Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.11
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/31
104
12337
125509
110467
2026-07-20T05:25:55Z
Objectivesea
487
gesambaptotpatroj —> gesambaptopatroj
125509
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Lorlam" /></noinclude><section begin="unu"/>de l’homo kaj la malbeno estis entenataj en la plej bona
el la mondoj eblaj.
— Ĉu do sinjoro ne kredas je la libero? diris la intimulo.
— Via Moŝto pardonos al mi, diris Panglos; la libero povas ekzisti kun la nepra neceso: tial ke estis
necese, ke ni estu liberaj; tial ke fine la determinita
volo…
Panglos estis ĉe la mezo de sia frazo, kiam la intimulo kapsignis al sia armita servistaĉo, kiu donis al li por trinki vinon el Porto aŭ el Oporto.<br><br>
<section end="unu"/>
<section begin="du"/>{{f|ĈAPITRO VI|antau=1em|c}}{{f|'''Kiel oni faris belegan bruligon<ref>Tiu bruligo reale okazis la 26. junio 1756.</ref> por malhelpi la tertremojn, kaj kiel Kandid estis sidvange punfrapata'''|c}}
<br>{{tab}}Post la tertremo, kiu detruis la tri kvaronojn de Lisbono, la saĝuloj el la lando ne povis trovi pli efikan rimedon por malhelpi kompletan ruiniĝon ol doni al la popolo belan religian punbruligon; estis decidite de la universitato de Koimbro<ref>La Universitato de Lisbono estis jam depost 1308 translokita en la urbon Koimbro (portugale: Coimbra).</ref>, ke la spektaklo de kelkaj personoj bruligataj per malvigla fajro, dum granda ceremonio, estas nepre bona rimedo por malhelpi la teron tremi.<br>
Oni konsekvence kaptis Biskajanon, kiu estis edziĝinta
kun sia sambaptopatrino<ref>En 615 la papo Dieudone malpermesis la edziĝon inter gesambaptopatroj: ''Nullus christianus suam commatrem in conjugium susciperet debet.''</ref>, kaj du Portugalojn,<section end="du"/><noinclude><references/></noinclude>
b90ikp1grepq5hi12x3pnd4758b2517
Paĝo:The British Esperantist - Julio 1907.pdf/1
104
27885
125508
88085
2026-07-19T21:36:46Z
Dart210
4358
125508
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Lepticed7" /></noinclude><section begin="Vivu la Reĝo"/>{{f|VIVU LA REĜO.|c|g=150%}}
<poem class="verse">
Gardu la reĝon Di’!
Tre longe regu li
::Laŭ nia preĝ’!
Li regu kun honor’,
Li vivu sen dolor’,
Lin amu ĉiu kor’,
::Vivu la reĝ’!
Benu la reĝon Di’!
Tre glore reĝu li
::En liber-land’
Sonadu ĝoja kri’
De l’ Brita Imperi’,
Vere en harmoni’
::Kun ĉiu land’!
Gvidu la reĝon Di’!
Gvidu regatojn li
::Per justa leĝ’!
De l’ Brita Insular’,
De landoj trans la mar’,
Resonu la kantar’—
::Vivu la reĝ’!
</poem><section end="Vivu la Reĝo"/><noinclude><references/></noinclude>
o5j17mkl9vf9kezp1m3u1k1vqee52r5
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/312
104
36663
125512
110158
2026-07-20T10:05:27Z
Objectivesea
487
/* Validigita */ Versaĵo —> Versajo (Versailles)
125512
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Objectivesea" /></noinclude>Gordon. gardis sin kontraŭ la emo kontraŭdiri per eldiro de tiuj banalaj argumentoj tedaj, kiujn oni uzas por pruvi, ke ne estas permesite uzi sian liberon, por malestiĝi, kiam oni terure suferas; ke oni ne devas foriri el sia domo, kiam oni ne plu povas tie loĝi; ke la homo estas surtere kiel soldato ĉe sia posteno, kvazaŭ estus grava por la Estulo de la estuloj, ke la kuniĝo de kelkaj partoj de materio estu en iu loko anstataŭ en alia; senpovaj argumentoj, kiujn malatentas fortvola kaj pripensema senesperulo, kaj al kiuj Kato respondis per ponardofrapo.
La malserena kaj timiga silento de Senartifikulo, liaj malgajaj okuloj, liaj tremantaj lipoj, la skuiĝoj de lia korpo, portis en la animon de ĉiuj, kiuj lin rigardas,
tiun miksaĵon el kompato kaj timo, kiu katenas la fortojn de la animo, kiu esceptas ĉiun parolon, kaj kiu
montriĝas nur per intermitaj vortoj. La hotelmastrino
kaj ŝia familio estis alkurintaj; oni tremis pro lia
malespero; oni senĉese rigardis al li; oni observis ĉiujn liajn movojn. Jam la malvarma korpo de la bela
Sankta-Ivo estis portita en suban ĉambron, for de la okuloj de sia amanto, kiu aspektis, kiel se li ankoraŭ serĉas ŝin, kvankam li ne plu estis en stato ebliganta ŝin vidi.
Meze en tiu spektaklo de l’morto, dum la korpo estas elmetita ĉe la pordo de l’domo, dum du pastroj staras apud sanktakvujo kaj laŭte eldiras preĝojn kun senatenta mieno, dum preterpasantoj ĵetas kelkajn gutojn da benita akvo sur la ĉerkon, por pasigi la tempon, dum aliaj indiferente preterpasas, dum la parencoj ploras kaj dum amanto estas baldaŭ sinmortigonta, Sankta-Puanĵ alvenas kun la amikino el eksterŭrdinaran.
Lia nedaŭra amoremo, estante kontentigita nur unu foĵon, estis fariĝinta amo. La rifuzo al liaj bonfaraĵoj<noinclude><references/></noinclude>
9kq7k68yfqqssjkt1fkaphlql4m9gaa
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/313
104
36664
125510
110159
2026-07-20T09:55:12Z
Objectivesea
487
/* Validigita */ oknuloj —> okuloj —— memkonon: —> memkonon. —— eksterŭrdinaran —> eksterordinaran
125510
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Objectivesea" /></noinclude>pikis lin. Patro Laŝez neniam pensus veni en tiun domon; sed Sankta-Puanĵ, havante antaŭ la oknloj ĉiutage la bildon de la bela Sankta-Ivo, deziregante satigi plene pasion, kiu per unu sola ĝuo puŝis en lian koron la stimulon de la deziroj, ne ŝanceliĝis por veni mem serĉi virinon, kiun eble li ne volus revidi trifoje, se ŝi estus mem veninta al li.
Li elkaleŝiĝas; la unua objekto, kiun li ekvidas, estas ĉerko; li forturnas la rigardon kun tiu naŭzo de viro satigita per ĝuoj, kiu pensas, ke oni devas domaĝi al li ĉiun vidaĵon, kiu povus devigi lin rigardadi al la homa mizero. Li volas supreniri. La ino el Versajo, pro scivolemo, demandas, kiun oni estas entombigonta; oni
eldiras la nomon Sankta-Ivo. Ce tiu nomo ŝi paliĝas kaj
aŭdigas teruran krion. Sankta-Puanĵ sin turnas posten;
la surprizo kaj la doloro plenigas lian animon. La bona
Gordon ĉeestis, kun larmoplenaj okuloj. Li interrompas
siajn malgajajn preĝojn, por informi al la kortegano
pri la terura katastrofo. Li parolas kun la influo, kiun
havigas la doloro kaj la virto. Sankta-Puanĵ ne estis
denaska malbonulo; la torento de la ŝtataferoj kaj de
la amuzoj estis forportinta lian animon, kiu ankoraŭ
ne akiris memkonon: Li ne atingis la maljunon, kiu
ordinare malmoligas la koron de ministroj; li aŭskultis
al Gordon, kun mallevitaj palpebroj, kaj li forviŝis kelkajn larmojn, pri kies elverŝo li miris: li ekkonis penton.
— Mi nepre volas vidi, li diris, tiun eksterŭrdinaran
viron, pri kiu vi parolis al mi; li kompatigas min preskaŭ tiom, kiom tiu senkulpa viktimo, kies morton mi kaŭzis.
Gordon akompanas lin ĝis la ĉambro, kie la prioro, la Kerkabon, abato Sankta-Ivo kaj kelkaj najbaroj provis revivigi la svenantan junulon.<noinclude><references/></noinclude>
1bh43fxihymk96vs2lefej8s4cqwktw
125511
125510
2026-07-20T09:55:49Z
Objectivesea
487
125511
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Objectivesea" /></noinclude>pikis lin. Patro Laŝez neniam pensus veni en tiun domon; sed Sankta-Puanĵ, havante antaŭ la okuloj ĉiutage la bildon de la bela Sankta-Ivo, deziregante satigi plene pasion, kiu per unu sola ĝuo puŝis en lian koron la stimulon de la deziroj, ne ŝanceliĝis por veni mem serĉi virinon, kiun eble li ne volus revidi trifoje, se ŝi estus mem veninta al li.
Li elkaleŝiĝas; la unua objekto, kiun li ekvidas, estas ĉerko; li forturnas la rigardon kun tiu naŭzo de viro satigita per ĝuoj, kiu pensas, ke oni devas domaĝi al li ĉiun vidaĵon, kiu povus devigi lin rigardadi al la homa mizero. Li volas supreniri. La ino el Versajo, pro scivolemo, demandas, kiun oni estas entombigonta; oni
eldiras la nomon Sankta-Ivo. Ce tiu nomo ŝi paliĝas kaj
aŭdigas teruran krion. Sankta-Puanĵ sin turnas posten;
la surprizo kaj la doloro plenigas lian animon. La bona
Gordon ĉeestis, kun larmoplenaj okuloj. Li interrompas
siajn malgajajn preĝojn, por informi al la kortegano
pri la terura katastrofo. Li parolas kun la influo, kiun
havigas la doloro kaj la virto. Sankta-Puanĵ ne estis
denaska malbonulo; la torento de la ŝtataferoj kaj de
la amuzoj estis forportinta lian animon, kiu ankoraŭ
ne akiris memkonon. Li ne atingis la maljunon, kiu
ordinare malmoligas la koron de ministroj; li aŭskultis
al Gordon, kun mallevitaj palpebroj, kaj li forviŝis kelkajn larmojn, pri kies elverŝo li miris: li ekkonis penton.
— Mi nepre volas vidi, li diris, tiun eksterordinaran
viron, pri kiu vi parolis al mi; li kompatigas min preskaŭ tiom, kiom tiu senkulpa viktimo, kies morton mi kaŭzis.
Gordon akompanas lin ĝis la ĉambro, kie la prioro, la Kerkabon, abato Sankta-Ivo kaj kelkaj najbaroj provis revivigi la svenantan junulon.<noinclude><references/></noinclude>
lvsj50rmkztzyg8n4sp78lhdgedh696