremdiĝo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[naziismo]], [[faŝismo]] kaj [[stalinismo]]] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda [[mensogo]]. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili [[Promeso|promesis]] konstrui ion similan al [[socialismo]], tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma [[tradicio]]. [[Mussolini]], timema fanfarono, iĝis [[simbolo]] de vireco kaj [[kuraĝo]]. [[Hitlero]], maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova [[Germanio]]. [[Stalin]], malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta [[patro]] de sia [[popolo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Faŝismo]] estis alvokita por kuraci la vunditan nacian [[orgojlo]]n per fanfaronaj sloganoj kaj foriti indignon de la [[amaso]]j de ĝia vera direkto; kaj samtempe faŝismo [[Deziro|deziris]] transformi [[Italio]]n en pli modernan [[Industrio|industrian]] ŝtategon. Faŝismo [[Fiasko|fiaskis]], ne realiginte siajn [[celo]]jn, ĉar ĝi neniam serioze provis solvi aktualajn [[Ekonomio|ekonomiajn]] kaj socialajn problemojn de [[Italio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Germanio]] inverse [kompare al [[Italio]]] estis la plej evoluita [[Industrio|industria]] lando en [[Eŭropo]]. Kaj se [[faŝismo]] povis havi almenaŭ [[Ekonomio|ekonomian]] destinon, do [[naziismo]] ne havis ankaŭ ĝin. Ĝi estis [[ribelo]] de la malsupraj kaj [[Meza klaso|mezaj klasoj]], [[Senlaboreco|senlaboraj]] [[oficiro]]j kaj [[studento]]j kaj baziĝis sur senmoraligo, kiu iĝis sekvo de la [[Milito|milita]] [[malvenko]] kaj [[inflacio]], kaj pli ĝuste, de la amasa senlaboreco en la periodo de la deklino post 1929. Tamen naziismo ne povus venki sen aktiva subteno de grandaj posedantoj de [[Financo|financa]] kaj industria [[kapitalo]]j, timigitaj je kreskanta en la amasoj [[malkontento]] pri la [[Kapitalismo|kapitalisma]] sistemo... Tiu [[minaco]] kaŭzis, ke gravaj fakoj de la germana kapitalismo subtenis [[Hitlero]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Decida momento en la vidpunktoj de [[Lenin]] estis lia mal[[kredo]] je spontaneaj [[ago]]j de [[laboristo]]j kaj [[kamparano]]j, kaj ne kredis li je ili ĉar li ne kredis je la [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Kredo]] je la [[homaro]] sen kredo je la [[homo]] estas malsincera aŭ se sincera, do ĝi kondukas al la samaj rezultoj, kiujn ni vidas en tragika [[historio]] de [[inkvizicio]], [[Robespierre]]-[[teroro]] kaj [[Lenin]]-[[diktaturo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Estante fervora kaj senkompromisa kritikanto de [[kapitalismo]], [[Roza Luksemburg]] sincere kaj neŝanceleble kredis je la [[homo]]. Kiam ŝin, same kiel [[Gustav Landauer]], mortigis [[soldato]]j de la [[Germanio|germana]] [[kontraŭrevolucio]], tio signifis pereon de la [[Humanismo|humanisma]] [[tradicio]] de la kredo je la homo. Nome manko de la kredo je la homo ebligis al la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritatismaj]] sistemoj konkeri lin, allogante pli per kredo je [[idolo]] ol je si mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive eĉ la [[Caro|cara]] [[registaro]], estinta la plej reakcia registaro en [[Eŭropo]], ne aplikis tiajn rimedojn de subpremado, kiuj estus kompareblaj kun la [[Stalinismo|stalinismaj]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalinismo|Stalinisma]] sistemo havas multe da trajtoj, similaj al la frua etapo de la [[Eŭropo|eŭropa]] [[kapitalismo]], por kiu estis karaktera rapida akumuliĝo de [[kapitalo]] kaj senkompata [[ekspluatado]] de [[laboristo]]j; diferenco konsistas tamen je tio, ke estis uzata [[Politiko|politika]] [[teroro]] anstataŭ [[Ekonomio|ekonomiaj]] [[leĝo]]j, devigintaj laboriston de la [[19-a jarcento]] abnegacii pri sia ekonomia stato.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[socialismo]]] Tiu [[teorio]] fakte restis teorio, malsame ol [[faŝismo]] kaj [[stalinismo]], kiuj iĝis [[Politiko|politika]] kaj [[Socio|socia]] [[realo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Bedaŭrinde [[Nuntempo|nuntempe]] la [[vorto]]j “[[socialismo]]” kaj “[[marksismo]]” ekhavis tian [[Emocio|emocian]] ŝarĝon, ke malfacilas pridiskuti tiujn [[problemo]]jn kviete. Ĉe plejparto de la [[homo]]j tiuj vortoj asociiĝas kun “materialeco”, “sendieco”, “sangoverŝado” kaj ĉia [[malbono]]. Tian reagon oni povas kompreni nur se taksi, ĝis kia grado la vortoj povas ekhavi [[Magio|magian]] sencon, kaj se ekkonsideri karakteran por nia tempo ĝeneralan degeneradon de la [[Racio|racia]] [[pensado]].</br>
Tiu malracia reago, kaŭzata de la vortoj “socialismo” kaj “marksismo”, fortiĝas pro mirinda malklereco de ĉiuj, kiuj ekhisterias post aŭdi ilin. Malgraŭ tio, ke la verkojn de [[Markso]] kaj aliaj teoretiistoj de socialismo povas legi ĉiu, plejparto de la homoj, tiom furioze reagantaj al socialismo kaj marksismo, legis eĉ ne unu frazon de Markso, kaj multaj havas tre supraĵajn [[scio]]jn en tiu ĉi sfero.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive [[socialismo]] en ĉiuj siaj variaĵoj povas esti komprenita nur kiel unu el la plej gravaj [[Idealismo|idealismaj]] kaj [[Etiko|etikaj]] [[movado]]j de nia [[tempo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalinismo|Stalinisma]] sistemo, malgraŭ tio ke en ĝi ekzistas la [[Ŝtato|ŝtata]] [[posedaĵo]] pri produktadrimedoj, verŝajne oble pli proksimas al la frua, pure [[Ekspluatado|ekspluata]] formo de la [[Okcidento|okcidenta]] [[kapitalismo]] ol al iu ajn pensebla [[ideo]] de la [[Socialismo|socialisma]] [[socio]]. Obseda strebo evoluigi [[industrio]]n, senkompata neglektado de la [[homo]] kaj soifo de la persona [[potenco]] — tiaj estas ĝiaj ĉefaj movfortoj. Akceptante la tezon, ke socialismo kaj [[marksismo]] estas pli aŭ malpli identaj kun stalinismo, ni faras por la stalinistoj la plej grandan servon en la sfero de [[propagando]], la servon pri kiu ili povus nur revi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Oni povas diri ke [[socialismo]] same kiel [[Politiko|politika]] [[movado]] kaj (samtempe) kiel teorio, traktanta sociajn [[leĝo]]jn kaj eltrovadon de [[malsano]]j de la [[socio]], radikas en la [[Franca revolucio]], je [[ideo]]j de [[François-Noël Babeuf|Babeuf]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Same kiel por la aliaj [[socialisto]]j, por [[Markso]] la ĉefan [[signifo]]n havas la [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Riĉulo]], laŭ [[Markso]], estas la [[homo]], kiu estas multo, sed ne tiu, kiu havas multon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Laboristo|Laborista]] [[klaso]], diris [[Markso]], estas la plej [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] klaso en la [[socio]] — jen kial ĝi ekgvidos la lukton por [[liberiĝo]] de la [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [Pensoj de [[Markso]] pri “kruda [[komunismo]]”] Tio iĝas speciale klara ĉe analizado fare de li de la tiel nomata “kruda komunismo”, tio estas komunismo, en kiu la ĉefan [[signifo]]n oni donas al nuligo de la privata [[posedo]] pri la produktadrimedoj. “Senpera fizika posedado estas imagata de ĝi kiel la sola [[celo]] de la [[vivo]] kaj de la [[ekzistado]]; kategorio de [[laboristo]] ne nuliĝas, sed disvastiĝas al ĉiuj [[homo]]j… Tiu komunismo, neanta ĉie homan [[persono]]n, estas nura sinsekva esprimo de la privata posedaĵo, kiu estas tiu neado… Kruda komunismo estas nur la fino de tiu ĉi [[envio]] kaj de tiu ĉi niveligado, eliranta el imago pri iu minimumo… Ke tiu nuligo de la privata posedo tute ne estas ĝia ekproprigo videblas ĝuste el abstrakta neado de la tuta [[mondo]] de [[kulturo]] kaj [[civilizacio]], le reveno al nenatura simpleco de [[Malriĉeco|malriĉa]], kruda kaj ne havanta bezonojn homo, kiu ne nur ne altiĝis super la nivelo de la privata posedo, sed eĉ ankoraŭ ne atingis ĝin”.</br>Karlo Markso. Letero al [[Jules Michelet]]. januaro 1860.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Sturmokupo de la [[ŝtato]] estis por [[Markso]] rimedo, necesa por atingi la finan [[celo]]n — ĝian [[detruado]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se [[Lenin]] povus almenaŭ esperi pri eventuala malcentralizado, [[ideo]], kiu efektive estis realigita en la koncepto de la [[Soveto]]j, kie farado de la [[decido]] pasis de la plej malsupra kaj konkreta nivelo de malcentralizitaj grupoj, do [[stalinismo]] evoluigis unu flankon de la kontraŭdiro — la principon de centralizado — kaj realigis ĝin en praktiko de la plej rigora ŝtata organizado en la nuntempa [[mondo]], superante gradon de centralizado de [[faŝismo]] kaj [[naziismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kaj se [[Markso]]n oni akuzas plejparte pri tio, ke li defendas [[perforto]]n kaj [[revolucio]]n, tio estas distordado de la faktoj. [[Ideo]] de la [[Politiko|politika]] revolucio estas ne specife [[Marksismo|marksisma]] aŭ [[Socialismo|socialisma]] ideo; tio estas [[Tradicio|tradicia]] ideo de la [[meza klaso]] de la [[Burĝo|burĝa]] [[socio]] dum lastaj 300 jaroj de ĝia [[ekzistado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Nia [[Nuntempo|nuntempa]] [[demokratio]] estas rezulto de [[perforto]] kaj [[revolucio]], la [[Februara revolucio (Rusio)|revolucio de Kerenskij]] en 1917 en [[Rusio]] kaj revolucio en 1918 en [[Germanio]] renkontis varmegan kunsenton en la [[Okcidento|okcidentaj]] demokratiaj landoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Markso]] pretervidis malraciajn fortojn en la [[homo]], kiuj igas lin [[Timo|timi]] la [[libereco]]n kaj estigas en li soifon de la [[potenco]] kaj strebon al la [[detruado]]. Kontraŭe en la fundamento de la Marksa kompreno de la homo kuŝas supozo, ke laŭ sia [[naturo]] la homo estas [[bono|bona]] kaj ke tiu boneco ekregos tuj post kiam falos kripligantaj lin [[Ekonomio|ekonomiaj]] katenoj. La fama frazo fine de la [[Manifesto de la Komunista Partio]] pri tio, ke [[laboristo]]j povas “perdi nenion, krom siaj katenoj” enhavas profundan [[Psikologio|psikologian]] [[eraro]]n. Kune kun la katenoj laborista klaso perdas ankaŭ ĉiujn malraciajn bezonojn kaj ilian kontentiĝon, aperintajn en tiu periodo dum ĝi portis sur si la katenojn. Tiurilate Markso kaj [[Engelso]] ne sukcesis super [[Naiveco|naivan]] [[optimismo]]n de la [[18-a jarcento]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Markso]] kaj [[Engelso]] kredis je tuj alveno de la “[[socio]] de [[bono]]” kaj nur nebule konsciis [[ebleco]]n de apero de nova [[barbareco]] forme de la [[Komunismo|komunisma]] kaj [[Faŝismo|faŝisma]] [[Aŭtoritatismo|aŭtoritataj]] reĝimoj, kaj ankaŭ [[milito]]j de senprecedenca detrua forteco. Nome per tiu manko de [[realismo]] klarigeblas multaj teoriaj kaj [[Politiko|politikaj]] [[eraro]]j en la konceptoj de Markso kaj Engelso; en ĝi troviĝas bazo de [[detruado]] de [[socialismo]], komenciĝinta de [[Lenin]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tamen ne dubindas ke rezultoj de [[socialismo]] tie, kie ĝi ĝis nun estis deklarita, restis almenaŭ elreviĝintaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Efektive [[malegaleco]] de [[enspezo]]j en [Sovetia] [[Sovetunio|Rusio]] estas oble pli granda ol en [[Usono]] aŭ [[Britio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …[[malestimo]] al [[individuo]] kaj liaj homaj ecoj en [Sovetia] [[Sovetunio|Rusio]] estas oble pli forta ol en iu ajn [[Kapitalismo|kapitalisma]] lando.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kiom paradokse tio ne estus, laborista partio, ne baziĝanta sur la [[Marksismo|marksisma]] teorio, en siaj praktikaj [[ago]]j ezakte sekvis la [[Markso|Marksan]] [[penso]]n pri tio, ke [[socialismo]] baziĝas sur ŝtatigo de la [[industrio]]… Tamen la [[Britio|brita]] eksperimento estis same embarasa, kvankam ĝia [[fiasko]] ne estis tiom drameca, kiel fiasko de la [[Sovetunio|rusa]] eksperimento. Unuflanke ĝi naskis en [[Anglio]] rimarkeblan reglamentadon kaj [[burokratigo]]n, kio ne estigis simpatiojn ĉe tiuj, kiuj strebis al larĝigo de la homaj [[libereco]] kaj [[sendependeco]]. Aliflanke ĝi pravigis eĉ ne unu el la ĉefaj [[espero]]j de socialismo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri kritikantoj de [[komunismo]]] Ripetante denove kaj denove siajn akuzojn kontraŭ komunismo, kiuj estas bone konataj al ĉiuj kaj kun kiuj konsentas ĉiu, kiu ne estas [[stalinisto]], ili detenas sin de iu radikala kritiko de [[kapitalismo]] kaj de novaj proponoj rilate funkciadon de [[Demokratio|demokratia]] [[socialismo]]. Kreiĝas impreso, ke en la [[mondo]] ĉio estas en ordo, se nur oni sukcesos ĝin savi de la komunisma [[minaco]]; tiuj homoj similas al elreviĝintaj geamantoj, perdintaj ĉian [[kredo]]n je la [[amo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Longe antaŭ ol estis realigita en la [[vivo]] [[Politiko|politika]] [[demokratio]], pensantoj de la [[18-a jarcento]] pridiskutis projektojn de [[Konstitucio|konstituciaj]] principoj, kiuj devintus montri, ke eblas demokratia organizado de la [[ŝtato]] kaj ĉe kiuj kondiĉoj ĝi eblas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ne dubeblas ankaŭ ke ni pli bezonas renaskiĝon de la [[homo]] ol [[aviadilo]]jn kaj [[televido]]n. Se almenaŭ eron da [[racio]] kaj praktika [[senco]], uzatajn en [[Naturo|naturaj]] [[scienco]]j, oni aplikos por solvado de la homaj [[problemo]]j, tio ebligos daŭrigi plenumadon de la tasko, kiu konsistigis fieraĵon de niaj antaŭuloj en la [[18-a jarcento]] [do [[demokratio]]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Sub termino “[[laboristo]]” mi ĉi tie kaj plu komprenas ĉiun, kiu vivas per propra [[laboro]], ne ricevante aldonan [[profito]]n de dungado de aliaj [[homo]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Politiko|Politika]] [[libereco]] mem efektive ĉiam estas [[Iluzio|iluzia]]. La [[homo]], vivanta sub [[Ekonomio|ekonomia]] jugo dum ses, se ne sep [[tago]]j semajne, ne iĝas libera pro tio, ke unufoje en kvin jaroj li metas kruceton sur la [[balotilo]]. Por ke libereco almenaŭ ion signifu por la [[Nuntempo|nuntempa]] homo ĝi devas inkludi [[Industrio|industrian]] liberecon. Dum la homoj dum procezo de laboro ne sentas sin anoj de memadministra laborista komunumo ili fakte restas [[sklavo]]j, ĉe kiu ajn politika sistemo ili vivus.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Memregado en la [[industrio]] estas ne nura aldonaĵo al la [[Politiko|politika]] [[libereco]], ĝi devas antaŭi ĝin.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …ĉia [[agado]], postulanta koncentriĝon de [[atento]], ĉu tio estas [[laboro]], [[ludo]] aŭ [[ripozo]] (ripozo ankaŭ estas tipo de la agado), vigligas kaj stimulas la [[homo]]n, kaj ĉia agado, ne postulanta tion, lacigas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Pigreco]] estas tute ne normala trajto, tio estas simptomo de [[psikopatologio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Mono]], [[prestiĝo]] kaj [[potenco]] — tio estas en nia tempo la ĉefaj stimuloj por [[laboro]] por plejparto de nia loĝantaro — tiu, kiu laboras kiel dungitoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ŝokaj rezultoj de eksperimento de [[Elton Mayo|Mayo]] montras ke [[malsaneco]], [[laceco]] kaj malalta [[produktiveco]] estas kaŭzataj ĉefe ne de teknika monotoneco de [[laboro]], sed de [[fremdiĝo]] de [[laboristo]] de laboro ĝenerale en ĉiuj ĝiaj [[Socio|socialaj]] aspektoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …diferencoj en [[produktiveco]] inter malsamaj [[individuo]]j dependas de dominanta grupo aŭ [[Socio|socia]] atmosfero, tio estas de influo de [[kolektivo]]… en malgranda grupo da laboristoj subjektiva kontentiĝo kaj produktiveco de la [[laboro]] estas pli altaj ol en granda grupo…
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉi tie principan [[signifo]]n havas ne [[posedo]] pri [[produktadrimedoj]], sed partopreno en [[administrado]] kaj farado de la [[decido]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Konsumanto]] kiel la tria [[persono]] ankaŭ devas iumaniere partopreni en la procezo de farado de [[decido]]j kaj en planado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tiaj proponoj favore al kolektiva “teama” [[entuziasmo]] ignoras la fakton, ke ekzistas nur unu vere [[Socio|sociala]] orientiĝo — [[solidareco]] kun la [[homaro]]. La sociala unueco ene de la grupo, kunigita kun [[malamikeco]] rilate postrestintojn, estas ne sociala [[sento]], sed simple larĝigita [[egoismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Reduktado de troa [[konsumado]] en la [[Industrio|industrie]] evoluintaj landoj estas nepraĵo, se ili volas hlepi al la industrie [[subevoluintaj landoj]], kaj ili devas voli helpi al ili se ili strebas konservi la [[paco]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kio rilatas al [[Ekonomio|ekonomia]] pozicio de apartaj [[civitano]]j, [[ideo]] de [[egaleco]] de la [[enspezo]]j neniam estis [[Socialismo|socialisma]] postulo kaj nek estas pro pluraj kialoj praktika, nek dezirinda. Necesas tia enspezo, kiu konsistigus bazon por la digna homa [[ekzistado]]. Kio rilatas [[malegaleco]]n de la enspezoj, ĝi evidente ne devas superi tian gradon, ĉe kiu diferencoj en la enspezoj kondukas al ŝanĝo de vivoperceptado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La ekzistanta [[Socio|sociala]] sistemo devas esti larĝigita ĝis universalaj garantioj de [[ekzistado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …ĉiu [[civitano]] rajtas postuli sumon, sufiĉan por [[ekzistado]], eĉ se li ne estas [[senlaborulo]], [[malsanulo]] aŭ [[maljunulo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Donado al la [[homo]]j de la [[baza enspezo]] devas esti limigita je certa periodo, ekzemple, je du jaroj; tio necesas por ne stimuli [[Neŭrozo|neŭrozan]] staton, rifuzantan iujn ajn [[Socio|sociajn]] sindevigojn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …efektive krom [[homo]]j pigraj pro [[neŭrastenio]], troveblos malmulte da tiuj, kiuj ne deziros lukri pli ol la [[baza enspezo]] kaj preferos fari nenion anstataŭ [[Laboro|labori]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Se [[demokratio]] signifas ke la [[individuo]] esprimas sian konvinkon kaj asertas sian [[volo]]n, necesa kondiĉo devas esti ĉeesto ĉe li de tiaj konvinko kaj volo. La faktoj tamen atestas ke la [[Nuntempo|nuntempa]] [[fremdiĝo|fremdiĝinta]] [[individuo]] havas [[opinio]]jn kaj [[superstiĉo]]jn, sed ne konvinkojn; li havas [[simpatio]]jn kaj [[antipatio]]jn, sed ne volon. Pova [[Propagando|propagandisma]] [[maŝino]] manipulas liajn opiniojn kaj superstiĉojn, simpatiojn kaj antipatiojn same kiel lian [[gusto]]n, ĉe tio tiu ĉi propagando eble ne estus tiom efika se la individuo ne estus favorigita al ĝia influo danke al [[reklamo]] kaj pro sia fremdiĝinta vivmaniero.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …se ni nin turnos al [[historio]], do ĉiuj “ĝustaj” [[ideo]]j same en [[politiko]] kaj en [[filozofio]], [[religio]] aŭ [[scienco]], naskiĝis kiel ideoj de malplimulto. Se ni juĝus pri [[valoro]] de la ideo laŭ nombro de subtenantaj ĝin [[homo]]j, ni ankoraŭ loĝus en kavernoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Baloto]]j en grandaj [[Demokratio|demokratiaj]] landoj ĉiam pli akiras [[karaktero]]n de [[plebiscito]], ĉe kiu la voĉdonanto povas fari nenion krom esprimi sian [[kontento]]n aŭ [[malkontento]]n pri [[Politiko|politikaj]] mekanismoj, al unu el kiuj li fordonas la rajton reprezenti sian politikan [[volo]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …necesas agnoski, ke la veraj [[decido]]j ne povas esti farataj en atmosfero de la amasa [[voĉdonado]], sed devas esti farataj en relative etaj grupoj, kio evidente kongruas al la antaŭa [[Urbo|urba]] kunveno, enhavanta ne pli ol, mi diru, kvincent [[homo]]jn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ni ne bezonas novajn [[idealo]]jn, nek novajn spiritajn [[celo]]jn. Grandaj instruistoj de la [[homaro]] jam vortigis normojn de la sana homa vivo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Por multaj la [[aĝo]] de 30 ĝis 40 jaroj oble pli konvenas por studado (pli en la [[senco]] de komprenado ol memorfiksado) ol la lerneja aĝo aŭ la aĝo de lernado en kolegio; kaj en plejparto de la kazoj en pli malfrua aĝo kreskas interesiĝo al tiuj [humanitaraj] [[scienco]]j. Nome en tiu ĉi aĝo la [[homo]] devas esti [[Libereco|libera]] en [[deziro]] ŝanĝi sian [[profesio]]n kaj por tio li devas havi [[ebleco]]n studi; hodiaŭ ja tian eblecon havas nur ge[[junulo]]j. La sana [[socio]] devas doni al la [[plenkreskulo]]j la samajn [[ebleco]]jn por [[edukado]] kiajn ĝi donas al la [[infano]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[nuntempa arto]] estas [[Individuismo|individuisma]] en procezo de sia kreado, kaj en la procezo de [[konsumado]]. La “[[Kolektivo|kolektiva]] [[arto]]” estas kuna: ĝi ebligas al la [[homo]] [[Konscio|konscie]] senti sian unuecon kun aliaj homoj, tiel riĉigante lin kaj farante pli produktiva.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[Religio|religiaj]] [[rito]]j nun signifas malmulton, escepte eble la [[Katolikismo|katolikismajn]]. Laikaj ritoj preskaŭ tute mankas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Neniu sana [[socio]] povas esti konstruita sur pure [[Intelekto|intelekta]] [[scio]] ĉe preskaŭ kompleta manko de komuna [[Arto|arta]] sperto, tio estas kolegio plus [[futbalo]], krimkroniko kaj festado de la [[4-a de Julio]], de la Tago de la [[Patrino]] kaj [[Patro]], kaj aldone de la [[Kristnasko]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Eraro]] de [[Ateismo|nekredantoj]] estis strebo koncentri sian atenton je atakoj kontraŭ la [[ideo]] de [[dio]]. Ilia [[Realo|reala]] [[celo]] devus konsisti je tio, ke dubigi seriozecon, kun kiu la [[kredanto]]j konsideras la [[religio]]n kaj speciale nocion de dio, kaj tio signifus ke ili, enkorpigante en si etoson de la frateca [[amo]], [[vero]] kaj [[justeco]], estus la plej radikalaj kritikantoj de la [[Nuntempo|nuntempa]] [[socio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Religio]]n kompreneble ne eblas elpensi. Ĝi aperos kun apero de nova granda instruisto, same kiel tio okazis en pasintaj jarcentoj, kiam por tio venis [[tempo]]. Kaj dume tiuj kiuj kredas je [[dio]], devas esprimi sian [[kredo]]n, travivante ĝin; kaj tiuj kiuj ne kredas — sekvante [[ordono]]jn de la [[amo]], [[justeco]] kaj — atendante.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = …kun [[Burokratio|burokratigado]] kaj [[Manaĝero|manaĝerigado]] de [[kapitalismo]] malaperas nome tiu individua [[iniciato]]. Burokratio laŭ sia [[naturo]] same malmulte kapablas al ĝia montrado kiel la [[aŭtomato]]j. Alvoko al la individua iniciato kiel argumento por kapitalismo estas en plej bona kazo [[Nostalgio|nostalgia]] sopiro kaj en la malbona — trompa slogano, uzata kontraŭ reformismaj planoj, bazitaj sur la [[ideo]] de vere homa individua iniciato.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = En la [[19-a jarcento]] la [[problemo]] konsistis en tio, ke [[dio]] estas morta; en la [[20-a jarcento]] problemo estas en tio ke la homo estas morta. En la 19-a jarcento senhomeco signifis [[krueleco]]n, en la 20-a jarcento ĝi signifas [[Skizofrenio|skizofrenian]] [[fremdiĝo]]n. En [[pasinteco]] [[danĝero]] konsistis en tio, ke la [[homo]]j iĝis [[sklavo]]j. Danĝero de [[estonteco]] estas en tio, ke la homoj povos iĝi [[roboto]]j. Cetere la robotoj ne [[Ribelo|ribelas]]. Tamen se doni al ili la homan [[karaktero]]n, do ili ne povos vivi kaj resti sanaj, ili iĝas “[[Golemo]]j”, ili detruas sian [[mondo]]n kaj sin mem, ĉar ili ne plu povas elteni sensencan [[enuo]]n. Nia danĝero estas [[milito]] kaj robotismo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Neniujn ŝanĝojn indas akiri perforte; ili devas okazi samtempe en la [[Ekonomio|ekonomia]], [[Politiko|politika]] kaj [[Kulturo|kultura]] sferoj. Ŝanĝoj en nur unu sfero detrue influas la ŝanĝojn ĝenerale.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Hodiaŭ la [[homo]] staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter [[kapitalismo]] kaj [[komunismo]], sed inter [[robotismo]] (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj [[Humanismo|humanisma]] [[socialismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Afablan [[penso]]n pri tio ke la [[infano]]j “amas” siajn [[gepatroj]]n antaŭ ol illi ekamos iun alian necesas konsideri kiel unu el sennombraj [[iluzio]]j, kaŭzataj de akceptado de [[Deziro|dezirata]] kiel [[Realo|reala]]. Por infano en tia [[aĝo]] la [[patro]] kaj [[patrino]] estas [[objekto]]j pli de [[dependeco]] kaj [[timo]] ol de la [[amo]], kiu laŭ sia naturo baziĝas sur [[egaleco]] kaj [[sendependeco]]. La amo al gepatroj (se ni disdividas la amon unuflanke kaj fortan, sed pasivan ligitecon, [[Incesto|incestan]] fiksiĝon, bonkondutan kaj estiman [[obeemo]]n aliflanke) evoluas — se tio entute okazas — plej verŝajne ne en infanaĝo, sed pli malfrue, kvankam ĉe bonaj kondiĉoj ĝiaj unuaj burĝonoj povas esti trovataj ankaŭ en pli frua aĝo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Puŝinte figuron de la [[patrino]] malantaŭen [[Sigmund Freud|Freud]] faris en la sfero de [[psikologio]] la samon, kion [[Martin Luther]] faris en la sfero de [[religio]]. Fakte Freud estas psikologo de [[protestantismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La manko de [[objektiveco]] rilate al fremdaj [[nacioj]] estas fifam-konata. De unu tago al la alia oni ŝajnigas ke alia nacio estas tute [[Moralo|malmorala]] kaj diabla, dum nia propra nacio reprezentas ĉion bonan kaj noblan. Oni juĝas ĉiun agon de la malamiko per unu mezurilo, kaj la propran agon per alia. Eĉ bonaj agoj de la malamiko oni konsideras kiel indikilo de aparta diableco, celante trompi nin, dum niaj malbonaj agoj estas necesaj kaj pravigitaj per niaj noblaj celoj. (La Arto de Amo 1956)
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Homo]] estas la sola animalo kiu povas [[Enuo|enui]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto = Man is the only animal that can be bored.
}}
== Aliaj verkoj ==
''The lack of objectivity, as far as foreign nations are concerned, is notorious. From one day to another, another nation is made out to be utterly depraved and fiendish, while one’s own nation stands for everything that is good and noble. Every action of the enemy is judged by one standard — every action of oneself by another. Even good deeds by the enemy are considered a sign of particular devilishness, meant to deceive us and the world, while our bad deeds are necessary and justified by our noble goals which they serve.
-The Art of Loving (1956)''
*Avideco estas ĉiam la rezulto de interna vakueco.
**Die Gier ist immer das Ergebnis einer inneren Leere.-- Die Kraft der Liebe (La potenco de amo)
==Citaĵoj sen fontindiko==
*La plejmulto da homoj mortas antaŭ ol ili estas plene naskitaj. [[Kreemo]] signifas esti naskita antaŭ ol oni mortas.
**''Most people die before they are fully born. Creativeness means to be born before one dies.''
{{referencoj}}
[[Kategorio:Erich Fromm| ]]
[[Kategorio:Aŭtoroj laŭ nomoj|Fromm,Erich]]
cuwgad4dfxwh1ewfe5nx5waw1btp55r