Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.13 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Uzanto-Diskuto:Revi C. 3 6017 125935 125907 2026-08-02T14:30:26Z Pathoschild 120 global user pages ([[m:Synchbot|requested by Revi C.]]) 125935 wikitext text/x-wiki __NOINDEX__<div class="mw-content-ltr" lang="en" dir="ltr">[[File:Revi logo (pink).png|thumb|center|<span style="color:red">PLEASE DO NOT LEAVE MESSAGE HERE!</span>]] '''<span style="color:red"> BEFORE YOU BLOCK MY ACCOUNT: IF MY EDIT SUMMARY INCLUDE PREFIX </span>''(Script)''<span style="color:red">, DON'T BLOCK ME, JUST TELL ME TO SLOW DOWN AT COMMONS' TALK PAGE. IT IS AN AUTOMATED SCRIPT BEING USED ON COMMONS TO MOVE FILES.</span>''' Instead, please leave your message following site: <br /> [[File:Wikidata-logo-en.svg|45px|link=d:User talk:Revi C.]] [[d:User talk:Revi C.]] for Wikidata (Interwiki links) stuff <!--(I am {{int:Group-sysop}} there)--> <br /> [[File:Commons-logo.svg|45px|link=commons:User talk:Revi C.]] [[commons:User talk:Revi C.]] for renaming stuff or [[User:CommonsDelinker|CommonsDelinker]] action (I am {{int:Group-sysop}} there) <br /> [[File:Wikimedia Community Logo optimized.svg|45px|link=m:User talk:Revi C.]] [[meta:User talk:Revi C.]] for other stuff (User right notification, revert message, etc...) Messages left on this page may be reverted or moved without any response.</div> 5b8qtz4dnjnrhc9ts3mku14m3gujbq8 Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/9 104 15025 125950 87938 2026-08-03T09:48:22Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125950 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|I.|c}} {{Ĉeflitero|Ĝ|i}} estis kiel fermita horloĝo — la domo. Ne laŭŝajne, ĉar ĝiaj pordegoj estis malfermitaj por ĉiuj, por ĉiu vizitanto troviĝis amika vorto kaj ĉiu mizerulo sciis, ke ĉe la mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon — kaj tiun el varma mano. Sed esence ĝi estis kiel ŝrankhorloĝo, kiu certe montras siajn cifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon aŭdate de ĉiu, sed zorge kaŝas sian internan konstruon. Ekzistas homoj, kiuj ne malkaŝas al la proksimulo eĉ antaŭĉambran anguleton el sia interna estaĵo. Sed eĉ el la movoj de la internaj radoj de tiaj, ŝajne komplete fermitaj horloĝoj elŝteliĝas ĉiam iu sono ĝis la oreloj de flankuloj. El Heikkilä dum jaroj estis aŭdata neniu klara ekkrako de rado, nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis ĉirkaŭ la<noinclude><references/></noinclude> q7wf9cl9q9xj6pms4fbq4fmt93dpl5q Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/3 104 15078 125946 47225 2026-08-02T19:54:34Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125946 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Johannes Linnankoski'''|c}} estas pseŭdonimo de Juho Vihtori Peltonen (1869-1913), konata kiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando. Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dediĉis al praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkultura societo k. t. p. ĉie montrante eksterordinaran energion kaj praktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis ĉiujn aliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperis tradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Libro de elpensaĵoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li faris al si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiu kaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas la antagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio, batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemo al la Eternulo. Ankoraŭ pli populara iĝis la sekvinta verko, romano »Kanto pri la fajroruĝa floro» (1905), kies heroo<noinclude><references/></noinclude> 17izim93tgimexj9ex3a2vt2edhtsnt Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/4 104 15079 125947 47226 2026-08-02T19:58:49Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125947 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estas finna tipo Don-Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sed ĉarme kaj majstre pentritaj amaj aventuroj solidiĝas kaj edziĝinte evoluas ĝis firma morala persono; verko traduita en multajn Eŭropajn lingvojn. Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj »Batalo pri la domo Heikkilä» <ref>Prononcu ĉ. ''hejkila'', kun akcento sur la unua silabo. Aliaj nomoj en ĉi tiu libro estas prononcataj: Paavola—''pa:vola'', Väliportti—''valiporti'', kun akcento sur la unua silabo. La sono ''ä'' estas inter ''a'' kaj ''e''.</ref> (1905) kaj »La fugantoj», (1908) ambaŭ priskriboj de kampara vivo; la laste nomita estas konsiderata kiel kulminacio je beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkoj estas »Simsono kaj Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaŭ en 1911 aperintaj dramaj poezioj. Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin mem kaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, eĉ tendencemo de lia tuta vivlaboro, ĝia potenca patoso, deviganta al agoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estis ardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindaj celadoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, pura kaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigas strangan virinecon en la vireca viro kaj donas ĉarman sonĝemon al la plej multaj el<noinclude><references/></noinclude> 3mxxgve7ci9fi5j7d1brgd55hd6rqkh Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/5 104 15080 125948 47228 2026-08-02T19:59:43Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125948 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>liaj verkoj. Ĉi tiu antagonismo en lia karaktero eble klarigas lian dramistan talenton. Ĉio tio rebrilas klare el la verko ĉi tie prezentata al la internacia publiko. Ĝi estas unu el la plej reprezentaj el la produkto de Linnankoski kaj samfoje unu el la plej brilaj perloj de finna literaturo.<noinclude><references/></noinclude> gpina7tho85g4z9kp0rg5gpfug2hhmn Indekso:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf 106 15688 125940 97344 2026-08-02T18:12:09Z HenriLeFoll 4277 125940 proofread-index text/x-wiki {{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template |Tipo=collection |Titolo=[[Fabloj de I. A. Krilov]] |Subtitolo= |Volumo= |Aŭtoro={{de|Ivan Krilov}} |Tradukinto={{de|Vasilij Devjatnin}} |Redaktoro= |Antaŭparolisto= |Lingvo= |Eldonejo= |Eldona_loko= |Jaro=1910 |Fonto=pdf |Bildo=3 |Serio= |Paĝoj=<pagelist 1="-" 2="-" 3="Titolpaĝo" 4=2 43="Reklamo" /> |Enhavo={{Enhavtabelo}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/Antaŭparolo|Antaŭparolo]]|3}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/Ivan Andrejeviĉ Krilov|Ivan Andrejeviĉ Krilov]]|5}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La kverko kaj la kano|La kverko kaj la kano]]|10}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La kapricema fianĉino|La kapricema fianĉino]]|12}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La maljunulo kaj tri junuloj|La maljunulo kaj tri junuloj]]|14}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La korniko kaj la vulpo|La korniko kaj la vulpo]]|16}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La rano kaj la bovo|La rano kaj la bovo]]|18}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La kesteto|La kesteto]]|19}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/Leona divido|Leona divido]]|20}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La simioj|La simioj]]|21}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La muzikantoj|La muzikantoj]]|22}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/Parnaso|Parnaso]]|23}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La ermito kaj la urso|La ermito kaj la urso]]|25}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La orakolo|La orakolo]]|27}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La lupo kaj la ŝafido|La lupo kaj la ŝafido]]|29}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La libelo kaj la formiko|La libelo kaj la formiko]]|30}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La aglo kaj la kokinoj|La aglo kaj la kokinoj]]|32}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La muŝo kaj la vojaĝantoj|La muŝo kaj la vojaĝantoj]]|33}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La elefanto-vojevodo|La elefanto-vojevodo]]|35}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La vulpo kaj la vinbero|La vulpo kaj la vinbero]]|36}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La maljunulo kaj la morto|La maljunulo kaj la morto]]|36}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La elefanto kaj la mopso|La elefanto kaj la mopso]]|37}} {{Enhavo||[[Fabloj de I. A. Krilov/La mastro kaj la musoj|La mastro kaj la musoj]]|39}} |Rimarkoj= |Vikifontaro_Traduko=false }} qnln739tk1ud7w7ntxiqu068os01g5o Paĝo:Ŝirjaev - Sep rakontoj, 1906.pdf/22 104 18440 125945 61665 2026-08-02T19:28:43Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125945 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vojo... volu kuŝiĝi. Adiaŭ! Ĉu vi pasigos la nokton en mia ĉambreto? — li demandis la veturigiston. Sed mi ne volis lasi la maljunulon, kiu prosperis akiri mian simpation de la unua renkonto kaj petis lin resti ankoraŭ ĉe mi. Sincere dirante, la nekutima proksimeco de tombejo ankaŭ multe timigis min. Sed mi ne volis montri min malkuraĝa kaj, malgraŭ la nokto, diris al la maljunulo jam konsoliĝinta: — Maljunulo! — vi ruzas... Vi promesis rakonti al mi pri la mortinto vizitinta instruiston... La maljunulo faris plej senkulpan vizaĝon kaj ekbalancis per kapo. — Kara sinjoro!... ho, kara mia, pro Dio, ne kredu... Ĉu oni povas kredi al ĉia rakonto?... krom tio, li estis tiam ebria... — Kiu estis ebria, ĉu la mortinto?... — demandis la veturigisto, kaj laŭte ekridis. La rido infektis min kaj poste la maljunulon. Baldaŭ la ĉambrarkaĵoj altaj estis skuataj de nia unuvoĉa ridego... ... — Li ĉiam estis enuanta dum vesperoj, — la maljunulo ekparolis post paŭzo longa. Li amis nek legadon, nek aliajn amuzaĵojn bonajn... Post vespermanĝo li ordinare aŭ kuŝis sur la lito, laŭtege kantante iajn kantojn gajajn, aŭ dormis... Li posedis voĉon bonegan... fortan... Mi aŭdis nenie voĉon similan... Nu! ĉar li estis homo saĝa... instruita — li bezonis homan societon. Oni scias, ke tie ĉi tute forestas homoj instruitaj... feliĉe, li ne estis fiera, li ne malestimis nin, vilaĝanojn malsaĝajn... Baldaŭ li prosperis konatiĝi kun ili. Tuj li iris ian vilaĝeton, ekzemple Koperje’on, aŭ Borok’on. Sendube vi rimarkis, ke vilaĝoj ĉirkaŭaj kuŝas proksime unu de alia... Niaj vilaĝanoj estas gastamaj! Ili ne lasas gaston<noinclude><references/></noinclude> d00a7qzlzo44o9iwvzyp270hy61u9ec Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/26 104 27134 125938 84181 2026-08-02T18:06:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125938 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>flava floro similas al la fraŭlino. Eĉ en la ludado ĝi estis simila al ŝi, ĝi klinadis sian longan flavan vizaĝon jen al unu, jen al alia flanko kaj balancadis la kapon laŭ la takto de la bela muziko. La malgranda Ida restis tute nerimarkate. Jen ŝi ekvidis, ke granda blua safrano saltis sur la mezon de la tablo, sur kiu staris la ludiloj, iris rekte al la puplito kaj forŝovis la kurtenojn flanken. Tie kuŝis la malsanaj floroj, sed ili tuj leviĝis kaj kapsignis al la aliaj sur la planko, ke ili ankaŭ volas danci. La maljuna sinjoro sur la fumista kesteto, tiu sinjoro, kies malsupra lipo estis derompita, leviĝis kaj salute kliniĝis antaŭ la belaj floroj. Ili tute ne aspektis plu malsanaj, saltis mezen de la aliaj kaj estis tre ĝojaj. Ts! Ĉu ne aŭdiĝis, ke io defalis de la tablo? Ida ekrigardis tien. Tio estis la karnavala vergo, kiu saltis malsupren. Ŝajnis, ke ĝi ankaŭ apartenas al la floroj. Ĝi estis ankaŭ sufiĉe beleta, kaj supre sur ĝia pinto sidis malgranda vaksa pupo, kiu havis sur la kapo tute tiel same larĝan ĉapelon, kiel portis la kancelariano. La karnavala vergo saltis sur siaj tri ruĝaj lignaj kruroj mezen inter la florojn kaj laŭte piedfrapadis la plankon, ĉar ĝi dancis mazurkon. Ĉi tiun dancon la aliaj floroj ne povosciis, ĉar ili estis tre malpezaj kaj ne povis piedfrapi la plankon. La vaksa pupo sur la karnavala vergo subite fariĝis granda kaj longa, svingis sin alte super la paperajn florojn kaj ekkriis laŭte: "Kiel oni povas ion similan paroli al infano! tio estas malsaĝaĵo!" Kaj tiam la vaksa pupo estis tute simila al la kancelariano kun lia larĝa ĉapelo; ĝi aspektis tute tiel same flave kaj murmureme. Sed la paperaj floroj batis lin je la maldikaj kruroj, kaj tiam li denove malvastiĝis kaj fariĝis tre malgranda vaksa pupo. Tio aspektis tre komike! La malgranda Ida ne povis sin deteni de ridado. La karnavala vergo ne ĉesis danci, kaj la kancelariano devis danci kune kun ĝi, nenio al li helpis, ĉu li faris sin granda kaj longa, ĉu li fariĝis denove la malgranda flava vaksa pupo kun la granda nigra ĉapelo. Tiam la aliaj floroj petis por li, precipe tiuj, kiuj estis kuŝintaj en la puplito, kaj tiam la karnavala vergo fine lasis lin trankvila. En la sama momento io ekfrapis tute laŭte en la interno de la tirkesto, kie kuŝis la pupo de Ida, Sofio, kune kun multaj aliaj ludiloj, La sinjoreto, kiu estis sur la fumista kesteto, alkuris al la rando de la tablo, kuŝigis sin laŭlonge sur la ventro kaj komencis eltiradi la tirkeston. Tiam Sofio leviĝis kaj tute mirigite ekrigardis ĉirkaŭen, "Ĉi tie estas ja balo!", ŝi diris, "kial do neniu tion diris al mi?" "Ĉu vi volaŝ danci kun mi?", diris la fumista sinjoreto. "Efektive, tio estus tre konvena por mi danci kun vi!", ŝi diris kaj turnis al li sian dorson. Poste ŝi sidiĝis sur la tirkesto kaj pensis, ke baldaŭ espereble venos iu aŭ alia floro kaj invitos ŝin al danco; sed<noinclude><references/></noinclude> cnszoy39hqdavazjq649naut43ixobo Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/27 104 27135 125943 84182 2026-08-02T18:37:46Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125943 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>neniu venis. Ŝi ektusis "hm, hm, hm", tamen malgraŭ tio neniu venis. La fumista sinjoreto dancis tute sola kaj tute ne tiel malbone. Ĉar ŝajnis, ke neniu el la floroj vidas Sofion, ŝi deglitis de la tirkesto rekte sur la plankon, tiel, ke fariĝis granda bruo. Ĉiuj floroj tuj ŝin ĉirkaŭis kaj demandis, ĉu ŝi ne faris al si ian difekton, kaj ili ĉiuj kondutis tre serveme rilate al ŝi, precipe tiuj floroj, kiuj estis kuŝintaj en ŝia lito. Sed ŝi faris al si neniun difekton, kaj ĉiuj floroj de Ida dankis ŝin pro la belega lito kaj montris al ŝi grandan simpation. Ili tiris ŝin kun si ĝis la mezo de la planko, kie lumis la luno, dancis kun ŝi, kaj ĉiuj aliaj floroj faris rondon ĉirkaŭ ŝi. Nun Sofio estis gaja kaj diris, ke ili povas tute trankvile konservi por si la liton, ke ŝi tiel same volonte kuŝas en la tirkesto. Sed la floroj diris: "Akceptu nian plej sinceran dankon, sed ni ne povas plu vivi longe; morgaŭ ni estos senvivaj; sed diru al la malgranda Ida, ke ŝi enterigu nin tie en la ĝardeno, tie, kie kuŝas la kanario; en tia okazo ni en somero kreskus denove kaj fariĝus ankoraŭ multe pli belaj." "Ne, vi ne devas morti!" diris Sofio kaj kisis la florojn. En tiu momento malfermiĝis la pordo de la salono kaj granda nombro da belegaj floroj dancante eniris. Ida tute ne povis kompreni, de kie ili venis; tio certe estis la floroj el la palaco de la reĝo. Antaŭe iris du belegaj rozoj kaj portis malgrandajn orajn kronojn; tio estis reĝo kaj reĝino. Poste sekvis plej ĉarmaj levkojoj kaj diantoj, kiuj salutadis ĉiuflanken. Ili havis muzikon kun si, grandaj papavofloroj kaj peonioj blovis tra pizosilikvoj tiel forte, ke ili fariĝis tute ruĝvizaĝaj. La bluaj kampanuloj kaj la malgrandaj blankaj neĝboruloj tintis; kvazaŭ ili portus tintilojn. Tio estis komika muziko. Poste venis multaj aliaj floroj kaj dancis ĉiuj kune, la bluaj violoj kaj la ruĝaj amarantoj, la lekantoj kaj la konvaloj: Kaj ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre ĉarme. Fine la floroj diris al si reciproke "bonan nokton". Tiam ankaŭ la malgranda Ida senbrue iris en sian liton, kie ŝi sonĝis pri ĉio, kion ŝi vidis. Kiam la sekvantan matenon ŝi vekiĝis, ŝi tuj iris al la malgranda tablo, por vidi, ĉu la floroj estas ankoraŭ tie. Ŝi fortiris la kurtenon antaŭ la malgranda lito; jes, tie ili ĉiuj kuŝis, sed ili estis tute velkintaj, multe pli ol hieraŭ. Sofio kuŝis en la tirkesto, kien ŝi ŝin estis metinta; ŝi aspektis tre dormema. "Ĉu vi memoras, kion vi devas diri al mi?" demandis la malgranda Ida, sed Sofio aspektis tute malsaĝa kaj ne diris eĉ unu vorton. "Vi tute ne estas ĝentila", diris Ida, "kaj tamen ili ĉiuj dancis kun<noinclude><references/></noinclude> 80ah5vbzmcwv0ef21o4n3gm33djuiss Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/28 104 27136 125944 84185 2026-08-02T18:44:54Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 125944 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Floroj"/>vi". Ŝi prenis paperan skatoleton, sur kiu estis pentritaj ĉarmaj birdoj, malfermis ĝin kaj enmetis tien la mortintajn florojn. "Tio estos via beleta ĉerko", ŝi diris, "kaj kiam poste venos la kuzoj, ili ĉeestos ĉe la enterigo tie en la ĝardeno, por ke vi en somero povu denove kreski kaj fariĝu ankoraŭ multe pli belaj". La kuzoj estis du viglaj knaboj, kiuj estis nomataj Jono kaj Adolfo; ilia patro donacis al ili du novajn pafarkojn, kiujn ili portis kun si, por montri ilin al Ida. Ŝi rakontis al ili pri la kompatindaj floroj, kiuj mortis, kaj poste ili ricevis la permeson enterigi ilin. Ambaŭ iris antaŭe kun la pafarkoj sur la ŝultroj, kaj la malgranda Ida sekvis ilin kun la mortintaj floroj en la ĉarma skatolo. Tie en la ĝardeno oni elfosis malgrandan tombon; Ida kisis la florojn, metis ilin kune kun la skatolo en la teron, kaj Adolfo kaj Jono pafis per la pafarkoj super la tombon, ĉar ili ne havis pafilojn aŭ kanonojn. {{---|100px}} <section end="Floroj"/> <section begin="Elinjo"/>{{f|'''ELINJO-FINGRETO'''|c}} Estis iam virino, kiu tre deziris havi malgrandan infanon, sed ŝi tute ne sciis, kie ŝi povus ĝin ricevi. Ŝi iris al maljuna sorĉistino kaj diris al ŝi: "Mi tre dezirus havi malgrandan infanon; ĉu vi ne povas diri al mi, kie mi povas ricevi ĝin?" "Ho jes, tio ne estos malfacila", diris la sorĉistino. "Jen mi donas al vi grajnon de hordeo; ĝi ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo de kampulo, aŭ per kia oni nutras kokinojn. Metu ĝin en florpoton, tiam vi baldaŭ ion vidos." "Mi tre dankas!" diris la virino kaj donis al la sorĉistino arĝentan moneron; poste ŝi iris hejmen, plantis la hordean grajnon, kaj tuj tiam elkreskis granda belega floro, kiu estis tute simila al tulipo, sed ĝiaj folioj estis forte fermitaj, kvazaŭ ili estus ankoraŭ en burĝono. "Tio estas bela floro", diris la virino kaj kisis la belajn ruĝajn kaj flavajn foliojn; sed dum ŝi kisis, la floro laŭte ekkrakis kaj malfermiĝis.<section end="Elinjo"/><noinclude><references/></noinclude> lnryl6az781hefqt0ti7b0vosny86dl Uzanto-Diskuto:-revi 3 33844 125937 99754 2026-08-02T15:43:07Z Pathoschild 120 global user pages ([[m:Synchbot|requested by Revi C.]]) 125937 wikitext text/x-wiki #REDIRECT [[User talk:Revi C.]] o9z79lcc9a9pfmqmrod5w3eyk4q9i0o Uzanto:-revi 2 33845 125936 99755 2026-08-02T15:07:20Z Pathoschild 120 global user pages ([[m:Synchbot|requested by Revi C.]]) 125936 wikitext text/x-wiki #REDIRECT [[User:Revi C.]] 88g0cv17whfgb1wkeh281mptujwtlut Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/14 104 35508 125949 107236 2026-08-02T23:36:34Z Lepticed7 3194 125949 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki/> “Sed, S-ro Klement, ĉu vi ne komprenas… vi nun estas la estro de ĉi tiu fabriko, la sola heredanto de ĉio, kion via patro posedis. Mi estis lia advokato dum multaj jaroj kaj povas certigi al vi ke, pro la morto de via frato, S-ro Viktoro, vi estas la sola parenco de la mortinto kaj tial de nun estas la sola posedanto de liaj riĉaĵoj. Mi esperas ke la fido kiun via estimata patro havis ĉe mi rekomendos min al via propra servado.” “Mi… la estro? Mi? Sed mi estas nur laboristo ĉi tie… vi nepre faris eraron, S-ro Packman.” “Ne, S-ro Klement, mi ne eraris. La Sorto forrabis de vi patron kaj fraton, sed kiel rekompencon, faris vin riĉulo. Sed eble la plej bona afero estos surmeti viajn vestojn kaj iri kun mi por vidi vian avon, Pastron Welborn. Li certe helpos vin per sia konsilo je tiu terura tempo.” “Jes, sinjoro… sed mi ne povas foriri ĝis la sesa… oni ne permesas foriron el la fabriko antaŭ tiu horo. Pardonu min, jen venas S-ro Snooks, la administristo de la fabriko… li forte grumblus al mi, se li kaptus min sen laboro en la mano,” kaj Klem penis forkuri al sia benko, sed Packman kaptis lin ĉe la ŝultro kaj detenis lin. S-ro Snooks estis tre malagrabla homo, la ĉefsklavigisto de la mortinta Kensford, malamata de ĉiuj laboristoj en la fabriko. Li jam sciiĝis pri la akcidento al la estro kaj lia filo, Viktoro, kaj kredas ke de nun li mem facile fariĝos al vera estro de la firmo, ĉar neniu krom li komprenas la tutan internan funkciadon de la maŝino. De nun lia pozicio kaj potenco devas nature pliboniĝi pro tio, ke “Kompatinda Klem” ne posedas ian praktikan scion pri la fabrikado kaj vendado de la komercaĵoj de Kensford kaj tial estus kiel vakso en liaj manoj. Li vidis Packman kun Klem kaj tuj decidis agi kvazaŭ li havas plenan kaj nedisputeblan aŭtoritaton. “Ha!” li ekkriis, turnante sin al la advokato. “Kion vi faras ĉi tie, Sinjoro?” Ĉu vi vidas la afiŝon sur la muro: ‘Eniro Malpermesata.’”<noinclude><references/></noinclude> aze7yw9q4sdzeywuuu1du3t26jw8vgv Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/1 104 44879 125939 2026-08-02T18:10:46Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 125939 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Kivi - La fianĉiĝo kaj Lea, 1920, Hall.pdf/1 104 44880 125941 2026-08-02T18:16:26Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 125941 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude> qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh Paĝo:Kivi - La fianĉiĝo kaj Lea, 1920, Hall.pdf/3 104 44881 125942 2026-08-02T18:17:01Z HenriLeFoll 4277 /* Sen teksto */ 125942 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La fianĉiĝo Lea Helsingforso Eldona akcia societo Otava<noinclude><references/></noinclude> 835ae5nef9s6dul59xjib2an1p0fu0t