Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.4
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/101
104
19725
121817
121670
2026-05-31T20:17:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121817
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Loko"/>'''Loko'''. Parto de la spaco, okupita de objekto aŭ destinita por ĝi : ''loko en la teatro, loko sur la tablo''.
'''Loki'''. Meti en loko, trovi por io lokon : ''loki keston en la ĉambro''.
'''Loka'''. Apartenanta al loko, ne transpasanta la limojn de loko : ''loka esperantista movado''.
'''Disloki'''. Meti en kelke da lokoj : ''disloki meblojn en la ĉambro''.
'''Transloki'''. Meti en alian lokon.
<section end="Loko"/>
<section begin="Lokalizi"/>'''Lokalizi'''. - 1. Fiksi en unu loko, malhelpi ion trapasi la limojn de la loko : ''lokalizi brulon''. - 2. Determini la lokon : ''La kuracista esploro lokalizis la lezon en la dekstra pulmo''.
<section end="Lokalizi"/>
<section begin="Lokomobilo"/>'''Lokomobilo'''. Vapora maŝino, transportebla per radoj.
<section end="Lokomobilo"/>
<section begin="Lokomotivo"/>'''Lokomotivo'''. Vapora maŝino, por tiri vagonojn sur fervojo.
<section end="Lokomotivo"/>
<section begin="Lolo"/>'''Lolo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Malbona herbo el la familio de l’ graminacoj (''Lolium'').
<section end="Lolo"/>
<section begin="Longa"/>'''Longa'''. - 1. Granda en la direkto, perpendikulara al la transversa : ''La bastono estas longa, mallarĝa peco de ligno. La strato estas mil metrojn longa''. - 2. Multe daŭranta : ''longa parolado, longa vespero''.
'''Longeco'''. - 1. Dimensio en la direkto, perpendikulara al la transversa : ''La longeco de la trabo superas 6 metrojn''. ''La trabo havas 6 metrojn da longeco''. - 2. Eco de tio, kio estas longa : ''La longeco ne estas ornamo de parolado''.
'''Longe'''. Longan tempon; multe da tempo : ''La kunsido daŭris longe''.
'''De longe'''. De longa tempo : ''Jam de longe li ne loĝas en nia urbo''.
'''Longedaŭra'''. Kiu daŭras longe.
'''Longforma'''. Kies longeco multe superas la larĝecon : ''longforma skatolo''.
'''Longigi, plilongigi'''. Fari ion longa, pli longa.
'''Mallonga'''. Malgranda en la direkto, perpendikulara al la transversa; daŭranta malmulte da tempo.
'''Mallongeco'''. Eco de tio, kio estas mallonga.
<section end="Longa"/>
<section begin="Lonicero"/>'''Lonicero''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto el la familio de la kaprifoliacoj, uzata por bastonoj, pipaj tuboj (''Lonicera'').
<section end="Lonicero"/>
<section begin="Lorno"/>'''Lorno'''. Optika instrumento, konsistanta el longa tubo kun optikaj vitroj ĉe ambaŭ ekstremoj, pligrandiganta kaj pliproksimiganta la objekton : ''la lorno de Galileo''.
'''Lorneto'''. Optika instrumento, konsistanta el du malgrandaj lornoj, uzata en la teatroj k. t. p.
<section end="Lorno"/>
<section begin="Loto"/>'''Loto'''. Objekto (osta kubo, bileto kun numero k. t. p.), per kiu oni konsultas la sorton.
'''Loti'''. Konsulti la sorton per loto.
<section end="Loto"/>
<section begin="Loterio"/>'''Loterio'''. Ludo, kies partoprenantoj aĉetas numeritajn biletojn kaj akiras la rajton al la gajno, montrota de loto.
<section end="Loterio"/>
<section begin="Lui"/>'''Lui'''. Preni objekton por sia uzo, pagante interkonsentitan sumon por difinita tempo : ''lui ĉambron por unu monato''.
'''Luanto'''. Persono, kiu luas.
'''Luebla'''. Kiu povas esti luita.
'''Ludoni'''. Doni objekton por ies uzo, ricevante interkonsentitan sumon por difinita tempo.
'''Luprezo'''. Prezo, por kiu oni luas aŭ ludonas.
<section end="Lui"/>
<section begin="Lucerno"/>'''Lucerno'''. Pendanta lampo, kovrita per sferforma kloŝo.
<section end="Lucerno"/>
<section begin="Ludi"/>'''Ludi'''. Sin okupi por sia propra plezuro aŭ por plezuro de aliaj, por pasigi la tempon : ''ludi keglojn, ludi kartojn, ludi muzikan instrumenton, ludi rolon en teatro''.
'''Ludo'''. Okupo por propra plezuro, por pasigi la tempon.
'''Ludanto'''. Persono, kiu ludas.
'''Ludema'''. Kiu amas ludojn, kiu havas inklinon al ludoj. Komparu : '''{{VdE|Amuzi}}, {{VdE|Distri|distri}}'''.
<section end="Ludi"/>
<section begin="Lukso"/>'''Lukso'''. Malŝparemo en la elsperoj por la vestoj, manĝo k. t. p.: ''kortega tukso''.
'''Luksa'''. Bazita sur lukso, montranta lukson : ''luksa loĝejo''.
'''Lukse'''. En luksa maniero.
<section end="Lukso"/>
<section begin="Lukti"/>'''Lukti'''. Batali sen armiloj, laŭ difinitaj reguloj, por renversi la kontraŭulon.
'''Luktisto'''. Homo, kies profesio estas lukti.
<section end="Lukti"/>
<section begin="Luli"/>'''Luli'''. Balanci infanon, por ĝin dormigi
'''Lulilo'''. Lito por luli.
<section end="Luli"/>
<section begin="Lumo"/>'''Lumo'''. Tio, kio faras la objektojn videblaj : ''la lumo de la suno, la taga lumo''.
'''Lumi'''. Eligi lumon : ''La luno lumas malpli hele ol la suno''.
'''Luma'''. Kiu lumas.
'''Mallumo'''. Plena manko de lumo : ''En la kaverno regis mallumo''.
'''Lumigi'''. Fari ion lumanta, liveri al io lumon : ''lumigi ĉambron per kandelo''.
'''Eklumigi'''. Ekbruligi objekton, aparaton lumigontan : ''eklumigi gasan lanternon''.
<section end="Lumo"/>
<section begin="Lumbo"/>'''Lumbo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Parto de la korpo inter la dorso kaj la malsupra ekstrema membro.
<section end="Lumbo"/>
<section begin="Lumbriko"/>'''Lumbriko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Artropodo el la klaso de l’ ringvermoj, vivanta en la tero (''Lumbricus terrestris'').
<section end="Lumbriko"/>
<section begin="Luno"/>'''Luno'''. Planedo satelito de la tero, rondiranta ĉirkaŭ ĝi.
<section end="Luno"/>
<section begin="Lunatiko"/>'''Lunatiko'''. Persono, kiu dum la dormo iras kaj agas, kvazaŭ konscia.
<section end="Lunatiko"/>
<section begin="Lundo"/>'''Lundo'''. Dua tago de la semajno, unua tago post la dimanĉo : ''festi la lundon'' = ne labori lunde, kvazaŭ daŭrigante la dimanĉan feston.
<section end="Lundo"/>
<section begin="Lupo"/>'''Lupo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj (''Canis lupus'').<section end="Lupo"/><noinclude><references/></noinclude>
dbxy7jznai5t3db1fdkhmxyr40k9n87
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/102
104
19726
121818
119437
2026-05-31T20:31:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121818
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Mantelo"/>'''Mantelo'''. Vasta vesto, ordinare sen manikoj, kiun oni portas sur la aliaj vestoj. Komparu : '''{{VdE|Bluzo}}, {{VdE|Burnuso|burnuso}}, {{VdE|Kitelo|kitelo}}'''.
<section end="Mantelo"/>
<section begin="Mantilo"/>'''Mantilo'''. Punta kovraĵo de la kapo kaj ŝultroj, kiun portas la hispanaj virinoj.
<section end="Mantilo"/>
<section begin="Manufakturo"/>'''Manufakturo'''. Fabriko, kie oni produktas komercaĵojn el krudaj materialoj : ''manufakturo de tolo''.
<section end="Manufakturo"/>
<section begin="Manuskripto"/>'''Manuskripto'''. Skribaĵo destinata esti legata de multe da personoj, esti presita : ''antikva manuskripto; manuskripto skribita per plumo, per maŝino''.
<section end="Manuskripto"/>
<section begin="Maro"/>'''Maro'''. Granda akvujo de sala akvo : ''la Norda Maro''.
'''Mara'''. De maro : ''mara bordo, mara akvo''.
'''Apudmara'''. Kiu estas apud maro : ''apudmara banloko''.
'''Maristo'''. Homo, servanta sur ŝipo.
'''Markolo'''. Mallarĝa akvujo, kuniganta du marojn : ''la Gibraltara Markolo''.
<section end="Maro"/>
<section begin="Marasmo"/>'''Marasmo'''. Ekstrema malgraseco kaj perdo de l’ fortoj, kaŭzita de malsano aŭ maljuneco : ''maljunula marasmo''.
<section end="Marasmo"/>
<section begin="Marcipano"/>'''Marcipano'''. Kuko el pistitaj migdaloj kaj sukero.
<section end="Marcipano"/>
<section begin="Marĉo"/>'''Marĉo'''. Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkomponiĝintaj vegetaĵoj.
<section end="Marĉo"/>
<section begin="Marĉandi"/>'''Marĉandi'''. Disputi pri la prezo, por ricevi pli profitajn kondiĉojn : ''Oni ne marĉandas ĉe ni, la prezoj estas fiksitaj''!
<section end="Marĉandi"/>
<section begin="Mardo"/>'''Mardo'''. Tria tago de la semajno : ''La dimanĉon sekvas la lundo kaj mardo''.
<section end="Mardo"/>
<section begin="Margarino"/>'''Margarino'''. Artefarita butero el besta graso : ''Ofte oni falsas la buteron, aldonante al ĝi margarinon''.
<section end="Margarino"/>
<section begin="Marĝeno"/>'''Marĝeno'''. Apudranda libera parto de paĝo (de libro aŭ de kajero).
<section end="Marĝeno"/>
<section begin="Marini"/>'''Marini'''. Konservi en vinagro kun spicaĵoj : ''marini haringojn''.
'''Marinaĵo'''. Marinita manĝaĵo.
<section end="Marini"/>
<section begin="Marioneto"/>'''Marioneto'''. - 1. Pupo kun moveblaj membroj, movata per ŝnuroj aŭ risortoj. - 2. Persono sen karaktero, sen propra volo.
<section end="Marioneto"/>
<section begin="Marko"/>'''Marko'''. Germana monero, valoranta 1 fr. 25 cent.
<section end="Marko"/>
<section begin="Marko"/>'''Marko'''. - 1. Signo, montranta la posedanton de la signita objekto : ''marko sur tolaĵo, komerca marko''. - 2. Objekto kun speciala signo : ''ludmarko, poŝtmarko''.
'''Marki'''. Meti markon sur io : ''marki sian pakaĵon''.
<section end="Marko"/>
<section begin="Markizo"/>'''Markizo'''. Franca nobelo, inter la duko kaj princo.
<section end="Markizo"/>
<section begin="Marmelado"/>'''Marmelado'''. Fruktoj kuiritaj kun sukero en densan substancon.
<section end="Marmelado"/>
<section begin="Marmoro"/>'''Marmoro'''. Malmola kalka ŝtono polurebla, el kiu oni faras plankojn, monumentojn, ŝtupojn, k. t. p.
'''Marmora'''. El marmoro : ''marmora statuo''.
<section end="Marmoro"/>
<section begin="Marmoto"/>'''Marmoto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mambesto el la familio de l’ sciuroj (''Arctomys marmota'').
<section end="Marmoto"/>
<section begin="Marokeno"/>'''Marokeno'''. Delikata ŝafa aŭ kapra kolorita ledo.
<section end="Marokeno"/>
<section begin="Marŝi"/>'''Marŝi'''. Iri per egalaj militistaj paŝoj.
'''Marŝo'''. - 1. Regula militista iro. - 2. Melodio, laŭ kiu oni marŝas.
<section end="Marŝi"/>
<section begin="Marŝalo"/>'''Marŝalo'''. Generalo de la plej alta rango; kortegano de alta rango.
<section end="Marŝalo"/>
<section begin="Marto"/>'''Marto'''. Tria monato de l’ jaro.
<section end="Marto"/>
<section begin="Martelo"/>'''Martelo'''. Fera ilo kun ligna tenilo, por enigi najlojn, forĝi feron, k. t. p.
'''Marteli'''. Bati per martelo.
<section end="Martelo"/>
<section begin="Martiro"/>'''Martiro'''. - 1. Homo, kiu suferis terurajn turmentojn pro sia religia kredo : kristanaj martiroj. - 2. Homo, suferanta turmentojn : malsanulo martiro.
<section end="Martiro"/>
<section begin="Maso"/>'''Maso''' ({{VdE-ml|Fiz}}.). Kvanto da materio de korpo.
<section end="Maso"/>
<section begin="Masaĝo"/>'''Masaĝo'''. Premado, frotado de diversaj partoj de la korpo por kuracaj celoj.
'''Masaĝi'''. Fari masaĝon.
'''Masaĝisto'''. Homo, kies profesio estas masaĝi.
<section end="Masaĝo"/>
<section begin="Masiva"/>'''Masiva'''. Konsistanta el senintermanka substanco, sen malplenaĵoj : ''masiva braceleto''. Komparu : '''{{VdE|Firma}}, {{VdE|Fortika|fortika}}, {{VdE|Solida|solida}}'''.
<section end="Masiva"/>
<section begin="Masko"/>'''Masko'''. Artefarita vizaĝo el pentrita kartono, per kiu oni kovras sian vizaĝon, por fariĝi nerekonebla : ''la maskoj de la karnavalo''.
'''Maski'''. - 1. Surmeti maskon : sin maski. - 2. Kaŝi sub trompa ŝajno : ''maski siajn intencojn''.
'''Senmaskigi'''. - 1. Demeti maskon : sin senmaskigi. - 2. Montri la veran karakteron de iu, kiu sin maskis : ''senmaskigi perfidulon''.
<section end="Masko"/>
<section begin="Masoni"/>'''Masoni'''. Konstrui el brikoj, ŝtonoj, kunigante ilin per mortero : ''masoni muron, masoni domon''.
'''Masonisto'''. Homo, kies profesio estas masoni. Komparu : '''{{VdE|Stuki}}'''.
<section end="Masoni"/>
<section begin="Masto"/>'''Masto'''. Longa ligna peco, sur kiu oni pendigas la velojn.
'''Unu-, du-, trimasta'''. Posedanta unu, du, trimastojn.
<section end="Masto"/>
<section begin="Mastiko"/>'''Mastiko'''. Substanco solida, por ŝtopi truojn, kunigi objektojn.
'''Mastiki'''. Ŝtopi, kunigi per mastiko : ''mastiki fenestran vitron''.
<section end="Mastiko"/>
<section begin="Mastodonto"/>'''Mastodonto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Amerika grandega elefanto de la diluvia epoko (''Mastodon giganteus'').
<section end="Mastodonto"/>
<section begin="Mastro"/>'''Mastro'''. Posedanto kaj ĉefo de domo, de loĝejo, de gastejo : ''La afabla mastro''<section end="Mastro"/><noinclude><references/></noinclude>
bvryuhmihpv84a101kjlq5lwem09pp4
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/110
104
25589
121825
119490
2026-06-01T05:50:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121825
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Mustardo"/>'''Mustardo'''. Spicaĵo el sinapo kaj vinagro.
<section end="Mustardo"/>
<section begin="Mustelo"/>'''Mustelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba mambesto (nomo de la familio) (''Mustela'').
<section end="Mustelo"/>
<section begin="Muŝo"/>'''Muŝo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto el la vico de l’ duflugilaj, grandanombre vivanta en la loĝejoj, staloj. (''Musca''; la plej konata speco — ''Musca domestica'' = hejma muŝo).
<section end="Muŝo"/>
<section begin="Muta"/>'''Muta'''. - 1. Kiu ne posedas la parolkapablon : ''surda kaj muta de la naskiĝo''. - 2. Kiu ne povas paroli de emocio : ''muta de teruro''.
'''Mutigi'''. Fari iun muta.
'''Mutiĝi'''. Fariĝi muta.
'''Mutulo'''. Homo muta.
<section end="Muta"/>
<section begin="Mutualismo"/>'''Mutualismo'''. Sistemo, celanta forigi la profitojn de l’ perantoj kaj entreprenistoj per kompanioj de l’ konsumantoj.
<section end="Mutualismo"/>
<section begin="Muzo"/>'''Muzo'''. Ĉiu el la naŭ grekaj diinoj de la sciencoj aŭ artoj : ''Uranio estis la muzo de l‘ astronomio''.
<section end="Muzo"/>
<section begin="Muzeo"/>'''Muzeo'''. Granda kolekto de sciencaj aŭ artaj objektoj.
<section end="Muzeo"/>
<section begin="Muziko"/>'''Muziko'''. Arto kombini la sonojn en maniero, agrabla por la orelo.
'''Muzika'''. De muziko, kiu rilatas la muzikon : ''muzika instrumento''.
'''Muzikema'''. Kiu amas la muzikon.
'''Muzikisto'''. Homo, kies profesio estas la muziko.
<section end="Muziko"/>
<section begin="Litero N"/>{{f|'''N'''|c|g=150%}}
<section end="Litero N"/>
<section begin="N"/>'''N'''. Fleksio de l’ akuzativo : ''patron, bonajn, min''.
<section end="N"/>
<section begin="Nacio"/>'''Nacio'''. Aro de homoj, loĝantaj la saman teritorion kaj havantaj komunan devenon kaj lingvon.
'''Nacia'''. De nacio, kiu koncernas nacion : ''nacia karaktero, nacia lingvo''.
'''Nacieco'''. Eco, ecoj karakterizantaj nacion.
'''Internacia'''. Komuna por kelke da nacioj, por multaj nacioj : ''internacia juro''.
<section end="Nacio"/>
<section begin="Nadiro"/>'''Nadiro''' ({{VdE-ml|Astr}}.). Punkto de la ĉiela sfero, kiun trafus rekta linio, pasanta de la punkto, kie ni estas, tra la centro de la tero.
<section end="Nadiro"/>
<section begin="Nafto"/>'''Nafto'''. Kruda petrolo, trovata en Kaŭkazo kaj Ameriko.
<section end="Nafto"/>
<section begin="Naftalino"/>'''Naftalino''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Solida karbonhidrato de forta odoro, uzata kontraŭ la tineoj.
<section end="Naftalino"/>
<section begin="Naĝi"/>'''Naĝi'''. Sin movi antaŭen sur aŭ en akvo, en fluidaĵo.
<section end="Naĝi"/>
<section begin="Naiva"/>'''Naiva'''. Kredema kaj malkaŝema, kiel infano.
'''Naive'''. En naiva maniero.
'''Naivulo'''. Homo naiva.
<section end="Naiva"/>
<section begin="Najado"/>'''Najado'''. Greka diino de la akvoj.
<section end="Najado"/>
<section begin="Najbaro"/>'''Najbaro'''. Homo, nacio, loĝanta apude : ''La Hispanoj kaj Portugaloj estas najbaroj''. ''Najbaro, loĝanta en apuda bieno''. ''Najbaro, loĝanta en apuda ĉambro''.
'''Najbara'''. Loĝanta, estanta apude : ''najbara lando''.
<section end="Najbaro"/>
<section begin="Najlo"/>'''Najlo'''. Akrepinta fera aŭ ligna maldika peco, per kiu oni fiksas aŭ sur kiu oni pendigas objektojn.
'''Najli'''. Fiksi per najlo.
'''Najlotirilo'''. Ilo, por eltiri najtojn.
<section end="Najlo"/>
<section begin="Najtingalo"/>'''Najtingalo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Kantobirdo el la familio de l’ turdoj (''Luscinia'').
<section end="Najtingalo"/>
<section begin="Nankeno"/>'''Nankeno'''. Kotona flava teksaĵo.
<section end="Nankeno"/>
<section begin="Napo"/>'''Napo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, kulturata en ĝardenoj (manĝaĵo) kaj kampoj (paŝtaĵo) (''Brassica napus'').
<section end="Napo"/>
<section begin="Narciso"/>'''Narciso''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Bulba vegetaĵo el la familio de l’ amarilidacoj kun belaj bonodoraj blankaj floroj (''Narcissus'').
<section end="Narciso"/>
<section begin="Narkoti"/>'''Narkoti'''. Fari nesentema, dormigi per medikamentoj : ''sin narkoti per la morfino''.
'''Narkotaĵo'''. Narkotanta medikamento.
<section end="Narkoti"/>
<section begin="Narvalo"/>'''Narvalo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mara mambesto el la familio de l’ delfenoj, kun tre longa (2-3 m.) dento de la supera makzelo. (''Monodon monoceros'').
<section end="Narvalo"/>
<section begin="Naso"/>'''Naso'''. Ilo por fiŝkapto, konsistanta el konusforme kunplektitaj vergoj.
<section end="Naso"/>
<section begin="Naski"/>'''Naski'''. - 1. Produkti idon : ''La geedzoj naskis kvin infanojn''. - 2. Kaŭzi : ''naski disputojn, naski malpacon''.
'''Naskiĝi'''. Veni en la mondon (pri ido) : ''Zamenhof naskiĝis en la jaro 1859''.
<section end="Naski"/>
<section begin="Natro"/>'''Natro''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). NaHO. Hidrato de natrio, tre forta alkalio, multe uzata por industriaj celoj.
<section end="Natro"/>
<section begin="Natrio"/>'''Natrio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Na. Ĥemia elemento, alkalia metalo; al ĝiaj saloj apartenas natriklorido.
<section end="Natrio"/>
<section begin="Naturo"/>'''Naturo'''. - 1. Tutaĵo de la objektoj, kiuj efektive ekzistas : ''La tri regnoj de la naturo : la bestoj, la vegetaĵoj kaj la mineraloj''. – 2. Kunnaskitaj ecoj, esencaj ecoj de estaĵo : ''la homa naturo''.
'''Natura'''. Kreita de la naturo, normala, ne artefarita : ''natura floro''.
'''Nature'''. En natura maniero.<section end="Naturo"/><noinclude><references/></noinclude>
9g26c58lc6b3biwfdv0oc1ny8uqaeys
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/96
104
31229
121794
121666
2026-05-31T18:29:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121794
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kvin"/>'''Kvin'''. Kvar plus unu ; 5 : ''La kvin fingroj de la mano''.
<section end="Kvin"/>
<section begin="Kvinto"/>'''Kvinto'''. Tono, kvina de la baza.
<section end="Kvinto"/>
<section begin="Kvintesenco"/>'''Kvintesenco'''. Esenco de esenco; plej koncize esprimita esenco de afero.
<section end="Kvintesenco"/>
<section begin="Kvintiliono"/>'''Kvintiliono'''. Miliono da trilionoj : ''1,000,000,000,000,000,000''.
<section end="Kvintiliono"/>
<section begin="Kvita"/>'''Kvita'''. Nenion ŝuldanta al iu, fininta la kalkulojn kun iu sen ŝuldo : ''Mi ŝuldas al vi ankoraŭ 100 frankojn; post unu monato mi pagos ilin kaj ni estos kvitaj''.
'''Kvitiĝi'''. Fini la kalkulojn kun iu sen ŝuldo : ''kvitiĝi kun iu''.
<section end="Kvita"/>
<section begin="Kvitanco"/>'''Kvitanco'''. Ricevatesto.
'''Kvitanci'''. Doni, skribi kvitancon.
<section end="Kvitanco"/>
<section begin="Litero L"/>{{f|'''L'''|c|g=150%}}
<section end="Litero L"/>
<section begin="La"/>'''La, l''''. Artikolo difinita, uzata kiam oni parolas pri konataj personoj, objektoj, aferoj.
<section end="La"/>
<section begin="Labiatoj"/>'''Labiatoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj, unupetalaj vegetaĵoj : ''mento, salvio''.
<section end="Labiatoj"/>
<section begin="Labirinto"/>'''Labirinto'''. Konstruaĵo, konsistanta el granda nombro da ĉambroj, tiel dismetitaj, ke tre malfacile estas trovila eliron; loko, el kiu malfacile estas trovi eliron : ''La antikva kvartalo de nia urbo estas vera labirinto''.
<section end="Labirinto"/>
<section begin="Labori"/>'''Labori'''. Streĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi celon, por plenumi ion : ''labori en fabriko, labori en oficejo''.
'''Laboro'''. Ago de tiu, kiu laboras : ''Dolĉa estas la ripozo post la laboro''.
'''Laboranto'''. Homo, kiu laboras.
'''Laboristo'''. Homo, kiu sin dungas por laboro.
'''Laborejo'''. Loko, kie oni laboras.
'''Laborema'''. Kiu amas labori.
'''Mallaborema'''. Kiu ne amas labori, maldiligenta.
'''Kunlabori'''. Plenumi komunan laboron kun aliaj personoj : ''kunlabori en gazeto''.
'''Punlaboro'''. Laboro, kiun plenumas kondamnito, kiel punon : ''punlaboro en la minejoj''.
<section end="Labori"/>
<section begin="Laca"/>'''Laca'''. Perdinta de la laboro aŭ maldormo la fortojn kaj la deziron labori : ''laca de la draŝado, de la marŝado, de la nokta diboĉo''.
'''Lacigi'''. Fari iun laca. La rapida laboro baldaŭ lacigas.
'''Laciĝi'''. Fariĝi laca : ''laciĝi de kurado''.
'''Laceco'''. Stato de tiu, kiu estas laca.
'''Nelacigebla'''. Kiu ne laciĝas : ''nelacigebla propagandisto''.
<section end="Laca"/>
<section begin="Lacerto"/>'''Lacerto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Rampulo, kies longa korpo estas kovrita de kornaj skvamoj (''Lacerto'').
<section end="Lacerto"/>
<section begin="Laĉo"/>'''Laĉo'''. Ŝnuro el linaj, kotonaj, silkaj fadenoj, kiun oni traigas tra specialaj truoj por kuntiri korseton, ŝuon k. t. p.
'''Laĉi'''. Kuntiri, ligi per laĉo.
<section end="Laĉo"/>
<section begin="Lado"/>'''Lado'''. Metalo en folioj, precipe stanita fera folio.
<section end="Lado"/>
<section begin="Lafo"/>'''Lafo'''. Fandita, varmega substanco, eliĝanta el la vulkanoj.
<section end="Lafo"/>
<section begin="Lago"/>'''Lago'''. Granda akvujo, ĉirkaŭita de la tero : ''la Ĝeneva lago''.
'''Lageto'''. Malgranda akvujo de senflua akvo, ĉirkaŭita de la tero : ''lageto en ĝardeno''.
<section end="Lago"/>
<section begin="Laguno"/>'''Laguno'''. Apudborda neprofunda parto de maro kun multaj insuletoj, formanta kvazaŭ lagon : ''la lagunoj de Venecio''.
<section end="Laguno"/>
<section begin="Laiko"/>'''Laiko'''. - 1. Homo, kiu ne apartenas al la pastraro. - 2. Homo nekompetenta, nespecialisto.
'''Laika'''. De laiko, kiu koncernas laikon : ''laika edukado''.
<section end="Laiko"/>
<section begin="Lako"/>'''Lako'''. Terebinta aŭ alkohola solvaĵo de rezino, uzata por gardi objektojn de la malsekeco kaj fari ilin brilantaj.
'''Laki'''. Kovri per lako.
'''Laktolo'''. Lakita tolo, Komparu : '''{{VdE|Emajlo}}, {{VdE|Glazuro|glazuro}}, {{VdE|Poluri|poluro}}'''.
<section end="Lako"/>
<section begin="Lakeo"/>'''Lakeo'''. - 1. Hejma servisto ĉe riĉuloj, plej ofte portanta specialan livreon. - 2. Homo tro humila, sen memestimo.
<section end="Lakeo"/>
<section begin="Lakmuso"/>'''Lakmuso'''. Blua farbo ruĝiĝanta de l’ acidoj kaj ree bluiĝanta de l’ alkalioj.
<section end="Lakmuso"/>
<section begin="Lakona"/>'''Lakona'''. Konciza.
'''Lakone'''. En lakona maniero.
'''Lakonismo'''. Maniero paroli koncize.
<section end="Lakona"/>
<section begin="Lakso"/>'''Lakso'''. Ofta eligado de nenormale fluidaj ekskrementoj.
'''Laksi'''. Ofte eligi nenormale fluidajn ekskrementojn.
'''Laksigi'''. Kaŭzi lakson de iu.
'''Laksiga'''. Kaŭzanta lakson : ''La ricina oleo estas la plej populara laksiga rimedo''.
<section end="Lakso"/>
<section begin="Lakto"/>'''Lakto'''. Blanka fluidaĵo, produktata de la inoj de l’ mambestoj por nutri la idojn : ''la bovina lakto''.
'''Lakta'''. El lakto, konsistanta el lakto : ''lakta manĝaĵo, lakta dieto''.
<section end="Lakto"/>
<section begin="Laktuko"/>'''Laktuko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo (salato) el la familio de l’ kompozitoj (''Lactuca'').
<section end="Laktuko"/>
<section begin="Lamo"/>'''Lamo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Remaĉulo el la familio de l’ kameloj (''Auchenia lama'').<section end="Lamo"/><noinclude><references/></noinclude>
r3n01eth9af1qmgj3mwvjn19txhwgkh
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/84
104
37740
121796
121770
2026-05-31T18:49:32Z
Castelobranco
7
*
121796
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kliŝo"/>'''Kliŝo'''. - 1. Fotografia negativo, fiksita sur vifcro, por fari kopiojn. - 2. Metala plato, sur kiu estas reproduktita la presota bildo.
'''Kliŝi'''. Fari kliŝon.
<section end="Kliŝo"/>
<section begin="Kloako"/>'''Kloako'''. Kavo por malpuraĵoj kaj ekskrementoj.
<section end="Kloako"/>
<section begin="Klopodi"/>'''Klopodi'''. Peni sukcesigi, realigi entreprenon : ''klopodi por fondi societon; klopodi ĉe la registaro''.
'''Klopodo'''. Ago de tiu, kiu klopodas.
<section end="Klopodi"/>
<section begin="Kloro"/>'''Kloro''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Ch. Ĥemia elemento, gaso verdete-flava kun forte sufoka odoro, uzata por blankigi teksaĵojn, por desinfekto.
<section end="Kloro"/>
<section begin="Klorofilo"/>'''Klorofilo'''. Verda substanco de la ĉeloj de l’ folioj kaj herboj, asimilanta karbonon.
<section end="Klorofilo"/>
<section begin="Klorozo"/>'''Klorozo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malsano de la sango de maturiĝantaj knabinoj, karakterizata de paleco de la haŭto kaj de manko de l’ fortoj.
<section end="Klorozo"/>
<section begin="Kloŝo"/>'''Kloŝo'''. Vazo, plej ofte vitra, por kovri diversajn objektojn : ''horloĝon, fromaĝon, k''. t. p.
<section end="Kloŝo"/>
<section begin="Klubo"/>'''Klubo - 1'''. Societo por amuzo, por sporto : ''klubo de ŝakludantoj''. - 2. Politika societo.
'''Klubano'''. Membro de klubo.
<section end="Klubo"/>
<section begin="Kluki"/>'''Kluki'''. Eligi sonojn kiel la kokinoj.
<section end="Kluki"/>
<section begin="Kluzo"/>'''Kluzo'''. Akvobaro surkanalo, rivero por konservi la nivelon de la akvo kaj faciligi la navigadon.
<section end="Kluzo"/>
<section begin="Knabo"/>'''Knabo'''. Infano de la vira sekso; junulo.
'''Knabino'''. Infano de la virina sekso; junulino.
<section end="Knabo"/>
<section begin="Knari"/>'''Knari'''. Eligi sonon, kiel tiu de rado, kies akso ne estas ŝmirita per graso.
<section end="Knari"/>
<section begin="Knedi"/>'''Knedi'''. Premi kaj miksi en homogenan mason : ''knedi paston, knedi argilon''.
'''Knedujo'''. Vazo, en kiu oni knedas.
<section end="Knedi"/>
<section begin="Knuto"/>'''Knuto'''. Vipo por kondamnitoj en Rusujo.
<section end="Knuto"/>
<section begin="Koakso"/>'''Koakso'''. Hejtoksidita porhava karbo.
<section end="Koakso"/>
<section begin="Koalicio"/>'''Koalicio'''. Ligo de regnoj, de partioj por komuna agado.
<section end="Koalicio"/>
<section begin="Kobalto"/>'''Kobalto''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Co. Ĥemia elemento, blanka ruĝeta metalo kun forta brilo, uzata por la produktado de farboj.
<section end="Kobalto"/>
<section begin="Koboldo"/>'''Koboldo'''. Fabela estaĵo — spirito de la montoj, gardanta iliajn trezorojn.
<section end="Koboldo"/>
<section begin="Koĉenilo"/>'''Koĉenilo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto el la vico de la egalflugilaj, el kiu oni ekstraktas la karminon (''Coccus cacti'').
<section end="Koĉenilo"/>
<section begin="Kodo"/>'''Kodo'''. Leĝaro : ''civila kodo, komerca kodo''.
<section end="Kodo"/>
<section begin="Kodicilo"/>'''Kodicilo'''. Aldono, kompletigo de testamento.
<section end="Kodicilo"/>
<section begin="Koeficiento"/>'''Koeficiento'''. Nombro, metita antaŭ algebra kvanto kaj ĝin multiplikanta : ''2ab''.
<section end="Koeficiento"/>
<section begin="Kofro"/>'''Kofro'''. Fermebla vojaĝa kesto. Komparu : '''{{VdE|Valizo}}'''.
<section end="Kofro"/>
<section begin="Koheri"/>'''Koheri'''. Kuniĝi, altiri unu alian (molekuloj).
<section end="Koheri"/>
<section begin="Koincidi"/>'''Koincidi'''. Okazi en la sama tempo : ''La organiza komitato zorgis, ke la specialistaj kunvenoj ne koincidu''.
<section end="Koincidi"/>
<section begin="Kojno"/>'''Kojno'''. - 1. Ligna aŭ mefala peco, dika ĉe unu ekstremo, iom post iom maldikiĝanta, kun akra rando ĉe la alia ekstremo, uzata por fendi. - 2. Kojnforma objekto.
<section end="Kojno"/>
<section begin="Koko"/>'''Koko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Korta birdo kun bongusta viando; la inoj metas bongustajn ovojn (''Gallus domesticus'').
<section end="Koko"/>
<section begin="Kokardo"/>'''Kokardo'''. Fantazia banto el rubando, el tuko, portata kiel ornamo.
<section end="Kokardo"/>
<section begin="Kokcinelo"/>'''Kokcinelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto el la vico de la koleopteroj kun duonsfera korpo (''Coccinella'').
<section end="Kokcinelo"/>
<section begin="Koketi"/>'''Koketi'''. Peni plaĉi, allogi, precipe personon de alia sekso, per sia eksteraĵo kaj konduto : ''Vane ŝi koketis la malvarman junulon''.
'''Koketa'''. Kiu koketas.
'''Kokete'''. En koketa maniero.
'''Koketeco'''. Eco de tiu, kiu estas koketa.
<section end="Koketi"/>
<section begin="Kokluŝo"/>'''Kokluŝo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Infekta malsano de l’ infanoj, karakterizata de konvulsia tuso.
<section end="Kokluŝo"/>
<section begin="Kokono"/>'''Kokono''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Larvo de silka raŭpo kaj de aliaj insektoj, ĉirkaŭvolvita per la propraj fadenoj.
<section end="Kokono"/>
<section begin="Kokoso"/>'''Kokoso''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Grandega nukso de la kokosarbo.
'''Kokosarbo'''. Alta arbo el la familio de l’ palmoj (''Cocos nucifera'').
<section end="Kokoso"/>
<section begin="Kokso"/>'''Kokso''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Parto de l’ korpo, kie la femuro kuniĝas kun la trunko.
<section end="Kokso"/>
<section begin="Kolo"/>'''Kolo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). - 1. Parto de la korpo, kuniganta la kapon kun la trunko : ''La ĝirafo havas tre longan kolon''. - 2. Longa, mallarĝa kolsimila parto de objekto : ''la kolo de botelo''.
'''Kolumo'''. Parto de vesto, ĉirkaŭanta la kolon : ''kolumo de ĉemizo, de surtuto''.
<section end="Kolo"/>
<section begin="Kolbaso"/>'''Kolbaso'''. Besta intesto, plenigita per hakita, spicita viando.
'''Kolbaseto'''. Mallonga kaj mallarĝa kolbaso.
<section end="Kolbaso"/>
<section begin="Kolego"/>'''Kolego'''. Kune studanta, kune laboranta : ''kolego de liceo, de universitato, de ofico''.
'''Kolege'''. Kiel kolego, amike.
<section end="Kolego"/>
<section begin="Kolegio"/>'''Kolegio'''. - 1. Aro de personoj samrangaj, kune plenumantaj oficon : ''kolegio de kardinaloj''. - 2. Supera lernejo : ''la kolegioj de Kembriĝo''.<section end="Kolegio"/><noinclude><references/></noinclude>
pe6p0l0cfysouk44if5euzpj9njichy
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/94
104
37748
121792
121665
2026-05-31T17:47:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121792
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kuliso"/>'''Kuliso'''. Pentrita movebla flanka parto sur la scenejo : ''post la kulisoj'' = kaŝe.
<section end="Kuliso"/>
<section begin="Kulpa"/>'''Kulpa'''. Plenuminta krimon, malbonan faron, eraron : ''La kuracisto ne estis kulpa pri la morto de la malsanulo aŭ ke la malsanulo mortis''.
'''Kulpulo'''. Homo kulpa.
'''Kulpo'''. Malrespekto de leĝo aŭ devo de tiu, kiu estas kulpa.
'''Kulpigi'''. Proklami iun kulpa : ''kulpigi iun pri io''.
'''Kulpigito'''. Persono kulpigita, precipe juĝe kulpigita.
'''Senkulpa'''. Ne kulpa.
'''Senkulpigi'''. Proklami iun senkulpa.
<section end="Kulpa"/>
<section begin="Kulto"/>'''Kulto'''. Alta respekto al Dio, al forte amataj, ŝatataj personoj; religio; religiaj ceremonioj : ''la katolika kulto''. ''Li sentas veran kulton al sia edzino''.
<section end="Kulto"/>
<section begin="Kulturi"/>'''Kulturi'''. - 1. Plenumi la laborojn, kiuj faras la teron fruktodona : ''kulturi kampon''. - 2. Civilizi : ''kulturita nacio''.
'''Kulturo'''. Civilizacio.
<section end="Kulturi"/>
<section begin="Kumino"/>'''Kumino''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l’ umbeliferoj, kies semoj estas uzataj kiel spicaĵo (''Carum carvi'').
<section end="Kumino"/>
<section begin="Kun"/>'''Kun'''. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata : ''a'') Akompano, samtempeco : ''Iru kun mi''. ''Mi venis kun ĉiuj aliaj''. ''b'') Maniero : ''akcepti iun kun malfermitaj brakoj''. - 2. Prefikso, esprimanta akompanon, samtempecon; agon per kiu el du aŭ kelke da objektoj oni faras unu : ''kunveni, kunkudri, kunigi''.
'''Kune'''. En la sama tempo, akompanante unu alian : ''Ni kune faru la laboron''.
<section end="Kun"/>
<section begin="Kuniklo"/>'''Kuniklo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mambesto el la familio de la leporoj (''Lepus cuniculus'').
<section end="Kuniklo"/>
<section begin="Kupo"/>'''Kupo'''. Malgranda vazo, kiun oni almetas al la haŭto, maldensiginte la aeron per bruligo de alkoholo, por kaŭzi lokan sangalfluon : ''La kupoj estas preskaŭ ne uzataj en la moderna medicino''.
<section end="Kupo"/>
<section begin="Kupeo"/>'''Kupeo'''. Parto de vagono, apartigita de la aliaj, kun aparta pordo : ''kupeo por la fumantoj, kupeo por la sinjorinoj''.
<section end="Kupeo"/>
<section begin="Kupolo"/>'''Kupolo'''. Duongloba supro de konstruaĵo.
<section end="Kupolo"/>
<section begin="Kupono"/>'''Kupono'''. Dokumento ĉe akcioj aŭ obligacioj, post prezento de kiu oni ricevas la procentojn.
<section end="Kupono"/>
<section begin="Kupro"/>'''Kupro''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Cu. Ĥemia elemento, brune ruĝa peza metalo uzata por plej diversaj objektoj : ''tuboj, moneroj, en kunfandaĵoj kun stano (bronzo) kun zinko (latuno)''.
<section end="Kupro"/>
<section begin="Kupuliferoj"/>'''Kupuliferoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : ''fago, kverko, kaŝtano''.
<section end="Kupuliferoj"/>
<section begin="Kuri"/>'''Kuri'''. Rapide sin movi per la piedoj : ''La homo ne kuras tiel rapide, kiel la ĉevalo''.
'''Alkuri'''. Kuri al io kaj ĝin atingi : ''alkuri al la urbo''.
'''Forkuri'''. Kuri for de io kaj ĝin forlasi : ''forkuri el la malliberejo''.
<section end="Kuri"/>
<section begin="Kuraci"/>'''Kuraci'''. Fari tion, kio estas necesa por resanigi malsanulon : ''Oni ne devas kuraci sole per medikamentoj''.
'''Kuracato'''. Persono, kiun oni kuracas.
'''Kuracisto'''. Homo, kies profesio estas kuraci.
<section end="Kuraci"/>
<section begin="Kuraĝa"/>'''Kuraĝa'''. Ne perdanta la trankvilon, ne timanta dum danĝero : ''kuraĝa soldato, kuraĝa ĥirurgo''.
'''Kuraĝo'''. Stato de animo de tiu, kiu estas kuraĝa.
'''Kuraĝi'''. Havi Ia kuraĝon : ''La knabo ne kuraĝis peti la patron''.
'''Kuraĝigi'''. Inspiri al iu kuraĝon, fari iun kuraĝa : ''La aplaŭdoj kuraĝigis la timeman oratoron''.
'''Kuraĝiĝi'''. Fariĝi kuraĝa : ''Post la unua venko la junaj soldatoj kuraĝiĝis''.
'''Kuraĝulo'''. Homo kuraĝa.
'''Kuraĝe'''. En kuraĝa maniero : ''« Kuraĝe! » — ekkriis la generalo''.
'''Malkuraĝa'''. Maltrankvila, timanta dum danĝero.
'''Senkuraĝa'''. Nekuraĝa.
'''Senkuraĝigi'''. Senigi iun de kuraĝo.
'''Rekuraĝigi'''. Inspiri kuraĝon al persono, kiu ĝin perdis; ree fari iun kuraĝa.
<section end="Kuraĝa"/>
<section begin="Kuratoro"/>'''Kuratoro'''. Persono jure nomita, por gardi la havon de neplenaĝa orfo, de iu ne posedanta la personajn rajtojn : ''kuratoro de infano, de idioto''.
<section end="Kuratoro"/>
<section begin="Kurba"/>'''Kurba'''. Nerekta kaj ne konsistanta el rektaj partoj : ''La linio povas esti rekta (la plej mallonga vojo inter du punktoj), kurba aŭ rompita''.
'''Kurbeco'''. Eco de tio, kio estas kurba.
'''Kurbigi'''. Fari ion kurba : ''La aĝo kurbigas''.
'''Kurbiĝi'''. Fariĝi kurba.
<section end="Kurba"/>
<section begin="Kurio"/>'''Kurio'''. - 1. Ĉiu el la klasoj, en kiujn estis dividitaj la eminentaj gentoj de la antikva Romo. - 2. Papa kortego kaj kolegio de la kardinaloj.
<section end="Kurio"/>
<section begin="Kuriero"/>'''Kuriero'''. Homo, kies okupo estas porti korespondaĵojn.
<section end="Kuriero"/>
<section begin="Kurioza"/>'''Kurioza'''. Interesa per sia malofteco, eksterordinareco.
<section end="Kurioza"/>
<section begin="Kurso"/>'''Kurso'''. - 1. Meza valoro de akcioj, kambioj, eksterlanda mono, notata ĉiutage en la borso : ''alta, malalta kurso; kurso leviĝas, falas''. - 2. Sistema instruo de scienco, arto, metio : ''kurso de la itala lingvo, kurso de la naĝarto''.
<section end="Kurso"/>
<section begin="Kursivo"/>'''Kursivo'''. Klinitaj presliteroj, similantaj la skribliterojn : ''Ĉiuj ekzemploj en nia vortaro estas presitaj per la kursivo''.
'''Kursiva'''. Havanta la formon de l’ kursivo.
'''Kursive'''. Per kursivo.
<section end="Kursivo"/>
<section begin="Kurtaĝo"/>'''Kurtaĝo'''. Pago al makleristo. <section end="Kurtaĝo"/><noinclude><references/></noinclude>
9vxov8qrenqewf0y4n9eludkd21vinw
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/95
104
37749
121793
119431
2026-05-31T18:10:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121793
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Kurteno"/>'''Kurteno'''. Pendanta tuko por ŝirmi de la lumo, por kaŝi ion : ''litkurteno, pordokurteno''.
<section end="Kurteno"/>
<section begin="Kuseno"/>'''Kuseno'''. Sako, plenigita per molaj objektoj (anseraj plumoj, haregoj k. t. p.) : ''kapkuseno, litkuseno''.
<section end="Kuseno"/>
<section begin="Kuŝi"/>'''Kuŝi'''. Resti horizontale sur sia plej granda supraĵo : ''kuŝi en lito, kuŝi sur kanapo, sur la tero''.
'''Kuŝejo'''. Loko, kie oni kuŝas.
'''Kuŝigi'''. Meti ion tiel, ke ĝi kuŝu : ''kuŝigi infanon en lulilo''.
'''Kuŝiĝi'''. Fariĝi kuŝanta : ''kuŝiĝi sur pajlo''.
<section end="Kuŝi"/>
<section begin="Kutimo"/>'''Kutimo'''. Emo, inklino, akirita per ofta ripetado aŭ uzado : ''Interrompi la kontraŭulon dum la diskuto estas malbona kutimo''.
'''Kutimi'''. Akiri kutimon : ''La ĉevalo jam preskaŭ kutimis ne manĝi, sed bedaŭrinde ĝi mortis''.
'''Kutima'''. Bazita sur kutimo, ordinara.
'''Kutimigi'''. Kaŭzi ies kutimon : ''kutimigi infanon al akurateco''.
<section end="Kutimo"/>
<section begin="Kutro"/>'''Kutro'''. Rapida unumasta ŝipo.
<section end="Kutro"/>
<section begin="Kuvo"/>'''Kuvo'''. Granda vazo por diversaj hejmaj uzoj : ''lavkuvo, bankuvo''.
<section end="Kuvo"/>
<section begin="Kuzo"/>'''Kuzo'''. Filo de frato aŭ de fratino de unu el la gepatroj.
'''Kuzino'''. Filino de frato aŭ de fratino de unu el la gepatroj.
<section end="Kuzo"/>
<section begin="Kvadranto"/>'''Kvadranto''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Kvarono de rondo.
<section end="Kvadranto"/>
<section begin="Kvadrato"/>'''Kvadrato'''. - 1. Ortangula kvarangulo, kies ĉiuj flankoj estas egalaj. - 2. Dua potenco : ''a{{sup|2}} estas la kvadrato de a''.
'''Kvadrata'''. Kiu havas la formon de kvadrato; de la dua potenco : ''kvadrata folio, kvadrata ekvacio''.
<section end="Kvadrato"/>
<section begin="Kvadraturo"/>'''Kvadraturo''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Desegno de kvadrato, egalsurfaca kun donita figuro.
<section end="Kvadraturo"/>
<section begin="Kvadrigo"/>'''Kvadrigo'''. Ĉaro de la antikvaj Romanoj, al kiu oni jungis kvar ĉevalojn : ''blankĉevala kvadrigo de triumfanto''.
<section end="Kvadrigo"/>
<section begin="Kvadrilo"/>'''Kvadrilo'''. Franca danco, internacie konata, en kiu du vicoj, konsistantaj el paroj, dancas unu kontraŭ la alia : ''La kvadrilo konsistas el ses figuroj''.
<section end="Kvadrilo"/>
<section begin="Kvadriliono"/>'''Kvadriliono'''. Milo da trilionoj : ''1,000,000,000,000,000''.
<section end="Kvadriliono"/>
<section begin="Kvaki"/>'''Kvaki'''. Eligi sonojn, kiel tiu de l’ ranoj.
<section end="Kvaki"/>
<section begin="Kvakero"/>'''Kvakero'''. Ano de protestanta sekto, karakterizata de sobraj moroj, disvastigita en Anglujo kaj Ameriko.
<section end="Kvakero"/>
<section begin="Kvalifiki"/>'''Kvalifiki'''. Determini, al kia kategorio devas io aŭ iu aparteni : ''kvalifiki en la gvardion''.
<section end="Kvalifiki"/>
<section begin="Kvalito"/>'''Kvalito'''. – 1. Tio, kio faras, ke persono aŭ objekto estas tia, kaj ne alia : ''posedi ĉiujn kvalitojn de bona oratoro''. - 2. Grado de eco : ''tolo de plej alta kvalito''.
<section end="Kvalito"/>
<section begin="Kvankam"/>'''Kvankam'''. Ceda konjunkcio = malgraŭ tio, ke : ''Kvankam ŝi estas riĉa, ŝi vestas sin tre simple''.
<section end="Kvankam"/>
<section begin="Kvanto"/>'''Kvanto'''. Eco, dank' al kiu objekto povas esti kalkulita, mezurita; grandeco, nombro : ''La kvanto de la idolistoj estas granda en Afriko''. La kvalito estas pli grava, ol la kvanto.
<section end="Kvanto"/>
<section begin="Kvar"/>'''Kvar'''. Dufoje du; 4 : ''La kvar sezonoj''.
'''Kvara'''. Kiu okupas lokon, signitan per la nombro kvar; kiu sekvas tri : ''kvara vico, kvara volumo''.
'''Kvarfoje'''. Kvar fojojn.
'''Kvarobla'''. Kvarfoje pli granda : ''kvarobla prezo''.
'''Kvarobligi'''. Fari ion kvarfoje pli granda : ''kvarobligi la amplekson de revuo''.
'''Kvarobliĝi'''. Fariĝi kvarfoje pli granda : ''Dum unu jaro la kvanto de l’ societanoj kvarobliĝis''.
'''Kvarono'''. Ĉiu el la kvar egalaj partoj, en kiujn estas dividita tuto : ''kvarono da horo = 15 minutoj''.
'''Kvarope'''. Kune kvar (pri personoj) : ''promeni kvarope''.
<section end="Kvar"/>
<section begin="Kvaranteno"/>'''Kvaranteno'''. Restado pli aŭ malpli longa, kiun devas fari en izolita loko la personoj kaj bestoj, venantaj de infektita lando : ''kvaranteno kontraŭ la pesto''.
<section end="Kvaranteno"/>
<section begin="Kvarco"/>'''Kvarco''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Mineralo, konsistanta el pura siliko.
<section end="Kvarco"/>
<section begin="Kvarto"/>'''Kvarto'''. Tono, kvara de la baza.
<section end="Kvarto"/>
<section begin="Kvartalo"/>'''Kvartalo'''. Parto de urbo : ''La Latina kvartalo en Parizo estas loĝata de studentoj''.
<section end="Kvartalo"/>
<section begin="Kvarteto"/>'''Kvarteto'''. - 1. Muzika verko por kvar voĉoj aŭ por kvar instrumentoj. - 2. Personoj, kiuj ludas tian verkon.
<section end="Kvarteto"/>
<section begin="Kvasto"/>'''Kvasto'''. Ornamaĵo de mebloj, de vestoj, en formo de ronda peniko.
<section end="Kvasto"/>
<section begin="Kvazaŭ"/>'''Kvazaŭ'''. Prepozicio kun la senco : ''kiel se : Li parolas kvazaŭ pastro = kiel se li estus pastro''.
<section end="Kvazaŭ"/>
<section begin="Kvestoro"/>'''Kvestoro'''. Oficisto de la trezorejo. en la antikva Romo.
<section end="Kvestoro"/>
<section begin="Kverko"/>'''Kverko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de l’ kupuliferoj : ĝia ligno, tre fortika, estas uzata por mebloj, plankoj (''Quercus'').
<section end="Kverko"/>
<section begin="Kvieta"/>'''Kvieta'''. Nekolerema, nefacile incitebla, nepasia, pacema : ''kvieta karaktero, kvieta besto''.
'''Kvieto'''. '''Kvieteco'''. Stato de tio, kio estas kvieta.
'''Kvietigi'''. Fari iun kvieta : ''kvietigi homon, sovaĝan beston, doloron''.
'''Kvietiĝi'''. Fariĝi kvieta.
'''Kvietigisto'''. <ref>nun : domptisto?</ref> Homo, kies specialo estas kvietigi la sovaĝajn bestojn''. Komparu : '''{{VdE|Milda}}, {{VdE|Trankvila|trankvila}}, {{VdE|Serena|serena}}'''.<section end="Kvieta"/><noinclude><references/></noinclude>
86x55mizk8jenkzqfbhkiuxe4orgkxm
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/97
104
37751
121797
119478
2026-05-31T18:50:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121797
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Lama"/>'''Lama'''. Malhelpata en la paŝado kaŭze de kripleco de piedo : ''Antaŭ unu jaro li falis de la tegmento kaj de tiu tempo li estas lama''.
'''Lamulo'''. Homo lama.
'''Lami'''. Esti lama, iri kiel lama.
'''Lamigi'''. Fari iun lama : ''La kanona kuglo lamigis la soldaton''.
'''Lambastono'''. Bastono, sur kiu sin apogas la lamulo.
<section end="Lama"/>
<section begin="Lamao"/>'''Lamao'''. Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj.
<section end="Lamao"/>
<section begin="Lamaismo"/>'''Lamaismo'''. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj.
<section end="Lamaismo"/>
<section begin="Lameno"/>'''Lameno'''. Plata, tre maldika peco.
<section end="Lameno"/>
<section begin="Lampo"/>'''Lampo'''. Vazo kun meĉo kaj bruligebla fluidaĵo, por lumigi : ''petrola lampo''.
<section end="Lampo"/>
<section begin="Lano"/>'''Lano'''. Molaj, krispaj haroj de kelkaj bestoj, precipe de la ŝafoj.
'''Lana'''. El lano : ''lana teksaĵo''.
<section end="Lano"/>
<section begin="Lanco"/>'''Lanco'''. Batalilo, konsistanta el ligna stango kun akra pinto.
<section end="Lanco"/>
<section begin="Lanceto"/>'''Lanceto'''. Ambaŭakra kunmetebla ĥirurgia tranĉilo.
<section end="Lanceto"/>
<section begin="Lando"/>'''Lando'''. Granda limigita parto de la tero, prezentanta apartan tuton laŭ la loĝantaro aŭ laŭ la politika vidpunkto : ''En niaj kongresoj partoprenas reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj''.
'''Alilando'''. Eksterlando.
'''Fremdlando'''. Ne nia lando.
'''Alilanda'''. Eksterlanda.
'''Fremdlanda'''. De alia lando, venanta de alia lando : ''fremdlanda gasto, alilanda komercaĵo''.
'''Hejmlando'''. Patrujo.
'''Aliland-, Eksterland-, Fremdlandano'''. Loĝanto, civitano de alia lando.
'''Samlandano'''. Loĝanto, civitano de la sama lando. Komparu : '''{{VdE|Regno}}, {{VdE|Ŝtato|ŝtato}}'''.
<section end="Lando"/>
<section begin="Lango"/>'''Lango'''. Muskula organo en la buŝo, por manĝi kaj paroli.
<section end="Lango"/>
<section begin="Lantano"/>'''Lantano''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). La. Ĥemia elemento, malofta metalo.
<section end="Lantano"/>
<section begin="Lanterno"/>'''Lanterno'''. Skatolo kun travideblaj partoj, en kiun oni metas lumigantan objekton (kandelon, lampon) por ĝin gardi de la vento.
<section end="Lanterno"/>
<section begin="Lanugo"/>'''Lanugo'''. Delikataj maldikaj plumoj de junaj birdoj.
<section end="Lanugo"/>
<section begin="Lapiso"/>'''Lapiso'''. Nitrato de arĝento, uzata en la medicino : ''La lapison oni nomas ankaŭ infera ŝtono''.
<section end="Lapiso"/>
<section begin="Lardo"/>'''Lardo'''. Graso, formanta tavolon sur la ripoj de bestoj, precipe de porkoj.
'''Lardi'''. Trapiki viandon per pecoj de lardo. Komparu : '''{{VdE|Graso}}, {{VdE|Sebo|sebo}}'''.
<section end="Lardo"/>
<section begin="Larĝa"/>'''Larĝa'''. Granda en la transversa direkto : ''larĝa strato, larĝa rivero''.
'''Larĝeco'''. Eco de tio, kio estas larĝa.
'''Laŭlarĝe'''. Transverse.
'''Larĝigi'''. Fari ion larĝa.
'''Plilarĝigi'''. Fari ion pli larĝa.
'''Larĝiĝi'''. Fariĝi larĝa.
'''Plilarĝiĝi'''. Fariĝi pii larĝa.
'''Mallarĝa'''. Malgranda en la transversa direkto.
<section end="Larĝa"/>
<section begin="Lariko"/>'''Lariko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de l’ koniferoj, la sola perdanta ĉiuvintre la pinglojn; ĝia ligno estas uzata por ŝipoj, subakvaj konstruaĵoj (Larix).
<section end="Lariko"/>
<section begin="Laringo"/>'''Laringo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Supera parto de la spira kanalo, organo de la voĉo.
<section end="Laringo"/>
<section begin="Larmo"/>'''Larmo'''. Guto de akvosimila fluidaĵo, kiun eligas ploranta okulo.
'''Larmi'''. Plori, verŝi larmojn.
<section end="Larmo"/>
<section begin="Larvo"/>'''Larvo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Formo de insekto post ĝia eliro el la ovo. Komparu : '''{{VdE|Kokono}}, {{VdE|Raŭpo|raŭpo}}'''.
<section end="Larvo"/>
<section begin="Lasi"/>'''Lasi'''. - 1. Ne teni plu, ne preni kun si : ''lasi la bastonon en la antaŭĉambro; lasi la ombrelon kaj preni la bastonon''. - 2. Ne malhelpi, ne kontraŭstari, permesi : ''Lasu nin paroli''.
'''Ellasi'''. Lasi ion eliri : ''ellasi beston el la kaĝo''.
'''Enlasi'''. Lasi iun eniri : ''enlasi hundon en la ĉambron''.
'''Postlasi'''. Lasi post si.
'''Preterlasi'''. Lasi iun preteriri; ne preni pasante.
'''Tralasi'''. Lasi iun trairi.
<section end="Lasi"/>
<section begin="Lasta"/>'''Lasta'''. Kiu venas post ĉiuj aliaj : ''lasta en la vico, lasta gasto, lasta jaro''.
'''Antaŭlasta'''. Kiu venas antaŭ la lasta : ''En Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo''.
'''Lastfoje'''. Lastan fojon.
<section end="Lasta"/>
<section begin="Lato"/>'''Lato'''. Longa, mallarĝa kaj maldika peco de ligno, uzata en la konstruado.
<section end="Lato"/>
<section begin="Latero"/>'''Latero''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Flanko de angulo.
<section end="Latero"/>
<section begin="Latina"/>'''Latina'''. Antikva romana (precipe pri la lingvo) : ''La latina gramatiko estas tre malfacila''.
<section end="Latina"/>
<section begin="Latinismo"/>'''Latinismo'''. Esprimo propra al la latina lingvo : ''« Mi scias ilin esti bravajn », anstataŭ: Mi scias, ke ili estas bravaj''.
<section end="Latinismo"/>
<section begin="Latuno"/>'''Latuno'''. Flava metalo, miksaĵo de kupro kaj zinko.
<section end="Latuno"/>
<section begin="Laŭ"/>'''Laŭ'''. Prepozicio kun la senco : ''konforme al : laŭ opinio, laŭ modelo''.
<section end="Laŭ"/>
<section begin="Laŭbo"/>'''Laŭbo'''. Malgranda simpla ĝardena konstruaĵo, ordinare kovrita de vegetaĵoj.
<section end="Laŭbo"/>
<section begin="Laŭdi"/>'''Laŭdi'''. Esprimi aproban, favoran opinion pri io : ''laŭdi homon, laŭdi agon''.
'''Laŭdo'''. Vortoj de tiu, kiu laŭdas.
'''Laŭdinda'''. Kiu meritas laŭdon : ''laŭdinda modesteco''.
'''Mallaŭdi'''. Esprimi malaproban opinion.
'''Mallaŭdo'''. Vortoj de tiu, kiu mallaŭdas.
<section end="Laŭdi"/>
<section begin="Laŭnteniso"/>'''Laŭnteniso'''. Ludo de du aŭ kvar personoj per pilko, kiun oni traĵetas trans reton.<section end="Laŭnteniso"/><noinclude><references/></noinclude>
q55hb22g1o3am70azt620ku5tfo53wx
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/98
104
37752
121814
121667
2026-05-31T19:11:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121814
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Laŭro"/>'''Laŭro'''. - 1. ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo kun ĉiam verdaj folioj, el la samnoma familio (''Laurus nobilis''). - 2. Simbolo de triumfo, de sukceso.
<section end="Laŭro"/>
<section begin="Laŭreato"/>'''Laŭreato'''. Kiu ricevis laŭran kronon, kiel signon de venko; venkinto en konkurso.
<section end="Laŭreato"/>
<section begin="Laŭta"/>'''Laŭta'''. Facile, malproksime aŭdebla : ''laŭta voĉo, laŭta parolado''.
'''Laŭte'''. En laŭta maniero.
'''Laŭteco'''. Eco de tio kio estas laŭta.
'''Laŭtigi'''. Plilaŭtigi. Fari ion laŭta, pli laŭta.
'''Mallaŭta'''. Malfacile, apenaŭ aŭdebla.
'''Mallaŭte'''. En mallaŭta maniero.
<section end="Laŭta"/>
<section begin="Lavi"/>'''Lavi'''. Purigi per akvo : ''lavi tolaĵon, lavi glason, sin lavi''.
'''Lavistino'''. Virino, kies profesio estas lavi tolaĵon.
'''Lavejo'''. Loko, kie oni lavas tolaĵon.
<section end="Lavi"/>
<section begin="Lavango"/>'''Lavango'''. Granda amaso da neĝo, glitfalanta de monto.
<section end="Lavango"/>
<section begin="Lavendo"/>'''Lavendo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto el la familio de l’ lipofloroj, kies floroj estas uzataj en la fabrikado de parfumoj (''Lavandula'').
<section end="Lavendo"/>
<section begin="Lazuro"/>'''Lazuro'''. Blua koloro de la ĉielo, de la maro.
'''Lazura'''. Havanta la koloron de la ĉielo.
<section end="Lazuro"/>
<section begin="Leciono"/>'''Leciono'''. Tio, kion la instruisto instruas al la lernanto : ''Esperanto en dek lecionoj''. ''Preni lecionojn, doni lecionojn''.
<section end="Leciono"/>
<section begin="Ledo"/>'''Ledo'''. Tanita felo : ''El ledo oni faras monujojn, bindaĵojn k. t. p.''
'''Leda'''. El ledo : ''leda paperujo''. Komparu : '''{{VdE|Felo}}, {{VdE|Haŭto|haŭto}}, {{VdE|Pelto|pelto}}'''.
<section end="Ledo"/>
<section begin="Legi"/>'''Legi'''. Rigardi ion, kio estas skribita aŭ presita kaj elparoli ĝin voĉe aŭ spirite : ''legi libron, voĉe legi''.
'''Legado'''. Ago de tiu, kiu legas.
'''Leganto'''. Persono, kiu legas.
'''Legisto'''. Homo, kies okupo estas laŭte legi al aliaj : ''legisto de blinda maljunulo''.
'''Legema'''. Kiu amas legi : ''legema infano''.
'''Tralegi'''. Legi ion de la komenco ĝis la fino.
'''Legebla'''. Kiu povas esti legata, facile legata : ''legebla letero''.
'''Leginda'''. Kiu meritas esti legata : ''leginda verko''.
<section end="Legi"/>
<section begin="Legato"/>'''Legato'''. Papa ambasadoro.
<section end="Legato"/>
<section begin="Legendo"/>'''Legendo'''. - 1. Rakonto el la vivo de sanktulo. - 2. Historia rakonto, en kiu la faktoj estas intermiksitaj kun nekredeblaj, miraklaj elpensaĵoj. Komparu : '''{{VdE|Fablo}}, {{VdE|Fabelo|fabelo}}'''.
<section end="Legendo"/>
<section begin="Legio"/>'''Legio'''. Militista taĉmento ĉe Romanoj, konsistanta el ĉirkaŭ 6,000 soldatoj.
<section end="Legio"/>
<section begin="Legitimi"/>'''Legitimi'''. Pruvi la samecon de persono, la aŭtentikecon de dokumento : ''sin legitimi per la pasporto''.
<section end="Legitimi"/>
<section begin="Legomo"/>'''Legomo'''. Vegetaĵo, uzata por manĝi : ''brasiko, terpomoj''.
<section end="Legomo"/>
<section begin="Leĝo"/>'''Leĝo'''. - 1. Deviga regulo por la regnanoj, proklamita de la ŝtato : ''severa leĝo kontraŭ la mortigo''. - 2. Nepra kondiĉo, nepra sekvo, devenanta de la naturo de la objekto : ''la leĝoj de la naturo''.
'''Leĝa'''. Koncernanta leĝon.
'''Leĝforta'''. Deviga, kiel leĝo : ''leĝforta decido''.
'''Leĝdoni'''. Redakti kaj proklami leĝojn.
'''Leĝoscienco'''. Scienco pri la leĝoj. Komparu : '''{{VdE|Juro}}, {{VdE|Rajto|rajto}}'''.
<section end="Leĝo"/>
<section begin="Leki"/>'''Leki'''. Tuŝi per la lango : ''La hundo lekas la manon de sia sinjoro''. ''La infano lekas bombonon''.
<section end="Leki"/>
<section begin="Lekanto"/>'''Lekanto''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Multjara herbo el la familio de l’ kompozitoj kun malgrandaj floroj (''Bellis perennis'').
<section end="Lekanto"/>
<section begin="Leksikono"/>'''Leksikono'''. Vortaro.
<section end="Leksikono"/>
<section begin="Lenso"/>'''Lenso'''. Rondforma optika vitro.
<section end="Lenso"/>
<section begin="Lento"/>'''Lento''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la fabacoj, kies semoj estas manĝeblaj (''Ervum lens'').
<section end="Lento"/>
<section begin="Lentugo"/>'''Lentugo'''. Flavruĝa makulo de la haŭto de l’ vizaĝo aŭ de la manoj.
<section end="Lentugo"/>
<section begin="Leono"/>'''Leono''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Granda raba besto el la familio de l’ katoj, la reĝo de la bestoj (''Felis leo'').
<section end="Leono"/>
<section begin="Leontodo"/>'''Leontodo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l‘ kompozitoj (''Leontodon'').
<section end="Leontodo"/>
<section begin="Leopardo"/>'''Leopardo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Afrika raba besto de la familio de l’ katoj, kun nigraj makuloj (''Felis pardus'').
<section end="Leopardo"/>
<section begin="Leporo"/>'''Leporo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mambesto manĝebla el la vico de l’ mordantoj (''Lepus'').
<section end="Leporo"/>
<section begin="Lepro"/>'''Lepro''' ({{VdE-ml|Med}}.). Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen kaj karakterizata de progresantaj ulceroj aŭ de nesentemo kaj gangreno de la membroj.
'''Leprulo'''. Homo, malsana je la lepro.
<section end="Lepro"/>
<section begin="Lerni"/>'''Lerni'''. Akiri sciojn en scienco, arto, metio k. t. p. : ''lerni la aritmetikon, lerni la pentrarton, lerni glitkuri''.
'''Lernanto'''. Tiu, kiu lernas : ''lernanto en la liceo''.
'''Lernejo'''. Loko, kie oni lernas.
'''Lernolibro'''. Libro por la lernantoj.
<section end="Lerni"/>
<section begin="Lerta"/>'''Lerta'''. Posedanta la kapablon rapide kaj facile uzi siajn membrojn, la spiritajn fortojn, por atingi la celon : ''lerta dancanto, lerta salto, lerta verkisto''.
'''Lerte'''. En lerta maniero.
'''Lerteco'''. Eco de tiu, kiu estas lerta.
'''Mallerta'''. Malfacile, malrapide uzanta siajn membrojn, siajn spiritajn fortojn por atingi la celon.
'''Mallerte'''. En mallerta maniero.
<section end="Lerta"/>
<section begin="Lesivo"/>'''Lesivo'''. Alkalia akvo, solvaĵo de sodo aŭ de potaso, por lavi tolaĵon.<section end="Lesivo"/><noinclude><references/></noinclude>
81wly7ggbdhqu15rp2cqieerc7jg908
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/99
104
37753
121815
121668
2026-05-31T19:32:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121815
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Letargio"/>'''Letargio'''. Profunda, longedaŭra dormo, tute similanta la morton; ŝajna morto.
<section end="Letargio"/>
<section begin="Letero"/>'''Letero'''. Skribita komunikaĵo : ''Leterojn oni sendas nun preskaŭ ekskluzive per la poŝto''.
'''Letera'''. Komunikata per letero : ''letera invito''.
'''Letere'''. Per letero.
<section end="Letero"/>
<section begin="Leŭkocito"/>'''Leŭkocito'''. Blanka globeto de la sango.
<section end="Leŭkocito"/>
<section begin="Leŭtenanto"/>'''Leŭtenanto'''. Oficiro, unu rangon pli malsupera, ol la kapitano.
<section end="Leŭtenanto"/>
<section begin="Levi"/>'''Levi'''. - 1. Movi, transmeti supren : ''levi manon, levi kurtenon''. - 2. Meti rekte tion, kio estis klinita : ''levi la kapon''.
'''Levilo'''. Instrumento, maŝino, por levi.
'''Leviĝi'''. Moviĝi, transmetiĝi supren.
'''Mallevi'''. Movi, transmeti malsupren.
<section end="Levi"/>
<section begin="Levido"/>'''Levido'''. Ano de la gento de Levi.
<section end="Levido"/>
<section begin="Levkojo"/>'''Levkojo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj kun belaj, bonodoraj floroj (''Matthiola'').
<section end="Levkojo"/>
<section begin="Lezo"/>'''Lezo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Patologia difekto de organo : ''vundo, kontuzo, ostrompo''.
'''Lezi'''. Difekti organon.
<section end="Lezo"/>
<section begin="Li"/>'''Li'''. Vira pronomo de la tria persono de de l’ ununombro : ''La patro diris — li diris''.
<section end="Li"/>
<section begin="Liano"/>'''Liano''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Tropika volve rampanta vegetaĵo.
<section end="Liano"/>
<section begin="Libelo"/>'''Libelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto el la vico de l’ rektoflugilaj (''Libellula'').
<section end="Libelo"/>
<section begin="Libera"/>'''Libera'''. - 1. Kiu povas agi laŭ sia volo : ''libera civitano''. - 2. Neokupita : ''libera horo, libera loko''. Vespere mi ĉiam estas libera. - 3. Nesubmetita al : ''libera de zorgoj''.
'''Libereco'''. Stato de tiu, kiu estas libera.
'''Liberigi'''. Fari iun libera : ''liberigi sklavon''.
'''Liberiĝi'''. Fariĝi libera : ''liberiĝi de teda gasto''.
'''Libertempo'''. Serio da tagoj, destinitaj por la ripozo de lernantoj, de oficistoj : ''somera libertempo''. Komparu : '''{{VdE|Permesi|Forpermeso}}'''.
'''Liberpensulo'''. Homo sendependa en la religiaj demandoj.
'''Mallibera'''. Kiu ne povas agi laŭ sia volo.
'''Mallibereco'''. Stato de tiu, kiu estas mallibera.
'''Malliberejo'''. Domo, kie estas enŝlositaj personoj, kondamnitaj al la perdo de la libereco.
'''Malliberulo'''. Persono, restanta en malliberejo laŭ verdikto.
<section end="Libera"/>
<section begin="Liberala"/>'''Liberala'''. Favora al la politika libereco kaj sendependeco de la opinioj.
<section end="Liberala"/>
<section begin="Liberalismo"/>'''Liberalismo'''. Liberala doktrino.
<section end="Liberalismo"/>
<section begin="Libro"/>'''Libro'''. Multaj folioj de papero, kunigitaj en unu tuton : ''presita libro, komerca libro''.
'''Librejo'''. Butiko, kie oni vendas librojn.
'''Libristo'''. Homo, kiu vendas librojn.
'''Librotenado'''. Enskribado de kalkuloj la komercajn librojn.
'''Librotenisto'''. Specialisto en la librotenado.
<section end="Libro"/>
<section begin="Liceo"/>'''Liceo'''. Mezgrada lernejo, gimnazio.
<section end="Liceo"/>
<section begin="Lieno"/>'''Lieno''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Granda glando en la ventro, maldekstre de la stomako.
<section end="Lieno"/>
<section begin="Lifto"/>'''Lifto'''. Levilo por personoj kaj por iliaj pakaĵoj : ''Ĉiuj bonaj hoteloj posedas lifton''.
<section end="Lifto"/>
<section begin="Ligi"/>'''Ligi'''. - 1. Kunigi kaj fiksi per ŝnuro : ''ligi vergojn, ligi beston''. - 2. Kunigi : ''Komuna laboro ligas la homojn''.
<section end="Ligi"/>
<section begin="Ligo"/>'''Ligo'''. Societo, asocio, unuiĝo.
'''Ligano'''. Membro de ligo.
'''Alligi'''. Ligi al io : ''alligi kaprinon al arbo''.
'''Interligi'''. Ligi unu kun alia, reciproke ligi.
'''Malligi'''. Liberigi de la liganta ŝnuro.
<section end="Ligo"/>
<section begin="Ligno"/>'''Ligno'''. Malmola substanco, el kiu konsistas la trunko kaj la branĉoj de l’ arboj kaj arbetoj.
'''Ligna'''. El ligno : ''ligna skatolo''.
'''Lignaĵisto'''. Metiisto, kiu faras tablojn, benkojn el ligno.
<section end="Ligno"/>
<section begin="Likeno"/>'''Likeno''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo kriptogama, kreskanta sur ŝtonegoj, arboj, muroj (Lichen).
<section end="Likeno"/>
<section begin="Likvidi"/>'''Likvidi'''. Reguligi la kontojn, ĉesigante komercan aferon.
<section end="Likvidi"/>
<section begin="Likvoro"/>'''Likvoro'''. Trinkaĵo el alkoholo, aromaj vegetaĵoj kaj sukero : ''la likvoro “chartreuse”''.
<section end="Likvoro"/>
<section begin="Lilio"/>'''Lilio ({{VdE-ml|Bot}}.)'''. Multjara bulba herbo el la familio de l’ liliacoj (''Lilium'').
<section end="Lilio"/>
<section begin="Liliacoj"/>'''Liliacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj : ''asparago, konvalo, bulbo, poreo, ajlo''.
<section end="Liliacoj"/>
<section begin="Limo"/>'''Limo'''. Linio, apartiganta du najbarajn teritoriojn, landojn : ''limo de vilaĝo, landlimo''.
'''Limigi'''. Fari limon de io : ''Oriente la landon limigas rivero''.
'''Senlima'''. Ne posedanta limon, tre granda.
'''Templimo'''. Tempo, momento, antaŭ kiu io devas esti farita : ''templimo de kambio, templimo de konkurso''. Komparu : '''{{VdE|Ekstrema|Ekstremo}}, {{VdE|Fino|fino}}'''.
<section end="Limo"/>
<section begin="Limako"/>'''Limako''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Molusko kun malgranda konko, kaŝita en ĝia haŭto (Limax).
<section end="Limako"/>
<section begin="Limfo"/>'''Limfo'''. Flaveta aŭ senkolora fluidaĵo, konsistanta el la fluida substanco de la sango kaj el leŭkocitoj, cirkulanta en la histoj.
<section end="Limfo"/>
<section begin="Limonado"/>'''Limonado'''. Trinkaĵo el akvo, citrono kaj sukero.
<section end="Limonado"/>
<section begin="Lino"/>'''Lino''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Unujara herba vegetaĵo el la familio de l’ linacoj, el kies fadenoj oni faras teksaĵojn kaj el kies semoj oni ekstraktas oleon (''Linum'').
<section end="Lino"/>
<section begin="Linacoj"/>'''Linacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ''lino''.<section end="Linacoj"/><noinclude><references/></noinclude>
g3qcciqdhz18eb9vxpw5gj558kbmopm
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/100
104
37754
121816
121669
2026-05-31T19:55:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121816
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Lingvo"/>'''Lingvo'''. Tutaĵo de la vortoj kaj esprimoj, uzataj de unu nacio por kompreniĝo : ''la angla lingvo''.
'''Lingva'''. De lingvo, koncernanta lingvon.
'''Lingvisto'''. Specialisto en la lingvoscienco.
'''Multlingvulo'''. Homo, konanta multajn lingvojn; poligloto.
<section end="Lingvo"/>
<section begin="Lingvistiko"/>'''Lingvistiko'''. Lingvoscienco.
<section end="Lingvistiko"/>
<section begin="Linio"/>'''Linio'''. - 1. ({{VdE-ml|Geom}}.). Postesigno de punkto sin movanta en la spaco; limo de supraĵo : ''rekta, kurba, rompita linio''. - 2. Vico de vortoj, skribitaj aŭ presitaj en sama direkto : ''Ĉia paĝo de la verko havas 40 liniojn''.
'''Linii'''. Fari liniojn, desegni liniojn sur io : ''linii paperan folion''.
'''Interlinio'''. Interspaco inter du najbaraj linioj. Komparu : '''{{VdE|Streko}}'''.
<section end="Linio"/>
<section begin="Linko"/>'''Linko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba besto el la familio de l’ katoj (''Lynx'').
<section end="Linko"/>
<section begin="Lipo"/>'''Lipo'''. Movebla rando de la buŝo : ''supra kaj malsupra lipo''.
'''Lipharoj'''. Haroj sur la supra lipo de plenaĝaj viroj.
<section end="Lipo"/>
<section begin="Liro"/>'''Liro'''. - 1. Antikva kelkkorda instrumento. 2. Emblemo de la poezio : ''rompi sian liron — ĉesi skribi versojn''.
<section end="Liro"/>
<section begin="Liriko"/>'''Liriko'''. Poezio, kantanta la sentojn, pentranta la eksteran mondon laŭ la personaj impresoj kaj sentoj de la poeto : ''odo, himno''.
'''Lirika'''. Koncernanta la lirikon, apartenanta al la liriko : ''lirika versaĵo''.
<section end="Liriko"/>
<section begin="Listo"/>'''Listo'''. Nomaro, en kiu la nomoj estas skribitaj unu sub alia : ''nomaro : listo de kandidatoj''. Komparu : '''{{VdE|Registro}}, {{VdE|Tabelo|tabelo}}'''.
<section end="Listo"/>
<section begin="Lito"/>'''Lito'''. Meblo por kuŝi aŭ dormi : ''ligna, metala lito; hotelo kun cent litoj''.
'''Litaĵo'''. Tio, kion oni metas sur la lito.
'''Litokovrilo'''. Tio, per kio oni kovras liton, per kio sin kovras persono, kuŝanta en lito.
'''Litotuko'''. Granda tuko, per kiu oni kovras la matracon.
<section end="Lito"/>
<section begin="Litanio"/>'''Litanio'''. 1. Preĝo, konsistanta el longa serio de mallongaj alvokoj al Dio, Dipatrino, al la sanktuloj. 2. Longa kaj teda nomado : ''Oni legis en la kunsido tutan litanion de projektoj''.
<section end="Litanio"/>
<section begin="Litargiro"/>'''Litargiro''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Plumboksido, flava pulvoro, uzata en la fabrikado de l’ vitro.
<section end="Litargiro"/>
<section begin="Litero"/>'''Litero'''. Ĉiu el la signoj, kiujn oni uzas en la skribado kaj presado, por esprimi la sonojn de la lingvo : ''Multaj lingvoj posedas supersignitajn literojn''.
<section end="Litero"/>
<section begin="Literaturo"/>'''Literaturo'''. - 1. Skribitaj verkoj, kiel pentraĵo de la spirita vivo kaj kulturo de la nacio : ''la antikva greka literaturo''. - 2. Tutaĵo de la verkoj pri iu temo : ''la literaturo pri Napoleono''.
<section end="Literaturo"/>
<section begin="Litio"/>'''Litio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Li. Ĥemia elemento, la plej malpeza el la metaloj.
<section end="Litio"/>
<section begin="Litografi"/>'''Litografi'''. Skribi, fari desegnaĵojn sur ŝtona plato kaj reprodukti ilin sur papero per la presado.
'''Litografisto'''. Homo, kies profesio estas litografi.
<section end="Litografi"/>
<section begin="Litologio"/>'''Litologio'''. Scienco pri la ŝtonoj kaj ŝtonegoj.
<section end="Litologio"/>
<section begin="Litro"/>'''Litro'''. Kuba decilitro, unuo de la mezuro de l’ fluidaĵoj kaj sekaj substancoj.
<section end="Litro"/>
<section begin="Liturgio"/>'''Liturgio'''. Ordo de la religiaj ceremonioj kaj preĝoj, difinita de la eklezio.
<section end="Liturgio"/>
<section begin="Liuto"/>'''Liuto'''. Korda instrumento kun longa kolo kaj duongloba korpo.
<section end="Liuto"/>
<section begin="Liveri"/>'''Liveri'''. Doni, porti en ies posedon, por ies uzo : ''liveri al iu dokumentojn, liveri viandon al armeo''.
'''Liveranto'''. Homo, kiu liveras komercaĵojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj.
<section end="Liveri"/>
<section begin="Livreo"/>'''Livreo'''. Speciala vesto de la servistoj de l’ riĉuloj, en restoracioj. Komparu : '''{{VdE|Kostumo}}, {{VdE|Uniformo|uniformo}}'''.
<section end="Livreo"/>
<section begin="Lodo"/>'''Lodo'''. Malgranda pezilo = 5 gram.
<section end="Lodo"/>
<section begin="Logi"/>'''Logi'''. 1. Peni altiri per karesa voko, per io bongusta : ''logi hundon, logi muson per lardo; logi knabon per dolĉa rigardo''. 2. Altiri, esti interesa, esti dezirinda : ''La koncerto tute ne logas min''.
'''Delogi'''. Logi al malbona faro : ''delogi ies edzinon''. Komparu : '''{{VdE|Tenti}}'''.
<section end="Logi"/>
<section begin="Logiko"/>'''Logiko'''. Scienco pri la ĝusta rezonado kaj konkludado.
'''Logika'''. Konforma al la logiko.
'''Logike'''. En logika maniero.
<section end="Logiko"/>
<section begin="Logogrifo"/>'''Logogrifo'''. Problemo, en kiu el intermiksitaj silaboj oni devas kunmeti la vortojn, al kiuj ili apartenas.
<section end="Logogrifo"/>
<section begin="Loĝi"/>'''Loĝi'''. Resti konstante en unu loko : ''loĝi en ĉambro, en domo, en urbo, en lando''.
'''Loĝanto'''. Homo, kiu loĝas : ''Francujo havas 39 milionojn da loĝantoj''.
'''Loĝejo'''. - 1. Loko, kie oni loĝas. - 2. Aro da ĉambroj, prezentanta unu tuton kaj loĝata de unu familio.
'''Loĝigi'''. Doni al iu loĝejon, loki iun en loĝejo.
'''Loĝiĝi'''. Preni loĝejon, sin loki en loĝejo.
'''Transloĝiĝi'''. Preni alian loĝejon, sin loki en alia loĝejo.
<section end="Loĝi"/>
<section begin="Loĝio"/>'''Loĝio'''. Loko por kelke da personoj en teatra ĉambrego, kvazaŭ ĉambreto kun flankaj parioj.
<section end="Loĝio"/>
<section begin="Lojala"/>'''Lojala'''. Fidela al la estro, al la leĝoj : ''lojala subulo, lojala ago''.
'''Lojaleco'''. Eco de tio, kio estas lojala.
'''Lojale'''. En lojala maniero.
<section end="Lojala"/>
<section begin="Lojto"/>'''Lojto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Fiŝo manĝebla el la vico de l’ ostfiŝoj (''Lota vulgaris'').<section end="Lojto"/><noinclude><references/></noinclude>
2dtbqjni4abeb2fnpyadn59bj6inwn3
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Kondoro
0
40075
121798
117927
2026-05-31T18:53:11Z
Castelobranco
7
*
121798
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Kondoro' prev='{{VdE|Kondolenci}}' next='{{VdE|Konduki}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Kondoro]]
omt2lejo6kk2zhc9dq4qy55h9jlmggw
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konduki
0
40076
121799
117928
2026-05-31T18:53:35Z
Castelobranco
7
*
121799
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konduki' prev='{{VdE|Kondoro}}' next='{{VdE|Konduktoro}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konduki]]
jby0r8svtvvuxwo2l5ru5jfuli8izyq
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konduktoro
0
40077
121800
117929
2026-05-31T18:53:50Z
Castelobranco
7
*
121800
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konduktoro' prev='{{VdE|Konduki}}' next='{{VdE|Konduti}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konduktoro]]
805y5btne36nprj9b1tt2i97wb9ax49
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konduti
0
40078
121801
117930
2026-05-31T18:54:02Z
Castelobranco
7
*
121801
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konduti' prev='{{VdE|Konduktoro}}' next='{{VdE|Konfederacio}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konduti]]
7o52ord4j7du69p4aiaflgylt4zu7c9
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konfederacio
0
40079
121802
117931
2026-05-31T18:54:19Z
Castelobranco
7
*
121802
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konfederacio' prev='{{VdE|Konduti}}' next='{{VdE|Konfekcio}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konfederacio]]
r4lcpcxc2vaapsnscumynf1kcetn7jc
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konfekcio
0
40080
121803
117932
2026-05-31T18:54:29Z
Castelobranco
7
*
121803
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konfekcio' prev='{{VdE|Konfederacio}}' next='{{VdE|Konferenco}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konfekcio]]
nps4u32fyp552cm1asfa9u1inzqsw2n
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konferenco
0
40081
121804
117933
2026-05-31T18:54:40Z
Castelobranco
7
*
121804
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konferenco' prev='{{VdE|Konfekcio}}' next='{{VdE|Konfesi}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konferenco]]
08pk3mqfzntbncurnr52z9o99mx94ql
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konfesi
0
40082
121805
117934
2026-05-31T18:54:50Z
Castelobranco
7
*
121805
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konfesi' prev='{{VdE|Konferenco}}' next='{{VdE|Konfidi}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konfesi]]
qngtw3xi3odocktcaaa63q7xoblmfhy
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konfidi
0
40083
121806
117935
2026-05-31T18:54:59Z
Castelobranco
7
*
121806
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konfidi' prev='{{VdE|Konfesi}}' next='{{VdE|Konfidencio}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konfidi]]
aqutot5gmpg3pprywfti2ap0y0t3o54
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konfidencio
0
40084
121807
117936
2026-05-31T18:55:08Z
Castelobranco
7
*
121807
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konfidencio' prev='{{VdE|Konfidi}}' next='{{VdE|Konfirmi}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konfidencio]]
6yq89katj5cae5e9sbbn4sbgpa42o4w
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konfirmi
0
40085
121808
117937
2026-05-31T18:55:18Z
Castelobranco
7
*
121808
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konfirmi' prev='{{VdE|Konfidencio}}' next='{{VdE|Konfiski}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konfirmi]]
6fasm9bobkd1vs5igeex36tj4lr9mco
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konfiski
0
40086
121809
117938
2026-05-31T18:55:28Z
Castelobranco
7
*
121809
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konfiski' prev='{{VdE|Konfirmi}}' next='{{VdE|Konfiti}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konfiski]]
5xmcgbe6atxh2uoes90wpu93ji3ttsq
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konfiti
0
40087
121810
117939
2026-05-31T18:55:37Z
Castelobranco
7
*
121810
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konfiti' prev='{{VdE|Konfiski}}' next='{{VdE|Konflikto}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konfiti]]
097k4haqe4vmsgifl39qzhr47beba83
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konflikto
0
40088
121811
117940
2026-05-31T18:55:47Z
Castelobranco
7
*
121811
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konflikto' prev='{{VdE|Konfiti}}' next='{{VdE|Konforma}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konflikto]]
40viq8q21c8hvh7zbx63vkt0r1i6jhk
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konforma
0
40089
121812
117941
2026-05-31T18:55:57Z
Castelobranco
7
*
121812
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konforma' prev='{{VdE|Konflikto}}' next='{{VdE|Konfuzi}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konforma]]
7lj23vqct87x3sovsh9au9tece1ebqs
Vortaro de Esperanto/Artikolaro/Konfuzi
0
40090
121813
117942
2026-05-31T18:56:13Z
Castelobranco
7
*
121813
wikitext
text/x-wiki
<pages index='Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf' header=1 from=86 to=86 onlysection='Konfuzi' prev='{{VdE|Konforma}}' next='{{VdE|Konglomerato}}' />
[[Kategorio:Kapvortoj en Vortaro de Esperanto|Konfuzi]]
6s0dgxzqvz7ofbwv158tqfbiabx0vqh
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/103
104
40795
121819
119395
2026-05-31T20:46:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121819
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Mastro"/>''regalis la gastojn ĝis la mateno''.
'''Mastrino'''. Mastro virino.
'''Mastrumi'''. Administri, direkti kiel mastro : ''mastrumi en sia hejmo''.
<section end="Mastro"/>
<section begin="Maŝo"/>'''Maŝo'''. Spaco inter la fadenoj, ŝnuroj de reto.
<section end="Maŝo"/>
<section begin="Maŝino"/>'''Maŝino'''. Aparato, ilo anstataŭanta aŭ faciliganta la manan laboron : ''vapormaŝino, maŝino por kudrado, skribmaŝino''.
'''Maŝinisto'''. Homo, direktanta maŝinon. Komparu : '''{{VdE|Aparato}}, {{VdE|Instrumento|instrumento}}'''.
<section end="Maŝino"/>
<section begin="Mato"/>'''Mato'''. Vulgara kovraĵo el pajlo, junko, basto.
<section end="Mato"/>
<section begin="Matadoro"/>'''Matadoro'''. - 1. Homo, kies tasko estas mortigi la bovon en la bovbatalo. - 2. Homo eminenta kaj influa, ludanta ĉefan rolon en afero : ''matadoro de la tuta komploto''.
<section end="Matadoro"/>
<section begin="Matematiko"/>'''Matematiko'''. Scienco pri la kvantoj, kiuj povas esti mezurataj aŭ kalkulataj.
'''Matematika'''. De matematiko, kiu koncernas la matematikon : ''matematika problemo''.
'''Matematikisto'''. Homo, kies specialo estas la matematiko.
<section end="Matematiko"/>
<section begin="Mateno"/>'''Mateno'''. Parto de la tago de la leviĝo de l’ suno ĝis la tagmezo.
<section end="Mateno"/>
<section begin="Materio"/>'''Materio''' ({{VdE-ml|Fiz}}.). Tio, kies ekzistadon oni ekkonas per la kvin sentoj; tio, el kio konsistas la universo.
'''Materia'''. El materio, koncernanta la materion : ''la materiaj objektoj kaj la ideoj''.
<section end="Materio"/>
<section begin="Materialo"/>'''Materialo'''. Objekto, objektoj, el kiuj per laboro oni povas produkti, verki ion : ''materialo por raporto''.
<section end="Materialo"/>
<section begin="Materialismo"/>'''Materialismo'''. - 1. Scienca teorio, laŭ kiu en la universo ekzistas nenio ekster materio. - 2. Celado en la vivo nur al persona profito kaj utilo.
'''Materialisto'''. Adepto, partiano de la materialismo.
<section end="Materialismo"/>
<section begin="Matraco"/>'''Matraco'''. Granda kuseno, plenigita per haregoj, per mara herbo, aŭ provizita per risortoj, sur kiu oni dormas.
<section end="Matraco"/>
<section begin="Matrico"/>'''Matrico'''. Formo por reprodukti kompostaĵon.
<section end="Matrico"/>
<section begin="Matrikulo"/>'''Matrikulo'''. Dokumento numerita, atestanta ke la posedanto estas enskribita en la liston de l' anoj de institucio (hospitalo, universitato) : ''studenta matrikulo''.
<section end="Matrikulo"/>
<section begin="Matura"/>'''Matura'''. - 1. Atinginta la celon, la limon de sia evolucio : ''matura frukto, matura homo''. - 2 . Perfekte, sufiĉe esplorita, provita : ''matura projekto''.
'''Mature'''. En matura maniero.
'''Matureco'''. Eco de tio, kio estas matura.
'''Maturigi'''. Fari ion matura : ''maturigi legomojn per varmigado''.
'''Maturiĝi'''. Fariĝi matura.
<section end="Matura"/>
<section begin="Maŭzoleo"/>'''Maŭzoleo'''. Tombo en formo de luksa konstruaĵo.
<section end="Maŭzoleo"/>
<section begin="Meblo"/>'''Meblo'''. Movebla objekto por praktika uzo en ĉambro, en loĝejo : ''ŝranko, seĝo''.
'''Mebli'''. Provizi per mebloj : ''mebli sian loĝejon''.
'''Meblisto'''. Homo, kiu faras, vendas meblojn.
<section end="Meblo"/>
<section begin="Meĉo"/>'''Meĉo'''. Ŝnuro, rubando el kotono aŭ el alia sorba stofo, kiun oni metas en lampon, en la centron de kandelo, por transporti la bruligatan substancon al la flamo.
<section end="Meĉo"/>
<section begin="Medalo"/>'''Medalo'''. Malgranda metala disko, kun surskribo, portreto aŭ simbolaj signoj, farita por honori faman homon, laŭreaton, aŭ kiel memoraĵo pri grava fakto.
<section end="Medalo"/>
<section begin="Medaliono"/>'''Medaliono'''. Juvelo ronda aŭ ovala, en kiu oni portas fotografaĵon, harojn de amata persono.
<section end="Medaliono"/>
<section begin="Medio"/>'''Medio'''. Loko de ago, de fenomeno; eksteraj cirkonstancoj de l’ vivo.
<section end="Medio"/>
<section begin="Medicino"/>'''Medicino'''. Kuracarto.
'''Medicina'''. De medicino, kiu koncernas la medicinon : ''medicina fakultato''.
<section end="Medicino"/>
<section begin="Medikamento"/>'''Medikamento'''. Kuraca rimedo.
<section end="Medikamento"/>
<section begin="Mediti"/>'''Mediti'''. Koncentrigi la pensojn sur io, profunde pensi.
'''Meditema'''. Kiu havas inklinon al meditado.
<section end="Mediti"/>
<section begin="Mediumo"/>'''Mediumo'''. Persono, povanta, laŭ la kredo de l’ spiritistoj, esti peranto inter la homoj kaj spiritoj.
<section end="Mediumo"/>
<section begin="Meduzo"/>'''Meduzo'''. - 1. ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de polipo (''Medusa''). - 2. ({{VdE-ml|Mit}}.). Monstra virino de la greka mitologio, kun serpentoj anstataŭ haroj kaj kun kupraj ĉevalaj hufoj.
<section end="Meduzo"/>
<section begin="Medolo"/>'''Medolo'''. Mola kaj grasa substanco en la interno de l’ ostoj.
<section end="Medolo"/>
<section begin="Meĥaniko"/>'''Meĥaniko'''. Parto de la fiziko pri la movado kaj la egalpezo.
'''Meĥanika'''. - 1. Kiu koncernas la meĥanikon : ''meĥanika demando''. - 2. Senpensa, aŭtomata : ''meĥanika laboro''.
'''Meĥanike'''. En meĥanika maniero.
'''Meĥanikisto'''. Specialisto en la meĥaniko.
<section end="Meĥaniko"/>
<section begin="Meĥanismo"/>'''Meĥanismo'''. - 1. Interna aranĝo de maŝino aŭ aparato, kiu ĝin movas aŭ produktas laboron : ''la meĥanismo de horloĝo''. - 2. Tutaĵo de la rimedoj, necesaj por ago aŭ funkcio : ''la meĥanismo de la digestado''.
<section end="Meĥanismo"/>
<section begin="Mejlo"/>'''Mejlo'''. Mezuro de l’ interspacoj sur la supraĵo : ''La germana mejlo = 7 420 m., la angla = 1 609 m.''<section end="Mejlo"/><noinclude><references/></noinclude>
squqndh7kualj71e65h538coa4lyzfz
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/104
104
40796
121820
121388
2026-05-31T21:03:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121820
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Melo"/>'''Melo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba mambesto el la familio de l’ musteloj (''Meles taxus'').
<section end="Melo"/>
<section begin="Melankolio"/>'''Melankolio'''. Spirita malsano, karakterizata de konstanta malĝojeco, apatio, inklino al la memmortigo.
'''Melankolia'''. Malĝoja.
'''Melankolie'''. En melankolia maniero.
<section end="Melankolio"/>
<section begin="Melaso"/>'''Melaso'''. Bruna siropa substanco el la restajoĵ de rafinita sukero.
<section end="Melaso"/>
<section begin="Meleagro"/>'''Meleagro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Granda korta birdo el la vico de l’ kokoj (''Meleagris'').
<section end="Meleagro"/>
<section begin="Meliso"/>'''Meliso''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Multjara herbo el la familio de l’ fabacoj (''Melissa officinalis'').
<section end="Meliso"/>
<section begin="Melki"/>'''Melki'''. Elpremi la lakton el la mamoj de bruto : ''melki bovinon''.
<section end="Melki"/>
<section begin="Melodio"/>'''Melodio'''. Intersekvo de tonoj, agrablaj por la orelo.
'''Melodia'''. Harmonia, plena de melodio : ''melodia kanto de la najtingalo''.
'''Melodie'''. En melodia maniero.
'''Melodieco'''. Eco de tio, kio estas melodia.
<section end="Melodio"/>
<section begin="Melodramo"/>'''Melodramo'''. Populara dramo kun kantoj kaj muziko.
<section end="Melodramo"/>
<section begin="Melono"/>'''Melono''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Sukplena granda frukto de herba vegetaĵo el la familio de l’ kukurbacoj (''Cucumis melo'').
'''Akvomelono'''. ''Cucumis citrullus''.
<section end="Melono"/>
<section begin="Mem"/>'''Mem'''. Pronomo, aldonata al substantivoj aŭ pronomoj, montras insiste, kun substreko, personon aŭ aferon : persone, ne iu alia, ne io alia : ''Tion diris la direktoro mem''.
'''Memmortigo'''. Mortigo de si mem.
'''Memstara'''. Staranta, aganta mem, sen helpo de aliaj.
<section end="Mem"/>
<section begin="Membro"/>'''Membro'''. - 1. Movebla parto de la korpo, kunigita kun ĝi per artiko : ''mano, kruro''. - 2. Ano de societo, partio : ''Nia societo havas 500 membrojn''. - 3. Necesa parto, ero de tuto : ''membro de aritmetika progresio''.
<section end="Membro"/>
<section begin="Membrano"/>'''Membrano''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Histo, parto de organo, havanta la formon de maldika folio : ''la muka membrano de stomako''.
<section end="Membrano"/>
<section begin="Memori"/>'''Memori'''. Konservi en la spirito la ideojn, antaŭe akiritajn : ''memori fakton, memori vorton''.
'''Memoro'''. Spirita konservo de ideoj, antaŭe akiritaj; kapablo memori : ''lernanto, posedanta bonan memoron''.
'''Memorebla'''. Kiu povas esti memorata : ''ne memorebla, malsimpla regulo''.
'''Memorinda'''. Kiu meritas esti memorata : ''memorinda fakto''.
'''Rememori'''. Refreŝigi en sia spirito la memoron pri io : ''rememori la mortintan patron''.
'''Rememorigi'''. Refreŝigi en ies spirito la memoron pri io : ''{{sic|remomorigi|rememorigi}} ion al iu''.
<section end="Memori"/>
<section begin="Mencii"/>'''Mencii'''. Diri kelke da vortoj pri io, parolante pri alia temo : ''La oratoro longe parolis pri siaj meritoj, kaj eĉ ne menciis la kunlaborantojn''.
'''Mencio'''. Vortoj de tiu, kiu mencias : ''honora mencio en konkurso''. Komparu : '''{{VdE|Citi}}'''.
<section end="Mencii"/>
<section begin="Mendi"/>'''Mendi'''. Postuli, ke oni faru, alportu, liveru ion, kio ne estas tuj havebla : ''mendi surtuton ĉe tajloro, mendi kotleton en restoracio, mendi libron en biblioteko''.
'''Mendo'''. Ago de tiu, kiu mendas.
'''Mendanto'''. Persono, kiu mendas.
<section end="Mendi"/>
<section begin="Mensogi"/>'''Mensogi'''. Diri tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ nei tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera.
'''Mensogo'''. Vortoj de tiu, kiu mensogas.
'''Mensoga'''. Bazita sur mensogo : ''mensoga vorto''.
'''Mensogema'''. Kiu havas inklinon mensogi.
'''Menŝogemo'''. Inklino mensogi.
'''Mensogulo'''. Homo, kiu amas mensogi, kiu ofte mensogas.
<section end="Mensogi"/>
<section begin="Menstruacio"/>'''Menstruacio'''. Perioda sangfluo el la seksaj organoj de l' virinoj.
<section end="Menstruacio"/>
<section begin="Mento"/>'''Mento''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la familio de l' labiatoj, enhavanta aroman eteran oleon (''Mentha'').
<section end="Mento"/>
<section begin="Mentono"/>'''Mentono'''. Parto de la vizaĝo sub la malsupra lipo.
<section end="Mentono"/>
<section begin="Mentoro"/>'''Mentoro'''. Gvidanto, konsilanto de junulo.
<section end="Mentoro"/>
<section begin="Menuo"/>'''Menuo'''. Listo de mangaĵoj, el kiuj konsistas luksa tag- aŭ verpermanĝo.
<section end="Menuo"/>
<section begin="Meridiano"/>'''Meridiano'''. Granda cirklo de la terglobo, trapasanta la polusojn.
<section end="Meridiano"/>
<section begin="Merinoso"/>'''Merinoso'''. Hispana ŝafo kun tre delikata lano.
<section end="Merinoso"/>
<section begin="Meriti"/>'''Meriti'''. Dank' al siaj agoj aŭ ecoj akiri la rajton je io, esti inda je io : ''meriti honoron, meriti laŭdon, meriti atenton''.
'''Merito'''. Ago, eco, dank' al kiu oni meritas ion : ''la meritoj de la mortinto''.
<section end="Meriti"/>
<section begin="Merizo"/>'''Merizo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de l’ rozacoj (sovaĝa ĉerizo) (''Prunus avium'').
<section end="Merizo"/>
<section begin="Merkredo"/>'''Merkredo'''. Kvara, meza tago de la semajno.
<section end="Merkredo"/>
<section begin="Merlo"/>'''Merlo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la vico de l’ paseroj (''Turdus merula'').
<section end="Merlo"/>
<section begin="Merlango"/>'''Merlango''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mara fiŝo el la familio de l’ gadoj (''Gadus merlangus'').
<section end="Merlango"/>
<section begin="Meso"/>'''Meso'''. Diservo, dum kiu la pastro oferas al Dio la sangon kaj karnon de Kristo en la formo de pano kaj vino.
<section end="Meso"/>
<section begin="Mespilo"/>'''Mespilo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto el la familio de la pomacoj kun manĝeblaj fruktoj (''Mespitus'').<section end="Mespilo"/><noinclude><references/></noinclude>
p2mh4w4o96vls1t24pwlp7s1tg6mqdj
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/106
104
40798
121821
121672
2026-05-31T21:25:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121821
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Mikroskopo"/>'''Mikroskopo'''. Optika instrumento, pligrandiganta observatan objekton, tro malgrandan por esti vidata per nearmita okulo.
'''Mikroskopa'''. - 1. Farata per la mikroskopo : ''mikroskopa esploro''. - 2. Tre malgranda, videbla nur per la mikroskopo : ''mikroskopa estaĵo''.
<section end="Mikroskopo"/>
<section begin="Miksi"/>'''Miksi'''. - 1. Intermeti kelke da objektoj aŭ iliajn erojn : ''miksi kartojn, miksi akvon kun vino''. - 2. Preni, kompreni, rekoni unu objekton anstataŭ alia : ''Oni iafoje miksas la vortojn : «flegi » kaj « varti », kvankam ilia senco estas tute malsama''. ''La fratoj Petro kaj Johano eŝtas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin''.
'''Miksado'''. Agoj de tiu, kiu miksas.
'''Miksaĵo'''. Io konsistanta el miksitaj objektoj : ''miksaĵo de akvo kaj vinagro''.
'''Almiksi'''. Aligi per mikso : ''almiksi kreton al sukero''.
<section end="Miksi"/>
<section begin="Mil"/>'''Mil'''. 1000; dekfoje cent : ''mil soldatoj''.
'''Jarmilo, miljaro'''. Milo da jaroj.
<section end="Mil"/>
<section begin="Milda"/>'''Milda'''. Neekscitanta la sentojn, agrabla : ''milda vetero''.
'''Mildigi'''. Fari ion milda : ''mildigi akran guston de medikamento''. Komparu : '''{{VdE|Kvieta}}, {{VdE|Trankvila|trankvila}}, {{VdE|Serena|serena}}'''.
<section end="Milda"/>
<section begin="Milio"/>'''Milio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la familio de l‘ graminacoj kun malgrandaj rondaj grajnoj (''Panicum miliaceum'').
<section end="Milio"/>
<section begin="Miliardo"/>'''Miliardo'''. 1,000,000,000; mil milionoj.
<section end="Miliardo"/>
<section begin="Milicio"/>'''Milicio'''. Nekonstanta militistaro el civitanoj, alvokataj al la armiloj nur dum la milito.
<section end="Milicio"/>
<section begin="Miligramo"/>'''Miligramo'''. Milono de gramo.
<section end="Miligramo"/>
<section begin="Milimetro"/>'''Milimetro'''. Milono de metro, dekono de centimetro.
<section end="Milimetro"/>
<section begin="Miliono"/>'''Miliono'''. 1,000,000; mil miloj.
<section end="Miliono"/>
<section begin="Militi"/>'''Militi'''. Batali per armitaj manoj kontraŭ fremda popolo aŭ kontraŭ malamika partio de l’ propra popolo : ''La antikvaj Grekoj longe militis kontraŭ la Persoj''.
'''Milito'''. Batalado de militanto.
'''Milita'''. Kiu koncernas la militon.
'''Militisto'''. Homo, kies profesio estas militi, soldato.
'''Militistaro'''. Armeo.
'''Militestro'''. Ĉefo de armeo.
'''Militkaptito'''. Homo, malliberigita de malamikoj dum milito.
<section end="Militi"/>
<section begin="Milvo"/>'''Milvo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba birdo el la familio de l‘ falkoj (''Milvus'').
<section end="Milvo"/>
<section begin="Mimiko"/>'''Mimiko'''. Arto prezenti siajn pensojn kaj sentojn per la esprimo de la vizaĝo, per gestoj kaj movoj de la korpo.
'''Mimika'''. Esprimanta per la mimiko : ''mimika lingvo''.
'''Mimike'''. En mimika maniero, per mimiko.
'''Mimikisto'''. Homo, kies specialo estas la mimiko.
<section end="Mimiko"/>
<section begin="Mimozo"/>'''Mimozo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Brazilia vegetaĵo kun tre sentemaj folioj (''Mimosa'').
<section end="Mimozo"/>
<section begin="Mino"/>'''Mino'''. Subteraĵo, en kiu estas metita eksploda substanco.
'''Minejo'''. Subtera loko, kie oni elfosas metalojn, karbon, k. t. p., aranĝante minojn.
<section end="Mino"/>
<section begin="Minaci"/>'''Minaci'''. Per gestoj aŭ vortoj konigi al iu, ke oni volas fari al li malbonon, lin puni : ''La patro minacis la malobean knabon per bastono''. - 2. Esti proksima, esti kredebla (pri malfeliĉo, malsukceso): ''La vetero estas nekonstanta, minacas nin fulmotondro''.
'''Minaco'''. Ago, vortoj de tiu, kiu minacas.
<section end="Minaci"/>
<section begin="Minareto"/>'''Minareto'''. Turo de mahometana templo, de kies balkono oni alvokas la Turkojn al la preĝado.
<section end="Minareto"/>
<section begin="Mineralo"/>'''Mineralo'''. Korpo, troviĝanta en la tero aŭ sur ĝia supraĵo, produktita nek de besta nek de vegeta organismo : ''fero, kreto''.
'''Minerala'''. El mineralo, kiu koncernas mineralon : ''minerala regno''.
<section end="Mineralo"/>
<section begin="Mineralogio"/>'''Mineralogio'''. Scienco pri la mineraloj.
'''Mineralogiisto'''. Specialisto en la mineralogio.
<section end="Mineralogio"/>
<section begin="Miniaturo"/>'''Miniaturo'''. - 1. Malgranda akvarela portreto sur eburo, sur pergameno. - 2. Malgranda objekto, kiu estas kvazaŭ reprodukto de granda je pli malgranda skalo.
<section end="Miniaturo"/>
<section begin="Minimumo"/>'''Minimumo'''. Plej malalta atingebla grado : ''minimumo de necesa mono''.
'''Minimuma'''. De plej malalta atingebla grado.
<section end="Minimumo"/>
<section begin="Ministro"/>'''Ministro'''. Alta ŝtata oficisto, administranta unu el la sekcioj de la ŝtataj aferoj : ''ministro de la eksteraj aferoj''.
'''Ministraro'''. Ministroj, kune administrantaj ŝtaton.
<section end="Ministro"/>
<section begin="Minio"/>'''Minio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Miksaĵo de plumboksido kun plumbhipoksido; flave-ruĝa pulvoro, uzata kiel farbo.
<section end="Minio"/>
<section begin="Minuso"/>'''Minuso'''. Matematika signo, montranta negativan kvanton; matematika signo de la substrahado (deprenado).
<section end="Minuso"/>
<section begin="Minuto"/>'''Minuto'''. - 1. Sesdekono de la horo. 2. Sesdekono de la grado (mezuro de l’ anguloj).
<section end="Minuto"/>
<section begin="Miogalo"/>'''Miogalo''' ({{VdE-ml|Zool}}). Mambesto el la vico de l’ insektomanĝaj (''Myogate'').
<section end="Miogalo"/>
<section begin="Miopa"/>'''Miopa'''. Kiu vidas nur de proksime, ĉar lia okulo havas tro grandan optikan forton.
'''Miopeco'''. Stato de tiu, kiu estas miopa.
'''Miopulo'''. Homo miopa.
<section end="Miopa"/>
<section begin="Miozoto"/>'''Miozoto''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo, nomata en la popola lingvo : « ne forgesu min », kreskanta apud marĉoj, riveretoj (''Myosotis'')<section end="Miozoto"/><noinclude><references/></noinclude>
gm94p772wty7lqbk4m7ziqkxliqmwhq
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/107
104
40799
121822
121392
2026-06-01T05:06:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121822
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Miri"/>'''Miri'''. Havi la senton, la impreson, kiun kaŭzas io neatendita, stranga, eksterordinara, nova : ''Mi miras, ke vi ne respondis mian leteron''.
'''Miro'''. Sento, impreso de tiu, kiu miras.
'''Mirinda'''. Kiu indas miron.
'''Mirigi'''. Kaŭzi ies miron.
<section end="Miri"/>
<section begin="Mirabelo"/>'''Mirabelo'''. Malgranda, flava pruno.
<section end="Mirabelo"/>
<section begin="Miraklo"/>'''Miraklo'''. Supernatura fakto, fenomeno, kontraŭa al la leĝoj de l’ naturo.
'''Mirakla'''. Supernatura, kontraŭa al la leĝoj de l’ naturo, eksterordinara.
'''Mirakle'''. En mirakla maniero, per miraklo.
<section end="Miraklo"/>
<section begin="Mirho"/>'''Mirho'''. Malmoliĝinta rezino de kelkaj arabaj kaj afrikaj arboj, uzata en la fabrikado de l’ parfumoj.
<section end="Mirho"/>
<section begin="Miriado"/>'''Miriado'''. Granda, nedifinita nombro : ''miriadoj da steloj''.
<section end="Miriado"/>
<section begin="Miriametro"/>'''Miriametro'''. Dek mil metroj.
<section end="Miriametro"/>
<section begin="Miriapodoj"/>'''Miriapodoj''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Klaso de artropodoj, kies korpo konsistas el tre multenombraj segmentoj (''Myriapoda'').
<section end="Miriapodoj"/>
<section begin="Miristikacoj"/>'''Miristikacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ''muskato''.
<section end="Miristikacoj"/>
<section begin="Mirmekofago"/>'''Mirmekofago''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Sendenta mambesto de la Suda Ameriko, sin nutranta per formikoj (''Myrmecophaga'').
<section end="Mirmekofago"/>
<section begin="Mirmeleono"/>'''Mirmeleono''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Insekto el la vico de l' retoflugilaj (''Myrmeleon formicarius'').
<section end="Mirmeleono"/>
<section begin="Mirto"/>'''Mirto''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto kaj arbo el la familio de l’ mirtacoj, kun bonodoraj brilaj folioj (''Myrtus communis'').
<section end="Mirto"/>
<section begin="Mirtacoj"/>'''Mirtacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ''mirto''.
<section end="Mirtacoj"/>
<section begin="Mirtelo"/>'''Mirtelo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Malalta arbeto el la familio de l’ vakciniacoj kun nigraj bongustaj beroj (''Vaccinium myrtillus'').
<section end="Mirtelo"/>
<section begin="Misalo"/>'''Misalo'''. Meslibro.
<section end="Misalo"/>
<section begin="Misio"/>'''Misio'''. - 1. Komisio, por disvastigi la kristanismon kaj civilizacion inter sovaĝuloj. - 2. Grava komisio.
<section end="Misio"/>
<section begin="Mistero"/>'''Mistero'''. Fakto, dogmo, kiu ne povas esti esplorita, komprenita de la homa intelekto : la misteroj de la naturo.
'''Mistera'''. Entenanta misteron.
<section end="Mistero"/>
<section begin="Mistifiki"/>'''Mistifiki'''. Trouzi ies kredemon, por lin moki.
'''Mistifiko'''. Ago de tiu, kiu mistifikas.
<section end="Mistifiki"/>
<section begin="Mistiko"/>'''Mistiko'''. Religia medito, kondukanta ĝis la ekstazo kaj havanta kiel celon ekkoni la misterojn de Dio kaj de la postmorta vivo.
'''Mistika'''. Kiu koncernas la mistikon, bazita sur la mistiko.
<section end="Mistiko"/>
<section begin="Mito"/>'''Mito'''. Fabela rakonto pri antikvaj dioj de idolanoj.
<section end="Mito"/>
<section begin="Mitologio"/>'''Mitologio'''. Scienco pri la mitoj.
<section end="Mitologio"/>
<section begin="Mitro"/>'''Mitro'''. Kovraĵo de la kapo de l’ episkopoj por solenaj okazoj.
<section end="Mitro"/>
<section begin="Mitulo"/>'''Mitulo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de manĝebla molusko (''Mytilus edulis'').
<section end="Mitulo"/>
<section begin="Mizero"/>'''Mizero'''. Stato inda de kompato per ekstrema malriĉeco aŭ malfeliĉo.
'''Mizera'''. Kiu estas en mizero.
'''Mizere'''. En mizera maniero.
'''Mizerulo'''. Homo mizera.
<section end="Mizero"/>
<section begin="Mnemoniko"/>'''Mnemoniko'''. Arto helpi la memoron kaj ĝin perfektigi.
<section end="Mnemoniko"/>
<section begin="Mobilizi"/>'''Mobilizi'''. Fari militistaron batalpreta.
'''Mobilizo'''. Ago de tiu, kiu mobilizas.
<section end="Mobilizi"/>
<section begin="Modo"/>'''Modo'''. - 1. Nedaŭra moro pri la societaj rilatoj, pri la maniero sin vesti : ''ĉapelo laŭ la lasta modo''. ''La modo postulas, ke oni ne venu al balo pli frue, ol ĉiuj jam estas tie''. - 2. ({{VdE-ml|Gram}}.). Maniero, en kiu la verbo esprimas agon aŭ staton : ''indikativo, kondiĉa modo, u-modo''.
<section end="Modo"/>
<section begin="Modelo"/>'''Modelo'''. - 1. Objekto, kiun oni reproduktas per imitado : ''modeto de brodaĵo, modelo de maŝino, modeto de pentristo''. - 2. Io perfekta : ''modelo de honesteco''.
'''Modela'''. Imitinda, perfekta : ''modela konduto''.
'''Modeli'''. Fari modelon el argilo, gipso k. t. p. Komparu : '''{{VdE|Ekzemplo}}'''.
<section end="Modelo"/>
<section begin="Modera"/>'''Modera'''. Ne tro granda, ne tro postulema, ne ekstrema : modera manĝado, modera prezo, modera politika partio.
'''Modere'''. En modera maniero.
'''Modereco'''. Eco de tio, kio estas modera.
'''Moderigi'''. Fari ion modera : ''moderigi ies fervoron''.
<section end="Modera"/>
<section begin="Moderna"/>'''Moderna'''. Nuntempa, de nia epoko : moderna poezio.
<section end="Moderna"/>
<section begin="Modesta"/>'''Modesta'''. Havanta malaltan opinion pri siaj scioj, virtoj, meritoj, k. t. p.: Vere granda homo estas ĉiam modesta.
'''Modesteco'''. Eco de tiu, kiu estas modesta.
'''Malmodesta'''. Havanta tro altan opinion pri si mem.
'''Malmodesteco'''. Eco de tiu, kiu estas malmodesta. Komparu : '''{{VdE|Humila}}'''.
<section end="Modesta"/>
<section begin="Modifi"/>'''Modifi'''. Aliigi ion, ne ŝanĝante ĝian esencon : modifi projekton.
<section end="Modifi"/>
<section begin="Moduli"/>'''Moduli'''. Laŭtigi kaj mallaŭtigi la voĉon, nuanci.
<section end="Moduli"/>
<section begin="Moki"/>'''Moki'''. Ridindigi per malŝata ŝerco : moki eĉ la plej sanktajn aferojn.
'''Moko'''. Vortoj de tiu, kiu mokas.
'''Mokaĵo'''. Mokanta ŝerco.
'''Mokulo'''. Homo, kiu havas la inklinon moki.
'''Mokema'''. Havanta la inklinon moki.
<section end="Moki"/>
<section begin="Mola"/>'''Mola'''. Facile cedanta al premo : ''mola argilo, mola koro''.
'''Moleco'''. Eco de tio, kio estas mola.
'''Molaĵo'''. Mola objekto, mola parto de objekto : ''molaĵo de pano''.
'''Moligi'''. <section end="Mola"/><noinclude><references/></noinclude>
pra52jcv1pm5cd9xc5ltur22tvbopoy
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/108
104
40800
121823
121503
2026-06-01T05:22:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121823
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Mola"/>Fari ion mola.
'''Moliĝi'''. Fariĝi mola.
'''Malmola'''. Malfacile cedanta al premo aŭ tute ne cedanta al premo.
'''Malmoligi'''. Fari ion malmola.
'''Malmoliĝi'''. Fariĝi malmola.
<section end="Mola"/>
<section begin="Molekulo"/>'''Molekulo'''. Plej malgranda ero de ĥemia korpo, povanta ekzisti kaj havanta la ecojn de la tuto. Komparu : '''{{VdE|Atomo}}'''.
<section end="Molekulo"/>
<section begin="Molibdeno"/>'''Molibdeno''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Mo. Ĥemia elemento, brila blanka metalo, facile rompebla.
<section end="Molibdeno"/>
<section begin="Molusko"/>'''Molusko''' ({{VdE-ml|Zool}}). Molkorpa besto; tipo de bestoj, pli simplaj ol la artropodoj : ''heliko, limako''.
<section end="Molusko"/>
<section begin="Momento"/>'''Momento'''. Tre mallonga tempo : ''Atendu unu momenton''!
<section end="Momento"/>
<section begin="Mono"/>'''Mono'''. Stampita metalo aŭ papero, kiel pagrimedo.
'''Mona'''. Kiu koncernas la monon : ''monaj aferoj''.
'''Monero'''. Aparta mona peco : ''ora monero''.
'''Monujo'''. Sako, saketo por mono.
<section end="Mono"/>
<section begin="Monado"/>'''Monado'''. Laŭ Leibniz, sensubstanca estaĵo, el kiuj konsistas la universo.
<section end="Monado"/>
<section begin="Monaĥo"/>'''Monaĥo'''. Homo, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio : ''dominikano, franciskano''.
'''Monaĥejo'''. Domo de monaĥoj.
'''Monaĥino'''. Virino, apartenanta al religia societo, ĵurpromesinta seksan purecon kaj pian servon al Dio.
'''Monaĥinejo'''. Domo de monaĥinoj.
<section end="Monaĥo"/>
<section begin="Monarĥo"/>'''Monarĥo'''. Sedenpenda regnestro : ''imperiestro, reĝo, princo''.
'''Monarĥisto'''. Partiano de nelimigita povo de regnestro.
<section end="Monarĥo"/>
<section begin="Monato"/>'''Monato'''. Dekduono de la jaro : ''januaro, aprilo''.
<section end="Monato"/>
<section begin="Mondo"/>'''Mondo'''. - 1. Tutaĵo de tio, kio ekzistas, universo. - 2. La tero, kiel loĝloko de l’ homoj.
<section end="Mondo"/>
<section begin="Monedo"/>'''Monedo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda birdo el la familio de l’ korvoj (''Corvus monedula'').
<section end="Monedo"/>
<section begin="Monitoro"/>'''Monitoro'''. Malalta batalŝipo, forte ŝirmita per kirasoj.
<section end="Monitoro"/>
<section begin="Monogramo"/>'''Monogramo'''. Figuro, arte kunmetita el la komencaj literoj de l’ nomo kaj antaŭnomo.
<section end="Monogramo"/>
<section begin="Monoklo"/>'''Monoklo'''. Okulvitro por unu okulo.
<section end="Monoklo"/>
<section begin="Monologo"/>'''Monologo'''. Sceno, en kiu aktoro estas sola kaj parolas al si mem.
<section end="Monologo"/>
<section begin="Monomanio"/>'''Monomanio'''. Spirita malsano, en kiu unu ideo plene absorbas la intelekton.
<section end="Monomanio"/>
<section begin="Monopolo"/>'''Monopolo'''. - 1. Privilegio, donanta al unu persono aŭ kompanio ekskluzivan rajton vendi aŭ fabriki ion. - 2. Ekskluziva rajto.
<section end="Monopolo"/>
<section begin="Monoteismo"/>'''Monoteismo'''. Kredo je unu sola Dio.
<section end="Monoteismo"/>
<section begin="Monoteisto"/>'''Monoteisto'''. Kredanto je unu Dio.
<section end="Monoteisto"/>
<section begin="Monstro"/>'''Monstro'''. Estaĵo,de la naskiĝo diferenca de la aliaj estaĵoj de la sama speco; estaĵo tre malbela.
'''Monstra'''. De monstro, tre malbela.
<section end="Monstro"/>
<section begin="Monto"/>'''Monto'''. Natura altaĵo de la tero : ''Everesto''.
'''Monteto'''. Natura malgranda altaĵo de l’ tero.
'''Montano'''. Loĝanto de montoj.
'''Montaro'''. Aro de montoj, prezentanta unu tuton kaj havanta komunan nomon : ''Alpoj''.
'''Intermonto'''. Mallarĝa kaj profunda valo inter montoj aŭ ŝtonegoj : ''Termopiloj''.
<section end="Monto"/>
<section begin="Montri"/>'''Montri'''. Fari ion videbla por la okuloj : ''montri sian novan ĉapelon, montri al iu la vojon, montri kuraĝon''.
'''Montriĝi'''. Fariĝi videbla por la okuloj, fariĝi klara : ''Baldaŭ montriĝis, kiu estas prava''.
<section end="Montri"/>
<section begin="Monumento"/>'''Monumento'''. Verko de la arĥitekturo aŭ skulptarto, por transdoni al la posteuloj memoron pri granda homo, pri glora ago.
<section end="Monumento"/>
<section begin="Mopso"/>'''Mopso''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de ĉambra hundo kun granda kapo kaj mallonga korpo.
<section end="Mopso"/>
<section begin="Moro"/>'''Moro'''. Ĝenerala maniero de popolo, lando, provinco agi kaj konduti en la societa vivo : ''La civilizacio nobligas la morojn''.
<section end="Moro"/>
<section begin="Moracoj"/>'''Moracoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : ''figarbo, moruso''.
<section end="Moracoj"/>
<section begin="Morala"/>'''Morala'''. Konforma, akordiĝanta kun la bonaj moroj, devoj kaj virtoj.
'''Morale'''. En morala maniero.
'''Moraleco'''. Eco de tio, kio estas morala. Komparu : '''{{VdE|Etiko}}'''.
<section end="Morala"/>
<section begin="Morbilo"/>'''Morbilo(j)''' ({{VdE-ml|Med}}.). Infekta malsano de infanoj, karakterizata de febro kaj de ruĝaj makuloj de la haŭto, precipe de l' vizaĝo.
<section end="Morbilo"/>
<section begin="Mordi"/>'''Mordi'''. Siri, vundi per la dentoj : ''mordi panon''. ''La hundo ne mordas sian sinjoron''.
'''Mordema'''. Kiu amas mordi : ''mordema hundo''.
<section end="Mordi"/>
<section begin="Morfino"/>'''Morfino'''. Alkaloido de l’ opio, kvietiganta la dolorojn kaj dormiganta, uzata precipe por subhaŭtaj injektoj.
<section end="Morfino"/>
<section begin="Morgaŭ"/>'''Morgaŭ'''. En la plej proksima tago post la nuna.
'''Postmorgaŭ'''. Post du tagoj.
<section end="Morgaŭ"/>
<section begin="Morĥelo"/>'''Morĥelo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Manĝebla fungo el la familio de l’ sakfungoj (''Morchella'').
<section end="Morĥelo"/>
<section begin="Morti"/>'''Morti'''. Ĉesi vivi, perdi la vivon : ''Ĉiuj homoj mortas''.
'''Morto'''. Perdo de la vivo.
'''Mortinto'''. Homo, kiu mortis : ''Pri la mortintoj diru bonon aŭ nenion (latina proverbo)''.
'''Mortema'''. Kiu devas morti pli aŭ malpli baldaŭ, kiu ne posedas la senmortecon : ''La dioj kaj la mortemaj homoj''.
'''Mortulo'''. <section end="Morti"/><noinclude><references/></noinclude>
bzodhpmao7syztrq6f1vz9lsa9xdbjn
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/109
104
40801
121824
121673
2026-06-01T05:37:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121824
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Morti"/>Mortema homo : ''Ĉi tiu mondo de la mortuloj''.
'''Mortigi'''. Senigi iun je la vivo : ''mortigi sovaĝan beston''.
'''Senmorta'''. Kiu neniam mortas : ''senmorta Dio''.
'''Senmorteco'''. Eco de tio, kio estas senmorta.
<section end="Morti"/>
<section begin="Mortero"/>'''Mortero'''. Miksaĵo de kalko kun sablo, per kiu oni kunigas la brikojn. Komparu : '''{{VdE|Cemento}}, {{VdE|Stuki|stuko}}'''.
<section end="Mortero"/>
<section begin="Moruo"/>'''Moruo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mara fiŝo el la familio de l’ gadoj (''Gadus morrhua'').
<section end="Moruo"/>
<section begin="Moruso"/>'''Moruso''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de l' moracoj; la folioj de la blanka moruso estas uzataj por nutri la silkajn raŭpojn (''Morus alba'').
<section end="Moruso"/>
<section begin="Mosko"/>'''Mosko'''. Aroma substanco, ekstraktata el surventraj glandoj de duhufulo, vivanta en la Meza Azio.
<section end="Mosko"/>
<section begin="Moskeo"/>'''Moskeo'''. Mahometana templo.
<section end="Moskeo"/>
<section begin="Moskito"/>'''Moskito''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda duflugila insekto, turmentanta la homojn kaj bestojn per etaj pikoj.
<section end="Moskito"/>
<section begin="Mosto"/>'''Mosto'''. Nefermentinta vino, suko elpremita el la vinberoj.
<section end="Mosto"/>
<section begin="Moŝto"/>'''Moŝto'''. Honora titolo, uzebla por ĉiuj rangoj : ''Via sinjora moŝto, lia reĝa moŝto''.
<section end="Moŝto"/>
<section begin="Moto"/>'''Moto'''. Frazo, citita el ia aŭtoro kaj metita antaŭ verko aŭ artikolo por esprimi ĝian ĉefan ideon. Komparu : '''{{VdE|Aforismo}}, {{VdE|Maksimo|maksimo}}, {{VdE|Proverbo|proverbo}}, {{VdE|Sentenco|sentenco}}'''.
<section end="Moto"/>
<section begin="Motivo"/>'''Motivo'''. Kaŭzo de ago, de konduto : ''koleri sen motivo''.
'''Motivi'''. Prezenti motivojn, klarigi per motivoj : ''nemotivita postulo''.
<section end="Motivo"/>
<section begin="Motoro"/>'''Motoro'''. Maŝino, per kiu iu ajn forto produktas meĥanikan laboron : ''gasa motoro, elektra motoro''.
<section end="Motoro"/>
<section begin="Movi"/>'''Movi'''. Transigi korpon en alian lokon ; ŝanĝi la lokon de korpo rilate al korpo fiksita : ''movi veturilon''.
'''Movo'''. Ago de tiu, kiu movas.
'''Moviĝi'''. Ŝangi la lokon de la propra korpo rilate al korpo fiksita.
'''Moviĝema'''. Kiu volonte, facile moviĝas : ''moviĝema besto''.
'''Senmova'''. Kiu tute ne moviĝas.
<section end="Movi"/>
<section begin="Mozaiko"/>'''Mozaiko'''. Speco de pentraĵo, farita el kunmetitaj diverskoloraj ŝtonoj, lignaj pecoj, k. t. p.
<section end="Mozaiko"/>
<section begin="Mucida"/>'''Mucida'''. Havantala malagrablan guston kaj odoron, kiun la nutraĵoj ricevas en malseka aŭ neaerumata loko.
<section end="Mucida"/>
<section begin="Mueli"/>'''Mueli'''. Pecetigi, pulvorigi la grenon fari farunon.
'''Muelejo'''. Loko, kie oni muelas.
'''Muelisto'''. Homo, kies profesio estas mueli.
<section end="Mueli"/>
<section begin="Mufo"/>'''Mufo'''. Cilindroforme kunkudrita pelta peco por varmigi la manojn.
<section end="Mufo"/>
<section begin="Muĝi"/>'''Muĝi'''. Eligi tre fortan kaj akran tonon, kiel la ventego, maraj ondoj, k. t. p.
<section end="Muĝi"/>
<section begin="Muko"/>'''Muko'''. Densa, glua fluidaĵo, produktata de la samnomaj membranoj de la besta kaj homa organismo.
<section end="Muko"/>
<section begin="Mulo"/>'''Mulo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Ido de azeno kaj ĉevalino (''Equus mulus'').
<section end="Mulo"/>
<section begin="Multe"/>'''Multe'''. Granda nombro, granda kvanto : ''multe da homoj, multe da akvo''.
'''Multa, multaj'''. Granda kvanto de samspecaj objektoj, diferencantaj per siaj ecoj : ''Multaj bestoj posedas voston''.
'''Plimulto'''. Pli granda parto; partio posedanta pli grandan kvanton da voĉoj : ''La plimulto voĉdonis kontraŭ la projektoj''.
'''Multobligi'''. Pligrandipi, aldonante multfoje la saman kvanton.
'''Malmulte'''. Malgranda nombro, malgranda kvanto.
<section end="Multe"/>
<section begin="Multipliki"/>'''Multipliki'''. Multobligi : ''multipliki 5 per 3''.
<section end="Multipliki"/>
<section begin="Mumio"/>'''Mumio'''. Kadavro, konservita per la enbalzamigo : ''egipta mumio''.
<section end="Mumio"/>
<section begin="Municio"/>'''Municio'''. Militaj provizoj, precipe la pulvo kaj kugloj.
<section end="Municio"/>
<section begin="Munti"/>'''Munti'''. Kunmeti maŝinon sur la loko, kie ĝi devas funkcii.
'''Muntisto'''. Homo, kies profesio estas munti.
<section end="Munti"/>
<section begin="Muro"/>'''Muro'''. Masonaĵo, servanta kiel flanko de domo, por apartigi au dividi teran spacon.
<section end="Muro"/>
<section begin="Murmuro"/>'''Murmuro'''. Mallaŭta bruo de multe da personoj, kiuj parolas samtempe; sono, montranta malkontentecon.
'''Murmuri'''. Eligi murmuron.
'''Murmureti'''. Paroli mallaŭte, por ne esti aŭdata; eligi mallaŭtan malklaran sonon : ''murmureti al ies orelo''. ''La folioj, skuataj de delikata vento, murmuretas''.
<section end="Murmuro"/>
<section begin="Muso"/>'''Muso''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Malgranda mambesto el la vico de l’ mordantaj (''Mus'').
<section end="Muso"/>
<section begin="Musko"/>'''Musko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Granda klaso de l’ kriptogamoj kun trunketoj kaj folioj (''Muscus'').
<section end="Musko"/>
<section begin="Muskato"/>'''Muskato''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de la miristikacoj, el kies nuksoj kaj floroj oni ekstraktas bonodoran oleon (''Myristica fragrans'').
<section end="Muskato"/>
<section begin="Muskedo"/>'''Muskedo'''. Peza pafilo, kiun oni apogis dum la pafado sur forko.
<section end="Muskedo"/>
<section begin="Muskolo"/>'''Muskolo'''. Organo, konsistanta el karnaj fibroj kaj plenumanta la movojn de l’ bestoj.
<section end="Muskolo"/>
<section begin="Muslino"/>'''Muslino'''. Plej malpeza teksaĵo, kotona, lana.<section end="Muslino"/><noinclude><references/></noinclude>
a2lpbz4pcwvjzbffs7cwkizy2fjvem5
Indekso-Diskuto:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf
107
42731
121795
121767
2026-05-31T18:36:29Z
Castelobranco
7
/* La aŭtoro skribis cesaro kun la unua litero minuskla */ Respondo
121795
wikitext
text/x-wiki
== La aŭtoro skribis cesaro kun la unua litero minuskla ==
La aŭtoro skribis "cesaro" kun la unua litero minuskla. Tio estis konscia elekto de la aŭtoro, sed iuj eble konsiderus ĝin eraro. Kion ni faru? [[Uzanto:Ciampix|Ciampix]] ([[Uzanto-Diskuto:Ciampix|diskuto]]) 01:37, 30 maj. 2026 (UTC)
:Vi pravas: ŝajnas ke la aŭtoro intence uzis la vorton "cezaro" kiel sinonimo de "imperiestro". Rigardu la uzadon de la artikolo ("'''la''' cezaro"). Se temus pri la nomo de imperiestro, la artikolo ne estus bezonata. Entute, 58 el la romiaj imperiestroj uzis la nomon "CAESAR". La plej fama estis la unua, Gajo Julio Cezaro Aŭgusto, ankaŭ nomata nur Aŭgusto. Nerono estis la kvina "cezaro". Mi ne scias kiel oni uzas la artikolon en la pola, sed mi notas ke en la hispana traduko ankaŭ la artikolo estis uzata, sed la nomo havas majusklan komencliteron ("el César" = "la Cezaro"; "del César" = "de la Cezaro"). Tiu artikolo ne apreas en la itala, franca aŭ angla tradukoj. Kaj ĉiuj el ili uzis la majusklan komencliteron de "Cezaro". Vidu sube:
:* (pl) "'''''Cezar''' pisuje wiersze, więc wszyscy idą w jego ślady. Niewolno tylko pisywać wierszy lepszych '''od Cezara''' i z tego powodu boję się trochę o Lukana...''" ([[:pl:Strona:PL Henryk Sienkiewicz-Quo vadis t.1 015.jpeg|p.7]])
:* (eo) "'''''La cezaro''' verkas versaĵojn, do ĉiuj lin imitas. Oni nur ne rajtas verki versaĵojn pli bonajn, '''ol la cezaro''', kaj pro tio mi iom timas pri Lucanus." ([[Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/12|p.12]])
:* (es) "'''''El César''' hace versos, y todo el mundo sigue su ejemplo; pero no hay derecho á perpetuarlos mejores que los '''del César'''. Por eso siento algún temor por Lucano...''" ([[:es:Página:Quo vadis - Eduardo Poirier tr. - Tomo I (1900).pdf/14|p.12]])
:* (it) "''È la moda, '''Cesare''' scrive versi; e tutti vanno sulle sue pedate. Non è però permesso scrivere versi migliori '''di Cesare''', e per questa ragione io temo per Lucano''." (p.6)
:* (fr) "'''''César''' écrit des vers, et tout le monde suit son exemple. Seulement on n’a pas le droit d’écrire de meilleurs vers que ceux '''de César''', et c’est pourquoi je crains un peu pour Lucain...''" ([[:fr:Page:Sienkiewicz - Quo vadis, 1983.djvu/5|p.5]])
:* (en) "'''''Cæsar''' writes verses; hence all follow in his steps. Only it is not permitted to write better verses '''than Cæsar''', and for that reason I fear a little for Lucan.''" ([[:en:Page:Henryk Sienkiewicz - Quo Vadis (1897 Curtin translation).djvu/21|p.5]])
:[[Uzanto:Castelobranco|<span style="color:#778899; font-family:Verdana; font-size:1em;">CasteloBranco</span>]]<sup>[[Uzanto-Diskuto:Castelobranco|<span style="color:#00008b;">diskuto</span>]]</sup> 18:36, 31 maj. 2026 (UTC)
pe4dm9vc7mhnajlankfmew15ubzzaby
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/124
104
42732
121790
2026-05-31T15:39:11Z
U-sign
2952
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "– Mi konsentas je ĉio... – diris Olnjo, enmetante en paperpakaĵon la leterojn kaj fotografaĵojn. – Adiaŭ! – Ĵustokaze, mia kara, mi petas, vi konatigu Joĉjon kun via paĉjo... – diris Julia Andreevna, kisante la knabinon. – Nepre, nepre. La paĉjoj ambaŭ delonge deziras tion ĉi. – Nu, iru kun Dio! Saluton al la paĉjoj... En la antaŭĉambro la servistino Danjo staris jam kun la pluŝa palto de Olnjo en la manoj. Julia Andreevna, kiu iris..."
121790
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>– Mi konsentas je ĉio... – diris Olnjo, enmetante en paperpakaĵon la leterojn kaj fotografaĵojn.
– Adiaŭ!
– Ĵustokaze, mia kara, mi petas, vi konatigu Joĉjon kun via paĉjo... – diris Julia Andreevna, kisante la knabinon.
– Nepre, nepre. La paĉjoj ambaŭ delonge deziras tion ĉi.
– Nu, iru kun Dio! Saluton al la paĉjoj...
En la antaŭĉambro la servistino Danjo staris jam kun la pluŝa palto de Olnjo en la manoj. Julia Andreevna, kiu iris malantaŭe de Joĉjo, tuŝetis per la mano lian ŝultron kaj okulsignis al li, ke li vestu la knabinon.
Joĉjo konfuziĝeme kaj honteme prenis la palton el la manoj de Danjo kaj etendis ĝin antaŭ Olnjo. La knabino turniĝis dorse al Joĉjo kaj etendis la manojn por vesti la palton, sed kiel ajn ŝi penus, ŝi ne povis enmeti la manojn en la manikojn de la palto.
– Pli malsupren, sinjoro! – flustris la servistino.
Joĉjo obeis. Kaj tuj unu mano de la knabino eniĝis en manikon, sed la alia ankoraŭ daŭrigis senhelpe moviĝi en aero.
– Vi tute ne scias vesti fraŭlinojn! – diris Olnjo, turnante la vizaĝon al Joĉjo. – Ĉu oni tiel vestas? – ŝi ekridis. – Mi hodiaŭ elartikigos la manon...
– Permesu, fraŭlino, – diris Danjo, prenante ŝin je la mano kaj direktante ĝin en la manikon.
– Ha, lasu, Danjo!.. Vi, eble, ankoraŭ volos venigi iun je helpo... Eble, vi iel vestos min hodiaŭ duope... – daŭrigis Olnjo, ridante, dum Joĉjo per la manoj tremantaj senĉese movis la neobeantan manikon jen supren, jen malsupren, jen dekstren, jen maldekstren, – ĉiam maltrafe.
Julia Andreevna, rigardante lian fervoron, ridis ĝis larmoj. Ankaŭ ridis la servistino.
– Ĉu vi neniam vestis fraŭlinojn? Kia mallertulo vi estas... – murmuris Olnjo, ridetante, kiam la palto, fine, estis ĝuste vestita.
– Neniam... – mallaŭte kaj konfuziĝeme respondis Joĉjo. – Kie estas via baŝliketo?..
– La fraŭlino hodiaŭ venis sen la baŝliko, – diris la servistino, ankoraŭ ridante.
– Ĉu vi baldaŭ vin vestos? – ŝerce-kolereme daŭrigis Olnjo. – Mi baldaŭ tute perdos paciencon!.. Adiaŭ, kara Julia Andreevna, Danjo!
– Adiaŭ, kara mia!
– Adiaŭ, ĉarma fraŭlino!..
Kaj la pordo brue fermiĝis post la gejunuloj.
– Ĉu vi promenis iam kun fraŭlinoj?
– Ne... mi...
– Nu, ĉu vi vidis, kiel oni promenas kun ili?.. Je la mano?..<noinclude><references/></noinclude>
m6icdhzpm4fetgcp5u5drmyy20vk1e2
Paĝo:Ŝirjaev - Sen titolo, 1910.pdf/122
104
42733
121791
2026-05-31T17:34:04Z
U-sign
2952
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "dek poŝtkartojn, – ŝi senĉese babilis per sia voĉeto sonora, kiel per sonorileto arĝenta. – Hodiaŭ mi ricevis unu poŝtkarton ilustritan el Francujo de samideano Marcel Lucas kaj grandan leteron el Svedujo de fraŭlino Hilda Karlson. Rigardu, – ŝi sin turnis al Julia Andreevna kaj al Joĉjo, – kia bela estas la poŝtkarto, sed mi preferas belajn vidaĵojn kolorigitajn de antikvaj ruinoj, apudmaraj urboj... Mi skribos al mia Marĉjo, ke li plu ne sendu..."
121791
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="U-sign" /></noinclude>dek poŝtkartojn, – ŝi senĉese babilis per sia voĉeto sonora, kiel per sonorileto arĝenta. – Hodiaŭ mi ricevis unu poŝtkarton ilustritan el Francujo de samideano Marcel Lucas kaj grandan leteron el Svedujo de fraŭlino Hilda Karlson. Rigardu, – ŝi sin turnis al Julia Andreevna kaj al Joĉjo, – kia bela estas la poŝtkarto, sed mi preferas belajn vidaĵojn kolorigitajn de antikvaj ruinoj, apudmaraj urboj... Mi skribos al mia Marĉjo, ke li plu ne sendu al mi tiajn malspritajn poŝtkartojn...
– Vi jam amikiĝis kun via franca samideano? – ridetante, diris Julia Andreevna, am-admirante la ĝojan, feliĉan vizaĝeton de la knabino. – Vi jam nomas lin Marĉjo!
– Ho, jes! Marĉjo, Marĉjo, Marĉjo!.. Mi eĉ skribos al li jene: „Mia kara samideano Marĉjo!..” Ke li skribu al mi „Olnjo”, mi nenion havas kontraŭ tio ĉi, ja ĉiuj min nomas Olnjo...
– Ho, Olnjo, Olnjo!.. – riproĉe diris Julia Andreevna. – Sed la leŭtenanto? Li ja freneziĝos pro ĵaluzo!
Julia Andreevna kaj Olnjo laŭte ekridis.
– Ĉio tio ĉi estas bagatelo, – la knabino daŭrigis gaje, – vi rigardu, rigardu, kion skribas al mi Marĉjo: „Mi kisas viajn manetojn kaj piedetojn!”
– Ho, mia Dio! Jen, oni tuj rekonas francan ĝentilecon!... Malfeliĉa leŭtenanto! – diris Julia Andreevna.
– Mi ĵus ekvidos lin, mi tuj montros al li la poŝtkarton kaj tradukos tion ĉi, – diris Olnjo, ridante.
– Olnjo, vi estas senkora!
– Kaj pluajn leterojn mi ne tradukos al li, mi diros, ke li mem lernu la lingvon, se li volas scii, kion skribas al mi junuloj.
Kiam la poŝtkarto estis trarigardita de Joĉjo kaj Julia Andreevna, la knabino elprenis dikan koverton, en kiu estis letero de la svedino, ŝia fotografaĵo kaj luksa albumo da vidaĵoj de Kolmar – ŝia parenca urbo.
– Mi bedaŭras, – diris Olnjo, – ke mi nenion havas por sendi al Hilnjo interŝanĝe. Ni havas nek albumojn kun vidaĵoj, nek poŝtkartojn de la urbo... Tamen estas malfrua horo, mi devas tuj reveni hejmen por ne maltrankviligi la paĉjon (Olnjo nomis la doktoron „paĉjo-doktoro”, al kio ŝi alkutimiĝis de tiam, kiam ŝi komencis paroli). Kara Julia Andreevna, ĉu vi permesos, ke Danjo akompanu min ĝis la hejmo? Mi timas iri sola tra stratoj vespere...
– Danjo?.. – diris enpensiĝeme Julia Andreevna. – Ĉu Danjo?.. Eble akompanos vin la juna homo? – ŝi ekrigardis komence Joĉjon, poste la knabinon. – Kial vi nenion respondas? Ĵustokaze, mia kara, ne nomu lin plu s-ro profesoro...
– Mi neniam nomis lin... – Olnjo respondis, demande rigardante jen la mastrinon, jen Joĉjon.
– Ni ĉiuj nomu lin de nun simple... Joĉjo, li petas.
Joĉjo ruĝiĝis.<noinclude><references/></noinclude>
bbnlvy32i5gf0pf1mw5l3907nxxr9jq