Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.11
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/16
104
12301
125505
112030
2026-07-19T08:56:11Z
Objectivesea
487
fixed an improper indent that did not mark the start of a paragraph
125505
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|14||}}</noinclude>ke li povis doni pruvon nur pri sepdek unu gradoj da
nobeleco kaj ke la cetero de lia generacia tabelo
forperdiĝis.
Lia barona moŝto estis unu el la plej potencaj sinjoroj el Vestfalio, ĉar lia kastelo havis pordon kaj fenestrojn. Ĝia granda ĉambro estis eĉ ornamita per
tapeto. Ĉiuj hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis se
necese ĉasantaron; liaj stalistoj estis ankaŭ ĉevalistoj; la vilaĝa vikario estis lia kapelpastro. Ĉiuj nomis lin mia sinjorega moŝto, kaj ili ridis, kiam fantazie li rakontis.
La barona sinjorino pezis tri cent kvindek funtojn kaj estis pro tio treege ŝatata; ŝi akceptis la gastojn
kun digno, kiu igis ŝin ankoraŭ pli respektinda. Ŝia
deksepjara filino Kunegond estis tre kolororiĉa, freŝa,
grasa, dezirdona. La filo de l’barono ĉiurilate ŝajnis
esti inda je sia patro. La guvernisto Panglos<ref>Laŭ la grekaj vortoj πᾶν, kiu signifas: ''tuto, universo'', kaj γλῶσσα ''lango'' aŭ ''lingvo''.</ref> estis la hejma orakoldiranto kaj la malgranda Kandid aŭskultis liajn instruojn kun la tuta sincero, akordiĝanta kun lia
aĝo kaj lia karaktero.
Panglos instruis la metafizik-teologi-kosmologologion.
Li mirinde bone pruvis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo, kaj ke, en la plejeble bona mondo<ref>Aludo al diro de Lajbnic.</ref>, la kastelo de lia barona moŝto estas la plej bela el ĉiuj kasteloj, kaj la sinjorino la plejeble bona el la baroninoj.
»Estas pruvite, li diris, ke la aferoj ne povas esti
aliaj ol ili estas: ĉar ĉio estante farita por iu celo,
ĉio rilatas nepre la plej bonan celon. Atentu bone, ke la nazoj estas faritaj por porti okulvitrojn; tial ni havas okulvitrojn. La kruroj videble estas faritaj por esti<noinclude><references/></noinclude>
kthn1trimz9ktll3oycnk64rdw78x8z
125506
125505
2026-07-19T08:56:57Z
Objectivesea
487
125506
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" />{{rh|14||}}</noinclude>ke li povis doni pruvon nur pri sepdek unu gradoj da
nobeleco kaj ke la cetero de lia generacia tabelo
forperdiĝis.
Lia barona moŝto estis unu el la plej potencaj sinjoroj el Vestfalio, ĉar lia kastelo havis pordon kaj fenestrojn. Ĝia granda ĉambro estis eĉ ornamita per
tapeto. Ĉiuj hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis se
necese ĉasantaron; liaj stalistoj estis ankaŭ ĉevalistoj; la vilaĝa vikario estis lia kapelpastro. Ĉiuj nomis lin mia sinjorega moŝto, kaj ili ridis, kiam fantazie li rakontis.
La barona sinjorino pezis tri cent kvindek funtojn kaj estis pro tio treege ŝatata; ŝi akceptis la gastojn
kun digno, kiu igis ŝin ankoraŭ pli respektinda. Ŝia
deksepjara filino Kunegond estis tre kolororiĉa, freŝa,
grasa, dezirdona. La filo de l’barono ĉiurilate ŝajnis
esti inda je sia patro. La guvernisto Panglos<ref>Laŭ la grekaj vortoj πᾶν, kiu signifas: ''tuto, universo'', kaj γλῶσσα ''lango'' aŭ ''lingvo''.</ref> estis la hejma orakoldiranto kaj la malgranda Kandid aŭskultis liajn instruojn kun la tuta sincero, akordiĝanta kun lia
aĝo kaj lia karaktero.
Panglos instruis la metafizik-teologi-kosmologologion.
Li mirinde bone pruvis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo, kaj ke, en la plejeble bona mondo<ref>Aludo al diro de Lajbnic.</ref>, la kastelo de lia barona moŝto estas la plej bela el ĉiuj kasteloj, kaj la sinjorino la plejeble bona el la baroninoj.
»Estas pruvite, li diris, ke la aferoj ne povas esti aliaj ol ili estas: ĉar ĉio estante farita por iu celo, ĉio rilatas nepre la plej bonan celon. Atentu bone, ke la nazoj estas faritaj por porti okulvitrojn; tial ni havas okulvitrojn. La kruroj videble estas faritaj por esti<noinclude><references/></noinclude>
dpm2myszjtbem21putx7le029p23edq
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/9
104
12303
125503
110474
2026-07-19T08:45:48Z
Objectivesea
487
gesperrt "Kandid" fixed word formatting
125503
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''ANTAŬPAROLO'''|c|antau=1em}}
<br>{{tab}}''Jam forpasis cent sep dek jaroj, de kiam aperis {{gsp|Kandid}}. Kaj tamen tiu filozofia rakonto restas ankoraŭ aktuala. Ĝi estas aktuala en tiu senco, ke la malbonoj, kiujn kontraŭbatalis Volter<ref>France: Voltaire.</ref>, daŭras ekzisti: maltoleremo, superstiĉemo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo. La jezuitoj — plej diversspecaj — estas same influhavaj, regemaj kaj intrigemaj kiel antaŭ du jarcentoj.''
''Malgraŭ tio, ke la scienco kaj tekniko faris grandegajn progresojn, la racio tamen ne multe penetris en la cerbojn de la popolamaso. Se la religia fanatikemo perdis iom da sia forto kaj akro en kelkaj mondpartoj, tie stariĝis aliaj ne malpli danĝeraj kaj detruaj: la naciisma, rasisma, faŝisma, partieca fanatikoj ne faras nuntempe malpli da viktimoj ol la »Sankta Inkvizicio«. Hodiaŭ kiel dum la naskiĝa tempo de {{gsp|Kandid}} la pika, morda, sagaca ironio de Volter estas same necesega kaj restas imitinda modelo nesuperebla. Ĝi estas armilo senkompare taŭga por disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio kaj de la senkontrola emo al ĉio neracia.''
''Kvankam Volter estis grandburĝo riĉa kaj ema al ricevo de honoroj, li tamen forte sentis la suferojn de siaj samtempuloj; per akra kaj kompatema rigardo li vidis la mizeron, la maljuston, la perforton. Kaj ĉe tia konstato lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta filozofio de l’optimismo, kiu resumiĝis per jena frazo de Lajbnic<ref>Germane: Leibnitz.</ref>: »Ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone«.''<br><noinclude><references/></noinclude>
52hgfvzvhz5qftcaays3bx43taz1cy6
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/11
104
12305
125504
112027
2026-07-19T08:49:56Z
Objectivesea
487
fixed another gesperrt "Kandid"
125504
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|||9}}</noinclude>''homoj. Aŭ eble estis nur simpla klasa intereso de riĉulo, kiu volas certigi al si la posedon de siaj riĉoj per ia ĝendarmo-dio?''
''Se estas malfacile decidi, ĉu Volter estis ateisto aŭ deisto, oni almenaŭ povas trovi en lia verkaro abundon da argumentoj kontraŭ la ekzisto de la dio de l’kristanoj. Kaj la surteraj reprezentantoj de tiu dio estas per forta mano vipataj kaj per senkompata ironio profunde vundataj.''
''La vivo ankaŭ estas ironia: Volter estis instruita kaj edukita de jezuitoj. Ĉe ili tre diligente li lernis. Sed la bona lernanto havis tro fortan intelekton por lasi sin subigi per la lerta kaj subtila edukmaniero de siaj profesoroj. Li fakte fariĝis la plej timinda kontraŭulo de la jezuitoj. Lia malamo kontraŭ la jezuita societo speguliĝas tra multaj paĝoj el {{gsp|Kandid}}.''
''Pro siaj viglaj atakoj kontraŭ ĉiuj maljustoj, kontraŭ potenculoj kaj altranguloj Volter estis kelkfoje malliberigata aŭ devis forkuri eksterlanden. Sed li ĉiam sukcesis fine atingi indulgon ĉe siaj persekutantoj. Oni eble povus riproĉi al nia aŭtoro, ke li ne estis tre fortkaraktera. Li ne konsentis tro suferi pro siaj ideoj. Kiel lia fama antaŭulo Rable<ref>France: Rabelais.</ref>, li pretis defendi sian vidpunkton nur ĝis bruligo {{gsp|ekskluzive}}! Tio estas ankaŭ karakteriza trajto pri lia raciemo: konsenti suferi aŭ morti pro ideoj, tio ja signas ian religieman spiritostaton. Verdire ni sentas pli da simpatio kaj admiro por homo, kiu pretas oferi sian vivon pro sia idealo aŭ pro la liberigo de subpremata klaso. Sed ni ne rajtas postuli, ke homo estu ĉiel perfekta, bona, imitinda. Tia homo estus dio kaj sekve nur fantazia elpenso. La aŭtoro de {{gsp|Kandid}} estis nur homo…''
''Volter mortis maljuna, riĉa kaj superŝutata per honoroj. Tamen ĉiuj konsentas, ke el inter la t. n. Enciklopedianoj li estis unu el tiuj, kiuj faris plej multe en la ideologia preparado al la gvidantoj de l’Granda Revolucio burĝa el la jaroj 1789—1793.''<br><noinclude><references/></noinclude>
k40jn8y7qxkfn7rfz3m7qgdcyrqtuzb
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/94
104
21953
125495
71810
2026-07-18T11:59:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125495
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>orfinoj kaj precipe al Reĝino kulton, kiu altiĝis ĝis adorado.
Kiam la junulino donis al li ordonon, li ĝin plenumis, mi ne diros ne ĝin diskutante, sed ne eĉ komprenante, ke ia diskuteto estas ebla.
Se la orienta frazo: ''aŭdi estas obei'', ne ekzistus de tempo jam longa, Filipo estus elpensinta ĝin por sia propra uzado.
Pro tio, Reĝino, kiu konis funde la karakteron de la kriplulo, ne ŝanceliĝis, kaj faris al li konfidencion.
Ŝi ne havis okazon penti pro tio.
Ĉar la amemo, kiun la filo de l’ ĝardenisto sentis al fraŭlino Kolardo, havis preskaŭ religian karakteron, kaj neniel similis la senton, kiu estus aminstiginta lin al liaklasa virino. Ĝi prefere similis la fanatikecon de l’ Hindano, kiu deziras nur sin oferi, eĉ riski sian vivon, por plaĉi al la diino, kies adoranto li fariĝis.
Por Filipo, la junulino vivis en tiel supera sfero, ke li neniel pensis, ke li altiĝos ĝis ŝi, kaj ne nutris la malsaĝan esperon, ke iam ŝi povos malaltiĝi ĝis li.
En tiaj kondiĉoj, neniu sento de ĵaluzeco povis ĝermi en la animo de tiu spritlimigita sed amema estaĵo, kies natureco estis komparebla kun tiu de hundo.
Pro tio, ne nur li ne riproĉis Fernandon, sed kontraŭe li estis dankema al la junulo pro la plezuro, kiun ĉi tiu donis al lia idolino, kaj faris ĉion eblan, por ke nenio venu ĝeni la amajn kuniĝojn de geamantoj.
Kaj kiam Reĝino rekompensis lian sindonon per danka rideto aŭ per amika vorto, la malfeliĉa malfavorito sentis en sia animo ĝojon, kiu daŭris dum la tuta tago.
Ha! la geamantoj povis ami trankvile unu la alian, ne ilin perfidos Filipo.
Matene, tagmeze, vespere, ĉiam spionante sur la sojlo de l’ pordo, tuj kiam li ekvidis Herbenon, li alkuris al li, kaj lin sciigis pri ĉio, kio okazas, dum la momento mem, en ambaŭ kampodomoj. Dank’ al tiu senĉesa kaj ĉiutaga<noinclude><references/></noinclude>
clg49sc4cjfcce0pu992ummty77qdpn
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/95
104
21954
125496
71811
2026-07-18T17:08:00Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125496
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kunkulpeco, Fernando povis eniri en la ĉambron de sia amantino kaj poste eliri, ne rimarkite de iu ajn.
Tiuj amaĵoj daŭris ses monatojn.
Tamen Herbeno ne estis feliĉa, ĉar lin mordetis du konsciencriproĉoj: li sin kulpigis, unue, ĉar li trompas Beatricon, kiun li ĉiam fundkore amis, kaj due, ĉar li malrespektas sian infanecan amikinon, tiun kompatindan junulinon, kiun kontraŭe li estus devinta protekti kontraŭ la pasio de ŝi sentita al li. Ho! se li povus edziĝi kun ambaŭ, malkaŝe, plentage, ne naskante ĵaluzecon ĉe unu aŭ ĉe alia, kiel tio okazas en Orientaj landoj, certe li ne ŝanceliĝus, kaj sin sentus plene feliĉa. Sed la franca leĝo ne permesas bigamion, kaj la okcidentaj virinoj, ĉu pro amo, ĉu pro malhumileco, ĉu eble influitaj de tiuj du kunaj sentoj, ne akceptas partigon.
Jen estas kial, la 14an de Decembro 1900, en tiu tago, en kiu Sedilo estis veninta lin persekuti trifoje ĝis en lia hejmo, Herbeno veturis al ''Sèvres''. La junulo volis rompi nedaŭreblan amligon, kiu povis kaŭzi al fraŭlino Kolardo kaj al li mem nur multegon da malagrablaĵoj. Kaj kvankam lia amo al Reĝino estis tiel forta kiel en la unua tago de ilia kuniĝo, kvankam longa kutimo estis iginta ĝin eble pli arda ol tiu, kiun li sentis al sia rajta edzino, tamen pro lojaleco, por, kiel li mem al ŝi diris, por ne preni ŝian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ŝi la sian, li sisteme estis montrinta malvarmecon, kiu ne estis en lia koro.
Certe li pensis, ke ŝi kontraŭbatalos, sed neniam li estus kredinta, ke la junulino sin alkroĉos al li tiel obstine: kaj se tia krampiĝo lin iom tedis, aliparte tia amego flatis multege lian memestimon. Kaj dum li laŭiris sur la vojeto borderanta la fervojon inter ''Sèvres'' kaj ''Bellevue'', li bedaŭris, ke la loto ne estu montrinta Reĝinon.
— Kiam mi pensas, li diris, ke se mi estus eltirinta la trefan damon, mi ne min vidus en la embarasa situacio,<noinclude><references/></noinclude>
rqnq1dpukhj53hrhnof4x7gqd0rp8ok
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/96
104
21955
125497
71812
2026-07-18T18:55:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125497
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>en kiu mi nun troviĝas.
— Sed tiam, li ekkriis, la viktimo estus mia kompatinda Beatrico, al kiu mi sentas amemon tiel profundan kiel al Reĝino. Kiel stranga situacio estas la mia. Mi ne povas feliĉigi unu el miaj infanecaj amatinoj kaj samtempe ne malfeliĉigi la alian. Mia propra feliĉo estas farebla nur de larmoj de virino, por kies feliĉeco mi sen bedaŭro donus mian vivon, se la afero fariĝus necesa.
Sentante, ke ŝia amantino estas kapabla ĉion fari por lin konservi aŭ por sin venĝi, instinkte Fernando timis.
Pro tio, li intencis revidi Reĝinon, ŝin kvietigi, ŝin plidolĉigi, kaj iom post iom inokuli en ŝin pli kaj pli da prudento, kiam la vizito de la polica komisaro lin devigis remeti sian projekton al tute malpreciza epoko.<noinclude><references/></noinclude>
ro4bpp9exm9v7e6gfmxbhzgn1luxhcx
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/97
104
21956
125498
71821
2026-07-18T19:04:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125498
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO KVARA|c|g=150%}}
Onezimo Frigulo, la oficisto, kiu minacis Sedilon, ke li faros al li protokolon, deĵoris en ''Bellevue'' nur depost ok tagoj. Ŝanĝoj okazintaj en la oficistaro lin venigis el la ''Meudon''’a oficejo, en kiu li estis antaŭe, en pli gravan stacidomon. Sed li ne loĝis ankoraŭ en sia nova restadejo, kaj ĉiutage, dum tag- kaj vespermanĝaj horoj, li saltis en vagonaron, kaj sin direktis pieden de l’ monteto en dometon, en kiu li loĝis kun sia tuta familio.
Do kiam lia deĵoro estis finita, li uzis la unuan por urbĉirkaŭaĵoj vagonaron, kiu pasis, kaj malsupreneris en ''Meudon''. Li eniris en la oficejon por premi la manon de siaj iamaj kamaradoj, kaj samtempe li al ili rakontis la okazintaĵon, kiun antaŭ ne longe li estis vidinta.
— Estas konfesinde, li diris, ke ekzistas homoj vere nesingardemaj. Poste kiam alvenas malfeliĉaĵo, la Kompanio estas devigata fari rentojn al iliaj familioj.
Li lasis la stacidomon kaj sin direktis al sia loĝejo.
Piede de la pontego li piedfrapis la korpon de viro kuŝanta sur tero.
— Akcidento! ekkriis la oficisto. Kredeble vojaĝanto, kiu falis el supro de l’ ponto. Se li estus mia viro de ''Bellevue'', tio ne min mirigus. Ŝajnis freneza tiu idiotulo.
Frigulo sin klinis, turnis la korpon sur ĝian dorson por meti la vizaĝon en plenan lumon, kaj ekkriis:
— Estas li! Mi ne eraris.
La bona Onezimo estis embarasata.
Kion fari?<noinclude><references/></noinclude>
byxr3vfbiq2qb4i779cse35bp6q557o
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/98
104
21957
125499
71814
2026-07-18T19:10:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125499
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Serĉi helpon, averti la stacidomanojn, tia estis lia devo.
Sed aliflanke lia edzino kaj liaj infanoj lin atendis por altabliĝi. Certe la supo jam fumiĝis en teleroj: tio estis tre alloga.
Fine la devo superis.
La oficisto rapide resupreniris la krutan deklivon kaj revenis kun helponta viro.
Ambaŭ prenis la korpon unu per ŝultroj la alia per kruroj, kaj ĝin alportis al la stacidomo.
Dum ili marŝis, la kamarado de Onezimo kredis rimarki, ke Sedilo faras moveton.
— Oni ne devas tro skui lin, li diris. Eble li ne estas ankoraŭ tute malviva.
— Vi ŝercas kredeble, respondis Frigulo; ĉu post tia elfalo tio estus ebla.
En la stacidomo oni metis la funebran rompitaĵon sur la tablon por pakaĵoj, dum unu el kamaradoj de Onezimo eliris por averti la komisaron kaj venigi kuraciston.
— Kaj nun, petis Frigulo, ĉar vi ne bezonas plu min, ĉu mi povas vin lasi por vespermanĝi?
— Iru, iru; se la juĝistoj postulas vian ateston, vi estos sciigita.
En momento kiam la oficisto malfermis la pordon por eliri el la stacidomo, unu el vojaĝantoj, kiu atendis la ''Versailles''’an vagonaron, alpaŝis al li kaj diris simple:
— Mi vin akompanas.
Li estis la informisto de granda Pariza ĵurnalo, de unu el tiuj gazetoj, kiuj pretendas, ke ili estas informitaj pli frue ol ĉiuj aliaj.
Flarante interesegan artikolon, la ĵurnalisto senŝancele prokrastis sian vojaĝon por pli longatempe paroli kun la homo, kiu ŝajnis kapabla doni al li la plej detalitajn sciigojn.
Post kvarono da horo, li estis tiel bone informita kiel Frigulo mem.
La morgaŭan matenon aperis artikolo anoncanta la<noinclude><references/></noinclude>
g2iy2vxbqfxq99gkrvknw287dwi3grw
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/99
104
21958
125507
71815
2026-07-19T08:59:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125507
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>teruran akcidenton, kiu okazis sur la ''Meudon''’a pontego. La aŭtoro perforte riproĉis la nesingardemon de vojaĝantoj, kiuj volas iri el veturilo al alia, kiam rapidruliĝas vagonaroj.
Ĉiuj vesperaj gazetoj represigis tiun artikolon, krom unu, kiu, volante kredigi, ke ĝi estas ankoraŭ pli bone informita ol ĝiaj kolegoj, rimarkigis, ke la nesingardeco kredeble devenis de fervojaj oficistoj, kiuj malbone fermas la vagonpordojn.
La postmorgaŭan tagon la okazintaĵo estis forgesita, kaj neniu parolis plu pri ĝi.
Dume sinjoro Hudaso, la polica komisaro de ''Meudon'', alvenis, akompanita de kuracisto, la doktoro Meĵano.
Enirante en la pakaĵejon, tiuj du sinjoroj kruciĝis kun Frigulo, kiu estis senpaŭze vespermanĝinta, kaj kiu rapide revenis, unue por rekomenci sian deĵoron, kaj precipe por tie ĉeesti, se oni bezonus liajn klarigojn. La bona knabego ŝvelis, sin sentis grava persono: kaj li estis scivola vidi, kio alvenos de tiu katastrofo.
Li rediris por la tria fojo al la kuracisto kaj al la komisaro la rakonton, kiun li estis jam farinta al siaj kamaradoj kaj al la ĵurnalisto.
— Li sola estas kulpa, li aldonis finante. Li kiel frenezulo pasis inter la vagonŝtupoj, dum la vagonaroj ruliĝas. Se vi ne kredas min, vi povos demandi pri tio sinjoron Herbeno.
— Ĉu vi parolas pri Herbeno la bankiero? diris sinjoro Hudaso.
— Li mem.
— Li do troviĝis en la malproksimlanda vagonaro, kiu haltas en ''Bellevue''?
— Jes.
— Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras?
— Mi estas certa. Mi deĵoris en la ''Sèvres''’a stacidomo dum tempo tro longa por ne koni tiun sinjoron. Cetere<noinclude><references/></noinclude>
iltqdd3juz421ddwbmrm106ec15cs7g
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/234
104
36541
125500
109897
2026-07-19T05:09:40Z
Objectivesea
487
/* Validigita */ aldonis oblikvajn karaktrojn en la ŝipnomo, kaj forigis nenecesan streketon
125500
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Objectivesea" /></noinclude>F-ino Kerkabon, kiu neniam edziniĝis, kvankam ŝi
multe deziris tion, estis ankoraŭ freŝa en sia kvardekkvinjareco; ŝia karaktero estis bona kaj sentema; ŝi estis ĝuema kaj pia.
La prioro diris al sia fratino, rigardante la maron:
— Ho ve! estas ĉi tie, ke enŝipiĝis nia kompatinda
frato kun nia kara bofratino, S-ino Kerkabon, lia edzino, sur la fregaton ''Hirundo'', en 1669, por militservi en Kanadio. Se li ne estus mortigita, ni povus ankoraŭ esperi lin revidi.
— Ĉu vi kredas, diris F-ino Kerkabon, ke nia bofratino estis manĝita de la Irokuoj, kiel oni raportis al ni?
— Se ŝi ne estus manĝita, certe ŝi revenus en la
landon. Mi priploros ŝin dum mia tuta vivo; ŝi estis ĉarma virino, kaj mia frato, kiu estis tre sprita, certe fariĝus riĉegulo.
Dum ambaŭ kompatis ĉe tiu rememoro, ili vidis
eniri en la golfeto Rans ŝipeton, kiu alvenis kun la maralfluo; estis Angloj, kiuj venis por vendi kelkajn nutrokomercaĵojn el sia lando. Ili saltis teren, neniel atentante al la S-o prioro nek al F-ino lia fratino, kiu estis ofendita pro manko de afablo al ŝi.
Sed tiel ne okazis fare de belaspekta junulo, kiu
transsaltis la kapon de siaj kunuloj kaj troviĝis fronte al la fraŭlino. Li kapsignis al ŝi, pro nekutimo riverenci. Lia vizaĝo kaj lia vestaranĝo altiris la rigardonde la gefratoj. Li estis nudkapa kaj nudkrura, liaj piedoj estis vestitaj per etaj sandaloj, lia kapo estis ornamita per longaj haroj plektitaj kaj li surhavis etan jakon, kiu prenis delikatan kaj facilmovan talion; li havis bataleman kaj mildan aspekton. Li tenis en unu mano boteleton da akvo el Barbado, kaj en la alia pokaleton<noinclude><references/></noinclude>
tkitxi1msrulblw4zi3hpy5uerkeuy2
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/235
104
36542
125501
109898
2026-07-19T05:25:05Z
Objectivesea
487
/* Validigita */ Forigis nenecesajn punkton kaj 'i'-on, kaj korektis misliterumo de 'monaĥejo'.
125501
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Objectivesea" /></noinclude>kaj tre bonan marbiskviton. Li parolis la francan lingvon sufiĉe kompreneble. Li proponis de sia akvo el
Barbado al F-ino Kerkabon kaj al S-o ŝia frato; li
trinkis kun ili; denove li trinkigis iiin, kaj ĉiel kondutis laŭ tiel simpla kaj ĉarma maniero, ke la gefratoj estis ĉarmitaj. Ili proponis al li siajn servojn kaj demandis, kiu li estas kaj kien li iras. La junulo respondis, ke li tute ne scias, ke li estis scivolema, ke li volis vidi la aspekton de la marbordoj de Francio; ke li venis kaj baldaŭ reiros.
La S-o prioro, juĝante laŭ lia akcento, ke li ne
estas Anglo, kuiraĝis demandi lin pri lia nacieco.
— Mi estas Hurono, respondis la junulo.
Mirigite kaj ravite de la ĝentilaĵoj de la Hurono,
F-ino Kerkabon invitis lin vespermanĝi; li tuj akceptis
kaj triope ili iris al la monaĥejo de Nia-Sinjorino-de-la-Monto.
La malaltkreska kaj rondeca fraŭlino insiste rigardadis
lin per siaj okuletoj, kaj de tempo al tempo diris
al la prioro:
— Tiu altkreska junulo havas lili-rozkoloran vizaĝon!
kia bela haŭto ĉe Hurono!
— Vi pravas, fratino mia, diris la prioro.
Ŝi seninterrompe faris demandojn, kiujn la vojaĝanto
respondis ĉiam tute ĝuste.
Baldaŭ disvastiĝis la famo, ke en la monaĥejo estis
Hurono. La bonedukitaro el la kantono venis tien por
vespermanĝi. Abato Sankta-Ivo kaj lia fratino, juna
Bretonino tre bela kaj bone edukita, ankaŭ ĉeestis. La prefekto, la impostkolektisto kaj iliaj edzinoj partoprenis la vespermanĝon. Oni lokis la fremdulon inter F-ino Kerkabon kaj F-ino Sankta-Ivo. Ĉiuj admire rigardis lin; ĉiuj parolis al li samtempe kaj demandis lin; la Hurono<noinclude><references/></noinclude>
oykykllcvyqh6oz829loprcou3bpylm
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/314
104
36665
125502
110160
2026-07-19T05:37:29Z
Objectivesea
487
/* Validigita */ kiŭj —> kiuj, el —> ol
125502
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Objectivesea" /></noinclude>— Mi kaŭzis vian malfeliĉon, diris al li la subministro;
mi dediĉos mian vivon por ĝin ripari. La unua ideo de Senartifikulo estis mortigi lin kaj poste sin mem. Ĉio estis eksternorma; sed mankis al li armiloj kaj li estis zorge pririgardata. Sankta-Puanĵ ne malkuraĝiĝis pro la rifuzoj, akompanataj de l’riproĉo, de l’malestimo kaj de la abomeno, kiujn li meritis, kaj per kiuj malavare oni superŝutis lin.
La tempio mildigas ĉion. Sinjor’Luvua fine sukcesis
fari el Senartifikulo bonegan oficiron, kiu montriĝis sub alia nomo en Parizo kaj en la armeoj, kun la aprobo de ĉiuj honestuloj, kaj kiu estis samtempe kuraĝega militisto kaj filozofo.
Neniam li parolis pri tiu aventuro, ne ĝemante; kaj
tamen li konsoliĝis, parolante pri ĝi. Amege li memoris
pri la amema Sankta-Ivo ĝis la lasta momento de sia
vivo. Abato Sankta-Ivo kaj la prioro ricevis ĉiu po unu
bona prebendo; la bona Kerkabon preferis vidi sian
nevon honorata militisto ol subdiakono. La piulino el
Versajo tenis la orelringojn kun diamantoj kaj ricevis
plie belan donacon. Patro Ĉio-por-ĉiuj ricevis skatolojn
kun ĉokolado, kafo, kando, konfititaj citronoj kaj ankaŭ
du marokene binditajn librojn. ''La Meditoj de la respektinda Patro Kruaze kaj Floroj de l’sanktuloj''.
La bona Gordon vivis kun Senartifikulo ĝis sia morto en la plej intima amikeco; li ankaŭ ricevis prebendon, kaj forgesis por ĉiam pri la efika graco kaj samtempa helpo. Li alprenis kiel devizon: Malfeliĉo iel utilas. Kiom da honestaj homoj, en la mondo, povus diri: Malfeliĉo neniel utilas!
{{f|FINO|c}}<noinclude><references/></noinclude>
f98erihcjp2dewka7kcbdoa28xpqtbv