Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.24 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/28 104 45299 127290 2026-10-23T12:20:12Z Lepticed7 3194 /* Provlegita */ 127290 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>estas interkonsentite, ke ĝia uzado ne estos deviga kaj ke oni uzos ĝin nur en okazo de vera bezono, t. e. por signifi realan, materian multhavecon. Cetere tio ĉi estas afero, pri kiu sendube la Akademio konsiliĝos. Pri la tria senco: « similanta al io nomita », la sciencistoj havas specialan sufikson ''id'' kaj ''oid'' aŭ ''ojd'', (precipe la zoologiistoj), kiel ekz.: ''antropojda'', ''arboida'', k. t. p., sed tiu sufikso estas ekskluzive scienca kaj ŝajnas ja, ke ĝi ne povas defluiĝi en la komunan lingvon. Esperanto ĝis nun uzis kunmetitajn vortojn kun radikoj ''simil, ŝajn'', kiel ekz: ''homsimila, arbŝajna'', k. t. p.; aŭ devenigis adjektivojn de abstraktaj nomoj (kiuj estas mem kvazaŭ adjektivoj substantivigitaj), kiel ekz.: ''sapeca'', ''oleeca'' (kun la signifo: havanta econ de sapo, de oleo, kvankam ne estante sapo, oleo, sekve iel simila al sapo, oleo, k. t. p.). Ŝajnas, ke tiuj rimedoj povas sufiĉi sen enkonduko de nova balastero. Same ne ŝajnas necese havi aldonan sufikson por devenigi adjektivojn el primitivaj adjektivoj. Efektive ĉiu adjektivo signifas: havantan ian econ aŭ kvaliton. Sed ĉiu ajn eco, konsiderata en la havanta ĝin subjekto, nur povas esti ĉu en meza, ĉu en plej alta, ĉu en malplejgranda grado, ĉu inversigita en la kontraŭan econ. Nu la universalaj afiksoj ''eg, et'', ''mal'', sufiĉas por plene esprimi tiujn nuancojn. Estas vere, ke en kelkaj lingvoj ekzistas sufikso por devenigi adjektivojn el aliaj adjektivoj (precipe signifantaj kolorojn). Ekz. france: ''{{Lang|fr|bleu, bleuâtre}}'', ''{{Lang|fr|rouge, rougeâtre}}'', k. t. p. Sed por tiel malvasta ofico ĉu estas necese enkonduki specialan sufikson? Ĉu ne sufiĉas uzi, kiel oni faris ĝin nun, la kunmetitajn formojn, ''dubeblua, duberuĝa'', aŭ la universalan<noinclude><references/></noinclude> de73n7bn92h7znh77e5is9f8abg7efv Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/29 104 45300 127291 2026-10-23T20:35:07Z Lepticed7 3194 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "sufikson ''et'', kiu ŝajnas al ni tute taŭga, ĉar la franca « ''{{Lang|fr|bleuâtre}}'' » signifas: « kiu estas preskaŭ sed ne plene, ne vere blua, do ''blueta'' »; tute same kiel ''varmeta'' signifas: « kiu estas preskaŭ sed ne plene, ne vere varma »? Nun ni transiras al la substantivaj afiksoj, kiuj povas ankaŭ dividiĝi en du klasojn: 1{{o}} Afiksoj" 127291 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="Lepticed7" /></noinclude>sufikson ''et'', kiu ŝajnas al ni tute taŭga, ĉar la franca « ''{{Lang|fr|bleuâtre}}'' » signifas: « kiu estas preskaŭ sed ne plene, ne vere blua, do ''blueta'' »; tute same kiel ''varmeta'' signifas: « kiu estas preskaŭ sed ne plene, ne vere varma »? Nun ni transiras al la substantivaj afiksoj, kiuj povas ankaŭ dividiĝi en du klasojn: 1{{o}} Afiksoj<noinclude><references/></noinclude> bjp6gbr4vvyb16noqiu5jfpdcjfx5aq