Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.13
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/35
104
44874
125708
2026-07-29T22:08:22Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
125708
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>provis, ĝi fordonis oferaĵojn ĉiuspecajn, eĉ la vivo
de amataj homoj ne ŝajnis tro altvalora ofero,
por trankviligi la ĉiopovan naturon. Ho, kia
malĝoja, abomena eraro!
Terurega estis la fulmotondro! Kia timo
ekkaptis la homojn, kiam ili rimarkis la minacantajn
nubojn, kiuj certe eksplodos kaj eble
morton aŭ bruladon forsendos! Kia terura forto
estis la fajro, tiel necesa kaj tamen tiel danĝera!
La montoj, la montaroj estis timindaj! Oni ne
riskis alproksimiĝon al ili, la loĝantoj de la valoj
konis iliajn danĝerojn. La nomoj, al ili donitaj
esprimis klare la opiniojn de la bedaŭrindaj timemuloj.
Ankaŭ la arbarojn oni timis. Ne nur sovaĝaj
bestoj kaj rabistoj tie minacis la vivon, kontraŭ
ili oni ja kuraĝe povis batali, multe pli danĝeraj
estis la demonoj loĝantaj en la densaĵo. Preskaŭ
ĉiu arbaro estis ensorĉita, ne nur la demonoj el la
antikva tempo, la diablo mem spionis en la kavoj
kaj intermontaĵoj. La diablo! Kiam li eniris
la naturon, la lasta brilo de ĝojo aŭ kompreno
eliĝis el la nin ĉirkaŭanta mondo! La tero fariĝis
preskaŭ infero. Eĉ multaj kreskaĵoj estis
diablaj kaj ensorĉitaj, la superstiĉo sternis densan,
malluman ombron sur la homan animon. La
nokto, la dolĉo, trankviliga amikino de l’homo,
kiel malĝoja ĝi fariĝis! Je noktmezo la fantomoj<noinclude><references/></noinclude>
nznev6jsebyrxkenu6fssnce2qzwyfz