Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.7 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/120 104 20934 122109 69740 2026-06-21T08:50:07Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122109 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kontentegaj funde de sia koro pro tiu ago, kiu unu fojon plie montris la bonecon de ŝia natureco. Oni venigis la bestkuraciston. Kredante, ke unu el multekostaj ĉevaloj de Raŭlo malsaniĝis, li rapide alkuris. Sed kiam li vidis la strangan klienton al li montritan, li malfacile detenis ironian rideton. — Nu, por tiu malbelega besto vi min venigis, fraŭlino, li diris. Laŭ mia opinio, oni devus ĝin mortigi. Vi estus estinta prava lasinte ĝin dronigi. — Se vi malkonsentas ĝin kuraci, diru tuj, respondis sektone Matildo. Mi petos mian kuraciston; kaj mi estas certa ke, por min plezurigi, li konsentos provi tiun resanigon. La bestkuracisto komprenis, ke li diris malspritaĵon. Oni ne perdas pro petolaĵo klienton kiel sinjoron de Prelongo. Pro tio, li respondis tre respekteme: — Ĉar vi tion absolute deziras, fraŭlino, mi ĝin provos. Post kelkaj minutoj mi revenos. Post duono da horo li realiris kun tolaĵa banderolo kaj boteleto plena da potasa silikato. La ostrompo estis reordigita kaj starigita per aparato senmoviga. — Nun, fraŭlino, nenio moviĝos, mi tion al vi certigas. De nun, vi povos purigi tiun beston. Ĉar ĝi estas tre juna, kredeble la ostoj perfekte kunlutiĝos. Zorge lavita de la ĉambristino, la vundito montriĝis kun felo tute blanka. Oni ĝin sekigis antaŭ flamanta fajro: ĝiaj maldikaj haroj nature friziĝis. — Vidu, patrineto, diris la junulino entuziasmigita, ĝin portante al la markizino; rigardu ĉu Dio ne min rekompensis pro mia bona ago. Ĉu vi jam vidis hundeton pli ravan? Oni kredus ke ĝi estas malgranda ŝafo. — Mi konsentas, diris sinjorino de Prelongo, ke ĝi estas belega. Kiam vi ĝin alportis, ĝi montriĝis tiel malpura, ke neniu estus suspektinta ĝian belecon. Post ses semajnoj Ŝafo estis tute resanigita. Sed Matildo treege miris, vidante, ke li ĉiam kreskadas. La monatoj<noinclude><references/></noinclude> 0plmxj15vupshhr9yfw5tstncaz6wsv Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/121 104 20935 122110 69741 2026-06-21T09:14:29Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122110 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>fluis, kaj ĝi ne ŝajnis haltonta. Kiam, post la vintro, la junulino revenis Prelongon, anstataŭ la mizera hundeto, kiun ŝi kredis esti savinta, ŝi retrovis grandrasan Novterhundon, kiu preskaŭ ŝin renversis per la fervoro de siaj unuaj karesoj. De tiu momento Ŝafo ĉiam akompanis sian junan mastrinon. Ĝi ŝin sekvis kvazaŭ ŝia ombro. Kiam ŝi sidiĝis sur benkon, ĝi ekmetis sur la genuojn de la junulino sian inteligentan kapegon. Aŭ ankoraŭ, kuŝante antaŭ ŝi, la nazon inter siaj antaŭaj piedoj, ĝi restis tie dum multaj horoj, direktante al ŝi sian rigardon ameman kaj kareseman, senmovigitan per muta adorado. La bela Matildo, amegita de siaj gepatroj, de Valentino sia amikino, de Kamuŝaj geedzoj kaj de Ŝafo sia hundo vivis do tute feliĉa. Nun fraŭlinoj de Savinako kaj de Prelongo neniam lasis unu la alian. La domo de la markizo fariĝis por la orfino ŝia vera hejmo: kaj la permeso, kiun Raŭlo persiste petis ĉiujare de la maljuna Artemiso, estis konsiderinda nur kiel simpla ĝentileca formulo. Meze de la Folieraĵa arbaro, kiun sinjoro de Prelongo aĉetis dum la unuaj monatoj de sia edziĝo, troviĝis arbetaroj faritaj el arbetoj malaltaj, kiuj ne kreskis pro la malbona natureco de la teraĵo. Ili faris nealireblajn dornarbetaĵojn, kiuj kompensis per sia denseco sian malkreskecon. Ian tagon, Raŭlo promenadis kun Kamuŝo en tiu parto de l’ arbaro. Lia gardisto al li rimarkigis, ke tiu loko estas tre favora por la edukado de fazanoj. — Se via markiza Moŝto tion permesas, mi prenos sur min starigi tie ĉi fazanejon tute ŝatindan. Tio ebligus diversigi la plezurojn, prezentante al invititoj de via Moŝto la amuzaĵojn de la ĉaso per pafo post la kortuŝecoj de la ĉaso per kurado. Raŭlo volis unue pripensi al tiu propono: poste, ĉar<noinclude><references/></noinclude> degn17hwdj4fmifixfl9yrpmw7qcelc Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/122 104 20936 122111 69742 2026-06-21T09:23:41Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122111 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Suzano tion konsentis, li donis al Kamuŝo la monon necesan. Borante unue laŭlonge kaj poste laŭlarĝe per vojetoj rektangule kruciĝantaj tiujn malaltajn kaj nealireblajn dornarbetaĵojn, Kamuŝo sukcesis ilin aliformigi en belegajn pafejojn. La kvadratoj konservitaj estis plenigitaj da junaj fazanoj. Trovinte en tiuj arbetaroj medion tre taŭgan al siaj bezonoj, ili devis multe ariĝi, kaj liveri al avidaj ĉasistoj ĉasaĵon ne konsumeblan. La eksperimentado sukcesis multe pli bone ol ĝin esperis Kamuŝo. La fazanoj okulvide kreskis. Sed kvankam ilia kvanto multe pligrandiĝis, tamen ili ne obliĝis tiel are kiel ili estus tion farontaj en tiaj kondiĉoj. Ĉar la landanoj, kiuj trovis en tiu fazanejo senpagan manĝaĵon, sen iu konsciencdubo ĉasoŝtelis en la bieno de la markizo. Inter ili unu precipe, senhejma sentaŭgulo, kuŝanta funde de arbaroj, vivanta kiel sovaĝulo, pli klopodigis Kamuŝon kaj liajn subulojn ol ĉiuj aliaj. Kiam oni petis de tiu ĉasŝtelisto, kiajn rimedojn li uzis por eviti senĉese la senripozan observadon de gardistoj tiel lertaj kiel tiuj de la markizo, li respondis ironie, levetante la ŝultrojn: — Serĉu! Ĉar neniu konis lian veran nomon, nur per tiu moknomo ĉiu lin vokis. Ian nokton, Kamuŝo ne enlitiĝis, por spionadi pli atente la misterajn iradojn de la rabisto; subite li aŭdis pafon eksplodantan apud kelkaj paŝoj. Rapida kiel leporo la gardisto sin ŝovas internen de l’ arbetaĵo: kaj kiam la ĉasŝtelisto sin preparas pafi sian duan ŝargon, fera mano falegas sur lian ŝultron kaj maldirektigas la armilon. La pafo eksplodas, boretante per plomberoj nur la branĉojn de l’ apuda arbeto. Antaŭ kiam li trovis tempon por returneniri, Serĉuo estas buŝŝtopita, alligita kaj ĵetita kiel pakaĵo sur la ŝultrojn de Kamuŝo, kiu lin alportas al la kastelo.<noinclude><references/></noinclude> sbhnarr3eu3ilu80j9iaj2sunr2km93 122112 122111 2026-06-21T09:24:12Z HenriLeFoll 4277 122112 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Suzano tion konsentis, li donis al Kamuŝo la monon necesan. Borante unue laŭlonge kaj poste laŭlarĝe per vojetoj rektangule kruciĝantaj tiujn malaltajn kaj nealireblajn dornarbetaĵojn, Kamuŝo sukcesis ilin aliformigi en belegajn pafejojn. La kvadratoj konservitaj estis plenigitaj da junaj fazanoj. Trovinte en tiuj arbetaroj medion tre taŭgan al siaj bezonoj, ili devis multe ariĝi, kaj liveri al avidaj ĉasistoj ĉasaĵon ne konsumeblan. La eksperimentado sukcesis multe pli bone ol ĝin esperis Kamuŝo. La fazanoj okulvide kreskis. Sed kvankam ilia kvanto multe pligrandiĝis, tamen ili ne obliĝis tiel are kiel ili estus tion farontaj en tiaj kondiĉoj. Ĉar la landanoj, kiuj trovis en tiu fazanejo senpagan manĝaĵon, sen iu konsciencdubo ĉasoŝtelis en la bieno de la markizo. Inter ili unu precipe, senhejma sentaŭgulo, kuŝanta funde de arbaroj, vivanta kiel sovaĝulo, pli klopodigis Kamuŝon kaj liajn subulojn ol ĉiuj aliaj. Kiam oni petis de tiu ĉasŝtelisto, kiajn rimedojn li uzis por eviti senĉese la senripozan observadon de gardistoj tiel lertaj kiel tiuj de la markizo, li respondis ironie, levetante la ŝultrojn: — Serĉu! Ĉar neniu konis lian veran nomon, nur per tiu moknomo ĉiu lin vokis. Ian nokton, Kamuŝo ne enlitiĝis, por spionadi pli atente la misterajn iradojn de la rabisto; subite li aŭdis pafon eksplodantan apud kelkaj paŝoj. Rapida kiel leporo la gardisto sin ŝovas internen de l’ arbetaĵo: kaj kiam la ĉasŝtelisto sin preparas pafi sian duan ŝargon, fera mano falegas sur lian ŝultron kaj maldirektigas la armilon. La pafo eksplodas, boretante per plomberoj nur la branĉojn de l’ apuda arbeto. Antaŭ kiam li trovis tempon por returneniri, Serĉuo estas buŝŝtopita, alligita kaj ĵetita kiel pakaĵo sur la ŝultrojn de Kamuŝo, kiu lin alportas al la kastelo.<noinclude><references/></noinclude> r4olomn5ccmevqhjc4hfumqwnlou71q Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/123 104 20937 122113 69743 2026-06-21T09:31:10Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122113 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Lia proceso estis rapide juĝita. Sed la kulpigo de ĉasŝtelo ne estis pruvebla de la gardisto, ĉar la pafo mortigis neniun ĉasbeston. Serĉuo estis do kulpigita nur de neleĝa armportado. Sed, ĉar lia famo estis malbonega, ĉar li troviĝis en stato de senĉesa vagado, la juĝistaro sin montris severa, kaj lin kondamnis al du monatoj de malliberejo. Kamuŝo estis malkontenta pro tia juĝo. Li komprenis ke, anstataŭ pliboniĝi, Serĉuo fariĝos kontraŭe ankoraŭ pli maltimema ol antaŭe, kaj eliros el la malliberejo kun soifo al venĝado. Tiam ne nur la ĉasbestoj sed li mem estos minacitaj. La rigardo, kiun la rabisto, aŭdinte sian kondamnon, sendis al la gardisto, pruvis sendiskuteble, ke tiu ĉi neniel eraris. Raŭlo, kiun tedegis tiuj aferoj, ordonis al Kamuŝo ke li ne promenadu nokte, uzu observon nur ordinaran pri la aliaj ĉasŝtelistoj pli timemaj, malpli timindaj ol Serĉuo, kaj fine lasu tiun vagiston tute trankvila. Sed la gardisto, kiun malnova malamo kolerigis, ne volis aŭdi. Li ĉagreniĝis, pensante ke tiu bela fazanejo, lia propra kreo, eble malprosperos pro la malboneco de sentaŭgulo. Unu fojon eĉ sinjoro de Prelongo aŭdis lin, kiu murmuris: — Ha! rabisto, la proksiman fojon, kiam mi vin surprizos ĉasŝteladantan, vi povas esti certa, ke mi pafos kuglon en vian kapon. — Mi tion absolute malpermesas: aŭdu min. Mi pli amas perdi kelkajn fazanojn ol min riproĉi pro la morto de iu ajn homo. — Tamen, via Moŝto ... — Aŭskultu min, Kamuŝo, daŭrigis Raŭlo severtone. Vi scias, ke mi vin ŝatas multege, ĉar mi konas vian sindonemon al mi. Sed, se Serĉuo estas mortigita de vi, kaj se vi ne povas pruvi, ke vi troviĝis en stato de rajta defendo, mi vin forpermesos. Kiam la ĉasŝtelisto eliris el la malliberejo, Kamuŝo<noinclude><references/></noinclude> 77nkrgeqmc4iofbob5nnxk7d12i4vks Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/124 104 20938 122114 69744 2026-06-21T09:39:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122114 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>rekomencis sian noktan observadon, malgraŭ la malpermeso de la markizo: ĉar li neprecize esperis, ke fariĝos tiu okazo de rajta defendo, kiun aludis sinjoro de Prelongo. La pafejo finis oriente per kruta muro, en kiu la geologiistoj senŝancele rekonis la antikvan bordon de antaŭtempa maro. La sĉista* krutaĵo estis tiel krute tranĉita, ke vidiĝis neniu ebleco, ke oni ĝin suprengrimpadu. Ĝi prezentis neniun truon sufiĉe larĝan, por ke oni povu en ĝin meti piedon: pli supre eĉ ĝi elstaris. Ĝenerale al tiu flanko finis la ĉasoj; ĉar tie la harplenaj ĉasbestoj ne povis eliri, kaj falis hajle sub la pafoj de invititoj. Ian nokton, Kamuŝo sekvis la vojeton, kiu borderas la fundamenton de tiu krutaĵo. Li sin sentis tute senriska, ĉar li estis certa, ke neniam Serĉuo kuraĝos eniri en tiun senelirejon, kies li devis koni danĝerojn. Cetere li singardeme portis sian pafilon en la mano, anstataŭinte per kugloj la plumberajn kartoĉojn. La krutaĵo troviĝis dekstre: subite el maldekstraj arbetaĵoj ombro eliris, kaj eksplodis pafo. La gardisto vidis ruĝan fajreron pasantan antaŭ liaj okuloj, dum varma vaporo bruligis lian vizaĝon. Flanke la ŝtonoj de la krutaĵo brue eksaltegis. La senvola ekmovo de returneniro de li farita lin savis de neevitebla morto. Kvankam ne vundita, por trompi sian malamikon, li ĵetis krion kaj faletis, tenante forte premitajn en siaj manoj la tubon kaj la kapon de sia pafilo. Liaj okuloj, blindigitaj de la fajrero, iom post iom rekutimiĝis al la senlumeco. Kaj dum li restis senmova, li spionadis la movadojn de Serĉuo, kiu kriegadis: — Vi nun estas plene tuŝita! Kiam mi tediĝis en malliberejo, mi ĵuris, ke vi pereos nur de mia mano. Mi realigis mian parolon. La luno ekleviĝis, plene lumigante al la vizaĝo de la ĉasŝtelisto, sed lasante en ombro Kamuŝon ĉiam senmovan. Ĉi tiu komprenis, ke estis utiliginda tiu {{vdk|cirkon|tanco}}<noinclude><references/></noinclude> ial2doj6q7pomqssjpvnrdtz1l2f29v Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/125 104 20939 122115 69745 2026-06-21T09:47:14Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122115 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|cirkon|tanco}} tiel favora por li. Sin apogante sur kubuton kun multaj antaŭzorgoj, li rapide celis. Sed pro la maloportuna sintenado en kiu li troviĝis, li ne povis celi sufiĉe ĝuste. Anstataŭ trabori la kranion de Serĉuo, la kuglo iomete kliniĝis, plugis la vangon kaj formetis orelon. La ŝtelisto kriegis pro doloro, dum lia kontraŭulo, ekstariĝante sur siaj piedoj, pafis preskaŭ korpotuŝe sian duan pafilŝargon en mezon de lia brusto. Serĉuo falis mase: sed lia mano krispiĝanta ne faligis lian pafilon, kies dua tubo estis ankoraŭ kartoĉhava. Volante certiĝi ĉu la vagisto estis senripareble kuglofrapita, kaj ĉu lia falo ne estis milita ruzo komparebla al tiu jam uzita de li mem, la venkanto tre singardeme sin klinis al sia malamiko. Kuŝante sur dorso, kun okuloj fermitaj, kun palega vizaĝo, la rabisto ŝajnis vere malviva. Ruĝa makulo, pli kaj pli disvastiĝanta, malpurigis lian ĉemizon, en la loko de la koro. Tute rekuraĝigita, Kamuŝo ĵetis sur sian ŝultron sian senutilan armilon kaj jam ekeliris, kiam la mortanto, subite stariĝinte de sia tuta alteco, saltegis al la gardisto, kiu havis nur tempon sin ĵeti malantaŭen. Alpuŝita al la krutaĵo, tute senarma antaŭ la rabisto, kiu havis ankoraŭ duan ŝargon eksplodeblan, Kamuŝo komprenis, ke li estas pereonta. Svingante sian pafilon per la tubo, li flanken eksaltegis al Serĉuo, por rompegi lian kranion per frapego de pafilkapo; sed, rapida kiel fajrero, la vagisto premis la ĉanon; kaj la malfeliĉa gardisto, ricevinte en la ŝultron tutan ŝargon de kugletoj, falis flanken de sia malamiko, kiun lacegigis tiu lasta penego. Dum la tuta nokto, la luno lumigis per sia pala lumeto al tiuj du korpoj banantaj en sango. Kiam aperis la matenruĝo, la malvarmeta aero vekis Kamuŝon el la rigidigo, kiun kaŭzis la perdo de lia sango. Unue li malfermis la okulojn, mirante, ĉar li tie ĉi kuŝas, memorante nenion. Sed kiam li volis ekmoviĝi,<noinclude><references/></noinclude> jho2wy2j44zxle5kblnm1gcimf78vzp Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/126 104 20940 122116 69746 2026-06-21T09:55:50Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122116 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>akra doloro sentita en la dekstra ŝultro lin revenigis al la realeco, kaj vekis lian memoron ankoraŭ nekonscian. Li komprenis ke, se li estas ankoraŭ vivanta, tio devenas de vera miraklo. Malfacile li sin starigis sur siaj kruroj, kiuj al li ŝajnis malfirmaj kiel kotono. Poste, ĵetinte kompatan rigardon al sia malamiko kuŝanta post du paŝoj, li revenis en sian hejmon, malproksimiĝantan de du kilometroj apenaŭ, uzante sian pafilon kiel bastonon, sur kiun li sin apogis per la maldekstra mano. Sed li estis tiel lacega, ke li uzis preskaŭ tri horojn por trafi sian celon. De kvin paŝoj al kvin paŝoj li estis devigata halti kaj sin apogi kontraŭ arbon por spiri. Hejme li havis nur tempon sin ĵeti sur apogseĝon: denove li svenis, dum lia edzino venigis la kuraciston, kaj tion sciigis al sinjoro de Prelongo. Kiam alvenis la markizo, lia vizaĝo estis severa. Tamen li neniel riproĉis la vunditon, pli amante konigi al li sian opinion en momento pli favora. Sed Kamuŝo legis sian kondamnon en la okuloj de Raŭlo. Li komprenis, ke ĉi tiu ne pardonis lian malobeon. Kiam la kuracisto ekzamenis la vundon, li certigis ke ĝi estas danĝera kaj ke kredeble estas farota la detranĉo de la brako. Pri Serĉuo, sinjoro de Prelongo sendis servistojn, kiuj lin prenis kaj alportis al la malsanulejo de la proksima urbo. Li mortis la morgaŭan tagon, ne rekonsciiĝinte. La korpomalfermigo pruvis, ke la Kamuŝa kuglo lin plene frapis sur la bruston, en la loko de la koro. Sed, dekliniĝinte sur la sternumo, ĝi transiris la hepaton kaj haltis en la intesto. Tio klarigis kial la vundo, kvankam pereiga, ne estis tuj mortiga. Kiam Raŭlo eksciis la morton de la vagisto, li venis al la domo de sia gardisto. — Kamuŝo, li diris severe, malgraŭ mia sendiskutebla malpermeso, vi tamen denove persekutis tiun malfeliĉulon. Via ago estas do vera volmortigo.<noinclude><references/></noinclude> 3eha8j3y4sz7fod9n71lu7jfvw0nfht Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/127 104 20941 122117 69748 2026-06-21T10:03:40Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122117 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Sed, via markiza Moŝto, mi troviĝis en okazo de rajta defendo. — Ne: kaj mi tion al vi pruvos. Via pafilo enhavis kuglojn kaj tiu de Serĉuo nur kugletojn. Vi do bone vidas, ke li intencis mortigi nur ĉasbestojn. Plie li pafis al vi nur kiam lin vundis viaj du pafoj. Ĉar se, de la komenco, vi estus ricevinta la vundon, kies vi suferas, ĉu poste vi estus povinta uzi vian armilon? Vi do atakis kontraŭe, kaj li nur sin defendis. Mi devus vin sendi al la juĝistaro. Sed mi memoras vian sindonemon kaj tiun de via edzino: pro tio mi malobeas la ordonon de mia devo. Mi petis la imperian Kulpigiston, ke li ne vin persekutu. Li tiumatene al mi respondis ke, por pruvi al mi sian estimon, li ĉesigos la proceson: cetere la malbonega famo de via mortigito klarigas kaj ebligas tian komplezon. Do oni vin lasos trankvila. Tiel longe kiam via farto postulos specialajn kuracaĵojn, vi restos tie ĉi; sed tuj kiam vi estos resanigita, vi forlasos tiun domon. De tiu momento, vi ne partoprenas plu mian servistaron. Kaj la markizo eliris, ne turninte la kapon. Aŭdinte tiujn neripareblajn parolojn, Kamuŝo fluigis el siaj okuloj du larĝajn larmojn. Ĉar neniu ĉeestanto vidis la batalon, lin kulpigis ĉiuj ŝajnoj: li tion tro bone komprenis. La nokto estis malbona por la malsanulo. La morgaŭan tagon, la du kuracistoj, vokitaj pro konsiliĝo, decidis, ke estas necesege operacii kiel eble plej rapide la elartikigon de la ŝultro. Kamuŝoj havis en Matildo sindoneman amikinon. La junulino ĉiam konservis al sia nutristino sinceran amsenton, kaj ofte ŝin vizitis. Al ŝi sola la ĉasgardisto akurate rakontis la veraĵon pri la batalo. Fraŭlino de Prelongo, kiu absolute fidis al la sincereco de tiu viro, eĉ unumomente ne dubis pri lia parolo. Ŝin ĉagrenis la severa decido prenita de ŝia patro: sed pro la respekto, kiun ŝi sentis al li, ŝi ne kuraĝis lin kritiki.<noinclude><references/></noinclude> 0od86a7u7hicmryi4aas3vy4ii51h59 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/128 104 20942 122118 69749 2026-06-21T10:10:43Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122118 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Tamen kiam ŝi eksciis la teruran operacion tolerotan de la malsanulo, operacion, kiu lin senripareble kripligos, ŝi ne povis sin deteni, kaj, interparolante pri tio kun sinjoro de Prelongo: — Paĉjo mia, ŝi diris, la malfeliĉa Kamuŝo estas malsanega. Baldaŭ oni tranĉos lian brakon. Mia plendinda nutristino ploregas dum la tuta tago: mi timas, ke ŝi malsaniĝos pro ĉagreno. Ĉu vi permesos, ke mi ilin helpu per mia junulina monujeto? — Kara infanino, ekkriis Raŭlo kortuŝita. Ĉar ĝi devenas de vi, tia peto ne min mirigas. Pro tio, ne nur mi ne kontraŭbatalas tiun malavaran penson, sed kontraŭe mi volas ĝin partopreni. Konservu viajn ŝparaĵojn; mi liveros al vi la tutan monon, kiun vi bezonos. Sed promesu la sekreton, ĉar mi treege deziras, ke mia nomo ne estu elparolita. La markizo tiel facile konsentis la peton de sia filino nur ĉar, funde de lia koro, lin tre kontentigis tiu intermeto. Lin suferigis lasi en la malriĉeco viron kaj virinon kiujn, dum lia tuta vivo, li ŝatis kaj amis, ĉiun pro malsimilaj kaŭzoj. Aliparte la ordonanta leĝo de la devo malpermesis, ke li ankoraŭ rilatu eĉ iomete kun homo, kiun li konsideris kiel volmortiginton. Dank’ al sia interveno, Matildo malŝarĝis la patran konsciencon el granda pezo, ebligante lian helpadon, sed laŭ maniero tute anonima. Kiam la operacio estis finita, la ĉasgardisto, dank’ al sia fortika natureco, ne estis plu baldaŭ minacita de ia danĝero. Tamen li restis ĉiam pala; kaj la forteco ne revenis. Tio, kio pligrandigis lian fizikan doloron, estis morala sufero: ne sin senti en sia hejmo, ĉar la nova gardisto, nomita Mareĉalo, atendis senpacience, ke la loĝejo estu malplena. Ĉar la kuracistoj certigis, ke la mara aero estos por la malsanulo kuracilo potenca kaj rapidigos lian resanigon, Matildo decidis, ke ŝi efektivigos projekton de kelka tempo jam elpensitan.<noinclude><references/></noinclude> cgkuimvl2ouq05ug2vpssx1jzcpoqch Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/129 104 20943 122119 69750 2026-06-21T10:19:12Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122119 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Ĉerpinte en la patran kason, antaŭ ŝi larĝe malfermatan de sinjoro de Prelongo, ŝi aĉetis dometon konstruitan supre de krutaĵo. De tiu alta supraĵo, la rigardo vastiĝis super Oceano ĝis dekmejla horizonto; dum dufoje ĉiutage la marfluo frapis ĝian fundamenton per la senĉesa movado de alfluo kaj de elfluo. Kiam ĉiuj aranĝoj estis finitaj, fraŭlino de Prelongo akompanata de Valentino, sia sendisiĝa amikino, veturigis ge-Kamuŝojn en sia propra kaleŝo. La du junulinoj kun granda plezuro loĝigis mem tiujn bonajn geedzojn, kiuj ploris pro ĝojo, ilin dankante. — Nun, ili diris, nia dankemo pereos nur kun nia vivo. Ĉu okaze vi bezonos nin, ni estas pretaj. Kion ajn vi petos, ni ĝin plenumos senŝancele, kiam eĉ ni devus rompi niajn ostojn. Matildo kaj Valentino ridetis. Ili ambaŭ sentis sin tiel ŝirmitaj kontraŭ ia ajn malfeliĉaĵo, ke kredeble neniam Kamuŝo aŭ lia edzino trovos okazon ekzerci sian sindonemon. Dum fraŭlino de Prelongo iom post iom aliformiĝis en junulinon mirinde belan, Ludoviko Linŝardo finis siajn studadojn en la terkultura lernejo. Reveninte en sian landon, li edziĝis kun infaneca amikineto, Eŭlalio Grosklaŭdo, kiu, post kvin jaroj da edziniĝo jam naskis kvar infanojn. Dum la junan edzinon okupadis la zorgoj de la patrineco, ŝia edzo antaŭenirigis la patran farmodomon per neatendita puŝado. Li anstataŭis la homajn brakojn per vapormaŝinoj nove elpensitaj kaj uzis specialajn ternutrilojn. De lia ĥemia laborejo, en kiu li pasigis la plej agrablajn horojn de sia vivo, eliris produktaĵoj ĝis nun nekonitaj, kiuj redonis al la tero nekonsumeblan fruktodonecon, aŭ protektis la rikoltojn, detruante iliajn parazitojn. En la terkulturaj kunvenoj, en la regionaj ekspozicioj, li nepre ricevis ĉiujn premiojn, dank’ al la supera kvalito de siaj greneroj aŭ de<noinclude><references/></noinclude> cclsqg82mmscdjwmo1i48v5brglraql Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/130 104 20944 122120 69751 2026-06-21T10:25:44Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122120 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>siaj brutaroj. La registaro, dezirante kuraĝigi la kulturarton, kaj montri, ke ĝi tre ŝatas la laboremajn homojn, kiuj ĝin pliperfektigas, sendis al Andreo la rubandon de la Honora Legio. Dum la lastaj balotoj por la ĝenerala konsilantaro, preskaŭ ĉiuj voĉdonoj kolektiĝis sur lian nomon. Liaj politikaj amikoj eĉ lin antaŭsciigis, ke ĉu li dezirus sin prezenti por la deputateco, li havas multajn ŝancojn kaj kredeble estos nomita. Sed Linŝardo, kiu jam suferis, ĉar li estis devigata porti ordenon merititan nur de lia filo, malakceptis tian proponon, opiniante ke la situacio de ĝenerala konsilanto lin famigas multe pli ol li tion dezirus, kaj kaŭzas al li sufiĉe da zorgoj. La novaĵoj ricevitaj de Afriko same preteriris liajn esperojn. Dank’ al tiu singarda maltimo, kiun li montris dum la brulado, Viktoro plenumis agojn de nekredebla kuraĝo, kiuj, multajn fojojn, savis el certa pereo la korpuson de li komanditan. En okazoj en kiuj la kuraĝo estis senutila aŭ eĉ malutila, li ne ŝanceliĝis kaj uzis la ruzon, kiu same bone taŭgis. Pro tio li ĉiumomente estis nomita sur la militaj notoj; kaj oni lin konsideris, ĉe la ministraĵo, kiel unu el plej bravaj, plej inteligentaj, unuvorte plej sukcesontaj oficiroj. Kiam oni kaptis Konstantinon, li ricevis sur la batalkampo la krucon de Honora Legio. Lian rapidan altgradiĝon neniu ĵaluzis, ĉar oni konfesis, ke ĝi estas plene meritita. Nur dudeksesjara, la filo Linŝardo jam estis kapitano, kaj enskribita sur la tabelo por la komandanta grado. Eksterordinare severa pri la disciplino, kiam oni manovris en militagoj, li postulis de siaj viroj superhoman penadon, pro kiu ili ne plendis, ĉar li ilin instigis ne nur per paroloj, sed per ekzemplo, partoprenante iliajn danĝerojn kaj iliajn malkomfortaĵojn. Sed kiam li ne troviĝis antaŭ la malamiko, li montriĝis bonkaraktera kaj patra: kaj tiamaniere li egalsukcese sin timigis kaj samtempe sin amegigis. Plezure oni ripetis en tendaroj,<noinclude><references/></noinclude> 10f08tqhiog521vq7znss8po7ufzgty Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/131 104 20945 122121 69752 2026-06-21T10:31:46Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122121 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ke la kapitano Linŝardo estas trihara kuraĝulo, tute bonulo, sed kun kiu, Dinome! ne estas saĝe petoli. Heleno pensis, ke estas alveninta la tiel dezirita momento. Fraŭlino de Prelongo estis edziniĝebla: Viktoro, kapitano, kavaliro en Honora Legio, atendante ĉiutage sian elekton al la komandanta grado, realigis ĉiujn revojn, kiujn ŝia ekscitita imago iam kareseme naskis. Pli longa prokrasto estus neriparebla malprudentaĵo: sinjorino Linŝardo tion komprenis. Ŝi skribis al sia filo, ke li revenu kiel eble plej rapide, dum la markizo ankoraŭ troviĝas en Prelongo, kaj risku sian edziĝan peton. Pretekstante negravan vundeton ricevitan dum la lasta batalo, Viktoro petis pro resanigo libertempon, kiun lia ĉefo tuj konsentis. Dum li transiris plenvapore la kvincent mejlojn, kiuj lin disigis el sia familio, lia animo naĝis en la bluaĵo: ĉar li vidis sin alvenintan al la celo, kiun de sia infanaĝo li penadis trafi. Kiam li alvenis Prelongon, la akcepto al li farita de la markizo ŝajnis plej kuraĝiga. Pro tio, kiam li decidis, ke li sendos la leteron, en kiu li respekte petis la manon de fraŭlino de Prelongo, en lia koro la espero superis la timon. Kiam Raŭlo finis la legadon de tiu letero, li restis momente mireganta. Ia Linŝardo kuraĝis levi okulojn al Prelongino. Tia maltimego lin sufokis. Dum interparoladoj, por inciteti la markizinon, li plezure proponis paradoksojn, kaj tiamaniere kredigis, ke li estas multe pli egalecema ol li estas reale. Sed, en tiu momento, tiuj teorioj, kiujn li kredis konsenti, vaporiĝis subite sub la puŝo de lia malnova nobela sango, kiu suprenfluis al lia cerbo. — Nu, sinjorino, li diris, prezentante al la markizino la leteron de Viktoro, kion vi opinias pri tio? — Mi ĝin atendis, respondis senkolere Suzano, ĝin al li redonante.<noinclude><references/></noinclude> ppz53p3c0e1g7bvxpa5i6xv4kj5hz2h Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/133 104 20947 122122 69757 2026-06-21T10:51:00Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122122 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO KVINA|c|g=100%}} Ĝin leginte, Viktoro sin sentis kvazaŭ ekbatita de bastonego. La sango alfluis al lia kapo; li kredis ke ĉiuj objektoj turnas ĉirkaŭ li. Per rapida ekmovo li tiregis sian kravaton por spiri, ĉar li sufokiĝis. Liaj krispiĝantaj pugnoj direktiĝis al la malplenaĵo, minacantaj. Balbuto, raŭka kiel stertoro, eliris el lia gorĝo: — Mi min venĝos! Mi min venĝos! Subite li leviĝis, promenadis grandpaŝe tra sia ĉambro, puŝegante la meblojn, tiregante la kurtenojn, rompante, en lia kolerego, ĉiujn objektojn troviĝantajn sub lia mano. Terurite pro la bruego, kiun ŝi aŭdis en la apartemento de sia filo, Heleno rapide supreniris. Meze de la ĉambro, Viktoro, kun vestoj ŝiritaj, inter la mebloj rompitaj kaj la kurtenoj dispecigitaj, agitiĝis kiel frenezulo: skuate de koleraj movadoj, havante la okulojn for de la kapo, la vizaĝon kuntiritan de demona rideto, la lipon pendantan kaj sputetantan, li estis reale malbelega. Sinjorino Linŝardo ektimis kaj forkuris. Sed ŝi aŭdis la kapitanon, kiu malantaŭ ŝi trombe malsupreniris la ŝtuparon. Kiam ŝi volis lin haltigi, li ŝin brute repuŝis, ekkriante: — Vi estas mia malbona genio. Se mi ne estus vin aŭskultinta, mi ne troviĝus en tia stato. Heleno sin apogis kontraŭ la muron por eviti falon. Ne penante deteni sian filon, kiu forkuris rapidege, ŝi balbutis:<noinclude><references/></noinclude> 42sbujtc3k2v1d8ph8yy30q09ny2zu6 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/134 104 20948 122123 69758 2026-06-21T10:56:23Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122123 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Sed kion do li havas? Kion do li havas? Ĉu li estas freneza? Por koni la kaŭzon de tiu neklarigebla ekscitego, ŝi resupreniris al la ĉambro de sia filo. Dum sinjorino Linŝardo penade reordigis tiun elrenversitan ĉambraron, ŝi ekvidis paperan buleton, kiu ruliĝis ĝis la fenestro. Instinkto ŝin avertis, ke en ĝi ŝi trovos la vorton de l’ enigmo. Ŝi do malleviĝis, prenis la objekton, ĝin zorge malfaldis, legis kaj komprenis. Ja ĝi estis la markiza letero, ĉifita de Viktoro kaj malproksimen ĵetita. Siavice la riĉa farmomastrino paliĝis: flavaj fajreroj eliris el ŝiaj okuloj; ŝiajn manojn agitis konvulsia tremado; sufokiĝante, ŝi estis devigita sidiĝi en apogseĝon. Sed rapide ŝi resaniĝis: malamegema, ŝi murmuris: — Ha! markizo, vi pentos pri via aroganta letero; iam vi komprenos, ke vi estus estinta pli prudenta tranĉinte vian manon ol ĝin skribinte. En tiu momento, Andreo, kiu de malproksime ekvidis sian filon kuradantan kvazaŭ frenezulo, senprokraste revenis, timante malfeliĉaĵon. Kiam li vidis sian edzinon kun brovoj krispiĝantaj, kun malbona vizaĝo, sidantan meze de mebloj duonrompitaj do la Viktora kolerego, li ekkriis: — Kio do okazas? Kion tio signifas? — Tio signifas, karulo, ke por sinjoro de Prelongo vi estas ĉiam nur la filo de lia iama lakeo. Andreo eksaltegis pro la insulto. — Kiu diris tion? — Legu. Heleno prezentis al sia edzo la leteron de la markizo. Tiam ŝi devis liveri klarigojn, ĉar Linŝardo ne konis la klopodon provitan de Viktoro. De la unuaj vortoj, li respondis, ke lia filo estas juna malhumilulo, kiu ricevis nur tion, kion li meritis. Tamen ge-Prelongoj povus uzi terminojn malpli ofendajn. Ili estas tre feliĉaj, havinte lakeon, kiu bonvolis al ili redoni ilian aŭ prefere sian<noinclude><references/></noinclude> 78gctpn9jp0iop60k2c0dhhy7c35f1a Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/135 104 20949 122124 69759 2026-06-21T11:02:05Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122124 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kastelon. Poste li bedaŭris la neeblecon de tiu geedziĝo, kiu sola povis kvietigi la riproĉojn de lia tro delikata konscienco. Vespere Viktoro revenis, rompita de lacego. Dum la tuta tago, li marŝis rekten antaŭ si, nesciante kien li iras. En lia cerbo ekscitegita, la letero de la markizo estis kvazaŭ fotografiĝinta: li ĝin senĉese relegis. Do oni forĵetis ne la militiston kiel ne sufiĉe gloran, sed la nepon de la iama lakeo. Tiom da laboroj, da penadoj, da kuraĝo, da ruzoj estis senutilaj. Por la aristokrata malhumilaĉo de tiuj nobeluloj, la malnobeleco de la nomo superis la valoron de la viro. Oni al li riproĉis devenan makulon, da kiu nenio povus lin senigi; oni ĵetis sur lian vizaĝon antikvan kotaĵon, el kiu li kredis sin purigita de tempo tre longa, aŭ prefere kiun li neniam konis. Pereigaj projektoj ruliĝis en la kapo de la junulo. Elĵetitaj kiel neefektivigeblaj tuj kiam naskitaj, ili estis anstataŭitaj de aliaj, laŭ senĉesa randirado. Unue la kapitano pensis elvoki la markizon al duelo; poste, komprenante kiel estus ridinda duelpeto sendita al maljuneta viro, li volis trapuŝi ponardon en lian gorĝon, bruligi la kastelon, aŭ prefere eniri en la subterajn galeriojn, ilin plenigi da pulvo, kaj eksplodigi la antikvan domegon kun ĝiaj loĝantoj. Sed iom post iom la aera blovo kaj la marŝado, lacigante liajn muskolojn, samtempe kvietigis la perforton de lia unua incitego. Kiam li revenis en la farmodomon, li estis preskaŭ trankvila. Heleno lin atendis. — Aŭskultu, ŝi diris; antaŭnelonge vi nomis min via malbona genio; vi ... — Ha! patrino, kiam vi scios. — Mi scias ĉion: mi trovis la leteron. — Kaj vi estas kvieta: vi do ne komprenis? — Jes; nur mi trovis rimedon por ĉion aranĝi. — Kiun?<noinclude><references/></noinclude> piixg3w6ogt16vizpltjjm894ulcrzz Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/136 104 20950 122125 69761 2026-06-21T11:07:17Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122125 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Necese estas, ke la edziniĝo fariĝu neevitebla. — Sed kion fari? ekkriis la junulo mirante. — Ha! ne estas mi, kiu al vi tion klarigos. Ĉar vi ne divenis, ekenlitiĝu kaj dormu. Morgaŭ via spirito estos pli komprenema. Sinjorino Linŝardo rigardis sian filon, ridetante laŭ maniero tiel mistera, ke Viktoro eksaltis, dirante: — La rimedo estas malmulte certa kaj tro danĝera. — Kion vi riskas nun? Neniel vi sukcesos alimaniere. Kiu volas la finon volas la rimedojn. — Estas vere, patrino. — Ni supozu, ke la edziniĝo ne sekvos, vi ĉiam havos la venĝon kiel konsolon. — Vi estas prava! Ha! malhumila familio, vi scios kiel kare pagigas insultojn la kapitano Linŝardo! Se la sento reganta en la farmodomo estis la kolerego, en la kastelo ĝi estis la malkvieteco. Apenaŭ Raŭlo sendis la leteron, jam li estus volinta ĝin deteni. Li prave pensis, ke viro simila al Viktoro neniam pardonos la insultojn en ĝi enhavatajn. Pro tio, li volis doni al Matildo kiel eble plej rapide naturan protektanton. De kvar jaroj, sinjoro de Blasano vizitadis en la kastelo; do ambaŭ gejunuloj kredeble sin reciproke studadis sufiĉe bone. La markizino, kiun li komisiis por sondi pri tio la koron de sia filino, sen malfacileco konstatis, ke ĝis nun ĝi ne batis. Sed se la amo estis ankoraŭ nur burĝono, la tempo en kiu ĝi floriĝos alproksimiĝas. Inter ĉiuj adorantoj, kiujn ŝi renkontis, sinjoro de Blasano estis certe ĉi tiu, kiun ŝi plej vole estus akceptinta kiel edzon. Raŭlo parolis aparte kun la juna duko, kaj al li diris ke, se la intencoj iam elmontritaj de li ne ŝanĝiĝis, li povos peti sian patrinon, la dukinon de Blasano, ke ŝi bonvolu veturi Prelongen por fari edziĝpeton, kiu estos favore akceptita. Ebria pro ĝojo, Gastono skribis al sia patrino dum la<noinclude><references/></noinclude> cx1fa063ed1aw4feu646sxub07k1ft5 Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/137 104 20951 122126 69762 2026-06-21T11:50:19Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122126 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vespero mem. Post du tagoj, sinjorino de Blasano sin prezentis en la kastelon, kaj petis por sia filo la manon de fraŭlino de Prelongo. Oni decidis, ke la juna duko estos permesita al regula amindumo dum la kelkaj semajnoj ankoraŭ vivotaj en la kamparo. La geedziĝo festiĝos en Parizo, post la reveno de la vintra sezono. Ĉar sinjorino de Blasano estis restonta en Prelongo kun sia filo, oni por ŝi preparis plenan ĉambraron. Timante unu el tiuj ruzoj, kiujn tiel ofte kutimis la kapitano Linŝardo, Raŭlo rekomendis, ke oni konservu pri tiu projekto la plej absolutan sekreton. Al neniu inter la invititoj ankoraŭ loĝantaj en la kastelo oni do faris konfidencion. Oni esceptis nur la grafon, intiman amikon de la duko, kaj fraŭlinon de Savinako, al kiu Matildo daŭre sentis fratinan amikecon. Eble sinjoro de Prelongo estus pli aminta militistan bofilon, ekzemple sinjoron de Ruvezo. Savinte la vivon de lia filino, la junulo estis preskaŭ rajtigita peti ŝian manon. Sed, kaj tio grande mirigis Raŭlon, li sin detenis el ĉiu klopodo. Cetere, laŭ sociala vidpunkto, la grafo multe malsuperis sian amikon: certe lia nobeleco estis tre rajta, sed ne komparebla al tiu de Blasanoj, kiu estis unu el plej antikvaj de Francujo, pli antikva eĉ {{sic|al|ol}} tiu de Prelongoj. Pri la riĉeco, tiu de la juna duko estis vastega, dum la grafo trovis nur ŝuldojn en la patra heredo. Cetere la markizino ne ŝanceliĝis. Ĉar sinjoro de Blasano ja estas perfekta kaj nobla nobelulo, Raŭlo al si diris, ke oni ne povas ĉion posedi, ke ne estas li kiu edziĝas sed lia filino kiu edziniĝas, kaj ke nur estas celotaj la ŝatoj de Matildo. Fraŭlino de Prelongo akceptis tiun edziniĝan proponon sen ĉagreno sed samtempe sen entuziasmo. Sciante ke la sorto de junulino, kiu alproksimiĝas la plenaĝon, estas edziniĝi, ŝi akceptis fermokule la edzon al ŝi prezentitan,<noinclude><references/></noinclude> c42w16rt0ymr5uuu19i1q2zr21ei7en Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/138 104 20952 122127 69763 2026-06-21T11:57:10Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 122127 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>certa ke gesinjoroj de Prelongo celis nur ŝian feliĉecon kaj ne povis erari. Ne estis same por Valentino. Kun veraj ĝojaj elmontroj ŝi eksciis tiun novaĵon. Ĉar ne nur ŝi estis vere feliĉa, vidante, ke ŝia amikino faros edziniĝon, kiun multaj junulinoj estus enviintaj, sed ankaŭ tiu finiĝo liberigis ŝian konsciencon el premanta pezo. Momente, post la bela konduto de sinjoro de Ruvezo, ŝi timis, ke Matildo enamiĝos al la juna oficiro. Dum la kelkaj tagoj fluintaj de la kuradĉaso, ŝi atentis la fariĝojn okazantajn en la kastelo kun vera kortuŝeco. Ve! la plendinda junulino amis la junan grafon: ŝi lin tiel amis, ke pro tio ŝi ne dormis plu, precipe de tiu momento kiam ŝi kredis, ke ŝi ne estas malŝatata de li. Tio alvenis tuje, en la momento mem, kiam minacis ŝian amikinon mortiga danĝero, kiam ŝi vidis Frederikon rapidantan al la apro kaj enigantan en ĝian flankon la tranĉilon svingatan de lia pugno. Ĉar la koro de Valentino enhavis trezorojn de ameco, kiuj petis nur eltrovanton. Malvarmigite de tiu tomba atmosfero, kiun oni spiris ĉe ŝia onklino, ĝi estis iom varmetigita de l’ amikeco de Matildo. Sed la natureco de la junulino, ardanta kaj pasia, bezonis senton multe pli vivigan. Pro tio, kiam la juna venkanto sin prezentis al ŝi, aŭreolita de sia triumfo, tiu dudekjara koro eksplodis. La manpremo, per kiu la junulino sin donis tutan, ekbruligis saman amegon en la koron de Frederiko. Ĝis nun, koninte nur garnizonajn amrilatojn, la juna oficiro estis preparita al la ekokupo de tiu venkanta sento, kiu sin oferis kun sintenadoj de preĝanto. Dum fraŭlino de Prelongo pie metis en akvoplenan vazon la oficialan blankan bukedon, kiun ĉiuvespere al ŝi alportis ŝia fianĉo; dum ŝi aŭskultis kun rideto iom senmova la korektajn amkonfesojn, kiujn la juna duko sin kredis devigata fari al ŝi, antaŭ la konsentaj okuloj de gepatroj kunsidantaj en la saloneto, Frederiko kaj<noinclude><references/></noinclude> 7nn70luuiz5uljt7j38cfygwidoibid