Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.8 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/235 104 21328 122232 70309 2026-06-27T09:40:55Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122232 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiujn ili ekvidis, dank’ al ŝi, nur por la unua fojo. Ian vesperon, dum la marelfluo, la luno brilis plene: la bordo kaj la maro estis lumigataj de arĝenta lumo: oni vidis tiel klare kiel en la tago. Rondirinte ĉirkaŭ ŝtonego, Valentino eltrovis la enirejon de kaverno, kiu ŝajne penetris profunden sub la krutaĵo. Obeinte ŝian peton, Kamuŝo supreniris hejmen, kaj realportis paketon da kandeloj. Ili triope eniris en la groton. La ĉasgardisto, lia edzino kaj la junulino estis miregigitaj pro la alteco de arkaĵoj, el kiuj pendis stalaktitoj. Malsupre de ili grandaj stalagmitoj, stariĝintaj el la tero, aliris al la renkonto de tiuj pendaĵoj: ĉe la lokoj en kiuj ili kuniĝis, la longaj kolonoj rektaj, faritaj de la kalka karbono malrapide almetita, kredigis, ke tiu kavaĵo estas la navo de ia fantazia preĝejo. — Estas tute strange, diris Kamuŝo; neniam mi aŭdis pri tiu kaverno. Neniu ĝin konas, kaj ni estas la unuaj homoj, kiuj ĝin vizitas; mi estas certa pri tio. Tamen oni povas facile eniri en ĝin. — La klarigo estas tre simpla, respondis fraŭlino de Savinako. Tiu groto ekzistas de multaj miloj da jaroj; sed kredeble natura muro malmulte dika ĝin apartigis el la maro. La lasta ventego detruis tiun barilon: kaj eble ni estas la unuaj homoj kiuj, de la epoko de tiu disrompo, pasas en tiu loko. — Vi certe estas prava, fraŭlino. Mi memoras ke, dum la lasta septembro, la granda ekvinoksa maralfluo estis terura. Nu! mi nun komprenas, li aldonis sin turnante al sia edzino; vi memoras ke, ĵus de tiu epoko, ni aŭdis sub nia domo tiujn terurigajn bruadojn, kiuj kelkafoje al ni kredigis ke ĝi estas vizitata de fantomoj. Je Dio! estas simple la maro kiu, dum la ventegoj, enprofundiĝas en la kavernon. — Tio estas certe la plej scienca klarigo, kiun oni povas prezenti pri tiuj bruoj, respondis la junulino. La tri geesplorantoj, alirinte ĝis la fundo de la groto<noinclude><references/></noinclude> 7yszt38v00jpq5jqx7yj4kp5wgd0mxp Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/236 104 21329 122233 70310 2026-06-27T10:00:22Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122233 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>revenis per la sama vojo. Poste ili supreniris la serpentiĝantan vojeton kondukantan supren de la krutaĵo, kaj reeniris hejmen por enlitiĝi. Malgraŭ la intereso, kiun ŝi ĉerpis el siaj legadoj, Valentino estus sekiĝinta pro enuego en la soleco en kiu ŝi troviĝis, se, trifoje en semajno, ŝi ne estus ricevinta la viziton de ŝia amikino. Matildo alvenis galope de sia ĉevalo, ĵetis la bridon al Kamuŝo, kiu ĉiam ŝin atendis sur la sojlo de la pordo, kaj kuris kisi fraŭlinon de Savinako, Dum du horoj, la junulinoj ne laciĝis, ripetante ĉiam la saman demandon. — Ĉu ĝi estos knabo? ĉu knabino? kiun nomon ĝi ricevos? Kelkafoje ili restis malantaŭ la vitraĵoj de la fenestro, kaj rigardadis la ŝaŭmigan ventegon, alkurantan el la fundo de l’ horizonto, kaj rompegantan siajn ondegojn pieden de la krutaĵo, sub fumokolora ĉielo. Ian tagon, Oceano estis trankvila. Sur barko fortike alligita al peco de rifo, laboristoj penis fiksi sur la sablan fundon longan feran stangon, sur kies pinto vidiĝis skribita tabulo. Mirante la du amikinoj diris al Kamuŝo: - Kion do ili faras? — Ili metas stangon por montri ke la loko estas danĝera. Tie troviĝas terura fluo, kiu borderas la bordon dum kvin cent metroj, kaj poste supreniras al la maralto. Kredeble vi rimarkis, ke neniam ŝipo kuraĝas naĝi ĉi tie. — Nu, vi estas prava. — Ĝi timus la fluon. Ĉiu barko, kiu nesingarde en ĝin enirus, estus minacata de tuja rompego kontraŭ la rifojn. Rigardu, fraŭlinoj; la laboristoj zorge alligis sian boaton, kaj la ŝnuregoj estas fortege streĉitaj. Dum kelkaj minutoj ankoraŭ Matildo rigardis interese tiun vidaĵon novan por si. Poste, ĉar sonoris la horo por<noinclude><references/></noinclude> jjtlhjmurl9h4f763feepsdddf6cn6p Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/237 104 21330 122234 70311 2026-06-27T10:06:31Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122234 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la reveno, ŝi kisis sian amikinon, eksaltis sur sian ĉevalon kaj forkuris rapidege. Dum ŝi galopis al Prelongo, la junulino sentis sin okupitan de malgajaj pensoj. Kvankam ŝi konas la kaŭzon, tamen la ŝanĝoj okazintaj en ŝia amikino ĉiutage ŝin pli mirigis. La malsanetoj sentitaj de Valentino, dum la komenco, tute malaperis; neniam eĉ ŝia farto estis tiel bona. Sed Matildo memoris, ke ŝi iam konis junulinon altkreskan, belmovan, maldiktalian, havantan kolubrajn ondoliniojn; kaj nun ŝi retrovis virinon dikan, pezan, grasiĝantan, malfacile moviĝantan; dum ŝia vizaĝo, iam tiel ĉarma, estis kovrita de flavaj makuloj, kiuj ĝin malbeligis. — Do, ŝi pensis, post kelkaj monatoj mi estos edzino. Kompreneble Gastono volos fariĝi mia edzo; mi ne povos tion malkonsenti. Tiam ĉiumomente min minacos la ebleco de la stato en kiu Valentino hodiaŭ troviĝas. Nu! kia abomeno! Vespere, ŝin senvestigante, Klemenco al ŝi diris: — Via fraŭlina Moŝto scias sendube ke Johano revenis. — Johano? Kiu estas tiu Johano? — Sed mia fianĉo, tiu, kun kiu mi estas edziniĝonta. — Ho! jes; mi memoras: vi al mi parolis pri li, antaŭ kelka tempo. — Lia militista servo estas finita; li revenas en la patrolandon. Dum la tagmezo, kiam via Moŝto promenadis, li venis en la kastelon por rememorigi mian promeson. — Kion vi faros? — Mi estas tre embarasata. Mi estus dezirinta forlasi vian Moŝton nur post ŝia edziniĝo; sed ĉar oni ne scias ankoraŭ en kiu epoko ĝi efektiviĝos ... — Mi vin komprenas; vi malpacienciĝas; vi ne volas atendi. — Ne estas mi, via Moŝto, sed Johano. Li diras ke de sep jaroj li kalkulas la tagojn: nu! li laciĝas pro atendo. — Mia bona Klemenco, mi sentus konsciencriproĉon,<noinclude><references/></noinclude> 8xyhzd3pi5iced47uv7bhzm56aulu8s Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/238 104 21331 122235 70312 2026-06-27T10:17:13Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122235 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>prokrastante vian feliĉon. Mi vin bedaŭros, ĉar mi scias, ke vi estas al mi koralligita. Nun, kiun oni metos en via loko? — Se via Moŝto konsentus min aŭdi, eble mi havus ĉambristinon tre proponindan. — Kiun do? — Josefinon Brantinon, la kuzinon de Linŝardoj. — Nu! ŝi volas fariĝi servistino. — Jes, via Moŝto. Ŝi estas bona knabino kaj tre malfeliĉa, mi tion certigas. Linŝardoj ŝin forpelis; kaj, ĉar ŝi estas senmona, ŝi ne scias en kiu loko ŝi dormos kaj trovos manĝaĵojn. — Ho! tiuj Linŝardoj! ekkriis fraŭlino de Prelongo indignanta: devenante de ili, tia konduto ne min mirigas; estas neniuj malnoblaĵoj, kies ili ne estas kapablaj. Klemenco, via protektitino min multe interesas. Ĉu vi scias en kiu loko ŝi nun troviĝas? — Ŝi rifuĝis ĉi tien. — Ŝi estis prava. Ŝi dormu tiun nokton en la kastelo. Morgaŭ alkonduku ŝin al mi: mi kun ŝi interparolos. — Ho! via Moŝto estas tre bonkora; kaj la malfeliĉa infanino tre feliĉiĝos. La morgaŭan matenon, kiam Josefino troviĝis antaŭ fraŭlino de Prelongo, ŝi rakontis, ne ke oni ŝin forpelis, kiel diris Klemenco, sed ke ŝi estis tre malfeliĉa ĉe siaj kuzoj. Ili ŝin uzis por la plej malŝatindaj laboroj, kaj tamen ili senĉese riproĉis al ŝi la panon, de ŝi manĝitan. Tiam ŝi preferis eliri el tiu hejmo kaj gajni honeste sian vivon: tiamaniere ŝi ne bezonos peti ion de iu ajn. Matildo ŝin gratulis pro ŝia decido, kaj ŝin dungis tuj. — Atendante la eliron de Klemenco, ŝi aldonis, vi loĝos en la kastelo. Dum tiu tempo, vi povos lerni la detalojn de viaj novaj okupoj. Josefino sin klinis respekte kaj eliris. Jen estas kiamaniere la amantino de la kapitano Linŝardo fariĝis la ĉambristino de fraŭlino de Prelongo.<noinclude><references/></noinclude> gkquqh9qsuwvgkoef2ze5zcgy82ex4s Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/239 104 24607 122236 79389 2026-06-27T10:26:49Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122236 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO NAUA|c|g=100%}} Ofte kontaktiĝas en la sama homo supera inteligenteco kaj morala sento tute malsupera. Tiu kunligo renkontiĝis en Viktoro. Lin instigis nur lia malhumileco kaj liaj pasioj. Por kontentigi la unuan kaj la aliajn, ĉiuj rimedoj al li ŝajnis taŭgaj. Estas tio, kio lin faris tiel timinda; en tio li ĉerpis la preskaŭ tutecon de siaj fortoj. En okazoj en kiuj viro pli honesta estus haltigita de la riproĉoj de sia konscienco, Viktoro, kiu ne eĉ suspektis, ke tia sento havas realan ekziston, antaŭeniris kaj sukcesis. Dum la koron de liaj soldatoj kaj de oficiroj, liaj kolegoj, batigis la vortoj “honoro” kaj “patrujo”, li ne povis ilin aŭdi kaj samtempe ne senti siajn lipojn kuntiritajn de ironia rideto. Tamen li ne malŝatis la uzon de tiuj esprimoj; kontraŭe ĉiam li ilin havis en la buŝo, ĉar li konis la grandegan influon, kiun li povis ekzerci, ilin elparolante en momentoj taŭgaj. Sed por li tiuj terminoj estis vortoj sence malprecizaj; por li, ili similis tiujn kabalajn formulojn, kiujn la mezepokaj sorĉistoj kredis provizitaj de supernatura potenco, kaj kiujn ili uzis preparante siajn malbonfaraĵojn, kvankam ili ne konis ilian veran signifon. Estis same pri lia kuraĝo. Certe la junulo montris en multaj cirkonstancoj neordinaran maltimecon; tamen tre malofte li rapidis antaŭen, ne zorge preparinte eliran pordon. En okazoj en kiuj oficiro pli sincere kuraĝa ne ŝanceliĝis kaj mortis por la honoro de la standardo, la<noinclude><references/></noinclude> s2wa36m7cgjoezfv6puf68j39kb86i1 122237 122236 2026-06-27T10:27:03Z HenriLeFoll 4277 122237 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO NAUA|c|g=100%}} Ofte kontaktiĝas en la sama homo supera inteligenteco kaj morala sento tute malsupera. Tiu kunligo renkontiĝis en Viktoro. Lin instigis nur lia malhumileco kaj liaj pasioj. Por kontentigi la unuan kaj la aliajn, ĉiuj rimedoj al li ŝajnis taŭgaj. Estas tio, kio lin faris tiel timinda; en tio li ĉerpis la preskaŭ tutecon de siaj fortoj. En okazoj en kiuj viro pli honesta estus haltigita de la riproĉoj de sia konscienco, Viktoro, kiu ne eĉ suspektis, ke tia sento havas realan ekziston, antaŭeniris kaj sukcesis. Dum la koron de liaj soldatoj kaj de oficiroj, liaj kolegoj, batigis la vortoj “honoro” kaj “patrujo”, li ne povis ilin aŭdi kaj samtempe ne senti siajn lipojn kuntiritajn de ironia rideto. Tamen li ne malŝatis la uzon de tiuj esprimoj; kontraŭe ĉiam li ilin havis en la buŝo, ĉar li konis la grandegan influon, kiun li povis ekzerci, ilin elparolante en momentoj taŭgaj. Sed por li tiuj terminoj estis vortoj sence malprecizaj; por li, ili similis tiujn kabalajn formulojn, kiujn la mezepokaj sorĉistoj kredis provizitaj de supernatura potenco, kaj kiujn ili uzis preparante siajn malbonfaraĵojn, kvankam ili ne konis ilian veran signifon. Estis same pri lia kuraĝo. Certe la junulo montris en multaj cirkonstancoj neordinaran maltimecon; tamen tre malofte li rapidis antaŭen, ne zorge preparinte eliran pordon. En okazoj en kiuj oficiro pli sincere kuraĝa ne ŝanceliĝis kaj mortis por la honoro de la standardo, la<noinclude><references/></noinclude> aetqw1hkoytf8h96e9bcsphfladmy0n Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/240 104 24608 122238 79390 2026-06-27T10:34:59Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122238 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kapitano Linŝardo pli ŝatis la uzon de la ruzo, kaj rekondukis al la tendaro la korpuson de li ĉefitan, ne suferinte gravajn difektojn. El la bataleto, en kiu Frederiko sendube estis mortigita, kredeble Viktoro estus elirinta sana kaj savita. Ĉar li tre ŝatis sian haŭton, kaj li ĝin riskis nur kiam la premio egalvaloris la laboron. Sed tiam li rapidis kun kapo antaŭa, kaj frapis la malamikon per maltimaj batadoj tiel nekredindaj, ke ilin admiris ne nur liaj superuloj, sed ankaŭ liaj konkurantoj. Penante sin glorigi sur la Alĝeriaj batalkampoj, Viktoro celis unu nur celon: mirigi la markizon de Prelongo. Sed la kapitano estis persistema. Ĉar li ne sukcesis per la honorantaj rimedoj, necese estis ke li rekomencu per aliaj procedoj. La reveno en Afrikon povis nun neniel lin utili: eĉ tre malutilus lin la malproksimeco for de lia agokampo: pro tio pli taŭgis la restado en Francujo kaj precipe en Parizo. Lia nomo fariĝis sufiĉe fama, por ke li, dank’ al ĝi, estu akirinta gravajn protektantojn: li komprenis ke lia plialtgradigo pli rapidos, se li montriĝas konstante antaŭ la okuloj de la regaj potenculoj, ol se li riskas sian vivon en ia antaŭpostena batalo, funde de l’ dezerto. Viktoro decidis, ke li uzos la kelkajn tagojn de libertempo al li ankoraŭ restantajn, por peti aŭdiencon de la ministro, kaj provi sian interŝanĝon kun kolego, pretekstante sian malbonan farton. Liaj cikatroj estis utiligotaj de li: ĉar ili ŝajnigis erarige la alirajn kaj elirajn truojn faritajn de kuglo, kiu estus trairinta la gorĝon, ne vundinte ian gravan organon. Sed antaŭ sia eliro, Viktoro volis klarigi detalon, de li suspektitan, sed pri kiu li ne estis sufiĉe certa. Kompreneble Karadelo al li rakontis kiamaniere fraŭlino de Savinako svenis, eksciante la kredindan morton de sinjoro de Ruvezo. Tiu rakonto ŝanĝis en certecon la dubojn jam aperintajn en la cerbon de la filo Linŝardo. — Valentino, li pensis, estas elirinta pro la entombigo<noinclude><references/></noinclude> f01cz9crj2xrja48w5uz9eep8ze6r4j Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/241 104 24609 122239 79391 2026-06-27T10:43:36Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122239 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de sia onklino; tre bone. Sed ŝi ne revenis; kial? Oni diras ke ŝi volas fariĝi monaĥino: tion mi tre malfacile kredas. Ĵus de ŝia eliro la bela Matildo ĉiudutage faras rajde longan promenadon kaj revenas nur nokte. Kien ŝi iras? Mi tion volas scii; mi tion scios. Por sekvi la junulinon interspace, Viktoro penis aliformigi en rajdaton unu el plugĉevaloj de la farmodomo. Sed la fortika besto ne povis kontraŭbatali rapidece kontraŭ la vivega ĉevalo de fraŭlino de Prelongo; la junulo estis devigata forlasi tiun projekton. Tamen tiu unua provo ne estis senfrukta, ĉar ĝi ebligis, ke li rekonu la direkton sekvitan de Matildo. Kiam li haltigis en Blazurbo sian rajditon sufokiĝantan, por ke ĝi ripozu manĝante avenaĵon, li estis tre mirigita sin trovante antaŭ Josefo, kiu trinketis glaseton da brando. La kapitano rapide turnis sian dorson, por ke la lakeo ne lin rekonu. Sed tiu sensignifa fakto certigis liajn suspektojn per nova pruvo. Fraŭlino de Prelongo iris en lokon, kiun ŝi ne volis ke ŝia lakeo konu. Tiam, serĉinte dum longa tempo en sia cerbo ĉiujn lokojn kuŝantajn en la ĉirkaŭaĵoj, la filo Linŝardo memoris ke, post tri kilometroj de Blazurbo, troviĝas la dometo loĝata de Kamuŝo. Nur en tiun lokon povis iri la junulino. La morgaŭan matenon, dum la matenruĝo, Viktoro ree eliris kaj sin direktis senŝancele al la domo de l’ eksgardisto. Alveninte antaŭ kvincent metroj, li sin kaŝis kun sia ĉevalo en arbetaĵon, kaj okulcelante la enirejan pordon, li atendis. La domo ŝajnis ne loĝata. La tago pasis. Ĉar la kapitano estis ne manĝinta de la mateno, li sentis ke lia stomako energie postulas nutraĵon. Tamen li obstine restis senmova sub la akra venteto, kiu tranĉetis lian vizaĝon kaj lin frostigis ĝis ostoj. Li kredis sin en militago, observante la malamikon: kaj reale tio estis alispeca malamiko, kiun senripoze li persekutis. Fine dum la vespero la pordo malfermiĝis. Tri homoj,<noinclude><references/></noinclude> qjblp2dryli8tm2wyfp326ckaqmg68e Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/242 104 24610 122240 79392 2026-06-27T10:50:27Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122240 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>du virinoj kaj unu viro eliris el la domo. Viktoro vidis ilin malsuprenirantajn al la marbordo per la dekliva vojeto. Tuj, alliginte sian ĉevalon al arbeto, la kapitano siavice sin ŝovis al la marŝtonetaro per alia vojo. Ĉar la tri gepromenantoj sin direktis al li, la junulo sin kaŝis malantaŭ ŝtonego. La luno ekleviĝis, kaj iliaj vizaĝoj estis distingeblaj. Li unue rekonis Kamuŝon kaj lian edzinon: pri ilia kunulino, la filo Linŝardo unue dubis, ĉar Valentino estis tiel ŝanĝita, ke li malfacile ŝin rekonis: sed tiu ŝanceliĝo ne daŭris longatempe. Tute rajtigitaj troviĝis liaj suspektoj. Fraŭlino de Savinako estis graveda: ĉar la malapero de sinjoro de Ruvezo malebligis, ke ŝi riparu sian kulpon, ŝi venis ĉe Kamuŝon por ĉi tie naski sekrete; kaj fraŭlino de Prelongo, konante la veron, fariĝis la kunkulpantino de sia amikino. La kapitano ĝoje frotis siajn manojn, ĉar demona ideo trairis lian spiriton. Nun li estas certa, ke li efektivigos sian venĝon, kaj realigos sian revon pri Matildo. La amo al Josefino, kiu momente lin kvietigis, lin trompinte, fariĝis ŝarĝo hodiaŭ, kaj pli fortigis liajn amsentojn al la juna kastelmastrino. La morgaŭan tagon, Viktoro estis elironta el Prelongo. Heleno zorge rekomendis al Josefino, ke ŝi estu preta tre frue por ŝin helpi en la lastaj preparadoj, necesigitaj de l’ eliro de la kapitano. Ŝi mem, ellitiĝinte antaŭ la sunapero, direktis al objektoj apartenantaj al sia filo lastan rigardon, senpacienca ĉar la junulino ne sin montras. — Kion ŝi povas fabriki en sia ĉambro? ŝi pensis: tamen mi al ŝi diris, ke senprokraste ŝi malsupreniru tre frumatene: kaj ŝi promesis, ke ŝi tion faros. Heleno atendis ankoraŭ dum dek minutoj; sed Josefino ne montriĝis. Fine sinjorino Linŝardo kolere supreniris. Dum ŝi frapis sur la pordon, ŝi kriis tra la truo de la seruro:<noinclude><references/></noinclude> axtktfzuu0eeqbmqjgzp7w2tiphwzdk Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/243 104 24611 122241 79393 2026-06-27T10:59:03Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122241 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Rapidu do, mallaborema knabino: vi tamen scias, ke mi bezonas vin malsupre. Neniu respondis. Heleno sentis tremeton trakurantan tra sia dorso. Viktoro eliris. Ĉu la malfeliĉa infanino rekomencis memmortigan pruvon, similan al la alia? La farmomastrino, kiun teruris tia ideo, turnis la butonon, kaj perforte puŝis la pordon. La ĉambro estis malplena kaj la litaĵo ne malordigita. Sed kun mirego la patrino de Viktoro rimarkis, ke la pordo iam kondamnita estas larĝe malfermata. Sinjorino Linŝardo transiris la sojlon kaj eniris en la ĉambron de sia filo. Sed antaŭ la vidaĵo prezentiĝanta sub ŝiaj okuloj, ŝi restis kun brakoj ĉielen levitaj, kun buŝo vaste malfermata pro miro. La antaŭtagon, Josefino reigis la komunikaĵon inter la du ĉambroj, kiel ŝi kutimis fari ĉiuvespere, kiam ĉiuj dormas en la domo. Ŝia amanto ŝin akceptis brakomalferme. Ĉar tiu nokto estis la lasta, kiun ambaŭ gejunuloj estis vivontaj kune, iliaj kisadoj fariĝis tiel oftaj, ke unu kaj la alia estis okupitaj de dormo nur dum la mateno. La suno brilis jam de longa tempo; kaj, male de sia kutimo, la junulino estis ankoraŭ apud Viktoro, kaj dormis senmova, ĉirkaŭante per brakoj la kolon de la junulo. La malpeza bloveto, eliranta el ŝiaj amemaj lipoj, tuŝetis la vangon de la kapitano, kiu ronkadis kiel basulo. Ili estis senpere vekitaj de la voĉo kolera de Heleno, kiu fine retrovinte la parolon, kriegis en la orelojn de la junulino: — Mizerulino! sentaŭgulino! malpurulino! ĉu vi ne hontas tian konduton? Mi ĉiam suspektis, ke tio finos tiamaniere: jen estas kial mi ne volis lasi vin sola kun li. Estas indigne tiel perfidi la bonaĵojn al vi faritajn. Por min rekompensi, vi faras malkonvenaĵojn en mia domo,<noinclude><references/></noinclude> ba4f0qrqcm8czzxku2hmrdg3riylhz6 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/244 104 24612 122242 79394 2026-06-27T11:19:01Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122242 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kun la filo de via bonfaranto. Sed estas finite nun. La lastan panpeceton de Linŝardoj vi manĝis hieraŭ. Nu, leviĝu, ellitiĝu, eliru pli rapide, liberigu min el via ĉeesto, iru krevi kien vi volos. Parolante, Heleno altiris al si Josefinon, kiu baraktis inter ŝiaj brakoj, kaj ekkriis plorante: — Lasu min, lasu min: vi min doloras. Ĝis nun la kapitano ne haltigis sian patrinon eksplodigantan ŝian koleron, kaj ne penis ŝin interrompi. Sed kiam li vidis, ke ŝi levas la brakon por survangi la junulinon, li stariĝis, ekkaptis la manon pasantan, kaj maldelikate premante ŝian manradikon per siaj fortikaj fingroj: — Lasu ŝin, li diris simple. — Nu, kriegis la farmomastrino, vi defendas tiun friponinon, tiun ... — Lasu ŝin, ripetis la kapitano. Dum Josefino hontema, sin kaŝis sub kovrilon, la junulo daŭrigis: — Vi volas, ke ŝi eliru; ŝi eliros. Mi ne povas ordoni, ĉar mi ne estas mastro ĉi tie. Sed atendante mi malpermesas, ke vi ŝin frapu; aŭdu min, patrino, mi tion malpermesas. Nun eliru: mi volas paroli kun ŝi. — Ha! je Dio! ĉu vi kredas, ke mi lasos vin ambaŭ ... — Ĉu nun tio estas grava? Ĉu vi povas malefektivigi tion, kio efektiviĝis? Ne. Post unu horo ŝi estos lasinta tiun domon; mi mem forveturos per la unua vagonaro. Lasu nin, mi ripetas. Cetere estas malfrue; kaj mi bezonas vesti min. Venkite de la tono ordonanta de l’ kapitano, sinjorino Linŝardo eliris, maĉadante: — Nu, ili aranĝu tion inter si. En sia kolero, Heleno havis neniun riproĉan vorton al sia filo. Li, je Dio! faris sian metion de junulo. Li trovis sub sia mano belan knabinon, kiu petis senhonte, ke oni ŝin prenu; kaj li ŝin prenis. Nenio pli natura. Sur la<noinclude><references/></noinclude> 7zq5cai1tur9yi29qtlw8zhl6ils5ya Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/245 104 24613 122243 79395 2026-06-27T11:25:25Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122243 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>solan Josefinon ŝi faligis la tutan pezon de ŝia malamikeco, kaj ŝi agis des pli kolereme, ke ŝi satis maljunan malamon amasigitan de longa tempo, malamon kiun la konduto de la junulino bedaŭrinde tro rajtigis. Funde de sia koro, la patrino de Viktoro sentis strangan kontenton, en kiu miksiĝis la malhumileco kaj la venĝo fine satita. Ŝi memoris, kiel malfacile ŝi iam repuŝis la atakojn de Andreo. Tio kuŝis en la sango de Linŝardoj: la filo valoris la patron. Sed ŝi ne cedis: pro tio, dank’ al ŝia obstineco, ŝi fariĝis sinjorino Linŝardo. Feliĉe la malriĉa kuzino ne havis ŝian energion: sen tio ŝia filo, blindigite de la pasio, eble estus edziĝinta kun ŝi. — Nu, ŝi diris konklude: ĉio plej bone aranĝiĝas. Nun, ĉar ŝi donis al li ĉion, li ne bezonos edziĝi kun ŝi por havi la restaĵon. Mi almenaŭ trovas bonegan pretekston por forpeli el mia domo tiun almozulinon; ĉar mi ĉiam timis, ke mi estos devigata nomi ŝin iam: mia filino. Ne sen motivo la kapitano ne provis ian klopodon al sia patrino, por ke ŝi bonvolu konservi Josefinon. La malpermeso de la junulino estis elemento de la projekto elpensita de li, kiam li revenis el Blazurbo. Ĉar li intencis fari al sia amantino proponon tiel malfacile akcepteblan, ke li antaŭvidis tujan rifuzon, necese estis ke ŝi estu devigata ĝin konsenti, kaj, pro tio, ke lia patrino kolerega, nekonscie instigita de li, ŝin ĵetu sur la pavimon; tiamaniere, li tenis ŝin tutan en lia povo. Do, kvankam li nun sentis al ŝi amon nur moderan, li opiniis, ke la sola rimedo ebla estas ebriigi ŝin per amo. Armita de volado malmulte komuna, li trovis en si sufiĉe da forto por renovigi unu el dekdu Herkulaj laboroj: kaj la malfeliĉa knabino, senmovigita de multnombraj kisadoj kiel de dormigilo, ekdormis en brakoj de sia amanto, kaj estis vekita nur de koleregaj kriadoj puŝitaj de Heleno.<noinclude><references/></noinclude> 2ilgitjdfxy0lzrf8ycnh0zs4dvz8dy Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/246 104 24614 122244 79396 2026-06-27T11:32:36Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122244 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Kion vi faros nun? diris Viktoro, kiam ili troviĝis solaj. — Ĉu mi scias? ŝi respondis ploregante. — Vi havas neniun monon: vi estos devigata servi ĉe iu. — Estos necesege. — Aŭskultu; mi faros al vi proponon. — Kiun? — Vi memoras ke, post kiam vi estis provinta vian memmortigon, la morgaŭan tagon mi petis de vi, ke vi min helpu; kaj eĉ mi aldonis, ke eble vi mem fariĝos kastelmastrino de Prelongo. — Jes, mi memoras. Pri tio mi ne kredis eĉ unu vorton; sed la afero ne estas grava. Daŭrigu. — Mi bezonus personon fidindan kaj sindoneman, kiu min sciigus pri ĉio, kio okazas en la kastelo. — Nu, spioninon. — Josefino, ne diru do malbelajn vortojn. Nu, jen estas la afero al kiu mi pensis. Kial vi ne fariĝus la ĉambristino de fraŭlino de Prelongo? — Mi! eniri en la kastelon kiel servistino ... — Tiu metio ne estas pli malsupera al tiu de farmodoma knabino, respondis malafable la kapitano. La malfeliĉa infanino denove ekploris. — Aŭskultu, Jonjo, diris Viktoro per tono iom pli ĝentila. Se mi restus ĉi tie, vi ne bezonus laboradi; nenio mankus al vi. Sed mi foriras hodiaŭ, eble por longa tempo; mi ne estos apud vi por vin protekti. Vi do devas zorgi pri via estonteco. La malmulta mono, kiun mi lasos al vi, ne longatempe daŭros; kaj vi ne povas vivi sen nutraĵo, tio estas sen mono. Nu, estu prudenta: rigardu la realecon per okulo maltima. Se vi bone plenumos miajn ordonojn, vi povas esti certa ke, ĉu de proksime ĉu de malproksime, mi vin subtenos. Ian tagon, vi ĉefos estrine en tiu domo, en kiun vi estos enirinta servistine. Ĉu tia revo ne estas bela? Nu, vi tre facile povos ĝin realigi.<noinclude><references/></noinclude> 4q43qcdp8utn7i85xqtc93ax9dtbx7k