Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.4
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/85
104
19635
121771
119341
2026-05-30T09:18:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121771
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kolekti"/>'''Kolekti'''. Kunigi, kunmeti apartajn objektojn, farante ilin sia propaĵo : ''kolekti florojn, monon''.
'''Kolektanto'''. Homo, kiu kolektas.
'''Kolektisto'''. Homo, kies profesio estas kolekti : ''kolektisto de impostoj''.
'''Kolektiĝi'''. Kuniĝi, kunevi.
'''Kolekto'''. Aro de kolektitaj objektoj : ''kolekto de antikvaj moneroj''.
'''Jarkolekto'''. Aro de ĉiuj numeroj de gazeto dum unu jaro : ''jarkolekto de « Esperantisto »''.
<section end="Kolekti"/>
<section begin="Kolektiva"/>'''Kolektiva'''. - 1. Farita de multaj personoj : ''kolektiva laboro''. - 2. Konsistanta el multaj objektoj : ''kolektiva nomo''.
<section end="Kolektiva"/>
<section begin="Koleopteroj"/>'''Koleopteroj''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insektoj, formantaj specialan vicon, karakterizatan de la malmoleco de la antaŭaj flugiloj, kovrantaj la postajn kaj ne taŭgaj por la flugado.
<section end="Koleopteroj"/>
<section begin="Kolero"/>'''Kolero'''. Sento de forta nekontenteco, montrata per vortoj aŭ faroj.
'''Koleri'''. Esti en kolero.
'''Kolera'''. Kiu koleras.
'''Kolere'''. Kun kolero.
'''Kolerema'''. Kiu facile koleras.
'''Koleremo'''. Eco de tiu, kiu estas kolerema.
'''Kolerigi'''. Fari iun kolera, kaŭzi ies koleron.
<section end="Kolero"/>
<section begin="Kolerika"/>'''Kolerika'''. Kolerema : ''kolerika temperamento''.
'''Kolerikulo'''. Homo kolerika.
<section end="Kolerika"/>
<section begin="Kolibro"/>'''Kolibro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). La plej malgranda el la birdoj, kun brilaj multkoloraj plumoj (''Trochilus'').
<section end="Kolibro"/>
<section begin="Koliko"/>'''Koliko'''. Spasma doloro de l’ intestoj.
<section end="Koliko"/>
<section begin="Kolimbo"/>'''Kolimbo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de naĝbirdo (''Colymbus'').
<section end="Kolimbo"/>
<section begin="Kolizio"/>'''Kolizio'''. Renkonto de kontraŭaj cirkonstancoj, motivoj : ''kolizio inter la honoro kaj timo''.
<section end="Kolizio"/>
<section begin="Kolodio"/>'''Kolodio'''. Solvaĵo de pafkotono en etero; senkolora densa fluidaĵo, uzata en la medicino por kunglui fendetojn, vundetojn de la haŭto.
<section end="Kolodio"/>
<section begin="Kolofono"/>'''Kolofono'''. Rezino uzata por froti la arĉojn.
<section end="Kolofono"/>
<section begin="Kolombo"/>'''Kolombo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de hejma birdo (''Columbus'').
<section end="Kolombo"/>
<section begin="Kolono"/>'''Kolono'''. Vertikale kaj libere staranta ligna, ŝtona aŭ fera subteno de parto de konstruaĵo.
'''Kolonaro'''. Vico de kolonoj.
<section end="Kolono"/>
<section begin="Kolonelo"/>'''Kolonelo'''. Ĉefo de regimento.
<section end="Kolonelo"/>
<section begin="Kolonio"/>'''Kolonio'''. Loĝloko, lando okupata de ŝtato aŭ de ĝiaj loĝantoj ekster la limoj de l’ patrujo : ''germanaj kolonioj en Afriko''.
'''Koloniano'''. Loĝanto de kolonio.
<section end="Kolonio"/>
<section begin="Koloro"/>'''Koloro'''. Impreso, kiun faras sur la okulon lumantaj objektoj sendepende de ilia formo : ''la sep koloroj de la ĉielarko''.
'''Kolori'''. Liveri koloron : ''La herbo verde koloras la kampojn''.
'''Kolora'''. Havanta koloron : ''rozkolora''.
'''Multkolora'''. Posedanta kelke da koloroj, multe da koloroj : ''multkolora birdo, tuko''. Komparu : '''{{VdE|Farbo}}'''.
<section end="Koloro"/>
<section begin="Koloraturo"/>'''Koloraturo'''. Artista ornamado de la kanto per triloj.
<section end="Koloraturo"/>
<section begin="Koloso"/>'''Koloso'''. Grandega objekto aŭ persono : ''La Rodosa koloso estis statuo de Apolono''.
<section end="Koloso"/>
<section begin="Kolporti"/>'''Kolporti'''. Vendi, disportante la komercaĵojn.
'''Kolportisto'''. Vendisto, disportanta siajn komercaĵojn.
<section end="Kolporti"/>
<section begin="Kolubro"/>'''Kolubro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de nedanĝera serpento (''Coluber'').
<section end="Kolubro"/>
<section begin="Kolzo"/>'''Kolzo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l’ kruciferoj, uzata kiel paŝtaĵo (''Brassica napus oleifera'').
<section end="Kolzo"/>
<section begin="Komo"/>'''Komo'''. Interpunkcia signo, havanta la formon de vertikala kurba streketo, por apartigi partojn de frazo aŭ du frazojn unu de alia.
'''Punktokomo'''. Interpunkcia signo, konsistanta el punkto kun komo sub ĝi.
<section end="Komo"/>
<section begin="Komandi"/>'''Komandi'''. Militiste ordoni, estri militistan taĉmenton.
'''Komando'''. Ago, vortoj de tiu, kiu komandas; mallonga militista ordono.
'''Komandanto'''. Militista ĉefo : ''komandanto de citadelo''.
<section end="Komandi"/>
<section begin="Komandoro"/>'''Komandoro'''. - 1. Kavaliro de ordeno : ''komandoro de la franca legio''. - 2. Ĉefo de kavaliroj.
<section end="Komandoro"/>
<section begin="Kombi"/>'''Kombi'''. Purigi kaj ordigi la harojn per speciala ilo, provizita je longaj, maldikaj dentoj.
'''Kombilo'''. Ilo provizita je longaj kaj maldikaj dentoj por purigi kaj ordigi la harojn : ''ebura, korna, metala kombilo''.
<section end="Kombi"/>
<section begin="Kombini"/>'''Kombini'''. Kunmeti, ordigi objektojn aŭ ideojn, por ke ili formu akordan tuton, por ke ili ebligu fari konkludojn.
<section end="Kombini"/>
<section begin="Komedio"/>'''Komedio'''. - 1. Scena verko, prezentanta en amuza kaj satira maniero la morojn kaj malvirtojn de individuoj kaj de socio : ''la komedioj de Molière''. - 2. Ŝajnigo, hipokriteco : ''Perfidulo, ludanta komedion de lojaleco''.
'''Komedia'''. De komedio, kiu rilatas komedion : ''komedia aktoro, komedia verkisto''.
'''Komedianto'''. Kiu ludas komedion (en figura senco), nesincera, hipokrita.
<section end="Komedio"/>
<section begin="Komenci"/>'''Komenci'''. Fari la unuan parton de io, fari la unuan paŝon : ''komenci laboron, komenci paroli''.
'''Komenco'''. Unuaparto, unua apero, punkto de eliro : ''komenco de spektaklo, komenco de la mondo, komenco de vojo''.
'''Komence'''. En la komenco.
'''Komenciĝi'''. Havi la komencon, komenci esti : ''La nokto komenciĝas ne tuj post la subiro de la suno''.<section end="Komenci"/><noinclude><references/></noinclude>
e8u9qtz87ouzpk7q77cb11jsasl4q51
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/86
104
19636
121772
119343
2026-05-30T09:56:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121772
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kondamni"/>'''Kondamno'''. Ago de tiu, kiu kondamnas.
'''Kondamnito'''. Homo, kiun oni juĝe kondamnis : ''kondamnito al la ekzilo''.
<section end="Kondamni"/>
<section begin="Kondiĉo"/>'''Kondiĉo'''. - 1. Reciproka rajto kaj devo de interkonsentantaj personoj, bazo de interkonsento : ''kondiĉo de kontrakto, je kiu kondiĉo? - 2''. Tio, kio estas necesa, por ke io ekzistu, okazu : ''La oksigeno estas kondiĉo de la vivo''. - 3. Stato de aferoj, cirkonstanco : ''Ne facile estas labori en tiaj kondiĉoj''.
'''Kondiĉa'''. Dependanta de kondiĉo : ''kondiĉa promeso''.
'''Kondiĉe ke'''. En la okazo se : ''Mi venos, kondiĉe ke vi venos''.
'''Senkondiĉe'''. Sen iu ajn kondiĉo.
<section end="Kondiĉo"/>
<section begin="Kondolenci"/>'''Kondolenci'''. Esprimi sian ĉagrenon pro ies malfeliĉo, perdo : ''kondolenci la vidvinon''.
'''Kondolenco'''. Kondolencantaj vortoj.
<section end="Kondolenci"/>
<section begin="Kondoro"/>'''Kondoro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba birdo el la familio de l’ vulturoj (''Sarcoramphus gryphus'').
<section end="Kondoro"/>
<section begin="Konduki"/>'''Konduki'''. - 1. Doni la direkton al iranto : ''konduki blindulon, tenante lin je la mano; konduki bruton al la bazaro''. La pasio kondukas al krimoj. - 2. Administri, direkti : ''konduki entreprenon''.
'''Alkonduki'''. Konduki al io kaj ĝin atingi : ''alkonduki al la urbo''.
'''Dekonduki'''. Konduki de io kaj flankigi de ĝi : ''dekonduki de la vojo''.
'''Forkonduki'''. Konduki for de io kaj ĝin forlasi : ''forkonduki de la patrujo''.
'''Enkonduki'''. - 1. Konduki ien kaj veni internen : ''enkonduki en la ĉambron''. - 2. Uzi, apliki ion novan; proponi ion novan por la uzado : ''enkonduki novan vorton''.
'''Kunkonduki'''. Konduki kun io, kun si : ''kunkonduki sian filon''.
'''Trakonduki'''. Konduki tra io kaj atingi ĝian ekstremon : ''trakonduki tra la urbo''.
'''Kondukanto'''. Homo, kiu kondukas.
'''Kondukilo'''. Rimeno, ŝnuro por konduki brutojn : ''brido kun longaj kondukiloj''. Komparu : '''{{VdE|Gvidi}}'''.
<section end="Konduki"/>
<section begin="Konduktoro"/>'''Konduktoro'''. Oficisto, kontrolanta biletojn en vagono, omnibuso : ''fervoja konduktoro''.
<section end="Konduktoro"/>
<section begin="Konduti"/>'''Konduti'''. Agi konforme aŭ nekonforme al la reguloj de la bonmoreco, konveneco : ''La knabino kondutis neriproĉinde dum la tuta servado''.
'''Konduto'''. Maniero de la agado (konforma aŭ nekonforma al la reguloj de bonmoreco kaj konveneco).
'''Bonkonduta'''. De bona konduto. Komparu : '''{{VdE|Agi}}, {{VdE|Fari|fari}}, {{VdE|Procedi|procedi}}'''.
<section end="Konduti"/>
<section begin="Konfederacio"/>'''Konfederacio'''. Unuiĝo de kelke da ŝtatoj, kiuj havas komunan registaron, sed konservas sian sendependecon : ''Svisujo estas konfederacio de dudek du ŝtatoj''.
<section end="Konfederacio"/>
<section begin="Konfekcio"/>'''Konfekcio'''. Vestoj, fabrike produktataj ne laŭ mezuro.
<section end="Konfekcio"/>
<section begin="Konferenco"/>'''Konferenco'''. Kunsido por interkonsiliĝi pri gravaj aferoj : ''konferenco de diplomatoj''.
<section end="Konferenco"/>
<section begin="Konfesi"/>'''Konfesi'''. - 1. Malkaŝi siajn pekojn : ''La pastro absolvis la konfesinton''. - 2. Malkaŝe diri : ''Mi devas konfesi, ke mi tute ne amas lin''.
'''Konfeso'''. Ago, vortoj de tiu, kiu konfesas.
<section end="Konfesi"/>
<section begin="Konfidi"/>'''Konfidi'''. - 1. Esti certa pri la honesteco, kompetenteco de iu : ''Konfidu, sed vidu''. - 2. Doni, lasi ion al la zorgoj, fideleco de iu : ''Forveturante, la gepatroj konfidis la infanon al la vartistino''.
'''Konfido'''. Sento de tiu, kiu konfidas.
'''Konfidato'''. Homo al kiu oni konfidas siajn sekretojn : ''konfidato de la mastro''.
'''Konfidema'''. Kiu facile konfidas; kredema. Komparu : '''{{VdE|Fidi}}'''.
<section end="Konfidi"/>
<section begin="Konfidencio"/>'''Konfidencio'''. Sciigo, kiun oni komunikas al iu, konfidante al lia diskreteco.
'''Konfidencia'''. Komunikata kun konfido al ies diskreteco : ''konfidencia letero''.
'''Konfidencie'''. En konfidencia maniero : ''diri ion konfidencie''.
<section end="Konfidencio"/>
<section begin="Konfirmi"/>'''Konfirmi'''. - 1. Proklami la verecon de io; jesi : ''konfirmi la novaĵon''. - 2. En la katolika kaj protestanta kulto : ''solene ripeti la benon de la bapto''.
'''Konfirmo'''. Ago de tiu, kiu konfirmas; soleno, en kiu oni konfirmas.
'''Konfirmoto'''. Junulo, kiu sin preparas al la soleno de la konfirmo.
<section end="Konfirmi"/>
<section begin="Konfiski"/>'''Konfiski'''. - 1. Forpreni kiel punon por la ŝtata trezorejo : ''konfiski bienojn de ribelanto''. - 2. Forpreni objekton malpermesitan, ne konforman al la reguloj : ''konfiski al la lernanto malpermesitan libron; konfiski nefreŝan viandon en la bazaro''.
<section end="Konfiski"/>
<section begin="Konfiti"/>'''Konfiti'''. Kuiri fruktojn kun sukero, por ilin konservi en la densa siropo.
'''Konfitaĵo'''. Konfititaj fruktoj.
<section end="Konfiti"/>
<section begin="Konflikto"/>'''Konflikto'''. Malkonsento, malpaco, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj, de opinioj : ''konflikto inter du regnoj; konflikto kun la propra konscienco''.
<section end="Konflikto"/>
<section begin="Konforma"/>'''Konforma'''. De sama karaktero, bone akordiĝanta kun io : ''Stilo konforma al la temo''.
'''Konforme'''. En maniero konforma al io.
'''Konformigi'''. Fari ion konforma al io.
'''Konformiĝi'''. Fariĝi konforma al io.
<section end="Konforma"/>
<section begin="Konfuzi"/>'''Konfuzi'''. Kaŭzi perdon de la trankvileco, de la memcerteco de iu, per subita malkovro de lia kulpo : ''La juĝisto tute konfuzis la krimulon per siaj demandoj''.
'''Konfuzo'''. Stato, sento de tiu, kiu estas konfuzita.
'''Konfuziĝi'''. Fariĝi konfuzita : ''Ŝi tute konfuziĝis, vidante la penetreman rigardon de la edzo''. Komparu : '''{{VdE|Konsterni}}'''.<section end="Konfuzi"/><noinclude><references/></noinclude>
tv3ld8k18ycdetqyjcd6j1phpezn5bd
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/79
104
37729
121764
121659
2026-05-29T19:20:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121764
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Kando"/>'''Kando'''. Purigita, kristaligita diafana sukero.
<section end="Kando"/>
<section begin="Kandelo"/>'''Kandelo'''. Vaksa, stearina lumigilo kun meĉo.
'''Kandelingo'''. lngo por fiksi kandelon.
<section end="Kandelo"/>
<section begin="Kandelabro"/>'''Kandelabro'''. Luksa kandelingo kun kelke da brakoj.
<section end="Kandelabro"/>
<section begin="Kandidato"/>'''Kandidato'''. Deziranta ricevi vakantan oficon, postenon kaj komunikanta pri sia deziro : ''kandidato je parlamento''.
'''Kandidati'''. Kiel kandidato klopodi ricevi oficon, postenon. Komparu : '''{{VdE|Aspiri|Aspiranto}}'''.
<section end="Kandidato"/>
<section begin="Kaneli"/>'''Kaneli'''. Fari neprofundan mallarĝan sulkon sur metalo, ligno, muro.
'''Kanelo'''. Neprofunda mallarĝa sulko sur metalo, ligno, muro.
<section end="Kaneli"/>
<section begin="Kanguro"/>'''Kanguro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de saltanta sakbesto (''Macropus'').
<section end="Kanguro"/>
<section begin="Kanibalo"/>'''Kanibalo'''. Hommanĝanta homo.
<section end="Kanibalo"/>
<section begin="Kanibalismo"/>'''Kanibalismo'''. Hommanĝado : ''La kanibalismo ekzistas ankoraŭ inter sovaĝaj popoloj de Afriko''.
<section end="Kanibalismo"/>
<section begin="Kankro"/>'''Kankro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de krustuloj (''Astacus'').
<section end="Kankro"/>
<section begin="Kanono"/>'''Kanono'''. Granda pulvopafilo, muntita sur speciala veturilo, sur ŝipo k. t. p. : ''sieĝa, kampa kanono''.
'''Kanoni'''. Pafi per kanono.
'''Kanonado'''. Pafado per kanonoj.
<section end="Kanono"/>
<section begin="Kanono"/>'''Kanono'''. Eklezia leĝo.
<section end="Kanono"/>
<section begin="Kanoniko"/>'''Kanoniko'''. Supera pastro de la katolika eklezio.
<section end="Kanoniko"/>
<section begin="Kanonizi"/>'''Kanonizi'''. Soleneproklami iun sanktulo.
<section end="Kanonizi"/>
<section begin="Kanti"/>'''Kanti'''. - 1. Eligi voĉe melodiajn sonojn aŭ vortojn : ''kanti operan arion''. - 2. Glori per kanto : ''Kantu diino koleron de la Peleido Aĥilo''. kanto : ''Kantu diino koleron de la Peleido
'''Kanto'''''. Tio, kion oni kantas.
'''Kantado'''. Kantarto.
<section end="Kanti"/>
<section begin="Kantarido"/>'''Kantarido''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto de aŭreverda koloro; sekigita kaj pulvorigita ĝi estas uzata en la medicino por vezikplastroj (''Lytta vesicatoria'').
<section end="Kantarido"/>
<section begin="Kantato"/>'''Kantato'''. Poezia verko kun muziko por glori iun.
<section end="Kantato"/>
<section begin="Kantino"/>'''Kantino'''. Malgranda butiko, kie oni vendas trinkaĵojn kaj manĝaĵojn al soldatoj, laboristoj, lernantoj.
<section end="Kantino"/>
<section begin="Kantono"/>'''Kantono'''. Svisa distrikto, posedanta propran registaron kaj prezentanta sendependan federacian regnon.
<section end="Kantono"/>
<section begin="Kantoro"/>'''Kantoro'''. Preĝeja ĉefa kantisto.
<section end="Kantoro"/>
<section begin="Kanvaso"/>'''Kanvaso'''. Maldensa, retsimila teksaĵo, sur kiu oni brodas.
<section end="Kanvaso"/>
<section begin="Kapo"/>'''Kapo'''. - 1. Supra parto de la homa korpo kaj antaŭa de la besta, enhavanta la cerbon kaj la organojn de la superaj sentoj. - 2. Supra, kapforma parto de objekto : ''kapo de pinglo''. - 3. Inteligenteco, spiritĉeesto : ''havi bonan kapon, perdi la kapon''.
'''Kapturniĝo'''. Sento de manko de la egalpezo en la spaco, kiam al ni ŝajnas, ke ĉiuj objektoj turniĝas ĉirkaŭ ni.
<section end="Kapo"/>
<section begin="Kapabla"/>'''Kapabla'''. Kiu povas ion fari; kiu havas la ecojn, fortojn necesajn por ion fari.
'''Kabablo'''. Forto, eco necesa por ion fari : ''kapablo por la matematiko''.
'''Malkapabla'''. Kiu tute ne posedas kapablon : ''malkapabla administranto''.
<section end="Kapabla"/>
<section begin="Kapitulaci"/>'''Kapitulaci'''. Sin konfesi venkita kaj transdoni la fortikaĵon, urbon al la malamiko.
'''Kapitulaco'''. Ago de tiu, kiu kapitulacas.
<section end="Kapitulaci"/>
<section begin="Kapelo"/>'''Kapelo'''. Malgranda preĝejo aŭ parto de preĝejo, posedanta altaron kaj prezentanta apartan tuton.
<section end="Kapelo"/>
<section begin="Kapelo"/>'''Kapelo'''. Orkestro.
'''Kapelestro'''. Ĉefo, direktanta kapelon.
<section end="Kapelo"/>
<section begin="Kaperi"/>'''Kaperi'''. Kapti malamikan ŝipon.
'''Kaperŝipo'''. Ŝipo por kapti malamikajn ŝipojn.
<section end="Kaperi"/>
<section begin="Kapitalo"/>'''Kapitalo'''. Mona sumo, donanta renton.
'''Kapitalisto'''. Persono, posedanta kapitalon; riĉa homo.
<section end="Kapitalo"/>
<section begin="Kapitano"/>'''Kapitano'''. - 1. Oficiro, ĉefo de parto de regimento. - 2. Ŝipestro.
<section end="Kapitano"/>
<section begin="Kapitelo"/>'''Kapitelo'''. Skulptita plivastigita supro de kolono.
<section end="Kapitelo"/>
<section begin="Kapitolo"/>'''Kapitolo'''. Antikva citadelo de Romo.
<section end="Kapitolo"/>
<section begin="Kapono"/>'''Kapono'''. Kastrita grasigita koko.
<section end="Kapono"/>
<section begin="Kaporo"/>'''Kaporo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto el la familio de la kaporacoj, kies burĝonoj estas konservataj en vinagro kaj uzataj kiel spicaĵo (''Capparis spinosa'').
<section end="Kaporo"/>
<section begin="Kaporacoj"/>'''Kaporacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj vegetaĝoj : ''kaporo''.
<section end="Kaporacoj"/>
<section begin="Kaporalo"/>'''Kaporalo'''. Supera infanteria suboficiro.
<section end="Kaporalo"/>
<section begin="Kapoto"/>'''Kapoto'''. Mantelo kun kapuĉo.
<section end="Kapoto"/>
<section begin="Kapro"/>'''Kapro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Duhufa kvarpiedulo kun malgranda barbo (''Capra'').
<section end="Kapro"/>
<section begin="Kapreolo"/>'''Kapreolo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mambesto el la familio de l’ cervoj (''Cervus capreolus'').
<section end="Kapreolo"/>
<section begin="Kaprico"/>'''Kaprico'''. Subita senkonsidera deziro; subita senmotiva ŝanĝo de opinio : ''infana kaprico''.
'''Kaprice'''. En kaprica maniero.
'''Kaprica'''. Kiu havas kapricojn.
<section end="Kaprico"/>
<section begin="Kaprikorno"/>'''Kaprikorno'''. Stelaro de l’ zodiako, kie la suno estas la 22-an de decembro.<section end="Kaprikorno"/><noinclude><references/></noinclude>
oe24k3w8nr6huvwsq8b5pq9ukwb1040
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/80
104
37735
121765
121386
2026-05-29T19:46:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121765
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kaprifoliacoj"/>'''Kaprifoliacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : ''lonicero, sambuko, viburno''.
<section end="Kaprifoliacoj"/>
<section begin="Kapstano"/>'''Kapstano'''. Levilo, konsistanta el vertikala cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas ŝnuro :
''La kapstano estas uzata por eltiri ankrojn.''
<section end="Kapstano"/>
<section begin="Kapsulo"/>'''Kapsulo'''. Kovraĵo por malbongustaj medikamentoj : ''oblata, gelatena kapsulo''.
<section end="Kapsulo"/>
<section begin="Kapti"/>'''Kapti'''. -1. Atingi ion forkurantan; atingi kaj firme teni ion forkurantan : ''kapti leporon''. -'''2'''. Preni ion per rapida movo : ''Li kaptis la ĉapelon de la tablo kaj forkuris''. '''Kaptilo'''. Aparato por kapti : ''birdkaptilo''. '''Militkaptilo'''. Mililita malliberulo. '''Kaptaĵo'''. Tio, kion oni kaptis, akiro.
<section end="Kapti"/>
<section begin="Kapuceno"/>'''Kapuceno'''. Katolika monaĥo, apartenanta al almozpetanta societo de Sankta Francisko kaj portanta veston de cinama koloro kun pinta kapuĉo.
<section end="Kapuceno"/>
<section begin="Kapuĉo"/>'''Kapuĉo'''. Kapvesto, alkudrita al mantelo.
<section end="Kapuĉo"/>
<section begin="Kara"/>'''Kara'''. -'''1'''. Amata : ''Mia kara Patrino!''
-'''2'''. De alta prezo, kiu multe kostas : ''kara loĝejo''. '''Karulo'''. Persono amata. '''Malkara'''. De malalta prezo.
<section end="Kara"/>
<section begin="Karabeno"/>'''Karabeno'''. Mallonga milita pulvopafilo.
<section end="Karabeno"/>
<section begin="Karafo"/>'''Karafo'''. Vitra larĝbaza vazo por akvo, vino.
<section end="Karafo"/>
<section begin="Karaktero"/>'''Karaktero'''. Individuaj ecoj, trajloj de animo : ''nobla karaktero''.
<section end="Karaktero"/>
<section begin="Karakterizi"/>'''Karakterizi'''. Montri, difini la ĉefajn individuajn ecojn : ''La kaŝitaj pensoj plej bone karakterizas la homon''. '''Karakteriza'''. Kiu karakterizas : ''karakterizaj trajtoj''.
<section end="Karakterizi"/>
<section begin="Karamboli"/>'''Karamboli'''. En la bilarda ludo tuŝi per sia globo la du aliajn. '''Karambolo'''. Ago de tiu, kiu karambolas.
<section end="Karamboli"/>
<section begin="Karamelo"/>'''Karamelo'''. Sukero fandita kaj parte malkomponita per la fajro.
<section end="Karamelo"/>
<section begin="Karaso"/>'''Karaso''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Manĝebla fiŝo, vivanta en la senflua akvo, el la familio de l' karpoj (''Carassius vulgaris'').
<section end="Karaso"/>
<section begin="Karato"/>'''Karato'''. -'''1''' . Unuo de la pezo de l’ perloj kaj diamantoj = 20 centigram. -'''2'''. Proporcio de la oro en miksaĵo : ''La pura oro estas oro de 24 karatoj''.
<section end="Karato"/>
<section begin="Karavano"/>'''Karavano'''. Aro de kunvojaĝantaj pilgrimantoj, komercistoj, kun iliaj ŝarĝbestoj.
<section end="Karavano"/>
<section begin="Karbo"/>'''Karbo'''. Nigra malmola substanco, konsistanta el karbono preskaŭ pura, uzata por hejti.
<section end="Karbo"/>
<section begin="Karbolo"/>'''Karbolo''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). C<sub>6</sub>H<sub>3</sub>OH. Senkolora kristala substanco kun akra, malagrabla odoro, uzata kiel desinfekta rimedo.
<section end="Karbolo"/>
<section begin="Karbono"/>'''Karbono''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). C. Ĥemia elemento, el kiu konsistas karbo, fulgo, gratito, diamanto kaj kiun enhavas ĉiuj vivantaj estaĵoj (bestoj, vegetaĵoj).
<section end="Karbono"/>
<section begin="Karbunkolo"/>'''Karbunkolo''' ({{VdE-ml|Med}}.). lnfekta malsano, karakterizata de abscesoj de la haŭto.
<section end="Karbunkolo"/>
<section begin="Karcero"/>'''Karcero'''. Ĉambro por arestitoj por mallonga tempo.
<section end="Karcero"/>
<section begin="Kardo"/>'''Kardo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Malbona herbo el la familio de l’ kompozi'oj (''Carduus'').
<section end="Kardo"/>
<section begin="Kardelo"/>'''Kardelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la vico de la paseroj (''Fringilla carduelis'').
<section end="Kardelo"/>
<section begin="Kardinalo"/>'''Kardinalo'''. Plej alta pastro post la papo.
<section end="Kardinalo"/>
<section begin="Karesi"/>'''Karesi'''. Delikate, ame tuŝi : ''La patrino karesas la infanon''. '''Kareso'''. Ago de tiu, kiu karesas. '''Karesa'''. Kiu karesas : '' karesa tuŝo, karesa vorto''. '''Karese'''. En karesa maniero. '''Karesema'''. Kiu havas inklinon al la karesoj.
<section end="Karesi"/>
<section begin="Kariero"/>'''Kariero'''. Okupo, profesio, elektita por la tuta vivo.
<section end="Kariero"/>
<section begin="Karikaturo"/>'''Karikaturo'''. Desegnaĵo, pentraĵo, rid. indiganta iun per komika troigo : ''politika karikaturo''.
<section end="Karikaturo"/>
<section begin="Kariofilo"/>'''Kariofilo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de la mirtacoj, kies sekigitaj burĝonoj estas uzataj kiel spicaĵo kaj por produktado de aroma oleo (''Caryophyllus aromaticus''.)
<section end="Kariofilo"/>
<section begin="Kariolo"/>'''Kariolo'''. Malpeza durada homveturilo.
<section end="Kariolo"/>
<section begin="Karmezino"/>'''Karmezino'''. Malhela, ruĝo.
<section end="Karmezino"/>
<section begin="Karmino"/>'''Karmino'''. Ruĝa farbo, produktata el ia koĉenilo.
<section end="Karmino"/>
<section begin="Karno"/>'''Karno'''. Muskoloj de vivanta estaĵo : ''La sago trapenetris ĝis la karno''. Komparu : '''{{VdE|Viando}}'''.
<section end="Karno"/>
<section begin="Karnavalo"/>'''Karnavalo'''. Tempo, destinita por amuzaĵoj, de la festo de l’ Tri Reĝoj ĝis la Cindromerkredo.
<section end="Karnavalo"/>
<section begin="Karoo"/>'''Karoo'''. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per malgrandaj ruĝaj kvadratoj.
<section end="Karoo"/>
<section begin="Karobo"/>'''Karobo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Frukto de karobarbo. '''Karobarbo'''. Arbo el la familio de la fabacoj (''Ceratonia siliqua'').
<section end="Karobo"/>
<section begin="Karoto"/>'''Karoto''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la umbeliferoj, kun manĝebla radiko (''Daucus carota'').
<section end="Karoto"/>
<section begin="Karpo"/>'''Karpo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de manĝebla riverfiŝo (''Cyprinus carpio'').
<section end="Karpo"/>
<section begin="Karpeno"/>'''Karpeno''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo de la familio de la kupuliferoj, kies ligno estas uzata por mebloj (''Carpinus betulus'').<section end="Karpeno"/><noinclude><references/></noinclude>
evq72bq79lzy9qv69muyb1be2ty5ifv
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/81
104
37738
121766
121387
2026-05-29T20:36:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121766
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Karto"/>'''Karto'''. Dika papera folio aŭ folieto kun desegnaĵo aŭ surskribo : ''vizitkarto, poŝtkarto, ludkarto, geografia karto''. Komparu : '''{{VdE|Bileto}}'''.
<section end="Karto"/>
<section begin="Kartavi"/>'''Kartavi'''. Elparoli ''r'' per la gorĝo : ''Multaj Francoj kartavas''.
<section end="Kartavi"/>
<section begin="Kartelo"/>'''Kartelo'''. Interkonsento de industriistoj de la sama fako por gardi siajn interesojn.
<section end="Kartelo"/>
<section begin="Kartilago"/>'''Kartilago''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Histo blanka, malmola kaj elasta, kiu kovras la ekstremojn de l’ ostoj.
<section end="Kartilago"/>
<section begin="Kartografio"/>'''Kartografio'''. Arto fari la geografiajn kartojn.
<section end="Kartografio"/>
<section begin="Kartoĉo"/>'''Kartoĉo'''. Kanona pafaĵo, konsistanta el kugloj, pecoj de plumbo k. t. p.
<section end="Kartoĉo"/>
<section begin="Kartono"/>'''Kartono'''. Dika papero, kiun oni uzas por skatoloj, bindaĵoj, k. t. p.
<section end="Kartono"/>
<section begin="Kartuŝo"/>'''Kartuŝo'''. Kartona aŭ metala cilindro, enhavanta la pafaĵon de pulvopafilo, de pistoleto, k. t. p.
<section end="Kartuŝo"/>
<section begin="Karuselo"/>'''Karuselo'''. - 1. Iamaj rajdludoj de l' kavaliroj; rondrajdado. - 2. Granda ligna disko, turniĝanta ĉirkaŭ vertikala akso, kun benkoj kaj ĉevaloj por rondveturado.
<section end="Karuselo"/>
<section begin="Kaso"/>'''Kaso'''. Kesto, ĉambro, en kiu oni konservas la monon; loko, kie oni akceptas kaj pagas monon.
'''Kasisto'''. Oficisto, kiu pagas kaj akceptas monon en kaso.
<section end="Kaso"/>
<section begin="Kasacio"/>'''Kasacio'''. Leĝa nuligo : ''kasacio de verdikto, de testamento''.
<section end="Kasacio"/>
<section begin="Kaserolo"/>'''Kaserolo'''. Metala, ordinare kupra, kuirvazo kun tenilo. Komparu : '''{{VdE|Poto}}'''.
<section end="Kaserolo"/>
<section begin="Kasko"/>'''Kasko'''. Metala kapkovraĵo de soldatoj.
<section end="Kasko"/>
<section begin="Kaskado"/>'''Kaskado'''. Malgranda akvofalo.
<section end="Kaskado"/>
<section begin="Kasto"/>'''Kasto'''. Fermita popola klaso, el kiu oni ne povas transiri en alian klason, nek edziĝi kun ano de alia klaso : ''La kastoj ekzistas ankoraŭ en Hindujo''.
<section end="Kasto"/>
<section begin="Kastelo"/>'''Kastelo'''. Fortikigita loĝloko.
'''Kastelmastro'''. Administranto de kastelo.
<section end="Kastelo"/>
<section begin="Kastoro"/>'''Kastoro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mambesto kun bela pelto, vivanta en societoj kaj konstruanta loĝejojn (''Castor fiber'').
<section end="Kastoro"/>
<section begin="Kastri"/>'''Kastri'''. Forigi la seksan glandon : ''kastrita ĉevalo''.
'''Kastrito'''. Homo kastrita : ''La kastritoj kantas soprane''.
<section end="Kastri"/>
<section begin="Kaŝi"/>'''Kaŝi'''. Forigi de ies okuloj, de ies scio; fari netrovebla, sekreta : ''kaŝi objekton, kaŝi penson''.
'''Kaŝo'''. Ago de tiu, kiu kaŝas.
'''Kaŝema'''. Kiu havas inklinon al kaŝado, al sekretoj.
'''Kaŝejo'''. Loko, kie oni kaŝas aŭ sin kaŝas.
'''Malkaŝi'''. Konigi sekreton, konfesi.
<section end="Kaŝi"/>
<section begin="Kaŝaloto"/>'''Kaŝaloto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mambesto el la vico de l’ balenfiŝoj (''Physeter macrocephalus'').
<section end="Kaŝaloto"/>
<section begin="Kaŝtano"/>'''Kaŝtano'''. Frukto de kaŝtanujo.
'''Kaŝtanujo'''. Arbo el la familio de l' kupuliferoj (''Castanea vesca'').
<section end="Kaŝtano"/>
<section begin="Kato"/>'''Kato''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Hejmigita raba mambesto (''Felis domestica'').
<section end="Kato"/>
<section begin="Katafalko"/>'''Katafalko'''. Podio kun ŝtupoj, sur kiu oni metas la ĉerkon kun la mortinto.
<section end="Katafalko"/>
<section begin="Katakombo"/>'''Katakombo'''. Subtera tombejo.
<section end="Katakombo"/>
<section begin="Katalepsio"/>'''Katalepsio''' ({{VdE-ml|Med}}.). Nerva patologia stato, karakterizata de kompleta rigideco de la korpo, perdo de la sentemo kaj de memvolaj movoj.
'''Katalepsia'''. Kiu rilatas la katalepsion : ''katalepsia dormo''.
'''Katalepsiulo'''. Homo, kiu havas la katalepsion.
<section end="Katalepsio"/>
<section begin="Katalogo"/>'''Katalogo'''. Tabelo de objektoj de kolekto, de biblioteko : ''katalogo de muzeo''.
'''Katalogi'''. Fari katalogon, noti en katalogo : ''katalogi sian bibliotekon''.
<section end="Katalogo"/>
<section begin="Kataplasmo"/>'''Kataplasmo'''. Kuiritaj varmaj semoj, branoj k. t. p., kiujn oni surmetas en saketo sur la korpon, por rapidigi la maturiĝon de l' furunkoj, abscesoj.
<section end="Kataplasmo"/>
<section begin="Kataro"/>'''Kataro'''. Inflamo de muka membrano : ''kataro de l’ nazo, kataro de l’ stomako''.
<section end="Kataro"/>
<section begin="Katarakto"/>'''Katarakto'''. Akvofalo, kaskado : ''La kataraktoj de Nilo''.
<section end="Katarakto"/>
<section begin="Katarakto"/>'''Katarakto''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malklariĝo de la okula lenso, kaŭzanta blindecon.
<section end="Katarakto"/>
<section begin="Katastrofo"/>'''Katastrofo'''. Subita malfeliĉa akcidento : ''fervoja katastrofo''.
<section end="Katastrofo"/>
<section begin="Katedro"/>'''Katedro'''. Podio por profesoro.
<section end="Katedro"/>
<section begin="Katedralo"/>'''Katedralo'''. Ĉefa episkopa preĝejo.
<section end="Katedralo"/>
<section begin="Kategorio"/>'''Kategorio'''. Klaso de samspecaj objektoj aŭ ideoj.
'''Kategoria'''. Senkondiĉa, firma, decida : ''kategoria respondo''.
'''Kategorie'''. En kategoria maniero.
<section end="Kategorio"/>
<section begin="Kateĥismo"/>'''Kateĥismo'''. Populara lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj, precipe tiel redaktita lernolibro de religio.
<section end="Kateĥismo"/>
<section begin="Katenoj"/>'''Katenoj'''. Ĉeno por malliberigi krimulon.
'''Kateni'''. Malliberigi per katenoj, surmeti katenojn : ''kateni mortiginton''.
<section end="Katenoj"/>
<section begin="Katolicismo"/>'''Katolicismo'''. Katolika religio.
<section end="Katolicismo"/>
<section begin="Katolika"/>'''Katolika'''. Apartenanta al la kristana eklezio, kies ĉefo estas la papo : ''katolika dogmo, katolika preĝejo''.
'''Katoliko'''. Homo de la katolika religio.
'''Katolikeco'''. Eco de tiu, kiu estas katolika.
<section end="Katolika"/>
<section begin="Katuno"/>'''Katuno'''. Malpeza kotona teksaĵo kun surpresitaj desegnaĵoj.<section end="Katuno"/><noinclude><references/></noinclude>
qyifhvox3vknzwz6vlua1rnszemjyp5
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/82
104
37739
121769
121660
2026-05-30T08:33:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121769
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kaŭcio"/>'''Kaŭcio'''. Monsumo garantianta la plenumon de interkonsento, de kontrakto.
<section end="Kaŭcio"/>
<section begin="Kaŭĉuko"/>'''Kaŭĉuko'''. Elasta substanco, konsistanta el malmoliĝinta suko de kelkaj amerikaj arboj kaj lianoj : ''El kaŭĉuko oni faras kaloŝojn''.
<section end="Kaŭĉuko"/>
<section begin="Kaŭri"/>'''Kaŭri'''. Sidi sur la kalkanoj.
<section end="Kaŭri"/>
<section begin="Kaŭterizi"/>'''Kaŭterizi''' ({{VdE-ml|Med}}.). Brulvundi por kuracaj celoj per fajro aŭ per ĥemiaj rimedoj.
<section end="Kaŭterizi"/>
<section begin="Kaŭzo"/>'''Kaŭzo'''. Tio, kio faris, ke io ekzistas aŭ okazas; tio, de kio io devenas kaj sen kio ĝi ne ekzistus; kialo : ''kaŭzo de milito, de malsano''.
'''Kaŭzi'''. Esti la kaŭzo de io : ''kaŭzi malordon''.
<section end="Kaŭzo"/>
<section begin="Kavo"/>'''Kavo'''. Malplenaĵo en solida korpo, en la interno de korpo aŭ de organo : ''kavo en tero, kavo de l’ koro''.
<section end="Kavo"/>
<section begin="Kavalerio"/>'''Kavalerio'''. Milita rajdistaro.
<section end="Kavalerio"/>
<section begin="Kavaliro"/>'''Kavaliro'''. En la mezaj jarcentoj - ano de la militista nobelaro, ricevinta la titolon en speciala solena ceremonio : ''migranta kavaliro''.
<section end="Kavaliro"/>
<section begin="Kavalkado"/>'''Kavalkado'''. Aro de personoj, kune rajdantaj por plezuro.
<section end="Kavalkado"/>
<section begin="Kaverno"/>'''Kaverno'''. Profunda kavo sub la tero : ''La antaŭhistoriaj homoj loĝis en kavernoj''. Komparu : '''{{VdE|Groto}}'''.
<section end="Kaverno"/>
<section begin="Kaviaro"/>'''Kaviaro'''. Frandaĵo, konsistanta el salita sturga frajo.
<section end="Kaviaro"/>
<section begin="Kazo"/>'''Kazo'''. Unu el la formoj de la deklinacio de la substantivoj, pronomoj aŭ adjektivoj : ''nominativo, akuzativo''. La latina lingvo posedis ses kazojn. Komparu : '''{{VdE|Okazi|Okazo}}'''.
<section end="Kazo"/>
<section begin="Kazeo"/>'''Kazeo'''. Densa, solidiĝinta parto de lakto, el kiu oni faras la fromaĝon.
'''Kazeiĝi'''. Fariĝi kazeo.
<section end="Kazeo"/>
<section begin="Kazeino"/>'''Kazeino'''. Albumina parto de la lakto.
<section end="Kazeino"/>
<section begin="Kazemato"/>'''Kazemato'''. Arkaĵa subteraĵo de citadelo, kie oni tenas la eksplodemajn substancojn, malliberulojn.
<section end="Kazemato"/>
<section begin="Kazerno"/>'''Kazerno'''. Konstruaĵo, destinita por loĝejo de la soldatoj.
<section end="Kazerno"/>
<section begin="Kazino"/>'''Kazino'''. Konstruaĵo por publikaj kunvenoj kaj amuzaĵoj, precipe en la kuraclokoj.
<section end="Kazino"/>
<section begin="K. c."/>'''K. c.''' Kaj ceteraj.
<section end="K. c."/>
<section begin="Ke"/>'''Ke'''. Konjunkcio de : ''- 1''. Komplementaj frazoj : ''scii, diri, esperi, ke iu venos''. - 2. Cirkonstancaj frazoj : ''tial ke (kaŭzo), por ke (celo), tiel ke (maniero), kondiĉe ke''.
<section end="Ke"/>
<section begin="Keglo"/>'''Keglo'''. Ligna koloneto, kiun oni penas renversi per ligna globo : ''ludi keglojn''.
<section end="Keglo"/>
<section begin="Kelo"/>'''Kelo'''. Subtera spaco, en kiu oni gardas kaj konservas vinon, nutraĵon.
<section end="Kelo"/>
<section begin="Kelke"/>'''Kelke'''. Nedifinita nombro (pli ol unu, malpli ol dek) : ''Venis kelke da gastoj''.
'''Kelka'''. Nedifinita pronomo, esprimanta parton el tuto : ''kelkaj homoj kredas, ke la vero ĉiam venkas''.
<section end="Kelke"/>
<section begin="Kelnero"/>'''Kelnero'''. Servisto, kiu alportas la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en la restoracioj, kafejoj.
<section end="Kelnero"/>
<section begin="Keno"/>'''Keno'''. Rezinoriĉa ligno.
<section end="Keno"/>
<section begin="Kenopodiacoj"/>'''Kenopodiacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : ''beto, spinaco''.
<section end="Kenopodiacoj"/>
<section begin="Kepo"/>'''Kepo'''. Militista ĉapo, mallarĝiĝanta supren, kun larĝa horizontala ŝirmilo.
<section end="Kepo"/>
<section begin="Kero"/>'''Kero'''. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per malgrandaj ruĝaj koroj.
<section end="Kero"/>
<section begin="Kerno"/>'''Kerno'''. Tre malmola parto en la interno de fruktoj : ''la kerno de pruno''. Komparu : '''{{VdE|Grajno}}''', '''{{VdE|Greno|greno}}''', '''{{VdE|Semo|semo}}'''.
<section end="Kerno"/>
<section begin="Kerubo"/>'''Kerubo'''. - 1. Anĝelo de la plej alta ĉiela ĥoro. - 2. Ĉarma infano.
<section end="Kerubo"/>
<section begin="Kesto"/>'''Kesto'''. Kvarangula, ordinare ligna ujo : ''kesto por karbo''.
'''Poŝta kesto'''. Kesto, en kiun oni ĵetas la leterojn, destinitajn por la poŝto.
'''Tirkesto'''. Tirebla kesto de tablo, komodo, k. t. p.
<section end="Kesto"/>
<section begin="Kia"/>'''Kia'''. Demanda kaj relativa adjektiva pronomo de l’ kvalito : ''Kian drapon vi deziras, dikan aŭ maldikan? Kia ago, tia pago''.
<section end="Kia"/>
<section begin="Kial"/>'''Kial'''. Pro kia kaŭzo : ''Kial vi ne venis?
<section end="Kial"/>
<section begin="Kiam"/>'''Kiam'''''. En kiu tempo : ''Kiam vi finos vian laboron? Kiam oni dormas, oni ne pekas''.
<section end="Kiam"/>
<section begin="Kie"/>'''Kie'''. En kiu loko : ''Kie vi pasigos la someron? Rikolti tie, kie oni ne semis''.
<section end="Kie"/>
<section begin="Kiel"/>'''Kiel'''. - 1. Kiamaniere : ''Kiel vi klarigas al la lernantoj la uzadon de « si »? Kiel vi agos, tiel oni reagos''. - 2. En kia grado : ''Kiel alta estas la monto?
<section end="Kiel"/>
<section begin="Kies"/>'''Kies'''''. De kiu, apartenanta al kiu : ''Kies verkon vi legas nun? Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas''.
<section end="Kies"/>
<section begin="Kilo"/>'''Kilo'''. Ĉefa trabo de ŝipo, okupanta ĝian tutan longon.
<section end="Kilo"/>
<section begin="Kilogramo"/>'''Kilogramo'''. Mil gramoj.
'''Kilogramometro'''. Unuo, esprimanta la laboron, necesan por levi unu kilogramon al la alteco de unu metro.
<section end="Kilogramo"/>
<section begin="Kilolitro"/>'''Kilolitro'''. Mil litroj.
<section end="Kilolitro"/>
<section begin="Kilometro"/>'''Kilometro'''. Mil metroj. <section end="Kilometro"/><noinclude><references/></noinclude>
06j153rdp6cyvd1mz611cmi1l8hgvhz
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/84
104
37740
121770
119340
2026-05-30T08:51:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121770
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kliŝo"/>'''Kliŝo'''. - 1. Fotografia negativo, fiksita sur vifcro, por fari kopiojn. - 2. Metala plato, sur kiu estas reproduktita la presota bildo.
'''Kliŝi'''. Fari kliŝon.
<section end="Kliŝo"/>
<section begin="Kloako"/>'''Kloako'''. Kavo por malpuraĵoj kaj ekskrementoj.
<section end="Kloako"/>
<section begin="Klopodi"/>'''Klopodi'''. Peni sukcesigi, realigi entreprenon : ''klopodi por fondi societon; klopodi ĉe la registaro''.
'''Klopodo'''. Ago de tiu, kiu klopodas.
<section end="Klopodi"/>
<section begin="Kloro"/>'''Kloro''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Ch. Ĥemia elemento, gaso verdete-flava kun forte sufoka odoro, uzata por blankigi teksaĵojn, por desinfekto.
<section end="Kloro"/>
<section begin="Klorofilo"/>'''Klorofilo'''. Verda substanco de la ĉeloj de l’ folioj kaj herboj, asimilanta karbonon.
<section end="Klorofilo"/>
<section begin="Klorozo"/>'''Klorozo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malsano de la sango de maturiĝantaj knabinoj, karakterizata de paleco de la haŭto kaj de manko de l’ fortoj.
<section end="Klorozo"/>
<section begin="Kloŝo"/>'''Kloŝo'''. Vazo, plej ofte vitra, por kovri diversajn objektojn : ''horloĝon, fromaĝon, k''. t. p.
<section end="Kloŝo"/>
<section begin="Klubo"/>'''Klubo - 1'''. Societo por amuzo, por sporto : ''klubo de ŝakludantoj''. - 2. Politika societo.
'''Klubano'''. Membro de klubo.
<section end="Klubo"/>
<section begin="Kluki"/>'''Kluki'''. Eligi sonojn kiel la kokinoj.
<section end="Kluki"/>
<section begin="Kluzo"/>'''Kluzo'''. Akvobaro surkanalo, rivero por konservi la nivelon de la akvo kaj faciligi la navigadon.
<section end="Kluzo"/>
<section begin="Knabo"/>'''Knabo'''. Infano de la vira sekso; junulo.
'''Knabino'''. Infano de la virina sekso; junulino.
<section end="Knabo"/>
<section begin="Knari"/>'''Knari'''. Eligi sonon, kiel tiu de rado, kies akso ne estas ŝmirita per graso.
<section end="Knari"/>
<section begin="Knedi"/>'''Knedi'''. Premi kaj miksi en homogenan mason : ''knedi paston, knedi argilon''.
'''Knedujo'''. Vazo, en kiu oni knedas.
<section end="Knedi"/>
<section begin="Knuto"/>'''Knuto'''. Vipo por kondamnitoj en Rusujo.
<section end="Knuto"/>
<section begin="Koakso"/>'''Koakso'''. Hejtoksidita porhava karbo.
<section end="Koakso"/>
<section begin="Koalicio"/>'''Koalicio'''. Ligo de regnoj, de partioj por komuna agado.
<section end="Koalicio"/>
<section begin="Kobalto"/>'''Kobalto''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Ko. Ĥemia elemento, blanka ruĝeta metalo kun forta brilo, uzata por la produktado de farboj.
<section end="Kobalto"/>
<section begin="Koboldo"/>'''Koboldo'''. Fabela estaĵo — spirito de la montoj, gardanta iliajn trezorojn.
<section end="Koboldo"/>
<section begin="Koĉenilo"/>'''Koĉenilo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto el la vico de la egalflugilaj, el kiu oni ekstraktas la karminon (''Coccus cacti'').
<section end="Koĉenilo"/>
<section begin="Kodo"/>'''Kodo'''. Leĝaro : ''civila kodo, komerca kodo''.
<section end="Kodo"/>
<section begin="Kodicilo"/>'''Kodicilo'''. Aldono, kompletigo de testamento.
<section end="Kodicilo"/>
<section begin="Koeficiento"/>'''Koeficiento'''. Nombro, metita antaŭ algebra kvanto kaj ĝin multiplikanta : ''2ab''.
<section end="Koeficiento"/>
<section begin="Kofro"/>'''Kofro'''. Fermebla vojaĝa kesto. Komparu : '''{{VdE|Valizo}}'''.
<section end="Kofro"/>
<section begin="Koheri"/>'''Koheri'''. Kuniĝi, altiri unu alian (molekuloj).
<section end="Koheri"/>
<section begin="Koincidi"/>'''Koincidi'''. Okazi en la sama tempo : ''La organiza komitato zorgis, ke la specialistaj kunvenoj ne koincidu''.
<section end="Koincidi"/>
<section begin="Kojno"/>'''Kojno'''. - 1. Ligna aŭ mefala peco, dika ĉe unu ekstremo, iom post iom maldikiĝanta, kun akra rando ĉe la alia ekstremo, uzata por fendi. - 2. Kojnforma objekto.
<section end="Kojno"/>
<section begin="Koko"/>'''Koko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Korta birdo kun bongusta viando; la inoj metas bongustajn ovojn (''Gallus domesticus'').
<section end="Koko"/>
<section begin="Kokardo"/>'''Kokardo'''. Fantazia banto el rubando, el tuko, portata kiel ornamo.
<section end="Kokardo"/>
<section begin="Kokcinelo"/>'''Kokcinelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto el la vico de la koleopteroj kun duonsfera korpo (''Coccinella'').
<section end="Kokcinelo"/>
<section begin="Koketi"/>'''Koketi'''. Peni plaĉi, allogi, precipe personon de alia sekso, per sia eksteraĵo kaj konduto : ''Vane ŝi koketis la malvarman junulon''.
'''Koketa'''. Kiu koketas.
'''Kokete'''. En koketa maniero.
'''Koketeco'''. Eco de tiu, kiu estas koketa.
<section end="Koketi"/>
<section begin="Kokluŝo"/>'''Kokluŝo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Infekta malsano de l’ infanoj, karakterizata de konvulsia tuso.
<section end="Kokluŝo"/>
<section begin="Kokono"/>'''Kokono''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Larvo de silka raŭpo kaj de aliaj insektoj, ĉirkaŭvolvita per la propraj fadenoj.
<section end="Kokono"/>
<section begin="Kokoso"/>'''Kokoso''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Grandega nukso de la kokosarbo.
'''Kokosarbo'''. Alta arbo el la familio de l’ palmoj (''Cocos nucifera'').
<section end="Kokoso"/>
<section begin="Kokso"/>'''Kokso''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Parto de l’ korpo, kie la femuro kuniĝas kun la trunko.
<section end="Kokso"/>
<section begin="Kolo"/>'''Kolo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). - 1. Parto de la korpo, kuniganta la kapon kun la trunko : ''La ĝirafo havas tre longan kolon''. - 2. Longa, mallarĝa kolsimila parto de objekto : ''la kolo de botelo''.
'''Kolumo'''. Parto de vesto, ĉirkaŭanta la kolon : ''kolumo de ĉemizo, de surtuto''.
<section end="Kolo"/>
<section begin="Kolbaso"/>'''Kolbaso'''. Besta intesto, plenigita per hakita, spicita viando.
'''Kolbaseto'''. Mallonga kaj mallarĝa kolbaso.
<section end="Kolbaso"/>
<section begin="Kolego"/>'''Kolego'''. Kune studanta, kune laboranta : ''kolego de liceo, de universitato, de ofico''.
'''Kolege'''. Kiel kolego, amike.
<section end="Kolego"/>
<section begin="Kolegio"/>'''Kolegio'''. - 1. Aro de personoj samrangaj, kune plenumantaj oficon : ''kolegio de kardinaloj''. - 2. Supera lernejo : ''la kolegioj de Kembriĝo''.<section end="Kolegio"/><noinclude><references/></noinclude>
o41s1hn0ny0tcahvpwtzqzuwfjjswrg
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/87
104
37741
121773
119427
2026-05-30T11:50:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121773
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Konglomerato"/>'''Konglomerato'''. - 1. Kungluaĵo, konsistanta el nature kuniĝintaj diversaj ŝtonegoj. - 2. Objekto, konsistanta el kunigitaj ne samspecaj, ne unuformaj partoj.
<section end="Konglomerato"/>
<section begin="Kongregacio"/>'''Kongregacio'''. - 1. Religia kunfrataro. - 2. Komisio de kardinaloj, al kiuj la papo konfidas aferojn de la eklezio.
<section end="Kongregacio"/>
<section begin="Kongreso"/>'''Kongreso'''. Kuniĝo de personoj, kunvenintaj de diversaj urboj aŭ landoj por diskuti komunajn aferojn, sciencajn demandojn : ''internacia kongreso de kuracistoj''.
<section end="Kongreso"/>
<section begin="Koniferoj"/>'''Koniferoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Pinglarboj : ''granda klaso de nudsemaj arboj kaj arbetoj plejparte kun pinglosimilaj ĉiam verdaj folioj : abio, pino''.
<section end="Koniferoj"/>
<section begin="Konjako"/>'''Konjako'''. Speco de brando el fermentinta vina suko, fabrikata en la samnoma franca urbo.
<section end="Konjako"/>
<section begin="Konjekti"/>'''Konjekti'''. Fari konkludojn, ne ŝufiĉe certajn pro manko de bazo.
'''Konjekto'''. Konkludo, opinio de tiu, kiu konjektas.
'''Konjektebla'''. Kiun oni povas konjekti. Komparu : '''{{VdE|Diveni}}, {{VdE|Supozi|supozi}}, {{VdE|Suspekti|suspekti}}'''.
<section end="Konjekti"/>
<section begin="Konjugi"/>'''Konjugi'''. Ŝanĝi la finiĝon de verbo laŭ la tempoj, nombroj, personoj, modoj, formoj (aktiva, pasiva).
'''Konjugo'''. Paradigmo, tabelo, laŭ kiu oni konjugas : ''En la latina, franca lingvo ekzistas kvar konjugoj''.
<section end="Konjugi"/>
<section begin="Konjugacio"/>'''Konjugacio'''. Konjugo.
<section end="Konjugacio"/>
<section begin="Konjunkcio"/>'''Konjunkcio'''. Vorto neŝanĝebla, kuniganta vortojn aŭ frazojn : ''kaj, se, ke''.
<section end="Konjunkcio"/>
<section begin="Konko"/>'''Konko'''. - 1. Malmola kovraĵo, ĉirkaŭanta kelkajn specojn de moluskoj. - 2. Objekto, havanta la formon de konko : ''la konko de la orelo''.
<section end="Konko"/>
<section begin="Konkava"/>'''Konkava'''. Sfere kava : ''Konkava okulvitro korektas la miopecon''.
<section end="Konkava"/>
<section begin="Konkiri"/>'''Konkiri'''. Akiri per milito; aligi al sia lando per milito, almiliti : ''La Romanoj konkiris la tutan antikvan mondon''.
<section end="Konkiri"/>
<section begin="Konkludi"/>'''Konkludi'''. Formi sian opinion, kiel rezultaton de sia rezonado aŭ sin bazante sur agoj aŭ vortoj de alia persono : ''konkludi de io, el io''.
'''Konkludo'''. Opinio de tiu, kiu konkludas.
'''Konklude'''. Kiel konkludo.
<section end="Konkludi"/>
<section begin="Konkreta"/>'''Konkreta'''. Perceptebla per la sentoj; neimagata, reala.
'''Konkrete'''. En konkreta maniero.
<section end="Konkreta"/>
'''Konkuri'''. Peni superi alian, kiu kondukas saman komercan aferon aŭ havas la saman celon (vakanta loko, premio) : ''konkuri kun iu''.
'''Konkuro'''. Agoj de tiu, kiu konkuras : ''lojala konkuro''.
'''Konkuranto'''. Persono, kiu konkuras.
<section begin="Konkurso"/>'''Konkurso'''. Batalo inter konkurantoj laŭ difinitaj reguloj, kies rezultato estas juĝata de speciale elektitaj personoj.
'''Konkursa'''. De konkurso, bazita sur konkurso : ''konkursaj kondiĉoj, konkursa ekzameno''.
<section end="Konkurso"/>
<section begin="Konscio"/>'''Konscio'''. - 1. Plena regado de siaj sentoj : ''Kiam oni svenas, oni perdas la konscion''. - 2. Interna sento, scio de sia interna mondo : ''Neniaj meĥanikaj teorioj sukcesas klarigi la konscion''.
'''Konscii'''. Havi la konscion.
'''Konscia'''. Havanta la konscion, ne instinkta : ''konscia homo, konscia ago''.
'''Konscie'''. En konscia maniero, kun konscio.
'''Rekonsciiĝi'''. Reakiri la konscion : ''rekonsciiĝi de sveno''.
<section end="Konscio"/>
<section begin="Konscienco"/>'''Konscienco'''. Konscio pri la praveco aŭ malpraveco de la propraj faroj : ''la riproĉoj de la konscienco; pura konscienco''.
<section end="Konscienco"/>
<section begin="Konsekvenca"/>'''Konsekvenca'''. Akordiĝanta logike kun la antaŭaj pensoj aŭ faroj; plene konformiganta siajn farojn al siaj principoj.
'''Konsekvence'''. En konsekvenca maniero.
<section end="Konsekvenca"/>
<section begin="Konsenti"/>'''Konsenti'''. Havi la saman opinion, akcepti proponon : ''konsenti kun rezonado; konsenti fari ion''.
'''Konsento'''. Esprimo de la sama opinio, akcepto de propono.
'''Konsentema'''. Kiu facile konsentas.
'''Malkonsento'''. Diferenco de opinioj, rifuzo al propono.
'''Interkonsenti'''. Reciproke konsenti dum traktado de afero. Komparu : '''{{VdE|Promesi}}'''.
<section end="Konsenti"/>
<section begin="Konservi"/>'''Konservi'''. Zorgi, ke io ne perdiĝu, ne malboniĝu : ''konservi dokumenton; konservi fruktojn en provizejo; konservi sekreton''.
<section end="Konservi"/>
<section begin="Konservativa"/>'''Konservativa'''. Celanta konservi la nunan staton de la aferoj; kontraŭa al ŝanĝoj kaj reformoj.
'''Konservativulo'''. Homo konservativa.
<section end="Konservativa"/>
<section begin="Konservatorio"/>'''Konservatorio'''. Supera muzika lernejo.
<section end="Konservatorio"/>
<section begin="Konsideri"/>'''Konsideri'''. Atente esplori en la spirito ĉiuflanke : ''Konsiderinte la cirkonstancojn, oni prokrastis la projekton''.
'''Konsidero'''. Pensoj de tiu, kiu konsideras.
<section end="Konsideri"/>
<section begin="Konsili"/>'''Konsili'''. Esprimi sian opinion al alia persono, kion ĝi devas fari : ''Mi konsilas al vi : faru, kion vivolas''.
'''Konsiliĝi'''. Interparoli kun iu, por peti lian konsilon.
<section end="Konsili"/>
<section begin="Konsisti"/>'''Konsisti'''. Esti kunmetita el partoj ; havi kiel partojn, kiel erojn : ''La verko konsistas el kvin volumoj''.
<section end="Konsisti"/>
<section begin="Konsistorio"/>'''Konsistorio'''. Eklezia estraro por la administraj kaj juĝaj aferoj.
<section end="Konsistorio"/>
<section begin="Konsoli"/>'''Konsoli'''. Trankviligi la spiriton en doloro aŭ malfeliĉo kaj doni al ĝi novan esperon.
'''Konsolo'''. Konsolantaj vortoj.
'''Nekonsolebla'''. Kiu ne povas esti konsolita : ''nekonsolebla doloro''.<section end="Konsoli"/><noinclude><references/></noinclude>
jd6o94v82fg3lgiieky9lfdi9pffcqa
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/118
104
42730
121763
2026-05-29T18:56:36Z
U-sign
2952
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "Ŝi ekspiris kaj ekrigardis la angulon, de kie milde rigardis la mildajn animojn bildo de la Savinto dornkronita. Joĉjo ankaŭ turnis tien sian rigardon nevole, kvazaŭ pro sugestio kaj ili ambaŭ samtempe faris krucosignon. – Serĉu, mia ĉarma, ĉiam helpon de Li kaj vi neniam restos senigita je ĝi, – ŝi aldonis kortuŝita kaj forsvingis per la mano grandan larmon, kiu ekbrilis, kiel perlero, sur ŝia okulo. – La leŭtenanto ne estas kapabla fari al vi..."
121763
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>Ŝi ekspiris kaj ekrigardis la angulon, de kie milde rigardis la mildajn animojn bildo de la Savinto dornkronita. Joĉjo ankaŭ turnis tien sian rigardon nevole, kvazaŭ pro sugestio kaj ili ambaŭ samtempe faris krucosignon.
– Serĉu, mia ĉarma, ĉiam helpon de Li kaj vi neniam restos senigita je ĝi, – ŝi aldonis kortuŝita kaj forsvingis per la mano grandan larmon, kiu ekbrilis, kiel perlero, sur ŝia okulo.
– La leŭtenanto ne estas kapabla fari al vi ian malutilon, – Julia Andreevna daŭrigis post nelonga paŭzo. – Vere, iafoje, eble, li mokos je iu kaj nur… Tiu ĉi sinjoro estas kun tre limigitaj kapablecoj.
– Kaj la signojunknro? – demandis Joĉjo.
– Ho, li estas abomeninda junulo! – respondis Julia Andreevna. – Li estas filo de oficisto, liaj gepatroj sciis nek eduki lin, nek influi lin, pro tio li provis lerni, ŝajne, en ĉiuj lernejoj de la urbo kaj nenie oni povis toleri lin. De ĉie oni pelis lin, kiel maldiligentan kaj arogantan junulon kaj skandalulon. Komencinte la militservon antaŭ nelonge, li trovis nenian simpation inter oficiroj, krom malamo, kiun elmontris al li jam multaj. Mi aŭdis, ke li baldaŭ estos eksigita… Alie ne povas esti la afero. Li malhonorigas oficirecon per sia koruptemeco. Por kelkaj rubloj, iafoje por unu botelo da vino, li faros ĉion eĉ plej malnoblan, kion oni postulos de li. Jam kelkfoje li tiamaniere ofendis kelkajn personojn tute ne meritite, kiel ankaŭ vin…
– Ĉu la leŭtenanto koruptis lin? – diris Joĉjo.
– Pri tiu ĉi demando ne povas esti du malsamaj opinioj.
– Sed, bona Julia Andreevna, kial la leŭtenanto tiel malamas min? Ankoraŭ tute ne konante min, kiam ni komencis tiam tie ĉi konversacion pri Esperanto, li kelkfoje pensis elmontri min ridinda. Kie estas, laŭ via opinio, kaŭzo de tiu ĉi nekomprenebla, neklarigebla agado de li?
– Kie estas kaŭzo, mia kara? – diris Julia Andreevna, rektiĝante kaj sin apogante dorse je la seĝo. – Kie estas la kaŭzo? – ŝi ripetis, sulkigante la frunton. Ja ombro de malĝojo trakuris tra noblaj trajtoj de ŝia bona vizaĝo kaj kripligis ĝin. Estis evidente, ke tio, kion ŝi devis diri, estis tre neagrabla kaj doloriga por ŝi. Ŝi ree, kutime, interfingrigis la manojn sur siaj genuoj kaj, kun ekspiro-ekĝemo, mallaŭte, preskaŭ flustre diris: – Olnjo!…
– Ĉu Olnjo?… – laŭte, eksaltante pro surprizo de sia seĝo, ekkriis Joĉjo, je unua fojo nomante la knabinon je la nomo.
– Jes!… – diris Julia Andreevna, evidente neniom surprizita de la neatendita emocio de la junulo. – Kompreneble, tio ĉi estas tre natura. Ili estas laktaj gefratoj – ilin ambaŭ mamnutris la sama mamnutristino, ili kune pasigis sian infanecon. Olnjo ja estas neordinara knabino kaj ŝi plaĉas al multaj junuloj…
Julia Andreevna ĉe tiuj ĉi vortoj esploreme fiksis sian rigardon al la kaŝtankoloraj ok-<noinclude><references/></noinclude>
rivzl5rzg2hk83v3ys5ip6a9lcbclyg
121768
121763
2026-05-30T07:02:01Z
U-sign
2952
pensis elmontri → penis elmontri
121768
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>Ŝi ekspiris kaj ekrigardis la angulon, de kie milde rigardis la mildajn animojn bildo de la Savinto dornkronita. Joĉjo ankaŭ turnis tien sian rigardon nevole, kvazaŭ pro sugestio kaj ili ambaŭ samtempe faris krucosignon.
– Serĉu, mia ĉarma, ĉiam helpon de Li kaj vi neniam restos senigita je ĝi, – ŝi aldonis kortuŝita kaj forsvingis per la mano grandan larmon, kiu ekbrilis, kiel perlero, sur ŝia okulo.
– La leŭtenanto ne estas kapabla fari al vi ian malutilon, – Julia Andreevna daŭrigis post nelonga paŭzo. – Vere, iafoje, eble, li mokos je iu kaj nur… Tiu ĉi sinjoro estas kun tre limigitaj kapablecoj.
– Kaj la signojunknro? – demandis Joĉjo.
– Ho, li estas abomeninda junulo! – respondis Julia Andreevna. – Li estas filo de oficisto, liaj gepatroj sciis nek eduki lin, nek influi lin, pro tio li provis lerni, ŝajne, en ĉiuj lernejoj de la urbo kaj nenie oni povis toleri lin. De ĉie oni pelis lin, kiel maldiligentan kaj arogantan junulon kaj skandalulon. Komencinte la militservon antaŭ nelonge, li trovis nenian simpation inter oficiroj, krom malamo, kiun elmontris al li jam multaj. Mi aŭdis, ke li baldaŭ estos eksigita… Alie ne povas esti la afero. Li malhonorigas oficirecon per sia koruptemeco. Por kelkaj rubloj, iafoje por unu botelo da vino, li faros ĉion eĉ plej malnoblan, kion oni postulos de li. Jam kelkfoje li tiamaniere ofendis kelkajn personojn tute ne meritite, kiel ankaŭ vin…
– Ĉu la leŭtenanto koruptis lin? – diris Joĉjo.
– Pri tiu ĉi demando ne povas esti du malsamaj opinioj.
– Sed, bona Julia Andreevna, kial la leŭtenanto tiel malamas min? Ankoraŭ tute ne konante min, kiam ni komencis tiam tie ĉi konversacion pri Esperanto, li kelkfoje penis elmontri min ridinda. Kie estas, laŭ via opinio, kaŭzo de tiu ĉi nekomprenebla, neklarigebla agado de li?
– Kie estas kaŭzo, mia kara? – diris Julia Andreevna, rektiĝante kaj sin apogante dorse je la seĝo. – Kie estas la kaŭzo? – ŝi ripetis, sulkigante la frunton. Ja ombro de malĝojo trakuris tra noblaj trajtoj de ŝia bona vizaĝo kaj kripligis ĝin. Estis evidente, ke tio, kion ŝi devis diri, estis tre neagrabla kaj doloriga por ŝi. Ŝi ree, kutime, interfingrigis la manojn sur siaj genuoj kaj, kun ekspiro-ekĝemo, mallaŭte, preskaŭ flustre diris: – Olnjo!…
– Ĉu Olnjo?… – laŭte, eksaltante pro surprizo de sia seĝo, ekkriis Joĉjo, je unua fojo nomante la knabinon je la nomo.
– Jes!… – diris Julia Andreevna, evidente neniom surprizita de la neatendita emocio de la junulo. – Kompreneble, tio ĉi estas tre natura. Ili estas laktaj gefratoj – ilin ambaŭ mamnutris la sama mamnutristino, ili kune pasigis sian infanecon. Olnjo ja estas neordinara knabino kaj ŝi plaĉas al multaj junuloj…
Julia Andreevna ĉe tiuj ĉi vortoj esploreme fiksis sian rigardon al la kaŝtankoloraj ok-<noinclude><references/></noinclude>
aj5ty54ojfoo68na1f1l5jsthykyhi9
Indekso-Diskuto:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf
107
42731
121767
2026-05-30T01:37:34Z
Ciampix
3284
/* La aŭtoro skribis cesaro kun la unua litero minuskla */ nova sekcio
121767
wikitext
text/x-wiki
== La aŭtoro skribis cesaro kun la unua litero minuskla ==
La aŭtoro skribis "cesaro" kun la unua litero minuskla. Tio estis konscia elekto de la aŭtoro, sed iuj eble konsiderus ĝin eraro. Kion ni faru? [[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] ([[Uzanto-Diskuto:Ciampix|diskuto]]) 01:37, 30 maj. 2026 (UTC)
gk85msx5zucof62vwtse4ndh3xsrfhm