Adresaro
El Vikipedio
Adresaro estas kolekto de adresoj, kiuj havas ion komunan. Ili povas esti adresoj de konatoj, klientoj, telefon-posedantoj, korespondemuloj, membroj de organizoj aŭ adresoj de organizoj, de firmaoj, institucioj k.s.
La adresaro povas havi formon de folio, kajero, libro aŭ komputila dosiero.
Kolektado de adresoj estas iomete tikla afero, ĉar adresaroj estas facile misuzeblaj. En pluraj landoj ekzistas specialaj leĝoj pri protektado de personoj, kiuj ankaŭ diras, sub kiaj kondiĉoj oni povas adresojn kolekti, teni, respektive publikigi.
La Esperanto-movado de sia komenco eldonadis adresarojn por esperigi kaj kuraĝigi esperantistojn, montri al ili, ke ili ne estas solaj kaj izolaj, ebligi al ili reciprokan korespondadon, vizitadon, kunlaboron (vidu: Unua adresaro, Adresaro de Esperantistoj, Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj, BES-a Adresaro).
Nuntempe la eldonado de adresaroj estas limigita de la supre menciitaj leĝoj.
Adresaro de la nuntempa movado de Jarlibro de UEA, kiu enhavas adresarojn de esperantistaj organizoj kaj de la Delegita reto de UEA.
Pasporta Servo prezentas adresaron de personoj, kiuj volontas loĝigi en sia hejmo vojaĝantajn esperantistoj (malmultekoste aŭ senkoste, sed ĉiam post antaŭa interkonsento).
Pluraj organizaĵoj aŭ unuopuloj eldonas adresarojn de korespondemuloj.
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Adresaroj. La plej praktikaj helpiloj por la praktika uzo de Esperanto, kiuj havas gravan signifon ĝis la ĝenerala akcepto de Esperanto. Ili ebligas la orientiĝon de la esperantistoj, bezonantaj ĉu informojn aŭ konstantajn rilatojn, ĉu helpon aŭ amikan rondon dum eksterlanda vojaĝo. La unua adresaro estis la Adresaro de esperantistoj. Jam en la jaroj antaŭ la unua mondmilito kaj precipe post la milito internaciaj E-societoj eldonis la nomaron de sia membraro. UEA jaron post jaro aperigas en sia jarlibro la adresaron de siaj delegitoj, kaj tiu ĉi Jarlibro estas la plej grava inter la nun ekzistantaj. Ankaŭ SAT, TAGE, IKUE kaj aliaj societoj eldonis diversajn jarlibrojn aŭ simplajn adresarojn. Rimarkindaj adresaroj estis ankoraŭ la BES-a Adresaro kaj la Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj. Estas multaj adresoj troveblaj, ĉefe tiuj de korespondemuloj, en HdE, La Praktiko kaj en aliaj gazetoj. |