Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.48.0-wmf.1 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/2 104 11500 127329 57546 2026-11-01T19:15:28Z Ciampix 3284 /* Provlegita */ 127329 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude>{{skanaĵo kun reklamo}} {{f|KION CELAS
LA '''„Esperantlingva Novelbiblioteko”?'''|c|g=150%}} Havigi al la leganto novelojn: 1.'''interesegajn''' dank' al la altgrade aktuala kaj streĉa enhavo (koncerne la individuan kaj socian vivon) vortigita per granda arto de literatura talento. 2. '''facilajn''' dank‘ al la populara kaj simpla maniero de esprimado de la plej komplikaj pensoj, sentoj kaj problemoj. 3. '''internaciajn''', prezentante la literaturajn kreaĵojn de diversaj nacioj. 4. '''verkitajn''' en '''flua korekta''' Zamenhofa '''stilo''', evitigante al la esperantistaro uzadon de lingvaj malĝustaĵoj kaj diskonigante imitindan stilon esperantan. Se vi volas ĝui belon de literaturo kaj alproprigi al vi korektan stilon esperantan, legu atente la „'''Esperantlingvan Novelbibliotekon'''”.<noinclude><references/></noinclude> b9y37w8deuby87i8fs1uotbt1p3l89b 127343 127329 2026-11-01T19:46:13Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127343 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{skanaĵo kun reklamo}} {{f|KION CELAS
LA '''„Esperantlingva Novelbiblioteko”?'''|c|g=150%}} Havigi al la leganto novelojn: 1.'''interesegajn''' dank' al la altgrade aktuala kaj streĉa enhavo (koncerne la individuan kaj socian vivon) vortigita per granda arto de literatura talento. 2. '''facilajn''' dank‘ al la populara kaj simpla maniero de esprimado de la plej komplikaj pensoj, sentoj kaj problemoj. 3. '''internaciajn''', prezentante la literaturajn kreaĵojn de diversaj nacioj. 4. '''verkitajn''' en '''flua korekta''' Zamenhofa '''stilo''', evitigante al la esperantistaro uzadon de lingvaj malĝustaĵoj kaj diskonigante imitindan stilon esperantan. Se vi volas ĝui belon de literaturo kaj alproprigi al vi korektan stilon esperantan, legu atente la „'''Esperantlingvan Novelbibliotekon'''”.<noinclude><references/></noinclude> sktyg2ltd5bktevhb17xdgpylgnan0g Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/3 104 11501 127331 101021 2026-11-01T19:23:04Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 127331 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{f|'''„Esperantlingva'''{{tab|4|em}}
{{tab|e|em}}'''Novelbiblioteko“'''|c|g=300%}} {{f|redaktata de LEONO VIENANO.

№ 2.|c}} {{f|'''B. PRUS'''|u|int|g=150%|maldekstra=3em}} {{f|'''[[La vizio]].'''
'''[[La veŝto]].'''|c|g=200%}} {{f|El la pola originalo tradukis
LIDJA ZAMENHOF|c|g=80%}} {{f|Eldonejo N. Szapiro, Warszawa, Nowolipki 8|c}}
<noinclude><references/></noinclude> 05pksepioddne9hogg85vggagvljb85 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/4 104 13013 127332 101022 2026-11-01T19:23:35Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 127332 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{---}} {{f|Odbito w druk. „Grafia“, Warszawa, Orla 9, tel. 11-87-52.|g=80%|c}}<noinclude><references/></noinclude> 9cg6ty1y7aqeuvsh95nrdggakp1ll1b Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/5 104 13014 127334 106268 2026-11-01T19:27:05Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 127334 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{f|LA VIZIO|int|c|g=150%|antau=1em}} {{f|I.|c}}{{tab}}Dum vintra vespero, ĉirkaŭ la naŭa horo, doktoro Ĉerski, klinita super tablo, sidas en sia kabineto. Ĝi estas alta, dufenestra ĉambro. Laŭlonge de unu muro staras triobla biblioteka ŝranko, ĉe la alia — ŝranko kun ĥirurgiaj iloj. Ĉe unu fenestro vidiĝas kverka skribtablo, turnita per sia maldekstra flanko al la lumo, ĉe la alia — apogilo, kaj sur la apogilo — multekosta anatomia atlaso. En la mezo de la kabineto, sub pendanta lampo, troviĝas tablo, ĉe kiu laboras la doktoro. La ceteron de la ĉambro okupas pezaj brakseĝoj kaj seĝoj, tegitaj per ledo. La doktoro estas ĥirurgo. Morgaŭ li devas operacii gravan tuberon sur la kolo, do hodiaŭ, por ekzerco, li kopias el la atlaso tiun danĝeran por kuracistoj kaj malsanuloj korpoparton kun ĝia komplikita reto de vejnoj kaj nervoj. La doktoro estas mezkreska kaj karakteriziĝas per malvarma trankvilo. Liaj konatoj diras pri li, ke<noinclude><references/> {{rh|||3}}</noinclude> hvoxvf3q5w3m0qttc9f07hh9ki8bftc Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/13 104 14952 127320 57545 2026-11-01T18:49:03Z Ciampix 3284 /* Provlegita */ 127320 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Ciampix" /></noinclude>kuracisto mi rajtas al neniu rifuzi helpon, sed kiel homo… Li kaptis la spiron kaj parolis plu: — Ĉu vi povas ĉi-momente enkudriligi fadenon. — Vi ja vidas, kiel mi tremas… —respondis la maljunulo, rigardante en liajn okulojn kun timego de batota hundo. — Komprenu min, sinjoro — kontinuigis la kuracisto. — Al ĉiu alia infano mi farus operacion, krom al mia propra kaj al via. Ĉe la via ami ne estus certa pri mia mano, ĉar ŝajnas al mi, ke anstataŭ unu ĉerko, la ĉerko de mia patro, inter mi kaj vi troviĝus ankaŭ la dua — de via nepo… ĉu vi tion komprenas? — Mi komprenas, ke Dio min malbenis! — Serĉu do alian kuraciston… La honorarion… mi povas pagi… — Ne estas jam tempo — parolis la maljunulo, kunmetante la manojn. — Ni logas proksime, en apuda domo. Mi ne povas jam iri pluen. Ĉe tiom da kuracistoj mi estis vane… — Iru ankoraŭ al unu — respondis malvarme la doktoro. La maljunulo, kvazaŭ freneza, komencis skui la manojn en la aero kaj bati la kapon. — Mi iros — li diris — mi iros al mia agonianta nepo kaj preĝos, ke por pekoj de maljunuloj oni ne punu infanojn… Dio, kompatu… Dio… Dio{{sic|..|…}} kompatu! — li ekkriis.<noinclude><references/> {{rh|||11}}</noinclude> t57s4tszixl5d70mtp84t94zo2w4uaw 127344 127320 2026-11-01T19:49:57Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127344 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kuracisto mi rajtas al neniu rifuzi helpon, sed kiel homo… Li kaptis la spiron kaj parolis plu: — Ĉu vi povas ĉi-momente enkudriligi fadenon. — Vi ja vidas, kiel mi tremas… — respondis la maljunulo, rigardante en liajn okulojn kun timego de batota hundo. — Komprenu min, sinjoro — kontinuigis la kuracisto. — Al ĉiu alia infano mi farus operacion, krom al mia propra kaj al via. Ĉe la via ami ne estus certa pri mia mano, ĉar ŝajnas al mi, ke anstataŭ unu ĉerko, la ĉerko de mia patro, inter mi kaj vi troviĝus ankaŭ la dua — de via nepo… ĉu vi tion komprenas? — Mi komprenas, ke Dio min malbenis! — Serĉu do alian kuraciston… La honorarion… mi povas pagi… — Ne estas jam tempo — parolis la maljunulo, kunmetante la manojn. — Ni loĝas proksime, en apuda domo. Mi ne povas jam iri pluen. Ĉe tiom da kuracistoj mi estis vane… — Iru ankoraŭ al unu — respondis malvarme la doktoro. La maljunulo, kvazaŭ freneza, komencis skui la manojn en la aero kaj bati la kapon. — Mi iros — li diris — mi iros al mia agonianta nepo kaj preĝos, ke por pekoj de maljunuloj oni ne punu infanojn… Dio, kompatu… Dio… Dio{{sic|..|…}} kompatu! — li ekkriis.<noinclude><references/> {{rh|||11}}</noinclude> l7n2lxnd1ut3v56s6lbw2m8fmz14wex Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/17 104 29718 127308 127276 2026-11-01T16:07:48Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127308 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>nelacigeblaj kunlaborantaj. Ni faris nur unu paŝon sur la vojo, kiun espereble aliaj post ni traesploros. Sed ĉar ni renkontis en nia tuta laboro multajn malfacilaĵojn, kiuj al la estontaj laborantoj povus esti evitataj per sufiĉe simplaj aranĝoj, ni petas permeson elparoli tie ĉi kelkajn konsilojn por la verkontoj de novaj Vortaroj naciesperantaj. Unue estus, laŭ nia opinio, plej senutile, aŭ por pli ĝuste diri, malutile, se ili enkondukus vortojn ne efektive apartenantajn al ilia propra lingvo, sed okaze prunteprenitajn de ia tute diferenca lingvo, kiel ekz. en Vortaro Angla aŭ Franca vortojn arabajn, ĥinajn, japanajn, k. t. p., per kiuj ofte vojaĝantoj kolormiksaĉas la rakontojn pri siaj vojaĝoj: apud tiaspecaj vortoj, kiel (ni citas el la Angla Vortaro lit B): ''bakŝiŝo, baŝibazuko, batmano, begumo'', ''bolaso, bulbulo'', k. t. p., ni metis la noteton (voj) t. e. ''vojaĝoj'', kaj ofte ankaŭ ''demandan pukton'', kio signifas: ĉu estas utile havi tiajn vortojn en Esperanta Vortaro, aŭ ĉu ne estus preferinde lasi ilin en ilia nacia formo? — Same estus pli bone, laŭ nia opinio, ne enkonkudi vortojn apartenantajn efektive al la nacia lingvo de la vortaristoj sed ne havantajn signifon internacian, kiel ekz. pri la diversaj kartludoj, manĝaĵoj, k. t. p. kiuj diferencas de unu lando al alia, kaj de unu jarcento aŭ eĉ de unu jaro al alia, k. ekz.: ''buljoto, babao, bekeŝo'', k. t. p. Almenaŭ la vortaristoj devus enkonduki tiajn vortojn nur trovinte ilin jam uzitaj en la verkoj de kelkaj aŭtoroj, tute ne trudante ilin al Esperanto pro preteksto traduki mem per simpla transskribado vortojn de ilia nacia vortaro. Due, se la estontaj aŭtoroj de naciesperantaj Vortaroj bonvolus ricevi niajn konsilojn ni insiste<noinclude><references/></noinclude> b3cbw8zbwl9eaqqz4cxhryy9yprah44 Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/5 104 33897 127335 103795 2026-11-01T19:28:36Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 127335 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{centra| '''LIBRARO BOLINGBROKE-MUDIE''' VOLUMO 1. {{centra|----}} {{centra|----}} '''Edmond Privat''' {{---|3em}} {{---|3em}}  '''Vivo de Zamenhof'''  {{3*}} 1920 BRITA ESPERANTO-ASOCIO 17 Hart Street, London, W. C. I. }}<noinclude><references/></noinclude> tj292w235544fwqat650jlkqhw2bl3j Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/1 104 33970 127323 101024 2026-11-01T18:57:15Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 127323 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{f|'''ESPERANTLINGVA'''{{tab|4|em}}
{{tab|e|em}}'''NOVELBIBLIOTEKO'''|c|g=250%}} {{f|redaktata
de
'''Leono Vienano'''.

№ 2.|c}} {{f|'''BOLESLAW PRUS'''|u|int|g=120%|maldekstra=3em}} {{f|'''[[La vizio|LA VIZIO]].'''
'''[[La veŝto|LA VEŜTO]].'''|c|g=200%}}<noinclude><references/></noinclude> 93xej9okzu1zpdor8w5ck1p924f0yqd 127324 127323 2026-11-01T18:58:35Z Ciampix 3284 127324 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude>{{f|'''ESPERANTLINGVA'''{{tab|4|em}}
{{tab|e|em}}'''NOVELBIBLIOTEKO'''|c|g=250%}} {{f|redaktata
de
'''Leono Vienano'''.

№ 2.|c}} {{f|'''BOLESŁAW PRUS'''|u|int|g=120%|maldekstra=3em}} {{f|'''[[La vizio|LA VIZIO]].'''
'''[[La veŝto|LA VEŜTO]].'''|c|g=200%}}<noinclude><references/></noinclude> asxnr8mumuangr5fm69kdwvybbexxzb Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/16 104 45285 127307 127272 2026-11-01T14:02:23Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127307 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>''acino'', ''akrodinio'', ''akronika'', ''adiabata'', ''adurolo'', ''agaragaro'', ''agenezio'', ''agnoteto'' (?){{sic||,}} ''amielotrofio'', ''anabrokismo'' (?), ''ankilostomo'' kaj ''ankilostomiazo'', ''aratologio'' (kies signifon ni povis neniel retrovi, kvankam esplorinte sufiĉe plenajn enciklopediojn), k. t. p., k. t. p.; en la dua ni trovas, krom multaj el la ĉi supre cititaj, la vortojn ''amanito'', ''amaŭrozo'', ''amentaceo'', ''amikto'', ''amido'', ''amio'', ''amorozo'', ''amfibolo'', ''amfibraĥo'', ''amfiktionoj'', ''anakardo'', ''analektoj'', ''analemo'', ''anamorfozo'', ''anaforo'', ''anastrofo'', ''ankolio'' (anstataŭ ''akvilegio''), k. t. p., k. t. p. Tiamaniere per la naciesperantaj Vortaroj alfluas en la esperantan vortaron multego da vortoj, tute senregule kaj kvazaŭ hazarde alprenitaj el la diversaj teknikaj lingvaĵoj; kaj pri tia fakto ankaŭ ni devas atenti kaj zorgi, ke ĝi ne difektu la unuecon de la lingvon. Unu ekzemplo montros, ke tie ĉi ankaŭ estas necese kontroli la diversajn vortlibrojn unu per la alia, se ni ne volas fali en veran babelecon{{sic|,|.}} La besto nomita france ''{{Lang|fr|paresseux}}'', angle, ''{{Lang|en|sloth}}'', kaj en la ambaŭ lingvoj ''{{Lang|fr|aï}}'', ricevas en Esperanto kvar diferencajn nomojn: t. e. en la Angla Vortaro, ''aĥeo'' kaj ''tardigrado'', en la Franca ''aĥeo'' kaj ''bradipo''; en la Teknika Vortaro de Verax, ''akeo'' kaj same ''bradipo'': oni eble opinios, ke estas iom tro multe da nomoj por unu sola besto. Fine ni havis ankaŭ la deziron enkonduki en nian radikaron ĉiujn novajn radikojn uzitajn de la plej aŭtoritataj verkistoj de la Esperantista literaturo, {{Dro|Zamenhof}}, Grabowski, Kofman, Devjatnin, Kabe, k. t. p., eĉ citante la lokojn; sed bedaŭrinde ni devas konfesi, ke ni tre malkontentige plenumis tion plej utilan sed ankaŭ plej malfacilan parton de nia entrepreno. Ne unu homo povas efektivigi tiun necesan kolektadon, sed nur anaro de multaj kaj<noinclude><references/></noinclude> 2flekdrntcs6egnk5i1y60tlvjku6ce Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/18 104 45287 127309 127277 2026-11-01T16:22:30Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127309 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>petus ilin, ke ili montru per ia signo, ekz. per steleto, ĉiajn novajn radikvortojn, kiujn ili prenas sur sin enkonduki, kiel faris la aŭroroj de la Granda Vortaro Franca-esperanta (''{{Lang|fr|Grand Dictionnaire français-esperanto}}'') en la jam aperintaj kajeroj de ilia verko. Estus ankaŭ laŭdinda kutimo aldoni en la fino tabelon de tiuj novaj radikoj, kiel faris almenaŭ parte la aŭtoro de la Angla-esperanta Vortaro (Rhodes). Al la aŭtoroj de Teknikaj Vortaroj aŭ Terminaroj ni faros ankaŭ tiun lastan peton; kaj plie, se iliaj verkoj ne estos ordigitaj laŭ alfabeta ordo (kiel ekz. la ''Anatomia Vortaro de {{Sro|{{Dro|Bouchard}}}}, la ''Muzika'' ''Terminaro'' de {{Sro|De Ménil}}, k. t. p.), ni insiste petos ilin, ke ili aldonu alfabetan liston de ĉiuj novaj terminoj, ne lasante al iu alia taskon por ili tre facile plenumeblan; ĉar per tiu rimedo ili ne nur faciligos mirinde la laboron de la estontaj plenvortaristoj, sed ankaŭ faros mem siajn verkojn dekoble pli utiligeblaj por ĉiuj legontoj kaj uzontoj. Ni volonte turnus nin kun la sama peto al ĉiuj gazetistoj kaj kritikistoj, kiuj ekzemple de {{Sro|Boulet}} kaj de la ''Lingvo Internacia'', publikigas liston de novaj vortradikoj rimarkitaj en la plej freŝdataj verkoj ĉu de {{Dro|Zamenhof}}, ĉu de aliaj eminentaj literaturistoj, Kabe, Grabowski, k. t. p. Plej ofte ili citas tiujn vortojn iom hazarde, kiel ili renkontis ilin de paĝo al paĝo en sia tralegado. Ne estus por ili tre granda laboro, kaj estus por la publiko kaj por la estontaj vortaristoj grandega servo, se ili zorgus ordigi siajn eltrovaĵojn laŭ alfabeta ordo. Fine, se ni ne timus ŝajni tro postulemaj, ni dirus ankaŭ al ĉiuj verkistoj: « Ĉu tio tre ĝenus vin atentigi iamaniere la legantoj pri ĉiu nova vortradiko, kiun vi deziros kaj provos enkonduki en la<noinclude><references/></noinclude> 5bv3ostpyn8xpec1ukjkejw1ivfa162 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/19 104 45288 127310 127279 2026-11-01T16:33:39Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127310 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>komunan uzon? Tion ĉi vi povus tre oportune fari, ĉu (kiel faris {{Sro|Sentis}} en ''Urso en montoj'') signante per noteto malsupre de la paĝo la novan vortradikon, kies signifon kaj devenon vi montrus, ĉu aldonante en fino de la libro liston de ĉiuj vortradikoj de vi enkondukitaj kun mallonga traduko nacia aŭ klarigo esperanta. Almenaŭ, se la lastaj rimedoj ŝajnas tro penigaj, estus bone distingi tiajn vortojn per speciala marko, k. ekz. steleto aŭ kursivaj presliteroj, k. t. p. Nur, kiam la agado de tiuj aŭ similaj procedoj fariĝos ĝenerala kaj konstanta kutimo en la Esperanta verkistaro, nur tiam la Lingva Komitato povos efike plenumi la oficon al ĝi truditan de la Esperantistoj, t. e. kontroli kaj reguligi la evoluadon de la lingvo. {{c|II}} Pri la traduko aŭ klarigo de la radikoj, ni penis atingi kiel eble plej altan gradon de klareco, uzante tamen kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj: sed ni plene konscias, ke laŭ tiu rilato ni restis ankaŭ tre {{sic|malprokisme|malproksime}} de la celo. Nia sola senkulpigo estas, ke ni provis unuaj fari ion ne ankoraŭ provitan. Tiuj pli bone faros, kiuj venos poste Eble oni miros, ke en Vortaro Esperanto-esperanta, do esence internacia ni aldonis tamen francan do nacian tradukon al la internacia aŭ esperanta traduko. Tion ĉi ni decidis fari pro la jenaj kaŭzoj. Unue, ni deziris, ke nia Vortaro, krom ĝia internacia utiligebleco, povu ankaŭ servi por la {{sic|divastigo|disvastigo}} de Esperanto inter niaj samlandanoj t. e. en<noinclude><references/></noinclude> nr1h6lhwtjx3coew0yxavhzvwta6y63 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/20 104 45289 127311 127280 2026-11-01T16:47:03Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127311 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Francujo kaj samtempe por la disvastigo de Franca lingvo inter niaj alilandaj samideanoj t. e. en la tuta mondo. La Francaj Esperantistoj ricevis ofte de siaj samlandanoj la riproĉon, ke, klopodante por la disvastigo de Esperanto, ili rekte laboras kontraŭ Francujo, kies lingvo povas rajte pretendi la oficon de universala interkomunikilo, kaj ke ili estas do malamikoj de sia propra patrujo. Sed la ofico, kiun povas rajte pretendi la franca lingvo ekster Francujo, tute diferencas de la rolo celata kaj jam parte plenumita de Esperanto kiel internacia helplingvaĵo. Eĉ se Esperanto estus fariĝinta la dua lingvo de ĉiu homo sur la tuta terglobo, restus ankaŭ ĉe ĉiuj kleruloj, ĉe ĉiuj amantoj de alta civiliziteco, la deziro konatiĝi kun la franca lingvo, ne por uzi ĝin kiel rimedon por internaciaj rilatoj, sed por ĝui ĝin kiel esprimon de unu el la plej belaj naciaj spiritoj en la homaro t. e. la spirito mem de Francujo. Pli vere, en tiu hipotezo, la nombro de aspirantoj al Franca kulturo senmezure pligrandiĝus en ĉiuj partoj de la mondo, ĉar ĉiuj homoj, al kia ajn nacio ili apartenus, povus havi dank’ al Esperanto mirindajn faciligojn por lerni la lingvon kaj esplori la literaturon francan. Tion ĉi mi jam klarigis en mia antaŭparolo al la ''Esperantista Gramatiko de'' ''Franca Lingvo'' verkita de {{Sro|Boulet}}; kaj pro tio ĉi ankaŭ mi aldonis al la jena Vortaro Esperanto-esperanta tradukaron francan, tiamaniere ke ĝi povu utili al la tuta internacia Esperantistaro por la lernado de nia nacia franca lingvo<ref>Estas ankoraŭ alia tre grava kaŭzo, kiun mi klarigos en venonta ''Postparolo al Plena Vortaro Esperanto-Esperanta''.</ref>. Cetere ni estus tre feliĉaj, se nia ekzemplo estus imitata de niaj alilandaj samideanoj, t. e. se aperus<noinclude><references/></noinclude> hk2q5z5o6zevjwz288z7lc56k5q9pv0 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/21 104 45290 127312 127281 2026-11-01T17:01:48Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127312 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>same en Germanujo Plena Vortaro Esperanto esperanta kun tradukaro germana, en Anglujo kun tradukaro angla, en Italujo kun tradukaro itala, k. t. p. La aranĝo, kiun ni elektis por tiu ĉi verko laŭ tri kolonoj, unu havanta la vortradikojn esperantajn, la dua la klarigojn en Esperanto, la tria la tradukojn en Franca lingvo, tre faciligus kredeble tiun plivastigon de nia ellaboraĵo; ĉar {{sic|suficus|sufiĉus}}, restigante sen ŝanĝo la du unuajn kolonojn, anstataŭigi en la tria la francan tradukaron per angla, germana, itala, k. t. p. {{c|III}} Laŭ la metodo kaj ekzemplo de {{Dro|Zamenhof}} en ''Universala Vortaro'', ni allasis en nia Plena Vortaro ne nur la vortradikojn sed ankaŭ la finiĝojn kaj afiksojn. Pri tiuj ĉi lastaj ne estos senutile prezenti kelkajn rimarkojn. Kompreneble oni trovos tie ĉi la tutan afiksaron elpensitan de la Majstro; kaj ni penis klarigi kiel eble plej precize la signifon kaj oficon de ĉiu afikso en ĝia alfabeta loko. Sed ŝajnas al ni, ke por plene kompreni tiun ĉefan parton de la Zamenhofa kreaĵo, oni devas konsideri la afiksojn ne aparte unu de la alia sed kontraŭe laŭ iliaj interrilatoj kaj kvazaŭ membrojn de unu nedividebla tutaĵo. Laŭ nia opinio, oni povas distingi inter ili du grandajn kategoriojn. Unuflanke estas ''universalaj'' afiksoj, kiuj povas kuniĝi kun ĉiuspecaj radikoj, verbaj, substantivaj aŭ adjektivaj, kaj povas same naski ĉiuspecajn vortojn derivitajn, verbojn, substantivojn aŭ adjektivojn. Aliflanke estas pli malpli ''specialaj'' afiksoj, kiuj kuniĝas prefere aŭ eĉ eksklu-<noinclude><references/></noinclude> 8dddu7wcn3j9h0dn2r0ud0pfhgqh5m6 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/22 104 45291 127313 127282 2026-11-01T17:19:27Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127313 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>zive kun unu speco de radikoj, ĉu verbaj, ĉu substantivaj, ĉu adjektivaj, kaj naskas, almenaŭ senpere kaj primitive, nur unu specon de vortoj derivitaj, ĉu verbojn, ĉu substantivojn, ĉu adjektivojn. Kiel oni vidas, ni starigas kiel esencan principon de Esperanto la specifikan diversecon de ĝiaj radikoj. Tiu principo ŝajnas unuavide kontraŭa al ia cirkonstanco, ke ''Universala Vortaro'' entenas krudajn radikojn sen finiĝoj kaj sekve sen gramatikaj diferencigoj; de kio oni eble povus konkludi, ke ili estas per si mem indiferentaj al ĉiu gramatika signifo, ke ili estas gramatike neŭtralaj, kaj ke sekve ili estas kapablaj vesti kun egala facileco ĉiujn gramatikajn diferenciĝojn, ĉu verbajn, ĉu substantivajn, ĉu adjektivajn. Sed tiu cirkonstanco venas nur de tio, ke ''Universala Vortaro'' estas antaŭ ĉio difinita por faciligi al neesperantistoj la tujan analizon kaj komprenon de esperantistaj tekstoj; kaj oni povas nenion konkludi de tio pri la efektiva strukturo de la lingvo. Estus facile montri, ke la radikoj de ''Universala Vortaro'' regule dispartiĝas en diferencajn kategoriojn t. e. verbajn, substantivajn, adjektivajn, k. t. p., kiel oni povas konstati per la diversnaciaj tradukoj de ĉiu el ili, kaj kiel cetere postulas la naturo mem de la realaĵoj kaj de la homa penso. La ''principo de la specifika diverseco de la radikoj'' estas pozitiva, eksperimenta fakto, multe pli grava ol la simple teoria kaj subjektiva regulo (ne principo) de ''returnebleco'', kiun kelkaj malprave pretendis kontraŭstarigi al ĝi<ref>La teorio elmontrita en la poste aperinta verko « ''Logika konstruo de la vortoj en Esperanto'' » ŝajnas tute fondita sur tiu principo.</ref>.<noinclude><references/></noinclude> ln1c3yn3lsmvsjh4uxhs00ridntul6d Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/37 104 45292 127336 127283 2026-11-01T19:30:22Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127336 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tio ŝajnas al ni, ke ekster Eŭropo kaj kelkaj partoj de Azio kaj Afriko, ĉie aliloke, nome en Ameriko, oni devas formi la nomojn per la unua procedo. ''Brazilo'', ''Ĉilo'', ''Peruo'', ''Meksiko'', ''Kanado'', k. t. p. ne estas, laŭ nia opinio, loĝantoj de ''Brazilujo'', ''Ĉilujo'', ''Peruujo'', ''Meksikujo'', ''Kanadujo'', sed kontraŭe landoj, kies loĝantoj estas ''Brazilanoj'', ''Ĉilanoj'', ''Peruanoj'', ''Meksikanoj'', ''Kanadanoj'', k. t. p. Ni do tre deziras, ke ĉiuj Esperantistoj konsentu pri tiu ĉi regulo: « En okazo de dubo oni ĉiam preferu la sufikson ''an'' al la sufikso ''uj'' por formi la nomojn de popoloj kaj de landoj. » {{---|3em}} {{f|75-11 — Coulommiers. Imp PAUL BRODARD. — 3.11.|c|g=70%}}<noinclude><references/></noinclude> 1sf12z3lu6suxjbcli00v57z2ahp275 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/36 104 45293 127333 127284 2026-11-01T19:26:22Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127333 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>internaciaj, due ke ili apartenas preskaŭ senescepte, ne al la komuna lingvo, sed al la speciala idiomo de la scienculoj, kleruloj, k. t. p., kaj ke la internacieco povas sen granda malutilo superi la simplecon kaj regulecon, kiam la demando estas ne pri la komuna lingvo sed pri tiu speciala idiomo, des pli ke lingvo internacia tute ne devas celi teorian perfektecon, sed sufiĉas, ke ĝi estu praktike plej oportuna por ĉiuj kategorioj de homoj ĝin uzantaj. {{c|V}} Nur kelkaj vortoj pri la propraj nomoj. La nomojn de personoj ni allasis nur escepte; sed oni trovis sufiĉe grandan nombron da nomoj de popoloj kaj landoj, kvankam laŭ tiu rilato nia Vortaro prezentas certe multajn mankojn. Ni ne provis solvi la malfacilan demandon pri la plej bona maniero formi tiajn nomojn; tamen ni starigis kiel principon, ke la ĉefa kaj plej ĝenerala maniero estas nomi primitive la landon kaj devenigi la nomon de ĝiaj loĝantoj per la sufikso ''an'', kiel ekz. ''Eŭropo'', ''Eŭropano''; ''Irlando'', ''Irlandano''; ''Parizo'', ''Parizano'', k. t. p., kaj ke la alia maniero, t. e. nomante primitive la genton aŭ nacion kaj devenigante la nomon de la lando per la sufikso ''uj'', kiel ekz. ''Franco'', ''Francujo'', ''Germano'', ''Germanujo'', estas dua, akcesora, sekve en okazo de dubo neniam preferinda. Nur kiam ekzistas efektive gentoj, nacioj, havantaj propran historion, nur tiam oni povas diri, ke la popolo nomas sian landon, kaj uzi la duan procedon; sed en ĉiuj ceteraj okazoj estas pli ĝuste diri, ke la terloko nomas siajn loĝantojn; kaj pro<noinclude><references/></noinclude> ne2p2f301apuxlql6fthjx6wrn2biqi Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/23 104 45294 127314 127285 2026-11-01T17:51:43Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127314 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> La ''universalaj'' afiksoj en Esperanto estas kvar, kiuj servas ĉu por altigi, ĉu por malaltigi ian econ, agon, estaĵon ĝis la plej ekstrema grado, ĉu eĉ por nuligi kaj anstataŭi ĝin per io kontraŭa, ĉu por aludi ian ajn rilaton kun ĝi. Ili estas la sufiksoj ''eg'', plejgrandiga; ''et'', malplejgrandiga; la prefikso ''mal'', inversiga; kaj fine la sufikso ''um'', sen difinita senco. Ekzemple: ''varmega'', ''varmeta'', ''malvarma''; ''fermeti'', ''fermegi'', ''malfermi''; ''orumi'', ''kolumo'', ''proksimuma'', k. t. p. Oni povos ankaŭ meti en tiun klason la novan sufikson ''aĉ'', kiu estas kvazaŭ ''morale'' malplejgrandiga, kaj aldonas malŝatan nuancon al ĉiuspeca radiko, kun kiu oni kombinas ĝin: ''domaĉo'', ''obstinaĉa'', ''ridaĉi'', k. t. p.; kaj oni povus teorie imagi sufikson ''morale'' plejgrandigan, t. e. aproban, laŭdan, k. t. p.; sed tiu sufikso {{sic|sajnas|ŝajnas}} praktike senutila, ĉar oni renkontas ĝin en preskaŭ nenia lingvo (komparu tamen en la franca lingvo: ''{{Lang|fr|grand, grandiose}}''). Aliparte la adverbo ''ne'', la prepozicio ''sen'', uzataj kiel prefiksoj, ludas rolon tute kompareblan al tiu de la afikso ''mal'' (komparu ''neutila, senutila'', ''malutila''). La ''specialaj'' afiksoj dividiĝas nature en tri specojn: 1{{o}} ''verbaj'', t. e. naskantaj unualoke kaj senpere verbojn (kaj ankaŭ sed ne senescepte, kuniĝantaj prefere kun verbaj radikoj); 2{{o}} ''adjektivaj'' t. e. naskantaj unualoke kaj senpere adjektivojn; 3{{o}} ''substantivaj'' t. e. naskantaj unualoke kaj senpere substantivojn. La unua klaso entenas la tri sufiksojn: ''ad, ig'' kaj ''iĝ''. — Pri ''ad'' oni povas rimarki, ke ĝi kuniĝas, ĉu kun verbaj ĉu kun nomaj, neniam kun adjektivaj radikoj. Kiam ĝi kuniĝas kun verbaj radikoj, ĝi<noinclude><references/></noinclude> monu7q5jac04k5e9k9nm6frrbdgtorx Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/24 104 45295 127315 127286 2026-11-01T17:57:45Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127315 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>naskas derivitajn verbojn, kiuj aldonas al la senco de la primitiva verbo nuancon de ripeto, daŭro, kutimo: ekz.: ''kanti, kantadi''; ''pafi, pafadi''; ''vivi'', ''vivadi'', k. t. p. Kiam ĝi kuniĝas kun nomaj radikoj, oni povas dubi, ĉu ĝi naskas unualoke verbojn (kies signifo ne multe diferencus de la verboj senpere derivitaj de la tiuj samaj radikoj: ''kroni'', ''kronadi'', ''tamburi, tamburadi'', k. t. p.) aŭ ĉu ĝi ne naskas pli ĝuste nomojn verbajn: t. e. ĉu ĝi ne aldonas al la primitivaj substantivoj novan sencon de agado: ''krono, kronado; tamburo, tamburado'', k. t. p. Sed ĉiumaniere la sufikso ''ad'' havas esencan rilaton kun verba ideo. La sufiksoj ''ig'' kaj ''iĝ'' kuniĝas kun substantivaj kaj adjektivaj radikoj por naski derivitajn vortojn; kaj tio ĉi enhavas nenian malfacilaĵon, kiel ekz: ''ŝtonigi'', ''ŝtoniĝi; virigi, viriĝi; paligi, paliĝi; fortigi, fortiĝi''; k. t. p. Sed la afero estas iom pli malfacila, kiam la kuniĝo estas kun verbaj radikoj; kiel ekz.: ''venigi'', ''faligi, dormigi, farigi, kantigi; veniĝi, faliĝi, dormiĝi'', ''fariĝi, kantiĝi'', k. t. p. Ni ne povas tie ĉi diskuti detale la demandon; sed ni nur atentigos nian legantojn pri la neceseco uzi tiujn du sufiksojn, (kiel cetere ĉiujn sufiksojn) nur en okazo de efektiva bezono. Tre ofte (precipe, ŝajnas al ni, en la britaj esperantistaj verkoj) la formoj kun ''ig'' kaj ''iĝ'' anstataŭas tute senutile kaj eĉ malutile la simplajn formojn: oni ne vekas, oni ''vekigas'' iun; io ne estas naskita, sed ''naskigita'', k. t. p. Same oni ''haltiĝas'', ''droniĝas'', k. t. p. anstataŭ halti, droni, k. t. p. Al tiuj tri sufiksoj oni proponis de longa tempo, precipe inter la sciencistoj kaj teknikistoj, aldoni novajn sufiksojn samspecajn t. e. verbajn, por devenigi pli precize verbojn de substantivaj radikoj,<noinclude><references/></noinclude> dsxpb5zfe1kpxnk73o4gk43ez8pzcl9 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/25 104 45296 127316 127287 2026-11-01T18:26:03Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127316 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Ekz.: ''iz'' anstataŭ ''um'' aŭ simpla ''i'': ''elektrizi'', ''orizi'', ''arĝentizi'', k. t. p. Sed ŝajnas, ke en la komuna lingvo, kiu ne bezonas matematikan precizecon, tiaj sufiksoj estas ŝarĝo pli ol helpo. Oni ne uzas razilon por tranĉi lignon. La afiksoj ''adjektivaj'', estas ''ebl, em, ind'', kiuj kuniĝas ekskluzive kun verboj, ekz: ''kredebla, kredema'', ''kredinda; videbla, videma, vidinda'', k. t. p. La unua prezentas sencon pasivan kaj signifas: kiun oni povas kredi, vidi, k. t. p. aŭ kiu povas esti kredata, vidata, k. t. p. Sekve ĝi povas kombiniĝi nur kun aktivaj verbradikoj: formoj kiel: ''estebla'', ''povebla, vivebla, mortebla'', havas nenian signifon (nur se oni aktivigas okaze kelkajn el tiuj verboj, ekz. se ''vivebla'' signifas: ne, kiu povas vivi, sed, kiun oni povas vivi: ''tia vivo ne estas vivebla''). La aktiva sufikso responda al ''ebl'' ne ekzistas en Esperanto: oni ĝis nun uzis anstataŭe, ĉu la radikojn ''pov, kapabl'', kiel ekz.: ''vivopova, pagokapabla'', ĉu la sufikson ''em'', kiam la diferenco inter kapablo kaj inklino ŝajnas negrava kaj neatentinda, kiel ekz: ''mortema, brulema'', ĉu la simplan finiĝon ''a'', kiel ekz: ''instrua, nutra'', k. t. p. — Oni tamen proponis, precipe inter filozofoj kaj sciencistoj, enkonduki novan {{sic|ŝufikson|sufikson}} ''iv'' kun tiu speciala senco: ekz.: ''voliva'', ''sentiva, aŭdiva, vidiva'', k. t. p. signifus kapabla voli, senti, aŭdi, vidi, k. t. p. kaj naskus la abstraktajn nomojn: ''voliveco, sentiveco, aŭdiveco, vidiveco'', k. t. p., kiujn ŝajnas bezoni la filozofio kaj naturaj sciencoj. El la du ceteraj ''em'' kaj ''ind'', la unua prezentas sencon aktivan kaj respondas al la proponita ''iv''; sed ĝi signifas pli ol simplan povon aŭ kapablon t. e. efektivan inklinon, « tendencon », tiel ke « mortema »<noinclude><references/></noinclude> cd7aoummxnggr2vja84mye0e6s9d0in Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/26 104 45297 127317 127288 2026-11-01T18:31:16Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127317 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>laŭvorte estas ne nur « kiu povas morti » sed eĉ « kiu celas, deziras, volas morti. » La dua « ''ind'' » respondas al « ''ebl'' » almenaŭ en tio, ke ĝi havas ankaŭ sencon pasivan. « Laŭdinda, kredinda » signifas « kiu meritas, ke oni laŭdu, kredu ĝin » aŭ « kiu meritas esti laŭdata, kredata » k. t. p. — Ĉu oni povus doni al ĝi la sencon proksiman kaj analogan: « kiu devas esti », aŭ ĉu estus necese, kiel opinias kelkaj aŭtoroj, enkonduki novan sufikson, kiel ''end'', por tiu ofico? Tio estas demando, kiun solvos nur la praktiko kaj komuna uzado. Ĝis nun oni uzis por esprimi la diritan sencon, krom ''ind'', ĉu la participan finiĝon ''ot'', kiu aludas estontecon pli ĝuste ol deviĝecon, ĉu {{sic|kummetitajn|kunmetitajn}} formojn, kiel ekz.: « La afero ''estas por fari'' tuj: mi ''havas'' tri leterojn ''por skribi'' antaŭ ol forveturi » k. t. p. Eble la rimedoj jam ekzistantaj sufiĉas sen aldono de nova komplikaĵo, des pli ke oni ne havas tre oftajn okazojn elparoli tiun iom specialan ideon. Sed ĉu adjektivoj povas deveni nur el verboj? ĉu oni ne povus ankaŭ devenigi kelkajn el nomoj aŭ adjektivoj? Se ni konsideras la aferon el tute teoria vidpunkto, la respondo estas certe jesa: sed ni ne devas forgesi, ke lingvo estas des pli bona praktike, ju pli simpla kaj facila ĝi estas, sekve ke ĝi entenas kiel eble plej malgrandan nombron da afiksoj t. e. nur la necesegajn afiksojn. Teorie do oni povas elpensi afiksojn nomadjektivajn, kiel ekz. por signifi: ĉu apartenanta al io nomita, ĉu havanta en si ion nomitan, aŭ similantan al ĝi, k. t. p.; sed la demando estas, ĉu tiuj pensnuancoj estas sufiĉe gravaj kaj renkontiĝas sufiĉe ofte en la parolado, por ke oni nepre bezonu specialajn signojn por ili.<noinclude><references/></noinclude> lb4glqonvsh71nvq8g48jww58zr7dqr Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/27 104 45298 127318 127289 2026-11-01T18:38:08Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127318 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Pri la unua senco « apartenanta al io nomita » Esperanto ĝis nun devenigis adjektivojn de primitivaj substantivoj nur per ŝanĝo de finiĝoj: ekz.: ''reĝa palaco'', t. e. palaco de la reĝo; ''suna lumo'', t. e. lumo de la suno; kaj neniam en la praktiko rezultis el tio ĉi eĉ la plej malgranda malfacilaĵo. Estas do tute senutile nuligi senfinan nombron da similaj formoj kiel ''reĝa'', ''suna'', k. t. p. kaj deklari ilin sensencaj kaj anstataŭmeti formojn komplikajn, kiel ''reĝala, sunala'', k. t. p. nur por kontentigi pure teoriajn postulojn. Pri la dua senco « havanta en si aŭ sur si aŭ kun si ion nomitan », ŝajnas, ke oni proponis novan sufikson nur en okazo de « multhaveco ». Ekz. la sufikso ''oz'', jam de longe proponita kaj eĉ uzita de scienculoj kaj teknikistoj por tiu ofico, signifas ne « kiu havas simple ion nomitan, » ekzemple, florojn, fruktojn, branĉojn, kornojn, k. t. p. sed « kiu havas multe da ĝi. » Por esprimi la unuan el tiuj du sencoj, Esperanto uzas la radikojn ''hav, port'', kiel ekz.: ''kornhava, fruktoporta'', k. t. p. Eble oni povus ankaŭ uzi la prepozicion ''kun'' kiel prefikson, same kiel oni uzas la respondan prepozicion ''sen''. Se oni diras: kreskaĵo ''senflora'', besto ''senkorna'' k. t. p., kial oni ne povus diri: kreskaĵo ''kunflora'', besto ''kunkorna'', k. t. p.? — Por esprimi la duan sencon, Esperanto ĝis nun uzis same radikojn, ''mult, plen, riĉ, don'', ĉu kiel prefikson, ekz.: ''multangula, multriska{{sic||,}} multokula, multorela'', k. t. p., ĉu kiel sufikson, ekz.: ''stelplena, herboriĉa'', ''oledona'', k. t. p. Sed povas esti, ke en kelkaj okazoj estus pli oportune havi specialan afikson pli malpezan ol tiuj kunmetitaj vortoj, kaj nenio malhelpas, ke la proponita sufikso ''oz'' plenumu tiun oficon, se tamen<noinclude><references/></noinclude> 6s90j55jafm7dltvvud752q05sv29w8 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/28 104 45299 127319 127290 2026-11-01T18:43:29Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127319 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estas interkonsentite, ke ĝia uzado ne estos deviga kaj ke oni uzos ĝin nur en okazo de vera bezono, t. e. por signifi realan, materian multhavecon. Cetere tio ĉi estas afero, pri kiu sendube la Akademio konsiliĝos. Pri la tria senco: « similanta al io nomita », la sciencistoj havas specialan sufikson ''id'' kaj ''oid'' aŭ ''ojd'', (precipe la zoologiistoj), kiel ekz.: ''antropojda'', ''arboida'', k. t. p., sed tiu sufikso estas ekskluzive scienca kaj ŝajnas ja, ke ĝi ne povas defluiĝi en la komunan lingvon. Esperanto ĝis nun uzis kunmetitajn vortojn kun radikoj ''simil, ŝajn'', kiel ekz: ''homsimila, arbŝajna'', k. t. p.; aŭ devenigis adjektivojn de abstraktaj nomoj (kiuj estas mem kvazaŭ adjektivoj substantivigitaj), kiel ekz.: ''sapeca'', ''oleeca'' (kun la signifo: havanta econ de sapo, de oleo, kvankam ne estante sapo, oleo, sekve iel simila al sapo, oleo, k. t. p.). Ŝajnas, ke tiuj rimedoj povas sufiĉi sen enkonduko de nova balastero. Same ne ŝajnas necese havi aldonan sufikson por devenigi adjektivojn el primitivaj adjektivoj. Efektive ĉiu adjektivo signifas: havantan ian econ aŭ kvaliton. Sed ĉiu ajn eco, konsiderata en la havanta ĝin subjekto, nur povas esti ĉu en meza, ĉu en plej alta, ĉu en malplejgranda grado, ĉu inversigita en la kontraŭan econ. Nu la universalaj afiksoj ''eg, et'', ''mal'', sufiĉas por plene esprimi tiujn nuancojn. Estas vere, ke en kelkaj lingvoj ekzistas sufikso por devenigi adjektivojn el aliaj adjektivoj (precipe signifantaj kolorojn). Ekz. france: ''{{Lang|fr|bleu, bleuâtre}}'', ''{{Lang|fr|rouge, rougeâtre}}'', k. t. p. Sed por tiel malvasta ofico ĉu estas necese enkonduki specialan sufikson? Ĉu ne sufiĉas uzi, kiel oni faris ĝin nun, la kunmetitajn formojn, ''dubeblua, duberuĝa'', aŭ la universalan<noinclude><references/></noinclude> 4uss08or47d1hwcoyt4fo8fianujg3f Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/29 104 45300 127321 127292 2026-11-01T18:49:06Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127321 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sufikson ''et'', kiu ŝajnas al ni tute taŭga, ĉar la franca « ''{{Lang|fr|bleuâtre}}'' » signifas: « kiu estas preskaŭ sed ne plene, ne vere blua, do ''blueta'' »; tute same kiel ''varmeta'' signifas: « kiu estas preskaŭ sed ne plene, ne vere varma »? Nun ni transiras al la substantivaj afiksoj, kiuj povas ankaŭ dividiĝi en du klasojn: 1{{o}} Afiksoj por devenigi nomojn de aferoj, objektoj. 2{{o}} Afiksoj por devenigi nomojn de personoj (aŭ eĉ de bestoj). En la unua klaso troviĝas: 1{{o}} Sufikso por substantivigi abstraktajn kvalitojn kaj fari el ili kvazaŭ nemateriajn aferojn, spiritajn objektojn: kaj tiu estas la sufikso ''ec'', kiu kuniĝas prefere kun adjektivaj radikoj, kiel ekz.: ''boneco'', ''varmeco'', k. t. p., sed kiu povas ankaŭ kuniĝi kun substantivaj radikoj, kiel ekz.: ''homeco, dieco'', kaj eĉ kun verboj, kiel ekz.: ''videco, voleco'' (precipe en kunmetitaj formoj: ''klarvideco, senvoleco'', k. t. p.), kredeble en tiuj lastaj okazoj pere de la substantivaj kaj verbaj adjektivoj; ''homa, dia, vida (klarvida), vola'' ''(senvola)'', k. t. p. Tiu sufikso, kiel oni vidas, estas kvazaŭ meza inter la ĵusantaŭaj kaj la sekvantaj. Ĝi servas por fari ''abstraktajn'' suubstantivojn. 2{{o}} Sufikso por nomi aferojn, objektojn (ĉu materiajn ĉu eĉ spiritajn, moralajn sed ĉiuokaze konsideratajn kiel ekzistantajn per si mem) laŭ unu el iliaj ĉefaj kvalitoj, elementoj aŭ agoj, uzoj, k. t. p.; kaj tiu ĉi estas la sufikso ''aĵ'', kiu havas la ĝeneralan sencon de afero, objekto (ne, kiel oni tro ofte diras, ''materia'', sed ''konkreta'') kaj servas do por elfari ''konkretajn'' substantivojn. Ekz.: ''blankaĵo, altaĵo, bonaĵo'', ''diaĵo, amikaĵo, laktaĵo, porkaĵo, lanaĵo, feraĵo'', ''trinkaĵo, manĝaĵo, vidaĵo'', k. t. p.<noinclude><references/></noinclude> 1e1hraphtsb301y3n6rouue5xtjn8wb Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/30 104 45301 127322 127293 2026-11-01T18:53:21Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127322 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> 3{{o}} Sufikso por nomi specialan klason de aferoj, objektoj, aĵoj, t. e. ĉiujn aĵojn, kiuj estas difinitaj por helpi al ia faro, ĉiujn instrumentojn, ĉu naturajn, ĉu artajn. Tio estas la sufikso ''il'', kiu kuniĝas ekskluzive kun verbaj radikoj, kiel ekz. ''flugilo'', ''naĝilo, komunikilo, propagandilo'', k. t. p. Ĝi estas do malpli ĝenerala kaj pli preciza ol ''aĵ'', kvankam en kelkaj okazoj ne estas tre facile scii, kiun el ili oni devas prefere uzi: Ekz.: ''Via lasta parolado estis tre'' ''bona propagandaĵo kaj povos esti por ni tre efika'' ''propagandilo''. 4{{o}} Sufikso por nomi specialan klason de aĵoj, kiuj entenas en si aŭ portas sur si pli malpli grandan amason da aliaj aĵoj de difinita speco; kaj tio ĉi estas la sufikso ''uj'', kiu kuniĝas precipe kun substantivaj radikoj, kaj servas praktike por elfari nomojn ĉu de mebloj, kestoj, vazoj, k. t. p., kiel ekz. ''telerujo, ĉifonujo, abelujo, supujo, piprujo'', ĉu de arboj, kiel ''pomujo, ĉerizujo'', ĉu de landoj (sed ''nur'' kiam oni nomas landon per la nomo de la gento aŭ nacio ĝin loĝanta), kiel ekz. ''Francujo, Germanujo'', ''Anglujo'', k. t. p. Oni trovas ĝin pli malofte kombinita kun verba radiko, kiel ekz. ''manĝujo, trinkujo, knedujo'', k. t. p. 5{{o}} Sufikso por nomi specialan klason de ''ujoj'' kiuj entenas aŭ portas nur unu aĵon de difinita speco, kies ekstremaĵo restas libera. Ĝi estas la sufikso ''ing'', kiu kombiniĝas preskaŭ ekskluzive kun substantivaj radikoj, kiel ekz. ''cigaringo, kandelingo, piedingo'', ''fingringo'', k. t. p. (tamen oni trovas ankaŭ ''pendingo''.) 6{{o}} Sufikso por nomi ĉiun kolekton de aferoj aŭ estaĵoj samspecaj konsiderataj kiel kunestantaj. Ĝi estas la sufikso ''ar'', kiu kombiniĝas ekskluzive kun<noinclude><references/></noinclude> of0ts1e0hmv0607usf8vc69etyxf3xp Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/31 104 45302 127325 127294 2026-11-01T18:59:20Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127325 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>substantivaj radikoj kiel ekz. ''arbaro, domaro, vagonaro'', ''foliaro, bovaro, gazetaro'', k. t. p. 7{{o}} sufikso por nomi elementon, parton konsistigan de objekto. Ĝi estas la sufikso ''er'', kontraŭparto de la sufikso ''ar'', kiu same kiel ĝi kombiniĝas ekskluzive kun substantivaj radikoj, kiel ekz. ''akvero, fajrero'', ''pluvero, neĝero'', k. t. p. 8{{o}} Sufikso por nomi ĉiun lokon difinitan ĉu por ia ago, ĉu por ia speco de aferoj, bestoj aŭ personoj. Ĝi estas la sufikso ''ej'', kiu kombiniĝas kun verbaj aŭ substantivaj radikoj, pli malofte kaj, ŝajnas, malpli ĝuste, kun adjektivaj, kiel ekz. ''lernejo, preĝejo'', ''kuirejo, ĉevalejo, bovejo, hundejo, konsulejo, ambasadorejo'', ''sekretariejo, densejo'', k. t. p. Kelkaj ne tre bone distingas tiun ĉi sufikson de la sufikso ''uj''; kaj efektive ili havas inter si kelke da analogeco, precipe se oni konsideras la lastan en la nomoj de landoj, ''Anglujo, Francujo'', k. t. p.; sed la ĉefa diferenco estas, ke ''ujo'' estas efektiva, materia, kvazaŭ fizika objekto, samspeca kiel meblo, kesto, sako, arbo, k. t. p., dum ''ejo'' estas nur loko, spaco, sekve io idea kaj kvazaŭ geometria. Ekz. ''abelujo'' estas la kesto-dometo, en kiu loĝas la abeloj; ''abelejo'' estas la loko en la ĝardeno, kie kunlokiĝas la abelujoj aŭ kunvenas kaj libere vivas inter si la abeloj. Abelujon oni povas tuŝi, porti, renversi, k. t. p., tute ne abelejon. Restas nun por ekzameni la sufiksojn uzatajn por elfari nomojn de personoj. La plej ĝenerala el ĉiuj, kiu respondas al la sufikso ''aĵ'' inter la aferaj nomsufiksoj, estas la sufiksa ''ul'', kiu signifas persono, vivanta individuo, same kiel ''aĵ'', signifas objekto, nevivanta afero. Ĝi aliĝas kun radikoj verbaj, substantivaj, kaj adjektivaj sed<noinclude><references/></noinclude> n7d78b6uxa9m1wvz6ml3832ykftln38 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/32 104 45303 127326 127295 2026-11-01T19:04:51Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127326 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>prefere kun tiuj du lastaj; ekz. ''bonulo, dormulo'', ''garantiulo, ĝibulo, religiulo, ftizulo, blindulo, riĉulo'', k. t. p. Efektive la participaj finiĝoj ''ant, int, ont, at'', ''it, ot'', plej ofte konkurencas kun ĝi por la kombiniĝo kun verbaj radikoj: oni trovas pli ofte ''dormanto'', ''leganto'', ol ''dormulo, legulo'', k. t. p. Sed inter la « uloj » estas kategorioj, kiuj ebligas pli precizan montron de la nomataj personoj. Unu el ili estas la profesio, la kutima okupiĝo, kaj al ĝi respondas la sufikso ''ist'', kiu kombiniĝas kun radikoj jen verbaj, jen substantivaj: kiel ekzemple ''kuiristo'', ''forĝisto, plugisto, panisto, viandisto, dentisto'', k. t. p. Dua estas la societo, al kiu la nomita persono apartenas, la doktrino kiun ĝi sekvas; kaj al tiu kategorio respondas la sufikso ''an'', kiu kombiniĝas nur kun radikoj substantivaj, ĉu de aferoj (societo, lando, doktrino), ĉu de personoj (religiestro, skolestro, k. t. p.), kiel ekz. ''familiano, grupano, urbano, aziano'', ''afrikano, samreligiano, samideano, kristano, mahometano'', k. t. p. Ni povas tamen rimarkigi, ke pro troa obeemo al la kapricaj kutimoj de la naciaj lingvoj, tiun lastan sufikson tre ofte kaj tute erare anstataŭas la antaŭa. Oni ne diras ''kongresisto'' anstataŭ ''kongresano'', sed oni ne hezitas diri ''esperantisto'', kiam la ĝusta vorto estus sendube ''esperantano''; ''budhisto, kalvinisto'', anstataŭ ''budhano, kalvinano'', simile al ''kristano, luterano'', k. t. p. Apud tiuj sufiĉe ĝeneralaj afiksoj havas lokon pli specialaj, kiel ''estr, ĉef, in, id, edz, bo, ge, ĉj, nj'', k. t. p., kiuj aliĝas nur al substantivoj por elfari nomojn de personoj, individuoj, konsiderataj laŭ iliaj sociaj aŭ familiaj interrilatoj: ekz. ''regnestro'', ''imperiestro, ĉefministro, ĉefepiskopo, patrino, reĝido'',<noinclude><references/></noinclude> 9eydtdx0s5ltb1rg40u6ii0ahx0wp61 Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/33 104 45304 127327 127296 2026-11-01T19:09:30Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127327 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>''reĝinedzo, bofilo, gefratoj, paĉjo, Joĉjo, panjo, Manjo'', k. t. p. {{c|IV}} Nun la demando estas, ĉu estas necese aldoni novajn substantivajn sufiksojn al la ĉi supra listo. Ekzamenante la internaciajn vortojn de substantiva speco prunteprenitajn de Esperanto el la ĉefaj kulturaj lingvoj, ni konstatas, ke multaj el ili prezentas konstantajn finiĝojn tute similajn al sufiksoj<ref>Oni trovos en la ''Postparolo'' plenan teorion pri konstantaj aŭ komunaj finiĝoj kaj iliaj diferencoj rilate al sufiksoj.</ref>; kaj tiuj kvazaŭsufiksoj estas ''acio, ismo'', kaj ''oro'' (tiu ĉi lasta ankaŭ sub la formo ''atoro''). Ni citu kiel ekzemplojn: ''abnegacio, administracio'', ''arbitracio, civilizacio, deklaracio, delegacio, disertacio'', k. t. p.; ''absolutismo, alkoholismo, anakronismo, anarkiismo'', ''antagonismo, asketismo, ateismo, katolicismo'', k. t. p.; ''administratoro, aktoro, ambasadoro, iniciatoro'', ''profesoro, direktoro'', k. t. p. Ĉu, anstataŭ multigi senfine tiaspecajn nomojn, ne estus pli bone ilin devenigi regule de pli simplaj radikoj, akceptante la finiĝojn ''acio, ismo'', kaj ''oro'' (aŭ ''atoro'') kiel efektivajn sufiksojn? Des pli ke tiuj simplaj radikoj jam troviĝas plej ofte en la Esperanta vortaro. Ekzemple, flanke de ''administracio'', ''absolutismo, administratoro, civilizacio, alkoholismo'', ''deklaracio, delegacio, anarkiismo, asketismo'', ''iniciatoro, direktoro'', ni havas ankaŭ la pli simplajn vortojn: ''absoluta, administri, civilizi, alkoholo'', ''deklari, delegi, anarkio, asketo, iniciati, direkti'', k. t. p.<noinclude><references/></noinclude> aud7j7f6kdqts7jfzjj8d8tbvyq9z7a Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/34 104 45305 127328 127297 2026-11-01T19:14:30Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127328 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Bedaŭrinde tiu paraleleco ne ĉiam ekzistas: ekzemple ni ne havas la simplajn radikojn ''abneg'', ''disert, anakron, antagon, ate, ambasad, profes'', k. t. p. por respondi al ''abneg’acio, disert’acio'', ''anakron’ismo, antagon’ismo, ate’ismo, ambasad’oro'', ''profes’oro'', k. t. p. Plie la senco de tiuj kvazaŭsufiksoj ne povas esti difinita laŭ unuforma kaj konstanta maniero. Ekzemple ''acio'' havas tre ofte la saman sencon kiel la verba sufikso ''ad'': ''navigacio'' plene egalvaloras ''ŝipveturado''; ''abnegacio'' povus tradukiĝi per ''sinforgesado'', k. t.p.; sed en aliaj okazoj ĝi havas la sencon jen de ''antaro'', jen de ''ejo''. ''Administracio'', kiam ĝi ne signifas ''administrado'', signifas aŭ ''administrantaro'' aŭ ''administrejo'': ŝajnas do tre malfacile uzi tiun finiĝon kiel efektivan sufikson. Sed estus sendube pli bone, se oni anstataŭigus ĝin, kiel eble plej ofte, per la veraj Esperantaj sufiksoj: se oni dirus: ''administro'', ''administrado, administrantaro, administrejo''; ''deklaro'', ''deklarado, deklaraĵo''; ''civilizo, civilizado, civilizeco'', ''civiliziteco, civilizitaro'', k. t. p. anstataŭ ''administracio'', ''deklaracio, civilizacio''; eĉ se oni ĉiam elektus kiel radikojn la pli simplajn formojn, kiel ekzemple ''abneg, disert'', k. t. p. anstataŭ ''abnegacio, disertacio'', k. t. p. Same ''ism'' havas en la naciaj lingvoj tre diversajn sencojn. Ŝajnas, unuavide, ke en ili ĝi respondas tre ofte al la sufikso ''ist'': france ''bouddhisme'', ''bouddhiste''; ''calvinisme, calviniste'', k. t. p.; ĉar en tiuj lingvoj ''ist'' ne signifas nur, kiel en Esperanto, profesian, kutiman okupiĝon, sed ankaŭ pli ofte komunan kredon, doktrinon. Kvankam nur erare oni uzis en Esperanto la sufikson ''ist'' por signifi « partiano de ia politika, religia aŭ filozofia<noinclude><references/></noinclude> 497p4jlx48mv27pyj6qyd1s567f91wr Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/35 104 45306 127330 127298 2026-11-01T19:19:06Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127330 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>doktrino » kaj la ĝusta sufikso en tiu okazo estas ''an'', tamen la sufikso ''ism'' povus esti proponata por signifi « doktrinon, sistemon sekvatan de ia anaro. » Ekz. ''platonismo'', doktrino de Platono aŭ de la Platonanoj; ''aristotelismo'', doktrino de Aristotelo aŭ de la Aristotelanoj; ''mahometismo'', doktrino de Mahometo aŭ de la Mahometanoj; ''budhismo'', doktrino de Budho aŭ de la Budhanoj, (ne Budhistoj), k. t. p. Bedaŭrinde ''ism'' signifas ankaŭ multajn aliajn aferojn krom doktrino. En ''alkoholismo'', ''artritismo'', k. t. p. ĝi signifas ian econ aŭ emon de homa temperamento. Ĉu ''alkoholismo'', ''artritismo'', ne egalvaloras ''alkoholuleco, artrituleco''? En ''magnetismo, organismo'', ĝi havas ankoraŭ malsimilajn sencojn: ''magnetismo'' estas ĉu magneta forto, ĉu magneta fenomenaro; kaj tre certe ''organismo'' ne estas io alia ol ''organaro''. Pro tiaj kaŭzoj estas tre malfacile uzi ''ism'' kiel difinitan sufikson, kaj eĉ ŝajnas dezirinde, ke oni kiel eble plej evitu enkonduki sen neceso novajn radikojn kun ''isma'' finiĝo. Pri ''oro, atoro'', la ĉefa kontraŭparolo estas, ke ĝi senutile duobligas la jam ekzistantajn ''anto, ulo, isto''; ĉar ĝi havas tute la saman sencon. Kio estas ''administratoro'', ''iniciatoro, redaktoro, direktoro'', k. t. p. se ne ''administranto, iniciatanto'' aŭ ''iniciatulo, redaktisto'' aŭ ''redaktanto, direktanto'' aŭ ''direktisto'', k. t. p.? Sed tio ĉi ankaŭ oni povus esprimi la deziron, ke la verkistoj kaj vortaristoj ne enkonduku sen efektiva bezono novajn nomojn kun « atora » finiĝo kaj preferu aligi al simplaj radikoj la klasikajn esperantajn finiĝojn. Oni povas tamen diri, por senkulpigi kiel eble la enŝovigon de tiuj « aciaj », « ismaj » kaj « atoraj » formoj en la Esperanto vortaro, unue ke ili estas<noinclude><references/></noinclude> 42myblyty0zo2ifnqy4blu9h63hn4gm Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/10 104 45307 127337 2026-11-01T19:40:35Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127337 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''E. BOIRAC'''|c|g=100%}} {{f|Rektoro de la Dijona Akademio,|c|g=80%}} {{f|Prezidanto de la Esperanta Akademio|c|g=80%}} {{f|kaj de la Lingva Komitato.|c|g=80%}} {{---|3em}} {{kaŝita|.}} {{f|'''Fundamentaj Principoj'''|c|g=120%}} {{f|'''de la'''|c|g=100%}} {{f|'''VORTARO ESPERANTA'''|c|g=150%}} {{f|ANTAUPAROLO|c|g=80%}} {{f|AL PLENA VORTARO ESPERANTO-ESPERANTA|c|g=80%}} {{---|3em}} {{kaŝita|.}} {{f|PARIS|c|g=120%}} {{f|LIBRAIRIE HACHETTE ET C{{sup|ie}}|c|g=100%}} {{f|79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79|c|g=80%}} {{f|'''1911'''|c|g=100%}} {{---|3em}} {{f|Tous droits réservés.|c|g=70%}}<noinclude><references/></noinclude> m9nsd72hb5artfka0xy0r82s6yre71s Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/6 104 45308 127338 2026-11-01T19:40:46Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 127338 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/38 104 45309 127339 2026-11-01T19:41:08Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 127339 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/39 104 45310 127340 2026-11-01T19:41:21Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 127340 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/40 104 45311 127341 2026-11-01T19:41:32Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 127341 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1911.pdf/41 104 45312 127342 2026-11-01T19:41:42Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 127342 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/37 104 45313 127345 2026-11-01T21:52:18Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127345 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''ALDONO'''|c}} {{---|3em}} {{---|3em}} {{f|La s de la pluralo.|c}} La s estas nekompareble la plej internacia formo de la pluralo. Oni trovas ĝin: en la kvar eŭropaj lingvoj la plej disvastiĝintaj en la mondo, — ĉar tiuj kvar estas la oficialaj lingvoj de 28 aŭ 29 landoj: la ''angla'', la ''hispana'', la ''franca'' kaj la ''portugala''. Se oni ne trovus ĝin en iu ajn alia lingvo, tio sufiĉus por doni ĝin al la internacia lingvo, ĉar la branĉoj de tiuj kvar lingvoj formas jam sumon de pli ol 350 milionoj da animoj! Sed tio tute ne estas la kazo. La s estas la ''karakteriza'' ''indikilo de la pluralo'' ne nur de la grandaj lingvoj kiujn ni ĵus menciis, sed ''ankoraŭ'' de la ''primitiva'' ''hind-eŭropa''. Ĝi estas la formo de la pluralo en la ''sanskrita''. La ''greka'' kaj la ''latina'' havas ĝin en ĉiuj deklinacioj; la ''litova'' havas grandan kategorion da vortoj kiuj formas sian pluralon per s. Jen punkto ankoraŭ pli rimarkinda: eĉ la popoloj kiuj fine perdis ĝin en la oficiala lingvo, konservis ĝin en pluraj dialektoj: Estas tiel ke oni diras en la gota ''vulfos'' (lupoj); en la malnova saksona: ''dagos'' (tagoj)... precize kiel en Adjuvilo!! Amaso da italaj kampar-dialektoj konservis la s de la pluralo: kiel la ''piemonta'', la ''friula'', la ''grisona'', ktp... Nur kialoj diktataj, ne de la scienco, sed de nepravigebla «lingvistika sento» povus kontraŭstari ĝin per la pluralo per i. Krome, la plej eminentaj saĝuloj kiuj okupiĝas pri<noinclude><references/></noinclude> ki1501iqbp9u6w049ipno53tbeai84w 127346 127345 2026-11-01T21:52:46Z HenriLeFoll 4277 127346 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''ALDONO'''|c}} {{---|3em}} {{---|3em}} {{f|La s de la pluralo.|c}} La s estas nekompareble la plej internacia formo de la pluralo. Oni trovas ĝin: en la kvar eŭropaj lingvoj la plej disvastiĝintaj en la mondo, — ĉar tiuj kvar estas la oficialaj lingvoj de 28 aŭ 29 landoj: la ''angla'', la ''hispana'', la ''franca'' kaj la ''portugala''. Se oni ne trovus ĝin en iu ajn alia lingvo, tio sufiĉus por doni ĝin al la internacia lingvo, ĉar la branĉoj de tiuj kvar lingvoj formas jam sumon de pli ol 350 milionoj da animoj! Sed tio tute ne estas la kazo. La s estas la ''karakteriza'' ''indikilo de la pluralo'' ne nur de la grandaj lingvoj kiujn ni ĵus menciis, sed ''ankoraŭ'' de la ''primitiva'' ''hind-eŭropa''. Ĝi estas la formo de la pluralo en la ''sanskrita''. La ''greka'' kaj la ''latina'' havas ĝin en ĉiuj deklinacioj; la ''litova'' havas grandan kategorion da vortoj kiuj formas sian pluralon per s. Jen punkto ankoraŭ pli rimarkinda: eĉ la popoloj kiuj fine perdis ĝin en la oficiala lingvo, konservis ĝin en pluraj dialektoj: Estas tiel ke oni diras en la gota ''vulfos'' (lupoj); en la malnova saksona: ''dagos'' (tagoj)... precize kiel en Adjuvilo!! Amaso da italaj kampar-dialektoj konservis la s de la pluralo: kiel la ''piemonta'', la ''friula'', la ''grisona'', ktp... Nur kialoj diktataj, ne de la scienco, sed de nepravigebla «lingvistika sento» povus kontraŭstari ĝin per la pluralo per i. Krome, la plej eminentaj saĝuloj kiuj okupiĝas pri<noinclude><references/></noinclude> 3s39xru3cimyf6ecw0dzie60f7zqb7v Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/38 104 45314 127347 2026-11-01T22:39:44Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127347 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la internacia lingvo kune aniĝas iom post iom al la s-pluralo, kiu estas iĝinta tiu de la ''Académia pro'' ''Interlingua'', la direktoro de kiu, s-ro Peano, estas klerulo kaj lingvisto universale aprezata <ref>Ni estas kun bona kialo fieraj pri la juĝo kiun s-ro prof. Peano ne timis liveri publike pri ''Adjuvilo'', kiu estas, li diras, «un grand progrès sur l’Ido.» ''Discussiones'', junio 1910, paĝo 106 (eld. Fratres Bocca, Torino).</ref>. {{c|La infinitivo per '''i'''.}} La finaĵo i estas, en lingvo internacia kiu pretendas por ĉiu tipo de vorto finaĵon (vokalan) apartan, la ''sola konvena'' por indiki la infinitivon (vidu ĉapitron 2, paragrafon 5). Sed ĝi proponas sin cetere per sia internacieco: Oni renkontas la i kiel indikilo de la infinitivo en la ''latina: pati et mori''. Oni trovas ĝin en la ''litova'', en ĉiuj infinitivoj sen escepto. Ĝi estas la indikilo infinitiva de la ''hungara'', ankaŭ de la ''ĉeĥa'', la ''kroata'', la ''serba'', kaj de pluraj aliaj lingvoj ''slavaj''; la verboj rusaj finiĝas per ''ti''. Laŭ kurioza koincido oni renkontas ĝin eĉ en la ''japana''. Fine, la i kiel finaĵo de la infinitiva formo de la verbo estas konata de pli ol 30 milionoj da ''francoj'', de ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj ''italoj'', kaj de granda nombro de ''hispanoj'' kaj de ''portugaloj''. La evoluado de la lingvoj novlatinaj estas foriginta la finan r en ĉiuj el la lingvoj de kiuj la skribado ne estas fiksinta la formon. Eĉ en la oficiala franca, la r de la infinitivo de la unua konjugacio ne plu prononciĝas: oni skribas ''aimer'' sed oni prononcas ''aimé''. En ĉiuj la kampar-dialektoj francaj: normanda, pikarda, burguinja, franc-komta ktp, kaj en ĉiuj sudaj,<noinclude><references/></noinclude> 1c67xz3shhiovwhp4wa02s3syj8j80j Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/39 104 45315 127348 2026-11-01T23:11:20Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127348 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la ''r'' de la dua konjugacio estas falinta, kaj oni diras ''dormi'', ''veni'', ''couri'', por ''dormir'', ''venir'', ''courir'' <ref>Ni estas longe for de la ''dormar'', ''venar'', kaj ''kurar'' de Ido.</ref>. Estas same ĉe la italaj kampar-dialektoj kaj ĉe iuj hispanaj. Ankoraŭ pli bone, oni renkontas en tiuj diversaj dialektoj bonan nombron da verboj de la unua kaj de la tria konjugacio kiuj havas i-forman infinitivon (ekzemple ''couchi'', ''toussi'', ''plouri'', ''pleuvi'', por ''coucher'', ''tousser'', ''plourer'', ''pleuvoir''). Kiun formon ''oni povus bone kontraŭstarigi al ĝi'' en la nomo de internacieco? {{c|La verba finaĵo per '''n'''.}} Same kiel la s estas la karakterizaĵo ''hind-eŭropa'' de la pluralo, la litero n estas la ''plej elstara karakterizaĵo'' ''verba'' de la sama familio. Tiu litero troviĝas ĉe la tria persono de la pluralo de la lingvoj latinaj kaj novlatinaj, kiel ankaŭ ĉe la ''participo'' aŭ gerundio de la samaj lingvoj. Oni trovas ĝin kiel la verba finaĵo en la germana, en la flandra kaj en pluraj lingvoj au idiomoj ĝermanaj. La ''persa'' posedas kiel verba finaĵo: -''on'', la ''pehlva'': -''an''; la ''sanskrita'': -''un'', la ''greka'': -''ein'', la ''teŭtona'': -''an'', -''en'', -''in'', -''on''; la ''anglo''-''saksa'' kaj la ''gota'': -''an'', la ''irlanda'': -''an'', -''on'' (aŭ -''om''), -''un''; la ''bretona'': -''an'' kaj -''on''. La verba n plie retroviĝas en ĉiuj hindaj lingvoj de la dravida familio. La ''tamula'', rimarkinde, posedas ĝin en ĉiuj tensoj (precipe en la unua persono de la singularo kaj de la pluralo, kaj en la tria de la singularo). Kiom povas gravi kontraŭ tio la ''sento lingvistika'' de s-ro de Beaufront?<noinclude><references/></noinclude> 7wcqpofyq634dxxwnjsn16al4a6cp4q Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/35 104 45316 127349 2026-11-01T23:19:51Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127349 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La sceno sur tero ne estin men ravisanta: la brileso bluatra e velursimila de la luno, decensadin en las intervalos de l’ arboros, e shovin garbos de lumo til en la interneso de la pley profonda mallumajo. La rivero qua fluadin avante meas piedos, vice su perdin en la bosko, vice reaparin, brilanta pro la stelaro de la nokto, que it reflektin en sua sino. En stepo, che l’altra latero de la rivero, la brileso de la luno dormadin sen movo sur las herbos. Betolos agitatas per la venteto e dispozitas ibe ed hike, formadin islos de ombros flotantas sur tia maro senmova de lumo. Apude, omno estun estinta silenco e ripozo, sen la falo de algunas folios, la trapaso de vento subita, la gemados de la strigo; malproxime, on audin momente la senekoas mugados de la katarakto Niagara, quas, en la kalmeso de la nokto estin ripetatas de dezerto a dezerto, ed expirin tra la silvos solitaras. La grandeso, l’astonanta melankolio de tia spektaklo, ne povus esti expresata en las homas linguos. La pley belas noktos en Europo, ne povan doni ideo pri tio. Vane en nosas kulturatas agros, l’imagino provan su extensi: it renkontran omnaloke habiteyos de homos; ma, en tias sovajas regionos l’animo gostan su malproximifi en oceano de silvaros, planadi sur l’ abismos de la kataraktos, meditadi che l’bordo de la lagos et de la fluvios.<noinclude><references/></noinclude> 7kh4btffdwli8oza50fqeadfykgiouq