Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.7
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/166
104
20980
122155
69797
2026-06-22T17:16:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122155
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la fortepiano brulis kandeloj. Sur la mebloj, sur la seĝoj, iom ĉie, aro da bukedoj amasiĝis, falis eĉ, en iaj lokoj, sur la tapiŝon, balzamumante la aeron per tiu forta odoro, kiun ellasas la velkantaj floroj. Raŭlo, kiu kredis penetri en rabistan nestegon, troviĝis en saloneto ornamita kiel por festo.
— Tre stranga, li murmuris.
Alpaŝante, li diris al sia kunulo:
— Sed pro kia kaŭzo vi troviĝas en la parko, dum horo tiel nokta?
— Mi estis en mia ĉambro, respondis balbutante la grafo, mi ordigis miajn pakaĵojn por esti preta, kiam morgaŭ mi eliros; subite mi aŭdis bruon de batalo. Mia fenestro estis malfermita: ĉar ĝi troviĝas sur la unua etaĝo, mi sen malfacileco saltis en la korton, uzante la spalirojn.
— Por fari tian gimnastikon, tio pruvas, ke vi estas treege facilmova, respondis sinjoro de Prelongo.
Sed, ĉar la klarigo estis kredinda, la markizo ĝin akceptis.
Ili revenis al la loko en kiun Frederiko metis la sangokovritan korpon de la nekonatulo; sed tie, nova miro ilin atendis.
La servistoj komisiitaj fari portilon rapide plenumis sian laboron. Sed kiam ili revenis por preni la vunditon, ili ne lin retrovis. Ili do mirante petis de sia mastro ĉu, dum ilia foresto, li ne donis aliajn ordonojn al aliaj servistoj.
— Ne, ne, diris Raŭlo; ni serĉu. En la stato en kiu mi lin vidis, tiu individuo ne povis iri tre malproksimen.
La parko estis ekzamenita en ĉiuj lokoj: oni demandis ĉiujn arbetarojn unujn post la aliaj. Sed kiam, post du horoj, la tuta servistaro lacega revenis al la loko en kiu sinjoro de Prelongo kaj la grafo atendis, oni estis devigita akcepti la evidentecon.
La mortigita viro estis malaperinta.<noinclude><references/></noinclude>
ocdtm2cerupfqk4mg08fdhm5mv949l0
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/167
104
20981
122156
69799
2026-06-22T17:22:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122156
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO SESA|c|g=100%}}
Ian matenon, post la tago en kiu Viktoro sendis al sinjoro de Prelongo sian faman edziĝpeton, la paroĥestro eniris en la farmodomon, kiel li kutimis fari ĉiumatene, de la tago kiam la kapitano estis reveninta el Alĝerio. Sed lin enirantan mirigis la ĉagrena mieno pentrita sur ĉiuj vizaĝoj. Viktoro precipe ŝajnis pli malridema kaj pli kolerema ol la aliaj farmoloĝantoj, kaj havis malbonan rigardon, kiun la pastro ne vidis ankoraŭ.
— Kio do okazas? demandis la maljunulo.
— Ni ĉiuj estas mokegitaj, sinjoro Benojto, vi kiel la aliaj. Ĉar fine vi partoprenis miajn esperojn: estas vi, kiu al mi konsilis la provon de tiu aventuro.
— Mi ne komprenas. La bona abato ŝajnis tiel miranta, ke Viktoro metis sub liajn okulojn la leteron ĉifitan, dirante:
— Ĉu vi komprenas, nun?
— Ho! ekkriis la bona paroĥestro, sufokiĝante pro indigno. Estas tre malbona tio, kion ili faris. Mi ne kredis, ke ili estas kapablaj plenumi agon tiel malkristanan, Sed mi parolos kun ŝia markizina Moŝto; mi ŝin riproĉos.
— Diru nenion, sinjoro Benojto; vi ĉion difektus. Estas afero finita; ni ne pripensu al ĝi. Mi faris belan revon, eble efektivigeblan de la kapitano Linŝardo, se, kun sia kuraĝo kaj sia inteligenteco, li estus prezentinta<noinclude><references/></noinclude>
arg6x4g2cv5675g013qg2azzgdzzq6k
122157
122156
2026-06-22T17:23:08Z
HenriLeFoll
4277
122157
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO SESA|c|g=100%}}
Ian matenon, post la tago en kiu Viktoro sendis al sinjoro de Prelongo sian faman edziĝpeton, la paroĥestro eniris en la farmodomon, kiel li kutimis fari ĉiumatene, de la tago kiam la kapitano estis reveninta el Alĝerio. Sed lin enirantan mirigis la ĉagrena mieno pentrita sur ĉiuj vizaĝoj. Viktoro precipe ŝajnis pli malridema kaj pli kolerema ol la aliaj farmoloĝantoj, kaj havis malbonan rigardon, kiun la pastro ne vidis ankoraŭ.
— Kio do okazas? demandis la maljunulo.
— Ni ĉiuj estas mokegitaj, sinjoro Benojto, vi kiel la aliaj. Ĉar fine vi partoprenis miajn esperojn: estas vi, kiu al mi konsilis la provon de tiu aventuro.
— Mi ne komprenas.
La bona abato ŝajnis tiel miranta, ke Viktoro metis sub liajn okulojn la leteron ĉifitan, dirante:
— Ĉu vi komprenas, nun?
— Ho! ekkriis la bona paroĥestro, sufokiĝante pro indigno. Estas tre malbona tio, kion ili faris. Mi ne kredis, ke ili estas kapablaj plenumi agon tiel malkristanan, Sed mi parolos kun ŝia markizina Moŝto; mi ŝin riproĉos.
— Diru nenion, sinjoro Benojto; vi ĉion difektus. Estas afero finita; ni ne pripensu al ĝi. Mi faris belan revon, eble efektivigeblan de la kapitano Linŝardo, se, kun sia kuraĝo kaj sia inteligenteco, li estus prezentinta<noinclude><references/></noinclude>
8dt5in5qfn3ka9a2lgr9fbcgaetb3hk
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/168
104
20982
122158
69800
2026-06-22T17:30:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122158
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ian peceton da nobeltitoleto, sed kiu povis esti nur utopio por la nepo de l’ iama lakeo.
— Nu, dum vi konsoliĝas tiel saĝe, vi estas tute prava. Kaj verdire, laŭ mia opinio, estas pli bone por ĉiuj, ke la afero finu tiamaniere.
La abato elironta troviĝis sur la sojlo de la pordo, kiam la kaleŝo de la markizino pasis rapidege, sekvita de Ŝafo, kiu saltegis dekstren kaj maldekstren. Ekvidinte sinjoron Benojton, la hundo petolante volis leki liajn vangojn, kaj pro tio metis siajn larĝajn manegojn sur liajn ŝultrojn.
Kiam la paroĥestro vidis kontraŭ sia vizaĝo tiun buŝegon larĝe malfermatan, armitan de duobla vico da timegindaj dentegoj, la malfeliĉa pastro kredis, ke lia lasta horo estas alveninta, kaj preskaŭ svenis pro timego. Sed Ŝafo, sentante ke la kaleŝo ĉiam ruliĝas, forlasis sinjoron Benojton palan pro teruro, kaj alkuris al la veturilo, kiun ĝi trafis post kelkaj saltegoj.
Dume la plendinda maljunulo, falinte sur seĝon, iom post iom reprenis sian spiradon, dum Heleno diris:
— Ĉu estas prudente lasi libera tian bestegon? Ĉu tiarasan kaj tiakreskan hundon oni ne devus ĉiam enĉenumi? Sed tio tre bone pentras tiujn nobelulojn. Por kontentigi unu el iliaj kapricoj ĉio taŭgas: kaj por ili estas indiferente, ke unu el iliaj lakeoj ĉu iamaj ĉu nunaj estu mortigita.
— Ho! sinjorino, mi kredas, ke vi trograndigas. Sinjorino de Prelongo estus ĉagrenega se malfeliĉo okazus al iu pro ŝia kulpo.
— Fine, sinjoro paroĥestro, diris Viktoro sin intermetante, vin preskaŭ vundis tiu grandega besto. Se vi parolus pri tio en la kastelo, kredeble oni aŭskultus kaj konsentus vian peton.
Ja, dum la unua vizito, kiun sinjoro Benojto faris al la markizino kaj al Matildo, li rakontis la okazintaĵon laŭ sia propra vidmaniero. Ĉar li ne povis suspekti la tre<noinclude><references/></noinclude>
fw2s1rv4oorpt3cthuqu1nefeykl4fp
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/169
104
20983
122159
69801
2026-06-22T17:36:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122159
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>laŭdindajn intencojn al kiuj obeis la honesta kvarpiedulo, li parolis per tono tiel drama, ke Matildo kaj ŝia patrino estis konvinkitaj, ke la pastro forkuris veran danĝeron.
— Estas mirinde, diris la junulino: ĝis nun Ŝafo estis tiel pacema kiel la besto, kies ĝi portas nomon.
— Oni ne devas tro fidi al tiuj ŝajnoj, respondis la markizino. Kiam tiuj grandaj hundoj maljuniĝas, ofte ilia karaktero ŝanĝiĝas: tiam ili fariĝas tiel kruelegaj kiel ili estis antaŭe bonaj. Mi dankas vin, sinjoro paroĥestro, ĉar vi min avertis. Malfeliĉo tiel rapide alvenas, ke neniam oni eraras, uzante antaŭzorgojn. De nun, Ŝafo estos enĉenumita kaj ne forlasos sian dometon.
Aŭdinte tiujn vortojn, Matildo sentis, ke ŝiaj okuloj pleniĝas da larmoj: sed, funde de sia animo, ŝi tro bone komprenis la saĝon de motivoj al kiuj obeis ŝia patrino por kuraĝi ian proteston.
Instigante sinjoron Benojton, ke li riproĉos la markizinon pri ŝia hundo, Viktoro sekvis sian ideon. Pro tio, li estis tre feliĉa, kiam li eksciis ke, en la dramo preparita de li, la paroĥestro bonege plenumis la roleton, kiun li ludigis al li nescianta.
Ĉar, kvankam li estis nediskuteble tre kuraĝa, tamen la kapitano iom timis la Novterhundon: kaj eble li ne estis tute malprava. Kiam fraŭlino de Prelongo diris ke ŝia hundo estas tiel malkruela kiel ŝafo, tio estis vera por ĉiu homo krom por la junulo.
Ĉiufoje kiam Viktoro bezonis veni en la kastelon, ĉiam la hundego lin akceptis per timigaj gorĝbleketoj. Kiam ĝi lin ekvidis, ĝiaj haroj stariĝis, ĝiaj okuloj pleniĝis da sango. Vane per karesoj, frandaĵoj, sukerpecoj, la filo Linŝardo penis ĝin malsovaĝigi; nenio sukcesis. La hundo akceptis la sukeron sed malakceptis la karesojn. Kaj kiam ĝi plenbuŝe estis englutinta ĉiujn bonajn manĝaĵojn, kiujn Viktoro al ĝi ĵetis de malproksime tra la<noinclude><references/></noinclude>
jp28gj7nkb0afrd2hrc7295jbx5y19v
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/170
104
20984
122160
69802
2026-06-22T18:55:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122160
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kradego, denove ĝi lin rigardis oblikvokule, kaj rekomencis siajn gorĝbleketojn. Instinkto ĝin avertis, ke troviĝas antaŭ ĝi malamiko al ĝia juna estrino, kaj ke ĉiuokaze estas prudente malfidi. Pro tio, la kapitano frotis siajn manojn unu kontraŭ la alia, eksciante ke de nun la Novterhundo ne povos plu malutili iun. Li murmuris, mokridetante:
— Nu, tio tre bone komencas: se tio daŭras, ni treege amuziĝos.
La muro, kiu fermis la parkon, datumis parte de Ludoviko XIV{{sup|a}}. Kiam mortis la markizo Roĝero, ĝi estis preskaŭ ruiniĝinta kaj ekfalonta. Dum la unuaj jaroj, kiuj fluis post la morto de lia patro, Raŭlo ĝin restarigis, sed nur laŭ ia longo, kaj ordonis ke la masonistoj refaru la partojn plej difektitajn. Estis ĵus sur la ebena kamparo, tio estas en la lokoj plej facile alireblaj el la ekstero, ke tiu laboro estis konsiderita kiel plej necesa.
Por ke noktaj vagistoj ne povu penetri en la internon, oni kovris la randon de la muro per timinda aro da botelfundoj akre starantaj. Pri la parto, kiu superas la ducentmetran profundaĵon, funde de kiu fluas Violano, en tiu loko la roko estas tiel kruta, ke oni opiniis senutila entreprenon de ia laboro. Ĉar oni estis konvinkita, ke la ŝtelo de kelkaj pomoj ne estas allogo sufiĉa por ke ŝtelistoj risku sian vivon tra vojo tiel danĝera. Pro tio, laŭ ia longo, la muro prezentis larĝajn truojn, tra kiuj viro facilmova kaj maldika povis facile trairi.
Dum du tagoj, Viktoro sekvis denove kaj tre atente la vojon, kiun tiel ofte li trairis kun sia patrino, kiam li estis infano. Post kiam li notis en sia memoro la plej malgrandajn detalojn de la muro, li diris al si:
— Flanke de la krutaĵo, la trairo de la muro estas nur ludo; sed oni unue devas ĝin trafi: tie kuŝas la malfacilaĵo. Plennokte oni riskas la rompon de siaj ostoj. Flanke de la kamparo kontraŭe, la afero estas multe pli<noinclude><references/></noinclude>
r1wow8eok4x6jpwbutapr7m897hbznw
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/171
104
20985
122161
69803
2026-06-22T19:04:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122161
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>simpla. Certe troviĝas la botelfundoj: sed mi scios ilin malaperigi.
Dum la vespero mem, li veturis en ĉareto, funde de kiu li kaŝis malgrandan ŝtupetaron, haltigis sian ĉevalon, antaŭ kelkaj paŝoj, apud la loko de li elektita; kaj per batoj de martelo li faligis kaj pulvorigis, laŭ unumetra longo, la vitrajn rompaĵojn enmetitajn en la gipson. Poste li malsupreniris el sia ŝtupetaro, ĝin kaŝis en la fosaĵon, zorge ĝin kovris per herboj, kaj najlis sur la muro pecon da ĉifonaĵo, por ke li facile rekonu la lokon kaj ne bezonu ĝin longatempe serĉi, kiam li pli poste ĉi tien revenos.
En tiu loko, la muro de la parko staris apud grenkampo apartenanta al lia patro. Dum la tago, Ludoviko en ĝin kondukigis mekanikan draŝilon, difinitan al la senŝeligo de garboj devenantaj de la lasta rikolto, kiuj, en la vasta kampo nove falĉita, amasiĝis sub formo de altegaj garbaroj.
La laboro urĝis pro la malbona vetero: la rikoltistoj estis maldormontaj dum parto de la nokto. Tiun detalon tre bone konis Viktoro. Pro tio, li ne hazarde elektis tiun vesperon, prefere al alia, por prepari sian malluman entreprenon. Li esperis ke, meze de la terurega bruego farita de la maŝino, la malsonoraj bruoj de lia martelo pistanta la vitraĵojn, estos maskitaj de la mekanika bruo, kaj pro tio ne aŭditaj. Tio cetere realiĝis.
Kiel ĉiuj Prelonganoj, la junulo konis la parton de la kastelo en kiu troviĝas la ĉambraro de Matildo, kaj inter ĉiuj fenestroj truigantaj la fronton, tiun kiu apartenas al ŝia dormoĉambro. Nun li devis rompi vitraĵon de tiu fenestro, ne vidite, kaj eĉ ne suspektite.
Dum la tuta nokto, li kavigis sian cerbon, serĉante ideon: sed matene, li estis trovinta ankoraŭ nenion. Li ellitiĝis, faronta sian kutiman promenadon, kaj kompreneble sin direktis al la malnova domego. Kiam li troviĝis<noinclude><references/></noinclude>
9862ghz9hm11pjl9sv5jqz5pzum5rir
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/172
104
20986
122162
69804
2026-06-22T19:10:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122162
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>antaŭ la kradego, li kalkulis ke la interspaco, disiganta la fenestron de fraŭlino de Prelongo el la ekstera punkto plej proksima, estas almenaŭ cento da metroj. Plie, arboj ankoraŭ folihavaj staris, kiel kurteno, inter tiu kastela flugilo kaj la ekstero de kradoj. Li ne povis esperi, ke li sukcesos per ŝtono ĵetita. Kuglo de pafilo certe trafus la celon, sed la bruo de l’ eksplodo lin perfidus. Li pripensis al tio, trairante placeton, kiu estis apartigita el la vasta kastela korto nur de la kradego, kiam li renkontis bandon de knaboj, inter kiuj troviĝis la infanoj de lia bofratino.
Tiuj knaboj estis tiel okupataj de ludo nova, ke ili ne rimarkis la ĉeeston de sia onklo. Unu el ili, la plej altkreska en la aro, estis ricevinta donace belan pafarkon pentritan per brilaj koloroj, kunirantan kun sagujo plena da sagetoj. Li amuziĝis, provante sian lertecon antaŭ siaj kunuloj, kaj celante celtabulon alkroĉitan sur arbo. Tiu ludo fariĝis por la kapitano montro lumiga.
Tamen la solvo de la problemo ne estis ankoraŭ trovita: neniam sago, ĵetita de tia ludileto havus sufiĉe da forto por rompi vitraĵon post cent metroj da interspaco. Plie la celado estis tre malfacila; kaj, por sukcesigi sian projekton, la kapitano ne povis korekti sian pafadon, kiel faris la infanoj. Li havis nur unu sageton pafeblan; kaj ĉi tiu ĵetaĵo {{sic|senĉancele|senŝancele}} devis esti la trafonta. Li momente pripensis, kaj subite frapis sian frunton: li estis trovinta.
Li alproksimiĝis la ĝojan bandon. Dum li juĝis la sagpafojn kaj donis konsilojn, li lerte ŝtelis unu el plumhavaj vergetoj, kiuj troviĝis ankoraŭ en la sagujo, intencante in petto doni al la posedanto sufiĉan kompenson, kiam okazo prezentiĝos. Post kelkaj minutoj, li lasis la knabaron kaj revenis al la farmodomo.
Tuj li supreniris en la grenejon, por vidi ĉu li ne trovos antikvan mezepokan pafarkon, datumantan de krucaj militiroj. Iam ĝi estis propraĵo de unu el liaj prapatroj, kiam Linŝardoj sekvis en la milito la Prelongajn sinjore<noinclude><references/></noinclude>
8slfwrds4nu1uenb0nd2xdbw0g5rwcj
122164
122162
2026-06-22T19:17:51Z
HenriLeFoll
4277
122164
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>antaŭ la kradego, li kalkulis ke la interspaco, disiganta la fenestron de fraŭlino de Prelongo el la ekstera punkto plej proksima, estas almenaŭ cento da metroj. Plie, arboj ankoraŭ folihavaj staris, kiel kurteno, inter tiu kastela flugilo kaj la ekstero de kradoj. Li ne povis esperi, ke li sukcesos per ŝtono ĵetita. Kuglo de pafilo certe trafus la celon, sed la bruo de l’ eksplodo lin perfidus. Li pripensis al tio, trairante placeton, kiu estis apartigita el la vasta kastela korto nur de la kradego, kiam li renkontis bandon de knaboj, inter kiuj troviĝis la infanoj de lia bofratino.
Tiuj knaboj estis tiel okupataj de ludo nova, ke ili ne rimarkis la ĉeeston de sia onklo. Unu el ili, la plej altkreska en la aro, estis ricevinta donace belan pafarkon pentritan per brilaj koloroj, kunirantan kun sagujo plena da sagetoj. Li amuziĝis, provante sian lertecon antaŭ siaj kunuloj, kaj celante celtabulon alkroĉitan sur arbo. Tiu ludo fariĝis por la kapitano montro lumiga.
Tamen la solvo de la problemo ne estis ankoraŭ trovita: neniam sago, ĵetita de tia ludileto havus sufiĉe da forto por rompi vitraĵon post cent metroj da interspaco. Plie la celado estis tre malfacila; kaj, por sukcesigi sian projekton, la kapitano ne povis korekti sian pafadon, kiel faris la infanoj. Li havis nur unu sageton pafeblan; kaj ĉi tiu ĵetaĵo {{sic|senĉancele|senŝancele}} devis esti la trafonta. Li momente pripensis, kaj subite frapis sian frunton: li estis trovinta.
Li alproksimiĝis la ĝojan bandon. Dum li juĝis la sagpafojn kaj donis konsilojn, li lerte ŝtelis unu el plumhavaj vergetoj, kiuj troviĝis ankoraŭ en la sagujo, intencante in petto doni al la posedanto sufiĉan kompenson, kiam okazo prezentiĝos. Post kelkaj minutoj, li lasis la knabaron kaj revenis al la farmodomo.
Tuj li supreniris en la grenejon, por vidi ĉu li ne trovos antikvan mezepokan pafarkon, datumantan de krucaj militiroj. Iam ĝi estis propraĵo de unu el liaj prapatroj, kiam Linŝardoj sekvis en la milito la Prelongajn {{vdk|sinjore|gojn}}<noinclude><references/></noinclude>
3mtyl6hqbgmpxduut7o4eh9xypr3rfl
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/173
104
20987
122163
69805
2026-06-22T19:17:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122163
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|sinjore|gojn}} kiel armservantoj. Viktoro memoris, ke li ĝin vidis iam, kiam li estis infano: tamen li ne kuraĝis peti de iu ĉu ĝi ekzistas ankoraŭ, kaj en kiu loko ĝi troviĝas. Sed en provinco, ĉar la spaco ne mankas, oni facile estas konservema. Post kelkaj serĉadoj, la kapitano trovis tion, kion li deziris, malantaŭ malnovaj kestoj, meze de araneaĵoj. La armilo estis tre rustita kaj tre malpura, sed tute sendifekta laŭ ĉiuj siaj partoj. Ĝin viŝinte kaj zorge puriginte, li streĉis la pafarkon, celis, premis la risorton, kaj ĝoje konstatis, ke ĝi funkcias tiel bone kiel dum la Valois’a epoko.
La junulo revenis apud la knabojn, kiuj pli kaj pli ŝajnis okupitaj de sia ludo. Li sin kaŝis malantaŭ larĝa arbtrunko, certiĝis ĉu neniu lin vidas, metis la sageton ŝtelitan en la fendon de la pafarko, streĉis la ŝtalan arkon, celis, premis la risorton. La sago ekflugis siblante, trairis la foliaron, kaj, rompinte la fenestran vitraĵon, pikiĝis en la harligaĵon de la ĉambristino, kiu ordigis la ĉambraron de sia mastrino. Tiu knabino puŝis teruran krion, malsupreniris kvarŝtupe la ŝtuparon, lasante sterniĝantaj sur siaj ŝultroj siajn harojn malalligitajn, el kiuj pendis ankoraŭ la sageto, kiu preskaŭ ŝin mortigis; kaj ŝi rapidis kiel frenezulino en la kajuton de la pordisto.
Ekpreninte la kulpilon, la cerbero saltegis mezen de infanoj, kriante:
— Aro da buboj, al kiu apartenas tiu sageto?
— Al mi, sinjoro, respondis la posedanto de la sagujo.
— Petolulo, vi preskaŭ mortigis fraŭlinon Klemencon; vi rompis vitraĵon en la fenestro de ŝia fraŭlina Moŝto: vi tion elpagos al mi.
Tiam li ekkaptis per la orelo la malfeliĉan knabeton, kiu nenion pri tio komprenis, kaj kriegis:
— Ne estas mi, sinjoro; mi al vi ĵuras, ke ne estas mi.
Kaj li senprokraste lin alkondukis al liaj gepatroj. Post la rakonto farita de la pordisto, malgraŭ la {{vdk|protes|toj}}<noinclude><references/></noinclude>
6kwztvt2evz16lsipbeeej02jfllxzy
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/174
104
20988
122165
69806
2026-06-22T19:24:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122165
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|protes|toj}} de la senkulpa knabo, ĉi tiuj opiniis, ke ili devas lin puni per grava survangaro.
— Nu, diris la pordisto revenante, post kiam li estis avertinta la vitraĵiston, neniam mi suspektis, ke tia ludileto havus tian fortikecon. Estas tre malprudente lasi armilon tiel danĝeran en manoj de dekjara knabeto.
Tuj kiam li pafis sian sageton, Viktoro singarde foriris, kaŝinte sian pafarkon. Sed kompreneble li povis resti en la loko en kiu li troviĝis; ĉar neniu estus suspektinta, ke viro tiel malpetolema kiel li, estus kapabla de tiaj infanaĵoj.
Post unu horo, la vitraĵisto anstataŭis la vitraĵon rompitan.
Nun, ĉar li bone preparis la batalan kampon, Viktoro opiniis, ke estis alveninta la momento por agi: do, dum la vespero mem, li provos la aventuron.
Dum la tago, li sin provizis de kamparana vestaro, por ke oni ne lin rekonu, ĉu okaze li renkontus iun. Kiam li opiniis, ke ĉiu dormas en la farmodomo, li vestis sian maskantan veston kaj forlasis senbrue la patran loĝejon. Li sin direktis, per la plej mallonga vojo, al la loko de la muro, kiun li markis antaŭtage; kaj facile li ĝin retrovis, malgraŭ la senlumeco. Ĉar la rikoltistoj de lia patro finis sian laboron dum la hodiaŭa tago, li estis preskaŭ certa, ke li renkontos neniun. Li malsupreniris en la fosaĵon, palpetis tra la herboj, kaj retrovis sian ŝtupetaron, kiun li apogis kontraŭ la muron. Alveninte supren, li rajdis la randon sur la loko sur kiu ne troviĝis plu la botelfundoj, ĉar li ilin rompis antaŭtage. Ekpreninte sian ŝtupetaron, li ĝin altiris al si, ĝin returnenirigis, ĝin malrapide remetis sur la alian flankon, kaj malsupreniris en la parkon, farinte neniun bruon. Ĉar li esperis reveni per la sama vojo, li remetis sian ŝtupetaron teren, laŭlonge de la muro, por ke ĝi ne altiru la rigardojn de servisto malfruiĝinta. Tion farinte, Viktoro restariĝis kaj longe<noinclude><references/></noinclude>
mdc3eijsy6og3r17spf5q5rx9k1hl87
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/175
104
20989
122166
69807
2026-06-22T19:33:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122166
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>spiris. Li troviĝis en la fortikaĵo. Li sciis, ke Ŝafo estas enĉenumita; do li ne timis, ke ĝi lin malhelpu. Ĉar, ne estinte certa pri tio, eble li estus forlasinta sian entreprenon.
La kapitano orientiĝis kaj sin direktis luppaŝe, marŝante laŭlonge de la kreskaĵaroj, al ilejo en kiu la ĝardenistoj lokis siajn ilojn. Li estis certa, ke li trovos en ĝi alian ŝtupetaron multe pli longan al tiun, kiun li alportis kun si: ĉar tiu ilo ne sufiĉis por atingi ĝis alteco de unuaetaĝo. Li facile trovis tion, kion li serĉis, starigis la ŝtupetaron kontraŭ la muron, en loko kie la kastela flugilo, farante angulon kun la fronto, naskis parton malluman, pli mallumigitan ankaŭ, per tiu nokto sen luno, sub nubkovrita ĉielo. Suprenirinte ĝis la unua etaĝo, la junulo sin ŝovis sur la kornico ĝis la fenestro ankoraŭ lumigita, ĵetis internen rapidan rigardon, kaj, kontenta pro tio, kion li ekvidis, li atendis.
Fraŭlino de Prelongo estis en sia apartemento, kaj sin preparis al la enlitiĝo. Klemenco, ŝia ĉambristino, aliris kaj eliris tra la ĉambro, ordigante la noktan tualeton de sia juna mastrino. Ĉar dum la tuta tago la vetero estis varmega pro fulmotondro, la fenestro restis duonfermita. Pro tio, la kapitano perdis neniun vorton de l’ interparolado.
— Ĉu via fraŭlina Moŝto ne enlitiĝos tuj, petis la ĉambristino.
— Post unu momento, knabino. Antaŭe mi volas ekzameni tiun tabakujon, kiun mia patro al mi komisiis, por ke mi ĝin restarigu. De kiam sinjoro de Blasano min amindumas, mi havas plu unu minuton da libertempo.
— Via Moŝto ne estas plendinda. Ĉiuj edziniĝontaj fraŭlinoj estus feliĉaj, se ili povus diri similan parolon.
— Estas vere. Sed fine mi promesis, kaj mi ne plenumas mian promeson. Aminda patreto! Kiel li estas bona kaj paciencema. Li ne ankoraŭ petis de mi tiun juvelon, kaj tamen Dio scias, ke li multe ĝin ŝatas.<noinclude><references/></noinclude>
rpuwgkfcx6v6otq6998sevyj00dr7xo
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/176
104
20990
122167
69808
2026-06-22T19:43:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122167
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Klemenco daŭrigis siajn klopodojn tra la ĉambro.
— Kial do vi estas tiel malrapida, tiuvespere? al ŝi diris Matildo.
— Ne pli ol kutime, via Moŝto. Cetere, post unu momento, mi estos fininta. Mi tuj ekfermos la fenestrajn kovrilojn, kaj poste mi eliros.
Viktoro, kiu aŭskultis per siaj tutaj oreloj, ektremis, aŭdante tiujn vortojn: fermi la kovrilojn. Li kredis sin kalkulinta ĉion, kaj li ne zorgis pri tiu grava afero. Sed tiam, kiam la fermiloj estos alligitaj, lia entrepreno ridinde malsukcesos; kaj li estos devigata refari la vojon trairitan, hontema kiel vulpo venkita de kokino.
Tiam al li venis subita inspiro. Riskante, ke oni lin ekvidu, li sin ŝovis ĝis la fenestra kovrilo, kaj ekzamenis ĝian ferilaron.
Sur ĝia malsupera parto estis fiksita en la lignaĵo ĉeneto, el kiu pendis najlego. Malsupre troviĝis, enmetita en la masonaĵo, fera plataĵo mallarĝa, provizita de truo, en kiun oni faligis la najlegon, por haltigi la fermilon kontraŭ la muro.
Kvankam lia ŝajno estis malfortika, tamen Viktoro havis ŝtalajn muskolojn. Li puŝegis la feran vergeton en la truon malsuperan laŭ fortikeco tiel granda, ke nun li estus nekapabla ĝin tiri mem per sia mano kaj devigata uzi martelon. Tion farinte, ĉar Klemenco alproksimiĝis, li realiris en ombron.
La ĉambristino larĝe malfermis la fenestron kaj sin klinis por malalligi la haltigilojn de fenestrokovriloj. Por la dekstra la afero fariĝis tre facila: sed kiam ŝi volis altiri la maldekstran, ŝi vane tiris la ĉeneton; la najlego restis senmova.
— Nu, knabino, eluzu viajn ungojn, murmuris mallaŭte la junulo.
— Kion do vi faras en tiu fenestro? ekkriis Matildo. De kvin minutoj almenaŭ vi staras apud ĝi. Oni ne bezonas tri horojn por fermi du kovrilojn.<noinclude><references/></noinclude>
jn7ptij50dg0a9awwfaq8onjn166rzh
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/177
104
20991
122168
69809
2026-06-22T19:49:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122168
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Nu, mi ne povas; mi ĝin forlasas, balbutis la servistino spiregante.
— Vi kredeble ne agas sufiĉe lerte. Eliru; mi ekprovos.
Dum kelkaj sekundoj, la junulino siavice penis tiregi la najlegon enpuŝegitan de Viktoro. Vidante ke estas vanaj ŝiaj klopodoj:
— Nu, ŝi diris, ni lasu ĝin tiel, tiuvespere.
— Se mi irus averti la ĝardeniston, dirante ke li venu kun siaj iloj?
— Neutile. Mi ne estas timena; vi tion scias. Mi ne mortos, ĉar unufoje mi dormos kun ŝirmiloj malfermitaj. Oni vidos morgaŭ.
La ĉambristino eliris.
Restinte sola, fraŭlino de Prelongo prenis la tabakujon, kaj dum longa tempo ŝi ekzamenis la difektitan pentraĵon.
En arbetaro, paŝtistino vestita de blua jupo, de ruĝa korsaĵo, kun ŝultroj nudaj, kvazaŭ ŝi estus ironta al kortega balo, reveme sidis apud rivereta bordo. Ŝiaj piedetoj preskaŭ trempis en la klara ondo, plenigita da akvaj kreskaĵoj. Per la dekstra kubuto sin apogante sur rokon, kies piede estis ĵetita ŝia ĉapelo, ŝi subtenis en sia mano kapon iom beletan ornamitan per ornamaĵo kolektita en la apuda kampo, kiel la Boileau’a paŝtistino. Ŝia maldekstra mano, mallaboreme kuŝanta sur ŝiaj genuoj, tenis frukton ian, kiun ŝi ne zorgis gustumi. Flanke de ŝi, du ŝafoj manĝetis kelkajn neprecizajn herbaĵojn. Malantaŭ la revantino, paŝtisto alvenis neatendite, kaj tiklis per pajla trunketo ŝian kolon por ŝin surprizi.
— Nu, diris Matildo, mi timis, ke mi troon promesis: sed ne. La figuroj estas ankoraŭ tre ŝatindaj. Nur la randoj de la pentraĵo difektiĝis. Mi povos tion ripari; kaj neniu ĝin suspektos.
La junulino malfermis la skatoleton ankoraŭ plenan da tabako.<noinclude><references/></noinclude>
kgq4glu3ul5u603leialwpp0o6rhih7
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/178
104
20992
122169
69810
2026-06-22T20:01:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122169
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Puah! ŝi ekkriis, sentante sin ekokupitan de ternbezono. Ĉu estas eble, ke oni metas en sian nazon tian malpuraĵon.
Ŝi malplenigis sur angulon de la tablo la enhavon de la tabakujo, ĝin malforte tapetante, por ke neniu grajno restu en la interno.
— Morgaŭ, ŝi diris, mi ĝin portos en mian laborejon, kaj ordonos al Klemenco, ke ŝi ĵetu tiun malbonodoran pulvoron.
Tamen la kapitano ĉiam sidante sur la mallarĝa kornico, kun kruroj pendantaj, kun dorso apogiĝanta kontraŭ la muro, havante nenion al kio li alkroĉiĝus, se okaze li glitus, ne forlasis per okuloj la fenestron ĉiam lumigitan. Ĉar tra la muslinaj kurtenoj de la junulino, li perdis neniun el ŝiaj movoj, li malkontente murmuris:
— Sed kion do ŝi faras kun tiu tabakujo, kiun, de preskaŭ unu horo, ŝi ĉiumaniere manumas.
Fine Matildo leviĝis.
— Ne estas tro frue, opiniis Viktoro.
Sed la junulino venis al la fenestro, kaj ĝin larĝe malfermis, volante aerumi sian ĉambron antaŭ la dormado.
Ŝi kubutapogiĝis sur la balustradon, penante sondi per la rigardo la mallumaĵojn ŝin ĉirkaŭantajn. Sed la nokto estis tiel densa, ke kastelo, parko, vilaĝo, konfuziĝis en la unutoneco de nigra vasteco. Nur la lumo de ŝia lampo, alĵetita de la lumŝirmilo, faris malsupre de la doma muro kvazaŭluman makulon. En tiu parto lumigita troviĝis la piedo de la ŝtupetaro, kiun uzis Viktoro: la restaĵo perdiĝis en ombron.
— Nu, diris Matildo laŭte: jen ŝtupetaro.
Aŭdante tiujn vortojn, la kapitano, forgesante en kiu loko li troviĝas, faris tre danĝeran kaj preskaŭ pereigan eksalton. Sed li fortege alkroĉiĝis, dum la junulino murmuris mallaŭte:
— Masonistoj venis tiutagmeze; kredeble ili ĝin tie forgesis. Nu, mi ne estas ŝancema hodiaŭ: vitraĵo rompita,<noinclude><references/></noinclude>
n4m4wq90nt656al2zjx1ffpblipkk9q
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/179
104
20993
122170
69811
2026-06-22T20:10:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122170
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>fenestra kovrilo kiu ne fermiĝas, ŝtupetaro antaŭ du paŝoj de mia fenestro, se mi estus timema, mi havus tre bonajn motivojn por tremi.
Dum ŝi, senmovigite de tiuj pripensoj, spiris la varmetan aeron de la nokto, ŝi direktis siajn rigardojn al la nenatura ruinaĵo, kiu ŝajnis lumigita, kvankam ŝi ne povis klarigi pro kiu kaŭzo kaj per kiu maniero.
— Dinome! blasfemis Viktoro inter siaj dentoj, ĉu ŝi ne baldaŭ enlitiĝos; ĉu ŝi atendigos min ĉi tie ĝis morgaŭ matene?
La kapitano maltrankviliĝis, ĉar li sentis sin ekokupitan de rigidigeco, kiu komencis en liaj piedoj. Se li ne konservas sendifekta la uzon de siaj membroj, ĉu li povos eliri el la loko maloportuna en kiu li troviĝas.
Sed post kvarono da horo, fraŭlino de Prelongo reeniris kaj fermis la fenestron.
— Fine, maĉadis la junulo: feliĉe ne estas tro malfrue.
Sed li devis atendi ankoraŭ, dum duono da horo, ke la junulino, kiu ne rapidis, estas sin senvestiginta kaj kuŝiginta en sian liton.
Viktoro ne perdis unu detalon de tiu pornokta tualeto, kaj sentis en liaj vejnoj la ekbruliĝon de dezirega febro. Ĉar fraŭlino de Prelongo estis tiel belega korpe kiel beleta vizaĝe. Ĝis nun, krom ŝia patrino kaj ŝia ĉambristino, neniu povis fanfaroni, ke li konas belaĵojn, kiujn ne eĉ suspektis la kapitano. Hieraŭ lin instigis al tiu entrepreno nur la deziro al la venĝo; sed nun estis la amo, kiu lin ekscitis al ĝia tuja plenumo, amo bruta kaj voluptama, estas vere, sed pro tio pli perforta.
Fine la lampo estingiĝis. La ĉambro de Matildo estis lumigita nur de noktolampo, kies la opala vitroglobo lumigis al ĉiuj objektoj, kiel luna blanka radiado.
La junulo reiris al sia ŝtuparo, malsupreniris teren, kaj ĝin remetis malsupren de la fenestro. Ĉar Matildo estis enlitiĝinta, nun li ne timis plu surprizon: pro tio<noinclude><references/></noinclude>
5cqs6q0caxuv340zk088rt3a89uigcy
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/180
104
20994
122171
69812
2026-06-22T20:17:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122171
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>li opiniis ke la aliro estos pli facila per la ŝtupetaro senpere staranta sub la fenestro ol per la kornico. Sed li atendis ankoraŭ dum duono da horo, por ke ŝia suferontino havu la tutan tempon necesan por ekdormi.
Tiam li supreniris.
La vitraĵo, rompita dum la mateno kaj anstataŭita dum la tagmezo, estis subtenita nur de mastiko ankoraŭ freŝa, kiun sen malfacileco li formetis per la pinto de sia tranĉilo. Poste preninte en sia poŝo malgrandan prenilon, kies li zorge sin provizis, li eltiris delikate la najletojn, kiuj fiksis ankoraŭ la vitraĵon, ĝin tutan formetis, ĝin prenis per sia dekstra mano, enirigis sian brakon maldekstran tra la malfermaĵo, kaptis la fenestrofermilon kaj ĝin turnis. La fenestro senbrue malfermiĝis. La kapitano repuŝis la du duonfenestrojn kaj eniris en la ĉambron, ĉiam tenante la vitraĵon en sia mano. Li rapide ĝin apogis kontraŭ la muron, ĉar ĝi lin embarasis: poste, ferminte la fenestron, li momente pripensis.
La junulino dormis. Sed anstataŭ esti kvieta kiel kutime, ŝia dormo ŝajnis maltrankvila kaj febra, kvazaŭ ŝi sufokiĝus sub la premo de inkubsonĝo. Tiuj ekskuaj gestoj, tiuj nekompreneblaj paroloj elirantaj el ŝiaj lipoj kun tono de teruro, pruvis ke, en sia sonĝo, ŝi penis repuŝi sed sensukcese nevideblan malamikon furiozantan kontraŭ ŝin. Tio estis la sekvo de pripensadoj de ŝi faritaj, kiam ŝi enlitiĝis. Kvankam ŝi estas tre kuraĝa, tamen ŝi estis impresita pro la fariĝoj okazintaj dum la tago, multe pli ol ŝi kredis. Kaj tio reenagis en ŝia dormo.
Viktoro sin preparis, kaj jam estis ŝin ekkaptonta en siajn brakojn, kaj haltigonta per kisado sur la buŝon la krion, kiun certe ŝi ekpuŝos vekiĝante, kiam subite Matildo, malfermante la okulojn, stariĝis kaj sidiĝis. Vidante antaŭ si, vestitan kiel kamparanon, tiun viron kiu, pro lia malvera vesto, estis malfacile rekonebla, ŝi<noinclude><references/></noinclude>
cvdbei95uqbzooqp2rkic5nh23uq14v
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/181
104
20995
122172
69813
2026-06-22T20:24:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122172
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>volis krii. La teruro paralizis ŝian langon; kaj nur raŭka sono eliris el ŝia gorĝo. Cetere ŝi ne estis certa ĉu ŝi ne ankoraŭ dormas. En ŝia cerbo duonvekita duondormanta, la sonĝaĵo kaj la realaĵo tiel konfuziĝis, ke ŝi kredis daŭrigi la sonĝon komencitan.
La junulo profitis tiun sekundon da ŝanceliĝo. Li rapidis al la lito, sublevis la kovrilojn kaj jam ekkaptis la junulinon per siaj fortikaj brakoj, kiam la malfeliĉa infanino, subite vekita de la malvarmo, rekonis sian atakanton. Baraktante, ŝi ekkriis:
— Viktoro Linŝardo!
— Jes, belulino mia, Viktoro Linŝardo kiu cin amas, kaj kiu tion ekpruvos al ci. Ĉar mi ne povas esti cia edzo, mi fariĝos cia amanto: la afero estos sama.
Tiu malĝentilega cidiro impresis Matildon eble pli dolore ol la restaĵo. Ŝi penis sin liberigi el liaj ĉirkaŭpremoj kaj alvoki helpadon, sed vane.
Ĉar dum li rekomencis sian atakon, premegante per sia tuta pezo la korpon de sia suferantino, la malnoblulo almetis sian manon sur ŝian buŝon por haltigi ŝiajn kriojn.
— Cia sintenado estos vere fiera, li moke murmuretis en ŝian orelon, kiam ci estos vekinta la tutan loĝantaron. Oni venos al ni; oni cin trovos inter miaj brakoj. Jen estas bela vidaĵo prezentota al sinjoro de Blasano, cia fianĉo.
Fraŭlino de Prelongo sufokiĝis, eĉ stertoris sub la brutaj karesoj de sia atakanto. Sed ŝi havis en vejnoj sangon de antikvaj ferarmitaj herooj; kaj ŝi ne perdis kuraĝon. Konsiderinte ke la situacio estus pereiga por ŝia famo, se oni ŝin surprizus kun Viktoro, ŝi komprenis, ke la kapitano estas prava, sekve ke ŝi devas sin defendi sola. Ĉar la junulo premegis ŝian buŝon per soldataĉa kisado, ŝi mordis lian lipon ĝis sango. Linŝardo aŭdigis malsonoran ĝemadon kaj rapide stariĝis. Profitante tiun momenton da malatento, Matildo lin repuŝis kontraŭ la<noinclude><references/></noinclude>
1cmamig89kubisvck3o2zecjbpshw1t
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/182
104
20996
122173
69814
2026-06-22T20:30:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122173
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>muron, kaj per unu saltego eksaltis el la lito. Volante ŝin reekkapti, Viktoro streĉis la brakon: sed liaj fingroj nur prenis la noktan veston el maldika tolaĵo, kiu ŝiriĝis kaj restis en liaj manoj, lasante la junulinon tute senvestitan.
Vidante tiun virginan korpon subite senvualigitan, la kapitano puŝis blekegon. Kun konvulsiaj trajtoj, kun gestoj de frenezulo, li rapidis al la malfeliĉulino. Ŝi, en la ekscitego en kiu ŝi troviĝis, nur zorgante pri la minacanta danĝero, ne ekvidis ke ŝiaj plej sekretaj ĉarmoj estis kaŝataj de nenio, kaj perdis la barilon, kiu povis ankoraŭ ilin protekti.
Persekutado senhalta komencis. Uzante ĉiun meblon kiel remparon, sin ŝovante kiel kolubro en interspacon kuŝantan inter ili, ĝis nun Matildo sukcese glitis for de la manoj de sia persekutanto: sed li ne laciĝis.
La malfeliĉa infanino sentis, ke ŝiaj fortoj eluziĝas. Ŝi antaŭvidis la momenton en kiu ŝi falos kiel senvivaĵo en la brakojn de sia malamiko, kiam subita inspiro trairis ŝian cerbon. Pasante apud la tablo, ŝi prenis plenmane amaseton da tabako. Dum Viktoro, ne rimarkinte ŝian geston, penis utiligi tiun movon por ŝin ekkapti malantaŭe, ŝi per eksaltego returneniris, kaj, almetante sian pugnon al lia vizaĝo, ŝi frotis lian frunton kaj plenigis liajn okulojn per la brulanta pulvoro. La kapitano kriegis, forlasis sian suferantinon, embarasis siajn piedojn en la noktovesto disŝirita tere kuŝanta, perdis ekvilibron kaj kun kapo malsupre ekfalis en la vitraĵon, kiun enirinte li estis metinta kontraŭ la muron.
Tio okazis tiel subite, ke Matildo restis senmova, rigardante, ne komprenante. Certe, ĵetante pulvoron en okulojn de sia atakanto, ŝi esperis, ke ŝi iom paralizos liajn fortojn; sed ŝi ne kredis, ke preneto da tabako estus kapabla naski tiel subitegajn rezultatojn.
La roloj interŝanĝiĝis: Viktoro Linŝardo ne estis plu timinda: fraŭlino de Prelongo eliris triumfe el tiu {{vdk|mal|noblega}}<noinclude><references/></noinclude>
40vml0gv2tjnowz9pq3zobx5is1g1n0
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/183
104
20997
122174
69815
2026-06-22T20:36:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122174
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|mal|noblega}} kaj neegala batalo, dank’ al sia kuraĝo kaj sia spiritĉeesto. Tiam nur ŝi ekvidis, ke vesto neniu ŝin kovras. Ruĝiĝante pro indigno kaj pro honto, ĉar viro ŝin vidis en tia stato, ŝi rapide eniris en sian tualetejon, en kiu ŝi vestis la unuan negliĝon troviĝantan sub ŝia mano.
Dum tiu tempo, la venkito malfacile releviĝis. Kiam Matildo revenis, ŝi vidis Viktoron starantan meze de la ĉambro, kun brakoj etendataj, alpaŝantan kiel blindulo. Lia vizaĝo, tranĉetita de vundetoj faritaj de la vitraj disrompaĵoj, estis kuntirita de neesprimebla sufero: inter liaj palpebroj fluetis du larmoj nigraj pro tabako, kiuj miksiĝis kun sango fluanta el liaj vundoj. En tiu stato, li ŝajnis al fraŭlino de Prelongo tiel ridinde malbelega, ke ŝi, forgesante tion, kio okazis antaŭmomente, ne povis deteni ridegon bruan kaj tiel malestimantan, ke ĝi frapis la kapitanon kiel vipeta bato.
— Nu, sinjoro, ŝi diris, kion vi faras? Mi bonvolas kredi, ke vi ne intencas resti ĉi tie.
Mallaŭta balbuto estis la respondo de Viktoro.
— Ha! mi komprenas, daŭrigis la malkompatema junulino; vi ne klare vidas, ĉar la tabako vin blindigis. Etendu la manon; iru dekstren; haltu; nun, maldekstren: nu, jen la fenestro: ĝin paŝegu kaj eliru rapide. Precipe zorgu, ke vi ne falu. Ĉar se morgaŭ oni trovus vin malsupre de mia fenestro, kun kruro rompita, mi estus ĝenata por klarigi vian ĉeeston.
Premegita de doloro kaj de honto, Viktoro malsupreniris malrapide sur la ŝtupetaro. Kiam li troviĝis sur la tero, fraŭlino de Prelongo, kiu lin observis, al li ĵetis, per tono de netradukebla ironio, tiujn mokegajn vortojn:
— Iru, nepo de lakeo; kaj memoru, ke ĉiam Prelongoj devigos Linŝardojn al la malleviĝo de la kapo.
— Malbeno! ĉiam tiu sama insulto, murmuris kolere la kapitano, kiu penade duonmalfermis siajn okulojn por sin direkti.<noinclude><references/></noinclude>
sbtykym0c177mhbnjz2t4kzxmr1ek83
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/184
104
20998
122175
69816
2026-06-22T20:44:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122175
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La tabako, kiu ilin plenigis, samtempe fluis kun la larmoj. Kvankam li ankoraŭ sentis impreson de kruelega brulumo, tamen la junulo povis sublevi sian palpebron sufiĉe por sin konduki.
Li melankolie sekvis la vojon tiel ĝoje aliritan de li antaŭ kelkaj horoj, kiam malsonora gorĝbleketo, antaŭ tri paŝoj de li, lin eksaltigis.
— Ŝafo libera! li ekkriis; mi estas pereonta.
Antaŭ kiam la forkuranto trovis la tempon necesan por preni revolveron en sia poŝo, la grandega besto rapidas sur lin, almetas siajn manegojn sur liajn ŝultrojn, kaj malfermas siajn timindajn makzelojn por puŝegi en lian kolon siajn akrajn dentegojn. Viktoro kontraŭbatalas la atakon, ekkaptas la hundon per ĝia dika felo, kaj penas repuŝi la minacantan buŝegon, kies li sentas elspiraĵon varmigantan lian vizaĝon.
La kapitano estis facilmova kaj kuraĝa, sed Ŝafo pli. Ĝi saltegis kontraŭ la junulon per tia perforto, ke ĉi tiu, sentante siajn lumbojn faldiĝantajn kaj krakantajn falis malantaŭen, kun la hundo sur lia brusto. Tute senarma kontraŭ malamiko, kiu ĉiam havis siajn naturajn armilojn, Viktoro sentis en sia kolo kruelegan doloron, kiu lin sufokis. La krio, kiun li volis ekpuŝi, perdiĝis en stertoron: kaj li svenis.
Tamen Matildo, dezirante certiĝi ĉu ŝia malamiko vere eliris, staris ankoraŭ apud sia fenestro, kiam ŝi aŭdas la furiozajn bojadojn de Ŝafo bruantajn en la noktaĵo. Ŝi tremetas. Konante la malamon, kiun la hundego sentas al la kapitano, ŝi komprenas, ke terura dramo okazas post kelkaj metroj el la kastelo, kaj ke la filo Linŝardo estos baldaŭ senkompate sufokita.
Malgraŭ la monstra atenco en kiun ŝi preskaŭ falis, ŝi sentas sian koron prematan, pensante ke ŝi estos eble la senvola kaŭzo de hommortigo. Tuj ŝi eliras el sia ĉambro, malsupreniras rapide la malgrandan ŝtuparon rekte kondukantan en la parkon, kaj tiras la riglilojn de la<noinclude><references/></noinclude>
rsurtn7kd6uqohp4mlagyv3suxex6ge
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/185
104
20999
122176
69817
2026-06-22T20:51:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122176
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pordo. Por malebligi malfeliĉon, se tamen la afero estas ankoraŭ ebla, ŝi volas alvoki sian hundon, kiam ŝi ekvidas du ombrojn, kiuj sin klinas supren de korpo tere kuŝanta. Flanke de ili, Ŝafo ŝajnis tute kvieta kaj eĉ ĝoje saltadis. Ĉar la pacema sintenado de la Novterhundo al ŝi pruvis, ke tiuj ombroj estas kastelloĝantoj, fraŭlino de Prelongo timis, ke oni ŝin surprizos. Ŝi volis malaperigi ĉian postsignon de la Viktora vizito; ĉar ŝi komprenis ke, se ĝi estus konita, neeviteble ĝi malpurigus ŝian bonan famon: do, pro tio, ŝi rapide elprenis la pezan ŝtupetaron, kaj ĝin trenis ĝis la ilejo.
En tiu momento ŝi estis renkontita de fraŭlino de Savinako, kiu revenis el sia amkunvenejo. La du junulinoj ambaŭ reciproke mirantaj, ĉar ili troviĝas en la parko dum horo tiel nokta, reeniris ĉiu en sian ĉambron, rezervante al la morgaŭa tago la klarigon pri tiuj strangaj okazintaĵoj.
Reveninte en sian apartementon, fraŭlino de Prelongo faletis sur apogseĝon, sin demandante ĉu tio, kio okazis estis vere reala; ĉu tio prefere ne estus la memoro de terura inkubsonĝo? Sed ŝi rimarkis sur la tapiŝo sian noktoveston disŝiritan kaj la sangoplenajn disrompaĵojn de la vitraĵo. Tiu vidaĵo ŝin revenigis al la realeco.
Nun, kion ŝi faros? Kompreneble ŝi ĉion rakontos al siaj gepatroj.
Tia estis ŝia unua ideo. Sed tiam ŝi devos paroli pri malnoblegaj detaloj, kies nur memoro paligas la malfeliĉan infaninon. Kaj sinjoro de Blasano, ŝia fianĉo, kion li diros, kion li pensos pri tio? Ĉu li kredos, ke fraŭlino de Prelongo estis vere malrespektegita? Eble li estos turmentita de dubo; eble li opinios, funde de sia koro, ke ŝi estis konsentinta. Ĉar la junulino estas tro fiera por toleri eĉ la plej malgrandan suspekteton, ŝi decidis, ke ŝi silentos kaj sekve ŝajnos tute nescianta pri la fariĝoj okazintaj dum la nokto.
Tiun decidon preninte, Matildo zorge kolektis ĉiujn<noinclude><references/></noinclude>
bzoc62r6ghkyakgwe5709c1f8z7ahag
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/186
104
21000
122177
69818
2026-06-22T21:03:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122177
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vitrajn erojn, kaj ilin ĵetis for de sia fenestro: morgaŭ, por klarigi la rompon de tiu vitraĵo, ŝi sin kulpigos de malzorgemo. Ŝi kaŝis la noktoveston disŝiritan kaj enlitiĝis, rompita de laciĝo kaj de kortuŝecoj, sed kontenta pri la decido de ŝi prenita.
Poste la vizaĝo de Valentino trairis ŝian penson. Ŝi sin demandis kial ŝia amikino troviĝis en la parko dum horo preskaŭ matena, kun la ŝlosilo de la dometo en sia mano. Fine ĉio konfuziĝis en ŝia cerbo, kaj post kelkaj minutoj ŝi ekdormis.
Kiam sinjoro de Ruvezo apogis kontraŭ la muron la korpon senmovan de la kapitano, ĉi tiu ekeliris el sia sveno. Li sin preparis paroli, gestigi, peti helpon, kiam la voĉo de la markizo, alkuranta al la krioj puŝitaj de Frederiko, frapis lian orelon. Kun la vivo renaskiĝis la instinkto por la konservado. Tuj kiam li povis malkonfuze distingi la parolojn diritajn ĉirkaŭ li, li komprenis ke, dank’ al la kamparana vesto, kiu ŝanĝis lian ŝajnon, dank’ al la vundoj, kiuj malrekonigis lian vizaĝon, lia identigo, kvankam suspektita, ne estis certigita. Li estu maltima, kaj nenio estos malesperiga.
La parto de la muro, kontraŭ kiu li troviĝis, estis ĵus tiu, kiu datumis de Ludoviko XIV{{sup|a}}, kaj kies refaron oni opiniis senutila, ĉar ĝi superis krutaĵon ducentmetre profundan. Sublevinte mallarĝe siajn palpebrojn, Viktoro observis la plej etajn movojn de liaj ĉirkaŭantoj. Unue la servistoj eliris, ekserĉontaj portilon; poste same agis Raŭlo kaj sinjoro de Ruvezo. Momente la filo Linŝardo troviĝis sola, for de maldiskretaj rigardoj: tiu momento sufiĉis.
Li rimarkis en la muro, post kelkaj paŝoj, fendon plenigitan per urtikoj. La tempo malaperigis ĉiun postsignon de mortero, kaj la ŝtonoj restis unu sur la alia nur pro sia pezo. Por ke sinjoro de Prelongo povu suspekti nenion, kiam li revenos, Viktoro deklinigis la {{vdk|kur|tenon}}<noinclude><references/></noinclude>
j2yzjlrustplxn9emdumfll3r5kko8z
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/187
104
21001
122178
69819
2026-06-22T21:12:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122178
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|kur|tenon}} el kreskaĵoj kiu maskis la malfermaĵon, repuŝis eksteren kelkajn ŝtonojn por iom ĝin plilarĝigi, kaj sin ŝovis kun kapo malsupre tra la mallarĝa fendo, dum la urtikoj kaj la konvolvuloj reprenis sian lokon, kaj maskis al neatenta observanto la vojon de li sekvitan.
La herboj tremis ankoraŭ, kiam revenis Raŭlo akompanata de la grafo. La markizo esprimis laŭte sian miron, trovinte la nenaturan ruinaĵon plenan da floroj, kiel por amkunveno, kaj serĉis, ne ĝin trovante, klarigon, pri kiu sinjoro de Ruvezo singardeme silentis. Malantaŭ sia muro, Viktoro, same mirante pro tiuj neatenditaj novaĵoj, sed ekantaŭvidante la veron, ne perdis unu vorton de l’ interparolado.
Tuj kiam li aŭdis, ke sinjoro de Prelongo, mirigita ĉar li ne lin trovis plu, ordonis, ke oni lin serĉu, la kapitano lasis sin gliti sur la deklivo de la profundaĵo, sin alkroĉante hazarde al la plej malgrandaj elstaraĵoj de la roko, al herbaj tufoj, kiujn li renkontis sub sia mano. Kiam li estis knabeto, ofte li efektivigis tiun ekvilibraĵon, pro kiu li ricevis multegajn survangarojn de Heleno, kiam li revenis kun kitelo disŝirita, kun pantalono aliformigita en ĉifonaĵon.
Feliĉe li konservis la facilmovecon de sia infanaĝo, dank’ al la aktiva ekzistado vivita de li en Alĝerio; ĉar li alvenis sendifekte malsupren de la terura deklivo. Sed liaj dorso, manoj kaj vizaĝo fariĝis nur unu vundo, kies brulumo lin kruelege suferigis. Rapide li subakviĝis en Violanon, sentante neesprimeblan sendolorigon, kiam la akvo de la rivero glitis sur lia haŭto kaj malvarmetigis lian suferantan kaj sangigan korpon.
Antaŭ kiam li reeniros en la kastelon, la markizo ĉirkaŭiris mem la parkon, laŭlonge de la muro ĝin fermanta. Tiam li trovis la malgrandan ŝtupetaron lasitan de Viktoro. Levinte la okulojn, li rimarkis ke la botelfundoj estis malaperintaj sur la rando de la muro.<noinclude><references/></noinclude>
en751p5veu3tq4l4qbg5pn70nkgzc6t
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/188
104
21002
122179
69820
2026-06-22T21:17:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122179
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ĉiuj tiuj detaloj estis signo de antaŭmedito, kiun oni vidas tre malofte ĉe la simplaj ĝardenŝtelistoj. Ĉar li kredis sin prava, rilatigante la noktan suprenrampon kun la festaj preparaĵoj eltrovitaj de li en la ruinaĵo, li obstine sekvis postsignon, kiu fatale lin malproksimigis for de la vero. Fine, antaŭ kiam li supreniros en sian apartementon, li metis en la ĝardenon servistojn, kies komisio estis observadi, dum la tuta nokto; kaj li decidis ke li lerte demandos Valentinon kaj sian filinon; ĉar li deziris scii ĉu la ŝajno, suspektita de li inter la vundito kaj la kapitano, estas pravigita aŭ nur iluzia.
La morgaŭan tagon, sinjoro de Ruvezo diris adiaŭ al la Prelonga familio kaj eliris al Alĝerio. Li sentis sian koron tre ĝemoplenan, disiĝante el la ĉarma junulino, kiun li pli pasie amegis ol antaŭe: sed li firme esperis, ke baldaŭ li ŝin revidos kaj ne forlasos plu. Sed tiu eliro ĵetis Valentinon en plorigan malĝojon.
Fraŭlino de Prelongo, sentante sian kapon ankoraŭ plenan da memoroj de la terura nokto, serĉis sian amikinon, dezirante senti apud si iun, kiu ŝin distrus el ŝiaj malgajaj pensoj: ĉar ŝi trovis ŝin en neniu loko, ŝi supreniris al ŝia ĉambro kaj frapis sur la pordon.
Fraŭlino de Savinako ne respondis. Ĉar la ŝlosilo troviĝis en la seruro, Matildo eniris kaj vidis sian amikinon ploregantan. Al la amikemaj demandoj de la juna kastelmastrino Valentino unue respondis per klarigoj nur neprecizaj. Sed instigite de la junulino, bezonante verŝi en alian koron kompateman la ĉagrenon, kies ŝia koro superfluis, fine dezirante paroli pri la viro de ŝi amata, ŝi ĉion konfesis, petante kompreneble la plej grandan sekreton. Sed rakontante la historion de siaj amaĵoj kun la grafo, ŝi zorge kaŝis iajn detalojn tro pasiajn, kiujn, ŝi tion komprenis, ne estus aprobinta fraŭlino de Prelongo: tiamaniere ĉi tiu lasta restis konvinkita, ke ĉiuj karesoj okazintaj inter la geamantoj estis nekulpigeblaj<noinclude><references/></noinclude>
5jvdkhvg37cpm1vvyjoxwu7xixk6ju7
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/189
104
21003
122180
69821
2026-06-22T21:39:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122180
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de la plej severa moralo. Fraŭlino de Savinako eĉ konfesis sen ia honto, ke nur por havi lastan kunvenon kun Frederiko ŝi petis la ŝlosilon de la dometo, ornaminte per floroj la kunvenejon por ĝin beligi kaj por ĝin parfumi.
Tiam, memorante pri la stranga laboro farita de Matildo, kiam ŝi ŝin renkontis, Valentino siavice petis kion ŝi faris kun ŝia ŝtupetaro. Fraŭlino de Prelongo multe ruĝiĝis. Sed la konfido naskas la konfidon. Ĉar la junulino same bezonis partoprenigi sian amikinon pri la sekreto ŝin sufokanta, ŝi rakontis la provon de malrespektego en kiun ŝi preskaŭ falis. Samtempe ŝi aldonis, ke ŝi intencas faligi en la forgeson la memoron de tiu malgaja aventuro. Fraŭlino de Savinako laŭte laŭdis Matildon pri ŝia kuraĝo, ŝia spiritĉeesto kaj precipe pri la decideco de ŝi ekprenita.
Ili do decidis ke nek unu nek alia parolos. Sin lasinte, ambaŭ junulinoj sin kisadis kun veraj amikelmontroj; ĉar nun duobla sekreto ekzistis inter ili. Tiu mistero povis nur kuntiri pli mallarĝe ankoraŭ ol antaŭe la ligilojn tamen tre malvastajn de l’ amikeco, kiu ilin unuigis.
La markizo volis ilin demandi aparte; sed li ricevis respondojn neniel kontentigajn. Ambaŭ certigis ke ili nenion aŭdis. Kiam Raŭlo petis de sia filino kial la vitraĵo, remetita dum la tago, estis denove rompita, Matildo respondis, ke kredeble oni ĝin malbone fiksis; ĉar, fermante. sian fenestron eble tro maldelikate, ŝi vidis ĝin disiĝantan kaj falantan en la ĝardenon. Kaj tiun respondon plene certigis la ekzameno de vitraj disrompaĵoj trovitaj piede de la muro.
Nun restis punkto klarigota. Kia estis tiu nekonatulo?
Sed kiam sinjoro de Prelongo, dank’ al sciigoj sekrete kolektitaj, eksciis ke Viktoro estas malsana kaj danĝere vundita, li ne dubis plu.
Jen estas kiamaniere li restarigis la dramon:
La kapitano sin enkondukis en la parkon, intencante<noinclude><references/></noinclude>
s50xihr4vxv24uylwxvyir0pz4if0yg
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/191
104
21005
122181
69824
2026-06-22T21:46:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122181
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO SEPA|c|g=100%}}
Malvarmetiginte en akvojn de Violano sian sangon bruligitan de febro, Viktoro realiris malfacilege la patran farmodomon. La pordo, kiun li nur duonfermis, estis nun tute fermita. Li devis frapi por ĝin malfermigi.
— Kiu estas tie ĉi? petis Andreo.
— Mi, Viktoro, malfermu rapide, respondis la junulo mallaŭte.
— Tuj. Kial vi troviĝas ekstere, en tia horo?
Parolante, Andreo tiris la riglilojn.
— Dio mia! Kio do al vi okazis? Kiu vin metis en tian staton?
— Antaŭsciigu mian patrinon, mi petas. Mi respondos post momento.
Heleno rapide alvenis. Ŝia instinkto al ŝi diris, ke ŝia filo revenas el la kastelo: sed ŝi konservis en sia koro siajn pripensojn.
Kiam la kapitano, post multaj penadoj, estis tireginta, pecon post peco, la malsekajn vestojn, algluiĝintajn sur lia haŭto, Heleno reenpaŝis terurita. La korpo de ŝia filo estis nur unu vundo.
— Sed fine ĉu oni povas scii, murmuris Andreo, kiu ne forlasis la ĉambron.
— Post momento, kiam mi estos enlitiĝinta, respondis Viktoro.
Kiam li troviĝis en sia lito, malsekiginte siajn vundojn por kvietigi la doloron, li opiniis ke, por sin liberigi el<noinclude><references/></noinclude>
fgap4suzeaa828svlrs72rren6wjvw6
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/192
104
21006
122182
69825
2026-06-22T22:02:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122182
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>trudemuloj, necese estas, ke li faru kiel eble plej rapide rakonton ian, por pravigi lian farton.
— Nu, li diris, mi estis ĉasonta en embusko sovaĝajn anasojn.
— Vi bone scias, ke ne estas ankoraŭ la sezono.
— Jes, ili alvenas.
— Mi ne ankoraŭ ilin rimarkis.
— Vi eble, sed mi ilin ekvidis. Do mi atendis flugadon de tiuj birdoj, kiam grandega lupo rapidis al mi.
— Vi vidis lupon, ekkriis la patro: tio min treege mirigas. De mia naskiĝo neniam mi vidis voston de lupo. Iam, dum la infanaĝo de mia patro, ili fariĝis tre maloftaj; kaj de kvindek jaroj ili tute malaperis el la lando.
— Kredeble, respondis Viktoro senpacienca, unu almenaŭ restis, ĉar estas ĝi, kiu min vundis tiel kruele.
— Nu, estas eble, murmuris Andreo. Daŭrigu.
— La timeginda besto min ekkaptis al la gorĝo, min disŝiris per siaj ungegoj. Por min liberigi el ĝiaj atakoj, mi havis nur rimedon: min ĵeti en la riveron. Mi tion faris; kaj ĝi ne kuraĝis min persekuti tien. Nun, patro mia, ĉar via scivolo estas kontentigita, lasu min, mi petas. Mi tro bezonas dormon.
Andreo eliris el la ĉambro kun ŝajno nekredema, murmurante:
— Sovaĝaj anasoj dum septembro; lupo en Prelongaj herbejoj; tio estas tre stranga. Certe oni al mi malkonfesas ion.
Premegite pro laciĝo, Viktoro ekdormis. Heleno maltrankvila sidiĝis apud lia lito, kiun ŝi lasis nur matene. Nur kiam la matenruĝo ekaperis, oni venigis la kuraciston; ĉar, por ke oni ne babilu en la lando, la kapitano malkonsentis, ke oni lin alvoku pli frue.
La ekzameno de tiuj strangaj vundoj kaŭzis al la honesta praktikisto unu el plej grandaj miroj sentitaj de li dum lia vivo. Skribinte sian recepton pri la kuracado plenumota kaj pri la bandaĝoj almetotaj, li sin direktis<noinclude><references/></noinclude>
jehugl8bou4rh36tlrs10tju8t65yin
Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/193
104
21007
122183
69826
2026-06-22T22:09:41Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
122183
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>al sia kabrioleto, kiu lin atendis apud la pordo, kiam Andreo stariĝis antaŭ li:
— Nu, doktoro, kion vi opinias?
— Estas tre danĝere, respondis la kuracisto. Troviĝas en la kolo du vundoj penetrantaj, kiuj min maltrankviligas. Ambaŭ okuloj estas okupataj de brulumo treege forta. Nur la vundetoj de la vizaĝo kaj la kontuzoj de la dorso ŝajnas negravaj. Mi kredas ke li resaniĝos; sed la malsano daŭros longatempe.
— Do, komencis Andreo, la du dentoj de la lupo ...
La kuracisto malfacile detenis nekredeman rideton. Sin klinante al la orelo de Linŝardo:
— Konfidencie, li diris, ĉu vi kredas tian historion?
— Sendube, ĉar li ĝin certigas. Kian profiton li ricevus per mensogo?
— Jes, jes, vi estas prava, murmuris la doktoro, kiu ne volis protesti; ĉar li tre deziris konservi la amikecon de ĉiuj siaj klientoj.
Ne aldoninte unu vorton, li supreniris en sian veturilon. Sed, dum li incitis sian maljunan ĉevalon per forta vipfrapo, li pensis mallaŭte:
— Tio estas tre stranga. Fine oni estas devigata elpensi rakontojn, kiam oni ne volas diri la veron.
Post du tagoj, oni parolis en la vilaĝo nur pri la kapitano kaj pri lia lupo. Ĉar la servistoj de la markizo ne misterigis pri la nokta atako, okazinta en la kastelo, oni tre facile rilatigis la du fariĝojn. Ili tro akurate koincidis, por ke Viktoro ne estu konsiderita kiel la suprenrampinto. La spritaĵulo de la lando, nomita Blagardo, trovis la vorton finan, dirante:
— Tiu Linŝardo, kia ŝerculo! Lia lupo estas nur ŝafo. Ĉiuj ridegis: oni gratulis la eltrovinton de la ludvorto, dirante, ke ĝi estas tre bone pafita. Sed tiam alia demando trudiĝis:
— Kion la junulo faris en la parko?<noinclude><references/></noinclude>
tp1ymxjnv1nlu5uatzb5o0orc5987jx