Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.12 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/248 104 22108 125666 71987 2026-07-25T17:09:01Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125666 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>mi nur por min havi en cia povo, nur por pli bone plenumi cian venĝon: ci estis prava; cian malamon mi meritas. Altrudu al mi la plej severan punon, kiun ci povos elpensi: venante de ci, ĉio al mi ŝajnos tolerebla. Sed kiam mi estos multe suferinta kaj multe elpaginta, lasu al mi la esperon, ke ci revenos, ke ci ŝovos la spongon sur tiu abomena pasintaĵo, ke ci redonos al mi cian amon, tiel sinceran kiel iame, tiel ardan kiel antaŭe. — Reĝino, respondis Fradeko kun severa voĉo, la sola viro, kiun ci perfidis, havas rajton por malbeni, aŭ povon por pardoni. Mokplena ekridego estis la sola respondo de la juna virino. — Kara, ŝi diris, sin relevante, ĉu ci permesas, ke mi diru mian pensmanieron? Nu, tio fariĝas idiota tute simple. Eble tiun matenon mi tre tre malfacile estus kredinta cin; sed post la konfeso, kiun ci faris hodiaŭ posttagmeze, rekomenci ankoraŭ la saman ŝercon estas petolaĵo, kiu preteriras la sumon de ridindeco, kiun oni povas permesi al sprita homo. — Sed mi faris neniun konfeson. — Neniun plenan konfeson, certe; ĉar en la situacio, en kiu ci troviĝas, tio estas al ci tute malpermesata. Sed ciaj neesprimitaĵoj, cia silentiĝo, cia sintenado, cia grandanimeco mem, kio tio estas, se ne konfeso? Nu, mi al ci rakontas, ke, antaŭ kiam mi edziniĝis, mi amis alian viron: kaj post malsincera kolero, kiun cetere ci devis montri por konvene ludi cian rolon, subite ci kvietiĝas; eĉ ci preskaŭ petas de mi pardonon. Sed mi, se mi estus viro, mi min ĵetus sur tiel maltimeman, tiel senhontan virinon; mi ŝin premegus, ŝin rompus, ŝin pistus. Ci faris nenion, kompreneble; ĉar ci sentis, ke en ĉio troviĝas limoj, kaj ke estas necesege ĉesigi komedion, kiam la naturo de fariĝoj nin devigas ĝin aliformigi en dramon.<noinclude><references/></noinclude> fhkwjoe99lcr0oo156f73pdaxkdm3ee Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/249 104 22109 125667 71988 2026-07-25T17:17:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125667 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Reĝino, daŭrigis Fradeko, kvazaŭ li ne estus rimarkinta la interrompon, antaŭ momento ci diris, ke ci havas rajtojn sur mi: tio estas vera. Sed mi same havas rajtojn sur ci tial ke mi estas cia edzo. Ci ŝuldas al mi obeon: sekve ci faros ĉion, kion plaĉos al mi ordoni. — Ci estas prava; parolu: mi cin aŭskultas. — Morgaŭ ci iros al magistratoj, kaj al ili rakontos plendetale ĉion, kio okazis inter ci kaj Herbeno dum la tago, en kiu Sedilo estis mortigita. — Nu, ĉu ci fariĝas freneza? — Tute ne. Kial tiu demando? — Ci do ne komprenas, ke hodiaŭ konfeso devenanta de mi povus esti por ci nur neutila aŭ eĉ malutila; neutila, se ci konservas cian Fradekan personecon; malutila, se okaze ci volus repreni cian iaman individuecon, ĉar tiam ci falus sub la kulpigon pro bigamio. — Kiam eĉ mi estus reale Herbeno, la afero havus en si mem neniun gravecon. Leĝe mi restus Fradeko; kaj, tial ke Fradeko neniam edziĝis kun Beatrico, mi ne povus esti kulpigita pro bigamio. Do nenio povas rompi nian geedziĝon, nenio krom la eksedziĝo aŭ la morto de unu el ni ambaŭ. Se mi agas tiamaniere, se mi volas, ke ci rakontu la veron al magistratoj, mi tion faras nur, tial ke la devo tion postulas, kaj al ci ordonas rebonigi kiel eble plej plene la abomenan agon, kiun ci faris en la pasinta tempo. Per cia silentiĝo ci kunlaboris por kondamnigi senkulpulon; hodiaŭ ci devas per cia konfeso kunlabori por lin rehonorigi. — Mi diris: ne; tio restos: ne; kaj ci ne bezonas insisti pli longe. Nu, ĉu ci kredas, ke mi partoprenos tiun malspritan petolaĵon, kiu havus kiel solan rezultaton min malestimigi kaj cin ridindigi de ĉiuj homoj, kiuj nin konas? Kredante, ke la diskuto estas finita, sinjorino Fradeko komencis sin senvestigi por sin enlitigi, kiam ŝia edzo alpaŝis al ŝi. Ŝi levis al li siajn okulojn, kaj ŝi legis en la<noinclude><references/></noinclude> pxisxbhw6c7txc2ioczpuogizyrigz9 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/250 104 22110 125668 71990 2026-07-25T17:22:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125668 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>trajtoj de lia vizaĝo tiel neŝanceleblan kaj tiel senkompatan decidon, ke ŝi tremis. — Reĝino, li demandis per malsonora voĉo, ĉu tiu vorto estas la lasta? — Jes. — Tiam ci volas nenion fari, por ke la senkulpeco de Herbeno estu proklamita? — Ne. — Tre bone: mi agos sola. — Kion ci faros? ĝemis la malfeliĉulino korpremata. — Ci ĝin vidos: tio estas mia sekreto, respondis Petro malvarme. Adiaŭ. — Kien ci iras? Ci do ne enlitiĝas? — De hodiaŭ ĝis kiam mi estos preninta decidon, ni vivos en tiu domo kvazaŭ ni estus fremdaj unu al la alia. Kaj la junulo, malferminte la pordon, sin direktis al sia laborĉambro, en kiu li pasigis la nokton. Unu semajno fluis. En la hejmo de Petro la malkuniĝo estis plena, kaj la geedza vivado eligita laŭ tute absoluta maniero. Fradeko elhejmiĝis matene, aliris al sia oficejo, tagmanĝis en restoracio, vizitis tagmeze en Borso la aliajn financistojn, kaj vespermanĝis en sia hejmo, nur kiam li havis kunmanĝantojn. Por konservi intimecon inter la diversaj anoj de tiu nenatura familio, kiujn kunigis la sola amikeco, kutimo estis starigita. Ĝi estis: vespermanĝi jen ĉe unu jen ĉe alia, almenaŭ unufojon ĉiusemajne. Tial ke Petro opiniis neutile konfidencii Mazieron kaj Klozelon pri tio, kio okazis, li do devis troviĝi en sia hejmo, se li ne volas perfidi la sekreton pri la malpaco ekzistanta inter lia edzino kaj li. Pri la vesperoj, ĉiufoje kiam Fradeko povis fari tion, ne danĝerigante la bonfamon de sia bokuzino, li ilin<noinclude><references/></noinclude> c8znhwj57hwwgl2tb6bd9q804ic2eyw Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/251 104 22111 125669 71991 2026-07-25T17:27:04Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125669 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pasigis en la intimeco de Beatrico, kiu sola havis sufiĉe da potenco por verŝi iom da konsoliga balzamo en lian kontuzitan koron. Nokte li dormis en sia laborĉambro sur kaĝolito, kiun oni refaldis tage. Dum tiu unua semajno Reĝino, konvinkita, ke instigis Petron al tia konduto nur negrava koleretado, sin sentis vundita pli en sia malhumileco ol en sia amo. Ŝia edzo revenos al ŝi baldaŭ: pri tio ŝi ne povis dubi. Kiam ŝi rigardis sin en sia spegulo, ekzamenante la trajtojn de sia vizaĝo kaj la ondoliniojn de sia talio, ŝi pensis: — Mi estas tro bela, por ke oni min forlasu tiamaniere. La amo, kiun mi inspiras, ne estas sento, kiun oni povas forgesi. Kaj la malfeliĉa virino atendis. Ĉiujn noktojn, tuj kiam ŝi aŭdis en la apartamento la plej malfortan brueton, ŝi imagis, ke ĝi estas Petro, kiu eniras en ŝian ĉambron kun malfermitaj brakoj kun pardono sur lipoj, ĉion forgesinte. Sed ho ve! ŝi ĉiam eraris. Unu dua semajno fluis ankoraŭ. Reĝino sentis, ke ŝia kuraĝo ŝanceliĝas. Tial ke ŝi estis malpotenca por kontraŭstari la danĝeron, por ĝin kontraŭbatali kontraŭe, ŝi devas momente ŝanĝi sian taktikon, sin igi humila kaj submetita, fine ĉirkaŭrondiri ĉirkaŭ la fortikaĵo, kiun ŝi ne povas atake ekkapti kaj venki surprize. Ian vesperon ŝi spionadis sian edzon, kaj aŭdis, ke li revenas. En momento kiam la junulo sin direktis al sia laborĉambro, ŝi sin starigis antaŭ li, plektante la manojn, simila al aperaĵo. Vidiĝis en ŝiaj okuloj tiom da preĝoj, tiom da petegoj, ke Fradeko haltis, dum ŝi balbutis per voĉo, kiun raŭkigis ploregoj: — Mi cin amas; mi cin amas: ĉu ci ne kompatos? Petro faris ekmovon malantaŭen; sed lia ŝanceliĝo ne longatempe daŭris. Per lia mano li flankenmetis la junan<noinclude><references/></noinclude> 7j9xlwgt4m57fr0er5832fqs9b6ag4e Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/252 104 22112 125670 71992 2026-07-25T17:32:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125670 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>virinon, pasis kaj refermis la pordon, ne elparolinte unu vorton. Tamen Reĝino estis rimarkinta tiun ŝanceliĝon. Kiam ŝi estis reveninta en sian ĉambron: — Li min amas ankoraŭ, ŝi pensis. Per iom da maltimo eble ĉio povas esti savita. Mi provu. Se mi malsukcesos, ĉiam tro frue alvenos la momento, en kiu mi konfesos, ke mi estas venkita. Sinjorino Fradeko atendis: poste, sen lumigilo, palpetante, ŝi sin direktis al la pordo de la laborĉambro, en kiu kuŝis Petro. La koro de la malfeliĉulino grandfrape batiĝis. Ŝi haltigis sian spiron, aŭskultis, kaj aŭdinte neniun bruon, ŝi delikate malfermis la pordon. Sur la kaĝolito sterniĝanta meze de la ĉambro ŝia edzo kredeble dormis, ĉar li faris neniun movon. Ŝi iris al la fenestro kaj interspacigis la kurtenojn. Fluo de luna helo eniris en la ĉambron, arĝentumante la objektojn per diskreta lumo. Tamen tiu lumo, kvankam malforta, frapante la okulojn de l’ dormanto, lin vekis. — Kiu estas tie ĉi? li demandis. Per rapida movo Reĝino lasis fali ĝis siaj piedoj la solan veston, kiu ŝin kovris. — Ĝi estas mi, ŝi diris, simila al Venuso eliranta el ondoj, adorinda, nevenkebla. La tento estis tro forta. Por ne esti venkita de ĝi, Petro fermis siajn okulojn; sed malgraŭvole per siaj krispiĝantaj fingroj li ŝiris sian litkovrilon. — Eliru, eliru, li stertoris. Vidante, ke ŝia edzo estas tiel profunde emociita, Reĝino ekpuŝis ĝojan krion. Nun ŝi havas la certecon, ke ŝi triumfos. Ĉu estas akcepteble, ke kontraŭ beleco tiel vibranta de pasio, kiel estas la ŝia, viro povas kontraŭbatali.<noinclude><references/></noinclude> kb19wtppumkds782c1kwa3bapvogjsi Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/253 104 22113 125671 71994 2026-07-25T17:36:12Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125671 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Ŝi rapidis al Petro, murmurante mallaŭte en lia orelo per voĉo, kiun interrompis ŝmacadoj: — Mi cin amas. Mi estas cia edzino. Ni amu nin unu la alian. Ni forgesu la estintecon: neniam ni parolu pri ĝi. Valoras en vivo nur la nuna horo. Sed Petro sukcesis sin eligi el tiu brakpremo, kiu lin senenergiigis, kaj rediris per malsonora voĉo. — Mi ne volas. Eliru. Eliru. Mi ne volas. Reĝino ne ŝajnis aŭdi, kaj daŭrigis: — Mi estis tro malhumila: mi pentas pri tio. Tial ke mi estas cia edzino, mi volis cin konservi por mi sola. Ha! Depost ok tagoj, mi estas tre ŝanĝita. Mian fierecon ci multe malfierigis. Jes, mi pripensis: mi konsentas partigon kun Beatrico. Tio pruvas, kiel forte mi amas cin, por min humiligi tiamaniere. Jes, mi konsentas havi konkurantinon eĉ preferitan, se ci bonvolas fari al mi almozon de rideto, de kiseto, de iom da amo; se ci konservas por mi malgrandan lokon en cia koro; se ci ne min forpelas for de ci ĉiame kaj neespereble. Tamen post perforta batalado kontraŭ si mem, Petro fine sin estis venkinta. — Reĝino, li diris gravtone, cia ĵaluzeco havas neniun motivon por esti. La emo, kiun mi sentas al sinjorino Herbeno, ne povas akordiĝi kun la hontaj kompromisoj, kiujn ci proponas. Cetere Beatrico estas tro ĉasta, tro fidela al la memoro de sia edzo, tro inda je respekto, por ke oni ŝin miksu kun ĉiuj tiuj malĉastaĵoj. Nur elparolante ŝian nomon en tiaj cirkonstancoj, oni faras al ŝi insulton, kiun ŝi ne meritas. Se ci volas fariĝi inda je mia pardono, ci havas nur unu aferon por fari: ĉion rakonti al la juĝisto. — Ho! tion? neniam! Ci min mortigos, se ci volas: sed mi ne parolos. — Kiel ci volos. Mi faris ĉion, kion mi povis. Se mi ne sukcesas, mia konscienco povos neniel min riproĉi pri tio. Nun mi volas resti sola. Eliru.<noinclude><references/></noinclude> rx1iq0hhh7f831hv52mttvglmj0ry50 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/254 104 22114 125672 71995 2026-07-25T17:41:45Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125672 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> En ŝia maltima entrepreno Reĝino estis plene malsukcesinta. Ŝi, kiu estis tiel certa, ke ŝi venkos, revenis al sia ĉambro, venkite. Ŝi lasis sin fali sur kanapon, kaj ekkriis ploregante: — Estas finite! Li ne min amas plu: al mi restas nur morto. Jam unuan fojon en ''Sèvres'', kiam lia pasio estis satigita, li volis min forlasi. Pro ĵaluzeco, por ke li ne apartenu al alia virino, mi eble kunlaboris per mia silentiĝo por lin kondamnigi. Certe mi komprenas, ke li min riproĉegis pro tio, kaj ke li volis sin venĝi: li estis rajtigita al tio. Sed ho ve! per kia lerteco, per kia krueleco, li preparis sian venĝon. En Svisujo mi kredis, ke li min pardonis. Tio min multe mirigis; sed li ŝajnis tiel sincera. Do li ludis la komedion de l’ amo kaj de l’ edziĝo nur por min devigi al la senvualigo de mia sekreto. Ha! li ne sin perfidis! Kun pacienco de araneo li atendis, tre sciante, ke la necerteco, en kiu mi estis, naskos en mi incitegon, kiu min instigos min perfidi mem. Reĝino sentis, ke ŝia gorĝo estas seka, kaj ŝia lango algluita al ŝia palato. Ŝi prenis akvoplenan karafon, plenigis glason, kaj ĝin englutis senpaŭze. — Sed fine, ŝi rediris, kial li tiel forte deziras, ke mi igu publika mian estintan konduton? Se mi parolas, se, dank’ al mia konfeso, li povas pruvi sian senkulpecon, repreni sian veran personecon, unuvorte refariĝi Herbeno, li samtempe fariĝas bigamiulo. Kian profiton li povas eltiri el tiu malkaŝo? Subite la malfeliĉulino frapis sian frunton. — Jen estas la klarigo, ŝi ekkriis, ridante per maldolĉa rido. Kiel malsprita mi estas, ne tion diveninte pli frue! Mia edzo ne intencas, neniam intencis refariĝi Fernando. La personeco de Petro estas nun algluita al lia haŭto, kvazaŭ ĝi estus Nessa tuniko: li ne povas ĝin tiregi kaj samtempe ne ŝiregi sian karnon. Kiel li diris antaŭ du semajnoj: “Kiam eĉ mi estus reale Herbeno, leĝe mi<noinclude><references/></noinclude> 8kop8uhq5jecc1038qm5jiphx9niy7y Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/255 104 22115 125673 71997 2026-07-25T17:45:08Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125673 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estas Fradeko.” Sed kiam mi estos pruvinta, ke eble juĝa eraro estas farita, Eduardo petos, ke oni rekomencu la proceson. Tial ke necese estas, ke la kulpigito sin prezentu mem, oni presigos en ĵurnaloj noton, sciigantan al la ekzilito, kiu forkuris el ''Noumea'', ke la kondamno, kiu lin frapas, estas momente haltigita, kaj ke li povas reveni, havante nenion por timi. Kompreneble Fernando ne sin prezentos, tial ke li estas Petro. Post pli-malpli longa prokrasto oni estos devigita konkludi, ke li estas malviva. Oni redaktos lian mortakton. Tiam Beatrico, fariĝinte vidvino, povos denove edziniĝi. Aliparte mia edzo, sin apogante sur miajn konfesojn mem, kiuj montros, ke li edziĝis kun malnobla virino, petos la eksedziĝon kaj ĝin ricevos sen malfacileco. Kaj kiam li estos libera, nenio malhelpos, ke por la dua fojo li denove edziĝu kun sia unua edzino. Ĉar li ĉiam amas ŝin; li ŝin amegas pli ankoraŭ ol en la pasinta tempo. Kun kia respektoplena amemo li parolis pri ŝi antaŭ momento. Kiam mi min malaltigis ĝis la propono de partigo, de tiu partigo, kies nur ideo min frenezigas pro ĵaluzeco, li mem ne ĝin akceptis. En la pasinta tempo li sen ia skrupulo min faris sia amatino. Kun virino tia, kia mi estas, ĉu oni bezonas sin ĝeni? Sed kun Beatrico la afero estas tute malsama. Li ne kuraĝus fari al ŝi tian proponon: ĉar, kvankam ŝin amante, li volas tamen ŝin estimi, kaj la sola edziniĝo povas kontentigi tiun duoblan deziron. Mi lin ĝenas; kaj li min eligas. Dum kelke da tempo la juna virino revis silente, direktante fikse sian rigardon al kandelabro, kiun ŝi eĉ ne vidis. — Certe, ŝi daŭrigis, tiu kombino estas majstre elpensita. Sed, krimulo, ci ne min kalkulis en la plenumado de cia projekto. Se ci imagas, ke mi lasos min treni al ĝemonioj, ke mi lasos enterigi min vivan kiel Roman<noinclude><references/></noinclude> mv0lheo6izfntj38dsguvn88ip8fx8l Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/256 104 22116 125674 71998 2026-07-25T17:49:37Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125674 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Vestalon, ci eraras. Mi mortos; tio estas neevitebla: sed mi ne mortos sola. Ha! Fernando, la sango de Beatrico refalu sur cian kapon; ĉar kiam ci min repuŝis antaŭ ne longe, ŝian mortsentencon ci mem samtempe subskribis! Reĝino sin lasis fali sur sian liton. Dum la tuta nokto ŝi ploregis, malsonorigante en sia kapkuseno la raŭkajn kriadojn, kiuj eliĝis el ŝia gorĝo. Matene, post kiam sinjorino Fradeko estis lavetinta per malvarma akvo sian vizaĝon ŝveligitan de larmoj, ŝi sin vestis kaj veturis al ''Sèvres''. Kiam ŝi alvenis al la kampodomo, ĝin obstrukcis la embarasoj de duobla translokiĝo: ĉar la morgaŭon sinjoro Ĵakemaro devos okupi sian novan bienon. Ĉiuj mebloj apartenantaj al Maziero estis transportotaj al ''Vaucresson''. Tiuj, kiuj devenis de la heredaĵo de fraŭlino Delanjo estis dividitaj laŭ du egalvaloraj partoj, kaj lotitaj. En la lotaĵo destinita por Reĝino troviĝis la fama entomologia kolekto, al kies kreo partoprenis, en sia infanaĝo, Eduardo, Juliino, Beatrico, Fernando, kaj fine ŝi mem. — Ha! ŝi ĝemis, rigardante la vitrohavajn skatolojn, en kiuj metode liniiĝis papilioj kaj skaraboj, en tiu epoko mi amis, mi esperis, mi estis feliĉa. Hodiaŭ mia vivo estas rompita; restas al mi nur la morto. Ĉar nun ŝia decido estis prenita nerevokeble. Ĉu tiun sekreton, kiu hodiaŭ faras ŝian tutan forton, ŝi povos senfine konservi en la plej intimaj faldoj de sia konscienco? Tio estas malmulte ebla. Pli-malpli frue, per ia aŭ per alia rimedo, Petro ŝin devigos sin perfidi mem. La amo, kiun ŝia edzo iam sentis al ŝi, neripareble forflugis. Esperi, ke en la venonta tempo ĝi revenos, estas malsaĝaĵo. Sen tiu amo, kiam ŝi vidos Beatricon amitan kaj feliĉan, ŝia vivado fariĝos nur malrapida agonio. Ĉar la morto estas neevitebla, ĉu ne pli taŭgas<noinclude><references/></noinclude> mho11gorj8jg0y6boniors5xnqtws7e Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/257 104 22117 125675 71999 2026-07-25T17:54:45Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125675 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tuj fini la vivon? Almenaŭ memmortigo povos satigi ŝian venĝon, ebligante, ke ŝi altiros kun si en la tombon sian malamegitan konkurantinon. Tamen kiam ŝi pripensis al tio, restaĵo de instinkto ribelis en ŝi: kaj ŝi ekkriis, prezentante sian pugnon al la nevidebleco: — Ha! sin mortigi, kiam oni estas dudekdujara, kiam oni amas vivon, estas abomene, estas abomene! Sed tiu momento de malfortiĝo malmulte daŭris. Ŝi viŝis siajn okulojn, sin rigidigis kontraŭ la sufero, kaj marŝis per neŝanceliĝanta paŝo al la dometo loĝita de l’ ĝardenisto. En tiu loko, same kiel en aliaj, ĉio estis en malordo. — Ha! sinjorino, ekkriis Ĝertrudo, rekonante sian junan mastrinon, vi vidas, ke ni estas enkasigantaj niajn meblojn por iri al ''Vaucresson''. Kiel estas bedaŭrinde, ke mia kompatinda Filipo ne tie ĉi ankoraŭ ĉeestas. Per angulo de sia antaŭtuko la malfeliĉa patrino viŝis larmon. — Ĝuste por al vi paroli pri via filo mi estas veninta, respondis Reĝino. Antaŭ kiam mi veturos Svisujon, mi al li donis por gardi paperujeton, kiu enhavis diversajn paperojn, kiujn mi timis perdi. Mi tre dezirus scii, kio ĝi fariĝis. — Nenio estas pli facila, sinjorino. Ĉion, kio apartenis al mia plendinda infano, mi metis en grandan keston. Vi povos ĝin malfermi; kaj tre certe vi trovos en ĝi tion, kion vi serĉas. Ĝi troviĝas en la unua etaĝo. Ĉu vi volas, ke mi vin helpu? — Danke. Vi estas sufiĉe okupata. Mi tre scios fari mem tiun malgrandan laboron. Reĝino supreniris, malplenigis tute la keston, eltirante ĉiun objekton unu post la alia: sed ŝi vidis nenion. — Kredeble li ĝin kaŝis en loko konita nur de li, murmuris la juna virino, Tial ke li mortis, ne konigante al<noinclude><references/></noinclude> 3maxos6510o4pxzgcinbt51biw2ecxr Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/258 104 22118 125676 72000 2026-07-25T17:58:20Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125676 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>iu ajn sian sekreton, ne estas danĝero, ke tiu dokumento estos iam malkovrita. Ŝi malsuprenirante kruciĝis denove kun Ĝertrudo. — Nu, sinjorino, ĉu vi trovis? demandis la ĝardenistino. — Jes, tre bone, respondis sinjorino Fradeko. Poste, per indiferenta voĉo: — Ĉu ĉio, kio apartenis al Filipo, troviĝis en tiu kesto? Ĉu vi ne metis ion alian en alian lokon? — Ne. Mi ĉion kolektis en tiu skatolo por esti certa, ke mi nenion perdos. Ĉiuj tiuj objektoj estas por mi tiom da relikvoj. Mi deziregas ne ilin forlasi. Kaj dum Ĝertrudo parolis, ŝi ekzamenis Reĝinon. — Kiel pala vi estas, ŝi rimarkigis. Ĉu vi estas malsana? — Ne; certe mi sentas min iom malsaneta; sed tio havas neniun gravecon. — Eble tio devenas de bubeto, kiu volus eniri en mondon? — Mi ne kredas, mia bona Ĝertrudo. — Ho ve! pensis sinjorino Fradeko, kiam ŝi estis sola, Fernando volis infanon. Se mi estus povinta ĝin doni al li, pro amo al la filo, li estus devigata konservi la patrinon. Antaŭ kiam ŝi forlasos la vivon, Reĝino volis revidi unu fojon ankoraŭ ĉiujn lokojn, en kiuj fluis ŝia infanaĝo. Ŝi refaris malrapide, paŝon post paŝo, la malĝojan pilgrimon, irante el la legoma al la plezura ĝardeno, trairante, retrairante la pordeton, kiu komunikigis la du bienojn, tiun pordeton, tra kiu Fernando kaŝe penetris, kiam li eniris en ŝian hejmon. Poste ŝi supreniris al sia fraŭlina ĉambro. Sed ĝi, same kiel la tuta cetero de la domo, estis obstrukcita de dispecigitaj mebloj, de pakoj, de kestoj senorde ĵetitaj sur la plankon, kiu same malaperis sub amaso da malpura pajlo kaj da ŝiritaj paperoj. En la loko, en kiu troviĝis ŝia lito, tiu lito, kie Fernando kaj ŝi sin estis amintaj unu la alian, translokigisto kun nigraj manoj, kapvestite de grasplena ĉapo, atendis,<noinclude><references/></noinclude> fy04eq1vd1icbufz6ynvuf43kbtatah Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/259 104 22119 125677 72001 2026-07-25T18:03:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125677 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sidante sur korbo, ke lia kamarado resupreniru. Li estis tirinta el sia poŝo mallongan pipon gutetantan pro la nikoteno ĝin sorbanta; kaj dum li elspiris larĝajn plenbuŝojn de malbonodora fumo, li kraĉis sur la pargeton. Reĝino sentis, ke ŝia koro naŭziĝas. Ĉio finiĝis, ĉio forflugis, eĉ la revo, eĉ la pasinta idealo. Kaj ŝi restis en tiu loko, kun rigardo fikse direktiĝanta al tiu naŭziga kraĉaĵo, kiu ŝprucis sur ŝiajn sentojn kaj malpurigis ŝiajn memorojn. En tiu momento la translokigisto alpaŝis al ŝi, kaj montrante tra la fenestro veturilon plenan de la mebloj, el kiuj konsistis ŝia lotaĵo: — Ĉu mi devas konduki tion al ''Vaucresson''? li demandis. — Ne tion faru. Kontraŭe portu tiun meblaron en la hejmon de sinjoro Fradeko. — Tre bone, sinjorino. Reĝino ne havis plu ion por fari en ''Sèvres''. Ŝi do denove envagoniĝis, kaj revenis Parizon. En la hejmo de sinjorino Fradeko vespermanĝis tiuvespere la tuta familio. Ĉiuj mebloj devenantaj de la heredaĵo de ŝia onklino estis amase metitaj en preskaŭ malplenan ĉambron, aliformigitan pro la cirkonstanco en meblokonservejon. Sur tablo la kartonskatoloj de la insektaro koloniĝis. Reĝino intencis tion ordigi post kelke da tagoj. Je la sepa, Maziero alvenis sola. — Ĉu Petro ne vin akompanas? ŝi demandis. — Li estis detenita de grava laboro por likvidado, kiu ne povas toleri prokraston. Li petas de vi ĉiuj, ke vi lin senkulpigu, ĉar ni estos devigitaj vespermanĝi sen li. Oni altabliĝis. Post la vespermanĝo: — Se vi bonvolas iri al la salono, diris Reĝino, mi en ĝi prezentigos la kafon. Senkulpigu min, ĉar mi vin delasas;<noinclude><references/></noinclude> 5gm214pb07jxg63488mcyuwkq7whm5p Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/261 104 22121 125678 72003 2026-07-25T18:09:37Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125678 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|pin|glojn}}, prenilojn, kartonojn, korkolignaĵojn kaj ĉiuspecajn pulvorojn. Post unu minuto da serĉadoj, ŝi malkovris malgrandan paketon, sur kiu estis skribitaj tiuj vortoj: {{Centre|''Arsenoza acido''.}} Reĝino utiligis tiun treege toksan salon, por ĝin surŝuteti sur siajn kolektojn, kaj tiamaniere detrui la parazitojn, kiuj povus ilin difekti. Ŝi prenis la paketon kaj revenis en la manĝoĉambron. — Alportu ĉi tien la kafon, ŝi diris al la servistino. Mi plenigos la tasojn kaj ilin sukeros mem; ĉar mi sola konas la gustojn de miaj kunmanĝantoj. Tuj kiam la servistino estis elirinta, sinjorino Fradeko ŝutis unu duonon de la blanka pulvoro en unu el tasoj, kaj la alian duonon en alian tason, rimarkante tre atente la lokon, kiun tiuj du tasoj okupas sur la pleto. Poste ŝi rapide metis sukeron en ĉiujn tasojn, por ke, kiam la servistino revenos, alportante la kafujon, ŝi ne povu ion rimarki. — Donu, ŝi diris al tiu knabino. Ŝi plenigis mem duone unu el tasoj preparitaj de ŝi, la alian trikvarone, kaj la ceterajn, tiujn, kiuj enhavis nur sukeron, ĝis la rando, kun elverŝo en la subtaso. — Tiamaniere, ŝi pensis, mi sen malfacileco povos ilin rekoni. Mi scias, ke ĝenerale Beatrico trinkas vespere nur duonon da taso. La alia, tiu, kiu estas trikvarone plena, estos por mi. Sinjorino Fradeko plenumis sian mortigan agon malvarme, ne tremante. Ŝiaj korpremoj, ŝiaj senkuraĝecoj, ŝiaj instigoj al sovaĝa malamo, ĉio ŝajnis malaperinta. Alveninte al la periodo de la plenumado, ŝi retrovis spiritliberecon, pri kiu ŝi unua estis mirigita. La grandegeco de l’ malespero enhavas tiajn kvietecojn.<noinclude><references/></noinclude> df9qw3vl7qaz1t9uxwtjw8trzp01rbl Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/262 104 22122 125679 72004 2026-07-25T18:14:30Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125679 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Kiam la servistino, metinte la pleton sur tableton, estis elirinta: — Mi vin servos, sinjoro Maziero, ŝi diris. Kaj ŝi prezentis al la bankiero unu el plenaj tasoj. — Mi dankas vin, diris la maljunulo; sed en ĝi troviĝas multe tro da kafo. Depost kelkaj monatoj, min ĉiunokte maltrankviligas inkubsonĝoj, kiuj min lacigas. Mi ne bezonas trinki ekscitaĵojn. Aŭdante tiujn vortojn, Reĝino fikse rigardis sian interparolanton. Ŝi memoris la teruran scenon, ĉe kiu ŝi ĉeestis antaŭ sia edziniĝo. Ĉu ĉiujn vesperojn ŝia malnova amiko estas turmentita de tiel perfortaj krizoj de pentego? Sed ŝi ne havis tempon por longatempe pripensi, ĉar Maziero diris, montrante la duonplenan tason: — Mi prenos ĉi tiun. — Ne, ne, ekkriis sinjorino Fradeko kun akcento de teruro, kiun ne pravigis la sensignifa pripenso de l’ bankiero; ne prenu ĉi tiun: ĝi estas destinita por Beatrico, kiu vespere trinkas ĝenerale tre malmulte da kafo. En ĉiu alia cirkonstanco, la bankiero ne estus insistinta. Sed memorante la frenezan mienon de Reĝino dum la vespermanĝo, konstatante la teruron, de kiu ŝi ŝajnis okupita, li prenis mem la maldikan tason el porcelano, dirante: — Se Beatrico havas tro da kafo en plena taso, ŝi ne estas devigata ĝin malplenigi ĝis fundo. Elparolante tiujn vortojn, Maziero portis la sian al siaj lipoj. Reĝino rapidis al li, kaj volis ĝin eltiregi, kriegante: — Ne trinku, sinjoro Maziero, ne trinku! La bankiero haltis, direktis al la juna virino ankoraŭ pala pro kortuŝeco longan demandantan rigardon, kaj respondis per voĉo, kiun li penis igi kvieta, sed kiu tamen malforte tremis: — Trankviliĝu, Reĝino; mi ne trinkos.<noinclude><references/></noinclude> jgdv2f5lgfwhugjmfh5edt9i5v8dx6o Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/263 104 22123 125680 72005 2026-07-25T18:21:29Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125680 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Tiam alpaŝinte al tableto, sur kiu elmetiĝis la trinkvitraĵoj de likvorskatolo, li prenis karafeton de brando, ĝin malplenigis en florvazon, kaj post kiam li estis senfluidaĵiginta ĝin tre zorge, li en ĝin verŝis la kafon, kiu troviĝis en lia taso. Ĉiuj ĉeestantoj rigardis lin agantan. Peza silento regis. Eduardo, Juliino kaj Beatrico ne kuraĝis komuniki unu al la alia la malprecizajn pensojn, kiuj ilin okupis. Unua Reĝino ekparolis. — Kial vi verŝas tiun kafon en tiun karafeton? ŝi diris. — Por povi ĝin porti al mia laboratorio. Morgaŭ mi ĝin analizos. — Kion do vi suspektas? demandis la juna virino per fiera voĉtono. — Nenion, Reĝino. Mi kutimas kulpigi kaj eĉ suspekti iun, nur kiam mi ricevis certajn pruvojn. Sed fakto min mirigis. En via penso, tiu kafo estis destinata por Beatrico; kaj vi ŝajne volis min protekti kontraŭ tiu honesta trinkaĵo, kvazaŭ mi riskus la plej gravan danĝeron. Nur morgaŭ mi povos respondi al via demando. Reĝino komprenis, ke ŝi estas pereonta. Efektive morgaŭ la bankiero, kiu estas tre sperta ĥemiisto, malkovros la ĉeeston de l’ arseniko. Tiam ŝin minacos la asizjuĝantaro kaj la ĝismorta malliberejo. La juna virino ne ŝanceliĝis eĉ unu sekundon. — Nu, ŝi pensis, mi estas ankoraŭ venkita de l’ fatalo. Tre bone: mi mortos sola. Kaj ŝi aldonis mallaŭte: — Sed almenaŭ la sekretoj pri la pasintaj fariĝoj malsupreniros kun mi en mian tombon. Neniam Fernando povos edziĝi kun Beatrico. Tio estos mia venĝo kaj mia konsolo. Tiam tre laŭte: — Vi estas malprava, donante tiom da graveco al infanaĵo, ŝi diris, sin turnante al Maziero. Ĉiu el vi trinku sian kafon sen ia timo: ĉar tie ĉi vi ne estas ĉe {{vdk|veneni|gistino}}<noinclude><references/></noinclude> 9p0h0yeli7j2mfyyz322ov2srnbuk7b Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/264 104 22124 125681 72006 2026-07-25T18:26:52Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125681 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|veneni|gistino}}. Rigardu: se vi timas, mi predikos per ekzemplo. Tiam elektante, inter ĉiuj tasoj, tiun, kiu estis plena nur trikvarone, ŝi agitis la fluidaĵon per sia kulereto, por ke la sukero povu plene solviĝi. Poste, lasante flirteti sur siaj lipoj enigman rideton, ŝi portis la kafon al sia buŝo, kaj ĝin englutis senpaŭze. — Vi vidas, ŝi diris, remetante sur la tablon la tason tute malplenan, ke vi povas agi same kiel mi. Sed neniu ŝin imitis. Atmosfero de teruro ŝajnis envolvi la kunmanĝantojn de Reĝino. La plenaj tasoj, tiuj, kiuj enhavis nur sukeron, restis sur la tablo, ne trinkite. — Nun, diris la juna virino, sidiĝu kaj aŭskultu min; ĉar mi havas tre gravajn malkaŝojn por diri al vi. Mi eĉ estas feliĉa, ke mia edzo forestas; ĉar en lia ĉeesto estus neeble, ke mi parolu. Impresite de la solena tono, kiun uzis Reĝino, la aŭskultantoj surprizitaj atendis. Eĉ la fariĝo, okazinta antaŭ momento, estis jam preskaŭ forgesita. Subite la juna virino sentis, ke ŝia buŝo pleniĝas de akvo. Tio devenis de la veneno, kiu komencis sian agon. Rapide ŝi prenis sian poŝtukon kaj ĝin portis al siaj lipoj. Poste ŝi daŭrigis: — Mia edzo ne nomiĝas Petro Fradeko; lia vera nomo estas Fernando Herbeno. — Mi estis certa! ĝemis Beatrico. — Tio estas neebla! ekkriis Juliino. — Ĉu vi havas pruvojn? petis Maziero. — Ĉu li konfesis? demandis Eduardo. Tiuj kvar ekkrioj estis samtempe pafitaj. Kiam la silento iom reiĝis, sinjorino Fradeko daŭrigis: — La vereco min devigas diri, ke li ne faris plenan konfeson. Sed, en la intimeco de la geedza vivado ... Dirante tre malrapide tiujn vortojn, Reĝino rigardis ridetante Beatricon, kiu paliĝis.<noinclude><references/></noinclude> 1yd04bcsszmffi244repm69m2wx009d Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/265 104 22125 125682 72007 2026-07-25T18:30:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125682 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Mi do diris, ŝi daŭrigis, ke, en la intimeco de la geedza vivado, estis neeble, ke li ne sin perfidu ĉiumomente. Ekzemple; ne nur Petro havas la samajn emojn, la samajn inklinojn, la samajn gustojn, la saman karakteron kiel Fernando, sed plie li havas la saman farton kaj eĉ la saman tikon. — La tikon de Leopoldo! ekkriis la bankiero, tiun kriplaĵeton, kiun mia baptofilo heredis de sia patro: ĉu vi estas certa pri tio? — Mi konas tiun tikon depost sufiĉe longa tempo, por esti certa, ke mi ne eraras. — Sed tiam, infanino mia, mi preskaŭ kredas, ke vi povus esti prava. Ĉar tiu nevola kaj nur nerva ekmovo havas por mi tiel grandan gravecon, ke ĝi nuligas la plej obstinoplenajn neadojn, kiujn povus fari via edzo, kaj eĉ la plej bone starigitajn ŝajnojn. Efektive ni povas ordoni al niaj gestoj, al niaj paroloj, eĉ al niaj rigardoj, tial ke ĉiuj tiuj agoj pli-malpli obeas al nia volo; sed ni ne povas ordoni al la patologiaj ekmovoj, kiuj havas malsanan kaj nur refleksan karakteron, ĉar ili ne estas komanditaj de nia voleco. — Plie, daŭrigis sinjorino Fradeko, kiam Maziero estis fininta sian rimarkon, se mia edzo ne faris plenan konfeson, li preterlasis frazojn, kiuj laŭ mia opinio, havas preskaŭ la saman valoron ol plena konfeso. Ne pli longatempe ol antaŭ dekkvin tagoj, ĉu li ne diris: “Ni supozu, ke mi estas Herbeno, tion mi ne povas konfesi, tial ke mia vivo estas minacita de tiu konfeso.” Aŭdinte tiujn vortojn, ĉiuj ĉeestantoj tremetis, kaj rigardis silente unu la alian. Reĝino daŭrigis: — Do kvankam, se mi esceptas la tikon, pri kiu mi parolis antaŭ ne longe, mi ne povas alporti al vi materian kaj neprotesteblan pruvon, tamen mi ne ŝanceliĝas certigi; mi volus, ke vi partoprenu tiun konvinkon, nome: Petro Fradeko kaj Fernando Herbeno faras unu solan personon.<noinclude><references/></noinclude> ke6k55puu7j9cf51cpcnimylj0f79ua Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/266 104 22126 125683 72008 2026-07-25T18:59:40Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125683 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Sed, rimarkigis la bankiero, impresita de la akcento de sincereco, per kiu tiu frazo estis elparolita, se via supozo estas ĝusta, kiamaniere ni povos akordigi tiun novan sciigon kun la aliaj informoj, kiujn ni jam ricevis. Memoru, ke via edzo havas ankoraŭ sian patron: mi mem vizitis tiun viron; kaj la rakonto farita de la patro konformiĝas laŭ tute identa maniero kun la rakonto prezentita de la filo. Plie mi skribis al lia iama firmomastro, sinjoro Morno, bankiero en ''Hongkong'': kaj la respondo, kiun mi ricevis de mia angla kolego, plene certigis la klarigojn de Petro. Reĝino volis daŭrigi; sed ŝia varmega lango ne povis elparoli unu vorton. Nesatigebla soifo ŝin konsumis. — Juliino, ŝi petis, estu sufiĉe afabla por doni al mi akvoplenan glason. — Kio estas en vi? Ĉu vi estas malsana? — Tio havas neniun gravecon, ŝi diris, kiam ŝi estis trinkinta. Nun ĝi tute pasis. — Fernando, ŝi diris, estas eble la plej eksterordinara viro, kiun portas la tero: ĉar li trovis rimedon por trompi la juĝistaron, la magistrataron, la publikon kaj nin mem: kaj neniu vidis klare ion en liaj ruzaĵoj. — Krom mi, kiu neniam dubis, ĝemis Beatrico. — Post kiam Herbeno forlasis ''Noumea''’on, daŭrigis sinjorino Fradeko, li trovas rimedon por reveni Eŭropon. Kiamaniere? Mi tion nescias. Sed fakte li revenas en ĝin: tio estas la sola punkto, kiu nin interesas. Li sin nomigas Alberto Gustavio, kaj elektas du nomojn, kiuj, kiel vi vidas, ne povas perfidi lian veran naciecon. Vojirante, li renkontas Petron Fradekon, kiu estas forpelita el la patra domo, kaj kiu trairas Eŭropon turiste. La du vojaĝantoj, kiuj havas samajn priskribojn (tiun detalon al mi certigis sinjoro Ĵakemaro mem), la du vojaĝantoj do sin amikalligas. Fradeko, estante ankoraŭ freŝe kortuŝita de komprenebla emocio, rakontas al sia kunulo la historion de sia vivo. Li bezonas havi konfidenciulon: kaj ni ĉiuj<noinclude><references/></noinclude> 3yh1n0nfxmxqodwqtlct3bwasuenz7w Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/267 104 22127 125684 72009 2026-07-25T19:04:02Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125684 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>scias, kiel lerte Fernando sukcesis sin igi simpatia, kiam li volis ricevi la amikecon de sia interparolanto. La rakontantino parolis rapide, kiel virino, kiu timas, ke ŝi ne havos tempon sufiĉan por fini. De tempo al tempo ŝi viŝis per sia poŝtuko sian ŝvitkovritan frunton, aŭ trinkis unu post la alia akvoplenajn glasojn. La karafo estis jam duone malplena. La aŭskultantoj spiregantaj, kiuj komencis kompreni, estis tiel korpremitaj de la strangeco de tiu rakonto, ke ili ne rimarkis la palecon kaj la suferan mienon de Reĝino. La juna virino daŭrigis: — Ili alvenas en Svisujon, faras ekskurson sur la Rhona glaciejo, falas en fendegon. Unu sola el ekskursistoj revenas al lumo kaj al vivo: li estas Fernando, aŭ, por paroli pli ĝuste, Alberto Gustavio. Sed kiam oni petas de li, kiu li estas, li certigas, ke li nomiĝas Petro Fradeko; kiam oni postulas liajn paperojn, li montras la paperojn de Petro Fradeko; al la urbestro, kiu lin demandas pri la nacieco, la familio, la profesio de l’ malvivulo, la postvivanto respondas, ke li ne lin konas. “Li renkontis lin hazarde,” li diras. Ili interbabiladis nur per Esperanto (per lingvo, kiun Fernando flue parolas); sekve li ne konas la naciecon de sia kunulo, kaj povas liveri pri li neniun sciigon. Vi bezonas liajn paperojn; nu, ili restis enprofundigitaj sub tricent metroj da glacio. Iru ilin serĉi! En tiu momento Reĝino perforte portis sian manon al sia korsaĵo. Kruelega sento de brulvundo mordetis ŝian bruston. Malgraŭ ŝia energio, kvankam ŝi volis montri neniun signon de siaj suferoj, tamen ŝi ne povis deteni ekkrion tuj haltigitan. — Sed vi ŝajnas serioze malsana, rimarkigis Maziero. — Depost kelkaj tagoj, respondis la juna virino por alidirekti la suspektojn, mi ne min sentas tre bonfartanta. Mi kredas, ŝi aldonis, sin turnante al Beatrico kun kruela rideto sur siaj lipoj, ke tio estas komenciĝanta gravedo.<noinclude><references/></noinclude> 7tgjg22cutjl2437mz4i5qxusuh0rp0 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/268 104 22128 125685 72010 2026-07-25T19:08:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125685 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Tiu klarigo ŝajnis akceptebla de ĉiuj aŭskultantoj. Ŝi daŭrigis, farante superhomajn penadojn, ĉar ŝi sufokiĝis: — Kio okazis en la interno de l’ glaciejo? Neniu ĝin sciis. Sed estas kredeble, estas eĉ certe, ke Fernando, vidante, ke lia amiko estas malviva, prenis lian paperujeton, en kiu troviĝis liaj renttitoloj kaj liaj familiaktoj. Pli poste, ŝi diris, sin turnante al la bankiero, la patro Fradeko kaj sinjoro Morno, nesciante ambaŭ, la unua, ke lia filo, la dua, ke lia oficisto mortis, al vi donis sciigojn pri la kadavro restinta en la fendego, sciigojn, kiuj ĉiupunkte kaj akurate koincidis kun la informoj liveritaj de Herbeno, tial ke mia edzo sin anstataŭigis al sia kunulo. Ĉu vi komprenas nun? — Tio estas mirinde simplega kaj plenega de verŝajneco, ekkriis la bankiero kun admiro. — Sed tiam li estas bigamiulo, rimarkigis Eduardo. — Ne, respondis Reĝino. Fernando, sin nomiginte Gustavio, mortis enabismigita en la profundegaĵoj de l’ glaciejo; kaj kiel diris mia edzo mem antaŭ kelkaj tagoj: “Leĝe mi estas Fradeko; kaj tial ke Fradeko neniam edziĝis kun Beatrico, mi ne povas esti kulpigita pro bigamio.” — Tia rezonmaniero ŝajnas al mi iom subtila. — Kredeble ĝi estas ĝusta, ĉar ĝi kontentigis la publikan estraron. Subite sinjorino Fradeko lasis fali sian kapon malantaŭen; kaj samtempe raŭka sono eliĝis el ŝia gorĝo. Dum kelkaj sekundoj ŝi batis aeron per siaj brakoj, kaj malstariĝis senmova. Ŝi estis svenanta. Ĉiuj ĉeestantoj sin levis kaj klopodis al ŝi. — Necese estas, ke oni venigu Petron, diris sinjorino Klozelo. Sed la malsanulino rekonsciiĝis: aŭdinte la pripenson de Juliino, ŝi faris per mano malkonsentan geston, kaj kiam ŝi povis paroli:<noinclude><references/></noinclude> qbo2ykz4tbb53t2hzhdfb43dtga4m54 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/269 104 22129 125686 72011 2026-07-25T19:12:14Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125686 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Ne, ŝi diris, post momento. — Vi devus vin enlitigi, konsilis Maziero. — Mi konsentas, ŝi ĝemis. Sed vi ĉiuj venos en mian ĉambron, ĉar mi ne estas ankoraŭ fininta. — Ĉu tio havas gravecon? respondis Eduardo. Tial ke vi estas malsaneta, ripozu: vi finos morgaŭ. — Ho! morgaŭ, murmuris la mortantino tiel mallaŭte, ke neniu povis ŝin aŭdi: morgaŭ estos tro malfrue. Kie mi troviĝos morgaŭ? Klozelo kaj la bankiero portis Reĝinon en ŝian ĉambron kaj ŝin lasis en la manoj de Juliino kaj de Beatrico, kiuj ŝin helpis por la senvestigo. Kiam la juna virino kuŝis en sia lito, sinjorino Klozelo duonmalfermis la pordon. — Vi povas eniri, ŝi diris al la du viroj, kiuj atendis en apuda ĉambro. Sinjorino Fradeko sin turnis al ili, havante la kubuton sur sia kapkuseno kaj la kapon en sia mano. — Mi estas alveninta al la plej peniga parto de mia konfeso, ŝi daŭrigis: sed necese estas, ke vi sciu ĉion. Estas mi tiu, kiu malkovris Fernandon senkonscian, kaj kiu lin flegis. Mi sentis, ke li estas feliĉa, sin retrovante meze de siaj familianoj. Li ĉiam sentis al mi, se ne amon, almenaŭ fervoran fratan amikecon. Aliparte li ne povis reveni al sia edzino, ĉar, se Beatrico estas la edzino de Herbeno, Fradeko povis esti por ŝi nur fremdulo. Li amis min kaj kun mi edziĝis. Depost longa, depost ĉiama tempo, mi lin amegas sekrete. Neniu scios tion, kion mi suferis, kiam li edziĝis kun mia kuzino. Kiam mi estis edziniĝinta kun li, mi kredis naive, ke li amos min eksklusive, ke la memoroj al estinteco estos forgesitaj. Mi eraris. Revidinte sian unuan edzinon, li sentis, ke la koro de la iama viro ĉiam batiĝas en la brusto de la nova. Mi estis ĵaluza. Okazis inter ni teruraj disputoj, kiuj lin tute forigis for de mi.<noinclude><references/></noinclude> ixlgm8zfw8xri4ebxfa0wl3w0csdi2p Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/270 104 22130 125687 72012 2026-07-25T19:16:12Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125687 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> En tiu momento la mortantino estis skuita de perfortegaj vomaj bezonoj. Maziero havis nur tempon prezenti al ŝi pelveton, kiu estis tuj plenigita de dubenigra materio. — La malfeliĉulino! ekkriis la bankiero; ŝi sin venenigis. — Jes, muĝis Reĝino per siblanta apenaŭ distingebla voĉo. Mi perdis la amon de la sola estaĵo, kiun mi amis; mi preferis morton. Sed mi ne volis forlasi la mondon sola. Sinjoro Maziero, vi ne bezonos analizi la kafon, kiun vi verŝis en la karafeton, tiun, kiun mi destinis por mia konkurantino: ĝi estas venenita per arseniko. Aŭdante tiujn vortojn, la bankiero, Eduardo, Juliino sin levis, palegaj pro teruro, kaj ne vidis, ke Beatrico sveninta falegas sur la tapiŝon. Post kelkaj minutoj sinjorino Herbeno rekonsciiĝis, kaj ankoraŭ ŝanceliĝanta revenis en la salonon, subtenite de Juliino. — Ŝin forkonduku, diris la advokato al sia edzino; ne estas necese, ke vi ĉeestu tie ĉi pli longatempe. Dume Maziero iris, revenis, klopodante; kaj dum li atendis la vomilon, kiun li senprokraste prenigis ĉe la farmaciisto, li penadis englutigi de la mortantino ovoblankaĵojn batmiksitajn kun varma akvo. — Kie vi vin provizis je arseniko? li petis de Reĝino. — Mi prenis tiun, kiu troviĝis en la entomologia kolekto. — Kien vi metis tiun kolekton? — En la apudan ĉambron. — En kio estis pakita la veneno? — En saketo el blanka papero. — Kion vi faris je ĝi? — Mi ĝin ĉifis kaj ĵetis. Post tiu rapida interparoladeto, la bankiero malfermis la komunikan pordon, kaj revenis post kelkaj minutoj,<noinclude><references/></noinclude> kkmo71r5smmxj77jqw0yy5tut026qvj Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/271 104 22131 125688 72014 2026-07-25T19:20:12Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125688 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tenante en mano buleton, kiun li tre zorge malĉifis. Poste, sterninte sur tablon la paperfolion tiamaniere ricevitan, li ĝin tre atente ekzamenis. Estis facile vidi, ke depost multaj jaroj tiu papero estis faldita; ĉar dubegrizaj linioj, montrante la lokon de malnovaj faldoj, desegniĝis perpendikle sur la supraĵo iam blanka, sed hodiaŭ flavigita de l’ tempo. Plie pulvoreroj el arsenoza acido ankoraŭ algluitaj pruvis, ke tiu toksa salo estis plimalpli difektita de la malsekeco. Maziero refaldis la paperon laŭ ĝiaj iamaj faldoj, kaj refaris la saketon, intencante kalkuli okule la kvanton da pulvoro, kiun ĝi povis enhavi. Tiam li diris mallaŭte al Klozelo: — Estas preskaŭ feliĉe, ke tiu malesperintino intencis venenigi Beatricon. Tiu saketo entenis proksimume unu gramon da pulvoro. Tial ke ŝi ŝutis duonon da ĝia enhavo en ĉiun el ambaŭ tasoj, ŝi do povis engluti nur kvindek centigramojn da jam dudekjara veneno, kiu, estante duone malkomponita de la malsekeco, kredeble perdis iom da sia iama tokseco. En tiu momento, la servistino revenis, alportante la kuracilojn petitajn de Maziero. Tuje la doktoro trinkigis de sinjorino Fradeko potencan vomilon, kiu post kelkaj minutoj produktis sian efikon, plenigante la ĉambron de forta ajla odoro. — Tre bone, diris Maziero: tio pruvas, ke mi liberigis la stomakon el la tuta veneno, kiun ĝi enhavis. Jen estas kvanto, kiun ni ne povos plu timi. — Mi dankas vin pro viaj flegoj, diris Reĝino kun tiu enigma rideto, kiu ne ŝin forlasis depost la komenco de l’ vespero; sed mi esperas, ke ili neutiliĝos. Estas neeble diveni la penegon de volo, kiun mi devis fari, por kaŝi la turmentegojn, kiujn mi toleris depost unu horo. Mi timis, ke oni min helpos, antaŭ kiam la veneno estos aginta. Nun tio min indiferentigas; ĉar estas tro malfrue. — Ne, Reĝino, ne: ne estas tro malfrue, respondis<noinclude><references/></noinclude> fb99ener67ngetiv73pbda8pfliob42 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/272 104 22132 125689 72015 2026-07-25T19:25:15Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125689 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Maziero: ni vin savos; mi havas pri tio tre rajtigitan esperon. Kaj dum la malsanulino, senproteste obeante la ordonojn de l’ doktoro, englutis solvaĵon el fera peroksido, ŝi murmuris: — Kian malbonan servon vi faras al mi! Vi estus pli humana, lasante min morti. Ho ve! estas la pasio, ti’, kio min vivigis; estas la pasio, ti’, kio min igis krima; estas la pasio, ti’, kio min mortigas. Kaj ŝi aldonis mallaŭte: — Kaj tio estas justa. En tiu momento, oni aŭdis ŝlosilon, kiu grincis en seruro. Ĝi estis Petro, kiu revenis, rapide avertite de l’ pordisto. Kiam li troviĝis en la ĉeesto de tiu nerekonebla virino, kies korpo sur diversaj partoj kovriĝis de larĝaj nigraj makuloj, memorante, ke la lastan nokton li vidis ŝin tiel brilegan per juneco, beleco kaj amo, kaj ke li ŝin senkompate forpuŝis, li fariĝis laŭlitere idiota. Neniu larmo ŝprucis el liaj okuloj. Eĉ sur lia vizaĝo pentriĝis neniu miro. Li nur sidiĝis sur seĝon, redirante senpaŭze kvindek fojojn sinsekve tiun simplan vorton: — Neeble! neeble! neeble! — Fradeko min mirigas, diris Klozelo al la bankiero. Li ne ŝajnas senti tre grandan ĉagrenon. — Vi eraras, respondis Maziero. Tiu stato de bestigo estas kontraŭe la montro de la plej perforta malespero, kiun oni povas imagi. Pro tio mi opinias, ke en tiu momento estas prefere kaŝi al li la veron, kaj kredigi, ke lia edzino estas atakita de malsano certe tre grava, sed havanta nur naturan karakteron. — Vi estas prava. Mi parolos al Juliino laŭ tiu senco: kaj mi estas preskaŭ certa, ke Beatrico opinios kiel vi. Kvankam Maziero havis la titolon de doktoro, tamen, tial ke li ne kutime kuracis, por la mondumo li ne povis ŝajni serioza kuracisto. Pro tio li ne volis preni sur sin<noinclude><references/></noinclude> 6tmlhv1is56ugapkar00e0g24e9phxu Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/273 104 22133 125690 72016 2026-07-25T19:29:49Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125690 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la respondecon de okazantaĵo, kiu eble estos mortiga, kaj li venigis la praktikiston, al kiu kutime sin turnis sinjorino Fradeko, kiam ŝi sentis kelkan negravan malsaneton. Kiam ĉi tiu medicinisto estis alveninta kaj ekzameninta la malsanulinon: — Ho! ho! mia kara kolego, li diris aparte al Maziero, ŝajnas al mi, ke ni troviĝas antaŭ kazo de ĥolero. — Tia estas mia opinio, respondis la bankiero, kiun feliĉigis tiu eraro de diagnozo: ĉar dank’ al ĝi li povos pli facile kaŝi al la publiko kaj eĉ al Fradeko la misteran kaŭzon de tiu intima dramo. — La simptomoj estas neerarigaj, daŭrigis la kuracisto. Oni povus ilin konfuzi nur kun tiuj, kiuj akompanas la venenigon per arsenoza acido. Sed mi kredas, ke en la cirkonstanco, kiu nin okupas, oni devas tute eligi tiun hipotezon. — Absolute, mia kara kolego. Sinjorino Fradeko partoprenas vian klientaron; vi do konas ŝin: kaj vi scias, ke tiu juna virino, kiu edziniĝis antaŭ kelkaj monatoj kun viro, kiun ŝi amas, estas plene feliĉa kaj ne havas malamikon. — Mi scias, mi scias: kaj se mi parolis pri tiu ebleco de venenigo, mi faris tion, nur instigite de profesia devo. Poste li eliris, konsiliĝinte kun Maziero pri la plenumota kuracado. Dum dekkvin tagoj sinjorino Fradeko restis balancita inter la vivo kaj la morto: sed iom post iom la krizoj malplifortiĝis kaj fine ĉesis. Ŝiaj fortoj revenis: kaj alvenis momento, en kiu ŝiaj kruroj, kiuj ĝis nun restis ŝvelintaj kaj doloraj, fine povis moviĝi kaj ebligi, ke ŝi stariĝu. Fine post unu monato restis el tiu ne sukcesinta provo de memmortigo nur grandega laceco kaj senfunda malespero.<noinclude><references/></noinclude> 1h5n0o2o2qp71f2s8i2y929hf6wg50l Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/274 104 22134 125691 72018 2026-07-25T19:33:26Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125691 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Kion ŝi faros nun? Kio ŝi fariĝos? Ĝis nun Beatrico, Klozelo, Juliino skrupule obeis la rekomendon faritan de Maziero; kaj ili ne malkovris al ŝia edzo la krimecon de ŝia konduto: sed ĉu ili ĉiam konservos saman sintenadon? Se Petro ekscias, ke ŝi minacis la vivon de Beatrico, li estas kapabla ŝin liveri al la juĝistaro, aŭ eĉ ŝin sufoki mem en krizo de kolerego. — Certe mi ne timas la morton, ŝi diris; mi eĉ ĝin deziras: mi ĝin provis, sed ho ve! ne sukcesis: tamen mi ne volus perei de lia mano. Kiam eĉ tiuj, kiuj ŝin ĉirkaŭas, estus sufiĉe grandanimaj por konservi interne de si tiun teruran sekreton, kiam eĉ ŝia edzo ne ŝin minacus de ia punego, ĉu ŝi povos kiel antaŭe daŭrigi sian vivadon meze de siaj familianoj? ĉu ŝi povos ĉiutage toleri la malestimajn rigardojn, per kiuj ŝi estos senĉese superŝutita? — Ne, ŝi diris; tian turmentegon senhalte suferitan ne povus toleri miaj fortoj. Pro tio, post kelkaj tagoj de pripensado, ŝi prenis nerevokeblan decidon. — Tial ke mi ne povis malaperi en la morto, ŝi diris, mi malaperos en la vivo. Mi forkuros malproksimen; mi iros min kaŝi en lokon, kiun ili ne konos, en kiu min ne turmentos la vidaĵo de amo, kiu al mi apartenas, sed kiun oni ŝtelas de mi, por ĝin malŝpare doni al alia virino. Kaj ĉu oni povas scii? Eble post multe da tempo mi fine ĝin forgesos. Sed almenaŭ, ŝi aldonis (kaj dum ŝi parolis, en ŝiaj okuloj brilis sovaĝa malamo), mi kunportos kun mi la pruvojn, kiuj povus utili por rehonorigi Fernandon; kaj neniam li edziĝos kun Beatrico. Tiam ŝi altabliĝis kaj skribis al sia edzo: — Tial ke ci ne min amas plu, adiaŭ. Neniam ci min revidos. Reĝino. Kiam sinjorino Fradeko estis metinta en koverton tiun lakonan bileton, ŝi plenigis valizon per ĉiuj objektoj,<noinclude><references/></noinclude> 2ndsqzgniulvy4i1w2jftqniwhzjejl Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/275 104 22135 125692 72019 2026-07-25T19:35:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125692 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiujn ŝi povos bezoni: kaj ŝi metis en paperujeton la renttitolojn devenantajn de la heredaĵo de ŝia onklino. Tiuj monpaperoj, kiuj estis ŝia tuta posedaĵo, ebligis, ke ŝi havu modestajn certe sed fine garantiitajn vivrimedojn. Poste, ĵetinte malesperan rigardon al la apartamento, en kiu Petro kaj ŝi estis amintaj unu la alian, ŝi elhejmiĝis, kaj sin direktis al la ''Orléans''’a stacidomo. Antaŭ kiam ŝi envagoniĝos, ŝi ĵetis en poŝtskatolon la letereton destinitan por ŝia edzo. Kaj la lokomotivo fajfinte ŝin forportis al la nekonato.<noinclude><references/></noinclude> ta0z9ya6knyxa1yvoqt6gknvxs3c2ag Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/276 104 22136 125693 72021 2026-07-25T19:38:50Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125693 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO DEKA|c|g=150%}} Depost longa tempo la horo por vespermanĝi jam estis sonorinta; kaj sinjorino Fradeko ne revenis. Petro febre alpaŝis laŭlonge kaj laŭlarĝe de la manĝoĉambro. — Mi esperas, ke okazis al ŝi neniu akcidento, li murmuris. Ŝi estas ankoraŭ tiel malforta. Tial ke hodiaŭ ŝi promenas ekstere por la unua fojo post sia resaniĝo, estus estinta singarde, se iu akompanus ŝin. Kaj li daŭrigis sian interrompitan paŝadon. Subite bruo de sonorilo aŭdiĝis. — Ĝi estas ŝi! li ekkriis. Ĝi estis la poŝtisto, kiu al li alportis la leteron de Reĝino. Rekonante sur la koverto la skribmanieron de sia edzino, Petro paliĝis kaj konfuziĝis, sentante, ke lin ekokupas antaŭsento de malfeliĉo. Li ĝin malfermis, kaj tralegis per unu rigardo la unikan linion, kiun ĝi entenis. Freneza pro malespero, ne prenante eĉ tempon sufiĉan por surmeti sian ĉapelon, li malsupreniris al la strato, laŭtvokis fiakron kaj sin kondukigis al la domo de Maziero. Ho ve! la malfeliĉulo amis ankoraŭ la virinon, kiu en lia malĝoja ekzistado malfermis por li pordon al feliĉeco: kaj li sin kulpigis, ke li kaŭzis al Reĝino neutilan suferon, ŝin senkompate forĵetante for de si la antaŭtagon de la tago, en kiu ŝi devis esti atakita de tiel timinda malsano.<noinclude><references/></noinclude> 0ehmuugp4kw276ac1h8ytixrtw6q31i Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/277 104 22137 125694 72022 2026-07-25T19:42:14Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125694 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Ĉar Fradeko ne ankoraŭ konis la veron pri la naturo de l’ akcidento okazinta al lia edzino. Same kiel la cetero de l’ publiko, li kredis, ke ŝi estis havinta simplan atakon de ĥolero. La bankiero, reenirinte hejmen nur depost unu momento, ekaltabliĝis: — Kio okazas? amiko mia, li diris, vidante la palegan vizaĝon de Petro. — Legu, respondis ĉi tiu, montrante al li la leteron. — Malfeliĉulo! diris Maziero kun ŝajno de profunda kompato, ĉu vi havas kuraĝon? — Certe mi estas kuraĝa. Kial tiu demando? Ĉu vi havas, por anonci al mi, novan malfeliĉon, min ankoraŭ frapontan? — Ho ve! jes. Kiel ĉiuj homoj, vi kredis, ke via edzino estis grave atakita de natura malsano, kiu preskaŭ ŝin mortigis? — Certe. Tiam kio ĝi estis? — Tiel longe kiam ŝia vivo estis en danĝero, vi sentis tiel profundan ĉagrenon, ke oni ne kuraĝis vin seniluziigi. Tamen necese estas, ke vi konu la malgajan veron. — Sed parolu do. — Reĝino sin venenigis per arseniko. Aŭdante tiun vorton, Fradeko falegis sur seĝon, kvazaŭ li estus frapita de bastonego. — Kompatinda virino! li ĝemis. Mi estas la kaŭzo de tiu provo de memmortigo. Ŝi ne volis min obei. Por ŝin devigi al cedo, mi uzis ĉiujn rimedojn permesitajn de mia konscienco. Timante, ke ŝi ne povos pli longatempe kontraŭbatali, ŝi preferis sin mortigi. — Ho ve! respondis la bankiero, vi divenas nur parton de tio, kio okazis. Instigite de sovaĝa ĵaluzeco, Reĝino ĉion preparis por samtempe mortigi Beatricon. Tial ke ŝia provo malsukcesis, tuj kiam ŝia farto estis restarigita, sinjorino Fradeko preferis malaperi; ĉar kredeble ŝi timis la asizjuĝistaron kaj la malliberejon.<noinclude><references/></noinclude> nv3i8m5fnb11pdt39oojeckcflg75h1 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/278 104 22138 125695 72023 2026-07-25T19:46:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125695 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Aŭdante tiun malkaŝon, Petro sin tuje starigis kun vizaĝo subite ŝanĝita. Post la antaŭmomenta malespero postvenis sen intertempo esprimo de teruro kaj de malamo. — La krimulino! li ekkriis. Ŝi estas prava, sin eltirinte el mia justa kolerego. Sen tio, ŝi estus pereinta nur de mia propra mano. — Nun, demandis la bankiero, kion vi intencas fari? — Mia konduto ŝajnas tre klare montrita de cirkonstancoj. Mi petos de la juĝistaro la eksedziniĝon, tial ke ŝi forlasis la edzan loĝejon. — Efektive, mi kredas, ke, en la situacio, en kiu vi troviĝas, jen estas la sola decido, al kiu vi povas vin turni. Reĝino ne al vi konigis la lokon, en kiun ŝi intencas rifuĝi. Estas evidente, ke ŝi volas rompi kun vi ĉiun ajn rilaton: kaj kun karaktero simila al la sia, ŝi ne estas virino, kiu pentos, kaj kiu en la venonta tempo revenos petegi de vi pardonon. Ŝi volis morti: mi ŝin savis malgraŭ ŝia konsento. Do ŝi penas anstataŭigi la korpan memmortigon per la socia: reale ne estas vi, tiu, kiu eksedziĝas, sed ŝi, kiu eksedziniĝas. — Min kontentiĝas vidi, ke pri tiu temo vi opinias same kiel mi, respondis Petro. Kaj preninte tiun decidon, li lasis la bankieron, kaj aliris al Klozelo, por lin sciigi pri la malapero de Reĝino, kaj samtempe por peti de li, ke li bonvolu sin okupi pri ĉiuj leĝaj detaloj postulitaj de la eksedziĝo, kiun li intencis sentencigi. Same kiel Maziero la advokato opiniis, ke tia estas la sola ebla solvo; kaj li promesis, ke li klopodos, por fini kiel eble plej rapide tiun bedaŭrindan okazantaĵon. Kiam post kelkaj monatoj la tribunalo estis koniginta sian sentencon kaj estis proklaminta la geeksedziĝon, la atestantoj de tiu nova katastrofo kunvenis en la hejmo de l’ bankiero, Petro, kiun tiuj korpremantaj emocioj<noinclude><references/></noinclude> h9ofcrkt8ox4aad51nzo5qj7no6qi7p Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/279 104 22139 125696 72024 2026-07-25T19:50:13Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125696 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>iome malsanetigis, eliris pli frue ol la aliaj: kaj restis apud Maziero nur Beatrico kaj la geedzoj Klozelo. Ili sidis kvarope sin rigardante, ne kuraĝante komuniki unu al la alia la pensojn kiuj agitiĝis en iliaj koroj. — Kiel vi fartas, sinjoro Maziero? diris fine Beatrico por ĉesigi la silentadon. Ĉu tiuj inkubsonĝoj, kiuj tiel dolore vin suferigis, vin fine delasis? — Ne, bedaŭrinde. Ili venas ankoraŭ ĉiunokte min viziti, respondis la bankiero kun malluma ŝajno. Tamen mi estas feliĉa, ke min turmentis tiuj sendormadoj; ĉar dank’ al ili vi povis eviti la venenon, kiun al vi verŝis tiu krimulino. — Estu indulgema, sinjoro Maziero, respondis Beatrico per dolĉa voĉo. Certe la konduto de Reĝino estis tre krima: sed, por ke tiu malfeliĉulino alvenu al tiel ekstrema rimedo, necese estis, ke ŝi suferu teruregan turmentegon. Ha! tiun malsukcesintan provon ŝi kruelege elpagis. Kredu min, amikoj miaj, la solaj sentoj, kiujn hodiaŭ ni devas montri, estas pardono kaj forgeso. Antaŭ tia malfeliĉeco ni ne havas plu rajton por kulpigi. Mirigite pro tia grandanimeco, la interparolantoj de Beatrico levis al la juna virino siajn rigardojn; kaj ilin surprizis la ĝoja esprimo, kiu brilis en ŝiaj okuloj. Tial ke la mortigaj projektoj de sinjorino Fradeko estis mirakle malprosperintaj, Beatrico mallaŭte dankis sian kuzinon, ke ŝi ilin elpensis. Ĉar sen ili Reĝino estus farinta neniun malkaŝon, kaj sinjorino Herbeno nescius ankoraŭ, ke Petro ne estas viro alia ol Fernando, kaj ke Fernando ĉiam amas la virinon, kun kiu li edziĝis en la belaj tagoj de sia junaĝo. Tiu malkovro, kiu preskaŭ mortigis Reĝinon, revivigis kontraŭe Beatricon. Ne nur ŝia edzo estas retrovita, sed pripensante, ke la eksedziĝo sentencita de l’ tribunalo, redonante al Herbeno lian liberecon, ŝin samtempe liberigas por ĉiam el ŝia konkurantino, la juna virino opiniis, ke ne estas tro kare aĉetitaj per la danĝero riskita de ŝi<noinclude><references/></noinclude> pv7i257b525zr9qjagzh7i8jey4mcn7 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/280 104 22140 125697 72025 2026-07-25T19:55:24Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125697 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la rezultatoj, kiujn la konfesoj de la malaperintino fatale naskos: kaj funde de ŝia animo ŝi sentis grandegan ĝojon, pri kiu ŝi sin riproĉis, sed kiu ŝin igis grandanima. La konfeso de Reĝino estis kaŭzinta en la koro de ĉiuj profundan miregon. Ne nur ĝi plicertigis la kredon de Beatrico, sed plie ĝi profunde ŝancelis la iaman konvinkon de Maziero, de Juliino kaj de ŝia edzo. — Tamen kio al ni pruvas, rimarkigis sinjorino Klozelo, ke Reĝino ne mensogis? Ŝi penis sin mortigi meze de tiel misteraj cirkonstancoj, ke oni estas rajtigita, sin demandante, ĝis kia grado estas veraj la aferoj, kiujn ŝi al ni rakontis. Tiu rimarko mirigis ĉiujn ĉeestantojn. — Via pripenso estas ĝusta, diris la bankiero; sed feliĉe restas al ni kontrolrimedo. ''Dinan'' estas la sola punkto de la terglobo, en kiu la vero povas plenlume aperi. Se nia amiko estas vere Fradeko, li povas veturi al sia patrolando, sin montri al sia patro kaj al siaj iamaj amikoj, ne timante, ke oni lin rekonos. Tia vojaĝo estas kontraŭe absolute malpermesita al Herbeno, tial ke ĝi nepre lin perfidus kaj renversus la tutan trabaĵon de liaj kombinaĵoj. Tie kuŝas la provilo. Post tia provo, laŭ la rezultatoj, kiujn ni ricevos, ni povos opinii, ke ni estas sufiĉe bone sciigitaj. Tia estas mia sincera kredo. Ĉiuj gastoj de l’ bankiero respondis, ke li estas prava, kaj lin lasis por reveni al sia hejmo. Poste la tagoj postvenis post la tagoj; kaj la vivirado rekomencis same kiel en la pasinta tempo. Post la malapero de sinjorino Fradeko, la Herbena afero, entombigita depost longa tempo, estis elterigita pro la cirkonstancoj: kaj tiuj, kiuj scias legi inter la linioj, povis kompreni, ke la edzo de la forkurintino ne estas alia viro ol la iama mortiginto de Sedilo: li estis reveninta Francujon, kaj sin ŝirmis malantaŭ civilan etaton, kiu igis lin neatakebla.<noinclude><references/></noinclude> os1unronn0lc6r3setgwd4mg9vfh4vk Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/281 104 22141 125698 72026 2026-07-25T20:00:33Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125698 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Aliaj ĵurnaloj kontraŭe argumentis la malan tezon. Ekzistas neniu komparo ebla inter Fradeko kaj Herbeno. Kaj por pruvi, ke ilia opinio estas la sola ĝusta, ili rimarkigis, ke la polico lasas Petron tute trankvila, kaj ke li estas libera agi tiel, kiel plaĉas al li: kompreneble tion ĝi ne povus toleri, se ĝi sentus pri tiu punkto la plej malgrandan dubon. La diskutoj tiel ardiĝis, ke ili fariĝis pretekstoj por grandmonsumaj vetoj. La Pariza socio dividiĝis laŭ du tendaroj: unuflanke Fradekanoj, aliflanke Herbenanoj sin ĵetis reciproke al sia kapo la plej nediskuteble pruvantajn argumentojn. Malnovaj amikoj malpaciĝis pro tio: malkonsentoj eniris ĝis interno mem de familioj; kaj kiam dommastrino invitis siajn amikojn por vespermanĝi, ŝi zorgis skribi malsupre de sia invitkarto tiun neprotesteblan kondiĉon: ''Estos malpermesate paroli pri la Afero''. Dum la semajno, kiu postiris post la sentenco de l’ tribunalo, la malfeliĉa Fradeko, kiun la malsano najlis en lia lito, ne malfermis ĵurnalon, kaj sekve ne povis diveni la rakontojn, kiuj rondediriĝis ĉirkaŭ lia nomo. Sed kiam, estinte resaniĝinta, li konis la babiladojn, de kiuj li estas temo, li sentis tedegon tian, ke li diris al Beatrico: — Mi multe amas vin ĉiujn; kredu min. Tamen estas momentoj, en kiuj min ekkaptas dezirego: ĝi estas forkuri tre malproksimen kaj rifuĝi en landon, en kiu la nomo Herbeno ne vundos plu miajn orelojn. La juna virino rigardis sian interparolanton en la blankaĵo de okuloj; kaj preminte ameme liajn manojn, ŝi respondis kun rideto plena de mistereco: — Tion mi komprenas. Sed se vi deziras, ke via revo estu plene efektivigita, laŭ mia opinio vi havas unu solan aferon por fari: ĝi estas resti kontraŭe meze de ni, kiel ĝis nun vi faris, kaj daŭrigi vian iaman vivmamieron.<noinclude><references/></noinclude> ky0l9r1rcurhnq75r6ibs2orfxprzsz Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/309 104 36660 125701 110155 2026-07-26T07:30:44Z Objectivesea 487 /* Validigita */ Si —> Ŝi; li. —> li 125701 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Objectivesea" /></noinclude>kompaton; ŝi havis sufiĉe da kuraĝo por doni klarigon. Ĉiu vorto tremlgis pro miro, doloro kaj kompato la aŭskultantojn. Ĉiuj sentis saman malamegon por la potenca viro, kiu repagis abomenan maljustaĵon nur per krimo kaj kiu devigis la plej respektindan senkulpulinon esti lia kunkulpulino. — Kiu? vi kulpa! diris al ŝi ŝia amanto; ne, tia vi ne estas; la krimo povas esti nur en la koro; la via estas virta kaj ĝi estas mia. Li konfirmis tiun senton per paroloj, kiuj ŝajnis redoni vivon al la bela Sankta-Ivo. Ŝi sentis sin konsolita kaj miris pro tio, ke ŝi estas ankoraŭ amata. La maljuna Gordon kondamnus ŝin en la tempo, kiam li estis nur jansenisto; sed, fariĝinte saĝa, li estimis ŝin, kaj li ploris. Meze de tiom da ploroj kaj da timoj, dum la timo pri la mortdanĝero de tiu tiel kara filino plenigis ĉies korojn, dum ĉio estis konsternita, oni anoncas la alvenon de kuriero el la kortego. Kuriero! kaj kies? kaj kial? Li venis, komisiite de la konfesprenanto de l’reĝo, al la prioro de la Monto; ne estis patro Laŝez, kiu skribis; estis la frato Vadbled, lia ĉambroservisto, homo tre grava en tiu epoko, ĉar li sciigis al la ĉefepiskopoj la volojn de la respektinda patro, ĉar li donis aŭdiencojn, ĉar li promesis prebendojn, ĉar kelkfoje li sendigis arestordonojn. Li skribis al la abato de la Monto, »ke Lia Respektinda Moŝto estis informita pri la aventuroj de lia nevo, ke lia malliberiĝo rezultis de eraro, ke tiaj malfeliĉaĵetoj ofte okazas, ke oni ne devas atenti pri tio; ke, fine, konvenos, ke li, prioro, venu, la postan tagon, por prezenti sian nevon, ke li devis konduki la simplanimulon Gordon, ke li frato Vadbled, enkondukos<noinclude><references/></noinclude> gido6k11ijthz9veht3cqbxd5q2ikgs Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/310 104 36661 125700 110156 2026-07-26T07:20:06Z Objectivesea 487 /* Validigita */ feonsideris —> konsideris 125700 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Objectivesea" /></noinclude>ilin al Lia Respektinda Moŝto kaj al sinjor’ Luvua, kiu diros al ili kelkajn vortojn. en sia antaŭĉambro.« Li aldonis, ke pri Senartifikulo kaj lia batalo kontraŭ la Angloj oni rakontis al la reĝo; ke certe la reĝo favoros lin per alrigardo, kiam li pasos en la galerio, kaj eble eĉ kapsignos al li. La letero finiĝis, donante al li la flatan esperon, ke la korteganinoj sendube invitos lian nevon al sia tualetejo, kaj ke pluraj el ili diros al li: »Bonan tagon, sinjoro Senartifikulo,« kaj ke certe oni parolos pri li ĉe la vespermanĝo de l’reĝo. La letero havis kiel subskribon: »Via sindona Vadbled, jezuita frato.« La prioro legis laŭte la leteron; lia nevo, furioziĝinte, tamen bridis dum momento sian koleron kaj diris nenion al la kuriero; sed sin turnante al la kunulo de siaj malfeliĉaĵoj, li demandis, kion li opinias pri tia stilo. Gordon respondis al li: — Tiel do oni traktas la homojn kiel simiojn! Oni batas ilin kaj oni dancigas ilin. Senartifikulo, reakirante sian naturan karakteron, kiu ĉiam revenas en la grandaj animkirliĝoj, disŝiris la leteron je pecoj kaj ĵetis ilin al la vizaĝo de l’kuriero: — Jen estas mia respondo. Terurigite lia onklo kredis vidi fulmotondron kaj dudek arestordonojn fali sur lin. Li rapidis por skribi kaj senkulpigi, laŭpove, kion li konsideris kiel koleriĝon de junulo, kaj kio estis la reliefo de nobla animo. Sed pli dolorigaj zorgoj kaptis ĉies korojn. La bela kaj malfeliĉa Sankta-Ivo sentis la alproksimiĝon de l’morto; ŝi estis en trankvilo, sed en tiu terura trankvilo, kiu rezultas de malvigliĝinta naturo, kiu ne plu havas forton por lukti.<noinclude><references/></noinclude> n4k75ysp1gsgge1w170s7v9sdrotvwc Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/311 104 36662 125699 110157 2026-07-26T07:08:17Z Objectivesea 487 /* Validigita */ 125699 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Objectivesea" /></noinclude>— Ho mia kara amato! ŝi diris per falanta voĉo, la morto punas min pro mia senenergieco; sed mi foriĝas kun la konsolo scii, ke vi estas libera. Mi adoris vin dum mia perfido, kaj mi adoras vin dirante eternan adiaŭon. Ŝi ne ornamis sin per vana kuraĝo; ŝi ne konceptis pri tiu mizera gloro, kiu konsistas en ĉi tio, ke kelkaj najbaroj diros: »Si kuraĝe mortis.« Kiu en la dudekjaraĝo povas perdi sian amaton, sian vivon, kaj kion oni nomas ''honorsento'', sen bedaŭroj kaj korŝiroj? Ŝi sentis la tutan abomenon de sia stato kaj sentigis ĝin per tiuj vortoj, per tiuj estingiĝantaj rigardoj, kiuj tiel potence influas. Fine ŝi ploris kiel la aliaj, en la momento, kiam ŝi havis sufiĉe da forto por plori. Ke aliaj penu laŭdi pri la parade luksa morto de tiuj, kiuj eniras la detruiĝon kun sensenteco! tia estas la sorto de ĉiuj bestoj. Ni mortas kiel ili kun indiferento, nur kiam nia maljuno aŭ malsaneco faras nin similaj al ili pro la stulto de niaj organoj. Kiu ajn faras grandan perdon, tiu havas grandajn bedaŭrojn; se li sufokas ilin, tio signifas, ke li estas vantema eĉ en la brakoj de l’morto. Kiam la fatala momento estis alveninta, ĉiuj ĉeestantoj ekploregis kaj ekkriis. Senartifikulo fariĝis sensenta. La fortanimuloj, se ili estas amemaj, havas multe pli intensajn sentojn ol aliaj homoj. La bonkora Gordon konis lin sufiĉe, por timi, ke post sia rekonsciiĝo li sinmortigos. Oni formetis ĉiujn armilojn; la malfeliĉa junulo rimarkis tion; li diris al siaj parencoj kaj al Gordon, ne plorante, ne ĝemante, trankvile: — Ĉu do vi pensas, ke surtere ekzistas iu, kiu havas la rajton kaj la povon malebligi, ke mi metu finon je mia vivo?<noinclude><references/></noinclude> 6olk4yax3rxqd0opi4mo3e4qw308bel