Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.1
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Uzanto-Diskuto:Ciampix
3
16500
115281
113655
2026-05-11T05:56:02Z
Ciampix
3284
/* proponoj */
115281
wikitext
text/x-wiki
{{Bonvenon|[[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] ([[Uzanto-Diskuto:Lepticed7|diskuto]]) 12:39, 26 mar. 2022 (UTC)}}
= Diskutoj =
* 2025.10 : [[Uzanto-Diskuto:Ciampix/Henri/KielViKontribuas|kiel vi kontribuas ?]]
Mi volas kontribui unue finigante la librojn kiujn ni ne finis la lastjare --[[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] ([[Uzanto-Diskuto:Ciampix|diskuto]]) 09:37, 2 feb. 2026 (UTC)
= proponoj =
* 2026.05 : [[Uzanto-Diskuto:Ciampix/2026/05/Kompletigo de la librindekso de Lingvaj Respondoj|Kompletigo de la librindekso de Lingvaj Respondoj]]
* 2026.01 : vi povas partopreni al [[Vikifontaro:Kunlaboraĵo_de_la_monato/2026/01|la Kunlaboraĵo de la monato]] .
* 2025.10 : partopreni al [[Vikifontaro:Kunlaboraĵo de la monato/2025/10|Kunlaboraĵo de oktobro]] . [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 13:26, 4 okt. 2025 (UTC)
* 2025.09 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/09/monatalibro|septembro (monata libro)]] . [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 21:18, 3 sep. 2025 (UTC)
* 2025.08 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/08/monatalibro|aŭgusto (monata libro)]] . [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 20:59, 19 aŭg. 2025 (UTC)
* 2025.07 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/07/monatalibro|julio (monata libro)]] . [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 21:52, 30 jun. 2025 (UTC)
* 2025.06 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/06/monatalibro|junio (monata libro)]] . [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 19:10, 1 jun. 2025 (UTC)
* 2025.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/05/fragmentoj|Elektitaj fragmentoj]] . [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 16:46, 7 maj. 2025 (UTC)
* 2025.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/05/monatalibro|majo (monata libro)]]. [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 08:48, 2 maj. 2025 (UTC)
* 2025.04 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/04/monatalibro|aprilo (monata libro)]]
* 2025.03 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/03/monatalibro|marto (monata libro)]]
* 2025.02 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/02/Hamleto|Hamleto]] [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 08:29, 4 feb. 2025 (UTC)
* 2025.02 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/02/monatalibro|februaro (monata libro)]] . [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 09:23, 2 feb. 2025 (UTC)
* 2025.01 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/01/monatalibro|monata libro]]. [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 05:08, 22 jan. 2025 (UTC)
22hqwi2lmu3yksbkpqp3i534hrt2o29
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/10
104
16512
115229
105356
2026-05-10T15:28:30Z
Ciampix
3284
115229
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>en la ''{{Lang|la|tepidarium}}'' — kiam subite el post la kurteno montriĝis
''{{Lang|la|nomenclator}}'', anoncante viziton de juna Marcus Vinicius,
ĵus veninta el Malgranda Azio.
Petronius ordonis enlasi la gaston en la ''{{Lang|la|tepidarium}}'', kien
ankaŭ li mem transiris. Vinicius estis filo de lia pli aĝa fratino,
kiu antaŭ jaroj edziniĝis kun Marcus Vinicius, konsulo en
la tempo de Tiberius. La juna Vinicius servis nune sub Corbulo
kontraŭ la partoj, <ref>Nomo de gento</ref> kaj post la fino de la milito revenis en
la urbon. Petronius havis al li certan inklinon, preskaŭ amemon,
ĉar Marcus estis belega kaj atleta junulo, kaj samtempe li sciis
gardi certan estetan moderecon en diboĉo, kion Petronius estimis
super ĉio.
— Saluton al Petronius — diris la juna viro, enirante per
elasta paŝo en la ''{{Lang|la|tepidarium}}''; — estu al vi favoraj ĉiuj dioj,
precipe Asklepioso kaj Cypria, ĉar sub la gardo de ili ambaŭ
nenio malbona povas al vi okazi.
— Bonvenon al vi en Romo, kaj dolĉa estu al vi ripozo post
la milito — rediris Petronius, etendante la manon el la ondaj
faldoj de mola teksaĵo el ''{{Lang|la|carbassus}}'', per kiu li estis cirkaŭvolvita.
Kiaj novaĵoj en Armenio, kaj ĉu, estante en Azio, vi ne trafis
iam en Bitinion?
Petronius estis iam provincestro de Bitinio, kaj plie, li
administris ĝin energie kaj juste. Ĝi prezentis strangan kontraston
kun la karaktero de tiu homo, fama pro sia molanimeco kaj
plezuramo. Tial li volonte rememoradis tiun tempon, ĉar ĝi
estis pruvo, kio li povus kaj scius esti, se plaĉus al li.
— Mi estis foje en Herakleo — respondis Vinicius. — Corbulo
sendis min tien por venigi helpajn taĉmentojn.
— Ha, Herakleo! Mi konis tie unu knabinon el Kolhido, por
kiu mi fordonus ĉiujn ĉi-tieajn eksedzinojn, ne esceptante
Poppaean. Sed tio estas malnova historio. Rakontu, prefere, kio
okazas ĉe la parta flanko. Envere enuigas min ĉiuj tiuj
Vologesoj, Tiridatesoj, Tigranesoj kaj ĉiuj tiuj barbaroj,
kiuj, kiel diras la juna Arulanus, hejme iradas ankoraŭ
kvarpiede, kaj nur antaŭ ni ŝajnigas sin homoj. Sed nun oni
multe parolas pri ili en Romo — almenaŭ tial, ke estas danĝere
paroli pri io alia.
— Tiu ĉi milito malsukcesas, kaj sen Corbulo ĝi povus igi
malvenka.
— Corbulo! je Bakho! li estas vera dio de milito, vera<noinclude><references/>
{{rh|6||}}</noinclude>
h0null72p0uzdibiyk07qh1lekk4f2j
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/11
104
16513
115230
105357
2026-05-10T15:28:45Z
Ciampix
3284
115230
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Marso: granda militestro, kaj samtempe ekscitema, justa kaj
malsaĝa. Mi amas lin almenaŭ tial, ke Nero lin timas.
— Corbulo ne estas malsaĝa.
— Eble vi pravas, sed cetere tio estas indiferenta. Malsaĝeco,
kiel diras Pyrrho, neniel malsuperas saĝecon kaj neniel diferencas
de ĝi.
Vinicius komencis rakonti pri la milito, sed kiam Petronius
duonfermis la palpebrojn, la juna viro, vidante lian lacan
kaj iom malgrasiĝintan vizaĝon, ŝanĝis la temon de la
interparolo kaj kun certa zorgemo komencis demandi pri lia
sano.
Petronius denove malfermis la okulojn.
Lia sano!… Ne. Li ne sentis sin sana. Li ankoraŭ ne atingis,
vere, la staton de la juna Sysena, kiu tiagrade perdadis
la sentopovon, ke alportata matene en banejon, li demandadis:
„ĉu mi sidas?” Sed li ne estis sana. Vinicius rekomendis lin
al la gardado de Asklepioso kaj Cypria. Oni eĉ ne scias, kies
filo estis tiu Asklepioso: de Arsinoo, aŭ de Koronido, kaj se la
patrino estas duba, kion diri pri la patro! Kiu povas nun
garantii eĉ pri sia propra patro!
En tiu ĉi momento Petronius komencis ridi, post kio li
kontinuis:
— Verdire antaŭ du jaroj mi sendis en Epidaŭron tri dekduojn
da vivaj turdoj kaj pokalon da oro, sed ĉu vi scias kial?
jen mi diris al mi: ĝi helpos aŭ ne helpos, sed certe ne malhelpos.
Se homoj ankoraŭ oferdonas al dioj, mi tamen pensas,
ke ĉiuj rezonas same, kiel mi. Ĉiuj, eble krom la mulistoj, kiuj
dungas sin al vojaĝantoj ĉe Porta Capena. Krom Asklepioso mi
havis rilatojn ankaŭ kun Asklepiadesoj, kiam lastjare mi malsanis
iom je la veziko. Ili pasigadis por mi noktojn en templo.
Mi sciis, ke ili estas trompistoj, sed mi diris al mi: ne domaĝe
por mi! La mondo bazas sin sur trompo, kaj la vivo estas iluzio.
Sed oni devas havi tiom da saĝo, por scii distingi inter iluzioj
agrablaj kaj malagrablaj. Mi hejtigas mian ''{{Lang|la|hypocaustum}}'' per
cedra ligno, surŝutita per ambro, ĉar mi preferas en la vivo
belajn odorojn, ol malbelajn. Koncerne Cyprian, al kiu vi min
ankaŭ rekomendis, mi ĝuis ŝian favoron tiom, ke mi havas
ŝirdolorojn en la dekstra kruro. Sed cetere ŝi estas bona diino!
Mi supozas, ke nun, pli aŭ malpli baldaŭ, vi ankau portos ofere
blankajn kolombojn al ŝia altaro.
— Jes — diris Vinicius. — Ne atingis min la sagoj de l’ partoj,
sed trafis min la pafo de Amoro — tute neatendite, kelkan<noinclude><references/>
{{rh|||7}}</noinclude>
j97bk1wc8tdr5z64ptceub1as7m2724
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/10
104
19109
115226
63985
2026-05-10T13:02:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115226
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Fine, diris Eŭlalio, mi lin do revidos, post tiom da jaroj; ĉar mi lin amas vere kiel fraton. Tamen, de mia edziniĝo, mi ne havis okazon lin nomi per tiu amika nomo.
— Ho, mia Viktoro, sopiris Josefino, kia feliĉo por mi, kiam mi vin kisados.
— Via Viktoro! Haltu, knabino, respondis akre Heleno. Ĉu mi vin gastigis, kiam vi kuŝis sur la pavimo, por ke vi poste kunprenu mian filon? Aliru do al la kuirejo, kaj zorgu, ke la servistinoj ne bruligu la rostaĵon.
Josefino konfuza eliris, nenion plu dirinte, sed profunde ĉagreniĝanta. Heleno murmurante daŭrigis:
— Mi esperas, ke tiu malriĉulino ne haltigos la antaŭeniradon de miaj projektoj per ŝia amo neefektivigebla. Viktoro estas difinita por la plej altaj situacioj. Sed mi kontraŭstaras, feliĉe. Se ŝi ne marŝos rekte, ŝi scios, ke mi konas rimedojn por min obeigi.
Fine, lacaj pro atendo, Heleno kaj Eŭlalio revenis hejmen, por observi la pretigon de nutregonta tagmanĝo, kiu prepariĝis en la farmodomo por honori la kapitanon. Tuj kiam sinjorino Ludoviko estis enirinta, ŝi rapide suprengrimpis al sia ĉambraro, por vidi ĉu ŝia novnaskito nenion bezonas. Pasante antaŭ la ĉambro de Josefino, kies pordo restis malfermita, ŝi ekvidis la fraŭlinon genufleksantan antaŭ sia lito, ploregantan. Kortuŝita pro kompato, ŝi alproksimiĝis. Tuŝetante ŝian ŝultron:
— Ĉu do ĉiam vi amas lin? ŝi demandis.
— Ĉu tia demando estas ebla! balbutis la malfeliĉulino, direktante al sia kuzino larmoplenajn okulojn.
— Tamen vi devas kompreni ...
— Certe mi komprenas: kaj estas ĵus tio, kio min mortigas.
— Silentu: viŝu viajn okulojn. Mi aŭdas mian bopatrinon.
Efektive la voĉo malagrabla de Heleno suprenflugis tra la ŝtuparo ĝis oreloj de la du junulinoj:<noinclude><references/></noinclude>
inot6a0ngm8nsfivxhl4zbrr6wic6po
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/11
104
19110
115227
66329
2026-05-10T13:36:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115227
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Sed tiu anaso estos multe tro kuirita! Ĉu vi mokas min, farante tian fajron, dum mi ne ĉeestas? Tamen mi sendis Josefinon ...
Kaj, sin klinante sur la manapogilon de la ŝtuparo, ŝi vokis:
— Josefino, Josefino.
— Jen, jen, respondis la malfeliĉa knabino, rapide malsuprenirante la ŝtupojn.
— Nu, ĉu vi kredas. ke mi vin resendis antaŭ nelonge por ploretadi en via ĉambro? Zorgu do pri la tagmanĝo, dum mi preparos la manĝilaron.
Josefino eniris en la kuirejon, unu el tiuj vastegaj kuirejoj provincaj, kiajn Parizanoj neniam konis. En la granda monumenta kameno, okupanta la tutan dekstran flankon, flamis klara fajro el branĉetoj, kiu orumis de bela flava koloro alloganta la kortbirdojn trapikitajn ĉirkaŭ longa trapikilo senhalte turniĝanta. Meze de la ĉambro, tablego el kverkaĵo masiva estis kovrita de ĉiuspecaj iloj; dum, sur la alia flanko, kupraj kaseroloj, korekte ordigitaj sur sama linio, laŭ sia grandeco, helege brilis, frapitaj de sunaj radioj enirantaj tra la fenestro.
Eŭlalio, kiu enuis, tute sola en sia ĉambro, malsupreniris en la manĝoĉambron kun sia infaneto, kiun ŝi mamnutris. Ŝi rigardis Helenon preparantan la manĝilaron:
— Ĉu mi povas vin helpi, panjo?
— Ne, filino mia, vin sufiĉe okupas via naskito. Ĝin suĉigu, por ke ĝi ne ĝenu nin, post kelke da tempo. Nur tion oni petas de vi.
Sinjorino Linŝardo daŭrigis sian laboradon, viŝante tre zorgeme unu post la alia la erojn de belega fajencmanĝilaro el antikva fabrikaĵo Rouen’a, kiu estus paliginta pro dezirego antikvaĵiston. Jam multaj kolektantoj proponis al Andreo, por ĝin aĉeti, nekredindan monsumon. Sed por neniu prezo tiu ĉi konsentis ĝin forlasi. Ĝi estis familia memoraĵo: kaj Linŝardoj, la plej potencaj {{vdk|kultur|igistoj}}<noinclude><references/></noinclude>
sozvueurebn24zzxor72y8q5wstunqr
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/12
104
19111
115228
66330
2026-05-10T13:50:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115228
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|kultur|igistoj}} de la lando, estis sufiĉe riĉaj por pagi al si tiun artan senutilaĵon.
Ĝin oni eligis nur por grandaj familiaj festoj. Heleno, kiu fidis tre malmulte al la lerteco de sia servistaro, pri ĝi prizorgis mem, kaj ne toleris, ke iu ĝin tuŝu.
La restaĵo estis samepoka. Malnovaj kestegoj, elmetiloj, ŝrankoj, altaj seĝoj kun dorsapogiloj masivaj, tablo staranta sur ses piedoj meze de la manĝejo, faris meblaron, kiu ne estus malŝatita en la Cluny’a hotelo.
Eŭlalio rigardis per okulo malatenta sian bopatrinon, kiu aliris kaj eliris, kiam subite ŝi diris:
— Sed vi eraras, panjo, vi metas nur ok manĝilarojn kiel kutime.
— Mi scias tion, kion mi faras: mi ne bezonas observojn.
— Ho! ekkriis Eŭlalio, kiu subite komprenis; vi ne kaŭzos tian humiligon al kompatinda fraŭlino, kiu tion ne meritis.
— Mi volas al ŝi komprenigi, ke ŝi devas sin teni en taŭga loko, ke ŝi devas ne perfidi la grandajn amikaĵojn al ŝi faritajn de ni.
— Aŭskultu, panjo, diris seriozvoĉe sinjorino Ludoviko; mi kredas ke vi estas malprava. Vi malĝojigos familian feston. Viktoro amas multe Josefinon, sian infanecan amikinon: li koleros kontraŭ vi. Eble li postulos, ke vi mem remetu la manĝilaron de vi formetitan. Vi bone scias, ke mia edzo kaj paĉjo Andreo opinios kiel li. Do tia malbonaĵo nur vin malutilos.
— Je Dio! Estas tamen vera tio, kion ŝi rakontas kun sia mieno kvieta, murmuris Heleno. Viktoro estas kapabla fari tion, kion ŝi diras. Kiel ĉiam, Andreo kaj Ludoviko min kontraŭbatalos. Nu, mi submetiĝu, ĉar mi ne povas fari alie.
Ŝi remetis sur la tablon la teleron, kiun ŝi estis formetinta, kiam subite bruaj krioj aŭdiĝis. La tri infanoj de Eŭlalio alkuris en la ĉambron, kriante:<noinclude><references/></noinclude>
te2f9w3ex5cvr7dwxg18au0ngwr01x6
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/13
104
19112
115236
63988
2026-05-10T15:31:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115236
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Jen estas ili, jen estas!
— Fine, li do alvenas, ekkriis sinjorino Linŝardo, kiu rapidis al la pordo, sekvita de sinjorino Ludoviko kaj de Josefino, kies rigardo tuj aliris al kaleŝo rapide malsupreniranta la deklivon, kiu kondukas al Prelongo, normanda urbeto.
Apenaŭ la veturilo haltis, tuj el ĝi elsaltis juna oficiro, kiu sin ĵetis en la brakojn de Heleno.
— Bonan matenon, panjo!
— Mia Viktoro!
— Via vizaĝo ne ŝanĝiĝis.
— Mi ne tiel parolos pri la via. Kiel ĝi estas brunigita!
— Ĉar nur en Afriko oni vidas veran sunon. Tie ĉi ĝi estas konita nur fame.
— Nu, kaj min? Ĉu oni ne kisas min? diris Eŭlalio.
— Sed kie do estas Josefino? demandis Viktoro, kiam tiu kispluvego estis iom kvietigita.
— Mi min tenas tie ĉi, malantaŭ ĉiuj aliaj, respondis timeme la fraŭlino.
— Kaj vi ne eksaltas al mia kolo! Tio estas tre malafabla. Ĉu vi scias, ke vi fariĝis treege bela?
— Vi do tiel opinias, sinjoro Viktoro, ŝi sopiris, ruĝiĝante pro plezuro.
Tamen ŝi moderiĝis: ĉar sonis ankoraŭ en ŝiaj oreloj la maljustaj riproĉoj de Heleno.
Efektive iu, kiu estus dezirinta renkonti virinon pli belan ol Josefinon, estus faronta tre longan vojiron. Altkreska, maldiktalia, portante sen ĝeno bruston belforman ne difektitan de la korseto, ŝi estis, kiel oni diras en la lando, bela peco da knabino. Certe Viktoro ne estis la unua, kiu al ŝi tion diris; sed li estis la sola, kiun ŝi aŭskultis plezure.
— Nu, ĉu oni ne tagmanĝas? ekkriis gaje la junulo, enirante en la manĝoĉambron.
— Tuj; mi alportigas la manĝaĵon, diris sinjorino Linŝardo.<noinclude><references/></noinclude>
lgdzis1bjy1j0a8pul1iox06y24v8d2
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/14
104
19113
115245
63989
2026-05-10T15:38:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115245
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ĉiuj sidiĝis al la tablo. Heleno kontentega, nur zorgante pri la vojaĝanto, lin glutigis, kvazaŭ ŝi volus lin mortigi per sendigestego. Dum li plenbuŝe manĝegis, la juna oficiro rakontis siajn armagojn. Josefino ravegita, plenigante siajn okulojn de lia vidaĵo, siajn orelojn de la sono de lia voĉo, lasis sur sia telero ĉion, kion oni metis en ĝin. Pri Andreo, Ludoviko kaj Eŭlalio, ĉiu, pro nesamaj kaŭzoj, ne haltigis Viktoron parolantan, kaj manĝis silente.
Dum la deserto, kiam estis malŝtopita la ĉampano, Ludoviko sin levis:
— Mi trinkas, li diris, por tiu, kiun oni nomas tie ĉi la Prelonga heroo, por la oficiro kiu, malgraŭ sia junaĝo, jam faris sin fama per tridek bataloj pereigaj por Araboj, kaj kiu gajnis per sia nevenkebla maltimego, tiun stelon de kuraĝuloj, kiu brilas sur lia brusto.
— Ha! frateto, ekkriis la {{SIC|vojanĝanto|vojaĝanto}}, tremetante pro kortuŝeco kaj plezuro; vi tiamaniere min perfide ekkaptas! Sed, atentu: mi bone scios redoni moneretojn interŝanĝe de via monerego.
Sin levante siavice:
— Mi trinkas por la honesta viro, kiun liaj samlandanoj elektis kiel sian reprezentanton, por tiu, kiun ili volis speciale distingi, alligante al lia butontruo la honoran insignon, por tiu unuvorte, kies mi estas fiera esti filo.
— Nu, Viktoro, balbutis sinjoro Linŝardo, ne diru petolaĵojn. Vi bone scias, ke sen via frato neniam mi estus ricevinta tiun ordenon.
— Atendu do, paĉjo, mi ne finis. Kaj mi trinkas ankaŭ por tiu modesta frato, por tiu senlaca laboranto, kiu sciis suprenirigi la kulturarton ĝis scienca alteco, kaj kiu, malgraŭ neprotesteblaj servoj, donitaj al sia patrujo, kiel rekompencon nur deziris la senfamon.
Tiam la entuziasmo fariĝis nerakontebla. Ĉiu sin levis, kisadis sian najbaron. Fine Eŭlalio rompis la reciprokan ekscitiĝon, dirante per voĉo iom malrapida:<noinclude><references/></noinclude>
ftkjrhxw0fwk6d324xrpgqr91q6whcb
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/15
104
19114
115246
63990
2026-05-10T15:43:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115246
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Oni iru en la ĝardenon por trinki kafon. Oni sufokiĝas tie ĉi.
— Bonega ideo, ekkriis Viktoro. Mi tiel ofte tendaris en plena aero, ke mi malbone spiras, kiam mi estas enfermita.
La tuta familio malsupreniris al laŭbo, kiu borderigas la vojon.
Post kelkaj minutoj, servistino metis sur kamparan tablon grandan kafujon fumantan.
De kvarono da horo, Linŝardoj tie sidis: la viroj fumis pipojn, trinketante sian kafon. La virinoj, malpleniginte siajn tasojn suĉis sukererojn de brando sorbitajn, kiam kapo vestita de pastra ĉapelo aperis supre de la branĉobarilo.
— Sed tio estas sinjoro paroĥestro, ekkriis la kapitano. Eniru do, sinjoro Benojto, aliru do. Mi esperas, ke vi trinkos kaftason kun ni.
— Viktoro! mia brava knabo, jen estas vi! Vi do estas reveninta? Sed oni nenion diris al mi pri tio.
— Mi petis libertempon por resaniĝo.
— Ĉu vi estis vundita? murmuris la maljuna pastro, ĉagrene kortuŝita.
— Ho! negravaĵo! Kuglo, kiu tuŝetis mian ŝultron. Konfidencie, tio estis nur preteksto. Mi deziregis revidi mian familion kaj miajn amikojn. Vi scias, ke inter ili mi kalkulas vin, sinjoro paroĥestro.
— Ho, jes, mi tion scias. Ha! mia infano ... pardonu, mi volis diri: kapitano.
— Daŭrigu do, sinjoro Benojto; ne ĝenu vin. Diru, aldonis la junulo kun malica rideto, ĉu vi ĉiam fanatike fiŝkaptas per hokfadeno?
— Ho, ne! Kiam unufoje oni evitis la dronigon, oni ne rekomencas plu. Vi ne tie ĉi ĉeestis por min formeti el la morto: pro tio, mi promesis al Dio, ke neniam plu mi tuŝos fiŝhokon. Mi ne forgesis, kiel kuraĝe vi riskis vian<noinclude><references/></noinclude>
hk2e8kaiu8py08xzlx9sn92lm6vbh1q
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/16
104
19115
115248
63991
2026-05-10T15:49:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115248
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vivon por savi la mian. Neniu tago pasis, en kiu mi ne preĝis la Superan Majstron, por ke al vi Li donu sian potencan protekton. Mi vidas, ke Li min aŭskultis. Kun kia kortuŝeco, kia admiro, mi pense partoprenis viajn venkaĵojn. Kiam mi legis, en la ĵurnalo, la artikolojn, en kiuj oni parolis pri vi, ŝajnis al mi, ke mi havas sub okuloj la rakonton de unu el tiuj grekaj aŭ romaj heroaĵoj, kiujn al ni konigis antikveco.
— Ho, sinjoro Benojto, vi tro grandigas.
— La modesteco decas kun la kuraĝo, respondis sentence la abato, kiel ĝi decas kun la talento, li aldonis, sin turnante al Ludoviko, kiu sin klinis. Ha! mia kara amiko, li daŭrigis, parolante al Andreo, vi povas konfesi, ke vi estas ŝancema. Ĉar, kiam eĉ oni ne parolus pri vi, kiu alvenis al situacio, kiun neniam vi estus revinta dum via junaĝo, ĉu vi ne havas du filojn, kies ĉiu patro estus rajte fiera?
— Kaj liajn genepojn, kiuj estas belaj kiel amoroj, interrompis Eŭlalio, kaj kiuj lin amegas kiel la bonan Dion.
— Mi ĵus estis tion dironta, daŭrigis la maljuna pastro. Pro tio, se iam iu demandus min: “Ĉu vi konas sur tiu tero viron feliĉan?” mi tuj respondus senŝancele: Andreo Linŝardo.
— Nu, estas ĵus tiom da prosperoj, kiu min timigas. Mi diras, ke iam mi devos pagi ĉion tion ĉi: kaj mi timas.
— Lasu do lin trankvila, respondis Heleno senpacienca. Ĉu karaktero simila al la lia povas ĝui kviete la bonaĵojn estantajn? Vi vidas, ke ĉio lin favoras: nu, ju pli li havas kaŭzojn por esti ĝoja, des pli li ĉagreniĝas.
— Sinjoro paroĥestro, aldonis melankolie la mastro, antaŭ nelonge, dum la tagmanĝo, mi prenis el la deserto pomon supraĵe belegan. Kiam ĝi estis malfermita, mi trovis vermon, kiu manĝetis ĝian koron. Mi kredas, ke en la mondo troviĝas multaj homoj, kiuj similas tiun pomon.<noinclude><references/></noinclude>
5evnde5pev5ufikm6ah6jnnrtipupg6
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/17
104
19116
115249
63992
2026-05-10T15:54:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115249
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Heleno direktis al sia edzo rigardon tiel akran, ke tiu ĉi mallevis la okulojn kaj silentis.
La tempo pasis: la abato ne foriris. Fine, post kiam li estis rigardinta la horon sur sia larĝa arĝenta poŝhorloĝo:
— Jam la kvina, li diris. Necese estas, ke mi forkuru. Mi hodiaŭ vespermanĝas en la kastelo. Mi timus aliri nur kiam oni sidiĝos al la tablo. Tia farmaniero estus neĝentila.
— Kion oni faras ĉe la markizo?
— Nenion eksterordinaran; la samajn aferojn ol ĉiujare.
— Ĉu oni ĉiam ĉasas la cervon?
— Ĉiam. Eĉ granda ĉaso okazos en la proksima semajno. La tutan nobelaron ĉirkaŭantan oni al ĝi invitis.
Dirinte tiujn vortojn, la bona pastro prenis sian bastonon kaj sian ĉapelon, kaj ekeliris.
— Sinjoro paroĥestro, diris Viktoro, mi vin ekkondukas.
— Neutile, kapitano, mi konas la vojon.
— Ne insistu; mi volas, ke tio fariĝu.
La abato komprenis, ke la junulo deziras paroli kun li sekrete. Li sin klinis.
— Sinjoro Benojto, diris la filo Linŝardo, kiam, post kelkaj paŝoj, ili troviĝis solaj, ĉu vi kredas, ke vi ŝuldas al mi iom da dankemo?
— Vi bone scias, ke mi ne estas maldanka. Ho, jes, mi havas dankecon. Mi petas de la ĉielo nur unu favoron; ĝi estas okazo, kiu ebligus, ke mi ĝin pruvu.
— Tiun okazon mi al vi prezentas.
— Parolu: kion mi devos fari.
— Neniun malfacilaĵon. Tamen, se vi sukcesos, estos mi, kiu fariĝos via ŝuldanto.
— Sed parolu do: vi min igas bolanta.<noinclude><references/></noinclude>
7nk42yazq3io8338d1z8g9suq01ufhw
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/18
104
19117
115250
63993
2026-05-10T16:19:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115250
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Invitigu min de la markizo al lia cerva ĉaso, en la semajno proksima.
La frunto de la paroĥestro mallumiĝis. Li tre bone sciis, ke aferon tre malfacile efektivigeblan Viktoro al li komisiis. Sed, ĉar li povis nenion rifuzi al sia savinto, li respondis:
— Ne estas facile: sed mi esperas, ke mi sukcesos. Fidu min.
— Danke, sinjoro paroĥestro, lasu min vin kisi.
Kaj sinjoro Benojto foriris, tute mirigita de tia neatendita amikaĵo.
Dum li supreniris paŝete la serpentiĝantan vojon, kiu kondukas al la Prelonga kastelo, la pia pastro al si rediris:
— Nu, estas tre malfacila la komisio, kiun petas de mi tiu brava junulo. Fine, mi vidos; Dio min inspiros.
Apenaŭ li transiris la flankan pordeton por piedirantoj, kiam hundego ĝoje eksaltis ĉirkaŭ li. La abato terurita singardeme alproksimiĝis la muron, altirante al siaj kruroj la faldojn de sia pastra vesto.
— Ŝafo, venu ĉi tien, tuj; kaj lasu sinjoron paroĥestron, ekkriis, el fenestro, ridanta voĉo de junulino.
Uzante la haltigan momenton kaŭzitan de tiu intermeto, sinjoro Benojto rapide eniris en la vestiblon.
La gastoj, kiuj en tiu momento loĝis en la antikva kastelo, estis nemultaj. Krom la gekastelmastroj kaj Matildo, ilia sola filino, troviĝis en la salono, en kiun penetris la abato, nur fraŭlino de Savinako, ŝia intima amikino, la juna duko Gastono de Blasano, kiu, de kvar jaroj, venis ĉiusomere pasigi en la kastelo kelkajn semajnojn, fine la grafo Frederiko de Ruvezo, iam kunlernanto kun tiu lasta junulo, nun infanteria sub-leŭtenanto, kiu, loĝante en la Milianah’a garnizono, por la unua fojo venis Prelongon.
— Ho, sinjoro paroĥestro, vi, kiu estas la akurateco mem, hodiaŭ preskaŭ malfruiĝis.<noinclude><references/></noinclude>
clktojicp2tetg5juwgjqkq3ghgv78s
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/19
104
19118
115251
63994
2026-05-10T16:25:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115251
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Senkulpigu min, via markiza Moŝto: sed mi estas tute kortuŝita.
— Kio do okazis? petis amikeme la markizino.
— Viktoro revenis, sinjorino. Li ja estas tre bela oficiro. Pro tio, lin revidinte, mi sentis min tiel feliĉa, ke mi preskaŭ forgesis la horon.
En tiu momento, lakeo malfermis la duoblan pordon, kaj ekkriis per voĉo sonora:
— Ŝia markizina Moŝto estas servita.
— Tiam, sinjoro Benojto, daŭrigis la markizino, kiam ĉiu estis sidanta, vi diris, ke tiu individuo revenis. Nu, tio ne pravigas vian kortuŝecon.
— Dio mia, sinjorino, oni ĉiam estas feliĉa, revidante heroon.
— Ho! heroo estas vorto multe tro altranga. Ĉar fine, li ne estas rasa; li havas neniun titolon. Kiam eĉ li estus plenuminta miraklojn de kuraĝo, li ĉiam restos malnobela kaj hazarda soldato.
— Sed estas komenco por ĉio, respondis naive la abato.
Pro tiuj vortoj, la ĉeestantoj ne povis deteni ekridegon tuj haltigitan. Ekparolante, la markizo ekkriis ĝoje:
— Je Dio! sinjoro paroĥestro estas tute prava, mia kara Suzano. La marŝalo Lefebvre, al kiu oni riproĉis lian mankon de prapatroj, respondis: “Sed mi mem estas prapatro”.
— Ho, vi, Raŭlo, se oni ne vin detenus, vi estus kapabla fariĝi socialisto.
— Sed feliĉe vi prizorgas pri tio, amikino karega. Tamen vi estos devigata konsenti kun mi la jenon: Vilhelmo de Prelongo, la kreinto de nia familio, estis nur hazarda soldato, kiam, dank’ al liaj heroaĵoj, Sankta-Ludoviko lin rimarkis kaj al li donis nobelecajn leterojn.
— Dio mia, mi tion akceptas: kien vi deziras alveni?
— Al tio. La iama Vilhelmo komencis antaŭ ses jarcentoj; eble Viktoro komencas hodiaŭ. Ja ekzistas<noinclude><references/></noinclude>
nkag0j1h6j5plvtsombwiwxr2n9ezwj
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/20
104
19119
115254
63995
2026-05-10T17:04:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115254
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
diferenco nur inter datoj. Do vi bone vidas, ke sinjoro paroĥestro estas prava.
La du junuloj, kiuj sidis ĉe la tablo de la markizino, fundkore opiniis, ke sinjoro de Prelongo montriĝas iom paradoksa. Sed ili havis tro delikatan ĝentilecon por kontraŭbatali la mastron en lia hejmo. Do la okazintaĵo ne daŭris; kaj la interbabilado, fariĝinte ĝenerala, sin turnis al aliaj temoj.
Dum la kaftrinko, kiu okazis sur la teraso, la abato, kiu ne forlasis sian ideon, kaj kiu kredis, ke Raŭlo fariĝos por li firma apogo, rekomencis la atakon.
— Mi kredas, ke vi multe lin amas: ĉu mi eraras? li diris al la markizo.
— Kiun do?
— Sed Viktoron.
— Ha, jes: nu, vi ankoraŭ pensas al li. Certe mi amas tiun junulon. Unue, li estas bravulo; due, mi zorgis pri li antaŭ kelka tempo: kaj se li hodiaŭ estas alveninta al brila situacio, li al mi ĝin iom ŝuldas.
— Ho, al vi, respondis la markizino. Vi forgesas tiun memorindan vojaĝon en Parizon, kiam la ministro ĵus al vi rimarkigis, ke tiu Condé’a ĝermo neniel bezonis vian protekton.
La Raŭla vizaĝo kuntiriĝis. Lia edzino aludis fariĝon, kiun li ne amis rememoriĝi. Do, por ŝanĝi la interparoladon:
— Ĉu viaj invitoj estas ĉiuj senditaj? li diris.
— Jes, ĉiuj proksimume: ĉar oni retrovas ĉiam iun forgesitan. Feliĉe mi havas ankoraŭ tutan semajnon antaŭ mi.
La paroĥestro sentis, ke la psikologia momento alproksimiĝas. La malfeliĉulo ŝajnis sidi sur dornoj. Li leviĝis, residiĝis, eltiris sian naztukon, ĝin remetis en sian poŝon, ne ĝin uzinte.
Fraŭlino de Prelongo rimarkis lian maltrankvilecon. Ŝi diris ridante:<noinclude><references/></noinclude>
sv02dsrbfimu4t1uew28ctfl3h7buw8
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/21
104
19120
115255
63996
2026-05-10T17:10:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115255
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Kion do vi havas tiuvespere, sinjoro paroĥestro? Mi estas certa, ke Sankta-Laŭrento sur sia krado estis pli kvieta ol vi.
— Ha! fraŭlino, Sankta-Laŭrento estis subtenita de la Dia helpo, kaj li ne bezonis, kiel mi, peti de sinjorino via patrino favoron tian, ke mi tre timas rifuzon.
— Vi min tre forte intrigas. Ĉu mi povus scii tion, kion vi deziras, por ke mi fariĝu via advokatino.
— Fraŭlino, se vi konsentas procesi mian peton, ĝi de nun estas gajnita.
— Tamen necese estas, ke mi ĝin konu.
— Nu, li diris mallaŭte, mi forte dezirus, ke oni sendu inviton al Viktoro.
Post tiuj vortoj, la ridema junulino fariĝis subite tute glacia.
Ŝi respondis per tono iom malafabla:
— Ho, sinjoro paroĥestro, tion ne esperu. Ĉar de nun mi estas certa, ke mi perdos mian tempon kaj miajn parolojn.
— Kion do vi mistere konspiras? ekkriis de malproksime la markizo, sin turnante al sia filino kaj al la maljuna pastro.
— Patro mia, diris Matildo, sin levante, sinjoro paroĥestro volus invitigi al la ĉaso ... divenu kiun.
— Ĉu mi povas diveni? Eble unu el niaj najbaroj.
— Ne ... sinjoron Viktoron.
— Nu, neniam mi estus propramove tion pripensinta. Tamen mi opinias, ke vi havas tre ŝatindan ideon, sinjoro paroĥestro.
— Tiam, ĉu via markiza Moŝto konsentas? balbutis la abato, kiu malfacile kaŝis sian ĝojon.
— Nu, amiko mia, diris la markizino, ĉu ni povas postuli, ke niaj invititoj, kiuj estas ĉiuj de la plej vera nobeleco, kontaktiĝu kun sentitolita kaj senprapatra soldato? Laŭ vi, li estas prapatro; mi tion bonvole konsentas: tiam atendu, antaŭ kiam vi fariĝos lia amiko, ke lia posteularo havu sescent-jaran ekzistadon.<noinclude><references/></noinclude>
r3orjzogzlneixxcy4n2dhj0lzzylnh
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/22
104
19121
115257
63997
2026-05-10T17:16:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115257
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Brave, sinjorino, brave, interrompis la duko de Blasano, kiu ĝis nun timis, ke estus maldiskreta lia {{SIC|iutermeto|intermeto}} en la parolado.
La markizo konfuza eltiris sian flartabakujon, kiu lin utilis por, en embarasantaj situacioj, doni al li sintenadon.
Ĝi estis malnova kaj sankta restaĵo, datumanta de la XVIIIa jarcento. La kovrilo konservis kelkajn postsignojn de Watteau’a pentraĵo, difektita de la eluzo. Ĝin ĉirkaŭis ora rondaĵo, kiu iam enhavis diamantojn.
— La nobeleco! li daŭrigis, kiel parolante kun si. Nu, tiu tabakujo ĝin reprezentas. La Revolucio ĝin malkronigis el ĝia diamanta aŭreolo; kaj la tempo daŭrigis ĝian agon, malpurigante ĝiajn kolorojn.
Tiu melankolia pripenso ĵetis malvarmaĵon inter la ĉeestantoj. Plumba silento haltigis subite la interparoladon. Fine Matildo, por ĝin malaperigi, unua ĝin rompis.
— Sed, patro mia, ŝi diris, via juvelo estas tre facile restarigebla. Vi scias, ke miaj profesoroj opinias, eble tro indulge, ke mi sufiĉe sukcesas la kopiojn de Watteau’aj pentraĵoj. Pruntu ĝin: kaj baldaŭ tiuj difektaĵoj tute malaperos.
— Kiel vi volos, filino mia. Sed ne ĝin difektu; ĉar vi scias, ke por mi ĝi estas karega.
— Tamen, sinjorino, rekomencis la paroĥestro, vi ne diris, kiun respondon mi devas alporti al mia juna amiko.
— Respondu maltime la jenon, ekkriis triumfe la kastelmastrino: sufiĉas, ke tiuj Linŝardoj estas estroj de la lando; do ili ne penu eniri perfide en la antikvan Prelongan domegon kun la kaŝata deziro ĝin poste potenci.
— Ho, via markizina Moŝto, dolore sopiris la abato, ĉu mi povas rediri tian parolon?
La malfeliĉa paroĥestro havis mienon tiel ĉagrenitan, ke fraŭlino de Savinako, tuŝita de kompato, blovis al li mallaŭte:<noinclude><references/></noinclude>
r4o189colbao8dv2jpj6cyrm2i5mq4n
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/23
104
19122
115275
63998
2026-05-10T18:20:31Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115275
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Respondu, ke tion oni bedaŭras, sed ke ĉiuj invitkartoj estas disdonitaj.
Tamen, aŭdinte la nomon “Linŝardo”, sinjoro de Ruvezo levis la orelojn:
— Pardonu, sinjorino, li diris, mi multe aŭdis en Alĝerio pri oficiro tiel nomita.
— Sed tiu estas li, estas mia Viktoro, murmuris la paroĥestro.
— La kapitano Linŝardo! ekkriis la grafo. Tiam, sinjorino, permesu, ke mi kunmetas miajn petojn kun tiuj de sinjoro de Prelongo. La famo de tiu juna oficiro estas grandega. Mi ne kredas esti malvera profeto, lin montrante kiel unu el niaj estontaj generaloj. Vi scias, ke mi montriĝas tre fiera kaj tre ĵaluza pri la nomo, kiu estas la mia; tamen mi diros: viro kiel la kapitano Linŝardo honoras la domojn, kiuj lin akceptas: kaj inter niaj nobelaj sinjorinoj troviĝas neniu, kiu ne estus fiera, lin havante kiel kavaliron.
— Sed, sinjoro, balbutis la markizino tre konfuza, vi ŝancelas miajn decidojn. Neniam mi aŭdis homon de nia societo parolantan pri li per tiel entuziasmaj vortoj.
— Neniam oni estas profeto en sia lando, rimarkigis la abato.
— Tiam, amikino kara, kion ni decidas? petis Raŭlo.
— Faru tion, kion vi volos, sopiris Suzano, kiu sentis sin venkita.
Senprokraste letero estis skribita. Oni ĝin komisiis al la abato, kiu volis ĝin tuje forporti, ĉar li timis, ke la markizino ŝanĝos sian decidon.
La morgaŭan matenon, dirinte sian meson pli rapide ol kutime, sinjoro Benojto frapis sur la pordon de Andreo.
Estis Viktoro mem, kiu ĝin malfermis.
— Venko! mia kara infano, ekkriis la paroĥestro, svingante triumfe la deziritan karton.<noinclude><references/></noinclude>
d1osql5b9r0f1taejeegeyhyb93fhrk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/24
104
19123
115274
63999
2026-05-10T18:19:04Z
HenriLeFoll
4277
115274
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki />
— Ĉu vi sukcesis?
— Legu mem.
— Ha! ekkriis la kapitano, pala pro kortuŝeco, vi estas rimarkinda diplomatiisto.
— Ĉu vi kredas?
— Mi eĉ aldonos, ke ĉiuj fortikaĵoj, kontraŭ kiuj mi batalis, estis malpli malfacile ekkapteblaj ol tiu paperfolieto.
— Infano mia, murmuris modeste la bona pastro, estas la Providenco, kiu ĉion faris.
— Konfesu, ke vi ĝin iom helpis.
— Ne, mi certigas. Ĝi evidentmaniere montriĝis, pere de juna infanteria sub-leŭtenanto, kiun certe vi konas, la grafo de Ruvezo.
— Ja, diris Viktoro serĉadante en sia memoro, ŝajnas, ke mi aŭdis tiun nomon ie.
— Nu, la markizino ŝanceliĝis, pretekstante, ke vi ne estas nobelulo. Tiam tiu juna oficiro parolis pri vi tiel laŭdege, ke ŝi tuj ekkriis: Dum la afero estas tia, ni devas lin senŝancele inviti.
La paroĥestro malamegis la mensogon; kaj li donis al Viktoro tiun ne tute veran respondon nur ĉar li tradukis la impreson de li sentitan, kredante, ke estis entuziasmo la konsento malkora de la markizino.
— Nun, li daŭrigis, ĉar mi sukcesis mian komision, ĉu mi estus maldiskreta, petante de vi, kial vi tiel deziras tiun inviton?
— Neniel. Mi eĉ intencas diri al vi kelkajn vortojn pri tio, petonte konsilon. Sed tiu porda sojlo ne taŭgas por interbabilado. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn minutojn?
— La tutan tagon, se vi deziras. Mi diris mian meson. Ĉar ni estas en semajno, mi havas ĝis vespero neniun okupon.
— Nu, ni supreniru el mian ĉambron. Tie neniu nin ĝenos.<noinclude><references/></noinclude>
8f76xta5wnb97cffxdedbji0rtqk42s
115276
115274
2026-05-10T18:25:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115276
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉu vi sukcesis?
— Legu mem.
— Ha! ekkriis la kapitano, pala pro kortuŝeco, vi estas rimarkinda diplomatiisto.
— Ĉu vi kredas?
— Mi eĉ aldonos, ke ĉiuj fortikaĵoj, kontraŭ kiuj mi batalis, estis malpli malfacile ekkapteblaj ol tiu paperfolieto.
— Infano mia, murmuris modeste la bona pastro, estas la Providenco, kiu ĉion faris.
— Konfesu, ke vi ĝin iom helpis.
— Ne, mi certigas. Ĝi evidentmaniere montriĝis, pere de juna infanteria sub-leŭtenanto, kiun certe vi konas, la grafo de Ruvezo.
— Ja, diris Viktoro serĉadante en sia memoro, ŝajnas, ke mi aŭdis tiun nomon ie.
— Nu, la markizino ŝanceliĝis, pretekstante, ke vi ne estas nobelulo. Tiam tiu juna oficiro parolis pri vi tiel laŭdege, ke ŝi tuj ekkriis: Dum la afero estas tia, ni devas lin senŝancele inviti.
La paroĥestro malamegis la mensogon; kaj li donis al Viktoro tiun ne tute veran respondon nur ĉar li tradukis la impreson de li sentitan, kredante, ke estis entuziasmo la konsento malkora de la markizino.
— Nun, li daŭrigis, ĉar mi sukcesis mian komision, ĉu mi estus maldiskreta, petante de vi, kial vi tiel deziras tiun inviton?
— Neniel. Mi eĉ intencas diri al vi kelkajn vortojn pri tio, petonte konsilon. Sed tiu porda sojlo ne taŭgas por interbabilado. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn minutojn?
— La tutan tagon, se vi deziras. Mi diris mian meson. Ĉar ni estas en semajno, mi havas ĝis vespero neniun okupon.
— Nu, ni supreniru el mian ĉambron. Tie neniu nin ĝenos.<noinclude><references/></noinclude>
hkm7cel5ehxzqmixjky0sshwoqueplo
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/25
104
19124
115277
66331
2026-05-10T18:35:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115277
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La Viktoran ĉambron apartigis el tiu de Josefino muro sufiĉe dika: sed komunika pordo iam ekzistis inter la du ĉambroj. De multaj jaroj tiu pordo estis fermita, eĉ najlita, kaj, sur ambaŭ flankoj, ĝin kaŝis mebloj, por ke estu neebla ĝia malfermigo.
Pro la hieraŭaj kortuŝecoj, suferis la junulino fortan kapdoloron. Ŝi pasigis plorante pecon de la nokto, kaj, ĉar la dormo ŝin venkis nur dum la ekmateno, ŝi malfrue ellitiĝis. Ŝi finis sian vestadon kaj ekmalfermis la pordon por eliri, kiam ŝi vidis Viktoron antaŭirantan la paroĥestron, kiu pasis antaŭ ŝi. Rapide ŝi reeniris malantaŭen, refermis senbrue la pordon, sidiĝis sur seĝon kaj ekpensis:
— Viktoro kaj sinjoro Benojto kune. Li lin kondukas al sia ĉambro. Tre grava certe estas la afero, kiun li baldaŭ rakontos. Eble mi ekfaros tre kulpan agon: sed, nu! mi volas scii.
Tre zorgeme ŝi formetis la tualettablon, kiu kaŝis la komunikan pordon, eltiris la ŝlosilon, kiu feliĉe troviĝis sur ŝia flanko, alproksimigis sian orelon kontraŭ la serurtruon, kaj atendis.
Alveninte en sian hejmon, Viktoro prezentis seĝon al la paroĥestro. Kiam ili ambaŭ sidis,
— Eble vi demandis vin, li diris, pro kia celo mi laboradis tiel persiste, mi ĉiumomente riskis mian vivon tiel maltime, fine pro kia kaŭzo mi volis, ke mia nomo fariĝu fama.
— Sed ĉiam mi pensis, ke ĝi estis pro gloramo ... pro nobla gloramo, aldonis sinjoro Benojto sin reprenante.
— Vi eraras. La gloramo kuŝas nur flanke: ja neniu estas pli modesta ol mi. Ne, aldonis laŭtege la kapitano, ĝi ne estas pro gloramo, sed pro virinamo.
— Pro virinamo! ripetis la maljuna pastro miranta.
— Jes. De multaj jaroj, mi sekrete kaj fundkore amegas la plej belan, la plej ĉastan, la plej perfektan {{vdk|jun|ulinon}}<noinclude><references/></noinclude>
5xvqxmi9pl0hhymqouhk40xvf171ikz
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/26
104
19125
115278
66332
2026-05-10T18:42:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115278
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|jun|ulinon}}, kiun la tero ĝis nun portis. Sed estas aŭ prefere estis inter ni sociala interspaco tiel vastega, ke tia revo, en tiu epoko, estis rajte konsiderinda kiel la plej nekuracebla frenezaĵo. Nu, tiun interspacon mi ĵuris, ke mi malaperigos. Hodiaŭ mi kredas, ke mi sukcesis.
— Tiun junulinon ĉu mi konas? interrompis naive la bona paroĥestro.
— Nu, ekkriis Viktoro, kolereta pri tia spiritmalrapideco, ĉu vi ne divenis, ke mi parolas pri fraŭlino de Prelongo?
— Pri Matildo, pri la filino de la markizo?
— Jes, pri ŝi, sinjoro paroĥestro. Ĉar mi ne povis ŝin malsuprenirigi ĝis mi, mi volis min suprenirigi ĝis ŝi. Mi elektis la militan profesion ne inkline, kredu min, sed kalkule. Ĉar la glavo nobeligas. Ĝi sola estas inda por loki viron kiel min, sentitolitan kaj senprapatran, sur la saman socialan rangon ol la idinon de antikvaj ferarmitaj herooj. Ĉu vi opinias, ke mi estis malprava?
— Mi tion ne diras: ĉar kontraŭe ... »
Subite la abaton interrompis malsonora bruo, kaŭzita de peza objekto falanta en la apuda ĉambro.
— Daŭrigu, sinjoro Benojto; nenio grava. Kredeble meblo, kiun servistino mastrumante faligis. Vi diris: kontraŭe ...
— Ha, jes: mi diris kontraŭe la markizo vin multe ŝatas: eble la markizino montriĝos malpli konsentema, pro via nomo, kiun ŝi trovas tro ... kiel mi dirus?
— Diru la vorton senvestitan ... tro malnobelan.
— Jes, la vorto estas ĝusta: sed ili timis vin ĉagreni. Do nur via nomo malplaĉas al ŝi; ĉar ŝi deziras por sia filino titolitan edzon. Sed mi estas konvinkata ke, funde de ŝia animo, viaj indoj multe ŝin allogis; sed tion ŝi ne volas konfesi. Pri Matildo ...
— Pri Matildo ..., ripetis Viktoro kortuŝe, sin klinante al la lipoj de la maljuna pastro, kvazaŭ li volus diveni parolojn antaŭ kiam ili eliros.<noinclude><references/></noinclude>
f4k2w9qp8715a52jhvzwhlqoddlly3i
Vikifontaro:Muusses Esperanto Biblioteko
4
19383
115282
65584
2026-05-11T05:56:35Z
Prosfilaes
62
Ligilo al paĝo
115282
wikitext
text/x-wiki
[[File:Muusses Esperanto-Biblioteko.svg|thumb]]
Tiu paĝo listas la librojn de la kolekto [[w:Muusses Esperanto-Biblioteko|Muusses Esperanto Biblioteko]].
== Libroj ==
{| class="wikitable" style="text-align: center;"
|-
! Numero !! Libro !! Indekso
|-
| 1 || [[La Grandaj Filozofoj kaj la Universala Lingvo]] ||
|-
| 2 || [[Rusaj Noveloj]] ||
|-
| 3 || [[De Muheddin ĝis Mundilatin: Mondlingvaj projektoj tra la jarcentoj]] ||
|-
| 4 || [[Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo]] ||
|-
| 5 || [[El la Klasika Periodo de Esperanto: (Grabowski kaj Kabe)]] ||
|-
| 6-7 || [[La Kongresaj Paroladoj]] ||
|-
| 8 || [[La Avo]] ||
|-
| 9 || [[La Ĵusnaskito]] ||
|-
| 10 || [[La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912]] || [[Indekso:Glück - La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912, 1937.pdf]]
|-
| 11 || [[La Ora Jubilea Kongreso de Esperanto 1937]] ||
|-
| 12 || [[Nordnordaj Fabeloj]] || [https://dlibra.kul.pl/dlibra/publication/52108/edition/46723 KUL]
|-
| 13 || [[En la vagono kaj aliaj rakontoj]] || [[Indekso:Ŝirjaev - En la vagono kaj aliaj rakontoj, 1937.pdf]]
|-
| 14-15 || [[La Problemo de Lingvo Internacia]] ||
|-
| 16 || [[Rozinjo]] || [https://dlibra.kul.pl/dlibra/publication/52109/edition/46727 KUL]
|-
| 17 || [[El la Londona Skizlibro]] || [https://dlibra.kul.pl/dlibra/publication/52110/edition/46726 KUL]
|-
| 18 || [[Flugado alimonden|Flugado Alimonden]] || [[Indekso:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf]]
|-
| 19 || [[Patro kaj Filo kaj Aliaj Rakontoj]] || [https://dlibra.kul.pl/dlibra/publication/52112/edition/46729 KUL]
|}
[[Kategorio:Kolektoj]]
ro4n8ikj6gq39chac37svc2xu1qw23h
Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/MalnovajDiskutoj
3
26469
115284
115205
2026-05-11T06:06:23Z
Ciampix
3284
/* Diversaj diskutoj */
115284
wikitext
text/x-wiki
= Diversaj diskutoj =
* 2026.05 : [[Uzanto-Diskuto:Ciampix/2026/05/Kompletigo_de_la_librindekso_de_Lingvaj_Respondoj|Lingvaj Respondoj (1927)]]
* 2026.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2026/05/Vortaro|Vortaro de Esperanto]]
* 2025.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/05/monatajLibroj|Pri la monataj libroj]]
* 2025.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/05/fragmentoj|Elektitaj fragmentoj]]
* 2025.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/05/monatalibro|majo (monata libro)]]
* 2025.04 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/04/monatalibro|aprilo (monata libro)]]
* 2025.03 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/03/monatalibro|marto (monata libro)]]
* 2025.02 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/02/Hamleto|Hamleto]]
* 2025.02 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/02/monatalibro|februaro (monata libro)]]
* 2025.01 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/01/monatalibro|monata libro]]
* 2024.09 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2024/09/unuetaĝa|Unuetaga ou unuetaĝa]]
* 2024.09 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2024/09/Ekzercaro|pri Ekzercaro]]
* 2024.09 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2024/09/notes|notes de bas de pages.]]
* 2024.09 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2024/09/kompletaTeksto|Kompleta teksto en sama paĝo]]
* 2024.09 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2024/09/Robinsono|Robinsono Kruso]]
* 2024.08 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2024/08/nouvelles|Aux nouvelles]]
* 2024.02 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2024/07/fe10|Fervoja Esperantisto 1910]]
* 2024.02 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2024/02/iwpage|iwpage]]
* 2024.02 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2024/02/Proverbaro|Proverbaro esperanta]]
* 2024.02 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2024/02/vortaro|Vortaro de Esperanto]]
* 2024.01 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2024/01/ba|Bonne année]]
* 2023.11 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/11/kms|Kredu min, Sinjorino!]]
* 2023.11 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/11/Ĉefpaĝo|Ĉefpaĝo]]
* 2023.11 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/11/Maria|Maria]]
* 2023.11 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/11/Tableau|Tableau]]
* 2023.10 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/10/retrait|Retrait des livres de Vikifontaro:Indeksigendaj tekstoj]]
* 2023.10 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/10/krestomatio|pri fundamenta krestomatio]]
* 2023.10 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/10/germanaEsperantisto|pri germana esperantisto]]
* 2023.10 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/10/librivox|pri librivox]]
* 2023.10 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/10/LastajŜanĝoj|nova ligilo en "lastaj ŝanĝoj"]]
* 2023.06 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/10/lasta Linio|la lasta linio ne esta korekta]]
* 2023.06 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/06/pagesAide|Pages d’aide]]
* 2023.06 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/06/literumilo|literumilo]]
* 2023.06 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/06/novaMallongiloNomspaco|Nova mallongilo por Vikifontaro nomspaco]]
* 2023.06 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/06/àVoir|points à discuter]]
* 2023.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/05/statusoj|novaj statusoj]]
* 2023.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/05/administranteco|kandidatiĝo por interfaca administranteco]]
* 2023.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/05/catégories|Nom des catégories]]
* 2023.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/05/auteurs|Concernant les pages d’auteurs vides]]
* 2023.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/05/biblio|sankta biblio]]
* 2023.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/05/kandidato|Mia kandidato]]
* 2023.05 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/04/Kompara_frazeologio|Kompara_frazeologio]]
* 2023.04 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/04/ordigiIndeksoj|ordigi indeksoj]]
* 2023.04 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/04/Botistoj|La Botistoj]]
* 2023.04 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/04/modèleF|modèle F]]
* 2023.04 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/04/Dezirlisto |Dezirlisto ]]
* 2023.01 : [[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2023/01/Kabe|mankas paĝoj]]
cbr1tcujtlw3ahrou0bvbuz89sds58z
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/5
104
27112
115272
84149
2026-05-10T17:58:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115272
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''FABELOJ DE ANDERSEN'''|c|g=200%}}
----
{{f|PARTO UNUA|c|g=100%}}
{{---|3em}}
<section begin="Fajrilo"/>{{c|'''FAJRILO'''}}
Sur la granda vojo marŝis soldato : „Unu, du! unu, du!“ Li havis tornistron sur la dorso kaj sabron ĉe la flanko, ĉar li estis antaŭe en milito, sed nun li iris hejmen. Jen li renkontis sur la vojo maljunan sorĉistinon; ŝi estis terure malbela, ŝia malsupra lipo pendis ĝis la brusto. Ŝi diris : „Bonan tagon, soldato! Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato! Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi.“
„Mi dankas, maljuna sorĉistino!“ diris la soldato.
„Ĉu vi vidas tie la grandan arbon?“ diris la sorĉistino, montrante arbon, kiu troviĝis apud ili. „Ĝi estas interne tute malplena. Se vi grimpos sur ĝi ĝis la supro, vi ekvidos truon, tra kiu vi povos enrampi kaj malleviĝi malsupren ĝis la profundo de la arbo. Mi alligos al vi ŝnuron al la korpo, por ke mi povu returne tiri vin supren, kiam vi min vokos.“
„Kion do mi devas fari tie en la arbo?“ demandis la soldato.
„Preni monon!“ diris la sorĉistino. „Kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro; tie estas tute lume, ĉar tie brulas pli ol cent lampoj. Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la Ŝlosilo sidas en ili. Kiam vi eniros en la unuan ĉambron, vi ekvidos en la mezo, sur la planko, grandan keston, sur kiu sidas hundo. Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj, sed vi ne timu pro tio! Mi donas<section end="Fajrilo"/><noinclude><references/></noinclude>
axg17z7k5zyf9po3h1d4tf678x0hqjs
115273
115272
2026-05-10T18:06:12Z
HenriLeFoll
4277
115273
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''FABELOJ DE ANDERSEN'''|c|g=200%}}
----
{{f|PARTO UNUA|c|g=100%}}
{{---|3em}}
<section begin="Fajrilo"/>{{c|'''FAJRILO'''}}
Sur la granda vojo marŝis soldato : „Unu, du! unu, du!“ Li havis tornistron sur la dorso kaj sabron ĉe la flanko, ĉar li estis antaŭe en milito, sed nun li iris hejmen. Jen li renkontis sur la vojo maljunan sorĉistinon; ŝi estis terure malbela, ŝia malsupra lipo pendis ĝis la brusto. Ŝi diris : „Bonan tagon, soldato! Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato! Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi.“
„Mi dankas, maljuna sorĉistino!“ diris la soldato.
„Ĉu vi vidas tie la grandan arbon?“ diris la sorĉistino, montrante arbon, kiu troviĝis apud ili. „Ĝi estas interne tute malplena. Se vi grimpos sur ĝi ĝis la supro, vi ekvidos truon, tra kiu vi povos enrampi kaj malleviĝi malsupren ĝis la profundo de la arbo. Mi alligos al vi ŝnuron al la korpo, por ke mi povu returne tiri vin supren, kiam vi min vokos.“
„Kion do mi devas fari tie en la arbo?“ demandis la soldato.
„Preni monon!“ diris la sorĉistino. „Kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro; tie estas tute lume, ĉar tie brulas pli ol cent lampoj. Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la ŝlosilo sidas en ili. Kiam vi eniros en la unuan ĉambron, vi ekvidos en la mezo, sur la planko, grandan keston, sur kiu sidas hundo. Ĝi havas du {{SIC|okuloj|okulojn}} tiel grandajn, kiel du tasoj, sed vi ne timu pro tio! Mi donas<section end="Fajrilo"/><noinclude><references/></noinclude>
t9q98dgimi26rx4bt0z1ngafpouknkh
Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/22
104
29212
115221
89680
2026-05-10T12:12:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115221
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
—Ĉu tiu ĉi bieno apartenas al s-ro Marei?—demandis ree Monblero, sed jam
en la loka dialekto.
—O, jes, jes!.... al s-ro Marei—ekrapidis la vilaĝano, salutante ankoraŭ
pli malalte.
—Ĉu efektive s-ro Marei loĝas en tiu ĉi ruino? ĉu ne estas tie ĉi ankoraŭ
alia bieno de li?
—Ho ne, sinjoro, pli tie ĉi estas neniaj bienoj de li; sed li mem neniam
ĉe ni loĝadis. Kiam antaŭ dekdu jaroj li mem kun tuta sia familio
transveturis Hungarujon, de tiu tempo ni nur tri fojojn lin vidis.... Tiu
ĉi bieno estas jam eĉ vendita al ia sinjorino, kiun jen ni jam atendas du
tagojn....
Monblero staris kvazaŭ ekbatita per tondro.
—Kiel? Tio ĉi estas ne ebla!.... Kion vi, azeno, babilas! kie do estas
s-ro Siksten?!....
La vilaĝano repuŝiĝis post la pordegon, kvazaŭ prepariĝante en okazo de
bezono forkuri en la arbetaĵojn.
—Via moŝto!.... Je Dio, mi diras al vi veran veron.... s-ro Marei ĉe ni
ne estas, sed jen s-ro Siksten efektive loĝis ĉe ni laŭ la permeso de s-ro
la administratoro la tutan someron. Hieraŭ vespere li ricevis ian
telegramon kaj tuj rapide elveturis de ni, sed ni ne scias kien.... Li
ordonis saluti vian moŝton kaj eĉ parolis, ke, se vi alveturos kaj min
demandados kaj mirados, aŭ eĉ kolerados, mi estu al via moŝto tre aminda
kaj singardema, ĉar al vi plaĉas estadi tre varma sinjoro.... Li lasis al
via moŝto ian leteron....
—Kion, ian leteron?.... montru al mi tuj, azenego, tiun ĉi leteron!....
—Via moŝto! ĝi troviĝas tie ie en lia ĉambro....
Pala, ekscitita, Monblero puŝis la pordegon kaj per rapidaj paŝoj
direktiĝis la ĉambron, en kiu loĝis la juristo; la nudapieda ĝardenisto
sekvis poste kun granda singardemeco kaj el ia malproksimeco montradis la
vojon.
La ĉambreto estis malgranda, preskaŭ malplena, kaj havis la rigardon de
somera, fraŭla loĝejeto; sur la tablo<noinclude><references/></noinclude>
3jonq6tkhi3zo01pls79cu11lf59hto
Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/23
104
29213
115222
89681
2026-05-10T12:28:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115222
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sub la fenestro efektive kuŝis
rapide skribita per krajono letereto, komunikanta la sekvanton:
„Mia kara, tre kara amiko! Kolektu ĉiujn viajn fortojn kaj eltenu la
baton! Mi devis por la plenumo de donita al mi de supre komisio entiri
vin en mensogan intrigon rilate la verkita de mi Karolino, kiu neniam
ekzistis“....
Plu Monblero jam ne povis legi. La letereto ekglitis el liaj manoj, li
falis sur seĝon kaj kovris al si la okulojn per la manoj....
—Malhonoro! honto! malnobleco! nigra trompo!.... Kaj mi, malsaĝulo,
kaptiĝis per tia fiŝhoko!.... Kaj kiu trompis min, tiel kruele, tiel
terure trompis!—mia kolego, mia fidela amiko, Aŭgusto!.... Ho, se li nun
enfalus al mi sub la manojn, mi.... mi.... mortigus lin, kiel bruton....
Li ekvolis fari min esperantisto, ha! Tia malnoblulo!.... Kaj kio do—li
atingis ja la sian. Jen mi estas jam esperantisto.... Ho, estu malbenita
tiu ĉi lingvo!....
Kaj la kuracisto eksaltis de sia loko, deŝiris de si la esperantan stelon,
ĵetis ĝin sur la teron kaj komencis kun furiozo bati ĝin per la piedoj....
Tiu ĉi ofendado de la ĝisnuna sia idolo kvazaŭ iom lin malvarmigis.
Malfacile spirante, li sidiĝis ree sur antaŭan lokon kaj enfalis en
profundan enpensecon. Li rememoris nun, ke iam li mem rakontis al Siksten
pri sia renkonto en Nicco kun ia belulino kaj la juristo kredeble laŭ la
ordono de Ĉielson ekuzis tiun ĉi lian rememoron. Nun, kiam la okuloj
malkovriĝis, li ne povis kompreni, kiel li ne vidis la tutan artecon de la
fablo, verkita de Siksten; kiel li ne vidis tion, ke nenia Karolino volus
ŝanĝi la belegan partion kontraŭ nekonata homo, vidita de ŝi du-tri fojojn
en strato antaŭ kelkaj jaroj; kiel ne turnis li la atenton, ke la
priskriboj de gazetoj pri la Esperanta balo tre malmulte estis similaj al
la komunikoj de l’ juristo, ke ekzemple la nomo de s-ro Marei ne estis
dirita eĉ en unu gazeto k.t.p. La tuta falso estis nun kvazaŭ sur la
manplato, kaj ĝis nun li vivis kvazaŭ kun kovritaj okuloj en ia sorĉita
mondo.<noinclude><references/></noinclude>
d7jxoxqa2mw4am7p4man3hna3whmmuj
Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/24
104
29214
115223
89682
2026-05-10T12:35:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115223
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La suno jam proksimiĝis al la horizonto; en la ĉambron alportadis sin
malseka, parfuma bonodoro de sovaĝaj floroj, sed la kuracisto ne
rimarkadis tion ĉi, daŭrigante sidi {{SIC|semove|senmove}} sur la antaŭa loko kun la
okuloj, direktitaj sur la kuŝantan apud liaj piedoj ekĉifitan stelon.
Malfacile estus imagi al si pli grandan malamikon de Esperanto, ol estis
nun Monblero. La propagando de Aŭgusto, komencita bone, alkondukis, dank’
al lia mallerteco, al la plej malĝojaj rezultatoj kaj por eterne pereigus
la kuraciston por Esperanto, se ne unu okazo, tiu ĉi granda kreisto de la
plej feliĉaj iafoje kombinoj de nia vivo.
Monblero estis subite vekita per ia neatendita bruado en la korto. Iu
subveturis al la parko; aŭdiĝis ree la maltrankviligita voĉo de la
ĝardenisto; iu eniris en la antaŭĉambron....
—Tio ĉi estas la malnoblulo Siksten—ekflugis en la kapo de la kuracisto;
lia sango ekbolis; li premis la pugnojn kaj iris al la pordo.... Sed sur
la sojlo aperis ia ĉarma ekzistaĵo. La malrektaj radioj de la subiranta
suno per hela ventumilo lumigis la mirindan vizaĝon de la nekonatulino,
ŝian belege skizitan talion, ŝiajn nigrajn okuletojn kaj rozajn
malgrandajn manetojn....
Tio ĉi estis la nova posedantino de la bieno de s-ro Marei.
—Ĉu vi esperas, sinjoro?—eksonis la metala voĉo de la alveninta.
—Ho jes, sinjorino.... mi.... mi varme esperas! ekmurmuris la ensorĉita
Monblero kaj repuŝiĝis konfuzita posten, por kovri per si sian ĉifitan
stelon....
{{Disigitaj punktoj}}
Post kvar tagoj la kuracisto kaj la fraŭlino Mario (la nova posedantino de
la bieno de Marei) estis feliĉaj gefianĉoj....
{{Disigitaj punktoj}}
Post 15 monatoj Monblero skribis al Siksten: „Plej kara amiko! Hodiaŭ
matene mia kara Mario naskis al mi tre belan malgrandan esperantisteton.
Ĝis la kvina jaro de<noinclude><references/></noinclude>
rwok9nyn2uu5q93xq1pohukfz1tf0vo
Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/25
104
29215
115224
89683
2026-05-10T12:40:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115224
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sia vivo li aŭdos nenian lingvon krom Esperanto. Al
Esperanto li dankas sian naskiĝon, tiel same kiel mi al Esperanto dankas
mian senfinan feliĉon, kiun mi neniam akirus, se ne la lingvo Esperanto
kaj via ruzo, kiun mi en unu horo de kolero malbenis kaj kiun mi de tiam
ĉiutage benas el la tuta koro. Venu al ni, por rigardi la novan
esperantisteton kaj partopreni en nia ĝojo. Vivu Esperanto!
{{----}}
Nun ni devas klarigi al niaj legantoj la enigmon. La legantoj memoras, ke
laŭ la komisio de Ĉielson Siksten decidis iam altiri Monbleron al
Esperanto, sed neniel povis tion ĉi atingi. Li plendis tion ĉi al Ĉielson.
—Eble vi ne agas lerte? eble alia persono farus tion ĉi pli bone?
demandis Ĉielson.
—Jam alia persono provis, kaj la rezultato estis ankoraŭ pli plendinda ol
ĉe mi. Monblero amis varme unu fraŭlinon, kiu efektive estis tute inda je
lia amo. Oni povus antaŭdiri, ke ili ambaŭ prezentos iam tre feliĉan edzan
paron. Fariĝinte esperantistino, tiu ĉi fraŭlino komencis altiradi ankoraŭ
Monbleron al Esperanto; sed kiam li vidis, ke ŝi estas esperantistino, li
baldaŭ malvarmiĝis por ŝi, kaj nun iliaj reciprokaj rilatoj tute
interrompiĝis.
—Ĉu Monblero amis ŝin efektive? Ĉu li estas kapabla ami profunde kaj ĉu
vi pensas, ke en ĉiuj rilatoj, krom Esperanto, li estus feliĉa kun ŝi?
—Jes, nenio alia konfuzus ilian reciprokan feliĉon. Li eĉ mem bedaŭris,
ke „tia bagatelo kiel Esperanto“ forpelis lian feliĉon, sed li estas tro
fiera, por cedi.
—Ĉu vi pensas, ke li neniam povus ami Esperanton?
—Ne, mi estas eĉ konvinkita, ke li povus esti tre varma esperantisto,
se.... se ni nur povus rompi lian obstinecon kaj fierecon kaj inklinigi
lin fari la ''komencon''. Se li unu fojon ''fariĝos'' esperantisto, li estos
jam ĉiam esperantisto ''varmega''.
—Ha, tre bone! Ĉio estos farita! Per unu senkulpa ruzo ni atingos, ke
Monblero fariĝos esperantisto kaj la<noinclude><references/></noinclude>
k71sbs44j37u0s8514njk06pz46zi3x
Paĝo:Stankiević - El la vivo de esperantistoj, 1896.pdf/26
104
29216
115225
89684
2026-05-10T12:43:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
115225
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>disigitaj gefianĉoj estos denove
kunigitaj. Lasu min agi kaj faru ĉion, kion mi diros al vi....
Ni scias jam, en kia maniero Ĉielson per helpo de Siksten ekinteresigis
Monbleron por Esperanto kaj devigis lin rompi sian obstinecon. Kiam
Monblero venis en la bienon de Marei kaj vidis, ke li estas trompita, li
forte ekkoleris. Sed kiam li subite ekvidis tie sian jam longe ne viditan
antaŭan amatinon (ĉar en la aperinta „nova posedantino“ la legantoj
kredeble jam ekkonis Marion, la estintan amatinon de Monblero), la antaŭa
amo fortege vekiĝis denove, tiom pli, ke Esperanto, kiu iam disigis ilin,
nun jam estis ne malhelpo, sed kontraŭe, pli forta ligilo por ili. Ili
baldaŭ fianĉiĝis, edziĝis, kaj ili prezentas nun unu el la plej feliĉaj
paroj en la mondo.<noinclude><references/></noinclude>
brg7zqcszhqan78oovko46b6gipc1tv
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/12
104
32157
115231
105358
2026-05-10T15:29:06Z
Ciampix
3284
115231
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>distancon de la urba pordego.
— Je la blankaj genuoj de Haritoj! Vi rakontos al mi ĉi
tion en libera tempo.
— Mi venis ĝuste por demandi vian konsilon — respondis
Marcus.
Sed en tiu ĉi momento eniris ''{{Lingvo|la|epilatores}}'', kiuj okupiĝis pri
Petronius, kaj Marcus, forĵetinte la tunikon, eniris en banujon
kun mezvarma akvo, ĉar Petronius invitis lin al bano.
– Ha, mi eĉ ne demandas, ĉu via amo estas reciproka —
rediris Petronius, rigardante la junan, kvazaŭ skulptitan el
marmoro, korpon de Vinicius. Se Lizipo estus vin vidinta, vi
ornamus nun la pordegon al Palatino, kiel statuo de Herkulo
en ties juneco.
La juna viro ridetis kontente kaj komencis subakviĝadi
en la banujo, elplaŭdante abunde ĉe tio la varmetan akvon
sur la mozaikon, prezentantan Heron en la momento, kiam ŝi
petas Dormon pri endormigo de Zeŭso. Petronius observis lin
per kontenta rigardo de artisto.
Sed kiam li finis kaj konfidis sin laŭvice al la ''{{Lingvo|la|epilatores}}'',
eniris legisto kun bronza skatolo sur la ventro kaj paperaj
rulaĵoj en la skatolo.
— Ĉu vi volas aŭskulti? — demandis Petronius.
— Se ĝi estas via verko, volonte! — respondis Vinicius —
sed se ne, mi preferas interparoli. Poetoj nune kaptas homojn
ĉe ĉiuj stratanguloj.
— Prave. Oni povas preterpasi neniun bazilikon, neniun
banejon, neniun bibliotekon aŭ librovendejon, ne ekvidante
poeton, gestantan, kiel simio. Kiam Agrippa venis ĉi tien el
Oriento, li kredis, ke tio estas frenezuloj. Sed tia estas la nuna
tempo. La cezaro verkas versaĵojn, do ĉiuj lin imitas. Oni nur
ne rajtas verki versaĵojn pli bonajn, ol la cezaro, kaj pro tio mi
iom timas pri Lucanus… Sed mi verkas proze, kaj regalas
per mia prozo nek min mem, nek aliajn. Tio, kion la legisto
estis legonta, stas la „kodiciloj” de tiu kompatinda Fabricius
Vejento.
— Kial „kompatinda”?
— Ĉar oni diris al li, ke li imitu Odiseon kaj ne revenu
al la hejma sojlo ĝis nova decido. Tiu Odiseado estos por li
tiom pli facila, ke lia edzino ne estas Penelopo. Mi ne bezonas
diri al vi, ke tiu ago estis malsaĝa. Sed ĉi tie neniu konsideras
aferojn alie, ol supraĵe. Ĝi estas sufiĉe mizera kaj enuiga libro,
kiun oni komencis pasie legi nur tiam, kiam la aŭtoro estis<noinclude><references/>
{{rh|8||}}</noinclude>
6viommyo0ib0y8iqpsu4o49cy7qtyal
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/13
104
32158
115232
105359
2026-05-10T15:29:25Z
Ciampix
3284
115232
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ekzilita. Nun oni aŭdas de ĉiuj flankoj: „''{{Lingvo|la|scandala! scandala!}}''”
kaj povas esti, ke kelkajn historiojn Vejento elpensis, sed mi,
kiu konas la urbon, mi, kiu konas niajn ''{{Lingvo|la|patres}}'' kaj niajn
virinojn, certigas vin, ke ĉio tio estas pli pala, ol la realeco.
Malgraŭ tio ĉiu nun serĉas en la libro — sin mem kun timo,
kaj konatojn kun plezuro. En la librejo de Avirunus cent
skribistoj laŭdikte transskribas la libron — ĝia sukceso estas
certa.
— Ĉu ne estas en ĝi viaj aferetoj?
— Estas, sed la aŭtoro maltrafis, ĉar mi estas kune pli
malbona kaj malpli vulgara, ol li min prezentis. Vidu, ni jam
delonge perdis la senton de tio, kio estas nobla aŭ malnobla,
kaj al mi mem ŝajnas, ke, dirante {{sic|le|la}} veron, tiu ĉi diferenco ne
ekzistas, kvankam Seneca, Musonius kaj Thrazeas pretendas,
ke ili ĝin vidas. Al mi estas egale. Je Herkulo! mi diras, kion
mi pensas! Sed mi konservis tiun ĉi superecon, ke mi scias, kio
estas malbela, kaj kio estas bela, kaj tion ekzemple nia
kuprobarba poeto, veturigisto, kantisto, dancisto kaj ''{{Lingvo|la|histrio}}'' <ref>Aktoro (lat.).</ref> —
ne komprenas.
— Mi kompatas tamen Fabriciuson! Li estis bona kamarado.
— Pereigis lin lia ambicio. Ĉiu lin suspektis, neniu bone sciis,
sed li mem ne povis elteni kaj ĉiuflanken en sekreto disbabilis
la aferon. Ĉu vi aŭdis la historion de Ruffinus?
— Ne.
— Ni do transiru en la ''{{Lingvo|la|frigidarium}}'', kie ni senvarmiĝos kaj
kie mi ĝin rakontos al vi.
Ili transiris en la ''{{Lingvo|la|frigidarium}}'', kie en la mezo ŝprucis fontano,
kolorigita pale-roze kaj disportanta la aromon de violoj. Tie,
sidiĝinte en niĉoj, kovritaj per silko, ili komencis senvarmiĝi.
Dum momento regis silento. Vinicius dum certa tempo medite
rigardis bronzan faŭnon, kiu, fleksinte nimfon trans sian ŝultron,
avide serĉis per la buso sian buŝon. Poste li diris.
— Tiu ĉi estas prava. Jen kio estas la plej bona en la vivo.
— Pli malpli! sed krom tio vi amas militon, kiun mi ne
ŝatas, ĉar en tendoj la ungoj fendiĝas kaj ĉesas esti rozkoloraj.
Cetere ĉiu havas siajn plaĉojn. La Kuprobarba amas kanton,
precipe sian propran, kaj la maljuna Scaurus — sian korintan
vazon, kiu nokte staras apud lia lito, kaj kiun li kisas, se
li ne povas dormi. Li forkisis jam ĝiajn randojn. Diru al mi,
ĉu vi verkas versaĵojn?<noinclude><references/>
{{rh|||9}}</noinclude>
b36r4i223z70g4h4se1wb1jof0lpm8r
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/14
104
32159
115233
105360
2026-05-10T15:30:04Z
Ciampix
3284
115233
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ne. Mi neniam kunmetis tutan heksametron.
— Ĉu vi ludas liuton kaj kantas?
— Ne.
— Ĉu vi ĉarveturas?
— Mi partoprenis miatempe vetveturojn en Antiokio, sed
sen sukceso.
— Do mi estas tute trankvila pri vi. Kaj al kiu partio en
la hipodromo vi apartenas?
— Al la Verduloj.
— Do mi estas tute trankvila, tiom pli, ke vi posedas verdire
grandan havaĵon, sed ne estas tiel riĉa, kiel Pallas aŭ Seneca.
Ĉar vidu — nun bone estas ĉe ni verki versaĵojn, kanti ĉe liuto,
deklami kaj vetveturi en cirko, sed ankoraŭ pli bone, kaj
precipe pli sendanĝere, estas ne verki versaĵojn, ne ludi, ne
kanti kaj ne vetveturi en cirko. Kaj plej bone estas scii admiri,
se tion faras la Kuprobarba. Vi estas bela knabo, do ĉio, kio
povas vin minaci, estas eble, ke Poppea enamiĝos je vi. Sed
ŝi estas tro sperta por tio. Amon ŝi ĝuis sufiĉe ĉe la du unuaj
edzoj, kaj ĉe la tria ŝi aspiras ion alian. Ĉu vi scias, ke tiu
malsaĝa Otho ĝis nun amegas ŝin freneze… Li vagas tie
inter la rokoj de Hispanujo kaj sopiras, kaj tiel li perdis la
antaŭajn kutimojn kaj tiel ĉesis zorgi pri si mem, ke por
aranĝi la harojn nun sufiĉas al li tri horoj tage. Kiu povus tion
atendi, precipe de Otho.
— Mi komprenas lin — rediris Vinicius. — Sed lialoke mi
farus ion alian.
— Kion nome?
— Mi formus fidelajn legiojn el la tieaj montaranoj. Bravaj
soldatoj estas tiuj iberianoj.
— Vinicius, Vinicius! Mi preskaŭ volus diri, ke vi ne kapablus
al tio. Kaj ĉu vi scias, kial? ĉar tiajn aferojn oni faras,
sed ne parolas pri ili, eĉ kondiĉe. Koncerne min, mi lialoke
ridus je Poppea, ridus je la Kuprobarba, kaj mi formus legiojn
ne el iberianoj, sed el iberianinoj. Eventuale mi verkus kelkajn
epigramojn, kiujn mi cetere al neniu legus, kiel la kompatinda
Ruffinus.
— Vi intencis rakonti al mi lian historion.
— Mi ĝin rakontos al vi en la ''{{Lingvo|la|unctuarium}}''.
Sed en la ''{{Lingvo|la|unctuarium}}'' la atenton de Vinicius okupis io alia,
nome belegaj sklavinoj, kiuj tie atendis la sinbanintojn. Du el
ili, negrinoj, similaj al mirindaj statuoj el ebono, komencis
ŝmiri iliajn korpojn per delikataj aromaĵoj el Arabujo, aliaj,<noinclude><references/>
{{rh|10||}}</noinclude>
bz6bfujqo0cksa0ntnmai7mwk4sb8jz
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/15
104
32160
115234
105361
2026-05-10T15:30:39Z
Ciampix
3284
115234
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>lertaj en kombado frigianinoj, tenis en la manoj, molaj kaj
fleksemaj, kiel serpentoj, poluritajn ŝtalajn spegulojn kaj kombilojn,
kaj du, similaj simple al diinoj, knabinoj el Koso, atendis
kiel ''{{Lingvo|la|vestiplicae}}'', ĝis venos {{sic|le|la}} tempo por statusimile faldi la togojn
de la sinjoroj.
— Je Zeŭso la Nubkolektanto! — diris Marcus Vinicius.
Kian elekton vi havas ĉi tie!
— Mi preferas elekton, ol kolekton — respondis Petronius.
— Mia tuta ''{{Lingvo|la|familia}}'' <ref>Hejma sklavaro.</ref> en Romo ne superas kvarcent personojn,
kaj mi pensas, ke por persona priservado eble nur novriĉuloj
bezonas pli multajn homojn.
— Pli belajn korpojn eĉ la Kuprobarba ne posedas — parolis
Vinicius, disblovante la nazon.
Je tio ĉi Petronius respondis kun certa amika senzorgeco:
— Vi estas mia parenco, kaj mi estas nek tiel nekomplezema,
kiel Bassus, nek tiel pedanta, kiel Aulus Plautius.
Sed Vinicius, ekaŭdinte la lastan nomon, forgesis momente
pri la knabinoj el Koso, kaj vive levinte la kapon, demandis:
— Kial venis en vian penson Aulus Plautius? Ĉu vi scias,
ke mi, elartikiginte la manon apud la urbo, pasigis ĉe ili dekkelkajn tagojn? Okazis, ke Plautius alveturis en la momento de
la akcidento, kaj vidante, ke mi tre suferas, kunprenis min en
sian hejmon, kaj tie lia sklavo, kuracisto Merio, resanigis min.
Ĝuste pri ĉi tio mi volis kun vi paroli.
— Kial? Eble vi okaze enamiĝis je Pomponia? Se jes, mi
bedaŭras vin: virino nejuna kaj virta! Mi ne povas imagi pli
malbonan kuntrafon de cirkonstancoj, ol tio. Brrr!
— Ne je Pomponia — ''eheu!'' — diris Vinicius.
— Je kiu do?
— Se mi mem scius, je kiu? Sed mi eĉ ne scias bone ŝian
nomon: Ligia, ĉu Callina? Oni nomas ŝin hejme Ligia, ĉar ŝi
devenas el la nacio de la ligoj <ref>Nomo de gento.</ref>, sed ŝi havas sian barbaran
nomon: Callina. Stranga estas la domo de Plautius: svarmoplena
kaj senbrua, kiel la boskoj en Subiako. Dum dekkelkaj tagoj
mi ne sciis, ke tie logas diino. Sed foje, je tagiĝo, mi ekvidis
ŝin, lavantan sin en la ĝardena fontano. Kaj mi ĵuras je la
ŝaŭmo, el kiu naskiĝis Afrodito, ke la radioj de l’ matenruĝo
trabrilis ŝian korpon. Mi pensis, ke kiam la suno leviĝos, si<noinclude><references/>
{{rh|||11}}</noinclude>
ek1o6vslae4lja2bzs3iu1g1fk9wvdk
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/16
104
32161
115235
105362
2026-05-10T15:31:02Z
Ciampix
3284
115235
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>solviĝos antaŭ mi en lumo, kiel solviĝas ĉielruĝo. De tiu tempo
mi vidis ŝin dufoje, kaj ankaŭ de tiu tempo mi ne konas trankvilon,
mi ne havas aliajn dezirojn, mi ne volas scii, kion povas
doni al mi la urbo, mi ne volas virinojn, nek oron, mi ne volas
korintajn kupraĵojn, nek sukcenon, nek perlamoton, nek vinon,
nek festenojn, mi nur volas Ligian. Mi diras al vi sincere,
Petronius, ke mi sopiras je ŝi, kiel la Dormo, prezentita sur la
mozaiko en via ''{{Lingvo|la|tepidarium}}'', sopiris je Paisiteo, mi sopiras dum
tutaj tagoj kaj noktoj.
— Se ŝi estas sklavino, aĉetu ŝin.
— Ŝi ne estas sklavino.
— Kio ŝi estas do? Liberigitino de Plautius?
— Neniam estinte sklavino, ŝi ne povis esti liberigita.
— Sekve?
— Mi ne scias: reĝa filino, aŭ io simila.
— Vi ekinteresas min, Vinicius.
— Sed se vi volos min aŭskulti, mi kontentigos vian intereson.
La historio ne estas tro longa. Vi eble persone konis Vannuson,
la reĝon de la svevoj, kiu, ekzilita el sia patrujo, dum longa
tempo restadis en Romo, kaj eĉ famiĝis per feliĉa kubludado
kaj per bona veturigado. La cezaro Drusus ree surtronigis lin.
Vannius, kiu estis efektive brava homo, en la komenco regis bone
kaj sukcese militadis, sed poste li komencis rabi per ĉiuj
manieroj, ne nur de la najbaroj, sed ankaŭ de la propraj svevoj.
Tiam Vangio kaj Sido, liaj du nevoj kaj filoj de Vibilius, la
reĝo de la hermanduroj, decidis devigi lin denove iri en
Romon… provi la feliĉon en kubludado.
— Mi memoras, tio estis en la tempo de Claudius, antaŭ
nelonge.
— Jes! Eksplodis milito. Vannius helpvokis la jazigojn, kaj
liaj simpatiaj nevoj la ligojn, kiuj, aŭdinte ion pri la riĉaĵoj
de Vannius kaj allogitaj per espero de militraboj, venis en
tia nombro, ke la cezaro Claudius mem komencis timi pri la
apudlima paco. Claudius ne volis miksi sin en la militojn de
la barbaroj, li tamen skribis al Atelius Hister, kiu komandis la
apuddanuban legion, ke li zorge atentu la sorton de la milito
kaj ne permesu konfuzi nian pacon. Tiam Hister postulis de la
ligoj, ke ili promesu ne transpasi nian limon, kion ili ne nur
konsentis, sed donis garantiulojn, inter kiuj troviĝis la edzino
kaj filino de ilia militestro… Vi scias ja, ke la barbaroj
militiras kun siaj edzinoj kaj infanoj… Kaj jen mia Ligia
estas la filino de tiu militestro.<noinclude><references/>
{{rh|12||}}</noinclude>
g4p2h8jvnbhjoz6zj90dnjuzjaoxh1b
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/17
104
32162
115237
105363
2026-05-10T15:31:32Z
Ciampix
3284
115237
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Kiel vi eksciis tion?
— Aulus Plautius mem rakontis ĝin al mi. La ligoj efektive
ne transpasis tiam nian limon, sed la barbaroj venas, kiel uragano,
kaj forkuras, kiel uragano. Tiel ankaŭ malaperis la ligoj
kun siaj uraj kornoj sur la kapoj. Ili venkis la svevojn kaj
jazigojn de Vannius, sed ilia reĝo pereis, kaj ili foriris kun
rabaĵoj, lasante la garantiulojn ĉe Hister. La patrino baldaŭ
mortis, kaj ne sciante, kion fari kun la infano, Hister forsendis
ĝin al la provincestro de la tuta Germanujo, Pomponius. Tiu
ĉi, fininte la militon kontraŭ la kattoj, revenis Romon, kie,
kiel vi scias, Claudius permesis al li soleni la triumfon. La
knabino paŝis tiam post la ĉaro de la venkinto, sed kiam la
soleno finiĝis, siavice Pomponius ne sciis, kion fari kun ŝi,
ĉar oni ne povis trakti la garantiulinon kiel militkaptitinon,
kaj fine li donis ŝin al sia fratino, Pomponia Graecina, la
edzino de Plautius. En ilia domo, kie ĉiuj estas virtaj, komencante
de la gemastroj, kaj finante per dombirdoj en la birdejo, ŝi
plenkreskis, bedaŭrinde tiel virta, kiel Graecina mem, kaj tiel
belega, ke eĉ Poppaea aspektus apud ŝi, kiel aŭtuna figo apud
hesperida pomo.
— Kaj?
— Kaj mi ripetas al vi, ke de kiam mi vidis, kiel la
sunradioj trabrilis ŝian korpon ĉe la fontano, mi enamiĝis je ŝi
freneze.
— Ŝi estas do tiel diafana, kiel petromizo, aŭ juna sardino?
— Ne ŝercu, Petronius, kaj se vin erarigas la facileco, kun
kiu mi mem parolas pri mia pasio, sciu, ke sub helkolora
vesto ofte profundaj vundoj sin kaŝas. Mi devas diri al vi ankaŭ,
ke, revenante al Azio, mi dormis unu nokton en templo de
Mopsuso por havi aŭguran sonĝon. Kaj en la sonĝo aperis
antaŭ mi Mopsuso mem kaj antaŭdiris, ke en mia vivo granda
ŝanĝo okazos pro amo.
— Mi aŭdis, kiel Plinius diris, ke li ne kredas je la dioj, sed
kredas je sonĝoj, kaj eble li pravas. Miaj ŝercoj ankaŭ ne
malhelpas al mi pensi kelkfoje, ke efektive ekzistas nur unu dia
estaĵo, pratempa, ĉiopova, krea — Venus Genitrix. Ŝi kunigas
la animojn, ŝi kunigas la korpojn kaj aĵojn. Eroso eligis la mondon
el haoso. Ĉu li faris bone, tio estas alia demando, sed ĉar tiel
estas, ni devas konfesi lian potencon, kvankam ni rajtas ne
beni ĝin…
— Ha, Petronius, pli facile estas filozofi, ol doni bonan
konsilon.<noinclude><references/>
{{rh|||13}}</noinclude>
jgdy20yyrcepr5p70d8ky1ehd2f7h0g
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/18
104
32164
115238
105365
2026-05-10T15:31:58Z
Ciampix
3284
115238
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Diru al mi, kion ĝuste vi volas?
— Mi volas havi Ligian. Mi volas, ke miaj brakoj, kiuj
nun ĉirkaŭas nur aeron, povu ĉirkaŭi ŝin kaj alpremi al la
brusto. Mi volas spiri per ŝia spiro. Se ŝi estus sklavino, mi
donus por ŝi al Aulus cent knabinojn kun piedoj blankigitaj
per kalko, signe ke ili estas unuafoje vendataj. Mi volas havi
ŝin en mia domo tiel longe, ĝis mia kapo estos blanka, kiel
la pinto de Sorakto en vintro.
— Ŝi ne estas sklavino, sed cetere ŝi apartenas al la ''{{Lingvo|la|familia}}''
de Plautius, kaj ĉar ŝi estas forlasita infano, oni povas konsideri
ŝin ''{{Lingvo|la|alumna}}''. Plautius povus ŝin cedi al vi, se li volus.
— Vi evidente ne konas Pomponian Graecinan. Cetere ili
ambaŭ amas ŝin, kiel propran infanon.
— Pomponian mi konas. Vera cipreso. Se ŝi ne estus edzino
de Aulus, oni povus dungadi ŝin, kiel ploristinon. De la morto
de Julia ŝi ne demetis la nigran ''{{Lingvo|la|stola}}'', kaj entute ŝi aspektas, kvazaŭ
ŝi estus jam dumvive paŝanta sur kampo, surkreskita de asfodeloj.
Plie, ŝi estas ''{{Lingvo|la|univira}}'', do inter niaj virinoj, eksedziniĝantaj kvar
aŭ kvinfoje, ŝi estas samtempe fenikso. Sed aŭskultu!… ĉu vi
aŭdis, ke la fenikso laŭdire vere elkoviĝis nun en la supra
Egipto, kio okazas al ĝi ne pli ofte, ol unufoje dum kvincent
jaroj?
— Petronius, Petronius! Pri la fenikso ni babilos alifoje.
— Kion mi diru al vi, mia Marcus. Mi konas Auluson
Plautiuson, kiu, kvankam mallaŭdas mian vivmanieron, havas al
mi certan simpation, kaj eble eĉ estimas min pli, ol aliajn, ĉar
li scias, ke mi neniam estis denuncisto, kiel ekzemple Domitius
Afer, Tigellinus kaj la tuta bando da amikoj de Ahenobarbus.
Krom tio, ne ŝajnigante min stoiko, mi tamen plurfoje malapobris
tiajn agojn de Nero, je kiuj Seneca kaj Burrhus fermetis la
okulojn. Se vi kredas, ke mi povas ion atingi por vi ĉe Aulus —
mi estas preta servi al vi.
— Mi kredas, ke vi povas. Vi havas influon je li, kaj krom
tio via menso abundas je neelĉerpeblaj rimedoj. Se vi esplorus
la situacion kaj parolus kun Plautius…
— Vi trotaksas mian influon kaj spritecon, sed se en ĉi tio
konsistas la afero, mi parolos kun Plautius tuj, kiam ili revenos
en la urbon.
— Ili revenis antaŭ du tagoj.
— Ni iru do en la ''{{Lingvo|la|triclinium}}'', kie nin atendas matenmanĝo,
kaj poste, fortiĝinte, ni ordonos porti nin al Plautius.
— Ĉiam vi estis kara al mi — respondis vive Vinicius —<noinclude><references/>
{{rh|14||}}</noinclude>
hpzkdggbp51t2n1ehs39c5qlp00ftnu
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/19
104
32165
115239
105366
2026-05-10T15:32:16Z
Ciampix
3284
115239
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sed nun mi simple starigos inter miaj laroj <ref>Gardaj spiritaj.</ref> vian statuon —
tiel belan, kiel ĉi tiu — kaj dediĉados al ĝi oferojn.
Dirinte ĉi tion, li turnis sin al la statuoj, kiuj ornamis unu
tutan flankon de la aromplena halo.
Poste li aldonis:
— Je la lumo Helioso! Se la dia Aleksandro estis simila
al vi — oni ne miru je Heleno!
Kaj en tiu ĉi ekkrio estis tiom da sincereco, kiom da flato.
Ĉar Petronius, kvankam pli aĝa kaj malpli atleta, estis eĉ
pli bela, ol Vinicius. La virinoj en Romo admiris ne nur lian
flekseman menson kaj la guston, pro kiu li gajnis la titolon de
arbitro de eleganteco — sed ankaŭ lian korpon. Tiu admiro
estis videbla eĉ sur la vizaĝoj de la du knabinoj el Koso, nun
faldantaj lian togon, el kiuj unu, nomata Eunice, kaŝe lin
amanta, rigardis en liajn okulojn humile kaj admire.
Sed li eĉ tion ne atentis, nur, ridetinte al Vinicius, ekcitis
responde la esprimon de Seneca pri la virinoj:
— ''{{Lingvo|la|Animal impudens}}''… k.t.p.
Kaj poste, metinte la brakon ĉirkaŭ liajn ŝultrojn, li elkondukis
lin al la ''{{Lingvo|la|triclinium}}''.
En la ''{{Lingvo|la|unctuarium}}'' la du grekaj knabinoj, la frigianinoj kaj
la du negrinoj komencis ordigi la ''{{Lingvo|la|epilichnia}}'' kun aromaĵoj. Sed
en la sama momento el post la flankentirita kurteno de la
''{{Lingvo|la|frigidarium}}'' montriĝis la kapoj de la banistoj kaj aŭdiĝis
mallaŭta: „sss!” — kaj responde al tio unu el la grekinoj, la
frigianinoj kaj la du etiopaj knabinoj, saltkurinte, rapidege
malaperis post la kurteno. En la banejo komenciĝis momentoj de petolo
kaj volupto, kiujn la inspektoro ne malpermesis, ĉar li mem
ofte partoprenis en similaj diboĉoj. Cetere ankaŭ Petronius
suspektis tion, sed ĉar li estis homo indulgema kaj nevolonte
punadis, li rigardis tion per duonfermitaj okuloj.
En la ''{{Lingvo|la|unctuarium}}'' restis sole Eunice. Dum certa tempo ŝi
aŭskultis la voĉojn kaj ridojn, direktantajn sin for al la ''{{Lingvo|la|laconicum}}'',
fine, preninte la inkrustitan per sukceno kaj eburo
tabureton, sur kiu antaŭ momento sidis Petronius, ŝi alŝovis ĝin
atente al lia statuo.
La ''{{Lingvo|la|unctuarium}}'' estis plena de sunlumo kaj koloroj,
brilantaj de la ĉielarkaj marmoroj, per kiuj estis {{sic|korvritaj|kovritaj}} la
muroj.
Eunice suriris la tabureton — kaj, troviĝinte samalte kun la<noinclude><references/>
{{rh|||15}}</noinclude>
gbygivmup9k0vytxvyo7q6psft5u8ie
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/20
104
32166
115240
104672
2026-05-10T15:35:04Z
Ciampix
3284
115240
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>statuo, ŝi subite ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ĝian kolon, — poste
ŝi forĵetis malantaŭen siajn orajn harojn, kaj, alŝovinte sian
rozkoloran korpon al la blanka marmoro, komencis ekstaze
premi la buŝon al la malvarmaj lipoj de Petronius.
{{---|5em}}<noinclude><references/>
{{rh|||16}}</noinclude>
kji64xxtbae8cmqnl7xpbs9sbb3ymfn
115291
115240
2026-05-11T06:33:05Z
Ciampix
3284
115291
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>statuo, ŝi subite ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ĝian kolon, — poste
ŝi forĵetis malantaŭen siajn orajn harojn, kaj, alŝovinte sian
rozkoloran korpon al la blanka marmoro, komencis ekstaze
premi la buŝon al la malvarmaj lipoj de Petronius.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||16}}</noinclude>
7nqvmdcmmug1kd3z554f3t206mn8y8i
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/21
104
32168
115241
105372
2026-05-10T15:35:50Z
Ciampix
3284
115241
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO II}}
Post la tiel nomata matenmanĝo, al kiu la du kamaradoj
sidiĝis tiam, kiam ordinaraj mortemuloj estis jam longe post
la posttagmeza ''{{Lingvo|la|prandium}}'', Petronius proponis mallongan dormon.
Laŭ li la tempo estis ankoraŭ tro frua, por fari vizitojn. Estas
vere homoj, kiuj komencas viziti konatojn je sunleviĝo, kaj
plie, konsideras tiun ĉi kutimon malnova, roma. Sed li, Petronius,
konsideras ĝin barbara. La posttagmezaj horoj estas la plej
konvenaj, sed ne pli frue, ol la suno transiras al la templo de
Jovo la Kapitola kaj komencas brili deflanke sur Forumon.
En aŭtuno ordinare estas ankoraŭ tre varme, kaj la homoj volonte
dormas post la manĝo. Intertempe agrable estas aŭskulti la
murmuradon de la fontano en la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', kaj post la nepra
paŝmilo dormi iomete en la ruĝa lumo, penetranta tra purpura,
duone surtirita ''{{Lingvo|la|velarium}}''.
Vinicius konfesis liajn vortojn pravaj, kaj ili komencis
promeni, en senzorga maniero parolante pri tio, kio okazas sur
Palatino kaj en la urbo, kaj iom filozofante pri la vivo. Poste
Petronius iris en ''{{Lingvo|la|cubiculum}}'', sed li ne dormis longe. Duonhoron
poste li eliris, kaj, ordoninte alporti al si verbenon, komencis
ĝin flari kaj froti per ĝi siajn manojn kaj tempiojn.
— Vi ne imagas — li diris — kiel tio vigligas kaj freŝigas. Nun
mi estas preta.
Portilo atendis jam delonge, do ili sidiĝis kaj ordonis porti
sin al Vicus Patricius, al la domo de Aulus. La ''{{Lingvo|la|insula}}'' de
Petronius trovis sin sur la suda deklivo de Palatino, apud la
t.n. Carinae, kaj tiel la plej mallonga vojo estus malsupre de
Forum, sed ĉar Petronius volis ĉe tiu ĉi okazo viziti la juveliston
Idomen, li ordonis, ke oni portu ilin tra Vicus Apollinis kaj
Forum al Vicus Sceleratus, ĉe kies angulo estis multegaj ĉiuspecaj
vinejoj.
Grandegaj negroj levis la portilon kaj ekiris, antaŭataj de
sklavoj, nomataj ''{{Lingvo|la|pedisequi}}''. Petronius dum certa tempo silente
levadis siajn manojn, aromajn per verbeno, al la nazo, kaj
ŝajnis mediti pri io. Post momento li diris:
— Venis al mi la ideo, ke se via arbara nimfo ne estas<noinclude><references/>
{{rh|||17}}</noinclude>
6l67j6ianssqkz9dcu2yqvkb302ba6x
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/37
104
32169
115286
105388
2026-05-11T06:09:23Z
Ciampix
3284
115286
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO III}}
— Ŝi kredas je Dio, kiu estas unu, ĉiopova kaj justa —
ripetis Petronius en la momento, kiam li denove troviĝis en la
portilo sole kun Vinicius. — Se ŝia Dio estas ĉiopova, tiam
Li regas la vivon kaj morton; kaj se Li estas justa, Li juste sendas
la morton. Kial do Pomponia funebras Julian? Bedaŭrante
Julian, ŝi riproĉas al sia Dio. Mi devas ripeti ĉi tiun rezonadon
al nia kuprobarba simio, ĉar mi trovas, ke en la dialektiko mi
egalas Sokraton. Koncerne la virinojn, mi konsentas, ke ĉiu el
ili havas du aŭ tri animojn, sed neniu havas prudentan animon.
Pomponia meditu kun Seneca aŭ kun Cornutus pri tio, kio
estas ilia granda Logos… Kune ili elaperigadu la ombrojn
de Ksenofano, Parmenido, Zenono kaj Platono, kiuj enuas tie en
la Kimeriaj lando, kiel fringeloj en kaĝo… Mi volis paroli
kun ŝi kaj Plautius pri io alia. Je la sankta ventro de l’ egipta
Izido! Se mi dirus al ili tute simple, por kio ni venis, mi supozas,
ke ilia virto eksonorus, kiel kupra ŝildo, frapita per bastono.
Kaj mi ne kuraĝis! Kredu al mi, Vinicius, mi ne kuraĝis! Pavoj
estas tre belaj birdoj, sed krias tro laŭte. Mi tamen devas
aprobi vian elekton. Vera „rozfingra Aŭroro”! Kaj ĉu vi scias,
kion krome ŝi pensigis al mi? — Printempon! — ne la nian, en
Italujo, kie apenaŭ kelkloke pomarbo kovras sin per floroj,
kaj olivarboj grizas, kiel ili grizis — sed tian printempon, kian
mi vidis iam en Greklando, junan, freŝan, hele-verdan…
Je tiu blanka Seleno — mi ne miras vin, Marcus, sciu tamen,
ke vi amas Dianon, kaj ke Aulus kaj Pomponia estus pretaj vin
disŝiri, kiel iam la hundoj disŝiris Akteonon.
Vinicius, ne levante la kapon, silentis dum momento, kaj
poste komencis paroli per voĉo, interrompata de pasio:
— Mi avidis ŝin antaŭe, sed nun mi avidas ŝin pli multe.
Kiam mi ĉirkaŭprenis ŝian manon, fajro min ekblovis…
Mi devas ŝin havi. Se mi estus Zeŭso, mi ĉirkaŭprenus ŝin per
nubo, kiel li ĉirkaŭprenis Ionon, mi falus sur ŝin per pluvgutoj,
kiel li falis sur Danaon. Mi volus kisi ŝian buŝon ĝis doloro!
Mi volus aŭdi ŝian krion en miaj brakoj. Mi volus mortigi
Auluson kaj Pomponian, kaj ŝin forkapti kaj porti en la brakoj<noinclude><references/>
{{rh|||33}}</noinclude>
lo926w6jq5hqldl7prglk55h4bg21se
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/38
104
32170
115287
105389
2026-05-11T06:09:43Z
Ciampix
3284
115287
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>en mian domon. Mi ne dormos hodiaŭ. Mi ordonos skurĝi iun
sklavon kaj aŭskultos liajn ĝemojn.
— Trankviliĝu — diris Petronius — viaj deziroj indas
ĉarpentiston el Suburra.
— Estas al mi egale. Mi devas ŝin havi. Mi petis vin pri
konsilo, sed se vi ĝin ne trovas, mi mem ĝin trovos… Aulus
konsideras Ligian kiel filinon, kial do mi rigardu ŝin kiel
sklavinon? Do, se ne ekzistas alia rimedo, ŝi ĉirkaŭŝpinu la
pordon de mia domo, ŝmiru ĝin per lupa grasaĵo, kaj eksidu,
kiel mia edzino, ĉe mia hejmfajro.
— Trankviliĝu, freneza posteulo de konsuloj. Ne tial ni
venigas barbarojn, ŝnurligitajn post niaj ĉaroj, por poste
edzinigadi iliajn filinojn. Gardu vin kontraŭ la ekstremo. Elĉerpu
simplajn, honestajn rimedojn, kaj lasu al vi mem kaj al mi iom
da tempo, por pensi pri tio. Ankaŭ al mi Chrysothemis ŝajnis
filino de Jovo, tamen mi ne edzinigis ŝin — same kiel Nero ne
edzinigis Acten, kvankam oni ŝin faris filino de reĝo Attalus.
Trankviliĝu… Pensu, ke se ŝi volos forlasi la domon de
Aulus pro vi, li ne rajtos ŝin reteni, kaj ankaŭ tion sciu, ke ne
vi sola brulas, ĉar ankaŭ en ŝi Eroso flamigis fajron… Mi
vidis ĉi tion, kaj al mi oni devas kredi… Paciencu. Por ĉio
ekzistas rimedo, sed mi jam tro multe pensis hodiaŭ, kaj tio
min lacigas. Mi tamen promesas al vi, ke jam morgaŭ mi pensos
pri via amo, kaj Petronius ne estus Petronius, se li ne trovus
ian rimedon.
Ili ambaŭ eksilentis — fine post certa tempo Vinicius diris
jam pli trankvile:
— Dankon al vi, kaj malavare favoru vin Fortuno.
— Paciencu.
— Kien vi ordonis vin porti?
— Al Chrysothemis…
— Feliĉa vi estas, posedante tiun, kiun vi amas.
— Mi? Ĉu vi scias, kio min ankoraŭ amuzas en Chrysothemis?
Jen tio, ke ŝi perfidas min kun mia propra liberigito, la liutisto
Teocles, kaj pensas, ke mi ĝin ne vidas. Iam mi amis ŝin, kaj
nun amuzas min ŝiaj mensogoj kaj malsaĝeco. Venu al ŝi kun
mi. Se ŝi komencos vin koketi kaj desegni sur la tablo literojn
per fingro, trempita en vino, sciu, ke mi ne estas ĵaluza.
Kaj ili ordonis portis sin ambaŭ al Chrysothemis.
Sed en la vestiblo Petronius metis la manon sur la ŝultron
de Vinicius.
— Atendu, ŝajnas, ke mi elpensis rimedon.<noinclude><references/>
{{rh|34||}}</noinclude>
9fup4ck50o0r2sn2otrpnlpt55f89o9
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/39
104
32171
115289
104671
2026-05-11T06:27:32Z
Ciampix
3284
115289
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉiuj dioj vin rekompencu....
— Jes! {{SIC|m|M}}i kredas, ke la rimedo estas senerara. — Ĉu vi
scias, Marcus?
— Mi aŭskultas vin — mia Ateno....
— Post kelkaj tagoj la dia Ligia manĝos en via domo la
grajnojn de Demetro.
— Vi estas pli granda, ol la {{SIC|c|C}}ezaro! — ekkriis ekscite
Vinicius.
{{---|5em}}<noinclude><references/>
{{rh|||35}}</noinclude>
la39pbf382ir15shubdcb9wpa9hxp1y
115292
115289
2026-05-11T06:34:07Z
Ciampix
3284
115292
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉiuj dioj vin rekompencu....
— Jes! {{SIC|m|M}}i kredas, ke la rimedo estas senerara. — Ĉu vi
scias, Marcus?
— Mi aŭskultas vin — mia Ateno....
— Post kelkaj tagoj la dia Ligia manĝos en via domo la
grajnojn de Demetro.
— Vi estas pli granda, ol la {{SIC|c|C}}ezaro! — ekkriis ekscite
Vinicius.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||35}}</noinclude>
phxnjmpd5uektfaw6jjp6her1zu76a8
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/22
104
32179
115242
105373
2026-05-10T15:36:25Z
Ciampix
3284
115242
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sklavino, ŝi povus forlasi la domon de Plautius kaj translokiĝi
en la vian. Vi ĉirkaŭigus ŝin per amo kaj surŝutus per riĉaĵoj,
kiel mi mian adoratan Chrysothemison, kiu, inter ni dirante,
tedas min jam almenaŭ same, kiel mi ŝin.
Markus skuis la kapon.
— Ne? — demandis Petronius. — En plej malbona okazo
la afero venus antaŭ la cezaron, kaj vi povas esti certa, ke
eĉ nur dank’ al mia influo nia Kuprobarba favorus vian
flankon.
— Vi ne konas Ligian — respondis Vinicius.
— Lasu do min demandi, ĉu vi ŝin konas pli, ol laŭvide?
Ĉu vi parolis al ŝi? Ĉu vi konfesis al ŝi vian amon?
— Mi vidis ŝin unue ĉe la fontano, kaj poste mi ankoraŭ
dufoje renkontis ŝin. Memoru, ke dum mia restado en la domo
de Aulus mi loĝis en flanka pavilono, destinita por gastoj, kaj,
havante elartikigitan manon, mi ne povis partopreni la
komunajn manĝojn. Nur vespere, antaŭ la tago, por kiu mi
anoncis mian forveturon, mi renkontis Ligian ĉe la vespermanĝo —
kaj mi povis diri al ŝi nek unu vorton. Mi devis
aŭskulti Auluson, kiu rakontis pri siaj venkoj en Britujo, kaj
poste pri la ruino de la malgrandaj bienoj en Italujo, kiun
ankoraŭ Licinius Stolo penis kontraŭagi. Entute mi ne scias,
ĉu Aulus kapablas paroli pri io alia, kaj ne pensu, ke ni
sukcesos tion ĉi eviti, se nur vi ne preferos aŭskulti pri la
malharditeco de la nuna tempo. Ili havas en siaj birdejoj
fazanojn, sed ne manĝas ilin, akceptinte la principon, ke
formanĝo de ĉiu fazano proksimigas la finon de la roma
potenco. La duan fojon mi renkontis ŝin apud ĝardena cisterno,
tenantan en la mano ĵus elŝiritan kanon, kies tufan finon
ŝi trempis en la akvo kaj surŝprucis la iridojn, kreskantajn
ĉirkaŭe. Rigardu miajn genuojn. Je la ŝildo de Heraklo, mi
diras al vi, ke ili ne tremis, kiam kontraŭ niajn maniplojn iris,
muĝante, la hordoj de partoj — sed ili tremis ĉe tiu cisterno.
Kaj konfuzita, kiel infano, kiu ankoraŭ portas ''{{Lingvo|la|bulla}}'' ĉe la kolo,
nur per la okuloj mi petegis kompaton, longe ne povante eldiri
eĉ vorton.
Petronius rigardis lin kun certa envio.
— Feliĉulo! — li diris — se eĉ la mondo kaj la vivo estus plej
malbonaj, restos en ili unu eterne bono — la juneco!
Kaj post momento li demandis.
— Ĉi vi ne alparolis ŝin?
— Jes. Rekonsciiĝinte iom, mi diris, ke mi revenas el Azio,<noinclude><references/>
{{rh|18||}}</noinclude>
28vnczrwyfafljmqvqtk2jtswx44yil
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/23
104
32180
115243
105374
2026-05-10T15:36:44Z
Ciampix
3284
115243
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ke mi elartikigis la manon apud la urbo kaj multe suferis,
sed nun, kiam mi devas forlasi ĉi tiun gastaman domon, mi
vidas, ke suferado ĉi tie pli valoras, ol aliloke ĝojo, malsano pli,
ol aliloke sano. Ŝi aŭskultis miajn vortojn ankaŭ konfuzita,
desegnante ion per la kano sur la safrana sablo. Poste ŝi levis
la kapon, ankoraŭ foje rigardis tiujn faritajn signojn,
ankoraŭ foje min, kvazaŭ volante ion demandi — kaj subite
ŝi forkuris, kiel hamadriado de malsprita faŭno.
— Ŝi certe havas belegajn okulojn.
— Kiel maro — kaj mi dronis en ili, kiel en maro. Kredu
al mi, ke Arhipelago estas malpli blua. Momenton poste alkuris
la malgranda Plautius kaj komencis ion demandi. Sed mi ne
komprenis, kion li diris.
— Ho Ateno! — ekkriis Petronius — forprenu la kovraĵon,
per kiu Eroso kovris la okulojn de ĉi tiu knabo — aŭ li rompos
al si la kapon kontraŭ kolono en la templo de Venuso.
Kaj li turnis sin al Vinicius:
— Ho, vi printempa burĝono sur la arbo de l’ vivo, vi
unua verda branĉeto de vinberujo! Mi devus, anstataŭ al Plautius,
portigi vin al Gelotius, kiu havas lernejon por knaboj, ne
havantaj scion pri la vivo.
— Kion vi ĝuste volas de mi?
— Kaj kion ŝi desegnis sur la sablo? Ĉu ne la nomon de
Amoro, ĉu ne koron, trapafitan per lia sago, aŭ ion similan,
laŭ kio vi povus konjekti, ke satirusoj jam flustris en la orelon
de tiu nimfo diversajn sekretojn de la vivo? Kiel vi povis ne
rigardi tiujn signojn?
— De pli longe mi portas togon, ol vi pensas — diris
Vinicius — kaj antaŭ ol alkuris la malgranda Aulus, mi atente
rigardis tiujn signojn. Mi ja scias, ke en Grekujo kaj en Romo
knabinoj ofte skribas sur sablo konfesojn, kiujn ne volas eldiri
iliaj buŝoj… Sed divenu, kion ŝi desegnis?
— Se ion alian, ol mi diris, mi ne divenos.
— Fiŝon.
— Kion vi diras?
— Mi diras: fiŝon. Ĉu ĝi devis signifi, ke en ŝiaj vejnoj
ĝis nun malvarma sango fluas? — mi ne scias! Sed vi, kiu
min nomis printempa burĝono sur la arbo de l’ vivo, scios
sendube klarigi tiun signon pli bone?
— ''{{Lingvo|la|Carissime}}''? Tian demandon faru al Plinius. Li havas
scion pri la fiŝoj. Se la maljuna Apicius vivus ankoraŭ, eble li
ankaŭ povus ion diri al vi pri tio, ĉar li formanĝis dum sia<noinclude><references/>
{{rh|||19}}</noinclude>
q4izbptvs7z6e2dp1q1wlqnazuhluri
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/24
104
32181
115260
105375
2026-05-10T17:46:30Z
Ciampix
3284
115260
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vivo pli da fiŝoj, ol povas enteni samtempe la Neapola golfo.
Sed la plua interparolo rompiĝis, ĉar oni enportis ilin en
svarmoplenajn stratojn, kie ĝin malhelpis la homa bruado. Tra
Vicus Apollinis ili direktis sin al Forum Romanum, kie en bela
vetero, antaŭ subiro de la suno, kunvenadis amasoj da
senfaremaj urbanoj, por promeni inter la kolonoj, rakonti
novaĵojn kaj aŭskulti ilin, vidi portatajn portilojn kun eminentuloj,
fine — eniri vendejojn de juvelistoj, librovendejojn,
negocejojn, kie oni ŝanĝadis monon, vendejojn de ŝtofoj, de
bronzaĵoj, kaj ĉiajn aliajn, kiuj trovis sin amase en la domoj,
okupantaj la flankon de la placo kontraŭ Kapitolo. La duono
de Forumo, kuŝanta senpere sub la kastelaj abruptaĵoj, estis
jam dronanta en ombro, dum la kolonoj de la pli alte starantaj
temploj oris ankoraŭ en lumo kaj bluo. Tiuj, kiuj kuŝis pli
malalte, ĵetadis longformajn ombrojn sur la marmorajn platojn, —
kaj ĉie ili estis tiel multaj, ke la rigardo inter ili perdis la
vojon, kiel en arbaro. Ŝajnis, ke tiuj konstruaĵoj kaj kolonoj
kvazaŭ sufokas sin unu inter aliaj. Ili levis sin en tavoloj, vico
super vico, etendis sin dekstren kaj maldekstren, atakis la
deklivojn, premis sin al la kastela murego aŭ unu al aliaj, simile
al pli kaj malpli grandaj, pli kaj malpli dikaj, oretaj kaj blankaj
trunkoj, jen florantaj sub la arkitravoj per akantaj floroj, jen
volvitaj en jonstilajn kornojn, aŭ finitaj per simpla, dorisa
kvadrato. Super tiu arbaro brilis koloraj triglifoj, el timpanoj
elstaradis skulptitaj figuroj de dioj, de suproj flugilhavaj
kvadrigoj kvazaŭ volis levi sin en aeron, en tiun bluon, kiu
flugpendis trankvile super tiu urbo de temploj. En la mezo de la
placo kaj rande fluis rivero da homoj: amasoj promenis sub la
arkadoj de la baziliko de Julio Cezaro, amasoj sidis sur la
ŝtuparo de Kastoro kaj Polukso kaj svarmis apud la templeto
de Vesto, similaj sur tiu grandega marmora fono al diveskoloraj
aroj da papilioj aŭ skaraboj. De supre, per la grandegaj
ŝtupoj, flanke de la templo, dediĉita „''{{Lingvo|la|Jovi optimo, maximo}}''”,
alfluadis novaj ondoj. Ĉe Rostra oni aŭskultis iujn hazardajn
parolantojn; tie kaj ie aŭdiĝis ekkrioj de stratvendistoj, vendantaj
fruktojn, vinon aŭ akvon, miksitan kun figsuko, de trompistoj,
rekomendantaj mirindajn kuracilojn, de aŭguristoj, trovistoj de
kaŝitaj trezoroj, klarigistoj de sonĝoj. Kelkloke kun la bruo de
interparoloj kaj alvokoj miksis sin sonoj de ''{{Lingvo|la|sistra}}'', <ref name="noto1">Muzikaj instumentoj.</ref> de egipta
''{{Lingvo|la|sambuca}}'' <ref name="noto1" /> aŭ de grekaj flutoj. Kelkloke malsanuloj, piuloj<noinclude><references/>
{{rh|20||}}</noinclude>
btz7qlq02ndgdccxe77lwsemuhnlh4z
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/25
104
32182
115261
105376
2026-05-10T17:46:56Z
Ciampix
3284
115261
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>aŭ ĉagrenitoj portis oferojn en templojn. Inter la homoj, sur la
ŝtonaj platoj, amasiĝadis aretoj da kolomboj, avidaj je la oferaj
grajnoj, similaj al moviĝemaj, diverskoloraj kaj malhelaj makuloj,
foje leviĝante supren kun laŭta flugilklakado, kaj jen falante
sur lokojn, liberigitajn de la homamaso. De tempo al tempo
la svarmantaj aroj disiĝadis antaŭ portiloj, en kiuj oni vidis
subtilajn virinajn vizaĝojn aŭ kapojn de senatanoj kaj kavaliroj,
kun trajtoj kvazaŭ rigidaj kaj lacaj de vivpenado. La
diverslingva amaso laŭte ripetadis iliajn nomojn, aldonante
kromnomojn, mokojn aŭ laŭdojn. Inter senordaj grupoj de tempo
al tempo trapuŝadis sin, marŝante mezurpaŝe, taĉmentoj da
soldatoj aŭ vigiloj, <ref>Urbaj gardistoj.</ref> gardantaj la stratan ordon. La grekan lingvon
oni aŭdis ĉirkaŭe same ofte, kiel la latinan.
Vinicius, kiu jam longe ne estis en la urbo, rigardis kun
certa scivolo tiun homan svarmantaron kaj tiun Forum
Romanum, regantan la ondaron de l’ mondo, kaj samtempe tiel
de ĝi superverŝitan, ke Petronius, kiu penetris la penson de
sia kunulo, nomis ĝin „la nesto de kviritoj — sen kviritoj”.
Efektive, la indiĝena elemento preskaŭ perdis sin en tiu amasego,
konsistanta el ĉiuj rasoj kaj nacioj. Oni vidis tie etiopojn,
blondharajn grandegulojn el la malproksima Nordo, britojn,
gallojn kaj germanojn, oblikvokulajn loĝantojn de Seriko,
homojn el apud Eŭfrato kaj homojn el apud Induso, kun barboj
pentritaj brikkolore, sirianojn el apud la bordoj de Oronto,
kun okuloj nigraj kaj dolĉaj, sekajn, kiel osto, loĝantojn de la
arabaj dezertoj, kavbrustajn judojn, egiptanojn kun eterna
indiferenta rideto sur la vizaĝoj, kaj numidojn, kaj
afrojn, grekojn el Greklando, kiuj egale kun la romanoj regis la
urbon, sed regis per scienco, arto, saĝo kaj ruzo, grekojn el
la insuloj kaj el Malgranda Azio, kaj el Egipto, kaj el Italujo,
kaj el Narbona Gallujo. En la amaso de sklavoj kun truitaj
oreloj ne mankis ankaŭ liberaj, nenionfarantaj indiĝenoj, kiujn
la cezaro amuzis, nutris kaj eĉ vestis, kaj liberaj fremdlandanoj,
kiujn logis en la grandegan urbon facileco de l’ vivo kaj esperoj
de favoro de Fortuno; ne mankis stratvendistoj kaj pastroj
de Serapiso kun palmaj branĉoj en la manoj, kaj pastroj de Izido,
sur kies altarojn oni portis pli da oferoj, ol en la templon
de Kapitola Jovo, — kaj pastroj de Cibelo, tenantaj en la manoj
orajn rizherbojn, kaj pastroj de migrantaj dioj, kaj orientaj
dancistinoj kun helkoloraj mitroj, kaj vendistoj de amuletoj,<noinclude><references/>
{{rh|||21}}</noinclude>
6oz39s142qs7902t2doqxn7gw4xynha
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/26
104
32183
115262
105377
2026-05-10T17:49:50Z
Ciampix
3284
115262
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj dresistoj de serpentoj, kaj haldeaj magiistoj, kaj fine
homoj sen ia okupo, kiuj ĉiusemajne venadis peti grenon el
la apudtibraj grenejoj, batalis pro loteriaj biletoj en
cirkoj, pasigadis noktojn en senĉese falantaj domoj en la
transtibra kvartalo, kaj tagojn sunajn kaj varmajn en
kriptoportikoj, en malpuraj manĝejoj en Suburra, sur la ponto de
Milvius aŭ antaŭ ''{{Lingvo|la|insulae}}'' de riĉuloj, kie de tempo al tempo oni
ĵetadis al ili restaĵojn, lasitajn post manĝo de sklavoj.
Petronius estis bone konata al tiuj amasoj. La orelojn de
Vinicius atingadis senĉese: „''{{Lingvo|la|Hic est!}}''” („jen li!”) Oni amis lin
pro lia malavereco, kaj lia populareco kreskis, de kiam oni
eksciis, ke li pledis antaŭ la cezaro kontraŭ la mortkondamno,
verdiktita je la tuta ''{{Lingvo|la|familia}}'', t.e. ĉiuj, sendiference de
la sekso kaj aĝo, sklavoj de prefekto Pedanius Secundus, tial,
ke unu el ili mortigis tiun kruelulon en momento de malespero.
Petronius verdire laŭte ripetadis, ke tio estis al li indiferenta,
kaj ke li pledis antaŭ la cezaro nur private, kiel ''{{Lingvo|la|arbiter elegantiarum}}'', kies estetikajn sentojn indignis tiu barbara buĉo, inda
je iaj scitoj, ne je romanoj. Malgraŭ tio la popolo, kiu indigniĝis
pro la duĉo, amis de tiu tempo Petroniuson.
Sed li ne atentis ĉi tion. Li memoris, ke tiu ĉi popolo amis
ankaŭ Britannicuson, kiun Nero venenigis, kaj Agrippinan,
kiun li ordonis murdi, kaj Octavian, kiun oni sufokis sur
Pandataria, antaŭe malferminte ŝiajn vejnojn en varmega vaporo,
kaj Rubeliuson Plautuson, kiu estis ekzilita, kaj Thraseason, al
kiu ĉiu morgaŭo povis alporti mortverdikton. La amon de la
popolo oni povis pli ĝuste konsideri malbona aŭguro, kaj la
skeptika Petronius estis samtempe superstiĉa. La amason li
malestimis duoble: kiel aristokrato kaj kiel estetikulo. Homoj,
odorantaj rostitan fabon, kiun ili portis ĉebruste, kaj krom tio
senĉese raŭkaj kaj ŝvitantaj de morao-ludado ĉe stratanguloj
kaj peristiloj, ne indis, antaŭ liaj olukoj, la nomon de homoj.
Respondante do nek aplaŭdojn, nek kisojn, de tie kaj ie
sendatajn al li per gestoj, li rakontis al Marcus la aferon de
Pedanius, mokante ĉe tio la ŝanĝemon de la strata aĉularo, kiu,
tagon post la danĝera ekscito, aplaŭdis Neron, traveturantan al
la templo de Jovo Statoro. Sed antaŭ la librovendejo de Avirunus
li ordonis halti, kaj, elirinte, aĉetis multornaman manuskripton,
kiun li transdonis al Vinicius.
— Jen donaco por vi — li diris.
— Dankon! — respondis Vinicius. Poste, rigardinte la titolon,
li demandis:<noinclude><references/>
{{rh|22||}}</noinclude>
cs760m7r4unvgfn1rcswy8rl1e9a6zv
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/27
104
32185
115263
105378
2026-05-10T17:50:17Z
Ciampix
3284
115263
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— ''{{Lingvo|la|Satyricon}}''? Io nova. Kiu ĝin verkis?
— Mi. Sed mi ne volas imiti Ruffinuson, kies historion
mi intencis al vi rakonti, nek Fabriciuson Vejenton: tial neniu
ĝin scias, kaj vi al neniu diru.
— Vi ja diris, ke vi ne verkas versaĵojn — diris Vinicius
— kaj ĉi tie mi vidas prozon, dense interplektitan kun ili.
— Kiam vi legos, atentu speciale la festenon ĉe Trimalchio.
Koncerne versaĵojn — ili naŭzas min, de kiam Nero verkas eposon.
Vidu, Vitelius, volante senpezigi la stomakon, uzas eburan
bastoneton, kiun li enŝovas en la gorĝon; aliaj helpas
sin per fenikopteraj plumoj, trempitaj en olivoleo aŭ timiana
dekoktaĵo — kaj mi legas poeziaĵojn de Nero — kaj la efiko
estas tuja. Mi povas ilin poste laŭdi, se ne kun pura konscienco,
almenaŭ kun pura stomako.
Tion ĉi dirinte, li haltigis la portilon antaŭ la vendejo de
la juvelisto Idomen, kaj, priparolinte kun li la aferon de la
gemoj, ordonis porti la portilon rekte al la domo de Aulus.
— Envoje mi rakontos al vi, por elmontri, kion signifas
la aŭtora ambicio, la historion de Ruffinus.
Sed antaŭ ol li ĝin komencis, ili eniris sur Vicus Patricius
kaj baldaŭ troviĝis antaŭ la hejmo de Aulus. Juna kaj
forstatura ''{{Lingvo|la|ianitor}}'' {{sic|malfernis|malfermis}} al ili la pordon, kondukantan
al ''{{Lingvo|la|ostium}}'', super kiu pigo, fermita en kaĝo, krie salutis ilin per la vorto ''{{Lingvo|la|salve}}''!
Trapasante el la dua vestiblo, nomata ''{{Lingvo|la|ostium}}'', en la
ĝustan ''{{Lingvo|la|atrium}}'', Vinicius diris:
— Ĉu vi rimarkis, ke la pordisto ĉi tie estas sen katenoj?
– Ĝi estas stranga domo — respondis duonvoĉe Petronius.
Vi scias verŝajne, ke oni suspektis Pomponian Graecinan pri
konfesado de orienta superstiĉo, kiu konsistas, en adorado
de iu Chrestos. Ŝajnas, ke ĉi tiun servon faris al ŝi Crispinilla,
kiu ne povas pardoni al Pomponia, ke unu edzo sufiĉis
al ŝi por la tuta vivo. — ''{{Lingvo|la|Univira}}''!… Eĉ plado da agarikoj el
Noriko ne estas hodiaŭ tia maloftaĵo en Romo. Ŝi estis juĝata
de hejma tribunalo.
— Vi pravas, ke ĝi estas stranga domo. Mi rakontos al vi
poste, kion mi ĉi tie aŭdis kaj vidis.
Dume ili troviĝis en la ''{{Lingvo|la|atrium}}''. Estranta ĝin sklavo, ''{{Lingvo|la|atriensis}}'',
sendis alian, nomatan ''{{Lingvo|la|nomenclator}}'', por anonci la alvenon de
la gastoj, kaj samtempe servistoj alŝovis al ili seĝojn kaj
piedbenketojn. Petronius, kiu, imagante, ke en ĉi tiu severa
domo regas ĉiama malgajeco, neniam estis ĉi tie, rigardis<noinclude><references/>
{{rh|||23}}</noinclude>
i8cvco354kaqrb6sleecg8eis1eamhg
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/28
104
32186
115264
105379
2026-05-10T17:50:41Z
Ciampix
3284
115264
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉirkaŭen kun certa miro kaj kvazaŭ kun seniluziiĝo, ĉar la
''{{Lingvo|la|atrium}}'' impresis pli ĝuste gaje. De supre, tra granda
malfermaĵo, enfaladis kolono da hela lumo, splitanta sin en
mil fajrerojn sur fontano. Kvadrata lageto kun fontano en la
mezo, nomata ''{{Lingvo|la|impluvium}}'', destinita por akceptadi pluvon,
enfalantan dum malbela vetero, estis ĉirkaŭita per anemonoj
kaj lilioj. Speciale liliojn oni videble amis en tiu ĉi domo,
ĉar ili estis ĉi tie grandare, blankaj, kaj ruĝaj, kaj fine safirbluaj
iridoj, kies delikataj petaloj estis kvazaŭ arĝentitaj de akva
polvo. Meze de malsekaj muskoj, inter kiuj estis kaŝitaj florpotoj
kun lilioj, kaj meze de folioj vidiĝis bronzaj statuetoj, prezentantaj
infanojn kaj akvajn birdojn. En unu angulo cervino,
ankaŭ fandita el bronzo, klinadis sian verdrustintan pro
malsekeco kapon al la akvo, kvazaŭ volante trinki. La planko
de la ''{{Lingvo|la|atrium}}'' estis el mozaiko; la muroj, parte inkrustitaj per
ruĝa marmoro, parte pentrornamitaj per arboj, fiŝoj, birdoj kaj
grifoj, logis la okulojn per riĉeco de la koloroj. La pordokadroj
al flankaj ĉambroj estis ornamitaj per testuda ŝelo aŭ eĉ eburo;
ĉe la muroj inter la pordoj staris statuoj de la antaŭuloj de
Aulus. Ĉie oni vidis trankvilan bonstaton, malproksiman de
lukso, sed noblan kaj memrespektan.
Petronius, kiu loĝis senkompare pli riĉe kaj elegante,
povis tamen trovi ĉi tie nek unu objekton, kiu ofendus lian guston
— kaj ĝuste li turnis sin kun ĉi tiu rimarko al Vinicius,
kiam subite sklavo ''{{Lingvo|la|velarius}}'' flankentiris la kurtenon, apartigantan
la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', kaj en la fundo de la domo montriĝis rapide alvenanta
Aulus Plautius.
Li estis homo, proksimiĝanta al la vesperaj tagoj de la vivo,
kun kapo, kovrita de blanka prujno, sed vigla, kun vizaĝo
energia, iom tro mallonga, sed ankaŭ iom simila al kapo de aglo.
Tiufoje bildis sin sur ĝi ioma miro kaj eĉ maltrankvilo
kaŭze de la neatendita alveno de la amiko, kunulo kaj konfidato
de Nero.
Sed Petronius estis tro lerta mondano kaj tro penetrema
homo, por tion ĉi ne rimarki, do post la unuaj salutoj li
deklaris kun la tuta elokventeco kaj flueco, kiun li sciis
elmontri, ke li venas danki por la zorgado, kiun en ĉi tiu
domo ricevis la filo de lia fratino, kaj ke sole dankemo estas
la kaŭzo de lia vizito, al kiu cetere kuraĝigis lin la malnova
konateco kun Aulus.
Aulus siaflanke certigis, ke li estas bonvena gasto, kaj
koncerne dankemon, li diris, ke li mem sentas sin lia ŝuldanto,<noinclude><references/>
{{rh|24||}}</noinclude>
dbbswfvlfmmdicdhm2ci0qmj7st1wte
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/29
104
32187
115265
105380
2026-05-10T17:51:21Z
Ciampix
3284
115265
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kvankam Petronius certe ne divenas la kaŭzon.
Efektive Petronius tute ĝin ne divenis. Vane, levinte supren
siajn nuksokolorajn okulojn, li streĉis la menson, por rememori
plej etan servon, faritan al Aulus aŭ al iu alia. Li rememoris
neniun, krom eble ĉi tiu, kiun li intencis fari al Vinicius.
Pretervole povis verdire okazi io simila, sed nur pretervole.
— Mi amas kaj tre ŝatas Vespasianon — respondis Aulus —
al kiu vi savis la vivon, kiam foje trafis lin la malfeliĉo
endormiĝi dum aŭskultado de versaĵoj de la cezaro.
— Trafis lin feliĉo — rediris Petronius — ĉar li ne aŭdis
ilin, sed mi ne neas, ke ĝi povis finiĝi malfeliĉe. La Kuprobarba
nepre volis sendi al li centuriestron kun amika komisio, ke li
malfermu al si la vejnojn.
— Kaj vi, Petronius, ridis lin.
— Jes, aŭ kontraŭe: mi diris al li, ke se Orfeo sciis
dormigadi per kanto sovaĝajn bestojn, lia triumfo estas egala, se
li sukcesis endormigi Vespasianon. Ahenobarbuson oni povas
mallaŭdi, sed kondiĉe, ke malgranda mallaŭdo entenu grandegan
flaton. Nia moŝta aŭgustino, Poppaea, komprenas ĉi tion tre
bone.
— Bedaŭrinde, tia estas nia tempo — respondis Aulus.
Mankas al mi du antaŭaj dentoj, kiujn forrompis al mi ŝtono,
ĵetita per mano de brito, kaj tamen la plej feliĉajn tagojn de
mia vivo mi pasigis en Britujo.
— Feliĉajn, ĉar venkajn — alĵetis Vinicius.
Sed Petronius, ektiminte, ke la maljuna komandanto
komencos paroli pri siaj iamaj militoj, ŝanĝis la temon de la
konversacio. Jen en la ĉirkaŭaĵoj de Prenesto kamparanoj trovis
mortan lupidon kun du kapoj, kaj dum la antaŭhieraŭa
{{sic|fulmotondro tondro|fulmotondro}} derompis angulaĵon de la templo de Luno,
kio, konsiderante la malfruan aŭtunon, estis senekzempla okazo.
Unu homo, Cotta, kiu ĉi tion rakontis al li, aldonis ankaŭ, ke
la pastroj de tiu templo antaŭdiras pro tio falon de grandega
domo, kiun eviti oni povus nur por prezo de eksterordinaraj
oferoj.
Aulus, aŭskultinte la rakonton, esprimis la opinion, ke tiajn
signojn oni tamen ne devas bagateligi. Ke la dioj povas esti
koleraj pro la superplena nombro da krimoj, en ĉi tio estas
nenio stranga — kaj ĉi-okaze propetaj oferoj estas sendube
farindaj.
Al ĉi tio Petronius diris:
— Via domo, Plautius, ne estas grandega, kvankam lo-<noinclude><references/>
{{rh|||25}}</noinclude>
iwod9u83zq160f8ajmmvim0dfora0eo
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/30
104
32193
115266
105381
2026-05-10T17:51:53Z
Ciampix
3284
115266
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĝas en ĝi grandega homo; la mia estas verdire tro granda
por tia senvalora posedanto, sed ankaŭ malgranda. Sed se temas
pri ruino de iu domo, tiel granda ekzemple, kiel ''{{Lingvo|la|domus transitoria}}'',
ĉu valoras fari oferdonojn, por kontraŭagi tiun ruinon?
Plautius ne respondis ĉi tiun demandon, kaj lia singardemo
iomete eĉ ofendis Petroniuson, ĉar, malgraŭ la tuta manko de
sento pro la diferenco inter bono kaj malbono, li neniam
estis
denuncanto, kaj oni povis paroli kun li tute sendanĝere. Li
sekve denove ŝanĝis la temon kaj komencis laŭdi la loĝejon
de Plautius kaj la bonan guston, regantan en la domo.
— Ĝi estas malnova hejmo — diris Aulus — en kiu mi
ŝanĝis nenion, de kiam mi ĝin heredis.
Kiam oni flankentiris la kurtenon, dividantan la ''{{Lingvo|la|atrium}}'' de
la ''{{Lingvo|la|tablinum}}'', la domo estis trae malfermita, tiel, ke tra la
''{{Lingvo|tablinum}}'', tra la sekvanta peristilo kaj trovanta sin post ĝi
halo, nomata ''{{Lingvo|la|oecus}}'', la rigardo atingis ĝis la ĝardeno, kiu vidiĝis
de malproksime, kiel hela bildo, ĉirkaŭita per malhela
kadro. Gajaj infanaj ridoj venadis de tie ĝis la ''{{Lingvo|la|atrium}}''.
– Ha, komandanto — diris Petronius — lasu nin aŭskulti de
proksime tiun sinceran ridon, kiu hodiaŭ estas tiel malofta.
— Volonte — diris Plautius, leviĝante. — Tio estas mia
malgranda Aulus kaj Ligia, ludantaj pilkojn. Sed koncerne ridon,
mi kredas, Petronius, ke ĝi okupas vian tutan vivon.
— La vivo indas ridon, do mi ridas — respondis Petronius —
sed ĉi tie la rido sonas alie.
— Petronius — aldonis Vinicius — ridas cetere ne dum tutaj
tagoj, sed pli ĝuste dum tutaj noktoj.
Tiel interparolante, ili trairis laŭlonge la domon kaj troviĝis
en la ĝardeno, kie Ligia kaj la malgranda Aulus ludis
pilkojn, kiujn sklavoj, nomataj ''{{Lingvo|la|spheristae}}'', destinitaj speciale
por tiu ĉi ludo, kolektadis de la tero kaj transdonadis en
iliajn manojn. Petronius ĵetis mallongan, paseman rigardon al
Ligia. La malgranda Aulus, ekvidinte Viniciuson, alkuris por
lin saluti, kaj tiu ĉi lasta, pasante, klinis la kapon antaŭ la
belega knabino, kiu staris kun pilko en la mano, kun haroj parte
disligitaj, iom senspira kaj ruĝiĝinta.
Sed en la ĝardena ''{{Lingvo|la|triclinium}}'', ombrigita de hedero, vinberbranĉoj
kaj lonicero, sidis Pomponia Graecina, do ili iris ŝin
saluti. Petronius, kvankam li ne vizitadis la domon de Platius,
konis ŝin, ĉar li vidadis ŝin ĉe Antistia, filino de Rubelius Plautus,
kaj ankaŭ ĉe Seneca kaj Pollio. Li ne povis forpeli de si
certan miron, kiun {{sic|ispiris|inspiris}} al li ŝia vizaĝo malgaja, sed serena,<noinclude><references/>
{{rh|26||}}</noinclude>
px3tsfudc8w0dxlw59ikzaxx4e1fxki
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/31
104
32194
115267
105382
2026-05-10T17:52:20Z
Ciampix
3284
115267
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la nobleco de ŝia sinteno, gestoj kaj vortoj. Pomponia tiagrade
konfuzis liajn ideojn pri la virinoj, ke tiu ĝisfunde malvirtema
homo, memfida, kiel neniu alia en Romo, ne nur sentis al ŝi
certan specon de estimo, sed eĉ parte perdadis sian memfidon.
Kaj ankaŭ nun, dankante ŝin por la flegado de Vinicius, li
intermetadis, kvazaŭ pretervole, la vorton: ''{{Lingvo|la|domina}}'', kiu neniam
venis en lian penson, kiam li parolis ekzemple kun Calvia
Crispinilla, kun Scribonia, kun Valeria, Solina kaj aliaj
grandmondaj virinoj. Salutinte ŝin kaj espriminte la dankojn, li tuj
komencis plendi, ke oni vidas Pomponian tiel malofte, ke oni
povas ŝin {{sic|rekonti|renkonti}} nek en la cirko, nek en la amfiteatro, al kio
ŝi respondis trankvile, metinte la manon sur la manon de la edzo.
— Ni ambaŭ maljuniĝas kaj ŝatas ĉiam pli la hejman
trankvilecon.
Petronius volis nei, sed Aulus Plautius aldonis per sia fajfa
voĉo:
— Kaj ni sentas nin ĉiam pli fremdaj inter la homoj, kiuj eĉ
niajn romajn diojn nomas per grekaj nomoj.
— La dioj de certa tempo iĝis nur retorikaj figuroj —
respondis Petronius — kaj ĉar la retorikon instruis al ni grekoj,
tial al mi mem estas pli facile diri ekzemple: Hero, ol Junono.
Dirinte ĉi tion, li turnis la okulojn al Pomponia, kvazaŭ
por esprimi, ke en ŝia ĉeesto li povis ekpensi pri neniu alia
diino, kaj poste li komencis nei tion, kion ŝi diris pri la
maljuneco. „La homoj envere rapide maljuniĝas, sed tiaj, kiuj
vivas tute alian vivon, kaj krom tio ekzistas vizaĝoj, pri kiuj
Saturno ŝajnas forgesi.” — Petronius parolis ĉi tion eĉ kun
certa sincereco, ĉar Pomponia Graecina, kvankam pasinta jam
la tagmezon de la vivo, konservis neordinaran freŝecon de la
haŭto, kaj ĉar ŝi havis malgrandan kapon kaj etan vizaĝon,
ŝi faradis kelkfoje, malgraŭ la malhela vesto, malgraŭ la seriozeco
kaj malgazeco, la impreson de tute juna virino.
Dume la malgranda Aulus, kiu dum la restado de Vinicius
en la domo eksterordinare amikiĝis kun li, komencis, proksimiĝinte,
invite lin al pilkludo. Post la knabo en la ''{{Lingvo|la|triclinium}}'' eniris
Ligia. Sub la kurteno de hederoj, kun lumetoj, tremantaj sur
ŝia vizaĝo, ŝi ekŝajnis nun al Petronius pli bela, ol ĉe la unua
rigardo, kaj efektive simila al iu nimfo. Kaj ĉar li ĝis nun ne
alparolis ŝin, tial, leviĝinte, li klinis antaŭ ŝi la kapon, kaj
anstataŭ la ordinaraj salutesprimoj, komencis citi la vortojn,
per kiuj Odiseo salutis Naŭzikaon:<noinclude><references/>
{{rh|||27}}</noinclude>
q3ehw83ackgmuk9l9jt46hxspnwt290
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/33
104
32195
115269
105384
2026-05-10T17:53:32Z
Ciampix
3284
115269
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Ŝi ŝajnis al li tro maldika. Sed de la momento, kiam li rigardis
ŝin pli proksime en la ''{{Lingvo|la|triclinium}}'', li ekpensis, ke tamen tiel povus
aspekti Aŭroro — kaj, kiel spertulo, li ekkomprenis, ke estas en
ŝi io eksterordinara. Ĉion li rimarkis kaj ĉion li taksis: la
vizaĝon rozkoloran kaj klaran, kaj la freŝan buŝon, kvazaŭ
pretan al kiso, kaj la okulojn, bluajn kiel mara lazuro, kaj la
alabastran blankecon de la frunto, kaj la abundon de la malhelaj
haroj, trabrilantaj sur bukloj la koloron de sukceno aŭ de
korinta kupro — kaj la facilan kolon, kaj la „dian“ deklivecon
de la ŝultroj, kaj la tutan figuron flekseman, gracian, junan per
la juneco de majo kaj de ĵus-ekflorintaj floroj. Vekiĝis en li
artisto kaj adoranto de belo, kiu eksentis, ke sub statuo de tiu
ĉi knabino oni povus subskribis: „printempo“. — Subite li
rememoris pri Chrysothemis, kaj eksentis fortan emon al rido.
Ŝi ekŝajnis al li, kune kun sia ora pudro sur la haroj kaj
nigrigitaj brovoj, senfine velkinta — io simila al flaviĝinta
rozo, perdanta la petalojn. Kaj tamen tiun Chrysothemison
enviis al li la tuta Romo. Poste li rememoris Poppaean — kaj
tiu famega Poppaea ankaŭ ekŝajnis al li vaksa, senanima masko.
En ĉi tiu knabino kun tanagraj formoj estis ne nur printempo —
estis ankaŭ la radia „Psyche”, kiu trabilis ŝian rozkoloran
korpon, kiel lumradio trabilas lampon.
— Vinicius estas prava — li ekpensis — kaj mia Chrysothemis
estas maljuna, maljuna… kiel Trojo.
Poste li turnis sin al Pomponia Graecina — kaj, montrinte
la ĝardenon, diris:
— Nun ni komprenas, ''{{Lingvo|la|domina}}'', ke havante ilin du, vi preferas
la hejmon, ol festenojn sur Palatino kaj cirkon.
— Jes — ŝi respondis, turnante la okulojn al la malgranda
Aulus kaj Ligia.
Kaj la maljuna komandanto komencis rakonti la historion de
la knabino kaj tion, kion li aŭdis antaŭ jaroj de Atelius Hister
pri la nacio de ligoj, sidanta en la ombroj de l’ nordo.
La gejunuloj dume ĉesis ludi pilkon kaj dum certa tempo
promenis sur la ĝardena sablo, bildante sin sur la nigra fono de
mirtoj kaj cipresoj, kiel tri blankaj statuoj. Ligia tenis la manon
de la malgranda Aulus. Promeninte iom, ili sidiĝis sur benko
apud „''{{Lingvo|la|piscina}}”, okupanta la mezon de la ĝardeno. Sed post
momento Aulus eksaltis por peli fiŝojn en la travidebla akvo,
kaj Vinicius daŭrigis la interparolon, komencitan dum la
promeno.<noinclude><references/>
{{rh|||29}}</noinclude>
p083y4oyt5wptqidr7y67wqpne1ku6j
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/34
104
32196
115270
105385
2026-05-10T17:53:55Z
Ciampix
3284
115270
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Jes — li parolis per malalta, vibranta voĉo. — Apenaŭ mi
formetis la ''{{Lingvo|la|praetexta}}'' <ref>Vesto, kiun portis infanoj ĝis 17 jaroj.</ref>, oni sendis min en la aziajn legiojn.
Mi ne ĝuis la urbon — ekkonis nek la vivon, nek amon. Mi
scias parkere iom da Anakreonto kaj Horaco, sed mi ne scius,
kiel Petronius, paroli versojn tiam, kiam la saĝo mutiĝas pro
admiro kaj siajn proprajn vortojn ne trovas. Estante knabo, mi
vizitis la lernejon de Musonius, kiu diradis al ni, ke la feliĉo
konsistas en tio, ke ni volu tion, kion volas la dioj — kaj sekve
ĝi dependas de nia volo. Mi tamen pensas, ke ekzistas feliĉo alia,
kiu ne dependas de la volo, ĉar ĝin nur amo povas doni. — Dioj
mem serĉas tiun feliĉon, do mi ankaŭ, ho Ligia, mi, kiu ĝis nun
ne ekkonis amon, serĉas, kiel ili, tiun, kiu volus doni al mi la
feliĉon…
Li eksilentis — kaj dum certa tempo oni aŭdis nur facilan
plaŭdadon de la akvo, en kiun la malgranda Aulus ĵetadis
ŝtonetojn, pelante per ili fiŝojn. — Sed post momento Vinicius
ree ekparolis, per voĉo ankoraŭ pli mola kaj pli mallaŭta:
— Vi ja konas la filon de Vespasian, Tituson? Oni diras,
ke, apenaŭ kreskinte super la knaban aĝon, li tiel ekamis
Berenican, ke la sopiro preskaŭ elsuĉis el li la vivon… Mi
ankaŭ scius tiel ekami, ho Ligia! Riĉeco, gloro, potenco — vanta
fumo! malgravaĵo! Homo riĉa trovos alian, pli riĉan, homon
gloran alia supergloros, potenculon superos pli potenca… Sed
ĉu la cezaro mem, ĉu iu el la dioj povas senti volupton pli
grandan kaj esti pli feliĉa, ol simpla mortemulo, kiam ĉe lia
brusto spiregas brusto kara, kiam li kisas la amatan buŝon…
Do amo faras nin egalaj al dioj — ho Ligia!
Kaj ŝi aŭskultis en maltrankvilo, en miro, kaj samtempe
tiel, kvazaŭ ŝi aŭskultus sonon de greka fluto aŭ citro. Ŝajnis al
ŝi momente, ke Vinicius kantas ian strangan kanton, kiu verŝas
sin en ŝiajn orelojn, ekscitas ŝian sangon, kaj kune estigas en la
koro svenecon, timon kaj ian nekompreneblan ĝojon… Ŝajnis
al ŝi ankaŭ, ke li parolas ion tian, kio jam estis en ŝi antaŭe,
sed kion ŝi ne sciis al si konsciigi. Ŝi sentis, ke li vekas en ŝi ion,
kio dormis ĝis nun, kaj ke en tiu ĉi momento la nebula sonĝo
ŝanĝas sin en formon ĉiam pli klaran, pli plaĉan kaj pli belan.
Dume la {{sic|sumo|suno}} jam estis delonge ruliĝinta trans Tibron kaj
staris malalte super la Janikula montaĵo. Sur la senmovajn
cipresojn falis ruĝas lumo — kaj la tuta aero estis de ĝi traigita.
Ligia levis al Vinicius siajn bluajn okulojn, kvazaŭ vekitajn el<noinclude><references/>
{{rh|30||}}</noinclude>
1ctlrf0qv0msrxuzbzs3sgxjkb6fcry
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/32
104
32197
115268
105383
2026-05-10T17:53:04Z
Ciampix
3284
115268
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
<poem class="verse">
— Ĉu diino vi estas, aŭ fraŭlin’ mortema?
Sed se vi apartenas al la teranaro,
Benita estas patro kaj patrino via,
Benitaj viaj fratoj…
</poem>
Eĉ la Pomponia plaĉis la bonmaniera edukiteco de ĉi tiu
mondano. Koncerne Ligian, ŝi aŭskultis konfuzite, kun flamantaj
vangoj, ne kuraĝante levi la okulojn. Sed iom post iom en
la anguletoj de ŝia buŝo komencis tremi petola rideto, kaj sur
la vizaĝo vidiĝis batalo inter la knabina hontemo kaj la deziro
respondi — kaj videble tiu ĉi deziro venkis, ĉar, rigardinte
subite Petroniuson, ŝi respondis al li per la vortoj de tiu
sama Naŭzikao, citante ilin unuspire kaj iom kiel parkeran
lecionon:
<poem class="verse">
— Ne iu ajn vi estas — kaj havas vi saĝon!
{{...}}
</poem>
Poste, turniĝinte surloke, ŝi forkuris, kiel forkuras timigita
birdo.
Nun por Petronius venis la vico miri — ĉar li ne esperis
ekaŭdi la verson de Homero el la buŝo de la knabino, pri kies
barbara deveno li estis informita de Vinicius. Li do ĵetis
demandan rigardon al Pomponia, sed tiu ĉi ne povis al li respondi,
ĉar ŝi rigardis tiumomente, ridetante, la fierecon, kiu
bildiĝis sur la vizaĝo de la maljuna Aulus.
Kaj Aulus ne sciis kaŝi tiun ĉi fierecon. Unue, li amis
Ligian, kiel propran infanon, kaj due, malgraŭ siaj malnovromaj
antaŭjuĝoj, kiuj igis lin ĵeti tondrojn kontraŭ la greka
lingvo kaj ĝia disvastiĝo, li opiniis ĝin la plejsupro de la
mondana bonedukiteco. Mem li neniam povis ĝin bone ellerni,
kion li kaŝe bedaŭris, do nun li estis kontenta, ke al tiu ĉi
eleganta sinjoro kaj verkisto, kiu eble emus konsideri lian domon
barbara, oni respondis en ĝi en la lingvo de Homero kaj per
lia verso.
— Ni havas hejme pedagogon, grekon, — li diris, turnante
sin al Petronius — kiu instruas nian filon, kaj la knabino
ĉeestas la lecionojn. Ŝi estas ankoraŭ birdido, sed aminda
birdido, al kiu ni ambaŭ alkutimiĝis.
Petronius rigardis nun tra la plektaĵoj de hedero kaj lonicero
en la ĝardenon kaj la ludantan trion. Vinicius formetis la
togon, kaj nur en tuniko suprenĵetadis plikon, kiun Ligia,
staranta kontraŭe kun levitaj brakoj, penis kapti. La knabino
je la unua rigardo ne faris je Petronius grandan impreson.<noinclude><references/>
{{rh|28|||}}</noinclude>
4nf0ie8jydh8ule9m2l5hf0qv7r13iy
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/35
104
32198
115271
105386
2026-05-10T17:54:24Z
Ciampix
3284
115271
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>dormo, kaj subite en la vesperaj rebriloj li, klinita super ŝi kun
peto, tremanta en la okuloj, ekŝajnis al ŝi pli bela ol ĉiuj homoj
kaj ĉiuj grekaj kaj romaj dioj, kies statuojn ŝi vivadis sur la
frontonoj de temploj. Kaj li ĉirkaŭfingris facile ŝian manon
super la artiko kaj demandis:
— Ĉu vi ne divenas, Ligia, kial mi diras al vi ĉi tion?
— Ne! — ŝi reflustris tiel mallaŭte, ke Vinicius apenaŭ
ekaŭdis.
Sed li ne ekkredis al ŝi, kaj altirante ĉiam pli forte ŝian manon,
li alpremus ŝin al la koro, batanta, kiel martelo, pro la pasio,
ekscitita de la belega knabino, kaj li turnus rekte al ŝi brulajn
vortoj, se nur la vojeto, ĉirkaŭita per mirtaj kadroj, ne montriĝus
la maljuna Aulus, kiu diris, alproksimiĝinte:
— La suno subiras; gardu vin kontraŭ la vespera malvarmo
kaj ne ŝercu je Libitino…
— Ne — respondis Vinicius — mi ne surmetis ĝis nun la
togon, kaj ne sentas malvarmon.
— Kaj jam apenaŭ duono de la sundisko vidiĝas el trans
la montaĵoj — rediris la maljuna militisto. — Glorata estu la
dolĉa klimato de Sicilio, kie vespere popolo kunvenas sur placoj,
por per horkantoj adiaŭi la subirantan Febon.
Kaj forgesinte, ke antaŭ momento li mem avertis kontraŭ
Libitino, li komencis rakonti pri Sicilio, kie li havis posedaĵojn
kaj grandan terkulturan bienon, la objekton de sia amo. Li
menciis ankaŭ, ke jam {{sic|kelfoje|kelkfoje}} venis al li la ideo translokiĝi en
Sicilion kaj tie trankvile pasigi la reston de la vivo. La vintraj
prujnoj estas jam sufiĉaj al tiu, kies kapon la vintroj blankigis.
Ne falas ankoraŭ folioj de arboj kaj super la urbo la ĉielo
favore ridetas, sed kiam flaviĝos vino, kiam neĝo surŝutos la
Albanajn montojn kaj la dioj sendos tremigan venton en
Kampanion, tiam — kiu scias? — eble li translokiĝos kun la tuta
domo en sian trankvilan, kamparan restejon.
— Ĉu vi deziras forlasi Romon, Plautius? — demandis Vinicius
kun subita maltrankvilo.
— Jam delonge mi ĝin deziras — respondis Aulus — ĉar tie
estas pli trankvile kaj pli sendanĝere.
Kaj denove li komencis glori siajn fruktoĝardenojn,
brutarojn, domon, kaŝitan en verdaĵoj, kaj montetojn, kovritajn de
timiano kaj kampaj floroj, inter kiuj zumas aroj da abeloj. Sed
Vinicius ne atentis tiun idilian tonon — kaj, pensante nur pri
tio, ke li povas perdi Ligian, li rigardis al Petronius, kvazaŭ<noinclude><references/>
{{rh|||31}}</noinclude>
kdd4irnof8u90tv6hasvjmqqubfxe5n
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/36
104
32199
115285
105387
2026-05-11T06:08:55Z
Ciampix
3284
115285
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de li sola li esperus savon.
Dume Petronius, sidante apud Pomponia, ĝuis la vidaĵon,
kiun prezentis la subiranta suno, la ĝardeno kaj la homoj,
starantaj ĉe la lageto. Iliaj blankaj vestoj sur la malhela fono
de l’ mirtoj brilis orkolore en la vesperaj lumoj. Sur la ĉielo
la vesperruĝo komencis koloriĝi purpure kaj viole kaj nuanci,
kiel opalo. La firmamento iĝis violeta. La nigraj siluetoj de
la cipresoj fariĝis ankoraŭ pli klaraj, ol dum la taga lumo, kaj
en la homoj, en la arboj, kaj en la tuta ĝardeno ekregis vespera
trankvilo.
Petroniuson frapis tiu trankvilo, kaj precipe frapis lin la
trankvilo en la homoj. En la vizaĝoj de Pomponia, de la
maljuna Aulus, de ilia filo kaj de Ligia estis io, kion li ne vidadis
en tiuj vizaĝoj, kiuj lin ĉirkaŭis ĉiutage, aŭ pli ĝuste ĉiunokte;
estis en ili ia lumo, ia animpaco kaj ia sereneco, fluanta el tiu
vivo, kiun ĉiuj vivis ĉi tie. Kaj kun certa {{?|mro}} li ekpensis, ke
povis tamen ekzisti belo kaj dolĉeco, kiun li, eterne postkuranta
belon kaj dolĉecon, neniam konis. Kaj li ne sciis kaŝi en si ĉi
tiun senton, sed turninte sin al Pomponia, diris:
— Mi konsideras en mi, kiel diferencas via mondo de tiu
mondo, kiun regas Nero.
Kaj ŝi levis sian malgrandan vizaĝon al la vespera ĉielruĝo
kaj respondis kun simpleco:
— La mondon regas ne Nero — sed Dio.
Sekvis momento de silento. Proksime de la ''{{Lingvo|la|triclinium}}'' aŭdiĝis
paŝoj de la maljuna komandanto, de Vinicius, Ligia kaj la
malgranda Aulus — sed antaŭ ol ili alvenis, Petronius demandis
ankoraŭ:
— Do vi kredas je la dioj, Pomponia?
— Mi kredas je Dio, kiu estas unu, justa kaj ĉiopova —
respondis la edzino de Aulus Plautius.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|32||}}</noinclude>
pv47hffxtb2xuvhe1613huubntg9fsf
115290
115285
2026-05-11T06:31:01Z
Ciampix
3284
115290
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de li sola li esperus savon.
Dume Petronius, sidante apud Pomponia, ĝuis la vidaĵon,
kiun prezentis la subiranta suno, la ĝardeno kaj la homoj,
starantaj ĉe la lageto. Iliaj blankaj vestoj sur la malhela fono
de l’ mirtoj brilis orkolore en la vesperaj lumoj. Sur la ĉielo
la vesperruĝo komencis koloriĝi purpure kaj viole kaj nuanci,
kiel opalo. La firmamento iĝis violeta. La nigraj siluetoj de
la cipresoj fariĝis ankoraŭ pli klaraj, ol dum la taga lumo, kaj
en la homoj, en la arboj, kaj en la tuta ĝardeno ekregis vespera
trankvilo.
Petroniuson frapis tiu trankvilo, kaj precipe frapis lin la
trankvilo en la homoj. En la vizaĝoj de Pomponia, de la
maljuna Aulus, de ilia filo kaj de Ligia estis io, kion li ne vidadis
en tiuj vizaĝoj, kiuj lin ĉirkaŭis ĉiutage, aŭ pli ĝuste ĉiunokte;
estis en ili ia lumo, ia animpaco kaj ia sereneco, fluanta el tiu
vivo, kiun ĉiuj vivis ĉi tie. Kaj kun certa miro li ekpensis, ke
povis tamen ekzisti belo kaj dolĉeco, kiun li, eterne postkuranta
belon kaj dolĉecon, neniam konis. Kaj li ne sciis kaŝi en si ĉi
tiun senton, sed turninte sin al Pomponia, diris:
— Mi konsideras en mi, kiel diferencas via mondo de tiu
mondo, kiun regas Nero.
Kaj ŝi levis sian malgrandan vizaĝon al la vespera ĉielruĝo
kaj respondis kun simpleco:
— La mondon regas ne Nero — sed Dio.
Sekvis momento de silento. Proksime de la ''{{Lingvo|la|triclinium}}'' aŭdiĝis
paŝoj de la maljuna komandanto, de Vinicius, Ligia kaj la
malgranda Aulus — sed antaŭ ol ili alvenis, Petronius demandis
ankoraŭ:
— Do vi kredas je la dioj, Pomponia?
— Mi kredas je Dio, kiu estas unu, justa kaj ĉiopova —
respondis la edzino de Aulus Plautius.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|32||}}</noinclude>
hw1biv1uhvun90kvud3wj8gfhe4l8ow
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/45
104
32204
115293
105395
2026-05-11T06:40:01Z
Ciampix
3284
115293
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pinakoteko, diris al ŝi:
— Aŭskultu min, Pomponia. Mi iras al la cezaro, kvankam
mi pensas, ke vane, kaj malgraŭ tio, ke la vorto de Seneca
nenion plu signifas ĉe li, mi estos ankaŭ ĉe Seneca. Hodiaŭ pli
multe signifas Sofonius, Tigellinus, Petronius aŭ Vatinius....
Koncerne la {{SIC|c|C}}ezaron, li eble eĉ neniam aŭdis pri la nacio de la
ligoj, kaj se li ekpostulis transdonon de Ligia, ĝi okazis tial,
ke iu lin al tio instigis, kaj facile estas diveni, kiu povis ĝin fari.
Kaj ŝi levis subite al li la okulojn.
— Petronius?
— Jes.
Sekvis momento da silento, post kio la komandanto kontinius:
— Jen kion signifas lasi trans sian sojlon iun el tiuj homoj
sen honoro kaj konscienco. Malbenita estu la momento, en kiu
Vinicius eniris nian domon! Li, Vinicius, venigis al ni Petroniuson.
Ve al Ligia, ĉar ne garantiulinon, sed konkubinon ili volas!
Kaj lia parolo, sekve de kolero, de senhelpa furiozo kaj ĉagreno
pro la krominfano, iĝis ankoraŭ pli fajfa, ol ordinare. Dum
certa tempo li luktis kun si mem, kaj nur la kunpremitaj pugnoj
atestis, kiel malfacila estis ĉi tiu interna batalo.
— Ĝis nun mi gloris la diojn — li diris — sed en ĉi tiu
momento mi pensas, ke ili ne ekzistas super la mondo, kaj ke
ekzistas nur unu, kruelega, furioza kaj monstra, kiu nomas sin
Nero.
— Aulus! — diri Pomponia. — Nero estas nur plenmano
da putra polvo antaŭ Dio.
Li dume komencis marŝi per grandaj paŝoj sur la mozaiko
de la pinakoteko. En lia vivo estis grandaj faroj, sed ne estis
grandaj malfeliĉoj, do li ne estis al ili kutimigita. La maljuna
soldato amis Ligian pli multe, ol li mem sciis pri tio, kaj nun
li ne povis paciĝi kun la penso, ke li ŝin perdis, krom tio li
sentis sin humiligita. Ekpezegis sur li tiu mano, kiun li malestimis,
kaj samtempe li sentis, ke antaŭ tiu forto lia forto
estas nenio.
Sed kiam li fine kvietigis en si la koleron, kiu malklarigis
liajn pensojn, li diris:
— Mi supozas, ke Petronius ne forigis ŝin de ni por Nero,
ĉar li ne volus inciti kontraŭ si Poppaean. Sekve aŭ por si mem,
aŭ por Vinicius.... Ankoraŭ hodiaŭ mi ekscios ĉi tion.
Kaj post momento la portilo portis lin al Palatino. Pomponia,
restinte sola, iris al la malgranda Aulus, kiu ne ĉesis plori la
fratinon, kaj minaci la {{SIC|c|C}}ezaron.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||41}}</noinclude>
8w43vsbfa56i9mscuyzx99fna3m47xv
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/48
104
32329
115320
105632
2026-05-11T08:31:53Z
Ciampix
3284
115320
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>atenco. La frunto de la junulo kovriĝis per ŝvito; la sango,
kiu por momento forkuris en la koron, refluis varmonde en
la vizaĝon, la okuloj ŝprucigis fajrerojn, el la buŝo ekkuris
senordaj demandoj. Ĵaluzo kaj furiozo skuis lin alterne, kiel
uragano. Ŝajnis al li, ke Ligia, foje transirinte la sojlon de la
cezara domo, estas por li perdita por ĉiam, kaj kiam Aulus
eldiris la nomon de Petronius, suspekto, kvazaŭ fulmo, trakuris
la penson de la juna soldato — ke Petronius ekmokis lin, aŭ
donacante Ligian al Nero, volis per tio certigi al si novajn
favorojn de la {{SIC|c|C}}ezaro, aŭ ke li volis reteni ŝin por si mem.
Ke iu, ekvidinte Ligian, ne ekdeziru ŝin samtempe — tion ĉi li
ne kapablis imagi.
Nesinregemo, simila al ekfuriozinta ĉevalo, kaj hereda en
lia familio, ekposedis lin nun kaj senigis de la konscio.
— Komandanto — li diris per interrompata voĉo — revenu
hejmen kaj atendu min… Sciu, ke se Petronius estu eĉ mia
patro, mi venĝus al li la malbonon, faritan al Ligia. Revenu
hejmen kaj atendu min. Nek Petronius, nek la {{SIC|c|C}}ezaro ŝin havos!
Post tio li turnis la kunpremitajn pugnojn al la vaksaj
maskoj, kiuj staris, en ŝrankoj, en la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', kaj eksplodis:
— Je tiuj mortmaskoj! {{SIC|a|A}}ntaŭe mi mortigos ŝin kaj min mem!
Dirinte ĉi tion, Vinicius saltleviĝis, kaj ankoraŭ foje vokinte
al Aulus: „atendu min”, li elkuris, kiel freneza, el la ''{{Lingvo|la|atrium}}''
kaj kuris al Petronius, dispuŝante envoje preterpasantojn.
Aulus revenis hejmen kun ioma espero. Li supozis, ke se
Petronius instigis la {{SIC|c|C}}ezaron forkapti Ligian, por ŝin fordoni
al Vinicius, Vinicius rekondukos ŝin en ilian domon. Fine
nemalgrave konsolis lin la penso, ke se Ligia ne estos savita, ŝi
estos tamen venĝita kaj ŝirmita per morto kontraŭ la malhonoro.
Li kredis, ke Vinicius plenumos ĉion, kion li promesis. Li vidis
lian furiozon kaj konis la ekscitemon, denaskan en lia tuta
gento. Li mem, kvankam li amis Ligian, kiel patro, preferus
ŝin mortigi, ol fordoni al la {{SIC|c|C}}ezaro, kaj se li ne konsiderus la
filon, la lastan posteulon de sia gento, li sendube ĝin farus.
Aulus esti soldato, pri la stoikoj li apenaŭ aŭdis, sed per la
karaktero li ne multe diferencis de ili, kaj al liaj ideoj, al lia
fiereco morto konvenis pli facile kaj pli bone, ol malhonoro.
Reveninte hejmen, li trankviligis Pomponian, transdonis al ŝi
sian esperon, kaj ili ambaŭ komencis atendi novaĵojn de Vinicius.
De tempo al tempo, kiam en la ''{{Lingvo|la|atrium}}'' aŭdiĝadis paŝoj, ili
kredis, ke tio estas Vinicius, rekondukanta al ili la amatan
infanon, kaj ili estis pretaj el la tuta animo beni ilin ambaŭ.<noinclude><references/>
{{rh|44|||}}</noinclude>
a7ozyy8vxoqspk2m26xm87p9gwf3r8r
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/49
104
32330
115294
104670
2026-05-11T06:41:34Z
Ciampix
3284
115294
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Sed la tempo pasadis, kaj nenia novaĵo venis. Nur vespere
aŭdiĝis la frapilo ĉe la pordo.
Post momento sklavo eniris kaj transdonis al Aulus leteron.
La maljuna komandanto, kvankam li ŝatis elmontradi sinregemon,
prenis ĝin tamen per iom tremanta mano kaj komencis
legi tiel avide, kvazaŭ de ĉi tiu letero dependus la ekzisto de
lia tuta domo.
Subite lia vizaĝo mallumiĝis, kvazaŭ falus sur ĝin ombro
de pasanta nubo.
— Legu — li diris, turninte al Pomponia.
Pomponia prenis la leteron kaj legis, kio sekvas:
„Marcus Vinicius, saluton al Aulus Plautius. Kio okazis,
okazis laŭ la volo de la {{SIC|c|C}}ezaro, antaŭ kiu klinu la kapojn, kiel
klinas mi kaj Petronius”.
Sekvis longa silento.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||45}}</noinclude>
76kxo6hqt1kb580i5ohwc061lsr9k3y
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/53
104
32335
115295
105662
2026-05-11T06:44:51Z
Ciampix
3284
115295
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>prenis Ligian de Aulus, por ŝin doni al vi. Bone. Sed Lizipo
farus el vi belegajn grupojn. Vi ambaŭ estas belaj, sekve ankaŭ
mia faro estas bela, kaj estante bela, ĝi ne povas esti malbona.
Rigardu, Marcus! {{SIC|j|J}}en antaŭ vi sidas virto, enkorpigita en
Petroniuson. Se Aristido vivus, li devus veni al mi kaj oferi al
mi cent minaojn por mallonga prelego pri virto.
Sed Vinicius, homo, kiun la realeco interesis pli, ol prelegoj
pri virto, diris:
— Morgaŭ mi vidos Ligian, kaj poste mi havos ŝin en mia
domo ĉiutage, ĉiam kaj ĝis la morto.
— Vi havos Ligian, sed mi havos sur la kapo Auluson. Li
alvokos kontraŭ mi venĝon de ĉiuj subteraj dioj. Kaj se li,
bestaĉo, prenus antaŭe lecionon de deklamado.... Sed li
insultos tiel, kiel miajn klientojn insultadis mia iama pordisto,
kiun cetere mi pro tio sendis en kamparan punlaborejon.
— Aulus estis ĉe mi. Mi promesis sendi al li sciigon pri Ligia.
— Skribu al li, ke la volo de la „dia” {{SIC|c|C}}ezaro estas la plej
alta leĝo, kaj ke via unua filo ricevos la nomon Aulus. Havu
la maljunulo ian konsolon. Mi estas preta peti la Kuprobarban,
ke li alvoku lin al la morgaŭa festeno. Li vin ekvidu en la
''{{Lingvo|la|triclinium}}'' apud Ligia.
— Ne faru tion — diris Vinicius. — Mi tamen sentas
kompaton al ili, speciale al Pomponia.
Kaj li eksidis por skribi tiun leteron, kiu senigis la maljunan
komandanton de la lasta espero.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||49}}</noinclude>
ecb805m5wnb2e6ep5xr76h6gvho7uol
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/83
104
32348
115297
106307
2026-05-11T06:47:28Z
Ciampix
3284
115297
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Jen, li tuj iros al la episkopo, kaj vespere kun ia cento da
homoj li jam embuskos la portilon. Kaj konduku ĝin tiam
ne nur sklavoj, sed eĉ pretorianoj!! Neniu jam prefere ŝovu
sin sub lian pugnon, eĉ en fera armilo… Ĉar ĉu fero estas
tiel forta? Se oni dece frapos feron, la kapo sub ĝi ne eltenos
la frapon!
Sed Ligia kun grandega kaj kune infana seriozeco levis
supren la fingron.
— Ursus! „ne mortigu” — ŝi diris.
La ligo metis sian manon, similan al bastonego, sur la
malantaŭan parton de la kapo kaj komencis, murmurante,
froti la nukon kun grandega embaraso: Li ja devas rekapti
ŝin… „sian lumon”… Ŝi mem diris, ke nun estas lia
vico… Li atentos, kiom li povos. Sed se ĝi okazus senvole?
Li ja devas ŝin rekapti! Nu, se ĝi okazus, li tiel pentofaros,
tiel petos pardonon de la Senkulpa Ŝafido, ke la Krucumita
Ŝafido indulgos lin, mizeran… Li ja ne volus ofendi la
Ŝafidon, nur la manojn li havas tiel pezajn…
Granda kortuŝo bildiĝis sur lia vizaĝo, sed volante ĝin kaŝi,
li riverencis kaj diris:
— Do mi iras al la sankta episkopo.
Kaj Acte, ĉirkaŭpreninte la kolon de Ligia, komencis
plori…
Ankoraŭ foje ŝi ekkomprenis, ke ekzistas iu mondo, kie
eĉ en sufero estas pli da feliĉo, ol en ĉiuj luksoj kaj ĝuoj
de la cezara domo, ankoraŭ foje fende malfermiĝis antaŭ ŝi
pordo al lumo, sed samtempe ŝi eksentis, ke ŝi ne indas trairi
tiun pordon.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||79}}</noinclude>
h67nqah13o4ezdk03zum4zs37ez536m
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/95
104
32360
115299
106318
2026-05-11T07:36:47Z
Ciampix
3284
115299
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Aaaa!!!…
Tiam Gulo elpaŝis antaŭen kun sia sangokovrita vizaĝo,
vokante rapide kaj ploreme:
— Jen sango, sinjoro! ni defendis ŝin! Jen sango, sinjoro!
jen sango!…
Sed li ne povis fini, ĉar Vinicius ekkaptis bronzan
kandelingon kaj per unu frapo frakasis la kranion de la sklavo,
poste, preminte sian kapon per la manoj, enigis la fingrojn
inter la harojn, ripetante raŭke:
— ''{{Lingvo|la|Me miserum! Me miserum!}}''
Lia vizaĝo iĝis ruĝblua, la okuloj forkuris sub la frunton,
ŝaŭmo aperis sur lia buŝo.
— Vergojn!!! — li ekmuĝis per nehoma voĉo.
— Sinjoro! Aaaa!… kompatu! — ĝemis la sklavoj.
Sed Petronius leviĝis kun la esprimo de malplaĉo sur la
vizaĝo.
— Ni iru, Chrysothemis! — li diris — se vi volas rigardi
viandon, mi ordonos prirabi vendejon de buĉisto ĉe Carinae.
Li eliris el la ''{{Lingvo|la|atrium}}'', kaj en la tuta domo, ornamita per
verdaĵo de hederoj kaj preta al festeno, eksonis post momento
ĝemoj kaj fajfado de vergoj, kiuj daŭris ĝis la mateno.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||91}}</noinclude>
37k4n5y2gta1whw2vn6negmnrk5uein
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/132
104
32362
115305
106358
2026-05-11T07:47:22Z
Ciampix
3284
115305
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XV}}
Petronius al Vinicius:
„Per fidata sklavo mi sendas al vi el Antiumo tiun ĉi
leteron, al kiu, mi esperas, vi respondos per la sama sklavo
sen troa prokrasto, kvankam via mano pli kutimas al glavo
kaj lanco, ol al plumo. Mi lasis vin sur bona vojo kaj plenan
de espero, do mi kredas, ke aŭ jam vi la dolĉan pasion kvietigis
en la brakoj de Ligia, aŭ kvietigos ĝin, antaŭ ol vera
vintra vento blovos sur Kampanion de la supro de Sorakto. Ho
mia Vinicius! Estu al vi majstrino la ora diino de Cipro, kaj
vi estu majstro al tiu liga Aŭroro, kiu forkuras de la suno de
amo. Memoru ankaŭ ĉiam, ke marmoro mem per si, eĉ plej
multekosta, estas nenio, kaj ke veran valoron ĝi nur ricevas,
kiam en ĉefverkon ĝin transformas la mano de skulptisto. Tia
skulptisto estu vi, ''{{Lingvo|la|carissime!}}'' Ami ne estas sufiĉe, oni devas scii
ami kaj oni devas scii instrui amon. Volupton sentas ja eĉ la
plebo, kaj eĉ bestoj, sed vera homo ĝuste per tio de ili distingiĝas,
ke li ĝin kvazaŭ ŝanĝas en noblan arton, kaj, ĝuante,
scias tion, la tutan ĝian dian valoron klare konscias en penso,
kaj tiel ne nur la korpon, sed ankaŭ la animon satigas. Plurfoje,
kiam mi pensas ĉi tie pri la vanteco, necerteco kaj enuo de
nia vivo, venas en mian kapon la penso, ke vi eĉ eble pli bone
elektis, ke ne la cezara kortego, sed milito kaj amo estas la
du solaj aferoj, por kiuj valoras naskiĝi kaj vivi.
En milito vi estis feliĉa, estu do feliĉa ankaŭ en amo, kaj
se vin interesas, kio okazas en la cezara kortego, mi sciigos
vin pri tio de tempo al tempo. Jen ni sidas en Antiumo kaj
flegas nian ĉielan voĉon, ni sentas ĉiam egalan malamon al
Romo, kaj por la vintro ni intencas iri en Bajojn, por prezentiĝi
publike en Neapolo, kies loĝantoj, estante grekoj, pli bone scios
nin taksi, ol la lupa idaro, loĝanta ĉe la bordoj de Tibro.
Homoj alkuros el Bajoj, el Pompeo, el Puteolo, el Kumoj, el
Stabioj, ne mankos al ni aplaŭdoj, nek laŭraj kronoj, kaj tio ĉi
kuraĝigos nin al la intencata iro en Ahajon.
Kaj la memoro pri la malgranda aŭgustino? Jes! Ni ŝin ankoraŭ
priploras. Ni kantas himnojn, komponitajn de ni mem,
tiel belege, ke sirenoj pro envio kaŝis sin en plej profundajn
kavernojn de Amfitrito. Aŭskultus nin, anstataŭe, delfenoj,<noinclude><references/>
{{rh|128||}}</noinclude>
nafswebm6r7ykyijo0ekyhgpw73e6k2
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/135
104
32372
115306
106361
2026-05-11T07:49:19Z
Ciampix
3284
115306
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tio okazis almenaŭ dekdu tagojn post via forveturo. De
tiu tempo li vizitis min kelkajn fojojn. Li mem rakontis
al mi, ke li akiris grandan influon inter la kristanoj. Li diras,
ke se li ne trovis Ligian ĝis nun, ĝi estas tial, ke la kristanoj
estas jam sennombre multaj en Romo mem, do ne ĉiuj konas
sin reciproke kaj ne povas scii ĉion, kio okazas inter ili. Ili
estas ankaŭ singardemaj kaj ĝenerale neparolemaj, li tamen
certigas, ke se li nur atingos la ĉefulojn, kiujn oni nomas
presbiteroj, li scios eligi de ili ĉiujn sekretojn. Kelkajn li jam
ekkonis kaj penis ilin esplori, sed gardeme, por per rapido
ne veki suspektojn kaj ne malfaciligi la laboron. Kaj, kvankam
malfacile estas atendi, kvankam mankas al mi pacienco, mi
sentas, ke li estas prava, kaj mi atendas.
Li eksciis ankaŭ, ke ili havas komunajn preĝolokojn, ofte
ekster la urbaj muregoj en malplenaj domoj kaj eĉ en sablejoj.
Tie ili gloras Kriston, kantas kaj festenas. Tiaj lokoj estas
multaj. Chilo supozas, ke Ligia intence vizitas aliajn, ol
Pomponia, por ke la lasta, en okazo de juĝo kaj esploro,
povu purkonscience ĵuri, ke ŝi ne konas ŝian kaŝejon. Povas
esti, ke la presbiteroj konsilis al ŝi ĉi tiun singardemon. Kiam
Chilo ekkonos jam tiujn lokojn, mi vizitados ilin kune kun
li kaj, se la dioj permesos al mi ekvidi Ligian, mi ĵuras al vi
je Jovo, ke ĉi-foje ŝi ne forkuros el miaj manoj.
Mi pensas senĉese pri tiuj preĝolokoj. Chilo ne volas, ke
mi iradu tien kun li. Li timas, sed mi ne povas sidi hejme. Mi
ekkonos ŝin tuj, eĉ alivestitan aŭ vualitan. Ili kunvenas tie
nokte, sed mi ekkonos ŝin eĉ nokte. Mi ekkonus ĉie ŝian voĉon
kaj sintenon. Mi mem iros alivestita kaj atentos ĉiun, kiu
eniros kaj eliros. Mi pensas pri ŝi senĉese, do mi ŝin rekonos.
Chilo devas veni morgaŭ, kaj ni iros. Mi kunpremos armilon.
Kelkaj miaj sklavoj, senditaj provincen, revenis kun nenio.
Sed nun mi estas certa, ke ŝi estas ĉi tie, en la urbo, eble eĉ
ne malproksime. Mi vizitis ankaŭ mem multajn domojn,
pretekstante luon. Ĉe mi estos al ŝi centfoje pli bone, ĉar tie
vivas tutaj amasoj da malriĉuloj. Mi ja nenion al ŝi avaros.
Vi skribas, ke mi bone elektis, sed jen mi ja elektis zorgojn kaj
ĉagrenojn. Ni iros unue en tiujn domojn, kiuj estas en la urbo,
poste ekster la pordegojn. La espero atendas ion de ĉiu morgaŭo
— alie oni ne povus vivi. Vi diras, ke oni devas scii ami; mi
ankaŭ sciis paroli kun Ligia pri amo, sed nun mi nur sopiras,
nur atendas Chilon kaj hejme sentas min neelteneble. Adiaŭ”.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||131}}</noinclude>
eh0igwz9yu413dnv1lxel8cj6uklzyd
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/150
104
32380
115311
106376
2026-05-11T08:01:33Z
Ciampix
3284
115311
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XVIII}}
::Petronius al Vinicius:
„Plorinda estas via stato, ''{{Lingvo|la|carissime!}}'' Venuso evidente
konfuzis vian prudenton, senigis vin de la saĝo, memoro kaj
kapablo pensi pri io ajn, ekster amo. Tralegu iam tion, kion
vi respondis al mia letero, kaj vi vidos, kiel via menso
indiferentiĝis al ĉio, kio ne estas Ligia, kiel ĝi nur pri ŝi okupiĝas,
al ŝi senĉese revenas kaj rondflugas super ŝi, kvazaŭ akcipitro
super ĉasata rabaĵo. Je Polukso! trovu ŝin pli rapide; alie, se
la fajro ne transformos vin en cindron, vi ŝanĝos vin en la
egiptan Sfinkson, kiu, ekaminte, kiel oni diras, la palan Izidon,
iĝis al ĉio surda, indiferenta kaj atendas nur nokton, por povi
rigardi la amatinon per la ŝtonaj okuloj.
„Trakuradu vespere, alivestita, la urbon, vizitadu kun via
filozofo la kristanajn preĝodomojn. Ĉio, kio vekas esperon kaj
pasigas la tempon, estas laŭdinda. Sed, pro amikeco al mi,
faru unu aferon: tiu Ursus, la sklavo de Ligia, estas laŭdire
eksterordinare forta homo, dungu do Croton kaj faradu la
serĉojn triope. Tiel estos pli sendanĝere kaj pli prudente. La
kristanoj, se apartenas al ili Pomponia Graecina kaj Ligia,
ne estas verŝajne tiaj friponoj, kiaj oni ilin ĝenerale opinias,
ili pruvis tamen ĉe la forkapto de Ligia, ke kiam la afero
koncernas unu el ilia ŝafaro, ili scias ne ŝerci. Kiam vi ekvidos
Ligian, mi scias, ke vi ne kapablos vin deteni kaj ekdeziros
ŝin tuj forkonduki, sed kiel vi tion plenumos sole kun Chilonides?
Croto tamen vin helpos, se ŝin eĉ defendus dek tiaj
ligoj, kiel tiu Ursus. Ne lasu vin ekspluati de Chilo, sed por
Croto ne avaru monon. El ĉiuj konsiloj, kiujn mi povas al vi
sendi, ĉi tiu estas la plej bona.
„Tie ĉi oni jam ĉesis paroli pri la malgranda aŭgustino kaj pri
tio, ke ŝi mortis pro sorĉoj. Poppaea ankoraŭ aludas ilin iafoje,
sed la menso de la {{SIC|c|C}}ezaro estas okupita per io alia; cetere, se
estas vere, ke la ''{{Lingvo|la|diva}}'' aŭgustino estas denove graveda, tiam
ankaŭ en ŝi la memoro pri tiu infano malaperos sen iaj
postsignoj. Ni estas jam de dekkelkaj tagoj en Neapolo, aŭ, pli
ĝuste, en Bajoj. Se vi kapablus pensi pri io ajn, tiam la ehoj<noinclude><references/>
{{rh|146||}}</noinclude>
r5oirbqksmdfl9mrto5p5du1etis7pc
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/136
104
32394
115307
106362
2026-05-11T07:50:50Z
Ciampix
3284
115307
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XVI}}
Chilo ne montris sin tamen sufiĉe longe, tiel, ke Vinicius
ne sciis fine, kion pri tio opinii. Vane li ripetadis al si, ke
la serĉado, se oni deziras sukcesajn rezultojn, devas esti
malrapida. Same lia sango, kiel lia ekscitema naturo, ribelis kontraŭ
la voĉo de la prudento. Nenion fari, atendi, sidi kun senage
kunmetitaj manoj, estis io tiel kontraŭa al lia karaktero, ke
neniel li povis kun tio paciĝi. Trakurado de la urbaj stratetoj
en malhela, sklava mantelo, pro tio mem, ke ĝi estis vana,
ŝajnis al li nura trompado de la propra senfareco kaj ne
povis lin kontentigi. Liaj liberigitoj, ruzaj homoj, al kiuj li
ordonis entrepreni apartajn serĉadojn, montriĝis centfoje malpli
lertaj, ol Chilo. Dume, krom la amo, kiun li sentis al Ligia,
naskiĝis en li ankaŭ la obstineco de ludisto, kiu volas venki.
Vinicius ĉiam esti tia. De siaj plej junaj jaroj li ĉiam
celatingis, kion li volis, kun pasio de homo, kiu ne komprenas,
ke io povas malsukcesi, aŭ ke oni devas ion rezigni. La militista
rigoro, vere, disciplinis por ia tempo lian memvolon, sed kune
enradikigis al li la konvinkon, ke ĉiu ordono, kiun li direktas
al homoj malpli altrangaj, devas esti plenumita, kaj la longa
restado en Oriento, inter homoj fleksemaj kaj kutimantaj al
sklava obeado, konfirmis en li la kredon, ke por lia „mi volas”
ne ekzistas limoj. Nune do sangis dolore ankaŭ lia memamo.
En tiuj kontraŭaĵoj, en tiu rezisto kaj en la forkuro mem
de Ligia estis, krome, io nekomprenebla por li, ia enigmo,
por kies solvo li mortlace streĉis la kapon. Li sentis, ke Acte
diris la veron kaj ke li ne estis por Ligia indiferenta. Sed se
tiel estis, kial ŝi preferis vagan vivon kaj mizeron, ol lian
amon, ol liajn karesojn kaj ol la restadon en lia luksa domo?
Al tiu ĉi demando li ne sciis trovi respondon, li nur akiris,
anstataŭe, ian malklaran senton, ke inter li kaj Ligia kaj inter
iliaj ideoj, inter la mondo de li mem kaj Petronius kaj
la mondo de Ligia kaj Pomponia Graecina ekzistas ia diferenco,
ia miskompreno, profunda, kiel abismo, kiun nenio povos
plenigi kaj ebenigi. Tiam ŝajnis al li, ke li devas perdi Ligian,
kaj ĉe tiu ĉi penso li perdadis la reston de la anima egalpezo,<noinclude><references/>
{{rh|132||}}</noinclude>
a6ee06l2v4eth2yvl488ccpl7ao0f3l
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/141
104
32400
115308
106367
2026-05-11T07:54:04Z
Ciampix
3284
115308
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la tuta sekto, kiu estis disĉiplo de Kristo kaj al kiu la lasta
konfidis la regadon de la tutmonda kristanaro, estas ankaŭ
venonta en Romon en plej proksima tempo. Ĉiuj kristanoj
kompreneble volos lin vidi kaj aŭdi liajn instruojn. Okazos
iaj grandegaj kunvenoj, kiujn partoprenos ankaŭ li, Chilo, kaj
plie, ĉar en amaso facile estas sin kaŝi, li enkondukos ankaŭ
Viniciuson. Tiam ili certe trovos Ligian. Kiam oni foje
forigos Glaucuson, ĝi ne estos eĉ ligita kun granda danĝero.
Koncerne venĝon, venĝus kompreneble eĉ la kristanoj, sed ĝenerale
ili estas trankvilaj homoj.
Kaj Chilo komencis rakonti kun certa miro, ke li neniam
rimarkis, ke ili malĉastas, venenas putojn kaj fontanojn, ke
ili estas malamikoj de la homa gento, adoras azenon aŭ nutras
sin per la viando de infanoj. Ne! {{SIC|t|T}}ion li ne vidis. Sendube, li
trovos inter ili ankaŭ iujn, kiuj por mono mortigos Glaucuson,
sed ilia instruo, kiom li scias, instigas al neniaj krimoj,
kontraŭe, ordonas pardoni ofendojn.
Vinicius rememoris ankaŭ, kion ĉe Acte diris al li Pomponia
Graecina, kaj ĝenerale li aŭskultis la vortojn de Chilo kun
ĝojo. Kvankam lia sento al Ligia alprenis kelkfoje aspekton de
malamo, li spertis konsolon, aŭdante, ke la instruo, kiun
konfesis tiel ŝi, kiel Pomponia, estis nek krima, nek malĉasta.
Naskiĝadis en li tamen ia malklara sento, ke ĝuste tiu ĉi
instruo, tiu nekonata al li kaj mistera kulto al Kristo kreis
la abismon inter li kaj Ligia, do li komencis kune timi tiun
instruon kaj malami ĝin.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||137}}</noinclude>
has6id1j8wn7sfbskzgez5q37wdnfuu
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/77
104
32421
115296
104669
2026-05-11T06:45:53Z
Ciampix
3284
115296
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Vinicius eltrinkis kaj falegis planken.
Plimulto de la gastoj kuŝis jam sub la tabloj; aliaj vagis
per ŝanceliĝema paŝo tra la ''{{Lingvo|la|triclinium}}'', aliaj dormis sur sofoj,
ronkante aŭ vomante en la dormo superfluon de la vino, kaj
sur la ebriajn konsulojn kaj senatanojn, sur la ebriajn kavalirojn,
poetojn, filozofojn, sur la ebriajn dancistinojn kaj
patriciinojn, sur tiun tutan mondon, ĉioregan ankoraŭ, sed
jam senaniman, florkronitan kaj diboĉegan, sed jam estingiĝantan,
el la ora retego, streĉita sub la plafono, pluvis kaj
pluvis senĉese rozoj.
Ekstere komencis tagiĝi.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||73}}</noinclude>
qn2or5ng0ngk9636xy1tx3trfa3sciv
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/90
104
32428
115298
104668
2026-05-11T06:48:26Z
Ciampix
3284
115298
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>profunda silento, plena de aŭdotrompoj. Al ambaŭ ŝajnis, ke
ili aŭdas jen ian flustron trans la kurteno, jen malproksiman
ploron de infano, jen bojadon de hundoj.
Subite la kurteno de la vestiblo moviĝis sen ia bruo, kaj
alta, malhela homo kun vizaĝo signita de variolo, aperis, kiel
spirito, en la ''{{Lingvo|la|atrium}}''. Ligia en unu momento rekonis Atacinuson,
liberigiton de Vinicius, kiu venadis en la domon de Aulus.
Acte ekkriis, sed Atacinus riverencis profunde kaj diris:
— Saluton al la dia Ligia de Marcus Vinicius, kiu atendas
ŝin kun festeno en la domo, ornamita per verdaĵo.
La lipoj de la knabino iĝis tute blankaj.
— Mi iras — ŝi diris.
Kaj ŝi ĵetis adiaŭe la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Acte.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|86|||}}</noinclude>
0aq3ohrplc2reykv9g4j6raqfu2okum
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/106
104
32439
115300
95781
2026-05-11T07:37:24Z
Ciampix
3284
115300
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Darmo117" /></noinclude>danĝeroj ekpezis super la kapo de Ligia, danĝeroj tiel teruraj,
ke pro ili, trovinte la forkurintojn, oni devos gardi ŝin plej
zorge kontraŭ Poppaea. Poste li komencis maldolĉe riproĉi
al Petronius liajn konsilojn. Sen li, ĉio irus alie. Ligia estus
ĉe Aulusoj, kaj li, Vinicius, povus ŝin vidi ĉiutage kaj estus
hodiaŭ pli feliĉa, ol la cezaro. Kaj ekscitiĝante laŭgrade de la
rakonto, li subiĝadis ĉiam pli al la emocio, ĝis fine larmoj de
bedaŭro kaj furiozo komencis guti el liaj okuloj.
Petronius, kiu simple ne supozis, ke la juna viro povus
ami kaj avidi ĝis tia grado, vidante tiujn larmojn de malespero,
parolis al si interne kun certa miro:
— Ho potenca diino de Cipro, vi sola reĝas al la dioj kaj
al la homoj!
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|102||}}</noinclude>
pkpv94i49luv5h6feqh2nqe3slok24w
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/113
104
32458
115301
106339
2026-05-11T07:38:36Z
Ciampix
3284
115301
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉu vi permesas al mi, sinjoro, paroli plu pri Eunice?
— Mi ordonis al vi diri ĉion, kion vi scias.
— La tuta ''{{Lingvo|la|familia}}'', sinjoro, parolas pri la forkuro de la fraŭlino,
kiu estis loĝonta en la domo de la nobla Vinicius. Post
via foriro Eunice venis al mi kaj diris, ke ŝi konas homon,
kiu scios ŝin retrovi.
— Ha! — diris Petronius. — Kiu li estas?
— Mi ne konas lin, sinjoro, mi pensis tamen, ke estas mia
devo komuniki al vi ĉi tion.
— Bone. Tiu homo atendu ĉi tie morgaŭ matene alvenon de
la tribuno, kiun vi petos morgaŭ en mia nomo, ke li matene
vizitu min.
La ''{{Lingvo|la|atriensis}}'' riverencis kaj eliris.
Kaj Petronius komencis malgraŭvole pensi pri Eunice.
Komence ŝajnis al li klara afero, ke la juna sklavino deziras, ke
Vinicius reakiru Ligian, nur tial, por ne devi mem anstataŭi
ŝin en lia domo. Sed poste venis en lian kapon, ke la homo,
kiun Eunice rekomendas, estas eble ŝia amanto, kaj tiu ĉi penso
subite ekŝajnis al li malagrabla. Ekzistis, vere, simpla rimedo,
por ekscii la veron, ĉar sufiĉus nur alvoki Eunicen, sed estis
jam malfrua horo kaj Petronius sentis sin laca post la longa
vizito ĉe Chrysothemis; li sopiris dormon. Tamen, irante en la
''{{Lingvo|la|cubiculum}}'', li ial rememoris, ke en la okulanguloj de Chrysothemis
li rimarkis hodiaŭ sulketojn. Li ekpensis ankaŭ, ke ŝia
beleco estas pli fama en la tuta Romo, ol vera, kaj ke Fonteius
Capito, kiu proponis al li tri knabetojn el Klazomenoj por
Eunice, volis tamen aĉeti ŝin tro malkare.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||109}}</noinclude>
2pq1avqpppf2eay4av6uv5al7yqvrj2
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/188
104
32574
115259
104663
2026-05-10T17:45:52Z
Ciampix
3284
115259
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tamen, tintante per la dentoj, li diris, aŭ pli ĝuste elĝemis:
— Sira! mi forestas… mi ne konas… ĉi tiun… bonan
homon…
— Mi diris al li, ke vi estas hejme kaj ke vi dormas,
sinjoro — respondis la sklavino — sed li postulis, ke mi vin
veku…
— Ho dioj!… mi vin ordonos…
Sed Ursus, kvazaŭ senpacienciĝinte pro la prokrasto,
proksimiĝis al la pordo de la ''{{Lingvo|la|cubiculum}}'' kaj, klininte sin, enŝovis
internen la kapon.
— Chilo Chilonides! — li diris.
— ''{{Lingvo|la|Pax tecum! pax, pax!}}'' — respondis Chilo. — Ho, plej
bona el la kristanoj! Jes, mi estas Chilo, sed ĝi estas eraro…
Mi ne konas vin!
— Chilo Chilonides — respondis Ursus — via sinjoro, Vinicius,
alvokas vin, ke vi venu al li kune kun mi.
{{---|5em}}<noinclude><references/>
{{rh|184||}}</noinclude>
5ehd2nqhs6wo7f3hg7ldz3tro4z6ebh
115314
115259
2026-05-11T08:07:55Z
Ciampix
3284
115314
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tamen, tintante per la dentoj, li diris, aŭ pli ĝuste elĝemis:
— Sira! mi forestas… mi ne konas… ĉi tiun… bonan
homon…
— Mi diris al li, ke vi estas hejme kaj ke vi dormas,
sinjoro — respondis la sklavino — sed li postulis, ke mi vin
veku…
— Ho dioj!… mi vin ordonos…
Sed Ursus, kvazaŭ senpacienciĝinte pro la prokrasto,
proksimiĝis al la pordo de la ''{{Lingvo|la|cubiculum}}'' kaj, klininte sin, enŝovis
internen la kapon.
— Chilo Chilonides! — li diris.
— ''{{Lingvo|la|Pax tecum! pax, pax!}}'' — respondis Chilo. — Ho, plej
bona el la kristanoj! Jes, mi estas Chilo, sed ĝi estas eraro…
Mi ne konas vin!
— Chilo Chilonides — respondis Ursus — via sinjoro, Vinicius,
alvokas vin, ke vi venu al li kune kun mi.
{{brn|3em}}
{{---|5em}}<noinclude><references/>
{{rh|184||}}</noinclude>
jeumgrklhxceih1xhr2lvkjhgy8m6yl
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/173
104
32575
115318
104667
2026-05-11T08:14:15Z
Ciampix
3284
115318
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>momento Chilo ektiris Viniciuson je la rando de lia mantelo
kaj ekflustris:
— Sinjoro, tie, proksime al la maljunulo, mi vidas Urbanon,
kaj apud li iun fraŭlinon.
Vinicius rekonsciiĝis kvazaŭ de dormo kaj, turninte sin en
la direkton, montratan de la greko, ekvidis Ligian.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||169}}</noinclude>
bwtk3whlahfz0wc4x33hrel8gkyiahm
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/121
104
32655
115302
106347
2026-05-11T07:39:41Z
Ciampix
3284
115302
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>al vi fiŝon sur sablo? Se mi scias, kion ĝi signifas, mi sufokiĝu
per peco da kaprina fromaĝo! Sed mi scios! Ĉar tamen la fiŝoj
vivas en akvo, kaj serĉado en la akvo estas pli malfacila, ol sur
la tero, {{Lingvo|la|''ergo''}}: li pagos al mi por tiu fiŝo aparte. Ankoraŭ unu tia
monujo — kaj mi povos, forĵeti la almozulan sakon kaj aĉeti
sklavon… Sed kion vi dirus, Chilo, se mi konsilus al vi
aĉeti ne sklavon, sed sklavinon?… Mi konas vin! Mi scias,
ke vi konsentos!… Se ŝi estus bela, kiel ekzemple Eunice,
vi mem rejuniĝus ĉe ŝi, kaj sametempe vi havus de ŝi honestan
kaj certan profiton. Mi vendis al tiu {{SIC|komaptinda|kompatinda}} Eunice du
fadenojn el mia propra malnova mantelo… Ŝi estas malsaĝa,
sed se Petronius ŝin donacus al mi, mi ŝin prenus… Jes,
jes, Chilo, ido de Chilo… Vi perdis la patron kaj la patrinon!…
Vi estas orfo, do konsolu vin almenaŭ, aĉetante
sklavinon. Ŝi devas, vere, ie loĝi, do Vinicius luos por ŝi
loĝejon, kie ankaŭ vi trovos rifuĝon; ŝi devas sin vesti, do
Vinicius pagos por ŝia vesto, kaj ŝi devas manĝi, do li ŝin
nutros. Ho, kiel malfacila estas la vivo! Kie estas la tempo,
kiam por obolo oni povis ricevi tiom da fabo kun lardo, kiom
oni povis teni en ambaŭ manoj, aŭ pecon da kaprina kolbaso,
saturita per sango, longan, kiel brako de dekdujara knabo!
Sed jen tiu ŝtelisto, Sporus! En vinejo estos plej facile ion
ekscii.
Tiel parolante, li eniris la vinejon, kie li mendis por si
krucon da malhela vino; vidante senfidan rigardon de la
mastro, li elskrapis oran moneron el la monujo kaj metinte
ĝin sur la tablon, diris:
— Sporus, mi laboris hodiaŭ kun Seneca de la frumateno
ĝis la tagmezo, kaj jen kion mia amiko donacis al mi ĉe la
adiaŭo.
La rondaj okuloj de Sporus, iĝis je tiu ĉe vido ankoraŭ pli
rondaj, kaj la vino tuj troviĝis antaŭ Chilo, kiu, trempinte en
ĝi la fingron, desegnis sur la tablo fiŝon kaj diris:
— Ĉu vi scias, kion ĝi signifas?
— Fiŝo? Nu, fiŝo estas fiŝo.
— Malsaĝa vi estas, kvankam vi alverŝas tiom da akvo
al vino, ke povus tie troviĝi eĉ fiŝo. Ĝi estas simbolo, kiu en
la lingvo de la filozofoj signifas: rideto de Fortuno. Se vi ĝin
divenus, eble al vi ankaŭ ridetus Fortuno. Respektu filozofion,
mi diras al vi, aŭ mi translokiĝos en alian vinejon, kion mia
persona amiko, Petronius, delonge al mi konsilas.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||117}}</noinclude>
a7rosjvs8tvptl404xhushhn5xbjygg
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/122
104
32657
115303
106348
2026-05-11T07:41:58Z
Ciampix
3284
115303
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XIV}}
Dum kelkaj sekvintaj tagoj Chilo nenie montris sin. Vinicius,
kiu, de kiam li eksciis de Acte, ke Ligia lin amis, centfoje
pli deziris ŝin retrovi, komencis mem serĉi ŝin, ne volante,
kaj ankaŭ ne povante peti helpon de la {{SIC|c|C}}ezaro, konsumata
de maltrankvilo pro la malsano de la malgranda aŭgustino.
Senefikaj restis fine oferoj, farataj en temploj, preĝoj kaj
votoj, same kiel kuracista arto kaj ĉiaj sorĉaj rimedoj, kiujn
oni aplikis en la ekstrema malespero. Post semajno la infano
mortis. Funebro kovris la kortegon kaj Romon. La cezaro,
kiu post la naskiĝo de la infano frenezis de feliĉo, frenezis
nun de malespero; ferminte sin en siaj ĉambroj, dum du tagoj
li akceptis nenian nutraĵon, kaj kvankam en la palaco svarmis
amasoj da senatanoj kaj aŭgustanoj, kiuj rapidis tien kun
signoj de bedaŭro kaj kunsento, li volis neniun vidi. La senato
kunvenis en eksterordinara kunsido, dum kiu la mortinta
infano estis proklamita diino; oni decidis konstrui al ŝi templon
kaj difinis por ĝi apartan pastron. Oni faris ankaŭ en aliaj
temploj novajn oferdonojn honore al la mortintino, oni fandis
ŝiajn statuojn el multekostaj metaloj, kaj la enterigo estis unu
senmezura soleno, dum kiu la popolo admiris la malmoderajn
signojn de funebro, kiujn elmontradis la {{SIC|c|C}}ezaro, ploris kun li,
etendadis la manojn por donacoj, kaj, super ĉio, amuzis sin
per la eksterordinara spektaklo.
Petroniuson maltrakviligis tiu ĉi morto. Oni sciis jam en
la tuta Romo, ke Poppaea atribuas ĝin al sorĉoj. Post ŝi ripetis
ĉi tion ankaŭ la kuracistoj, kiuj tiumaniere povis pravigi la
senefikecon de siaj penoj, kaj la pastroj, kies oferdonoj montriĝis
senhelpaj, kaj la sorĉfaristoj, tremantaj pri sia vivo,
kaj la popolo. Petronius estis nun kontenta, ke Ligia forkuris;
ĉar tamen li ne deziris malbone al Aulusoj, kaj deziris bone
al si mem kaj la Vinicius, tial, kiam oni forigis la cipreson,
fiksitan signe de funebro antaŭ Palatino, li iris al akcepto,
aranĝita por la senatanoj kaj aŭgustanoj, volante konvinkiĝi,
kiagrade Nero inklinas kredi la famojn pri sorĉoj, kaj kontraŭagi
sekvojn, kiuj povus el tio rezulti.<noinclude><references/>
{{rh|118||}}</noinclude>
e97rhmwkznguuxi31p1yuyop7v7wbdw
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/142
104
32660
115309
106368
2026-05-11T07:55:24Z
Ciampix
3284
115309
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XVII}}
Por Chilo efektive estis grave forigi Glaucuson, kiu,
kvankam en maljuna aĝo, tute ne estis kadukulo. En tio, kion
Chilo rakontis al Vinicius, granda parto estis vera. Li konis
iam Glaucuson, perfidis lin, sklavigis al rabistoj, senigis de
la familio, havaĵo kaj elmetis al murdo. La memoro pri tiuj
okazoj tamen ne pezis al li, ĉar li lasis sian viktimon agoniantan
ne en gastejo, sed en kampo apud Minturnoj, kaj ne
antaŭvidis nur unu aferon — ke Glaucus resaniĝos de la
vundoj kaj venos en Romon. Tial, ekvidinte lin en la preĝodomo,
li efektive teruriĝis kaj en la unua momento vere volis
rezigni la serĉadon de Ligia. Sed aliflanke Vinicius teruris lin
ankoraŭ pli. Li komprenis, ke li devas elekti inter la timo
antaŭ Glaucus kaj persekuto kaj venĝo de la potenca patricio,
kiun sendube subtenus alia, ankoraŭ pli potenca, Petronius.
Konsiderinte ĉi tion, Chilo ĉesis heziti. Li ekpensis, ke pli bone
estas havi malamikojn malgrandajn, ol grandajn, kaj kvankam
lia timema naturo retenis sin iom kontraŭ sangaj rimedoj, li
tamen akceptis kiel nepran mortigi Glaucuson per fremdaj
manoj.
Nun li klopodis nur pri elekto de la homoj, kaj ĝuste ilin
koncernis la plano, pri kiu li menciis al Vinicius. Pasigante
plej ofte la noktojn en vinejoj kaj noktante tie inter homoj
senrifuĝaj, sen konscienco kaj honoro, li povis facile trovi tiajn,
kiuj entreprenus ĉian faron, sed ankoraŭ pli facile tiajn, kiuj,
elflarinte ĉe li monon, komencus la laboron de li mem, aŭ,
ricevinte antaŭpagon, eldevigus de li la tutan sumon, minacante
transdoni lin en la manojn de la vigiloj. Cetere de kelka
tempo Chilo abomenis la ĉifonularon, la fiajn kaj kune terurajn
figurojn, kiuj nestis en suspektindaj domoj en Suburra, aŭ en
Transtibro. Mezurante ĉion per la propra mezurilo kaj ne
ekkoninte sufiĉe la kristanojn, nek ilian instruon, li kredis,
ke ankaŭ inter ili li trovos volemajn ilojn, kaj ĉar ili ŝajnis al
li pli honestaj, ol aliaj, li decidis turni sin al ili kaj prezenti la
aferon tiel, ke ili entreprenu ĝin ne nur por mono, sed ankaŭ
pro fervoro.<noinclude><references/>
{{rh|138||}}</noinclude>
3khjhv3ihtjcsas76dj2x21pj7aobnb
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/131
104
32667
115304
106357
2026-05-11T07:44:50Z
Ciampix
3284
115304
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiel ĝi faciligus aliron al ili kaj kian fidon vekus en ili.
— Vere — diris Petronius — kaj vi devis ĝin fari.
— Ĝuste tial mi venas ĉi tien, por ke mi povu ĝin fari.
Petronius turnis sin al Vinicius:
— Ordonu elkalkuli al li kvin mil sestercojn, sed en la
amino, en la menso…
Sed Vinicius diris:
— Mi donos al vi servanton, kiu portos la bezonan sumon,
kaj vi diros al Euricius, ke la servanto estas via sklavo, kaj
en lia ĉeesto vi transdonos al li la monon. Ĉar tamen vi alportis
gravan sciigon, saman sumon vi ricevos por vi mem. Venu
preni la servanton kaj la monon hodiaŭ vespere.
— Jen vera {{SIC|c|C}}ezaro! — diris Chilo. — Permesu, sinjoro,
ke mi dediĉos al vi unu el miaj verkoj, sed permesu ankaŭ,
ke hodiaŭ vespere mi venos sole por preni la monon, ĉar
Euricius diris al mi, ke oni elŝarĝis jam ĉiujn flosojn, kaj
novajn oni alnaĝigos el Ostio nur post kelkaj tagoj. Paco
estu kun vi! Tiel adiaŭas sin la kristanoj… Mi aĉetos al mi
sklavinon, tio estas, mi volis diri, sklavon. Fiŝojn oni kaptas
per fiŝkaptilo, kaj kristanojn per fiŝo. {{Lingvo|la|''Pax vobiscum!… pax!… pax!… pax!…''}}
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||127}}</noinclude>
fhzkb5hkmosjsdy4ay4nj1n2jcsaynk
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/149
104
32675
115310
106375
2026-05-11T07:56:30Z
Ciampix
3284
115310
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>
— Patro — li diris per preskaŭ petega voĉo — ĉu vi prenas
sur vian konsciencon tiun faron kaj ĉu vi mem aŭdis Glaucuson,
perfidantan la fratojn?
Chilo ekkomprenis, ke li devas prezenti iajn pruvojn, diri
iujn nomojn, aŭ alie en la koron de la grandegulo povas
enŝteli sin dubo. Kaj subite feliĉa penso ekbrilis en lia kapo.
— Aŭskultu, Urbano — li diris — mi loĝas en Korinto,
sed mi devenas el Koso, kaj ĉi tie, en Romo, mi instruas la
instruon de Kristo al unu servantino el mia patrujo, nomata
Eunice. Ŝi servas, kiel {{Lingvo|la|''vestiplica''}}, en la domo de la amiko de
l’ cezaro, iu Petronius. Kaj en tiu domo mi aŭdis, kiel Glaucus
devigis sin perfidi ĉiujn kristanojn, kaj krom tio promesis al
alia konfidato de la cezaro, Vinicius, ke li trovos al li inter
la kristanoj junulinon…
En tiu ĉi momento li interrompis kaj mirege rigardis la
laboriston, kies okuloj ekbrilis subite, kiele okuloj de sovaĝa
besto, kaj la vizaĝo alprenis la esprimon de terura kolero
kaj minaco.
— Kio estas al vi? — li demandis preskaŭ kun timo.
— Nenio, patro. Mi mortigos morgaŭ Glaucuson!…
Sed la greko eksilentis; post momento, preninte la laboriston
je la ŝultroj, li turnis lin tiel, ke la lumo de la luno falu rekte
sur lian vizaĝon, kaj komencis rigardi lin atente. Videble
estis, ke li hezitis en la animo, ĉu demandi lin plu kaj igi
ĉion malkaŝa, aŭ kontentiĝi ĉi-momente per tio, kion li eksciis
aŭ divenis.
Fine tamen lia denaska singardemo venkis. Li ekspiris
profude, foje kaj refoj, poste, metinte denove la manon sur
la kapon de la laboristo, demandis per solena kaj emfaza voĉo:
— Ĉe la sankta bapto oni ja donis al vi la nomon Urbano?
— Jes patro.
— Paco do estu kun vi, Urbano.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||145}}</noinclude>
ktctr4y6y3h24gjvnk2vmeb7cfqviqd
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/172
104
32923
115319
106397
2026-05-11T08:14:42Z
Ciampix
3284
115319
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>momente, kie li estas, li komencis perdi la senton de realeco,
mezurkapablon, juĝon. Li staris kontraŭ du neeblaĵoj. Li ne
povis kredi tion, kion diris la maljunulo, kaj sentis, ke oni
devus esti ja blinda kaj malkonfesi la propran prudenton,
por supozi, ke tiu homo, kiu diris: „Mi vidis”, mensogis. Estis
io en lia kortuŝo, en liaj larmoj, en lia tuta sinteno kaj en la
detaloj de la okazoj, kiujn li rakontis, kio faris ĉian suspekton
neebla. Al Vinicius ŝajnis kelkmomente, ke li sonĝas. Sed
ĉirkaŭe li vidis silentan amason, la fulgodoro de la lanternoj
atingis lian nazon; kelkan distancon de li flamis la torĉoj kaj
apude, sur la ŝtono, staris la maljuna homo, proksima al
tombo, kun iom tremanta kapo, kiu, atestante per siaj vortoj,
ripetis: „Mi vidis!”
Kaj li rakontis al ili ĉion pluan, ĝis la Ĉieleniro. Iafoje li
ripozis, ĉar li parolis tre detale, sed oni sentis, ke ĉiu plej
eta detalo tiel gravuriĝis en lia memoro, kiel sur ŝtono. Tiujn,
kiuj lin aŭskultis, ekregis ekstazo. Ili forĵetis la kapuĉojn de
la kapoj, por aŭdi pli bone kaj por preterlasi neniun el
tiuj vortoj, kiuj estis por ili netakseblaj. Ŝajnis al ili, ke iu
superhoma forto transportas ilin en Galileon, ke ili paŝas kune
kun la disĉiploj en la tieaj boskoj kaj ĉe la akvobordoj, ke tiu
ĉi tombejo ŝanĝas sin en la Tiberiadan lagon, kaj sur la bordo,
en matena nebulo, staras Kristo, kiel Li staris tiam, kiam
Johano, rigardante el la boateto, diris: „Jen la Sinjoro!” kaj
Petro ĵetis sin naĝe, por pli rapide atingi la amatajn piedojn.
En la vizaĝoj oni vidis ravitecon sen limoj kaj forgeson pri
la vivo kaj feliĉon kaj senmezuran amon. Videble estis, ke
dum la longa rakontado de Petro kelkaj havis viziojn, kaj
kiam li komencis rakonti, kiel en la momento de la Ĉieleniro
nubetoj komencis ŝovi sin sub la piedojn de la Savinto kaj
kovri Lin kaj kaŝi antaŭ la okuloj de la apostoloj, ĉiuj kapoj
levis sin malgraŭvole al la ĉielo kaj sekvis momento kvazaŭ
de atendo, kvazaŭ tiuj homoj esperus ekvidi Lin ankoraŭ,
kvazaŭ li esperus, ke Li malsuprenvenos reen el la ĉielaj
kampoj, por vidi, kiel la maljuna apostolo paŝtas la
konfiditajn al li ŝafojn, kaj beni lin kaj lian ŝafaron.
Kaj por tiuj homoj ne ekzistis ĉi-momente Romo, ne ekzistis
la furioza cezaro, ne ekzistis temploj, dioj, idolanoj, ekzistis
nur Kristo, kiu plenigis la teron, la maron, la ĉielon, la
mondon.
En malproksimaj domoj, disĵetitaj laŭlonge de Via Nomentana,
kokoj komencis krii, anoncante noktomezon. En tiu ĉi<noinclude><references/>
{{rh|168||}}</noinclude>
6gxf2frj5hzck7rmm4n9ah31nv6053s
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/175
104
32935
115317
106399
2026-05-11T08:13:17Z
Ciampix
3284
115317
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>je la rando de la mantelo, timante, ke Vinicius faros ion, kio
povus ilin endanĝerigi. La kristanoj dume komencis preĝi kaj
kanti. Post momento ektondris „Maranatha”, kaj poste la
granda apostolo komencis bapti per la fontana akvo tiujn,
kiujn presbiteroj prezentis, kiel preparitajn por akcepti la
bapton. Al Vinicius ŝajnis, ke tiu ĉi nokto neniam finiĝos.
Li volis nun plej baldaŭ sekvi Ligian kaj kapti ŝin envoje
aŭ el ŝia loĝejo.
Fine kelkaj komencis forlasi la tombejon. Chilo tiam flustris:
— Ni eliru, sinjoro, antaŭ la pordegon, ĉar ni ne deprenis
la kapuĉojn kaj oni rigardas nin.
Tiel estis efektive. Kiam dum la parolado de la apostolo
ĉiuj forĵetis la kapuĉojn, por pli bone aŭdi, ili ne sekvis la
ĝeneralan ekzemplon. La konsilo de Chilo prezentiĝis al li
kiel prudenta. Starante ĉe la pordego, ili povis atenti ĉiujn
elirantojn, kaj Ursuson ne estis malfacile rekoni laŭ lia kresko
kaj figuro.
— Ni sekvu ilin — diris Chilo — kaj vidu, en kiun domon
ili eniros, kaj morgaŭ, aŭ pli ĝuste, jam hodiaŭ, vi ĉirkaŭigos,
sinjoro, ĉiujn enirejojn de la domo per sklavoj kaj forprenos
ŝin.
— Ne! — diris Vinicius.
— Kion vi volas fari, sinjoro?
— Ni eniros post ŝi la domon kaj forkaptos ŝin senprokraste:
vi ja konsentis ĉi tion, Croto?
— Jes — diris la gladiatormajstro — kaj mi donas min
mem kiel sklavon al vi, sinjoro, se mi ne rompos la sakron al tiu
bubalo, kiu ŝin gardas.
Sed Chilo komencis malkonsili kaj petegi ilin je ĉiuj dioj,
ke ili tion ne faru. Croto ja devis esti prenita nur por defendo,
por la okazo, se oni ilin rekonus, ne por forkapti la fraŭlinon.
Prenante ŝin nur duope, ili riskos morton kaj, plie, povas
ellasi ŝin el la manoj, post kio ŝi kaŝos sin en alian lokon aŭ
forlasos Romon. Kaj kion ili faros? Kial ne agi sekure, kial
elmeti sin mem al pereo kaj la tutan entreprenon al malcerteco
de la sukceso?
Vinicius, kvankam li detenis sin kun plej granda fortostreĉo,
por tuj en la tombejo ne ekkapti Ligian en la brakojn,
sentis tamen, ke la greko estas prava, kaj li sekvus liajn
konsilojn, se ne enmiksus sin Croto, kiu timis pri sia rekompenco.
— Sinjoro, ordonu silenti al ĉi tiu maljuna sentaŭgulo — li
diris — aŭ permesu al mi mallevi la pugnon sur lian kapon. Foje<noinclude><references/>
{{rh|||171}}</noinclude>
4esr9zgcgqrb515ms2ak037xh90bqrg
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/181
104
36105
115316
112079
2026-05-11T08:10:41Z
Ciampix
3284
115316
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XXII}}
Vinicius nur en la korto ekkomprenis la tutan malfacilecon
de la entrepreno. La domo estis granda, kelketaĝa, unu el tiuj
domoj, da kiaj oni konstruis milojn en la tuta Romo, por
havigi al si profiton el luigado de loĝejoj, kaj ordinare oni
konstruis ilin tiel rapide kaj tiel malzorge, ke ne estis preskaŭ
jaro, en kiu kelkaj el ili ne falis sur la kapojn de la loĝantoj.
Tio estis veraj abelujoj, tro altaj kaj tro mallarĝaj, plenaj de
ĉeloj kaj kameretoj, en kiuj nestis loĝantaro malriĉa, kaj samtempe
tre multnombra. En la urbo, en kiu multaj stratoj ne
havis nomojn, tiuj domoj ne havis numerojn; la posedantoj
komisiis kolektadon de la luopago al siaj sklavoj, tiuj tamen,
ne devigataj de la urbaj aŭtoritatuloj prezenti la nomojn de la
loĝantoj, multfoje mem ilin ne konis. Informiĝi pri iu en tia
domo estis treege malfacile, precipe, se ĉe la pordego ne oficis
pordisto.
Tra longa vestiblo, simila al koridoro, Vinicius kaj Croto
eliris sur malvastan, kvarflanke mur-baritan korton, prezentantan
ion en la speco de komuna por la tuta domo ''{{Lingvo|la|atrium}}'', kun
fontano en la mezo, kies akvo ŝprucfalis en ŝtonan pladegon,
enmasonitan en la teron. Ĉe ĉiuj muroj levis sin internaj ŝtuparoj,
parte ŝtonaj, parte lignaj, kondukantaj al galerioj, el
kiuj oni eniris en loĝejojn. Malsupre ankaŭ estis loĝejoj,
kelkaj provizitaj per lignaj pordoj, aliaj apartigitaj de la korto
nur per lanaj, plejparte ĉifonigitaj kaj truitaj, aŭ flikitaj
kurtenoj.
La horo estis frua kaj sur la korto ne vidiĝis eĉ unu vivanto.
Videble en la tuta domo ĉiuj dormis ankoraŭ, krom tiuj,
kiuj revenis el Ostriano.
— Kion ni faros, sinjoro? — demandis Croto, haltante.
— Ni atendu ĉi tie; eble iu aperos — respondis Vinicius. —
Oni ne devas vidi nin en la korto.
Sed samtempe li pensis, ke la konsilo de Chilo estis praktika.
Se li havus kelkdek sklavojn, li povus sieĝi la pordegon, kiu
ŝajnis esti la sola elirejo, kaj traserĉi ĉiujn loĝejojn, dume
nun ili devis tuj trafi la loĝejon de Ligia, ĉar alie kristanoj,<noinclude><references/>
{{rh|||177}}</noinclude>
86ag4zmoqdl453zbwwe25vcs8wm8n3o
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/185
104
36109
115244
108959
2026-05-10T15:37:49Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
115244
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>Kaj tiu ligo, kiu mortigis Croton, ĉi-momente ŝajnis al li
efektive iu superhoma estaĵo. Kurante, li pensis, ke tio eble
estas iu dio, kiu prenis sur sin la formon de barbaro. En tiu
ĉi momento li kredis je ĉiuj dioj de la mondo, kiujn li mokis
alitempe. Lian kapon trakuris ankaŭ la penso, ke Croton
mortigis eble la Dio de la kristanoj, kaj denove la haroj hirtiĝis
sur lia kapo, ke li ekmalpacis kun tia potenco.
Nur trakurinte kelkajn stratetojn kaj ekvidinte iujn laboristojn,
irantajn renkonte de malproksime, li iom trankviliĝis.
En lia brusto mankis jam spiro, li do sidiĝis sur sojlo de domo
kaj per la rando de la mantelo komencis viŝi la ŝvitkovritan
frunton.
— Mi estas maljuna kaj bezonas trankvilon — li diris.
La homoj, irantaj renkonten, direktis sin en iun flankan
strateton kaj denove ĉirkaŭis lin soleco. La urbo dormis ankoraŭ.
Matene la stratmovado komencadis sin pli frue en la
pli riĉaj kvartaloj, kie sklavoj de riĉaj domoj estis devigataj
leviĝi antaŭ la plentago, kaj en tiuj, kiujn okupis loĝantaro
libera, nutrata je la regna kosto, sekve senfarema, oni vekiĝadis,
precipe vintre, sufiĉe malfrue. Chilo, sidinte dum ia
tempo sur la sojlo, eksentis penetran malvarmon, li do leviĝis
kaj, certiĝinte, ke li ne perdis la sakon, ricevitan de Vinicius,
direktis sin per paŝoj jam malpli rapidaj al la rivero.
— Eble mi vidos ie la korpon de Croto — li parolis al si. —
— Dioj! Tiu ligo, se li estas homo, povus en la daŭro de unu
jaro gajni milionojn da sestercoj, ĉar se Croton li sufokis,
kiel hundidon, kiu rezistos al li? Por ĉiu ludo sur areno oni
donus al li tiom da oro, kiom li mem pezas. Li gardas tiun
knabinon pli bone, ol Cerbero la inferon. Sed englutu do lin
tiu infero. Mi ne volas havi ion kun li. Li estas tro malmol-osta.
Kion mi tamen faru? Okazis terura afero. Se al tia Croto li
rompis la ostojn, certe ankaŭ la animo de Vinicius plorplendas
super tiu malbenita domo, atendante enterigon. Je Kastoro!
{{SIC|t|T}}io ja estis patricio, amiko de la {{SIC|c|C}}ezaro, sinjoro konata en la
tuta Romo kaj armea tribuno. Lia morto ne estos al ili lasita
senpune.... Kaj se mi ekzemple irus en la tendaron de la
pretorianoj, aŭ al la vigiloj?....
Ĉe tio ĉi li eksilentis kaj komencis mediti, sed post momento
diris:
— Ve al mi! Kiu enkondukis lin en tiun domon, ĉu ne mi?..
Liaj liberigitoj kaj sklavoj scias, ke mi venadis al li, kelkaj eĉ
scias, por kiu celo. Kio estos, se oni min kulpigos, ke mi {{vdk|in|tence}}<noinclude><references/>
{{rh|||181}}</noinclude>
8n1hqdnjegbwhi6ue0a0zre7ftx2rgo
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/186
104
36110
115256
108960
2026-05-10T17:13:59Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
115256
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{vdf|in|tence}} montris al li la domon, en kiu trafis lin morto? Se eĉ
poste montrigus en juĝejo, ke mi ĝin ne volis, oni diros ĉiuokaze,
ke mi estas la kaŭzo de tio.... Kaj li ja estis patricio,
do neniel mi restos senpune. Sed se mi kaŝe forlasus
Romon kaj translokiĝus ien malproksimen, mi nur igus la
suspekton pli granda.
Kaj tiel kaj alie estis malbone. Li nur penis elekti la malpli
grandan malbonon. Romo estis grandega urbo, tamen Chilo
eksentis, ke ĝi povas esti tro malvasta por li. Ĉar ĉiu alia
povus simple iri al la prefekto de la vigiloj, rakonti, kio
okazis, kaj se eĉ falus sur lin ia suspekto, trankvile atendi la
esploradon. Sed la tuta pasinteco de Chilo estis tiaspeca, ke
ĉiu pli proksima konatiĝo, ĉu al la prefekto de la urbo, aŭ
al la prefekto de la vigiloj, povus kaŭzi al li tre gravajn
embarasojn kaj kune doni bazon al ĉiaj suspektoj, kiuj povus
veni en la kapojn de la oficistoj.
Aliflanke, forkuri, signifus konfirmi Petroniuson en la konvinko,
ke Vinicius estis perfidita kaj murdita sekve de komploto.
Petronius estis homo potenca, kiu povis havi al sia
dispono la policon en la tuta regno kaj kiu sendube klopodus
elserĉi la kulpulojn, eĉ en la ekstremoj de la mondo. Tamen
al Chilo venis la ideo, ĉu ne estus plej bone turni sin al li kaj
rakonti, kio okazis. Jes! Tio ĉi estis la plej bona maniero.
Petronius estis homo trankvila kaj Chilo povis esti certa
almenaŭ pri tio, ke li aŭskultos lin ĝis la fino. Petronius, kiu
konis la aferon de la komenco, pli facile ekkredus ankaŭ la
senkulpecon de Chilo, ol la prefektoj.
Tamen por iri al li, oni devis scii certe, kio okazis kun
Vinicius, kaj Chilo tion ĉi ne sciis. Li vidis vere la ligon,
ŝtelirantan al la rivero kun la korpo de Croto, sed nenion pli.
Vinicius povis esti mortigita, sed povis ankaŭ esti vundita aŭ
kaptita. Nur nun venis al Chilo la ideo, ke la kristanoj certe
ne kuraĝus mortigi homon tiel potencan, aŭgustanon kaj altan
armean oficiston, ĉar tia ago povus sekvigi kontraŭ ili ĝeneralan
persekutadon. Pli verŝajne estis, ke ili retenis lin perforte,
por doni al Ligia tempon refoje kaŝi sin en alia loko.
Tiu ĉi penso inspiris al Chilo kuraĝon.
— Se tiu liga drako ne disŝiris lin en la unua impeto, li
estas viva, kaj se li estas viva, li mem atestos, ke mi lin ne
perfidis, kaj tiam ne nur nenio min minacos, sed (ho Hermeso,
kalkulu denove je la du bovidinoj!) malfermos sin antaŭ mi
nova kampo .... Mi povas sciigi al unu el liaj liberigitoj, kie<noinclude><references/>
{{rh|182||}}</noinclude>
4vqpz06zwx157pvuqgqp0k4keepo9si
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/187
104
36111
115258
108961
2026-05-10T17:42:36Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
115258
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>li devas serĉi la sinjoron, kaj ĉu li turnos sin al la prefekto,
aŭ ne, tio estas lia afero, ke nur mi min ne turnu al li .... Mi
povas ankaŭ iri al Petronius kaj kalkuli je rekompenco....
Mi serĉis Ligian, nun mi serĉos Viniciuson, kaj poste denove
Ligian.... Antaŭe mi devas tamen ekscii, ĉu li vivas, aŭ
pereis.
Ĉe tio li ekpensis, ke li povus nokte iri al la bakisto Demas
kaj demandi pri Ursus. Sed li tuj forlasis tiun ĉi ideon. Li
preferis ne havi aferon kun Ursus. Li povis prave supozi, ke
se Ursus ne mortigis Glaucuson, li estis videble avertita de
iu el la kristanaj ĉefuloj, al kiu li malkaŝis sian intencon, ke
tio estas afero nepura kaj ke volis lin instigi al ĝi iu perfidulo.
Cetere je sola rememoro pri Ursus Chilon trakuris tutkorpa
tremo. Li decidis, anstataŭe, ke vespere li sendos Euriciuson en
la domon, kie okazis la akcidento, por ricevi informojn. Dume
li bezonis iom nutri sin, ripozi kaj bani sin. La sendorma nokto,
la vojo al Ostriano kaj la forkuro el Transtibro efektive
lacigis lin ekstermezure.
Unu afero konstante lin konsolis: nome tio, ke li havis ĉe
si du sakojn; tiun, kiun Vinicius donis al li hejme, kaj tiun,
kiun li ĵetis al li revoje el la tombejo. Pro tiu ĉi feliĉa cirkonstanco,
same kiel pro la grandaj emocioj, kiujn li travivis, li
decidis matenmanĝi pli abunde kaj trinki iom da vino pli bona,
ol ordinare.
Kaj, kiam venis la horo de malfermo de vinejoj, li faris tion
en tia grado, ke li forgesis pri bano. Li sentis sin antaŭ ĉio
dormema kaj la dormemo tiom senfortigis lin, ke li revenis
per tute ŝanceliĝemaj paŝoj en sian loĝejon en Suburra, kie
atendis lin sklavino, aĉetita por la mono de Vinicius.
Tie, enirinte en sian ''cubiculum'', malluman, kiel vulpa kavo,
li ĵetis sin sur la liton kaj endormiĝis en unu momento.
Li vekiĝis nur vespere, aŭ pli ĝuste vekis lin la sklavino,
vokante, ke li vekiĝu, ĉar iu serĉas lin kaj volas lin vidi en
urĝa afero.
La gardema Chilo rekonsciiĝis en unu momento, surtiris
provizore mantelon kun kapuĉo kaj, ordoninte al la sklavino
flankeniĝi, rigardis antaŭe singarde tra la pordo.
Kaj li rigidiĝis! {{SIC|ĉ|Ĉ}}ar tra la pordo de la ''cubiculum'' li ekvidis
la grandegan figuron de Ursus.
Je tiu ĉi vido li eksentis, ke liaj piedoj kaj kapo iĝas malvarmaj, kiel
glacio, la koro ĉesas bati, la sakron kvazaŭ tiklas
aroj da formikoj.... Dum ia tempo li ne povis ekparoli, poste<noinclude><references/>
{{rh|||183}}</noinclude>
i9ky3s2wduuxi2dine3qk3ydl8oottw
115315
115258
2026-05-11T08:09:13Z
Ciampix
3284
115315
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>li devas serĉi la sinjoron, kaj ĉu li turnos sin al la prefekto,
aŭ ne, tio estas lia afero, ke nur mi min ne turnu al li .... Mi
povas ankaŭ iri al Petronius kaj kalkuli je rekompenco....
Mi serĉis Ligian, nun mi serĉos Viniciuson, kaj poste denove
Ligian.... Antaŭe mi devas tamen ekscii, ĉu li vivas, aŭ
pereis.
Ĉe tio li ekpensis, ke li povus nokte iri al la bakisto Demas
kaj demandi pri Ursus. Sed li tuj forlasis tiun ĉi ideon. Li
preferis ne havi aferon kun Ursus. Li povis prave supozi, ke
se Ursus ne mortigis Glaucuson, li estis videble avertita de
iu el la kristanaj ĉefuloj, al kiu li malkaŝis sian intencon, ke
tio estas afero nepura kaj ke volis lin instigi al ĝi iu perfidulo.
Cetere je sola rememoro pri Ursus Chilon trakuris tutkorpa
tremo. Li decidis, anstataŭe, ke vespere li sendos Euriciuson en
la domon, kie okazis la akcidento, por ricevi informojn. Dume
li bezonis iom nutri sin, ripozi kaj bani sin. La sendorma nokto,
la vojo al Ostriano kaj la forkuro el Transtibro efektive
lacigis lin ekstermezure.
Unu afero konstante lin konsolis: nome tio, ke li havis ĉe
si du sakojn; tiun, kiun Vinicius donis al li hejme, kaj tiun,
kiun li ĵetis al li revoje el la tombejo. Pro tiu ĉi feliĉa cirkonstanco,
same kiel pro la grandaj emocioj, kiujn li travivis, li
decidis matenmanĝi pli abunde kaj trinki iom da vino pli bona,
ol ordinare.
Kaj, kiam venis la horo de malfermo de vinejoj, li faris tion
en tia grado, ke li forgesis pri bano. Li sentis sin antaŭ ĉio
dormema kaj la dormemo tiom senfortigis lin, ke li revenis
per tute ŝanceliĝemaj paŝoj en sian loĝejon en Suburra, kie
atendis lin sklavino, aĉetita por la mono de Vinicius.
Tie, enirinte en sian ''{{Lingvo|la|cubiculum}}'', malluman, kiel vulpa kavo,
li ĵetis sin sur la liton kaj endormiĝis en unu momento.
Li vekiĝis nur vespere, aŭ pli ĝuste vekis lin la sklavino,
vokante, ke li vekiĝu, ĉar iu serĉas lin kaj volas lin vidi en
urĝa afero.
La gardema Chilo rekonsciiĝis en unu momento, surtiris
provizore mantelon kun kapuĉo kaj, ordoninte al la sklavino
flankeniĝi, rigardis antaŭe singarde tra la pordo.
Kaj li rigidiĝis! {{SIC|ĉ|Ĉ}}ar tra la pordo de la ''{{Lingvo|la|cubiculum}}'' li ekvidis
la grandegan figuron de Ursus.
Je tiu ĉi vido li eksentis, ke liaj piedoj kaj kapo iĝas malvarmaj, kiel
glacio, la koro ĉesas bati, la sakron kvazaŭ tiklas
aroj da formikoj.... Dum ia tempo li ne povis ekparoli, poste<noinclude><references/>
{{rh|||183}}</noinclude>
cm63njs7f895ykykjqckitgmbg7wzwx
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/189
104
36112
115288
108965
2026-05-11T06:23:56Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
115288
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XXIII}}
Vinicius vekiĝis pro akra doloro. En la unua momento li
ne povis kompreni, kie li estas kaj kio okazas kun li. En la kapo
li sentis bruon kaj liaj okuloj estis kvazaŭ kovritaj de nebulo.
Iom post iom li akiradis tamen la konscion kaj fine ekvidis
tra tiu nebulo tri klinitajn super li homojn. Du el ili li rekonis:
unu estis Ursus, la alia — la maljunulo, kiun li faligis, forportante
Ligian. La tria, fremda, tenis lian maldekstran brakon
kaj, tuŝante ĝin laŭlonge de la kubuto ĝis la ŝultro kaj ŝlosilosto,
estis ĝuste kaŭzanta al li doloron tiel teruran, ke Vinicius,
kredante, ke ĝi estas ia speco de plenumata kontraŭ li venĝo,
diris tra kunpremitaj dentoj:
— Mortigu min.
Sed ili ne ŝajnis atenti liajn vortojn, kvazaŭ ili ne aŭdus aŭ
konsiderus ilin ordinara ĝemo de suferanto. Ursus, kun sia
zorgoplena kaj kune timiga vizaĝo de barbaro tenis en la
mano tufon da blankaj tolpecoj, ŝiritaj en longajn striojn, kaj la
maljunulo parolis al la homo, kiu premis la brakon de Vinicius:
— Glaucus, ĉu vi estas certa, ke tiu ĉi vundo en la kapo ne
minacas la vivon?
— Jes, nobla Crispus — respondis Glaucus. — Servante
kiel sklavo en ŝiparo, kaj poste loĝante en Neapolo, mi kuracis
multajn vundojn, kaj per la gajnoj, kiujn donis al mi tiu
okupo, mi elaĉetis fine min mem kaj mian familion .... La
vundo en la kapo estas negrava. Kiam tiu ĉi homo (li montris
per la kapo Ursuson) rekaptis de la junulo la knabinon kaj
puŝis lin sur la muron, tiu videble, falante, ŝirmis sin per la
brako, kiun li elartikigis kaj rompis, sed per tio savis la kapon
— kaj la vivon.
— Vi jam flegis plurajn el la fratoj — respondis Crispus —
kaj vi famas, kiel lerta kuracisto .... Jen kial mi venigis vin
pere de Ursus.
— Kiu envoje konfesis al mi, ke ankoraŭ hieraŭ li estis
preta min mortigi.
— Sed antaŭ ol al vi, li konfesis sian intencon al mi — kaj
mi, konante vian amon al Kristo, klarigis al li, ke ne vi<noinclude><references/>
{{rh|||185}}</noinclude>
34xvg7yionhknyhyjzh1qsxug8pcqxl
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/190
104
36113
115321
108966
2026-05-11T08:32:59Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
115321
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>estas perfidulo, sed tiu nekonato, kiu volis instigi lin al la
mortigo.
— Tio estis malbona spirito, sed mi kredis lin anĝelo —
respondis Ursus kun ĝemo.
— Vi rakontos al mi tion alifoje — diris Glaucus — sed
nun ni devas pensi pri la vundito.
Kaj dirinte ĉi tion, li komencis reenartikigi la brakon de
Vinicius, kiu, malgraŭ ke Crispus surŝprucadis lian vizaĝon
per akvo, senĉese svenadis pro doloro. Tio estis por li cetere
feliĉa cirkonstanco, ĉar li ne sentis reenartikigon de la piedo
nek bandaĝadon de la rompita brako, kiun Glaucus enigis en
du konkavajn tabuletojn kaj poste ĉirkaŭligis rapide kaj forte,
por ĝin senmovigi.
Sed post la finita operacio li denove konsciiĝis — kaj ekvidis
super si Ligian.
Ŝi staris tuj apud lia lito, tenante antaŭ si malgrandan
kupran sitelon kun akvo, en kiu Glaucus de tempo al tempo
trempis spongon kaj malseketigis lian kapon.
Vinicius rigardis kaj ne kredis al la {{SIC|propaj|propraj}} okuloj. Ŝajnis
al li, ke sonĝo aŭ febro aperigas antaŭ li la karan vizion —
kaj nur post longa momento li kapablis elflustri:
— Ligia....
Je lia voĉo la siteleto ektremis en ŝiaj manoj, sed ŝi turnis
al li siajn okulojn, plenajn de malĝojo.
— Paco estu kun vi — ŝi respondis mallaŭte.
Ŝi staris kun etenditaj manoj, kun vizaĝo plena de kompato
kaj bedaŭro.
Kaj li rigardis ŝin, kvazaŭ volante tiel plenigi per ŝi la
pupilojn, ke ŝia bildo restu sub liaj palpebroj, kiam li fermos
ilin. Li rigardis ŝian vizaĝon, pli palan kaj pli malgrasan, ol
antaŭe, la buklojn de ŝiaj malhelaj haroj, la malriĉan laboristan
veston; li rigardis tiel obstine, ke sub la influo de liaj okuloj
ŝia neĝblanka frunto komencis iĝi roza — kaj unue li ekpensis,
ke li ĉiam ŝin amas, due, ke la kaŭzo de tiu ŝia paleco, de
ŝia malriĉeco estas li mem, ke li ja elpelis ŝin el la domo, kie
ŝi estis amata kaj {{SIC|ĉirakŭata|ĉirkaŭata}} per bonstato kaj komforto, enpuŝis
ŝin en ĉi tiun malriĉan ĉambreton kaj vestis per tiu ĉi mizera
vesto el malhela lano.
Kaj ĉar li dezirus vesti ŝin per plej multekostaj orteksaĵoj,
per ĉiuj juveloj de la mondo, tial ekkaptis lin mirego, teruro,
kompato — kaj bedaŭro tiel granda, ke li falus al ŝiaj piedoj,
se li povus moviĝi.<noinclude><references/>
{{rh|186||}}</noinclude>
swxpy9n4cwxyse3qp0bj3mn5nha56x2
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/191
104
36115
115322
108968
2026-05-11T08:38:45Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
115322
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>— Ligia — li diris — vi ne permesis min mortigi.
Kaj ŝi respondis per dolĉa tono:
— Dio redonu al vi la sanon.
Por Vinicius, kiu sentis respondecon same por la malbonagoj,
kiujn li faris al ŝi, kiel por tiu, kiun li ĵus volis al ŝi
fari, en la vortoj de Ligia estis vera balzamo. Li forgesis ĉimomente
ke per ŝia buso povas paroli la kristana instruo, kaj
sentis nur, ke parolas la amegata virino kaj ke en ŝia respondo
estas ia persona koreco, boneco simple superhoma, kiu skuas
ĝisfunde lian animon. Kiel antaŭe pro doloro, tiel nun li senfortiĝis
pro kortuŝo. Ekregis lin ia sveneco kune grandega
kaj dolĉa. Li havis tian impreson, kvazaŭ li estus falanta ien
en abismon, sed trovis ĉe tio, ke li sentas sin bone — kaj ke li
estas feliĉa. Li pensis ankaŭ en la momento de la sveneco, ke
apud li staras diino.
Dume Glaucus finis lavi la vundon en lia kapo kaj metis
al ĝi sanigan ŝmiraĵon. Ursus prenis la siteleton el la manoj de
Ligia, kaj ŝi, preninte de tablo pretigitan vazon kun akvo, miksita
kun vino, metis ĝin al la buŝo de la vundito. Vinicius eltrinkis
avide, post kio li eksentis grandegan malpliiĝon de la
sufero. Kiam la bandaĝado estis finita, la doloro preskaŭ ĉesis.
La vundoj kaj kontuzoj komencis rigidiĝi. Li rekonsciiĝis preskaŭ
komplete.
— Donu al mi trinki pli — li diris.
Ligia iris kun la malplena vazo en alian ĉambron, dume
Crispus, post malmultaj vortoj, interŝanĝitaj kun Glaucus,
proksimiĝis al la lito kaj diris:
— Vinicius, Dio ne lasis vin plenumi malbonagon, sed konservis
al vi la vivon, por ke vi rigardu en vian animon. Tiu,
antaŭ kiu homo estas nur polvo, transdonis vin sendefendan
en niajn manojn. Sed Kristo, je kiu ni kredas, ordonis al ni
ami eĉ niajn malamikojn. Ni do prizorgis viajn vundojn kaj,
kiel diris Ligia, ni preĝos, ke Dio redonu al vi la sanon, sed
flegi vin plu ni ne povas. Restu do en paco kaj pensu, ĉu indus
al vi plue persekuti Ligian, kiun vi senigis de la zorgantoj,
hejmo — kaj nin, kiuj per bono repagis al vi la malbonon?
— Vi volas min forlasi? — demandis Vinicius.
— Ni volas forlasi ĉi tiun domon, kie nin povas atingi
persekutado de la prefekto de la urbo. Via kamarado estas
mortigita, kaj vi, kiu estas eminenta inter la viaj, kuŝas ĉi tie
vundita. Ne ni estas kulpaj pri tio, sur nin tamen devus fali
la venĝo de la leĝo....<noinclude><references/>
{{rh|||187}}</noinclude>
eg8qxg0xt2c8h9qixtocex6vmp1b2i7
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/192
104
36117
115323
108971
2026-05-11T09:16:37Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
115323
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>— Ne timu persekutadon — diris Vinicius — mi vin ŝirmos.
Crispus ne volis al li respondi, ke ili konsideras ne nur la
prefekton kaj la policon, sed ke, ne fidante ankaŭ al li, ili
volas sekurigi Ligian kontraŭ lia plua atakado.
— Sinjoro — li diris — via dekstra mano estas sana — jen
tabuletoj kaj skribilo: skribu al viaj servistoj, ke hodiaŭ vespere
ili venu al vi kun portilo kaj reportu vin en vian hejmon,
kie vi havos pli da komforto, ol meze de nia malriĉeco. Ni
loĝas ĉi tie ĉe malriĉa vidvino, kiu baldaŭ alvenos kun sia
filo — kaj la knabo portos vian leteron, dum ni ĉiuj devas
serĉi alian rifuĝejon.
Vinicius paliĝis, ĉar li komprenis, ke oni volas disigi lin
de Ligia, kaj ke se li denove ŝin perdos, eble neniam en la vivo
lin ŝin revidos.... Li komprenis vere, ke inter li kaj ŝi okazis
grandaj aferoj, sekve de kiuj, volante ŝin ekposedi, li devas
serĉi iajn novajn vojojn, pri kiuj pensi li ne havis ankoraŭ
tempon. Li komprenis ankaŭ, ke kion ajn li dirus al tiuj ĉi
homoj, se li eĉ ĵurus al ili, ke li redonos Ligian al Pomponia
Graecina, ili rajtas ne kredi al li kaj ne kredos. Li ja povis fari
tion jam antaŭe; li ja povis, {{SIC|anstaŭ|anstataŭ}} persekuti Ligian, iri al
Pomponia Graecina, ĵuri al ŝi, ke li rezignos la persekutadon,
kaj en tiu okazo Pomponia mem elserĉus kaj reprenus hejmen
la knabinon. — Ne, li sentis, ke neniuj tiaspecaj promesoj
kapablos ilin reteni kaj ke neniu solena ĵuro estos akceptita,
tiom pli, ke, ne estante kristano, li povus ja ĵuri al ili nur je
la senmortaj dioj, je kiuj li mem ne multe kredis, kaj kiujn ili
konsideris malbonaj spiritoj.
Li tamen malespere sopiris pacigi tiel Ligian, kiel tiujn
ŝiajn zorgantojn per ia ajn rimedo, sed li bezonis por tio
tempon. Li deziris ankaŭ povi almenaŭ dum kelkaj tagoj
rigardi ŝin. Kiel al dronanto ĉia rompaĵo de tabulo aŭ remilo
ŝajnas savrimedo, tiel ankaŭ al li ŝajnis, ke dum tiuj kelkaj
tagoj li kapablos eble diri ion, kio lin proksimigos al ŝi, ke
eble li ion elpensos, eble okazos io favora
Do, kolektinte la pensojn, li diris:
— Aŭskultu min, kristanoj. Hieraŭ mi estis kune kun vi
en Ostriano kaj aŭskultis vian instruon, sed se mi eĉ ĝin ne
konus, viaj agoj konvinkus min, ke vi estas homoj honestaj
kaj bonaj. Diru al la vidvino, kiu loĝas en ĉi tiu domo, ke ŝi
restu ĉi tie; vi ankaŭ restu kaj lasu min resti. Tiu ĉi homo
(li turnis la rigardon al Glaucus), kiu estas kuracisto, aŭ
almenaŭ estas kompetenta pri kuracado de vundoj, diru, ĉu<noinclude><references/>
{{rh|188||}}</noinclude>
f61sdbi35p610knprhkre9tc35x9xc1
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/193
104
36118
115324
108972
2026-05-11T09:30:17Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
115324
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>oni povas min hodiaŭ transporti. Mi estas malsana kaj havas
rompitan brakon, kiu devas almenaŭ kelkajn tagojn resti senmova —
kaj tial mi deklaras al vi, ke mi moviĝos el ĉi tie nur
se vi elportos min perforte.
Ĉi-momente li interrompis, ĉar spiro ekmankis en lia frakasita
brusto, kaj Crispus diris:
— Neniu uzos perforton kontraŭ vi, sinjoro, ni nur forportos
el ĉi tie niajn kapojn.
Je tio ĉi la juna viro, ne kutimanta al kontraŭstaro, sulkigis
la brovojn kaj diris:
— Lasu min ekspiri.
Kaj post momento li ekparolis denove:
— Pri Croto, kiun Ursus sufokis, neniu demandos; li estis
ironta hodiaŭ en Beneventon, kien invitis lin Vatinius, ĉiuj
do pensos, ke li forveturis. Kiam mi eniris kun Croto en tiun
ĉi domon, neniu nin vidis, krom unu greko, kiu ĉeestis kun
ni en Ostriano. Mi diros al vi, kie li loĝas, venigu lin al mi
— kaj mi ordonos al li silenti, ĉar tiu homo estas mia pagato.
Hejmen mi skribos leteron, ke mi iris en Beneventon. Se la
greko jam estas sciiginta la prefekton, mi deklaros al li, ke mi
mem mortigis Croton kaj ke li, Croto, rompis al mi la brakon.
Tiel mi faros, je la ombroj de mia patro kaj patrino! — vi
do povas resti ĉi tie sendanĝere, ĉar eĉ unu baro ne falos de
viaj kapoj. Venigu al mi rapide la grekon, kiu nomas sin
Chilo Chilonides!
— Do Glaucus restos ĉe vi, sinjoro — respondis Crispus —
kaj zorgos pri vi kune kun la vidvino.
Vinicius sulkigis la brovojn ankoraŭ pli.
— Atentu, maljuna homo, kion mi diros: — li ekparolis
— mi ŝuldas al vi dankemon kaj vi ŝajnas bona kaj honesta
homo, sed vi ne diras tion, kion vi havas en la fundo de la
animo. Vi timas, ke mi alvokos miajn sklavojn kaj ordonos
al ili forpreni Ligian? Ĉu ne tiel estas?
— Tiel estas — respondis Crispus kun certa severeco.
— Konsideru do, ke mi parolos kun Chilo en via ĉeesto
kaj ke en via ĉeesto mi skribos leteron hejmen, ke mi forveturis,
kaj ke aliajn senditojn, krom vi, mi poste ne trovos....
Konsideru mem ĉi tion kaj ne incitu min plu.
Ĉe tio li ekscitiĝis kaj lia vizaĝo kuntiris sin, post kio li
komencis paroli kun emocio:
— Ĉu vi pensis, ke mi malkonfesos, ke mi volas resti tial,
por ŝin vidi? .... Eĉ malsaĝulo divenus, se mi malkonfesus.<noinclude><references/>
{{rh|||189}}</noinclude>
c90kxhcz8sq68xgb8500fi3g5g6avhl
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/195
104
36120
115313
108974
2026-05-11T08:06:27Z
Ciampix
3284
/* Validigita */
115313
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>ke li estas kvazaŭ sendefenda infano en ŝia zorgado. Por lia
naturo, fiera kaj memvola, simila rilato al ĉiu alia persono
estus humiliga — ĉi-foje tamen ne nur li ne sentis humiligon,
sed estis al ŝi danka, kiel al sia mastrino. Tio estis en li
senekzemplaj sentoj, kiuj tagon antaŭe ne eniĝus en lian kapon
kaj kiuj mirigus lin eĉ en tiu ĉi momento, se li kapablus klare
konsciigi ilin al si. Sed li ne demandis nun, kial tiel estas,
kvazaŭ tio estus tute natura afero, li nur sentis sin feliĉa, ke
li restas.
Kaj li volis ŝin danki — kun dankemo kaj kun ia plia sento,
tiagrade al li nekonata, ke li eĉ ne sciis ĝin nomi, ĉar ĝi estis
simple humileco. Sed la antaŭa ekscito tiel elĉerpis liajn
fortojn, ke li ne povis paroli kaj dankis ŝin nur per la okuloj,
en kiuj brilis ĝojo, ke li restas kun ŝi kaj ke li povos rigardi
ŝin morgaŭ, postmorgaŭ, eble longe. Lian ĝojon konfuzis nur
timo, ke li ne perdu tion, kion li ricevis, tiel granda, ke kiam
post momento Ligia denove donis al li akvon kaj kiam ekkaptis
lin ĉe tio deziro ĉirkaŭpreni ŝian manon — li timis tion
fari — li, tiu sama Vinicius, kiu dum la festeno ĉe la {{SIC|c|C}}ezaro
perforte kisis ŝian buŝon, kaj post ŝia forkuro promesis al si,
ke li trenos ŝin je la haroj en sian ''{{Lingvo|la|cubiculum}}'', aŭ ordonos ŝin
vipi.
{{brn|3em}}
{{---|50px}}<noinclude><references/>
{{rh|||191}}</noinclude>
1h21rle89t5zsvf7zian4fbsjgu7bjr
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/196
104
36121
115312
108977
2026-05-11T08:02:10Z
Ciampix
3284
115312
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|ĈAPITRO XXIV}}
Sed li komencis ankaŭ timi, ke iu malbonvena helpo el ekstere
ne detruu lian ĝojon. Chilo povis sciigi lian malaperon
al la prefekto de la urbo aŭ al liaj liberigitoj hejme — kaj
en tia okazo invado de vigiloj estis versajna. Lian kapon
trakuris vere la penso, ke tiam li povus ordoni kapti Ligian
kaj fermi ŝin en sia domo, sed li sentis, ke tion fari li ne devas
— kaj ne kapablus. Li estis homo memvola, maltima, sufiĉe
malvirtema kaj laŭbezone eĉ senindulga, li estis tamen nek
Tigellinus, nek Nero. La militista vivo lasis en li certan
senton de justeco, honesteco kaj tiom da konscienco, ke li
komprenis, ke tia ago estus io monstre malnobla. Li eble cetere
kapablus plenumi ĝin en atako de furiozo, estante plenforta,
sed en tiu ĉi momento li estis kune kortuŝita kaj malsana,
do li nur deziris, ke neniu ekstaru inter li kaj Ligia.
Kaj li rimarkis kun ioma miro, ke de la momento, kiam
Ligia pledis por li, nek ŝi mem, nek Crispus postulas de li
iajn garantiojn, tute kvazaŭ ili estus certaj, ke en okazo de
bezono defendos ilin iu supernatura forto. Vinicius, en kies
kapo — de kiam li aŭdis en Ostriano la instruadon kaj rakonton
de la apostolo — la diferenco inter aferoj eblaj kaj
neeblaj komencis konfuzi sin kaj malklariĝi, ankaŭ ne tre
malkredis la supozon, ke tiel povus esti. Tamen, konsiderante
la aferon pli sobre, li mem memorigis al ili, kion li diris pri
la greko, kaj denove ekpostulis, ke oni venigu al li Chilon.
Crispus konsentis tion kaj oni decidis sendi Ursuson. Vinicius,
kiu en la lastaj tagoj antaŭ Ostriano ofte, kvankam
senefike sendadis siajn sklavojn al Chilo, precize indikis al la
ligo lian loĝejon, poste, skribinte kelkajn vortojn sur tabuleto,
diris, turnante sin al Crispus.
— Mi donas tabuleton, ĉar li estas homo suspektema kaj
ruza, kiu ofte, vokita de mi, respondadis al miaj sklavoj, ke
li ne estas hejme, kaj tion li faradis ĉiam, se, ne havante por
mi bonajn novaĵojn, li timis mian koleron.
— Se mi lin nur trovos, mi venigos lin, ĉu li volos aŭ ne
— respondis Ursus.
Poste, surmetinte mantelon, li eliris.<noinclude><references/>
{{rh|192||}}</noinclude>
0yq0f1ppkybgonxksbjoccx0ccq6isz
Vikifontaro:Kunlaboraĵo de la monato/2026/05
4
37657
115252
115114
2026-05-10T16:40:32Z
HenriLeFoll
4277
115252
wikitext
text/x-wiki
{{:Vikifontaro:Kunlaboraĵo de la monato/2026}}
Saluton karaj kontribuantoj
* En tiu ĉi paĝo ni reklamas la laboro farita dum tiu monato.
* Se vi ŝanĝas la progreson de unu verko durante tiu monato, ĝi aperos ĉe tie..
* Vi povas proponi verko por pli rapide reeldoni vian plej ŝatatan liberan verkon.
* Ne forgesu, amuziĝu.
== Por Majo 2026 ==
=== Ni povas nun validi ===
Ni proponas al vi validi unu verkon:
{|class="wikitable"|
!Proponanto!!Indekso aŭ teksto!!Aŭtoro!!restanta!!Provlegita
|-
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Hodler_-_Kiel_nin_organizi,_1912.pdf|Kiel nin organizi]]
| bgcolor=#ffff80|{{de|Hector Hodler}}
| bgcolor=#ffff80| 18
| bgcolor=#ffff80| 2026.05
|-
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Sekso_kaj_Egaleco_-_Januaro_1981.pdf|Sekso kaj Egaleco (Januaro 1981)]]
| bgcolor=#ffff80|
| bgcolor=#ffff80| 24
| bgcolor=#ffff80| 2026.05
|-
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Bretonlando]]
| bgcolor=#ffff80|{{de|E. F. Cense}}
| bgcolor=#ffff80| 3
| bgcolor=#ffff80| 2026.05
|-
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[La Keltoj]]
| bgcolor=#ffff80|
| bgcolor=#ffff80| 1
| bgcolor=#ffff80| 2026.05
|}
Se vi ne scias kio proponi, vi povas proponi verkon en tiuj ĉi listoj :
* [[:Kategorio:Progresa_procento_inter_90_kaj_100|indeksoj preskaŭ finitaj]]
* [[:Kategorio:Mortintoj_en_1955|verkoj verkitaj de Kategorio:Mortintoj en 1955]]
== teksto legita ==
{|class="wikitable"|
!Retpaĝo!!Teksto!!Aŭtoro!!Legulo!!Dato!!malantaŭe
|-
| bgcolor=#80ff80| [https://www.3zzz.com.au/shows/esperanto/ 3ZZZ]
| bgcolor=#80ff80| [[Legolibreto/La malproksimeco de la steloj|La malproksimeco de la steloj]]
| bgcolor=#80ff80|Kiffenberg
| bgcolor=#80ff80|
| bgcolor=#80ff80| 2026.05.04
| bgcolor=#80ff80| 14:10
|}
=== Ni povas helpi traduki ===
{|class="wikitable"|
!Proponanto!!Indekso!!Aŭtoro!!restanta!!Ne provlegita
|-
| bgcolor=#faa5ba| [[Uzanto:Rubenĉjo|Rubenĉjo]]
| bgcolor=#faa5ba| [[Indekso:Rivera_-_La_Voragine,_1924.pdf|La Voragine]]
| bgcolor=#faa5ba| {{de|José Eustasio Rivera}}
| bgcolor=#faa5ba| 197
| bgcolor=#faa5ba| 2026.04
|}
== vi povas proponi indeksojn por 2026 ==
Ni proponas ankaŭ plibonigi tiujn indeksojn por korekti, validigi, provlegi aŭ ilin en la venonta jaro
{|class="wikitable"
!Proponanto!!Indekso!!Aŭtoro!!mi preferas
|-
| bgcolor=#0080FF|<mia uzantnomo>
| bgcolor=#0080FF|<mia propono>
| bgcolor=#0080FF|<la aŭtoro>
| bgcolor=#0080FF|ne provlegi/provlegi/validi
|-
|}
* Vi povas proponi [[:Kategorio:Indeksoj - Provlegita|alian provlegitan indekson]],
[[:Kategorio:Indeksoj - Ne provlegita|alian ne provlegitan indekson]] aŭ [[:Kategorio:Indeksoj - Ne kompleta|alian ne kompletan indekson]]
* Ni povas helpi por "Kreotaj paĝoj" se vi preferas provlegi "Ne provlegitajn paĝojn".
== auntaŭa laboro ==
Nia antaŭa laboro por la '''Kunlaboraĵo de la monato en 2026''' :
=== validigitaj indeksoj en 2026 ===
{|class="wikitable"
!N°!!Proponanto!!Indekso!!Aŭtoro!!validigita!!provlegita
|-
| bgcolor=#80ff80| 1
| bgcolor=#80ff80| [[Uzanto:Gabix|Gabix]]
| bgcolor=#80ff80| [[Indekso:Sienkiewicz_-_Noveloj,_1925,_Zamenhof.pdf|Noveloj]]
| bgcolor=#80ff80|{{de|Henryk Sienkiewicz}}
| bgcolor=#80ff80| 2026.01
| bgcolor=#80ff80| 2026.01
|-
|}
=== provlegitaj indeksoj en 2026 ===
Ni proponas ankaŭ plibonigi tiujn indeksojn por validigi ilin en la venontaj monatoj
{|class="wikitable"|
!N°!!Proponanto!!Indekso!!Aŭtoro!!restanta!!Provlegita
|-
| bgcolor=#ffff80| 14
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Bretonlando]]
| bgcolor=#ffff80|{{de|E. F. Cense}}
| bgcolor=#ffff80| 3
| bgcolor=#ffff80| 2026.05
|-
| bgcolor=#ffff80| 13
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[La Keltoj]]
| bgcolor=#ffff80|
| bgcolor=#ffff80| 1
| bgcolor=#ffff80| 2026.05
|-
| bgcolor=#ffff80| 12
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Hodler_-_Kiel_nin_organizi,_1912.pdf|Kiel nin organizi]]
| bgcolor=#ffff80|{{de|Hector Hodler}}
| bgcolor=#ffff80| 18
| bgcolor=#ffff80| 2026.05
|-
| bgcolor=#ffff80| 11
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Sekso_kaj_Egaleco_-_Januaro_1981.pdf|Sekso kaj Egaleco (Januaro 1981)]]
| bgcolor=#ffff80|
| bgcolor=#ffff80| 24
| bgcolor=#ffff80| 2026.05
|-
| bgcolor=#ffff80| 10
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Sekso_kaj_Egaleco_-_numero_3_-_suplemento.pdf|Sekso kaj Egaleco (3 suplemento)]]
| bgcolor=#ffff80|
| bgcolor=#ffff80| 20
| bgcolor=#ffff80| 2026.04
|-
| bgcolor=#ffff80| 9
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Sekso_kaj_Egaleco_-_Julio_1980.pdf|Sekso kaj Egaleco (Julio 1980)]]
| bgcolor=#ffff80|
| bgcolor=#ffff80| 8
| bgcolor=#ffff80| 2026.03
|-
| bgcolor=#ffff80| 8
|bgcolor=#ffff80| [[Uzantino:Jlwoodwa|Jlwoodwa]]
|bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Andersen_-_Du_fabeloj,_1907,_Zamenhof.pdf|Du fabeloj]]
|bgcolor=#ffff80| {{de|H. Ch. Andersen}}
|bgcolor=#ffff80| 1
|bgcolor=#ffff80| 2026.02
|-
| bgcolor=#ffff80| 7
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Sekso_kaj_Egaleco_-_Aprilo_1980.pdf|Sekso kaj Egaleco (Aprilo 1980)]]
| bgcolor=#ffff80|
| bgcolor=#ffff80| 22
| bgcolor=#ffff80| 2026.02
|-
| bgcolor=#ffff80| 6
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Bandlow_-_Nord-germanaj_Rakontoj,_1924,_Scheerpeltz.pdf|Nord-germanaj Rakontoj]]
| bgcolor=#ffff80| {{de|Heinrich Bandlow}}
| bgcolor=#ffff80| 25
| bgcolor=#ffff80| 2026.02
|-
| bgcolor=#ffff80| 5
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Coué_-_La_regado_de_si_mem_per_konscia_aŭtosugesto,_1924,_Borel.pdf|La regado de si mem per konscia aŭtosugesto]]
| bgcolor=#ffff80| {{de|Émile Coué}}
| bgcolor=#ffff80| 27
| bgcolor=#ffff80| 2026.02
|-
| bgcolor=#ffff80| 4
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Christaller_-_Kial_Ido_en_la_rolo_de_Internacia_Lingvo_ne_povas_superi_la_lingvon_Esperanto%3F,_1912.pdf|Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?]]
| bgcolor=#ffff80| {{de|Paul Christaller}}
| bgcolor=#ffff80| 33
| bgcolor=#ffff80| 2026.02
|-
| bgcolor=#ffff80| 3
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Prus_-_Pekoj_de_l’infaneco,_1913,_Grabowski.pdf|Pekoj de l’infaneco]]
| bgcolor=#ffff80| {{de|Bolesław Prus}}
| bgcolor=#ffff80| 85
| bgcolor=#ffff80| 2026.02
|-
| bgcolor=#ffff80| 2
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Sekso_kaj_Egaleco_-_Januaro_1980.pdf|Sekso kaj Egaleco (Januaro 1980)]]
| bgcolor=#ffff80|
| bgcolor=#ffff80| 24
| bgcolor=#ffff80| 2026.01
|-
| bgcolor=#ffff80| 1
| bgcolor=#ffff80| [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]
| bgcolor=#ffff80| [[Indekso:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf|Mirinda amo]]
| bgcolor=#ffff80| {{de|Heinrich August Luyken}}
| bgcolor=#ffff80| 287
| bgcolor=#ffff80| 2026.01
|}
=== tradukitaj indeksoj en 2026 ===
{|class="wikitable"|
!N°!!Proponanto!!Indekso!!Aŭtoro!!restanta!!Ne provlegita
|-
| bgcolor=#faa5ba| 1
| bgcolor=#faa5ba| [[Uzanto:Rubenĉjo|Rubenĉjo]]
| bgcolor=#faa5ba| [[Indekso:Rivera_-_La_Voragine,_1924.pdf|La Voragine]]
| bgcolor=#faa5ba| {{de|José Eustasio Rivera}}
| bgcolor=#faa5ba| 197
| bgcolor=#faa5ba| 2026.04
|}
1ckp160wf5uwssxhrwyctbvqkcx2nwz
Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2025/05/monatajLibroj
3
37730
115247
115202
2026-05-10T15:45:09Z
Ciampix
3284
/* Pri la monataj libroj */ Respondo
115247
wikitext
text/x-wiki
== Pri la monataj libroj ==
Saluton, mi proponas ke, la uzantoj kiuj volas kontribui al la monataj libroj subskribu la propran nomon en la rilata monata paĝo. Iam mi havas la sensacion ke, mi estas sola labori al iu libro...[[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] ([[Uzanto-Diskuto:Ciampix|diskuto]]) 09:45, 2 maj. 2025 (UTC)
:Saluton.
:Vi rajtas, mi ankaŭ havas la sensacion ke [[Specialaĵo:Aktivaj_uzantoj|ni estas nur du]]. Mi tre ĝojas ke vi helpas.
:Validi unu libro monate estas estas malfacila. Tiu monato, mi proponas du kategoriojn. Mi kredas ke provlegi unu libron estas pli facila ol validi ĝin.
:Mi vidas ke vi laboris [[Indekso:Grabowski_-_El_Parnaso_de_Popoloj,_1913.pdf|el parnasson]] ekde la 9 aprilo Do mi proponis tiun libron por majo.
:Vi proponis [[Indekso:Privat_-_Interpopola_Konduto,_1935.pdf|Interpopolan Konduton]] do ekde mi finos la parnason, mi ekloboras tiun libron.
:Vi povas ankaŭ proponi aliajn librojn. [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 06:30, 3 maj. 2025 (UTC)
::Saluton. Mi preferas fini la multajn librojn kiujn oni devas fini provlegi ankaŭ proponi novajn librojn. Kaj mi pensas ke, la ĉefajn librojn oni devus proponi unue estas la pli bazaj / pli gravaj por la EO movado, t.e. la tuta aro de la la libroj de / pri la Zamenhofa familio ekz. ... [[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] ([[Uzanto-Diskuto:Ciampix|diskuto]]) 15:45, 10 maj. 2026 (UTC)
tkc8r0bhznwbc6o7knbog9rahhppwb2
115253
115247
2026-05-10T16:51:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Pri la monataj libroj */ Respondo
115253
wikitext
text/x-wiki
== Pri la monataj libroj ==
Saluton, mi proponas ke, la uzantoj kiuj volas kontribui al la monataj libroj subskribu la propran nomon en la rilata monata paĝo. Iam mi havas la sensacion ke, mi estas sola labori al iu libro...[[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] ([[Uzanto-Diskuto:Ciampix|diskuto]]) 09:45, 2 maj. 2025 (UTC)
:Saluton.
:Vi rajtas, mi ankaŭ havas la sensacion ke [[Specialaĵo:Aktivaj_uzantoj|ni estas nur du]]. Mi tre ĝojas ke vi helpas.
:Validi unu libro monate estas estas malfacila. Tiu monato, mi proponas du kategoriojn. Mi kredas ke provlegi unu libron estas pli facila ol validi ĝin.
:Mi vidas ke vi laboris [[Indekso:Grabowski_-_El_Parnaso_de_Popoloj,_1913.pdf|el parnasson]] ekde la 9 aprilo Do mi proponis tiun libron por majo.
:Vi proponis [[Indekso:Privat_-_Interpopola_Konduto,_1935.pdf|Interpopolan Konduton]] do ekde mi finos la parnason, mi ekloboras tiun libron.
:Vi povas ankaŭ proponi aliajn librojn. [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 06:30, 3 maj. 2025 (UTC)
::Saluton. Mi preferas fini la multajn librojn kiujn oni devas fini provlegi ankaŭ proponi novajn librojn. Kaj mi pensas ke, la ĉefajn librojn oni devus proponi unue estas la pli bazaj / pli gravaj por la EO movado, t.e. la tuta aro de la la libroj de / pri la Zamenhofa familio ekz. ... [[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] ([[Uzanto-Diskuto:Ciampix|diskuto]]) 15:45, 10 maj. 2026 (UTC)
:::Saluton. Bone.
:::Se vi provlegas paĝon, mi validigos ĝin
:::Se vi volas helpon por provlegi verkon, vi povas aldoni ĝin kaj mi povas helpi provlegi ĝin.
:::Por mi la celoj de la Kunlaboraĵo de la monato estas
:::* reklami nian verkon
:::* permesi al iu ajn proponi verko ke mi aŭ otra kunlaboranto povas provlegi kaj validi.
:::Dankon por vian tempon. [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 16:51, 10 maj. 2026 (UTC)
q6guog8jl7x3val4nfshh13wucs3vo3
Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll/2026/05/Indekso
3
37733
115279
2026-05-10T19:46:15Z
Ciampix
3284
Kreis novan paĝon kun "== Indekso de [[Lingvaj_Respondoj_(1927)]] == En la libro Lingvaj Respondoj, la indekso ĉe la fino, havas nur kelkaj voĉoj kiuj havas fukciantan ligilon al paĝoj. Mi ne komprenas kiel korekti tiujn ligilojn. Estas peko ĉar la libro estas preskaŭ tuta kompletita. ~~~~"
115279
wikitext
text/x-wiki
== Indekso de [[Lingvaj_Respondoj_(1927)]] ==
En la libro Lingvaj Respondoj, la indekso ĉe la fino, havas nur kelkaj voĉoj kiuj havas fukciantan ligilon al paĝoj. Mi ne komprenas kiel korekti tiujn ligilojn. Estas peko ĉar la libro estas preskaŭ tuta kompletita. [[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] ([[Uzanto-Diskuto:Ciampix|diskuto]]) 19:45, 10 maj. 2026 (UTC)
tu6kmo92zyhazku3c3lya3gwiwe6cq5
Uzanto-Diskuto:Ciampix/2026/05/Kompletigo de la librindekso de Lingvaj Respondoj
3
37734
115280
2026-05-11T05:55:55Z
Ciampix
3284
Kreis novan paĝon kun "== Kompletigo de la librindekso de [[Lingvaj Respondoj (1927)]] == En la libro Lingvaj Respondoj, la indekso ĉe la fino, havas nur kelkaj voĉoj kiuj havas funkciantan ligilon al paĝoj. Mi ne komprenas kiel korekti tiujn ligilojn. Estas peko ĉar la libro estas preskaŭ tuta kompletigita. Ĉu ui povas helpi min?"
115280
wikitext
text/x-wiki
== Kompletigo de la librindekso de [[Lingvaj Respondoj (1927)]] ==
En la libro Lingvaj Respondoj, la indekso ĉe la fino, havas nur kelkaj voĉoj kiuj havas funkciantan ligilon al paĝoj. Mi ne komprenas kiel korekti tiujn ligilojn. Estas peko ĉar la libro estas preskaŭ tuta kompletigita. Ĉu ui povas helpi min?
or42n9zbcablleupsawswk9rlgzgyxn
115283
115280
2026-05-11T05:58:04Z
Ciampix
3284
/* Kompletigo de la librindekso de Lingvaj Respondoj (1927) */
115283
wikitext
text/x-wiki
== Kompletigo de la librindekso de [[Lingvaj Respondoj (1927)]] ==
En la libro Lingvaj Respondoj, la indekso ĉe la fino, havas nur kelkaj voĉoj kiuj havas funkciantan ligilon al paĝoj. Mi ne komprenas kiel korekti tiujn ligilojn. Estas peko ĉar la libro estas preskaŭ tuta kompletigita. Ĉu ui povas helpi min? [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]]?
hj28xg31b0mkugofl56hoqroy5u9126
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/80
104
37735
115325
2026-05-11T11:39:17Z
Ciampix
3284
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "<section begin="Kaprifoliacoj"/><nowiki /> '''Kaprifoliacoj''' (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetanoj : ''lonicero, sambuko, viburno.''<section end="Kaprifoliacoj"/> <section begin="Kapstano"/>'''Kapstano'''. Levilo, konsistanta el vertikala cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas ŝnuro : ''La kapstano estas uzata por eltiri ankrojn.''<section end="Kapstano"/> <section begin="Kapsulo"/>'''Kapsulo'''. Kovraĵo por malbongustaj medikamentoj : ''ob...
115325
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Ciampix" /></noinclude><section begin="Kaprifoliacoj"/><nowiki />
'''Kaprifoliacoj''' (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetanoj : ''lonicero, sambuko, viburno.''<section end="Kaprifoliacoj"/>
<section begin="Kapstano"/>'''Kapstano'''. Levilo, konsistanta el vertikala cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas ŝnuro :
''La kapstano estas uzata por eltiri ankrojn.''<section end="Kapstano"/>
<section begin="Kapsulo"/>'''Kapsulo'''. Kovraĵo por malbongustaj medikamentoj : ''oblata, gelatena kapsulo.''<section end="Kapsulo"/>
<section begin="Kapti"/>Kapti. -'''1'''. Atingi ion forkurantan; atingi kaj firme teni ion forkurantan :
''kapti leporon''. -'''2'''. Preni ion per rapida movo : ''Li kaptis la ĉapelon de la tablo kaj forkuris''. '''Kaptilo'''. Aparato por kapti : ''birdkaptilo''. '''Militkaptilo'''. Mililita malliberulo. '''Kaptaĵo'''. Tio, kion oni kaptis, akiro.<section end="Kapti"/>
<section begin="Kapuceno"/>'''Kapuceno''. Katolika monaĥo, apartenanta al almozpetanta societo de Sankta Francisko kaj portanta veston de cinama koloro kun pinta kapuĉo.<section end="Kapuceno"/>
<section begin="Kapuĉo"/>Kapuĉo. Kapvesto, alkudrita al mantelo.<section end="Kapuĉo"/>
<section begin="Karesi"/>'''Karesi'''. Delikate, ame tuŝi : ''La patrino karesas la infanon''. '''Kareso'''. Ago de tiu, kiu karesas. '''Karesa'''. Kiu karesas : '' karesa tuŝo, karesa vorto''. '''Karese'''. En karesa maniero. '''Karesema'''. Kiu havas inklinon al la karesoj.<section end="Karesi"/>
<section begin="Karbono"/>'''Karbono''' (Ĥem.). C. Ĥemia elemento, el kiu konsistas karbo, fulgo, gratito, diamanto kaj kiun enhavas ĉiuj vivantaj estaĵoj (bestoj, vegetaĵoj).<section end="Karbono"/>
<section begin="Karbunkolo"/>'''Karbunkolo''' (Med.). lnfekta malsano, karakterizata de abscesoj de la haŭto.<section end="Karbunkolo"/>
<section begin="Karcero"/>'''Karcero'''. Ĉambro por arestitoj por mallonga tempo.<section end="Karcero"/>
<section begin="Kardo"/>'''Kardo''' (Bot.). Malbona herbo el la familio de l’ kompozi'oj (''Carduus'').<section end="Kardo"/>
<section begin="Kardelo"/>'''Kardelo''' (Zool.). Birdo el la vico de la paseroj (''Fringilla carduelis'').<section end="Kardelo"/>
<section begin="Kardinalo"/>'''Kardinalo'''. Plej alta pastro post la papo.<section end="Kardinalo"/>
<section begin="Kariero"/>Kariero. Okupo, profesio, elektita por la tuta vivo.<section end="Kariero"/>
<section begin="Kara"/>'''Kara'''. -'''1'''. Amata : Mia kara Patrino!
-'''2'''. De alta prezo, kiu multe kostas : kara loĝejo. '''Karulo'''. Persono amata. '''Malkara'''. De malalta prezo.<section end="Kara"/>
<section begin="Karikaturo"/>'''Karikaturo'''. Desegnaĵo, pentraĵo, rid. indiganta iun per komika troigo : politika karikaturo.<section end="Karikaturo"/>
<section begin="Karabeno"/>'''Karabeno'''. Mallonga milita pulvopafilo.<section end="Karabeno"/>
<section begin="Karafo"/>'''Karafo'''. Vitra larĝbaza vazo por akvo, vino.<section end="Karafo"/>
<section begin="Karaktero"/>'''Karaktero'''. Individuaj ecoj, trajloj de animo : nobla karaktero.<section end="Karaktero"/>
<section begin="Karakterizi"/>'''Karakterizi'''. Montri, difini la ĉefajn individuajn ecojn : ''La kaŝitaj pensoj plej
bone karakterizas la homon''. '''Karakteriza'''. Kiu karakterizas : ''karakterizaj trajtoj''.<section end="Karakterizi"/>
<section begin="Karamboli"/>'''Karamboli'''. En la bilarda ludo tuŝi per sia globo la du aliajn. '''Karambolo'''. Ago de tiu, kiu karambolas.<section end="Karamboli"/>
<section begin="Karamelo"/>'''Karamelo'''. Sukero fandita kaj parte malkomponita per la fajro.<section end="Karamelo"/>
<section begin="Karaso"/>'''Karaso''' (Zool.). Manĝebla fiŝo, vivanta en la senflua akvo, el la familio de l’ karpoj (Carassius vulgaris).<section end="Karaso"/>
<section begin="Kariofilo"/>'''Kariofilo''' (Bot.). Arbo el la familio de la mirtacoj, kies sekigitaj burĝonoj estas uzataj kiel spicaĵo kaj por produktado de aroma oleo (''Caryophyllus aromaticus''.)<section end="Kariofilo"/>
<section begin="Kariolo"/>'''Kariolo'''. Malpeza durada homveturilo.<section end="Kariolo"/>
<section begin="Karmezino"/>'''Karmezino'''. Malhela, ruĝo.<section end="Karmezino"/>
<section begin="Karmino"/>'''Karmino'''. Ruĝa farbo, produktata el ia koĉenilo.<section end="Karmino"/>
<section begin="Karno"/>'''Karno'''. Muskoloj de vivanta estaĵo : La sago trapenetris ĝis la karno. Komparu : '''Viando'''.<section end="Karno"/>
<section begin="Karnavalo"/>'''Karnavalo'''. Tempo, destinita por amuzaĵoj, de la festo de l’ Tri Reĝoj ĝis la Cindromerkredo.<section end="Karnavalo"/>
<section begin="Karoo"/>'''Karoo'''. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per malgrandaj ruĝaj kvadratoj.<section end="Karoo"/>
<section begin="Karato"/>'''Karato'''. -'''1''' . Unuo de la pezo de l’ perloj kaj diamantoj = 20 centigram. -'''2'''. Proporcio de la oro en miksaĵo : ''La pura oro estas oro de 24 karatoj''.<section end="Karato"/>
<section begin="Karobo"/>'''Karobo''' (Bot.). Frukto de karobarbo. '''Karobarbo'''. Arbo el la familio de la fabacoj (''Ceratonia siliqua'').<section end="Karobo"/>
<section begin="Karavano"/>'''Karavano'''. Aro de kunvojaĝantaj pilgrimantoj, komercistoj, kun iliaj ŝarĝbestoj.<section end="Karavano"/>
<section begin="Karoto"/>'''Karoto''' (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la umbeliferoj, kun manĝebla radiko (''Daucus carota'').<section end="Karoto"/>
<section begin="Karbo"/>'''Karbo'''. Nigra malmola substanco, konsistanta el karbono preskaŭ pura, uzata por hejti.<section end="Karbo"/>
<section begin="Karpo"/>'''Karpo''' (Zool.). Speco de manĝebla riverfiŝo (''Cyprinus carpio'').<section end="Karpo"/>
<section begin="Karpeno"/>'''Karpeno''' (Bot.). Arbo cl la familio de la kupuliferoj, kies ligno estas uzata por mebloj (''Carpinus betulus'').<section end="Karpeno"/>
<section begin="Karbolo"/>'''Karbolo''' (Ĥem.). C<sub>6</sub>H<sub>3</sub>OH. Senkolora kristala substanco kun akra, malagrabla odoro, uzata kiel desinfekta rimedo.<section end="Karbolo"/><noinclude><references/></noinclude>
o638thlkdc507emseiq4424soer4m6b