Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.13
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/323
104
22183
125764
72075
2026-07-31T12:02:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125764
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>fermis la skatolon, kaj, ĝin relevinte, rigardis en interno.
— Letero! li diris. Tio fariĝas miriga.
Li prenis la koverton. Ĝi estis poŝtmarkita, por ke oni povu ĝin tuje ĵeti en poŝtskatolon, kaj portis la surskribon:
Por doni al sinjoro Klozelo, advokato en Parizo.
— Sed mi rekonas la skribmanieron de Reĝino! ekkriis la bankiero.
La letero estis sigelita de kvin vaksaj sigeloj, sur kiuj reliefiĝis la du literoj R. K.
— Reĝino Kolardo! Mi ne eraris. Cetere mi rekonas la sigelilon de tiu malfeliĉulino. Sinjoro. Ĵekemaro, aldonis Maziero, sin turnante al sia iama najbaro, ĉu vi povas doni al mi du horojn?
— La tutan vesperon, se vi volas.
— Venu kun mi Parizon. Mi rapidas porti tiun leteron al Eduardo, tial ke li sola havas rajton ĝin sensigeligi. Samtempe vi rakontos al li en kiaj cirkonstancoj ĝi alvenis en viajn manojn.
Dum la vojiro, la bankiero diris al sia kunulo:
— Ĉiam mi suspektis Reĝinon, ke ŝi estas tiu mistera virino, kiun mia kompatinda Fernando neniam volis perfidi. Mi estas certa, ke tiu letero enhavas klarigon pri la enigmo, kiu kondamnigis tiun malfeliĉan infanon. Ŝajnas al mi, ke la aŭtomobilo marŝas tiel malrapide kiel testudo, tiel forte mi deziras scii. — Iru do pli rapide, li diris al la meĥanikisto.
— Neeble, sinjoro; mi havus protokolon pro troo da rapideco.
Kiam la advokato, sciigita per kelkaj mallongaj frazoj, prenis la koverton al li adresitan, lia manoj tremis pro kortuŝeco.
Apenaŭ li estis ĵetinta ekrigardon sur la manskribitajn foliojn:
— Vi estis prava, li diris al Maziero. Reĝino estis la amantino de Fernando.<noinclude><references/></noinclude>
63xoj0jtl352je920johownpb97m4j7
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/324
104
22184
125765
72076
2026-07-31T12:08:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125765
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Post momento:
— Dum la tago, en kiu Sedilo mortis, li diris, daŭrigante sian tralegadon, Herbeno pasigis sian tutan posttagmezon en ŝia ĉambro. Bedaŭrinde li lasis ŝin unu horon pli frue ol la horo, en kiu okazis la mortigo: do lia vizito al tiu virino ne povas liveri al li ''alibi''’on. Tamen, aldonis Eduardo, se, en momento kiam okazis la proceso, mi estus havinta tiun dokumenton, ĝi estus liverinta por mia pledado potencan elementon de defendo. Ĉiuj homoj estis favoraj al Herbeno: lia estinta vivo porparolis por li. Malgraŭ premegantaj kulpopruvoj, mi havas konvinkon, ke neniu inter la juĝantoj estus kredinta al lia kulpeco: sola lia kulpiganta silentiĝo lin pereigis.
— Nun, kion ni faros?
Eduardo respondis laŭ malpreciza maniero. Li ne volis paroli en la ĉeesto de sinjoro Ĵakemaro.
Ĉi tiu, kiu estis delikatedukita homo, komprenis, ke lia ĉeesto ĝenas.
— Se vi ne bezonas plu min, li diris, tial ke malfruiĝas, mi preferus ...
Maziero ekkaptis fervore la stangon al li prezentitan.
— Senkulpigu min pro la malhelpo, kiun mi okazigis al vi, li diris, premante la manon de lia malnova amiko, kaj lasu min vin danki tre sincere. Nune, tial ke vi rakontis al sinjoro Klozelo ĉion, kion vi scias, mi sentus veran skrupulon, vin detenante.
Kiam sinjoro Ĵakemaro estis elirinta:
— Antaŭ kiam ni faros ion ajn, diris la advokato, unue ni devos demandi Petron. En tiu afero li estas la precipa interesito. Tial ke tiu letero estas konfidencia, mi povas ĝin montri al neniu, kaj tamen ne malrespekti pro tio mian devon. Sola Fradeko povos montri nian planon de konduto. Ĉu li estas en ''Vaucresson''?
— Mi kredas.
— Mi eliras kun vi.
Kiam la du viroj estis revenintaj en la kampodomo, ili<noinclude><references/></noinclude>
rauqojq9adxfdig36d031hehm9po4ba
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/325
104
22185
125766
72077
2026-07-31T12:13:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125766
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>rapide montris al Petro la leteron malkovritan de sinjoro Ĵakemaro.
Dum la junulo ĝin tralegis, ili penis diveni, laŭ la movadoj de lia fizionomio, la impresojn, kiuj devis agiti lian animon; kaj ili provis antaŭkoni lian respondon.
Kiam Fradeko estis fininta, li malvarme redonis la manuskripton al la advokato, dirante:
— Mi ne konis la ekziston de tiu dokumento, sed mi konis ĝian enhavon. Mi ne bezonis multe pripensadi, por diveni la abomenan konduton de Reĝino en tiu tuta afero. Jam mi estis postulinta de ŝi, ke ŝi sciigu pri tio la juĝistaron: kaj ŝia rifuzo okazigis en nia hejmo terurajn disputojn, kelkajn tagojn antaŭ kiam ŝi provis sin memmortigi.
— Eble tiuj disputoj estis unu el kaŭzoj de ŝia pereiga determino, rimarkigis Maziero.
— Tio estas kredebla, respondis Petro.
— Sed, diris Klozelo, kiu ne forgesis, pro kia motivo li venis al ''Vaucresson'', vi ne diras, kiaj estas viaj intencoj pri tiu letero.
— Sed mi ne bezonas doni mian opinion pri ĝi.
— Ŝajnas tamen, ke estas vi tiu, kiun ĝi koncernas.
— Ha jes, vi estas prava, respondis Petro ridetante, mi tion forgesis. Nu, antaŭ kiam mi konigos mian respondon, permesu, ke mi faru demandon.
— Parolu; mi vin aŭskultas.
— Ĉu la konfesoj de Reĝino sufiĉas por pruvi la senkulpecon de Herbeno?
— Ne, tial ke ili ne liveras ''alibi''’on. Sed dank’ al ili, estos facile pruvi, ke la tuta vero ne estis konita, kiam la sentenco estis proklamita. Tiu letero entenas novan fakton. Sekve oni povas peti la revizion de l’ proceso.
— Tiam kio okazos?
— Neniu povas ĝin diveni: tio dependos de la nova juĝesploro. Nun, tial ke la kulpigato ne povos plu konservi la sekreton pri siaj amrilatoj kun Reĝino, sendube<noinclude><references/></noinclude>
9dqbt5wuxhmcuyplrh2wu8q5142lskz
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/326
104
22186
125767
72078
2026-07-31T12:19:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125767
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>li faros malkaŝojn, kiuj eble ŝanĝos la aspekton de l’ afero: tiam kredeble ĝi finiĝos per sentenco pro senkulpigo.
— Se mi bone komprenis vian rezonadon, verdire tiu senkulpigo sin apogas sur neniun certan fundamenton.
— Mi diris jam: ĉio dependos de la nova procesinformo.
— Sed vi diras, ke Fernando faros malkaŝojn. Pro tio necese estas, ke li sin prezentu al la tribunalo. Sed tion li ne povas fari, ĉar li estas ĉenrompinto.
— Tial ke necese estas, ke la kulpigato sin prezentu mem, se ni ricevas la revizion de l’ proceso, lia puno estos interrompita. Tiam li povos repreni sian veran nomon, kaj aŭdi la proklamon de sia senkulpigo, se li estas senkulpa.
— Aŭ de sia malliberigado, se li ne estas tia. Kaj vi kredas, ke homo, tiel inteligenta kiel estas Herbeno, riskos tian eventualecon. Mi scias, ke, se mi estus en lia situacio, mi ne akceptus, kaj restus trankvile en la loko, en kiu mi estas, ne donante signon de vivo.
— Tiam ĝis via morto vi intencas resti obstine enfermita en via Fradeka personeco. Vi faros neniun provon, vi riskos eĉ neniun danĝeron, por reakiri vian unuan kaj realan individuecon?
Petro ridetis.
— Mi ne perdos mian tempon por diskuti kun vi, li respondis. Vi deziras, ke mi konigu mian decidon; mi konsentas. Sed tiu decido estas nerevokebla. Fradeko mi estas; Fradeko mi restos. Oni povos nomi min Herbeno; mi miavice povos ne protesti, respondi eĉ al tiu nomo: sed neniam mi ĝin akceptos; neniam mi ĝin subskribos.
— Mi ne klopodus por influi vian determinon, se ĝi ne posttrenus gravajn konsekvencojn por tiuj, kiujn vi amas, por via edzino kaj por via filo. Ĉu via konscienco ne vin riproĉas, ke vi lasas tiujn du estaĵojn for de la leĝo. Dank’ al via obstino, vi devigos Beatricon esti ĉiame<noinclude><references/></noinclude>
ct9iz3yhvsvfjpn1xjsfredjfuelx6n
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/327
104
22187
125768
72079
2026-07-31T12:23:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125768
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>nur via neleĝa kunkuŝantino, kaj Maŭricon, nur adulta infano.
La advokato elparolis tiujn vortojn per severa voĉo, per tono, kiun li estus uzinta, sin turnante al kulpulo.
Petro tremetis kaj sin starigis, havante en okuloj flamon de kolero. Sed li havis sufiĉe da potenco por sin kvietigi mem, kaj respondis trankvile:
— Vi estas prava. Mi devas fari ĉion, kion mi povas, por redoni al mia edzino kaj al mia filo laŭregulan kaj laŭleĝan ekzistadon. Jen estas do tio kion mi havas por proponi: kaj mi kredas, ke mi partoprenas viajn ideojn. Petu la revizion de l’ proceso. Poste tuj kiam vi estos ricevinta la interrompon de l’ puno, enpresigu en ĉiujn Francajn kaj alilandajn ĵurnalojn kaj precipe en Esperantajn gazetojn noton, en kiu vi konigos al Herbeno, ke se li konsentas akcepti novan juĝon, li povas sin prezenti, ne timante ion.
— Tia estis efektive mia unua intenco. Sed ĉu tiuj klopodoj povos havi rezultaton, se vi rifuzas vin montri sub via vera nomo.
— Sekvu mian argumenton. Du aferoj estas eblaj: aŭ Herbeno estas malviva, aŭ li estas viva. Se li estas malviva, ni ne bezonas plu nin okupi pri li. Se li estas viva, kredeble li prenis malveran nomon. Eble eĉ, ŝirmite de tiu malvera nomo, li fondis novan familion pli-malpli laŭregulan, mi tion konfesas; sed tie ne kuŝas la demando.
— Tio estas pli ol verŝajna, diris Maziero, rigardante fikse Fradekon; tio estas certa.
Petro ne palpebrumis.
— En la unua hipotezo, li daŭrigis, kompreneble Fernando ne sin prezentos. En la dua, li ne malsprite forlasos la certan trankvilecon, kiun li ĝuas, por riski la hazardojn de duba rehonorigo. Do li same ne sin prezentos.
— Evidente. Sed tiam, al kio povas utili ...?
— Atendu. La logika konsekvenco de tio, kion mi<noinclude><references/></noinclude>
klcrv3m14ih50kezal1bn5urw27vbsv
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/328
104
22188
125769
72080
2026-07-31T12:28:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125769
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>diris, estas jena: Herbeno estu mortinta ĉu pro natura, ĉu pro socia morto, li estas plene perdita por siaj familianoj. Neniam li revenos mezen de ili.
— Sed mi ne vidas, kian utilon vi povas eltiri el ...
— Grandegan utilon! La silentiĝo de Fernando estos gravega prisupozo pri lia morto. Ĝis nun Herbeno ne estu doninta signon de vivo, tio nature klariĝas. Sed li daŭrigu ne sin montri, li ne klopodu. por sin eligi el la kondamno, kiu pezas sur li, tio estas afero pli malfacile akceptebla. Dubo povas naskiĝi; kaj tiun dubon oni devas lerte ekspluati. Ŝajnas al mi, ke se oni sin turnus al personoj, kiuj havas potencan influon, ne estus neeble redaktigi mortakton je l’ nomo de Fernando. Tiam Beatrico estus libera: mi povus edziĝi kun ŝi kaj legitimigi mian filon.
Petro elparolis tiujn lastajn vortojn kun tono de vera ekscitego. Oni sentis, ke en tiun esperon li metis sian tutan vivon.
Post tiuj vortoj la advokato eliris.
Kondukante Eduardon ĝis la stacidomo, la bankiero diris:
— Nun, kia estos via konduto?
— Mi faros tion, kion deziras Fradeko. Li timas, ke, kiam eĉ li estus senkulpigita pri la mortigo de Sedilo, oni lin kulpigos pri bigamio, pro lia edziĝo kun Reĝino. En tiaj kondiĉoj li preferas konservi sian Fradekan personecon, ĉar ĝi sola lin povas protekti kontraŭ tiu dua danĝero. Reale li estas tute prava. Ha! tiu knabego estas diable forta!
Post du monatoj, kiam oni estis ricevinta de la tribunalo la revizion de l’ proceso, Maziero tradukigis en ĉiuj lingvojn kaj enpresigis en ĉiujn Parizajn, provincajn, alidandajn ĵurnalojn kaj fine en la kvindek Esperantajn gazetojn dissemitajn sur la supraĵo de la terglobo noton, kiu devis ĉiutage eldoniĝi dum ses monatoj.<noinclude><references/></noinclude>
r2pf1415okdhc5r5kn1dsdbyfx666ra
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/329
104
22189
125770
72081
2026-07-31T12:31:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125770
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tiu ago devis kosti al li grandegan monsumon. Sed por redoni al tiuj, kiujn li amas, ripozon kaj honoron, la bankiero ne ŝanceliĝis, kaj oferis gaje parton de sia posedaĵo.
Tiu noto diris:
“Fernando Herbeno, kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de sia vivo, kaj nun ĉenrompinta, estas sciigita, ke ĵus oni malkovris dokumenton, kiu liveras por li novan fakton, tio estas se ne pruvon, almenaŭ prisupozon pri lia senkulpeco.
Tiu dokumento estas letero de Reĝino Kolardo.
Antaŭ kiam tiu virino malaperos, ŝi tuŝita de konsciencriproĉoj, konigis laŭ ĝiaj plej etaj detaloj ĉion, kio okazis inter ŝi kaj ŝia amanto, en la tago, en kiu Sedilo estis mortigita.
Sekve, tial ke la revizio de l’ proceso estas principe ricevita, la puno, kiu frapas Fernandon Herbenon, estas momente interrompita.
Se li konsentas sin prezenti denove antaŭ la tribunalo kaj toleri la provojn de dua juĝo, li povas reveni en Francujon sub sia vera nomo, ne havante ion por timi.”<noinclude><references/></noinclude>
otls9gvtggg4mgq8w1pw2d12mjo07j7
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/330
104
22190
125771
72083
2026-07-31T12:36:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125771
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO DEKDUA|c|g=150%}}
Depost kvin monatoj, tiu artikolo montriĝis ĉiutage en ĉiuj tutmondaj ĵurnaloj.
La publiko, ĝin trovante konstante sub siaj okuloj, estis tedita de tiu senĉesa legado kaj ĝin konis parkere.
— Evidente tiu Herbeno estas malviva depost longa tempo, ĉiuj ĉiuflanke certigis. Li mortis, penante forkuri for de ''Noumea'', kiel liaj kunuloj, pri kiuj oni havas same neniun sciigon.
— Vi eraras, respondis la aliaj: estas malviva nur la nomo Herbeno; ĉar tiu, kiu ĝin portis, nomiĝas hodiaŭ Fradeko.
Maziero, konvinkite, ke lia baptofilo ne povas reaperi, tial ke li estas la sama viro kiel Petro, atendis senpacience, ke la monatoj estos fluintaj.
Li senripoze klopodis apud ĉiuj potenculoj por redaktigi mortakton je l’ nomo de Fernando.
Dum tiu tempo, la Ministro de Justeco forlasis sian oficon pro politikaj malkonsentoj. La nova Gardisto de Sigeloj, kiu pro financaj aferoj havis privatajn motivojn por esti danka al la bankiero, afekte montris en tiu afero, same kiel en ĉiuj aliaj, opinion diametre kontraŭan al tiu, kiun havis lia antaŭulo.
— Depost longa tempo la morto de Herbeno estas por mi certa, li diris ian tagon al Maziero. Ili forkuris triope: oni retrovis la postsignojn de neniu. Estas neeble, ke tri forkurantoj povu kaŝi sian ekzistadon tiel longatempe,<noinclude><references/></noinclude>
d2s9e38vicqbe3eoaazrv3p3gdenfre
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/331
104
22191
125772
72084
2026-07-31T12:41:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125772
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj ke pli-malpli frue ili ne estu rekonitaj: la polico havas tro da sperteco, por ke oni akceptu tian supozon. Aliparte se tiu knabego estus ankoraŭ vivanta, ne estas konjekteble, ke dank’ al la vastega publikado, kiun vi uzas, ĉu ian ĉu alian tagon la artikolo, en kiu oni parolas pri li, ne altirus lian atenton. Do, se post ses monatoj Herbeno ne revenis, mi kredas, ke oni povos tre facile fari tion, kion vi deziras.
Pro tio Petro kaj Beatrico atendis kun febra kortuŝeco, ke tiu lasta monato estu fluinta. Fine la juna virino estos vidvino, tio estas libera, kaj povos doni al sia amo duan rajtigon.
Certe ŝi estos devigata atendi ankoraŭ dek monatojn. Sed ĉu tiu mallonga prokrasto havas valoron por ŝi, kiu en la pasinta tempo estis konvinkita, ke ŝi povos fariĝi sinjorino Fradeko nur en sia maljunaĝo.
Pro tio, la amemo, kiun tiuj negeedziĝintaj geedzoj sentis unu al la alia, pli kaj pli grandiĝis.
— Se mi devus cin perdi, diris ofte Petro, mi sentas, ke mi ne postvivus post tia malfeliĉaĵo.
Ian mardon vespere, tagon, en kiu Beatrico kutimis akcepti ĉe sia manĝotablo ĉiujn siajn amikojn, iu forte sonorigis ĉe ŝia pordo.
Estis apenaŭ la kvina.
— Iru malfermi, diris sinjorino Herbeno al Viktorino. Kiu povas veni en tiu horo? murmuris la juna virino. Ĝi povas esti nek Eduardo nek sinjoro Maziero; ĉar estas tro frue.
— Sinjorino, diris la servistino, ĝi estas lia mastra Moŝto. Mi ne scias tion, kio estas en li; sed li ŝajnas tute stranga. Li ne min rigardis, kaj eniris rekte en la salonon, dirante: “Avertu ŝian mastrinan Moŝton, ke mi estas sinjoro Herbeno.”
Beatrico fariĝis revema.
Tiu fojo estis la unua, je kiu Fradeko eniris en ŝian<noinclude><references/></noinclude>
ebinj7end3z33okfdgrrfpwkgc585rt
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/332
104
22192
125773
72085
2026-07-31T12:45:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125773
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>hejmon senpere, ne pasinte antaŭe tra sia privata apartamento. Ĝi same estis la unua, je kiu li uzis sian veran nomon por sin anoncigi.
— Li forgesis kredeble siajn ŝlosilojn, ŝi pensis. Pro diskreteco, li ne kuraĝas penetri ĉi tien, ne min avertiginte antaŭe. Ĝuste tiun posttagmezon, li devis iri al sia tajloro por provi vestojn. Sendube li konservis siajn novajn vestaĵojn kaj lasis la aliajn, kiuj eble bezonis flikojn; kaj li forgesis siajn ŝlosilojn en la poŝo de sia malnova pantalono.
Dum sinjorino Herbeno monologis, ŝi malfermis la pordon de l’ salono.
Per unu ekrigardo ŝi vidis, ke ŝia konjekto estas ĝusta: ŝia edzo portis jakon, kiu ne partoprenis lian kutiman vestaron.
Ekvidante Beatricon, la junulo rapidis al ŝi, ŝin prenis en siaj brakoj; kaj ŝin sublevante el tero, kvazaŭ ŝi estus infanino, li ŝin kunportis ĝis kanapo, sur kiun li sidiĝis, havante sian edzinon sur siaj genuoj.
— Mi, mi, estas mi, karulino mia, li murmuris: estas mi, cia edzo Fernando, kiu reprenas sian veran nomon, kaj kiu revenas al ci kredeble por ĉiam.
Timigite de tiu eksplodo de sentoj, kiun ŝi ne atendis Beatrico estis samtempe ĝojega kaj maltrankvila pro la determino, kiun ŝia edzo subite ekprenis, determino, kiu klarigis kaj ĝustigis la staton de ekscitego, en kiu troviĝis la junulo.
Ŝi lasis sin luli en la brakoj de sia amato, redonante liajn karesojn, redirante inter du ŝmacoj:
— Ha! karulo mia, mia amata edzo, jen estas ci; fine mi cin retrovas. Tiun nomon Fernando, kiun estis por mia lipo tiel dolĉe elparoli en la pasinta tempo, estas do permesate rediri ĝis satego. Nun neniu barilo stariĝos inter ni; kaj nia reciproka amo pli ankoraŭ grandiĝos: tamen mi kredis, ke tio estas neebla.
Kiam la unua ebrieco estis iom kvietigita:<noinclude><references/></noinclude>
tm5z4kztav238dj1ki1t3ciqnwz9rqv
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/333
104
22193
125774
72086
2026-07-31T12:50:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125774
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Eble ci ludas tre danĝeran ludon, ŝi diris. Sed mi sentas min tro feliĉa por cin riproĉi. Neniam esti si mem estas netolereble.
— Al kiu ci diras tion? Ha! tiu nomo Petro Fradeko, sub kiu mi vivis dum ses jaroj, pezas sur mi, min premegas. Mi deziregas min senigi je tiu ĉifonaĵo, reeniri en min mem, ne senti pli longatempe sur miaj ŝultroj tiun alivestaĵon.
Beatrico naĝis en ravo.
Ŝi forgesis la danĝeron, kiun riskas Fernando, kaj ĝuis nur la ĝojon, kiun ŝi sentis, vidante, ke ŝia edzo, ŝia infaneca amiko, estas tiel plene reakirita. Fine ŝi povos rememorigi la fariĝojn de l’ estinteco; kaj ŝin ne plu haltigos tiuj silentoj aŭ tiuj neadoj, al kiuj ŝi certe kutimis, sed kiuj tamen ŝin ofte lacigis.
Dank’ al la sintenado de Petro, la sumo de ŝiaj vivitaj jaroj estis tranĉita laŭ du partoj, nome: antaŭ la proceso kaj post la kondamno. Depost kiam Beatrico estis retrovinta sian edzon sub la Fradeka nomo, komencis por ŝi nova ekzistado tute malsimila kun la unua, ne havanta kun la antaŭa ian rilaton: kaj la juna virino ĝojis, pensante, ke nun ŝi povos diri:
— Tiu netransirebla muro, kiu fermis mian vivon, kaj por mi neebligis ĉian aliron al la pasinta ekzistado, estas do por ĉiam detruita.
Dume Herbeno daŭrigis, kvazaŭ li pensus laŭte:
— Ha! mi longatempe ŝanceliĝis. Kiam mi eksciis, ke oni estis malkovrinta prisupozojn pri mia senkulpeco, sed nur prisupozojn kaj ne certajn pruvojn, mi ne kaŝis al mi mem, ke eble mi farus malspritaĵon, min liverante. Sub tiu Fradeka nomo mi estis plene protektita, kaj tre certa, ke neniam iu homo povos malkovri la veran personon, kiu sin ŝirmas malantaŭ ĝin. Se mi estus fraŭlo, mi kredas, ke mi estus entombiginta min por ĉiam en tiun malveran individuecon, kvankam tio min forte tedis. Sed ci ekzistis, mia amatino. Mi ne volis, ke ci estu<noinclude><references/></noinclude>
o0o1pghea7khqykbmmqn4piyx340vk2
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/334
104
22194
125775
72087
2026-07-31T12:55:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125775
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>devigata resti dum cia tuta vivado en tiu netolerebla situacio, estante nek edzino nek vidvino. Ŝanco al rehonorigo prezentiĝis: mi devis ĝin ekkapti. Jen estas kial mi decidiĝis.
Nun Beatrico estis supermezure mirigita: ŝi eĉ komencis senti iom da timo. Hieraŭ ankoraŭ ŝia edzo parolis laŭ diametre mala maniero: eĉ li estis metinta en siajn frazojn energion tian, ke oni povis havi neniun dubon pri liaj veraj intencoj. Tiun tujan ŝanĝon nenio klarigis.
— Ĉu liaj cerbaj ecoj malaltiĝis? ŝi pensis kun teruro. Kredeble la rolo, kiun li ludas depost tiom da jaroj, lin premegas. Li sentas, ke ĉiuj liaj fortoj estas eluzitaj.
Ŝin interrompis en ŝiaj pripensoj bruo de sonorilo.
— Atendu min unu minuton, ŝi diris al Fernando, metante du ŝmacojn sur ĉiun el liaj vangoj. Necese estas, ke mi vidu, kiu alvenas. Kredeble ĝi estas mia kudristino.
Sinjorino Herbeno mensogis. Ŝi kontraŭe supozis, ke la vizitanto devas esti Maziero: sed ŝi volis lin antaŭsciigi pri tio, kio okazas.
Beatrico ne eraris.
— Ha! sinjoro Maziero, ŝi diris rapide al la maljunulo, mia edzo troviĝas en stato de ekscitego, kiu min teruras. Li forĵetas la Fradekan nomon, volas repreni la Herbenan, kaj sin prezenti al la juĝistaro.
— Strange, murmuris la bankiero pensema. Antaŭ kelkaj tagoj li esprimis tute malan opinion.
Akompanite de la juna virino, li eniris en la salonon.
— Mi eraris, diris Beatrico, sin turnante al Fernando: ĝi ne estis mia kudristino, sed cia baptopatro, al kiu mi konigis cian decidon.
— Mia baptopatro! ekkriis la junulo, saltegante en la brakojn de la maljunulo. Ha! lasu min vin kisi.
— Infano mia, balbutis Maziero, pli kortuŝita de tiu senbrida ammontro ol li volis ĝin ŝajnigi, mia kara infano, estas tre nesingardema tio, kion ci faras. Tamen mi estas feliĉa, sentante, ke fine ci tute revenis al ni.<noinclude><references/></noinclude>
o0vwipt9vdshdnbjff5hq7mg8rih5x7
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/335
104
22195
125776
72088
2026-07-31T13:01:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125776
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Nun mi esperas, ke ci kontentigos nian ameman scivolon, kaj ke ci konigos detale ĉiujn fariĝojn, kiuj okazis depost cia forkuro for de ''Noumea'' ĝis cia alveno mezen de ni.
— Atendu, ke Eduardo ĉeestu, diris Beatrico.
— Klozelo devas do veni tiuvespere? demandis Herbeno.
— Ci forgesas, ke hodiaŭ estas mardo.
Fernando ekridetis. Poste respondante al sia propra penso:
— Kiel estas agrable, li diris, kiam oni revenas mezen de siaj familianoj, retrovi enradikigitajn kutimojn. Ŝajnas, ke la tempo fluinta okupas en mia vivo neniun lokon. Mi kredas, ke mi estas aktoro, kiu, tuj kiam li ludis sian komedion, rapide reeniras en sian loĝion, por skrapi la falsan koloron almetitan al lia vizaĝo.
En tiu momento Juliino kaj ŝia edzo siavice eniris.
Per du vortoj Maziero ilin sciigis pri la okazantaĵo. La advokato skuis la kapon kaj redonis al Herbeno lian varman manpremon. Sed dum Fernando kisis sinjorinon Klozelo kun nekompreneblaj ĝojelmontroj, kvazaŭ li ne ŝin vidis depost multaj jaroj, Eduardo murmuris mallaŭte:
— Tio ŝajnas vere stranga.
Alpaŝante al la bankiero, kaj per okulklino montrante Herbenon, li tuŝis sian frunton per sia montra fingro kun tiu demanda rigardo, kiu signifas:
— Ĉu li ne havas sian cerbon malordigita?
Kaj Maziero respondis, kuntirante siajn brovojn kaj malrapide movante la mentonon antaŭen: kaj tio klare volis diri:
— Mi tion timas.
En tiu momento Maŭrico, kiu revenis kun sia guvernistino, farinte sian promenon, brue eniris en la salonon.
— Bonan vesperon, paĉjo, li kriis, kurante al Herbeno kun etenditaj brakoj. Mi estis tre saĝa.
— Sed, bubeto mia, respondis Fernando, sidigante la<noinclude><references/></noinclude>
ll7g2s6lywiqd3hebdntce4e98kccae
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/336
104
22196
125777
72089
2026-07-31T13:05:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125777
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>infanon sur siajn genuojn, mi ne estas cia paĉjo.
— Ĉu al vi apartenas tiu ĉarma knabeto? daŭrigis la junulo, sin turnante al sinjorino Klozelo.
Aŭdante tiujn vortojn, ĉiuj gastoj de Beatrico sin rigardis unu la alian kun mirego, dum Maŭrico daŭrigis, malice ridetante, kredante, ke tio estas ŝercaĵo:
— Jes, jes, ci estas mia paĉjo; tion mi scias tre bone, mi.
— Vi ne respondis, Juliino, rimarkigis Herbeno.
— Nu, amiko mia, diris Beatrico kun malkontenta mieno, estas frazoj, kiujn honesta virino neniam ŝatas aŭdi, eĉ kiam la parolanto petolas, precipe en la situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas.
— Sed mi tute ne ŝercas, tute ne.
— Sufiĉas, ekkriis sinjorino Herbeno, kiun ekkaptis kolero. Ci tre scias, ke tiu infano apartenas al ni.
— Al ni! blekegis Fernando: ci volas diri: al ci. Ha! krimulino!
Kaj rapidante al Beatrico, kiun ŝtonigis mirego, li ekkaptis la junan virinon per ŝiaj ŝultroj, ŝin sovaĝe skuadis kaj perforte ĵetis sur la pargeton.
Eduardo kaj Maziero sin levis, helponte sinjorinon Herbeno.
— Lasu min; ne min tuŝu, kriegis Fernando per tondra voĉo. Ĉiuj vi estas malkuraĝuloj. Kiam mi revenas mezen de miaj familianoj, mi trovas adulton lokitan en la edza hejmo: kaj vi ne havas sufiĉe da hontemo por min antaŭsciigi, sufiĉe da kompato por min erarigi. Anstataŭ forĵeti for de vi la malĉastan, la ĵurrompintan virinon, vi fariĝas kontraŭe la kunhelpantoj de ŝia perfido, la kunkulpantoj de ŝia honto. Tial ke, laŭ la leĝo, en geedzeco bastardoj ne povas ekzisti, vi diras: “Ci estas la edzo; do tiu infano al ci apartenas”, kredante, ke mi estos sufiĉe malsprita, por akcepti ne protestante tian patrecon!
Dum Fernando parolis, Maziero lin fikse rigardis.<noinclude><references/></noinclude>
awe71s7rortusfi37cecb1uyf0axmoa
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/337
104
22197
125778
72090
2026-07-31T13:09:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125778
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Esprimo de doloro kaj de kompato pentriĝis sur la vizaĝo de l’ maljunulo.
— Diskuti kontraŭ li lin neutile kolerigus, li diris al la advokato. Ni ne respondu.
Dume Beatrico sin levis kaj alpaŝis al sia edzo, kun larmoplenaj okuloj, kun manoj plektitaj.
— Nu, Fernando, mia amegato, ŝi preĝis, rekonsciiĝu; mi cin petegas. Estas abomena tia kulpigo. Tamen ci tre scias, ke mi estas fidela edzino, ke eĉ mi puŝis la fidelecon ĝis la plej absoluta sindono, ĝis la memofero. Feliĉe mi havas pruvon de mia senkulpeco. Ha! mi ne povis diveni, ke iam al mi estos rezervita tia doloro: ĝi estas, ne plu havi cian konfidon, esti devigata min malaltigi ĝis la montro de materiaj pruvoj. Maŭrico similas cian patron: ĉu ci povas postuli plion?
— Kiel? Ci kuraĝas diri, ke tiu infano similas mian patron? maĉadis Fernando kun malestima rideto. Tia maltimo superas ĉion, kion oni povas imagi.
— Sed komparu mem, respondis la juna virino, eltitirante el albumo Leopoldan fotografaĵon, faritan kiam li estis infano, kaj ĝin prezentante al Herbeno.
La junulo ĝin prenis, ekkaptis per brako la knabeton, kiun la teruro inerciigis, lin trenis ĝis lampo, por meti lian vizaĝon en plenan lumon, kaj atente rigardadis Maŭricon kaj la portreton, komparante.
Subite li lasis la bubon kaj la fotografaĵon, falis sur apogseĝon kun kapo inter manoj, ekkriante meze de ploregoj:
— Estas vere! Ŝi estas prava. Dio mia! ĉu mi freneziĝas?
— Tion mi timas, respondis Maziero mallaŭte. Ni lasu lin plori. La larmoj malstreĉigos liajn nervojn kaj lin kvietigos.
Fernando daŭrigis brue ploregi, havante sian korpon skuatan de spasmoj.
En tiu momento la pordo malfermiĝis: kaj Viktorino anoncis:<noinclude><references/></noinclude>
ohq81poort9j5ngqlym2l5q3dvlxqpa
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/338
104
22198
125779
72091
2026-07-31T13:14:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125779
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ŝia mastrina Moŝto estas servita!
Beatrico ĵetis rigardon al sia edzo. Vidante, ke Herbeno ĉiam enprofundiĝas en la saman senmovecon:
— Post momento, ŝi respondis. Mi sonorigos, kiam ni estos pretaj.
Kaj la juna virino revenis sidiĝi apud Fernandon, lin prenante en siaj brakoj, lin lulante kiel infanon, viŝante per siaj ŝmacoj la plorojn, kiuj perliĝis ankoraŭ sur la rando de liaj palpebroj, murmurante mallaŭte:
— Mi cin amas, mia karulo. Mi neniam amis, neniam amos alian viron. Pri tiu punkto ombro de dubo ne devas eĉ cin tuŝeti. Kial do antaŭ momento ci estis tiel kruela? kial ci faris al mi ĉagrenon?
Kaj ŝi daŭrigis, malŝparante ĉiujn trezorojn de sia amemo, dum la malfeliĉulo balbutis mallaŭte:
— Ŝi ĉiam amas min; mi tion sentas. Mia kulpigo ne ŝajnis ŝin tuŝi, ĉar ŝi ne provis la plej malgrandan defendon. Oni eĉ dirus, ke ŝi ne ĝin komprenis. Agis sammaniere Eduardo kaj mia baptopatro. Ambaŭ min ekzamenis per tiu stranga rigardo, kiun oni uzas, kiam oni observas frenezulon. Mi ne povas dubi pri ilia lojaleco kaj ilia sincereco. Sed tiam, kial tiu infano estas nur trijara, kaj, tial ke li estas nur trijara, kial li similas mian patron?
Maziero altiris Klozelon kaj Juliinon al la plej malproksima angulo de l’ salono.
— Por morala malsano, li diris, taŭgas morala kuracado. La karesoj de lia edzino estas certe la plej bona el ĉiuj terapiaj rimedoj. Ni ne ŝajnu atenti al ili.
— Ĉu vi kredas, ke li estas grave tuŝita?
— Mi tion timas. Volante sin anstataŭigi al alia homo, Fernando entreprenis laboron, kiu superas la homajn fortojn. Kiel li diris mem, antaŭ momento, li similas aktoron, kiu depost ses jaroj estus sur la scenejo tage kaj nokte, kun spirito ĉiam maldormanta, ne havanta unu minuton da ripozo. En tiaj kondiĉoj, lia cerbo estis tiel<noinclude><references/></noinclude>
ah0ngti9z8i6gqmn0gqx8ombbm09aue
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/339
104
22199
125780
72092
2026-07-31T13:18:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125780
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>lacigita, ke ĝi troviĝas nun tute forteluzita kaj estas en plena difektiĝo. La malfeliĉa frenezulo subite forgesas, ke li estas patro. Mi vidas en tiu strangaĵo spiritstaton tre konitan de medicinistoj, kiuj ĝin nomas amnezio. Fine lia ekscitego depost la komenco de l’ vespero, la tuja determino, kiun li prenis, postiranta sen intertempo post la intencoj tute malsimilaj, kiujn hieraŭ ankoraŭ li esprimis kun konvinka tono, kiu ŝajnis tute neŝancelebla, ĉio tio pruvas, ke la cerbo de tiu malfeliĉa infano estas nun loko de profunda premego.
— Certe vi diras la veron, rimarkigis Eduardo: eĉ mi devas al vi konigi observadon, kiu tute akordiĝas kun via diagnozo. Antaŭ momento, dum Herbeno parolis, mi lin ekzamenis kaŝe; kaj min mirigis la ŝanĝoj alvenintaj en lia fizionomio. Lia vizaĝo estas laca; liaj trajtoj, kuntiritaj: li ŝajnas plimaljunigita. Plie lian nigran hararon sulkigas de loko al loko kelkaj blankaj fadenoj. Unuvorte li montras kunecon da ŝanĝoj tian, ke mi miras, ĉar mi ne ilin konstatis pli frue. Kredeble tion okazigas efiko de speciala kaj ne ankoraŭ vidita lumigo.
— Tio estis neevitebla. Kiam la nervaj centroj estas tro lacegaj, la tuta cetero de l’ organismo fatale estas frapita.
— Vidante tiun subitan perdon de memoreco, mi demandas min, ĉu la hipotezo, kiun iam li mem proponis por klarigi la morton de Sedilo, ne estas tiu, kiu plej akurate rilatas kun la realeco. Viro, kiu estas kapabla forgesi, ke li havas filon, certe povas frapi homon, en kiu lia malsana cerbo montras malamikon, kaj poste ne plu konservi memoron pri la ago plenumita.
— Tio estas tre ofta en kazoj de maskita epilepsio.
— Pro tio, tial ke oni estos devigita rekomenci la procesesploron de tiu afero, mi kredas, ke estos saĝe ĝin konduki laŭ tiu direkto.
La du viroj sin levis kaj alproksimiĝis al Beatrico, kiu daŭrigis malŝpare doni al Fernando la certigojn de la plej pasiplena amo.<noinclude><references/></noinclude>
m3ls450iv5fp5qdhz7b8xf44ohjtqj7
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/340
104
22200
125781
72093
2026-07-31T13:23:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125781
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Subite sinjorino Herbeno tremetis. Ŝi ekaŭdis en la vestiblo la voĉon de sia edzo.
Fernando troviĝis apud ŝi, duonkuŝante en ŝiaj brakoj; kaj tamen tiu voĉo, kiu parolis en antaŭĉambro, vere apartenis al Herbeno: kaj oni ĝin aŭdis dirantan tre malkonfuze:
— Kial oni ne ankoraŭ altabliĝis? Tamen mi multfoje rekomendis, ke, kiam mi malfruiĝas, oni ne min atendu.
Aŭdante tiujn parolojn, Eduardo, Juliino, Maziero sin levis kune, havante siajn rigardojn direktitajn al la pordo.
Tiu pordo malrapide malfermiĝis: en la kadro aperis homo.
Tiu homo estis ... Petro Fradeko.
La ekstermanta anĝelo, aperante subite antaŭ la gastoj de Beatrico kaj tenante en mano sian flamantan glavon, estus kaŭzinta malpli da terurego ol la honesta vizaĝo de Fradeko ridetanta.
Ĉiuj kvinope, kun okuloj elirantaj el okulejoj, kun korpo kliniĝanta antaŭen, kun brakoj streĉitaj, kvazaŭ ili volus repuŝi monstran aperaĵon, ŝajnis ŝtonigitaj, kaj similis statuojn de Stuporo.
— Nu, kial do vi ĉiuj min rigardas tiel strange? demandis Petro.
Sed subite li ekvidis Fernandon.
— Ha! li ekkriis, jen estas Li!
Nubo pasis sur liaj okuloj; kaj por ne fali li estis devigita sin alkroĉi sur la enkadraĵo de la pordo.
Tamen kiam la unua mirego estis pasinta, ĉiuj rekomencis fari kelkajn movetojn: sed ili ne parolis ankoraŭ. Iliaj rigardoj senĉese iris de Fradeko al Herbeno kaj de Herbeno al Fradeko.
Kiam fotografisto prezentas du pozitivajn provojn de sama negativa kliŝaĵo, unuavide tiuj du portretoj ŝajnas<noinclude><references/></noinclude>
1v720h3z8b6bruzn16d52mwlfyhkb1v
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/341
104
22201
125782
72094
2026-07-31T13:28:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125782
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>identaj. Tamen, se oni ekzamenas ilin ambaŭ tre atentege, baldaŭ oni rimarkas kelkajn preskaŭ nevideblajn diferencojn. Unu estas pli malpala; la alia, pli pala. La randoj estas neegale malhelaj. La supraĵo de l’ papero montras ĉe la unua malglataĵojn, kiuj ne ekzistas ĉe la dua. Sed tiuj detaloj povas esti sentitaj nur per komparo. Izolite tiuj du fotografaĵoj estas absolute similaj. Oni anstataŭigu unu per la alia, estos neeble, ke la posedanto rimarku tiun ŝanĝon.
Estis same por Herbeno kaj por Fradeko: sama kresko, sama vizaĝo, sama voĉsono, sama okulo kaj sama rigardo, sama kaŝtankolora hararo, sama flavruĝa, maldensa kaj friziĝanta barbo. Solaj apenaŭ rimarkeblaj nuancoj, kiujn tamen rimarkis Eduardo kelkajn minutojn antaŭe, ebligis, ke observanto tiel sagaca kiel la advokato povas diferencigi tiujn du virojn unu el la alia. Petro kaj Fernando havis ambaŭ kelkajn blankajn harojn; sed ĉe Herbeno ili estis iom pli multaj. La vizaĝo de Petro ŝajnis pli grasa, pli rozkolora; tiu de Fernando pli malgrasa kaj pli malhela.
Petro laca, jen estas Fernando.
Fernando ripozinta, jen estas Petro.
Sed tiuj malsimilaĵoj ekzistis nur kompare: ili estis senteblaj nur kiam la du junuloj montriĝis unu apud la alia. Kiam ili estis solaj, ekzemple sur la strato, la konfuzo estis neevitebla. Sola la malsimileco de iliaj vestoj ebligis, ke oni ilin diferencigu.
Tiaj estis la pripensoj de Maziero kaj de liaj amikoj antaŭ tiu duobligo de sama homa modelo.
Neniu kuraĝis rompi la premegantan silenton, kiu regis en la ĉambro.
Subite akreta kaj kantanta voĉo ĝin ŝiris. Ĝi estis la voĉo de Maŭrico.
Mirante pro tiu simileco, tedite pro tiu senmoveco, la infano iris el Fradeko al Herbeno, dirante:
— Ĉu estas ci, aŭ ci, tiu, kiu estas mia paĉjo?<noinclude><references/></noinclude>
shmttmsclqe9kfukjyweg8b5adwhgcg
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/342
104
22202
125783
72095
2026-07-31T13:33:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125783
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ĉiuj tremetis.
Per nekonscia fingro la filo de Beatrico eksublevis la timindan demandon.
Nun la mistero estas klarigita. Kio alvenos?
— Sinjoro, diris Fradeko, alpaŝante al Fernando, vi estas la legitima edzo de sinjorino Herbeno. Neniam eĉ unu minuton mi intencis nei viajn rajtojn. Aliparte en tiu loĝejo mi troviĝas en via hejmo. Mi tro komprenas, kiom en tiu salono estas nekonvena mia ĉeesto. Se vi bonvolas min sekvi en mian privatan apartamenton, mi donos al vi ĉiujn klarigojn, kiujn vi estas rajtigita postuli. Sed antaŭ kiam mi parolos, mi deziregas rimarkigi ion. Ĉiam mi estis lojala; neniam mi intencis trompi iun ajn. Tiun nomon, tiun Herbenan personecon, kiun oni al mi altrudis malgraŭ mia volo, senĉese mi forĵetis: senĉese mi protestis kontraŭ la amema perforto, kiun oni faris al mi. Se fine mi estis devigita forlasi la batalon, tio okazis, tial ke al ĉiuj miaj neadoj oni respondis per rideto de nekredemo. Ĉu tio estas vera?
— Tio estas vera, respondis unuvoĉe ĉiuj ĉeestantoj.
— Sed vi mem, sinjoro, kiu vi estas? demandis Herbeno.
— Mi nomiĝas Petro Fradeko.
— Ha! ekkriis Fernando, tion mi divenis. Vi estas prava, sinjoro, klarigo fariĝis necesega. Sed antaŭe vi devos koni ĉiujn aventurojn, kiuj al mi okazis depost mia forkuro for de ''Noumea''.
Do sidiĝu kaj aŭskultu min.
Sur la ŝipo, kiu veturigis al ''la Nouvelle-Calédonie'' la grupon de punlaboruloj, kiun mi partoprenis, troviĝis du homoj, kiuj certe estis kulpaj, sed kiujn igis tiaj pli la cirkonstancoj ol reala malvirto.
Unu el ili, Josefo Lerokso, sin lasis altiri al ludejo, kiu malgraŭ luksaj ŝajnoj estis nur vera ŝtelejo. Senmonigite de Grekoj, ŝuldante honorpromese dudek mil frankojn, je kiuj li ne posedis eĉ unu moneron, li perdis<noinclude><references/></noinclude>
plsu3yzlgn34ksp9j6rhym2iigf4izq
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/343
104
22203
125784
72096
2026-07-31T13:39:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125784
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la saĝon kaj prenis tiun monsumon en la kaso de sia mastro, intencante ĝin remeti, kiam la ŝanco lin favoros: sed ho ve! li perdis ne nur sian monon sed plie sian honoron.
La alia, Henriko Durando, kiun allogis la iom maljunaj ĉarmoj de danĝera koketulino, estis tentita de ŝi, kaj alkondukita al provo de delogo, kiun ŝi patose nomis malvirgigo, esperante, ke ŝi faros al si reklamon per fama proceso.
Ambaŭ, kondamnitaj kiel mi al punlaboroj, havis unu solan deziron; ĝi estis, forkuri kiel eble plej rapide tiun miksaĉon kun la aliaj punlaboruloj: ĉar ĝi estas eble pli malnobliga ol la krimoj, kiujn ili plenumis; kaj ili decidis, ke en sia provo por forkuro ili riskos ĉion eĉ la vivon.
Mi ĉiam certigis tre laŭte kaj ankoraŭ certigas, ke mi estas senkulpa. Ili komprenis, ke mi ne ilin perfidos, kaj eĉ ke mi povos partopreni ilian entreprenon: do ili klarigis al mi sian projekton.
Estis decidite, ke, tuj kiam ni estos elŝipigitaj, ni provos la aventuron.
Pli poste mi povos rakonti detale ĉiujn ruzojn, kiujn ni estis devigitaj uzi por trafi nian celon. Nun sufiĉos diri, ke post kelkaj semajnoj, dum senluna nokto, ni sukcesis forkuri.
— Ni estis rimarkintaj en malgranda rodeto malnovan kaj tute difektitan kanakan pirogon, kiun marfluoj alportis mezen de rifoj. Ni metis sur maron tiun barkaĉon, en kiun akvo penetris per multaj truoj. Ni devis ĝin utiligi ne kiel boaton, sed prefere kiel naĝbarelon: ĝi devis nin subteni, por ke, nin apogante sur ĝin, ni povu resti sur la supraĵo de l’ ondo. Pro ĝia difekteco mem, la admistracio ne timis lasi tiun {{sic|flosaŝon|flosaĉon}} sub la mano de punlaboruloj; ĉar en la cerbo de neniu povis naskiĝi tiu ideo, ke tri homoj estos sufiĉe malsaĝaj por meti en tiun rompitaĵon esperon al forkuro.<noinclude><references/></noinclude>
cti0h89okjzuqaam0y3xm3vvxklwg4u
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/344
104
22204
125785
72097
2026-07-31T13:44:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125785
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Sed tiuj, kiuj ne ŝanceliĝas oferi sian vivon por sukcesi, estas vere fortaj. La eksperimento pruvis, kiele vera estas, almenaŭ por mi, tiu aforismo.
— Tamen en lasta momento, kiam ni nin ŝovis inter la rifoj, ni estis ekviditaj de gardisto, kiu komencis nin persekuti. Ni komprenis, ke ni estas pereontaj. Jam li estis ekkrionta, ekfaronta signalon, ekavertonta pri nia forkuro, kiam li malaperis subite. Kio li fariĝis? Ni atendis tremantaj, kaŝitaj meze de madreporaj rifoj, kiuj ĉirkaŭas la bordon; sed fine, aŭdante neniun maltrankviligan bruon, ni decidis, ke ni daŭrigos nian interrompitan forkuron.
— Pli poste mi eksciis, ke tiu viro, glitinte sur tufo el malsekaj algoj, estis rapidigita kun kapo malsupre sur akran rifon, sur kiu li rompis sian kranion. La malfeliĉulo tuj mortis, estante viktimo de sia devo. Al tiu maljusteco de la fatalo mi ŝuldis mian savon.
— Ni naĝis triope al la maralto, puŝante antaŭ ni tiun ŝelaĵon, sur kiun ni nin apogis, kiam ni sentis nin tro lacegaj. Kiam mateniĝis la tero ne estis plu videbla.
— Certe se en tiu momento oni estus persekutinta nin, ni estis facile reatingeblaj. Sed ni antaŭzorgis liveri malverajn montrojn, kiuj inside kredigis, ke ni forkuris al interno de la lando. Pro tiuj falsaj informoj la persekutado al ni estis prokrastita ĝis post kelkaj horoj pli malfrue. Tiu prokrasto sufiĉis por nin savi.
— Depost la antaŭtago ni estis trinkintaj kaj manĝintaj nenion. Ni devis forlasi niaj vestojn, kiuj igis tro pezaj niajn movadojn. Se neniu ŝipo pasos apud ni, post tre mallonga tempo la morto alvenos. Tion ni sciis: neniu el ni bedaŭris la decidon prenitan.
Dum la tuta tago kaj la tuta nokto ni restis alkroĉitaj sur la pirogo.
La morgaŭon Durando malaperis. Kio li fariĝis? Ĉu li sin lasis dronigi? Ĉu li estis englutita de skvalo? Tion mi sciis neniam.<noinclude><references/></noinclude>
2d101i94adixunn66z3o2wrnznowmuv
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/345
104
22205
125786
72098
2026-07-31T13:49:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125786
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Nia malforteco estis tia, ke ni havis multe da malfacileco por supreniri en la akvoplenan boaton, kaj nin kuŝigi en ĝia fundo, tute nudaj, kvazaŭ ni baniĝus en banujo.
— Depost tiu momento; mi restis en la loko, en kiu mi troviĝis, ne farante eĉ moveton, ne konsciante pri mia situacio, sekigite de ardanta soifo, turmentegite de la malsato.
Denove noktiĝis; denove tagiĝis. Oceano estis ĉiam senŝipa.
Ni tiel plene pli kaj pli malfortiĝis, ke ni ne sentis plus la suferon, nek malsaton, nek soifon, nek malvarmon.
Poste min okupadis kvazaŭletargia senmovigo. Ĉio konfuziĝis en mia cerbo. Depost tiu momento, mi ne scias, kio okazis.
Ŝipo min kolektis. Mi diras: min, ĉar Lerokso estis malviva.
Pli poste, kiam mi sciis, en kiu punkto de Oceano oni nin trovis, mi estis mirigita pro la marspaco, kiun ventoj kaj fluoj transirigis al la nin portanta pirogo. Tiu interveno de naturaj fortoj estis mia plej potenca savilo. Ĉar estis malfacile akcepti, ke homo sen nutraĵoj kaj sen vestoj povis foriri for de ''Noumea'' ĝis tia distanco, kaj esti ankoraŭ vivanta.
La marveturilo, kiu donis al mi rifuĝejon, estis granda Amerika velŝipo, kiu portis al ''Sydney'' plenan kargon da greno. La ŝipestro, kiu estis bonkora viro, bonvolis akcepti la historion de ŝippereo, kiun mi al li rakontis.
Tial ke unu el liaj ŝipanoj estis mortigita la antaŭtagon, falante el supro de masto, li petis de mi ĉu mi konsentus lin anstataŭi. Mi ĝoje akceptis lian proponon.
Post tri tagoj, dank’ al nutraĵo kaj dank’ al dormado, ĉiuj miaj fortoj revenis. Kvankam mi estis tute nesperta en mia nova metio, mi tamen ĝin plenumis kiel eble plej<noinclude><references/></noinclude>
6pl0j0407ryaita14ybpesc5iiiavkc
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/346
104
22206
125787
72099
2026-07-31T13:57:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125787
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kontentige: kaj mi povis fari al tiuj honestaj viroj sufiĉe da servoj por pagi mian nutraĵon kaj la vestojn, kiujn ili bonvolis doni al mi. Pli poste, kaŝite sub anonima nomo, mi sendis monsumon sufiĉan, por liveri al ĉiu el ili larĝan kompensaĵon.
Kiam mi estis alveninta al ''Sydney'', mi demandis min, kion mi faros por vivi. Tial ke mi posedis neniun leĝan paperon, mi povis min proponi al neniu. Mi faris ĉiujn taskojn, kiuj prezentiĝis al mi. Sed precipe, ĉe la haveno, por helpi al la en kargado aŭ al la elkargado de ŝipoj, mi trovis la pli konstantan laboron.
Tiam okazis fariĝo, kiu donis al mia vivo neespereblan direkton.
Depost mia forkuro for de ''Noumea'', mi tiel multe suferis, ke min vizitadis ĉiumomente la deziro al memmortigo. Kiel vi vidos, mi bone agis, ne lasante min venki per tiu tento.
Ian posttagmezon, mi en ŝipon ŝarĝis plenan kargon da ŝafaj feloj, kiam mi rimarkis, ke viro, sidanta antaŭ mi sur komercpakego, min fikse rigardadis. Tial ke mi estis ĉenrompinta, mi ne sentis min tre trankvila, min demandante, ĉu tiu maldiskretulo ne estas burĝvestita policano. Mi estis ekforlasonta la lokon, kiam tiu nekonatulo alpaŝis al mi, kaj senceremonie frapetante mian ŝultron, diris kun ĝoja tono:
Nu, mia kompatinda Fradeko, ĉu estas vi tiu, kiun mi retrovas en tiel ploriginda stato? Vi do jam englutis la heredaĵon de via praonklo?
Mi estis ekrespondonta, ke li eraras, ke mi ne estas la viro, kiun li kredas, ke mi nomiĝas Herbeno, kiam lumeto de singardo ĝustatempe eniris en mian cerbon.
Mia nomo ne devas esti elparolita, mi pensis. Se mi volas vivi, mi povas tion fari nur kondiĉe, ke mi estas malviva por ĉiuj homoj.
Mia interparolanto ŝajnis babilema. Mi decidis, ke<noinclude><references/></noinclude>
qej0mqzwwdah40aw1vxbzptqf7b5ggb
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/347
104
22207
125788
72100
2026-07-31T14:08:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125788
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>mi lin lasos paroli, kaj min inspiros per la pripensoj, kiujn li elmetos antaŭ mi.
Mi devas simili al tiu Fradeko laŭ tute eksterordinara maniero, mi diris, tial ke spite la ĉifonaĵoj, kiuj min kovras, oni kredas, ke mi estas li.
Eble en tiu hazardo troviĝis io provebla.
Mi lasis kredi al mia interbabilanto, ke li divenis ĝuste, sed ke por motivoj de mi sola konitaj, por nemerititaj malfeliĉaĵoj, mi deziris konservi mian inkogniton.
Tre fiera pro sia sagaceco, mia nova kunulo al mi sinsekve rakontis multajn historiojn, kiujn mi ne ĉiam tre bone komprenis. Fine mi kredis, ke mi povas eltiri el tiu patoso la jenajn konkludojn:
Petro Fradeko deĵoris dum dek jaroj ĉe la Morna bankofirmo en ''Hongkong''. Li ĝin lasis por enkasigi en ''Dinan'' la heredaĵon de sia praonklo. Tiu Fradeko estis tre laborema kaj tre bonkora, sed iom malparolema. Lia patro ne lin amis, kaj li suferis pro tio.
Nun mi estis sufiĉe sciigita por taŭge respondi al tiu, kiu al mi liveris tiujn informojn.
“Vi estas prava,” mi diris, “mi estas Fradeko. Sed diru tion al neniu.”
“Kial?”
“Mia tuta posedaĵo dronis samtempe kun la ŝipo, kiu min veturigis. Mi ŝuldis la vivon al vera miraklo. Hodiaŭ mi suferas la plej plenan mizerecon; kaj mi hontus, reaperante antaŭ tiuj, kiuj min konis, kiam mi estis riĉa.”
“Vi estas malprava; kaj, pardonu min, via malhumileco ŝajnas al mi tute malsprita. En via loko, anstataŭ malŝarĝi ŝipojn, anstataŭ fari laboron, kiu vin lacegigas, kaj por kiu vi ne taŭgas, mi denove reprenus mian oficon en la firmo, kiun mi lasis.”
“Sed ĉu vi kredas, ke sinjoro Morno konsentos min reakcepti?”
“Mi estas certa. Li diris ankoraŭ, antaŭ kvin tagoj:<noinclude><references/></noinclude>
5ua4ivppnor9jj3vjsiov6ruckify7u
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/348
104
22208
125789
72101
2026-07-31T17:37:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125789
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>‘Fradeko estis mia plej bona oficisto: mi lin bedaŭros dum mia tuta vivado.’”
“Sed longa estas la vojo el ''Sydney'' al ''Hongkong''; kaj mi ne havas sufiĉe da mono por pagi la marveturadon.”
“Tio ne estas grava. Mi povas pruntedoni tiun monsumon. Vi ĝin repagos per via unua salajro.”
“Sed mi ne scias, ĉu mi devas akcepti,” mi respondis, vere kortuŝita pro la malavareco de tiu propono.
“Nu, Fradeko, amiko mia,” diris ameme tiu bonkora knabo, kiu nomiĝis Johano Grelo, “vi min ĉagrenus ne akceptante. Mi min riproĉus, ke mi ne sufiĉe insistis, kaj ke pro tio mi lasis en kotaĵo viron tiel lojalan kiel vin. Ha! mi estas tre trankvila; ĉar vi ne estas kapabla malkonfesi ŝuldon.”
Instigite de grandega ĝojo, mi deziregis alsalti al la kolo de tiu savanto, kiu ŝajnis fali el ĉielo. Fine mi do povos vivi se ne feliĉa, almenaŭ trankvila.
Grelo daŭrigis:
“Se mi estas en ''Sydney'', vi devas kompreni, ke mi ne faris tiun vojaĝon por promeni. La Morna banko min sendis ĉi tien por observi la enpakigon de oreroj, kiujn ĝi aĉetis de mina kompanio. Tuj kiam tiu komercago estos farita, mi revenos al ''Hongkong'', kaj mi vin kunportos kun mi. Tion atendante,” li aldonis, prezentante banknoton, “prenu tiun monon por aĉeti vestaĵojn, kaj venu min retrovi en la hotelon, en kiu mi loĝas.”
Kiam mi alvenis al ''Hongkong'', mi konfesas, ke mi ne estis tre trankvila. Ĉu sinjoro Morno estos tiel trompita de tiu simileco, kiel estis mia amiko Johano? Tio ŝajnis malmulte kredinda. En tiu okazo mi estos konsiderita kiel aventurulo kaj liverita al la polico, kiu facile rekonos en mi la ĉenrompintan Herbenon. Sed mi riskis mian solan atuton. Se mi malsukcesos, mi ĉiam havos la morton kiel lastan rimedon.
Kiam mi eniris en la laborĉambron de l’ bankiero,<noinclude><references/></noinclude>
oc1bonig65jfk2tzfkqlw1q433cxcn8
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/349
104
22209
125790
72102
2026-07-31T17:43:04Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125790
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉiuj miaj membroj tremis. Sed simpla rigardo al mi montris, ke mia timo estas vana. Dank’ al la bonegaj memoroj, kiujn vi lasis, sinjoro, aldonis Herbeno, sin turnante al Fradeko, sinjoro Morno min akceptis laŭ la plej ĝentila maniero. Li faris kelkajn demandojn, iom ĝenantajn laŭ mia opinio: sed mi sentis, ke ilin inspiris ne la scivolo sed nur la simpatio. Timante, ke mi min perfidos mem, mi apenaŭ respondis per unusilaboj. Kredeble mia nova mastro timis skui tro dolorajn memorojn, ĉar li ne insistis.
“Se mi bone komprenis tion, kion diris Grelo,” li aldonis finante, “vi ĉion perdis en ŝippereo, eĉ viajn familiaktojn. Vi venos morgaŭ kun Johano kaj kun mi al la urbestro: ni ambaŭ estos viaj atestantoj; kaj tiu magistrato donos al vi skribitan certigon pri via identeco.”
La honoreco kaj la kredindeco de sinjoro Morno estis tiel nediskuteblaj, ke lia sola certigo sufiĉis: kaj la urbestro bonvole donis tiun necesegan paperon, kiu al mi liveris neatakeblan civilan etaton.
Depost tiu momento mia materia vivo estis garantiita; kaj mia sendanĝereco, absoluta. Tial ke sinjoro Fradeko estis konita kiel malbabilemulo, neniun mirigis mia silentado. Oni komprenis, ke estas en mia vivo granda kaŝita doloro; kaj oni respektis mian sekreton.
Tamen post kelkaj monatoj mi havis neesperitan ŝancon, kiu pruvis, ke kredeble la sorto laciĝas min persekutadi, kaj al mi vidigis la estontecon sub malpli malhelaj koloroj. Por min rekompensi pri Borsa operacio lerte kondukita kaj feliĉe sukcesinta, sinjoro Morno al mi donacis obligacion: kaj post dekkvin tagoj, li al mi konigis, ke la numero de tiu obligacio eliris el la lotrado kaj gajnis la ducentmilfrankan lotaĵon.
Aŭdante tiujn vortojn, Maziero, Klozelo, Juliino kaj eĉ Beatrico sin rigardis reciproke, kaj ne povis deteni rapidan rideton.
Kiam Fernando alvenis al tiu punkto de sia rakonto, li<noinclude><references/></noinclude>
9dx30ie9cuttaeum8lb2jtm6bgmnhe2
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/350
104
22210
125791
72103
2026-07-31T17:48:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125791
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>haltis por iom spiri. Li estis parolinta senripoze, kaj li sentis sin iom laca.
Liaj aŭskultantoj, havante siajn okulojn direktitajn al li, kvazaŭ ili volus rigardi liajn parolojn elirantajn el lia buŝo, ĉiam atendis.
Tamen ĉu li havis ankoraŭ por diri ion, kio povas ilin interesi? Ĉu la rakonto de Herbeno ne estis plene finita?
Do la katastrofo, al kiu sinjoro Morno aludis en sia letero, katastrofo, en kiu lia oficisto Fradeko estus perdinta siajn renttitolojn kaj siajn familiaktojn, estis tiu supozita ŝippereo, malantaŭ kiun Herbeno sin ŝirmis por klarigi sian mizerecon.
Sed por Maziero kaj por liaj amikoj tiu katastrofo povis esti nur la aventuro de l’ glaciejo. Ili ne povis diveni, ke ekzistas du Fradekoj absolute identaj, unu malvera Fradeko en ''Hongkong'', sub kiun kaŝiĝis Fernando, kaj unu vera Fradeko en Parizo: do por la bankiero la Pariza Fradeko, pro lia simileco kun Fernando, povis esti nur lia baptofilo. En tiu hipotezo, la Fradeko retrovita de Grelo kaj rekondukita al ''Hongkong'', povis esti nur la vojaĝa kunulo de tiu, kiun Reĝino retrovis en Svisujo, nur tiu Alberto Gustavio, kiu reale restis enabismigita en la glacia masego, sed kiun li devis kredi mirakle savita, same kiel lia kamarado, el la katastrofo de l’ glaciejo.
Dum en Parizo, Fradeko malgraŭ liaj energiaj protestoj estis devigata preni la lokon de Herbeno, en ''Hongkong'', kontraŭe Herbeno prenis vole la lokon de Fradeko, kaj sin ŝirmis malantaŭ tiun interŝanĝitan personecon por konservi sian liberecon.
Dank’ al Herbeno, Fradeko renkontis feliĉon kaj amon.
Dank’ al Fradeko, Herbeno trovis sendanĝerecon kaj ripozon.
Ĉiuj ĉeestantoj sufokiĝantaj pensis al tiu aferoj, kiam Fernando sin levis, kaj sin turnante al Petro:<noinclude><references/></noinclude>
nvj5lmfa26s469gr7dnnwm9lfun8eur
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/351
104
22211
125792
72104
2026-07-31T17:53:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125792
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Nun, sinjoro, li diris, tial ke vi konas miajn aventurojn, kaj scias la grandegan kaj bonfaran rolon, kiun vi ludis en mia vivo, kvankam vi tion tute ne suspektis, mi estas preta aŭdi vian rakonton kaj koni miavice la rolon, kiun vi ludis en la mia. Se vi bonvolas montri al mi la vojon, mi vin sekvos.
La du konkurantoj lasis la salonon, dum Maziero kaj Juliino flegis Beatricon, kiu baraktis sur la tapiŝo, tordite de nerva atako.
En koridoro ili renkontis Viktorinon. Ilin vidante, la kompatinda knabino ekpuŝis teruran krion kaj kuris sin enfermi en sian kuirejon, lasante fali la supplenan supujon, kiun ŝi tenis en mano.
La interparolado inter la du viroj daŭris du horojn.
Kiam post tiu tempo ili revenis al la salono, ambaŭ estis palaj. Oni sentis, ke ili estas ekprenintaj nerevokeblan decidon.
Kuŝante sur kanapo, Beatrico sufokiĝis ankoraŭ; sed la krizo estis finita. La juna virino obstine rifuzis enlitiĝi. Ŝia sorto kaj la sorto de ŝia filo decidiĝis en tiu momento; kaj ŝi volis ĝin koni. Maziero, kaj la geedzoj Klozelo restis senmovaj, silentiĝante, atendante. Krom Maŭrico, kiun lia guvernistino estis veninta preni, neniu vespermanĝis, ĉar neniu sentis malsaton.
Herbeno komencis:
— Beatrico, li diris per serioza voĉo, vi ne estas kulpa; neniu estas kulpa.
Mi estas via infaneca amiko kaj via laŭleĝa edzo; sinjoro Fradeko estas la patro de via infano kaj via edzo laŭnatura.
Mi havas por mi la memorojn de l’ estinteco kaj la leĝan rajton; sinjoro Fradeko havas por si longan kunvivadon kaj la rajton naturan.
Laŭ nia konscienco, ni opinias, ke niaj rajtoj estas egalaj. Sinjoro Fradeko kaj mi venis ambaŭ al sama konsento pri tiu punkto.<noinclude><references/></noinclude>
lsz9on3ejhee604p4nasx5iiwgroj9i
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/352
104
22212
125793
72105
2026-07-31T17:58:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125793
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Sed unu el ni estas troa; necese estas, ke unu el ni malaperu.
Momente ni pensis, ke eble ĝismorta duelo povus solvi tiun demandon. Sed ni ne havas reciprokan malamon; kontraŭe se vi ne troviĝus inter ni, ni sentas, ke ni estus koraltiritaj unu al la alia. Plie la blinda hazardo eble frapus tiun, kiun vi preferas.
Beatrico, ni ambaŭ vin amas profunde; ni ambaŭ volas, ke vi estu feliĉa.
Pro tio, ni diras: elektu inter ni.
Atendante vian decidon, por ke nek unu nek alia povu ĝin influi, ni ambaŭ lasos tiun apartamenton. Mi petos de mia baptopatro ĉambron en lia domo; sinjoro Fradeko luprenos loĝejon en hotelo.
Tiel longe kiam via sentenco ne estos proklamita, ni ambaŭ promesas, sinjoro Fradeko kaj mi, kaj tiun ĵuron ni apogas sur nian honoron, ke ni ne klopodos por vin revidi.
Aŭdante tiujn noblajn parolojn, elparolitajn sen ŝanceliĝo, sed per malsonora kaj tremanta voĉo, Beatrico sin starigis.
— Mortigu min tuje, ŝi diris; tio pli taŭgus: jen estas eĉ la sola akceptebla solvo. Vi tre scias, ke tia elekto ne povas efektiviĝi. Ĉiam mi amis unu solan viron. Li estas mia infaneca amiko, kun li mi edziniĝis, al li mi ĵuris fidelecon, lin mi retrovis sub alia nomo, kun li mi kunvivis geedzan vivadon, kaj li estas la patro de mia infano. Mi ankoraŭ amas unu solan viron. Ho ve! kial li estas du?
Aŭdante tiujn vortojn, Maziero relevis la kapon, iluminite de subita ideo.
— Jes, li ekkriis, kial li estas du, dum li devus esti nur unu. Beatrico proponis demandon, al kiu ĝis nun Scienco ne ankoraŭ kontentige respondis. Ĉar por klarigi tiun eksterordinaran similecon, kiu nin miregigas, ni devas kontraŭeniri ĝis ĝia devena punkto kaj akcepti {{vdk|komu|necon}}<noinclude><references/></noinclude>
4q4tz4fnhd0l91a2s9f5r1idgmwyxo6
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/353
104
22213
125794
72106
2026-07-31T18:03:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125794
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|komu|necon}} en la embria kunvivado. Jen estas la sola hipotezo science logika.
— Tiam ekkriis Herbeno, sinjoro Fradeko estus ...?
— Cia ĝemela frato, jes, mia infano. Sinjoroj, premu reciproke viajn manojn. Antaŭ momento vi ne povis akcepti la eventualecon de ĝismorta duelo, dirante, ke vi ne havas reciprokan malamon, kaj eĉ ke vi sentas vin koraltiritaj unu al la alia. Tio estis la voĉo de l’ sango, kiu parolis en viaj koroj, kaj vin avertis, ke tia finmaniero estus fratmortigo.
— Sed mi kredis, ke tiu infano mortis bruligita, diris Eduardo.
— Ĉiuj homoj tion kredis; ĉiuj estis trompitaj.
Aŭskultu min, daŭrigis la bankiero kun penado. Estas en mia vivo sekreto, kiu min sufokas: ĝis nun mi ĝin konfidis al neniu. La jaroj fluis: mi kredis, ke la estinteco estas malaperinta por ĉiam; sed mi eraris. Ĝi subite antaŭ mi stariĝas por min ankoraŭ kulpigi. Tamen ŝajnis al mi, ke mia tuta ekzistado oferita devis ĝin elpagi: mi vidas, ke ĝi ne sufiĉis.
Miaj amikoj, donu al mi atentan orelon, ĉar la horo por la konfeso sonoris. Se mi estas devigata ruĝiĝi antaŭ vi kaj humiligi miajn blankajn harojn, mi esperas, ke tiu nova elpago estos kalkulita, aldonita al la ceteraj, kaj ke ĝi malhelpos aliajn malfeliĉaĵojn eble pli ankoraŭ terurajn ol tiujn, kiuj jam falegis sur nin.
Vi scias, ke mi estis ekedziĝonta kun la patrino de Fernando, kiam mia amiko Leopoldo inspiris nesciante en la koro de mia fianĉino unu el tiuj fulmosimilaj pasioj, kiuj, kiel torento, ĉion forportas en sia fluego, hontemon, indecon, senton al devo. Tiu pasio estis partoprenita. Mi havis unu solan aferon por fari: ĝi estis, min eligi. Tion mi plenumis.
Sed mi amegis Klotildon. Tion, kion mi suferis en tiu momento, sciis la sola Dio, kiu sondas renojn kaj korojn. Tio estis terurega. Tamen la turmento okazigita de la<noinclude><references/></noinclude>
8yd1zm0tfn5ny0f0ywzu9zkrkufm10u
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/354
104
22214
125795
72107
2026-07-31T18:08:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125795
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>forlaso de la virino, kiu estis mia sola amo, ŝajnus negravaĵo, se oni ĝin komparas kun tiu, kiun mi sentis post kelkaj monatoj, kiam mi eksciis, ke baldaŭ ŝi fariĝos patrino.
Tiuj, kiuj edziĝis kun la amata virino, estas nekapablaj diveni, kio povas esti malfeliĉa pasio; kaj neniam ili komprenos ĝis kia stato de malsana kolerego min incitis tiu malkovro. Kiel oni diras vulgare, mi vidis ruĝe. Mia sano kaj precipe mia saĝo estis difektitaj de tiu ekscitego; miajn kamaradojn, eĉ miajn profesorojn ĝi maltrankviligis. Per superhoma penado de mia volo mi ŝajne kontraŭagis, sed ho ve! nur ŝajne. Funde la malsaniga laboro daŭris, min profunde konsumante, min manĝante, kiel farus ulcero, kavigante en mia koro larĝan vundon, el kiu elfluis mia iama honesteco.
En tiu epoko, mi finis mian tezon pri la Atrofio de la umbilika ŝnureto. Por miaj studadoj mi bezonis disekci multajn novnaskitojn.
Kiam Klotildo akuŝis, ŝi naskis du ĝemelojn. Post la naskiĝo de la unua, Leopoldo tuj sendis al mi depeŝon, en momento kiam li nesciis ankoraŭ la ĉeeston de la dua.
Subite mi iras al la Anatomia Lernejo, mi prenas la novnaskiton, sur kiu mi estis laboranta, mi ĝin kaŝas sub mian mantelon kaj kuras senhalte al la apartamento de mia amiko. La pordisto, okupita en la precipa ŝtuparo, ne vidas min enirantan. Mi supreniras per la servoŝtuparo. Leopoldo loĝis sur la tria etaĝo. Mi grimpas ĝis la kvara; kaj tie, min klinante sur la ŝtuparbalustrado, mi atendas spionante. La kuiristino eliras por fari komision, lasante la pordon duonmalfermata. Mi malsupreniras unu etaĝon kaj eniras en la apartamenton. Meze de ĉambro apudiĝanta la kuirejon mi trovas infanon dormantan en lulilo: mi ĝin prenas, kaj ĝin anstataŭigas per mia anatomia novnaskito. Poste, por ke oni ne povu rimarki mian trompaĵon, mi ekbruligas la muslinajn kurtenojn, kaj poste forkuras.
La krimo plenumiĝis laŭ facileco tia, ke ĝi min multe<noinclude><references/></noinclude>
ganwchnrdym1ydlp5mau1mpeigdd39y
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/355
104
22215
125796
72108
2026-07-31T18:13:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125796
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>mirigis. Tiu malsaĝa entrepreno, elpensita en febro, sen plano, sen metodo, devis dudekfoje malsukcesi. Sed speco de malbonfarema genio ŝajnis prizorgi pri miaj agoj, kaj formeti for de mia vojo ĉiujn, kiuj povis kontraŭstari la efektiviĝon de mia krimo. Nobla entrepreno estus malprosperinta. Ĝi estis mortiga ago: ĝi sukcesis.
Ĉiuj sufokiĝante aŭskultis, ne perdante unu vorton, tiun teruran konfeson.
— Sed tiam, ekkriis Juliino, tiu infano estas Fradeko.
— Kredeble. Mi volis puni la malfidelan virinon, malhelpante, ke ŝi ĝuu la ĝojojn de patrineco, kies aŭtoro mi ne estis; sed mi ne ankoraŭ sufiĉe krimiĝis por pereigi senkulpulon.
Mi do uzas kaleŝon kaj ĝin lasas apud la Astronomia Observejo. Poste mi min direktas piede al la hospitalo por Trovitaj Infanoj.
Depost kiam mia venĝo estis satita, la ekscitego, kiu min subtenis, pli kaj pli malfortiĝis. Mi vidis la aferojn laŭ pli reala maniero; mi povis rezoni. Mi eĉ komencis senti malprecize la unuajn atakojn de tiu konsciencriproĉado, kiu devis mordeti mian tutan vivadon.
Mia krimo estis ankoraŭ riparebla. Mi povis reveni al Klotildo, al ŝi redoni ŝian filon, fari plenan konfeson, kaj poste min mortigi. Malsprita honto min haltigis.
Sed en tiu spiritstato, la perspektivo, ke mi devos eniri en hospitalon, ke mi en ĝi renkontos mian amikon Variaso, ke mi estos devigata doni al li klarigojn, pezis sur mi kiel suferiga ŝarĝo. Ju pli mi alproksimiĝis, des pli mi alpaŝis malrapide, serĉante solvon. Mi jam estis alveninta al la pordo, ne estinte ankoraŭ trovinta praktikan rimedon, kiam kamparano, vestita de blua kitelo, eniris samtempe kiel mi.
Instigite de subita ideo, mi prezentas al li la novnaskiton. Mirante, tiu viro ĝin prenas per senkonscia gesto, kaj min rigarde demandas, atendante klarigon. Tiu fariĝo<noinclude><references/></noinclude>
bm3cm5sghecm7qk0sl4y55iqsvhkfon
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/356
104
22216
125797
72109
2026-07-31T18:24:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125797
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>okazis la dekan de Decembro 1874, je la sepa, kaj duono vespere, en malluma angulo.
“Sinjoro,” mi diris al la nekonatulo, “jen estas infano forlasita, kiun mi trovis en angulo de pordo. Urĝaj aferoj min atendas aliloke. Tial ke vi bezonas eniri en tiun infanejon, estu sufiĉe afabla por min anstataŭi.”
Kaj mi foriras, kurante kiel eble plej rapide. Fiakro pasis: mi saltas en ĝin kaj donas al la veturigisto mian adreson. Mi revenas en mian hejmon, en momento kiam la pordisto de Leopoldo alportis malesperan bileton de mia amiko, kiu anoncis, ke Klotildo estas agonianta.
Post tri tagoj, la virino, kiun mi amegis, pereis en miaj brakoj, mortigita de mi: post ok tagoj, Leopoldo siavice ŝin sekvis en la tombon.
Alveninte sur tiun punkton de sia rakonto, la maljunulo ne povis daŭrigi.
Ĝis nun li parolis senpaŭze, ne reprenante sian spiron, kiel homo, kiu rapidas por fini pli frue. Sed memorante tiujn du estaĵojn, kiujn li tiel profunde amis, kaj kiujn li mortigis, pensante al tiu neinterrompita sinsekvo de malfeliĉoj, kies unua kaŭzo estis lia malnoblega ago, li sentis, ke larmoj supreniras al lia gorĝo kaj lin devigas halti. Kaŝante en siajn manojn sian belan blankhararan kapon, Maziero sterniĝis en apogseĝo, kun korpo duonklinita antaŭen, skuita de konvulsiaj ploregoj.
Antaŭ tiu granda kulpulo, kiu estis samtempe ilia bonfaranto, kaj kiun ili kutimis respektegi, la ĉeestantoj restis konfuzataj, balanciĝante el unu ekstremo al la alia, ne sciante, ĉu ili devas malbeni aŭ konsoli, komprenante la senutilecon de vulgaraj frazoj kontraŭ tiu juneca krimo, kiun tuta vivado de elpagoj kaj de sindonoj ne povis purigi.
Sola Fradeko, kiu ne havis la samajn motivojn por sin montri danka, pafis al la maljunulo kolerajn rigardojn.
Tamen animo, provizita je tiel nevenkebla energio, kiel tiu de Maziero, ne povis sin lasi pli longatempe renversi,<noinclude><references/></noinclude>
nxv9ops863r9m8b2607zki72lau9x3t
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/357
104
22217
125798
72110
2026-07-31T18:42:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125798
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ne peninte sin relevi. La bankiero sin rektigis; kaj viŝinte siajn okulojn, li daŭrigis:
— Ĝis tiu vespero mi estis konvinkita, ke tiu infano mortis dudek-kvar horojn post sia naskiĝo. Mia amiko Variaso tion absolute certigis. Sed ĉiuj kuniĝantaj fariĝoj montras nun, ke eraro estis certe farita.
Laŭ mia opinio, diris la maljunulo, sin turnante pli speciale al Fradeko kaj al Herbeno, la plej evidenta signo, ke vi estas fratoj, kuŝas malpli en via reciproka simileco, kiu povus eble esti nur ludo de l’ naturo, ol en la simileco, kiu ekzistas inter Maŭrico kaj Leopoldo. Via filo, Petro, estas certe la nepo de mia iama amiko. Dubo pri tio ne povas esti eĉ prezentita. Se mi ne havas socian pruvon pri tio, kion mi certigas, mi havas fiziologian. Tio estas, tial ke tio ne povas ne esti.
— Cetere morgaŭ mi veturos al ''Dinan''. Mi volas esti plene sciigita pri tiu mistero. Mi vizitos la patron Fradeko, kaj mi lin devigos paroli. Min ĉiam mirigis kiom malmulte ĉu fizike ĉu morale vi al li similas. Lia malnobla sintenado pri vi, la strangaj respondoj, kiujn li faris al miaj demandoj, la plena manko de amemo, kiun li ĉiam montris al vi, estas aro da pruvoj, kiuj plifortigas miajn antaŭajn certigojn. Tiu viro ne estas via patro. Vi estas la filo de Klotildo kaj la frato de Fernando.
— Tio devas esti efektive, respondis samtempe Herbeno kaj Fradeko, kiuj sin ĵetis propramove en la brakojn unu de alia.
Sed en tiu momento iliaj rigardoj falis sur Beatricon.
Venkita de la emocio, kiun tiu neatendita malkovro produktis en ŝi, la malfeliĉa virino denove svenis sur la kusenoj de l’ apogseĝo.
— Mia frato, diris Fradeko al Herbeno, ambaŭ ni ŝin amegas, kaj ambaŭ ni ŝin mortigas. Mi kredas, ke estus preferinde eliri.
Ne atendinte respondon, Petro lasis la salonon: Fernando lin sekvis.<noinclude><references/></noinclude>
do0nancu8db5ur9eufbzz7ed456s5tp
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/358
104
22218
125799
72112
2026-07-31T18:43:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125799
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ha! ekkriis Herbeno, kial mi ne mortis meze de Oceano?
— Kaj mi en la profundaĵoj de l’ glaciejo? respondis Fradeko.
Sur la trotuaro la du konkurantaj fratoj disiĝis.<noinclude><references/></noinclude>
3wi98de5wgyfjfnp83s3ivgffzyhfnh
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/359
104
22219
125800
72114
2026-07-31T18:46:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125800
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO DEKTRIA|c|g=150%}}
Dum la du edzoj de Beatrico malsupreniris la ŝtuparon, sinjorino Klozelo diris al sia edzo:
— Revenu sola al la hejmo: mi restas ĉi tie.
— Ne, mia kara Juliino, mi ne volas, respondis sinjorino Herbeno. Nun mi sentas min forta kaj tute resanigita. Akcepti vian komplezon estus ĝin trouzi.
— Post tia sceno, vi ne povas resti sola. Mi faros al vi societon: kredeble ni ne multe dormos. Ni babilados, kaj mi vin konsolos.
Kaj tial ke Beatrico ekfaris geston por protesti:
— Mia edzino estas prava, diris Klozelo: mi ŝin plene aprobas. Estas neutile penadi por ŝin konvinki, mia kompatinda amikino: ŝi ne vin obeos.
Tiam, salutinte, Eduardo kaj Maziero siavice eliris.
— Se tio ne vin tro tedas, diris la maljunulo, ni revenos piede. Mi sentas min tiel emociegita, ke mi bezonas aeron kaj movadon.
— Mi estis propononta al vi la samon, respondis la advokato.
Dum kelka tempo la du homoj marŝis silente unu apud alia. La pensoj, kiuj ilin okupis, estis tiel konfuzaj kaj malprecizaj, ke el tiu ĥaoso povis eliri neniu klara ideo esprimebla de parolo.
Fine Eduardo diris:
— Du infanoj similiĝu, tiun aferon oni povas akcepti.<noinclude><references/></noinclude>
94k7ainhmby7pnkhbngde7i24xchef2
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/360
104
22220
125801
72115
2026-07-31T18:51:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125801
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La trajtoj de l’ vizaĝo ne estas ankoraŭ formitaj; la vivo ne havis ankoraŭ tempon necesan por marki sur ili sian stampon: plie, se oni pripensas, ke infano havas limigitajn bezonojn, ke lin indiferentigas multaj aferoj, kies posedo aŭ manko estas gravega por matura homo, oni povas diri, ke por ĉiuj etuloj, kiuj ĝuas bonan farton, la medio, en kiu ili vivas, estas konsiderinda kiel identaĵo, kia ajn estu la socia situacio de gepatroj. Sed ekzistu inter du plenkreskuloj, inter du tridekdujaraj viroj, kiuj vivis kaj kiuj suferis, la sama simileco kiel inter du ekzempleroj de sama gravuraĵo, jen estas afero, kiu konfuzas la saĝon, kaj kiu dubigas pri la atesto de sentoj.
— ''A priori'' vi estas prava. Tamen en la speciala kazo, pri kiu ni parolas, mi ne partoprenas vian miron; ĉar tiu fenomeno, kvankam ĝi ŝajnas eksterordinara, tamen klariĝas science. Ĝenerale en la laboro de l’ embriiĝo aperas sur la supraĵo de l’ oveto unika ĝerma centro: kaj tiu unika ĝermaĵo aliformiĝas en unikan embrion, kiu estas farita laŭ unika modelo. Sed kelkafoje aperas duobla ĝerma centro. Kiam tio okazas, la sama oveto produktas duoblan embrion. Sed tiuj du embrioj ne povas prezenti du malsamajn tipojn; ĉar, estante nur duobla ekzemplero de la sama embriiĝo, ili kompreneble estas faritaj laŭ la sama modelo. Do tiu simileco estas multe pli profunda ol vi ĝin supozas: ĝi ekzistas ne nur pro la formo de l’ korpo kaj la trajtoj de l’ vizaĝo, sed plie ĝi sin daŭrigas ĝis en la intimeco mem de centraj organoj. Unuvorte ne nur Petro kaj Fernando havas saman nazon kaj saman orelon, t. e. detalon, kiun ni povas kontroli, sed ili havas samtempe saman cerbon. Se tiu dua punkto de la demando ne estas konstatebla per la senpera observado, tamen ni povas certigi ĝian ekziston, dank’ al la rezultatoj de ĝi produktitaj. Ne nur Herbeno kaj Fradeko havas samajn emojn, samajn inklinojn, samajn gustojn, saman karakteron, sed plie<noinclude><references/></noinclude>
enfhaxcpocwfpnpna2gmp91hjqrm4sz
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/361
104
22221
125802
72116
2026-07-31T19:30:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125802
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ili havas saman temperamenton kaj saman farton: la tikon de Leopoldo, kiun heredis Fernando, same heredis lia frato. Estas ĝuste tiu detalo, tio, kio tiel longatempe nin erarigis. Kvankam tiuj du junuloj faras ŝajne du apartajn personojn, tamen reale ili estas unu sola duobligita personeco. La senteco de tiuj du viroj, ilia inteligenteco, ilia voleco havas saman naturon: kaj se ili troviĝas en medioj se ne identaj almenaŭ kompareblaj, ili reagos ambaŭ laŭ sama maniero. Tiam, kiel vi diris antaŭ momento, vane la vivo markos sur ili sian stampon, vane la plimaljuniĝo ilin aliformigos, tial ke similaj efikoj postiros. Post similaj kaŭzoj, dank’ al daŭra paralelismo la stampo estos identa kaj la simileco konservita.
— Teorie via rezono estas nerefutebla; sed en praktikado ...
— En praktikado? Ni ekzamenu la fariĝojn. La obstinemo kaj la spiritĉeesto, kiujn montris Herbeno dum sia forkuro, estas kompareblaj nur kun tiuj, kiujn montris Fradeko, kiam li estis entombigita en la glaciejo, kaj penadis por forkuri. Ambaŭ volis sammaniere; nek unu nek alia malesperis; ambaŭ estis savitaj. Jen por la voleco.
Antaŭ momento ili havis longan interparoladon. La situacio ŝajnas nesolvebla; kaj kontraŭaj estas iliaj profitoj. Tamen ili sendiskute venas al sama konsento. Kial? Tial ke ili sentas, ili amas sammaniere. La sento esprimita de unu tuj vekas la saman senton en la koro de la alia. Jen por la senteco.
Estas same por inteligenteco. Ambaŭ avidaj al la nekonataĵoj vivas tamen hejman ekzistadon, ĉiam sin klinante super ciferoj. Eble vi diros, ke la hazardo donis al ili saman profesion. Ĉu ĝi estas vere hazardo? Kaj en tiu fakto, kiu ŝajnas al ni simpla koincido, ĉu kontraŭe ni ne devas vidi kaŭzon komunan al ambaŭ, misteran kaj nesondeblan kaŭzon, kiu daŭrigas la jam montritan paralelismon, kaj kiu ĝin pliplenigas?<noinclude><references/></noinclude>
kg5wtpd13y1riqndv9oiu8u09t8nzpk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/362
104
22222
125803
72117
2026-07-31T19:38:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125803
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La advokato atentege aŭskultis la klarigojn liveritajn de Maziero. Ju pli la sciencisto antaŭeniris en la elmontron de sia tezo, des pli malgrandiĝis lia antaŭa miro. Li fine opiniis, ke estas simpla kaj logika tiu fenomeno, kiu unue ŝajnis tute ne akordigebla kun ĉiuj fiziologiaj kaj naturaj leĝoj.
La doktoro daŭrigis:
— Depost sia naskiĝo ĝis la katastrofo, kiu okazigis nian malfeliĉon, Fernando estas dorlotita de la Fatalo kaj amegita de du virinoj. Subite ĉio elfalegas. Post ĝoja kaj facila vivo postiras ekzistado de malfeliĉegulo. La infaneco de Fradeko kontraŭe estas malĝoja kaj senama. Subite li retrovas la amon de du samaj virinoj en la medio mem, kiun Herbeno estas eklasinta: kaj tio okazas en momento, kiam Fernando reprenas en la mondo la lokon lasitan de Petro. Ĉi tie la paralelismo estas anstataŭita de speco de balancado, kiu restarigas ekvilibron. Evidente tiun balancadon kaŭzas nur efiko produktita de la simileco: sed tiu efiko siavice fariĝas kaŭzo. Kvankam la du ekzistadoj de tiuj du viroj ne estis similaj, tamen la sumo de ricevitaj impresoj kaj de konsekvencaj reagoj estis egalvalora, kaj igis adekvataj tiujn du vivojn. Sekve la stampo produktita de la frapo de fariĝoj troviĝis similnatura kaj egalintensa: kaj, tial ke la modifoj markiĝis laŭ la sama senco, ili kompreneble konservis la saman identecon.
En tiu momento la du interparolantoj troviĝis antaŭ la pordo de la Maziera hotelo. Eduardo premis la manon de sia kunulo kaj rapide revenis al sia hejmo por pripensi.
La morgaŭon matene, la bankiero veturis al ''Dinan''.
Kiam li troviĝis en la ĉeesto de l’ maljuna kamparano:
— Jen estas mi ankoraŭ, sinjoro Fradeko, li diris.
— Je Dio; mi tion vidas, respondis Malo. Kion vi volas denove?
— Vi ne vin montras afabla. Tamen ni estas, mi ne<noinclude><references/></noinclude>
2cydc1qkeoiklhi03fji9oeuj7poxfm
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/363
104
22223
125804
72118
2026-07-31T19:43:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125804
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>diros du malnovaj amikoj, ho ne! sed almenaŭ du malnovaj reciprokaj konitoj.
— Kion vi volas diri? Vi tre scias, ke, antaŭ kiam tiu vipera Petro edziĝos, mi neniam vin vidis.
— Ĉu vi estas vere certa? Mi kredas, ke vi eraras; eĉ mi havas konvinkon, ke nia unua intervidiĝo okazis en multe pli antaŭa epoko.
— Se por min moki vi venis ĉi tien, vi povas foriri. Mi ne vin detenos.
La bankiero ridetis kaj ne ŝajnis aŭdi. Poste malrapide parolante kaj direktante al sia interparolato ironian rigardon, li daŭrigis:
— La afero okazis, se mi bone memoras, la dekan de Decembro 1874, je la sepa kaj duono vespere, sur la trotuaro de la strato ''Denfert-Rochereau'', ĉe la pordo de la hospitalo por Trovitaj-Infanoj, en malluma angulo.
Ju pli Maziero parolis, des pli la patro Fradeko lin fikse rigardis per malvigla okulo, dum ĉiuj liaj membroj tremetis.
— Tio estas malvera, li balbutis. Li ne estis mi!
Tiu energia neado por respondi al frazo, kiu enhavis en si mem nenion kulpigan, pruvis al Maziero, ke estas ĝusta lia hipotezo, kaj vera la vojo, sur kiun li sin enigas. Li tuj komprenis, ke, se li volas ricevi veran konfeson kaj se eble pli plenigajn informojn, li devos ŝajni multe pli sciigita, ol li estas reale.
— Sed sinjoro Fradeko, li rimarkigis, oni kredus, ke vi vin senkulpigas. Tamen mi ne vin kulpigas, aŭ prefere, por paroli pli akurate, mi ne vin ankoraŭ kulpigis.
La maljunulo ne respondis.
— Mi daŭrigas, diris la bankiero. Mi do renkontas en tiu loko kamparanon, en kies brakojn mi metas novnaskitan infanon. Tial ke li bezonis eniri en la infanejon, ĉe kies pordo ni staris ambaŭ, mi petas de li, ke li bonvolu min anstataŭi, kaj deklaracii mem pri tiu etulo.
Sed tiu homo estis vi.<noinclude><references/></noinclude>
j0yfk65yh1cd52ztqijqb9erc37wbn5
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/364
104
22224
125805
72119
2026-07-31T19:49:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125805
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Nun por kia motivo vi venis en tiun infanhospitalon? Kial, anstataŭ plenumi la taskon, kiun mi al vi komisiis, vi kontraŭe ekkaptas tiun knabeton kaj lin forportas, ne parolinte pri tio al iu ajn homo? Je Dio! la afero estas facile klarigebla. La onklo Fradeko devis lasi sian heredaĵon al sia nevo, nur se li naskus virseksan infanon. Kredeble sinjorino Fradeko estis atakata de unu el tiuj malsanoj, kiuj ne ebligas esperon al patriniĝo. Tion vi sciis; kaj vi ne povis pensi sen kolerego, ke tiu tre ŝatinda posedaĵo baldaŭ fatale estos forfluginta for de vi. Tiam vi prenas malesperan decidon. Via edzino ŝajnigas gravedon. En la limtempo trudita de l’ naturo, kvankam vintriĝas, vi kaj ŝi faras al Parizo tiun vojaĝon, kiu mirigis ĉiujn homojn, kaj kiu neniam estis klarigita. Vi loĝas en hotelo hodiaŭ detruita, kaj vin direktas al Hospitalo por Trovitaj Infanoj, intencante vin provizi je unu novnaskito. Tamen vi sentas vin tre tedita; ĉar la onklo Fradeko postulas, ke tiu knabeto estu naskita de via sango: li ne konsentus, ke apartenas al lia familio infano, kiu en ĝin enirus per la vojo de filigo. Tion same vi sciis: sed ĝuste la Publika Helpantaro postulas ĉiuspecajn formulaĵojn, kiuj nepre vin perfidos. Certe vi multe pripensis al ĉiuj tiuj malfacilaĵoj. Eble ili estas la motivoj, kiuj klarigas, kial vi tiel longatempe atendis, antaŭ kiam vi decidiĝos. Se vi akceptis tiun ne taŭgan rimedon, vi tion faris nur, tial ke vi ne trovis alian pli akcepteblan solvon.
En momento, kiam vi transiras la sojlon de l’ Hospitalo, havante la kapon plenan de tiuj pensoj, mi aperas kaj metas en viajn manojn la tiel deziritan objekton. Vi estas kamparano, sekve ruzema; kaj vi tuj komprenas la profiton, kiun vi povas eltiri el tiu okazintaĵo. Neniu atestanto ĉeestis; neniu do povos vin perfidi: kaj dank’ al mi vin ne povos plu ĝeni la trudema skribaĵaro de administraciaj oficejoj.
Vi rapide revenas al via edzino, kaj al ŝi rakontas<noinclude><references/></noinclude>
k939k4xagla2buseb6e7fp8n1q9ey5v
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/365
104
22225
125806
72120
2026-07-31T19:54:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125806
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tion, kio okazis. La morgaŭon, en unu el Parizaj urbodomoj vi deklaracias, ke tiu etulo estas naskita de via geedziĝo. Post ok tagoj, vi revenas al ''Dinan'': kaj la petolaĵo estas plenumita.
De nun ĝis sia morto tiu nekonita novnaskito nomiĝos Petro Fradeko.
Sed trompi pri la vera naskdeveno de infano estas krimo: tion vi same tre scias. Pro tio vi zorgas, ke tiu sekreto ne estu konigita al iu ajn homo. Sed depost tiu momento vi fariĝas malsociema, kaj sentas nur malamon al tiu ido, kiun la leĝo vin devigas akcepti, kvazaŭ li estus via filo, kaj al kiu vi ne povas senti patran amon. Pli poste, kiam vi vidas, ke vi estas malheredita por la profito de tiu fremdulo, de tiu uzurpulo, via kolerego eksplodas; kaj vi forpelas vian malveran filon, malpermesante, ke iam li revenu en via ĉeesto.
Ne nur via krimo ne al vi profitis, ne nur tiu heredaĵo, por kies ricevo tiu krimo estis farita, forflugas for de viaj manoj; sed plie via malbona ago estis por vi multekosta: ĉar kvankam via avareco, mi diros eĉ via avaregeco estas supermezura, tamen vi estis devigita elspezi multajn monsumojn por eduki Petron, por lin nutri, lin vesti kaj lin instrui.
De tio devenas tiuj maljustaj kulpigoj, tiuj ridindaj riproĉoj, kiuj tiel forte min ŝokis, kiam mi vin vizitis en la pasinta tempo. En tiu epoko, mi nesciis ĉiujn detalojn, kiujn mi al vi rakontas hodiaŭ. Nun, tial ke mi konas la veron, mi opinias, ke via sintenado estis, se ne nekulpiginda, almenaŭ klarigebla. Mi vidis en vi malnaturigitan patron: sed vi ne estis eĉ patro, sed nur spekulaciisto ŝtelita en siaj esperoj.
Ju pli la bankiero daŭrigis sian rakonton, des pli li atente ekzamenis la impreson, faritan de liaj paroloj sur la viro, kiun ĝis nun ĉiuj homoj kredis esti la patro de Petro.
Maziero havis motivojn por sin senti kontenta. La<noinclude><references/></noinclude>
oli4csro2v17e6xfz6ek5auiaf195v4
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/366
104
22226
125807
72121
2026-07-31T20:05:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125807
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>patro Fradeko restis sidanta sur sia seĝo, tiel premegite, tiel palegiĝante, ke li inspiris kompaton.
La bankiero daŭrigis:
— Alvenas ĉiam momento, en klu malkovriĝas ĉiuj sekretoj, eĉ tiuj, kiujn oni kredis plej plene kaŝitaj. Vi vidas, ke mi estas supere sciigita. Se mi volus, unu sola vorto elparolita de mi sufiĉus, por ke oni uzu por vi la 345{{sup|an}} artikolon de la Puna Leĝaro: kaj tiun artikolon, mi estas certa, ke vi konas tiel bone kiel mi.
— Pardonu, pardonu, ĝemis la malfeliĉulo, plektante la manojn.
— Mi konsentas silentadi; sed mi metas kondiĉon.
— Mi akceptas ĉiujn viajn postulojn; sed ne liveru min.
— Ĉu vi respondos senartifike al ĉiuj miaj demandoj?
— Jes.
— Se vi mensogos, mi tion tre facile rimarkos: kaj vi putriĝos en malliberejo ĝis la fino de via vivo.
La kelkaj dentoj, kiuj restis ankoraŭ en la buŝo de l’ maljuna kamparano brue krakadis.
— Mi ne mensogos, li balbutis; tion mi certigas.
— Ĉu la rakonto, kiun mi faris, estas akurata?
— Tiel akurata, ke mi demandas min, kiu povis liveri al vi tiajn sciigojn, tial ke, krom mia edzino, kiu estas malviva, kaj mi, neniu konis la veron pri tiu afero.
— Tiam Petro estas vere la infano, kiun mi metis en viajn brakojn?
— Li estas tiu infano.
— Ĉu ekzistas alia fariĝo, kiun mi forgesis?
— Neniu. Se mi devus rakonti mem la okazintaĵon, mi ne povus diri plion. Mi preskaŭ kredas, ke vi estas la diablo, kaj ke vi troviĝis ne nur apud mi, sed plie en mia penso.
— Nur tion mi deziris koni. Adiaŭ, sinjoro Fradeko.
Sed la maljunulo estis tiel inerciigita, ke li ne ŝajnis rimarki la eliron de Maziero.
Dum la nokto la bankiero revenis Parizon.<noinclude><references/></noinclude>
j4uc8s18ymzotoogu30uavgpbrhmnur
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/367
104
22227
125808
72122
2026-07-31T20:10:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125808
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La morgaŭon, li konigis al Klozelo la rezultaton de sia vojaĝo al ''Dinan''.
— Sed tiam, rimarkigis la advokato, kial via amiko al vi certigis, ke tiu infano mortis?
— Variaso ne povis paroli pri Petro, tial ke en la oficejoj de la Publika Helpantaro neniu vidis la fraton de Fernando. Mia amiko aludis ian alian novnaskiton alportitan proksimume je la sama horo. Mi scias, ke la patro Fradeko havis bluan kitelon, kaj ke la homo vidita de Variaso portis same similan veston. Sed en la momento, en kiu mi parolas, troviĝas en Francujo pluaj miloj da homoj kovritaj de sama vestaĵo. Tio estas tro malpreciza montro, por ke ĝi povu fariĝi neprotestebla fundamento de propra priskribo. Tial ke estis neeble, ke mi divenu tion, kio okazis, tiel longe kiam tiu pruvo ne estis kontraŭbatalita de iu alia pli forta, ĝi sufiĉis por min konvinki. Ĝi lasis min vivi en eraro, kiu daŭris tridek du jarojn, kaj kiu daŭrus ankoraŭ, se aliaj pli pruvigaj fariĝoj ne estus okazintaj. Kvankam la certigo de Variaso restas ĉiam vera, tamen ĝi perdis por ni ĉiun ajn valoron, kaj ne povas plu havi ian gravecon.
Dume la juna advokato ne forgesis la veran kaŭzon de ĉiuj tiuj fariĝoj.
Se Fernando revenis Francujon, li tion faris nur por peti la revizion de sia proceso.
Nun ĝi aperis al Eduardo sub aspekto tute alia. Por li evidente la afero baldaŭ eniros en novan fazon, kaj fatale finiĝos per la senkulpigo de Herbeno. La dua juĝo devis esti simpla formulaĵo.
Sed se Fernando deziras konservi sian liberecon kaj eviti ĉian ajn arestitecon, estis necese, ke li sin liveru mem al la juĝistaro, kaj ne atendu la alvenon de ĝendarmoj komisiitaj por lin ekkapti. Lia ĉeesto en Parizo estis certe jam signalita. Oni ne devis perdi eĉ unu minuton.<noinclude><references/></noinclude>
sqkxcv0cffmivp8xfkoatyazl43b4tb
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/368
104
22228
125809
72123
2026-08-01T07:34:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125809
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Sekve dum la bankiero estis en ''Dinan'', Eduardo iris al la Maziera hotelo.
En ĝi li trovis Fernandon, kiu, havante siajn okulojn ruĝaj, kaj siajn trajtojn lacigitaj de sendorma nokto, bedaŭris sian revenon el ''Hongkong'', kaj malesperis pri la estonteco.
— Ha! amiko, ekkriis Herbeno, sin ĵetante en la brakojn de Klozelo: mi estus estinta pli prava, restante en Oriento.
— Ne; ĉar cian nomon malpurigis maljusta kondamno. Cia reveno ebligos, ke ci lavu tiun makulon.
— Tion mi tre forte esperas.
— Ĉu, krom la konfesoj de Reĝino, ci havas novajn sciigojn por konigi? Ĉu ci malkovros ian specialan detalon ĝis nun nekonitan?
— Ne. Nun, tial ke oni konas la motivon de mia vojaĝo al ''Sèvres'', mi ne havas ion por aldoni al la demandaro, kiun al mi altrudis Taburio. Tamen mi havas en manoj prisupozon pri senkulpeco, kiu preskaŭ valoras certan pruvon.
— Kio ĝi estas?
— Ci devas kompreni, ke, se mi revenis, se mi konsentis lasi ''Hongkong''’on, en kiu sub la Fradeka nomo mi ĝuis absolutan sendanĝerecon, mi tion faris nur, tial ke mi malkovris rimedon, kiun mi kredas certa, por pruvi mian senkulpecon.
— Parolu; mi deziregas ĝin koni.
— Tiun rimedon mi ne divenis tuj. Min tiel konfuzis tiu absurda kulpigo, ke dum la tuta daŭrado de l’ proceso mi restis kvazaŭ bestigita. Mi kredis, ke mi vivas en inkubsonĝo, komprenante nenion en tio, kio okazis, ne havante la eblecon pripensi kaj sekve min defendi. Mi sciis trovi nur neadojn, kiujn neniu kredis: kaj mi aŭdis mian kondamnan sentencon, ne suspektante, ke mi posedas preskaŭ nerefuteblan pruvon. Nun, tial ke Reĝino faris malkovrojn, eble estas feliĉe por mia {{vdk|bon|famo}}<noinclude><references/></noinclude>
q0tjxwefrn3y9rmke2k9012tsrzlyb5
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/369
104
22229
125810
72124
2026-08-01T07:41:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125810
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|bon|famo}} de ĝentila kaj honora homo, ke la aferoj tiamaniere okazis: ĉar, tion mi konfesas, mi ne scias, ĉu mi estus havinta sufiĉe da kuraĝo por lasi konduki min al ''Noumea'', ne protestante, sufiĉe da grandanimeco por ne perfidi niajn amkunvenojn, se tiu perfido estus povinta min savi. Sed mi estis konvinkita, ke konfeso estus senefika malkuraĝaĵo, kiu min malhonorus kaj neutile frapus en koro Beatricon, kiun mi ĉiam amis, eĉ en momento mem en kiu mi amis ŝian kuzinon. Pro tio mi timis, ke Reĝino parolos; kaj kiam mi vidis, ke ŝi silentiĝas, mi profundkore ŝin dankis pro ŝia diskreteco. Jen estas, kial mi obstine persistis en mia mutiĝo. Ha! se mi estus sciinta!
— Tamen tiu konfeso neniel povis cin helpi, tial ke ĝi ne liveris ''alibi''’on.
— Ne senperan ''alibi''’on; ci estas prava. Sed se ci estus koninta la tutan veron, ci estis armita de argumento tia, ke, mi kredas, ĝi estus havinta la saman valoron ol pruvita ''alibi''’o.
— Klarigu cian penson.
— Aŭskultu min tre atente, kaj sekvu akurate mian rezonadon.
En ''Bellevue'', la Kompanio ne liveras biletojn por la vagonaroj venantaj de ''Chartres'' kaj direktiĝantaj al Parizo. Do se en tiu stacidomo mi estus uzinta la vagonaron, en kiun eniris Sedilo, mi povis tion fari, nur uzante mian abonkarton.
— Tio estas vera.
— Sed la vojaĝanto, kiun oni konfuzis kun mi, prezentis bileton.
— Tiu punkto de l’ proceso estas pruvita.
— Do li venis de malproksima stacidomo.
— Tia estas la konsekvenco, kiun Taburio kaj mi konkludis.
— Sed tial ke je la kvina mi troviĝis ankoraŭ en ''Sèvres'' apud Reĝino, mi ne havis tempon sufiĉan por atingi, ĉu pli malproksime ol ''Versailles'', ĉu per la pero de la {{vdk|grand|zona}}<noinclude><references/></noinclude>
nmoeb6zqptgpiskim53yuhrcs1g2pzx
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/370
104
22230
125811
72125
2026-08-01T07:48:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125811
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|grand|zona}} fervojo, la ''Chartres''’an vagonaron, kiu haltas en ''Bellevue'' je la kvina kaj duono. Do ĉiuj homoj estis erarigitaj, kaj trompitaj de simileco. Do la mortiginto de Sedilo ne povas esti mi.
— Ci estis prava antaŭ momento: tiu pruvo ŝajnas nerefutebla.
— Kiam tiu ideo venis al mi, estis tro malfrue. Mi troviĝis kondamnita kaj ĉenrompinta. Perfidi Reĝinon havis por mi nenian utilon. Oni ne estus kredinta miajn certigojn, kaj mi estus eltirinta el tia malkuraĝaĵo nenian profiton. Aliparte la malnoblegeco de tia perfido, refalinte sur min, min estus premeginta de sia tuta maso. Por ke tia konfeso povu produkti sian plenan efikon, necesege estis, ke ĝi devenu de l’ interesitino mem, sed ne de mi. Mi tion komprenis, kaj daŭrigis ŝajnigi la malvivecon: kaj tion mi faris des pli facile, ke ju pli mi trovis rimedon por refari al mi materian ekzistadon tute trankvilan. Kompreneble mi ne intencis riski la certan kvietecon, kiun mi ĝuis, por provi procesan revizion, kies konsekvenco aperis duba. Pro tio, ci komprenos mian ĝojon, kiam mi legis en la ''Revuo'' kaj en ''Lingvo Internacia'' la noton publikigitan de ci kaj de mia baptopatro. Tamen dum kvin monatoj mi ŝanceliĝis: ĉar se mi havas fortan espereblecon, reale la absoluta certeco mankas ankoraŭ. Se mi ne estus edzo, mi kredas, ke neniam mi estus reveninta Eŭropon. Ho ve! mi estus pli bone inspirita, ne revenante!
— Ne, mi rediras; ci estis prava: ĉar tiun certecon, kiu mankas, mi al ci alportas. Mi same nun havas pruvon, kiu plicertigas la cian, kaj kiu estas tiele konvinkiga, ke ĝi sola nuligas la valoron de ĉiuj aliaj.
— Miavice mi petas, kia ĝi estas?
— Ci ne mortigis Sedilon; tio estas pruvita. Tamen la bonfido de ĉiuj atestantoj, kiuj cin rekonis kaj kulpigis, ne estas suspektebla. Ci mem neniam dubis pri ilia sincereco.<noinclude><references/></noinclude>
ktkcq8iyc5gx0dqzmj42l38pqxo9io8
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/371
104
22231
125812
72126
2026-08-01T07:54:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125812
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Estas vere.
— Do necesege ilin ĉiujn erarigis eksterordinara simileco. Sed la viro, kiun oni tiel unuanime konfuzis kun ci, ne povas esti alia homo ol Fradeko.
— Li? Li do troviĝis en la vagonaro, pri kiu ni parolis?
— Kredeble; mi eĉ diros devige. En la tuta mondo cia frato estas la sola persono, kiun oni povas maldistingi je ci laŭ tiel plena maniero. Jen estas la punkto, kiun mi devos klarigi. Sed mi kredas, ke ne estos malfacile lumigi al tiu afero ĝis nun tiel malluma, tial ke ni havas sub nia mano la homon, kiu cin kondamnigis, tiel nevole.
Akompanite de Fernando, Eduardo faris viziton al la Prokuroro de Respubliko.
En lia ĉeesto Herbeno anoncis, ke li sin metas en la disponon de la juĝistaro, kaj per kelkaj rapidaj vortoj konigis al tiu magistrato la novajn elementojn de senkulpigo, kiujn al li liveris la fariĝoj.
Tial ke la junulo sin prezentis ne devigite, tia agmaniero estis forta prisupozo pri lia senkulpeco; ĉar estante kulpa Fernando ne estus kuraĝinta riski tian danĝeron.
Do sen malfacileco la juĝisto konsentis lasi la kulpigaton en provizora libereco.
Se li revenis, li certe ne tion faris por forkuri denove. Nun, tial ke li havas nediskuteblajn pruvojn pri lia senkulpeco, li ne ilin plimalvalorigos per ago, kiu havus, kiel solan konsekvencon, lin igi suspekta en la spirito de magistratoj.
Aranĝinte tiun unuan detalon, Klozelo iris al sia hejmo, en ĝi prenis la aktaron pri la Herbena afero, kaj poste sin direktis al la hotelo, en kiu loĝis Fradeko.
Li trovis Petron en stato de senkuraĝeco komparebla kun tiu, en kiu estis Fernando. Sed la juna advokato, okupite nur de la ideo, kies plenumadon li daŭrigis, diris subite al la patro de Maŭrico:
— Aŭskultu min atente, mia kara Petro. Necesege estas,<noinclude><references/></noinclude>
4n3p02xqw6gesxyh77vubaqis462mxk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/372
104
22232
125813
72127
2026-08-01T07:59:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125813
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ke vi helpu min por pruvi la senkulpecon de Fernando. Sed vi sola estas kapabla tion fari.
— Certe mi tutkore estas preta. Sed kiamaniere mi povas vin utili?
— Ĉu en la pasinta tempo vi ne rakontis ke, dum via unua vojaĝo al Parizo, vin en vagono atakis frenezulo, kaj ke vi ŝuldis vian savon nur al via spiritĉeesto kaj al via rapidmoveco?
— Efektive.
— Ĉu vi povus rediri tiun rakonton, al kiu bedaŭrinde mi ne donis la tutan gravecon, kiun ĝi meritas?
— Nenio estas pli facila. La unuan fojon, kiam mi venis Parizon, en momento kiam la vagonaro alproksimiĝis al tiu urbo, frenezulo rapidis al mi kun revolvero en mano. Mi havis nur tempon sufiĉan por malfermi la vagonpordon kaj forkuri per la ŝtupo.
— Ĉu vi estis vundita?
— Ne; feliĉe por mi: ĉar la plej eta pikvundeto estus neebliginta la danĝeran gimnastikon, al kiu mi ŝuldis mian savon.
— Sed ĉu tiu maniulo uzis sian armilon?
— Mi toleris unuan pafon; kaj mi kredas, ke mi aŭdis duan. Tamen pro la bruego, kiun faris la vagonaro rapidege ruliĝanta, mi tion ne kuraĝus certigi.
Aŭdinte tiun lastan frazon, la advokato tremetis. Ĝuste en la revolvero trovita apud Sedilo mankis du kartoĉoj.
— Nun, rediris Eduardo, ĉu vi memoras akurate la daton de l’ tago, en kiu okazis tiu aventuro?
— Ne, respondis Petro, iom pripensante, tute ne. Kiam mi eliris el ''Dinan'', kaj lasis la viron, kiun mi kredis esti mia patro, forpelite de li, mi decidis, ke mi realigos deziron, kiu min karesis jam depost longa tempo: ĝi estis, vojaĝi, trairi tra Eŭropo kaj poste min fiksi en Parizo. Mi do uzis la vojon de lernantoj, irante el urbo al urbo, studante la monumentojn, precipe la katedralojn, kiujn mi ĉiam pasie ŝatis, ''Rouen''’on, ''Amiens''’on, ''Beauvais''’on, ''Chartres''’on. Nur kiam<noinclude><references/></noinclude>
le8uw0xtq8ax8lwwela1kidzdk61yrk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/373
104
22233
125814
72128
2026-08-01T08:04:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125814
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>mi estis vizitinta ĉiujn kuriozaĵojn, kiujn enhavas Nordo de Francujo, mi decidis, ke mi veturos al Italujo. Vi komprenas, ke, kun vivmaniero tia, kia estis la mia, havante neniun materian okupadon, estante atendita de neniu homo, mi ne povis multe atenti al la ĉiutaga dato.
— En kiu loko okazis tiu akcidento?
— Estas neeble, ke mi respondu, tial ke por la unua fojo mi venis Parizon.
— Estas ĝuste. Per kiu stacidomo vi eniris en tiun urbon?
— Bedaŭrinde pri tiu punkto, same kiel pri la aliaj, mi ne povas kontentigi vian scivolon. Mi veturis sur la Okcidenta fervojo: sed tiu kompanio havas en Parizo tri stacidomojn; kaj mi ne scias en kiu haltis mia vagonaro. Ĉar tuj kiam mi estis alveninta, mi uzis fiakron, kiu min kondukis al la ''Lyon''’a stacidomo. Mi havis tempon nur sufiĉan: ĉar mi ne volis preterlasi la rapidan vagonaron al ''Nice''.
— Vi do opiniis, ke Parizo ne meritas vian viziton? Ĉu tio estas ebla.
— Senkulpigu min. Tial ke kontraŭe mi intencis ĝin loĝi pli poste, mi pensis, ke estas neutile perdi mian tempon por vizitadi urbon, kiun dum mia tuta vivado mi povos ekzameni plendetale.
— Unu lastan vorton! Ĉu la dramo, en kiu vi preskaŭ mortis, okazis sur pontego?
— Noktiĝis, kaj nigriĝis kiel en bakejo. Mi konfesas, ke min tiel okupis mia propra defendo, ke mi ne havis ideon ekzameni la pejzaĝon. Tamen ... atendu! Kiam, ferminte la vagonpordon, mi rigardis, ĉu mia persekutanto troviĝas ankoraŭ sur la ŝtupo, la luno ekaltiĝis: kaj mi tre precize memoras, ke la vagonaro kontraŭe ruliĝis en profunda vojtranĉitaĵo.
Eduardo havis geston de malkontento.
— Tamen, li diris, mi ne povas erari: vin solan la atestantoj povis tiel obstine konfuzi kun Herbeno. Veku<noinclude><references/></noinclude>
of0x2vh0ptpex1hzc3wpej5hgx08h6l
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/374
104
22234
125815
72129
2026-08-01T08:10:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125815
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>viajn memorojn: sed atendante volu ekzameni tiun tutan aferon.
Klozelo prezentis al Petro la densan aktaron, helpante Fradekon en liaj serĉadoj, montrante per fingro la detalojn, sur kiujn li volis pli speciale haltigi lian atenton.
La junulo tralegis, ĉiam tralegis, dum Eduardo rediris:
— La homo, kiun oni konfuzis kun Herbeno povas esti nur vi. Mi estas konvinkita pri tio, kion mi certigas. Ĉu vi ne opinias, ke mi estas prava?
— Estas kredeble, eĉ kredinde. Sed mi povas nenion certigi; ĉar la akcidento de Sedilo okazis sur la ''Montparnasse''’a fervojo, kiun mi ne konas.
— Vi devas erari. Kiam vi veturis al Britujo kun Beatrico ...
— Ni eliris per la ''Orléans''’a stacidomo kaj revenis per la ''Saint-Lazare''’a. Depost tiu tempo, mi lasis Parizon nur por iri al ''Vaucresson''.
— Por klarigi miajn dubojn, diris la advokato, venu kun mi.
La du viroj supreniris la straton ''de Rennes'', kaj prenis bileton al ''Sèvres''.
Kiam Petro alvenis en la halo, en kiu la vagonaroj atendas la vojaĝantojn, li puŝis ekkrion:
— Mi rekonas tiun lokon, li diris. Tre certe mi venis ĉi tien, almenaŭ unu fojon.
— Tre bone, tre bone, diris Klozelo. Memoru.
La alira vojaĝo ne liveris iun rimarkindan fariĝon; sed ne estis same por la revena. Ĉar en ''Bellevue'' Fradeko kredis, ke vualo subleviĝas kaj malkovras aferojn tiel plene enprofundiĝintajn en lia memoro, ke la junulo ne eĉ supozis ilian ekziston.
— Mi rekonas tiun enkavaĵigitan stacion, li diris. En tiu loko mia atakanto saltis kontraŭvoje el sia vagonaro, por eniri en la mian.
— Memoru, memoru, diris ĉiam Eduardo.<noinclude><references/></noinclude>
35syqzq82y75sxjs3zqxvc0wx21ney8
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/375
104
22235
125816
72130
2026-08-01T08:23:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125816
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Kun kapo en la vagonfenestro, la du vojaĝantoj observis la plej malgrandajn detalojn.
En ''Meudon'' Fradeko same rekonis la stacidomon.
— En momento kiam la vagonaro pasis antaŭ ĝi, li diris, mi faris tiujn malesperajn alvokojn, kiujn bedaŭrinde neniu aŭdis.
Sed la pontego memorigis al Petro neniun impreson: tamen en ĝi troviĝis la plej grava punkto.
— Tio ne devas nin mirigi, li diris. Tial ke en tiu momento mi pasis inter la du vagonoj, estis neeble, ke mi {{sic|rima|rimarku}} la detalojn de la vojo.
Sed {{sic|m|kiam}} oni troviĝis en la profunda vojtranĉitaĵo, Fradeko ekkriis:
— Mi rekonas la lokon. Jen estas la deklivo kaj la bordapogilo de detruita ponto, kiujn mi trovis antaŭ mi, kiam estinte reveninta en mian fakon, mi okule serĉis, ĉu mia atakinto ĉiam staras sur la ŝtupo.
Sed depost tiu punkto ĝis ''Ouest-Ceinture'', Petro povis nenion rekoni. La stacioj de ''Clamart'' kaj de ''Vanves-Malakoff'' vekis en lia cerbo neniun memoron.
— Tio estas tre komprenebla, li diris. Mi estis tiel senmovigita de emocio pro la danĝero riskita, ke mi min kuŝigis sur la kanapon. La kontraŭo estus neklarigebla.
En ''Ouest-Ceinture'' Fradeko ŝanceliĝis.
— Mi povas certigi nenion, li diris. La vagonaro haltis nur unu minuton. La du vojaĝantoj, kiuj supreniris en mian vagonon, malhelpis, ke mi vidu.
En ''Montparnasse'', kiam Klozelo estis elvagoniĝinta, li kondukis sian kunulon ĝis la pakaĵejo.
Tiun ĉambregon denove rekonis Fradeko.
— Jen estas, li diris, la loko, en kiu mi dungis fiakron por min veturigi al la ''Lyon''’a {{sic|stacido|stacidomo}}. Mi memoras ankaŭ tiun rapidan deklivan vojon.
Kaj dum Petro parolis, li direktis sian manon al la punktoj, kiujn li montris.
La eksperimento sukcesis pli perfekte ol esperis<noinclude><references/></noinclude>
6qusnayaf54sq09fmgun21mq99niobd
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/376
104
22236
125817
72131
2026-08-01T08:29:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125817
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Eduardo. La advokato sin kulpigis, ke li ne ĝin provi pli frue. Kiom da malfeliĉaĵoj oni estus evitinta.
— Sed, li diris, ĉu mi povis diveni, ke Fernando havas ĝemelan fraton ankoraŭ vivantan?
La silentiĝo de Herbeno, lia konfuzo, liaj sangoplenaj manoj la vesperon mem de la tago, en kiu okazis la akcidento, ĉu tio ne devis naski en mi konvinkon, ke li estis, se ne la aŭtoro, almenaŭ atestanto en la morto de Sedilo?
Pli poste la hipotezo de subita frenezeco, en kiu Fernando estus frapinta, ne nur ne tion rimarkante, sed eĉ memorante nenion, ne povis min instigi al ideo pri kontraŭenketo.
Fine pli poste ankoraŭ, kiam mi estis konvinkita, ke Fradeko kaj Herbeno estas unu sola viro, tiu kontraŭenketo ne havis plu ian motivon por esti.
Dum la juna advokato revadis, li malsupreniris la ŝtuparon de la stacidomo samtempe kiel Petro. La du vojaĝantoj troviĝis sur la placo ''de Rennes'', apud la stacio por tramveturiloj.
— Nia tasko ne estas finita, diris Eduardo. Nun necese estas, ke ni retrovu la precizan daton de l’ tago, en kiu okazis la akcidento, kiu estas propra al vi, por ke ni ĝin komparu kun la dato de l’ tago, en kiu mortis Sedilo.
Fradeko kavigis sian cerbon, pripensante.
— Atendu, li diris; nun mi memoras. Mi revenis el ''Chartres''. Eble mi konservis la kalkulon de l’ hotelo. Sed ĝi restis kun ĉiuj miaj skribaĵoj en mia apartamento, straton de ''l’Université''. Venu kun mi, por ke vi min utiligu kiel atestanto. Mi treege deziras, ke mia frato konu la motivon, kiu min devigas reveni al mia iama loĝejo, kaj ne povu min kulpigi, ke mi ne respektas mian parolon.
Kiam li estis serĉinta longatempe, kaj esplorinta multajn tirkestojn:
— Jen estas ĝi! diris Petro, montrante la fakturon. Post<noinclude><references/></noinclude>
d1bbekybyxoedsza79f082b0vcgbfwk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/377
104
22237
125818
72132
2026-08-01T08:35:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125818
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiam mi estis paginta tiun kalkulon, mi supreniris en vagonon.
La advokato prenis la paperfolion, kaj legis: 14a de Decembro 1900.
Ĝuste la vesperon mem de tiu tago, la korpo de Sedilo estis retrovita piede de l’ pontego.
— Nun, diris Klozelo, mi kredas, ke oni povas rekomenci la procesesploron.
Al Taburio oni komisiis la plenumon de tiu tasko.
Frigulo, la geedzoj Ragelo kaj Blankardo, kontraŭstarigitaj kontraŭ Fradeko, certigis, ke ili rekonas sen ia ebla dubo la viron, kiu staras antaŭ ili.
— Li estas sinjoro Herbeno, ili diris ne ŝanceliĝante. Taburio estis tiel certa, ke li aŭdos tiun respondon, ke li montris neniun signon de miro.
— Evidente, li diris al Petro, estas vi la viro, kiu troviĝis en la vagono, en kiun eniris Sedilo, kredante, ke vi estas Herbeno. Rakontu tion, kion vi scias; kaj kaŝu al mi nenion.
Fradeko klarigis la dramon laŭ ĝiaj plej etaj detaloj, kaj finis dirante:
— Jen estas certe kiamaniere la aferoj okazis, se tamen mia memoro estas fidinda. Mi kredis, ke mia atakanto freneziĝas: do mi ne aŭskultis liajn parolojn tre atente. Tamen mi kredas, ke efektive li parolis pri Direkteblaj Aerostatoj, min riproĉante, ke mi estas ŝtelisto. Tial ke mi eksaltegis pro tiu insulto, kaj direktis mian manon al lia vizaĝo por lin survangi, li ekkaptis revolveron kaj min minacis per tiu armilo. Tiam mi saltis sur la ŝtupon. Dume li sin alkroĉis al miaj vestoj, kaj pafis al mi kuglon, kiu ne min tuŝis. Fine mi lin devigis min lasi; kaj kiam mi estis eltirinta min el liaj manoj, mi pasis inter la du vagonoj. Kiam mi revenis per la kontraŭa vagonpordo, mi ne lin trovis plu.
— La konkludo, kiun oni povas eltiri el la ekzameno<noinclude><references/></noinclude>
11621ok52urj07of75webt22egi3313
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/378
104
22238
125819
72133
2026-08-01T08:42:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125819
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de faktoj, estas jena: tial ke vi neniam konis Sedilon, vi povis senti al li nenian malamon. Do estas li la homo, kiu atakis. Pro tio, kiam eĉ vi estus frapinta vian atakanton, vi povas tion konfesi, ne timante ion; ĉar vi estis en kazo de rajta defendo.
— Tion mi scias. Pro tio, se tia estus la vero, mi havus nenian motivon por ĝin kaŝi. Sed ĝis nun mi ĉiam nesciis, ke tiu viro estas malviva. Jen estas, laŭ mia opinio, tio, kio kredeble okazis. Tiun ĉi tagon frostis tre akre. Dum tagmezo la suno fluidigis la prujnon, kiu kovris la tegmenton de vagonoj; kaj la akvo fluinta for de defluiloj malsekigis la ekstremon de vagonŝtupoj kaj denove glaciiĝis. Tiuj ekstremaĵoj estis do kovritaj de tre glitiga pluvglacio. Se mi ne estus havinta miajn du manojn liberaj, por min alkroĉi sur la fostoj de veturiloj, mi certe estus falinta. Sed Sedilo havis nur unu manon utiligebla, tial ke per la alia li tenis sian revolveron. Kredeble tiu viro glitiĝis; kaj falante li faris al si mem en ŝultro tiun vundon, pro kiu oni kulpigis la malfeliĉan Herbenon. Efektive mi kredas, ke mi aŭdis duan pafon; sed tion mi ne povus certigi.
— Tial ke estas por vi nenia profito en mensogo, mi konfesas, ke tiu klarigo ŝajnas logika kaj akceptebla: ĉar en tiu bedaŭrinda afero la vera vero ĉiam estos nekonita.
Do ne nur ne ekzistis volmortigo, sed plie la hipotezo pri nevolmortigo per ne singardo, aŭ eĉ pri mortigo por memdefendo, estis foriginda. La juĝisto troviĝis antaŭ simpla akcidento, kaj havis neniun motivon por sin intermeti.
— Mi tuj subskribos sentencon por senkulpeco, diris sinjoro Taburio.
Kiam la respektinda magistrato estis fininta, li aldonis:
— Neniam, kiam en pasinta tempo mi liveris aliajn nekulpigajn konkludojn, mi sentis en mi tiom da kontento.<noinclude><references/></noinclude>
d8ou03m8eorij2fx0wjoz3szcvii10l
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/379
104
22239
125820
72134
2026-08-01T08:48:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125820
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Pri Herbeno, la procesformo ne estis tiel simpla. Tial ke la junulo estis kondamnita laŭ regula juĝo, nur dua juĝo povis lin malkondamni. Sed la aferoj troviĝis en stato tia, ke, kvankam tiu proceso estis neevitebla, ĝi tamen povis havi nur teorian gravecon. Efektive la Publika Kulpiganto prenis la lokon de la Defendanto, kaj konkludis al la malkondamno.
Fernando estis libera kaj rehonorita.
Kiam Herbeno eliris el tribunalo, lia unua ekmovo estis alkuri al Beatrico, por ke li estu la unua homo, kiu al ŝi anoncos la bonan novaĵon: sed li ĝustatempe memoris pri la ĵuro, kiu ligas lian volon. Li promesis al sia frato, prenante ateste sian honoron, ke li ne penados por revidi la junan virinon, tiel longe kiam ŝi ne estos koniginta sian decidon. Li devis atendi la respondon de sinjorino Herbeno.
Certe Fernando havis por si la rajton: li povis paroli mastre.
Se Beatrico estus kulpa, du solvoj prezentiĝus al li: aŭ altfrunte li reenirus en la edzan hejmon, forpelinte antaŭe la amanton kaj lian idon; aŭ li forlasus la malestimindan edzinon, sin disigus el ŝi per eksedziĝo, kaj rekomencus la vivon kun alia amo.
Sed Beatrico estis senkulpa. Kiam ŝi amis Petron, sian edzon ŝi daŭrigis ami en li; por la juna virino la patro de Maŭrico estis ŝia edzo.
— Ne, pensis Fernando, se mi agus kun tiom da bruteco, mia konduto estus vere abomena. Kiam eĉ la edzino kaj la amantino al mi pardonus, la patrino ne povus forgesi. Se ŝi min reprenas bonvole, se la memeroj por la pasinta tempo markis en ŝia koro impreson sufiĉe potencan, por ke ŝi min preferu al Petro, tion mi profitos. Tiam mi povos reveni al ŝi, ne timante ion, ĉar tiam ŝi havos nenion por min riproĉi. Beatrico sola povas decidi.<noinclude><references/></noinclude>
ougbqco12bnu6x5jjhoj8qsi0l9a7h8
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/380
104
22240
125821
72135
2026-08-01T08:51:36Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125821
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Herbeno malsupreniris la ŝtuparon de la Juĝejo, priokupite pri tiuj pripensoj, kiam Fradeko stariĝis antaŭ li.
— Mi dankas vin, mia frato, diris Fernando; ĉar dank’ al via intermeto mi estis senkulpigita.
— Ho ve! respondis Petro, mi faris tre mallarĝe mian devon pri via rehonorigo; ĉar kaŭze de mi vi estis kondamnita. Estas mi prefere tiu, kiu devus peti pardonon pro ĉiuj malfeliĉaĵoj, kiujn mi al vi suferigis nesciante.
— Mi ne povas igi vin responda pro tio, kion vi ne konis; dum mi ŝuldas dankon kontraŭe pro tio, kion vi vole plenumis.
— Ha! Fernando, ekkriis Fradeko entuziasme, vi estas bonkora kaj grandanima. Neniam vi scios, kiom mi suferas pro la nemalplektebla situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas. Se ĝi ne ekzistus, min tre feliĉigus vin premi sur mia koro, por montri la fratan amemon, kiun mi sentas al vi.
— Al mi same, Petro, respondis Herbeno kortuŝita, al mi same estus dolĉe, vin retrovinte, vidi en vi nur mian fraton, kaj ne senti, ke alia penso venas veneni mian ĝojon. Ho ve! vi estas prava. Fataleco pezas sur ni.
— Mi ne volas vin deteni pli longatempe; ĉar kredeble vi deziregas iri al Beatrico, por al ŝi konigi la feliĉan novaĵon pri via liberigo.
— Vi tre scias, ke ni ambaŭ estas ligitaj de reciproka honora ĵuro. Eduardo rakontis al mi, kun kia skrupula delikateco vi respektis la vian. Kiam, por utili mian rehonorigon, vi estis devigita reveni al via iama hejmo, vi postulis, ke Klozelo vin akompanu. Kvankam unu sola pordo vin apartigis el via filo kaj el lia patrino, tiun pordon tamen vi ne malfermis. Ne timu, mia frato: same kvankam tia agmaniero min multe doloras, tamen mi scios vin imiti kaj min altigi ĝis tia alteco.
— Ĉu vi permesos, ke mi faru proponon?
— Mi vin aŭskultas.
— Iru viziti Beatricon, mia frato; mi tion permesas.<noinclude><references/></noinclude>
olc1gn88kgpyt2grg0gjr7oy6jd4ovk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/381
104
22241
125822
72136
2026-08-01T08:56:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125822
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Interŝanĝe mi petos de vi similan permeson: mi vin akompanos por kisi Maŭricon. Dank’ al tiu reciproka cedo, ni ŝuldos unu al la alia neniun dankon, kaj aliparte ni povos neniel nin reciproke riproĉi: tiamaniere la honoro estos savita.
Kia terura situacio! Tiuj du viroj amis, estimis unu la alian; kaj ili estis konkurantoj. Iliajn korojn agitis nur noblaj sentoj; kaj la amo, kiu ilin malkunigis, estis incesta amo. Volonte ĉiu el ili estus riskinta sian vivon por savi la vivon de sia frato, se ĝin danĝero minacus; kaj nur la morto de unu aŭ de alia povis alkonduki kontentigan solvon.
Ilin vidante, sinjorino Herbeno unue ekpuŝis ĝojan ekkrion; sed poste ŝi ektremetis. Kiam ŝi estis montrinta al Fernando la grandan feliĉon, kiun ŝi sentas, eksciante lian senkulpigon, ŝi diris al siaj du edzoj, kiuj por ŝi estis nur unu:
— Mi vin petegas, foriru ambaŭ; ĉar via duobla ĉeesto estas por mi netolerebla. Kiam mi troviĝas sola, mi povas pensi al la edzo, kiun mi amas. Kiam li nomiĝas Fernando, mi kontraŭeniras la fluon de mia vivado; mi revivas kun li memore la jarojn de mia infanaĝo kaj la unuajn monatojn de nia geedziĝo. Sed se Maŭrico venas per siaj infanaj kriadoj interrompi mian revon, tiam mia edzo nomiĝas Petro. Post terurega katastrofo mia vivo rekomencas kaj daŭras sen intermankoj, sen interrompoj, pasante per nesenteblaj transiroj el la ĝojoj de la juneco al la feliĉoj de la patrineco. Vi petis de mi, ke mi faru elekton, ke mi voĉdonu por unu el vi ambaŭ: tion ne esperu. Por tion efektivigi, mi devus tranĉi mian animon en du partoj: tian disŝiron mi ne povas fari. — Cetere, aldonis la malfeliĉulino kun malgajega rideto, havu iom da pacienco. Tian situacion ne povas longatempe toleri fortoj nur homaj. Mi ĉiutage konsumiĝas: kaj mi sentas, ke restas al mi por vivi tre malmulte da tagoj. Post kelkaj<noinclude><references/></noinclude>
ldb4lwgnuis46kqvme42luvopg51g24
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/382
104
22242
125823
72137
2026-08-01T09:00:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125823
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>semajnoj eble mi ne estos plu barilo inter vi. Tiam ambaŭ povos peti de alia virino tiun feliĉecon, kiun estas al mi malpermesate doni, kaj kiun vi ambaŭ meritas.
Konstatinte la ŝanĝojn alvenintajn ĉe la virino, kiun ĉiu amegis per samforta sento, ambaŭ fratoj estis teruritaj. Depost la fatala vespero, en kiu ili sin trovis unu antaŭ la alia, ĝis la tago, en kiu Fernando aŭdis la sentencon, kiu lin malkondamnas, fluis apenaŭ tri monatoj. Sed tiuj tri monatoj sufiĉis, por ke Beatrico tiel juna, tiel freŝa, tiel adorinda, fariĝu vera flava, malgrasa, senforta skeleto, kiu ne delasis plu sian kanapon. Sinjorino Herbeno estis prava. La morto sin kaŝis en angulo de ŝia ĉambro, atendante pacience sian akiron: kaj ho ve! post kelkaj tagoj ĝi estos efektiviginta sian pereigan agon.
En la unuaj momentoj Beatrico volis kontraŭstari, pripensi pri sia nenormala situacio, kiu havis neniun alian kompareblan ekzemplon en la tuta historio de l’ homaro, kaj fine preni determinon.
— Elektu inter ni ambaŭ, diris unu el ili, ĉu Fernando, ĉu Petro, ŝi ne sciis kiu.
Unue tia elekto ne ŝajnis al ŝi dubebla. Ŝi eĉ miris, ke tia demando estu proponita. Ĉu ŝi ne estas honesta virino? Ĉu ŝi ne devas reveni al la edzo, al kiu ŝi sin donis libere, al tiu, kiu havas sur ŝi legitimajn rajtojn, unuvorte al Fernando. Tiel longe kiam ekzistis konfuzo, la mondumo povis ŝin senkulpigi, ĉar ĝi estis konvinkita, ke, prenante Fradekon, ŝi reprenis nur sian edzon sin ŝirmantan sub alian nomon. Sed nun, tial ke Herbeno revenis, Petro povas esti por ŝi nur amanto; kaj la socio montriĝos des pli severa, ĝi des malpli al ŝi pardonos, ke ju pli ĝi estos trompita. Sed tiu vorto “amanto” laŭte elparolita naskis en Beatrico impreson de ĝeno; kaj ŝi miris, ke tia vorto troviĝas en ŝia buŝo. Efektive ĝi havis por la malfeliĉulino neniun precizan sencon. Neniam sinjorino Herbeno estis havinta amanton; kaj tiu vorto, kiu ŝin naŭzis, ne taŭgis por ŝi.<noinclude><references/></noinclude>
7yw25xj5ql5bg9n0decdstibfe26ybz
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/383
104
22243
125824
72138
2026-08-01T09:04:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125824
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Sed se ŝi revenos al Fernando, kio fariĝos Maŭrico? Petro lin prenos kun si. Jam sufiĉas, ke la kompatinda edzo estos senigita je sia edzino; lin senigi je lia infano ŝi certe ne intencis, eĉ unu minuton. Sed tiam, se tio okazas, estos ŝi la oferitino, kiun por ĉiam oni malkunigos el ŝia filo. Kiam ŝi pripensis pri tio, ĉiuj ŝiaj patrinaj sentoj ribelis kaj plialtiĝis, superante de alte, de tre alte, la amon de l’ edzino, ĝin eligante, ĝin nuligante.
— Ne, ne, ŝi ekkriis: oni diros pri mi, oni faros al mi ĉion, kion oni volos. Tiel longe kiam oni ne min disigos el Maŭrico, mi ne plendos. Mi toleros ĉiujn turmentojn, mi akceptos ĉiujn humilaĵojn. Sed ne plu vidi mian infanon, esti senigita je liaj karesoj, ne povi malŝpari al li la miajn, lin perdi dum mia tuta vivado, neniam! neniam! Mi preferas morton!
Se ŝi estus kulpa, ŝi eble akceptus tiun oferon kiel elpagon; sed ŝi estis senkulpa. Ŝia infano estis frukto nek de krimo nek de adulto; li al ŝi rememorigis neniun honton. Lin ŝi embriigis en plena feliĉeco, kaŭzita de ŝia retrovita edzo; kaj kiam ŝi lin naskis, ŝi ĉerpis la kuraĝon, kiun ŝi bezonis por toleri la fizikajn suferojn, nur en la kvieteco kaj en la sereneco de sia senkulpa edzina konscienco.
Esti punita kiel ĵurrompinta virino, tial ke ŝi puŝis la fidelecon al ĵuro, al devo, al amo, ĝis la forgeso de sia bonfamo, estis perspektivo, kiu ŝin konfuzis kaj ŝin neniigis.
Dume la tagoj fluis.
Sinjorino Herbeno rondiris en netransirebla cirklo, senĉese revenante al sia elirpunkto, reelirante denove por sin retrovi post momento sur la sama loko, sen fino, sen espero, sen ebleco de eliro.
Baldaŭ ŝia farto estis tuŝita de tiuj internaj bataloj. Beatrico perdis la dormbezonon; la nutraĵoj al ŝi inspiris nur naŭzon; kaj la malfeliĉulino pli kaj pli malfortiĝis,<noinclude><references/></noinclude>
a0wag228opob3by4fe7wodo7uu32w2j
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/384
104
22244
125825
72139
2026-08-01T09:09:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125825
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malvigliĝante, malgrasiĝante, iom post iom sin klinante al la tombo.
Ŝi estis prava, dirante, ke post kelkaj semajnoj ŝi ne estos plu barilo. Ŝi estis unu, ŝia edzo estis du; kaj ŝi mortis pro tio.
Ian tagon, en unu el tiuj vojaĝolibroj, kiuj plenigis la bibliotekon de Fernando, ŝi legis, ke en Tibeto virino havas rajton havi pli ol unu edzon, same kiel en Oriento viro estas rajtigita al la posedo de multaj edzinoj.
La verko falis el ŝiaj manoj.
— Kiel malfeliĉa mi estas, ŝi pensis unue, tial ke en mia lando tia kutimo tute ne povas akordiĝi kun la moralo!
Sed, post kelkaj minutoj da pripensado, ŝi skuis sian malgrasiĝintan beletan kapon:
— Kiam eĉ, ŝi aldonis, tia monstreco estus permesita, ĉu tio povus min utili? Ne du edzojn mi amas, sed nur unu.
Kiam la du konkurantaj sed tamen amikaj fratoj sin retrovis kune sur la strato, ili sin reciproke silente rigardadis. Dikaj larmoj ruliĝis sub iliaj palpebroj. Ambaŭ penis por ilin kaŝi; sed ili ne povis sukcesi. Beatrico la adoratino havis nur ankoraŭ kelkajn tagojn por vivi.
— Mia frato, diris Petro, neniam ŝi decidiĝos. Tamen ni ne povas lasi ŝin morti, kaj igi ŝin viktimo de nia konkureco. Nia amo ŝin mortigas: nia amo devas ŝin savi. Mi opinias, ke rekonante al mi rajtojn egalajn al la viaj, vi vin montris multe tro grandanima. Vi estas ŝia rajta edzo; ŝi al vi apartenas; ŝin reprenu. Pri mi, mi iros entombigi min en lokon, en kiu mi ne povos vin maltrankviligi kaj inciti vian ĵaluzecon.
— Kaj ŝian infanon ĉu vi lasos al {{sic|si|ŝi}}?
Petro mallevis la kapon kaj ŝanceliĝis por respondi.
— Tiu infano reaperigus nur malĝojajn memorojn. Laŭ mia opinio, ĉu ne estus pli taŭga ...?<noinclude><references/></noinclude>
t6sekrv1wi5j6ewj49vqziwwu7d5oux
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/385
104
22245
125826
72140
2026-08-01T09:14:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125826
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉu vi parolas sincere, Petro? demandis Fernando, fikse rigardante sian interparolanton.
Fradeko ruĝiĝis. Herbeno daŭrigis:
— Vi ne kuraĝas esprimi vian tutan penson; mi ne vin kulpigas pro tio. Sed tial ke vi ne povas vin eligi el via filo, ĉu estas eble, ke mi eligu Beatricon el ŝia infano, kaj ke samtempe mi ne altiru sur min ŝian tutan malamon. Maŭrico kreas inter vi ambaŭ ligilon pli potencan ol ĉiuj homaj kontraktoj. La infano estas la celo de la geedziĝo; kaj kiam ĝi antaŭiris la leĝan unuiĝon, ĝi fariĝas deviga motivo, por ke tiu unuiĝo plenumiĝu. Estas mi kontraŭe tiu, kiu devas eliri kaj peti eksedziĝon, kiu, redonante al tiu malfeliĉulino ŝian liberecon, ebligos, ke ŝi vivu feliĉa kun vi.
— Eksedziĝo estas neebla, tial ke vi povus apogi vian peton nur sur kulpigon pro adulto: certe laŭleĝe ĝi estas tre facile pruvebla; sed en via konscienco vi tre scias, ke ĝi estus nur malnobla kalumnio.
Siavice Herbeno mallevis la kapon.
— Kion fari? kion fari? li ekkriis: Ni diskutas kaj ŝi mortas.
— Unu sola afero ŝajnas al mi ebla: ŝin devigi al determino. Sorto decidu.
— Venkos la venkito. La tuta amo de Beatrico tuj sin turnos al la oferito: kaj tio estos justa.
— Eble.
— Adiaŭ, mia frato, ekkriis Petro forkurante rapide kaj lasante Fernandon miranta kaj sola sur la trotuaro.
— Kion li ekfaros? murmuris Herbeno. Kian pereigan projekton li meditas?
Tute pensema la junulo sin direktis piede al la Maziera hotelo, por konigi al la bankiero la maltrankvilaĵojn, kiuj naskis en lia spirito la rapida eliro de Petro.
Dume Fradeko, haltiginte liberan taksimetron, kiu pasis, diris al la kondukisto:
— Al la Maziera hotelo; kaj rapidu.<noinclude><references/></noinclude>
ohuvm7rwvr4d4w152px549b41r8nks7
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/386
104
22246
125827
72142
2026-08-01T09:18:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125827
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO DEKKVARA|c|g=150%}}
Depost la tago, en kiu Petro aŭdis en la buŝo mem de l’ bankiero la konfeson pri la abomena krimo, je kiu ĉi tiu lasta sin igis kulpa dum sia junaĝo, la frato de Herbeno sentis, ke senkompata malamo ĝermas en lia koro kontraŭ tiu viro; ĉar li lin prave kulpigis, ke li estas la aŭtoro de ĉiuj liaj malfeliĉaĵoj.
Nun vidante, ke Beatricon baldaŭ mortontan pereigas la fataleco de fariĝoj, kiuj estis la neevitebla konsekvenco de tiu unua krimo, li sentis, ke sovaĝa decido enpenetras lian animon: ĝi estas, fariĝi justito, tial ke li ne povas ludi en la vivo alian rolon, kaj venĝi per la morto de l’ krimulo la ĉiujn mizerajn senkulpulojn, kiujn malfeliĉigis Maziero.
Pasante antaŭ armilvendisto, Fradeko haltigis sian veturilon, aĉetis revolveron kaj kartoĉojn, kaj daŭrigis sian iradon.
Alveninte en la hejmon de l’ bankiero, li petis de lakeo, ĉu la maljunulo estas vizitebla; kaj ricevinte jesan respondon, li eniris kaj refermis la pordon malantaŭ si.
— Kio estas en vi? infano mia, demandis ameme la vizitato, kiu rimarkis la konfuzitan ŝajnon de l’ vizitanto.
Anstataŭ respondi, Petro eltiris sian revolveron.
— Se estas por vi io ankoraŭ sankta, li diris per malsonora voĉo, se vi kredas ankoraŭ al io, mi donas al vi kvin minutojn por fari vian preĝon: ĉar mi venas por vin mortigi.<noinclude><references/></noinclude>
1cyq3qm5aa4sw8kxoznr8bb546v7v4d
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/387
104
22247
125828
72143
2026-08-01T09:25:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125828
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Maziero havis palan rideton, kaj ne faris eĉ ekmoveton, por sin protekti kontraŭ la armilo, kiun Fradeko direktis al lia brusto.
— Bedaŭrinde, li respondis per malgaja tono, tion vi ne faros. Ĉu mi ne estas kondamnita al vivo?
Petro mirante mallevis sian armilon. Antaŭ li sidis la bankiero, iom pala eble sed ĉiam ridetanta. Kun sia blanka barbo kaj sia respektinda kapo, li imponis al la junulo, kiu nevole sentis sin timigita. Lia malamo, lia kolero eĉ kvietiĝis, en la ĉeesto de tiu granda kulpulo, kiu estis samtempe granda pentanto.
Li sentis, ke li bezonas vipi sian sangon, sin ebriigi per fluo da paroloj; kaj li komencis:
— Vi estas krimulo. Fernando ne kuraĝus vin tuŝi, tio ne min mirigas. Se vi mortigis liajn gepatrojn, vi ilin anstataŭis. La sindono, kiun vi montris al li, profite kontraŭbatalas en lia koro kontraŭ la kulto, kiun li ŝuldas al la memoro de patro kaj de patrino, kiujn neniam li konis. Li forgesas la mortiginton por memori nur la bonfarinton. Ĉe li dankemo sufokas malamon. Tion mi komprenas.
Sed mi? Depost mia naskiĝo la malfeliĉo sin ĵetis sur min kaj neniam min lasis. Estante infano, mi estis malamita de gehomoj, je kiuj mi kredis min filo, tial ke mi estis en iliaj manoj nur multekosta spekulaciaĵo. La socio ĉiam agis kun mi same kiel kun leprulo. Se pli poste mi ĝuis kelkajn momentojn de feliĉeco, mi ilin ŝuldis nur al eraro, al anstataŭigo. Ĝi estas ŝtelo, kiun mi faris por la malprofito de la viro, al kiu estis destinita tiu feliĉeco. Neniam mi estis mi mem, ĉiam alia homo, nek filo de miaj gepatroj, nek edzo de mia edzino. Kompense mi estis la edzo de edzino, kiu ne estas mia; kaj hodiaŭ la leĝo malhelpas, ke mi estu la patro de mia infano.
Nun tial ke la lumo estas farita, tial ke mi refariĝas la homo, kiu mi estas reale, mi havas nur unu aferon<noinclude><references/></noinclude>
1ihrvae8g7p3s5l129zlaafqr2yug0z
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/388
104
22248
125829
72144
2026-08-01T09:34:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125829
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>por fari; ĝi estas forlasi vivon, en kiu mia persono estas senvaloraĵo, en kiu mia individueco ne havas motivon por esti, en kiu mia loko ne ekzistas.
Per mia ĉeesto mi okazigas la malfeliĉon de ĉiuj, kiujn mi amas. La unuan fojon, en kiu mi renkontiĝas kun mia frato, mi sendas al punlaborejo lin kondamnitan pro krimo, kiu estas farita de neniu. Per mia edziĝo kun Reĝino mi flugpendigas super lia kapo suspekton pri bigamio. Lia edzino, lia ĉasta Beatrico, min devigas akcepti incestan amon: kaj kiam Fernando revenas post ses jaroj de ekzilo, li trovas rajtan adultulon lokitan en sia loko kaj tiel plene anstataŭintan la veran edzon, ke estas neeble al ĉi tiu lasta valorigi siajn neprotesteblajn rajtojn.
— Ĉiuj homoj kredis, ke mia frato estas supera viro, kiu trovis rimedon por sin enŝovi en la Fradekan personecon kaj sin restigi en ĝi; neniuj, kontraŭe komprenis, ke mi estas nur bona kaj lojala homo, kiu penis sin defendi kontraŭ la Herbena personeco, kaj kiu, spite siaj klopodoj, subfalis sufokite de ĝi. Tiu eraro, kontraŭ kiu mi ĉiam energie protestis, kaŭzis la malfeliĉon de Reĝino; tiu sama eraro nun mortigas Beatricon.
Jen estas via ago, sinjoro: ĉu vi opinias, ke ĝi estas sufiĉe plena?
Nu, aŭskultu nun tion, kio restas ankoraŭ por esti dirita. Tial ke tiu malfeliĉa virino povas nek decidiĝi nek fari elekton, tiun elekton mi volas altrudi al si. Por tion plenumi, necese estas, ke mi malaperu; kaj mi jam faris la oferon de mia vivo. Mi ne havas la pretendon kredigi, ke mi estas pli altkora homo ol mi estas reale. Mi ne scias, ĉu mi estus havinta sufiĉe da grandanimeco por min mortigi, havante kiel unikan celon nur tiun deziron: lasi mian lokon al alia viro. Sed hodiaŭ mi komprenas la rolon, al kiu mi estas destinita. Antaŭ momento mi diris, ke mi ne havas motivon por esti: mi eraris. Se mi postvivis dank’ al mirakla hazardo, tio okazis,<noinclude><references/></noinclude>
cerzdd2di6n6jvx10jznyoljw9696tr
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/389
104
22249
125830
72145
2026-08-01T09:39:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125830
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>por ke ian tagon, en momento kiam vi ne pensus plu al tiuj pasintaj aferoj, mi stariĝu antaŭ vi kiel venĝisto, kiel justisto, kaj por ke, kriinte tre laŭte ĉiujn viajn malnoblegaĵojn, mi diru al vi: “Surgenue, krimulo, vi estas mortonta!”
Kaj la malfeliĉulo, rapidante al Maziero, volis almeti sian manon al lia kolumo.
Sed la bankiero havis ankoraŭ junulan fortikecon. Sen kolero li haltigis la manon de Petro, dirante per tiu sama malĝoja voĉo, kiun li uzis depost la komenco de l’ interparolado:
— Haltu, infano mia. Ne vin malhonoru per perforto malinda je via karaktero; ĉar se vi ĝin plenumus, vi poste pentus pri tio.
Vi vidas, ke mi lasis vin paroli, ne vin interrompante. Tamen ĉu vi povas diri ion, kion mi ne konas tiel plene kiel vi? Ĉu vi kredas, ke viaj riproĉoj egalos severece tiujn, kiujn mi faras al mi mem? Ĉu vi imagas, ke viaj insultegoj povas min turmentegi pli ol miaj konsciencriproĉoj? Ha! mia kara Petro, se mi estus koninta nur vian venĝan kulpigon, eble mi penus min senkulpigi, pledi antaŭ vi, kiu estas juna kaj amema, la proceson de la pasio, pruvi, ke ĉiuj tiuj bedaŭrindaj konsekvencoj de malnova krimo ne povis esti antaŭviditaj, kaj fine montri, ke en tiu dramo, kiu komencis antaŭ pli ol tridek jaroj, la fatalo ludis gravegan rolon, en kiu la unua krimego estis nur okaziga kaŭzo. Mi estas certa, ke mi vin konvinkus sen malfacileco. Tamen mi ne penos tion fari, kaj mi nur diros: “Se vi estas soifanta al venĝo, estu feliĉa; mi vin kontentigos. Ĉar tio, kion mi baldaŭ rakontos, montros venĝon pli grandegan, pli teruran, ol ĉion, kion vi povus revi.”
Kiam via patro mortis, li suspektis, ke la brulado de la lulilo, en kiu mi vin prenis por vin anstataŭigi per malviva novnaskito, li do suspektis, ke tiu brulado estis farita de krima mano. Sed li ne povis diveni la precizan<noinclude><references/></noinclude>
hkpry3uqcz1onoh58bm64nqgpv4irka
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/390
104
22250
125831
72146
2026-08-01T09:44:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125831
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>veron, kaj li forlasis la mondon, kredante, ke vi reale pereis. Li al mi komisiis la plenumadon de sia venĝo: kaj rekonante, dank’ al mia konfuzo, ke kredeble mi estis multe pli sciigita pri la kaŭzo de tiu katastrofo ol mi volis tion ŝajnigi, li divenis la veron, sed veron multe pli teruran ol ĝi estis reale; kaj li mortis min malbenante kaj fiksante al mi kulpigan rigardon, kiun la morto senmovigis en lia palpebro.
Depost tiu tempo tiu rigardo restis fiksata sur mi tage kaj nokte: neniam ĝi min lasas. En mia laborĉambro, en vojago, ĉe manĝotablo, en teatro, en la paĝoj de la libro, kiun mi legas, mi estu sola, mi troviĝu en societo, mi ĉiam ĝin ekvidas senkompatan kaj fiksan, plantitan en mia memoro kiel najlo, kiun neniu tirilo povas eltiregi. Nu, en momento mem, en kiu mi parolas, ĝi estas antaŭ mi; mi ĝin vidas vivantan laŭ supernatura viveco funde de pupilo malviva. En tago, tiu turmento estas ankoraŭ tolerebla; sed, en nokto! Ha! nokte, ne nur la sola rigardo, sed la fantomo tuta de via patro min persekutas, min senripoze atakas, sin lokas apud mian liton, min kulpigas ne nur pro la krimo farita, sed plie pro tiu, pri kiu mi estas senkulpa. Vane mi min defendas, vane mi certigas, ke li eraras, mi ĉiam revidas tiun severegan kaj ironian okulon, kiu ŝajnas diri: “Mi ne cin kredas.” Kaj tio revenas ĉiunokte sen halto, sen ripozo, sen ĉeso depost tridekdu jaroj. Se vi volas koni la teruran sumon, prenu krajonon kaj kalkulu.
Fradeko aŭskultis. Nun lia venĝa projekto ŝajnis al li tiele malaltvalora, ke li ĝin tute malŝatis.
— Petro, rediris Maziero, respondu sincere: se vi estus en mia loko, kion vi farus? La junulo montris per fingro la revolveron, kiu kuŝis sur la tablo.
La maljunulo ridetis kaj daŭriĝis:
— Kiam via patro estis malsuprenirinta en tombon, restis al mi granda tasko por plenumi: anstataŭi apud<noinclude><references/></noinclude>
3e8ltdbd5nrjr9lawlsbwhppeucl4k4
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/391
104
22251
125832
72147
2026-08-01T09:50:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125832
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Fernando la viron, kies morton mi nevole okazigis. Mi suferis kaj vivis.
Pli poste Herbeno edziĝis. Lia edzino malsaniĝis kaj bezonis miajn flegojn. Mi vivis por Beatrico.
Kiam via frato estis kulpigita kaj kondamnita, sinjorino Herbeno troviĝis sola; ĉar ŝia onklino ĉiam malsana ne povis esti fidinda protektantino; aliparte Reĝinon mi timis, prave vidante en ŝi malamikinon. Tial ke la malfeliĉa virino bezonis helpanton, mi vivis.
Mi ĉiam konservis esperon, ke tiu mistero iam klariĝos. Mi atendis kaj vivis.
Kaj ĝis hodiaŭ, tial ke mi estis utila, tial ke forlasi mian postenon estus malkuraĝaĵo, mi vivis.
Tamen mi ne kaŝos, ke ofte min tentis deziro; ĝi estis, fini tiun senĉesan turmentadon. Min okupis grandega laceco. Kiom da fojoj mi sopiris pri la fina kaj eterna ripozo.
La maljunulo sin levis, malfermis ŝrankon, el ĝi eltiris malgrandan boteleton duonplenan je kristala pulvoro.
— Vi vidas tiun alkaloidon, li diris: ĝi estas cinĥonamino, la plej agema veneno, kiun ĝis nun malkovris ĥemio, pli fulmofrapanta eĉ ol cianacido. Ofte kiam mi eliris el tiuj doloregaj inkubsonĝoj, kiuj min rompis, mi estis tentita preni maseton el tiu pulvoro kaj ĝin meti sur mian langon. Post tri sekundoj mi ne estus plu suferinta. La liberigo troviĝis en tiu boteleto; mi ĝin tenis en mia mano. Tamen mi ĉiam kontraŭstaris; kaj mi vivis.
Ĉar mi estis ligita de promeso. Mortante, via patro komisiis al mi la plenumon de sia venĝo. Mi ĵuris, ke li estos kontenta: kaj vi vidas, ke mi ne perfidis mian donitan parolon.
Ĉu vi komprenas nun, kial antaŭ momento mi ne repuŝis la revolveron, per kiu vi min minacis? Ha! junulo, vi prezentis al mi la morton kiel elpagon! Kiaj ajn estu viaj ĉagrenoj, opiniu vin feliĉa: tial ke vi ne konas la konsciencajn riproĉadojn, vi ne konas la veran suferon.<noinclude><references/></noinclude>
p86bu3cmcdwgd4dqbkvdyf9qr9os1bo
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/392
104
22252
125833
72148
2026-08-01T09:55:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125833
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tamen nun, tial ke Fernando estas reveninta kaj malkondamnita, eble mia ekzisto estas malpli necesega. Mi ne kuraĝas preni sur min la respondecon de ago, kiun mi konsideras kiel krimon. Sed se vi persistas ĉiam en via unua intenco, infano mia, kontentigu vian deziron. Antaŭ kiam mi elspiros mian lastan blovon, mi vin benos.
Mirigite de tiu malkaŝo, premegite de la grandeco de tiu puno, Fradeko silentis, sin sentante tute malgranda antaŭ tiu viro supera al la homeco, antaŭ tiu suferanto, kiu ne kredis al la posttomba vivado, kiu eĉ estis certa, ke li trovos en morto forgeson kaj ripozon, kaj kiu tamen sin kondamnis al vivo pro devo kaj pro elpago.
Pro tio, sin levante per unu eksaltego, la junulo eliris rapide, lasante fali tiujn vortojn:
— Adiaŭ, sinjoro. Por lasi al vi konsciencriproĉojn, mi lasas vivadon: sed tiu vivo al mi apartenas. Mi malpermesos, ke vi ĝin tuŝu, kiam mi ne ekzistos plu.
La bankiero restis en la sama loko, klinante sian kapon al sia brusto, pensante dolore al tiu sinsekvo de katastrofoj, kies responda kvankam nevola aŭtoro li estis, kiam bruo de malfermiĝanta pordo denove lin rektigis.
Fernando staris antaŭ li.
Maziero kredis, ke li estas Petro, kiu revenas.
— Kion vi deziras ankoraŭ, amiko mia? li demandis afable.
— Vi eraras, sinjoro, respondis la junulo. Mi estas Fernando.
Depost kiam Herbeno konis la veron, la kormovoj, kiujn li sentis al lia baptopatro, kompreneble aliformiĝis. Li ne povis plu havi por la bankiero la amemon kaj la respekton sentitajn en la pasinta tempo. Tamen estis neeble, ke li forgesu tiun amikemon, kiun lia adoptinta patro ĉiam montris, tiujn vartojn, per kiuj li vindis lian infanaĝon, tiun ĉiam maldormantan zorgemon, kiu<noinclude><references/></noinclude>
4ym4inldaktoh5wyo8u1azfrgu5xef4
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/393
104
22253
125834
72149
2026-08-01T10:01:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125834
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>neniam laciĝis eĉ unu minuton. La maljunulo estis samtempe lia bonfarinto kaj lia turmentinto, la sola kaŭzo de liaj pasintaj feliĉaĵoj, la sola ilo de lia nuna mizereco.
Fradeko estu subite sentinta al Maziero neesprimeblan malamon kaj sovaĝan bezonon al venĝo, tia sento klariĝas mem. Certe depost la ses jaroj, kiujn Petro partoprenis la familion, la sintenado de la bankiero al li ĉiam estis ĝentila kaj simpatia. Sed tiu moneraro de komuna ĝentileco, kiu ĉiutage interŝanĝiĝas inter bone edukitaj homoj, ne povis kompensi en la animo de Fradeko la malpardonemon, kiun la malnova krimo devige en ĝin enmetis.
Ne estis same por Fernando. Herbeno ŝuldis al Maziero veran dankemon por servoj faritaj sen ia ŝanceligo dum dudekses jaroj. Al sia baptofilo la maljunulo dediĉis sian tutan vivadon: tiajn sindonojn oni ne povas forgesi. Tamen se la malfeliĉa junulo estis sendita al la punlaborejo, se, kiam li revenis, li trovis sian lokon okupita, kaj sian edzinon, senkulpan je nekonscia adulto, inter la brakoj de alia viro, kiun li ne povis malami, tial ke li estis lia frato, lian baptopatron Fernando devis igi responda pri tia malkompreniĝo, kiu rompis kvar ekzistadojn.
De tio devenis la malsimila sintenado de du junuloj.
Fradeko malamoplena koleris kaj minacis.
Herbeno sendecida, balancita inter du kontraŭaj sentoj, neniel riproĉis la bankieron, sed sin enfermis en glacian silenton. Kvankam Fernando sin montris ĉiam ĝentila al la bankiero, tamen li nun agis kun li, kvazaŭ lia baptopatro estus nur fremdulo.
La malfeliĉa maljunulo, kiu toleris ne premegite la kruelajn insultegojn de Petro, kurbigis sian kapon sub la muta riproĉo, kiun al li sendis Fernando, lia filo, la infano, kiun li edukis, la sola estaĵo, kiun li amas profunde.
— Li estas prava, li ĝemis; mi tion meritas. Ha! la<noinclude><references/></noinclude>
si2f198bsimt3igdrooc8edbyubxfrb
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/394
104
22254
125835
72150
2026-08-01T10:06:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125835
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>elpago estas pli kruela kaj pli plena ankoraŭ, ol mi estus kuraĝinta ĝin konjekti.
Dume Herbeno korekta kaj malvarma ĉiam staris antaŭ li.
— Kio estas? mia kara infano, demandis Maziero.
— Por ke mi vin malhelpu en viaj okupadoj, estas necese, ke min instigu tute devigaj motivoj; tion vi devas kompreni. Mi lasis mian fraton antaŭ momento. Li ŝajnis esti en ekscitego tia, ke mi ne estas trankvila: mi timas, ke li faru ian malsagaĵon. Mi venas por peti de vi konsilon.
— Petro ĵus eliras el tiu ĉambro.
— Kion li venis fari en via hejmo?
— Min mortigi, por sin venĝi pro ĉiuj malfeliĉaĵoj, kies kaŭzo mi estas.
Tiu respondo estis elparolita per voĉo tiel dolĉa kaj samtempe tiel profunde malĝoja, ke la junulo tremetis. Li ekvidis en kian senfundan malesperon estis enabismiĝinta la animo de tiu malfeliĉulo, kiun li tiel plene respektegis en la pasinta tempo. Tial ke li estis bonkora, li dum unu minuto forgesis siajn proprajn ĉagrenojn, kaj lasis sian koron duonmalfermiĝi al la kompato.
— Kien Fradeko aliris, elirante el tiu loko? li demandis. Ĉu li koniĝis siajn intencojn?
— Ne.
Subite Maziero frapis sian frunton.
— Atendu, li diris. Min lasante, li ekkriis: “Mi lasas al vi la vivon; sed mi malpermesas, ke vi ĝin tuŝu, kiam mi ne ekzistos plu.” Mi estis tiel premegita, ke mi ne komprenis tuj la sencon de tiu frazo. La malfeliĉa junulo malesperas kaj volas fini sian vivon.
— Ni kuru kaj lin savu, se ne estas tro malfrue!
En tiu momento, la rigardo de l’ bankiero falis sur la revolveron, kiun elirante Petro forgesis repreni.
— Mi ne kredas, li diris, ke Fradeko plenumos tuje sian pereigan projekton; sen tio li estus preninta tiun armilon.<noinclude><references/></noinclude>
jim6rif6jin6yk3s5lsskmev5vk0vt7
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/395
104
22255
125836
72151
2026-08-01T10:11:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125836
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Li ne estas tre klera pri la uzado de venenoj. Aliparte ne estas ĉiam tre facile sin provizi je fulmosimila toksaĵo. La sola, kiun oni povas facile aĉeti estas arseniko; kaj la malsukcesinta memmortigo de Reĝino al li montris, kiajn terurajn turmentojn oni devas suferi, antaŭ kiam oni alvenos al la fina paralizo. Pro ĉiuj tiuj motivoj, mi kredas, ke ni havas iom da tempo por pripensi. Jen estas do tio, kion mi proponas al ci. Estas neutile, ke mi faru la plej malgrandan provon; ĉar mi estas certa, ke mi malsukcesus. Pro aliaj motivoj, mi kredas, ke ci troviĝas en la sama situacio kiel mi. Se cia devo estas insisti, li estos konvinkita, ke la lia estas rifuzi. Mi vidas en la tuta mondo nur unu personon, kiu estas kapabla havi sufiĉe da potenco, ne nur por ŝanĝi lian nunan decidon, sed plie por eltiregi el li sinceran promeson, ke li forlasos en la estonteco ĉian samspecan alian projekton.
Fernando ŝanceliĝis momente, ĉar en li interbatalis du kontraŭaj sentoj, intense egalaj.
— Ĉu Beatrico? li murmuris tre mallaŭte.
— Jes, infano mia; ci min divenis. Ĉu ci havos sufiĉe da kuraĝo, da grandanimeco, por ĵeti mem la virinon, kiun ci amas, en la brakojn de cia konkuranto, kaj riski, ke ci klinigos al lia profito la ĝis nun ŝanceliĝantan pesilon?
— Mi kredas, ĝemis la malfeliĉulo; mi tion esperas: cetere tio estas necesega. Mi ne volas min riproĉi pri la morto de mia frato: tio estus tiel pezega ŝarĝo, ke mia konscienco ne povus ĝin toleri.
— Ha! li ekkriis post momento, se Beatrico estus sin decidinta favore por mi, se Fradeko malesperanta pli ŝatus morton ol vivon, estante disigita el la virino, kiun li amus, mi ne kredus, ke mi havas rajton min intermeti en lia destino. Sed Beatrico ne parolis ankoraŭ. Mi agus malkuraĝe, se mi pezus per mia silento sur ŝia determino, kaj se mi igus min kunkulpanto en la sindono de mia frato, por poste ĝin profiti.<noinclude><references/></noinclude>
9f2jp841gtaxszhedkvrx0bxgug5gei
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/396
104
22256
125837
72153
2026-08-01T10:16:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125837
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Tre bone. Tiam venu kun mi.
La aŭtomobilo de l’ bankiero atendis en la korto, Maziero sin veturigis al sinjorino Herbeno.
Por prepari la malfeliĉulinon al la bato, kiu ŝin frapos ankoraŭ tiel kruele, la bankiero unue komencis neinteresan babiladon, kiam la pordo malfermiĝis.
Baptisto eniris rapide, tenante en mano koverton.
— Apenaŭ vi estis elirinta, li diris al Herbeno, kiam komisiisto alportis tiun leteron. Mi aŭdis la adreson, kiun vi diris al la meĥanikisto. Do mi sciis en kiu loko mi vin trovos. Supozante, ke eble tiu letero estas urĝa, mi uzis kaleŝon kaj rapide alportis ĉi tie tiun senditaĵon.
— Vi estis prava, respondis Maziero.
Dume Fernando rompis la sigelon; kaj ju pli li legis, des pli li paliĝis.
— Ni rapidu, ni rapidu, li diris; kaj ni esperu, ke ni ne alvenos tro malfrue.
— Kio do okazas? demandis Beatrico per malforta voĉo.
— Legu, respondis Fernando, donante al Maziero la bileton.
Subskribite: Petro Fradeko, ĝi estis jene redaktita:
Mia frato,
Kiam vi legos tiujn vortojn, mi ne ekzistos plu.
Ne estas permesate, ke mi vivu kun Beatrico kaj kun mia infano; sed tial ke mi ne povas vivi sen ili, mi preferas morton.
Kiam vi revenis el ekzilo, vi povis rajte forpeli nin ambaŭ, mian filon kaj min. Tamen pro via estimo al sinjorino Herbeno, kiu ne estis kulpa, vi tion ne faris. Eĉ puŝante la grandanimecon ĝis la plej plena memforgeso, vi opiniis, ke miaj rajtoj egalas la viajn. Je l’ nomo de Maŭrico kaj je la mia, lasu min vin danki.
Sed tiu sindono kreis por Beatrico situacion sen elirejo. La malfeliĉulino mortas pro tio. Estas mi tiu, kiu venis konfuzi ŝian feliĉecon kaj la vian; estas mi tiu, kiu devas eliri.<noinclude><references/></noinclude>
ey1bx2dbe3qglf3sq2u9vk1h2nexeuu
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/397
104
22257
125838
72154
2026-08-01T10:22:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125838
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Se sinjorino Herbeno estas senkulpa, tial ke ŝi kredis, ke mi estas vi, oni ne povas paroli sammaniere pri mi, kiu konis la veron pri tiu punkto. Tamen antaŭ kiam mi malsupreniros en tombon, mi deziras min senkulpigi. Mi ne volas, ke vi min malbenu.
Mi nesciis, ke mi havas fraton, kaj ke tiu frato estas vi. Plie post la silentiĝado, kiun vi daŭriĝis dum ses jaroj, mi, kiel ĉiuj aliaj homoj, esti rajtigita kredi, ke vi estas malviva. Se mi estus povinta supozi, ke vi vivas ankoraŭ, mi estus forkurinta; kaj neniu min estus revidinta. Tion mi ĵuras sur la kapo de mia filo. Dio, antaŭ kiun mi baldaŭ min prezentos, tre scias, ke mi ne faras falsan ĵuron.
En mia penso, tiun neregulan kunigon devis anstataŭi legitima geedziĝo, tuj kiam la leĝo estus iginta ĝin ebla. Eĉ por plirapidigi la fariĝojn, mi konsilis al Eduardo kaj al sinjoro Maziero, ke ili publikigu en ĵurnaloj tiun noton, kiu vin revenigis.
Tiel longe kiam via proceso ne estis finita, tial ke vi bezonis min, mi restis. Hodiaŭ, tial ke vi estas malkondamnita kaj libera, mi malaperas.
Adiaŭ, Fernando, mi al vi donas mian filon. Mi konas sufiĉe vian grandkorecon, por esti certa, ke ne nur vi ne igos tiun malfeliĉan infanon responda pri la pasintaj okazintaĵoj, sed plie, ke vi amos lin, kvazaŭ li estus via, pro la amo, kiun vi sentas al lia patrino, kaj memore de mi.
{{dekstre|Petro Fradeko.}}
Maziero havis multe da malfacileco por legi ĝis la fino.
— Necese estas, ke vi venu kun ni, Beatrico, diris Fernando. Se ni estas sufiĉe feliĉaj por savi Petron, vi sola havas sur lia koro potencon sufiĉan, por malhelpi, ke li rekomencu.
Antaŭ kvin minutoj sinjorino Herbeno povis apenaŭ sin treni el sia kanapo al sia lito. Elektrizite de la teruro, ŝi subite retrovis fortojn, kiujn ŝi neniam estus diveninta en si.<noinclude><references/></noinclude>
jiukecjbyf11q5kzukn3asuq91whlj4
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/398
104
22258
125839
72155
2026-08-01T10:26:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125839
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ni eliru, ŝi diris. Ni rapidu.
Vidante tiun pruvon de amo al lia konkuranto, Herbeno sentis, ke lia koro kuntiriĝas. Tamen Beatrico lin dankis per rigardo, en kiu la junulo vidis admiron tian, ke li ne havis motivojn por bedaŭri sian oferon. Li komprenis, ke, se okaze li estus montrinta alian sintenadon, la tuta amemo, kiun la juna virino sentis al li, estus droninta en malestimon.
Maziero ordonis al sia meĥanikisto, ke li veturu kiel eble plej rapide, kiam eĉ li devus riski protokolon pro troo da rapideco.
Post kvin minutoj sinjorino Herbeno kaj ŝiaj du kunuloj elkaleŝiĝis antaŭ la hotelo, en kiu loĝis Petro.
— Ĉu sinjoro Fradeko estas en sia ĉambro? petis Fernando de oficistino.
— Li revenis antaŭ du horoj proksimume; kaj depost tiu tempo mi ne vidis lin malsuprenirantan.
Kiam Maziero alvenis antaŭ la pordo de la ĉambro, kiun loĝis la patro de Maŭrico, li rimarkis, ke iom da fumo ŝajnas eliri el ĝi inter la pordo kaj la pordfosto. Li frapis: neniu respondis.
— Li estas asfiksianta sin per karbo. Rapidu, li diris al kelnero; avertu la polican komisaron kaj venigu seruriston. Atendante, ni penados por puŝegi la pordon. En tiaj cirkonstancoj minutoj valoras horojn.
Herbeno kaj la bankiero sin kontraŭarkiĝis kaj pezis per sia tuta pezo. Tial ke la seruro jam multe utilis, ĝi estis iom eluzita. Post momento la ŝraŭboj cedis, kaj la pordo larĝe malfermiĝis. Akra kaj malbonodora fumo subite plenigis la koridoron de l’ hotelo.
Haltiginte sian spiron, Maziero eniris maltime en la ĉambron kaj plene malfermis la fenestron. Post unu minuto la atmosfero refariĝis spirebla.
Meze de la ĉambro staris forno plena de duone estingitaj karbaĵoj. Fernando ordonis, ke oni ĝin forportu.<noinclude><references/></noinclude>
b5dhjh6f7qfhsgfa3uxrizdv9ow9hcp
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/399
104
22259
125840
72156
2026-08-01T10:33:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125840
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Sur la lito, Petro kun brakoj levitaj super lia kapo, kun tute rozkolora vizaĝo, ŝajnis dormanta.
Maziero estis malkontenta, vidante tiun sintenadon kaj precipe tiun kolorecon. Li sciis, ke la karbonoksido enigita en sangon per la spirado, donas al la vizaĝo de asfiksiiĝintoj ŝajnon de viveco pli intensan ol la viveco mem.
La bankiero-kuracisto apogis sian orelon sur la bruston de la memmortiganto kaj lin aŭskultadis.
— Li vivas ankoraŭ, li diris. Ni lin savos.
Tial ke la aero de la ĉambro estis ankoraŭ malpura, Maziero ordonis, ke oni portu Petron en apudan ĉambron.
Vidante tiun belan maljunulon, kiu kuracis la mortanton kun tiom da zorgemo, estis neeble diveni, ke kelkajn horojn antaŭe la junulo lin minacis je mortigo.
Tial ke la envenenado ne estis ankoraŭ tute plena, post multaj horoj da masaĝo Fradeko revenis al la vivo, kaj malfermis siajn okulojn.
La unua rigardo, kiun li renkontis, estis tiu de Beatrico.
La juna virino puŝis ekkrion de ĝojo, kaj rapidis al Petro, lin prenante en kolo, lin plenlipe ŝmacadante, ĝojegante, senĉese redirante:
— Malbonulo, malbonulo! Kial ci memmortigas pro mi, kiam ci scias, ke mi amas cin. Ci tre malvirte agis, farinte tiel riproĉindan agon. Tamen mi sufiĉe dolore suferas; ci ne bezonas pligrandigi miajn ĉagrenojn per cia memmortigo. Ci tuj faros solenan promeson. Mi lasos cin trankvila nur kiam ci estos ĵurinta sur la kapo de nia infano, ke neniam ci rekomencos.
— Mia malfeliĉa amikino, tio multe pli taŭgus, kaj kontentige aranĝus ĉiujn malfacilaĵojn.
— Ĵuru, ke ci ne renovigos tiun abomenan provon.
— Tamen ...
— Ĵuru; sed ĵuru do, rediris la juna virino, senpacience piedfrapante la plankon.<noinclude><references/></noinclude>
6ie2adhdjg0s573tlm1wjut7wlo8jgk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/400
104
22260
125841
72157
2026-08-01T10:40:31Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125841
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Por plezurigi al la virino amita, Petro promesis, ke li ne atencos plu kontraŭ sia vivo.
En tiu momento li ekvidis Mazieron.
— Ha! li ekkriis, estas vi tiu, kiu min savis. Mi ŝuldas al vi dankemon.
Kaj kun videbla penado Fradeko prezentis al la bankiero sian manon. Sed ĉi tiu ne ĝin prenis.
— Mi faris nur mian devon, li respondis simple.
— Eble vi estus aginta pli humane, ne vin intermetante.
— Kiam oni havas infanon, oni devas vivi por li, respondis gravtone Maziero.
— Ha! vi estas vere prava, ekkriis sinjorino Herbeno. Poste sin turnante al la malsanulo:
— Ci do ne pensis al cia filo? murmuris la juna patrino kun larmoplenaj okuloj.
— Malfeliĉa Maŭrico, kompatinda etulo, se cia patro mortus, kiu do cin vartus, kiam mi ne ekzistos plu?
Subite, tial ke Petro ne estis plu minacita de danĝero, la falsa energio, kiu subtenis Beatricon, tuje elfalis; kaj la juna virino svenis en la brakoj de Maziero, kiu havis nur tempon sufiĉan por ŝin kuŝigi sur kanapon.
Dume Fernando estis elirinta el la ĉambro.
Vidante, ke lia frato renaskiĝas al la vivo, li sentis, ke neesprimebla kortuŝegeco premegas lian bruston. Certe Herbeno havis por la karaktero de Fradeko realan simpation; sed Beatrico staris inter ambaŭ. La junulo faris sian devon ĝis la fino, ne ŝanceliĝante: tamen se, malgraŭ lia zorgo kaj lia sindono, liaj penadoj kaj la klopodoj de Maziero fariĝus senfruktaj, lia konscienco ne povus lin riproĉi: kaj li mallaŭte konfesis, ke la morto de Petro multe simpligus la situacion. Beatrico ne povus lin kulpigi; kaj tion pruvis nediskuteble la admiroplena rigardo, kiun ŝi al li pafis antaŭ momento.
Fernando estis okupita de tiuj pripensoj; li sin {{vdk|kul|pigis}}<noinclude><references/></noinclude>
bss270oaytybvidfup0izlqq1g1i34b
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/401
104
22261
125842
72158
2026-08-01T10:50:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125842
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|kul|pigis}}, ke li tro komplezeme aŭskultas la egoisman voĉon, kiu parolas funde de li, kiam subite Beatrico sin ĵetis sur Fradekon, kaj al li malŝparis ĉiujn montrojn de senfina amo.
La junulo manĝegita de ĵaluzeco ne povis vidi plion. Li eliris unue el la ĉambro, poste el la hotelo, ĝemante:
— Estas finite! Ĉu nun estas ebla por mi la batalo? En la pleneco de sia konscio la malfeliĉa virino ne povis sin decidi al elekto; sed tiu asfiksio fariĝas la sablero, kiu klinigas la pesilon. Mi tion diris al mia frato: “Ŝia tuta amo sin turnos al la oferito.”
— Ha! li ekkriis kun maldolĉa ekrido, vere Petro estas lertega homo. Se mi estus pli bone inspirita, mi same estus ekbruliginta fornon, tre zorginte sendi antaŭe leteron, por ke oni venu al mia helpo.
Same kiel tiuj, kiuj suferas, Fernando estis maljusta. Fradeko ne povis diveni, ke lia frato vizitos la bankieron en la momento mem, en kiu li eliris el la Maziera hotelo. Se Herbeno estus realirinta al sia hejmo nur dum la vespero, kiel li kutimis fari, depost kiam li estis reveninta el Azio, vane li estus kurinta al Petro kiel eble plej rapide; li estus trovinta nur kadavron. Do Fradeko ne ludis komedion, kaj ŝuldis la vivon al vera hazardo.
Pri Beatrico ankaŭ Fernando malprave rezonis. Ŝi sentis al ambaŭ junuloj egalan amon, tial ke por ŝi ili faris unu solan viron, kiu estas ŝia edzo: do ŝia nuna amemo devis kompreneble sin turni tuta al tiu el ambaŭ, kiu suferas kaj estas mortanta, kaj ne prizorgi pri tiu, kiu bone fartas kaj ne bezonas helpon. Reale ĉi tiun lastan ne povis ofendi tia sintenado.
Sed tio ne estis pruvo, ke la elekto de la juna virino estas definitive farita, kiel pensis Herbeno. Por tion certigi, estis necese atendi, ke Fradeko plene savita estu reakirinta sian tutan antaŭan bonfarton, kaj povu sin prezenti antaŭ la elektontino, armite de samaj armiloj kiel lia konkuranto.<noinclude><references/></noinclude>
9t88rn4we3f4qitx42in832xerancsn
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/402
104
22262
125843
72159
2026-08-01T10:55:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125843
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ĝuste se Fernando povus vidi tion, kio agitiĝas en la koro de Beatrico, li havus motivojn por esti kontenta. Certe la juna virino sin sentis profunde kortuŝita, vidante, ke Petro sanŝancele oferas al ŝi sian vivon, por ke ŝi estu feliĉa. Tia sindono ŝajnis tiel superega, ke ŝi povis ĝin kompari nur kun la sindono de Herbeno oferanta sian amon por savi sian konkuranton. Unu fojon plie tiuj du kavaliraj agoj igis la du junulojn egalaj antaŭ ŝiaj okuloj: kaj ŝia sendecideco persistis.
Sed la ĵaluzeco detruas la rektecon de l’ juĝeco. Post kiam Fernando estis farinta longan vojiron sur la stratoj, por kvietigi per laciga marŝado siajn ekscititajn nervojn, li revenis profunde ĉagrena al la Maziera hotelo.
En ĝi li trovis leteron de sia baptopatro.
— Venu tuj al la hejmo de Beatrico, diris tiu lakona bileto. Mi timas por ŝia vivo.
Post la terura ekskuo, kiu ŝin ĵetis nekonscian en la brakojn de l’ bankiero, sinjorino Herbeno restis senmovigita de mortsimila svenado.
Ĉiuj donitaj flegoj restis neutilaj. Maziero estis devigita venigi ambulancan veturilon, kiu veturigis al ŝia hejmo la malfeliĉan virinon ĉiam senmovan.
Intensa febro ekbruliĝis. La doktoro kredis rekoni la simptomojn de cerba brulumo. En la stato de grandega malforteco, en kiu troviĝis Beatrico, estis dubeble, ke ŝi povos sin savi el tiu terura malsano.
Fernando pasigis la nokton apud ŝia lito. La svenado ĉesis, sed estis anstataŭita de deliro. Sinjorino Herbeno rekonis neniun. En la paroloj, kiujn ŝi diris, paroloj malsinsekvaj kaj ofte nekompreneblaj, tiuj, kiuj, kiel ŝia infaneca amiko, konis ĉiujn detalojn de ŝia pasinta vivo, kredis diveni, ke ŝi precipe aludas al fariĝoj okazintaj dum ŝia junaĝo.
La morgaŭon, Fradeko tute resaniĝinta venis siavice sidiĝi apud la lito de la juna virino.<noinclude><references/></noinclude>
0k4ghcue4c3e2botcl492r0mhzfdtny
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/403
104
22263
125844
72160
2026-08-01T11:02:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125844
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Tiel longe kiam ŝi estos malsana, mi vin helpos por ŝin flegi, diris Fernando. Kiam ŝi estos denove bonfartanta, tial ke nun ŝia elekto estas farita, tial ke vi estas la viro, kiun ŝi amas (tio, kio okazis hieraŭ, tion pruvas nediskuteble), mi penos ricevi la eksedziĝon per ia ajn rimedo, por ke vi povu edziĝi kun ŝi.
Herbeno parolis kolere: Fradeko tion rimarkis.
— Vi eraras, mia frato, li respondis, se vi opinias, ke estas prefero, montroj de amemo, kiujn Beatrico estus al vi doninta sammaniere, se vi estus troviĝinta en sama situacio kiel mi.
Dume de tago al tago la malsano pli kaj pli graviĝis. Vane ambaŭ fratoj sin multigis, ĉerpante en sia amo la energion necesan, por venki la premegantan lacigon, sub kiun ili submetiĝis, ne murmurante: vane Maziero, helpite de specialaj kolegoj, konsumis unu post la alia la ĉiujn provizojn de la terapio, tiom da kuniĝantaj penadoj liveris neniun kontentigan rezultaton. Ne estis plu ebla ia iluzio; kaj la stato de sinjorino Herbeno montriĝis tiele danĝerega, ke ĉiun esperon al resaniĝo oni devis forlasi.
Beatrico estis mortanta.
— Kredeble la katastrofo okazos tiun nokton, diris la maljunulo.
Sed la nokto pasis. La morgaŭon, la agoniantino vivis ankoraŭ. Certe la situacio ne pliboniĝis; sed aliparte ĝi ne pligraviĝis.
— Estas strange, murmuris Maziero.
— Ĉu ekzistas ankoraŭ ero da espero? demandis la ĝemeloj maltrankvilegaj.
— Mi ne povas respondi. Sed eble estus pli bone por la kompatinda malsanulino, se ŝi ne revenus al vivo. Certe ŝia cerbo estas loko de profundaj lezaĵoj. Se la malfeliĉulino resaniĝos, mi tre timas, ke ŝi ne retrovos la plenecon de siaj mensaj ecoj.<noinclude><references/></noinclude>
79yt1nmbdotslxj80sjnj9iogyytvwl
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/404
104
22264
125845
72161
2026-08-01T11:07:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125845
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Tiam ŝi fariĝus freneza? ekkriis Fernando kun malespero.
— Se tio estas okazonta, mi preferus, ke ŝi mortu, respondis Petro kun raŭka voĉo.
Tamen la tago fluis, poste la nokto, kaj poste la sekvanta tago. La pliboniĝo akceliĝis. Nun Maziero povis prezenti certan prognozon: Beatrico resaniĝos. La resaniĝado estos longa, tre longa, daŭros kelkajn monatojn: sed de nun la scienco povas liveri tiun certigan konkludon: sinjorino Herbeno estas savita.
Sed tiam okazis fenomeno, kiu miriĝis ĉiujn ĉeestantojn. Beatrico ne povis elparoli unu vorton: tamen ŝia inteligenteco ne estis malvigla. La okuloj de la reviviĝantino brilis kontraŭe laŭ heleco, kiu havis nenian febran karakteron. Sed la juna virino daŭre sin enfermis en absolutan mutecon, kaj povis komprenigi sian penson nur per signoj akompanitaj de malprecize elparolitaj ekkrietoj.
Tial ke la kuracistoj certigis, ke pura aero pliakcelos la resaniĝon, Maziero decidis, ke li kondukos sinjorinon Herbeno al ''Vaucresson''.
Post multe da tempo la uzado de vortoj revenis, sed iom post iom. Beatrico similis infaninon, kiu komencas paroli. Ŝi ŝajnis relerni sian lingvon.
Fine nur post ses monatoj ŝi povis paroladi proksimume libere kaj kun sufiĉe da facileco.
Ian tagon, la juna virino troviĝis en la ĝardeno, sola kun Petro.
— Aŭskultu min, Fernando, ŝi komencis ...
— Vi eraras, amikino mia ...
— Ha! Fernando, ŝi ekkriis kun ŝajno de kortuŝegeco, kial ci vidiras al mi? Ĉu ci estas kolera kontraŭ mi?
— Ne, mia kara, mi sentas al ci nenian riproĉemon; estu certa pri tio. Mi simple volis diri, ke mi ne estas Fernando, sed Petro.<noinclude><references/></noinclude>
3hl0zfmfdzej2n8kmzq3yqlvvsom0gq
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/405
104
22265
125846
72162
2026-08-01T11:11:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125846
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Petro? ŝi rediris, serĉante memori. Kiu estas Petro? Fradekon tiel emociegis la strangeco de tiu demando, ke li trovis nenion por respondi.
Sed la juna virino sin turnis al alia temo.
— Kaj mia onklino? ŝi demandis. Ĉu ŝi ankoraŭ suferis novan sufokon?
Tiufoje sento de teruro ekokupis la animon de la junulo. Maziero estis prava: la malfeliĉulino tute freneziĝis. Estus estinta prefere, eĉ por ŝia profito, ke ŝi mortu.
Tamen Beatrico daŭriĝis sian ideon.
— Kial oni ŝanĝis la ĝardenon? ŝi demandis. Mi ne ĝin rekonas plu.
— Mi ĉiam vidis ĝin tia, kia ĝi estas.
— Tio ne estas vera. Kial ci diras tion? Se ci tion faras por min inciti, por min ĉagreni, ci estas malbonkorulo.
En tiu momento papilio haltis apud la juna virino sur flordensejo.
— Ho! kia bela maĥaono, ŝi ekkriis manplaŭdante. Aŭskultu min, Fernaĉjo mia, ci estus tre afabla, se ci dirus al Filipo, ke li alportu mian reton.
— Filipo? murmuris Petro malesperante.
— Jes, Filipo. Estas li tiu, kiu ordigas ĉiujn niajn ilojn. Tamen ci tion tre scias. Mi estas certa, ke Reĝino ĝin ankoraŭ kaptis. Jen estas kial ci ne volas iri mem ĝin serĉi: ci tro timus ŝin tedi.
Subite Maŭrico, kiu ludis per pilkego sur flanka aleo, alkuris tute ruĝiĝante, tute sufokiĝante, kaj sin ĵetis en la brakojn de sia patrino.
— Ho! kia adorinda bubo! rimarkiĝis kviete sinjorino Herbeno. Nu, amiketo mia, ĉu vi bonvolas, ke mi vin kisu?
Fradeko sentis, ke larmoj supreniras al liaj okuloj. Estis necese, ke la cerbo de la malfeliĉa Beatrico estu profunde malsana, por ke la patrino ne rekonu plu sian infanon.<noinclude><references/></noinclude>
5z2szme70kigxbbtaq71spk7s6gbson
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/406
104
22266
125847
72163
2026-08-01T11:17:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125847
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Sed, mia amata karulino, li diris dolĉe, ci do ne rimarkis, ke li estas Maŭrico, nia filo.
— Nia filo! ekkriis la juna virino, eligante freŝan kaj sonoran ridadon. Nu, Fernando, kredeble ci opinias, ke mi estas knabineto. Certe nun, tial ke mi plene resaniĝis, mi esperas, ke mi povos havi infanon: tion al mi serioze promesis sinjoro Maziero. Sed antaŭ kiam li estos tiel altkreska kiel ĉi tiu, necese estos, ke mi lin nasku: kaj ni ne estas ankoraŭ alvenintaj al tia rezultato.
Petro ne povis toleri plion. Li forkuris kaj aliris al Maziero, por lin sciigi pri la nekompreneblaj paroloj, kiujn li ĵus estis aŭdinta.
La doktoron miriĝis la strangeco de fariĝoj, kiujn al li rakontis la junulo. Post kiam li estis profunde pripensinta dum kelkaj minutoj:
— Donu al mi ankoraŭ dekkvin tagojn por pli plene observadi, li respondis. Pri cerbaj malsanoj oni ne devas senpripense diagnozi. Se tio, kion mi konjektas, estas vera, ni devos ĝoji; ĉar nenio pli bona povus okazi.
La morgaŭon, tial ke Petro kaj Fernando sin prezentis kune antaŭ Beatrico, la juna virino, ilin vidinte, puŝis ekkrion de teruro, kaj kuris sin enfermi en la apudan ĉambron.
La doktoro ŝin sekvis.
— Kio estas en vi? mia kara infanino, li demandis. Kio okazis?
Sinjorino Herbeno sufokiĝante iom post iom kvietiĝis.
— Mi ĵus havis senteraron, ŝi diris. Tio estas ridinda, kaj mi la unua min mem mokas. Sed mi kredis, ke Fernando estas duobla.
— Tio ne estas grava, trankviligu vin, respondis Maziero, serĉante klarigon, kiu povas kvietigi la junan virinon:
— Tio nomiĝas okuleraro, kaj povas okazi ĉe ĉiuj ajn homoj.
Sed li rapide revenis al ambaŭ fratoj.
— Necesege estas kaj gravege, li diris, ke neniam<noinclude><references/></noinclude>
521003kxsfy0m0qa54o6ccc1yg423s6
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/407
104
22267
125848
72164
2026-08-01T11:24:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125848
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Beatrico vin vidu kune. Ŝia cerbo estas ankoraŭ tro malforta. Se tia ekskuo rekomenciĝus, ĝi povus okazigi pereigajn akcidentojn.
Depost tiu tago Herbeno kaj Fradeko sin anstataŭis reciproke, ĉu en la bankofirmo, ĉu en ''Vaucresson''.
Tiu duobligo estis netolerebla por la oficistoj, kiuj, neniam sciante al kiu el ambaŭ junuloj ili sin turnas, konstante eraris, aljuĝante al unu la fariĝojn kaj la parolojn de la alia, kaj reciproke.
Sed en ''Vaucresson'' la aferoj okazis laŭ tute mala maniero.
La junulo estu Herbeno aŭ Fradeko, por Beatrico li estis ĉiam Fernando. Neniam la nomon de Petro ŝi elparolis.
La interparoladoj de la juna virino ĉiam havis kiel temon nur la fariĝojn okazintajn dum ŝia infanaĝo aŭ sia junaĝo. Ŝi plezurege memoris sian edziniĝon kun Herbeno, kaj la kelkajn monatojn, kiuj ĝin postiris.
Pri la pli novaj fariĝoj neniam ŝi parolis; neniam ŝi faris ian ajn aludon al sia filo, kaj ne ŝajnis suspekti, ke ŝi estas patrino.
Kiam Beatrico troviĝis kun Fernando, okazis inter ili senĉesa reciproka babilado, Herbeno, kiun la elvoko de tiuj memoroj ĝojiĝis, al ŝi respondis plezure, kaj eĉ penis revivigi malgrandajn detalojn, kiujn unu aŭ alia kredis forgesitaj.
— Ĉu ci memoras? ili diris ĉiumomente.
Tial ke Beatrico ŝajnis doni neniun gravecon al la fariĝoj plenumitaj depost la tago, en kiu mortis Sedilo, la legitima edzo afektis similan diskretecon, kaj ĝojis pro tio.
Ne estis same por Petro. Tuj kiam la junulo klopodis por memorigi al sinjorino Herbeno malgrandan fariĝon rilatantan kun ilia geedza kunvivado, Beatrico larĝe malfermis siajn okulojn, rigardis tre kontraŭen sian interparolanton, kaj ne ŝajnis kompreni. Poste ŝi remetis la konversacion sur alian temon.<noinclude><references/></noinclude>
fyshwzz217yfd8nt7t5qo4icjwm18nb
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/408
104
22268
125849
72165
2026-08-01T11:30:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125849
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tiam Fradeko faris nur malprecizajn kaj unusilabajn respondojn; ĉar li ne povis interesiĝi pri fariĝoj, en kiuj li neniel partoprenis.
Fine Beatrico tedita diris ian tagon:
— Aŭskultu min, Fernando, mi opinias, ke, depost kelka tempo, cia karaktero strange ŝanĝiĝis. Estas tagoj, en kiuj ci estas ameginda edzeto; estos tagoj kontraŭe, en kiuj ci montriĝas netolerebla, kaj faranta ĉion, kion ci povas, por min ĉagreni.
Fradeko eligis ĝemadon, nenion respondis, kaj tuj kiam li estis trovinta ĝentilan pretekston, li rapide eliris.
La momento, en kiu Maziero devos konigi sian opinion, estis alveninta.
— Ni ĝoju, li diris al ĝemeloj. Depost du semajnoj mi observas Beatricon kun detalema atento. Mi notis la faktojn ŝajne plej sensignifajn, ŝiajn plej malgrandajn gestojn, ŝiajn plej senvalorajn parolojn, kaj mi kredas, ke mi povas certigi la jenon: sinjorinon Herbeno neniel vundas en ŝia cerbo ia ajn formo de frenezeco. Kun nedifektita racio, firma voleco, plena senteco, memkonscia inteligenteco kaj ĝusta juĝeco, la malfeliĉa virino estas tiel perfekte ekvilibrata, kiel se neniam ŝi estus malsaniĝinta. Nur ŝi estas premegata de amnezio.
Tial ke ambaŭ fratoj rigardis la doktoron per demandanta okulo, ĉi tiu daŭriĝis:
— Tiu teĥnika vorto signifas: perdo de memoreco.
Kiam komencis la resaniĝo, la amnezio unue estis tuta. Revenante al vivo, Beatrico memoris nenion, absolute nenion. Ŝi troviĝis en la situacio de novnaskito; kiel ĝi, ŝi estis devigita ĉion relerni eĉ sian lingvon. Poste iom post iom la memoreco estis reakirita sed ne plene: ĝi almetiĝas nur al fariĝoj, kiuj okazis dum ŝia junaĝo, sed ĝi haltas en la tago, en kiu la malfeliĉo por ŝi komenciĝis.<noinclude><references/></noinclude>
rpufwea9wdjhp2aje81nfbn4bpr26nx
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/409
104
22269
125850
72166
2026-08-01T11:39:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125850
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ĉu estas espereble, ke tiu plibonigo daŭros? demandis Fradeko. Ĉu en la venonta tempo alvenos tago, en kiu Beatrico retrovos sian plenan memorecon.
— Certe tio estas ne neebla, sed malmulte kredebla; ĉar la tuta restariga laboro, kiu povis produktiĝi en ŝia cerbo, ŝajnas nun tute finita. Rigardu sinjorinon Herbeno. Ŝi estas hodiaŭ tiel sana kaj tiel beleta, kiel en la pasinta tempo. Mi eĉ ne memoras, ke iam mi vidis ŝin tiel gaja kaj tiel ridema. Ŝi ŝajnas plijunigita; kaj reale ŝi estas plijunigita je ses jaroj. Ŝian kompatindan cerbon tiel konstante martelumis premegantaj impresoj sin seninterrompe sekvantaj, ke la cerbaj ĉeloj, kiuj dum tiu epoko de sia ekzistado pli speciale direktis ŝian sentan kaj intelektan vivadon, estis, ni tion timas, mortfrapitaj. Eble ili estas nur sensentigitaj? Eble subita kaj neatendita impreso povus ilin resentigi. Mi rediras, ke tio ne estas neebla: sed estus vere tro malserioze apogi sian konfidon sur tiel rompeblan fundamenton; kaj estas malmulte espereble, ke tiuj ĉeloj rekonsciiĝos en la venonta tempo.
Neniu el fariĝoj okazintaj dum tiuj ses jaroj nun ekzistas por sinjorino Herbeno. Aresto kaj kondamno de Fernando, morto de fraŭlino Delanjo, alveno de Fradeko mezen de ni, lia edziĝo kun Reĝino, morto de Filipo, malapero de sinjorino Fradeko, vendo de la ''Sèvres''’a kampodomo kaj lokiĝo en ''Vaucresson'', ŝiaj geedzaj amrilatoj kun Petro, naskiĝo de Maŭrico, fine reveno kaj malkondamno de ŝia edzo, ĉiuj tiuj okazintaĵoj ne okazis por sinjorino Herbeno. Kaj mi citas nur la ĉefajn fariĝojn, la superstarantajn faktojn; sed mi povus sammaniere paroli pri ĉiuj aliaj eĉ plej malgravaj ĉiutagaj detaloj. En ŝia cerbo, tiu sesjara periodo estas anstataŭita de granda nigra truo, en kies fundon la radio de l’ memoro ne penetras plu. La rezultato ricevita ne estus alia, se dum tiu tempo ŝi estus dorminta, kaj eĉ dormadinta sensonĝan dormadon. Nur depost ses semajnoj Beatrico vekiĝis:<noinclude><references/></noinclude>
311udsd55xytycnnkl1va3484ud34sn
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/410
104
22270
125851
72167
2026-08-01T11:44:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125851
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj hodiaŭ ŝi penadas por rekunigi kune la iamajn fariĝojn kun la nunaj, ne suspektante, ke ekzistas inter ili granda manko, kiu ilin malkunigas.
Ambaŭ fratoj aŭskultis, terurite de tiu malkovro, kaj neniel intencante interrompi la maljunulon.
— Nun, tial ke vi estas sciigitaj pri la cerba stato de sinjorino Herbeno, daŭriĝis Maziero, ŝiaj agmanieroj ne vin mirigos plu. Kie vi vidis signojn de frenezeco, ekzistis nur foresto de vivitaj impresoj. Ĝuste tial ke Beatrico ĝuas sian plenan racion, ĝuste tial ke ŝi estas perfekte logikema, ŝi ne povas intervenigi en siajn juĝojn elementojn, kiuj por ŝi neniam ekzistis.<ref>Aŭtentika. Vidu en ''Dictionnaire Encyclopédique des Sciences médicales'' (Enciklopedia Vortaro de Medicinaj Sciencoj, centvoluma verko, firmo ''Masson''), la vorton: ''Amnésie'', en kiu oni parolas pri virino, kiu ne memoris, ke ŝi naskis infanojn; pri pastro, kiu forgesis la ĉiujn aferojn okazintajn dum la kvar plej ĵusaj jaroj, k. t. p.</ref>
Fradeko eliris kun morto en animo.
Depost kiam sinjorino Herbeno retrovis la sanon, pli ol unu fojon mirigis kaj malĝojigis Petron la sintenado, kiun montris al li la juna virino. Sed tial ke li ne povis diveni la kaŭzon de tiu sintenado, li atendis, ke ŝi konigu sian decidon, havante en koro la malgajan certecon pli kaj pli kreskantan, ke la preferoj de Beatrico sin turnos al Fernando.
Nun ĉia espero estas forlasinda.
Kvankam Petro dediĉis mortigan malamon al la viro, kiun li prave konsideris kiel la malbonan genion de la familio, tamen li havis senliman konfidon al la alta inteligenteco kaj al la vasta scienco de Maziero. Pro tio, li ne dubis eĉ unu minuton pri la diagnoza kaj precipe prognoza praveco de l’ doktoro.
Kredeble la cerba stato de sinjorino Herbeno estas definitiva kaj ne kuracebla. Neniam la juna virino memoros pri la jaroj pasigitaj kun Fradeko. Ŝia patrineco kaj tiu longa kunvivado, kiuj ĝis nun faris la forton, la<noinclude><references/></noinclude>
4xdw6sfx184e3r2dcdgrea6u740pb81
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/411
104
22271
125852
72168
2026-08-01T11:51:00Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125852
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estmotivon de l’ junulo, estis hodiaŭ por Beatrico nur vortoj malplenaj de senco. Por ŝi Petro kaj Maŭrico ne ekzistis plu; ili eĉ neniam estis ekzistintaj. Ŝi ne sin decidis favore por Fernando; ŝi ne forĵetis for de si la patron kaj lian infanon, kiu samtempe estis la ŝia, ne certe; sed ŝi aŭ prefere la malsano faris multe pli nerevokeblan disigon. Dum la juna virino renaskiĝis por ŝia rajta edzo, kaj por li refariĝis pli viva kaj pli amema ol antaŭe, la malfeliĉa Fradeko sentis, ke lia amatino estas por li pli plene malviva, ol se ŝi estus reale kuŝanta en tombo.
Unu sola afero restis por esti farita: li eliros kun sia filo, li forlasos tiun familion, kiu estas la lia, sed en kiun li penetris uzurpule, semante ruinojn sub siaj paŝoj, ŝtelante al sia frato lian feliĉecon, ŝtelante al sia bofratino pecon de ŝia vivo, pecon tiel plene perditan, ke la kompatinda virino estas nun preskaŭ certa, ke neniam ŝi ĝin retrovos.
La morgaŭon, Fradeko konigis al Fernando sian determinon.
— Ha! mia frato, ekkriis Herbeno, sin ĵetante en la brakojn de Petro, se tiu malbonkompreniĝo, kiu kaŭzis ĉiujn niajn malfeliĉojn, ne ekzistus, kiom feliĉa mi estus, se mi povus pasigi apud vi la ceteron de miaj tagoj.
— Mi same, Fernando, ĉar pli ol ĉiu ajn homo, mi havis okazojn por ŝati viajn realajn kvalitojn.
— Kien vi intencas iri, elirante el tiu domo?
— Al Parizo. Mi ne volas forlasi tiun urbon; ĉar se resaniĝo okazus, kvankam tia fariĝo ŝajnas tute ne esperebla, tamen mi dezirus ne loĝi tro malproksime, por ke vi povu min tuje averti, se vi bezonus ĉu min, ĉu Maŭricon.
En tiu momento Maziero alvenis. Tial ke en la ĉambro, en kiu okazis tiu dialogo, troviĝis aliaj vizitantoj, Fradeko sin direktis al li. Kvankam tia ago lin multe tedis, tamen li prezentis sian manon al la bankiero.<noinclude><references/></noinclude>
ia95hzcrxgk9751tt5tpvpn7trzax8a
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/412
104
22272
125853
72169
2026-08-01T11:54:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125853
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Adiaŭ, sinjoro, li diris. Mi deziras al vi multajn jarojn de ekzistado.
Elirante el alia buŝo, dirite al alia homo, tiu frazo povis esti konsiderita ĉu kiel komuna ĝentilaĵo, ĉu kiel sincera deziro, kaŭzita de vera amemo.
Sed la maljunulo ne estis trompita de tiu afabla ŝajno: li komprenis, ke tiuj vortoj signifas:
— Mi esperas, ke daŭros dum longa tempo ankoraŭ viaj suferoj kaj la elpago de via krimo.
Cetere Fradeko havis sur sia vizaĝo esprimon de tia malamo, ke la bankiero malantaŭenpaŝis kaj respondis kun laca kaj malvigla mieno:
— Kredu min; mia plej sincera deziro estas, ke via espero ne efektiviĝu.
Post du tagoj, Fradeko, tenante per mano sian filon, lasis ''Vaucresson''’on, ne eĉ adiaŭinte kun Beatrico.
Efektive ĉu tia ĝentilaĵo povis havi ian signifon?
Tial ke Fernando restas, sinjorino Herbeno povus vidi en tiuj malĝojaj elmontroj de malespero nur malspritan ŝercaĵon; kaj ŝi neniel komprenus la disŝirojn de disigo, kiu por ŝi ne ekzistas.
Ĉar ambaŭ fratoj evitis, ke ili troviĝu kune en ŝia ĉeesto, la juna virino ne rimarkis do la foriron de Petro, kiu eliris, same kiel li estis alirinta, nekonite.<noinclude><references/></noinclude>
s0as9kjbzy5r9csdvi996wklgxkeez7