Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.48.0-wmf.3 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Feydeau - Kial ili estas famaj???, 1907, Doré.pdf/15 104 45357 127502 2026-11-03T20:56:47Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127502 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tio? Ha, ne, la homoj estas malspritaj, malspritaj, malspritegaj ! Ne parolu al mi pri tio ! vidu, mi suferas ! Ankati ekzemple la pentristoj ... kial oni igas ilin famaj ?... ĉar ili bone scias pentri!... ne! sed estus ridinde, se ili tute ne scius pentri!... Nu, kio? Kion tio pruvas? Ke ili havis bonajn profesorojn... ĉiu povas ilin havi! Sufiĉas pagi la taŭgan prezon! Ekzemple, mi, se mi estus lerninta, mi havis grandajn inklinojn, por la pentrarto. Pro tio oni min metis ĉe fotografiston, sed tie mi ne restadis, ĉar pri la arto mi havas miajn principojn. Tiel, mia filo volis esti verkisto... mi lin malhelpis. Mi diris al li : « Mia filo, mi komprenas, ke oni skribas por la teatro, kiam oni estas nomata Molière, Shakespeare aŭ Schiller! » Vi ne scias, kion li respondis al mi : « Sed, mia patro, ili ne estis ĉiam nomataj Molière, Shakespeare aŭ Schiller ! » Estas naivege. « Sed ĉiam filo mia !... de ilia naskiĝo! » Tiam li kredis min embarasi, dirante al mi: « Tamen, se iliaj gepatroj estus malhelpintaj ilin skribi... ? » Sed mi respondis al li : « Filo mia, estu certega, ke iliaj gepatroj estus malhelpintaj ilin skribi... se ili ne estus nomitaj Moliére, Shakespeare aŭ Schiller! » Tio lin mutigis ! Bum !<noinclude><references/></noinclude> 8dnxvd0y6h6yo5fac2v0w1vaj8utdnt Paĝo:Feydeau - Kial ili estas famaj???, 1907, Doré.pdf/16 104 45358 127503 2026-11-03T21:57:27Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127503 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Tamen, se nur mi havus nomon... mi ja havas unu, mi estas nomata Merkuro! sed se mi havus konatan nomon... Ha! vi vidus, kiom mi estus fama... Mi tuŝetis tiom da fojoj la famecon !... Nu... Ekzemple... la fervojoj!... Pro mi oni ilin havas ! Iam... mi estis juna!... mi iris por vespermanĝi ĉe amikojn sur la kamparon !... Tie estis Stephenson! Mi diris dum la vespermanĝo: « Dio mia! Kiom estas lacigaj la ĉevalveturiloj! Oni ja devus trovi ion pli rapidan kaj pli oportunan!... » Tri jarojn poste, Stephenson eltrovis la lokomotivon! Jen! Kiom tio estis malfacila! Estis mi, kiu donis al li la ideon... la unuan ideon! Nu, li estas fama, kaj mi, neniu konas min. Oni eĉ rifuzis al mi la senpagan trairon sur ĉiuj fervojoj! Oni diris al mi: « Kiam vi estos deputato! » Kia estas la rilato, mi petas ? Ĉu vi volas ankoraŭ pli proksiman ekzemplon ? Aŭskultu! Doktoro Zamenhof ! kial do ii estas fama ? Ĉar li eltrovis Esperanton ; kaj kio estas Esperanto ? Lingvo, farita per vortoj ĉerpitaj el ĉiuj naturaj lingvoj, por ebligi al ĉiuj kiuj ĝin konas, interparoli ne estante komprenataj de aliaj personoj ! Kiom tio estas malfacila !... Sed mi, kiu parolas al vi, mi eltrovis jam<noinclude><references/></noinclude> 3qx6yihsztgkxz8xah7w7riuhe237g8 Paĝo:Feydeau - Kial ili estas famaj???, 1907, Doré.pdf/17 104 45359 127504 2026-11-03T22:35:54Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127504 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de longe lingvon... kiun la nekleruloj ne povas kompreni... kaj ĝi estas multe pli facila ol Esperanto, kiun oni proklamas kiel mirindaĵo de simpleco. Oni ĝin nomas «javanezo», mian lingvon, kaj ĝi povas esti ellernata post tri minutoj! Tio mirigas vin, ĉu ne ? Ankoraŭ pli nekredeble ! Oni povas uzi ĝin por ĉiuj naturaj lingvoj !... Aŭskultu... Mia lingvo konsistas el unu sola afikso AV, kiun oni metas antaŭ ĉiun vokalon !... Estas ĉio ... ĉio ... Ĉu vi povus eltrovi ion pli simplan ? <poem> Ekzemple ''Angle'' : Good morning. ''Ĵavan-angle'' : Gavood mavornaving. ''France'' : Bonjour, Monsieur. ''ĵavan-france'' : Bavonjavour, Mavonsavieur. ''Germane'' : Guten Morgen. ''Ĵavan-germane'' : Gavutaven mavorgaven. ''Hispane'' : Buenos dias. ''Ĵavan-hispane'' : Bavuavenavos daviavas. ''Itale'' : Buon giorno. ''Ĵavan-itale'' : Bavuavon gaviavornavo. Oni eĉ povas paroli en Esperanto : Bonan tagon, gesinjoroj. ''Ĵavan-esperante'' : Bavonavan tavagavon, gavesavinjavoravoj ! </poem> Ĉu ne estas mirindege ?<noinclude><references/></noinclude> jqqd1ct9fj5zdfufay0k89gfwqn49pc Paĝo:Feydeau - Kial ili estas famaj???, 1907, Doré.pdf/18 104 45360 127505 2026-11-03T22:38:50Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127505 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Nu! Zamenhof estas fama, eĉ famega, kaj mi nekonata... Tial, mi bone scias, kion mi faros... Mi ne plu eltrovos ion! Mi ne plu diros ion !... Oni ne povos preni ion al mi... kaj vi vidos la progreson !... Ha! ne! la homoj estas malspritaj, malspritaj, malspritegaj! Ne parolu al mi pri tio ! vidu, mi suferas ! {{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude> nqh3w12r83ci4067y4541aeov2t5qz0