Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.48.0-wmf.3 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/22 104 19234 127578 64124 2026-11-08T12:42:19Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127578 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>je distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis. "Ĉu estas inter la pasaĝeroj kelkaj, kiuj havas la kuraĝon batali kontraŭ la svedaj gastoj?" diris la ŝipestro. "Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto havas ankaŭ unu; ĉu ni foje klopodos la ĉasadon, Morten?" "Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi ŝarĝis niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la ŝipkelo, ĉiu havis sian muskedon kaj la ŝipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem; la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn. "Ĉu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis. "Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas nin tiom, kiom ili povas; vi aŭdos baldaŭ iliajn kanonojn; sed se vi timas, vi povos iri hejmen kaj kuŝiĝi antaŭ la komodo de via patrino." Subite strio da fumo rulis de la sveda ŝipo, kaj tuj poste ni aŭdis teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaŭ nova ekpafo aŭdiĝis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forŝiris spliton de nia masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj ĉio krakis ĉirkaŭ mi. Sed la sveda ŝipo tiom alproksimiĝis al ni, ke la kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis por la unua fojo, estis al mi, kvazaŭ mi partoprenis pelĉasadon. La svedoj alproksimiĝis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj pafis al ili je ĉiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe per la kugloj de la junkro kaj de mi.<noinclude><references/></noinclude> thmarpvful84hrhjiwclpem4yy9u6j1 Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/23 104 19235 127579 64126 2026-11-08T13:11:49Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127579 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaŭ trafi svedon, kiam li staras senmove!" li diris. "Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Ĉu vi vidas la svedan kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj ni gajnos la ludadon!" Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon. "Hura!" ekkriis nia ŝipestro, kaj ni ĉiuj imitis lin; sed la kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj ĝojaj, ĉar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis trans kaj tra nia ŝipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman, estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj eĉ laŭ mirinda maniero. Li kuŝis en la lito de la ŝipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo komenciĝis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la kugloj. "Morten!" li diris: "quid hoc sibi vult?"<ref>"Kion signifas tio?"</ref> Sed antaŭ ol mi respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si la pipon — kiu elstaris el la lito — kaj la pipekstremaĵo faris truon en lia palato. Nun ni estas ekster danĝero kaj en la haveno. Kiel dolĉa estas la ripozo post tia batalo! {{titolo|Kopenhago, la 2-an de Junio 1711}} Mia kapo estas plenplena je ĉiuj strangaj aferoj, kiujn mi aŭdis kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, ĉar unu forpelas la alian kiel nuboj dum<noinclude><references/></noinclude> 6pkk1zgb6j4ty4sq8u0je1rjfkqmans Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/24 104 19236 127580 64127 2026-11-08T13:25:52Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127580 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ventego. Sed la plej stranga el ĉio estas, ke mi estas senigota de mia enamiĝo. Ju pli longe mi restas tie ĉi, des pli malmulte mi sopiras je fraŭlino Sofia, kaj mi preskaŭ povus kredi, ke estas ankaŭ belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus notaĵojn pri ''Ovidii remedium amoris'', tiam mi rekomendus ekskurson al la ĉefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraŭ tiu danĝera malsano. {{---|3em}} {{titolo|Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711}} Ho, indulgema ĉielo! Kiom mi travivis! Kiom da ĉagreno kaj mizeraĵo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel muŝoj ĉirkaŭ mi, sed mi malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi diros, kiam mi rehejmiĝos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaŭ ol li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio ĝin indulgis — glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj teruraj tagoj, mia koro rompiĝas. Kun timo kaj senparole ni sidis de l’ mateno ĝis la vespero en nia izolita domo, rigardis unu la alian kaj ĝemadis. Nur malofte ni rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antaŭe ŝvarmadis multaj homoj; de tempo al tempo ia ''triste figure'' ŝanceliĝis sur la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaŭ ili estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj aŭdiĝis, tuj ĉiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran vidaĵon. Mi vidis ĝin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen veturis tiu nigra mortanĝelo kun la longaj veturiloj plenaj<noinclude><references/></noinclude> fhpmqlpwwji2yjgibpndzfn88mzdhwa Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/25 104 19237 127581 64128 2026-11-08T13:33:12Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127581 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>je mortintoj; ili kuŝis ĵetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De malantaŭ la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; ŝiaj okuloj elstaris el la nigre-flava vizaĝo, kaj la longaj kapoharoj balais la straton. Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li ŝancelis en sian dormejon kaj kuŝiĝis sur sian mortliton; sed mi ĝemis en mia koro: "Ili estos ĵetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin; sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, ĉar li akceptis min, Sela!" {{---|3em}} {{titolo|Thiele, la 29-an de Septembro 1711}} Fine mi rehejmiĝis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis preskaŭ kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraŭ la Svedo. Kaj kiam mi eniris en la ĉambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili ĉiuj ploris. Pro plorado mi preskaŭ ne povis paroli, kaj antaŭ ol mi finrakontis tiun teruran okazintaĵon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian ĉambron — Dio konsolu lin laŭ sia kompatemo, Amen! {{---|3em}} {{titolo|Thiele, la 8-an de Oktobro 1711}} Hodiaŭ por la unua fojo post mia alveno ni iris ĉasadi. Ve! tio ne estis kiel en pasintaj tagoj, kaj ĝi donis nur malgrandan kontentecon. "Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro Kresten." Kaj tiam li ĝemis tiom, ke ĝi tratranĉis al mi la koron. Ni revenis hejmen longe antaŭ la vespero kaj kun malgrasa leporo. {{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude> rt8oq9i9dmyqrmtfnn6uc5yjg1ceu7y Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/117 104 21106 127634 69966 2026-11-08T21:30:44Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127634 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 117b crop).jpg|centra|500px|Mi trovis ke la ŝipanoj malfortiĝis pro malsato.]]<noinclude><references/></noinclude> knejwtvlgsc4hddw2uytr1r1klxcnvo 127636 127634 2026-11-08T21:49:05Z HenriLeFoll 4277 127636 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 117b crop).jpg|centra|500px|Mi trovis ke la ŝipanoj malfortiĝis pro malsato.]] {{c|Mi trovis ke la ŝipanoj malfortiĝis pro malsato.}}<noinclude><references/></noinclude> 8th5s4048rxqw9x05q3u97xg3ex5gso Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/9 104 33514 127611 105735 2026-11-08T20:00:58Z HenriLeFoll 4277 127611 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 9 crop).jpg|centra|200px]] <center>'''ENKONDUKO.'''</center> LA AŬTORO de la ĉiamfreŝa Robinsono Kruso naskiĝis en Londono, Anglujo, je 1661. Lia patro estis buĉisto, kiu edukis sian filon por la pastreco, inter la Nekonformuloj, sed ne lin povis konvinki iam sekvi tiun profesion. Li estis rimarkinda pro la lerteco de sia spirito, kaj pro la mirinda riĉeco de siaj elpensoj, kaj li estis tre multeskribanta verkisto. Ekzistas ĉirkaŭ ducent<noinclude><references/></noinclude> bysdrg17a2w3ipc3mmjieps4p60b6vv Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/13 104 33515 127612 97595 2026-11-08T20:04:25Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127612 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 13 crop).jpg|centra|500px]] {{c|La timego je la Piedsgno}}<noinclude><references/></noinclude> 3nwsvj9t9ebp6mgtggvtu21mqx03xk3 Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/15 104 33519 127613 97613 2026-11-08T20:07:14Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127613 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 15 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mi deziregis pasigi mian vivon sur la maro.}}<noinclude><references/></noinclude> 6o2s6kv67i9yp1o7dtvohege9adg3ts Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/19 104 33521 127614 97614 2026-11-08T20:11:23Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127614 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 19 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Se vi alnaĝos al la boato mi mortpafos vin.}}<noinclude><references/></noinclude> o2x5n742d0c0y2dpmvom8hcbcsl5dtc Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/23 104 33522 127615 97615 2026-11-08T20:14:47Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127615 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 23 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Ni iris al la fontoj por plenigi niajn botelegojn.}}<noinclude><references/></noinclude> 2of9qlitmtog5g3u03el9yd02vaj5e8 Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/27 104 33523 127616 97616 2026-11-08T20:17:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127616 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 27 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Vendredo trovas grandan ĉasaĵon.}}<noinclude><references/></noinclude> lzgtiup6ms1aa1uuzq3q3h1afqkq2ip Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/31 104 33524 127617 97617 2026-11-08T20:19:57Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127617 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 31 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mi aĉetis nigran sklavon.}}<noinclude><references/></noinclude> 5b84aqlhtsos2n3ph26cp9ctsjxqcvs Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/35 104 33526 127619 97620 2026-11-08T20:25:48Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127619 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 35 crop).jpg|centra|500px]] {{c|La kaprido kuris miaflanke.}}<noinclude><references/></noinclude> ec2xl6gxm2fjmqhh2n7nj3681fmn6jl Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/45 104 33527 127620 97621 2026-11-08T20:28:47Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127620 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 45 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mi semas mian grenon.}}<noinclude><references/></noinclude> thxgzeipktjhe62n6zyjcm5t7uf4jrg Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/33 104 33528 127618 97619 2026-11-08T20:23:12Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127618 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 33 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mi naĝis al la sipruino.}}<noinclude><references/></noinclude> 7ij2pczi3bg9objio5gcbww0s95mb4v Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/47 104 33529 127621 97623 2026-11-08T20:32:05Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127621 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 47 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Serĉade por arbaroj, fontoj, kaj riveretoj.}}<noinclude><references/></noinclude> n86xcenbjy9d4807bng4bk7dvg3l7jt Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/57 104 33530 127622 97624 2026-11-08T20:34:53Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127622 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 57 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mi rostas mian viandon sur la ruĝcindroj.}}<noinclude><references/></noinclude> ry5g5yxvad4fei08hyi4u1h4vcrcz34 Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/81 104 33531 127625 97625 2026-11-08T20:43:40Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127625 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 81 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Loke kie estis farita fajro.}}<noinclude><references/></noinclude> mqzx3dh4n9vy07qknh3lw4jec4eceq5 Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/85 104 33532 127626 97626 2026-11-08T20:45:54Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127626 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 85 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Por eltrovi ĉu mi povas vidi iajn boatojn.}}<noinclude><references/></noinclude> pqeaofgqilietjjoxrfhoc0swfe95bl Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/89 104 33533 127627 97627 2026-11-08T20:49:05Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127627 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 89 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mi traserĉas la kestojn.}}<noinclude><references/></noinclude> rei5242v62n8wydet8nrk5qrc6opr7c Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/95 104 33534 127628 97628 2026-11-08T20:51:16Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127628 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 95 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Por savi mian vivon mi mortpafis lin.}}<noinclude><references/></noinclude> lpk6r9ov53s7gbj329dynji4j9q919x Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/99 104 33535 127629 97629 2026-11-08T20:53:34Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127629 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 99 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Unubate li detranĉis lian kapon.}}<noinclude><references/></noinclude> ptjfisz1ek77b02oxogxw7td0uw9me8 Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/105 104 33536 127630 97630 2026-11-08T20:56:02Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127630 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 105 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Iom post iom sur grandaj ŝtipoj.}}<noinclude><references/></noinclude> 7dm6etumsqazsrdn8jvjdsly2tr21wx Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/107 104 33537 127631 97631 2026-11-08T20:59:55Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127631 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 107 crop).jpg|centra|500px]] {{c|La unua pafo kiun ili iam aŭdis.}}<noinclude><references/></noinclude> 5do9vuhw6o9hrbcie94fqu7ta42pbo3 Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/109 104 33538 127632 97632 2026-11-08T21:03:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127632 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 109 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mi liberigis la kompatindulon.}}<noinclude><references/></noinclude> hwl1bld7i62ytomukftg0si0slxtuqc Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/113 104 33539 127635 97633 2026-11-08T21:48:07Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127635 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 113 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mi vendas mian kamparon.}}<noinclude><references/></noinclude> 7u4qsgjg3chme4ovhm8x1qkc33lwp1u Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Novembro-Decembro 1907.pdf/1 104 45175 127582 127150 2026-11-08T14:11:45Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127582 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|1907|c}} {{rh|1<sup>a</sup> Jaro|Novembro-Decembro|N.<sup>o</sup> 8-9}} ---- {{f|☆ BRAZILA ☆|g=150%|c}} {{f|REVUO ESPERANTISTA|g=200%|c}} {{f|MONATA - MENSAL|c}} {{f|'''Organo Oficiala de Brazila Ligo Esperantista'''|c}} {{---|100px}} {{f|'''ENHAVO (SUMARIO)'''|g=120%|c}} :Avizo. :[[Pri la ĵusaj okazintaĵoj]]. :Projekto pri Lingva Komitato. :La Kvaro por la Kvara. :[[Al la amerikaj grupoj esperantistaj|Al la Amerikaj Grupoj]], :Esperanto no Estrangeiro. :[[La araŭkana numerado kaj la esperanta]] — L. Sepulvedra Cuadra. :Bibliografio. {{---|200px}} {{f|Sidejo de la Brazila Ligo Esperantista.|g=120%|c}} {{f|Largo S. Francisco, 4, sobrado — Rio de Janeiro|g=80%|c}} {{f|BRAZILUJO|g=120%|c}}<noinclude><references/></noinclude> piguxs8a3sscti2fxynniacr5c3pr39 127583 127582 2026-11-08T14:12:33Z HenriLeFoll 4277 127583 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|1907|c}} {{rh|1<sup>a</sup> Jaro|Novembro-Decembro|N.<sup>o</sup> 8-9}} ---- {{f|☆ BRAZILA ☆|g=150%|c}} {{f|'''REVUO ESPERANTISTA'''|g=200%|c}} {{f|MONATA - MENSAL|c}} {{f|'''Organo Oficiala de Brazila Ligo Esperantista'''|c}} {{---|100px}} {{f|'''ENHAVO (SUMARIO)'''|g=110%|c}} :Avizo. :[[Pri la ĵusaj okazintaĵoj]]. :Projekto pri Lingva Komitato. :La Kvaro por la Kvara. :[[Al la amerikaj grupoj esperantistaj|Al la Amerikaj Grupoj]], :Esperanto no Estrangeiro. :[[La araŭkana numerado kaj la esperanta]] — L. Sepulvedra Cuadra. :Bibliografio. {{---|200px}} {{f|Sidejo de la Brazila Ligo Esperantista.|g=120%|c}} {{f|Largo S. Francisco, 4, sobrado — Rio de Janeiro|g=80%|c}} {{f|BRAZILUJO|g=120%|c}}<noinclude><references/></noinclude> c3k9ew9iall3qu9qexly6bxedo1rbrx Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Oktobro 1907.pdf/1 104 45176 127598 127095 2026-11-08T16:38:06Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127598 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{rh|1<sup>a</sup> Jaro|Oktobro|N.<sup>o</sup> 7}} ---- {{f|☆ BRAZILA ☆|g=150%|c}} {{f|REVUO ESPERANTISTA|g=200%|c}} {{f|MONATA - MENSAL|c}} {{f|'''Organo Oficiala de Brazila Ligo Esperantista'''|c}} {{---|100px}} {{f|'''ENHAVO'''|g=120%|c}} :[[Brazila Ligo Esperantista|Brazila Ligo Esperantista]] : ::Parto oficiala. ::Alvoko. ::Cursos por correspondencia. :3<sup>o</sup> Congresso Universal de Esperanto. :[[Batalo de genio|Batalo de genio]] - Antono Kláŝtersky kaj F. V. Lorenz :[[Kroniko (Brazila Revuo Esperantista, Oktobro 1907)|Kroniko]] :[[Esperanto Praktika (Brazila Revuo Esperantista, Oktobro 1907)|Esperanto praktika]]. :[[Humoraĵoj (Brazila Revuo Esperantista, Oktobro 1907)|Humoraĵoj]]. :Bibliografio. {{---|200px}} {{f|ELDONO DE|g=100%|c}} {{f|'''M. PIEDADE KAJ K.<sup>io</sup>'''|g=120%|c}} {{f|Rua da Assembléa, 46 - Rio de Janeiro|c}} {{f|BRAZILUJO|c}}<noinclude><references/></noinclude> iuwd9vztlcjjve2kglq94q64u3r7cbz Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Septembro 1907.pdf/15 104 45190 127593 126970 2026-11-08T16:08:30Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127593 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="L'aromo de l'floroj"/>- Malmultaj, tre malmultaj personoj scias la devenon del' dolĉega parfumo de l'floroj. - Ĉu vi volas ĝin ekscii, amata kuzineto mia? Nu, aŭdu min. «Dum la poeta nokta silentado, tiuj longaj ekĝemoj, kiuj eliras el parfumaj lipoj - veraj florflugadoj de amindumaj animoj - ili estas kunportataj de la noktaj ventetoj kiuj, superpasante, ilin foraslas en la floraj kalikoj... ''Originale verkis'', {{dekstre|{{majuskletoj|Murillo Furtado}}.}} <section end="L'aromo de l'floroj"/> <section begin="Esperanto Praktika"/>{{f|'''ESPERANTO PRAKTIKA'''|g=150%|c}} '''Grava Entrepreno'''. - Pri tiu ĉi grava afero ni tre atentigas la praktikulojn en nia propagando, ĉar la projekto de Sro Maurice Duchochois (St. Léonard, près Boulogne s/m, Francujo), kiu estas posedanto de notinda firmo franca kaj agemega propagandisto, meritas serioza pripensado kaj decida ekprovo. Sro Duchochois deziras organizi en Franclando, kaj ke oni simile organizu en ĉiuj landoj, societon por informpetoj, speco de abonejo kun informlibretoj je certa nombro da biletoj-informiloj vendeblaj al-kaj uzeblaj de abonintoj. Kiel diras Sro. Duchochois: «'''en la tutmondo''', dank'al esperanto, neniu societo de informpetoj estos pli grava ol niaj kaj neniu povos fari '''pli ol ni''', ĉar ni povas korespondadi en la tutmondo per helpo de nia sola lingvo. » Personoj sin interesantaj povos peti informojn ĉe ni aŭ rekte de l'iniciatinto. '''De Sro Ĉefeĉ''' ni ricevis la sekvantan leteron: «La laboro kaŭzita de la eldono kaj disvastigado de miaj {{majuskletoj|ŝlositoj}} tiom pliiĝis kaj kreskis, ke mi jam ne estas kapabla plenumi ĝin sola. Por doni malgrandan ideon pri la kreskado eble sufiĉas diri, ke dum la pasinta jaro miaj presistoj ricevis la sumon de 16.000 frankoj, kaj ke la valoro de la provizo da ŝlosiloj kaj de la nepagitaj ŝuldoj reprezentas sumon de preskaŭ 10.000 {{sic|francoj|frankoj}}, kiu<section end="Esperanto Praktika"/><noinclude><references/></noinclude> a4b9zaiw32dyij8qj58nk3nv2rapnh2 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Septembro 1907.pdf/16 104 45192 127594 127008 2026-11-08T16:12:52Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127594 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|156}}</noinclude><section begin="Esperanto Praktika"/>sumo kredeble duobliĝos en la nuna jaro, ĉar estos eldonata 6 novaj ŝlosiloj. Por daŭrigi la eldonadon de tiuj ĉi propagandiloj en ĉiuj lingvoj, kaj por certigi la sendependecon de la entrepreno, kaj ke ĝi servu nur al la propagando, ne celante mongajnon, mi formis, sub la nomo {{c|'''Internacia Esperantista Propagandejo,'''}} {{c|komitaton el la sekvantaj sep anglaj Esperantistoj :-}} {{c|S-ro. James Rlaikie, M. A. (Cantab.)}} {{c|Major Generalo George Cox, B.A. (Cantab.),}} {{c|S-roj H. F. Höveler (''E Ĉefeĉ''),}} {{c|E. L. Kearney, M A. (Cantab.),}} {{c|E. A. Millidge, ''ĉefredaktoro de The British Esperantist,''}} {{c|H. Bolingbroke Mudie, ''ano de la organizanta Trio por la {{sic|Kongresso|Kongreso}} en Cambridge,''}} S. Nicholl, ''honora sekretario de la Brita Esperantista Asocio'', sub la estreco de Major-Generalo Cox; kaj al tiu komitato mi transdonis ĉiujn ĝis nun aperintajn propagandilojn, kune kun ĉiuj rajtoj kaj privilegioj. La ĉefa celo de la propagandejo estos la eldono kaj disvendo de - :(1) {{majuskletoj|Propagandaj Ŝlosiloj}} enmeteblaj en leterojn kaj pezantaj 5 gramojn, je la vendprezo de 5 centimoj. :(2) La samaj libretoj presitaj sur pli bona papero kaj kun ia aldono por pravigi pli altan prezon, kiu ebligas disvendadon per helpo de librovendistoj, je la vendprezo de 10 centimoj. La kapitalo necesa por plukonduki la entreprenon tra almenaŭ tri jaroj estas garantiata kaj prunte donita de unu el la komitatanoj, kiu ankaŭ garantias la komitatanojn kontraŭ perdo. Tiu ĉi komitato elektos kunhelpantan internacian konsilantaron po 3 konsilantoj de ĉiu lingvo. La letera adreso de la komitato estos :- {{c|{{majuskletoj|Internacia Esperantista Propagandejo}},}} {{dekstre|''Merton Abbey,''}} {{dekstre|''London, S. W.,''}} <section end="Esperanto Praktika"/><noinclude><references/></noinclude> ghcnr6kkcxamvam5sntb6gmqmh13uq6 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Septembro 1907.pdf/17 104 45193 127595 127009 2026-11-08T16:18:26Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127595 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|157}}</noinclude><section begin="Esperanto Praktika"/>'''Marista Esperantista Ligo'''. - Sroj René Mesny, Samuel Meyer, kaj Rollet de L'Isle sendas alvokon al ĉiuj Esperantistoj, maristaj aŭ ne, por peti, ke ili diru, ĉu ili aprobas aŭ ne la kreon de ''Ligo'', kies celo estus la propagando ĉe maristoj, militaj aŭ komercaj, por ke ili varbu maristojn aŭ personojn konantajn la maristaron kaj, fine, por ke ili sciigu la proponintojn pri ideoj kaj metodoj uzotaj por bone kaj rapide propagandi la aferon. La personoj aprobantaj estas petataj sendi al Sro René Mesny, La Huguette, à Granville, Manche, France, poŝtkarte sian aprobon. ''Tiu aprobo neniel devigas la aprobanton al ia monofero''. '''Traduko de la Biblio'''. - John Cyprian Rust, pastro, anoncas, ke dum {{sic|da|la}} tria Kongresso okazos kunveno, kie la interesitaj personoj celos: :a) Sciiĝi pri la provoj jam faritaj, ĉu de Komitatoj, ĉu de privatuloj. :b) Konsideri kiamaniere oni povos akiri tradukon vere internacian; :c) Konsiliĝi pri la rimedoj por la publikigo de tia traduko. Por sciigoj skribi al Pastro C. G. Wilkinson, Waresley, Sandy-Inglaterra, kiu estas la raportonto. '''Internacia Presista Societo'''. - En nia kara kunfrato "The British Esperantist", ĉiam tre interessa pro la granda nombro da gravaj sciigoj pri la movado en la ''Brita Imperio'', ni legas proponon de Sro R. Marshall pri la fondo de tia societo, kiu kunigus ĉiujn presartistojn de la mondo kaj eldonigus malkaran presartan gazeton. Ĉiuj, kiujn la afero interesas, bonvolu skribi al Sro R. Marshall, hon. sek de "Londona Presarta Grupo", 92, ''Longhurst-road, Hither Green, Londres S. E.'' '''Al la instruistoj'''. - Sro Eug. Mathys, filo, urba instruisto kaj belarta Profesoro, de Louvain (Belgique), publikigas en la grava gazeto "Journal des Instituteurs" serion da pedagogiaj artikoloj, kiuj estas esperantlingve redaktataj kaj kunmetiĝas el respondoj venintaj de ĉie al la sekvanta demando: <section end="Esperanto Praktika"/><noinclude><references/></noinclude> 1ompw8peavs1xhed35vxp72sqy76s4t Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Septembro 1907.pdf/19 104 45199 127597 126982 2026-11-08T16:29:26Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127597 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|159}}</noinclude><section begin="Lingvaj aferoj kaj bibliografio"/>{{f|LINGVAJ AFEROJ|g=150%|c}} {{c|BIBLIOGRAFIO - Ni ĉi tie pritraktos aŭ anoncos librojn k. p. t. recevitajn po du {{sic|ekezempleroj|ekzempleroj}} donace.}} '''Rapport sur l'Esperanto''' - ''adressé à M. le Ministre de l'Instruction Publique par {{majuskletoj|Th. Cart.}}, Agrègé de l'Université, Professeur au Lycée Henri IV et à lEcole libre des Sciences politiques, suivi d'une Note sur l'Esperanto chez les Aveugles''; 24 p. 18 X 22. Paris, Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède. ''Prezo:0,75 fr. por la Esperanta propagando inter blinduloj.'' Kvankam speciale verkita por Francoj, kaj el franca vidpunkto, tre grava kaj tre interesa por ĉiuj estas tiu ĉi raporto pri Esperanto prezentita de P-ro Cart al la franca ministro de la Publika Instruado okaze de la propono ĵus farita de S-ro Cornet al la Ĉambro de l'Deputatoj por oficiala akcepto de Esperanto en la Publikan Instruadon. Ĝi klare resumas ĉiujn argumentojn por Esperanto kaj lerte refutas la atakojn kontraŭ artefarita lingvo. Ĝi enhavas kvar ĉapitrojn (Position du Problème de la langue internationale et sa solution par l'Esperanto. - Faits. - Raisons du succés. - Programme.) kaj estas sekvata de Noto pri Esperanto ĉe la Blinduloj. Tre bele kaj rimarkinde presita ĝi estas vendata por la profito de la propagando de Esperanto inter blinduloj. '''Kristanaj pregoj por blinduloj''' ''de'' Frno. Adria Tellini. Ĉe la aŭtorino, Udine-San Rocco. Italia. Prezo: 0,50 fr. El serio, kiun intencas eldoni ''Fino'' Adria Tellini, tiu ĉi estas la unua broŝuro. Sekvos aliaj libretoj de humorajoj, pensoj, proverboj, fabeloj rakontoj k. t. p. '''Esperanta Radikaro''' ''de'' {{majuskletoj|T. Cart}}; 88 p. 9 X 11. - Paris, Presa Esperantista Societo, 23, rue Lacépède. ''Prezo: 1 fr., por la propagando de Esperanto inter blinduloj''. Tiu ĉi dua eldono diferencas de la unua per tio, ke ĝi enhavas la francan tradukon de la radikoj kaj novajn radikojn private rekomenditajn de D-ro Zamenhof. La radikoj, kiuj ne trovigas en la ''Universala Vortaro'', estas signitaj per steleto. Oni broŝuris la libreton kun la ''Clef-Répertoire'' de S-ro Em. Robert. Dank'al tiu ĉi aldono la ''Radikaro'' fariĝis tre oportuna kaj malkara vortlibreto Esperanta-Franca kaj Franca-Esperanta, kiun oni povas konstante havi kiel ''vade-mecum'' en sia poŝo kaj en kiu troviĝas la plena fundamento de l'esperanta vortaro kaj la plej akceptindaj el la novaj radikoj. La ''Radikaro'' Esperanta-Franca, aparte broŝurita, sen ''Clef-Répertoire'', kostas nur 0,60 fr.<section end="Lingvaj aferoj kaj bibliografio"/><noinclude><references/></noinclude> tbaem6tcdcwtm3gyjz2e6mi07whwwqg Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Septembro 1907.pdf/18 104 45200 127596 127010 2026-11-08T16:20:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127596 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" />{{c|158}}</noinclude><section begin="Esperanto Praktika"/>«Laŭ kiu ordo vi instruas la literojn de la alfabeto ? ĉu vi instruas malsame la vokalojn kaj la konsonantojn? Se jes, kiel vi instruas pri konsonanto?» kaj aliaj. Bonvolu sendi la respondon poŝtkarte al la supredirita adreso de Sro Mathys. (''Laŭ «Belga Sonorilo»''). <section end="Esperanto Praktika"/> <section begin="Humoraĵoj"/>{{f|'''{{sic|KUMORAĴOJ|HUMORAĴOJ}}'''|g=150%|c}} '''Popolaj brazilaj proverboj'''. - Liberigita bovo sin lekas tute. - Ĉevalo eĉ piedligita manĝas. - Ĉiu enterigas sian patron laŭ sia povo. - Kiu mian filon kisas, mian buŝon dolĉigas. - La koko, kie kantas, tie manĝas. - Sonoriganto ne akompanas procesion. La arbaroj vidas, kaj la muroj aŭdas. - Du ne malpacas, se unu tion ne volas. - Kiu demandas, volas sciiĝi. - Tatuo ne forgesas sian malnovan kavon. - Estos la malnovaj kokosoj, kiuj donas oleon. - Kiu havas pajlan voston, tiu ne proksimiĝu de fajro. - Kiu ŝatas la kaprinon, ankaŭ ŝatas la kapridon. - {{sic|Ce|Ĉe}} pendigito, ne parolu pri ŝnuro. {{---|20%}} Dialogo inter psikologiistoj : - Kial, ĝis nun, vi ne {{sic|velis|volis}} edziĝi? - Mia kara! mi jam rimarkis, ke ĝuste la sekvantan tagon post la edziĝo, oni trovas fatale la virinon kiu povas fari nian feliĉon dum la vivo. - {{majuskletoj|Kotinju}}. {{3*}} (Quidquid agis, prudenter agas, et respice finem !) Kion vi faras, prudente vi faru, la finon rigardu! - {{majuskletoj|Fr. V. Lorenz}}<section end="Humoraĵoj"/><noinclude><references/></noinclude> 2eqxxykboilxo7rpqmgtdt8ssgo2vrl Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Oktobro 1907.pdf/5 104 45219 127599 127143 2026-11-08T16:46:30Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127599 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{rh|1<sup>a</sup> Jaro|Oktobro|N.<sup>o</sup> 7}} {{f|☆ BRAZILA ☆|g=150%|c}} {{f|'''REVUO ESPERANTISTA'''|g=200%|c}} {{---|20%}} {{f|ORGANO OFICIALA|c|g=80%}} {{f|DE|c|g=80%}} {{f|BRAZILA LIGO ESPERANTISTA|c}} {{---|100%}} <section begin="Brazila Ligo Esperantista"/>'''BRAZILA LIGO ESPERANTISTA''' {{c|(fondita la 21<sup>an</sup> de Julio 1907, en la 1ª Brazila Kongreso de Esperanto)}} '''Estraro''' - Prez : Everardo Backheuser (inĝeniero); sek: Reinaldo Geyer (studento); kas: Manuel Paiva Araujo (oficisto). S. s. rua da Assembléa 46 - Rio de Janeiro. La Ligo jam dissendis al la grupoj la jenan cirkuleron : La Brazila Ligo Esperantista, kies regularo Vi trovos en la 5.{{sup|a}} numero de la «Brazila Revuo Esperantista», kiu estas ĝia organo oficiala, kaj kies memkomprenebla celo sufiĉas por pravigi ĝian esperon, ke ĉiuj grupoj aŭ societoj al ĝi donu fortikan subapogon, faras al Vi la sekvantajn proponojn: 1 - Ke, aliĝante al la Ligo, Vi elektu kiel eble plej baldaŭ la delegiton, sciigante nin pri lia plena adreso. 2 - Ke, kiel eble plej baldaŭ kaj laŭ plej granda oportuno. Vi sendigu al la Kasisto de la Ligo: a) la adresojn de ĉiu grupanoj kaj la duonon de iliaj kvotizoj: au b) la duonon de la enspezo de l' grupo (se oni preferas la profitojn laŭ I). 3 - Ke, laŭ eble, Vi interkonsentu por akordigi vian regularon al tiu de la Ligo, por igi pli facilaj la interrilatojn. De nun la B. L. E., proponas la jenajn profitojn : I - Senpaga (plua) sendo de la oficiala organo, ĉu-a) ope, al la grupa adreso, laŭ iom pli malalta prezo (po ĉiu serio de 6<section end="Brazila Ligo Esperantista"/><noinclude><references/></noinclude> hbc3a94a9p089ol4td43wgbrq98gb7x Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Oktobro 1907.pdf/11 104 45225 127600 127050 2026-11-08T16:54:05Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127600 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|167}}</noinclude><section begin="Batalo de genio"/>{{f|'''Batalo de genio'''|g=150%|c}} {{c|''Boheman (ĉeĥan) originalon verkis — Antono Kláŝtersky)}} {{Bloko centre/s}}<poem> Genion, nobligontan homojn, sendis Dio : Entuziasmon, amon portis Ii kun si, kaj novaj pensoj brilis sur la frunto ; ĉio pruvadis ja, ke dia estis la misi’. Sed li apenaŭ kordon tuŝis, kaj la ondo unua de l' akordo sonis en aer', tondrante: «Am’, kunsento estu tuta mondo ! Liberaj estu ĉiuj, paco sur la ter'!» Jen tuj obstina Forto, kiu sen laboro el miloj vivan sangon, grason suĉis nur, la brakon levis, ekscitite de l' sonoro, etendis ĝin kaj suprensaltis kun terur'. Ĝi tuj frakasis lian liron ekĝemantan, en koton per piedo ĝi enigis ĝin, kaj ekkaptinte la genion ektremantan, sovaĝe per muskoloj ĝi kunpremis lin. Al liaj blank-flugiloj ĝi sin pendigadis, enkatenadis lin, kaj premis pli kaj pli, en nom’ de mallumanoj ĝi lin insultadis, — kaj baldaŭ nun, venkite, falis la geni'. Sed per la lasta forto manon la genio al la ĉiel' etendis, kaj ekkriis li : «Mi falas jam, doloron nian vidu, Dio, alian ree al la homoj sendu Vi !» </poem>{{Bloko centre/e}} {{dekstre|Tradukis — {{majuskletoj|Fr. V. Lorenz}}.}} <section end="Batalo de genio"/><noinclude><references/></noinclude> 3qr3wr2h06alcbziiet10y7gn05u23n Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Oktobro 1907.pdf/12 104 45227 127601 127052 2026-11-08T17:00:53Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127601 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|168}}</noinclude><section begin="Kroniko"/>{{f|'''Kroniko'''|g=150%|c}} '''Brazila Klubo «Esperanto»'''. - En la kunveno ĝenerala de la 11<sup>a</sup> Oktobro estis elektita la jenai samideanoj por la estra konsilio de la klubo: Everardo Backheuser; Manuel Portilho Bentes, Honorio Leal, J. Albino Cabral, Francisco Varzea, Othelo Reis, Daltro Santos, Leonel Gonzaga, Arlindo de Souza kaj Annio C. Arruda Beltrão. '''Grupo de Niteroi'''. - Jen la nova estraro de tiu ĉi agema grupo Prez, Francisco Almeida; Vic-prez: Antonio José Caetano Junior; sek-kas: Arthur Silveira; bibl: S.<sup>ino</sup> Ricarda Backheuser. Estra konsilio Honorio Leal, José da Silva Rego, Genilicio Paiva Araujo, Dr. Sebastião Lessa, Kap. Alvaro Fontenelle kaj F.<sup>inoj</sup> Maria Guterres, Cecilia Muniz, Celina Moura e Ruth Carvalho. '''Santos'''. - Nova grupo fondiĝis en tiu urbo post la mortiĝo de la unua fondita, kies nomo estis ''Zamenhof-Klubo''. La nuna grupo estos certe multe pli agema ol la alia, laŭ la informoj de ni ricevitaj. La estraro provizora konsistas el: D<sup>ro</sup> Carlos Kiehl, prez.; Edmundo Wuckerer, sek; Christiano Stockler, kas; João Barbosa do Espirito Santo kaj Flavio Martins, helpantoj. La fonda dato estas la 20<sup>an</sup> de Septembro. '''S. Paulo'''. - El nia sindonema kolego katolika São Paŭlo ni eltiras la jenajn informojn pri nia movado en la granda suda Stato. En ''Cambuhy'' la abato Agostinho Martell inauguris kurson de Esperanto gvidata de la lecionoj de S<sup>ro</sup> Haroldo Amaral. La esperantistinoj de S. Paulo (ĉefurbo) estas especiale agemaj. Ili jam fondis grupon ''Mateno Stela'' en Belemsinho. Aliaj sinjoroj kaj fraulinoj ankaŭ fondis la 15<sup>an</sup> de septembro novan grupan en S. Paulo mem. Ĝi estas nomata ''Grupo Espero'' kaj la estraro estas la jena: S<sup>ino</sup> Rosa Junck hon. prez. ; S<sup>ino</sup> Margarida de Toledo Mattos, prez.; F<sup>ino</sup> Leontina Pacheco, sek; S<sup>ino</sup> Gabriella de Andrada Mesquita, kas.<section end="Kroniko"/><noinclude><references/></noinclude> 0uwkjw0kmazlx4vct51omuf10qah016 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Oktobro 1907.pdf/13 104 45228 127602 127053 2026-11-08T17:22:59Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127602 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|169}}</noinclude><section begin="Kroniko"/>La anoj de la nova societo kunvenas dufoje ĉiusemajne por lerni kune kaj interparoli. '''S. Carlos do Pinhal'''. - Grupojn post grupoj ni vidas naskiĝi en la Ŝtato de S. Paulo kaj sincere ni laŭdas la agadon de nia ''Trio por la dua'' por ke la venonta brazila kongreso kunvenonta tie bone sukcesu. Bedaŭrinde ĉiuj fonditaj grupoj ne sendis komunikadon al ni aŭ al la Ligo kaj tial ni nenion povas diri pri ili, krom aparta informo de iu ajn klubano. Estas tia la maniero per kiu ni sciis pri la grupo de S. Carlos. Oni fondis ĝin meze granda entuziasmo la 18<sup>an</sup> de Septembro elektante por gvidi ĝin S<sup>ro</sup> Amadeu Amaral prez., Felippe Beltrame, sek. kaj Ernestino Lopes da Silva,kas. Ni treege petas niajn samideanojn informi nin rekte pri la grupoj, kunvenoj k. t. p. por ke ni povu kalkuli la disvastigon de nia lingvo en Brazillando. '''Ekoj de l'Brazila Kongreso''': En la notico pri la fermo de de nia Unua Esperanta Kongreso (5ª n.° de B. R. E.) ni forgesis programon de la festo, kiu estis la jena: :1. Paroladeto de Dro J. Keating pri la lingvo internacia :2. {{majuskletoj|Donizetti}}. ''Rataplan'', horo virovoĉa kun fortepiano. :3. {{majuskletoj|A. Dombrowski}}. ''Nova kanto'', poezio eldirata de l'junul' Luiz A. Rocha. :4. {{majuskletoj|Saint Saens}}. ''Ave Mario'', kantata de F<sup>ino</sup> Guiomar Beltrão kaj D<sup>ro</sup> Antonio Carlos Beltrão kaj akompanata per harpo de S<sup>ro</sup> Carlos Damaso. :5. {{majuskletoj|Olavo Bilac}} ''Aŭdi stelojn'', soneto tradukita de D<sup>ro</sup> Daltro Santos kaj eldirata de S<sup>ino</sup> Rachel Santos. :6. a {{majuskletoj|Francisco Braga}}. ''Trovita''. ::b ''Baĥ festeno'', laŭ muziko de Chopin; kantataj de profesoro Carlos de Carvalho. :7. {{majuskletoj|Schumann}}. ''La bohemo'', ĥoro por gesinjoroj kun forte-piana akompano. :8. Disdono de l' premioj de la konkurso por la traduko de l' rakonteto ''La Bapto'' de Coelho Netto, farata de l'estraro de la Brazila Klubo Esperanto. <section end="Kroniko"/><noinclude><references/></noinclude> 8kheh1uv4n1wurucl472zlljmg0ld4a 127603 127602 2026-11-08T17:23:33Z HenriLeFoll 4277 127603 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|169}}</noinclude><section begin="Kroniko"/>La anoj de la nova societo kunvenas dufoje ĉiusemajne por lerni kune kaj interparoli. '''S. Carlos do Pinhal'''. - Grupojn post grupoj ni vidas naskiĝi en la Ŝtato de S. Paulo kaj sincere ni laŭdas la agadon de nia ''Trio por la dua'' por ke la venonta brazila kongreso kunvenonta tie bone sukcesu. Bedaŭrinde ĉiuj fonditaj grupoj ne sendis komunikadon al ni aŭ al la Ligo kaj tial ni nenion povas diri pri ili, krom aparta informo de iu ajn klubano. Estas tia la maniero per kiu ni sciis pri la grupo de S. Carlos. Oni fondis ĝin meze granda entuziasmo la 18<sup>an</sup> de Septembro elektante por gvidi ĝin S<sup>ro</sup> Amadeu Amaral prez., Felippe Beltrame, sek. kaj Ernestino Lopes da Silva,kas. Ni treege petas niajn samideanojn informi nin rekte pri la grupoj, kunvenoj k. t. p. por ke ni povu kalkuli la disvastigon de nia lingvo en Brazillando. '''Ekoj de l'Brazila Kongreso''': En la notico pri la fermo de de nia Unua Esperanta Kongreso (5ª n.° de B. R. E.) ni forgesis programon de la festo, kiu estis la jena: :1. Paroladeto de Dro J. Keating pri la lingvo internacia :2. {{majuskletoj|Donizetti}}. ''Rataplan'', horo virovoĉa kun fortepiano. :3. {{majuskletoj|A. Dombrowski}}. ''Nova kanto'', poezio eldirata de l'junul' Luiz A. Rocha. :4. {{majuskletoj|Saint Saens}}. ''Ave Mario'', kantata de F<sup>ino</sup> Guiomar Beltrão kaj D<sup>ro</sup> Antonio Carlos Beltrão kaj akompanata per harpo de S<sup>ro</sup> Carlos Damaso. :5. {{majuskletoj|Olavo Bilac}} ''Aŭdi stelojn'', soneto tradukita de D<sup>ro</sup> Daltro Santos kaj eldirata de S<sup>ino</sup> Rachel Santos. :6. a {{majuskletoj|Francisco Braga}}. ''Trovita''. ::b ''Baĥ festeno'', laŭ muziko de Chopin; kantataj de profesoro Carlos de Carvalho. :7. {{majuskletoj|Schumann}}. ''La bohemo'', ĥoro por gesinjoroj kun forte-piana akompano. :8. Disdono de l' premioj de la konkurso por la traduko de l' rakonteto ''La Bapto'' de Coelho Netto, farata de l'estraro de la Brazila Klubo Esperanto. <section end="Kroniko"/><noinclude><references/></noinclude> lvlmb98dskbdt76foi6ebyfs1tu9ro6 127604 127603 2026-11-08T17:23:53Z HenriLeFoll 4277 127604 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|169}}</noinclude><section begin="Kroniko"/>La anoj de la nova societo kunvenas dufoje ĉiusemajne por lerni kune kaj interparoli. '''S. Carlos do Pinhal'''. - Grupojn post grupoj ni vidas naskiĝi en la Ŝtato de S. Paulo kaj sincere ni laŭdas la agadon de nia ''Trio por la dua'' por ke la venonta brazila kongreso kunvenonta tie bone sukcesu. Bedaŭrinde ĉiuj fonditaj grupoj ne sendis komunikadon al ni aŭ al la Ligo kaj tial ni nenion povas diri pri ili, krom aparta informo de iu ajn klubano. Estas tia la maniero per kiu ni sciis pri la grupo de S. Carlos. Oni fondis ĝin meze granda entuziasmo la 18<sup>an</sup> de Septembro elektante por gvidi ĝin S<sup>ro</sup> Amadeu Amaral prez., Felippe Beltrame, sek. kaj Ernestino Lopes da Silva,kas. Ni treege petas niajn samideanojn informi nin rekte pri la grupoj, kunvenoj k. t. p. por ke ni povu kalkuli la disvastigon de nia lingvo en Brazillando. '''Ekoj de l'Brazila Kongreso''': En la notico pri la fermo de de nia Unua Esperanta Kongreso (5ª n.° de B. R. E.) ni forgesis programon de la festo, kiu estis la jena: :1. Paroladeto de Dro J. Keating pri la lingvo internacia :2. {{majuskletoj|Donizetti}}. ''Rataplan'', horo virovoĉa kun fortepiano. :3. {{majuskletoj|A. Dombrowski}}. ''Nova kanto'', poezio eldirata de l'junul' Luiz A. Rocha. :4. {{majuskletoj|Saint Saens}}. ''Ave Mario'', kantata de F<sup>ino</sup> Guiomar Beltrão kaj D<sup>ro</sup> Antonio Carlos Beltrão kaj akompanata per harpo de S<sup>ro</sup> Carlos Damaso. :5. {{majuskletoj|Olavo Bilac}} ''Aŭdi stelojn'', soneto tradukita de D<sup>ro</sup> Daltro Santos kaj eldirata de S<sup>ino</sup> Rachel Santos. :6. a {{majuskletoj|Francisco Braga}}. ''Trovita''. ::b ''Baĥ festeno'', laŭ muziko de Chopin; kantataj de profesoro Carlos de Carvalho. :7. {{majuskletoj|Schumann}}. ''La bohemo'', ĥoro por gesinjoroj kun forte-piana akompano. :8. Disdono de l' premioj de la konkurso por la traduko de l' rakonteto ''La Bapto'' de Coelho Netto, farata de l'estraro de la Brazila Klubo Esperanto. <section end="Kroniko"/><noinclude><references/></noinclude> fmmr3v6olx61etza1sixsljkn56v9k8 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Oktobro 1907.pdf/14 104 45229 127605 127055 2026-11-08T17:33:45Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127605 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|170}}</noinclude><section begin="Kroniko"/>:9. {{majuskletoj|Saint Saens}}. ''Kristnaska Preĝo'', kvareto ludata de F{{sup|ino}} Olivia Cunha (violono), S{{sup|roj}} Eurico Costa (violonĉelo) Carlos Damaso (harpo) kaj Quirino de Oliveira (orgeno). :10. {{majuskletoj|Quirino de Oliveira}}. ''Kanto de l'ekzilo'' (poezio de Gonçalves Dias tradukita de S{{sup|ro}} Lorenz), kantata de F{{sup|ino}} Olivia Cunha. :11. D{{sup|ro}} {{majuskletoj|Zamenhof}}. ''La vojo'', poezio eldirata de S{{sup|ro}} Hernani Mendes. :12. {{majuskletoj|F. du Menil}}. ''Hispana romanco'', kantata de S{{sup|ro}} Levy I. da Costa. :13. {{majuskletoj|Luis de Camões}}, ''Soneto'', tradukita kaj eldirata de D{{sup|ro}} Daltro Santos. :14. {{majuskletoj|F. de Menil}}. ''L'espero'', himno esperantista por ĥoro kun akompano de l'granda orgeno. :{{majuskletoj|Akompananto}}: S{{sup|ro}} Quirino de Oliveira. :{{majuskletoj|Partoprenantoj en la koroj}}: {{majuskletoj|Fraŭlinoj}}: Maria José Leal, Guiomar Beltrão, Evelina C. Pereira, Isabel Gusmão, Vera Vasconcellos, Arteobella Frederico, Gioconda Moraes, Maria A. Martins, Mariana Garcia, Maria L. Carvalho. Benedicta Leal, Elisa P. de Souza, Ernestina Lambert, Olivia Cunha. {{majuskletoj|Sinjorinoj}}: Percilia Bandeira, Leonor Cotegipe. {{majuskletoj|Doktoroj}}: Theodoro Machado, Cunha Bello, Agostinho dos Reis, Eduardo Correia, Antonio Beltrão, kaj {{majuskletoj|Sinjoroj}}: Elmano Magalhães, Paulo Guterres, Heitor Beltrão, Roberto Beltrão, Orlando Frederico, Levy da Costa, Manoel Oiticica, Leopoldo Noronha, Francisco Altemira, Aureliano Vasconcellos, Ladisláu Klavoschuk, Tiberio Cancelli, Gentil de Oliveira kaj aliaj. '''Tra la brazila gazetaro'''. - Kiel ni ree jam diris la brazila gazetaro estas tre favora al ni. Kiam okazis nia 1<sup>a</sup> Kongreso, ''ĉiuj'' Rio'aj ĵurnaloj, eĉ la plej gravaj, publikigis longajn priskribojn de niaj kunvenoj, kaj la ilustritajn revuojn ankaŭ enpresis fotografaĵojn de ia ekspozicio kaj de la ĉefaj brazilaj propagandistoj. Ni devas speciale rimarki, je tiu punkto, la ĉiusemajnajn ''Fon-fon'' (2 kliŝaĵoj) kaj ''Revista da Semana'' (7 kl.) kaj la ĉiumonatajn ''Renascença'' (3 kliŝaĵoj kaj longa artikolo de S<sup>ro</sup> Gil Seabra) kaj ''Kosmos'' kiu publikigis la rimarkindan {{vdk|parola|don}}<section end="Kroniko"/><noinclude><references/></noinclude> ozzh850gbslm4hg9x8gxyaz743tsdj3 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Oktobro 1907.pdf/15 104 45230 127606 127056 2026-11-08T17:37:47Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127606 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|171}}</noinclude><section begin="Kroniko"/>{{vdf|parola|don}} de S<sup>ro</sup> Medeiros e Albuquerque, en la malferma kunsido. Pri la Kembriĝa Kongreso denove la ĵurnaloj publikigis sciigojn longajn kaj detalajn. Aparte notinda tiu de ''Gazeta de Noticias'' (4 fotografaĵoj). Krom tiuj, kelkaj gazetoj provincaj enpresas specialajn fakojn pri Esperanto, nome: ''o Reporter'', de S. João del Rey, (artikoloj de Sro. Ildefonso Silva), ''Diario'', de Santos; o ''Fluminense'', de Niteroi, ''A Arcadia'', de Rio de Janeiro, ''São Paulo'', de São Paulo, ''Região Serrana'', de S. Catarina, kaj aliaj. En ''Jornal do Commercio'' aperis artikolon pri la internaciaj monunojn laŭ proponoj de S<sup>roj</sup> Saussure kaj Moch. '''Kursoj per korespondado''' - La B. L. E. decidis aranĝi kursojn tiumanierajn; la prospekton ni enpresas aliloke kaj portugale (2<sup>a</sup> paĝo tiu ĉi numero). '''Grupo Verda Stelo''' - La 7<sup>an</sup> de tiu ĉi monato estis elektita la nova estraro de l' Grupo Verda Stelo, kiu estas la jena: :Prezidanto - Hernani Mendes ; :Vicprezidanto - Raul Gitahy Alencastro ; :1. Sekretario - João Baptista Mello Souza ; :2. Sekretario - Benjamin Faria ; :Kasisto - J. Albino Cabral. :Laŭ ordonas ĝia regularo, la Grupo Verda Stelo baldaŭ filiiĝos al B. L. E. {{---|3em}} <section end="Kroniko"/><noinclude><references/></noinclude> qekpvc3a5wy50o7ionxm8y2rsapv1gj Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Oktobro 1907.pdf/16 104 45232 127607 127064 2026-11-08T17:53:48Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127607 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|172}}</noinclude><section begin="Esperanto Praktika"/>{{f|'''Esperanto Praktika'''|g=150%|c}} '''Almanaque Esperantista''' É com extraordinario prazer que chamamos a atenção dos nossos correligionarios para o livro verda deiramente util que vai editar a firma ''Muller Bovel, Prui Sensstrasse 95 Berlin Alemanha''. Trata-se do ''Almanaque para 1908 (Esperantista Poŝkalendaro por la jaro 1908'' organizado pelo Sr. Schroeder. Esse livro que poderá vir a custar-nos 600 reis no Brazil conterá indicações de hoteis, consulados, anuncios de cazas comerciais que se correspondem em Esperanto, listas de correspondentes de cartões postais e selos, alem de indicações de jornais e sociedades e uma variada parte literaria. As encomendas podem diretamente ser feitas áquela caza ou por intermedio da ''Livraria Luzo Brazileira'' do Rio de Janeiro. '''L'Intransigeant''' estas la sola franca gazeto ĉiutaga, kiu publikigas regule (la 5<sup>an</sup> kaj 20<sup>an</sup> de ĉiu monato) artikolon en Esperanto. Ĝi estas la plej legata el la vesperaj gazetoj de Parizo En celo de propagando, ĉiu Esperantisto kiu abonos ''L'Intransigeant'' por unu jaro (pagante 20 frankojn por Parizo, 24 fr. por provinco kaj 35 fr. por aliaj landoj), ricevos ''senpage'', kiel premion, aŭ juvelon, aŭ libron, aŭ gazetojn. Oficejo de ''L'Intransigeant'', 142, rue Montmartre, Paris. '''Postmarkoj'''. Nia samideano P. Berthelot havis bonan ideon, kiun ni elmetas, esperante la helpon de ĉiuj fervoraj esperantistoj: "--En propaganda celo, ni petas niajn brazilajn samideanojn sendi al ni uzitajn poŝt-markojn kortojn kaj kovertojn (oficialajn ''tutajn'' brazilajn, precipe el malnovaj eldonoj). La ricevitaj poŝtmarkoj estos kolektataj kaj interŝanĝataj kun similaj de aliaj landoj. Poste la ''Brazila Ligo'' aĉetos albumon elmontratan en publika loko kun la avizo: Kolekto arangita nur per helpo de la Internacia Lingvo Esperanto. Tuta Kosto:....Valoro Komerca (laŭ spertisto)....»<section end="Esperanto Praktika"/><noinclude><references/></noinclude> mmkfz3aj22pcxhvnan386y700zbdod7 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Oktobro 1907.pdf/17 104 45233 127608 127065 2026-11-08T18:26:31Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127608 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|173}}</noinclude><section begin="Esperanto Praktika"/>Ni tre rekomendas al ĉiuj klopodi por rapida aranĝo de l'poŝtaĵoj necesaj al la interŝanĝo, ĉar ne estas en propagando afero negrava kaj tia albumo multe interesigus granda nombro da personoj, ne nur kolektantoj, kiel pruvo palpebla de l'utileco jama de nia lingvo. '''Agemega esperantista''' estas sendube nia amiko J. Albino Cabral. Li estas agento de ''Esperanto Ĵurnalo'' kaj de ''Tra la mondo'', kaj ĉiumaniere li agas por disvendi tiujn gazetojn. Ni plezure reenpresas tie ĉi la afiĉon, kiun li dissemadis tra la urbo por diskonigi ilin : «La Agento de «ESPERANTO» ĵurnalo decidis prezenti al siaj samideanoj la jenajn profitojn : Ĉiu kiu varbos KVIN abonojn de «Esperanto», la sesan li ricevos senpage. Ĉiu kiu varbos DEKK VIN krom tio ricevos unu abonjaron de ''Brazila Revuo Esperantista''. Ĉiu kiu varbos DUDEK KVIN, krom tio ricevos unu abonjaron de la bonega gazeto ''Tra la Mondo''. Anstataŭ la senpagaj abonoj de «Esperanto» ĉiu povos rirevi ekzemplerojn de la ''Grammatica da Lingua Esperanto'', verkita de Sro A. Vieira. ABONJARO : 2$000. - Pri abonoj kaj reklamoj sin turni al J. ALBINO CABRAL, 23 Trav. Navarro - Rio de Janeiro. '''Deziras korespondi'''. ''Sro Kind, Pskov, Ruslando'', per ilustritaj poŝtkartoj kaj interŝanĝi postmarkojn kun gesamideanoj. ''S{{sup|ro}} M. A. Costa Pinto, Superaguy, Paraná, Brazillando'', kolektante p. kartojn ilustritajn, interŝanĝas kun geesparantistoj ĉiulandaj. ''M. Piedade & K,°, rua da Assembléa 46, Rio de Janeiro'' vendas belegajn poŝtkartojn kun vidindaĵoj kaj moroj de Brazillando k. t. p.<section end="Esperanto Praktika"/><noinclude><references/></noinclude> cksrhduz5uh1pio5avf6syp8gkgsihv Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Oktobro 1907.pdf/18 104 45234 127609 127066 2026-11-08T18:32:13Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127609 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|174}}</noinclude><section begin="Esperanto Praktika"/>''Vasiljev Aleksandro'' - (Ruslando, Voronej gub, Kazennaja Palata). ''Esperantista Konsulo''. Bezonas interŝanĝi poŝtkartojn kun esperantistoj. Fervore petas ''la poŝtkartojn kun portretoj de l'famaj homoj de ĉiuj landoj, nacioj kaj epokoj''. Ĉiam respondas tuj kaj per poŝtkartoj laŭ deziro de la kosespondontoj. ''S{{sup|ro}} K. Wada, 27 Fakataa, Oimatuĉo Koisikawa-Ku, Tokio, Japanlando'', pri ĉiuj aferoj, precipe movado esperantista. ''Nikodemo Esperanto. - Tomaŝov, Pebv. Polujo'' deziras korespondadi per leteroj kun brazilaj gesamideanoj. Li petas ĉiujn korespondantojn doni al li sciigojn pri Brazilujo. ''Eugen Tarĥov. Russia Pskov. Gogolevskaja Wilken.'' Deziras interŝanĝi per ilustritaj poŝtkartoj kun ne europaj samideanoj en ago ĝis 18 jarojn. {{---|3em}} <section end="Esperanto Praktika"/> <section begin="Humoraĵoj"/>{{f|'''HUMORAĴOJ'''|g=150%|c}} '''Proverboj''' - Mono ŝparita estas mono gajnita. - Kiu esperas, tiu malesperas. - La kokino de mia najbaro estas pli grasa ol la mia. - M. M. {{---|20%}} Unu el niaj amikoj, kiu revenas el la Kongreso esperantista de Cambridge rakontis al ni amuzan anekdoton. La tuta urbo estis plena da Esperantistoj kaj sur la stratoj anglaj kriis la ĵurnalojn en Esperanto. Al unu el ili, kiu vendis<section end="Humoraĵoj"/><noinclude><references/></noinclude> f8fhrhivw7rt3eu56x9qw0mi5j85tfe Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Oktobro 1907.pdf/19 104 45240 127610 127090 2026-11-08T18:44:58Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127610 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|175}}</noinclude><section begin="Humoraĵoj"/>{{majuskletoj|La Revuo}} kaj {{majuskletoj|Lingvo Internacia}} (la du ĉefaj esperantaj gazetoj) oni ordonis diri: «Mi dankas vin» anstataŭ «Thank you». Tri tagojn post, Doktoro L. L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto, iris al al knabo por aĉeti «{{majuskletoj|La Revuo}} » kiu ĵus aperis, kaj donis {{sic|il|al}} li unu ŝilingon. Ricevinte la troan monon kaj la ĵurnalon, la Doktoro diris al la knabo. «Thank you» sed tiu ĉi, kiu ne konis Doktoron Zamenhof volis montri sian sciencon kaj ekkriis «''Thank you'', ne, sinjoro : ''Mi dankas vin!''» {{---|20%}} '''Malegala legado'''. - Patrineto, mi ricevis leteron de Sinjoro Roberto, li petas mian manon; ĉu vi permesas, ke mi ĝin donu al li ? - Sinjoro Roberto! Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro Roberto? - Legu do mem, patrineto, kion li skribas: „Fraŭlino, donacu al mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo !“ - Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne bone legis la leteron! Rigardu, kion li skribas : „Fraŭlino, donacu al mi vian monon! mi povas vivi nur per vi! Per ploroj kaj {{sic|baotj|batoj}} mi plenigos vian tutan vivon! {{sic|Hun|Kun}} via kaso mi iros al la fino de la mondo!“ {{---|20%}} '''Elekta historio.''' - Dum la lasta elekto de parlamentanoj en mezeŭropa lando okazis tiu ĉi kurioza historio. Riĉa sed avara bienegulo, fervora ano de la sendependeca partio, publike promesis, ke li oferos unu bovon kaj du hektolitrojn da bona vino por festenmanĝo al la elektantoj, se ''ĉiuj'' loĝantoj de la vilaĝo voĉdonos por la kandidato de la sendependeca partio. La promeso efikis; ĉiuj vilaĝanoj voĉdonis por li. La bienegulo, kiu homencis bedaŭri sian promeson, serĉis rimedon por ne donaci la bovon kaj la vinon al la elektintoj. Ĉu vi scias, kion li faris? Li mem voĉdonis por kontraŭpartia kandidato.<section end="Humoraĵoj"/><noinclude><references/></noinclude> h8agjezpzzyu67hlbs2ws0zl81wgdq6 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Novembro-Decembro 1907.pdf/4 104 45244 127585 127107 2026-11-08T14:22:51Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127585 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|178}}</noinclude><section begin="Pri la ĵusaj okazintaĵoj"/>{{f|PRI LA ĴUSAJ OKAZINTAĴOJ|g=150%|c}} Kiel jam scias niaj legantoj, Esperanto estis elektita lingvo internacia per la «Komitato» de la «Delegacio por la alpreno de unu helpa lingvo» sub kondiĉo, ke estu farataj en ĝi kelke da ŝanĝoj, interkonsente kun la esperantistoj, riprezentataj de la Lingva Komitato. Konstanta Komisiitaro de la Delegacio tuj serĉis interrilatojn kun nia L. K., sed, pro diversaj, bedaŭrindaj faktoj, pri kiuj ni detale raportos, la certe tre dezirinda kaj eĉ necesa interkonsento ne realiĝis. De la komenco, la B. L. E., kun granda intereso akompanis la okazantaĵojn kaj pripensis pri praktikaj rimedoj por la unuigo de ĉiuj partianoj de la lingvo internacia, pri ĝia agado, kaj la sintenado pri la vojo pli sekvinda por la solvo de l' problemo, t. e., la ''restarigo'' de la unueco kaj la seninterrompa disvastigo de ''unu'' helpa lingvo, kio estis ĉiam nia Afero. Laŭ ni la nuna, nedaŭra, malkonsento devenas precipe de la nekompetenteco de la L. K,, kiu ne povis rajte paroli en la nomo de la ''tuta'' esperantistaro, ĉar fakte ĝi ne riprezentis nin, estante apenaŭ sekretarioj de Dro Zamenhof por lingvaj aferoj. Nu, preskaŭ ĉiuj esperantistoj proklamas, ke Esperanto (kiel solvo de la lingva problemo) estas perfektigebla, la plimulto klare sentas, ke ĝi estas kapabla evoluadi, kaj eĉ ''reformenda'' (1), en la celo altiri al ni la kontraŭuloj, eviti skismon, kiu estus por longa tempo la nuligo de la rezultato tiel pene akirita. Ke Esperanto estas perfektigebla, tion pruvas la ŝanĝiĝoj historiaj en nia lingvo de la vortoj de tempo: ''tiam, kiam, iam, ktp..'' antaŭe ''tian, kian, ian, ktp.''; la akcepto de novaj sufiksoj, kiel aĉ; la reguligo de certaj radikoj, kiel ''deklari'' anst. ''deklaraci'', k. s.; la facila enkonduko de ''granda'' nombro da novaj vortoj por anstataŭi uzataj, malbonaj formoj: ''aspekto'' por ''elrigardo'', k. t. p. <section end="Pri la ĵusaj okazintaĵoj"/><noinclude><references/></noinclude> 73u53i2w49n9x3hmg3o93zb0nxe72x8 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Novembro-Decembro 1907.pdf/5 104 45245 127586 127108 2026-11-08T14:30:47Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127586 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{c|179}}</noinclude><section begin="Pri la ĵusaj okazintaĵoj"/>Nia glora majstro neniam dubis pri la ebleco kaj la ''endeco''<ref>Ni uzis, prove, sufikson priparolitan dum la discutado pri Esperanto ĉe la Komitato Delegacia '''-end-''' signifas: ''kiu devas esti...'' komparu ''ebl'', ''ind'' kaj ''ot''; farebla, farinda, farota, farenda.</ref> de la reformo de Esperanto. Li mem, dum 1894, tre serioze studis projekton propran (nun eldonitan de Prof. Javal) en ''Der Esperantist'' de Nurembergo. Tiam ĉar la nekonsento estis nur interna, inter esperantistoj, la disciplino refariĝis, post decido daŭrigi ĝis pli estonte la propagandon de la ''ĉiam perfektigota'' lingvo. Sed nun estas, ekster ni, organizitaj kaj gravaj disidentoj, samideanoj kiuj deziras, antaŭ kaj super ĉio, realigi la revon komunan pri ''unu sola'' helpa lingvo en la mondo. La necesa interkonsento fariĝos ''nun'' post akordo pri reformoj. La Brazila Ligo kredas, kiel nia majstro, ke la reformoj ne povas esti realigitaj, ĉiuj per unu sola puŝo, sed, ke onoj de «plena reformaro studita kaj pripensita» devas iom-post-iom, per laŭvola (!) uzado esti enŝovataj en Esperanto, sub la simpla kontrolo de nova, kompetenta autoritato, sen la devigo forlasi malnovajn formojn, ankoraŭ korektaj kaj bonaj por granda nombro da samideanoj. Laŭ tia vidpunkto, B. L. E., akceptis projekton prezentotan al la Kvara Universala Kongreso, kaj sendis ekzemplerojn al Dro. Zamenhof, Lingva Komitato kaj eminentuloj de Esperanto. Rio de Janeiro, Marto de 1908. --- ''Everardo Backheuser'', Prezidanto de B. L. E., ''R. Fred. Geyer'', Sekretario. {{f|*|c}} Jen la teksto de l'propono sendita al la ''Kvaro por la Kvara''. Niaj amikoj estas petataj skribi al ni ilian aprobon aŭ malaprobon: - «La grandaj diskutoj, kiuj aperis en nia Esperantistujo, post la decido de la Delegacio por alpreno de Internacia Lingvo, <section end="Pri la ĵusaj okazintaĵoj"/><noinclude><references/></noinclude> ff0vgz5ka6bhz3kxiwjf2uicot5g9fg Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Novembro-Decembro 1907.pdf/6 104 45246 127587 127109 2026-11-08T14:36:33Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127587 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{f|180|c}}</noinclude><section begin="Pri la ĵusaj okazintaĵoj"/>montris, unu fojon plie, ke oni devas arangi aliamaniere la L. K. por ke ĝi estu ''rajta'' por respondi kaj decidi je la nomo de la tuta Esperantistaro. Ni ne volas diri ke ĝiaj decidoj estu devigaj por ĉiuj, ne. Lingva Komitato devos esti kiel la naciaj akademioj sciencaj, kiuj ''konsilas'' la uzadon de tio aŭ tio ĉi. Ĉiu povas ne preni la konsilojn de L. K. kaj aranĝi novajn lingvojn aŭ esprimojn ''ekster'' Esperanto. Tamen la nuna aranĝado de L. K., iomete entuziasme aklamita en Bulonjo, estas tiel malfortika, ke eĉ gi mem ne kredas sin sufiĉe autoritata por ''fine'' decidi pri io ajn. Tial la ''Brazila Ligo Esperantista'' decidas peti al la ''Komitato de la 4<sup>a</sup> Kongreso'', ke ĝi bonvolu meti en la tagordon la jenan {{majuskletoj|projekton}}. {{---|25%}} {{f|PROJEKTO PRI LINGVA KOMITATO|g=120%|c}} {{f|I|g=120%|c}} {{f|{{majuskletoj|celo}}|c}} § 1.<sup>o</sup> - La evoluado de la lingvo Esperanto estas per universala konsento submetita al la kontrolado de Lingva Komitato. § 2.<sup>o</sup> - La tasko de tiu komitato estos ricevi, ekzameni kaj pridecidi la petojn de tolerado de novaj formoj aŭ radikoj en la nuna lingvo. § 3.<sup>o</sup> - La Komitato ne povos ekzameni kian ajn proponon, kiu celus ŝanĝi la signifon de iu radiko fundamenta aŭ malpermesi la uzadon de iu ĝis nun korekta gramatika formo. § 4.<sup>o</sup> -Tial ke la komitato disponas je nenia sankcio por apogi siajn decidojn, la respekto de ĉi tiuj estas devigata al la esperantistoj nur per praktikaj konsideroj de necesa unueco. {{f|II|g=120%|c}} {{f|{{majuskletoj|organizado}}|c}} § 5.<sup>o</sup> Por faciligi sian taskon, la L. K. estas dividita en tri partoj: : 1.<sup>o</sup> Anoj konsilantaj ; : 2.<sup>o</sup> Redakta Komitato ; : 3.<sup>o</sup> Korespondantoj.<section end="Pri la ĵusaj okazintaĵoj"/><noinclude><references/></noinclude> 6f7ckericbr7ebe1zsmi5us5cw4alwm Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Novembro-Decembro 1907.pdf/7 104 45247 127588 127114 2026-11-08T14:41:46Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127588 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{f|181|c}}</noinclude><section begin="Pri la ĵusaj okazintaĵoj"/>§ 6.<sup>o</sup> - La ''Anoj Konsilantaj'' konsistos el kelkaj personoj elektitaj de Dro. Zamenhof inter la esperantistoj konataj pro sia lingvistika<ref>Kaj ne poliglota.</ref> kompetenteco, tiamaniere ke almenaŭ ĉiu granda lingva grupo estu reprezentata. Plie tiu titolo estos proponata al diversaj konataj faksciencistoj esperantistaj. § 7.<sup>o</sup> La rolo de la ''Anoj Konsilantaj'' estas doni sian privatan opinion pri la taŭgeco filologa, teknika, filozofa aŭ praktika de la enkonduko proponata, kaj aprobi aŭ ne ĝian ''laŭvolan'' uzadon. § 8.<sup>o</sup> - La ''Redakta Komitato'' konsistos el diversaj pagataj oficistoj kies laboro estos ricevi la proponojn transsenditajn de la korespondantoj aŭ senpere adresitajn, kaj se tiuj estas konsiderindaj, ilin komuniki por opinio al la konsilantoj. § 9.<sup>o</sup> - Propono estos konsiderinda: :1<sup>o</sup> se ĝi venas de kongreso internacia aŭ de grupo aŭ societo kun almenaŭ 100 aprobantaj subskriboj. :2<sup>o</sup> se, kvankam venantan de aparta persono, la Redakta Komitato ĝin opinias interesa kaj konforma al la ĝeneralaj principoj de la lingvo. § 10. - La Redakta Komitato devos respondi al ĉiu petonto, ĉu lia propono estas konsiderata kaj submetata al ekzameno, aŭ forjetata, kun la kialoj, antaŭ unu monato post ĝia ricevo. § 11. - ''Korespondantoj'' estos nomataj de la Redakta Komitato po unu en ĉiu granda esperantista centro. Ilia tasko estos ricevi kaj transsendi ĉiun proponon kun detala raporto pri la proponanta persono aŭ aro. Tiu raporto restos sekreta. '''Ekzemplo de funciado.''' Oni supozas, ke grupo ia volas uzi specialan vorton por la pronomo multnombra in-seksa kaj proponas la vorton {{majuskletoj|ilini}} por tio. <section end="Pri la ĵusaj okazintaĵoj"/><noinclude><references/></noinclude> p3a0ai2dr8v7jvyz1un1xwoqrqduw19 Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Novembro-Decembro 1907.pdf/8 104 45248 127589 127111 2026-11-08T14:47:42Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127589 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{f|182|c}}</noinclude><section begin="Pri la ĵusaj okazintaĵoj"/>1.<sup>o</sup> La ''Korespondanto'' sendas tiun proponon al la ''Redakta Komitato''. 2.<sup>o</sup> Sub tiu formo la propono ne estas konsiderinda, tial ke ĝi modifus la sencon de {{majuskletoj|ili}}, vorto fundamenta. La R. K. ĝin redaktas ĉi-tiel : :«La grupo esperantista en X... petas la permeson uzi en okazo de neceseco la vorton ILINI por... kc.», kaj ĝin dissendas, en monata cirkulero, kun la aliaj konsiderindaj proponoj, al ĉiu ''ano konsilanta''. 3.<sup>o</sup> Ricevinte la respondojn de la konsilantoj, la Redakta Komitato publikigas la rezultaton de la respondoj: :tiom jes :» ne :» senopinie Se la sumo de la opinioj jes + senopinie superas la 2/3-onojn de la tuto, la Komitato Redakta deklaras: «En okazo de neceseco, oni povas uzi la vorton {{majuskletoj|ilini}} kiel pronomo multnombra in-seksa. «La vorto {{majuskletoj|ili}} konservas sian signifon ambaŭ-seksan.» Rezume: - '''Tolerado'''- kaj ne - '''ordono'''. - ĉio kio {{majuskletoj|estis}} bona, ĉiam {{majuskletoj|estas}} bona, eĉ se oni havas la liberecon uzi ion pli bonan. {{f|La Komitato de la ''Brazila Ligo Esperantista''.|c}} :{{tab|30|%}}Everardo Backheuser, ''prezidanto''. :{{tab|30|%}}Reinaldo Fred. Geyer, ''sekretario''. :{{tab|30|%}}M. T. Paiva Araujo, ''kasisto'', <section end="Pri la ĵusaj okazintaĵoj"/><noinclude><references/></noinclude> bbjtderd0kkz2q57o8yzt1blex6xrsr Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Novembro-Decembro 1907.pdf/16 104 45251 127591 127122 2026-11-08T15:18:23Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127591 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{f|190|c}}</noinclude><section begin="La araŭkana numerado kaj la esperanta"/>Sed, post ''dek'' tiuj lingvoj formas la dependajn ciferojn de la dekoj laŭ tute senregula maniero: {| |- | 11 || ''once, onze, undice, eleven, elf'' |- | 12 || ''doce, douze, dodici, twelf, zwölf.'' |- | 13 || ''trece, treze, tredici, thirteen, dreizehn.'' |- | 14 || ''catorce, quatorze, quatordici, fourteen, vierzehn.'' |- | 15 || ''quince, quinze, quindici, fifteen, fünfzehn.'' |- | 16 || ''dieziseis, seize, sedici, sixteen, sechszehn.'' |- | 17 || ''diezisiete, dix-sept, diciasette, seventeen, siebenzehn.'' |- | 18 || ''dieziocho. dixhuit, diciotto, eighteen, achtzehn.'' |- | 19 || ''diezinueve, dixneuf, dicianove, nineteen, neunzehn.'' |- | 20 || ''veinte, vingt, venti, twenty, zwanzig.'' |- | 30 || ''treinta, trente, trenta, thirty, dreizig.'' |- | 100 || ''ciento, cent, cento, hundred, hundert.'' |- | 200 || ''dos cientos, deux cents, duecento, two hundred, zwei hundert.'' |} Oni tuj vidas ke post dek kelkaj lingvoj antaŭmetas la unuojn kaj aliaj postmetas ilin al la dekoj, kaj ĉiuj ili havas ĉiam kaprican ordon. Se ni prenas, kiel ekzemplon 16, ''sedici'' en itala lingvo (''sesdek'') same kiel ''six-teen'' y ''sechs-zehn'' en angla kaj germana lingvoj sed ''diez y seis'' en hispana estas tute logika, kaj ''seize'' en franca lingvo. Hispana lingvo estas logika en ''diez'', sed ne en ''once, doce, trece, catorce, quince'', por denove esti en ''diez y seis, diezisiete, dieziocho, diezinueve''. Germana lingvo transordigas la unuojn {{sic|antŭmetante|antaŭmetante}} ilin al la aliaj kaj tiel oni diras ''ein und zwanzig'' (unu kaj dudek) ''acht und achtzig'' (ok kaj okdek) pri kio estas pli logikaj la itala kaj hispana lingvoj ; Franca lingvo estas, tute kontraŭlogika dirante ''soixante et onze'' (sesdek kaj dekunu) austataŭ ''sepdekunu'', kaj ''quatrevingt dixneuf'' (kvar dudek deknaŭ) anstataŭ ''naudeknaŭ''. Tiun-ĉi malfacilecon de la franca lingvo deziris reformi Condorcet proponante {{sic|austataŭigi|anstataŭigi}} la nomitajn vortojn por la jenaj : ''duante'',<section end="La araŭkana numerado kaj la esperanta"/><noinclude><references/></noinclude> tqi9y6y0tqscxbz5ed0o6nlzxk8uz6v Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Novembro-Decembro 1907.pdf/17 104 45252 127592 127128 2026-11-08T15:35:29Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127592 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{f|191|c}}</noinclude><section begin="La araŭkana numerado kaj la esperanta"/>''trante, quarante, cinquante, soixante, septante, octante, novante'' kaj ''cent''.<ref>La vortoj septante (70), huitante au octante (80), kaj nonante, estas uzataj de grandega parto de popoloj franca, belga kaj kanada kaj estas oficialaj en Svislando. Konataj matematikistoj rekomendas ilian uzadon. - {{majuskletoj|RED}}.</ref> Nu, la araŭkana lingvo, kiu jam estis ĝuste estimata de la fremdaj filologoj, kaj karakterizita kiel la plibona kaj la pli logika el la indo-amerikanaj lingvoj, esprimas la numeradon laŭ tiu-ĉi maniero: {|- |- | {{kaŝita|kaŝita}} ||''quiñe'' || (kinje) || ''unu'' |- | || ''epu'' || || ''du'' |- | || ''cula'' || (kŭla) || ''tri'' |- | || ''meli'' || || ''kvar'' |- | || ''quechu'' || (keĉu) || ''kvin'' |- | || ''cayu'' || (kaĵu) || ''ses'' |- | || ''regle'' || || ''sep'' |- | || ''pura'' || || ''ok'' |- | || ''ailla'' || (aija) || ''naŭ'' |- | || ''mari'' || || ''dek'' |} Por la formado de la dekoj kaj unuoj ĝi procedas tiel logike kaj nature kiel devas esti; kaj oni diras: ::''mariquine - dekunu'' kaj ne ''unu-dek'' ::''mariepu - dekdu'' {{tab}}" {{tab}}" ''du-dek'' Kaj samamiere ĝis ''deknaŭ'' (''mari ailla''). Ĉar ''20'' estas ''dufoje dek'' aŭ ''duoble dek'' kaj same ''30'' estas ''trioble dek'', la araŭkana lingvo, ĉiam logike autaŭmetas la karakterizan unuon al la vorto dek kaj diras: ::''Epumari - dudek'' ::''epu mari quine - dudek unu'' ::''cula mari meli - tridek kvar'' ::''meli mari quechu - kvardek kvin'' ::''pataca - cent'' ::''epu pataca - ducent'' ::''huaranca - mil'' ::''epu huaranca - du mil'' <section end="La araŭkana numerado kaj la esperanta"/><noinclude><references/></noinclude> hltu67m98kdnaz3xqssjxumku5b1txm Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Novembro-Decembro 1907.pdf/3 104 45256 127584 127144 2026-11-08T14:15:48Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127584 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|1907|c}} {{rh|1<sup>a</sup> Jaro|Novembro e Decembro|N.<sup>oj</sup> 8 e 9}} {{f|☆ BRAZILA ☆|g=150%|c}} {{f|'''REVUO ESPERANTISTA'''|g=200%|c}} {{---|20%}} {{f|ORGANO OFICIALA|c}} {{f|DE|c}} {{f|BRAZILA LIGO ESPERANTISTA|c}} {{---|100%}} <section begin="Avizo"/>{{f|AVIZO|g=200%|c}} La antaŭa numero (oktobra) de la B. R. E. aperis tre mal­ frue. Tiu-ĉi, duobla — Nov-Decembro — aperas ankoraŭ sam­maniere. Ni petas de inaj abonantoj sinceran pardonon. Ili ĉiuj scias kiel malfacila estas la entrepeno de revuo esperantista. Krom la komunaj malfacilaĵoj, al ni alvenis alia. Sro. Pie­dade, nia eldonisto, pro specialaj kaj privataj motivoj, ne povis daŭrigi ĝian publikigadon. Tiel la Brazila Ligo Esperantista pre­nis sur siajn ŝultrojn la pezan entreprenon. La mona alero estas premega precipe por la Ligo, kiu ne ri­cevis la abonojn, kaj kiu devas aperigi la revuon. Ni repetas pardonon de ĉiuj pro la estintaj kaj pro la eblaj estontaj mankoj. <section end="Avizo"/><noinclude><references/></noinclude> 2lf6ho0aobm5w0todvdwyzfwl19zb7u Paĝo:Brazila Revuo Esperantista - Novembro-Decembro 1907.pdf/11 104 45257 127590 127145 2026-11-08T15:00:23Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 127590 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{f|185|c}}</noinclude>tiu-ĉi Societo la kvaro aranĝos malkaran restadon al niaj gastoj. Kun kora gastemeco ni ilin atendos, entuziasme ni ilin akcep­tos La malnovaj amikoj revidos unu la aliajn, novaj ligoj fariĝos, pli intime la granda familio uniĝos. En la lando de la scienco tre granda ekspozicio montros la rican {{sic|litaraturon|literaturon}} de nia lingvo. Post la kongreso ekskursoj tra Germanujo estos aranĝotaj. Ni esperos, ke multaj Esperantistoj partoprenos. Tiuj el ili, kiuj preferas la viziton kaj restadon en trankvila «Esperanta Vilaĝo» trovos en Weisser Hirsch la deziratan ĉarman lokon, veran Esperantistujon. Jam nun oni lie aranĝis kursojn. La sukceso de niaj entreprenoj dependas de la multnombra apero de la gesamideanoj. Ĉiuj nacioj estu bone reprezentotaj ! Ni petas, ke oni baldaŭ anoncu sian nomon kaj profesion klare skribitan, kun detala adreso al la Of i c e j o de la kvara, kiu restos ĝis la definitiva translokiĝo al Dresden (en komenco de somero 1908) ĉe la Prezidanto D-ro Mybs. Altona a. E., Marktstr.68. Ankaŭ ne forgesu la donacan kason kaj la Garan­tian fondaĵon, ĉar ni bezonas multe da mono. Ni do petas, ke oni sendu ĉiujn monojn al la bankejo Fratoj Arnhold (Gebr, Arnhold) Dresden, Waisenhausstrasse 20. La Kvaro por la Kvara : D-ro. Mybs. D-ro Schramm. Marie Hankel. H. Arnhold. ---- <section begin="Al la amerikaj grupoj esperantistaj"/>{{f|AL LA AMERIKAJ GRUPOJ ESPERANTISTAJ|g=150%|c}} La I.<sup>an</sup> de decembro 1908 {{sic|kuvenos|kunvenos}} en Santiago de Ĉillando la I.<sup>a</sup> Tutamerika Scienca Kongreso. B. L. E. ne bezonas insisti por ke vi komprenu la gravecon de tiu okazo por nia afero. <section end="Al la amerikaj grupoj esperantistaj"/><noinclude><references/></noinclude> 8otxpec85s07ohpkkzi5tg1yojzc9uw Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/73 104 45380 127623 2026-11-08T20:37:22Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127623 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 73 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mi trovis rivereton.}}<noinclude><references/></noinclude> r4bqbozxygk6xg27pczfz465gwdr5va Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/77 104 45381 127624 2026-11-08T20:41:15Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127624 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 77 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mi remilis ĝin supren la rivereto.}}<noinclude><references/></noinclude> j16fm2ypcoo7wb0p4ow40dt2erz31ld Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/119 104 45382 127633 2026-11-08T21:07:08Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127633 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 119 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Ĉu vi konas min?}}<noinclude><references/></noinclude> lm9zzoyyuw04cq1gy787w5sl8goynh9 Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/121 104 45383 127637 2026-11-08T21:51:20Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127637 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 121 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Ordonis ke ili forstaru.}}<noinclude><references/></noinclude> acmh5orosfy8e2tnq2ypzvo6w8zfqqe Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/123 104 45384 127638 2026-11-08T21:54:06Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127638 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 123 crop).jpg|centra|500px]] {{c|La viroj lotumis pro la knabinoj.}}<noinclude><references/></noinclude> qa9aawbr3om5vv03k7vj8am35b1jvt1 Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/125 104 45385 127639 2026-11-08T21:57:03Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127639 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 125 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Amase ili venis, maltimaj kaj kruelegaj.}}<noinclude><references/></noinclude> q4e2nmryhlgbotmvkxq3lfdp923q6of Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/127 104 45386 127640 2026-11-08T21:59:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127640 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 127 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Pajlfaritaj dometoj.}}<noinclude><references/></noinclude> n5adqrbraf41msau3nlxz8z7mcld4sr Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/129 104 45387 127641 2026-11-08T22:01:08Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127641 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 129 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Ili geedziĝis.}}<noinclude><references/></noinclude> f79wj4c33x8hg7jjcoyxrrt6hawaapg Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/131 104 45388 127642 2026-11-08T22:03:24Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127642 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 131 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mi donis al ili la Sanktan Libron.}}<noinclude><references/></noinclude> 7drj8l4q70wdbjjrt3g9q88jjxyso65 Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/137 104 45389 127643 2026-11-08T22:05:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 127643 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>[[File:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft (page 137 crop).jpg|centra|500px]] {{c|Mia koro malĝojegis kiam Vendredo mortis.}}<noinclude><references/></noinclude> cwxmd809g6fcf0c9ihle3ikyd21rjao