Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.1
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll
3
18936
115046
106641
2026-05-08T00:57:39Z
Castelobranco
7
/* Vortaro de Esperanto */ nova sekcio
115046
wikitext
text/x-wiki
{{Bonvenon|[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 10:43, 31 dec. 2022 (UTC)}}
= Se vi volas diskuti =
* '''eo''' : Vi povas skribi ĉi tie.
* '''fr''' : Si vous avez une question à me poser (en français) , vous pouvez le faire ici.
* '''en''' : If you want to ask me something (in english), you can do it here.
* '''de''' : Sie können mir eine Frage auf Deutsch hier stellen.
* '''es''' : Puedes hacerme una pregunta en español aquí.
{{/MalnovajDiskutoj}}
== Pri la monataj libroj ==
Saluton, mi proponas ke, la uzantoj kiuj volas kontribui al la monataj libroj subskribu la propran nomon en la rilata monata paĝo. Iam mi havas la sensacion ke, mi estas sola labori al iu libro...[[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] ([[Uzanto-Diskuto:Ciampix|diskuto]]) 09:45, 2 maj. 2025 (UTC)
:Saluton.
:Vi rajtas, mi ankaŭ havas la sensacion ke [[Specialaĵo:Aktivaj_uzantoj|ni estas nur du]]. Mi tre ĝojas ke vi helpas.
:Validi unu libro monate estas estas malfacila. Tiu monato, mi proponas du kategoriojn. Mi kredas ke provlegi unu libron estas pli facila ol validi ĝin.
:Mi vidas ke vi laboris [[Indekso:Grabowski_-_El_Parnaso_de_Popoloj,_1913.pdf|el parnasson]] ekde la 9 aprilo Do mi proponis tiun libron por majo.
:Vi proponis [[Indekso:Privat_-_Interpopola_Konduto,_1935.pdf|Interpopolan Konduton]] do ekde mi finos la parnason, mi ekloboras tiun libron.
:Vi povas ankaŭ proponi aliajn librojn. [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 06:30, 3 maj. 2025 (UTC)
== Unuetaga ou unuetaĝa ==
Salut Henri. Tu as [https://eo.wikisource.org/w/index.php?title=Pa%C4%9Do:%C5%9Cirjaev_-_Inkubo,_Nekonata_dato.pdf/50&diff=98241&oldid=81583 modifié] cette page pour corriger unuetaĝa en unuetaga, mais je crois que c’est une erreur. Il me semble que le sens est « à un étage », donc « unuetaĝa ». Qu’en penses-tu ? À+, [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 19:01, 17 sep. 2024 (UTC)
:Bien vu. Merci. J’ai annulé la modification. @+ [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 19:14, 17 sep. 2024 (UTC)
== [[Vortaro de Esperanto]] ==
Dankon pro via mesaĝo, Henri! Mi jam havas la tutan transskribitan tekston de tiu verko kaj mi povas finigi ĝian provlegadon ĝis la fino de tiu semajno. Sed mi volas formatigi ĝiajn paĝojn same kiel vi kaj {{u|Lepticed7}} jam farigis, uzante {{ŝ|VdE-ml}} por la mallongigoj kaj {{ŝ|VdE}} por la ligiloj al similaj vortoj ("komparu"). Post tio, mi provlegos ĉiujn paĝojn, kaj mi petos vian helpon por validigi ilin. Mi uzas tiun verkon por krei paĝojn por Vikivortaro, kaj mi aldonos ligilojn de Vikivortaro al Vikifontaro kiel referenco por ĉiu vorto. [[Uzanto:Castelobranco|<span style="color:#778899; font-family:Verdana; font-size:1em;">CasteloBranco</span>]]<sup>[[Uzanto-Diskuto:Castelobranco|<span style="color:#00008b;">diskuto</span>]]</sup> 00:57, 8 maj. 2026 (UTC)
fg3l5hqe45zzegj665m41h8xzrjxcmk
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/7
104
19634
115062
114186
2026-05-08T02:15:18Z
Castelobranco
7
*
115062
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Castelobranco" /></noinclude>{{f|VORTARO DE ESPERANTO|c|g=300%}}
----
<section begin="Litero A"/>{{f|'''A'''|c|g=150%}}
<section end="Litero A"/>
<section begin="A"/>'''A'''. - '''1'''. Unua litero de la esperanta kaj
de aliaj alfabetoj. - '''2'''. Finiĝo de la adjektivoj :
''bela, mia, unua, ĉiama.'' - '''3'''. Komenco:
''De A ĝis Z'' = de la komenco ĝis la fino.
<section end="A"/>
<section begin="Abato"/>'''Abato'''. Ĉefo de monaĥejo. '''Abatino'''.
Ĉefino de monaĥinejo.
<section end="Abato"/>
<section begin="Abdiki"/>'''Abdiki'''. Forlasi tronon kaj ĉiujn rajtojn
al ĝi. '''Abdiko'''. Ago de tiu, kiu abdikas.
<section end="Abdiki"/>
<section begin="Abelo"/>'''Abelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). La konata insekto,
produktanta mielon kaj vakson (''Apis mellijica'') :
''Laborema kiel abelo.'' '''Abelejo'''. Domo de abeloj.
<section end="Abelo"/>
<section begin="Aberacio"/>'''Aberacio'''. - '''1''' ({{VdE-ml|Astr}}.). Diferenco inter la
ŝajna kaj vera situacio de astro. - '''2''' ({{VdE-ml|Opt}}.).
Disperso de la lumo: ''aberacio sfera, aberacio kromata.''
<section end="Aberacio"/>
<section begin="Abio"/>'''Abio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Pinglarbo; ĝia ligno estas
uzata de l’ĉarpentistoj, lignaĵistoj (''Abies pectinata'').
<section end="Abio"/>
<section begin="Abismo"/>'''Abismo'''. - '''1'''. Loko profunda kaj abrupta:
''monta abismo.'' - '''2'''. Senfundaĵo, profundegaĵo,
io tre profunda: ''abismo de l’oceano.''
Fig. : ''Esti sur la bordo de abismo'' =
esti en granda danĝero.
<section end="Abismo"/>
<section begin="Ablativo"/>'''Ablativo'''. Kazo de la deklinacio en la
sanskrita, latina, slavaj lingvoj; ĝi esprimas
instrumenton, devenon, k. t. p.; esperante
ĝi estas tradukata plej ofte per la
prepozicioj ''per'' kaj ''de''.
<section end="Ablativo"/>
<section begin="Abnegacio"/>'''Abnegacio'''. Forlaso de komfortaĵoj kaj
ĝuoj, precipe por la bono de aliaj : ''La''
''abnegacio, t. e. la forgeso pri si mem kaj''
''sinofero, estas virto malofta.''
<section end="Abnegacio"/>
<section begin="Abomeno"/>'''Abomeno'''. Sento, kiun kaŭzas tre malagrablaj,
fizikaj ecoj de objekto (ekz. :
odoro de putranta viando); malinklino.
'''Abomena'''. Kaŭzanta abomenon : ''abomena''
''odoro, vizaĝo, ago.'' Komparu : '''{{VdE|Antipatio}}'''.
<section end="Abomeno"/>
<section begin="Aboni"/>'''Aboni'''. Mendi por difinita tempo kaj
antaŭe pagi gazetojn, biletojn por spektakloj,
k. t. p. : ''Li abonas ĉiujn esperantajn''
''gazetojn. Abonu du loĝiojn por la itala opero.''
'''Abono'''. - '''1'''. Mendo por difinita tempo kaj
antaŭa pago por gazetoj, spektakloj,
k. t. p. - '''2'''. Tempo, por kiu estas farita la
abono : ''Via abono finiĝas post du monatoj.''
'''Abonanto'''. Persono, kiu abonas : ''Nia revuo''
''havas 10,000 abonantojn.''
<section end="Aboni"/>
<section begin="Aborti"/>'''Aborti'''. Akuŝi antaŭtempe ne vivpovan
idon. '''Aborto'''. Antaŭtempa akuŝo de ne
vivpova ido. '''Abortiga'''. Kaŭzanta aborton :
''abortiga medikamento''.
<section end="Aborti"/>
<section begin="Abrikoto"/>'''Abrikoto''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Frukto de l’abrikotujo.
'''Abrikotujo'''. Arbo el la familio de l’amigdalacoj
(''Prunus armeniaca'').
<section end="Abrikoto"/>
<section begin="Abrotano"/>'''Abrotano''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio
de l’kompozitoj, uzata kiel spicaĵo, en la
medicino (''Artemisia abrotanum'').
<section end="Abrotano"/>
<section begin="Abrupta"/>'''Abrupta'''. Tre kruta, kvazaŭ forŝirita,
kvazaŭ fortranĉita; ''abrupta bordo.'' '''Abrupteco'''.
Eco de tio, kio estas abrupta.
Komparu : '''{{VdE|Dekliva}}, {{VdE|Kruta|kruta}}'''.
<section end="Abrupta"/>
<section begin="Absceso"/>'''Absceso'''. Amaso de puso en histoj.
Komparu : '''{{VdE|Ulcero}}, {{VdE|Vundo|vundo}}'''.
<section end="Absceso"/>
<section begin="Absinto"/>'''Absinto'''. Forta maldolĉa brando de
verda koloro, preparata el la samnoma
vegetaĵo : ''La absinto kaŭzas nervajn malsanojn.''
<section end="Absinto"/>
<section begin="Absoluta"/>'''Absoluta'''. - '''1'''. Tute sendependa de iu
ajn povo aŭ kontrolo, sola ordonanta kaj
leĝdonanta. ''La rusaj caroj estis absolutaj''
''monarĥoj. Via tono, sinjoro, estas tro absoluta!''<section end="Absoluta"/><noinclude><references>KABE 1</references></noinclude>
5w6vyjnf73gftyf5ajxlgl68b7nerx5
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/41
104
20737
115075
69217
2026-05-08T03:17:27Z
Castelobranco
7
+1
115075
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" /></noinclude>'''-E'''. Fleksio de adverboj: bone, unue, antaŭe, senprokraste.
'''Ebeno'''. Supraĵo, kiun tuŝas tuta rekta linio, kiu havas kun ĝi du komunajn punktojn.
'''Ebena'''. Havanta formon de l’ ebeno: La supraĵoj de piramido estas ebenaj, la supraĵo de sfero estas kurba.
'''Ebenaĵo'''. Ebena loko, ebena lando.
'''Ebenigi'''. Fari ebena: ebenigi la vojon. Komparu: Glata, plata.
'''-Ebl'''. Sufikso, esprimanta, ke io povas esti farata: manĝebla, dividebla, kredeble.
'''Ebono'''. Nigra, malmola, peza ligno: Ebonon oni uzas por mebloj, bastonoj k t. p.
'''Ebona'''. El ebono: ebona skatolo.
'''Ebria'''. Estanta sub la influo de la alkoholo: Ne donu glavon al homo ebria.
'''Ebrieco'''. Stato de tiu, kiu estas ebria: Ebrieco donas forgeson.
'''Ebriigi'''. Fari iun ebria.
'''Ebriiĝi'''. Fariĝi ebria.
'''Ebriulo'''. Persono ebria.
'''Eburo'''. Osto de la okuldento de elefanto.
'''Ebura'''. El eburo: ebura tenilo.
'''-Ec'''. Sufikso, esprimanta abstraktan ideon de kvalito, de stato: moleco, infaneco.
'''Eco'''. Kvalito: bonaj kaj malbonaj ecoj.
'''Eĉ'''. Adverbo, uzata por substreki ideon, por esprimi: ne nur, sed krom tio, sed pli multe...: Eĉ la bestoj aŭskultis, kiam ludis Orfeo. Oni insultis, oni eĉ batis la malfeliĉulon.
'''Edifi'''. Instigi al la pieco, al la virto: La prediko edifis ĉiujn preĝantojn.
'''Edifa'''. Kiu edifas: edifa admono de l’ patro.
'''Edikto'''. Leĝo, ordono, publikigita de regnestro.
'''Eduki'''. Zorgi pri la evolucio de la fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj: eduki infanon, eduki beston.
'''Edukato'''. Tiu, kiu estas edukata.
'''Edukado'''. Agoj de tiu, kiu edukas.
'''Edukiteco'''. Eco, stato de tiu, kiu estas edukita.
'''Edukisto'''. Persono, kies okupo, specialo estas eduki.
'''Edukejo'''. Institucio, kie oni edukas.
'''Edzo'''. Viro laŭleĝe ligita kun virino, por fondi kun ŝi familion.
'''Edzino'''. Virino laŭleĝe ligita kun viro, por fondi kun li familion.
'''Edziĝo'''. Laŭleĝa ligo de viro kun virino, por fondi familion.
'''Edzeco'''. Stato de tiu, kiu estas edzo aŭ edzino.
'''Edziĝi'''. Fariĝi edzo.
'''Edziniĝi'''. Fariĝi edzino. geedza paro.
'''Geedziĝi'''. Fariĝi
'''Edzigi'''. Fari iun edzo: La gepatroj edzigis la filon.
'''Eksedziĝo'''. Laŭleĝa rompo de la edziĝo.
'''Efekto'''. Impreso de arta objekto, de spektaklo, kiu forte altiras la atenton, kortuŝas: efekto de dramo, de pentraĵo, de parolado.
'''Efektiva'''. Kiu vere ekzistas, ne ŝajna: La efektiva nombro de Esperantistoj estas multe pli granda, ot tiu de l’ enskribitaj en la adresaroj.
'''Efektivigi'''. Plenumi, realigi: efektivigi planon.
'''Efektiviĝi'''. Plenumiĝi, realiĝi.
'''Efemera'''. Mallongedaŭra, rapide pasanta: La beleco estas efemera.
'''Efiki'''. Kaŭzi rezultaton: Post longa uzado la medikamentoj ne efikas plu. Ekzemplo efikas pli bone ol admonoj.
'''Efiko'''. Ago de tio, kio efikas, rezultato de la agado.
'''Efika'''. Kiu havas efikon.
'''Efikeco'''. Eco de tio, kio efikas.
'''Senefika'''. Kiu restas sen efiko.
'''-Eg'''. Sufikso, esprimanta pli altan, pli fortan gradon: pordo de ĉambro, pordego de domo; varma akvo = kies temperaturo estas iom pli alta, ol nia, varmega akvo = proksima al la bolado.
'''Egala'''. - 1. Same granda, sama, ne diferenca: egala nombro, egala talento. - 2. Kies partoj ne diferencas unuj de alia: egala voĉo, egala paŝado.
'''Egalaĵo'''. Du egalaj grandoj, kunigitaj per la signo de la egaleco: A=B.
'''Egaleco'''. Eco de tio, kio estas egala.
'''Egali'''. Esti egala: Du grandoj, kiuj egalas trian, egalas unu la alian.
'''Egaligi'''. Fari ion egala: egaligi la ŝancojn.
'''Egaliĝi'''. Fariĝi egala.
'''Egalvalora'''. Havanta saman valoron. Komparu: Analogia, parenca, simila.
'''Egoismo'''. Memamo, malvirto de persono, kiu zorgas nur pri si mem; kontraŭo de altruismo.
'''Egoisto'''. Persono, kiu amas nur sin mem, kiu zorgas nur pri si rnein.
'''Eĥo'''. Sono, klare reflektita de malproksima supraĵo: eĥo de montoj.<noinclude><references/></noinclude>
7vc71atwm0klq76ygrwbjtiupwyy4wm
Paĝo:The Esperanto Monthly - Septembro 1919.pdf/3
104
21169
115090
70058
2026-05-08T11:50:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115090
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''La Keltoj.'''|c|g=150%}}
La Keltoj estas la plej antikva raso en la mondo. Same kiel la Hebreoj, ili persistis konservi dum la jarcentoj la karakterizajn trajtoj de sia raso.
La historio trovas ilin unue en la mezo de Eŭropo. La antikvaj Grekoj konis ilin, kaj nomis ilin κελται aŭ κελτοι. Laŭ tradicio ilia lingvo estis speco de Esperanto, kunmetita el 72 lingvoj de ''Fenius Farsaid'', kies filo, ''Nial'', instruis ĝin al la Egiptoj post la lingvokonfuziĝo ĉe la Babela turo. Oni supozas, laŭ la atesto de la loknomoj, ke la unuaj loĝantoj en la stepoj de Germanujo estis Gaeloj. La Kimroj sekvis ilin kiel konkerintoj. Oni konjektas, ke la Gaeloj venis el la Oriento, kaj la Kimroj el la sudo. Multe da Kimraj nomoj troviĝas en norda Italujo kaj la Alpoj. Sekvintaj invadoj de konkerintoj pelis ambaŭ erojn de la Kelta familio al la ekstremaĵoj de Eŭropo, kaj se oni rigardas al la landkarto oni vidos, ke en tiaj ekstremaĵoj la Keltoj nun troviĝas.
Dum ilia restado kaj irado en Eŭropo la Keltoj lasis nomojn, kiuj ankoraŭ troviĝas ĉe lokoj, "nomoj, kiuj estas poemoj," diris Matthew Arnold, "kaj kiuj imitas la puran voĉon de la naturo." Ekzemple: la radiko ''Gal'' (kies signifo estas necerta) troviĝas en ''Gal''icia, ''Gal''itz, ''Gal''atia, ''Gal''way, ''Gal''loway, ''Gal''lipoli, ''Gal''lia, Portu''gal'', Done''gal'', Ar''gyle'', Fr. ''Gal''les (Kimrujo), ĉiuj lokoj de la keltoj, kaj κελτοι estas greka formo de la sama radiko (kp. ''Kal''edonia).
Kvankam multe da Keltoj perdis sian originalan lingvon, ekzemple en Hispanujo, ĝi estas ankoraŭ vivanta lingvo en partoj de Francujo kaj la Brita Insularo. La plej antikva lingvo, la Gaela, estas parolata, kun dialektaj diferencoj, en Irlando, en Norda Skotlando, kaj en la insulo Man; la Kimra estas parolata, ankaŭ kun dialektaj diferencoj, en Kimrujo kaj Bretonlando kaj antaŭe en Kornvalo (Cornwall).
Oni kalkulas, ke ekzistas proksimume 3.000.000 homoj, kies patrolingvo estas kelta. El tiuj, 1.300.000 loĝas en Bretonlando; 900.000 en Kimrujo; 650.000 en Irlando, kaj 250.000 en Skotlando. En la insulo Man tre malmulte da homoj parolas kelte. Preskaŭ ĉiuj edukitaj Keltoj estas dulingvaj, kaj el tio estas kutime intelekte tre lertaj kaj akraj, kaj facile lernas aliajn lingvojn.
La Keltoj tre amas sian lingvon kaj kiel eble oni instruas ĝin al infanoj en la lernejoj. En Irlando nuntempe oni faras grandajn penojn uzi la Irlandan lingvon kiel la oficialan lingvon de la respublika movado, kune kun ĝia antikva literaro. En Skotlando la nova ''Eduka Leĝo'' devigas la Edukan Aŭtoritatularo fari provizon por la instruo de la Gaela lingvo en la regionoj, kie la lingvo estas parolata. Tio helpas al la revivigo de studoj pri la Kelta literaturo. De tempo al tempo kongresoj de la diversaj elementoj de la Kelta familio okazas, kaj en la nuna jaro (1919) Celtic-Kongreso okazos en Edinburgo.
Por la celoj de tiuj Kongresoj la Keltaj lingvoj ne sufiĉas, kiel interkomprenigilo. Oni uzas anglan kaj francan lingvojn, sed kiel aliaj internaciaj kongresoj, ili bezonas internacian lingvon, kaj por tiu celo Esperanto estas la sola praktika rimedo.
Ni havas la plezuron pezenti al niaj legantoj specimenojn de literaturaĵoj el diversaj keltaj lingvoj, kaj dankas la kunlaborantojn, kiuj afable helpis por ĉi tiu celo.<noinclude><references/></noinclude>
pfx28915kp1ple7jqychp9xv1w65ebp
Paĝo:The Esperanto Monthly - Septembro 1919.pdf/11
104
21352
115085
72769
2026-05-08T10:12:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115085
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="bretonlando"/>la akvon. Bedaŭrinde la tolaĵo ne
laviĝas ! Ĝi estas kaj estos ĉiam
malpura ĝis kiam kompatema
junulino, tiel pura kiel estis la filino de
la kastelanino, bonvolos helpi la
iaman avaran, sed nun kompatindan,
patrinon por lavi la tolaĵojn, la tukojn.
Ĉar kiel puno pro ŝia avareco,
ŝi estas kondamnita al tiu senfina
kaj senrezulta lavado ! ĝis kiam iu
helpos al ŝi ! Tiu, kiu estos tiel
pura kaj kompatema kaj tuŝos la
tukojn de la punata patrino fariĝos
plie senmorta.
Do karaj fraŭlinoj amikinoj miaj,
se iu el vi estas en tia stato, kaj
deziras nemortemiĝi, helpu ŝin, estu
kompatemaj !
Sed antaŭ ĉio, ŝparemo ne estas
avaremo, ne konfuzu, kaj donu al
la mortintoj la tutan respekton, kiu
estas ŝuldata al ili !
{{***}}
Tiel finas kutime la rakontanto,
duonŝerce duonserioze, kaj mi vetas,
ke vi neniam scios, ĉu li ŝercas aŭ
estas serioza !
{{Dekstra|{{sc|E. F. Cense}}.}}
{{***}}
<section end="bretonlando"/>
<section begin="Kanto"/><poem>
{{c|La Kanto kaj la Floro}}
Ekstazajn ariojn plengorĝe laŭttrilis
La plume kovritaj kantantoj;
Al mi pezakora nenion konsilis
La paca peano; mi funde similis
Solecon de l' fruaj galantoj.
Kaj tie velkinta kaj dispremegita
Mi je la piedoj rimarkis
Floreton proksime de l' gloro spirita,
Kaj kvankam en koro urtiko subita
Min pikis, mi ne ĝin elsarkis!
Velkinta ĵus antaŭ ol vivi mature!
Velkinta en frua somero!
La pika urtiko streĉiĝis terure,
La koro elĝemis kaj supermezure
Velkiĝis en mi la espero !
Denove la kanto tre milde konsola
De l' birdoj en granda koncerto
Vibrigis l' aeron; ĝi estis simbola.
Mi vidis ke Dio ne lasas nin sola
Sur vasta, senhoma dezerto!
</poem>
{{dekstre|BERTRAM POTTS}}
Romain Rolland and Esperanto.
We welcome the reappearance of
''Le Travailleur Esperantiste'' ( 3 fr. 50
per annum, I77, rue de Bagnolet,
Paris (XXe) — an Esperantist
Labour Monthly
The following is an excerpt from
a letter to its editor from Romain
Rolland, the eminent French
novelist, author of ''Jean Christophe'',
pronounced to be one of the world's
greatest novels :—
“I believe in the absolute necessity
of an international language,
as I said in an article which appeared
in the ''Revue Politique Internationale''
(March-April 1898).
“I then named, without choosing
between them, the two rival languages,
Esperanto and Ido. Since
then, my preferences have attached
themselves to Esperanto, which,
being less rigid and scientifically
perfect than Ido, is much more
flexible, more delicately balanced,
more vivacious, more poetical.
“I cannot, then, too much encourage
you in your propaganda.
Esperanto ought to be officially
taught and made obligatory in all
the primary schools in Europe.
Without that, any serious: and
durable international ''rapprochement''
cannot take place. Before the
peoples can ''listen'', they must first
be able to ''hear''. Oh, that Esperanto
would give hearing to these deaf,
who have during the ages been
walled up by their mother tongue ! ”
{{***}}
Usona Senatano sidis apud
Franca diplomato ĉe festeno.
— Vuli vu, e-e-e, sivu plej, e-e-e, . . .
li balbutis, provante paroli
france.
— Sinjoro, diris la diplomato
afable,—mi petas, ke vi ne ĝenu vin
paroli france. Via akcento estis tiel
Pariza, ke ĝi preskaŭ nostalgias min.
{{***}}
Kliento (al kelnero).—He, kelnero!
se ĉi tiu estas teo alportu al mi kafon,
kaj se ĝi estas kafo, alportu al mi teon.
<section end="Kanto"/><noinclude><references/></noinclude>
1cemga68qfo5v4413vndadgojkdo7g2
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/33
104
25600
115050
81677
2026-05-08T02:05:20Z
Castelobranco
7
115050
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Ĉio"/>'''Ĉio'''. Ĝeneraliga pronomo memstara (uzata nur sen substantivo), montranta objekton, prenitan laŭvole el pli granda nombro : ''Kritikulo estas homo kiu ĉiam kaj ĉie kritikas ĉion''. '''Ĉiopova'''. Kiu povas ĉion : ''Dio ĉiopova''.
<section end="Ĉio"/>
<section begin="Ĉiom"/>'''Ĉiom'''. Ĉia nombro, ĉia kvanto; ĉian nombron, kvanton (malofte uzata).
<section end="Ĉiom"/>
<section begin="Ĉirkaŭ"/>'''Ĉirkaŭ'''. - 1. Prepozicio kaj prefikso kun la signifo: en la spaco, kiu estas apud io, de ĉiuj ĝiaj flankoj : ''Densa popolamaso staris ĉirkaŭ la oratoro''. ''La tero rondiras ĉirkaŭ la suno''. ''Ĉirkaŭiri arbaron''. - 2. Partikulo, esprimanta neprecize tempon, kvanton : ''La koncerto daŭris ĉirkaŭ 3 horojn kaj finiĝis ĉirkaŭ la noktomezo''. ''La vesto kostos ĉirkaŭ 100 frankojn''. '''Ĉirkaŭi'''. - 1. Esti ĉirkaŭ io : ''ĝardeno ĉirkaŭas la domon''. - 2. Meti ĉirkaŭ io: ''Ĉirkaŭu la melonon per prunoj''. '''Ĉirkaŭaĵo'''. Loko, kiu estas ĉirkaŭ io : ''la ĉirkaŭaĵo de urbo''. '''Ĉirkaŭkolo'''. Leda, metala strio, ĉeno, portata ĉirkaŭ la kolo; ornamaĵo portata ĉirkaŭ la kolo. '''Ĉirkaŭmano'''. Ornamaĵo, portata ĉirkaŭ la mano; braceleto. '''Ĉirkaŭpreni'''. Meti la manojn ĉirkaŭ io : ''ĉirkaŭpreni arbon, ĉirkaŭpreni amikon''.
<section end="Ĉirkaŭ"/>
<section begin="Ĉiu"/>'''Ĉiu'''. Ĝeneraliga pronomo, montranta apartan personon aŭ objekton, prenitan laŭvole el pli granda nombro : ''Ĉiu homo devas morti''.
<section end="Ĉiu"/>
<section begin="Ĉizi"/>'''Ĉizi'''. Fari ornamaĵojn, figurojn sur metaloj per instrumento kun mallarĝa akra rando. '''Ĉizilo'''. Fera instrumento kun mallarĝa akra rando por ĉizi. '''Ĉizisto'''. Persono, kies metio estas ĉizi. Komparu: Skulpti.
<section end="Ĉizi"/>
<section begin="Ĉj"/>'''-Ĉj'''. Sufikso, por formi karesajn virajn nomojn; oni aligas ĝin al 2 - 5 unuaj literoj de la nomo: ''patro, paĉjo - Johano, Joĉjo''.
<section end="Ĉj"/>
<section begin="Ĉokolado"/>'''Ĉokolado'''. Substanco, konsistanta el kakao kaj sukero.
<section end="Ĉokolado"/>
<section begin="Ĉu"/>'''Ĉu'''. Konjunkcio, uzata antaŭ demandaj frazoj, en kiuj estas neniu alia demanda vorto : ''Ĉu vi venos? Kiam vi venos?''
<section end="Ĉu"/>
<section begin="Litero D"/>{{f|'''D'''|c|g=150%}}
<section end="Litero D"/>
<section begin="Da"/>'''Da'''. Prepozicio esprimanta kvanton, nombron, mezuron : ''multe da homoj, cento da soldatoj, tri metroj da drapo''.
<section end="Da"/>
<section begin="Daktilo"/>'''Daktilo'''. – 1. (Bot.). Frukto de palmosimila arbo (''Phamix dactylifera''). – 2. Versmezuro, konsistanta el unu longa aŭ akcentita silabo kaj du mallongaj aŭ neakcentitaj.
<section end="Daktilo"/>
<section begin="Damoj"/>'''Damoj'''. Ludo por du personoj, ludata sur speciala tabulo; ĉiu ludanto havas dek kvin soldatojn. '''Damtabulo'''. Tabulo, dividita en 64 egalajn kvadratojn, alterne nigrajn kaj blankajn, sur kiu oni ludas damojn.
<section end="Damoj"/>
<section begin="Damasko"/>'''Damasko'''. Silka multekosta ŝtofo, fabrikata en Damasko.
<section end="Damasko"/>
<section begin="Danci"/>'''Danci'''. Ritme movi sian korpon ĉe sonoj de instrumento aŭ kanto. '''Danco'''. - 1. Movo de tiu, kiu dancas. – 2. Maniero danci: kvadrilo, polko. '''Dancisto'''. Persono, kies metio estas danci : ''baleta dancisto''. '''Dancado'''. Dancarto.
<section end="Danci"/>
<section begin="Dando"/>'''Dando'''. Homo tre eleganta kaj laŭmoda. '''Dandi'''. Konduti kiel dando.
<section end="Dando"/>
<section begin="Danĝero"/>'''Danĝero'''. Proksima ebleco de malbono, de malfeliĉo : ''esti en danĝero''. ''Danĝero minacas iun, pendas super iu''. ''Forigi, eviti danĝeron''. '''Danĝera'''. Prezentanta, enhavanta danĝeron : ''danĝera vojo, danĝera situacio, danĝera malsano, danĝera homo''. '''Danĝere'''. En danĝera maniero : ''danĝere malsana, danĝere nesingarda''. '''Sendanĝera'''. - 1. Kiu ne prezentas danĝeron : ''sendanĝera vojo''. - 2. Kiu ne estas en danĝero : ''En haveno la ŝipo estas sendanĝera''. Komparu: Risko.
<section end="Danĝero"/>
<section begin="Danki"/>'''Danki'''. - 1. Esprimi sian moralan devon reciproki la ricevitan bonon : ''danki la bonfaranton''. ''Danki iun aŭ al iu; danki pro io aŭ por io''. - 2. Reciproki la ricevitan bonon : ''Danki per perfido''. '''Danko'''. Vortoj, ago de tiu, kiu dankas. '''Dankemo'''. Emo reciproki ricevitan bonon per bono. '''Dankema'''. Karakterizata de dankemo. '''Dank' al'''. Per io, per la agado de io : ''dank' al la helpo de l' amikoj.''
<section end="Danki"/>
<section begin="Dato"/>'''Dato'''. Precize difinita tompo (jaro, monato kaj tago), en kiu okazis aŭ okazos iu fakto : ''dato de naskiĝo''. '''Dati'''. Meti, surskribi daton : ''dati leteron''. '''Datreveno'''. Jubileo.<section end="Dato"/><noinclude><references/></noinclude>
tcowbve14h8k7b2a3lsn2pnku8p4faa
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/31
104
25601
115047
115040
2026-05-08T01:33:12Z
Castelobranco
7
115047
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Cirko"/>'''Cirko'''. Rondforma konstruaĵo kun areno en la mezo por spektakloj de rajdistoj, akrobatoj, atletoj.
<section end="Cirko"/>
<section begin="Cirkelo"/>'''Cirkelo'''. Geometria instrumento, konsistanta el du brakoj, kunigitaj per ĉarniro, kaj uzata por mezuri liniojn, desegni cirklojn.
<section end="Cirkelo"/>
<section begin="Cirklo"/>'''Cirklo'''. Kurba fermita linio, kies ĉiuj punktoj estas en egala distanco de interna punkto, nomata centro. '''Cirkla'''. Havanta formon de cirklo.
<section end="Cirklo"/>
<section begin="Cirkonstanco"/>'''Cirkonstanco'''. Detalo, apartaĵo, kiu akompanas fakton : ''grava cirkonstanco''. ''Tio dependos de la cirkonstancoj''.
<section end="Cirkonstanco"/>
<section begin="Cirkulero"/>'''Cirkulero'''. Sciigo, letero, skribita au presita, dissendita al multaj personoj, pri la sama temo.
<section end="Cirkulero"/>
<section begin="Cirkuli"/>'''Cirkuli'''. - 1. Senhalte moviĝi, revenante ĉiam al la punkto de l' foriro : ''La sango cirkulas en la homa korpo''. - 2. Iri kaj reiri, veturi kaj reveturi : ''La publiko cirkulas sur la trotuaro''. ''La kaleŝoj cirkulas sur la stratoj''. - 3. Pasi de mano al mano : ''La mono cirkulas''. - 4. Disvastiĝi : ''Famo cirkulas''.
<section end="Cirkuli"/>
<section begin="Cirkumflekso"/>'''Cirkumflekso'''. Akcento, metata sur longaj vokaloj (^).
<section end="Cirkumflekso"/>
<section begin="Cisterno"/>'''Cisterno'''. Akvujo por pluvakvo, ordinare masonita sub la tero.
<section end="Cisterno"/>
<section begin="Citadelo"/>'''Citadelo'''. Fortikaĵo, gardanta urbon.
<section end="Citadelo"/>
<section begin="Citi"/>'''Citi'''. Ripeti laŭvorte frazojn, fragmentojn el verko de aŭtoro, kiel argumenton por sia propra diro. '''Citaĵo, citato'''. Frazo, fragmento citita. Komparu: Mencii.
<section end="Citi"/>
<section begin="Citro"/>'''Citro'''. Muzika instrumento, konsistanta el ligna kesto kun metalaj kordoj, kiujn oni pinĉas, ludante.
<section end="Citro"/>
<section begin="Citrono"/>'''Citrono''' (Bot.). Pale flava frukto, plena de acida suko. '''Citronarbo'''. Vegetaĵo el la familio de l' aŭrantiacoj (''Citrus medica'').
<section end="Citrono"/>
<section begin="Civila"/>'''Civila'''. Kiu estas nek militisto, nek pastro.
<section end="Civila"/>
<section begin="Civilizi"/>'''Civilizi'''. Kvietigi la morojn, doni klerecon al barbaro : ''La Romanoj civilizis la antikvan mondon''.
<section end="Civilizi"/>
<section begin="Civilizacio"/>'''Civilizacio'''. Stato de tio, kio estas civilizita : ''La civilizacio anstataŭas iom post iom la barbaran staton''.
<section end="Civilizacio"/>
<section begin="Civito"/>'''Civito'''. Libera lando, regno, regata de la reprezentantoj de la popolo. '''Civitano'''. Ano de civito.
<section end="Civito"/>
<section begin="Colo"/>'''Colo'''. Malgranda mezuro de longeco : ''La angla colo = 25 mm., la germana = 27 mm.''
<section end="Colo"/>
<section begin="Letero Ĉ"/>{{f|'''Ĉ'''|c|g=150%}}
<section end="Letero Ĉ"/>
<section begin="Ĉabrako"/>'''Ĉabrako'''. Kovrilo, kiun oni metas sub la selo de ĉevalo.
<section end="Ĉabrako"/>
<section begin="Ĉagreno"/>'''Ĉagreno'''. Malĝojo, kaŭzita de perdo aŭ de nerealiĝinta espero : ''ĉagreno post la morto de amiko''. '''Ĉagreni'''. Kaŭzi ĉagrenon : ''La novaĵo forte ĉagrenis nin''. '''Ĉagreniĝi'''. Senti ĉagrenon.
<section end="Ĉagreno"/>
<section begin="Ĉamo"/>'''Ĉamo''' (Zool.). Kaprosimila besto el la familio de l' antilopoj, el kies haŭto oni faras delikatan ledon (''Rupicapra'').
<section end="Ĉamo"/>
<section begin="Ĉambelano"/>'''Ĉambelano'''. Nobelo, administranta loĝejon de monarĥo.
<section end="Ĉambelano"/>
<section begin="Ĉambro"/>'''Ĉambro'''. Ĉiu el la partoj de loĝejo, apartigitaj unu de alia per muroj kaj komunikigantaj reciproke per pordoj. '''Antaŭĉambro'''. Unua ĉambro de loĝejo ĉe la enirpordo, ordinare sen fenestroj kie oni demetas kaj lasas la paltojn, ĉapelojn k. t. p. Komparu: Vestiblo.
<section end="Ĉambro"/>
<section begin="Ĉampano"/>'''Ĉampano'''. Franca ŝaŭmanta vino, alte ŝatata.
<section end="Ĉampano"/>
<section begin="Ĉano"/>'''Ĉano'''. Parto de pafilo, per sia frapo eksplodiganta la kartoĉon.
<section end="Ĉano"/>
<section begin="Ĉapo"/>'''Ĉapo'''. Kapkovrilo kun nevolvita rando.
<section end="Ĉapo"/>
<section begin="Ĉapelo"/>'''Ĉapelo'''. Kapkovrilo kun volvita rando.
<section end="Ĉapelo"/>
<section begin="Ĉapitro"/>'''Ĉapitro'''. Parto de literatura verko, signita per la sama vorto kun orda numero, aŭ sole per la lasta : ''Romano estas dividata en ĉapitrojn, kiel dramo en scenojn''.
<section end="Ĉapitro"/>
<section begin="Ĉar"/>'''Ĉar'''. Konjunkcio, esprimanta kaŭzon.
<section end="Ĉar"/>
<section begin="Ĉaro"/>'''Ĉaro'''. Durada veturilo : ''La herooj de Iliado batalis sur ĉaroj''.
<section end="Ĉaro"/>
<section begin="Ĉarlatano"/>'''Ĉarlatano'''. - 1. Migranta vendisto de kuracaj rimedoj, elŝiranta dentojn sur publikaj placoj, k. t. p. - 2. Trompisto, trouzanta la homan kredemon. - 3. Ignoranta kuracisto, pretendanta, ke li posedas sekretajn, ĉion resanigantajn rimedojn.<section end="Ĉarlatano"/><noinclude><references/></noinclude>
20v45fsejpv8bzdj98bp1gsrfro4bsz
115049
115047
2026-05-08T02:04:14Z
Castelobranco
7
115049
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Cirko"/>'''Cirko'''. Rondforma konstruaĵo kun areno en la mezo por spektakloj de rajdistoj, akrobatoj, atletoj.
<section end="Cirko"/>
<section begin="Cirkelo"/>'''Cirkelo'''. Geometria instrumento, konsistanta el du brakoj, kunigitaj per ĉarniro, kaj uzata por mezuri liniojn, desegni cirklojn.
<section end="Cirkelo"/>
<section begin="Cirklo"/>'''Cirklo'''. Kurba fermita linio, kies ĉiuj punktoj estas en egala distanco de interna punkto, nomata centro. '''Cirkla'''. Havanta formon de cirklo.
<section end="Cirklo"/>
<section begin="Cirkonstanco"/>'''Cirkonstanco'''. Detalo, apartaĵo, kiu akompanas fakton : ''grava cirkonstanco''. ''Tio dependos de la cirkonstancoj''.
<section end="Cirkonstanco"/>
<section begin="Cirkulero"/>'''Cirkulero'''. Sciigo, letero, skribita au presita, dissendita al multaj personoj, pri la sama temo.
<section end="Cirkulero"/>
<section begin="Cirkuli"/>'''Cirkuli'''. - 1. Senhalte moviĝi, revenante ĉiam al la punkto de l' foriro : ''La sango cirkulas en la homa korpo''. - 2. Iri kaj reiri, veturi kaj reveturi : ''La publiko cirkulas sur la trotuaro''. ''La kaleŝoj cirkulas sur la stratoj''. - 3. Pasi de mano al mano : ''La mono cirkulas''. - 4. Disvastiĝi : ''Famo cirkulas''.
<section end="Cirkuli"/>
<section begin="Cirkumflekso"/>'''Cirkumflekso'''. Akcento, metata sur longaj vokaloj (^).
<section end="Cirkumflekso"/>
<section begin="Cisterno"/>'''Cisterno'''. Akvujo por pluvakvo, ordinare masonita sub la tero.
<section end="Cisterno"/>
<section begin="Citadelo"/>'''Citadelo'''. Fortikaĵo, gardanta urbon.
<section end="Citadelo"/>
<section begin="Citi"/>'''Citi'''. Ripeti laŭvorte frazojn, fragmentojn el verko de aŭtoro, kiel argumenton por sia propra diro. '''Citaĵo, citato'''. Frazo, fragmento citita. Komparu: Mencii.
<section end="Citi"/>
<section begin="Citro"/>'''Citro'''. Muzika instrumento, konsistanta el ligna kesto kun metalaj kordoj, kiujn oni pinĉas, ludante.
<section end="Citro"/>
<section begin="Citrono"/>'''Citrono''' (Bot.). Pale flava frukto, plena de acida suko. '''Citronarbo'''. Vegetaĵo el la familio de l' aŭrantiacoj (''Citrus medica'').
<section end="Citrono"/>
<section begin="Civila"/>'''Civila'''. Kiu estas nek militisto, nek pastro.
<section end="Civila"/>
<section begin="Civilizi"/>'''Civilizi'''. Kvietigi la morojn, doni klerecon al barbaro : ''La Romanoj civilizis la antikvan mondon''.
<section end="Civilizi"/>
<section begin="Civilizacio"/>'''Civilizacio'''. Stato de tio, kio estas civilizita : ''La civilizacio anstataŭas iom post iom la barbaran staton''.
<section end="Civilizacio"/>
<section begin="Civito"/>'''Civito'''. Libera lando, regno, regata de la reprezentantoj de la popolo. '''Civitano'''. Ano de civito.
<section end="Civito"/>
<section begin="Colo"/>'''Colo'''. Malgranda mezuro de longeco : ''La angla colo = 25 mm., la germana = 27 mm.''
<section end="Colo"/>
<section begin="Litero Ĉ"/>{{f|'''Ĉ'''|c|g=150%}}
<section end="Litero Ĉ"/>
<section begin="Ĉabrako"/>'''Ĉabrako'''. Kovrilo, kiun oni metas sub la selo de ĉevalo.
<section end="Ĉabrako"/>
<section begin="Ĉagreno"/>'''Ĉagreno'''. Malĝojo, kaŭzita de perdo aŭ de nerealiĝinta espero : ''ĉagreno post la morto de amiko''. '''Ĉagreni'''. Kaŭzi ĉagrenon : ''La novaĵo forte ĉagrenis nin''. '''Ĉagreniĝi'''. Senti ĉagrenon.
<section end="Ĉagreno"/>
<section begin="Ĉamo"/>'''Ĉamo''' (Zool.). Kaprosimila besto el la familio de l' antilopoj, el kies haŭto oni faras delikatan ledon (''Rupicapra'').
<section end="Ĉamo"/>
<section begin="Ĉambelano"/>'''Ĉambelano'''. Nobelo, administranta loĝejon de monarĥo.
<section end="Ĉambelano"/>
<section begin="Ĉambro"/>'''Ĉambro'''. Ĉiu el la partoj de loĝejo, apartigitaj unu de alia per muroj kaj komunikigantaj reciproke per pordoj. '''Antaŭĉambro'''. Unua ĉambro de loĝejo ĉe la enirpordo, ordinare sen fenestroj kie oni demetas kaj lasas la paltojn, ĉapelojn k. t. p. Komparu: Vestiblo.
<section end="Ĉambro"/>
<section begin="Ĉampano"/>'''Ĉampano'''. Franca ŝaŭmanta vino, alte ŝatata.
<section end="Ĉampano"/>
<section begin="Ĉano"/>'''Ĉano'''. Parto de pafilo, per sia frapo eksplodiganta la kartoĉon.
<section end="Ĉano"/>
<section begin="Ĉapo"/>'''Ĉapo'''. Kapkovrilo kun nevolvita rando.
<section end="Ĉapo"/>
<section begin="Ĉapelo"/>'''Ĉapelo'''. Kapkovrilo kun volvita rando.
<section end="Ĉapelo"/>
<section begin="Ĉapitro"/>'''Ĉapitro'''. Parto de literatura verko, signita per la sama vorto kun orda numero, aŭ sole per la lasta : ''Romano estas dividata en ĉapitrojn, kiel dramo en scenojn''.
<section end="Ĉapitro"/>
<section begin="Ĉar"/>'''Ĉar'''. Konjunkcio, esprimanta kaŭzon.
<section end="Ĉar"/>
<section begin="Ĉaro"/>'''Ĉaro'''. Durada veturilo : ''La herooj de Iliado batalis sur ĉaroj''.
<section end="Ĉaro"/>
<section begin="Ĉarlatano"/>'''Ĉarlatano'''. - 1. Migranta vendisto de kuracaj rimedoj, elŝiranta dentojn sur publikaj placoj, k. t. p. - 2. Trompisto, trouzanta la homan kredemon. - 3. Ignoranta kuracisto, pretendanta, ke li posedas sekretajn, ĉion resanigantajn rimedojn.<section end="Ĉarlatano"/><noinclude><references/></noinclude>
i5yr8ful9aa4107zleyfmyhitevn93x
Vortaro de Esperanto
0
29588
115052
114946
2026-05-08T02:09:38Z
Castelobranco
7
*litero
115052
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf"
from="5" to="5"
header="enhavo" />
{{Centra|[[/Tabelo de mallongigoj|Tabelo de mallongigoj]]}}
{{AlfabetaIndekso|ligilo=Litero %s|titolo=Unu paĝo po litero}}
{{AlfabetaIndekso}}
[[Kategorio:Vortaro de Esperanto|*]]
r37b5qzldql85qx356lcjrs4d2n949v
Vortaro de Esperanto/Litero A
0
29591
115053
114945
2026-05-08T02:10:14Z
Castelobranco
7
Castelobranco movis paĝon [[Vortaro de Esperanto/Letero A]] al [[Vortaro de Esperanto/Litero A]]: Malĝusta titolo
114945
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Kabe_-_Vortaro_de_Esperanto,_1922.pdf"
from=7 to=21
fromsection="Letero A" tosection="Azoto"
next="[[../Letero B|B]]"
header=1 />
[[Kategorio:Vortaro de Esperanto|A]]
mfgilptbldqv89gpw8vlimbnykkezvm
115061
115053
2026-05-08T02:13:38Z
Castelobranco
7
*
115061
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Kabe_-_Vortaro_de_Esperanto,_1922.pdf"
from=7 to=21
fromsection="Litero A" tosection="Azoto"
next="[[../Litero B|B]]"
header=1 />
[[Kategorio:Vortaro de Esperanto|A]]
3k2fkb8vpn95xmqqbs0ef9tmhxlsc6l
Vortaro de Esperanto/Litero B
0
29592
115055
114944
2026-05-08T02:10:42Z
Castelobranco
7
Castelobranco movis paĝon [[Vortaro de Esperanto/Letero B]] al [[Vortaro de Esperanto/Litero B]]: Malĝusta titolo
114944
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Kabe_-_Vortaro_de_Esperanto,_1922.pdf"
from="21" to="28"
fromsection="Letero B"
prev="[[../Letero A|A]]" next="[[../Letero C|C]]"
header=1 />
[[Kategorio:Vortaro de Esperanto|B]]
jozck512ejvf2kjnbcz3jgyqwa3dbza
115060
115055
2026-05-08T02:13:20Z
Castelobranco
7
*
115060
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Kabe_-_Vortaro_de_Esperanto,_1922.pdf"
from="21" to="28"
fromsection="Litero B"
prev="[[../Litero A|A]]" next="[[../Litero C|C]]"
header=1 />
[[Kategorio:Vortaro de Esperanto|B]]
72lfhxcuoxlr2pvwbigimjylglq344w
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/45
104
31924
115081
93977
2026-05-08T04:17:36Z
Castelobranco
7
+
115081
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Lepticed7" /></noinclude><section begin="Embrazuro"/><nowiki />
'''Embrazuro'''. Malfermaĵo en muro, en
fortikaĵo, tra kiu oni pafas.
<section end="Embrazuro"/>
<section begin="Embruo"/>'''Embrio'''. Unua rudimento de {{sic|bésto|besto}} en
la utero de la patrino, kiam la membroj
ne estas ankoraŭ diferencigitaj.
<section end="Embruo"/>
<section begin="Embriologio"/>'''Embriologio'''. Scienco pri la evolucio
de embrio.
<section end="Embriologio"/>
<section begin="Embusko"/>'''Embusko'''. Loko, en kiu oni sin kaŝas,
loko, en kiu oni kaŝas taĉmenton de
soldatoj por {{sic|suprize|surprize}} ataki malamikon.
'''Embuski'''. Aranĝi embuskon.
<section end="Embusko"/>
<section begin="Emerito"/>'''Emerito'''. Oficisto, kiu traservis la difinitan
nombron da jaroj kaj ricevas pension.
<section end="Emerito"/>
<section begin="Emfazo"/>'''Emfazo'''. Afektita solena tono, solena
akcento en la parolado: ''paroli kun emfazo''.
Komparu : {{VdE|Aplombo}}, {{VdE|Patoso|patoso}}, {{VdE|Vervo|vervo}}.
<section end="Emfazo"/>
<section begin="Emigracio"/>'''Emigracio'''. Forlaso de la patrujo por
ekloĝi en alia lando.
<section end="Emigracio"/>
<section begin="Eminenco"/>'''Eminenco'''. Titolo de la kardinaloj.
<section end="Eminenco"/>
<section begin="Eminenta"/>'''Eminenta'''. Rimarkinda, distinginda,
supera per sia scio aŭ arto: ''eminenta''
''oratoro, diplomato''.
<section end="Eminenta"/>
<section begin="Emocii"/>'''Emocii'''. Movi, tuŝi la animon. '''Emocio'''.
Movo de la animo.
<section end="Emocii"/>
<section begin="Empirio"/>'''Empirio'''. Sperto, kiel bazo de filozofio.
'''Empiria'''. Bazila sur sperto.
<section end="Empirio"/>
<section begin="Empirismo"/>'''Empirismo'''. Filozofio, bazita sur la
sperto.
<section end="Empirismo"/>
<section begin="En"/>'''En'''. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata: a) Loko, interne de kiu, kie io estas; loi en domo, sidi en vagono. b) Loko, internen de kiu, kien oni direktas ion, iras aŭ sin direktas: salti en vagonon, jeti en valizon. c) Tempo, kiam io okazas: en somero. d) Maniero: en kia maniero? en la sekvanta maniero. - 2. Prefikso, per kiu estas esprimata: Loko, kie aŭ kien: enhavi = havi en si, enmeti, enskribi, enterigi.
<section end="En"/>
'''Enciklopedio'''. Verko, prezentanta la tuton de la konoj pri unu aŭ ĉiuj sciencoj kaj artoj, en artikoloj grupigitaj en la alfabeta ordo: enciklopedio ĝenerala, enciklopedio de la pentrarto.
'''Endivio (Bot'''.). Vegetaĵo el la familio de l' kompozitoj, manĝata kiel salato (Cichorium endivia).
'''Endemio (Med'''.). Malsano, konstante reganta en iu lando, regiono : kretinismo.
'''Energio'''. -1. Forto de la karaktero : forta volo, ĉiam preta kaj kapabla al agado ; persistemo. -2. (Fiz.). Kapablo plenumi laboron.
'''Energia'''. Posedanta energio.
'''Senenergia'''. Ne posedanta energion.
'''Energie'''. En energia maniero.
'''Enigmo'''. - 1. Demando solvata, prezentita en malklaraj duscencaj frazoj: Edipo divenis la enigmon de tasfinkso. - 2. Malfacila problemo entute: la enigmoj de la naturo.
'''Enketo'''. Esploro de problemo per ekspertoj, per specialistoj, el kiuj ĉiu estas demandita aparte kaj sendepende de l'aliaj esprimas sian opinion: internacia enketo pri la kosto de la vivado.
'''Entomologio'''. Scienco pri la insektoj.
'''Entomologo'''. Scienculo, studanta la entomologion.
'''Entrepreni'''. Preni sur sin; decidi fari ion kaj ĝin komenci: entrepreni laboron.
'''Entrepreno'''. Entreprenita afero.
'''Entreprenisto'''. Persono, kies okupo estas plenumo de laboroj por aliaj personoj: entreprenisto de publikaj laboroj.
'''Entuziasmo'''. Granda emocio kaj ardanta emo al io: paroli, labori kun entuziasmo.
'''Entuziasma'''. Posedanta entuziasmon, karakterizata de entuziasmo.
'''Entuziasmigi'''. Plenigi per entuziasmo: Esperanto entuziasmigas ĉiujn adeptojn.
'''Entuziasmiĝi'''. Pleniĝi per entuziasmo.
'''Enuo'''. Malagrabla impreso de neokupiteco, de manko de intereso.
'''Enui'''. Senti enuon.
'''Enuigi'''. Kaŭzi enuon.
'''Enuiga'''. Kiu kaŭzas enuon. Komparu: Tedi.
'''Envii'''. Senti malĝojon, malamon pro bono, sukceso, felico de alia persono: envii iun, envii ion, envii ion al iu.
'''Envio'''. Sento de tiu, kiu envias.
'''Enviema'''. lnklina al envio.
'''Enviinda'''. Kiu meritas envion. Komparu: Ĵaluzo.
'''Eparĥio'''. Distrikto, regata de greka episkopo.
'''Epidemio'''. Infekta malsano, samtempe atakanta multe da personoj en unu loko: epidemio de la ĥolero.
'''Epidemia'''. Havanta ecojn de epidemio.
'''Epidemie'''. En epidemia maniero.
'''Epidermo (Anat'''.). Ekstera tavolo de la haŭto.
'''Epigrafo'''. Devizo, surskribo sur konstruaĵo, tombo, literatura verko: La pariza Panteono havas la jenan epigrafon: « Al la grandaj homoj la dankema patrujo ».
'''Epigramo'''. Mallonga versaĵo, frazo, esprimanta akran kritikon, mordantan ironion.
'''Epikurismo'''. - 1. Doktrino de Epikuro, ke la feliĉo konsistas en la trankvilo de la animo kaj en prudenta ĝuado de la plezuroj de l’ vivo. - 2. Volupteco, ŝatado de korpajĝuoj.<noinclude><references/></noinclude>
tfiw93hcr8yc3qmh296veob5bciig7u
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/20
104
37517
115063
114483
2026-05-08T02:17:00Z
Castelobranco
7
*
115063
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude><section begin="Atenci"/>'''Atenci'''. - 1. Krime ataki reganton aŭ alian eminentan personon : ''atenci iun, atenci kontraŭ iu''. - 2 Fig.: ''atenci ies liberecon, rajtojn'' = provi limigi, provi forpreni. '''Atenco'''. Ago de tiu, kiu atencas.
<section end="Atenci"/>
<section begin="Atendi"/>'''Atendi'''. - 1. Resti, ĝis iu venos, ĝis io okazos : ''atendi amikon, atendi la subiron de la suno.'' - 2. Esperi : ''atendi helpon''. - 3. Esti preta, minaci, esti neevitebla : ''La tagmanĝo atendas nin. La krimulon atendas la ekzekuto''. '''Atendo'''. Stato de tiu, kiu atendas. '''Atendejo'''. Ĉambro, salono por atendi : ''atendejo de stacidomo, de kuracisto''.
<section end="Atendi"/>
<section begin="Atenta"/>'''Atenta'''. Kies aŭda, vida sento, spirito estas turnita ai io : atenta lernanto, atenla speletatoro. '''Atenti'''. - 1. Havi la aŭdan, vidan senton, spiriton, turnitan al io : ''atenti lecionon''. - 2. Sekvi, obei : ''atenti konsilon, argumentojn''. '''Atento'''. Anima stato de tiu, kiu atentas. '''Senatenta'''. Kiu ne atentas.
<section end="Atenta"/>
<section begin="Atesti"/>'''Atesti'''. - 1. Doni sciigojn pri fakto aŭ afero, por konfirmi aŭ kontraŭparoli diron de akuzito : ''atesti en juĝejo''. - 2. Pruvi, montri : ''La historiaj monumentoj atestas, ke la antikva Egipto posedis altan civilizacion''. '''Atesto'''. - 1. Vortoj de tiu, kiu atestas. - 2. Atestanta dokumento : ''supera (profesora) esperanta atesto''. '''Atestanto'''. Persono, kiu atestas.
<section end="Atesti"/>
<section begin="Atingi"/>'''Atingi'''. Sukcesi tuŝi, veni ĝis, sin etendi ĝis : ''atingi la plafonon per etendita mano; atingi celon; atingi urbon antaŭ la nokto; atingi aĝon de dudek jaroj''. '''Atingebla'''. Kiu povas esti atingita : ''neatingebla perfekteco''.
<section end="Atingi"/>
<section begin="Atlaso"/>'''Atlaso'''. - I. Kolekto de geografiaj kartoj; kolekto de desegnaĵoj aŭ pentraĵoj, ilustrantaj specialan temon : ''atlaso geografia, historia, anatomia, botanika''. - II. Glata brila silka ŝtofo kun nerimarkebla transversaj fadenoj. - III. Filo de Jupitero; giganto, kiu portis sur siaj ŝultroi la ĉielon.
<section end="Atlaso"/>
<section begin="Atleto"/>'''Atleto'''. - 1. Luktisto. - 2. Homo tre forta.
<section end="Atleto"/>
<section begin="Atmosfero"/>'''Atmosfero'''. Aero, gasoj, ĉirkaŭantaj la teran globon aŭ alian astron. '''Atmosfera'''. De atmosfero : ''atmosferaj gasoj''.
<section end="Atmosfero"/>
<section begin="Atomo"/>'''Atomo'''. La plej malgranda, nedividebla parto de materio. Komparu : '''Molekulo'''.
<section end="Atomo"/>
<section begin="Atomismo"/>'''Atomismo'''. Filozofia sistemo, klariganta la formiĝon de l' universo, kiel kuniĝon de atomoj.
<section end="Atomismo"/>
<section begin="Atonio"/>'''Atonio''' (Med.). Malforteco de muskolo, de organo.
<section end="Atonio"/>
<section begin="Atribui"/>'''Atribui'''. Opinii, ke io estas ies ago, eco : ''atribui al iu meriton, pekon, agon''.
<section end="Atribui"/>
<section begin="Atributo"/>'''Atributo''' (Gram.). Adjektivo aŭ substantivo, kiu kun verbo formas predikaton : ''La rozo estas ruĝa. Kiamaniere vi fariĝis Esperantiston? La popolo proklamis lin reĝo.'' '''Atributa'''. De atributo, havanta karakteron de atributo : ''atributa vorto''.
<section end="Atributo"/>
<section begin="Atriplo"/>'''Atriplo''' (Bot.). Vegetaĵo herba el la familio de l’ kenopodiacoj (''Atriplex'').
<section end="Atriplo"/>
<section begin="Atrofio"/>'''Atrofio''' (Med.). Patologia malgrasiĝo, malgrandiĝo de muskolo, de organo. '''Atrofii'''. Patologie malgrasiĝi, malgrandiĝi.
<section end="Atrofio"/>
<section begin="Atuto"/>'''Atuto'''. Supera koloro en la kartludoj.
<section end="Atuto"/>
<section begin="Aŭ"/>'''Aŭ'''. - 1. Esceptanta konjunkcio : ''Venki aŭ morti! Prenu frakon aŭ redingoton.'' - 2. Alivorte; tio estas; nomata alie : ''Unuigitaj Ŝtatoj aŭ Usono''.
<section end="Aŭ"/>
<section begin="Aŭdi"/>'''Aŭdi'''. Percepti per la orelo: aŭdi bruon, muzikon. '''Aŭdado'''. Kapablo aŭdi : ''La aŭdado gvidas la blindulon''. '''Aŭda'''. De l’aŭdado, kiu koncernas la aŭdadon : ''aŭda sento, aŭda organo''. Komparu : '''Aŭskulti'''.
<section end="Aŭdi"/>
<section begin="Aŭdienco"/>'''Aŭdienco'''. Oficiala akcepto de regnestro aŭ altrangulo, por aŭskulti petojn.
<section end="Aŭdienco"/>
<section begin="Aŭditorio"/>'''Aŭditorio'''. Ĉambrego por publikaj, universitataj lecionoj.
<section end="Aŭditorio"/>
<section begin="Aŭguro"/>'''Aŭguro'''. Antikva roma antaŭdiristo.
<section end="Aŭguro"/>
<section begin="Aŭkcio"/>'''Aŭkcio'''. Publika vendo al persono, kiu proponas la plej altan pagon.
<section end="Aŭkcio"/>
<section begin="Aŭkcio"/>'''Aŭrantiacoj''' (Bot.). Familio de dukotiledonaj vegetaĵoj : oranĝo, citrono.
<section end="Aŭkcio"/>
<section begin="Aŭreolo"/>'''Aŭreolo'''. Luma cirklo, per kiu la pentristoj ordinare ĉirkaŭas la kapon de la sanktuloj; glorkrono. Koinparu : '''Nimbo'''.
<section end="Aŭreolo"/>
<section begin="Aŭskulti"/>'''Aŭskulti'''. Uzi sian aŭdan senton; atenti por aŭdi : ''Ĉiuj atente aŭskultis, sed la bruo estis tiel granda, ke oni aŭdis preskaŭ nenion''. '''Aŭskultanto'''. Persono, kiu aŭskultas Komparu : '''Aŭdi'''.
<section end="Aŭskulti"/>
<section begin="Aŭspicioj"/>'''Aŭspicioj'''. Protekto, partopreno : La rondo estis fondita sub la aŭspicioj de la tutmonda ligo de instruistoj.
<section end="Aŭspicioj"/>
<section begin="Aŭtentika"/>'''Aŭtentika'''. Originala, nefalsita, vera : ''aŭtentika verko, dokumento, subskribo''. '''Aŭtentikeco'''. Eco de tio, kio estas aŭtentika : ''La akuzito neis la aŭtentikecon de l’ dokumento''.
<section end="Aŭtentika"/>
<section begin="Aŭtobiografio"/>'''Aŭtobiografio'''. Priskribo de la propra vivo.
<section end="Aŭtobiografio"/>
<section begin="Aŭtoĥtona"/>'''Aŭtoĥtona'''. Kies antaŭuloj loĝis en la lando jam de antikvaj tempoj : ''aŭtoĥtona popolo''.
<section end="Aŭtoĥtona"/>
<section begin="Aŭtodidakto"/>'''Aŭtodidakto'''. Persono, kiu lernas sen instruanto.
<section end="Aŭtodidakto"/><noinclude><references/></noinclude>
j1cbj7zzk7nabpozwarp6ci0m8tqrdf
Paĝo:The Esperanto Monthly - Septembro 1919.pdf/15
104
37661
115086
115024
2026-05-08T10:17:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Ne provlegita */
115086
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" /></noinclude>“ La Nova Tempo.”
This is the name of a new monthly
illustrated Magazine entirely in
Esperanto which is to appear during
this month under the editorship
ol Mr Alfred Liebenschein. Subscriptions,
4ŝ, should be sent to “ La
Nova Tempo,” Wien, IX/4, Liechtensteinstrasse
157, I1I/29.
{{c|* * * }}
S-RO A. S. ARNOLD, Box 36,
Metuchen, N.J., U.S.A., deziras interŝanĝi
poŝtmarkojn kun ĉiulandaj
samideanoj. Nepre kaj tuj respondas.
S-RO ERNST MUTHSCHALL, Blumenstr
33 !, FORST 1. L., Germanujo,
deziras korespondon por siaj junaj
lernantoj.
S-RO ARMAND B. COIGNE, 2633
Creston Avenue, E.M., Bronx, New
York, N.Y., U.S.A., deziras koni
interesatojn je internacia asocio por
psika enketado, kiel helpontoj kaj
avizantoj. Korespondos pri nenia
alia temo kaj ne respondos al pm kaj
pk kolektantoj.
{{c|---}}
U E A
Universala Esperanto Asocio
the U.E.A. and subscribe to its official organ
“ESPERANTO.”
The Annual Subscription to the Association is
2s., and to the Gazette 5s.
Delegates of the U.E.A. throughout the world
Central Office
14 MUSEUMSTRASSE, BERNE, SVISUJO
Pitman's Shorthand adapted to
Esperanto.
Many of our readers know that
Mr M. C. Butler, the highly esteemed
Secretary of the B.E.A., has perfected
an adaptation of Pitman's
Shorthand to Esperanto, as the
result of many years' careful experiment
and practice. It has occurred
to some friends of Mr Butler that it
would be conferring a benefit on the
Esperantist public if this system
were published by subscription.
Already some £f23 has been subscribed
or promised, but about £15
more is needed. The publishing
committee therefore invite further
subscriptions. The intention is to
refund all sums subscribed in proportion
as the work covers the expenses
of publication. P. J. CAMERON
(Secretary). Tvreasurer, Miss ROOK,
12 Alexandra Flats, Palace Street,
London, S.W.I.<noinclude><references/></noinclude>
o9wxrtxyy2lk9iend822qj3opyu0by9
Paĝo:The Esperanto Monthly - Septembro 1919.pdf/14
104
37662
115087
115025
2026-05-08T10:18:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Ne provlegita */
115087
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Competition for Boys and Girls
Conducted by Miss JANE BAIRD.
This Competition is limited to boys and
iris of not more than I5 years of age.
ompetitors must write their solutions on
a postcard addressed ““' KONKURSO,” c/o
Miss JANE BAIRD, 95 Bellevue Road, Edinburgh,
and add their age and the name of
their school. A Monthly Prize will be given,
and at the end of the Competition special
prizes will be awarded to those who obtain
the highest total number of marks.
N.B.—It must be understood that Solutions
are the competitors' unaided work.
In schools where Esperanto is taught it
is suggested that the teacher collect the
cards and send them in under an envelope,
to save postage.
NINTH COMPETITION.
Postcards to be sent not later than 4th October.
(a) Proverboj kaj Sentencoj.
Per la enmeto de la mankantaj
literoj. kompbletgu. la gemajn ofte
cititajn proverbojn kaj sentencojn :—
1. R-p-d-m-l-a-1-e.
2. E-d-m-l-o-o-p-i-a-g-a-d-n-l-k-u.
3. K-a-k-t-p-o-e-a-, l-m-s-j-e-t-n-s.
4. P-i-o-e-a-f-u-o-n-n-a-.
5. U-u-1-u-d-p-i-t-m-o-n-a-p-r-a-.
6. N-p-o-r-s-u-1-m-r-a-, K-o-v-p-v- ;
kud S-a-1-0-1-ŭ.
(b) Ujoj.
Eltrovu la nomojn (nur radikojn)
de ujoj, kaŝitajn en la jenaj frazoj :
(Ekz. pelv, korb.)
I. Ĉu via juna amiko frizas sian
hararon ?
2. Ĉirkaŭ ŝia talio estis flava zono
el lanfadeno.
3. Ĉu vi permesos, ke mi traduku
vian paroladon, sinjoro ?
4. Bedaŭrinde estas, ke strikoj
okazas tiel ofte en tiuj distriktoj.
5. Permesite lasi la oficejon pli
frue ol kutime, li tuj rapidis hejmen.
Result of the Seventh
Competition.
The highest number of marks in
this competition has been gained by :
BELLA LEIPER (age II),
Donaldson's Hospital,
Edinburgh
Homours List (12 marks). — Katharine
Langley, Buazton C.C. School; David Anderson,
W. Burchell, Robert Brandie, Matthew
Browning, David D. Blair, Kenneth Christie,
George Francis, James Finlay, Meg Fleming,
James Hare, Robert Jamieson, W. S. Kinghorn,
Robert Murison, Bessie M'Donald,
Alex. Reid, Robert Stewart, Walter Shand,
Richard Wimberley, Domaldsom's Hospital,
Edinburgh; Katharine Osmond, N. London
Collegiate School; Muriel Severn, St Johns
College, Worcester.
Hon. Mention (11 marks).—Chas. M'Intosh,
Alex. Watson, Domaldson's Hospital, Edinburgh; Dorothea Darbon, Highbury Hill High
School, London.
Commended (10 marks and under).—Constance
Darbon, N. London Collegiate School ;
Frederick Evans, Green Lane C.C. School,
Patricroft.
SOLUTIONS.
(Seventh Competition, p. 80.)
(a) Vizitkarto :—ĝardenkulturisto.
(b) Atmosfer.
(c) (1) Okul, rul, ul; (2) glan,
lan, an; (3) paper, aper, per, er.
{{c|* * * }}
En Jugejo.
La akuzito havis malbonegan
aspekton, sed lia advokato per
emociigaj tonoj alparolis la ĵurintaron.
— Sinjoroj, li diris-—mia kliento
estis devigata pro la manko de
nutraĵo preni la malgrandan monsumon.
Li bezonis nur sufiĉe da
mono por aĉeti panon por siaj infanetoj.
Atesto pri tio kuŝas en
la fakto, ke li ne prenis monujon,
kiu enhavis bankbiletojn por
kvindek funtoj, kiu troviĝis en la
ĉambro.
La advokato paŭzis dum momento, .
kaj aŭdis plorĝemojn de la akuzito.
— Kial vi ploras? demandis al
li la advokato.
— Ĉar, respondis la akuzito—mi
ne vidis tiun monujon.<noinclude><references/></noinclude>
fgimaq01k7jdnvvefs0i25u54cu08x9
Paĝo:The Esperanto Monthly - Septembro 1919.pdf/13
104
37663
115088
115026
2026-05-08T10:19:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Ne provlegita */
115088
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Esperanto Congress in Canada.
Our North American cousins and
samideanoj have had a very successful
Congress in Montreal, Quebec.
The newspaper accounts received
show that the Congress had the
customary result of attracting public
attention to our language. The
Gazette in particular gave several
long reports.
This is the first Esperanto Congress
held in Canada, and good
results are expected from the gathering
of Canadian and American Esperantists
in Montreal and the adoption
of an amended constitution for the
Esperanto Association of North
America.
Among those present was Mr A.
P. Beauchemin, of Montreal, who
is the veteran Esperantist of Canada,
Who, with two or three others,
had in Igo2 edited an Esperanto
magazine, La Lumo, which had a
wide circulation.
The public speakers included Dr
D. O. S. Lowell, headmaster of
Roxbury Latin School, Roxbury,
Mass., who spoke on “ Esperanto
in the School,” giving special attention
to the Eccles Experiment, as
well as to the official introduction
of Esperanto into schools in Britain,
France, China, Portugal, and Brazil.
Mr James F. Morton, junr., secretary
of the New York Common Commercial
Language Committee, who
was specialy interviewed by one
of the papers, spoke on the commercial
use of Esperanto; others
spoke from practical experience of
the value of Esperanto to travellers,
and Prof. H. W. Hetzel, of Philadelphia,
gave his experiences at
the Esperanto Congress at Cracow
and. compared it with other international
congresses at which he
had been present. In an Esperanto
Congress, he said, ““ There is
no barrier of nationality between
a man and his fellows. We forget
that a man is a Russian, an Italian,
or a German, and remember that
he is a member of the human race.
When we can establish the fact that
there are no hideous barriers of
nationality between us, there will
be no war in the world.”
The speaker compared this ideal
condition with that of other international
congresses at which he had
been present, where, when a foreign
language was used, only those who
were linguists or natives of the
country in Which it was spoken
could understand what was being
said, and it was necessary to distribute
on the following day a mere
summary of what had been uitered
by the speaker. There could be
no question as to the advantages to
be derived from the use of a universal
language such as Esperanto.
{{c|* * * }}
Opero en Esperanto.
Samideano Feliks Hiller el Lodz
verkis kaj komponis antaŭ unu jaro
du originalajn Esperanto-operetojn
(unuaktajn) sub titoloj: “ Ho, tiuj
fremduloj!” kaj “ La Vilaĝprincino””
kaj ankaŭ diversajn Esperantokantojn
kun muziko. Bedaŭrinde,
pro la terure altaj preskostoj en
Polujo la eldonado de operetoj kaj
kantoj estis ĝis nun tute neebla.
Dezirante nuntempe, kiam la
baroj. inter la popoloj forestas, kun
helpo de eksterlandaj samideanoj
eldoni la unuajn Esperanto-operetojn,
mi turnas min al vi, karaj
samideanoj, kun varmega peto,
helpi al mi en tiu entrepreno !
La aperigo de unua opereto en
Esperanto povas esti, laŭ mia opinio,
bonega propagandilo por nia kara
lingvo, ĉar ĝi montros al la vasta
publiko, ke oni en Esperanto ne
nur paroli kaj legi sed ankaŭ kanti
kaj ridi povas !
Samideanoj! Kiu do el vi estas
preta etendi al mi la manon, ĉu
materiale aŭ morale, skribu senrokraste
al mi laŭ suba adreso !
IZIDORO Ĥimoviĉ, Dluga 90 (Esp.
Soc.), Lodz, Polujo.<noinclude><references/></noinclude>
009otx0507izyjmh93mzz166xwku9z7
Paĝo:The Esperanto Monthly - Septembro 1919.pdf/12
104
37664
115089
115027
2026-05-08T10:29:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Ne provlegita */
115089
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Ciuj Ridetantoj.
La Redaktoro antaŭ ne longe
aliĝis al la “ Antikva Ordeno de
Ridetantoj.” Por aliĝi al tiu Ordeno
oni ne bezonas rajdi sur kapro :. oni
nur devas rideti. La moto de la
Ordeno estas “ Ridetadu”” (keep on
smiling).
<poem>
Ridetu! Ridetu ! senĉese ridetu !..
Nemam forgesu rideti
Ĉar kiam ridetas vi al aliulo
Li devos rideton ripeti.
Ĝis mejlo post mejlo ridetoj troviĝos,
La nubojn de l viv' formetante,
Al ĉiu la vivo fariĝos vivinda,
Do tru tra V mond ridetante.
</poem>
Se vi ne povas paroli la lingvon de
aliulo vi povas rideti al li kaj elvoki
tujan ridetan respondon. Efektive
la rideto estas la plej internacia
lingvo en la mondo. Eĉ kvankam
vi estas infaneto kaj ne povas komprenigi
vin per vortoj, se vi ridetu,
oni tuj komprenas kaj ridetas al vi.
Infaneto eniras en tramveturilon :
nur ridetante ĝi alportas feliĉon kaj
refreŝigadon al la lacaj kunpasaĝeroj.
La rideto estas la plej elokventa
esprimo de la animo. Malfeliĉa
estas la homo, kiu ne povas rideti.
““ Sub la sankta signo de l'espero ”
ankaŭ kolektiĝas la paca armeo de
ridetantoj. La Antikva, Nobla, kaj
Universala Ordeno de Ridetantoj
elektis kiel sian signon, la Stelon de
la Espero, kies radioj dispelas la
mallumon, kaj heligas ĉiujn, sur
kiujn ili briletas. La Ordeno estas
sensekta, kaj fondiĝis sur firma konfido
al Plejpotenca Dio, kiel la Supera
Reganto de la Universo, kaj la
Frateco de la Homaro. La anoj
devos fari sian eblon gajigi aliulojn,
ĉar feliĉigante aliulojn, oni mem
feliĉiĝas.
Jam aliĝis al la Ordeno S-ro
Lloyd-George, Prezidento Wilson, S-ro Clemenceau, Marŝalo Haig,
Generalo Pershing, Generalo Allenby,
Admiralo Sir Roger Keyes, kaj aliaj
„ eminentuloj. — Esperantistoj, kiuj
ĉiam ridetas, estas speciale bonvenigotaj
kiel anoj. La kotizaĵo
estas unu ŝilingo (sm. 0.50). La
Hon. Sek. estas S-ro F. A. Andrews,
43 Grange Road, South Norwood,
London, S.E. 25.
{{***}}
— Kio estas metafiziko ?
— Serĉado en malluma ĉambro
por nigra ĉapelo, kiu ne estas tie.
{{***}}
{{c|U.E.A. Oĥiciala Adresaro,}}
{{c|1919}}
The members of U.E.A. have
now received the Oficiala Adresaro
for the. year I9I9, containing the
names of the delegates, vice-delegates,
Esperanto ofĥices, etc., throughout
the world. It is a small publica -
tion compared. with that issued. for
the year before the war, but it is „
large enough to show that, notwithstanding
the war, the Association
which stands most for the practical
internationalapplication of Esperanto
has an inherent basic strength, which
five years of international strife has
been unable to overcome. lt is a
happy circumstance for the future
of Esperanto that the headquarters
of this organisation has been situated
in a neutral land, Switzerland; and
the director and his associates are
to be congratulated that during the
whole period of the war they have
observed a commendable neutrality,
Which will bring to them in. the
future the confidence of Esperantists
throughout the world, and from
which U.E.A. will be the gainer. ln
I9gI4 there were 7233 members of
U.E.A., in 1918 the number had fallen
to 1958. That this was due mainly
to the war is shown by the fact that
already this year there is an increase.
We trust that every vera Esperaniisto
from now will join the U.E.A.
and read its organ “ Esperanto ”
regularly. We would specially draw
the attention of teachers to the value
of the magazine as an aid in the
teaching of geography. They will
frequently find articles in it which
may be profitably used in class.<noinclude><references/></noinclude>
90tqjcxj8k252o2xwsv2lza4kimnouz
Paĝo:The Esperanto Monthly - Septembro 1919.pdf/10
104
37666
115084
115029
2026-05-08T09:48:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115084
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sur tiun pajlaron, aŭ alporti benketon
kaj labori ĝis kiam la tasko,
kiun oni donis al si reciproke estas
finita. La ŝparo de tiu sistemo
estas, ke la sama lumo utilas por
ĉiuj, kaj oni ne bezonas fajron, ĉar,
kiel en antikvaj legendoj, .la spirado
de la bestoj estas sufiĉe varmiga
por eviti ĉiun alian hejtadon.
Dum liberigita por la nokto bovideto
venas de tempo al tempo
ripozigi sian kapon sur la ŝultron
de iuj el la ĉeestantoj, kvazaŭ ĝi
volus ankaŭ miksiĝi al tiu simpla
homa vivo, aŭdiĝas el iu angulo
mallumeta, voĉo de iu rakontanto.
Li ne bezonas lumon por rakonti.
Kutime estas maljuna maristo, kiu
vidis multon en la malproksimaj
landoj, kiujn li vizitis, sed plej
volonte oni rakontas la legendojn
enlandajn, kaj oni rakontas la saman
legendon plej diversmaniere tiel ke
estas neeble trovi la veran manieron.
De tempo al tempo iu kantisto
okaza, sed ne senarta, kantas ankaŭ
lokajn romancojn pri forlasita
knabino, pri la militservado dum
kiu la amanto ne povis doni vivsignojn
pri si, kaj kiu trovas revenante
la amatinon, fianĉinon, mortintan
aŭ edziniĝintan, pri la bonfaro
de iu kastelano aŭ avareco de tiu alia,
k.t.p.
Jen unu el la legendoj, kiun mi
aŭdis, sed mi ĝin aŭdis mem tiel
diversmaniere, ke estas malfacile
elekti unu el ili. Tamen ĉar mi
devas elekti, mi elektas la jenan :—
'''Pri la puna al avara kastelanino.'''
lam en la kastelo de X., proksime
al la maro, ekzistis familio tre riĉa,
kiu konsistis el: Kastelano, kastelanino
kaj du kastelanidoj. Kvankam
ili estis tre riĉaj, neniam ili helpis
la malriĉulojn, kiuj preterpasis, kaj
kutime tiuj preterpasantoj rigardis
malamike la kastelon, de kie neniam
venis al ili iu bona vorto aŭ peco
da pano por kvietigi ilian malsaton.
La filino de la kastelanoj estis tre
„ bela kaj bonkora, kaj por puni ŝian
kompaton al la suferantoj, la
gepatroj enfermis ŝin kaj ne permesis
eliri, tiel ke baldaŭ pro manko
de flegoj bezonataj de ĉiu juna
knabino, ŝi mortis bedaŭrata de
ĉiuj, kiuj jam esperis, ke iam, kiam
ŝi estos kastelanino la aspekto de
la kastelo aliiĝos, kaj ke sekve la
regiono konos ankoraŭ feliĉajn
tagojn.
Kiam la filineto estis mortinta,
la patrino venigis la virinojn, kies
misio estas kutime purigi kaj vindi
la mortintojn. La virinoj petis la
patrinon pri bela lina tuko, ĉar ju
pli estis juna kaj pura la mortinto,
despli bela kaj delikata devas esti
la tuko por ĝin vindi! Pro avareco,
la patrino ne volis doni puran kaj
belan “tukon. Ŝi prenis malbelan,
uzitan, kaj ne tre puran, dirante ke
por enterigi, ĝi sufiĉas. Plorante
pro la ofendo al la mortintino, la.
virinoj envolvis la korpon, kaj enmetis
ĝin en la ĉerkon laŭ la kutimo.
La morgaŭon oni entombigis ŝin.
La postan nokton, la kastelanino
vekiĝis noktomeze kaj ŝi vidis
iun altkreskan kaj preskaŭ eteran
formon, kiu serĉis inter la tolaĵaro
de la granda ŝranko, troviĝanta
en ŝia dormoĉambro. Ŝi timis, kaj
nenion diris, sed kiam matene ŝi
vidis, ke ĉio estas malordigita, ŝi
konvinkiĝis, ke ŝi ne eraris, kaj ŝi
decidis, ke se iam ŝi revidos la
samon, ŝi iros al la individuo, kaj
forpuŝos ĝin.
La sekvantan nokton revenis la
virino pli etera ol iam, sed sufiĉe
videbla tamen. La avareco helpanta
la kuraĝon de la kastelanino,
ŝi faris kion ŝi estis decidinta.
Demandita, la aperantaĵo rigardis
la kastelaninon kaj diris: Mi serĉas
puran kaj belan tukon, ĉar la alia
estas tro peza al mi en la tombo.
Rekonante la filinon, la kastelanino
svenis, kaj baldaŭ mortis.
De ŝia morto, ĉe la lavejo de la
kastelo, kie kunvenas la virinoj por
purigi siajn tolaĵojn, oni ĉiunokte
aŭdas lavistinon, kiu batas, sapumas
kaj frotas la tolaĵon, trempas ĝin
en la akvon, kaj tordas por eligi<noinclude><references/></noinclude>
fsd83dm06c824xhn8y0t4wh7pflp4zb
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/24
104
37667
115064
115032
2026-05-08T02:24:34Z
Castelobranco
7
115064
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude><section begin="Batisto"/>'''Batisto'''. Tre maldika kaj densa teksaĵo el plej delikataj specoj de lino. '''Batista'''. El batisto : ''batista ĉemizo''.
<section end="Batisto"/>
<section begin="Bazo"/>'''Bazo'''. - 1. Malsupro, malsupra parto; bazo de monto, de piedestalo, de triangulo. - 2. (Ĥem.). Substanco, kiu kun acido formas salon. - 3. Ĉefa. esenca principo : ''La internacieco estas la bazo de Esperanto''. '''Bazi'''. Doni, kiel bazon, konstrui sur io; ''bazita sur mensogo''. Komparu: Fundamento.
<section end="Bazo"/>
<section begin="Bazaro"/>'''Bazaro'''. - 1. Placo, kie oni vendas komercaĵojn. - 2. Loko, okupita per plej diversaj butikoj. - 3. Ĉefa, granda komerca centro.
<section end="Bazaro"/>
<section begin="Baziliko"/>'''Baziliko'''. Ĉefa preĝejo.
<section end="Baziliko"/>
<section begin="Bazilisko"/>'''Bazilisko'''. – 1. (Zool.). Amerika lacerto (''Basiliscus americanus''). - 2. Fabela drako, kies rigardo mortigas.
<section end="Bazilisko"/>
<section begin="Bedo"/>'''Bedo'''. Longa kaj mallarĝa peco de tero, kie oni kulturas florojn, legomojn, k. t. p.
<section end="Bedo"/>
<section begin="Bedaŭri"/>'''Bedaŭri'''. – 1. (Netr.). Esti nekontenta, senti ĉagrenon, ke oni faris ion aŭ ne faris : ''Mi bedaŭras, ke mi skribis la leteron''. – 2. (Tr.). Senti ĉagrenon pro ies malsukceso: ''bedaŭri iun, bedaŭri ies morton''. '''Bedaŭro'''. Sento de tiu, kiu bedaŭras. '''Bedaŭrinde'''. Estas malfeliĉo, ke; oni devas bedaŭri, ke : ''Bedaŭrinde oni rapide forgesas la mortintojn''. Komparu: Domaĝo.
<section end="Bedaŭri"/>
<section begin="Beko"/>'''Beko'''. Pinta longa parto de la buŝo de l' birdoj. '''Beki'''. Bati, piki per beko.
<section end="Beko"/>
<section begin="Bekeŝo"/>'''Bekeŝo'''. Hungara vesto: longa, vasta surtuto kun rigida kolumo.
<section end="Bekeŝo"/>
<section begin="Bela"/>'''Bela'''. Kiu tre plaĉas: ''bela virino, bela ago''. '''Belega'''. Tre bela. '''Beleta'''. Bela kaj delikata, aminda. '''Beligi'''. Fari ion bela. '''Beliĝi'''. Fariĝi bela. '''Bele'''. En bela maniero. '''Beleco'''. Eco de tio, kio estas bela.
<section end="Bela"/>
<section begin="Beladono"/>'''Beladono''' (Bot.). Venena vegetaĵo el la familio de l' solanacoj, uzata en la medicino
<section end="Beladono"/>
<section begin="Beletristiko"/>'''Beletristiko'''. Nescienca, neteknika literaturo; bela literaturo: romanoj, versaĵoj, noveloj, k. t. p.
<section end="Beletristiko"/>
<section begin="Beni"/>'''Beni'''. Solene alvoki la favoron de Dio, solene diri bondezirojn: ''La pastro benas la preĝantojn. Beni la gefianĉojn''. '''Beno'''. - 1. Ago, vortoj de tiu, kiu benas. - 2. Favoro de Dio: ''Bonaj infanoj estas vera beno de Dio''.
<section end="Beni"/>
<section begin="Benefico"/>'''Benefico'''. Teatra spektaklo, kies profito estas destinita ne por la direkcio, sed por unu el la artistoj, aŭ por filantropia celo.
<section end="Benefico"/>
<section begin="Benko"/>'''Benko'''. Longa tabulo, apogita ĉe la ekstremoj, por sidi.
<section end="Benko"/>
<section begin="Benzino"/>'''Benzino'''. Senkolora, facile ekbruligebla fluidaĵo, produktata el kruda petrolo kaj uzata por forigo de makuloj, por motoroj (aŭtomobiloj).
<section end="Benzino"/>
<section begin="Benzolo"/>'''Benzolo''' (Ĥem.). C<sub>6</sub>H<sub>6</sub>. Fluida komponaĵo de karbono kaj hidrogeno, produktata el la peĉo de ŝtonkarbo kaj uzata por forigo de makuloj, por fabrikado de anilinaj farboj, k. t. p.
<section end="Benzolo"/>
<section begin="Bero"/>'''Bero'''. Mola, sukplena frukto, kiu anstataŭ kerno havas grajnojn: ribo, groso, frago. '''Beraro'''. Kolekto de beroj sur komuna trunketo. '''Vinbero'''. Bero, el kiu oni produktas vinon. '''Sekvinbero'''. Sekigita vinbero.
<section end="Bero"/>
<section begin="Berberiso"/>'''Berberiso'''. Arbeto el la samnoma familio kun flavaj floroj kaj ruĝaj beroj (Berberis).
<section end="Berberiso"/>
<section begin="Berilo"/>'''Berilo'''. Speco de smeraldo de koloro de la mara akvo.
<section end="Berilo"/>
<section begin="Berilio"/>'''Berilio''' (Ĥem.). Be. Ĥemia elemento, blanka malfacile fandebla metalo.
<section end="Berilio"/>
<section begin="Besto"/>'''Besto'''. Vivanta estaĵo, posedanta la kapablon senti kaj sin movi: La regno de la bestoj kaj la regno de la vegetaĵoj. '''Besta'''. De besto, havanta karakteron de besto: besta organismo, besta apetito.
<section end="Besto"/>
<section begin="Beto"/>'''Beto''' (Bot.). Legomo el la familio de kenopodiacoj, el kiu oni produktas sukeron (Beta).
<section end="Beto"/>
<section begin="Betulo"/>'''Betulo''' (Bot.). Arbo el la samnoma familio: ĝia ŝelo kaj ligno estas uzataj por multaj objektoj (Betula).
<section end="Betulo"/>
<section begin="Betulacoj"/>'''Betulacoj''' (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj: betulo, atno.
<section end="Betulacoj"/>
<section begin="Bezoni"/>'''Bezoni'''. - 1. Ne posedi ion necesan: bezoni monon. - 2. Esti en stato, en kiu io estas necesa: bezoni fari ion. '''Bezono'''. - 1. Manko de io necesa. - 2. Stato de tiu, kiu bezonas ion: esti en bezono. - 3. Tio, kion oni bezonas: havi moderajn bezonojn.
<section end="Bezoni"/>
<section begin="Biblio"/>'''Biblio'''. La sankta skribaĵo; la malnova kaj la nova testamento.
<section end="Biblio"/>
<section begin="Bibliografio"/>'''Bibliografio'''. Tabelo aŭ priskribo de eldonitaj libroj.
<section end="Bibliografio"/>
<section begin="Biblioteko"/>'''Biblioteko'''. - 1. Kolekto de libroj. - 2. Ŝranko por libroj. - 3. Ĉambro, konstruaĵo por konservado de libroj.
<section end="Biblioteko"/>
<section begin="Biciklo"/>'''Biciklo'''. Durada velocipedo, kies antaŭa rado estas multe pli granda, ol la posta. '''Biciklisto'''. Sportisto, uzanta biciklon. '''Bicikleto'''. Durada velocipedo kun egale grandaj radoj.
<section end="Biciklo"/>
<section begin="Bieno"/>'''Bieno'''. Tera, kampara propraĵo. '''Bienulo'''. Posedanto de bieno.<section end="Bieno"/><noinclude><references/></noinclude>
nd3au0yxvw9v3z0aakubfzk40pg8jm8
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/25
104
37668
115065
115033
2026-05-08T02:28:05Z
Castelobranco
7
115065
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude><section begin="Biero"/>'''Biero'''. Fermenta trinkaĵo, produktata el lupolo kaj diversaj grenoj, precipe el hordeo.
<section end="Biero"/>
<section begin="Bifsteko"/>'''Bifsteko'''. Rostita peco de fileo.
<section end="Bifsteko"/>
<section begin="Bigamio"/>'''Bigamio'''. Krimo de viro, kiu edziĝas duafoje, kiam ankoraŭ vivas lia unua edzino, aŭ de virino, kiu edziniĝas, kiam ankoraŭ vivas ŝia unua edzo.
<section end="Bigamio"/>
<section begin="Bigota"/>'''Bigota'''. Tro fervora en la plenumo de religiaj ceremonioj. '''Bigotulo'''. Bigota persono. '''Bigoteco'''. Eco de tiu, kiu estas bigota.
<section end="Bigota"/>
<section begin="Bilanco"/>'''Bilanco'''. Tabelo de aktivoj kaj pasivoj de komerca firmo.
<section end="Bilanco"/>
<section begin="Bilardo"/>'''Bilardo'''. Ludo, kiun oni ludas per eburaj globoj, puŝataj per longaj bastonoj, sur tablo, kovrita per verda drapo.
<section end="Bilardo"/>
<section begin="Bildo"/>'''Bildo'''. Io prezentanta la formon kaj figuron; rebrilo en akvo, en spegulo.
<section end="Bildo"/>
<section begin="Bileto"/>'''Bileto'''. Papera folieto kun surskribo pri la rajto de eniro, de partopreno: fervoja, teatra bileto, loteria bileto, banka bileto. Komparu: Karto.
<section end="Bileto"/>
<section begin="Biliono"/>'''Biliono'''. Mil milionoj (franca sistemo).
<section end="Biliono"/>
<section begin="Bindi"/>'''Bindi'''. Kunkudri la foliojn de libro kaj surmeti kartonan kovrilon. '''Bindaĵo'''. Korvilo de libro. '''Bindisto'''. Persono, kies metio estas bindi.
<section end="Bindi"/>
<section begin="Biografio"/>'''Biografio'''. Priskribo de ies vivo.
<section end="Biografio"/>
<section begin="Birdo"/>'''Birdo'''. Varmsanga vertebrulo, posedanta flugilojn kaj plumojn: kortaj birdoj (koko, ansero, anaso); migrantaj birdoj (cikonioj, alaŭdoj); rabaj birdoj (aglo, akcipitro). '''Birdtimigilo'''. Objekto por fortimigi birdojn.
<section end="Birdo"/>
<section begin="Bireto"/>'''Bireto'''. Malpeza kvarangula aŭ ronda ĉapo, portata de pastroj kaj profesoroj.
<section end="Bireto"/>
<section begin="Biskvito"/>'''Bis'''. Ankoraŭ unu fojon, duan fojon! Bis, bis! — kriis ĉiuj post la ĉarma kanto.
<section end="Biskvito"/>
<section begin="Biskvito"/>'''Biskvito'''. Pano, bulko aŭ kuko, tranĉita en maldikajn pecojn kaj sekigita aŭ bakita duan fojon. '''Panbiskvito'''. Biskvito el pano por soldatoj, maristoj.
<section end="Biskvito"/>
<section begin="Bismuto"/>'''Bismuto''' (Ĥem.). Bi. Ĥemia elemento, gnze blanka metalo.
<section end="Bismuto"/>
<section begin="Bistro"/>'''Bistro'''. Nigre-bruna farbo, farata el fulgo.
<section end="Bistro"/>
<section begin="Bisturio"/>'''Bisturio'''. Malgranda ĥirurgia tranĉilo.
<section end="Bisturio"/>
<section begin="Bitumo"/>'''Bitumo'''. Tera peĉo.
<section end="Bitumo"/>
<section begin="Bivako"/>'''Bivako'''. Halto, ripozo de soldatoj sen tendoj, sub liberaĉielo. '''Bivaki'''. Halti por ripozo, pasigi nokton sub libera ĉielo.
<section end="Bivako"/>
<section begin="Blanka"/>'''Blanka'''. Kiu havas la koloron de la lakto, de la neĝo: blanka papero, blanka raso. '''Blankigi'''. Fari ion blanka. '''Blankigejo'''. Ejo, fabriko, kie oni blankigas teksaĵojn.
<section end="Blanka"/>
<section begin="Blasfemi"/>'''Blasfemi'''. Ofendi, insulti Dion, religion. '''Blasfemo'''. Vortoj de tiu, kiu blasfemas. '''Blasfemanto'''. Persono, kiu blasfemas.
<section end="Blasfemi"/>
<section begin="Blato"/>'''Blato''' (Zool.). Hejma insekto el la vico de rekteflugilaj (''Blatta'').
<section end="Blato"/>
<section begin="Blazono"/>'''Blazono'''. Simbola signo de nobela familio, de regno, de urbo. Komparu: Insigno.
<section end="Blazono"/>
<section begin="Bleki"/>'''Bleki'''. Aŭdigi sian voĉon (pri diversaj bestoj): blekas ĉevaloj, bovoj, k. t. p. '''Bleko'''. Voĉo de diversaj bestoj.
<section end="Bleki"/>
<section begin="Blendo"/>'''Blendo''' (Ĥem.). Ĥemia natura komponaĵo de sulfuro kun zinko.
<section end="Blendo"/>
<section begin="Blinda"/>'''Blinda'''. Kiu ne vidas, ne posedas la vidkapablon. '''Blindulo'''. Homo blinda. '''Blinde'''. Kiel blindulo, konfide, senkritike: blinde obei, blinde kredi. '''Blindigi'''. Igi iun blinda; malklarigita vidsenton; senigi je prudento: La variolo blindigas multe da malsanuloj. Tro forta lumo blindigas la okulojn. La amo blindigas. '''Blindeco'''. Stato de tiu, kiu estas blinda.
<section end="Blinda"/>
<section begin="Bloko"/>'''Bloko'''. Granda peza peco de fero, ligno, marmoro. '''Bloki'''. Bari per blokoj; bari la eniron kaj eliron en urbon, havenon, '''Blokado'''. Barado de eniro kaj eliro en urbon, havenon.
<section end="Bloko"/>
<section begin="Blonda"/>'''Blonda'''. Helkolora (pri haroj). '''Blondulo'''. Persono, kiu havas blondajn harojn.
<section end="Blonda"/>
<section begin="Blovi"/>'''Blovi'''. Movi la aeron: La vento blovas. Oni blovas, por ekflamigi bruletantajn karbojn. '''Blovilo'''. Ilo por blovi, ekz. por faciligi ekbruligon de fajro. '''Forblovi'''. Forporti per blovo. '''Trablovo'''. Blovo, kiu penetras en ĉambron tra fenestro aŭ pordo, precipe kiam de kontraŭa flanko estas malfermita alia fenestro aŭ pordo.
<section end="Blovi"/>
<section begin="Blua"/>'''Blua'''. Kiu havas la koloron de la sennuba ĉielo. '''Bluo'''. Blua koloro. '''Blueta'''. Kun blua nuanco; posedanta koloron, similan al la bluo. '''Bluigi'''. Fari ion blua. '''Bluigaĵo'''. Substanco, per kiu oni bluigas (ekz. tolaĵon).
<section end="Blua"/>
<section begin="Bluzo"/>'''Bluzo'''. Simpla vesto por la supera parto de l' korpo, portata de kamparanoj, artistoj, lernantoj. Komparu: Burnuso, mantelo, kitelo.
<section end="Bluzo"/>
<section begin="Bo"/>'''Bo-'''. Prefikso, montranta personon, kun kiu oni parenciĝis per edziĝo: '''Bopatro''' = patro de edzo aŭ de edzino.
<section end="Bo"/>
<section begin="Boao"/>'''Boao'''. - 1. Grandega serpento. - 2. Longa peco de pelto, kiun la virinoj portas cirkaŭ la kolo.<section end="Boao"/><noinclude><references/></noinclude>
j53lphp4jb83ces7jz6s0nup4aycesv
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/26
104
37669
115066
115034
2026-05-08T02:31:19Z
Castelobranco
7
115066
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude><section begin="Boato"/>'''Boato'''. Malgranda malpeza, nekovrita ŝipeto kun remiloj kaj veloj.
<section end="Boato"/>
<section begin="Bobeno"/>'''Bobeno'''. Cilindro, ordinare ligna, sur kiu oni volvas fadenojn.
<section end="Bobeno"/>
<section begin="Boji"/>'''Boji'''. - 1. Krii, kiel hundo. - 2. Malĝentila esprimo pri parolaj atakoj: La hundo bojas, la karavano preterpasas.
<section end="Boji"/>
<section begin="Bojkoti"/>'''Bojkoti'''. Rifuzi, ĉesi labori por iu, vendi al iu, aĉeti de iu, entute havi rilatojn kun iu, pro malsameco de politikaj, sociaj opinioj. '''Bojkoto'''. Ago tie tiu, kiu bojkotas.
<section end="Bojkoti"/>
<section begin="Boksi"/>'''Boksi'''. Sporte batali per pugnoj. '''Boksisto'''. Sportisto, kiu boksas.
<section end="Boksi"/>
<section begin="Boli"/>'''Boli'''. - Vaporiĝi en la tuta maso: La akvo bolas ĉe la temperaturo de 100 gradoj. - 2. Esti tre ekscitita, incitita: boli de kotero. La popolo, preta ribeli, bolas. '''Boligi'''. Varmigi akvon, fluidaĵon, por ke ĝi bolu.
<section end="Boli"/>
<section begin="Bolto"/>'''Bolto'''. Fera najlo, kun larĝa kapo ĉe unu ekstremo kaj kun ŝraubo ĉe la alia. '''Bolti'''. Kunigi per boltoj.
<section end="Bolto"/>
<section begin="Bombo"/>'''Bombo'''. Fera globo, kesto, plenigita per pulvo, kiu eksplodas, falinte teren aŭ renkontinte solidan korpon.
<section end="Bombo"/>
<section begin="Bombardi"/>'''Bombardi'''. Pafi per kanonoj kontraŭ fortikaĵo. '''Bombardado'''. Pafado per kanonoj kontraŭ fortikaĵo. '''Bombardilo'''. Kanono por bombardado.
<section end="Bombardi"/>
<section begin="Bombinatoro"/>'''Bombinatoro''' (Zool.). Speco de bufo.
<section end="Bombinatoro"/>
<section begin="Bombono"/>'''Bombono'''. Malgranda sukeraĵo.
<section end="Bombono"/>
<section begin="Bona"/>'''Bona'''. - 1. De alta, supera kvalito: taŭga, konforma al celo, utila: bona drapo, oratoro, konsilo. - 2. Feliĉa, prospera, sukcesa: bona novaĵo, bona jaro, bonan tagon! - 3. Favora, indulga, delikata, plenumanta siajn devojn, ne deziranta malutili: bona homo, bona patrioto. '''Bone'''. - 1. En bona maniero. - 2. Konsentite: Bone, mi venos. '''Boneco'''. Eco de tio, kio estas bona. '''Bonulo'''. Homo bona, simpla. '''Bonvoli'''. Esti tiel bona, afable konsenti, ne rifuzi: Bonvolu akcepti mian proponon. '''Malbonigi'''. Fari ion malbona: Troa uzado malbonigas ĉiun aparaton. Manko de singardemo malbonigas eĉ plej sukcesan entreprenon. La sukceso malbonigas la homojn. '''Plibonigi'''. Fari ion pli bona per forigo de la mankoj: plibonigi aparaton, stilon. '''Rebonigi'''. Fari ree bona ion difektitan: rebonigi rompitan velocipedon.
<section end="Bona"/>
<section begin="Bori"/>'''Bori'''. Fari truon, enigante kaj turnante akrepintan ilon: bori tabulon, bori truon, bori truon en tabulo. '''Borilo'''. Akrepinta fera bastoneto kun akra spirala rando.
<section end="Bori"/>
<section begin="Borakso"/>'''Borakso''' (Ĥem.). Na<sub>2</sub>B<sub>4</sub>0<sub>7</sub>. Natribiborato. Blanka kristala substanco, uzata en la medicino kaj industrio.
<section end="Borakso"/>
<section begin="Bordo"/>'''Bordo'''. - 1. Ekstremo de supraĵo: bordo de tablo, de ŝipo. - 2. Tero limiganta akvujon: bordo de maro, de rivero, de lago. '''Albordiĝi'''. Atingi bordon en ŝipo, boato. Komparu: Rando.
<section end="Bordo"/>
<section begin="Borderi"/>'''Borderi'''. - 1. Faldi kaj alkudri randon de vesto: borderi manikon. - 2. Ĉirkaŭi, limigi: Ŝtonoj borderas trotuaron.
<section end="Borderi"/>
<section begin="Borso"/>'''Borso'''. Ejo, kie estas farataj financaj operacioj, vendado kaj aĉetado de akcioj, obligacioj, k. t. p., kaj notata ilia kurso.
<section end="Borso"/>
<section begin="Bosko"/>'''Bosko'''. Arbareto.
<section end="Bosko"/>
<section begin="Bostono"/>'''Bostono'''. Kartludo, de la nomo de l’ urbo Bostono en Ameriko.
<section end="Bostono"/>
<section begin="Boto"/>'''Boto'''. Leda alta piedvesto (ĝis la genuo, eĉ pli alten). '''Botisto'''. Metiisto, kiu faras botojn.
<section end="Boto"/>
'''Botaniko'''. Scienco pri la vegetaĵoj. '''Botanika'''. Kiu rilatas la botanikon: botanika ĝardeno. '''Botanikisto'''. Scienculo, kiu sin okupas per la botaniko.
'''Botelo'''. Longa, ordinare vitra vazo kun mallarĝa malferma parto, por fluidaĵoj.
'''Bovo'''. Hejma kornbesto: la viroj estas uzataj kiel jungbrutoj, la inoj liveras lakton. '''Bovino'''. Ino de bovo. '''Bovido'''. Ido de bovo. '''Bovaĵo, bovidaĵo'''. Bova, bovida viando.
<section begin="Braceleto"/>'''Braceleto'''. Ornamaĵo, kiun oni portas ĉirkaŭ la mano (ĉe antikvaj nacioj kaj sovaĝuloj ankaŭ ĉirkaŭ la piedoj).
<section end="Braceleto"/>
<section begin="Brako"/>'''Brako''' (Anat.). Parto de la homa korpo, de la ŝultro ĝis la kubuto.
<section end="Brako"/>
<section begin="Bramo"/>'''Bramo''' (Zool.). Manĝebla fiŝo el la familio de l' karpoj (''Abramis brama'').
<section end="Bramo"/>
<section begin="Bramano"/>'''Bramano'''. Hinda pastro de alta rango.
<section end="Bramano"/>
<section begin="Brano"/>'''Brano'''. Ŝeloj de greno, apartigitaj per la muelado.
<section end="Brano"/>
<section begin="Branĉo"/>'''Branĉo'''. Parto de arbo, kreskanta el la trunko. '''Branĉeto'''. Malgranda branĉo; branĉo, kreskanta ne el la trunko, sed el alia branĉo. Komparu: Vergo.
<section end="Branĉo"/>
<section begin="Brando"/>'''Brando'''. Alkohola trinkaĵo, produktata el greno, terpomoj. '''Brandfarado'''. Fabrikado de brando. '''Brandfarejo'''. Fabriko de brando. '''Brandfaristo'''. Specialisto en la fabrikado de brando.
<section end="Brando"/>
<section begin="Branko"/>'''Branko'''. Organo de la spirado de l' fiŝoj.
<section end="Branko"/>
<section begin="Brasi"/>'''Brasi'''. Turni velon al la vento.<section end="Brasi"/><noinclude><references/></noinclude>
3pnnlzjrdtmevhi4as37rcktpjfx18y
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/30
104
37672
115067
115039
2026-05-08T02:31:55Z
Castelobranco
7
115067
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>
<section begin="Cerio"/>'''Cerio''' (Ĥem.). Ce. Ĥemia elemento, mola griza metalo.
<section end="Cerio"/>
<section begin="Certa"/>'''Certa'''. - 1. Ne dubanta : ''Mi estas certa, ke li venos''. - 2. Senduba, nedubebla : ''certa sciigo''. '''Certe'''. En certa maniero. '''Certeco'''. Eco de tio, kio estas certa. '''Certigi'''. Fari ion certa : ''Mi certigas vin, ke li venos''. ''La persisto certigas nian sukceson''. Komparu: Aserti.
<section end="Certa"/>
<section begin="Cervo"/>'''Cervo''' (Zool.). Duhufulo kun grandaj, belaj kornoj (''Cervus'').
<section end="Cervo"/>
<section begin="Cetera"/>'''Cetera'''. Ĉiu alia; ĉiu, pri kiu oni ankoraŭ ne parolis : ''La entuziasmo daŭris nelonge : unuj baldaŭ perdis la esperon, aliaj tuj laciĝis, la ceteraj tute forgesis pri la afero''. '''Cetere'''. Krom tio, aliflanke.
<section end="Cetera"/>
<section begin="Cezio"/>'''Cezio''' (Ĥem.). Cs. Ĥemia elemento, en pura stato mola metalo de la grupo alkalia.
<section end="Cezio"/>
<section begin="Ciano"/>'''Ciano''' (Ĥem.). CN. Senkolora venena gaso; en komponaĵoj ĝi ludas rolon kvazaŭ de elemento (KCN, CNHO, k. t. p.).
<section end="Ciano"/>
<section begin="Ci"/>'''Ci'''. Pronomo de la dua persono de la unumombro (familiara formo anstataŭ vi).
<section end="Ci"/>
<section begin="Cibeto"/>'''Cibeto'''. Bonodora substanco, produktata de glando de kato, vivanta en Afriko kaj suda Azio. '''Cibetkato'''. Kato, produktanta cibeton (''Civetta viverra'').
<section end="Cibeto"/>
<section begin="Cidonio"/>'''Cidonio''' (Bot.). Frukto de l' cidoniarbo. '''Cidoniarbo'''. Arbo el la familio de l' pomacoj (''Cidonia vulgaris'').
<section end="Cidonio"/>
<section begin="Cidro"/>'''Cidro'''. Vino el fruktoj, precipe el pomoj.
<section end="Cidro"/>
<section begin="Cifero"/>'''Cifero'''. Signo por skribi nombrojn : ''La arabaj ciferoj estas nun uzataj de ĉiuj civilizitaj popoloj''.
'''Ciferplato'''. Disko de horloĝo kun ciferoj, montrantaj la horojn.
<section end="Cifero"/>
<section begin="Cigaro"/>'''Cigaro'''. Longa kunvolvaĵo de tabakaj folioj, por fumi : ''havana cigaro''. '''Cigaringo'''. Tubeto, en kiun oni enmetas cigaron, por fumi. '''Cigarujo'''. Ujo, en kiu oni portas cigarojn.
<section end="Cigaro"/>
<section begin="Cigaredo"/>'''Cigaredo'''. Tabako, envolvita en tre maldika papero.
<section end="Cigaredo"/>
<section begin="Cigno"/>'''Cigno''' (Zool.). Granda, blanka naĝbirdo el la familio de l' lamenbekaj kun tre longa kolo : ''kanto de cigno'' = lasta verko antaŭ la morto, antaŭ ĉesigo de l' verkado (''Cygnus'').
<section end="Cigno"/>
<section begin="Cikado"/>'''Cikado''' (Zool.). Insekto el la familio de l’ egalflugilaj (''Cicada'').
<section end="Cikado"/>
<section begin="Cikado"/>'''Cikatro'''. Postesigno sur homa aŭ besta korpo, resaniĝinta de vundo aŭ ulcero. '''Cikatriĝi'''. Fermiĝi, kovriĝi per cikatro : ''vundo cikatriĝas''.
<section end="Cikado"/>
<section begin="Ciklo"/>'''Ciklo'''. – 1. (Astr.). Periodo, post kiu ripetiĝas la samaj astronomiaj fenomenoj: ''La luna ciklo estas periodo de 19 jaroj, post kiuj la fazoj de la luno okazas en la sama tempo''. - 2. Kolekto de literaturaĵoj, precipe de epopeoj, pri la sama epoko, kun komuna plano. - 3. Velocipedo. '''Ciklisto'''. Velocipedisto.
<section end="Ciklo"/>
<section begin="Ciklono"/>'''Ciklono'''. Uragano en tropikaj landoj, kiu antaŭeniras, rapidege turniĝante. Komparu: Trombo.
<section end="Ciklono"/>
<section begin="Ciklopo"/>'''Ciklopo'''. Mitologia giganto kun okulo en la mezo de la frunto.
<section end="Ciklopo"/>
<section begin="Cikonio"/>'''Cikonio''' (Zool.). Birdo migranta el la familio de la longpiedaj (Ciconia).
<section end="Cikonio"/>
<section begin="Cikorio"/>'''Cikorio''' (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj, kies radiko estas uzata kiel surogato de l’ kafo (Cichorium intybus).
<section end="Cikorio"/>
<section begin="Cikado"/>'''Cikuto (Bot'''.). Venena vegetaĵo el la familio de l' umbeliferoj: ''Sokrato estis kondamnita trinki cikuton'' (''Cicuta virosa'').
<section end="Cikado"/>
<section begin="Cikado"/>'''Cilindro'''. Korpo, limigita de du egalaj paralelaj rondoj kaj de kurba surfaco, kuniganta ilin. '''Cilindra'''. Havanta formon de cilindro.
<section end="Cikado"/>
<section begin="Cikado"/>'''Cimo (Zool'''.). Parazita insekto el la familio de l' hemipteroj, kun malagrabla odoro (''Cimex Acanthia lectularia'' = litcimo).
<section end="Cikado"/>
<section begin="Cikado"/>'''Cimbalo'''. Muzika instrumento, konsistanta el tabulo, sur kiu estas streĉitaj metalaj kordoj aŭ metitaj sur korkoj metalaj tabuletoj, kiujn oni frapas per lignaj bastonetoj.
<section end="Cikado"/>
<section begin="Cikado"/>'''Cinabro (Ĥem'''.). HgS. Ruĝa hidrarga sulfido: ''Cinabro fabrike produktata, estas uzata, kiel farbo''.
<section end="Cikado"/>
<section begin="Cinamo"/>'''Cinamo''' (Bot.). Sekigita ŝelo de arbo el la familio de l' miristikacoj, kreskanta en Cejlono kaj en la tropika Azio : ĝi estas uzata kiel spicaĵo (''Cinnamonum'').
<section end="Cinamo"/>
<section begin="Cindro"/>'''Cindro'''. Restaĵo de brulinta korpo. '''Cindrigi'''. Fari ion cindro : ''La brulo cindrigis la tutan urbon''.
<section end="Cindro"/>
<section begin="Cinika"/>'''Cinika'''. - 1. Kiu rilatas la grekan antikvan filozofian instruon, laŭ kiu povas esti feliĉa nur tiu, kiu malŝatas la komforton, artojn, k. t. p. - 2. Senhonta, maldeca : ''cinika parolado, cinika konfeso''. '''Cinikeco'''. Eco de tio, kio estas cinika. '''Cinikulo'''. Homo cinika.
<section end="Cinika"/>
<section begin="Cipreso"/>'''Cipreso''' (Bot.). Pinglarbo el la samnoma familio, de bela piramida formo (''Cupressus'').
<section end="Cipreso"/>
<section begin="Ciro"/>'''Ciro'''. Ŝmiraĵo por ŝuoj, por doni al ili brilon.<section end="Ciro"/><noinclude><references/></noinclude>
j880ruu87bm3lowom5f1mbphy34y37u
Vortaro de Esperanto/Litero C
0
37673
115057
115045
2026-05-08T02:12:23Z
Castelobranco
7
Castelobranco movis paĝon [[Vortaro de Esperanto/Letero C]] al [[Vortaro de Esperanto/Litero C]]: Malĝusta titolo
115045
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Kabe_-_Vortaro_de_Esperanto,_1922.pdf"
from="29" to="31"
fromsection="Letero C"
tosection="Colo"
prev="[[../Letero B|B]]" next="[[../Letero Ĉ|Ĉ]]"
header=1 />
[[Kategorio:Vortaro de Esperanto|C]]
ftvt724zna3q3uk0gqzwll9ai6fbmjf
115059
115057
2026-05-08T02:12:48Z
Castelobranco
7
*
115059
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Kabe_-_Vortaro_de_Esperanto,_1922.pdf"
from="29" to="31"
fromsection="Litero C"
tosection="Colo"
prev="[[../Litero B|B]]" next="[[../Litero Ĉ|Ĉ]]"
header=1 />
[[Kategorio:Vortaro de Esperanto|C]]
5uspke9xtp6v6pp4xqkou00mkfs8536
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/32
104
37674
115048
2026-05-08T01:49:27Z
Castelobranco
7
/* Ne provlegita */
115048
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude><section begin="Ĉarma"/>'''Ĉarma'''. Alloganta, kaŭzanta admiron per sia beleco, amindeco : ''ĉarma virino, ĉarma voĉo''. '''Ĉarmo'''. Alloganta, kaŭzanta admiron beleco, amindeco. '''Ĉarmi'''. Allogi, kaŭzi admiron per sia beleco, amindeco.
<section end="Ĉarma"/>
<section begin="Ĉarniro"/>'''Ĉarniro'''. Aparato, konsistanta el du plataj metalaj pecoj, kunigitaj per komuna akso kaj turniĝantaj ĉirkaŭ ĝi : ''Ĉarniroj estas uzataj ĉe pordoj, fenestroj''.
<section end="Ĉarniro"/>
<section begin="Ĉarpenti"/>'''Ĉarpenti'''. Prilabori lignon por konstruaĵoj; fari lignajn konstruaĵojn. '''Ĉarpentisto'''. Persono, kies metio estas ĉarpenti.
<section end="Ĉarpenti"/>
<section begin="Ĉarpio"/>'''Ĉarpio'''. Fadenoj el malnova tolaĵo, uzataj iam por bandaĝi la vundojn : ''La ĉarpio jam de longe estas anstataŭita per la sorbema kotono''.
<section end="Ĉarpio"/>
<section begin="Ĉasi"/>'''Ĉasi'''. Persekuti beston, por ĝin mortigi. '''Ĉasaĵo'''. Besto, bestoj, kiujn oni ordinare ĉasas : ''leporoj, perdrikoj, kapreoloj''. '''Ĉasisto'''. Persono, kies profesio aŭ sporto estas ĉasi. '''Ĉashundo'''. Hundo uzata por la ĉasado. '''Ĉaskorno'''. Korno, per kiu oni ludas signalojn dum la ĉaso. '''Ŝtelĉasi'''. Ĉasi fremdan ĉasaĵon. '''Ŝtelĉasisto'''. Persono, kiu profesie ŝtelĉasas.
<section end="Ĉasi"/>
<section begin="Ĉasta"/>'''Ĉasta'''. Libera de voluptaj deziroj, nemakulita de seksaj pekoj. '''Ĉasteco'''. Eco de tiu, kiu estas ĉasta. '''Malĉasta'''. Perdinta la ĉastecon. '''Malĉastigi'''. Kaŭzi ies malĉastecon. Komparu: Virga.
<section end="Ĉasta"/>
<section begin="Ĉe"/>'''Ĉe'''. Prepozicio, per kiu estas esprimata: - 1. Loko tre proksima de io, tuŝanta ion; ankaŭ en la senco — en loĝejo, domo de : ''Mi renkontis lin ĉe la pordo''. ''La manĝantoj sidas ĉe tablo''. ''Vi trovos lin ĉe mi je la sesa horo''. - 2. Momento, tre proksima de io : ''ĉe la tagiĝo''. Komparu: Apud, en.
<section end="Ĉe"/>
<section begin="Ĉefo"/>'''Ĉefo'''. Persono, kiu komandas, administras, direktas : ''ĉefo de gvardio, ĉefo de oficejo, ĉefo de kompanio''. '''Ĉefa'''. La plej grava, de unua rango; supera : ''ĉefa afero, ĉefa komando''. '''Ĉefanĝelo, ĉefduko, ĉefepiskopo, ĉefministro, ĉefredaktoro, ĉefurbo'''.
<section end="Ĉefo"/>
<section begin="Ĉifono"/>'''Ĉeko'''. Mandato, per kiu oni povas repreni por si mem aŭ por alia persono la monon, lasitan sur sia kuranta konto en banko. Komparu: Asigno.
<section end="Ĉifono"/>
<section begin="Ĉelo"/>'''Ĉelo'''. Malgranda spaco, fermita de ĉiuj flankoj : ''ĉelo de monaĥo, ĉelo de abelejo, ĉelo de organismo''.
<section end="Ĉelo"/>
<section begin="Ĉemizo"/>'''Ĉemizo'''. Vesto, plej ofte tola, portata sur la supra parto de nuda korpo.
<section end="Ĉemizo"/>
<section begin="Ĉeno"/>'''Ĉeno'''. Ligilo, konsistanta el metalaj ringoj, kunigitaj unu kun alia: ĉeno de l' malliberulo. '''Ĉenero'''. Ringo de ĉeno.
<section end="Ĉeno"/>
<section begin="Ĉerizo"/>'''Ĉerizo''' (Bot.). Frukto. '''Ĉerizujo'''. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (''Prunus cerasus'').
<section end="Ĉerizo"/>
<section begin="Ĉerko"/>'''Ĉerko'''. Kesto ligna, metala, en kiun oni metas kadavron, por ĝin enterigi.
<section end="Ĉerko"/>
<section begin="Ĉerpi"/>'''Ĉerpi'''. - 1. Elpreni fluidaĵon per vazo, mano : ''ĉerpi akvon el puto''. - 2. Preni de alia : ''ĉerpi el la monujo de l' patro, ĉerpi materialon el ies verko''. '''Elĉerpi'''. Malplenigi per la ĉerpado ĝis la fundo : ''elĉerpi akvon el la puto''. ''La tuta eldono de la verko jam estas elĉerpita''.
<section end="Ĉerpi"/>
<section begin="Ĉesi"/>'''Ĉesi'''. Ne esti plu; ne okazi plu : ''La pluvo ĉesis''. Ĉesu labori. '''Ĉesigi'''. Ne fari plu : ''ĉesigi laboron''. '''Senĉesa'''. Kiu ne ĉesas : ''senĉesa diskutado''. '''Senĉese'''. Ne ĉesante : ''senĉese babili''.
<section end="Ĉesi"/>
<section begin="Ĉevalo"/>'''Ĉevalo''' (Zool.). Unuhufa bruto, servanta la homojn kiel rajd- kaj jungbesto (''Equus caballus'').
<section end="Ĉevalo"/>
<section begin="Ĉevrono"/>'''Ĉevrono'''. Trabo, al kiu estas fiksitaj la tabuloj de tegmento.
<section end="Ĉevrono"/>
<section begin="Ĉi"/>'''Ĉi'''. Partikulo, almetata al montraj pronomoj kaj adverboj por esprimi pli proksiman personon aŭ objekton: ''tiu ĉi, ĉi tie''.
<section end="Ĉi"/>
<section begin="Ĉifono"/>'''Ĉia'''. De ĉiu eco, de ĉiu kvalito.
<section end="Ĉifono"/>
<section begin="Ĉifono"/>'''Ĉial'''. Pro ĉiu kaŭzo (malofte uzata).
<section end="Ĉifono"/>
<section begin="Ĉiam"/>'''Ĉiam'''. En ĉiu tempo.
<section end="Ĉiam"/>
<section begin="Ĉie"/>'''Ĉie'''. En ĉiu loko.
<section end="Ĉie"/>
<section begin="Ĉiel"/>'''Ĉiel'''. Ĉiamaniere (malofte uzata).
<section end="Ĉiel"/>
<section begin="Ĉielo"/>'''Ĉielo'''. - 1. Sin etendanta super ni blua arkaĵo, apogita sur la ekstremoj de la horizonto. - 2. La loĝloko de Dio, de l' anĝeloj kaj sanktuloj. '''Ĉielarko'''. Sepkolora arko sur la ĉielo dum la pluvo (refrakto de la sunaj radioj en la gutoj de la pluvo). '''Ĉieliro'''. Mirakla leviĝo de Jezuo al la ĉielo.
<section end="Ĉielo"/>
<section begin="Ĉies"/>'''Ĉies'''. De ĉiu, apartenanta al ĉiu.
<section end="Ĉies"/>
<section begin="Ĉifi"/>'''Ĉifi'''. Kunpremi kaj fari senordajn faldojn: ''ĉifi veston, ĉifi paperon''.
<section end="Ĉifi"/>
<section begin="Ĉifono"/>'''Ĉifono'''. Forŝirita peco de drapo, tolo, vesto, k. t. p. '''Ĉifonisto'''. Kolektanto de ĉifonoj. '''Ĉifonvesto'''. Malnova disŝirita vesto : ''ĉifonvesto de atmozulo''.
<section end="Ĉifono"/>
<section begin="Ĉikani"/>'''Ĉikani'''. Intence fari al iu malhelpojn, fari malagrablaĵojn al iu por montri sian superecon. '''Ĉikano'''. Ago de tiu, kiu ĉikanas. '''Ĉikanema'''. Havanta inklinon al ĉikanoj. <section end="Ĉikani"/><noinclude><references/></noinclude>
lh88y2tlmj8mvk780ba5m52cao0dea8
Vortaro de Esperanto/Litero Ĉ
0
37675
115051
2026-05-08T02:08:57Z
Castelobranco
7
+1
115051
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Kabe_-_Vortaro_de_Esperanto,_1922.pdf"
from="31" to="31"
fromsection="Litero Ĉ"
tosection="Ĉu"
prev="[[../Litero C|C]]" next="[[../Litero D|D]]"
header=1 />
[[Kategorio:Vortaro de Esperanto|Ĉ]]
4ow2u9tdj5lxmbyg4vy796ylqayru1w
115077
115051
2026-05-08T03:55:20Z
Castelobranco
7
*
115077
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Kabe_-_Vortaro_de_Esperanto,_1922.pdf"
from="31" to="33"
fromsection="Litero Ĉ"
tosection="Ĉu"
prev="[[../Litero C|C]]" next="[[../Litero D|D]]"
header=1 />
[[Kategorio:Vortaro de Esperanto|Ĉ]]
jlvb54ut20ns3y94kaqnepuzmrj8q2a
Vortaro de Esperanto/Letero A
0
37676
115054
2026-05-08T02:10:14Z
Castelobranco
7
Castelobranco movis paĝon [[Vortaro de Esperanto/Letero A]] al [[Vortaro de Esperanto/Litero A]]: Malĝusta titolo
115054
wikitext
text/x-wiki
#ALIDIREKTI [[Vortaro de Esperanto/Litero A]]
hseh4yk5rdnrew9o08cgd588wqh8l9t
Vortaro de Esperanto/Letero B
0
37677
115056
2026-05-08T02:10:42Z
Castelobranco
7
Castelobranco movis paĝon [[Vortaro de Esperanto/Letero B]] al [[Vortaro de Esperanto/Litero B]]: Malĝusta titolo
115056
wikitext
text/x-wiki
#ALIDIREKTI [[Vortaro de Esperanto/Litero B]]
ndtryfs07gfqw3v8ts6650qanoik42p
Vortaro de Esperanto/Letero C
0
37678
115058
2026-05-08T02:12:23Z
Castelobranco
7
Castelobranco movis paĝon [[Vortaro de Esperanto/Letero C]] al [[Vortaro de Esperanto/Litero C]]: Malĝusta titolo
115058
wikitext
text/x-wiki
#ALIDIREKTI [[Vortaro de Esperanto/Litero C]]
sg3nan4q1gmuyb1wctzd6iwmn6fen2f
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/34
104
37679
115068
2026-05-08T02:52:23Z
Castelobranco
7
/* Ne provlegita */
115068
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''Dativo'''. Kazo, kiu estas formata per la aldono de la prepozicio al: Doni al knabo, aparteni al patro, simila al simio.
'''Daturo (Bot'''.). Speco de venenai arboj kaj arbetoj el la familio de l’ solanacoj (Datura stramonium).
'''Daŭri'''. Ekzisti pli longe ol unu momenton; ne ĉesi: La sieĝo daŭris tri jarojn. La pluvo daŭras. '''Daŭro'''. Tempo, dum kiu io daŭras: fini la laboron en la daŭro de unu horo. '''Daŭrigi'''. Senhalte fari, ne ĉesigi, ne interrompi: daŭrigi laboron. '''Daŭrigo'''. Daŭrigata laboro, verko: La daŭrigo de nia artikolo aperos en la sekvonta numero.
'''De'''. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata: a) Posedo: domo de l’ reĝo. b) Komenca punkto en la tempo aŭ spaco (en rekta kaj figura senco) : ''de la mateno ĝis la vespero, de Parizo ĝis Barcelono, salti de arbo''. ''De kiu vi ricevis la libron?'' c) Kaŭzo, aŭtoro de ago : ''morti de ĉagreno''. ''La urbo estas sieĝata de la malamikoj''. d) Kvalito : ''homo de granda talento''. - 2. Prefikso, esprimanta komencan punkton en la spaco, malproksimigon : ''demeti, desalti''.
'''Debati'''. lnterŝanĝi opiniojn en scienca kunveno, en parlamento. '''Debato'''. Interŝanĝo de opinioj en scienca kunveno, en parlamento. Komparu: Diskuti, disputi.
'''Debeto'''. - 1. Ŝuldo, ŝuldoj. - 2. Maldekstra flanko de komercaj libroj, sur kiu oni enskribas la ŝuldojn al la posedanto. '''Debeti'''. Enskribi en la debeton: debeti ies konton, debeti iun.
'''Debito'''. Facila vendado: La komercaĵo havas grandan debiton = estas volonte aĉetata.
'''Deci'''. Esti konforma, koncerne la manierojn kaj konduton, al la reguloj de la moraleco kaj bonmoreco: Vi aperas duone senvestigita; ĉu tio decas? '''Deca'''. Kiu decas. '''Dece'''. En deca maniero.
'''Decembro'''. La dekdua, lasta monato de l’ jaro.
'''Decidi'''. Post pripenso konkludi, kion oni devas fari: Oni decidis aranĝi en la jaro 1909 du esperantistajn kongresojn. La juĝantaro decidis provizore liberigi la akuziton. '''Decidema'''. Kiu facile decidas kiu katrgorie decidas: homo ne decidema = ŝanceliĝema.
'''Decilitro'''. Dekono de litro.
'''Decimala'''. Kiu havas kiel bazon la nombron dek: decimala sistemo, decimala partumo.
'''Decimetro'''. Dekono de metro.
'''Deĉifri'''. Legi ion, kio estas nelegeble skribita: deĉifri vorton, deĉifri leteron. '''Deĉifro'''. Ago de tiu, kiu deĉifras.
'''Dediĉi'''. - 1. Donaci sian verkon al iu kaj fari pri tio surskribon: « Al S° M. respektplene dediĉas la aŭtoro ». - 2. Fervore uzi, fervore oferi: dediĉi sian laboron por la bono de aliaj; sin dediĉi al la politiko.
'''Dedukti'''. Fari konkludojn el la tuto pri la detaloj. '''Dedukto'''. Konkludo, farata el la tuto pri la detaloj.
'''Defendi'''. Helpi tion, kio estas atakata: defendi iun kontraŭ io; defendi per armiloj; defendi per vortoj. '''Defendo'''. Ago de tiu, kiu defendas. '''Defendanto'''. Homo, kiu defendas: defendantoj de sieĝata urbo.
'''Deficito'''. Tio, kio mankas, por ke la elspezoj ne superu la enspezojn: La kompanio fermis la jaron per deficito da 10 000 fr.
'''Definitiva'''. Konkluda, fina, decida: definitiva respondo. '''Definitive'''. En definitiva maniero.
'''Degeli'''. Fluidiĝi de la varmo: Sur altaj montoj la neĝo neniam degelas. '''Degelo'''. - 1. Stato de tio, kio degelas; fluidiĝo, kaŭzita de la varmo. - 2. Varma vetero post frosto: Dum la degelo la koto kovras la stratojn.
'''Degeneri'''. Perdi la kvalitojn de la raso aŭ speco, perdi fizikan aŭ moralan valoron: La krimuloj estas degenerintaj homoj. '''Degenero'''. Stato de tiu, kiu degeneras. '''Degenerigi'''. Forpreni fizikan aŭ moralan valoron, senigi je la kvalitoj de la raso aŭ speco: La alkoholo degenerigas.
'''Degradi'''. Senigi iun je la rango; malaltigi ies rangon: degradi oficiston, degradi oficiron.
'''Deĵori'''. Plenumi la servon en difinita tago aŭ nokto konforme al antaŭpreparita serva ordo: Deĵori ĉiun trian nokton. '''Deĵoranto'''. Persono, kiu deĵoras.
'''Dek'''. Nombro 10. '''Deko'''. Substantiva formo de dek: dek soldatoj, deko da soldatoj.
'''Dekadenco'''. Komenco de ruino: dekadenco de literaturo, de bonmoreco.
'''Dekagramo'''. Dek gramoj.
'''Dekametro'''. Dek metroj.
'''Dekano'''. - 1 . Ĉefo de eklezia distrikto, konsistanta el kelke da paroĥoj. - 2. Ĉefo de fakultato.<noinclude><references/></noinclude>
pfdq3ov3hnijedksno8asl09ssgjcd9
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/35
104
37680
115069
2026-05-08T02:58:19Z
Castelobranco
7
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "'''Deklami'''. Voĉe legi aŭ diri memore versaĵon aŭ alian literaturan verkon, speciale zorgante pri la oratora akcento; paroli kun emfazo. '''Deklamo'''. Ago de tiu, kiu deklamas. '''Deklari'''. Oficiale, solene konigi. '''Deklaro'''. Oficiala, solena konigo. '''Deklaracio'''. Oficiala, solena komunikaĵo: La deklaracio de Bulonjo. '''Deklinacio'''. Gramatika ŝanĝo de l’ substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj laŭ la kazoj kaj nombroj. '''Dekliv...
115069
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''Deklami'''. Voĉe legi aŭ diri memore versaĵon aŭ alian literaturan verkon, speciale zorgante pri la oratora akcento; paroli kun emfazo. '''Deklamo'''. Ago de tiu, kiu deklamas.
'''Deklari'''. Oficiale, solene konigi. '''Deklaro'''. Oficiala, solena konigo.
'''Deklaracio'''. Oficiala, solena komunikaĵo: La deklaracio de Bulonjo.
'''Deklinacio'''. Gramatika ŝanĝo de l’ substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj laŭ la kazoj kaj nombroj.
'''Deklivo'''. Supraĵo, klinita al la horizonto: deklivo de monto.
'''Dekliva'''. Klinita al la horizonto. Komparu: Abrupta, kruta.
'''Dekoracio'''. - 1. Artistaj ornamaĵoj: dekoracio de domo, de ĝardeno. - 2. Pentritaj toloj, prezentantaj domojn, arbojn, k. t. p. sur la scenejo. - 3. Ordeno: ricevi dekoracion.
'''Dekreto'''. Decido, ordono de supera ŝtata povo: Dekreto de reĝo.
'''Dekreti'''. Decidi, konigi per dekreto.
'''Dekstra'''. Kiu troviĝas ĉe la flanko, kontraŭa al la flanko de l’ koro.
'''Dekstre'''. Ĉe la dekstra flanko.
'''Dekstren'''. Al la dekstra flanko.
'''Maldekstra'''. Kiu troviĝas ĉe la flanko de la koro.
'''Maldekstre'''. Ĉe la maldekstra, flanko.
'''Maldekstren'''. Al la maldekstra flanko.
'''Maldekstrulo'''. Kiu uzas ordinare la maldekstran manon anstataŭ la dekstra.
'''Delegi'''. Sendi iun, kiel reprezentanton: delegi por la kongreso.
'''Delegito'''. Persono delegita.
'''Delegacio'''. Delegitaro.
'''Delikata'''. - 1. Ne forta, facile malbonigebla, facile rompebla: delikata sano, delikata instrumento, delikata vazo. - 2. Ne vulgara, de alta kvalito: delikata viando. – 3. Sentema; evitanta ofendi aliajn per sia konduto: delikata homo.
'''Delikateco'''. Eco de tio, kio estas delikata.
'''Maldelikata'''. Forta, nefacile malbonigebla. - 2. Vulgara de malalta kvalito. – 3. Nesentema; ofendanta aliajn per sia konduto. Komparu: Subtila.
'''Delfeno (Zool'''.). Speco de raba mambesto, vivantaj en la maroj, longa ĝis 3 m. el la familio de l’ balenoj (Delphinus delphis).
'''Deliri'''. Senprudente, senkonscie paroli sub la influo de l’ febro, de venenoj.
'''Deliro'''. Stato, vortoj de tiu, kiu deliras.
'''Delto'''. - 1. Greka litero, havanta formon de triansulo. - 2. Triangula insulo inter maro kaj du brakoj de rivero: la delto de Nilo.
'''Demagogo'''. Politikisto, flatanta la popolon, por akiri ĝian favoron.
'''Demandi'''. Postuli sciigon, informon pri io: demandi iun, demandi pri io.
'''Demando'''. - 1. Vortoj de tiu, kiu demandas. - 2. Problemo, temo diskutinda: La demando pri la universala lingvo.
'''Demokrato'''. Partiano de politika sistemo, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo.
'''Demokrata'''. Koncernanta politikan sistemon, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo.
'''Demokratio'''. - 1. Politika sistemo, en kiu la politika povo apartenas al la tuta popolo. - 2. Partio de demokratoj.
'''Demono'''. Spirito de la malbono: demono tentanto.
'''Demona'''. De emono, havanta karakteron, ecojn de demono.
'''Demonstrativa'''. - 1. Evidente pruvanta, klare montranta: demonstrativa atesto. - 2. (Gram.). Montranta la personon aŭ objekton, al kiu ĝi rilatas: ĉi tiu, tiu.
'''Demonstrative'''. En demonstrativa maniero.
'''Denaro'''. Antikva malgranda monero roma.
'''Densa'''. Kies eroj estas proksimaj unu al alia: densa solvaĵo, densa drapo.
'''Denseco'''. Eco de tio, kio estas densa.
'''Dense'''. En densa maniero.
'''Densigi'''. Fari ion densa: densigi la vicojn.
'''Maldensa'''. Kies eroj estas malproksimaj unu de alia.
'''Densejo'''. Densa loko en arbaro.
'''Maldensejo'''. Senarba loko en la mezo de arbaro.
'''Dento'''. - 1. Akrepinta osto en la makzelo de bestoj, por mordi kaj dispecigi la nutraĵon. - 2. Io similanta denton: dento de kombilo.
'''Denta'''. - 1. De dento: denta radiko. - 2. Denthava, dentplena, provizita per dentoj: denta rado.
'''Sendenta'''. Ne posedanta dentojn: sendenta maljunulo.
'''Tridento'''. Forko kun tri dentoj: la tridento de Neptuno.
'''Denunci'''. Sekrete akuzi antaŭ la registaro.
'''Denunco'''. Ago de tiu kiu denuncas,
'''Denuncanto'''. Homo, kiu denuncas.
'''Departemento'''. - 1. Sekcio de ministrejo: departemento de polico. - 2. Provinco de Francujo (administra divido): Francujo konsistas el 86 departementoj.
'''Depeŝo'''. Sciigo, sendita per tre rapida vojo, precipe per la telegrafo.<noinclude><references/></noinclude>
g8c7mggq1fbjocl8wvtt57lvxs6o7gp
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/36
104
37681
115070
2026-05-08T03:02:04Z
Castelobranco
7
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "'''Deponi'''. Lasi ĉe iu ion multvaloran por gardado: deponi akciojn en banko. '''Depono'''. Ago de tiu, kiu deponas. '''Deputi'''. Sendi kiel reprezentanton en parlamento. '''Deputato'''. Reprezentanto en parlamento. '''Derivi'''. Devenigi, klarigi la devenon de vorto: Kiel oni derivas la vorton « dependi »? '''Derivo'''. Devenigado de vortoj. '''Des'''. Adverbo, uzata en la esprimo: ju pli... des pli.., por montri gradon, kiu aliiĝas para...
115070
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''Deponi'''. Lasi ĉe iu ion multvaloran por gardado: deponi akciojn en banko.
'''Depono'''. Ago de tiu, kiu deponas.
'''Deputi'''. Sendi kiel reprezentanton en parlamento.
'''Deputato'''. Reprezentanto en parlamento.
'''Derivi'''. Devenigi, klarigi la devenon de vorto: Kiel oni derivas la vorton « dependi »?
'''Derivo'''. Devenigado de vortoj.
'''Des'''. Adverbo, uzata en la esprimo: ju pli... des pli.., por montri gradon, kiu aliiĝas paralele kaj depende de alia grado: Ju pli multe des pli bone. Ju pli multe vi lernos, des pli multe vi scios.
'''Desegni'''. Prezenti per bildo, farita per krajono aŭ plumo: desegni ion sur io.
'''Desegnaĵo'''. Bildo, farita per krajono aŭ plumo.
'''Deserto'''. Fruktoj, dolĉaj manĝaĵoj, donataj post manĝo.
'''Desinfekti'''. Mortigi miasmojn en loĝejo, vestoj, tolaĵo, k. t. p.: desinfekti loĝejon per formalino.
'''Desinfekto'''. Mortigo de miasmoj.
'''Despoto'''. Aŭtokrata, kruela monarĥo aŭ ĉefo.
'''Despota'''. De despoto, karakterizanta despoton.
'''Despote'''. En despota maniero.
'''Despotismo'''. Aŭtokrata kruela regado aŭ estrado.
'''Destini'''. Antaŭfiksi la uzon de io: Oni ne scias certe, por kio estis destinitaj la egiptaj piramidoj. La patro destinis por ĉiu filino po mil frankoj.
'''Destino'''. Antaŭfiksita, antaŭdifinita celo, uzo.
'''Antaŭdestino'''. Destino de la sorto. Komparu: Difini, determini.
'''Detalo'''. Malgranda parto de tuto: koni ĉiujn detalojn de la afero.
'''Detala'''. Enhavanta la detalojn, atentanta la detalojn, preciza, komleta: detala analizo de verko.
'''Detale'''. En detala maniero, precize, plene, kun ĉiuj detaloj: detale priskribi.
'''Detektivo'''. Ano de la sekreta polico.
'''Determini'''. Montri precize devenon, konsiston: determini specon de vegetaĵo, determini la konsiston de la aero. Komparu: Destini, difini.
'''Detrui'''. Ruinigi, nuligi, neniigi: detrui urbon.
'''Devi'''. Esti necese por iu pro leĝoj, moralo, konveneco: Ĉiu devas morti. Oni devas obei la patron. Oni devas esti kompleza por la fremduloj.
'''Devo'''. Neceso, dependanta de leĝoj, moralo, konveneco: plenumi siajn devojn.
'''Devigi'''. Fari ion ies devo: devigi iun silenti. Komparu: Tasko.
'''Devii'''. Sin deturni, flankiri, malproksimiĝi de rekta, natura vojo (nur en figura senco): devii de la vojo de l’ virto; la lumo devias.
'''Devizo'''. - 1. Emblemo sur standardo kun mallonga klariga frazo: La honoro kaj la patrujo. - 2. Mallonga frazo, enhavanta principon de konduto: Facila internacia komprenebleco estas nia devizo. Komparu: Emblemo, maksimo, moto.
'''Dezerto'''. Loko, lando sen vegetaĵoj kaj loĝantoj: Saharo.
'''Dezerta'''. Ne posedanta vegetĵojn kaj loĝantojn, malplena.
'''Dezertulo'''. Homo loĝanta en dezerto, por eviti la tentojn de la mondo kaj sin dediĉi al la paco; ermito.
'''Deziri'''. - 1. Voli posedi aŭ ĝui ion: deziri dormi. - 2. Esprimi al iu sian bonari volon: deziri al iu feliĉon.
'''Bondeziro'''. Deziro de feliĉo por iu: Akceptu miajn sincerajn bondezirojn!
'''Deziregi'''. Pasie deziri.
'''Dio'''. La plej supera estaĵo, kreinto kaj konservanto de la mondo.
'''Dia'''. - 1. De Dio: dia volo. - 2. Posedanta ecojn de Dio, perfekta, bonega: dia voĉo.
'''Dieco'''. Eco de la plej supera estaĵo.
'''Diservo'''. Religia ceremonio, dum kiu la pastro oferas al Dio la korpon kaj sangon de Kristo sub la formo de pano kaj vino; meso.
'''Dipatrino'''. La sankta Mario, patrino de Kristo.
'''Diabeto (Med'''.). Sukera malsano (malsano, en kiu oni eligas sukeron en la urino).
'''Diablo'''. Malbona spirito, satano, demono.
'''Diabla'''. De diablo, havanta ecojn de diablo.
'''Diademo'''. - 1. Reĝa krono. - 2. Surkapa zono por virinoj, ornamita per multekostaj ŝtonoj.
'''Diafana'''. Penetrebla por la radioj de la lumo, sed tra kiu oni ne povas vidi objektojn: diafana vitro.
'''Diafaneco'''. Eco de tio, kio estas diafana.
'''Diafragmo'''. - 1. Muskolo, kiu apartigas la bruston de la ventro. - 2. En optikaj aparatoj: disketo kun truo en la mezo, por ne allasi la flankajn radiojn de la lumo.
'''Diagnostiko'''. Parto de l’ medicino, pri la metodoj ekkoni la malsanojn.
'''Diagnostika'''. De diagnostiko, koncernanta diagnostikon.
'''Diagnozi'''. Ekkoni ies malsanon laŭ la simptomoj.
'''Diagnozo'''. Ekkono de malsano.<noinclude><references/></noinclude>
ic52tk7r8r84tnkla5ntye2uezzif2l
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/37
104
37682
115071
2026-05-08T03:05:20Z
Castelobranco
7
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun " '''Diagonalo (Geom'''.). Rekta linio, kuniganta la suprojn de du kontraŭaj anguloj de multlatero. '''Diagonala'''. Havanta la direkton de diagonalo. '''Diagonale'''. En diagonala direkto. '''Diakono'''. Religiulo je unu grado malpli alta, ol pastro. '''Dialekto'''. Variaĵo de lingvo: Esperanto ne havas dialektojn, ĉar de la komenco de sia ekzistado ĝi havas literaturon, kiu fiksas la lingvon. '''Dialektiko'''. Arto rezoni metode. '''Dial...
115071
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>
'''Diagonalo (Geom'''.). Rekta linio, kuniganta la suprojn de du kontraŭaj anguloj de multlatero.
'''Diagonala'''. Havanta la direkton de diagonalo.
'''Diagonale'''. En diagonala direkto.
'''Diakono'''. Religiulo je unu grado malpli alta, ol pastro.
'''Dialekto'''. Variaĵo de lingvo: Esperanto ne havas dialektojn, ĉar de la komenco de sia ekzistado ĝi havas literaturon, kiu fiksas la lingvon.
'''Dialektiko'''. Arto rezoni metode.
'''Dialogo'''. - 1. Interparolado. - 2. Literatura verko en formo de interparolado.
'''Diamanto'''. La plej multekosta kaj malmola ŝtono, konsistanta el kristaligita karbono.
'''Diametro (Geom'''.). Rekta linio pasanta tra la centro de cirklo kaj kuniganta du ĝiajn punktojn.
'''Diametra'''. Havanta direkton de diametro.
'''Dianto (Bot'''.). Vegetaĵo el la familio de la kariofilacoj, kun belaj floroj (Dianthus).
'''Diapazono'''. Skalo de tonoj de muzika instrumento aŭ de persono: La diapazono de l’ homa voĉo ampleksas du oktavojn.
'''Diboĉi'''. Nemodere trinki, manĝi, sekse vivi.
'''Diboĉo'''. Konduto de diboĉulo.
'''Diboĉigi'''. Fari iun diboĉanta.
'''Diboĉulo'''. Persono, kiu diboĉas.
'''Didaktiko'''. Arto instrui.
'''Didelfo (Zool'''.). Klaso de mambestoj kun sako por porti la idojn (Didelphia).
'''Dieto'''. - 1. Sindeteno kompleta aŭ parta ĉe manĝaĵoj, kaŭze de malsano. - 2. Reguloj de nutrado aŭ sinnutrado: lakta dieto.
'''Difekti'''. Fari ion neuzebla, netaŭga per rompo, fendo k. t. p.: difekti maŝinon.
'''Difekto'''. Malbonigo per rompo, fento. k. t. p.
'''Sendifekta'''. Nedifektita. Komparu: Malbonigi.
'''Diferenco'''. Malsameco, malsamaj ecoj de du objektoj, personoj aŭ ideoj: la diferenco inter la lingvoj sveda kaj dana estas tre malgranda.
'''Diferenca'''. Kiu havas malsamajn ecojn: diferenca de io per io.
'''Diferencigi'''. Fari ion diferenca.
'''Difini'''. Mallonge kaj precize klarigi la sencon: difini la sencon de vorto.
'''Difino'''. Mallonga kaj preciza klarigo de la senco. Komparu: Destini, determini.
'''Difterito (Med'''.). Malsano de la gorĝo, karakterizata de membranoj.
'''Diftongo'''. Kuniĝo de du vokalaj sonoj en unu, en kiu tamen ambaŭ primitivaj sonoj estas distingeblaj: Aŭ, eŭ estas diftongoj.
'''Digo'''. Akvobaro el tero, brikoj aŭ ŝtonoj ĉe maro aŭ rivero: En banejoj oni promenas sur la digo.
'''Digi'''. Bari akvon per digo.
'''Digesti'''. Solvi nutraĵon per specialaj sukoj en la stomako kaj intestoj, por ĝin asimili.
'''Digesto'''. Funkcio de tio, kio digestas.
'''Digestebla'''. Kiu povas esti digestita: La lakto estas nutraĵo facile digestebla.
'''Diismo'''. Religia sistemo, bazita sur la natura kredo je unu Dio kaj malakceptanta ĉiun proklamitan kredon. Komparu: Teismo.
'''Dika'''. Havanta grandan dimension (ne en la direkto de la larĝeco kaj alteco): dika homo, dika libro.
'''Dikeco'''. - 1. Eco de tio, kio estas dika. - 2. Grado de dikeco: La dikeco de ĉi tiu vitro estas 5 milimetroj.
'''Maldika'''. Havanta malgrandan dimension (ne en la direkto de larĝeco kaj alteco): maldika folio.
'''Dikti'''. - 1. Legi, diri ion al persono, kiu tuj ĝin skribas: dikti leteron. - 2. Inspiri: Singardo, diktita de saĝo.
'''Diktaĵo'''. Tio, kio estas diktata: La lernanto faris dek erarojn en la diktaĵo.
'''Diktatoro'''. Provizora ĉefo de ŝtato kun absoluta povo.
'''Dilemo'''. Malfacila elekto inter du ekstremoj.
'''Diletanto'''. Persono, kiu ne profesie sin okupas per arto, scienco. Komparu: Amatoro.
'''Diligenta'''. Laborema, zorgema: diligenta homo, diligenta studado.
'''Diligento'''. Laboremo, zorgemo.
'''Diligente'''. Laboreme, zorgeme.
'''Maldiligenta'''. Mallaborema, malzorgema.
'''Dimanĉo'''. La unua tago de la semajno, la festa tago, la tago de la ripozo.
'''Dimensio'''. Ĉiu el la tri direktoj, en kiuj oni mezuras korpojn: larĝeco, longeco kaj alteco.
'''Diminutivo'''. Vorto, formita el alia vorto, por esprimi malgrandan objekton de la sama speco: domo, dometo.<noinclude><references/></noinclude>
alqw4xs29iwnqk1md0ja52oxy5ap4d9
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/38
104
37683
115072
2026-05-08T03:08:24Z
Castelobranco
7
+1
115072
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''Dinamo'''. Elektra maŝino, kiu aliformigas meĥanikan energion en energion elektran.
'''Dinamiko'''. Parto de la meĥaniko, pri la movo de la korpoj kaj pri la movantaj fortoj.
'''Dinamismo'''. Filozofia doktrino, laŭ kiu ia universo kaj ĝiaj elementoj materiaj estas nenio alia, ol agantaj fortoj.
'''Dinamito'''. Eksploda substanco, konsistanta el nitroglicerino kaj silikaj substancoj (sablo).
'''Dinamometro'''. Instrumento, servanta por mezuri la fortojn de la homo, ĉevalo, k. t. p.
'''Dinastio'''. Serio de regnestroj, apartenantaj al la sama familio kaj heredantaj la tronon unu de alia: la dinastio de Habsburgoj.
'''Dioskoreacoj (Bot'''.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj.
'''Diplomo'''. Oficiala dokumento, per kiu registaraj povoj, scienca institucio, k. t. p., atestas ies sciencan titolon, privilegiojn, k. t. p.: diplomo de profesoro, diplomo pri nobeleco.
'''Diplomi'''. Doni al iu diplomon: Diplomita profesoro de Esperanto.
'''Diplomato'''. - 1. Supera ŝtata oficistoj kies okupo estas trakti kun alilanda, registaroj. - 2. Persono, scianta lerte trakti kun aliaj; ruzulo.
'''Diplomata'''. De diplomato; posedanta la ecojn de diplomato»
'''Diplomate'''. En diplomata maniero.
'''Diplomatio'''. Arto trakti kun alilandaj registaroj.
'''Diri'''. Esprimi sian penson per vortoj, voĉe.
'''Diro'''. Tio, kion oni diris: saĝa diro»
'''Antaŭdiri'''. Konigi tion, kio estas okazonta: antaŭdiri la sorton, antaŭdiri la veteron.
'''Kontraŭdiri'''. Esprimi per sia respondo kontraŭan opinion.
'''Direkcio'''. Estraro kaj ĝia oficejo.
'''Direkti'''. - 1. Turni al la celata loko, objekto: direkti ŝipon, paŝojn, rigardon. - 2. Konduki aferojn publikajn aŭ privatajn, precipe per ordonoj, kontrolo k. t. p.: direkti oficon, aferojn.
'''Direkto'''. - 1. Ago de tiu, kiu direktas. - 2. Loko, flanko, al kiu oni direktas; vojo, linio, laŭ kiu oni direktas.
'''Direktoro'''. Ĉefo, direktanta oficon, institucion: direktoro de banko, de liceo.
'''Direktorio'''. - 1. Direkcio. - 2. Provizora registaro en Francujo dum la revolucio (1795-1799).
'''Dis-'''. Prefikso, esprimanta: meton, dividon, apartigon, forigon en diversajn flankojn: dismeti meblojn en ĉambro, distranĉi panon, dissemi grenon, dispeli birdojn, disiri, disiĝi.
'''Disciplino'''. Absoluta obeemo de subuloj: Dum la milito en la armeo regas la plej severa disciplino.
'''Disciplini'''. Eduki, instrui en disciplino: disciplinitaj soldatoj.
'''Disenterio (Med'''.). Infekta malsano, karakterizata de sanga lakso.
'''Disertacio'''. Scienca raporto, precipe prezentita al fakultato, por ricevi sciencan titolon.
'''Disko'''. - 1. Maldika metala rondo, uzata de la antikvaj Grekoj en la ĵetludoj. - 2. Objekto, similanta diskon: signala disko, disko de la luno.
'''Diskonti'''. Aĉeti aŭ vendi kŭmbion antaŭ la pagtempo, deprenante la procentojn pagotajn.
'''Diskonto'''. - 1. Aĉeto aŭ vendo de kambio antaŭ la pagtempo, kun depreno de la pagotaj procentoj. - 2. Procento, pagata al la aĉetanto de ia kambio: La diskonto estas pli alta en Germanujo, ol en Anglujo.
'''Diskreta'''. Kiu scias gardi sekreton: La viroj estas pli diskretaj ol la virinoj.
'''Diskrete'''. En diskreta maniero.
'''Diskreteco'''. Eco de tiu, kiu estas diskreta.
'''Diskuti'''. Interparoli pri speciala temo, interŝanĝi ideojn pri solvota demando.
'''Diskuto'''. Parolado de tiuj, kiuj diskutas: konduki diskutojn, vivplena diskuto, senorda diskuto.
'''Diskutebla'''. Pri kiu oni povas diskuti; kiu ne povas esti akceptita sen diskutado.
'''Diskutinda'''. Kiu indas diskutadon. Komparu: Debati, disputi.
'''Dispepsio (Med'''.). Malbona digestado.
'''Disperso'''. Disiĝo de la radioj de la lumo.
'''Disponi'''. Uzi laŭ sia bontrovo: Vi povas disponi mian monon kaj personon.
'''Disputi'''. Vive diskuti.
'''Disputo'''. Viva diskuto. Komparu: Debati.
'''Distanco'''. Interspaco: distanco de la urbo ĝis la rivero.
'''Distili'''. Purigi fluidaĵon, vaporigante kaj poste remalvarmigante ĝin: distili brandon.
'''Distingi'''. Rimarki diferencon inter du objektoj, personoj aŭ ideoj: distingi la elparoladon de diversnaciaj Esperantistoj; distingi ion de io.<noinclude><references/></noinclude>
0gbpe1s2hxhnn949gs7jqon7r2sjqid
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/39
104
37684
115073
2026-05-08T03:11:02Z
Castelobranco
7
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "'''Distri'''. - 1. Deturni la atenton: La muziko sur la strato distris la lernantojn en la klaso. - 2. Agrable okupi la pensojn, amuzi post laboroj, ĉagrenoj: Vespera koncerto distris la kongresanojn post la laboraj kunsidoj. '''Distraĵo'''. Tio, kio distras; amuzaĵo: spektaklo, koncerto. '''Distrita'''. Ne atenta, ne scianta fiksi la atenton sur unu objekto. Komparu: Amuzo, ludo. '''Distrikto'''. Parto de lando, de urbo, precize limigita kaj hava...
115073
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''Distri'''. - 1. Deturni la atenton: La muziko sur la strato distris la lernantojn en la klaso. - 2. Agrable okupi la pensojn, amuzi post laboroj, ĉagrenoj: Vespera koncerto distris la kongresanojn post la laboraj kunsidoj.
'''Distraĵo'''. Tio, kio distras; amuzaĵo: spektaklo, koncerto.
'''Distrita'''. Ne atenta, ne scianta fiksi la atenton sur unu objekto. Komparu: Amuzo, ludo.
'''Distrikto'''. Parto de lando, de urbo, precize limigita kaj havanta unu ĉefon (administran, polican, juĝan).
'''Distrikta'''. De distrikto, koncernanta distrikton: distrikta kuracisto.
'''Ditirambo'''. Entuziasme laŭda kanto aŭ versaĵo por ies honoro.
'''Divano'''. Ŝtata turka konsilantaro.
'''Diveni'''. Malkovri sekreton, veron, havante neniun bazon por motivita konkludo: Divenu, kiom da nuksoj mi havas en la mano? Komparu: Konjekti.
'''Divergi'''. (Fiz.). Flankiri unu de alia: La sunaj radioj, trapasinte konkavan lenson, divergas.
'''Diversa'''. Unu el multaj, el kiuj ĉiu apartenas al alia speco, posedas aliajn ecojn (la vorto estas uzata ordinare en la multenombro): diversaj personoj, objektoj, ideoj. En la maro vivas diversaj bestoj: fiŝoj, amfibioj, moluskoj, k. t. p.
'''Diverseco'''. Eco de tiuj, kiuj estas diversaj.
'''Dividi'''. - 1. Fari partojn el tuto: dividi en partojn; dividi 10 per 2. - 2. Doni parton: dividi sian panon kun mizerulo.
'''Divido'''. Ago de tiu, kiu dividas: malpaci ĉe la divido.
'''Dividebla'''. Kiu povas esti dividata.
'''Dividendo'''. Parto de neta profito por unu akcio.
'''Divizio'''. Taĉmento de soldatoj, konsistanta el kelke da regimentoj (ordinare el kvar).
'''Do'''. Konkluda konjunkcio: Kion do vi intencas fari?
'''Docento'''. Instruanto en universitato, ne posedanta titolon de profesoro.
'''Dogmo'''. Neŝanĝebla, netuŝebla religia aŭ filozofia principo: La dogmoj de la katolika eklezio.
'''Dogo'''. Speco de granda, forta hundo kun malgrandaj oreloj kaj staranta vosto.
'''Doĝo'''. Ĉefo de la Genova {nun Ĝenova} kaj Venecia respubliko.
'''Doktoro – 1'''. Persono posedanta la plej altan sciencan titolon de fakultato. – 2. Kuracisto.
'''Doktoreco'''. Titolo de doktoro.
'''Doktrino'''. Scienca teorio, religia dogmaro.
'''Dokumento'''. - 1. Skribaĵo, servanta kiel pruvo, kiel atesto: historia dokumento. - 2. Iu ajn objekto, servanta kiel pruvo.
'''Dolaro'''. Arĝenta monero de Unuigitaj Ŝtatoj, valoranta 5 frankojn 20 centimojn
'''Dolĉa'''. - 1. Havanta agrablan guston. kiel tiu de la sukero aŭ mielo. - 2. Agrabla por la orelo: dolĉa melodio. - 3. Delikata, aminda: dolĉa vizaĝo.
'''Dolĉeco'''. Eco de tio, kio estas dolĉa.
'''Dolĉigi'''. Fari ion dolĉa: dolĉigi teon.
'''Dolori'''. Kaŭzi tre malagrablan korpan senton. Vundoj doloras la malsanulon.
'''Dolora'''. Kiu doloras.
'''Domo'''. Konstruaĵo por loĝi.
'''Dometo'''. Malgranda, simpla domo.
'''Domano'''. Loĝanto de domo.
'''Domaĝo'''. Bedaŭrinda afero: domaĝo estas aŭ domaĝe estas, ke....
'''Domeno'''. - 1. Maskarada kostumo (mantelo kun kapuĉo). - 2. Ludo; 28 malgrandaj tabuletoj, dividitaj ĉiu en du partojn, surhavantajn punktojn.
'''Doni'''. Lasi al iu la uzon, ĝuon de sia objekto (ĉu provizore ĉu kiel propraĵon); doni al iu sian mantelon, doni la manon, doni la pladon al kunmanĝanto.
'''Aldoni'''. Doni ion plu krom tio, kion oni jam donis.
'''Eldoni'''. Publikigi kaj aranĝi la vendadon de literatura verko: La verkojn de D° Zamenhof volonte eldonas ĉiu libristo.
'''Transdoni'''. Doni al iu ion, ricevitan de alia persono.
'''Donaci'''. Senpage doni kiel propraĵon: Por la baptotago la gepatroj donacis al la filo librojn.
'''Donaco'''. Tio, kion oni donacas.
'''Dorloti'''. Agi kun iu tro kareseme, tro delikate, esti tro indulga: La unue naskita infano ordinare estas dorlotata.
'''Dormo'''. Ripozo de la korpo, dum kiu ĉesas la konsciaj movoj kaj agado: La dormo similas la morton.
'''Dormi'''. Esti en stato de dormo.
'''Dormeti'''. Delikate, neforte dormi.
'''Dormema'''. Havanta inklinon al la dormo, amanta dormi.
'''Dormigi'''. Fari iun dormanta: dormigi infanon en lulilo.
'''Ekdormi'''. Fariĝi dormanta: Laca homo rapide ekdormas.
'''Dormoĉambro'''. Ĉambro destinita por la dormado.
'''Maldormi'''. Sin deteni de la dormo en la tempo, en kiu oni ordinare dormas: maldormi starante garde, maldormi ĉe la lito de malsanulo.
'''Sendormeco'''. Nenatura stato, kiam oni ne povas dormi: Sendormeco konsumas la korpon.<noinclude><references/></noinclude>
i301bp6rcumav3cqq1bcnsx52ch6rsj
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/40
104
37685
115074
2026-05-08T03:14:43Z
Castelobranco
7
+1
115074
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''Dorno'''. Pikilo de vegetaĵoj: Ne ekzisias rozoj sen dornoj.
'''Dorso'''. - 1. Parto de la korpo, de la ŝultroj ĝis la pelvo: porti ŝarĝon sur la dorso. - 2. Posta parto de objekto: dorso de la mano, dorso de la seĝo.
'''Dorsa'''. De dorso, estanta sur dorso.
'''Doto'''. Tio, kion edziniĝanta virino ricevas de la gepatroj.
'''Doti'''. Doni doton: doti la filinon.
'''Dozo'''. Kvanto de medikamento, kiun oni prenas por unu fojo: granda dozo, homeopatia dozo.
'''Dozi'''. Precize difini la kvanton de la prenota medikamento: La venenoj devas esti dozataj tre singarde.
'''Dragono'''. Soldato de malpeza kavalerio, kiu povas batali rajdante aŭ piedirante.
'''Drako'''. Fabela monstra flugbesto kun flamo eliranta el ia buŝego.
'''Drakmo'''. Greka monero, valoranta unu frankon.
'''Drakona'''. Tre severa: drakonaj leĝoj.
'''Dramo'''. - 1. Teatra verko, en kiu la tragedia elemento kuniĝas kun la komika. - 2. Malfeliĉo, terura okazo, katastrofo: familia dramo.
'''Drama'''. De dramo, havanta ecojn de dramo.
'''Dramaturgo'''. Drama verkisto.
'''Dramaturgio'''. Teorio de la dramaj verkoj; arto skribi dramajn verkojn.
'''Drapo'''. Ŝtofo, fabrikatael lano kaj uzata por vestoj.
'''Drapa'''. El drapo: drapa kurteno.
'''Drapiri'''. Kovri, ornami per multefalda ŝtofo.
'''Drapiraĵo'''. Ŝtofo, drapo, per kiu oni drapiras.
'''Drasta'''. (Med.) Forte efikanta: drasta laksilo.
'''Draŝi'''. Eligi per batado la grajnojn el spikoj. Fig. Draŝi al iu la dorson = forte bati.
'''Draŝilo'''. Instrumento por draŝi, konsistanta el du bastonoj, kunigitaj per rimeno.
'''Draŝmaŝino'''. Maŝino por draŝi.
'''Drato'''. Metalfadeno.
'''Dreno'''. Tubo, farita ordinare el bakita argilo kaj uzata por dreni.
'''Dreni'''. Sekigi malsekan grundon per subteraj tuboj, faritaj ordinare el bakita argilo.
'''Dresi'''. Instrui beston por speciala celo: dresi hundon por la ĉaso; dresi ĉevalon por la cirko.
'''Dresisto'''. Homo, kies profesio estas dresi.
'''Drinki'''. Malmodere trinki vinon, bieron, k. t. p.
'''Drinkado'''. Ago, konduto de tiu, kiu drinkas.
'''Drinkulo'''. Persono, kiu havas la kutimon drinki.
'''Drinkejo'''. Loko, butiko, kie oni trinkas brandon, bieron.
'''Drogo'''. Substanco, uzata por preparado de medikamentoj.
'''Drogisto'''. Drogvendisto.
'''Dromedaro (Zool'''.). Unuĝiba kamelo.
'''Droni'''. Perei per sufokiĝo en la akvo.
'''Dronigi'''. Pereigi per sufoko en la akvo. Sin dronigi. Sin memmortigi per sufoko en la akvo.
'''Du'''. La nombro 2.
'''Dualismo'''. - 1. Filozofia aŭ religia sistemo, akceptanta du principojn (la korpon kaj la animon, la principon de la bono kaj malbono), ĉiam kontraŭbatalantajn unu la alian. - 2. Politika sistemo, en kiu du tute sendependaj ŝtatoj estas kunigitaj kaj havas komunan regnestron: la aŭstrio-hungara dualismo.
'''Dualisto'''. Partiano de dualismo.
'''Dubi'''. Ne esti certa, ne scii, ĉu jes aŭ ne: dubi pri ies honesteco.
'''Dubo'''. Opinio dc tiu, kiu dubas.
'''Senduba'''. Nedubebla, certa.
'''Dueli'''. Batali en duelo.
'''Duelo'''. Antaŭpreparita batalo inter du personoj por decidi privatan malpacon.
'''Duelanto'''. Batalanto en duelo.
'''Dueto'''. Muzika verko por du instrumentoj aŭ du voĉoj: kanti, ludi dueton.
'''Duko'''. Persono, posedanta nobelan titolon, kies alteco estas inter tiu de princo kaj de grafo.
'''Duklando'''. Lando, regata de duko.
'''Dukato'''. Iama ora monero, valoranta 10 ĝis 12 frankojn.
'''Dum'''. - 1. Prepozicio kun la signifo: en la tempo de, en la daŭro de: dum la tagmanĝo, dum la tuta somero. - 2. Konjunkcio kun la signifo: en la tempo kiam: Dum vi dormis, li laboris.
'''Dume'''. Dum tiu tempo: Oni preparas la vespermanĝon, ni dume babilu.
'''Dungi'''. Fari interkonsenton kun iu, por certigi al si lian servadon por difinita pago: dungi lakeon.
'''Dungato'''. Persono dungata.
'''Duplikato'''. Kopio, dua ekzemplero de akto, de dokumento: duplikato de fakturo, duplikato de kambio.
'''Duro'''. Arĝenta hispana monero, valoranta proksimume 5 frankojn.
'''Duŝo'''. Pluvbano.<noinclude><references/></noinclude>
0vnd2yp6jdvaw0bplv1vrb6t8dlpc35
Vortaro de Esperanto/Litero D
0
37686
115076
2026-05-08T03:53:28Z
Castelobranco
7
+1
115076
wikitext
text/x-wiki
<pages index="Kabe_-_Vortaro_de_Esperanto,_1922.pdf"
from="33" to="40"
fromsection="Litero D"
tosection="Duŝo"
prev="[[../Litero Ĉ|Ĉ]]" next="[[../Litero E|E]]"
header=1 />
[[Kategorio:Vortaro de Esperanto|D]]
a4s8qd30p1uum2dsetnusozqprvlv37
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/42
104
37687
115078
2026-05-08T04:02:22Z
Castelobranco
7
+1
115078
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''-Ej'''. Sufikso, esprimanta lokon, destinitan por io: preĝejo, lernejo.
'''Ek-'''. Prefikso, esprimanta komencon de ago, momentan agon: eksalti, ekkrii.
'''Ekipi'''. Provizi per ĉio necesa, precipe por batalo: ekipi regimenton, ekipi ŝipon.
'''Eklektika'''. Kiu elektas el politikaj, filozofiaj doktrinoj tion, kio ŝajnas plej taŭga, plej proksima al la vero: eklektika aŭtoro, eklektika filozofio.
'''Eklektikismo'''. Sistemo, filozofio eklektika: Viktoro Cousin estas la ĉefo de la spiritualista eklektikismo.
'''Eklezio'''. - 1. Religia dogmaro: La katolika eklezio. - 2. Anaro de religio: forigi el eklezio per ekskomuniko.
'''Eklipso (Astr'''.). Mallumiĝo de astro: kompleta, parta eklipso de la suno, de la luno.
'''Ekliptiko (Astr'''.). Orbito de la ŝajna rondiro de la suno ĉirkaŭ la tero.
'''Eklogo'''. Idilio (en la antikva poezio).
'''Ekonomo'''. Administranto de domo, de bieno.
'''Ekonomio'''. Sistema ordo kaj ŝparemo en la elspezoj, en la administrado kaj mastrumado de domo, de monaj aferoj.
'''Ekonomio politika'''. Scienco pri la produktado kaj dividado de la sociaj riĉaĵoj.
'''Ekonomiisto'''. Scienculo, studanta la politikan ekonomion.
'''Ekrano'''. - 1. Kadro sur piedoj kun tuko, starigata antaŭ kamenoj. - 2. Kadro kun blankatukoaŭ simple streĉita blanka tuko, sur kiun oni ĵetas luman bildon de objekto.
'''Eks-'''. Prefikso: iama; kiu estis, sed ne estas plu: eksoficiro.
'''Ekscelenco'''. Titolo de generaloj kaj civilaj altranguloj: Lia ekscelenco, la ministro de la eksteraj aferoj.
'''Ekscentra'''. - 1. Havanta malsaman centron: Du cirkloj estas ekscentraj, se unu ĉirkaŭas la alian, sed ĉiu havas apartan centron. - 2. Kies centro de turnado ne koincidas kun la geometria centro: Ekscentraj aparatoj estas uzataj en la vapormaŝinoj.
'''Ekscentre'''. En ekscentra maniero.
'''Ekscentreco'''. Eco de tio, kio estas ekscentra.
'''Eksceso'''. Tio, kio transpasas la limojn de leĝeco, bonmoreco, sobreco: ekscesoj de tirano, ekscesoj en la manĝado kaj trinkado.
'''Eksciti'''. Kaŭzi vivan agadon de io: eksciti la nervojn, eksciti la scivolemon.
'''Ekscito'''. Tio, kio ekscitas: La kuracisto ordonis al la malsanulo eviti ĉiujn ekscitojn.
'''Eksciteco'''. Stato de tiu, kiu estas ekscitita. Komparu: Inciti, instigi, stimuli.
'''Ekskluzive'''. - 1. Esceptinte ĉion alian: Li laboras ekskluzive por Esperanto. - 2. Ne kalkulante, ne enhavante: De Januaro ĝis Aprilo ekskluzive = Januaro, Februaro kaj Marto.
'''Ekskomuniki'''. Forigi per malbeno el la anaro de eklezio.
'''Ekskomuniko'''. Ago de tiu, kiu ekskomunikas: la papa ekskomuniko.
'''Ekskremento'''. Digestitaj substancoj, eligitaj el la besta organismo.
'''Ekskurso'''. Malgranda vojaĝo, promeno por plezuro, por scienca celo: ekskurso sur montojn, botanika ekskurso.
'''Ekspansio'''. Okupo de pli vasta spaco, disvastiĝo: ekspansio de gaso, kolonia ekspansio de ŝtato.
'''Ekspedi'''. Sendi al difinita loko: ekspedi leteron, komercaĵon, armeon.
'''Eksperimento'''. Esploro de fenomeno, produktata de la esploranto mem: La refrakton de la radioj de la lumo oni esploras per eksperimentoj. la eklipsojn de la suno — per observoj.
'''Eksperto'''. - 1. Homo tre sperta en io: Eksperto en la modo. - 2. Specialisto elektita de juĝantaro por esplori aferon kaj diri sian opinion pri ĝi: kuracisto eksperto.
'''Ekspertizo'''. Esploro de eksperto.
'''Eksplodo - 1'''. Subita kaj brua formiĝo de granda kvanto da gasoj: eksplodo de pulvo. - 2. Fig.: eksplodo de kolero, de ĝojo.
'''Eksplodigi'''. Kaŭzi eksplodon: eksplodigi bombon.
'''Eksplodema'''. Kiu facile eksplodas: Pulvo, nitroglicerino, melinito estas eksplodemaj substancoj.
'''Ekspluati'''. - 1. Fari uzon de io, havi profiton de io: ekspluati fabrikon, ekspluati siajn kapablojn. - 2. Uzi por si la fruktojn de ies laboro sen sufiĉa rekompenco: ekspluati subulon. - 3. Trouzi: ekspluati ies paciencon.
'''Ekspluato'''. Ago de tiu, kiu ekspluatas.
'''Eksporti'''. Transporti en la eksterlandon la produktaĵojn de la industrio: Francujo eksportas multe da vino.
'''Eksporta'''. Kiu eksportas: eksporta komerco.
'''Eksporto'''. Ago de tiu, kiu eksportas. En Anglujo la importo superas la eksporton.
'''Eksportanto'''. Persono, lando, kiu eksportas: La ĉefaj eksportantoj de la greno estas: Argentino, Unuigitaj Ŝtatoj, Rusujo.<noinclude><references/></noinclude>
flgzckp88o2hopwn2iu1gvxlailx7u3
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/43
104
37688
115079
2026-05-08T04:07:30Z
Castelobranco
7
+1
115079
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''Ekspozicio'''. Kolekto de produktaĵoj de artoj aŭ de industrio, kunmetitaj en speciala salono aŭ konstruaĵo, por esti rigardataj de la publiko: ekspozicio de belartoj, universala ekspozicio.
'''Ekspresa'''. Por speciala celo, tre rapida: ekspresa kuriero, ekspresa vagonaro.
'''Ekstazo'''. La plej altagrado de admiro, en kiu oni koncentrigas la tutan atenton sur unu objekto, tute forgesante pri ĉio alia: ama ekstazo, religia ekstazo.
'''Ekstemporalo'''. Ekzerco, traduko, farata en lernejo senprepare, sen helpo de lernolibroj.
'''Ekster'''. - 1. Loka prepozicio, esprimanta, ke io estas trans la limoj de objekto aŭ estas direktata trans ĝiajn limojn: La balkono estas ekster la ĉambro. Iri ekster la urbon. - 2. Prepozicio, esprimanta: escepte, se oni esceptas (en ĉi tiu senco ĝi estas uzata anstataŭ krom, se la lasta povas naski dubon): Ekster ĉi tiuj reguloj, ne ekzistas aliaj.
'''Ekstera'''. Estanta ekster io: ekstera tavolo.
'''Ekstere'''. En ekstera loko: aerumi litaĵon ekstere = ekster la loĝejo.
'''Ekstermi'''. Neniigi, detrui, plene pereigi: ekstermi la malamikojn.
'''Ekstermo'''. Neniigo, detruo, plena pereigo.
'''Ekstra'''. Okazanta ekster la kutima tempo aŭ nombro; aldona; eksterordinara: ekstra eldono de gazeto, ekstra vagonaro.
'''Ekstrakti'''. Eligi, elpreni la efikajn substancojn per kuirado, solvado.
'''Ekstrakto'''. Substancoj ekstraktitaj: ekstrakto de viando, ekstrakto de opio.
'''Ekstrema'''. - 1. De plej alta grado: ekstrema danĝero. - 2. Plej malproksima: la ekstrema Oriento.
'''Ekstreme'''. En plej alta grado: ekstreme bona.
'''Ekstremo'''. - 1. Plej alta grado, supro : ekstremo de senhonteco. – 2. Plej malproksima parto, fino, supro : ekstremo de ŝipo. Komparu: Fino, limo.
'''Ekvacio'''. Matematika egalaĵo, enhavanta unu aŭ kelke da nekonatoj : ax + b2 = c.
'''Ekvatoro'''. Granda rondo, perpendikulara al la akso de l' sfero : La tera ekvatoro dividas la teron en du duonsferojn : la nordan kaj la sudan.
'''Ekvilibro'''. - 1. Stato de senmoveco korpo, sur kiun agas du aŭ pli multe da fortoj; egalpezo : ekvilibro de pesilo. - 2. Fig.: ekvilibro de l' animo, ekvilibro politika.
'''Ekvilibristo'''. Cirka artisto, scianta konservi ekvilibron de sia persono aŭ de diversaj objektoj en speciale malfacilaj kondiĉoj: dancisto sur ŝnuro.
'''Ekvilibrismo'''. Arto de ekvilibristo.
'''Ekvivalento'''. Egalvalora objekto: la meĥanika ekvivalento de la varmo.
'''Ekvivalenta'''. Egalvalora.
'''Ekzakta'''. Senerara, ĝusta eĉ en la plej malgrandaj detaloj (pri la kalkuloj kaj sciencoj): ekzaktaj sciencoj.
'''Ekzameni'''. - 1. Fari demandojn al lernanto aŭ kandidato por kontroli liajn sciojn: ekzameni studenton. - 2. Detale esplori: ekzameni problemon.
'''Ekzameno'''. Kontrolo de scioj de lernanto aŭ kandidato per demandoj buŝaj aŭ skribaj: ekzameno por supera esperanta atesto.
'''Ekzamenanto'''. Persono, kiu ekzamenas.
'''Ekzamenato'''. Persono, kiun oni ekzamenas.
'''Ekzantemo (Med'''.). Ruĝaj makuloj sur la haŭto, kiuj aperas ĉe diversaj infektaj malsanoj: tifa ekzantemo.
'''Ekzegezo'''. Klarigo gramatika, historia, leĝoscienca, k. t. p. de teksto, precipe de la Biblio.
'''Ekzegezisto'''. Scienculo specialisto en la egzegezo: Renan.
'''Ekzekuti'''. Mortigi krimulon laŭ juĝa verdikto.
'''Ekzekuto'''. Ago de tiu, kiu ekzekutas.
'''Ekzekutisto'''. Persono, kies okupo, profesio estas ekzekuti.
'''Ekzemo (Med'''.). Haŭta malsano, karakterizata de erupcioj de la haŭto kaj de jukado.
'''Ekzemplo'''. - 1. Objekto, vorto, frazo, klariganta ĝeneralan regulon, difinon: gramatika ekzemplo. - 2. Imitinda ago, persono: doni bonan, malbonan ekzemplon; sekvi ekzemplon.
'''Ekzemple'''. Kiel ekzemplon (ni citu). Komparu: Modelo.
'''Ekzemplero'''. Objekto farita laŭ ĝenerala tipo; unu objekto el aro de samspecaj: ekzemplero de libro, de gazeto.
'''Ekzerci'''. Per ripetatakaj sistemauzado doni lertecon aŭ scion: ekzerci soldatojn, ekzerci siajn piedojn, sin ekzerci.
'''Ekzerco'''. Ago, problemo por ekzerci aŭ sin ekzerci: gimnastikaj ekzercoj, lingvaj ekzercoj.
'''Ekzili'''. Forigi el la loĝlando per juĝa dekreto aŭ per ordono de la regnestro.
'''Ekzilo'''. Forigo el la patrolando: kondamni al ekzilo.
'''Ekzilito'''. Persono, kondamnita al ekzilo, persono ekzilita.<noinclude><references/></noinclude>
dqqzvjq3ngkj4fyou7tjkhc0ynvbbxb
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/44
104
37689
115080
2026-05-08T04:13:28Z
Castelobranco
7
+1
115080
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''Ekzisti'''. Esti, vivi, daŭri: Mi pensas, do mi ekzistas. Ekzistas urbanoj, kiuj neniam vidis kamparon. La mondo ekzistas jam multe da jarmiloj.
'''Ekzistado'''. Estado, vivado, daŭrado: rimedoj por ekzistado.
'''Ekzistaĵo'''. Vivanta estaĵo.
'''El'''. - 1. Prepozicio,per kiu estas esprimata: a) Direkto de l’ interno de io eksteren: preni pinglon el skatolo, ĉerpi el puto. b) Materialo, ŝtofo: ringo el oro, ĉemizo el tolo. c) Unu el la kamaradoj, plej bona el ĉiuj. - 2. Prefikso, per kiu estas esprimata: a) direkto de la interno de io eksteren: eliri. b) Ĝisfina plenumo de la ago: ellerni, eltrinki.
'''Elasta'''. Kiu reprenas la antaŭan formon, kiam ĉesis agi la forto, ĝin ŝanĝinta: elasta bastono.
'''Elasteco'''. Eco de tio, kio estas elasta.
'''Elefanto (Zool'''.). La plej granda kvarpiedulo dikhaŭta, kun longa movebla nazego kun fingroforma ekstremo (Elephas).
'''Eleganta'''. Bela, luksa, gustoplena, moda: eleganta vesto, eleganta homo.
'''Elegante'''. En eleganta maniero.
'''Eleganteco'''. Eco de tio, kio estas eleganta.
'''Elegio'''. Lirika versaĵo, plena de malĝojo, de sopiro.
'''Elegia'''. Havanta ecojn de elegio: malĝoja: elegia tono.
'''Elegie'''. En elegia maniero.
'''Elekti'''. - 1. Decidiĝi por unu objekto aŭ afero el multaj; preni unu objekton el multaj: elekti pomon, elekti vojon. - 2. Doni sian voĉon por unu el la kandidatoj: elekti deputaton.
'''Elekto'''. Ago de tiu, kiu elektas.
'''Elektrizi'''. Elektrigi.
'''Elektro'''. Unu el la fortoj de l’ naturo, naskata de diversaj kaŭzoj (ekz. frotado de du korpoj) kaj produktanta diversajn fenomenojn (ekz. fulmon).
'''Elektra'''. - 1. Elektrodevena: elektra fajrero. - 2. Kiu rilatas la elektron: elektra maŝino.
'''Elektrigi'''. Liveri elektrajn ecojn; agi per elektro: elektrigi feron, elektrigi malsanulon.
'''Elektroforo'''. Aparato por konservi elektron.
'''Elektrolizo'''. Malkomponado per elektro.
'''Elektromotoro'''. Aparato aliformanta la elektran energion en meĥanikan laboron.
'''Elektrotekniko'''. Apliko de la elektro al teknikaj celoj: lumigado, telefonoj, telegrafoj.
'''Elektroterapio'''. Kuracado per la elektro.
'''Elemento'''. - 1. Korpo simpla ne malkomponebla: arĝento, azoto. - 2. La kvar elementoj: aero, fajro, tero, akvo (laŭ la opinio de la antikvaj scienculoj). - 3. La plej simplaj gravaj konoj de scienco: la elementoj de la fiziko.
'''Elementa'''. Enhavanta elementojn de scienco: elementa lernolibro.
'''Elevatoro'''. Levigilo por ŝarĝoj.
'''Elfo'''. Spiritoj de la skandinava mitologio.
'''Eliksiro'''. - 1. Alkohola solvaĵo de kuracaj rimedoj. - 2. Solvaĵo posedanta miraklajn ecojn: la eliksiro de la juneco.
'''Elimini'''. Forigi, eligi, nuligi: elimini venenon el la organismo, elimini unu el la nekonatoj de ekvacio, elimini nomon el listo.
'''Elimino'''. Ago de tiu, kiu eliminas.
'''Elipso (Geom'''.). Fermita kurba linio, havanta la formon de platigita cirklo: Elipso estas fermita kurba linio, en kiu la sumo de la distancoj de ĉiu ĝia punkto de du punktoj, nomataj fokusoj, estas konstanta.
'''Elipsa'''. De elipso, elipsoforma: Elipsa fokuso, elipsa linio.
'''Elizeo'''. Lando de la postmorta vivado deP herooj, paradizo de la antikvaj Grekoj kaj Romanoj.
'''Elizio'''. Mallongigo de la artikolo per forigo de a: de l’ patro anstataŭ ds lapatro.
'''Elokventa'''. Posedanta la talenton bele paroli, kortuŝi, konvinki per la parolado.
'''Elokvente'''. En elokventa maniero.
'''Elokventulo'''. Persono elokventa.
'''Elokventeco'''. Eco de tiu, kiu estas elokventa.
'''- Em'''. Sufikso, esprimanta inklinon, amon, kutimon al io: babilema, kritikema.
'''Emajlo'''. Vitrosimila fandaĵo, per kiu oni kovras fajencon, metalojn.
'''Emajla'''. El emajlo.
'''Emajli'''. Kovri per emajlo. Komparu: Glazuro, Lako, Poluro.
'''Emancipi'''. Sendependigi, egalrajtigi: emancipi neplenaĝan filon. La virinoj iom post iom emancipas sin.
'''Emancipo'''. Ago de tiu, kiu emancipas aŭ sin emancipas.
'''Embaraso'''. Malhelpo, malfacila situacio.
'''Embarasi'''. Kaŭzi embarason.
'''Emberizo (Zool'''.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Emberiza).
'''Emblemo'''. Figuro de objekto aŭ de vivanta estaĵo, reprezentanta moralan aŭ intelektan econ: La koko estas emblemo de la vigleco.
'''Emblema'''. Havanta karakteron de emblemo.<noinclude><references/></noinclude>
2xk1kngzf32gqf7wsodx388wr4ta9pj
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/46
104
37690
115082
2026-05-08T04:21:02Z
Castelobranco
7
+1
115082
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''Epikuristo'''. Adepto de epikurismo.
'''Epilepsio (Med)'''. Malsano, karakterizata de la perdo de l’ konscio kaj de konvulsioj.
'''Epilepsiulo'''. Persono malsana je la epilepsio.
'''Epilogo'''. Fino de literatura verko: epilogo de poemo.
'''Episkopo'''. Ĉefpastro de distrikto en la katolika eklezio.
'''Episkopeco'''. Titolo, posteno de episkopo.
'''Ĉefepiskopo'''. Ĝefo de episkopoj de provinco, de lando.
'''Epistolo'''. Solena nomo de letero: epistolo de Sankta Johano.
'''Epitafo'''. Surskribo sur tombo.
'''Epiteto'''. Substantivo aŭ adjektivo aldonata al substantivo, por ĝin karakterizi: En la epopeoj de Homero Ateno havas la epiteton « strig-okula ». Komparu: Apozicio.
'''Epitomo'''. Resumo de libro, de rakonto.
'''Epizodo'''. - 1. Intermetita fragmento en parolado, poemo, romano, ne ligita kun la ĉefa agado. - 2. Aparta fakto, okazo . La epizodoj de la Dresdena kongreso.
'''Epizootio (Med'''.). Epidemia malsano de bestoj.
'''Epoko'''. - 1. Grava momento en la historio: La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto. - 2. Periodo, jararo: la antaŭhisioria epoko. Komparu: Periodo, stadio.
'''Epoleto'''. Signo sur la ŝultroj de la militista uniformo, montranta la rangon.
'''Epopeo'''. Poemo pri gravaj okazoj kaj heroaj agoj de unu persono aŭ de tuta nacio: la epopeoj de Homero.
'''Eposo'''. Poezio rakontanta: poemo, balado.
'''- Er'''. Sufikso, esprimanta ĉiun el la unuoj, malgrandaj partoj, elementoj, el kiuj konsistas tuto: sablero, monero.
'''Erari'''. - 1. Perdi la vojon, foriri de la ĝusta vojo, iri sur malĝusta vojo: erari en arbaro. - 2. Havi malĝustan, malveran opinion pri io, malĝuste kalkuli, malĝuste skribi: Eraras tiuj, kiuj supozas, ke la sola bazo de universala lingvo devas esti la logiko. Erari en kalkulo. Erari en la gramatiko.
'''Eraro'''. Malĝusta, malvera opinio, kalkulo: gramatika eraro.
'''Erarigi'''. Konduki al eraro, trompi: La eksteraĵo erarigas.
'''Erarlumo'''. Delikata lumo, kiu vagas super marĉoj, tombejoj kaj alia lokoj, kie malkomponiĝas organikaj substancoj.
'''Eriko (Bot'''.). Arbeto el la samnoma familio, kun rozaj floroj (Erica).
'''Erinaco (Zool'''.). Mambesto el la familio de l’ insektomanĝaj, kies haŭto estas kovrita de pingloj (Erinaceus).
'''Erizipelo'''. Infekta malsano, karakterizata de febro kaj inflamo de la haŭto, precipe kaj plej ofte de la vizaĝo.
'''Ermeno (Zool'''.). Malgranda blanka kvarpiedulo, el la familio de l‘ musteloj, kun multvalora pelto (Putorius herminea).
'''Ermito'''. - 1. Piulo vivanta sola, izolite. - 2. Homo evitanta la aliajn, amanta vivi sola.
'''Ermita'''. Havanta ecojn de ermito: ermita vivo.
'''Erotiko'''. Versaĵo pri la amo.
'''Erotika'''. Kiu rilatas la amon, voluptama.
'''Erpi'''. Skrapi kampon.
'''Erpilo'''. Kampa skrapilo.
'''Erupcio'''. Subita, rapida eliĝo: erupcio de vulkano, erupcio de ekzantemo.
'''Escepti'''. Ne kunpreni, ne kunkalkuli, eligi el la nombro de: la mortigistojn oni esceptis el la amnestio.
'''Escepto'''. Afero esceptita: « La esceptoj konfirmas la regulojn. »
'''Esenco'''. - 1. Densigita solvaĵo: vinagra esenco, roza esenco. - 2. Tio, kio prezentas la naturon de io; ĉefaj nepraj ecoj de io: la esenco de la vivo.
'''Esenca'''. Havanta ecojn de esenco.
'''Eskadro'''. Ŝiparo ekspedita por milito.
'''Eskadrono'''. Taĉmento de kavalerio, parto de kavaleria regimento.
'''Eskarpo'''. Ter- aŭ masonmuro, defendanta unu flankon de kavo de fortikaĵo.
'''Eskorti'''. Akompani por gardi, por malhelpi forkuri: eskorti generalon, eskorti arestiton.
'''Eskorto'''. Eskortanta aro.
'''Esperi'''. Atendi, kredi realiĝon de sia deziro: esperi heredaĵon.
'''Espero'''. Stato, sento de tiu, kiu esperas.
'''Espereble'''. Oni povas esperi, kredeble.
'''Malesperi'''. Perdi esperon.
'''Esplori'''. Peni precize ekkoni, ekscii: esplori fenomenon, esplori malsanulon, esplori akuziton, esplori nekonatan landon.
'''Esploro'''. Ago de tiu, kiu esploras.
'''Esploristo'''. Persono, kies okupo estas esplori.
'''Esplorema'''. Kiu havas inklinon al esploroj. Komparu: Lerni, studi.
'''Esprimi'''. Montri siajn pensojn, siajn impresojn per gestoj aŭ vortoj: esprimi, deziron, esprimi ĝojon.
'''Esprimo'''. Gestoj, vortoj de tiu, kiu esprimas.
'''Establi'''. Fondi, aranĝi: establi firmon. negocon.<noinclude><references/></noinclude>
05jstpks5d1vgk9jsnaxusi6npuzrc1
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/47
104
37691
115083
2026-05-08T04:24:10Z
Castelobranco
7
+1
115083
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Castelobranco" /></noinclude>'''Esti'''. - 1. Ekzisti: Mi pensas, do mi estas. - 2. Esti servas por kunigi la atributon kun la subjekto: La neĝo estas blanka. - 3. Esti servas kiel helpa verbo por formi la kunmetitajn tempojn de la aktivo kaj ĉiujn tempojn de l‘ pasivo: li estis aminta, li estas amata.
'''Estado'''. Stato de tio, kio estas.
'''Estaĵo'''. Tio, kio ekzistas, vivas.
'''Estanto'''. estanteco. Tempo nuna.
'''Estinto, estinteco'''. Tempo pasinta.
'''Estonto, estonteco'''. Tempo, kiu estos.
'''Estetiko'''. Scienco pri la belo en la belartoj, en la vivo.
'''Estetika'''. Konforma al estetiko, kiu rilatas la estetikon: estetika objekto, estetika sento.
'''Estetike'''. En estetika maniero.
'''Estimi'''. Havi altan opinion pri ies morala valoro: Oni tre ŝatas la talenton de l’ ĵurnalisto N., sed oni ne estimas lin, ĉar li estas nehonesta homo.
'''Estimo'''. Sento, opinio de tiu, kiu estimas.
'''Estiminda'''. Kiu indas estimon.
'''Malestimi'''. Havi malaltan opinion pri ies morala valoro: malestimi perfidulon.
'''Estingi'''. Malhelpi, ĉesigi bruladon, lumadon: estingi lumon, estingi fajron.
'''Estingiĝi'''. Ĉesi bruli, ĉesi lumi.
'''Estro'''. Ĉefo, superulo, komandanto: regnestro, regimentestro, centestro.
'''Estraro'''. Kuniĝo de estroj: estraro de firmo, de societo.
'''Estrado'''. Levita podio kontraŭ spektatoroj por artisto, oratoro, prezidantaro: En la esperantaj kongresoj la naciaj delegitoj okupas lokojn sur la estrado kun la prezidantaro.
'''Eŝafodo'''. Podio, sur kiu oni ekzekutas krimulojn.
'''- Et'''. Sufikso, esprimanta malaltigon, malfortigon de l’ grado: rideti = senbrue, delikate ridi sole per la esprimo de la vizaĝo.
'''Etaĝo'''. La tuto de la ĉambroj de domo, sur la sama nivelo: En Ameriko ekzistas domoj, kiuj havas pli ol dudek etaĝojn.
'''Teretaĝo'''. Etaĝo sur la nivelo de la tero.
'''Interetaĝo'''. Etaĝo inter la teretaĝo kaj la unua etaĝo.
'''Etato'''. – 1. Konfirmita de la estraro tabelo de konstantaj oficistoj kaj de ilia salajro. – 2. Salajro de konstanta registrara oficisto.
'''Etata'''. Posedanta etaton (salajron).
'''Etendi'''. - 1. Fari ion rektolinia: etendi rubandon. - 2. Direkti ion ien, farante ĝin rektolinia: etendi la manon al la ĉielo.
'''Etero'''. - 1. Subtila fluidaĵo, pleniganta laŭ la antikvuloj la kosman spacon. - 2. (Fiz.) Senpeza, elasta substanco, ĉion penetranta, en kies vibrado konsistas la lumo, varmo, elektro, k. t. p. - 3. (Ĥem.) Senkolora, tre facile vaporiĝanta fluidaĵo, devenanta de l’ ago de acido je alkoholo: Sulfura etero estas uzata kiel rekonsciiga rimedo.
'''Eterna'''. Kiu ne posedas en la tempo komencon, nek finon: Dio estas eterna.
'''Eterneco'''. Daŭrado sen komenco kaj fino; daŭrado sen fino: Kio estas unu jaro kompare kun la eterneco?
'''Eternigi'''. Fari ion eterna, fari ion neforgesebla: eternigi sian nomon.
'''Etiko'''. Scienco pri la principoj de la moralo.
'''Etika'''. - 1. Kiu rilatas la etikon: etikaj principoj. - 2. Konforma al la etiko: etika ago.
'''Etiketo'''. - 1. Karteto, kiun oni fiksas sur sakoj, boteletoj k. t. p., por montri ilian enhavon, prezon. - 2. Kortega ceremoniaro; ceremoniaj manieroj.
'''Etimologio'''. - 1. Parto de la gramatiko pri la deveno de la vortoj. - 2. Deveno de vorto: Tre granda parto de la esperantaj vortoj posedas latinan etimologion.
'''Etiologio'''. - 1. Medicina scienco pri la kaŭzoj de l’ malsanoj. - 2. Kaŭzo de malsano: La etiologio de la kankro estas nekonata.
'''Etnografio'''. Scienco pri la popoloj, iliaj moroj, vivmaniero, legendoj, k. t. p.
'''Etnologio'''. Scienco pri la homaj rasoj.
'''Etologio'''. Scienco pri la deveno de la moroj kaj de l‘ moralo.
'''Etudo'''. – 1. Muzika ekzerco en formo de muzika verko: etudoj de Chopin. - 2. Rapide farita pentraĵo, desegnaĵo, sen zorgo pri detaloj.
'''Eŭdiometro (Ĥem'''.). Aparato por la analizo kaj sintezo de gasoj.
'''Eŭdiometrio'''. Metodo de la analizo per eŭdiometro.
'''Eŭfemismo'''. Anstataŭigo per delikata esprimo: respektinda virino anstataŭ: maljuna virino.
'''Eŭkaristio'''. Sakramento de la korpo kaj sango de Kristo.
'''Eŭnuko'''. Kastrita viro — gardisto de haremo.
'''Eŭforbiacoj (Bot'''.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj: ricino.<noinclude><references/></noinclude>
6gcm2vi9fqqk8zak5b2m7yfhy1rfakg