Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.13
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Uzanto:Revi C.
2
6016
125908
99753
2026-08-01T23:59:08Z
Pathoschild
120
global user pages ([[m:Synchbot|requested by Revi C.]])
125908
wikitext
text/x-wiki
__NOINDEX__<div class="mw-content-ltr" lang="en" dir="ltr">{{#babel:ko|en-3|eo-0}} [[File:Revi wikimedia image.jpg|thumb|center|middle|If you are here to talk about CommonsDelinker removing a deleted image, please [[:c:User talk:Revi C.|go here]].]]
Hello! I am [[:m:User:Revi C.|revi]]. I edit to [[m:SWMT|revert vandals]], do Wikidata stuff<!--(I am a Wikidata Admin! <small>([{{fullurl:wikidata:Special:ListUsers/Revi C.|limit=1}} Verify])</small>)-->, or do [[:c:COM:FR|Commons Filemoving stuff]] (I am Commons Admin too! <small>([{{fullurl:c:Special:ListUsers/Revi C.|limit=1}} Verify])</small>). Come to [[:m:User:Revi C.|my Meta userpage]] or [[:c:User:Revi C.|my Commons userpage]] for more information. Thank you.</div>
i1zeh1fcip0f20kb6th4g0wcjhqflrp
Uzanto-Diskuto:Revi C.
3
6017
125907
99752
2026-08-01T23:18:32Z
Pathoschild
120
global user pages ([[m:Synchbot|requested by Revi C.]])
125907
wikitext
text/x-wiki
__NOINDEX__<div class="mw-content-ltr" lang="en" dir="ltr">[[File:Revi logo (pink).png|thumb|center|<span style="color:red">PLEASE DO NOT LEAVE MESSAGE HERE!</span>]]
''' <span style="color:red"> BEFORE YOU BLOCK MY ACCOUNT: IF MY EDIT SUMMARY INCLUDE PREFIX </span>''(Script)''<span style="color:red">, DON'T BLOCK ME, JUST TELL ME TO SLOW DOWN AT COMMONS' TALK PAGE. IT IS AN AUTOMATED SCRIPT BEING USED ON COMMONS TO MOVE FILES.</span>
Instead, please leave your message following site:
<br />
[[File:Wikidata-logo-en.svg|45px|link=d:User talk:Revi C.]] [[d:User talk:Revi C.]] for Wikidata (Interwiki links) stuff <!--(I am {{int:Group-sysop}} there)-->
<br />
[[File:Commons-logo.svg|45px|link=commons:User talk:Revi C.]] [[commons:User talk:Revi C.]] for renaming stuff or [[User:CommonsDelinker|CommonsDelinker]] action (I am {{int:Group-sysop}} there)
<br />
[[File:Wikimedia Community Logo optimized.svg|45px|link=m:User talk:Revi C.]] [[meta:User talk:Revi C.]] for other stuff (User right notification, revert message, etc...)
Messages left on this page may be reverted or moved without any response.</div>
esxe13mcstpjlux1bt2hqwxr2v8t8mn
Uzanto:Hym411
2
6774
125909
102384
2026-08-02T00:36:49Z
Pathoschild
120
global user pages ([[m:Synchbot|requested by Hym411]])
125909
wikitext
text/x-wiki
#REDIRECT [[User:Revi C.]]
88g0cv17whfgb1wkeh281mptujwtlut
Uzanto-Diskuto:Hym411
3
6775
125910
102387
2026-08-02T01:06:10Z
Pathoschild
120
global user pages ([[m:Synchbot|requested by Hym411]])
125910
wikitext
text/x-wiki
#REDIRECT [[User talk:Revi C.]]
o9z79lcc9a9pfmqmrod5w3eyk4q9i0o
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/445
104
19078
125886
63918
2026-08-01T16:30:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125886
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|NOTO DE L’AŬTORO|c}}
Kiam mi estis dudekkvinjara, mi troviĝis iam en la festĉambrego de ''Trocadero'', por aŭskulti koncerton. Sur la tria vico de apogseĝoj liniiĝantaj antaŭ mi, sidis rava junulino. Sed inter mi kaj tiu junulino staris vasta sinjorino superita de larĝranda ĉapelo; kaj por vidi la aktorojn mi estis devigata min klini ĉu dekstren ĉu maldekstren. Tiam, (stranga afero!) kiam mi min klinis dekstren, la ĉapelo de mia junulino estis ruĝa, sed kiam mi min klinis maldekstren, tiu ĉapelo, kvankam konservante la saman formon, fariĝis blua. Mirigite de tiu nekomprenebla por mi ŝanĝiĝo de koloreco, tuj kiam la spektaklo estis finita, mi rapidis al la loko, en kiu troviĝis mia junulino; kaj mi estis sufokita de mirego, vidante du junulinojn kapvestitajn, la unua de ruĝa kaj la dua de blua samforma ĉapelo. Tiuj junulinoj sammaniere vestitaj ŝajnis tiel similaj, ke estis neeble ilin diferencigi unu el la alia; kaj nur la malsameco en la koloro de iliaj ĉapeloj ebligis tiun diferencigon. Por la unua fojo mi vidis du ĝemelinojn.
Post kvin jaroj, unu el miaj kuzoj edziĝis, kaj petis de mi, ke mi fariĝu lia honora fraŭlo. Kompreneble oni min prezentis al honora fraŭlino. Kiam la ceremonio en la preĝejo estis finita, ni revenis al la hotelo, en kiu festiĝis la geedziĝo; kaj, atendante la festenon, ĉiuj invititoj vagadis en la salono. Kiam alvenis la momento por aliri al la manĝoĉambro, mi ekprezentis mian brakon al mia<noinclude><references/></noinclude>
kvtk9qcwlu0a5o4abqe1uanirhhirj4
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/446
104
19079
125887
63919
2026-08-01T16:36:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125887
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>honora fraŭlino por ŝin konduki al la tablo; sed tiu junulino diris mokridetante:
— Vi eraras, sinjoro: ne mi sed mia fratino estas via honora fraŭlino. Nu, ŝi aldonis, jen estas ŝi, kiu staras tie.
Kaj parolante ŝi montris angulon de la salono.
Petinte pardonon pro mia eraro, mi rapidis, kaj trovis en la loko montrita duan ekzempleron de la sama modelo.
Post tagmanĝo, oni decidis, ke oni promenados en ''Bois de Boulogne''. Dum ĉiuj ĉeestantoj sin turnis al la sinjorinoj por prezenti siajn brakojn, mi min direktis al loko, en kiu ambaŭ fratinoj sidis unu apud la alia; sed post tre atenta ekzameno, mi estis devigata diri:
— Senkulpigu min, fraŭlinoj; sed estas por mi tute neeble diveni, kiu el vi ambaŭ estas mia honora fraŭlino.
Unu el tiuj junulinoj sin levis ridetante, akceptis mian brakon; kaj, dum ni nin direktis al kaleŝoj, ŝi al mi rimarkigis, ke ŝi portas bluan banton, dum la sama tualetdetalo estas ruĝa sur ŝia fratino.
Dum la promenado, mi, tre interesita de tiu strangeco, multe parolis kun la gepatroj de tiuj ĝemelinoj. Ĉi tiuj gesinjoroj diris, ke la simileco estas tiel absoluta, ke ili mem ne povas diferencigi siajn filinojn: ili aldonis, ke estas samaj ne nur la ekstera ŝajno, sed plie la gustoj, emoj, karakteroj kaj eĉ fartoj; kaj ili finis, dirante, ke tiuj junulinoj sin tiel amas reciproke, ke neniam oni vidis tian fratinan amemon ĉe la aliaj familioj.
Kelkajn jarojn poste, oni min venigis por kuraci junulon, kiu, falinte el bicikleto, grave vundis sian genuon. La vundo resaniĝis, sed lasis en sia loko larĝan kaj profundan cikatron. Post kelkaj monatoj, oni denove min vokis en la sama familio; kaj mi rekonis mian iaman vunditon, kiu nun suferis pro interna malsano. Dum mi lin ekzamenis, mi petis de li, ĉu lia malnova vundo lin kelkafoje doloras ankoraŭ. Li respondis ridante:<noinclude><references/></noinclude>
afrase2wlycl757axpsoihevddarvaw
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/447
104
19080
125888
63920
2026-08-01T16:42:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125888
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
— Sed mi estas plene resanigita; vidu mem.
Kaj li montris tute nedifektitan genuon, sur kiu vidiĝis nenia marko de cikatro. Mi havis antaŭ okuloj veran miraklon. Sed mi tre malfacile akceptas la miraklojn: kaj vidante, dank’ al mokema rideto, kiu flugetis sur liaj lipoj, ke, kiel oni diras en Francujo, mia juna kliento pagis al si mian kapon, mi diris subite:
— Certe vi devas havi ĝemelan fraton: kaj estas via frato, tiu, kiu estis vundita.
Iom mirigite, li konfesis, ke mia diagnozo estis ĝusta.
Dum multaj jaroj mi restis la kuracisto de tiu familio: kaj kiam mi estis petita apud unu el fratoj, mia unua demando estis:
— Ĉu vi estas la bicikletulo, aŭ ne?
Ĉar nur la cikatro de l’ genuo ebligis, ke mi ilin diferencigu.
Cetere la gepatroj demanditaj faris la samajn respondojn, kiel la gepatroj de la du junulinoj antaŭe cititaj. Ĉe iliaj filoj montriĝis samaj emoj, karakteroj, fartoj, kaj fine frata amemo pli supera ol tiu, kiu ĝenerale ekzistas inter la aliaj fratoj.
Dum mia vivado jam longa, mi havis kelkafoje okazon renkonti sur la strato aŭ en vagonoj ĝemelojn aŭ ĝemelinojn, sed pli ofte ĝemelinojn.
Tio kompreniĝas. La junuloj estas pli sendependaj, povas promenadi solaj, kaj oni ne devas ilin akompani, kiel, dank’ al niaj francaj moroj, oni faras por la junulinoj. Pro tio la fratoj ne estas ĉiam kune, kiel tio okazas por la fratinoj.
Sed pri tiuj hazardaj renkontoj mi ne havas sciigojn; sekve mi ne povas pri ili paroli science.
Ĝis nun mi estis konstatinta la ĝemelecon nur ĉe junaj homoj; kaj mi min demandis, ĉu tiu strangeco daŭras dum la tuta vivado, aŭ kontraŭe ĉu kiam la ĝemeloj<noinclude><references/></noinclude>
nfnz372acsecoa69297hzan10uy7b1u
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/448
104
19081
125889
63921
2026-08-01T16:50:29Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125889
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>maljuniĝas, ilia reciproka simileco ne malaperas iom post iom.
Konstato, kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj, min plene sciigis pri tiu punkto.
Ian tagon, oni alvokis min en familio, kiu ne partoprenis mian klientaron. La familianoj de la malsanulo estis maltrankvilaj, ĉar depost du horoj ilia parenco restis senmova, ne respondante al iliaj senĉesaj petegoj; kaj ili kortuŝe sin demandis, ĉu li estas malviva aŭ en letargio. Pro tio, ĉar la ordinara kuracisto de tiu familio ne estis en sia hejmo, oni petis de mi, ke mi alkuru kiel eble plej rapide. Mi venis tuj, kaj trovis, kuŝanta sur sia lito, sesdekjaran viron, kiu estis mortinta depost tri horoj ĉirkaŭe. Dum mi lin aŭskultadis tre atente, por esti certa, ke ĉiu ero de vivo estis neripareble forfluginta, mi aŭdis post mia dorso viran voĉon dirantan:
— Doktoro, ĉu ĉian esperon oni devas forlasi?
Mi min turnis al la nove alveninto, kaj, lin vidinte, mi estis frapita, kiel per bastonego, de la plej granda mirego, kiun mi sentis en mia tuta vivado. Antaŭ miaj okuloj mi vidis, reviviĝinta, la saman viron, kiu malantaŭ mia dorso kuŝis malviva sur sia lito. Certe la vivulo estis rozkolora kiel ... vivulo, dum la malvivulo estis pala kiel ... malvivulo; kaj tio sufiĉis por plene ilin diferencigi: sed malgraŭ tiu diferencigo, aŭ prefere pro tiu diferencigo mem, la simileco ŝajnis ankoraŭ pli nekredinda; ĉar mi vidis la saman viron samtempe vivan kaj samtempe malvivan.
— Kredeble vi estas ĝemeloj? mi demandis.
— Jes; kaj ni havis samajn emojn, karakterojn, fartojn. Ni ĉiam kunvivis kune, ĉar ni multege amis nin reciproke. Vi komprenas, doktoro, kiel forte tiu morto min doloras: ĉar kredeble mi ne longatempe postvivos mian fraton.
Aŭdidinte tiun melankolian pripenson, mi eliris. Ĉar mi ne estis la kuracisto de tiu familio, mi ne scias, ĉu la timoj de l’ postvivinto efektiviĝis.<noinclude><references/></noinclude>
ny90679rwep4zkhvt6mj3y4u5m42ofb
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/449
104
19082
125890
65976
2026-08-01T17:01:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125890
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Jen estas miaj propraj observadoj pri ĝemeleco. Al tiuj ekzemploj mi povas aldoni tiujn, kiujn al mi konigis, ĉu la rakontoj de fidindaj observintoj, ĉu miaj legadoj.
El la unua fonto mi ĉerpos nur tri observadojn, kiuj devenas: la unua, de mia patrino; la dua, de mia filino; kaj la tria, de mia filo.
Mia patrino ofte al mi rakontis, ke, kiam ŝi estis junaĝa, ŝi kunuliniĝis en sia lernejo kun du ĝemelinoj, kiuj havis samajn emojn, karakterojn, fartojn, kaj kiujn neniu, eĉ iliaj gepatroj, povis diferencigi. Nur tualeta detalo igis ebla tiun diferencigon.
Aliparte, en la momento mem, en kiu mi skribas tiujn liniojn (1908), mia filino konas en sia lernejo du okjarajn ĝemelinojn; ne nur ili tiel perfekte similiĝas, ke iliaj profesorinoj kaj iliaj kunulinoj ne povas ilin diferencigi, sed plie, kiam oni rekompensas aŭ punas unu el ambaŭ, tuj oni estas devigata fari la samon por la alia; ĉar tuj la alia agas sammaniere kiel ŝia fratino, kiam eĉ ŝi ne konas tion, kion faris ĉi tiu lasta. Estus do tute malĝuste diri, ke unu volis imiti la alian. Cetere se oni povas riproĉi du junulinojn, ke ili profitas sian similecon por sin amuzi, erarigante la ĉeestantojn, oni ne povas kulpigi pri tio du okjarajn knabinetojn; ĉar ili estas tro junaj por meti en siajn petolaĵojn tiom da diplomateco: do nur sama instinkto instigas ilin al sama agado.
Fine, antaŭ kelkaj tagoj, mia filo promenante vidis sur la strato du junulojn, kiuj tiel plene similis unu la alian, ke li ne dubis, ke ili estas ĝemeloj. Sed, kurioza detalo! ambaŭ suferis ĉe la maldekstra piedo tiun naskiĝan kriplaĵon nomitan France ''pied bot'', Germane ''klumpfuss'', Angle ''club-foot'', Itale ''piede torto'', Hispane ''pie trumado'', kaj kiun oni povus nomi Esperante ''tordpiedo''. Sciante, ke tiu observado min multe interesos, mia filo ilin sekvis kaj ekzamenis kaŝe, por povi raporti al mi pri tio. Kompreneble tiuj ĝemeloj ambaŭ lamis, kaj kiam ili sin apogis sur la maldekstran piedon, iliaj ambaŭ korpoj kliniĝis {{vdk|maldek|stren}}<noinclude><references/></noinclude>
fyuvb64sj7rf6j3i79y4i4ysgzfqvao
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/450
104
19083
125891
65977
2026-08-01T17:10:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125891
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|maldek|stren}} dum, kiam ili uzis la dekstran piedon, tiuj du korpoj samtempe rektiĝis. Sed ili lamis laŭ tiel identa maniero, ke, tial ke ili pasis unu apud la alia, iliaj du korpoj, malgraŭ siaj ritmaj balanciĝadoj, konservis tamen paralelecon matematike akuratan. Tia paraleleco pruvis nediskuteble, ke la du kriplaĵoj estas idente similaj: sen tio unu el tiuj junuloj estus laminta pli aŭ alimaniere ol sia frato; kaj en tiaj kondiĉoj la paraleleco de tiuj du balanciĝantaj korpoj ne estus konservita.
El la dua fonto mi ĉerpos nur du ekzemplojn, la plej antikvan kaj la plej nunan.
En la kanto deka de Eneido (vers. 390 ĝis 392), Virgilio skribis tiujn versojn:
::''Vos etiam gemini Rutulis cecidistis in arvis,''
::''Daucia, Laride Thymberque, simillima proles,''
::''Indiscreta suis, gratusque parentibus error.''
tiel laŭverse tradukitajn:
::''Same vi falis en kampoj Rutulaj, Larido kaj Timbro,''
::''Vi dunaskitoj de Daŭko, kaj tiel similaj, ke ne vin''
::''Malsimiligis gepatroj (tialo de dolĉaj eraroj!).''
Fine en la franca Revuo titolita ''Lectures pour tous'' (Oka jaro. Aprilo 1905. No 7. Paĝo 586), kaj publikigita de la firmo ''Hachette'', troviĝas artikolo, en kiu enkadriĝas kvin fotografaĵoj.
Mi ĝin tradukas:
<div style="margin-left:2em;">
“Antaŭ ne longe estis festita edziĝa ceremonio, kiu, kvankam ĝi estis duobla, tamen estas unika en la memortabeloj de l’ kuriozeco. La invititoj, kiuj ĉe ĝi ĉeestis, vidante aŭ kredante vidi la saman personon en {{sic|pluaj|pluraj}} diversaj lokoj, devis sin demandi, ĉu ili ne estas erarigitaj de optika iluzio aŭ suferantaj strangan senteraron.
La fratoj ''Chanteau'' naskiĝis en ''Nantes'' je 1874, kaj estis edukitaj kune. Iliaj nutristinoj havis grandan malfacilecon<noinclude><references/></noinclude>
9y91mbjk85tqt1p5vaz0wq4dp797xd3
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/451
104
19084
125892
63924
2026-08-01T17:20:00Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125892
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>por ne ilin konfuzi. ''Gabriel'' riskis fariĝi ''Alphonse'', kaj ''Alphonse'' riskis fariĝi ''Gabriel''.
Kiam ili plimaljuniĝis, ilia simileco pli kaj pli grandiĝis. En kolegio la du fratoj faris pro tiu simileco la malesperon de siaj majstroj. Ambaŭ vestitaj laŭ sama maniero, kiu el ili estis ''Alphonse'', kiu ''Gabriel''? Oni punis unu, kaj la alia faris la punon, ĉiufoje kiam la du fratoj opiniis utila la anstataŭigon. En la ludtempo, kiam oni ludis al kaŝludo, la kamaradoj estis frenezigitaj, kaj perdis la malmulton da latinlingvo, kiun ili estis lernintaj.
Jen estas ili en la Pariza Lernejo de Belaj Artoj: tie la du fratoj lernas la pentrarton, en la pentrlaborejo de ''Luc Olivier Merson'', kiu malkovras ĉe ili saman talenton kaj komunajn instigojn. Vi juĝas, se la simileco de du fratoj estas ekspluatita por mistifiki la ‘novulojn’.
Simile vestitaj el nigra veluro, kun kravato ''La Valliere'', la du fratoj evitas sin montri kune. Subite, dum ''Alphonse'' parolas kun unu el nove alvenintoj, ''Gabriel'' sin montras neatendite ĉe la alia flanko de la lernantejo, kaj ekkrias:
‘Kiam do ci estos fininta rakonti al mi ciajn historiojn?’
Mirego de la lernanto, kiu tenas sian interparolaton per la butono de lia jako, kaj vidas lin samtempe aperantan dek metrojn pli malproksime.
Alia samspeca ŝercaĵo. Dum unu el ''Chanteau''’o laboras antaŭ sia pentrostablo, la ''massier'' (observisto) ordonas al la novulo, ke li iru vidi, ĉu ''Chanteau'' ne troviĝas ĉe la pordisto.
‘Sed li estas tie ĉi, ekkrias la junulo; mi lin vidas.’
Kaj la tuta lernantaro respondas:
‘Ci havas okuleraron. Li estas ĉe la pordisto.’
La novulo fine konsentas eliri. Ĉe la pordisto, li trovas ''Chanteau''’o, kiu diras al li:
‘Mi? Mi ne estas tie ĉi; mi estas en la lernantejo. Revenu tien; ci min vidos en ĝi.’
Efektive li revenas al la lernantejo, revidas ''Chanteau''’on<noinclude><references/></noinclude>
66b163a3e8p4m28rh3lcppyaqkzqpej
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/452
104
19085
125893
63925
2026-08-01T17:29:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125893
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>antaŭ lia pentrostablo, kaj terurite sin demandas, ĉu li ne fariĝas freneza.
La mistero daŭras ĝis, kiam antaŭ ĝenerala punco oni malkaŝas al la novulo la ekziston de ĝemeloj.
Alvenas la dudeka jaro kaj samtempe la rekrutiĝo. La du fratoj lotas: ''Gabriel'' eltiras la numeron 87, ''Alphonse'' la numeron 85. Sed por la unua fojo la loto ebligas ilin diferencigi, ŝanĝante iliajn kostumojn: ''Gabriel'' sola estas prenita por la militservo. Oni lin sendas en la 135{{sup|an}} infanterian regimenton en ''Angers''. Lia frato, kiu ne volas resti sola en Parizo, venas loĝi en tiu urbo.
Tiam ludigas en la realeco la ridegigaj scenoj de l’ fama opereto: ''Champignolle malgré lui'' (kontraŭvola Ŝampignol).
Ian tagon ''Gabriel'' estas vokita en la laborĉambron de l’ ĉefsergento.
— Nu, ''Chanteau'', ekkrias la kapitano, vi ne multe ĝenas vin, mia knabego: mi vin ekvidis, sub civilaj vestoj, hieraŭ, sur la stratoj de l’ urbo.
— Vi eraras, kapitano. Li estas mia frato.
— Ĉu vi mokas min? ... Tre bone ... Vi havos kvar tagojn (da malliberejo).
Post kelke da tempo, ''Alphonse Chanteau'', promenante en la urbo, estas renkontita de l’ kapitano, kiu tiufoje serioze koleras, kaj al li ordonas, ke li iru tuje al la soldatejo. ''Alphonse'' iris al ĝi des pli volonte, ke komparo kun lia similulo ''Gabriel'' estis la sola rimedo por plene montri la veron.
Post kiam ''Gabriel'' estis farinta sian militservan tempon, la regimenta ''quiproquo'' daŭris. Konstante ''Alphonse'' la civilulo estis sur la strato haltigita de nekonitaj junuloj, kiuj prezentis al li sian manon, dirante:
— Kiel ci fartas? maljunulo mia. Ĉu ci memoras pri la leŭtenanto X., aŭ pri la kapitano Z.?
Ili estis iamaj kamaradoj de ''Gabriel'' la militisto. Kompreneble ''Alphonse'' neniel memoris pri la homoj aŭ la<noinclude><references/></noinclude>
evcy8oztifff6j17ktypi2d6j9vs2im
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/453
104
19086
125894
63926
2026-08-01T17:40:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125894
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>aferoj, pri kiuj ili parolis: kaj la kamaradoj eliris malkontentaj kaj riproĉantaj.
Dume la du fratoj estis reprenintaj siajn penikojn, kaj kunlaboris en la samaj pentraĵoj. En 1903, la Ekspozicio de la Nacia Societo prezentis kun ilia subskribo du verkojn: ''Adige en Verona'' kaj ''Atendado'', kiuj haltiĝis la atenton.
La Nova Mondo invitis la Malnovan al la Ekspozicio de ''Saint-Louis''. La fratoj ''Chanteau'' eliris. Apenaŭ ili estis elŝipiĝintaj, kiam ĵonglisto, atentigite de profitoj, kiujn enhavus ilia simileco por publika elmontro, al ili proponis dungokontrakton por la beleta monsumo da 5 000 {{sic|dolardoj|dolaroj}} ĉiumonate. Oni komprenas per kia facileco li estus malaperiginta kaj reaperiginta tiajn ulojn. Sed tiuj ekzercoj, taŭgaj por la tempo en kiu la fratoj ''Chanteau'' estis studentoj, ne taŭgis plu por ilia aĝo kaj ilia situacio. La fratoj ''Chanteau'' rifuzis. Ili preferis eniri en la ĵurnalon ''New-York Herald'', en kiu ili havis kiel taskon rakonti ĉiusemajne tion, kion ili vidis en Ameriko, kaj ĉiam sin reprezenti desegne en scenoj, per kiuj ili ilustris sian kronikon. Oni ilin nomis: ''French Twins'', Francaj ĝemeloj. Ili akiris rapidan famon; la mendoj alfluis; la gazetinformistoj sieĝis ilian pordon. La ĵurnaloj dediĉis al ili pli ol okcent artikolojn, kiuj estis pli laŭdplenaj unuj ol la aliaj: en unu el ili la ĵurnalisto imagis tiun esprimon por difini ilian saman talenton:
‘La fratoj ''Chanteau'' pentras kiel unu sola homo.’
Kiam ili enŝipiĝis en la ŝipon ''Gascogne'', por reveni Francujon, densa anaro ilin akompanis, kaj salutis ilian eliron per multaj aplaŭdoj.
Dum la fratoj ''Chanteau'' tiel promenigis sian duoblan kaj tamen unikan personecon, estis en Parizo du estaĵoj, kies ekzistado estis, se oni povas tiel paroli, paralela kun la ilia. Ili estis du ĝemelinoj. Fraŭlinoj ''Geneviève'' kaj ''Suzanne Renaud'' same blondaj, same rozkoloraj, same beletaj, similis unu al la alia tiel, kiel la fratoj ''Chanteau''<noinclude><references/></noinclude>
7ltwexenfkrlx7f95kw2m07a8mos83o
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/454
104
19087
125895
63927
2026-08-01T17:49:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125895
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>reciproke similiĝis. Ili estis edukitaj kune; kaj ĉiu el ambaŭ, ne volante forlasi sian fratinon, jam estis rifuzinta pluajn proponojn por edziniĝo.
Komuna amiko, kiu estis muzikisto, opiniis, ke ilia vivo estas difinita por unuiĝi kun la vivo de fratoj ''Chanteau''.
En ''Ault'', kie en kampodomo pasigis la someron la familio ''Renaud'', la du pentristoj estis invititaj, por ke ili faru la portreton de du junulinoj.
La unua intervidiĝo estis tute kurioza. La du fratinoj sin demandis, kiamaniere ili diferencigos la du fratojn; kaj ĉi tiuj al si faris la saman demandon.
Sed tion, kion ne vidas okuloj, la koro divenas: ambaŭ gejunuloj ekvidis inter si diferencigojn nevideblajn de plej bone sciigitaj rigardoj.
La geedziĝo de ambaŭ gefianĉoj estis festita unue en la urbodomo de la deksepa kvartalo, kaj poste en la preĝejo ''Sainte-Marie-des-Batignolles''.
Neverŝajna cirkonstanco! La du honoraj fraŭloj, ''Maurice'' kaj ''Gustave Freunzer'', kuzoj de la edziniĝantoj, estis same ĝemeloj, kaj erarige similiĝis.
Ĉiuj ĉeestantoj kredis, ke ili estas okupitaj de okulaj konfuzaĵoj.
Straton ''Jouffroy'', en sia pentrlaborejo, en kiu ili finas la desegnaĵon, kiu ornamos la menuon por la festeno donota al la Londona ''County Council'', la fratoj ''Chanteau'' nin akceptas, kaj nin prezentas al siaj edzinoj.
Tiuj sinjorinoj aperas ambaŭ rave similaj en siaj helgrizaj roboj.
‘Estas tre oportuna tiu simileco,’ diras sinjorino ''Suzanne Chanteau'': ‘tial ke mia fratino kaj mi estas akurate samaj kaj havas la samajn korpmezurojn, unu sola el ni iras en magazenoj, aĉetas por ambaŭ kaj provas la robojn ĉe la kudristino.’
Sinjorino ''Geneviève'' konfesas, ke ian tagon ŝi estis erarigita mem de sia simileco kun sia fratino. Ŝi pasis<noinclude><references/></noinclude>
n3m0fecw5swndw1z8pqitrb9r6qqzok
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/455
104
19088
125896
63928
2026-08-01T17:53:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125896
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>antaŭ spegulo, dum ŝia fratino troviĝis en la sama ĉambro. Subite ŝi diris:
‘''Suzanne'', rektigu do cian ĉapelon; ĝi estas malrekta.’
Sinjorino ''Suzanne'', kiu ne estis ankoraŭ kapvestita, ekridegis. Sinjorino ''Geneviève'' revenis kontroli la spegulon, kaj komprenis, ke ŝi eraris: estis ŝia propra vizaĝo tio, kion reflektis la spegulo.
Ĉu oni povas ne envii la feliĉecon de tiuj du paroj da geĝemeloj, kies ekzistado malvolviĝas en duobla harmonio, dank’ al la simileco de iliaj gustoj, kaj kiuj havas tiun profiton, ke ili vivas kvarope, kvazaŭ ili vivus nur duope.”
Tiuj diversaj ekzemploj de tiel stranga natura kuriozaĵo ŝajnis al mi interesplenaj; kaj ideo naskiĝis en mia cerbo: ĝi estas, ilin utiligi kiel temon de romano; ĉar mi kredas, ke la kono de tiuj veraj kvankam neverŝajnaj fenomenoj estas kapabla amuzi kaj eĉ instrui la leganton.
{{dekstra|'''Dro VALLIENNE.'''<br />Junio 1908.}}<noinclude><references/></noinclude>
ef9fh1ttwlycnt203ytrsosjmlfqwvf
Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/4
104
19449
125897
65685
2026-08-01T18:20:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125897
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|WILHELM RAABE|c|g=150%}}
{{---|3em}}
{{f|'''LA NIGRA GALERO'''|c|g=150%}}
{{kaŝita|.}}
{{f|El la germana originalo tradukis|c}}
{{f|'''Fritz Wicke'''|c}}
{{f|2a, korektita eldono|c|g=80%}}
{{kaŝita|.}}
----
{{f|FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922|c}}
{{f|ESPERANTO-FAKO|c}}<noinclude><references/></noinclude>
nhb0nlbovvbd3zpn2r31ub4koyijdt6
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/413
104
22273
125854
72171
2026-08-01T12:03:01Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125854
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO DEKKVINA|c|g=150%}}
Kelkajn tagojn poste, sinjorino Herbeno promenis en aŭtomobilo, sola kun Fernando. La junulo mem kondukis la veturilon, kiu ruliĝis laŭ sufiĉe rapida irado (ĉirkaŭe po kvardek kilometroj hore): kaj lia kunulino, sidanta sur la antaŭa sidejo, flanke de la direktanto, ĝuis tiun akran senton de rapideco, kiu ekkaptas ĉiujn aŭtomobilistojn, kiam la aero vipas iliajn vizaĝojn, kiam la arboj de la vojo ŝajnas rapide forkuri flanke de la kaleŝo.
Subite ŝi aŭdis korŝirantan krion eligitan de virina voĉo:
— Maŭrico, Maŭrico, ne iru eksteren; restu ĉi tie; restu! Tiam en la sama momento kvar- aŭ kvinjara knabeto, elirante el perpendikla vojeto, alkuris sur la vojon, en momento mem, kiam la aŭtomobilo fulmorapide alvenis ĝuste sur la saman lokon.
Riskante, ke li elvojiĝos, Fernando plene elpremis sian bremson; sed la veturilo, forportite de sia irado mem, daŭrigis sin ŝovi sur la makadamo: kaj la knabeto, frapite de unu el antaŭaj radoj, estis perforte alĵetita ĝis ses metroj da interspaco, kaj rulita en fosaĵon.
La junulo kaj lia kunulino rapidis, intencante doni al la vundito siajn flegojn, dum lia patrino, fortika kamparanino, kiu laboris proksime, alkuris kun brakoj levitaj<noinclude><references/></noinclude>
9jwi752613uw3mhtb3m06hqu5fmzyvy
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/414
104
22274
125855
72172
2026-08-01T12:09:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125855
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>al ĉielo, kaj kriis per voĉo, kiu ne havis plu homan karakteron:
— Maŭrico, Maŭriceto mia, ĉu estas eble, ke ci mortis? La bona Dio cin punis pro cia malobeo. Se ci estus aŭskultinta min, ci ne kuŝus nun funde de fosaĵo.
Kaj dum la malfeliĉa patrino aŭdigis siajn plendadojn, Fernando, helpite de Beatrico, penadis por rekonsciigi la kompatindan knabon, kies vizaĝo estis tiel blanka kiel tiu de kadavro, kaj kiu ŝajnis prezenti neniun signon de vivo.
— Ĉu mia baptopatro estas ankoraŭ en ''Vaucresson''! demandis Herbeno.
— Dum tagmanĝo, respondis Beatrico, li diris, ke li sentas sin iom laca, kaj ke kredeble li ne iros al la banko hodiaŭ.
— Ni havas nur unu aferon por fari: ĝi estas, porti al li tiun infanon, por ke li montru tion, kio estas ankoraŭ provebla, se tamen ne estas tro malfrue. — Eniru en la kaleŝon, mia bonulino, li diris al la patrino, mi vin alkondukos al fama kuracisto, kiu estas unu el miaj amikoj, kaj kiu uzos, por savi vian infanon, ĉion, kion la scienco estas kapabla fari.
Kaj funkciiginte la motoron, la junulo plioftigis la elektrajn fajrerojn por plirapidigi la eksplodojn. Tiam la veturilo ruliĝis kun rapideco de vagonaro, kaj post dek minutoj eniris en la korton de la kampodomo loĝita de l’ bankiero.
Ekzameninte la malgrandan vunditon, Maziero konstatis, ke la sveno estis kaŭzita de cerba enfrapo. Dum la infano estis perforte antaŭenĵetita, lia kapo frapiĝis sur ŝtono: tion pruvis larĝa sangoplena eĥimozo, kiu troviĝis sur la bazo mem de l’ okcipitosto.
— Tio ne pligraviĝos, li diris. Kredeble la svenado daŭros dum kelke da tempo ankoraŭ; sed mi konstatas nenian lezaĵon; sekve nenia akcidento estas timinda.
Efektive post unu kvarono da horo, la malsanuleto iom<noinclude><references/></noinclude>
p6qni6qcu9km30dcers35sxenru4s3k
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/415
104
22275
125856
72173
2026-08-01T12:14:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125856
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>post iom rekonsciiĝis, dum lia patrino, ebria pro ĝojo, lin premis sur sia koro, kaj lin plenbuŝe ŝmacadis, dirante:
— Maŭrico, mia eta Maŭrico, ci estas savita, ci ne mortis. Mi esperas, ke nun ci ne estos plu neobeema.
— Ha, sinjoro, ŝi aldonis, sin turnante al Maziero, oni devas konfesi, ke vi estas spertega kuracisto.
— Mi vin rekondukos al via hejmo, mia bona virino, diris Fernando.
— Mi cin akompanos, aldonis Beatrico: tiu infano min profunde kortuŝis; kaj mi volas lin lasi, nur kiam mi estos certa, ke li plene sendanĝeriĝas.
Tiam ŝi sin lokis en la aŭtomobilo, sed tiufoje sur la kanapon funde kuŝantan, volis, ke la kamparanino sidiĝu apud ŝin, kaj prenis la infanon sur siaj genuoj.
La bubo kontentega, ĉar li vojaĝis en tiu luksega veturilo, senpaŭze rigardadis tiun belan sinjorinon, kiu ŝajnis montri al li tiom da intereso; kaj per senĉesa babilado li al ŝi rakontis aron da aferoj, kiujn Beatrico ne ĉiam komprenis tre bone, sed kiuj tamen ŝajnis ŝin multege interesi.
— Finu do, Maŭrico, ci tedas la sinjorinon, diris la kamparanino.
— Lasu lin paroli, sinjorino, mi vin petegas, respondis la juna virino, kaj precipe ne lin riproĉu, ĉar li estas vere tute aminda.
Reale Beatrico estis enpenetrita de neesprimebla impreso: ŝi ne memoris, ke ŝi jam sentis tian senton, kaj tamen tiu sento ne estis por ŝi tute nekonita.
Kiam sinjorino Herbeno alvenis al la farmodomo, ŝi donis al la patrino de la malgranda vundito monsumon sufiĉan por pagi la flegojn, kiujn li povus bezoni: kaj ŝi lasis sian junan protektiton, nur kiam ŝi estis tute certa, ke ĉia timo al danĝero plene malaperis.
Dum la reveno, Fernandon mirigis la priokupata ŝajno, kiun montris lia kunulino. Al diversaj demandoj, kiujn<noinclude><references/></noinclude>
5ym70jdrq5wjpolfm4j8l6fp5sb90se
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/416
104
22276
125857
72174
2026-08-01T12:21:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125857
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>li al ŝi faris, ŝi ne respondis: sed ŝiaj lipoj aŭtomate murmuris tiun solan nomon.
— Maŭrico, Maŭrico, Maŭrico.
— Estas strange, ŝi diris post longa silentado; sed tiu nomo min profunde emocias, kvankam mi ne povas diveni la kaŭzon de tia kortuŝeco. Mi neniam konis iun, ĉu plenkreskulon, ĉu precipe infanon, kiu tiel nomiĝis. Kion tio signifas? Tio similas la malprecizan kaj malproksiman memoron de ia afero, kiun mi estus forgesinta.
Fernando sentis sin samtempe feliĉa kaj terurita, aŭdante tiun pripenson. Ĉu la memoreco pri la ĵus okazintaj aferoj baldaŭ revenos? Lia baptopatro diris, ke tia fenomeno, kvankam malmulte esperebla, tamen ne estas tute neebla, se perforta emocio subite vekus el ilia sensenteco la cerbajn celojn, kiujn la bankiero kredis malvivaj, sed kiuj eble estis nur senkonsciigitaj de dormego.
Ĉu la teruro sentita de Beatrico, kiam ŝi vidis la danĝeron riskitan de infano, kiu nomiĝas Maŭrico, kiel la ŝia, ne estus kapabla naski tiun perfortan emocion, pri kiu Maziero parolis.
Sed tiam se la memoreco revenos, la unua zorgo de Beatrico estos postuli sian filon: kun li reaperos Petro, kaj samtempe kun Petro tiu senelireja situacio, en kiu ili troviĝis antaŭ la malsano de sinjorino Herbeno, situacio, kiu eĉ estis la unika kaŭzo de ŝia cerba brulumo, kaj kiun povis ĉesigi la sola amnezio de la juna virino.
Tiu situacio estis por ĉiuj tiel dolora, ke, kvankam Fernando amas profundkore Beatricon, tamen por la trankvileco ne nur de ĉiuj anoj de la familio, sed eĉ de sia amikino mem, li alvenis al tiu deziro, ke ŝi neniam resaniĝu.
Pro tio, tuj kiam li estis reveninta, li rapidis konigi al sia baptopatro ĉiujn fariĝojn, kiujn kaŭzis la akcidento okazinta al la infano.
— Tiuj faktoj enhavas grandegan gravecon, diris la {{vdk|dok|toro}}<noinclude><references/></noinclude>
021zaevo1nsnal580o4pe2k5g5j5adx
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/417
104
22277
125858
72175
2026-08-01T12:26:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125858
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|dok|toro}}: ĉar se reale la cerbaj ĉeloj vivas ankoraŭ, sufiĉas, ke kelkaj el ili vekiĝu, por ke de unu al la apuda la ŝancelo komunikiĝu al ĉiuj aliaj. Beatrico povas memori pri ĉiuj, eĉ pri la plej neinteresaj fariĝoj, kiujn ŝi nun forgesis.
La morgaŭon sinjorino Herbeno diris al Maziero:
— Je Dio! kiel ridindaj estas la sonĝoj, kiujn oni faras en dormado. Dum la tuta nokto, la akcidento alveninta al tiu malgranda Maŭrico pasis kaj repasis tra mia cerbo. Sed en mia sonĝo lia patrino estis ne la kamparanino sed mi; kaj (afero pli mirinda!) la malgranda Maŭrico neniel similis al la kompatinda infano, kiun la aŭtomobilo preskaŭ premegis, sed, mi ne scias kial, li memorigis la portreton de la kapitano Herbeno, tiun pentraĵon, kiun antaŭ ok tagoj mi vidis en via laborĉambro.
— Infanino mia, respondis Maziero, vi scias, ke vi estis malsanega, kaj ke miaj kolegoj kaj mi nin demandas ankoraŭ, kiamaniere vi povis saviĝi. Sed tiu malsano lasis en via organismo profundajn postsignojn, je kiuj vi ne konjektas eĉ ekziston. Ekzemple, vi tute perdis la memoron de fariĝoj, kiuj okazis dum tiuj lastaj jaroj. Eble tio, kion vi kredas esti sonĝo, estas kontraŭe nur rememoro pri fariĝo reale okazinta.
— Vi ne intencas al mi kredigi, ŝi respondis ridante, almenaŭ mi tion supozas, ke mi povis havi infanon samaĝan, kiel tiu, kiu estis vundita hieraŭ; ke tiu infano nomigas Maŭrico; kaj ke mi konservis pri tiu okazintaĵo neniun memoron. Kia ajn grava estu estinta mia malsano, mi opinias, ke tia konjekto enhavas vere tro da fantazieco.
— Mia kara infanino, mi ne intencas kredigi ion ajn. Mi nur diras: ekpenu; kaj eble vi memoros.
Sinjorino Herbeno eliris profunde konfuzita.
Se la doktoro ne montris sin pli certiga, li tion faris, ĉar li timis, ke, senvualigante senpere la veron, li {{vdk|ŝan|celos}}<noinclude><references/></noinclude>
5r5uvlj4tj14ejfjujqy6m3do2fi9t5
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/418
104
22278
125859
72176
2026-08-01T12:39:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125859
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|ŝan|celos}} la cerbon ankoraŭ malfortan de la resaniĝantino, kaj tiamaniere naskos krizon, kiun la delikata nerva sistemo de la juna virino estus nekapabla toleri.
Li pli ŝatis gradigi la dozojn kaj nur veki sian sciemon, ne intervenante tro peze. Se vere la nervaj elementoj ne estas malvivaj, estas prefere lasi ilin iom post iom rekonsciiĝi. Tiam nesenteble la memoro de okazintaj fariĝoj estos la neevitebla konsekvenco de tiu reveno al vivo.
Tio, kion Maziero antaŭvidis, kompreneble realiĝis.
Tuj kiam Beatrico resupreniris al sia ĉambro, ŝi rapide malfermis fotografaĵoplenan albumon, kiun ŝi ofte foliumis, depost kiam ŝi estis retrovinta la sanon, sed en kiu nur kelkaj portretoj ekscitis ŝian interesiĝon; ĉar la plejmulto el ĉiuj, kiuj troviĝis en ĝi, montris al ŝi nur nekonitajn vizaĝojn.
Kaj jen estas tiuj samaj portretoj, kiuj prezentigas al ŝi kun eco de aĵo jam vidita, ŝi sciis nek kie, nek kiel, nek kiam; sed certe la personoj, kies fotografaĵojn ŝi ekzamenis, ne estis al ŝi absolute fremdaj.
Subite ŝi sentis, ke ŝia koro eksaltas en ŝia brusto, vidante la bildon de juna kvarjara knabeto, kiu kun buklhavaj haroj, kun fripona rigardo, ŝajnis rideti al ŝi.
Ĝuste li estis la figuro, kiun ŝi revidis en sia sonĝo, kaj kiu similis la kapitanon Herbeno.
Beatrico rapide eltiris el albumo la fotografaĵon, kaj revenis al Maziero.
— Kiel nomiĝas tiu infano? ŝi demandis sufokiĝante. Kiu estas li?
— Li nomigas Maŭrico Fradeko, respondis la doktoro, studante sur la fizionomio de la juno virino la efikon, kiun produktis tiu nomo.
— Maŭrico! Fradeko! Fradeko! Maŭrico! ŝi rediris, pasigante sian manon sur sia frunto, kvazaŭ ŝi volus forigi la vualojn, kiuj intermetiĝis inter la estintaĵoj kaj<noinclude><references/></noinclude>
97g6zq6tt5la4ulxpk2c86nxnghkfp1
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/419
104
22279
125860
72178
2026-08-01T12:43:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125860
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝia kompreneco; certe mi jam aŭdis tiujn du nomojn kunigintaj; sed kiam? sed kie? Mi ne scias.
Kaj ŝi ekploregis.
— Tio sufiĉas hodiaŭ, pensis Maziero. Pli forta cerba ekmovo estus danĝera.
— Kial vi ploras, infanino mia? li diris al la juna virino kun tono plena de kortuŝanta dolĉeco.
— Mi sentas, kvazaŭ ekzistus mallumaĵo en mia kapo, ŝi gemis, kvazaŭ truo en mia penso. Hieraŭ mi ne suspektis, ke mi havas eble cerbon malsanan; sed hodiaŭ mi tion rimarkas: kaj tio min suferigas.
— Trankviligu vin kontraŭe kaj ĝoju pro tio. Tiu sento de sufero montras, ke alproksimiĝas la resaniĝo. Sed se vi volas retrovi ĉiujn viajn intelektajn iom ŝancelitajn ecojn, necese estas, ke vi vin flegu; kaj por tion fari vi devos min akurate obei. Vi tuj reeniros en vian apartamenton, vin enlitiĝos kaj englutos la pocion, kiun post momento mi sendos al vi.
— Estu trankvila, sinjoro Maziero; mi sendiskute plenumos vian konsilon.
La doktoro skribaĉis recepton, kaj sendis serviston, por ke farmaciisto preparu la kuracilon.
Post unu horo, sinjorinon Herbeno, kvietigitan de potenca dormigilo, senmovigis sensonĝa dormado.
Kiam Fernando, kiu pasigis la tutan tagon en la bankofirmo, revenis por vespermanĝi, lia baptopatro al li konigis la novajn fariĝojn okazintajn dum la posttagmezo.
— La memoreco reaperas, li diris: certe ĝi estas ankoraŭ tre malforta, sed nun, tial ke la laboro de rekonscio komenciĝis, ĝi ne haltos plu. Mi skribos al Fradeko, por ke li venu kun sia filo; ĉar en tago pli-malpli malproksima necese estos, ke mi metu la infanon en la ĉeesto de lia patrino.
Fernando estis terurita de tiu malkaŝo. Kio alvenos?<noinclude><references/></noinclude>
gye8c3ae1vtkp5agn80hns747y2r4az
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/420
104
22280
125861
72179
2026-08-01T12:49:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125861
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Kia ajn estu la rimedo, kiun oni uzos, li diris, sola estos bona tiu, kiu ebligos, ke oni eliru el tiu senelirejo.
La morgaŭon, Fradeko kaj lia filo sin prezentis al la bankofirmo.
— Mia frato, diris Fernando, kredeble post kelkaj tagoj Beatrico retrovos la memoron pri la pasintaj fariĝoj: sed se en tiu tempo la projekto, kiun mi havas en kapo, fariĝis efektivigebla, vi konstatos, ke vi estis prava, ne malesperante.
Dum Herbeno parolis, li rigardis Petron; kaj lin mirigis la ŝanĝoj alvenintaj en la fizionomio de lia frato. La malfeliĉulo, konsumite de ĉagreno, vidante, ke lia amatino rekonas plu nek lin nek sian infanon, kaj ke ŝi tute perdis la memoron de ilia longa kunvivado, ne povis ne esti premegita de tiu kruela vidaĵo. La kvanto de liaj blankaj haroj plimultiĝis, liaj trajtoj kuntiriĝis, kaj la rozkolorecon de liaj vangoj anstataŭis senbrila paleco, simila al tiu, kiun oni vidis sur la vizaĝo de Fernando.
Kiam Herbeno revenis de ''Hongkong'', estis ankoraŭ eble por observanto tiel observema kiel Klozelo rimarki kelkajn apenaŭ senteblajn nuancojn, kiuj ebligis diferencigon inter ambaŭ fratoj: ĉar en tiu epoko Fradeko estis feliĉa kaj amata, dum Fernando estis malfeliĉa kaj ekzilata: kaj la diferencoj inter tiuj du malsimilaj vivmanieroj markis en iliaj fizionomioj kelkajn preskaŭ nerimarkeblajn apartigaĵojn, kiuj ilin malsimiligis. Sed nun, tial ke Fradeko siavice suferis, tiuj infinitezimaj diversaĵoj tute malaperis: kaj la simileco estis tiel plene absoluta, ke la du fratoj, kiuj por babiladi sidis apud la kameno, kaj vidis en la spegulo unu el siaj vizaĝoj, ne povis diveni al kiu el ambaŭ apartenas la reflektita bildo.
— Vi suferas, mia frato, diris Fernando; vi eĉ suferegas; sed esperu, ĉar baldaŭ ĉio plej taŭge aranĝigos por nin ĉiujn ĝojigi kaj feliĉigi.
Petro havis palan rideton de nekredemo.<noinclude><references/></noinclude>
nmtiu4z614pes0ksbdx6xgyc25x25yp
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/421
104
22281
125862
72180
2026-08-01T12:54:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125862
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Se mi estus sola en la vivo, li diris, jam depost longa tempo mi ne suferus plu: sed apud mi ĉeestas Maŭrico; kaj li malhelpas, ke mi forkuru al la eterna ripozejo. Kaj tio, kio pligrandigas mian doloron, estas aŭdi, ke tiu malfeliĉa infano senĉese postulas sian patrinon, kaj rediras dudekfoje dum la tago: “Mi volas vidi panjon. Kie ŝi estas? Kial ŝi ne vivas meze de ni? Kial ni ne iras ŝin retrovi?”
Dum Fradeko elparolis tiujn lastajn vortojn, la pordo de l’ oficejo, en kiu li troviĝis kun sia frato, malrapide malfermiĝis; kaj Maziero aperis sur la sojlo.
Li aliris al ambaŭ fratoj kun etenditaj manoj. Fradeko prenis unu el ili pro ĝentileco, sed samtempe pafis al la bankiero malamoplenan rigardon, kiun ĉi tiu ne ŝajnis rimarki.
— Petro, li diris, se mi petis de vi, ke vi venu al la bankofirmo, mi tion faris, ĉar mi esperas, ke la deziro de Maŭrico baldaŭ realiĝos. Kredeble post kelkaj tagoj mi petos de vi vian filon por lin konduki al lia patrino. Sed mi kredas, ke en tiu momento via ĉeesto en ''Vaucresson'' estus danĝera por Beatrico. Ŝia cerbo ne ŝajnas ankoraŭ sufiĉe fortika por toleri senriske du tiajn kaj samtempajn ekskuojn.
— Vi do kredas, ke ŝi povos plene resaniĝi?
— Mi ne kredas, mi estas certa; sed kondiĉe, ke ni agos kun treega singardo.
Kiam dum la vespero la bankiero revenis ''Vaucresson''’on, la unua homo, kiun li renkontis, estis Beatrico, kiu atendis lian revenon kun febra senpacienco. Ŝi tenis en mano la fotografaĵon de Maŭrico, kiun ŝi ne delasis dum la tuta tago.
— Ĉu tiu infano, ŝi demandis, kies portreton mi trovis en albumo, kaj kiun mi revidis en sonĝo, ĉiam vivas?
— Ĉiam, respondis Maziero kun afektita indiferenteco. Ĉu vi deziras lin vidi?<noinclude><references/></noinclude>
cfy3vvlogfc0tqkthngvoakj095qu9w
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/422
104
22282
125863
72181
2026-08-01T13:00:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125863
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ho jes! ekkriis la juna virino kun tono, en kiun ŝi metis sian tutan animon.
— La afero estas tre facila. Morgaŭ mi lin alkondukos al vi.
La morgaŭon, la aŭtomobilo de l’ bankiero veturigis ''Vaucresson''’on Fradekon kaj lian filon, akompanitajn de Maziero kaj de Fernando. Sed la meĥanikisto, kiu ricevis specialajn ordonojn, anstataŭ eniri en la korton de la kampodomo, sin direktis al arbareto, en kies internon li kaŝis sian veturilon.
La bankiero, Herbeno kaj Maŭrico solaj elkaleŝiĝis.
— Iru, mia kara infano, diris Petro al sia filo kun larmoplenaj okuloj; iru retrovi cian panjon.
— Sed kial ci ne venas kun ni? demandis la infano.
— Mi cin realiros post unu momento. Estu tre saĝa. Obeu cian baptopatron kaj cian onklon. Iru, mia filo, li aldonis per voĉo solena; iru, kaj Dio cin akompanu.
Impresite de l’ tono, per kiu estis dirita tiu lasta frazo, la knabeto nenion respondis kaj sekvis siajn kunulojn.
Dum la doktoro alpaŝis, li sentis sin malkvieta. Kio elvenos el tiu decidiga provo? Ĉu la cerbo de Beatrico estas sufiĉe vekita, por ebligi, ke ŝi rekonu sian infanon? aŭ kontraŭe, ĉu la produktita ekskuo ne estos tro forta? ĉu ĝi ne abismigos neripareble la junan virinon en nokton pli nepenetreblan kaj pli nekuraceblan ol antaŭe?
Sinjorino Herbeno sidis en salono, havante ĉiam siajn rigardojn fikse direktitajn al la portreto de sia filo, kvazaŭ ŝi estus senmovigita de religia ekstazo.
Subite la pordo malfermiĝis, kaj juna voĉo ekkriis:
— Bonan tagon, patrineto, jen estas mi!
Aŭdinte tiujn vortojn, la juna patrino relevis sian kapon; kaj vidante tiun infanon, kiu alkuris al ŝi tiel rapide, kiel povis tion ebligi liaj mallongaj kruroj, ŝi paliĝis, rapidis al li, lin sublevis el tero kun energio,<noinclude><references/></noinclude>
l287f1nre8fg2509mj62p01vy56hshj
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/423
104
22283
125864
72182
2026-08-01T13:06:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125864
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiun ŝia malforta ŝajno ne lasis supozi, kaj lin premante sur sia koro, ŝi ekkriis en muĝado, kiu pli similis la blekadon de sovaĝa besto ol homan voĉon:
— Maŭrico! mia infano! mi memoras!
Kaj dum ŝi lin ŝmacadis kun frenezaj ekscitegoj, Fernando kaj Maziero eniris siavice en la salonon.
— Ha! sinjoro Maziero, ekkriis la juna virino, mi memoras! mi memoras! Kiom mi estas feliĉa!
Sed subite, ekvidante Fernandon, ŝi ektremetis.
— Sed tiam, ŝi diris, tial ke ni estas geedzoj nur depost ses monatoj, ĉu estas eble, ke ...
— Ni eliru, ne respondinte, blovis la doktoro en la orelon de sia baptofilo, kaj ni lasu ŝin sola kun sia filo. La infanaj respondoj, kiujn li faros al ŝiaj demandoj, pli taŭgos por ŝia malfortiĝinta cerbo ol niaj tro raciaj kaj tro sciencoplenaj klarigoj.
Kaj la du viroj eliris, por sciigi Fradekon pri la fariĝoj, kiuj okazis.
La resanigo de Beatrico pli kaj pli rapide progresis.
La senĉesa babilado de l’ infano iom post iom revekis sentojn kaŝitajn en la profundejoj de ŝia cerbo; kaj kvankam ŝi ne ĉiam tre akurate komprenis la fariĝojn, al kiuj aludis ŝia filo, tamen la simpla fizika impreso produktita de la sono de lia voĉo agis pli intense, ol estus farintaj la plej detaloplenaj klarigoj: ĉar ili estus ŝajnintaj tiel neverŝajnaj, ke la juna virino, pro la foresto de ŝiaj memoroj, ne estus povinta ilin akcepti. Efektive homo, kiu estus peninta pruvi al ŝi, ke dum kvin jaroj ŝi kunvivis kun Petro en geedza kunloĝado, estus ricevinta nur rideton de nekredemo, tial ke ŝi ne memoris plu tiun kunvivadon. Sed kiam Maŭrico diris, ke lia paĉjo Petro estas tre malgaja; kiam li demandis, kial sinjoro Maziero ne volas, ke lia paĉjo Petro venu al ''Vaucresson'', k. t. p., tial ke la juna virino ne povis kompreni la sencon de tiuj demandoj, ĉar la memoro de tiuj fariĝoj al ŝi mankis,<noinclude><references/></noinclude>
97ctwynd2j4xdlpczvgzu2zld3c1uis
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/424
104
22284
125865
72183
2026-08-01T13:11:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125865
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kompreneble ŝi ne povis respondi. Sed aliparte, tial ke estis neeble, ke ŝi kulpigu je artifiko la infanajn pripensojn de Maŭrico, ŝi sentis sin konfuzita, faris ekpenon, kaj iom post iom memoris. Certe tio ne estus okazinta, se Maziero nesingarde estus serioze rakontinta al ŝi la fariĝojn tiel, kiel ili okazis: ĉar tiam ŝi estus ekrideginta antaŭ lia nazo, dirante: “Ĉu vi mokas min?” kaj neniu laboro por rememori estus fariĝinta en ŝia cerbo.
Tial ke la patrino memoris pri sia patrineco, neeviteble la cetero devis postiri sen malfacileco: kaj reale tio tiel okazis.
Ian tagon Beatrico diris, ke nun ŝi memoras pri Petro, kaj ke ŝi deziras lin revidi.
— Venu, mia frato, al li skribis Herbeno, venu sen ŝanceliĝo; venu redoni la sanon al tiu malfeliĉulino, kiu tiel dolore maljuste suferis; venu kisi la patrinon de via filo, kaj ne timu, ke vi incitos mian ĵaluzecon. Ĉar kiam mi estos reveninta el mallonga vojaĝo, kiun mi plenumos post kelke da tagoj, mi intencas fari al vi proponon, kiu, mi tion esperas, vin multe ĝojigos.
Post ok tagoj Fradeko kaj Beatrico ricevis ambaŭ de Fernando leteron jene verkitan:
En la letero, adresita al Petro, oni legis:
— Troviĝu, venontan lundon je la dua, en via iama apartamento, straton de ''l’Université'': mi deziras interparoli kun vi.
Kaj en la letero al Beatrico:
— Troviĝu, venontan lundon je la dua, en la iama apartamento de Petro, straton de ''l’Université''; mi deziras interparoli kun vi.
Kiam ili estis kuniĝintaj triope:
— Mankas ankoraŭ, diris Fernando, kvara persono, sen kiu ĉio, kion mi havas por diri, estus senvalora. Atendu min unu minuton: mi iras por ĝin venigi.
Li malfermis la pordon, kiu komunikigis la ĉambraron<noinclude><references/></noinclude>
4oeka9c05tl92l06pvz5sdr11t54wgk
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/425
104
22285
125866
72184
2026-08-01T13:17:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125866
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de Fradeko kun la apartamento de sinjorino Herbeno, eniris en sian iaman loĝejon kaj baldaŭ revenis akompanate de juna virino funebre vestita.
Vidante ŝin enirantan, Petro kaj Beatrico sin eklevis per unu eksalto, kvazaŭ serpento ilin pikus:
— Reĝino! ili samtempe ekkriis.
Kiam Fernando revenis el Azio por peti la revizion de sia proceso, li trovis sian lokon okupitan de Fradeko, kaj infanon, kiu ne estis lia, lokitan en la edza hejmo. Certe ne eĉ dum unu sola minuto li intencis kulpigi Beatricon, kiu estis nur la senkulpa viktimo de absoluta simileco, kaj kies sola krimo estis plialtigi la devon kaj la edzinan amon ĝis la forgeso al sia bonfamo. Sed tamen ekzistis neneigebla kaj materia fakto: Beatrico estis patrino de filo, kiu ne estis lia. Inter lia edzino kaj li troviĝis nun tiu etulo, kiun li estis tro justa por malami, sed kiun li ne povis ami tiel forte, kiel li estus aginta por sia propra infano. Pro tio la senĉesa ĉeestado de la Fradeka filo iom post iom mortigis en la koro de l’ junulo la amon, kiun li iam sentis al Beatrico, kaj ĝin anstataŭiĝis per sento de simpla amikeco, de amemo ĉiam profunda sed nur frata.
Tiam pro fenomeno de neevitebla reago li tuj komencis pripensi pri Reĝino.
Dum lia tuta vivado, la koro de Fernando estis vera pendolo, balanciĝanta el unu junulino al la alia kaj ne povanta fiksiĝi. Lia sendecideco estis tiel granda, ke, kiam lia baptopatro postulis, ke li faru elekton, tial ke li ne povis decidiĝi, li estis devigita demandi la sorton, kiu montris Beatricon. Momente li povis kredi, ke liaj ŝanceliĝoj ĉesis, kaj ke la nova edzino estis definitive venkinta sian konkurantinon. Sed la malsano okazinta al la juna virino post tri monatoj da geedziĝo, denove ĵetis Fernandon en la brakojn de Reĝino: kaj se post la resaniĝo de sinjorino Herbeno, la junulo volis rompi kun sia {{vdk|ama|tino}}<noinclude><references/></noinclude>
dnuyauj16kn2ty6maioqzp3ozjqd158
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/426
104
22286
125867
72185
2026-08-01T13:28:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125867
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|ama|tino}} ĉiujn amrilatojn, li tion faris, ne tial ke li ne ŝin amis plu, sed tial ke li komprenis, ke la situacio, en kiu ili ambaŭ troviĝas, estas vera senelirejo, kaj ke li ne havas rajton preni ŝian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ŝi la sian.
Tiam alvenis la fatala juĝa eraro, kiu lin sendis al la punlaborejo. Sentante, ke li estas envolvita en reto de ŝajnaj pruvoj, kiujn li estas nekapabla rompi, antaŭvidante la neeviteblan kondamnon, li volis almenaŭ, antaŭ kiam li veturos al ''Noumea'', kunporti la amemon kaj la estimon de siaj familianoj; kaj li komprenis, ke tio estas malfacila, eĉ tute neebla, se liaj amrilatoj kun Reĝino estas konataj. Tial ke sian viziton li faris al la junulino dum la posttagmezo; tial ke la akcidento de la pontego okazis dum la vespero, ekzistis inter tiuj du fariĝoj neniu ebla rilato: kaj li sin enfermis en sovaĝan silentiĝon, ĉar konfeso ne povis liveri la ''alibi''’on, kiun li bezonis. Pro tio, ne nur li ne riproĉis Reĝinon pro ŝia sintenado kaj ŝia muteco, sed kontraŭe li ŝin gratulis funde de sia koro pro ŝia diskreteco: en tiu epoko, konfeso devenanta de ŝi estus ŝajninta al li vera perfido. Certe pli poste, kiam li povis sin kvietigi, kiam la trankvileco, kiun li ĝuis ĉe sinjoro Morno, ebligis, ke li pripensu, li komprenis, ke li eraris, kaj ke tia konfeso estus havinta kontraŭe ĉefan gravecon, ebligante iom malsimplan kaj iom subtilan kalkulon, kiu laŭ ia grado povis egalvalori pruvitan ''alibi''’on. Tamen li ne povis kulpigi la junulinon, ke ŝi ne pensis al tiu kalkulo, dum li mem, kiu estis la precipa interesito, ne suspektis ĝian gravecon. Sed kontraŭe li devis sin danki, tial ke, antaŭ kiam ŝi malaperos, ŝi skribis en letero la detalitan historion de plenumitaj fariĝoj; ĉar estis la malkovro de tiu dokumento tio, kio ŝin revenigis. Tamen li mallaŭte al si konfesis, ke li ludas danĝeroplenan ludon; se li povas prezenti kiel pruvon de sia senkulpeco nur tiujn iom abstraktajn konsiderojn, tial ke la rezultato dependos de la maniero,<noinclude><references/></noinclude>
0mos5lbsiodt52xsgtta1e4b6c3acx3
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/427
104
22287
125868
72186
2026-08-01T13:35:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125868
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>per kiu la juĝisto bonvolos ilin interpreti, li sentis, ke nenio estas pli necerta ol lia malkondamno. Jen estas, kial li ŝanceliĝis dum ses monatoj. Reale li ŝuldis sian delinitivan liberigon nur al la ĉeesto de sia frato, kiu, rakontante sian draman intervidiĝon kun Sedilo, metis la aferon sur ĝian veran lokon. Sed al kiu li ŝuldis tiun ĉeeston de Petro? Al Reĝino. Ĉu ne estas ŝi tiu, kiu eksciante, ke troviĝas en Svisujo la viro, kiun ŝi kredis esti ŝia amato, alkuris por lin savi? Se ŝi ne estus sin intermetinta, Fradeko estus mortinta en la Rhona glaciejo: kaj la mistero, kiu envolvis la kondamnon de Fernando, neniam estus klarigita. Do se la juĝo, kiu lin frapis, estis momente haltigita, li tion ŝuldis al la letero de Reĝino; se Petro retrovita lin definitive malkondamnigis, li tion ankaŭ ŝuldis al la intermeto de Reĝino: reale al Reĝino, kaj al Reĝino sola li ŝuldis sian rehonorigon.
Tiam li petis de Klozelo, ke li bonvolu doni al li tiun grandampleksan leteron, kiu, dank’ al la ''nova fakto'', kiun ĝi konigis, estis la kaŭzo de lia reveno mezen de liaj familianoj. La tralegado de tiu dokumento estis por li vera malkaŝo, kaj ĵetis novan lumon sur fariĝojn, kiuj restis ĝis nun mallumaj, kaj por kies klarigo li sciis trovi nur erarajn interpretojn. Do tiu letero farita per ĵurnalaj literoj, tiu letero, kiun li kredis ruzo de Eduardo, estis vere verko de Reĝino. Ĝis nun li opiniis, ke solaj la timo al skandalo kaj la zorgo pri ŝia bonfamo fermis la buŝon de la junulino; kaj subite li ekvidas, ke la roloj estas interŝanĝindaj. Ne nur lia infaneca amikino ne timis skandalon, ne nur ŝi metis antaŭ la piedojn de la amata viro sian hontemon, sian honoron kaj sian bonfamon, sed plie ŝi altiĝis la memoferon ĝis heroeco de mensogo, kaj al li liveris tiun ''alibi''’on, kiu mankis, proponante certigi, ke en la preciza minuto, en kiu okazis la katastrofo sur la ''Meudon''’a pontego, ŝia amato troviĝas inter ŝiaj brakoj. Esti li tiu, kiu ne komprenis, tial ke li<noinclude><references/></noinclude>
o61see5zd1h8sphcd3ks12i3k6eqy3e
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/428
104
22288
125869
72187
2026-08-01T13:41:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125869
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ne sciis sin altigi ĝis tia alteco de sentemo; tial ke li ne kredis, ke tia sindono estas ebla. Lin pereigis ne la silentiĝo de Reĝino, sed la lia; ĉar li estu respondinta: jes; kaj tiu simpla vorto sufiĉis, por ke li estu savita. Certe por fari tiel heroan mensogon, ŝi metis kondiĉon. Sed ĉu oni povis postuli, ke ŝi elparolu falsan ĵuron, nur por fari la feliĉecon de sia konkurantino? Nun Herbeno komprenis, kiel grandega fariĝis la malespero, kiu ekkaptis la junulinon, kiam ŝi kredis, ke la amegita viro ŝin tiel forte malestimas, ke li preferas al ŝia amo la punlaborejon kaj eble la eŝafodon. Tiam subite, sen transiro, ŝia amo ŝanĝiĝis en malamon; sed tia malamo estis ankaŭ amo. Kaj ju pli la junulo antaŭeniris en sia legado, des pli la sovaĝa grandeco de tiu pasio, kiu tiel malmulte akordiĝis kun la universala {{sic|malkuraĝaco|malkuraĝeco}} de nia epoko, lin instigis al miro kaj al admiro. La artisto kaj la literaturisto, kiuj loĝis en li, ne povis ne sin senti impresitaj, legante tiujn paĝojn, ĉe kiuj kantiĝis, en frazoj, kies lirismo montriĝis des pli intensa, ke ĝi estis ju pli nekonscia, la dia poemo de l’ amo absoluta: kaj iom post iom Reĝino grandiĝis ĝis la gigantaj kaj tragediaj proporcioj de heroino en antikvaj epokoj. Antaŭ tiu neinterrompita ama kriado, li ne povis ne senti sin flatita, pensante, ke li estis la objekto de tiu flamiĝanta korsento. Eble li samtempe estis ĝia viktimo; sed en tiu afero, same kiel en la aliaj, la vera kulpigoto estis Fatalo. Tiam li nevole murmuris mallaŭte:
— Kompatinda Reĝino, kiel pasie ŝi min amis! Mi ne scias, ĉu ŝi estis krima; sed se ŝi faris kulpojn, oni devas konfesi, ke la malfeliĉulino ilin kruele elpagis.
Nun, tial ke Beatrico ne povis plu esti kontraŭpezilo, lia tuta amo por la kunulino de liaj junaj jaroj revenis en lian koron, kaj en ĝin sin lokis pli despote ol en la pasinta tempo: pro tio, kiam li resupreniris la deklivon de siaj memoroj, kiam li memoris siajn pasintajn ŝanceliĝojn, li ne povis ne ekkrii:<noinclude><references/></noinclude>
qglhuy8udc2a8y18nvxq8cw8vwyvdt4
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/429
104
22289
125870
72188
2026-08-01T13:47:16Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125870
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— Ha! se mi estus sciinta, mi estus edziĝinta kun Reĝino, kaj neniu el la malfeliĉaĵoj, kiuj nin premegis, estus okazinta!
La amnezio de Beatrico, formetinte provizore Petron kaj lian filon, ebligante la ĵusajn fariĝojn, kaj devigante, ke la tempo realiru malantaŭen ĝis la unuaj tagoj de lia edziĝo, al li redonis momente lian iaman situacion. Tamen lia feliĉeco estis tute neplena: li suferis, vidante, ke lia infaneca amikino estas senigita je unu parto el siaj intelektaj ecoj, vidante, ke lia frato estas konsumita de ĉagreno, kaj trenas kiel kuglegon ekzistadon de nun sencelan.
Ĉar (kaj tia sento unue ŝajnos stranga kaj nekomprenebla) tiun fraton, kiun li konis nur depost kelkaj monatoj, tiun fraton, kiun li devus malami, tial ke li estas la nevola kaŭzo de ĉiuj liaj malfeliĉaĵoj, tiun fraton kontraŭe li amis, oni povas diri, kiel alian sion mem; kaj li havis por li amemon, kiun neniam li sentis tiele ardan por iu el siaj ĉu iamaj ĉu nunaj amikoj.
Pro tio, kvankam Fernando estis laŭ leĝa vidpunkto la neprotestebla kaj neprotestita edzo de Beatrico, tamen li ne povis sin decidi al la repreno de la geedza vivmaniero, malgraŭ la postuloj de la juna virino, kiun tia sintenado mirigis kaj malgajigis. Certe, por klarigi sian malardon, li liveris kiel pretekston la ankoraŭ ŝanceliĝantan kaj ne sufiĉe restarigitan bonfarton de sinjorino Herbeno; sed la vera motivo de lia konduto estis tute alia. Reale Beatrico ne sin decidis favore por li; la sola malsano estis sufiĉe potenca por forpeli Petron for de ŝia memoro, sed ne for de ŝia koro: kaj Herbeno sin demandis ne malprave, ĉu ne estus malkuraĝaĵo profiti la cerbajn konfuzaĵojn de malfeliĉa virino, por okupi en ŝia koro lokon, kiu, li tion sentis, reale apartenas al alia viro. Ĉar por li la vera edzo de Beatrico ne estis li, sed lia frato, tio estas la patro de ŝia infano; kaj uzante la rajtojn, kiujn al li donis la leĝo, li sin demandis, ĉu li ne plenumus veran incestan adulton.<noinclude><references/></noinclude>
3egrr6wt9habikowtt2e5r89nmb6f84
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/430
104
22290
125871
72189
2026-08-01T14:34:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125871
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Dum la ses jaroj de la unutona kaj preskaŭ vegetaĵa ekzistado, kiun Fernando pasigis en ''Hongkong'' li vivis nur per siaj memoroj; kaj en tiuj memoroj Reĝino okupis lokon multe pli vastan ol Beatrico. Efektive la kelkaj semajnoj de geedza kunvivado, kiujn li vivis apud sia legitima edzino, ne povis esti komparitaj kun la ses monatoj de arda pasio, kiujn al li havigis Reĝino.
Do kiam la bankiero al li certigis, ke, dank’ al la ekskuo sentita pro la aŭtomobila akcidento, estis kredeble, estis eĉ certe, ke la definitiva resaniĝo estos nur afero de tempo; kiam, konsekvence de tiu resaniĝo la junulo antaŭvidis la revenon de la terura situacio, en kiu ili triope troviĝis antaŭ la malsano de Beatrico, tiam li decidis, ke li efektivigos projekton, kiu okupadis lian cerbon depost jam kelke da tempo, sed kiu ne ankoraŭ en ĝin fiksiĝis laŭ daŭra maniero.
Reĝino estis malaperinta, lasinte neniun postsignon, kiu ebligas sin retrovi. Ĉu ŝi estis vivanta, aŭ ne? Kaj se ŝi ekzistas ankoraŭ, en kiu loko ŝi sin kaŝas?
Fernando sin turnis al agentejo por informoj: pli ol unu fojon li estis havinta okazon multe ŝati la vere eksterordinaran sagacecon de la direktanto de tiu firmo. Li do diris, montrante fotografaĵon de la juna virino:
— La persono, kies portreton vi vidas, konas nur sian patran lingvon: do estas malmulte konjekteble, ke ŝi rifuĝis en eksteran landon. Sed ekzistas en Francujo tridekses mil komunumoj. Kopiigu tiun portreton laŭ tridekses mil ekzempleroj; sendu provaĵon al ĉiuj urbestroj; promesu bonan rekompenson al tiu, kiu liveros precizan informon: kaj estus strange, se per tia rimedo vi ne sukcesus ŝin retrovi.
Fernando rezonis ĝuste; ĉar post unu monato li ricevis de la agentejo la jenan leteron:
— La persono, kiun vi serĉas, sin nomigas sinjorino Gustavio, kaj loĝas en ''Tarbes'', straton ''des Grands-Fossés'' (de grandaj fosaĵoj).<noinclude><references/></noinclude>
8adzevgx1h3fjog5s006b70xpdqa8ys
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/431
104
22291
125872
72190
2026-08-01T14:41:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125872
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Kiam Reĝino forkuris sen espero al reveno, ŝi volis meti inter si kaj tiuj, kiujn ŝi forlasis, kiel eble plej grandan interspacon; kaj ŝi haltis nur, kiam haltis la vagonaro, kiu ŝin veturigis; tio estas, kiam ĝi ne povis ruliĝi pli malproksimen, tial ke mankis la fera vojo. Tiu loko nomiĝis ''Tarbes''; kaj ŝi restis en ''Tarbes'': ĉar por malrapide agonii, ĉu la loko elektita havis gravecon? Tiam ŝi sin nomigis sinjorino Gustavio, memore de la nomo, kiun laŭ ŝia hipotezo Fernando elektis, kiam li forkuris for de ''Noumea''.
Kiam Herbeno sonoris ĉe ŝia pordo, Reĝino malfermis mem; ĉar pro la malgrandeco de sia posedaĵo ŝi havis nur mastrumulinon, kiu venis matene por fari la tro lacigajn laborojn. Rekonante sian edzon, kredante unue, ke li venas por sin venĝi kaj por ŝin puni pro ŝia provo de venenado, ŝi fortege paliĝis, kaj falante sur genuoj kun etenditaj manoj, kvazaŭ ŝi volus forpuŝi la danĝeron, kiun ŝi sentis minacanta, ŝi ekkriis:
— Kompatu, kompatu, mi cin petegas; min pardonu.
— Relevu cin, diris Fernando per afabla tono, kaj timu nenion: mi ne venas kiel malamiko, kontraŭe. Kredeble ci legis en ĵurnaloj ...
— Depost kiam ci min forpelis for de ci, mi estas malviva por la mondo. Nenio min interesas plu; kaj neniam mi malfermas ĵurnalon.
— Sed kion do ci faras por pasigi ciajn tagojn?
— Mi vivas kun la estintaĵoj: mi legas kaj relegas ĉiujn ciajn leterojn, depost la longaj skribaĵoj, kiujn ci sendis, kiam ci estis liceano, ĝis la plej etaj biletoj, kiujn ci portigis al mi, kiam okaze urĝa laboro cin devigis resti en la banka firmo.
Fernando komprenis, ke Reĝino aludas al fariĝoj, kiuj okazis dum ŝia edziniĝo kun Petro. La malkompreniĝo daŭris por ŝi, same kiel ĝi estis daŭrinta por Beatrico. Sur la kameno en kadroj vidiĝis fotografaĵoj, kiuj lin<noinclude><references/></noinclude>
thd9gu957byht3edq0nzzm7ji168gxd
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/432
104
22292
125873
72191
2026-08-01T15:01:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125873
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>montris, kiam li estis infano, knabo, junulo, kaj aliaj portretoj, en kiuj li sin vidis kun pozoj, kiujn neniam li estis havinta, kun vestoj, kiujn neniam li estis portinta. Tiuj bildoj estis figuraĵoj de Petro. Fine meze de la tabulo staris la hotelo de ''Gletsch'', la Rhona glaciejo, kaj la vojo al la ''Furka''.
Fernando sin sentis kortuŝita ĝis larmoj, vidante la pruvojn de tia amo, kiu altiĝis ĝis vera kulto; kaj li ne pli intencis riproĉi Reĝinon pro ŝia edziniĝo kun Petro, ol li pensis kulpigi Beatricon pro ŝiaj amrilatoj kun Fradeko. Ĉu ne estis li, kaj ĉiam li, la viro, kiun la du kuzinoj estis amintaj, amante lian fraton?
Fernando altiris la junan virinon al kanapo, sidiĝis apud ŝin, kaj rakontis la ĉiujn okazintajn fariĝojn. Reĝino larĝe malfermis siajn okulojn, sin demandante kelkafoje, ĉu lia interparolanto parolas serioze, kaj ĉu li ĝuas la plenecon de siaj cerbaj ecoj?
Kiam li estis fininta:
— Tiam, ŝi diris, estas ci la vera Fernando?
— Li estas mi.
— Kaj la alia, tiu, kun kiu mi edziĝis?
— Li estas mia frato.
Kaj irante al la kameno, li apartigis la fotografaĵojn laŭ du partoj, metis la unuan dekstren, la duan maldekstren, dirante:
— Ĉi tiuj portretoj estas la miaj; kaj tiuj, la fotografaĵoj de Petro.
Kiam la unua mirego estis pasinta, kaj kiam Fernando estis respondinta kiel eble plej kontentige al la senĉesaj demandoj de Reĝino, li daŭrigis:
— Terura malkompreniĝo kaŭzis multajn malfeliĉaĵojn: ni devos ilin ripari. Pro tio estas necesege, ke ni ŝovu la spongon sur la estinteco por ĝin forgesigi, kaj ke ni elradikigu el niaj animoj ĉian ajn senton al malpardono kaj al ĵaluzeco; ĉar hodiaŭ tiuj malbonaj kormovoj ne havas plu motivon por esti. Mi estas plena de indulgo por<noinclude><references/></noinclude>
mzvqfmao3ql46cswhe9pq415ee62mrx
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/433
104
22293
125874
72192
2026-08-01T15:07:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125874
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la kulpoj, kiujn kaŭzis sincera amo; mi malamas nur hipokritecon. Pro tio mi pardonas al ci sen kaŝita penso la tutan malbonon, kiun eble ci faris al mi en la pasinta tempo; kaj mi ne volas koni la motivojn, al kiuj ci obeis, kiam ci silentiĝis. Sed mi devas cin danki, ĉar ci penis min savi per superega mensogo, kiun mi ne sciis diveni. Troviĝas en tia ago heroa memofero, kiun grandkora homo ne povas malkonfesi sen maldankemo. Pri la aliaj kulpoj, kiujn ci plenumis, mi volas paroli pri cia duobla provo de venenado kaj de memmortigo, ne nur ci estis terure punita pro tiuj du krimoj, sed plie ci sola toleris ilian tutan pezon. Do la devizo, kiu taŭgas por ni estas enhavita en tiuj du vortoj: Amo kaj Pardono. Reciproke ni amu nin kvarope, ni pardonu nin kvarope: kaj ni povos ankoraŭ esti feliĉaj.
Reĝino ravita sentis, ke feliĉegeco batigas sian koron. Ŝi lasis paroli Fernandon, kaj ne intencis lin interrompi. Tamen ŝi eksaltis, kiam ŝi aŭdis, ke li diras:
— Ci revenos kun mi Parizon.
— Ho ne! Tion neniam mi faros.
— Tio estas necesa, eĉ necesega, por la plenumo de l’ entrepreno, kiun mi revis.
— Ĉu mi povos min retrovi antaŭ Beatrico, kiun mi volis mortigi?
— Ŝi cin pardonos.
— Antaŭ Petro, kiun mi forlasis?
— Li cin pardonos.
— Tio estas neebla.
— Tio estos realaĵo. Mi diras plion: ambaŭ cin amos, same kiel mi mem cin amas, malgraŭ la abomena estintaĵo. Obeu min, Reĝino; mi ĵuras, ke ci ne pentos pri tio, kaj ke pli poste ci min benos, tial ke mi insistis.
La juna virino, venkita de la afabla sed samtempe ordona voĉtono de la viro, kiun ŝi ĉiam amegis, konsentis plenumi ĉion, kion li deziris; kaj ŝi revenis kun li Parizon.<noinclude><references/></noinclude>
3h4msb0sklqhsszr8npro4h4kkys1xn
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/434
104
22294
125875
72193
2026-08-01T15:13:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125875
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Dume, ekvidante Reĝinon, Petro kaj Beatrico jam malfermis la buŝon por protesti: en iliaj okuloj brilis flamoj de kolero kaj de malamo: oni sentis, ke neripareblaj vortoj estos baldaŭ elparolitaj. Fernando komprenis la danĝeron, kaj prenante la parolon, li diris per tono solene grava:
— Ĉiuj sidiĝu kaj aŭskultu atentege tion, kion mi deziras proponi. Mia frato, li diris, sin turnante al Petro, mi eniris en vivon du horojn pli frue ol vi: jen estas eĉ la sola diferenco, kiu nin malsimiligas. Mi do estas via antaŭnaskito, ho! tre malmulte, li aldonis ridetante. Tamen permesu, ke mi fanfaronu pri tiu malforta rajto de antaŭnaskiteco, por direkti la interparoladon, kiun ni havos post momento, kaj por prezidi la diskutadon.
Kiam por la unua fojo ni troviĝis unu kontraŭ la alia en tiu sama ĉambro, en kiu ni sidas hodiaŭ, ni ambaŭ konkludis, kaj ni venis al sama konsento pri tiu punkto, nome: niaj rajtoj al Beatrico estas egalaj. Tiam ni diris al ŝi: “Elektu inter ni ambaŭ.”
— Nenion timu, amikino mia, li aldonis, vidante, ke la juna virino paliĝas: nenion timu. Ni tro vidis, kiajn fatalajn konsekvencojn tia frazo posttiris post si: kaj, depost tiu tago, mi longe tre longe pripensadis, kaj alvenis al tiu mala konkludo, nome: niaj rajtoj ne estas egalaj; vi sola, mia frato, estas la vera edzo de Beatrico, ĉar vi sola estas la patro de ŝia infano. Ŝi ne bezonas elekti inter ni; ŝi havas por fari nur unu aferon: ĝi estas, vin preni, en la plena paco de sia konscienco, kaj vin konservi.
Tial ke Petro kaj Beatrico faris ekgeston de protesto, li daŭrigis:
— Kiel mi diris iam: la infano estas la celo de la geedziĝo; kaj kiam ĝi antaŭiris la leĝan unuiĝon, ĝi fariĝas deviga motivo, por ke tiu unuiĝo plenumiĝu. Al sia filo Beatrico ŝuldas sian resaniĝon; kaj neniu havus la kruelecon lin eltiregi el ŝiaj brakoj. Sed ĉu vi kredas, mia frato, ke mi povus esti sufiĉe barbara por min apogi<noinclude><references/></noinclude>
5fe35yt54z4zyln09e0stxmeb6dfdwi
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/435
104
22295
125876
72194
2026-08-01T15:18:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125876
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sur nur leĝan tekston, kaj por malpermesi, kun tiu leĝaro en mano, ke vi kisu vian filon? Ne, kvankam bedaŭrinde mi konas vin nur depost malmulte da tempo, tamen mi havas por vi sinceran amemon. Oni rakontas, ke la amikeco, kiun ĝemeloj reciproke sentas unu al la alia, estas des pli forta, ke ju pli granda montriĝas ilia simileco; juĝu do se la mia devas esti profunda.
Aŭdinte tiujn vortojn, Petro ne povis sin deteni: li sin levis, kaj premante la manon de Fernando:
— Ha! mia frato, li ekkriis, estas via la buŝo, kiu parolis; sed ĝi nur tradukis tion, kion mi sentas en mia koro.
— Sed tiam, daŭrigis Herbeno, se estas por mi neeble malkunigi la patrinon el la filo, kaj la filon el la patro, kio mi fariĝas meze de vi? Inter vi mia loko ne ekzistas. Mi do havas por fari nur unu aferon: ĝi estas, min eligi. Kaj tion mi faras.
— Ho ve! Fernando, via propono estas tiel grandanima kiel neefektivigebla. Tiel longe kiam vi estis en ''Hongkong'', la mondumo povis kredi, ke mi estas vi mem, kiu sin ŝirmas sub malveran nomon. Sed nun, tial ke vi revenis, estas vi la legitima edzo de Beatrico; kaj mi povas esti nur ŝia amanto.
— Estas nia simileco la kaŭzo de ĉiuj niaj malfeliĉaĵoj: ĝi devas esti la rimedo, kiu ilin riparos. Jen estas do tio, kion mi intencas proponi. Prenu mian lokon en la vivo; kaj samtempe mi en ĝi prenos la vian. Tiun nomon Herbeno, kiu estis la nomo de nia patro, kaj kiu devus aparteni al vi, se krima mano ne estus vin eltireginta el la familia hejmo la tagon mem de via naskiĝo; tiun nomon, kiun la mondumo vin devigis porti dum ses jaroj, malgraŭ viaj energiaj neadoj; nu! tiun nomon akceptu maltime hodiaŭ kaj sen kaŝita penso. Estas vi la homo, kiu estis la infaneca amikino de Beatrico, kiu edziĝis kun ŝi, kiu estis kondamnita kaj rehonorita, kiu revenante trovis Maŭricon lokitan en la edzan hejmon,<noinclude><references/></noinclude>
tumws7mrd29t17h2ugfb5691br59jk5
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/436
104
22296
125877
72195
2026-08-01T15:25:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125877
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj kiu havus rajton fari proceson al via edzino pro malvereco de patreco. Sed kompreneble vi ne ĝin faros: tiam nur silentiĝante vi fariĝos la laŭlega patro de Maŭrico, same kiel vi estas jam lia patro laŭnatura.
Miaflanke mi konservos tiun nomon Fradeko, kiun mi vole portis dum ses jaroj, kaj kiun mi benas, ĉar ĝi estis por mi protektilo kaj savilo. Estas mi la homo, kiu estis kondukita al hospitalo por Trovitaj-Infanoj kaj edukita en ''Dinan'', kiu falis en la Rhonan glaciejon, kiu edziĝis kun Reĝino kaj kiu petis eksedziĝon pro forlaso de la edza loĝejo. Sed tial ke mi havas rajton pardoni kaj rompigi la sentencon, mi min turnas al la virino, kiun mi neniam ĉesis ami, kaj petas de ŝi, ĉu ŝi bonvolas repreni kun mi la geedzan kunvivadon momente interrompitan?
Pro tiuj paroloj, Reĝino ekpuŝis blekegon de ĝojo, kaj sin ĵetis freneze sur la bruston de Fernando.
Tamen aŭdinte tiun strangan proponon, Petro kaj Beatrico ŝajnis kvazaŭ ŝtonigitaj. Ili sentis, ke iliaj koroj saltegas en iliaj brustoj; kaj ili ne kuraĝis sin rigardi reciproke, tial ke ili tro forte timis akcepti. Ĉar Fernando estis prava. Beatrico tiel malmulte edziniĝadis kun li, ke laŭ la naturo ŝia vera edzo estas Petro, tio estas la viro, kiu al ŝi konigis la edzinajn ĝojojn, kaj kiu ŝin patrinigis. Reale Fernando estis nur ŝia infaneca amiko: kaj se ŝi tiel longatempe ŝanceliĝis, se tiu ŝanceliĝo ŝin tiel malsanigis, ke ŝi preskaŭ mortis pro tio, nur sociaj kaj nenaturaj konsideroj estis kaŭzoj de tiu sendecideco.
Fernando, kiu legis en iliaj koroj kiel en malfermita libro, decidis, ke li frapos grandan baton.
— Aŭskultu, Beatrico, li diris, mi devas fari konfeson por mi penigan sed necesan. En la pasinta tempo mi profunde vin amis (mi volas, ke vi estu konvinkita pri tiu punkto); sed mi amis Reĝinon tiel arde kiel vin; kaj mia neefektivigebla deziro estus estinta edziĝi kun vi ambaŭ. Tial ke niaj leĝoj tion malhelpas, mi estis {{vdk|devi|gita}}<noinclude><references/></noinclude>
qbg90qbx8rspdrh7bqt54nrzrbmv2rh
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/437
104
22297
125878
72196
2026-08-01T15:30:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125878
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|devi|gita}} fari elekton, kaj mi demandis la sorton por scii, al kiu el vi ambaŭ ĝi favore klinigos la pesilon. La sorto vin montris. Eble ĝi estus malpli blinda, aginte alimaniere; ĉar multaj malfeliĉoj estus evititaj. Apenaŭ mi estis edziĝinta, kiam, ne trovante en la edziĝo pro via malbona farto la ĝojojn, kiujn mi revis, mi vin trompis kun Reĝino: kaj tiu krimo kaŭzis la katastrofon, kiu nin ĉiujn premegis. Do, kiel vi vidas, mi ne meritas, ke vi oferu al mi vian feliĉon kaj la feliĉon de tiu, kiun vi amas. Ĉar tiu, kiun vere elektis via koro, estas Petro. En la pasinta tempo, vi min amis, lin amante; sed nun, lin amante, lin mem vi amas.
Tiam sin direktante al Fradeko kaj al Beatrico, kiuj daŭrigis konservi senmovecon de statuo, li prenis iliajn manojn, kaj ilin kunplektis, dirante:
— Nu, mia frato, kisu la patrinon de via filo; kaj vi, Beatrico, kisu la patron de via infano.
Post tiuj vortoj, tiuj du kompatindaj geamantoj, kiuj antaŭ unu horo kredis ankoraŭ, ke ili estas por ĉiam disigitaj per netransirebla barilo, ne povis kontraŭbatali la amemon, kiu ilin ekokupis: kaj ili sin ĵetis ploregante en la brakojn unu de alia.
— Mi ne finis ankoraŭ, diris Fernando. Mi promesis al Reĝino, ke oni malaperigos ĉiujn restaĵojn de l’ estinteco, kaj ke oni balaos en forgeson ĉiujn ĵaluzaĵojn, ĉiujn malpardonojn kaj ĉiujn malamojn, por lasi lokon en niaj koroj nur al amo kaj nur al pardono. Mi intencas, tial ke mi estas Fradeko, loĝi kun Reĝino en la apartamento, en kiu ni troviĝas nun, en tiu ĉambraro, kiu estis la via, mia frato, ĝis tiu tago. Vi viaflanke vin lokos kun Beatrico en la loĝejon, kiu estis la mia en la pasinta tempo, sed kiu hodiaŭ al vi apartenas, tial ke vi estas Herbeno. Mi deziras eĉ, ke la komunika pordo restu en la stato, en kiu ĝi nun troviĝas, por ke ni povu facile najbare kunrilatiĝi, ne estante devigitaj trairi tra la ŝtuparo. Sed en tiaj kondiĉoj, necese estas, ke niaj edzinoj<noinclude><references/></noinclude>
5rw9z7wrj6r60rgc9z6pc64wa585hwv
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/438
104
22298
125879
72197
2026-08-01T15:48:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125879
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>amu unu la alian sammaniere, kiel ni amas nin mem reciproke, tio estas ne nur fratine, sed ĝemeline.
Aŭdinte tiujn vortojn, Beatrico kaj Reĝino ambaŭ sublevite de sama entuziasma instigo, sin brakpremis kun multaj montroj de reciproka amemo, ekkriante:
— Li estas prava: ni amu unu la alian.
— Sed, rimarkigis Petro, kion diros pri tio Klozelo, sinjoro Maziero kaj fine la famo.
— Ili diros nenion, respondis Fernando, tial ke ili scios nenion: ĉar, se vi partoprenas mian opinion, ni parolos al neniu pri aranĝo, kiu nin solajn koncernas, kaj kiun neniu povos diveni, dank’ al nia simileco. Klozelo farus mil pli-malpli leĝajn kontraŭdirojn, kaj volus uzi la artikolojn de leĝaro, kiu ne por ni taŭgas; ĉar se ĉiuj homoj havus sian similulon, kredeble la leĝoj estus redaktitaj alimaniere. Ekzemple: mi estas certa, ke Eduardo konsilus la jenon: mi postulu eksedziĝon pro adulto, kiun sufiĉe pruvus la ĉeesto mem de Maŭrico. En tiuj kondiĉoj, Petro, estante jam eksedziĝinta el sia unua edzino, povus oficiale edziĝi kun Beatrico, kaj mi miavice povus ne malpli oficiale edziĝi kun Reĝino. Sed, por tion fari, mi devus kulpigi mian unuan edzinon pri kulpo, kiun ŝi plenumis nur ŝajne: kaj mi ne povus min decidi al tiu kulpigo, ĉar ĝi estus por mi nur abomena kaj hipokrita kalumnio. Tial ke, dank’ al nia simileco, ni povas alveni al sama rezultato, ne kaŭzinte ian skandalon, mi kredas, ke pli taŭgas ne konfidencii la publikon pri niaj koraj aferoj. Mi tre scias, ke mondumo estos mirigita: unuj nin admiros, aliaj nin mokos, vidante, ke unu el ni akceptas tiel gaje patrecon simple leĝan, vidante, ke la alia pardonas tiel facile tiel nepardoneblan ofendegon. Por unuj, ni estos herooj; por aliaj, naiveguloj. Ni lasos ilin paroli, mokante la mokantojn: kaj por ni sufiĉos esti feliĉaj. Ni troviĝas antaŭ du moraloj, la vera kaj la malvera, la natura kaj la nenatura. Nu, mi ne ŝanceliĝas; mi elektas la laŭnaturan<noinclude><references/></noinclude>
h7ks48pbbj80qp605ioa5ynxu1u07c4
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/439
104
22299
125880
72198
2026-08-01T15:55:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125880
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>moralon, kaj tre malproksimen forĵetas la moralon nur arte faritan.
Ĉiuj aplaŭdis tiujn saĝajn parolojn: kaj oni decidis, ke la projekto de Fernando estos efektivigita, tuj kiam la leĝaj formulaĵoj por la nuligo de l’ eksedziĝo inter Petro kaj Reĝino estos plenumitaj.
Kiam Fernando, kiu nun nomiĝas Fradeko, venis sin loki kun sia nova edzino en la apartamenton iam loĝitan de Petro, li estis mirigita, trovante en la virino, kiun li igis kunulino de sia vivo, karakteron kaj temperamenton tute malsimilajn al tiuj, kiujn li kredis renkonti.
Efektive ekzistas nun inter la hieraŭa kaj la hodiaŭa Reĝino nenia ebla komparo. La pasiajn ekscitegojn, kiuj ŝin tutan skuadis en la pasinta tempo, anstataŭas hodiaŭ dolĉa kaj ĉiam egala humoro: kaj la amo, kiun ŝi ne ĉesis senti al sia infaneca amiko, aliformiĝis en kvietan kaj dorloteman amemon, kiu igas ŝiajn karesojn malpli akraj sed pli penetremaj. Ŝia edzo sin demandis, ĉu la konsciencriproĉoj pri la krimoj iame faritaj; ĉu ŝia provo de memmortigo, ĉu fine la jaroj pasigitaj en ''Tarbes'' en absoluta soleco ne ekzercis sur ŝi kvietigan influon, kiu ŝin plimalardigis. Certe tiuj diversaj agantoj faris profundan impreson sur la vivega temperamento de la juna virino; sed ili venis nur sur dua vico, kaj la vera motivo de tiu pli ŝajna al reala ŝanĝo estas tute alia. Verdire neniu estis koninta la veran karakteron de Reĝino; ĉar ĝis nun ĉiam la cirkonstancoj malhelpis, ke ĝi montrigu laŭ sia reala aspekto. Depost ŝia infanaĝo, pro la ĉeesto de Fernando apud la du kuzinoj, naskiĝis inter tiuj du junulinoj konkureco, kiun la elekto de Herbeno kaj la okazintaj fariĝoj pli kaj pli gravigis. Sed nun, tial ke tiu konkureco ne estas plu timinda, tial ke ŝi sentas, ke ŝia amato revenis al ŝi por ĉiam kaj sen kaŝita penso, la kvieta amemo postiras post la malnova ekscitego, kaj ebligas, ke la realaj kvalitoj, kiuj estas la fundamento mem<noinclude><references/></noinclude>
fwh5u0p4klhmjgz9dwceyyo8gtyv55x
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/440
104
22300
125881
72199
2026-08-01T16:03:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125881
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de ŝia naturo, tio estas ŝia inteligenteco, ŝia lojaleco, ŝia rekteco de karaktero pli kaj pli kresku libere; ĉar nun ne povas plu ilin sufoki la pezega premado de kontraŭaj pasioj. Tial ke ŝi ne povas plu timi Beatricon kaj ŝiajn provojn de delogo al la koro de Fernando; aliparte tial ke ŝi komprenis, ke ŝi bezonas pardonigi al si la abomenecon de sia pasinta konduto, ŝi amas nun sian kuzinon per ardo egala al la malamo, kiun ŝi iame sentis kontraŭ ŝi. Siavice Beatrico, kies kompatema animo estas nekapabla enhavi malamon, sed kiu samtempe sentas malprecizan konsciencriproĉon ŝin enpenetrantan, kiam ŝi pensas, ke iam per siaj incitaĵoj kaj siaj koketaĵoj ŝi deturnis por sia propra profito kaj sekve por la malprofito de Reĝino la koron de Petro, redonas al sia kuzino procentege la karesojn, kiujn ĉi tiu lasta al ŝi malŝparas. Kiel deziris Fernando nun ambaŭ bofratinoj sin amas reciproke ne kiel fratinoj sed kiel ĝemelinoj: kaj la perfekta feliĉeco regas en la hejmo de tiuj duoblaj geedzoj, kiuj faras unu kaj solan familion.
La radiado de tiu amemo estis tiel intensa, ke fine ĝi eliris el la muroj de la domo, en kiu tiuj du paroj da geamantoj lokis siajn nestojn, por varmigi en lia luksa hotelo la koron de la granda pentanto, kiu ĝin loĝas, kaj kiu en ĝi atendis, ke la morto bonvolu lin liberigi el liaj suferoj.
Kiam oni sin sentas feliĉa, facile oni estas grandanima.
Ian tagon, Fernando diris al sia frato:
— Mi konfesas, mia kara Petro, ke mi suferas, pensante, ke la homo, kiun mi tiel plezure nomis iam baptopatro, estas apartigita el nia kunvivado, kaj ne povas havi sian parton en la feliĉeco, kiu nin envolvas. Sed tial ke klopodo provita nur de mi cin metus en falsan situacion, tial ke aliparte sinjoro Maziero havas tro da delikateco por akcepti inviton, en kiu ci ne partoprenus, mi opinias, ke<noinclude><references/></noinclude>
koquayvaczmwftaqlgr7g28xjpbfwhn
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/441
104
22301
125882
72200
2026-08-01T16:09:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125882
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ni devus fari kune tiun klopodon, se tamen tio ne cin ĉagrenas.
— Ĉu ni ne balais la tutan estintecon? respondis simple Petro. Ci estas prava, Fernando. Restas ankoraŭ en angulo de nia koro makulo de malpardono. Ni sentos nin ankoraŭ pli feliĉaj, kiam ni estos tute malaperigintaj tiun difektaĵon. Kiam ni eliros?
— Tuj, se ci volas.
Vojirante Fernando diris al Petro:
— Tial ke cia estinteco ne estas sama kiel la mia; sekve tial ke ci estos devigita paroli alimaniere kiel mi, mi opinias, ke momente kaj por tiu sola cirkonstanco taŭgus, se ni ambaŭ reprenus nian iaman personecon.
— Nenio estas pli facila, respondis Petro: por tion plenumi sufiĉas, ke ni interŝanĝe metu niajn stelojn sur la kontraŭan flankon.
Bezone estas, ke tiu frazo estu klarigita.
La simileco inter ambaŭ fratoj estis tiel absoluta, ke ne nur la fremduloj, sed eĉ iliaj edzinoj ne povis ilin diferencigi. Por malhelpi la bedaŭrindajn konsekvencojn, kiujn povus okazigi tia konfuzo, ili elektis eksteran signon, kiu ebligis ilian malsimiligon. Tial ke ambaŭ estis fervoraj Esperantistoj, ili kompreneble portis en sia butontruo la verdan stelon de l’ Espero, la insignon de la nova lingvo. Sed dum Fernando ĝin portis dekstre, Petro ĝin alkroĉis maldekstre: kaj tio sufiĉis, por ke ĉia ajn necerteco estu neebla. Sed se, por ia ajn motivo, la du fratoj opiniis, ke por ili estas utile sin anstataŭi reciproke, ili interŝanĝe metis siajn stelojn sur la kontraŭan flankon: kaj la anstataŭigo de personoj tuje fariĝis.
Maziero ilin akceptis en sia laborĉambro, en tiu ĉambro, en kiu vidiĝis la du Leopolda kaj Klotilda portretoj pentritaj laŭ natura amplekso.
— Kion vi deziras, infanoj miaj? li demandis.
— Baptopatro, respondis Fernando, Petro kaj mi nin<noinclude><references/></noinclude>
jbp3yy8pgl7l67fpxgt125890lojzyv
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/442
104
22302
125883
72201
2026-08-01T16:14:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125883
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sentas tiel feliĉaj, ke ni volas, ke ĉiuj, kiuj nin ĉirkaŭas, partoprenu tiu feliĉecon; kaj ni venas, petonte de vi, se vi bonvolas fari kiel ni: tio estas, forgesi la estintecon, kaj rekomenci, sur nova fundamento, la iaman vivmanieron.
Aŭdante tiun neatenditan proponon, la bankiero paliĝis pro kortuŝeco; kaj kaŝante sian kapon en siajn manojn, li tuj ekploregis.
— Kio estas en vi, baptopatro? diris siavice Petro. Ĉu estas eble, ke nia propono okazigas al vi tiom da ĉagreno?
— Ha! infanoj miaj, ekkriis Maziero meze de ploregoj, ne doloron sed kontraŭe ĝojegon mi sentas. Sed ĝi falis sur min en momento, kiam mi estis tiel malmulte preparita por ĝin ricevi, ke ĝi agas kiel farus bato de bastonego: ĝi min premegas. Antaŭ momento mi komprenis, ke oni povas morti de feliĉeco. Sed ne timu; mi rekonsciiĝas.
— Ho! ne, li aldonis mallaŭte, nun kontraŭe mi volus vivi kiel eble plej longatempe.
Kaj li altiris al sia brusto la du junulojn, kiuj siaflanke same radiis pro intensa ĝojo.
— Nun, diris la maljunulo, permesu, ke mi miavice faru proponon, al kiu mi pensas depost jam longa tempo, depost kiam la du filoj de Leopoldo kaj de Klotildo retrovis unu la alian, sin amas reciproke kaj faras unu solan familion. Sed ĝis nun tiu projekto ŝajnis al mi revo neefektivigebla: kaj eĉ mi estus timinta vin ofendi, ĝin konigante; ĉar mi estis konvinkita, ke neniam vi ĝin akceptos. Tamen via amoplena klopodo donas al mi la kuraĝon necesan por paroli: kaj nu! mi min riskas, ĉar vi ĉiam povos ĝin malakcepti.
Vi estas fratoj, kaj tamen vi portas du malsimilajn nomojn; vi estas samsanguloj, kaj tamen, laŭ socia vidpunkto, vi staras unu kontraŭ la alia, kvazaŭ vi estus fremduloj. Nu, lasu min vin adopti laŭleĝe; portu mian nomon; estu miaj filoj. Per tiu rimedo, vi estos fratoj<noinclude><references/></noinclude>
09qei0ti7dzas7f3k97zpijdszjmgiw
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/443
104
22303
125884
72202
2026-08-01T16:20:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125884
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>laŭ leĝo, same kiel vi jam estas fratoj laŭ naturo. Kion vi opinias pri mia propono?
— Ni ĝin akceptas tutkore, respondis ambaŭ fratoj per unuanimeco tia, ke iliaj du voĉoj ŝajnis nur unu.
Tiam la bankiero alpaŝis al la du portretoj:
— Klotildo, Leopoldo, li diris, rigardante la pentritajn figurojn, mi dediĉis al unu el viaj filoj mian tutan ekzistadon: hodiaŭ, tial ke mi retrovis la duan, mi adoptas ilin ambaŭ: ili portas mian nomon; post mia morto, mia tuta posedaĵo al ili apartenos: fine al ili mi ĉion donis. Estas neeble, ke mi faru plion.
Kompreneble Klozelon oni komisiis por ĉiuj leĝaj klopodoj: kaj post kelke da tempo, supre de la pordo de la banka firmo oni povis legi sur tabulo tiun societan surskribon: MAZIERO KAJ FILOJ.
Depost tiu momento subita ŝanĝo okazis en la karaktero kaj en la sintenadoj de l’ bankiero. Same kiel iame la maljunulo estis malĝoja kaj severa, same tiel hodiaŭ li montriĝis ĝoja, afabla, sprita, ŝercema, serĉante ĉiujn okazojn por montri sian gajecon, kaj por ĝin dispasi ĉirkaŭ si. Lin plezurigis rediri: Kiam, kiel mi, oni estas patro kaj avo; kaj kiam li invitis por tagmanĝi unu el siaj klientoj, li ne forgesis aldoni: Ni havos kiel kunmanĝantojn miajn filojn, miajn bofilinojn kaj mian nepon.
En unu el tiuj ĉiusemajnaj vespermanĝoj, kiuj rememorigis la estintecon, sed nur laŭ ĝiaj bonaj ecoj, Reĝino diris:
— Sed, paĉjo, vi plijuniĝas de tago al tago. Baldaŭ, se tia malantaŭeniro daŭros ankoraŭ iom da tempo, vi estos la plej juna el ni ĉiuj.
— Ha! mia kara filino, respondis la maljunulo, mi nun sentas min tiele feliĉa, ke mi timas la morton tiel forte, kiel mi ĝin deziris iame. Kredeble vi ne forgesis<noinclude><references/></noinclude>
jhf38uq2nlg9ad28dvbmagdo3y182lp
Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/444
104
22304
125885
72203
2026-08-01T16:22:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125885
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tiujn halucinajn krizojn, kiuj min ĉiunokte turmentis, kaj kiuj min iom post iom konsumis.
— Ho! jes, mi tion memoras, respondis la juna virino tremetante ankoraŭ, ĉar ŝi pensis al tiu terura sceno, ĉe kiu ŝi ĉeestis en la pasinta tempo.
— Nu, ili tute malaperis. En unuaj tagoj mi dubis, ĉiam timante, ke ili revenos: sed depost ses monatoj ili ne ree montriĝis: kaj nun mi esperas, ke la resaniĝo estas tute plena kaj definitiva.
Kaj dum la doktoro serĉis sciencan klarigon, kiu povus kontentigi liajn aŭskultantojn, Juliino lin interrompis:
— Lasu do vian sciencon trankvila, sinjoro Maziero, ŝi diris; kaj kredu kun ni, ke la avo de Maŭrico estis tuŝita de via pento, ke la malvivulo fine fermis sian kulpigantan palpebron, ke la fantomo pardonis.
{{f|Fino.|c|etm}}<noinclude><references/></noinclude>
8buy5ty10gpx969gr1i9kena27nku4p
Indekso:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf
106
22751
125905
102317
2026-08-01T20:07:40Z
HenriLeFoll
4277
125905
proofread-index
text/x-wiki
{{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template
|Tipo=book
|Titolo=[[La literaturisto kaj lia fianĉino]]
|Subtitolo=
|Volumo=
|Aŭtoro={{de|Emilie Flygare-Carlén}}
|Tradukinto={{de|Otto W. Zeidlitz}}
|Redaktoro=
|Antaŭparolisto=
|Lingvo=
|Eldonejo=Esperantoförenings förlag
|Eldona_loko=Upsala
|Jaro=1895
|Fonto=pdf
|Bildo=1
|Serio={{Serio/Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto}}
|Paĝoj=<pagelist
1=-
2=-
27=-
3=1/>
|Enhavo=
|Rimarkoj=
|Vikifontaro_Traduko=false
}}
5z4ov7kyqo53m1muvjikwgeyyzqh9tf
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/5
104
22753
125898
72821
2026-08-01T18:30:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125898
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Ĉe l’tombo de E. Flygare-Carlén.}}
<poem>
Popolo sveda ĉe la tombo ploras
Maldolĉe multe, kiam ĝi memoras
Filinon noblan, kiu iris for.
Palaco reĝa ĝis malgranda korto —
Al ĉiuj donis pezan donon morto,
Grandegan mankon, senton de dolor'.
Foriris ŝi, la glora verkistino,
Plej diligenta de l' naci' filino;
Formetis plumon por ripozo ŝi.
Sed vivos en multegaj verkoj ĉiam
Spirito ŝia, iros for neniam
Trezoro, kiun donis ŝi al ni.
Post longa tago, plena je laboro,
Vi tial dormu kara, varma koro!
Ripozu dolĉe nun; ni benas Vin!
Sed disvastiĝu trans la land' kaj maro
La verkoj Viaj tuta al homaro
Kaj konatiĝu ĝis de l' mondo fin'.
</poem>
{{Dekstre|'''O. W. Z—z.'''}}<noinclude><references/></noinclude>
l2fqoltkw7gsefm1fj8skoa389kpoka
125899
125898
2026-08-01T18:30:41Z
HenriLeFoll
4277
125899
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Ĉe l’tombo de E. Flygare-Carlén.|c}}
<poem>
Popolo sveda ĉe la tombo ploras
Maldolĉe multe, kiam ĝi memoras
Filinon noblan, kiu iris for.
Palaco reĝa ĝis malgranda korto —
Al ĉiuj donis pezan donon morto,
Grandegan mankon, senton de dolor'.
Foriris ŝi, la glora verkistino,
Plej diligenta de l' naci' filino;
Formetis plumon por ripozo ŝi.
Sed vivos en multegaj verkoj ĉiam
Spirito ŝia, iros for neniam
Trezoro, kiun donis ŝi al ni.
Post longa tago, plena je laboro,
Vi tial dormu kara, varma koro!
Ripozu dolĉe nun; ni benas Vin!
Sed disvastiĝu trans la land' kaj maro
La verkoj Viaj tuta al homaro
Kaj konatiĝu ĝis de l' mondo fin'.
</poem>
{{Dekstre|'''O. W. Z—z.'''}}<noinclude><references/></noinclude>
bmd847qza1codvxayb22ag1x3cuvm3o
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/6
104
22754
125900
72822
2026-08-01T18:42:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125900
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''ANTAŬPAROLO'''|c}}
Nun havante la honoron transdoni tiun ĉi tradukon de la sveda noveleto "literatören och hans trolofvade" de sinjorino E. Flygare-Carlén mi komence volas per kelkaj vortoj prezenti al miaj legantoj la gloran verkistinon.
Emilie Smith naskiĝis en jaro 1807, edziĝis unuafoje kun kuracisto Flygare, duafoje kun kancelisto Carlén, de kio ŝia nomo. Facile estas kompreni, ke la spirito de tiela virino jam en juneco grande amis kaj ankaŭ ekzercadis verkistecon, la specon de verkisteco, pri kiu sekvanta rakonto parolas, t. e. "bluŝtrumpecon". Sed baldaŭ oni ekkonis, ke ŝi ne estas ordinara "bluŝtrumpo", sed verkistino de granda brilo; tion oni bone rimarkis en la granda nombro da noveloj kaj rakontoj, kiujn ŝi verkadis. Ŝi tamen ricevis la plej grandan legantaron per la nombraj romanoj, kiujn ŝi kreis, kaj en kiuj ŝia animo vidiĝis en sia tuta grandeco. Ŝi posedas grandan genion rakonti, riĉegan, flaman fantazion kaj senfinan potencon eltrovi situaciojn, kiun la senlaca verkistino riĉe vidigis en la mirinde granda nombro da romanoj kaj noveloj de ŝia mano. Ŝi estas laŭdata por la freŝaj kaj nature veraj pentroj el la vivo en la sveda insularo, kun kiu ŝi fariĝis frue en infaneco intima per siaj vastoj vojaĝoj en la provinco Bohuslän kaj ĝia insularo. De tielaj pentroj el la marista vivo konsistas je granda parto la enhavo de ŝiaj plej laŭdataj romanoj "La Roza sur Karda insulo", "Komercista domo en la insularo", "Paŭlo Värning" k. c. Krom tiuj nomitaj ŝi kreis dekduon da aliaj romanoj, ĉiuj plenaj je koloro. La verkoj de sinjorino F.-C. estas tradukitaj en multaj lingvoj, kaj nun per ĉi komenco estas farita ankaŭ en esperanto.
Amata kaj estimata de ĉiuj ŝi mortis en jaro 1892.
Tiu ĉi libro estas ne dika kaj — multaj diros — ankaŭ de malgranda indo por la homaro. Eble! Mi tamen volus pri ĝi uzi la vortojn de l' heroino de tiu ĉi rakonteto: "ni kun humila pieco almetu nian malgrandan herberon al l' amaso! Kiu scias — kiel malforta kaj malbela ĝi ajn estas — kien ĝi falĉate falos? Ĝi okaze estos falĉata inter aliaj herberoj, kaj per tio donos ian malmultan koloron kaj brilon, kiu antaŭe ne estis videbla".
Kaj nun, kara leganto, mi deziras, ke faru al vi egale grandan plezuron legi tiun ĉi libreton kiel faris al mi la tradukado.
''Muonionalusta, Svedujo, en Decembro 1893.''
{{dekstre|'''Tradukinto.'''}}<noinclude><references/></noinclude>
ggon2h43e8rq9focm0pf73igdh2496e
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/9
104
22757
125901
72826
2026-08-01T19:39:35Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125901
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|2. '''Amikoj el junula aĝo'''.|c|g=120%}}
Ne multaj momentoj post la foriro de l’ knabo, kiam la
notario ĵus sidiĝis preta komenci laboron, tutan lian atenton
bezonantan, ree estis ekfrapata la pordo, kaj antaŭ ol li memoris,
ke li ne forprenis la ŝlosilon, la pordo malfermiĝis kaj tute ne
atendata persono eniris.
“Nu, ĉu vere, kion mi vidas! jen vi estas, maljuna amiko!“
ekkriis la literaturisto kaj disĵetis pro ĉagreno interrompiĝi en sia laboro duonan dekduon da ĵurnaloj sur tuta dekduo da infanaj libroj. "Ĉu efektive estas vi, frateto, kiu forveturis el la provinco nun en la bela, amuzanta kristnaska tempo por gusti pecon da Stockholma vivado. Dume estu bonvenanta, bonvenanta, ho! se vi nur ne trovus min en tia brulanta laborado!"
"Plej kara frateto", respondis trankvile la provinca amiko, juna viro forteca kaj serioza, "vi ne timu, ke mi vin longtempe malhelpos. Mi nur volas vidi vin aŭ pli sincere, pri speciala afero interparoli kun vi, antaŭ ol mi morgaŭ reveturos kun la vagonaro. Mi jam pretigis miajn ceterajn aferetojn."
"Kiam vi do venis?"
"Antaŭhieraŭ, kaj mi jam penis vin vidi, sed vane. Tial vi tamen devas oferi tiun ĉi vesperon al mi. Mi havas kun mi du teatrajn biletojn... ĉar mi volas havi ion rakonti, reveninte hejmen al patrino kaj fratino, kaj eble al iu alia."
"Iu 'alia', ah oni scias, kion ĝi signifas. Jen, kara Henrik, tiel rapide prosperas al vi, kiu havas propran korton kaj kapon por vilaĝa laboro. Kaj pro vi, amiketo, plej bona knabo de la tuta homaro, mi devas pligrandigi la malfavoron, en kiu mi jam estas ĉe mia fianĉino, kaj sekvi vin."
"Fianĉino! Ah, vi fianĉiĝis?" Fulmo de multe pli grava signifo ol ĉiutaga kunsento ekbrilis en la okuloj de la vizitanta amiko.
"Kiel!" respondis la literaturisto. "Vi ĝin ne scias?" Iom ruĝiĝante li daŭrigis: "post ĝi pasis nur tre mallonga tempo, kaj mi skribos hejmen pri mia feliĉo antaŭ novjaro". Tiel parolinte li profundiĝis en vera labirinto, kiu komencis kaj finiĝis per rakonto pri la amaso da laboroj, kiuj estas ĵetitaj sur verkisto iom konata, tiel profunde, ke la amiko neeble povis lin<noinclude><references/></noinclude>
hhuh379cst70hc03p04ep3lgw88gth4
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/10
104
22758
125902
72828
2026-08-01T19:55:49Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125902
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sekvi. Sed anstataŭe li ridetis kiel viro, kiu bone komprenas la malagrablon de certaj sentoj kaj impresoj.
"Se", diris li, "se ĉio tio estas al vi tiel malagrabla, kial vi do forlasis la trankvilan laboron ĉe nia juĝisto, kie vi povus tiel prosperi siatempe, por senatende veturi Stockholmon? Sed kiel tio ĉi estas alligata al malkontento de via fianĉino?... jen varma manpreso al deziro de feliĉo! Kiela knabino ŝi estas?"
"Riĉa, bela, aminda, kaj dank' al ĉielo, nenia bluŝtrumpo! Sed ŝi havas amikinon, kiu ekzercas tiun arton. Juĝu mem"... Albert rakontis la aferon kaj lasis la amikon legi la leteron de la fianĉino.
"Nu, estas bedaŭrinde", respondis la kore kompatema viro, kaj krom tio vi ne venos al ŝi en tiu ĉi vespero. Sed ĉar jam estas por nenio utile paroli pri tio, mi faros al vi demandon direktan, kiu malgraŭ via konfuzeto antaŭ minuto, tamen povos esti facile respondita, kiam mi scias vin fianĉiĝinta."
"Kompreneble, vi demandu, kio ajn plaĉas al vi."
"Estas grava demando... respondu per fideleco kaj honoro, kial ne fariĝis fianĉiĝo inter vi kaj Hilma W.? Vi estis ĝis malsaĝo enamigita en ŝi, — ĝin ĉiuj povis vidi — kaj bedaŭrinde mi kredas, ke ankaŭ ŝi amis vin."
"Mi esperas", respondis Albert, "ke ne estis serioze. Sed mi ne volas malkonfesi mian propran senton, ĉar certe vi kun intenco tuŝas je afero, kiu ankoraŭ ne povas esti perfekte seninteresa al mi.... Sed kion mi farus? Mi estas monda homo, kiu bezonas manĝi kaj trinki, kaj vi scias ke la gepatroj de Hilma estas tiel malriĉaj, ke ili apenaŭ povas nutri sin mem kaj ĉiujn siajn infanojn. Tial ne rekte konfesinte mian amon, — efektive mi ĝin ne faris per klaraj vortoj — mi repaŝis."
"Mi komprenas... vi malamas ke la malsato estus edze kunligita kun la soifo. Sed vi devus ankaŭ, mia kara Albert, malkonsenti ĉiajn artojn de ĵonglerio de l' konscienco. Mi, mi kredas, ke kaŝitaj amaj vortoj al amanta kaj pura virino egale forte devigas kiel malkaŝitaj... sed ĉu vi scias, kion famo rakontis pri via subita forveturo?"
"Ne, mi estas sciema aŭdi."
"Jes, tiel estas rakontita: okazis tiel maloportune, ke Hilma, kiu havas en multaj manieroj riĉajn naturajn donojn, por certa festo ensendis versojn al redakcio de l' gazeto de la urbo, kiu<noinclude><references/></noinclude>
t25ybhwlxxzkdatre2a5g98xfgw2gfx
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/11
104
22759
125903
72829
2026-08-01T20:04:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125903
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>samtempe por tiu sama celo ricevis alian versaĵon de jam bone konata signaturo; nu, kio okazis? La unua estas presita, la dua resendita. Oni diras, ke ĉe vi la ĉagreno esti venkata mortigis la amon, ĉar rivaleco ne devas sin trovi inter du edzigitaj animoj, pli bone do por korpo kaj malsato kaj soifo. Vi bloviĝis for el la loko por brili per via lumo en la ĉefurbo, kaj al vi ja prosperis."
Albert staradis perfekte senmova.
"Tamen, plej kara frato, vi ne estu kolerema kontraŭ mi. Jen la afero, ke mi an mia vico sentis envion kontraŭ vi, ĉar mi jam longtempe amadis Hilman sekrete, sed mi ja ne povis min kompari kun vi. Kaj mia vojaĝo tien ĉi estas farita nur pro volo parole demandi vin, ĉu via sento kontraŭ Hilma efektive estingiĝis. La sciigo pri via fianĉigo donis al mi plej bonan respondon, kiun mi povis deziri. Nun, reveninte hejmen, mi tuj petos ŝin fariĝi mia edzino, kaj mi esperas ricevi "jes". Sed, frato, ni venos tute tro malfrue al la teatro, kaj ni bezonos ankaŭ tempeton fortigi nin per glaso da punŝo, antaŭ ol ni eniros."
Albert ekpuŝis kun malamika mano portfolieton, kiu kuŝis tie. Pensu, se scius la amiko, ke tiu portfolieto estas la fianĉina donaco de Elise! Tiam li almetus tiun ĉi cirkonstancon al la konfuzo antaŭe montrita de Albert kaj komprenus per tio, ke la fajro de la unua amo ne tute estingiĝis, malgraŭ la cindro, kiun superĵetis la netolerebla verkista rivaleco.
"Ah efektive tiel, Henrik", fine ekdiris Albert "vi intencas fari la amindan knabinon via edzino! Sed kio fariĝos de kuirejo kaj laktoĉambro, kiam la majstrino estos okupata apud la skribtablo?"
"Malsaĝaĵo, frato! Ĉu ni viroj ne povas faradi multajn malsamajn aferojn, kial do virinoj ne povos fari la samon? Hilma montras sin esti perfekta majstrino en sia hejmo, kaj ŝiaj poetaj faradoj faros al ni komunan plezuron; la enspezo de ili sufiĉos por kristnaskaj donacoj al ŝiaj junaj gefratoj."
"Nun mi estas preta", diris Albert, interrompante la belajn revojn de la amiko pri sia estonta vivado.
La sinjoroj foriris.<noinclude><references/></noinclude>
7oev72k00zjtlwubkmrpz7c1s82apqo
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/12
104
22760
125906
72830
2026-08-01T20:14:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125906
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|3. '''Matena letero de l' fianĉino.'''|c|g=120%}}
Post vespero, kiu havis pli da ekstera ol da interna ĝojo, nia literaturisto pasigis parton de l' nokto kun plumo en la mano; li tamen ne multe skribis, kaj kion li skribis, je tio li ne estis kontenta — okazo tre malofta. Sed la kaŭzo estis, ke kvankam ne dormante li sonĝis pri pasintaj tempoj. Io estis en movado en lia konscienco, kiam li pripensis, ke la famo ne estis senkaŭza, kiu diris, ke la malfeliĉa envio kaŭzis lian retiradon el lia unue intencata vojo de vivo, en kio Hilma ludis tiel gravan rolon.
"Mi ne amas plu la noblan knabinon, kiel hieraŭ mi kun teruro timis, kiam mia bona amiko Henrik tiel subite venis super mi kun sia novaĵo", li murmuris, "sed plej bone tamen estas, kvankam mi al ambaŭ deziras feliĉon, je nenion alia pensi ol je la estanta momento". Li forĵetis la plumon por donadi iajn horojn al dormo.
Kiam en la mateno envenis la ĉambristino kun la kafoportilo, estis inter kelkaj panetoj da tritiko, unu ovo kaj telereto kun butero, vidata io blanka, simila je letero, kaj la ĵus leviĝinta Albert, kiu oscedante staradis apud fenestro kaj observadis la veteron malvarman kaj nebulan, tre similan al lia humoro, jam malproksime antaŭsentis, ke la letero estis de "Elise aŭ la virino en sia perfekteco".
Sed por la unua fojo post sia fianĉiĝo li sentis nenian volon rapidi ĝin rompi. Dum la pasinta vespero li en la teatro legis sian propran malfeliĉan artikolon pri la mizera rakonteto de "E—e" kaj sentis amason da pekoj premi sian konsciencon.
"Nu, nu", li diris, "mi almenaŭ trinku la kafon, antaŭ ol mi konatiĝos kun la unua puna leciono, kiun donas al mi mia estonta edzino.... Ah, la kafo estas nigra kiel fulgo... la butero malnova, la ovo malmola kiel ŝtono... mi plej bone tuj komencu kun la postmanĝaĵo. — Li malfermigis la leteron.
:::''Mia plej bona Albert!''
:Mi ofte kredis, ke io estas en malordo kun la tiel nomataj gazetoraportoj kritikaj pri kristnaska literaturo, kaj certe mi nun havas la plej maldolĉan provon pri tio... kompreneble... je l' kalkulo de mia amikino.<noinclude><references/></noinclude>
hgzglap6e388dnm7222ea9zbcoagjuq
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/13
104
22761
125913
72831
2026-08-02T07:03:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125913
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>:Mi kuraĝis esperi por tiu noveleto ian justecon, nenion alian ol ''justecon'', sed neniam antaŭe mi min sentis tiel trompita.
:Interese estus scii, mi' amiko, ĉu ankaŭ aliaj literaturistoj ol vi verkas dormante, kiel vi diris vin fari. En tiela okazo estas plej bone neniam preneti plumon, kiel grandegan internan vokon oni ajn sentus.
:Plaĉas al vi paroli pri "senkulpaj sengustaĵoj", "romana sensencaĵo", "nefarita memkritiko", kaj mi ne scias kion plu. Estas malbone disĵeteti frazojn ne preninte la tempon rigardi kaj pripensi, sur kio ili sin apogas. Ho, kiel devos esti malĝoja mia mizera amikino, kaj kun plena kaŭzo senti sin ofendita.
:Mi petas vin ne veni al mi hodiaŭ, ĉar mi ne estas en bona humoro. Kredeble vi havis grandan plezuron en la teatro hieraŭ vespere? Mi, mi tien iris akompanita de iu parenco, ĉar vi ne havis sufiĉan tempon veni al mi. Vi ne vidis min, sed mi vidis vin en diligenta parolado kun sinjoro, kiun mi ne konis... povis esti unu el tiaj feliĉaj verkistoj, kiujn vi povas laŭdi, ne bezonante legi.
:Ni vidu, ĉu ia alia gazeto ne montros al la verketo de mia amikino pli da atenteco.
:::Via tre malkontenta ''Elise.''
"Verege! mia estonta edzino konas la arton esti akra", ekdiris Albert, rapide forĵetanta la letereton; "supren, pekulo, al pento kaj pentofarado!"
Li ekkuris al la skribtablo, kaj kuneskribis rapide kelkajn liniojn, kiuj brilis per radianta laŭdo kaj antaŭdiris la esperon, kiun donis por estonteco la nova signaturo "E—e".
"Jen, jen tie! Se la sinjorinoj estos ankoraŭ malkontentaj, ilia postulemeco vere estas senlima."
Li metis la surtuton kaj forkuris al alia redakcio de gazeto, kie li ankaŭ iafoje skribadis, kaj ricevis certan promeson, ke "E—e" estos presata en la vespero inter aliaj malgrandaĵoj.
En la kuro de l' tago, kiu efektive ŝajnis al li longa per la malpermeso de l' fianĉino, li funde pretigis kelkajn laborojn, kun kiuj ne taŭgas malkorekteco, sed iam post iam li demandis sin, ĉu ne li devus sendi al Elise iajn liniojn: li almenaŭ povus sciigi ŝin, kial li iris al teatro. Sed tiuj linioj tamen restis neskribitaj, ĉar certe estis plej bone, ke nenia komunikiĝo havis lokon inter ili ĝis tio, ke legos Elise la novan gazetoraporton.
Li ankaŭ amuzis sin en la pensoj rideti je ridinda demando, kiun faris lia malnova amiko Henrik, kiam post la vespermanĝo ili estis disirontaj. "Al mi okaze venas io en la pensoj",<noinclude><references/></noinclude>
re3q3y94qn2eepoya8agx9j6ck04mba
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/14
104
22762
125914
72832
2026-08-02T07:10:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125914
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>diris Henrik, "ĉu vi povas esti plene certa, ke la verkistino de tiu noveleto sin nomas nek Eufrosyne nek Eugenie, sed tute simple Elise?"
"Kara senpensa, senkulpa vilaĝa junkero!" daŭrigis Albert en sia pensa monologo, "tiun brilantan ideon nur vi povus eltrovi. Mia Elinjo unu bluŝtrumpo! Ne, feliĉe ŝi estas alte levita super tiu malestiminda virina laborado."
Dume li ĝojadis je sia forteco per tio montrita, ke li neniel ol per silento kontraŭis la iom tro postulantajn parolojn de l' fianĉino. Ne, ne, ŝi komprenu, ke ŝi estas en afero kun ''viro'', ne kun knabo!
Kaj tiel li fine kuŝiĝis vespere, kontenta je si mem, sed tre sciema, kion estos donanta la morgaŭa tago.
{{f|4. '''Nia literaturisto faras ĉion, kion li povas, por regi la situacion'''.|c|g=120%}}
Ĝi vere estas tre agrabla iafoje en konfuza okazo iri al ripozo kun neperdita milita gloro, sed malagrable estas vekiĝi en anima stato iom malpli alte kordita.
Albert ne dormis bone kaj sentis enuon kaj je l' kafo kaj je la sola ovo. Sed li iom lumiĝis, kiam li trans la kafa havilo ekvidis rozruĝan letereton, — mem la koloro antaŭkomprenigis, ke la humoro de Elise eniris en pli trankvila estado. Por esti certa, al li tamen ŝajnis plej bone pretigi sian matenmanĝon, antaŭ ol konatiĝi kun la enhavo de la letereto, kiu eble ne estus egale roze ruĝa kiel la ekstero; sed ĉi-foje li tuj trankviliĝis ekvidante la superskribon, kiu estis sekvanta:
:::''Amata Albert!''
:Per ĉi vi ricevos plenan, kvankam tute nemeritan pardonon — ĉar vi donis al mi antaŭsenton (ĉiam pro mia amikino) pri tio, kio estas post mallonga vizito en ia tera infero vekiĝi en tera ĉielo.
:Ho, mia mizera amiko, mi scias tiel bone, kiom vi, post la doloro, kiun vi sentis pri tio, ke vi faris al mi tiom da malĝojo, nun ĝojos aŭdi, ke alia gazeto ol tiu, en kiu vi skribadas, ne sole kun bela justeco, sed ankaŭ kun aminda espero observis la noveleton, kiun vi tiom malestimis.<noinclude><references/></noinclude>
2pumozt51ofoeu8wfwatw11fpogimsn
125915
125914
2026-08-02T07:11:11Z
HenriLeFoll
4277
125915
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>diris Henrik, "ĉu vi povas esti plene certa, ke la verkistino de tiu noveleto sin nomas nek Eufrosyne nek Eugenie, sed tute simple Elise?"
"Kara senpensa, senkulpa vilaĝa junkero!" daŭrigis Albert en sia pensa monologo, "tiun brilantan ideon nur vi povus eltrovi. Mia Elinjo unu bluŝtrumpo! Ne, feliĉe ŝi estas alte levita super tiu malestiminda virina laborado."
Dume li ĝojadis je sia forteco per tio montrita, ke li neniel ol per silento kontraŭis la iom tro postulantajn parolojn de l' fianĉino. Ne, ne, ŝi komprenu, ke ŝi estas en afero kun ''viro'', ne kun knabo!
Kaj tiel li fine kuŝiĝis vespere, kontenta je si mem, sed tre sciema, kion estos donanta la morgaŭa tago.
{{---|3em}}
{{f|4. '''Nia literaturisto faras ĉion, kion li povas, por regi la situacion'''.|c|g=120%}}
Ĝi vere estas tre agrabla iafoje en konfuza okazo iri al ripozo kun neperdita milita gloro, sed malagrable estas vekiĝi en anima stato iom malpli alte kordita.
Albert ne dormis bone kaj sentis enuon kaj je l' kafo kaj je la sola ovo. Sed li iom lumiĝis, kiam li trans la kafa havilo ekvidis rozruĝan letereton, — mem la koloro antaŭkomprenigis, ke la humoro de Elise eniris en pli trankvila estado. Por esti certa, al li tamen ŝajnis plej bone pretigi sian matenmanĝon, antaŭ ol konatiĝi kun la enhavo de la letereto, kiu eble ne estus egale roze ruĝa kiel la ekstero; sed ĉi-foje li tuj trankviliĝis ekvidante la superskribon, kiu estis sekvanta:
:::''Amata Albert!''
:Per ĉi vi ricevos plenan, kvankam tute nemeritan pardonon — ĉar vi donis al mi antaŭsenton (ĉiam pro mia amikino) pri tio, kio estas post mallonga vizito en ia tera infero vekiĝi en tera ĉielo.
:Ho, mia mizera amiko, mi scias tiel bone, kiom vi, post la doloro, kiun vi sentis pri tio, ke vi faris al mi tiom da malĝojo, nun ĝojos aŭdi, ke alia gazeto ol tiu, en kiu vi skribadas, ne sole kun bela justeco, sed ankaŭ kun aminda espero observis la noveleton, kiun vi tiom malestimis.<noinclude><references/></noinclude>
mr2nmf9ggd53m4iacfjn6fyk2n8os1v
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/15
104
22763
125916
72833
2026-08-02T07:18:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125916
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>:Tiu ĉi tro bonvolanta gazetisto ne trovas, kiel vi, novan signaturon simila je la malplezuro ekmordi malmaturan pomon — pardonu, ke ankaŭ unu fojo vi estas devigata vidi tiun malmodestan frazon — sed li sin donas kun tuta forto al sia celo, kiu ne estas, mia inda sinjoro, nur pririgardi la bonon de la amikoj kaj preni la verkojn de alioj per okazo, sed al fundo, inde kaj, antaŭ ĉio, konscience fari sian devon.
:Jen nun, mi vin lecionis, sed kiel rekompenco mi vin invitas veni al mi ĉe la unua horo; tiam mi povos disponi trankvilan horon, dum mia patrino faros sian vizitan rondon, kaj patro estos ligata al sia negoca kontoro. Via sola puno estos legi laŭte la novan gazetoraporton al
:::Via kore pardonanta ''Elise.''
"Kiom ĝi efikis!" ekdiris Albert ridante el tuta koro, "ho mia kara Elinjo, kiom al ŝi estos ĉarma aŭdi ke mi, mi estas, kiu por ĝojigi kaj kontentigi ŝin, faris tiun ĉi surprizon. Dume ĝi estas tre bela trajto ĉe ŝi preni tiel varman intereson por la prospero de aliu. Elise estas nobla knabino kaj en kelka intima tempeto mi rakontos al ŝi la kaŭzon, kial mi tiom abomenas bluŝtrumpojn; ŝi ekkonos la aventuron kun Hilma... Hilma... ĉu ŝi akceptos la proponon de Henrik? Sed nu, mi tamen ne povos edzigi ambaŭ."
{{***}}
Je l' horo 1 Albert kun la tuta teniĝo de viro certa je prospero eniris en la domo de sia estonta bopatro, kie li en salono tamen ne trovis la fianĉinon. Anstataŭe li renkontis ŝiajn du amikinojn, fraŭlinon Eugenie B. kaj fraŭlinon Eufrosyne H. elvenantajn el interna ĉambro; kaj respondante tre malvarme la saluton de l' notario unu el ili demandis ĉu li en tiu ĉi tago havis malmaturajn pomojn ekmordi, dum la alia donis al la kunfratino punigantan rigardon, kaj ŝin memorigis, ke ne apartenas al ili sin okupi kun la pomoj de l' notario, maturaj aŭ malmaturaj; nun li mem devos kredeble savi ilin el la fajro.
"Pardonu, miaj sinjorinoj, jam estas farite. Ĉu vi ne legis en certa vespera gazeto hieraŭ ion, kio plaĉas al vi?"
"Jes certe; kaj en tio vi, sinjoro notario, kredeble havas grandan parton.... Sed venu, Eugenie; ni ne devas bari la interparoladon de l' gefianĉoj."
"Vi plene estas prava, kara Eufrosyne... grandan feliĉon<noinclude><references/></noinclude>
r45gbfch0p6x05w7g2pdda0okgznta1
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/16
104
22764
125917
72834
2026-08-02T07:25:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125917
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sinjoro notario; ke vi trovu helan sunan lumon en la promesita lando!<ref>"förlofvade landet", netradukebla vortoludo; signifas kaj "promesitan landon" (en biblio) kaj "fianĉigitan landon." ''Tradukinto.''</ref>
"Sed kial, miaj plej amindaj kontraŭulinoj", ekdiris Albert, mirante tiun glacian malamikecon, "vi tute min pereigas. Mi ĵuras, ke se al fraŭlino Eufrosyne, aŭ al fraŭlino Eugenie — mi ne scias, al kiu mi devas min turni — plaĉis ostendi ian konfidon por mi pri sia sekreto antaŭe, mi neniam estus...."
"Ho silentu, sinjoro notario; ĝi estas tute malinde fari nin, tiel purajn de ĉia inkaĵo kiel infano de tiu ĉi nokto, objektoj de viaj suspektoj, nur ĉar niaj nomoj povas esti uzataj al l' signaturo, kiun vi trovis tiel superfluan. Adiaŭ!"
Kaj rapide forflugis la amindaj kontraŭulinoj tra l' pordo, kiun infekte ridante ili fermigis post si.
"Jes, tio ĉi estas amuza!" murmuris Albert kun kolereto; "amikinoj kuniĝis kiel piza pajlo. Sed estis malbone farita de Elise rakonti al ili, kion mi skribis al ŝi — ĝin certe ne farus Hilma... silentu... tie ĉi venas mia reĝino... nun estas tempo peni plibonigi siajn akciojn."
{{---|3em}}
{{f|5. '''La notario trovas ĉiam pli malfacile regi la situacion.'''|c|g=120%}}
Elise Arnberg, la plej ravanta malgranda bruneta ĉarmulino, kiun oni volus vidi, nun envenis. Sed ŝi ne venis hodiaŭ al renkonto de l' fianĉo kun tia rapida kaj kora movado, per kiu alifoje ŝi lin salutis. Kontraŭe ŝi prenis sur si dignecon, kiu malgraŭ ĝia tuta noveco tamen tre bone ŝin vestis, kvankam per tio sin trovis la juna literaturisto sur iom nekonata kampo.
"Amata Elinjo, vi ŝajnas tiel serioza, kvazaŭ se mi vin renkontus hieraŭ anstataŭ hodiaŭ, kiam laŭ via letero vi sentas tre pardone. Kredeble viaj du amikinoj, kiujn ĵus mi renkontis, prosperis vin konverti."
"Ne Albert, vi estas malprava, se vi kredas, ke ili min igis. Min vere povas aŭskulti la opinion de aliuj, sed mi sekvas<noinclude><references/></noinclude>
6djc4pgstr1bz98ub2asud50iomj1tn
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/17
104
22765
125918
72835
2026-08-02T07:32:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125918
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj ĉiam sekvos mian propran, almenaŭ en certaj okazoj...." Ŝi respondis tre malvarme lian fianĉan saluton.
"Mi trankviliĝis post la ventego, kiu ankoraŭ min movadis, kiam mi skribis al vi. La gazetoraporto de la hieraŭa vespero" — ŝi ektiris unu gazetan numeron el sia poŝo — "vi nun havu la bonecon legi al mi."
Ŝi staris apud li, kaj dum ili tenadis po ĉiu unu randon de la granda gazeto, ŝi paroletis intime, preskaŭ kore: "kial tiu ĉi ne estas via raporto? Ha, kiel vi anstataŭe estis kruela!"
"Sed mia kara Elinjo, kion vi diros, se ankaŭ tiu ĉi estas de mi? Ĉu vi kredas, ke mi povis suferi scii vin malkontenta je mi! Mi ja skribis, ke la malfeliĉo estos bonigata, kaj mi ankaŭ rapidis forigi ĝin, ĉar kiel vi scias, mi trovas vojon ankaŭ al aliaj gazetoj... sed sciu, mia Elise, ke sendube neniu el tiuj du koketulinoj, kredeble estontaj Ksantippoj, meritas, ke mi faris tiom da laboro kun tiuj ĉi belaĵoj, kiujn mi ne bezonas legi, ĉar mi mem ilin skribis. La sola, kiu min konsolas, estas, ke mi ĝin faris por vi kaj por neniu alia."
Elise ne respondis eĉ vorton, sed ŝi fariĝis multe pli pala ol la blanka poŝa tuko, kiun ŝi paŝigis super la frunto, kaj malprenante la parton de l' gazeto, kiun ŝi tenis, ŝi tute trankvile foriris kaj sidiĝis sur la sofo.
"Nu, kion do volas diri tio ĉi?" demandis Albert plene konfuze, "mi kredis, per mia animo! ke miaj akcioj estas hodiaŭ en granda prezo, sed mi anstataŭe trovas, ke ili malpliboniĝas antaŭ miaj okuloj. Ne estas dube, ke per fraŭlinoj Eugenie & Eufrosyne al mi estas pretigita tiu ĉi amuzo. Ŝiaj pikaj langoj antaŭsentigis ja al mi ian malgajaĵon."
Elise daŭrigis silenti.
"Cetere", rekomencis Albert, kiu baldaŭ prosperis igi sin el konfuzo al kolero, "cetere estis pli da vero en la unua ol en la dua kritiko, kiun mi skribis."
Nun Elise forte ekmoviĝis.
"Ĉu vi tion ĉi konvinkite diras?" ŝi demandis.
"Jes, ĝin mi faras, kiel vi kredas; ĉar kiel malmulte mi okuladis la rakonteton, mi ne eraris en tio, ke ĝi estas de malgranda indo."
"Albert", respondis Elise per voĉo aŭdiganta movadon nur per plej granda laboro sufokatan, "permesu al mi diri, ke mi ne<noinclude><references/></noinclude>
hsxh5h35xev0nms9cschi4toz9ctlzy
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/18
104
22766
125919
72836
2026-08-02T07:39:00Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125919
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>povas doni grandan estimon al kritikisto, kiu kun tia senpenseco plenumas sian faradon. Unue vi mallaŭdas la verketon, kiun vi ne legis — ĉar ne diru, ke via traokulado donis al vi okazon por justa juĝo — ne pripensante, kiom da doloro estos farantaj viaj vortoj al estaĵo eble egale sentema je mallaŭdo kiel vi mem; kaj poste vi ŝanĝas opinion, skribas novan kritikon pri sama noveleto, ĉion kun la sama senpensa memkonfidemeco. Mi estas tiel malgaja je via malkonsekventenco, ke neniaj vortoj povas ĝin esprimi. Kaj la tuta ĝojo, kiun mi sentis hieraŭ vespere, nun estas fore. Mi ne toleras plu vidi tiujn liniojn..." ŝi ektiris la manon je l' gazeto kaj disŝiris ĝin.
Albert efektive sentis sin frapita per la parolado de Elise. Precize ĉar ŝi parolis sen ia violenteco kaj penis kaŝi, kion ŝi sin trovis vundita de tio, kion li kredis esti flatonta ŝin, precize tial ŝiaj vortoj trafis la ĝustan punkton.
"Mia amata Elinjo", fine ekdiris li, "kompreneble vi havas nenian sperton pri literaturaj pekoj; ne miksu ilin kun tio, kion cetere mi eble havas da kulpoj, kaj mi kore petas vin, ke pri tio ĉi ne estu plu parolate."
La trajtoj de l' juna knabino ne lumiĝis. "Mi malfacile komprenas", ŝi respondis "ke la opinio pri estimo ĉe l' privata viro kaj ĉe la literaturisto povas esti malsamaj. Mi tamen en ĉiuj okazoj min turnas al vi en ambaŭ ecoj... ĉu vi legis, aŭ ĉu vi ''ne'' legis la priparolatan noveleton?"
"Ĉar vi tiel serioze min demandas, mi devas vin peti elfermi el via memoro ĉion, kion mi ĝis nun kaj skribis kaj parolis pri tio. Ankaŭ mi vin promesas, ke mi veninte hejmen komencos novan tralegadon, kies rezultaton vi havos morgaŭ frutempe. Sed ne konfidu tion ĉi al viaj amikinoj!"
"Ne, ne, la malgrandan sekreton mi kaŝos por mi mem, kaj poste mi alian donos al vi kiel ŝanĝo. Sed nun iru... mi estas en tia movado, kaj cetere la patrino tuj estos hejme."
"Nu, ĉar vi ne volas, ke mi restos, mi devas do foriri."
Elise ricevis, sed ne respondis lian adiaŭan kison, kaj Albert bone rimarkis, ke en ŝia kapeto sin movadis multaj longe pli gravaj pensoj, ol li kredis tie loĝi.<noinclude><references/></noinclude>
6m6et5t6r2hrlqfqzon55frz990g3py
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/19
104
22767
125920
72837
2026-08-02T08:03:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125920
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|6. '''Nova korespondado.'''|c|g=120%}}
:::''Mia nobla Elise!''
:Kiam hieraŭ mi foriris de vi, mi sentis ion, kio unuafoje grave min turmentis; tio estis sento de konscienco en literaturaj aferoj.
:Vere estas, ke subita kaj entute malvarma forĵeto de la unua verketo de ia nova verkisto (komencanto, kiu kun frapado de koro eldonis ĝin por fariĝi prova ŝtono je estonta elvido) povas frostigi ĵus kreskintan burĝonon, kaj alspiri malkuraĝon kaj malguston por plua semado — kaj eble estis efektivaj esperoj, kiuj forfrostis. Sed se ne havas komencanto sur tiu kampo samfoje modestecon, avarecon je gloro, diligentecon kaj resignacion, li estas tute sen defendo en la batalo, en kiu devas veni li (aŭ ŝi). Kaj vi kredu min, ke defendiloj estas bezonaj kontraŭ la unua laŭdo kiel kontraŭ la unua mallaŭdo. Ambaŭ tiuj estas danĝeraj, ĉar ofte okazas, ke brilanta komenco faras fiaskon, dum kontraŭe nebula komenco povas igi sin al suna brilo.
:La sumo tamen estas, ke mi ĉiam laboros kun la devo antaŭ la okuloj, dum al mi estos konfidata la preskaŭ ĉiam sendanka kaj certe ĉiam animon laciganta laboro juĝi pri la verkoj de aliuj. Sed rilate la granda vendado de libroj je l' kristnasko oni ne devas postuli fundan juĝon. Ĉiu saĝa homo devas kompreni, ke mizera literaturisto sin mortigus almenaŭ unufoje ĉiutage, se li devas tralegi ĉion, kion oni alsendas al li.
:Ĉu vi nun, kara Elinjo, volas rigardi tiun ĉi antaŭparolon kiel atesto, ke la malsupra juĝo estas mia sincera kaj lasta pri tiu noveleto, kiu faris al mi tiom da ĉagreno, ke estas merito ĉe mi, ke mi ''povas'' esti nepartiema? Mi ĝin legis hieraŭ vespere en la lito — la interparolo kun vi faris, ke mi sentis nenian emon dormi — kaj mi nun elparolas, ke mi estis egale malprava en la unua kiel en la dua kritika gazetoraporto.
:Mia ultimato estas, ke la verkistino eble havos estontecon, se ŝi al la penso kaj al la sperto donos tempon maturiĝi antaŭ ol ŝi ree verkos, kaj se ŝi antaŭ ĉio observos, ke la intereso, en granda kiel en malgranda verko, ne konsistas en ĉaso de intrigo por veki la sciemon de l' leganto, kie la kuro de l' rakonto mem ne invitas al tio, sed anstataŭe estas grave, ke la plej granda diligento estos metata sur klara rakontado, pura lingvo kaj sur zorgado, ke estos la tutaĵo skribata kun kiel eble malmulta senordeco.
:Nenion plu mi diros al vi, ĉar transdonante al estonteco la aferon mi konfesas, ke tiu ĉi noveleto tamen povas pretendi esti ne malinda komenco de io pli bona.
:Mi deziras, ke vi nun estu kontenta, mia Elinjo, kun
:::via ''Albert.''<noinclude><references/></noinclude>
0541xdpvioria18bjzdg18n339arxty
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/20
104
22768
125921
72838
2026-08-02T08:14:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125921
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La respondo de l' fianĉino konsistis el nur malmultaj linioj:
:::''Plej bona Albert!''
:Mi legis kaj komprenis.
:En tiu ĉi momento mi sentas, ke mi ne havas la trankvilan rigardon sur la aferoj, tute necezan, kiam pri tio estas parolo, kion mi devas tuŝi. Cetere, Albert, ekzistas multo alia, kion vi ne antaŭsentis aŭ ne ''volis'' antaŭsenti.
:Estas du semajnoj ĝis kristnasko, kaj en dek tagoj vi havos sciigon pri mi. Sed post la hieraŭa post-tagmezo maltrankvilo estas en nia domo; certe estas io malfeliĉa en komerca afero de mia patro, kaj patrino ree ricevis sian severan kapdoloron; tial, bona Albeĉjo, mi kredas, ke estas plej bone, ke en tia tempo vi ne vizitos nin; ankaŭ ne skribu, antaŭ ol vi aŭdos pri mi.
:::''Elise.''
"Nu, se homo iam havis malfeliĉon, mi ĝi estas", ekkriis Albert tute laŭte, traleginte la leteron. "Per mia vivo, mi kredas, ke la knabino pripensas ion tre seriozan. Kaj nun Hilma kredeble akceptis la proponon de Henrik. Ŝajnas, kiel mia amo por la literaturo estos kostanta tro multe.
{{---|3em}}
{{f|7. '''Post dek tagoj.'''|c|g=120%}}
Estis kvar tagoj antaŭ kristnasko.
Albert estis tro fiera por peni gajni ian ŝanĝon en la juĝo de l' fianĉino. Tamen estis en lia animo kaj koro pli en movado, ol li volis konfesi al si mem, kaj tial li penis per ĉiuj siaj laboroj dronigi la maltrankvilon. Cetere li ne bezonis do rampi! Ĉu li ne estis bela, honesta kaj neniel ekstervaganta junulo! Vere li iom ŝancelis lian pozicion de vivo... tamen malgraŭ tio, kiam oni komparus la unuan kun la dua... ĉiam li devus povi esperi gajni kaj restigi la koron de knabino; kaj poste estos kiel edzino ŝia afero gajni kaj restigi la lian.
Nia literaturisto estis precize preta eliri, vokata de presejestro, kiu por la estonta jaro eldonos novan gazeton, kiam poŝta portisto liveris du leterojn. La unua estis de Henrik, la dua de Elise. Vehemente, ankoraŭ starante kun surtuto, ĉapelo kaj bastono meze en la pordo, li disŝiris la leteron de Henrik, kaj apenaŭ legis la unuajn vortojn: "gratulu min, frato, ŝi estas mia!" antaŭ ol li forĵetis ĝin sur tablo apude, kaj malfermis la duan, kiu, plendinde, estis de ankoraŭ pli grava enhavo; ĝi komencis:<noinclude><references/></noinclude>
2ib0a1mql7tq1pjip73mxe3cwjgjluj
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/21
104
22769
125922
72839
2026-08-02T08:23:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125922
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>"Albert. Ne koleru je mi pro la decido, al kiu mi venis post matura pripensado! Ni devas iri niajn vojojn dise...."
"Dio eterna!" Albert ekfermis la pordon tiel forte, ke la ŝlosilo elflugis je l' alia flanko, ekĵetis la ĉapelon, surtuton kaj bastonon rapidege de si; kaj ne donante kvaronan penson al domaĝo, kiun li sendube faris al si per tio, ke li ne vizitis la presejestron, li kun la manoj antaŭ la vizaĝo malleviĝis sur seĝo mallaŭte dirante al si: "ambaŭ, ambaŭ!"
Pasis kelka tempeto, antaŭ ol la tiel subite vekita ventego en lia interno permesis al li ian klaran penson. La unua, kiu estis al li klara, estis estiminda; ĝi estis tiu ĉi: "mi estis en mia koro je ambaŭ malinda, ĉar la malgranda malforta fajro, kiu brulis tie, nur mizere bruletis. Sed ĵus nun perdante ambaŭ, mi sentas, ke plej mi doloros je Elise, kiu certe estas estaĵo de longe pli granda indo, ol mi povis en mia memamo kompreni. Sed kial, kial ŝi min forĵetis?" Li ekkaptis ree la letereton kaj legis plu kun ĉiam pli alta movado:
:...Jes, kara Albeĉjo, niaj vojoj devas post tio ĉi iri en malsamaj direktoj! Mia opinio — kaj ĝi estas nemovebla — estas, ke ni tro rapidis en nia fianĉiĝo. Mi ne konis vin. Via eksteraĵo kiel ankaŭ via sprito min kaptis. Ĉe mi estis cetere granda malforteco por la titolo literaturisto, kaj vi, je via flanko, estas kaptita per la malmulta beleco, kiu estas donita al mi, kaj eble ankaŭ tial, ke estis laŭ via gusto edziĝi ku knabino, kiu estis kredata riĉa, kaj kiun vi nomis "virino en sia perfekteco", ĉar vi ŝin kredis havi nur negativajn ecojn rilate la punkto de starado, kiun nun povas havi juna virino.
:Ho, Albert, en ambaŭ tiuj ĉi rilatoj vi farus eraron, ĉar ĉe l' nova jaro mia patro estos devigata fari akordon kun siaj kreditoroj. Dio estas mia atestanto, ke mi vin ne kredas malpurigita per avareco, sed malriĉa knabino ne taŭgas por vi. Kaj poste vi trovos malsupre, ke vi eraris pri mia karaktero kaj mia kredo pri tio, kion povas postuli la diversaj seksoj.
:Mi unue rakontos al vi, ke en la sama antaŭtagmezo, kiam vi min vizitis, mi ĵus eksciis, ke antaŭe vi estis preskaŭ fianĉigita kun bela sed malriĉa knabino en via naska vilaĝo, sed ankaŭ ke vi vin retiris, eble precize ne pro ŝia malriĉeco, sed certe tial (estas dirite), ke literatura konkurado ekestis inter vi, en kiu ŝi venkis.
:Jen la kaŭzo de via antipatio kontraŭ la tiel nomataj bluŝtrumpoj. Via senfina hakado sur tiuj mizeraj animoj, kiuj ankaŭ bezonas enspiri kaj elspiri alian aeron ol ĉiutagan, faris ke mi ne kuraĝis konfidi al vi, ke mi mem apartenas al tiuj de vi<noinclude><references/></noinclude>
pczdnn6zqrjwncxgg6feeasyt4nw5sl
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/22
104
22770
125923
72840
2026-08-02T08:31:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125923
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>forĵetitaj estaĵoj. Jes, bona Albert, mi mem skribis tiun malfeliĉan noveleton.
:Vi nun komprenas, kiom mi suferis, kiam vi elĵetis vian unuan artikolon kritikan, kaj kiom mi ankoraŭ pli suferis, kiam vi konfesis vin esti kulpa ankaŭ je l' dua.
:Mi kuraĝas meti la vorton "kulpa", ĉar mi devas profunde malaprobi, ke vi nur pro mia kontento ludis kun via sento de l' justo, kaj vi antaŭe scias, kiel mi juĝis pri tio; kaj longtempe daŭros, antaŭ ol ankoraŭ foje mi penos ekprovi, kion povos krei mia povo, — ĉar via lasta rekta skribo ne enhavis kompletan mortigon. Mi kaŝos kiel testamenton tiun lastan leteron de vi, ĉar ĝi enhavis observojn, kiuj estos utilaj al mi. Ĉiujn viajn ceterajn leterojn mi resendas, petante rericevi miajn leteretojn.
:Ne tial, Albert, ke ni ambaŭ devus ruĝiĝi je tro fortaj aŭ tro revaj esprimoj de amo, se tiuj leteroj okazus en la manoj de aliuj, sed ni devas redoni ilin entute tial, ke ili estas sen tio, kio faras leterojn inter fianĉigitaj personoj sankta trezoro.
:Mi ne hontas konfesi, ke mi amis vin longe pli, ol vi estis meritanta. Vi amis min tiom, ke vi povis kompreni de tiu ĉi sento. Sed tio estis malmulta kaj tute regata de tiu amo, kiu sole regis, amo por literaturo kaj via propra povo. Tamen kredu min, Albert, ke ankoraŭ estas malproksima de vi la justa kompreno de ambaŭ.
:Kio ankoraŭ mankas je vi, estas laŭ mia kredo pli severa analizo pri profundo kaj intenco de l' verkisteco. Ĉu ne estas ''penso'', kiu skribe renaskiĝas de generacio al generacio? Sur kia punkto ni starus en ĉia direkto sen la l' amaso da saĝeco donita al ni de antaŭaj grandaj animoj? Ni tial kun humila pieco almetu nian malgrandan herberon al l' amaso! Kiu scias — kiel malforta kaj malbela ĝi ajn estas — kien ĝi falĉate falos? Ĝi okaze estos falĉata inter aliaj herberoj, kaj per tio donos ian malmultan koloron kaj brilon, kiu antaŭe ne estis videbla.
:Pardonu min, ke mi hodiaŭ parolis alie ol ordinare! Sed ne estis antaŭe okazo je tio. Vi amis vidi en mi nenion alian ol malprofundon, malgravon, la tiel nomatan ĉarmon. Kio fariĝus, se ni edziĝus?! Ĉu via edzino, por esti trovata agrabla en viaj okuloj, ĉiam estus kiel nescianta kreitaĵo apud vi? Ne, ĝi fariĝus tro malfeliĉa!
:Nun, mia Albeĉjo, ''mia'' por la lasta fojo, longan adiaŭon!
:Permesu al mi doni konsilon, antaŭ ol mi formetos la plumon. Kiam vi faros trian penon en ama vojo, pripensu pli, ol vi ĝis nun faris, ŝian feliĉon, kiu preparos la vian. La unua dependas de l' alia.
:Mi scias, ke ofte vi memoros min, kaj vi scias, ke ofte vi estos en mia memoro kaj miaj preĝoj. Sed se okaze ni nin renkontos en la vivo, tiam renkontos sin nur du malnovaj amikoj — tio por ĉiam.<noinclude><references/></noinclude>
n0myzs3efwuiqtzacbvg4zd8hq7y7iq
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/23
104
22771
125924
72841
2026-08-02T08:38:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125924
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>:Vi ne penu ĉe mi efiki ian ŝanĝon, tio estus vane. Mi ne tiel profunde pripensis tiun ĉi decidon por poste ŝanĝi ĝin.
:::''Elise.''
En la sama vespero Albert rericevis siajn leterojn en cetere malplena kovrilo. Matene li forsendis, kiujn li posedis, sekvatajn de tiuj ĉi linioj:
:Miaj larmoj falis sur via lasta letero, kiun mi konservos por ĉiam. Mi ne povas vin mallaŭdi, kaj ne volas igi vin al ŝanĝo — — ne, mi nun ne sentas deziron, ke estu alie, ol vi ĝin volis.
:Kontraŭe mi kuraĝas diri, ke kvankam ĉio samtempe konspiris, por ke vi vidu min en la plej malhela lumo, mi eble neniam estis al vi pli inda ol nun, ĉar nun mi almenaŭ sentas honton je tio, ke mi ne kuraĝas diri, ke io en via letero estas senfunda escepte la aludo pri la impreso de la malriĉeco sur mi. Ne, Elinjo, ĝi neniam dividus nin, kvankam ĝi prokrastus nian kunligon, kaj prokrastita, ne rompita, ĝi estas je mia flanko.
:Rekte estas redoni la leterojn je nuna stato de la afero... sed tio ne malpermesas, ke ili povos unu tago ree esti ŝanĝataj, kaj tio, malgraŭ ke vi estas efektive verkistino. Post du jaroj, se vi tiam ankoraŭ estos needzigita, mi vin reserĉos, ĉar neniu alia virino ol vi havis parton en mia koro. Kiel granda aŭ malgranda estas tia parto, tempo ĝin vidigos.
:Hilma estas fianĉigita kun la viro, en kies akompano vi vidis min en la teatro.
:Viaj remarkoj en diversaj rilatoj, kiuj tuŝis min, estas kaŝitaj en mia memoro.
:Mi alvokas por vi la plej bonan benon de Dio; malfeliĉo estu malproksima de vi, sed se tio okazos, mi scias ke vi ĝin inde portos.
:Ne forgesu ke vi, ĝis venos pli bonaj tagoj, havas almenaŭ fidelan amikon en
:::via forlasita ''Albert.''
{{---|3em}}
{{f|8. '''Postparolo.'''|c|g=120%}}
Pli ol unu jaro kaj tri kvaronoj forpasis post la mateno, kiam Albert forsendis la lastan skribaĵon al sia estinta fianĉino.
Multo en tia tempo okazis al li. Lia staro de vivo en la literaturo fariĝis pli firma, ĉar liaj noveletoj, poemoj, kritikoj kaj politikaj artikoloj havis longe pli freŝan spireton kaj ofte estis pike ludantaj ''à la'' Orvar Odd,<ref>P. O. Sturzen-Becker (kun signaturo Orvar Odd) sveda verkisto <big>†</big> 1869. ''Tradukinto.''</ref> sed kie la temo ĝin postulis, tie estis liaj verketoj multe pli profundaj ol antaŭe: li mem komencis studadi pli profunde, ol li antaŭe kredis esti necese,<noinclude><references/></noinclude>
9jms0en1s5u43pkn1rofvge7ss9rp5v
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/24
104
22772
125925
72842
2026-08-02T08:44:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125925
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj lia animo estis levita al forta kuraĝo per la konscio, ke du ĉarmantaj virinoj, kiuj estis proksimaj al lia koro, sekvis lia antaŭenirado ne sole kun partopreno, sed ĝojis aŭ doloris, kiam li sin movis antaŭen aŭ malantaŭen.
Sed ĉu estis nur lia memamo, kiu estis flatita per tio? Neniel. Kiam li legis la oftajn leterojn de Henrik, kiuj enhavis priskribojn pri lia hejma feliĉo kaj pri la perfekteco de Hilma, ĉiam pli varmaj fariĝis la pensoj je Elise kaj la libere donita promeso serĉi ŝin post du jaroj.
Malgraŭ lia prospero li sentis sin esti senlime sola; kaj kiam post la unua jaro proksimiĝis kristnasko, li kun febra rapideco traserĉis ĉiajn kalendarojn, sed la signaturo "E—e" ne tie estis. Li profunde ekĝemis post ĉia vana provo: Elise plenumis ŝian vorton, kaj malrapidis novigi sian literaturan faradon.
En tuta tiu ĉi pasinta jaro Albert ne vidis ŝin, sed kun partopreno li aŭdis unue pri la morto de l' patro kaj la dolora estado de la negocoj, poste ke formigris Elise kaj ŝia patrino malproksimen sur Söder,<ref>Söder (sudo), suda parto de la urbo Stockholm. ''Tradukinto.''</ref> kie komencis la juna knabino kiel instruistino en privata lernejo.
Estis mire — tiel ŝajnis al Albert mem, kaj eble ankaŭ al Elise — ke li ne serĉis ŝin. Sed la kaŭzo estis, ke li ne sentis sin esti povanta veni nur kiel amiko, kaj ne volis kiel alio veni antaŭ la difinita tempo.
En printempo de l' dua jaro, kiam li unu vespero estis okupata kun legado de kelkaj artikoloj en estimata provinca gazeto kaj okaze lia rigardo falis sur la felietono, li subite eksaltis ekvidinte la signaturon "E—e". Li eksaltis, duone freneza per ĝojo, kaj tiu antaŭe tiom malestimata signaturo certe eksentis modestan surprizon ricevante varman kison, intencitan kompreneble al la posedanta.
Oni povas esti certa, ke Albert ĉi-foje tralegis al fundo la noveleton, kiu estis en sia tuteco presita, kaj liaj okuloj briladis per ĝojo, kiel ankaŭ sentis lia animo veran ĉarmon povi sen ia partiemeco atesti, ke estas tiu ĉi noveleto inda al bona verkistino, al kiu oni povas antaŭdiri prosperadon. Kelkaj tagoj poste li presigis en stokholma gazeto eltiraĵon el la noveleto kune kun artikolo pri ĝi en belaj kaj noblaj vortoj.<noinclude><references/></noinclude>
sfyt6dy25r1rj7f0blqy4rdvmkj8m0a
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/25
104
22773
125926
72843
2026-08-02T08:52:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125926
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Li estis feliĉa je l' penso, ke Elise en sia soleco ĝojos, pensos pri li kaj kredos je li.
Dume li baldaŭ poste legis mortanoncon, kiu sciigis, ke ŝi fariĝis ankoraŭ pli sola. Ŝia patrino mortis, kaj per la antaŭaj amikinoj, fraŭlinoj Eugenie kaj Eufrosyne, kiujn li kelkfoje renkontis en la societa vivo, li aŭdis, ke portas Elise ĉiujn kontraŭaĵojn kun pacienco de anĝelo kaj kun firmeco de forta karaktero, kaj ankaŭ ke ŝi daŭrigis sin lacigi en lernejo, kvankam ŝi havis bonegan edzan proponon.
"Ho mia nobla, fidela knabino", ekdiris Albert en sia koro, "vi estos rekompencata. Ĉar nun vi estas amata je maniero longe pli bona kaj inda ol antaŭe; ĝin mi sentas en ĉia bato de l' koro."
Nun oni estis, kiel dirite, en la komenco de l' lasta kvarona jaro, kaj ĉar lia enuo nur kreskadis kaj lia enspezo permesis lin aĉeti modestan meblaĵon, li forte pripensadis, ĉu li rompos sian vorton antaŭ la tempo, sed tio eble vidigos foreston de karaktero; li devas atendi ĝis venos la libertempo de l' lernejo. Dume ĝi ĉiam estis konsolo aŭdi per la amikinoj, ke farigis Elise kompleta belulino, kaj ankaŭ ke ŝi ĉiam forte ruĝiĝis, kiam ŝi aŭdis, ke estis elparolata lia nomo.
Fine post diligenta kalkulado de la tagoj la ĝusta venis.
Li staris antaŭ la pordo de Elise preskaŭ senspira, kiam li forte ektiris la sonorilon.
Iu alvenis kun facilaj paŝoj kaj malfermis la pordon.
Du ekkrioj estis aŭdataj kaj poste nenio; ĉar ili ambaŭ, kiuj sin renkontis, per tio eniris en la regiono, kiun certa speco da saĝaj homoj nomas "vivado en aero".
{{***}}
Sep aŭ ok jaroj post tiu aera vojaĝo ni trovas sinjoron Albert Roos kiel redaktoro de multege estimata provinca gazeto kaj ankaŭ kiel eldonanto de kelkaj verkoj de granda signifo — por ne forgesi, ke li estis estimata membro de la gubernistaro de la urbo kaj ano de l' bankestraro.
Okaze li nun estis kun sia familio dum kelkaj varmaj someraj tagoj sur la bieno de la amiko Henrik, estanta ne pli ol ĉirkaŭ kvin aŭ ses kilometroj de la urbo, kie loĝis la redaktoro.
Ni trovas la ambaŭ sinjorojn maldiligente sin etendantaj sur dekliva mato kun cigaro en la buŝo ĉirkaŭitaj de kelkaj ludantaj<noinclude><references/></noinclude>
1w9gvmwh10rtdsa9kf53hvazia5sbtj
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/26
104
22774
125927
72844
2026-08-02T08:58:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125927
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>knaboj, tri apartenantaj al Henrik kaj Hilma kaj du al Albert kaj Elise, kiuj ankaŭ havis tri-jaran ĉarmantan ekzempleron en feminina formo, kiu en sia granda roze ruĝa jupo multfoje delogis la sinjorojn al rido, kiam ŝi ruladis malsupren la deklivo.
Je kelka distanco de tiuj personoj Hilma kaj Elise promenadis unu je l' brako de l' dua intime parolante pri la temo al ili plej dolĉa, edzo kaj infanoj, kaj pri la senlima graveco, kiu por la edzino estas en tio, ke ŝi faras sin mem kaj la hejmon ĝojaj al la edzo. Sed subite ilia parolado estis rompata de Albert, kiu ekkriis:
"Miaj sinjorinoj, ĉu estas pretaj viaj promesitaj artikoloj por la gazeto? Kiel vi scias, mi morgaŭ frutempe forveturos al la urbo."
"Jes, nun", respondis Hilma ridante, "nun taŭgas por la redaktoro ricevi helpon de bluŝtrumpoj."
"Ho ne, sinjorino Hilma, la signaturo "H—a" estas longtempe antaŭe levita alten super ĉia parenceco kun ŝtrumpoj ''nota bene'' la bluaj. Kaj pri la signaturo "E—e" oni ne hontas diri al mi, rekte en la vizaĝo diri al mi, ke mia edzino preskaŭ tute sola eldonas la gazeton."
Ridetante Elise alkuris al sia edzo kaj donis al li adiaŭan kison, antaŭ ol ŝi el la bela somera vespero ekstere reiris al skribtablo, "kie ŝi nur", diris ŝi, "bezonas resti tiel longtempe, ĝis prestigos Hilma la teon".
"Kaj la punŝon", almetis Henrik.
"Jes, jes, ĉio, ĉar ''mia'' artikolo estas jam preta", respondis Hilma malproksimiĝante kune kun Elise, kiu alkriis al sia edzo esti fidela infana servantino por la roze ruĝa jupa infaneto, kiun ŝi ne povis delogi de li.
"Jes, vi", ekdiris Henrik, kiam la sinjorinoj estis el vido, "vi ankaŭ havas malfortecon por via virino".
"Ne parolu pri tio, frato! Se Dio prenus ŝin for, tute estus fino kun mi. Ŝi estas edzino plej aminda, patrino plej bona, domestrino plej saĝa, mia amanuenso, mia kunredaktoro, skribistino de miaj kalkuloj — per unu vorto: ŝi estas
<div align="center">"Elise aŭ la virino en sia perfekteco."</div><noinclude><references/></noinclude>
6gw22fp2xyb5jy2pkto8kz6ocf1l4yi
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/21
104
27129
125929
84168
2026-08-02T09:17:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125929
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Niko"/>forte kuntiris la ligilon kaj streĉis sin kontraŭ la sakon. Pum! la granda Niko falis en la riveron kaj tuj flugis al la fundo.
„Mi timas, mi timas, ke li tamen ne trovos la marajn brutojn!“, diris la malgranda Niko, kaj, pelante siajn brutojn, li iris hejmen.
{{---|100px}}
<section end="Niko"/>
<section begin="Reĝidino"/>{{f|'''REĜIDINO SUR PIZO'''|c}}
Estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino, sed li nepre volis, ke tio estu vera reĝidino. Li travojaĝis la tutan mondon, por trovi tian, sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo. Da reĝidinoj estis sufiĉe multe, sed ĉu tio estas veraj reĝidinoj, pri tio li neniel povis konvinkiĝi; ĉiam troviĝis io, kio ne estis tute konforma. Tial li venis returne hejmen kaj estis tre malĝoja, ĉar li tre deziris havi veran reĝidinon.
Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure. Subite oni frapetis je la urba pordego, kaj la maljuna reĝo iris, por malfermi. Montriĝis, ke ekstere antaŭ la pordo staras reĝidino. Sed, ho mia Dio, kiel ŝi aspektis pro la pluvo kaj la ventego! La akvo fluis de ŝiaj haroj kaj vestoj, kaj verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen. Kaj ŝi diris, ke ŝi estas vera reĝidino.
„Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos!“ pensis la maljuna reĝino. Ŝi tamen nenion diris, sed ŝi iris en la dormoĉambron, elprenis ĉiujn litaĵojn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito. Post tio ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn. En tiu lito la reĝidino devis dormi dum la nokto.
Matene oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.
„Ho, terure malbone!“ diris la reĝidino; „preskaŭ dum la tuta nokto mi ne povis fermi la okulojn! Dio scias, kio estis en mia lito! Mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna! Estis terure!“.
Per tio oni povis vidi, ke ŝi estas vera reĝidino, ĉar tra la dudek<section end="Reĝidino"/><noinclude><references/></noinclude>
0449tq3kqcwelw8nnpdayil4zgv8p1z
125930
125929
2026-08-02T09:19:21Z
HenriLeFoll
4277
125930
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Niko"/>forte kuntiris la ligilon kaj streĉis sin kontraŭ la sakon. Pum! la granda Niko falis en la riveron kaj tuj flugis al la fundo.
„Mi timas, mi timas, ke li tamen ne trovos la marajn brutojn!“, diris la malgranda Niko, kaj, pelante siajn brutojn, li iris hejmen.
{{---|100px}}
<section end="Niko"/>
<section begin="Reĝidino"/>{{f|'''REĜIDINO SUR PIZO'''|c}}
Estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino, sed li nepre volis, ke tio estu vera reĝidino. Li travojaĝis la tutan mondon, por trovi tian, sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo. Da reĝidinoj estis sufiĉe multe, sed ĉu tio estas veraj reĝidinoj, pri tio li neniel povis konvinkiĝi; ĉiam troviĝis io, kio ne estis tute konforma. Tial li venis returne hejmen kaj estis tre malĝoja, ĉar li tre deziris havi veran reĝidinon.
Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure. Subite oni frapetis je la urba pordego, kaj la maljuna reĝo iris, por malfermi. Montriĝis, ke ekstere antaŭ la pordo staras reĝidino. Sed, ho mia Dio, kiel ŝi aspektis pro la pluvo kaj la ventego! La akvo fluis de ŝiaj haroj kaj vestoj, kaj verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen. Kaj ŝi diris, ke ŝi estas vera reĝidino.
„Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos!“ pensis la maljuna reĝo. Ŝi tamen nenion diris, sed ŝi iris en la dormoĉambron, elprenis ĉiujn litaĵojn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito. Post tio ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn. En tiu lito la reĝidino devis dormi dum la nokto.
Matene oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.
„Ho, terure malbone!“ diris la reĝidino; „preskaŭ dum la tuta nokto mi ne povis fermi la okulojn! Dio scias, kio estis en mia lito! Mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna! Estis terure!“.
Per tio oni povis vidi, ke ŝi estas vera reĝidino, ĉar tra la dudek<section end="Reĝidino"/><noinclude><references/></noinclude>
po1o9x55rah16s1z4ni08qq8f8woy6n
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/22
104
27130
125931
84177
2026-08-02T09:28:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125931
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Reĝidino"/>matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon. Tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino!
Tiam la reĝido edziĝis kun ŝi, ĉar nun li sciis, ke li havas veran reĝidinon; kaj la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi, se neniu ĝin forprenis.
Vidu, tio estis vera historio.
{{---|100px}}
<section end="Reĝidino"/>
<section begin="Floroj"/>{{f|'''FLOROJ DE LA MALGRANDA IDA'''|c}}
"Miaj kompatindaj floroj tute forvelkis!" diris la malgranda Ida. "Hieraŭ vespere ili estis ankoraŭ tiel belaj, kaj nun ĉiuj floroj pendas sekiĝintaj! Kial tio estas?" ŝi demandis la studenton, kiu sidis sur la sofo kaj kiun ŝi tre alte ŝatis; li sciis plej belajn historiojn kaj eltranĉadis plej amuzantajn bildojn: korojn kun malgrandaj knabinoj interne, kiuj dancis, florojn kaj grandajn kastelojn, kies pordojn oni povis malfermi. Jes, tio estis gaja studento! "Kial la floroj hodiaŭ aspektas tiel senkoloraj? " ŝi demandis kaj montris al li tutan bukedon, kiu tute forvelkis.
"Nu, ĉu vi scias, kio mankas al ili?" diris la studento; "la floroj hodiaŭ en la nokto estis en balo, kaj tial ili mallevis la kapojn."
"Sed la floroj ja ne povoscias danci!" diris la malgranda Ida.
"Ho jes!" diris la studento, "kiam fariĝas mallume kaj ni ĉiu dormas, tiam ili gaje dancas; preskaŭ ĉiun nokton ili havas balon".
"Ĉu nenia infano povas veni ankaŭ al la balo?"
"Jes" diris la studento, "la malgrandaj ĉarmaj lekantoj kaj la konvaloj".
"Kie la belaj floroj dancas?" demandis la malgranda Ida.
"Ĉu vi ne estis ofte antaŭ la pordego de la granda palaco, kie la reĝo loĝas en somero kaj kie troviĝas la bela ĝardeno kun la multo da floroj? Vi vidis ja la belajn cignojn, kiuj alnaĝas al vi, kiam vi volas doni al ili eretojn da pano. Tie efektive okazas baloj, kredu al mi."
"Ankoraŭ hieraŭ mi estis kun mia patrino tie en la ĝardeno" diris<section end="Floroj"/><noinclude><references/></noinclude>
7zivvdos6nqxkrja6k5tt1jsi9g0qi4
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/23
104
27131
125932
84178
2026-08-02T09:37:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125932
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Ida, "sed ĉiuj folioj estis falintaj de la arboj, kaj neniaj floroj plu estis tie! Kie ili estas? En somero mi vidis tiom multe da ili!"
"Ili estas interne en la palaco" diris la studento. "Sciu, ke kiam la reĝo kaj la korteganoj transloĝiĝas returne en la urbon, tiam la floroj tuj kuras el la ĝardeno en la palacon kaj ili estas tre gajaj. Tion vi devus iam vidi. La du plej belaj rozoj sidiĝas sur la trono kaj estas tiam reĝo kaj reĝino. La grandaj krestofloroj ĉiuj stariĝas flanke en vico, kaj ili staras kaj faras salutojn. Tio estas la kortegjunuloj. Poste venas la plej ĉarmaj floroj, kaj tiam komenciĝas granda balo. La bluaj violoj prezentas malgrandajn kadetojn, ili dancas kun hiacintoj kaj safranoj, kiujn ili nomas fraŭlinoj. La tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde."
"Sed", demandis la malgranda Ida, "ĉu neniu punas la florojn pro tio, ke ili dancas en la palaco de la reĝo?"
"Neniu ion scias pri tio", diris la studento. "Estas vero, ke de tempo al tempo en la nokto venas la maljuna administranto de la palaco, kiu tie devas ĉion kontroladi; sed apenaŭ la floroj aŭdas la frapsonadon de lia granda fasko da ŝlosiloj, ili fariĝas tute silentaj, kaŝas sin malantaŭ la longaj kurtenoj kaj elŝovas la kapon. - Mia flarsento diras al mi, ke troviĝas floroj en la salono! - diras la maljuna administranto de la palaco, tamen vidi ilin li ne povas."
"Tio estas amuza", diris la malgranda Ida kaj plaŭdis per la manoj. "Sed ĉu mi ankaŭ ne povus vidi la florojn?"
"Ho jes!" diris la studento, "nur ne forgesu, kiam vi denove estos tie, rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin vidos. Tion mi faris hodiaŭ, kaj mi vidis, kiel longa narciso kuŝis sur sofo kaj etendis sin; tio estis korteganino."
"Ĉu ankaŭ la floroj el la botanika ĝardeno tien venas? Ĉu ili povas fari tian grandan vojiron?"
"Certe!" diris la studento, "ĉar se ili volas, ili povas flugi. Ĉu vi ne vidis la belegajn papiliojn, la ruĝajn, flavajn kaj blankajn? Ili aspektas preskaŭ kiel floroj, kaj ili efektive estis floroj. De la trunketo ili saltis alten en la aeron, ekbatis per siaj folietoj kiel per malgrandaj flugiloj, kaj ili ekflugis. Pro tio, ke ili bone kondutis, ili ricevis la permeson flugi ankaŭ dum la tago, ili ne bezonis veni returne hejmen kaj sidi trankvile sur la trunketo, kaj tiamaniere la folietoj fine fariĝis efektivaj flugiloj. Tion vi ja mem vidis! Tamen povas ankaŭ esti, ke la floroj de la botanika ĝardeno neniam ankoraŭ estis en la palaco de la reĝo aŭ ke ili eĉ ne scias, ke tie en la nokto estas tiel gaje. Tial mi nun diros al vi ion, pri kio la profesoro de botaniko, kiu loĝas proksime de ĉi tie - vi lin ja konas?<noinclude><references/></noinclude>
szf6mfwb417swe2vu5uqu21ka14slzo
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/24
104
27132
125933
84179
2026-08-02T09:50:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125933
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>- tre forte mirus. Se vi venos en lian ĝardenon, tiam rakontu al unu el la floroj, ke tie en la palaco estas granda balo. Tiam ĝi diros tion al ĉiuj aliaj, kaj ili forflugos. Kiam la profesoro tiam venos en sian ĝardenon, tie estos plu neniu floro, kaj li tute ne povos kompreni, kio fariĝis al ili."
"Sed kiamaniere floro povas rakonti tion al la aliaj? La floroj ja ne povoscias paroli!".
"Ne, en efektiveco paroli ili ne povas" respondis la studento, "sed ili interkompreniĝas per signoj. Ĉu vi ne vidis, ke, kiam blovas venteto, la floroj sin klinas kaj ĉiuj verdaj folioj sin movas? Tio estas tiel same klara, kiel se ili parolus."
"Ĉu la profesoro komprenas tiun signolingvon?" demandis Ida.
"Ho certe! Unu matenon la profesoro iris en sian ĝardenon kaj rimarkis, kiel granda urtiko faris signojn al belega ruĝa dianto; ĝi diris: ‚Vi estas tre ĉarma kaj mi tre amas vin!’ Sed tion la profesoro ne povas toleri; tial li frapis la urtikon je la folioj, kiuj estas ĝiaj fingroj, sed li bruldifektis al si la manon, kaj de tiu tempo li ne tuŝas plu urtikon."
"Tio estas amuza!", diris la malgranda Ida kaj ridis.
"Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!" diris la murmurema kancelariano, kiu venis vizite kaj sidis sur la sofo. Li ne amis la studenton kaj ĉiam murmuris, kiam li vidis, kiel ĉi tiu eltranĉas la komikajn amuzajn bildojn: jen homo, kiu pendas sur pendigilo kaj tenas koron en la mano, tio estis ŝtelinto de koro; jen maljunan sorĉistinon, kiu rajdas sur balailo kaj tenas sian viron sur la nazo. Tion la kancelariano ne povis toleri, kaj tiam li ĉiam diradis kiel nun: "Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!"
Sed la malgranda Ida trovis tre gaja tion, kion la studento rakontis al ŝi pri ŝiaj floroj, kaj ŝi multe pensis pri tio. La floroj mallevis siajn kapojn pro tio, ke ili estis lacaj de la nokta dancado; ili kredeble estis malsanaj. Ŝi iris kun siaj floroj al ĉiuj aliaj siaj ludiloj, kiuj staris sur beleta malgranda tablo, kies tuta tirkesto estis plena de pupornamaĵoj. En la puplito kuŝis ŝia pupo Sofio kaj dormis; sed la malgranda Ida diris al ŝi: "Bedaŭrinde vi devas leviĝi, Sofio, kaj ne esti malkontenta, ke hodiaŭ nokte vi kuŝos en la tirkesto: la kompatindaj floroj estas malsanaj, kaj tial ili devas kuŝi en via lito; eble ili denove fariĝos freŝaj kaj bonfartaj." Kaj ŝi elprenis la pupon, kiu aspektis tre malkontenta kaj ne diris eĉ unu vorton, ĉar ĝin ĉagrenis tio, ke ĝi ne devas resti en sia lito.
Tiam Ida metis la florojn en la pupliton, tute kovris ilin per la malgranda litkovrilo kaj diris al ili, ke ili kuŝu trankvile, ke ŝi baldaŭ<noinclude><references/></noinclude>
0o764lspoatm25mu3l1lrpbrmx7hguf
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/25
104
27133
125934
84180
2026-08-02T10:40:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125934
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pretigos por ili teon, por ke ili denove fariĝu bonfartaj kaj freŝaj kaj por ke ili morgaŭ povu denove leviĝi. La kurtenojn antaŭ la malgranda lito ŝi tute kovrotiris, por ke la suno ne lumu al la kuŝantoj en la okulojn.
Dum la tuta vespero ŝi ne povis sin deteni, por ne pensi pri tio, kion la studento al ŝi rakontis. Kiam ŝi mem devis enlitiĝi, ŝi antaŭe ŝovis sian vizaĝon malantaŭ la flankkurtenojn de la fenestroj, kie staris la belegaj floroj de ŝia patrino, hiacintoj kaj tulipoj, kaj ŝi flustris al ili tre mallaŭte: "Mi nun scias, vi iros hodiaŭ en la nokto al balo!" Sed la floroj ŝajnigis, ke ili nenion komprenas, kaj ne movis eĉ unu folieton; tamen la malgranda Ida sciis ja, kion ŝi sciis.
Kiam ŝi estis jam en la lito, ŝi longe ankoraŭ kuŝis kaj pensis pri tio, kiel bele estus, se oni povus vidi, kiel la belegaj floroj dancas en la palaco de la reĝo. "Ĉu miaj floroj efektive tie ankaŭ estis?" Fine ŝi tamen endormiĝis. En la nokto ŝi denove vekiĝis. Ŝi songis pri la floroj kaj pri la studento, kiun la kancelariano riproĉis, dirante, ke li nur blagas al ŝi. En la dormoĉambro, kie lda kuŝis, estis tute silente; la nokta lampo brulis sur la tablo, kaj ŝiaj gepatroj dormis.
"Ĉu miaj floroj nun kuŝas en la lito de Sofio?" ŝi diris al si mem; "mi tre dezirus tion scii!" Ŝi iom leviĝis kaj rigardis al la pordo. Ĉi tiu estis nur duonfermita, kaj en la postporda ĉambro kuŝis ŝiaj floroj kaj ĉiuj ŝiaj ludiloj. Ŝi aŭskultis, kaj tiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas, ke tie en la ĉambro oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam antaŭe aŭdis.
"Nun certe ĉiuj floroj tie dancas" ŝi diris; "ha, kiel mi volus tion vidi!" Sed ŝi ne povis al si permesi sin levi, ĉar per tio ŝi vekus la gepatrojn. "Ho, se ili volus eniri ĉi tien!" ŝi diris; sed la floroj ne venis. Kiam la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni, ĉar tio estis tro alloga. Neaŭdeble ŝi elrampis el sia malgranda lito, aliris tre mallaŭte al la pordo kaj enrigardis en la alian ĉambron. Ha, kiel amuza estis tio, kion ŝi nun ekvidis!
Nokta lampo ne brulis tie, kaj tamen estis tute lume; la luno brilis tra la fenestro sur la mezon de la planko tiamaniere, ke estis preskaŭ tiel lume, kiel tage. Ĉiuj hiacintoj kaj tulipoj staris en du longaj vicoj sur la planko, ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj, tie staris nur malplenaj potoj. Sur la planko la floroj dancis tre ĉarme unuj kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn kaj tenis sin reciproke je la longaj verdaj folioj, svingante sin tien kaj reen. Ĉe la fortepiano sidis granda fajrolilio, kiun la malgranda Ida certe estis vidinta en la somero, ĉar ŝi memoris ankoraŭ tre bone, ke la studento diris: "Rigardu, kiel ĝi similas al fraŭlino Lina!" Tiam ĉiuj ridis pri li, sed nun Ida efektive trovis, ke la longa<noinclude><references/></noinclude>
buzier36j11ruloj6l8wstsnc3yk83a
Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/1
104
35242
125904
105467
2026-08-01T20:06:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125904
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|DET INTERNATIONELLA SPRAKET|c|g=80%}}
{{f|'''ESPERANTO'''|c|g=120%}}
----
{{f|'''IV.'''|c|g=80%}}
{{f|'''La literaturisto kaj lia fianĉino'''|c|g=120%}}
{{f|Rakonto|c|g=80%}}
{{f|de|c|g=70%}}
{{f|'''Emilie Flygare-Carlén.'''|c|g=80%}}
{{---|3em}}
{{f|Tradukis|c|g=80%}}
{{f|'''Otto W. Zeidlitz.'''|c|g=80%}}
{{---|3em}}
{{f|Upsala,|c|g=80%}}
{{f|Upsala Esperantoförenings förlag.|c|g=80%}}
{{f|an Pris 40 öre.|c|g=80%}}<noinclude><references/></noinclude>
98ha8tct20i1n6bayrplp0cxl6tzf36
Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/27
104
35547
125928
107330
2026-08-02T09:01:42Z
Lepticed7
3194
125928
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/>
Tiun vesperon okazis koncerto en la manĝsalono, kaj je
lia grandega surprizo la afero estis treege ĝuinda. Anstataŭ
gravaj paroladoj pri la movado, oni kantis, deklamis kaj
interŝanĝis bonajn humorajn anekdotojn. Poste, li faris
promenadon sur la supra ferdeko je la flanko de la sinjorino
kaj estis prezentata al kelkaj gesamideanoj. La luno aperis
en la ĉielo kaj la maro estis trankvila kaj bela. Je la noktmeza
horo li enlitiĝis kaj havis {{sic|ŝonĝojn|sonĝojn}} de oro.
Ĝis tiu vojaĝo li ne sciis ĉu aŭ ne li suferos de marmalsano,
sed feliĉe li tuj trovis, ke la movado de la ŝipo estis
por li agrabla sensacio. Tute senscie li estis bona maristo.
Li prenis sian lokon inter tiuj, kiuj partoprenis la ferdekludojn
sed ne havis grandan sukceson. Fakte, ĉiuj ridetis
je liaj klopodoj. Tamen, S-ino Hudson ne permesis, ke li
perdu kuraĝon aŭ ke li reiru al sia natura modesta sintenado.
“Estas la unua paŝo kiu sole estas malfacila. La infano
rampas antaŭ ol ĝi marŝas, kaj vi devas peni kaj peni ĝis vi
kapablas fari tiel bone, kiel la aliaj junuloj. Estas nur afero
de la ekzercado, sed… ho! jen estas la prezidanto de nia
asocio; mi devas prezenti vin al li,” ŝi subite diris, vidante
la alproksimiĝon de viro kiu havis rideton je la buŝo sed
bezonis hararon ĉe la kapo.
“La prezidanto?” diris Klem. “Eble mi devas foriri
dum vi interparolas kun li.”
“Certe ne. Li estas nur homo, ne speco da drako. S-ro
Merchant, venu ĉi tien, mi petas. Mi havas novan rekruton
por vi.”
“Bonege,” diris la viro. “Vi ĉiam havas ion ŝatindan por
montri al mi… ĉu tiu ĉi sinjoro estas nia nova amiko?”
“Jes… S-ro Klement Kensford… jen nia prezidanto, S-ro Merchant.”
“Mi salutas vin, kaj esperas ke vi plimulte ĝuos la vojaĝon
ol mi atendas por mi mem.”
“Sed vi ne malbone aspektas je la momento,” diris la
sinjorino. “Vi ne povas esti malsana dum ĉi tiu trankvila
vetero.”<noinclude><references/></noinclude>
mb6rlrom4s3xdgf2g28hcb389s74kfo
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/308
104
36659
125911
110154
2026-08-02T05:22:47Z
Objectivesea
487
kaptumiĝon —> kapturniĝon
125911
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>longa daŭro ol palpebrumo, tra ĉiuj fibroj de l’vivo, produktas sentojn, malĝojon aŭ ĝojon, prudenton aŭ kaptumiĝon, rememorigas kun abomeno, kion oni volus forgesi, kaj faras el pensanta animalo, ĉu admirindan objekton aŭ plorigan kompatindaĵon?
Tiel parolis la bona Gordon; kaj tiu tiel natura pripenso, kiun malofte faras homoj, forprenis nenion de lia kortuŝeco, tial ke li ne estis unu el tiuj kompatindaj filozofoj, kiuj penas esti sensentaj. Li estis kortuŝita de la sorto de tiu junulino, kiel patro, kiu vidas malrapide mortiĝi sian amegatan infanon. Abato Sankta-Ivo malesperis; la prioro kaj lia fratino elverŝis riveretojn da larmoj. Sed kiu povus priskribi la staton de ŝia amato? En neniu lingvo ekzistas la esprimoj, kiuj respondas al tiu kulmino el doloroj; la lingvoj estas tro malperfektaj.
La onklino, preskaŭ senviva, tenis la kapon de la agonianta en siaj malfortaj brakoj; ŝia frato estis surgenue ĉe la piedparto de la lito; ŝia amanto prenis ŝian manon, kiun li surverŝis per larmoj, kaj eksingultis; li nomis ŝin sia bonfarantino, sia espero, sia vivo, sia memduono, sia amatino, sia edzino. Ĉe tiu vorto edzino, ŝi ekĝemetis, rigardis lin kun neesprimebla amemo, kaj subite ŝi ekkriis terurige; poste, dum iu intertempo, kiam la senkuraĝiĝo, la sentpremo, kaj la doloroj interrompitaj, lasas al la anirno ĝian liberon kaj ĝian forton, ŝi ekkriis:
— Mi, via edzino! Ha! kara amato, tiu nomo, tiu feliĉo, tiu premio, ne plu ekzistis por mi; mi mortas kaj tion mi meritas. Ho dio de mia koro! ho vi, kiun mi oferis al inferaj demonoj, estas finite, mi estas punata; estu vi feliĉa!
Tiuj amplenaj kaj teruraj paroloj ne povis esti komprenataj, sed ili portis en ĉies korojn teruron kaj<noinclude><references/></noinclude>
e51y3vvtqqebj3nmo7nslgnnbmkdws3
125912
125911
2026-08-02T05:23:16Z
Objectivesea
487
/* Validigita */
125912
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Objectivesea" /></noinclude>longa daŭro ol palpebrumo, tra ĉiuj fibroj de l’vivo, produktas sentojn, malĝojon aŭ ĝojon, prudenton aŭ kaptumiĝon, rememorigas kun abomeno, kion oni volus forgesi, kaj faras el pensanta animalo, ĉu admirindan objekton aŭ plorigan kompatindaĵon?
Tiel parolis la bona Gordon; kaj tiu tiel natura pripenso, kiun malofte faras homoj, forprenis nenion de lia kortuŝeco, tial ke li ne estis unu el tiuj kompatindaj filozofoj, kiuj penas esti sensentaj. Li estis kortuŝita de la sorto de tiu junulino, kiel patro, kiu vidas malrapide mortiĝi sian amegatan infanon. Abato Sankta-Ivo malesperis; la prioro kaj lia fratino elverŝis riveretojn da larmoj. Sed kiu povus priskribi la staton de ŝia amato? En neniu lingvo ekzistas la esprimoj, kiuj respondas al tiu kulmino el doloroj; la lingvoj estas tro malperfektaj.
La onklino, preskaŭ senviva, tenis la kapon de la agonianta en siaj malfortaj brakoj; ŝia frato estis surgenue ĉe la piedparto de la lito; ŝia amanto prenis ŝian manon, kiun li surverŝis per larmoj, kaj eksingultis; li nomis ŝin sia bonfarantino, sia espero, sia vivo, sia memduono, sia amatino, sia edzino. Ĉe tiu vorto edzino, ŝi ekĝemetis, rigardis lin kun neesprimebla amemo, kaj subite ŝi ekkriis terurige; poste, dum iu intertempo, kiam la senkuraĝiĝo, la sentpremo, kaj la doloroj interrompitaj, lasas al la anirno ĝian liberon kaj ĝian forton, ŝi ekkriis:
— Mi, via edzino! Ha! kara amato, tiu nomo, tiu feliĉo, tiu premio, ne plu ekzistis por mi; mi mortas kaj tion mi meritas. Ho dio de mia koro! ho vi, kiun mi oferis al inferaj demonoj, estas finite, mi estas punata; estu vi feliĉa!
Tiuj amplenaj kaj teruraj paroloj ne povis esti komprenataj, sed ili portis en ĉies korojn teruron kaj<noinclude><references/></noinclude>
cesh25f3ejeny4jg8f8on90s0j8cstz