Vikivojaĝo
eowikivoyage
https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.39.0-wmf.21
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikivojaĝo
Vikivojaĝo-Diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Gadget
Gadget talk
Gadget definition
Gadget definition talk
Brno
0
4316
65716
65111
2022-07-20T09:18:39Z
Venca24
36
/* Manĝi malmultekoste */
wikitext
text/x-wiki
{{Rubando|Brno banner.jpg}}
{{Informkesto urbo
| nomo = Brno
| flago = Image:Flag of Brno.svg
| bildo =
| bildotitolo =
| lando = Ĉeĥio
| regiono = [[Sudmoravia Regiono]]
| loĝantaro = 400 933
| alto =
}}
{{Situo sur mapo|Ĉeĥio
|Larĝo = 246
|Lat = 49/12/0
|Lon = 16/37/0
|Teksto = Brno
|Titolo = Situo de Brno.
|Pozicio =
|Floso = right
|Mapospeco =
|montrukoordinatojn = ne
}}
'''{{W|Brno}}''' estas dua plej granda urbo en [[Ĉeĥio]], iama ĉefurbo de historia lando [[Moravio]]. Ĝi estas universitata kaj kultura centro kun multaj alilandanoj, kiuj tie turismumas, laboras kaj studas.
== Kompreni ==
=== Historio ===
Dum {{W|mezepoko}} la urbo estis la ĉefurbo de [[Moravio]]. De tiu tempo konserviĝis gotikaj monumentoj de la urbo kiel la [[w:Špilberk|Burgo Špilberk]] aŭ la [[w:Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Brno)|Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo]].
Malsame al aliaj urboj, la urbomuroj estis detruitaj sufiĉe malfrue – dum la 19-a jarcento. Tial oni povas en la pli vasta urbocentro trovi plurajn ekzemplojn de la arĥitekturo de la fino de la 19-a jarcento kaj de la unua duono de la 20-a jarcento. El tiuj la plej mondfamaj estas {{W|Vilao Tugendhat}}.
Post demokratia revolucio en 1989 Brno estis la urbo, kie la ĉefministroj de Ĉeĥio kaj Slovakio decidis disigi Ĉeĥoslovakion. Tiu ĉi renkontiĝo okazis ĝuste en Vilao Tugendhat.
En la 21-a jarcento ludas gravan ludon en la urbo la universitatoj, kiuj allogas studentojn ne nur de Ĉeĥio kaj Slovakio sed ankaŭ el la landoj de iama Sovetunio kaj aliaj. Paralele al tio en la urbo komencis funkcii ankaŭ grandaj kaj novaj komputilaj firmaoj, kiuj allogas absolventojn de la teĥnikaj fakoj de la universitatoj kaj fakulojn de aliaj partoj de la lando kaj la mondo.
=== Klimato ===
== Eniri ==
=== Eniri avie ===
En Brno troviĝas '''[[w:Flughaveno Brno|internacia flughaveno Brno-Tuřany]]''' ({{IATA|BRQ}}). Ĝi servas malmultajn cellokojn sed uzas ĝin precipe malmultkostaj flugkompanioj. Inter la flughaveno kaj la urbocentro veturas rektaurba buso. Aĉeti busbileton eblas nur per Ĉeĥia mono (rekomendate antaŭaĉeti en vendomaŝino) - en la flughaveno mem estas monŝanĝejo, kiu pretas ŝanĝi eĉ kelkajn monerojn por busbileto.
=== Eniri trajne ===
[[Dosiero:Brno - Hlavní nádraží.jpg|thumb|right|La trajnĉefstacidomo de Brno]]
Brno havas bonan konekton kun [[Prago]], ĉiuj grandaj urboj de [[Moravio]], [[Bratislavo]] kaj [[Vieno]] (kaj [[Graz]]). El [[Hamburgo]] kaj [[Berlino]] eblas veturi rekte nur per trajnoj rj 257 Vindobona aŭ EC 173 Hungaria aŭ ŝanĝi trajnon en Prago.
La ĉefa stacidomo por enlanda kaj eksterlanda trajntransportado estas '''''Brno hlavní nádraží''''' (aŭ '''''Brno hl.n.''''' - Ĉefstacidomo de Brno). Tuj antaŭ ĝi troviĝas tramhaltejo kaj kelkaj trolejbushaltejoj (haltejaro ''Hlavní nádraží''). La ĉefstacidomo ankaŭ troviĝas ĉe la busstacidomo ''Brno, Hotel Grand'' kaj el ĝi eblas ankaŭ rekte iri al ĉefbusstacidomo ''Brno, Zvonařka'' per subirejo (en kiun eblas veni el subirejo al kajoj kaj el ekstera subirejo) kaj trairi aĉetcentron ''Vaňkovka''.
=== Eniri buse ===
En Brno venas rektaj busoj el Prago, Berlino, Bratislavo, Vieno kaj el multaj aliaj ali- kaj enlandaj urboj.
La ĉefaj busstacidomoj por enlanda kaj eksterlanda bustransportado estas '''''Brno, Zvonařka''''' kaj '''''Brno, Hotel Grand''''' - la dua ĉefe por busoj de kompanioj {{W|RegioJet}}, Eurolines kaj FlixBus.
=== Eniri piede ===
El la urbo [[Mikulov]] (ĉe la landlimo kun [[Aŭstrio]]) iras ruĝkolora turisma piedvojo al Brno.
=== Eniri aŭte ===
El Prago iras al Brno la aŭtoŝoseo D1 kaj el Bratislavo iras la aŭtoŝoseo D2. El Vieno eblas veni per eŭropa ŝoseo E461.
== Transportiĝi ==
=== Transportiĝi perpiede ===
La urbocentro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas facile trairebla.
=== Publika transporto ===
[[Dosiero:EVO2 č. 1822 Brno 04.jpg|thumb|right|Tramoj estas la bazaj transportiloj en Brno kaj konektas ĉiujn ĝiajn kvartalojn kun la urbocentro]]
En Brno (kaj en tuta [[Sudmoravia regiono]]) funkcias integrita transportsistemo, kiu inkludas ĉeurbajn trajnojn, tramojn, trolejbusojn, ŝipojn kaj urbajn kaj lokajn busojn. Oni uzas nur unu bileton por ĉiuj el tiaj transportmanieroj.
Estas pli malmultekoste aĉeti biletojn en la vendomaŝinoj surstrate (nur en kronoj) ol aĉeti ilin ĉe ŝoforo.
La tuta Brno troviĝas en du zonoj de la transportsistemo (zonoj 100 kaj 101). Ĉiuj ordinaraj biletoj validas por ambaŭ el la zonoj. Baza bileto por plenkreskulo kostas 20 CZK (0,79 €) por vojaĝo ĝis 15 minutoj kaj 25 CZK (0,98 €) por vojaĝo(j) ĝis 60 minutoj. Tuttaga bileto por Brno kostas 90 CZK (3,54 €) kaj dum nelaboraj tagoj (semajnfinoj kaj ŝtataj festoj) povas uzi ĝin 2 plenkreskuloj kaj ĝis 3 pliaj infanoj.
Por uzantoj de senkontaktaj pagokartoj Visa kaj {{W|Mastercard}} aŭ aplikaĵoj GooglePay kaj ApplePay estas disponebla pago en ĉiu tramo, trolejbuso aŭ aŭtobuso per registriĝo de la karto post envagoniĝo. Laŭ la frekvento de la tagaj veturoj la sistemo memstare elektas inter 15 minuta, 60 minuta aŭ tuttaga bileto.<ref>https://pipniajed.cz/en.html</ref>
Gravaj lokoj (universitatoj, fakultatoj kaj la ĉeftrajnstacidomo) estas anoncataj en la ĉeĥa, en la angla kaj en la germana.
=== Transportiĝi aŭte ===
== Vidi ==
[[Dosiero:Brno View 86.jpg|thumb|right|{{W|Astronomia horloĝo de Brno}} en la Placo de Libereco]]
* '''[[w:Placo de Libereco (Brno)|Placo de Libereco]]''' (ĉeĥe: ''Náměstí svobody'') estas la ĉefplaco kun [[w:Astronomia horloĝo de Brno|origina horloĝo]]; ofte tie okazas merkatoj kaj koncertoj
* '''Malnova urbodomo''' (ĉeĥe: ''Stará radnice'')
* '''[[w:Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Brno)|Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo]]''' (ĉeĥe: ''Katedrála svatého Petra a Pavla'')
* '''[[w:Špilberk|Burgo Špilberk]]''' (ĉeĥe: ''Hrad Špilberk'')
* '''Kirko de Sankta Jakobo''' (ĉeĥe: ''Kostel svatého Jakuba'')
** '''La Ostejo de Brno''' (ĉeĥe: ''Brněnská kostnice'') estas la dua plej granda ostejo en Eŭropo
* '''{{W|Vilao Tugendhat}}''' - fama funkcionalisma vilao de arĥitekto {{W|Ludwig Mies van der Rohe}}
* '''Ĉefa Tombejo''' (ĉeĥe: ''Ústřední hřbitov'', haltejo ''Ústřední hřbitov'') - la ĉefa tombejo kun tomboj de pluraj famuloj el kiuj la plej granda estas verŝajne {{W|Johann Gregor Mendel}}, la patro de genetiko
== Fari ==
* '''[https://www.zoobrno.cz/en Zoo Brno]''' (haltejo ''Zoologická zahrada'' + 5 minutoj piede).
* '''[https://www.hvezdarna.cz/en/ Stelobservejo kaj planetario en Brno]'''. Krom ordinara programo, ĝi ankaŭ ofertas senpagajn okazaĵojn por publiko okaze de iu astronomia evento (ekz. [[w:Eklipso|eklipsoj]]).
* '''Parko Lužánky''' (haltejo ''Antonínská'', ''Pionýrská'', ''Zimní stadion'', ''Schodová'' aŭ ''Lužánecká'') estas ŝatata loko por promeni, ludi, irigi hundojn, ktp.
* '''English Meeting''' estas ĉiusemajna renkontiĝo de homoj, kiuj volas interparoli angle. Ĉiuj renkontiĝoj estas anoncataj en Fejsbuka grupo [https://www.facebook.com/groups/englishinbrno/ English in Brno - Angličtina v Brně]
* '''MeetUp by Foreigners.cz Brno''' estas ĉiumonata renkontiĝo de alilandanoj loĝantaj en Brno. La ĉefa lingvo estas la angla, sed renkontiĝas tie homoj el diversaj landoj kaj parolantoj de diversaj lingvoj. La okazaĵo estas preparata de komerca firmao, sed la ĉeesto estas senpaga kaj malfermita - oni pagas nur siajn proprajn mendojn en la restoracio. Informoj pri la okazaĵo troviĝas en la [https://www.facebook.com/pg/Foreigners.czBrno/events/ Fejsbuka paĝo de Foreigners.cz].
* '''Český mítink / Czech Meeting''' estas ĉiusemajna renkontiĝo de homoj, kiuj volas praktiki ĉeĥan lingvon kiel nedenaskuloj, la unuopaj renkontiĝoj estas anoncataj en [https://www.facebook.com/groups/673827952990082/ Fejsbuka grupo]
=== Ĉiujaraj okazaĵoj ===
* '''[http://www.ignisbrunensis.cz/ Ignis Brunensis]''' estas konkurso de {{W|Artfajraĵo|artfajraĵoj}}, kutime okazata ĉe la {{W|Digolago de Brno}}
* '''[https://www.veganfest.cz/ VeganFest]''' estas festivalo de vegetarismo kaj veganismo okazata ekde 2013. La programo konsistas el prelegoj (en la ĉeĥa), filmoprojekciado, metiejoj kaj koncertoj.
== Lerni ==
Brno estas grava studcentro, kie studas ne nur ĉeĥoj kaj moravianoj, sed ankaŭ multaj alilandanoj, precipe slovakoj kaj homoj el landoj de eksa {{W|Sovetunio}}. Brno provizas 6 universitatojn:
* {{W|Masaryk-Universitato|Universitato de Masaryk}} (la dua ĉeĥa universitato, fondita en 1919)
* {{W|Mendel-Universitato en Brno|Mendel-Universitato}}
* {{W|Janáček-Akademio de muzaj artoj}}
* {{W|Teĥnika altlernejo (Brno)|Teĥnika altlernejo}}
* {{W|Bestokuracista universitato Brno|Bestokuracista universitato Brno}}
* {{W|Universitato de defendo (Brno)|Universitato de defendo}}
Krome troviĝas tie ankoraŭ ses privataj universitatoj kaj multaj lingvolernejoj.
== Labori ==
== Komuniki ==
{{Vidu ankaŭ|Ĉeĥa frazlibro|Slovaka frazlibro}}
Oficiala lingvo de Ĉeĥio estas [[Ĉeĥa frazlibro|la ĉeĥa]]. La [[Slovaka frazlibro|slovaka]] estas plejparte interkomprenebla kun ĝi (krome, en Brno studas kaj laboras multe da slovakoj). Brno estas urbo kun multege da vizitantoj de diversaj landoj, do ankaŭ surstrate (ĉefe en porturistaj lokoj) troviĝas skribaĵoj en [[Angla frazlibro|la angla]].
Urbaj informiloj aŭ informiloj en porturismaj lokoj estas almenaŭ en la ĉeĥa, la angla, la germana kaj la rusa, sed troveblas ankaŭ informiloj en la franca, la itala aŭ en la hispana.
En Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo troviĝas folioj kun priskriboj de la katedralo en la ĉeĥa, angla, germana, rusa kaj en kelkaj aliaj lingvoj.
=== Alilingvaj amaskomunikiloj ===
En Brno elsendas radiostacio ''BBC World Service'' je 101.3 FM en la angla<ref>https://www.bbc.co.uk/worldservice/europe/radio/czech_1.shtml</ref>, dumtage povas esti tie elsendata ĉeĥlingva programo.
En Brno aŭdeblas anglalingvaj novaĵoj ankaŭ je radiostacio ''Český rozhlas Plus'' je 92.6 FM kaj en DAB+ kanalo 12D dum ĉiu labortago je 22:33 kaj sekvatage je 1:05.<ref>https://plus.rozhlas.cz/zpravy-v-anglictine-news-in-english-6483120/o-poradu</ref>
== Aĉeti ==
=== Vendejaroj ===
== Manĝi ==
Loka specialaĵo '''''Pivní sláma''''' ("Biera Pajlo") estas loka manĝaĵo por akompani trinkadon de biero. Ĝi estas fritita pano tondita je strioj, ofte gustigita per salo kaj ajlo kaj akompanata per saŭco. Ĝi estis inventita kiel simpla trinkeja manĝaĵo por studentoj, kiun ĉiu ĉe la tablo povas iom-post-iome manĝeti. Post ĝia populariĝo ĝin adoptis pluraj trinkejoj en multaj versioj kaj ĝi estas kutime nekonata por nelokuloj.
'''Božský kopeček''' (laŭvorte "Dia Globeto") estas vegana glaciaĵo farata kun diversaj nekutimaj gustoj. Dum la somero ĝi estas vendata surstrate en ĝiaj propraj kaj tuj-rekoneblaj aŭtetoj kaj ĝi estas populara kaj inter lokuloj kaj turistoj sendepende de tio, ĉu ili estas veganoj aŭ tute ne. Tutjare ĝin eblas aĉeti ankaŭ en dolĉaĵejo ''Tutti Frutti'' (Jiráskova 209/1a, tramhaltejo ''Obilní trh'' aŭ ''Grohova'').
Je [https://www.veggiekarte.de/?lang=eo#13.0000/49.1902/16.6517 Veggiekarte.de] oni povas trovi mapon de vegetaraj kaj veganaj restoracioj, similan lokan mapon oni povas trovi je [https://soucitne.cz/vegan-restaurace-mapa Soucitne.cz] (en la ĉeĥa). Kutime ne estas problemo trovi vegetaran aŭ veganan restoracion en la urbocentro aŭ restoracion aŭ rapidmanĝejon kun vegetaraj kaj veganaj eblecoj, en pli foraj partoj de Brno la restoracioj estas pli "tradiciaj", do en ili ofte ne eblas manĝi vegane kaj ofte la ununura vegetara ebleco estas fritita fromaĝo kaj supre menciata Biera Pajlo.
=== Manĝi malmultekoste ===
* '''[https://haribol.cz/ Haribol]''', Lužánecká 4. Malgranda vegetara manĝejo, kie oni havas nur unuspecan menuon kontraŭ ĉirkaŭ 130 CZK (ĉ. 5-6 €).
* '''Oáza''', Slovákova 2. Lu - ve 7:30 - 18:00. Vendejo de sanaj manĝaĵoj kaj samtempe ege malmultekosta vegetara manĝejo/bufedo (supoj ekde 13 CZK / 0,51 €).
=== Manĝi averaĝe ===
* '''[https://www.forkys.eu/ Forky's]''', Jakubské náměstí 1, vegana rapidmanĝejo, kiu komenciĝis ĝuste en Brno, kaj kiu post sia populariĝo disvastiĝis al aliaj lokoj en [[Prago]], [[Slovakio]] kaj [[Vieno]]. La origina restoracio troviĝis nur kelkajn metrojn de sia nuna loko.
* '''Má Hostina''', Štefánikova 78, alternativa restoracio kun vegana menuo. Tuj apud la tramhaltejo ''Kartouzská''.
* '''[https://www.sendvice.com/pobocka/zelny-trh Subway Zelný trh]''', Zelný trh 1. (Eblas tie pagi ankaŭ per Bitcoin kaj Litecoin.)
* '''[http://www.vegalite.cz/ Vegalité]''', Slovákova 10. Lu - ve 11:00 - 01:00, sa 16:00 - 1:00. Vegana restoracio, foje tie okazas koncertoj. Ili kuiras ankaŭ senglutene.
== Trinki ==
Samkiel en la tuta lando, la plej ŝatata trinkaĵo estas '''biero'''. Krom la granda bierfarejo ekzistas en la urbo pluraj malgrandaj bierfarejoj kaj trinkejoj kun regionaj bieroj. Ĉar Brno troviĝas en suda Moravio, kie oni kultivas '''vino'''n, en la urbo eblas trovi plurajn vinejojn. Dum ĝia tempo (t.e. en aŭgusto), '''juna vino''' (ĉeĥe: ''burčák'') estas vendata en la merkato en ''Zelný trh'' (tramhaltejo ''Zelný trh'') kaj en pluraj lokoj en la urbocentro.
'''Jakubské náměstí''' en la urbocentro estas konata somera renkontiĝejo por la junularo. Oni trinkas bieron ekstere sur la placo elektante de ĉirkaŭaj trinkejoj.
== Loĝi ==
=== Esperanta loĝado ===
En Brno troviĝas {{Pasporta Servo gastigantoj|loko=Brno |nombro=1 |jaro=2017 |monato=9}}. Aliaj esperantistoj eventale povus gastigi laŭokaze ekster PS.
=== Loĝi malmultekoste ===
* '''[http://hostelfleda.com/ Hostel Fléda]''', Štefánikova 24 (haltejo ''Hrnčířská'').
=== Kampadejoj ===
=== Hosteloj ===
=== Hoteloj ===
== Sekureco ==
Brno estas ĝenerale sekura urbo. En la centro estas poŝŝtelistoj, do necesas gardi siajn valoraĵojn ĉiam en granda amaso da homoj.
En la centro (ĉefe en la ĉefa trajnstacidomo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo) estas multe da homoj, kiuj petas monon (ili eĉ havas elpensitajn rakontojn pri tio, por kio ili bezonas la monon). Plej ofte sufiĉas nur ĝentile diri ke vi volas doni nenion al ili.
== Sano ==
=== 24-horaj medikamentvendejoj ===
* '''[http://www.lekarnakoliste.cz/ Lékárna Koliště]''', Koliště 47. (Haltejo ''Malinovského náměstí'' + 5 minutoj piede.)
== Esperanto ==
En Brno troviĝas [http://esperantobrno.cz/index.php/eo/ Esperantista klubo en Brno] kaj Klubo de {{W|Ĉeĥa Esperanto-Junularo}} (ĈEJ). La junuloj promenigas esperantistojn tra la urbo; sufiĉas antaŭe [https://mladez.esperanto.cz/eo/kontaktoj-2/ kontakti Brnan klubon de ĈEJ].
En la [https://ticbrno.cz/en turisma informcentro] (Radnická 2-10) haveblis ĝis 2016 urba infomilo en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj.
=== Lokaj esperantistoj ===
== Konsulejoj ==
== Viziti plu ==
* [[Moravia karsto]]
* [[Prago]] – ĉefurbo de Ĉeĥio
* [[Olomouc]]
* [[Svitavy]] – malgranda urbo kun Esperanto-muzeo
* [[Kroměříž]] – loko de Somera Esperanto-Studado 2022
* [[Bratislavo]] – ĉefurbo de [[Slovakio]]
* [[Vieno]] – ĉefurbo de [[Aŭstrio]]
== Referencoj ==
<references/>
== Eksteraj ligiloj ==
* [https://www.mdr.de/nachrichten/welt/osteuropa/land-leute/video-reise-zu-sachsens-nachbarn-heute-fahrn-wir-nach-bruenn-100_zc-196ee3e2_zs-52779810.html Heute fahr'n wir nach Brünn] - filmo pri Brno de germania televido MDR (en la germana)
{{Parto de|Ĉeĥio}}
i1jj96apww2w6qhw65wj7n89mzam8hf
Zoagli
0
5069
65715
63538
2022-07-20T03:36:30Z
CommonsDelinker
17
Replacing Zoagli-P1010849.JPG with [[File:Zoagli_-_frazione_Sant’Ambrogio_della_Costa_-_chiesa_di_Sant’Ambrogio.jpg]] (by [[:c:User:CommonsDelinker|CommonsDelinker]] because: [[:c:COM:FR|File renamed]]:).
wikitext
text/x-wiki
{{Rubando}}
{{Informkesto urbo
| nomo = Zoagli
| flago =
| flagograndeco =
| bildo = Dosiero:Zoagli - panoramio.jpg
| bildotitolo = Panoramo
| lando = Italio
| regiono = Ligurio
| loĝantaro =
| alto =
}}
'''{{W|Zoagli|Zoaljo}}''' (itale '''Zoagli''' (elp. dzoAlji), ligure ''Zoaggi'' (elp. zuAĝi), estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono [[Ligurio]] kaj estas parto de la Metropola Urbo Ĝenovo. Kristanisma patrono de la komunumo estas la sanktulo Marteno de Tours, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.
== Kompreni ==
[[Dosiero: Zoagli-castello canevaro3.JPG|eta|maldekstre|Vido de la klifo okcidente, en la fono kastelo Canevaro.]]
Zoaljo estas malgranda urbeto inter [[Rapallo]] kaj [[Chiavari]] en la golfo de Tigulio, je ĉirkaŭ 38 kilometrojn oriente de [[Ĝenovo]].
Konata ĉemara feriurbo, ĝi estas fama pro sia bela karakteriza mallarĝa promenejo realigita en la klifoj apike sur la maro, konstruita en la tridekaj jaroj de la dudeka jarcento kun la ekonomia kontribuo de la loĝantoj; en la areo de Zoagli estas ankaŭ pluraj naturaj arbarkovritaj vojoj, la karakterizaj liguriaj ''crêuze'' (antikve mul-vojoj), kiuj permesas de la urbocentro atingi la vilaĝetojn kaj frakciojn kiuj konsistigas la komunumon.
Unu el la vojoj, spurante la antikvan romia strato, estas nomata "al la kvin sonorilturoj" ĉar ĝi ligas la antikvajn frakciajn preĝejojn Preĝejo de San Pietro de Rovereto, Semorile, Preĝejo San Pantaleo kaj Sant'Ambrogio al la centra preĝejo de Zoagli, San Martino, por entute ĉirkaŭ dek du kilometrojn. Plia arbarkovrita vojo permesas la kunligon inter la vilaĝeto Semorile kaj la sanktejo "Nostra Signora di Montallegro" - en la komunuma areo de Rapallo - post transiro de la pasejo Anchetta kaj Monte Castello.
[[Dosiero: Zoagli-ponte ferroviario3.JPG|eta|La fervoja viadukto, super la vilaĝo, rekonstruita post la Dua Mondmilito]]
En la pasinto, multaj homoj de Zoagli okupiĝis kiel fiŝkaptistoj aŭ per teksado. Laŭlonge de la jarcentoj, sed ankoraŭ hodiaŭ, ĉi tiu lasta laboro riĉigis la vilaĝon danke al la komerco kaj eksportado de ĝiaj altvaloraj ŝtofoj al la mondo.
En la deknaŭa jarcento ĝi fariĝis valora turistloko kaj inter la gloraj homoj, kiuj loĝis ĉi tie, estis la filozofo Friedrich Nietzsche, la poeto Ezra Pound, la verkisto Sem Benelli kaj la pentristo Vasilij Kandinsky.
=== Historio ===
Kiel multaj vilaĝoj de [[Ligurio]] ankaŭ Zoagli vidis ĝian probablan fondadon en la prahistoria epoko, danke al liguraj triboj, ĉikaze la Tiguloj. En la Romia periodo ĝi aperas kiel vilaĝo aŭ kastelaro ĉe la strato Aurelia.
En 1158 ĝi fariĝis feŭdo - la paperoj mencias ĝin kun la nomo Joagi - de la nobela familio Fieschi de Lavagna kaj en la sekvaj jarcentoj, de la 13-a jarcento, ĝi pasis sub la regado de la Ĝenova Respubliko.
Kun la napoleona franca regado, la establita komunumo Zoagli eniris en la Departementon de la Golfo de Tigullio, kun Rapallo kiel ĉefurbo, ene de la Liguria Respubliko. Ekde la 28-a de aprilo 1798 kun la novaj francaj regularoj, Zoagli iĝis parto de la 2a kantono. Aneksita al Unua Franca Imperio de la 13-a de junio 1805 ĝis 1814 ĝi estis inkluzivita en la Departemento de la Apeninoj.
En 1815 ĝi estis enmetita en la Regnon de Sardio, laŭ la decidoj de la Viena Kongreso de 1814, kiu submetis la komunumon Zoagli al la provinco Chiavari sub la regiono de Ĝenovo. De 1859 ĝis 1926 la teritorio estis inkluzivita en la 5a distrikto Rapallo, en la Regno de Italio (1861-1946).
=== Klimato ===
== Eniri ==
=== Eniri avie ===
=== Eniri trajne ===
=== Eniri buse ===
== Transportiĝi ==
=== Transportiĝi perpiede ===
=== Publika transporto ===
=== Transportiĝi aŭte ===
== Vidi ==
<gallery>
Zoagli-castello canevaro5.JPG|parto de la klifoj, dekstre la kastelo de Canevaro
Zoagli-piazza 27 dicembre (ottobre 2019).jpg|urba placo
Zoagli-chiesa san martino-complesso (luglio 2020).jpg|La preĝejo "San Martino"
Zoagli-castello canevaro1.JPG|La kastelo Canevaro kaj la okcidenta turo
Zoagli-torre di levante3.JPG|Orienta turo
Zoagli - frazione Sant’Ambrogio della Costa - chiesa di Sant’Ambrogio.jpg|La preĝejo de Sant'Ambrogio
Sant'Ambrogio (Zoagli)-panorama della frazione settembre 2019.jpg|Panoramo de la kvartalo Sant'Ambrogio
Semorile (Zoagli-panoarama (2020).jpg|Panoramo de la kvartalo Semorile
Zoagli-municipio.JPG|La urbodomo, en stilo Racionalisma, rekonstruita post la dua mondmilito
</gallery>
== Fari ==
== Aĉeti ==
=== Vendejaroj ===
== Manĝi ==
== Trinki ==
== Loĝi ==
=== Kampadejoj ===
=== Hosteloj ===
=== Hoteloj ===
== Sekureco ==
== Esperanto ==
=== Lokaj esperantistoj ===
== Konsulejoj ==
== Viziti plu ==
== Rimarkoj ==
<references/>
{{Skizo}}
{{Parto de|Tigulio}}
jnxrrk7z2qr9qp4ztbgh8g86wc8guns