Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.11
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/89
104
21948
125478
71805
2026-07-14T12:45:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125478
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La bankieron ne trompis tiuj agmanieroj de alieamanta knabino. Pro ŝia tre forte sanga temperamento, fraŭlino Kolardo devis esti ema al la edziniĝo. Do se ŝi ĝin rifuzis tiel obstine, tio pruvis, ke la sola viro, kiun ŝi estus akceptinta plezure, ne povis aparteni al ŝi.
Pripensante, ke dum longaj monatoj lia baptofilo estos devigata vivi apud Beatrico, sammaniere kiel ŝi estus nur lia fratino, la baptopatro de Fernando ne povis ne tremeti pro la eblaj konsekvencoj de tiu duobla situacio.
Momente li intencis konfidencii al fraŭlino Delanjo pri siaj timadoj. Sed kiun motivon li donos?
Por ne emocii sian onklinon, Fernando ne parolis al ŝi pri la malsano, kiu suferigis Beatricon. La maljuna fraŭlino estis do konvinkita, ke la junaj geedzoj sin amas reciproke sammaniere tiel, kiel en la plej belaj tagoj de sia mielluno. En tiaj kondiĉoj suspekti la lojalecon de Herbeno kaj la virton de Reĝino estis fari al ambaŭ ne merititan insulton.
Por altiri la atenton de fraŭlino Rozino al la danĝeroj de intimeco, kiu datumis de l’ infanaĝo, estis necesaj longaj klarigoj, kiujn la kompatinda virino, mumiigita de la fraŭlineco, ne estis kapabla kompreni, kaj kiuj, kvankam ne povante ŝin konvinki, havus tamen kiel solan rezultaton ŝoki ŝian hontemon.
Depost kiam Beatrico estis komencinta sian kuracadon, la reciprokaj rilatoj inter la geedzoj kompreneble plene ŝanĝiĝis. Ili estis devigitaj havi ĉiu sian apartan ĉambron, kaj ne vidis plu unu la alian krom dum manĝoj.
Soifante patrinecon, la juna virino deziregis resaniĝi. Ĉar ŝi esperis, ke la naskiĝo de infano ne nur kontentigos la plej rajtajn emojn de ŝia koro, sed plie ke ĝi, ŝin kunigante kun ŝia edzo per ligilo pli forta ol ĉiuj aliaj ĉenoj, lin daŭre fiksados.
Pro tio, ŝi montriĝis eksterordinare severa. Timante, ke montroj de amemo naskos konsekvencojn, kiujn ŝi<noinclude><references/></noinclude>
tr0yai7w93dh06q0gzumzpups515m8h
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/90
104
21949
125479
71806
2026-07-14T12:50:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125479
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>devis evitegi, ŝi afekte montris al Fernando malvarmon, kiu tute ne estis en ŝia animo, kaj kiu ŝin kruele suferigis.
Sed Maziero, kiu ŝin kuracis, ŝin kuraĝigis al la persisteco: kaj ŝi ne cedis.
Siaflanke Herbeno, kvankam li komprenis kaj eĉ aprobis la saĝecon de tiu sintenado, opiniis tamen, ke li estas la plej malfeliĉa el ĉiuj edzoj. Li kulpigis la fatalon, kaj kelkafoje preterlasis maldolĉajn kaj maljustajn parolojn: ilin li poste bedaŭris; sed ili profunde vundis Beatricon, kaj ŝin plorigis, kiam ŝi troviĝis sola.
Do tiuj du estaĵoj, kiuj amis reale kaj profunde unu la alian, ŝajnis vivi, kvazaŭ ili estus malamikoj.
Subite la sintenado de Fernando plene aliformiĝis. Li fariĝis tia, kia li estis en la unuaj tagoj de sia edziĝo, ĝentila, afabla, neniam aludante la provizoran eksedziĝon, kiun la malsano estis naskinta inter li kaj lia edzino.
Beatrico estis kortuŝita, kaj nesenteble delasis ion da sia kutima severeco. Iom post iom ŝi reprenis sian iaman senĝenecon. Ian tagon eĉ, puŝite de interna demono, ŝi forgesis sian decidon.
Sidante sur la genuoj de sia edzo, metinte siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la viro, kiun ŝi amas, ŝi al li mallaŭte murmuris varmegajn parolojn miksitajn kun ebriigaj ŝmacadoj; ŝi sin donis tutan, kiam ŝia edzo ŝin dolĉe repuŝis.
Larmoj de ĉagreno supreniris en okulojn de la juna virino. Fernando ilin viŝis per frata kiso, kaj diris amike sed sen ia kortuŝeco:
— Ne, karulino. Se ci volas resaniĝi, ci devas esti prudenta. Mi cin amas sufiĉe forte por oferi al ci ĉion, eĉ mian amon.
Tiu respondo kvietigis Beatricon.
Kaj eĉ, kiam ŝi estis pripensinta pri tio, la konduto de ŝia edzo ŝajnis al ŝi tiel kuraĝa kaj tiel delikata, ke ŝi ne povis ne rakonti al Maziero tiun okazintaĵon. Ne volante<noinclude><references/></noinclude>
oi93gb804z4h2eohrlemzzayhrzsrps
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/91
104
21950
125480
71807
2026-07-14T12:58:00Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125480
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malĝojigi sinjorinon Herbeno, la doktoro ŝajnis partopreni tiun entuziasmon: sed funde de sia koro li dubis. Tia animforteco ŝajnis al li pli ŝajna ol reala.
Kvankam la bankiero restis oficiale la ĉefo de sia firmo, reale Herbeno estis fariĝinta ĝia vera mastro, kaj prizorgis pri ĉiuj ne tro gravaj aferoj.
Pro tio, Maziero vidis ne sen miro, ke depost kelka tempo li multajn fojojn estis devigita fari mem la taskon de sia baptofilo.
— Necese estas, ke mi tre atentu, li murmuris, kiam li estis forlasinta Beatricon. Lia edzino estas rava, amoplena; kaj li rifuzas. Tio ne estas natura.
Sed vane la baptopatro de Fernando serĉis; li povis nenion malkovri.
Tre rapide Reĝino estis rimarkinta la malgajan kaj malafablan mienon de la junulo, kiun ŝi ĉiam daŭrigis amegi sekrete. Tial ke, krom en sia geedza vivado, Herbeno povis havi neniun motivon por malĝoji, necese estis, ke lia ĉagreno devenu de tiu sola fonto.
Do Fernando ne trovis en sia unuiĝo kun Beatrico la plenan feliĉecon, kiun li revis. Tre bone! Li estis punita per la afero mem, per kiu li estis pekinta. Li ricevis tion, kion li meritis. Ĉu oni prenas virinon similan al ŝia kuzino, kiam ŝi estas tie, dezirante nun unu aferon: sin doni kaj sin oferi.
Pro tio, ŝi ne estis tro mirigita, kiam ŝi vidis, ke Fernando venas en ''Sèvres''’on, pro ia aŭ alia preteksto, multe pli ofte ol li kutimis fari en la pasinta tempo.
Por ke la du najbaraj familioj povu facile sin viziti reciproke, iam Maziero farigis malfermaĵon en la fama intera muro, kiu estis la unua kaŭzo de l’ intimeco, okazinta inter la du familioj: ĝin fermis komunika pordo.
Tuj kiam Herbeno estis alveninta en sian hejmon, li deziris bonan tagon al la ĝardenisto kaj al lia edzino, la geedzoj Lefevro, kiuj gardis la domon dum la<noinclude><references/></noinclude>
7xvszdulkbxb5jcjvm5x1ygc3jo19dx
Paĝo:The Odyssey (Butler).djvu/11
104
28522
125483
88057
2026-07-14T18:33:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125483
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:La Esperantisto - Septembro 1890.pdf/3
104
44864
125481
125466
2026-07-14T13:14:55Z
Poslovitch
3651
/* Ne provlegita */
125481
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Poslovitch" /></noinclude>de l’ maro ŝi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi
sur sia granda sponga brusto.
„Mi jam scias, kion vi volas!“ diris la sorĉistino, „tre
malsaĝe! Tamen via volo estos plenumita, ĉar ĝi ĵetos vin
en malfeliĉon, mia bela reĝidineto. Vi volus liberiĝi de via
fiŝa vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado kiel la
homoj, por ke la juna reĝido enamiĝu en vin kaj vi ricevu
lin kaj senmortan animon!“ Ĉe tio ĉi la sorĉistino ridis tiel
laŭte kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la
teron. „Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgaŭ
post la leviĝo de l’ suno mi jam ne povus al vi helpi ĝis
ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkaĵon, kun kiu vi ankoraŭ
antaŭ la leviĝo de l’ suno devas naĝi al la tero, sidiĝi sur
la bordo kaj eltrinki la trinkaĵon ; tiam via fiŝa vosto turniĝos
en tion, kion la homoj nomas graciaj piedoj, sed ĝi doloras,
ĝi estos al vi kiel se akra glava vin tranĉus. Ĉiuj, kiuj vin
vidos, diros ke vi estas la plej bela homa estaĵo, kiun ili
vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino
povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed ĉe ĉiu paŝo, kiun
vi faros, vi sentos kiel vi paŝus sur akran tranĉilon. Se vi
volas ĉion ĉi elteni, tiam nu al vi helpos!“
„Jes!“ diris la virineto de l’ maro kun tremanta voĉo
kaj pensis pri la reĝido kaj pri la ricevota animo.
„Sed memoru“, diris la sorĉistino, „se vi unu fojon
fariĝis homo, vi jam neniam pli povas refariĝi virineto de
l’ maro! vi jam neniam pli povos sin mallevi tra la akvo al
viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se vi ne akiros
la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj
patrinon, alligiĝu al vi per ĉiuj siaj pensaj kaj ordonu al la
pastro ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel ke vi
fariĝu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon!
Je l’ unua mateno post lia edziĝo kun alia via koro disŝiriĝos
kaj fariĝos ŝaŭmo sur la maro.“
„Mi ĝin volas!“ diris la virineto de l’ maro kaj ŝi estis
pala kiel la morto.<noinclude><references/></noinclude>
inzk29lzjtil0mogqv71mu1rk4rckjm
Paĝo:The Odyssey (Butler).djvu/21
104
44865
125482
2026-07-14T18:17:07Z
Alautar98
4762
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "CONTENTS. BOOK I. Libro Unua THF. GODS IN COUNCIL — MINERVA'S VISIT TO ITHACA— THE CHALLENGl! FROM TELEMACnrS TO THE SUITORS 1-12 BOOK II. Libro Dua ASSEMBLY OF THTI PEOrLE OF ITHACA — SPEECHES OF TELEMACHU3 AND OF THE SUITORS — TELEMACHUS MAKES HIS PREPARATIONS AND STARTS FOR PYLOS ΛΥΙΤΗ MINERVA DISGUISED AS MENTOR . . 13-2-1 BOOK III. Libro Tria TELEMACHUS VISITS NESTOR AT PYLOS 25-38 BOOK IV. Libro Kvara THE VISIT TO KING...
125482
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Alautar98" /></noinclude>CONTENTS.
BOOK I.
Libro Unua
THF. GODS IN COUNCIL — MINERVA'S VISIT TO ITHACA— THE CHALLENGl!
FROM TELEMACnrS TO THE SUITORS 1-12
BOOK II.
Libro Dua
ASSEMBLY OF THTI PEOrLE OF ITHACA — SPEECHES OF TELEMACHU3 AND
OF THE SUITORS — TELEMACHUS MAKES HIS PREPARATIONS AND
STARTS FOR PYLOS ΛΥΙΤΗ MINERVA DISGUISED AS MENTOR . . 13-2-1
BOOK III.
Libro Tria
TELEMACHUS VISITS NESTOR AT PYLOS 25-38
BOOK IV.
Libro Kvara
THE VISIT TO KING MENELAUS WHO TELLS HIS STORY — MEANWHILE
THE SUITORS IN ITHACA PLOT AGAINST TELEMACHUS . . . 39-61
BOOK V.
Libro Kvina
CALYPSO — ULYSSES REACHES SCHERIA ON Λ RAFT 62-75
BOOK VI.
Libro Sesa
THE MEETING BETWEEN NAUSICAA AND ULYSSES . . . . . 7-1-82
BOOK VII.
Libro Sepa
RECEPTION OF ULYSSES AT THE PALACE OF KING ALCINOUS . . . 83-92
BOOK VIII.
Libro Oka
BANQUET IN THE HOUSE OP ALCINOUS— THE GAMES , . , . 93-107
BOOK IX.
Libro Naŭa
ULYSSES DECLARES HIMSELF AND BEGINS HIS STORY— THE CICONS,
LOTOPHAGI, AND CYCLOPES ......... 108-123-
BOOK X.
Libro Deka
^OLUS, THE L.T:STRYG0NES, CIRCE 124-138
BOOK XI.
Libro Dekunua
THE VISIT TO THE DEAD . 139-154<noinclude><references/></noinclude>
0rr23lj9bgwry7frym8etwr46jsnzxk
Paĝo:The Odyssey (Butler).djvu/13
104
44866
125484
2026-07-14T18:33:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125484
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>PREFACE.
This translation is intended to supplement a
work entitled The Authoress of the Odyssey, which I
published in 1897.* I could not give the whole
Odyssey in that book without making it unwieldy,
I therefore epitomised my translation, which was
already completed and which I now publish in full.
I shall not here argue the two main points dealt
with in the work just mentioned ; I have nothing
either to add to, or to withdraw from, what I have
there written. The points in question are : —
(1) that the Odyssey was written entirely at,
and drawn entirely from, the place now called
Trapani on the West Coast of Sicily, alike as
regards the Phasacian and the Ithaca scenes ; while
the voyages of Ulysses, when once he is within
easy reach of Sicily, resolve themselves into a peri-
plus of the island, practically from Trapani back to
Trapani, via the Lipari islands, the Straits of Messina,
and the island of Pantellaria.
(2) that the poem was entirely written by a very
young woman, who lived at the place now called
Trapani, and introduced herself into her work under
the name of Nausicaa.
The main arguments on which I base the first
of these somewhat startling contentions, have been
prominently and repeatedly before the English and
* Longmans Green & Co.<noinclude><references/></noinclude>
kuaj6icvmym59nqlmjrctm7mjltsv8r
125485
125484
2026-07-14T18:33:44Z
HenriLeFoll
4277
Anstataŭigis paĝon per ''
125485
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:The Odyssey (Butler).djvu/14
104
44867
125486
2026-07-14T18:34:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125486
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:The Odyssey (Butler).djvu/15
104
44868
125487
2026-07-14T18:34:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125487
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:The Odyssey (Butler).djvu/16
104
44869
125488
2026-07-14T18:34:31Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125488
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:The Odyssey (Butler).djvu/17
104
44870
125489
2026-07-14T18:34:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125489
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:The Odyssey (Butler).djvu/18
104
44871
125490
2026-07-14T18:35:00Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125490
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:The Odyssey (Butler).djvu/19
104
44872
125491
2026-07-14T18:35:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125491
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:En las Orillas del Sar.djvu/14
104
44873
125492
2026-07-14T19:01:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125492
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh