Vikivojaĝo eowikivoyage https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.48.0-wmf.4 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikivojaĝo Vikivojaĝo-Diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Esperantujo 0 6311 73754 73753 2026-11-11T13:27:24Z Tiguliano 53 /* Aliaj eventaj cellokoj */ 73754 wikitext text/x-wiki {{Rubando|1905-uk-eliro-el-la-kongresejo (cropped).jpg}} {{Informkesto lando | nomo= Esperantujo | bildo= Image:Landoj kie estas naciaj asocioj ligitaj al UEA.PNG | bildotitolo= Landoj kun landaj sekcioj de UEA | flago= Image:Flag of Esperanto.svg | situo= | ĉefurbo = | ĉeflingvo = Esperanto | areo = | loĝantaro = | monunuo = [[w:Stelo (monunuo)|Stelo]], [[w:Eŭro|eŭro]], [[w:Usona dolaro|usona dolaro]] kaj&nbsp;aliaj | elektro = | antaŭkodo = | horzono = }} '''{{W|Esperantujo}}''' estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo, de tiuj lokoj kaj institucioj kie la lingvo estas uzata, kvazaŭ temus pri lando. == Regionoj == [[Dosiero:Continenti con i confini degli stati-es.png|eta]] '''Landaj asocioj, laŭ kontinento''' Esperanto-organizoj ĉeestas en ĉiuj kvin kontinentoj de la mondo; jen la listo de landaj asocioj, laŭ kontinento: {{Listo de regionoj | mapo= | titolomapo= Mapo de la kvin kontinentoj de la mondo | tekstomapo= | grandecomapo= | nomoregiono1= [[Afriko]] | kolororegiono1= | elementojregiono1= | priskriboregiono1= [https://uea.org/landoj/afriko Estas 19 landaj asocioj de Esperanto] | nomoregiono2= [[Ameriko]] | kolororegiono2= | elementojregiono2= | priskriboregiono2= [https://uea.org/landoj/ameriko Estas 15 landaj asocioj de Esperanto] | nomoregiono3= [[Azio]] | kolororegiono3= | elementojregiono3= | priskriboregiono3= [https://uea.org/landoj/azio Estas 19 landaj asocioj de Esperanto] | nomoregiono4= [[Eŭropo]] | kolororegiono4= | elementojregiono4= | priskriboregiono4= [https://uea.org/landoj/europo Estas 39 landaj asocioj de Esperanto, plus la Eŭropa Esperanto-Unio] | nomoregiono5= [[Oceanio]] | kolororegiono5= | elementojregiono5= | priskriboregiono5= [https://uea.org/landoj/oceanio Estas 3 landaj asocioj de Esperanto] }} == Urboj == [[Dosiero:Centra Oficejo de UEA.jpg|eta|Centra Oficejo de UEA (2002)]] [[Dosiero:Varsovio, tombo de Ludoviko Zamenhof, omaĝo 2017.jpg|eta|Varsovio, esperantistoj dum vizito al la tombo de Ludoviko Zamenhof, (2017)]] * [[Roterdamo]] – sidejo de {{W|Universala Esperanto-Asocio}} kaj {{W|Tutmonda Esperantista Junulara Organizo}} * [[Varsovio]] – urbo, kie L. L. Zamenhof publikigis Esperanton kaj kie troviĝas lia tombo * [[Bjalistoko]] – naskiĝurbo de L. L. Zamenhof * [[Herzberg am Harz]] - tie estas la '''{{W|Interkultura Centro Herzberg|Interkultura Centro Herzberg}}''' (ICH) * [[Vieno]] - ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko estas la {{W|Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko|Esperantomuzeo kaj Kolekto pri Planlingvoj}} * [[Nová Dubnica]] – sidejo de {{W|E@I}} * [[Svitavy]] - tie estas '''[http://muzeum.esperanto.cz/eo/ Esperanto-Muzeo]''' * [[Baugé]] - la Esperanta kastelo Grésillon estas grava esperanta renkontiĝejo * [[Ĉaŭdefono|La Chaux-de-Fond]] - Ĉaŭdefono povas esti konsiderata kiel la Esperanta ĉefurbo de Svislando. Ĝi estas la sidejo de diversaj gravaj Esperanto-institucioj kun nacia kaj internacia signifo kaj renomo, ekzemple la Esperanta Civito. * [[Maso]] (Massa, en Italio) - tie estas la itala [https://eo.wikipedia.org/wiki/Nacia%20Biblioteko%20de%20Esperanto Nacia Biblioteko de Esperanto] * [[Halbe]] – urbeto apud [[Berlino]] kun {{W|Esperanto-Stacio}} === Eventaj urboj === * [[Melburno]] – urbo de {{W|UK 2027}} * [[Werder (Havel)]] urbo de {{W|IJK 2027}} - (en la urboparto Petzow); :pli da Informoj ĉe: [https://ijk2027.tejo.org/ tejo.org] === Aliaj eventaj cellokoj === * [https://eventaservo.org/afriko Afrika Kongreso] - en decembro 2026 ĉe [[Kpalime|Kpalimé]] ([[Togolando]]) * [https://eventaservo.org/e/8bf5db Tutamerika Kongreso de Esperanto] - en majo 2027 ĉe [[Niterojo]] ([[Brazilo]]) * [https://eventaservo.org/ameriko/Meksiko Meksika Kongreso de Esperanto] - en novembro 2026 ĉe [[Querétaro]] ([[Meksiko]]) * [https://eventaservo.org/e/ILEI-60 60-a ILEI-kongreso], en [[Jelenja Goro]] (''Jelenia Góra'', en [[Pollando]]), de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2027. * [https://kongreso.esperanto.it/93/ Itala Kongreso de Esperanto] okazos en la urbo [[Kremo]] de la 21-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2027 la tuta listo de eventoj ĉe: https://eventaservo.org/ == Kompreni == === Historio === [[File:Unua libro per russi - 1887 - 1a edizione - copertina fronte.jpg|eta|''Unua libro. Por Rusoj'', eldonita en Varsovio en 1887]] [[Dosiero:1905-uk-eliro-el-la-kongresejo.jpg|eta|Unua Universala kongreso de Esperanto en 1905 en Boulogne-sur-mer]] [[Dosiero:Group photo on IS 2005-2006 in Xanten.jpg|eta|Kelkaj el la partoprenantoj de la Internacia Semajno, kiu okazas ĉiujare dum la novjara semajno ekde 1957]] La historio de la Esperanto-movado, estas ankaŭ la historio de ĝia komunumo kaj de ĝiaj asocioj; La historio kompreneble komencas kun la publikigado de la "Unua Libro" en julio 1887 fare de Ludoviko Lazaro Zamenhof, en [[Varsovio]]. Fine de 1888 la volapukista klubo de Nurenbergo (Germanio) transiris al Esperanto. Kun ili Zamenhof eldonis la revuon La Esperantisto. Ĉar tamen la plej granda nombro de esperantistoj tiutempe estis en la Rusia Imperio, oni nomas tiun unuan periodon "rusa periodo" de la Esperanto-movado . Sed al la rusa censuro ne plaĉis ke la revuo venis el Germanio, do en 1895 ĝi por mallonga tempo malpermesis la revuon en Rusio. La taskon provizi gazeton al la movado transprenis do junaj svedoj en Upsalo, temis pri la revuo "Lingvo Internacia". Ekaperis kelkaj aliaj kluboj, ekzemple en Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj Schalke (nun parto de Gelsenkirchen). Ĝenerale, la kreskado de la movado estis malrapida. En 1898 la franca esperantisto Louis de Beaufront fondis societon. Ĝi havis ankaŭ membrojn en nefranclingvaj landoj, sed ĝia organo L'espérantiste estis preskaŭ nur en la franca. Al Beaufront oni aljuĝas la varbadon de intelektuloj, ekzemple Théophile Cart, Carlo Bourlet kaj Hippolyte Sebert. Tiu estis la "franca periodo" de la movado. De proks. 1903 ĝis la unua mondmilito fondiĝis multaj landaj asocioj, ekzemple en 1903 la svisa, en 1906 la germana kaj en 1910 la usona. En tiu ĉi periodo komenciĝis ankaŭ la vico de la Universalaj Kongresoj. La unua grandeta internacia renkontiĝo de esperantistoj okazis en 1904 en la franca urbo Calais kaj la brita Dover. La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-maro ĉe la nordfranca marbordo. Dum tiu kongreso oni akceptis interalie Lingvan Komitaton kaj la Fundamenton de Esperanto, por servi al la stabileco kaj evoluo de la lingvo. Universala Esperanto-Asocio fondiĝis en 1908. Malgraŭ la komenca intenco, ĝi ne sukcesis tiri ĉiun Esperanto-agadon sub sian ombrelon. La momento estis favora al Esperanto, kiu havis la ŝancon esti elektita kiel laborlingvo de la Ligo de la Nacioj, sed tiam okazis la Ido-krizo de 1907/1908 kaj la sekvaj jaroj. Ankaŭ se la esperantistoj kiuj transiris al tiu nova lingva projekto (IDO), estis tre limigita, tamen tio sufiĉis por perdi la ŝancon. Dum la unua mondmilito ne eblis multe agadi, krom ke diverslandaj esperantistoj uzis Esperanton por la militpropagando, donacis ruĝkrucan ambulancon aŭ instruis Esperanton al militkaptitoj aŭ aliaj internigitoj. La Deka UK en Parizo en 1914 okazis dum la komenco de la unua mondmilito. Je la 14a de aprilo 1917 L.L. Zamenhof mortis. Post la milito oni provis atingi akordon inter UEA kaj la landaj asocioj serve al komunaj celoj de la movado. Oni volis internacian lobiadon por la lingvo, propagandon kaj instruadon en landoj sen propra movado, atentigon pri radio-elsendaĵoj en Esperanto ktp., kaj por tio oni bezonis strukturon kaj financadon. En 1922 UEA kaj la landaj asocioj interkonsentis kunlabori laŭ la "kontrakto de Helsinki". En tiu Helsinko-sistemo, UEA unuflanke kaj la landaj asocioj aliflanke komune elektis kaj financis Internacian Centran Komitaton. Tiu ICK poste havis oficejon kaj direktoron (Robert Kreuz). Pro malkontentoj pri la helsinka organizo la naciaj societoj serĉis novan solvon. Ili minacis fondi novan internacian asocion, tiel ke UEA devis konsenti al kompromiso. En la UK de Kolonjo en 1933 oni subskribis interkonsenton, laŭ kiu la naciaj societoj aliĝas al UEA, pagas por siaj aligitaj membroj, kaj sendas anojn en la Komitaton. (La Interkonsento de Kolonjo estas la bazo ankaŭ por la nuntempa UEA, kun kelkaj intertempaj modifoj). Dum la 1930-aj jaroj en pluraj eŭropaj landoj kun ekstrem-dekstraj registaroj okazis malhelpoj al la libera disvolviĝo de la agado de de la asocioj kaj movadoj; tio frapis la laboristan Esperanto-movadon, sed ankaŭ neŭtralaj Esperanto-asocioj suferis malpermeson. Ankaŭ en Sovetunio esperantistoj ne plu povis havi organizan strukturon. La Dua mondmilito estis plia bato por la movado, precipe dum 1940-1944. Ankaŭ en la neŭtralaj aŭ nemilitantaj landoj la milito havis sekvojn, ekz. per rekrutigo de junaj viroj. Nur dum mallonga fazo post la milito, en orienta Eŭropo la esperantistoj rajtis reorganizi la landajn movadojn. Jam en 1949, kiam la komunismaj diktaturoj estis firme establitaj, multaj el tiuj landaj movadoj devis ĉesi labori. Nur post la morto de Stalin en 1953 la situacio fariĝis pli bona, sed en unuopaj landoj refondiĝo de landa asocio estis permesita nur post multaj jaroj. Daŭris sufiĉe longe ĝis tiuj landaj asocioj povis aliĝi al UEA, ekz. la soveta nur en 1989. uzo de Esperanto en Tajvano dum regado de Ĉiang Kai-ŝek estis ankaŭ tabua. Post la reveno de la orienteŭropaj asocioj (ĉ. aŭ post 1955) la movado penis laŭeble kunlabori kaj havi rilatojn malgraŭ problemoj en komunismaj diktaturoj. Okazis ekzemple, ke Universalaj Kongresoj kelkfoje estis aranĝataj en komunismaj landoj. La unua kazo estis en Zagrebo, Jugoslavio, en 1953. La unua UK aranĝita en lando de la sovetia bloko estis tiu de Varsovio en 1959. Poste proks. ĉiun kvaran fojon UK estis en orienteŭropa lando. Dum tiu ĉi periodo plifortiĝis Esperanto ankaŭ en Ĉinio kaj ankaŭ en la suda duono de la tero. Tio vidiĝis en la 1970aj jaroj ekzemple en la aliĝo de pluraj sudamerikaj landaj asocioj al UEA. En 1981 okazis la unua UK en la suda terduono, nome en Brasília. Teknika evoluo favoris Esperanto-muzikon, ĉar produktado de sondiskoj iĝis malpli multekosta. En la 1970aj jaroj ekaperis la kompaktkasedo (sonkasedo), kaj en la 1980aj jaroj la kompaktdisko (lumdisko). La orienteŭropa eksigo de komunismo en la komenco de la 1990-aj jaroj signifis novan epokon por la orienteŭropaj Esperanto-asocioj. La disfalo de burokrataj socialistaj reĝimoj en Sovetunio kaj la orienta Eǔropo forprenis per unu bato signifajn materiajn rimedojn, kiel subvenciitajn propraĵojn kaj eldonaĵojn, salajratajn funkciulojn kaj instruistojn. Esperantistaj organizaĵoj estis dekumitaj kaj kluboj fermitaj. Aliflanke, oni liberiĝis el oficialaj propagandaj politikoj. La interreto ekstaris kiel komunikilo por la ĝenerala publiko, kio profitigis la internacian Esperanto-komunumon. Konsidera parto de la Esperantaj komunikado kaj publikigado okazis de tiam nur interrete. En 2007 la Pola Radio havis sian lastan aeran elsendon kaj estis transigita al la interreto. == Eniri == La ĝenerala regulo por internacia vojaĝado estas, ke oni bezonos pasporton, (kaj vizon eldonitan de la cellando), ambaŭ validaj almenaŭ kiam vi transiras la limon (kvankam en multaj kazoj la postuloj estas multe pli striktaj). Kelkaj landoj donas al iu-landaj civitanoj vizan escepton, do en tiu kazo, simple prezenti pasporton ĉe la landlimo povas esti sufiĉa, aŭ oni eble bezonos peti antaŭan vojaĝpermeson, kiu estas multe pli facile akirebla ol vizo. Krome, kelkaj landoj, kiuj estas tre allogaj por turistoj, permesas al turism-vojaĝantoj eniri kaj resti por turismaj celoj per simpla identigilo (nur se ĝi validas por vojaĝi eksterlanden). === Pasporto === [[Dosiero:Passaportoitaliano2006.jpg|eta|Ekzemplo de itala pasporto]] Pasporto estas ĉefe identeca dokumento, donita al civitanoj dezirantaj vojaĝi eksterlanden. Formale, ĝi reprezentas peton de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj al la aŭtoritatoj de la fremda lando por permesi al la vojaĝanto transiri la limon kaj resti en la fremda lando. Kelkaj gravaj rekomendoj: * Ĉiam kontrolu, ke via pasporto ne eksvalidiĝis aŭ baldaŭ eksvalidiĝos: multaj landoj postulas kelkajn monatojn da valideco antaŭ ol eldoni enirpermeson aŭ permesi al vi transiri la limon. Inter la landoj kun la plej striktaj regularoj estas Ĉinio: por akiri vizon, krom plenumi aliajn postulojn, via pasporto devas esti valida dum ses monatoj de via planita forirdato el Ĉinio (tial, via pasporto devas eksvalidiĝi almenaŭ ses monatojn post la dato de via planita revena flugo). * Kelkaj landoj povas rifuzi al vi eniron se vi havas vizojn aŭ stampojn de specifaj landoj en via pasporto. Tipa ekzemplo estas stampo de Israelo, kiu malhelpos vin eniri en multajn arabajn landojn (male, limstampo de araba lando ofte kaŭzas prokrastojn dum eniro en Israelon). Por tio, vi povas peti duan pasporton ĉe la policejo, por ke vi povu uzi unu por eniri kaj eliri Israelon kaj la alian por najbaraj arabaj landoj. * Certigu, ke vi havas sufiĉe da liberaj paĝoj en via pasporto por alglui ĉiujn necesajn stampojn kaj glumarkojn: vizoj por multaj landoj ofte okupas plenan paĝon, kaj vi bezonas almenaŭ unu plian liberan paĝon por eniraj kaj eliraj stampoj, por ĉiu lando, kiun vi vizitas. * Konservu vian pasporton tiel, ke ĝi ne fleksiĝu, trapikiĝu, varmiĝiĝu aŭ malsekiĝi: vi riskas difekti la elektronikan peceton interne de la kovrilo, kio povus malhelpi (aŭ malrapidigi) vian trairon tra la sekva landlimo. Ne necesas esti tro maltrankvila: ĝi estas desegnita por vojaĝado, do ĝi normale daŭros sian dekjaran validecon. * Kiam vi estas eksterlande kaj simple vagas tra la urbo, eble estas saĝe lasi vian pasporton en la hotela monŝranko kaj kunporti Fotokopio kaj alia dokumento pruvanta vian identecon: kvankam ili ne havas juran valoron, ili estos pli ol sufiĉaj en kazo de hazardaj kontroloj (se necese, vi estos akompanata al via hotelo por repreni la originalan dokumenton). Kompreneble, se vi vojaĝas ene de la lando, vi devas havi la originalojn kun vi. ====Eŭropa Unio==== Ĉiuj pasportoj el landoj de la Eŭropa Unio havas kelkajn komunajn trajtojn: ruĝa ("burgonj-vina") kovril-koloro, la surskribo "Eŭropa Unio" sur la kovrilo, teksto en la nacia lingvo kaj almenaŭ la angla, plus legendo tradukanta ĉiujn vortojn en la 24 oficialajn lingvojn de la Unio). Novaj pasportoj estas konataj kiel "elektronikaj" aŭ "biometriaj", kio signifas, ke ili inkluzivas elektronikan RFID (radiofrekvenca identigo) peceton sur la kovrilo, kiu povas esti legita sen rekta kontakto kun la metala surfaco de la peceto. La peceto enhavas alt-rezolucian version de la foto de la pasporto, ĉiujn informojn enhavitajn sur la ĉefa paĝo de la pasporto (tiu, kiu enhavas la foton), kaj la fingrospurojn de la posedanto. La tuta afero estas ĉifrita tiel ke la datumoj konservitaj sur la ĉipo povas esti legitaj nur per enigo de iuj informoj en la pasporto mem (tio estas, ĝi certigas, ke nur tiuj, kiuj povas fizike legi la ĉefan paĝon, ankaŭ povas legi la elektronikan ĉipon, teorie malhelpante malicajn individuojn ŝteli la informojn malproksime) kaj ke la informoj origine enigitaj ne estis ŝanĝitaj (tio estas, ĝi malhelpas, ke la cifereca foto en ŝtelita pasporto estu ŝanĝita por kongrui kun la aspekto de la ŝtelisto). La ĉefa paĝo de la pasporto ankaŭ enhavas sekcion enhavantan iujn personajn datumojn en maŝinlegebla formato, kiu, kombinita kun la biometria ĉipo, ebligas pli rapidajn limtransirojn: ekzemple, vojaĝante per aviadilo kun biometria pasporto (nun la plimulto), plenkreskaj eŭropaj civitanoj povas transiri la limon de la Schengen-areo (kaj enirante kaj elirante) uzante aŭtomatajn turnkrucojn. Biometria pasporto estas necesa por uzi la Programon pri Vizo-Senigo por Usono kaj tial peti ESTA. Pli detalaj informoj estas provizitaj Rete kaj ĉe ambasadejo de la loĝlando. == Vidi == === Spekti === * '''''[https://www.youtube.com/watch?v=FAu6vWQbdqg June kaj kune]''''' (2022) estas satira muzikalo pri IJK kaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj ĝenerale * '''''[https://www.youtube.com/watch?v=kFK5C2khdug&t=308 Petveturaj Aventuroj]''''' (2023) estas komedia muzikalo pri petvetura vojaĝo el la IJK al la oficejo de TEJO * '''''[https://www.youtube.com/watch?v=C4SUrL_3C3M La sorto gvidos vin]''''' (2023) === Zamenhof/Esperanto-objektoj === {{W|Zamenhof/Esperanto-objekto|Zamenhof/Esperanto-objektoj}} estas memoraĵoj kreitaj omaĝe al Esperanto aŭ al ĝia kreinto – {{W|L. L. Zamenhof}}. Ili troviĝas sur ĉiuj kontinentoj de la Tero kaj kelkaj eĉ [[Kosmo|ekstertere]]. Ilia listo troviĝas en {{W|Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj|Esperanto-Vikipedio}}. == Fari == === Esperanto-renkontiĝoj === '''{{W|Universala Kongreso de Esperanto}}''' estas la plej granda kaj signifa Esperanto-renkontiĝo. Ĝi okazas ĉiujare en alia loko ekde 1905. Por vojaĝantoj kun infanoj ĝi estas ofte akompanata de {{W|Internacia Infana Kongreseto}}. '''{{W|Internacia Junulara Kongreso}}''' estas la plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo. Simile al UK ĝi okazas ĉiujare en alia loko. Krom UEA kaj la Landaj Asocioj, estas [https://uea.org/fakoj Fakaj Esperanto-asocioj] kiuj estas specialigitaj esperantistaj organizaĵoj, kiuj kunigas homojn laŭ specifaj profesioj, ŝatokupoj, mondkonceptoj aŭ interesoj. Ili funkcias kiel internaciaj retoj, ofte kunlaborantaj kun UEA (Universala Esperanto-Asocio) por pligrandigi la uzon de Esperanto en diversaj sferoj. Ili kompreneble ankaŭ organizas multajn eventoj. '''[https://eventaservo.org/ eventaservo.org]''' estas retejo, kiu listigas Esperanto-renkontiĝojn tutmonde – ekde la plej malgrandaj ĝis la plej grandaj. == Komuniki == La ĉefa lingvo de Esperantujo kompreneble estas Esperanto. Estas ankaŭ homoj kiuj parolas ĝin denaske, kiel filoj de diversnaciaj esperantistoj. {{W|Ido}} estas grandparte interkomprenebla kun Esperanto. Krom la denaskan lingvon, la E-parolantoj ofte parolas ankaŭ aliajn naciajn lingvojn, ja estas pruvite ke Esperanto faciligas la lernadon de aliajn lingvojn. == Aĉeti == "Esperantaĵoj" signifas "aĵojn rilatajn al Esperanto". Ĉi tiu termino ofte kovras kulturaĵojn, varojn, kantojn, aŭ kuriozaĵojn en la Esperanto-mondo, ekzemple tra UEA aŭ la Landaj Asocioj. Ili ofte estas aĉeteblajn Rete, ekzemple de la [https://katalogo.uea.org/ katalogo de UEA] aŭ de aliaj esperantaj organizoj. Ankaŭ, dum kongresoj, kutime eblas aĉeti librojn ktp. Estas ankaŭ privataj retaj vendejojn, ekzemple: : [https://esperantoworld.odoo.com/shop Vendejo de Lulu] – == Manĝi == Jen kelkaj fontoj kaj informoj pri receptoj en Esperanto: === Tradiciaj manĝaĵoj === : Ekzistas kuirlibroj en Esperanto, kiel ekzemple '''Kuirado kun koro''': familiaj receptoj kaj memoroj. === Vegetarismo kaj veganismo === '''[https://eo.wikipedia.org/wiki/Kiel_kuiri_sen_viando Kiel Kuiri Sen Viando]''' de Clara de Hess, enhavas pli ol mil receptojn. ankaŭ interesa la retejo: :[https://apetito.ikso.net/ Bonan Apetiton] - por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto. == Trinki == === Drinkejo === [[Dosiero:Teoj en la gufujo (3167193668).jpg|eta|dekstre|240px|Teoj en gufujo dum la 52-a Internacia Seminario.]] '''Drinkejo''' estas dum pluraj Esperanto-aranĝoj loko por trinki alkoholajn kaj senalkoholajn trinkaĵojn. Ĝi povas esti proksime aŭ eĉ tute kunigita kun diskejo. === Gufujo === '''{{W|Gufujo}}''' estas loko dum Esperanto-aranĝoj, kie oni povas nokte trinki teon kaj eventuale manĝeti dolĉaĵojn. La loko estas kutime trankvila kun kandeloj anstataŭ normala lumo de lampoj. Foje en gufujo ankaŭ okazas koncertoj de kelkaj muzikistoj, kies ĝenro de muziko taŭgas por etoso de gufujo. == Loĝi == === Kampadejoj === [[Dosiero:Feliĉigaj Ferioj.jpg|eta|Libro pri la Primoŝtena esperanta kampadejo (1961-1980)]] En Esperantujo, kampadejoj ofte rilatas al la tendaraj ejoj uzataj dum Esperanto-renkontiĝoj aŭ al organizitaj tendaroj de junularaj Esperanto-grupoj. Jen kelkaj aspektoj de kampadejoj kaj tendaroj en Esperantujo: :Esperanto-renkontiĝoj: Multaj aranĝoj, precipe somere, okazas en lokoj kiuj ofertas kampadejojn por partoprenantoj, permesante pli malmultekostan loĝadon. :Junularaj tendaroj: Iuj Esperanto-asocioj organizas tendarojn, kie junuloj lernas kaj praktikas la lingvon en natura medio. :Lokoj: Kampadejoj ofte situas proksime de turismaj lokoj, kiel en la ĉirkaŭaĵo de Poreč, Kroatio, kiu ofertas belajn kampadejojn. :Kuba Esperanto-Asocio: La asocio ofte organizis sian nacian renkontiĝon, nomatan "Zamenhofa Metiejo", en diversaj kampadejoj kaj regionoj de la provinco Guantánamo. Tendaroj kaj kampadejoj estas grava parto de la Esperanto-kulturo, provizante lokon por komunuma vivo kaj lingva enmergiĝo. === Hosteloj === === Hoteloj === Esperanto estas la nomo de diversaj restoracioj kaj hoteloj en la mondo. Estas rimarkinde, ke plej multaj servistoj kaj eĉ estroj de la restoracioj apenaŭ scias, ke Esperanto estas neŭtrala internacia lingvo. Ofte la posedantoj de restoracioj kun la nomo "Esperanto" tute ne estas konataj kiel esperantistoj, sed ŝajne elektis la nomon pro ĝia ekzoteco. Hoteloj kun la nomo "Esperanto" troviĝas ekzemple en Slovakio, Germanio, Pollando kaj Senegalo. == Sekureco == [[File:1987 Gerda Malaperis!.jpeg|thumb|Gerda Malaperis!]] Esperantujo estas sekura komunumo, ja esperantistoj estas pacemaj homoj, kaj pri krimoj en Esperantujo oni povas nur legi en la fantaziaj krimromanoj de esperantaj verkistoj kiel la fama [http://claudepiron.free.fr/ Claude Piron]. Tion dirite, ankaŭ esperantistoj estas homoj, kompreneble, do la minimumaj normalaj atentigoj estas memorindaj. == Sano == == Respekto == == Konsulejoj == == Viziti plu == == Rimarkoj == <references /> == Eksteraj ligiloj == {{Vikipedio}} * [https://eventaservo.org/ Eventa Servo] * [[b:Esperantuja gvidlibro por komencantoj|Esperantuja gvidlibro por komencantoj]] – libro ĉe [[w:Vikilibroj|Vikilibroj]] {{Skizo}} [[Kategorio:Esperanto-veturceloj|Esperantujo]] c3rn8evgjtyu0ua7kemapdxusi2poix Cheste 0 6766 73756 73750 2026-11-11T14:02:19Z Tiguliano 53 /* Trajne */ 73756 wikitext text/x-wiki {{Rubando|Cheste2015_(cropped).JPG}} {{Informkesto urbo | nomo = Cheste | flago = | flagograndeco = | bildo = Dosiero:Cheste2015.JPG | bildotitolo = | lando = Hispanio | regiono = Valencia Komunumo | loĝantaro = 8.951 (2025) | alto = 218 }} '''{{W|Cheste|Cheste}}''' (Xest en la valencia), estas [[Hispanio|hispana]] municipo, en la regiono [[Valencia Komunumo]], je 26 kilometrojn de la provinca ĉefurbo. == Kompreni == Ĝi situas en la interno de la [[Provinco Valencio]], en la ''komarko'' (municiparo) Hoya de Buñol. Ĝi havas populacion de 8.951 loĝantoj (2025). Ĝia fundamenta kaj tradicia agado estas agrikultura, fokusita precipe al la kultivado de vinberoj. Ĝi estas hispanlingva municipo, en kiu la hispana havas lingvan superregadon je jura nivelo. La reliefo de la municipo estas ĉefe ebena, en la transiro inter la montaro de Chiva kaj la ''Plana de Cuart''. En la municipa tereno kiu venas en la montaro de Chiva, nordokcidente, estas la plej altaj pintoj, la plej alta estas la ''Alto del Basto'' (571 m). Trairas la municipan teritorion rojaj ravinoj (interkrutejoj elfositaj de riveretoj), kiu trairas de okcidento orienten. La vilaĝo situas sur ebena tereno, je 218 metroj super la marnivelo, sed estas ankaŭ malgranda altaĵo sur kiu staras la preĝejo. === Historio === La unuaj setlantoj en Cheste estis iberaj triboj. Tio estas subtenata de multnombraj restaĵoj, precipe tiuj de ''El Castillarejo'' (iberaj ceramikaĵoj kaj lancopintoj el la bronzepoko). La "Trezoro de Cheste" – kaŝita kolekto de oraj juveloj kaj arĝentaj moneroj – estis malkovrita en la loko La Safa en 1864. La ĉeesto de kartagaj moneroj, kune kun frua romia ''denaro'', indikas, ke la trezoro devenas el la epoko de la Dua Punika Milito. Cheste havas ankaŭ aliajn prahistoriajn lokojn, kaj restaĵoj de romianoj ankaŭ estas en Rambla de la Canaleja, Canales kaj Cambrillas. Post la forpelado de la araboj, Cheste estis re-loĝata en 1611. === Klimato === == Aliri == La municipo situas tre proksime al la ''Autovía del Este'' (Orienta Aŭtovojo), inter la kilometraj punktoj 330 kaj 331, kaj estas trairata de la regiona vojo CV-50, kiu provizas ligon al Villamarchante kaj Godelleta. === Mapo === <mapframe text="Cheste" width="650" height="450" zoom="15" latitude="39.49487" longitude="-0.68277" align="center" > </mapframe> === Aviadile === === Trajne === Ĝi havas fervojan stacidomon, kiun priservas la linio C-3 de la antaŭurba fervojreto ''Cercanías Valencia''. :por informoj: https://www.adif.es/ === Buse === La jenaj linioj de [[MetroBus Valencia]] priservas la municipon. {| class="wikitable" !Lineo !Itinero !Firmao |- |431A |Cheste - Valencia | rowspan="6" |Autocares Buñol |- |431B |Cheste - Valencia (al ''Urbanización Olimar'') |- |432A |Yátova - Turís - Hospital de Manises (al Cheste) |- |432B |Yátova - Turís - Hospital de Manises (al Loriguilla) |- |435B |Yátova - València (al Cheste) |- |435C |Yátova - València (al Cheste kaj ''urbanización Olimar'') |} Dum la semajnfino de ''MotoGP'', estas disponigata speciala busservo — danke al la kompanio BusForFun, la Urba Konsilio de Cheste kaj la Cirkvito Ricardo Tormo — kiu ebligas rektan aliron al la ejo dum la konkurso. == Moviĝi == === Perpiede === === Publika transporto === === Aŭte === <gallery> Iglesia Cheste Plaza.JPG|eta|Preĝejo je Sankta Luko la Evangeliisto San Lucas de Cheste 02.JPG|Paroĥa Preĝejo je Sankta Luko la Evangeliisto Cheste xxiv agosto mmxiii 17.JPG|Placo de la preĝejo Circuit de la Comunitat Valenciana Ricardo Tormo 2011 004.jpg|Cirkvito Ricardo Tormo </gallery> == Vidi == === Festoj === * ''Virgen de la Soledad Gloriosa de María'': Patronfesto okazigata la dimanĉon post Paska dimanĉo. * Sankta Luko la Evangeliisto (''San Lucas Evangelista''): Festata dum la dua duono de oktobro (la 18-an de oktobro). Tiuj festoj estas ankaŭ konataj kiel la Vinberrikoltaj Festoj (''Fiestas de la Vendimia''). La festado komenciĝas per la prezentado de la Festreĝino kaj ŝia Honora Kortego, konsistanta el lokaj junuloj. Dum tiu festado, la gepatroj de la urbaj junuloj, mane kreas ceremonian tronon — laŭ longdaŭra tradicio — antaŭ kiu oni prezentas oferojn al la Festreĝino. * La 9-an de oktobro — la Tago de la Valencia Komunumo — Cheste gastigas la ''Pisá de Uva'' (ceremonion de la vinberpremado per piedoj), omaĝon al la agrikulturaj radikoj de la urbo. Kvankam tiu evento okazas en tago de granda signifo por la valencia popolo, ĝi fakte estas planita kiel parto de la Vinberrikoltaj Festoj okazigataj honore al Sankta Luko la Evangeliisto. * Inter aprilo kaj junio, la urbo gastigas la artfestivalon ''Graffitea'' — kiu festis sian dekan datrevenon en 2025 — dum kiu diversaj urbaj artistoj kreas murpentraĵojn sur privataj fasadoj ofertitaj de loĝantoj, kaj ankaŭ sur lernejaj konstruaĵoj aŭ municipaj posedaĵoj. Sed ne temas nur pri la admirado de la arto; Ekzistas ankaŭ laborrenkontiĝoj kaj gvidataj vizitoj, kiuj helpas vin plene profiti la sperton. * ''Fallas'': Elstara evento estas la parado okazanta en la tago de Sankta Jozefo; por ĝi, la alegoriaj veturiloj estas tute mane kreitaj de membroj de la du asocioj ''fallas'' de la urbo. * Motorcikla Granda Premio de la Valencia Komunumo: Dum la semajnfino de la Motorcikla Granda Premio, miloj da motorciklistoj el la tuta mondo vizitas la urbon. Estas tempo, kiam okazas granda festo, kun diversaj tendegoj, moveblaj diskotekoj kaj aliaj aranĝoj por amuzi la vizitantojn. * Julia Foiro: En 2008, la Julia Foiro inkluzivis la eventon *Toro de Cuerda* (bovo-sur-ŝnuro). == Fari == [[Dosiero:Cheste xxiv agosto mmxiii 11.JPG|eta|Agrikultura Sindikato kaj Kampara Kredit-Kaso]] [[Dosiero:Cheste xxiv agosto mmxiii 19.JPG|eta|Restaĵoj de la malnova gren-muelejo]] == Lerni == == Labori == == Aĉeti == === Vendejaroj === == Manĝi == == Trinki == == Loĝi == === Esperanta loĝado === <!-- En (nomo de la urbo) estas {{Pasporta Servo gastigantoj|loko= |nombro= |jaro= |monato=}}. --> === Kampadejoj === === Hosteloj === === Hoteloj === == Sekureco == == Esperanto == Cheste havas longan kaj elstaran rilaton al Esperanto. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi havis tre altan proporcion de esperantistoj, danke ĉefe al la klopodoj de la aktivulo '''Francisco Máñez Sánchez'''. Dum la 1920-aj jaroj ĝi iĝis la centro en la valencia regiono de la gastigado de aŭstraj infanoj post la milito. En la 1970-aj jaroj alia aktivulo, '''Enrique Arnau''' konservis la entuziasmon en la urbo. Ambaŭ, Máñez kaj Arnau, havas stratojn en Cheste, dediĉitajn al ilia memoro kaj esperanta aktivado. Se oni aldonas la straton Doktoro Zamenhof, ĝi estas unu el la urboj kun plej multe da ZEOj en la mondo. Ekzistas plu aktiva Esperanto-klubo en la urbo, nomata [https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-grupo_Lumradio Esperanto-grupo Lumradio]. La [https://eo.wikipedia.org/wiki/82-a_Hispana_Kongreso_de_Esperanto 82a Hispana Kongreso de Esperanto] okazis en la valencia urbo Cheste, de la 5-a ĝis la 8-a de septembro 2024. === Lokaj esperantistoj === *Francisco Máñez Sánchez; *[https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Cermolisto_de_hispanaj_esperantistoj#Enrique_Arnau_Prosper Enrique Arnau Prosper]; *[https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Cermolisto_de_hispanaj_esperantistoj#Augusto_Casquero_de_la_Cruz Augusto Casquero de la Cruz]; *José Julio Andrés Tarín; == Konsulejoj == == Viziti plu == == Rimarkoj == <references/> {{Skizo}} {{Parto de|Provinco Valencio}} qg1h3p6mb91e5qsiakqz2nyefigb6rv 73757 73756 2026-11-11T14:25:37Z Tiguliano 53 /* Vidi */ 73757 wikitext text/x-wiki {{Rubando|Cheste2015_(cropped).JPG}} {{Informkesto urbo | nomo = Cheste | flago = | flagograndeco = | bildo = Dosiero:Cheste2015.JPG | bildotitolo = | lando = Hispanio | regiono = Valencia Komunumo | loĝantaro = 8.951 (2025) | alto = 218 }} '''{{W|Cheste|Cheste}}''' (Xest en la valencia), estas [[Hispanio|hispana]] municipo, en la regiono [[Valencia Komunumo]], je 26 kilometrojn de la provinca ĉefurbo. == Kompreni == Ĝi situas en la interno de la [[Provinco Valencio]], en la ''komarko'' (municiparo) Hoya de Buñol. Ĝi havas populacion de 8.951 loĝantoj (2025). Ĝia fundamenta kaj tradicia agado estas agrikultura, fokusita precipe al la kultivado de vinberoj. Ĝi estas hispanlingva municipo, en kiu la hispana havas lingvan superregadon je jura nivelo. La reliefo de la municipo estas ĉefe ebena, en la transiro inter la montaro de Chiva kaj la ''Plana de Cuart''. En la municipa tereno kiu venas en la montaro de Chiva, nordokcidente, estas la plej altaj pintoj, la plej alta estas la ''Alto del Basto'' (571 m). Trairas la municipan teritorion rojaj ravinoj (interkrutejoj elfositaj de riveretoj), kiu trairas de okcidento orienten. La vilaĝo situas sur ebena tereno, je 218 metroj super la marnivelo, sed estas ankaŭ malgranda altaĵo sur kiu staras la preĝejo. === Historio === La unuaj setlantoj en Cheste estis iberaj triboj. Tio estas subtenata de multnombraj restaĵoj, precipe tiuj de ''El Castillarejo'' (iberaj ceramikaĵoj kaj lancopintoj el la bronzepoko). La "Trezoro de Cheste" – kaŝita kolekto de oraj juveloj kaj arĝentaj moneroj – estis malkovrita en la loko La Safa en 1864. La ĉeesto de kartagaj moneroj, kune kun frua romia ''denaro'', indikas, ke la trezoro devenas el la epoko de la Dua Punika Milito. Cheste havas ankaŭ aliajn prahistoriajn lokojn, kaj restaĵoj de romianoj ankaŭ estas en Rambla de la Canaleja, Canales kaj Cambrillas. Post la forpelado de la araboj, Cheste estis re-loĝata en 1611. === Klimato === == Aliri == La municipo situas tre proksime al la ''Autovía del Este'' (Orienta Aŭtovojo), inter la kilometraj punktoj 330 kaj 331, kaj estas trairata de la regiona vojo CV-50, kiu provizas ligon al Villamarchante kaj Godelleta. === Mapo === <mapframe text="Cheste" width="650" height="450" zoom="15" latitude="39.49487" longitude="-0.68277" align="center" > </mapframe> === Aviadile === === Trajne === Ĝi havas fervojan stacidomon, kiun priservas la linio C-3 de la antaŭurba fervojreto ''Cercanías Valencia''. :por informoj: https://www.adif.es/ === Buse === La jenaj linioj de [[MetroBus Valencia]] priservas la municipon. {| class="wikitable" !Lineo !Itinero !Firmao |- |431A |Cheste - Valencia | rowspan="6" |Autocares Buñol |- |431B |Cheste - Valencia (al ''Urbanización Olimar'') |- |432A |Yátova - Turís - Hospital de Manises (al Cheste) |- |432B |Yátova - Turís - Hospital de Manises (al Loriguilla) |- |435B |Yátova - València (al Cheste) |- |435C |Yátova - València (al Cheste kaj ''urbanización Olimar'') |} Dum la semajnfino de ''MotoGP'', estas disponigata speciala busservo — danke al la kompanio BusForFun, la Urba Konsilio de Cheste kaj la Cirkvito Ricardo Tormo — kiu ebligas rektan aliron al la ejo dum la konkurso. == Moviĝi == === Perpiede === === Publika transporto === === Aŭte === <gallery> Iglesia Cheste Plaza.JPG|eta|Preĝejo je Sankta Luko la Evangeliisto San Lucas de Cheste 02.JPG|Paroĥa Preĝejo je Sankta Luko la Evangeliisto Cheste xxiv agosto mmxiii 17.JPG|Placo de la preĝejo Circuit de la Comunitat Valenciana Ricardo Tormo 2011 004.jpg|Cirkvito Ricardo Tormo </gallery> == Vidi == Multaj asocias ĝian nomon kun ''MotoGP'', danke al la konata Cirkvito Ricardo Tormo. Sportŝatantoj, kiuj vizitas Cheste, povas ankaŭ malkovri la riĉan arkitekturan kaj vinkulturan heredaĵon de la urbo. La urbocentro estas facile esplorebla; pluraj signitaj turismaj itineroj kondukas al lokoj kiel: la preĝejo je ''San Lucas Evangelista'', devenanta de la 18-a jarcento, kaj diversaj sinjorecaj domoj el la fino de la 19-a jarcento. Indas esplori la kvartalon Morería – la originan kernon de la urbo. Pli lastatempan historian epokon reprezentas la Eduka Centro de Cheste (iama ''Universidad Laboral''), kiu elstaras per impona, monumenta "svatisto" (''paraninfo''). Cheste Agraria, unu el la plej malnovaj kooperativoj en Hispanio, produktas la bonegajn vinojn de la regiono – precipe tiujn faritajn el la vinberoj ''Moscatel''. === Festoj === * ''Virgen de la Soledad Gloriosa de María'': Patronfesto okazigata la dimanĉon post Paska dimanĉo. * Sankta Luko la Evangeliisto (''San Lucas Evangelista''): Festata dum la dua duono de oktobro (la 18-an de oktobro). Tiuj festoj estas ankaŭ konataj kiel la Vinberrikoltaj Festoj (''Fiestas de la Vendimia''). La festado komenciĝas per la prezentado de la Festreĝino kaj ŝia Honora Kortego, konsistanta el lokaj junuloj. Dum tiu festado, la gepatroj de la urbaj junuloj, mane kreas ceremonian tronon — laŭ longdaŭra tradicio — antaŭ kiu oni prezentas oferojn al la Festreĝino. * La 9-an de oktobro — la Tago de la Valencia Komunumo — Cheste gastigas la ''Pisá de Uva'' (ceremonion de la vinberpremado per piedoj), omaĝon al la agrikulturaj radikoj de la urbo. Kvankam tiu evento okazas en tago de granda signifo por la valencia popolo, ĝi fakte estas planita kiel parto de la Vinberrikoltaj Festoj okazigataj honore al Sankta Luko la Evangeliisto. * Inter aprilo kaj junio, la urbo gastigas la artfestivalon ''Graffitea'' — kiu festis sian dekan datrevenon en 2025 — dum kiu diversaj urbaj artistoj kreas murpentraĵojn sur privataj fasadoj ofertitaj de loĝantoj, kaj ankaŭ sur lernejaj konstruaĵoj aŭ municipaj posedaĵoj. Sed ne temas nur pri la admirado de la arto; Ekzistas ankaŭ laborrenkontiĝoj kaj gvidataj vizitoj, kiuj helpas vin plene profiti la sperton. * ''Fallas'': Elstara evento estas la parado okazanta en la tago de Sankta Jozefo; por ĝi, la alegoriaj veturiloj estas tute mane kreitaj de membroj de la du asocioj ''fallas'' de la urbo. * Motorcikla Granda Premio de la Valencia Komunumo: Dum la semajnfino de la Motorcikla Granda Premio, miloj da motorciklistoj el la tuta mondo vizitas la urbon. Estas tempo, kiam okazas granda festo, kun diversaj tendegoj, moveblaj diskotekoj kaj aliaj aranĝoj por amuzi la vizitantojn. * Julia Foiro: En 2008, la Julia Foiro inkluzivis la eventon *Toro de Cuerda* (bovo-sur-ŝnuro). == Fari == [[Dosiero:Cheste xxiv agosto mmxiii 11.JPG|eta|Agrikultura Sindikato kaj Kampara Kredit-Kaso]] [[Dosiero:Cheste xxiv agosto mmxiii 19.JPG|eta|Restaĵoj de la malnova gren-muelejo]] == Lerni == == Labori == == Aĉeti == === Vendejaroj === == Manĝi == == Trinki == == Loĝi == === Esperanta loĝado === <!-- En (nomo de la urbo) estas {{Pasporta Servo gastigantoj|loko= |nombro= |jaro= |monato=}}. --> === Kampadejoj === === Hosteloj === === Hoteloj === == Sekureco == == Esperanto == Cheste havas longan kaj elstaran rilaton al Esperanto. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi havis tre altan proporcion de esperantistoj, danke ĉefe al la klopodoj de la aktivulo '''Francisco Máñez Sánchez'''. Dum la 1920-aj jaroj ĝi iĝis la centro en la valencia regiono de la gastigado de aŭstraj infanoj post la milito. En la 1970-aj jaroj alia aktivulo, '''Enrique Arnau''' konservis la entuziasmon en la urbo. Ambaŭ, Máñez kaj Arnau, havas stratojn en Cheste, dediĉitajn al ilia memoro kaj esperanta aktivado. Se oni aldonas la straton Doktoro Zamenhof, ĝi estas unu el la urboj kun plej multe da ZEOj en la mondo. Ekzistas plu aktiva Esperanto-klubo en la urbo, nomata [https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-grupo_Lumradio Esperanto-grupo Lumradio]. La [https://eo.wikipedia.org/wiki/82-a_Hispana_Kongreso_de_Esperanto 82a Hispana Kongreso de Esperanto] okazis en la valencia urbo Cheste, de la 5-a ĝis la 8-a de septembro 2024. === Lokaj esperantistoj === *Francisco Máñez Sánchez; *[https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Cermolisto_de_hispanaj_esperantistoj#Enrique_Arnau_Prosper Enrique Arnau Prosper]; *[https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Cermolisto_de_hispanaj_esperantistoj#Augusto_Casquero_de_la_Cruz Augusto Casquero de la Cruz]; *José Julio Andrés Tarín; == Konsulejoj == == Viziti plu == == Rimarkoj == <references/> {{Skizo}} {{Parto de|Provinco Valencio}} somh2aivhn8dldydg7wh1vqyu2som8x 73758 73757 2026-11-11T14:26:39Z Tiguliano 53 /* Vidi */ 73758 wikitext text/x-wiki {{Rubando|Cheste2015_(cropped).JPG}} {{Informkesto urbo | nomo = Cheste | flago = | flagograndeco = | bildo = Dosiero:Cheste2015.JPG | bildotitolo = | lando = Hispanio | regiono = Valencia Komunumo | loĝantaro = 8.951 (2025) | alto = 218 }} '''{{W|Cheste|Cheste}}''' (Xest en la valencia), estas [[Hispanio|hispana]] municipo, en la regiono [[Valencia Komunumo]], je 26 kilometrojn de la provinca ĉefurbo. == Kompreni == Ĝi situas en la interno de la [[Provinco Valencio]], en la ''komarko'' (municiparo) Hoya de Buñol. Ĝi havas populacion de 8.951 loĝantoj (2025). Ĝia fundamenta kaj tradicia agado estas agrikultura, fokusita precipe al la kultivado de vinberoj. Ĝi estas hispanlingva municipo, en kiu la hispana havas lingvan superregadon je jura nivelo. La reliefo de la municipo estas ĉefe ebena, en la transiro inter la montaro de Chiva kaj la ''Plana de Cuart''. En la municipa tereno kiu venas en la montaro de Chiva, nordokcidente, estas la plej altaj pintoj, la plej alta estas la ''Alto del Basto'' (571 m). Trairas la municipan teritorion rojaj ravinoj (interkrutejoj elfositaj de riveretoj), kiu trairas de okcidento orienten. La vilaĝo situas sur ebena tereno, je 218 metroj super la marnivelo, sed estas ankaŭ malgranda altaĵo sur kiu staras la preĝejo. === Historio === La unuaj setlantoj en Cheste estis iberaj triboj. Tio estas subtenata de multnombraj restaĵoj, precipe tiuj de ''El Castillarejo'' (iberaj ceramikaĵoj kaj lancopintoj el la bronzepoko). La "Trezoro de Cheste" – kaŝita kolekto de oraj juveloj kaj arĝentaj moneroj – estis malkovrita en la loko La Safa en 1864. La ĉeesto de kartagaj moneroj, kune kun frua romia ''denaro'', indikas, ke la trezoro devenas el la epoko de la Dua Punika Milito. Cheste havas ankaŭ aliajn prahistoriajn lokojn, kaj restaĵoj de romianoj ankaŭ estas en Rambla de la Canaleja, Canales kaj Cambrillas. Post la forpelado de la araboj, Cheste estis re-loĝata en 1611. === Klimato === == Aliri == La municipo situas tre proksime al la ''Autovía del Este'' (Orienta Aŭtovojo), inter la kilometraj punktoj 330 kaj 331, kaj estas trairata de la regiona vojo CV-50, kiu provizas ligon al Villamarchante kaj Godelleta. === Mapo === <mapframe text="Cheste" width="650" height="450" zoom="15" latitude="39.49487" longitude="-0.68277" align="center" > </mapframe> === Aviadile === === Trajne === Ĝi havas fervojan stacidomon, kiun priservas la linio C-3 de la antaŭurba fervojreto ''Cercanías Valencia''. :por informoj: https://www.adif.es/ === Buse === La jenaj linioj de [[MetroBus Valencia]] priservas la municipon. {| class="wikitable" !Lineo !Itinero !Firmao |- |431A |Cheste - Valencia | rowspan="6" |Autocares Buñol |- |431B |Cheste - Valencia (al ''Urbanización Olimar'') |- |432A |Yátova - Turís - Hospital de Manises (al Cheste) |- |432B |Yátova - Turís - Hospital de Manises (al Loriguilla) |- |435B |Yátova - València (al Cheste) |- |435C |Yátova - València (al Cheste kaj ''urbanización Olimar'') |} Dum la semajnfino de ''MotoGP'', estas disponigata speciala busservo — danke al la kompanio BusForFun, la Urba Konsilio de Cheste kaj la Cirkvito Ricardo Tormo — kiu ebligas rektan aliron al la ejo dum la konkurso. == Moviĝi == === Perpiede === === Publika transporto === === Aŭte === <gallery> Iglesia Cheste Plaza.JPG|eta|Preĝejo je Sankta Luko la Evangeliisto San Lucas de Cheste 02.JPG|Paroĥa Preĝejo je Sankta Luko la Evangeliisto Cheste xxiv agosto mmxiii 17.JPG|Placo de la preĝejo Circuit de la Comunitat Valenciana Ricardo Tormo 2011 004.jpg|Cirkvito Ricardo Tormo </gallery> == Vidi == Multaj asocias ĝian nomon, Cheste, kun ''MotoGP'', danke al la konata Cirkvito Ricardo Tormo. Sportŝatantoj, kiuj vizitas Cheste, povas ankaŭ malkovri la riĉan arkitekturan kaj vinkulturan heredaĵon de la urbo. La urbocentro estas facile esplorebla; pluraj signitaj turismaj itineroj kondukas al lokoj kiel: la preĝejo je ''San Lucas Evangelista'', devenanta de la 18-a jarcento, kaj diversaj sinjorecaj domoj el la fino de la 19-a jarcento. Indas esplori la kvartalon Morería – la originan kernon de la urbo. Pli lastatempan historian epokon reprezentas la Eduka Centro de Cheste (iama ''Universidad Laboral''), kiu elstaras per impona, monumenta "svatisto" (''paraninfo''). Cheste Agraria, unu el la plej malnovaj kooperativoj en Hispanio, produktas la bonegajn vinojn de la regiono – precipe tiujn faritajn el la vinberoj ''Moscatel''. === Festoj === * ''Virgen de la Soledad Gloriosa de María'': Patronfesto okazigata la dimanĉon post Paska dimanĉo. * Sankta Luko la Evangeliisto (''San Lucas Evangelista''): Festata dum la dua duono de oktobro (la 18-an de oktobro). Tiuj festoj estas ankaŭ konataj kiel la Vinberrikoltaj Festoj (''Fiestas de la Vendimia''). La festado komenciĝas per la prezentado de la Festreĝino kaj ŝia Honora Kortego, konsistanta el lokaj junuloj. Dum tiu festado, la gepatroj de la urbaj junuloj, mane kreas ceremonian tronon — laŭ longdaŭra tradicio — antaŭ kiu oni prezentas oferojn al la Festreĝino. * La 9-an de oktobro — la Tago de la Valencia Komunumo — Cheste gastigas la ''Pisá de Uva'' (ceremonion de la vinberpremado per piedoj), omaĝon al la agrikulturaj radikoj de la urbo. Kvankam tiu evento okazas en tago de granda signifo por la valencia popolo, ĝi fakte estas planita kiel parto de la Vinberrikoltaj Festoj okazigataj honore al Sankta Luko la Evangeliisto. * Inter aprilo kaj junio, la urbo gastigas la artfestivalon ''Graffitea'' — kiu festis sian dekan datrevenon en 2025 — dum kiu diversaj urbaj artistoj kreas murpentraĵojn sur privataj fasadoj ofertitaj de loĝantoj, kaj ankaŭ sur lernejaj konstruaĵoj aŭ municipaj posedaĵoj. Sed ne temas nur pri la admirado de la arto; Ekzistas ankaŭ laborrenkontiĝoj kaj gvidataj vizitoj, kiuj helpas vin plene profiti la sperton. * ''Fallas'': Elstara evento estas la parado okazanta en la tago de Sankta Jozefo; por ĝi, la alegoriaj veturiloj estas tute mane kreitaj de membroj de la du asocioj ''fallas'' de la urbo. * Motorcikla Granda Premio de la Valencia Komunumo: Dum la semajnfino de la Motorcikla Granda Premio, miloj da motorciklistoj el la tuta mondo vizitas la urbon. Estas tempo, kiam okazas granda festo, kun diversaj tendegoj, moveblaj diskotekoj kaj aliaj aranĝoj por amuzi la vizitantojn. * Julia Foiro: En 2008, la Julia Foiro inkluzivis la eventon *Toro de Cuerda* (bovo-sur-ŝnuro). == Fari == [[Dosiero:Cheste xxiv agosto mmxiii 11.JPG|eta|Agrikultura Sindikato kaj Kampara Kredit-Kaso]] [[Dosiero:Cheste xxiv agosto mmxiii 19.JPG|eta|Restaĵoj de la malnova gren-muelejo]] == Lerni == == Labori == == Aĉeti == === Vendejaroj === == Manĝi == == Trinki == == Loĝi == === Esperanta loĝado === <!-- En (nomo de la urbo) estas {{Pasporta Servo gastigantoj|loko= |nombro= |jaro= |monato=}}. --> === Kampadejoj === === Hosteloj === === Hoteloj === == Sekureco == == Esperanto == Cheste havas longan kaj elstaran rilaton al Esperanto. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi havis tre altan proporcion de esperantistoj, danke ĉefe al la klopodoj de la aktivulo '''Francisco Máñez Sánchez'''. Dum la 1920-aj jaroj ĝi iĝis la centro en la valencia regiono de la gastigado de aŭstraj infanoj post la milito. En la 1970-aj jaroj alia aktivulo, '''Enrique Arnau''' konservis la entuziasmon en la urbo. Ambaŭ, Máñez kaj Arnau, havas stratojn en Cheste, dediĉitajn al ilia memoro kaj esperanta aktivado. Se oni aldonas la straton Doktoro Zamenhof, ĝi estas unu el la urboj kun plej multe da ZEOj en la mondo. Ekzistas plu aktiva Esperanto-klubo en la urbo, nomata [https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-grupo_Lumradio Esperanto-grupo Lumradio]. La [https://eo.wikipedia.org/wiki/82-a_Hispana_Kongreso_de_Esperanto 82a Hispana Kongreso de Esperanto] okazis en la valencia urbo Cheste, de la 5-a ĝis la 8-a de septembro 2024. === Lokaj esperantistoj === *Francisco Máñez Sánchez; *[https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Cermolisto_de_hispanaj_esperantistoj#Enrique_Arnau_Prosper Enrique Arnau Prosper]; *[https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Cermolisto_de_hispanaj_esperantistoj#Augusto_Casquero_de_la_Cruz Augusto Casquero de la Cruz]; *José Julio Andrés Tarín; == Konsulejoj == == Viziti plu == == Rimarkoj == <references/> {{Skizo}} {{Parto de|Provinco Valencio}} 4k8f73b7zulxrkf99fh38wcqlvktzbs Jelenja Goro 0 6767 73755 73737 2026-11-11T13:50:28Z Tiguliano 53 /* Vidi */ 73755 wikitext text/x-wiki {{Rubando}} {{Informkesto urbo | nomo = Jelenja Goro | flago = | flagograndeco = | bildo = Dosiero:Jelenia Góra (ośrodek historyczny).jpg | bildotitolo = Jelenia Góra | lando = Pollando | regiono = Malsuprasilezia Provinco | loĝantaro = 74.646 (2024) | alto = }} '''{{W|Jelenia Góra|Jelenja Goro}}''' estas urbo en [[Pollando|pola]] regiono [[Malsuprasilezia Provinco|Malsupra Silezio]]. [https://eventaservo.org/e/ILEI-60 60-a Internacia Kongreso de ILEI] okazos en Jelenia Góra, de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2027. == Kompreni == La nomo Jelenja Goro (pole: Jelenia Góra - elparolu: jelenja gura, ĝis 1945 germane Hirschberg), signifas "cerva monto"; ĝi estas urbo-distrikto en sud-okcidenta Pollando kaj apartenas al la Malsuprasilezia Provinco (pole Dolny Śląsk). Jelenia Góra situas en la Jelenja-gora Valo (pole: Kotlina Jeleniogórska), ĉe la maldekstra bordo de la rivero Bóbr, proksime de la limo kun [[Ĉeĥio]]. Jelenia Góra estas la dua urbo laŭ grandeco (post Wałbrzych, germane Waldenburg) en la pola parto de la Sudetoj. La urbo estas centro de turismo kaj kuraca loko. === Historio === Arkeologiaj pruvoj atestas pri prahistoria homa ĉeesto en la regiono, inkluzive de tombejoj de la luzacia kulturo trovitaj ene de la hodiaŭaj urbaj limoj. En la frua mezepoko, la regionon loĝigis okcidentslavaj triboj, specife la Bobrzanie – unu el la malnovaj polaj triboj. Ĉirkaŭ la jaro 990, sub la regado de Mieszko la 1-a, ĝi estis enkorpigita en la Duklandon de Pollando. Ĝis la 12-a jarcento, sur monteto ekzistis modesta fortikigita setlejo (''gród''), verŝajne devenanta el la epoko de la dinastio Piast; tiu loko situas okcidente de la areo, kie poste fondiĝis la mezepoka urbo. La Valo de Jelenia Góra restis malabunde loĝata kaj dense arbarkovrita; ĝis la alta mezepoko ne troviĝas spuroj de kontinua loĝado aŭ urba evoluo. La dokumentita historio de la loko komenciĝas nur en 1281, kiam ĝi estas unuafoje menciita en skribaj dokumentoj sub la germana nomo Hyrzberc, kadre de la germana kolonia ekspansio al oriento (''Ostsiedlung''). El tiu mezaltgermana formo evoluis la nomo Hirschberg, kiu restis la oficiala nomo ĝis 1945. Tiuj unuaj skribaj notoj el la mezo de la deksesa jarcento mencias loĝantaron de proksimume 3.500 loĝantoj. En 1526 ĝi fariĝis parto de la Habsburgaj teritorioj, kaj poste estis aneksita de Prusio en la 18-a jarcento. Fine de la dekoka kaj komence de la deknaŭa jarcento, la loĝantaro konsistis el ĉirkaŭ 6.000 homoj, por poste kreski ĝis proksimume 20.000 komence de la dudeka jarcento. Je la fino de la dua mondmilito, tamen, tie amasiĝis multnombra germana loĝantaro, kiu estis plejparte elpelita el Jelenia Góra, kaj estis anstataŭita de pola loĝantaro. En la postaj jaroj, la urbo unuiĝis kun aliaj proksimaj vilaĝoj, tiel atinginte, en 1996, loĝantaron de 93.570 homojn; sed, de tiam, la loĝantaro de Jelenia Góra konstante malkreskadis: fine de 2021 en la urbo vivis 77.305 loĝantoj; ili malkreskis je 74.646 en 2024. === Klimato === Jelenia Góra havas "oceanan klimaton", aŭ "humidan kontinentan klimaton". == Aliri == === Mapo === <mapframe text="Jelenja Goro" width="650" height="450" zoom="15" latitude="50.9" longitude="15.733333" align="center" > </mapframe> === Aviadile === === Trajne === === Buse === == Moviĝi == === Perpiede === === Publika transporto === === Aŭte === == Vidi == === Vidindaĵoj de la urbocentro (kvartalo Śródmieście) === * '''La Urbodoma Placo kaj la urbodomo. ''' <gallery> Image:City Hall Jelenia Gora.jpg|La urbodomo kaj la "Sep Domoj". Image:Jelenia Gora pomnik Neptuna.jpg|Statuo je Neptuno. Image:Jelenia Gora Markt.jpg|La antikvaj "brikdomoj" en la Urbodoma Placo. </gallery> {{-}} En la Urbodoma Placo troviĝas antikvaj brikdomoj – el la 17-a kaj la 18-a jarcentoj. La urbodomo estas bela konstruaĵo; ĝi devenas el la 16-a jarcento. La urbodomo estis detruita kaj rekonstruita plurfoje. Latina surskribo super la enirejo informas: "La urbon fondis Bolesław la 3-a Krzywousty en la jaro 1108". Al la urbodomo oni kunigis komplekso de "komercaj brikdomoj" en la jaro 1910, nomataj "La Sep Domoj". Apud la urbo troviĝas baroka fontano kun statuo je Neptuno el la unua duono de la 18-a jarcento, (antaŭe ĝi estis simpla puto). * '''La preĝejo "je la Sanktaj Erasmo kaj Pankraco"''' <gallery> Image:Jelenia Góra kościół św. Erazma i Pankracego3.jpg|La preĝejo "je la Sanktaj Erasmo kaj Pankraco" Image:Jelenia Góra kościół św. Erazma i Pankracego_portal1.jpg|La suda portalo. Image:Jelenia Góra kościół św. Erazma i Pankracego_kolumna Maryjna.jpg|La kolono je "Sankta Maria". Image:Jelenia Góra kościół św. Erazma i Pankracego_Nepomucen.jpg|La monumento je "Sankta Johano de Nepomuk" </gallery> La paroĥa preĝejo je “Sankta Erasmo kaj Pankraco”' estas la plej malnova templo en la urbo. Ĝi estas gotika preĝejo kiu estis konstruita en la dua duono de la 14-a jarcento, kaj anstataŭas antaŭa templo probable de la jaro 1108. La nuna konstruaĵo estas trinava kaj suprita pere de reta volbo. La ĉefa navo havas la 56m da longeco kaj la 24m da alteco. La renesanca turo havas la 56m da alteco kaj estis rekonstruita post la incendio en la jaro 1549. La turo estas suprita pere de baroka helmo el la jaro 1736. Ene de la preĝejo restis multe da gotikaj elementoj, el kiuj precipe vidinda estas suda portalo kun timpano forme de la bareliefo nomata „Krucumado”. Ankaŭ ene interalie oni povas rigardi renesancan predikejon el la jaro 1591 kaj intarsitajn korusajn benkojn (1567), sur la ekstera muro troviĝas tumuloj de kavaliroj kaj de burĝoj. La altaroj en la preĝejo estis faritaj laŭ baroka maniero. La ĉefa altaro estis farita en la jaroj 1713-18 laŭ projekto de norvega skulptisto T.Weisfeld, kiu kreis en Silezio. Centre de la altaro troviĝas pentraĵo "Transformo de la Sinjoro sur la monto Tabor" kiun pentris pentristo J.Kretschmer, lernanto de M.Wilmann. Ankaŭ atentindaj estas flankaj altaroj: oriente la altaro je "Sankta Barbara" kaj sude la altaro je "Sankta Ignaco Lojola", ambaŭ el la jaro 1713. En la suda navo troviĝas kapeloniĉo je "Sankta Kruco" kun marmora baptujo el la 18-a jarcento kaj sur la dekstra muro estas epitafo de preposto A.Caffart, kiu mortis en la jaro 1721. En la norda navo troviĝas malfrue barokaj altaroj je "Plejsankta Maria Virgulino" el la 1725 kaj altaro je "Sankta Jozefo". La orgeno devenas el la jaro 1706. Antaŭ la preĝejo staras kolono je "Sankta Maria" el la jaro 1712 kaj monumento je "Johano de Nepomuk" el la 1709. Apud staras domo de multoble rekonstruita parokestrejo el la jaro 1566. * '''La preĝejo je "Suprenlevo de Sankta Kruco"''' <gallery> Image:Saint Cross Church Jelenia Gora.jpg|La preĝejo je “Suprenlevo de Sankta Kruco”. Image:Inside Saint Cross Church Jelenia Gora.jpg| Eno de la preĝejo je “Suprenlevo de Sankta Kruco”. Image:Jelenia Góra kościół Podwyższenia Świętego Krzyża_kaplice grobowe2.jpg|La tomba kapelo ĉe la muro ĉirkaŭanta la preĝejon. </gallery> {{-}} La preĝejo je “Suprenlevo de Sankta Kruco” estas la unu el la ses troviĝantaj sur la Silezio tiel nomataj "La Preĝejoj de Graco". La sveda reĝo Karolo la 12-a post la tridekjara milito laŭ la traktato el Altranstädt, el la jaro 1707, devigis la imperiestron Jozefon la 1-an al konstruado de "La Preĝejoj de Graco" pere la protestantoj. La preĝejo estas verko de la sveda arkitekto Marteno Frantz, farita laŭ preĝejo je "Sankta Katarina" el Stokholmo. De la jaro 1957 la preĝejo estas katolika kaj samtempe garnizona. Ĝi estis starigita en jaroj 1709-18 sur la projekcio de la greka kruco. Ĝi ekhavis grandan kupolon kaj sveltan turon (66m da alteco), kaj ene abundan barokan ekipaĵon. Interalie ene oni povas admiri grandiozajn freskojn de eminenta pentristo A.F.Schäffler el Prago (1743-51) kaj freskojn de J.F.Hoffmann sur la volbo de kupolo kaj sur la volboj de transversaj navoj. Unika estas la orgeno el la jaro 1729, pro tio, ke estas lokata malantaŭ la altaro kaj kiu estas la unu el plej grandaj en la Malsupra Silezio. Belegaj estas abunde ornamita predikejo (1717), la baptujo (1717) kaj ĉefa altaro (1727, alikonstruita en: la 1899, la 1909 kaj post la 1950) kun pentraĵo "La Kristo sur la Olivarbara Monto" (1859). La tri etaĝoj de jubeoj kaj vasta teretaĝo kaŭzas, ke la preĝejo oni povas enhavi la 4020 da personoj en la sidejaj lokoj. Ĉirkaŭ la preĝejo ĉe la muro troviĝas vico de la 19 tombaj kapeloj. La tombaj kapeloj de patricioj el Jelenia Góra estis konstruitaj en la 18-a jarcento laŭ baroka kaj klasikisma stilo. * '''La ortodoksa preĝejo je "Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo"''' <gallery> Image:Orthodox_church_Jelenia_Gora.jpg|La ortodoksa preĝejo je "Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo". Image:Penitential cross 01.jpg|La "penta kruco" el la muro de la preĝejo. Image: Penitential cross 02.jpg|La "penta kruco" el la muro de la preĝejo. </gallery> {{-}} Antaŭe ĝi estis baroka kapelo je "Sankta Maria Fraŭlino" kaj de la jaro 1952 ĝi estas la ortodoksa preĝejo je "Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo". Ĝi estis konstruita en la jaroj 1737-38 surloke de malnova preĝejo detruita dum la tridekjara milito. Ekipaĵo de la preĝejo devenas el jaroj 1948-52, En la ekstera muro troviĝas la du pentaj krucoj kun bone videblaj iloj de la krimoj. * '''La urbaj defendaĵoj''' <gallery> dosiero:Jelenia Góra Baszta Wojanowska i kaplica św Anny1.jpg|La Turo de la Wojanowska Pordego kaj kapelo je “Sankta Anna” Image:Jelenia Góra Brama Wojanowska1.jpg|La Wojanowska Pordego. Image:Jelenia Góra Baszta Zamkowa1.jpg|La Kastela Turo. Image:Medieval turret Jelenia Góra.jpg|La Urba Turo. Image:Jelenia Góra mury obronne2.jpg|La remparo </gallery> {{-}} El antaŭaj defendaj konstruaĵoj restis ĝis hodiaŭ la “Turo de la Wojanowska Pordego”, la “Kastela turo”, la “Urba Turo” (16-a jarcento) kaj iom da remapro. La “Wojanowska Pordego” kaj “Wojanowska Turo” estis ero de la mezepokaj defendaĵoj, kiuj gardis la vojon al la vilaĝo Wojanów. La subtera karcero funkciis kiel malliberejo. En la 1480 la turo pro ventego falruiniĝis kaj mortigis 5 homoj. La turo estis rapide rekonstruita kaj estis aldonita horloĝo kaj kupolo kun tureto. Ĉi forme ĝi restis ĝis hodiaŭ. En la “Turo de la Wojanowska Pordego” nun troviĝas la kapelo je “Sankta Anna”. La “Wojanowska Pordego” estis detruita en la jaro 1755. En la jaro 1756 estis starigita nova baroka pordego kun blazonoj de Prusio, de Silezio kaj de la urbo. En la jaro 1869 la pordego estis dispartigita kaj transportita al kazerno. Post la renovigo en la jaro 1998 la turo revenis al sia loko. La Kastela Turo estis konstruita en la 14-a jarcento. Ĝi falis teren post la incendio en la 1549-a jaro. Sur la pinto troviĝas la metala flageto kun videbla cervo kaj dato de la rekonstruo “1584”. Ĝi estis nomita pro tio, ke ĝi situas ĉe pordego, kiu fermis vojon al kastelo, situanta sur la “Monteto de Krzywousty”. En la jaro 1833 la pordego estis detruita, kaj la Kastela Turo restis kiel loko por rigardi panoramon. == Fari == [[File:.Cieplice Promenade.png|thumb|Cieplice Promenade]] == Lerni == == Labori == == Aĉeti == === Vendejaroj === == Manĝi == == Trinki == == Loĝi == === Esperanta loĝado === <!-- En (nomo de la urbo) estas {{Pasporta Servo gastigantoj|loko= |nombro= |jaro= |monato=}}. --> === Kampadejoj === === Hosteloj === === Hoteloj === == Sekureco == == Esperanto == Curt Walther' (naskiĝinta en 1868), estis la unua esperantisto en Silezio. La unua kunveno de la loka Esperanto-Rondo okazis dum la Unua mondmilito, en 1916. Ĉeestis 11 personoj. [https://eventaservo.org/e/ILEI-60 60-a Internacia Kongreso de ILEI] okazos en Jelenia Góra, de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2027. :Kongresa temo: ''Inspiri, instrui, inkluzivi''. :Samtempe kaj samloke okazos simpozio pri edukado kaj la la 2-a virina kongreso. === Esperantaĵoj === [[Dosiero:Jelenia Gora pomnik Zamenhofa.jpg|maldekstra|eta|200px|La monumento dediĉita al d-ro Ludoviko Zamenhof]] {{-}} === Lokaj esperantistoj === == Konsulejoj == == Viziti plu == == Rimarkoj == <references/> {{Skizo}} {{Parto de|Malsuprasilezia Provinco}} 99zftftm7krfqo6n9ngjsdmbjxu9v3m