Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.8
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/247
104
24615
122245
79397
2026-06-27T20:11:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122245
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Sed pro tio necese estas, ke la ofico estu ne okupata.
— Klemenco estas edziniĝonta kun Johano. Iru al ŝi kaj petu, ke ŝi bonvolu vin prezenti kiel sian anstataŭantinon. Lerte agante, vi sukcesos sen malfacileco.
— Poste kion mi faros?
— Vi skribos al mi ĉiusemajne longan leteron, en kiu vi rakontos ĉion, kion vi estos vidinta, aŭdinta kaj eĉ suspektinta. Vi zorge kaptados la konfidon de fraŭlino de Prelongo.
— Farante kion?
— Dirante pri mi tiom da malafablaĵoj kiom vi povos. La junulino miregita malfermis grandajn okulojn.
— Jes, la afero estas tia, certigis Viktoro. La bela Matildo sentas al mi sovaĝan malamon, kiun mi tutkore redonas al ŝi.
— Ĉu tio estus vera? ekkriis la ĵaluzema Josefino; ĉu vi ĵuras, ke vi ne amas ŝin?
— Infanino, murmuris la junulo kun nedifinebla rideto: iam mi persekutis la sukceson; hodiaŭ, la venĝon.
— La venĝon! Estas neeble.
— Jes. Ekzistas inter ni malnova konto reguligota pli poste, daŭrigis malvarme la kapitano. Faru akurate tion, kion mi al vi konsilas; kaj vi ne pentos pri tio.
Poste, kisinte ameme sian amantinon, kaj farinte siajn adiaŭojn al sia familio, Viktoro envagoniĝis kaj aliris al Parizo.
Por eviti ĉiun skandalon, Heleno parolis nek al Andreo, nek al sia unuanaskito pri la matena aventuro. Estis Josefino mem, kiu ŝajne foriris propramove. En la domo ĉiuj, krom sinjorino Linŝardo, penis ŝin kontraŭbatali; sed ŝi ne cedis. Dum la vespero mem, ŝi kuŝis en la kastelo; kaj, dum la morgaŭa mateno, ŝi komencis sian servon apud fraŭlino de Prelongo.
— Fine, kial do vi forlasis la farmodomon? senĉese<noinclude><references/></noinclude>
s3rhnxlxw0sijizw853fm6t1szfjmn5
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/248
104
24616
122246
79398
2026-06-27T20:17:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122246
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>demandis la juna kastelmastrino al sia nova ĉambristino.
— Tion mi jam diris al via Moŝto: oni faris al mi vivon tro malagrablan.
— Sed ĉu sinjoro Viktoro ne vin defendis?
— Li! Li prefere estus instiginta la aliulojn, por ke ili min ĉagrenu.
— Tamen oni certigis al mi, ke li multe amas vin.
— Kiam mi estis riĉa, eble; sed tuj kiam mi estis ruinigita, liaj sentoj ŝanĝiĝis. Feliĉe li foriris.
— Nu, ĉu la kapitano ne troviĝas plu en Prelongo?
— Nun, via Moŝto, li kredeble loĝas en Parizo.
— Ha! bone, bonege! ekkriis la junulino per tono tiel elkoriĝinta, ke Josefino pensis:
— Viktoro ne mensogis. Ŝi ne povas lin toleri.
Ja, la eliro de la filo Linŝardo eligis el Matildo grandan pezon. Malgraŭ sia kuraĝo kaj sia fido al la rapideco de sia ĉevalo, ŝi ne ĉiam estis tute sentima, kiam ŝi rajdis sola sur la vojo el Blazurbo al la Kamuŝa domo. Ofte ŝi timis, ke la kapitano subite montriĝos sur ia angulo de la vojo, sin ĵetos al la kapo de ŝia rajdito kaj renovigos sian antaŭan abomenan provon. Momente ŝi pensis {{sic|ŝin|sin}} akompanigi de Ŝafo; kun tia kunulo, ŝi estus sentinta sin tute senriska. Sed la markizino sendiskuteble malpermesis, ke la Novterhundo eliru el sia dometo: por tion plenumi, la junulino estus devigita liveri ĉiuspecajn klarigojn. La foriro de la kapitano ĉion aranĝis.
Jam de multaj semajnoj Viktoro troviĝis en Parizo, pasigante sian tempon ĉu en vizitoj ĉe la generaloj, ĉu en atendadoj ĉe la ministraj antaŭĉambroj, kiam unu tagon, sur angulo de strato, li estis nevole frapita de viro, vestita de ĉifonaĵoj, de senkalkanaj ŝuoj kaj de grasplena ĉapeto.
— Malspritulo! vi do ne povas atenti, murmuris la junulo kolera.<noinclude><references/></noinclude>
dlzkf0lkufq41r3w0rxobvbvhl82xiv
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/249
104
24617
122247
79399
2026-06-27T20:23:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122247
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Nu! Kio okazas? Ĉu la strato ne apartenas al ĉiu, nun? Eksciu, malgrandulo mia, ke vane vi portas tubĉapelon kaj ĵakon; ne estas ci kiu timigos min! Ha! ne, ne.
Kaj la vagisto, fermante la pugnojn kaj ne elirante, ĉiam okupis la larĝecon de la trotuaro.
— Ĉu vi min lasos pasi, fine? Nu, lokon. Mi ne havas tempon.
La ĉifonaĵulo sin preparis al la vortbatalo, kaj jam ekvomis kelkajn malĝentilegaĵojn, kiam lia vizaĝo subite afabliĝis. Prezentante la manon al la kapitano, li ekkriis ĝoje.
— Nu, estas Linŝardo, tiu brava Linŝardo! Kiel ci fartas, maljunulo mia.
Viktoro eksaltegis malantaŭen. Tiu viro lin konu, la afero ne estis stranga, sed tiu sentaŭgulo kuraĝu cidiri al li, lin vokinte per lia nomo, tiam la afero preteriris ĉiujn limojn. Pro tio, per tono de kolero malfacile malakcelita, li diris:
— Mi tre dezirus scii en kio vi ĉerpas la motivojn de tia senĝeneco. Preteriru; mi ne vin konas.
— Ci ne estas afabla, Viktoro, respondis la senŝuulo, per voĉo malrapida de posturbulo, vere ci ne estas afabla. La altrangaĵoj cin difektis, ci rifuzas rekoni ciajn amikojn, kiam ilin premas la malfeliĉo.
— Fine, kiu vi estas? petis la filo Linŝardo, memorante sed malprecize, ke li iam vidis tiun vizaĝon, kaj aŭdis tiun voĉon.
— Kiu mi estas? Sed Duponto, cia maljuna licea kunulo.
— Duponto! ekkriis la junulo; tre bone, mi memoras. Sed ĉu estis eble vin rekoni sub tiel malpura kaj ŝirita vestaro?
— Kion ci volas, respondis Duponto, ĵetante malgajan rigardon al la ĉifonaĵoj lin kovrantaj; ĉiuj ne ŝance sukcesis kiel ci.<noinclude><references/></noinclude>
j6t66djkh7b1svhfozjvb5wiizovtwb
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/250
104
24618
122249
79400
2026-06-28T08:17:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122249
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Komence, kelkaj scivoluloj, altiritaj de la kriadoj de ambaŭ interparolantoj, jam ekhaltis post kelkaj paŝoj, esperante batalon. Tedite, ĉar oni lin ekvidis kun tia kunulo, Viktoro eltiris el sia paperujo bileton da cent frankoj kaj vizitkarton; poste, doninte al Duponto la du objektojn, li blovis en lian orelon:
— Mi volus diri al vi ion. Jen estas mia adreso. Venu al mi tiuvespere, je la kvina. Tiu mono al vi pagos vestaron pli konvenan.
— Komprenite, bonhomo mia. Oni ne volas ruĝiĝi pri antikva kolego.
Li ankoraŭ parolis; sed la kapitano jam forkuris malproksimen.
La unua zorgo de l’ amiko Duponto estis obei la ordonojn de sia malnova kunulo. Sed antaŭ kiam li eniros en ŝtofmagazenon por aliformigi en novajn vestojn siajn malpuregajn almozulajn ĉifonaĵojn:
— Minuton! li diris, frapante sian kapon. Unue mi devos aliformigi en monerojn mian bankan bileton. La oficistoj mirus, vidante min tiel riĉan. Ili estus kapablaj venigi la policistojn. Strange! tamen. Jen estas bileto kiu al mi rajte apartenas; mi ne ĝin ŝtelis, ĉi tiun; ĉar estas Linŝardo mem kiu propramove ĝin al mi donis: nu! ĵus pro tio mi estus arestita. Ha! estu do honesta viro.
Duponto sin direktis al malluksa trinkejo, kiun li ofte vizitadis. La kasistino, dika virino, donis al li monerojn. anstataŭ lia bileto, kun okulklino kiu ŝajnis diri:
— Ian ŝtelon sukcesitan, nu?
— Ne, ne, patrino Rodiero, vi eraras. Estas amiko, kiu antaŭnelonge ĝin al mi donis.
— Iom malgraŭvole, kredeble, respondis la trinkejestrino.
Kiam Duponto estis sur la strato, li maĉadis inter siaj dentoj:<noinclude><references/></noinclude>
5nhzzi85eanojdcxcsnmrqo4qfejbqp
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/251
104
24619
122250
79401
2026-06-28T08:37:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122250
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Strangege! Nur kiam oni diras la veron, nur tiam oni ne estas kredita.
Tamen li opiniis, ke ne estus prudente eniri en unu el tiuj potencaj firmoj, kiuj provizas ne nur Parizon sed ankaŭ la tutan mondon. Pro tio, li sin direktis al Temple<ref>Vendejo hodiaŭ detruita, en kiu oni faris la komercon de malnovaj vestoj.</ref>. Tie li elektis plenan vestaron grizan preskaŭ novan, ĉapelon, ŝuojn, tolaĵojn. Vestinte siajn novajn aĉetaĵojn, li estis tiel aliformigita, ke li ne rekonis sin mem.
— Nu, li diris, Viktoro estos kontenta: mi lin honoros. Sed kial do li montris tian malavarecon? Kion do li estas dironta al mi? Kredeble ne nur por al mi plezurigi li elspezis bankan bileton. Li bezonas min, evidente; kaj ne malpli evidente, la servo, kiun li petos de mi, ne estas ago rekompensinda de la Monthyon’a premio<ref>Ĉiujara premio donita al gevirtuloj.</ref>. Nu, Duponto, amiko mia, malfermu la okulon, kaj la bonan; kaj precipe zorgu, ke oni ne vin trompu kiel naivegulon. Kredeble tie kuŝas profita entrepreno, kiu al vi gajnigos multe da mono, se vi ne estas tro mallerta.
Estis nur la tria de la tagmezo. Duponto elspezis nur parton de la mono donita de Viktoro. Ĉar la malnova kunulo de la kapitano sentis en sia poŝo kelkajn monerojn, afero kiu ne ofte okazis.
— Atendante la horon, li pensis, mi enmetus volonte en mian stomakon pecon da ia manĝaĵo kaj vinbotelon vaksoŝtopitan. Tio pasigos al mi la tempon.
Malriĉa manĝejo troviĝis antaŭ li: li en ĝin eniris.
Dum tiu tempo, Linŝardo, enfermata en sia skriboĉambro, ekbruligis cigaredon kaj pripensis. Li bezonis viron fidindan kaj samtempe senkonsciencan. Ĉu Duponto estas la viro taŭga?
Li komprenis, ke li devos ludi lertege, kaj ne sin perfidi per konfesoj tro antaŭtempaj, antaŭ kiam li<noinclude><references/></noinclude>
mplj718ph48ovfl7v4fz16wii4r37jr
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/252
104
24620
122251
79402
2026-06-28T08:46:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122251
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estos certa, ke li povas fidi al tiu nova kunkulpanto.
Je la kvina akurate, la sonorilo aŭdiĝis. La servsoldato frapis sur la pordon de sia superulo.
— Kapitano, estas civilulo, kiu volus paroli kun vi.
— Ĉu li diris sian nomon?
— Sinjoro Duponto.
— Tre bone; enirigu. Se iu venas, antaŭ kiam tiu sinjoro estos elirinta, vi diros al ĉiu ajn, vi bone min aŭdas, Belardo, al ĉiu ajn, ke mi ne troviĝas hejme.
— Jes, kapitano.
Duponto, belega en siaj novaj vestoj, eniris en la fumejon, en kiun Viktoro lin atendis.
— Vi estas akurata, li diris; tre bone. Mi ŝatas la akuratecon. Sidiĝu, kaj ni interparolu. Kion vi faris, de la liceo?
— Nu, kaj vi?
— Mi? Ĉiu konas miajn agadojn: mi ne ilin kaŝas. Sed mi estas certa, ke vi ne povus same paroli.
Duponto sin sentis iom timigita de la komanda tono de l’ kapitano. Tamen li ne malkuraĝiĝis facile.
— Tion kion mi faris, li respondis; aferojn ne tre bonajn. Mi provis min riĉigi; sed mi sukcesis nur min malriĉigi.
— Ŝajnas, ke mi vin vidis en Cayenne (Kajen).
Pro tiuj vortoj, Duponto ruĝiĝis, paliĝis, kaj fine balbutis:
— Vi do marveturis Cayenne’on?
— Sendube, ĉar mi vin vidis tie.
La kapitano mensogis: li vojaĝis nur en Alĝerio. Hazarde certigante la malveron por koni la veron, li ĵetis tiun frazon kiel diplomataĵon. Li povis ĝoji; ĉar lia eksperimento plene sukcesis.
Post momento, li daŭrigis:
— Kial oni vin sendis tien?
— Mi estas la suferinto de juĝista eraro, respondis Duponto fanfarontone.<noinclude><references/></noinclude>
2eq1px93vvwxgexr3y8z3b8fbl5ddrh
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/253
104
24621
122252
79403
2026-06-28T09:00:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122252
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tiam la malnova kondamnito rakontis historion tiel malsimplan, ke la filo Linŝardo komprenis nur unu aferon: por kaŝi estintaĵojn malmulte honorindajn, lia interparolanto elpensis altfantazian fabelon. Li estis konscienco vendebla, sekve aĉetebla; kaj tiu aĉeto dependus nur de la prezo konsentita.
Duponto estis la filo de honorindaj komercistoj, kiuj rapide riĉiĝis en la komercado de sapoj. Orfa tro frue, li heredis, en sia plenaĝo, preskaŭ unu milionon. Dezirante ĝuegi la vivon, havante apud si neniun kiu lin direktas, tre rapide li malŝparis tiun gravan kapitalon en ĉiuspecaj malsaĝaĵoj, kaj en malnoblaj ĝuadoj. Fine, ruiniĝinte, sed volante spite de sia ruino daŭrigi vivmanieron, kiu fariĝis neebla pro manko de mono, li faris falsajn subskribaĵojn. La juĝistaro lin kondamnis al kvin jaroj da publiklaboroj. De ses monatoj, li estis fininta sian punon, kiam Viktoro lin renkontis. De sia reveno en Francujon, li vivis nur de hazardaĵoj, farante ĉiujn metiojn, bonajn aŭ malbonajn, sed pli ofte la duajn ol la unuajn.
Tamen la fundo de lia natureco ne estis tute malvirta. En la liceo, li estis amita de siaj kolegoj. Kvankam lernanto ne rimarkinda, tamen li ne estis lokita inter la mallaboreguloj. Sed la fundamenta difekto de lia karaktero estis la inercia forteco. Bone direktita, li estus fariĝinta bonegulo. Simila al bulo metita sur la randon de tegmento, li bezonis nur tre malfortan ekpuŝon por ruliĝi ĉu dekstren ĉu maldekstren. Bedaŭrinde li falis maldekstren. Unue malrapida, la kurado pli kaj pli akceliĝis; kaj poste li ruliĝis sur la deklivo de la malvirto laŭ rapideco tiel terura ke fine li falis en la porkriman juĝistaron, kaj de tie saltegis ĝis la publiklaborejo.
— Nu, mia malnova kunulo, ekkriis la kapitano, kion vi dirus, se mi proponus al vi gajnon da mil frankoj?
Viktoro kredis, ke li akceptos la proponon entuziasme; sed la malnova kunulo restis senmova.<noinclude><references/></noinclude>
m0zg8irbzvzdirj9abnw8g7btc85xoz
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/254
104
24622
122253
79404
2026-06-28T09:09:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122253
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉu vi ne aŭdis?
— Jes, jes, tre bone.
— Tiam, kial vi ne respondas?
— Ĉar mi supozas, ke vi ne proponis al mi tian monsumon nur por ĵeti leteron en la poŝtskatolon, antaŭ kiam mi respondos, mi volas scii tion, kion vi petas de mi.
Viktoro ŝajnis ĉagrena: ĉar li estus dezirinta, ke Duponto konsentu, antaŭ kiam li konfidos al li siajn sekretojn.
Sed la ruza fripono atente observis sian kunparolanton. La kapitano komprenis ke, se li volas sukcesi, li unue devas sciigi sian kunkulpanton pri la afero. Li certiĝis, ĉu neniu povas ilin aŭskulti. Dum duono da horo, li parolis mallaŭte.
Kiam li estis fininta:
— Tio estas tre bone, respondis Duponto: sed tio, kion vi petas valoras tridek mil frankojn, sen rabato. Mi riskas revenon al la fremdaj landoj. Nu, la koloniojn mi sufiĉe vidis. Mi amas mian patrujon, kaj mi ne ŝatas la vojaĝojn, eĉ pagitajn de la Regno.
— Neeble, mia kara amiko, respondis la filo Linŝardo. Vi devos ĉu preni, ĉu lasi: elektu. Sed mi ne povas doni tion, kion vi petas; mi ne havas ĝin.
Fine post multaj diskutadoj, la prezo estis fiksita por dudek mil frankoj: dek mil tuj pagitaj, dek mil post la afero finita. Plie la kapitano pagis per sia mono la tramarveturon de Duponto ĝis Aŭstralio. Ĉar malgraŭ sia amo al la patrujo, la fripono pli amis, post la sukceso de l’ entrepreno, ne resti en Francujo pli longatempe.
— En kiu epoko la afero okazos?
— Proksimume en la junia monato; sed mi ne scias ankoraŭ la ĝustan daton. Kiam mi estos pleniginta miajn sciigojn, mi vin avertos. En kiu loko vi loĝas?
— Ha! jen estas. En la komenco, mi transportis miajn penatojn sub la unuan arkaĵon de la Pont-Royal ({{vdk|Ponto-|Reĝa}}<noinclude><references/></noinclude>
e05cmlnzntv06sfwckm8fpkrq1vgh71
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/255
104
24623
122254
79405
2026-06-28T09:17:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122254
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|Ponto-|Reĝa}}), sur maldekstra riverbordo. Sed mi diris al mi ke, ĉar la riĉuloj kaj la bonsocietuloj loĝas sur la bordo dekstra, mi ne komprenis kial mi ne farus la samon. Pro tio, mi transiris la akvon. Mi kuŝas nun piede de Tuileries<ref>Palaco de antikvav francaj reĝoj, konstruita sur la loko de
brikfabrikejoj (france tuileries) kaj hodiaŭ detruita.</ref> sub Ponto-Reĝa, aŭ ponto de la Karuselo aŭ ponto de l’ Artoj. Mi diversigas miajn loĝejojn.
— Tamen mi ne povas sendi leteron al tia adreso. Vi devus esti pli serioza, Duponto; se ne, mi vin forlasos kaj komisios alian.
— Nu, Viktoro, malgrandulo mia, kial do vi diras sensencaĵojn? Ĉu oni forlasas viron al kiu oni konfesis historiojn similajn al tiuj, kiujn vi rakontis?
— Nu, sopiris la kapitano, prezentante al li duan bileton, serĉu kaj trovu ian meblitan ĉambron. Tuj kiam vi loĝos en konvena apartamento, tion al mi sciigu.
— Je Dio, maljunulo mia, necese estas, ke mi diru mian opinion pri vi. Ĉar vi akceptas filozofe tion, kion vi ne povas malhelpi, tio pruvas ke vi estas diable forta.
La indaj amikoj disiĝis.
Josefino plenumis la promeson faritan al Viktoro. Ĉiusemajne ŝi skribis al sia amanto leteron longe detalitan. La kapitano konis ĉion, kio okazis en la kastelo pli bone ol se li ĉeestus en Prelongo.
Li sciis ke sinjorino de Blasano estis tute resanigita. Ŝi nun paŝis sen lambastonoj, kvankam ŝi iom lametis. Sed la maljuna sinjorino estis ankoraŭ koketa. Kiam ŝi troviĝis antaŭ homoj, ŝi sin rigidigis sufiĉe por ke ŝia kripleco ne estu tro rimarkita. Nenio nun kontraŭstaris la geedziĝon de ŝia filo kun Matildo. Ĉi tiu demandite fiksis mem la daton al la trideka de Junio.
Antaŭe fraŭlino de Prelongo estis faronta en monaĥinejo tiun naŭtagan enfermiĝon, kiu estis, ŝi diris, la plenumo de promeso farita al Dio. Ŝi petis de sia<noinclude><references/></noinclude>
tuq0jcypp5rl3ra3u5t7uw7eoplmrte
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/256
104
24624
122255
79406
2026-06-28T09:24:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122255
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>patrino la permeson veturi Parizon kun Josefino por sin informi al la Superulino de Ursulinoj pri la monaĥinejo en kiu Valentino faras sian novicecon. Tiu peto estis tre bonvole konsentita de la markizino. Pri Gastono, li ĝoje eksciis, ke lia provtempo de amindumanto estos baldaŭ finita, ĉar tiu enfermiĝo de lia fianĉino estos la ago, kiu entombigos ŝian ekzistadon de fraŭlino.
Kun la printempo revenis la longedaŭraj tagoj. Matildo ilin profitis por resti kun sia amikino kiel eble plej longatempe. Viktoro sciis, ke fraŭlino de Prelongo ĉiam malfruiĝis por la vespermanĝo.
— Tamen, certigis la ĉevalzorgisto al la servistaro, ne estas kulpigota ŝia ĉevalo. Kiam ĝi revenas, mi estas devigata ĝin viŝegi, tiel forte ĝi ŝvitas. Se ŝia fraŭlina Moŝto daŭrigas tiajn kuradojn dum kelka tempo ankoraŭ, la malfeliĉa besto rapide malsaniĝos pro lacegeco.
— Kien do ŝi povas iri ĉiudutage? diris la servistaro.
Josefo demandite povis nenion respondi, ĉar li sciis nenion. Ne volante konfesi, ke fraŭlino de Prelongo lin lasas en Blazurbo kaj pagas larĝe la trinkaĵon, kiun li malrapide englutetas, la lakeo ridetis parolante, misteriĝis, kaj supozigis, ke li estas posedanto de grava sekreto, kies lia konscienco malhelpas diskonigon. Tio ŝajnis tiel stranga, ke Laŭrento, la ĉambristo de la duko de Blasano, opiniante, ke la devo al li ordonas la rakonton de tiuj kuiroficejaj maldiskretaĵoj, ilin konigis al sia mastro, ian vesperon, kiam li helpis lin por lin senvestigi.
La morgaŭan tagon, kiam fraŭlino de Prelongo sidiĝis sur sian selon, Gastono, kiu prezentis siajn manojn plektitajn por faciligi al ŝi la supreniron, diris, kiam ŝi estis surseliĝanta.
— Vere, Matildo, konfesu, ke se mi estus ĵaluzema, mi havus belan okazon por ekzerci tiun malbelan malkvaliton.
— Vi estas prava ne havante tian malvirton. Ĉar neniam<noinclude><references/></noinclude>
hzc0wxo80lklkjfk4gaq5ijurj99af6
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/257
104
24625
122256
79407
2026-06-28T09:31:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122256
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>mi konsentus edziniĝi kun viro, kiu ne tute fidus al mi, kiaj ajn estu la ŝajnoj.
Kaj la junulino rapide ekgalopis, lasante sinjoron de Blasano tute konfuzan.
Josefino, kiu troviĝis sur la ŝtupoj de la perono, ne perdis unu vorton de tiu dialogo. Kompreneble post du tagoj, la kapitano ĝin konis.
— Nu, li diris, ĉio marŝas tre bone. Se ĉi tiun fojon mi ne sukcesas, ĝi estos ĉar la diablo kontraŭstaros kontraŭ mi.
Post kelkaj tagoj, en momento kiam fraŭlino de Prelongo ekforlasis Valentinon, la patrino Kamuŝo frapis diskrete sur la pordon.
Ŝi enirinte diris al la junulinoj:
— La momento de la liberigo alproksimiĝas: post kelkaj tagoj ĉio estos finita. Se vi volas ĉeesti ĉi tie por kuraĝigi vian amikinon, ŝi diris sin turnante al Matildo, vi havas nur la tempon necesan por vin prepari.
— Ho! karulino mia, mi ne volas, ekkriis fraŭlino de Savinako. Ĉu vi ne faris por mi pli ol la plej sindonema amikeco povas liveri. Vi ne devas riski vian famon. Plie via ĉeesto estas neniel necesega, ĉar sinjorino Kamuŝo tie troviĝas. Ŝia sindonemo ne estas diskutebla.
— Valentino, respondis gravtone fraŭlino de Prelongo, mi iros ĝis la fino. Mia konscienco neniel min riproĉas; ĉar mi sentas, ke mi faras bonan agon. Oni diras, ke vi suferos terurajn dolorojn. Nu, mi ne volas, ke vi sentu vin sola, forlasita, kiam vi devos ilin toleri. Ĉar vi havas neniun familion, ĉar la cirkonstancoj devigas, ke ni agu en la plej granda mistero, almenaŭ mi volas, ke via plej bona, mi diros eĉ via sola amikino troviĝu apud vi, por inspiri al vi kuraĝon kaj por vin konsoli.
Aŭdinte tiujn amplenajn parolojn, fraŭlino de Savinako sentis ke fluo de larmoj ŝin sufokas. Senforta por pli<noinclude><references/></noinclude>
4cccexbxnprqhiqp6z4zfzpo1csj252
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/258
104
24626
122257
79408
2026-06-28T09:39:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122257
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>longe insisti, ŝi ĵetis sin en la brakojn de Matildo, murmurante tiun simplan vorton:
— Danke.
Reveninte hejmen, fraŭlino de Prelongo venigis sian ĉambristinon.
— Josefino, ŝi diris, kvankam vi min servas nur de mallonga tempo, mi kredas, ke vi estas sindonema al mi.
— Via Moŝto estas prava: ŝi povas fidi al mi.
— Se mi konfidus al vi sekreton, ĉu vi estus kapabla ĝin konservi?
— Ho! via Moŝto! ekkriis Josefino per tono indignanta tre bone ludita.
— Ĉu sinjoro Viktoro estas ĉiam en Parizo?
— Jes, via Moŝto.
— Kiamaniere vi scias tion?
Josefino restis iom konfuzita. Ŝi komprenis ke, respondinte tro rapide, ŝi diris malspritaĵon. Tamen ŝi rekuraĝiĝis kaj daŭrigis:
— Hieraŭ mi renkontis Ludovikon, kiu diris ke lia frato ne ankoraŭ sukcesis kaj daŭrigas siajn klopodojn al la ministro.
— Ha! tre bone. Ĉu vi timus, restante sola dum naŭ tagoj en urbo malproksima de Prelongo?
— Mi? via Moŝto; tute ne.
— Nu, jen estas la afero. Vi scias, ke mi veturos Parizon por fari en tiu urbo religian enfermiĝon en monaĥinejo; kaj vi devas min akompani ĉi tien. Sed mi intencas halti en Blazurbo: vi daŭrigos sola vian vojaĝon. Iru kien vi volos; tio min indiferentigas: sed iru malproksimen de Prelongo, por ke dum tiuj naŭ tagoj vi ne estu rekonebla de iu ajn. Kiam tiu intertempo estos fluinta, ni nin retrovos en la stacidomo de Blazurbo, kaj ni revenos kune en la kastelon, kvazaŭ vi ne estus min forlasinta. Sed vi neniam klopodos por scii en kiun lokon mi iris, kaj tion, kion mi en ĝi faris: ĉar tie kuŝas terura sekreto,<noinclude><references/></noinclude>
hsvbfqy12zaglqxo0uvx8ta9lz544v0
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/259
104
24627
122258
79409
2026-06-28T09:46:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122258
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiu ne estas la mia. Nur unu aferon mi povas al vi certigi, kaj mi volas ke vi estu konvinkita pri la vereco de miaj paroloj: mi faras nenion kulpigindan. Se mi min kaŝas, ne estas por malbona ago. Jen estas mono, ŝi aldonis, metante en la manojn de Josefino paperujeton plenan da bankbiletoj. Mi kredas, ke tiu monsumo sufiĉos por pagi ĉiujn viajn bezonaĵojn dum via vojaĝo. Mi eĉ estas certa, ŝi daŭrigis ridetante, ke vi konservos tre gravan restaĵon. Ĝi fariĝos malgranda doto, kiun vi plezure retrovos, kiam vi edziniĝos.
Tion dirinte, fraŭlino de Prelongo foririgis sian ĉambristinon tute mirigitan.
Reveninte en sian ĉambron, Josefino rapide malfermis la paperujeton. Ĝi enhavis biletojn nur milfrankajn. La junulino kalkulis: ili estis dek.
— Dek mil frankoj! ŝi ekkriis. Ja, necese estas ke ŝia sekreto estu tre grava, por ke ŝi konsentu ĝin pagi per tia prezo. Nu, mi vidas ke la konsilo de Viktoro estis tre ŝatinda. La ofico estas bonega.
Por aĉeti la silenton de sia servistino kaj utili sian amikinon, Matildo senŝancele forlasis siajn tutajn ŝparaĵojn de fraŭlino. De la monata budĝeto, kiun la markizo donacis al sia filino por pagi la malgrandajn aĉetaĵojn, kiuj koncernis nur ŝin mem, ŝi ne elspezis la tutecon. La restaĵo, amasiĝinte de multaj jaroj, faris tiun malgravan kapitalon, kiu estis ŝia nedisputebla propraĵo, kaj kies neniu suspektis ekziston.
Josefino rapide sciigis la kapitanon pri la interparolado okazinta inter ŝi kaj ŝia juna mastrino: sed ŝi opiniis, ke neutile estas paroli pri la dek mil frankoj. Al ŝi sola Matildo faris tiun mirindan donacon: Viktoro ne bezonis tion scii.
Tuj kiam li ricevis la leteron de sia amikino, la filo Linŝardo skribis sur vizitkarto tiujn du vortojn: “Venu tuj”, ĝin metis en koverton kun tiu surskribo: “Sinjoro<noinclude><references/></noinclude>
81izgsffeftfe4yjg4skw11abb1oj4e
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/260
104
24628
122259
79410
2026-06-28T09:53:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122259
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Duponto, strato Sinjoro-la-Princo (Monsieur-le-Prince)”, kaj alvokis sian servsoldaton:
— Belardo, li diris, vi uzos kaleŝon, portos tiun leteron al ĝia adreso, ĝin remetos en la proprajn manojn de l’ adresato, kaj lin rekondukos al mi kun vi. Se li ne estas hejme, kaj se la pordistino sciigas vin kien li iris, vi portos tiun leteron en la lokon en kiu li troviĝas. Se vi ne povas ricevi iun sciigon, vi lin atendos kaj revenos nur kun li. Ĉu vi komprenis?
— Jes, bonege, kapitano.
— Nu, iru.
— Tuj, kapitano.
— Nu, murmuris la junulo, alproksimiĝas la momento en kiu la bela Matildo scios kiel multe kostas la mokegoj al Linŝardo.
Kiam la veturilo uzita de Belardo alvenis al la adreso montrita, ĵus Duponto eliris el sia domo.
— Sinjoro Duponto, petis la servosoldato al la pordistino.
— Li tuj eliras.
— Mi devas doni al li leteron urĝan.
— Vidu do. Kredeble li ne estas ankoraŭ tre malproksime.
Elirinte el sia kajuto, la pordistino alvenis sur la trotuaron ĵus en la momento kiam ŝia loĝanto sin turnis al la angulo de la strato.
— Jen estas li, ŝi diris al Belardo. Kuru; vi lin realiros.
Kurante gimnastikopaŝe, la servsoldato rapidis malantaŭ la promenanto, kriante:
— Sinjoro Duponto! Sinjoro Duponto!
— Nu, kion? respondis la malnova kondamnito, kiu, kiel ĉiuj homoj, kies konscienco ne estas trankvila, ĉiam estis vigla.
— Leteron de mia kapitano.
— Ha! estas vi, Belardo; tre bone, respondis Duponto tute rekuraĝigita. Donu tuj. Kio okazas?<noinclude><references/></noinclude>
sof2etqwi8um03fp345de3w4eqku395
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/261
104
24629
122260
79411
2026-06-28T09:59:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122260
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Mi nescias, sinjoro.
— Estas prave.
Traleginte la vorton rapide skribitan de Viktoro:
— Ĉu vi havas kaleŝon? li petis de la servsoldato.
— Ĝi haltis post du paŝoj.
— Rapide ni eliru.
Kiam li estis alveninta ĉe la filon Linŝardon, ĉi tiu lin enirigis en sian fumejon, fermis la pordon, kaj eltiris el tirkesto de sia skribotablo fotografaĵon de Josefino, kiun li montris al li.
— Vi vidas tiun portreton, Duponto: rigardu ĝin tre atente kaj konservu, por ke vi povu rekoni la originalon. Ĝi estas junulino nomita Josefino Brantino. Vi tuj veturos al Blazurbo per la unua vagonaro. Tien alveninte, vi ne eliros el la stacidomo. Ĉar en ĝi ne troviĝas manĝejo, vi zorgos kunpreni nutraĵon; ĉar oni ne devas vin vidi en la lando. En ĉiu vagonaro alveninta el Prelongo vi tre atente ekzamenos ĉiujn unuaklasajn vojaĝantinojn: ili estos malmultaj. Rekoninte la junulinon de la portreto, vi rimarkos, ke ŝi ne estas sola. Kredeble la vojaĝantinoj malsupreniros ambaŭ; sed certe la kunulino de Josefino forlasos sian vagonon. Vi donos tiun leteron al fraŭlino Brantino, ne dirante unu vorton, kaj vidite de neniu. Poste vi ne atentos plu ĉi tiun, sed vi sekvos la alian en kiun ajn lokon, kien ŝi iros. Mi ĝin konjektas; sed mi volas esti certa. Kiam vi estos tute certiĝinta pri tiu punkto, vi revenos Parizon. Nu, rapidu. Jen mono.
Viktoro donis al sia kunkulpanto cilindron el dudekfrankaj moneroj.
Dresite de la komanda tono de l’ kapitano, Duponto sin klinis nenion respondinte, saltis en la kaleŝon kiu lin alkondukis, kaj aliris al la stacidomo.
Dum tiu tempo. Matildo tuje decidis, ke ŝi plenumos sian religian promeson: kaj la markizino, kvankam miri-<noinclude><references/></noinclude>
sa1tyzk5iii4y0b789anx3xpa6nu7ff
122261
122260
2026-06-28T10:00:53Z
HenriLeFoll
4277
122261
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Mi nescias, sinjoro.
— Estas prave.
Traleginte la vorton rapide skribitan de Viktoro:
— Ĉu vi havas kaleŝon? li petis de la servsoldato.
— Ĝi haltis post du paŝoj.
— Rapide ni eliru.
Kiam li estis alveninta ĉe la filon Linŝardon, ĉi tiu lin enirigis en sian fumejon, fermis la pordon, kaj eltiris el tirkesto de sia skribotablo fotografaĵon de Josefino, kiun li montris al li.
— Vi vidas tiun portreton, Duponto: rigardu ĝin tre atente kaj konservu, por ke vi povu rekoni la originalon. Ĝi estas junulino nomita Josefino Brantino. Vi tuj veturos al Blazurbo per la unua vagonaro. Tien alveninte, vi ne eliros el la stacidomo. Ĉar en ĝi ne troviĝas manĝejo, vi zorgos kunpreni nutraĵon; ĉar oni ne devas vin vidi en la lando. En ĉiu vagonaro alveninta el Prelongo vi tre atente ekzamenos ĉiujn unuaklasajn vojaĝantinojn: ili estos malmultaj. Rekoninte la junulinon de la portreto, vi rimarkos, ke ŝi ne estas sola. Kredeble la vojaĝantinoj malsupreniros ambaŭ; sed certe la kunulino de Josefino forlasos sian vagonon. Vi donos tiun leteron al fraŭlino Brantino, ne dirante unu vorton, kaj vidite de neniu. Poste vi ne atentos plu ĉi tiun, sed vi sekvos la alian en kiun ajn lokon, kien ŝi iros. Mi ĝin konjektas; sed mi volas esti certa. Kiam vi estos tute certiĝinta pri tiu punkto, vi revenos Parizon. Nu, rapidu. Jen mono.
Viktoro donis al sia kunkulpanto cilindron el dudekfrankaj moneroj.
Dresite de la komanda tono de l’ kapitano, Duponto sin klinis nenion respondinte, saltis en la kaleŝon kiu lin alkondukis, kaj aliris al la stacidomo.
Dum tiu tempo. Matildo tuje decidis, ke ŝi plenumos sian religian promeson: kaj la markizino, kvankam {{vdk|miri|gita}}<noinclude><references/></noinclude>
2ulhfn3ri1gignw3np6736sc723ln64
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/262
104
24630
122262
79412
2026-06-28T10:06:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122262
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|miri|gita}} pri tiu rapida determino, al ŝi donis la permeson.
La morgaŭan matenon, fraŭlino de Prelongo veturis al Parizo, akompanata de Josefino. La markizo mem kuniris kun sia filino al la stacidomo, kaj prenigis la du biletojn per sia ĉambristo.
— Precipe, li diris al Matildo, ŝin ameme kisinte, tuj kiam vi estos alveninta, ne forgesu skribi al ni.
La junulino ruĝiĝis, ĉar ŝi ne pripensis tiun detalon tamen tre antaŭvideblan. Sed ŝi respondis maltime:
— Ho! patro mia, vi povos fidi al mi.
La vagonaro ekruliĝis.
En la Blazurba stacidomo, la du vojaĝantinoj ne rimarkis viron, vestitan de jako el griza drapo, kiu scivole ekzamenis la internon de ĉiuj unuaklasaj fakegoj. Alveninte al tiu en kiu troviĝis la junulinoj, li puŝis unu Ha! de kontento; kaj lia vizaĝo eklumiĝis. Ekzameninte tre atentege fraŭlinon de Prelongo, kiu malsupreniris sur la fervojan trotuaron, tiu individuo rigardis rapide ĉirkaŭ si. Vidinte ke neniu lin rimarkas:
— Fraŭlino Brantino, li petis mallaŭte.
— Estas mi, respondis la vojaĝantino mirigita, ĉar al ŝi parolis tiu viro tute nekonita de ŝi.
— Leteron por vi, li diris, ĵetante la koverton al li komisiitan de Viktoro.
Kaj li malaperis mezen de la vojaĝantaro.
Josefino pli kaj pli miregigita sin mallevis por kolekti la leteron, kaj serĉis okule la senditon. Sed Duponto, jam plenuminte la unuan parton de sia tasko, zorgis pri la efektivigo de la dua.
— Letero de Viktoro, murmuris la junulino. Kion li povas diri al mi? Ni vidu.
Ŝi legis:
::::<i>Mia kara Josefino,
::Ne forlasu vian vagonon. Ĉar via bileto taŭgas por Parizo, daŭrigu vian vojaĝon. Venu al mi, ĉe la strato de<noinclude><references/></noinclude>
d29yqam7lv1ye55xktovdcmpgnvs15u
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/263
104
24631
122263
79413
2026-06-28T10:13:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122263
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>l’ Universitato, kie mi loĝas. Mi volas paroli kun vi. Mi vin kisas.</i>
{{dekstre|''VIKTORO LINŜARDO.''}}
— Per kiu rimedo li sciis, ke mi troviĝos en tiu vagonaro kaj ne en alia, murmuris mallaŭte Josefino. Ho! ŝi ekkriis entuziasmege, kia supera inteligenteco! Ĉu estas ebla ia kontraŭbatalo kontraŭ li?
— La vojaĝantoj al Parizo, en vagonon, kriis la oficistoj.
— Sed, sinjorino, diris la kontrolisto al Matildo, rapidu: la vagonaro ekeliras.
— Mi forgesis ion, ŝi respondis trankvile. Mi revenas por ĝin preni.
— Sed via bileto ne taŭgos plu.
— Tio min indiferentigas.
— Kaj min same, respondis la oficisto.
Dum la vagonaro ekruliĝis forportante Josefinon al Parizo, la kontrolisto fine permesis, ke fraŭlino de Prelongo eliru el la stacidomo.
Duponto alpaŝis senpere malantaŭ ŝi.
La junulino uzis omnibuson, kiu rilatigas ĉiujn vilaĝojn sidantajn sur la bordo de l’ maro. La ekskondamnito ŝin imitis. Alveninte antaŭ kvincent metroj de la Kamuŝa domo, ŝi haltigis kaj malsupreniris. Duponto restis ankoraŭ dum kelka tempo sur la peza veturilo, sed ne perdis okule la profilon de Matildo, kiu pli kaj pli fariĝis mikroskopa, dank’ al la malproksimeco. Post kurbiĝo de la vojo, la kunkulpanto de Viktoro siavice malsupreniris. Li returnen iris, sin zorge kaŝante malantaŭ ĉiu arbo, ĉiu arbetaĵo; kaj li vidis la junulinon enirantan en la domon. Li restis observante dum du horoj almenaŭ.
Ĉar fraŭlino de Prelongo ne reaperis, li opiniis ke lia tasko estas plenumita, kaj ke li nun devas reveni al Blazurbo. Alveninte al la stacidomo, li prenis bileton al Parizo, kaj, dum la vespero mem, li sonorigis ĉe la pordo de Viktoro, al kiu li rakontis sian vojaĝon.<noinclude><references/></noinclude>
lh70aczss8ufk0kp8n684df1xel77bb
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/264
104
24632
122264
79414
2026-06-28T10:19:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122264
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Vi bone plenumis vian komision, diris la kapitano. Duponto, mi estas kontenta de vi. Nun mi vin rekonigos kun persono, kiun vi jam vidis.
Malferminte la pordon de sia dormoĉambro, li lin kondukis antaŭ Josefinon.
— Fraŭlino Brantino, ekkriis Duponto miranta.
— Estas tiu sinjoro, kiu donis al mi vian leteron, diris siavice la amantino de l’ kapitano.
— Vi estas tute pravaj ambaŭ. Ĉar, en la estonteco, vi agos kune kaj koncerte, pro tio mi vin prezentas reciproke unu al la alia. Poste vi havos sufiĉe da tempo por pli intime interrilatigi inter vi. Vi ekeliros kun mia amiko Duponto, daŭrigis Viktoro, sin turnante al la junulino; kaj vi obeos al li, sammaniere kiel vi farus al mi mem.
— Kia do estos mia tasko? petis Josefino.
— Li tion diros al vi. Li ricevis ĉiujn miajn ordonojn, kiujn cetere mi ekplenigos.
Poste, sin turnante al sia kunulo:
— Vi veturos al Belurbo. Tiu urbeto estas fiŝkaptista haveno, en kiu vi aĉetos barkon: poste vi marveturos sur tiu barko ĝis la Kamuŝa domo. Mi tiel agas por ke, en la lando, neniu vidu vin kun Josefino. Prefere vi vojaĝos nokte. Tien alveninte, vi tre singarde direktos vian boaton, ĉar la fluo estas terura en tiu loko. Maldekstre troviĝas rodeto, ne videbla de la domo; ĉar ĝin kaŝas ŝtonega amaso devenanta de elfalego de la krutaĵo. Tie vi haltigos vian ŝipeton, kaj ĝin tre fortike alligos. Poste, tute kaŝate de la rifoj, ambaŭ vi atendos la fariĝojn. Ne estas risko ke oni vin vidu; ĉar neniu pasas en tiu loko. Pri la restaĵo, mi jam al vi montris tion, kion vi devos fari: nenio estas ŝanĝita.
— Sed tiu restaĵo, kia ĝi estas, murmuris la junulino senpacienca.
— Nu, pacon! ekkriis la kapitano. Mia amiko ĝin al vi konigos, kiam estos alveninta la momento. Ia peceto da tempo ne estas perdota. Eliru tuj.<noinclude><references/></noinclude>
7xrfkh5cvc3hypr0a5zc68rqe0zznmr
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/265
104
24633
122265
79421
2026-06-28T10:27:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122265
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Poste, doninte al sia kunkulpanto la monsumon necesan al la sukceso de l’entrepreno, plie de dek mil frankoj jam pagitaj de li, Viktoro rekomendis, ke li neniel dekliniĝu el la kondutlinio jam montrita. Sed antaŭ kiam li elirigos Duponton kaj Josefinon, li altiris la junulinon aparten, kaj al ŝi diris mallaŭte:
— Kredeble vi komprenos nenion al tio, kio okazos; sed fidu min. En tiu momento mi provas decidigan batalon. Se mi venkos, mi ĵuras, ke mi faros vin kastelmastrino de Prelongo.
Kaj freneziginte sian amantinon de ebriigaj kisadoj por eligi el ŝi tutan eblecon de pripensado, Viktoro mem kondukis al la stacidomo ŝin kaj ŝian kunvojaĝanton, kaj al ili ambaŭ li deziris bonan ŝancon.
Tuj kiam li estis alveninta Belurbon, Duponto aĉetis fiŝkaptistan barkon, armitan de masto kaj de triangula velo. Samtempe li sin provizis de kvanto da manĝaĵoj sufiĉa por liveri al ambaŭ nutradon dum oko da tagoj. Plie li aĉetis matracon.
Ĉar Josefino miranta petis de li klarigojn pri tiuj strangaj preparadoj.
— Ni vivos kiel sovaĝuloj, li diris, ne komunikante kun la restaĵo de la mondo. Do ni bezonos sufiĉe da nutraĵoj por vivi dum tiu tempo. Pri la matraco, mi ĝin aĉetis por vi; ĉar vi estas tro delikata por kuŝi funde de la barko aŭ sur la sablo. Post dudek-kvar horoj, vi estus malsana pro lacegeco.
Tiujn preparadojn fininte, Duponto kaj Josefino enbarkiĝis. La ekskondamnito, estinte iam unu el fervoraj Buĝivalaj<ref>Bougival (elparolu Buĵival) estas urbeto apud Parizo, ĉe la bordo de la rivero Seine, en kiu kunvenas boatemuloj.</ref> boatistoj sciis manovri ŝipeton. Li orientigis sian velon; kaj la barko, puŝita de l’ vento, rapide direktiĝis al la Kamuŝa domo.
Multaj fiŝkaptistaj velŝipetoj sulkadis la maron: dank’ al<noinclude><references/></noinclude>
9xz2ii03ui4sefseqo5ef9ietwmri37
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/266
104
24634
122266
79416
2026-06-28T10:33:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122266
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tio, ili transiris ne rimarkite. Plie Duponto estis zorge skrapinta la nomon de la barko kaj de ĝia kutima haveno, por malfaciligi la informiĝojn, se pli posttempe ili estus surprizitaj.
Alveninte al unu kilometro de la promontoro sur kiu estis konstruita la domo de l’ eksgardisto, Duponto alproksimiĝis al la marbordo, alligis sian barkon kaj atendis la nokton. Kiam la suno estis subirinta, li mallevis la velon kaj prenis la remilojn. Naĝante tre singardeme, li sin direktis inter la ŝtonegoj dissemitaj en la maro, kaj trafis sen okazintaĵoj la rodeton montritan de Viktoro.
Tien alveninte, li estis treege mirigita, trovante antaŭ si pordegon larĝe malfermatan, kiu ebligis la aliron en kavernon, kies kapitano kredeble ne konis ekziston, ĉar li ne parolis pri ĝi.
Ĉar la maro estis alta, la barko facile penetris en ĝin.
Sentante ke li estas ŝirmita for de ĉiuj maldiskretaj rigardoj, Duponto ekbruligis lanternon, kaj ne povis kaŝi sian ĝojon, vidante la eltrovon de li faritan.
— Ni estos en vera palaco, li diris al sia kunulino. Ni povos atendi tute senriske, ke la fariĝo estu plenumita. Almenaŭ ni estas certaj, ke ni ne dormos sub la ĉielaj steloj: tio ne estas malŝatinda.
La maro rapide malaltiĝis. Post duono da horo, la boato pli kaj pli kliniĝis, kaj fine flanken kuŝiĝis sur kuŝujon el maldika sablo. Duponto ĝin fortike alligis al unu el kolonoj kiuj subportis la arkaĵon. Poste eltirinte el sako la nutraĵojn difinitajn al la vespermanĝo, li etendis sur lokon sekan la matracon de Josefino, deziris al la junulino bonan nokton, kaj eliris el la groto.
Supren rampinte ĝis la supro de la krutaĵo, li vagis ĉirkaŭ la domo.
Ĉio silentis. Pordo kaj fenestroj estis fermataj: neniu lumo filtris tra la fendoj.
— Bone, li diris; mi povas dormi trankvile. La afero ne okazos dum tiu nokto.<noinclude><references/></noinclude>
9eswydbx0bcoms7bkkipd8xtw573k73
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/267
104
24635
122267
79417
2026-06-28T10:39:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122267
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Reenirinte en la kavernon, li kuŝiĝis senpere sur la sablon, envolviĝis en mantelo kaj rapide ekdormis.
Kiam mateniĝis, li estis vekita de mallaŭta ronkado, dum impreso de malseka varmo lin frostigis ĝis ostoj. Estis la maralfluo, kiu denove penetris en la groton. Li rapide vekis Josefinon, kiu nenion sentis, ĉar ŝia matraco, kuŝanta sur loko pli alta, ne estis ankoraŭ atingita de la ondo. Senprokraste ili trafis la boaton. Post duono da horo, la barko sublevita de l’ akvo, kies nivelo plialtiĝis, denove flosiĝis inter la kvar centraj kolonoj, inter kiuj ĝi ŝajnis enniĉita.
La tago pasis, kaj la nokto revenis sen okazintaĵo.
Singarde Duponto konsilis al la junulino, ke ŝi loku sian matracon funde de la barko kaj sur ĝin kuŝiĝu. Cetere li same dormis en la boato. Nun, la maralfluo alvenu, ili ne timis ian danĝeron.
La morgaŭan vesperon, Duponto vagis ĉirkaŭ la domo, kiam li aŭdis kortuŝantajn kriadojn, kiuj eliris el unuaetaĝa ĉambro. Male de la hieraŭaj kaj antaŭhieraŭaj kutimoj, la domo estis ĉie lumigata. La plendoj ĉesis momente, kaj rekomencis pli akraj, pli koleraj ol antaŭe. Tra la kurtenoj de la fenestroj, kies ne estis fermitaj kovriloj, lumoj pasis rapidaj kaj kvazaŭ frenezaj.
Instruite de Duponto pri la rolo ludota de ŝi, Josefino estis preta. De tempo al tempo ŝia kunulo maĉadis inter siaj dentoj:
— Bone, bonege. Nia juna sinjorino krias kaj kriadas. Nun la afero ne malfruiĝos.
Subite kriego longa, ŝiranta, terura, enhavanta la tutan sumon da doloroj, kiujn homa estaĵo povas suferi sen morto, interrompis la ekskondamniton. Poste ĉio silentis: kaj alia krio malforta sed samtempe akrega, tute malsimilanta la unuan, anoncis al la ĉeestantoj, ke nova homo komencis sian vivadon.
Jam de du horoj, la vetero, kiu ĝis nun estis belega, subite kaj minace ŝanĝiĝis, kiel tio ofte okazas dum la<noinclude><references/></noinclude>
o0a0jduxvihfs302065u9f2ikdaykdh
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/268
104
24636
122268
79418
2026-06-28T10:45:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122268
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>solsticaj epokoj. La vento blovis perforte, alportante de la fundo de l’ horizonto ĉifonaĵojn de nuboj, kiuj rapide forkuris, puŝitaj de la ventego. La maro estis agitata de maltrankviliga movado.
— Kia malbonega vetero, murmuris Duponto. Se tio daŭrigas, neniam, post la plenumo de l’ afero, ni povos eliri per la boato.
Li atendis ankoraŭ dum duono da horo. Sed anstataŭ kvietiĝi, la agitado de ondoj aliformiĝis en veran renversegon.
— Aŭskultu, li diris al Josefino; la maro estas tro kolerega. Vi kurados senhalte ĝis la Blazurba stacidomo. Vi revenos Parizon, zorge kaŝante vian pakaĵon kaj vualante vian vizaĝon, kvankam nokte neniu kredeble vin rekonos. La momento alvenis. Atentu.
Senŝancele Duponto sin subakvigis tute vestita en la maron. Li el ĝi eliris trempita ĝis la haŭto, alkondukis al sia vizaĝo siajn harojn malsekajn, por ke ili fariĝu masko, kaj akompanata de Josefino, rapide suprenrampis, la deklivon de la krutaĵo. La junulino sin kaŝis en ombro de la domo, apud fenestro, dum ŝia kunkulpanto frapis maldelikate sur la pordon.
— Kiu estas tie? demandis la voĉo de Kamuŝo.
— Ŝippereulo kiu petas rifuĝejon. Malfermu; mi estas mortonta.
Ŝippereulo! Ĉu ekzistas en la tuta mondo malhumana homo, kiu respondus:
— Pasu sur la vojo; mi ne vin konas.
Do la eksgardisto ne ŝanceliĝis eĉ unu sekundon. Li larĝe malfermis la pordon. Vidante tiun viron, kies vestoj disfluantaj certigis malmensogecon, li diris tiun simplan vorton:
— Eniru, mia malfeliĉa amiko.
En la superaj ĉambroj, ĉiuj ripozis. Valentino, senmovigite de lacegeco ĝuadis, kiel neesprimeblan feliĉon, la ĉeson de siaj doloroj. Matildo reenirinte en sian {{vdk|ĉam|bron}}<noinclude><references/></noinclude>
2nbf97jj3j37w4i715m5y71kokt238l
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/269
104
24637
122269
79419
2026-06-28T10:50:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122269
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|ĉam|bron}} dormis pugnoferme. Pri la akuŝistino, ĵetinte al la patrino kaj al la infano rapidan rigardon, kaj kontenta pri tiu ekzameno, ŝi malsupreniris, alvokita de sia edzo kiu kriadis:
— Virginio, jen estas ŝippereulo. Donu al li tason da varmigita vino kaj vestojn sekajn. Dum tiu tempo, mi iros en la lignejon, kaj realportos branĉaron.
La patrino Kamuŝo aliris al la kuirejo, dum la eksgardisto malfermis la pordon kondukantan al la ĝardeno. Senprokraste Duponto eligis siajn ŝuojn, saltegis kiel tigro ĝis la ĉambro de Valentino kaj formetis el ĝia lulilo la dormantan infanon. Poste li malsupreniris al la manĝoĉambro, malfermis la fenestron, enŝovigis sian ŝarĝon en la brakojn de Josefino kaj saltis mem sur la teron. La junulino kaptis la novnaskiton, kiu daŭrigis sian dormadon. Ĝin portante delikate por ke ĝi ne vekiĝu, ŝi rapidis al Blazurbo kaj baldaŭ malaperis en la noktaĵon.<noinclude><references/></noinclude>
dbkwctuydobnaa44p7472j5qxydb7ap
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/270
104
24638
122270
79422
2026-06-28T11:04:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122270
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO DEKA|c|g=100%}}
Apenaŭ alveninte ĉe Kamuŝon, Matildo rapidis al la ĉambro de Valentino. Feliĉa, ĉar ŝia amikino fartas kiel eble plej sane, ŝi konigis priokupadon, kiu ŝin ĉagrenas de post ŝia eliro el Prelongo.
— Min kisante, kiam li diris al mi adiaŭ, mia patro tre insiste petis, ke mi al li skribu. Kion fari, ĉar mi troviĝas ĉi tie? Ne ricevinte sciigojn pri mi, li informiĝos al la Superulino de Ursulinoj, kiu povos doni neniun klarigon.
— Ja, respondis Valentino, la afero estas embarasanta. Mi vidas nur unu rimedon, mia kara amikino: revenu Prelongon, kaj diru ke, ne min trovinte, vi forlasas vian projekton de enfermiĝo.
— Ve! mi estos devigata tion konsenti, se ekzistas neniu espero venki tiun malfacilaĵon. Sed antaŭe mi volus konsiliĝi kun mia nutristino.
La patrino Kamuŝo, sciigita pri la situacio, iom mokete ridetis:
— Infanino mia, ŝi diris, vi embarasiĝas pro negravaĵoj. Feliĉe mi troviĝas apud vi. Skribu vian leteron, kvazaŭ vi estus reale ĉe Ursulinoj: sinjorino via patrino ĝin ricevos senpere de Parizo.
— Sed per kia rimedo? Ĉu vi speciale faros la vojaĝon?
— Ho! ne. Mi tute simple skribos al akuŝistino kiun mi konis dum la pasinta tempo, kaj mi rakontos al ŝi ian historion. Vi metos vian leteron sigelitan, stampitan,<noinclude><references/></noinclude>
31901u5m1ndezfjpccms3fhk0hzcbg6
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/271
104
24639
122271
79423
2026-06-28T11:35:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122271
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kun la adreso al viaj gepatroj, en la koverton en kiun mi metos la mian; kaj mia amikino ĝin ĵetos en la skatolon de la poŝtoficejo, kiu troviĝas apud la monaĥinejo.
— Bonega ideo! Ĉu estas vi, kiu tion elpensis?
— Dio mia! ne, respondis modeste la patrino Kamuŝo; mi ne havas sufiĉe da imago. Sed tio estas rimedo ĉiutage uzata. Mi nur imitas tion, kion mi vidis multfoje faritan ĉirkaŭ mi.
Fraŭlino de Prelongo skribis al sia patrino, ke ŝiaj antaŭvidoj ne ŝin erarigis. Ŝi trovis Valentinon farantan sian novicecon ĉe Ursulinoj; sed ĉiuj monaĥinoj kaj precipe la Superulino estas konvinkitaj, ke ŝi ne havas la inklinon. Ŝi cedis al premado; sed ŝi decidis, ke ŝi baldaŭ eliros el tiu monaĥinejo, en kiun ŝi eniris devigite kaj tute nevole. Matildo aldonis, ke ŝi ne povas rakonti en letero ĉion, kion ŝia amikino al ŝi konfidis: sed ŝi estis prava, nesuspektinte ŝiajn korsentojn.
— Kredeble estos Valentino mem, diris la junulino finante, kiu konigos sian historion, kiam ŝi revenos Prelongon por ĉeesti ĉe mia edziniĝo.
Tiu letero, sendita al Parizo, kaj resendita el Parizo al la kastelo, multe ĝojigis la markizinon. Ĉar ĉiam doloras la malestimo kaj la malbeno al tiuj, kiujn oni multe amis.
Pri Matildo, ŝi estis tre feliĉa; ĉar ŝi antaŭvidis la finon de suferoj kaj la revenon al Prelongo, konvinkata ke neniu suspektis la sennombrajn kortuŝecojn sentitajn de ili ambaŭ, dum tiuj ses longaj monatoj.
Pri Valentino, kvankam ŝi same estis tre feliĉa, sentante sin baldaŭ liberigota, tamen tiun feliĉon venenigis la certeco, kiun ŝi nun havas pri la morto de Frederiko. Kiam Matildo ne troviĝis apud ŝi, ofte ŝi ploris dikajn larmojn, pripensante ke tiu etulo, kiun ŝi sentas en sia internaĵo tiel moviĝantan kaj tiel viveman, estos forlasita de sia naskiĝo, ĵetita en la nekonaton, kaj pasigos sian tutan vivadon, malbenante la gepatrojn, kiuj ĝin naskis.<noinclude><references/></noinclude>
l7scqqcc6qn7gud17yaecjyakmclipr
Uzanto:配合比全额更好(说说而已)
2
42821
122248
2026-06-28T06:22:13Z
配合比全额更好(说说而已)
5460
Kreis novan paĝon kun "Saluton!Mi estas 配合比全额更好(说说而已)."
122248
wikitext
text/x-wiki
Saluton!Mi estas 配合比全额更好(说说而已).
3oqo2g7vpcx2tancqkvz72yafkv6rza