Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.10
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/60
104
19687
125449
66576
2026-07-12T12:06:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125449
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>edzino ŝuldos al mi dankon. Estas mi kontraŭe, kiu pagas ŝuldon.
— Ŝuldon! Kion ci volas diri? Mi ne cin komprenas.
— Mi min komprenas; kaj tio sufiĉas. Se oni provas nenion, Klotildo mortos. Ŝia vivo apartenas al ŝi sola: ci ne havas rajton disponi pri ĝi.
— Agu do, ĝemis Leopoldo; kaj savu ŝin.
La operacio komencis.
Ju pli la viva likvoro penetris en la vejnojn de la mortantino, des pli ŝiaj vangoj koloriĝis, ŝia pulso viviĝis, ŝia spiro aktiviĝis kaj rapidiĝis. Fine la malsanulino malfermis siajn okulojn; sed ilin ŝi tuje refermis. Ĉar en ŝia malfortigita organismo la varma sango de la junulo agis, kvazaŭ ĝi estus ebriiga vino, produktante specon da ebrieco, de kiu devis rezulti la vivo. Post la antaŭa letargia stato postvenos reboniganta dormado: kaj post la vekiĝo aperos la resaniĝo.
— Tio sufiĉas, diris la ĥirurgiisto.
Kaj li ĉesigis la operacion, feliĉe por Maziero. Ĉar ju pli la viveco alvenis flue en la korpon de Klotildo, des pli la junulo sentis, ke la lia foriras. Kiam la operaciisto estis demetinta la aparaton, la juna kuracisto paliĝis subite kaj preskaŭ svenis. Leopoldo rapidis al li.
— Negravaĵo! diris Aleksandro; tio jam pasis. Per kelkaj biftekoj mi tre rapide refaros la sangon de mi perditan. Sed, li aldonis gaje, ci povas esti certa, ke mi metos ilian koston sur mian vizitkalkulon.
En tiu momento krietadoj aŭdiĝis en angulo de la ĉambro. Ili estis puŝitaj de la novnaskito, kiu vekiĝis.
Malgraŭ lia malfortiĝo, Maziero eksaltis.
— Kio estas tio? li demandis.
— Sed tio estas mia infano.
— Kiel! cia pordisto rakontis, ke li mortis en la brulado.
— Estas vere; ci ne povas scii. Klotildo naskis ĝemelojn. Kiam mi sendis al ci mian depeŝon tuj post la naskiĝo de la unua, mi ne konis ankoraŭ la ekziston de<noinclude><references/></noinclude>
r3dx7kygh9bjkp9e7t1kdnk6fgnnbsq
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/61
104
19688
125450
66577
2026-07-12T12:12:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125450
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la dua. Jen estas kial mi ne parolis pri li. Estas ĉi tiu lasta tiu, kiu estis bruligita, aldonis Leopoldo kun plorego en la voĉo.
Sed en tiu momento, Herbeno estis ekkaptita de tiel perforta tusaro, akompanita de sufoko, ke li diris al la ĥirurgiisto, kiu jam staris sur la sojlo de la pordo, ekelironte:
— Vi estas prava, doktoro; mi sentas min malbonfartanta. Nun, ĉar Klotildo ne estas plu minacita de tuja danĝero, mi obeos vian konsilon.
— Josefino, li diris al la servistino, vi starigos liton en la manĝoĉambro. Mi ne volas, ke sinjoro Maziero eliru el mia hejmo, tiel longe kiam iliaj fortoj ne estos plene revenintaj.
Dume Aleksandro, englutinte glaseton da brando, sin levis kaj kondukis al la pordo sian deĵorestron, lin dankante. La alkoholo estis vekinta en la nervoj de la studento nenaturan energion, kiu ebligis, ke li aliru kaj eliru tra la ĉambro.
Kiam la ĥirurgiisto estis elirinta, li sin direktis al la komoda tirkesto aliformigita en lulilon, kaj longe rigardadis la estaĵeton, kiu kriadis pro malsato. Sed anstataŭ rideti, la rigardo de la junulo fariĝis kontraŭe malbona kaj malama. Kun frunto sulkigita, kun brovoj kuntiritaj, li murmuris mallaŭte:
— Tio estis neutila.
Kaj li daŭrigis resti ĉi tie, irante el Klotildo dormanta al la krieganta novnaskito, kiam li tremetis, kiel homo subite vekita.
— Nun, ĉar lia patrino estas tute nekapabla lin mamnutri, diris la flegistino, kion oni devas fari pri tiu etulo?
— Tion, kion vi volos, respondis malafable Maziero.
Kaj li eliris el la ĉambro, dum tiu virino mireganta murmuris mallaŭte:
— Kia strangulo! Certe li estas tre grandanima; tion<noinclude><references/></noinclude>
jjwwqn6kjxfsg2psvv7un93886d5udi
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/62
104
19689
125451
66578
2026-07-12T12:45:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125451
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>li pruvis antaŭ ne longe: tamen estas momentoj, en kiuj li min timigas.
La morgaŭan matenon ĉiuj loĝantoj kiel eble plej bone fartis en la hejmo de Leopoldo.
Aleksandro, kiu estis elektinta la dieton de kruda viando, rapide refaris la sangon perditan.
Herbeno restis en sia lito, sed nur pro singardemo; ĉar lia stato ne pligraviĝis.
Pri Klotildo ŝi vekiĝis tre malforta, tre pala ankoraŭ; sed ĉiuj simptomoj ebligis konjekti, ke la plena resaniĝo estos nur afero de tempo.
Do la studento eliris kontenta, anoncinte, ke li revenos post lia vespermanĝo, por sin informi pri la farto de gemalsanuloj.
Sed en vespero, tuj kiam, enirinte en la ĉambron de Klotildo, li estis ĵetinta rigardon al la juna virino, lia koro kuntiriĝis dolore.
Sinjorino Herbeno estis nerekonebla. Kun trajtoj tiritaj, kun okulejoj bluigitaj, manĝegite de ardanta febro, ŝi ŝajnis sufokiĝanta. Ŝia ŝvelinta ventro ŝin multe doloris. Fine ĉiumomente ŝi estis skuadita de dubeverdaj vomadoj, kiuj ŝin tute lacegigis. La juna kuracisto paliĝis, rekonante la timindajn simptomojn de l’ infekta peritoneito.
Por haltigi pli rapide la hemoragion, kiu mortigis sinjorinon Herbeno, la kuracisto, kiu faris la ŝtopaĵon, uzis ĉiujn tolaĵojn de li trovitajn sub lia mano. Inter ili troviĝis malpura tuko jam utiligita por la akuŝo. Tio sufiĉis, por ke pusa sorbigo tuje postvenu. Tiel longe kiam Klotildo estis senmovigita de sia svenado, la venenigo produktiĝis laŭ tute nekonstatebla maniero: sed ju pli la sanga rondiro aktiviĝis, des pli la venenigo siavice pli kaj pli fortiĝis.
Redonante la vivon al sinjorino Herbeno, la sango de Maziero estis do havinta tiun bedaŭrindan rezultaton: ebligi, ke la malsano pligrandiĝu.<noinclude><references/></noinclude>
j77xk3ms1csiayflf07fdy0o1kozvcp
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/63
104
19690
125452
66579
2026-07-12T12:52:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125452
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La studento ne estis ankoraŭ doktoro. Nevolante preni sur sin, pro la publiko, la respondecon de katastrofo, kiu ŝajnis al li neevitebla, li konsilis al Leopoldo, ke li voku por konsiliĝo unu el princoj de la scienco.
Aŭdante tiujn vortojn, Herbeno ellitiĝis kaj sin vestis, malgraŭ la rekomendoj de sia amiko, kiu diris:
— Restu en cia lito, ci estas pli malsana ol ci kredas.
— Ĉu mia stato havas ian valoron? respondis Leopoldo ekscitegite: ne min danĝero minacas, sed ŝin. Mi estas juna, fortika; mi ĉiam resaniĝos.
Li povis apenaŭ spiri. Tamen, helpite de Maziero, li obstine flegis Klotildon dum la tuta nokto.
Sed kiam mateniĝis, lia malforteco estis tia, ke li falis sur apogseĝon, kaj ne estis kapabla iri ĝis sia ĉambro. Aleksandro kaj la flegistino estis devigitaj lin porti en lian liton.
Dum tiu longa nokto plena je kortuŝaĵoj, la stato de Klotildo pli ankoraŭ graviĝis. Cerbaj akcidentoj aperis. La juna virino deliris, rekonis neniun, kaj ekkriis, okupita de fiksa ideo:
— Mi estis certa, ke al mi alvenos malfeliĉo!
Maziero, lacega pro transfuzio, emocioj kaj maldormo, petis de unu el siaj kolegoj, ke li bonvolu lin anstataŭi, dum li ripozos kelkajn minutojn, atendante la alvenon de la konsilanta kuracisto.
Kiam, ekzameninte la malsanulinon, tiuj tri sinjoroj troviĝis solaj en la salono, por diskuti pri la malsano, ili rigardis malgaje unu la alian, kaj silentiĝis.
Ili sin komprenis reciproke. La scienco konfesis sian malpotencon. Sinjorino Herbeno estis neripareble pereonta.
— Donu alkoholon larĝdoze, diris la klinika profesoro; ne estas provebla alia kuracilo.
— Sed, li aldonis post unu momento, mi ne vidas ŝian edzon: pro kiu motivo li ne troviĝas tie ĉi.
— Li mem estas malsana, respondis Maziero. Eĉ se vi<noinclude><references/></noinclude>
ffwrv2fr1tfg4rgz9yjgqnr6fu0i4tz
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/64
104
19691
125453
66580
2026-07-12T12:58:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125453
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>konsentus lin ekzameni, kara majstro, mi estus al vi tre danka.
Kiam li vidis la tri kuracistojn penetrantajn en lian ĉambron:
— Kiel fartas Klotildo? murmuris Leopoldo per voĉo apenaŭ aŭdebla.
— Ne turmentu cin, respondis la studento; kaj rapide resaniĝu por povi ŝin flegi.
— Ho! mi ne estas grave tuŝita. Morgaŭ mia malsaneto estos malaperinta.
Sed en la antaŭĉambro, dum Aleksandro helpis la faman profesoron, por ke li pli facile surmetu sian surtuton, la hospitala kuracisto sin klinis al la orelo de Maziero, kaj diris mallaŭte:
— Tiu kompatinda viro similas ĉiujn malsanulojn; li sin iluzias malprave. Mi timas kontraŭe, ke post kelkaj tagoj oni ploros en tiu hejmo pro du katastrofoj.
Dum la tuta tago, Maziero sin multigis, irante el unu ĉambro al la alia, disdonante siajn flegojn al tiu el ambaŭ gemalsanuloj, kiu plej urĝe ilin bezonis.
Sed li ne havis plu tiun ne emociigeblan rigardon kaj tiun bronzan frunton, kiuj karakterizas la scienciston, kiam li penas sin abstrakti por malkovri la veron.
Depost kiam Klotildo estis neripareble kondamnita, la intelekta estaĵo, la kuracisto, estis malaperinta, por lasi la lokon al la sentema estaĵo, al la homa besto.
Tuj kiam Aleksandro sin sentis sola, larmoj, kiujn li ne penis viŝi, senĉese fluadis sur liaj paligitaj vangoj, kaj estis anstataŭitaj, kiam li penetris en la ĉambron de Klotildo, per malespera rideto pli malgaja ol ploroj.
En vespero, la juna virino ŝajnis pli bone farti. Ĉiuj ĉeestantoj komencis reesperi. Sola Aleksandro ne estis erarigita. Kontraŭe tiu malapero de malsanaĵoj pligrandigis ankoraŭ lian kortuŝegecon. Ĝi estis la trompanta resaniĝo, kiu antaŭiras la agonion.
Kiam Maziero alproksimiĝis al la lito de la {{vdk|malsanu|lino}}<noinclude><references/></noinclude>
pqhc0uexpoyfz8245w9i7vajg6pepcf
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/65
104
19692
125454
66581
2026-07-12T13:04:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125454
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|malsanu|lino}}, la deliro estis malaperinta. Klotildo rekonis sian iaman fianĉon: ŝi havis ankoraŭ sufiĉe da forto por rideti al li, kaj diri tre mallaŭte:
— Vi estas grandanima. Mi vin suferigis. Pardonu min.
— Ni ne parolu pri tio. Necese estas ke vi kuraciĝu. Trinku tion.
— Kio troviĝas en tiu glaso?
— Brando.
— Tio estas tre malbongusta.
— Trinku tamen. Tia estas la ordono de l’ kuracisto.
Maziero ŝovis sian brakon malantaŭ la dorson de Klotildo, kaj ŝin iomete sublevis.
La juna virino englutis la enhavon de l’ glaso per unu trinko.
— Strange, ŝi diris: oni kredus, ke tio estas nur senmiksa akvo.
Aleksandro sin turnis por viŝi larmon. La fiziologia sentemo de l’ agoniantino jam estis malviva.
Post kelke da tempo, sinjorino Herbeno rediris:
— Kial do Leopoldo ne estas apud mi?
Maziero silentis. Diri la veron al tiu malfeliĉulino ŝin mortigus tuje.
— Vi ne respondas, ŝi ĝemis; vi ŝajnas malgaja; Leopoldo ne amas plu min; li min delasas, kiam mi estas malsana. Ho! neniam mi estus kredinta lin kapabla de tia indiferenteco.
— Nu, kvietigu vin. Vi scias tre bone, ke via edzo ĉiam vin amegas. Li eliris por fari viziton: li baldaŭ revenos. Nun, trinku denove.
Senpripense, ne eĉ tion rimarkante, la juna virino englutis unu post la alia la glasetojn da brando, kiujn prezentis al ŝi Maziero.
— Vi ne similas lin, ŝi daŭrigis; vi estas fidela almenaŭ; vi ne delasas tiujn, kiuj suferas, por iri al amuzado. Ha! kiel malbone mi ŝatis vin! Kiel mi estis maldankema! Se mi povus rekomenci ...<noinclude><references/></noinclude>
krc93m6ge2f5c96zq3e9mwnt42uwomf
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/66
104
19693
125455
66582
2026-07-12T13:12:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125455
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La fortoj mankis por daŭrigi la paroladon: tiam ŝi direktis al Maziero longan rigardon plenan je amemo, kaj senmoviĝis.
La junulo volis verŝi ankoraŭ inter la lipoj de la mortantino la brandon, kiun li tenis en sia mano. Sed post kiam la fluidaĵo estis pleniginta la duonmalfermatan buŝon, ĝi superrandiĝis kaj fluis laŭlonge de vangoj ĝis sur la kapkuseno.
Inter la brakoj de sia iama fianĉo, sinjorino Herbeno estis mortinta, dirante aman parolon.
Aleksandro dolĉe remetis sur la liton la korpon de la malfeliĉa virino.
La okuloj de l’ juna kuracisto restis sekaj. Ne havante plu esperon, li ne sentis plu kortuŝegecon. Nun, ĉar la neriparebleco estis plenumita, li restis senmova, direktante ĉagrenegan rigardon al la vizaĝo de Klotildo, kiun la tro rapida malsano ne estis havinta sufiĉe da tempo por velki, kaj kiu retrovis en la morto majestan kaj superan belecon.
Nun, kion li faros? Kiamaniere li anoncos al Leopoldo la teruran malfeliĉegon?
Kiel estis prognozinta la fama profesoro, la malsano de Herbeno pli kaj pli graviĝis. La pulma kongesto, kaŭzita de la malvarmigo, estis unue malforta; kaj inteligentaj flegoj povis facile ĝin haltigi, kiam ĝi komencis. Sed dank’ al sinsekvaj nesingardoj faritaj de l’ malsanulo, ĝi rapide aliformiĝis en pneŭmonion. Nun en la stato, en kiu li troviĝis, la sciigo koniganta la morton de Klotildo fatale devos lin pereigi.
Tio, kion Maziero estis antaŭvidinta, efektiviĝis.
Malgraŭ la antaŭzorgoj, spite la dusencaj kaj ne {{sic|precigaj |precizaj}} frazoj uzitaj por lin malrapide kutimigi al la ebleco de tia katastrofo, tuj kiam Leopoldo eksciis, ke lia amegatino ne ekzistas plu, ke ŝi eliris ne lin adiaŭante, ke neniam li revidos ŝin, la febro, kiu jam lin manĝegis,<noinclude><references/></noinclude>
7p7g3ml1n90lwjo8cr1y9tv1lsfj5m7
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/67
104
19694
125456
66583
2026-07-12T13:25:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125456
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>subite pligrandiĝis. Sed anstataŭ ĉagreniĝi, la malsanulo kontraŭe ĝojis pro tio.
— Tre bone, li diris; mi iros ŝin retrovi. Jes, amiko mia, li aldonis, sin klinante al Maziero, tio pli bone taŭgas por ni kaj por ci. Ambaŭ ni cin perfidis. Por cin venĝi, ci trovis nur tiel eksterordinaran sindonon, ke neniam oni vidis tian grandanimecon. Almenaŭ kiam ni ne estos plu, ci denove povos ŝati la vivon kaj konsideri la pasintajn fariĝojn kiel inkubsonĝon, kiu forflugas post la vekiĝo.
Malgraŭ tiuj amemaj paroloj, la vickuracisto restis malluma.
— Mia vivo estas finita, li respondis. Ne estas plu por mi feliĉeco ebla.
— Nu, amiko mia, kial ci diras tiajn malesperaĵojn? Ne en nia aĝo oni fariĝas vivmalamanto.
Krizo de sufoko malhelpis, ke la malsanulo daŭrigu.
— Ne parolu, diris Aleksandro; ci lacigas cin neutile.
— Lasu min. Mi sentas, ke nun mia vivo ne estos longedaŭra: sed mi ne volas morti, ne antaŭe koniginte al ci gravajn rimarkojn. Mi estas certa, ke la brulado de l’ lulilo, kaŭzo de ĉiuj niaj malfeliĉaĵoj, ne estas okazigita de l’ hazardo sed de krima mano.
Aŭdante tiujn vortojn, Maziero subite fariĝis pli pala ol kadavro; kaj liaj manoj konvulsie agitiĝis.
Kuŝante sur dorso, kun okuloj al plafono, Leopoldo ne povis tion ekvidi.
Li daŭrigis:
— Jes; mi estas certa pri tio. Aŭskultu min atente, kaj ci partoprenos mian opinion. Por eviti ĉiuspecan akcidenton, mi estis metinta la lulilon malproksime de l’ kameno. Plie, ci kredeble rimarkis, ke por min lumigi kaj min hejti, mi uzas nur gason. Do oni ne povas konjekti, ke fajrero alsaltis. Mi certigas, ke mia sola supozo estas vera. La fajro estis metita vole. Sed per kiu? por kia celo? Depost kiam mi kuŝas malsana, jen<noinclude><references/></noinclude>
nx4x31np6zkujcumbvwte9ugzwflu6e
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/68
104
19695
125457
66584
2026-07-12T13:31:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125457
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estas la du demandoj, kiujn mi senripoze faras al mi, ne povante trovi respondon. La malfeliĉo falis sur min per tiel fulmosimila rapideco, ke mi ne havis la tempon sufiĉan por serĉi la kulpulon. Se mi mortas, li restos do ĉiam nepunita. Nu, jen estas tio, kion mi petas ankoraŭ de cia amikeco. Faru mem tiun enketon: kaj kiam ci estos malkovrinta la krimulon, kiu kaŭzis la morton de tri homoj, venĝu nin!
Se en tiu momento Leopoldo estus rigardinta sian amikon, lin estus miriginta la difektiĝo de liaj vizaĝaj trajtoj.
— Mi faros tion, kion ci deziras, respondis Maziero, per raŭka kaj ne aŭdebla voĉo.
— Mi ne finis ankoraŭ, daŭrigis Herbeno kun emocio, en kiu oni sentis larmojn de bedaŭro. Mi lasas post mi kompatindan estaĵeton, kiun apenaŭ mi konis, kiun mi ne havis tempon sufiĉan por ami. Tamen kiam mi pensas al tiu malfeliĉa orfo, kiu baldaŭ troviĝos sen gvidanto kaj sen helpanto, tio rompas mian koron. Liaj geavoj estas kvazaŭ nulaĵo. Jam la edziniĝo de ilia filino ilin pli maljunigis, ol estus farintaj dek jaroj. Kiam ili ekscios, ke ŝi mortis, ili ne ŝin postvivos. Nu, promesu ai mi ankaŭ, ke ci prizorgos pri mia infano, kiam mi ne ekzistos plu.
Post tiuj vortoj Maziero sin levis, ekkaptis la manon de l’ agonianto, kaj diris per voĉo majeste grava:
— Leopoldo, mi ĵuras, ke mi donos min tutan al cia filo, ke mi por li anstataŭos la gepatrojn, kiujn li perdis: kaj por dediĉi al li mian tutan ekzistadon, mi ĵuras, ke neniam mi edziĝos, ke neniam mi naskos infanon!
— Estas tro, estas tro! ekkriis Herbeno. Mi ne akceptas tian oferon; mi ĝin absolute malakceptas. Ĉar mi ne scias, ĉu eĉ en alia mondo mi povos trovi en mi sufiĉe da dankemo, por min altigi ĝis la alteco de tia sindono.
— Dankemon! blekis Maziero per freneza tono, sed mi tute ĝin rifuzas. Ĝi estus por mi netolerebla ŝarĝo. Mi<noinclude><references/></noinclude>
k30f2o0zqsha86ullslffhjtd8l1c3k
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/70
104
21930
125458
71787
2026-07-12T13:36:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125458
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO TRIA|c|g=150%}}
Post kiam Maziero estis kondukinta Leopoldon al lia lasta loĝejo, li revenis malĝoje al sia hejmo. Kiel li diris al Herbeno, lia vivo estis finita. Nun neniu ĝojo povos batigi lian koron; nun li ne devos plu ridi.
Se li estus libera, eble li serĉus en eterna ripozo rimedon por forgesi la estintaĵojn: sed apud la mortlito de sia amiko li ĵuris, ke li dediĉos sian tutan vivadon al la filo de Klotildo. Li donis sian parolon, kaj li ne intencis ĝin repreni. Tial ke lia vivo ne apartenas plu al li, li ne havas rajton ĝin nuligi.
Lia unua zorgo estis viziti la gesinjorojn Burdano, por senprokraste kaj malkonfuze starigi la situacion.
Kompreneble li trovis ambaŭ gemaljunulojn enabismiĝantajn en larmoj. Sed kiam li volis diskuti kun ili pri la plej bone taŭganta konduto, la gepatroj de Klotildo lin rigardadis per frenezaj okuloj, kvazaŭ ili ne komprenas.
— Leopoldo estis prava, pensis Maziero: ili povos liveri nenian helpon, ĉar ili ŝajnas idiotaj pro malespero.
Kaj li eliris, kiam la geavoj de la novnaskito estis permesintaj, ke li faru ĉion, kion li opinios utila.
— Se tiuj kompatindaj gemaljunuloj vivos ankoraŭ unu monaton, li murmuris, mi mirus pro tio. Kiam ili estos malvivaj, kio fariĝus la infano? Sed feliĉe mi ĉeestas.
Lia unua zorgo estis igi senriska la ekzistadon de lia filo filiga: kaj estis tre ĝustigita tiu vorto. Efektive<noinclude><references/></noinclude>
8vqvoix062sou7bq0gc45gpy0xb7bbc
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/72
104
21931
125459
71788
2026-07-12T17:29:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125459
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de kalumnioj, kiun kompreneble ili ne lasis vaporiĝi.
Simplanime Maziero liveris al tiu babilado senĉesan nutraĵon; ĉar li plezure ripetis:
— Mi sentis al lia patrino tian adoradon.
Tiam oni sin demandis ĝis kia grado estis alirinta tiu adorado.
Certe oni sciis, ke la edziĝo de Aleksandro kun Klotildo, estante preskaŭ plenumiĝonta, subite rompiĝis pro amkaprico de la junulino por Leopoldo.
— Sed, oni rimarkigis, la proverbo diras prave,
:::Ke oni ĉiam revenas
:::Al siaj amoj unuaj.
— La konduto de Maziero tion pruvas: sen tio, tia grandanimeco estus tute neklarigebla.
Aleksandro kruele suferis, vidante, ke la bonfamo de la bedaŭrita martirino estas tiel maljuste disŝirita de nelaboruloj. Sed ĉu li povis tion malhelpi?
Liaj neadoj eble estus pruvintaj, ke li estas bonedukita homo, kaj pri tio neniu dubis; sed ili estus konvinkintaj neniun.
Li tion sentis kaj silentiĝis.
— Jen estas ankoraŭ konsekvenco, kiun mi ne antaŭvidis, li pensis ĝemante. Nu, mi ne malfortiĝu! Suferi senĉese, sen ia plendo, nun estas mia sorto. Mia devo klare montriĝas antaŭ mi: mi ne bezonas min okupi pri la cetero.
Fine fariĝo okazis, kiu ĝis supermezureco altigis la ĝeneralan miregon.
En momento kiam mortis Leopoldo, la tezo de Maziero estis preskaŭ finita. La vickuracisto ĝin plenumis, ĝin diskutis antaŭ ekzamenantoj kaj estis akceptita doktoro.
Sed kiam liaj profesoroj lin demandis, ĉu li ĉiam intencas sin prezenti por la Centra Oficejo:
— Mi ne faros plu medicinon, li diris.
— Kial?<noinclude><references/></noinclude>
r9jfgbunyt6gp1noa62wkefbllnkay0
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/73
104
21932
125460
71789
2026-07-12T18:55:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125460
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Vidante la du solajn estaĵojn, kiujn mi amis, mortantaj en miaj brakoj, mi suferis pli ol oni povas imagi. Se mi ekzercus la kuracarton, ĉiutage mi riskus vidi aliajn agoniojn. Tio renaskus en mia koro tro kruelajn memorojn.
— Tiam vi sen bedaŭro forlasos la frukton de dek jaroj da laborado, kaj la brilan estontecon, kiu vin atendas?
— Vidpunkte de la mono, la estonteco de kuracisto estas ĉiam duba. Sed mi havas nun infanon, kiun mi devas eduki, instrui kaj doti. Liaj gepatroj al li lasis ne multe grandan heredaĵon. Mi volas gajni al li riĉecon.
— Por tion plenumi, kion vi faros?
— Mi daŭrigos la laboron de mia patro, kaj reprenos lian bankan firmon.
Ĉiuj homoj malaprobis Aleksandron pri lia determino, ĉiuj, krom la patro Maziero, kiu ne povis ĝin kredi, tiel forte ĝi lin ĝojigis.
La maljunulo ne vidis sen ĉagreno, ke lia unika filo delasas financon por sin doni al medicino. Li sentis, ke maljunaĝo alvenas, ke baldaŭ li ne povos plu administri mem sian firmon: kaj kiam li pripensis, ke alia homo profitos tridek jarojn da laboradoj, tiu sento venenis lian vivon.
Kvazaŭ li estus atendinta nur tiun decidon, li subite mortis, frapite de apopleksia atako, lasante al Aleksandro tre ŝatindan kaj plene prosperantan firmon.
Dum sia junaĝo, Maziero, donante sin tutan al scienco, sin okupis pri financaj aferoj nur intertempe. Tamen dank’ al sia vasta inteligenteco, li baldaŭ fariĝis ne nur kapabla direkti mem siajn proprajn aferojn, sed plie li sin montris pli kompetenta ol la pli spertaj specialistoj. Potence gvidata de fortika kaj lerta mano, la Maziera banko aliris rapide al bonfamo kaj al riĉeco.
La juna financisto estis tro ŝatinda edziĝonto, por ke li ne estu atakita kaj sieĝita de ĉiuj homoj, aŭ prefere<noinclude><references/></noinclude>
lyov5p5af74yip2ife1o9pa7slkxozy
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/74
104
21933
125461
71790
2026-07-12T19:00:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125461
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>hominoj, kiuj, ĉu de proksime, ĉu de malproksime, kun li rilatis.
Ian tagon li faris grandceremonian vespermanĝon, invitis ĉiujn siajn, jen novajn jen malnovajn, jen profitemajn jen malprofitemajn amikojn, kaj diris dum deserto:
— Mi estas intime konvinkata, ke viaj edzigaj intencoj pri mia persono celas nur mian feliĉecon: pro tio mi dankas vin. Sed estas afero, kiun vi devas koni: neniam mi edziĝos.
La tono per kiu tiuj vortoj estis elparolitaj montris tre klare, ke la decido de l’ junulo estas tute neŝancelebla. Depost tiu momento, ĉiu sin sentis plene avertita, kaj neniu klopodis por instigi lin al la rompo de lia fraŭleco.
Kvankam Aleksandro aliformiĝis en financiston, tamen la kuracisto ne mortis en li. Por direkti la edukadon de sia baptofilo, li fidis nur al siaj propraj opinioj.
Li komprenis, ke, se pli malfrue li volas, ke la inteligenteco de Fernando redonos ĉion, kion ĝi estas kapabla enhavi, li povos ricevi tiun rezultaton, nur kiam la fiziologiaj fortoj de l’ infano havos sufiĉan kreskadon.
La vivo en pura aero aŭ en ombro de arbaroj sole taŭgis. Necesege estis, ke la pulmoj de la knabeto, soifantaj oksigenon, senĉese ensorbu tiun fortrefarantan nutraĵon, kiun estas neeble trovi pura en la malpura atmosfero de grandaj urboj.
La bankiero aĉetis do unue en ''Meudon'', kaj kelkajn jarojn poste en ''Sèvres'', kampodomon ĉirkaŭitan de granda ĝardeno.
En tiu loĝejo la malgranda Herbeno pasigis la du trionojn de sia vivo.
Tial ke la banka firmo postulegis, ke ĝia mastro ĉiutage ĉeestu ĉe ĝi, Maziero prenis fervojan abonon. Li eliris matene, revenis nur por vespermanĝo, enlitiĝis, kaj la morgaŭan tagon rekomencis.<noinclude><references/></noinclude>
r30zgo4ehwnvl4ypvhifbpka2556gwf
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/75
104
21934
125462
71791
2026-07-12T19:06:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125462
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tiu aranĝo ebligis, ke li ne lasu flui unu tagon, ne vidinte, ĉu lia baptofilo bone fartas, aŭ ĉu okaze ia infana malsano ne postulas urĝajn kuracojn.
Dank’ al la higiena vivmaniero, kiun al li altrudis lia baptopatro, Fernando okulvide kreskis, sin larĝigante samtempe, kiel juna libera ĉevalido, kiu ĉiutage pli fortikigas sian potencan muskolaron.
Ju pli la trajtoj de lia vizaĝo fiksiĝis, des pli lia simileco kun lia patrino altrudiĝis al ĉiuj lin vidantaj homoj. Nenio en li memorigis la trajtojn de Leopoldo.
Revidante vivanta la gracian vizaĝon de la mortintino, kiun li tiel fervore estis aminta, Maziero sin sentis okupita de nedifinebla sento, miksaĵo de grandega ĝojo kaj de nigra melankolio. Li estis danka al sia baptofilo, kaj samtempe li kulpigis lin, ĉar li revivigas tiun samtempe ĉarmo- kaj doloroplenan estintecon, kun ĝiaj nelimigitaj esperoj tiel rapide forflugintaj, kun ĝiaj tragediaj malesperoj, kiuj post kelkaj monatoj, devis naski la neripareblan katastrofon.
Sed lia sindonemo por lia filiga filo ne malvarmiĝis pro tio: kontraŭe tiu simileco pli kaj pli lin instigis al la plenumado de la promeso, kiun li estis farinta al sia mortanta amiko.
Tamen unu detalo montris, ke Fernando estas vere la filo de l’ kapitano Herbeno.
La juna oficiro havis tikon. Kiam li estis priokupata aŭ profunde meditadanta, nevole kaj senpripense li prenis sian maldekstran polekson inter la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano, kaj ĝin rapide kaj senĉese faldis kaj malfaldis laŭ ne interrompita maniero. Multajn fojojn, li penis ĉesigi tiun strangan gimnastiketon, kiu igis lin ridinda, kiam li ĝin faris antaŭ ĉeestantoj; multajn fojojn eĉ Klotildo frapis sur liajn fingrojn malfortan bateton, dirante:
— Finu do, ci min incitas.
Kredeble la kaŝita kaŭzo de tiu tiko estis profunde {{vdk|en|radikigita}}<noinclude><references/></noinclude>
h343srsqsz6eeaitl108warj86i72gw
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/76
104
21935
125463
71792
2026-07-12T22:14:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125463
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|en|radikigita}} en lia cerbo, ĉar neniam li povis sin liberigi el tiu manio.
Pro tio, la miro de Maziero fariĝis grandega, kiam li vidis, ke lia baptofilo heredis de sia patro tiun nervan difektaĵon. Same kiel faris Klotildo por la patro, li penis ĝin malaperigi ĉe la filo por taŭga edukado; sed ĉiuj liaj klopodoj malsukcesis: kaj ĉiufoje kiam Fernando iomete pripensis, li turmentis senhalte sian maldekstran polekson.
Do, tial ke ĉe Fernando la patra heredeco montriĝis per tiu sola eta detalo, kiun povis konstati nur la intimuloj, ĉiuspecaj babiladoj daŭris vastiĝadi libere.
La najbaroj, la amikoj, ĉiuj, kiuj vizitadis Mazieron, ĉu en lia urbodomo, ĉu en lia kampodomo, kutimis agi kun la baptofilo de l’ financisto, kvazaŭ li estus vere lia filo laŭ sango. La bankiero neniel atentis tiujn babiladojn, kaj eĉ li plezure ofte rediris:
— Vi estas pravaj, nomante lin tiamaniere; ĉar vere mi amas lin, kvazaŭ li estus mia propra naskito.
Do ĉio ridetis al Maziero: tamen la iama fianĉo de Klotildo ŝajnis okupata de nekuracebla malgajeco. Neniu povis certigi, ke li vidis lin ridanta. Kvankam lia korpo restis fortika, kaj fleksebla lia talio, tamen lia vizaĝo maljuniĝis, kaj estis tiritaj liaj trajtoj. Oni vidis en lia mieno markon de laceco kaj de malvigleco montrantan, ke por li la vivo estas ŝarĝo, kiun li portas neŝanceliĝante, sed kiu lin kontuzas. Apenaŭ li kvardekjariĝis, kaj tamen liaj haroj jam montriĝis tute blankaj.
Kiam la bankiero aĉetis sian bienon en ''Sèvres'', li estis devigata samtempe daŭrigi proceson komencitan de lia antaŭulo pro intera muro. La leĝistoj trovis rimedon por aliformigi tiun negravaĵon en konfuzitan aferon, kiu ŝajnis neniam finiĝonta.
Dank’ al la malavareco kaj la idelarĝeco, kiuj kuŝis funde de lia karaktero, la financisto finis la disputadon<noinclude><references/></noinclude>
3t8x5zqoni31oksz1t4kjrwetr9l79d
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/77
104
21936
125464
71793
2026-07-12T22:20:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125464
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>post malmulte da tagoj. Li montris samtempe tiom da malprofitemo kaj tiom da justeco, ke li havis neniun malfacilecon por aliformigi en amikinon sian iaman kontraŭbatalantinon, fraŭlinon Rozino Delanjo.
Ŝi estis maljuna fraŭlino, kiu vivis en kamparo kun siaj du nevinoj Beatrico kaj Reĝino. Por pli bone sin dediĉi al ilia edukado, ŝi decidis, ke ŝi neniam edziniĝos.
Ekster siaj bankrilatoj, la financisto kamaradiĝis nur kun sinjoro Ĵakemaro, oficisto kaj fraŭlo, kiu loĝis en ''Sèvres'' dometon starantan kontraŭ la Maziera kampodomo.
Tial ke tiuj du sinjoroj veturis ĉiutage Parizon kaj vojaĝis kune, preskaŭ ĉiam en la sama vagono, ili kompreneble interparolis inter si. Sed iliaj reciprokaj rilatoj ne intimiĝis plie, kaj neniam preteriris simplan interŝanĝon de mondumaj ĝentilaĵoj.
Ne estis same por fraŭlino Delanjo.
La simileco de situacioj, kiun Maziero malkovris ekzistanta inter si kaj la maljuna fraŭlino, plenumis la agon, kiun estis komencinta la justecemo de l’ bankiero.
Preskaŭ ĉiutage la genajbaroj pasigis kune la vesperon, jen ĉe unu el ili, jen ĉe la alia, observante okulangule la ludadojn de tri geinfanoj.
La bankiero multe deziris koni la estintan vivon de sia nova amikino; sed li estis tro diskretema por ŝin demandi. Nur post unu monato, de konfidencio al konfidencio, li detale konis la plenan historion de du orfinoj.
Ĝi estis mallonga sed kortuŝiga.
— Beatrico estas filino de mia frato, diris ian tagon fraŭlino Delanjo: Reĝino estas filino de mia fratino.
— Mia patro estis gajninta iom da riĉeco per fabrikado de maŝinoj. Eĉ li elpensis eltirilon, por tiregi el tero la malaltkreskan palmarbon. Tiu arbeto pro ĝiaj profundaj radikoj grave malhelpas la vastiĝadon de kulturaĵoj en Alĝerio. Tie kuŝis granda gajnigaĵo. Mia patro estis ekprovonta la entreprenon, kiam la morto lin surprizis.<noinclude><references/></noinclude>
5ey8o5bgkffsd2562pvry9al1t139c8