Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.11
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/92
104
21951
125493
71808
2026-07-18T11:33:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125493
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>forestado de mastroj, kaj sendis ilian filon Filipo peti de ambaŭ sinjorinoj, ĉu ili bonvolos lin akcepti. Kompreneble ili tuje kaj senŝancele konsentis.
Poste li klopodis, por ke li troviĝu sola kun Reĝino: kaj tio ne estis malfacila, ĉar se la juna fraŭlino tion profundkore deziris, la maljuna neniel intencis tion malhelpi. Inter gekuzoj!
Ambaŭ supreniris en la unuan etaĝon, kaj estis preskaŭ certaj, ke neniu ilin ĝenos; ĉar fraŭlino Delanjo, timante sufokon, neniam delasis la teretaĝon.
Tiam inter la gejunuloj komencis senfina babilado, kiu iom post iom fariĝis pli intima kaj nesenteble aliformiĝis en konfidencion.
Ian tagon fraŭlino Kolardo diris al Herbeno:
— Fernando, ci havas ĉagrenon.
— Ne; mi certigas.
— Beatrico ne igas cin feliĉa.
— Kio al ci povis kredigi ...?
— Tio estas sufiĉe videbla. Estas indigniga ŝia konduto.
— Ne kulpigu ŝin; ŝi ne estas kulpa.
— Ha! ci vidas, ke mi divenis.
Depost tiu tago, la junulo estis tiel atakita, sieĝita, premita de demandoj, ke fine kun larmoplenaj okuloj li ĉion konfesis.
— Ha! Reĝino, li diris, se mi estus diveninta tion, ci estus hodiaŭ mia edzino.
La junulino ne povis deteni triumfan ekkrion. Ŝi estis venkanta, kaj venkita ŝia konkurantino. Estis veninta la momento, en kiu ŝi premegos per sia malestimo la viron, kiu tiel senkompate ŝin doloris.
Ŝi sentis, ke ŝi estas amata. La junulo venas apud ŝin nur por trovi konsolojn. Li petos, petegos, sin trenos antaŭ ŝiaj piedoj: tiam ŝi respondos kun gesto de princino:
— Tro malfrue!<noinclude><references/></noinclude>
34yw5nzonpuqsanbdafc6kfjfij5do7
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/93
104
21952
125494
71809
2026-07-18T11:38:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125494
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Sed ho ve! la malfeliĉa infanino ne estis sufiĉe kalkulinta la perfidon de sia propra koro.
Kiam ŝi vidis antaŭ si la malfeliĉan Herbenon konfuzitan, pentantan kaj humiligitan, la fieraj paroloj, kiujn ŝi depost kelkaj tagoj tiel zorge parkeris, estis subite forgesitaj. Ŝi povis trovi nur tiujn vortojn:
— Ha! jes, ci estus estinta pli prava. Mi cin amis tiel profunde!
Rigardante Herbenon, ŝiaj nigraj okuloj brilis de pasia fajro. Ŝi lin adoris tiel arde kiel en la pasinta tempo. Malgraŭ forlaso, malgraŭ edziĝo, malgraŭ tiu alia virino, kiu staris inter ili, amo restis neŝancelita, pli forta ol indeco, pli forta ol hontemo, pli forta ol malhumileco.
Ebria pro pasio, freneza, forgesante Beatricon, kiun li ĉiam amis, sed kies amemo nur morala ne povis kontraŭbatali la voluptajn ardojn de ŝia kuzino, Fernando altiris la junulinon al siaj genuoj: kaj iliaj lipoj kuniĝis en longa ŝmacado.
La brusto de Reĝino subleviĝis, sufokiĝante. Ŝia koro grandfrape batadis. Poste ĉio konfuziĝis. Kun okuloj fermitaj, kun penso forestanta, ŝi perdis la senton al realeco, kaj en edena ravego, kvazaŭ ĝi estus natura neeviteblaĵo, la junulino toleris la fatalon de l’ amo.
Depost tiu momento, Fernando venis ''Sèvres''’on preskaŭ ĉiutage.
La geamantoj trovis en Filipo altvaloran helpanton.
Li estis kompatinda, lama kaj unuokula kriplulo, nekapabla fari regulan laboron, sufiĉe inteligenta por kompreni tion, kion oni postulas de li, kaj por ĝin plenumi poste, sed ne sufiĉe por enmeti en ĝin sian propran decidon.
En la lando, li estis objekto de ĝenerala naŭzo.
Pro tio, supermezure dankema pro la bonaĵoj, kiujn oni faris al li en la kampodomo, li dediĉis al la du<noinclude><references/></noinclude>
fotzdvddz4kjf1cpluva9ipj36asws7