Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.5
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/135
104
25592
121860
121417
2026-06-03T21:01:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121860
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Puto"/>'''Puto'''. Truo elfosita en tero, kie kolektiĝas akvo el fonto.
<section end="Puto"/>
<section begin="Putoro"/>'''Putoro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba mambesto el la familio de la musteloj (''Putorius'').
<section end="Putoro"/>
<section begin="Putro, putrado"/>'''Putro, putrado'''. Malkonponiĝo de besta aŭ vegetaĵa organismo, kiam ilin forlasis la vivo.
'''Putri'''. Esti en stato de putrado.
'''Putraĵo'''. Putranta substanco.
<section end="Putro, putrado"/>
<section begin="Litero R"/>{{f|'''R'''|c|g=150%}}
<section end="Litero R"/>
<section begin="Rabi"/>'''Rabi'''. Superforte forpreni ies posedaĵon : ''rabi monon''. Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao.
'''Rabo'''. Ago de tiu, kiu rabas.
'''Rabaĵo'''. Rabita objekto.
'''Rabisto'''. Homo, kiu sin okupas per rabado.
'''Raba'''. Kiu rabas : ''raba birdo''.
<section end="Rabi"/>
<section begin="Rabarbo"/>'''Rabarbo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l’ poligonacoj, kies radiko estas uzata kiel laksiga rimedo (''Rheum officinale'').
<section end="Rabarbo"/>
<section begin="Rabato"/>'''Rabato'''. Malaltigo de la prezo, donata de la vendanto al la aĉetanto : ''La firmo donas al la ĉiamaj aĉetantoj 10% da rabato''.
<section end="Rabato"/>
<section begin="Rabeno"/>'''Rabeno'''. Hebrea pastro.
<section end="Rabeno"/>
<section begin="Rabio"/>'''Rabio'''. Malsano, plej ofte observata ĉe la hundoj, karakterizata de furioza ekscito, kiun sekvas paralizo kaj morto.
'''Rabia'''. Malsana je l’ rabio : ''Rabia lupo estas ekstreme danĝera''.
<section end="Rabio"/>
<section begin="Raboti"/>'''Raboti'''. Glatigi, ebenigi lignon, forigante la superstarantajn partojn per speciala akra instrumento.
'''Rabotilo'''. Instrumento por raboti.
<section end="Raboti"/>
<section begin="Racio"/>'''Racio'''. Motivo, praviganta agon : ''la ŝtataj racioj''.
'''Racia'''. Bazita sur racio : ''racia decido''.
<section end="Racio"/>
<section begin="Racionalismo"/>'''Racionalismo'''. Filozofia doktrino, celanta ekkoni ĉiujn sciencajn verojn per la rezonado, ne per la eksperimentado.
<section end="Racionalismo"/>
<section begin="Racionalisto"/>'''Racionalisto'''. Adepto de la racionalismo.
<section end="Racionalisto"/>
<section begin="Rado"/>'''Rado'''. Ronda ilo, turniĝanta ĉirkaŭ la akso, kiu penetras ĝian centron : ''rado de veturilo, de horloĝo, de muelejo''.
'''Du-, tri-, kvarrada'''. Havanta du, tri, kvar radojn : ''durada velocipedo''.
<section end="Rado"/>
<section begin="Radio"/>'''Radio'''. - 1. ({{VdE-ml|Geom}}.). Rekta linio, kuniganta la centron de cirklo kun ĝia ĉirkaŭo : ''radio de rondo, radio de rado''. – 2. ({{VdE-ml|Fiz}}.). Rekta luma linio, iranta de lumanta korpo : ''la sunaj radioj''.
'''Radii'''. Dissendi radiojn : ''La kupolo de la templo radias en la suno''.
<section end="Radio"/>
<section begin="Radiko"/>'''Radiko'''. – 1. ({{VdE-ml|Bot}}.). Parto de vegetaĵo, per kiu ĝi fiksiĝas en la tero kaj ricevas la nutraĵon. - 2. Primitiva vorto de lingvo, de kiu oni derivas aliajn per almetado de aliaj radikoj aŭ afiksoj : ''La Universala Vortaro enhavas tri mil radikojn''.
'''Enradikigi'''. - 1. Fiksi en la tero la radikojn de vegetaĵo : ''enradikigi arbon''. - 2. Fiksi : ''enradikigi kutimon, enradikigi ideon''.
'''Elradikigi'''. Eltiri el la tero la radikojn de vegetaĵo.
'''Enradikiĝi'''. - 1. Fiksiĝi en la tero per la radikoj. - 2. Fiksiĝi.
<section end="Radiko"/>
<section begin="Radikala"/>'''Radikala'''. Karakterizata de profundeco, subiteco kaj senindulgeco de la postulataj aŭ farataj reformoj : ''radikala ministro, radikala projekto''.
'''Radikalulo'''. Homo de radikalaj opinioj.
<section end="Radikala"/>
<section begin="Radikalismo"/>'''Radikalismo'''. Emo al radikalaj reformoj.
<section end="Radikalismo"/>
<section begin="Rafano"/>'''Rafano''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj, kun manĝebla radiko. (''Raphanus'').
'''Rafaneto'''. Speco de rafano kun malgranda manĝebla radiko.
<section end="Rafano"/>
<section begin="Rafini"/>'''Rafini'''. Ĥemie purigi naturajn aŭ fabrikajn produktaĵojn : ''rafini sukeron''.
'''Rafinita'''. Subtila, delikata : ''rafinita gusto''.
'''Rafinejo'''. Fabriko, kie oni rafinas.
'''Rafinisto'''. Homo kies profesio estas rafini.
<section end="Rafini"/>
<section begin="Rajo"/>'''Rajo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Fiŝo kun plata kvarangula korpo (''Raja'').
<section end="Rajo"/>
<section begin="Rajdi"/>'''Rajdi'''. Esti portata sur la dorso de besto : ''rajdi sur ĉevalo''.
'''Rajdejo'''. Loko, kie oni sin ekzercas en la rajdado.
'''Rajdisto'''. Homo, kies profesio estas rajdi.
<section end="Rajdi"/>
<section begin="Rajto"/>'''Rajto'''. Povo, bazita sur la leĝoj, sur la moroj, fari ion aŭ postuli ion de aliaj : ''La patro havas la rajton puni sian infanon''. Ĉiu havas la rajton postuli, ke oni repagu al li la ŝuldon.
'''Rajta'''. Konforma al rajto : ''rajta postulo''.
'''Rajte'''. Konforme al rajto, akorde kun rajto : ''rajte plendi''.
'''Rajtigi'''. Doni al iu rajton : ''Mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo''.
'''Egalrajteco'''. Stato, kiam iu havas rajton samajn, kiel aliaj : ''En ĉiuj landoj nun la virinoj celas al la egalrajteco''. Komparu : '''{{VdE|Juro}}, {{VdE|Leĝo|leĝo}}'''.
<section end="Rajto"/>
<section begin="Raketo"/>'''Raketo'''. Arta fajraĵo, kiu leviĝas en la aeron kaj tie krevas.
<section end="Raketo"/><noinclude><references/></noinclude>
6er4r15jxmgrn5nu6xmi34v7fsld2r2
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/130
104
40821
121855
121411
2026-06-03T18:54:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121855
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Pretendi"/>'''Pretendi'''. Aserti, ke oni havas rajton je io kaj sur tio bazi sian postulon.
'''Pretendo'''. Aserto, ke oni havas rajton je io kaj postulo, bazita sur ĝi.
<section end="Pretendi"/>
<section begin="Preter"/>'''Preter'''. - 1. Prepozicio esprimanta lokon, flanke de kiu, apud kiu io iras, moviĝas kaj ĝin forlasas : ''pasi preter domo''. - 2. Prefikso kun la sama signifo : ''preterkuri, preterlasi''.
<section end="Preter"/>
<section begin="Preterito"/>'''Preterito'''. Formo de verbo, esprimanta la tempon pasintan; faris, estis faranta, estis farinta.
<section end="Preterito"/>
<section begin="Prezo"/>'''Prezo'''. Monsumo, postulata aŭ proponata por vendata objekto : ''La kosto de la konstruo de l’ maŝino estis 100 fr., la fabrikanto postulas por ĝi la prezon de 200 fr., sed ĝia vera valoro ne superas 50 fr.''
'''Prezaro'''. Listo de komercaĵoj kun ilia prezo. Komparu : '''{{VdE|Kosto}}, {{VdE|Valoro|valoro}}'''.
<section end="Prezo"/>
<section begin="Prezenti"/>'''Prezenti'''. - 1. Diri la nomon de nekonata persono al aliaj ĉeestantoj por ĝin konigi kun ili : ''Permesu, ke mi prezentu al vi mian amikon N''. - 2. Esti bildo de io, havi aspekton de io : ''Kion prezentas la pentraĵo? La lando prezentas vastan ebenaĵon''.
<section end="Prezenti"/>
<section begin="Prezidi"/>'''Prezidi'''. Konduki la diskutojn en kunsido : ''prezidi en parlamento''.
'''Prezido'''. Ago de tiu, kiu prezidas.
'''Prezidanto'''. - 1. Persono, kiu prezidas : ''prezidanto de kongreso''. - 2. Ĉefo de societo, de respubliko.
'''Vicprezidanto'''. Helpanto kaj anstataŭanto de prezidanto.
<section end="Prezidi"/>
<section begin="Pri"/>'''Pri'''. Prepozicio esprimanta temon, objekton de parolado, de ago : ''rakonti, skribi pri io; zorgi pri io''.
<section end="Pri"/>
<section begin="Primadono"/>'''Primadono'''. Ĉefa kantistino de opera trupo.
<section end="Primadono"/>
<section begin="Primitiva"/>'''Primitiva'''. Apartenanta al komenca epoko, komenca stadio : ''primitivaj moroj; primitiva instrumento''.
'''Primitive'''. En primitiva maniero.
<section end="Primitiva"/>
<section begin="Princo"/>'''Princo'''. - 1. Regnestro de ŝtato ne plene sendependa aŭ malgranda : ''la princo de Monako''. - 2. Filo de reĝo. - 3. Persono, posedanta la plej altan nobelan titolon.
'''Princino'''. Edzino de princo.
'''Princido'''. Filo de princo.
'''Princidino'''. Filino de princo.
'''Princlando'''. Lando, regata de princo.
'''Kronprinco'''. Reĝa filo, heredonto de la trono.
<section end="Princo"/>
<section begin="Principo"/>'''Principo'''. Fundamenta, baza regulo, opinio : ''la principoj de la universala lingvo; homo sen principoj''.
'''Principe'''. En la principo; kio koncernas la principon : ''Principe mi konsentas kun vi''.
<section end="Principo"/>
<section begin="Printempo"/>'''Printempo'''. La unua el la kvar sezonoj de l’ jaro (21 marto - 21 junio).
'''Printempa'''. De printempo : ''printempa tago, printempa vetero''.
<section end="Printempo"/>
<section begin="Prioro"/>'''Prioro'''. Ĉefo de monaĥejo.
<section end="Prioro"/>
<section begin="Prismo"/>'''Prismo''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Poliedro, kies du bazoj estas egalaj multanguloj, kuŝantaj sur paralelaj ebenoj, kaj kies flankoj estas paraleogramoj.
'''Prisma'''. Havanta formon de prismo.
<section end="Prismo"/>
<section begin="Privata"/>'''Privata'''. Apartenanta al unu persono, koncernanta unu personon, hejma, nepublika, neoficiala : ''privata loĝejo, privata vivo, privata oficisto''.
'''Private'''. En privata maniero.
<section end="Privata"/>
<section begin="Privilegio"/>'''Privilegio'''. Speciala rajto, apartenanta al unu aŭ al malmultaj personoj.
<section end="Privilegio"/>
<section begin="Pro"/>'''Pro'''. Prepozicio por esprimi kaŭzon, motivon : ''pro ĵaluzo, pro grava kaŭzo''.
<section end="Pro"/>
<section begin="Probabla"/>'''Probabla'''. Supozebla, verŝajna, versimila, kredebla.
'''Probable'''. En probabla maniero.
'''Probableco'''. Eco de tio, kio estas probabla.
<section end="Probabla"/>
<section begin="Problemo"/>'''Problemo'''. - 1. Demando, solvota per sciencaj procedoj : ''fizika problemo, aritmetika problemo''. - 2. Grava, malfacile solvebla demando : ''La problemoj de la vivo''.
<section end="Problemo"/>
<section begin="Procedi"/>'''Procedi'''. Uzi specialajn rimedojn por atingi celon.
'''Procedo'''. Speciala agmaniero, adaptita al celo : ''ĥirurgia procedo''. Komparu : '''{{VdE|Agi}}, {{VdE|Fari|fari}}, {{VdE|Manipuli|manipuli}}'''.
<section end="Procedi"/>
<section begin="Proceduro"/>'''Proceduro'''. Procedo en la juĝaj aferoj.
<section end="Proceduro"/>
<section begin="Procento"/>'''Procento'''. - 1. Kvanto de monunuoj da profito, kiun donas 100 monunuoj dum unu jaro : ''La dividendo atingos en la nuna jaro 5 procentojn (5 %)''. - 2. Centono da ajna kvanto : ''La armeo perdis en la batalo 40 procentojn de la soldatoj''.
<section end="Procento"/>
<section begin="Proceso"/>'''Proceso'''. Tutaĵo de juraj procedoj, por juĝe solvi aferon inter akuzanto kaj akuzato.
'''Procesi'''. Konduki proceson : ''procesi iun pri kompenso de la perdoj''.
'''Procesema'''. Kiu amas procesi.
<section end="Proceso"/>
<section begin="Procesio"/>'''Procesio'''. Solena marŝo de religia karaktero, akompanata per kantoj kaj preĝoj.
<section end="Procesio"/>
<section begin="Produkti"/>'''Produkti'''. Liveri per sia laboro krudajn substancojn kaj fruktojn de la naturo aŭ fari el ili objektojn, utilajn por la homoj. Ameriko produktas multe da greno. La fabriko produktas bonan tolon.
'''Produktaĵo'''. Produktita substanco aŭ objekto.
'''Produktema'''. Kiu multe produktas.
'''Reprodukti'''. - 1. Ree produkti. - 2. Fari kopion, fari bildon de io : ''reprodukti per la preso''. ''La pentristo reproduktas la naturon''.
<section end="Produkti"/><noinclude><references/></noinclude>
lw1fg1y6yn1rjjk350uduthhhlhn5k6
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/131
104
40822
121856
121684
2026-06-03T19:17:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121856
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Profani"/>'''Profani'''. Malŝati sanktajn objektojn kaj uzi ilin por ordinaraj celoj : ''profani sanktan vazon''.
'''Profana'''. Malŝatanta sanktajn aferojn, ne konanta la sekretojn de la kulto kaj pastraro.
<section end="Profani"/>
<section begin="Profesio"/>'''Profesio'''. Okupo, per kiu oni akiras la vivrimedojn : ''instruado, kuracarto''.
'''Profesia'''. De profesio, kiu koncernas profesion : ''profesia sekreto; profesia artisto (ne amatoro)''.
'''Profesiisto'''. Homo, kiu havas profesion, kies okupo estas profesio. Komparu : '''{{VdE|Metio}}, {{VdE|Ofico|ofico}}, {{VdE|Speciala|specialo}}'''.
<section end="Profesio"/>
<section begin="Profesoro"/>'''Profesoro'''. Instruisto en supera lernejo : ''profesoro de universitato, de akademio''.
'''Profesora'''. De profesoro, kiu koncernas profesoron.
'''Profesoreco'''. Titolo, posteno de profesoro.
<section end="Profesoro"/>
<section begin="Profeto"/>'''Profeto'''. Homo, antaŭdiranta la estontecon dank' al inspiro de Dio.
'''Profeti'''. Antaŭdiri la estontecon.
'''Profetaĵo'''. Antaŭdiro de profeto.
'''Profeta'''. De profeto; antaŭdiranta la estontecon.
<section end="Profeto"/>
<section begin="Profilo"/>'''Profilo'''. - 1. Trajtoj de vizaĝo, vidataj de flanko. - 2. Desegnaĵo de perpendikulara tranĉo de maŝino, de domo.
<section end="Profilo"/>
<section begin="Profilaktiko"/>'''Profilaktiko''' ({{VdE-ml|Med}}.). Scienco pri la rimedoj, antaŭgardantaj kontraŭ la malsanoj.
'''Profilaktika'''. Antaŭgardanta de malsano.
<section end="Profilaktiko"/>
<section begin="Profito"/>'''Profito'''. - 1. Diferenco, per kiu la vendprezo superas la koston; diferenco, per kiu la enspezoj de komerca afero superas la elspezojn : ''La kompanio havis 100,000 fr. da profito''. - 2. Sukcesa rezultato, utilo de ago, de laboro : ''La penado donis nenian profiton''.
'''Profiti'''. Havi profiton, eltiri profiton : ''profiti la lecionojn de la hisiorio''.
'''Profitema'''. Kiu amas profiton, kiu zorgas nur pri la profito. Komparu : '''{{VdE|Gajni|Gajno}}, {{VdE|Utila|utilo}}'''.
<section end="Profito"/>
<section begin="Profunda"/>'''Profunda'''. - 1. Kies fundo estas malproksime de la supraĵo, de la supro, de la bordo, de la limo : ''profunda rivero, profunda akvo, profunda vundo, profunda valo, profunda saluto''. - 2. Altidea, ne facile penetrebla : ''profunda penso''. - 3. Forta, granda : ''profunda dormo, profunda doloro''.
'''Profundeco'''. Eco de tio, kio estas profunda.
'''Profundaĵo'''. Profunda loko : ''profundaĵo de maro''.
'''Senfundaĵo'''. Tre profunda loko, abismo : ''monta senfundaĵo''.
'''Malprofunda'''. - 1. Kies fundo estas proksima de la supraĵo, de la bordoj; proksima de la supro, de la bordo, de la limo : ''malprofunda lago, malprofunda telero''. - 2. Malaltidea, supraĵa : ''malprofunda cerbo''.
'''Malprofundaĵo'''. Malprofunda loko.
<section end="Profunda"/>
<section begin="Prognozo"/>'''Prognozo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Antaŭdiro de la kuracisto pri la daŭro kaj rezultato de malsano : ''favora, malfavora prognozo''.
<section end="Prognozo"/>
<section begin="Programo"/>'''Programo'''. - 1. Tabelo de la numeroj de spektaklo, de koncerto : ''La programo anoncas kvin kantojn kaj unu deklamon''. - 2. Sistema kunmeto de demandoj, prezentotaj al ekzamenato, instruotaj en lernejo, solvotaj per esploro. - 3. Principoj kaj intencoj de politika partio, de ministraro.
<section end="Programo"/>
<section begin="Progresi"/>'''Progresi'''. Iom post iom akiri pli altan gradon, pli fortan evoluon : ''progresi en la studado, en la servado''. La scienco, malsano, brulo progresas.
'''Progreso'''. Iompostioma akiro de pli alta grado, de pli forta evoluo : ''progresoj de lernanto, progreso de la civilizacio''.
'''Progresema'''. Kiu amas progreson : ''progresema estraro''.
'''Progresulo'''. Homo, kiu amas progreson.
<section end="Progresi"/>
<section begin="Progresio"/>'''Progresio''' ({{VdE-ml|Mat}}.). Vico de kvantoj, en kiu ĉiu membro devenas de la antaŭa per la aldono de la sama kvanto aŭ per la multipliko per la sama kvanto : ''aritmetika progresio, geometria progresio''.
<section end="Progresio"/>
<section begin="Projekcio"/>'''Projekcio''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Bildo de korpo, farita sur ebeno.
'''Projekcii'''. Fari projekcion.
<section end="Projekcio"/>
<section begin="Projekto"/>'''Projekto'''. - 1. Unua redakto de propono, de leĝo : ''projekto de nova regularo''. - 2. Desegnaĵo, plano de konstruota domo, maŝino, kun ĉiuj necesaj klarigoj pri la maniero, kosto k. t. p. : ''projekto de ponto''. - 3. Intenco : ''Kiaj estas viaj projektoj por la somero''?
'''Projekti'''. Fari projekton. Komparu : '''{{VdE|Intenci|Intenco}}, {{VdE|Plano|plano}}'''.
<section end="Projekto"/>
<section begin="Proklami"/>'''Proklami'''. Oficiale konigi al popolo, al publiko : ''proklami siajn principojn en kunveno; proklami iun reĝo''.
'''Proklamo'''. Vortoj de tiu, kiu proklamas.
<section end="Proklami"/>
<section begin="Prokrasti"/>'''Prokrasti'''. Ne fari tuj, transmeti la plenumon al alia tempo, al alia tago : ''prokrasti la elektojn ĝis la fino de la jaro; prokrasti la penton ĝis la morto''.
'''Prokrasto'''. Ne tuja plenumo, transmeto de la plenumo al alia tempo, al alia tago.
'''Prokrastema'''. Kiu amas prokrasti.
'''Prokrastebla'''. Kiu povas esti prokrastita.
'''Prokrastinda'''. Kiu meritas esti prokrastita.
<section end="Prokrasti"/>
<section begin="Proksima"/>'''Proksima'''. Apartigita per malgranda distanco tempa aŭ spaca : ''proksima urbo, proksima tago''.
'''Proksime'''. En proksima distanco.
'''Proksimeco'''. Eco de tio, kio estas proksima.
'''Proksimigi'''. Fari ion proksima.
'''Proksimiĝi'''. Fariĝi proksima, veni proksime.
'''De proksime'''. De proksima loko.
'''Malproksima'''. Apartigita per granda distanco spaca aŭ tempa : ''malproksima lando, malproksima epoko''.
'''Proksimulo'''. Ĉiu
<section end="Proksima"/><noinclude><references/></noinclude>
kt2eaxanhs5xelt1akwysqq84fyp60i
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/132
104
40823
121857
121733
2026-06-03T19:41:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121857
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Proksima"/>homo rilate al ni mem : ''Amu vian proksimulon, kiel vin mem''.
'''Proksimume'''. Sen preciza kalkulo, se oni ne kalkulas precize : ''La biblioteko havas proksimume 100 volumojn''.
<section end="Proksima"/>
<section begin="Prokuro"/>'''Prokuro'''. Rajtigo donita de la posedanto de firmo subskribadi en lia nomo : ''Nia suspektema ĉefo donas al neniu prokuron''.
'''Prokuristo'''. Persono, kiu havas la prokuron : ''prokuristo de banko''.
<section end="Prokuro"/>
<section begin="Prokuroro"/>'''Prokuroro'''. Supera juĝa oficisto, akuzanta en la nomo de la ŝtato.
<section end="Prokuroro"/>
<section begin="Proletario"/>'''Proletario'''. Homo, posedanta neniun propraĵon, vivanta nur per sia laboro''.
'''Proletariaro'''. Klaso de la proletarioj.
<section end="Proletario"/>
<section begin="Prologo"/>'''Prologo'''. Unua parto de literatura verko, koniganta al la leganto la antaŭajn faktojn.
<section end="Prologo"/>
<section begin="Promeni"/>'''Promeni'''. Piediri, rajdi, veturi por plezuro.
'''Promeno'''. Ago de tiu, kiu promenas.
'''Promenanto'''. Persono, kiu promenas.
'''Promenejo'''. Loko, kie oni promenas.
<section end="Promeni"/>
<section begin="Promesi"/>'''Promesi'''. - 1. Diri al iu, ke oni faros, kion li deziras : ''promesi veni; promesi donacon al infano''. - 2. Doni motivon por espero : ''La vetero promesas longe daŭri; multe promesanta juna poeto''.
'''Promeso'''. Vortoj de tiu, kiu promesas. Komparu : '''{{VdE|Konsenti}}'''.
<section end="Promesi"/>
<section begin="Promontoro"/>'''Promontoro'''. Alta roko, superstaranta la bordon de maro : ''Gibraltaro estas konstruita sur promontoro''.
<section end="Promontoro"/>
<section begin="Pronomo"/>'''Pronomo'''. Vorto, anstataŭanta la nomon de persono aŭ objekto : ''mi, ĝi, tiu''.
<section end="Pronomo"/>
<section begin="Propagando"/>'''Propagando'''. Peno disvastigi, popularigi ideon, doktrinon : ''propagando de abstinenco''.
'''Propagandi'''. Fari propagandon : ''propagandi Esperanton''.
'''Propagandisto'''. Homo, kiu sin okupas per propagando. Komparu : '''{{VdE|Agiti}}'''.
<section end="Propagando"/>
<section begin="Propedeŭtiko"/>'''Propedeŭtiko'''. Elementara scienco kaj la metodo instrui ĝin.
<section end="Propedeŭtiko"/>
<section begin="Proponi"/>'''Proponi'''. Prezenti ideon, projekton plenumotan, objekton akceptotan :proponi al iu rekompencon por la servo; proponi reformojn.
'''Propono'''. Vortoj, objekto de tiu, kiu proponas.
<section end="Proponi"/>
<section begin="Proporcia"/>'''Proporcia''' ({{VdE-ml|Mat}}.). Pligrandiĝanta aŭ plimalgrandiĝanta tiom, kiom pligrandiĝas aŭ plimalgrandiĝas alia kvanto : ''La pezo kaj la volumeno estas proporciaj''.
'''Proporcio'''. - 1. Rilato de la partoj inter si kaj al la tuto : ''la proporcioj de konstruaĵo''. – 2. ({{VdE-ml|Mat}}.). Du egalaj rilatoj, kunigitaj per la signo de la egaleco : 15 : 5 = 3 : 1.
'''Proporcie'''. En proporcia maniero.
<section end="Proporcia"/>
<section begin="Propra"/>'''Propra'''. Ekskluzive apartenanta al iu, ies mem : ''propra loĝejo''. ''Mi ripetas al vi liajn proprajn vortojn!''
'''Propreco'''. Eco, apartenanta ekskluzive al io, karakterizanta ion : ''La proprecoj de la solidaj korpoj''.
'''Propraĵo'''. Tio, kio apartenas ekskluzive al iu : ''La saĝulo portas kun si sian tutan propraĵon''.
'''Proprigi al si'''. Fari ion sia propraĵo.
<section end="Propra"/>
<section begin="Proskripcio"/>'''Proskripcio'''. Senrajta ekzilo en la tempo de milito aŭ de ribelo.
<section end="Proskripcio"/>
<section begin="Prospekto"/>'''Prospekto'''. Presaĵo, anoncanta la programon kaj planon de nova gazeto, verko, entrepreno. Komparu : '''{{VdE|Anonci|Anonco}}, {{VdE|Avizo|avizo}}, {{VdE|Reklamo|reklamo}}'''.
<section end="Prospekto"/>
<section begin="Prospero"/>'''Prospero'''. Sukcesa stato, sukcesa evoluo.
'''Prosperi'''. Esti en sukcesa stato, sukcese evolui : ''Nia societo bone prosperas''.
'''Prospera'''. Kiu prosperas.
'''Malprospero'''. Malsukcesa stato, malsukcesa evoluo : ''Plena malprospero devigiŝ la kompaniulojn likvidi la fabrikon''.
'''Malprosperi'''. Esti en malsukcesa stato, malsukcese evolui.
'''Malprospera'''. Kiu malprosperas.
<section end="Prospero"/>
<section begin="Prostitui"/>'''Prostitui'''. Instigi, devigi virinon al malĉasta vivo por mono : ''La fripono prostituis sian propran filinon''.
'''Sin prostitui'''. Malĉaste vivi por mono.
<section end="Prostitui"/>
<section begin="Protagonisto"/>'''Protagonisto'''. Unua, ĉefa batalanto por nova ideo.
<section end="Protagonisto"/>
<section begin="Protekti"/>'''Protekti'''. Helpi kandidaton, aspiranton, ŝirmi per sia rekomendo kaj influo : ''protekti iun al ofico''.
'''Protekto'''. Ago de tiu, kiu protektas.
'''Protektanto'''. Homo, kiu protektas.
'''Protektato'''. Homo, kiu estas protektata.
<section end="Protekti"/>
<section begin="Protektorato"/>'''Protektorato'''. Rilato inter du ŝtatoj, el kiuj la pli potenca protektas en la eksteraj aferoj la malfortan, kiu estas parte dependa de ĝi : ''Tuniso estis sub la protektorato de Francujo''.
<section end="Protektorato"/>
<section begin="Protesti"/>'''Protesti'''. Energie deklari sian malkonsenton, malaprobon : ''protesti kontraŭ arbitra agado de estraro''.
'''Protesto'''. Vortoj de tiu, kiu protestas.
'''Protestanto'''. - 1. Homo, kiu protestas. - 2. Adepto de la protestantismo.
<section end="Protesti"/>
<section begin="Protestantismo"/>'''Protestantismo'''. Religio, aperinta en la XVIa jarcento, kiel protesto kontraŭ la katolika eklezio.
<section end="Protestantismo"/>
<section begin="Protokolo"/>'''Protokolo'''. Mallonga raporto pri fakto, redaktita tuj, post kiam ĝi okazis; resumo de diskutoj kaj decidoj de kunsido, redaktita en la kunsidejo : ''polica protokolo pri ŝtelo''; ''protokolo de kunsido.''
<section end="Protokolo"/>
<section begin="Protoplasmo"/>'''Protoplasmo'''. Subtanco, el kiu konsistas ĉiu vivanta ĉelo.
<section end="Protoplasmo"/><noinclude><references/></noinclude>
f2t01ucexp67exs2pwfrw4crwbh9p23
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/133
104
40824
121858
121415
2026-06-03T20:14:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121858
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Prototipo"/>'''Prototipo'''. Primitiva tipo, pratipo, unua modelo : ''La skribmaŝino de Remington estas la prototipo de ĉiuj skribmaŝinoj''.
<section end="Prototipo"/>
<section begin="Provi"/>'''Provi'''. - 1. Uzi, apliki, por kontroli, ĉu io estas taŭga : ''provi instrumenton, provi regulon''. - 2. Peni fari ion, por konvinkiĝi, ĉu oni povos, scios tion fari : ''Provu naĝi''.
'''Provo'''. Ago de tiu, kiu provas.
'''Provinda'''. Kiu meritas esti provata.
<section end="Provi"/>
<section begin="Proverbo"/>'''Proverbo'''. Mallonga populara frazo, esprimanta veron, observitan de la popolo : ''Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras''.
'''Proverba'''. De proverbo; kiu estas citata ofte, kiel proverbo, kvazaŭ proverbo : ''La fideleco de la hundo estas proverba''. Komparu : '''{{VdE|Aforismo}}, {{VdE|Maksimo|maksimo}}, {{VdE|Moto|moto}}, {{VdE|Sentenco|sentenco}}'''.
<section end="Proverbo"/>
<section begin="Providenco"/>'''Providenco'''. Antaŭzorga saĝo de Dio en la regado de l’ mondo, en la homaj aferoj.
<section end="Providenco"/>
<section begin="Provinco"/>'''Provinco'''. - 1. Parto de regno, administrata de speciala reprezentanto de la centra registaro : ''la provincoj de la antikva Romo''. - 2. Tuta lando ekster la ĉefurbo : ''Parizo kaj la provinco''. Provinca. - 1. De la provinco : ''provinca oficisto''. - 2. Posedanta provincajn trajtojn : ''provinca modo, provinca elparolado''.
<section end="Provinco"/>
<section begin="Provincialismo"/>'''Provincialismo'''. Esprimo, uzata en unu provinco, ne en la tuta lando.
<section end="Provincialismo"/>
<section begin="Provizo"/>'''Provizo'''. Kolekto de materialoj, de objektoj, destinitaj por estonta uzo : ''provizo de nutraĵo''.
'''Provizi'''. Liveri provizon, liveri ion necesan por estonta uzo : ''provizi kelon je vino''.
'''Provizejo'''. Loko por provizoj.
<section end="Provizo"/>
<section begin="Provizora"/>'''Provizora'''. Destinita por nelongedaŭra uzo kaj anstaŭota per definitiva : ''provizora ponto, provizora regularo''.
'''Provizore'''. En provizora maniero.
'''Provizoreco'''. Eco de tio, kio estas provizora.
<section end="Provizora"/>
<section begin="Prozo"/>'''Prozo'''. Ordinara literatura verko sen versoj.
'''Proza'''. - 1. De prozo, kiu koncernas prozon : ''proza verkisto, proza stilo''. - 2. Sen noblaj sentoj, sen idealoj : ''proza vivo''.
'''Prozaĵo'''. Proza verko.
<section end="Prozo"/>
<section begin="Prozelito"/>'''Prozelito'''. Konvertito.
'''Prozelitismo'''. Emo fari prozelitojn.
<section end="Prozelito"/>
<section begin="Prozodio"/>'''Prozodio'''. Scienco pri la ritmo de la versoj.
<section end="Prozodio"/>
<section begin="Pruda"/>'''Pruda'''. Ŝajniganta ekstreman hontemon. sentemon en ĉio, kio koncernas la bonmorecon.
'''Prude'''. En pruda maniero.
'''Prudeco'''. Eco de tiu, kiu estas pruda.
<section end="Pruda"/>
<section begin="Prudento"/>'''Prudento'''. Kapablo antaŭvidi kaj eviti la erarojn kaj danĝerojn de la vivo.
'''Prudenta'''. Posedanta prudenton : ''prudenta homo, prudenta ago''.
'''Prudente'''. En prudenta maniero.
'''Senprudenta'''. Ne posedanta prudenton. Komparu : '''{{VdE|Intelekto}}'''.
<section end="Prudento"/>
<section begin="Prujno"/>'''Prujno'''. Glaciiĝinta roso, glaciiĝinta nebulo.
<section end="Prujno"/>
<section begin="Pruno"/>'''Pruno''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Frukto de l’ prunarbo.
'''Prunarbo'''. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (''Prunus'').
<section end="Pruno"/>
<section begin="Prunelo"/>'''Prunelo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (''Prunus spinosa'').
<section end="Prunelo"/>
<section begin="Prunti"/>'''Prunti'''. - 1. Doni ion al iu, kondiĉe ke oni redonos : ''Pruntu al mi vian libron''. - 2. Preni ion de iu, kondiĉe ke oni redonos : ''Mi pruntis de vi vian libron''.
'''Prunte'''. Kiel prunton, kiel prunto : ''prunte doni, prunte preni''.
'''Prunto'''. - 1. Ago de tiu, kiu pruntas : ''La prunto ofte faras malamikon el amiko''. - 2. Objekto, mono pruntita : ''redoni la prunton''.
'''Pruntisto'''. Homo, kies profesio estas prunti.
<section end="Prunti"/>
<section begin="Pruvi"/>'''Pruvi'''. Montri per objektoj, faktoj aŭ rezonado, ke io estas vera : ''pruvi sian senkulpecon, pruvi geometrian teoremon''.
'''Pruvo'''. Argumento aŭ fakto, montranta, ke io estas vera.
'''Pruvebla'''. Kiu povas esti pruvita.
<section end="Pruvi"/>
<section begin="Psalmo"/>'''Psalmo'''. Lirike-religia versaĵo aŭ kanto : ''La psalmoj de Davido''.
'''Psalmisto'''. Aŭtoro de psalmoj.
<section end="Psalmo"/>
<section begin="Pseŭdonimo"/>'''Pseŭdonimo'''. Adoptita nomo, per kiu aŭtoro subskribas siajn verkojn, ne dezirante konigi sian propran nomon : ''Esperanto estis la pseŭdonimo de D° Zamenhof''.
<section end="Pseŭdonimo"/>
<section begin="Psika"/>'''Psika'''. Koncernanta la animon : ''la psikaj fenomenoj''.
<section end="Psika"/>
<section begin="Psikiatro"/>'''Psikiatro'''. Kuracisto de la psikaj malsanoj.
<section end="Psikiatro"/>
<section begin="Psikiatrio"/>'''Psikiatrio'''. Parto de la medicino pri la psikaj malsanoj.
<section end="Psikiatrio"/>
<section begin="Psikologo"/>'''Psikologo'''. Kiu sin okupas per la psikologio.
<section end="Psikologo"/>
<section begin="Psikologio"/>'''Psikologio'''. Parto de la filozofio pri la funkcioj de la animo.
<section end="Psikologio"/>
<section begin="Publicisto"/>'''Publicisto'''. Literaturisto, skribanta pri aktualaj demandoj de la politika, socia aŭ ekonomia vivo.
<section end="Publicisto"/>
<section begin="Publiko"/>'''Publiko'''. Pli malpli granda aro da personoj, kunvenintaj por difinita celo (promeno, spektaklo) : ''La ĝardeno estis plena de publiko''.
'''Publika'''. - 1. De publiko, kiu koncernas publikon. - 2. Ĝenerala, koncernanta ĉiujn, tutan popolon : ''publikaj aferoj''.
'''Publikigi'''. Konigi al la publiko, al ĉiuj : ''publikigi novaĵon, publikigi verkon''.
'''Publikulino'''. Virino sin prostituanta.
<section end="Publiko"/><noinclude><references/></noinclude>
for76j7xl0wo24o564vnwuzphyoen3q
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/134
104
40825
121859
121416
2026-06-03T20:39:31Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121859
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Pudelo"/>'''Pudelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Ĉambra hundo, ire inteligenta kaj facile dresebla.
<section end="Pudelo"/>
<section begin="Pudingo"/>'''Pudingo'''. Angla dolĉa manĝaĵo, preparita el faruno kaj sekvinberoj.
<section end="Pudingo"/>
<section begin="Pudro"/>'''Pudro'''. Subtila parfumita pulvoro el risa amelo, uzata por blankigi la haŭton, la harojn.
'''Pudri'''. Surŝuti per pudro.
<section end="Pudro"/>
<section begin="Pufo"/>'''Pufo'''. Plenblovita objekto, blenblovita faldo de vesto.
<section end="Pufo"/>
<section begin="Pugno"/>'''Pugno'''. Mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj : ''bati per pugno''.
<section end="Pugno"/>
<section begin="Pulo"/>'''Pulo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Parazita insekto kun fortaj saltpiedoj (''Pulex irritans'').
<section end="Pulo"/>
<section begin="Pulĉinelo"/>'''Pulĉinelo'''. Marioneto kun ĝibo sur la dorso kaj sur la brusto.
<section end="Pulĉinelo"/>
<section begin="Pulmo"/>'''Pulmo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Organo en la brusto por la spirado.
<section end="Pulmo"/>
<section begin="Pulso"/>'''Pulso'''. Bato de la arterio, kaŭzita de la sangfluo : ''palpi la pulson''.
<section end="Pulso"/>
<section begin="Pulvo"/>'''Pulvo'''. Eksploda substanco, konsistanta el pulvorigitaj salpetro, karbo kaj sulfuro : ''Li ne eltrovis la pulvon'' = li ne estas inteligenta.
<section end="Pulvo"/>
<section begin="Pulvoro"/>'''Pulvoro'''. Seka substanco disigita en tre subtilajn erojn : ''kreta pulvoro por purigi la dentojn, pulvoro de antipirino''.
'''Pulvorigi'''. Fari el io pulvoron : ''pulvorigi sukeron''.
<section end="Pulvoro"/>
<section begin="Pumiko"/>'''Pumiko'''. Tre malpeza, pororiĉa ŝtono.
<section end="Pumiko"/>
<section begin="Pumpi"/>'''Pumpi'''. Levi la fluidojn super ilia nivelo per maldensigado de la aero.
'''Pumpilo'''. Maŝino por pumpi.
<section end="Pumpi"/>
<section begin="Puni"/>'''Puni'''. Rajte kaŭzi al iu suferon por malpermesita faro kun la celo, ke oni ne faru tion plu : ''La verdikto punis la krimulon per malliberejo''. ''La patro punis la knabon per vergo''.
'''Puno'''. Sufero kaŭzita por malpermesita faro, kun la celo, ke oni ne faru tion plu : ''morta puno, monpuno, punlaboro''.
'''Puninda'''. Kiu meritas punon.
<section end="Puni"/>
<section begin="Punca"/>'''Punca'''. Malhele ruĝa. Punco. Punca koloro.
<section end="Punca"/>
<section begin="Punĉo"/>'''Punĉo'''. Trinkaĵo el akvo, arako, sukero kaj citronoj.
<section end="Punĉo"/>
<section begin="Punkto – 1"/>'''Punkto''' – 1. ({{VdE-ml|Geom}}.). Senlime malgranda spaco; limo de la linio. - 2. Malgranda signo, farita per pinto : ''punkto de desegnaĵo''. - 3. Interpunkcia signo, metata en la fino de la frazoj. - 4. Loko : ''centra punkto de urbo''. - 5. Paragrafo : ''grava punkto de regularo''.
'''Punkti'''. Meti punktojn sur io, desegni punktojn sur io : ''punkti paperon''.
'''Punktokomo, dupunkto, multopunkto'''. Interpunkciaj signoj ; : ...
'''Vidpunkto'''. - 1. Punkto, loko, kiun oni elektas, por rigardi vidaĵon. - 2. Maniero rigardi aferojn : ''Tio dependas de la vidpunkto''.
<section end="Punkto – 1"/>
<section begin="Punto"/>'''Punto'''. Malpeza, maldensa teksaĵo kun maŝoj : ''puntoj de Brabanto''.
'''Punta'''. El puntoj : ''punta kolumo''.
<section end="Punto"/>
<section begin="Pupo"/>'''Pupo'''. Malgranda homa figuro el vakso, kartono, ligno, servanta kiel ludilo por infanoj.
<section end="Pupo"/>
<section begin="Pupilo"/>'''Pupilo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Malfermaĵo de la iriso, tra kiu la radioj de la lumo penetras en la okulon : ''gardi ion, kiel la pupilon de sia okulo''.
<section end="Pupilo"/>
<section begin="Pupitro"/>'''Pupitro'''. Klinita tabuleto, sur kiu oni metas libron, kajeron, por pli oportune legi.
<section end="Pupitro"/>
<section begin="Pura"/>'''Pura'''. Libera de ĉiu alispeca substanco, precipe de polvo, koto, graso : ''pura tolaĵo, pura vino, pura oro, pura vero''. - 2. Ĉasta : ''pura virgulino''.
'''Pureco'''. Eco de tio, kio estas pura.
'''Pure'''. En pura maniero : ''pure vestita''.
'''Purigi'''. Fari ion pura : ''purigi ŝuojn''.
'''Puriĝi'''. Fariĝi pura : ''La plugilo puriĝas per la laboro''.
'''Malpura'''. Miksita kun alispeca substanco, ŝmirita per alispeca substanco, precipe per polvo, koto, graso : ''malpura akvo, malpura ĉemizo''.
'''Malpuraĵo'''. Objekto malpura.
'''Malpureco'''. Eco de tio, kio estas malpura.
'''Malpurigi'''. Fari ion malpura : ''malpurigi veston per koto''.
<section end="Pura"/>
<section begin="Puritano - 1"/>'''Puritano''' - 1. Ano de presbiteriana sekto, celanta purigi la eklezion de ĉiuj aldonoj, ne bazitaj sur la biblio. - 2. Homo de severaj moroj.
<section end="Puritano - 1"/>
<section begin="Puritanismo"/>'''Puritanismo'''. - 1. Doktrino de la puritanoj. - 2. Severeco de la moroj.
<section end="Puritanismo"/>
<section begin="Purpuro"/>'''Purpuro'''. Forte lumanta ruĝa koloro.
'''Purpura'''. De forte lumanta ruga koloro.
<section end="Purpuro"/>
<section begin="Puso"/>'''Puso''' ({{VdE-ml|Med}}.). Densa flava fluidaĵo, produktiĝanta en la organismo dum inflamoj kaj konsistanta ĉefe el mortintaj blankaj globetoj de la sango.
'''Pusa'''. El puso.
'''Pusi'''. Produkti puson.
<section end="Puso"/>
<section begin="Pustulo"/>'''Pustulo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malgranda ŝvelaĵo de la haŭto kun puso en la supro.
<section end="Pustulo"/>
<section begin="Puŝi"/>'''Puŝi'''. Per forta movo fongi de la loko, malproksimigante de si : ''puŝi veturilon; puŝi personojn en amaso''.
'''Puŝo'''. Ago de tiu, kiu puŝas.
'''Dispuŝi'''. Puŝi en diversajn flankojn, disigi per puŝado.
'''Repuŝi'''. Puŝi en kontrauan direkton : ''repuŝi malamikojn''.
'''Trapuŝi'''. Puŝi tra io, traigi per puŝo. Komparu : '''{{VdE|Tiri}}, {{VdE|Ŝovi|ŝovi}}'''.
<section end="Puŝi"/><noinclude><references/></noinclude>
e68t7f1fg4znh3asxay8ys4t7302nct
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/136
104
40826
121861
121418
2026-06-03T21:23:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121861
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Rakonti"/>'''Rakonti'''. Konigi per vortoj fakton kun ĝiaj cirkonstancoj : ''rakonti la historion de sia vivo''.
'''Rakonto'''. Vortoj de tiu, kiu rakontas.
<section end="Rakonti"/>
<section begin="Ramnacoj"/>'''Ramnacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj (''Rhamnaceæ'').
<section end="Ramnacoj"/>
<section begin="Rampi"/>'''Rampi'''. Iri, sin trenante sur la ventro : ''La serpento rampas''.
'''Rampulo'''. Rampanta vertebrulo : ''serpento, vipuro''. Komparu : '''{{VdE|Grimpi}}'''.
<section end="Rampi"/>
<section begin="Rano"/>'''Rano''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Amfibio el la vico de l’ senvostaj : ''La rano kvakas'' (''Rana'').
<section end="Rano"/>
<section begin="Ranca"/>'''Ranca'''. Akirinta malagrablan guston kaj odoron de malkomponiĝo (pri grasoj) : ''ranca butero''.
'''Ranciĝi'''. Fariĝi ranca.
<section end="Ranca"/>
<section begin="Rando"/>'''Rando'''. Akra limo de objekto : ''rando de glaso, rando de tranĉilo''. Komparu : '''{{VdE|Bordo}}'''.
<section end="Rando"/>
<section begin="Rango"/>'''Rango'''. Grado, alteco de ofico, de posteno : ''oficiro de alta rango''.
'''Altranga'''. De alta rango.
<section end="Rango"/>
<section begin="Ranunkolo"/>'''Ranunkolo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la samnoma familio (''Ranunculus'').
<section end="Ranunkolo"/>
<section begin="Ranunkolacoj"/>'''Ranunkolacoj''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ''anemono, peonio''.
<section end="Ranunkolacoj"/>
<section begin="Rapo"/>'''Rapo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, kun manĝebla radiko (''Brassica rapa'').
<section end="Rapo"/>
<section begin="Rapida"/>'''Rapida'''. En mallonga tempo faranta grandan vojon, grandan laboron : ''rapida ĉevalo, rapida kuro, rapida plenumo''.
'''Rapide'''. En rapida maniero.
'''Rapidi'''. Peni fari grandan vojon aŭ laboron en mallonga tempo : ''rapidi al la stacidomo''.
'''Rapideco'''. Eco de tio, kio estas rapida.
'''Rapidigi'''. Fari ion rapida : ''rapidigi konstruon''.
'''Malrapida'''. Faranta malgrandan vojon aŭ laboron en longa tempo.
'''Malrapide'''. En malrapida maniero.
'''Malrapideco'''. Eco de tio, kio estas malrapida.
<section end="Rapida"/>
<section begin="Rapiro"/>'''Rapiro'''. Mallarĝa glavo sen tranĉrando, por la skermo. Komparu : '''{{VdE|Sabro}}, {{VdE|Spado|spado}}'''.
<section end="Rapiro"/>
<section begin="Raporti"/>'''Raporti'''. Konigi buŝe aŭ skribe tion, kion oni vidis, faris, studis : ''raporti pri kunveno''.
'''Raporto'''. Buŝa aŭ skriba konigo de tio, kion oni vidis, faris aŭ studis : ''scienca raporto''.
'''Raportanto'''. Homo, kiu raportas. Raportisto. Homo, kies profesio estas raporti : ''gazeta raportisto''.
<section end="Raporti"/>
<section begin="Rapsodo"/>'''Rapsodo'''. En la antikva Grekujo migranta kantisto de epikaj versaĵoj, precipe de Homero.
<section end="Rapsodo"/>
<section begin="Rapsodio"/>'''Rapsodio'''. Muzika fantazia verko el popolaj melodioj.
<section end="Rapsodio"/>
<section begin="Raso"/>'''Raso'''. Ĉiu el la naturaj grupoj de l’ homoj, en kiujn oni dividas la homaron laŭ iliaj fizikaj trajtoj : ''La hindoeŭropaj popoloj apartenas al la kaŭkaza raso''.
<section end="Raso"/>
<section begin="Raspi"/>'''Raspi'''. Glatigi lignon, metalon per raspilo.
'''Raspilo'''. Ŝtala instrumento, kies supraĵo estas provizita per dentoj, pli altaj, ol ĉe fajlilo, ordinare triangule dismetitaj, por glatigi lignon, metalojn.
<section end="Raspi"/>
<section begin="Rasti"/>'''Rasti'''. Ebenigi teron, kolekti fojnon per rastilo.
'''Rastilo'''. Terkultura kaj ĝardena instrumento, konsistanta el longa bastono kaj transversa tabuleto kun dentoj ĉe la malsupra ekstremo.
<section end="Rasti"/>
<section begin="Rato"/>'''Rato''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mambesto el la familio de la musoj (''Mus rattus'').
<section end="Rato"/>
<section begin="Raŭka"/>'''Raŭka'''. Malklara, mallaŭta de malvarmumo aŭ kriado : ''raŭka voĉo, raŭka homo''.
'''Raŭkeco'''. Eco de tio, kio estas raŭka.
'''Raŭkigi'''. Fari ion raŭka : ''raŭkigi la voĉon per kantado en libera aero''.
'''Raŭkiĝi'''. Fariĝi raŭka : ''La ftizuloj facile raŭkiĝas''.
<section end="Raŭka"/>
<section begin="Raŭpo"/>'''Raŭpo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Larvo de l’ papilioj kaj de aliaj kvarflugilaj insektoj. Komparu : '''{{VdE|Kokono}}, {{VdE|Krizalido|krizalido}}'''.
<section end="Raŭpo"/>
<section begin="Ravi"/>'''Ravi'''. Kaŭzi ies admiron : ''La kanto ravis ĉiujn''.
'''Rava'''. Kiu ravas : ''rava virino''.
'''Rave'''. En rava maniero.
<section end="Ravi"/>
<section begin="Razi"/>'''Razi'''. Fortranĉi la harojn ĉe la haŭto : ''razi al iu la barbon, razi iun''.
'''Razilo'''. Tranĉilo kun tre akra rando, por razi.
<section end="Razi"/>
<section begin="Re-"/>'''Re-'''. Prefikso por derivi vortojn, esprimantajn venon al la loko, stato, de kiu oni foriris, ripeton : ''reveni, rediri, redoni, rebrilo, reelekto''.
'''Ree'''. Duan fojon, de nove.
<section end="Re-"/>
<section begin="Reakcio"/>'''Reakcio'''. Agado de politika partio, kiu kontraŭstaras al la progreso kaj volas revivigi la pasintan staton de la aferoj.
'''Reakciulo'''. Partoprenanto en reakcio, helpanto de reakcio.
<section end="Reakcio"/>
<section begin="Reala"/>'''Reala'''. Vere ekzistanta (nefiktiva, neimagata'') : ''reala vivo''.
'''Reale'''. En reala maniero.
'''Realaĵo'''. Io reala : ''realaĵo, ne fabelo''.
'''Realeco'''. Eco de tio, kio estas reala.
'''Realigi'''. Fari ion reala : ''realigi ies revon''.
'''Realiĝi'''. Fariĝi reala : ''Ĉiuj niaj deziroj realiĝis''.
<section end="Reala"/>
<section begin="Realismo"/>'''Realismo'''. - 1. Filozofia doktrino, bazita sur opinio, ke la realeco de la mondo ne dependas de niaj sentoj. - 2. Celado en la literaturo kaj artoj prezenti la naturon, kia ĝi estas, kun ĉio malbela kaj vulgara.
<section end="Realismo"/>
<section begin="Realisto"/>'''Realisto'''. Adepto de realismo.
<section end="Realisto"/>
<section begin="Rebuso"/>'''Rebuso'''. Problemo, en kiu oni esprimas vortojn aŭ frazojn per figuroj, kies nomo prezentas analogion kun tio, kion oni volas diri.
<section end="Rebuso"/><noinclude><references/></noinclude>
hwr9z083k3rx58vmcrk1u1wh7yzcqpu
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/137
104
40827
121862
121419
2026-06-03T21:45:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121862
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Recenzi"/>'''Recenzi'''. Kritiki en mallonga artikolo ĵus aperintan literaturan verkon, plenumon scena, muzika verko.
'''Recenzo'''. Mallonga kritika artikolo pri ĵus aperinta literatura verko, pri plenumo de scena, muzika verko.
'''Recenzisto'''. Persono, kies okupo estas recenzi : ''gazeta recenzisto''.
<section end="Recenzi"/>
<section begin="Recepto"/>'''Recepto'''. - 1. Skriba klarigo pri preparo de miksaĵo por teknika, kuireja celo. - 2. Skriba ordono de la kuracisto, el kio kaj kiel devas esti preparita la medikamento.
<section end="Recepto"/>
<section begin="Reciproka"/>'''Reciproka'''. Koncernanta agon aŭ senton inter du personoj, saman de la unua al la dua, kiel de la dua al la unua : ''reciproka amo, reciprokaj insultoj''.
'''Reciproke'''. En reciproka maniero; unu alian : ''Ili sin helpas reciproke''.
'''Reciprokeco'''. Eco de tio, kio estas reciproka : ''reciprokeco de l’ amo''.
<section end="Reciproka"/>
<section begin="Recitativo"/>'''Recitativo''' ({{VdE-ml|Muz}}.). Duon-kanto, duondeklamo, akompanata de muziko.
<section end="Recitativo"/>
<section begin="Redakcio"/>'''Redakcio'''. - 1. Aro de personoj, kiuj redaktas gazeton : ''La redakcio de nia revuo konsistas el kvar personoj''. - 2. Loĝejo, kie oni redaktas gazeton : ''la adreso de la redakcio''.
<section end="Redakcio"/>
<section begin="Redakti"/>'''Redakti'''. - 1. Esprimi en literatura lingvo, esprimi en formo, akordiĝanta kun la celo : ''redakti siajn pensojn, redakti oficialan akton''. - 2. Direkti publikigon de gazeto, elektante por ĝi artikolojn, korektante kaj revizante ilin.
'''Redakto'''. Ago de tiu, kiu redaktas.
<section end="Redakti"/>
<section begin="Redaktoro"/>'''Redaktoro'''. Persono, kiu redaktas gazeton.
<section end="Redaktoro"/>
<section begin="Redingoto"/>'''Redingoto'''. Longa vira vesto, kies baskoj plene ĉirkaŭas la korpon.
<section end="Redingoto"/>
<section begin="Redukti"/>'''Redukti'''. – 1. ({{VdE-ml|Mat}}.). Proporcie malgrandigi : ''redukti geometrian figuron''. - 2. ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Senigi je la oksigeno : ''redukti salon''.
'''Redukto'''. - 1. Proporcia malgrandigo. - 2. Senigo je la oksigeno.
<section end="Redukti"/>
<section begin="Reduto"/>'''Reduto'''. Simpla fortikaĵo el tero, ĉirkaŭita per kavo.
<section end="Reduto"/>
<section begin="Referato"/>'''Referato'''. Skriba prilaboro de problemo.
<section end="Referato"/>
<section begin="Referenco"/>'''Referenco'''. Atesto servanta kiel rekomendo : ''La kandidato havas tre bonajn referencojn''.
<section end="Referenco"/>
<section begin="Reflekti"/>'''Reflekti''' ({{VdE-ml|Fiz}}.). Reĵeti, resendi sonojn, lumon, varmon : ''Polurita metalo reflektas la radiojn de la lumo''.
<section end="Reflekti"/>
<section begin="Reformacio"/>'''Reformacio'''. Granda religia movado en la XVI<sup>a</sup> jarcento, kiu dividis la okcidentan kristanan eklezion en la katolikan kaj protestantan.
<section end="Reformacio"/>
<section begin="Refrakti"/>'''Refrakti''' ({{VdE-ml|Fiz}}.). Ŝangi la direkton de l’ radioj de la lumo, kiam ili transpasas de unu medio en alian : ''La vitro pli forte refraktas la radiojn de la lumo, ol la akvo''.
<section end="Refrakti"/>
<section begin="Refuti"/>'''Refuti'''. Montri per argumentoj la malpravecon de ies aserto.
'''Refuto'''. Vortoj de tiu, kiu refutas.
<section end="Refuti"/>
<section begin="Regi"/>'''Regi'''. Plene estri, plene direkti laŭ sia volo : ''regi ŝtaton, regi sian koleron, regi sin mem''. Ekregis ptena sitento.
'''Regado'''. Agoj de tiu, kiu regas.
'''Reganto'''. Homo, kiu regas.
'''Regato'''. Regnano.
'''Registaro'''. Tutaĵo de la personoj, kiuj regas ŝtaton.
'''Superregi'''. Havi superan povon, esti pli grava, pli multenombra : ''La principo de la internacieco superregas ĉiujn aliajn en la universala lingvo''.
'''Interrego'''. Tempo, dum kiu ŝtato ne posedas regnestron. Komparu : '''{{VdE|Administri}}, {{VdE|Direkti|direkti}}'''.
<section end="Regi"/>
<section begin="Regali"/>'''Regali'''. - 1. Doni manĝaĵon, trinkaĵon al gasto : ''La mastrino regalis siajn gastojn per luksa vespermanĝo''. - 2. Fari plezuron al iu, liverante ion bonan : ''La artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj''.
'''Regalo'''. Ago de tiu, kiu regalas.
<section end="Regali"/>
<section begin="Regimento"/>'''Regimento'''. Taĉmento de soldatoj, komandata de komuna ĉefo kaj konsistanta el kelke da batalionoj aŭ eskadronoj : ''Infanteria regimento havas kelke da miloj da soldatoj''.
<section end="Regimento"/>
<section begin="Regiono"/>'''Regiono'''. Parto de lando, korpo, surfaco, karakterizata de io speciala : ''polusa regiono, regiono de la koro''.
<section end="Regiono"/>
<section begin="Registro"/>'''Registro'''. - 1. Notoj pri faktoj, pri dokumentoj, enskribataj laŭ difinita sistemo (laŭ la alfabeta ordo, laŭ la fakoj, laŭ la datoj) : ''registro de la dokumentoj, ricevataj kaj sendataj''. - 2. ({{VdE-ml|Muz}}.). Amplekso de voĉo, de instrumento : ''la supera registro''.
'''Registri'''. Fari registron, skribi en registro : ''registri raportojn''.
'''Registristo'''. Oficisto, kiu registras.
'''Registrejo'''. Sekcio de kancelario, de oficejo, kie oni registras. Komparu : '''{{VdE|Listo}}, {{VdE|Tabelo|tabelo}}'''.
<section end="Registro"/>
<section begin="Regno"/>'''Regno'''. - 1. Lando aŭ grupo de landoj. havanta komunan registaron kaj leĝojn : ''la Germana Regno''. - 2. Ĉiu el la tri grandaj sekcioj de la korpoj de l’ naturo : ''regno de la bestoj, vegetaĵoj kaj mineraloj''.
'''Regnestro'''. Supera ĉefo de regno : ''reĝo, prezidanto de respubliko''.
'''Regnano'''. Ano de regno.
'''Samregnano'''. Ano de la sama regno. Komparu : '''{{VdE|Ŝtato}}'''.
<section end="Regno"/>
<section begin="Regolo"/>'''Regolo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Verda birdo el la vico de l’ paseroj (''Regulus cristatus'').
<section end="Regolo"/>
<section begin="Regulo"/>'''Regulo'''. Tio, kio devas gvidi la konduton, la studojn de scienco aŭ de arto : ''regulo de konveneco, gramatika regulo''.
'''Regula'''.
<section end="Regulo"/><noinclude><references/></noinclude>
kcsmgzodmwybq42p9n311eu5iau6nwm
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/138
104
40828
121863
121686
2026-06-03T22:08:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121863
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Regulo"/>Konforma al regulo.
'''Regule'''. En regula maniero.
'''Regularo'''. Tutaĵo de la reguloj de societo : ''la regularo de la Lingva Komitato''.
'''Reguleco'''. Eco de tio, kio estas regula.
'''Reguligi'''. Fari ion regula. Komparu : '''{{VdE|Leĝo}}'''.
<section end="Regulo"/>
<section begin="Reĝo"/>'''Reĝo'''. Kronita regnestro de ŝtato malpli potenca kaj vasta, ol imperio : ''reĝo de Italujo''.
'''Reĝino'''. Edzino de reĝo.
'''Reĝido'''. Filo de reĝo.
'''Reĝidino'''. Filino de reĝo.
'''Reĝi'''. Esti reĝo, administri ŝtaton, kiel reĝo : ''Ludoviko XIV reĝis 72 jarojn''.
'''Reĝeco'''. Titolo, posteno de reĝo.
'''Reĝolando'''. Lando, regata de reĝo.
<section end="Reĝo"/>
<section begin="Reĝisoro"/>'''Reĝisoro'''. Drama artisto, preparanta spektaklon en teatro, disdonanta la rolojn kaj direktanta la ludon de la artistoj.
<section end="Reĝisoro"/>
<section begin="Rejso"/>'''Rejso'''. Portugala kaj brazilia malgranda monero.
<section end="Rejso"/>
<section begin="Reklamo"/>'''Reklamo'''. Anonco, laŭdanta la ecojn de komercaĵo kaj rekomendanta ĝin al la publiko.
'''Reklami'''. Anonci, rekomendi per reklamo. Komparu : '''{{VdE|Anonci|Anonco}}, {{VdE|Afiŝo|afiŝo}}, {{VdE|Avizo|avizo}}'''.
<section end="Reklamo"/>
<section begin="Rekomendi"/>'''Rekomendi'''. Esprimi laŭdan opinion pri io, por altiri por ĝi ies favoron, por konvinki iun ĝin preni : ''rekomendi komercaĵon, manĝaĵon, rekomendi serviston, oficiston''.
'''Rekomendo'''. Vortoj, opinio de tiu, kiu rekomendas.
'''Rekomendinda'''. Kiu meritas esti rekomendata : ''rekomendinda hotelo''.
<section end="Rekomendi"/>
<section begin="Rekompenco"/>'''Rekompenco'''. Bono, dono, kiun oni faras al iu por servo, por bona ago.
'''Rekompenci'''. Fari bonon, donon al iu por servo, por bona ago : ''La patro rekompencis la filon por la diligenta lernado''.
<section end="Rekompenco"/>
<section begin="Rekordo"/>'''Rekordo'''. La plej bona oficiale konstatita rezultato de sporto, superanta ĉion konatan antaŭe : ''En la vetkurado de unu kilometro la velocipedisto N''. venkis ĉiujn ĝisnunajn rekordojn.
<section end="Rekordo"/>
<section begin="Rekruto"/>'''Rekruto'''. Soldato, ĵus komencinta la militistan servadon kaj ankoraŭ ĝin ne konanta.
'''Rekrutigi'''. Fari iun rekruto, aligi al la militistaro.
'''Rekrutigo'''. Aligo al militistaro.
<section end="Rekruto"/>
<section begin="Rekta"/>'''Rekta''' ({{VdE-ml|Geom}}.). - 1. Prezentanta la plej mallongan distancon inter du punktoj : ''rekta linio, rekta bastono''. - 2. Kies flankoj, estas perpendikularaj unu al alia kaj formas angulon de 90 gradoj : ''rekta aŭ orta angulo''.
'''Rekte'''. En rekta maniero : ''iri rekte al la urbo, rekte al la ĉefo''.
'''Rekteco'''. Eco de tio, kio estas rekta.
'''Rektigi'''. Fari ion rekta.
'''Rektiĝi'''. Fariĝi rekta.
<section end="Rekta"/>
<section begin="Rektoro"/>'''Rektoro'''. Ĉefo de universitato.
<section end="Rektoro"/>
<section begin="Rekvizicio"/>'''Rekvizicio'''. Postulo al la loĝantoj de malamika lando, ke ili liveru nutraĵon kaj aliajn objektojn al la armeo.
<section end="Rekvizicio"/>
<section begin="Relo"/>'''Relo'''. Fera aŭ ŝtala trabo, sur kiu ruliĝas la radoj de la lokomotivo kaj de la vagonoj.
<section end="Relo"/>
<section begin="Relativa"/>'''Relativa'''. Rigardata ne en si mem, sed kompare kun aliaj similaj, rilate kun similaj : ''relativa valoro''.
<section end="Relativa"/>
<section begin="Reliefo"/>'''Reliefo'''. Skulptaĵo sur tabulo aŭ sur ebena surfaco.
'''Alta reliefo'''. Reliefo, kies figuroj duone superstaras la tabulon.
'''Malalta reliefo'''. Reliefo, kies figuroj nur malmulte superstaras la tabulon.
'''Reliefa'''. - 1. Klare superstaranta la fonon; klare sin apartiganta de la fono : ''reliefa pentraĵo''. - 2. Arta priskribo, karakterizo, klare desegnanta la trajtojn dank' al la uzado de kontrastoj.
'''Reliefe'''. En reliefa maniero. Komparu : '''{{VdE|Plastiko|Plastika}}'''.
<section end="Reliefo"/>
<section begin="Religio"/>'''Religio'''. Kredo je Dio aŭ je dioj kaj la ceremonioj, por montri sian kulton al ili : ''kristana religio, mahometana religio''.
'''Religia'''. - 1. De religio, kiu koncernas religion : ''religia dogmo''. - 2. Vivanta konforme al la reguloj de la religio.
'''Religieco'''. Eco de tiu, kiu estas religia.
<section end="Religio"/>
<section begin="Remi"/>'''Remi'''. Movi ŝipon sur akvo, forpuŝante ĝin per speciala ligna ilo.
'''Remilo'''. Ligna plata ilo kun longa tenilo, per kiu oni movas navigantan ŝipon, forpuŝante la akvon.
'''Remisto'''. Homo, kies profesio estas remi.
<section end="Remi"/>
<section begin="Remburi"/>'''Remburi'''. Kovri ŝegon, kanapon per kusenoj el haregoj, risortoj, por fari ilin komfortaj : ''seĝo remburita, seĝo simpla aŭ neremburita''.
'''Remburaĵo'''. Tio, per kio oni remburas.
<section end="Remburi"/>
<section begin="Remizo"/>'''Remizo'''. Veturilejo, kaleŝejo.
<section end="Remizo"/>
<section begin="Remonto"/>'''Remonto'''. Livero de ĉevaloj por armeo.
<section end="Remonto"/>
<section begin="Remparo"/>'''Remparo'''. Tera amaso antaŭ kastelo aŭ alia sieĝata loko, ŝirmanta ĝin de la kanonaj kugloj.
<section end="Remparo"/>
<section begin="Reno"/>'''Reno''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Organo, sekrecianta la urinon.
<section end="Reno"/>
<section begin="Renegato"/>'''Renegato'''. - 1. Kristano, kiu forlasis sian religion kaj aliĝis al la mahometanismo. - 2. Homo, kiu forlasis siajn religiajn aŭ politikajn opiniojn kaj akceptis kontraŭajn.
<section end="Renegato"/>
<section begin="Renesanco"/>'''Renesanco'''. Literatura, scienca kaj arta movado en la XV<sup>a</sup> kaj XVI<sup>a</sup> jarcento, bazita plejparte sur la imitado de la antikveco.
<section end="Renesanco"/>
<section begin="Renkonti"/>'''Renkonti'''. Kunveni kun iu, iranta en la kontraŭa direkto : ''renkonti amikon sur la strato''.
'''Renkonto'''. Kunveno de du aŭ de
<section end="Renkonti"/><noinclude><references/></noinclude>
p9h9qnz3mw4d7n6hwnq5igls5syvgf9
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/139
104
40829
121864
121732
2026-06-03T22:35:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121864
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Renkonti"/>kelke da personoj, irantaj en la kontraŭa direkto.
'''Renkonte'''. Por renkonti : ''iri renkonte al iu''.
<section end="Renkonti"/>
<section begin="Rento"/>'''Rento'''. Jara profito de pruntita monsumo, de dividendaj, procentaj paperoj : ''La bankiero likvidis la aferojn kaj vivas nun de la rento''.
'''Rentulo'''. Homo, kiu vivas de la rento.
<section end="Rento"/>
<section begin="Renversi"/>'''Renversi'''. Per rapida movo, per puŝo transmeti la supran parton de objekto tien, kie estis la malsupra : ''renversi seĝon, renversi glason''.
'''Renversiĝi'''. Fariĝi renversita.
<section end="Renversi"/>
<section begin="Repertuaro"/>'''Repertuaro'''. Listo de scenaj verkoj, destinitaj esti ludataj en teatro; listo de roloj, kiujn artisto povas ludi aŭ kanti.
<section end="Repertuaro"/>
<section begin="Reprezenti"/>'''Reprezenti'''. Persone partopreni, anstataŭante iun kaj agante en lia nomo : ''La ambasadoroj reprezentas siajn regnestrojn''.
'''Reprezentanto'''. Persono, kiu reprezentas.
<section end="Reprezenti"/>
<section begin="Reputacio"/>'''Reputacio'''. Publika opinio pri iu : ''ĝui bonan reputacion''.
<section end="Reputacio"/>
<section begin="Respekti"/>'''Respekti'''. Havi altan opinion pri ies morala valoro kaj montri tion per sia konduto : ''respekti la gepatrojn''.
'''Respekto'''. Sento de tiu, kiu respektas.
'''Respekta'''. De respekto, kiu montras respekton : ''respekta saluto''.
'''Respektinda'''. Kiu meritas respekton.
'''Malrespekti'''. Havi malaltan opinion pri ies morala valoro kaj montri tion per sia konduto. Komparu : '''{{VdE|Estimi}}'''.
<section end="Respekti"/>
<section begin="Respondi"/>'''Respondi'''. - 1. Rediri al demando : ''respondi demandon, respondi leteron, respondi al iu''. - 2. Havi la devon preni sur sin la rezultatojn de sia propra ago aŭ de ago de alia persono : ''La ĉefo respondas pri la subuloj''. - 3. Esti proporcia, simetria je io : ''La fortoj ne ĉiam respondas al la kuraĝo''. ''La flankoj de la palaco bone respondas unu al la alia''.
'''Respondo'''. Vortoj de tiu, kiu respondas.
'''Respondeco'''. Devo preni sur sin la rezultatojn de sia propra ago aŭ de ago de alia persono : ''Granda estas la respondeco de la militestro''.
'''Responda'''. Kiu respondas : ''responda letero, responda ĉefo, responda parto de objekto''.
<section end="Respondi"/>
<section begin="Respubliko"/>'''Respubliko'''. Ŝtato, regata de la reprezentantoj de la popolo kaj ne posedanta monarĥon : ''La Franca Respubliko, Svisujo''.
'''Respublika'''. De respubliko, kiu estas partiano de respubliko : ''respublika registaro; respublika movado''.
'''Respublikano'''. Civitano de respubliko.
<section end="Respubliko"/>
<section begin="Resti"/>'''Resti'''. - 1. Daŭre esti en la sama loko aŭ stato, ne sanĝi la lokon aŭ staton : ''resti du monatojn en la eksterlando, resti hejme, resti fidela''. - 2. Daŭrigi esti, post kiam malaperis unu aŭ kelke da partoj : ''Preskaŭ ĉiuj gastoj foriris, restis nur la intimaj amikoj de la mastro''. ''La kelo malpleniĝas, restis nur du bareloj da vino''.
'''Restaĵo'''. Tio, kio restas.
<section end="Resti"/>
<section begin="Restoracio"/>'''Restoracio'''. Publika ejo, kie oni manĝas kaj trinkas.
<section end="Restoracio"/>
<section begin="Resumi"/>'''Resumi'''. Ripeti en malmultaj vortoj enhavon de raporto, parolado, artikolo.
<section end="Resumi"/>
<section begin="Reto"/>'''Reto'''. Plektaĵo kun grandaj interspacoj inter la fadenoj : ''reto por la fiŝkaptado''.
<section end="Reto"/>
<section begin="Retino"/>'''Retino''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Ptej profunda membrano de la okula globo, enhavanta la nervan aparaton de la vidsento.
<section end="Retino"/>
<section begin="Retoro"/>'''Retoro'''. Profesoro instruanta elokvente paroli.
<section end="Retoro"/>
<section begin="Retoriko"/>'''Retoriko'''. Arto elokvente paroli.
<section end="Retoriko"/>
<section begin="Retorto"/>'''Retorto'''. Vitra aŭ metala vazo sferforma kun longa fleksita kolo, por distili fluidaĵojn.
<section end="Retorto"/>
<section begin="Retroaktiva"/>'''Retroaktiva'''. Havanta valoron, efikon por la tempo, antaŭa al ĝia apero : ''retroaktiva leĝo''.
'''Retroaktive'''. En retroaktiva maniero.
<section end="Retroaktiva"/>
<section begin="Retrospektiva"/>'''Retrospektiva'''. Rigardanta al la tempo pasinta; prezentanta la tempon pasintan : ''retrospektiva ekspozicio''.
<section end="Retrospektiva"/>
<section begin="Reŭmatismo"/>'''Reŭmatismo''' ({{VdE-ml|Med}}.). Malsano, karakterizata de dolora inflamo de la artikoj aŭ muskoloj.
<section end="Reŭmatismo"/>
<section begin="Revi"/>'''Revi'''. Imagi tion, kion oni forte deziras : ''revi pri bela edzo''.
'''Revo'''. Pensoj de tiu, kiu revas.
'''Revulo'''. Homo, kiu amas revi, kiu ofte revas.
'''Senreviĝi'''. Konvinkiĝi, ke oni eraris, revante pri io, kontidante al io : ''senreviĝi post malsukceso''.
<section end="Revi"/>
<section begin="Revizi"/>'''Revizi'''. Kontroli ion tute pretan, por trovi erarojn kaj fari ŝanĝojn, se tio estos necesa : ''revizi regularon''.
'''Revizo'''. Ago de tiu, kiu revizas. Komparu : '''{{VdE|Inspekti}}, {{VdE|Kontroli|kontroli}}'''.
<section end="Revizi"/>
<section begin="Revolucio"/>'''Revolucio'''. Subita superforta ŝango de la sistemo de l’ politika regado.
<section end="Revolucio"/>
<section begin="Revolvero"/>'''Revolvero'''. Mallonga pafarmilo, per kiu oni povas pafi kelke da fojoj, ne reŝarĝante ĝin.
<section end="Revolvero"/>
<section begin="Revuo"/>'''Revuo'''. - 1. Inspekto de armeo. - 2. Artikolo, notanta la ĉefajn okazojn aŭ verkojn aktualajn : ''bibliografia revuo, politika revuo''. - 3. Gazeto, aperanta periode ĉiusemajne, dusemajne, ĉiumonate.
<section end="Revuo"/>
<section begin="Rezedo"/>'''Rezedo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la samnoma familio, kun bonodoraj floroj (''Reseda odorata'').
<section end="Rezedo"/><noinclude><references/></noinclude>
fwjwy3bywysounmi407j5i6dy1qkbr9
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/140
104
40830
121865
121422
2026-06-03T22:59:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121865
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Rezervi"/>'''Rezervi'''. Konservi por alia tempo, por alia uzo : ''rezervi monon por eksterordinaraj okazoj''.
'''Rezerva armeo'''. Militistaro, anstataŭanta en okazo de neceso la efektivan armeon.
'''Rezervisto'''. Soldato de rezerva armeo.
<section end="Rezervi"/>
<section begin="Rezigni"/>'''Rezigni'''. Forlasi esperon aŭ deziron neefektivigeblan kaj akcepti la staton de la aferoj, kiu ne povas esti ŝangita : ''rezigni la kronon''.
'''Rezigno'''. Decido, stato de tiu, kiu rezignas.
<section end="Rezigni"/>
<section begin="Rezignacio"/>'''Rezignacio'''. Rezigno.
<section end="Rezignacio"/>
<section begin="Rezino"/>'''Rezino'''. Densa, glua fluida substanco, facile ekbruligebla, defluanta de kelkaj arboj (pino, abio).
'''Rezina'''. De rezino, el rezino.
<section end="Rezino"/>
<section begin="Rezoni"/>'''Rezoni'''. Fari logikajn konkludojn en diskuto.
'''Rezonado'''. Farado de logikaj konkludoj en diskuto.
<section end="Rezoni"/>
<section begin="Rezulti"/>'''Rezulti'''. Esti la logika sekvo : ''El la rezonado rezultas, ke''...
'''Rezulto'''. Logika sekvo.
<section end="Rezulti"/>
<section begin="Rezultato"/>'''Rezultato'''. Tio, kio estas kaŭzita de agado; sekvo, frukto de agado : ''rezultato de laboro, de esploro''.
<section end="Rezultato"/>
<section begin="Ribo"/>'''Ribo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Arbeto el la familio de la saksifragacoj kun bongustaj beroj (''Ribes.)
<section end="Ribo"/>
<section begin="Ribeli"/>'''Ribeli'''. Rifuzi obei la estraron, la registaron kaj peni superforte forigi aŭ ŝanĝi ĝin.
'''Ribelo'''. Agoj de tiu, de tiuj, kiuj ribelas.
'''Ribelanto'''. Homo, kiu ribelas.
'''Ribeligi'''. Instigi iun al ribelo.
<section end="Ribeli"/>
<section begin="Ricevi"/>'''Ricevi'''. Fariĝi posedanto de io, kio estis donita, sendita, k. t. p. : ''ricevi monon de patro, ricevi leteron de amiko''.
'''Ricevo'''. Ago de tiu, kiu ricevas : ''Sciigu al mi la ricevon de mia sendaĵo''.
'''Ricevebla'''. Kiu povas esti ricevita. Komparu : '''{{VdE|Akcepti}}, {{VdE|Preni|preni}}'''.
<section end="Ricevi"/>
<section begin="Ricino"/>'''Ricino''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la eŭforbiacoj, kies grajnoj enhavas laksigan oleon. (''Ricinus communis'').
<section end="Ricino"/>
<section begin="Riĉa"/>'''Riĉa'''. - 1. Posedanta multe da propraĵo : ''riĉa bienulo, riĉa bankiero''. - 2. Havanta multe da io : ''haroriĉa bruto''.
'''Riĉaĵo'''. Granda propraĵo : ''La avarulo kolektas riĉajojn sen utilo por iu ajn''.
'''Riĉeco'''. Eco, stato de tiu, kiu estas riĉa : ''La riĉeco ne estas sinonimo de la feliĉo''.
'''Riĉigi'''. Fari iun riĉa.
'''Riĉiĝi'''. Fariĝi riĉa.
'''Riĉulo'''. Homo riĉa.
'''Malriĉa'''. Ne posedanta aŭ posedanta malmulte da propraĵo.
'''Malriĉeco'''. Eco, stato de tiu, kiu estas malriĉa.
'''Malriĉigi'''. Fari iun malriĉa.
'''Malriĉiĝi'''. Fariĝi malriĉa.
'''Malriĉulo'''. Homo malriĉa.
<section end="Riĉa"/>
<section begin="Ridi"/>'''Ridi'''. - 1. Montri subitan gajecon per la esprimo de la vizaĝo kaj per samtempaj rapidaj, mallongaj sonoraj elspiroj : ''ridi, kiel petolanta infano''. – 2. Esprimi sian malŝaton pri iu aŭ pri io per rido kaj mokoj : ''ridi naivulon, ridi ies naivecon''.
'''Rido'''. Ago de tiu, kiu ridas.
'''Rideti'''. Senbrue, delikate ridi sole per la esprimo de la vizaĝo : ''La patrino ridetas, rigardante la dormantan infanon''.
'''Ridinda'''. Kiu meritas ridon : ''ridinda malsaĝulo, ridinda ĉapelo''.
<section end="Ridi"/>
<section begin="Rifo"/>'''Rifo'''. Subakva ŝtonego, kies supro preskaŭ atingas la nivelon de la maro.
<section end="Rifo"/>
<section begin="Rifuĝi"/>'''Rifuĝi'''. Sin kaŝi en iu loko, por esti sendanĝera : ''rifuĝi de la danĝeroj de la vivo en monaĥejon; rifuĝi en la eksterlandon dum revolucio''.
'''Rifuĝejo'''. Loko, kie oni rifuĝas.
<section end="Rifuĝi"/>
<section begin="Rifuzi"/>'''Rifuzi'''. Ne konsenti : ''rifuzi al iu, rifuzi al peto, rifuzi fari''.
'''Rifuzo'''. Ago, vortoj de tiu, kiu rifuzas.
<section end="Rifuzi"/>
<section begin="Rigardi"/>'''Rigardi'''. Uzi la vidsenton : ''Mi longe rigardis la vojon, sed mi vidis neniun, ĉar estis tro mallume''.
'''Rigardo'''. Ago de tiu, kiu rigardas.
'''Ekrigardi'''. Turni la okulojn al io, por rigardi : ''ekrigardi la veninton''.
'''Trarigardi'''. Rigardi de la komenco ĝis la fino : ''trarigardi libron''. Komparu : '''{{VdE|Vidi}}'''.
<section end="Rigardi"/>
<section begin="Rigida"/>'''Rigida'''. Nefleksebla, malfacile fleksebla : ''rigida de la frosto, rigida nuko''. Amelita tolo fariĝas rigida.
'''Rigide'''. En rigida maniero.
'''Rigideco'''. Eco de tio, kio estas rigida.
'''Rigidiĝi'''. Fariĝi rigida.
<section end="Rigida"/>
<section begin="Rigli"/>'''Rigli'''. Fermi per riglilo.
'''Riglilo'''. Fera peco, movebla inter du krampoj, por fermi pordon aŭ fenestron.
<section end="Rigli"/>
<section begin="Rigora"/>'''Rigora'''. Senindulge severa : ''rigora estro''.
'''Rigore'''. En rigora maniero.
'''Rigoreco'''. Eco de tiu, kiu estas rigora.
<section end="Rigora"/>
<section begin="Rikolti"/>'''Rikolti'''. Detranĉi kaj kolekti grenon.
'''Rikolto'''. Detranĉo kaj kolekto de greno.
'''Rikoltilo'''. Arkforma tranĉilo kun mallonga ligna tenilo, por detranĉi grenon.
<section end="Rikolti"/>
<section begin="Rilato"/>'''Rilato''' - 1. ({{VdE-ml|Mat}}.). Nombro, montranta, kiom unu kvanto estas pli granda, ol alia : ''La rilato de 6 al 3 estas 2''. - 2. Maniero, en kiu du aŭ pli multe da personoj reciproke kondutas unu al alia, reciproke agas unu kun alia : ''amikaj rilatoj, komercaj rilatoj''.
'''Rilati'''. Esti en rilato, havi rilaton. Komparu : '''{{VdE|Koncerni}}'''.
<section end="Rilato"/>
<section begin="Rimo"/>'''Rimo'''. Samsona finiĝo de du versoj (la vokalo de la antaŭlasta silabo kaj la lasta silabo) : ''sento, vento; voko, loko''.
'''Rimi'''. Fari rimojn : ''rimi du versojn''.
'''Senrima'''. Ne havanta rimojn, verkita sen rimoj : ''senrima versaĵo''.
<section end="Rimo"/><noinclude><references/></noinclude>
bndxni634y39spgvyc2c49nssni5lyg
Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/141
104
40831
121866
121423
2026-06-03T23:30:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
121866
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
<section begin="Rimarki"/>'''Rimarki'''. Ekvidi, ekaŭdi, observante : ''rimarki eraron''. Rimarko. - 1. Ago de tiu, kiu rimarkas : ''ĝusta rimarko''. - 2. Tio, kion oni rimarkis : ''La redaktoro legis la manuskripton kaj sendis al la aŭtoro siajn rimarkojn''.
'''Rimarkebla'''. Kiu povas esti rimarkita.
'''Rimarkinda'''. Kiu meritas esti rimarkita : ''rimarkinda lerteco''.
<section end="Rimarki"/>
<section begin="Rimedo"/>'''Rimedo'''. Tio, kio servas atingi celon : ''La devizo de la Jezuitoj estis : la celo pravigas la rimedojn''.
<section end="Rimedo"/>
<section begin="Rimeno"/>'''Rimeno'''. Longa, mallarĝa leda strio.
'''Rimena'''. De rimeno, el rimeno.
<section end="Rimeno"/>
<section begin="Ringo"/>'''Ringo'''. Cirklo el malmola materialo : ''ora ringo sur fingro, orelringo, manringo (braceleto)''.
'''Ringego'''. Granda ringo, ĉirkaŭanta barelon, radon.
'''Ringforma'''. Havanta formon de ringo.
<section end="Ringo"/>
<section begin="Rinocero"/>'''Rinocero''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Trihufa dikhaŭta mambesto kun unu aŭ du kornoj sur la nazo (''Rhinoceros'').
<section end="Rinocero"/>
<section begin="Ripo"/>'''Ripo''' ({{VdE-ml|Anat}}.). Arkforma flanka osto de la homa kaj besta korpo.
<section end="Ripo"/>
<section begin="Ripari"/>'''Ripari'''. Rebonigi.
'''Riparo'''. Rebonigo.
'''Riparebla'''. Rebonigebla.
<section end="Ripari"/>
<section begin="Ripeti"/>'''Ripeti'''. Ree diri aŭ fari, kion oni mem aŭ alia persono diris aŭ faris : ''ripeti demandon, ripeti eraron''.
'''Ripeto'''. Ago, vortoj de tiu, kiu ripetas.
<section end="Ripeti"/>
<section begin="Ripozi"/>'''Ripozi'''. Resti, farante {{sic|menion|nenion}}, por refreŝigi la fortojn, lacajn de laboro : ''ripozi post kurado, ripozi post kantado''.
'''Ripozo'''. Stato de tiu, kiu ripozas.
'''Ripozigi'''. Doni ripozon : ''ripozigi la cerbon''.
<section end="Ripozi"/>
<section begin="Riproĉi"/>'''Riproĉi'''. Mallaŭdi iun, por lin hontigi : ''riproĉi iun; riproĉi ion al iu''.
'''Riproĉo'''. Vortoj de tiu, kiu riproĉas.
'''Riproĉinda'''. Meritanta riproĉojn : ''neriproĉinda konduto''.
<section end="Riproĉi"/>
<section begin="Riski"/>'''Riski'''. Submeti al danĝero : ''riski sian vivon en batalo''.
'''Risko'''. Submeto al danĝero.
'''Riskema'''. Kiu facile riskas, kiu havas inklinon al risko : ''riskema generalo''.
<section end="Riski"/>
<section begin="Rismo"/>'''Rismo'''. 500 folioj : ''rismo da papero''.
<section end="Rismo"/>
<section begin="Risorto"/>'''Risorto'''. Fleksita aŭ kunvolvita metata peco, emanta refleksiĝi aŭ malvolviĝi dank' al sia elasteco : ''risorto de horloĝo, risorto de kanapo, risorto de kaleŝo''.
'''Risorta'''. El risortoj : ''risorta matraco''.
<section end="Risorto"/>
<section begin="Rito"/>'''Rito'''. Religia ceremoniaro.
'''Rita'''. De rito, konforma al rito.
<section end="Rito"/>
<section begin="Ritmo"/>'''Ritmo'''. Harmonia, perioda sinsekvo de longaj kaj mallongaj, de akcentitaj kaj neakcentitaj silaboj en versoj.
'''Ritma'''. Posedanta ritmon.
'''Ritme'''. En ritma maniero.
<section end="Ritmo"/>
<section begin="Rivero"/>'''Rivero'''. Granda akvujo de fluanta akvo : ''Nilo, Sekvano''.
<section end="Rivero"/>
<section begin="Riverenco"/>'''Riverenco'''. Kliniĝo, movo de la korpo por saluti : ''La veninto riverencis la patrinon''.
<section end="Riverenco"/>
<section begin="Rizo"/>'''Rizo''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Vegetaĵo el la familio de la graminacoj, kun manĝeblaj grajnoj (''Oryza'').
<section end="Rizo"/>
<section begin="Robo"/>'''Robo'''. Vesto longa kaj vasta, kiun portas la advokatoj, profesoroj dum la plenumo de sia funkcio.
<section end="Robo"/>
<section begin="Rodo"/>'''Rodo'''. Akvujo, natura aŭ artefarita, ŝirmita kontraŭ la ventoj, kie la ŝipoj povas ĵeti ankron.
<section end="Rodo"/>
<section begin="Rodio"/>'''Rodio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Rh. Ĥemia elemento, malpeza metalo, trovata en platenaj minaĵoj.
<section end="Rodio"/>
<section begin="Rojalismo"/>'''Rojalismo'''. Politika doktrino de la partianoj de la reĝa povo, de reĝa dinastio.
<section end="Rojalismo"/>
<section begin="Rojalisto"/>'''Rojalisto'''. Partiano de la reĝa povo, de reĝa dinastio.
<section end="Rojalisto"/>
<section begin="Roko"/>'''Roko'''. Grandega ŝtono super aŭ sub la supraĵo de la tero.
'''Roka'''. El roko.
<section end="Roko"/>
<section begin="Rokoko"/>'''Rokoko'''. Arĥitektura stilo de la XVIII<sup>a</sup> jarcento, karakterizata de kapricaj, ondoliniaj formoj kaj multenombraj ornamaĵoj, fantaziaj kaj strangaj.
<section end="Rokoko"/>
<section begin="Rolo"/>'''Rolo'''. - 1. Parto de teatra verko, kiun ludas aparta aktoro : ''rolo de amanto, rolo de reĝino''. - 2. Agado, posteno : ''ludi gravan rolon enentrepreno''.
<section end="Rolo"/>
<section begin="Romano"/>'''Romano'''. Literatura verko, pentranta la homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon amon de du personoj.
<section end="Romano"/>
<section begin="Romanco"/>'''Romanco'''. Muzika verko kun kortuŝanta temo.
<section end="Romanco"/>
<section begin="Romantiko"/>'''Romantiko'''. Literatura doktrino de la fino de l’ XVIII<sup>a</sup> kaj de la komenco de la XIX<sup>a</sup> jarcento, kies adeptoj liberiĝis de la stilo, de la maniero verki de l’ klasikaj aŭtoroj kaj zorgis pli pri la ideoj de siaj verkoj, ol pri perfekta formo.
'''Romantika'''. De romantiko; fantazia, revplena.
'''Romantikulo'''. Adepto dela romantiko.
<section end="Romantiko"/>
<section begin="Rombo"/>'''Rombo''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Egalflanka kvarangulo.
<section end="Rombo"/>
<section begin="Rompi"/>'''Rompi'''. Apartigi subite kaj superforte per fleksado aŭ batoj partojn de malmola korpo : ''rompi bastonon, rompi vazon''.
'''Rompo'''. Ago de tiu, kiu rompas.
'''Rompiĝi'''. Fariĝi rompita : ''La poto rompiĝis''.
'''Rompebla'''. Kiu povas esti rompita : ''rompebla kiel vitro''.
'''Interrompi'''. Rompi la kontinuecon : ''interrompi ies vortojn, interrompi iun, interrompi elektran fluon''.
'''Interrompo'''. Ago de tiu, kiu interrompas. Komparu : '''{{VdE|Ŝiri}}'''.
<section end="Rompi"/><noinclude><references/></noinclude>
mvd4y4bv8mo0yks6dhyjq7jeer4wcrw