Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.8
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/299
104
25059
122301
80405
2026-06-29T16:59:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122301
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la problemo restis nesolvebla. Ĉar ŝia dolorigita cerbo ne estis ankoraŭ tre fortika, tia laboro ŝin tiel lacigis, ke fine ŝiaj ideoj ekkonfuziĝis; kaj ŝi refalis en sian dormeton.
Sciigite de Josefino pri la vera spirita renaskiĝo de sia filino, la markizino rapide alkuris.
En la stato de duondormo en kiu troviĝis fraŭlino de Prelongo, ĉiuj eksteraj bruoj estis aŭdataj de ŝi. La pordo malfermiĝanta ŝin vekis. Ŝi prezentis siajn brakojn al sia ĝojega patrino, kaj ekkriis:
— Panjo, kisu min; mi estas resanigita.
— Filino mia, mia adorata infanino, fine vi min rekonas: mi vin revidas, mi vin retrovas; estas vere mia kara Matildo, kiun mi premas en miaj brakoj, sur mian koron. Ho! kiel mi estas feliĉa! Ĉielreganto, estu benita; ĉar fine vi kompatis miajn larmojn, kaj vi redonis la sunan radion, kiu lumigas al mia vivo kaj ĝin varmigas.
Post tiu preĝo, la patrino, aliformigita de la feliĉeco, sidiĝis apud la liton de sia filino, prenis unu el ŝiaj manoj inter la siaj, kaj senmoviĝis en muta rigardado.
Kiam alvenis la markizino, Josefino senbrue eliris, kaj supreniris al sia ĉambro, por sciigi Viktoron pri la interparolado okazinta inter ŝi kaj ŝia juna mastrino.
Post kelkaj minutoj de reciprokaj karesoj.
— Panjo, komencis la junulino ...
— Ne parolu, karulino mia, ne lacigu vin. Lasu min vin rigardadi. Retrovi en viaj okuloj la esprimon de la penso kaj de la vivo al mi larĝe sufiĉas.
— Ne, panjo; necese estas, ke mi rakontu ĉion. Ekzistas aferoj, kiujn Josefino ne povis klarigi, ĉar ŝi ilin nescias. Kredeble vi estas mirigita, maltrankvila. Mi devas sciigojn.
— Ĉar vi tion absolute deziras, mi vin aŭskultas.
— Mi skribis al vi ke Valentino revenos; mi eraris. Ha! ŝi estas nun tre aliformigita. Kredeble neniam ni revidos ŝin.<noinclude><references/></noinclude>
2sn9jxygtiuq7dusgjrgxcn9i5zr8lq
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/300
104
25060
122302
80406
2026-06-29T17:08:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122302
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Dirante tiujn vortojn, kiuj en ŝia buŝo havis teruran sencon kaŝitan, la junulino ne povis deteni siajn larmojn.
— Pro tio, ŝi aldonis rapide, mi ŝin forlasis multe pli frue al mi tion konjektis.
La ploregoj plioftiĝis tiel forte, ke la markizino respondis per tono neamikema:
— Mi ĉiam tion diris; sed vi ne volis min kredi. Valentino estas nur maldankulino kaj malhumilulino. Ŝi estas persono tute senigita da koro. Mi opinias, ke vi estas tute malprava, tiel ĉagreniĝante pro ŝi.
Tiuj maljustaj paroloj pligrandigis ankoraŭ la ĉagrenon de fraŭlino de Prelongo. Aŭdi ke ŝia amikino, kiun ŝi tiel amis, estas kalumniata tiel malafable, en momento kiam la maro rulas eble ŝian dispecigitan kadavron, kaj ne povi rajte ŝin defendi, estis por la amema koro de Matildo kruelega turmento. Sed tia estis la falseco de la situacio en kiu ambaŭ troviĝis, ke fraŭlino de Prelongo povis savi la honoron de Valentino nur lasante kulpigi ŝin antaŭ si, plie ŝin kulpigante mem. Pro tio, ŝi respondis nur per tiuj vortoj:
— Ĉu vi bonvolas min tre plezurigi, panjo?
— Certe, karulineto mia.
— Promesu ke neniam vi reparolos pri mia amikino, eĉ ke neniam ŝia nomo estos elparolita inter ni.
— Ho! tutkore. Kiam iu montriĝas malinda de la amikeco kiun mi al ĝi montris, mi penas forgesi eĉ ĝian memoron.
La markizino respektis sian promeson. De tiu tago oni ne parolis plu pri Valentino de Savinako, kvazaŭ ŝi neniam estus ekzistinta.
De l’ akcidento okazinta al lia fianĉino, sinjoro de Blasano, kiu pro diskreteco ne kuraĝis transiri la sojlon de ŝia ĉambro, sendis al ŝi ĉiutage belegan bukedon plej ofte faritan el blankaj tulipoj, el kamelioj kaj el Bengalaj rozoj; ĉar la dolorigita cerbo de la junulino ne toleris<noinclude><references/></noinclude>
b9f5bqjsk6e3cqjhtzpqd3k4lj9oznw
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/301
104
25061
122303
80407
2026-06-29T17:14:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122303
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sen malsanigo la fortajn parfumojn de l’ heliotropo, de la jasmeno kaj de la gardenio.
La florojn ĉiam akompanis verketo ĝentile skribita ĉu proze ĉu verse. La ĉefa pensaĵo estis ĉiam sama: la espero ke fraŭlino de Prelongo baldaŭ resanigita fine rekompensos sian fianĉon, pro lia longa atendado, bonvolante akcepti la titolon de dukino. Kiam ŝi legis tiujn delikatajn kaj korektajn strofojn, Matildo ridetis pro plezuro. Ŝi diris ke, ĉar edziniĝo estas neeviteblaĵo, ŝi estas tre feliĉa, renkontinte viron kiel la dukon:
— Mi estas certa, ŝi pensis, ke lia supera ĝentileco trovos rimedon por afabligi la malagrablaĵojn, kiujn mi antaŭvidis en la rilatoj inter geedzoj.
Ian tagon, en sia poezia entuziasmo, Gastono volis priskribi la luksaĵojn kaj la belegaĵojn de la religia ceremonio. Dum longa tempo li serĉis rimon al la vorto cierge (kandelego). Tedita, ĉar li trovis nenion taŭgan, li fine uzis la vorton vierge (virga), ĉar la malriĉeco de la franca lingvo ne al li permesis alian rimvorton.
Tiu termino, tie metita iom kiel ŝtopilo, ruĝigis fraŭlinon de Prelongo. Ŝi sin demandis terure ĉu, de sia elfalo, ŝi meritis ankoraŭ tiun epiteton. Ŝia kortuŝeco estis tia, ke ŝi volis konigi al sia patrino siajn dubojn pri tiu delikata punkto.
— Precipe, ŝi aldonis finante, mi volas ke Gastono bone sciu mian opinion pri tio: se ian tagon li devas montri la plej malgrandan malfidon, aŭ eĉ fari la plej malfortan aludon al tio kio okazis, neniam mi tion pardonos.
Tiu deklaracio treege impresis la markizinon. Ŝi sciis ke por multaj viroj tiu detalo estas gravega. Pro tio, ŝi tremante prenis aparte sinjorinon de Blasano, kaj al ŝi rakontis la interparoladon okazintan kun ŝia filino. Sed, dum la vespero mem, ŝi estis tute rekuraĝigita, ĉar la dukino al ŝi diris per gaja tono:
— Jen estas, sinjorino, tion kion respondis mia filo: “Mi konas fraŭlinon de Prelongo jam de kvar jaroj. Pli ol<noinclude><references/></noinclude>
3h4o7imjpupy8vf5poqxme8g47pmmjf
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/302
104
25062
122304
80408
2026-06-29T17:24:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122304
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉiu ajn mi povis konstati la tre ŝatindajn kvalitojn de ŝia karaktero kaj de ŝia koro. Mi estus malnoblulo, se mi dubus eĉ unu momenton. La malfeliĉa infanino estas jam sufiĉe plendinda, estinte vundita en sia karno; kaj mi ne pligravigos la frapadojn de la Fatalo, vundante ŝin miavice en ŝia indeco kaj en ŝia hontemo.”
Ĉar Matildo estis tute resanigita, oni fine datumis la geedziĝon al la dekkvina de Julio: kaj ĉiu febre klopodis por esti preta en tiu dato.
Josefino ĉiam informis Viktoron pri tio, kio okazis en la kastelo: sed nun ŝin tedegis tiu malnobla metio. Ja ŝin teruris ŝia amanto; sen tio jam de longa tempo ŝi estus rompinta ĉiun korespondan rilaton kun li. Sed ŝi sciis, ke li estas kapabla de ĉiuj malbonaĵoj; kaj la lastaj fariĝoj al ŝi pruvis, ke la malvenko estas certa, kiam malfeliĉe oni provas kontraŭ li ian batalon.
Aliparte alia sento enirigis konsciencriproĉojn en la animon de la junulino, kiu restis kore honesta malgraŭ ŝiaj realaj kulpoj kaj ŝia kunkulpeco. Intime vivante kun Matildo, ŝi estis devigita admiri la belan karakteron de fraŭlino de Prelongo. Ŝi sentis sin malnoblega, partoprenante konspiron, kies ŝi ne konis naturon, sed kiu povis celi nur la pereon de ŝia juna mastrino. Pro tio, ŝi ĝoje vidis, ke alvenas la dato de ŝia edziniĝo kun la duko de Blasano. Ŝi komprenis ke Matildo, fariĝinte dukino, troviĝos ŝirmata for de Viktoraj entreprenoj.
Fine pli fortika sento aldoniĝis al la konfuzaj impresoj agitiĝantaj interne de ŝi, kaj eĉ ilin superis. Ŝi ne forgesis sian interparoladon kun la kapitano, dum la morgaŭa tago post sia memmortiga provo. Ŝi memoris, ke la junulo intencis edziĝi kun la filino de la markizo, por ke ŝi fariĝu por li ŝtuparo al plej altaj estontaĵoj. Sendube li al ŝi certigis ke, dank’ al ŝia kunkulpeco, ŝi fariĝos iam la Prelonga kastelmastrino. Sed Josefino estis konvinkata, ke li faris tiun promeson nur por varmigi ŝian<noinclude><references/></noinclude>
48he1e3wwbggftu1xzmveig9u284qui
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/303
104
25063
122305
80409
2026-06-29T18:19:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122305
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>entuziasmon, kaj kuraĝigi ŝian sindonemon al la plenumado de siaj projektoj.
Fine alvenis la dato, fiksita de fraŭlino de Prelongo mem. La morgaŭan tagon, ŝi aliros al la altaro, sub la blanka vualo de novaj edziniĝantoj, kronata de l’ oranĝa floro, simbolo de senkulpeco.
La kastelo estis plenega: oni ne sciis kien loki la invititojn. Ĉiuj familioj ĉeestintaj ĉe la bapto de Matildo denove kunvenis en Prelongon: eĉ kelkaj inter ili alkondukis kun si sian servistaron. Ĉar la loko mankis por la lakearo, la servistoj disiĝis en la tuta vilaĝo, kuŝiĝante ĉe la anoj kiuj havis liton disponeblan. Pro tio, la Prelongaj stratoj estis plenaj da multaj vizaĝoj fremdaj al la lando.
Dum la tagmezo, Josefino transiris la placon, farante komision, kiam ŝi sentis, ke malforte tuŝas ŝian ŝultron viro tute nekonita de ŝi. Kun sia larĝa barbo, siaj bluaj okulvitroj, kaj sia longa surtuto, li havis malprecizan ŝajnon de germana profesoro.
— Venu, li diris; necese estas, ke mi parolu kun vi.
— Lasu min trankvila; mi ne konas vin.
— Vi eraras.
Alproksimiĝante al ŝia orelo, la nekonatulo murmuris mallaŭte:
— Mi estas sendita de Viktoro.
Josefino sentis sin paliĝanta. De kiam ŝi, forlasinte Parizon, estis reveninta Prelongon por flegi sian mastrinon, por la unua fojo ŝi aŭdis pri sia amanto. Tiu longa silento ŝin esperigis, ke la kapitano forlasis siajn projektojn.
La nekonatulo malfermis pordegon alirigantan en farmodoman korton plenan da kortbirdaro manĝetadanta en sterko. Antaŭirante la ĉambristinon, li al ŝi suprenrampigis ŝtupetaron kondukantan al fojnejo. Kiam ambaŭ sidis sur pajlofasko, la mistera persono ekkriis:<noinclude><references/></noinclude>
8xbk3baqdmpjv3cua3zjivjlag6atzc
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/304
104
25064
122306
80410
2026-06-29T18:53:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122306
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Unue mi ekelmetos tiun maskon, kiu min varmigas.
Rapidege li eligis sian ĉapelon, kaj kun ĝi la perukon, la okulvitrojn kaj la malveran barbon al ĝi alligitajn.
— Duponto! ekkriis Josefino mireganta.
— Jes, fraŭlino. Mi vidas, ke mia masko min aliformigas sufiĉe bone, ĉar vi mem ne min rekonis.
— Kion vi venas fari ĉi tien.
— Mi obeas la ordonojn de la kapitano.
— Mi tion suspektas. Sed kia estas via celo?
— Malhelpi la edziniĝon de fraŭlino de Prelongo. Pro tio, mi bezonas vian helpon. Mi do kuraĝis vin haltigi sur la strato, kaj vin suprenrampigi ĉi tien, por ke ni povu interparoli tute sendanĝere.
Josefino ne atentis la klarigojn de Duponto. Nur unu frazo sonis en ŝia orelo: “Malhelpi la edziniĝon de fraŭlino de Prelongo.”
Ĉiam ŝi tion timis. Viktoro volis posedi la junan kastelmastrinon; pro tio li devis malhelpi ke ŝi apartenu al alia viro. Ha! li ne forgesis siajn malnovajn projektojn! Ĉu tia viro estis kapabla forlasi revon karesitan de longa tempo? Sed tiam, se Matildo edziniĝas kun li, estas Josefino mem kiu fariĝos la ofero. Li utiligis la amegon, kiun ŝi sentas al li por fari ŝin la sklavino de ĉiuj siaj projektoj, la kunkulpantino de ĉiuj siaj malnoblaĵoj. Kaj nun, ĉar li ne bezonas plu ŝin, li ŝin ĵetas en angulon, kiel malnovan ĉifonaĵon eluzitan, kiu ne estas plu utiligebla. Por dormadigi ŝiajn suspektojn, li parolis pri venĝo trafota, pri malnova konto reguligota. Sed, ne; tio ne okazos tiamaniere. Kion ŝi faros? Ŝi nescias; sed ŝi ne pereos ne kontraŭbatalinte. Instigite de sia amo, ŝi estas certa pri la venko. Se ŝi refalos rompita, ĉi tie troviĝas Violano kiu estos fidela, se iam la laŭdanumo ŝin perfidis.
Subite ŝi ektremetis, aŭdante Duponton kiu diris:
— Al kio do vi pripensas? Vi ŝajnas tute priokupata.
Josefino komprenis, ke ŝi devas ruzi kaj ŝajne aprobi<noinclude><references/></noinclude>
6v8uopfvi1bi91b4g38zuua4axzy7tc
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/305
104
25065
122307
80411
2026-06-29T19:03:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122307
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la projektojn de la kapitano, por ilin koni kaj sekve ilin kontraŭbatali pli sukceseble.
— Mi pensis al tio, kion vi rakontis, ŝi respondis. Vi diras ke vi bezonas min; sed pro tio necese estas, ke mi sciu ...
— Sed mi deziras vin instrui; eĉ mi supreniris ĉi tien nur pro tio.
Mallaŭte li rakontis laŭ la plej etaj detaloj la planon elpensitan de Viktoro, planon kiun li, Duponto, estis komisiita plenumi.
Ĉiu frazo elirinta el la buŝo de ŝia interparolanto enirigis tremeton en la vejnojn de la junulino.
— Mi ne vidas, ŝi diris, pro kio mi estus necesega.
— Certe la vorto «''necesega''» ne estas esprimo tute ĝusta: sed vi konsentos, ke vi povas tre utili al mi.
— Mi tion ne malkonsentas.
Josefino silentis momente, kaj daŭrigis post unu minuto:
— Aŭskultu min, Duponto: vi estas plenumonta agon tute malnoblegan. Kredu min; ĝin forlasu.
Se la junulo ne estus estinta tiel priokupata, ŝi ne estus povinta deteni ridegon, vidante la miregantan mienon de l’ ekskondamnito aŭdinta tiujn vortojn.
— Ta, ta, ta, ta, ĉu vi freneziĝas, belulino mia? Sed ĝin forlasi estas samtempe forlasi la rekompenson promesitan de Viktoro. Eksciu do ke nun la administrado de mia posedaĵo al mi kaŭzas neniun zorgadon.
— Nu, amiko mia, ĉu por kelkaj ormoneroj vi riskos la juĝistaron, la malliberejon, pli eble?
— Etino mia, oni revenas de ĝi: mi tion tre bone scias. Cetere mi ne alvenis ĉi tien por aŭskulti moralaĵojn. Inter ni, karulino mia, tio ne taŭgas al vi, kredu min, sed tute ne. Se vi ne volas helpi al mi, Dio mia, mi min senigos da vi.
— Ĉu Viktoro mem al vi konsilis, ke vi vin turnu al mi?<noinclude><references/></noinclude>
gk07j9o8wgp6wbycbsed8hqttsadeke
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/306
104
25066
122308
80412
2026-06-29T19:14:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122308
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ne; li eĉ rekomendis, ke mi neniel parolu al vi pri tio. Sed mi vidis vin aganta; mi scias ke vi estas tre lerta: tiam mi pensis, ke vi ne rifuzos vian helpon, ĉar vi tion faris alifoje.
— Ha! Viktoro volis, ke mi sciu nenion, murmuris la junulino. La fripono! Li min malfidis.
— Mi ne scias. Sed mi vidas, ke li estis prava. Certe sekvinte lian konsilon, mi estus pli bone inspirita.
Frapita de subita ideo, Josefino ekkriis:
— Kiom da mono li promesis?
Duponto ŝanceliĝis.
— Ha! vi povas diri tion al mi. Mi estas tro komprometita por vin perfidi. Vi tion tre bone scias.
— Tio estas vera. Por la tuta entrepreno, li donas dudek mil frankojn, dek mil antaŭe, kiujn mi jam enkasigis, kaj dek mil post la tuta plenumo: mi ilin ricevos morgaŭ vespere.
— Atendu min dum unu minuto.
Lasinte sur lia pajlofasko la ekskondamniton miregitan, la ĉambristino malsupreniris la ŝtupetaron per tri saltoj, alkuris al la kastelo, supreniris al sia ĉambro, prenis la paperujeton al ŝi donitan de Matildo antaŭ ŝia supozita vojaĝo al la Ursulina monaĥinejo, kaj rapide revenis al Duponto, en la grenejon, en kiu ĉi tiu ŝin atendis.
Alveninte, ŝi tiel sufokiĝis ke ŝi estis devigita kuŝiĝi sur la pajlon, kaj resti kuŝanta sur ĝi dum kelkaj minutoj, antaŭ kiam ŝi povos elparoli unu vorton.
Kiam fine ŝi denove spiris normale:
— Viktoro donas al vi dek mil frankojn por fari ion, ŝi diris. Mi deziras proponi al vi aferon. Mi donos la saman monsumon por ke vi faru nenion. Ŝajnas al mi, ke tio estas ankoraŭ pli facila: plie vi riskas nenion.
— Nu! Kion do vi kantas al mi? Ĉu vi parolas serioze? Linŝardo certigis, ke vi estas senmona, kaj ke tiu manko de posedaĵo vin devigis akcepti servistinan metion.
— Mi ne havas tempon por diskuti, Duponto. Prenu aŭ<noinclude><references/></noinclude>
pdnt0fel78pkq3v4ewomrqo3yscktbl
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/307
104
25067
122309
80414
2026-06-29T19:25:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122309
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>forĵetu; sed decidiĝu rapide. Viktoro ne suspektas, ke mi havas tiun monon. Ĝin akceptu kaj forkuru tuj. Kompreneble ne estas mi, kiu al li rakontos nian interparoladon. Kiam li vidos ke la afero malsukcesis, li vane koleros, li ne scios kiun kulpigi. Kredu min, mia kara Duponto, aldonis Josefino per karesanta voĉo, la kapitano, kvankam terura, estas tamen malpli timinda ol la juĝistaro.
La vorto «''juĝistaro''» estis vorto, kiun la ekskondamnito ne povis aŭdi sen impreso de timado. Tamen dubo restis ankoraŭ en lia spirito.
— Vi certigas, ke tiu paperujeto enhavas dek mil frankojn.
— Certiĝu mem. Vi vidas, ke mi fidas al vi.
Ŝi prezentis al li la marokenan ujeton.
Duponto ĝin malfermis, eligis la biletojn, ilin kalkulis, palpetis, trarigardis unu post la alia. Kiam li estis certa, ke la ĉambristino ne mensogas:
— Dirite, li ekkriis, prezentante la manon. Ĝin frapu.
— Ĉu vi juras, ke vi faros nenion por malhelpi la geedziĝon de la duko de Blasano kaj de Matildo de Prelongo?
— Mi ĵuras.
— Tre bone. Mi kredas vin. Mi eliras trankvila nun. Mia foresto estis longedaŭra; kaj ŝia fraŭlina Moŝto kredeble min petas al ĉiuj eĥoj.
La junulino revenis al la kastelo, malpeza, ridetanta, dirante ke nun, ĉar Matildo edziniĝas kun Gastono, la juna kastelmastrino estas neripareble perdita por Viktoro. Aliparte la kapitano, nesciante ke lia kuzino estis la ĉefa agantino de l’ ago detruinta ĉiujn liajn esperojn, ne povos ŝin riproĉi pro tio. Kaj nun ŝi estas certa, ke ŝi lin reakiros sen malfacileco.
Pri la dek mil frankoj, ŝi eĉ ne pripensis al tiu monsumo. Neniam ŝi konsideris sin kiel veran posedantinon de tiu malgranda kapitalo. Ĉar ĝis nun ŝi ne havis {{Vdk|tem|pon}}<noinclude><references/></noinclude>
bat334zaa8o1lqkp10ah4kxt850ygmo
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/308
104
25068
122310
80415
2026-06-29T19:35:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122310
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|tem|pon}} konstrui sur tiun havaĵon ian revon pri la estonteco, la biletoj enhavitaj en la paperujeto ŝajnis al ŝi senvaloraj paperaĵoj, kiuj eliris sammaniere kiel ili estis alirintaj.
Restinte sola, Duponto zorgege enfermis la paperujeton en la flankan poŝon de sia surtuto, kaj murmuris, malsuprenirante sur sia ŝtupetaro.
— Mi promesis; mi respektos mian promeson. Tamen ŝajnas al mi ke per iom da lerteco kaj multe da sentimeco, mi povus ankoraŭ pagigi al mi la dek mil frankojn rezervitajn por mi de Viktoro. Tio farus tridek mil frankojn. Nu, nu, la homaj pasioj estas nekonsumebla monminejo, kiam oni scias ilin ekspluati. Mi povas diri kiel tiu antikvulo: “Mi ne perdis mian tagon.”
Dum tiu tempo, Matildo senpacienciĝis, ĉar ŝia ĉambristino ne revenas. Dum ŝi rigardadis la horloĝon, ŝi aŭskultis kompleze la ĝentilaĵojn, kiujn Gastono al ŝi rakontis konvinke.
— Fine, mia kara Matildo, morgaŭ vi estos dukino de Blasano. Tiu titolo al vi apartenos, tuj kiam vi estos malsuprenirinta la ununuran ŝtupon de l’ urbodomo.
— Ho! amiko mia, respondis lia fianĉino per tono afable riproĉanta, mi ne komprenas ke viro tiel inteligenta kiel vi donas la plej etan gravecon al tiu vana formulo, kiun oni nomas la civila edzigo.
Timinte, ke li ĉagrenis fraŭlinon de Prelongo, la duko silentis. Estis Raŭlo kiu, vidinte la embarason de sia bofilo, respondis:
— Sed, mia infanino, tio kion vi nomas vana formulo estas reale la edzigo laŭ ĝia tuteco. Tio estas tiel vera, li aldonis ridetante, ke se, post via eliro el la urbodomo, Gastono montriĝus tiel maldelikatema, ke li postulus, ke vi tuje lin akompanu al lia hejmo, li havus la rajton por si. Via devo estus lin obei.
— Mi esperas ke vi ne lasus min forprenita, ne provinte ion por min defendi.<noinclude><references/></noinclude>
hvexermoql1t4mabid4utwyr5us0sy3
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/309
104
25069
122311
80416
2026-06-29T19:52:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122311
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Nu, vi eraras, filino mia; mi estus devigata lasi vian edzon trankvila, kaj fari nenion, kiu povus lin malhelpi.
— Tio ne estas ebla. Ambaŭ vi mokas min pri mia nescieco kaj mia kredemo.
Aŭdinte la parolojn de sia bopatro, Gastono, kiun tia disputado treege amuzis, ne povis deteni rideton.
— Kaj eĉ, daŭrigis la markizo, ĝojante pro la mirego de sia filino, se, tre nekredeble, vi estus malobeema, la duko de Blasano, via rajta edzo, estus rajtigita alvokante la ĝendarmaron kiu troviĝus devigata helpi al li.
— Sed estas abomeninda tio, kion vi rakontas ekkriis la junulino kortuŝita nevole. Ĉu povas ekzisti leĝoj tiel senigitaj da konveneco kaj da moraleco?
— Timu nenion, kara amatino, respondis la duko ridetante; se tiuj leĝoj vin tedas, estas rimedo tre simpla por ke ili ne ĝenu vin: agi tiel, kiel se ili ne ekzistas. Mi volas vin havi nur de vi mem kaj neniel de ĝendarma mano.
En tiu momento, Josefino revenis, sentante siajn orelojn ankoraŭ zumantajn pro ŝia interparolado kun Duponto.
— Nu, jen estas vi, fine, diris Matildo kolereta, kial vi restis forestanta dum tempo tiel longa?
Tiam, sin turnante al sia patro kaj al sia fianĉo:
— Mi petas de vi pardonon, ĉar mi vin forlasas: sed necese estas, ke mi havu pro mia tualeto longan interparoladon kun mia ĉambristino. Malkleruloj kiel vi ne povas partopreni tiel gravajn konsiliĝojn.
Salutinte per rideto tiujn du virojn, kies ŝi estis tuta ĝojo, ŝi forflugis malpeze sekvita de Josefino.
La morgaŭan tagon, de la matenruĝo, ĉio festiĝis en la kastelo, la vilaĝo kaj la Prelongaj ĉirkaŭaĵoj. Same kiel por la bapto de Matildo, floraj girlandoj ornamis la stratojn. La knabaro pafis petardojn. Ŝajne oni estis reveninta al dudek jaroj malantaŭen. Nur la iamaj buboj,<noinclude><references/></noinclude>
s2h41401sgr0slsifg5hb3s2b5vt0jg
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/310
104
25070
122312
80417
2026-06-29T19:58:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122312
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>fariĝinte seriozaj familipatroj, rigardis siajn infanojn, kiuj daŭrigis la tradicion kaj rekomencis post ili la samajn saltegojn kaj la samajn amuzaĵojn.
Ŝajne nenio estis ŝanĝita. Ĉiu estis ĝoja de sincera ĝojo, ĉiu, krom Heleno. Kiel iam, ŝi mordetis siajn pugnojn, kaj murmuris kolere:
— Ho! mia bela revo, kien ĝi forflugis? Tiufoje ĉio estas finita. La filino de la markizo baldaŭ fariĝos dukino de Blasano. Ha! tiuj Prelongoj! Ili alpaŝis malrapide al la celo, kiun ili volis atingi, kaj ili ĝin trafis. Vane ni penis bari al ili la vojon, nin kuŝigante laŭlarĝe: ili nin premegis, ne eĉ rimarkante ke ili pasas sur nia korpo. Kaj, lastan mokon de la sorto! Andreo estos devigata fari la edzigon: estas la filo de l’ iama lakeo, kiu rajtigos ilian triumfon kaj ebligos ilian feliĉon.
Ja, dum la lastaj balotoj de la urba konsilantaro, Linŝardo estis nomita urbestro de Prelongo per la tuteco de voĉdonoj. Do estis li kiu, je la nomo de la leĝo, kunligos la junajn geedzojn per nerompeblaj ligiloj.
La urbodoma ĉambro malgranda, iom fumokolora, estis ornamita pro la cirkonstancoj laŭ lukso neniam konita de ĝi. De du tagoj laboristoj klopodis, maskante per riĉaj tapetoj la nudecon de muroj. Du vicoj da kestoj, plenaj da alilandaj arboj liveritaj de l’ oranĝejo, faris antaŭ la pordo parfuman aleon, kiun devis trairi la sekvantaro.
Fine la antikva ceremonia ĉarego, montranta sur siaj kartuŝoj la blazonon de Prelongoj, transiris la grandan kradon de la kastelo, sekvita de aro da blazonhavaj kaleŝoj, en kiuj amasiĝis la invititoj. La sekvantaro haltis antaŭ la urba dometo. El la ĉaro malsupreniris Matildo brilega pro beleco sub sia virgulina tualeto, sinjorino de Blasano, la markizino kaj Raŭlo. En la kaleŝo postiranta troviĝis la duko de Blasano kaj la kvar atestantoj. Nur eniris tiuj naŭ personoj: la sola Josefino ilin akompanis por subporti la trenaĵon de l’ edziniĝanto. Same kiel<noinclude><references/></noinclude>
oq53zz2uh0nd3zall57yubkztfu2bgw
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/311
104
25071
122313
80418
2026-06-29T20:09:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122313
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>en multaj vilaĝaj urbodomoj, la ĉambro estis tro mallarĝa por akcepti tiom da homoj. Aliparte tiuj reprezentantoj de antikvaj tradicioj afekte konsideris la civilan edzigon nur kiel senvaloran formulon: pro tio ili pli amis atendi ekstere kaj eĉ ne volis malsupreniri el la kaleŝoj.
Malantaŭ la tablo, kiu lin disigis el la publiko, staris Andreo zonita de la urba skarpo. Li ankaŭ estis malgaja. Tiu espero de li karesita dum tiom da jaroj, tio estas la redono al sinjoro de Prelongo de la mono iam ŝtelita de lia patro, tiu revo de honesta viro hodiaŭ vaporiĝis.
Kiam li troviĝis antaŭ la markizo, antaŭ la viro kiu lin insultis per la aroganta letero sendita al lia filo, li ne povis deteni malaman fajreron, kiu brilis en liaj okuloj.
La ceremonio komencis. Ĉiuj rigardoj direktiĝis al la vizaĝo de la sinjoro urbestro, kiu legis per neridema voĉo la leĝajn artikolojn pri la rajtoj kaj la devoj de estontaj geedzoj. Sola Josefino turnis la kapon ĉu dekstren ĉu maldekstren, tremetante pro ĉiu brueto. Subite la pordo malfermiĝis. La ĉambristino sentis mortigan malvarmon trakurantan tra ŝiaj ostoj. Ĉu estis Duponto, kiu sin intermetis en la ceremonion por neebligi ĝian finiĝon? Ne; ŝi eraris. Estis nur la registristo kiu revenis, alportante paperfolion necesegan forgesitan en la aktaro. Momente ŝi vidis Linŝardon sin klinantan al li kaj al li parolantan mallaŭte.
Kion li povis diri? Kredeble la afero ne estis grava; ĉar post tiu mallonga interrompo, kiun la ĉeestantoj apenaŭ rimarkis, la sinjoro urbestro daŭrigis. Dio mia! Kiel li estas malrapida, legante la paperon kiun li tenas en sia mano. Kial prokrasti la plenumon de l’ edzigo per tiu legado de malklaraj tekstoj, en kiuj Josefino nenion komprenis, kaj kiujn la interesatoj mem ŝajnis aŭskulti nur per ĝentila indiferenteco. Denove la pordo malfermiĝis; la ĉambristino sentis ke zumadas ŝiaj oreloj: la muroj de la ĉambro turniĝis ĉirkaŭ ŝi. Ŝi estis rekoninta<noinclude><references/></noinclude>
d2syq5n2r8ixxdec6e0eq76fj8rnzvn
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/312
104
25072
122314
80419
2026-06-29T20:38:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122314
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la kunkulpanton de Viktoro. Sed tiufoje ŝi denove eraris. Estis nur unu el honoraj fraŭloj, kiu staris sur la sojlo por prezenti la manon al la sinjorinoj, kiam ili resupreniros en la kaleŝojn.
Reale la ceremonio estis plenumita tiel rapidege ke fremdulo ne konante la francajn kutimojn neniel estus suspektinta la gravecon de l’ ago farita. Kiam per voĉo iom tremanta Andreo elparolis la sakramentajn vortojn:
{{c|''“Je la nomo de la leĝo vi estas kunligitaj,”''}}
ĉiu leviĝis kaj rapidis al la pordo.
Tamen nerevokebla ago estis plenumita. La duko de Blasano kaj Matildo de Prelongo, fariĝinte rajtaj geedzoj, troviĝis kunligitaj unu kun la alia per ligilo, kies rompo estis ebla nur de la morto.
Josefino ne estis tute resanigita pro siaj emocioj kaj dubis ankoraŭ antaŭ la realigo de la geedzigo. Tiel longe kiam oni restis en la ĉambro, ŝia korpremo daŭris. Nur kiam ŝi troviĝis ekstere ŝia brusto plivastiĝis, kaj ŝi povis spiri libere. Nu, tiufojon la afero estis vere finita, Matildo edzinigita, kaj Duponto respektinta la parolon donitan.
Tamen la ekskondamnito estis restinta en la vilaĝo. Sed por ke neniu, eĉ la ĉambristino, povu lin rekoni, li surmetis alian vestaron, kies lia grandega vojaĝkesto estis sufiĉege provizita. Dank’ al la senĉesa fluado de fremduloj, kiujn altiris al Prelongo la edziga ceremonio, li povis sin ŝovi en la preĝejon ne rimarkite, portante pakaĵon sufiĉe grandan, pli longan ol larĝan, kiun li kaŝis sub la faldoj de vasta surtuto.
En tiuj malgrandaj kamparaj paroĥoj, la diservo ne estas farebla tiel lukse kaj tiel ceremonie kiel en grandurba preĝejo. Vane la servistoj de la kastelo laboradis por ornami per floroj kaj tapetoj la humilan sanktejon: pro ilia neeklezia karaktero, pro ilia nescieco de {{Vdk|litur|giaj}}<noinclude><references/></noinclude>
j7qhgfmyxxy2ijlt7a8sghly1ark4se
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/313
104
25073
122315
80420
2026-06-29T20:47:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122315
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|litur|giaj}} aferoj, ili ne povis anstataŭi la mankantan preĝejoservistaron.
La sola oficisto estis la patro Rakeno, la komunuma kampogardisto, kiu plenumis samtempe la oficojn de sviso, de pedelo kaj de sonorilisto. Pro tio, dum la abato Benojto troviĝis malantaŭ la altaro, vestante la belegajn ornamaĵojn al li donitajn de la markizino pro tiu grava cirkonstanco; dum Rakeno en sia rimarkinda uniformo same nova atendis kun halebardo en sia pugno la alvenon de novaj geedzoj, Duponto povis sin ŝovi ne vidite ĝis la blazonhava apogseĝo rezervita al la duko de Blasano, kaj meti sur ĝin la pakaĵon, kiun li tenis sub sia brako.
— Uf! estas finite, li diris, rapide forkurante, kaj revenante al la grupoj de scivoluloj, por eniri en la preĝejon samtempe kun la anaro.
Dume la ĉarego haltis antaŭ la malnova preĝeja pordego datumanta de la krucaj militiroj. Matildo, sin apogante sur la brakon de sia patro, supreniris ĝiajn ŝtupojn iom malkuniĝantajn. Malantaŭ ŝi venis la duko de Blasano kun sinjorino de Prelongo, poste la patrino de l’ edziĝanto kun la grafo de Roŝbrulo, unu el atestantoj de la nova dukino, fine la restaĵo de l’ invititoj. Rakeno sonigis la arkaĵojn per maldelikata frapo de sia halebardo: kaj la sekvantaro antaŭeniris.
Alveninte al la loko al li rezervita en la ĥorejo, Gastono miris, vidante pakaĵon metitan sur la apogseĝon, sur kiun li estas sidiĝonta.
Li jam faris signon al Rakeno por ke li formetu tiun objekton ĉi tie lasitan kredeble senatente, kiam lia rigardo falis sur koverton fiksitan per du pingloj sur la tolaĵo envolvanta la pakaĵon: sur ĝi estis skribitaj tiuj vortoj:
{{c|''Al lia duka Moŝto Gastono de Blasano,''}}
{{c|''Edziniĝa donaco de lia fianĉino.''}}
Matildo, genufleksinte sur sia preĝoseĝo ŝajnis okupata<noinclude><references/></noinclude>
ix9x8figvdjblycy3serq751i1skkfn
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/314
104
25074
122316
80421
2026-06-29T20:55:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122316
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de fervora preĝado. La duko ne volis malkvietigi sian junan edzinon el ŝia pia meditado. Li eligis la pinglojn, kiuj detenis la leteron. La tolaĵo ne estante plu streĉita falis, malkovrante belan sessemajnan infaneton, kiu ŝajnis profunde dormanta.
— Infano! li ekkriis, kion signifas tiu ŝercaĵo?
Pro tiu ekkrio, Matildo sin deturnis.
— Infano! ŝi diris siavice, kion ĝi faras ĉi tie?
— Mi vin pri tio demandas, sinjorino, respondis la duko per raŭka voĉo. Sed kredeble tiu letero min sciigos.
Tamen la ĉeestantoj plej proksimaj, mirante pro la stranga sintenado de la geedziĝantoj rigardis al ili, kaj restis mutaj pro miro, vidante kuŝantan sur apogseĝo, tiun infaneton kiu malgraŭ la bruado de l’ anaro daŭrigis sian dormadon, kvazaŭ ĝi estus en sia lulilo.
Per febra mano Gastono disŝiris la koverton, eltiris leteron kaj ĝin tralegis per rapida rigardo.
— La krimulino! li ekkriis.
Kaj batante la aeron per siaj ambaŭ manoj, li falis en la brakojn, kiujn lia fidela Laŭrento etendis por lin subteni.
Antaŭ kiam la ĉeestantoj estis revenintaj el sia mirego, la fortika servisto, montrante ke li kutimis tian laboron, forportis sian mastron kaj eliris el la preĝejo. Sin turnante al la unua kaleŝo troviĝanta antaŭ li, li en ĝin metis la dukon kaj ordonis al la veturigisto, ke li rekonduku ilin ambaŭ al la kastelo.
Dum tiu momento la abato Benojto, fininte sian pastran tualeton, eliris el la malantaŭaĵoj de l’ altaro. Sin turnante al Matildo:
— Sed kie do troviĝas la edziĝanto? li petis mirigita.
Fraŭlino de Prelongo vidis kaj aŭdis nenion. Ŝia rigardo obstine fiksiĝis al la letero falinta teren, kiu enhavis la vorton de l’ enigmo. La junulino sentis tenton<noinclude><references/></noinclude>
9uj3fzw1ji9bu4nevis0b0kjrp8rx0r
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/315
104
25075
122317
80422
2026-06-29T21:01:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122317
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tiel nevenkeblan ke ŝi malleviĝis, prenis la paperfolion kaj legis siavice:
::::Sinjoro,
::Se fraŭlino de Prelongo prokrastis de tago en tagon la daton de sia edziniĝo, la kaŭzo de tiu prokrasto estas jena: ŝi volis esti certa, ke ŝi povos doni heredanton al la antikva familio de Blasano.
::Ĉar la eksperimentado plene sukcesis, ŝi senprokraste montras al vi la rezultaton, konvinkite ke vi tre ŝatos tiel delikatan ĝentilaĵon.
::Tiu infano naskiĝis en la Kamuŝa domo, la kvaran de Junio.
::Kiel vi vidas, la akcidento alveninta ĉe via fianĉino havis karakteron tute intiman. La oficiala rakonto, kiun oni plezure vastigis, celis nur unu celon: erarigi pri ĝia deveno.
::Mi certigas, ke fraŭlino de Prelongo estas nekapabla pruvi la malon.
::Se vi montras tiun leteron al sinjoro de Prelongo, li komprenos kial antaŭ naŭ monatoj la nenatura ruinaĵo estis lumigita kaj ornamita per floroj.
Fininte la legadon de tiu mordanta letero, Matildo ne estis pli sciigita ol antaŭe. La ideo ke oni povas ŝin kulpigi pro patrineco tiel malproksimiĝis el ŝia cerbo, ke ŝi ne ankoraŭ divenis kial tiu infaneto estis metita en tiun lokon. Nur unu vorto ŝin atentigis. Oni diris en la letero, ke tiu infano estis naskita en la Kamuŝa domo, la kvaran de Junio. Sed tiam ĝi estas la infano de Valentino. Ĉar dormante ĝi iom moviĝis flanken, la juna dukino ekkriis:
— La ruĝa makulo! La ruĝa makulo! Estas li! Li vivas! Sed ŝi estis interrompita de aro da homoj, kiuj rapidis al ŝi kaj ŝin forkondukis for de la preĝejo. Kvazaŭ en revo ŝi supreniris en kaleŝon: la objektoj aperis al ŝi nur tra nebulo. Ŝi troviĝis en sia ĉambro ne sciante kiamaniere.<noinclude><references/></noinclude>
3lezy09fqbsghyoj3gwxwzpurg4rw0o
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/316
104
25076
122318
80423
2026-06-29T21:06:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122318
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La abato Benojto levis la brakojn al la ĉielo, ĝemante:
— Kion tio signifas? Kion tio signifas? Ĉar ili estas nerevokeble geedzigitaj, kial ili rifuzas la edzigan benon? Kia skandalo!
La multaj invititoj, forgesante en kiu loko ili troviĝas, kriadis kaj gestigadis laŭtege, kvazaŭ ili estus sur la strato.
— Kia nekredebla aventuro!
— Kredeble al fraŭlino de Prelongo apartenas tiu infano.
— Estas neeble.
— Oni devas tion konjekti, ĉar la duko svenis.
— Sed kion diris fraŭlino Matildo?
— Nenion.
— Vi eraras; ŝi parolis pri ruĝa makulo.
— Kie ŝi troviĝas?
— La ruĝa makulo? Mi ne scias.
— Ne; mi parolas pri la edziniĝanto.
— Oni ŝin forkondukis.
— Oni agis prudente.
— Kompreneble. Ĉar la duko estis elirinta, ŝi ne povis edziniĝi sola.
— Tamen ŝi tre bone sciis sin senigi da li, en aliaj cirkonstancoj.
— Silentu do; vi estas malkonvena.
— Kial atendi, ke la geedzigo estu plenumita. Nun ili estas kunligitaj unu kun la alia neripareble. Estus estinta pli kompateme antaŭsciigi la dukon tiun matenon, kiam li povis ankoraŭ sin elpreni.
— Mi konsentas kun vi. Tion mi komprenas neniel.
— Nu, kion ni faras ĉi tie?
— Mi demandas vin pri tio.
— Mi opinias, ke nia konduto estas tre simpla: fermi niajn vojaĝkestojn kaj eliri anglamaniere.
— La konsilo estas bona; ni ĉiuj ĝin sekvos.
Post kvin minutoj, la preĝejo estis tute malplena.<noinclude><references/></noinclude>
6pridtftiu7nxc57x7ujviumbni0kmq
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/317
104
25077
122319
80424
2026-06-29T21:12:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122319
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Restis nur en la ĥorejo la paroĥestro, kiu sin senvestigis kaj la filo de Valentino, kiu daŭrigis sian nevekeblan dormadon.
— Fine, pensis la respektinda pastro, kial oni metis tiun infanon sur la apogseĝon de la duko de Blasano? Plendinda kerubo, li aldonis, kiel ĝi dormas. Oni estas prava dirante, ke la infana dormo estas la dormo de la senkulpeco. Sed kion mi faros de ĝi? Mi ne povas ĝin lasi tie ĉi; mi ne povas ĝin preni sur min. Fine mi vidos. Dio min inspiros.
Preninte la infanon, la bonega viro ĝin ŝirmis en faldo de sia pastra vesto, kaj ĝin portis al la pastrejo.
Tiu dormado, kiun la abato kredis kaŭzitan de la senkulpeco, devenis de kaŭzo tute alia. Timante ke la kriadoj de la novnaskito ĝenos sian laboron, Duponto, laŭ la konsiloj de la kapitano, enŝprucis sub ĝian haŭton malfortan kvanton da morfina solvaĵo. Tiam la estaĵeto, paralizita de la dormigilo, estis senmovigita per rigida dormego, el kiu ĝi devis vekiĝi nur post kelkaj horoj.
Tamen la nova dukino de Blasano, tenante ankoraŭ en sia krispiĝanta mano la leteron kolektitan piede de l’ apogseĝo, sin ĵetis sur kanapon senmova, senpensa. Ŝia blanka robo vastiĝis ĝis la mezo de la ĉambro; ŝia tula vualo ŝin envolvis per nubiĝanta amaso. Sub ŝia krono el oranĝaj floroj, la senmoveco de ŝia pala vizaĝo estis tia, ke ŝi similis mortintinon enmetitan en kapelon.
En la apuda ĉambro, Josefino profundkore ploris, kaj ne kuraĝis toleri la rigardojn de la juna kastelmastrino.
— Do, ŝi diris, jen estas la rezultato de miaj krimaj komplezoj. Mi kredis min tre lerta; mi oferis senŝancele la monsumon, kiun mia malfeliĉa mastrino donis por aĉeti mian silenton kaj savi sian amikinon. Jen estas tio, kion mi ricevis. Tiu malnoblega Duponto ne min trompis; estas vere. Li promesis ke li ne malhelpos la edzigon;<noinclude><references/></noinclude>
cdtr2g59njkq00862jrw7i5z2qn4f67
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/318
104
25078
122320
80425
2026-06-29T21:18:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122320
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj li ne ĝin malhelpis: li faris agon pli abomenindan. Ho! ne sufiĉos tuta vivado de sindonado por ripari la malbonon, kiun la pasio al mi farigis.
Bruo de sonorilo eksaltigis la ĉambristinon. Ŝi alkuris.
— Helpu min por la senvestigo, diris ŝia mastrino.
Sed en tiu momento la pordo malfermiĝis: sinjorino de Prelongo eniris.
— Ĉu vi povas klarigi, filino mia, la strangan komedion, kiu okazis?
— Mi absolute nenion komprenas.
— Sed tiu infano metita sur la apogseĝon de la duko? tiu letero?
— Tiu letero? respondis Matildo prezentante la paperfolion ĉifitan, kiun ŝi tenis ankoraŭ en sia mano, jen estas ĝi: ĝin legu. Se por vi ĝi havas sencon, estu sufiĉe bona por ĝin konigi.
— Kiel! se ĝi havas sencon! respondis la markizino leginte: sed vi do ne komprenis la abomenindan kalumnion, kiun ĝi enhavas. Oni tute simple vin kulpigas, ke vi estas la patrino de tiu infano.
— De l’ infano de ...
La juna dukino ekdiris: “de l’ infano de Valentino”, sed ŝi haltis tempe. Instinkte ŝiaj okuloj direktiĝis al krucifikso el elefantosto iam aparteninta al fraŭlino de Savinako. La dukino memoris ke tiun krucifikson ŝi prenis ateste, ĵurante al sia amikino ke ŝi konservos ŝian sekreton.
Denove oni frapis sur la pordon.
— Vidu, Josefino, kiu ĉi tie troviĝas.
— Lia markiza Moŝto petas de ŝia dukina Moŝto, ĉu ŝi bonvolas lin akcepti.
— Certe; mia patro povas eniri.
— Ha! vi troviĝas ĉi tie, Suzano, diris Raŭlo, penetrante en la ĉambron; tre bone. Mia infanino, li diris al Josefino, eliru.
Kiam la ĉambristino ne ĉeestis.<noinclude><references/></noinclude>
rijyg0n5jjyvvm4lbmj9en5bwjss8c7
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/319
104
25079
122321
80426
2026-06-29T21:24:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122321
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Nu, ĉu vi konas la sekreton de la stranga konduto de Gastono?
— Legu tiun leteron, diris la markizino.
Per rapida rigardo sinjoro de Prelongo ĝin tralegis, kaj poste ĝin metis sur la tablon, levetante la ŝultrojn.
— Kiel, amiko mia, vi do ne komprenis la monstran kulpigon ...
— Pardonu min: sed tiu letero, kiun vi opinias malnoblega, aperas al mi nur ridinda.
— Kion vi volas diri, patro mia?
— Mi volas diri ... Aŭskultu, Matildo, reprenis la markizo sin interrompinte; mi bezonas havi kun via patrino delikatan interparoladon. Do, ne vin ofendu se mi ne kuraĝas libere paroli antaŭ vi. Suzano, ĉu vi volas esti sufiĉe bona por min realiri post momento en mian lernoĉambron.
— Mi do diris, reprenis sinjoro de Prelongo, kiam li troviĝis sola kun la markizino, ke se, anstataŭ kulpigi Matildon, ke ŝi estas la patrino de tiu infano, la aŭtoro de tiu anonima letero provis kredigi, per perfidaj supozoj, ke nia filino estis malprudenta kaj malhontema, tiaj konjektoj enhavus sekvojn multe pli gravajn, ĉar estus neeble ke ni ilin kontraŭbatalu per pruvo de mensogo.
— Kien vi volas alveni?
— Al tio. Estas senutile en tiu momento, ke Matildo faru apud la duko sia edzo ian provon de alproksimiĝo. La malfeliĉulo estis frapita en la koron per la legado de tiu letero. Ĉiuj niaj certigoj estus malpotencaj kaj ne lin konvinkus. Ni tuj aliros al Parizo. Ni petos de fama kuracisto, ke li bonvolu certigi la malverecon de la kalumnioj enhavitaj en tiu malnobla skribaĵo. Kiam la Scienco estos parolinta, la duko estos devigata akcepti la evidentecon.
Sinjorino de Prelongo mallevis la kapon.
— Dio mia, daŭrigis la markizo, mi tre bone {{Vdk|kom|prenas}}<noinclude><references/></noinclude>
dr34nqw0ddv1pkgp1c21nochsmysm95
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/320
104
25080
122322
80427
2026-06-29T21:32:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122322
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|kom|prenas}}, ke mia propono estas tedega kaj eĉ ofendema por la indeco de juna edzino. Sed pripensu, ke estas minacataj la honoro de Matildo kaj ŝia feliĉeco. Troviĝas en la vivo momentoj en kiuj oni devas sin altigi ĝis la alteco de fariĝoj.
— Ne estas via propono, kiu min ĉagrenas, respondis malĝoje Suzano: kontraŭe mi unua konsentas pri ĝia prudenteco.
— Tiam, kial vi ŝajnas ŝanceliĝi?
— Tial ke en sia falo sur la krutaĵo, Matildo estis vundita tiel malfeliĉe, ke la rezultato de tia ekzameno ŝin plenigus da honto. Anstataŭ detrui la suspektojn, ĝi kontraŭe ilin pli fortigus.
Aŭdante tiujn vortojn la markizo relevis la kapon kaj direktis al sia edzino demandantan rigardon. Li kredis, ke li malbone aŭdis. Sed, vidante la konfuzitan vizaĝon de Suzano, li ekkriis:
— Tio estas do vera? Sed tiam la enhavo de tiu malnoblega letero ne estas kalumnio sed nur malkuraĝaĵo.
— Ho! Raŭlo, vi suspektas vian filinon.
— Tamen evidenteco kuŝas funde de ĉi tio.
— Amiko mia, ekkriis la markizino per tono solena, kiam oni havas filinon kiel la vian, oni ĉiam devas dubi, eĉ antaŭ evidenteco.
Sinjorino de Prelongo estis interrompita per granda bruado supreniranta el la precipa korto. Ĝi konsistis el ĉevalaj huffrapadoj, kaleŝaj ruliĝadoj, veturigistaj interkriadoj. Plie tra la koridoroj kaj la ŝtuparoj de la kastelo oni distingis senĉesan al- kaj eliron de kurantaj kaj klopodantaj homoj.
— Kio do okazas denove?
Raŭlo deklinetigis la kurtenon kaj respondis maldolĉe:
— Estas niaj invititoj kiuj foriras, ne dirinte eĉ adiaŭ.
Nu, li murmuris pripensinte dum kelkaj minutoj, post<noinclude><references/></noinclude>
55i1tvt2oqui0qwsmoeka0oh8630zvu
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/321
104
25081
122323
80428
2026-06-29T21:37:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122323
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tio, kio okazis, mi opinias, ke ili ne povis agi pli delikate. En tiu momento, la komuneco de iliaj kondolencoj min dolorus.
Post unu duonhoro ĉiuj estis foririntaj; la korto senhomiĝis kaj sur la kastelon malplenan refalis malgaja silento.
Dum ŝi sin senigis da la virgulina vestaro, kiun, laŭ la kulpiganta letero, ŝi vestis senrajte, Matildo sin demandis de kie povis deveni tiu abomenaĵo, kiu krima mano ĝin skribis, kiu ĝin portis en la preĝejon.
Ŝi konis al ŝi neniun malamikon, aŭ prefere ŝi antaŭvidis unu, kiun ŝi sentis rampanta silente en la ombro, serĉanta nur okazon por rapidi al ŝi kaj ŝin sufoki per mortiga ĉirkaŭpremo. Li estis ĉi tiu, kiun ŝi vundis en lia amo, en lia malhumileco, kaj fine en lia karno mem; li estis Viktoro Linŝardo.
Sed, ĉar li troviĝis en Parizo, kiamaniere li povis agi de malproksime per tia precizeco? Kiamaniere li povis malkovri la loĝejon de Valentino, ekkapti la infanon, ĝin meti sur la apogseĝon de la duko, ne suspektite de iu? Devige li havis kunkulpanton; kaj eĉ tiu kunkulpanto loĝis en la kastelo. Sed kiu? La juna dukino intervidis, kiel en fulmofajro, la eblan perfidon de Josefino. Ŝi ŝin alvokis kaj diris senpere:
— Ĉu sinjoro Linŝardo loĝas ĉiam en Parizo?
— Mi kredas, via dukina Moŝto, respondis la ĉambristino tremanta kiel folio.
— Ha! vi ne estas certa.
— De kiam mi servas vian Moŝton, mi neniam rilatis kun miaj kuzoj.
— Eĉ per leteroj?
— Ili tro timus humiliĝon, korespondante kun malriĉulino kiel mi.
Tiuj lastaj vortoj estis elparolitaj per tono tiel malama, ke Matildo fariĝis certa, ke ne estas suspektinda ŝia<noinclude><references/></noinclude>
jbg1d2xg9dk04hbcmfkzg1hk4mlzsla
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/322
104
25082
122324
80429
2026-06-29T21:44:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122324
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉambristino. Ŝi ŝin forpermesis kaj daŭrigis siajn pensadojn.
Ĉar la infano de Valentino estas savita, kredeble la samo okazis al lia patrino. Eble en tiu momento ŝia malfeliĉa amikino troviĝas en la povo de Viktoro, malliberigita, petanta helpadon, trovanta neniun por aŭskulti sian ĝemadon, por sin liberigi.
Instigite de tiu ideo ŝi leviĝis, intencante konigi al sia patro siajn suspektojn. Per la sama okazo ŝi sin rehonorigas, rakontante la veron. Sed tiam ŝi perfidos sian amikinon, ŝi malrespektos la ĵuron promesitan antaŭ la krucifikso, sur la animojn de Prelongoj. Ĉu ŝi estas rajtigita al tio? Ne evidente.
— En kia ajn cirkonstanco, ŝi diris.
Certe se ŝi estus antaŭvidinta kiaj estus tiuj cirkonstancoj, eble ŝi estus rezervinta kelkajn esceptojn. Sed fine ŝia malprudento kaj ŝia nesingardemo ne estas motivoj sufiĉaj por ŝin malalligi el ŝia ĵuro.
La juna edzino pripensis al tio, kiam ŝi estis surprizita de la bruego okazinta en la korto pro la rapida eliro de invititoj.
Kiam ĉio fariĝis silenta en la antikva domego de Prelongoj, Matildo, kiu sufokiĝis, malsupreniris sola en la ĝardenon. En momento kiam ŝi pasis antaŭ la dometo de Ŝafo, la bona hundo el ĝi eliris. Tirante sian ĉenon, ĝi vane penis alproksimiĝi al sia mastrino, petante kareson. La dukino ĝin ekvidis. Alirinte al ĝi, ŝi ĝin malalkroĉis kaj, ĉiam tenante la ekstremaĵon de la ĉeno, sin direktis al benko.
Mirante, ĉar ĝi rimarkas malĝojecon sur vizaĝo sur kiu ĝis nun ĝi vidadis nur rideton, tiu fidela amiko en malgajaj tagoj ekmetis sian larĝan kapon sur la genuojn de la juna virino. Dum ŝi ludis senatente kun la longaj pendantaj oreloj. kiujn la hundo lasis tiri, montrante neniun signon de malpacienco, Matildo daŭrigis sian revadon, kiam ŝi sentis sur sia mano la impreson malsekan kaj<noinclude><references/></noinclude>
so8pvfdjzi5hinxon516z0vjp4m74p6
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/323
104
25083
122325
80430
2026-06-29T21:46:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122325
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>varman de lango dolĉa, kiu ŝin lekadis. Tiam ŝi ne povis sin deteni. Ŝia koro tro plena subite eksplodis. Kun larmoplenaj okuloj ŝi prenis plenbrake la kolon de la Novterhundo, kaj dum ŝi kisadis ĝin pasie, ŝi ekkriis:
— Ha! mia tro kompatema Ŝafo, dum vi lin tenis sub viaj dentegoj, kial do vi ne enpuŝis ilin pli profunden?<noinclude><references/></noinclude>
6cz6ld7pf2egzlax0rst3n9h5o607nj
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/324
104
25084
122326
80432
2026-06-29T21:51:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122326
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO DEKDUA|g=100%}}
Sveninte kaj falinte en la brakojn de Laŭrento, sinjoro de Blasano estis transportita de sia fidela servisto en sian ĉambron, kaj kuŝigita sur sian liton.
Tiu senmoveco daŭris jam de kelkaj horoj, kiam la markizo mem frapis sur la pordon de sia bofilo por ricevi sciigojn. Laŭrento anoncis, ke lia mastro troviĝas ĉiam en la sama stato.
— Ĉu mi povas lin vidi? petis Raŭlo.
La ĉambristo ŝanceliĝis momente.
— Eniru, via Moŝto. Sed li rekonas neniun kaj ne eĉ suspektas ke li ekzistas.
— Vi min mirigas strange. Vi ŝajnas paroli pri tiu kortuŝanta akcidento, kvazaŭ vi rakontus la plej sensignifan aferon.
— Multfojojn jam mi vidis lian dukan Moŝton en tiu stato. Ĉiam li tre bone eliris el ĝi. Pro tio mi havas neniun maltrankvilecon.
— Tamen necese estas, ke oni venigu la kuraciston.
— Kiel vi volas, via Moŝto; sed la vizito de la kuracisto estas tute senutila. Kiam estos fluinta la necesa tempo, lia duka Moŝto rekonsciiĝos tute nature sen ies helpo.
Malgraŭ tiuj konsolaj paroloj, la doktoro estis vokita. Raŭlo penetris malantaŭ li en la ĉambron de la malsanulo.
Gastono kuŝis sur sia lito, pala kiel kadavro, senmova, kvazaŭ reale frapita de la morto. Liaj okuloj estis {{Vdk|fermi|taj}}<noinclude><references/></noinclude>
55tx3xc00wlge42la7k66h580fp84rv
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/325
104
25085
122327
80433
2026-06-29T21:58:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122327
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|fermi|taj}}. Sed tre atentante, oni distingis la movadon de al- kaj eliro de la brusto sublevanta la littukon; kaj tio pruvis, ke la junulo ĉiam spiradas.
— Stranga okazo de katalepsio, murmuris la doktoro. Malmultaj kuraciloj estas eblaj. Penu, li diris al Laŭrento, enŝovi inter liaj dentoj kelkajn gutojn de tiu pocio.
La scienculo eliris, skribinte sur la angulo de la tablo recepton ian.
— Nu, murmuris malafable Laŭrento, kiam ĉiuj estis foririntaj, ĉu vi kredas ke mi komprometos la vivon de mia mastro, riskante sufokon? Kiel ili estas malspritaj ĉiuj tiuj kuracistoj! Li do ne vidis, ke lia duka Moŝto estas nekapabla engluti ion ajn. Mi sola konas tion, kio estas farebla en tiuj okazoj.
Kiam la farmacia boteleto alvenis, la ĉambristo zorge verŝis en tualetan sitelon la trionon de ĝia enhavo, por ke unu parto de la pocio ŝajnu trinkita, metis la restaĵon tre malkaŝe sur komodon, kaj, tion farinte, li sidiĝis en apogseĝon apud la lito, prenis ĵurnalon por doni al si sintenadon taŭgan kaj atendis.
Pri sinjorino de Blasano, ŝi estis tiel emociita de la fariĝo okazinta en la preĝejo, ke ŝi povis realiri al sia ĉambro nur tre malfacile: kaj, tien alveninte, ŝi tuj enlitiĝis.
Ŝia vundo apenaŭ cikatriĝinta sin ankoraŭ tre doloris. Timante ke ŝia farto pligraviĝos pro tio, oni malkonfesis al ŝi la veron pri la farto de ŝia filo.
— La emocio, diris Laŭrento, naskis ĉe lia duka Moŝto svenon tute negravan. Tamen, pro la laceco devenanta de tiu sveno, estus malprudente ke li eliru el sia ĉambro.
La maljunulino, iĝinte egoista pro la grandaĝo, ne petis klarigojn pli detalitajn, kaj kontentiĝis, tedigante per siaj plendoj kaj senĉesaj postuladoj ĉiujn, kiuj ŝin ĉirkaŭas.
Dum tiuj fariĝoj okazis ĉe Prelongo, Viktoro alpaŝis<noinclude><references/></noinclude>
rj8mcnpem689zyuznzjyg2k13097lw5
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/326
104
25086
122328
80434
2026-06-29T22:07:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122328
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>laŭlonge kaj laŭlarĝe en sia lernoĉambro, kiel urso en kaĝo. Malpacienca, febra, ĉiumomente li rigardis la horon al la horloĝo.
— Jen estas la sesa, li diris, kaj Duponto ne alvenas. Tamen, ĉar la civila edzigo okazis je la deka, li povis uzi la vagonaron je la dekunua. Li devus esti ĉi tie. Nu, ĉu okaze la entrepreno estus malsukcesinta? Sed ne, tia konjekto estas neebla. Ĉio estis tro bone organizita. La nutristino forpermesita ne scias kien mi intencis konduki ŝian suĉinfanon. Hieraŭ, kiam li eliris kun la etulo, Duponto montris al mi ke okaze li scias varti novnaskiton. Mi estas certa, ke la knabeto neniel suferis. Sed eble okazis prokrasto, vagonaro jam elirinta. Ni atendu tiun, kiu alvenos je la oka.
Por pasigi la tempon, la kapitano ordonis al sia servsoldato ke li alportu lian vespermanĝon.
Je la duono de la naŭa, forta sonorila bruo eksaltigis la junulon. Duponto rapidis al la manĝoĉambro, kie Viktoro finis sian deserton.
— Ĉu malsukcesinta? demandis la kapitano.
— Kontraŭe, sukcesinta pli bone ol oni estus tion esperonta.
— Vere, tre vere? petis kortuŝe la filo Linŝardo.
— Kredu min, bonulo mia. Mi certigas, ke la afero estis lertege farita. Ĉu vi havas la dek mil frankojn?
— Ili kuŝas ĉi tie. Sed rakontu ĉion detale: mi volas koni ĉiujn fariĝojn eĉ la plej etajn.
— Nu, leginte la leteron, la duko svenis. Ha! maljunulo mia, mi bedaŭras, ke vi ne troviĝis ĉie tie. Vi diris, ke vi volis plenumi venĝon; mi certigas, ke vi estus estinta kontenta. La anaro kriegis, blekegis, agitadiĝis. Estis surdiganta tumultego.
— Kiel? La anaro? Ĉu do troviĝis tie tiom da homoj?
— Vi tre bone komprenas, ke por tia edziĝo la homamaso estis tre densa.<noinclude><references/></noinclude>
m1si59jkzabmr87vhsfcbaby4w3v00o
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/327
104
25087
122329
80436
2026-06-30T08:21:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122329
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Jes; sed la ĉambro estis tro malvasta por enhavi ilin ĉiujn.
— Mi ne scias tion, kion vi volas diri. Fine, kiam la paroĥestro venis…
— La paroĥestro? Por fari kion li venis?
— Sed por ilin geedzigi, do.
— Kiel? Ilin geedzigi? Nu, mi supozas, ke ne estas en la preĝejon, ke vi metis la etulon.
— Ja vere en la preĝejon. Kien do mi devis lin meti?
— En la urbodomon, je Dio!
— Mi ne eniris en ĝin, eĉ unu minuton.
— Nu, nu, balbutis Viktoro timante la ekvidon de la vero, ni rezonu malmulte sed bone. De kie venis la duko kaj lia fianĉino, kiam ili trovis la leteron?
— De la urbodomo.
— Sed tiam ili estis jam geedzoj!
— Kredeble, respondis Duponto, kiu ne ŝanceliĝis.
Aŭdante tiujn vortojn, la kapitano rapidege leviĝis. Saltegante al sia kunkulpanto, li premis lian gorĝon, dum tra liaj lipoj kuntiriĝantaj, tra liaj dentoj grincantaj, malfacile eliris la vorto:
— Sentaŭgulo!
— Finu do, vi min sufokas, stertoris la malfeliĉa Duponto. Nu, kion vi havas? Ĉu vi freneziĝas?
Poste, sin liberiginte sed tre malfacile el la fera mano, kiu lin premadis:
— Ĉar vi tiamaniere dankas tiujn, kiuj vin servas, mi forkuras. Donu mian monon.
— Vian monon! Rabisto, vi kuraĝas peti vian monon! Ne nur vi ne ĝin gajnis, sed plie per via malspriteco vi detruis ĉiujn miajn esperojn. Mi ne scias ĉu mi ne vin denuncos al la juĝistaro, petante ke ĝi vin resendu en la lokon el kiu vi revenas.
— Vi do tre deziras veni kun mi? petis Duponto per tono mokema.
— Kion vi diras? respondis Viktoro sulkante la brovojn.<noinclude><references/></noinclude>
enl1uh4uied807r6h45hqpynwajgfv0
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/328
104
25088
122330
80437
2026-06-30T08:35:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122330
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Dio mia, se tio vin tre plezurigas, mi ne volus vin ĉagreni. Fari vojaĝon pagitan de la Regno, kun kunulo tiel supera kiel vi, estus perspektivo, kiu tre plaĉus al mi.
— Kion signifas tiu ŝercaĵo?
— Tio signifas, maljunulo mia, ke vi diras sensencaĵojn, ne grandajn kiel vi, sed grandegajn kiel la Blanka Monto. Nu, ĉu vi kredas ke, se vi min denuncus, mi lasus senhaŭtigi min viva, ne kriegante? Senerariĝu, bonhomo mia. Mi rakontus ĉion; mi liverus pruvojn: kaj tio ne estus malfacila. La juĝistaro tuj komprenus, ke mi estis nur la brako, sed vi la kapo. Via afero ne estus pura, kamarado mia, tion mi al vi certigas. Pro tio mi ne timas, ke vi faros tian mallertaĵon. Mi ĵuras, ke mi estas tre kvieta.
Viktoro malkontentege silentis. La ekskondamnito estis prava: li tenis lin en siaj ungegoj. Duponto daŭrigis:
— Aŭskultu, Linŝardo, se mi eraris, mi tion bedaŭras: sed pri tio vi sola estas kulpa. Vi devas kompreni, ke min indiferentigis meti la infanon ĉu en la urbodomon, ĉu en la preĝejon. Mi eĉ diros: ĝin meti en la urbodomon {{sic|estis|estus}} pli facile. Sed vi ne fidis al mi. Vi nur donis ordonojn, kies mi ne komprenis ĉiam motivojn kaj valoron. Vi diris: “Duponto, faru ĉi tion; Duponto, faru tion”. Mi obeis. Se mi estus koninta viajn verajn intencojn, mi estus servinta vin multe pli efikece, ĉar tiam mi {{sic|laboris|laborus}} ne kiel maŝino, sed kiel inteligentulo. Mi komprenis, ke vi volis plenumi venĝon, naski skandalon. Pro tio, la loko plej taŭga estis sendiskuteble la preĝejo. Se vi estus dirinta la motivojn pro kiuj vi deziris malebligi la edzinigon de fraŭlino de Prelongo, mi estus aginta alimaniere.
La ekskondamnito povis longatempe daŭrigi sian monologon, la kapitano ne lin aŭskultis. De la unuaj vortoj, Viktoro komprenis, ke la sentaŭgulo estas tute prava. Li suferis, vidante ke li parolis ĉu tro ĉu ne sufiĉe: tro, ĉar<noinclude><references/></noinclude>
pncxk927ezgy4ur9apvbh7s0a671vvp
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/329
104
25089
122331
80438
2026-06-30T08:46:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122331
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>li troviĝis en la povo de Duponto kun piedoj kaj pugnoj ligitaj; ne sufiĉe, ĉar estis lia neplena konfeso, kiu malsukcesigis la aferon.
Sed Duponto ĉiam parolis.
— Ni nin ekforlasos, Linŝardo. Vi estas malprava, min kolerigante. Vi povas nenion kontraŭ mi, ĉar perdi min estas samtempe perdi vin. Mi kontraŭe povas kaŭzi al vi multe da malfeliĉaĵoj. Oni renversas nur tion, kio staras alte. Mi baldaŭ lasos mian patrujon kaj ŝanĝos mian nomon. Vi ne povos agi sammaniere, ĉar tio disrompus vian profesion. Estu certa ke, per serio da anonimaj leteroj venintaj de diversaj lokoj, la tuta historio estos konita, sen danĝero por mi. Nu, maljunulo mia, bonan ekmovon! Tiun monon mi vere gajnis. Mi vin servis konscience. Se, en la fino mi faris eraron, la kulpo estas via, sed ne mia.
— Ni finu, respondis malafable la kapitano, kiu decidiĝis rapide. Mi pagos tamen viajn dek mil frankojn por min liberigi el vi. Sed vi foriros al Aŭstralio tuj.
— Certe, ĉar tio estas konsentita.
— Mi vin akompanos por esti certa, ke vi ne trompas min. Nur sur la ŝipo mi donos al vi la monsumon.
— Ĉu vi intencus enŝipigi min ne pagitan?
— Ĉu vi malfidas al mi?
— Mi resendas al vi la reciprokon.
— Ne diskutu. Ĉu vi konsentas?
Duponto pripensis: post silento:
— Ĉu la mono estas tie ĉi?
Viktoro montris paperujeton plenan da bankbiletoj.
La okuloj de la malnoblulo lumis:
— Mi konsentas, li respondis.
Dum la vespero mem, la du viroj veturis al {{sic|Dower|Dover}}, transiris Anglujon plenvapore kaj haltis en Liverpool. Ŝipo marveturonta al Melbourne staris en la haveno. Viktoro pagis la prezon de la marveturado por sia amiko, lin akompanis sur la ferdekon kaj lin forlasis nur kiam<noinclude><references/></noinclude>
ajsa82071vfkufeczebln795hirdum6
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/330
104
25090
122332
80439
2026-06-30T08:52:44Z
HenriLeFoll
4277
122332
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Lepticed7" /></noinclude>la ŝraŭbego ekmoviĝis. Antaŭ kiam li malsupreniros en la barkon lin rekondukontan, la kapitano donis al la rabisto la prezon por la krimo, dezirante al li neniaman revidon. La ŝipo fendis la ondojn per sia ŝipnazo, forportante al la alia duonsfero la lertan Duponton ŝarĝitan de la dudek mil frankoj de la filo Linŝardo, pliigitaj de la dek mil frankoj de Josefino.
Kiam la kapitano revenis Parizon, agrabla surprizaĵo lin atendis. Sur lia skribotablo troviĝis ministra letero, sciigante lin, ke li estas nomita komandanto, kaj apartenas nun al la Pariza garnizono. Do la humilaĵoj, kiujn de ses monatoj li faris antaŭ la altrangaj personoj, lin pli utilis, ol la neprotesteblaj heroaĵoj ĉiutage plenumitaj de li en Alĝerio.
En la momento kiam Duponto forlasis Eŭropon, ne ĝin revidonte, la duko de Blasano vekiĝis el la longa letargia dormado, en kiun lin ĵetis la legado de l’ anonima letero.
Kun la vivo revenis la memoreco; kun la memoro de l’ estinteco renaskiĝis la profunda ĉagreno, kiun devige ĝi estis fortironta kun si.
— Kiel krima, pensis la junulo, estas ĉi tiu mizerulino, kiu tiel malnoblamaniere min perfidis, trouzante la blindecon, en kiun min ĵetis la tro granda amo al ŝi sentita de mi. Nun la okulmasko ŝiriĝas: mi ĉion komprenas. Kie mi vidis tro egan sentemon de delikateco, troviĝis nur plimultigo da singardaĵoj. Mi klarigas nun kial ŝi volis min forigi el siaj rajdpromenadoj; kial ŝi malpermesis, ke mi estu ĵaluzema, certigante, ke neniam mi devos dubi pri ŝia parolo, eĉ malgraŭ la ŝajnoj; kial ŝi tiel timis la unuan provon de l’ edziniĝo, dum la vespero de l’ edzinigo. Kaj nun mi estas edziĝinta, alligita al tiu anĝelfrunta monstro per nerompebla ligilo; ŝi estas rajtigita al la porto de mia nomo; nur la morto povas nin disigi. La morto, li aldonis, febre marŝante en sia ĉambro, jen estas mia sola savrimedo, jen la {{Vdk|konsol|onto}}<noinclude><references/></noinclude>
o1t443us3rnsdl46jqb7oa1ns2sg2bx
122333
122332
2026-06-30T08:52:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122333
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la ŝraŭbego ekmoviĝis. Antaŭ kiam li malsupreniros en la barkon lin rekondukontan, la kapitano donis al la rabisto la prezon por la krimo, dezirante al li neniaman revidon. La ŝipo fendis la ondojn per sia ŝipnazo, forportante al la alia duonsfero la lertan Duponton ŝarĝitan de la dudek mil frankoj de la filo Linŝardo, pliigitaj de la dek mil frankoj de Josefino.
Kiam la kapitano revenis Parizon, agrabla surprizaĵo lin atendis. Sur lia skribotablo troviĝis ministra letero, sciigante lin, ke li estas nomita komandanto, kaj apartenas nun al la Pariza garnizono. Do la humilaĵoj, kiujn de ses monatoj li faris antaŭ la altrangaj personoj, lin pli utilis, ol la neprotesteblaj heroaĵoj ĉiutage plenumitaj de li en Alĝerio.
En la momento kiam Duponto forlasis Eŭropon, ne ĝin revidonte, la duko de Blasano vekiĝis el la longa letargia dormado, en kiun lin ĵetis la legado de l’ anonima letero.
Kun la vivo revenis la memoreco; kun la memoro de l’ estinteco renaskiĝis la profunda ĉagreno, kiun devige ĝi estis fortironta kun si.
— Kiel krima, pensis la junulo, estas ĉi tiu mizerulino, kiu tiel malnoblamaniere min perfidis, trouzante la blindecon, en kiun min ĵetis la tro granda amo al ŝi sentita de mi. Nun la okulmasko ŝiriĝas: mi ĉion komprenas. Kie mi vidis tro egan sentemon de delikateco, troviĝis nur plimultigo da singardaĵoj. Mi klarigas nun kial ŝi volis min forigi el siaj rajdpromenadoj; kial ŝi malpermesis, ke mi estu ĵaluzema, certigante, ke neniam mi devos dubi pri ŝia parolo, eĉ malgraŭ la ŝajnoj; kial ŝi tiel timis la unuan provon de l’ edziniĝo, dum la vespero de l’ edzinigo. Kaj nun mi estas edziĝinta, alligita al tiu anĝelfrunta monstro per nerompebla ligilo; ŝi estas rajtigita al la porto de mia nomo; nur la morto povas nin disigi. La morto, li aldonis, febre marŝante en sia ĉambro, jen estas mia sola savrimedo, jen la {{Vdk|konsol|onto}}<noinclude><references/></noinclude>
lvvvrgsmmzfvor6j5bdpehhhtyk5gld
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/331
104
25091
122334
80440
2026-06-30T09:05:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122334
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|konsol|onto}}, la liberigonto, la lasta rifuĝejo, la lasta espero.
Ve! vane la duko incitis sian koleron per la memoro de tiu abomeninda letero, li tiel amis tiun neamindan junulinon, ŝi tiel plene kaptadis lian tutan animon, ke malgraŭ liaj pensadoj, la malamo ne povis eniri en lian koron. Ŝia perfido estis evidenta, kaj skandala ŝia konduto; sed nevole li dubis. Ĉu tiom da malhontemo, tiom da hipokriteco estas eblaj kun okuloj tiel dolĉaj, kun frunto tiel ĉasta? Li povis fari nur unu aferon: forkuri, forkuri, ne revidinte tiun malrespektindan virinon, ne dirinte al ŝi adiaŭ. Ĉar se li vidus ŝiajn larmojn fluantajn, li sentas ke li ne havos plu la kuraĝon ŝin kulpigi, eĉ, li pensis ruĝiĝante, eble li havos la malkuraĝecon ŝin senkulpigi.
— Ha! li ekkriis, kaŝante sian kapon inter la manoj, ĉu ŝi estas la vera kulpulino? Ĉu ne estas mi kontraŭe, kiu devus petegi de ŝi pardonon? Ŝi vivis feliĉa, ridetante al la vivo, vokante la amon. Mi prezentas min al ŝi, aŭ prefere mi prezentas al ŝiaj gepatroj vanan titolon kaj riĉaĵojn senutilajn; sed samtempe mi zorge malkonfesas tiun malsanon, kiu ruinigas mian farton, kaj kiu devis forpeli de mi ĉiun esperon al edzebleco, se mi estus honesta viro. La malhumileco de la markizino min akceptas, sed la koro de ŝia filino min rifuzas: kaj mi estas devigata konfesi ke Matildo neniam estis trompema. Instigata sendube de antaŭsento, kiu devis malfermi miajn okulojn, neniam ŝi donis al mi signojn de ameco, kiun sentaŭgulo kiel mi ne povas inspiri. Ha! tiu puno estas kruelega, sed meritita. Ĉar mi taŭgas por nenio, restas al mi nur unu rimedo: malaperi kaj ripari kiel eble plej plene la malfeliĉaĵojn, kies mi estas precipa aganto.
— Laŭrento, li ekkriis, preparu la vojaĝkestojn. Ni eliras tuj.
— Ĉu vi ne revidos ŝian dukinan Moŝton?
— Pri kia dukino vi parolas? petis Gastono kolertone.
— Sed pri ... sinjorino via patrino, respondis Laŭrento iom ŝanceliĝante.<noinclude><references/></noinclude>
dajvh5embd1w42yk8ex1ii0nj0tfyr4
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/332
104
25092
122335
80441
2026-06-30T09:26:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122335
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Mi prezentos al ŝi miajn respektaĵojn, kaj informiĝos pri ŝia farto. Sed nek ŝi nek iu ajn devas koni mian decidon.
— Tre bone, via Moŝto. Post unu horo ĉio estos preta. Farinte al sia patrino viziton seninteresan kaj nur ĝentilecan, Gastono eliris. Vane sinjorino de Blasano petis de li la veron; ŝiaj demandoj restis senrespondaj. Ŝia filo sin enfermis en kelkajn neprecizajn frazojn.
— Oni trograndigis la gravecon de l’ okazintaĵo: post kelke da tempo, ĉio klariĝos.
Kaj li foriris kun sia fidela Laŭrento, ne dirinte adiaŭ al iu ajn inter la kastelloĝantoj.
Eksciinte ke lia bofilo pli bone fartas, ĉar lin vidis kelkaj servistoj, la markizo iris post du horoj al la ĉambraro de sinjoro de Blasano. Li deziris havi kun li gravan interparoladon por koni liajn intencojn. Ĉar neniu respondis, li pensis ke Gastono promenadas por iom spiradi la puran aeron de la kamparo, kaj reaperos por la vespermanĝo.
— Kiam lia duka Moŝto revenos, li diris al la pordisto, petu de li, ke li bonvolu eniri en mian apartamenton, antaŭ kiam li sin direktos al la sia.
Sed vespere, oni havis neniun sciigon pri sinjoro de Blasano aŭ pri lia ĉambristo. Nur la morgaŭan matenon, ekzamenante la leteraron, sinjoro de Prelongo trovis leteron skribitan de la mano de lia bofilo, adresitan al Matildo, kaj portantan tiun surskribon:
{{c|''Al ŝia dukina Moŝto de Blasano.''}}
— Nu, filino mia, li diris, prezentante al ŝi la koverton, jen estas letero de via edzo. Ĉar la cirkonstancoj estas gravegaj, mi ne kredas min tro maldiskreta, petante de vi, ke vi ĝin legu laŭte antaŭ mi.
Kun larmoplenaj okuloj, Matildo disŝiris la koverton per mano tremanta, kaj legis:<noinclude><references/></noinclude>
muexlv6a96wjw0jboo9zbgzjmzw26wn
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/333
104
25093
122336
80442
2026-06-30T09:35:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122336
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>::::Sinjorino.
::La sola afero farota de ĝentilhomo, en la situacio en kiun vi min metis, estas la evito de ĉiu skandalo difektonta lian nomon.
::Mi esperas ke vi bonvolos imiti mian sintenadon, kaj ke vi ŝirmos kontraŭ ĉia malpurigo blazonon iam gloran, kiu estas nun la via.
::Mia farto jam tre malforta estis tre ŝancelita de la terura bato, kiu min frapis. Mi sentas, ke la ligilo nur leĝa, kiu nin unuigas, estos baldaŭ rompita.
::Pro tio mi al vi permesas, kaj eĉ mi petas de vi, ke vi prizorgu pri tiu infano, senkulpa konsekvenco de la kulpo farita.
::Baldaŭ vi povos ĝin rajtigi, edziniĝinte kun ĝia patro.
::Ĉar ni ne nin revidos, mi profitas tiun cirkonstancon, por sendi al vi eternan adiaŭon.
̤{{dekstre|BLASANO.}}
La juna virino povis tre malfacile daŭrigi ĝis la fino la legadon de tiu malvarmega letero, en kiu sentiĝis nerevokebla decido.
— Ha! ekkriis la markizo, li ankaŭ kredas al la kulpo farita. Tiu vorto en ĝi troviĝas tutlitere skribita. Kion vi faros por lin senerarigi? Kion vi respondos, filino mia?
Falinte sur apogseĝon, kun kapo inter siaj manoj, Matildo ploregis.
— Ĉu vi min aŭdis? Se vi ne estas kulpa, tamen vi ne povas lasi vian honoron minacatan de tia dubo.
— Ĉu mi povas respondi ion ajn? Mi estas envolvata en reto de ŝajnaj pruvoj, kies rompo ne estas farebla de mi. Mi diras nur unu vorton: mi estas senkulpa. Tiu anonima letero estas malnoblega kalumnio. Pli malfrue ia vero eksplodos. Tiuj, kiuj min kulpigas hodiaŭ, kaj vi mem inter la unuaj, mia patro, hontos pro siaj maljustaj suspektoj. Kiam sonoros la horo de la rehonoriĝo, la {{Vdk|mal|luma}}<noinclude><references/></noinclude>
njo388snd75vrziwctbg7n2gf3tzrhy
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/334
104
25094
122337
80443
2026-06-30T09:43:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122337
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|mal|luma}} mistero, kiu noktigas mian vivon, fariĝos propramove luma, kaj pro tio mi ne bezonos elparoli eĉ unu vorton.
Kaj sin enferminte en sovaĝan silenton, Matildo ne respondis plu al la petantaj demandoj de la markizo.
— Nu, li diris, mi vidas, ke mi ricevos nenion. Ni esperu, ke via patrino estos pli feliĉa aŭ pli lerta.
Apenaŭ sinjoro de Prelongo fermis la pordon malantaŭ si, tuj la juna dukino sin ĵetis sur sian preĝoseĝon, antaŭ la elefantosta krucifikso al ŝi donita de Valentino.
— Dio mia, ŝi ekkriis, tordante siajn brakojn, kion fari? kion diri? inspiru min, Sinjorego. Se Valentino estas malviva, ĉu ŝia morto ne min liberigas el mia ĵuro? Mia malfeliĉa amikino cedis al la ebrieco de l’ amo: mi ne volas ŝin juĝi; sed fine ĉu estas mi, kiu devas toleri la sekvojn de ŝiaj agoj? Kaj Gastono, tiu amema kaj delikatema amiko, kiu estas mortanta pro ĉagreno, ĉu mi ne povas redoni al li la feliĉecon, dirante: “La ŝajnoj staras kontraŭ mi; sed jen estas la vero.”
Dum kelkaj minutoj Matildo restis senmova, kaŝante en siaj manoj sian vizaĝon kovritan de larmoj.
— Sed se mia edzo ne min kredas? ŝi ĝemis releviĝante; ĉar Valentino forportis kun si ĉiujn pruvojn. Tiam mi estos farinta senutilan ĵurrompon, kiu venenigos la restaĵon de mia vivo. Ne, ne; io diras al mi ke mia amikino ne estas malviva. Ni nin revidos, pri tio mi estas certa. Mi konas ŝian koron: ŝi ne ŝanceliĝos kaj sin malsavos, por min savi. Tiam mi estos rehonorigita, ne ŝin perfidinte. Dio mia, ŝi aldonis kun religia fervoro, pardonu min, ĉar mi unu minuton ŝanceliĝis inter mia feliĉeco kaj mia devo. Vi min subtenis en momento kiam mi estis ekfalonta. Danke, danke, ĉar vi ne min forlasis. Nun mi estas forta; mi respektos mian ĵuron, mi ne parolos.
En tiu momento, la markizino eniris en la ĉambron de sia filino:
— Via patro, ŝi diris, sciigas min ke Gastono al vi<noinclude><references/></noinclude>
4768tqbo4m2m1t2xaifxvtg4rfm35gm
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/335
104
25095
122338
80444
2026-06-30T09:50:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122338
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>skribis, antaŭ kiam li eliris el la kastelo. Plie, instigite de stranga kaj nekomprenebla sento, li deziras ke vi prizorgu pri tiu malbenita infano, kiu kaŭzis ĉiujn niajn malfeliĉaĵojn. Kion vi intencas fari?
— Obei liajn konsilojn, kiujn mi konsideras kiel ordonojn.
— Vi ne parolas serioze.
— Patrino mia, kiel ĉiujn aliajn Gastonon erarigas la ŝajnoj. Sed lia letero estas ĝentilhoma kaj nobla kiel lia karaktero. En tiu sola cirkonstanco, li estas direktonta mian konduton: nu, mi volas agi kiel obeema edzino, kaj al li montri, ke por mi liaj paroloj eĉ la plej malgravaj enhavas ĉiuj grandan gravecon.
— Vi komprometos vin senutile. Vidante, ke vi prizorgas pri tiu infano, tiuj, kiuj dubas ankoraŭ fariĝos konvinkitaj.
— Kion faras al mi la opinio de indiferentuloj? ekkriis la juna virino per tono maldolĉa, dum tiuj, kiujn mi amas, ne fidas plu al mi. Mia vivo estas rompita por ĉiam. Akceptante tiun etulon, mia konscienco diras al mi, ke mi faras bonan agon. Jes, estas Dio mem, kiu ĝin metis sur mian vojon. Kiam ĉiuj homoj min forĵetos kiel malhonteman virinon, kiam mi vidos forfluginta la amikecon de ĉiuj, kiuj min ĉirkaŭas, li staros tie ĉi, la kompatinda senkulpuleto, por min devigi al la daŭrado de la vivo, por min ami, min subteni, kaj min konsoli.
— Maldankulino, murmuris sinjorino de Prelongo kun larmoj en la okuloj, vi forgesas vian patrinon.
— Estas vere, patrino; pardonu min. Kiam oni suferas, oni estas maljusta. Vi estas bona; mi tion scias. Sed vi estos devigita fari kiel la aliaj; kaj vi min suspektos.
— Neniam, Matildo; aŭdu min, neniam.
La saman tagon, la juna dukino aliris al sinjoro Benojto. Ŝi tre zorge ekzamenis la infanon forlasitan, rekonis ke li estas vere la filo de Valentino, dank’ al la<noinclude><references/></noinclude>
6y4v7dmovnqjfbauoz73vysggtfb6nt
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/336
104
25096
122339
80445
2026-06-30T09:56:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122339
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ruĝa makulo troviĝanta malantaŭ lia dekstra orelo, kaj petis de la maljuna pastro, ke li bonvolu veni kun ŝi en la preĝejon por lin bapti. Kompreneble ŝi fariĝis lia baptopatrino, elektis kiel baptopatron la patron Rakenon, ĉar li hazarde troviĝis tie ĉi, kaj nomis Valento sian etan protektiton, memore de lia patrino. Poste ŝi revenis malgaja kaj sola al la kastelo; ĉar nek la markizo, nek la markizino volis rajtigi per sia ĉeesto filigon, kiun ili malaprobis.
— Ha! pensis la juna virino, en mia malfeliĉo mi devas opinii min feliĉeta, ĉar Gastono deziras, ke mi prizorgu pri tiu infano. Ŝajne mi lin obeas; kaj tio aranĝas ĉion.
Plendinda ĉarmuleto, ŝi aldonis, direktante al la filo de sia amikino rigardon plenan da ameco, ĉar via vera patrino malaperis, necese estas, ke vi retrovu alian. La malboneco kaj la malamo min elektis kiel anstataŭantinon. La ganton, kiun oni ĵetas al mi, mi akceptas sentime. Miaj kalumniantoj miros, vidante, ke mi ilin kontraŭbatalas kaj ne konfesas mian malvenkon.
Najbarino, kiu ĵus estis perdinta pro krupo infanon samaĝan ol Valenton, bonvolis fariĝi lia nutristino: kaj la kastelo de Prelongo havis novan loĝanton, la pli malgrandan, sed ne la malpli bruantan.
Tamen la timoj de la markizino rapide realiĝis.
La tagon mem de la bapto, kiam oni vidis en la vilaĝo, ke la dukino de Blasano eliras el la preĝejo kun Josefino portanta la infanon, grupoj formiĝis sur la placo. Dum la anaro interparoladis, ĝi unue nur mokema iom post iom fariĝis malbonvola.
Super la konfuza zumado de apartaj babiladoj superis la akra voĉo de Blagardo, feliĉa ĉar li kolektis ĉirkaŭ si rondon da aŭdantoj.
— Nu, ĉu mi estis prava, antaŭ dekunu monatoj. Vi memoras, ke oni parolis pri historio de lupo.<noinclude><references/></noinclude>
hy6fjok56qr1kyvf4d0fl47tc05y4xq
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/337
104
25097
122340
80446
2026-06-30T10:01:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122340
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Kiam oni parolas pri lupo, interrompis sentence Grosklaŭdo, oni vidas ĝian ...
— Jes, ni konas la sekvon. He! he! ĉu vi kredas ke ŝi ĝin vidis, tiu hipokritulino?
— Kion do ŝi vidis?
— Sed la lupon, je Dio! respondis Blagardo, skuadita de grasa ridego.
Por reveni al sia kaleŝo, la dukino estis devigata trairi tiujn grupojn, kiuj foriĝis antaŭ ŝi, kvazaŭ ŝi estis frapita de komunikebla malsano. Iam Matildo estis malfiera kaj modesta; sed hodiaŭ, maltimema ĉar ŝi estas senkulpa, ŝi havis la mienon malhumilan kaj majestan de reĝino. Neridema, kun frunto altigita, ŝi pasis, sentante al ŝi direktataj tiujn kulpigantajn okulojn, divenante tiujn malbonajn parolojn, kiuj rekomencis pli akre kiam la kaleŝo estis elirinta.
— Ĉu tio ne estas hontinde? daŭrigis Blagardo. Ŝi havas ŝajnon de princino. Ŝi nin premegus, ne eĉ petante de ni senkulpigon. Tamen nenio rajtigas, ke ŝi sin montru tiel fiera. La duko ekvidas, ke lia ĉasta fianĉino tre bone sin senigas da li. Li ne estas kontenta, tiu viro; tio kompreniĝas: tiam li forlasas sian metion de edzo. Tuj la fraŭlino, libera kaj povante agi laŭ sia bonvolo, reprenas sian etulon. Ĉar ŝi ne povas konfesi, ke ŝi estas lia patrino, ŝi aliformiĝas en baptopatrinon por esti rajtigita, prizorgante pri li.
— Ĉu ŝin vidante oni povis suspekti tion, diris unu el ĉeestantoj. Ŝi havis mienon tiel senkulpan, tiel simplaniman.
— Ho! malgrandulo mia, ĉiam mi malfidis al tiaj ŝajnoj, mi: kaj vi vidas ke mi estis prava.
Dum ok tagoj, la filigo de Valento fariĝis la sola temo de ĉiuj vilaĝaj interbabiladoj. Ĉiu estis tiel plene konvinkita, ke la dukino estas la vera patrino de l’ infano metita en la preĝejon, ke neniu voĉo laŭtiĝis por protesti.<noinclude><references/></noinclude>
1x7ub4xlu1wk0hfpdaauxv46hi96wtq
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/338
104
25098
122341
80447
2026-06-30T10:08:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122341
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tamen Raŭlo, dezirante koni la veron per ĉiuj eblaj rimedoj, daŭrigis kaŝe sian informiĝon.
Antaŭ sia edzino, antaŭ ĉiuj aliaj apuduloj, li ŝajnis konvinkita, ke la anonima letero estas malnobla kalumnio; sed funde de sia animo li dubis. Unu matenon, li venigis Josefon.
— Kiam vi akompanis mian filinon, antaŭ ŝia edziniĝo, li diris, ĉu vi tute plenumis miajn ordonojn? Ĉu neniam vi lasis ŝin?
Josefo komprenis kien la markizo volas alveni. Dank’ al sia lakea netrompebla flaro, li sentis ke lia juna mastrino ne ĉefas plu en la kastelo. Pro tio, li decidis, ke li sin turnos al la estro.
— Certe, via Moŝto, li respondis, escepte kiam ŝia fraŭlina Moŝto ordonis, ke mi ŝin atendu en Blazurbo, dum ŝi vizitis sola malsanulon en la apudaĵoj.
— Ha! fraŭlino de Prelongo malpermesis, ke vi ŝin sekvu.
— Jes, via Moŝto, ĉiudutage. Mi ne kredas, ke mi malbone agis, obeante.
— Ĉu mi riproĉas vin? respondis Raŭlo per malhumila tono. Mi ne vin kulpigas, kontraŭe. Se mia filino donis al vi tian ordonon, sendube por fari tion ŝi havis motivojn, kiujn mi aprobas. Vi povas eliri.
— Do, diris la malfeliĉa patro, kiam la lakeo estis elirinta, malgraŭ miaj penoj por trovi malkuniĝon, mi estas devigata konfesi, ke ĉio bedaŭrinde tro bone kuniĝas. Antaŭ dekdu monatoj, viro, kiun mi kredas esti la kapitano Linŝardo, estas trovita kuŝante en la ĝardeno, duone sufokita de Ŝafo. De kiu loko li venis? Evidente de la dometo, kies Matildo sola havas ŝlosilon; ĉar tiu ruinaĵo estis lumigita kaj ornamita per floroj. La aŭtoro de la letero tion aludas, laŭ terminoj tre precizaj; kaj mi estas devigata rekoni ke li estas senerare sciigita. De tiu momento, Matildo penas per ĉiuj eblaj rimedoj prokrasti sian edziniĝon, pretekstante la farton de la patrino de Gastono. Malbonaj {{Vdk|pre|tekstoj}}<noinclude><references/></noinclude>
m21p3hr3x9fvkgui2hzygfualsyoxzl
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/339
104
25099
122342
80448
2026-06-30T10:18:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122342
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|pre|tekstoj}}, kiujn mi konsideris kiel kapricojn de infanino tro amata. Dum tiu tempo ŝi ĉiudutage rajdpromenadas al loko al kiu ŝi ne kunkondukas Josefon. Kiun ŝi iras viziti? Malsanulon, ŝi diras al sia lakeo; tio estas malvera, ĉar ŝia patrino lin estus koninta. Sekve tiu malsanulo povas esti nur ... amanto.
Elparolante tiun vorton, sinjoro de Prelongo sentis ke malvarma ŝvito fluas sur lia dorso. Tamen lia penso daŭrigis sian iradon. Subite, en dato koincidanta akurate kun la natura tempolimo, ŝia filino bezonas iri Parizon por fari religian enfermiĝon. Li permesas ŝian eliron. Post du tagoj, li retrovas, en la profundegaĵo en kiun malaperis la Kamuŝa domo, ŝin alkroĉitan sur la krutaĵo. Ŝi estis vundita tiel malfeliĉe ke, laŭ la rakonto, ŝia senkulpeco ne estus plu pruvebla. Plie ŝia nutristino estis malnova akuŝistino. Tiam alvenas tiu infano, kiun ŝi filigas por pli bone certigi ĉiujn suspektojn.
— Nu, murmuris la malfeliĉa patro, ŝi estas kulpa; ne estas ebla ia dubo. Nei pli longatempe estus nei la evidentecon.
Sed tiam kiu estis la deloganto? Tie ankoraŭ la ŝanceliĝo estas neebla. La kapitano, kiun per sia letero sinjoro de Prelongo vundis neripareble, volis sin venĝi. Li sin prezentis al ŝi kun la tuta allogo ĉirkaŭanta la junecon, la uniformon kaj militistan gloron tre maloftan ĉe viro tiel juna. La malfeliĉa infanino falis. Eble ŝi promesis la edziniĝon kaj poste reprenis sian promeson. Vidante tian perfidon, la kolero venkis ĉe Viktoro ĉiujn aliajn sentojn, kaj lin instigis al la plenumo de tiu malnobla ago, malinda de grandkora viro kaj precipe de oficiro.
Subite la frunto de la markizo malsulkiĝis. Ĝoja fajrero momente lumigis al la malgajeco de lia vizaĝo. Dubo naskiĝis.
— Morgaŭ, li pensis, mi estos sciigita.
La morgaŭan tagon, pretekstante negravaĵon, Raŭlo veturis Parizon, kaj sin direktis al la loĝejo de fama akuŝisto.<noinclude><references/></noinclude>
dsnk54hkhg042caarycatbm6p9sv48c
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/340
104
25100
122343
80449
2026-06-30T10:28:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122343
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Doktoro, li diris, la temo pri kiu mi volus vin demandi estas nur teoria. Mi do petas de vi, ke vi ne estu tro mirigita pro la strangeco de miaj demandoj.
La ĥirurgiisto sin klinis.
— Ĉu virino povas rajdi ĝis la lastaj tagoj de sia gravedeco, kaj tamen ne fariĝi malsana pro tio?
— Tia gimnastiko estus certe tute malprudenta kaj tre danĝera; sed science la afero ne estas neebla.
— Ha! respondis Raŭlo, per ĉagrenega tono. Nun, duan demandon. Ĉu en la Scienco troviĝas okazoj en kiuj gravedeco estis tiel perfekte kaŝita, ke neniu povis ĝin suspekti?
— Tio estas escepta: tamen mi konas kelkajn ekzemplojn. Antaŭnelonge eĉ mi estis vokita por kuraci junan virinon, kiu tute nesciis, ke ŝi troviĝas en tiu stato. Nenio estis preparita por akcepti la novnaskiton. Ĉar la persono pri kiu mi parolas estas rajta edzino tre honesta, jam patrino de unu knabo kaj de unu knabino, ŝi havis neniun profiton en trompo al siaj familianoj. Estas ŝi mem kiu estis trompita.
— Mi dankas vin, doktoro.
— Jen estas ankoraŭ dramo, kin okazas en familio, murmuris la kuracisto, kiam Raŭlo estis elirinta.
Tiufoje la markizo ne dubis plu. Momente li timis erarigon. Sed la respondoj senprofitaj kaj sciencaj de tiu ĥirurgiisto, kiu ne konas lin, certigis liajn timadojn.
Pro tio, kiam dum la vespero li konigis al la markizino la rezultatojn pri la informiĝo de li provita, kaj la certigon bedaŭrinde akiritan de li, li sentis sin miregegita per tiu ekkrio de espero kaj de fido, kiun ekpuŝis la patrino de Matildo.
— Raŭlo, ŝi diris, mi tiel fidas al la honesteco de mia filino, ke kiam eĉ ŝi konfesus, mi ne kredus ŝin.
Unu monato jam fluis de kiam fraŭlino de Prelongo fariĝis dukino de Blasano. La patrino de Gastono foriris.<noinclude><references/></noinclude>
9m7wp1y5q4ybxqjh43uh6vwvze61gn4
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/341
104
25101
122344
80450
2026-06-30T10:50:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122344
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La komuna vivo rekomencis kiel antaŭe. Sed tiu paco kiu ŝajne regis en la kastelo estis malsincera. La markizo, certa pri la malhonoro de Matildo, montriĝis pri ŝi treege malvarma. La markizino multe suferis pri tiu malkonsento; sed ŝi ne povis riproĉi sian edzon. Ŝi tro bone komprenis kiel estis potencaj la fundamentoj sur kiujn Raŭlo apogis siajn kulpigojn. Kvankam ŝi tute malkonsentis kun li, ŝi estis devigata konfesi, ke ŝia kredo ripozas sur nenia decida pruvo, kaj estas subtenita nur de tiu nelogika antaŭsento, kiu direktas la korojn de patrinoj.
Pri la dukino, ŝi ŝajnis trairi la vivon kiel dormpromenantino kiu rondiras profundegaĵon, ne ĝin vidante. Ferminte obstine siajn okulojn kaj siajn orelojn, ŝi vidis, ŝi aŭdis nenion, kaj havis nur unu celon, la vartojn donotajn al sia filiga infano.
La malgranda Valento kreskis mire, fariĝante grasa kaj muskolhava.
Sola en tiu malgaja domo, li ridetis al la vivo. Kelkafoje Matildo lin prenis sur siajn genuojn, lin longatempe rigardadis serĉante, ĉu ŝi ne eltrovos similecon kun fraŭlino de Savinako. Sed sur la movemaj trajtoj de la knabeto, tiu impreso daŭris nur kiel fajrero. Kelkafoje sinjorino de Blasano eksaltis. Per gesto, per rideto, la filo de Valentino tiel precize rememoris al ŝi ŝian amikinon, ke ŝi kredis ŝin revidi tia, kia ŝi iam ŝin konis. Post unu sekundo, ŝi retrovis nur tiun ĉarman komunecon specialan al la junaj infanetoj.
— Tamen, ŝi diris, se post kelkaj jaroj li similas sian patrinon, devige ĉiuj, kiuj min ĉirkaŭas, rekonos la malverecon de siaj kulpigoj. Tie kuŝas la savado; de tie devenos mia rehonorigo.
Subite terura novaĵo alvenis al la kastelo. Sinjoro de Blasano estis trovita malviva sur la tapiŝo de sia ĉambro. Ĉiuj ŝajnoj kredigis al memmortigo. La servisto, kiu {{Vdk|ans|tataŭis}}<noinclude><references/></noinclude>
ljgn1u4evnwg1gb8nkgn7796g4i4k58
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/342
104
25102
122345
80451
2026-06-30T11:43:36Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122345
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|ans|tataŭis}} Laŭrenton alirintan al la lito de sia mortanta patrino, vane provis revivigi la dukon. La kuracisto tuj alvokita nur povis konstati la morton. La telegramo aldonis ke la patrindukino, sciigita tro maldelikate de mallerta amiko, estis tiel forte frapita de tiu neatendita batego, ke ŝi estas malsanega. Oni eĉ malesperas pri ŝia resaniĝo.
Kiam li revenis al la Blasana kastelo, la duko havis nur unu ideon: sin liberigi el ekzistado, kiu pezas sur lin, forkuri al tiu rifuĝejo en kiu oni ne suferas plu. Sed tiu pereiga projekto estis neefektivigebla tiel longe kiam Laŭrento tie troviĝos. Ĉar tiu fidela servisto ne lin forlasis eĉ unu sekundon, lia ĉeesto neebligis la plenumadon de tiu deziro. Tial ke la duko ne povis lin forigi kaj samtempe ne naski suspektojn, li atendis ke okazo prezentiĝu.
Gastono neniam portis sian barbon. Ian matenon dum lia ĉambristo lin razis, la duko kredis rimarki ke la vizaĝo de Laŭrento ŝajnas pli malgaja ol kutime.
— Kion do vi havas, bonulo mia, kun via enteriga vizaĝo?
— Ho! via Moŝto, mi estas tre malfeliĉa.
— Kial?
— Mi ĵus ricevis leteron, kiu sciigas min, ke mia patrino estas tre malsana.
— Plendinda fraŭlo! Kial vi ne jam eliris?
— Via Moŝto bone scias, ke mi ne povas lin forlasi.
— Ho! por kelkaj tagoj! Cetere en tiu momento mi fartas sufiĉe bone.
— Se dum mia foresto akcidento ia alvenus al via Moŝto, neniam mi senkulpigus min pro tio.
— Vi trograndigas la gravecon de mia stato. Kiam mi havis fortegan krizon, kelkafoje tri monatoj pasas antaŭ kiam la venonta min doloras; kaj la lasta okazis antaŭnelonge.<noinclude><references/></noinclude>
3n4hwta8yout45688gt1h8xjbu5hrro
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/343
104
25103
122346
80452
2026-06-30T11:57:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122346
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Mi tion scias, via Moŝto; sed mi timas.
— Vi estas tiel sindonema al mi, ke mi agus egoisme, trouzante vian amikecon. Mi ne konsentas pri tio. Vi tuj eliros. Baptisto vin anstataŭos.
— Tamen, via Moŝto.
— Sufiĉe, Laŭrento; mi parolis.
Dum la tagmezo mem, la bonega servisto supreniris en vagonon, kaj sinjoro de Blasano ekkriis:
— Fine mi havos kelkajn horojn da libereco.
Dum la vespero, dirinte al sia patrino adiaŭon pli amplenan ol kutime, la duko eniris en sian ĉambron.
— Baptisto, li diris al sia nova ĉambristo, vi povas enlitiĝi. Se mi bezonos vin, mi vin alvokos.
Restinte sola, Gastono sidiĝis antaŭ sian skribotablon, skribis du leterojn, unu al sia patrino, unu al Matildo, ilin sigelis kaj poste ilin enfermis en komunan koverton, kun tiu surskribo.
''Donota post mia morto al mia patrino, ŝia patrindukina Blasana Moŝto.''
Tion farinte, li sin direktis al ĉifonujo, lokita inter du fenestroj, kaj eligis el ĝi beletan revolveron ornamitan de elefantosta prenilo arĝente gravurita. Certiĝinte ke la armilo estas ŝargita, li apogis sur sian tempion la ekstremaĵon de la tubo.
Sed premonte la ĉanon liaj fingroj estis agititaj de tremado tiel konvulsia, ke la junulo estis devigata halti.
— Ho! li ekkriis, malbenita korpaĉo, kiu ne volas obei mian volecon! Kiam do tiuj mizeraj nervoj kvietiĝos?
Li metis la revolveron sur la tablon. Post kvin minutoj li ĝin reprenis, penante rekomenci sian mortigan agon. Sed tuj kiam Gastono sentis sur sia haŭto la malvarmecon de la metalo, tuj la tremado renaskiĝis pli forta ol antaŭe. Ĝi estis la instinkto al la konservado kiu reaperis kaj kontraŭbatalis la voladon de la juna duko.
— Se mi premus la ĉanon en la stato en kiu mi troviĝas, li pensis, mi maltrafus min. La bruo de l’ eksplodo<noinclude><references/></noinclude>
00oakhqd2rlexl7n1du1xlyqgv7rh21