Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.4 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/157 104 25594 121709 119460 2026-05-27T00:52:00Z Castelobranco 7 *ligilo 121709 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude> <section begin="Supraĵe"/>'''Supraĵe'''. Sur la supraĵo, ne profunde, ne precize : ''supraĵe lerni''. '''Supraĵa'''. Estanta sur la supraĵo, ne profunda, ne preciza. <section end="Supraĵe"/> <section begin="Sur"/>'''Sur'''. - 1. Prepozicio por esprimi : ''a'') Lokon, kiu estas pli alta ol alia loko, kiu kovras alian lokon : Libro kuŝas sur tablo''. Pentraĵo pendas sur muro. b'') Direkton al tia loko : ''Ĵeti ĉapelon sur komodon''. - 2. Prefikso kun la sama senco : ''surskribi, surmeti, surpaŝi''. <section end="Sur"/> <section begin="Surda"/>'''Surda'''. Tute ne posedanta aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi : ''La maljunuloj ofte estas surdaj''. '''Surdeco'''. Stato de tiu, kiu estas surda. '''Surdigi'''. Fari iun surda : ''La influenco surdigis la knabon''. '''Surdiĝi'''. Fariĝi surda. '''Surdulo'''. Homo surda. <section end="Surda"/> <section begin="Surfaco"/>'''Surfaco''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Postesigno de moviĝanta linio; figuro havanta du dimensiojn : ''la larĝecon kaj longecon; ekstera flanko, limo, supraĵo de korpo''. <section end="Surfaco"/> <section begin="Surogato"/>'''Surogato'''. Substanco, objekto, similanta en siaj ĉefaj ecoj pli multekostan produktaĵon kaj uzata anstataŭ ĝi : ''La kverkaj glanoj estas surogato de la kafo''. <section end="Surogato"/> <section begin="Surprizi"/>'''Surprizi'''. - 1. Renkonti, atingi subite kaj neatendite : ''La taĉmento surprizis la malamikon apud la arbaro''. - 2. Mirigi per sia neatenditeco : ''La novaĵo surprizis ĉiujn''. '''Surprizo'''. Renkonto, novaĵo neatendita. '''Surprize'''. En surprizanta maniero. <section end="Surprizi"/> <section begin="Surtuto"/>'''Surtuto'''. Longa vira vesto, kies bastoj plene ĉirkaŭas la korpon. <section end="Surtuto"/> <section begin="Suspekti"/>'''Suspekti'''. Supozi, ke iu estas kulpa : ''suspekti iun pri ŝtelo''. '''Suspekto'''. Opinio de tiu, kiu suspektas. '''Suspektema'''. Kiu facile suspektas. '''Suspektinda'''. Meritanta suspekton : ''suspektinda silento''. Komparu : '''{{VdE|Diveni}}, {{VdE|Konjekti|konjekti}}, {{VdE|Supozi|supozi}}'''. <section end="Suspekti"/> <section begin="Sutano"/>'''Sutano'''. Pastra robo, butonumata je la antaŭa flanko. <section end="Sutano"/> <section begin="Svarmi"/>'''Svarmi'''. Amase sin movi en ĉiujn flankojn : ''La popolamaso svarmis sur la placo''. <section end="Svarmi"/> <section begin="Svati"/>'''Svati'''. Proponi iun por edziĝo kaj agi por aranĝi la edziĝon : ''svati Jozefon al Mario''. '''Svatisto'''. Persono, kies okupo estas svati. <section end="Svati"/> <section begin="Sveni"/>'''Sveni'''. Perdi la konscion kaj la kapablon movi siajn membrojn : ''La malsanulo svenis, rigardante la preparojn al la operacio''. '''Sveno'''. Perdo de la konscio kaj de la kapablo movi siajn membrojn. <section end="Sveni"/> <section begin="Svingi"/>'''Svingi'''. Rapide movi objekton en aero tien kaj returnen : ''svingi la naztukon por adiaŭo, la hundo svingas la voston''. '''Svingo'''. Ago de tiu, kiu svingas. Komparu : '''{{VdE|Balanci}}, {{VdE|Skui|skui}}, {{VdE|Ŝanceli|ŝanceli}}'''. <section end="Svingi"/> <section begin="Litero Ŝ"/>{{f|'''Ŝ'''|c|g=150%}} <section end="Litero Ŝ"/> <section begin="Ŝafo"/>'''Ŝafo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Hejma duhufulo, edukata pro viando kaj lano (''Ovis''). <section end="Ŝafo"/> <section begin="Ŝaho"/>'''Ŝaho'''. Persa regnestro. <section end="Ŝaho"/> <section begin="Ŝajni"/>'''Ŝajni'''. - 1. Havi aspekton, erarigantan pri la realoj ecoj : ''ignoranto, kiu ŝajnas scienculo''. - 2. Ne esti sciata certe, esti supozata : ''Ŝajnas al mi, ke morgaŭ pluvos''. '''Ŝajna'''. Kiu ŝajnas : ''ŝajna fideleco''. '''Ŝajne'''. En ŝajna maniero. '''Ŝajno'''. Aspekto, impreso, erariganta pri la realaj ecoj. '''Ŝajnigi'''. Preni aspekton, erarigantan pri la realaj ecoj : ''ŝajnigi amon''. <section end="Ŝajni"/> <section begin="Ŝakoj"/>'''Ŝakoj'''. 32 figuroj, per kiuj oni ludas samnoman ludon sur tabulo, dividita en 64 egalajn kvadratojn. <section end="Ŝakoj"/> <section begin="Ŝakalo"/>'''Ŝakalo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj (''Canis aureus''). <section end="Ŝakalo"/> <section begin="Ŝakto"/>'''Ŝakto'''. Kvarangula kavo, kondukanta en minejon. <section end="Ŝakto"/> <section begin="Ŝalo"/>'''Ŝalo'''. Granda lana, silka tuko, kiun la virinoj portas sur la ŝultroj. <section end="Ŝalo"/> <section begin="Ŝalmo"/>'''Ŝalmo'''. Simpla blovinstrumento de la paŝtistoj. <section end="Ŝalmo"/> <section begin="Ŝalupo"/>'''Ŝalupo'''. Unumasta ŝipeto, servanta grandan ŝipon. <section end="Ŝalupo"/> <section begin="Ŝamo"/>'''Ŝamo'''. Delikata antilopa ledo de hele flava koloro. <section end="Ŝamo"/> <section begin="Ŝanco"/>'''Ŝanco'''. Probableco de sukceso : ''Via kandidato havas neniun ŝancon esti elektita''. <section end="Ŝanco"/> <section begin="Ŝanceli"/>'''Ŝanceli'''. Forte movi objekton tien kaj returnen por ĝin renversi : ''Samsono ekŝancelis la kolonon kaj la tuta konstruaĵo falis''. '''Ŝanceliĝi'''. - 1. Moviĝi tien kaj returnen kaj esti minacata de la danĝero fali : ''Dum ventego ĉiuj ŝanceliĝas sur la ferdeko''. La konstruaĵo ŝanceliĝis de la tertremo - 2. Ne scii, ne esti certa, ĉu oni devas fari ion aŭ ne : ''longe ŝanceliĝi antaŭ decido''. <section end="Ŝanceli"/><noinclude><references/></noinclude> ej7mpenxj0f48x6qu5r0is3ez7gwoeg Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/25 104 37668 121700 119472 2026-05-26T13:56:14Z Ciampix 3284 121700 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|BIERO|- 19 -|BOAO}}</noinclude><section begin="Biero"/>'''Biero'''. Fermenta trinkaĵo, produktata el lupolo kaj diversaj grenoj, precipe el hordeo. <section end="Biero"/> <section begin="Bifsteko"/>'''Bifsteko'''. Rostita peco de fileo. <section end="Bifsteko"/> <section begin="Bigamio"/>'''Bigamio'''. Krimo de viro, kiu edziĝas duafoje, kiam ankoraŭ vivas lia unua edzino, aŭ de virino, kiu edziniĝas, kiam ankoraŭ vivas ŝia unua edzo. <section end="Bigamio"/> <section begin="Bigota"/>'''Bigota'''. Tro fervora en la plenumo de religiaj ceremonioj. '''Bigotulo'''. Bigota persono. '''Bigoteco'''. Eco de tiu, kiu estas bigota. <section end="Bigota"/> <section begin="Bilanco"/>'''Bilanco'''. Tabelo de aktivoj kaj pasivoj de komerca firmo. <section end="Bilanco"/> <section begin="Bilardo"/>'''Bilardo'''. Ludo, kiun oni ludas per eburaj globoj, puŝataj per longaj bastonoj, sur tablo, kovrita per verda drapo. <section end="Bilardo"/> <section begin="Bildo"/>'''Bildo'''. Io prezentanta la formon kaj figuron; rebrilo en akvo, en spegulo. <section end="Bildo"/> <section begin="Bileto"/>'''Bileto'''. Papera folieto kun surskribo pri la rajto de eniro, de partopreno : ''fervoja, teatra bileto, loteria bileto, banka bileto''. Komparu : '''{{VdE|Karto}}'''. <section end="Bileto"/> <section begin="Biliono"/>'''Biliono'''. Mil milionoj (franca sistemo). <section end="Biliono"/> <section begin="Bindi"/>'''Bindi'''. Kunkudri la foliojn de libro kaj surmeti kartonan kovrilon. '''Bindaĵo'''. {{sic|Korvilo|Kovrilo}} de libro. '''Bindisto'''. Persono, kies metio estas bindi. <section end="Bindi"/> <section begin="Biografio"/>'''Biografio'''. Priskribo de ies vivo. <section end="Biografio"/> <section begin="Birdo"/>'''Birdo'''. Varmsanga vertebrulo, posedanta flugilojn kaj plumojn : kortaj birdoj (koko, ansero, anaso); migrantaj birdoj (cikonioj, alaŭdoj); rabaj birdoj (aglo, akcipitro). '''Birdtimigilo'''. Objekto por fortimigi birdojn. <section end="Birdo"/> <section begin="Bireto"/>'''Bireto'''. Malpeza kvarangula aŭ ronda ĉapo, portata de pastroj kaj profesoroj. <section end="Bireto"/> <section begin="Biskvito"/>'''Bis'''. Ankoraŭ unu fojon, duan fojon! ''Bis, bis! — kriis ĉiuj post la ĉarma kanto''. <section end="Biskvito"/> <section begin="Biskvito"/>'''Biskvito'''. Pano, bulko aŭ kuko, tranĉita en maldikajn pecojn kaj sekigita aŭ bakita duan fojon. '''Panbiskvito'''. Biskvito el pano por soldatoj, maristoj. <section end="Biskvito"/> <section begin="Bismuto"/>'''Bismuto''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Bi. Ĥemia elemento, grize blanka metalo. <section end="Bismuto"/> <section begin="Bistro"/>'''Bistro'''. Nigre-bruna farbo, farata el fulgo. <section end="Bistro"/> <section begin="Bisturio"/>'''Bisturio'''. Malgranda ĥirurgia tranĉilo. <section end="Bisturio"/> <section begin="Bitumo"/>'''Bitumo'''. Tera peĉo. <section end="Bitumo"/> <section begin="Bivako"/>'''Bivako'''. Halto, ripozo de soldatoj sen tendoj, sub liberaĉielo. '''Bivaki'''. Halti por ripozo, pasigi nokton sub libera ĉielo. <section end="Bivako"/> <section begin="Blanka"/>'''Blanka'''. Kiu havas la koloron de la lakto, de la neĝo : ''blanka papero, blanka raso''. '''Blankigi'''. Fari ion blanka. '''Blankigejo'''. Ejo, fabriko, kie oni blankigas teksaĵojn. <section end="Blanka"/> <section begin="Blasfemi"/>'''Blasfemi'''. Ofendi, insulti Dion, religion. '''Blasfemo'''. Vortoj de tiu, kiu blasfemas. '''Blasfemanto'''. Persono, kiu blasfemas. <section end="Blasfemi"/> <section begin="Blato"/>'''Blato''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Hejma insekto el la vico de l’ rekteflugilaj (''Blatta''). <section end="Blato"/> <section begin="Blazono"/>'''Blazono'''. Simbola signo de nobela familio, de regno, de urbo. Komparu : '''{{VdE|Insigno}}'''. <section end="Blazono"/> <section begin="Bleki"/>'''Bleki'''. Aŭdigi sian voĉon (pri diversaj bestoj): ''blekas ĉevaloj, bovoj, k. t. p.'' '''Bleko'''. Voĉo de diversaj bestoj. <section end="Bleki"/> <section begin="Blendo"/>'''Blendo''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Ĥemia natura komponaĵo de sulfuro kun zinko. <section end="Blendo"/> <section begin="Blinda"/>'''Blinda'''. Kiu ne vidas, ne posedas la vidkapablon. '''Blindulo'''. Homo blinda. '''Blinde'''. Kiel blindulo, konfide, senkritike : ''blinde obei, blinde kredi''. '''Blindigi'''. Igi iun blinda; malklarigi la vidsenton; senigi je prudento : ''La variolo blindigas multe da malsanuloj''. ''Tro forta lumo blindigas la okulojn''. ''La amo blindigas''. '''Blindeco'''. Stato de tiu, kiu estas blinda. <section end="Blinda"/> <section begin="Bloko"/>'''Bloko'''. Granda peza peco de fero, ligno, marmoro. '''Bloki'''. Bari per blokoj; bari la eniron kaj eliron en urbon, havenon, '''Blokado'''. Barado de eniro kaj eliro en urbon, havenon. <section end="Bloko"/> <section begin="Blonda"/>'''Blonda'''. Helkolora (pri haroj). '''Blondulo'''. Persono, kiu havas blondajn harojn. <section end="Blonda"/> <section begin="Blovi"/>'''Blovi'''. Movi la aeron : ''La vento blovas''. ''Oni blovas, por ekflamigi bruletantajn karbojn''. '''Blovilo'''. Ilo por blovi, ekz. por faciligi ekbruligon de fajro. '''Forblovi'''. Forporti per blovo. '''Trablovo'''. Blovo, kiu penetras en ĉambron tra fenestro aŭ pordo, precipe kiam de kontraŭa flanko estas malfermita alia fenestro aŭ pordo. <section end="Blovi"/> <section begin="Blua"/>'''Blua'''. Kiu havas la koloron de la sennuba ĉielo. '''Bluo'''. Blua koloro. '''Blueta'''. Kun blua nuanco; posedanta koloron, similan al la bluo. '''Bluigi'''. Fari ion blua. '''Bluigaĵo'''. Substanco, per kiu oni bluigas (ekz. tolaĵon). <section end="Blua"/> <section begin="Bluzo"/>'''Bluzo'''. Simpla vesto por la supera parto de l' korpo, portata de kamparanoj, artistoj, lernantoj. Komparu : '''{{VdE|Burnuso}}''', '''{{VdE|Mantelo|mantelo}}''', '''{{VdE|Kitelo|kitelo}}'''. <section end="Bluzo"/> <section begin="Bo"/>'''Bo-'''. Prefikso, montranta personon, kun kiu oni parenciĝis per edziĝo : '''Bopatro''' = patro de edzo aŭ de edzino. <section end="Bo"/> <section begin="Boao"/>'''Boao'''. - '''1'''. Grandega serpento. - '''2'''. Longa peco de pelto, kiun la virinoj portas ĉirkaŭ la kolo.<section end="Boao"/><noinclude><references/></noinclude> 5s0zg2tuikobutbws5lagnraq97n2aa Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/26 104 37669 121702 119473 2026-05-26T23:09:49Z Ciampix 3284 121702 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" />{{rh|BOATO|- 20 -|BRASIKO}}</noinclude><section begin="Boato"/>'''Boato'''. Malgranda malpeza, nekovrita ŝipeto kun remiloj kaj veloj. <section end="Boato"/> <section begin="Bobeno"/>'''Bobeno'''. Cilindro, ordinare ligna, sur kiu oni volvas fadenojn. <section end="Bobeno"/> <section begin="Boji"/>'''Boji'''. - '''1'''. Krii, kiel hundo. - '''2'''. Malĝentila esprimo pri parolaj atakoj : ''La hundo bojas, la karavano preterpasas''. <section end="Boji"/> <section begin="Bojkoti"/>'''Bojkoti'''. Rifuzi, ĉesi labori por iu, vendi al iu, aĉeti de iu, entute havi rilatojn kun iu, pro malsameco de politikaj, sociaj opinioj. '''Bojkoto'''. Ago tie tiu, kiu bojkotas. <section end="Bojkoti"/> <section begin="Boksi"/>'''Boksi'''. Sporte batali per pugnoj. '''Boksisto'''. Sportisto, kiu boksas. <section end="Boksi"/> <section begin="Boli"/>'''Boli'''. - {{sic||'''1'''.}} Vaporiĝi en la tuta maso : ''La akvo bolas ĉe la temperaturo de 100 gradoj''. - '''2'''. Esti tre ekscitita, incitita : ''boli de kolero''. ''La popolo, preta ribeli, bolas''. '''Boligi'''. Varmigi akvon, fluidaĵon, por ke ĝi bolu. <section end="Boli"/> <section begin="Bolto"/>'''Bolto'''. Fera najlo, kun larĝa kapo ĉe unu ekstremo kaj kun {{sic|ŝraubo|ŝraŭbo}} ĉe la alia. '''Bolti'''. Kunigi per boltoj. <section end="Bolto"/> <section begin="Bombo"/>'''Bombo'''. Fera globo, kesto, plenigita per pulvo, kiu eksplodas, falinte teren aŭ renkontinte solidan korpon. <section end="Bombo"/> <section begin="Bombardi"/>'''Bombardi'''. Pafi per kanonoj kontraŭ fortikaĵo. '''Bombardado'''. Pafado per kanonoj kontraŭ fortikaĵo. '''Bombardilo'''. Kanono por bombardado. <section end="Bombardi"/> <section begin="Bombinatoro"/>'''Bombinatoro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de bufo. <section end="Bombinatoro"/> <section begin="Bombono"/>'''Bombono'''. Malgranda sukeraĵo. <section end="Bombono"/> <section begin="Bona"/>'''Bona'''. - '''1'''. De alta, supera kvalito : taŭga, konforma al celo, utila : ''bona drapo, oratoro, konsilo''. - '''2'''. Feliĉa, prospera, sukcesa : ''bona novaĵo, bona jaro, bonan tagon''! - '''3'''. Favora, indulga, delikata, plenumanta siajn devojn, ne deziranta malutili : ''bona homo, bona patrioto''. '''Bone'''. - '''1'''. En bona maniero. - '''2'''. Konsentite : ''Bone, mi venos''. '''Boneco'''. Eco de tio, kio estas bona. '''Bonulo'''. Homo bona, simpla. '''Bonvoli'''. Esti tiel bona, afable konsenti, ne rifuzi : ''Bonvolu akcepti mian proponon''. '''Malbonigi'''. Fari ion malbona : ''Troa uzado malbonigas ĉiun aparaton''. ''Manko de singardemo malbonigas eĉ plej sukcesan entreprenon''. ''La sukceso malbonigas la homojn''. '''Plibonigi'''. Fari ion pli bona per forigo de la mankoj : ''plibonigi aparaton, stilon''. '''Rebonigi'''. Fari ree bona ion difektitan : ''rebonigi rompitan velocipedon''. <section end="Bona"/> <section begin="Bori"/>'''Bori'''. Fari truon, enigante kaj turnante akrepintan ilon : ''bori tabulon, bori truon, bori truon en tabulo''. '''Borilo'''. Akrepinta fera bastoneto kun akra spirala rando. <section end="Bori"/> <section begin="Borakso"/>'''Borakso''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Na<sub>2</sub>B<sub>4</sub>O<sub>7</sub>. Natribiborato. Blanka kristala substanco, uzata en la medicino kaj industrio. <section end="Borakso"/> <section begin="Bordo"/>'''Bordo'''. - '''1'''. Ekstremo de supraĵo : ''bordo de tablo, de ŝipo''. - '''2'''. Tero limiganta akvujon : ''bordo de maro, de rivero, de lago''. '''Albordiĝi'''. Atingi bordon en ŝipo, boato. Komparu : '''{{VdE|Rando}}'''. <section end="Bordo"/> <section begin="Borderi"/>'''Borderi'''. - '''1'''. Faldi kaj alkudri randon de vesto : ''borderi manikon''. - '''2'''. Ĉirkaŭi, limigi : ''Ŝtonoj borderas trotuaron''. <section end="Borderi"/> <section begin="Borso"/>'''Borso'''. Ejo, kie estas farataj financaj operacioj, vendado kaj aĉetado de akcioj, obligacioj, k. t. p., kaj notata ilia kurso. <section end="Borso"/> <section begin="Bosko"/>'''Bosko'''. Arbareto. <section end="Bosko"/> <section begin="Bostono"/>'''Bostono'''. Kartludo, de la nomo de l’ urbo Bostono en Ameriko. <section end="Bostono"/> <section begin="Boto"/>'''Boto'''. Leda alta piedvesto (ĝis la genuo, eĉ pli alten). '''Botisto'''. Metiisto, kiu faras botojn. <section end="Boto"/> <section begin="Botaniko"/>'''Botaniko'''. Scienco pri la vegetaĵoj. '''Botanika'''. Kiu rilatas la botanikon : ''botanika ĝardeno''. '''Botanikisto'''. Scienculo, kiu sin okupas per la botaniko. <section end="Botaniko"/> <section begin="Botelo"/>'''Botelo'''. Longa, ordinare vitra vazo kun mallarĝa malferma parto, por fluidaĵoj. <section end="Botelo"/> <section begin="Bovo"/>'''Bovo'''. Hejma kornbesto : la viroj estas uzataj kiel jungbrutoj, la inoj liveras lakton. '''Bovino'''. Ino de bovo. '''Bovido'''. Ido de bovo. '''Bovaĵo, bovidaĵo'''. Bova, bovida viando. <section end="Bovo"/> <section begin="Braceleto"/>'''Braceleto'''. Ornamaĵo, kiun oni portas ĉirkaŭ la mano (ĉe antikvaj nacioj kaj sovaĝuloj ankaŭ ĉirkaŭ la piedoj). <section end="Braceleto"/> <section begin="Brako"/>'''Brako''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Parto de la homa korpo, de la ŝultro ĝis la kubuto. <section end="Brako"/> <section begin="Bramo"/>'''Bramo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Manĝebla fiŝo el la familio de l' karpoj (''Abramis brama''). <section end="Bramo"/> <section begin="Bramano"/>'''Bramano'''. Hinda pastro de alta rango. <section end="Bramano"/> <section begin="Brano"/>'''Brano'''. Ŝeloj de greno, apartigitaj per la muelado. <section end="Brano"/> <section begin="Branĉo"/>'''Branĉo'''. Parto de arbo, kreskanta el la trunko. '''Branĉeto'''. Malgranda branĉo; branĉo, kreskanta ne el la trunko, sed el alia branĉo. Komparu : '''{{VdE|Vergo}}'''. <section end="Branĉo"/> <section begin="Brando"/>'''Brando'''. Alkohola trinkaĵo, produktata el greno, terpomoj. '''Brandfarado'''. Fabrikado de brando. '''Brandfarejo'''. Fabriko de brando. '''Brandfaristo'''. Specialisto en la fabrikado de brando. <section end="Brando"/> <section begin="Branko"/>'''Branko'''. Organo de la spirado de l' fiŝoj. <section end="Branko"/> <section begin="Brasi"/>'''Brasi'''. Turni velon al la vento. <section end="Brasi"/> <section begin="Brasiko"/>'''Brasiko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Legomo el la familio de l’ kruciferoj (''Brassica oleracea'').<section end="Brasiko"/><noinclude><references/></noinclude> ahjwy42811fh0hjehluqt336rd99my2 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/67 104 37715 121701 119421 2026-05-26T18:23:29Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 121701 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude> <section begin="Hidrostatiko"/>'''Hidrostatiko'''. Parto de la fiziko pri la ekvilibro de la fluidoj. <section end="Hidrostatiko"/> <section begin="Hidroterapio"/>'''Hidroterapio''' ({{VdE-ml|Med}}.). Kuracado per la akvo. <section end="Hidroterapio"/> <section begin="Hieno"/>'''Hieno''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Nokta raba mambesto (''Hyaena''). <section end="Hieno"/> <section begin="Hierarĥio"/>'''Hierarĥio'''. Gradigo en la oficoj, postenoj ekleziaj, militistaj aŭ civilaj : ''La kardinaloj okupas la plej altan rangon, post la papo, en la katolika hierarĥio''. <section end="Hierarĥio"/> <section begin="Hieraŭ"/>'''Hieraŭ'''. En la tago pasinta, la plej proksima al la hodiaŭa. '''Hieraŭa'''. Okazinta hieraŭ. '''Antaŭhieraŭ'''. Du tagojn antaŭ la hodiaŭa. <section end="Hieraŭ"/> <section begin="Hieroglifo"/>'''Hieroglifo'''. - 1. Skribaj signoj de la antikvaj Egiptanoj. - 2. Tute nelegebla skribo. <section end="Hieroglifo"/> <section begin="Higieno"/>'''Higieno'''. Scienco pri la konservado de la sano. '''Higiena'''. De higieno : ''konforma al la higieno : higiena traktato; higiena vivo''. <section end="Higieno"/> <section begin="Higrometro"/>'''Higrometro'''. Instrumento por mezuri la malsekecon de l‘ aero. <section end="Higrometro"/> <section begin="Higrometrio"/>'''Higrometrio'''. Scienco pri la mezurado de la malsekeco de la aero. <section end="Higrometrio"/> <section begin="Himenopteroj"/>'''Himenopteroj''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Vico de insektoj, kies antaŭaj kaj postaj membranaj ftugiloj estas kunigitaj kaj dum la flugado agas kvazaŭ unu paro : ''abeloj'' (''Hymenoptera''). <section end="Himenopteroj"/> <section begin="Himno"/>'''Himno'''. Kanto gloranta Dion; kanto de admiro, esprimo de admiro. <section end="Himno"/> <section begin="Hiperbolo"/>'''Hiperbolo'''. - 1. ({{VdE-ml|Mat}}.). Kurba linio, kies distancoj de du fiksitaj punktoj prezentas konstantan diferencon. - 2. Stila figuro, per kiu oni trograndigas por plifortigi la impreson : ''Kiam sonas lia potenca voĉo, la muroj tremas''. <section end="Hiperbolo"/> <section begin="Hipertrofio"/>'''Hipertrofio''' ({{VdE-ml|Med}}.). Nenormala grandiĝo, evolucio de histo aŭ organo : ''hipertrofio de la koro''. <section end="Hipertrofio"/> <section begin="Hipnoto"/>'''Hipnoto'''. Speco de dormo, kaŭzita per artaj procedoj, en kiu la dormanto perdas la propran volon kaj obeas aŭtomate al la volo de la dormiganto. '''Hipnota'''. Kiu rilatas la hipnoton : ''hipnota dormo, hipnotaj procedoj''. '''Hipnotigi'''. Dormigi per hipnotaj procedoj. '''Hipnotiganto'''. Persono, kiu hipnotigas. '''Hipnotigato'''. Persono, kiun oni hipnotigas. '''Hipnotigisto'''. Persono, kies specialo estas hipnotigi. <section end="Hipnoto"/> <section begin="Hipodromo"/>'''Hipodromo'''. Loko por rajdado, por ĉevalaj vetkuroj. <section end="Hipodromo"/> <section begin="Hipoĥondrio"/>'''Hipoĥondrio'''. Malgaja stato de la animo kun senkaŭza timo pri la sano. '''Hipoĥondriulo'''. Homo, suferanta la hipoĥondrion. <section end="Hipoĥondrio"/> <section begin="Hipokriti"/>'''Hipokriti'''. Ŝajnigi neposedatan virton, esti nesincera. '''Hipokrita'''. Kiu ŝajnigas neposedatan virton; nesincera. '''Hipokrite'''. En hipokrita maniero. '''Hipokriteco'''. Eco de tiu, kiu estas hipokrita. '''Hipokritulo'''. Homo hipokrita. <section end="Hipokriti"/> <section begin="Hipopotamo"/>'''Hipopotamo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Granda dikhaŭta mambesto, vivanta en la riveroj kaj lagoj de Afriko (''Hippopotamus''). <section end="Hipopotamo"/> <section begin="Hipoteko"/>'''Hipoteko'''. Jura institucio, garantianta la rajtojn de la posedanto de nemovebla havo kaj de ĝiaj kreditoroj. <section end="Hipoteko"/> <section begin="Hipotenuzo"/>'''Hipotenuzo''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Latero kontraŭa al la orto de ortangula triangulo : ''La kvadrato de la hipotenuzo egalas la sumon de la kvadratoj de la du aliaj lateroj''. <section end="Hipotenuzo"/> <section begin="Hipotezo"/>'''Hipotezo'''. Tezo kredebla, sed nepruvebla por klarigi fenomenojn, kiujn la scienco ne povas ankoraŭ ekzakte klarigi. <section end="Hipotezo"/> <section begin="Hirta"/>'''Hirta'''. Rekte staranta (pri la haroj). <section end="Hirta"/> <section begin="Hirudo"/>'''Hirudo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Parazita ringvermo sangsuĉa (Hirudo). <section end="Hirudo"/> <section begin="Hirundo"/>'''Hirundo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Migranta birdo el la vico de l‘ paseroj (''Hirundo''). <section end="Hirundo"/> <section begin="Hiskiamo"/>'''Hiskiamo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Venena vegetaĵo el la familio de l’ solanacoj, uzata kiel narkota rimedo (''Hyosciamus niger''). <section end="Hiskiamo"/> <section begin="Hisopo"/>'''Hisopo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Mielporta vegetaĵo el la familio de l’ labiacoj, uzata en la medicino (''Hyssopus officinalis''). <section end="Hisopo"/> <section begin="Histerio"/>'''Histerio''' ({{VdE-ml|Med}}.). Nerva malsano, karakterizata de patologiaj simptomoj de la intelekto, sentemo kaj movoj, sen anatomiaj ŝanĝoj. '''Histeria'''. De histerio, karakterizata de histerio, devenanta de histerio : ''histeria simptomo, histeria virino, histeria ago''. <section end="Histerio"/> <section begin="Historio"/>'''Historio'''. Rakonto pri gravaj memorindaj faktoj : ''La historio de la mezaj jarcentoj''. '''Historia'''. - 1. Kiu rilatas historion; pri historio : ''historia verko''. - 2. Efektiva, notita de la historio : ''historia fakto''. - 3. Pri kiu oni posedas fidindajn sciigojn : ''historiaj tempoj''. '''Historiisto'''. Verkisto historia, specialisto en la historio : ''Herodoto''. <section end="Historio"/> <section begin="Histriko"/>'''Histriko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mambesto el la vico de l' mordantaj, kies haŭto estas kovrita de longaj pingloj (''Hystrix''). <section end="Histriko"/> <section begin="Histriono"/>'''Histriono'''. Arlekeno, amuzanta la publikon per vulgaraj komikaĵoj. <section end="Histriono"/> <section begin="Ho"/>'''Ho'''. Interjekcio de la miro, de l' ĉagreno : ''Ho, ho, ho, kia ĉapelo! Ho ve, li mortis''. <section end="Ho"/> <section begin="Hobojo"/>'''Hobojo'''. Muzika ligna blovinstrumento kun duobla langeto kaj klavoj. '''Hobojisto'''. Hoboja ludisto.<section end="Hobojo"/><noinclude><references/></noinclude> m7nj820whn9fibwhghlmkeut4no2ftn Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/128 104 40819 121699 121682 2026-05-26T13:45:20Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 121699 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" />{{rh|PORTALO|- 126 -|PRECIPE}}</noinclude> <section begin="Porti"/>'''Fruktoporta'''. Kiu donas multe da fruktoj, kiu donas bonan rezultaton : ''fruktoporta tero, fruktoporta laboro''. <section end="Porti"/> <section begin="Portalo"/>'''Portalo'''. Riĉe ornamita ĉefa pordego de templo, de palaco. <section end="Portalo"/> <section begin="Portepeo"/>'''Portepeo'''. Rimeno, sur kiu la militistoj portas la glavon. <section end="Portepeo"/> <section begin="Portero"/>'''Portero'''. Malhela, forta angla biero. <section end="Portero"/> <section begin="Portiko"/>'''Portiko'''. Galerio, malfermita de unu flanko kun tegmento sur kolonoj. <section end="Portiko"/> <section begin="Portreto"/>'''Portreto'''. Desegnaĵo aŭ pentraĵo, prezentanta personon. <section end="Portreto"/> <section begin="Posedi"/>'''Posedi'''. Havi ekskluzive por si, por sia {{sic|eksluziva|ekskluziva}} uzo : ''posedi riĉaĵon''. '''Posedo'''. Stato de tiu, kiu posedas : ''Kare akirita posedo''. '''Poseda'''. Kiu posedas, koncernanta posedon : ''poseda pronomo''. '''Posedanto'''. Persono, kiu posedas : ''domposedanto''. Komparu : '''{{VdE|Havi}}'''. <section end="Posedi"/> <section begin="Post"/>'''Post'''. Prepozicio esprimanta : ''a'') Tempon, momenton pli malfruan, ol alia : ''La vespermanĝo finiĝis post la noktomezo''. ''b'') Lokon, pli malproksiman, ol alia : ''La libro kuŝas post la ŝranko''. <section end="Post"/> <section begin="Posteno"/>'''Posteno'''. - '''1'''. Loko, kie soldatoj estas starigitaj, por gardi ion aŭ batali : ''morti sur la posteno''. - '''2'''. Estimata okupo, ofico : ''posteno de prezidanto''. <section end="Posteno"/> <section begin="Postuli"/>'''Postuli'''. Firme esprimi sian volon, por ke oni donu aŭ faru ion, kion oni rajtas havi : ''postuli la monon de la ŝuldanto, postuli obeon de servisto''. '''Postulo'''. Vortoj de tiu, kiu postulas. '''Postulema'''. Kiu multe postulas, ne facile kontentigebla : ''postulema ĉefo''. Komparu : '''{{VdE|Ordoni}}'''. <section end="Postuli"/> <section begin="Postulato"/>'''Postulato'''. Filozofia tezo, sufiĉe evidenta, por esti akceptita sen pruvo : ''La tri postulatoj de la filozofio de Kant : pri la libereco, pri la ekzisto de Dio kaj pri la senmorteco de l’ animo''. <section end="Postulato"/> <section begin="Poŝo"/>'''Poŝo'''. Malgranda sako, alkudrita al vesto kaj en kiu oni portas kun si diversajn malgrandajn objektojn. '''Poŝhorloĝo'''. Malgranda horloĝo, kiun oni portas en poŝo de la veŝto. <section end="Poŝo"/> <section begin="Poŝto"/>'''Poŝto'''. Publika, ordinare ŝtata institucio por rapida transportado de leteroj, malgrandaj pakaĵoj kaj por veturigado de pasaĝeroj, en lokoj, kie ne ekzistas fervojoj. '''Poŝta'''. De poŝto, kiu koncernas poŝton. '''Poŝte restante'''. Surskribo sur letero, por montri, ke ĝi estas liverota al la adresato en la poŝta oficejo. <section end="Poŝto"/> <section begin="Poto"/>'''Poto'''. Argila aŭ metala vazo, en kiu oni kuiras. '''Potpeco'''. Fragmento de rompita poto. Komparu : '''{{VdE|Kaserolo}}'''. <section end="Poto"/> <section begin="Potaso"/>'''Potaso''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). K<sub>2</sub>CO<sub>3</sub>. Kruda kalikarbonato, uzata en la fabrikado de l’ vitro, de l’ sapo. <section end="Potaso"/> <section begin="Potenca"/>'''Potenca'''. Havanta grandan forton, fizikan aŭ moralan; povanta forte efiki : ''potenca reĝo, potenca maŝino, potenca rimedo''. '''Potenco'''. - '''1'''. Granda fizika aŭ morala forto; povo forte efiki. - '''2'''. Rezultato de kelkfoja multobligo de kvanto per ĝi mem : ''a<sup>3</sup> estas la tria potenco de a''. '''Potenculo'''. Homo potenca. <section end="Potenca"/> <section begin="Povi"/>'''Povi'''. Havi la necesan forton, kapablon, rajton fari ion : ''Kiu volas, povas''. '''Povo'''. Necesa forto, kapablo, rajto fari ion. '''Ĉiopova'''. Kiu povas ĉion : ''Dio ĉiopova''. <section end="Povi"/> <section begin="Pozi"/>'''Pozi'''. - '''1'''. Resti senmove kun speciala teniĝo kaj mieno, por esti desegnata, pentrata, fotografata. - '''2'''. Ŝajnigi per sia mieno iun gravan : ''pozi je scienculo''. '''Pozo'''. Teniĝo kaj mieno de tiu, kiu pozas. <section end="Pozi"/> <section begin="Pozitiva"/>'''Pozitiva'''. - '''1'''. Bazita sur faktoj, esploritaj per eksperimento : ''pozitiva scienco''. - '''2'''. Antaŭirata de la matematika signo + : ''pozitiva kvanto''. <section end="Pozitiva"/> <section begin="Pra"/>'''Pra'''. Prefikso, montranta personon aŭ objekton, kiu ekzistis antaŭ tre longa tempo, kiu ekzistos post tre longa tempo, aŭ kiu ekzistas de tre longa tempo : ''praavo = patro de avo; pranepo = filo de nepo; praarbaro = arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo''. <section end="Pra"/> <section begin="Praktiko"/>'''Praktiko'''.{{sic| - '''1'''.}} Apliko de la teorio al la realeco; efektiva plenumo, kiel malo de teoriaj konoj. '''Praktika'''. - '''1'''. De praktiko, kiu koncernas la praktikon : ''praktika malfacilaĵo''. - '''2'''. Konforma al la celo, facile uzebla : ''praktika instrumento''. - '''3'''. Scianta apliki la teorion en la vivo kaj ricevi profiton por si : ''Revuloj kaj praktikaj homoj''. '''Praktiki'''. Efektive plenumi sian profesion (precipe pri kuracistoj kaj advokatoj). <section end="Praktiko"/> <section begin="Pramo"/>'''Pramo'''. Longa malprofunda ŝipo uzata por transveturigi pasaĝerojn de unu bordo de rivero al la alia, kiuj estas kunigitaj per ŝnuro, sur kiu glitas la rulbloko de la ŝipo. <section end="Pramo"/> <section begin="Prava"/>'''Prava'''. Kies opinio estas konforma al la vero : ''Vi estas prava, mi tute konsentas kun vi''. '''Praveco'''. Eco de tio, kio estas prava. '''Prave'''. En prava maniero. Komparu : '''{{VdE|Ĝusta}}, {{VdE|Justa|justa}}, {{VdE|Rajto|rajta}}'''. <section end="Prava"/> <section begin="Prebendo"/>'''Prebendo'''. Bieno, la profiton de kiu ricevas pastro por la plenumo de sia ofico. <section end="Prebendo"/> <section begin="Precipe"/>'''Precipe'''. Pli ol ĉio alia, pli ol ĉiuj aliaj : ''La kuraciston maltrankviligis precipe'' <section end="Precipe"/><noinclude><references/></noinclude> puh2b75vx0femidb5x427g9neocqs20 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/151 104 40840 121703 121695 2026-05-27T00:14:50Z Castelobranco 7 *ligilo 121703 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude> <section begin="Malsobre"/>'''Malsobre'''. En malsobra maniero, kun malsobreco. '''Malsobreco'''. Eco de tiu, kiu estas malsobra. <section end="Malsobre"/> <section begin="Socio"/>'''Socio'''. Kuniĝo de homoj aŭ de bestoj, vivantaj sub komunaj leĝoj. '''Socia'''. De socio, koncernata socion. <section end="Socio"/> <section begin="Sociala"/>'''Sociala'''. Socia. <section end="Sociala"/> <section begin="Socialismo"/>'''Socialismo'''. Socia doktrino, postulanta nuligon de la privata propraĵo kaj transdonon de la iloj de la produktado al la socio. <section end="Socialismo"/> <section begin="Socialisto"/>'''Socialisto'''. Adepto de la socialismo. <section end="Socialisto"/> <section begin="Societo"/>'''Societo'''. Kuniĝo de multe da personoj por komuna celo : ''Li tre agrable parolas en la societo''. ''Societo de velocipedistoj''. '''Societa'''. De societo, koncernanta societon : ''societa regularo, societa moro''. Komparu : '''{{VdE|Asocio}}, {{VdE|Kompanio|kompanio}}, {{VdE|Ligo|ligo}}, {{VdE|Unu|unuiĝo}}'''. <section end="Societo"/> <section begin="Sociologo"/>'''Sociologo'''. Scienculo, sin okupanta per la sociologio. <section end="Sociologo"/> <section begin="Sociologio"/>'''Sociologio'''. Scienco pri la fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo. <section end="Sociologio"/> <section begin="Sodo"/>'''Sodo''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Na<sub>2</sub>CO<sub>3</sub>. Natria salo de la karbonika acido, trovata en la naturo em mineralaj fontoj (Karlsbado); senkolora salo alkalia, facile solvebla en la akvo kaj uzata en la fabrikado de sapoj kaj por multaj teknikaj celoj. <section end="Sodo"/> <section begin="Sofo"/>'''Sofo'''. Kanapo kun apogdorso kaj du apogflankoj. <section end="Sofo"/> <section begin="Sofismo"/>'''Sofismo'''. Erara, trompanta konkludo, bazita sur rezonado ŝajne ĝusta : ''Kion mi ne perdis, tio apartenas al mi; mi ne perdis vian monujon, do via monujo apartenas al mi''. <section end="Sofismo"/> <section begin="Sofisto"/>'''Sofisto'''. Filozofo en la antikva Grekujo, instruanta al la junuloj la arton pruvi plej diversajn tezojn, eĉ tute kontraŭajn unu al alia. <section end="Sofisto"/> <section begin="Soifi"/>'''Soifi'''. - 1. Senti deziron, bezonon trinki : ''Oni forte soifas dum la varmego''. - 2. Forte deziri : ''soifi laboron''. '''Soifo'''. - 1. Deziro, bezono trinki. - 2. Forta deziro. '''Sangsoifa'''. Kruela, sovaĝa : ''sangsoifa besto''. <section end="Soifi"/> <section begin="Sojlo"/>'''Sojlo'''. - 1. Transversa ŝtono aŭ trabo ĉe la bazo de la malfermaĵo de pordo. - 2. Komenco : ''Ĉe la sojlo de l’ vivo''. <section end="Sojlo"/> <section begin="Soklo"/>'''Soklo'''. Bazo de muro, de kolono, de statuo. <section end="Soklo"/> <section begin="Sola"/>'''Sola'''. Ne akompanata de aliaj; ne helpata de aliaj; sen iu ajn alia; unu kaj neniu plu : ''veni sola, labori sola''. ''Li sola estas kulpa''. '''Sole'''. Nur, sen iu ajn alia. <section end="Sola"/> <section begin="Solanacoj"/>'''Solanacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj ihiskiamo, beladono, tomato. <section end="Solanacoj"/> <section begin="Soldato"/>'''Soldato'''. Militisto. '''Soldatejo'''. Domo, loĝejo de soldatoj. '''Servosoldato'''. Soldato, servanta kiel lakeo ĉe oficiro. <section end="Soldato"/> <section begin="Solecismo"/>'''Solecismo'''. Eraro kontraŭ la sintakso : ''Estas necese, ke li venus''. <section end="Solecismo"/> <section begin="Solena"/>'''Solena'''. Honorata per publikaj ceremonioj, aranĝata kun pompo : ''solena festo, solena aŭdienco''. '''Soleno'''. Festo, ceremonio, aranĝita kun pompo. '''Soleneco'''. Eco de tio, kio estas solena. '''Soleni'''. Honori per pompaj ceremonioj. <section end="Solena"/> <section begin="Solida"/>'''Solida''' ({{VdE-ml|Fiz}}.). - 1. Kies molekuloj estas fikse kunigitaj unu kun alia : ''La naturo konsistas el la korpoj solidaj, fluidaj kaj gasaj''. - 2. Serioza, konfidinda : ''solida argumento, solidafirmo''. '''Solideco'''. Eco de tio, kio estas solida. '''Solide'''. En solida maniero. <section end="Solida"/> <section begin="Solidara"/>'''Solidara'''. Prenanta sur sin respondecon por la agoj de alia persono : ''solidara kun la samideanoj''. '''Solidare'''. En solidara maniero. '''Solidareco'''. Eco de tio, kio estas solidara. <section end="Solidara"/> <section begin="Solisto"/>'''Solisto'''. Artisto (muzikisto, kantisto, dancisto) plenumanta parton de muzika aŭ baleta verko, destinitan por unu persono, akompanate de aliaj artistoj. <section end="Solisto"/> <section begin="Solitero"/>'''Solitero''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Rubanda vermo, vivanta en la intestoj de l’ homo (''Taenia solium''). <section end="Solitero"/> <section begin="Solvi"/>'''Solvi'''. - 1. Fluidigi solidan substancon, miksante ĝin kun fluidajo : ''solvi salon em akvo''. - 2. Trovi rimedon, respondon : ''solvi problemon, solvi malfacilaĵon''. '''Solvo'''. Ago, efiko de tio, kio solvas. '''Solvebla'''. Kiu povas esti solvita : ''solvebla metalo, nesolvebla problemo''. '''Solviĝi'''. Fariĝi solvita. <section end="Solvi"/> <section begin="Somero"/>'''Somero'''. La dua el la kvar sezonoj de la jaro (21 junio - 22 septembro). '''Somera'''. De somero, koncernanta someron : ''somera vetero''. '''Somere'''. Dum somero, en somero. <section end="Somero"/> <section begin="Somnambulo"/>'''Somnambulo'''. Homo, malsana je la somnambulismo. <section end="Somnambulo"/> <section begin="Somnambulismo"/>'''Somnambulismo'''. Patologia stato, dum kiu oni iras kaj agas en la dormo, kvazaŭ konscie. <section end="Somnambulismo"/> <section begin="Sono"/>'''Sono'''. Tio, kion oni aŭdas : ''sonoj de voĉo, de instrumento''. '''Soni'''. Eligi, fari sonojn : ''La voĉo de la najtingalo sonas agrable''. '''Belsona'''. Kiu bele sonas, agrabla por la orelo : ''belsona lingvo''. <section end="Sono"/> <section begin="Sonato"/>'''Sonato''' ({{VdE-ml|Muz}}.). Muzika verko, konsistanta el alegro, andanto kaj finalo. <section end="Sonato"/> <section begin="Sondi"/>'''Sondi'''. Esplori la profundecon de akvo. '''Sondilo'''. Instrumento por sondi. <section end="Sondi"/><noinclude><references/></noinclude> hcw29mblnozwzrop3l0pplslb7zraqv Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/152 104 40841 121704 119196 2026-05-27T00:29:22Z Castelobranco 7 *ligilo 121704 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude> <section begin="Soneto"/>'''Soneto'''. Lirika versaĵo, konsistanta el 14 versoj, dividitaj en du verskvarojn, kaj du verstriojn. <section end="Soneto"/> <section begin="Sonĝo"/>'''Sonĝo'''. Pensoj kaj bildoj de l’ dormanto. '''Sonĝi'''. Pensi kaj vidi bildojn dum la dormo. <section end="Sonĝo"/> <section begin="Sonoro"/>'''Sonoro'''. Tono daŭre sonanta post la ĉeso de ĝia kaŭzo : ''sonoro de fera disko, frapita per martelo''. '''Sonori'''. Eligi sonoron. '''Sonorigi'''. Frapi, tuŝi sonorantan korpon, por ke ĝi eligu tonojn. '''Sonorilo'''. Metala duonsfera instrumento por sonorigi. '''Sonorilejo'''. Turo kun sonoriloj. '''Sonorigisto'''. Homo, kies okupo estas sonorigi : ''sonorigisto de preĝejo''. Komparu : '''{{VdE|Sono}}, {{VdE|Tono|tono}}'''. <section end="Sonoro"/> <section begin="Sopiri"/>'''Sopiri'''. - 1. Senti bedaŭron pri io perdita kaj fortan deziron ĝin reakiri : ''sopiri al la trankvilo, sopiri al la patrolando''. – 2. Esprimi sian bedaŭron pri io perdita kaj fortan deziron ĝin reakiri per forta longa enspiro, akompanata de plenda tono : ''La malsanulo jen ĝemis, jen sopiris''. '''Sopiro'''. Sento, enspiro de tiu, kiu sopiras. '''Sopire'''. Kun sopiro : ''sopire rigardi''. <section end="Sopiri"/> <section begin="Soprano"/>'''Soprano'''. Alta voĉo de virino aŭ de juna knabo. <section end="Soprano"/> <section begin="Sorbi"/>'''Sorbi'''. Entiri fluidaĵon en la buŝon, en la porojn : ''Oni uzas specialan paperon por sorbi la inkon''. '''Sorba'''. Kiu sorbas : ''sorba papero''. <section end="Sorbi"/> <section begin="Sorĉi"/>'''Sorĉi'''. - 1 . Per satana povo havi supernaturan efikon je io : ''sorĉi iun besto''. - 2. Ravi, inspiri pasion, ĉarmi : ''La belulino sorĉis ĉiujn per sia ĉarma rideto''. '''Sorĉo'''. Ago de tiu, kiu sorĉas. '''Sorĉa'''. Kiu sorĉas. '''Sorĉisto'''. Homo, havanta sorĉan povon. '''Sorĉistino. - 1. Virino, havanta sorĉan povon. - 2. Maljuna, malbela virino. <section end="Sorĉi"/> <section begin="Soriko"/>'''Soriko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda mambesto el la vico de la insektomanĝaj (''Sorex vulgaris''). <section end="Soriko"/> <section begin="Sorpo"/>'''Sorpo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la pomacoj (''Sorbus''). <section end="Sorpo"/> <section begin="Sorto"/>'''Sorto'''. Povo, kiu decidas kaj direktas de antaŭe, kio devas okazi : ''Neniu povas eviti la sorton''. <section end="Sorto"/> <section begin="Sortimento"/>'''Sortimento'''. Kolekto de komercaĵoj de la sama speco : ''sortimento de kolumoj''. <section end="Sortimento"/> <section begin="Sovaĝa"/>'''Sovaĝa'''. Vivanta, restanta en tia stato, en kia ĝin kreis la naturo; ne civilizita, ne kulturita, ne hejmigita : ''sovaĝa besto, sovaĝa popolo, sovaĝa tero''. '''Sovaĝeco'''. Eco de tio, kio estas sovaĝa. '''Sovaĝulo'''. Sovaĝa homo : ''La sovaĝuloj de Afriko''. <section end="Sovaĝa"/> <section begin="Spaco"/>'''Spaco'''. - 1 . Tio, en kio laŭ nia imagado, troviĝas ĉiuj korpoj : ''La spaco estas senlima''. - 2. Ĝia parto tridimensia, okupata de korpo : ''La ŝranko okupas multe da spaco en mia ĉambro''. '''Interspaco'''. Spaco inter du objektoj, distanco : ''interspaco inter du urboj''. <section end="Spaco"/> <section begin="Spado"/>'''Spado'''. Mallarĝa, rekta, akrepinta glavo : ''spado de ŝtata oficisto''. Komparu : '''{{VdE|Rapiro}}, {{VdE|Sabro|sabro}}'''. <section end="Spado"/> <section begin="Spaliro"/>'''Spaliro'''. - 1. Vico de arboj aŭ arbetoj, formanta kvazaŭ parion. - 2. Vico de homoj, starigitaj laŭlonge de strato, de vojo. <section end="Spaliro"/> <section begin="Spasmo"/>'''Spasmo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Aŭtomata, longedaŭra streĉo de muskolo. Komparu : '''{{VdE|Konvulsio}}, {{VdE|Tetano|tetano}}'''. <section end="Spasmo"/> <section begin="Spato"/>'''Spato'''. Ĝenerala nomo de multaj mineraloj de lamena strukturo (multaj karbonikaj, kelkaj silikatoj k. t. p.). <section end="Spato"/> <section begin="Speco"/>'''Speco'''. Aro de estaĵoj aŭ objektoj, posedantaj komunan karakterizan trajton; subdivido de gento : ''la homa speco''. <section end="Speco"/> <section begin="Speciala"/>'''Speciala'''. Destinita por unu aparta celo : ''speciala vesto, speciala procedo, speciala instrumento''. '''Speciale'''. En speciala maniero. '''Specialo'''. Scienco, arto, laboro, per kiu oni sin speciale okupas : ''La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn''. '''Specialisto'''. Homo, sin okupanta speciale per arto, scienco, k. t. p, : ''specialisto en la aerveturado''. Komparu : '''{{VdE|Metio}}, {{VdE|Ofico|ofico}}, {{VdE|Profesio|profesio}}'''. <section end="Speciala"/> <section begin="Specimeno"/>'''Specimeno'''. Peco de ŝtofo, malgranda kvanto de komercaĵo, montrata, sendata al la aĉetontoj. <section end="Specimeno"/> <section begin="Spegulo"/>'''Spegulo'''. Polurita surfaco, reflektanta la radiojn de la lumo kaj donanta bildojn de l’ objektoj. <section end="Spegulo"/> <section begin="Spektaklo"/>'''Spektaklo'''. Tio, kion oni ludas, montras en teatro, en cirko. <section end="Spektaklo"/> <section begin="Spektro"/>'''Spektro''' ({{VdE-ml|Fiz}}.). Bildo de luma radio, disigita en kolorojn per vitra prismo. <section end="Spektro"/> <section begin="Spekuli"/>'''Spekuli'''. Fari komercajn aferojn, esperante profiton, bazitan sur cirkonstancoj, ne dependantaj de la entreprenanto : ''spekuli je la greno''. '''Spekulo'''. Ago de tiu, kiu spekulas. <section end="Spekuli"/> <section begin="Spekulacio"/>'''Spekulacio'''. Spekulo, spekulado. <section end="Spekulacio"/> <section begin="Spekulativa"/>'''Spekulativa''' ({{VdE-ml|Filoz}}.). Bazita sur pure teoria esploro, sur rezonado : ''spekulativa kaj empiria filozofio''. <section end="Spekulativa"/> <section begin="Spermo"/>'''Spermo'''. Vira fruktiga fluidaĵo. <section end="Spermo"/> <section begin="Spermaceto"/>'''Spermaceto'''. Blanka grasa substanco, trovata en la kranio de la kaŝaloto. <section end="Spermaceto"/> <section begin="Sperta"/>'''Sperta'''. Posedanta konojn akiritajn per longa praktiko kaj observo : ''sperta generalo, sperta kuracisto''. '''Sperto'''. Konoj akiritaj per longa praktiko kaj observo. <section end="Sperta"/><noinclude><references/></noinclude> efx531o0iqzyi2l4ihtnpu67ho8jrgb Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/153 104 40842 121705 119457 2026-05-27T00:36:19Z Castelobranco 7 *ligilo 121705 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude> <section begin="Spezo"/>'''Spezo'''. Pago aŭ akcepto de mono : ''elspezo kaj enspezo''. '''Spezi'''. Pagi aŭ akcepti monon : ''elspezi kaj enspezi''. <section end="Spezo"/> <section begin="Spici"/>'''Spici'''. Aldoni al la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj vegetaĵajn substancojn, aromajn kaj akre gustajn por fari ilin pli bongustaj. '''Spicaĵo'''. Tio, per kio oni spicas : ''kariofilo, muskato''. <section end="Spici"/> <section begin="Spiko"/>'''Spiko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Supra parto de grena kreskaĵo, enhavanta la grajnojn. <section end="Spiko"/> <section begin="Spino"/>'''Spino''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Vertebra kolono. <section end="Spino"/> <section begin="Spinaco"/>'''Spinaco''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo manĝebla el la familio de l’ kenopodiacoj (''Spinacia oleracea''). <section end="Spinaco"/> <section begin="Spiono"/>'''Spiono'''. Homo, kies okupo estas sekrete observi ies agojn. '''Spioni'''. Sekrete observi ies agojn : ''spioni la malamikan armeon''. <section end="Spiono"/> <section begin="Spiri"/>'''Spiri'''. Enpreni aeron kaj eligi ĝin, post kiam ĝi refreŝigis la sangon : ''enspiri kaj elspiri''. '''Spiro'''. Ago, agoj de tiu, kiu spiras. <section end="Spiri"/> <section begin="Spiralo"/>'''Spiralo''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Kurba, nefermita linio, kiu pli kaj pli malproksimiĝas de sia komenca punkto, rondirante ĝin. '''Spirala'''. Havanta la formon de spiralo. <section end="Spiralo"/> <section begin="Spirito"/>'''Spirito'''. - 1. Nemateria parto de la homo : ''alta spirito''. - 2. Nemateria supernatura estaĵo : ''la spirito de la malbono''. '''Spirita'''. De spirito, koncernanta spiriton. <section end="Spirito"/> <section begin="Spiritismo"/>'''Spiritismo'''. Kredo je la ebleco havi rilatojn kun la animoj de l’ mortintoj kaj la procedoj por alvoki la animojn kaj interrilati kun ili. <section end="Spiritismo"/> <section begin="Spiritisto"/>'''Spiritisto'''. Homo, kiu sin okupas per la spiritismo. <section end="Spiritisto"/> <section begin="Spiritualismo"/>'''Spiritualismo'''. Filozofia doktrino asertanta, ke ekzistas nur la spiritaj estaĵoj, kaj la tuta materia mondo estas nur produktaĵo de la sentoj kaj pensoj. <section end="Spiritualismo"/> <section begin="Spite"/>'''Spite'''. Prepozicio kun la senco : intence kontraŭ la volo de aliaj : ''Por inciti la guverniston, la knabo sin banis spite lia malpermeso''. Komparu : '''{{VdE|Malgraŭ}}'''. <section end="Spite"/> <section begin="Spleno"/>'''Spleno'''. Patologia stato de la animo, karakterizata de konstanta enuo kaj indiferenteco al ĉio. <section end="Spleno"/> <section begin="Splito"/>'''Splito'''. Maldika peco de fendita ligno. '''Spliti'''. Fendi lignon en maldikajn pecojn. Komparu : '''{{VdE|Fendi}}, {{VdE|Krevigi|krevigi}}'''. <section end="Splito"/> <section begin="Spondeo"/>'''Spondeo'''. Dusilaba vermezuro, konsistanta el du longaj silaboj aŭ el unua akcentita kaj dua neakcentita. <section end="Spondeo"/> <section begin="Spongo"/>'''Spongo'''. Substanco malpeza, facile kunpremebla, pororiĉa, forte sorbanta la fluidaĵojn : ''lavi per spongo''. '''Sponga'''. De spongo, el spongo. <section end="Spongo"/> <section begin="Sporo"/>'''Sporo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Reprodukta organo de la sensemaj vegetaĵoj. <section end="Sporo"/> <section begin="Sporada"/>'''Sporada'''. Renkontata, observata tie ĉi kaj tie en apartaj okazoj : ''sporada malsano''. <section end="Sporada"/> <section begin="Sporto"/>'''Sporto'''. Fizikaj amuzoj, celantaj ne sole plezuron, sed ankaŭ disvolvon de korpa lerteco : ''rajdado, glitkurado''. <section end="Sporto"/> <section begin="Sprita"/>'''Sprita'''. - 1. Posedanta la kapablon trovi kaj esprimi similecon de diferencaj objektoj; eltrovema, iniciatema : ''sprita ŝerculo, sprita organizanto''. - 2. Montranta spritecon : ''sprita vizaĝo, sprita respondo''. '''Sprite'''. En sprita maniero. '''Spriteco'''. Eco de tiu, kiu estas sprita. '''Spritulo'''. Homo sprita. <section end="Sprita"/> <section begin="Sprono"/>'''Sprono'''. Ŝtala duoncirklo kun pikilo, kiun la rajdanto fiksas ĉe la kalkanumo kaj per kiu li instigas la ĉevalon. <section end="Sprono"/> <section begin="Sproto"/>'''Sproto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mara manĝebla fiŝeto el la familio de l’ haringoj (''Clupea sprattus''). <section end="Sproto"/> <section begin="Stabo"/>'''Stabo'''. Superaj oficiroj kaj oficistoj, apartenantaj al la komandantaro de granda militista taĉmento. '''Staba'''. De stabo, koncernanta stabon : ''staba oficiro''. <section end="Stabo"/> <section begin="Stablo"/>'''Stablo'''. Tablo por metia laboro : ''stablo de seruristo''. <section end="Stablo"/> <section begin="Stacio"/>'''Stacio'''. Loko, kie haltas la vagonaroj, tramoj k. t. p., por preni aŭ lasi la pasaĝerojn. '''Stacidomo'''. Stacia domo, kie la pasaĝeroj atendas la forveturon aŭ alveturon de la vagonaroj. <section end="Stacio"/> <section begin="Stadio"/>'''Stadio'''. Grado, parto, klare distingebla de evoluo. Komparu : '''{{VdE|Fazo}}, {{VdE|Epoko|epoko}}, {{VdE|Periodo|periodo}}'''. <section end="Stadio"/> <section begin="Stalo"/>'''Stalo'''. Konstruaĵo, servanta kiel loĝejo por brutoj : ''ĉevala stalo''. <section end="Stalo"/> <section begin="Stalagmito"/>'''Stalagmito'''. Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la fundo de kavernoj dank' al la konstanta gutado de la akvo. <section end="Stalagmito"/> <section begin="Stalaktito"/>'''Stalaktito'''. Kalka konusforma pinto formiĝanta sur la arkaĵo de kaverno, dank' al la konstanta gutado de akvo. <section end="Stalaktito"/> <section begin="Stameno"/>'''Stameno''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vira seksa organo de la floroj. <section end="Stameno"/> <section begin="Stampo"/>'''Stampo'''. Signo, gravurita sur ligno. aŭ kupro kiun oni presas sur letero, koverto, dokumento. '''Stampi'''. Signi per stampo. '''Stampilo'''. Instrumento por stampi : Komparu : '''{{VdE|Sigelo}}'''. <section end="Stampo"/> <section begin="Stano"/>'''Stano''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Sn. Ĥemia elemento, arĝente blanka metalo, uzata en kunfandaĵoj, por vazoj, k. t. p. '''Stani'''. Kovri per maldika tavolo de fandita stano : ''stani kupran kaserelon''. <section end="Stano"/><noinclude><references/></noinclude> 6fjce9j7prve75pkbpzuu7t49n2sved Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/154 104 40843 121706 119198 2026-05-27T00:40:50Z Castelobranco 7 *ligilo 121706 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude> <section begin="Stanco"/>'''Stanco'''. Okversa strofo. <section end="Stanco"/> <section begin="Standardo"/>'''Standardo'''. Flago, portata kiel militista, religia, partia simbolo : ''regimenta standardo, ruĝa standardo''. <section end="Standardo"/> <section begin="Stango"/>'''Stango'''. Longa, tre maldika arba trunko : ''lupulo sur stangoj''. <section end="Stango"/> <section begin="Stari"/>'''Stari'''. Resti senmova vertikale sur la piedoj. '''Starigi'''. Meti ion tiamaniere, ke ĝi staru. '''Stariĝi'''. Fariĝi staranta. '''Kontraŭstari'''. Esti kontraŭa al io : ''kontraŭstari projekton''. '''Superstari'''. Havi la supron super io : ''La turo superstaras la nubojn''. '''Memstara'''. Aganta, vivanta sen helpo de aliaj. '''Memstare'''. En memstara maniero. '''Memstareco'''. Eco de tio, kio estas rnemstara. <section end="Stari"/> <section begin="Stato"/>'''Stato'''. Maniero esti : ''stato de la aferoj, stato de la animo''. <section end="Stato"/> <section begin="Statiko"/>'''Statiko'''. Parto de la meĥaniko pri la egalpezo de la korpoj. <section end="Statiko"/> <section begin="Statistiko"/>'''Statistiko'''. Notado, kolektado de faktoj, kiuj povas esti kalkulitaj : ''statistiko de akcidentoj fervojaj''. '''Statistika'''. De statistiko, bazita sur statistiko : ''statistika metodo''. <section end="Statistiko"/> <section begin="Statuo"/>'''Statuo'''. Figuro ŝtona, metala, ligna, prezentanta homon aŭ beston. <section end="Statuo"/> <section begin="Staturo"/>'''Staturo'''. Alteco de la homa korpo : ''homo de bela staturo''. <section end="Staturo"/> <section begin="Stearino"/>'''Stearino''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Senkolora, senodora substanco, el kiu konsistas grandparte preskaŭ ĉiuj grasoj, uzata por kandeloj. <section end="Stearino"/> <section begin="Stebi"/>'''Stebi'''. Kunkudri kelke da teksaĵoj tiamaniere, ke la kudrilo ĉiufoje trapikas ĉiujn. <section end="Stebi"/> <section begin="Stelo"/>'''Stelo'''. - 1. ({{VdE-ml|Astr}}.). Memlumanta ĉiela korpo, fiksita astro. - 2. Astro (ekster la suno kaj luno). - 3. Objekto, similanta stelon : ''la verda stelo''. '''Stelaro'''. Grupo de fiksitaj astroj, prezentanta iun figuron kaj havanta specialan nomon : ''la Granda Ursino''. <section end="Stelo"/> <section begin="Stenografii"/>'''Stenografii'''. Per specialaj simpligitaj signoj, anstataŭantaj la literojn kaj silabojn, skribi same rapide, kiel oni parolas. '''Stenografio'''. Arto stenografii. '''Stenografiisto'''. Homo, kies specialo estas stenografii. <section end="Stenografii"/> <section begin="Stenografo"/>'''Stenografo'''. Stenografiisto. <section end="Stenografo"/> <section begin="Stepo"/>'''Stepo'''. Granda surfaco de tero, sur kiu kreskas nur sovaĝaj herbaj vegetaĵoj. <section end="Stepo"/> <section begin="Stereografio"/>'''Stereografio''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Parto de geometrio pri la projekcioj de la solidaj korpoj sur la ebeno. <section end="Stereografio"/> <section begin="Stereometrio"/>'''Stereometrio''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Parto de la geometrio pri la solidaj korpoj. <section end="Stereometrio"/> <section begin="Stereoskopo"/>'''Stereoskopo'''. Optika instrumento, en kiu du bildoj ebenaj, surmetitaj unu sur la alia, per duokula vidado ŝajnas solida korpo. <section end="Stereoskopo"/> <section begin="Stereotipo"/>'''Stereotipo'''. Plato kun nemoveblaj presliteroj, kiun oni uzas por presi kelke da eldonoj de la sama verko aŭ tre multenombrajn ekzemplerojn de gazeto. '''Stereotipi'''. Prepari stereotipon el ordinara kompostaĵo : ''stereotipi kompostaĵon''. <section end="Stereotipo"/> <section begin="Sterko"/>'''Sterko'''. - 1. Brutaj ekskrementoj, miksitaj kun la pajlo, sur kiu ili kuŝis, uzataj por fruktodonigi la teron. - 2. Substanco, uzata por fruktodonigi la teron. '''Sterki'''. Fruktodonigi per sterko. <section end="Sterko"/> <section begin="Sterledo"/>'''Sterledo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ sturgoj; ĝi liveras la plej bonan kaviaron (''Acipenser ruthenus''). <section end="Sterledo"/> <section begin="Sterlingo"/>'''Sterlingo'''. Angla monero, valoranta ĉirkaŭ 25 fr. <section end="Sterlingo"/> <section begin="Sterni"/>'''Sterni'''. Meti tukon tiamanere, ke ĝi kovru kiel eble plej grandan supraĵon : ''sterni tukon sur tablo, sur lito''. <section end="Sterni"/> <section begin="Stertoro"/>'''Stertoro'''. Raŭka sono, eligata el la brusto kaŭze de malfacila spirado : ''stertoro de agonianto''. '''Stertori'''. Eligi stertoron. <section end="Stertoro"/> <section begin="Stilo"/>'''Stilo'''. - 1. Maniero skribi, esprimi siajn pensojn : ''simpla stilo, peza stilo''. - 2. Tutaĵo de la trajtoj de belarto kaj precipe de la arĥitekturo, karakterizanta artiston, epokon. popolon, kiu estas la aŭtoro de ĝiaj verkoj : ''la baroka stilo''. <section end="Stilo"/> <section begin="Stilistiko"/>'''Stilistiko'''. Scienco pri la literatura stilo. <section end="Stilistiko"/> <section begin="Stimuli"/>'''Stimuli'''. Eksciti ies aktivecon, fervoron. Komparu : '''{{VdE|Instigi}}'''. <section end="Stimuli"/> <section begin="Stipo"/>'''Stipo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la familio de graminacoj (''Stipa''). <section end="Stipo"/> <section begin="Stipendio"/>'''Stipendio'''. Mona sumo, donata ĉiujare al neriĉa lernanto, por ebligi al li la studadon. <section end="Stipendio"/> <section begin="Stoika"/>'''Stoika'''. Plene reganta sin mem kaj trankvile suferanta ĉagrenojn, dolorojn kaj malsukceson. '''Stoiko'''. Homo stoika. '''Stoike'''. En stoika maniero. <section end="Stoika"/> <section begin="Stolo"/>'''Stolo'''. Longa strio, pendanta de ĉirkaŭ la kolo de l’ pastroj ĝis la genuoj, plilarĝigita ĉe la ekstremoj. <section end="Stolo"/> <section begin="Stomako"/>'''Stomako''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Granda sakforma organo de la digestado. <section end="Stomako"/> <section begin="Strabi"/>'''Strabi'''. Direkti unu okulon flanke de la rigardata objekto. '''Straba'''. Kiu strabas : ''straba okulo, straba homo''. '''Strabulo'''. Straba homo. <section end="Strabi"/> <section begin="Stranga"/>'''Stranga'''. Diferenca de aliaj samspecaj kaj per tio kaŭzanta miron. '''Strangaĵo'''. Io stranga. <section end="Stranga"/><noinclude><references/></noinclude> 4bxflw3l9cl0dbycyauplpq95vlligr Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/155 104 40844 121707 119458 2026-05-27T00:44:34Z Castelobranco 7 *ligilo 121707 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude> <section begin="Strange"/>'''Strange'''. En stranga maniero. '''Strangeco'''. Eco de tio, kio estas stranga. '''Strangulo'''. Stranga homo. <section end="Strange"/> <section begin="Strato"/>'''Strato'''. Vojo en urbo kun vico de domoj ĉe ĉiu flanko. <section end="Strato"/> <section begin="Strategio"/>'''Strategio'''. Arto fari planon de milito kaj konduki la armeon ĝis la renkonto kun la malamiko. '''Strategiisto'''. Specialisto en la strategio. <section end="Strategio"/> <section begin="Streĉi"/>'''Streĉi'''. - 1. Forte tiri elastan korpon kaj teni ĝin en plilongigita stato : ''streĉi kordon, streĉi risorton, streĉi horloĝon''. - 2. En alta grado uzi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn : ''streĉi muskolon, streĉi atenton''. '''Streĉeco'''. Stato de tio, kio estas streĉita. '''Malstreĉi'''. Liberigi tion, kio estis streĉita. <section end="Streĉi"/> <section begin="Streko"/>'''Streko'''. Linio, farita per unu movo de plumo, de krajono. '''Streki'''. Fari strekon. '''Substreki'''. Fari strekon sub vorto, sub frazo, por turni la atenton de la leganto. '''Trastreki'''. Fari strekon tra vorto, tra frazo, kiun oni deziras nuligi. <section end="Streko"/> <section begin="Strio"/>'''Strio'''. Longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj : ''strio de tero''. '''Strii'''. Fari striojn. Komparu : '''{{VdE|Rubando}}'''. <section end="Strio"/> <section begin="Strigo"/>'''Strigo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Nokta raba birdo (''Strix''). <section end="Strigo"/> <section begin="Strigli"/>'''Strigli'''. Purigi la harojn de l’ ĉevaloj kaj de aliaj hejmaj bestoj per speciala instrumento, konsistanta el paralelaj feraj kombilosimilaj klingoj. '''Striglilo'''. Instrumento por strigli. <section end="Strigli"/> <section begin="Striko"/>'''Striko'''. Interrompo de laboro de laboristoj, oficistoj kaj rifuzo rekomenci ĝin, se oni ne kontentigos iliajn postulojn. '''Striki'''. Ne labori kaŭze de striko. <section end="Striko"/> <section begin="Striknino"/>'''Striknino'''. Alkaloido de maldolĉa gusto, forta veneno, kaŭzanta tetanajn spasmojn, uzata en la medicino kaj por veneni malutilajn bestojn (ratojn). <section end="Striknino"/> <section begin="Strofo"/>'''Strofo'''. Kunigo de kelke da versoj en unu ritman tuton : ''trioleto, stanco''. <section end="Strofo"/> <section begin="Stroncio"/>'''Stroncio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Sr. Ĥemia elemento, flaveta metalo de la alkalie-fera grupo. <section end="Stroncio"/> <section begin="Strukturo"/>'''Strukturo'''. Maniero, en kiu la partoj de unu tuto estas kunmetitaj : ''strukturo de la homa korpo, strukturo de Esperanto''. <section end="Strukturo"/> <section begin="Struto"/>'''Struto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Granda birdo el la vico de l’ kurantaj (''Struthio cametus''.) <section end="Struto"/> <section begin="Studi"/>'''Studi'''. - 1. Science esplori : ''studi la strukturon de la universo''. - 2. Sin dediĉi al scienco : ''studi la matematikon''. '''Studo'''. Okupo de tiu, kiu studas. '''Studanto'''. Kiu studas. <section end="Studi"/> <section begin="Studento"/>'''Studento'''. Lernanto en supera lernejo : ''studento de universitato''. <section end="Studento"/> <section begin="Stufi"/>'''Stufi'''. Rosti tiamaniere, ke la viando saturiĝu de la propra vaporo. <section end="Stufi"/> <section begin="Stuki"/>'''Stuki'''. Kovri muron per miksaĵo de kalko kaj sablo. Komparu : '''{{VdE|Masoni}}'''. <section end="Stuki"/> <section begin="Stumpo"/>'''Stumpo'''. Parto de membro aŭ de alia objekto, restanta sendifekta, post kiam la aliaj partoj estas detruitaj : ''stumpo de amputita mano''. <section end="Stumpo"/> <section begin="Stupo"/>'''Stupo'''. Implikitaj kanabaj aŭ linaj fadenoj, uzataj por ŝtopi. <section end="Stupo"/> <section begin="Sturgo"/>'''Sturgo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de fiŝo (''Acipenser sturio''). <section end="Sturgo"/> <section begin="Sturno"/>'''Sturno''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la vico de l’ paseroj, facile lernanta kanti kaj paroli (''Sturnus vulgaris''). <section end="Sturno"/> <section begin="Sub"/>'''Sub'''. - 1. Prepozio per kiu estas esprimata : ''a'') Loko, kiu estas pli malalte ol alia loko; kiu estas kovrita de alia objekto : ''sub tablo, sub tegmento''. ''b'') Direkto al loko, kiu estas pli malalte ol alia : ''Muso kuras sub la liton''. - 2. ''a'') Prefikso kun la sama senco, kiel la prepozicio : ''subskribi, submeti, subtegmento, subteni''. ''b'') Prefikso por esprimi homon de malpli alta rango : ''suboficiro, subulo''. <section end="Sub"/> <section begin="Subita"/>'''Subita'''. Okazanta rapide, neatendite : ''subita morto''. '''Subite'''. En subita maniero. '''Subiteco'''. Eco de tio, kio estas subita. <section end="Subita"/> <section begin="Subjekto"/>'''Subjekto''' ({{VdE-ml|Gram}}.). Objekto aŭ persono, pri kiu oni ion diras en la frazo. <section end="Subjekto"/> <section begin="Subjektiva"/>'''Subjektiva'''. Bazita sur la individuaj opinioj kaj gustoj : ''subjektiva kritiko''. '''Subjektive'''. En subjektiva maniero. '''Subjektiveco'''. Eco de tio, kio estas subjektiva. <section end="Subjektiva"/> <section begin="Sublimato"/>'''Sublimato'''. - 1. Substanco vaporigita kaj kolektita en la solida stato. - 2. HgCl2. Biklorido de hidrargo. <section end="Sublimato"/> <section begin="Substanco"/>'''Substanco'''. Ĉiu speco de materio : ''solida substanco''. '''Substantivo''' ({{VdE-ml|Gram}}.). Vorto, prezentanta ia nomon de persono, objekto aŭ ideo. <section end="Substanco"/> <section begin="Subtila"/>'''Subtila'''. - 1. Konsistanta el delikataj, malgrandaj eroj : ''subtila pulvoro''. - 2. Rimarkanta aŭ esprimanta la plej delikatajn nuancojn kaj diferencojn : ''subtila spirito''. '''Subtile'''. En subtila maniero. '''Subtileco'''. Eco de tio, kio estas subtila. Komparu : '''{{VdE|Delikata}}'''. <section end="Subtila"/> <section begin="Subvencio"/>'''Subvencio'''. Mona helpo, precipe tiu de ŝtato al publika institucio. <section end="Subvencio"/> <section begin="Suĉi"/>'''Suĉi'''. - 1. Teni en la buŝo mameton kaj eltiri el ĝi lakton. - 2. Eltiri fluidaĵon, sukon el objekto, tenata en la buŝo : ''La abelo suĉas la mielon el floroj''. <section end="Suĉi"/><noinclude><references/></noinclude> 0ihp28594eyjsc4k4dfazl4psgg9bna Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/156 104 40845 121708 119459 2026-05-27T00:48:08Z Castelobranco 7 *ligilo 121708 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude> <section begin="Suĉinfano"/>'''Suĉinfano'''. Infano, kiu sin nutras per la suĉado : Komparu : '''{{VdE|Sorbi}}'''. <section end="Suĉinfano"/> <section begin="Sudo"/>'''Sudo'''. - 1. Parto de la horizonto, kiu estas antaŭ ni, kiam ni tagmeze rigardas la sunon. - 2. Parto de la tera globo, de lando, direktita al la sudo. '''Suda'''. De sudo : ''suda klimato, suda frukto''. '''Sude'''. En la sudo. <section end="Sudo"/> <section begin="Suferi"/>'''Suferi'''. Senti doloron fizikan aŭ moralan : ''La agonianto terure suferis''. '''Sufero'''. Sento de tiu, kiu suferas. <section end="Suferi"/> <section begin="Sufiĉa"/>'''Sufiĉa'''. Estanta en tia kvanto, kia estas necesa : ''sufiĉa kapitalo, sufica kompetenteco''. '''Sufiĉi'''. Esti en tia kvanto, kia estas necesa : ''Mil frankoj plene sufiĉos por la vojaĝo''. '''Sufiĉe'''. En sufiĉa kvanto; tiom, kiom estas necese. <section end="Sufiĉa"/> <section begin="Sufikso"/>'''Sufikso''' ({{VdE-ml|Gram}}.). Afikso, almetata post la radiko : ''ul, ec''. <section end="Sufikso"/> <section begin="Sufloro"/>'''Sufloro'''. Persono mallaŭte, nerimarkeble diranta la vortojn de la rolo al aktoro. '''Suflori'''. Mallaŭte, nerimarkeble diri ion al persono, kiu devas ĝin mem diri, sed forgesis; ŝteldiri : ''La knabo sufloris la versojn al la kolego''. <section end="Sufloro"/> <section begin="Sufoki"/>'''Sufoki'''. Mortigi per manko de la aero : ''sufoki premegante la kolon''. '''Sufoka'''. Kiu sufokas : ''sufokaj gasoj''. '''Sufokiĝi'''. Morti de manko de la aero. <section end="Sufoki"/> <section begin="Sufragano"/>'''Sufragano'''. Episkopo, ne posedanta diocezon kaj helpanta alian episkopon. <section end="Sufragano"/> <section begin="Sugesto"/>'''Sugesto'''. - 1. Influo je persono hipnotigita, iganta ĝin pensi kaj voli, kion deziras la hipnotiganto. - 2. Inspiro. '''Sugesta'''. De sugesto, koncernanta sugeston : ''sugesta metodo''. '''Sugesti'''. Kaŭzi sugeston. <section end="Sugesto"/> <section begin="Suko"/>'''Suko'''. Fluidaĵo en la histoj de la bestoj kaj vegetaĵoj : ''citrona suko, suko de viando''. <section end="Suko"/> <section begin="Sukceno"/>'''Sukceno'''. Malmola flava, diafana rezina substanco, el kiu oni faras diversajn malgrandajn objektojn, precipe buŝtubetojn de pipoj. <section end="Sukceno"/> <section begin="Sukceso"/>'''Sukceso'''. Feliĉa, bona rezultato de entrepreno : ''sukceso en agado, sukceso de aktoro''. '''Sukcesi'''. Havi, atingi feliĉan, bonan rezultaton : ''sukcesi en la vivo''. '''Sukcesa'''. Kiu sukcesas : ''sukcesa batalo''. '''Sukcese'''. En sukcesa maniero. <section end="Sukceso"/> <section begin="Sukero"/>'''Sukero'''. Blanka dolĉa substanco, fabrikata el diversaj vegetaĵoj, precipe el la betoj kaj sukerkanoj. '''Sukeri'''. Dolĉigi per sukero : ''sukeri teon, sukeri kompoton''. '''Sukeraĵo'''. Dolĉa frandaĵo : ''kuko, konfitaĵo''. '''Sukeraĵejo'''. Loko, kie oni faras, vendas sukeraĵojn. <section end="Sukero"/> <section begin="Sulfuro"/>'''Sulfuro''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). S. Ĥemia elemento, solida flava substanco, trovata en la naturo en kombinaĵoj kun metaloj, uzata por la fabrikado de alumedoj, de l' pulvo k. t. p. <section end="Sulfuro"/> <section begin="Sulko"/>'''Sulko'''. Longforma kavaĵo : ''sulko de la frunto; sulko, farita per plugilo''. '''Sulkigi'''. Fari sulkon, sulkojn : ''sulkigi la frunton''. <section end="Sulko"/> <section begin="Sultano"/>'''Sultano'''. Mahometana aŭtokrata regnestro : ''turka sultano''. <section end="Sultano"/> <section begin="Sumo"/>'''Sumo''' – 1. ({{VdE-ml|Mat}}.). Rezultato de la adicio; nombro, havanta tiom da unuoj, kiom da unuoj havas ĉiuj adiciitaj nombroj : ''La sumo de 5 kaj 9 estas 14''. - 2. Kvanto da mono : ''elspezi grandan sumon''. '''Sumigi'''. Adicii. <section end="Sumo"/> <section begin="Suno"/>'''Suno''' ({{VdE-ml|Astr}}.). Centra, plej granda astro de la mondo, en kiu ni loĝas : ''la lumo de la suno''. '''Suna'''. De suno, koncernanta sunon : ''suna radio, suna sistemo''. '''Sunombrelo'''. Ombrelo, ŝirmanta de la suno. <section end="Suno"/> <section begin="Supo"/>'''Supo'''. Kuirita fluida manĝaĵo, kiun oni manĝas per kulero : ''terpoma supo, buljono''. '''Supujo'''. Vazo, en kiu oni portas supon el la kuirejo. <section end="Supo"/> <section begin="Super"/>'''Super'''. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata : ''a'') Loko, kiu estas pli alta ol alia loko aŭ objekto, de kiu ĝi estas apartigita per libera interspaco : ''La birdo flugas super la arbo''. ''b'') Pli alta grado, rango, forto : ''La generalo estas super la kolonelo''. - 2. Prefikso, havanta la saman signifon : ''supernatura, superregi, superruzi, superflua''. '''Superi'''. Esti super io. '''Supera'''. Kiu estas super io : ''supera oficiro, supera matematiko''. <section end="Super"/> <section begin="Superlativo"/>'''Superlativo'''. Gramatika formo de la adjektivo aŭ adverbo, esprimanta la plej altan gradon de eco : ''la plej bona, plej perfekte''. <section end="Superlativo"/> <section begin="Superstiĉo"/>'''Superstiĉo'''. Kredo pri mistera, supernatura povo de objektoj kaj cirkonstancoj : ''timo de la nombro 13''. '''Superstiĉa'''. Havanta superstiĉojn. <section end="Superstiĉo"/> <section begin="Supozi"/>'''Supozi'''. Akcepti ion vera, ebla, ne posedante pruvojn : ''Mi supozas, ke la vetero estos bela''. '''Supozo'''. Penso, opinio de tiu, kiu supozas. Komparu : '''{{VdE|Diveni}}, {{VdE|Konjekti|konjekti}}, {{VdE|Suspekti|suspekti}}'''. <section end="Supozi"/> <section begin="Supre"/>'''Supre'''. En alta loko ĉe la ekstremo, kontraŭa al la bazo : ''supre sur la monto''. '''Supra'''. Estanta supre : ''supra parto de ŝtuparo''. '''Supro'''. Supra ekstremo, supra parto : ''supro de monto''. '''Supren'''. En supran lokon, al supra loko. '''Malsupre'''. En malalta loko, proksime de la bazo. '''Malsupra'''. Estanta malsupre. '''Malsupren'''. En malsupran lokon, al malsupra loko. '''Supraĵo'''. Supra, ekstera parto de objekto : ''La kubo havas 6 ebenajn supraĵojn''. <section end="Supre"/><noinclude><references/></noinclude> hry37lq2eitgivfexuw97m8qly5jq39 Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/116 104 42728 121710 2026-05-27T04:02:22Z U-sign 2952 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "– Kara Julia Andreevna! Ne nomu min plu, mi petas, s-ro profesoro… – Joĉjo diris, interrompante ŝin kaj ne havante plu fortojn por deteni larmojn. – Oni mokas je mi, oni mokeme alnomas min profesoro!… – Kaj kiam Joĉjo iom trankviliĝis, vigligita de bonkoreco de Julia Andreevna, li rakontis al ŝi ĉion, kion li trasentis hieraŭ vespere post sia kunpuŝiĝo kun la leŭtenanto kaj pri la antaŭnelonga malagrabla renkontiĝo kun li kaj signojunkro Plat..." 121710 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>– Kara Julia Andreevna! Ne nomu min plu, mi petas, s-ro profesoro… – Joĉjo diris, interrompante ŝin kaj ne havante plu fortojn por deteni larmojn. – Oni mokas je mi, oni mokeme alnomas min profesoro!… – Kaj kiam Joĉjo iom trankviliĝis, vigligita de bonkoreco de Julia Andreevna, li rakontis al ŝi ĉion, kion li trasentis hieraŭ vespere post sia kunpuŝiĝo kun la leŭtenanto kaj pri la antaŭnelonga malagrabla renkontiĝo kun li kaj signojunkro Platonov. Julia Andreevna silente aŭskultis sinceran, konfideman parolon de la junulo, nek interrompante ĝin, nek forturnante sian afablan, bonkorecan rigardon de lia emociita vizaĝo. – Ĉu vi finis, mia kara? – ŝi diris, kiam Joĉjo silentiĝis kaj, gaje ekrigardinte en la okulojn de Julia Andreevna, honteme mallevis sian ruĝiĝintan vizaĝon. – Mi finis… – li diris mallaŭte kaj enspiris plifacilige. – Mi tre, tre dankas vin, ke vi senpere vin turnis al mi, ke vi sincere konfidis al mi viajn pensojn kaj sentojn. De la unua renkontiĝo kun vi, mi ekamis vin, kiel filon, kaj nun kun ĝojo mi vidas, ke mi ne eraris… ke vi estas inda je la amo. Julia Andreevna prenis Joĉjon je la mano, alproksimigis lin al si kaj kovris lian vizaĝon, kaj frunton per delikataj, varmaj kisoj. – Vi estas ĉarma, bona knabo! Mi envias al via panjo, ke ŝi havas tian filon… Kaj ne sole mi, sed ĉiu, kiu konas vin, ŝatas vin… la grafinoj-fratinoj… Olnjo, ŝia patro… Ĉu vi ankoraŭ ne konas tiun ĉi noblan homon?… Vi nepre devos konatiĝi kun li! Li delonge jam volas tion. Ŝi interfingrigis la manojn kaj kelkfoje afable kaj konsolige ekbalancis per la kapo, kvazaŭ konsentante kun ĉio, ĵus eldirita de ŝi kaj konsiderante ion. Poste ŝi sin apogis je la tablo kaj, iom sulkiĝinte, ekparolis per vigla voĉo, ĉiu vorto kies, kiel miraklofaranta, saniga balzamo, nerimarkeble, sed sentige, penetris en la koron mem kaj en plej profundajn sekretejojn de la animo de la junulo kaj, mallaŭte kaj delikate iom post iom forigis lastajn postsignojn de la malĝojo ankoraŭ antaŭnelonga. – Al la leŭtenanto, mia kara, vi diris nenion ofendan, kaj tio, kion vi diris, estis vero… Via timo, ke niaj lecionoj de nun devos ĉesiĝi, ke vi aŭ iu ajn el iliaj parolprenantoj povas submetiĝi al danĝero, kiel aludis la signojunkro estas, laŭ mi, antaŭtempa kaj senbaza. Mi ĉe okazo priparolos la aferon kun s-ro Veselov. Li konas vian inspektoron kaj, vi estu trankvila, li ĉiam scios forkonduki de vi fulmotondron ĝustatempe, ĵus super via kapo aperos ia nubeto minacanta. Estu tute certa pri tio, mia ĉarma, ke viaj amikoj neniam forlasos vin sendefenda. La malsaĝa ago de la oficiroj ankaŭ plu ne ripetiĝos, vi kredu al mi. Vi pardonu ilin grandanime kaj ne pensu eĉ pri ia venĝo. Dio gardu vin de tio ĉi. Per malbono, mia infano, vi neniam repagu por malbono. Ja fajron oni ankoraŭ neniam sukcesis estingi per petrolo. Vi estu afabla al viaj ofendintoj, kvazaŭ ili kaŭzis al vi nenian malbonon kaj, se vi havus okazon fari al ili ian gravan bonservon, tio ĉi estus laŭdinda… Nia devo, devo de kristanoj, estas pardoni niajn malamikojn, preĝi pri ili kaj bonfari al ili… Ŝajne, vi jam bone scias ĉion tion ĉi, ĉar viaj gepatroj edukis vin guste kristane.<noinclude><references/></noinclude> 60wcuz1num3f6shkfcppj7ycv07zwxb