Content-Type: text/html; charset=ISO-8859-1
nomo: Volapuko (Volapük)
parolantoj: tre malmulte
landoj: nenie
origino: inventita de [Johann Martin SCHLEYER]?, 1879
skribo: latina?
specimeno: La Patro Nia:
O Fat obas, kel binol in süls,
paisaludomöz nem ola!
Kömomöd monargän ola!
Jenomöz vil olik,
äs in sül, i su tal.
Bodi obsik vädeliki givolös obes adelo.
E pardolös obes debis obsik,
äs id obs aipardobs debeles obas.
E no obis nindukolös in tentadi,
sod aidalivolös obis de bad.
En 1879 germana prelato, [Johann Martin SCHLEYER]? (Sxlajer), kreis novan lingvon por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. La ideo pruvis sin suficxe populara, kaj post kelkaj jaroj la novan lingvo Volapuko akiris anaron de pli ol centmil homoj tra Euxropo kaj Ameriko.
Malgraux tiu frua sukceso, post deko da jaroj gxia parolantaro frakasigxis pro luktoj pri la reg- kaj reform-povo de la lingvo. La plejmulto flugis al aliaj planlingvoj kiel la juna Esperanto, kaj nuntempe nur manpleno de interesitoj scias la lingvon.
La vortprovizon Schleyer prenis el diversaj euxropaj lingvoj, ofte deformita preter facila rekonebleco. Ekzemple, "vol" (mondo) kaj "pük" (lingvo) devenas el la anglaj vortoj "world" kaj "speech". Kvankam tute malgrava lingvistike, tiun cxi deformadon multe mokis la kontrauxuloj de la lingvo. (Nuntempe, la "logika" Lojxbana planlingvo simile deformas sian vortprovizon por akordigi gxin je gxia unika fonologio.)
La gramatiko de Volapuko estas, simile al tio de Esperanto, gxenerale bazita je la [hindeuxropaj lingvoj]? kun pli regulita karaktero: gramatikajxoj formigxas per kunmetado de nesxangxeblaj elementoj, ne per cxiam sxangxantaj flekcioj. Same kiel la [gxermanaj lingvoj]?, gxi uzas kvar kazojn cxe la substantivo: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo. La verbo estas tre fajnsenca, kaj "flekcias" laux tempo, finiteco, aktiveco, persono, nombro, kaj ecx foje sekso de la subjekto.
Jen ankaux: [mallonga gramatiko de volapuko]