Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.12 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/184 104 22043 125598 71913 2026-07-23T17:21:45Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125598 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Ĉu mi malplaĉas al vi? li diris. Ĉu mia propono vin ofendas? aŭ ĉu vi sentas al mi nur indiferentecon? — La propomo, kiun vi faras, sinjoro Petro, estas tro lojala por min ofendi: kontraŭe ĝi povas nur honori junulinon. Tamen tia demando estas por mi tiel neatendita, ke vi ne miros, se mi iom ŝanceliĝas. Donu dudekkvar horojn da kredito, kaj morgaŭ mi konigos mian respondon. Tio estis ĝentila forpermeso. Tamen la junulo ne povis sin decidi al la eliro. — Mi amas vin, li diris; mi amas vin profunde. Vi min savis kaj flegis. Mia unua sento al vi komencis per dankemo; poste iom post iom ĝia naturo ŝanĝiĝis, des pli facile ke, dank’ al tiu simileco, kiu al vi kredigis, ke mi estas alia homo, vi ju pli vin montris al mi subite tia, kia vi estas, kun via pasia kaj romana karaktero, kaj ne min devigis toleri tiun longan iom hipokritan kaŝecon, kiun bone edukita junulino ĉiam devas afekti por nekonatulo. Mi estas sola en la vivo, tial ke mia patro estas por mi nevaloraĵo. Nun tial ke la morto de via sola parencino vin igis libera, vi same devas konsiliĝi nur kun vi mem. Akceptu min; mi igos vin tre feliĉa. Fraŭlino Kolardo prezentis al Fradeko sian manon. — Ĝis morgaŭ, ŝi diris. Tiufoje la junulo komprenis kaj eliris. Restinte sola, la junulino prenis sian kapon en siaj manoj, kaj profunde pripensis. — Ĉu estas kredeble? ŝi diris. Ĉu Herbeno jam edziĝinta kun Beatrico estus tiel maltimega, ke li ne timus fariĝi bigamiulo? Reĝino jam pruvis, ke kiam la pasio ŝin ekkaptas, la konsciencduboj sin ĝenas malmulte. Tamen ŝi sentis sin ŝanceliĝanta kontraŭ tiu monstreco, kiun Petro al ŝi proponis per tiel natura tono. Do Fernando ĉiam ŝin amas. Sed tiam, kial li lasis<noinclude><references/></noinclude> 2v2jl2ufd3602i14wxdvlbe7icsii2a Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/185 104 22044 125599 71914 2026-07-23T17:30:54Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125599 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>konduki sin al la punlaborejo? kial li rifuzis la savon, kiun ŝi al li proponis, se li konsentus forkuri kun ŝi? Subite pripenso, iam farita de Klozelo, revenis en ŝian spiriton. En tiu letero fabrikita per ĵurnalaj literoj, kredeble Herbeno vidis nur kaptilon. Se tio estas vera, tio klarigas tute kontentige, kial li ne respondis. Sed li lasis sin kondamni, ne ŝin perfidante. Reale ĉu en tia heroaĵo ne kuŝas la plej granda pruvo de amo, kiun amanto povas liveri? Certe fraŭlino Kolardo ne povis memori sen ĉagreno tiun doloran scenon, en kiu ŝi trenis sin antaŭ liaj genuoj. Ŝi revidis Fernandon malvarma, tedita, atendanta kun malpacienco, sen konsola parolo, ke ŝia doloro estu finiĝinta. Sed depost tiu epoko multaj fariĝoj okazis. Tial ke li ne povis plu sin turni al sia rajta edzino, ĉu ne estis nature, ke li memoru pri la alia? Jen estas kial antaŭ ne longe la junulino lin retrovis tia, kia li estis en la plej belaj tagoj de ilia unuiĝo, timema, submetita, sed je submetiĝo nur ŝajna, kiu malbone maskis la mastron jam pretan por postuli. Tial ke, laŭ leĝa vidpunkto, la edzo de Beatrico estas malviva, la homo, kiu prenas lian lokon, la fraŭlo Fradeko, povas do edziĝi kaj tamen ne esti pro tio kulpigata je bigamio. — Kaj se vere la personeco de Petro ne konfuziĝas kun la personeco de Fernando, diris Reĝino por konkludi; se la rakonto, kiun li faris, estas vera laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, tiu aminda junulo ŝajnas tre dolĉa, tre amindumanta. Mi estas certa, ke li min feliĉigos. Mi kredas, ke mi amos lin; eĉ mi sentas, ke mi jam lin amas. Reale la junulino ne vidis tre klare tion, kio okazis en la fundo de ŝia animo. La iom sofisma rezono, kiu ŝin alkondukis al tiu duobla konkludo, nome: akcepti la eblecon de edziniĝo kun la viro, kiun ŝi kredis esti ŝia iama amanto, sed kiu tamen povus esti por ŝi nur fremdulo, tiu rezono celis nur unu celon: liveri al ŝiaj sentoj<noinclude><references/></noinclude> m1o9zz7g3jufb7lp99bok343i3x2p9x Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/186 104 22045 125600 71915 2026-07-23T17:37:22Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125600 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la sankcion de konfesebla motivo. Ŝi tiel ofte jam estis redirinta tiujn du nomojn: Herbeno, Fradeko, ke tiuj vortoj fariĝis por fraŭlino Kolardo nur bruo, havanta nenian precizan signifon. La sola impreso vere klara, kiu eliris el tiu ĥaoso estis ĉiam impreso pri Fernando retrovita, reakirita, refariĝinta tia, kia li estis en la matenruĝo de iliaj amrilatoj. Ŝi povos fariĝi la edzino de Fradeko; reale kun la sola Fernando ŝi edziniĝos. Dum longa tempo ankoraŭ la junulino sin enabismigis en siajn pensojn, ne malkovrante alian novan eblecon de konkludo. — Nun, ŝi daŭrigis, tial ke mia bedaŭrita onklino ne ekzistas plu, la edziniĝo altrudiĝas al mi laŭ tute deviga maniero. Sed estus al mi neeble edziniĝi kun ia ajn viro, kaj precipe lin ami. Mi konsentu, ke Petro estas vere la viro, kia li pretendas esti; nu, eĉ en tiaj kondiĉoj, li estas ankoraŭ la sola homo kapabla batigi mian koron: ĉar estus ĉiam Fernando tiu, kiun mi en li amegus. Tiun fojon ŝia decido estis nerevokeble prenita. Pro tio, la morgaŭon, ŝi ne lasis al Fradeko la tempon necesan por komenci paroladon, sed ŝi diris tuje: — Mi multe pripensis, sinjoro Petro; kaj mi akceptas. — Ha! fraŭlino Reĝino, ekkriis la junulo, kiu ŝajnis ebria pro ĝojo, neniam vi scios, kiom mi vin amas, kaj kiom vi min feliĉigas. Altirante sian fianĉinon al sia koro, Petro metis sur la lipojn de la junulino longan kisadon, kiun redonis fraŭlino Kolardo: kaj ambaŭ fariĝis palaj pro kortuŝeco. — Hodiaŭ, li diris, mi estas certa, ke tiun kisadon vi ne adresas al alia viro. La junulino ne respondis, ĉar kontraŭe ŝi estis tute necerta pri tiu punkto. Tamen la pripensadoj, kiujn Reĝino estis farinta la antaŭtagon, ŝin instigis desegni por ŝi kondutlinion, je kiu ŝi neniam devos malproksimiĝi. La dubojn, kiujn ŝi<noinclude><references/></noinclude> gqfcvbcnqix1pxyz1jyfofqcl2exvrx Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/187 104 22046 125601 71916 2026-07-23T17:48:02Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125601 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>havis pri la personeco de sia estonta edzo, ŝi intencis konservi por si sola. Ŝi ne volis, ke aliaj homoj povu ilin suspekti kaj malpli ankoraŭ ilin partopreni. Do, influite de tiu ideo, ŝi diris al Petro: — Mi telegrafis al sinjorino Herbeno, mia kuzino, kaj al malnova amiko de mia familio, sinjoro Maziero. Mi ilin atendas post unu momento. Sed ili ne devos vin vidi. Via simileco kun ŝia edzo tro dolore impresus Beatricon. La sciigo pri la morto de mia onklino jam kaŭzis al ŝi grandan ĉagrenon; mi estas certa pri tio. Estas neutile pligrandigi ankoraŭ ŝian malĝojecon, rememorante al ŝi dolorajn okazintaĵojn. Jen estas do tio, kion laŭ mia opinio, estas konvene, ke vi faru. Lasu tiun hotelon, kaj loĝu en la ''Grimsel''’a gastejo. Kiam ni estos donintaj al la bedaŭrita mortintino la lastajn honorojn, ni revenos Parizon. Mi vin sciigos pri tio. Vi nin akompanos, sed de malproksime, per la sekvanta vagonaro. Tial ke estus malkonvene, ke mi restu sola en nia ''Sèvres''’a kampodomo, mi petos rifuĝejon de sinjoro Maziero. Estos li tiu, kiu anstataŭos mian patron, kaj kiu min kondukos al la altaro. Estos lia hejmo la loko, en kiu okazos niaj intervidiĝoj. — Ha! mia kara, mia amata Reĝino, por tio same kiel por la cetero, vi tre scias, ke via deziro ĉiam estos la mia. — Se mi agas tiamaniere, mi tion faras nur por prepari miajn familianojn al tiu simileco, kiu, mi rediras, estas tute neverŝajna. Post du horoj sinjorino Herbeno kaj la bankiero alvenis al la hotelo de la Rhona glaciejo. Kiam, kondukinte al ŝia lasta loĝejo la korpon de fraŭlino Delanjo, Reĝino, Beatrico kaj Maziero troviĝis solaj en la ĉambro iam loĝita de fraŭlino Rozino, la maljunulo diris al fraŭlino Kolardo: — Mia kara infanino, vi estas plenaĝa, sekve tute libera<noinclude><references/></noinclude> 7vay5mgwwz36j7zu3uc70j3c8f6uf3d Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/188 104 22047 125602 71917 2026-07-23T17:55:01Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125602 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>agi tiel, kiel plaĉas al vi. Tamen ĉu mi povas peti de vi, kiaj estas viaj intencoj? Ĉu vi havas projektojn pri estonteco? Se mi faras tiujn demandojn, mi agas, ne instigite de scivolo, kredu min, sed de intereso al vi, por vin helpi, se tion fari mi povas. — Mi estas tiel certa pri via amemo, ke mi ne ŝanceliĝas vin utiligi, por efektivigi projekton, de kies plenumo dependos mia feliĉeco. — Kion vi volas diri? — Kredeble mi baldaŭ edziniĝos. Maziero kaj Beatrico faris ekmovon pro miro. Antaŭ kiam ŝi eliros el Parizo, pri nenio simila oni parolis. Depost la alveno en Svisujo, nenio en la leteroj de fraŭlino Rozino povis antaŭvidigi tian fariĝon. Tiam Reĝino per kelkaj vortoj rakontis la okazintaĵon de l’ glaciejo, kaj finis dirante: — Tiu junulo kaŭzis en mia koro impreson, kiun neniam mi sentis por alia viro. Mia bedaŭrita onklino, al kiu li estis tre simpatia, permesis, ke li nin vizitu. Mi estas certa, ke tio, kio plej forte nin ambaŭ allogis, estas granda simileco kun nia malfeliĉa Fernando. Pro tiuj vortoj Beatrico eligis ĝemon, kaj sin turnis subite por kaŝi siajn larmojn. La interparolado daŭris. Pri ĉiuj punktoj Maziero opiniis kiel la junulino. Oni ne povis agi laŭ pli prudenta maniero. — Tamen, li diris finante, la sciigoj, kiujn vi kolektis pri tiu junulo, ŝajnas al mi iom malprecizaj. Antaŭ kiam vi plenumos agon tiel gravan kiel edziniĝon, ĉu vi volos permesi, ke mi ilin pliplenigu? — Mi ĵus estis petonta tion de vi. Nenio detenis en Svisujo la tri vojaĝantojn. Estis decidite, ke la morgaŭon ili revenos Parizon. Post du horoj Fradeko konis tiun decidon, kaj siavice veturis per la sekvanta vagonaro tiel, kiel al li tion konsilis fraŭlino Kolardo.<noinclude><references/></noinclude> h0iimg59k2o8d11ultkmxa27k7c6z37 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/189 104 22048 125603 71920 2026-07-23T18:02:02Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125603 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO SEPA|c|g=150%}} En la saloneto de l’ hotelo, loĝita de Maziero, avenuon de ''Bois-de-Boulogne'', kvin homoj atendis. Ili estis la bankiero, Klozelo, Juliino, Beatrico kaj Reĝino. Tiun ĉi vesperon, la junulino devis prezenti al tiuj, kiuj anstataŭis ŝian familion, Petron Fradekon, sian fianĉon. Antaŭvidante tion, kio okazos, ŝi petis de Maziero, ke li invitu neniun fremdulon, preferante, ke la unua intervidiĝo fariĝu sen atestantoj. Subite la pordo maldelikate malfermiĝis, kaj Baptisto, la ĉambristo de Maziero, maljuna servisto, kiu partoprenis la servistaron de l’ bankiero depost kvardek jaroj, eniris rapide kun mireganta mieno. — Sinjoro, li diris, sinjoro Herbeno ĵus alvenas. Mi vidis lin malsupre en la korto. Li supreniras la ŝtuparon: mi lin aŭdas. Maziero estis ekrapidonta al la vizitanto, kiun li ekvidis en la antaŭĉambro donantan al lakeo sian surtuton, kiam la pedelo anoncis: — Sinjoro Petro Fradeko. — Sed li estas Fernando, ekkriis la bankiero, rekonante sian baptofilon. Revidante sian edzon, Beatrico svenis pro kortuŝego. Surgenuante apud ŝi, Juliino debutonumis la korsaĵon de la juna virino kaj al ŝi flarigis salaĵon. Klozelo staris senmova. Tia maltimego lin ŝtonigis. Pri Fradeko, li rondedirektis al ĉiuj ĉeestantoj longan<noinclude><references/></noinclude> hq05y19t903gs9ym0mkqzfudilyax1y Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/190 104 22049 125604 71921 2026-07-23T18:07:58Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125604 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>miran rigardon, kiu iris el unu al la alia, kaj ne ŝajnis kompreni la kaŭzon de tia akcepto. Feliĉe fraŭlino Kolardo alkuris por lin helpi. — Tamen, ŝi diris, mi antaŭsciigis vin ĉiujn, ke ekzistas inter mia fianĉo kaj Fernando eksterordinara simileco. Vi sciis, ke li venos; vi lin atendis. Post tio, kion mi diris, tia mirego ne havas plu ian motivon por esti. Dume ĉiuj ĉeestantoj iom post iom forlasis sian miregan sintenadon. — Mia kara Reĝino, diris Klozelo, vi efektive parolis pri simileco. Sed antaŭ ni troviĝas pli ol simileco; ĝi estas vera identeco. Dume la junulino, altirinte Petron al angulo de l’ salono diris mallaŭte: — Post tio, kio okazis, mi esperas, ke mia stranga konduto en la glacia groto estas por vi sufiĉe bone klarigita. Poste, prenante per la mano la junulon, ŝi lin kondukis ĝis mezo de la ĉambro, dirante: — Mi prezentas al vi sinjoron Petro Fradeko, mian fianĉon. Dirante tiujn vortojn, Reĝino direktis al Beatrico rigardon, en kiu tiel nediskuteble legiĝis triumfo kaj satita malamo, ke la juna virino sentis subite kun certeco, ke ŝin ekokupas neevitebla malfeliĉo. Tiu rigardo volis diri: — Li estas Li, Fernando, cia edzo. En la pasinta tempo ci lin ŝtelis de mi. Miavice nun mi reprenas mian posedaĵon. Beatrico nenion komprenis pri tio, kio okazas. Por ŝi estis vere Fernando la viro, kiu staras antaŭ ŝi; estis vere ŝia edzo tiu, kiu baldaŭ edziĝos kun fraŭlino Kolardo. Ombro de dubo ne ŝin tuŝetis eĉ iomete. La silento fariĝis ĝeniga; Maziero komprenis, ke estas necese krei alidirekton. — Ni estas profunde humiligitaj, li diris al Petro, pro la<noinclude><references/></noinclude> imcd0zg71w205j7s3moz2iwy8woimmp Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/191 104 22050 125605 71922 2026-07-23T18:14:57Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125605 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malmulte ĝentila akcepto, kiun vi estas ekricevinta. Sed kiam vi eniris en tiun salonon, kvankam ni estis sciigitaj de Reĝino, tamen ni ĉiuj kredis vidi aperanta malfeliĉan forkuranton, kiun senĉese ni ploras. — Fraŭlino Kolardo, respondis la junulo, al mi parolis efektive pri tiu simileco. Sed neniam mi estus kredinta, ke ĝi estas tiel plena. Ju pli Fradeko parolis, des pli ĉiuj gastoj de l’ bankiero sin reciproke rigardis kun miro. Estis la voĉo de Fernando la voĉo, kiu frapis iliajn orelojn; estis Fernando mem tiu, kiun ili aŭdis. — Li estas Li, murmuris Eduardo en orelon de sia edzino. Tiel perfekta simileco ne estas akceptebla. — Ĉu vi komprenas nun, diris Reĝino al sia fianĉo, kial en Svisujo mi tiel forte deziris, ke neniu vin vidu, antaŭ kiam mi estos sufiĉe preparinta mian familion. Malgraŭ miaj antaŭzorgoj, vi vidas, ke mi sukcesis nur duone. Tiam ĉiuj ĉeestantoj sidiĝis. La bankiero estis malluma, kaj ŝajnis okupita de korpremanta penso, kiun li vane penis forpeli. Klozelo, apud kiu li troviĝis, aŭdis eĉ, ke li murmuras: — Devige li estas vivanta; devige Variaso eraris. Tie kuŝas la sola ebla klarigo. Maziero multe deziris fari al Petro aron da demandoj. Sed komprenante, ke tia demandaro ŝajnus maldiskretega al la fianĉo de Reĝino, li haltigis sian kompreneblan malpaciencon. La vespero, kiu komencis tiel malkorekte, finis kontraŭe kiel eble plej ĝentile. Oni petis de Fradeko rakonton pri lia falo en la glaciejo; kaj ĉiuj ĉeestantoj tremetis, aŭdante tiun veran kvankam ne verŝajnan aventuron. Poste la junulo konigis siajn vojaĝojn, parolis malmulte, tre malmulte, pri la estintaj fariĝoj de sia vivo, kaj finis, pentrante la {{vdk|feli|ĉecon}}<noinclude><references/></noinclude> 50257h8k746sepiodorg3m11ntehjiu Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/192 104 22051 125606 71923 2026-07-23T18:23:17Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125606 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|feli|ĉecon}}, kiun li sentas, trovinte fine sinceran amemon, kiun soifas lia koro, kaj familion, kiu profite por li anstataŭos tiun, kiu konstante lin malŝatis. La vespero estis tre nokta, kiam oni disiĝis. Fradeko ricevis de Maziero la permeson veni ĉiutage en lian hejmon por amindumi fraŭlinon Kolardo, kaj adiaŭis siajn novajn amikojn. Sola Beatrico, pretekstante malsaneton, estis elirinta tuj post la komenco de l’ kunveno, rekondukite de Baptisto. La malfeliĉa virino suferis turmenton, kiun povas esprimi neniu superlativo. Ne nur ŝia edzo, ŝia Fernando estas edziĝonta kun Reĝino, sed plie li ne ŝajnis rekoni sian edzinon: kaj la rigardo, kiun li direktis al ŝi, estis rigardo de fremdulo kaj de indiferentulo. En la kaleŝo, kiu ilin rekondukis hejmen, Klozelo diris al Juliino: — Kion ci pensas pri tio? — Nenion; tio min bestigis. Kaj ci? — Tia animforteco estas ŝtoniga. Neniam mi estus kredinta, ke Herbeno aŭ kia ajn homo povas montri tian maltimegon. — Tiam ci persistas kredi, ke li estas Fernando. — Ĉu povas esti alie? Neniam oni vidis, ke Naturo sin ripetas laŭ tia precizeco. — Tiu Fradeko estas eble malrajta frato de Herbeno. — Estas neeble. La similecoj inter fratoj estas ofte tre grandaj, sed neniam tiel absolutaj. — Tamen oni vidas, ke tiu fenomeno okazas ĉe ĝemeloj. — Ci estas prava; kaj la klarigo estus trovita, se la ĝemela frato de Fernando estus vivinta. Sed li mortis en la tago mem de sia naskiĝo, bruligite en sia lulilo. Dum la juna advokato revenis hejmen kun sia edzino, fraŭlino Kolardo resupreniris al la apartamento, kiun<noinclude><references/></noinclude> cm1pood7dlx1zhetdekcoqv28x33pcq Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/193 104 22052 125607 71924 2026-07-23T18:29:28Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125607 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Maziero al ŝi ĝentile donis, en la dua etaĝo de sia hotelo, por la tuta daŭrado de la gefianĉiĝado. La junulino ne povis sin decidi al la enlitiĝo. Tiu unua oficiala intervidiĝo malliberigis ŝian tutan estontan vivon. Hieraŭ ŝia sorto dependis ankoraŭ nur de ŝia sola volo; hodiaŭ, se okaze ŝi pentus pri sia decido, ŝi estos devigata, por rompi tiun edziniĝon, liveri motivojn, kiuj eble estos kontraŭbatalitaj de ŝiaj ĉirkaŭantoj, se ili ne ŝajnas sufiĉe pravigitaj. Kaj Reĝino sentis, ke ŝia koro kuntiriĝas, pripensante al la stranga aventuro, en kiun ŝin enŝipigis ŝia imago tro avida de nekonataĵoj. Ŝi baldaŭ edziniĝos, metos sian estontecon en manojn de viro, al kiu la leĝo donos absolutajn rajtojn sur ŝia persono: kaj pri tiu viro, pri tiu mastro, kiu post kelkaj tagoj povos altrudi al ŝi sian volon, kaj ŝin kurbigi laŭ la fantazieco de siaj kapricoj, ne nur ŝi nenion konas, sed plie ŝi tute nescias, kiu li estas reale. La horoj pasis. Duonkuŝante sur apogseĝo, la junulino ĉiam revis, kiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas bruon malsupre de si, en la apartamento loĝita de Maziero. Tiu bruo similis ĝemadojn miksitajn kun plendadoj. Momente ili ĉesis, kaj poste pli forte rekomencis. Subite fraŭlino Kolardo aŭdis tre malkonfuze bruon de sufokaj ploregoj, dum peteganta voĉo (ŝi rekonis, ke ĝi estas la voĉo de l’ bankiero) intertempe laŭtiĝis, kvazaŭ ĝi petus helpadon. Reĝino estis kuraĝhava. Ŝi sin levis, intencante voki Baptiston, kaj lin averti pri tio, kio okazas. Eble ŝia bonfarinto estas malsana, nekapabla sonorigi aŭ voki al helpado. Por ke viro tiel fortike organizita kiel Maziero tiamaniere plendu, necese estis, ke la sufero lin supermezure doloru. En momento kiam ŝi malfermis la pordon, plendadoj kaj ĝemadoj plifortiĝis. La servistoj loĝitaj en la lasta etaĝo de la domo, kaj senkonsciigitaj de unua dormado, povis nenion aŭdi.<noinclude><references/></noinclude> rqyccpgb30qig0272xy4cef0g7fsq1v Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/194 104 22053 125608 71925 2026-07-23T18:34:35Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125608 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Estis necese rapidi. Supreniri unu etaĝon, veki Baptiston, al li konigi tion, kio okazas, lasi al li tempon necesan por surmeti sian veston, tio perdigus altvalorajn minutojn, en kiuj neriparebla katastrofo povus okazi. La junulino ne ŝanceliĝis. Ŝi rapide malsupreniris la ŝtuparon; kaj trovinte duonmalfermita la pordon de la Maziera laborĉambro, ŝi en ĝin sentime eniris. Tio, kion ŝi vidis, ŝin najlis sur la pargeto pro miro, kaj malhelpis, ke ŝi faru antaŭen unu paŝon plie. Elektra lustro pendanta el plafono lumigis al la vasta ĉambro per kruda lumo. Kontraŭ ŝi, sur ĉiu flanko de la fenestro, du grandaj portretoj, pentritaj laŭ natura amplekso, tiuj de Leopoldo kaj de Klotildo, faritaj post ilia morto laŭ fotografaĵoj, kovris dekstre kaj maldekstre la tutan muron kontraŭe starantan. En mezo de la ĉambro la maljunulo, kiu same ne ankoraŭ sin senvestigis, aliris kaj eliris kun ŝajno de frenezulo, kun okuloj konfuzitaj, vidante neniun el objektoj lin ĉirkaŭantaj, ŝajnante rigardi en la senfineco de sonĝo iun fantazian kaj terurantan aperaĵon. Fraŭlino Kolardo komprenis, ke Mazieron okupas speco da hipnota dormo: ĉar kvankam li paŝis apud ŝi kaj preskaŭ ŝin tuŝis, li tamen ne ŝajnis rimarki ŝian ĉeeston. Subite la bankiero kunplektis la manojn. Du dikaj larmoj ŝprucis el liaj okuloj, fluis malrapide laŭlonge de liaj velkitaj vangoj, kaj perdiĝis en lia blanka barbo. — Pardonu, Leopoldo, pardonu, ĝemis la malfeliĉulo. Ne fikse direktu al mi tiun koleran rigardon. Mi estas kulpa; estas vere: mi volis min venĝi je duobla perfido. Sed depost tiu tempo, mi tiel suferis, mi tiel elpagis. Ho! deturnu cian senkompatan vizaĝon; ne min premegu. Mian malkuraĝan agon mi riparis kiel eble plej plene. Mi edukis cian filon, mi lin amis, mi lin direktis en la vivo, kvazaŭ li estus mia propra infano. Jes, mi certigas, ke<noinclude><references/></noinclude> onnvqe7ozea075sf7h5xfcavmg2ti5r Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/195 104 22054 125609 71926 2026-07-23T18:43:31Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125609 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pri tiu punkto mia konscienco ne povas min riproĉi. Ci ne estus pli bone farinta, mi estas certa pri tio; ĉar tio estas neebla. Granda malfeliĉaĵo lin premegis; estas vere: sed ĉu mi estas kulpa? ĉu estas juste, ke ci igu min responda pri tio, kio okazis? Subite Maziero haltis kun orelo streĉita, kvazaŭ li aŭskultus voĉon, kiu venas el la senfineco. — Kaj la alia infano? ci diras. Sed ne estas li tiu, kiu troviĝis en la lulilo; ĝi estis anatomia temulo. Tion tamen ci scias tre bone. Ha! mia krimo estas sufiĉe abomena, ci ne bezonas ĝin ankoraŭ pligrandigi. Bruligi vivantan infanon! Sed tio estas kruelego, kiun mi estis nekapabla plenumi. Mi ĝin anstataŭigis per malviva novnaskito. Tial ke ci tion scias, kial ci persekutas min? La maljunulo haltis. Liaj fortoj ŝajnis eluzitaj. Reĝino aŭskultis terurite, volante eliri el tiu ĉambro, hontante, ĉar ŝi surprizas tiun teruran sekreton, kiun neniam ŝi estis eĉ suspektinta: sed, malgraŭ ŝi, ŝi ĉiam restis, fiksite de forto pli supera ol ŝia volo, sur la loko, sur kiu ŝi troviĝis. La ĝemadoj plifortiĝis. — Li mortis en la hospitalo por Trovitaj Infanoj: li ne vivis pli ol dudek-kvar horojn. Tion al mi certigis Variaso. Variaso estis cia amiko same kiel la mia: li ne estas viro kapabla min trompi. Ci do vidas, ke ci estas malprava, min turmentante, kiel ci faras. Tiu infano estis malfortika; li ne povis vivi. Se mi ne estus ŝtelinta lin, ci tamen estus lin perdinta. Ĉu estas grave por ci, ke li mortis en hospitalo anstataŭ morti en cia hejmo? Ho! tiun rigardon, tiun malaman rigardon, kiu kulpigas kaj kiu kondamnas, mi do ĉiam vidos; neniam mi do povos ĝin eviti. Ho! tiun agonian rigardon! depost tridek jaroj ĝi min persekutas, depost tridek jaroj ĝi restas fiksita al mia persono! Kaj dum la malfeliĉa halucinulo parolis, li metis siajn<noinclude><references/></noinclude> 5ki54moucjozelo4h7j4dtvgcz2hxjo Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/196 104 22055 125610 71927 2026-07-23T18:50:16Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125610 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ambaŭ manojn sur siajn okulojn, kvazaŭ li volus forigi for de li terurantan vidataĵon. Subite li lasis fali siajn brakojn, sin direktis per aŭtomata paŝo al la du portretoj alkroĉitaj sur la muro, kaj antaŭ tiuj du figuroj, kiuj ŝajnis lin fikse rigardadi per siaj senmovaj okuloj, li ekkriis, kunplektante la manojn: — Ho Klotildo, vi min amis iam. Memoru, ke por savi vian vivon, mi donis ĝis mia sango. Mi vin preĝas: propetu por mi apud Leopoldo. Tial ke li vin amas, li vin obeos. Diru, ke li fermu siajn okulojn de malvivulo; diru, ke li ne min persekutu, ne min atakadu, kiel li faris ĝis tiu tago. Diru tion, mi vin petas kun kunplektitaj manoj; mi vin petegas. Klotildo, Leopoldo, kompatu, kompatu! La maljunulo sin lasis fali sur genuoj. Jen li prezentis la brakojn al pentritaj figuroj, skuate de konvulsiaj ploregoj: jen li sin kurbigis ĝis tero, frapante la pargeton per sia frunto, balaante la tapiŝon per siaj blankaj haroj. Fraŭlino Kolardo ne povis vidi plion. La rigideco, kiu ŝin okupis, kiam ŝi vidis tiun neatenditan kaj terurantan vidaĵon, iom post iom malaperis. Ŝi sin direktis al Maziero, kaj malforte lin tuŝis sur la ŝultro. Pro tiu kontakto la bankiero tremetis, sin rektigis, ŝajnis vekiĝi, ĵetis ĉirkaŭ si malviglan rigardon, kaj fine ekvidis la junulinon. — Ĉu ĝi estas vi? infanino mia, li diris per malforta voĉo. Kion vi volas? Kio okazis? — Nenio eksterordinara, respondis Reĝino, apogante sur elektra butono. — Sed fine kial vi troviĝas ĉi tie? Fraŭlino Kolardo estis tiel profunde kortuŝita, ke ŝi apenaŭ povis elparoli unu vorton. Sed la bankiero, kiu ne ankoraŭ plene rekonsciiĝis, ne tion rimarkis. — Vi sonĝis laŭte, ŝi diris. Timante, ke vi bezonos ion, mi alkuris al vi. — Kion mi diris?<noinclude><references/></noinclude> n4t859r8chjwo19vc1l19qm3er3y3cq Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/197 104 22056 125611 71928 2026-07-23T18:56:33Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125611 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Malprecizajn, sensencajn parolojn. Mi neniel ilin komprenis. — Ha! mi preferas tion. — Nun, sinjoro Maziero, necese estas, ke vi estu prudenta kaj enlitiĝu tuje. Prenante la bankieron per la mano, ŝi lin kondukis al lia ĉambro. Obeema kaj ne batalema, la malfeliĉulo ŝin sekvis kiel infano. En tiu momento Baptisto alkuris duonvestite, havante okulojn ankoraŭ plenajn je dormado. — Baptisto, diris Reĝino, via mastro sin sentas iom malsaneta. Vi ne devos lin delasi dum la tuta nokto. Poste la junulino eliris el la dormoĉambro de Maziero kaj resupreniris al sia apartamento. La morgaŭon, kvankam Maziero sentis sin ankoraŭ iom rompita, li tamen estis tute resanigita el sia terura inkubsonĝo. Li diris al sia meĥanikisto, ke li preparu la aŭtomobilon. — Al hospitalo ''Necker'', li ordonis. Kiam la bankiero estis elkaleŝiĝinta: — Ĉu la sinjoro Direktoro estas videbla? li petis de la pordisto. Donu al li mian vizitkarton, mi petas. Post kvin minutoj, Maziero eniris en la privatan apartamenton de sinjoro Variaso. — Kiel? Ĉu estas ci, mia kara Maziero, ekkriis la Direktoro, premante la manon de l’ bankiero: necese estas, ke ci havu tre gravan motivon por min viziti en tiel matena horo. Kio estas en ci? Ci ŝajnas kortuŝita. — Variaso, mia malnova amiko, mi venas revivigi en cia cerbo memorojn, kiuj en ĝi kuŝas depost preskaŭ tridek jaroj. Mi dezirus havi sciigojn pri fariĝoj, kiuj okazis en epoko, en kiu ci estis nur malalta oficisto en la hospitalo por Trovitaj Infanoj, straton ''Denfert-Rochereau''. — Diablo! Tio estas iom maljuna. Feliĉe mi konservis<noinclude><references/></noinclude> i7tucyka9l5gd6gbgjbixg89iiyjv0m Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/198 104 22057 125612 71929 2026-07-23T19:02:16Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125612 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉiujn miajn notojn metode kaj laŭjare klasigitajn. — Mi scias. Ci ĉiam havis manion al kolektado de skribaĵoj. Ofte eĉ mi cin moketis pri tio, kiam ni estis en liceo, ne divenante, ke tiun frenezeton mi devos iam utiligi. — Pri kio ci volas paroli? — Je 1874, mi interesiĝis pri infano, kiun oni alportis al hospitalo, la 10{{sup|an}} de Decembro, je la sepa kaj duono vespere. Ĉu ci memoras pri tio? — Atendu unu minuton. Variaso eliris momente kaj revenis kun kartonskatolo plena je skribaĵoj. Sur tiu ujo legiĝis, skribita per dikaj literoj, la cifero de la jaro: 1874. Li rediris: — Efektive mi memoras, ke ci venis peti sciigojn pri tiu infano. Kaj dum la Direktoro parolis, li serĉis en la aro da skribaĵoj kun tiu rapidmoveco, kiun nur granda kutimo povas doni. — Ha! jen estas, li diris: mi trovis. En tiu dokumento oni parolas pri kamparano, en kies brakojn oni estis metinta antaŭ momento novnaskitan knabon, petante de li, ke li bonvolu lin porti al la hospitalo por Trovitaj Infanoj. — Tre bone; tio estas tute ĝusta. Ĉu tiu kamparano havis bluan kitelon? — Li havis bluan kitelon, respondis Variaso, daŭrigante sian legadon. — Nun, kio fariĝis la infano? — Li estis malfortika etulo, kiu multe suferis en la akuŝlaborado. Li ne vivis pli ol dudek-kvar horojn. — Ĉu ci estas tre certa, ke ci ne eraras? Ĉu vere li mortis? — Tute, tute certa. Legu mem: tiu detalo estas tutlitere skribita. — Kaj pri la aliaj infanoj, kiujn oni alportis ĉi tiun vesperon, ĉu ci havas sciigojn?<noinclude><references/></noinclude> lgjfpj583f1urvbic0a8v4pcrqi436e Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/199 104 22058 125613 71930 2026-07-23T19:36:04Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125613 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Atendu iom! ĝuste mi deĵoris. Do ĉiuj fariĝoj okazintaj en tiu tago estas certe enskribitaj. Variaso demandis sian dokumentaron. — Ha! jen estas, li diris. Patrinknabino, kiu regule alportis al ni ĉiujare novnaskiton, venis je la sesa kaj duono. Unu horon poste mi akceptis la kamparanon, pri kiu mi parolis antaŭ momento. Neniu alia venis antaŭ la deka. Post la deka mi revenis hejmen, kaj ne scias plu, ĉu alia alporto okazis pli malfrue en la nokto. — Tio sufiĉas. Mi cin dankas. Kiam li estis reveninta en sian aŭtomobilon, Maziero pensis: — Nun mi estas certa, ke Fradeko ne povas esti la ĝemela frato de Fernando, kiel mi tion konjektis hieraŭ; ĉar tiu infano reale mortis antaŭ dudek-ok jaroj, la morgaŭon mem de sia naskiĝo. La precizaj detaloj, enskribitaj de Variaso en liaj notoj, tion pruvas laŭ tute nediskutebla maniero. Antaŭ kiam li revenos hejmen, la bankiero eniris en la domon de sinjorino Herbeno, por peti de ŝi novaĵon pri ŝia farto. Li trovis la junan virinon enabismiĝantan en larmoj, premegitan de profunda malespero kaj de maldorma nokto. — Li estas Li, ŝi ĝemis; li estas Fernando; li estas mia edzo. Li amas Reĝinon, kaj li min forlasas. — Nu, mia kara Beatrico, vi tute malsaĝiĝas. Estas simileco; mi tion konfesas. Sed tiu Fradeko ne povas esti via edzo. Li estas nur nekonatulo, kiu renkontis vian kuzinon. Ŝi estas sufiĉe bela por inspiri pasion. Li amis ŝin, sciis sin amigi de ŝi, kaj kun ŝi edziĝas. La afero. kiel vi vidas, estas tute simpla. Sed la juna virino, instigite de fiksa ideo, rediris, tordante siajn brakojn.<noinclude><references/></noinclude> jerpwmit2tabkcz7k0f39nfchi1lr7l Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/200 104 22059 125614 71931 2026-07-23T19:40:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125614 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Li estas Li: mi estas certa, ke li estas Fernando, kiu sin kaŝas malantaŭ malpropra nomo. Vidante, ke Beatrico troviĝas en stato de ekscitego, kiu igis ĉiun rezonon tute neebla, la bankiero jam sin levis por eliri, kiam li petis de sinjorino Herbeno, ĉu ŝi ĉeestos ĉe la vesperfesto, kiun li intencas doni al siaj amikoj, por honori la gefianĉojn. — Ne esperu, ke mi ĉeestos, respondis la malfeliĉa ĉagreniĝantino. Vidi ilin ambaŭ min tro dolore suferigus. Mi tre sentas, ke ĉia ajn kontraŭbatalo estas neebla. Por repreni mian edzon, necese estus, ke mi perfidu lian inkogniton. La malbonulo tre scias, ke mi estas nekapabla fari tian malnoblaĵon. Jen estas kial li senŝancele min fajrete mortigas. Esti kaŭzo de lia morto min tuje frenezigus. Mi preferas ankoraŭ vidi lin edziĝantan kun Reĝino. Sed tio min mortigos. La bankiero delasis la malfeliĉan virinon, predikante kvietiĝon kaj certigante, ke ŝi certe eraras, kaj sekve okazigas al ŝi tute neutilajn suferojn. Sed lia elokventeco havis neniun sukceson. Se Maziero ne povis inokuli konvinkon en la animon de Beatrico, la kaŭzo estas jena: tial ke li mem ne sentis tiun konvinkon tute plenan, li ne povis meti en siajn parolojn tiun tonon de sincereco, kio impresas kaj kiu decidigas. Kiam li eniris en sian hejmon, li trovis Klozelon, kiu lin atendis. — Hieraŭ vespere, diris la juna advokato, mia edzino faris antaŭ mi pripenson, kiu min ŝancelis. Tial ke vi intime konis la patron de Fernando, diru do, ĉu Fradeko ne povas esti lia malrajta aŭ adulta frato? — Neeble. Antaŭ kiam Leopoldo edziĝos, li estis en Alĝerio, en ''Insalah'', en plena dezerto. En tiu loko troviĝas neniu Eŭropeano, malpli ankoraŭ Eŭropeanino. Post kiam li estis edziĝinta, li tiel amegis sian edzinon, ke hipotezo pri malfideleco estas tute ne akceptebla.<noinclude><references/></noinclude> 6hw2akrhdyr0c505zsc7zad4rv4l7xv Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/201 104 22060 125617 71932 2026-07-23T19:54:46Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125617 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Tiam, kiamaniere vi klarigas… — Mi ne klarigas, mi nur konstatas. — Ha! se la frato de Herbeno ne estus mortigita de brulado! — Li estu mortinta en brulado aŭ en alia loko, la sola punkto, kiu povas nin interesi, estas jena: tiu infano ne vivis. Cetere ĉiuj hipotezoj, kiujn ni povus fari, estos senvaloraj, tiel longe kiam ni ne havos pri la familio de tiu junulo precizajn sciigojn. Li diras, ke li havas ankoraŭ sian patron. Mi intencas iri al ''Dinan''. Mi vidos tiun viron; mi parolos kun li: kaj se la fianĉo de Reĝino estas vere lia filo laŭ la sango, ni estos devigataj vidi en tiu simileco nur naturan strangaĵon, eble unikan, depost kiam ekzistas la homaro. — Sed nun mi estas devigata vin forlasi. Necese estas, ke mi iru al la banka firmo. Depost kiam mia malfeliĉa Fernando ne ĉeestas plu por min helpi, la tuta pezo de aferoj refalas sur min. Ĉu vi min akompanas? — Mi dankas vin. Sed mi mem bezonas iri al la juĝejo. — Ĉu oni vidos vin tiuvespere? — Se nenio malhelpas, vi povos kalkuli Juliinon kaj min inter viaj invititoj. La vesperon, Fradeko eniris en la Mazieran salonon, antaŭirita de vastega blanka bukedo. Post la unuaj ĝentilaĵoj: — Mi ne vidas sinjorinon Herbeno, li demandis. Ĉu mi ne havos la feliĉon prezenti al ŝi miajn afablaĵojn? Aŭdante, ke ŝia fianĉo elparolas tiun frazon inspiritan de nur komuna ĝentileco, fraŭlino Kolardo sulkis siajn brovojn. — Beatrico sin sentas iom malsaneta, kaj petas de vi senkulpigon, respondis la mastro. Depost la eliro de sia edzo, la malfeliĉa virino estas enprofundigita en doloron, kiu ne kvietiĝas, kaj kiun hieraŭ via ĉeesto ankoraŭ pligravigis.<noinclude><references/></noinclude> c1p0wfejet0gi55nbmy8r9m1mzoi9oa Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/260 104 22120 125615 72002 2026-07-23T19:47:59Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125615 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sed mi bezonas doni kelkajn ordonojn. Post unu minuto mi revenos. Kiam la kvar kunmanĝantoj estis solaj: — Ĉu vi rimarkis la strangan sintenadon de Reĝino, demandis Eduardo, sin turnante al la bankiero, kaj lin altirante al angulo de l’ ĉambro. Vere se ni ne estus tiel intime amikligitaj al ŝi, nin prave povus ofendi la preskaŭ malĝentila maniero, per kiu ŝi nin akceptis. — Mi ĵus estis ekfaronta la saman pripenson, respondis la bankiero. Dum la vespermanĝo, mi ŝin observis: ŝi ne ellasis tri parolojn; ŝia vizaĝo ŝajnis kuntirita; kiam ŝi rigardis Beatricon, ŝiaj okuloj pafis flavajn fajrerojn. Kun karaktero tia, kia estas la ŝia, pasia, malmodera, kaj puŝanta ĉion ĝis ekstremo, mi konfesas, ke mi ne estas trankvila. — Ĉu la foresto de ŝia edzo ne ŝin ĉagrenis? — Tio estas neebla. La motivo, kiu malhelpis, ke Petro ĉeestu ĉe la manĝo, ne estas unu el tiuj kaŭzoj, kiuj povas kolerigi virinon. Ne: ekzistas alia afero. Vi estis prava antaŭ kelkaj tagoj. Eble Fradeko sin montras iom tro afabla al sinjorino Herbeno; kaj Reĝino malsaniĝas pro ĵaluzeco. La du interparolantoj silentiĝis, ĉar la dommastrino revenis, akompanante la servistinon, kiu portis larĝan pleton plenan de fumiĝantaj kaftasoj. Tuj kiam sinjorino Fradeko sin estis levinta el la manĝotablo, ŝi rapide sin direktis al la ĉambro, en kiu troviĝis la entomologia kolekto. — Petro forestas, murmuris la malfeliĉulino; des pli bone. Lia ĉeesto min ĝenus. Pro tio, mi utiligos tiun foreston. Tiuvespere Beatrico kaj mi ni mortos ambaŭ. Poste per rapida rigardo ekzameninte la skatolojn unu post la alia, ŝi malfermis la trian. Anstataŭ enteni koleopterojn, ĉi tiu enhavis tutan ilaron de kolektisto, {{vdk|pin|glojn}}<noinclude><references/></noinclude> t5oc3ov489el7cmd5j72rqfsi4hssga 125616 125615 2026-07-23T19:48:45Z HenriLeFoll 4277 125616 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sed mi bezonas doni kelkajn ordonojn. Post unu minuto mi revenos. Kiam la kvar kunmanĝantoj estis solaj: — Ĉu vi rimarkis la strangan sintenadon de Reĝino, demandis Eduardo, sin turnante al la bankiero, kaj lin altirante al angulo de l’ ĉambro. Vere se ni ne estus tiel intime amikligitaj al ŝi, nin prave povus ofendi la preskaŭ malĝentila maniero, per kiu ŝi nin akceptis. — Mi ĵus estis ekfaronta la saman pripenson, respondis la bankiero. Dum la vespermanĝo, mi ŝin observis: ŝi ne ellasis tri parolojn; ŝia vizaĝo ŝajnis kuntirita; kiam ŝi rigardis Beatricon, ŝiaj okuloj pafis flavajn fajrerojn. Kun karaktero tia, kia estas la ŝia, pasia, malmodera, kaj puŝanta ĉion ĝis ekstremo, mi konfesas, ke mi ne estas trankvila. — Ĉu la foresto de ŝia edzo ne ŝin ĉagrenis? — Tio estas neebla. La motivo, kiu malhelpis, ke Petro ĉeestu ĉe la manĝo, ne estas unu el tiuj kaŭzoj, kiuj povas kolerigi virinon. Ne: ekzistas alia afero. Vi estis prava antaŭ kelkaj tagoj. Eble Fradeko sin montras iom tro afabla al sinjorino Herbeno; kaj Reĝino malsaniĝas pro ĵaluzeco. La du interparolantoj silentiĝis, ĉar la dommastrino revenis, akompanante la servistinon, kiu portis larĝan pleton plenan de fumiĝantaj kaftasoj. Tuj kiam sinjorino Fradeko sin estis levinta el la manĝotablo, ŝi rapide sin direktis al la ĉambro, en kiu troviĝis la entomologia kolekto. — Petro forestas, murmuris la malfeliĉulino; des pli bone. Lia ĉeesto min ĝenus. Pro tio, mi utiligos tiun foreston. Tiuvespere Beatrico kaj mi ni mortos ambaŭ. Poste per rapida rigardo ekzameninte la skatolojn unu post la alia, ŝi malfermis la trian. Anstataŭ enteni koleopterojn, ĉi tiu enhavis tutan ilaron de kolektisto, {{vdk|pin|glojn}}<noinclude><references/></noinclude> 0b4bkb2do6axsgz9zr8qwowf96kt38h