Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.5
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/118
104
40809
121844
121397
2026-06-02T17:21:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121844
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Palto"/>'''Palto'''. Vesto, kiun oni portas sur la aliaj vestoj, kiam oni estas ekstere.
<section end="Palto"/>
<section begin="Pamfleto"/>'''Pamfleto'''. Broŝuro akre satira aŭ kalumnia.
<section end="Pamfleto"/>
<section begin="Pano"/>'''Pano'''. Nutraĵo bakita el faruno.
<section end="Pano"/>
<section begin="Panegira"/>'''Panegira'''. Trolaŭde priskribanta personon, agojn aŭ fakton.
'''Panegiraĵo'''. Panegira verko.
<section end="Panegira"/>
<section begin="Panelo"/>'''Panelo'''. Tabulo, per kiuj oni kovras la murojn de ĉambro, anstataŭ per tapeto.
<section end="Panelo"/>
<section begin="Paniko"/>'''Paniko'''. Subita, ofte senbaza timo, ekreganta popolamason.
<section end="Paniko"/>
<section begin="Paniklo"/>'''Paniklo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Koloraj folietoj de l’ floro. Komparu : '''{{VdE|Petalo}}'''.
<section end="Paniklo"/>
<section begin="Panoramo"/>'''Panoramo'''. - 1. Granda pentraĵo sur la muroj de rotondo, lumigita de supre, kiun oni rigardas de podio, lokita en la centro. - 2. Vasta vidaĵo de alta loko : ''la panoramo de Rigi''.
<section end="Panoramo"/>
<section begin="Pantalono"/>'''Pantalono'''. Vira vesto, kovranta la korpon de l’ zono ĝis la piedoj.
<section end="Pantalono"/>
<section begin="Panteismo"/>'''Panteismo'''. Filozofia sistemo, kiu identigas Dion kaj la universon.
<section end="Panteismo"/>
<section begin="Panteisto"/>'''Panteisto'''. Adepto de la panteismo.
<section end="Panteisto"/>
<section begin="Pantero"/>'''Pantero''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Azia leopardo.
<section end="Pantero"/>
<section begin="Pantoflo"/>'''Pantoflo'''. Piedvesto, ne atinganta la maleolojn.
<section end="Pantoflo"/>
<section begin="Pantomimo"/>'''Pantomimo'''. Senvorta spektaklo per gestoj.
<section end="Pantomimo"/>
<section begin="Papo"/>'''Papo'''. Ĉefo de la katolika eklezio.
<section end="Papo"/>
<section begin="Papago"/>'''Papago''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Tropika birdo kun multkoloraj plumoj, scianta imiti la homan voĉon (''Psittacus'').
<section end="Papago"/>
<section begin="Papavo"/>'''Papavo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ papavacoj, kun manĝebla semo (''Papaver'').
<section end="Papavo"/>
<section begin="Papavacoj"/>'''Papavacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ''papavo''.
<section end="Papavacoj"/>
<section begin="Papero"/>'''Papero'''. Maldika folio, fabrikata el ĉifonoj kaj diversaj vegetaĵaj substancoj, sur kiu oni skribas, presas, per kiu oni pakas.
'''Papera'''. El papero.
'''Paperujo'''. Portebla ujo por paperoj, dokumentoj : ''paperujo de ministro''.
'''Sorba papero'''. Papero por sekigi freŝan skribaĵon per sorbo de la superfluo de la inko.
<section end="Papero"/>
<section begin="Papilio"/>'''Papilio''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Skvamoflugila insekto (''Papilio'').
<section end="Papilio"/>
<section begin="Papiruso"/>'''Papiruso'''. Folio, fabrikata el samnoma vegetaĵo, sur kiu skribis la antikvaj Egiptanoj.
<section end="Papiruso"/>
<section begin="Papriko"/>'''Papriko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l’ solanacoj, uzata kiel spicaĵo (''Capsicum'').
<section end="Papriko"/>
<section begin="Paro"/>'''Paro'''. Du personoj aŭ objektoj, prezentantaj kune unu tuton : ''geedza paro; paro da gantoj''.
'''Para'''. Konsistanta el paroj, dividebla per du : ''Ses estas para nombro, kaj sep ne para''.
'''Parigi'''. Fari paron, kunigi en paron : ''parigi du kolombojn''.
<section end="Paro"/>
<section begin="Parabolo"/>'''Parabolo'''. – 1. ({{VdE-ml|Geom}}.). Sekcaĵo de la konuso per ebenaĵo paralela al ĝia formanta linio. - 2. Alegorio, enhavanta gravan veron : ''La paraboloj de la Nova Testamento''.
<section end="Parabolo"/>
<section begin="Parado"/>'''Parado'''. - 1. Solena militista revuo. - 2. Konduto celanta altiri sur sin la atenton de la publiko, montri siajn elegantajn vestojn k. t. p.
'''Parada'''. De parado : ''parada marŝo, parada apero en teatro''.
'''Parade'''. En parada maniero.
'''Paradi'''. Marŝi en parado, sin montri por parado : ''La regimento paradis antaŭ la imperiestro''. Komparu : '''{{VdE|Pompo}}'''.
<section end="Parado"/>
<section begin="Paradigmo"/>'''Paradigmo'''. Gramatika modela tabelo : ''En la paradigmoj de la konjugacio oni plej ofte uzas la vorton « ami »''.
<section end="Paradigmo"/>
<section begin="Paradizo"/>'''Paradizo'''. - 1. Ĝardeno, en kiu vivis Adamo kaj Eva. - 2. Loko, kie la justuloj ĝuas eternan feliĉon post la morto.
<section end="Paradizo"/>
<section begin="Paradokso"/>'''Paradokso'''. Opinio, kiu estas kontraŭa al la ĝenerala opinio kaj tial ŝajnas absurda, kiu tamen povas montriĝi ĝusta post serioza esploro.
<section end="Paradokso"/>
<section begin="Parafo"/>'''Parafo'''. Mallongigita subskribo.
<section end="Parafo"/>
<section begin="Parafino"/>'''Parafino''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Miksaĵo de solidaj hidrokarbonaj korpoj de l’ vico C<sub>2</sub>H<sub>2n+2</sub>; blanka vaksosimila substanco, uzata por kandeloj.
<section end="Parafino"/>
<section begin="Parafrazo"/>'''Parafrazo'''. Klarigo, traduko pli vasta, ol la teksto.
<section end="Parafrazo"/>
<section begin="Paragrafo"/>'''Paragrafo'''. - 1. Malgranda parto de ĉapitro kun la speciala signo : §, precipe en kodoj, regularoj : ''Laŭ la paragrafo tria de nia regularo''. - 2. La signo mem.
<section end="Paragrafo"/>
<section begin="Paralela"/>'''Paralela'''. ({{VdE-ml|Geom}}.) Paralelaj estas du rektaj linioj sur la sama ebeno, havantaj neniun komunan punkton : ''Ĉiu rando de libro estas paralela al la kontraŭa rando''.
'''Paralelo'''. Paralela linio.
'''Paralele'''. En paralela maniero.
<section end="Paralela"/>
<section begin="Paralelogramo"/>'''Paralelogramo''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Kvarangulo, kies kontraŭaj flankoj estas paralelaj.
<section end="Paralelogramo"/>
<section begin="Paralizo"/>'''Paralizo'''. Plena perdo de memvolaj movoj de unu aŭ de multaj membroj de la korpo.
'''Paralizi'''. Kaŭzi paralizon de io : ''La vundo paralizis la brakon de la soldato''.
'''Paralizito'''. Homo paralizita. <section end="Paralizo"/><noinclude><references/></noinclude>
ebikfl1bkdxogto6sze63kxhyqy6xqa
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/119
104
40810
121845
121398
2026-06-02T17:43:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121845
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Parazito"/>'''Parazito'''. - 1. Besto, vegetaĵo, vivanta sur alia besto aŭ vegetaĵo kaj sin nutranta per ĝiaj sukoj. - 2. Homo nenion faranta kaj vivanta je la spezoj de alia, ekspluatanta la laboron de aliaj.
<section end="Parazito"/>
<section begin="Parcelo"/>'''Parcelo'''. Parto de tero, apartigita de tuta bieno.
'''Parceli'''. Dividi bienon en parcelojn.
<section end="Parcelo"/>
<section begin="Pardoni"/>'''Pardoni'''. Rezigni venĝon, punon por ricevita maljustaĵo, ofendo : ''pardoni al iu la kulpon''.
'''Pardono'''. Ago, vortoj, de tiu, kiu pardonas.
'''Pardonebla'''. Kiu povas esti pardonita : ''krimo nepardonebla, alvokanta la ĉielan venĝon''.
<section end="Pardoni"/>
<section begin="Parenco"/>'''Parenco'''. Persono, havanta kun alia persono komunan antaŭlon : ''kuzo, onklino, nepo''.
'''Parenca'''. - 1. Havanta kun alia persono komunan antaŭulon. - 2. Apartenanta al la sama kategorio, simila : ''La talentoj de Orzeszko kaj de George Sand estas parencaj''.
'''Parenceco'''. Stato, rilato de tiuj, kiuj estas parencoj. Komparu : '''{{VdE|Familio}}'''.
<section end="Parenco"/>
<section begin="Parentezo"/>'''Parentezo'''. Signo, per kiu oni apartigas de la teksto aldone enmetitan frazon, vorton : ''La mortinto (malpeza estu por li la tero) estis ĉiam preta helpi mizerulon''. Fermi, malfermi la parentezon.
<section end="Parentezo"/>
<section begin="Parfumo"/>'''Parfumo'''. Bonodora substanco, solvita en alkoholo.
'''Parfumi'''. Verŝi parfumon sur ion : ''parfumi naztukon''.
<section end="Parfumo"/>
<section begin="Pargeto"/>'''Pargeto'''. Planko konsistanta el simetrie kunmetitaj tabuletoj.
<section end="Pargeto"/>
<section begin="Pario"/>'''Pario'''. Solida flanka limigaĵo de spaco : ''pario de tendo, pario de tubo''.
<section end="Pario"/>
<section begin="Parko"/>'''Parko'''. Ĉirkaŭbarita arta arbaro por promeno.
<section end="Parko"/>
'''Parlamento'''. Leĝdona reprezentantaro de civitanoj.
'''Parlamenta'''. - 1. De parlamento. - 2. Konforma al la reguloj de la parlamenta konveneco : ''parlamenta parolmaniero''.
'''Parlamentano'''. Membro de parlamento.
<section begin="Parodio"/>'''Parodio'''. Ŝerca, ridiga imito de serioza verko.
'''Parodii'''. Fari parodion.
<section end="Parodio"/>
<section begin="Paroĥo"/>'''Paroĥo'''. Eklezia distrikto.
'''Paroĥestro'''. Ĉefo de paroĥo.
'''Paroĥano'''. Membro de paroĥo.
<section end="Paroĥo"/>
<section begin="Paroksismo"/>'''Paroksismo'''. Subita forta atako de malsano, de pasio : ''paroksismo de la malario, paroksismo de kolero''.
<section end="Paroksismo"/>
<section begin="Paroli"/>'''Paroli'''. Esprimi pensojn per vortoj : ''paroli laŭte, elokvente''.
'''Parolo'''. Vorto, vortoj de tiu, kiu parolas.
'''Parolado'''. Longedaŭra parolo, precipe antaŭ publiko.
'''Parole'''. Per paroloj, buŝe.
'''Parolema'''. Kiu amas paroli, kiu volonte parolas.
'''Parolanto'''. Persono, kiu parolas.
'''Antaŭparolo'''. Parolo, ĉapitro antaŭiranta verkon kaj klariganta ĝian temon, programon.
'''Interparolo'''. Parolo inter du aŭ kelke da personoj.
'''Kontraŭparoli'''. Paroli kontraŭ io, kontraŭbatali ion per argumentoj.
'''Elparoli'''. Esprimi per aŭdeblaj sonoj, vortoj, eliĝantaj el la buŝo diversmaniere, depende de la longeco de la vokaloj, de la nuanco de la konsonantoj k. t. p.
'''Elparolado'''. Maniero elparoli : ''La elparolado de diversnaciaj Esperantistoj estas preskaŭ identa''.
<section end="Paroli"/>
<section begin="Parto"/>'''Parto'''. Io el tuto : ''parto de urbo''.
'''Partigi'''. dividi en partojn : ''partigi laboron''.
'''Parta'''. De parto; koncernanta parton, ne tuton : ''parta pago de ŝuldo''.
'''Partopreni'''. Esti unu el tiuj, kiuj kune faras ion : ''partopreni en ekskurso''.
'''Partoprenanto'''. Persono, kiu partoprenas.
<section end="Parto"/>
<section begin="Partero"/>'''Partero'''. Planko de la teatra ĉambrego kun la seĝoj starantaj sur ĝi.
<section end="Partero"/>
<section begin="Partio"/>'''Partio'''. Persono aŭ aro da personoj, kontraŭa al alia persono aŭ aro : ''partioj antaŭ tribunalo, politikaj partioj''.
'''Partia'''. Apartenanta al partio, juĝanta favore por la sampartianoj.
'''Partiano'''. Membro de partio.
'''Senpartia'''. Apartenanta al neniu partio, juĝanta ĉiujn same favore, sendepende de iliaj opinioj aŭ de ilia partio.
'''Senpartieco'''. Eco de tiu, kiu estas senpartia.
<section end="Partio"/>
<section begin="Participo"/>'''Participo'''. Gramatika formo, kuniganta la ecojn de la verbo kaj adjektivo : ''amanta, farita''.
<section end="Participo"/>
<section begin="Partikulo"/>'''Partikulo'''. Vorto, kies gramatika formo neniam ŝanĝiĝas : ''ne''.
<section end="Partikulo"/>
<section begin="Partituro"/>'''Partituro'''. Notoj de ĉiuj voĉoj de muzika verko, metitaj unu sub alia.
<section end="Partituro"/>
<section begin="Paruo"/>'''Paruo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la vico de l’ paseroj (''Parus'').
<section end="Paruo"/>
<section begin="Pasi"/>'''Pasi'''. Iri de unu loko al alia, iri de unu momento al alia : ''homoj pasas sur la strato; la tempo pasas''.
'''Pasanto'''. Persono, kiu pasas.
'''Pasigi'''. Uzi la tempon por io : ''pasigi la vesperon legante, pasigi la someron sur montoj''.
'''Preterpasi'''. Pasi preter io : ''preterpasi amikon sur la strato, ne haltante''.
'''Trapasi'''. Pasi de la komenco ĝis la fino : ''Dum unu horo oni povas trapasi nian tutan urbon''.
'''Transpasi'''. Pasi trans io : ''transpasi la limon''.
<section end="Pasi"/>
<section begin="Pasaĝero"/>'''Pasaĝero'''. Veturanto, kiu uzas publikan rimedon por veturi (vaporŝipon, fervojon, omnibuson k. t. p.) : ''La vagono estas plena de pasaĝeroj''.
<section end="Pasaĝero"/>
<section begin="Pasamento"/>'''Pasamento'''. Teksaĵo, plektaĵo el oraj, silkaj fadenoj, per kiu oni ornamas vestojn, meblojn.<section end="Pasamento"/><noinclude><references/></noinclude>
1ru2caguyfutvj5fbkxob3b8vokydts
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/120
104
40811
121846
121399
2026-06-02T18:06:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121846
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Pasero"/>'''Pasero''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la granda samnoma vico, konsistanta el kantantaj kaj kriantaj birdoj (''Passer'').
<section end="Pasero"/>
<section begin="Pasio"/>'''Pasio'''. Forta emocio, forta emo : ''amo, malamo''.
'''Pasia'''. Karakterizata de pasio : ''pasia homo, pasia deziro''.
'''Pasiigi'''. Fari iun pasia : ''pasiiganta disputo''.
'''Pasiiĝi'''. Fariĝi pasia.
<section end="Pasio"/>
<section begin="Pasivo"/>'''Pasivo'''. - 1. Formo de transitivaj verboj, montranta agon, ricevatan, portatan de la subjekto : ''knabo batata de la patro''. - 2. Negativa parto de propraĵo : ''la pasivoj de komerca firmo''. Pasiva. - 1. De pasivo, kiu koncernas la pasivon de la verbo : ''Ĉiuj pasivaj formoj estas en Esperanto kunmetitaj''. - 2. Kiu prezentas la negativan parton de propraĵo. - 3. Neagema : ''pasiva homo''.
'''Pasive'''. En pasiva maniero.
'''Pasiveco'''. Eco de tiu, kiu estas pasiva.
<section end="Pasivo"/>
<section begin="Pasko"/>'''Pasko'''. Festo de la kristana eklezio por rememorigo de la reviviĝo de Kristo.
<section end="Pasko"/>
<section begin="Paskvilo"/>'''Paskvilo'''. Broŝuro malice kalumnia.
<section end="Paskvilo"/>
<section begin="Pasporto"/>'''Pasporto'''. Oficiala dokumento, atestanta la personecon de ĝia posedanto kaj certiganta la rajton loĝi en iu loko aŭ veturi en alian lokon, sam-aŭ alilandan.
<section end="Pasporto"/>
<section begin="Pasto"/>'''Pasto'''. Faruno knedita kun akvo.
<section end="Pasto"/>
<section begin="Pasteĉo"/>'''Pasteĉo'''. Hakita spicita viando aŭ fiŝo, bakita en kovraĵo el pasto aŭ graso.
<section end="Pasteĉo"/>
<section begin="Pastelo"/>'''Pastelo'''. Bombono en formo de disko.
<section end="Pastelo"/>
<section begin="Pastinako"/>'''Pastinako''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l’ umbeliferoj kun dolĉa radiko, uzata kiel spicaĵo (''Pastinaca sativa'').
<section end="Pastinako"/>
<section begin="Pastro"/>'''Pastro'''. Homo, sanktigita por servi Dion kaj plenumi la ceremoniojn de religia kulto.
'''Pastra'''. De pastro, kiu koncernas pastron.
'''Pastraro'''. Tutaĵo de pastroj.
'''Ĉefpastro'''. Estro de pastroj, episkopo.
<section end="Pastro"/>
<section begin="Paŝi"/>'''Paŝi'''. Meti la piedojn alterne unu antaŭ la alia por sin movi sur la tero.
'''Paŝo'''. 1. Meto de unu piedo antaŭ la alia dum la irado. 2. Spaco inter la piedoj dum la irado : ''La ĉambro estas kvin paŝojn longa''.
<section end="Paŝi"/>
<section begin="Paŝti"/>'''Paŝti'''. Doni, liveri nutraĵon al brutoj : ''paŝti ĉevalojn sur herbejo''.
'''Paŝtejo'''. Loko (herbejo, kampo), kie oni paŝtas aŭ sin paŝtas.
'''Paŝtisto'''. Homo, kies okupo estas paŝti.
<section end="Paŝti"/>
<section begin="Paŝtelo"/>'''Paŝtelo'''. Krajono el kolora kreto.
<section end="Paŝtelo"/>
<section begin="Pato"/>'''Pato'''. Malprofunda vazo kun tenilo, por friti.
<section end="Pato"/>
<section begin="Patento"/>'''Patento'''. Dokumento por ekskluziva rajto ekspluati eltrovon.
'''Patenti'''. Doni patenton, garantii per patento : ''patentita aparato''.
<section end="Patento"/>
<section begin="Patologio"/>'''Patologio''' ({{VdE-ml|Med}}.). Scienco pri kaŭzoj kaj simptomoj de la malsanoj.
<section end="Patologio"/>
<section begin="Patoso"/>'''Patoso'''. Afektite solena, kaj enluziasma parolmaniero. Komparu : '''{{VdE|Aplombo}}, {{VdE|Emfazo|emfazo}}, {{VdE|Vervo|vervo}}'''.
<section end="Patoso"/>
<section begin="Patro"/>'''Patro'''. Viro, naskinta idon : ''Apenaŭ dudekjara li jam estis patro''. Abrahamo estis la patro de Izaako.
'''Patrino'''. Virino, naskinta idon.
'''Bopatro'''. Patro de edzino rilate al ŝia edzo, aŭ patro de edzo rilate al lia edzino.
'''Bopatrino'''. Patrino de edzino rilate al ŝia edzo, aŭ patrino de edzo rilate al lia edzino.
'''Duonpatro'''. Dua edzo de patrino rilate al ŝiaj infanoj.
'''Duonpatrino'''. Dua edzino de patro rilate al liaj infanoj.
'''Gepatroj'''. Patro kaj patrino.
'''Patreco'''. Stato de tiu, kiu estas patro.
'''Patrineco'''. Stato de tiu, kiu estas patrino.
'''Patrujo'''. Patrolando.
'''Sampatrujano'''. Homo, havanta la saman patrolandon.
<section end="Patro"/>
<section begin="Patriarko"/>'''Patriarko'''. - 1. Prapatro, ĉefo de gento ĉe la antikvaj Hebreoj : ''Abrahamo, Izaako kaj Jakobo''. - 2. Respektinda maljunulo, ĉefo de granda familio.
<section end="Patriarko"/>
<section begin="Patricio"/>'''Patricio'''. Ano de la aristokrataro en la antikva Roma regno.
<section end="Patricio"/>
<section begin="Patrioto"/>'''Patrioto'''. Homo, amanta sian patrujon kaj penanta esti utila por ĝi.
<section end="Patrioto"/>
<section begin="Patriotismo"/>'''Patriotismo'''. Amo al la patrujo kaj emo esti utila por ĝi.
<section end="Patriotismo"/>
<section begin="Patrolo"/>'''Patrolo'''. Malgranda taĉmento de soldatoj aŭ policistoj, garde trairanta urbon.
<section end="Patrolo"/>
<section begin="Patrono"/>'''Patrono'''. - 1. Sanktulo, protektanta siajn samnomulojn, urbon, landon. - 2. Persono eminenta, influa, protektanta alian personon, institucion.
<section end="Patrono"/>
<section begin="Paŭzo"/>'''Paŭzo'''. Nelonga interrompo de ago : ''paŭzo dum legado, dum kantado''.
'''Paŭzi'''. Fari paŭzon.
<section end="Paŭzo"/>
<section begin="Pavo"/>'''Pavo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo et la familio de l’ fazanoj, kun granda, bela vosto (''Pavo cristatus'').
<section end="Pavo"/>
<section begin="Paviano"/>'''Paviano''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Simio el la familio de la hundosimilaj (''Cynocephalus'').
<section end="Paviano"/>
<section begin="Pavilono"/>'''Pavilono'''. Malpeza, malgranda konstruaĵo, similanta tendon.
<section end="Pavilono"/>
<section begin="Pavimo"/>'''Pavimo'''. Ŝtona, ligna, asfalta kovraĵo de strato.
'''Pavimi'''. Kovri per pavimo : ''En nia vilaĝo ne ĉiuj stratoj estas pavimitaj''.<section end="Pavimo"/><noinclude><references/></noinclude>
256ee6k8om54cudkbtt7ep5z3kkwd1m
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/121
104
40812
121847
121400
2026-06-02T18:30:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121847
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Peano"/>'''Peano'''. - 1. Kanto por la honoro de Apolono. - 2. Milita kanto; kanto de venko, de ĝojo.
<section end="Peano"/>
<section begin="Peco"/>'''Peco'''. Parto, apartigita de tuto : ''peco da pano, fera peco''.
'''Peceto'''. Malgranda peco.
'''Pecetigi'''. Rompi, dividi en pecetojn.
'''Dispecigi'''. Rompi, dividi en pecojn.
'''Potpeco'''. Peco de rompita poto.
'''Tukpeco'''. Peco de disŝirita tuko.
<section end="Peco"/>
<section begin="Peĉo"/>'''Peĉo'''. Densa olea substanco, produktata el rezino.
<section end="Peĉo"/>
<section begin="Pedagogo"/>'''Pedagogo'''. Instruisto kaj edukisto de infanoj.
<section end="Pedagogo"/>
<section begin="Pedagogio"/>'''Pedagogio'''. Scienco instrui kaj eduki infanojn.
<section end="Pedagogio"/>
<section begin="Pedalo"/>'''Pedalo'''. Piedmovilo de instrumento : ''pedalo de fortepiano, de orgeno, de velocipedo''.
<section end="Pedalo"/>
<section begin="Pedanta"/>'''Pedanta'''. Tro precize plenumanta la regulojn, tro zorganta pri la detaloj kaj pri ia formo : ''pedanta ĉefo, pedanta ordo''.
'''Pedanto'''. Homo pedanta.
'''Pedante'''. En pedanta maniero.
'''Pedanteco'''. Eco de tiu, kiu estas pedanta.
<section end="Pedanta"/>
<section begin="Pedelo"/>'''Pedelo'''. Universitata servisto.
<section end="Pedelo"/>
<section begin="Pediko"/>'''Pediko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Parazita insekto senflugila (''Pediculus'').
<section end="Pediko"/>
<section begin="Pego"/>'''Pego''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo insektomanĝa kun longa beko kaj lango (''Picus'').
<section end="Pego"/>
<section begin="Pejzaĝo"/>'''Pejzaĝo'''. - 1. Vidaĵo de lando. - 2. Pentraĵo, prezentanta tian vidaĵon.
<section end="Pejzaĝo"/>
<section begin="Peki"/>'''Peki'''. Malobei dian ordonon, regulon de la moralo, leĝon : ''peki kontraŭ la tria dia ordono''.
'''Peko'''. Ago de tiu, kiu pekas.
'''Pekema'''. Inklina al pekoj.
'''Pekulo'''. Homo, kiu ofte pekas.
<section end="Peki"/>
<section begin="Pekli"/>'''Pekli'''. Konservi viandon, ŝutante sur ĝin salon, salpetron, pipron kaj premante ĝin per peza objekto, ekz. per ŝtono.
<section end="Pekli"/>
<section begin="Peli"/>'''Peli'''. Eksciti al rapida kurado : ''peli brutojn sur herbejon''.
'''Elpeli'''. Peli el loko kaj eligi el ĝi : ''elpeli lupon el ŝafejo''.
'''Forpeli'''. Peli for de loko kaj forigi de ĝi.
<section end="Peli"/>
<section begin="Pelerino"/>'''Pelerino'''. Granda kolumo, pendanta ĉe mantelo aŭ palto kaj kovranta la ŝultrojn kaj parton de la dorso.
<section end="Pelerino"/>
<section begin="Pelikano"/>'''Pelikano''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Granda birdo el la familio de l' rempiedaj (''Pelecanus onocratulus'').
<section end="Pelikano"/>
<section begin="Pelto"/>'''Pelto'''. Haroriĉa besta haŭto, uzata kiel vesto : ''zibela pelto''.
'''Peltisto'''. Metiisto, kudranta vestojn el pelto. Komparu : '''{{VdE|Felo}}, {{VdE|Haŭto|haŭto}}, {{VdE|Ledo|ledo}}'''.
<section end="Pelto"/>
<section begin="Pelvo"/>'''Pelvo'''. Portebla ronda vazo por fluidaĵo, lavvazo.
<section end="Pelvo"/>
<section begin="Peno"/>'''Peno'''. Energia ago de la korpo aŭ de l’ spirito : ''Peno estas necesa por venki malfacilaĵon''.
'''Peni'''. Streĉi la korpajn aŭ spiritajn fortojn.
'''Pene'''. Kun peno.
'''Senpene'''. Sen peno.
<section end="Peno"/>
<section begin="Penco"/>'''Penco'''. Angla monero, valoranta dek centimojn.
<section end="Penco"/>
<section begin="Pendi"/>'''Pendi'''. Esti fiksita ĉe sia supro tiel, ke la malsupra parto estas libera : ''pentraĵo pendas sur la muro; fruktoj pendas sur arbo''.
'''Pendigi'''. Fiksi ion ĉe ĝia supro tiel, ke la malsupra parto estu libera : ''pendigi mantelon sur hoko; pendigi krimulon''.
'''Dependi'''. Esti submetita al la povo, al la volo de alia persono : ''La decido dependas de la ĉefo''.
'''Dependa'''. Kiu dependas.
'''Dependeco'''. Stato de tiu, kiu dependas.
'''Sendependa'''. Kiu ne dependas.
'''Sendependeco'''. Stato de tiu, kiu ne dependas.
'''Flugpendi'''. Resti en la aero senmova sur la flugiloj : ''La akcipitro flugpendas super kolombo''.
<section end="Pendi"/>
<section begin="Pendolo"/>'''Pendolo'''. Korpo, balanciĝanta ĉirkaŭ fiksita punkto dank' al sia pezo : ''pendolo de horloĝo''.
<section end="Pendolo"/>
<section begin="Penetri"/>'''Penetri'''. Kun peno profunde sin enigi internen : ''penetri en la tendaron de malamikoj; la kuglo penetris ĝis la osto''.
'''Penetrebla'''. Kiu povas esti penetrita : ''nepenetrebla tolo''.
<section end="Penetri"/>
<section begin="Peniko"/>'''Peniko'''. Instrumento el haroj kun ligna tenilo, por kolori, por pentri.
<section end="Peniko"/>
<section begin="Pensi"/>'''Pensi'''. - 1. Uzi siajn spiritajn fortojn, formi en sia spirito ideojn : ''Mi pensas, do mi ekzistas''. - 2. Opinii : ''Kion vi pensas pri mia projekto ?''
'''Penso'''. Tio, kion oni pensas : ''La pensoj kaj la vortoj''.
'''Elpensi'''. Krei ion per sia pensado : ''elpensi aparaton''.
<section end="Pensi"/>
<section begin="Pensio"/>'''Pensio'''. Salajro, ĝis la morto ricevata de eksiĝinto, kiu servis difinitan nombron da jaroj : ''Pension oni ricevas en diversaj landoj post 25-, 30-, 35-jara servado''.
'''Pensiulo'''. Homo, kiu ricevas pension.
<section end="Pensio"/>
<section begin="Pensiono"/>'''Pensiono'''. Ĉambro, loĝejo, luata kun la manĝo.
<section end="Pensiono"/>
<section begin="Penti"/>'''Penti'''. Bedaŭri, ke oni pekis.
'''Pento'''. Bedaŭro, ke oni pekis.
'''Pentofari'''. Nuligi sian pekon per bonaj faroj.
<section end="Penti"/>
<section begin="Pentametro"/>'''Pentametro'''. Verso, konsistanta el kvin eroj, uzata de la antikvaj grekaj kaj romanaj poetoj.
<section end="Pentametro"/>
<section begin="Pentekosto"/>'''Pentekosto'''. Festo kvindek tagojn post la Pasko.
<section end="Pentekosto"/>
<section begin="Pentri"/>'''Pentri'''. Kolore reprodukti estaĵojn, objektojn sur papero, sur tolo : ''pentri portreton, pentri pejzaĝon''.
'''Pentrado'''. Pentrarto.
'''Pentristo'''. Homo, kies arto estas pentri.
'''Pentraĵo'''. Pentrita bildo.
'''{{vdk|Pentr|inda}}'''<section end="Pentri"/><noinclude><references/></noinclude>
it37jo3iz8mdc0nkge00rwer443qk0x
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/122
104
40813
121848
121678
2026-06-02T18:54:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121848
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Pentri"/>'''inda'''. Meritanta {{sic|esta|esti}} pentrita (pri scenoj kaj vidaĵoj) : ''pentrinda lando''.
<section end="Pentri"/>
<section begin="Peonio"/>'''Peonio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l' ranunkulacoj (''Paeonia'').
<section end="Peonio"/>
<section begin="Pepi"/>'''Pepi'''. Eligi delikatan, mallaŭtan sonon, kiel la birdoj.
<section end="Pepi"/>
<section begin="Pepsino"/>'''Pepsino'''. Fermento de la digesta suko de l’ stomako.
<section end="Pepsino"/>
<section begin="Peptono"/>'''Peptono'''. Albumino, kiu fariĝis asimilebla sub la influo de acida solvaĵo de pepsino.
<section end="Peptono"/>
<section begin="Per"/>'''Per'''. Prepozicio por esprimi instrumenton, rimedon, manieron, membron, organon, personon, kiun oni uzas por fari ion : ''bati per bastono, tranĉi per tondilo, amuzi per kanto, levi per mano, vidi per okuloj, sendi per servisto''.
'''Senpere'''. Rekte, mem, ne per aliaj : ''veturi senpere Parizon, sciigi senpere al ĉefo''.
'''Peranto'''. Homo, per kiu oni aranĝas aferojn kun alia persono : ''agento''.
<section end="Per"/>
<section begin="Percepti"/>'''Percepti'''. Konscie senti.
'''Percepto'''. Konscia sento.
<section end="Percepti"/>
<section begin="Perĉo"/>'''Perĉo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Manĝebla fiŝo et la vico de la ostfiŝoj (''Acerina cernua'').
<section end="Perĉo"/>
<section begin="Perdi"/>'''Perdi'''. Per akcidento ĉesi havi objekton aŭ bonon, kiun oni posedis : ''perdi monujon, perdi sanon''.
'''Perdiĝi'''. Esti perdita, ne atinginte la celon : ''La letero perdiĝis en la poŝto''.
'''Perdo'''. Seniĝo per akcidento de tio, kiun oni posedis : ''perdo de naztuko, perdo de la vidsento''.
<section end="Perdi"/>
<section begin="Perdriko"/>'''Perdriko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la vico de la kokoj, kun delikata viando (''Perdix cinerea'').
<section end="Perdriko"/>
<section begin="Perei"/>'''Perei'''. - 1. Perdi la vivon per akcidenta morto : ''perei en batalo''. - 2. Esti detruita per akcidento : ''La ŝipo pereis de ventego''.
'''Pereo'''. - 1. Perdo de la vivo per akcidenta morto. - 2. Detruiĝo per akcidento.
'''Pereigi'''. Kaŭzi pereon. Pereiga. Kiu pereigas : ''pereiga falo''.
<section end="Perei"/>
<section begin="Perfekta"/>'''Perfekta'''. Posedanta ĉiujn necesajn kvalitojn en plej alta grado, sen mankoj : ''perfekta kantisto, perfekta verko''.
'''Perfekte'''. En perfekta maniero : ''perfekte ludi''.
'''Perfekteco'''. Eco de tio, kio estas perfekta.
'''Perfektigi'''. Fari ion perfekta : ''La ekzercoj perfektigas''.
'''Perfektiĝi'''. Fariĝi perfekta : ''perfektiĝi en pafado''.
'''Perfektigebla'''. Kiu povas esti perfektigita.
<section end="Perfekta"/>
<section begin="Perfekto"/>'''Perfekto'''. Gramatika formo de la verbo, montranta fakton plenumitan, unufojan agon.
<section end="Perfekto"/>
<section begin="Perfidi"/>'''Perfidi'''. - 1. Ruze transdoni en la povon de malamikoj; forlasi en danĝero : ''La taĉmento perfidis sian ĉefon kaj transiris al la malamiko''. - 2. Rompi, trouzi la konfidon : ''perfidi la edzinon''. - 3. Sciigi tion, kio devis resti sekreta : ''perfidi ies sekreton''.
'''Perfido'''. Ago de tiu, kiu perfidas.
'''Perfida'''. De perfido, kiu perfidas.
'''Perfidulo'''. Homo, kiu perfidas.
<section end="Perfidi"/>
<section begin="Pergameno"/>'''Pergameno'''. Ŝafa ledo, sur kiu oni skribas gravajn aktojn aŭ diplomojn.
<section end="Pergameno"/>
<section begin="Periferio"/>'''Periferio'''. Ekstera parto de ebeno, ĉirkaŭita de kurba linio.
<section end="Periferio"/>
<section begin="Perigeo"/>'''Perigeo''' ({{VdE-ml|Astr}}.). Punkto de la orbito de planedo, en kiu ĝi estas plej proksime de la tero.
<section end="Perigeo"/>
<section begin="Perimetro"/>'''Perimetro'''. – 1. ({{VdE-ml|Geom}}.). Sumo de la lateroj de multangulo. – 2. ({{VdE-ml|Med}}.). Instrumento, por mezuri la vidkampon.
<section end="Perimetro"/>
<section begin="Periodo"/>'''Periodo'''. – 1. ({{VdE-ml|Mat}}.). Tutaĵo de l’ ciferoj, kiuj ripetiĝas senfine en decimala frakcio. - 2. Vico de jaroj, dividaĵo de tempo, karakterizata de rimarkindaj faktoj, ecoj : ''la periodo de la krucmilitoj''.
'''Perioda'''. Kiu ripetiĝas post difinita tempo : ''perioda febro, perioda eldonaĵo''.
'''Periode'''. En perioda maniero. Komparu : '''{{VdE|Fazo}}, {{VdE|Epoko|epoko}}, {{VdE|Stadio|stadio}}'''.
<section end="Periodo"/>
<section begin="Peristilo"/>'''Peristilo'''. Galerio, ĉirkaŭanta korton.
<section end="Peristilo"/>
<section begin="Peritoneo"/>'''Peritoneo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Membrano, kiu kovras kaj kunigas la intestojn.
<section end="Peritoneo"/>
<section begin="Perko"/>'''Perko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Fiŝo manĝebla el la vico de la ostfiŝoj (''Perca fluviatilis'').
<section end="Perko"/>
<section begin="Perlo"/>'''Perlo'''. - 1. Malgranda, ronda, brilanta, blanka korpo, formiĝanta en la interno de l’ konko de ostro kaj de aliaj moluskoj. - 2. Objekto, persono perfekta : ''Tia edzo estas vera perlo''.
'''Perla'''. El perlo, de la koloro de perlo.
<section end="Perlo"/>
<section begin="Perlamoto"/>'''Perlamoto'''. Blanka perlosimila substanco, kovranta la internon de la konko de kelkaj moluskoj, uzata por malgrandaj galanteriaj objektoj.
'''Perlamota'''. El perlamoto.
<section end="Perlamoto"/>
<section begin="Permesi"/>'''Permesi'''. Esprimi la konsenton, doni la rajton, ke oni faru aŭ ne faru ion : ''La patro permesis al la filo glitkuri''. La instruisto permesis al la infanoj ne lerni la versaĵon.
'''Permeso'''. Vortoj de tiu, kiu permesas.
'''Permesebla'''. Kiu povas esti permesita.
'''Malpermesi'''. Esprimi la malkonsenton, rifuzi la rajton, ke oni faru aŭ ne faru ion.
'''Forpermeso'''. Permeso forlasi por difinita tempo la servon, oficon. Komparu : '''{{VdE|Tempo|Libertempo}}'''.
<section end="Permesi"/>
<section begin="Perono"/>'''Perono'''. Ekstera larĝa ŝtuparo el kelke da ŝtupoj.
<section end="Perono"/>
<section begin="Perpendikulara"/>'''Perpendikulara'''. Perpendikulara rekta linio estas linio, kiu kun alia rekta linio
<section end="Perpendikulara"/><noinclude><references/></noinclude>
h85y2aatc0xad28j18g9t0t3qv2cwfg
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/123
104
40814
121849
121680
2026-06-02T19:20:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121849
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Perpendikulara"/>formas du egalajn angulojn.
'''Perpendikularo'''. Perpendikulara linio.
'''Perpendikulare'''. En perpendikulara direkto.
<section end="Perpendikulara"/>
<section begin="Persekuti"/>'''Persekuti'''. - 1. Kuri post iu kun malamika intenco por lin kapti : ''Hundo persekutas leporon''. - 2. Konstante fari maljustaĵojn al iu, por lin turmenti : ''Nerono persekutis la kristanojn''.
'''Persekuto'''. Ago de iu, kiu persekutas.
<section end="Persekuti"/>
<section begin="Persiko"/>'''Persiko''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Frukto de l’ persikarbo.
'''Persikarbo'''. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (''Persica'').
<section end="Persiko"/>
<section begin="Persisti"/>'''Persisti'''. Daŭrigi sian laboron, celadon malgraŭ malfacilaĵoj.
'''Persisto'''. Ago de tiu, kiu persistas.
'''Persista'''. Kiu persistas. Komparu : '''{{VdE|Insisti}}, {{VdE|Obstina|obstini}}, {{VdE|Pacienco|pacienca}}'''.
<section end="Persisti"/>
<section begin="Persono"/>'''Persono'''. Aparta homa individuo kun ĝiaj karakterizaj ecoj.
'''Persona'''. De persono, karakterizanta personon.
'''Persone'''. Mem, senpere : ''persone danki iun''.
<section end="Persono"/>
<section begin="Perspektivo"/>'''Perspektivo'''. - 1. Aspekto, kiun prezentas, rilate al la punkto, de kiu oni rigardas, pli kaj pli malproksimaj objektoj de vidaĵo. - 2. Arto reprodukti sur desegnaĵo aŭ pentraĵo pli kaj pli malproksimajn objektojn tiel, kiel oni vidas ilin en la naturo. - 3. Espero aŭ timo pri afero verŝajna, kvankam ankoraŭ malproksima : ''N. promesis viziti nin kun siaj dek infanoj; bela perspektivo''!
<section end="Perspektivo"/>
<section begin="Persvadi"/>'''Persvadi'''. Alkonduki iun al decido, ke li faru, aŭ ne faru ion : ''Longe oni persvadis lin, ke li ne edziĝu, sed vane''. Komparu : '''{{VdE|Admoni}}, {{VdE|Konvinki|konvinki}}'''.
<section end="Persvadi"/>
<section begin="Peruko"/>'''Peruko'''. Kovraĵo de kapo, el haroj, imitanta la naturan hararon kaj uzata, por maski la senharaĵon : ''Oni portis iam perukon, kiel ornamon''.
'''Perukisto'''. Homo, kies profesio estas fari perukojn.
<section end="Peruko"/>
<section begin="Pesi"/>'''Pesi'''. Determini la pezon de objekto per komparo kun unuo de la pezo : ''pesi komercaĵon''.
'''Pesilo'''. Instrumento por pesi.
<section end="Pesi"/>
<section begin="Pesimismo"/>'''Pesimismo'''. Filozofia sistemo, bazita sur la opinio, ke en la mondo estas pli multe da malfeliĉo, ol da feliĉo, kiu estas nur iluzio.
<section end="Pesimismo"/>
<section begin="Pesimisto"/>'''Pesimisto'''. Adepto de la pesimismo.
<section end="Pesimisto"/>
<section begin="Pesto"/>'''Pesto''' ({{VdE-ml|Med}}.). Epidemia, tre infekta kaj mortiga malsano, karakterizata de inflamo de la ingvenaj glandoj kaj de febro.
'''Pestulo'''. Homo malsana je la pesto.
<section end="Pesto"/>
<section begin="Peti"/>'''Peti'''. Sin turni kun ĝentilaj aŭ humilaj vortoj al iu, por ricevi ion.
'''Peto'''. Vortoj de tiu, kiu petas : ''La peto de ĉefo estas ordono''.
'''Petegi'''. Insiste kaj tre humile peti.
'''Petskribo'''. Peto, skribe redaktita al estro.
'''Almozpeti'''. Peti almozon.
<section end="Peti"/>
<section begin="Petalo"/>'''Petalo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Folieto de la korolo de floro. Komparu : '''{{VdE|Paniklo}}'''.
<section end="Petalo"/>
<section begin="Petardo"/>'''Petardo'''. Malforta eksplodilo, faranta bruon kaj uzata precipe, kiel signalo aŭ ludo.
<section end="Petardo"/>
<section begin="Petoli"/>'''Petoli'''. Agi, paroli ŝerce, senkonsidere kiel infano.
'''Petolo'''. Ŝerca, senkonsidera ago, kiel tiu de infano.
'''Petolema'''. Amanta petoli.
'''Petolulo'''. Homo, kiu amas petoli.
<section end="Petoli"/>
<section begin="Petrolo"/>'''Petrolo'''. Miksaĵo de fluidaj hidrokarbonoj, oleosimila fluidaĵo, uzata por lumigado kaj hejtado.
<section end="Petrolo"/>
<section begin="Petromizo"/>'''Petromizo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Fiŝosimila manĝebla senskvama vertebrulo el la klaso de la rondbuŝaj (''Petromyson'').
<section end="Petromizo"/>
<section begin="Petroselo"/>'''Petroselo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l' umbeliferoj (''Petroselenum sativum'').
<section end="Petroselo"/>
<section begin="Pezo"/>'''Pezo'''. Emo de la korpoj proksimiĝi al la centro de la tero, kiu sin montras per la falo aŭ per la premo sur la subtenantan objekton : ''La internacia unuo de la pezo estas la kilogramo''.
'''Pezi'''. Havi pezon : ''La libro pezas duonon da kilogramo''.
'''Peza'''. Kiu pezas, kiu multe pezas.
'''Egalpezo'''. Senmoveco de korpo, je kiu agas du aŭ pli multe da fortoj.
<section end="Pezo"/>
<section begin="Pezeto"/>'''Pezeto'''. Hispana monero, valoranta 1 frankon.
<section end="Pezeto"/>
<section begin="Pfenigo"/>'''Pfenigo'''. Germana monero, valoranta 1,25 centimojn.
<section end="Pfenigo"/>
<section begin="Pia"/>'''Pia'''. Havanta respekton al Dio kaj religiaj aferoj.
'''Pie'''. En pia maniero.
'''Pieco'''. Eco de tiu, kiu estas pia.
'''Piulo'''. Homo pia.
'''Malpia'''. Malrespektanta Dion kaj la religiajn aferojn.
'''Malpieco'''. Eco de tiu, kiu estas malpia.
'''Malpiulo'''. Homo malpia.
<section end="Pia"/>
<section begin="Piano"/>'''Piano'''. Malgranda fortepiano, kies kordoj havas vertikalan direkton.
<section end="Piano"/>
<section begin="Piastro"/>'''Piastro'''. Monero de diversaj landoj : ''La turka piastro valoras 25 centim., la hispana 10 frank.''
<section end="Piastro"/>
<section begin="Piceo"/>'''Piceo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj (''Picea'').
<section end="Piceo"/>
<section begin="Piedo"/>'''Piedo'''. Malsupra parto de la malsupra ekstrema membro. de la maleoloj ĝis la ekstremo de la fingroj.
'''Piediri'''. Iri per la piedoj (ne veturi) : ''Ĉiuj lokoj en la omnibuso estis okupitaj kaj ni devis piediri''.
'''Piediranto'''. Homo, kiu piediras.
'''Dupieda'''. Havanta du piedojn : ''dupieda besto''.
'''Piedbati'''. Bati per la piedoj : ''La ĉevalo piedbatas per la postaj piedoj''.
'''Piedfrapi'''. Fari bruon, frapante per la piedoj la teron, la plankon.
'''Piedpremi'''. Premi per la piedoj.
'''Piedingo'''. Speco de ringo pendanta
<section end="Piedo"/><noinclude><references/></noinclude>
he255ec3x3khkk7d2dlca5z2un7mt6z
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/124
104
40815
121850
121404
2026-06-02T19:51:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121850
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Piedo"/>sur rimeno ĉe la selo, sur kiu la rajdanto apogas sian piedon.
'''Tripiedo'''. Seĝo, tablo kun tri piedoj.
<section end="Piedo"/>
<section begin="Piedestalo"/>'''Piedestalo'''. Bazo de kolono, de monumento aŭ de statuo.
<section end="Piedestalo"/>
<section begin="Pietismo"/>'''Pietismo'''. Granda respekto al iu kun kredo je la perfekteco kaj netuŝebleco de liaj verkoj : ''pietismo al la naciaj bardoj''.
<section end="Pietismo"/>
<section begin="Pigo"/>'''Pigo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la familio de la korvoj (''Pica'').
<section end="Pigo"/>
<section begin="Pigmeo"/>'''Pigmeo'''. - 1. Ano de mitologia popolo de tre malgranda kresko. - 2. Tre malgranda homo.
<section end="Pigmeo"/>
<section begin="Pigmento"/>'''Pigmento'''. Koloranta substanco de la organismo de vegetaĵoj aŭ de bestoj.
<section end="Pigmento"/>
<section begin="Piki"/>'''Piki'''. – 1. Penetrigi korpon per pintita objekto : ''piki fingron per kudrilo; la abelo pikas''. - 2. Eksciti la sentojn : ''pikanta manĝo, pikanta novelo de Boccacio''.
'''Pikilo'''. - 1. Ilo por piki. - 2. Organo de l’ insektoj por piki.
<section end="Piki"/>
<section begin="Pikedo"/>'''Pikedo'''. - 1. Malgranda taĉmento de soldatoj, garde starantaj sur posteno. - 2. Kartludo.
<section end="Pikedo"/>
<section begin="Pilastro"/>'''Pilastro'''. Kvadrata kolono, duone enigita en muron, kiel subteno aŭ ornamo.
<section end="Pilastro"/>
<section begin="Pilgrimi"/>'''Pilgrimi'''. Vojaĝi kun religia celo al sankta loko : ''pilgrimi Palestinon''.
'''Pilgrimanto'''. Pilgrimanta homo.
<section end="Pilgrimi"/>
<section begin="Pilko"/>'''Pilko'''. Sfera objekto el elasta ŝtofo, por ludi : ''la pilkoj de la teniso''.
'''Piedpilko'''. Granda pilko, kiun oni puŝas per la piedo.
<section end="Pilko"/>
<section begin="Pilolo"/>'''Pilolo'''. Medikamento en formo de malgranda globo.
<section end="Pilolo"/>
<section begin="Piloto"/>'''Piloto'''. Homo, kiu donas direkton al ŝipo.
<section end="Piloto"/>
<section begin="Pino"/>'''Pino''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj, kies ligno estas multe uzata de la ĉarpentistoj, lignaĵistoj (''Pinus'').
<section end="Pino"/>
<section begin="Pinakoteko"/>'''Pinakoteko'''. Muzeo de l' artoj.
<section end="Pinakoteko"/>
<section begin="Pinĉi"/>'''Pinĉi'''. Kunpremi kaj teni per du fingroj : ''pinĉi la vangon de infano''.
<section end="Pinĉi"/>
<section begin="Pinglo"/>'''Pinglo'''. Akrepinta peco de maldika drato, por kroĉi, fiksi partojn de vesto : ''pinglo, duobla pinglo (por virinaj haroj), amerika aŭ sendanĝera pinglo''. Komparu : '''{{VdE|Agrafo}}, {{VdE|Broĉo|broĉo}}, {{VdE|Buko|buko}}'''.
<section end="Pinglo"/>
<section begin="Pinio"/>'''Pinio''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Speco de l’ pino (''Pinus pinea'').
<section end="Pinio"/>
<section begin="Pinto"/>'''Pinto'''. Maldika ekstremo, pli kaj pli mallarĝiĝanta al la supro : ''Pinto de turo, de monto, de lanco''.
'''Pinti'''. Fari la ekstremon de io pli kaj pli mallarĝa al la supco : ''pinti krajonon''.
<section end="Pinto"/>
<section begin="Pioĉo"/>'''Pioĉo'''. Fera ilo, havanta po unu pinto ĉe ambaŭ ekstremoj kaj lignan tenilon, por fosi malmolan teron.
'''Pioĉi'''. Fosi per pioĉo.
<section end="Pioĉo"/>
<section begin="Pioniro"/>'''Pioniro'''. - 1. Soldato, konstruanta vojojn, pontojn, redutojn. 2. Koloniano, hakanta virgajn arbarojn, por prepari kultureblan teron. - 3. Homo, liberiganta la vojon por nova ideo.
<section end="Pioniro"/>
<section begin="Pipo"/>'''Pipo'''. Tubforma ilo pli larĝa ĉe unu ekstremo, en kiu oni metas tabakon por fumi.
<section end="Pipo"/>
<section begin="Pipro"/>'''Pipro''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Sekigita frukto de l’ piprujo.
'''Piprujo'''. Vegetaĵo el la samnoma familio, kies sekaj fruktoj estas uzataj kiel spicaĵo.
'''Pipri'''. Spici per pipro.
<section end="Pipro"/>
<section begin="Pipso"/>'''Pipso'''. Malsano de la lango de l’ birdoj.
<section end="Pipso"/>
<section begin="Piro"/>'''Piro''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Frukto de l’ pirarbo.
'''Pirarbo'''. Arbo el la familio de l’ pomacoj, kulturata pro la fruktoj kaj ligno (''Pyrus communis'').
<section end="Piro"/>
<section begin="Piramido"/>'''Piramido'''. – 1. ({{VdE-ml|Geom}}.). Solida figuro, kies bazo estas multangulo kaj kies flankoj estas trianguloj, kies pintoj kuniĝas en unu punkto, nomata la pinto de la piramido. - 2. Egipta monumento, havanta la formon de piramido.
<section end="Piramido"/>
<section begin="Pirato"/>'''Pirato'''. Mara rabisto.
<section end="Pirato"/>
<section begin="Pirito"/>'''Pirito''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Natura kombinaĵo de sulfuro kaj metalo.
<section end="Pirito"/>
<section begin="Pirolo"/>'''Pirolo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Birdo el la familio de la fringoj (''Pyrrhula rubricilla'').
<section end="Pirolo"/>
<section begin="Pirotekniko"/>'''Pirotekniko'''. Arto prepari artajn fajraĵojn.
'''Piroteknikisto'''. Homo, kies specialo estas prepari artajn fajraĵojn.
<section end="Pirotekniko"/>
<section begin="Pirozo"/>'''Pirozo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Bruliganta doloro en la ezofago ĉe malsanoj de la stomako.
<section end="Pirozo"/>
<section begin="Pisti"/>'''Pisti'''. Pecetigi, disbatante en speciala vazo : ''pisti pipron''.
'''Pistilo'''. Peza metala peco, per kiu oni pistas.
'''Pistujo'''. Vazo en kiu oni pistas.
<section end="Pisti"/>
<section begin="Pistako"/>'''Pistako''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Frukto de l' pistakarbo, uzata por kukoj.
'''Pistakarbo'''. Arbo el la familio de l'anakardiacoj (''Pistacia vera'').
<section end="Pistako"/>
<section begin="Pistilo"/>'''Pistilo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Virina seksa organo de la floroj.
<section end="Pistilo"/>
<section begin="Pistolo"/>'''Pistolo'''. Malgranda pafarmilo, kiun oni portas ĉe la zono, kun forte fleksita kapo.
<section end="Pistolo"/>
<section begin="Piŝto"/>'''Piŝto'''. Solida cilindro, kiu moviĝas en malplena cilindro de pumpilo au vapormaŝino.
<section end="Piŝto"/>
<section begin="Pizo"/>'''Pizo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la fabacoj (''Pisum'').
<section end="Pizo"/><noinclude><references/></noinclude>
aqjjxx8e4q0xwdxk8c42tt8u6bcu2ng
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/125
104
40816
121851
121681
2026-06-02T20:22:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121851
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Placo"/>'''Placo'''. Vasta, libera loko en urbo, ĉirkaŭita de konstruaĵoj : ''Parizo posedas multe da belaj placoj''.
<section end="Placo"/>
<section begin="Plaĉi"/>'''Plaĉi'''. Kaŭzi agrablan senton, emocion : ''persono, ago, spektaklo, kiu plaĉas''.
<section end="Plaĉi"/>
<section begin="Plado"/>'''Plado'''. Malprofunda, vasta vazo, sur kiu oni metas kaj disportas manĝaĵojn.
'''Pladeto'''. Telereto, sur kiu oni metas glason, tason. Komparu : '''{{VdE|Pleto}}'''.
<section end="Plado"/>
<section begin="Plafono"/>'''Plafono'''. Horizontala aŭ kurba supraĵo kontraŭ la planko de ĉambro.
<section end="Plafono"/>
<section begin="Plagiato"/>'''Plagiato'''. Malpropra arta aŭ literatura verko, prezentita de iu kvazaŭ propra.
<section end="Plagiato"/>
<section begin="Plano"/>'''Plano'''. - 1. Desegnaĵo de konstruaĵo aŭ de loko, montranta la situacion kaj reciprokajn rilatojn de ĝiaj partoj : ''plano de teatro, plano de urbo''. - 2. Antaŭe detale pripensita maniero efektivigi entreprenon : ''plano de propagando''. Komparu : '''{{VdE|Intenci|Intenco}}, {{VdE|Projekto|projekto}}'''.
<section end="Plano"/>
<section begin="Plando"/>'''Plando'''. Malsupra, surtera parto de la piedo, de la ŝuo.
<section end="Plando"/>
<section begin="Planedo"/>'''Planedo''' ({{VdE-ml|Astr}}.). Astro, rondiranta ĉirkaŭ la suno.
<section end="Planedo"/>
<section begin="Planimetrio"/>'''Planimetrio'''. Parto de la geometrio pri la figuroj sur la ebeno.
<section end="Planimetrio"/>
<section begin="Planko"/>'''Planko'''. Malsupra parto de la ĉambro, sur kiu oni paŝas kaj kiu apartigas unu etaĝon de alia.
<section end="Planko"/>
<section begin="Planti"/>'''Planti'''. Meti vegetaĵon en la teron, por ke ĝi kresku, fiksinte {{sic|sian|siajn}} radikojn.
'''Plantejo'''. Loko, kie oni plantas.
<section end="Planti"/>
<section begin="Plantago"/>'''Plantago''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Multjara herbo el la samnoma familio (''Plantago'').
<section end="Plantago"/>
<section begin="Plastiko"/>'''Plastiko'''. Arto reprodukti el molaj substancoj (argilo, vakso'') aŭ el malmolaj (marmoro'') la naturajn formojn de objektoj aŭ personoj.
'''Plastika'''. Kiu koncernas la plastikon; reliefe reproduktanta.
<section end="Plastiko"/>
<section begin="Plastro"/>'''Plastro'''. Medikamento, ŝmirita sur tolo, kiun oni almetas al la kuracata membro.
<section end="Plastro"/>
<section begin="Plata"/>'''Plata'''. Kies dikeco estas malgranda kompare kun la larĝeco kaj longeco : ''plata ŝtono, plata poŝhorloĝo''.
'''Plato'''. Objekto kies dikeco estas malgranda, kompare kun la larĝeco kaj longeco : ''plato de tombo''. Komparu : '''{{VdE|Ebeno|Ebena}}, {{VdE|Glata|glata}}'''.
<section end="Plata"/>
<section begin="Platano"/>'''Platano''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la samnoma familio (''Platanus'').
<section end="Platano"/>
<section begin="Plateno"/>'''Plateno''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Pt. Ĥemia elemento, nerustanta metalo de grizete-blanka koloro, uzata por vazoj kaj dratoj en ĥemiaj laborejoj; saloj de l’ plateno estas uzataj en la fotografado.
<section end="Plateno"/>
<section begin="Plaŭdo"/>'''Plaŭdo'''. Sono, kiun faras la akvo, batata per la mano, remilo.
'''Plaŭdi'''. Eligi plaŭdon.
<section end="Plaŭdo"/>
<section begin="Plebejo"/>'''Plebejo'''. Homo de malalta klaso.
<section end="Plebejo"/>
<section begin="Pledi"/>'''Pledi'''. Paroli en juĝejo, por defendi sin aŭ sian klienton.
<section end="Pledi"/>
<section begin="Plej"/>'''Plej'''. Partikulo, kiu metite antaŭ la adjektivo aŭ adverbo, formas la superlativon : ''plej bona, plej rapide''.
'''Malplej'''. En plej malalta grado : ''malplej longa, malplej bone''.
<section end="Plej"/>
<section begin="Plekti"/>'''Plekti'''. Kunigi fadenojn, ŝnurojn, multfoje krucigante ilin unu kun alia : ''plekti harojn, plekti pajlon''.
'''Plektaĵo'''. Objekto, farita el plektitaj fadenoj, ŝnuroj : ''pajloplektaĵo (por purigi la ŝuojn)''. Komparu : '''{{VdE|Ŝpini}}, {{VdE|Teksi|teksi}}, {{VdE|Triki|triki}}'''.
<section end="Plekti"/>
<section begin="Plena"/>'''Plena'''. - 1. Enhavanta la tutan kvanton, kiun ĝi entute povas enhavi : ''glaso, plena de akvo''. - 2. Havanta ĉiujn partojn, detalojn, necesajn por la tuto : ''plena vortaro''. - 3. Havanta tre multe : ''plena de eraroj''.
'''Pleneco'''. Eco de tio, kio estas plena.
'''Plenigi'''. Fari ion plena : ''plenigi glason''.
'''Plenaĝa'''. Havanta la aĝon, en kiu oni posedas ĉiujn personajn rajtojn.
'''Plenblovi'''. Fari plena per blovo; doni al io plenan volumenon per blovo : ''plenblovi vezikon; plenblovita velo''.
'''Plenumi'''. Fari tion, kion oni devis fari, kio estis necesa : ''plenumi oficon, plenumi deziron''. Komparu : '''{{VdE|Kompleta}}, {{VdE|Tuta|tuta}}'''.
<section end="Plena"/>
<section begin="Plendi"/>'''Plendi'''. Esprimi per vortoj sian doloron, malkontentecon : ''La malsanulo plendas pri kapdoloro''. Infano plendas al la patrino kontraŭ kamarado.
'''Plendo'''. Vortoj de tiu, kiu plendas.
'''Plendanto'''. Homo, kiu plendas.
<section end="Plendi"/>
<section begin="Pleonasmo"/>'''Pleonasmo'''. Vorto aŭ esprimo, samsenca kun la ĵus dirita, kaj tial superflua.
<section end="Pleonasmo"/>
<section begin="Pleto"/>'''Pleto'''. Plata vazo, sur kiu oni portas telerojn, glasojn. Komparu : '''{{VdE|Plado}}'''.
<section end="Pleto"/>
<section begin="Pleŭronekto"/>'''Pleŭronekto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Fiŝo el la vico de la ostfiŝoj, kun rondforma, plata korpo (''Pleuronectes'').
<section end="Pleŭronekto"/>
<section begin="Plezuro"/>'''Plezuro'''. Tio, kion oni volonte vidas, aŭskultas, partoprenas : ''Granda urbo liveras multajn plezurojn, kiujn ne ĝuas la vilaĝanoj''.
<section end="Plezuro"/>
<section begin="Pli"/>'''Pli'''. Partikulo, kiu metite antaŭ adjektivo aŭ adverbo formas la komparativon : ''pli certa, pli kare''.
'''Malpli'''. En pli malalta grado : ''malpli fortika, malpli kare''.
'''Plimulto'''. Pli granda parto, pli granda partio : ''La absoluta plimulto devas superi la duonon de la voĉoj''.
'''Plibeligi, pligrandigi, plilongigi'''. Fari ion pli bela, pli granda, pli longa.
<section end="Pli"/><noinclude><references/></noinclude>
auxutyzivb1jibi0qbhau0eel91wqx9
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/126
104
40817
121852
121407
2026-06-02T20:44:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121852
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Pliko"/>'''Pliko''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malsano, karakterizata de neforigebla implikiĝo de la haroj, kaŭzita de la malpureco.
<section end="Pliko"/>
<section begin="Plombo"/>'''Plombo'''. Substanco por plenigi truon en dento.
'''Plombi'''. Plenigi per plombo.
<section end="Plombo"/>
<section begin="Plori"/>'''Plori'''. Eligi larmojn : ''plori de doloro, de ĉagreno''.
'''Ploreti'''. Eligi larmojn kaj mallaŭtajn plendajn sonojn.
'''Ploregi'''. Eligi larmojn kaj laŭtajn, malesperajn sonojn.
<section end="Plori"/>
<section begin="Ploto"/>'''Ploto''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Manĝebla fiŝo el la familio de l’ karpoj (''Leuciscus rutilus'').
<section end="Ploto"/>
<section begin="Plu"/>'''Plu'''. Partikulo, montranta daŭrigon de ago aŭ stato, kaj kun nea vorto ĉesigon de ago aŭ stato : ''Ĉu vi intencas min moki plu? Ne ploru plu''.
<section end="Plu"/>
<section begin="Plugi"/>'''Plugi'''. Per speciala ilo, tirata de bovoj aŭ de ĉevaloj, malfirmigi la teron, fari sulkojn en la tero, por ĝin prepari al la semado.
'''Plugilo'''. Ilo por plugi.
<section end="Plugi"/>
<section begin="Plumo"/>'''Plumo'''. - 1. Tubeto kun lanugo, el kiuj konsistas la kovraĵo de la korpo de l’ birdoj. - 2. Birda plumo kun akrepintita kaj laŭlonge distranĉita ekstremo, por skribi. - 3. Ŝtala, maldika peceto kun akrepintita kaj laŭlonge distranĉita ekstremo, por skribi.
'''Plumingo'''. Tenilo, en kiun oni enmetas skriboplumon.
'''Senplumigi'''. Senigi birdon je la plumoj, forŝirante ilin.
<section end="Plumo"/>
<section begin="Plumbo"/>'''Plumbo''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Pb. Ĥemia elemento, bluete-griza peza metalo, uzata por kugloj.
<section end="Plumbo"/>
<section begin="Pluskvamperfekto"/>'''Pluskvamperfekto'''. Tempo de la verbo, montranta agon aŭ staton, finitan antaŭ alia ago aŭ stato, jam pasinta : ''Kiam li estis fininta sian laboron, li foriris''.
<section end="Pluskvamperfekto"/>
<section begin="Plŭŝo"/>'''Plŭŝo'''. Teksaĵo, similanta la veluron, sed kun pli longaj haroj.
'''Pluŝa'''. El pluŝo.
<section end="Plŭŝo"/>
<section begin="Plutokratio"/>'''Plutokratio'''. Riĉularo.
<section end="Plutokratio"/>
<section begin="Pluvo"/>'''Pluvo'''. Akvo de l’ gutiĝinta atmosfera akva vaporo, falanta teren : ''Post la pluvo venas la bela vetero''.
'''Pluvi'''. Fali (pri la pluvo) : ''Nuboj kovris la ĉielon, baldaŭ pluvos''.
<section end="Pluvo"/>
<section begin="Pneŭmatiko"/>'''Pneŭmatiko''' ({{VdE-ml|Fiz}}.). Parto de la fiziko pri la gasoj.
'''Pneŭmatika'''. Kiu koncernas la pneŭmatikon : ''pneŭmatika maŝino, pneŭmatika ringo''.
<section end="Pneŭmatiko"/>
<section begin="Po"/>'''Po'''. Prepozicio, por esprimi kvanton, koncernantan aparte ĉiun objekton, personon el multaj : ''La patro donis al la infanoj po 3 pomoj'' (ĉiu infano ricevis 3 pomojn). ''La velocipedisto veturis po 200 kilometroj en ĉiu tago'' (ĉiutage li veturis 200 kilometrojn).
<section end="Po"/>
<section begin="Podagro"/>'''Podagro''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malsano, karakterizata de ŝvelo de artikoj de l’ piedo kaj kaŭzata de la trouzado de alkoholaĵoj kaj de spicitaj manĝaĵoj.
<section end="Podagro"/>
<section begin="Podio"/>'''Podio'''. Malgranda levita horizontala ebeno el tabuloj, por pli bone vidi ĉirkaŭe, por esti pli facile videbla kaj aŭdebla. Komparu : '''{{VdE|Estrado}}'''.
<section end="Podio"/>
<section begin="Poemo"/>'''Poemo'''. Romano en versoj.
<section end="Poemo"/>
<section begin="Poento"/>'''Poento'''. Ludsigno, valoranta unuon.
<section end="Poento"/>
<section begin="Poeto"/>'''Poeto'''. Poezia verkisto.
<section end="Poeto"/>
<section begin="Poezio"/>'''Poezio'''. Arto prezenti en harmonia lingvo la belon kaj altajn ideojn.
'''Poezia'''. De poezio, havanta la ecojn de l’ poezio.
<section end="Poezio"/>
<section begin="Pokalo"/>'''Pokalo'''. Trinkvazo, supre pli larĝa, ol ĉe la bazo.
<section end="Pokalo"/>
<section begin="Polemiko"/>'''Polemiko'''. Presa disputo.
'''Polemiki'''. Prese disputi.
<section end="Polemiko"/>
<section begin="Polico"/>'''Polico'''. Ŝtata institucio, gardanta la publikan ordon kaj sendanĝerecon.
'''Policisto, policano'''. Membro de la polico.
'''Policestro'''. Ĉefo de la polico.
<section end="Polico"/>
<section begin="Poliedro"/>'''Poliedro''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Korpo, limigita ĉiuflanke de ebenoj, sin reciproke renkontantaj.
'''Poliedra'''. Havanta formon de poliedro.
<section end="Poliedro"/>
<section begin="Polifona"/>'''Polifona'''. Konsistanta el kelke da malsamaj muzikaj voĉoj, ne unisona.
<section end="Polifona"/>
<section begin="Poligamio"/>'''Poligamio'''. Multedzeco : ''La multedzeco estas malpermesita en ĉiuj civilizitaj landoj''.
<section end="Poligamio"/>
<section begin="Poligono"/>'''Poligono''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la samnoma familio; el ĝiaj semoj oni faras grion kaj farunon (''Poligonum'').
<section end="Poligono"/>
<section begin="Poligonacoj"/>'''Poligonacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : ''poligono, rabarbo, okzalo''.
<section end="Poligonacoj"/>
<section begin="Poligloto"/>'''Poligloto'''. Homo, parolanta multe da lingvoj : ''La kardinalo Mezzofanti estis la plej fama poligloto''.
<section end="Poligloto"/>
<section begin="Polikliniko"/>'''Polikliniko'''. Lernado de la praktika medicino en la loĝejoj de l’ malsanuloj sub la kontrolo de l’ profesoroj.
<section end="Polikliniko"/>
<section begin="Polimero"/>'''Polimero'''. Ĥemia komponaĵo konsistanta el la samaj elementoj kaj je la sama proporcio, kiel alia komponaĵo, sed kun alia molekula pezo.
<section end="Polimero"/>
<section begin="Polipo"/>'''Polipo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mara besto el la tipo de la vegetbestoj, sin fiksanta ĉe senmovaj objektoj.
<section end="Polipo"/>
<section begin="Poliso"/>'''Poliso'''. Dokumento, atestanta asekuron.
<section end="Poliso"/>
<section begin="Politeismo"/>'''Politeismo'''. Kredo je multaj dioj.
<section end="Politeismo"/>
<section begin="Politeisto"/>'''Politeisto'''. Kredanto je multaj dioj.
<section end="Politeisto"/><noinclude><references/></noinclude>
dbimte8tg5n0x7gbcoy33rgnw84va3f
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/127
104
40818
121853
121623
2026-06-02T21:06:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121853
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Politekniko"/>'''Politekniko'''. Scienco pri la teknikaj profesioj.
'''Politeknika'''. De politekniko, kiu koncernas la politeknikon : ''politeknika lernejo''.
<section end="Politekniko"/>
<section begin="Politiko"/>'''Politiko'''. Arto regi ŝtaton.
'''Politika'''. De la politiko, kiu koncernas la politikon.
'''Politikisto'''. Homo, kies specialo estas la politiko.
<section end="Politiko"/>
<section begin="Polko"/>'''Polko'''. Bohema kaj pola rondodanco.
<section end="Polko"/>
<section begin="Polucio"/>'''Polucio''' ({{VdE-ml|Med}}.). Senvola elfluo de l’ vira semo dum la dormo.
<section end="Polucio"/>
<section begin="Poluri"/>'''Poluri'''. Fari ion glata kaj brilanta per frotado : ''poluri lignon, poluri ŝuojn''. Komparu : '''{{VdE|Emajlo}}, {{VdE|Glazuro|glazuro}}, {{VdE|Lako|lako}}'''.
<section end="Poluri"/>
<section begin="Poluso"/>'''Poluso''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Ekstremo de la akso de sfero : ''la polusoj de la tera globo''.
<section end="Poluso"/>
<section begin="Polvo"/>'''Polvo'''. Subtilaj liberaj eroj de seka korpo, precipe de la tero.
'''Polva'''. De polvo, el polvo : ''polva nubo''.
<section end="Polvo"/>
<section begin="Pomo"/>'''Pomo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Frukto de l’ pomarbo.
'''Pomarbo'''. Arbo el la samnoma familio (''Pirus malus'').
<section end="Pomo"/>
<section begin="Pomacoj"/>'''Pomacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ''piro, pomo''.
<section end="Pomacoj"/>
<section begin="Pomado"/>'''Pomado'''. Miksaĵo, konsistanta el graso, vakso kaj parfumoj aŭ medikamento, per kiu oni ŝmiras la harojn aŭ la kuracatan membron.
<section end="Pomado"/>
<section begin="Pomologo"/>'''Pomologo'''. Specialisto pri la fruktoj kaj kulturado de la fruktarboj.
<section end="Pomologo"/>
<section begin="Pompo"/>'''Pompo'''. Lukso, celanta altiri la atenton.
'''Pompa'''. Luksa, por altiri la atenton. Komparu : '''{{VdE|Parado}}'''.
<section end="Pompo"/>
<section begin="Ponardo"/>'''Ponardo'''. Akrepinta, ambaŭtranĉa mallonga pikarmilo.
<section end="Ponardo"/>
<section begin="Ponto"/>'''Ponto'''. Vojo, konstruita el ligno, ŝtonoj aŭ fero super rivero, kavo, kanalo.
<section end="Ponto"/>
<section begin="Pontifiko"/>'''Pontifiko'''. Altranga pastro : ''La papo estas la plej alta pontifiko (pontifex maximus) de la katolika eklezio''.
<section end="Pontifiko"/>
<section begin="Pontono"/>'''Pontono'''. Malprofunda ŝipo, sur kiu oni metas flosponton.
<section end="Pontono"/>
<section begin="Poplo"/>'''Poplo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de l’ salikacoj (''Populus'').
<section end="Poplo"/>
<section begin="Popolo"/>'''Popolo'''. - 1. Tutaĵo de la loĝantoj de lando. - 2. Malaltaj klasoj : ''La aristokrataro kaj la popolo''.
'''Popola'''. De popolo, por popolo : ''popola universitato''.
'''Popolaĉo'''. Malestima nomo de la nekulturitaj, mizeraj klasoj de la popolo.
<section end="Popolo"/>
<section begin="Populara"/>'''Populara'''. - 1. Konata kaj amata de la popolo : ''populara homo''. - 2. Facile komprenebla de la popolo, de la homoj, ne multe instruitaj : ''populara broŝuro''.
'''Populare'''. En populara maniero.
'''Populareco'''. Eco de tio, kio estas populara.
'''Popularigi'''. Fari ion populara : ''popularigi sciencan verkon''.
<section end="Populara"/>
<section begin="Por"/>'''Por'''. - 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata : ''a'') celo : ''por plezuro''. ''b'') je la profito de : ''kolekti monon por mizeruloj''. ''c'') objekto de aĉeto post la verbo pagi : ''Li pagis 100 frankojn por sia palto''. ''d'') Prezo de aĉeto aŭ vendo : ''aĉeti libron por 10 frankoj, vendi seĝon por 20 frankoj''. ''e'') Tempo, en la daŭro de kiu io estas farota : ''forveturi por tri semajnoj''. - 2. Konjunkcio, esprimanta celon : ''Oni devas manĝi por vivi, ne vivi por manĝi''. ''Kriu laŭte, por ke ĉiuj aŭdu''.
<section end="Por"/>
<section begin="Poro"/>'''Poro'''. Malgranda libera spaco inter la eroj de korpo : ''poro de la haŭto, poro de la karbo''.
<section end="Poro"/>
<section begin="Porcelano"/>'''Porcelano'''. Blanka substanco el bakita delikata argilo, diafana kaj sonora, kiel vitro.
'''Porcelana'''. El porcelano : ''porcelana vazo''.
<section end="Porcelano"/>
<section begin="Porcio"/>'''Porcio'''. Kvanto de manĝaĵo, donata al unu persono : ''En la novaj restoracioj oni donas grandajn porciojn''.
<section end="Porcio"/>
<section begin="Pordo"/>'''Pordo'''. Turnebla tabularo aŭ krado, fermanta la liberan spacon en muro, servantan por la eliro kaj eniro.
'''Pordego'''. Granda pordo en ĉirkaŭbaro, ĉefa pordo de domo.
'''Pordisto'''. Homo, kies okupo estas gardi domon, kontrolante la enirantojn tra la pordo.
<section end="Pordo"/>
<section begin="Poreo"/>'''Poreo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la liliacoj, uzata kiel spicaĵo (''Allium porrum'').
<section end="Poreo"/>
<section begin="Porfiro"/>'''Porfiro'''. Speco de malmola marmoro ruĝa aŭ blanka kun alikoloraj kristaloj.
<section end="Porfiro"/>
<section begin="Porko"/>'''Porko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Hejma duhufa dikhaŭta besto; ĝia viando estas manĝata kiel rostaĵo kaj en kolbasoj, ŝinkoj, k. t. p. (''Sus domestica'').
<section end="Porko"/>
<section begin="Porti"/>'''Porti'''. - 1. Teni senmove aŭ movi kun si objekton, metitan en sian manon aŭ sur sian korpon : ''porti en la mano, sur la kapo, sur la dorso en la poŝo''. - 2. Suferi, toleri sen reago : ''porti malfeliĉon''.
'''Portado'''. Agoj de tiu, kiu portas.
'''Portilo'''. Ilo por porti objektojn aŭ personojn.
'''Portisto'''. Homo, kies okupo estas porti ŝarĝojn.
'''Alporti'''. Porti al iu loko kaj ĝin atingi kun la ŝarĝo : ''Ĉu oni jam alportis la leterojn''?
'''Disporti'''. Porti al diversaj lokoj : ''disporti manĝaĵojn al la gastoj''.
'''Transporti'''. Porti de unu loko en alian : ''transporti liton el la dormoĉambro en la salonon''.
'''Reporti'''. Porti objekton en la lokon, kie ĝi estis antaŭe.
<section end="Porti"/><noinclude><references/></noinclude>
bvaaxcatl9p4dri98ub9jvl9372if0q
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/129
104
40820
121854
121683
2026-06-02T21:50:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121854
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Precipe"/>''la forta febro de la infano''. ''La internacian lingvon bezonas precipe la komercistoj kaj scienculoj''.
<section end="Precipe"/>
<section begin="Preciza"/>'''Preciza'''. Ĝusta eĉ en malgrandaj detaloj : ''preciza difino, preciza horloĝo''.
'''Precize'''. En preciza maniero.
'''Precizeco'''. Eco de tio, kio estas preciza.
'''Precizigi'''. Fari ion preciza : ''precizigi la sencon de vorto''. Komparu : '''{{VdE|Detalo|Detala}}, {{VdE|Ekzakta|ekzakta}}'''.
<section end="Preciza"/>
<section begin="Prediki"/>'''Prediki'''. Publike konigi la verojn de religio : ''La pastro predikos morgaŭ antaŭ la meso''.
'''Prediko'''. Parolado de tiu, kiu predikas.
<section end="Prediki"/>
<section begin="Predikato"/>'''Predikato'''. Parto de frazo, montranta, kion oni diras pri la subjekto : ''En la frazo : « La patro amas sian filon » la vorto « patro » estas subjekto, la vorto « amas » estas predikato''.
<section end="Predikato"/>
<section begin="Prefekto"/>'''Prefekto'''. Ĉefo de administracia distrikto.
<section end="Prefekto"/>
<section begin="Preferi"/>'''Preferi'''. Pli voli, pli ami; pli ŝati : ''preferi supon ol viandon; preferi blondulinojn; preferi poezion, ol prozon''.
'''Prefero'''. Opinio de tiu, kiu preferas.
'''Preferinda'''. Kiu meritas esti preferata : ''Skriba respondo estas preferinda''.
'''Prefere'''. En maniero preferinda.
<section end="Preferi"/>
<section begin="Prefikso"/>'''Prefikso'''. Afikso, almetata antaŭ la vorto : ''dis-, re-''.
<section end="Prefikso"/>
<section begin="Preĝi"/>'''Preĝi'''. Esprimi sian peton aŭ adoron al Dio.
'''Preĝo'''. Vortoj de tiu, kiu preĝas.
'''Preĝejo'''. Konstruaĵo por preĝoj kaj diservoj.
<section end="Preĝi"/>
<section begin="Prelato"/>'''Prelato'''. Altranga pastro.
<section end="Prelato"/>
<section begin="Preludo"/>'''Preludo'''. Antaŭludo al muzika verko.
<section end="Preludo"/>
<section begin="Premi"/>'''Premi'''. Peni enigi erojn de korpo, partojn de tuto en pli malvastan spacon aŭ peni pliproksimigi ilin unu al alia : ''premi buteron en poton; premi la dentojn; premi ies manon.
'''Premo'''''. Ago de tio, kio premas : ''manpremo''.
'''Alpremi'''. Premi al io : ''premi iun al muro''.
'''Dispremi'''. Dispecigi per premo.
'''Kunpremi'''. Premi de du kontraŭaj flankoj.
'''Premilo'''. Ilo por premi.
'''Premegi'''. Tre forte premi.
<section end="Premi"/>
<section begin="Premio"/>'''Premio'''. - 1. Objekto, donacata al aĉetanto, abonanto ekster tio, je kio li havas rajton : ''La abonantoj ricevis kiel premion belan albumon''. - 2. Objekto, donacata al laŭreato.
'''Premii'''. Doni premion : ''El la dudek konkursaj verkoj oni premiis tri''.
<section end="Premio"/>
<section begin="Premiso"/>'''Premiso'''. Frazo (en silogismo), el kiu oni faras konkludon per rezonado.
<section end="Premiso"/>
<section begin="Preni"/>'''Preni'''. Aligi al si, ekkapti, por teni, uzi, porti : ''preni pecon per du fingroj, preni knabon je la mano, preni sieĝatan urbon, preni banon''.
'''Ĉirkaŭpreni'''. Ĉirkaŭi per la brakoj.
'''Depreni'''. Preni de io : ''depreni kovrilon''.
'''Forpreni'''. Preni for de io.
'''Kunpreni'''. Preni kun si : ''Kunprenu pluvombrelon''.
'''Partopreni'''. Ĉeesti en ia kunveno, havi parton en ia afero diskuto. Komparu : '''{{VdE|Akcepti}}, {{VdE|Ricevi|ricevi}}'''.
<section end="Preni"/>
<section begin="Prepari"/>'''Prepari'''. Fari ĉion necesan, por ke io povu esti uzita, por ke io povu havi lokon : ''prepari liton por la dormo, prepari manĝaĵon, prepari la spiritojn por nova ideo''.
'''Preparo'''. Ago de tiu, kiu preparas. Komparu : '''{{VdE|Aranĝi}}, {{VdE|Preta|preta}}'''.
<section end="Prepari"/>
<section begin="Preposto"/>'''Preposto'''. Ĉefa pastro de preĝejo.
'''Prepostejo'''. Loĝejo, domo de preposto.
<section end="Preposto"/>
<section begin="Prepozicio"/>'''Prepozicio'''. Partikulo, esprimanta rilaton inter du vortoj : ''en, al, por''.
<section end="Prepozicio"/>
<section begin="Prepucio"/>'''Prepucio''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Haŭta faldo, kovranta la kapeton de la vira membro.
<section end="Prepucio"/>
<section begin="Prerogativo"/>'''Prerogativo'''. Speciala rajto, apartenanta al unu aŭ al malmultaj personoj : ''prerogativo de reĝo''.
<section end="Prerogativo"/>
<section begin="Presi"/>'''Presi'''. Per premo multfoje reprodukti sur folioj de papero metalajn literojn aŭ signojn kunmetitajn, ŝmiritajn per inko : ''presi artikolon, presi libron''.
'''Preso, presado'''. Multfoja reprodukto de metalaj literoj aŭ signoj, kunmetitaj kaj ŝmiritaj per inko, sur paperaj folioj, per premo.
'''Presa'''. De preso, kiu koncernas preson : ''presa sciigo''.
'''Presisto'''. Homo, kies profesio estas presi.
'''Presejo'''. Loko, kie oni presas.
'''Preslitero'''. Metala litero, per kiu oni presas.
'''Preseraro'''. Eraro, farita dum la presado (kompostado).
'''Presprovaĵo'''. Prova presaĵo, en kiu oni korektas la preserarojn.
<section end="Presi"/>
<section begin="Presbiteriano"/>'''Presbiteriano'''. Protestanto (en Anglujo), apartenanta al sekto, kiu malakceptas la povon de la episkopoj.
<section end="Presbiteriano"/>
<section begin="Presbiterianismo"/>'''Presbiterianismo'''. Religio de la presbiterianoj.
<section end="Presbiterianismo"/>
<section begin="Preskaŭ"/>'''Preskaŭ'''. - 1. Ne multe malpli, ol : ''La parolado daŭris preskaŭ unu horon''. - 2. Ne tute, sed ne multe mankas : ''Li preskaŭ svenis de doloro''.
<section end="Preskaŭ"/>
<section begin="Preta"/>'''Preta'''. Preparita por tuja uzo, apliko, ago : ''La tagmanĝo jam estas preta''. ''Preta forvojaĝi''.
'''Pretigi'''. Fari ion preta : ''pretigi liton por gasto''.
'''Preteco'''. Eco de tio, kio estas preta : ''la batala preteco de armeo''.
<section end="Preta"/>
<section begin="Preteksto"/>'''Preteksto'''. Ŝajna motivo, kiun oni uzas, por kaŝi la veran : ''La elektito rifuzis akcepti la postenon je preteksto de manko de l’ tempo''.
'''Preteksti'''. Prezenti, kiel pretekston : ''preteksi vojaĝon''.
<section end="Preteksto"/><noinclude><references/></noinclude>
tjsf8789l8dqvfvzwncw1ti92tibxsd