Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.12
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/100
104
21959
125513
71816
2026-07-20T17:13:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125513
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vi povos lin demandi; li ne kulpigos min, ke mi mensogas.
— Strange, murmuris la komisaro okupita de suspekto. Doktoro, li diris, sin turnante al sinjoro Meĵano, ĉu tiu falo ŝajnas al vi natura?
— Mi respondos, kiam mi estos plene senvestiginta la kadavron, por tre precize ekzameni ĉiujn vundojn.
Dirante tiujn vortojn, la kuracisto tre zorge formetis unujn post la aliaj la vestojn de l’ malfeliĉulo, kiam fariĝo altiris lian atenton.
Laŭlonge de la dekstra manradiko fluis sango, devenanta kredeble de vundo pli supre sidanta.
Tiu simpla detalo pruvis al la praktikisto, ke la sangrondirado ĉiam daŭras, sekve ke Sedilo estas ankoraŭ vivanta.
Aliparte la faloj el altaj lokoj okazigas certe multajn ostrompojn kaj grandegajn internajn ŝiradojn: sed kiam la korpo falas sur ebenan teron, la haŭto restas nedifektita, kaj ne okazas hemoragioj.
Instigite de tiuj pripensoj, la doktoro ekkriis:
— Dolĉe, dolĉe. Tiu viro ne estas ankoraŭ tute malviva. Certe li ne troviĝas en multe pli bona stato. Sed eble mi povos lin iomete rekonsciigi, kaj lin vivigi sufiĉe da tempo, por ke li povu doni al la sinjoro komisaro kelkajn klarigojn.
La doktoro lin aŭskultadis, demandis lian pulson, kaj daŭrigis sian laboron.
Per tondiloj li tranĉis la dekstran manikon de ĉiuj vestoj, kiuj kovris la vunditon, nudigis la brakon ĝis la ŝultro, kaj konstatis, ke la sango devenas de mallarĝa truo sidanta apud la klaviklo.
— Sinjoro Hudaso, diris gravtone la kuracisto, ni ne havas antaŭ ni simplan akcidenton, sed krimon aŭ memmortigon. Tiu viro estis frapita en ŝultro per malgrandkalibra kuglo, kredeble per kuglo de revolvero.
— Vi estas prava, doktoro, respondis la magistrato. Eĉ<noinclude><references/></noinclude>
jadoyglwa9laiyzpibw8uypa5re0wya
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/101
104
21960
125514
71817
2026-07-20T17:20:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125514
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝajnas al mi, ke la hipotezo de memmortigo estas ''a priori'' forĵetinda. Ĉar se tiu malfeliĉulo estus volinta sin mortigi, sin ĵetante el la pontego, li ne estus komencinta sin vundi en ŝultro. Aliparte se li estus preferinta uzi pafileton, li estus direktinta la tubon ĉu al kapo ĉu al koro. Fine estinte vundita, li estus restinta en la vagono.
— Des pli ke sinjoro Herbeno tie ĉeestis, aldonis Frigulo, kiun tiuj konstatoj multe interesis. Li estus malhelpinta, ke tiu viro plenumu sian projekton. Mi supozas eĉ, ke, se li ne povis sin intermeti sufiĉe frue, li almenaŭ estus avertinta senprokraste la magistratojn pri la akcidento ĵus okazinta.
Sed post tiuj vortoj Onezimo, subite silentiĝis, timigite de la teruraj konsekvencoj, kiujn lia atesto havos por la bankiero, por viro, kiu estis al li simpatia, ne fiera kvankam riĉa, kaj kiu ĉiam lin salutis, kiam li lin renkontis.
Li baldaŭ komprenis la danĝerecon de liaj paroloj, aŭdante la komisaron, kiu diris:
— Ĉu vi certigas, ke tiu vundito kaj sinjoro Herbeno troviĝis en la sama fakego, en momento kiam la vagonaro eliris el ''Bellevue''?
— Mi certigas.
— Solaj?
— Solaj.
— Ĉu neniu povis eniri en la vagonon inter ''Bellevue'' kaj la pontego?
— La vagonaro ne haltas. Tamen iu povis veni per la vagonŝtupoj; aŭ tiu nekonatulo povis eliri el la fakego per la sama vojo.
— Efektive tiu hipotezo meritas, ke oni atentu al ĝi. Morgaŭ mi venigos sinjoron Herbeno al mia oficejo; ĉar li sola povos doni la necesajn klarigojn. Atendante ni rigardu, ĉu tiu malfeliĉulo ne portas sur si paperojn, kiuj povus al ni konigi lian identecon.
La serĉadoj de l’ magistrato ne estis longaj.<noinclude><references/></noinclude>
ejo7eda9nre82vprfufigoeg2rmeusl
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/102
104
21961
125515
71822
2026-07-20T17:28:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125515
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
En la poŝo de l’ surtuto troviĝis paperujeto plenega je vizitkartoj kaj je ĉiudevenaj leteroj.
— Arturo Sedilo en ''Maintenon'', legis sinjoro Hudaso sur unu el kartoj.
Kaj poste li malfaldis la leterojn unujn post la aliaj, ilin tralegante per rapida rigardo.
— Ho! ho! li diris mezavoĉe al la kuracisto, lin kondukante en angulon de la ĉambro, por ke oni ne povu lin aŭskulti, jen estas io, kio fariĝas interesplena. Mi tie vidas tri leterojn subskribitajn: Fernando Herbeno. En ili oni parolas pri procentedono de monsumoj, pri aĉeto de akcioj al la Societo de direkteblaj aerostatoj. La bankiero ŝajnas profunde kolera. Oni kredus eĉ, ke li respondas al insultaj vortoj. Estas evidente, ke rilatoj ekzistis inter tiu Sedilo kaj sinjoro Herbeno, rilatoj kiuj ŝajne estis tre malmulte afablaj.
— Vi estas prava, mia amiko, diris la komisaro, sin turnante al Frigulo; certe estas sinjoro Herbeno la viro, kiun vi vidis.
Kaj, ĉar la kuracisto klinis la kapon signe de jeso, Onezimo sin rektigis malhumile. La magistrataro kaj la scienco lin ŝatis laŭ lia ĝusta valoro.
Dume la vundito faris kelkajn movetojn: la vundo pli flue sangdonis; la viveco revenis.
La doktoro rapide haltigis la hemoragion: kaj dum li metis salaĵoplenan boteleton sub la nazon de l’ mortanto, li aŭskultis la pripensojn de l’ komisaro diranta:
— Pro kia kaŭzo lin ne tuj mortigis tia falo?
— Se li estus falinta sur kapo aŭ sur piedoj, subita estus estinta la morto. Mi povas certigi, ke la parto de l’ korpo, kiu tuŝis la teron estas la maldekstra. Tion pruvas la multaj ostrompoj en brako kaj en kruro. Poste la frosto ekkaptis la vunditon. Plimalrapidigante la sangrondiradon, ĝi samtempe plimalrapidigis la perdon de sango. Sed estis ĝustatempe lin eltiri el la loko, sur kiu li kuŝis. Post unu kvarono da horo, ni estus alvenintaj tro malfrue. Rigardu: li rekonsciiĝas.<noinclude><references/></noinclude>
tgyx96tp73c1xujmr9w2q2r8rpxa9v1
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/103
104
21962
125516
71823
2026-07-20T17:33:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125516
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Efektive la mortanto malfermis siajn okulojn: sed li ŝajnis neniamanere konscii pri tio, kio okazas ĉirkaŭ li.
Supozante, ke eble la viktimo parolos kaj konigos gravajn sekretojn, sinjoro Hudaso ordonis, ke la ĉambro senhomiĝu.
Li daŭrigis paroli kun la doktoro, kiam la nomo: Herbeno, elparolita de l’ magistrato, tremetigis Sedilon.
— Ĉu vi min komprenas? demandis la komisaro.
La vundito volis paroli, ne povis, sed montris per signo, ke li aŭdas.
Sinjoro Hudaso daŭrigis:
— Antaŭ momento mi elparolis nomon, kiu ŝajnis vin impresi. Ĉu vi konas sinjoron Herbeno?
Kvankam la fizionomio de Sedilo estis palega, tamen ĝi vestis subite malaman esprimon, kiu estis rimarkita de l’ magistrato.
Dum la kuracisto apogis sian fingron sur la arterion, lia rigardo ne forlasis la vizaĝon de l’ agonianto.
— Se vi deziras peti de li iun klarigon, blovis la doktoro en la orelon de sinjoro Hudaso, rapidu; ĉar mi kredas, ke post unu minuto li estos mortinta.
Tiam volante frapi grandan baton, la komisaro ekkriis subite:
— Ĉu estas sinjoro Herbeno tiu, kiu vin metis en tian staton?
La mortanto agitiĝis, malfermis la buŝon, movis la langon, kaj tuje, kolektinte per lasta penego ĉiujn fortojn ankoraŭ restantajn, li ekkriis per raŭka voĉo:
— Jes!
Poste liaj membroj malstreĉiĝis; liaj okuloj malklariĝis; la spirado haltis.
Sedilo estis malviva.
— Nun ni ne havas plu ion por fari ĉi tie, diris la komisaro. Se vi tion bonvolas, doktoro, ni malsupreniros ĝis la loko, en kiu estis retrovita la korpo. Eble ni malkovros en ĝi novajn montrojn.<noinclude><references/></noinclude>
c908d59irzk1rcdi6n6ol6eeexg59ql
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/104
104
21963
125517
71824
2026-07-20T17:40:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125517
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Kiam ili malfermis la pordon, la unua persono, kiun ili renkontis, estis ankoraŭ la neevitebla Frigulo, kiu spionadis ilian eliron. Ĉar alproksimiĝis la horo, en kiu li devos reveni ''Bellevue''’on por rekomenci sian oficon, la honesta knabego ĉagreniĝis, timante, ke li estos devigata eliri, nenion sciinte.
— Vi venos kun ni, diris la magistrato, kaj al ni montros en kiu loko troviĝis la malfeliĉulo, kiam vi lin renkontis. Ne timu. Mi klarigos al via estro, ke mi mem vin detenis por la bezonoj de l’ enketo.
Onezimo rekuraĝigita malfacile kaŝis sian ĝojon.
Li kondukis la du sinjorojn pieden de unu el grandaj kolonoj, kiuj subtenas la pontegon, kaj al ili montris la lokon, dirante kun majesta gesto:
— Li estis tie!
Subite, vagante dekstre kaj maldekstre, li malkovris duonerompitan revolveron, kaj ĝin portis al sinjoro Hudaso.
— Mi retrovis la armilon, li diris.
La magistrato ĝin prenis kaj atente ekzamenis. Du kugloj estis pafitaj. La kvar aliaj kartoĉoj vidiĝis ne difektitaj.
— Tio fariĝas pli kaj pli grava, li murmuris. Tial ke unua provo ne sukcesis, la mortiganto rekomencis, kaj poste ĵetis sian armilon ekster la vagonpordo. Nun nia tasko estas finita. Mi faros mian raporton, ĝin sendos al la juĝistaro kaj kun ĝi metos tiun revolveron kiel procesan objekton.
— Ĉu ĉiam vi intencas venigi sinjoron Herbeno al via oficejo? demandis la doktoro.
— Nun, ne. Tro gravaj kulpigoj pezas sur li. Mia alvoko lin malprave avertus, kaj ebligus, ke li elpensu per longa pripensado respondojn, kiuj erarigus la juĝistaron.
Kiam la Prokuroro de Respubliko konis la enketon faritan de la ''Meudon''’a polica komisaro, tiu magistrato opiniis, ke oni devas agi tre singarde.<noinclude><references/></noinclude>
0r6mxk2gtvq2rc2btly5iuc69qmq36o
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/105
104
21964
125518
71825
2026-07-20T17:46:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125518
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La afero ŝajnis al li malklara. La nomo de Herbeno en ĝi estis miksita laŭ maniero {{sic|komprometanta|kompromitanta}} por la juna bankiero. Sed la junulo kaj precipe lia baptopatro havis ambaŭ tiel bonan famon, ke oni tre zorge devis eviti la famigon de kulpigo, kiu, se ĝi ne estas ĝustigita, havos kiel rezultaton malŝatigon al la magistrataro.
Antaŭ kiam oni agos, oni devas sin informi precize.
Oni do ordonis al ĵurnaloj, ke ili silentiĝu pri tiu afero, ĝis kiam oni estos pli akurate sciigita: kaj agento de la polica Prefektejo estis komisiita por studadi la demandon ĝis ĝiaj plej etaj detaloj.
La laboro de tiu viro estis nek longa nek malfacila.
La morgaŭon mem, li sendis al la juĝistaro detalitan raporton, kiu plene certigis la raporton de l’ komisaro, kaj ĝin pliplenigis.
Jen estas ĝiaj konkludoj:
— Herbeno uzis en la ''Montparnasse''’a stacidomo la ĉirkaŭurban fervojon, kiu eliras je la dua kaj kvin minutoj. Tion certigas la kondukisto de l’ vagonaro kaj la oficisto komisiita por fermi la kradpordon, kiu ebligas aliron al la marŝejoj.
Poste li elvagoniĝis en ''Sèvres'', kie la kontrolisto de biletoj lin salutis. Herbeno al li redonis lian ĝentilaĵon.
Depost tiu momento oni perdas lian postsignon; kaj estas neeble ĝin retrovi.
Oni scias, ke la bankiero posedas kampodomon post unu kilometro for de la stacidomo: sed li ne iris en ĝin. La ĝardenisto, lia edzino, lia filo tion certigas, lia filo precipe, kripla estaĵo nomita Filipo, kiu metas en siajn respondojn grandan energion.
Post du horoj oni denove trovas Herbenon en ''Bellevue'', kie Frigulo lin rekonas.
(En tiu loko la raporto de l’ agento tute akurate koincidas kun la raporto de l’ komisaro.)
En ''Ouest-Ceinture'', Herbeno estas same rekonita de oficisto en la firmo ''Bon Marché'', kiu eniras kun sia edzino<noinclude><references/></noinclude>
g1jeg0h1fby9vs5vu2cfdrhqvy5dzuq
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/106
104
21965
125519
71826
2026-07-20T18:19:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125519
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>en la saman fakegon, en kiu troviĝas la bankiero.
Fine en ''Montparnasse'', la kontrolisto por malproksimlandaj vagonaroj havas same nenian ŝanceliĝon. Certe Herbeno venis el stacio, por kiu lia abonkarto ne valoras; ĉar li prezentis bileton.
Depost tiu momento, tio estas depost la sesa, oni denove perdas lian postsignon ĝis la sepa kaj duono, horo en kiu li revenis en sian hejmon.
Kiam li estis leginta tiun raporton kun la atento, kiun ĝi meritis, la Prokuroro de Respubliko sin sentis tute konvinkita. Kulpigoj tiel gravaj ŝarĝis la junan financiston, ke estis neeble lin lasi libera pli longatempe.
Ordono estis do subskribita por lin aresti.
En momento kiam Fernando sin vestis por iri al sia oficejo, li estis ekkaptita, enkaleŝigita kaj enfermita en la malliberejon nomitan ''la Santé''.
La juĝisto Taburio, komisiita por prepari tiun proceson, legis siavice la du raportojn, kaj partoprenis pri ĉiuj punktoj la opinion de l’ Prokuroro de Respubliko. Antaŭ kiam li demandos la kulpigiton, jam la konvinko kuŝis en lia cerbo. Tiu afero ŝajnis al li unu el plej simplaj kaj malplej embarasitaj procesoj, kiujn li estis malkonfuzinta en sia jam longa magistrata vivado. Herbeno estis la mortiginto de Sedilo. Pri tio li ne dubis eĉ unu minuton.
La polica komisaro, komisiita por aresti Fernandon, ne kredis, ke li devas sciigi al sia malliberigito la motivojn de tiu severaĵo, konvinkite, ke la junulo ilin konas tre bone. Pro tio, dum la tuta vojiro, al senĉesaj demandoj faritaj de Herbeno:
— Sed fine kion mi faris? Pro kio oni min kulpigas?
La agento respondis ironie:
— Vi certe devas tion diveni.
Fine tedite de tiu sintenado, kiun li opiniis afektado, tiu viro rifuzis respondi, kaj sin enfermis en absolutan silenton.<noinclude><references/></noinclude>
a4norhoh2atpn0dh1zugkjby1zdrpvp
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/107
104
21966
125520
71827
2026-07-20T18:23:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125520
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Depost du tagoj la bankiero estis en malliberejo, kaj tiuj du demandoj lin senĉese turmentis. Vane li esploris la plej sekretajn kaŝejojn de sia konscienco, li povis ricevi nenian respondon, kiu lin kontentigas.
Pro tio li puŝis ĝemon de libersento, kiam oni venis por lin preni kaj lin konduki al la juĝejo.
— Fine, li ekkriis, mi do scios.
Reale Fernando estis pli kolera ol vere maltrankvila. Sin sentante forta, ĉar li estas senkulpa, li vidis, li povis vidi, en lia arestado nur malkompreniĝon, kiu plej nature vaporiĝos post la unua klarigo.
Do kiam li eniris en la oficejon de l’ juĝisto, lia unua parolo estis tiu ĉiam sama demando, kiun depost du tagoj li senĉese faris al si mem:
— Ĉu fine vi diros al mi, kial oni min metis en malliberejon?
Sidante ĉe sia skribotablo, turnante sian dorson al la fenestro, sinjoro Taburio starigis sian nazumon, rigardis longe kaj fikse la junulon, ne respondante, kaj petis malvarme:
— Ĉu vi estas Fernando Herbeno?
— Jes.
— Unu el partoprenantoj de la Maziera firmo?
— Certe. Sed ĉu mi povas scii ...?
— Atendu, kaj lasu min paroli. Vi ne estas ĉi tie por demandi sed por respondi. Penu vin senkulpigi, se tion fari vi povos.
— Tio ne estos malfacila. Sed por tio necese estas, ke mi sciu ...
— Post momento.
La juĝisto havis parolante malvarman kaj tranĉantan voĉtonon, kiu multe dolore impresis la malfeliĉan kulpigiton. Vane Herbeno vidis en sia konduto nenion riproĉindan, la certeco, kiun li havis pri lia senkulpeco, komencis lin forlasi.
— Ĉu mi estas kulpa, ne tion sciante? li pensis.<noinclude><references/></noinclude>
2gbl4bq8t7r7r69p2e030v9zyddxd0s
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/108
104
21967
125521
71828
2026-07-20T18:29:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125521
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La malfeliĉulo ne sciis, kiel prava li estas, tion dirante.
Sinjoro Taburio daŭrigis la demandadon.
— Depost kiom da tempo vi konas Sedilon? li diris. Pro tiuj vortoj Fernando paliĝis kaj konfuziĝis.
— Ha! ah! ekkriis la juĝisto, ŝajnas al mi, ke mia demando kaŭzas al vi iom da impreso. Mi tion komprenas. Estas malfacile resti malvarma, kiam oni aŭdas elparolitan la nomon de sia viktimo.
— Sed, sinjoro, mi ĵuras, ke mi neniel partoprenis la morton de tiu malfeliĉulo.
— Tiam kiamaniere vi scias, ke li estas malviva?
Herbeno tremis en ĉiuj siaj membroj.
— Respondu, diris la magistrato.
Herbeno ŝanceliĝis ankoraŭ. Li sentis, ke necesege estas liveri klarigon ian; sed kian?
— Mi tion legis en ĵurnaloj, li diris fine.
— Estas neeble: neniu gazeto parolis pri li.
— Mi petas de vi pardonon, se mi vin kontraŭdiras, respondis Fernando, kiu, aŭdante tiun malveran certigon, sentis, ke lia memfido revenas; ĉiuj vesperaj ĵurnaloj kontraŭe rakontis tre detale la akcidenton okazintan ĉe la ''Meudon''’a pontego.
— Sed neniu citis la nomon de la viktimo, ekkriis sinjoro Taburio triumfe: kaj tio okazis pro motivo tute simpla. Tiu nomo estis nekonita de ĉiuj homoj. Krom la personoj, komisiitaj por enketi, vi sola ĝin konas. Se vi estas senkulpa, vi konfesos, ke jen estas stranga koincido.
Herbeno sentis, ke li dronas, kaj silentiĝis.
Tamen iom post iom espero revenis. Ja, ĝis nun sinjoro Taburio formulis neniun precizan kulpigon: kaj la paroloj interŝanĝitaj inter li kaj la juĝisto havis valoron nur flankan.
Pro tio, instigite de tiu ideo, li ekkriis denove:
— Sed fine tio ne klarigas, kial mi estas ĉi tie.<noinclude><references/></noinclude>
mcixx8ngi81eho5ycu4myuoua1n5dfb
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/109
104
21968
125522
71829
2026-07-20T18:33:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125522
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Havu paciencon; ni alvenas al celo. Tial ke vi sola konas la nomon de l’ malfeliĉulo, kiun oni trovis piede de l’ pontego, vi ankaŭ devas scii, ke ĉiuj ĵurnaloj eraris, kredante, ke li mortis per akcidento.
— Ha! ekkriis Herbeno kun korŝiranta voĉtono, la malfeliĉulo sin memmortigis. Vi estis prava antaŭ ne longe, sinjoro, lin nomante: mia viktimo. Ho ve! mi estas la nerekta kaŭzo de lia morto. Kredeble la perdo de lia posedaĵo instigis Sedilon al tiu malespera ago: kaj mi estas devigata rekoni, ke granda estas mia respondeco, ĉar neniam li faris ian procentedonon de monsumoj, ne antaŭe petinte de mi mian konsilon.
La magistrato lasis paroli Fernandon, kaj ne penis lin interrompi. Sed lin atente observis liaj rigardoj: kaj en lia tuta fizionomio estis videbla grandega admiro.
— Brave, Herbeno, brave, ekkriis la juĝisto. Kiel artiston lasu min vin aplaŭdi.
— Mi ne vin komprenas.
— Vi ludas vian rolon kiel spertega komediisto. Certe, kiam mi komencis mian metion, kiam sekve mi estis ankoraŭ juna kaj ne tre sperta, min estus erariginta la perfekteco de tiu scenludo.
— Sed fine, sinjoro ...
— Tial ke vi konas ĉion, vi devas scii, ke Sedilo ne sin mem mortigis, sed ke li estis mortigita.
— Ha bah! Tiam, tre bone: ĉar por la ripozo de mia konscienco mi preferas tion.
Aŭdante tiujn parolojn, Taburio eksaltis sur sia seĝo, kaj respondis:
— Estas konfesinde, ke, por trankviligi vian konsciencon, vi uzas strangajn rimedojn.
Fernando ne respondis al tiu pripenso, kies mokegan ironion li ne povis diveni. Sed dum unu momento li forgesis, en kiu loko li troviĝas, kaj diris, kvazaŭ li parolus kun si mem:
— Ĉu oni konas la mortiginton? Ĉu oni lin arestis?<noinclude><references/></noinclude>
lj0iw8dmi5n7hm2g6vu8etbpzmg10l0
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/110
104
21969
125523
71830
2026-07-20T18:39:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125523
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Post tiu demando la juĝisto tiufoje saltegis, kaj respondis sektone.
— Tiun fojon, Herbeno, vi preteriras la permesitajn limojn. Tio ne estas plu arto, sed cinikismo.
— Cinikismo?
— Jes, kaj la plej senhonta cinikismo. Vi tre scias, ke la mortiginto estas konita kaj arestita, tial ke li estas vi.
— Mi?
— Jes, vi. Nu, ĉar vi vidas, ke ĉio estas malkovrita, konfesu vian krimon; ĉar tia konfeso estos kalkulita por via utilo.
Fernando rigardadis la magistraton per mireganta mieno. Subite li ekridegis, ekkriante:
— Sed, mia kara sinjoro, estas tute simple idiotaĵo tio, kion vi rakontas.
La juĝisto montris ofenditan vizaĝon, sed ne respondis al tiu insulto.
Se tiu interparolado okazus inter du liberaj viroj antaŭ atestantoj, Taburio ne povus toleri tiel arogantan respondon. Sed li estas juĝisto; Herbeno, kulpigito: la situacio ne estis plu komparebla.
Do la magistrato sin kontentigis per tiu demando malafablege elparolita:
— Por kion fari vi veturis ''Sèvres''’on?
Herbeno ŝanceliĝis, kaj respondis videble ĉagrenita:
— Kiu diras, ke mi veturis ''Sèvres''’on?
— Mi tion scias. Jes aŭ ne, ĉu vi veturis ''Sèvres''’on per la vagonaro eliranta el Parizo je la dua kaj kvin minutoj vespere?
Fernando komprenis, ke nei estas neeble. Sendube oni demandis la fervojajn oficistojn, kiuj ĉiuj lin konas. Mensogo ne lin savos.
Li do respondis:
— Mi havis por fari la samajn aferojn ol en aliaj fojoj. Ĉu mi ne posedas kampodomon en tiu loko?
— Estas vere. Sed vi ne iris en ĝin.<noinclude><references/></noinclude>
1kwb52ebl7wuk64r960p4cdx4glqk3u
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/111
104
21970
125524
71831
2026-07-20T18:44:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125524
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Kio povas kredigi ...
— Nek la ĝardenisto, nek lia edzino, nek lia filo, nek iu ajn vin vidis.
— Ha! Filipo mem neas, ke li min renkontis.
— Jes: kaj eĉ li tion certigas kun energio tia, ke estas neeble dubi pri lia kredindeco.
Herbeno ne aŭskultis plu; li pripensis.
Konfesi, ke li ĉeestis ĉe la kampodomo, en momento kiam tion nesciis ĉiuj homoj ĝin loĝantaj, estis samtempe senvualigi liajn amrilatojn kun fraŭlino Kolardo. Sed la junulo pli ŝatis ĉion toleri, prefere ol perfidi sian amantinon, kiu fidis al lia lojaleco. Aliparte tia konfeso senripareble vundus la senteman koron de Beatrico: ĉar, kvankam la amo de Fernando al Reĝino neniamaniere plimalgrandigis la amon sentitan de la junulo al lia rajta edzino, tamen Herbeno bone komprenis, ke neniam la juna virino povos akcepti tiel strangan korstaton, kaj opinios, ke ŝi estas malŝatita. La silento de l’ kriplulo montris al li, kia konduto decas en tiaj cirkonstancoj. Li ne parolos.
La juĝisto rediris:
— Nu, Herbeno, vi ne respondis al mia demando?
— Post tagmanĝo, min ekkaptis perforta kapdoloro. Mi iris en arbarojn promenadi, esperante, ke la freŝeco de l’ aero min resanigos.
La magistrato ridetis, kaj levetis la ŝultrojn, dirante:
— Se la motivo de via vojaĝo estus tia, kian vi pretendas, vi sen ŝanceliĝo estus konfesinta ĝin depost la komenco de tiu demandado: ĉar senkulpa promenado neniam estis ago punita de leĝoj. Sed kontraŭe depost kvarono da horo, anstataŭ respondi, vi min demandas, serĉante, ĉu en miaj paroloj vi ne trovos elementojn por via defendo. Vi kredis, ke mi falis en la enfalujon preparitan de vi. Senerarigu vin. Tiel agante, mi kontraŭe insidis al vi kaptilon. »<noinclude><references/></noinclude>
erwzitnal2altvif2xbghcc5jr32myz
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/112
104
21971
125525
71832
2026-07-20T18:50:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125525
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Fernando, sentante, ke li estas divenita, ruĝiĝis kaj nenion respondis.
Post kiam sinjoro Taburio estis demandinta kelkajn notojn, li daŭrigis:
— Jen estas kiamaniere vi utiligis vian tagon. Je la unua kaj kvindek-kvin minutoj, vi uzis la fiakron 2743, kaj promesis al la veturigisto kvin frankojn por trinkmono, se li alvenos ĝustatempe. Por ke vi pagu tian monsumon, vi devis nediskuteble opinii tiun vojaĝon gravega por vi. Tamen la vagonaro estis eliranta. Se vi ne ĝin preterlasis, vi povis fari tion nur dank’ al la komplezo de oficisto, kiu remalfermis la pordon, kaj riskis pro tio la riproĉojn de siaj superuloj. Vi saltis en la vagonon por pakaĵoj, en momento kiam ĝi ekruliĝis; poste vi elvagoniĝis en ''Clamart'' por eniri en unuaklasan veturilon, kaj fine vi malsupreniris en ''Sèvres''. Ĉu tio estas preciza?
Larĝaj ŝvitgutoj perliĝis sur la frunto de Herbeno: antaŭ tia akurateco nei estis neeble.
— Tio estas perfekte preciza, li ĝemis.
— Kiam vi estas alveninta en ''Sèvres'', kio vi fariĝas? Tion neniu scias.
Fernando spiris, kaj obstinante en sia unua ideo:
— Mi jam diris, li respondis, ke mi iris en arbarojn por promenadi.
— Tre bone. Mi vidas, ke vi konfesos nenion, almenaŭ nune. Cetere tiu punkto de l’ proceso havas per si mem neniun gravecon. Eble vi estas prava; eble vi reale promenadis. La sola afero, kiun oni povas certigi estas jena: vi atingis stacidomon sidantan pli malproksime ol ''Versailles'', aŭ prefere unu el stacioj de la grandzona fervojo, ĉu ''Jouy''’on, ĉu ''Bièvres''’on, ĉu ''Palaiseau''’on.
— Mi! Sed tio estas falsa, falsega. Antaŭ momento vi estis tre akurate sciigita; mi tion konsentas. Sed nun kontraŭe vi naĝas en plena fantazio.
— Ne tiom, kiom vi kredas. Se mia hipotezo estus malvera, kial, anstataŭ utiligi vian abonkarton, vi prenis<noinclude><references/></noinclude>
7sql7brippnig9qvrgd3nchjtwiscqn
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/113
104
21972
125526
71833
2026-07-20T18:55:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125526
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>bileton? kial anstataŭ uzi ĉirkaŭurban vagonaron, vi revenis Parizon per vagonaro por malproksimaj landoj?
— Ho! tia certigo estas vere tro imagoplena. Sed ĝuste mi ne utiligis fervojon; mi revenis piede. Kaj, en momento kiam mi pasis sub la pontego, mi piedfrapis la malvivan korpon de Sedilo. Jen estas kial mi konis lian morton.
Fernando elparolis tiujn vortojn per tiel sincera voĉtono, ke sinjoro Taburio sentis sin ŝancelita.
— Parolu, li diris, kaj rakontu detale ĉiujn okazintaĵojn. Se vi povas pruvi vian senkulpecon, mi konfesos, kaj tio ne vundos mian memestimon, ke mi eraris. Iru; mi vin aŭskultas.
Fernando rakontis al sinjoro Taburio kiamaniere li, preterlasinte sinsekve du vagonarojn, estis devigita reveni piede, intencante uzi la tramveturilon de ''Issy''. Ju pli la junulo parolis, des pli la juĝisto lin aŭskultis kun la plej grava atento.
Kiam li estis fininta:
— Ĉu vi renkontis sur via vojo, demandis la magistrato, iun, kiu konas vin, kiu povas certigi, ke li vin vidis?
Herbeno kolektis siajn memorojn.
— Mi ne kredas, li respondis. Sed mi estis tiel frenezigita, ke mi tre povis pasi apud amiko, kaj ne lin rimarki.
— Tiam vi parolis kun neniu?
— Kun neniu.
— Sed en tiaj kondiĉoj, kiun pruvon vi donas pri la kredindeco de viaj paroloj?
— Mian parolon de honesta viro, respondis malhumile Fernando. Ĉu tio ne sufiĉas?
— En ordinaraj cirkonstancoj de la vivo, tio ne nur sufiĉus, sed eĉ sufiĉegus. Sed en la situacio, en kiu vi nun troviĝas, tiu certigo nur morala perdas multon da sia valoro. Mi diros plion. Se vi estus rakontinta tiun historion en la komenco de la demandado, eble, malgraŭ la kontraŭstarantaj pruvoj, mi estus povinta ĝin opinii<noinclude><references/></noinclude>
h3d1o3cz9ww87snyu1agfhgfg4s4yau
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/114
104
21973
125527
71834
2026-07-20T19:02:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125527
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>grava: sed nun vi havas tro grandan profiton en elpenso de ''alibi''’o, por ke, kiam ĉia kontrolo mankas, via certigo estu kredinda. Mi do reprenas mian rakonton en la loko, en kiu mi ĝin lasis, kaj mi daŭrigas. Oni vin retrovas en ''Bellevue'', en la vagonaro venanta el ''Chartres''.
— Tio estas malvera!
Sinjoro Taburio ne ŝajnis aŭdi la interrompon.
— En tiu stacidomo, li daŭrigis, Sedilo, kiu veturis al ''Maintenon'' (tion pruvas lia fervoja bileto retrovita sur li), eniras en la fakegon, en kiu vi troviĝas sola. Disputo okazas inter vi. Vi pafas al la malfeliĉulo unuan kuglon, kiu ne tuŝas lin, poste duan, kiu lin vundas en ŝultro. Sedilo estas venkita, nekapabla daŭrigi la batalon. Tiam vi malfermas la ĉarpordon, kaj en momento kiam la vagonaro pasas sur la pontego, vi ĵetas en la malplenaĵon la korpon de via viktimo, kaj samtempe la ilon, kiu utilis por lin mortigi. Ĉu vi rekonas tiun armilon?
Kaj la magistrato prezentis al Herbeno la rompitan revolveron trovitan de Frigulo.
La malfeliĉa bankiero troviĝis en tia stato de malvigleco, ke li estis nekapabla aŭdigi ian parolon. Nur per skuo de kapo li povis fari energian signon de neado.
— En ''Ouest-Ceinture'', daŭrigis la senkompata juĝisto, vi estas rekonita de oficisto en la firmo ''Bon Marché'': fine en la stacidomo ''Montparnasse'', vin same rekonas la kontrolisto de biletoj. Tiuj du viroj estas ambaŭ konsentaj, ke vi havis strangan fizionomion, frenezan mienon, unuvorte la sintenadon de iu, kiu antaŭ momento plenumis krimon.
— Sed ĉio tio estas abomena mensogo; mi prenas Dion ateste.
— Morgaŭ mi vin kontraŭstarigos kontraŭ tiuj atestantoj. Ni vidos, ĉu vi kuraĝos nei en ilia ĉeesto, precipe kiam vi konos tion, kio restas ankoraŭ por esti dirota.
— Kio do?
La juĝisto gradigis siajn kulpigrimedojn. Li konservis<noinclude><references/></noinclude>
dmz89in3p35f6bns5pdshfdn1bgbymw
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/115
104
21974
125528
71835
2026-07-20T19:07:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125528
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>por la fino sian plej bonan argumenton, tiun, kiu devis nevenkeble premegi Fernandon, kaj lin devigi al konfeso.
Li daŭrigis, parolante malrapide, por pli bone sentigi la tutan valoron de l’ okazintaĵo:
— Malgraŭ lia vundo kaj lia terura falo, Sedilo ne mortis tuje. Antaŭ kiam li elspiros sian lastan blovon, la mortanto certigis, ke ... vi estas lia mortiginto.
— Sed tio estas abomena, neverŝajna, freneza, rediris la malfeliĉa Herbeno, premante sian kapon inter siaj manoj. Ŝajnas al mi, ke mia prudento forflugas. Se tio estas petolaĵo, ĝi estas tro kruela, sinjoro. Ĉesigu ĝin, mi vin petegas; kompatu min; vi min mortigas.
Kaj Fernando kun larmoplenaj okuloj genufleksis antaŭ la magistrato, kaj prezentis siajn brakojn, ekkriante:
— Tio estus kruelega venĝo, kiu neniam povis ĝermi en la cerbo de Sedilo. Certe li devis senti al mi rajtigitajn riproĉmotivojn; neniam mi ŝanceliĝis tion konsenti. Sed depost multaj monatoj, en kiuj ni rilatis pro bankaj aferoj, mi havis multajn okazojn studi lian karakteron; kaj se ĉiam mi trovis en li viron facile kolerigeblan, eĉ perforteman, neniam mi rimarkis, ke li povu esti mallojala kaj kapabla de malkuraĝaĵo. Oni malbone aŭdis liajn parolojn; aŭ prefere ili estis elpensitaj de iu, kiu min malamas, kaj kiu volas min pereigi.
— Herbeno, ĉu vi konas la doktoron Meĵano?
— Tre bone; mi estas tre amikalligita kun li.
— Kaj sinjoron Hudaso, la ''Meudon''’an polican komisaron?
— Kelkafoje mi troviĝis en la ĉeesto de tiu magistrato; kaj ĉiujn fojojn mi estis agrable impresita de lia ĝentileco al mi.
— Ĉu vi kredas, ke tiuj du viroj vin malamas, kaj volas vin pereigi?
— Ne certe.
— Nu, la doktoro Meĵano estas la kuracisto, kiu flegis Sedilon, kaj lin revivigis en la ĉeesto de l’ komisaro: kaj<noinclude><references/></noinclude>
5co7d5yri801ud3ljfcx12d7sfu46ea
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/116
104
21975
125529
71836
2026-07-20T19:12:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125529
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tiuj du sinjoroj estas la atestantoj, kiuj aŭdis la lastan jeson, per kiu vin kulpigis la mortanto.
Aŭdante tiun vorton Fernando ŝanceliĝis, kaj falis en la brakojn de l’ ĝendarmo, kiu lin akompanis.
La unua demandado estis finita. Oni rekondukis la kulpigaton al lia malliberejo.
Kelkajn tagojn poste, oni denove lin eltiris el lia ĉelo, por lin kontraŭstarigi kontraŭ la atestantoj.
En la unua parto de l’ enketo okazis nenia rakontinda fariĝo.
Herbeno sen ŝanceliĝo rekonis la veturigiston, kiu lin kondukis al la stacidomo, la oficiston, kiu malfermis por li la pordon, la kondukiston de l’ vagonaro, kaj fine la biletkontroliston en la ''Sèvres''’a stacidomo.
— Mi eĉ salutis sinjoron Herbeno, en momento kiam li transiris la barilon, diris tiu viro finante; kaj sinjoro Herbeno al mi redonis mian ĝentilaĵon.
— Vi estas prava, respondis Fernando! mi tion tre bone memoras.
La juĝisto sin klinis al pedelo:
— Nun alvoku la nomitan Frigulo, li diris.
Onezimo eniris. Sin trovante antaŭ la bankiero, li sentis sin iom embarasita kaj konfuzita. Sed certa, ke li ne eraras, konvinkita, ke lia atesto estos nur la konigo de la plej neprotestebla veraĵo, li rapide rekonsciiĝis, kaj refaris por la kvara fojo la rakonton pri tio, kion li vidis.
Ju pli li parolis, des pli lia ŝajno de memfido paligis Herbenon.
Kiam li estis fininta:
— Nu, bonulo mia, diris Fernando, neniam mi vin ofendis. Kial do vi mensogas? Rigardu min atente; kaj, sen malfacileco vi tuj rekonos, ke via rakonto estas malvera de l’ komenco ĝis la fino.
— Se mi tiel persiste certigas, tio okazas ĝuste, tial ke mi konas vin tre bone. Aŭskultu min, sinjoro: estu<noinclude><references/></noinclude>
d3mrq5yyvinffe3vj60fmwonn2rmvtj
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/117
104
21976
125530
71837
2026-07-20T19:19:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125530
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>certa, ke mi sentas veran ĉagrenon, estante devigata paroli tiel, kiel mi faras. Ĉar vi plaĉas al mi; mi estis amikema al vi. Sed tamen mi ne povas ne diri tion, kio estas vera. Estas vi la vojaĝanto, kiu troviĝis en la fakego, en kiun envagoniĝis la viro de l’ pontego. En tiu momento, vi estis sola. Tion mi ĵuras.
Kaj Onezimo kun granda tragedia gesto etendis la manon, ĝin direktante al sinjoro Taburio.
— Vi povas eliri, diris la magistrato. Pedelo, alvoku nun Ragelon kaj la edzinon Ragelo.
Kiam la du atestantoj estis enirintaj en la oficejon de l’ juĝisto:
— Viajn nomon, baptonomon kaj profesion, demandis Taburio.
— Emilio Ragelo, oficisto en la firmo ''Bon Marché''.
— Kaj vi, sinjorino.
— Mi estas lia edzino.
— Ĉu vi rekonas la kulpigaton?
— Tre bone. Mi loĝas ''Clamart''’on. Ĉiutage mi eliras matene kaj revenas vespere. Tre ofte mi vojaĝas kun li. Li estas sinjoro Herbeno la bankiero.
— Efektive, respondis Fernando, vi ofte supreniras en la fakegon, en kiu mi jam troviĝas.
— Rediru antaŭ mi, diris la juĝisto, tion, kion vi jam rakontis al la agento de la polica Prefektejo.
— Jen estas. Tiun tagon, mi havis libertempon. Mia edzino kaj mi revenis el ''Auteuil'' per la malgrandzona fervojo, intencante fari ankoraŭ kelkajn vizitojn en Parizo, antaŭ kiam ni realiros ''Clamart''’on. En ''Ouest-Ceinture'' ni preterlasas la korespondan vagonaron. Ni atendadis tiun, kiu venos el ''Versailles'', kiam subite vagonaro por malproksimaj landoj haltis antaŭ ni. Mi tre sciis, ke estas malpermesate ĝin uzi; sed, je Dio! tio estis tiel alloga, ke mi diris al mia edzino: “Ni supreniru en ĝin, spite la regularo.” Mi rigardis dekstre kaj maldekstre: neniu nin observis. Mi malfermis vagon-<noinclude><references/></noinclude>
0yaknesig41eisiucytaolhnin9ol44
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/118
104
21977
125531
71838
2026-07-20T19:26:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125531
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pordon ian, tiun, kiu troviĝis okaze sub mia mano, kaj puŝis tra ĝi mian edzinon. Apenaŭ ĝi estis refermita, tuj la vagonaro eliris. En la kontraŭa angulo de l’ kanapo sidis vojaĝanto, kiun mi tuje rekonis. Li estis sinjoro Herbeno.
— Mi! Tio estas neebla, tial ke mi ne troviĝis en tiu vagonaro.
— Jes; vi sidis en ĝi. Mi estas certa, ke mi ne eraras. Kaj eĉ vi ŝajnis tiel premegita, tiel malluma, ke mia edzino timis. “Oni dirus, ke antaŭ ne longe li plenumis krimon,” ŝi diris al mi mallaŭte. Mi ŝin rekuraĝigis; mi al ŝi certigis kontraŭe, ke vi estas ĉarma knabego. “Li estas abonanto kiel mi,” mi aldonis. “Preskaŭ ĉiam ni veturas kune, ĉar kiel mi li uzas la fakegon por fumantoj. Tiam tre ofte mi petas de li fajron.” Mia edzino, kiu ĉeestas, povas min kulpigi pro mensogo, se mi ne diras la veron.
Sinjorino Ragelo demandita rediris por la dua fojo la saman rakonton, jam faritan de ŝia edzo.
Nun la bankiero silentiĝas, korpremegite. Ĉu nun li povos sin senkulpigi, kiam malgraŭ liaj energiaj neadoj, oni ne kredas plu liajn parolojn. Evidente tiu viro, kiun li konas apenaŭ, estas sincera en siaj certigoj.
Ragelo daŭrigis:
— Alveninte en ''Montparnasse''’on, mi prezentis miajn biletojn al la kontrolisto. “Sed ili estas biletoj por malgrandzona fervojo,” diris al mi tiu viro. “Kial do vi malsupreniras el la ''Chartres''’a vagonaro?” Mi klarigis al li tion, kio okazis. “Vi malobeis la regularon,” li respondis, “mi konas nur miajn instrukciojn; kaj pro tio mi faros al vi protokolon.” Mi estis devigita liveri mian nomon kaj mian adreson. Jen estas kial la agento de la polica Prefektejo povis min retrovi.
— Unu lastan vorton, diris la juĝisto. En ''Ouest-Ceinture'', kiam vi eniris en la vagonon, ĉu Herbeno estis sola?
— Li estis sola.<noinclude><references/></noinclude>
c67lp94pzr68ko3le6egsbmvq6ulonl
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/119
104
21978
125532
71839
2026-07-20T19:33:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125532
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉu vi povas tion ĵuri?
— Mi ĵuras.
— Ĉu vidiĝis postsignoj de batalo, makuloj de sango?
— Mi rimarkis nenion similan.
— Tre bone: vi povas eliri.
Sin turnante al la pedelo:
— Alvoku nun la lastan atestanton, diris sinjoro Taburio.
Aristido Blankaro, oficisto de l’ Okcidenta fervojo, deĵoranta en la ''Montparnasse''’a stacidomo, alpaŝis kun malpetolema sintenado.
— Ĉu vi konas sinjoron Herbeno? demandis la juĝisto.
— Tre bone.
— Ĉu estas li tiu, kiu troviĝas antaŭ vi?
Blankaro rigardis tre atente la bankieron, kaj respondis:
— Jes, sinjoro.
— Rakontu tion, kion vi scias.
— La ''Chartres''’a vagonaro estis ekalveninta. Min oni komisiis por kontroli la biletojn. La vojaĝantoj rapidis antaŭ mi, donante sian vojaĝkarteton, kiam inter ili mi rekonis sinjoron Herbeno. Li pasis kaj prezentis sian bileton. Mi salutis lin per klino de kapo: sed kredeble li ne tion rimarkis, ĉar li ne ŝajnis min rekoni. Cetere oni estus kredinta, ke lin premas granda kortumento, ĉar lia vizaĝo estis terurita, kvazaŭ grava malfeliĉaĵo estus falinta sur lin. Mi eĉ tion rimarkigis al mia kolego.
— Tial ke la kulpigato donis al vi bileton, vi kredeble vidis, en kiu stacio estis prenita tiu bileto?
— Se mi estus povinta diveni tion, kio okazis, mi certe estus rigardinta ĝin. Sed la vojaĝantoj estas premitaj, pasas rapide, sin puŝas reciproke. Preskaŭ neniam oni havas sufiĉe da tempo por legi ĉiujn vojaĝkartetojn. Cetere ilia formo kaj ilia koloro enhavas ĝenerale montrojn tute sufiĉajn. Ekzemple: en la sama vagonaro troviĝis du vojaĝantoj devenantaj de la malgrandzona {{vdk|fer|vojo}}<noinclude><references/></noinclude>
gsejem0c3tdvd85359gs7djf9nxdw4j
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/120
104
21979
125533
71840
2026-07-20T19:40:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125533
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|fer|vojo}}. Ĉi tiujn mi tuj rekonis; kaj eĉ mi faris al ili protokolon pro malobeo al la regularo.
— Ĉu vi konservis ĉiujn biletojn devenantajn de tiu vagonaro?
— Mi ilin redonis al la Direktejo. Sed kiam eĉ oni estus konservinta ilin, la analizo de tiu biletaro povus prezenti neniun utilon. En ĝi ĉiuj stacidomoj, de ''Chartres'' ĝis Parizo, estas reprezentitaj, eĉ tiuj, kiuj devenas de la grandzona fervojo. Estas neeble diveni, kiu el tiuj biletoj apartenis al sinjoro Herbeno.
— Laŭ la rakonto, kiun vi jam faris al la agento de la polica Prefektejo, via opinio estas, ke la kulpigato ne povis envagoniĝi en ''Bellevue''.
— Ne. La malproksimlandaj vagonaroj, kiuj direktiĝas al Parizo, haltas en ''Bellevue'' nur por elvagonigi, sed ne por envagonigi vojaĝantojn. La solaj abonantoj havas rajton ilin uzi por iri Parizon. Por la aliaj veturantoj la afero estas neebla, tial ke la Kompanio ne liveras biletojn. Sed la abonkarto de sinjoro Herbeno valoras ĝis ''Versailles''. Do, tial ke li ne uzis ĝin, kaj prezentis bileton, tio pruvas, ke li venis el stacio pli malproksima ol tiu urbo, el stacio por kiu lia abonkarto ne valoras plu.
— Tre bone: vi povas eliri.
Kiam Blankaro estis foririnta:
— Nu, Herbeno, demandis la juĝisto, kion vi havas nun por respondi?
— Nenion. Ĉu mi povas ankoraŭ provi defendon. Mi tre klare sentas, ke mi estas pereonta.
— Ha! fine do vi konfesas.
— Ha ne! tute ne. Depost du horoj mi vivas en abomena inkubsonĝo. Mi estas premegita, neniigita de tiuj atestoj, kiuj tiel mirinde inter si akordiĝas: kaj tio, kio min definitive senmovigas, kio min neripareble paralizas, estas jena: mi havas en koro tro da justemo, por suspekti la sincerecon de atestantoj.
Mi havas neniun malamikon. Tiuj, kiuj min kulpigis<noinclude><references/></noinclude>
1sen33bz8cqvxrkqo38zerbeoofgyha
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/121
104
21980
125534
71841
2026-07-20T19:45:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125534
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>antaŭ vi, estas homoj, kiujn apenaŭ mi konas, al kiuj sekve mi povas esti nur indiferenta. Kiam eĉ ili sentus al mi kormovon ian, tial ke mi ĉiam agis kun ili kiel ĝentila kaj bonedukita viro, ĝi povus esti nur sento de ŝato kaj de estimo. Sed tamen mi persistas en mia neŝanĝebla certigo. Mi estas senkulpa pri la morto de Sedilo. Mi tre scias, ke vi ne kredas min; mi eĉ komprenas, ke vi ne povas min kredi. Pro tio, de nun mi forlasas neutilan batalon. Faru de mi tion, kion vi volos.
La tono de sincereco, per kiu Fernando estis parolinta, la laceco, kiun li ŝajnis senti, profunde kortuŝis la juĝiston. Depost la komenco de l’ enketo jam lin okupis por la dua fojo tiu sento de dubo, tiu manko de memfido, kiun dum lia tuta magistrata vivado li ne memoris esti koninta.
Pro tio, dum kelkaj minutoj, li prenis sian kapon en siajn manojn, profunde pripensante.
— Aŭskultu, Herbeno, li diris per pli dolĉigita tono, kiu strange kontrastis kun tiu, kiun li estis uzinta depost la komenco de la demandado, vi estas vere malprava, vin senmovigante, kiel vi faras, en via sistemo de defendo. Vi tre vidas, ke ĝi ne povas stari. Sed mi rimarkis fakton, kiu eble multe pezos sur la konvinko de juĝantoj. Kvankam vi elparolis kontraŭ Sedilo mortigajn minacojn, kiujn aŭdis kaj rediris via pordisto, tamen la antaŭmedito ne ŝajnas al mi pruvita. Mi eĉ diros: estas neeble ĝin pruvi. Evidente ne estas vi tiu, kiu persekutis tiun malfeliĉulon: estas li kontraŭe tiu, kiu venis vin retrovi. Se vi rakontus, laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, la dramon tiel, kiel ĝi okazis inter vi, eble la juĝantaro vidos en tio nur akcidenton: tiam ĝia sentenco estos senkulpigo. Sed kontraŭe via silento vin kondukos rekte al la punlaborejo, aŭ eĉ al eŝafodo. Vi vidas, ke mi parolas al vi amike. Mi prezentas savan stangon; ĝin ekkaptu.
— Ha! sinjoro, de longa tempo mi estus ĉion konfesinta, se io simila al tio, kion vi kredas, estus reale<noinclude><references/></noinclude>
ki4we76yskv5km5qcpfq7w9d5wgc50n
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/122
104
21981
125535
71842
2026-07-20T19:52:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125535
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>okazinta. Sed tamen mi ne povas por vin plezurigi, eĉ por savi mian kapon, akcepti kiel verajn la faktojn, kiuj min kulpigas, tial ke tiuj kulpigoj estas falsaj de l’ komenco ĝis la fino, mi eĉ diros, tial ke mi tute ne scias per kiaj cirkonstancoj ili povis naskiĝi.
Sinjoro Taburio havis geston de malpacienco.
— Tre bone, li respondis malvarme. Morgaŭ, kiam vi vidos la kadavron de via viktimo, eble vi ne kuraĝos persisti en tiu sama sintenado.
— Ĉu vi ne povas evitigi al mi la doloron de tia kontraŭstarigo?
— Ĝi estas necesega.
— Kiel plaĉos al vi. Mi estas en via povo. Mi esperas, ke mi havos sufiĉe da forto por iri ĝis la fino.
Herbeno sin levis. La demandado estis finita.
La morgaŭon en ''Morgue'' (mortintejo), antaŭ la kadavro de Sedilo, la malfeliĉa Fernando kortuŝis ĉiujn ĉeestantojn. Lia vizaĝo estis pli palega ol tiu de la malvivulo kuŝanta sur platŝtonoj. Liaj manoj tremis. Li memoris la mortigan deziron, al kiu hieraŭ la juĝisto aludis; kaj li sentis sin tremetanta pro teruro, pripensante al la rapideco, per kiu la hazardo ĝin plenumis, por lia malfeliĉo kaj la malfeliĉo de ĉiuj liaj samfamilianoj.
Sed kiam sinjoro Taburio al li diris solene, direktante la manon al Sedilo:
— Antaŭ la kadavro de tiu, kiun vi mortigis, ĉu vi ĉiam persistas nei vian krimon?
Herbeno rigardis la juĝiston per freneza kaj malvigla okulo, kaj ne eĉ penis respondi unu vorton.<noinclude><references/></noinclude>
a5ahoc128wl605qx4uhn42creusvbc8
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/123
104
21982
125536
71843
2026-07-20T20:00:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125536
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO KVINA|c|g=150%}}
Dume Beatrico mortmalsaniĝis pro kortuŝeco kaj maltrankvileco.
En momento kiam Herbeno estis arestita, ŝi troviĝis kiel li en sia dormoĉambro, sin vestante: kaj kiam ŝi konis la malfeliĉon, kiu ŝin frapis, jam de longa tempo ŝia edzo estis malliberigita.
Verdire la komisaro, kiu arestis Fernandon, petis de la bankiero, ĉu li deziras kisi siajn familianojn, antaŭ kiam li eliros: sed la junulo respondis per petola tono:
— Neutile; mi dankas vin. Tie kuŝas malkompreniĝo, kiu rapide vaporiĝos. Mi esperas, ke mi estos reveninta, antaŭ kiam mia edzino rimarkos mian foreston.
La unuan tagon, Beatrico partoprenis la optimismon de sia edzo. Ĉu estas kredeble, ke ŝia Fernando tiel lojala, tiel bona, estas prave atakita de kulpigoj?
Pro ia tintado de la sonorilo, pro la plej malforta bruo aŭdita en la ŝtuparo, ŝi ekkriis.
— Ĝi estas li!
Ho ve! ŝia espero estis ĉiam trompita.
Kiam eknoktiĝis, ne povante pli longatempe toleri tian kortuŝecon, ŝi kuris al Maziero, kaj lin sciigis pri la okazintaĵo.
Timigite siavice, la bankiero, kvankam la horo estis tre vespera, dezirante sin sciigi, iris frapi sur la pordon de diversaj amikoj, kaj fine alvenis en la hejmon de Klozelo.
Li trovis Eduardon senmovigitan de ĉagrenego.<noinclude><references/></noinclude>
8ap88yjj1i9y94ygiwn3l0jijquixmh
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/124
104
21983
125537
71844
2026-07-20T20:07:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125537
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La juna advokato ĵus revenis de la oficejo de Taburio, kiu al li konigis la malĝojan novaĵon.
Fernando estis enfermita en malliberejo, kaj nevidebla por iu ajn.
— Kion diris la juĝisto? demandis la bankiero korpremita. Kial Fernando estas enkarcerigita?
— La profesia sekreto malpermesas, ke Taburio parolu. Eĉ anoncante, ke Herbeno estas en malliberejo, li estus preteririnta la limojn de sia devo, se Fernando ne estus koniginta al li, ke min mem li elektis kiel advokaton, por lin defendi.
Maziero falegis en apogseĝon, senmovigite de tiu neatendita frapo, kiun li neniamaniere povis antaŭvidi.
Sed la maljunulo havis tro energian naturon por lasi sin senfine neniigi, farante nenion por kontraŭbatali.
Post kvarono da horo li sin relevis, kaj rektigante sian altan kreskon:
— Neutile plori, li diris, sed necese agi. Fernando pli bezonas nian helpon ol niajn ĝemojn. Anstataŭ prizorgi pri ni, ni kontraŭe pri tiu kompatinda infano devas nin okupi.
Kiam Fernando vidis Klozelon enirantan en lian ĉelon, li preterlasis ĝojan ekkrion.
— Ha! mia malfeliĉa amiko, diris la juna advokato, sin ĵetante en la brakojn de Herbeno, ĉu iu povis antaŭvidi, ke ian tagon ni ĉeestos unu antaŭ la alia en tiel malgajaj cirkonstancoj!
Fernando redonis al sia amiko sian brakpremon, kaj diris tuje:
— Antaŭ kiam ni parolos pri la afero, ĉu ci kredas min kulpa?
— Mi ne ekzamenis ankoraŭ sufiĉe detale la aktaron de l’ proceso, por…
— Mi ne parolas pri faktoj pli malpli kulpigaj, pli malpli senkulpigaj. Mi rediras mian demandon. Depost<noinclude><references/></noinclude>
2x4k9w6nsmrujw8glng0sda1jc3666w
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/125
104
21984
125538
71845
2026-07-20T20:13:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125538
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pli ol dudek jaroj ci konas min: ĉu ci kredas, ke tiun abomenan krimon, pri kiu oni min kulpigas, mi estas kapabla esti farinta?
Eduardo fikse rigardis sian amikon en la blankaĵo de okuloj. La kredindeco kaj la lojaleco, kiujn li vidis en ili, naskis en lia konscienco certigon pli fortan ol ĉiuj ŝajnoj.
Li do respondis senŝancele:
— Ne.
— Ha! nun mi sentas min feliĉa, ĉar mi ne estas plu sola por kontraŭbatali Taburion, ĉar mi havos por min defendi advokaton tiel spertan kiel ci, tio estas infaneca amiko, en kiu kuniĝas klera leĝsciencisto kaj oratoro elokventa. Depost mia arestado, por la unua fojo, mi sentas, ke iom da espero renaskiĝas en mia koro.
— Cia senkulpeco estas certa; pri ĝi mi ne dubas eĉ unu minuton, kaj mi ĝin pruvos nerifuteble. Sed por tio necese estas, ke cia konfido al mi estu plena. Se mi volas devigi la juĝantaron al senkulpigo, mi devos konigi la plej malgrandajn agojn de cia vivo, horon post horo, minuton post minuto, dum la malbenita tago, en kiu mortis Sedilo. Por trafi tiun celon, mi prenis antaŭzorgojn. Mi volis resti sola kun ci, kaj por tion plenumi mi forigis la gardiston, kies ĉeesto nin estus ĝeninta. Parolu do sen timo, kaj konfidenciu al cia advokato la sekretojn, kiujn ci ne volis konigi al la juĝisto. Mi memoros nur tion, kion mi opinios necesa por cia defendo: la ceteron la amiko scios forgesi.
Parolante, Eduardo turnetis la foliojn de aktaroj, kiujn li demandis:
— Ci veturis al ''Sèvres'', li komencis: por kion fari ci iris al tiu loko?
Herbeno ŝanceliĝis.
— Tion mi jam klarigis al sinjoro Taburio, li diris fine. Mi suferis pro kapdoloro, kaj mi iris promenadi.
Pro tiuj vortoj la frunto de Eduardo malĝojis.<noinclude><references/></noinclude>
1ow6xm5ugg509vl68u15xk3vpyzwv9p
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/126
104
21985
125539
71846
2026-07-21T07:57:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125539
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Mi petas de ci konfidon, diris la juna advokato per riproĉa tono, kaj ci komencas per mensogo. Se tio, kion ci rakontas, estus vera, ci ne estus uzinta fiakron por cin veturigi al la stacidomo tiel rapide. Mi cin konas: kvankam ne avara, ci ne estas malŝparema, kaj ci ne estus elspezinta kvin frankojn por kontentigi simplan kapricon. Plie por spiri aeron, ci ne bezonis iri ĝis ''Sèvres''. Preterlasinte la ''Versailles''’an vagonaron, ci estus uzinta la sekvantan, kiu haltas en ''Clamart''. En tiu loko troviĝas arbaro, kiu estus liverinta ĉion, kion ci povis deziri. Ĉu mi eraras?
Fernando mallevis la kapon, kaj nenion respondis.
— Mi daŭrigas, diris Klozelo. Oni cin retrovas en ''Bellevue''.
— Tio estas malvera, respondis Herbeno kolere. Ĝis nun la atestoj enhavas multe da precizeco; sed depost tiu momento, la tuta demandaro fariĝas nur abomena mensogo. Tion mi ĵuras.
— Tre bone; mi cin kredas. Sed se ci ne sidis en vagono, ci estis en alia loko. Kie ci troviĝis en tiu momento?
— Sur la vojo, inter ''Meudon'' kaj ''Vanves''. Tion mi jam diris.
— Ni supozu, ke tio estas vera, ne sufiĉas mia propra konvinko; necese estas, ke ci donu al mi rimedojn por konvinki aliajn homojn. Se en mia proparolado mi povas meti nur cian certigon, ne ĝin apogante sur ian pruvon, la konkludoj, kiujn mi eltiros el ĝi, ŝajnos ridindaj, kaj ne estos akceptitaj de la juĝantaro.
— Pruvojn! ekkriis Herbeno ironie. Jen estas ĉio, kion cia amemo al mi sciis trovi. Sed, amiko mia, se mi estus povinta liveri pruvojn, jam de longa tempo mi estus tion farinta.
— Sed tiam, respondis Eduardo iom kolereta pro tiu rimarko, se ci ne povas liveri ''alibi''’on, mi estas devigata partopreni la opinion de Taburio; kaj mi tion faros des<noinclude><references/></noinclude>
tkc2i6y43liuy1h2tzfopmye4g8tcv6
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/127
104
21986
125540
71847
2026-07-21T08:02:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125540
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pli facile, ke ju pli mi havas elementojn, kiujn li nescias: ili estas cia ŝajno de teruro, kaj la sango, kiu kovris ciajn manojn, du horojn post la krimo.
— Ĉu ci utiligos tiujn sciigojn por pligravigi ankoraŭ mian situacion? demandis Herbeno maldolĉe.
— Ha! ne. La sola amiko vidis tiujn signojn. Sed tial ke ili povas esti nur malfavoraj al la kulpigito, la advokato ilin ne konas. Sed fine, ĉar ni estas solaj, ci sen danĝero povas diri, de kiu fonto devenis tiu sango, kiu kovris ciajn manikojn kaj ciajn fingrojn.
— Ĝi estis sango de Sedilo. Kial mi mensogus?
La juna advokato faris subitan ekmovon.
— Sed tiam ci konfesas, li diris.
Fernando havis geston de malpacienco.
— Ĉu mi estos devigata, li respondis, rekomenci antaŭ ci la rakonton, kiun mi faris pli ol dudek fojojn al la juĝisto? Apud la piedo de l’ pontego mi retrovis la korpon de Sedilo; mi ĝin sublevis kaj turnis; kaj per la sango, kiu malsekigis liajn vestojn, mi malpurigis la miajn. Ĉu ci estas kontenta?
— Mi estas konvinkita, ke ci diras la veron: sed mi sentus min multe pli feliĉa, se iu ajn atestanto povus kontroli cian diron. Sen tio ...
— Do, ĝemis Fernando malgajege, malgraŭ la certigo de ci donita antaŭ momento, ci ankaŭ min kredas kulpa. Ke tia estu la opinio de Taburio estas neeviteble, tial ke pruvoj ariĝas. Pro tio mi ne lin riproĉas. Li estas prava, li eĉ faras nur sian devon, min konsiderante kiel krimulon. Sed ci! sed ci!
Por la unua fojo depost kelkaj tagoj, Herbeno maldolĉe ekploregis.
Eduardo kortuŝita iris al li, kaj premante liajn manojn:
— Mi cin petegas, Fernando, li diris, je l’ nomo de ciaj gepatroj tiel malfeliĉe mortintaj, je l’ nomo de Beatrico kaj de Reĝino, je l’ nomo de nia malnova amikeco, diru tion, kion ci faris depost la duono de la tria ĝis la sepa.<noinclude><references/></noinclude>
1htiykisu91lz5b6dwnj4nf63s9wwm2
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/128
104
21987
125541
71848
2026-07-21T08:09:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125541
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>El sekretoj, kiujn ci bonvolos konfidi, neniu eksteriĝos. Mi prenos en tiuj konfidencioj nur aferojn, kiuj estas absolute necesegaj por savi cian honoron kaj eble cian vivon.
Fernando viŝis siajn okulojn, kaj respondis kun laca mieno:
— Mi rediris al tiuj, kiuj bonvolis min aŭskulti, tion, kion mi faris, en kiu loko mi troviĝis en la momento, en kiu la krimo estis plenumita: neniu volis min kredi. Pri la agoj, kiujn mi povis fari, pri la loko al kiu mi povis min direkti antaŭ tiu momento, neniu bezonas ĝin scii. Por mi, por mia savo, tiu sciigo neniel valorus, ĉar ĝi ne povus liveri al mi la ''alibi''’on, kiu estas necesega por min liberigi.
— Ci eraras. Tiu klarigo kontraŭe presus sur ciajn postajn certigojn sigelon de verŝajneco, kiu, dank’ al cia silentiĝo nun tute mankas al ili.
Perforta batalo ŝajnis tumultiĝi en la animo de Fernando. Momenton li malfermis la buŝon, kvazaŭ li volus komenci konfeson. Sed fine li lasis fali siajn brakojn kun granda gesto de senkuraĝeco, murmurante:
— Ĝi povus liveri neniun profiton, kaj estus malkuraĝaĵo neutila!
Kaj li aldonis mallaŭte, kvazaŭ li parolus al si mem:
— Duoble neutila! Ĉar ĝi havus tiun solan rezultaton: ne min savi, sed tamen mortige vundi miajn ambaŭ amatinojn.
— Sed tiam, ekkriis Eduardo post momento da silentado, kion ci volas, ke mi faru?
— Tion, kion ci povos. Defendu min per ciaj kutimaj talento kaj elokventeco, sed samtempe havante la certigon, ke tiu proceso al ci liveros neniun gloron, kaj ke ci alpaŝas al neevitebla malvenko. Sola afero staras; kaj mi volas, ke pri ĝi ci estu konvinkita: mi estas senkulpa.<noinclude><references/></noinclude>
n55l0070t6mwztk7vmxhcvt64rx15kr
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/129
104
21988
125542
71849
2026-07-21T08:15:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125542
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Post kiam li estis lasinta Herbenon, la juna advokato sin direktis al sia hejmo, kaj, sin enferminte en sian oficejon, li studis tre atentege la aktarojn, kiujn ĝis nun li estis ekzameninta nur supraĵe.
Sed ju pli li antaŭiris en sia legado, des pli la vero aperis al li laŭ maniero tiel nediskutebla, ke malgraŭvole li partoprenis la opinion de l’ juĝisto.
— Evidente, li pensis, certigante, ke li estas senkulpa, Fernando ludas kun la senco de vortoj. Li ne estas kulpigebla pro hommortigo, kies plenumo estis malvarme kalkulita; sed tamen li estas la vera mortiginto de Sedilo. Per siaj obstinaj neadoj li esperas erarigi la juĝantaron, semi ŝanceliĝojn en spiriton de juĝantoj, kaj ilin devigi al senkulpigo. Tia farmaniero estas eble tre maltima, sed terure danĝera.
Kiam Eduardo eliris el sia oficejo, la impreso kaŭzita de la malespera sintenado de lia amiko iom post iom vaporiĝis. Nun la sola enĉeniĝo de faktoj altrudiĝis al lia spirito, kaj li ne dubis plu.
— Nu, diris lia edzino, ĉu ci akiris la certecon, ke Fernando estos senkulpigita?
— Ho ve! tio estas neebla.
— Kiel? Ĉu ci kredas, ke Herbeno estas kulpa?
— Jes kaj ne samtempe.
— Klarigu tion. Ĉu Sedilo estis mortigita de Fernando aŭ de alia homo?
— Sedilo mortis, frapite de Herbeno.
— Tiam cia amiko estas mortiginto. Kun lia edukiteco kaj lia karaktero ĉu tia krimo akordiĝas?
— Li estas ne volmortiginto sed nevolmortiginto. Karaktero kaj edukiteco pruvas nenion; ĉion faras la cirkonstancoj. Kiu el ni povas certigi, ke neniam li fariĝos nevola mortiganto?
— Tiam li konfesis.
— Ha! se li volus konfesi kaj pruvi, ke li estas kulpa nur per eraro, lia puno estus malforta; plie eĉ, ke li<noinclude><references/></noinclude>
342nyghbui7xewf03209thkt8rzoh74
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/130
104
21989
125543
71850
2026-07-21T08:22:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125543
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>troviĝis en okazo de rajta defendo, tiam, dank’ al lia bona antaŭa konduto, la senkulpigo estus certa. Sed kontraŭe Fernando sin enfermas en sovaĝan silentiĝon, kiu lin neeviteble pereigos. Li montras forton de voleco, kiun neniam mi estus supozinta en lia animo.
— Ci do ne al li klarigis la konsekvencojn de lia sintenado?
— Mi lin petis, petegis, je l’ nomo de ĉiuj personoj, kiujn li amas, kaj kiujn li malesperigas: li restis neŝancelebla.
— Kiamaniere ci klarigas tian obstinemon?
— Kredeble troviĝas virino funde de ĉiuj tiuj mallumaĵoj.
— Ha! ne; ci eraras; mi estas certa: Fernando amegas Beatricon, kaj estas nekapabla ŝin trompi.
Klozelo havis skeptikan rideton.
— Li estis edzo tiel malmulte, li respondis, ke ne estas neverŝajne ...
— Ha! la viroj! ekkriis Juliino kolertone. Ne ekzistas do unu el ili, al kiu oni povas fidi? Tiam se mi malsaniĝus sammaniere kiel sinjorino Herbeno, ci estus kapabla ...
— Ĉarmulino, respondis Eduardo, kisante sian edzinon, tial ke neniam ci altrudis al mi tian provon, estas neeble, ke mi respondu.
Post silento, li daŭrigis:
— Jen estas, laŭ mia opinio, kiamaniere okazis la aferoj. Kredeble Fernando havas amantinon en la ĉirkaŭaĵoj de ''Bièvres''. Dank’ al lia ''Sèvres''’a kampodomo, li povas halti en tiu stacidomo kaj naski neniajn suspektojn. Sed li ne iris al sia bieno: tio estas pruvita. El ''Sèvres'', li sin direktas piede al la hejmo de tiu virino. Poste li uzas la grandzonan fervojon, delasas en ''Versailles'' sian vagonaron, supreniras en la ''Chartres''’an vagonaron, kiu kunrespondas, kaj renkontas Sedilon en ''Bellevue''. Disputo okazas. Laŭ la okazintaĵo, kies atestantino ci estis, dum<noinclude><references/></noinclude>
2c85itolvtw1htacjlwj6kpjh62vr3n
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/131
104
21990
125544
71851
2026-07-21T08:29:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125544
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>cia vizito al Beatrico, estas evidente, ke tiu Sedilo troviĝis en stato de kolerego, kiu similis frenezecon. Post paroloj ili alvenas al minacoj. Kredeble Herbeno estas atakita, sin defendas kaj mortigas sian kontraŭulon.
— Sed se tiu tre verŝajna hipotezo estas reala, mi ne vidas por kia motivo cia amiko obstine silentiĝas.
— Tio tre facile kompreniĝas. Je la duono de la tria, Fernando estis en ''Sêvres''; je la duono de la sesa, en ''Bellevue'', en la ''Chartres''’a vagonaro. En kiun lokon li iris dum tiuj tri horoj. La tempo mankis por fari longan vojaĝon. Fernando komprenas, ke, tuj kiam la scivolo estos vekita, ne estos malfacile malkovri la lokon, en kiu li kaŝas sian amantinon. Tion sentante, li preferas nei ĉion, por ne perfidi tiun virinon.
— Sed se tio estas vera, ekkriis Juliino kun admiro, tia konduto estas tute simple vera heroaĵo.
— Konante la entuziasman kaj kavaliran karakteron de Fernando, mi ne estus tre mirigita pro tio.
En tiu momento, aŭdiĝis tintado de sonorilo.
Ĝi estis Maziero.
Depost la arestado de lia baptofilo, la maljunulo fariĝis nerekonebla. Lia sulkigita, terkolora, malgrasiĝinta vizaĝo, liaj okuloj eniĝintaj en okulejojn, cirklitaj de bistra nuanco, sed brilantaj pro malluma fajro, sufiĉe montris la korpremojn, kuj lin turmentis dum la longaj horoj de liaj sendormaj noktoj. Tamen la malfeliĉeco ne povis rompi la nevenkeblan energion de tiu supera homo, kiu stariĝis kontraŭ la barilo, ĉiam armite por batalo, ĉiam preta por oferi sian agemon kaj sian inteligentecon al tiuj, kiuj povis ilin bezoni.
— Nu, li petis de Klozelo, lin demandante per rigardo, ĉu vi havas novaĵon por konigi al mi?
La juna advokato ĉion rakontis al la bankiero, kaj li al li konigis siajn suspektojn.
— Certe la vero kuŝas tie, respondis Maziero pripensinte. Ĉar ĝuste depost kelke da tempo mi havas motivojn por<noinclude><references/></noinclude>
2nsylw7zwplppj3vln3ajm4noakwhv2
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/132
104
21991
125545
71852
2026-07-21T08:41:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125545
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>plendi pri la nereguleco de Herbeno. Laŭ mia opinio, jen estas tio, kion ni devos fari. Tiel longe kiam la amantino de Fernando ne estos retrovita, neutile estas averti Beatricon. Ŝi amegas sian edzon; kaj sciigo pri lia malfideleco al ŝi kaŭzus neutilan ĉagrenon. Sed dum tiu tempo ni ne devos resti neagemaj. Nia kampo por serĉadoj estas ja tre limigita. Ni esperu, ke ni havos nenian malfacilecon por retrovi tiun virinon. Fernando silentiĝu por ne ŝin {{sic|komprometi|kompromiti}}, mi tion ĝis ia grado komprenas. Sed ni ne havas samajn konsciencdubojn. Per ia ajn maniero, ni devos savi tiun malfeliĉan infanon, eĉ malgraŭ lia volo. Kiam lia sekreto estos malkovrita, li ne havos plu ian motivon per pli longatempe silentiĝi.
Tiam Beatrico estos avertita pri tio, kio okazas. Ŝi tro amas sian edzon por ne lin pardoni.
Ju pli Maziero parolis, des pli Eduardo kapjesis, signe de aprobo.
— Vi estas prava, li respondis. Sendiskuteble vi montris nian plej taŭgan konduton; kaj mi penados sur tiu vojo per ĉiuj miaj fortoj.
Parolante tiel, kiel li faris, Maziero obeis kaŝitan penson. Liaj suspektoj senŝancele sin direktis al Reĝino. Supozante, ke li estas prava en siaj konjektoj, la bankiero esperis, ke fraŭlino Kolardo ne ŝanceliĝos, kaj sin pereigos por savi sian amanton.
Sed Klozelo, al kiu li konigis siajn esperojn, ilin detruis per unu sola vorto:
— Vi forgesas, li diris, ke ĝuste en la tago en kiu la krimo estis plenumita, oni ne vidis Fernandon en la kampodomo. Ni akceptu, ke li sin enŝovis en ĝin kaŝe, li estus reveninta Parizon per ĉirkaŭurba vagonaro. Kiam eĉ li estus piedirinta ĝis ''Bellevue'', por uzi la ''Chartres''’an vagonaron, li estus utiliginta sian abonkarton.
Maziero skuis la kapon kaj eliris, intencante veturi al ''Sèvres'', por peti novaĵojn pri Beatrico.<noinclude><references/></noinclude>
c4bzuv58w37n88wphf9fv0aosjm5dbc
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/133
104
21992
125546
71853
2026-07-21T08:48:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125546
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Timante, ke la soleco pligrandigos ankoraŭ la malesperon, kiu konsumis sinjorinon Herbeno, la bankiero konsilis al la juna virino, ke ŝi sin turnu al sia onklino, kaj loĝu kun ŝi dum la tuta daŭrado de l’ proceso. Li pensis, ke la atmosfero de ameco, en kiu ŝi vivos tie, estos potenca kvietigilo, kiu plimaldoloros ŝiajn suferojn.
Li trovis kiel ĉiam la tri virinojn profunde malĝojaj: sed tiu, kies vizaĝo ŝajnis plej difektita de larmoj, ne estis Beatrico, sed Reĝino.
Depost la arestado de Fernando, la koro de la junulino fariĝis batalkampo, sur kiu la plej kontraŭaj sentoj interfrapiĝis: sed nek unu nek alia el tiuj kormovoj povis triumfi per decidiga venko.
Fraŭlino Kolardo atentis kun korbatanta intereso ĉiuj farojn de l’ proceso.
Ĉu estis ŝia amanto aŭ nekonatulo la viro, kiu mortigis Sedilon? Tion ŝi nesciis, same kiel la aliaj homoj, tial ke la fariĝo okazis ĉirkaŭe unu horon post la eliro de Fernando. Sed ŝi sentis, ke se Herbeno povus tre akurate konigi, kiamaniere li pasigis sian tutan tagon, tia konigo inokulus en la spiriton de Taburio tre favoran impreson. Efektive tio, kio pereigis la junulon, estis malpli la okazintaĵo mem, ol la mistero, en kiun li sin envolvis, mistero, kiu lasis pordon malfermita al ĉiuj hipotezoj.
Eble per unu vorto Reĝino povus igi libera sian iaman amanton; kaj tiun vorton elparoli ŝi ŝanceliĝis.
Kaj estis nek honto de skandalo, nek perdo de ŝia bonfamo, nek konfeso tre laŭte proklamita de kulpa amo, kiu fermis ŝian buŝon. Ne. La malhumila knabino sentis por la opinio de indiferentuloj tro fieran malŝaton, por ke ŝin influu tiaj konsideroj de timema virgulino. Kontraŭe; se ŝi estus sciinta, ke Fernando ĉiam ŝin amas, ŝi estus sentinta iom da malhumileco, bravante malkaŝe la indignan sentencon de hipokrita mondumo, kaj estus kriinta antaŭ ĉiuj:
— Mi amas! kaj supre de mia amo nenio ekzistas!<noinclude><references/></noinclude>
npnmugwsz2dovj15k5ezi43yoexrrne
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/134
104
21993
125547
71855
2026-07-21T08:54:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125547
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Sed ŝi kredis, ke Fernando ne ŝin amas plu.
— Jes, ŝi pensis, verŝante larmojn de kolerego, mi lin petegis, mi min trenis antaŭ liaj piedoj, almozpetante rigardon, rideton, aman vorton. Anstataŭ prezenti siajn brakojn, li malvarme eltiris sian poŝhorloĝon. Al varmegaj paroloj, kiujn mi balbutis meze de ploregoj, li respondis kun teda mieno:
— Mi ne volas preterlasi mian vagonaron.
Ha! kruelulo, sen ia bedaŭro ci pistis mian koron. Miavice nun! Ci estis sen kortuŝo; mi estos sen kompato!
La morgaŭon, konsciencriproĉoj ŝin ekkaptis.
Ŝi vidis sian malfeliĉan amanton en lia ĉelo, lumigita de mallarĝa fenestreto provizita je feraj baroj, malgrasiĝintan, nerekoneblan, havantan tro da lojaleco por ŝin perfidi, ĉiam atendantan la konfeson, kiu eble estos por li savanta helpo, malesperantan pro ŝia silentiĝo, kaj ŝin malbenantan. Ian vesperon, influita de tiu ideo, ŝi ekkriis, dum Beatrico ĉeestis:
— Ne timu; oni lin savos.
— Ho! danke, karulino: rediru al mi tiun konsolan parolon; renasku en mia koro iom da espero. Mi tiel forte bezonas kredi, ke tiu, kiu min amas, estos baldaŭ redonita al mi.
Aŭdante tiujn vortojn, Reĝino stariĝis per saltego, kvazaŭ serpento ŝin mordus.
— Ĉu ci kredas, ŝi diris ironie, ke ci ĉiam estis kaj ĉiam estos la sola virino amita de cia edzo?
— Kial ci diras tion per tiel malafabla tono? ĝemis la juna virino paliĝante.
— Sed tial ke la fideleco estas afero tre malofta ĉe la viroj, respondis fraŭlino Kolardo kun hipokrita dolĉeco, komprenante, ke ŝi preskaŭ sin perfidis.
— Ĉe la aliaj, eble; sed ĉe li, ne. Se ci estus edzino, mi rakontus aferojn, kiuj sufiĉe cin konvinkus.
Post tiu konfeso Reĝino eliris subite, pretekstante<noinclude><references/></noinclude>
clief7m5yw6xnaujbo34xu989ncy68p
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/135
104
21994
125548
71856
2026-07-21T09:01:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125548
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>negravaĵon, kaj kuris sin enfermi en sian ĉambron. Ĵaluzeco, perdita amo, vundita malhumileco kunpremis ŝian bruston kvazaŭ en premegilo. Ŝi sufokiĝis.
— Ha! tiamaniere okazas aferoj, ŝi blekis. Jen estas do la kaŭzo de lia malvarmeco. Certe por lin posedi, por ĉiam lin konservi apud mi, mi perdus mian bonfamon sen bedaŭro, sen konsciencriproĉo ia; sed por lin ĵeti en brakojn de alia virino, ne vere! tio estus tro idiota!
Subite kaj sen transiro ideo de superega sindono trairis ŝian cerbon.
— Se mi certigus, ke Herbeno troviĝis en mia ĉambro en la momento mem, en kiu la krimo estis plenumita, li estus savita. Oni opinius, mi kredas, ke la perdo de mia bonfamo estas garantiaĵo sufiĉa de mia sincereco. Ŝajnas al mi, ke neniu kuraĝus suspekti, ke sub tiu konfeso kuŝas mensogo. Certe Fernando sin sentus tuŝita de la grandeco de tia ofero. Tial ke niaj amrilatoj estus konitaj de ĉiuj homoj, Beatrico ne povus ne montri al sia edzo malŝaton, kiun mi scius utiligi. Fine kiam Fernando antaŭvidus, ke dank’ al mi li povos esti baldaŭ libera, mi facile lin instigus fari iajn promesojn, al kies plenumo mi pli poste scius lin devigi.
Ŝi do sidiĝis antaŭ sia skribotablo, kaj verkis senpaŭze:
''Mi cin amas. Se ci konsentas forlasi cian edzinon kaj forkuri kun mi, mi cin savos. Mi atendas cian respondon.''
Sed, en momento kiam ŝi ekmetis en koverton tiun skribaĵon, ŝi haltis.
— En la juĝejo, ŝi pensis, mia letero estos legita. Oni rekonos mian skribmanieron. Ĉu eĉ oni ĝin donos al Fernando? Tiam mi malsprite perdus mian bonfamon; kaj ne min utilus mia ofero: al Beatrico sola ĝi profitus. Ne! ne! Se mi devus ilin vidi feliĉaj per mia naivegeco, mi kredas, ke mi preferus sufoki ilin ambaŭ, kaj poste min mortigi!<noinclude><references/></noinclude>
d9qoj8fpak4bwedk4pco7y1y5sz4977
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/136
104
21995
125549
71857
2026-07-21T09:07:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125549
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Reĝino pripensis dum unu momento; poste ŝi eltiris el ŝranko poteton plenan je solvaĵo el araba gumo, kiu al ŝi utilis por la delikataj laboraĵoj, kiujn ŝi ŝatis fabriki mem, sternis sur la tablo folion el blanka papero, kaj prenis ĵurnalon, la unuan, kiun ŝi trovis sub sia mano.
Tiam pacience ŝi ĉirkaŭtranĉis unu post la alia ĉiujn presajn literojn, kiujn ŝi bezonis por komposti sian leteron, kaj ilin gluis sur la paperfolio laŭ maniero tia, ke ili faru vortojn. Ŝi agis sammaniere por la adreso.
Plenuminte sian laboron, ŝi rapide bruligis la paperajn detranĉitaĵojn, kiuj povus ŝin perfidi. Poste, kiam ĉio estis tute seka, ŝi faldis tiun novspecan leteron, kaj ĝin ŝovis en paperujeton el rusa ledo, kiun neniam ŝi forlasis.
La morgaŭon, ŝi petis de Maziero, ke li bonvolu ŝin akompani al Parizo. Ŝi devis fari en la firmo ''Louvre'' kelkajn aĉetaĵojn. Ĵetinte sian leteron en la poŝtskatolon de tiu firmo, ŝi revenis ''Sèvres''’on sola.
Reĝino ne eraris. Ŝia letero estis donita ne al Herbeno sed al Taburio, kiu ĝin malsigelis kaj legis.
La juĝisto ne povis deteni miran ekkrion.
— Ho! ho! li diris, jen estas novaĵo. Estas ĉiam vera la aksiomo, kiu diras: “Serĉu la virinon.”
— Vi donos tiun koverton al la kulpigito, li diris al la direktoro de la malliberejo: sed mi ne volas, ke li sciu, ke mi ĝin malfermis.
Poste vi al li liveros ĉion, kion li bezonos por skribi, se li tion petas de vi. Fine vi al mi alportos la tutan paperaron de li verkitan, kia ajn ĝi estu, leterprovaĵojn, notojn, kaj tiel plu.
Kiam Fernando ricevis tiun leteron, kiu estis nek subskribita nek eĉ manuskripta, li unue miregis, ne komprenante.
Li sidiĝis sur seĝon, prenis sian kapon en la manoj, kaj senmoviĝis en profunda meditado.
Sed post duono da horo, kiun li utiligis por pesi la<noinclude><references/></noinclude>
e4rkkd11ms1mkuuci2agg9vs7qmohct
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/137
104
21996
125550
71858
2026-07-21T12:28:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125550
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>poron kaj la kontraŭon, la maldolĉa rideto de l’ dubo kuntiris liajn lipojn.
— Tiu letero povus deveni de sola Reĝino, li pensis. Sed mi ne bezonas longan ekzamenon por esti certa, ke ŝi ne povis skribi tiujn vortojn.
— Ŝi diras, ke ŝi savos min, daŭrigis la junulo, kiu ne povis kompreni la heroan mensogon, kiun fraŭlino Kolardo intencis divenigi al li sub tiu verbo, tio estas neebla, tial ke, ĉar la mortigo de Sedilo okazis post mia eliro el ''Sèvres'', lia atesto ne povus liveri al mi la ''alibi''’on, kiun mi bezonas. Do ĝi estas neutila.
— Ne; en tio kuŝas artifiko de Eduardo. Li estas ruza. Certe li komprenis, ke virino ludas gravan rolon en tiu tuta afero. Por scii en kiu loko mi pasigis la posttagmezon, li insidas al mi kaptilon, esperante, ke mi falos en ĝin.
— Pli bone estas ne respondi, kaj atendi la fariĝojn.
— Eble Reĝino parolos: tiam oni vidos, ĉu konfeso devenanta de ŝi povas min utili aŭ ne.
— Se male ŝi persistas en sia silentiĝo, ŝi estos rajtigita al tio; kaj mi ne povos ŝin riproĉi.
Herbeno sin levis; kaj farinte en sia ĉelo, laŭlonge kaj laŭlarĝe, kelkajn paŝojn:
— Jes, ŝi estos rajtigita al tio, li daŭrigis. Kaj kiam mi erarus, neniam mi perfidos virinon, ĉar tia malkuraĝaĵo venenus mian tutan vivadon.
Kaj post momento de silentado:
— Kredeble mi havos la malplikulpigajn cirkonstancojn: tion Eduardo certigas. Kiam eĉ ili min mankus, mi certe estos pardonita de l’ prezidanto de Respubliko. Hodiaŭ oni ne senkapigas plu, krom eble la punlaborulojn kaj nur pro krimoj plenumitaj en la punlaborejo. Nu, se mi devas perdi la respekton de aliaj homoj, almenaŭ mi konservos la mian, tiun, kiu havas por mi la plej grandan valoron. Beatrico, mia baptopatro, Klozelo mem ne dubas pri mia senkulpeco. Estas neeble, ke tiu mistero, kiu min<noinclude><references/></noinclude>
lyhdu2hvk9d851car1kwhk1dvsbh43f
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/138
104
21997
125551
71859
2026-07-21T13:36:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125551
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>premegas, ne klariĝos iam. Tiam mi rekomencos mian antaŭan vivon apud mia kara edzino, eble maljunigita de la suferado, sed kiu estos konservinta al mi sian amon kaj sian estimon.
Kaj la malfeliĉulo enprofundiĝis en siajn malĝojajn pripensadojn.
— Sed tiam, li diris, se bedaŭrinde Reĝino faras konfesojn, tiun estimon kaj tiun amemon de miaj familianoj mi perdos neripareble.
Nun li esperis, ke ŝi imitos lian sintenadon kaj lian diskretecon. Li timis, ke ŝi parolos; ĉar la plena konigo de okazintaj fariĝoj lin perfidus. Post longa meditado, li nun maldeziris ŝian konfeson pli forte ol antaŭ momento li eble ĝin deziris en la plej profunda kaŝejo de sia koro. Pri li, li ne ŝanceliĝos eĉ iomete, kaj li ne respondos al tiu letero.
Nevole li ĵetis rigardon al la skribaĵo el presaj literoj, kiu sterniĝis sur la tablo:
— Ha! li ekkriis, se mi ne estus trompinta mian dolĉan Beatricon, neniu el malfeliĉaĵoj al mi okazantaj estus ebla hodiaŭ. Mi estas punita por krimo, kiun mi ne plenumis, sed pro alia krimo, kiun la leĝo ne povas atingi. Oni estas prava, dirante, ke estas nepenetrebla la Dia justeco, ĉar ĝi scias utiligi eĉ la erarojn de la homa justeco, por efektivigi sian sentencon.
La morgaŭon, Taburio diris al la direktoro:
— Ĉu Herbeno petis ilojn por skribi?
— Ne, sinjoro.
La juĝisto havis geston de malkontentiĝo.
— Kion tio signifas? li diris. Nekonita virino proponas al la kulpigito rehonorigon kaj savon; kaj li rifuzas. Tio estas tute nekomprenebla.
Sed subite lia fizionomio lumiĝis.
— Mi komprenas, li ekkriis. Tiu letero el ĵurnalaj literoj ŝajnis al li suspekta. Vere li estas tre forta, bedaŭrinde<noinclude><references/></noinclude>
pggums2vku162wbih1ni6rbfumoc5h1
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/139
104
21998
125552
71860
2026-07-21T13:42:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125552
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>por li. Ĉar per tiu rimedo mi alvenis al la virino, kaj per la virino al la vero.
Efektive la serĉadoj faritaj unuparte de la juĝisto, kaj aliparte de Maziero kaj de Klozelo havis neniun ŝatindan rezultaton. Vane la bankiero plenmane semis ormonerojn; vane Taburio uzis unu el plej spertaj agentoj de la polica Prefektejo, post tiom da klopodoj kaj da penadoj ili ne estis pli bone sciigitaj ol en la morgaŭa tago post la krimo.
La prepara studado de l’ proceso ne povis senfine daŭri. La raporto estis finita. Post la malsukceso de ĉiuj serĉadoj pri la nekonita virino, la espero, ke oni malkovros aliajn dokumentojn, estis nun konsiderinda kiel ĥimeraĵo.
Do Herbeno estis sendita, unue al la porkulpiga tribunalo, kaj poste, post du tagoj, kiam estis alveninta la raporto subskribita de Taburio, al la asizjuĝantaro.
Kiam la du kuzinoj konis tiun novaĵon, ilia malespero preteriris ĉion, kion oni povas imagi. Beatrico ploregis de mateno ĝis vespero, kaj ne volis, ke oni ŝin konsolu. Tamen la doloro sentita de la juna virino estis negrava, se oni ĝin komparas kun la neesprimeblaj turmentoj, kiuj suferigis Reĝinon.
Post kiam ŝi estis sendinta sian leteron, la junulino atendis, esperante ĉiam respondon. Sed kiam, dank’ al la silentiĝo de Fernando, ŝi kredis malprave, ke li ŝin tiel malestimas, ke li preferas al ŝia amo la honton kaj eble la morton, ŝia malespero grandiĝis ĝis grado tia, ke oni timis, ke ŝi fariĝos freneza. Certe la punegoj elpensitaj de inferaj fabelistoj ne estis kompareblaj kun la pasiaj turmentoj, kiuj ŝin senĉese disŝiradis.
Momenton ŝi intencis sin oferi al sia amanto, kiam eĉ ŝi devus poste sin mortigi: sola la malamo ŝin haltigis.
— Ne! ne! ŝi ekkriis. Estas mia morto tio, kio sigelus ilian feliĉecon. Mi ne volas.<noinclude><references/></noinclude>
fu0reepk3o52psezj8g8rkl2lhay9o6
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/140
104
21999
125553
71861
2026-07-21T13:48:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125553
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La senĉesa ĉeestado de Beatrico apud ŝi, ŝia malespero, ŝiaj larmoj, ĉiuj tiuj pruvoj de amo, kiun ŝi sentis reciproka, instigegis la ĵaluzecon de fraŭlino Kolardo ĝis grado tia, ke la junulino preferis al ripozo kaj al forgeso la venĝon, kiam eĉ ĝi devus ŝin premegi.
Maziero, kiu ŝin observis, estis miregita de tiel grandega malespero. Certe Reĝino devis multe suferi, vidante, ke ŝia infaneca amiko estas kulpigita pro abomena krimo, kiun li ne povis esti farinta.
— Sed fine, pensis la malfeliĉa baptopatro de Fernando, ŝia ĉagreno ŝajnas ankoraŭ pli perforta ol tiu de Beatrico, kaj precipe ol la mia. Tamen neniam mi estus kredinta, ke povas ekzisti doloro komparebla kun la mia.
Kaj pro tio liaj iamaj suspektoj revenis.
Subite fraŭlino Kolardo ŝajnis kvietiĝi; ĉar ŝi estis preninta neŝanceleblan decidon.
— Se Fernando estas kondamnita al morto, mi lin savos per mensogo; kaj poste mi min mortigos: se al punlaboroj, mi havos tempon por pripensi kaj lasi min inspiri de cirkonstancoj.
Sed tiam maltrankvileco ŝin persekutis.
Depost tiuj malĝojegaj okazintaĵoj, la junulino sentis kelkafoje perfortajn korbatojn. Ŝi sciis, ke fraŭlino Delanjo, suferanta koran malsanon, estas minacita de subita morto.
— Se mi havus saman organan lezaĵon kiel mia onklino, ŝi pensis, mi povus morti subite, ne havante sufiĉan tempon por paroli: tiam Fernando estus neripareble pereigita.
Instigite de tiu ideo, ŝi skribis longan redaktaĵon, en kiu ŝi rakontis plendetale siajn amrilatojn kun Herbeno. Estas ŝi tiu virino tiel vane serĉita. Estas ŝi la amantino, kiu skribis tiun leteron per ĵurnalaj literoj. Ŝi volis savi per mensogo la viron, kiun ŝi amas; sed ho ve! li tiel profunde ŝin malestimis, ke li preferis al ŝia amo la punlaborejon.<noinclude><references/></noinclude>
69j2dpk1iik8vh9acpm7gzsuh6pfue2
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/141
104
22000
125554
71862
2026-07-21T16:09:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125554
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tiam ŝia amo ŝanĝiĝis en malamon.
Kaj ŝi finis, konfesante, ke, se ŝi silentiĝis, tion ŝi faris ne pro hontemo, ne pro timo pri skandalo, sed nur pro venĝo kaj pro ĵaluzeco. Ŝi sin ĵetis antaŭ liajn piedojn, petegante, ke li ne ŝin forlasu. Li respondis al ŝiaj petegoj nur per mokoj. Tiam ŝi ĵuris, ke neniam li apartenos al alia virino. Okazo prezentiĝis, kiu ebligis, ke ŝi plenumu sian promeson. Tiam ŝi lasis Herbenon aliri al la punlaborejo, kvankam ŝi suferis pro tio pli ol li mem; sed tamen ŝi ne povis fari falsan ĵuron nur por vidi lin feliĉa en brakoj de la virino, kiun ŝi malamegas.
Ŝi enfermis tiun dikan skribaĵon en fortikan koverton, sigelis per vakso, kaj skribis sur ĝi tiun adreson:
''Por doni al sinjoro Klozelo, advokato en Parizo.''
Tion farinte, la junulino fariĝis embarasita.
En kiun lokon ŝi metos tian dokumenton?
Se ŝi ne ĝin kaŝas sufiĉe zorge, ŝi riskas, ke oni ĝin malkovros antaŭ la momento, kiun ŝi intencis elekti mem poste.
Se kontraŭe ŝi ĝin kaŝas tro plene, se okaze ŝi mortus subite, ŝi riskus, ke neniam oni ĝin malkovros.
Ĉar, tial ke Reĝino havis neniun propran posedaĵon, ŝia morto devis naski neniun riĉaĵetaton, sekve neniun serĉadon en la al ŝi apartenantaj objektoj.
Fraŭlino Kolardo pripensis, kaj neatente rigardis tra la fenestro, kiam ŝi ekvidis Filipon.
— Mi trovis, ŝi murmuris.
Per mano ŝi faris signon al la junulo, por ke li supreniru.
La kriplulo obeis.
— Filipo, ŝi diris, ci vidas tiun leteron: ĝin prenu kaj metu en senriskan kaŝejon. Necese estas, ke neniu povu diveni, ke ci ĝin posedas. Iam mi denove ĝin petos de ci. Tamen se mi mortus, tiam, sed nur tiam, ci ĝin prenos kaj ĝin ĵetos en poŝtskatolon. Ĉu ci komprenis?<noinclude><references/></noinclude>
sm3kskpxslwui6cxbyaw43wf3kp0dpk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/142
104
22001
125555
71863
2026-07-21T16:15:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125555
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Filipo jesis per klino de kapo.
— Ĉu mi povas fidi al ci, daŭrigis la junulino; ĉu ci plenumos miajn ordonojn fidele?
— Tiel fidele, kiel ĝis nun mi faris, respondis la kriplulo, elirante kun la koverto.
Fine alvenis la tago, en kiu Herbeno devis sin prezenti antaŭ la asizjuĝantaro.
En la proceso okazis nenio rimarkinda.
La konkludoj de l’ enketo tiel nevenkeble rebatis ĉiujn kontraŭdirojn, ke ĉia ajn dubo estis neebla.
Tamen, en momento kiam la proceso ŝajnis finita kaj la konvinko starigita en la spirito de juĝantoj, majstro Klozelo, advokato de la defendo, naskigis ŝancelon.
Li parolis pri tiu mistera letero kompostita per ĵurnalaj literoj; kaj tiun leteron, kiu kuŝis sur la tablo por procesaj objektoj, li petis, ke oni montru al ĉiuj juĝantoj.
Poste li pentris per kortuŝantaj paroloj la karakteron iom romanan de la kulpigito, lin prezentis kiel homon kapablan oferi al la bonfamo de l’ amatino sian honoron kaj eĉ sian vivon, riproĉis per indignaj vortoj tiun virinon sufiĉe malkuraĝan por akcepti tian oferon, kaj per oratora gesto vastega kaj patosa montrante Herbenon, kiu ploregis:
— Rigardu lin, sinjoroj juĝantoj, li ekkriis, kaj diru, ĉu lia sintenado estas sintenado de kulpulo?
Kaj la brila oratoro, kiu estis pafinta tiun hipotezon iom hazarde, ne divenante, ke li tiel ĝuste laŭiras laŭ la vero, sidiĝis meze de aproba murmuro tuj haltigita.
Sed tiuj paroloj ne estis senfruktaj. Ili semis iom da ŝancelo en la spiriton de honestaj burĝoj, kiuj estis lotitaj por fariĝi arbitruloj pri la vivo aŭ la morto de l’ juna financisto.
Tiu ŝanceliĝo ankoraŭ plifortiĝis, kiam la prezidanto estis petinta de Herbeno:
— Ĉu vi havas ion por aldoni?<noinclude><references/></noinclude>
a22a6oekbcpsgoeub6l0enpl7wzqrwx
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/143
104
22002
125556
71864
2026-07-21T16:21:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125556
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La junulo sin levis, kaj respondis per forta voĉo:
— Mi havas nenion por diri, krom tiu certigo, kiun mi senĉese ripetas: mi estas viktimo de eraro; mi ĵuras, ke mi estas senkulpa.
Li elparolis tiujn vortojn per tiom da sincereco, tiom da verdiremo, ke tiu ekkrio impresis la juĝantaron, kaj finis la agon komencitan de l’ advokato.
Do, kvankam ĝi sentencis, ke Herbeno estas vere la mortiginto de Sedilo, tamen ĝi samtempe donis al la kulpigito la profiton de malplikulpigaj cirkonstancoj.
Sekve Fernando estis kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de sia vivo.
Post ses monatoj li enŝipiĝis por marveturi al ''Nouvelle-Calédonie''.
Kvankam ĉiuj atendis tian sentencon, tamen ĉiuj sin sentis malgajaj pro ĝia severeco.
Fernando estis lasinta en la animo de tiuj, kiuj lin konis, aŭ eĉ kiuj simple lin vizitis, tiel favoran impreson, ke neniu volis kredi lian kulpecon.
Tiuj mem, kies atestoj estis la ĉefaj kaŭzoj de lia kondamno, Frigulo, Ragelo, Blankaro, diris tre laŭte:
— Se iam li forkuras el ''Noumea'', kaj se mi lin renkontas sur la strato, ne estas mi tiu, kiu lin denuncos.
Unu el juĝantoj, kiuj lin kondamnis, malsaniĝis pro tio.
— Mi ne povis agi alimaniere, li senĉese ĝemadis. Ĉiuj pruvoj staris kontraŭ li. Sed kial do li tiel persiste neniam volis paroli. Estas lia silentiĝo tio, kio lin pereigis.
Kaj ĉiuj homoj vete rediris:
— Estas lia silentiĝo tio, kio lin pereigis.
Kiam la publiko volas ion, ĝi tion volas obstine.
Post kelke da tempo la opinio, kiu ĉefis, fariĝis jena: Fernando estis ne krimulo, sed malfeliĉulo, viktimo, se ne de juĝa eraro, almenaŭ de neklarigebla fatalo, kiu falegis sur lin.<noinclude><references/></noinclude>
rp8rvm21desjql6p9t8bor9mh8dybs1
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/144
104
22003
125557
71865
2026-07-21T16:28:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125557
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Depost kiam la sentenco estis elparolita, Beatrico estis reveninta al sia apartamento, straton de l’''Université''. Vane Maziero al ŝi rimarkigis, ke pli bone konvenus por ŝi vivi en ŝia familio, la juna virino neniel ŝatis tiun konsilon. Por klarigi sian decidon, ŝi donis kelkajn pli-malpli malbonajn motivojn, ĉar ŝi ne volis konigi la bonan.
Reale Reĝino ŝin timigis.
Depost la kondamno de Fernando, precipe depost lia eliro, la malfeliĉan knabinon atakis veraj krizoj de frenezeco, dum kiuj ŝi pafis al sia kuzino tiel malamoplenajn rigardojn, ke ĉi tiu, dank’ al sia instinkto de amanta edzino, antaŭsentis la rolon luditan de fraŭlino Kolardo en la dramo, kiu neniigis ŝian feliĉecon. En iuj momentoj eĉ, Beatrico sentis, ke ŝia vivo estas minacita. Sed tial ke ŝiaj suspektoj sin apogis sur neniun pruveblan fundamenton, ŝi preferis silentiĝi kaj sin enfermi en la solecon kun la memoro de l’ amegato, kiun senĉese ŝi ploris.
Malgraŭ la nerevokebla kondamno, ĉiu espero ne estis mortinta en ŝia koro. Konvinkita pri la senkulpeco de Fernando, certa ke, se ŝia edzo ĉeestis ĉe la morto de Sedilo, li almenaŭ neniel en ĝi partoprenis, ŝi sin alkroĉis al tiu konsolanta penso, ke devige la vereco iam eksplodos. Fidante al la dia justeco, ŝi atendis.
Tamen la cerba farto de Reĝino inspiris al Maziero grandajn maltrankvilojn.
— Necese estas ŝin distri, li diris al fraŭlino Delanjo. Vojaĝu; montru al ŝi novajn vidaĵojn. Tio alidirektos profite la fluon de ŝiaj ideoj.
La maljuna fraŭlino, kiu egale amegis siajn ambaŭ nevinojn, multe penadis por decidigi sinjorinon Herbeno, ke ŝi ilin akompanu. Maziero instigis Beatricon, parolante laŭ la sama senco. La juna virino ŝanceliĝis, kiam, ian matenon, legante neatente ĵurnalon, ŝi ekvidis la nomon: Herbeno; kaj ĝi altiris ŝian atenton.
Per sola trarigardo ŝi englutis la tutan artikolon cetere tre mallongan, kaj puŝis veran ĝojan blekegon.<noinclude><references/></noinclude>
kalfo2ja5bb03lbjy8z6grw8m4mfwgt
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/145
104
22004
125558
71866
2026-07-21T16:35:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125558
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Jen estas tio, kion ŝi legis:
— Forkuro plenumita kun neordinara maltimego okazis en ''Noumea''. Tri kondamnitoj nove elŝipigitaj, trovinte malnovan pirogon tute difektitan, ne ŝanceliĝis konfidi sian vivon al tiu rompebla marveturilo. Kio ili fariĝis? Ĉu ili sukcesis albordiĝi al iu marbordo? Ĉu kontraŭe ili pereis en sia tro maltima entrepreno? Tion oni ne scias. Kvankam la plej verŝajna el tiuj du hipotezoj estas certe la dua, tamen oni havas neniun sciigon, kiu ebligas ĝin certigi laŭ tute senduba maniero. Aliparte oni trovis meze de rifoj la korpon malvivan de unu el gardistoj. Ĉu tiu viro pereis akcidente? Ĉu kontraŭe li estis mortigita de forkurantoj, kiam li ilin persekutis? Oni malfermis enketon por klarigi la kaŭzon de tiu mistera morto. La nomoj de tiuj tri kondamnitoj estas Josefo Lerokso, Henriko Durando kaj Fernando Herbeno.
Sin vestinte tuje, la juna virino saltis en fiakron, por pli rapide montri al Maziero kaj al Klozelo tiun artikolon.
— Vi komprenas, ŝi diris, ke nun mi ne intencas plu vojaĝi. Mia kompatinda karulo certe baldaŭ revenos. Necese estas, ke mi troviĝu ĉi tie por lin akcepti.
Sed nek Eduardo nek la bankiero partoprenis ŝiajn esperojn.
— Kio do estas en vi ambaŭ? demandis la juna virino maltrankvila. Vi do ne ĝojas, eksciante, ke Fernando estas libera?
— Ho ve! Beatrico, respondis malgaje la advokato, mi ne volus blovi sur vian entuziasmon por ĝin estingi. Tamen necese estas, ke vi estu sciigita; sen tio la elreviĝo fariĝus tro kruela. Eble estus preferinde, ke Herbeno restu en ''Nouvelle-Calédonie'', ne provinte forkuron. Dank’ al lia bona konduto unuparte, dank’ al potencaj protektoj aliparte, post kelke da tempo oni estus ricevinta lian malpunon. Sed nun li estas ĉenrompinto: kaj oni ne povas eliri el tiu dilemo: aŭ li estos rekaptita, aŭ ne. En<noinclude><references/></noinclude>
4i17f5ik8j0u6ne82z4y93ovxr05sos
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/146
104
22005
125559
71867
2026-07-21T17:43:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125559
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la unua hipotezo, se la enketo pruvas, ke la gardisto estis mortigita, li estos mortkondamnita kaj fatale ekzekutita: ĉar, pro disciplinaj motivoj, oni estas multe pli severa por kulpegoj plenumitaj en punlaborejo, ol por similaj krimoj faritaj en libera socio: por tiuspecaj kondamnitoj la prezidanto de Respubliko ne kuraĝas uzi sian rajton de pardono. Se kontraŭe la enketo pruvas, ke nur akcidento okazigis la morton de tiu gardisto, tiam la vivo de Fernando estos respektita: sed por lin puni pro lia forkuro, oni lin devigos resti punlaborulo ĝis la fino de lia vivado; kaj li estos kondamnita al la plej netolereblaj taskoj. Kia ajn estu la ebleco, al kiu ni nin turnos, la revo, kiu povis luli nian doloron, fariĝis tute neefektivigebla. Nun ni supozu, ke Herbeno trovis rimedon por erarigi ĉiujn persekutantojn, li estos devigata sin kaŝi sub malpropra nomo, kaj trenadi, en ia punkto de la terglobo, kredeble en fremda lando, nekonitan kaj mizeran ekzistadon, estante certa, ke lia malgaja situacio neniam pliboniĝos. Precipe ne esperu, ke vi lin revidos revenantan al vi: li sin ĵetus vole en la buŝegon de l’ lupo; kaj via edzo estas tro inteligenta por fari tian absurdaĵon.
— Kial? Nek mi, nek vi ambaŭ lin perfidos. Mi lin kaŝus tiel bone, ke neniu divenus lian ekziston.
— Vi rezonas kiel infanino. Sed vi do ne scias, ke via domo kredeble estas observita. Vi mem ne povos plu fari sur la strato eĉ unu paŝon, ne havante malantaŭ vi sekretan policanon, kiu spionos ĉiujn viajn plej malgravajn agojn. Aŭskultu min: mi estas certa, ke en la Prefektejo jam oni scias, ke vi estas en mia hejmo.
— Ho! tio estas terura! Sed tiam Fernando estas pereonta.
— Se bedaŭrinde li riskas revenon en Francujon, tio estas neevitebla.
Poste, sin turnante al Maziero, Eduardo diris en lia orelo:
— Supozante, ke li estas ankoraŭ vivanta.
La bankiero tre malfacile povis deteni siajn larmojn.<noinclude><references/></noinclude>
cxcrmfhx9b06b8vdzcuxy767xjkk2us
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/147
104
22006
125560
71868
2026-07-21T17:48:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125560
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Klozelo estis prava. Dank’ al potencaj mondumrilatoj, kiujn liaj bankaferoj al li altiris, la baptopatro de Fernando esperis, ke post kelkaj jaroj li ricevos de la regnestro la malpunon de sia baptofilo. Hodiaŭ tiu espero estis forfluginta por ĉiam.
Sed vidante la doloron de Beatrico, li volis iom malaperigi la ĉagrenigan impreson, kiun estis produktinta la malvarma logikeco de l’ juna advokato. Li do respondis preskaŭ gaje:
— Ŝajnas al mi, mia kara amiko, ke vi pentras la aferojn per tro nigra koloro. Ĉu oni ne jam vidis homojn, kiuj, ŝanĝinte sian civilan etaton, rekomencis ekzistadon sub alia nomo?
— En romanoj, eble; sed en realeco, tio estas tute ne efektivigebla.
— Kial?
— Tial ke, kiam oni supozus, ke homo povis sin provizi je ĉiuj aktoj necesaj por sia nova identeco, kaj tio jam estas pli malfacila ol vi povus kredi, necese estas poste, ke tia homo trovu en si sufiĉe da volo, sufiĉe da spiritĉeesto por sin meti en la haŭton de sia nova enkorpiĝo, kaj ke li tion faru nokte kaj tage sen ia ŝanceliĝo. Pripensu, ke unu momento de forgeso, unu simpla gesto, la plej malgrava rimarko sufiĉos por lin perfidi: kaj demandu vin, ĉu estas eble, ke homa estaĵo povu ludi tian rolon dum sia tuta vivado?
— Vi estas prava, respondis Maziero; tio ŝajnas al mi tute neverŝajna.
Kaj la bankiero lasis Eduardon por rekonduki en ŝian hejmon sinjorinon Herbeno, kiu ploregis.
Post kiam ŝi estis sentinta superhoman ĝojon, la malfeliĉa virino subite refalis el la supro de sia revo, kaj sin rompegis sur la malmolan realecon.
La matenon mem ŝi estis ankoraŭ subtenita de l’ espero; sed post du horoj ĉio vaporiĝis. La edzo, kiun ŝi amas, estis neripareble perdita, sen ia ebleco de reakiro.<noinclude><references/></noinclude>
5061leo0yb4ux8z379ktvxdmls5wsy4
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/148
104
22007
125561
71877
2026-07-21T17:52:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125561
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO SESA|c|g=150%}}
Aŭdante en la buŝo mem de Klozelo la rakonton pri la forkuro de Fernando, kaj pri la konsekvencoj, kiujn ĝi okazigos, Reĝino sentis subite, ke ŝia koro malfermiĝas al espero. Pro tio ŝi aŭskultis, senmovigite de atentemo, la klarigojn, kiujn plivastigis antaŭ ŝi la juna advokato.
— Por ni, li diris, Herbeno estas nun perdita por ĉiam; ni devas agi kvazaŭ li estus malviva. Por erarigi la serĉadojn de l’ polico, li estos devigata vivi sub nova personeco, en senfina ekzilo. Ĉar en fremda lando li estos proksimume senriska, tial ke, por aresti homon loĝantan ekster landlimoj, necese estas, ke lia identeco estu certigita laŭ la plej nediskutebla maniero. Plie ekzistas longaj leĝformuloj, dank’ al kies malsimpleco ĉenrompinta kondamnito povas facile sin ŝovi ekster la maŝoj de la justeca reto: sed en Francujo la plej malgrava divenigaĵo povus lin perfidi. Tuj kiam malkovrita, li estus pereigita.
— Se okaze Fernando revenas en Eŭropon, demandis fraŭlino Kolardo, en kian landon, laŭ via opinio, li rifuĝos?
— Franco ne povas vivi sen Francujo. Francoj, al kiuj la aliro al patrujo estas senespereble fermita, penas almenaŭ alpaŝi al ĝi kiel eble plej proksime, por ĝin ekvidi en horizonto, por spiri saman aeron, kiel iliaj sampatrujanoj. Plie kvankam Herbeno konas kelkajn fremdajn lingvojn, tamen pro la elparolado li malpli<noinclude><references/></noinclude>
24kv4a7ff66khk2274918hefzidrkrk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/149
104
22008
125562
71878
2026-07-21T17:57:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125562
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>altiros la atenton en lando, en kiu oni uzas la lian. Mi scias, ke li parolas en Esperanto tiel flue kiel en sia patra lingvo, kaj ke, dank’ al la reguloj de elparolado, kiujn elpensis la aŭtoro de tiu admirinda idiomo, estas neeble diveni la naciecon de tiu, kiu ĝin parolas. Bedaŭrinde tiu lingvo ne estas ankoraŭ sufiĉe vastigita por ke oni povu ĝin utiligi solan, ne uzante samtempe alian idiomon. Pro ĉiuj tiuj motivoj, se ni supozas, ke la malfeliĉulo sendanĝere plenumis sian danĝeroplenan marveturadon en pirogo, mi kredas, ke, se li revenas Eŭropon, en Belgujo aŭ en franca Svisujo estos la plej forta ebleco lin renkonti.
El tiu longa klarigado Reĝino malforgesis nur du aferojn: Fernando estas neripareble perdita por Beatrico. Se li revenas Eŭropon, proksime de la landlimo oni devos lin serĉi.
— Kaj li revenos, ŝi pensis, kunpremante ambaŭmane sian koron, kiu batiĝis pro emocio. Li estos malfeliĉa, vaganta, ekzilita, sen amiko por premi lian manon, sen familio por lin ĉirkaŭi, sen virino por lin ami, sen iu ajn, al kiu li povos konfidencii sian malfeliĉon kaj la tedojn de sia animo. Tiam mi ĉeestos, ĉar mi lin retrovos, ĉar mi volas, ke tio okazu. Ni forkuros kune: mi prenos la nomon, kiun li estos preninta. En la tempo pasinta li min amis. Kiam li vidos, ke mi oferas al li ĉion, tio estas juneco, estimo, situacio, estonteco, ke mi konsentas partopreni kun li lian ekzistadon de premegito, devige lia malnova amo revenos en lian koron, kaj denove li sin ĵetos en miajn brakojn.
Kaj tiu malfeliĉa knabino, kiun iam la pasio rapidigis pli malsupren ol la malnobleco, ne konsciis, ke per unu sola saltego ŝi altiĝis ĝis la noblegeco.
Pro tio, pikita de sia ĥimero, ŝi instigis sian onklinon, ke ŝi plenumu sian promeson.
— Kiam do ni veturos? ŝi ŝin demandis dudekfoje dum la tago.<noinclude><references/></noinclude>
bffi32sbpu63xpzipggtlhvjycnjr0s
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/150
104
22009
125563
71879
2026-07-21T18:05:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125563
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Nun, tial ke ŝia nevino pli bone fartas, kaj ne estas plu tordita de tiuj krizoj de frenezeco, kiuj tiel forte impresis Mazieron, fraŭlino Delanjo metis malpli da entuziasmo en la plenumo de siaj vojaĝaj projektoj. Ŝi antaŭvidis sennombrajn lacigojn, ĉiuspecajn tedojn; kaj sentante, ke ŝia malsano pligraviĝas, ŝi antaŭtempe bedaŭris la dolĉan mallaborecon, kiun ŝi ĝuis en sia ''Sèvres''’a kampodomo.
Sed Reĝino ĉiumomente al ŝi memorigis la parolon donitan, kaj ŝi tion faris tiel persisteme, ke la maljuna fraŭlino, elĉerpinte ĉiujn siajn pli-malpli sincerajn argumentojn, sentis, ke post kelkaj tagoj ŝi estos devigita eliri el la promeseco por eniri en la plenumecon.
Unu fariĝo okazis, kiu tute ŝin decidigis.
Ian vesperon sinjoro Ĵakemaro ilin vizitis post vojaĝo. Li revenis el ''Wien'' tra ''Tirol'' kaj Svisujo, kaj ne malŝparis siajn laŭdojn pri la naturaj belaĵoj de landoj, kiujn li estis trairinta.
Tiu rakonto okazis antaŭ la servistino, kiu preparis la teon.
Sed tuj kiam tiu knabino estis elirinta, subite sinjoro Ĵakemaro ŝanĝis la temon de sia parolado. Rigardinte dekstre kaj maldekstre por certiĝi, ĉu neniu maldiskreta orelo povas aŭdi tion, kion li baldaŭ rakontos, li diris mallaŭte:
— Kredeble vi scias, ke sinjoro Herbeno forkuris for de ''Noumea''.
Fraŭlino Rozino kapjesis.
— Nu, daŭrigis la vizitanto, hieraŭ mi lin renkontis en Svisujo. Eĉ se mi vizitis vin hodiaŭ vespere, mi tion faris por vin averti pli frue. Sen tio, mi estus prezentinta min en vian hejmon nur post kelkaj tagoj.
— Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras? murmuris fraŭlino Kolardo per voĉo, kiun tremigis la kortuŝeco. Ĉu Eduardo estus prava?<noinclude><references/></noinclude>
7vyb44wca2vh2b6ldu7x3cqhfghitj3
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/151
104
22010
125564
71880
2026-07-21T18:13:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125564
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Mi estas certa, ke mi ne eraras. Mi vidis vian parencon en ''Grindelwald''. Lin akompanis junulo samaĝa kiel li.
— Ĉu vi parolis kun li?
— Mi deziris tion fari; sed mi ne sukcesis, ĉar tuj, kiam sinjoro Herbeno min vidis, li turnis sian dorson, ŝajnigante, ke li ne min rekonas.
— En la situacio, en kiu li troviĝas ...
— Tion mi komprenis. Pro tio, ne nur mi ne lin riproĉis pro lia sintenado, sed kontraŭe mi redonis al li la samon. Kaj mi estas certa, ke li min gratulis fundkore pro mia diskreteco. Ĉar la forkuranto sin ŝirmas malantaŭ malpropra nomo, kaj li devas timi ĉiujn maldiskretulojn, kiuj povus perfidi lian inkogniton.
— Kiamaniere vi konas tiun lastan detalon?
— Tiu renkonto incitis mian scivolon. Mi demandis la hotelmastron, kiu montris al mi sur sia registrolibro la nomojn de du vojaĝantoj, skribitajn de la mano mem de sinjoro Herbeno. Mi rekonis lian skribmanieron.
— Kiuj estis tiuj nomoj?
— Alberto Gustavio kaj Petro Fradeko.
— Sed kiu el ambaŭ apartenas al Fernando?
— Tion mi ne scias, ĉar mi veturis unu horon poste; kaj al mi estis neeble ricevi pli detalitajn sciigojn. La nura afero, kiun mi povas konigi estas jena: tiuj junuloj intencis aliri la morgaŭan tagon al ''Grimsel'', transirante la ''Strahlegg''’an intermonton, kaj poste malsupreniri ĝis la Rhona glaciejo. Mi ricevis tiujn informojn de la gvidistoj mem, kiujn ili dungis.
— Ho! onklino mia, ekkriis Reĝino, plektante la manojn, ni veturu tuj. Eble ni ilin renkontos.
— Sed, mia kompatinda infanino, respondis fraŭlino Delanjo, cia pripenso estas tute malsprita. Kiamaniere ci volas, ke ni retrovu tiujn sinjorojn, tial ke ili ne restas du tagojn sinsekvajn en la sama loko. Kiam ni alvenos al ''Grindelwald'', jam depost longa tempo ili estos elirintaj el tiu urbo.<noinclude><references/></noinclude>
s4yu3x6nv73rgwvg03tai7rwqba73yi
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/152
104
22011
125565
71881
2026-07-21T18:19:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125565
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La junulino silentiĝis, venkite de la ĝusteco de tiu respondo.
Sed feliĉe sinjoro Ĵakemaro prezentis al ŝi helpon.
— Eble fraŭlino Kolardo ne estas tute malprava, li diris. Tial ke mi konas la vojon laŭirotan de du vojaĝantoj, se vi bonvolas sekvi miajn montrojn, vi vidos, ke vi havas ĉiujn espereblecojn por ilin renkonti.
— Parolu, sinjoro, parolu.
— Sinjoro Herbeno kaj lia kunulo eliris el ''Grindelwald'' tiumatene. Tiuvespere ili pasigos la nokton en ''Schwarzegg'', montodometo, kiun la Alpa klubo konstruigis, meze de eternaj neĝoj, por ke la turistoj ĝin utiligu kiel rifuĝejon. Nur morgaŭ matene ili transiros la ''Strahlegg''’an intermonton, kaj malsupreniros al ''Grimsel'', laŭirante la ''Aar''’an glaciejon. Ili enlitiĝos en la hotelo, kiu staras en tiu loko. Ili ne povos agi alimaniere, ĉar troviĝas tie neniu alia loĝejo. Tio do nin kondukas ĝis postmorgaŭ matene. Ilia vizito al la Rhona glaciejo konsumos ilian tutan postmorgaŭan tagon. Do, supozante, ke ili ne ŝanĝis sian decidon, se vi veturus morgaŭ matene per rapida vagonaro, vi havus naŭ ŝancojn kontraŭ unu, por alveni al la Rhona glaciejo samtempe kiel ili.
Reĝino estis preninta ''Bædeker''’an gvidolibron. Dum sinjoro Ĵakemaro parolis, li montris per fingro sur la landokarto la geografiajn punktojn, al kiuj li aludis. La junulino atentege rigardis kaj aŭskultis, ne perdante unu vorton de tiuj klarigoj.
— Tio ŝajnas al mi terure malsimpla, diris fraŭlino Rozino.
— Ne, ne, onklino mia, kontraŭe nenio estas pli simpla. Ne maltrankviliĝu. Mi komprenis: tio sufiĉas.
Fininte sian viziton, sinjoro Ĵakemaro sin levis por eliri, kiam fraŭlino Kolardo lin haltigis.
— Unu vorton ankoraŭ, ŝi diris, se mi ne trouzas vian komplezon.
La vizitanto sin klinis.<noinclude><references/></noinclude>
2m9zzrp4o0m6hauav1ed8128bv15oap
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/153
104
22012
125566
71882
2026-07-21T18:24:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125566
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Donu do al mi priskribon pri tiu, kiu akompanas Fernandon.
Sinjoro Ĵakemaro pripensis unu momenton.
— Li estas malgrasa kaj maldiktalia, li diris, havas grandan fizionomian distingiĝon, kreskon pli altan ol la meza kvanto, brunajn okulojn, kaŝtankolorajn harojn, maldensan kaj senkarakteran barbon.
— Sed tiu priskribo estas la portreto de Fernando mem: ĉu vi ne konfuzas?
— Nu, vi estas prava. Ne, ne, mi ne konfuzas; kaj eĉ tiuj du junuloj similiĝas neniamaniere. Sed en ĉiuj priskriboj kuŝas granda difekto; ĉar ĉiu el ili povas konveni al multaj homoj, kiuj reale estas tute malsimilaj.
— Sinjoro Ĵakemaro, diris Reĝino, via konsilo estas bona: kaj ni ĝin plenumos. Morgaŭ matene mia onklino kaj mi veturos, avertinte nek sinjoron Maziero, nek Beatricon, nek iun ajn.
— Kial? demandis samtempe fraŭlino Delanjo kaj ŝia gasto.
— Se okaze sinjoro Ĵakemaro estus erarinta, tiu novaĵo kaŭzus al Beatrico tro grandan ĉagrenon. Antaŭ kiam oni certigas, oni devas esti certa. Mi eĉ estus tre danka al vi, diris la junulino, sin turnante al la vizitanto, se vi bonvolus konservi sekreton pri la renkonto, kiun vi faris, ĝis kiam ni estos akirintaj plenan certecon. Ĉar ja vi ne parolis kun mia bokuzo, kaj li diris al vi nenion. Eble vi estis trompita de simileco.
— Dio mia, fraŭlino, tio ne estas neebla, respondis sinjoro Ĵakemaro kun rideto de nekredemo, kiu mensogigis liajn parolojn.
— Sed kiun pretekston ni donos por klarigi eliron, kiu similos forkuron? demandis fraŭlino Rozino.
— Mia bona onklino, mi ĉiam estis kapricema kaj fantaziema. Hodiaŭ tiuj difektoj min utilos. Vi klarigos tiun forkuron per strangeco de deziro, kiu, devenante de mi, neniun mirigos. Kaj tial ke oni scias, ke vi altigas vian<noinclude><references/></noinclude>
10lx6b2njlolxxfv0vc7apgwhmsmyrh
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/154
104
22013
125567
71883
2026-07-21T18:33:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125567
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>amon al viaj ambaŭ nevinoj ĝis fanatismo, la mondumo ridetos kaj levetos la ŝultrojn. Post du tagoj neniu pensos plu al tio.
Post tiuj vortoj sinjoro Ĵakemaro fine adiaŭis kaj eliris.
— Kial do ci petis priskribon pri tiu junulo, kiun neniam ci vidis? demandis la onklino de Reĝino.
— Eble Fernando restos enfermita en sia ĉambro. Sed tial ke lia kunulo ne havas samajn motivojn por sin kaŝi, mi havos pli da ŝancoj por lin renkonti, kaj, pere de li, por alveni ĝis Herbeno.
— Vere ci havas respondojn por ĉiuj demandoj, ekkriis admire la maljuna fraŭlino.
La vesperon mem, la du sinjorinoj plenigis siajn vojaĝkestojn. Poste sendinte al Maziero leteron diktitan de Reĝino, la onklino, akompanita de sia nevino, veturis la morgaŭon matene al Svisujo.
La du sinjorinoj aliris unue al ''Lucerne''; poste, uzinte la fervojon, kiu transiras la ''Brünig''’an intermonton, ili atingis ''Meiringen''’on. En tiu urbo fraŭlino Delanjo dungis kaleŝon; kaj paŝe de ĉevaloj, kies malrapideco igis Reĝinon bolanta, onklino kaj nevino suprenrampis tiun mirindan ''Aar''’an valon, kiu lasas en animoj de ĉiuj vizitantoj neforgeseblan memoron, sed al kiu Reĝino ne faris almozon de rigardo.
Efektive depost kiam ŝi troviĝis sur la fremda lando, fraŭlino Kolardo havis sintenadon, kies strangeco unue mirigis kaj fine eĉ maltrankviligis fraŭlinon Delanjo. Reĝino neniel atentis la naturajn belaĵojn, kiuj igas tiun landon regiono unika en mondo.
Montoj blankaj pro neĝamasoj, lazuraj lagoj, profundaj valoj, en kiujn la suno neniam penetras, pitoreskaj vojoj elstarantaj super profundegaĵoj aŭ trairantaj la rokon tunele, nenio el tiuj mirindaĵoj por ŝi ekzistis.
Fraŭlino Kolardo rigardis nur la vojaĝantojn.<noinclude><references/></noinclude>
qn88hfjtj8liy4vxuqla0ffloifzgh4
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/155
104
22014
125568
71884
2026-07-21T19:09:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125568
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Kiam de malproksime ŝi ekvidis piedirantan viron samkreskan kiel Fernando, ŝia koro ekbatiĝis. Sed kiam la nekonatulo estis pasinta, profunda ĉagreno pentriĝis sur la vizaĝo de la malfeliĉa knabino.
— Sed, infanino mia, ci kondutas laŭ tute malkonvena maniero, diris senĉese fraŭlino Rozino.
— Ha! onklino mia, neniam vi scios kiele min indiferentigas la opinio de aliuloj.
— Sed kial ci rigardas tiujn turistojn en la blankaĵo de okuloj?
— Se okaze Fernando kaj lia amiko estus ŝanĝintaj sian decidon, ni povus ilin renkonti sur la vojo. Mi volas tion kontroli.
La maljuna fraŭlino levetis la ŝultrojn.
— Vere, ŝi pensis, la malfeliĉulino fariĝis tute freneza.
En tiu momento la kaleŝo atingis la supron de l’ intermonto, kaj alvenis al la ''Grimsel''’a hotelo, al tiu loko, kiu ŝajnas tiel infera al la vojaĝantoj, kiuj supreniras al ĝi, venante el ebenaĵo, kaj kontraŭe tiel paradiza al la vojaĝantoj, kiuj malsupreniras sur ĝin, venante el altegaj montopintoj; poste la veturilo galope laŭiris la zigzagan vojon, kiu kondukas al ''Gletsch'', proksime de la glaciejo, el kiu eliras la fonto de Rhono.
Kiam la vojaĝantinoj eniris en la vastan hotelegon, en kiu loĝas ĉiujare pluraj miloj da turistoj, ilin mirigis la tumulta agitado, kiu regis en ĝi, kaj la konsterno pentrita sur ĉiuj vizaĝoj.
Fraŭlino Delanjo demandis serviston, kiu per kelkaj vortoj ŝin sciigis.
— Du vojaĝantoj, li diris, eliris tiumatene por viziti la Rhonan glaciejon. Malgraŭ niaj konsiloj, ili ne volis uzi gvidistojn. Jam noktiĝas; kaj ili ne ankoraŭ revenis. Oni timas katastrofon.
En la sama momento du gvidistoj, senditaj por serĉi la malfeliĉajn turistojn, revenis, ne ilin trovinte. Unu el ili portis longan bastonon finiĝantan per fera pinto.<noinclude><references/></noinclude>
dt3i3b4s06tpknk72jyxo4icrckdgy9
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/156
104
22015
125569
71885
2026-07-21T19:20:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125569
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Jen estas tio, kion ni trovis sur la rando de larĝa fendego. Ĉu iu el vi rekonas tiun alpenstokon?
— Jes, respondis unu el ĉeestantoj. Mi memoras, ke mi ĝin vidis tiumatene en la mano de unu el ekskursistoj.
— Nu, neutile ilin serĉi pli longatempe. Ambaŭ glitis en la granda fendego.
Pro tiuj vortoj korpremanta silento flugis super tiuj fremduloj, kiuj atendis en salono, ke sonoriĝu la vespermanĝo:
— Ĉu oni ilin konas? Kiel ili nomiĝas? demandis fraŭlino Kolardo, kies koro premiĝis pro maltrankvileco.
— Se via sinjorina Moŝto bonvolas demandi la registrolibron, respondis la administranto, ŝi estos sciigita.
Malferminte la libron, sur kiu ĉiuj vojaĝantoj estas devigitaj skribi sian nomon, tiu viro al ŝi montris per fingro la lokon, en kiu unu el ambaŭ nesingarduloj estis skribinta iliajn nomojn: kaj kun teruro la junulino legis:
::''Alberto Gustavio kaj Petro Fradeko.''
— Ili! ŝi ekkriis. Sinjoro Ĵakemaro ne min trompis!
En tiu momento oni sonoris por la vespermanĝo.
La hotelestro volis fermi la libron, sed Reĝino lin haltigis per mano.
— Post momento, ŝi diris.
Kaj ŝi daŭrigis rigardadi tiujn du nomojn kun la atentado de arĥeologiisto silabanta palimpseston.
— Rapidu do, Reĝino, diris ŝia onklino: ĉiuj kunmanĝantoj jam sidas ĉe la tablo. Ĉu estas do tiel interesplena tiu hotellibro?
— Venu, onklino mia, vidu kaj diru, ĉu mi eraras, respondis fraŭlino Kolardo sufokiĝante.
La maljuna fraŭlino alproksimiĝis kaj legis siavice:
::''Alberto Gustavio kaj Petro Fradeko.''
— Ha! Dio! ŝi ekkriis, sed ĝuste ili estas la nomoj, kiujn al ni citis sinjoro Ĵakemaro.<noinclude><references/></noinclude>
lzkwgu2k1hr7uoh6e4gsavdfdqhkn2g
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/157
104
22016
125570
71886
2026-07-21T19:26:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125570
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Rigardu atente la skribmanieron.
— Kial?
— Ĉu vi ne rimarkas, diris mallaŭte la junulino, ke ĝi estas la skribmaniero de Fernando?
Fraŭlino Delanjo ne ŝajnis konvinkita.
— Sed ekzamenu do ĝin pli atente, murmuris kun malpacienco la malfeliĉa knabino.
Por plezurigi sian nevinon, fraŭlino Rozino metis siajn okulvitrojn, kaj atentege studadis la literojn, kiuj sterniĝis sub ŝiaj rigardoj.
— Je Dio! estas vere, ŝi diris, sin relevante kaj viŝante larmon. Ĉu okaze estas reale Herbeno la junulo, kiun renkontis nia najbaro?
La junulino apenaŭ liptuŝis la manĝaĵojn, kiujn oni al ŝi prezentis, kaj rapide supreniris al sia apartamento, akompanite de fraŭlino Delanjo.
La postan matenon oni havis ankoraŭ neniun novaĵon pri la du alpistoj.
— Estas li, onklino mia, estas Fernando! ekkriis Reĝino. Mi ne dubas pri tio; al mi tion certigas mia koro. Ha! sinjoro Ĵakemaro estis prava. Kaj ni retrovas lin nur por lin perdi denove. Tiu katastrofo preteriras realece ĉiujn plej terurajn imagaĵojn. Se almenaŭ mia kompatinda bokuzo mortus en sia lito, kun okuloj al ni direktitaj, sentante, ke amika mano premas la lian, lia agonio estus dolĉa. Li kunportus en la tombon tiun lastan konsolon, ke ĉiam oni lin amas, kaj ke, kvankam ekzilita, li tamen ne estas forgesita. Sed funde de tiu fendego, en tiuj glaciigaj mallumaĵoj, kun la sento, ke li estas forlasita kaj izolita, ha! tio estas abomenaĵo!
— Nu, Reĝino, infanino mia, kvietiĝu, respondis la maljuna fraŭlino siavice kortuŝita: ci ekscitiĝas kaj malesperiĝas pro signoj vere tro malprecizaj. Nenio pruvas, ke unu el tiuj du vojaĝantoj estas Fernando. Eble sinjoro Ĵakemaro eraris. Ci kredas, ke ci rekonis lian {{vdk|skribma|nieron}}<noinclude><references/></noinclude>
fsw6xq4no7fcud6ztzfkci9ntk2l3cf
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/158
104
22017
125571
71887
2026-07-21T19:32:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125571
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
{{vdf|skribma|nieron}}. Ekzistas simileco; mi tion konfesas. Sed fine tio ne sufiĉas, por ke ci tiel forte malsaniĝu. Ĉiutage oni vidas du individuojn, kiuj havas nenion komunan, kaj tamen kiuj prezentas fizionomion kaj skribmanieron preskaŭ identajn.
Fraŭlino Rozino longatempe daŭrigis, penante konvinki sian nevinon, serĉante, ĉu ŝi ne trovos argumentojn, kiuj pruvos, ke la ĉeesto de Herbeno sur la Svisa lando estas neeblaĵo.
La junulino lasis ŝin paroli, sed ne ŝin aŭskultis.
— Necese estas, ke tion mi kontrolu mem, ŝi diris.
— Kiel? Ĉu ci volas iri en tiel danĝeran lokon? Mi tion malpermesas; mi absolute kontraŭstaras kontraŭ tia absurdaĵo.
Sed Reĝino, dorlotite de sia onklino, kutiminte fari nur tion, kion ŝi volis fari, premis elektran butonon.
— Ĉu troviĝas en la hotelo, ŝi petis de la servisto, gvidisto, kiu povus min konduki al la Rhona glaciejo?
— Jes, sinjorino.
— Lin sendu al mi tuje.
Post kvarono da horo, viro vestita de dika griza drapo, kun bronzumita vizaĝo, kun energiaj trajtoj, sin prezentis antaŭ la du virinoj.
— Ĉu vi povas min konduki ĝis la fendego, per kiu tiuj du malfeliĉuloj estis englutitaj? demandis fraŭlino Kolardo.
— Tio estas malfacila por sinjorino, pro ŝia kostumo. Necese estus, ke ŝi surmetu sinjorajn vestojn.
Reĝino havis geston de ĉagreno.
Subite ŝiaj ideoj ŝanĝiĝis; kaj ŝi demandis:
— Ĉu ekzistas neniu ekzemplo pri vojaĝanto, kiu, malaperinte en glacieja fendo, revenis al lumo en alia loko?
— Pri mi, neniam mi vidis tian okazintaĵon. Tamen mi memoras, ke, kiam mi estis infano, mia patro al mi rakontis la jenon; du alpistoj glitis ĝis la plej profunda<noinclude><references/></noinclude>
56cq085iugrh0ieixd3a3mv9kkygq84
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/159
104
22018
125572
71888
2026-07-21T19:48:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125572
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>parto de l’ glaciejo, ĝis la kuŝujo mem de l’ rivero: tiam ili povis laŭiri laŭ la fluo de l’ akvo, kaj fine alveni al la glacia groto, kiun admiras ĉiuj vizitantoj<ref>Autentika. - En sia fama verko, ''La Terre'' (''Hachette'', tria eldono,
1874, t. I, paĝ. 254), ''Elisée Reclus'' skribas :
"Oni tamen citas pluajn ekzemplojn pri homoj, kiuj, falinte en la
kuŝujon de l’ rivero per fendego de la supera parto de l’glaciejo, povis
reveni al lumo, laŭirante la fluon de l’akvo, tra la dissemitaj disrompaĵoj
kaj la terura mallumaĵo de tiuj profundegaĵoj ĝis nun nekonitaj."</ref>.
— Ĉu vi povas min konduki al tiu loko?
— Tio estas simpla promenado. Ĉiutage turistoj al ĝi iras are. Ili tamen organizis por tiu mateno karavanon, kiun mi kondukos. Se vi volas nin akompani, nenio estas pli facila.
— Tre bone. Mi vin kuniros.
Tial ke ŝia nevino ne riskis danĝeron, fraŭlino Delanjo ne havis plu ian motivon por kontraŭbatali la deziron de sia nevino.
Do Reĝino eliris.
Alveninte sub la travidigebla kaj lazura arkaĵo, la gvidisto volis admirigi al vizitantoj la mirindajn prismajn rebrilojn, kiuj lumigas al ĉiuj objektoj per fantaziaj koloroj. Kiam sunradio penetris en la groton, oni kredis, ke oni troviĝas en centro de vastega diamanto.
Fraŭlino Kolardo rigardis. La plafono de l’ kaverno iom post iom malaltiĝis por aliformiĝi en longan malluman koridoron, en kies fundo fluis la ŝaŭmplena torento, kiu devis formi Rhonon.
— Tiam, ŝi diris, sin turnante al la gvidisto, kiam la glaciejo forĵetas rubon falintan en fendegon, ĉu per tiu malfermaĵo la disrompaĵo aperas al lumo?
— Jes, sinjorino, se la fendego komunikiĝas kun la kuŝujo de l’ torento.
— En tiu okazo, kiom da tempo bezonas la objekto por alveni al la loko, en kiu ni troviĝas.
— Se ĝi falis en la fluon, kelkaj horoj sufiĉas.<noinclude><references/></noinclude>
ifq6b232laf8kw07lh6wcu0psvqs60t
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/160
104
22019
125573
71889
2026-07-22T17:38:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125573
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Sed se la fendego ne komunikiĝas kun la rivero; aŭ se la rubo ne falis en la fluon?
— Tiam ĝi veturas kun la masego mem de l’ glaciejo.
— En tiaj kondiĉoj, post kiom da tempo ĝi aperas ekstere?
— Post kvardeko da jaroj ĉirkaŭe.
Sento de malpotenco kaj de malespero pentriĝis sur la vizaĝo de Reĝino.
Dum tiu interparolado, ĉiuj turistoj estis elirintaj el la groto, unu post la alia, intencante viziti la ĉirkaŭaĵojn. Eĉ la plej granda parto revenis al hotelo. Sola la junulino restis, obstine direktante siajn rigardojn al tiu granda nigra truo, kiu ŝin ensorĉis.
Subite ŝiaj okuloj, kiuj kutimis al la senlumeco, ekvidis longan kaj brunan objekton, kiu ŝajne kuŝis sur glacia kornico. Sed la mallumaĵoj ne ebligis, ke oni distingu ĝian realan formon.
Ŝi ĝin montris al la gvidisto.
— Kio tio povas esti? li murmuris.
— Ĉu ĝi ne estus la korpo de unu el tiuj malfeliĉuloj? respondis fraŭlino Kolardo tremanta pro kortuŝeco.
— Eble. Depost tiu mateno la rivero malaltiĝis, kaj malaltiĝante, ĝi forlasis tiun objekton, laŭlonge de sia bordo, sur elstarantan parton. Tiu flosaĵo devas troviĝi ĉi tie depost du aŭ tri horoj almenaŭ.
— Ho! mi vin petegas, preĝis la junulino, plektante la manojn. Ne lin lasu en la loko, en kiu li kuŝas. Helpu lin.
La gvidisto alproksimiĝis kiel eble plej proksime al la loko, en kiu tiu flosaĵo restis kuŝanta. Per sia {{sic|pioleto|pioĉeto}}, li tranĉis en la glacio kelkajn ŝtupojn, sur kiujn li povus meti siajn piedojn. Poste per fortika frapo de sia malgranda pikfosilo, li rompis la glacian elstaraĵon, kiu subportis la objekton.
Ĉi tiu falis en la fluon, ree flosiĝis kaj rapide estis forportita ĝis ekstremo de l’ groto.<noinclude><references/></noinclude>
e21z348i9nj9d6nz76ga57h2babftnf
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/161
104
22020
125574
71890
2026-07-22T17:45:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125574
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Reĝino ne eraris: ĝi estis la korpo de homo.
Li estis rompiĝonta sur la ŝtonoj, kiuj obstrukcas la kuŝujon de l’ torento, kiam la gvidisto rapide eniris en akvon ĝis genuoj, ekkaptis la dronanton per liaj vestoj, kaj lin altiris al bordo.
En tiu momento, fraŭlino Kolardo alkuris.
Sed tuj kiam la junulino estis ĵetinta rigardon al la palega vizaĝo de l’ malfeliĉulo, kiu kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj, ŝi subite kredis, ke la glaciaj muroj turniĝas ĉirkaŭ ŝi. Ŝi estis devigita sin alkroĉi sur la brakon de l’ gvidisto, kiu ŝin subtenis, kaj ŝin sidigis, dirante:
— Tio vin emocias, sinjorineto: mi tion komprenas. Ĉar malvivulo, kiu eliras el sub tero, ne estas afero, kiun oni vidas ĉiutage.
— Ĉu vi estas certa, ke li ne vivas plu? diris Reĝino, kiu iom post iom rekonsciiĝis.
— Tio ŝajnas al mi kredebla. Tamen eble la vivo ne ankoraŭ lin forlasis tute. Se vi partoprenas mian opinion, ni lasos lin ĉi tie, kaj kuros al la hotelo por peti helpon.
— Iru sola; mi vin atendos.
La gvidisto ĵetis rigardon ĉirkaŭ si.
— Ĉiuj homoj eliris, li diris. Neniu troviĝas ĉi tie. Ĉu vi ne timos?
— Tute ne. Nun, tial ke la unua emocio estas pasinta, mi fariĝis forta. Iru.
La montano eliris kurante.
— Ĝi estas li, murmuris fraŭlino Kolardo, prenante en sia poŝo boteleton plenan je salaĵoj. Li estas Fernando! Mia koro ne min erarigis. Dio mia, permesu, ke li estu ankoraŭ vivanta, permesu, ke oni lin savu, ke oni ne alvenu tro malfrue. Faru miraklon, Sinjorego, kaj mi vin benos.
Kaj dum ŝi preĝis, la junulino metis sub la naztruojn de l’ droninto la amoniakan solvaĵon, kiun ĉiam ŝi portis sur si.
Ŝi atendis momenton, kortuŝegite. Subite ŝi kredis<noinclude><references/></noinclude>
mmbb4nrxt5g99ph1q1t13615q0dbq10
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/162
104
22021
125575
71891
2026-07-22T17:51:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125575
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ekvidi sur la pala vizaĝo de tiu, kiun ŝi estis rekoninta, malfortan tremeton.
— Li vivas! ŝi ekkriis, li vivas!
Tiam en ĝoja kaj danka entuziasmo, prezentante al ĉielo siajn kunplektitajn manojn, ŝi diris:
— Danke, Dio mia, danke!
Dume la gvidisto revenis, akompanata de portilo kaj de ĝiaj portistoj.
La eltrovo de kadavro eliranta el la glaciejo okazigis en la hotelo grandan miregon. Ĉiuj vojaĝantoj, kiuj loĝis en ĝi, volis kontroli la fariĝon per siaj propraj okuloj kaj alvenis al la glacia groto samtempe kun la portilo. Inter ili troviĝis kuracisto. Li ekzamenis la droninton, kiun ĉiuj rekonis, certigante, ke li estas unu el la du turistoj elirintaj la hieraŭan tagon, kaj li konstatis, ke la viveco ne estas ankoraŭ tute estingita.
— Kredeble, li diris, ĉiuj niaj penadoj estos senfruktaj: sed tamen nia devo estas provi eĉ neespereblan revivigon.
Li estis prava, ne malesperante, ĉar post tri horoj da masaĝo kaj da tiradoj sur la lango, la spirado restariĝis, la sangrondirado pli kaj pli rapidiĝis kaj la haŭto de l’ droninto malforte koloriĝis. La junulo ne estis ankoraŭ tute rekonsciiĝinta; sed fine li vivis, li estis savita. Dank’ al inteligentaj kuracoj kaj flegoj, oni povis certigi, ke la plena resanigo estos tute certa post kelke da tempo.
Kiam la kuracisto estis fininta sian taskon, fraŭlino Kolardo sidiĝis apud la lito de l’ malsanulo, intencante lin flegi, lin lasi nek tage nek nokte, kaj stari antaŭ li, kiam li revenos al la intelekta vivo, por ke lia unua rigardo renkontu la ŝian.
Tiu sintenado mirigis ĉiujn hotelloĝantojn.
— Vi do estas parencino aŭ amikino de tiu malfeliĉulo? demandis unn el ĉeestantoj.<noinclude><references/></noinclude>
lxh0q9ii3zaipiiweg7z0w1u8wg64xe
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/163
104
22022
125576
71892
2026-07-22T17:56:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125576
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Nek unu nek alia, respondis la junulino. Sed li estas sampatrujano. Tio sufiĉas, por ke li meritu ĉiujn miajn simpatiojn kaj eĉ mian tutan sindonon.
Efektive meze de tiu diverslanda anaro, precipe farita el Angloj kaj el Germanoj, Francujo estis reprezentita nur de la du vojaĝantinoj kaj de la malsanulo.
Kiam fraŭlino Delanjo eniris en la ĉambron, en kiu la droninto malrapide rekonsciiĝis, tuj kiam ŝi estis ĵetinta rigardon al la junulo, ŝi preskaŭ puŝis ekkrion pro miro. Sed Reĝino, kiu divenis la sentojn tumultiĝantajn en la animo de ŝia onklino, rapidis al ŝi, kaj metinte sian manon sur ŝian buŝon, blovis en ŝian orelon:
— Se vi parolas, vi lin pereigos.
Miregante, la maljuna fraŭlino peze sidiĝis sur seĝon, murmurante:
— Strange! Sinjoro Ĵakemaro estis prava. Mi lin rekonis: kaj tamen tio estas nekredebla.
Kiam ĉiuj homoj estis elirintaj, la junulino alproksimiĝis sian seĝon al la seĝo de sia parencino, kaj rapide diris al ŝi mallaŭte:
— Aŭskultu min. Treege atentu viajn parolojn kaj viajn gestojn: ĉar en tiuj grandaj hoteloj, en kiuj estas neeble koni siajn najbarojn, la muroj havas orelojn. Vi rekonis Fernandon; ĉu vere? Tiu junulo estas li nediskuteble. Sed pro neniu ajn motivo oni devos elparoli lian nomon; ĉar tia nesingardo {{sic|komprometus|kompromitus}} lian liberecon kaj eble lian vivon. Kiam li rekonsciiĝos, vi ne devos miri, se li ne ŝajnas nin rekoni, se li sin prezentas al ni kun nomo, kiu ne estas la lia. Li ludos sian rolon; kaj ni niavice devos ludi la nian, kiu konsistos el tio: redoni al li la samon, kaj havi kontraŭ li sintenadon similan al tiu, kiun ni havus kontraŭ fremdulo. Memoru tion, kion al ni diris sinjoro Ĵakemaro.
La maljuna fraŭlino ŝajnis bestigita pro mirego.
— Sed tamen, ŝi diris, se tiu junulo estas vere Fernando,<noinclude><references/></noinclude>
79olebvsln45uvwzc7yt2fwg6g4e2f0
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/164
104
22023
125577
71893
2026-07-22T18:02:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125577
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiel tion supozigas ĉiuj ŝajnoj, tuj kiam li vidos nin, li scios, ke ni estas liaj parencinoj; kaj ni niaflanke ni estos devigitaj vidi en li la homon, kiun ni konas, kaj kia li estas reale.
— Mi vin petegas, onklino, se vi ne volas vin riproĉi pro lia pereo, faru tion, kion mi diras.
Dum tiu interparolo, la malsanulo malfermis siajn okulojn kaj rigardis ĉirkaŭ si, penante kolekti siajn ideojn.
— Kie mi estas? li murmuris malforte.
Aŭdante tiun voĉon, fraŭlino Rozino kaj ŝia nevino ektremetis: ĝi estis la vera voĉo de Herbeno.
— Kie mi estas? li rediris.
— En loko senriska, en la hotelo de la Rhona glaciejo, respondis fraŭlino Kolardo. Kiel vi fartas, sinjoro?
— Mi sentas min rompita: kio do okazis?
— Vi glitis en fendego. Oni vin retrovis en la glacia groto.
— Ho! jes; mi memoras nun. Abomene! abomene!
Kaj la malfeliĉa junulo elparolis tiujn vortojn per tiel terura voĉtono, ke Reĝino diris:
— Ne lacigu vin; ripozu. Vi havas en ni ambaŭ sindonemajn amikinojn, kiuj prizorgos pri vi kaj ne vin forlasos. Nun timu nenion: vi ne estos plu sola en la mondo.
Dirante tiujn vortojn, la junulino metis sian vizaĝon en plenan lumon, por ke la malsanulo povu facile rekoni ŝiajn trajtojn. Jam ŝi estis mirigita, konstatante, ke la sono de ŝia voĉo ŝajnis kaŭzi al la junulo neniun emocion. Ŝia miro pligrandiĝis, kiam ŝi aŭdis lin respondantan laŭ ĝentila sed tute natura maniero:
— Mi dankas vin, sinjorino aŭ fraŭlino; mi vidas, ke vi estas bonkora. Estu certa, ke viaj konsolaj paroloj same kiel via ĉarma vizaĝo ĉiam restos gravuritaj en mia memoro.
— Mi scias, ke Fernando ludas rolon, pensis fraŭlino<noinclude><references/></noinclude>
lqzth9jj876lyn5godxhf3tyopj8xyh
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/165
104
22024
125578
71894
2026-07-22T18:07:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125578
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Kolardo: sed li tion faras tiel perfekte, ke tia perfekteco preteriras ĉion, kion oni povus imagi. Tia spiritĉeesto, lia forto de voleco, precipe post la cerba skuego, kiun li suferis, estas vera nekredindaĵo.
Dum tiu tempo, fraŭlino Delanjo, kiu ne perdis unu vorton de l’ interparolado, diris aparte:
— Kiam oni lin rigardas, dum li ne parolas, li estas Herbeno. Kiam oni aŭdas lin parolantan, sed ne lin rigardante, li ankaŭ estas Herbeno. Sed kiam oni lin rigardas, dum li parolas, tiam li ne estas plu Herbeno; li estas fremdulo, eĉ nekonatulo.
En tiu momento la kuracisto eniris:
— Kiel vi fartas, mia kara sinjoro? li demandis kun tre forta germana elparolado.
— Pli bone, mi vin dankas. Ĉu vi estas doktoro?
— Jes.
— Ĉu estas vi tiu, kiu min kuracis kaj savis?
La kuracisto kapjesis.
— Permesu, doktoro, diris la malsanulo, prezentante la manon, ke mi montru al vi mian tutan dankon.
— Mi akceptas el viaj dankoj la parton, al kiu mi estas rajtigita; sed ne al mi ili devas sin turni unue.
— Al kiu do?
— Al tiu fraŭlino, respondis afable la kuracisto, montrante Reĝinon. Estas ŝi tiu, kiu vin malkovris, dum vi kuŝis sur glacia elstaraĵo funde de la groto, kaj kiu nin avertis.
— Ha! fraŭlino, murmuris la junulo, antaŭ ne longe mi sentis min altirita al vi nevenkeble. Tiu sento estis mia danko, kiu nekonscie montriĝis.
Reĝino ruĝiĝis pro plezuro. Ŝiajn belajn okulojn briligis entuziasmo. Per lerta manovro Fernando trovis rimedon por sin alproksimigi al ŝi, ne sin perfidante. Cetere la kuracisto lin helpis.
— Vi estas prava, li diris; ĉar vi ŝuldas al ŝi belan kandelegon.<noinclude><references/></noinclude>
dh68n4an8dmehs0m5abdzevx7pcmplz
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/166
104
22025
125579
71895
2026-07-22T18:13:04Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125579
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Post silento la malsanulo daŭrigis:
— Nun, fraŭlino, mi havas ankoraŭ favoron por peti de vi. Kiam pli poste mi revivigos en mia memoro vian bonecon kaj vian belecon, estus dolĉe por mi kunigi samtempe vian nomon.
La junulino ridetis. Tiu demando ŝajnis al ŝi vere neutila. Sed en la ĉeesto de tiu fremda kuracisto, tia farmaniero estis certe lertega politikaĵo. Nediskuteble ŝia amato pripensis pri ĉio.
— Reĝino Kolardo, ŝi respondis, mordante siajn lipojn por ne ridi. Kaj vi, sinjoro?
— Petro Fradeko.
Sed en tiu momento la doktoro sin intermetis. Lia malsanulo troviĝis ankoraŭ tro malfortika: li multe tro parolis; kaj ĝis morgaŭ absoluta ripozo estas necesega.
La morgaŭon, tuj kiam la junulo estis vekita, Reĝino eniris en lian ĉambron.
— Kiel vi fartas tiumatene? ŝi demandis.
— Bone, tre bone. Plena nokto de dormado min tute resanigis. Ĉu oni havas novaĵojn pri mia malfeliĉa kunulo? Ĉu oni scias, kio li fariĝis?
— Ĝis nun oni malkovris nenion. Sed tial ke kvardekok horoj jam fluis depost la katastrofo, estas supozeble, ke oni devas forlasi ĉiun esperon lin retrovi, kaj precipe redoni al li la vivon.
— Malfeliĉa knabego! murmuris Fradeko.
— Ĉu vi estis tre koralligita al li?
— Tute ne. Mi lin konis tre malmulte. Ian tagon en vagono mi sidis kontraŭ li. Li eltiris sian paperujeton kaj lasis fali koverton. Mi min klinis por ĝin kolekti kaj ĝin redoni, kiam nevole miaj rigardoj falis sur la adreson kaj legis tiujn vortojn: Al sinjoro Alberto Gustavio, Esperante skribitajn. “Vi do konas Esperanton?” mi demandis. “Jes, li respondis, kaj vi?” “Mi estas fervora Esperantisto.” “Mi same.” Kaj depost tiu momento ni<noinclude><references/></noinclude>
m54i0rvumr8itkyrppjez3za1hnx0kk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/167
104
22026
125580
71896
2026-07-22T18:18:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125580
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ne delasis plu unu la alian. En ''Grindelwald'', ni loĝis en la sama hotelo. Li deziris aliri al ''Grimsel'' tra la ''Strahlegg''’a intermonto; mi same. Por homo sola la ekskurso estis pli malfacila kaj precipe pli multekosta: por du homoj kontraŭe ĝi fariĝis tute simpla. Ni do kunigis niajn penadojn kaj niajn monujojn, kaj ni vojaĝis kune. Sed post nia vizito al la Rhona glaciejo, ni devis delasi unu la al lian. Li intencis aliri al Italujo tra la ''Gothard''’a intermonto, dum mi revenos Francujon.
Fraŭlino Kolardo subite relevis sian kapon kaj rigardis Fradekon en la blankaĵo de okuloj. Ŝi kredis, ke ŝi malbone aŭdas.
— Ĉu vere vi reeniros en Francujon? ŝi ekkriis kun terura voĉtono.
— Jes, fraŭlino, respondis la junulo, kiu ŝajnis mirigita de tiu ekkrio.
— Vi do ne timas?
— Ĉu mi havas ion por timi? Depost du jaroj, mi traveturas Eŭropon. Mi deziregas revidi mian patrolandon kaj krei por mi hejmon. Kiam tro daŭras la vivado en hoteloj, ĝi fine fariĝas tediga.
La junulino ne aŭskultis plu: ŝi pripensis.
— Por riski la danĝeron tiel maltime, ŝi pensis, necese estas, ke li havu potencajn garantiaĵojn, kaj ke li estu trovinta rimedon por sin provizi je civila etato tute regula. Mi min certigos pri tio.
— Antaŭ momento, ŝi diris, vi parolis pri hejmo kreota: sendube vi havas familion.
— Ho ve! respondis la junulo, kiu fariĝis subite malgaja, mi estas, kvazaŭ mi ne havus parencojn. Mi troviĝas sola en la mondo, sen frato, sen amiko, sen iu ajn, kiu montras al mi iom da simpatio. Se hieraŭ mi estus mortinta en la glaciejo, mi estus lasinta post mi nek bedaŭron, nek eĉ memoron.
— Aj! murmuris Reĝino, li forgesas sian rolon. Feliĉe mi estas sola kun li.<noinclude><references/></noinclude>
irc1xsht3ebibjy9vegzvt3iyhi2ku9
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/168
104
22027
125581
71897
2026-07-22T18:25:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125581
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
En tiu momento servisto eniris por iom ordigi la ĉambron. La junulino kredis, ke la malsanulo ŝanĝos la temon de sia parolado; sed li daŭrigis, kvazaŭ li ne rimarkus la ĉeeston de l’ servisto:
— Mi havas ankoraŭ mian patron: sed ni estas malpaciĝintaj ĝis morto. Li min forpelis for de sia hejmo, malpermesante, ke mi iam reaperos en lian ĉeeston.
— Kion do vi faris, por meriti tian severaĵon?
— Nenion. Mia patro havis onklon, kiu estis fraŭlo; kaj li esperis lian heredaĵon. Kiam mia praonklo mortis, li malheredis sian nevon kaj testamentis, ke mi estu lia sola heredanto. Tiu senheredigo naskigis en la koro de mia patro profundan malamon al mi. Li min kulpigis, ke mi delogis la maljunulon. Kaj kiam mi revenis el Azio, mia patro min ĵetis for de la pordo de sia domo tiel brute, kiel oni faras por hundo, kiun oni forpelas per piedbatoj.
Fradeko elparolis tiujn lastajn vortojn kun tono de tia kolerego, ke fraŭlino Kolardo paliĝis. Ĝi estis tro sincera por esti ludita.
— Tamen, ŝi pensis, kiam en teatro oni aŭdas faman komediiston, oni kredas, ke la afero reale okazis. Mi nun vidas, ke Herbeno estus farinta tute spertegan aktoron.
La junulo silentiĝis, kaj ŝajnis enprofundiĝinta en siaj pensoj.
La servisto daŭrigis sian deĵoron, al- kaj elirante tra la ĉambro.
— Kaj via patrino? demandis Reĝino.
— Mi perdis mian patrinon antaŭ dek jaroj.
— Se ŝi estus vivinta, kredeble la bedaŭrinda fariĝo, pri kiu vi parolis antaŭ ne longe, ne estus okazinta.
— Eble: sed tamen mi ne kuraĝas tion certigi. Ha! fraŭlino, ĉiam mi estis malfeliĉa. Miaj gepatroj ne amis min. Kiam mi komparis mian sorton kun la sorto de aliaj infanoj, mi sen malfacileco rekonis, kiom forte ilia situacio diferencas de la mia. Ili estis karesitaj, {{vdk|dorloti|taj}}<noinclude><references/></noinclude>
1qb3nu2f7zd12xa3ut3ji6z3svxsqzb
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/169
104
22028
125582
71898
2026-07-22T18:31:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125582
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|dorloti|taj}}, ricevis donacojn, hodiaŭ bonbonojn, morgaŭ ian ludilon. Kiam ili estis malsanaj, iliaj patrinoj suferis tiom kiom kaj kelkafoje pli ol ili mem. Mi neniam ricevis kareson aŭ kuraĝigan vorton; neniam mi vidis, eĉ per la plej malgranda divenigaĵo, ke miaj gepatroj fieriĝas pro mi. Sed kontraŭe riproĉoj, batoj, puŝegoj pluvis hajle. Mi ne pretendas, ke mi estis perfekta, ke neniam mi meritis kulpigojn; ne certe: sed fine mi faris ĉion, kio estas ebla por kontentigi tiujn, kiuj min naskis; kaj mi ne kredas mensogi, dirante, ke mi sukcesis sufiĉe ofte. Neniam ili montris sian kontenton per ia ajn maniero. Kiam mi estis malsana, min pli suferigis iliaj indiferentaj flegoj ol la malsano mem. Mi estas certa, ke se mi estus mortinta, ili estus verŝintaj neniun larmon. Kiam mi estis infaneto, oni min metis en mamnutrejon, en kiu mi restis kelkajn jarojn. Elirinte el la mamnutrejo, mi eniris en lernejon; poste el la lernejo, en kolegion, kiel internulo. Fariĝinte abituriento, tial ke miaj gepatroj al mi rifuzis la plej modestan renton, mi estis devigita forlasi la daŭrigon de miaj studadoj. Kiam mia patrino mortis, mia patro, kiu jam timis, ke lia onklo lin malheredos por mia profito, memoris, ke unu el liaj malnovaj amikoj, kies deveno estis angla, fondis firmon en ''Hongkong''. Pretekstante, ke li kreos por mi brilan situacion, sed reale por sin liberigi el mi, li min enŝipigis al Ekstrema-Oriento. Sed kiam mi alvenis en tiun anglan kolonion, mi eksciis, ke la amiko de mia patro estis ruinigita de malsukcesintaj komercaj entreprenoj, kaj sin mortiginta pro malespero. Por vivi, mi estis devigita eniri kiel malalta oficisto en la bankan firmon de sinjoro Morno; kaj mi restis en ĝi, ĝis kiam la morto de mia praonklo min devigis reveni en Eŭropon.
Kiam Fradeko alvenis al tiu punkto de sia rakonto, internaj ploregoj iomete raŭkigis lian voĉon.
— Tiam vi multe amis vian praonklon? demandis Reĝino, volante diri ion.<noinclude><references/></noinclude>
02azbqxebjuttxp3v02h4oabxbwahzp
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/170
104
22029
125583
71899
2026-07-22T18:36:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125583
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Li estis la sola estaĵo, kiu montris al mi iom da amemo. Estas li tiu, kiu postulis, ke mi faru miajn universitatajn studadojn. Mia patro, kiu, pro lia estonta heredaĵo, timis lin malkontentigi, obeis malbonkore, sed lasante refali sur min la tutan pezon de sia malafabla humoro. Mian patron ĉiam incitis tiu amemo, kiun lia onklo sentis al mi, kaj kiu estis sincera (tion li pruvis, donacante al mi ĉiujn siajn posedaĵojn); kaj neniam li min pardonis pri tio.
— Tiam vi estas riĉa.
— Tiu vorto ne plene taŭgas. Sed tamen mi posedas havaĵon sufiĉan por min ŝirmi kontraŭ la mizereco.
— Kiam vi estos reveninta Francujon, en kiu loko vi starigos vian hejmon?
— En Parizo.
— Tiam vi ne intencas loĝi en via patrurbo?
— En ''Dinan''? Ho ne! tute ne: kaj eĉ neniam mi revenos en tiun urbon. En ĝi mi tro suferis.
Fraŭlino Kolardo alpaŝis el miroj al miroj. Estis la voĉo de Fernando la voĉo, kiu parolis; estis la okuloj de Fernando la okuloj, kiuj ŝin rigardis, dum Fradeko deklamis sian historion kun tono de sincereco kapabla konvinki la plej skeptikajn homojn.
— Kaj nun, fraŭlino, tial ke mi rakontis mian vivon, ĉu mi estus maldiskreta, petante de vi saman konfidencion?
— Ĉu tio estas vere necesa? respondis la junulino kun rideto, kiu intencis divenigi ŝiajn plej kaŝitajn pensojn.
Fradeko ne ŝajnis kompreni la sencon enfermitan en tiu rideto. Sed kvazaŭ li timus obstinante ofendi sian ĉarman flegistinon, li ne insistis.
En tiu momento la kuracisto alvenis. Reĝino profitis tiun intermeton por eliri kaj lasi la doktoron sola kun lia kliento.
Reveninte en sia ĉambro, la junulino sin sentis profunde konfuzita.<noinclude><references/></noinclude>
p6g8ah4biitpl86kn3nwgd21eh81m57
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/171
104
22030
125584
71900
2026-07-22T18:41:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125584
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Kion ŝi devas kredi? Kia estas tiu junulo?
Ĉu Petro diranta veron?
Ĉu Fernando ludanta komedion?
Por la unua hipotezo, ĉu estas eble, ke tiel plena simileco povas ekzisti?
Por la dua kontraŭe, ĉu estas akcepteble, ke homo estas kapabla sin interŝanĝi en alian homon kun tiel mirinda perfekteco?
Fraŭlino Kolardo pripensis, kaj iom post iom alvenis al la dua hipotezo. Tial ke Fradeko ne parolis plu, la ebleco de l’ rakonto farita de l’ junulo ne povis plu influi la inteligentecon de Reĝino. Sola persistis la figuro de Fernando, de Fernando kondamnita, ekzilita, devigata, por savi sian kapon, sin ŝirmi, dum sia tuta vivado, malantaŭ personeco, kiu neniam estos lia propra.
— Kia maltimego! ŝi diris. Li prenis ĉiujn familiaktojn de malvivulo, kies vivon li konis; kaj li senŝancele rakontas la historion de l’ mortinto, kvazaŭ ĝi estus lia propra. Li diras, ke neniam li revenos al ''Dinan''. Mi tion komprenas. Li ne volas troviĝi en la ĉeesto de tiuj, kiuj konis la veran Fradekon. Estas same pri tiu historio de malnaturigita patro, kiu pelas for de sia pordo senkulpan filon: jen estas io, kio fermas la buŝon de tiuj, kiuj mirus, vidante, ke li estas sen familio. Nu, tio ne estas tro malbone elpensita. Nun mi ne miras plu, ĉar li ne ŝanceliĝas reveni Francujon: li estas neatakebla.
— Kaj tiu Gustavio, kiu pereis en la glaciejo! Fernando parolas pri li, kvazaŭ li estus al li nekonatulo. Mi ne mirus kontraŭe, se tiu viro estus ludinta en tiu tuta mistero gravegan rolon. Kio pruvas, ke li ne estas la aŭtentika Fradeko? Gustavio! Ĉu tio estas familia nomo? Kredeble ĝi estas la nomo sub kiun Fernando sin kaŝis, forlasante ''Noumea''’on. Li renkontis Fradekon, amikigiĝis kun li, kaj konis lian tutan historion. Nun, tial ke lia amiko estas enprofundigita sub glacio, li prenas lian nomon, lian civilan etaton, liajn renttitolojn, kaj al li donas<noinclude><references/></noinclude>
1mkpju3xe6payzk9e10oapzmm50qo0m
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/172
104
22031
125585
71901
2026-07-22T18:48:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125585
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>interŝanĝe la siajn, tre sciante, ke la malvivulo ne povos protesti. Vere, tio estas tre forta.
La morgaŭon, la junulo estis tute resanigita.
Sin sentante bonfartanta, vidante, ke klara suno eniras tra la fenestro en lian ĉambron, li decidis, ke li profitos tiun belan matenon por malrigidigi siajn krurojn kaj spiri plenpulme la freŝan aeron de montoj.
Reĝino, al kiu li konigis siajn intencojn, proponis, ke ŝi lin akompanu.
— Se duonsveno vin ekkaptus sur la vojo, ŝi diris, necese estas, ke iu troviĝu apud vi por vin helpi.
Fraŭlino Delanjo, de kiu ŝia nevino petis permeson pro ĝentileco, konsentis per kapjeso. En ''Sèvres'', ŝi lasis kune la infanecajn geamikojn; do ŝi ne komprenis, kial en Svisujo ŝi agus alimaniere.
La gejunuloj eliris. Fradeko prezentis sian brakon al fraŭlino Kolardo. La junulino sin pendigis sur ĝi per sia tuta pezo, dezirante komprenigi al sia kunulo per tiu muta sed elokventega mimiko, ke ŝi ne estas trompita de la ruzo, kiun li uzas, kaj ke ĉiam ŝi restis lia, kiel en la pasinta tempo. Pro tiu amoplena kontakto la junulo ruĝiĝetis, kaj respondis al la premado de Reĝino per simila premado.
En la ŝtuparo ili renkontis la doktoron, kiu, vidante, ke ili tiel amike akordiĝas, malice ridetis, kaj supreniris al sia ĉambro, dirante:
— Ambaŭ estas ĉarmaj. Mi ne estus tre mirigita, se mi ricevus post kelkaj tagoj anoncleteron pri geedziĝo.
Sed en la korto, ili estis haltigitaj de l’ administranto.
— Nu, sinjoro urbestro, diris tiu oficisto al serioza kaj grizhara viro: ĝuste jen estas sinjoro Fradeko.
— Ha! tre bone, respondis la magistrato. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn minutojn? li diris, sin turnante al la junulo.
— Mi estas preta vin servi, respondis tiu lasta, {{vdk|mon|trante}}<noinclude><references/></noinclude>
2j7i5etqab06i8pkjwk8m67lbz9hrol
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/173
104
22032
125586
71902
2026-07-22T18:53:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125586
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|mon|trante}} al la maljunulo lokon, en kiu liniiĝis kamparaj seĝoj.
Vidante, ke tiu homo, vestita de administracia aŭtoritato, serĉas ŝian amikon, fraŭlino Kolardo sin sentis paliĝanta.
— Ĉu Fernando jam estus rekonita? ŝi pensis. Okulangule ŝi observis la sintenadon de tiu, kiun ŝi amas, kaj sin kvietigis. Petro restis nekortuŝebla: en lia vizaĝo neniu muskolo tremetis.
La magistrato komencis paroli:
— Mi volus fari kelkajn demandojn pri via malfeliĉa kamarado, li diris. Ni havas neniun novaĵon pri li; kaj lia korpo ne estis retrovita, kiel la via, flosiĝanta sur Rhono. Do estas kredeble, ke li restis enabismigita en la interno de l’ glaciejo. Kion vi opinias pri tio? li diris, sin turnante al la gvidisto, kiu estis akompaninta Reĝinon, kaj al kies rapida interveno Fradeko ŝuldis sian savon.
— Dio mia, sinjoro urbestro, respondis tiu viro, antaŭ kvar tagoj la akvo tute plenigis la kanalon, tra kiu Rhono eliras el la glaciejo: do en tiu momento estis neeble, ke homo, marŝanta en la kuŝujo de l’ rivero, alpaŝu sana kaj savita ĝis la elirejo, tial ke alvenis momento en kiu aero tute mankis al li. Pro tio, se tiu sinjoro (kaj li montris Fradekon) estas ankoraŭ vivanta, li estis savita nur per vera hazardo. Sed depost tri tagoj la nivelo malaltiĝis; kaj nun troviĝas inter la supraĵo de l’ akvo kaj la plafono de la galerio aerplena spaco sufiĉe vasta, por ke maltima homo povu foriri kaj reveni al lumo, ne helpite de iu. Kaj eĉ tio estus okazinta al vi, sinjoro, li aldonis, sin turnante al Fradeko, se vi estus trovinta tiel favorajn cirkonstancojn.
— Tiam vi kredas, ke mia kamarado estas kiel mi elirinta el la glaciejo? Parolante, Fradeko havis voĉon balbutantan kaj emocian mienon, kiun rimarkis Reĝino.<noinclude><references/></noinclude>
35rx045id9l6gkb3se1h1dcikz45h64
125587
125586
2026-07-22T18:54:48Z
HenriLeFoll
4277
125587
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|mon|trante}} al la maljunulo lokon, en kiu liniiĝis kamparaj seĝoj.
Vidante, ke tiu homo, vestita de administracia aŭtoritato, serĉas ŝian amikon, fraŭlino Kolardo sin sentis paliĝanta.
— Ĉu Fernando jam estus rekonita? ŝi pensis. Okulangule ŝi observis la sintenadon de tiu, kiun ŝi amas, kaj sin kvietigis. Petro restis nekortuŝebla: en lia vizaĝo neniu muskolo tremetis.
La magistrato komencis paroli:
— Mi volus fari kelkajn demandojn pri via malfeliĉa kamarado, li diris. Ni havas neniun novaĵon pri li; kaj lia korpo ne estis retrovita, kiel la via, flosiĝanta sur Rhono. Do estas kredeble, ke li restis enabismigita en la interno de l’ glaciejo.
— Kion vi opinias pri tio? li diris, sin turnante al la gvidisto, kiu estis akompaninta Reĝinon, kaj al kies rapida interveno Fradeko ŝuldis sian savon.
— Dio mia, sinjoro urbestro, respondis tiu viro, antaŭ kvar tagoj la akvo tute plenigis la kanalon, tra kiu Rhono eliras el la glaciejo: do en tiu momento estis neeble, ke homo, marŝanta en la kuŝujo de l’ rivero, alpaŝu sana kaj savita ĝis la elirejo, tial ke alvenis momento en kiu aero tute mankis al li. Pro tio, se tiu sinjoro (kaj li montris Fradekon) estas ankoraŭ vivanta, li estis savita nur per vera hazardo. Sed depost tri tagoj la nivelo malaltiĝis; kaj nun troviĝas inter la supraĵo de l’ akvo kaj la plafono de la galerio aerplena spaco sufiĉe vasta, por ke maltima homo povu foriri kaj reveni al lumo, ne helpite de iu. Kaj eĉ tio estus okazinta al vi, sinjoro, li aldonis, sin turnante al Fradeko, se vi estus trovinta tiel favorajn cirkonstancojn.
— Tiam vi kredas, ke mia kamarado estas kiel mi elirinta el la glaciejo?
Parolante, Fradeko havis voĉon balbutantan kaj emocian mienon, kiun rimarkis Reĝino.<noinclude><references/></noinclude>
80me3z2t6lq5q9ja8sqiijsop2gzzzw
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/174
104
22033
125588
71903
2026-07-22T18:58:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125588
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Tion mi ne scias, respondis la gvidisto; sed unu afero estas certa. Ambaŭ vi falis en grandan fendegon, kiu trairas la tutan glaciejon tra ĝia tuta dikeco: kaj ambaŭ vi glitis ĝis la kuŝujo mem de l’ torento. Sed tio, kio okazis al vi, same povis okazi al via kunulo. Plie se pro ia ajn motivo, pro sveno ekzemple, li restis kelke da tempo en la interno de l’ glaciejo, li trovis por eliri vojon pli facilan ol vi.
— Tio, rimarkigis la urbestro, estas nur supozo, certe tre ebla, sed kiun nenio ĝustigas, tial ke tiu vojaĝanto ne revenis al la hotelo, kaj estis revidita de neniu homo. Do en tiaj kondiĉoj ni devas konsideri lian morton kiel kredeblan. Sed nia devo estas averti lian familion, kaj por tion fari, ni bezonas sciigojn, kiujn vi sola povas doni.
— Bedaŭrinde mi apenaŭ lin konas, respondis Petro, kiu rediris al la urbestro la rakonton jam faritan al Reĝino.
— Kiel? ĉu estas eble, ke li parolis nek pri sia familio nek pri sia profesio?
— Mi jam diris: nur la hazardo nin metis en kontakto dum kelkaj horoj. Tiel mallongedaŭra kuniĝo tute ne sufiĉas por naski konfidenciojn.
— Ĉu almenaŭ vi konas lian naciecon?
— Ni parolis nur Esperante. Kaj vi scias, ke per tiu lingvo estas neeble rekoni la naciecon de sia interparolanto.
— Kial do, rediris la junulo post momento, vi ne farus serĉadojn en la ĉambro loĝita de li? Eble li lasis kelkan malnovan koverton, kelkan por li senvaloran paperon, de li ĵetitan en la kamenon: tia forĵetaĵo povus vin klarigi.
— He! je Dio! tiun serĉadon jam mi faris; sed ĝi liveris neniun rezultaton. Oni trovis en lia ĉambro nenion, ne eĉ simplan valizon.
— Tio ne min mirigas. Li havis kiel pakaĵon nur turistan sakon, kiun konstante li portis sur si. Aliparte liaj<noinclude><references/></noinclude>
7h8h29w4dzeb4thbrnxptlqw6gnxpez
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/175
104
22034
125589
71904
2026-07-22T19:24:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125589
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>familiaj aktoj kredeble troviĝis en lia paperujeto; kaj se li ne estis tiel feliĉa kiel mi, mi volas diri, se li ne estas savita, ili restis kun li en la profundo de l’ glaciejo.
Fradeko silentiĝis, ne havante plu ion por diri.
La urbestro eliris malkontenta.
Pri Reĝino, ŝi rigardis sian kunulon kun ŝajno de tiel miranta admiro, ke Fradeko ĝin rimarkis.
— Vi ŝajnas miranta, fraŭlino, li diris. Tamen la klarigoj, kiujn mi ĵus ekdonis al tiu honorinda viro, estas tute simplaj, kaj neniel pravigas vian miregon.
Ha! jes, estis simplaj la klarigoj, kiujn la junulino ĵus estis aŭdinta: kaj ĝuste pro tiu simpleco mem estis konfuzita fraŭlino Kolardo.
— Kion fari por scii la veron? ŝi pensis. Viro tiel forta kiel li estas kapabla sin liveri al neniu, eĉ al mi. Tamen necese estas, ke mi lin devigu al konfeso: tion mi volas; tio estos.
La gejunuloj daŭrigis sian promenadon momente interrompitan.
Fradeko tute revivigita marŝis gaje apud sia kunulino. Tiu bela suno, tiu vasta pejzaĝo, tiu ĉarma knabino de li nekonita antaŭ du tagoj, kiu tuje penetris en lian ekziston kaj ŝajnis sin doni, ĉiuj tiuj bonaĵoj vipis lian sangon kaj igis por li la vivon ŝatinda.
Ili iris rekte antaŭ si sur tiu mirinda ''Furka''’a vojo, kiu, sur la deklivo de l’ monto, altiĝas zigzage ĝis la samnoma intermonto. Maldekstre la Rhona glaciejo brilis sub la suno, kiel maso el fandita arĝento. La junulo ĝin ekvidis, kaj ne povis deteni tremeton.
Sentante, ke la brako de ŝia kunulo malforte tremas, fraŭlino Kolardo, kiu divenis la kaŭzon de lia kortuŝo, diris:
— Vi ne ankoraŭ rakontis detale vian akcidenton.
— Mi preferus ne paroli pri ĝi. Mi volus forgesi eĉ ĝian memoron.<noinclude><references/></noinclude>
1v3dr0678u0603abbh99iqggg8zvqxl
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/176
104
22035
125590
71905
2026-07-22T19:31:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125590
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Mi vin petas: kiam mia scivolo estos kontentigita, mi lasos vin trankvila.
— Vi scias, ke vi bezonas nur ordoni por esti tuje obeita. Kie mi estus sen via intermeto?
— Ne parolu pri via dankemo, kaj kontentigu mian deziron.
— Mia rakonto estos samtempe mallonga kaj terura.
Ni marŝis sur la glacio kaj laŭiris fendegon. Mia kunulo min antaŭiris. Subite lia piedo glitis; li falis kaj malaperis. Mi min klinis, kaj vidis lin, du metrojn sube de mi, haltigitan de elstaraĵo kaj prezentantan siajn brakojn. Mi min klinis pli malsupren, kaptis lian manon kaj lin altiris al mi. Ĝis tiu momento ĉio tre bone okazis; kaj mi kredis lin savita. Sed mi ne rimarkis, ke la fendego direktiĝis oblikve sube de mi. Mi kuŝis sur neĝa kornico, kiu havis nek dikecon nek firmecon. Kapabla subporti solan homon, tiu maldika tavolo ne povis toleri la pezon de du viroj. Tuj ĝi rompiĝis; kaj ni ambaŭ estis rapidigitaj en la profundegaĵon. Kompreneble mi estis malteninta mian kunulon. Depost tiu momento mi nescias, kio li fariĝis.
Feliĉe, kiel mi jam diris, la fendego estis oblikva. Mia falo aliformiĝis en sinsekvon da apartigitaj faloj. Reale mi ne falis; mi glitis prefere. Tiel mi klarigas kiamaniere mi povis alveni vivanta ĝis la fundo de l’ abismo. Ĉar vi scios, ke en tiu loko la glacia amaso havas pli ol tri cent metrojn da dikeco. Tiujn rezonojn mi faris poste: ĉar en tiu momento mi ne havis sufiĉe da spiritĉeesto por atente studadi la tialon de fenomeno.
La krakadoj de l’ glaciejo, la muĝadoj de internaj akvofaletoj, transiris eĥiĝante la grandegan masegon, en kiu mi estis eniĝinta, kaj min surdigis.
Subite mia falo haltis. Mi troviĝis baniĝanta en akvo ĝis la zono. Mi komprenis, kiel antaŭ ne longe tion klarigis la gvidisto, ke mi estis glitinta ĝis la plej malsupera parto de l’ glaciejo, ĝis la loko al kiu alfluas ĉiuj partaj<noinclude><references/></noinclude>
0c75cazm4b3a91vsvjiipt6elb2djch
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/177
104
22036
125591
71906
2026-07-22T19:36:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125591
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>riveretoj, kiuj el ĝia supraĵo penetras en ĝian internon.
Inter la nivelo de l’ akvo kaj la glacia plafono troviĝis spaco plena je aero. Se tiu arkaĵo daŭros tiamaniere, ne tro malaltiĝante ĝis la elireja groto, la savo estas ebla.
Mi ĝin provis.
Ĉiam en akvo, mi alpaŝis, laŭirante la fluon de l’ rivero, etendante miajn manojn dekstre kaj maldekstre, palpante la murojn. En tiuj absolutaj mallumaĵoj, surdigite de la senĉesa bruego de ŝaŭmantaj ondoj, mi antaŭeniris tre malrapide, min klinante ĝis la nivelo de l’ torento, kiam la plafono malaltiĝis, kaj tamen ĉiupaŝe frapante mian kapon kontraŭ glaciaj pendaĵoj.
Subite la arkaĵo kliniĝis tuje. La kanalo, en kiu mi marŝis depost multaj horoj, finiĝis en tiu loko; kaj ĝin anstataŭis mallarĝa kanaleto, kiun la maso de akvoj tute plenigis. Estis neeble iri pli malproksimen.
Mi sentis, ke mi estas pereonta.
Ĝis nun la superhomaj penegoj, kiujn mi estis devigita fari por konservi mian ekvilibron kaj ne esti forportita de l’ fluo, estis naskintaj en mia korpo naturan varmecon, kiu kontraŭbatalis la malsekan malvarmecon de l’ medio min ĉirkaŭanta. Sed nun, ĉar mi restis senmova, rigidigo min okupadis kaj paralizis miajn movojn. Vane mi penis kontraŭstari dum kelkaj minutoj, mi svenis fine: kaj la fluo min kunportis.
Kiam mi eliris el tiu sveno, mi estis en hotelo, kuŝanta sur mia lito; kaj mi havis viajn belajn okulojn direktitajn al la miaj.
Elparolante tiujn lastajn vortojn, la junulo pafis al sia kunulino tiel pasian rigardon, ke fraŭlino Kolardo sentis sin profunde konfuzita.
Ha! tiun rigardon ŝi tro konis! Kiom da fojoj, en ''Sèvres'', dum Fernando ŝin premis sur sian koron, ŝi legis en la okuloj de sia amanto la frenezan deziron, kiu lin flamigis. Ŝi rekonis tiun elektroplenan okulfajron, kiu adoris, kiu petegis, kiu ordonis.<noinclude><references/></noinclude>
6fqgnja04kq4his5mocy3442eqsevcb
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/178
104
22037
125592
71907
2026-07-22T19:42:31Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125592
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ili estis alvenintaj al hotelo de ''Belvedere''. En tiu loko vojeto kondukas ĝis nenatura groto kavigita en la maso mem de l’ glaciejo.
— Mi estus tre scivola, diris Reĝino, eniri miavice en la internon de la glacia amaso. Mi kredas, ke oni povas tion fari sen ia ajn danĝero.
— Tute; kaj eĉ vi povos admiri bluajn rebrilojn, kies efiko estas mirinda. Ne mensoge tiu groto estas nomita: lazura groto.
La gepromenantoj, transirinte la morenon, eniris en la groton, laŭirante longan koridoron el kies muroj kaj plafono gutetis klarega akvo devenanta de la fluidiĝo de l’ glacio; kaj fine ili alvenis al ĉambro lumigita de speco de fenestreto, kiu estis nur unu el fendegoj de l’ glaciejo. La lumo, rompiĝante sur la anguloj de glacieroj, penetris en la groton, nur koloriginte ĉiujn objektojn de lazura rebrilo. La aero mem, kiun spiris la geturistoj, ŝajnis blua.
Vidante, ke ŝi troviĝas sola kun sia kunulo, kaj ke neniu atestanto povas ilin vidi, la amantino de Fernando sin sentis nekapabla sin deteni: ŝi do saltis al lia kolo kaj lin pasie ŝmacadis, balbutante mallaŭte:
— Karulo mia, neniu povas nin aŭdi. Fidu al mi, kiu cin amas. Diru la veron. Ci devas scii, ke nenia perfido estas timebla de mi!
Konfuzite de tiu pasia alsaltego, ŝanceliĝante sub tiu brakpremo tiel volupta kiel, ĝi ŝajnis al li, neklarigebla, senpripense Petro premis al sia brusto tiun belegan knabinon, kiu sin donis tiel arde. Kiam la lipoj de fraŭlino Kolardo tuŝetis la liajn, li sentis, ke tremeto de bruta deziro lin skuas en lia tuta estaĵo.
Tamen lumeto de prudento kredeble persistis en lia cerbo konfuzita de l’ pasio, ĉar, agante kiel lojala viro, li havis sufiĉe da volforteco por malalligi la brakojn de l’ junulino, kiuj volviĝis ĉirkaŭ lia kolo, kaj diri per voĉo iom tremanta.<noinclude><references/></noinclude>
8scv0ml43h4f3px2a6k6w4l95oalp37
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/179
104
22038
125593
71908
2026-07-22T19:49:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125593
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Pardonu mian miron, fraŭlino: estu konvinkata, ke neniel mi intencas vin ofendi eĉ iomete. Sed tamen via sintenado estas almenaŭ stranga, kaj ...
— Ha! daŭrigis Reĝino kun ekscitego, ci amas min, mi estas certa. Mi tiom sentis antaŭ ne longe nur per la maniero, per kiu ci min premis kontraŭ cin. Refariĝu ci mem. Depost tro longa tempo daŭras tiu komedio.
— Mi ĵuras, fraŭlino, respondis Petro, ke viaj paroloj ŝajnas al mi nesilabebla enigmo, kaj ke depost iom da tempo via konduto por mi estas tiel ebriiga kiel ne klarigebla.
Fradeko ŝajnis tiel sincera, ke fraŭlino Kolardo sin sentis okupita de duboj.
— Tiam, sinjoro, ŝi diris, profunde konfuzita, ĉu vere vi ne estas Fernando Herbeno?
— Ne, fraŭlino, tute ne. Kio povis kredigi al vi ...?
— La edzo de Beatrico?
— Mi tute ne konas la ekziston de tiuj personoj.
— Kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de via vivo?
— Vi mokas min, mi opinias.
— Kaj ĉenrompinta? diris finante la junulino, kies fortoj ŝajnis eluzitaj.
Fradeko ne eĉ respondis. Li rigardis Reĝinon sufokiĝantan, dum ŝajno de profunda kompato pentriĝis sur lia vizaĝo.
— Ŝi havas cerbon tute difektitan, li murmuris sufiĉe laŭte, por ke la junulino povu lin aŭdi; bedaŭrinde! ĉar ŝi estas diine bela, kaj mi komencis ŝin ami sincere.
Fraŭlino Kolardo restis ĉiam duonkuŝanta sur la glacia benko, sur kiun Fradeko ŝin estis metinta. Depost kelkaj minutoj, ŝi sentis sin plene rekonsciiĝinta; sed ŝi konservis tiun sintenadon, ĉar ŝi volis doni al si tempon sufiĉan por serioze pripensadi. Ŝia konvinko fariĝis iom ŝancelita. Ĉar ĉu estis akcepteble, ke Fernando povis toleri tian frapegon, ne estinte premegita de ĝi. Tiam la<noinclude><references/></noinclude>
j3llk7v5bwn09ftqsfcnxsbv47h0ykr
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/180
104
22039
125594
71909
2026-07-22T19:54:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125594
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>viro, kiu troviĝas antaŭ si, nomiĝas vere Fradeko, kaj estas por ŝi nur fremdulo.
Cetere, kia ajn estu la hipotezo akceptita de ŝi, ŝi estis devigita konfesi, ke ŝia provo ridinde malsukcesis.
La konduto, kiun Reĝino devas havi, altrudiĝis do nediskuteble; ĝi estis: vaporigi el la spirito de Petro la malbonan impreson, kiun devige naskis ŝiaj strangaj manieroj, kaj per lerta manovro reakiri lian estimon. Ŝia koketeco kaj ŝia hontemo de junulino suferis, kiam ŝi pensis, ke nun tiu viro, kiu ŝuldas al ŝi la vivon, eble ŝin malestimos. Tiu nekonatulo ne bezonis scii, ke ŝi estis la amantino de Fernando.
Fraŭlino Kolardo sin sublevis sur sia kubuto, prezentis al la ĉiam senmova junulo sian alian manon, kaj diris kun rideto:
— Sidiĝu apud min, sinjoro Fradeko; kaj ni interparolu. Antaŭ momento, vi kredis, ke mi freneziĝas.
— Tiu vorto estas certe tro ... Kiel mi diros?.. Tamen mi devas konfesi ...
— Kiam vi estos aŭdinta min, mia konduto ŝajnos al vi tre simpla kaj precipe tre natura.
— Mi aŭskultas vin, fraŭlino, respondis Petro afable: kaj mi sentas, ke espero renaskiĝas, vidante, ke vi refariĝas tute prudenta.
— Mia kuzino Beatrico edziniĝis kun Fernando Herbeno, kiun juĝa eraro sendis al ''Noumea''. Antaŭ ses monatoj ĵurnala artikolo sciigis nin, ke mia bokuzo sukcesis forkuri. Sed vi similas Fernandon laŭ tiel miriganta maniero, ke kiam mi vidis vin, mi estis konvinkita, ke vi estas li, kiu sin kaŝas sub malpropra nomo. Jen estas la klarigo pri mia malsaĝa konduto.
Ju pli Reĝino parolis, des pli lumiĝis la vizaĝo de Fradeko; kiam la junulino estis fininta:
— Tial ke vi kredis, ke mi estas alia homo, li diris, la afero efektive klariĝas laŭ la plej simpla maniero.
— Ha! fraŭlino, ekkriis arde la junulo, vi ŝajnas senti al via<noinclude><references/></noinclude>
7x4jy0wfk0qi4s8cn8sxjswc7gsfiqt
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/181
104
22040
125595
71910
2026-07-22T20:05:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125595
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>parenco tre fervoran amemon: neniam vi scios kiel plene mi estus feliĉa, se, dank’ al tiu simileco, iom da tiu amemo povus ŝpruci ĝis mia persono.
— Ne estas malpermesita al vi la espero, sinjoro Petro, respondis fraŭlino Kolardo, kun rideto, kiu ŝajnis frenezigi la petegantan Fradekon.
Ne hazarde Reĝino ĵetis tiun frazon. Tiu mistero ŝin incitegis, kaj por ĝin klarigi ŝi decidis, ke ŝi uzos ĉiujn rimedojn.
La reveno estis silentoplena. Ambaŭ pripensis.
Apenaŭ la junulino eniris en la hotelon, tuj servisto alkuris al ŝi, ekkriante:
— Rapidu, fraŭlino, rapidu: via onklino estas mortanta. Sekvite de Fradeko, kiu ne ŝin lasis plu, ŝi kuris al la ĉambro de fraŭlino Delanjo, kaj trovis sian maljunan parencinon, kiun tenis sidanta sur ŝia lito tri kapkusenoj, kun palega vizaĝo, baniĝantan en agonia ŝvito kaj baraktantan.
Apud ŝi la kuracisto, kiu jam flegis Petron, palpetis ŝian pulson.
Reĝino direktis al li rigardon, en kiu la doktoro legis kortuŝan demandon: li respondis per malpreciza gesto.
Dume la malsanulino bruege spiradis, penante deŝiri la solan veston, kiu kovras ŝian bruston, altirante al si siajn littukojn.
— Kredeble via onklino suferis pro kora malsano? murmuris la kuracisto en la orelo de la junulino.
— Ho, jes! sinjoro, depost tempo jam longa. Ofte eĉ ŝin turmentis krizoj de sufoko, kiuj ŝin lacegigis. Sed neniam mi vidis ilin tiel fortaj kiel hodiaŭ.
— Pri tio mi estas certa.
— Ŝi estas do en danĝero? balbutis fraŭlino Kolardo paliĝante.
— Asistolio, respondis la praktikisto.
Tiu simpla vorto tremetigis Reĝinon. Ŝi memoris, ke<noinclude><references/></noinclude>
38hyth4fel8j8ulu51onyng2l899s8k
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/182
104
22041
125596
71911
2026-07-22T20:10:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125596
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pri ĝi ofte parolis Maziero, kiel pri unu el kaŭzoj de subita morto.
Por fari ion, la doktoro praktikis skarifikojn. Sed bedaŭrinde ĉiuj liaj kuracoj restis neutilaj.
Post du horoj fraŭlino Rozino elspiris sian lastan blovon.
Ne sen motivoj la maljuna fraŭlino timis la vojaĝon, al kies entrepreno ŝin devigis ŝia nevino. Tiuj vojiradoj multege lacigis la malsanulinon.
Tute okupita de siaj serĉadoj aŭ de sia feliĉeco, kiam ŝi retrovis la viron, kiun ŝi kredis esti Herbeno, fraŭlino Kolardo ne sufiĉe prizorgis pri sia maljuna onklino, kaj rimarkis nenion. Siaflanke fraŭlino Delanjo, vidante, ke ŝia nevino estas supermezure feliĉa, estus sentinta konsciencriproĉojn, se ŝi estus parolinta pri reveno.
Fine en la tago mem, en kiu Reĝino kaj Petro faris sur la ''Furka''’a vojo tiun promenadon tiel plenan je surprizaĵoj, la maljuna fraŭlino malsupreniris al la salono por sin distri per legado de ĵurnaloj; tiam ŝi subite memoris, ke ŝi lasis la ŝlosilon en la seruro de sia vojaĝkesto. Tio estis en hotelo nepardonebla nesingardo: kaj fraŭlino Rozino zorgema kaj metodema miris, konstatante, ke ŝi estas kapabla fari tian forgeson. Tuje ŝi resupreniris la duetaĝan ŝtuparon, kiu kondukis al ŝia apartamento. Sed ŝi marŝis tiel rapide, ke, kiam ŝi eniris en sian ĉambron, ŝi havis nur tempon sufiĉan por lasi sin fali sur apogseĝon, tiel forte ŝi sufokiĝis.
Tiam anstataŭ kvietiĝi, kiel faris la antaŭaj krizoj, la atako kontraŭe pli kaj pli graviĝis, kaj rapide aliformiĝis en asistolion.
Fraŭlino Kolardo falis sur genuoj antaŭ la lito, sur kiu kuŝis ŝia malviva onklino, kaj ploris sincerajn larmojn. Ĉar la junulino fundkore amis la sindoneman virinon, kiu anstataŭis ŝian patrinon. Kvankam ŝi atendis tiun<noinclude><references/></noinclude>
0nmnaouvp6i5un5w9vhhyrhhfqdvini
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/183
104
22042
125597
71912
2026-07-22T20:17:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125597
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>neeviteblan katastrofon, tamen ŝi ne kredis, ke ĝi estas tiel proksima.
Fine kiam Reĝino estis multe plorinta kaj multe preĝinta, ŝia doloro kvietiĝis. Kiam ŝi sin relevis, havante sian vizaĝon ankoraŭ kovritan de larmoj, la unua rigardo, kiun ŝi renkontis, estis tiu de Petro, kiu ŝajnis siaflanke profunde kortuŝita.
— Vian ĉagrenon mi komprenas kaj partoprenas, li diris, prezentante la manon.
— Mi dankas vin, sinjoro Fradeko, pro tiu pruvo de simpatio. Estu certa, ke mi ne ĝin forgesos.
Dum ŝi parolis, fraŭlino Kolardo lasis la funebran ĉambron, kaj sin direktis al la sia, kiu komunikiĝis kun la apartamento de ŝia onklino per interna pordo.
Nekonscie Petro ŝin sekvis.
— Kio vi fariĝos nun? li demandis.
Reĝino respondis nur per malpreciza gesto, kaj levis al la ĉielo siajn okulojn.
— Dank’ al kelkaj vortoj preterlasitaj antaŭ mi, daŭrigis Fradeko, mi kredis kompreni, ke vi havas, kiel tutan familion, nur tiun bedaŭritan sinjorinon, kiu ĵus mortis.
— Estas vere.
— Aŭskultu min, fraŭlino, kaj pardonu, se mi parolas tiamaniere en tiel dolora momento; sed la neceseco min devigas agi, kiel mi faras. Vi estas sola en la mondo. Nun, tial ke via onklino ne ĉeestas plu por permesi miajn vizitojn, la konveneco min devigas eliri kaj vin delasi, escepte tamen se vi konsentas, ke mi ilin daŭrigu: sed tion vi povas fari nur metante vian manon en la mian, kaj sciigante al tiuj fremduloj, kiuj nin ĉirkaŭas, ke vi vidas en mi vian estontan edzon.
La junulino estis tiel malmulte preparita al tia propono, ke ŝi restis momente konfuzita.
Kun maltrankvila kaj malkvieta ŝajno Petro atendis ŝian respondon.<noinclude><references/></noinclude>
khl9d5r6lxxn6rycyoeesr069otmvwd