Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.4
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/168
104
25596
121784
119462
2026-05-31T01:07:38Z
Castelobranco
7
*ligilo
121784
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude>
<section begin="Tumoro"/>'''Tumoro'''. ({{VdE-ml|Med}}.). Patologiaj histoj, kreskantaj en la organismo : ''La kankro estas mortiga tumoro''.
<section end="Tumoro"/>
<section begin="Tumulto"/>'''Tumulto'''. Brua, senorda movado kaj kurado de homamaso.
'''Tumulta'''. Plena de tumulto.
<section end="Tumulto"/>
<section begin="Tunelo"/>'''Tunelo'''. Subtera galerio por fervojo, por tramvojo : ''la Simplona tunelo''.
<section end="Tunelo"/>
<section begin="Tuniko"/>'''Tuniko'''. Ĉe la antikvuloj suba vesto kun mallongaj manikoj, atinganta ĝis la genuoj.
<section end="Tuniko"/>
<section begin="Turo"/>'''Turo'''. Tre alta, malvasta konstruaĵo : ''turo de preĝejo''.
'''Lumturo'''. Turo kun granda lanterno por lumigi la maron.
<section end="Turo"/>
<section begin="Turbo"/>'''Turbo'''. Infana ludilo, turnata sur la tero per batoj de vipo.
<section end="Turbo"/>
<section begin="Turbano"/>'''Turbano'''. Turka kapvesto, konsistanta el tuko, volvita ĉirkaŭ la kapo.
<section end="Turbano"/>
<section begin="Turbino"/>'''Turbino'''. Motoro, konsistanta el horizontala rado, movata de la akvo.
<section end="Turbino"/>
<section begin="Turdo"/>'''Turdo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo kantanta el la vico de l’ paseroj (''Tardus'').
<section end="Turdo"/>
<section begin="Turismo"/>'''Turismo'''. Sporto de la vojaĝoj.
<section end="Turismo"/>
<section begin="Turisto"/>'''Turisto'''. Persono, vojaĝanta por sia plezuro.
<section end="Turisto"/>
<section begin="Turkiso"/>'''Turkiso'''. Nediafana multekosta ŝtono, verdete-blua.
<section end="Turkiso"/>
<section begin="Turmenti"/>'''Turmenti'''. Kaŭzi doloron, suferon : ''La kato turmentas la kaptitan muson''.
'''Turmento'''. Ago de tiu, kiu turmentas.
<section end="Turmenti"/>
<section begin="Turni"/>'''Turni'''. - 1. Movi objekton ĉirkaŭ ĝia propra akso : ''turni la kapon dekstren; turni la paĝojn de libro; turni radon de maŝino - 2''. (''Fig.) : ''Turni la rigardon, turni la atenton, sin turni al iu kun peto''.
'''Turniĝi'''. Moviĝi ĉirkaŭ sia propra akso : ''La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno''.
'''Kapturno'''. Sento de perdo de la egalpezo. Komparu :Tordi, ruli.
<section end="Turni"/>
<section begin="Turniro"/>'''Turniro'''. Publika vetbatalo de kavaliroj en la mezaj jarcentoj.
<section end="Turniro"/>
<section begin="Turto"/>'''Turto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Migranta birdo el la familio de l' kolomboj (''Turtur auritus'').
<section end="Turto"/>
<section begin="Tuso"/>'''Tuso'''. Rapida kaj brua elspiro, kaŭzita de l' ekscito de la muka membrano de la spira tubo.
'''Tusi'''. Rapide kaj brue elspiri kaŭze de l’ ekscito de la muka membrano de la spira tubo : ''La ftizuloj multe tusas''.
<section end="Tuso"/>
<section begin="Tuŝi"/>'''Tuŝi'''. - 1. Almeti la fingrojn al io : ''Ne tuŝu la hundon, ĝi estas fava! - 2''. Mencii, diri nemulte pri io, parolante pri aliaj aferoj : ''tuŝi demandon en artikolo''. - 3. Ŝanĝi : ''netuŝebla fundamento de Esperanto''. - 4. Tuŝi la koron, kortuŝi : ''kaŭzi emocion, eksciti kompaton : tuŝanta, kortuŝanta sceno''.
'''Tuŝeti'''. Tre delikate, apenaŭ senteble tuŝi : ''tuŝeti la vangon de infano''.
<section end="Tuŝi"/>
<section begin="Tuta"/>'''Tuta'''. En ĉiuj siaj partoj, nedividita : ''manĝi tutan panon; la tuta mondo, la tuta popolo''.
'''Tute'''. Plene, komplete : ''Mi estas tute trankvila''. Tute ne. Eĉ en la plej malalta grado ne : ''Mi tute ne timas''.
'''Tuto'''. Objekto, afero en ĉiuj siaj partoj, nedividita : ''La tuto estas pli granda, ol ĉiu el ĝiaj partoj''.
'''Tuteco'''. Abstrakta ideo de tuto : ''konsideri demandon en ĝia tuteco''.
'''Tutaĵo'''. Ĉiuj kune, konsiderataj kiel unu : ''La tutaĵon de la ŝipoj de lando oni nomas ŝiparo''. Komparu : '''{{VdE|Kompleta}}, {{VdE|Plena|plena}}'''.
<section end="Tuta"/>
<section begin="Litero U"/>{{f|'''U'''|c|g=150%}}
<section end="Litero U"/>
<section begin="-U"/>'''-U'''. - 1. Finiĝo de l’ imperativo : ''lernu, venu''. - 2. Finiĝo de tiel nomata u-modo, uzata en frazoj, dependantaj de l’ vortoj, esprimantaj ordonon, volon, peton, neceson. Oni ordonis al la soldatoj, ke ili estu pretaj antaŭ la leviĝo de l’ suno. Mi min turnas al vi kun peto, ke vi ne rifuzu. Necese estas, ke vi venu.
<section end="-U"/>
<section begin="-Uj"/>'''-Uj'''. Sufikso por derivi : ''- 1''. Nomon de l’ objekto, de l’ vazo, servanta por porti, konservi la objektojn, esprimitajn de la radiko : ''paperujo, monujo''. - 2. Nomon de l’ arbo, donanta la fruktojn, esprimitajn de la radiko : ''pomujo, pirujo''. - 3. Nomon de la lando de l’ popolo, esprimita de la radiko : ''Francujo, Turkujo''.
<section end="-Uj"/>
<section begin="-Ul"/>'''-Ul'''. Sufikso por derivi nomojn de personoj aŭ estaĵoj, kiuj estas karakterizataj per tio, kion esprimas la radiko : ''ĝibulo, bonulo, vertebrulo''.
<section end="-Ul"/>
<section begin="Ulano"/>'''Ulano'''. Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon.
<section end="Ulano"/>
<section begin="Ulcero"/>'''Ulcero''' ({{VdE-ml|Med}}.). Inflamo de la haŭto aŭ muka membrano kun loka perdo de substanco : ''ronda ulcero de la stomako''.
<section end="Ulcero"/>
<section begin="Ulmo"/>'''Ulmo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata por radoj (''Ulmus effusa'').
<section end="Ulmo"/>
<section begin="Ulmacoj"/>'''Ulmacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : ''ulmo''.
<section end="Ulmacoj"/><noinclude><references/></noinclude>
k4virsvbspn04z2xcu05d05elb2mgrn
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/170
104
25597
121786
119512
2026-05-31T01:11:12Z
Castelobranco
7
*ligilo
121786
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude>
<section begin="Utila"/>''ne utilas''.
'''Malutila'''. Alportanta malbonon, donanta malbonan rezultaton : ''malutila konsilo''.
'''Malutilo'''. Io malutila.
'''Malutileco'''. Eco de tio, kis estas malutila.
'''Malutili'''. Esti malutila, alporti malutilon.
'''Senutila'''. Ne donanta utilon.
'''Senutileco'''. Eco de tio, kio estas senutila. Komparu : '''{{VdE|Profiti}}'''.
<section end="Utila"/>
<section begin="Utopio"/>'''Utopio'''. - 1. Revata lando, kie ĉio estas perfekta (la titolo de la verko de Morus''). - 2. Neefektivigebla revo, projekto.
'''utopia'''. Havanta la ecojn de utopio : ''utopia plano''.
'''Utopiisto'''. Persono, kiu kreas, kredas utopiojn.
<section end="Utopio"/>
<section begin="Uverturo"/>'''Uverturo'''. Orkestra peco, ludata antaŭ opero.
<section end="Uverturo"/>
<section begin="Uzi"/>'''Uzi'''. Preni, konsumi por sia utilo, kiel rimedon, instrumenton, materialon : ''uzi la fortojn por laboro; uzi fingrojn anstataŭ forko; uzi multe da salo''.
'''Uzo'''. Ago de tiu, kiu uzas : ''uzo de la artikolo''.
'''Eluzi'''. Difekti per longa uzado : ''eluzita vesto''.
'''Trouzi'''. Uzi tro multe, tre ofte : ''trouzi la kunmetitajn tempojn, trouzi ies paciencon''.
<section end="Uzi"/>
<section begin="Uzurpi"/>'''Uzurpi'''. Senrajte proprigi al si la superan povon : ''uzurpi tronon''.
'''Uzurpo'''. Ago de tiu, kiu uzurpas.
'''Uzurpulo'''. Persono, kiu uzurpas.
<section end="Uzurpi"/>
<section begin="Litero V"/>{{f|'''V'''|c|g=150%}}
<section end="Litero V"/>
<section begin="Vadi"/>'''Vadi'''. Paŝi en akvo, en mola substanco : ''vadi en koto, en neĝo, en sablo''.
<section end="Vadi"/>
<section begin="Vaflo"/>'''Vaflo'''. Plata kuko, bakita inter du feraj ladoj.
<section end="Vaflo"/>
<section begin="Vagi"/>'''Vagi'''. Iri de unu loko en alian sen difinita celo.
'''Vagisto'''. Vaganta, senhejma, senokupa homo. Komparu : '''{{VdE|Migri}}'''.
<section end="Vagi"/>
<section begin="Vagono"/>'''Vagono'''. Surrela veturilo : ''fervoja vagono''.
'''Vagonaro'''. Aro de vagonoj, kunigitaj unu kun alia kaj tirataj de la sama lokomotivo.
<section end="Vagono"/>
<section begin="Vaki"/>'''Vaki'''. Esti libera (pri ofico) : ''En nia oficejo estas nun vakantaj lokoj''.
<section end="Vaki"/>
<section begin="Vakcinio"/>'''Vakcinio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto el la samnoma familio; ĝiaj beroj estas uzataj por konfitaĵo (''Vaccinium Vitis idaea'').
<section end="Vakcinio"/>
<section begin="Vakciniacoj"/>'''Vakciniacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : ''mirtelo''. vakcinio.
<section end="Vakciniacoj"/>
<section begin="Vakso"/>'''Vakso'''. Flava substanco, el kiu la abeloj konstruas sian loĝejon.
'''Vaksi'''. Ŝmiri per vakso : ''vaksi la plankon''.
'''Vakstolo = Laktolo'''.
'''Sigelvakso'''. Substanco farata el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeloj.
<section end="Vakso"/>
<section begin="Valo"/>'''Valo'''. Loko inter montoj.
<section end="Valo"/>
<section begin="Valeriano"/>'''Valeriano''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio; ĝia radiko estas uzata en la medicino (''Valeriana officinalis'').
<section end="Valeriano"/>
<section begin="Valerianacoj"/>'''Valerianacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : ''valeriano''.
<section end="Valerianacoj"/>
<section begin="Valizo"/>'''Valizo'''. Leda, fermebla kesto por vojaĝo.
<section end="Valizo"/>
<section begin="Valoro"/>'''Valoro'''. Mezuro, grado de la uzebleco de io : ''La oro havas neniun valoron en la dezerto''.
'''Valori'''. Havi valoron.
'''Valora'''. Kiu valoras.
'''Multvalora'''. Kiu multe valoras : ''Koran dankon por via multvalora kunlaborado! Komparu : Kosto, prezo''.
<section end="Valoro"/>
<section begin="Valso"/>'''Valso'''. - 1 . Turndanco de germana deveno je la tempo 3/4. - 2. Melodio lau kiu oni dancas la valson.
'''Valsi'''. Danci la valson.
<section end="Valso"/>
<section begin="Valuto"/>'''Valuto'''. - 1. Valoro de kambio. - 2. Valoro de papera mono en metalaj unuoj aŭ laŭ la kurso.
<section end="Valuto"/>
<section begin="Vampiro"/>'''Vampiro'''. - 1. ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de granda vesperto, vivanta en la tropika Ameriko. (''Vampyrus spectrum''). - 2. Fabela monstro, suĉanta sangon el la homoj kaj bestoj. - 3. Persono, sin riĉiganta per la laboro kaj propraĵo de aliaj.
<section end="Vampiro"/>
<section begin="Vana"/>'''Vana'''. Ne atinganta la rezultaton, senefika : ''Ĉerpi akvon per kribrilo estas vana laboro''.
'''Vane'''. En vana maniero, sen rezultato, sen efiko.
<section end="Vana"/>
<section begin="Vanadio"/>'''Vanadio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). V. Ĥemia elemento, arĝente-blauka metalo, uzata por la fabrikado de nigraj inkoj kaj farboj.
<section end="Vanadio"/>
<section begin="Vandalo"/>'''Vandalo'''. Barbaro, detruanta monumentojn de la artoj kaj sciencoj.
'''Vandala'''. De vandalo, havanta le econ de vandalo : ''vandala ago''.
<section end="Vandalo"/>
<section begin="Vandalismo"/>'''Vandalismo'''. Emo detrui monumentojn de la artoj kaj sciencoj.
<section end="Vandalismo"/>
<section begin="Vanelo"/>'''Vanelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda birdo el vico de la longkruraj (''Vanellus cristatas'').
<section end="Vanelo"/><noinclude><references/></noinclude>
adz2aqvyh8y0p4z6k3zs24x93a9nu61
121788
121786
2026-05-31T01:13:23Z
Castelobranco
7
*ligilo
121788
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude>
<section begin="Utila"/>''ne utilas''.
'''Malutila'''. Alportanta malbonon, donanta malbonan rezultaton : ''malutila konsilo''.
'''Malutilo'''. Io malutila.
'''Malutileco'''. Eco de tio, kis estas malutila.
'''Malutili'''. Esti malutila, alporti malutilon.
'''Senutila'''. Ne donanta utilon.
'''Senutileco'''. Eco de tio, kio estas senutila. Komparu : '''{{VdE|Profito|Profiti}}'''.
<section end="Utila"/>
<section begin="Utopio"/>'''Utopio'''. - 1. Revata lando, kie ĉio estas perfekta (la titolo de la verko de Morus''). - 2. Neefektivigebla revo, projekto.
'''utopia'''. Havanta la ecojn de utopio : ''utopia plano''.
'''Utopiisto'''. Persono, kiu kreas, kredas utopiojn.
<section end="Utopio"/>
<section begin="Uverturo"/>'''Uverturo'''. Orkestra peco, ludata antaŭ opero.
<section end="Uverturo"/>
<section begin="Uzi"/>'''Uzi'''. Preni, konsumi por sia utilo, kiel rimedon, instrumenton, materialon : ''uzi la fortojn por laboro; uzi fingrojn anstataŭ forko; uzi multe da salo''.
'''Uzo'''. Ago de tiu, kiu uzas : ''uzo de la artikolo''.
'''Eluzi'''. Difekti per longa uzado : ''eluzita vesto''.
'''Trouzi'''. Uzi tro multe, tre ofte : ''trouzi la kunmetitajn tempojn, trouzi ies paciencon''.
<section end="Uzi"/>
<section begin="Uzurpi"/>'''Uzurpi'''. Senrajte proprigi al si la superan povon : ''uzurpi tronon''.
'''Uzurpo'''. Ago de tiu, kiu uzurpas.
'''Uzurpulo'''. Persono, kiu uzurpas.
<section end="Uzurpi"/>
<section begin="Litero V"/>{{f|'''V'''|c|g=150%}}
<section end="Litero V"/>
<section begin="Vadi"/>'''Vadi'''. Paŝi en akvo, en mola substanco : ''vadi en koto, en neĝo, en sablo''.
<section end="Vadi"/>
<section begin="Vaflo"/>'''Vaflo'''. Plata kuko, bakita inter du feraj ladoj.
<section end="Vaflo"/>
<section begin="Vagi"/>'''Vagi'''. Iri de unu loko en alian sen difinita celo.
'''Vagisto'''. Vaganta, senhejma, senokupa homo. Komparu : '''{{VdE|Migri}}'''.
<section end="Vagi"/>
<section begin="Vagono"/>'''Vagono'''. Surrela veturilo : ''fervoja vagono''.
'''Vagonaro'''. Aro de vagonoj, kunigitaj unu kun alia kaj tirataj de la sama lokomotivo.
<section end="Vagono"/>
<section begin="Vaki"/>'''Vaki'''. Esti libera (pri ofico) : ''En nia oficejo estas nun vakantaj lokoj''.
<section end="Vaki"/>
<section begin="Vakcinio"/>'''Vakcinio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto el la samnoma familio; ĝiaj beroj estas uzataj por konfitaĵo (''Vaccinium Vitis idaea'').
<section end="Vakcinio"/>
<section begin="Vakciniacoj"/>'''Vakciniacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : ''mirtelo''. vakcinio.
<section end="Vakciniacoj"/>
<section begin="Vakso"/>'''Vakso'''. Flava substanco, el kiu la abeloj konstruas sian loĝejon.
'''Vaksi'''. Ŝmiri per vakso : ''vaksi la plankon''.
'''Vakstolo = Laktolo'''.
'''Sigelvakso'''. Substanco farata el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeloj.
<section end="Vakso"/>
<section begin="Valo"/>'''Valo'''. Loko inter montoj.
<section end="Valo"/>
<section begin="Valeriano"/>'''Valeriano''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio; ĝia radiko estas uzata en la medicino (''Valeriana officinalis'').
<section end="Valeriano"/>
<section begin="Valerianacoj"/>'''Valerianacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : ''valeriano''.
<section end="Valerianacoj"/>
<section begin="Valizo"/>'''Valizo'''. Leda, fermebla kesto por vojaĝo.
<section end="Valizo"/>
<section begin="Valoro"/>'''Valoro'''. Mezuro, grado de la uzebleco de io : ''La oro havas neniun valoron en la dezerto''.
'''Valori'''. Havi valoron.
'''Valora'''. Kiu valoras.
'''Multvalora'''. Kiu multe valoras : ''Koran dankon por via multvalora kunlaborado! Komparu : Kosto, prezo''.
<section end="Valoro"/>
<section begin="Valso"/>'''Valso'''. - 1 . Turndanco de germana deveno je la tempo 3/4. - 2. Melodio lau kiu oni dancas la valson.
'''Valsi'''. Danci la valson.
<section end="Valso"/>
<section begin="Valuto"/>'''Valuto'''. - 1. Valoro de kambio. - 2. Valoro de papera mono en metalaj unuoj aŭ laŭ la kurso.
<section end="Valuto"/>
<section begin="Vampiro"/>'''Vampiro'''. - 1. ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de granda vesperto, vivanta en la tropika Ameriko. (''Vampyrus spectrum''). - 2. Fabela monstro, suĉanta sangon el la homoj kaj bestoj. - 3. Persono, sin riĉiganta per la laboro kaj propraĵo de aliaj.
<section end="Vampiro"/>
<section begin="Vana"/>'''Vana'''. Ne atinganta la rezultaton, senefika : ''Ĉerpi akvon per kribrilo estas vana laboro''.
'''Vane'''. En vana maniero, sen rezultato, sen efiko.
<section end="Vana"/>
<section begin="Vanadio"/>'''Vanadio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). V. Ĥemia elemento, arĝente-blauka metalo, uzata por la fabrikado de nigraj inkoj kaj farboj.
<section end="Vanadio"/>
<section begin="Vandalo"/>'''Vandalo'''. Barbaro, detruanta monumentojn de la artoj kaj sciencoj.
'''Vandala'''. De vandalo, havanta le econ de vandalo : ''vandala ago''.
<section end="Vandalo"/>
<section begin="Vandalismo"/>'''Vandalismo'''. Emo detrui monumentojn de la artoj kaj sciencoj.
<section end="Vandalismo"/>
<section begin="Vanelo"/>'''Vanelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda birdo el vico de la longkruraj (''Vanellus cristatas'').
<section end="Vanelo"/><noinclude><references/></noinclude>
a5ife4ur29iz2x2qb7yhzeuo9x57c8w
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/102
104
37271
121789
113904
2026-05-31T04:55:18Z
U-sign
2952
121789
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>kaj la doktoro kaj poste, kiam iliaj pedagogiaj kapablecoj montriĝis ne sufiĉas por tio, ili decidis ĉiuvintre triope transloĝadi por tio, en la urbon. Tie la knabino lernis lingvojn kaj studis aliajn lernobjektojn sub gvidado de fama malnova pedagogino Julia Andreevna, kie ni jam havis feliĉon renkonti ŝin dum la unua leciono de Esperanto.
{{f|IX.|c}}
{{f|La malamiko.|c}}
Kiam la leciono finiĝis kaj ĉiuj ĉeestintoj komencis adiaŭi kun Julia Andreevna kaj reciproke unu kun la alia, la leŭtenanto iris en antaŭĉambron kaj serveme helpis vestiĝi al fraŭlinoj. Post ĉiuj li, kun speciala lerteco kaj braveco, kiel ŝajnis al Joĉjo, vestis Olnjon je ŝia pluŝa palto, borderita de nigre-bruna felo de siberia vulpo kaj metis super ŝia fela ĉapeto, kiun ŝi mem vestis antaŭ spegulo nerapideme, kelkfoje ordigante sub ĝin la harojn, kiuj obstine elstariĝis el-sub ĝi, — molan baŝlikon kun eleganta malgranda ora kvasteto. Poste li iel nezorgeme submetis la ŝultrojn, sur kiujn la servistino surmetis lian ŝinelon, nek traigante la manojn en la manikojn de la ŝinelo, nek butonuminte ĝin, li delikate prenis Olnjon je la mano kaj, farante komunan riverencon al la mastrino kaj al tiuj el la gastoj, kiuj staris ankoraŭ apud ŝi, inter kiuj estis ankaŭ Joĉjo, rure-mokeme ekrigardis en liajn okulojn, dande ekklakis per la spronoj kaj foriris.
— Georgo, vi malvarmumos! — diris Olnjo. — Vi ne forgesu, ke nun estas vintro...
— Ĉu oni povas malvarmumi apud tia ĉarma fraŭlino? Li laŭte diris, interrompante ŝian parolon. Pluajn liajn vortojn oni jam ne povis aŭdi, ĉar la pordo jam fermiĝis post ili.
La koro de Joĉjo batis malsaneme en la brusto, kiam li eliris sur la straton. La vespero estis luma kaj frosta. La luno malavare verŝis sian lumon molan, malvarman, neĝo gaje knaris sub la piedoj. Sed Joĉjo rimarkis nek la lumon, nek la vigligan malvarmon vintran, nek la neĝknaradon. Liaj okuloj estis fiksitaj al la paro de la gejunuloj, kiuj iris je kelkaj paŝoj antaŭ li. Kvankam li devis iri hejmen tute en kontraŭan plankon de la strato, li sekvis dum kelka tempo post ili. La leŭtenanto iris brave elstariginte la bruston kaj alte levinte la kapon, Olnjo kuntiriĝis pro la malvarmo kaj proksime alpremiĝis al li. Li rakontis al ŝi ion, ŝajne, tre amuzan, ĉar la knabino ofte kaj gaje ridis responde je liaj vortoj, kovrante sian vizaĝon per mufo.
Ili trairis kelkajn kvartalojn, ĉiam gaje interparolante, kaj malaperis post angulo de unu stratkruciĝo. Joĉjo, atinginte la angulon haltis kaj ne deturnante la okulojn de la paro, plu ĝuste — de la knabino malproksimiĝanta, sin apogis je lanternkolono. Li nenion vidis, krom ŝia figuro, li nenion rimarkis. Preteririntoj kun miro rigardis la junulon, kvazaŭ ebrian, starintan, kelkaj ekrigardis ilian ĉarman vizaĝon malgajiĝintan kaj pensoplenan, aliaj mokeme skuetis la kafojn al li kaj ion flustris. Unu maljunulino, rimarkinte lin, haltis kontraŭ li kaj, kunpremiĝante pro la malvarmo, facile tuŝis lin la mano.
"Sen titolo".<noinclude><references/></noinclude>
f2inf55sj7qqvxtm56kt7nk4yjki3sb
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/88
104
37742
121774
119428
2026-05-30T14:15:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121774
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Konsonanto"/>'''Konsonanto'''. Sono, kiu povas esti elparolita nur kun vokalo : ''b, k, r''.
<section end="Konsonanto"/>
<section begin="Konspiri"/>'''Konspiri'''. Sekrete kunagi en politika afero : ''konspiri kontraŭ la registaro''.
'''Konspiro'''. Ago de tiuj, kiuj konspiras. Komparu : '''{{VdE|Komploto}}'''.
<section end="Konspiri"/>
<section begin="Konstanta"/>'''Konstanta'''. - 1. Senĉesa, ofta : ''konstanta pluvo''. - 2. Neŝanĝebla, ĉiam sama (pri la karaktero) : ''konstanta homo''.
'''Konstante'''. En konstanta maniero, senĉese : ''konstante ripeti la samon''.
'''Konstanteco'''. Eco de tio, kio estas konstanta : ''konstanteco en la amo''.
<section end="Konstanta"/>
<section begin="Konstati"/>'''Konstati'''. Rimarki ion, kiel senduban fakton : ''La kuracisto povis nur konstati la morton''.
'''Konstato'''. Ago de tiu, kiu konstatas.
<section end="Konstati"/>
<section begin="Konstelacio"/>'''Konstelacio'''. Grupo de steloj, prezentanta ian figuron kaj havanta specialan nomon : ''la konstelacio de la granda Ursino''.
<section end="Konstelacio"/>
<section begin="Konsterni"/>'''Konsterni'''. Subite mirigi kaj timigi iun, farante lin nekapabla agi, paroli. Komparu : '''{{VdE|Konfuzi}}'''.
<section end="Konsterni"/>
<section begin="Konstitucio"/>'''Konstitucio'''. Ŝtata sistemo de la landoj, regataj de la reprezentantoj de la popolo.
'''Konstitucia'''. De la konstitucio, posedanta konstitucion : ''konstitucia leĝo, konstitucia reĝlando''.
<section end="Konstitucio"/>
<section begin="Konstrui"/>'''Konstrui'''. Kunmeti la partojn de tuto en ĝusta loko kaj ordo : ''konstrui domon, ponton, frazon''.
'''Konstruo'''. Ago de tiu, kiu konstruas : ''La konstruo daŭris kvar jarojn''.
'''Konstruaĵo'''. Objekto konstruita, domo.
<section end="Konstrui"/>
<section begin="Konsulo"/>'''Konsulo'''. Reprezentanto de lando ĉe fremda registaro, ŝirmanta la aferojn de siaj samlandanoj.
'''Konsulejo'''. Oficejo de konsulo.
<section end="Konsulo"/>
<section begin="Konsulti"/>'''Konsulti'''. Demandi la opinion, peti konsilon de specialisto : ''konsulti kuraciston, advokaton''.
<section end="Konsulti"/>
<section begin="Konsumi"/>'''Konsumi'''. Plene formanĝi, plene malaperigi, detrui : ''konsumi la provizojn, konsumi la fortojn''. La fajro konsumis la tutan domon.
'''Konsumo'''. Ago de tiu, kiu konsumas.
'''Konsumiĝi'''. Fariĝi konsumita : ''La sano rapide konsumiĝas de ĉiuj trouzoj''.
<section end="Konsumi"/>
<section begin="Konto"/>'''Konto'''. Kalkulo de persono aŭ afero en la ĉefa komerca libro : ''enskribi sumon en ies konto''.
<section end="Konto"/>
<section begin="Kontakto"/>'''Kontakto'''. Stato de objektoj, kiuj tuŝas unu alian : ''elektra kontakto; malsano komunikata per kontakto''.
<section end="Kontakto"/>
<section begin="Kontanta"/>'''Kontanta'''. Pagata tuj per preta mono.
'''Kontante'''. Pagante per preta mono.
<section end="Kontanta"/>
<section begin="Kontenta"/>'''Kontenta'''. Kies stato akordiĝas kun la deziroj; ne havanta pluajn dezirojn : ''kontenta de la servisto, kontenta de si mem''.
'''Kontenteco'''. Stato de tiu, kiu estas kontenta.
'''Kontentigi'''. Fari iun kontenta : ''Ekzistas homoj, kiujn nenio kontentigas''.
'''Kontentiga'''. Kiu kontentigas.
'''Kontentige'''. En kontentiga maniero.
<section end="Kontenta"/>
<section begin="Kontinento"/>'''Kontinento'''. Granda teritorio, kiun oni povas trapasi, ne transirante la maron : ''Amerikon oni nomas la nova kontinento''.
<section end="Kontinento"/>
<section begin="Kontingento"/>'''Kontingento'''. Parto, nombro, kiun ĉiu devas liveri : ''kontingento de rekrutoj''.
<section end="Kontingento"/>
<section begin="Kontinueco"/>'''Kontinueco'''. Ne interrompata interligo de partoj, de periodoj : ''kontinueco de la spino; kontinueco de lingvo''.
<section end="Kontinueco"/>
<section begin="Kontoro"/>'''Kontoro'''. Kancelario de negoco, de fabriko.
<section end="Kontoro"/>
<section begin="Kontrabando"/>'''Kontrabando'''. Sekreta importado de malpermesitaj objektoj aŭ de komercaĵoj, por kiuj oni devas pagi limimposton.
'''Kontrabandisto'''. Homo, kiu sin okupas per la kontrabando.
<section end="Kontrabando"/>
<section begin="Kontrabaso"/>'''Kontrabaso'''. La plej granda arĉa instrumento, posedanta la plej malaltan tonon kaj uzata precipe por la akompano.
<section end="Kontrabaso"/>
<section begin="Kontrakto"/>'''Kontrakto'''. Komerca interkonsento, laŭleĝe farita.
'''Kontrakti'''. Fari kontrakton; preni per kontrakto : ''kontrakti liveradon por la armeo''.
'''Kontraktanto'''. Persono, kiu faras kontrakton.
<section end="Kontrakto"/>
<section begin="Kontrapunkto"/>'''Kontrapunkto'''. Teorio de la muzika komponado, donanta regulojn por harmonia kunmetado de voĉoj en melodio.
<section end="Kontrapunkto"/>
<section begin="Kontrasto"/>'''Kontrasto'''. Kompleta malsameco, kontraŭeco de du apudmetitaj objektoj aŭ ideoj : ''La kontrasto de la ombro kaj de la lumo''.
'''Kontrasti'''. Prezenti kontraston, esti en kontrasto kun io : ''La ruĝaj floroj bele kontrastis la verdan herbejon''.
<section end="Kontrasto"/>
<section begin="Kontraŭ"/>'''Kontraŭ'''. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata : ''a) Loko, kie estas unu persono aŭ objekto, apartigita per libera interspaco de alia persono, objekto, kies vizaĝo, antaŭa flanko estas turnita al la unua persono, objekto : Kontraŭ la preĝejo estas la hospitalo''. ''Li staris kontraŭ mi, ne deturnante siajn okulojn de miaj.'' b) Persono, objekto, al kiu estas direktata malamika ago, batalo : ''sendi regimentojn kontraŭ malamiko, paroli kontraŭ projekto, naĝi kontraŭ fluo''. - 2. Prefikso, kun la sama senco, kiel la prepozicio : ''kontraŭmeti, kontraŭbatali, kontraŭstari''.
'''Kontraŭa'''. Kiu estas kontraŭ : ''kontraŭa flanko, kontraŭa direkto, kontraŭa propono''.
'''Kontraŭe'''. En kontraŭa maniero.
'''Kontraŭulo'''. Homo, kiu kontraŭbatalas iun, kiu apartenas al kontraŭa partio : ''politika kontraŭulo''.<section end="Kontraŭ"/><noinclude><references/></noinclude>
833imwaisa654vvjavmyfx87zm03t4n
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/89
104
37743
121775
121661
2026-05-30T15:00:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121775
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kontribucio"/>'''Kontribucio'''. Sumo, pagata de venkita lando al la venkinto, kiel repago de la militaj elspezoj. Komparu : '''{{VdE|Tributo}}'''.
<section end="Kontribucio"/>
<section begin="Kontroli"/>'''Kontroli'''. Esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti : ''kontroli kalkulon, kontroli la biletojn en teatro''.
'''Kontrolo'''. Ago de tiu, kiu kontrolas : ''ĉiutaga kontrolo de kaso''.
'''Kontrolisto'''. Homo, kies okupo estas kontroli : ''fervoja kontrolisto''. Komparu : '''{{VdE|Inspekti}}, {{VdE|Revizi|revizi}}'''.
<section end="Kontroli"/>
<section begin="Konturo"/>'''Konturo'''. Linio, prezentanta la eksteran limon de objekto; desegnaĵo, prezentanta nur la eksterajn liniojn de objekto.
<section end="Konturo"/>
<section begin="Kontuzi"/>'''Kontuzi'''. Lezi la korpon, difekti la histojn, ne vundante la eksteran kovraĵon (la haŭton) : ''La kuglo resaltis de la muro kaj kontuzis la piedon de la soldato''.
'''Kontuzo'''. Kontuzanta lezo.
<section end="Kontuzi"/>
<section begin="Konuso"/>'''Konuso''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Geometria figuro, kiu formiĝas, kiam ortangula triangulo turniĝas ĉirkaŭ unu el la lateroj de la orta angulo.
'''Konusa'''. Kiu havas la formon de konuso.
<section end="Konuso"/>
<section begin="Konvalo"/>'''Konvalo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l’ liliacoj kun bonodoraj sonorilformaj floroj (''Convallaria'').
<section end="Konvalo"/>
<section begin="Konveksa"/>'''Konveksa'''. Kurba kaj rondigita eksteren (pri surfacoj) : ''La konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn''.
<section end="Konveksa"/>
<section begin="Konveni"/>'''Konveni'''. Esti konforma al la moroj, al la situacio, al la reguloj : ''Bone edukita homo ĉiam scias, kio konvenas kaj kio ne konvenas''.
'''Konvena'''. Kiu konvenas : ''konvena vorto''.
'''Konveneco'''. Eco de tio, kio estas konvena : ''la reguloj de la konveneco''.
'''Malkonvena'''. Kontraŭa al la moroj, al la situacio, al la reguloj. Komparu : '''{{VdE|Deci}}'''.
<section end="Konveni"/>
<section begin="Konvencio"/>'''Konvencio'''. Interkonsento, kontrakto, precipe inter regnoj : ''literatura konvencio, gardanta la aŭtorajn rajtojn''.
<section end="Konvencio"/>
<section begin="Konverĝi"/>'''Konverĝi''' ({{VdE-ml|Fiz}}.). Celi al la sama punkto : ''La sunaj radioj, trapasinte konveksan lenson, konverĝas al ĝia fokuso''.
<section end="Konverĝi"/>
<section begin="Konversacio"/>'''Konversacio'''. Interparolado por pasigi la tempon, por lerni lingvon.
<section end="Konversacio"/>
<section begin="Konverti"/>'''Konverti'''. Igi iun ŝanĝi la religion, la partion, konvinkinte lin pri la supereco de la nova : ''konverti al la kristanismo''.
'''Konvertiĝi'''. Fariĝi konvertita.
<section end="Konverti"/>
<section begin="Konvinki"/>'''Konvinki'''. Igi iun kredi, opinii per sufiĉaj pruvoj aŭ argumentoj : ''Ne facile estas konvinki homon obstinan''.
'''Konvinkiĝi'''. Fariĝi konvinkita. Komparu : '''{{VdE|Persvadi}}'''.
<section end="Konvinki"/>
<section begin="Konvolvulo"/>'''Konvolvulo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Volverampanta el la familio de l’ konvolvulacoj (Convolvulus).
<section end="Konvolvulo"/>
<section begin="Konvolvulacoj"/>'''Konvolvulacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj : ''konvolvulo''.
<section end="Konvolvulacoj"/>
<section begin="Konvulsio"/>'''Konvulsio''' ({{VdE-ml|Med}}.). Subita kaj kontraŭvola streĉo de muskoloj aŭ membroj, kun vivegaj neregulaj movoj kaj kun perdo de la konscio : ''La konvulsioj estas oftaj ĉe la infanoj''. Komparu : '''{{VdE|Spasmo}}, {{VdE|Tetano|tetano}}'''.
<section end="Konvulsio"/>
<section begin="Kopeko"/>'''Kopeko'''. Rusa monero, valoranta 2,5 centimojn (precize — 2,66).
<section end="Kopeko"/>
<section begin="Kopio"/>'''Kopio'''. Reprodukto de skribaĵo, de pentraĵo : ''Ofte oni trompas naivulojn, vendante kopiojn anstataŭ originaloj''.
'''Kopii'''. Fari kopion.
'''Kopilibro'''. Libro, en kiu oni kopias leterojn.
<section end="Kopio"/>
<section begin="Koro"/>'''Koro'''. - 1. Ĉefa, centra organo de la cirkulado de la sango : ''La homa koro konsistas el kvar kavoj''. - 2. Centro de la sentimentoj : ''bona, nobla koro''. - 3. Centro, ĉefa punkto : ''Parizo estas la koro de Francujo''.
'''Kora'''. Amika, sincera : ''kora akcepto, kora saluto''.
'''Kore'''. En kora maniero.
'''Kortuŝi'''. Tuŝi la sentimentojn : ''kortuŝanta sceno''.
<section end="Koro"/>
<section begin="Koralo"/>'''Koralo'''. Kalka kovraĵo, formiĝanta sur la korpo de samnoma mara besto, el kiu oni produktas juvelojn : ''La maro apud Sicilio estas riĉa je koraloj''.
'''Korala'''. - 1. E1 koralo : ''korala juvelo, korala insulo''. - 2. De la koloro de koralo, ruĝa : ''koralaj lipoj''.
<section end="Koralo"/>
<section begin="Korano"/>'''Korano'''. Sankta libro, enhavanta la religian leĝon de Mahometo.
<section end="Korano"/>
<section begin="Korbo"/>'''Korbo'''. Portebla ujo el salikaj vergoj, el metalfadenoj.
<section end="Korbo"/>
<section begin="Kordo"/>'''Kordo'''. Fadeno el bestaj intestoj, el metalo por muzika instrumento : ''La kordojn de la violono oni frotas per arĉo, la kordojn de la fortepiano oni frapas per marteletoj''.
'''Korda'''. Havanta kordojn : ''korda instrumento''.
<section end="Kordo"/>
<section begin="Kordono"/>'''Kordono'''. Vico de militistaj postenoj por gardi limon, por malhelpi penetron de epidemio.
<section end="Kordono"/>
<section begin="Korekti"/>'''Korekti'''. Anstataŭigi eraran vorton, literon, sonon, nombron per ĝusta : ''korekti skriberaron, korekti elparoladon, korekti kalkulon''.
'''Korekto'''. Ago, noto de tiu, kiu korektas : ''Ju pli klare estas skribita la manuskripto, des pli malmultaj estas la korektoj en la presprovaĵo''.
'''Korektisto'''. Homo, kies okupo estas korekti la preserarojn.
<section end="Korekti"/>
<section begin="Korelativa"/>'''Korelativa'''. Havanta reciprokan rilaton al alia.<section end="Korelativa"/><noinclude><references/></noinclude>
mxfzpbf2ytu3jwjgoeiqldz9uk8jccr
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/90
104
37744
121776
119477
2026-05-30T16:24:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121776
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Korespondi"/>'''Korespondi'''. Interŝanĝi leterojn : ''La Esperantistoj tre multe korespondas''.
'''Korespondanto'''. Persono, kiu korespondas.
'''Korespondado'''. Interŝanĝado de leteroj.
<section end="Korespondi"/>
<section begin="Koridoro"/>'''Koridoro'''. Trairejo, kuniganta ĉambrojn de loĝejo, partojn de domo.
<section end="Koridoro"/>
<section begin="Korifeo"/>'''Korifeo'''. Homo eminenta en la sciencoj aŭ artoj.
<section end="Korifeo"/>
<section begin="Korko"/>'''Korko'''. Peco de ligno, de vitro, per kiu oni ŝtopas botelon.
'''Korki'''. Ŝtopi botelon per korko.
'''Korktirilo'''. Instrumento, per kiu oni eltiras korkojn el boteloj.
<section end="Korko"/>
<section begin="Korno"/>'''Korno'''. Malmola pinta elkreskaĵo sur la kapo de kelkaj remaĉantaj bestoj : ''El la kornoj oni fabrikas kombilojn, butonojn k''. t. p.
'''Ĉaskorno'''. Instrumento de ĉasistoj por doni signalojn.
'''Unukorna, dukorna'''. Havanta unu, du kornojn : ''La rinocero aŭ nazkornulo estas besto unukorna''.
<section end="Korno"/>
<section begin="Korneo"/>'''Korneo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Travidebla antaŭa membrano de l’ okulo.
<section end="Korneo"/>
<section begin="Korneto"/>'''Korneto'''. Malgranda trumpeto kun butonoj - la ĉefa blovinstrumento de orkestro.
<section end="Korneto"/>
<section begin="Kornico"/>'''Kornico'''. Arĥitektura ornamaĵo, reliefo sur muro sub tegmento, sub plafono.
<section end="Kornico"/>
<section begin="Korniko"/>'''Korniko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Griza birdo el la familio de l’ korvoj (''Corvus cornix'').
<section end="Korniko"/>
<section begin="Korolo"/>'''Korolo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Diverskoloraj folietoj (petaloj) de l’ floro, kovrantaj ĝiajn seksajn organojn (stamenojn kaj pistilojn).
<section end="Korolo"/>
<section begin="Korpo"/>'''Korpo'''. - 1. Materia parto de l’ homoj kaj bestoj. - 2. Organika aŭ neorganika substanco : ''Ĉiuj korpoj havas dimensiojn kaj pezon''.
'''Korpa'''. De korpo; kiu rilatas la korpon : ''korpa puno''.
'''Korpigi'''. Fari ion korphava; prezenti en korpa formo : ''Kion la poeto kantas, tion korpigas la skulptisto''.
'''Korpiĝi'''. Preni, akcepti formon de korpo : ''Dio korpiĝis en la persono de Kristo''.
<section end="Korpo"/>
<section begin="Korporacio"/>'''Korporacio'''. Societo de samprofesianoj, posedanta la rajtojn de leĝa persono.
<section end="Korporacio"/>
<section begin="Korpuso"/>'''Korpuso'''. Parto de armeo, havanta ĉiujn specojn de la armiloj kaj militistoj kaj apartan ĉefon.
<section end="Korpuso"/>
<section begin="Korsaĵo"/>'''Korsaĵo'''. Supra parto de la virina vesto, kovranta la buston.
<section end="Korsaĵo"/>
<section begin="Korsaro"/>'''Korsaro'''. Mara rabisto.
<section end="Korsaro"/>
<section begin="Korseto"/>'''Korseto'''. Laĉebla virina vesto kun balenostoj por subteni la buston.
<section end="Korseto"/>
<section begin="Korto"/>'''Korto'''. Spaco, supre libera, ĉirkaŭita de konstruaĵo; ĉirkaŭbarita spaco antaŭ konstruaĵo.
'''Kortego'''. Ĉirkaŭantaro de regnestro, de princo : ''
'''Kortegano'''''. Persono, apartenanta al kortego.
<section end="Korto"/>
<section begin="Korupti"/>'''Korupti'''. Akiri ies favoron en kontraŭleĝa afero per mono aŭ donaco : ''korupti juĝiston''.
<section end="Korupti"/>
<section begin="Korvo"/>'''Korvo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Nigra raba birdo el la vico de l’ paseroj (''Corvus'').
<section end="Korvo"/>
<section begin="Korveto"/>'''Korveto'''. Trimasta milita ŝipo, pli malgranda ol la fregato.
<section end="Korveto"/>
<section begin="Kosmo"/>'''Kosmo'''. Tutmondo, universo.
<section end="Kosmo"/>
<section begin="Kosmetiko"/>'''Kosmetiko'''. Arto plibeligi la korpon kaj konservi ĝian freŝecon.
<section end="Kosmetiko"/>
<section begin="Kosmogonio"/>'''Kosmogonio'''. Scienco pri la deveno de la universo.
<section end="Kosmogonio"/>
<section begin="Kosmografio"/>'''Kosmografio'''. Scienco pri la strukturo de la universo, pri la movoj de la astroj.
<section end="Kosmografio"/>
<section begin="Kosmologio"/>'''Kosmologio'''. Scienco pri la leĝoj, regantaj la universon.
<section end="Kosmologio"/>
<section begin="Kosmopolito"/>'''Kosmopolito'''. Civitano de la tuta mondo; homo, ŝatanta pli alte la bonon de la homaro, ol tiun de sia patrujo.
<section end="Kosmopolito"/>
<section begin="Kosto"/>'''Kosto'''. Sumo necesa por fari, akiri ion : ''La kostoj de la konstruo''.
'''Kosti'''. - 1. Bezoni monon, laboron, penon, oferon por esti farita : ''La publikigo kostis mil frankojn''. La konfeso kostis al li multe. - 2. Esti vendata je la prezo de : ''La volumo kostas du frankojn''.
'''Multekosta'''. Kiu multe kostas; kara, altpreza. Komparu : '''{{VdE|Prezo}}, {{VdE|Valoro|valoro}}'''. La konstruo de la domo kostis milionon da frankoj kaj oni volas vendi ĝin je la prezo de 1,200,000 fr., sed ĝia valoro ne atingas eĉ duonon de la lasta sumo, ĉar la loĝejoj estas ne komfortaj kaj malsekaj.
<section end="Kosto"/>
<section begin="Kostumo"/>'''Kostumo'''. Vesto propra al cirkonstancoj, al nacieco : ''festa kostumo, nacia kostumo''. Komparu : '''{{VdE|Livreo}}, {{VdE|Uniformo|uniformo}}'''.
<section end="Kostumo"/>
<section begin="Koto"/>'''Koto'''. Polvo, tero de stratoj, de vojoj, miksita kun akvo.
<section end="Koto"/>
<section begin="Kotiledono"/>'''Kotiledono''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Embrio de la primitiva folio en la semo de l’ vegetaĵoj (''Cotiledo'').
<section end="Kotiledono"/>
<section begin="Kotizi"/>'''Kotizi'''. Pagi sian parton en komunan kason, por komuna celo.
'''Kotizaĵo'''. Sumo kotizata : ''La kotizaĵo en la esperantistaj societoj ne estas alta''.
<section end="Kotizi"/>
<section begin="Kotleto"/>'''Kotleto'''. Rostita vianda ripopeco : ''bovida kotleto''.
<section end="Kotleto"/>
<section begin="Kotono"/>'''Kotono'''. Longa, delikata lanugo, kiu ĉirkaŭvolvas la grajnojn de la samnoma arbeto kaj el kiu oni fabrikas tolosimilan ŝtofon, drapon.
'''Kotona'''. El kotono.
'''Kotonujo'''. Arbeto el la familio de l’ malvacoj (''Gossypium'').<section end="Kotono"/><noinclude><references/></noinclude>
8wl5xi2vvvlb370qa23jzzcaqhlrc2l
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/91
104
37745
121777
121662
2026-05-30T19:23:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121777
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Koturno"/>'''Koturno''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la vico de la kokoj (''Coturnix'').
<section end="Koturno"/>
<section begin="Kovi"/>'''Kovi'''. Maturigi la embriojn en la ovoj, varmigante ilin per la propra korpo.
<section end="Kovi"/>
<section begin="Koverto"/>'''Koverto'''. Faldita papera folio, en kiun oni metas leteron kaj sur kiu oni skribas la adreson.
<section end="Koverto"/>
<section begin="Kovri"/>'''Kovri'''. Meti objekton aŭ objektojn sur alia, por kaŝi, konservi, ornami la lastan : ''kovri la kapon per tuko; kovri tombon per floroj''.
'''Kovrilo, kovraĵo'''. Objekto uzata por kovri.
'''Malkovri'''. - 1. Forpreni objekton, kovrantan alian objekton : ''Salutante sur la strato, oni malkovras la kapon''. - 2. Trovi ion, kio estis kaŝita, nekonata : ''malkovri Amerikon, malkovri sekreton''. Komparu : '''{{VdE|Pensi|Elpensi}}'''.
<section end="Kovri"/>
<section begin="Kozako"/>'''Kozako'''. Loĝanto de la sud-oriento de Rusujo, servanta en la rusa kavalerio.
<section end="Kozako"/>
<section begin="Krabo"/>'''Krabo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Dekpieda krustulo, vivanta en la konkoj de moluskoj (''Cancer pagurus'').
<section end="Krabo"/>
<section begin="Krabro"/>'''Krabro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de vespo (''Vespa crabro'').
<section end="Krabro"/>
<section begin="Kraĉi"/>'''Kraĉi'''. Eligi per rapida elspiro tion, kio estas en la buŝo : ''kraĉi salivon, kraĉi sangon''.
'''Kraĉaĵo'''. Tio, kion oni kraĉas.
'''Kraĉujo'''. Vazo, en kiun oni kraĉas.
<section end="Kraĉi"/>
<section begin="Krado"/>'''Krado'''. Aro de paralelaj stangoj, kunigitaj per aliaj, perpendikularaj al ili, servanta kiel forta baro : ''krado en fenestro de malliberejo; krado de ĉirkaŭbaro''.
'''Kradrostilo'''. Rostilo en la formo de fera krado.
<section end="Krado"/>
<section begin="Krajono"/>'''Krajono'''. Maldika peceto de grafito, de kolorita kreto, fiksita en ligna bastoneto, por skribi, desegni.
<section end="Krajono"/>
<section begin="Kraki"/>'''Kraki'''. Eligi sekan bruon dum krevado, dum rompiĝado : ''Rompiĝanta branĉo krakas''. Sekaj folioj krakas sub la piedoj de la pasantoj.
'''Kraketi'''. Eligi sonon, kiel la salo, ĵetita en la fajron. Komparu : '''{{VdE|Knari}}'''.
<section end="Kraki"/>
<section begin="Krakeno"/>'''Krakeno'''. Seka kuko. Komparu : '''{{VdE|Kringo}}'''.
<section end="Krakeno"/>
<section begin="Krampo"/>'''Krampo'''. Fera kurbigita peco kun akraj pintoj por forte kunigi, fiksi : ''kunigi du trabojn per krampoj''.
<section end="Krampo"/>
'''Krano'''. Turnebla aparato ĉe tuboj, ĉe vazoj por fermi aŭ malfermi la elfluon de fluidaĵo.
<section begin="Kranio"/>'''Kranio''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Osta skatolo, kiu entenas cerbon de la vertebruloj.
<section end="Kranio"/>
<section begin="Kratago"/>'''Kratago''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de l‘ rozacoj, kies ligno estas uzata de l' tornistoj (''Crataegus'').
<section end="Kratago"/>
<section begin="Kratero"/>'''Kratero'''. Malfermaĵo de vulkano.
<section end="Kratero"/>
<section begin="Kravato"/>'''Kravato'''. Silka, lana peco, per kiu oni ĉirkaŭligas la kolon, la kolumon.
<section end="Kravato"/>
<section begin="Krei"/>'''Krei'''. Fari objekton, estaĵon et nenio; Dio kreis la mondon.
'''Kreinto'''. Tiu, kiu kreis : ''Dio, Kreinto de l’ mondo''.
'''Kreaĵo'''. Objekto, estaĵo kreita.
<section end="Krei"/>
<section begin="Kredi"/>'''Kredi'''. Opinii vera, prava; esti konvinkita pri la vereco, pravero : ''Ne kredu al mensogulo''. Kredi je Dio.
'''Kredo'''. Opinio, sento de tiu, kiu kredas : ''firma kredo, naiva kredo''.
'''Kredebla'''. Kiun oni povas kredi.
'''Kredinda'''. Kiu meritas kredon. Kredema. Kiu facile kredas : ''Homo kredema estas ofte trompata''.
'''Kredemo'''. Eco de tiu, kiu facile kredas.
<section end="Kredi"/>
<section begin="Kredito"/>'''Kredito'''. - 1. Konfido, ĝuata de komercisto pri akurateco en la pagado de ŝuldoj. - 2. Pruntedonado en kontanta mono aŭ rajtigo prokrasti la pagon por ricevita komercaĵo. - 3. Parto de konto, kie oni enskribas sub ies nomo la sumojn, kiuj al li ŝuldas la komercisto. ''Jam longe antaŭ la bankroto, N. tute perdis la krediton. Havi krediton de cent mil frankoj en la regna banko. Aĉeti, vendi je kredito. Enskribi en ies kredito.''
<section end="Kredito"/>
<section begin="Kreditoro"/>'''Kreditoro'''. Persono, al kiu oni ŝuldas.
<section end="Kreditoro"/>
<section begin="Krejcero"/>'''Krejcero'''. Aŭstria monero, valoranta 2 centimojn.
<section end="Krejcero"/>
<section begin="Kremo"/>'''Kremo'''. - 1. Grasa parto de la lakto, kiu en vazo leviĝas al la supraĵo : ''Kafo kun kremo''. - 2. Plej bona, plej eminenta parto de aro de personoj : ''la kremo de societo''.
'''Senkremigi'''. Depreni la kremon de lakto : ''senkremigita lakto''.
<section end="Kremo"/>
<section begin="Kreno"/>'''Kreno''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herbo el la familio de l’ kruciferoj; ĝia radiko estas uzata kiel spicaĵo (''Cochlearia armoracia'').
<section end="Kreno"/>
<section begin="Kreolo"/>'''Kreolo'''. Ido de Eŭropanoj, naskita en Hindujo aŭ en la hispanaj kaj portugalaj kolonioj de Ameriko.
<section end="Kreolo"/>
<section begin="Kreozoto"/>'''Kreozoto'''. Senkolora, olea fluidaĵo, ekstraktata per distilado el gudro kaj uzata kiel antisepsa rimedo, kontraŭ la ftizo.
<section end="Kreozoto"/>
<section begin="Krepo"/>'''Krepo'''. Maldensa silka, lana teksaĵo kun sulkigita supraĵo : ''La nigra krepo estas signo de funebro''.
<section end="Krepo"/>
<section begin="Krepusko"/>'''Krepusko'''. Nehela lumo antaŭ la leviĝo de la suno kaj post ĝia subiro.
<section end="Krepusko"/>
<section begin="Kreso"/>'''Kreso''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, rimedo kontraŭ la puloj (''Lepidium'').
<section end="Kreso"/>
<section begin="Kreski"/>'''Kreski'''. - 1. Aperi, ekzisti (pri la vegetaĵoj) : ''En la dezerto kreskas nenio''. - 2. Fariĝi pli alta, pli granda (pri la {{vdk|veget|aĵoj}}<section end="Kreski"/><noinclude><references/></noinclude>
54skvkn6kk51vtyym3jmrs9rm55b8kh
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/92
104
37746
121778
121663
2026-05-30T19:41:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121778
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kreski"/>{{vdf|veget|aĵoj}} kaj bestoj) : ''La malbonaj herboj kreskas rapide''. - 3. Pligrandiĝi, fariĝi pli multenombra : ''societo kreskas''.
'''Kresko'''. - 1. Stato de tio, kio kreskas. - 2. Alteco de estaĵo, kiel rezultato de la kreskado : ''infanoj de sama kresko''.
'''Kreskaĵo'''. Vegetaĵo.
'''Altkreska'''. De alta kresko : ''altkreska viro''.
<section end="Kreski"/>
<section begin="Kresto"/>'''Kresto'''. Elkreskaĵo, similanta kombilon, sur la kapo de la koko kaj de kelkaj aliaj birdoj.
<section end="Kresto"/>
<section begin="Krestomatio"/>'''Krestomatio'''. Sisteme ordigita kolekto el plej bonaj aŭtoroj, por la studado de lingvo aŭ de literaturo; legolibro.
<section end="Krestomatio"/>
<section begin="Kreto"/>'''Kreto'''. Delikata, blanka karbonato de kalko, uzata por skribi sur nigra tabulo.
<section end="Kreto"/>
<section begin="Kreteno"/>'''Kreteno'''. Spirita kaj fizika kriplulo; idioto, homo tre malsaĝa.
<section end="Kreteno"/>
<section begin="Krevi"/>'''Krevi'''. Subite disiĝi, fendiĝi de interna forto : ''bombo krevas''.
'''Krevigi'''. Fari, ke io krevu : ''krevigi ŝtonon per pulvo''. Komparu : '''{{VdE|Fendi}}, {{VdE|Splito|spliti}}'''.
<section end="Krevi"/>
<section begin="Krii"/>'''Krii'''. Eligi subitajn laŭtajn sonojn per la voĉo : ''krii de doloro, krii helpon''.
'''Krio'''. Laŭta subita sono de la voĉo.
'''Kriema'''. Kiu havas inklinon al la kriado : ''kriema virino''.
<section end="Krii"/>
<section begin="Kribri"/>'''Kribri'''. Apartigi de subtilaj partoj de seka korpo la grandajn, aŭ de la solidaj la fluidajn per speciala truita instrumento, nomata '''Kribrilo'''.
<section end="Kribri"/>
<section begin="Krimo"/>'''Krimo'''. Ĉiu ago kontraŭ grava morala, religia aŭ civila leĝo : ''mortigo''.
'''Krimi'''. Plenumi krimon.
'''Krima'''. - 1 Kulpa je krimo : ''krima homo''. - 2. Kiu rilatas krimon : ''krima ago''.
'''Krimulo'''. Homo krima.
<section end="Krimo"/>
<section begin="Kriminala"/>'''Kriminala'''. Koncernanta la juron pri la krimoj : ''kriminala proceso''.
<section end="Kriminala"/>
<section begin="Kringo"/>'''Kringo'''. Ringforma kuko. Komparu : '''{{VdE|Krakeno}}'''.
<section end="Kringo"/>
<section begin="Kripla"/>'''Kripla'''. Perdinta unu aŭ kelke da membroj; perdinta la kapablon uzi unu aŭ kelke da membroj : ''surda, lama''.
'''Kripligi'''. Fari iun kripla : ''La pafvundo kripligis la soldaton''.
'''Kriplulo'''. Homo kripla.
<section end="Kripla"/>
<section begin="Kripto"/>'''Kripto'''. Subteraĵo de preĝejo, kie oni iam enterigadis la mortintojn.
<section end="Kripto"/>
<section begin="Kriptogamoj"/>'''Kriptogamoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Sensemaj vegetaĵoj : ''fungoj, likenoj, muskoj''.
<section end="Kriptogamoj"/>
<section begin="Krispo"/>'''Krispo'''. - 1. Faldoj de la peritoneo, kiuj fiksas la diversajn partojn de la intestoj. - 2. Objekto kun multaj faldoj, similanta krispon : ''Oni portis kolumojn krispojn en la XV kaj XVI jarcento''.
'''Krispa'''. Havanta multe da krispoj, konsistanta el multaj krispoj.
<section end="Krispo"/>
<section begin="Kristo"/>'''Kristo'''. La Filo de Dio. Kristano. Ano de la eklezio de Kristo : ''katoliko, protestanto''.
'''Kristnasko'''. Tago de la naskiĝo de Kristo.
<section end="Kristo"/>
<section begin="Kristalo"/>'''Kristalo'''. - 1. Ero de mineralo en la formo de regula aŭ simetria poliedro. - 2. Tre pura senkolora vitro.
'''Kristaligi'''. Ŝanĝi en kristalon : ''kristaligi el solvaĵo''.
'''Kristaliĝi'''. Fariĝi kristalo.
<section end="Kristalo"/>
<section begin="Kriterio"/>'''Kriterio'''. Certa konfidinda propreco, per kiu oni povas distingi veron de malvero.
<section end="Kriterio"/>
<section begin="Kritiki"/>'''Kritiki'''. - 1. Esplori verkon de scienco, literaturo aŭ arto, por montri ĝiajn bonaĵojn kaj malbonaĵojn. - 2. Severe juĝi, mallaŭdi : ''Nenio kontentigas lin, - li ĉion kritikas''.
'''Kritiko'''. Ago, artikolo de tiu, kiu kritikas : ''severa, favora, akra kritiko''.
'''Kritikisto'''. Homo, kies specialo, okupo estas kritiki : ''teatra kritikisto''.
<section end="Kritiki"/>
<section begin="Krizo"/>'''Krizo'''. - 1. Ŝanĝo en bonon aŭ malbonon, okazanta subite dum malsano. - 2. Danĝera, decida momento de afero : ''financa krizo''.
'''Kriza'''. De krizo; danĝera : ''kriza momento''.
<section end="Krizo"/>
<section begin="Krizalido"/>'''Krizalido''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Formo de insekto antaŭ la elkresko de ĝiaj flugiloj. Komparu : '''{{VdE|Larvo}}, {{VdE|Kokono|kokono}}, {{VdE|Raŭpo|raŭpo}}'''.
<section end="Krizalido"/>
<section begin="Krokodilo"/>'''Krokodilo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Granda kvarpieda rampulo, vivanta en varmegaj landoj (''Crocodilus'').
<section end="Krokodilo"/>
<section begin="Krom"/>'''Krom'''. Prepozicio, kun la senco : ''- 1''. Ne nur... sed ankaŭ... : ''Krom la samurbanoj venis multaj eksterlandaj gastoj''. - 2. Ekster, se oni esceptas : ''Venis ĉiuj, krom la patro''.
<section end="Krom"/>
<section begin="Kromo"/>'''Kromo''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Gr. Ĥemia elemento, grizeta metalo; ĝiaj kombinaĵoj kun aliaj metaloj estas uzataj en la industrio.
<section end="Kromo"/>
<section begin="Kromata"/>'''Kromata''' ({{VdE-ml|Fiz}}.). - 1. Koncernanta la kolorojn : ''kromata aberacio''. – 2. ({{VdE-ml|Muz}}.). Konsistanta el notoj kun intervalo de duontono : ''kromata gamo''.
<section end="Kromata"/>
<section begin="Krono"/>'''Krono'''. - 1. Kunplektaĵo de floroj kaj folioj en la formo de cirklo : ''Dum la promenado la knabinoj ornamis la kapojn per kronoj''.- 2. Surkapa ornamaĵo kun multekostaj ŝtonoj, kiun la reĝoj surmetas dum solenaj okazoj, kiel signon de sia rango.
'''Kroni'''. - 1. Meti kronon sur la kapon : ''kroni la kapon per floroj''. - 2. Unuafoje solene surmeti la reĝan kronon kiel signon de la reĝa povo : ''Napoleono estis kronita kiel imperiestro en la jaro 1804''.
'''Glorkrono'''. Nimbo.
<section end="Krono"/>
<section begin="Kroniko"/>'''Kroniko'''. - 1. Simplaj, laŭjaraj notoj pri faktoj, okazantaj en regno, {{vdk|komun|umo}}<section end="Kroniko"/><noinclude><references/></noinclude>
dh3ht6x0sis71k9fb8zlydzg6i0xawh
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/93
104
37747
121779
121664
2026-05-30T20:08:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121779
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kroniko"/>{{vdf|komun|umo}}, familio. - 2. Artikolo en gazeto pri la lastaj novaĵoj : ''politika kroniko''.
<section end="Kroniko"/>
<section begin="Kronologio"/>'''Kronologio'''. Scienco pri la historiaj datoj.
<section end="Kronologio"/>
<section begin="Kronometro"/>'''Kronometro'''. Tre preciza horloĝo : ''astronomia kronometro''.
<section end="Kronometro"/>
<section begin="Kropo"/>'''Kropo'''. - 1. Poŝo, prezentanta ŝvelon de la kola parto de l’ ezofago de la grajnomanĝantaj birdoj. - 2. Tumoro de la tiroida (surlaringa) glando de l’ homo.
<section end="Kropo"/>
<section begin="Krozi"/>'''Krozi'''. Veturi kaj reveturi por kontroli la navigadon.
'''Krozŝipo'''. Milita ŝipo por krozi.
<section end="Krozi"/>
<section begin="Kruco"/>'''Kruco'''. Figuro aŭ korpo, konsistanta el du rektaj partoj, formantaj kvar rektajn angulojn : ''desegni krucon sur papero; la kruco de Kristo, la signo de la kruco dum la preĝado''.
'''Kruci'''. Kunmeti du objektojn, formante el ili krucon : ''kruci la brakojn''.
'''Kruciĝi'''. Sin renkonti reciproke, formante krucon : ''vojoj, linioj kruciĝas''.
'''Krucumi'''. Najli al kruco por ekzekuti : ''Kristo estis krucumita''.
'''Vojkruco'''. Loko, kie la vojoj kruciĝas.
<section end="Kruco"/>
<section begin="Krucifikso"/>'''Krucifikso'''. Kruco kun figuro de krucumita Kristo.
<section end="Krucifikso"/>
<section begin="Kruĉo"/>'''Kruĉo'''. Vazo por fluidaĵoj, kun larĝa ventro kaj pli mallarĝa kolo kun orelo : ''tekruĉo, kafokruĉo''.
<section end="Kruĉo"/>
<section begin="Kruda"/>'''Kruda'''. - 1. En natura stato : ''kruda fero''. - 2. Needukita, neĝentila : ''kruda kamparano''.
'''Krudeco'''. Eco de tio, kio estas kruda.
'''Krude'''. En kruda maniero. Komparu : '''{{VdE|Delikata|Maldelikata}}'''.
<section end="Kruda"/>
<section begin="Kruela"/>'''Kruela'''. Inklina turmenti vivantajn estaĵojn : ''kruela besto, kruela tirano''.
'''Kruele'''. En kruela maniero : ''kruele mortigi; kruele doloranta vundo''.
'''Krueleco'''. Eco de tiu, kiu estas kruela.
<section end="Kruela"/>
<section begin="Krupo"/>'''Krupo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Infekta malsano, karakterizata de membranoj en la laringo kaj de simptomoj de sufoko.
<section end="Krupo"/>
<section begin="Kruro"/>'''Kruro''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Parto de la malsupra ekstrema membro, de la genuo ĝis la piedo.
<section end="Kruro"/>
<section begin="Krusto"/>'''Krusto'''. Malmoliĝinta kovraĵo de korpo : ''krusto de pano, krusto de vundo''.
'''Krustuloj''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Klaso de artropodoj, kovritaj de krusto : ''konkoj'' (''Crustacea'').
<section end="Krusto"/>
<section begin="Kruta"/>'''Kruta'''. Forte klinita al horizonto; havanta direkton, proksiman al la vertikala : ''kruta monto''. Komparu : '''{{VdE|Abrupta}}, {{VdE|Deklivo|dekliva}}'''.
<section end="Kruta"/>
<section begin="Ksilofono"/>'''Ksilofono'''. Muzika instrumento, konsistanta el paralelaj lignaj trabetoj de neegala longeco, kiujn oni frapas per du lignaj bastonetoj.
<section end="Ksilofono"/>
<section begin="Ksilografi"/>'''Ksilografi'''. Fari desegnaĵojn sur ligno per speciala ŝtala instrumento, por reprodukti ilin per la presado.
'''Ksilografo'''. Homo, kies specialo estas ksilografi.
'''Ksilografio'''. Arto ksilografi.
<section end="Ksilografi"/>
<section begin="K. t. p."/>'''K. t. p.''' Kaj tiel plu.
<section end="K. t. p."/>
<section begin="Kubo"/>'''Kubo'''. - 1. Figuro, korpo kun ses egalaj kvadrataj surfacoj. - 2. Tria potenco : ''a{{sup|3}} estas la kubo de a''.
'''Kuba'''. Kiu havas formon, valoron de kubo : ''kuba skatolo, kuba potenco''.
<section end="Kubo"/>
<section begin="Kubuto"/>'''Kubuto''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Parto de la supra ekstrema membro, kie la humero kuniĝas kun la brako : ''sin apogi sur la kubutoj''.
<section end="Kubuto"/>
<section begin="Kudri"/>'''Kudri - 1'''. Kunigi per fadeno, traigante ĝin tra tolo, drapo k. t. p. per speciala instrumento, nomata kudrilo : ''La virinoj volonte kudras''. - 2. Produkti per la kudrado : ''kudri veston''.
'''Kudrilo'''. Malgranda ŝtala maldika instrumento kun akra pinto ĉe unu ekstremo kaj truo ĉe la alia, por kudri.
'''Kudristino'''. Virino, kies profesio estas kudri.
'''Kudrejo'''. Ejo, kie oni kudras.
<section end="Kudri"/>
<section begin="Kufo"/>'''Kufo'''. Simpla kovraĵo de la kapo de virinoj.
<section end="Kufo"/>
<section begin="Kuglo"/>'''Kuglo'''. Plumba globo, per kiu oni ŝarĝas la pulvopafilojn.
<section end="Kuglo"/>
<section begin="Kuiri"/>'''Kuiri'''. Prepari nutraĵon per la fajro, precipe boligi fluidan nutraĵon aŭ solidan en fluida : ''kuiri viandon, kuiri supon''.
'''Kuirejo'''. Loko, kie oni kuiras.
'''Kuiristo'''. Homo, kies profesio estas kuiri.
'''Kuiristino'''. Virino, kies profesio estas kuiri. Komparu : '''{{VdE|Baki}}, {{VdE|Friti|friti}}, {{VdE|Rosti|rosti}}'''.
<section end="Kuiri"/>
<section begin="Kuko"/>'''Kuko'''. Bakaĵo el delikata pasto kun sukero.
'''Kukejo'''. Loko, kie oni faras kaj vendas kukojn, konfitaĵojn, k. t. p.
<section end="Kuko"/>
<section begin="Kukolo"/>'''Kukolo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo rimarkinda per tio, ke la ino metas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj (''Cuculus'').
<section end="Kukolo"/>
<section begin="Kukumo"/>'''Kukumo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj, uzata kiel manĝaĵo, tre populara en Germanujo, Polujo, Rusujo (''Cucumis sativus'').
<section end="Kukumo"/>
<section begin="Kukurbo"/>'''Kukurbo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj kun grandaj fruktoj (ĝis 100 kg.) (''Cucurbita'').
<section end="Kukurbo"/>
<section begin="Kukurbacoj"/>'''Kukurbacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ''kukurbo, kukumo, melono''.
<section end="Kukurbacoj"/>
<section begin="Kulo"/>'''Kulo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto el la familio dela duflugilaj, sin nutranta per la sango de bestoj (''Culex'').
<section end="Kulo"/>
<section begin="Kulero"/>'''Kulero'''. Ilo kun tenilo, por ĉerpi, manĝi fluidaĵojn : ''tekulero; kulero da medikamento''.<section end="Kulero"/><noinclude><references/></noinclude>
brn1bwcvyi2bf49d3hgrvg3t625iles
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/164
104
40851
121780
119208
2026-05-31T01:00:11Z
Castelobranco
7
*ligilo
121780
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude>
<section begin="Tinko"/>'''Tinko'''. ({{VdE-ml|Zool}}.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ karpoj : ''(''Tinca vulgaris'')''.
<section end="Tinko"/>
<section begin="Tinkturo"/>'''Tinkturo'''. - 1. Fluida substanco por koloriĝi ŝtofojn, trempante ilin en ĝi. - 2. Densa solvaĵo de medikamento en alkoholo aŭ etero.
'''Tinkturi'''. Kolorigi ŝtofojn.
'''Tinkturisto'''. Homo, kies profesio estas tinkturi.
<section end="Tinkturo"/>
<section begin="Tinti"/>'''Tinti'''. Eligi sonon sonorantan kaj tremantan : ''La spronoj tintas''.
'''Tintilo'''. Instrumento por tinti.
<section end="Tinti"/>
<section begin="Tio"/>'''Tio'''. Montra kaj relativa pronomo substantiva por objektoj, aferoj, ideoj : ''Metu tion sur la tablo''. Kion ? Tion, kion mi montras al vi.
<section end="Tio"/>
<section begin="Tiom"/>'''Tiom'''. Tia nombro, tia kvanto; tian nombron, kvanton : ''Tiom da soldatoj pereis en la batalo! Li elspezas tiom da mono, kiom li enspezas''.
<section end="Tiom"/>
<section begin="Tipo"/>'''Tipo'''. Ideala modelo (objekto aŭ persono''), kuniganta en si en tre alta grado la esencajn trajtojn de ĉiuj objektoj aŭ personoj de la sama speco : ''la japana tipo''.
'''Tipa'''. - 1. Estanta tipo : ''tipa drinkulo''. - 2. Karakterizanta tipon : ''tipaj ecoj de la Angloj''.
<section end="Tipo"/>
<section begin="Tiri"/>'''Tiri'''. Per streĉo de la fortoj movi objekton al si : ''La ĉevaloj tiras la veturilon''.
'''Tiro'''. Ago de tiu, kiu tiras.
'''Altiri'''. Tiri al io.
'''Eltiri'''. Tiri el io, el interno de io : ''eltiri la glavon el la ingo,
'''Kuntiri'''''. Tiri kune de du, de kelke da flankoj : ''kuntiri pakaĵon per ŝnuro''.
'''Retiri'''. Tiri al direkto kontraŭa je la antaŭa movo : ''retiri la etenditan manon''. Komparu : '''{{VdE|Treni}}'''.
<section end="Tiri"/>
<section begin="Tirano"/>'''Tirano'''. - 1. Absoluta, kruela regnestro. - 2. Kruela kaj absoluta homo.
'''Tirana'''. Kruela kaj absoluta.
'''Tiraneco'''. Eco de tiu, kiu estas tirana.
<section end="Tirano"/>
<section begin="Titano"/>'''Titano'''. Fortega grandegulo.
<section end="Titano"/>
<section begin="Titolo"/>'''Titolo'''. - 1. Surskribo sur libro, sur ĉapitro, montranta en unu, en kelke da vortoj ĝian enhavon : ''la titolo de romano''. - 2. Honora ofico, honora posteno : ''akcepti la titolon de prezidanto''.
'''Titoli'''. - 1. Doni litolon : ''Kiel vi titolos vian novan verkon? - 2''. Nomi per la titolo : ''Ne forgesu dum la aŭdienco ĉiam titoli la ĉefon generalo!
<section end="Titolo"/>
<section begin="Tiu"/>'''Tiu'''''. Montra kaj relativa adjektiva pronomo : ''Sidiĝu sur tiu seĝo''. Sidiĝu sur tiu seĝo, kiu staras ĉe la pordo.
<section end="Tiu"/>
<section begin="Tosto"/>'''Tosto'''. Paroladeto dum festeno kun propono trinki por ies sano, por la sukceso de entrepreno.
'''Tosti'''. Diri toston : ''Oni tostis ĝis la matenruĝo''.
<section end="Tosto"/>
<section begin="Togo"/>'''Togo'''. Longa vasta vesto de la antikvaj Romanoj, kovranta en drapŝiraĵoj la maldekstran brakon kaj lasanta la dekstran libera.
<section end="Togo"/>
<section begin="Tolo"/>'''Tolo'''. Ŝtofo el lino aŭ el kanabo.
'''Tolaĵo'''. Diversaj objektoj, farataj ordinare el tolo : ''ĉemizoj, kalesonoj, kolumoj, litotukoj, buŝtukoj''.
'''Laktolo'''. Tolo, kovrita per lako.
<section end="Tolo"/>
<section begin="Toleri"/>'''Toleri'''. Permesi, ne malhelpi ion malagrablan por si, ion kontraŭan al siaj principoj, kvankam oni povus tion fari, se oni dezirus : ''toleri la kapricojn de sia infano, toleri ĉiujn religiojn en sia regno''.
'''Tolerema'''. Kiu facile toleras : ''tolerema ĉefo''.
'''Toleremo'''. Eco de homo tolerema.
'''Tolerebla'''. Kiu povas esti tolerata : ''tolerebla eraro''.
<section end="Toleri"/>
<section begin="Tomato"/>'''Tomato''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo manĝebla el la familio de l’ solanacoj (''Solanum lycopersicum'').
<section end="Tomato"/>
<section begin="Tombo"/>'''Tombo'''. Kavo en la tero, kie oni metas la homajn kadavrojn, la ĉerkojn kun la homaj kadavroj.
'''Tombejo'''. Loko, kie oni faras tombojn.
'''Tombisto'''. Homo, kiu enterigas la homajn kadavrojn.
'''Entombigi'''. Meti en tombon.
<section end="Tombo"/>
<section begin="Tombako"/>'''Tombako'''. Fandaĵo el kupro kaj zinko, similanta oron.
<section end="Tombako"/>
<section begin="Tombolo"/>'''Tombolo'''. Publika amuzo kun loterio.
<section end="Tombolo"/>
<section begin="Tono"/>'''Tono'''. - 1. Pura, muzika sono : ''La tonoj de la fortepiano, la tonoj de la homa voĉo''. - 2. Maniero paroli por esprimi sian senton : ''kolera tono''.
'''Unutona'''. Enuiga, teda per la manko de ŝanĝo : ''unutona rakonto''. Komparu : ''Sono, sonoro''.
<section end="Tono"/>
<section begin="Tondi"/>'''Tondi'''. Fortranĉi harojn, lanon, herbon k. t. p. per speciala instrumento, nomata tondilo.
'''Tondilo'''. Instrumento konsistanta el du ŝtalaj krucitaj brakoj kun interna tranĉa rando.
<section end="Tondi"/>
<section begin="Tondro"/>'''Tondro'''. Granda ruliĝanta bruo, akompananta la fulmon.
'''Tondri'''. Fari la bruon de tondro : ''Hodiaŭ tondris multfoje''. Ektondris la voĉo de la kolonelo.
'''Fulmotondro'''. Ventego kun fulmoj kaj tondroj.
<section end="Tondro"/>
<section begin="Tonsuro"/>'''Tonsuro'''. Senhara rondeto sur la supro de la kapo de la katolikaj pastroj, farata per razado de la haroj.
<section end="Tonsuro"/>
<section begin="Topazo"/>'''Topazo'''. Multvalora flava ŝtono.
<section end="Topazo"/>
<section begin="Topografio"/>'''Topografio'''. Detala priskribo de la situacio de loko, de ĝia surfaco kun ĝiaj akvoj, arboj, vojoj, konstruaĵoj.
<section end="Topografio"/>
<section begin="Torĉo"/>'''Torĉo'''. Simpla lumigilo, konsistanta el ligna mallonga bastono, ŝmirita per rezino, per peĉo.
<section end="Torĉo"/><noinclude><references/></noinclude>
qy52oujd2nm60cxyn702jn12rkj1jq1
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/165
104
40852
121781
119209
2026-05-31T01:01:09Z
Castelobranco
7
*ligilo
121781
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude>
<section begin="Tordi"/>'''Tordi'''. Turni korpon per ĝiaj ekstremoj en kontraŭaj direktoj : ''tordi ŝnuron''.
'''Tordo'''. Ago de tiu, kiu tordas.
<section end="Tordi"/>
<section begin="Toreadoro"/>'''Toreadoro'''. Hispana cirka batalanto kontraŭ la bovoj.
<section end="Toreadoro"/>
<section begin="Torento"/>'''Torento'''. Rapidega fluo.
<section end="Torento"/>
<section begin="Torfo"/>'''Torfo'''. Elfosebla substanco, konsistanta el karbigitaj vegetaĵoj, miksitaj kun tero.
<section end="Torfo"/>
<section begin="Torio"/>'''Torio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Th. Ĥemia elemento, malofta metalo.
<section end="Torio"/>
<section begin="Torni"/>'''Torni'''. Turni sur speciala stablo lignan aŭ metalan pecon ĉirkaŭ ĝia akso kaj rondigi per akra instrumento : ''torni lignon, torni globon el ligno''.
<section end="Torni"/>
<section begin="Tornistro"/>'''Tornistro'''. Leda ujo, portata sur la dorso, de la soldatoj, lernantoj.
<section end="Tornistro"/>
<section begin="Torpedo"/>'''Torpedo'''. Subakva eksploda aparato, kiun oni ĵetas de batalŝipoj.
<section end="Torpedo"/>
<section begin="Torso"/>'''Torso'''. Skulptaĵo, prezentanta nur la superan parton de la homa korpo, sen la kapo kaj brakoj. Komparu : '''{{VdE|Brusto}}, {{VdE|Busto|busto}}, {{VdE|Talio|talio}}'''.
<section end="Torso"/>
<section begin="Torto"/>'''Torto'''. Granda rondforma kuko.
<section end="Torto"/>
<section begin="Torturo"/>'''Torturo'''. - 1. Kruela turmento, per kiu oni iam devigis la akuzitojn fari konfesojn. - 2. Kruela turmento : ''Fervoja vojaĝo dum varmego estas vera torturo''.
'''Torturi'''. Kruele turmenti.
<section end="Torturo"/>
<section begin="Tra"/>'''Tra'''. - 1. Prepozicio por esprimi movon, agon de unu ekstremo ĝis alia : ''veturi tra la tuta urbo''. - 2. Prefikso kun la sama senco : ''traveturi urbon, tralegi libron''.
<section end="Tra"/>
<section begin="Trabo"/>'''Trabo'''. Longa kvadratforma ligna peco de arbo laŭlonge segita. Komparu : ''Ŝtipo''.
<section end="Trabo"/>
<section begin="Tradicio"/>'''Tradicio'''. - 1. Buŝa komuniko de opinioj, doktrinoj, ritoj, moroj de unu generacio al alia : ''La tradicio ligas la jarcentojn''. - 2. Opinioj, doktrinoj k. t. p., tiamaniere komunikitaj.
'''Tradicia'''. De tradicio, bazita sur tradicio : ''tradicia festo''.
<section end="Tradicio"/>
<section begin="Traduki"/>'''Traduki'''. Esprimi vortojn, frazojn k. t. p. de unu lingvo per samsencaj vortoj, frazoj de alia lingvo : ''traduki esperante francan novelon''.
'''Traduko'''. - 1. Laboro de tiu, kiu tradukas : ''La traduko daŭris tri monatojn''. - 2. Verko rezultato de la traduko : ''La traduko aperis samtempe kun la originalo''.
<section end="Traduki"/>
<section begin="Trafi"/>'''Trafi'''. Atingi per ĵetita objekto : ''trafi per kuglo''.
'''Maltrafi'''. Ne atingi per ĵetita objekto : ''maltrafi leporon''.
<section end="Trafi"/>
<section begin="Tragedio"/>'''Tragedio'''. - 1. Teatra verko de altidea enhavo, prezentanta homojn de granda karaktero, kiuj batalas por nobla celo kaj pereas en ĉi tiu batalo : ''La tragedioj de Ŝekspiro''. - 2. Malfeliĉo, terura okazo, katastrofo : ''familia tragedio''.
'''Tragedia'''. - 1. De tragedio : ''tragedia spektaklo''. - 2. Ekscitanta kompaton per sia malfeliĉo : ''tragedia morto''.
<section end="Tragedio"/>
<section begin="Tragikomedio"/>'''Tragikomedio'''. - 1. Tragedio, kiu enhavas ankaŭ komikajn scenojn kaj ne finiĝas per la morto de la heroo. - 2. Miksaĵo de aferoj seriozaj kaj komikaj.
<section end="Tragikomedio"/>
<section begin="Traĥeo"/>'''Traĥeo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Tubo de la spira aparato inter la laringo kaj la bronkoj.
<section end="Traĥeo"/>
<section begin="Trajto"/>'''Trajto'''. - 1. Linio de la vizaĝo : ''belaj trajtoj, severaj trajtoj''. - 2. Eco de karaktero : ''Kompleta forgeso pri si mem estas la ĉefa trajto de lia karaktero''.
<section end="Trajto"/>
<section begin="Trakti"/>'''Trakti'''. Priparoli kun iu la kondiĉojn de afero por veni al interkonsento : ''trakti kun la venkinto pri la paco; trakti kun la domposedanto pri la luo de loĝejo''.
<section end="Trakti"/>
<section begin="Traktado"/>'''Traktado'''. Agoj, vortoj de tiu, kiu traktas.
'''Traktato'''. - 1. Grava scienca raporto. - 2. Skribita interkonsento inter du ŝtatoj : ''komerca traktato inter Germanujo kaj Rusujo''.
<section end="Traktado"/>
<section begin="Tramo"/>'''Tramo'''. Omnibuso, veturanta sur reloj.
'''Tramrelo'''. Konkava relo, sur kiu veturas la tramo.
'''Tramvojo'''. Rela vojo por tramo : ''La tramvojoj kunigas ĉiujn gravajn punktojn de nia urbo''.
<section end="Tramo"/>
<section begin="Tranĉi"/>'''Tranĉi'''. Dividi partojn de solida korpo per instrumento kun tre maldika rando : ''tranĉi panon''.
'''Tranĉo, tranĉado'''. Ago, agoj de tiu, kiu tranĉas.
'''Detranĉi, fortranĉi'''. Apartigi, forigi per tranĉo : ''fortranĉi ekstremon de bastono''.
'''Ĉirkaŭtranĉi'''. Tranĉi ĉirkaŭe, fortranĉi la ĉirkaŭon.
'''Tranĉilo'''. Ŝtala instrumento kun akra rando : ''forkoj kaj tranĉiloj''.
'''Ambaŭtranĉa'''. Havanta klingon, kies ambaŭ randoj estas akraj.
<section end="Tranĉi"/>
<section begin="Tranĉeo"/>'''Tranĉeo'''. Kavo, elfosita en la tero por ŝirmi la atakantojn.
<section end="Tranĉeo"/>
<section begin="Trankvila"/>'''Trankvila'''. Estanta en stato de certeco kaj sen timo pri tio, kio okazos : ''esti trankvila pri la sukceso''.
'''Trankvilo'''. Stato de tiu, kiu estas trankvila.
'''Trankviligi'''. Fari iun trankvila : ''La vortoj de la kuracisto trankviligis la malsanulon''.
'''Trankviliĝi'''. Fariĝi trankvila : ''La akuzato trankviliĝis, aŭdinte la verdikton''.
'''Maltrankvila'''. Estanta en stato de necerteco kaj timo pri tio, kio okazos.
'''Maltrankvilo'''. Stato de tiu, kiu estas maltrankvila.
'''Maltrankviligi'''. Fari iun maltrankvila, kaŭzi ies maltrankvilon.
'''Maltrankviliĝi'''. Farigi maltrankvila. Komparu : ''Kvieta, milda, serena''.
<section end="Trankvila"/>
<section begin="Trans"/>'''Trans'''. - 1. Prepozicio por esprimi lokon, kiu estas ĉe la alia flanko de objekto aŭ direkton al tiu loko : ''La lanterno staras trans la muro''. Ĵetu la pilkon trans la muron. - 2. Prefikso por esprimi movon trans io, de unu loko en alian : ''transiri, transĵeti, transskribi''.
<section end="Trans"/><noinclude><references/></noinclude>
1ccw4jibw3vhmdbml1r2zr47o5nwsxl
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/166
104
40853
121782
119461
2026-05-31T01:04:09Z
Castelobranco
7
*ligilo
121782
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude>
<section begin="Transepto"/>'''Transepto'''. Transversa parto en krucformaj preĝejoj. Komparu : '''{{VdE|Navo}}'''.
<section end="Transepto"/>
<section begin="Transitiva"/>'''Transitiva''' ({{VdE-ml|Gram}}.). Esprimanta agon, kiu transiras rekte de la subjekto al komplemento (pri la verboj'') : ''bati iun''.
<section end="Transitiva"/>
<section begin="Transversa"/>'''Transversa'''. Havanta direkton, perpendikularan al la laŭlonga; laŭlarĝa : ''transversa strio''.
<section end="Transversa"/>
<section begin="Trapezo"/>'''Trapezo''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Kvadrangulo kun du paralelaj neegalaj lateroj.
<section end="Trapezo"/>
<section begin="Trato"/>'''Trato'''. Speco de kambio, pagota ne de la ŝuldanto (''Tratanto''), sed de alia persono (''Tratato'').
'''Trati'''. Doni, subskribi traton.
<section end="Trato"/>
<section begin="Travestii"/>'''Travestii'''. Aliigi verkon seriozan en ŝercan : ''travestii Iliadon''.
<section end="Travestii"/>
<section begin="Tre"/>'''Tre'''. En alta grado, forte : ''tre bona, tre longe, tre timi''.
<section end="Tre"/>
<section begin="Trefo"/>'''Trefo'''. Unu el la kvar koloroj de la ludkartoj, markita per trifolioj.
<section end="Trefo"/>
<section begin="Tremi"/>'''Tremi'''. Esti movata tien kaj returnen de rapidaj, malgrandaj, preskaŭ nerimarkeblaj skuoj : ''tremi de teruro''. La ponto tremas, kiam oni veturas sur ĝi.
'''Tremo'''. Stato de tio, kio tremas : ''tertremo''.
'''Febrotremo'''. Tremo de membroj de persono, kiu havas febron.
<section end="Tremi"/>
<section begin="Tremolo"/>'''Tremolo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de la salikacoj (''Populus tremula'').
<section end="Tremolo"/>
<section begin="Trempi"/>'''Trempi'''. Meti en fluidaĵon por malsekiĝi : ''trempi plumon en inko''.
<section end="Trempi"/>
<section begin="Treni"/>'''Treni'''. Tiri post si ion, kio kroĉiĝas al la tero, al la surfaco, sur kiu ĝi estas tirata; malfacile tiri post si : ''treni la piedojn de laciĝo; treni la jupon; treni la glavon''.
'''Trenaĵo'''. Io, kion oni trenas; parto de la jupo, trenata sur la tero.
<section end="Treni"/>
<section begin="Trezoro"/>'''Trezoro'''. - 1. Amaso da kaŝita mono, da multvaloraj kaŝitaj objektoj : ''trovi trezoron sub ruinoj''. - 2. Io tre ŝatinda, persono tre amata : ''Tia sekretario estas vera trezoro''. Mia anĝelo, mia trezoro!
'''Trezorejo'''. Loko, kie oni gardas monon, multvalorajn objektojn.
'''Trezoristo'''. Oficisto, kiu gardas, administras la trezorejon.
<section end="Trezoro"/>
<section begin="Tri"/>'''Tri'''. Du plus unu; 3 : ''La fortepiano havas tri piedojn''.
'''Tria'''. Okupanta lokon, signitan per la nombro 3; kiu sekvas du : ''tria vico, tria horo''.
'''Trio'''. Tri kunigitaj personoj aŭ objektoj : ''koncerta trio''.
'''Trifoje'''. Tri fojojn.
'''Triobla'''. Trifoje pli granda : ''prezo triobla kompare kun la antaŭa''.
'''Triobligi'''. Fari ion trifoje pli granda.
'''Triobliĝi'''. Fariĝi trifoje pli granda.
'''Triono'''. Ĉiu el la tri egalaj partoj, en kiuj estas dividita tuto : ''triono da dekduo estas kvar''.
'''Triope'''. Kune tri (pri personoj'').
'''Tridento'''. Forko kun tri dentoj : ''la tridento de Neptuno''.
'''Tripiedo'''. Seĝo, tablo kun tri piedoj.
'''Triangulo''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Parto de ebeno, limigila de tri rektaj linioj, sin reciproke renkontantaj.
'''Triunuo'''. Dio Patro, Jezuo Kristo kaj la Sankta Spirito.
<section end="Tri"/>
<section begin="Tribuno"/>'''Tribuno'''. Levita horizontala ebeno el tabuloj por la oratoroj.
<section end="Tribuno"/>
<section begin="Tribunalo"/>'''Tribunalo'''. - 1. Juĝejo. - 2. Juĝantaro.
<section end="Tribunalo"/>
<section begin="Tributo"/>'''Tributo'''. Sumo periode pagata de unu lando al alia, kiel signo de dependeco. Komparu : '''{{VdE|Kontribucio}}'''.
<section end="Tributo"/>
<section begin="Triciklo"/>'''Triciklo'''. Trirada velocipedo.
<section end="Triciklo"/>
<section begin="Trigonometrio"/>'''Trigonometrio'''. Matematika scienco pri la mezurado de la trianguloj.
<section end="Trigonometrio"/>
<section begin="Triki"/>'''Triki'''. Fari ŝtofon, plektante la fadenojn per dratoj : ''triki ŝtrumpon''.
'''Trikilo'''. Drato por triki. Komparu : '''{{VdE|Plekti}}, {{VdE|Ŝpini|ŝpini}}, {{VdE|Teksi|teksi}}'''.
<section end="Triki"/>
<section begin="Trikoto"/>'''Trikoto'''. Trikita ŝtofo, vesto.
<section end="Trikoto"/>
<section begin="Trilo"/>'''Trilo'''. Muzika ornamaĵo, konsistanta je rapida ripetado de du najbaraj tonoj.
'''Trili'''. Fari trilon.
<section end="Trilo"/>
<section begin="Triliono"/>'''Triliono'''. Miliono da milionoj; 1 000 000 000 000.
<section end="Triliono"/>
<section begin="Trinki"/>'''Trinki'''. Preni en la buŝon kaj gluti fluidaĵon : ''trinki akvon, vinon''.
'''Trinkaĵo'''. Tio, kion oni trinkas : ''La akvo estas la plej bona trinkaĵo''.
<section end="Trinki"/>
<section begin="Tripoj"/>'''Tripoj'''. Manĝeblaj intestoj de la bestoj : ''En Polujo oni manĝas la tripojn ĵaŭde kaj dimanĉe''.
<section end="Tripoj"/>
<section begin="Tritiko"/>'''Tritiko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Spika vegetaĵo el la familio de la graminacoj; el ĝiaj grajnoj oni faras delikatan farunon (''Triticum'').
<section end="Tritiko"/>
<section begin="Triumfo"/>'''Triumfo''' - 1. Pompa kaj solena eniro de antikva roma militestro post granda venko. - 2. Granda sukceso kaj ĝojo pro ĝi; granda venko.
'''Triumfi'''. Akiri grandan sukceson, grandan venkon kaj ĝoji pro ĝi.
'''Triumfa'''. De triumfo, koncernanta triumfon : ''triumfaj krioj, triumfa ĉaro''.
'''Triumfe'''. Kun triumfo.
<section end="Triumfo - 1"/>
<section begin="Triviala"/>'''Triviala'''. Maldelikata, vulgara (pri vortoj aŭ pri konduto'') : ''triviala spritaĵo''. Komparu : '''{{VdE|Banala}}'''.
<section end="Triviala"/>
<section begin="Tro"/>'''Tro''' - 1. Adverbo kun la signifo : en pli alta grada, ol tio devus esti : ''tro longa, tro laŭte, tro ami'' - 2. Prefikso kun la sama senco : ''trouzi''.
<section end="Tro - 1"/>
<section begin="Trofeo"/>'''Trofeo'''. Milita akiro, kiel signo de la venko.
<section end="Trofeo"/><noinclude><references/></noinclude>
bx0gxkkwgnh4oz2riekyz57jy78qdrp
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/167
104
40854
121783
119211
2026-05-31T01:05:10Z
Castelobranco
7
*ligilo
121783
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude>
<section begin="Trogo"/>'''Trogo'''. Granda ligna vazo, en kiu oni donas manĝaĵon al la brutoj.
<section end="Trogo"/>
<section begin="Trokeo"/>'''Trokeo'''. Dusilaba versmezuro, konsistanta el unu longa kaj unu mallonga silabo, aŭ el unu akcentita kaj unu neakcentita.
<section end="Trokeo"/>
<section begin="Trombo"/>'''Trombo'''. Akva amaso, levita de la maro de turnvento kaj movata antaŭen kun granda bruo. Komparu : '''{{VdE|Ciklono}}'''.
<section end="Trombo"/>
<section begin="Trombono"/>'''Trombono'''. Granda trumpeto, konsistanta el du partoj, kiujn oni enŝovas aŭ elŝovas unu el la alia por ŝanĝi la altecon de la tonoj.
<section end="Trombono"/>
<section begin="Trompi"/>'''Trompi'''. Intence erarigi iun por sia profito : ''trompi la aĉetanton''.
'''Trompo'''. Ago de tiu, kiu trompas.
<section end="Trompi"/>
<section begin="Trono"/>'''Trono'''. - 1. Seĝo de la reĝoj por solenaj okazoj. - 2. Reĝa povo, reĝa titolo : ''perdi la tronon''.
'''Troni'''. - 1. Sidi sur trono, reĝi : ''Dio tronas en la ĉielo''. - 2. Ludi rolon de plej grava persono en kunveno : ''La markizo ĉie kaj ĉiam volis troni''.
'''Detronigi'''. Forigi reĝon de la trono, senigi reĝon de la trono : ''La sultano Abdul Hamid estis detronigita en la jaro 1909''.
<section end="Trono"/>
<section begin="Tropo"/>'''Tropo'''. Stila figuro : ''metaforo''.
<section end="Tropo"/>
<section begin="Tropiko"/>'''Tropiko'''. Cirklo de la tera globo, paralela al la ekvatoro je la distanco de 23° 28' de ĝi : ''suda kaj norda tropiko''.
'''Tropika'''. De tropiko, inter la tropikoj : ''tropika varmego, tropika lando''.
<section end="Tropiko"/>
<section begin="Troto"/>'''Troto'''. Kuro de la ĉevaloj kaj de kelkaj kvarpieduloj, meza inter la paŝo kaj galopo.
'''Troti'''. Kuri troton.
<section end="Troto"/>
<section begin="Trotuaro"/>'''Trotuaro'''. Vojo, ordinare bitumita aŭ kovrita per ŝtonplatoj, ĉe ambaŭ flankoj de strato aŭ de ŝoseo.
<section end="Trotuaro"/>
<section begin="Trovi"/>'''Trovi'''. - 1. Unuafoje ekvidi, akiri unuan scion pri io perdita aŭ nekonata : ''trovi la perditan naztukon, trovi rimedon, trovi solvon; trovi oron en nova lando''. - 2. Opinii ion ia : ''trovi la frukton bongusta''.
'''Bontrovo'''. Libera, neinfluata opinio, ĉu io estas bona aŭ ne : ''Mi nenion konsilas al vi, agu laŭ via bontrovo''.
'''Eltrovi'''. Trovi, krei ion novan. nekonatan antaŭe en scienco aŭ tekniko.
<section end="Trovi"/>
<section begin="Truo"/>'''Truo'''. Malplena, libera interspaco en korpo : ''truo en La tero, truo en vesto, naztruo''.
'''Trui'''. Fari truojn en io : ''trui paperon''.
<section end="Truo"/>
<section begin="Trudi"/>'''Trudi'''. Devigi al io malagrabla kontraŭ ies volo : ''trudi al iu sian opinion, trudi al iu tedan taskon''.
'''Trudema'''. Kiu havas la inklinon trudi, sin trudi : ''trudema gasto''.
<section end="Trudi"/>
<section begin="Trufo"/>'''Trufo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Subtera fungo, uzata kiel spicaĵo (''Tuber'').
<section end="Trufo"/>
<section begin="Trulo"/>'''Trulo'''. Ilo de la masonistoj, konsistanta el triangula aŭ trapezforma lado kun kurbigita tenilo.
<section end="Trulo"/>
<section begin="Trumpeto"/>'''Trumpeto'''. Muzika blovinstrumento, ordinare kupra.
'''Trumpeti'''. Ludi trumpeton.
'''Trumpetisto'''. Muzikisto, ludanta trumpeton.
<section end="Trumpeto"/>
<section begin="Trunko"/>'''Trunko'''. - 1. Parto de arbo de la loko de la elkresko de la radikoj ĝis la loko de la elkresko de la branĉoj. - 2. Parto de la homa korpo sen la kapo kaj sen la ekstremaj membroj. - 3. Parto de solida geometria figuro, restanta post kiam oni fortranĉis la supron : ''trunko de piramido''.
'''Trunketo'''. Facile fleksebla trunko de malgrandaj vegetaĵoj : ''trunketo de tritiko''.
<section end="Trunko"/>
<section begin="Trupo"/>'''Trupo'''. Tutaĵo de la artistoj de teatro : ''opera trupo''.
<section end="Trupo"/>
<section begin="Trusto"/>'''Trusto'''. Grandega sindikato de fabrikantoj, akaparantaj ĉiujn produktaĵojn de unu industrio, por altigi la prezon.
'''Truto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Ostfiŝo manĝebla el la familio de l’ salmoj (''Trutta fario'').
<section end="Trusto"/>
<section begin="Tualeto"/>'''Tualeto'''. Tutaĵo de objektoj, per kiuj oni sin vestas : ''eleganta tualeto, bala tualeto''.
'''Tualetejo'''. Ĉambro, kie oni sin vestas.
<section end="Tualeto"/>
<section begin="Tubo"/>'''Tubo'''. Malplena cilindra korpo : ''lada tubo, vitra tubo, kamentubo''.
<section end="Tubo"/>
<section begin="Tubero"/>'''Tubero'''. Globforma korpo sur la surfaco aŭ en la interno de alia korpo : ''tubero sur la frunto''.
<section end="Tubero"/>
<section begin="Tuberkulo"/>'''Tuberkulo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malgranda tubero, kreskanta en la lokoj, kie la baciloj de la tuberkulozo penetris en la histojn.
<section end="Tuberkulo"/>
<section begin="Tuberkulozo"/>'''Tuberkulozo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Infekta malsano, kaŭzata de la bacilo de Koch kaj evoluanta en diversaj organoj, precipe en la pulmoj.
<section end="Tuberkulozo"/>
<section begin="Tufo"/>'''Tufo'''. Kolekto de maldikaj, longformaj objektoj : ''tufo de herboj''.
<section end="Tufo"/>
<section begin="Tuj"/>'''Tuj'''. - 1. Post tre mallonga tempo, senprokraste : ''Ili tuj venis post via foriro''. Atendu, la patro tuj venos. - 2. En tre malgranda interspaco de io, tre proksime apud io : ''tuj post la ĝardeno, tuj apud la trotuaro''.
'''Tuja'''. Okazanta tuj.
<section end="Tuj"/>
<section begin="Tuko"/>'''Tuko'''. Peco de teksaĵo, ordinare rektangula, por speciala celo : ''tabtotuko, naztuko, litotuko''.
<section end="Tuko"/>
<section begin="Tulo"/>'''Tulo'''. Maldika, malpeza, diafana teksaĵo retosimila.
<section end="Tulo"/>
<section begin="Tulipo"/>'''Tulipo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Bulba vegetaĵo el la familio de la liliacoj, kun belaj grandaj floroj (''Tulipa'').
<section end="Tulipo"/><noinclude><references/></noinclude>
6419shjotvs2gjdz97b975cfmrfx0rt
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/169
104
40855
121785
119380
2026-05-31T01:10:44Z
Castelobranco
7
*ligilo
121785
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude>
<section begin="Ulno"/>'''Ulno'''. Mezuro de la longeco, malsama en diversaj landoj : ''La pola ulno estas 576 milimetrojn longa''.
<section end="Ulno"/>
<section begin="Ultimato"/>'''Ultimato'''. Neŝanĝebla decido, definitivaj kondiĉoj de interkonsento, kies malakcepto signifas rompon de la traktado, proklamon de milito.
<section end="Ultimato"/>
<section begin="-Um"/>'''-Um'''. Sufikso sen fiksita signifo por derivi vortojn, kies rilato al la radiko ne povas esti esprimita per aliaj afiksoj : ''plenumi, nazumo, kolumo, krucumi''.
<section end="-Um"/>
<section begin="Umbeliferoj"/>'''Umbeliferoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ''apio, petroselo, karoto''.
<section end="Umbeliferoj"/>
<section begin="Umbiliko"/>'''Umbiliko''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Kaveto sur la centro de la ventro.
<section end="Umbiliko"/>
<section begin="Unco"/>'''Unco'''. Apoteka pezilo = 30 gr.
<section end="Unco"/>
<section begin="Ungo"/>'''Ungo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Malmola elkreskaĵo ĉe la supro de la homaj fingroj : ''purigi la ungojn''.
'''Ungego'''. Akraj ungoj de la birdoj kaj de multaj mambestoj.
<section end="Ungo"/>
<section begin="Uniformo"/>'''Uniformo'''. Serva kostumo de militisto, de ŝtata oficisto. Komparu : '''{{VdE|Kostumo}}, {{VdE|Livreo|livreo}}'''.
<section end="Uniformo"/>
<section begin="Unika"/>'''Unika'''. Sola en sia speco, ne havanta alian egalan aŭ similan : ''Unika vidaĵo!
<section end="Unika"/>
<section begin="Unisono"/>'''Unisono''' ({{VdE-ml|Muz}}.). Plenumo de la sama tono, de la sama melodio samtempe per du voĉoj aŭ instrumentoj.
<section end="Unisono"/>
<section begin="Universo"/>'''Universo'''. Tutaĵo de tio, kio ekzistas; la tuta mondo.
<section end="Universo"/>
<section begin="Universala"/>'''Universala'''. Taŭga absolute por ĉiuj, por ĉio; koncernanta absolute ĉiujn, ĉion : ''universala rimedo''. universala genio. Komparu : '''{{VdE|Ĝenerala}}, {{VdE|Komuna|komuna}}'''.
<section end="Universala"/>
<section begin="Universitato"/>'''Universitato'''. Supera lernejo, kie oni instruas diversajn branĉojn de la sciencoj kaj artoj : ''la fakultatoj de universitato''.
<section end="Universitato"/>
<section begin="Unu"/>'''Unu'''. - 1. Nombro 1 : ''Ni havas unu buŝon kaj du orelojn''. - 2. Nedifinita artikolo : ''Unu vidvino havis du filinojn''. (''Malofte uzata en tia senco''.)
'''Unua'''. Okupanta lokon, signitan per la nombro unu; estanta antaŭ ĉiuj kaj sekvata de ili : ''la unua vico en la teatro''.
'''Unue'''. Antaŭ ĉio, en la unua loko : ''Unue mi devas diri al vi''.
'''Unuo'''. - 1. Unu objekto, kiel kontraŭo de pli granda nombro : ''La deko konsistas el dek unuoj''. - 2. Kvanto, elektita kiel komuna mezuro de ĉiuj aliaj de la sama speco : ''La metro estas unuo de la longeco''. Monunuo, tempunuo.
'''Unueco'''. – 1. Eco esti unu : ''La unueco estas la plej grava principo de la universala lingvo''. - 2. Samtempa kaj samcela harmonia agado : ''La unueco donas fortojn''.
'''Unuigi'''. Kunigi multajn objekton en unu tuton : ''unuigi la fortojn''. La Unuigitaj Ŝtatoj de la Norda Ameriko.
'''Unuiĝi'''. Kuniĝi, estante multaj, en unu tuton : ''Dek societoj unuiĝis en unu ligon''. Komparu : '''{{VdE|Asocio}}, {{VdE|Kompanio|kompanio}}, {{VdE|Ligo|ligo}}, {{VdE|Societo|societo}}'''.
<section end="Unu"/>
<section begin="Upupo"/>'''Upupo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Krianta birdo el la vico de l’ paseroj (''Upupa'').
<section end="Upupo"/>
<section begin="Uro"/>'''Uro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Duhufa mambesto el la familio de l’ bovoj, la plej granda eŭropa mambesto (''Bison europeus'').
<section end="Uro"/>
<section begin="Uragano"/>'''Uragano'''. Ekstreme forta vento.
<section end="Uragano"/>
<section begin="Urano"/>'''Urano'''. - 1. Dio de la greka mitologio patro de Kronoso, de l’ ciklopoj kaj titanoj. – 2. ({{VdE-ml|Astr}}.). Planedo. - 3. ({{VdE-ml|Ĥem}}.). U. Ĥemia elemento, uzata por farboj.
<section end="Urano"/>
<section begin="Urbo"/>'''Urbo'''. Granda aro de domoj, dismetitaj laŭ stratoj.
'''Urba'''. De urbo, koncernanta urbon : ''urba strato, urba moro''.
'''Urbano'''. Loĝanto de urbo.
'''Urbestro'''. Persono, administranta urbon.
'''Antaŭurbo'''. Parto de urbo ekster la urba bariero, ekstera parto de urbo.
'''Ĉefurbo'''. Ĉefa urbo de regno, de lando, de provinco : ''Berlino estas la ĉefurbo de Germanujo''.
<section end="Urbo"/>
<section begin="Urĝi"/>'''Urĝi'''. Devi tuj esti farita, ne povi esti prokrastita : ''La afero urĝas''.
'''Urĝa'''. Kiu urĝas : ''urĝa decido''.
<section end="Urĝi"/>
<section begin="Urino"/>'''Urino'''. Flava, fluida ekskremento, produktata de la renoj kaj eligata de la veziko.
'''Urini'''. Eligi la urinon.
'''Urinejo'''. Loko, kie oni urinas.
<section end="Urino"/>
<section begin="Urno"/>'''Urno'''. Argila aŭ metala vazo, uzata en la antikvaj tempoj por konservi la cindrojn de la mortintoj, nun por kolekti voĉdonajn kartojn.
<section end="Urno"/>
<section begin="Urogalo"/>'''Urogalo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Granda birdo el la vico de l’ kokoj (''Tetrao urogallus'').
<section end="Urogalo"/>
<section begin="Urso"/>'''Urso''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de kvinfingra raba mambesto (''Ursus'').
<section end="Urso"/>
<section begin="Urtiko"/>'''Urtiko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun brogantaj haretoj (''Urtica'').
<section end="Urtiko"/>
<section begin="Urtikacoj"/>'''Urtikacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : ''kanabo, urtiko''.
<section end="Urtikacoj"/>
<section begin="-Us"/>'''-Us'''. Finiĝo de la kondiĉa modo : ''Se mi scius, mi dirus al vi''.
<section end="-Us"/>
<section begin="Utero"/>'''Utero''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Ina seksa organo de l’ homoj kaj de aliaj bestoj, en kiu evoluas la feto.
<section end="Utero"/>
<section begin="Utila"/>'''Utila'''. Alportanta bonon, donanta bonan rezultaton : ''utila instruo''.
'''Utilo'''. Io utila.
'''Utileco'''. Eco de tio, kio estas utila : ''Ĉiuj komprenas la utilecon de la internacia lingvo, sed ne ĉiuj kredas je ĝia ebleco''.
'''Utili'''. Esti utila, alporti utilon : ''Ŝenĉesaj admonoj tute''
<section end="Utila"/><noinclude><references/></noinclude>
kokwt9b0mgfiyrq7wfult4u9wyb1qxa
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/171
104
40856
121787
119384
2026-05-31T01:11:19Z
Castelobranco
7
*ligilo
121787
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Castelobranco" /></noinclude>
<section begin="Vango"/>'''Vango'''. Flanka parto de la vizaĝo : ''kisi je la vango''.
'''Vangharoj'''. Haroj, kovrantaj la vangojn de l’ viroj.
'''Vangofrapo'''. Bato per la mano je la vango.
'''Vangofrapi'''. Doni al iu vangofrapon.
<section end="Vango"/>
<section begin="Vanilo"/>'''Vanilo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Parazita vegetaĵo el la familio de l’ orkideacoj; ĝiaj fruktoj estas uzataj kiel bonodora spicaĵo (''Vanilla planifolia'').
<section end="Vanilo"/>
<section begin="Vanta"/>'''Vanta'''. - 1. Senvalora, negrava, nedaŭra : ''Ĉio estas vanta kompare kun la eterneco''. - 2. Amanta posedi kaj montri vantajn aferojn : ''vanta virino''.
'''Vanteco'''. Eco de tio, kio estas vanta.
'''Vantaĵo'''. Objekto, afero vanta.
<section end="Vanta"/>
<section begin="Vaporo"/>'''Vaporo'''. Gaso, formiĝinta el varmigita fluidaĵo : ''vaporo de la akvo, vaporo de l' etero''.
'''Vaporigi'''. Fari ion vaporo : ''vaporigi akvon en kaldrono''.
'''Vaporiĝi'''. Fariĝi vaporo : ''La akvo abunde vaporiĝas dum la someraj varmegoj''.
'''Vaporŝipo'''. Ŝipo, movata de la akva vaporo.
'''Vaporbano'''. Bano en akva vaporo.
'''Vaporbanejo'''. Loko por vaporbanoj : ''En Rusujo ĉiu kamparano posedas sian vaporbanejon''.
<section end="Vaporo"/>
<section begin="Varbi"/>'''Varbi'''. - 1. Instigi iun sin enskribi en la armeon : ''varbi soldatojn''. - 2. Instigi iun sin enskribi en partion, akcepti doktrinon : ''varbi samideanojn''.
'''Varbo, varbado'''. Ago, agoj de tiu, kiu varbas.
<section end="Varbi"/>
<section begin="Varii"/>'''Varii'''. Ŝanĝiĝi, esti diversa laŭ la cirkonstancoj; esti jen tia, jen alia : ''La temperaturo senĉese varias hodiaŭ''.
'''Varia'''. Diversa laŭ la cirkonstancoj; jen tia, jen alia.
<section end="Varii"/>
<section begin="Variolo"/>'''Variolo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Infekta, febra malsano, karakterizata de pustuloj de la haŭto, lasantaj post sia malapero malgrandajn cikatrojn.
<section end="Variolo"/>
<section begin="Varmo"/>'''Varmo'''. - 1. Sento, kiun kaŭzas brulanta korpo, la sunaj radioj k. s. je la nervoj de nia haŭto. - 2. Fizika fenomeno, de kiu leviĝas la temperaturo de korpo : ''La varmo estas ondforma, laŭlonga vibrado de la molekutoj de korpo''.
'''Varma'''. - 1. Havanta aŭ transdonanta la varmon : ''varma haŭto, varma klimato''. - 2. Konservanta la varmon : ''varma vesto''.
'''Varmigi'''. Fari ion varma : ''varmigi akvon''.
'''Varmiĝi'''. Fariĝi varma : ''La aksoj varmiĝas dum la veturado''.
'''Varmego'''. Tre forta varmo : ''tropika varmego''.
'''Varmega'''. Tre varma; kies temperaturo estas multe pli alta, ol tiu de nia korpo : ''varmegat ruĝa fero''.
'''Varmeta'''. Iom varma; kies temperaturo estas iom pli alta, ol tiu de nia korpo : ''lavi vundon per varmeta akvo''.
'''Malvarmo'''. Sento, kiun kaŭzas la glacio, la vintra aero, k. s.
'''Malvarma'''. Havanta aŭ transdonanta malvarmon.
'''Malvarmego'''. Tre forta malvarmo : ''siberia malvarmego''.
'''Malvarmumi'''. Fariĝi malsana de malvarmo.
<section end="Varmo"/>
<section begin="Varti"/>'''Varti'''. Gardi kaj zorgi malgrandan infanon : ''La virinoj pli bone vartas, ol la viroj''.
'''Vartistino'''. Virino, kies okupo estas varti. Komparu : '''{{VdE|Flegi}}'''.
<section end="Varti"/>
<section begin="Vasalo"/>'''Vasalo'''. En la mezaj jarcentoj posedanto de bienoj, paganta tributon al la regnestro, de kiu li ricevis ilin.
<section end="Vasalo"/>
<section begin="Vasta"/>'''Vasta'''. Havanta grandajn dimensiojn, povanta enteni multe : ''vasta ĉambro, vasta vesto, vasta programo''.
'''Vasteco'''. Eco de tio, kio estas vasta.
'''Plivastigi'''. Fari ion pli vasta : ''plivastigi manikon''.
'''Malvasta'''. Havanta malgrandajn dimensiojn, povanta enteni malmulte : ''malvasta kesto, malvasta spirito''.
'''Vaste'''. En vasta maniero.
'''Disvastigi'''. Fari ion vasta en ĉiuj direktoj, vaste diskonigi ion : ''vastigi famon''.
<section end="Vasta"/>
<section begin="Vato"/>'''Vato'''. Kotono, uzata por esti lokita sub la ŝtofo de vesto aŭ por bandaĝoj.
<section end="Vato"/>
<section begin="Vazo"/>'''Vazo'''. Ujo argila, metala, ligna k. t. p., de plej diversa grandeco kaj formo, destinita por diversaj substancoj, fluidaj aŭ solidaj : ''glaso, supujo, florvazo, lavvazo''.
<section end="Vazo"/>
<section begin="Vazelino"/>'''Vazelino'''. Graso, produktata el kruda petrolo kaj uzata por ŝmiri la haŭton, por pomadoj.
<section end="Vazelino"/>
<section begin="Ve"/>'''Ve'''. Ekkria partikulo, esprimanta ofendon pro malfeliĉo : ''Ho ve al mi, malfeliĉa!
<section end="Ve"/>
<section begin="Vegeti"/>'''Vegeti'''. - 1. Vivi vivon, konsistantan je sinnutrado, digestado kaj konservado de la speco : ''La arbo vegetas''. - 2. Vivi vivon mizeran, senesperan : ''vegeti en la provinco''.
'''Vegetaĵo'''. Estaĵo vegetanta : ''arbo, herbo, fungo, ŝimo''.
<section end="Vegeti"/>
<section begin="Vegetara"/>'''Vegetara'''. Konsistanta nur el vegetaĵoj, legomoj (pri manĝaĵoj) : ''vegetara dieto''.
'''Vegetaristo'''. Persono, manĝanta nur vegetaĵojn.
<section end="Vegetara"/>
<section begin="Vegetarismo"/>'''Vegetarismo'''. Sistemo de sinnutrado ekskluzive per vegetaĵoj.
<section end="Vegetarismo"/>
<section begin="Vejno"/>'''Vejno'''. - 1. Angio, kondukanta la sangon de la histoj al la koro. - 2. Longa, mallarĝa parto vejnosimila, en ligno, ŝtono, tero.
'''Vejna'''. De vejno, el vejnoj : ''vejna sistemo, vejna sango''.
<section end="Vejno"/>
<section begin="Veki"/>'''Veki'''. - 1. Interrompi ies dormon : ''veki iun el profunda dormo''. – 2. Vigligi : ''veki la atenton de la aŭskultantoj''.
'''Veko'''. Ago de tiu, kiu vekas.
'''Vekiĝi'''. Rekonciiĝi el dormo : ''vekiĝi frumatene''.
'''Vekiĝo'''. Stato de tiu, kiu vekiĝas.
'''Vekhorloĝo'''. Horloĝo kun sonorilo por veki.
<section end="Veki"/><noinclude><references/></noinclude>
611glwuj50oyz3vjf2ich5hsnorcqpf