Vikicitaro
eowikiquote
https://eo.wikiquote.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.16
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikicitaro
Vikicitaro-Diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Milito
0
1477
53773
53299
2026-08-21T15:39:01Z
RG72
415
53773
wikitext
text/x-wiki
{{Temo
| nomo = Milito
| dosiero =
| vikipedio = Milito
| komunejo =
| komunejokat = War
| vikivortaro = milito
| vikinovaĵoj = Kategorio:Milito
}}
'''[[w:Milito|Milito]]''' estas ĉiu formo de grava konflikto kun aŭ sen uzo de armiloj.
== Citaĵoj ==
=== Jean Baudrillard ===
{{Citaĵo
|teksto = Kio ne plu ekzistas, estas kontraŭstaro de [[malamiko]]j, [[realo]] de antagonismaj kialoj, [[Ideologio|ideologia]] seriozeco de milito, kaj ankaŭ realo de [[venko]] aŭ [[malvenko]], ĉar milito transformiĝis je procezo, kiu jubilas for ekster la limoj de siaj eksteraj elmontroj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La sistemo detenas, timigante sin mem, kaj je tio troviĝas paradokse profita aspekto de detenado: mankas spaco por la milito. Nome pro tio restas esperi pri pluado de la [[Nuklea armilo|nuklea]] eskalado kaj armilkonkuro.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ni lasu ankaŭ la virtualan militon en ĝia orbito, ĉar nome tie ĝi nin protektas: danke al sia ekstrema abstrakteco kaj terura ekscentreco, la [[nuklea armilaro]] iĝas nia plej bona protekto.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Same kiel troa [[tempo]] nutras [[infero]]n de neniofarado, la teknologiaj troaĵoj nutras la inferon de la milito.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La Golfa milito ne okazis [1991]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tio aspektas strange, sed milito sen [[viktimo]]j ĉesas aspekti la vera milito, ĝi pli similas al prototipo de la eksperimenta elpurigita milito, eĉ pli kontraŭhoma, ĉar sen [[Homo|homaj]] perdoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La Golfa milito ne okazis [1991]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Nome tiel ni atingis nerealecon de la milito, kiam tro evoluiĝinta [[Teknologio|teknologia]] [[povo]] supertaksas realan povon de la malamiko, kiun ĝi eĉ ne deziras ekvidi.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La Golfa milito ne okazis [1991]
|origina teksto =
}}
=== Zbigniew Brzeziński ===
{{Citaĵo
|teksto = La milito kiel formale deklarita stato foriris al pasinteco [...] Ekde momento de la fino de la [[Dua mondmilito]] [[Usono]] partoprenis en du grandaj militoj, en kiuj pereis 100 mil usonanoj, kaj en proksimume duondekduo da relative seriozaj operacoj, akompanitaj de malgrandaj perdoj por la usona flanko, kaj ankaŭ unuflanke bombardis almenaŭ tri ĉefurbojn de aliaj ŝtatoj, eĉ ne unu fojon formale deklarinte la militon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kapablo en mallonga tempo venki en unu loka milito estas oble pli efika rimedo kontraŭ estigo de iuj ajn lokaj konfliktoj ol sufiĉe multekosta subtenado de la nombro de trupoj, necesaj por paralela batalado en du lokaj militoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [...] diferenco inter anticipado kaj preventado estas sufiĉe grava de la vidpunkto de la internacia ordo kaj neniukaze devas esti forviŝata [...] Rezigno je dislimigado de tiuj du agotipoj, des pli flanke de la superpotenco, havanta maksimumon de rimedoj por detenado, povas estigi ĉenan reakcion de unuflankaj “preventaj” militoj, maskitaj kiel “anticipaj” agoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri evoluo de la eventoj post la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro 2001]]] Personaj kialoj, speciale grupaj interesoj kaj politikaj kalkuloj, publike pravigataj per drameca, sed foje demagogia retoriko, kaŭzis aperon de kaŝita, sed grava politika malekvilibro, kapabla havi seriozajn internaciajn sekvojn. Subita kaj preskaŭ momenta apero de nova strategia doktrino de “preventa milito”, kontraŭa al la tempopruvitaj internaciaj konvencioj, nur firmigis la suspektojn, ke la sieĝitan hegemonian burokrataron, ŝarĝitan je problemoj de interna [[sekureco]], ne eblas kunigi kun la malferma kaj [[Demokratio|demokratia]] procezo de formado de ekstera politiko.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [...] en la epoko de tutmonda travidebleco, definitiva venko atingita per kontraŭhomaj rimedoj, jam ne estas laŭdata. Eĉ [[Sovetunio|Rusio]], [[Afgana milito (1979-1989)|senkompate eksterminta]] centmilojn da [[afganoj]] kaj transforminta en [[rifuĝinto]]j kelkajn milionojn, ne uzis ekstremajn rimedojn, kiuj garantius al ĝi definitivan venkon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
=== Elias Canetti ===
{{Citaĵo
|teksto = [pri la milito] [...] ĉiu flanko deziras iĝi pli granda [[amaso]] de la vivantoj. La [[malamiko]] ja estu pli granda amaso de la [[mortinto]]j [...] la milito ne estas vera milito, se ĝia [[celo]] ne konsistas unuavice en amasigo de la malamikaj [[kadavro]]j.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Tio, ke la militoj povas daŭri tiom longe, ke ili daŭras eĉ se ili estas delonge malgajnitaj, estas klarigata per profundega bezono de la [[amaso]] konservi sin en la ekscita stato, ne disfali, resti la amaso. Tiu [[sento]] foje estas tiom forta, ke la [[homo]]j [[Konscio|konscie]] preferas kune iri al la [[morto]] nur por ne agnoski la [[malvenko]]n, travivante pro tio disfalon de la propra amaso.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Trarompiĝo de la milito estas unuavice ''trarompiĝo de du [[amaso]]j''.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Emocio|Emociiĝo]] kun kiu la [[homo]]j ekmarŝas al la milito estas klarigata de [[malkuraĝeco]] de la homo antaŭ [[vizaĝo]] de la [[morto]]. Unuope ili ne kuraĝas rigardi al ĝiaj [[okulo]]j. Ĝi estas pli facila duope, kiam du [[malamiko]]j, tiel dirite, [[Ekzekuto|ekzekutas]] unu la alian kaj ĝi estas tute ne la sama morto, kiam al ĝi iras miloj. La plej malbona kio povas okazi al la homo en la milito estas pereo ''kune'' kun la aliaj. Sed tio senigas de la morto unuope, kiun la homoj timas plej multe en la [[mondo]].. Kaj ili ja ne kredas ke tiu plej malbona okazos. Ili opinias, ke eblas transdirekti, transigi al la aliaj pendantan super ili [[Kolektivo|kolektivan]] [[kondamno]]n. ''Ilia mortotransigilo estas la malamiko'' kaj la sola, kio estas postulata de ili, estas avanci la malamikon.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Dum daŭras la milito, la [[amaso]] devas ekzisti, kaj se la [[homo]]j jam ne konsistigas la amason, la milito fakte finiĝis.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[grego]] delonge aperas en kvar diversaj formoj aŭ funkcioj. En ili estas io flua, ili facile transiras unue je alia, sed gravas unufoje kaj por ĉiam difini per kio ili diferenciĝas. La plej natura kaj vera grego — tiu, de kiu fakte originas kaj kun kiu estas ligita nia [[vorto]] mem estas la grego kiu ''[[Ĉasado|ĉasas]]'' [...] la ĉasanta grego transiras al la stato de la ''dividanta'' grego [...] La dua formo, havanta multe da komuna kun la ĉasanta grego kaj ligita al ĝi per multe da transiroj, estas la ''milita'' grego [...] Laŭ ''difiniteco'' de la [[objekto]] de la [[mortigo]] ĝi proksimas al la ĉasanta grego. La tria formo estas la ''[[Ploro|priploranta]]'' grego [...]. En la kvara formo mi arigas aron da fenomenoj, kiuj malgraŭ ĉiuj malsamaĵoj havas ion komunan, nome: [[deziro]]n de kresko. La ''multigantaj aŭ obligantaj gregoj'' formiĝas speciale cele al ''multigo de nombro'' same de la homoj en la [[grupo]], kaj estaĵoj, per kiuj la grupo vivas, do de la [[plantoj]] aŭ la [[besto]]j.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La ''ekstera'' [[grego]], kiu manifestiĝas pli klare kaj pro tio facile priskribeblas, strebas al [[celo]], troviĝanta ekster ĝi mem. Ĝi faras longan [[vojo]]n. Ĝiaj movoj estas rapidigitaj, se kompari ilin kun la movoj en la normala vivo. Tio signifas ke la [[Ĉasado|ĉasanta]] kaj la milita gregoj estas la eksteraj gregoj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [...] ekzistas [[religio]]j de la [[ĉasado]] kaj milito, multiĝo kaj [[ploro]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La interna aŭ idea dinamiko de la milito origine aspektas tiel: el la [[Ploro|priploranta]] [[grego]], kolektiĝinta ĉirkaŭ la [[mortinto]], formiĝas la milita grego, kiu [[Venĝo|venĝas]] lin. El la [[Triumfo|triumfa]] milita grego formiĝas multiganta grego de triumfo.</br>
Nome la ''unua'' mortinto vekas en ĉiuj aliaj [[sento]]n de alproksimiĝanta [[minaco]]. [[Signifo]]n de la unua mortinto ĉe komenco de la militoj malfacilas supertaksi. La [[reganto]]j, [[Deziro|dezirantaj]] komenci la militon, bone [[Scio|scias]], ke necesas nepre eltrovi aŭ krei la unuan mortinton.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La milito, postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn [[mortinto]]jn, naskas poste grandegan kvanton da ili. [[Ploro]] pri ili, kiam la [[venko]] estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de la [[malamiko]]j; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ili [[Liberigo|liberigis]] ĉiujn de la [[timo]], sen kiu la milito tute ne okazus.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La [[malamiko]] estas [[Venko|venkita]], la [[minaco]] unuiginta la [[popolo]]n forfalis, kaj ĉiu nun pensas pri si. La milita [[grego]] disfalas por ''[[rabado]]'', simile al tio kiel tio okazas al la [[Ĉasado|ĉasanta]] grego dum dividado de la [[predo]] [...] Tamen [[danĝero]] de kompleta disfalo de la [[armeo]] ĉe tio estas tiom granda, ke ĉiam estis inventataj rimedoj por restarigo de la militista etoso. La plej bona rimedo estis ''[[festado]] de la venko''.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe la [[Historio|historiaj]] [[nacio]]j de tia speco la milito iĝis la sola rimedo de multiĝo. Ĉu temas pri [[rabado]] de la [[aĵo]]j necesaj por la [[vivo]], aŭ pelado de loĝantoj je [[sklaveco]] — ĉiuj aliaj, pli [[Toleremo|toleremaj]] formoj de la multiĝo estis forĵetitaj kaj ekkonsideritaj maldignaj. Formiĝis io simile al la ŝtata milita [[religio]], celanta al la rapida multiĝo.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = El [[islamo]], en kies karaktero senerare videblas la milita [[religio]], danke al skismo naskiĝis la religio de la [[priploro]], la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la [[ŝijaismo]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Kio de la aliaj povus esti traktata kiel malpleno kaj monotoneco de la milita [[vivo]], al la [[germano]] lumis per la [[komforto]] kaj [[Fajro|fajretoj]] de la [[arbaro]]. Ĉi tie li ne [[Timo|timas]], ĉi tie li estas en [[sekureco]] inter la siaj. Rektecon kaj neklineblecon de la [[arbo]]j li prenis kiel sian [[kutimo]]n.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La defendoplanoj de [[Svislando]] dum la du pasintaj militoj interese spegulis tiun ĉi sinidentigon de la [[nacio]] kun la [[Alpo]]-montaro. Ĉiujn fruktodonajn [[valo]]jn, [[urbo]]jn, [[produktejo]]jn kaze de [[Malamiko|malamika]] [[invado]] oni planis fordoni. La armeo devintus retreti profunden de la [[monto]]j kaj ti ekbatali. La [[popolo]] kaj la [[tero]] estis oferataj. Sed la armeo en la montoj plu reprezentus Svislandon: la amasa simbolo de la nacio transformiĝus je la lando mem.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Oni povas diri, ke en niaj [[Nuntempo|nuntempaj]] [[civilizacio]]j, krom la militoj kaj la [[revolucio]]j, ekzistas nenio, kion oni povus kompari kun [[inflacio]] laŭ ĝiaj longdaŭraj sekvoj. La ŝokoj, kiujn ĝi estigas, estas tiom profundaj, ke pri ili oni preferas silenti aŭ forgesi. Kaj povas esti, oni simple [[Timo|timas]] agnoski ĉe la [[mono]], kies [[valoro]]n la [[homo]]j mem artefarite difinas, amasoforman efikon, kiu grave superas ilian originan destinon kaj kaŝas en si ion mallogikan kaj senfine [[Honto|hontindan]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Egaleco]] de la [[deputito]]j, tio kio faras ilin [[amaso]], konsistas en ilia [[Jura imuneco|imuneco]]. Ĉi tie inter la [[partio]]j mankas diferenco. La [[Parlamento|parlamenta]] sistemo funkcias dum estas garantiita la imuneco. Ĝi disfalas se en ĝi aperas la [[homo]], kapabla kalkuli pri la [[morto]] de iu el anoj de la komunumo. Ekzistas nenio pli danĝera ol vidi la [[mortinto]]n inter tiuj ĉi vivantoj. La milito pro tio estas milito, ke eltrovadon de la rilatumo de la fortoj partoprenas la mortintoj. La parlamento pro tio estas la parlamento, ke ĝi ekskludas la mortintojn.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Malsano]] de la prijuĝo estas la plej disvastiĝinta en la [[Homo|homa]] [[gento]], praktike ĉiuj estas trafitaj de ĝi [...] La homo havas profundan bezonon denove kaj denove regrupigi ĉiujn homojn, kiujn li nur povas imagi [...] Je la fundo de tiu ĉi apartigo kuŝas [[pasio]] al kreado de la [[Malamiko|malamikaj]] [[grego]]j. Finfine ĝi devas konduki al la militaj gregoj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[mongoloj-invadintoj]]] Ili mortigas la [[homo]]jn kiel [[besto]]jn. La [[mortigo]] estas ilia tria [[naturo]], same kiel [[rajdado]] estas la dua. Ili mortigas la homojn same kiel bestojn dum pel[[ĉasado]]. Se ili ne militas, do ili ĉasas; la ĉasadoj estas iliaj ''manovroj''.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Laŭ sia interna [[esenco]] la [[produktado]] havas [[Paco|pacan]] karakteron. Neniigado, kaŭzata de la milito kaj [[detruado]], damaĝas ĝin. Je tio [[kapitalismo]] kaj [[socialismo]] estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la sama [[kredo]]. Por ambaŭ la produktado estas kiel [[pupilo]] de la [[okulo]]. Ĝi konkeris koran inklinon de ambaŭ kaj ilia rivalado en tiu ĉi sfero kaŭzis furoron de la produktado. Ili iĝas ĉiam pli similaj unu al alia. Videblas ankaŭ kreskanta reciproka [[estimo]]. Kaj ĝi estas kaŭzita, ni aŭdacos diri, sole per la [[sukceso]]j de la produktado. Nun ne eblas opinii, ke ili strebas neniigi unu la alian, ili streblas unu la alian superi.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Trafas la [[okulo]]jn strebo al formiĝo de gigantaj duoblaj [[amaso]]j, nomantaj sin laŭ la mondopartoj — la [[Oriento]] kaj la [[Okcidento]]. Ili ĉion ensorbas en sin kaj kio estas ne ensorbita de ili, tio estas eta kaj senpova. Stulta kontraŭstaro de tiuj ĉi duoblaj amasoj, ilia armiteco ĝis [[dento]]j kaj baldaŭ eĉ ĝis la ''[[Luno]]'', vekis en la [[mondo]] [[Apokalipso|apokalipsan]] [[timo]]n: la milito inter ili povas neniigi la [[homaro]]n. Tamen okazis, ke tendenco de la multigado tiom fortiĝis, ke la milito subiĝis al ĝi — ĝi estas nura ĝena obstaklo. La milito kiel rimedo de la rapida multigado elĉerpis sin per eksplodo de la arkaiko en [[Germanio]] en la tempo de [[nacional-socialismo]] kaj, nun povas esti certaj, malaperis por ĉiam. Ĉiu lando nun montras emon gardi sian [[produktado]]n pli atente ol siajn civitanojn.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[reganto]] kaj milito] Kiel ajn li montru sin ekstere, lia profunda kaj sekreta bezono estas maldensigi la vicojn de propraj subtenantoj. Por [[Libereco|liberigi]] lin de la [[timo]] de la [[ordono]]j necesas ke mortu multaj el tiuj, kiuj luktas je lia flanko.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
=== Carl von Clausewitz ===
{{Citaĵo
|teksto = La milito estas nenio alia ol daŭrigo de la ŝtata [[politiko]] per aliaj rimedoj.
|aŭtoro= [[Carl von Clausewitz]]
|verko= Pri la milito
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Militarto ĝenerale kaj militestro en ĉiu aparta kazo rajtas postuli, ke direkto kaj intenco de la politiko ne kontraŭu la militajn metodojn [...] ĉar la politika intenco estas la celo, dum la milito estas nura rimedo kaj neniam eblas imagi rimedon sen celo.
|aŭtoro= [[Carl von Clausewitz]]
|verko= Pri la milito
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [...] la milito estas sfero de malcerteco; tri kvaronoj de tio sur kio sin bazas militado kuŝas en nebulo de nekonateco.
|aŭtoro= [[Carl von Clausewitz]]
|verko= Pri la milito
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Krome siaspecan obstaklon prezentas malfidindeco de la informoj dum la milito; ĉiuj agoj okazas ĝis certa grado je krepusko; aldone tiu ĉi lasta nemalofte, simile al nebulo aŭ lunlumo, kreas iluzion de troigita volumeno kaj strangaj konturoj.
|aŭtoro= [[Carl von Clausewitz]]
|verko= Pri la milito
|origina teksto =
}}
=== Samuel P. Huntington ===
{{Citaĵo
|teksto = Dum la milito multaj [[identeco]]j poiomete malaperas kaj dominanta iĝas identeco, kiu estas la plej grava en [[konflikto]]. Tia identeco preskaŭ ĉiam estas difinata de [[religio]].
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La ĉefaj partoprenantoj malkapablas haltigi propraforte militojn, kiuj okazas laŭlonge de linioj de civilizaj splitiĝoj. Haltigi ilin kaj preventi ilian transformiĝon je tutmondaj militoj — plenumo de tiu ĉi tasko dependas ĉefe de [[intereso]]j kaj [[ago]]j de akso-ŝtatoj de la ĉefaj mondaj [[civilizacio]]j. Militoj laŭlonge de la splitiĝo ekbolas malsupre, [[paco]] laŭlonge de la splitiĝa linio likas de supre.
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Okcidento]] nun evidente eliras el fazo de [[konflikto]]. [[Okcidenta civilizacio]] iĝas zono de [[sekureco]]; militoj ene de la Okcidento, sen kalkuli foje okazantajn [[Moruaj militoj|Moruajn militojn]], estas fakte neimageblaj.
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Por eviti estonte grandajn intercivilizajn militojn, la akso-ŝtatoj devas sin deteni de enmiksiĝo en [[konflikto]]j okazantaj en aliaj [[civilizacio]]j. Sendube tiun ĉi [[ideo]]n por iuj ŝtatoj, speciale por [[Usono]], estos malafacile akcepti.
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
=== Carl Gustav Jung ===
{{Citaĵo
|teksto = La homaj militemaj [[instinkto]]j estas neelradikeblaj, do stato de la perfekta [[paco]] neimageblas. Eĉ pli, la paco estas terura, ĉar ĝi naskas la militon. La vera [[demokratio]] estas la supera psikologia institucio, kiu akceptas la homan naturon kia ĝi estas, kaj lasas neceson de konflikto ene de la naciaj ŝtatlimoj.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Lukto kontraŭ la ombro
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [...] ĉiuj [[Okcidenta civilizacio|okcidentaj]] [[demokratio]]j havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj [[malamiko]]j kaj je la neceso de interna [[paco]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Lukto kontraŭ la ombro
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Gigantaj [[katastrofo]]j, kiuj minacas nin, estas ne la naturaj eventoj de la [[Fiziko|fizika]] aŭ [[Biologio|biologia]] deveno, sed la eventoj [[Psiko|psikaj]]. Nin terurskale minacas militoj kaj [[revolucio]]j, kiuj estas nenio alia kiel la psikaj [[epidemio]]j. En iu ajn tempo iu ĥimero povas ekregi milionojn da homoj kaj tiam denove eksplodos mondmilito aŭ detruega revolucio. Anstataŭ atendi danĝerojn de la sovaĝaj bestoj, forfaloj kaj inundoj, la homo nun devas timi la naturajn fortojn de sia psiko. La psiko estas la granda forto, kiu multoble superas ĉiujn fortojn en la mondo.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Evoluo de la individuo
|origina teksto =
}}
=== Martin Luther King ===
{{citaĵo
|origina teksto=The evils of capitalism are as real as the evils of militarism and evils of racism.
|teksto=La malbonoj de [[kapitalismo]] estas same realaj kiel la malbonoj de militismo kaj la malbonoj de [[rasismo]].
|aŭtoro=[[Martin Luther King]]
|verko=Parolo al SCLC-estraro la 30-an de marto 1967}}
{{citaĵo
|origina teksto=We must see now that the evils of racism, economic exploitation and militarism are all tied together [...] you can’t really get rid of one without getting rid of the others [...] the whole structure of American life must be changed.
|teksto=Ni devas nun vidi, ke la malbonoj rasismo, ekonomia ekspluato kaj militismo ĉiuj estas ligitaj [...] oni ne vere povas forigi unu sen forigi la aliajn [...] la tuta strukturo de la usona vivo devas ŝanĝiĝi.
|aŭtoro=[[Martin Luther King]]
|verko=Raporto al SCLC-estraro en majo 1967
}}
{{Citaĵo|teksto =Viroj, de jaroj parolas pri milito kaj [[paco]]. Sed nun ili ne plu povas paroli pri tio. Ĝi ne plu estas [[elekto]] inter [[perforto]] kaj malperforto en ĉi tiu mondo; ĝi estas elekto inter neperforto aŭ [[Ekzistado|neekzisto]].
|aŭtoro =[[Martin Luther King]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Men, for years now, have been talking about war and peace. But now, no longer can they just talk about it. It is no longer a choice between violence and nonviolence in this world; it's nonviolence or nonexistence.}}
=== Mao Zedong ===
{{Citaĵo
|teksto = [formulo de la [[Gerilo|gerila milito]]] Malamiko avancas — ni retretas; kiam la malamiko laciĝis — ni atakas, li retretas — ni avancas.
|aŭtoro= [[Mao Zedong]]
|verko=
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ekstermado de la fortoj de la malamiko estas komprenata kiel ĝia malarmado kaj la tiel nomata “senigo de la malamiko de la rezistoforto”, ne ĝia kompleta ekstermado.
|aŭtoro= [[Mao Zedong]]
|verko=
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [...] se estante en malfavoraj kondiĉoj ne forlasi parton de teritorio kaj senracie engaĝiĝi je decida batalo sen havi certecon pri ĝia sukceso, do perdinte armeon ni neeviteble perdos ankaŭ la tutan teritorion. Kaj tiam jam ne parolindos pri revenigo de la perdita teritorio.
|aŭtoro= [[Mao Zedong]]
|verko=
|origina teksto =
}}
=== George Marshall ===
{{Citaĵo|teksto ='''La sola maniero kiel homoj povas gajni militon estas [[Malhelpo|malhelpi]] ĝin.'''
|aŭtoro =[[George Marshall]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} The only way human beings can win a war is to prevent it.}}
{{Citaĵo|teksto =Milita [[potenco]] gajnas [[batalo]]jn, sed [[Spirito|spirita]] potenco gajnas militojn.
|aŭtoro =[[George Marshall]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Military power wins battles, but spiritual power wins wars.}}
=== Morteza Mirbaghian ===
{{citaĵo|[[Politikistoj]] ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas idiotoj.|aŭtoro = [[Morteza Mirbaghian]]}}
{{citaĵo|Se ne estus pro [[profito]], nenie okazus milito.|aŭtoro = [[Morteza Mirbaghian]]}}
{{citaĵo| Inter animaloj kiuj ĉiam pretas por fibataloj; estas [[vulpo]]j kaj lupoj,regantoj kaj ĝeneraloj.|aŭtoro = [[Morteza Mirbaghian]]}}
{{citaĵo|Malantau sanktaj bataloj, ofte kuŝas fikialoj.|aŭtoro = [[Morteza Mirbaghian]]}}
{{citaĵo|Oni ne lernu kiel militi, lernu kiel tion eviti.|aŭtoro = [[Morteza Mirbaghian]]}}
=== Andrej Movĉan ===
{{Citaĵo
|teksto = Milita [[buĝeto]] de [[Usono]] estas 10-oble pli granda [ol tiu de Rusio], tiu de [[Ĉinio]] — 2-oble pli granda [...] ni havas la plej longan en la [[mondo]] gardatan [[landlimo]]n [...] Do la [[Kremlo]] estas ne militaristo, sed pragmatisto.
|aŭtoro = [[Andrej Movĉan]]
|verko = Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
|origina teksto = Оборонный бюджет у США в 10 раз больше, у Китая — в 2 [...] у нас самая длинная в мире охраняемая граница [...] Так что не милитарист Кремль, а прагматик.
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ni certe postrestas de [[Usono]] je 10-15 jaroj en la ĉefaj tipoj de [[armilo]]j kaj plu postrestos, sed ni ja ne militos kontraŭ ili, do tio ne gravas.
|aŭtoro = [[Andrej Movĉan]]
|verko = Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
|origina teksto = Мы, конечно, отстаем от США на 10-15 лет в основных видах вооружений, и дальше будем, но нам с ними и не воевать, так что неважно.
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ni alkutimiĝis, ke [[historio]] de la [[mondo]] estas historio de [[caro]]j kaj [[heroo]]j: por la unuaj milito estas speco de [[sporto]] kaj rimedo fortigi la [[potenco]]n, por la duaj ĝi estas la sola medio, kie ili povas realigi sin. Kio okazas al la aliaj, "simplaj" [[homo]]j, tion la historio prisilentas aŭ donas [[informo]]n tiom koncize kaj senemocie, ke ni simple ne atentas tion. Eble pro tio fantomoj de la militoj denove revenas [...]
|aŭtoro = [[Andrej Movĉan]]
|verko = Rusio en la epoko de postvero: Racio kontraŭ informa bruo [2019]
|origina teksto = Мы привыкли, что история мира — это история царей и героев: для первых война — вид спорта и способ укрепления власти, для вторых — единственная стихия, где они могут реализоваться. Что происходит с другими, «простыми» людьми, история либо умалчивает, либо дает информацию так коротко и безэмоционально, что мы просто не обращаем на это внимания. Может быть, именно поэтому призраки войн опять возвращаются [...]
}}
{{Citaĵo
|teksto = La ĉefa kontraŭulo de militoj en la nuna [[mondo]] estas kresko de parto de internacia [[komerco]]. Milito, kiel montras [[historio]], neniam komenciĝas se landoj sukcesas superi certan nivelon de komerco inter si. Interalie pro tio haveblas [[espero]], ke [[Rusio]] kun [[EU]] neniam komencos armitan [[konflikto]]n.
|aŭtoro = [[Andrej Movĉan]]
|verko = Kiu kaj por kio bezonas militon [februaro 2016]
|origina teksto = Главный противник войн в современном мире — рост доли внешней торговли. Война, как показывает история, никогда не начинается, если страны добиваются превышения определенного уровня внешней торговли между собой. В частности, поэтому есть надежда, что Россия с ЕС никогда не вступят в вооруженный конфликт.
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ŝtatoj, aniĝintaj en militaj aliancoj, malofte militas — sindevigoj kadre de alianco postulas interkonsenton pri komenco de milito, kion malfacilas fari, konsiderante interesojn de aliaj aliancanoj; ekstera [[agreso]] ja kontraŭ lando, malantaŭ kiu staras aliancanoj, estas malpli probabla.
|aŭtoro = [[Andrej Movĉan]]
|verko = Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
|origina teksto = Государства, входящие в военные блоки, редко воюют — обязательства по блоку требуют договоренности о начале войны, что сложно сделать, имея в виде интересы других участников блока; внешняя же агрессия на страну, за спиной которой стоят партнеры по блоку, менее вероятна.
}}
{{Citaĵo
|teksto = En la tiel nomata ruĝa kvadrato (nulo ĝis 6000 [[dolaro]]j de pokapa MEP kaj 5 ĝi 12% de krudmateriala [[rento]] en MEP) konstante okazas militoj kaj [[koloraj revolucioj]].
|aŭtoro = [[Andrej Movĉan]]
|verko = Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
|origina teksto = В так называемом красном квадрате (от нуля до 6000 долларов подушевого ВВП и от 5 до 12% доли сырьевой ренты в ВВП) все время происходят войны и цветные революции.
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ekde la [[1970-aj jaroj|70-aj jaroj]] de la [[20-a jarcento|pasinta jarcento]] laŭ diversaj pritaksoj 25 ĝis 50% de ĉiuj militoj en la [[mondo]] havis kiel [[kaŭzo]]n demandojn pri kontrolado super [[nafto]]resursoj aŭ iĝis eblaj danke al uzado de naftaj enspezoj.
|aŭtoro = [[Andrej Movĉan]]
|verko = Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
|origina teksto = С 70-х годов прошлого века, по разным оценкам, от 25 до 50% всех войн в мире имело причиной вопросы контроля нефтяных ресурсов либо стало возможным благодаря использованию нефтяных доходов.
}}
=== José Ortega y Gasset ===
{{Citaĵo
|teksto = [...] la dua ŝtupo de [[Burokratio|burokratiĝo]] iĝas militiĝo de la [[socio]]. La tuta atento estas direktita al armeo. [[Povo]] estas unuavice garantianto de la [[sekureco]] (tiu sekureco, de kiu, mi memorigas, komenciĝas la [[Amaso|amasa]] [[konscio]]). Do la [[ŝtato]] estas unuavice armeo.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = La internaj [[Eŭropo|eŭropaj]] militoj preskaŭ ĉiam havis interesan trajton, kiu similigis ilin al hejmaj skandaloj. Ili ne planis forviŝi malamikon de sur la tero kaj estis precipe militoj konkuraj, militoj de rivaloj, similaj al interbatiĝoj de buboj aŭ diskutoj de [[heredanto]]j.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
=== Diversaj aŭtoroj ===
{{Citaĵo
|teksto = Kreante planon de operacoj neniam decas forgesi la ĉefan taskon de la milito — laŭeble plej rapidan atingon de profita [[paco]]; sekve ĉio devas esti direktita al tio ke per decidaj [[atako]]j laŭeble plej rapide devigi la [[malamiko]]n al paco.
|aŭtoro= [[Karlo de Aŭstrio-Teŝino]]
|verko= Bazo de la alta militarto por generaloj de aŭstria armeo [1806]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [...] la milito estas scienco saturita de nebuloj, malebligantaj moviĝi kun [[certeco]].
|aŭtoro= [[Maŭrico de Saksio]]
|verko= Teorio de militarto
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Mi ne kredas je [[Marksismo|marksisma]] teorio de [[konkero]] de iuj [[teritorio]]j, [[merkato]]j... Ĉio ĉi estas malgravaĵoj. La milito sidas en la homa [[naturo]].
|aŭtoro= [[Boris Nemcov]]
|verko=Provincano [1997]
|origina teksto = Я не верю в марксистскую теорию захвата каких-то территорий, рынков сбыта… Все это ерунда. Война заложена в человеческой природе.
}}
{{Citaĵo
|teksto = [en 1793] [...] militoj inter la [[reĝo]]j finiĝis; komenciĝis militoj inter la [[popolo]]j.
|aŭtoro= [[Robert Roswell Palmer]]
|verko= Frederick the Great, Guibert, Bulow: From Dynastic to National War [1986]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [fine de la [[19-a jarcento]]] [[Minaco]] de milito en nia [[tempo]] devenas [...] de interna [[politiko]] de landoj, kie malfortan [[registaro]]n kontraŭstaras forta [[Naciismo|naciisma]] [[movado]].
|aŭtoro= [[Lord Palmerston]]
|verko=
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Ve al tiu ŝtata aganto, kiu ne zorgos anticipe trovi tian pravigon por milito, kiu ankaŭ post la milito plu havos [[signifo]]n.
|aŭtoro= [[Otto von Bismarck]]
|verko=
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono]], eksterminta per la 18-a amendo de la [[Konstitucio de Usono|konstitucio]] [[malbono]]n de [[drinkado]], alvokis la [[mondo]]n ekstermi la militon per ĵura [[promeso]]. La mondo, kiu riskis nek kredi tion, nek dubi, obeis.
|aŭtoro= [[Denis William Brogan]]
|verko=
|origina teksto =
}}
{{citaĵo
|teksto= [[Maliculo]] ĉiam estas Aliulo [...] Do nome dum la milito Bonulo havas la plej klaran [[konscio]]n [...] Bedaŭrine ĉiam militi ne eblas. De [[tempo]] al tempo necesas [[paco]]. Por paca tempo la [[socio]] en sia saĝeco difinis profesiajn maliculojn. Tiuj ĉi malicaj [[homo]]j same necesas al la bonaj kiel [[ĉiesulino]]j necesas al [[virtulino]]j. Pro tio ili estas skrupule elektataj. Ili devas havi aĉan devenon kaj ne havi [[espero]]n je pliboniĝo.
|aŭtoro=[[Jean-Paul Sartre]]
|verko= Saint Gent: Actor and Martyr
|originala teksto=
}}
{{Citaĵo
|teksto = [...] ekzistas [[strategio]] de lacigado kaj strategio de frakasado, inter tiuj ĉi du strategioj ŝanceliĝas milita sperto de la [[pasinteco]].
|aŭtoro= [[Aleksej Konstantinoviĉ Toporkov]]
|verko= Metodo de militaj scioj [1927]
|origina teksto = [...] есть стратегия утомления и стратегия сокрушения, между этими двумя полярностями колеблется военный опыт прошлого.
}}
{{citaĵo|teksto= Se vi volas la [[paco]]n, pretigu militon.|aŭtoro=|verko=[[Latinaj proverboj|Latina proverbo]]|origina teksto=Si vis pacem, para bellum.}}
{{citaĵo|teksto=Mi ne scias kiun armilon homaro uzos en Tria Mondmilito, sed en Kvara uzos klaboj.|aŭtoro=[[Albert EINSTEIN]]verko=|origina teksto=Ich weiß nicht mit welchen Waffen sich die Menschen im 3. Weltkrieg bekämpfen, aber im 4. werden es Keulen sein. (ger.)}}
{{citaĵo|Neniam estis bona milito aŭ malbona paco.
|origina teksto=There never was a good war or a bad peace.
|aŭtoro=[[Benjamin FRANKLIN]]
|verko=epistolo al Josiah Quincy (11-a de septembro [[w:1783|1783]])}}
{{citaĵo|teksto=Ĉiuj kiuj intencas detrui la [[libereco]]jn de [[demokratio|demokratia]] nacio devus scii ke milito estas la plej efektiva kaj plej rapida rimedo por efektivigi tion. |aŭtoro=[[Alexis de Tocqueville]]|verko=|origina teksto=}}
{{citaĵo
|teksto=La milito estas la terorismo de la riĉuloj, la terorismo estas la milito de la malriĉuloj!
|origina teksto=Terrorism is the war of the poor, and War is the terrorism of the rich.
|aŭtoro=[[Peter Ustinov]]}}
{{Citaĵo
|teksto = Mi havas antaŭsenton, kiu sonas kiel senracieco, sed tamen ne lasas min: la milita [[ŝtato]] devas iĝi granda [[Industrio|industria]] giganto. Koncentriĝo de la [[homo]]j en grandaj [[entrepreno]]j ne devas eterne resti je ilia konsidero; logika sekvo de tio estos anticipe difinita kaj progresanta nombro de [[Mizero|mizerularo]], vestita je [[uniformo]], kaj komencanta sian [[tago]]n akompane de tamburado [...] Atendiĝas longa kaj propravola subiĝo al unuopaj gvidantoj kaj uzurpatoroj. La [[homo]]j ne plu kredas je la principoj kaj [[kredo]]s verŝajne de [[tempo]] al tempo je la savintoj. Pro tiu kialo la aŭtoritata [[potenco]] denove levos la [[kapo]]n en la fascina [[20-a jarcento]] kaj tiu kapo estos terura.
|aŭtoro = [[Jacob Burckhardt]]
|verko = Letero al amiko [1872]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = Politikaj celoj de la milito devas komplete kongrui al milita potencialo de la [[ŝtato]], bataleblecoj de la [[armitaj fortoj]] kaj al aplikataj de ili metodoj de militado, kaj tiuj lastaj devas fidinde garantii atingon de la starigitaj [[celo]]j.
|aŭtoro= [[Nikolaj Ogarkov]]
|verko= Historio instruas pri atentemo [1985]
|origina teksto = Политические цели войны должны в полной мере соответствовать военному потенциалу государства, боевым возможностям вооруженных сл и применяемым ими способам ведения боевых действий, а последние должны надежно обеспечить достижение поставленных целей.
}}
{{citaĵo|Laŭ generaloj 'la milit' necesas -/nu, kunpremeble, ĉar per ĝi inspeza/tiaj fraponoj, kaj hakiras gloron/ dum vo kaj mi ekiras nur doloron/
Kiam la morto fermas/ al mi la okulojn/ la mondo mortas/ sed la celo/ daŭras|verko=[[La Infana Raso]] de [[William Auld]]}}
{{Citaĵo|teksto = Se ni estas seriozaj pri [[paco]], tiam ni devas labori por ĝi tiel arde, serioze, senĉese, zorgeme kaj kuraĝe kiel ni iam prepariĝis por milito.
|aŭtoro = [[Wendell Berry]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} If we are serious about peace, then we must work for it as ardently, seriously, continuously, carefully, and bravely as we have ever prepared for war.}}
{{Citaĵo|teksto = '''[[Maljunulo|Maljunaj viroj]] deklaras militon. Sed estas [[juneco]], kiu devas batali kaj [[Morto|morti]].'''
|aŭtoro = [[Herbert C. Hoover]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Older men declare war. But it is youth that must fight and die.}}
{{Citaĵo|teksto = Kiel ni povas eskapi el la [[kaptilo]], kiun la [[Terorismo|teroristoj]] metis al ni? Nur rekonante, ke la milito kontraŭ terorismo ne povas esti gajnita per milito. Ni devas, kompreneble, protekti nian [[sekureco]]n; sed ni devas ankaŭ korekti la plendojn, de kiuj nutriĝas terorismo. [[Krimo]] postulas polican laboron, ne armean agon.
|aŭtoro = [[George Soros]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} How can we escape from the trap that the terrorists have set us? Only by recognizing that the war on terrorism cannot be won by waging war. We must, of course, protect our security; but we must also correct the grievances on which terrorism feeds. Crime requires police work, not military action.}}
{{Citaĵo|teksto = Se vi daŭre [[Malamo|malamas]], vi eniras en la saman [[filozofio]]n, kiu komencis la militon. Vi devas vidi antaŭen al la personoj kaj la novaj tempoj.
|aŭtoro = [[Roman Polański]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} If you continue to hate, you are entering into the same philosophy that began the war. You have to look forward at people and new times.}}
{{Citaĵo|teksto = '''La termino "justa milito" enhavas internan [[kontraŭdiro]]n. Milito estas esence [[Maljusteco|maljusta]], kaj la granda defio de nia tempo estas kiel trakti [[malbono]]n, [[Tirano|tiraneco]]n kaj [[subpremo]]n sen mortigi amason da homoj.'''
|aŭtoro = [[Howard Zinn]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} The term "just war" contains an internal contradiction. War is inherently unjust, and the great challenge of our time is how to deal with evil, tyranny, and oppression without killing huge numbers of people.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Ne estas milito inter [[Islamo|islamanoj]] kaj ne-islamanoj, sed inter [[Ekstremo|ekstremisto]]j kaj moderuloj de ĉiuj [[religio]]j [...] Kio gravas estas ne vivi en [[timo]]. La plej danĝera afero estas rezigni kaj perdi [[espero]]n. La ĉefa malamiko ne estas [[terorismo]] aŭ ekstremismo, sed [[nescio]].'''
|aŭtoro = [[Reĝino Rania de Jordanio]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto = Ĉiu, kiu iam rigardis la vitrajn [[okulo]]jn de mortanta [[soldato]] sur la [[batalkampo]], forte pensos antaŭ ol komenci militon.
|aŭtoro = [[Otto von Bismarck]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto = '''Mi nenion povas diri al vi pri tiu ĉi milito. Ĝi estas kiel ĉiuj militoj, mi [[Supozo|supozas]]. La entombigistoj gajnas ĝin. Ho, la [[politikisto]]j multe parolos pri ĝia "[[gloro]]", kaj la [[maljunulo]]j parolos pri ĝia "[[bezono]]" - la [[soldato]]j, ili nur volas iri hejmen.'''
|aŭtoro = James Lee Barretten
|verko = Shenandoah|origina teksto ={{lingvo|en}} There's nothing much I can tell you about this war. It's like all wars, I suppose. The undertakers are winning it. Oh, the politicians will talk a lot about the "glory" of it, and the old men'll talk about the "need" of it — the soldiers, they just want to go home.}}
{{Citaĵo|teksto = '''Iuj dirus, ke estas tro [[Idealismo|idealisme]] kredi je socio bazita sur [[toleremo]] kaj [[Sanktulo|sankteco]] de la homa vivo, kie limoj, [[nacieco]]j kaj [[ideologio]]j gravegas. Al tiuj, kiujn mi diras, tio ne estas idealismo, sed pli ĝuste [[realismo]], ĉar [[historio]] instruis al ni, ke milito malofte solvas niajn [[diferenco]]jn. [[Forto]] ne resanigas malnovajn [[vundo]]jn; ĝi malfermas novajn.'''
|aŭtoro = [[Mohamed ElBaradei]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto = '''Mi certas, ke se la [[patrino]]j de diversaj nacioj povus renkontiĝi, ne plu ekzistus militoj.'''
|aŭtoro = [[E. M. Forster]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto = Oni diras, ke ne plu estos milito. Ni devas ŝajnigi [[Kredo|kredi]] tion. Sed kiam milito venos, estas ni, kiuj prenos la unuan [[ŝoko]]n kaj aĉetos [[tempo]]n per niaj vivoj. Estas ni, kiuj konservas la [[fido]]n.
|aŭtoro = [[Richard McKenna]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} It is said there will be no more war. We must pretend to believe that. But when war comes, it is we who will take the first shock and buy time with our lives. It is we who keep the faith.}}
{{Citaĵo|teksto = '''[[Unueco]] kaj [[kunlaboro]] en milito evidente multigas la [[potenco]]n de la individuo miloble. Ĉu estas la ombro de kialo, ke ili ne devas produkti egalajn efikojn en [[paco]]; kial la [[principo]] de kunlaboro ne devas doni al homoj la samajn superajn potencojn kaj avantaĝojn (kaj multe pli grandajn) en la kreado, konservado, distribuado kaj ĝuado de [[riĉeco]]?'''
|aŭtoro = [[Robert Owen]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Union and co-operation in war obviously increase the power of the individual a thousand fold. Is there the shadow of a reason why they should not produce equal effects in peace; why the principle of co-operation should not give to men the same superior powers, and advantages, (and much greater) in the creation, preservation, distribution and enjoyment of wealth?}}
{{Citaĵo|teksto = '''La veraj kaj daŭraj [[venko]]j estas tiuj de [[paco]], kaj ne de milito.'''
|aŭtoro = [[Ralph Waldo Emerson]]|verko =|origina teksto = {{lingvo|en}} The real and lasting victories are those of peace, and not of war.}}
{{Citaĵo|teksto ='''Batali militojn ne multe temas pri [[Mortigo|mortigi]] homojn, sed pri [[Scio|ekscii]] aferojn. Ju pli vi scias, des pli probable vi gajnos [[batalo]]n.'''
|aŭtoro = [[Tom Clancy]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Fighting wars is not so much about killing people as it is about finding things out. The more you know, the more likely you are to win a battle.}}
{{Citaĵo|teksto ="Milito kontraŭ [[terorismo]]" estas nepraktigebla [[koncepto]], se ĝi signifas batali terorismon per terorismo. La sentoj en ambaŭ [[flanko]]j ne estas, ke ili partoprenas iun malbonan kaj [[Krimo|kriman]] agon, sed ke ili riskas siajn vivojn [[Heroo|heroe]] pro tio, kion ili konsideras [[Justeco|justa]] kaŭzo.
|aŭtoro = [[John Mortimer]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} A "war against terrorism" is an impracticable conception if it means fighting terrorism with terrorism. The feelings on both sides are not that they are taking part in some evil and criminal act but risking their lives heroically for what they consider to be a just cause.}}
{{Citaĵo|teksto ='''Mi havis la [[bonŝanco]]n kaj okazon reveni [[Hejmo|hejmen]] kaj diri la [[vero]]n; multaj [[soldato]]j, kiel Pat Tillman [...] ne havis tiun ŝancon. La vero pri milito ne ĉiam estas facila. La vero estas ĉiam pli [[Heroo|heroa]] ol la propagando.'''
|aŭtoro = [[Jessica Lynch]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} I had the good fortune and opportunity to come home and to tell the truth; many soldiers, like Pat Tillman [...] did not have that opportunity. The truth of war is not always easy. The truth is always more heroic than the hype.}}
{{Citaĵo|teksto =Militoj produktas multajn [[Fikcio|fikciajn]] [[rakonto]]jn, kelkaj el ili estas rakontitaj ĝis ili estas [[Kredo|kredataj]] kiel [[vero]]j.
|aŭtoro = [[Ulysses S. Grant]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Wars produce many stories of fiction, some of which are told until they are believed to be true.}}
{{Citaĵo|teksto ='''Kiel oni [[Regado|regas]] la mondon kaj kiel komenciĝas militoj? [[Diplomatio|Diplomatoj]] diras [[mensogo]]jn al [[Ĵurnalismo|ĵurnalistoj]] kaj tiam [[Kredo|kredas]] tion, kion ili [[Legado|legas]].'''
|aŭtoro = [[Karl Kraus]]
|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Mi, kiu sendis [[armeo]]jn al [[fajro]] kaj [[soldato]]jn al ilia [[morto]], diras hodiaŭ: Ni veturas al milito, kiu ne havas [[viktimo]]jn, nek [[Vundo|vunditojn]], nek [[sango]]n, nek [[sufero]]n. Ĝi estas la sola milito, kiu oni plezure partoprenas - la milito por [[paco]].
|aŭtoro = [[Jicĥak Rabin]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =La anomalio de milito estas, ke la plej bonaj viroj mortigas sin, dum ruzaj viroj trovas sian [[ŝanco]]n regi en maniero kontraŭa al [[justeco]].
|aŭtoro = [[Émile Chartier]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto =Milito startas - samtempe kun la reakciaj [[forto]]j de la [[Kapitalismo|kapitalisma]] mondo - la generajn fortojn de socia [[revolucio]], kiuj fermentas en ĝiaj profundoj.
|aŭtoro = [[Roza Luksemburg]]|verko =|origina teksto =}}
{{Citaĵo|teksto = '''La [[celo]] de [[registaro]] en [[paco]] kaj milito ne estas la [[gloro]] de regantoj aŭ de rasoj, sed la [[feliĉo]] de la simpla homo.'''
|aŭtoro = [[William Beveridge]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} The object of government in peace and in war is not the glory of rulers or of races, but the happiness of the common man.}}
{{Citaĵo|teksto =[[Historio]]n ne faras nur [[reĝo]]j kaj [[parlamento]]j, [[prezidanto]]j, militoj kaj [[generalo]]j. Ĝi estas la [[historio]] de homoj, de ilia [[amo]], [[honoro]], [[fido]], [[espero]] kaj [[sufero]]; de naskiĝo kaj morto, de malsato, soifo kaj malvarmo, de [[soleco]] kaj malĝojo.
|aŭtoro = [[Louis L'Amour]]
|verko =
|origina teksto ={{lingvo|en}} History is not made only by kings and parliaments, presidents, wars, and generals. It is the story of people, of their love, honor, faith, hope and suffering; of birth and death, of hunger, thirst and cold, of loneliness and sorrow.}}
{{Citaĵo|teksto =[[Historio]] instruas ke militoj komenciĝas kiam [[registaro]]j kredas, ke la [[prezo]] de agreso estas malmultekosta.
|aŭtoro = [[Ronald Reagan]]|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} History teaches that wars begin when governments believe the price of aggression is cheap.}}
{{Citaĵo|teksto =Ni ne bezonas militon por veki homan [[energio]]n. Estas almenaŭ egala amplekso por [[kuraĝo]] kaj grandanimeco en beno, kiel en detruado de la [[homaro]].
|aŭtoro = [[William Ellery Channing]]
|verko = "Milito" (1816)|origina teksto = {{lingvo|en}} We need not war to awaken human energy. There is at least equal scope for courage and magnanimity in blessing, as in destroying mankind.}}
{{Citaĵo|teksto =[[Paco]] ne nur estas la foresto de milito; dum ekzistu [[malriĉeco]], [[rasismo]], [[diskriminacio]] kaj ekskludado, estos malfacile atingi pacan mondon.
|aŭtoro =[[Rigoberta Menchú]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|es}} La paz no es solamente la ausencia de la guerra; mientras haya pobreza, racismo, discriminación y exclusión difícilmente podremos alcanzar un mundo de paz.}}
{{Citaĵo|teksto =[[Heroo]] estas iu, kiu [[Ribelo|ribeliĝas]] aŭ ŝajnas ribeliĝi kontraŭ la ekzistaj faktoj kaj ŝajnas konkeri ilin. Evidente tio povas funkcii nur momente. Ĝi ne povas esti daŭra afero. Tio ne diras, ke homoj ne plu provu ribeliĝi kontraŭ la ekzistaj faktoj. Iam, kiu scias, ni eble [[venko]]s [[morto]]n, [[malsano]]n kaj militon.
|aŭtoro =[[Jim Morrison]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} A hero is someone who rebels or seems to rebel against the facts of existence and seems to conquer them. Obviously that can only work at moments. It can't be a lasting thing. That's not saying that people shouldn't keep trying to rebel against the facts of existence. Someday, who knows, we might conquer death, disease and war.}}
{{Citaĵo|teksto =Unu sola milito - ni ĉiuj scias - povas produkti pli da [[malbono]], tuja kaj posta, ol [[cent]]oj da jaroj de libera [[agado]] de la interhelpa principo povas produkti [[bono]]n.
|aŭtoro =[[Petro Kropotkin]]
|verko =|origina teksto = <!--One single war — we all know — may be productive of more evil, immediate and subsequent, than hundreds of years of the unchecked action of the mutual-aid principle may be productive of good. --><!--eble originale angle-->}}
{{Citaĵo|teksto =Por [[paco]], kontraŭ milito. Kiu ne estas por? Sed kiel vi povas haltigi tiujn, kiuj celas genocidon, ne farante militon?
|aŭtoro =[[Susan Sontag]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} For Peace. Against War. Who is not? But how can you stop those bent on genocide without making war?}}
{{Citaĵo|teksto =Estas bone ke milito estu tiel [[Teruro|terura]] - por ke ni ne tro ŝatu ĝin.
|aŭtoro =[[Robert E. Lee]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} It is well that war is so terrible — lest we should grow too fond of it.}}
{{citaĵo|La [[homaro]] devas ĉesigi la militon, aŭ la milito metos [[fino]]n al la homaro.
|aŭtoro =[[John F. Kennedy]]
|verko =
|origina teksto =(en) Mankind must put an end to war, or war will put an end to mankind.}}
{{Citaĵo|teksto =Militoj povas esti batalitaj per [[armilo]]j, sed ilin [[Gajno|gajnas]] viroj. La [[spirito]] de la viroj, kiuj sekvas, kaj de la viro, kiu gvidas, akiras tiun [[venko]]n.
|aŭtoro =[[George S. Patton]]
|verko =|origina teksto ={{lingvo|en}} Wars may be fought with weapons, but they are won by men. It is the spirit of the men who follow and of the man who leads that gains that victory.}}
{{Citaĵo
|teksto = Ial ĉiam, kiam estas priskribataj grandaj aferoj kiel militoj aŭ [[revolucio]]j, oni forgesas pri tio. Ĉe neniu [[verkisto]] vi trovos tion. Dume [[pediko]]j estas inter la faktoroj de la monda [[historio]], ne prisilentinda. Ridu, ridu, — sed tamen necesas firme kompreni por si mem, ke la milito kaj revolucio estas la procezoj... "pedikaj".
|aŭtoro = [[Vasilij Ŝulgin]]
|verko = 1920
|origina teksto = Почему-то всегда, когда описываются великие вещи, вроде войн и революций, забывают об этом. Ни у одного писателя вы этого не найдете. А между тем вши, это один из факторов мировой истории, о котором не следует умалчивать. Смейтесь, смейтесь, — но все же надо твердо себе навсегда заметить, что и война и революция процессы... "вшивые"<ref>Шульгин В. В. Дни. 1920: Записки. М., 1989. С. 362.</ref>.
}}
== Proverboj ==
{{Citaĵo|teksto =Du militas, tria [[Profito|profitas]].
|aŭtoro = [[Proverbo]]
|verko =|origina teksto =}}
== Zamenhofa proverbaro ==
{{Ĉefartikolo|Zamenhofa proverbaro}}
{{citaĵo|[[Unu]] [[soldato]] militon ne faras.|verko=[[Zamenhofa proverbaro]]}}
{{citaĵo|[[Du]] militas — tria profitas.|verko=[[Zamenhofa proverbaro]]}}
== Vidu ankaŭ ==
* [[Paco]]
* [[Totala milito]]
* [[Kial milito?]]
* [[Armeo]]
* [[Armilo]]
* [[Batalo]]
* [[Genocido]]
* [[Interna milito]]
* [[Invado]]
* [[Konkero]]
* [[Malvarma milito]]
* [[Mondmilito]]
* [[Pacismo]]
* [[Strategio]]
* [[Taktiko]]
{{Socia kaj politika filozofio}}
== Referencoj ==
[[Kategorio:Milito| ]]
eju208hn5e9dctczvol65f7nrl3sutd