Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.48.0-wmf.1 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/16 104 18359 127305 103799 2026-10-31T20:33:20Z Ciampix 3284 127305 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|18|{{maj|vivo de zamenhof}}}}</noinclude><nowiki /> Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj gentoj de l’ aria mondo. En norda parto paroliĝas ankoraŭ antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo pratempa. Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netuŝita ĝis dek-tria centjaro. De l’ cetera mondo forkaŝita per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj urbovoj, la popolo daŭris adori la fortojn de l’ naturo sub gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj. Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En Mezaĝo teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobelaj ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis. Dume alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ plenigis ilin. Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian lingvon german-judan, propran<noinclude><references/></noinclude> 39gwo3xbxsc73c5a35b4hkfez2etp4n Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/17 104 18360 127304 103800 2026-10-31T19:42:36Z Ciampix 3284 127304 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh||{{maj|la gentoj en litva lando}}|19}}</noinclude>kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj: :''Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron, ::''Popolo, havanta mian instruon en koro:'' :''Ne timu ofendon de homoj,'' ::''Ne tremu antaŭ insultoj.'' :''Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto,'' ::''Ho brako de l’ Eternulo;'' :''Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj,'' ::''Ĉu ne vi dishakis Fierulon?'' :''Ĉu ne vi sekigis la maron?'' <ref>Jesaja LI, 7, 9, 10.</ref> Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l’fino de l’centjaro dek-oka, preskaŭ tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la prapatran lingvon kaj fariĝis pola kore kaj parole. Litovan lingvon daŭris uzi vilaĝanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en la sudo. Pola sonis en kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ Germanoj havis propran kolonion kaj kvar- {{f|________|align=left}} <small><references/></small><noinclude><references/></noinclude> giwk8w502032sohoxpffa234a6u720d Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/18 104 19921 127303 103801 2026-10-31T19:40:40Z Ciampix 3284 127303 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|20|{{maj|vivo de zamenhof}}}}</noinclude>talon, sed, en stratoj de l' komerco, juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa. En ĉiuj urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj ĉiugradaj. En palaco loĝis rusa guberniestro. Sur ĉefa placo brilis oraj turoj de rusa preĝejo. Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de l' heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis despli peze la venĝa krueleco de l' venkinto. Eĉ lingvo rusa jam trudiĝis devige en lernejoj. Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus finiĝis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj. "''Divide ut imperes''" fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj. Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn diferencojn. Lerta leĝo<noinclude><references/></noinclude> t9x5widswgdzz8ajj1ssf8tawv6dvuy Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/19 104 19922 127306 103812 2026-10-31T20:34:39Z Ciampix 3284 127306 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" />{{rh||{{maj|la gentoj en litva lando}}|21}}</noinclude>liberigis vilaĝanojn de sklaveco al termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj aŭ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam venenis la disputo. Pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion baldaŭ persekutis Rusoj kaj malŝatis Poloj, pro suspekto kaj ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj. Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn kaj malfortigi reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da Hebreoj malfeliĉaj enloĝadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj de la pola societo kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ Rusoj. Ĉe premataj nacioj suferado konstanta<noinclude><references/></noinclude> byl81pk0lyv1pgtiz05piqwlev6zxq9