Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.48.0-wmf.3
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/19
104
19231
127568
64121
2026-11-07T21:57:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127568
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{titolo|Thiele, la 4-an de Oktobro 1710}}
Ni havis belegan ĉasadon hodiaŭ! La arbaro de Hvidding enhavis pli ol tricent pelistojn, ĉar ili venis de Viskum kaj Fussingø kun ĉiuj siaj ĉashundoj. Ĉe tagiĝo ni estis jam tie venintaj de Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan ĉirkaŭaĵon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altaĵoj super ĝi. Tre malproksime ni povis aŭdi la bruantajn paŝojn de la pelistoj kaj kelkan bojadon de hundoj.
"Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas aŭdi la ĉasistojn."
"Jen ili ankaŭ venas de Fussingø," diris Jens, "tio estas Perdriks, kiu bojas."
Ni povis vidi ankoraŭ nenion pro la nubo, sed ni aŭdis la bruadon de veturiloj, la spiradon de la ĉevaloj, kaj la paroladon kaj ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo foriĝis iom post iom. Estiĝis plena de movado ĉiuflanke. La arbaradministranto jam komencis ordigi la pelantojn, oni aŭdis ilin flustri al tiuj, kiuj volis paroli laŭte, kaj kelkfoje ekmoviĝis la bruiloj. De okcidento kaj sudo ĉasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la veturiloj, kaj de tempo al tempo altiĝis hundkapo, kiu ekhavis vangfrapon de la ĉasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem deĉevaliĝis kaj irinte laŭlonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro. Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La hundoj estis malkunigitaj, kaj baldaŭ ili bojis, unu post la alia kaj fine ĉiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis sur la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj ĝia eĥo aŭdiĝis ĝis en la valo. La pelantojn mi ne<noinclude><references/></noinclude>
dlnbu5hqpgvfsjdhmei2hkkqg7363ml
Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/20
104
19232
127569
64122
2026-11-07T22:08:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127569
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>povis vidi, sed mi aŭdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aŭ leporo volis preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaŭ la matenmanĝo. Dum la matenmanĝo la hundoj estis kunligitaj kaj la kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje ĉasis. Vidu: jen ĉe la fino de la valo ekhaltis du veturiloj kun ĉiuj sinjoroj kaj fraŭlinoj kaj inter ili fraŭlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, ĉar kiam mi ekvidis la fraŭlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaŭ la vespero la arbaro estis senigita de ĉasotaĵo kaj la ĉasado finiĝis. Ni ĉiuj ricevis tridek el la pafitaj ĉasaĵoj, kaj junkro Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata per muzikaĵo de la kornoludisto.
{{titolo|Thiele, la 17-an de Decembro 1710}}
Hieraŭ mi sekvis mian karan patrinon al ŝia ripozejo. La nova predikisto — Dio rekompencu lin pro tio! — honoris ŝin per funebra predikaĵo, kiu daŭris sep kvaronojn da horo. Ŝi estis al mi bona kaj kara patrino — Dio donu al ŝi feliĉan reviviĝon! †††
{{titolo|Thiele, la 23-an de Januaro 1711}}
Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris ĝin de post la sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj malĝojiga vetero. Pasintan jaron en tiu ĉi tempo ni veturis al Fussingø; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel blanke kiel arĝenta telero sur la blua ĉielo kaj ĵetis nigrajn ombrojn sur la vojoflankon en la blankan neĝon. Mi klinis min tiel, ke mia ombro kunfandiĝis kun<noinclude><references/></noinclude>
jhzdfyihwg24s69peqwbge64rg6nr0k
127570
127569
2026-11-07T22:09:25Z
HenriLeFoll
4277
127570
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>povis vidi, sed mi aŭdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aŭ leporo volis preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaŭ la matenmanĝo. Dum la matenmanĝo la hundoj estis kunligitaj kaj la kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje ĉasis. Vidu: jen ĉe la fino de la valo ekhaltis du veturiloj kun ĉiuj sinjoroj kaj fraŭlinoj kaj inter ili fraŭlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, ĉar kiam mi ekvidis la fraŭlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaŭ la vespero la arbaro estis senigita de ĉasotaĵo kaj la ĉasado finiĝis. Ni ĉiuj ricevis tridek el la pafitaj ĉasaĵoj, kaj junkro Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata per muzikaĵo de la kornoludisto.
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 17-an de Decembro 1710}}
Hieraŭ mi sekvis mian karan patrinon al ŝia ripozejo. La nova predikisto — Dio rekompencu lin pro tio! — honoris ŝin per funebra predikaĵo, kiu daŭris sep kvaronojn da horo. Ŝi estis al mi bona kaj kara patrino — Dio donu al ŝi feliĉan reviviĝon! †††
{{---|3em}}
{{titolo|Thiele, la 23-an de Januaro 1711}}
Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris ĝin de post la sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj malĝojiga vetero. Pasintan jaron en tiu ĉi tempo ni veturis al Fussingø; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel blanke kiel arĝenta telero sur la blua ĉielo kaj ĵetis nigrajn ombrojn sur la vojoflankon en la blankan neĝon. Mi klinis min tiel, ke mia ombro kunfandiĝis kun<noinclude><references/></noinclude>
1uydh9lqua6z9b43jdxth9g507hdkg3
Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/21
104
19233
127577
64123
2026-11-08T10:55:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127577
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tiu de fraŭlino Sofia, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj ĝi reblovis ŝian dolĉan elspiron — mi ĝin enspiris kiel vinon — ho ve, mi malsaĝulo! mi enamiĝinta malsaĝulo! je kio utilos al mi ĉiuj tiuj pripensadoj? Dimanĉon mi vojaĝos al Kopenhago kun junkro Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos, antaŭ ol venos la monato Majo. — Ah, mademoiselle Sophie! adieu! un éternel adieu!
{{---|3em}}
{{titolo|Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711}}
La suno subiras post la kara Jylland; ĝia rebrilaĵo sterniĝas malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi imagas, ke ĝi min salutas de mia hejmo — ve, tio estas tre malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimiĝas.
Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, — — ĉu tio estas fraŭlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi estas ja nur malriĉa servisto, kiel do ŝi povus pensi pri mi, same kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun krucigitaj brakoj? — li rigardas tiel ofte norden — kio do estas tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!"
{{---|3em}}
{{titolo|Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711}}
Nun mi scias, kio estas milito — mi ĉeestis batalon kaj — glorata estu la Sinjoro de Zeboat! — ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris la ŝipestro. Matene, tuj kiam tagiĝis, ni vidis ilin<noinclude><references/></noinclude>
qkeyjav3t52g5dqd4nv7eayh5sqrfen
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/440
104
34887
127564
112297
2026-11-07T19:44:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127564
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>:XXVII. Du tute forgesitaj kovertoj. 135.
:XXVII. Tentoj. 138.
:XXIX. Aventuroj. 143.
:XXX. Olnjo ne eraris. 148.
:XXXI. Disiĝo. 150.
:XXXII. Ree unu malagrablaĵo. 154.
:XXXIII. El la taglibro. 157.
:XXXIV. Kompenso. 162.
:XXXV. Neatendita prokrasto. 168.
:XXXVI. Hejmen! 170.
:XXXVII. Hejme. 175.
:XXXVIII. Surprizo. 181.
:XXXIX. Nova protektanto. 184.
:XL. Tien kaj tie. 188.
:XLI. Lastfoje. 204.
:XLI. Post dekkvin jaroj. 212.
{{---|200px}}
{{---|220px}}
{{---|70px}}<noinclude><references/></noinclude>
m89jiodrd5ey2650m6i7lp39xuzufg8
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/8
104
36551
127563
113517
2026-11-07T19:40:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127563
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>= Sen titolo. =
== Antaŭparolo. ==
Ĉiufoje, kiam mi vizitas la urbon, mi ne preterlasas okazon viziti mian tiean konatan libriston maljunan, komercantan malnovajn librojn. Ĉu pro malriĉeco, ĉu pro avareco, tiom ofte propra al maljunuloj, li ne posedas butikon kaj vendas sian komercaĵon meze de urbbazaro, sub la ĉielo malkovrita. Malgraŭ tio, ke de unua rigardo tiu ĉi loko ŝajnas ne taŭga por librokomerco, lian komercaĵon ĉiam ĉirkaŭas densa homamaso de antikvaĵistoj — amatoroj kaj scivoluloj. Ne multaj el ili ordinare sukcesas foriri, nenion aĉetinte, la maljunulo scias tuj konjekti guston de iu ajn kaj sen granda peno ekinteresas ĉiun je novaĵoj kaj ofte ian forĵetindaĵon li vendas kun granda profito.
Antaŭ unu monato mi estis en la urbo je aferoj de ĵus aranĝita nia vilaĝa kreditasocio. Preskaŭ la tutan tagon mi pasigis en regnbanko kaj aliaj oficejoj kaj, lacigita, mi deziregis eble plej baldaŭ forveturi hejmen, ĵus la aferoj estos finitaj, prokrastante eĉ plej necesajn aĉetaĵojn, kiujn komisiis al mi la edzino. Kiam mi, dezirante atenti nenion, estis jam proksime de la stacidomo, mi ekmemoris pri la maljunulo-libristo kaj ia nekomprenebla, nekontraŭstarebla forto igis min subite reveni kaj viziti lin. Mirante je la neklarigebla sento, kiu ĉirkaŭkaptis min, mi rapidis al la libristo, kvazaŭ timante se iu antaŭvenos kaj foraĉetos dum mia foresto ion tre gravan por mi.
La libristo rimarkis min de malproksime antaŭ longe antaŭ mia alproksimiĝo nudigis respektoplene la kapon. Je tiu ĉi fojo li havis nemultajn aĉetantojn: super liaj amasoj de libroj malnovaj kliniĝis nur ia malriĉe vestita vilaĝano, kiu deziris aĉeti dikan Psalmolibron malnovan kaj unu sinjoro. La lasta kun granda atento foliis malnovan volumon de ia germana ĵurnalo ilustrita kaj, malkontente balancante la kapon, murmuris:
— Nur!.. Ĉu vi nenion havas krom tio ĉi?.. Kiam-do, kiam vi havos la promesitan?..
— Pardonu, sinjoro!.. Je Dio, mi akiros por vi la librojn deziratajn, sed vi iom atendu... — la maljunulo respondis, forigante polvon de ia dika libroligaĵo. — Eble, mi povos bonservi al vi per tiu ĉi libreto? — li daŭrigis etendante al li unu el noveelprenitaj libroj. — Jen estas ankoraŭ unu...
La sinjoro ekfoliis la libron kaj konfuzo tuj montriĝis sur lia vizaĝo.
— En kia lingvo ĝi estas?..
— En itala... hispana... — apenaŭ aŭdeble respondis la maljunulo, neatendinta la demandon.
Post unu minuto la sinjoro, paginte por la germana ĵurnalo, foriris.<noinclude><references/></noinclude>
cn1svjzezrt52ixbe0afwhvll8zixbj
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/10
104
36930
127565
113912
2026-11-07T20:18:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127565
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Kiom vi povas pagi, sinjoro, por tiuj ĉi libretoj?.. Volu preni ilin por...
Sed la nekonatulo daŭrigis sian vojon ne atentante la vortojn de la libristo.
Kun scivoleco, ankoraŭ neniam sentita, mi malfermis la libreton malŝatitan kaj apenaŭ ne ekkriis pro surprizo kaj ĝojo; — ĝi estis bele bindita kaj bone konserviĝinta jarkolekto
de „Esperanto“ — la unua esperanta ĵurnalo, kiun mi ankoraŭ neniam vidis. Per la manoj tremantaj mi ekkaptis alian libreton, ĝi estis „Fantomoj“, traduko de V. Sernet. Ne
foliante la libron, mi ree etendis senvorte la manon al la maljunulo kaj antaŭ mi,
kvazaŭ per forto de ia sorĉaĵo, senĉese aperadis unu post la alia trezoroj de nia literaturo, nun jam nenie aĉeteblaj.
— Kie vi prenis la librojn? — mi demandis la libriston, kiam mi trarigardis ĉiujn
librojn.
— Dio donis ilin al mi!.. — ruze ridetante, li respondis. — Volu aĉeti kune ĉiujn tiujn ĉi
librojn... mi ne petos superfluan monon, pli malkare vi aĉetos ilin nenie! — kaj li
nomis ian monsumon negrandan.
Mi, kompreneble, ne marĉandis kaj la maljunulo, ne kutiminta komerci tiamaniere, estis tre kortuŝita. Li mem invitis por mi fiakriston, zorgeme metis la librojn en la fiakron kaj antaŭ mia forveturo mem, post ioma hezito, li metis donace al miaj piedoj ankoraŭ ian dikan paperligaĵon. Videble, la maljunulo estis ĝoja, vendinte la librojn kaj ricevis bonan profiton.
Zorgeme, kiel sanktaĵon, mi alportis hejmen la akiron okazan kaj kun detenita spirado malfermis la pakaĵon. Antaŭ miaj okuloj tuj aperis senfina vico de diversaj malnovaj esperantaj gazetoj, leteroj kaj unu granda manuskripto, skribita, per bela nerapidema vira skribmaniero. Ĵus mi ekfoliis ĝin, elfalis letero, skribita per la sama mano. Mi jenon tralegis en ĝi:
„Samideano! Kiu ajn vi estas, tralegu tiun ĉi manuskripton. Mi legis ie riproĉon, ke
ni esperantistoj ne havas nian personan literaturon esperantan, mi intencis forigi ĝin
per tio ĉi, sed, ne estante literaturisto, mi ne havis kuraĝon publikigi ĝin. Ĉi tie mi kolektis
miajn rememorojn kaj memorskribojn el longedaŭra mia esperanta vivo, aŭ pli ĝuste, kiel vi vidos, el unu mia jaro, kiu estis, eble, la plej feliĉa jaro de mia vivo. Eble ili utilos al iu... Ne kritiku la verkon tro severe, se ĝia formo ne kontentigos vin, se legante ĝin, vi disreviĝos aŭ ne trovos tion, kion vi esperis trovi. Mi tie ''verkis'' nenion, sed ĉio skribita estas vero, travivaĵo. Eble, tio ĉi estas grava manko de la verko, sed, pardonu, mi celis ĝuste tion ĉi.
Ĉar la manuskripto trafos en viajn manojn nur post mia morto, vi estu tiom afabla, korektu kaj penu eldoni ĝin. Vi rajtas forstreki tutajn paĝojn de ĝi, se ili ne plaĉos al vi, kaj
eĉ forbruligi ĝin tute, se ĝi meritas tion, sed mi petegas, antaŭe vi tralegu ĝin!..
Por viaj klopodoj pri korektado kaj prilaborado de mia verko, se tio okazos, — mia spirito<noinclude><references/></noinclude>
kie0126kubn7caf9bx4urk4ghf6epz1
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/126
104
42734
127571
121833
2026-11-07T22:21:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127571
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>– Mi...
– Fleksu vian manon jen tiel... Ne levu ĝin tro alte, mi vere rompos hodiaŭ miajn manojn... – ridante, instruis la knabino Joĉjon. – Jen tiel, bone!..
Ŝi alpremiĝis per la kapeto al lia ŝultro kaj ili ekpaŝis tra la strato ne lumigita.
== XI. Ĉu en sonĝo? ==
Gaje babilante dum la tuta vojo, Olnjo kun sia akompananto trairis kelkajn stratojn kaj stratetojn hele lumigitajn kaj haltis ĉe perono de unu granda domo... "Ĉu ni jam venis? Ĉu jam finiĝis mia promeno kun la knabino mirinda?" – pensis Joĉjo kun bedaŭro, kiam Olnjo liberigis sian manon el lia mano kaj eksonorigis. La promeno daŭra ŝajnis al li unu bela sonĝo, post kiu devis sekvi, kiel supozis Joĉjo, realeco, senigita je tiu ĉarmeco kaj fantazieco, kiujn li ĝuis ankoraŭ neniam. Sed li eraris. La bela sonĝo nur interrompiĝis por tempo nelonga por daŭri ankoraŭ dum longaj horoj en kondiĉoj de vivo tute nekutima, ne konata por li.
Pordisto, simple vestita, tuj malfermis la pordon kaj ĝentile helpis senvestiĝi al la gejunuloj en la antaŭĉambro.
– Ĉu la paĉjo estas hejme? – Olnjo demandis, ordigante la harojn kaj ĉifitajn manikojn de la vestaĵo. – Ĉu li forveturis ien?
– Ne, fraŭlino. Ambaŭ viaj paĉjoj estas hejme, – respondis la servanto, gaje ridetante kaj ordigante siajn lipharojn.
– Bone. Ni iru!.. – kaj la knabino, kiel monta kapridino, rapide ekkuris supren laŭ larĝa fanditfera ŝtuparo tapiŝkovrita.
Paŝante per unu fojo trans du-tri ŝtupoj, Joĉjo apenaŭ povis atingi ŝin sur supra placeto de la ŝtuparo, kie ŝi kunpuŝiĝis kun ia viro altkreska kaj korpulenta kun larĝa razita vizaĝo kaj bonaj bluaj okuloj, kiuj ĉiam afable ridetis tra okulvitroj.
– Ha, mia hirundo! – li diris afable, alpremante la knabinon al sia brusto. – Mi jam delonge atendas vin kaj enuas sen vi kun la doktoro... Kiu akompanis vin?..
La knabino ĉirkaŭprenis la patron (tiu ĉi estis s-ro Veselov) kaj karesis lin per la mano je la kapo kaj je la kolo.
– Min akompanis hodiaŭ mia instruisto...
– Kia instruisto?.. – li interrompis la filinon, turnante la kapon al Joĉjo, ĉirkaŭrigardante lin de la kapo ĝis la piedoj mem kaj farante severe-seriozan mienon. – Kian instruiston vi trovis ankoraŭ?..
– Li estas mia instruisto... Nu, li estas tiu... vi scias... mia profesoro de Esperanto... Sed Julia Andreevna diris al mi hodiaŭ, ke de nun neniu plu nomu lin tiel, sed {{vdk|sim|ple}}<noinclude><references/></noinclude>
jhixz4alaujjy6nabwr0ucfnx9eve9w
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/130
104
42764
127573
121953
2026-11-08T09:37:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127573
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>– En nia bieno Veselovo, kien vi sendube venos somere, – diris la knabino, kiu konjektis la pensojn de Joĉjo, – vere estas aĵoj mirindaj, sed ĉio tiea ĉi estas bagatelo kompare kun ĉio, kion vi vidos tie. Tie ni havas grandegan domon, mi, kompreneble, havas mian ĉambron, kiu estas pli granda ol tiu ĉi kabineto kaj la kabineto tiea estas ne malpli granda ol la tuta loĝejo urba. Krom ĉambroj ĝeneralaj tie estas „la ĉambro de Olnjo”, loĝata de neniu, muroj kies estas tute ornamitaj de grandaj kaj malgrandaj fotografaĵoj de mi, komence de mia naskiĝo ĝis nuna jaro. En la kabineto de la paĉjo estas grandega biblioteko, enhavanta kelkajn milojn da libroj. La paĉjo-doktoro, kiu…
– Kio?.. Kion vi tie parolas?.. – subite ekaŭdiĝis post la dorsoj de la gejunuloj laŭta voĉo, kiu interrompis la knabinon.
– Ho! Kiel vi timigis min, paĉjo-doktoro! – ekkriis Olnjo, almetante la manojn al la brusto, kvazaŭ dezirante per tio trankviligi la koron maltrankvile ekbatintan.
– Pardonu… Daŭrigu, daŭrigu vian konversacion, mi plu ne malhelpos al vi, – parolis la doktoro – la amiko de s-ro Veselov.
Li estis mezkreska dikulo, tute grizhara kun serioza, ĉiam pensoplena, miemo, kun grandaj okuloj ŝajne-ruzemaj kaj delikataj vizaĝtrajtoj.
– Bonjour! kiel parolas francoj, – li sin turnis al Joĉjo, premante lian manon maldiketan inter ambaŭ siaj manoj molaj kaj dikaj, kiel kusenoj. – Kiel mi konjektas, vi estas tiu juna homo danĝera, kiu, pardonu min – mi estas medicinisto kaj mi alkutimiĝis esprimadi miajn pensojn konforme al mia specialeco… Vi estas tiu junulo, kiu tiel fervore semas infekton, egale danĝeran por junuloj, ankaŭ por ni – maljunuloj?..
Joĉjo ruĝiĝis pro konfuziĝo kaj staris mallevinte la okulojn.
– Vere, la infekto estas danĝera, – daŭrigis la doktoro, sidiĝante apud Joĉjo, kiu per peteganta rigardo petis helpon de la knabino. – Mia amiko s-ro Veselov jam havis malfeliĉon infektiĝi, nun en la familio sola mi min detenas ankoraŭ de forlogiĝo je ideo de unu komuna lingvo, semojn kies vi nun semas.
– Kio detenas vin?.. – malkuraĝe demandis Joĉjo. Farante la demandon, li unumomente ekrigardis la doktoron kaj poste li ree mallevis la okulojn honteme.
– Mia kara, mia ja estas maljunulo. Estas hontinde, havante tian respektindan aĝon kaj la senharaĵon preskaŭ tra la tuta kapo kaj la grizan barbon, ree, kiel antaŭ kvardek jaroj, preni lernolibrojn en la manojn kaj lerni diversajn deklinaciojn, konjugaciojn, – li respondis gaje kaj laŭte ekridinte bonanime. – Krom tio, – li daŭrigis post nelonge, – krom tio mi neniel povas kompreni, kian celon oni havas, varbante maljunulojn? Julia Andreevna, s-ro Veselov… nu, fine, mi, – ni ĉiuj jam sufiĉe vivis, ni ĉiuj jam estas maljunuloj, starantoj per unu piedo en ĉerko… Kia utilo estos por la homaro, se ni ellernos la lingvon kaj hodiaŭ – morgaŭ mortos?..
– Li ĉiam estas kontraŭ ni!.. – Olnjo sin turnis al Joĉjo per mallaŭta ofendita tono, {{vdk|kva|zaŭ}}<noinclude><references/></noinclude>
sw4pw33y27vhbfrofwq2z2kdrkxl7sk
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/132
104
42776
127574
121968
2026-11-08T09:54:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127574
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|kva|zaŭ}} tute forgesinte, ke la doktoro ĉeestis tie. – Antaŭe li parolis, ke esperantistoj estas tre malmultenombraj ankoraŭ, ke oni kun malfacileco povos trovi ie samideanon, ke estas pli facile trovi feliĉulon, gajnintan 200.000 rublojn, ol esperantiston. Kiam mi prezentis al li pruvojn de rapida disvastiĝado de la lingvo dum la lasta tempo, li jam plu ne kontraŭstaras, sed poste li trovis, ke Esperanto estas iom tre maldelikata lingvo, ke antaŭe oni devus plibonigi ĝin… nun estas nova preteksto – antaŭe ankoraŭ neniam aŭdita de mi: li jam estas maljunulo!..
Kaj alproksimiĝinte al la doktoro kaj ĉirkaŭkaptinte lian kolon, ŝi diris, kisante lin, kun larmoj en la voĉo:
– Vi scias, kiel mi amas vin, kara!.. Kial vi malgajigas min per tiaj vortoj kruelaj? Vi, ankaŭ la paĉjo, tute ne estas maljunuloj! Ĉu tiaj estas maljunuloj? Rigardu, via vizaĝo estas junaspekta…
– Ha, ĉu vi jam disputas? Mi ŝatas partopreni disputojn, – diris s-ro Veselov, enirante en la ĉambron kun cigaro en la mano kaj sidiĝante apud la doktoro.
– Mi parolas, ke la paĉjo-doktoro antaŭe parolis, ke Esperanton oni devas plibonigi… – Olnjo sin turnis al la patro, kvazaŭ esperante trovi subtenon por si.
– Jes, jes… Plibonigi, vi parolas? Kion vi opinias pri plibonigoj necesaj en la lingvo? – s-ro Veselov sin turnis al Joĉjo. – Ni ofte tuŝetas tie ĉi la demandon, sed ni ĉiuj estas nur komencantoj, nenion legintaj en la lingvo kaj konantaj neniun samideanon, krom vi. Al mi persone, ekzemple, ŝajnas tre maldelikata por ni rusoj, kompreneble, kombinaĵo de vortoj simila al la jena: mi danka'''s vin''', ŝi peta'''s vin''', li kisa'''s vin'''… Imagu al vi, ke ni ĉeestas en bona societo de inteligentaj fraŭlinoj kaj sinjorinoj, kiuj tute nenion aŭdis pri la bakitaĵo de estiminda Zamenhof, – ĉu ne tranĉus malagrable ilian aŭdosenton delikatan tiu ĉi senĉesa „'''svin'''<ref>Ruse '''svin'''ja estas porko.</ref>“ kaj ĉu ili povus bone sin senti en ĉeesto de similaj kunparolantoj?..
Joĉjo konfuziĝeme ruĝiĝis kaj ree ekrigardis Olnjon kun petego en la rigardo.
– Mi jam ne unufoje montris al vi, paĉjo, ke vi nur lokŝanĝu la vortojn, kiuj tiel konfuzas vin, t. e. ke vi parolu „mi vin dankas, mi vin petas“ – kaj la demando estos sukcese solvita por ambaŭ flankoj: la bela lingvo restos netuŝita kaj nenies aŭdosento, kiom ajn ĝi estus delikata, ne estos ofendita de „svin′aĵoj“.
– Vi, mia kara infano, ĉiam solvas problemojn rapide kaj tre sukcese, sed mi volis pli frue aŭdi opinion de li… de via prof…
– Ha, ne nomu, ne nomu plu tiel lin! – Olnjo ekkriis, interrompante la patron. – Nomu lin simple…
– Pardonu!.. Sed mi preferus aŭdi opinion de Joĉjo pri la demando. Kion vi diros? – s-ro Veselov ree sin turnis al la junulo.
Legantoj jam aŭdis antaŭe, ke nia heroo estis junulo tre konfuziĝema kaj ne {{vdk|parol|ema}}<noinclude><references/></noinclude>
c0wj1m70exyiy0e46sg8kim99ff9b9g
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/134
104
45366
127575
127518
2026-11-08T10:32:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127575
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|parol|ema}}. Li povis plezurege aŭskulti eĉ dum kelkaj tagoj ies ajn parolojn, konversaciojn, – sed kiam venis lia alterno ion paroli, li plej ofte tuj konfuziĝis, ruĝiĝis, pensoj intermiksiĝis en lia kapo kaj, anstataŭ iafoje atendata de li detala respondo, li liberiĝadis de la tasko malfacila per ne multaj vortoj ne signifaj.
„Ŝi, tiu ĉi bona knabino – Olnjo, – ja bone respondis“, – li pensis hezite, metante en la poŝojn jen unu manon, jen la alian, kvazaŭ esperante trovi tie vortojn dirotajn. – „Kion ankoraŭ mi devas aldoni al la dirita? Kion oni bezonas ankoraŭ?“
– Laŭ mi, – post sufiĉe longa paŭzo li komencis malkuraĝe kaj mallaŭte, – laŭ mia opinio... mi tute ne scias, kion ankoraŭ oni povas aldoni al la respondo de...
Je proksime, ŝajne, en najbara ĉambro eksonis mallaŭta melodia sonorileto kaj ĉiuj stariĝis rapideme. Joĉjo decidis, ke lia tasko malfacila estas finita kaj ke estas superflue aldoni ion ankoraŭ al tio, kion li ĵus diris.
– Ni iru vespermanĝi, sinjoroj, – diris s-ro Veselov, invitante per rigardo la doktoron kaj Joĉjon kaj prenante je la mano la filinon, kaj ne rapide foriris. La doktoro proponis sian manon al Joĉjo. Ili iris paŝo post paŝo post la unua paro silente, dume la patro, kliniĝinte al la orelo de la filino, longe ion flustris. Responde ŝi gaje ridetis kaj kelkfoje rerigardis la junulon. Lia konfuziĝo ĉiam kreskis, li sentis, kiom ridinda nun li ŝajnis al ĉiuj.
En la manĝoĉambro oni sidigis Joĉjon inter Veselov kaj la doktoro kaj Olnjo prenis devon de mastrino, disverŝante kaj dismetante manĝaĵojn. Antaŭe ol sidiĝi sian lokon, Joĉjo iom da tempo hezitis, vidinte, ke neniu preĝis, aŭ almenaŭ faris krucosignon antaŭ la vespermanĝo, kvankam en la ĉambro estis ikonoj. En lia animo dum tiu ĉi momento estis kaŝita kaj vigla batalo: ĉu li devas, laŭ sia hejma-parenca kutimo, preĝi, ĉu, sekvante ekzemplon de la konatuloj, tiom inteligentaj, sidiĝi al la tablo ne preĝinte? Li rememoris admonojn de sia patrino, ke li neniam hontu konfesi aŭ elmontri al iu ajn, ke li estas kredanta kristano, ke neniu tiun ĉi emon mallaŭdos, kaj, fiksinte siajn belajn kaŝtankolorajn okulojn al la ikonoj, li respektoplene, ne rapidante, faris kelkfoje krucosignon. Kiam li, ruĝiĝante, ekrigardis la vizaĝojn de la sidintoj, sur ili, al sia miro, li rimarkis nek ian mokrideton, nek okulsignon mokeman, – kontraŭe, la vizaĝoj de ĉiuj estis seriozaj kaj pensoplenaj.
Dum la vespermanĝo ŝercoj senĉese ŝutiĝis de lipoj de la najbaroj de Joĉjo. Estis tre gaje, sed li, kutime, silentis, nur iafoje ekridante aŭ balancante per la kapo (kiam ia demando estis turnita al li), kio devis signifi, ke li estas konsenta. Olnjo kaj la doktoro fervore metadis plej grandajn kaj plej bonajn pecojn sur lian teleron, alparolante ĉiufoje, ke li devas pli multe manĝi por plidikiĝi.
Post la vespermanĝo s-ro Veselov ien foriris, Olnjo daŭrigis klopodi en la manĝoĉambro kaj Joĉjon la doktoro kondukis en la gastoĉambron. Sidiĝinte sur molan kanapon, la doktoro ekfumis cigaredon kaj, atente pririgardante la junulon, kvazaŭ li neniam vidis lin pli frue komencis:<noinclude><references/></noinclude>
ji5esi9yffgstvpmg7sjud6270rclzd
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/128
104
45377
127562
2026-11-07T17:58:24Z
U-sign
2952
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "ple… Jocjo… La knabino konfuziĝis kaj kaŝis sian kapon sur la brusto de la patro. – Ha-a!.. – diris s-ro Veselov, ankoraŭ fikse rigardante Joĉjon, kiu ankaŭ konfuziĝis pro tio, ke la knabino nomis lin antaŭ la patro Joĉjo kaj pro severe-serioza miemo, kiu estis ankoraŭ sur lia vizago. – Mi ĝojas, mi tre ĝojas, sinjoro… juna sinjoro… Joĉjo… Mi delonge deziris konatiĝi kun vi. Kaj s-ro Veselov, ĉiam ankoraŭ fikse rigardante kuntiriĝi..."
127562
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>ple… Jocjo…
La knabino konfuziĝis kaj kaŝis sian kapon sur la brusto de la patro.
– Ha-a!.. – diris s-ro Veselov, ankoraŭ fikse rigardante Joĉjon, kiu ankaŭ konfuziĝis pro tio, ke la knabino nomis lin antaŭ la patro Joĉjo kaj pro severe-serioza miemo, kiu estis ankoraŭ sur lia vizago. – Mi ĝojas, mi tre ĝojas, sinjoro… juna sinjoro… Joĉjo… Mi delonge deziris konatiĝi kun vi.
Kaj s-ro Veselov, ĉiam ankoraŭ fikse rigardante kuntiriĝintan kaj ridinde-konfuziĝeman figuron de Jocjo, jam gaje ridetante kaj eltirante al li sian grandan larĝan manon kun belaj fingroj muzikemaj, aldonis:
– Jen kiu delogis mian filinon!.. Jen kiu nebuligis la kapon de ŝi!.. Nu, ni iru! Ni estu amikoj…
– Pacjo! – flustre parolis Olnjo, gaje saltante antaŭ ili, – li estas tia stranga, konfuziĝema. Hodiaŭ mi longe instruis lin… Imagu, li eĉ tute scias nek vesti fraŭlinojn, nek promeni kun ili je la mano…
– Tiu ĉi arto estas facile ellernebla. Atendu iom da tempo kaj sub via gvidado li baldaŭ fariĝos nerekonebla lerta kavaliro, flirtulo…
Ili eniris en la kabineton de s-ro Veselov.
Ĝi estis sufice granda cambro, komforte meblita, en kies mezo staris bela skribotablo kun luksa skribilaro kaj kelkaj fotografaĵoj, inter kiuj Joĉjo tuj rimarkis portreton de Olnjo. Meze de la tablo en ordo severa kuŝis paperoj kaj kelkaj libroj. Du molaj apogseĝoj estis almovitaj al ĝi. Dekstre de la skribotablo, laŭlonge de muro staris du libroŝrankoj, el kiuj tra vitroj estis vidataj luksaj bindoj de enciklopedio kaj aliaj libroj. Laŭlonge de la muro kontraŭa staris granda tablo longa de simpla laboro, ĉirkaŭita de seĝoj kaj sur ĝi jam senorde kuŝis amasoj de paperoj, diversaj sennombraj albumoj, novaj libroj, dikaj ĵurnaloj kaj ĵus ricevitaj gazetoj vesperaj. Apud la libroŝrankoj staris granda leda kanapo.
– Jen estas mia laborĉambro, – diris s-ro Veselov, gaje ridetante. – Vi povas trovi tie, – li montris al Joĉjo la grandan tablon, – multajn interesajn por vi objektojn. La filino montros ĉion al vi.
– La paĉjo ne ŝatas labori je sia skribotablo, – diris la knabino, ĵus s-ro Veselov eliris el la ĉambro. – Ĝi estas tro malgranda por tio… Li ordinare laboras je tiu ĉi tablo granda, je kiu iafoje laboras ankaŭ mi kaj la paĉjo-doktoro. Sidiĝu!.. Jen estas lernolibro de Esperanto kaj aliaj libroj esperantaj. La paĉjo ion tradukas aŭ verkas en Esperanto, – ŝi aldonis kun serioza mieno, montrante paperojn de la patro.
La knabino almovis al la junulo albumon de familiaj fotografaĵoj, kie tutaj grandaj paĝoj estis okupitaj de portretoj de Olnjo de tiu epoko, kiam oni ankoraŭ vestis ŝin je knabaj vestaĵoj. Joĉjo kun miro rigardis jen la knabinon, jen la fotografaĵojn, ĉar li neniam vidis tian diversecon de fotografaĵoj de sama persono.<noinclude><references/></noinclude>
ah81ve4pwpmd129tkzvb27xomy0a437
127572
127562
2026-11-08T09:23:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127572
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|sim|ple}}… Joĉjo…
La knabino konfuziĝis kaj kaŝis sian kapon sur la brusto de la patro.
– Ha-a!.. – diris s-ro Veselov, ankoraŭ fikse rigardante Joĉjon, kiu ankaŭ konfuziĝis pro tio, ke la knabino nomis lin antaŭ la patro Joĉjo kaj pro severe-serioza mieno, kiu estis ankoraŭ sur lia vizaĝo. – Mi ĝojas, mi tre ĝojas, sinjoro… juna sinjoro… Joĉjo… Mi delonge deziris konatiĝi kun vi.
Kaj s-ro Veselov, ĉiam ankoraŭ fikse rigardante kuntiriĝintan kaj ridinde-konfuziĝeman figuron de Joĉjo, jam gaje ridetante kaj eltirante al li sian grandan larĝan manon kun belaj fingroj muzikemaj, aldonis:
– Jen kiu delogis mian filinon!.. Jen kiu nebuligis la kapon de ŝi!.. Nu, ni iru! Ni estu amikoj…
– Paĉjo! – flustre parolis Olnjo, gaje saltante antaŭ ili, – li estas tia stranga, konfuziĝema. Hodiaŭ mi longe instruis lin… Imagu, li eĉ tute scias nek vesti fraŭlinojn, nek promeni kun ili je la mano…
– Tiu ĉi arto estas facile ellernebla. Atendu iom da tempo kaj sub via gvidado li baldaŭ fariĝos nerekonebla lerta kavaliro, flirtulo…
Ili eniris en la kabineton de s-ro Veselov.
Ĝi estis sufice granda ĉambro, komforte meblita, en kies mezo staris bela skribotablo kun luksa skribilaro kaj kelkaj fotografaĵoj, inter kiuj Joĉjo tuj rimarkis portreton de Olnjo. Meze de la tablo en ordo severa kuŝis paperoj kaj kelkaj libroj. Du molaj apogseĝoj estis almovitaj al ĝi. Dekstre de la skribotablo, laŭlonge de muro staris du libroŝrankoj, el kiuj tra vitroj estis vidataj luksaj bindoj de enciklopedio kaj aliaj libroj. Laŭlonge de la muro kontraŭa staris granda tablo longa de simpla laboro, ĉirkaŭita de seĝoj kaj sur ĝi jam senorde kuŝis amasoj de paperoj, diversaj sennombraj albumoj, novaj libroj, dikaj ĵurnaloj kaj ĵus ricevitaj gazetoj vesperaj. Apud la libroŝrankoj staris granda leda kanapo.
– Jen estas mia laborĉambro, – diris s-ro Veselov, gaje ridetante. – Vi povas trovi tie, – li montris al Joĉjo la grandan tablon, – multajn interesajn por vi objektojn. La filino montros ĉion al vi.
– La paĉjo ne ŝatas labori je sia skribotablo, – diris la knabino, ĵus s-ro Veselov eliris el la ĉambro. – Ĝi estas tro malgranda por tio… Li ordinare laboras je tiu ĉi tablo granda, je kiu iafoje laboras ankaŭ mi kaj la paĉjo-doktoro. Sidiĝu!.. Jen estas lernolibro de Esperanto kaj aliaj libroj esperantaj. La paĉjo ion tradukas aŭ verkas en Esperanto, – ŝi aldonis kun serioza mieno, montrante paperojn de la patro.
La knabino almovis al la junulo albumon de familiaj fotografaĵoj, kie tutaj grandaj paĝoj estis okupitaj de portretoj de Olnjo de tiu epoko, kiam oni ankoraŭ vestis ŝin je knabaj vestaĵoj. Joĉjo kun miro rigardis jen la knabinon, jen la fotografaĵojn, ĉar li neniam vidis tian diversecon de fotografaĵoj de sama persono.<noinclude><references/></noinclude>
03saz6ep5xj66p5lqthl4sov0lp3a6e
Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/53
104
45378
127566
2026-11-07T21:30:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127566
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 53 crop).jpg|centra|500px|Mi mortpafis kelkajn birdojn.]]
{{c|Mi mortpafis kelkajn birdojn.}}<noinclude><references/></noinclude>
r13e6wuucueft831qqjhhg0enjw7jbw
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/136
104
45379
127567
2026-11-07T21:35:41Z
U-sign
2952
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "– Ĉu vi havas en la urbo konatulojn, krom viaj nunaj lernantoj? Ĉu vi vizitas ilin? Mi rimarkas, ke vi nenie estis en societo, pro tio vi estas tro konfuziĝema. Juna homo, vi devas pli ofte vizitadi societon! Mi scias, ke plimulto de lernantoj estas senigita je eblo fari tion, sed kiu havas tian eblon, tiu devas bonuzi ĝin. Ĝi povas havi gravan signifon por via estonteco. Laŭ mi, estas necese por vi pli ofte vizitadi tiun ĉi domon gastaman kaj somere...
127567
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>– Ĉu vi havas en la urbo konatulojn, krom viaj nunaj lernantoj? Ĉu vi vizitas ilin? Mi rimarkas, ke vi nenie estis en societo, pro tio vi estas tro konfuziĝema. Juna homo, vi devas pli ofte vizitadi societon! Mi scias, ke plimulto de lernantoj estas senigita je eblo fari tion, sed kiu havas tian eblon, tiu devas bonuzi ĝin. Ĝi povas havi gravan signifon por via estonteco. Laŭ mi, estas necese por vi pli ofte vizitadi tiun ĉi domon gastaman kaj somere nepre pasigi kelkajn semajnojn en la bieno de s-ro Veselov. Cetere, la somero estas ankoraŭ malproksima, baldaŭ venos Kristnasko... Ĉu vi povas resti por la festo en la urbo? S-ro Veselov kun Olnjo kutime entreprenas maskobalon, vojaĝon al ĉirkaŭaĵoj de la urbo... Unuvorte, tie ĉi estos tre interese. Vi havos okazon konatiĝi kun multaj gejunuloj kaj lerni sintenadon. Se via intenco resti en la urbo dum la festoj kaj partopreni tieajn ĉi festajn amuzojn renkontus malhelpon de via lerneja estraro, – ilin forigus facile s-ro Veselov, kiu konas ĉiujn viajn instruistojn kaj la inspektoron, – laŭ lia peto mi hodiaŭ faras al vi tiun ĉi proponon, kiun li delonge jam pripensis kun la filino, ankoraŭ ne konante vin persone.
– Ĉu vi restos?..
Joĉjo ektremis, subite ekaŭdinte ĉarman voĉon de Olnjo, kiu staris dum la monologo ne rimarkita de li post lia dorso.
– Ĉu vi ne forveturos hejmen?.. – la knabino daŭrigis, alpremiĝante al la doktoro kaj fikse rigardante la junulon.
– Pri tia feliĉo mi revis neniam... vi estas tro bonaj, – Joĉjo respondis. – Sed ĉu mi ne malĝojigos la gepatrojn? Ili kutimis modeste renkontadi la feston en ĉeesto de ĉiuj siaj infanoj. Krom tio... ili estas ne riĉaj kaj ĉiu rublo estas tre valora por ili... Dume, se mi restos en la urbo, ili devus pagi por mia loĝejo kaj nutrado superfluan monon...
– Vi loĝos en mia loĝejo, senpage, – Olnjo rapidis konsoli la junulon. – La paĉjo estos ĝoja al tio. Al viaj gepatroj vi skribu, ke al vi ni proponis la loĝejon kaj gastamon kun permeso de via estraro... Eble, vi eĉ aldonos por ilia konsolo ian mensogaĵon malgrandan?.. Ekzemple, ke vi esperas dum la festoj ion perlabori per lecionoj por helpi al ili... Mi ne kutimis mensogi, sed por trankviligi ilin... Paĉjo-doktoro! – ŝi demandis lin, karesante per la mano lian ŝultron, – kion vi opinias pri tio ĉi?
La doktoro ekrigardis ilin ambaŭ, kvazaŭ penante tralegi sur iliaj vizaĝoj, kion ili pensis, ordigis sur sia brusto oran horloĝĉeneton kaj diris malrapide, laŭte kaj klare:
– Ĉu mensogi? Laŭ mi, vi ne devas mensogi! Mensogo ĉiam restos mensogo, kiel ajn belajn celojn ĝi havus kaj, kiel tia, ĝi estas ĉiam abomena.
Olnjo ruĝiĝis pro honto kaj petis pardonon, ke ŝi tiom ne pripensite donis al Joĉjo sian konsilon. La konversacio daŭris ankoraŭ dum duonhoro. Joĉjo promesis ree viziti la familion post tri tagoj, al tiu tempo li devis pripensi la proponon kaj sciigi sian decidon, ke la mastro povu ĝustatempe ricevi permeson de la inspektoro de la seminario.<noinclude><references/></noinclude>
kyug20hab50y8cyk7nhxcrw1pa42upp
127576
127567
2026-11-08T10:44:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
127576
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>– Ĉu vi havas en la urbo konatulojn, krom viaj nunaj lernantoj? Ĉu vi vizitas ilin? Mi rimarkas, ke vi nenie estis en societo, pro tio vi estas tro konfuziĝema. Juna homo, vi devas pli ofte vizitadi societon! Mi scias, ke plimulto de lernantoj estas senigita je eblo fari tion, sed kiu havas tian eblon, tiu devas bonuzi ĝin. Ĝi povas havi gravan signifon por via estonteco. Laŭ mi, estas necese por vi pli ofte vizitadi tiun ĉi domon gastaman kaj somere nepre pasigi kelkajn semajnojn en la bieno de s-ro Veselov. Cetere, la somero estas ankoraŭ malproksima, baldaŭ venos Kristnasko... Ĉu vi povas resti por la festo en la urbo? S-ro Veselov kun Olnjo kutime entreprenas maskobalon, vojaĝon al ĉirkaŭaĵoj de la urbo... Unuvorte, tie ĉi estos tre interese. Vi havos okazon konatiĝi kun multaj gejunuloj kaj lerni sintenadon. Se via intenco resti en la urbo dum la festoj kaj partopreni tieajn ĉi festajn amuzojn renkontus malhelpon de via lerneja estraro, – ilin forigus facile s-ro Veselov, kiu konas ĉiujn viajn instruistojn kaj la inspektoron, – laŭ lia peto mi hodiaŭ faras al vi tiun ĉi proponon, kiun li delonge jam pripensis kun la filino, ankoraŭ ne konante vin persone.
– Ĉu vi restos?..
Joĉjo ektremis, subite ekaŭdinte ĉarman voĉon de Olnjo, kiu staris dum la monologo ne rimarkita de li post lia dorso.
– Ĉu vi ne forveturos hejmen?.. – la knabino daŭrigis, alpremiĝante al la doktoro kaj fikse rigardante la junulon.
– Pri tia feliĉo mi revis neniam... vi estas tro bonaj, – Joĉjo respondis. – Sed ĉu mi ne malĝojigos la gepatrojn? Ili kutimis modeste renkontadi la feston en ĉeesto de ĉiuj siaj infanoj. Krom tio... ili estas ne riĉaj kaj ĉiu rublo estas tre valora por ili... Dume, se mi restus en la urbo, ili devus pagi por mia loĝejo kaj nutrado superfluan monon...
– Vi loĝos en mia loĝejo, senpage, – Olnjo rapidis konsoli la junulon. – La paĉjo estos ĝoja al tio. Al viaj gepatroj vi skribu, ke al vi ni proponis la loĝejon kaj gastamon kun permeso de via estraro... Eble, vi eĉ aldonos por ilia konsolo ian mensogaĵon malgrandan?.. Ekzemple, ke vi esperas dum la festoj ion perlabori per lecionoj por helpi al ili... Mi ne kutimis mensogi, sed por trankviligi ilin... Paĉjo-doktoro! – ŝi demandis lin, karesante per la mano lian ŝultron, – kion vi opinias pri tio ĉi?
La doktoro ekrigardis ilin ambaŭ, kvazaŭ penante tralegi sur iliaj vizaĝoj, kion ili pensis, ordigis sur sia brusto oran horloĝĉeneton kaj diris malrapide, laŭte kaj klare:
– Ĉu mensogi? Laŭ mi, vi ne devas mensogi! Mensogo ĉiam restos mensogo, kiel ajn belajn celojn ĝi havus kaj, kiel tia, ĝi estas ĉiam abomena.
Olnjo ruĝiĝis pro honto kaj petis pardonon, ke ŝi tiom ne pripensite donis al Joĉjo sian konsilon. La konversacio daŭris ankoraŭ dum duonhoro. Joĉjo promesis ree viziti la familion post tri tagoj, al tiu tempo li devis pripensi la proponon kaj sciigi sian decidon, ke la mastro povu ĝustatempe ricevi permeson de la inspektoro de la seminario.
{{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude>
76w9zthfr0j155x5t6lmxps6cbz9lva