Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.10 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/17 104 21238 125465 122847 2026-07-13T12:35:26Z Castelobranco 7 125465 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{dekstra|5}}</noinclude><nowiki /> <section begin="antaŭkazo"/>70 '''antaŭkazo''', okazaĵo, ago, decido, juĝo antaŭirinta, kiu servas, aŭ povas servi, kiel normo aŭ apogo por sama kazo (''K''. {{KVE|normkazo}}). <section end="antaŭkazo"/> <section begin="antaŭmendanto"/>71 '''antaŭmendanto''', v. {{KVE|mendi}}. <section end="antaŭmendanto"/> <section begin="antaŭpago"/>72 '''antaŭpago''', v. {{KVE|pago}}. <section end="antaŭpago"/> <section begin="anticipi"/>73 '''anticipi''', doni monon antaŭ ol la aĉetaĵo estas liverita, aŭ plene liverita, aŭ antaŭ ol oni uzis luitan aĵon aŭ antaŭ ol laboro estas farita. <section end="anticipi"/> <section begin="antikva"/>74 '''antikva''', pratempe farita, uzita, ekzistinta: malo de moderna. <section end="antikva"/> <section begin="antikvaĵo"/>75 '''antikvaĵo''', objekto pratempe aŭ en tre malproksima tempo farita, aŭ objekto uzita. <section end="antikvaĵo"/> <section begin="antikvaĵisto"/>76 '''antikvaĵisto''', komercisto pri antikvaĵoj. <section end="antikvaĵisto"/> <section begin="apelacii"/>77 '''apelacii''', sin turni por alia juĝo al supera juĝistaro. <section end="apelacii"/> <section begin="apelacia kortumo"/>78 '''apelacia kortumo''', supera juĝejo por apelaciaj procesoj. <section end="apelacia kortumo"/> <section begin="apelacio"/>79 '''apelacio''', ago de apelacianto. <section end="apelacio"/> <section begin="apoteko"/>80 '''apoteko''', laborejo kaj butiko, kie oni preparas kaj vendas kuracilojn, medikamentojn (''K''. {{KVE|farmacio}}). <section end="apoteko"/> <section begin="apreturi"/>81 '''apreturi''', prepari teksaĵon, ĝin banante en glua fluidaĵo por doni al ĝi specialan aspekton aŭ rigidecon. <section end="apreturi"/> <section begin="aperturgluo"/>82 '''aperturgluo''', gluo uzata por apreturi (''K''. {{KVE|katizilo}}). <section end="aperturgluo"/> <section begin="aro"/>83 '''aro''', mezur-unuo = 100 kvadratmetroj. <section end="aro"/> <section begin="aromo"/>84 '''aromo''', bonodoro de vegetaĵoj. — ''Aromo de kafo''. <section end="aromo"/> <section begin="arbitracio"/>85 *'''arbitracio''', juĝado de persono aŭ personoj elektitaj de iuj malkonsentantoj por decidi pri ilia disputo. <section end="arbitracio"/> <section begin="arbitracianto"/>86 '''arbitracianto''', juĝanto elektita por arbitracio. <section end="arbitracianto"/> <section begin="arbitraĝo"/>87 '''arbitraĝo''', kalkulo por trovi la plej profitodonan manieron por aĉeti aŭ vendi varojn, valutojn, bilojn, financpaperojn, enkasigi kreditojn aŭ pagi ŝuldojn. <section end="arbitraĝo"/> <section begin="argentano"/>88 '''argentano''', metalo arĝentosimila uzata anstataŭ arĝento por luksobjektoj, manĝilaroj, ktp. — Alojo: 50-60 %, kupro 13-18,5 %, nikelo 19-31 %, stano aŭ zinko, kelkfoje iom da mangano (''K''. {{KVE|pakfongo}}, {{KVE|novarĝento}}). <section end="argentano"/> <section begin="argilo"/>89 '''argilo''', grasa, facilmodlebla tero, el kiu oni faras tegolojn, vazojn, potojn, brikojn, k. c.<section end="argilo"/><noinclude><references/></noinclude> nja3k4r1oj4d6nhzp3ze83wcijji90z Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/78 104 21937 125467 71794 2026-07-14T09:33:40Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125467 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Ne volante lasi senfrukta tiun elpensitaĵon, lia filo kaj lia bofilo, sinjoro Kolardo, decidis, ke ili kunuliĝos, kaj kune daŭrigos la interrompitajn laborojn. Tial ke ili devis forlasi Francujon kaj iri en Alĝerion por en ĝi provi fortunon, estis decidite, ke mi ilin kuniros. Sed, tial ke ili devis fari multajn klopodojn kaj serĉi apartamentojn, mia frato kaj mia bofrato akompanitaj de siaj edzinoj eliris unue, lasante al mi siajn infaninojn, kiuj estus multe ĝenintaj ilin, dum la tumulto de unua lokiĝo. Mi devis ilin realiri per la ŝipo sekvonta. Ho ve! ili enŝipiĝis sur la marveturilo ''Avenir''… La malfeliĉa virino estis devigata sin interrompi, ĉar la ploregoj malhelpis, ke ŝi daŭrigu. — La ŝipo ''Avenir''! ekkriis Maziero. Sed se mia memoro estas fidinda, tiu marveturilo enabismiĝis kun sia tuta ŝarĝaro. Neniam oni sciis, kio ĝi fariĝis. Oni retrovis nenion devenantan de ĝi, nenion, eĉ la plej etan disrompaĵon. Ha! fraŭlino, kiel kortuŝe mi partoprenas vian doloron, kaj kiel sincere mi ĝin kompatas! — Mi ne bezonas, daŭrigis la rakontantino, kiam ŝi estis viŝinta siajn okulojn, mi ne bezonas klarigi al vi en kia terura situacio mi troviĝis, havante sur miaj brakoj du dekokmonatajn knabinetojn; ĉar Beatrico kaj Reĝino estas samaĝaj; nur kelkaj tagoj ilin diferencigas. La kompatindaj orfinoj havis kiel familion min solan. Ilia tuta posedaĵo enabismiĝis kun la ŝipo ''Avenir'' en ondojn de Mezomaro. Feliĉe mi konservis la malgrandan havaĵon, kiu devenis de la heredaĵo de miaj gepatroj; ĉar mia frato kaj sinjoro Kolardo ne volis, ke mia doto estu enmetita en la entreprenon. “Ian tagon ci edziniĝos,” diris Delanjo. “Eble cia edzo ne volos kunuliĝi kun ni. Ci devas konservi cian liberagon.” Dank’ al tiuj prudentaj konsiloj, ni ne estis pereigitaj de la malriĉeco. Vi komprenas, ke post tia katastrofo mi ne povis plu<noinclude><references/></noinclude> hjnn3v9ygpzkobve0uab6zumyr26jzy Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/79 104 21938 125468 71795 2026-07-14T09:38:23Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125468 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>revi al edziniĝo. Ĉu mi ne fariĝis la patrino de tiuj du plendindaj infaninoj? — Mi vin admiras, fraŭlino, respondis la bankiero profunde kortuŝita. — Sed vi mem, sinjoro Maziero, ĉu vi ne agis kun Fernando, kiu ne eĉ partoprenas vian familion ...? — Ho! por mi ne estas sama la afero, interrompis la financisto, fariĝinte subite malluma. Fraŭlino Rozino silentiĝis. Ŝi komprenis, ke nevole ŝi metis sian fingron sur sekretan kaj ne cikatriĝintan vundon: do ŝi ne insistis. Sed la kompatema koro de Maziero estis emociita. Antaŭvidante, ke tiu ĉiumomenta intimeco eble aliformiĝos en la venonta tempo en pli seriozan amemon, la baptopatro de Fernando ne volis, ke se okaze lia baptofilo anindumos kun unu el ambaŭ orfinoj, li ŝajnos edziĝi kun nedotita fianĉino. Do li petis de sia najbarino, ke ŝi bonvolu al li komisii sian kapitalon. Dank’ al profitaj borsoperacioj, la riĉeco de la maljuna fraŭlino pli kaj pli grandiĝis. En okazoj cetere tre maloftaj, en kiuj la antaŭvidoj de l’ bankiero ne efektiviĝis, li pagis la diferencon per sia propra mono, kompreneble ne sciigante pri tio sian novan amikinon. Per tia sistemo la posedaĵo de ambaŭ orfinoj rapide duobliĝis. Depost la morto de Klotildo dek jaroj jam estis fluintaj. La malgranda Fernando fariĝis bela knabo tre petolema kaj tre amema. Nun, ĉar lia fiziologia edukado estis sur bona vojo, Maziero opiniis, ke devas komenciĝi lia intelekta instruado. Do li metis la infanon en la liceon ''Michelet''. Ne sen bedaŭro ĉi tiu sin disigis el siaj amikinetoj. Sed li devis ilin revidi ĉiudimanĉe kaj dum libertempoj: en tiuj du monatoj da plena libereco, oni regajnos la tempon perditan.<noinclude><references/></noinclude> jl6y342uz7l1mqksnkgbixrch041x0t Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/80 104 21939 125469 71796 2026-07-14T09:52:37Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125469 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Inter la lernantoj de la oka klaso, kiun partoprenis Fernando, troviĝis malfeliĉa infano, nomita Eduardo Klozelo, kies gepatroj loĝis en provinco. Longa estis la interspaco, kaj multekosta la vojaĝo: la geedzoj Klozelo ne ofte venis en Parizon. Se ili decidis, ke ili metos sian infanon en tiel malproksiman liceon, la motivo estis jena: dank’ al potenca protekto, ili estis ricevintaj la senpagecon. Tiu utilo fermigis iliajn okulojn al ĉiuj aliaj malutiloj. Sed por la malgranda Klozelo la senpera konsekvenco de tiu aranĝo estis mortige malgaja edzistado. Neniam iu lin venigis en la parolejon. Dum nelaboraj tagoj li vidis ĉiujn siajn kamaradojn, kiuj gaje forkuris kun siaj familioj: li sola restis inter la kvar grizaj muroj de la lernoĉambro kun ploregplena koro. Fernando, kiu estis bonkora, petegis de sia baptopatro, ke li bonvolu fariĝi la respondanto de lia nova amiko. La bankiero konsentis. Li skribis al geedzoj Klozelo por havi ilian aprobon, kaj petis la permeson de l’ provizoro. Viro tiel grava kiel Maziero estis certa, ke lia peto estos nediskuteble akceptita. Post ok tagoj la afero estis aranĝita; kaj tio multe ĝojigis la du liceanojn. Kaj dum libertempo, en la granda ''Sèvres''’a ĝardeno, inter la du lernejanoj kaj la du knabinetoj organiziĝis kvarope ludadoj, kiuj komenciĝis matene kaj finiĝis nur vespere. Kelkafoje en dimanĉo la bankiero prenis kun si tiujn kvar gehometojn, kaj kun ili promenadis en arbaroj. Ĉar li preterlasis neniun okazon ebligantan, ke li instruu amuzante, dum ili marŝis, li al ili lernigis la naturan historion, kaj ilin instigis jen deŝiri kreskaĵojn, jen ekkapti papiliojn. Kiam ili revenis al la kampodomo, la kvar botanikuloj, kun vangoj ankoraŭ ruĝaj pro la kuradoj en pura aero, klasigis en herbujon sian rikolton. Ili eĉ komencis entomologian kolekton, kiu dank’ al la<noinclude><references/></noinclude> l381dkl7gb27i8dza03vw3fhpdj0icv Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/81 104 21940 125470 71797 2026-07-14T10:03:56Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125470 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>inteligenta direktado de l’ sciencisto, devis pligrandiĝi de jaro al jaro, kaj fariĝi iam tute rimarkinda. Por diversigi la studajn plezurojn, Maziero, kiu estis sperta ĥemiisto, lokis en la grenejo de la kampodomo malgrandan laboratorion: kaj la infanoj miregis, vidante ĥemiajn eksperimentojn, kiuj ŝajnis al ili tiel nekompreneblaj kiel la ĵonglaĵoj de ''Robert-Houdin''. Kelkaj jaroj pasis ankoraŭ. Beatrico kaj Reĝino estis siavice metitaj en lernejon. Kelkafoje tria knabineto, Juliino Demarko, nova amikino de du orfinoj, venis en libertempaj tagoj partopreni iliajn ludojn. La tempo marŝis; la geinfanoj kreskis; la knabinoj fariĝis junulinoj. De tempo jam longa Fernando kaj lia amiko estis finintaj siajn studadojn kaj fariĝintaj abiturientoj. La morto de sinjorino Klozelo, liverinte al Eduardo malgrandan heredaĵon, ebligis, ke li lernu la leĝosciencon. Pri Herbeno, lia estonteco estis plene montrita: li studos la bankarton, direktite de sia baptopatro, poste kunuliĝos kun li, kaj fine lin daŭrigos. Tamen ne al ciferoj lin instigis lia natura inklino. Provizita je troa imago, li estus pli ŝatinta la metion de maristo por vojaĝi. Pro tio, ne povante vidi per siaj okuloj la landojn kaj la homrasojn, al kiuj lin portis lia deziro, li almenaŭ penadis ilin koni per la rakontoj de aliaj homoj. Ĉiujn horojn, kiujn lia oficeja laboro lasis al li liberaj, li uzis per la legado de vojaĝoj, la solaj aferoj, kiuj povis lin pasiigi. Ĵurnaloj, libroj, ĉiuspecaj revuoj, en kiuj oni parolas pri malproksimaj landoj, amasiĝis en lia biblioteko. Provizita je neordinara memoreco, Fernando sen malfacileco plene sorbiĝis je ĉio, kio pasis antaŭ liaj okuloj: kaj fine li estis akirinta tian sciencon, ke la vojaĝantoj mem estis mirigitaj.<noinclude><references/></noinclude> 2ea25m4alelbdg9ggydp1gswr8zb71h Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/82 104 21941 125471 71798 2026-07-14T10:10:31Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125471 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Ian tagon Maziero akceptis en ''Sèvres'' la viziton de unu el siaj klientoj, kiu antaŭ ne longe estis trairinta centran Azion. Antaŭ la tuta kuniĝanta familio Fernando, parolante pri la rivero ''Tarim'', pri la lago ''Lob-noor'', kaj pri Kaŝgarujo, ŝajnis tiel plene sciigita pri tiuj regionoj, ke la esploristo miranta ekkriis: — Tamen vi estas tro juna por esti jam vizitinta Hindu-Kuŝon kaj la plataĵon de ''Pamir''. Tiuj montegaroj estas tiel teruraj por tiuj, kiuj ilin transiras, ke en via junaĝo oni ne povas havi la fortikecon necesan por kontraŭbatali kontraŭ la malfacilaĵoj de la vojo. Vidante, ke ĉiuj ĉeestantoj ridetas, la vizitanto silentiĝis subite. — Mi tamen faris tiun vojaĝon, respondis Fernando; kaj ĝi ne min lacigis: estu certa pri tio. Dank’ al miaj libroj, miaj landokartoj, kaj miaj fotografaĵoj, mi konas ĉiujn regionojn de la terglobo preskaŭ tiel bone, kiel se mi estus vizitinta ilin efektive. Kaj dum Herbeno parolis, Eduardo kaj la tri junulinoj lin rave rigardadis, tiel supera ŝajnis al ili ilia amiko. Cetere la junulo estis pasia por ĉiuj novaĵoj. Li estis unu el unuaj homoj, kiuj interesiĝis pri la aŭtomobila veturado. Instigite de liaj senĉesaj petegoj, Maziero decidis, ke li anstataŭigos siajn vintran kaj someran kaleŝojn per du aŭtomobiloj ''Panhard'' kaj ''Levassor'', kiujn ĉiujare la bankiero revendis kun malgajno, kaj kiujn li anstataŭigis per pli novmodelaj veturiloj, por profiti la lastajn perfektiĝojn. Ian tagon, aŭdinte hazarde pri la libroj de doktoro ''Zamenhof'', la junulo tuj pasie studadis la novan internacian lingvon, kaj fariĝis unu el fondantaj anoj de la Esperanta grupo Pariza. Tiu entuziasmo por la senĉesaj progresadoj de la scienco devis lin instigi al la aerveturado; kaj pro tio li protektis la Societon de direkteblaj aerostatoj ne nur per siaj deziroj se plie per sia<noinclude><references/></noinclude> bltezxq9bbjlvj29rcyvf6owbhx6k1k Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/83 104 21942 125472 71799 2026-07-14T10:16:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125472 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>mono. Bedaŭrinde li puŝis sur tiun vojon la klientojn de la banko, kiuj lin demandis pri tiu temo. Dume la koraj rilatoj de l’ infanaĝo ne ĉesis: nur ili vestis alian karakteron. Eduardo ne povis ne sin senti tuŝita de la ĉarmanta gracieco, kiu eliris el la persono de Juliino. Sed fraŭlino Demarko estis riĉa, kaj Klozelo havis nur malgrandan heredaĵon. Li timis, ke, se li riskus edziĝpeton, oni lin kulpigos, ke li amas nur la doton de la junulino. Sola Juliino, kiu estis ekvidinta la impreson de ŝi faritan en la koro de la junulo, sciis la veron pri tio. Tiu honesta modesteco agis sur ŝin pli potence, ol farus la plej pasiaj amelmontroj. Eduardo estis malriĉa; sed li meritis fariĝi riĉa. Ĉu al ŝi ne estis rezervita la rolo korekti tiun blindecon de Fortuno. — Sinjoro Eduardo, ŝi diris ian tagon, kial do vi ne eniras en la Parizan advokataron? Parizo estas la sola loko, en kiu talenta homo povas alveni al granda famo. — Vi estas prava, fraŭlino, sed, en Parizo, kara estas la vivo, kaj malfacilaj la komencoj. Nur tiuj, kiuj havas grandan kapitalon, povas riski tian eksperimenton. — Bah! vi edziĝos, kaj tre facile trovos junulinon, kiu alportos tion, kio mankas al vi. Dirante tiujn vortojn, fraŭlino Demarko ridetis laŭ tiel malica maniero, ke Eduardo kredis vidi kuraĝigon en tiu rideto. La vesperon mem, li parolis pri tio al Maziero. La bankiero, kiu vidis la amon de Juliino al Eduardo, antaŭ kiam la junulino estis diveninta eĉ ĝian ekziston, siavice ridetis; kaj ĉe li tio ne okazis ofte: poste li respondis afable: — Ne turmentu vin, mia juna amiko; ni aranĝos tion. Post ses monatoj, Klozelo estis enskribita, en la Pariza advokataro, sur la tabelo de advokatoj: post unu jaro, li edziĝis kun Juliino.<noinclude><references/></noinclude> 0fl790u67q4m8tvr5q8wimwhdyjqx3n Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/84 104 21943 125473 71800 2026-07-14T10:21:48Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125473 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Sed por Fernando la aferoj ne iris tiel simple. Viva portreto de lia patrino, li kiel Klotildo estis provizita je tiu ensorĉanta ĉarmo, kiu tiel forte impresis Leopoldon kaj Mazieron, alloga potenco, kiun la unua pagis per sia vivo, la dua per la ripozo de sia konscienco. La tri junulinoj suferis pro tiu allogeco. Sola Juliino kontraŭbatalis. Unue ŝi komprenis, ke Fernando sentas al ŝi nur fratan amikecon: poste apud ŝi troviĝis Eduardo kiu utilis kiel alidirektilo. Sed kiam la juna advokato estis elirinta kaj precipe edziĝinta, li ne povis plu fariĝi por la du kuzinoj tiu senĉesa kontraŭpezo, kiu savis fraŭlinon Demarko. Ambaŭ restis do solaj kontraŭ Fernando: kaj ilia iama amikeco iom post iom aliformiĝis en kaŝitan konkurantecon des pli danĝeran, ke ĝi ju pli penadis sin malvidigi. Ambaŭ klopodis por altiri al si la elekton de la junulo; kaj bedaŭrinde por la kvieteco de Herbeno ambaŭ sukcesis. Beatrico blonda, poezia kaj sentema oferis sian sinceran kaj ne repreneblan amon. Reĝino bruna, ardanta kaj ebriiga promesis deliran kaj ne haltigeblan pasion. Fernando ŝanceliĝis, balanciĝante jen al unu, jen al la alia, laŭ la hazardo de cirkonstancoj, sed ne povante propramove fari elekton. Ĉar reale, pro malsimilaj motivoj, li egale amis ilin ambaŭ. Tio, kio pligrandigis lian ŝanceliĝon, estis malpli la neebleco preni decidon, ol la sento de l’ ĉagreno, kiun li kaŭzos al la malelektitino. — Ili plenigas siajn reciprokajn mankojn, li diris ofte al Klozelo. Kiel malfeliĉa mi estas, ne povante edziĝi kun ambaŭ. Kaj li aldonis mallaŭte, tre mallaŭte: — Beatrico utilus tage, kaj Reĝino nokte. Maziero kaj fraŭlino Delanjo, kiuj observis tiun {{vdk|balan|ciĝon}}<noinclude><references/></noinclude> 24abpfi5xsi8wsh385gc3mb0anygrj4 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/85 104 21944 125474 71801 2026-07-14T10:35:52Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125474 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|balan|ciĝon}}, same suferis pro ĝi; ĉar ili sentis al la du junulinoj saman amemon, kaj ili ne kuraĝis preni sur sin tian respondecon, nome: kaŭzi per sia intermeto la malfeliĉecon de unu el ambaŭ. Fine tamen la bankiero, komprenante, ke tia situacio ne povas eterne daŭri, kaj ke devige oni devas tranĉi en viva parto, se oni volas eliri el tia senelirejo, diris ian tagon al sia baptofilo: — Aŭskultu min, mia knabo; necese estas, ke ci decidiĝu. Cia preskaŭ senĉesa ĉeestado ĉe fraŭlino Rozino komprometas ŝiajn du nevinojn kaj forpelas amindumantojn. Kiam ci estos farinta elekton, mi tre facile trovos uzon por la junulino, kiu restos. — Baptopatro, donu al mi konsilon. — Ha ne! Tio estas tro delikata afero. — Se vi estus en mia loko, kiun vi elektus? — Mi ne ŝanceliĝus kaj elektus Beatricon, kiu fariĝos, mi estas certa, ideala edzino. Reĝino ŝajnas tro arda, tro pasia. Okazas momentoj, en kiuj ŝi min timigas. Tamen forgesu miajn parolojn, kaj ne lasu cin influi per mi. Ne estas mia prefero, kiu devas superi, sed la cia. — Ni tuj vidos, se la ludkartoj vin pravigas, diris Fernando ridante. Kaj prenante kartpaketon, kiu okaze kuŝis sur angulo de l’ kameno: — Beatrico estas blonda, li diris, kaj Reĝino bruna. Se mi eltiras ruĝan karton, mi elektos Beatricon, kaj Reĝinon, se ĝi estas nigra. La junulo miksis la kartojn kaj prenis unu el ili. Ĝi estis la kera damo. — Vi vidas, baptopatro, diris Fernando, montrante la figuron: la kartoj opinias, ke vi estas tro serioza homo por doni malbonajn konsilojn. Estas decidite. Mi edziĝas kun Beatrico. Morgaŭ vi povos peti ŝian manon de ŝia onklino. — Grave pripensu antaŭe.<noinclude><references/></noinclude> 9hjay7c9l4ddf94v5qx654bt9hgvjd8 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/86 104 21945 125475 71802 2026-07-14T10:44:11Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125475 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Bedaŭrinde se mi denove pripensus, denove mi refalus en miajn ŝanceliĝojn. Beatrico preskaŭ svenis pro ĝojo, kaj Reĝino pro koncentrigita kolerego, eksciante tiun decidon. Se la favoritino estus povinta vidi la viperan rigardon, kiun al ŝi pafis ŝia konkurantino, eble la estonteco estus aperinta al ŝi, pentrite de malpli rozaj koloroj. Sed tute enprofundiĝante en sian feliĉecon, kun tiu egoismo de l’ amantino, kiu volas, ke ĉiuj partoprenu ŝiajn esperojn kaj ŝiajn iluziojn, Beatrico prenis sian kuzinon kiel konfidenciulinon, kaj de mateno ĝis vespero ŝin turmentis per siaj entuziasmoplenaj pripensoj. Ho ve! ŝi ne ekvidis, ke ŝiaj triumfaj frazoj similis acidaĵon verŝitan sur vivan vundon. En sia naiveco de virgulino, ŝi imagis, ke la elekto de Fernando devis detrui ĉian amsenton en la koro de Reĝino; kaj ŝi ne eĉ pensis sin demandi: — Se la roloj interŝanĝiĝus, ĉu tia detruo alvenus en mia koro sammaniere? Tamen afero povis klarigi ŝian blindecon. Komprenante, ke malelektita junulino estas ĉiam ridinda, precipe kiam ŝi persistas en sia amo kaj obstine sin alkroĉas al tiu, kiu ŝin forĵetis, fraŭlino Kolardo afekte montris indiferentecon, kiu tute ne estis en ŝia koro, gratulis sian kuzinon, opiniis tre konvena la elekton de Herbeno, konfesante kun ŝajno tre perfekte hipokrita, ke se la junulo estus petinta de ŝi ŝian manon, ŝi tre malfacile estus konsentinta; ĉar li ne prezentis antaŭ ŝiaj okuloj la idealon revitan. — Neniam mi sentis al li pli ol koran amikecon, ŝi diris. Kreante inter ni ligilojn de parenceco, cia edziniĝo havos kiel konsekvencon, ke ĝi pli kaj pli ilin fortigos. Post tia certigo, la ĝojo de Beatrico estis plena. Momente ŝi timis, ke ŝia feliĉeco estos aĉetita nur per la malfeliĉeco de Reĝino kaj, ĉar la fianĉino de Herbeno sentis al sia<noinclude><references/></noinclude> 1v8bdpqnwj041y9y69iyjvsdwap9wto Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/87 104 21946 125476 71803 2026-07-14T11:02:42Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125476 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kuzino grandan amemon, tiu antaŭvido ĵetis ombron sur ŝian ĝojon. Sed oni kredas facile tion, kion oni deziras. La respondo de fraŭlino Kolardo tro bone konformiĝis kun ŝiaj propraj deziroj, por ke Beatrico povu eĉ dum unu minuto dubi pri ĝia sincereco. Ne estis same por fraŭlino Delanjo kaj precipe por Maziero. Tiu tro afektigita trankvileco ilin mirigis kaj eĉ timigis. Ili estus preferintaj sinceran malesperon kaj precipe plorojn, kiuj kvietigus la junulinon. Tamen por ne veki sentojn, kiuj (ili tre bone tion komprenis) povis esti nur malamaj kaj danĝeraj por la feliĉeco de gefianĉoj, ŝajne ili akceptis ĉiujn klarigojn, kiujn fraŭlino Kolardo kredis taŭgaj en tia cirkonstanco, kaj ne lasis kredi per sia sintenado, ke ili trovas en tiu situacio ian gravecon. La geedziĝo okazis. Post tri monatoj, Maziero vidis ian tagon sian baptofilon, kiu eniris en lian oficejon kun priokupata mieno, kun larmoplenaj okuloj. — Kio estas en ci, infano mia? li diris per patrotono. — Beatrico estas malsaneta. — Eble ŝi suferas pro komencanta gravedeco. — Ne; kaj eĉ mi tre timas, ke neniam mi havos la ĝojon fariĝi patro. — Ci min timigas. Rakontu ĉion laŭ la plej etaj detaloj. Ĉu mi ne estas kuracisto? Kiam Fernando estis fininta: — Malprave ci timas, respondis la doktoro, kiu tre atentege estis aŭskultinta la rakonton de l’ junulo. La simptomoj, kiujn ci priskribis, ne apartenas al nekuracebla malsano. Per inteligentaj flegoj cia edzino resaniĝos. Sed por tion ricevi, oni devos uzi energian kuracadon: kaj se ci volas, ke ĝi sukcesu, necese estas, ke ci forgesu, dum ĝia tuta daŭrado, ke ci estas edzo. Tial ke post tiu deklaracio Herbeno ŝajnis ankoraŭ pli<noinclude><references/></noinclude> dl8umasickfp79dxal05yjlvg00q0tu Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/88 104 21947 125477 71804 2026-07-14T11:31:31Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125477 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malkontenta ol antaŭe, Maziero diris per ĝojeta tono: — Dio mia! mi komprenas cian tedon. Sed fine ci povas resti fraŭlo dum kelkaj monatoj. Ci ne mortos pro tio. Poste vi ambaŭ regajnos la tempon perditan. Lasante sian baptopatron, Fernando ŝajnis pli kolera ol ĉagrena, kaj murmuris: — Ha! Reĝino, Reĝino, se mi estus sciinta, estas ci la virino, kun kiu mi senŝancele estus edziĝinta! Depost la edziniĝo de sia kuzino, fraŭlino Kolardo restis en la kampodomo de ''Sèvres'', havante kiel kunulinon sian solan onklinon. Do la vivo de la junulino fluis des pli unutone kaj des pli malgaje, ke depost kelka tempo la farto de fraŭlino Delanjo ju pli komencis malboniĝi. En promenado, kiam ŝi marŝis iom tro rapide, en domo, kiam ŝi supreniris ŝtuparon, krizoj de sufoko ŝin ekkaptis. Dum kelkaj minutoj ŝia vizaĝo tiel forte ŝanĝiĝis, ke ŝia nevino timis, ke ŝi mortos inter ŝiaj brakoj. Poste la simptomoj kvietiĝis; kaj la vivado rekomenciĝis, kvazaŭ nenio estus okazinta. Reĝino timigita konsiliĝis kun Maziero. Aŭskultadinte sian malnovan amikinon, la doktoro konstatis en ŝia koro signojn de negravaj angiaj lezaĵoj. Fraŭlino Rozino povos atingi la limojn de la plej ekstrema maljuneco; sed aliparte la morto subita estas ĉiam minacanta. Pro tio, pripensante al tiu timinda ebleco, la bankiero klopodis por kiel eble plej rapide edzinigi fraŭlinon Kolardo, volante, ke la junulino ne restu sola en la vivo, se okaze ŝia onklino subite mankus al ŝi. Sed liajn penadojn kronis neniu sukceso. Certe Reĝino ne ŝajnis sisteme malamikema al la edziniĝo; sed ĉiuj junuloj, kiujn al ŝi proponis Maziero, havis laŭ ŝia opinio neakcepteblan difekton; kaj ŝi post mallonga ekzameno ilin senkompate forĵetis.<noinclude><references/></noinclude> tpb90wblxvozfcnzoj211tdhq3rl30t Paĝo:La Esperantisto - Septembro 1890.pdf/3 104 44864 125466 2026-07-13T21:44:49Z Poslovitch 3651 /* Ne provlegita */ 125466 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Poslovitch" /></noinclude>de l’ maro ŝi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda sponga brusto. „Mi jam scias, kion vi volas!“ diris la sorĉistino, „tre malsaĝe! Tamen via volo estos plenumita, ĉar ĝi ĵetos vin en malfeliĉon, mia bela reĝidineto. Vi volus liberiĝi de via fiŝa vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado kiel la homoj, por ke la juna reĝido enamiĝu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon!“ Ĉe tio ĉi la sorĉistino ridis tiel laŭte kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. „Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgaŭ post la leviĝo de l’ suno mi jam ne povus al vi helpi ĝis ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkaĵon, kun kiu vi ankoraŭ antaŭ la leviĝo de l’ suno devas naĝi al la tero, sidiĝi sur la bordo kaj eltrinki la trinkaĵon ; tiam via fiŝa vosto turniĝos en tion, kion la homoj nomas graciaj piedoj, sed ĝi doloras, ĝi estos al vi kiel se akra glava vin tranĉus. Ĉiuj, kiuj vin vidos, diros ke vi estas la plej bela homa estaĵo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed ĉe ĉiu paŝo, kiun vi faros, vi sentos kiel vi paŝus sur akran tranĉilon. Se vi volas ĉion ĉi elteni, tiam nu al vi helpos!“ „Jes!“ diris la virineto de l’ maro kun tremanta voĉo kaj pensis pri la reĝido kaj pri la ricevota animo.<noinclude><references/></noinclude> c9f73abgoc8g1qj10akbg81wlknumca