Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.13 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Indekso:Hankel - Sableroj, 1911.pdf 106 15493 125716 97293 2026-07-30T18:54:36Z HenriLeFoll 4277 125716 proofread-index text/x-wiki {{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template |Tipo=collection |Titolo=[[Sableroj]] |Subtitolo= |Volumo= |Aŭtoro={{de|Marie Hankel}} |Tradukinto= |Redaktoro= |Antaŭparolisto= |Lingvo= |Eldonejo= |Eldona_loko= |Jaro=1911 |Fonto=pdf |Bildo=1 |Serio={{Serio/Internacia Librotrezoro}} |Paĝoj=<pagelist 1=- 2=- 3=Titolo 4=- 6=- 7=- 8=- 5=3 /> |Enhavo={{Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/91}}{{Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/92}} |Rimarkoj= |Vikifontaro_Traduko=false }} [[Kategorio:Indeksoj - Internacia Librotrezoro]] db7uo0v25gcxv0qu2xooaj12p8mzey7 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/282 104 22142 125717 72027 2026-07-30T19:05:14Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125717 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Sed ŝajnas al mi… — Al vi ŝajnas tre malprave. Ne min forkuru; mi vin petegas. Mi profunde vin amas; mi esperas, ke vi ne dubas pri tio: kaj via forkuro kaŭzus al mi tro grandan ĉagrenon. Kaj sinjorino Herbeno aldonis: — Nun precipe, tial ke vi estas libera. Dirante tiujn vortojn, ŝi levis al la junulo siajn belajn larmoplenajn okulojn, en kiuj Fradeko povis legi tiel ardantan petegon, ke li sin sentis kortuŝita, kaj promesis, ke li restos. — Nu, li respondis, kvankam tiu peto ne sin turnas al mi, tamen vi tiel plene min ensorĉis, ke mi sentas min nekapabla vin kontraŭbatali. — Tiu peto sin turnas al tiu, por kiu ĝi estas destinita, respondis la juna virino per enigma tono. Ĉar tial ke Beatrico estis nun certa pri la identeco de Herbeno, ŝi intencis repreni sian edzon kaj rekomenci kun li sian iaman ekzistadon. La devo kaj la amo kuniĝis en ŝia koro por ŝin puŝi sur tiun vojon. Pro tio ŝi sentis neniun honton por fari al Juliino konfidenciojn pri siaj intencoj. — Sed, mia malfeliĉa amikino, respondis sinjorino Klozelo, tio, kion vi revas, estas neefektivigebla. Certe hodiaŭ mi demandas min, ĉu Petro ne estas via edzo: tamen tiu dubo ekzistas, kaj por la utilo mem de Fernando ĝi povas ekzisti, nur por ni solaj. Por la mondumo, vi devas vidi en Fradeko nur fremdulon; kaj vi ne povas edziniĝi kun li, tial ke vi ne havas la mortakton de Herbeno. — Sed mi intencas intermeti en niaj rilatoj neniun publikan akton. Mi estas la edzino de mia edzo; ĉu vere? Post longa forestado kaj kruelaj sortovicoj, ni retrovas unu la alian kaj reprenas nian iaman geedzan vivadon. La afero estas tamen tute simpla, kaj ne {{vdk|bezo|nas}}<noinclude><references/></noinclude> p9gahhjgr7ry8w5qotm16uxb4kjxdn5 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/283 104 22143 125718 72028 2026-07-30T19:11:05Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125718 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|bezo|nas}} la intermeton de la leĝaro por esti plenumita. — Mi opinias kontraŭe, ke nenio estas pli malsimpla. Se vi efektivigas vian projekton, la mondumo kredos, ke vi forlasis ĉian hontemon kaj ĉian indecon. Vi estos malestimata, malŝategata. Kiam vi pasos sur la strato, ĉiuj homoj havos rajton diri: — Jen estas la amantino de Fradeko. Aŭdante tiun severegan pripenson, sinjorino Herbeno eksaltis. Ĉiuj sentoj de honoro kaj de fiereco, kiuj en ŝi troviĝis, ribelis pro tiu vorto. — Kaj vi, ŝi diris per konfuzita voĉo, kion vi pensas? Ĉu vi min kulpigos, kiel la aliaj? — Por mi ne estos sama la afero. En la dubo, en kiu mi troviĝas, konante la noblecon de la motivo, kiu vin instigas, mi ne havos rajton vin riproĉi pro via konduto. Mi diras plion: mi sentos al vi nur estimon kaj admiron. Sed tio, kio kaŭzos al mi profundan ĉagrenon, estos la neebleco, en kiu mi troviĝos, vin defendi. Mi aŭdos, ke oni vin kalumnias; kaj mi devos ŝajne opinii, ke la kalumniantoj estas pravaj. — Respondu, Juliino. Se Eduardo troviĝus en la sama situacio kiel Fernando, ĉu vi rifuzus prezenti al li vian manon, lin ami, esti lia edzino, pretekstante, ke li sin ŝirmas malantaŭ nomon, al kies porto li ne estas rajtigita? Sinjorino Klozelo ŝanceliĝis; sed ŝi nenion respondis Beatrico daŭrigis kun grava tono: — Mi longatempe pripensadis: mia decido ne estis prenita malserioze. Kiam mi edziniĝis, mi promesis al Fernando, ke ĉiam mi amos lin, ke kun li mi partoprenos la bonan aŭ la malbonan fortunon, unuvorte, ke mi estos la kunulino de lia vivo en ĉiuj ajn cirkonstancoj. Tiun promeson elparolis ne nur la buŝo, sed ankaŭ la koro. Tial ke neantaŭvidita katastrofo konfuzegis nian vivon, tio ne estas motivo, por ke mi konsideru min kiel {{vdk|malliberi|gitan}}<noinclude><references/></noinclude> omu1psq4sj7e6p6ahrds91uh7kiyzd9 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/284 104 22144 125719 72029 2026-07-30T19:16:49Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125719 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|malliberi|gitan}} el tiu ĵuro elparolita piede de l’ altaro. Pro devo, mi eĉ dirus pro religio, mi ne ŝanceliĝos kaj oferos al la vera honoro ĉion, eĉ mian bonfamon, eĉ la hipokritajn ŝajnojn de la malvera honoro. Ĝuste tial ke mi estas honesta virino kaj edzino fidela, mi konsentos ŝajni por la mondumo malĉasta virino kaj edzino adulta. Mi amas mian edzon: jen estas la plej granda pruvo de amo, kiun mi povas doni. Vidante tian larĝecon de ideoj, Juliino fariĝis konfuzita. Tio, kion ŝi sentis al sia amikino, estis miksaĵo de respektego kaj de entuziasmo, kiu al ŝi komprenigis, ke estas tre malfortaj kaj tre malbone pruvantaj la kritikoj, kiujn ŝi ankoraŭ intencis esprimi. Tamen, volante provi lastan ekpenon, ŝi ekkriis: — Kaj se vi eraras; se vere Fradeko ne estas via edzo? Beatrico havis rideton de kompato, kaj respondis simple: — Mi ĉion antaŭvidis. Tial ke mi ne konas Britujon, mi intencas montri subite grandan deziron viziti tiun regionon. Mi aranĝos mian vojiran planon laŭ maniero tia, ke mi estos devigata trairi '''Dinan'''’on. Mi petos de Petro, ke li bonvolu min akompani en tiu urbo. Se li konsentas, se li ne timas sin montri en tiu lando, en kiu li estis edukita, en kiu li estos neeviteble rekonita, mi estos devigata vidi en li nur mian bokuzon. Tiam mi iros min enfermi en solecejon kun la memoro de mia malfeliĉa Fernando, atendante, ke la hazardoj de l’ vivo bonvolu lin rekonduki en miajn brakojn. Se kontraŭe malgraŭ miaj petegoj, miaj preĝoj, eĉ miaj larmoj, Petro rifuzas veni kun mi, tio pruvos, ke li estas vere mia edzo. Ĉar li amegas min: mi tion sentas; mi estas certa pri tio. Do por ke li tiel malafable min malplezurigu; por ke li ne ŝanceliĝu min tiel grave ofendi, estos necese, ke li havu potencegajn motivojn, kiujn, kiel diris antaŭ ne longe sinjoro Maziero, ne estas malfacile diveni. En tiaj cirkonstancoj mi reprenos mian posedaĵon, kiun mi kredis<noinclude><references/></noinclude> 9p92k89s9fexsfaibo7klvlxwrwv2wo 125720 125719 2026-07-30T19:17:07Z HenriLeFoll 4277 125720 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|malliberi|gitan}} el tiu ĵuro elparolita piede de l’ altaro. Pro devo, mi eĉ dirus pro religio, mi ne ŝanceliĝos kaj oferos al la vera honoro ĉion, eĉ mian bonfamon, eĉ la hipokritajn ŝajnojn de la malvera honoro. Ĝuste tial ke mi estas honesta virino kaj edzino fidela, mi konsentos ŝajni por la mondumo malĉasta virino kaj edzino adulta. Mi amas mian edzon: jen estas la plej granda pruvo de amo, kiun mi povas doni. Vidante tian larĝecon de ideoj, Juliino fariĝis konfuzita. Tio, kion ŝi sentis al sia amikino, estis miksaĵo de respektego kaj de entuziasmo, kiu al ŝi komprenigis, ke estas tre malfortaj kaj tre malbone pruvantaj la kritikoj, kiujn ŝi ankoraŭ intencis esprimi. Tamen, volante provi lastan ekpenon, ŝi ekkriis: — Kaj se vi eraras; se vere Fradeko ne estas via edzo? Beatrico havis rideton de kompato, kaj respondis simple: — Mi ĉion antaŭvidis. Tial ke mi ne konas Britujon, mi intencas montri subite grandan deziron viziti tiun regionon. Mi aranĝos mian vojiran planon laŭ maniero tia, ke mi estos devigata trairi ''Dinan''’on. Mi petos de Petro, ke li bonvolu min akompani en tiu urbo. Se li konsentas, se li ne timas sin montri en tiu lando, en kiu li estis edukita, en kiu li estos neeviteble rekonita, mi estos devigata vidi en li nur mian bokuzon. Tiam mi iros min enfermi en solecejon kun la memoro de mia malfeliĉa Fernando, atendante, ke la hazardoj de l’ vivo bonvolu lin rekonduki en miajn brakojn. Se kontraŭe malgraŭ miaj petegoj, miaj preĝoj, eĉ miaj larmoj, Petro rifuzas veni kun mi, tio pruvos, ke li estas vere mia edzo. Ĉar li amegas min: mi tion sentas; mi estas certa pri tio. Do por ke li tiel malafable min malplezurigu; por ke li ne ŝanceliĝu min tiel grave ofendi, estos necese, ke li havu potencegajn motivojn, kiujn, kiel diris antaŭ ne longe sinjoro Maziero, ne estas malfacile diveni. En tiaj cirkonstancoj mi reprenos mian posedaĵon, kiun mi kredis<noinclude><references/></noinclude> s16dilis6jzqrbeuvxu2ntcpflg3ph9 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/285 104 22145 125721 72030 2026-07-30T19:23:59Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125721 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>perdita por ĉiam. Kiam ni revenos, ni estos denove geedziĝintaj. Tiu vojaĝo fariĝos nia geedziĝa vojaĝo. Juliino malfermis la buŝon, intencante diri ankoraŭ kelkajn vortojn; sed ŝi ĝin refermis, ne parolinte. La konduto de Beatrico ŝajnis al ŝi nesingardemega laŭ egoisma punkto, sed superega vidpunkte de alta moraleco. Post kelkaj tagoj sinjorino Herbeno, rimarkante, ke Fradeko ŝajnas pli malgaja ankoraŭ ol kutime, lin demandis: — Vi do ĉiam bedaŭras Reĝinon? — Certe ŝia forlaso kaŭzis al mi profundan ĉagrenon, ĉar mi amis ŝin sincere. Aŭdante tiujn vortojn, Beatrico paliĝis, kaj murmuris per malforta voĉo: — Jen estas sento, kiu vin honoras. — Tamen, respondis Petro, mi estis apenaŭ edziĝinta depost nur ses semajnoj, kaj mi jam bedaŭris la fatalan jeson, de mi elparolitan antaŭ la urbestro. Sinjorino Herbeno fikse rigardis sian interparolanton, trinkante liajn parolojn. Fradeko daŭrigis: — Mi estis allogita, ensorĉita eĉ de la ebriiga beleco de via kuzino. Sed ho ve! post tre mallonga tempo, mi tre facile ekvidis, ke mia edzino havis neniun el tiuj kvalitoj, kiuj igas edzon feliĉa. Beatrico daŭrigis sian fiksan rigardadon al Petro, penante legi en liaj okuloj la veran sencon de lia penso. — Kaj la sentenco de l’ tribunalo, daŭrigis la junulo, nur igis definitiva eksedziĝon, kiu depost dekkvin tagoj jam ekzistis en nia hejmo, kaj kiu ŝajnis esti daŭronta dum longa ankoraŭ, eble dum ĉiama tempo. Sinjorino Herbeno iris el mirigoj al mirigoj. — Kion do faris Reĝino, ŝi diris, kio estis tiel kulpiginda?<noinclude><references/></noinclude> lzgn41jddnzabw65cf0z4qdifdpbhfu Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/286 104 22146 125722 72031 2026-07-30T19:30:13Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125722 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — La malfeliĉa virino ne tie ĉi ĉeestas plu por sin defendi. Permesu, ke mi ne ŝin kulpigu; kaj lasu min diri kun la fablisto: “Dio bone faras tion, kion li faras.” — Vi estas prava, Petro, respondis Beatrico, levante al la ĉielo siajn okulojn: la projektoj de Dio estas ne antaŭvideblaj. Post silento: — Sed tamen vi ne diris al mi, kial vi estas malĝoja. — Tial ke mi amas vin. — Nu, ne kuŝas en tiu sento motivo, por ke vi estu ĉagrena. Vi tre scias, ke tiu amemo estas reciproka. — Mi ne dubas; sed ... — Ha! ekkriis la juna virino ridetante, mi tutkore donus mian tutan posedaĵon al tiu, kiu al mi alportus la mortakton de mia edzo! Fradeko eksaltegis malantaŭen. La ĝoja voĉtono, kiun prenis sinjorino Herbeno por paroli pri tiel funebra temo, ŝajnis kaŭzi al la junulo doloran impreson. — Mi malbone aŭdis kredeble, li murmuris. — Tute ne: vi kontraŭe min tre bone komprenis. Fernando estas malviva; mi havas nun pri tio absolutan certecon. Mi estas vidvino: bedaŭrinde tion mi ne povas pruvi. Sen tio, mi petus de vi, ke vi edziĝu kun mi tuje. Tia agmaniero ĉion simpligus. — Sed mi kredis, ke vi amis Herbenon. — Mi lin amegis en la pasinta tempo. Hodiaŭ la tuta amo, kiun mi sentis al li, refalas sur vin, tial ke vi estas tiu, kiu lin anstataŭas. Petro ŝajnis miregita de tia konfeso. — Tiel longe kiam Reĝino estis via edzino, mi ne kuraĝis ion diri; ĉar vi ne estis libera. Hodiaŭ la situacio ne estas plu simila: mi povas paroli. — Ĉu mia libereco al mi utilas, murmuris malĝoje la junulo, tial ke tiel longe kiam la morto de Fernando ne estos oficiale proklamita, ni estos devigitaj atendi por nin unuigi, ke la leĝaj limtempoj estos finiĝintaj.<noinclude><references/></noinclude> jhec0ad19jh0viri1rh4kq0fy0rf3ka Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/287 104 22147 125723 72036 2026-07-30T19:38:38Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125723 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Ho! en tiaj kondiĉoj ni estus ambaŭ tiel maljunaj, ke tia geedziĝo tro similus arĝentan edziĝfeston. Beatrico elparolis tiujn vortojn kun tiu iom mokplena ŝajno, kiun ŝi ne delasis depost la komenco de l’ interparolado. — Vi ne parolas serioze, rediris Fradeko kun iom ĉagreneta mieno. Tamen mi al vi ĵuras, ke mi estas sincera kaj profundkore ĉagrena. — Amiko mia, respondis sinjorino Herbeno, kiu fariĝis subite malridema, estu konvinkita, ke neniam mi estis pli serioza ol hodiaŭ. Ŝi eltiris sian ventumilon por doni al si sintenadon, kaj daŭrigis: — Tial ke vi estas malgaja, vi devus vin distri, vojaĝi. Ĝuste mi deziregas fari ekskurson en Britujo. Vi estus tre afabla, se vi min akompanus. — Neniu propono povis esti por mi pli agrabla. — Tial ke tiun regionon vi tre konas, ĉar ĝi estas via patrolando, estus neeble, ke mi havu pli bone sciigitan kondukanton. — Vi eraras. Mi tute ne konas Britujon; ĉar ĝis la morto de mia patrino mi ne lasis ''Dinan''’on. Poste mi senpere enŝipiĝis al Ekstrema Oriento. — Nu, mi intencas halti en ''Dinan''. Oni rakontas, ke tiu urbo, kiu estas la patrurbo de ''Duguesclin'', enhavas multe da kuriozaĵoj. Ĝi posedas ankoraŭ, se la gvidlibroj ne mensogas, siajn antikvajn fortikaĵojn datumantajn de Mezepoko kaj perfekte konservitajn. Ju pli Beatrico parolis (kaj parolante ŝi ne ĉesis atente rigardadi Petron), des pli ŝi sentis, ke en ŝia brusto ŝia koro saltegas pro ĝojo; ĉar ŝi konstatis, ke pli kaj pli mallumiĝas la fizionomio de Fradeko. — Kio do estas en vi? ŝi demandis. Mia propono ŝajnas vin malplaĉi. — Ha! Beatrico, mi faros ĉion, kion vi volos! kun vi mi iros al iu ajn loko, al kiu al vi plaĉos iri: ni rondiros<noinclude><references/></noinclude> gq2zuegajqxttcf65wj5swaczl6lkds Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/288 104 22148 125724 72037 2026-07-30T19:45:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125724 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉirkaŭ la mondo, se tio povas vin plezurigi. Sed mi vin petegas, ne postulu de mi, ke mi vin akompanu en ''Dinan''. Tio estas pli forta al mia volo. Malgraŭ la amo, kiun mi sentas al vi, mi estus devigata vin malobei kaj toleri vian malkontentiĝon. ''Dinan'' estas eble la sola urbo, en kiun mi ne povas iri. Mi ne bezonas diri la motivon de mia malakcepto; vi ĝin konas tiel bone kiel mi. — Mi konfesas, ke tiu motivo ŝajnas al mi neniel pravigita. Atendante, mi esperas, ke vi ne rifuzos fariĝi mia kunulo por la cetero de l’ vojaĝo. — Tio estas por mi tiel granda feliĉo, ke mi havas neniu meriton, ĝin akceptante. Kiam sinjorino Herbeno rakontis al sia amikino la interparoladon, kiu okazis inter ŝi kaj Petro: — Vi faros malsaĝaĵon; mi tion timas, diris Juliino. Se Fradeko estas via edzo, kaj se, malgraŭ tio, li, cedante al viaj petoj, konsentas vin akompani en ''Dinan'', li riskos perfidi sian inkogniton. Volante puŝi vian enketon tro malproksimen, volante akiri tro grandan certecon, vi eble lin pereigos por ĉiam. Atentegu. — Timu nenion. Mi havas ideon, dank’ al kiu mi estos plene sciigita, sen danĝero por li. Post kelkaj tagoj la du geturistoj komencis sian vojaĝon kaj envagoniĝis en la ''Orléans''’a stacidomo. Post kiam ili estis vizitintaj la bordojn de la rivero ''Loire'', ''Carnac''’on, la rodeton ''des Trépassés'' (de Mortintoj), kaj la marbordon de la departemento ''Finistère'', ili revenis al ''Morlaix'' kaj haltis en ''Rennes''. — Tamen ni ne povas pasi tiel proksime de ''Dinan'', kaj ne doni al tiu urbo kelkajn tagojn, rimarkigis Beatrico. Nu, mia kara Petro, por min plezurigi venu kun mi. Mi vin petegas, faru por mi tiun oferon. La malagrablaĵon, kiun mi al vi okazigos, mi kalkulos por via profito. Estu certa, ke, farinte al mi tiun negravan cedon, vi ne pentos pri tio.<noinclude><references/></noinclude> cfl7zcb9vtqskatsx6ujdxkiww1yo7j Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/289 104 22149 125725 72038 2026-07-30T19:51:36Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125725 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Fradeko ŝanceliĝis. Lia kunulino povis legi sur lia frunto la esprimon de granda ĉagrenaĵo. — Se mi akceptas, li diris fine, ĉu vi min devigos viziti mian patron? — Ne. — Nek alian personon? — Nek alian personon. — Ĉu ni nin kontentigos, trapasante tra la urbo, kaj vizitante nur monumentojn, same kiel farus du simplaj turistoj? — Jes. — Ĉu vi tion promesas? — Mi tion ĵuras. — En tiaj kondiĉoj mi konsentas vin obei. Sinjorino Herbeno ĝojegis. Verdire malgraŭ ŝiaj kaj malgraŭ la Mazieraj antaŭvidoj, ŝia amiko akceptis la proponon de ŝi faritan, sed montrante tedon tian, ke estis facile vidi, kiel multege kostas al li tia akcepto. Plie li metis en sian konsenton tiom da limigoj, tiom da bariloj, ke tia agmemiero havis por la juna virino saman valoron kiel veran malkonsenton. Kun lerteco de profunda diplomatiisto lia kunulo trovis rimedon por akordigi kune tiujn du neakordigeblajn decidojn, nome: plaĉi al la virino, kiun li ĉiam amas, kaj prizorgi samtempe pri sia propra sendanĝereco. Efektive se Fernando konis ''Dinan''’on, tial ke, en la pasinta tempo, li jam ĝin vizitis turiste, tamen li konatiĝis en tiu urbo kun neniu loĝanto. Oni ne lin devigu troviĝi en la ĉeesto de tiuj, kiuj intime konis la veran Petron, li povos iri sur la stratoj, ne timante, ke oni lin rimarkos, sekve ke li sin perfidos. La malo devis okazi por Fradeko. Ĉar ĉu estis konjekteble, ke la junulo povos sin montri en sia patrurbo, kaj ke li samtempe ne estos rekonita de unu aŭ de alia inter siaj sampatrurbanoj.<noinclude><references/></noinclude> hrjjsrtx5eyujr3lhcqhr9jnfzeyuxx Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/290 104 22150 125726 72039 2026-07-30T19:56:30Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125726 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Fine Beatrico scios la veron pri tiu punkto, kiu ŝin tiel profunde kortuŝas. Flanke de sia kunulo sinjorino Herbeno paŝadis sur la ''Dinan''’aj stratoj, rigardante dekstre kaj maldekstre, ĉion observante. La promenantoj, kiujn ili renkontis, pasis indiferentaj aŭ kelkafoje haltis momente, kvazaŭ ili estus frapitaj de malpreciza kaj malproksima memoro; sed poste ili skuis sian kapon kaj daŭrigis sian iradon. Fradeko marŝis, alte tenante la kapon, kun vaganta rigardo, rekonante neniun inter la homoj, kun kiuj li kruciĝis. Li kaj lia kunulino eniris en butikojn por aĉeti diversajn memoraĵojn, kiujn ili deziris alporti al siaj amikoj, altabliĝis en kafejoj por sin sensoifigi, tag- kaj vespermanĝis en restoracioj, loĝis en hotelo, kaj post kelkaj tagoj, kiujn ili utiligis por viziti la preĝejojn, la remparojn, la pontegon, kiu kunigas du montetojn, tre alte pasante super la valo de la rivero ''Rance'', kaj fine ĉiujn aliajn kuriozaĵojn, kiujn enhavas tiu urbo, ian matenon ambaŭ sin direktis al la stacidomo por reveni Parizon. — Estas strange, diris Petro; sed mi ne rekonas plu iun homon. Tiu vojaĝo, kiun mi tiel forte timis, reale okazis multe pli kontentige ol mi imagis. Mi ĉiam vidis ''Dinan''’on tia, kia ĝi estis antaŭ dekdu jaroj, kiam mi ĝin lasis por veturi al ''Hongkong''; kaj mi rezonis, kvazaŭ dum tiuj dekdu jaroj la aferoj kaj precipe la homoj senmoviĝis. Sed unuj mortis; aliaj vendis sian firmon kaj nun loĝas ĉu en sia bieno, ĉu en alia urbo. La oficistaro kaj la militistaro tute ŝanĝitaj montras nur nekonitajn vizaĝojn. Post longa forestado, tiu, kiu revenas en sian patrolandon, estas nur fremdulo. Tiu impreso estis por mi tiele forta, ke mi min sentis en ''Dinan'' tiel izolita kiel en la aliaj urboj, kiujn ni vizitis en la unua parto de nia vojaĝo. — Sed mi kredis, rimarkigis Beatrico, ke vi revenis ĉi<noinclude><references/></noinclude> m6wnsi0jba5rs9cjop08lrsx7p9gd1t Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/291 104 22151 125727 72040 2026-07-30T20:01:07Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125727 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tien post la morto de via praonklo, por aranĝi la heredajn aferojn. Laŭ via rakonto, en tiu momento, via patro al vi konigis, ke lia neŝancelebla volo estas ne havi plu kun vi ian rilaton. — Estas vere. Sed mi forgesis diri, ke mia patro ne loĝas en la urbo mem. Li havas en ekstremaĵo de unu el posturbaj kvartaloj, preskaŭ en plena kamparo, dometon, en kiu li vivas kiel urso, ne vizitante iun ajn homon. Kiam mi elvagoniĝis, mi iris rekte al lia hejmo. Tiam okazis tiu terura disputo, pri kiu mi tiel ofte parolis. Kiam mi lin delasis, mi rapide alkuris al la notario por doni al tiu viro ĉiujn subskribojn, kiujn li povus bezoni. Poste mi revenis al la stacidomo, renkontinte kaj revidinte neniun. Mi sentis ĉagrenon tian, ke mi ĵuris, ke neniam mi revenos ĉi tien. Nur via deziro speciale esprimita havis sufiĉe da potenco, por min devigi al la malplenumo de mia promeso. — Tiam vi havis malmulte da amikoj? — Miaj gepatroj estis tro malsociemaj por sin amikalligi kun iu ajn. Kiel amikojn, mi ĉiam havis nur oficejajn aŭ regimentajn kamaradojn, aŭ ankoraŭ tiujn nekonitajn kunulojn, kiujn en vojaĝo la hazardo prezentas al veturantoj. Jen estas kiamaniere mi konis tiun malfeliĉan Gustavion, kiu restis enabismiĝinta en la Rhona glaciejo. Tiu interparolado okazis en la atendejo de la stacidomo. Subite kontraŭ ili, viro, kiu rigardadis Petron depost unu momento, sin levis, kaj alirante al li: — Pardonu min, sinjoro, li diris ĝentile; sed via fizionomio ne estas al mi nekonita. Ŝajnas al mi, ke mi vidis vin ie. — La afero estas ebla, respondis Fradeko, ne montrante ian embarason: tamen mi ne sendos al vi la reciprokecon: ĉar mi ne memoras, ke mi iam vin renkontis. — Ĉu vi ne estas sinjoro Herbeno, bankiero en Parizo?<noinclude><references/></noinclude> b4ok07uwxmlu1hucxwanz0lstkmg8he Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/292 104 22152 125728 72041 2026-07-30T20:07:20Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125728 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Ne, sinjoro, vi eraras. Mi nomiĝas Fradeko. — Senkulpigu min, rediris tiu homo, kiu ŝajnis esti komerca vojaĝisto: mi estis erarigita de simileco. Fervoja oficisto malfermis la pordojn de l’ atendejo. Beatrico ekkaptis rapide la brakon de Petro. Ŝi tre bone rekonis la vojaĝiston, kiun en la pasinta tempo ŝi kelkalfoje renkontis en la domo de Maziero. — La vagonaro baldaŭ ruliĝos, ŝi diris. Ni envagoniĝu. Kaj la juna virino ekkuris, volante komprenigi al tiu trudemulo, ke ŝi neniel intencas vojaĝi kun li en la sama kupeo. Sinjorino Herbeno memoris la rekomendojn de Juliino. — Estu singardema, diris sinjorino Klozelo. Necese estas, ke en ''Dinan'' la nomo de Fernando ne estu elparolita. Dum la vagonaro ruliĝis, veturigante al Parizo la gevojaĝantojn, Beatrico profunde pripensis. La koro de la juna virino batiĝis pro feliĉeco. La eksperimento, kiun ŝi provis, estis sukcesinta pli bone ol ŝi tion esperis. Tiufoje la dubo ne estis plu ebla. Certe por resti en sia rolo, ŝia kunulo al ŝi donis klarigon, kiu unuavide ŝajnis taŭga. Sed al tiu, kiu serioze pripensis, ne estis malfacile diveni, pro kiu motivo Fernando diris tiujn parolojn. Antaŭvidante la miron, kiun la juna virino ne povos ne montri, kiam ŝi konstatos la plenan indiferentecon de ''Dinan''loĝantoj por unu el iliaj samurbanoj, Herbeno penadis por antaŭrespondi la demandon, kiun devige al li faros Beatrico. Kaj kiel ĉiam li ĉirkaŭiris ĉirkaŭ la malfacileco kun lerteco tia, ke estis neeble trovi en la klarigo elpensita de li la plej malgrandan kritikindan punkton. Tiu lasta provo estis pruvanta. Venante post ĉiuj aliaj atestaĵoj, ĝi ilin plenigis kaj tute certigis. Do ne nur la viro, kiun ŝi amas, obstine rifuzis viziti la patron Fradeko kaj la aliajn personojn, kiuj en la pasinta tempo povis koni la veran Petron (kaj tio {{vdk|nedis|kuteble}}<noinclude><references/></noinclude> r73g6xjaxslfkq0cac3kfnmyidhfxkf Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/293 104 22153 125729 72043 2026-07-30T20:12:20Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125729 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|nedis|kuteble}} pruvis, ke per tiuj kontraŭstarigoj li riskus la plej gravajn danĝerojn); ne nur en sia patrurbo li estis rekonita de neniu urboloĝanto; sed kontraŭe la sola homo, kiu alpaŝis al li, lin salutis per lia vera nomo: Herbeno. Pro tio la decido de Beatrico estis definitive prenita. La vesperon mem, ŝi intencis rekomenci kun sia edzo la geedzan ekzistadon depost jam du jaroj interrompitan. Maziero, antaŭsciigite per depeŝo, atendis la gevojaĝantojn en la ''Saint-Lazare''’a stacidomo. — Por festi vian feliĉan revenon, li diris, mi petas de vi ambaŭ, ke vi bonvolu vespermanĝi tiuvespere en mia hejmo. Vi en ĝi trovos gesinjorojn Klozelo, kiujn mi same invitis. Kaj dum Petro zorgis pri la pakaĵoj, Maziero blovis en la orelon de Beatrico tiujn vortojn: — Venu en mian domon, tuj kiam vi estos ŝanĝinta vian tualeton. Mi havas por diri al vi tre gravajn komunikaĵojn; kaj mi ne povas paroli en la ĉeesto de Petro. Sed tial ke en tiu momento Fradeko revenis: — Ne forgesu ambaŭ, li aldonis, ke mi atendas vin je la sepa. Estis la kvina. Petro rekondukis sinjorinon Herbeno ĝis ŝia hejmo: kaj post kiam li estis salutinta sian vojaĝan kunulinon: — Mi vin lasas, li diris, sed feliĉe ne por longa tempo; ĉar post du horoj ni retrovos unu la alian en la domo de sinjoro Maziero. Post unu duono da horo, Beatrico sonoris ĉe la pordo de la Maziera hotelo. Klozelo kaj lia edzino, same venigitaj de l’ bankiero, jam estis alvenintaj kaj ŝin atendis. — Amikoj miaj, diris la maljunulo per grava voĉo, la rakonto, kiun faris Reĝino, estis nur hipotezo, certe tre<noinclude><references/></noinclude> 5ytk8lhc4o6ad9g48qp9cr7kmpgz0fr Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/294 104 22154 125730 72044 2026-07-30T20:17:08Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125730 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>verŝajna, sed fine hipotezo. La detaloj, kiujn vi konigis en viaj leteroj pri via vojaĝo al ''Dinan'', li aldonis, sin turnante al Beatrico, igis tiun hipotezon ankoraŭ pli verŝajna; sed same ili ne liveris plenan certecon. Sed nun la aferoj tute malsamiĝis; kaj tiun plenan certecon… — Tiun plenan certecon…? murmuris Beatrico sufokiĝante. — Tiun plenan certecon mi alportas, ekkriis la bankiero per triumfa voĉo. Petro kaj Fernando estas unu kaj sama persono. — Parolu, parolu, ekkriis samtempe Juliino kaj ŝia edzo, dum Beatrico apogis sian manon sur sian bruston, por kunpremi sian koron, kiu perforte batiĝis pro miro kaj pro feliĉo. — Tiumatene mi ricevis leteron de sinjoro Morno, bankiero en ''Hongkong'', en kies firmo Fradeko pasigis dek jarojn de sia vivado: kaj jen estas tio, kion skribas mia angla samprofesiano: Estimata kolego, Antaŭ kelkaj monatoj vi petis de mi sciigojn pri unu el miaj iamaj oficistoj, sinjoro Petro Fradeko; kaj tiujn sciigojn mi liveris bonegaj, ĉar tiu junulo ilin meritas. Pro tiu motivo kaj pro la intereso, kiun li ŝajnas inspiri al vi, mi kredas, ke vi estos kontenta, sciante, kio li fariĝis. Mirakle savita el terura katastrofo, en kiu bedaŭrinde li perdis siajn renttitolojn kaj siajn familiaktojn, li estis premita dum kelke da tempo de la plej kruela mizereco. Feliĉe por li unu el miaj oficistoj, Johano Grelo, al kiu mi komisiis konfidan mision, kaj kiu vojaĝis por la bezonoj de mia firmo, lin malkovris, en momento kiam, por gajni sian panon, tiu malfeliĉulo plenumis la plej humilajn kaj la plej lacigajn laborojn. Kortuŝite de kompato, Johano lin instigis reveni al ''Hongkong'', kaj eĉ proponis antaŭpagi por li la prezon pri lia marveturado, certigante, ke mi tutkore lin akceptos. Grelo ne eraris; kaj<noinclude><references/></noinclude> tvxr4qvi7mgj8vjszp719oe78yz9ws2 125731 125730 2026-07-30T20:18:11Z HenriLeFoll 4277 125731 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>verŝajna, sed fine hipotezo. La detaloj, kiujn vi konigis en viaj leteroj pri via vojaĝo al ''Dinan'', li aldonis, sin turnante al Beatrico, igis tiun hipotezon ankoraŭ pli verŝajna; sed same ili ne liveris plenan certecon. Sed nun la aferoj tute malsamiĝis; kaj tiun plenan certecon… — Tiun plenan certecon…? murmuris Beatrico sufokiĝante. — Tiun plenan certecon mi alportas, ekkriis la bankiero per triumfa voĉo. Petro kaj Fernando estas unu kaj sama persono. — Parolu, parolu, ekkriis samtempe Juliino kaj ŝia edzo, dum Beatrico apogis sian manon sur sian bruston, por kunpremi sian koron, kiu perforte batiĝis pro miro kaj pro feliĉo. — Tiumatene mi ricevis leteron de sinjoro Morno, bankiero en ''Hongkong'', en kies firmo Fradeko pasigis dek jarojn de sia vivado: kaj jen estas tio, kion skribas mia angla samprofesiano: Estimata kolego, Antaŭ kelkaj monatoj vi petis de mi sciigojn pri unu el miaj iamaj oficistoj, sinjoro Petro Fradeko; kaj tiujn sciigojn mi liveris bonegaj, ĉar tiu junulo ilin meritas. Pro tiu motivo kaj pro la intereso, kiun li ŝajnas inspiri al vi, mi kredas, ke vi estos kontenta, sciante, kio li fariĝis. Mirakle savita el terura katastrofo, en kiu bedaŭrinde li perdis siajn renttitolojn kaj siajn familiaktojn, li estis premita dum kelke da tempo de la plej kruela mizereco. Feliĉe por li unu el miaj oficistoj, Johano Grelo, al kiu mi komisiis konfidan mision, kaj kiu vojaĝis por la bezonoj de mia firmo, lin malkovris, en momento kiam, por gajni sian panon, tiu malfeliĉulo plenumis la plej humilajn kaj la plej lacigajn laborojn. Kortuŝite de kompato, Johano lin instigis reveni al ''Hongkong'', kaj eĉ proponis antaŭpagi por li la prezon pri lia marveturado, certigante, ke mi tutkore lin akceptos. Grelo ne eraris; kaj<noinclude><references/></noinclude> hlet8su87sj39g4r0q4fw12397aj8p8 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/295 104 22155 125732 72045 2026-07-30T20:23:19Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125732 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>mi estis tre kontenta, revidante mian iaman oficiston; ĉar li lasis en mia memoro la plej bonan impreson. Depost tiu momento, li reprenis en mia firmo sian iaman oficon; kaj li vivas nun apud mi, estante se ne feliĉa, almenaŭ trankvila. Volu akcepti, estimata kolego, la certigon de mia plej alta konsidero. {{dekstre|Morno.}} — Do, ekkriis samtempe Eduardo kaj ŝia edzino, Reĝino estis prava. La Fradeko, kiun ni konas, estas la sama homo kiel Fernando. — Evidente, respondis Maziero. Tial ke la vera Petro estas nun en ''Hongkong'', povas esti en Parizo nur malvera Petro: kaj la simileco de tiu malvera Petro kun Herbeno estas tro plena, por ke ni povu ŝanceliĝi eĉ unu minuton. — Do, same kiel Fernando, Fradeko trovis rimedon por sin savi, kaj por eliri el la interno de l’ glaciejo? — Tio ne estas supermezure mirinda, rimarkigis la bankiero. Ambaŭ falis en saman fendegon, kiu trairis la glacian amason laŭ ĝia tuta dikeco, kaj atingis ĝian plej malaltan parton. En tiaj kondiĉoj, tio, kio okazis al unu, povis same okazi al la alia; kaj ni ne devas tro miri pro tio. Sed kredeblela perforto de la frapo momente svenigis Fradekon: kaj tial ke Fernando kredis, ke lia kamarado estas malviva, pro tio li ŝtelis de li lian paperujeton. — Ofte Reĝino al mi rakontis, diris sinjorino Klozelo, ke se Herbeno estus restinta en la interno de l’ glaciejo kelkajn horojn pli longatempe, li povis eliri, ne helpite de iu. Ĉar post tre mallonga tempo la nivelo de l’ rivero malaltiĝis sufiĉe, por ke inter ĝia supraĵo kaj la plafono de la galerio fariĝu aerplena spaco sufiĉe larĝa, ebliganta, ke homo povu spiri. Se Fradeko estis savita, li tion ŝuldis al sia svenado. Kiam li aliris eksteren, li kredeble marŝis tre rapide por sekigi siajn vestojn, kaj precipe por sin revarmigi; kaj tial ke li portis sur si en sia turistsako sian tutan posedaĵon, li opiniis neutile reveni al la hotelo.<noinclude><references/></noinclude> lemcmhgakv3oaywxylta1kbery30km4 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/296 104 22156 125733 72046 2026-07-30T20:27:50Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125733 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Vere, diris Klozelo, neniam mi estus kredinta, ke tia anstataŭigo estas ebla. Tamen ni devas akcepti la evidentecon, tial ke antaŭ ni staras fakto. — Ĝi ŝajnas des pli akceptebla, respondis Maziero, ke tiu anstataŭigo de personoj estis reale tre facile farebla. Mi agis same, kiel faris Reĝino; mi miavice demandis sinjoron Ĵakemaro, tial ke li estas la sola homo, kiu havis okazon vidi la veran Petron. La priskribo, kiun li donis pri la kunulo de Fernando, same povus taŭgi por Fernando mem. “Tamen,” diris mia iama najbaro, “malgraŭ tiu simileco de priskriboj, tiuj du junuloj havis inter si neniun veran similecon; sed la diferencoj kuŝis en iaj tute malgravaj detaloj, kiujn estas neeble priskribi.” — Eble kiam Fernando albordiĝis Eŭropon, li zorge serĉis viron, kies priskribo estas simila al la lia, kaj kamaradiĝis kun li, por profiti la okazintaĵojn, kiuj povas rezulti de aventurplena vivmaniero. — Sed tiam, se via hipotezo estas ĝusta, rimarkigis Klozelo, oni estus pravigita, sin demandante, ĉu la akcidento en la glaciejo estas vere kaŭzita de la sola hazardo. — Vi iras tro malproksimen, respondis Maziero. Mia baptofilo povis ekkapti la paperojn de Fradeko, nur kiam ĉi tiu estus malviva aŭ kredita malviva. Sed estas evidente, ke la du turistoj falis ambaŭ en la fendegon, kaj ke ambaŭ devis la vivon al vera miraklo. Kia ajn estu lia inteligenteco, homo ne povas intervenigi en siajn projektojn al estonteco tiel nekredindan hazardon. Ne: Herbenon favoris cirkonstancoj, kiujn li tre lerte sciis utiligi. Sed ni ne devas vidi en tiu katastrofo planon maĥiavele elpensitan. — Tio, kio min plej mirigas, ne estas tiu anstataŭigo de civila etato, ĉar verdire ĝi estas tre klarigebla, sed la maniero vere supera, per kiu nia amiko sciis eniri en la haŭton de sia nova personeco. Oni ne povas nei, ke en tiu premeganta rolo Herbeno neniam montris iun ŝanceliĝon.<noinclude><references/></noinclude> o62mcepsfv3mpcje15ealr6nldtp3ya Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/297 104 22157 125734 72047 2026-07-30T20:33:01Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125734 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Kiam oni tre atente pripensas al tio, ĝi facile klariĝas. Fernando ricevis la konfidenciojn de Fradeko, kaj konis laŭ ĝiaj plej etaj detaloj ekzistadon malmulte plenan de okazintaĵoj. La elstarantaj fariĝoj estas la heredo de la praonklo kaj la malamo de l’ patro Fradeko: jen estas la solaj aferoj, kiujn ni povas kontroli. Pri la cetero, ĝi havas neniun gravecon. Tial ke iu el ni neniam konis, ĉu la veran Petron, ĉu iun el liaj amikoj (ĉar Fradeko pasigis en Azio la plej gravan parton de sia vivado), Fernando povis rakonti pri tiu temo tion, kio venis en lia kapo, ne timante, ke oni lin kulpigos pro mensogo. Kaj ni ĉiuj scias, ke imago estas unu el liaj ĉefaj ecoj. — Sed tiuj vojaĝoj, kiujn li rakontas detale, kiel homo, kiu vere vidis tion, pri kio li parolas. — Vi forgesas, diris Beatrico, ke mia edzo estas spertega en geografio. Mi memoras ankoraŭ la tagon, en kiu li mirigis vojaĝanton, kiu estis trairinta la Pamiran montegaron, parolante pri tiu regiono same kiel farus vera esploristo. — En tia aliformigo, la plej granda malfacileco troviĝas certe en la komenca periodo. Post kelke da tempo, la masko, kiun oni almetas al sia vizaĝo, estas tiel plene algluita al ĝi, ke ĝi anstataŭas la vizaĝon mem. La trompanto fariĝas tiam sia propra trompito, kaj similas tiun ''Marseille''’anon, kiu fine kredis mem la mensogojn de li elpensitajn. — Vi estas prava, respondis Maziero. Tamen mi rimarkis, ke depost kelke da tempo, Fernando iom post iom fariĝas pli kaj pli nesingardema. En komenco, li furioziĝis, kiam oni nomis lin Herbeno: nun li silentiĝas. La aludoj al lia estinteco, kiuj en la pasinta tempo lin kolerigis, nun lasas lin indiferenta: li ne respondas, ne ŝajnas kompreni, kaj afekte montras inercian sintenadon. Oni sentas, ke lia rolo lin lacegigas. Antaŭ kelkaj semajnoj li tiel plene ĝin forgesis, ke li vokis min: baptopatro.<noinclude><references/></noinclude> julm9h4b2vvpt53vgihjjpycvqs9o9w Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/298 104 22158 125739 72048 2026-07-31T09:52:22Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125739 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Tio estas neebla! ekkriis Juliino. — Mi tion certigas. — Sed tiu preterlasita vorto estis vera konfeso. — Tia estis mia penso, respondis Maziero. Tio pruvas, ke la vera vizaĝo krevigas la maskon kaj tra ĝi aperas. — Ha! rimarkigis Eduardo, kiel prava mi estis, kiam mi diris: “Tian sekreton oni devas konfidi al neniu, eĉ al la plej intima amiko, eĉ al la virino la plej fervore amegata.” Se Herbeno ne estus elirinta el sia iama diskreteco, neniam Reĝino estus povinta lin duone perfidi tiel, kiel ŝi faris. Pro tio estu certaj, ke nun estas neutile demandi nian amikon pri tiu temo. Li sin butonumos en sia Fradeka personeco, kaj alligos sur sia vizaĝo sian maskon laŭ pli mallarĝa maniero, ol li faris ĝis hodiaŭ. — Tamen rimarkigis Beatrico, necese estos, ke li plene eligu tiun maskon, kiam li konos la leteron de sinjoro Morno. — Mi esperas, respondis Klozelo, ke neniu el ni estos tiel nesingardema, ke li faros tian malprudentaĵon. La situacio de nia kompatinda amiko estas jam tiel terura, ke ni estus riproĉegindaj, se ni ĝin ankoraŭ pligravigus per nia malseriozeco. Ĉar li sin trovus ĉirkaŭprenita en tiel nemalplektebla reto, ke eble la malespero ekkaptus lian animon kaj lin instigus al memmortigo. — Kial? demandis Beatrico timigita. — Tial ke la paperujeto, kiun Fernando prenis en la poŝo de lia kunulo ŝajne malviva, enhavis ne nur liajn familiaktojn sed plie liajn renttitolojn. En la tute speciala situacio, en kiu troviĝis Herbeno, tiun ŝtelon faritan al kadavro oni povas senkulpigi, tial ke, se Fernando ne estus preninta tiujn monpaperojn, ili restus enabismigitaj por ĉiam en la profundegaĵoj de l’ glaciejo. Sed nun, tial ke la vera posedanto estas viva kaj premita de mizereco, la aspekto de la demando tute ŝanĝiĝas. Se ni montras al nia amiko la leteron de sinjoro Morno, ne nur ni lin devigos konfesi, ke li estas vere Fernando, sed<noinclude><references/></noinclude> oq4xroyrjz984tpb1h4qovyz4me0b07 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/299 104 22159 125740 72049 2026-07-31T09:57:50Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125740 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>samtempe ni lin devigos redoni al ĝia vera posedanto la enhavon de l’ paperujeto, t. e. la renttitolojn kaj la identecajn paperojn, kiuj estas nune lia sola protektilo. Ni ĉiuj scias, ke Fernando estas tro profunde honesta por lasi en mizereco homon, kiun li estus rabinta: tia ŝtelo ŝajnus al nia amiko tiel malnoblega, ke li estus nekapabla ĝin plenumi. Do vi vidas, ke konigi al li la veron, estus lin ĵeti en la brakojn de l’ ekzekutisto. Aŭdante tiujn vortojn elparolitajn per vibranta voĉo, ĉiuj ĉeestantoj tremetis. — Sed, rimarkigis Beatrico, se ni ne parolas, tial ke ni scias la veron pri tiu punkto, estas ni tiuj, kiuj per nia silentiĝo fariĝas kulpaj je tiu malnobla ŝtelo, al kiu Eduardo aludas. — Vi estas prava, respondis la bankiero. Sed ni tre bone povas redoni al Fradeko lian rajtan posedaĵon, ne farante al Fernando la plej malgrandan konfidencion. Kaj sidiĝinte antaŭ sia skribotablo, li verkis kelkajn linion. — Jen estas, li diris, mia respondo al sinjoro Morno: Estimata kolego, La sciigoj, kiujn vi donas pri via oficisto Petro Fradeko, havas grandegan valoron, kiel vi povos ĝin vidi en la venontaj linioj de tiu letero; kaj mi tre sincere vin dankas pro tiu konigo. Persono, kiu deziras konservi anonimecon, vin komisias, per mia pero, por ke vi donu al tiu junulo la monsumon da du cent mil frankoj, kiujn li perdis en la katastrofo. Por ke sinjoro Fradeko povu havi neniun divenigaĵon pri la deveno de tiu monsumo, jen estas tio, kion mia kliento petas de via bonvolo. Pro ia ajn motivo, donu al via oficisto obligacion: kaj kiam estos alveninta la epoko de la unua loto, anoncu al li triumfe, ke lia numero eliris el la lotrado kaj gajnis la ducentmilfrankan lotaĵon. Tiamaniere sinjoro Fradeko<noinclude><references/></noinclude> pd3zg1xxnxmuilgodyaud38kfqhwwsh Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/300 104 22160 125741 72050 2026-07-31T10:03:38Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125741 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ne bezonos lacigi sian kapon por scii, de kiu loko al li venas tiu neatendita feliĉaĵo. Mi aldonas al tiu letero ĉekon da du cent mil kvin cent frankoj (200 500 fr.) por pagi la monsumon kaj la obligacion. Volu akcepti, estimata kolego, la certigon de mia plej alta konsidero. {{dekstre|Maziero.}} — Tiamaniere, daŭrigis la bankiero, nia konscienco estas trankvila. Ni povos lasi Fernandon ĝui pace la havaĵon de Fradeko, ĉar tiun havaĵon mi redonas al ĝia vera posedanto. Sed vi ĉiuj komprenas, li aldonis, aŭdante en antaŭĉambro la voĉon de Fradeko eniranta, vi komprenas, ke la letero de sinjoro Morno devas esti konita nur de ni solaj, kaj ke neniu homo, Fernando eĉ malpli ol ĉiu ajn alia, devas esti informita pri ĝia ekzisto. La esperoj de l’ bankiero efektiviĝis, kaj post kelkaj semajnoj, li ricevis de Hongkong la jenan telegramon: Mi plenumis viajn ordonojn. Fradeko naĝas en vera ravo, kaj povante danki neniun, benas Providencon. {{dekstre|Morno.}} Dum Maziero faris al siaj amikoj la gravan rekomendon pli supre diritan, Petro eniris en la salonon; kaj kiam li estis preminta la manojn de Eduardo kaj de lia edzino, oni sin direktis al la manĝoĉambro. La vespermanĝo estis tre gaja. Oni faris neniun aludon al la mireganta letero ĵus ricevita: kaj dum la tuta vespero, la interparolado temiĝis nur pri la naturaj aŭ arĥeologiaj kuriozaĵoj, vizititaj de geturistoj, dum ilia ekskurso. Je la deka, Beatrico sin levis por eliri. — Ĉu vi deziras, ke Baptisto vin akompanu? demandis la bankiero.<noinclude><references/></noinclude> kjlz1ftws7itr8dnbrfb8ahddpiojf5 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/301 104 22161 125742 72051 2026-07-31T10:09:35Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125742 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Mi dankas vin, sinjoro Maziero. Sed mi intencas peti de Petro, ke li bonvolu daŭrigi, tiun vesperon ankoraŭ, sian taskon de protektanto, taskon, kiun li tiel afable plenumis dum la tuta daŭrado de l’ vojaĝo. — Dubi pri tio estus min malkoni, respondis Fradeko kun fervoro. La tri viroj vidis en tiu interŝanĝo de afablaj frazoj nur komunan ĝentilaĵon. Sola Juliino komprenis. Do pretekstante, ke ŝi helpos al sia amikino, ŝi akompanis Beatricon ĝis antaŭĉambro. — Ĉu via decido estas nerevokebla? ŝi demandis. — Pli nerevokebla ankoraŭ ol en la pasinta tempo. Mi jam estis determininta min, antaŭ kiam mi ricevos la leteron de sinjoro Morno, tio estas, kiam mi havis nur kredon. Vi devas kompreni, ke la absoluta certeco, kiun liveras al mi tiu letero, povas nur min plifortigi en mia decido. — Ĉu vi ne timas la konsekvencojn? — Mi faras mian devon. Alvenu tio, kio povos! — Kaj, aldonis Juliino, kies voĉo malforte tremis, ĉu tio okazos tiuvespere? — Tio okazos tiuvespere, respondis Beatrico ne ruĝiĝante, ridetante kontraŭe, kaj malkaŝe plantante siajn helajn rigardojn en la okulojn de sia amikino. — Unu demandon ankoraŭ. Ĉu mi devas konservi sekreton kaj nenion diri al Eduardo? — Neutile. Post ok tagoj nia geedza kunvivo estos konita de ĉiuj homoj. Estas pli bone, ke via edzo kaj sinjoro Maziero sciu tuje la veron pri tiu punkto, kaj ne ĝin konu per la famo. Sekve ne nur mi permesas, sed plie mi estus tre danka, se vi bonvolus konigi mian determinon. — Mi faros tion, kion vi deziras. En tiu momento Fradeko alvenis. — Nu, Petro, prezentu al mi vian brakon, diris gaje Beatrico.<noinclude><references/></noinclude> 1t3sze2quhz1xhyx1xwla2kbzm5u7oe Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/302 104 22162 125743 72052 2026-07-31T10:16:46Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125743 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Kaj la geamindumantoj malsupreniris malrapide la grandan ŝtuparon de l’ hotelo. — Nun, tial ke mi konas la veron, diris Maziero, revenante al la salono, mi demandas min, kiamaniere mi povis dubi eĉ unu momenton, kaj lasi mian baptofilon edziĝi kun Reĝino. Antaŭ unu minuto, kiam mi rigardis Beatricon, dum ŝi malsupreniris la ŝtuparon, tenante la brakon de sia edzo, mi havis kvazaŭ senton, ke neniu katastrofo okazis. Ŝajnis al mi, ke la estinteco kunligiĝas kun la estanteco laŭ neinterrompita maniero. — Mi tre timas, diris tiam Eduardo, ke sinjorino Herbeno havos la saman impreson. Beatrico ĉiam sentis al sia edzo fervoran amon, kiun Fernando redonis al ŝi procentege. Lia malvera edziĝo kun Reĝino, la konsekvencoj, kiuj ĝin sekvis, la konfesoj mem de la malaperintino, montras, ke la amego de Herbeno al lia unua edzino estis tiele profunda, ke ĝin ne povis malaperigi la pasio, kiun al li malŝparis la dua. Mi multe timas, ke Beatrico faros gravan nesingardon. Jam la vojaĝo, en kiu ŝi veturis sola kun Petro, estis severe juĝita. Ĉu ambaŭ povos ĉiam memori, ke ili ne estas plu geedzoj? Ĉu ili daŭrigos vivi unu apud la alia laŭ la reguloj, kiujn al ili altrudas ilia nova reciproka situacio? — Ne, respondis Juliino, ne ŝanceliĝante. Eĉ mi estas komisiita de Beatrico mem, por anonci, ke ŝi intencas rekomenci kun sia edzo, tiun vesperon mem, sian geedzan vivadon. Aŭdante tiun sciigon, Eduardo kaj Maziero sin sentis korpremitaj. Per kelkaj vortoj sinjorino Klozelo konigis la neŝanceleblan decidon de Beatrico. — Post la letero de sinjoro Morno, rimarkigis la advokato, tia finiĝo estis neevitebla. — Kaj eĉ ĝis ia grado, respondis la bankiero, mi opinias, ke Beatrico estas prava. La malfeliĉulino troviĝas<noinclude><references/></noinclude> 9bwsboij2cl4y7vftlseqos1bplh8lw Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/303 104 22163 125744 72053 2026-07-31T10:22:00Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125744 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>antaŭ du devoj, ambaŭ nekontraŭstareblaj, sed kontraŭaj kaj malkunigeblaj: ili estas socia devo kaj natura devo. Tial ke ŝi estas devigata elekti, ĉu unu, ĉu la alian, ŝi sin turnas al tiu, al kiu ŝin puŝas ŝia koro. Mi ne povas ŝin kulpigi. — Mi same. Sed la mondumo ne rezonos kiel ni. Kaj eĉ se ni volas ne perfidi la inkogniton de Fernando, ni ŝajne devos juĝi la konduton de sinjorino Herbeno tute severege. Kiam Beatrico alvenis al la pordo de sia domo, Petro volis ŝin forlasi. — Supreniru do momenton, diris la juna virino, mi havas ion por rakonti al vi. Pikite de scivoleco, Fradeko obeis. Kiam sinjorino Herbeno penetris en sian apartamenton, ŝi forsendis Viktorinon, kaj enirigis Petron en sian dormoĉambron. — Sidiĝu, ŝi diris, aŭskultu min, kaj precipe respondu nenion. Tial ke mi jam konas ĉion, kion vi povus diri, mi vin avertas, ke ĉiuj viaj protestoj havos por mi la saman valoron ol bruo de vento blovanta en kameno. Dum Beatrico parolis, ŝi komencis sian senvestigon, kvazaŭ Petro ne ĉeestus. La junulo rigardis ŝin agantan; kaj tiu rigardo, kiu estis demandanta, ŝajnis postuli tujan respondon. Sinjorino Herbeno daŭrigis: — Mi dankas vin, ĉar vi bonvolis min akompani al ''Dinan''. Vi komprenis, ke tiu deziro ne estis vana kaprico de amata virino, sed neevitebla provo, kiu cetere estis decidiga. Vi viaflanke bonvolos esti justa al mi, kaj konsenti, ke mi sciis akordigi la necesecojn de l’ enketo, kiun mi bezonis fari, kun la postuloj de via propra sendanĝereco. — Tiuj paroloj estas iomete mallumaj, respondis Petro. Mi estus tre danka, se vi ilin pliprecizigus.<noinclude><references/></noinclude> 8mf3yvlop41c7dx0a0p5p7wg5ea1jao Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/304 104 22164 125745 72054 2026-07-31T10:27:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125745 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Beatrico lin rigardis mokridetante, sed nenion respondis. Ŝi malagrafumis sian robon, kaj, ĝin eliginte, ŝi ĝin sternis sur kanapon, ne rapidante, zorgante, ke ĝi ne estu ĉifita. Poste, havante siajn ŝultrojn kovritajn de simpla koltuko, ŝi sidiĝis sur la genuojn de Petro, kaj lin plenbrake ekkaptinte, lin plenlipe ŝmacadis, balbutante: — Amegata Fernando mia, mi fine cin retrovas! Fradeko provis sin eligi, sed malenergie. En la pasinta tempo, li sentis al Reĝino nedeteneman sed rapide satigitan deziron: sed la kormovo, kiu lin instigis al Beatrico, similis veran adoradon. Pro tio la karesoj de la juna virino lin tute senfortigis. — Mi al vi certigas, li timeme komencis, ke mi ne estas ... — Silentiĝu, respondis sinjorino Herbeno, metante sur lian buŝon sian beletan parfumitan manon. Mi ne petas de ci cian sekreton; neniam mi ĝin postulos. Ci volas, ke oni nomu cin Petro; mi cin nomos Petro. Por ĉiuj homoj, eĉ por mi, ci ĉiam estos Fradeko. Neniam mi faros al la estinteco la plej etan aludon. Beatrico sin levis. Parolante ŝi malligis la kordonojn de siaj jupoj, kiuj falis ronde ĉirkaŭ ŝi. La juna virino rapidmove transsaltis la amason da teksaĵoj, sin mallevis, ĝin prenis kaj ĝin ĵetis sur apogseĝon. Vestite de sola korseto, sinjorino Herbeno paŝis tra la ĉambro kun tiu ĉasta malĉasteco de la honesta edzino, kiu vidas en edziniĝo nur rimedon por patriniĝo. Duonkuŝante sur apogseĝo, Petro rigardis, ne elparolante unu vorton. — Ŝajnas al mi, ke mi sonĝas, li diris fine. Post silento, Beatrico daŭrigis: — Ci vidas, ke de nun mi respektas mian promeson; ĉar mi ne cin riproĉas pri cia edziĝo kun Reĝino. Tiu<noinclude><references/></noinclude> ijzbvh8hu6koefnuqawfgyhs9m8a1oi Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/305 104 22165 125746 72056 2026-07-31T10:32:33Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125746 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>edziĝo estis necesega por cia savo: iam Juliino klarigis tion al mi. Mi supermezure suferis; sed mi komprenis, kaj ĝin akceptis rezignacie. Hodiaŭ ci estas libera: mi cin reprenas. Sinjorino Herbeno malagrafumis sian korseton, kaj, sin malforte flankenklininte, malalligis siajn ŝtrumpoŝelkojn. — Dio mia, ŝi rediris, se mi povus montri mortakton je la nomo de Fernando, tio estus preferinda: mi tion tre facile rekonas. Tiam dua geedziĝo fariĝus ebla, kaj por la mondumo tio estus pli regula. Jen estas kial antaŭ kelkaj tagoj mi tiel forte cin skandalis, kiam mi parolis pri la morto de mia edzo laŭ tiel malfunebra maniero. Ci kredis, ke mi estas senkora. Ci do ne komprenis, ke tiun misteron, per kiu ci volas cin envolvi, mi tute divenis. Se mi silentiĝis, mi tion faris nur, ĉar mi timis Reĝinon: mi timis, ke ŝi cin pereigos por sin venĝi. Denove Beatrico venis sidiĝi sur la genuojn de Petro. Per rapida movo ŝi formetis siajn ŝtrumpojn, kaj ilin ĵetis malproksimen, en angulon de la ĉambro. — Timu nenion, karulo mia, ŝi diris, sin lasante fali en la brakojn de la junulo; timu nenion; mi ne cin perfidos. Tiel longe kiam la leĝaj limtempoj ne estos alvenintaj, mi konsentos kredigi, ke mi estas cia amantino. La mondumo ĵetos al mi ŝtonon; tio estas neevitebla: sed por min subteni mi havos mian konsciencon kaj mian amon. Kaj kiam mi povos min regeedzigi, kiam fine estos al mi permesate porti tiun nomon Fradeko, kiu nun estas la cia, kiel mi diris la lastan monaton, nian arĝentan geedziĝon ni tiam festos. {{sic|Esorĉite|Ensorĉite}}, frenezigite de tiu freŝa buŝo, kiu serĉis la lian, de tiuj subtilaj parfumoj de la idoladorata virino, de tiu fleksebla, ondmoviĝanta korpo, kies kontakto ŝajnis al li ĉiela kareso, Petro fermis siajn okulojn. En tiu momento, la juna virino diris konklude: — Sed se mi devus atendi ĝis tiu epoko, kiom da tempo perdita por amo kaj por feliĉo!<noinclude><references/></noinclude> 6wrkqnezc4v2el77b1rj5pkd1ztg0zo Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/306 104 22166 125747 72057 2026-07-31T10:35:11Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125747 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Subite Beatrico sin starigis, eliĝis el amoplenaj brakoj, kiuj penis ŝin restigi, kaj sin ŝovis en sian liton. Kun rigardo ŝarĝita de ama radieco, kun rideto plena de promesoj, ŝi diris al la junulo tiun simplan vorton: — Venu do. Petro ŝanceliĝis, sed ne moviĝis. Subite tiu vorto, duonlaŭte elparolita, memorigis al sinjorino Herbeno, en kiu cirkonstanco ili ambaŭ troviĝis, la lastan fojon, kiam ŝi ĝin prononcis. Tio okazis antaŭ du jaroj, la tagon mem, en kiu Sedilo estis mortigita, post tagmanĝo, post kiam Maziero, al ŝi certiginte, ke ŝi estas plene resanigita, lasis antaŭvidi la esperon de ebla patriniĝo. Kiom da doloraj fariĝoj ilin premegis depost tiu epoko. Sed nun tio fariĝis nur sonĝo. La estinteco, kiun ŝi kredis malviva, renaskiĝis el siaj cindroj, montrante la perspektivon de senfina feliĉeco. — Venu do, ŝi rediris. Dum momento, Petro ŝanceliĝis ankoraŭ; sed lia sendecideco ne longatempe daŭris: ĉar subite, frapante sian frunton: — Nu, li ekkriis, por ĝui tian amon, mi ĉion konsentas. Mi estos la viro, kiun al ci plaĉos, ke mi estu; mi respondos al la nomo, per kiu al ci plezurigos min nomi. Sed mi amas cin; min amu; ni amu nin unu la alian, mia amegatino!<noinclude><references/></noinclude> 9dckb7aeio0byialbda5a6n1e9j2r56 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/307 104 22167 125748 72059 2026-07-31T10:39:31Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125748 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO DEKUNUA|c|g=150%}} La morgaŭon matene Maziero alkuris al la hejmo de Beatrico. Kiam li eniris, la unua vizaĝo, kiun li renkontis, estis tiu de Fradeko. La junulo ne estis ankoraŭ elirinta. Lacigite de varma amnokto, la pseŭdogeedzoj vekiĝis malfrue, ĉar la dormo ilin senmovigis nur frumatene en brakoj unu de alia. Ili komencis ellitiĝi, kiam alvenis Maziero. — Ha! ekkriis la bankiero, sin turnante al Petro, mi konstatas, ke hieraŭ sinjorino Klozelo diris la veron. Ci reprenis cian edzinon, kaj kun ŝi rekomencis la geedzan kunvivadon. Pro tiu cidiro Fradeko tremetis, kaj rigardadis la maljunulon per tiel mireganta ŝajno, ke ĉi tiu, rekonante sian mallertecon, tuje respondis: — Pardonu, mia kara Fernando: mi komprenas la mutan riproĉon, kiun enhavas cia rigardo. Nun, tial ke mi scias ĉion, ci timas, ke forgeso venanta de mi malvualigos cian sekreton, tiun sekreton, kiun ĝis nun ci konservis por ci sola tiel lerte kaj tiel persiste. Fradeko nenion respondis. Tiam Maziero daŭrigis, farante videblan ekpenon: — Ne timu, Petro: eĉ en intimeco, eĉ en ambaŭesto mi ĉiam daŭrigos agi kun vi same kiel kun fremdulo: neniam mi al vi cidiros. Mi tro timus, se mi prenus tiun<noinclude><references/></noinclude> 8mrnb4h7wfoasr8ueo4wjn22k06yck3 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/308 104 22168 125749 72060 2026-07-31T10:44:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125749 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kutimon, min perfidi, kiam ĉeestos aliaj homoj. Al mi sufiĉos, por esti feliĉa, scii, ke mi vin retrovis, senti, ke estas vere vi mia baptofilo, la infano, kiun mi edukis, la filo de mia malnova amiko Leopoldo. — Sinjoro Maziero, respondis Fradeko, mi amegas Beatricon: eliri for de ŝi nun estus al mi tute neeble. Hodiaŭ, tial ke ŝi fariĝis mia edzino, por ŝin konservi ĉiam apud mi, mi konsentas fari ĉiujn cedojn kaj ĉiujn oferojn. Estas necesege, ke por ŝi, por vi, por Klozelo, por Juliino, mi estu Fernando Herbeno, ŝia edzo kaj via baptofilo. Tion mi komprenas; de tio dependas mia feliĉeco. Mi eĉ opinias, ke por tia prezo ĝi ne estas tro kare aĉetita. Sed pripensu, ke mi vestas teruran respondecon, min kovrante per individueco, kontraŭ kiu ĝis nun mi tiel obstine protestis. Estas minacitaj mia libereco kaj eble mia vivo. Mi vin petegas: ne min pentigu pro mia ekspersoneciĝo. En tiu momento, Beatrico eniris rapide en la salonon, havante siajn okulojn ankoraŭ ŝvelantojn pro amo kaj pro dormado. Ekvidinte la bankieron, ŝi sin ĵetis al lia kolo, kaj lin kisis, ekkriante: — Ha! sinjoro Maziero, neniam vi scios, kiel plene mi estas feliĉa! Poste sidiĝinte apud Petron: — Vi vidas tiun malbonulon, tiun kaŝemulon, ŝi daŭrigis. Li ne volis akcepti mian amon: mi estis devigita altrudi al li la feliĉecon, malgraŭ lia konsento. Kaj dum ŝi parolis, sinjorino Herbeno premis siajn lipojn sur la frunto de l’ junulo, kiu ŝajnis en ekstazo. Vidante tiun amoplenan scenon, la maljunulo sin sentis kortuŝita. Li venis, intencante multe riproĉi la geamantojn, kaj pruvi al ili la nesingardon de ilia konduto; sed tiu radiado de feliĉeco kaj de juneco lin blindigis kaj lin paralizis.<noinclude><references/></noinclude> acd8jtf36ds9d1xg6doogk51t3n3brz Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/309 104 22169 125750 72061 2026-07-31T10:49:36Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125750 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Tamen post iom da tempo li daŭrigis: — Nu, geinfanoj, vi amas vin reciproke; kaj vi estas pravaj, estante rajtigitaj al tio. Do mi ne venas ĉi tien por diri moralaĵojn, kiuj ne havus motivon por esti. Fernando diris antaŭ momento, ke li delasas en niajn manojn sian Fradekan personecon, kaj konsentas refariĝi la homo, kiu li estas reale, tio estas mia baptofilo kaj la edzo de Beatrico. Sed tiun cedon li faras al ni solaj. Ni estus kulpigindaj, se ni trompus la konfidon, kiun li montras. Jen estas do tio, kion mi havas por proponi. Publike estos necesege, ke ni vidu en li nur Petron: eĉ ni devos afekte montri pri lia Fradekeco certecon pli grandan ol tiun, kiun ni vidigis, kiam ni dubis ankoraŭ. La konsekvenco de tio, kion mi ĵus diris, estas jena: ĉiu ajn kunloĝado devas esti severe malpermesita. Vi havos ambaŭ vian specialan apartamenton: mi toleras, ke tiujn apartajn loĝejojn vi komunikigu per kaŝita pordo; sed ĉiuj homoj, eĉ viaj servistoj, devos nekoni ĝian ekziston. Mi tre scias, ke malgraŭ tiuj antaŭzorgoj neniu estos trompita. La malbonaj langoj agitiĝos. Dank’ al la nescieco, en kiu oni estos pri via vera situacio, neniu potenco povos malhelpi, ke la klaĉemuloj gustumos kiel frandaĵon la elementojn de kalumnio, kiujn vi al ili prezentos. Tamen mi esperas, ke la mondumo estos flatita pro via diskreteco, kaj vin dankos, tial ke por montri al ĝi vian ŝaton, vi prizorgos respekti la eksteraĵon. Ju pli la bankiero parolis, des pli Petro kaj Beatrico, sin tenante reciproke per la mano, kapjesis signe de aprobo. — Ĝuste, rimarkigis la juna virino, la apartamento, kiu troviĝas sur la sama ŝtuparplaceto kiel la mia, estos vakanta por la venonta lutempo. Vi povos tion kontroli, Petro; kaj se ĝi ne estas ankoraŭ luita, vi ĝin rezervigos. Tio, kio estis dirita, estis farita. Fradeko lasis la loĝejon, en kiu li vivis kun Reĝino,<noinclude><references/></noinclude> bisem2gnmzg4midiw7aw0ao1rnlaqnp Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/310 104 22170 125751 72062 2026-07-31T10:54:07Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125751 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj venis sin loki en la apartamenton, kiu apudiĝas tiun de Beatrico. Li profitis foreston de Viktorino, kiu iris pasigi unu monaton en sia familio, por bori tra la muro malfermaĵon malgrandan sed sufiĉe larĝan, por ke maldika homo povu ĝin transiri. Poste li ĝin kaŝis per du grandaj ŝrankoj, kies fundon li formetis, kaj kiujn li fiksis sur la muro. La ŝlosilojn de tiuj du mebloj li ĉiam havis en sia poŝo: kaj ĉiuvespere, tuj kiam Viktorino kaj lia servisto estis ambaŭ suprenirintaj al siaj ĉambroj, li venis retrovi la junan virinon en ŝia apartamento. Sed dum la tago, la ekzistado de Beatrico estis tute apartigita el tiu de Fradeko. Sinjorino Herbeno akceptis siajn amikinojn kaj ilin vizitis, ĉiam sola kiel antaŭe. Siaflanke Petro iris al sia oficejo, helpis Mazieron en la direktado de la bankofirmo, kaj vespermanĝis en restoracio, escepte kiam ĉiuj kunvenis ĉu ĉe unu, ĉu ĉe alia el anoj de tiu nenatura familio. Dum kelke da tempo nenio diveniĝis. Certe la bonaj amikinoj de sinjorino Herbeno estis iom mirigitaj, eksciante, ke Fradeko venas loĝi en la sama domo, kiel sia bokuzino. Ili suspektis amintrigon, kiun la simileco de Petro kun Fernando preskaŭ pravigis. Por esti plene sciigitaj pri tiu punkto, ili penadis trovi pretekstojn, kiuj al ili igus eblaj vizitojn al sinjorino Herbeno en ĉiuj momentoj de l’ tago kaj eĉ de l’ vespero. Inter ili kelkaj puŝis la scivolon ĝis maldiskreteco, kaj obstine faris al ŝi societon ĝis horo tre nokta. Sed ili ne sukcesis en siaj entreprenoj. Ĉar Petro, kiu estis lerta en meĥanikaĵoj, elpensis plenan sistemon de elektraj sonoriloj provizitaj je interrompiloj: kaj li penetris en la dormoĉambron de la juna virino, nur kiam ĉi tiu lin avertis, ke la loko estas libera. En komenco, tiu ludo por geamantoj ilin ambaŭ amuzis: sed post kelke da tempo ilin lacigis tiu ĝeno, kiun ili vole altrudis al si; kaj ili metis iom malpli da singardo en siaj amrilatoj.<noinclude><references/></noinclude> 5m3tefz7k8l826x9qnosbwpsdznwjpg Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/311 104 22171 125752 72063 2026-07-31T11:01:28Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125752 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Sed se la videblaj montroj mankis, se la evidenteco ne estis konstatebla, kompreneble la moralaj pruvoj tiel klare aperis, ke oni ne bezonis esti tre sagaca observanto, por penetri ĝis fundo la dolĉan sekreton, kiun ambaŭ kredis tiel perfekte kaŝita. La indiferentuloj tre rapide rimarkis, ke, depost la foriro de Reĝino, kaj precipe depost la nova lokiĝo de Petro, la fizionomion de Beatrico, iam stampitan de nekuracebla malĝojeco, ŝajnis kontraŭe nun lumigi la radieco de interna feliĉeco. Plie la geamantojn ĉiutage perfidis la sintenado, kiun ili afekte montris unu al la alia, en la ĉeesto de fremduloj. Estis neeble al ili resti naturaj tiel, kiel ili faris, antaŭ kiam ili kuniĝis: pro tio timante, ke ili senvualigos la sentojn, kiuj agitis iliajn korojn, ili trograndigis sian detenemon, kaj afekte montris malvarmecon, kiun nenio pravigis. Fine okazis fariĝo, kiu igis tute neutilaj ĉiujn iliajn antaŭzorgojn. Beatrico gravediĝis. Alvenis do tiu bubo, tiel dezirita de Maziero kaj de sinjorino Herbeno, sed ho ve! en kiaj malĝojaj kondiĉoj! Kvankam por sia patrino ĝi estas legitima, tamen ĝia patro estos devigata ĝin deklaracii al oficisto de la civila etato kiel naskitan de nekonitaj gepatroj. Beatrico kaj Petro trovis rimedon por refari sian ekzistadon: ambaŭ vivis en plena ĉielo, feliĉaj kaj forgesitaj: kaj sur tiun malfeliĉan senkulpulon refalos la pezo de la malfeliĉo, kiu preskaŭ rompis ĝiajn gepatrojn. Kiam sinjorino Herbeno decidis, ke ŝi reedziniĝos kun sia iama edzo, ŝi zorge ekzamenis ĉiujn eblajn konsekvencojn de tia ago. Kompreneble sur la unua vico staris tiu okazantaĵo, kiu cetere al ŝi ŝajnis neevitebla. Tiu perspektivo ne ŝin haltigis sur la vojo, kiu estis por ŝi la vojo al devo. Ŝi havis neniun bedaŭron pro la ago de ŝi farita, sentante, ke ŝi agus ankoraŭ sammaniere, se tia eventualeco povus prezentiĝi por la dua fojo.<noinclude><references/></noinclude> ohu84n2u1a1imtmezjvtw5tsn8bv84l Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/312 104 22172 125753 72064 2026-07-31T11:05:57Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125753 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Tamen ne sen maltrankvileco ŝi antaŭrigardis la epokon en kiu, kiam ŝia gravedo fariĝos videbla, ŝi ne povos plu ĝin kaŝi. Antaŭtempe ŝi vidis, ke ĉiuj homoj kaj precipe ĉiuj hominoj, kiuj ŝin konas, al ŝi turnos sian dorson kun ŝajnoj de timigita hontemo, ŝin konsiderante kiel virinaĉon, kaj al ŝi divenigante aŭ eĉ malkonfuze sciigante, ke ĉia ajn mondumrilato fariĝis neebla kun virino, kies moroj estas tiel malĉastegaj. Efektive kiam la novaĵo iom post iom vastiĝis, ĝi naskis ĝeneralan miregon. Certe ĉiuj homoj estis konvinkitaj, ke ekzistas inter Beatrico kaj ŝia bokuzo sento pli amema ol simpla amikeco. Sed oni kredis, ke ĝis nun ĉiuj iliaj amaĵoj ne preterlasis la limojn de negrava amindumeto: kaj subite tiu amindumo aliformiĝis en ĉiutagajn geedzajn kuniĝojn, kiujn pruvis la apudeco de du apartamentoj; kaj plie ĝi havis kiel konsekvencon tiun situacion, kiun la solaj virinoj, leĝe unuigitaj kun viro per geedzecaj ligiloj, havas rajton montri kun fiereco. Dum la unuaj semajnoj, la efiko, kiun timis Beatrico, efektiviĝis en la preskaŭ tuto de ŝiaj mondumaj rilatoj. En unu momento la juna virino vidis, ke ŝin forlasas ĉiuj homoj, kiuj en la pasinta tempo montris al ŝi la plej grandan simpation. Se kontraŭ tiu ĝenerala malestimo sinjorino Herbeno ne estus havinta por ŝin subteni la grandecon de sia amo kaj la senkulpigon de sia konscienco, ŝi estus sentinta sin terure malfeliĉa. Sed iom post iom fariĝis returneniro. Ŝia kazo ŝajnis speciala, eksterordinara, neniel similanta ĉiujn aliajn kompareblajn kazojn. Oni memoris pri iaj ĵurnalaj artikoloj, kiuj estis publikigitaj, kiam okazis la eksedziniĝo de Reĝino, kaj kiuj certigis, ke Fradeko kaj Herbeno estas unu sama persono sub du malsamaj nomoj. Tiujn artikolojn oni komentariis: kaj la konversacioj, pri kiuj Beatrico estis temo, preskaŭ ĉiam finiĝis per tiu frazo: — Se tamen li estas ŝia edzo, ŝi estas rajtigita. Tio, kio kunlaboris por akceli la movadon de la publika<noinclude><references/></noinclude> 89l3283ymz9ebyo6x71y2671m7q5tsf Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/313 104 22173 125754 72065 2026-07-31T11:10:46Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125754 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>opinio, kaj ĝin instigis fariĝi favora al sinjorino Herbeno, estis jena: Fradeko faris nenion por konservi la nomon montritan sur lia naskiĝa akto. Oni lin nomu Fernando aŭ Petro, Herbeno aŭ Fradeko, li indiferente respondis al ĉiuj tiuj vortoj, ne ŝajnante preferi pli unu ol la alian. Vane Maziero komandtone ordonis al ĉiuj siaj oficistoj, ilin minacante de tuja forpermeso, se ili malobeos, ke neniam ili nomu la junulon per tiu vorto Herbeno, al kies porto neniel lin rajtigis lia civila etato, la bankiero havis neniun povon por altrudi sian volon al siaj klientoj. Pro tio iom post iom la nomo Fradeko preskaŭ malaperis. Tiu malapero donis grandegan antaŭenpuŝon al la laboro de rehonorigo, kiu de tago al tago pli kaj pli fortiĝis por Beatrico. Ekzistas virinoj, kies vizaĝo estas stampita de tiel ĉasteca sigelo, kiuj havas en siaj okuloj ŝajnon de tiel virga senkulpeco, ke la ideo de kulpo malbone akordiĝas kun la impreso, kiun ili sentigas. Tia estis la kazo de Beatrico. Kiam oni ŝin rigardis, oni ne povis kredi, ke ŝi estas kapabla de malvirteco kaj de malĉasteco; kaj oni preferis vidi en ŝia situacio la konsekvencon de misteraj kaj nekonitaj kaŭzoj, prefere ol la vivegecon de l’ organismo kaj la deliron de sentoj. Pro tio la pli maltimemaj rekomencis alproksimiĝi al ŝi, poste aliaj, poste aliaj ankoraŭ, kiuj fine altiris la pli timemajn. Post kelkaj monatoj, la neregula situacio, en kiu troviĝis Fradeko. kaj sinjorino Herbeno, estis akceptita sen komentarioj, kaj eĉ fariĝis, se oni povas tiel paroli, preskaŭ reguligita, dank’ al la senapelacia sentenco de la publika opinio. La sola viktimo oferita estis la nomo Fradeko, kiu tiufoje dronis sen espero de revivigo. Nun, tial ke ilia amkuniĝo estis konita de ĉiuj, Petro kaj Beatrico ne faris plu pri ĝi ian misteron. En ĉiuj<noinclude><references/></noinclude> 9v1k9jcgnobh87d4rp22fk3n7enab8r Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/314 104 22174 125755 72066 2026-07-31T11:14:23Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125755 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>lokoj oni ilin renkontis unu apud la alia. En hejmojn, en kiuj ili estis ambaŭ invititaj, anstataŭ alveni aparte, kiel ili faris en la iama tempo, kontraŭe ili maltime sin prezentis kune, kiel farus legitimaj geedzoj. Tiam neevitebla fenomeno okazis. Male de tio, kio kutime vidiĝas, Beatrico donis sian nomon al la patro de sia infano: kaj la lakeo anoncis, ne ŝanceliĝante: — Gesinjoroj Herbeno! Fradeko aŭdis kaj silentiĝis. Pro kia motivo, al li diris ian tagon sinjoro Ĵakemaro, vi toleras tiun anstataŭigon, kiu povas nur vin malpligrandigi! En via loko, mi protestus. — Kion vi volas, ke mi faru? Mi longatempe senhalte protestis: sed neniu min kredis; kaj mi komprenas, ke neniu povis min kredi. Mi kontraŭbatalis per miaj tutaj fortoj: mi falis venkita. Hodiaŭ mi estas lacigita de tiu senĉesa penado, kiun mi devus ĉiutage rekomenci sen ia rezultato. Tiu nomo Herbeno estas vera Sizifa ŝtonego. Anstataŭ lasi ĝin peze refali sur miajn ŝultrojn, mi preferas ĝin porti kuraĝe. Jen estas ankoraŭ la plej bona rimedo, por ke ĝi ne min premegu. Sinjoro Ĵakemaro skuis la kapon, sin demandante ĝis kia grado estas kredinda tia klarigo. — Plie, daŭrigis Petro, la feliĉeco igas malkuraĝa. Mi ne estis dorlotita de l’ vivo. Depost mia naskiĝo ĝis la tago, en kiu mi renkontis Reĝinon, mi ĉiam estis malfeliĉa. Neniu homo amis min, kiu sentas en koro tian bezonon de amemo. Subite kaj sinsekve la hazardo min metas en ĉeesto de du virinoj, kiuj tuje, pro simileco, al mi malŝparas trezorojn de amo ... destinita por alia viro; mi tion konfesas. Sed ĉu tio valoras? La saĝulo estas tiu, kiu scias profiti la bonaĵojn, kiam ili alvenas, ne serĉante esplori tro detale. Fradeko estis prava. En la dolĉa varmeto de lia geedza nesto, mole vatumita de Beatrico, la junulo sin lasis vivi, interniĝante en feliĉigan kvietecon, kiu formetis for de li<noinclude><references/></noinclude> 2edsnk7iky0cebtx18dpcbbfjryxn2b Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/315 104 22175 125756 72067 2026-07-31T11:20:00Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125756 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ne nur ĉian deziron al ribelo, sed eĉ ĉian eblecon al kritikado. En tiu epoko, Beatrico, kuracita de Maziero, naskis knabon, kiun oni nomis Maŭrico. Kiel la bankiero jam promesis al la juna virino, tri jarojn antaŭe, li volis fari por la filo tion, kion li estis farinta por la patro: kaj li tenis la novnaskiton super la baptujo. Antaŭ tiu etulo, kiu alligis Beatricon kun Petro per ligilo pli nerompebla ol la formulaĵoj de la geedzeco, la estinteco plene malaperis, kaj ekzistis la sola estanteco. Depost sia kuniĝo Fradeko kaj sinjorino Herbeno akordiĝis per neesprimita konsento por neniam fari ian aludon al fariĝoj, kiuj antaŭiris ilian unuiĝon: kaj ambaŭ kutimis al tiu diskreteco pli facile, ol ili kredis komence. Efektive en la unutoneco de saĝe ordigita vivado, oni malmulte pripensas pri fariĝoj okazintaj kelkajn jarojn antaŭe. La ĉiutagaj fariĝoj ĝenerale sufiĉas por okupi la penson kaj fariĝi temo por konversacioj. Specialaj kaj sekve maloftaj cirkonstancoj estas necesaj, por ke geedzoj estu instigitaj kontraŭeniri la fluon de siaj memoroj: kaj se unu aŭ alia havas gravajn motivojn por neniam skui la cindrojn de doloriga estinteco, tiu estinteco povas trankvile dormi en silento kaj en forgeso, ĉar neniam oni bezonas ĝin revivigi. Precipe kiam naskiĝas infano, tiu spirita fenomeno plej intense okazas. Tiu etulo absorbas por sia profito ĉiujn momentojn kaj ĉiujn pensojn; ĝi fariĝas la celo, la unika priokupado de la vivo. Kiam, dum sia dormado, ĝi lasas al siaj gepatroj kelkajn horojn de ripozo, ĉi tiuj, kiuj pensas nur al ĝi, kiuj parolas nur pri ĝi, ne havas plu libertempon por sin okupi pri la pasintaj aferoj. Estinteco ekzistas nur por maljunuloj; sed por infanoj havas valoron nur estanteco kaj precipe estonteco.<noinclude><references/></noinclude> on5mv5qf0h733ffvz993u3yatupg2g6 Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/316 104 22176 125757 72068 2026-07-31T11:25:48Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125757 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Pro tio la amo, kiun Petro dediĉis al sia filo, vestis tuj karakteron de perforteco, kiu similis frenezecon. — Ha! li rediris ĉiumomente al tiuj, kiuj bonvolis lin aŭskulti, ĉu mi estas Herbeno? ĉu mi estas Fradeko? Fakte tiu detaleto havas nun neniun gravecon, tial ke bedaŭrinde neniam Maŭrico povos porti unu aŭ alian el tiuj nomoj. Eble en la pasinta tempo Beatrico amis sian infanecan amikon, eble eĉ ŝi edziniĝis kun li; tion mi ne volas scii: sed por mi unu afero estas nediskutebla; hodiaŭ malgraŭ memoroj, malgraŭ similecoj, kiam ŝi amas la patron de sia filo, min ŝi amas, min solan kaj ne alian. Petro rezonis ĝuste. Transporto de sentoj, tute favora al li, efektiviĝis en la koro de Beatrico; kaj tion ne eĉ rimarkis la juna virino. Kiam Fradeko revenis el Svisujo, dum lia mallonga geedzado kun Reĝino, en epoko, en kiu okazis la vojaĝo en ''Dinan'', kaj eĉ dum la komencoj de ŝia reedziniĝo, la sento, kiu instigis sinjorinon Herbeno kaj ŝin devigis, se oni povas tiel paroli, sin ĵeti en liajn brakojn, estis farita nur de la impresoj ankoraŭ novaj, kiujn estis lasinta en ŝia koro ŝia amo al Fernando. Sed depost tiu epoko, kiom da ĉiutagaj fariĝoj venis sterniĝi unu sur la alian, forigante iom post iom per siaj sensacioj ĉiutage renovigitaj la impreson nun maljunigitan de malnovaj memoroj. Reale antaŭ kiam Herbeno eliros el Francujo por veturi al ''Noumea'', Beatrico ĉiam malsana tute aŭ preskaŭ tute nekonis la edziniĝon. La geedza vivo kun siaj ĝojoj vere komencis por ŝi nur en la tago, en kiu la patro de Maŭrico estis retrovita kaj reenigita en la familian hejmon. Do sinjorino Herbeno estis dankema al Fradeko pro la aliformigo, kiun la kisadoj de l’ junulo efikis en ŝi; kaj la nuna amo, kiun ŝi sentis al li, estis plene sincera. Post kiam ŝi estis ameginta Petron tra la memoroj de l’ estinteco, Beatrico nun amis lin por li mem, sen limigo, sen kaŝpenso.<noinclude><references/></noinclude> stg8pzoq77dw3q1vewiqe6bbf5jnrac Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/317 104 22177 125758 72069 2026-07-31T11:29:42Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125758 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Certe la naskiĝo de Maŭrico multe influis tiun sentimentalan evolucion, sed ĝi ne ĝin produktis. Post tempo la sama fenomeno estus sammaniere fatale okazinta. La alveno de infano havis nur kiel rezultaton, ĝin akceli. Post la akuŝo de sinjorino Herbeno, estus ridinde daŭrigi pli longatempe antaŭzorgojn, kiuj nun ne povis plu erarigi iun homon. Plenumante serioze siajn patrajn devojn, Petro ne lasis plu la junan virinon, kunmanĝis kun ŝi, unuvorte vivis kun Beatrico same kiel farus vera edzo. Tamen li konservis sian privatan apartamenton, por ke sinjorino Herbeno povu libere akcepti en sia propra hejmo la skrupulemajn homojn, kiujn la preskaŭ senĉesa ĉeestado de Fradeko ĉe Beatrico eble skandalus. Sed la du ŝrankojn oni formetis, ĉar ili obstrukcis la ĉambrojn; kaj oni almetis pordon al la malfermaĵo de l’ muro. La elektraj piloj de sonoriloj, ne estante plu observitaj, difektiĝis kaj ne funkciis plu. La servistoj libere iris el unu apartamento al la alia, ĉar nun tiuj du ĉambraroj faris unu solan kaj saman loĝejon, Tamen Petro konservis kutimon: en sian hejmon li ĉiam eniris unue, kaj li penetris en la loĝejon de sia edzino, nur kiam li estis petinta de Viktorino, ĉu neniu troviĝas en la salono. Sed momento alvenis, en kiu tiuj eble tro grandigitaj skrupuloj ne eĉ havis plu motivon por esti. Tiam la plej severaj moralistoj estis devigitaj konfesi, ke, kuniĝante kun Fradeko, ne nur Beatrico havis por si rajton, sed plie ke, revenante al sia nediskutebla edzo, ŝi faris nur sian devon. Du jaroj estis pasintaj depost la naskiĝo de Maŭrico. Ian tagon Maziero venis viziti sinjorinon Herbeno; kaj la infano, laŭ sia kutimo, komencis grimpi sur la genuojn de l’ bankiero kaj enesplori per siaj malgrandaj manetoj<noinclude><references/></noinclude> 4u79bwevh75rw50knij4u6p0pimu81f Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/318 104 22178 125759 72070 2026-07-31T11:34:46Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125759 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la poŝon de sia granda amiko, por preni la bonbonan saketon, kiun li estis certa, ke li trovos en ĝi. En tiu momento la vizaĝo de la knabeto troviĝis plene lumigita de l’ suno; kaj Maziero, kiu lin ekzamenis ridetante, ekkriis: — Li estas la viva portreto de sia avo! — Kion vi volas diri, baptopatro? interrompis Fradeko. Tial ke Beatrico ĉiam aŭdis tiun vorton en la buŝo de Maŭrico, ŝi faris kiel sia filo; kaj Petro ŝin imitis. La maljunulo sentis pro tio grandegan ĝojon. Fine li retrovis sian filigan infanon, sian unuan baptofilon tia, kia li estis en la pasinta tempo. En la komenco, tiu nomado estus estinta por Fernando tro danĝeroplena: Maziero tion komprenis kaj ne insistis. Sed nun, tial ke la jaroj pasis, tial ke precipe Maŭrico kaj lia patrino ĝin uzis dudekfoje dum la tago, ĝi ne povis plu mirigi iun kaj sekve danĝerigi Fradekon. — Kion vi volas diri, baptopatro? ripetis Petro. — Mi volas diri, ke mi retrovas en la fizionomio de Maŭrico ĉiujn trajtojn de Leopoldo. — Tio estas neebla. — Kial? Ĉiutage oni vidas atavismajn fenomenojn multe pli strangajn. Tiu infano similas al sia avo, same kiel vi rememorigas Klotildon. — Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras? Ĉar tia certigo ŝajnas tiel neverŝajna. — Tiu certigo estas ne nur tute verŝajna sed plie nediskutebla. Tiu, kiu, koninte Klotildon, vin ekvidus por la unua fojo, ne ŝanceliĝis por diri, ke vi estas ŝia filo. Aŭdante tiun opinion, konigitan laŭ tiel neplotestebla maniero, Fradeko nenion respondis kaj eliris. Post kelkaj tagoj, sinjorino Herbeno kondukis Maŭricon al Maziero, kiel ŝi kutimis fari tre ofte, por ke la infano povu kisi sian baptopatron.<noinclude><references/></noinclude> r0kv7esebz65pd3s6d2x9rxk4h2ebzb Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/319 104 22179 125760 72071 2026-07-31T11:40:10Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125760 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> — Venu do kun mi, diris la bankiero al la juna virino; mi havas ion por montri al vi. Kaj li ŝin enirigis en sian laborĉambron. Ĝi estis loko, en kiu la maljunulo sin enfermis kun siaj memoraĵoj. Plena de ĉiuspecaj objektoj, relikvoj de l’ pasinta tempo, ĝi estis por li vera sanktejo, en kiun eniris neniu krom Baptisto. Sola Reĝino transiris ĝian sojlon, dum la vespero, en kiu ŝi surprizis, ne ĝin komprenante, la teruran sekreton, kiu mordetis kiel ulcero la ekzistadon de l’ malfeliĉulo. Sur la kontraŭa muro, malkunigitaj de la fenestro, la portretoj de Leopoldo kaj de Klotildo, pentritaj laŭ natura amplekso, eterne ridetis en siaj orumitaj kadroj. — Rigardu kaj komparu, diris Maziero al Beatrico, montrante per unu mano sian malgrandan baptofilon kaj per la alia la du portretojn. Ĉia diskuto ŝajnis neutila. Fradeko similis al Klotildo tiel, kiel viro povas simili al virino: kaj ne estis malfacile diveni, ke kiam Leopoldo estis dujara, li devis havi fizionomion similan al tiu, kiun Maŭrico hodiaŭ prezentas. — Tiu simileco estas eksterordinara, murmuris sinjorino Herbeno; sed kiam oni iomete pripensas, ĝi tre facile klariĝas. Kaj ŝi restis longatempe kontraŭ la du portretoj, ilin rigardadante, komparante la trajtojn de Leopoldo kun tiuj de Maŭrico, dum Maziero diris: — Depost la letero de sinjoro Morno ni konas la veron. Sed kiam eĉ ni estus dubintaj ĝis hodiaŭ, mi kredas, ke tiu atavisma fenomeno estas pli altvalora pruvo ol ĉiuj aliaj kunigitaj fariĝoj. Jam estis malfacile akcepti, ke la naturo sin ripetis laŭ tiel identa maniero; sed supozi, ke la sama kazo povas rekomenci por la dua fojo en du malsamaj familioj, supozi ekzemple, ke la filo de Petro povas simili al la patro de Fernando per simpla efiko de hazardo, tio preteriras la limojn de la plej malracia fantazio.<noinclude><references/></noinclude> kq1ekeclp63qlgwcrlycahlepgyurkr Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/320 104 22180 125761 72072 2026-07-31T11:45:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125761 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Tiu simileco mirigis ĉiujn homojn, kiuj en la pasinta tempo konis la kapitanon Herbeno. Inter ili kelkaj konservis en sia albumo la fotografaĵon de la juna oficiro, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ infano. Oni komparis: kaj estis evidente por ĉiuj, ke la filo de Fradeko estas la nepo de Leopoldo. Do Petro, kiu jam similis al Klotildo, povis esti nur la baptofilo de Maziero kaj la edzo de Beatrico. Rekomencante kun li la geedzan kuniĝon, la juna virino estis do ne nur ne riproĉinda sed kontraŭe tute laŭdinda, ĉar ŝi donis grandan kaj tre imitindan ekzemplon de edzina fideleco. Tio sufiĉe famiĝis, por ke la juĝistaro estu devigita atenti al ĝi. La Prokuroro de Respubliko parolis pri tio al la Ĝenerala Prokuroro, kiu siavice parolis al la Gardisto de Sigeloj. — Je Dio! respondis la ministro, estas kredeble, estas eĉ certe, ke Fradeko kaj la ĉenrompinta Herbeno faras unu solan viron; sed fakte la leĝaj pruvoj tute mankas. Malgraŭ sia kondamno, tiu knabego trovis rimedon por konservi la estimon de ĉiuj homoj: neniu kredis al lia kulpeco. Aliparte lia civila etato estas neprotestebla; mi same parolos pri liaj aliaj aktopaperoj, kiuj ŝajnas tute laŭregulaj; fine oni estas devigata konfesi, ke absolute neriproĉinda montriĝas lia publika konduto. Pri lia privata mi diros nenion; ĉar ĝi ne nin koncernas. Do tial ke tiu afero estas jam tre malnova; tial ke ni povus erari; tial ke eraro nin igus mokindaj, laŭ mia opinio, se Fradeko daŭrigas esti singardema, se li ne tro altiras la famon al sia persono, estas preferinde scii nenion kaj lasi dormi la aferojn. Klozelo, kiu havis multe da kamaradoj en ĉiuj fakoj de la magistrataro, aŭdis pri tiu respondo. Li rapide ĝin konigis al siaj amikoj. Ĉiuj ĝojis eĉ Petro; ĉar depost kiam li konstatis mem la eksterordinaran similecon, kiu ekzistas inter lia filo<noinclude><references/></noinclude> qg5csjqa7uophmz7dx92ciwikhweiih Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/321 104 22181 125762 72073 2026-07-31T11:51:44Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125762 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj la patro de Fernando, li ne protestis plu. Certe li konfesis al neniu, ke li estas Herbeno; sed lia silentiĝo mem ŝajnis por ĉiuj vera konfeso. — Nun, tial ke li ne povas plu nei, diris iam Maziero al Eduardo, kial do li obstinas en sia muteco? — Laŭ mia opinio, li estas tute prava, respondis la advokato. Memoru la parolojn de l’ ministro: “Se Fradeko daŭrigas esti singardema, se li ne tro altiras la famon al sia persono.” Vera konfeso lin pereigus, ĉar tiam la juĝistaro estus devigita sin intermeti. Tiel longe kiam Petro ne parolos, oni havos eble dubojn, sed neniun certecon. Absoluta silento, jen estas lia unika savilo. — Sed dum tiu tempo la jaroj fluas. Beatrico kaj li estos kondamnitaj pasigi sian tutan ekzistadon en stato de ŝajne neleĝa kunvivado; neniam Maŭrico povos esti legitimigita. — Estas vere. Sed ĉu ekzistas rimedo por tion malhelpi? Fakte tio havas gravecon nur flankan, tial ke ĉiuj homoj scias nun, kion ili devas opinii, kaj konas pri tiu punkto la tutan veron. Reale sinjorino Herbeno kaj ŝia edzo estas plene feliĉaj, ĉar la nereguleco de ilia situacio estas nur ŝajna, kaj ili ĉiam daŭrigas ĝui la ŝaton kaj la estimon, kiujn ambaŭ ĉiam meritis. Kaj la vivado daŭrigis laŭ fluo egala, vintre en Parizo kaj somere en ''Vaucresson''. Tial ke la pseŭdogeedzoj ne havis sufiĉe da mono por pagi al si la lukson de du loĝejoj, unu en urbo kaj la alian en kamparo, la bankiero, kies medicinaj opinioj ne ŝanĝiĝis, kaj kiu volis, ke la malgranda Maŭrico vivu kiel eble plej plene en kamparo, ĝentile proponis al Petro kaj al Beatrico plenan apartamenton en sia ''Vaucresson''’a kampodomo. En ĝi la maljunulo akceptis multe da vizitantoj. Inter ili ofte vidiĝis sinjoro Ĵakemaro, lia malnova ''Sèvres''’a amiko, kiu aĉetis al li kaj al la du heredantinoj de {{vdk|fraŭ|lino}}<noinclude><references/></noinclude> dpel6ydaws2uqvm2g5d4lprrw6ej9iw Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/322 104 22182 125763 72074 2026-07-31T11:57:47Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125763 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|fraŭ|lino}} Delanjo la duoblan kampodomon, kiu laŭ lia opinio faras unu solan bienon. Unue li intencis detrui la du domojn kaj konstrui en ilia loko mezepokastilan kasteleton, kies ideo lin travagis depost lia junaĝo. Sed tial ke la mono mankis por ebligi la realigon de lia revo, li ĝin prokrastis ĝis pli feliĉaj tagoj, kaj atendante li ludonis aparte la du bienojn. Sed fine li eksciis la morton de maljuna naŭdekjara praonklo, kies heredaĵon li esperis depost pli ol dekkvin jaroj. Nun li do povos efektivigi tiun deziron, kiu lin karesis dum lia tuta vivado. Depost ok tagoj sinjoro Ĵakemaro estis metinta la laboristojn en sian ''Sèvres''’an bienon, kiam ian vesperon li alvenis al ''Vaucresson'', kaj petis de Maziero, ĉu li bonvolas lin akcepti private. — Kio do okazas tiel mistere? demandis la bankiero. Sinjoro Ĵakemaro eltiris el sia poŝo skatoleton el ferlado. — Jen estas, li diris, tio, kion la detruistoj trovis en la muro de la dometo, kiun vi iam konstruis por via ĝardenisto. Unu el brikoj estis tre lerte formetita kaj anstataŭita de tiu skatolo. Kiam la tapetpapero estis regluita sur ĝi, oni ne povis ion rimarki. Se la dometo ne estus detruata, tiu objekto povis resti en tiu loko dum multe da jaroj: neniu estus diveninta ĝian ekziston. — Ĉu vi rigardis, kio en ĝi troviĝas? — Tio estus maldiskreta. Mi alportis la aferon, ne ĝin malferminte. Ĝi estis malnova skatolo por sardeloj. La kovrilon iam deŝiritan oni maldelikate rekunlutis. Tiu, kiu plenumis tiun laboron, ne kutimis fari tian taskon: tio estis videbla per unu ekrigardo. Maziero prenigis en la kuirejo la ilon, per kiu oni malfermas la peklaĵujojn, detranĉis la folion el ferlado, kiu<noinclude><references/></noinclude> hvdh8di65s6tva05nbrhdrlgbea7fu3 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/176 104 25598 125737 119464 2026-07-30T23:25:02Z Castelobranco 7 *litero 125737 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude> <section begin="Voki"/>'''Voki'''. {{sic||'''- 1'''.}} Eligi laŭtajn sonojn, kiel signon, ke iu devas veni : ''voki helpanton kontraŭ'' ''rabisto''. '''- 2'''. Inviti, sciigi, ke iu venu : ''voki kuraciston''. '''Voko'''. Vortoj, voĉo de tiu, kiu vokas. '''Kunvoki'''. Voki, por ke oni kunvenu. '''Revoki'''. Voki, por ke iu revenu : ''revoki forsenditan serviston''. <section end="Voki"/> <section begin="Vokalo"/>'''Vokalo'''. '''- 1'''. Sono de la homa parolo, kiu povas esti elparolita aparte, sen helpo de alia sono. '''- 2'''. Signo, esprimanta tian sonon : ''La esperanta alfabeto posedas 5'' ''vokalojn : a, e, i, o, u''. <section end="Vokalo"/> <section begin="Vokativo"/>'''Vokativo'''. Kazo por esprimi personon, kiun oni vokas, al kiu oni parolas : ''Amiko, rapide ĉi tien! Ho Katerino, vi forlasis'' ''min !'' <section end="Vokativo"/> <section begin="Volo"/>'''Volo'''. Anima funkcio, kiu antaŭiras la homajn agojn kaj estas la kaŭzo de la homaj movoj; kapablo, dank’ al kiu oni decidiĝas fari aŭ ne fari ion : ''Ĉu la homo posedas liberan volon?'' '''Voli'''. Spirite decidiĝi fari aŭ ne fari ion : ''Mi ne volas paroli kun vi. Kiu volas, tiu povas''. '''Vole... nevole'''. Ĉu oni volas aŭ ĉu oni ne volas; devigite : ''Vole nevole li devis cedi''. '''Kontraŭvole'''. Kontraŭ sia volo. '''Laŭvole'''. Laŭ sia volo, laŭ sia elekto. '''Memvole'''. Laŭ sia propra volo : ''memvole sin enskribi en la armeon''. Komparu : '''{{VdE|Deziri}}'''. <section end="Volo"/> <section begin="Volframo"/>'''Volframo''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Wo. Ĥemia elemento, metalo de ŝtala koloro; ĝi estas uzata por farboj kaj en kunfandaĵoj kun ŝtalo. <section end="Volframo"/> <section begin="Volonte"/>'''Volonte'''. Akorde kun sia volo, inklino, kaj tial kun ĝojo kaj plezuro : ''Volonte mi'' ''akceptas vian proponon promeni en la arbaro''. <section end="Volonte"/> <section begin="Volumo"/>'''Volumo'''. Libro, literatura verko aŭ gia parto, aparte bindita aŭ broŝurita : ''Romano en du volumoj''. '''Du-''', '''tri-''', '''multvoluma'''. Konsistanta el du, tri, multe da volumoj. <section end="Volumo"/> <section begin="Volumeno"/>'''Volumeno''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Spaco, okupata de korpo : ''El ĉiuj korpoj, havantaj egalajn'' ''surfacojn, la sfero havas La plej grandan'' ''volumenon''. Komparu : '''{{VdE|Amplekso}}, {{VdE|Enhavo|enhavo}}'''. <section end="Volumeno"/> <section begin="Volupto"/>'''Volupto'''. La plej alta senta plezuro, precipe seksa. '''Voluptama'''. Amanta la volupton. <section end="Volupto"/> <section begin="Volvi"/>'''Volvi'''. Ĉirkaŭmeti ion rondforme aŭ serpentlinie : ''volvi ŝnuron ĉirkaŭ bastono,'' ''volvi tukon ĉirkaŭ la brusto''. '''Malvolvi'''. Demeti ion volvitan : ''malvolvi tukon de la'' ''kapo''. '''Volvaĵo'''. Fadenoj, globforme volvitaj : ''volvaĵo de lano''. <section end="Volvi"/> <section begin="Vomi"/>'''Vomi'''. Elĵeti tra la buŝo enhavon de la stomako : ''vomi de la ebrieco''. '''Vomo'''. Ago de tiu, kiu vomas : ''La apomorfino kaŭzas'' ''la vomon''. '''Vomiga'''. Kaŭzanta vomon : ''vomiga medikamento''. <section end="Vomi"/> <section begin="Vorto"/>'''Vorto'''. Sono aŭ kolekto de sonoj de la homa voĉo, esprimanta ideon. '''Vortaro'''. Vortoj de lingvo, en alfabeta ordo, kun difino de ilia senco aŭ kun traduko en alian lingvon : ''Universala vortaro de Esperanto''. '''Laŭvorte'''. Precize laŭ la senco de ĉiu vorto; vorto post vorto : ''traduki laŭvorte''. <section end="Vorto"/> <section begin="Vosto"/>'''Vosto'''. Libera ekstremo de la spino de la vertebruloj; posta parto de la korpo de bestoj : ''vosto de ĉevalo, vosto de serpento''. '''Vostforma'''. Havanta formon de vosto. <section end="Vosto"/> <section begin="Vualo"/>'''Vualo'''. Delikata, diafana teksaĵo, precipe por kovri la vizaĝon de l’ virinoj. '''Vuali'''. '''- 1'''. Kovri per vualo. '''- 2'''. Kovri : ''La nuboj vualas la sunon''. <section end="Vualo"/> <section begin="Vulgara"/>'''Vulgara'''. Ĝenerale uzata de la popolo, triviala : ''vulgara esprimo''. '''Vulgare'''. En vulgara maniero. '''Vulgareco'''. Eco de tio, kio estas vulgara. Komparu : '''{{VdE|Banala}}'''. <section end="Vulgara"/> <section begin="Vulkano"/>'''Vulkano'''. Monto, el kies supro eliĝas lafo : ''Vezuvio''. <section end="Vulkano"/> <section begin="Vulpo"/>'''Vulpo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba mambesto el la familio de l’ hundoj, kun flava felo kaj longa vosto : ''ruza kiel vulpo'' (''Canis vulpes''). <section end="Vulpo"/> <section begin="Vulturo"/>'''Vulturo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de taga raba birdo (''Vultur''). <section end="Vulturo"/> <section begin="Vundo"/>'''Vundo'''. Superforta disigo de la histoj : ''tranĉvundo, pikvundo''. '''Vundi'''. Superforte disigi la histojn : ''vundi per bajoneto''. '''Vundebla'''. Kiu povas esti vundita : ''Sole la kalkano de Aĥilo estis vundebla''. <section end="Vundo"/> <section begin="Litero Z"/>{{f|'''Z'''|c|g=150%}} <section end="Litero Z"/> <section begin="Zebro"/>'''Zebro''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Afrika unuhufulo el la familio de l’ĉevaloj (''Equus zebra''). <section end="Zebro"/> <section begin="Zeloto"/>'''Zeloto'''. Fervora adepto de religio. <section end="Zeloto"/> <section begin="Zenito"/>'''Zenito'''. '''- 1''' ({{VdE-ml|Astr}}.). Punkto de la ĉielo, en kiu ĝin renkontas la vertikalo de la loko. '''- 2'''. Plej alta grado : ''La entuziasmo atingis la zeniton''. <section end="Zenito"/><noinclude><references/></noinclude> b6v1601nyl0wi0q3uiscofmp4zsyqx6 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/177 104 31132 125735 114297 2026-07-30T23:23:20Z Castelobranco 7 * 125735 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Lepticed7" /></noinclude> <section begin="Zibelo"/>'''Zibelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Raba besto el la familio de l’ musteloj kun bela, delikata pelto (''Mustela zibellina''). <section end="Zibelo"/> <section begin="Zigzago"/>'''Zigzago'''. Rompata linio, kiu formas angulojn direktitajn jen al unu flanko, jen al la kontraŭa : ''la zigzago de fulmo''. '''Zigzaga'''. Havanta formon de zigzago : ''zigzaga vojo''. <section end="Zigzago"/> <section begin="Zingibro"/>'''Zingibro''' ({{VdE-ml|Bot}}.). Unukotiledona hinda vegetaĵo, uzata kiel spicaĵo (''Zingiber officinale''). <section end="Zingibro"/> <section begin="Zinko"/>'''Zinko''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Zn. Ĥemia elemento, trovata en la naturo ordinare kun la sulfuro; bluete-blanka peza metalo, uzata por elektraj baterioj, por kovri tegmentojn, en kunfandaĵoj. <section end="Zinko"/> <section begin="Zirkono"/>'''Zirkono''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Mineralo konsistanta el zirkoniaksido. <section end="Zirkono"/> <section begin="Zirkonio"/>'''Zirkonio''' ({{VdE-ml|Ĥem}}.). Zr. Ĥemia elemento, metalo similanta laŭ sia aspekto la grafiton kaj antimonon, uzata por elektraj lampoj. <section end="Zirkonio"/> <section begin="Zizelo"/>'''Zizelo''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Mambesto el la familio de l’ sciuroj (''Spermophilus citillus''). <section end="Zizelo"/> <section begin="Zoarko"/>'''Zoarko''' ({{VdE-ml|Zool}}.). Speco de ostfiŝo (''Zoarces'' ''viviparus''). <section end="Zoarko"/> <section begin="Zodiako"/>'''Zodiako''' ({{VdE-ml|Astr}}.). Zono, kies mezon okupas la ekliptiko kaj kiu enhavas la 12 stelarojn, kiujn ŝajnas trapasi la suno dum sia jara rondiro. <section end="Zodiako"/> <section begin="Zono"/>'''Zono'''. '''- 1'''. Strio el teksaĵo, el ledo por ĉirkaŭi la talion. '''- 2''' ({{VdE-ml|Geom}}.). Parto de la surfaco de sfero inter du paralelaj cirkloj. '''Zoni'''. Ĉirkaŭi per zono. <section end="Zono"/> <section begin="Zoologio"/>'''Zoologio'''. Naturscienco pri la bestoj. '''Zoologia'''. De zoologio, koncernanta la zoologion : ''zoologia traktato''. '''Zoologiisto'''. Specialisto en la zoologio. <section end="Zoologio"/> <section begin="Zorgi"/>'''Zorgi'''. Serioze kaj persiste uzi siajn spiritajn fortojn por la bono de persono aŭ de afero : ''zorgi pri siaj infanoj; zorgi'' ''pri la pureco en la kuirejo.'' '''Zorgo'''. Anima stato de tiu, kiu zorgas : ''Nenio povas'' ''anstataŭi la patrinajn zorgojn''. '''Zorga'''. Kiu zorgas : ''zorga esploro''. '''Zorge'''. En zorga maniero, kun zorgo : ''zorge korekti''. '''Zorgato'''. Persone pri kiu oni zorgas, precipe neplenaĝa orfo. '''Zorganto'''. Persono, kiu zorgas pri iu, precipe pri neplenaĝa orfo. <section end="Zorgi"/> <section begin="Zuavo"/>'''Zuavo'''. Algeria soldato en araba uniformo. <section end="Zuavo"/> <section begin="Zumi"/>'''Zumi'''. Fari sonon ''zzzz'', kiel la abeloj, muŝoj. '''Zumo, zumado'''. Sono ''zzzz'', farata de la abeloj, muŝoj. <section end="Zumi"/><noinclude>{{---|3em}} {{f|1532-21. — Coulommiers. — Imp. Paul BRODARD, — 3-22.|c|g=99%}}</noinclude> lvyat0naqz8as4ydzd7sdi25z893n3l Vortaro de Esperanto/Litero Z 0 37395 125736 119515 2026-07-30T23:24:26Z Castelobranco 7 *litero 125736 wikitext text/x-wiki <pages index="Kabe_-_Vortaro_de_Esperanto,_1922.pdf" from="176" to="177" fromsection="Letero Z" prev="[[../Litero V|V]]" header=1 /> [[Kategorio:Vortaro de Esperanto|Z]] jru343agey5lh4xea29f9myz140wvnk 125738 125736 2026-07-30T23:25:21Z Castelobranco 7 *litero 125738 wikitext text/x-wiki <pages index="Kabe_-_Vortaro_de_Esperanto,_1922.pdf" from="176" to="177" fromsection="Litero Z" prev="[[../Litero V|V]]" header=1 /> [[Kategorio:Vortaro de Esperanto|Z]] 955h6s7nwtga4if88szjde4kizr0gt5 Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/35 104 44874 125710 125708 2026-07-30T18:35:24Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 125710 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>provis, ĝi fordonis oferaĵojn ĉiuspecajn, eĉ la vivo de amataj homoj ne ŝajnis tro altvalora ofero, por trankviligi la ĉiopovan naturon. Ho, kia malĝoja, abomena eraro! Terurega estis la fulmotondro! Kia timo ekkaptis la homojn, kiam ili rimarkis la minacantajn nubojn, kiuj certe eksplodos kaj eble morton aŭ bruladon forsendos! Kia terura forto estis la fajro, tiel necesa kaj tamen tiel danĝera! La montoj, la montaroj estis timindaj! Oni ne riskis alproksimiĝon al ili, la loĝantoj de la valoj konis iliajn danĝerojn. La nomoj, al ili donitaj esprimis klare la opiniojn de la bedaŭrindaj timemuloj. Ankaŭ la arbarojn oni timis. Ne nur sovaĝaj bestoj kaj rabistoj tie minacis la vivon, kontraŭ ili oni ja kuraĝe povis batali, multe pli danĝeraj estis la demonoj loĝantaj en la densaĵo. Preskaŭ ĉiu arbaro estis ensorĉita, ne nur la demonoj el la antikva tempo, la diablo mem spionis en la kavoj kaj intermontaĵoj. La diablo! Kiam li eniris la naturon, la lasta brilo de ĝojo aŭ kompreno eliĝis el la nin ĉirkaŭanta mondo! La tero fariĝis preskaŭ infero. Eĉ multaj kreskaĵoj estis diablaj kaj ensorĉitaj, la superstiĉo sternis densan, malluman ombron sur la homan animon. La nokto, la dolĉo, trankviliga amikino de l’homo, kiel malĝoja ĝi fariĝis! Je noktmezo la fantomoj<noinclude><references/></noinclude> 78nbh6d6m98zaz9b4zo5mdjkncg2gv1 Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/36 104 44875 125709 2026-07-30T16:54:49Z Poslovitch 3651 /* Provlegita */ 125709 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>forlasis la ĉerkojn, la tombejoj estis tiel teruraj, ke jam al ili la pensado glaciigis la sangon de la homoj. La luno kaŭzis timon senliman, ĝi frenezigis la kompatindajn vivulojn. Kometoj anoncis peston kaj militon, kaj kiel danĝeraj fariĝis la planedoj por homo per ia malfavora konstelacio! Kiu nin liberigis el tiu ĉi honta, malinda stato? Kiu estis la savinto, montrante al ni la naturon je alia, pli ĝoja formo? Ne unu persono havas pri tio la meriton, la homoj kune trovis la ĝustan vojon per siaj poetoj kaj scienculoj. La poetoj ekkomencis. Iliaj okuloj ne tiel atente observadis kaj rigardis la danĝerojn, kontraŭe, ili kovris per rozkolora vualo la teruraĵojn, ili riskis ŝercan rakonton, ili revivigis la pli gajajn opiniojn de la antikva tempo, ili parolis pri feinoj kaj nimfoj, pri driadoj, pri Eĥo kaj Iriso. La suno estis nomita „nia patrino“, la luno „amiko de la medito“, la steloj „niaj gefratoj“. Sed la poetoj restus senefikaj sen la helpo de la scienculoj kaj elpensintoj. Pacience, per sennombraj eksperimentoj ili eltrovis la naturleĝojn. La kono de la leĝoj ebligis al ili la venkon de la sfinkso: Naturo! Depost la kaptado de la fulmo la timo iom post iom plimalgrandiĝis. Kuraĝe la homo ekprenis unu forton de la naturo post la alia, inteligente li nun uzas ilin<noinclude><references/></noinclude> suxupu70up36kkrzk76jeptn73nvph3 125711 125709 2026-07-30T18:39:02Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 125711 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>forlasis la ĉerkojn, la tombejoj estis tiel teruraj, ke jam al ili la pensado glaciigis la sangon de la homoj. La luno kaŭzis timon senliman, ĝi frenezigis la kompatindajn vivulojn. Kometoj anoncis peston kaj militon, kaj kiel danĝeraj fariĝis la planedoj por homo per ia malfavora konstelacio! Kiu nin liberigis el tiu ĉi honta, malinda stato? Kiu estis la savinto, montrante al ni la naturon je alia, pli ĝoja formo? Ne unu persono havas pri tio la meriton, la homoj kune trovis la ĝustan vojon per siaj poetoj kaj scienculoj. La poetoj ekkomencis. Iliaj okuloj ne tiel atente observadis kaj rigardis la danĝerojn, kontraŭe, ili kovris per rozkolora vualo la teruraĵojn, ili riskis ŝercan rakonton, ili revivigis la pli gajajn opiniojn de la antikva tempo, ili parolis pri feinoj kaj nimfoj, pri driadoj, pri Eĥo kaj Iriso. La suno estis nomita „nia patrino“, la luno „amiko de la medito“, la steloj „niaj gefratoj“. Sed la poetoj restus senefikaj sen la helpo de la scienculoj kaj elpensintoj. Pacience, per sennombraj eksperimentoj ili eltrovis la naturleĝojn. La kono de la leĝoj ebligis al ili la venkon de la sfinkso: Naturo! Depost la kaptado de la fulmo la timo iom post iom plimalgrandiĝis. Kuraĝe la homo ekprenis unu forton de la naturo post la alia, inteligente li nun uzas ilin<noinclude><references/></noinclude> ezt26kkag24iuf7rc8cjm2wl03h2u5a Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/7 104 44876 125712 2026-07-30T18:42:22Z HenriLeFoll 4277 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun " {{f|'''Unua Parto.'''|g=100%}} {{f|Poezio.|g=100%}}" 125712 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" /></noinclude> {{f|'''Unua Parto.'''|g=100%}} {{f|Poezio.|g=100%}}<noinclude><references/></noinclude> hlk481qu5xhp0uzcj7pwup6daviwgjy 125713 125712 2026-07-30T18:42:49Z HenriLeFoll 4277 125713 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" /></noinclude> {{f|'''Unua Parto.'''|c|g=100%}} {{f|Poezio.|c|g=100%}}<noinclude><references/></noinclude> 1lwekwycd8zy04vbfmciujareeyd4dn Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/3 104 44877 125714 2026-07-30T18:48:51Z HenriLeFoll 4277 /* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "{{f|'''Internacia Librotrezoro'''|c}} <u>Kajero Ila/IVa</u> {{kaŝita|teksto tute ne videbla}} <u>Sm. 0.30</u> {{f|'''SABLEROJ'''|c|g=250%}} {{f|De|c}} {{f|'''Marie Hankel'''|c}} {{kaŝita|teksto ne videbla}} {{f|Eldonejo □ Verlag|c}} {{f|Deutsche Esperanto-Buchhandlung|c}} {{f|Germana Esperanto-Librejo|c}} {{f|Leipzig|c}} {{f|1911|c}}" 125714 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="1" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Internacia Librotrezoro'''|c}} <u>Kajero Ila/IVa</u> {{kaŝita|teksto tute ne videbla}} <u>Sm. 0.30</u> {{f|'''SABLEROJ'''|c|g=250%}} {{f|De|c}} {{f|'''Marie Hankel'''|c}} {{kaŝita|teksto ne videbla}} {{f|Eldonejo □ Verlag|c}} {{f|Deutsche Esperanto-Buchhandlung|c}} {{f|Germana Esperanto-Librejo|c}} {{f|Leipzig|c}} {{f|1911|c}}<noinclude><references/></noinclude> c5m5wfzix988r8aqtg5mbaj97jrxp6h Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/1 104 44878 125715 2026-07-30T18:49:32Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 125715 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Internacia Librotrezoro'''|c}} <u>Kajero Ila/IVa</u> {{f|'''SABLEROJ'''|c|g=250%}} {{f|De|c}} {{f|'''Marie Hankel'''|c}} {{kaŝita|teksto ne videbla}} {{f|Eldonejo □ Verlag|c}} {{f|Deutsche Esperanto-Buchhandlung|c}} {{f|Germana Esperanto-Librejo|c}} {{f|Leipzig|c}}<noinclude><references/></noinclude> i8jl1hgto9xvrndjvyu2asp34klte3i