Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.7
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/139
104
20953
122128
69764
2026-06-21T12:02:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122128
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Valentino, pretekstante, ke ili ne devas ĝeni per sia ĉeesto la amelmontrojn de geamantoj ambaŭ reeniris en sian ĉambron. Poste, ĉar ili ambaŭ bezonis spiri aeron, ili el ĝi eliris iom samtempe, kaj neeviteble sin renkontis en la parko.
Ĉar ambaŭ penis ne perfidi siajn sentojn, kaj repuŝis la vivegajn parolojn, kiuj el iliaj koroj supreniris ĝis iliaj lipoj, ili rifuĝis malantaŭ frazoj nur ĝentilaj kaj tute negravaj. Kun elementoj tiel senvivaj la interparolado ĉiumomente haltis, kaj estis anstataŭita de peza silento, kiun nek unu nek alia kuraĝis rompi.
— La vetero estas tre bela, tiuvespere, fraŭlino.
— Tre bela, sinjoro.
— Vi do venis spiri aeron sur la teraso?
— Kiel vi vidas.
— Estas tiel varme en apartementoj.
— Oni sufokiĝas.
— Mi eliris, ĉar mi timis, ke mia ĉeesto estus maldiskreta.
— Mi same.
— Oni ne devas ĝeni geamantojn.
Frederiko rigardis Valentinon; kaj la junulino ruĝiĝis.
— Ja, ŝi respondis.
Denove fariĝis silento. Ambaŭ, sin apoginte sur la balustradon, supre de kiu oni superis la tutan valon, aŭskultis tiujn malprecizajn kaj melankoliajn bruojn, kiuj estas la voĉo de belaj someraj noktoj. De la senluma kamparo, tra kiu Violano lumigata de la luno desegnis longan arĝentan rubandon, iliaj rigardoj supreniris al la ĉielo borita de brilaj punktoj, kiujn la nokta astro estingis unu post la alia, plialtiĝante el horizonto.
— Mi kredas, ke la luno troviĝas en sia unua kvarono.
— Ha! vi kredas.
— Jes, mi tion vidis hodiaŭ sur la kalendaro. Kiel poezia estas bela somera nokto.
— Jes, sed iom malvarmeta. Mi foriras, daŭrigis {{vdk|Valen|tino}}<noinclude><references/></noinclude>
q6170m96mba3fm9jveiu1ryyf4a5dgv
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/140
104
20954
122129
69765
2026-06-21T12:09:36Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122129
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|Valen|tino}}, feliĉa, ĉar ŝi trovis tiun rimedon por rompi embarasantan interparoladon. Mi estas maldike vestita; kaj mi timus malsanigon.
Kaj ne eĉ vidinte la respektan kaj amplenan saluton, kiun al ŝi sendis la junulo, ŝi forkuris, kiel frenezulino, tra la parko, kaj rapide ŝi sin enfermis en sian ĉambron. Ŝi sufokiĝis.
Restinte sola, sinjoro de Ruvezo ekbruligis cigaron.
Dum li ĵetis tra la spaco odorajn fulmelspirojn, li lasis erari siajn okulojn al la nigra kamparo kuŝanta sub liaj piedoj. Kubutapoginte sur la balustrado al kiu li revenis, li pripensis:
— Ne, li diris post iom da tempo, tio estas neebla. Se mi estas riĉa per nobeleco, per moneroj kontraŭe mi troviĝas tute malriĉa. Mi havas nur mian sub-leŭtenantan soldon; kaj tio estas maldika. Pri Valentino, ĉu ŝi havas la postulitan doton? Mi dubas. Kun tiaj vivrimedoj, ni ambaŭ mortus pro mizero antaŭ la malplena telermeblo. Poste, ĉu mi povas ŝin treni el garnizono en garnizonon, precipe en Afriko? Ĉu mi scias kie mi troviĝos post unu monato? Eble en Laghouat, eble pli malproksime. Ne, decide, mi ne povas edziĝi. Sed tiam, kion fari? Ŝi estas diable ebriiga, tiu junulino; kaj mi amegas ŝin kiel frenezulo. Certe pli bone estus foriri morgaŭ. Sed kiun pretekston prezenti? Antaŭ la ĉaso, mi promesis, ke mi restos ankoraŭ dum dekkvin tagoj, kaj ke mi poste iros en mian familion, por en ĝi pasigi mian lastan monaton da libertempo. Se li vidus min forirantan nun, la markizo kredus, ke mi tiel agas pro ĉagreno, ĉar lia filino edziniĝas kun Gastono. Nu, ni enlitiĝu: la nokto alportos bonan konsilon.
La grafo ĵetis malproksimen la brulantan pinton de sia cigaro, kiu eksaltegante el roko al roko naskis en la nokto garbaron de fajreroj.
Dum li monologis en la parko, Valentino reenirinte en<noinclude><references/></noinclude>
f01pd961makiwu1byi6jrzeglcbeqm3
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/141
104
20955
122130
69766
2026-06-21T12:48:04Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122130
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sian ĉambron, sin ĵetis en apogseĝon, mordante sian naztukon por malaŭdigi siajn ploregojn.
— Ha! estas finite! Li ne min amas. Tiuvespere li ne diris al mi tri parolojn: tamen estis favora la okazo. Ĉu iam oni ĝin retrovos? Ve! mi kredis, ke mi estis leginta amon en liaj okuloj. Mi eraris. Laŭ la famo, li estas malriĉa, kiel mi: do por li mi ĉiam estos nur la birdeto, kiun oni vundas pasante, kiun oni forgesas, kaj kiu agonias en nekonita angulo. Ho! Frederiko mia, mia amato, mi tion komprenas; vi bezonas, ne malriĉulinon kiel min, sed riĉan heredantinon kiu reorumos vian blazonon. Vi estas prava; vi tion meritas; tion al vi ŝuldas la Fatalo. Ĉar vi estas la plej bela, la plej nobla, la plej kuraĝa: kaj mi estus krimulino, se mi vin embarasus per mia mizero.
Subite ŝi aŭdis pordon malfermiĝantan: estis sinjoro de Ruvezo, kiu reeniris. Ŝi aŭskultis, detenante sian spiron, imagante, ke li alvenas por ŝin suprizi, por ŝin formeti. Ŝi estas konvinkata, ke li troviĝas ĉi tie, malantaŭ la pordo, aŭskultante. Ŝi diras tre laŭte, ke tia ago estas tre malĝentila, ke reale li estas nur komuna deloganto, nur rabisto de ina honoro. Sed, post tiu penso, ŝia koro saltegis pro espero. Fine, ne povante sin deteni, volante montri al li, ke ŝi sin gardas, ke ŝi ne lin timas, ŝi tiris la riglilon kaj tuje larĝe malfermis la pordon. Sed ŝia lampo lumigis nur al koridoro tute senhoma. Frederiko estis reenirinta en sian apartementon, kaj ne pripensis al ŝi. Ne, vere, li ŝin ne amis.
Larmoj de ĉagreno supreniris al la okuloj de la junulino. Kial li venis en la kastelon? Antaŭ kiam ŝi lin renkontis, ŝi estis feliĉa en la societo de Matildo: la amikeco de ŝia elekta fratino sufiĉis al ŝiaj deziroj. Dum nun, kion do ŝi bezonas? Nur pripensante al tio, ŝi ruĝiĝis. Ho! nun ŝi vidas klare en sia animo. Tio, kion ŝi kredis esti amo, estas malamo kontraŭe. Ŝi lin malamas, ĉar li ŝin malfeliĉigis, ĉar li ŝin plorigis, ĉar li sin ŝovis en ŝian<noinclude><references/></noinclude>
1jz3pcuot5kkdjdqrhjo0ivegi90u29
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/142
104
20956
122131
69767
2026-06-21T12:59:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122131
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estaĵon tiel rapide, ĉar li penetris en ŝian koron tiel profunden. ke li kaj li sola ĝin tutan hodiaŭ okupas. Jes, ŝi lin malamas, ŝi lin malamas funde de sia animo.
Subite ŝi memoris, ke la ŝtuparo kondukanta al la ĉambro de la grafo ne estas la sama ol la ŝia. Pro sento de alta konveneco, la markizino ne volis, ke la gejunuloj, kiujn ŝi akceptis en sia kastelo, estu devigataj toleri la malagrablaĵojn de senĉesaj renkontoj tra la koridoroj.
Por aliri el la ĉambro de Frederiko al tiu de Valentino, oni estis devigata ĉu malsupreniri en la korton, ĉu trairi la ĉambraron de sinjoro de Prelongo. Sed tiam tie kuŝis nesingardemo kaj samtempe malkonveneco, kies estis nekapabla sinjoro de Ruvezo.
Iom rekuraĝigite de tiu ideo, Valentino enlitiĝis, kaj post iom da tempo ekdormis, farante orajn revojn. Ŝi vidis sin glitantan kun Frederiko sur smeralda maro, en ŝipeto ornamita de multekostaj ŝtonoj, provizita de veloj purpuraj, de silka ŝnuregaro. Kaj ili reciproke amegis unu la alian; senlace ili al si tion konfesis; ĉar ili troviĝis en la lando de la revo, en kiu oni ne bezonas monon por ami kaj esti feliĉaj.
La morgaŭan vesperon, ili ambaŭ kompreneble sin renkontis en la sama loko.
— Nu, ekkriis Valentino, la hazardo naskas kelkafoje nekredindajn surprizojn. Ni nin retrovas ĵus en la sama loko.
Ameme la junulo respondis:
— Mi konfesas, ke tiun hazardon mi iom helpetis. Ĉu vi min riproĉas?
— Ne, ĉar mi volas vidi en via ĉeesto nur noblan intencon. Kredeble vi timis, ke min terurus vespertoj, fantomoj aŭ aliaj timigiloj.
— Aŭskultante nur mian kuraĝon, mi venis alporti al vi la helpadon de mia glavo.
La junulino ridetis. Tiam rekomencis la hieraŭa silento.<noinclude><references/></noinclude>
jm8cykdjtqcyul9y1smtenk5b8opq97
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/143
104
20957
122132
69768
2026-06-21T13:11:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122132
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Sed tiufoje ĝi estis tiel terure elokventa, ke la grafo unua ĝin rompis:
— Vi troviĝos tre sola, fraŭlino, kiam via amikino estos edziniĝinta. Kredeble tiu forlaso vin instigos imiti ŝian ekzemplon.
La voĉo de Frederiko malforte tremetis.
— Dio mia, respondis Valentino, eble.
— Ĉu mi povas koni la feliĉulon kiu ...?
— Ho! sinjoro, vi estas maldiskretema.
— Vi estas prava, fraŭlino: sed kiam mi aŭdis de via buŝo la konfeson, ke vi amas aliulon, mi ne povis deteni ...
— Kial do? Ĉu miaj sentoj, ĉu mia estonteco povas vin kortuŝi? Post kelkaj tagoj vi eliros: kredeble neniam ni nin revidos. Vi ne savis mian vivon, kiel vi faris al Matildo. Vi do vidas, ke mi ŝuldas al vi nenion, nek konfidon, nek dankemon, nek eĉ memoraĵon.
Sinjoro do Ruvezo divenis, tra la maldolĉeco de tiuj paroloj, la konfeson, kiun preterlasis la junulino. Tuje li prenis ŝiajn manojn en la siajn, ekkriante:
— Nu, mi ne konsentas kun vi, kaj rajte mi interesiĝas al via estonteco. Ĉar mi estas devigata foriri post kelkaj tagoj, mi ne volas tion fari kaj antaŭe ne konigi al vi miajn sentojn. Mi amas vin, Valentino; mi vin amegas per profunda kaj nepereebla amo. Se mi havus feliĉon inspiri al vi pasion egalan al la mia ni ambaŭ estus tre fortaj por batali kontraŭ la malfacilaĵoj de la vivo: ĉar sento tiel potenca kiel la mia facile triumfas ĉiujn barilojn.
Parolante, Frederiko ŝovis sian brakon ĉirkaŭ la talion de la junulino kaj ŝin alkondukis al benko. Ebria pro ĝojo, Valentino sin demandis ĉu tio ne estas revo. Sed ŝia koro grandfrape batanta pruvis, ke la realeco preteriras ŝiajn esperojn. Duonsvenante, lasante sin faleti inter la brakojn de la junulo, kiu ŝin pasie premis kontraŭ sin, ŝi sentis sin tiel plene feliĉa, ke la ŝajnigo de kontraŭbatalo ne eĉ venis en ŝian penson.
En la ombro de la nokto, pli densigita ankoraŭ de<noinclude><references/></noinclude>
o0e9zo3fmk049h3zb0k3b9cq9dxbltk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/144
104
20958
122133
69769
2026-06-21T13:22:36Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122133
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>l’ ombro de arboj, ili mallaŭte daŭrigis la balbutadon de tiuj amaj paroloj, maljunaj kiel la amaso de jaroj, sed tamen eterne junaj, ĉar oni ilin elparolas nur dum la dudeka. Ili restis tiel ĝis horo tre vespera, premante reciproke siajn manojn, al si ridetante, sentante sur sin la pezon de siaj rigardoj, kiujn ili ne povis vidi en la senlumeco. Ŝafo, kiun post la ekvespero oni liberigis en la parkon por forkurigi la ĝardenŝtelistojn, mirante pro tiuj du ombroj sidantaj sur benko, kiuj ŝajne faris nur unu, venis ilin flari: ilin rekoninte, ĝi kuŝiĝis antaŭ iliaj piedoj.
Kiam, ne sen bedaŭro, ili estis devigitaj reeniri, la junulo altiris al sia brusto sian novan amikinon. Ameme ŝin preminte en siaj brakoj, li almetis sur la frunton de l’ adoratino siajn varmegajn lipojn. Valentino ektremis, kaj rapide sin demetis el la premado ŝin ĉirkaŭanta. Fine, al si ridetinte ankoraŭ dum iom da tempo, la geamantoj senparole disiĝis.
La morgaŭan matenon, la junulino sentis ankoraŭ sur sia vizaĝo la premon de Frederikaj lipoj. Ŝajnis al ŝi, ke tiu kisado profunde penetris en ŝian karnon, kaj ĝin markis kiel ruĝa fero. Ŝi estis konvinkita, ke ĉiuj, kiuj ŝin renkontas, devas ĝin ekvidi.
Kelkaj tagoj fluis. La limtempo fiksita de sinjoro de Ruvezo por lia eliro jam estis pasinta: tamen la grafo ĉiam restis. Ĉiuvespere la juna oficiro kaj Valentino lasis en la salono la reprezentantojn de l’ oficiala amo, kaj rapide sin kaŝis en malluman angulon de la parko, kie ili estis certaj, ke oni ne ilin malhelpos. Tiu loko troviĝis apud la ruinforma dometo, konstruita antaŭ jam kvardek jaroj de la avo de Matildo.
Interne de ĝi troviĝis ĉambro, okupita de fraŭlino de Prelongo, kiu ĝin aliformigis en specon da buen-retiro, por sia propra uzado. Ofte la junulino ĉi tie pasigis la varmajn horojn de la tago.<noinclude><references/></noinclude>
2i79glq6txdxa5gp6okesh20c5v7eua
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/145
104
20959
122134
69770
2026-06-21T17:14:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122134
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Vagigante siajn fingrojn sur la fortepiana klavaro, ŝi rigardadis la belegan vidaĵon, kiu, de tiu loko alta kaj elstaranta, vastiĝis sub ŝiaj okuloj. En angulo, pentrostablo; kontraŭ muroj, pentrotolaĵoj ne finitaj; sur la mebloj, iom ĉie, kolorskatoloj, paŝteloj, muzikaj kajeroj, elmetis tiun ĉarman malordon de l’ artistino, kiu sin sentas en sia privatejo, kaj kiu, certa ke ŝi ricevos neniun viziton, ne perdas en zorgega ordigo de siaj laboriloj, tempon pli bone uzatan por la revado. Fine, funde de la ĉambro, vidiĝis larĝa turka kanapo, sur kiun Matildo plezure kuŝiĝis, kiam ŝi estis laca, aŭ kiam mankis la inspirado.
Ian vesperon, Valentino alvenis al la kunvenejo, nervincitata, agitata, maltrankvila. La vetero estis sufokanta. De pli ol du horoj, pezaj nuboj kuprokoloraj mallumigis la atmosferon, rondiris malrapide ĉirkaŭ la plataĵo, kaj ŝajnis pezi sur la teron kvazaŭ plumba kloŝo. Sinjoro de Ruvezo diris al sia amikino ke, eĉ en Alĝerio, kiam blovas siroko, li ne memoris esti spirinta aeron tiel varmegan.
De kvarono da horo apenaŭ ili sidis, kiam subita fulmofajro disŝiris la nubon, tuj sekvita de tondra frapo seka, bruta, krakeganta, kiel kanona bruego eksplodanta en orelo. La junulino puŝis krion de teruro; Frederiko mem eksaltis.
— Ni reeniru, ŝi diris; mi timas.
Certe Valentino estis kuraĝa, eĉ tre kuraĝa kontraŭ vera danĝero. Sed estis teruro, kiun neniam povis venki ŝia voleco: ĝi estis la teruro pro la fulmotondro. Kiam la tondro bruegis, kiam la fulmoj blindigis ŝiajn okulojn, ŝi sin metis en angulon, kaŝis sian kapon inter siajn manojn kaj ne moviĝis plu. Ĉar sur ŝian naturecon tro nervinciteblan la atmosfera elektro agis laŭ eksterordinara potenco.
— Ni reeniru, ŝi ripetis; ni reeniru rapide.
Jam leviĝinte, la junulino ekeliris, kiam vera trombo<noinclude><references/></noinclude>
mujnf574020vm47spwv4nhju1dl787f
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/146
104
20960
122135
69771
2026-06-21T17:49:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122135
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>falegis sur la terason. Blindigite de fulmofajroj kaj de hajleroj, kiuj skurĝis lian vizaĝon, la grafo havis nur tempon malfermi la pordon de la dometo, kiu feliĉe ne estis ŝlosita, kaj diri al sia amikino:
— Eniru tien.
Sed en la ĉambro regis plena senlumeco. Valentino, kiu konis ĝian aranĝon, trafis palpetante la larĝan turkan kanapon, sur kiun ŝi faletis; dum la grafo, kiu, kiel ĉiuj fumantoj, portis sur si alumetojn, ekbruligis unu el ili. De tempo al tempo la lumego de fulmofajro, enirante tra la mezepokaj fenestretoj, eklumigis al la ĉambro, per rebrilo dubeblua de bruligita sulfuro.
Ĉar Matildo venis en sian buen-retiron nur dum la tagmezo, ŝi opiniis, ke estas senutile meti en ĝin ian lumigilon. Tie do vidiĝis nek lustro, nek kandelabro, nek eĉ lampo. Fine tamen, en unu el kandelingoj de la fortepiano, Frederiko trovis malnovan peceton da kandelo, ĉi tie forgesitan kredeble de multaj monatoj, kaj ne superantan la vitroringon de l’ ingo. Li ĝin ekbruligis.
Lumigite de tiu ŝanceliĝanta flamo, kies malforta lumeto ne povis kontraŭbatali la lumegon de la fulmotondro, la angulo de la ĉambro. en kiu troviĝis la turka kanapo, restis en la duonombro. La junulo tien sin direktis, sidiĝis apud sian amikinon, kaj ŝin altiris al sia koro. Pro la nekonscio kaŭzita de la teruro, Valentino sin kaŝis sub la veston de Frederiko, apogis sian kapon kontraŭ lian bruston kaj fermis la okulojn. El ŝiaj haroj, el ŝia tuta persono eliĝis malkvietiga parfumo, kiu supreniris al la cerbo de la junulo kaj fine lin malsaĝigis. Li sin klinis, renversis malantaŭen la kapon de la junulino, kaj almetis sur ŝiajn lipojn longan kisadon, kiun ŝi nevole redonis, kiam la kandelo tute brulita subite estingiĝis.
La fulmotondro kvietiĝis, aŭdigante nur post longaj intertempoj ian malproksiman tondreton. Post kelkaj minutoj Valentino ekpuŝis grandan kriadon: kaj la<noinclude><references/></noinclude>
bnof9l999mzhsmx2fik0xtxpk1xt4s8
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/147
104
20961
122136
69772
2026-06-21T17:58:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122136
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>silento refalis, peza, premeganta, kiel tiu de tomboj.
Kiam, post du horoj, la junulino eliris sur la terason por elmeti sian varmegan frunton al la malvarma aero de la nokto, nur vidante ŝiajn brilajn okulojn, ŝiajn purpurajn vangojn kaj ŝian iom lacetan sintenadon, estis facile diveni, ke en la ama batalo la neriparebleco estis plenumita, kaj ke ŝi eliris estrine el brakoj de tiu, kiu ŝin venkis.
Tria horo matena eksonis. De longa tempo estis fermitaj la diversaj enirejoj en la kastelon. Ĉar pro honto Valentino estus mortinta prefere ol malfermigi al ŝi la pordon, ŝi reeniris en la dometon, en kiu ŝi atendis kune kun sia amanto la leviĝon de la matenruĝo. Kiam eksteraj bruoj al ili sciigis, ke la servistaro estas ellitiĝinta, kaj sekve, ke la pordoj estas malfermitaj, ambaŭ geamantoj, por realiri al sia ĉambro, alpaŝis sin klinante al la tero kaj sin kaŝante malantaŭ la kreskaĵaroj, por eviti, ke oni ilin vidu.
La morgaŭan tagon, sinjoro de Blasano petis sian fianĉinon, ke ŝi bonvolu kanti romancon, kiun li speciale ŝatis. Por al li plezurigi, Matildo serĉis en sian muzikaĵon la verkon petitan. Sed ĝin ne trovinte, ŝi memoris, ke ŝi ĝin lasis en la ruinaĵo. Do ŝi petis la dukon, ke li bonvolu atendi dum kelkaj minutoj, alkuris al sia ĉambro, serĉis sed vane en siaj poŝoj kaj tirkestoj la ŝlosilon de la dometo, kiun ŝi kutime portis sur si. Tiam ŝi pensis, ke kredeble ŝi ĝin forgesis en la seruro, malsupreniris en la parkon, kaj sin direktis al la buen-retiro. Enirinte en sian laborejon, ŝi estis tre mirigita, konstatante postsignojn de neklarigebla malordo. Ŝi diris al si, ke estontece ŝi estos pli singardema, kaj ne lasos malfermita ĉambron, kiu estus ebla rifuĝejo por ia ĝardenŝtelisto. Poste, certiĝinte ke al ŝi oni ŝtelis nenion, ŝi prenis sian muzikaĵon, fermis la pordon, kaj tiufoje ne forgesis meti la ŝlosilon en sian poŝon.<noinclude><references/></noinclude>
5pakjun15zl633kklsdrkyhv2qzucc5
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/148
104
20962
122137
69775
2026-06-21T18:08:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122137
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tuj ŝi rakontis tiun historion al fraŭlino de Savinako. Feliĉe tiu junulino prezentis sian dorson al la sunlumo: sen tio Matildo estus estinta tre mirigita pro la sintenado de ŝia amikino, ne komprenante kial subita ruĝiĝo kovris ŝiajn vangojn.
Kiam vespere la geamantoj, ankoraŭ tremetantaj pro la memoroj de l’ antaŭtago, sin ĵetis en la brakojn unu de la alia, ili konsentis ke, ĝis la eliro de la juna oficiro, iliaj sinvidoj okazos, nokte kompreneble, en la ĉambro de Valentino.
Sinjoro de Ruvezo estis tre malkontenta pro tiu kontraŭaĵo, kiu, ilin senigante da loko senhoma kaj facile alirebla, malfaciligis iliajn amrenkontojn, kaj ilin faris tre danĝeraj. Ĉar por aliri nokte al sia amantino tra la internaj apartementoj, la grafo devis trairi la tutan ĉambraron de sinjoro de Prelongo, sekve peti de la markizo la du ŝlosilojn, kiujn li bezonis por tion fari. Kompreneble tia farmaniero estis tute neebla. Aliparte por ŝin vizitadi dum la tago, li devis unue malsupreniri lian ŝtuparon, poste transiri la korton, fine supreniri la ŝtuparon de la junulino, kaj fari tian kurbaĵon tra koridoroj pli malpli plenaj da servistoj. Li sentis ke post tri tagoj de tiaj vojaĝoj tra la kastelo, ilia kara sekreto fariĝos la temo de ĉiuj interbabiladoj. Do tiu dua rimedo estis tiel neefektivigebla kiel la unua.
Sekve dum la tuta tago Frederiko promenadis laŭlonge kaj laŭlarĝe antaŭ la malnova konstruaĵo, studante tre atente ĉiujn arĥitekturajn elementojn, ornamaĵojn, kornicojn, balkonojn kaj elstaraĵojn: okule li mezuris la altecon de etaĝojn, notante en sia memoro la plej etajn kaj ŝajne plej senvalorajn detalojn. Poste li supreniris en grenejojn kaj penetris ĝis la plej alta teraso de la granda turo, de kiu li superis la vastan tutecon de la tegmentaro. Li similis arĥitekturiston studantan la elementojn de arĥitektura plano. Sed sur tiun planon sinjoro de Ruvezo notis nur kelkajn partojn elstarantajn, neniel zorgante<noinclude><references/></noinclude>
s7cyed49umwluzbewaanckt2sss9kiz
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/149
104
20963
122138
69777
2026-06-21T18:38:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122138
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pri ĉiuj aliaj detaloj, kiuj lin ne speciale interesis.
La morgaŭan tagon, pretekstante ke li bezonas sigeligi sian permesaĵon per la milita estraro, li veturis Rouen’on kaj revenis alportante pakaĵon, kiun li mistere kaŝis en sian ĉambron. Ĝin malferminte, li eltiris tuberŝnuron, unu el tiuj dikaj manteloj por veturigistoj, nomitaj limusinoj, kaj paron da Strasburgaj lanŝuoj.
Kiam alvenis la vespero, li petis Valentinon, ke ŝi lasu malfermita ĝis la mateno ŝian tualetejan fenestron, dirante ke ŝi ne maltrankviliĝu se ŝi ne vidas lin aperantan, ĉar la sukceso de lia entrepreno ne estas certa; sed tamen ke ŝi ne teruriĝu se, dum ia horo de la nokto, viro paŝegas la apogilon de ŝia fenestro; ĉar tiu viro estos li.
La apartemento loĝita de fraŭlino de Savinako estis lokita en la parton de l’ antikva kastelo, kiun ne faligis la eksplodo ordonita de la kardinalo. Tuŝante la grandan nordan turon, ĝi estis kun ĝi konservita en la restarigo farita de Ludoviko de Prelongo. La ronda ĉambro, kiun formis tiu turo ĉe ĉiu etaĝo estis eĉ aliformigita de la junulino en tualetejon. Ĝuste malsupre de la fenestro, kiu al ĝi lumigis, troviĝis la fama blazono, kiun la markizino tiel ame rigardadis dum la unuaj monatoj de sia edziniĝo. Ĝi okupis la tutan spacon ekzistantan inter la supro de la enireja pordo kaj la malsupro de la fenestro Valentina. La tri leonoj pasantaj skulptitaj en la granito faris tri profundajn reliefaĵojn, sur kiujn la piedo povis sin apogi. Plie la supera rando de la larĝa ŝtonplato faris sur la muro elstaraĵon, sur kiun povis krampiĝi la manoj kaj sin apogi la genuoj de iu, kiu estus dezirinta sin suprentiri ĝis la fenestro.
Kiam la grafo estis certa, ke ĉiuj dormas en la kastelo, li vestis sian limusinon super siaj vestoj, kaj ĝin premis per ligilo ĉirkaŭ sia talio, por ke ĝi ne flirtadu. Anstataŭinte siajn pantoflojn per la Strasburgaj lanŝuoj, li volvis la tuberŝnuron kaj metis la ringegon tiel formitan<noinclude><references/></noinclude>
6uk62n3ec89rf2tjkq6qq056nah2ckd
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/150
104
20964
122139
69778
2026-06-21T18:47:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122139
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉirkaŭ sian bruston, ĝin apoginte sur sian maldekstran ŝultron. Tion farinte, li estingis sian lumaĵon, malfermis la pordon tre antaŭzorge, certiĝis ĉu la koridoro estas senhoma, kaj same senbrue refermis la pordon. Palpetante per manoj etendataj, li trafis la ŝtuparon al la tegmento, penetris en la grenejon, kaj sin direktis al fenestreto, kiun, dum la antaŭtago, li speciale ekzamenis tute atentege. Li sublevis la vitraĵon, kiu malfermiĝis kiel kovrilo de tabakujo. Ĉar la junulo estis maldika kaj facilmova, li sen malfacileco penetris tra tiu malvasta malfermaĵo, kaj sin starigis sur la mallarĝa randaĵo.
Nun li devis ekkapti per ambaŭ manoj la randon de la tegmento, kaj eksaltegi sur la azenan dorson sammaniere, kiel rajdanto saltegas sur sian ĉevalon, kiam li volas ĝin ekrajdi, ne uzinte la piedingon. La entrepreno estis danĝera. La antaŭensalto estu malbone kalkulita, okazos falo sur la tegmenton, rulado sur la kruta deklivo, sekvita de timeginda saltego en la malplenaĵon, kun morto malsupren. Frederiko momente ŝanceliĝis. Subite li eksaltis, turnis sur siaj manradikoj, kaj refalis rajde sur la randon, ĝuste sur la lokon celitan. La antaŭensalto estis bone kalkulita.
Tion farinte, li ĉiam rajde sin direktis al la parto de la tegmento, kiu plej proksimiĝis la grandan turon. Ĝin trafinte, li malvolvis la tuberŝnuron, firme alligis unu el ĝiaj ekstremaĵoj al la granda monumenta kamentubo, datumanta de la XIII{{sup|a}} jarcento, fiksis la alian ekstremaĵon ĉirkaŭ sia zono, por esti certa ke, ĉu okazus duonsveno, li ne estus rapidigita en la abismon, kaj ĵetis en la spacon la ŝnurrondon tiel formitan.
Tiam ekkaptinte plenmane la ŝnuregon, poste ĝin premante per siaj kruroj, li sin lasis gliti sur la dorso, laŭlonge de la tegmenta deklivo, ĝis la defluilo. Sen la dika teksaĵo per kiu li zorge sin vestis, li estus alveninta malsupren kun vestoj ŝiritaj kaj sangiga haŭto.
Tien alveninte, li stariĝis sur la zinka defluilo, kiu<noinclude><references/></noinclude>
pug7tc9ddwe5w1h9mq5k1zxd69j39xz
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/151
104
20965
122140
69779
2026-06-21T18:55:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122140
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>iom faldetis sub lia pezo, sed ja estis sufiĉe firma por lin porti: tiam li sin senigis da sia ŝnuro kaj da sia limusino, kiujn li zorge kunrulis kaj lasis en tiu loko, por ilin retrovi, kiam li revenos. Li alpaŝis laŭlonge de tiu danĝera vojeto, havante dekstre la tegmenton kaj maldekstre nenion, la profundegaĵon. En tiu loko la kastelo estis konstruita sur la krutega roko, kies ĝi ŝajnis esti nur la daŭrigo. Okazu malĝusta paŝo aŭ ardezo glitiga, kaj la junulo estos rapidigita el ducent metroj da alteco, trovante sub sia mano nenion al kio li povos alkroĉiĝi.
Meze de sia vojiro, li malforte frapis la pinton de sia piedo kontraŭ reliefaĵon faritan de kunlutaĵo. Li sentis sin ĵetetita antaŭen; li preskaŭ ekfalis: sed dank’ al ekpenego de sia voleco, li sin reĵetis malantaŭen kaj retrovis sian ekvilibron. Sed la skuo estis forta. Li estis devigita halti momente por spiri, kaj lasi al sia koro grandfrape batanta la tempon necesan por kvietiĝi.
Tiam, palpetante per la piedo ĉiujn malglataĵojn, li malrapide daŭrigis sian iradon. Ĉar la Fatalo favoras la maltimulojn, li trafis sen malfacilaĵoj la angulon reenirantan, formitan de la granda turo kaj de la kastela fronto rigardanta la parkon. Tiun angulon okupis ŝtala ŝnurego, kiu estis la kondukanta fadeno de fulmŝirmilo starigita sur tiu turo antaŭ dudek jaroj. Tiun ŝnuregon fiksis kontraŭ la muro fortikaj krampoj. La tutaĵo ŝajnigis ŝtupetaron, kies ŝtupetoj estus spacigitaj el du al du metroj.
Frederiko sin lasis gliti laŭlonge de tiu ŝnurego, sin ripozante dum unu sekundo sur ĉiu el metalaj krampoj, kaj trafis la rondan kornicon, kiu ripetiĝis ĉe ĉiu etaĝo de la turo. La vizaĝon kontraŭ la muro, la brakojn kruce tenatajn, li malrapide flankenrampis. Alveninte antaŭ la blazonon, li ekkaptis ĝian superan randon, utiligis la leonojn kiel ŝtupojn, kaj per unu sola saltego rapidis en la ĉambron de Valentino, kiu malfermis siajn brakojn por lin akcepti.<noinclude><references/></noinclude>
1bvblr589htg2n15b8mbhl465oquwb1
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/152
104
20966
122141
69781
2026-06-21T19:02:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122141
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Dudek fojojn la juna oficiro ludis sian vivon, sed en Afriko, li tiel ofte ĝin riskis, kvankam ne antaŭvidante al la celo feliĉon kompareblan al tiu, kiu lin atendis, ke li konsideris tiun laboron kvazaŭ negravaĵon, kompare kun la rekompenso promesita.
Efektive, kiam, post tri horoj, resekvinte laŭ mala direkto la vojon de li trairitan sur la tegmentoj, Frederiko retroviĝis sana kaj savita en sia lito, li tuj ekdormis, al si dirante, ke nun lia ekzistado estas finita. Ĉar li konsumadis per unu sola trinkego la tutan pokalon de superegaj feliĉaĵoj, de nun la vivo havas plu nenion al li prezenti.
La markizo iom miris, vidante ke sinjoro de Ruvezo daŭrigas sian ĉeestadon en la kastelo multe pli longatempe ol la junulo antaŭe tion intencis. Kiam eliris la lastaj invititoj, la miro de Raŭlo pligrandiĝis. La festoj estis finitaj: nenio detenis Frederikon en Prelongo. Nur kelkaj tagoj estis ankoraŭ fluontaj ĝis la fino de lia libertempo. Ĉu li estos devigata reveni al sia korpuso, ne revidinte sian familion? Tio estis vere tre stranga. Sinjoro de Prelongo laborigis sian cerbon por klarigi tian konduton, sed li eltrovis nenion. Certe la juna oficiro penis ĉiutage elpensi ian novan pretekston, kiu ne trompis la markizon, sed kiun ĉi tiu ne kuraĝis protesti pro ĝentileco. Cetere la markizino iam diris al la savinto de sia filino, ke de nun li devas konsideri ŝian domon kiel sian hejmon. La grafo uzis la permeson, kaj li estis prava.
La gekastelmastroj iom suspektis, ke la belaj okuloj de fraŭlino de Savinako ludis ian rolon en tiu afero: sed ili ĝojis pri tio. Kiam Matildo estos edziniĝinta, ĉar ili ne povos konservi kun si la junulinon, ili pli amis ke ŝi edziniĝu kun honesta viro kiel Frederiko, ol ŝi revenu Parizon al sia onklino Artemiso.
Ha! jes, la grafo estis detenita de la belaj okuloj de sia amantino. Ĉiutage li sentis sin pli mallarĝe envolvita.<noinclude><references/></noinclude>
t4y8sar60rogod7ncjjuqhu35j1qkpz
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/153
104
20967
122142
69783
2026-06-21T19:34:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122142
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Anstataŭ malakceliĝi pro la reciprokeco, lia amego kontraŭe pli kaj pli kreskis. Ĉiunokte li supreniris sur la tegmenton, sin lasis gliti al la zinka defluilo, ĝin sekvis, malsuprenrampis laŭlonge de la fulmoŝirmila ŝnurego, flankenrampis sur la mallarĝa kornico de la turo, grimpis sur la blazono de Prelongoj kaj de ĝi eksaltegis en la brakojn de Valentino. Tiu aera promenado kiu, la unuan fojon, ŝajnis al li nereala, nun estis por li nur infana ludo, tiele al ĝi li kutimis.
Ian tagon, li rimarkis, ke la granita ŝtonplato ne aliĝis al la muro tiel firme kiel li tion kredis. De sescent jaroj ĝi tie troviĝis, kaj la pluvo, la varmo, la frosto iom post iom dispecigis la cementon; la ŝanceloj al ĝi truditaj de la junulo finis la difekton: kaj nun ĝi staris nur proprapeze.
Unufojon eĉ ĝi tiel ŝanceliĝis sur sia fundamento, ke Frederiko timis, ke ĝi tute balanciĝos kaj falos, lin forportante kun si. Pro tio nun li ĝin ekkaptis nur tre singarde. Ĉar li konis la pian amon, kiun al ĝi sentis la markizino, li estus dezirinta ŝin sciigi pri tio: sed li ne povis tion fari kaj samtempe ne perfidi siajn intervidiĝojn. Do, kvankam tio lin multe ĉagrenis, li decidis, ke li silentos.
Du tagojn nur sinjoro de Ruvezo estis ankoraŭ pasigonta en Prelongo. Pli longatempe prokrasti estus grava malprudentaĵo, kiu lin riproĉigus de liaj ĉefoj kaj malutilus lian plialtgradiĝon. Kun profunda malĝojo li vidis alvenanta la tagon en kiu li eliĝos el sia adoratino: sed tio, kio pligrandigis lian ĉagrenon, estis la malcerteco ĉu li ankoraŭ ŝin vidos aparte antaŭ sia eliro.
Ĉar la vento subite maliĝis. Post la varmaj tagoj de la antaŭa semajno postvenis senĉesa pluvado, kiu dronigis la kamparon en oceanon de grizaj vaporoj. Ĉielo, horizonto, kampoj, ĉio uniformiĝis en tiun unutonan koloron, kiu ŝajnas vesti de funebra vualo pensojn kaj<noinclude><references/></noinclude>
039ctxmvh702s1dqktzsbkznhxrfjt1
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/154
104
20968
122143
69784
2026-06-21T19:41:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122143
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>objektojn, kaj plenigas animon da nekuracebla melankolio.
Valentino lin petegis, ke li ne risku sian vivon en tia vetero. Frederiko nenion respondis, kaj eĉ ŝin konsilis, ke ŝi konservu malfermata sian fenestron dum la tuta nokto: tamen li ne sciis ĉu li povos plenumi la promeson, kiun li faris al si mem.
Tamen, vespere, li havis ekmovon de ĝojo. La ĉielo sennubiĝis kaj la koto de vojoj sekiĝis rapide. Sed kiam li troviĝis sur la tegmento, lia kontento ne longe daŭris. La vento blovis uragane; kaj tio klarigis la rapidan malaperon de marĉaĵetoj. La poploj de la parko, torditaj de la ventado, bruis kun funebra ĝemado. La orelo de la junulo klare aŭdis la fajfadon de lokomotivo plenvapore ruliĝanta post du mejloj for de Prelongo. Momente Frederiko sin demandis ĉu la singardemo ne al li komande ordonas la reeniron: sed la ĉarma vizaĝo de la juna virino, de kiu li sin sentis tiel senpacience atendita, prezentiĝis al lia penso. Li vidis ŝin malkvieta, korbatanta pro espero kaj pro timo, prezentanta al la fenestro siajn nudajn brakojn, kiuj lin tiel pasie altiris, kiam li penetris en ŝian ĉambron. Li komprenis ke, malgraŭ siaj malpermesoj de l’ antaŭtago, ŝi atendas lian viziton dum tiu vespero, kiel dum la aliaj tagoj.
— Nu, li diris, mi ne malkuraĝu.
Sed sur la akra rando li estis devigita sin alkroĉi per ambaŭ manoj, kaj forte premi la tegmenton per siaj femuroj, kiel oni faras por vivega ĉevalo.
— Kiam mi troviĝos en la defluilo, li pensis, la tegmento mem min ŝirmos. Tie ĉi mi havas nenion por min protekti.
La grafo daŭrigis malrapide, uzante egan fortikecon por ke la vento ne lin forportu. Kvankam la blovo estis malvarma, li larĝgute ŝvitadis. Alveninte apud la kamentubon, li alligis sian ŝnuron kiel kutime, ĝin volvis ĉirkaŭ sia korpo: poste, antaŭ kiam li lasos sin gliti, li atendis kvietiĝon de la ventado.<noinclude><references/></noinclude>
9dduk9pdwcz0w921cuzhqootf9onuw9
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/155
104
20969
122144
69785
2026-06-21T19:48:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122144
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Subite ventego pli fortega ol la aliaj falegis sur la kastelon. Sublevite kiel plumo, Frederiko etendis la brakojn por sin alkroĉi al la ŝnuro: sed liaj manoj ekkaptis nur la malplenaĵon. La malfeliĉa junulo, ĵetite sur la deklivon de la tegmento, ŝirante siajn ungojn por sin deteni sur la glitigaj ardezoj, ruliĝis senhalte ĝis la defluilo, ĝin preteriris, kaj unusaltege estis rapidigita en la profundegaĵon.
Sinjoro de Ruvezo ne eraris, opiniante ke Valentino ne enlitiĝos antaŭ kiam ŝi estos ricevinta lian viziton. Tuj kiam alvenis la nokto, la junulino stariĝis apud sia fenestro, kalkulante la minutojn. De du horoj ŝi atendis, kiam kortuŝanta kriado transiris la spacon, kaj ŝin ekfrapis en koron de bato tiel bruta, ke ŝi sur ĝin almetis la manon, sufokiĝante.
Poste ŝi aŭskultis. Sed ŝi aŭdis neniun bruon, krom la regula tik-tako de l’ horloĝo, krom la blekadoj de la ventego krakiganta la arbojn. Malrapide la horoj sonoris post la horoj. La vento malaperis. Nun ŝi aŭdis la unutonan kantadon de pluvaj gutoj fluadantaj sur la folioj.
Kaj ŝi atendis.
Ŝiaj okuloj penadis sondi la senlumecon. Ĉiumomente ŝi kredis, ke nigra profilo aperas malsupre de ŝia fenestro: ŝi sin klinis eksteren por al ĝi prezenti la brakojn. Sed ĝi estis nur fantomo kreita de ŝia deliranta imago. La horoj daŭrigis sian sonoradon unuj post la aliaj. Li ne venis.
Kaj ŝi atendis.
Ho! ŝi lin konas; ŝi konas sian Frederikon: ŝi scias kiel li estas kuraĝa. Se li ne troviĝas tie ĉi, ŝin premante en siaj brakoj, ŝin kovrante per pasiaj kisadoj, tio okazas nur ĉar estas li, kiu antaŭnelonge puŝis tiun kriadon, ĉar li glitis, ĉar li falis, ĉar li mortis.
Li mortis! Li estas malviva! Ŝi tiel ofte ripetadis tiujn tri vortojn, ke fine la senco de ili tute konfuziĝas en ŝia<noinclude><references/></noinclude>
1bynd8xvfq3dt718ey76hweo29luoya
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/156
104
20970
122145
69786
2026-06-21T19:57:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122145
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>cerbo. Cetere voĉo sekreta diras al ŝi, ke tia afero estas neebla; ke, malgraŭ ŝia maltrankvileco, ŝi certe estus sentinta en sia tuta estaĵo pli grandan disŝiron. Tiam ŝi genufleksas sur sian {{sic|preĝoŝeĝon|preĝoseĝon}} kaj, per ĉiuj fervoroj de sia animo entuziasma kaj kredema, ŝi preĝegas la Dion de sia infanaĝo. Iom rekuraĝigite, ŝi diras al si ke bezone estas varme rezoni. Se ŝia amanto estus rapidigita en la abismon, ŝi estus aŭdinta la bruon de korpo peza rulanta el roko al roko. Sed vane ŝi serĉas en sia memoro, ŝi nun estas certa pri tio, ŝi nenion aŭdis. Plie se Frederiko estas kuraĝa, li same estas tre singardema. Li ne estus riskinta neeviteblan morton, estante certa, ke li ŝin revidos la morgaŭan tagon. Ne; li ŝin obeis: li trankvile restis en sia lito. Sendube li venos baldaŭ: nun ŝi estas certa pri tio.
Kaj ŝi lin atendas.
Kiam la grafo sentis sin ruliĝantan sur la deklivo de la tegmento, ne povante sin deteni, li komprenis ke li estas pereonta. Sentante teruran impreson de malplenaĵo, li senvole ekpuŝis grandan krion, tuj haltigatan de kruelega doloro, kiu ĉesigis lian spiron. Estis la ŝnurego, alligita ĉirkaŭ lia zono kiu tuje, brute, haltigis lian falegon. Duonsvenante, sufokiĝante, Frederiko ĝin ekkaptis instinkte. Subite la horizonto ŝajnis rapide turniĝadi ĉirkaŭ li, dum li sentis sin balancitan en la spaco per la vento, kiu daŭris fortegan blovadon. Unue li neniel komprenis tion, kio okazas: senmova, li toleris, fermante la okulojn, la duoblan movadon, kiu lin skuis. Sed subite la vero lumigis al lia spirito: kaj, malgraŭ lia kuraĝo, varma ŝvito perliĝis el la radiko de liaj haroj. La ŝnuro estis streĉita de la pezo de lia korpo sur la tranĉanta rando de la defluilo: en la loko mem sur kiu ĝi faldiĝis, la senĉesa movado de eliro kaj de aliro naskis senĉesan frotadon, kiu ĝin rapide eluzis. Ĝi tranĉiĝis. Ĉiufoje kiam rompiĝis ŝnurero, la ŝnurego maltordiĝis, kaj estis tiu<noinclude><references/></noinclude>
tgyrs51h1gnmbwmt870pk4b53ccc342
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/157
104
20971
122146
69787
2026-06-21T20:06:31Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122146
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>maltordiĝo, kiu ĝin turniĝadigis. Kaj supre de abismo de ducentmetra profundeco lin pendigis tiu rompebla ligilo, kiu pli kaj pli maldikiĝis. De tempo al tempo, malgranda skueto lin avertis, ke ekrompiĝas unu el fadenoj, kiuj ankoraŭ lin detenis al la vivo.
Per tiu superhoma forteco, kiun naskas la instinkto por la konservado, la grafo febre ekkaptis la ŝnuregon, kaj sin suprentiris sur ĝi per la fortikeco de siaj manradikoj, ne zorgante pri ekskuoj, kiujn li al ĝi trudis, kaj kiuj rapidigis ĝian rompeblecon. Kiam li trafis la defluilon, li sur ĝin sin forte alkroĉis per la maldekstra mano, dum lia mano dekstra ekkaptis la ŝnuron supre de la loko tranĉita. Feliĉe ne estis tro malfrue. Sed post kelkaj sekundoj, la ŝnurego, malplilarĝigita ĝis dikeco de ŝnureto, estus rompiĝinta definitive, lasante la malfeliĉan junulon fali kaj premegiĝi en la profundegaĵon.
Kiam, post lasta penado, Frederiko sin vidis en la defluilo, liaj fortoj estis eluzitaj. Liaj oreloj zumis; flamoj pasis antaŭ liaj okuloj. Timante, ke li svenos, li kuŝiĝis en la defluilon, en kiu li troviĝis ŝirmata kontraŭ la vento, kaj sekve senriska. Li fermis okulojn, kaj sentis sin ekokupitan de sensenta rigideco.
Post unu horo lin vekis sento de glacia malvarmo, kiu lin penetris ĝis ostoj. La pluvo ekfalis. Ĉar li okupis la tutan fundon de la defluilo, li baris la akvan fluon, kiu povis eliri, nur pasinte sur lia korpo. Feliĉe li konservis sian limusinon, kies dika teksaĵo lin ŝirmis kontraŭ la malsekeco, sed nur neperfekte. Tiu horo da ripozo al li redonis novajn fortojn. Li malalligis la ekstremaĵon de la ŝnuro, kiu pendis el lia zono, realligis ĉirkaŭ si la ekstremaĵon sendifektan, kiu, de la kamentubo ĝis la defluilo, kuŝis sur la tegmento, kaj komencis sian supreniron sur la glitigaj ardezoj. Kiam li alvenis sur la tegmentan randon, ĉar la vento ne blovis plu, ĉiu danĝero malaperis. Li retransiris tra la fenestreto. Kaj kiam li estis reenirinta en sian ĉambron, li sin ĵetis sur sian<noinclude><references/></noinclude>
9rhvxk74khq4j16j974ab22fegiye5m
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/158
104
20972
122147
69788
2026-06-21T20:14:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122147
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>liton, kaj dankis la Dion de l’Amo, kiu lin tiel videble protektis. Sed, meze de sia dormeto, la junulo estis okupita de unu nura ideo: vekiĝi samtempe kun la servistaro. Ĉar li volis malsupreniri en la korton, tuj kiam la afero estos ebla, por rekuraĝigi Valentinon.
La suno jam estis levita, kiam pordo malfermiĝis por trapasigi la taĉmenton de ĝardenistoj. La junulino ĉiam troviĝis apud sia fenestro, kiun ŝi ne forlasis dum la tuta nokto. Subite, apud kurbiĝo de aleo, ŝi ekvidis viron rapide marŝantan kaj al ŝi sin direktantan. Kvankam ŝi ne povis vidi lian vizaĝon kaŝitan de kreskaĵaro, ŝia koro eksaltegis. Tiu viro estas li, ŝi tion sentis; li estas ŝia Frederiko. Kiam ŝi lin rekonis, eble iom palan, sed reale vivan, la malfeliĉa knabino kiu, dum tiu tuta longa nokto plena da kortuŝaĵoj, ne verŝis unu larmon, subite ekploregis. Falante sur siajn genuojn, antaŭ sia krucifikso, ŝi ekkriis:
— Danke, Dio mia, danke!
Kaj ŝi senprokraste malfermis la pordon. La grafo troviĝis jam en la koridoro. Li rapidis en la ĉambron de Valentino, sublevis sian amantinon en siaj brakoj, kaj ŝin kisadis, kiel oni kisas tiujn, kiujn oni ne kredis revidi.
— Ha! mia adoratino!
— Fine, mia amegato, vi estas ĉi tie; mi vin sentas; vi ne estas malviva.
— Ho! mi povas diri senmetafore, ke mia vivo estis detenita nur de unu fadeno.
— Kio do okazis?
Altirinte la junulinon sur siajn genuojn, la grafo al ŝi rakontis la danĝerojn de li riskitajn, kaj per kiu maniero vere mirakla li estis savita.
Valentino, pendante al liaj lipoj, trinkis liajn parolojn, dum tremeto de teruro ŝin skuadis tra ŝia tuta korpo.
Subite ŝi paliĝis, ekkriante:
— Plendinda karegulo, kiel kruele vi suferis? Kaj tio<noinclude><references/></noinclude>
ofv6euqvrkhs1xv4igxo52hzuxkk0uy
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/159
104
20973
122148
69789
2026-06-21T20:28:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122148
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estis pro mi. Ho! se vi estus mortinta, mi ne vin postvivus.
— Ni ne parolu pri tio, karulino. Vi scias, ke mi eliros morgaŭ, ve! Sed antaŭ mia eliro, mi volus vin vidi aparte unufojon ankoraŭ. Nun ne estos ebla reveno per la tegmentoj.
— Ho! ne, mi tion malpermesas.
— Mi, por tion fari ne havus plu kuraĝon. Vi diros ke mi estas timulo, kaj vi estos prava; ĉar nun la timo ĉefas mian volecon. Post tio, kio okazis, mi antaŭsentas teruron, kiu paralizus miajn movadojn kaj senripareble kaŭzus mian pereon. Estas idiote, sed estas tiele.
— Ne, kara amato; tio ne estas idiota, sed nur prudenta.
— Jen estas tio, kion vi faros. Tage mi ne povas veni ĉi tien. En tiu momento, ni faras grandegan malprudentaĵon. Via ĉambristino povas alveni kaj nin surprizi. Mi forkuros tuj kiam mi estos dirinta per du vortoj tion, kio estas farota de vi. Provu vin provizi, por la venonta nokto, de la ŝlosilo de la nenatura ruinaĵo. Ĉar ne nur tiu loko estas tre taŭga, sed plie mi sentus min vere feliĉa, dirante al vi adiaŭ sur la turka kanapo, sur kiu mi vin amis la unuan fojon.
Tion memorante, Valentino ruĝiĝetis, kaj respondis ridetante:
— Fidu min; mi havos la ŝlosilon.
— Nun, katineto mia, ekenlitiĝu, kaj dormu. Miaflanke mi same agos. Ĉar vi estas rekuraĝigita, rapide, al la lito.
Bedaŭrinde la junulino estis tre malmulte vestita: konfuza pro feliĉo, rapidinte por revidi pli frue tiun, kiun ŝi amas, ŝi neniel atentis sian tualeton. Ŝin kisante, antaŭ kiam li eliros, Frederiko pli kaj pli malfruiĝis.
Plie li ekpuŝis mem la riglilon, murmurante:
— Nu, mi riskas.
Post unu horo, la ĉambristino frapis sur la pordon, mirante ĉar ĝi estas ŝlosita. Eniriginte sian amanton en<noinclude><references/></noinclude>
j8edho7poufu9z4fszklamspwkd2ku1
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/160
104
20974
122149
69790
2026-06-21T20:36:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122149
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>larĝan ŝrankon malplenan, troviĝantan funde de sia tualetejo, Valentino malfermis al la servistino, kaj al ŝi rakontis, ke ŝi estis timigita de bruo aŭdita en la koridoro. Poste al ŝi komisiinte ian tujan aĉetadon, por ke ŝi foriru, ŝi liberigis la junulon, kiu, lasante sian amantinon, murmuris en ŝian orelon:
— Nu, karulino, malgraŭ tio, tamen petu la ŝlosilon.
La junulino dormis ĝis la tagmezo. Kiam sinjorino de Prelongo, mirante ĉar ŝi ne malsupreniras, petis sciigojn pri ŝi, la ĉambristino respondis ke fraŭlino petegas de ŝia markizina Moŝto, ke ŝi bonvolu ŝin senkulpigi, se ŝi ne montriĝas por la tagmanĝo; sed iom malsaneta pro kapdoloro, ŝi pli amas ripozi.
La servistino iom mensogis. Ŝia mastrino nenion diris pri tio, ĉar antaŭ kiam la ĉambristino estis reveninta el sia komisio, jam Valentino dormis pugnoferme. Tiam tiu sindonema knabino, vidante la junulinon senmovigitan de dormo profunda, kompateme ne kuraĝis ŝin veki.
Kiam, glutinte en sia ĉambro kelkajn manĝaĵojn al ŝi alportitajn de la kuiroficejo, fraŭlino de Savinako malsupreniris en la salonon, ŝi havis okulojn tiel lacajn kaj mienon tiel palan, ke inter la ĉeestantoj neniu dubis; kaj ĉiu estis konvinkita, ke la junulino, dirante ke ŝi estas malsaneta, diris nur la ĝustan veron.
Por forkuri la atestojn de simpatio, kiujn oni al ŝi malŝparis, sed kiuj pligrandigis ŝian embarason, Valentino altiris Matildon aparten. Pretekstante, ke la malsaneto, kiun ŝi suferas, ne estas ankoraŭ tute resanigita, ŝi petis, ke ŝi bonvolu al ŝi komisii la ŝlosilon de la dometo, por ke ŝi povu ripozi dum la tuta tago, for de maldiskretaj rigardoj.
— Certe, mia kara Valentino; jen estas ĝi. Nur, kiam vi eliros, zorge fermu la pordon.
— Trankviliĝu; mi ne forgesos la rekomendon.<noinclude><references/></noinclude>
aanxsdw82xc2z9aw5weguu6mp0mkc11
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/161
104
20975
122150
69791
2026-06-21T20:46:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122150
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La salono malpleniĝis. Kiam sinjorino de Prelongo estis sola kun sia filino:
— Kie do estas Valentino? ŝi demandis.
— Ŝi petis de mi la ŝlosilon de la ruinaĵo, respondis Matildo. Kredeble ŝi troviĝas en ĝi.
La markizino nenion respondis, sed restis revema. Tiu malsaneto de fraŭlino de Savinako, kiu ordinare ĝuis bonegan farton, tiu bezono al la soleco tiel malbone rilatanta kun ŝia karaktero pozitiva kaj praktika, ĉio tio ŝajnis al ŝi tre stranga. Aliparte, la morgaŭan tagon eliros sinjoro de Ruvezo. Devige Suzano starigis inter tiuj du fariĝoj senperan rilaton.
Dum la mateno, oni alportis en la kastelon belegan kolekton da azaleoj, kiujn la grafo de Roŝbrulo, klera floramanto, donacis al sinjorino de Prelongo. La ĉefĝardenisto venis averti ŝian markizinan Moŝton, ke la floroj estis metitaj en la florejon, kaj atendis ŝian viziton.
Ŝi do malsupreniris en la parkon. Ŝi pasis antaŭ la dometo, kiam subite ŝi haltis, senmovigita de miro kaj de admiro, aŭdante, elirantajn el la laborejo de ŝia filino, sonorojn de melodio plenumita per neordinara majstreco. Ĝi estis la tria Noktaĵo de Chopin. Certe Valentino estis sufiĉe bona muzikistino; sed ĉu en muzikarto, ĉu en pentrarto, ŝi neniam montris tre superan talenton; kaj tio, kion aŭdis la markizino, ŝajnis al ŝi vera malkovraĵo.
La junulino, kredante sin sola, sin liveris al la impresoj de sia animo: kaj sub ŝiaj fingroj la malesperigaj frazoj de la majstro kortuŝe ploregis.
— Nu, murmuris Suzano, mi ne eraris. Por ke neniu vidu ŝiajn larmojn, Valentino volis pasigi tiun tagmezon en la buen-retiro. Ŝi amas Frederikon, la plendinda knabino; ŝi amas lin profundkore, kaj lia eliro ŝin malsanigas. Aliparte tiu amo estas certe partoprenita: sen tio la ĉeesto tre daŭra de sinjoro de Ruvezo estus neklarigebla.<noinclude><references/></noinclude>
pio0ai184doztqdfvmmtaxxbkgqh8ac
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/162
104
20976
122151
69792
2026-06-21T20:56:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122151
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Dio mia, ŝi aldonis ridetante, ili estas ĉarmaj; bedaŭrinde ambaŭ posedas neniun riĉaĵon.
Post kelkaj horoj, ĉar fraŭlino de Prelongo diris, ke ŝi deziras realiri al ŝia amikino, en la dometon, por fini desegnaĵon komencitan de la antaŭtago, la markizino rimarkigis:
— Ĉar Valentino petis de vi por la hodiaŭa tago la ĝuon de via laborejo, laŭ mia opinio, estus maldelikate, ke vi ŝin malhelpu en ŝiaj okupoj per via ĉeesto.
Matildo silentis: ŝia patrino parolis, kaj tio sufiĉis. Tamen ŝi miris pro tiu pripenso. Ĉar la amikeco, kiu alligis la du amikinojn estis tiel senpera; ili havis unu por la alia tiom malmulte da sekretoj, ke laŭ la opinio de Matildo, nenia maldiskreto estis ebla inter ili.
Dum tiu tempo fraŭlino de Savinako tualetigis sian aman neston. Ŝi amasigis en angulon muzikajn {{sic|kajrerojn|kajerojn}}, pastelajn skatolojn, pentrotolaĵojn kaj skizojn. Novajn kandelojn ŝi metis en la kandelingojn de la fortepiano; dum dekduo da bukedoj, freŝe kolektitaj en la bedoj, balzamumis la aeron per siaj ebriigaj parfumoj. La amejo estis preta: la amato povis alveni.
Dum la vespero, kiam la geamantoj retroviĝis en la mallarĝa ĉambro, ilia reciproka amo altiĝis al deliro ne ankoraŭ konita de ili. Sed kiam tiu febro estis iom kvietigita; kiam ambaŭ sidiĝis sur la turkan kanapon kiel malnovaj geamikoj, interparolado pli grava komencis inter ili:
— Ne, karulino, diris la junulo: tio, kion vi petas, estas neebla: mi ne povas skribi al vi. Ĉiuj leteroj, kiujn vi ricevas, devige estas vidataj de sinjoro de Prelongo aŭ de la markizino, kiuj ordigas mem la leteraron, antaŭ kiam oni ĝin disdonos.
— Estas vere, sopiris Valentino ĉagrena. Kion fari? Sed aŭskultu, kateto mia: ĉu vi ofte skribas al sinjoro de Blasano.<noinclude><references/></noinclude>
grdbj9pkl6g9la394jocvy9e3pei40h
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/163
104
20977
122152
69793
2026-06-21T21:04:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122152
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ni estas tre amikemaj unu al la alia. Tamen, pro reciproka mallaboremo, ni malofte korespondas.
— Nu, vi devos kontraŭe skribi al li ofte, tre ofte. Vi metos en vian leteron vorton ĝentilan al ĉiu loĝanto de la kastelo. Pro tio la duko estos devigata paroli pri tiuj amikaĵoj. Sinjoro de Prelongo petos novaĵojn: kaj, dank’ al tiu pera rimedo, mi ĉiam scios tion, kion vi faras, kaj en kiu loko vi troviĝas.
— Estas tre bone. Cetere tio ne longatempe daŭros. Mi klopodos por interŝanĝi kun kolego, kaj resti en Francujo. Mi estas certa, ke post ses monatoj ni estos geedzoj.
Subite teruraj bojadoj, miksitaj kun bruoj de batalo, sonis en la parko. Obeante nur sian kuraĝon, sinjoro de Ruvezo rapidis eksteren. Post kelkaj metroj el la dometo, antaŭ du paŝoj apud la muro, kiu fermas la ĝardenon, li ekvidis Ŝafon flarantan la korpon de viro tere kuŝanta kaj bananta en sango.
— Ŝafo, Ŝafo, venu ĉi tien, tuj, ekkriis komandtone la juna oficiro.
La hundo obeis sed kolere kaj ĵetante al la nekonatulo malbonan rigardon.
La grafo sin klinis kaj rigardis. Kvankam al li lumigis nur la pala lumeto, kiu falas el steloj, li vidis, ke antaŭ li troviĝas la korpo de viro ankoraŭ juna, mezekreska, vestita kiel kamparano. Sur ĉiu flanko de lia kolo du profundaj vundoj larĝe sangdonis, dum la vizaĝo, kiu ŝajnis tranĉita de tranĉiletaj frapoj, estis kovrita sur diversaj lokoj de dubenigra masko el sango malmoliĝinta. Tio estis malbelega vidaĵo.
Valentino terurita siavice eliris el la dometo. La geamantoj forgesis pro kia speciala kaŭzo ili ĉeestis en tiu loko, kaj ne ŝajnis suspekti la nesingardemon de sia konduto.
— Tamen ni ne povas lasi tiun malfeliĉulon en la stato en kiu li troviĝas, kaj ne lin helpi, diris la junulino.<noinclude><references/></noinclude>
9usgee4rusjt2a1jdm7xp4a4wzohfcl
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/164
104
20978
122153
69794
2026-06-21T21:12:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122153
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Nu! ia ŝtelisto, kiu ricevis tion, kion li meritas, respondis Frederiko, kiu sur la batalkampoj jam vidis tiom da kadavroj kaj tiom da vunditoj, ke tia vidaĵo lin malmulte impresis.
— Tio pruvas nenion. Se li estas ŝtelisto, nur la juĝistaro devos tion juĝi, sed ne ni.
— Vi estas prava kiel ĉiam, adorata katineto mia. Atendu; mi lin eksublevos.
Stariginte per la ŝultroj la korpon kovritan de koto kaj de sango, Frederiko lin altiris al la muro, kaj kontraŭ ĝin lin dorsapogis.
— Estas mirinde, li diris al Valentino; li similas la kapitanon.
— Viktoro Linŝardo! ekkriis la junulino. Kion li farus en la parko, dum la nokto, sub malpropra vesto?
— Estas vere. Kredeble mi eraras. Tamen tre ŝajnas al mi, ke mi lin rekonas. Aŭskultu: kaŝu vin en arbetaĵon; poste mi krios: ‘Al helpado!’ Kiam oni malfermos la pordojn, vi povos vin ŝovi en la kastelon, ne vidite.
— Tre bone.
La belmova junulino foriris kurante, kaj baldaŭ malaperis en densan arbetaron.
Valentino estis tute kaŝita for de rigardoj, sed ŝi povis vidi tion, kio okazas. Do ŝia miro estis grandega, kiam ŝi ekvidis blankan formon, kiu penade altrenis al ilejo pezan ŝtupetaron. La scivolo venkis la singardemon: ŝi alproksimiĝis kaj rekonis fraŭlinon de Prelongo.
— Nu, Matildo, ĉu estas vi? Kion vi faras en la parko, kaj kial vi trenas tiun ŝtupetaron?
— Nu, kaj vi mem? ekkriis la junulino, kolera kaj maltrankvila, ĉar oni ŝin rekonis. Bone; vi revenas el la dometo.
Ŝiaj rigardoj aliris al la ŝlosilo, kiun Valentino konservis en sia mano: ĉar ĉiuj tiuj okazintaĵoj al ŝi forgesigis ĉiun singardemon.
— Jes, respondis ĉi tiu, siavice konfuza. Mi en ĝi {{vdk|ekdor|mis}}<noinclude><references/></noinclude>
he20gx41lqkjdpkbeon1o43xg788cu2
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/165
104
20979
122154
69796
2026-06-21T21:18:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122154
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|ekdor|mis}}, kaj nur antaŭ momento mi vekiĝis. Mi tiel suferis dum la tuta tago.
Sed subite ŝi estis interrompita de krioj: “Al helpado! al helpado!” puŝitaj de sinjoro de Ruvezo.
Post kelkaj sekundoj, la fenestroj de la kastelo lumiĝis; ombroj kuris sur la kurtenoj; kaj tra pordoj rapide malfermitaj trairis sinjoro de Prelongo sekvita de multaj servistoj.
La du junulinoj profitis tiun momenton por reeniri: neniu ilin rimarkis.
— Kio okazas? kio okazas? ekkriis la markizo.
— Estas viro mortigita, kiun mi trovis en la ĝardeno, respondis la grafo. Li similas la kapitanon.
Frederiko alkondukis sinjoron de Prelongo al la loko en kiun li metis la nekonatulon.
La kastelmastro lin ekzamenis dum kelkaj momentoj, kaj respondis:
— Estas vere. Sed li troviĝas tiel malpurigita, ke oni povas nur konjekti, sed ne certigi. Kredeble ŝajno nin erarigas.
— Mi same opiniis, respondis la grafo.
La markizo ordonis, ke oni tuj preparu provizoran portilon, kaj ke oni sur ĝin metu la vunditon.
Dum la servistoj al li ekobeis, Raŭlo rimarkinte lumon, kiu filtris tra la fenestroj de la nenatura ruinaĵo, al ĝi sin direktis. Sed antaŭe li prenis revolveron en sia poŝo, kaj singarde eligis la vergeton.
Komprenante lian intencon, Frederiko tremis en ĉiuj siaj membroj; sed ĉar, por ŝanĝi la decidon de sinjoro de Prelongo, neniu bona klarigo estis donebla de li, li rezignacie sekvis la markizon.
Alveninte apud la dometo, Raŭlo rekomendis al la junulo, ke li faru neniun bruon. Alproksimiĝante singarde, li malrapide turnis la seruran butonon, kaj, direktante antaŭ si la tubon de sia armilo, li rapide enpuŝis la pordon. Kompreneble la ĉambro estis malplena. Sur<noinclude><references/></noinclude>
lahz4oo50xdzg224mbie98d5om4y423