Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.24
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/29
104
45300
127292
127291
2026-10-24T20:34:01Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
127292
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>sufikson ''et'', kiu ŝajnas al ni tute taŭga, ĉar la franca
« ''{{Lang|fr|bleuâtre}}'' » signifas: « kiu estas preskaŭ sed ne
plene, ne vere blua, do ''blueta'' »; tute same kiel
''varmeta'' signifas: « kiu estas preskaŭ sed ne plene,
ne vere varma »?
Nun ni transiras al la substantivaj afiksoj, kiuj
povas ankaŭ dividiĝi en du klasojn:
1{{o}} Afiksoj por devenigi nomojn de aferoj, objektoj.
2{{o}} Afiksoj por devenigi nomojn de personoj (aŭ eĉ
de bestoj).
En la unua klaso troviĝas:
1{{o}} Sufikso por substantivigi abstraktajn kvalitojn
kaj fari el ili kvazaŭ nemateriajn aferojn, spiritajn
objektojn: kaj tiu estas la sufikso ''ec'', kiu kuniĝas
prefere kun adjektivaj radikoj, kiel ekz.: ''boneco'',
''varmeco'', k. t. p., sed kiu povas ankaŭ kuniĝi kun
substantivaj radikoj, kiel ekz.: ''homeco, dieco'', kaj eĉ
kun verboj, kiel ekz.: ''videco, voleco'' (precipe en
kunmetitaj formoj: ''klarvideco, senvoleco'', k. t. p.),
kredeble en tiuj lastaj okazoj pere de la substantivaj
kaj verbaj adjektivoj; ''homo, dia, vida (klarvida), vola''
''(senvola)'', k. t. p. Tiu sufikso, kiel oni vidas, estas
kvazaŭ meza inter la ĵusantaŭaj kaj la sekvantaj.
Ĝi servas por fari ''abstraktajn'' suubstantivojn.
2{{o}} Sufikso por nomi aferojn, objektojn (ĉu materiajn
ĉu eĉ spiritajn, moralajn sed ĉiuokaze
konsideratajn kiel ekzistantajn per si mem) laŭ unu el
iliaj ĉefaj kvalitoj, elementoj aŭ agoj, uzoj, k. t. p.;
kaj tiu ĉi estas la sufikso ''aĵ'', kiu havas la ĝeneralan
sencon de afero, objekto (ne, kiel oni tro ofte diras,
''materia'', sed ''konkreta'') kaj servas do por elfari
''konkretajn'' substantivojn. Ekz.: ''blankaĵo, altaĵo, bonaĵo'',
''diaĵo, amikaĵo, laktaĵo, porkaĵo, lanaĵo, feraĵo'',
''trinkaĵo, manĝaĵo, vidaĵo'', k. t. p.<noinclude><references/></noinclude>
3ehehkn549kncjdiy6v2kjfbvm9nk08
Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/30
104
45301
127293
2026-10-24T20:44:28Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
127293
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki />
3{{o}} Sufikso por nomi specialan klason de aferoj,
objektoj, aĵoj, t. e. ĉiujn aĵojn, kiuj estas difinitaj
por helpi al ia faro, ĉiujn instrumentojn, ĉu naturajn,
ĉu artajn. Tio estas la sufikso ''il'', kiu kuniĝas
ekskluzive kun verbaj radikoj, kiel ekz. ''flugilo'',
''naĝilo, komunikilo, propagandilo'', k. t. p. Ĝi estas do
malpli ĝenerala kaj pli preciza ol ''aĵ'', kvankam en
kelkaj okazoj ne estas tre facile scii, kiun el ili oni
devas prefere uzi: Ekz.: ''Via lasta parolado estis tre''
''bona propagandaĵo kaj povos esti por ni tre efika''
''propagandilo''.
4{{o}} Sufikso por nomi specialan klason de aĵoj, kiuj
entenas en si aŭ portas sur si pli malpli grandan
amason da aliaj aĵoj de difinita speco; kaj tio ĉi
estas la sufikso ''uj'', kiu kuniĝas precipe kun
substantivaj radikoj, kaj servas praktike por elfari
nomojn ĉu de mebloj, kestoj, vazoj, k. t. p., kiel
ekz. ''telerujo, ĉifonujo, abelujo, supujo, piprujo'', ĉu
de arboj, kiel ''pomujo, ĉerizujo'', ĉu de landoj (sed
''nur'' kiam oni nomas landon per la nomo de la gento
aŭ nacio ĝin loĝanta), kiel ekz. ''Francujo, Germanujo'',
''Anglujo'', k. t. p. Oni trovas ĝin pli malofte kombinita
kun verba radiko, kiel ekz. ''manĝujo, trinkujo, knedujo'',
k. t. p.
5{{o}} Sufikso por nomi specialan klason de ''ujoj'' kiuj
entenas aŭ portas nur unu aĵon de difinita speco,
kies ekstremaĵo restas libera. Ĝi estas la sufikso ''ing'',
kiu kombiniĝas preskaŭ ekskluzive kun substantivaj
radikoj, kiel ekz. ''cigaringo, kandelingo, piedingo'',
''fingringo'', k. t. p. (tamen oni trovas ankaŭ
''pendingo''.)
6{{o}} Sufikso por nomi ĉiun kolekton de aferoj aŭ
estaĵoj samspecaj konsiderataj kiel kunestantaj. Ĝi
estas la sufikso ''ar'', kiu kombiniĝas ekskluzive kun<noinclude><references/></noinclude>
f143s3kopll4xsgpeoo7ih91h1saqky
Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/31
104
45302
127294
2026-10-24T20:54:21Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
127294
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>substantivaj radikoj kiel ekz. ''arbaro, domaro, vagonaro'',
''foliaro, bovaro, gazetaro'', k. t. p.
7{{o}} sufikso por nomi elementon, parton konsistigan
de objekto. Ĝi estas la sufikso ''er'', kontraŭparto de
la sufikso ''ar'', kiu same kiel ĝi kombiniĝas ekskluzive
kun substantivaj radikoj, kiel ekz. ''akvero, fajrero'',
''pluvero, neĝero'', k. t. p.
8{{o}} Sufikso por nomi ĉiun lokon difinitan ĉu por ia
ago, ĉu por ia speco de aferoj, bestoj aŭ personoj.
ĝi estas la sufikso ''ej'', kiu kombiniĝas kun verbaj aŭ
substantivaj radikoj, pli malofte kaj, ŝajnas, malpli
ĝuste, kun adjektivaj, kiel ekz. ''lernejo, preĝejo'',
''kuirejo, ĉevalejo, bovejo, hundejo, konsulejo, ambasadorejo'',
''sekretariejo, densejo'', k. t. p.
Kelkaj ne tre bone distingas tiun ĉi sufikson de la
sufikso ''uj''; kaj efektive ili havas inter si kelke da
analogeco, precipe se oni konsideras la lastan en la
nomoj de landoj, ''Anglujo, Francujo'', k. t. p.; sed la
ĉefa diferenco estas, ke ''ujo'' estas efektiva, materia,
kvazaŭ fizika objekto, samspeca kiel meblo, kesto,
sako, arbo, k. t. p., dum ''ejo'' estas nur loko, spaco,
sekve io idea kaj kvazaŭ geometria. Ekz. ''abelujo''
estas la kesto-dometo, en kiu loĝas la abeloj; ''abelejo''
estas la loko en la ĝardeno, kie kunlokiĝas la
abelujoj aŭ kunvenas kaj libere vivas inter si la
abeloj. Abelujon oni povas tuŝi, porti, renversi, k.
t. p., tute ne abelejon.
Restas nun por ekzameni la sufiksojn uzatajn por
elfari nomojn de personoj.
La plej ĝenerala el ĉiuj, kiu respondas al la sufikso
''aĵ'' inter la aferaj nomsufiksoj, estas la sufiksa ''ul'',
kiu signifas persono, vivanta individuo, same kiel
''aĵ'', signifas objekto, nevivanta afero. Ĝi aliĝas kun
radikoj verbaj, substantivaj, kaj adjektivaj sed<noinclude><references/></noinclude>
85utuwptkfk78kc3x11pl5zyu94ccvz
Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/32
104
45303
127295
2026-10-24T21:02:17Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
127295
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>prefere kun tiuj du lastaj; ekz. ''bonulo, dormulo'',
''garantiulo, ĝibulo, religiulo, ftizulo, blindulo, riĉulo'',
k. t. p. Efektive la participaj finiĝoj ''ant, int, ont, at'',
''it, ot'', plej ofte konkurencas kun ĝi por la kombiniĝo
kun verbaj radikoj: oni trovas pli ofte ''dormanto'',
''leganto'', ol ''dormulo, legulo'', k. t. p.
Sed inter la « uloj » estas kategorioj, kiuj ebligas
pli precizan montron de la nomataj personoj. Unu
el ili estas la profesio, la kutima okupiĝo, kaj al ĝi
respondas la sufikso ''ist'', kiu kombiniĝas kun radikoj
jen verbaj, jen substantivaj: kiel ekzemple ''kuiristo'',
''forĝisto, plugisto, panisto, viandisto, dentisto'', k. t. p.
Dua estas la societo, al kiu la nomita persono
apartenas, la doktrino kiun ĝi sekvas; kaj al tiu kategorio
respondas la sufikso ''an'', kiu kombiniĝas nur kun
radikoj substantivaj, ĉu de aferoj (societo, lando,
doktrino), ĉu de personoj (religiestro, skolestro, k.
t. p.), kiel ekz. ''familiano, grupano, urbano, aziano'',
''afrikano, samreligiano, samideano, kristano, mahometano'',
k. t. p.
Ni povas tamen rimarkigi, ke pro troa obeemo al
la kapricaj kutimoj de la naciaj lingvoj, tiun lastan
sufikson ter ofte kaj tute erare anstataŭas la antaŭa.
Oni ne diras ''kongresisto'' anstataŭ ''kongresano'', sed
oni ne hezitas diri ''esperantisto'', kiam la ĝusta vorto
estus sendube ''esperantano''; ''budhisto, kalvinisto'',
anstataŭ ''budhano, kalvinano'', simile al ''kristano, luterano'',
k. t. p.
Apud tiuj sufiĉe ĝeneralaj afiksoj havas lokon pli
specialaj, kiel ''estr, ĉef, in, id, edz, bo, ge, ĉj, nj'',
k. t. p., kiuj aliĝas nur al substantivoj por elfari
nomojn de personoj, individuoj, konsiderataj laŭ
iliaj sociaj aŭ familiaj interrilatoj: ekz. ''regnestro'',
''imperiestro, ĉefministro, ĉefepiskopo, patrino, reĝido'',<noinclude><references/></noinclude>
1obaa18144b2f3oiliflns37c1ukaia
Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/33
104
45304
127296
2026-10-24T21:10:54Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
127296
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>''reĝinedzo, bofilo, gefratoj, paĉjo, Joĉjo, panjo, Manjo'',
k. t. p.
{{c|IV}}
Nun la demando estas, ĉu estas necese aldoni
novajn substantivajn sufiksojn al la ĉi supra listo.
Ekzamenante la internaciajn vortojn de substantiva
speco prunteprenitajn de Esperanto el la ĉefaj
kulturaj lingvoj, ni konstatas, ke multaj el ili
prezentas konstantajn finiĝojn tute similajn al
sufiksoj<ref>Oni trovos en la ''Postparolo'' plenan teorion pri konstantaj aŭ komunaj finiĝoj kaj iliaj diferencoj rilate al sufiksoj.</ref>; kaj tiuj kvazaŭsufiksoj estas ''acio, ismo'',
kaj ''oro'' (tiu ĉi lasta ankaŭ sub la formo ''atoro''). Ni
citu kiel ekzemplojn: ''abnegacio, administracio'',
''arbitracio, civilizacio, deklaracio, delegacio, disertacio'', k.
t. p.; ''absolutismo, alkoholismo, anakronismo, anarkiismo'',
''antagonismo, asketismo, ateismo, katolicismo'', k.
t. p.; ''administratoro, aktoro, ambasadoro, iniciatoro'',
''profesoro, direktoro'', k. t. p.
Ĉu, anstataŭ multigi senfine tiaspecajn nomojn,
ne estas pli bone ilin devenigi regule de pli simplaj
radikoj, akceptante la finiĝojn ''acio, ismo'', kaj ''oro''
(aŭ ''atoro'') kiel efektivajn sufiksojn? Des pli ke
tiuj simplaj radikoj jam troviĝas plej ofte en la
Esperanta vortaro. Ekzemple, flanke de ''administracio'',
''absolutismo, administratoro, civilizacio, alkoholismo'',
''deklaracio, delegacio, anarkiismo, asketismo'',
''iniciatoro, direktoro'', ni havas ankaŭ la pli
simplajn vortojn: ''absoluta, administri, civilizi, alkoholo'',
''deklari, delegi, anarkio, asketo, iniciati, direkti'',
k. t. p.<noinclude><references/></noinclude>
7zu4hb3ix1sy8ubzllbrrff7ig0o0e9
Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/34
104
45305
127297
2026-10-24T21:20:25Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
127297
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki />
Bedaŭrinde tiu paraleleco ne ĉiam ekzistas:
ekzemple ni ne havas la simplajn radikojn ''abneg'',
''disert, anakron, antagon, ate, ambasad, profes'',
k. t. p. por respondi al ''abneg’acio, disert’acio'',
''anakron’ismo, antagon’ismo, ate’ismo, ambasad’oro'',
''profes’oro'', k. t. p.
Plie la senco de tiuj kvazaŭsufiksoj ne povas esti
difinita laŭ unuforma kaj konstanta maniero.
Ekzemple ''acio'' havas tre ofte la saman sencon kiel
la verba sufikso ''ad'': ''navigacio'' plene egalvaloras
''ŝipveturado''; ''abnegacio'' povus tradukiĝi per ''sinforgesado'',
k. t.p.; sed en aliaj okazoj ĝi havas la sencon
jen de ''antaro'', jen de ''ejo''. ''Administracio'', kiam ĝi ne
signifas ''administrado'', signifas aŭ ''administrantaro'' aŭ
''administrejo'': ŝajnas do tre malfacile uzi tiun finiĝon
kiel efektivan sufikson. Sed estus sendube pli bone,
se oni anstataŭigus ĝin, kiel eble plej ofte, per la
veraj Esperantaj sufiksoj: se oni dirus: ''administro'',
''administrado, administrantaro, administrejo''; ''deklaro'',
''deklarado, deklaraĵo''; ''civilizo, civilizado, civilizeco'',
''civiliziteco, civilizitaro'', k. t. p. anstataŭ ''administracio'',
''deklaracio, civilizacio''; eĉ se oni ĉiam elektus
kiel radikojn la pli simplajn formojn, kiel ekzemple
''abneg, disert'', k. t. p. anstataŭ ''abnegacio, disertacio'',
k. t. p.
Same ''ism'' havas en la naciaj lingvoj tre diversajn
sencojn. Ŝajnas, unuavide, ke en ili ĝi respondas
tre ofte al la sufikso ''ist'': france ''bouddhisme'',
''bouddhiste''; ''calvinisme, calviniste'', k. t. p.; ĉar en tiuj
lingvoj ''ist'' ne signifas nur, kiel en Esperanto,
profesian, kutiman okupiĝon, sed ankaŭ pli ofte
komunan kredon, doktrinon. Kvankam nur erare
oni uzis en Esperanto la sufikson ''ist'' por signifi
« partiano de ia politika, religia aŭ filozofia<noinclude><references/></noinclude>
bi55oc4ekg1qewl7mpd4jls8ksdooz9
Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/35
104
45306
127298
2026-10-24T21:30:42Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
127298
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>doktrino » kaj la ĝusta sufikso en tiu okazo estas
''an'', tamen la sufikso ''ism'' povus esti proponata por
signifi « doktrinon, sistemon sekvatan de ia anaro. »
Ekz. ''platonismo'', doktrino de Platono aŭ de la
Platonanoj; ''aristotelismo'', doktrino de Aristotelo aŭ
de la Aristotelanoj; ''mahometismo'', doktrino de
Mahometo aŭ de la Mahometanoj; ''budhismo'',
doktrino de Budho aŭ de la Budhanoj, (ne Budhistoj),
k. t. p. Bedaŭrinde ''ism'' signifas ankaŭ
multajn aliajn aferojn krom doktrino. En ''alkoholismo'',
''artritismo'', k. t. p. ĝi signifas ian econ aŭ
emon de homa temperamento. Ĉu ''alkoholismo'',
''artritismo'', ne egalvaloras ''alkoholuleco, artrituleco''? En
''magnetismo, organismo'', ĝi havas ankoraŭ malsimilajn
sencojn: ''magnetismo'' estas ĉu magneta forto, ĉu
magneta fenomenaro; kaj tre certe ''organismo'' ne
estas io alia ol ''organaro''. Pro tiaj kaŭzoj estas tre
malfacile uzi ''ism'' kiel difinitan sufikson, kaj eĉ ŝajnas
dezirinde, ke oni kiel eble plej evitu enkonduki sen
neceso novajn radikojn kun ''isma'' finiĝo.
Pri ''oro, atoro'', la ĉefa kontraŭparolo estas, ke ĝi
senutile duobligas la jam ekzistantajn ''anto, ulo, isto'';
ĉar ĝi havas tute la saman sencon. Kio estas ''administratoro'',
''iniciatoro, redaktoro, direktoro'', k. t. p. se
ne ''administranto, iniciatanto'' aŭ ''iniciatulo, redaktisto''
aŭ ''redaktanto, direktanto'' aŭ ''direktisto'', k. t. p.? Sed
tio ĉi ankaŭ oni povus esprimi la deziron, ke la
verkistoj kaj vortaristoj ne enkonduku sen efektiva
bezono novajn nomojn kun « atora » finiĝo kaj
preferu aligi al simplaj radikoj la klasikajn esperantajn
finiĝojn.
Oni povas tamen diri, por senkulpigi kiel eble la
enŝovigon de tiuj « aciaj », « ismaj » kaj « atoraj »
formoj en la Esperanto vortaro, unue ke ili estas<noinclude><references/></noinclude>
3xu7f8dkmk6ge82usw4wv7gmqw1xuqd