Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.14
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/10
104
15026
125981
47146
2026-08-04T13:41:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125981
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>tuta domo kaj kaŝiris kiel mistera resono funde ĉe ĉiuj agoj tie, sed kies vera esenco restis neklara por ĉiuj.
La fokuso de la enigmo estis la mastrino.
Ŝi estis longa virino kun energiaj trajtoj, kaj ŝia tuta estaĵo prezentis ion sincere bonan kaj nekaŝitan antaŭ ĉiu. Sed nur ĝis difinita limo—kiu ĝin transpaŝis, pentis.
Kelkiuj tion provis.
Kelkaj ŝiaj kunuloj el infaneco ne povis dum la unuaj tempoj de ŝia edzineco sin deteni de scivolaj demandoj konfidenciaj, ĉu ŝi estis feliĉa kaj tian ceteron. Sed tiam la antaŭe tiom milda kaj amika Anjo de Heikkilä rigidiĝis kiel ŝtono kaj ĵetis, nenion dirante, tian rigardon al la demandinto, ke ĉi tiu sentis sin parolinta nedece, kaj kvazaŭ petante pardonon komencis paroli pri alio.
Fadenkolportistoj kaj similaj vizitantoj ankaŭ provis sian ŝancon — nerekte, nature. Sed apenaŭ ili pintigis la buŝon, kiam ili vidis la mastrinon antaŭ si tiel malvarme trapenetranta, ke ili nesciis, per kiaj langoturnoj sin elŝovi tra la pordo.
Plej mirinde estis, ke eĉ la servistoj nenion sciis, kvazaŭ eĉ ili, transirinte la sojlon de Heikkilä, ĵuris ĉiaman silenton. Ĉu ili estis malpermesataj paroli? Ne — ili laŭdire nur nenion sciis. »La mastro estas tia, kia li estas, kiel ĉiu vidas, kaj egalulon al la mastrino oni vane serĉus en sep komunumoj, kiel ĉiu vidas.» Jen ĉio. Ĉu ili sentis la samon, kiel aliaj, la silentan pretendemon de la malvarme diskreta digneco de la mastrino, alliganta la langajn tendenojn? Aŭ kio ĝi estis, kiu envolvis ĉion pri la domo kun nepenetrebla krepusko?<noinclude><references/></noinclude>
immcdg2wakk0j7o2j8u0twsxoxiv88q
Indekso:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf
106
16330
125979
70413
2026-08-04T12:50:46Z
HenriLeFoll
4277
125979
proofread-index
text/x-wiki
{{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template
|Tipo=book
|Titolo=[[La piramido de l’ tirano]]
|Subtitolo=
|Volumo=
|Aŭtoro={{de|Ferdinand Domela Nieuwenhuis|F. Domela Nieuwenhuis}}
|Tradukinto={{de|D. Ivanski}}
|Redaktoro=
|Antaŭparolisto=
|Lingvo=
|Eldonejo=
|Eldona_loko=
|Jaro=1913
|Fonto=pdf
|Bildo=1
|Serio=
|Paĝoj=<pagelist
1=Titolo
2=-
3=1
34=-
35=-
36=-
/>
|Enhavo=
|Rimarkoj=
|Vikifontaro_Traduko=false
}}
cgam1t68d4s3x15b9w514ig45iowree
Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/3
104
16919
125978
103285
2026-08-04T12:49:12Z
HenriLeFoll
4277
125978
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|LA PIRAMIDO DE LA TIRANIO.|c|g=150%}}
La konata germana verkisto Michael Flürscheim diras
en sia libro: „Individualismo kaj Socialismo”, ke la maldika
krusto (konsistanta el la klaso posedanta) ĉirkaŭ
la lafo ardanta de l’ socia mondo, atingas ne pli ol 2 procentojn de l’ diametro. Per aliaj vortoj: el ĉiu cento da
homoj nur du apartenas al la klaso posedanta aŭ
kapitalista, dum 98 oni povas klasifiki inter la klaso
laboranta.
Por eviti malklarecon, ni komencu per difino de tio,
kion ni devas kompreni je la vortoj „laboristo” kaj
„kapitalisto”. Ĉiun, kiu bezonas labori, ĉu per la manoj,
ĉu per la kapo — stranga distingo, kvazaŭ manlaboro
ne bezonas kapon kaj kaplaboro ne manojn, sed ni
sekvas la ordinaran esprimomanieron — ĉiun, kiu sen
labori ne povas vivi, ni nomas: laboristo. Profesoro,
kuracisto, instruisto, inĝeniero apartenas ĉiuj al la klaso
laboranta, se ili ekzistas per sia salajro kaj se ili, tion
perdante, estas sen rifuĝejo. Kaj sub la nomo „kapitalisto” ni komprenas ĉiun, kiu ne laborante tamen povas
vivi. Ni opinias, ke tiu ĉi limo estas konforma al realeco.
Do el cento du estas kapitalistoj, kaj strange, ili kondutas kiel mastroj, kaj la naŭdek-ok aliaj sin lasas de ili
subpremi.
Kiel estas tio ebla?
La sekreton, kiel kelkaj homoj povas superregi la
grandan amason, ni trovas malkovrita en interesa, preskaŭ forgesita, maljuna libreto de la franca verkisto De la<noinclude><references/></noinclude>
favfa1xp68olr1ye91k4e0o73ok15vk
Uzanto:HenriLeFoll/sintakso
2
19715
125996
122606
2026-08-05T07:50:07Z
HenriLeFoll
4277
/* sintakso */
125996
wikitext
text/x-wiki
= vikifontaro =
== uzantoj ==
* [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Lepticed7|kontribuoj]] - [[Uzanto:Lepticed7/Farotaĵoj|Farotaĵoj]]
* [[Uzanto:Pairko|Pairko]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Pairko|kontribuoj]]
* [[Uzanto:Agloforto|Agloforto]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Agloforto|kontribuoj]]
* [[Uzanto:KatiTuluzo|Kati]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/KatiTuluzo|kontribuoj]]
* [[Uzanto:Marqnt98|Marqnt]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Marqnt98|kontribuoj]]
== sintakso ==
* ĉ - ŭ - ’ - „ - „ - “ - « - » - ¼ - ½ - ¾
* ♀ - ♂ - ☆ - ★
* {{Ĉeflitero|L|a}} ĉeflitero
* <nowiki>~~~~</nowiki> : [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 16:09, 13 jun. 2023 (UTC)
* <nowiki>{{Centre|de}} S<sup>oj</sup> ou {{Sup|oj}}</nowiki> text{{Sup|oj}}
* <nowiki>{{Steletoj|r=1}}</nowiki> {{Steletoj|r=1}}
* [[Ŝablono:A/dokumentado|A,E ]] : <nowiki>{{a|12}}</nowiki>
* [[Ŝablono:De/dokumentado|De]] : <nowiki>{{de|Aŭtoro}}</nowiki>
* [[Ŝablono:F/dokumentado|F]] : <nowiki>{{f|DE|c|g=80%}} - {{f|DE|c}} </nowiki>
* mankas <nowiki>{{Ornamaĵo}}</nowiki>
* <nowiki>{{DekstraMaldekstra|Kiu}}</nowiki>
* <nowiki>{{smallcaps|La}}</nowiki>
* vdk/vdf : ĉirkaŭprenis - <nowiki>{{Vdk|ĉirkaŭ|prenis}} {{Vdf|ĉirkaŭ|prenis}}</nowiki>
* <nowiki>{{dro|Zamenhof}} </nowiki>
* <nowiki>{{rh|maldekstra|centra|dekstra}} </nowiki>
* <nowiki> {{---|3em}} ou ---- </nowiki>
* <nowiki> {{tab}} </nowiki>
* <nowiki> <ref>texte</ref> <ref name="p17" /></nowiki>
* <nowiki><ref>{{Vikipiednoto|Fragmento}}</ref></nowiki>
* {{SIC|floruj|floroj}} : <nowiki>{{SIC|floruj|floroj}}</nowiki>
70ct5keq1x8yv4nsgehbm7xrvnn1gbu
Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/13
104
21335
125983
70328
2026-08-04T14:11:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125983
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
— „Mi neniel komprenas tiujn ĉi homojn, pro kiu kaŭzo
al ili ekplaĉis reĝigi super sin fremdan homon, malriĉan,
malbone vestitan, kiun ili ne konas, ne demandinte eĉ el kiu
lando mi venis? kiel malnaturaj estas iliaj moroj!“ Tiel
pensis la reĝo. Li ne trankviliĝis, ĝis li decidis demandi
pri la enigmo sian domestron, kiu estis saĝa homo.
Kaj la reĝo turnis sin al li: — „Aŭdu, mia domestro!
mi petas vin klarigi al mi, kial vi reĝigis min super vin, kiel
vi sciis, ke mi alvenis tien ĉi? kaj estu tiel bona, diru al
mi, kio estos mia fino!?“
— „Mia reĝo“, respondis la estro: „ni, insulanoj, ne
estas simplaj homoj, ni estas spiritoj. En la profunda antikveco
niaj insulanoj petis Dion, ke Li sendu al ili ĉiujare
homon por reĝi ĉe ili. Kaj Dio konsentis, kaj de tiu tempo,
ĉiujare en tiu ĉi sama tago, venadas homo sur la bordon de
nia insulo. Ili rapidas renkonte al li kun granda triumfo,
kiel vi vidis, kaj reĝigas lin, sed lia regado ne daŭras pli ol
unu jaro. Kiam pasis jaro, oni lin deĵetas de la trono,
deŝiras de li la multekostajn vestojn, vestas lin en malnovajn, disŝiritajn vestojn, kaj liaj ĝisnunaj sklavoj kun forteco tiras
lin al la bordo; tie ili enlasas lin en tie pretigitan ŝipon,
kaj oni forsendas lin al dezerta insulo, kie li nenion trovas.
Ankoraŭ hieraŭ li estis granda reĝo — hodiaŭ li jam estas senvesta, sen unu sklavo, sen unu amiko, sen unu bedaŭranto. . .
Se li en la tempo de lia regado ne kondutis saĝe, lia fino
estas nepentreble malagrabla. Post la forigo de la malnova
reĝo, en tiu ĉi sama tago, la insulanoj eliras al la bordo,
por renkonti la uovan alsenditan de Dio reĝon. Tia estas la
ordo de tiu ĉi popolo. —
— "Diru do al mi, spirito," demandis la reĝo, "ĉu
ankaŭ la estintaj regantoj sciis pri tio ĉi aŭ ne?“
— "Ne estis unu el ili, kiu ne sciis pri tio ĉi, sed,
ĉirkaŭitaj de tia riĉeco kaj lukso, ili sin forgesis, aŭ pensis,
ke tio ĉi estas mensogo, aŭ ne volis maldolĉigi al si la nunan
feliĉon per pensoj pri la estonteco; sed, kiam finiĝis la jaro
kaj ili estis demetitaj de la regado kaj forsenditaj al la<noinclude><references/></noinclude>
jhbkn41fu8h12cgwszdwv48zhkipk4v
Indekso:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf
106
25516
125998
81388
2026-08-05T07:55:51Z
HenriLeFoll
4277
125998
proofread-index
text/x-wiki
{{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template
|Tipo=book
|Titolo=[[Mallumaĵoj]]
|Subtitolo=
|Volumo=
|Aŭtoro={{de|Árpád Abonyi}}
|Tradukinto={{de|Pál Lengyel}}
|Redaktoro=
|Antaŭparolisto=
|Lingvo=
|Eldonejo=Presa Esperantista Societo
|Eldona_loko=Paris
|Jaro=1907
|Fonto=pdf
|Bildo=1
|Serio=
|Paĝoj=<pagelist
1=-
2=-
3=-
4=-
5=3/>
|Enhavo=
|Rimarkoj=
|Vikifontaro_Traduko=false
}}
m8f7yso43j38fpy99qhexnf6ytfxm3n
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/3
104
25531
125994
100850
2026-08-05T07:42:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125994
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{C|MALLUMAĴOJ}}<noinclude><references/></noinclude>
3koaihv7j34i00ojyob9mpu1dy3mhpu
Paĝo:La Libro Ruth, 1893, Neumark.pdf/5
104
34087
125980
101316
2026-08-04T13:28:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125980
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|Pri l’ortografio.}}
{{---|100px}}
Tradukante el lingvo hebrea, mi ne povis
skribadi la nomojn personajn kaj geografiajn tiel,
kiel oni kutimis skribadi en lingvoj eŭropaj, ĉar
nia lingvo, kiu estas kreita por esti internacia, devas
prezenti ĉion kiom eble pli precize, ol aliaj lingvoj,
kaj tial ĉe l’skribado de nomoj, kiuj havas sonojn
ne havantajn literojn en nia alfabeto, ne povinte
skribi ilin precize, mi almenaŭ faris signojn, per
kiuj la filologo aŭ la orienta naciisto ilin ekkonu
kaj povu ilin diferencigi de l’sonoj proksimaj al
ili. Kaj jen estas la formoj, en kiuj mi skribis
en tia okazo, kaj tiujn ĉi samajn formojn mi
proponas al niaj amikoj, estontaj en tia situacio
<center>
{| style="text-align: center;"
| Anstataŭ la hebrea: || araba, turka<br />kaj persa: || mi skribis kaj konsilas:
|-
|ח||ح||ĥh
|-
|"||ظ||zh
|-
|(vokalo) ע||ع||à, è, ì, ò, ù
|-
|<div style="text-decoration: overline;">ג</div>||غ||gh
|-
|"||ض||dd (''perse'' zz)
|-
|ק||ق||kh
|-
|תּ||ت||th
|-
|<div style="text-decoration: overline;">ת</div>||{{sic|ث|ش|}}||sh
|-
|"||ص||ss
|}
</center>
kaj ĉar la suprediritaj kvar lingvoj ne havas sonojn
fremdajn al nia alfabeto pli ol tiuj naŭ, pri kiuj
mi jam parolis, mi pensas, ke tiel ni povas signi
ĉiujn orientajn sonojn.
{{Dekstra|'''La tradukinto.'''}}<noinclude><references/></noinclude>
edfl25velf7baqrcdchvex5cma3stf2
Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/15
104
34993
125985
105152
2026-08-04T14:32:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125985
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>popolo kaj li ekspedis ankoraŭ grandan amason da homoj,
kiuj estis tre gajegaj, renkontante tie siajn parencojn.
Dume la tempo foriradas kaj la jaro de lia regado jam
proksimiĝas al la fino. Ĉiuj, antaŭirintaj reĝoj timadis antaŭ
la lasta tempo, sed li estis gaja, li estis certa, ke li iras al
pli bela lando, kiun li mem pretigis por si. La jaro finiĝis,
venis la lasta tago, la reĝo estis kaptita, la kronon oni
demetis de lia kapo, la vestaĵojn oni deŝiris de li kaj li estis
enportita en la pretigitan ŝipon. Apenaŭ li starigis siajn
piedojn sur la bordo de la nova insulo, kaj jen amaso da
popolo de la nova lando kuras al li kun ĝojego, kun granda
honoro ili renkontas lin kaj, anstataŭ la unuatempa krono, ili
kronas lin per nova krono, ne por unu jaro, sed por eterne ;
kaj por tio ke li vivis ĝis nun saĝe, Dio lin rekompencis per
eterna vivado kaj eterna regado. —
{{f|'''Solvo de la alegorio:'''|c}}
La bonfarema riĉulo estas Dio; la forsendita sklavo
estas la homo post la naskiĝo; la ŝipo plena de komercaĵo
estas la scienco, kiun la homo lernas antaŭ la naskiĝo<ref>Laŭ la opinio de Sokrato, Platono kaj la Talmudistoj.</ref>;
la unua insulo estas nia mondo; la homoj, kiuj lin renkontis
triumfe, estas liaj gepatroj, kaj li estis nuda kaj ploris; la
spirito, kiu al li konsilis konduti prudente, estas la saĝo; la
tempo de lia regado estas la tempo de la homa vivado, kaj
la dezerta insulo estas la mondo estonta — la postmorta
vivo; la laborantoj, kiujn li ekspedis, estas liaj bonaj faroj,
kiujn la homo faras, kiam li vivas, kaj la reĝoj, kiuj lin
antaŭiris, estas la multo de la homaro, kiu vivas malsaĝe,
ne donas al si kalkulon en sia vivado kaj ne memoras pri
la morto. Tiuj ĉi perdiĝas en la pekoj kaj estas eterne
mallaŭdindaj ...—<noinclude><references/></noinclude>
0tf4zqu8fxpv7j5daam7k365imt5ixb
Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/25
104
37433
125974
114326
2026-08-04T12:14:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125974
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{gsp|malamo al malriĉuloj}}. La polico, efektive, nur
estas fondita por zorgi, ke la riĉuloj povu dormi kviete.
Ĝia ĉefa celo en la socia vivo estas: ŝirmi la posedantojn
kaj neebligi al la nenion-posedantoj depreni iom al tiuj,
kiuj posedas ĉion. La policano devas vidi en malriĉulo
sian naturan malamikon.
La polico estas dresata por vidi en ĉiu malriĉulo:
krimulon, aŭ almenaŭ: homon, kiu portas la ĝermon de
krimeco, kiu povas ĉiumomente ekflori. La polico ne
ŝirmas la malriĉulon akiri honestan ekzistadon. Ĝi gardas
lin kiel en libereco vivantan krimulon, kaj ĝi arestas lin,
se li faras malplej gravan movon suspektan. La polico ne
havas iun intereson ekstermi la efektivan krimecon. La
ekzisto de krimuloj ja estas la sola preteksto por ĝia
propra ekzisto. Instinkte ĝi flegas krimecon — pro
instinkto al memkonservado.
Tamen, kvankam burĝaro elspezas ĉiam pli por polico,
ĝi ne povos kontentigi je la daŭro la postulojn; krom tio
la policon havas tiu, kiu prezentas plej multe. Je la tago,
kiam la klaso posedanta estos venkata kaj ĝia pereo
estas certa, la polico entute transiros al la venkantoj.
Estas al ĝi tute egala, kiu estas ĝia mastro; ĝi samfacile
krias hodiaŭ: Vivu la reĝo, vivu la imperiestro! ol
morgaŭ: vivu la respubliko. Reptiliaj animoj ĉiam kuniras
kun la partio, kiu momente triumfas.
Ĉar la klaso posedanta estas potenco internacie
organizita, tial estas tute nature, ke ĝi organizis internacie la
policon, por tiel malhelpi la internacie sin organizantan
laboristklason.
Je la daŭro, tamen, ĝi ne povos kontraŭstari la
laboristojn; ĉar por povi tion, oni devus, fine, meti policanon
antaŭ aŭ apud ĉiu posedaĵo, kaj tio ja ne estas farebla.
Kian aspekton tiam ja prezentus la mondo! Apud ĉiu
malriĉulo, pala pro malsato: unu riĉulo, pala pro timo, kaj
inter la du: la policano, armita de kapo ĝis piedo, preta<noinclude><references/></noinclude>
mdrfiz3hzthk4cr7dp087livqc0kwsf
Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/27
104
44883
125975
2026-08-04T12:23:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125975
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|III. '''LA ARMEO'''.|c}}
La lasta fortikaĵo, sur kiu kapitalismo apogas sin, estas
la armeo kun ĝiaj kanonoj, ĝiaj pafiloj, ĝia forta organizo.
Se al la regantaroj — kiuj estas nenio pli ol prokuristoj
de l’ posedantoj — oni demandas, por kio servas la
armeoj, tiam ili diras, ke la armeoj necesas por la nedependeco de la lando. Tamen, tio ne estas vera. Oni donas
tiun ŝajnon al la armeo. La armeojn oni uzas kontraŭ la
laboristoj, por certigi al la klaso posedanta la estrecon.
Ĉu ni ne vidas, ke ĉe ĉiu kazo la armeo estas uzata
enlande, por garantii la ordon (?) kaj la trankvilecon (?).
Apenaŭ estas ie striko, tuj oni sendas soldatojn, por
stari je la flanko de la mastro, kaj por ŝirmi tiun. Se
oni deziras elpremi impostojn, ĉu tiam la soldatoj ne
devas helpi la policon neebligi reziston al la popolo? Se
la popolo ekpostulas siajn rajtojn per grandaj kunvenoj
kaj manifestadoj — tuj oni tenas preta en la kazernoj
militistojn, kiuj povas je la unua signo elmarŝi kontraŭ
la popolo.
Ce ĉiuj siaj manifestadoj de potenco la klaso reganta
uzas la armeon. La unua kaj plej ordinara krio de burĝaro ĉe ĉiu ekmoviĝo de l’ popolo estas: sendu soldatojn
kontraŭ ili, mortpafigu la ribelantaĉojn!
Ĉu ankaŭ tiu ĉi afero ne estas treege fi-ruze aranĝita?
Unu parton de l’ popolo oni devigas, je certa aĝo, adiaŭi
hejmon kaj familion, laboron kaj medion, por esti vestata
en mokinda kostumo kun multkoloraj ornamaĵoj, kaj por
esti dresata en la metio de mortigado. Per rigora izolado
oni penas fari el ili apartan klason, kiu rigardas la ceteran popolon kiel malamikon, kaj tial estas ĉiumomente
preta frakasi kaj mitralumi ĝin. Oni pretendas, ke estas
honoro, esti soldato; oni kulturas kastemecon, por instigi
soldatojn kaj civitanojn unu kontraŭ alia, — por ke oni
povu pli bone uzi la unuajn kontraŭ la lastajn. Kaj kiuj
estas niaj soldatoj? Laboristaj knaboj, kies interesoj estas<noinclude><references/></noinclude>
2hgr15j9dj73nyy2lyn8s3ijfj4e6n4
Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/30
104
44884
125976
2026-08-04T12:41:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125976
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ili, ili estas la estroj de l’mondo; per nevideblaj fadenoj
ili disponas je la sorto de milionoj.
{{---|3em}}
Ni do vidis de proksime la potencilojn, kiuj ebligas al
manpleno da homoj regadi ĉion kaj ĉiun. Kvankam la
temo tute ne estas elĉerpita ankoraŭ, tamen, ni opinias,
ke ni sufiĉe klarigis la manierojn je kiuj ili tion aranĝis.
Oni kreis artan konstruaĵon de tiranio, en kiu ĉiu
malgranda tirano havas sferon por en ĝi superpotence
regadi, je kondiĉo, ke li submetu sin al pli alta tirano,
kiu siavice havas regionon por sia tiranismo; tiamaniere
suprenirante la piramidon ni trovas kapitalon, tronantan
sur la supro de l’ tuta konstruaĵo. Tre arte estas aranĝita
tio. Ĉio kaj ĉiu dependas unu de alia, same kiel la ĉeneroj
en ĉeno. Se oni demandas, per kiuj rimedoj oni konservas
tiun sistemon, tiam ni kun Tolstoj almontras jenan
kvaron:
1. Timigado; tiel ke la homoj timas ĉiun ŝanĝon, kiu
ja estas prezentata al ili kiel fantomo;
2. Subaĉetado; tiel ke la popolo estas sangsuĉata por
grasigi keikajn;
3. Hipnotigado, por kvazaŭ narkoti la popolon; por
tio oni aplikas religion kaj patrujamon, preĝejon kaj lernejon, kiel ankaŭ le materiajn rimedojn je brutiĝo: alkoholo, la plezuroj en malaltstilaj teatroj, prostitucio de l’
spirito per gazetaro kaj scienco, kaj prostitucio de l’
korpo.
4. La potenco de l’ armeo, kiu fermas la cirklon de
l’ perfortado.
Kiel sin liberigi de tio?
Per rezisto al tiranio, per subfosado de ĉiu aŭtoritato, ĉiu je sia maniero, ĉie kie li povas. Se oni diras, ke
rezisto nemulte efikas, se ĝi ne okazas grandskale, tiam
ni respondas: kiel vi volas starigi grandskalan reziston,
se vi ne komencas je malgranda skalo? Ni kredas, ke ĉiu<noinclude><references/></noinclude>
8ryt2mvmsdx6uwhpgwlomyogcouffpg
Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/33
104
44885
125977
2026-08-04T12:48:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125977
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ol ĉiam devi forĵeti sin mem kaj esti mem nenio por ke
aliaj estu ĉio.
Tiam ni finos ankaŭ la Alton kaj la Malalton de
hodiaŭ, kaj ni kantos kun la poeto:
::Altstaras la rabantoj.
::Malalte: la laboristoj.
Alte: posedantoj, malalte: popol’.
::Alte: ĝuantoj.
::Malalte: ŝvituloj.
Alte: trompistoj, malalte: l’ honestul’.
::Altstaras nobeluloj.
::Malalte: „Kanajlo”,
Alte: regantoj, malalte: popol’,
::Alte: perfortuloj.
::Malalte: niaj filinoj,
Alte: „sinjoroj”, malalte: „friponar’.”
::Malsupren, tiu „Alto”!
::Supren, tiu „Malalto”!
Supren la rajto, malsupren perfort’!
::For la subpremo!
::Vivu libero!
For nefarado, vivu Labor’!
::Malsupren la lukso
::De la palacoj,
Anstataŭ ĝi: pano en ĉiu kaban’ —
::Por la „subuloj”,
::Ankaŭ por ili:
Arto kaj scio, justeco kaj pac’.<noinclude><references/></noinclude>
k440uoxsv5l9pjf7vcjpelr1m49p71p
Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/12
104
44886
125982
2026-08-04T13:58:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125982
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''La dezerto'''|c|g=125%}}
{{c|au}}
{{f|La celo de la vivo.|c|g=125%}}
{{---|3em}}
{{f|Alegorio de '''I. B. Levinson.'''|c}}
{{f|Tradukis '''N. Kuŝnir.'''|c}}
{{---|3em}}
'''B'''onfarema riĉulo, ekvolinte rekompenci sian sklavon,
liberigis lin kaj donis al li ŝipon, plenigitan de
komercaĵo, kaj diris al li: "Jen mi donas al vi la
ŝipon kun ĉio, kio sin trovas tie; veturu en la maron, al
fremdaj landoj, komercu, kiel vi nur ekvolos, kaj la profito,
kiun vi ellaboros, estu via. La sklavo, humilege salutinte,
forveturis en la maron. Ne pasis ankoraŭ kelkaj tagoj, la
maro ekbruegis, ekŝanceligis la ŝipon, kaj la lasta ekbatiĝis
sur ŝtonegoj kaj disrompiĝis en pecetojn; la tuta komercaĵo
enfalis en la maron kaj ĉiuj homoj, kiuj troviĝis sur la ŝipo,
dronis, — restis nur li mem. Kun grandaj turmentoj kaj
dangeroj li alvenis al ia insulo, malsata, senvesta kaj sen ĉio.
Li komencis iradi sur la insulo, irante kaj plorante. Kaj
jen li vidas en la malproksimo grandan urbon kaj grandan
amason da popolo, kiu iras, triumfe proksimiĝante al li. Alveninte al li, ili ekkriis; ,Vivu nia reĝo, vivu nia reĝo! !"
kun tiuj vortoj ili sidigis lin en reĝan kaleŝon kaj kondukis
lin en la urbon; li estis enkondukita en reĝan palacon,
envestita en multekostajn vestojn, lian kapon oni ornamis per
ora krono, sidigis lin sur ora trono, kaj ĉiuj eminentuloj de
la urbo salutis antaŭ li sur la genuoj, ĵurante obei lin kaj
servi lin humilege. En la komenco la nova reĝo pensis, ke
tio ĉi estas sonĝo, sed, kiam pasis iom da tempo, li konvinkiĝis, ke li vere estas reĝo.<noinclude><references/></noinclude>
6dffbknf1wb4f2tzkgh7w1viv72kk48
Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/14
104
44887
125984
2026-08-04T14:24:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125984
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>dezerta insulo, tiam ili pentis, ploris, sed tiam jam nenio
povis helpi al ili. ..«
La reĝo tre ektimis, lia koro ekbatis pro la sorto de
la antaŭirintaj regantoj. — "Kiel mi povus eviti la malfeliĉon?"
li pensis, ekmemorinte, ke jam sep semajnoj foriris kaj li
nun devas rapidi fini la lastan tempon de la jaro kun pli
bona saĝo kaj prudenteco, ol en la gisnuna tempo, kiu forpasis malutile.
— "Sagulo!" li turnis sin al la spirito, "jen vi sciigis
min pri la estinteco ankaŭ pri la estonteco, kaj mi petas vin,
mia bonfarema, estu tiel bonega kaj instruu min, kion mi
devas fari, por ke mi evitu la malfeliĉon, kiu atingis la foririntajn reĝojn?"
— "Ekmemoru nur, mia reĝo," respondis la spirito,
"ke nuda vi venis tien ĉi kaj nuda vi eliros el tie ĉi; sed
sciu, ke ankoraŭ estas espero, se vi nur atiskultos min: Faru
el la dezerta insulo fruktoportan, loĝeblan kaj plenhoman
landon; jen estas la sola rimedo, por ke vi povu esti savita
de terura malfeliĉo, kiu vin atendas sur la dezerta insulo.
Kaj sciu, ke tion ĉi vi povas fari laŭ via bontrovo, laŭ la
reguloj de nia lando. Ankoraŭ sciu, ke ĉiuj niaj insulanoj
dume estas viaj sklavoj, tial sendu multajn el ili al la insulo
kaj ili per siaj manoj prilaboros la dezerton en fruktoportan
teron, en urbojn kaj grenejojn, kiujn vi plenigu de ĉiaj fruktoj,
— per unu vorto: pretigu al vi tie novan regnon, kies anoj
vin renkontos, kiam vi estos forsendita de tie ĉi, kun granda
ĝojo; sed rapidu, unu momenton ne staru, ĉar ju vi pli
multe laboros en via estonta loko, des vi poste pli bone ekvivos tie; sed, se vi min ne aŭskultos, vi estos la plej granda
malfeliĉulo, unu malfeliĉo post la dua vin atingados eterne!"
La reĝo estis homo tre saĝa, kaj la parolado kun la
spirito donis tre bonan frukton: tuj li ekspedis grandan
amason da sklavoj sur le insulon, kiuj diligente sin prenis
al la laboro. La dezerto kun ĉiu tago, kun ĉiu horo
renaskiĝadis; ne foriris ankoraŭ ses monatoj, kaj jam tutaj
arboj estis pretaj inter belegaj kampoj kaj ĝardenoj. La
reĝo ne estis ankoraŭ kontenta kun tia malgranda amaso da<noinclude><references/></noinclude>
6zl1a9z6n7tgp9zryjyqvcjc471cw9j
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/1
104
44888
125986
2026-08-04T14:35:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125986
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/2
104
44889
125987
2026-08-04T14:41:50Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125987
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Tri Angloj Alilande'''|c|g=135%}}
{{f|ROMANO ORIGINALE VERKITA|c|g=80%}}
{{f|EN ESPERANTO|c|g=80%}}
{{f|DE|c|g=80%}}
{{f|JOHN MERCHANT, F.B.E.A.|c|g=135%}}
{{f|KVARA ELDONO|c|g=80%}}
{{kaŝita|.}}
{{f|LONDONO :|c|g=80%}}
{{f|BRITA ESPERANTISTA ASOCIO|c|g=80%}}
{{f|142, HIGH HOLBORN, W.C.|c|g=80%}}
{{f|1936|c|g=80%}}<noinclude><references/></noinclude>
evnclbsf5u3y8hjs7pavn5s18snybdb
Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/7
104
44890
125988
2026-08-04T16:01:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125988
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|Ivan Andrejevic Krilov.|c|g=125%}}
{{f|"Bibliografia skizo".|c}}
(Naskiĝis la 2-an de Februaro 1768, mortis
la 9-an de Novembro 1844.)
Mizere kaj malriĉe pasis la infaneco de
l’eminenta rusa fablisto. La filo de l’malriĉa
armea oficiro, Krilov naskiĝis en Moskvo,
sed lia patro estis translokigita Orenburgon,
do tie-ĉi, en dezerta malproksima anguleto
de Rusujo, la knabo loĝis ĝis okjara aĝo,
de neniu edukata. Post humiligo de Pugaĉev,
la patro de Krilov komencis civilan servon
en urbo Tverj, en gubernia magistrato, sed
en 1779-a jaro li mortis, forlasinte la filon
kun la patrino tute sen kia ajn havaĵo.
La patrino, tre bona virino kun forta karaktero,
laboradis el tutaj fortoj, eĉ plenumadis
la oficon de legantino ĉe mortintoj,
por iamaniere nutri la familion. La filo
avide komencis legi diversajn librojn, kiuj
restis post morto de l’patro kaj pro {{vdk|bon|lavoro}}<noinclude><references/></noinclude>
g7g08ro9toprvw95kdyg3tbk9so025d
Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/3
104
44891
125989
2026-08-04T19:36:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125989
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{|
|-
| КНИГОИЗДАТЕЛЬСТВО || ||LIBRO ELDONEJO
|-
| "ЭСПЕРАНТО" || || "ESPERANTO"
|-
| || {{kaŝita|.}} '''No 8''' {{kaŝita|.}}||
|}
{{dekstre|No 1.}}
{{f|'''FABLOJ de I. A. KRILOV.'''|c|g=150%}}
{{f|Kun la portreto de l’aŭtoro|c}}
{{f|kaj|c|g=80%}}
{{f|kun la biogratio.|c}}
{{---|3em}}
{{f|ESPERANTIGIS|c}}
{{f|'''V. N. Devietnin'''|c|g=120%}}
{{kaŝita|.}}
{{f|MOSKVO|c}}<noinclude><references/></noinclude>
ajsox3g05ukqyoiqy5214mo29061399
Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/12
104
44892
125990
2026-08-04T19:50:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125990
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|Fabloj de Krilov.|c|g=125%}}
{{---|3em}}
{{f|1806<ref>Notitaj ĉi-tie jaroj montras la tempon de
unua apero de l’fablo en preso (en diversaj tiutempaj
jurnaloj). Uzata de ni ĥronologia ordo de l’fabloj estas difinita de s-ro Keneviĉ (vidu "Bibliografiajn
kaj historiajn rimarkojn al fabloj de krilov.)</ref>.|c}}
{{f|1. '''La kverko kaj la kano.'''|c}}
<poem class=verse>
La kverk’ parolis kun la kan’ humila.
«Vi, certe, ĉiam vian sorton plendi povas»,
Li diris: «eĉ pasero estas malfacila
Por vi. Apenaŭ nur ventet’ malgranda blovas,
:Vi ŝanceliĝas, falas senkuraĝe,
:Kaj tiel fleksas vin al tero,
:Ke vidi estas vin domaĝe.
Kaj mi, egala al Kaŭkazo, kun fiero,
Ne sole kontraŭ hela sun’ mi ombron faras,
</poem><noinclude><references/></noinclude>
139i9f3bx7idx0qjeo1t10lnutfyltk
Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/13
104
44893
125991
2026-08-04T20:03:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125991
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><poem class=verse>
Sed al ventegoj, fulmatondroj kontraŭstaras.
:Fortika mi kaj rekta staras,
Barita kvazaŭ per nedetruebla paco:
Por mi zefiro estas, kaj por vi—minaco.
:Se kreskus vi ĉe mia forta kruro,
Per densa ombr’ de miaj branĉoj ĉirkaŭita
Vi kontraŭ ventoj tiam estus defendita;
:Sed vin lokigis iel la naturo
En akvo Sancelebla apud bord’ rivera:
Sendube, estas la natur’ al vi severa».
— «Vi tro kompatas min», al li la kano diras:
«Sed mi ne plendas tute, vane vi sopiras.
:Mi la ventegojn ne pro mi timigas;
:Mi flekŝas min, sed ne rompiĝas,
:Do ili min ne malkuracas,
Kaj vin, mi kredas, ili pli ol min minacas!
Verdire, antaŭ la ventega krueleco
:Ne falis via fortikeco,
Kaj pro iliaj batoj vi ne klinis spinon;
:Sed—ni atendu finon!»
:Apenaŭ ĝin la kano diris,
:Kaj flugas jen de norda lando
Pluvego, hajlo, ĝusta ribelega bando.
La kverko staras,—teren kano sin ektiris.
:Bruegas vento, fortojn duobligis
</poem><noinclude><references/></noinclude>
ri79p63zc1es9ltuihh07fmy0n6hint
Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/39
104
44894
125992
2026-08-04T20:50:29Z
Poslovitch
3651
/* Provlegita */
125992
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Poslovitch" /></noinclude>ne konsentis floradi. Sunon, aeron, liberan
spacon miaj floroj postulis senĉese, la tutan tagon
mi aŭdis la mutan sed tamen energian postulon.
Mi ja volonte helpis, mi estonte nur plantis
malmultajn karulojn, ricevontaj tial sufiĉe da spaco.
Sed jen aliaj malamikoj: la fruktarboj! Ili
pligrandiĝis, ilia kreskado rabis la sunon kaj la
roson al miaj floroj. Forhakigi la bonajn pom-
kaj pirujojn? Ne eble! —
Krom la vivanta, moviĝema mondo de la
kreskaĵoj ankaŭ la mondo de la bestetoj
altiris mian atenton, mi observis la papiliojn,
abelojn kaj formikojn. Estis amuze, observi la
abelojn forflugantajn de la papavoj kun grandaj
violkoloraj pilkoj de florpolvo.
Ĉarmaj estis la delikataj papiloj ĉirkaŭflirtantaj
la florojn! Sed malbona estis ilia idaro, la
raŭpoj, manĝante miajn kreskaĵojn. Jen verdgrizaj
raŭpoj, tiel similaj al la tiĝoj de la levkojoj, ke
ili tute ne estis videblaj. Helverdaj, krispaj
raŭpoj, same nevideblaj sur mia bela filiko,
formanĝis la delikatajn foliojn, nudaj balailoj
baldaŭ troviĝis en iam bela ĝardena angulo. La
simileco de la raŭpoj al la filiko estis bona,
instrua ekzemplo de „mimikry“<ref>mimikry, angla vorto: imitaĉo</ref>, sed malbona
afero por miaj kreskaĵoj. Cetere miaj rozoj kun
iliaj malamikoj! Ho, vi papilioj, mi komencis<noinclude><references/></noinclude>
t1oett5x29cuv7g5mpo15t3v7poncje
125999
125992
2026-08-05T08:03:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
125999
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ne konsentis floradi. Sunon, aeron, liberan
spacon miaj floroj postulis senĉese, la tutan tagon
mi aŭdis la mutan sed tamen energian postulon.
Mi ja volonte helpis, mi estonte nur plantis
malmultajn karulojn, ricevontaj tial sufiĉe da spaco.
Sed jen aliaj malamikoj: la fruktarboj! Ili
pligrandiĝis, ilia kreskado rabis la sunon kaj la
roson al miaj floroj. Forhakigi la bonajn pom-
kaj pirujojn? Ne eble! —
Krom la vivanta, moviĝema mondo de la
kreskaĵoj ankaŭ la mondo de la bestetoj
altiris mian atenton, mi observis la papiliojn,
abelojn kaj formikojn. Estis amuze, observi la
abelojn forflugantajn de la papavoj kun grandaj
violkoloraj pilkoj de florpolvo.
Ĉarmaj estis la delikataj papiloj ĉirkaŭflirtantaj
la florojn! Sed malbona estis ilia idaro, la
raŭpoj, manĝante miajn kreskaĵojn. Jen verdgrizaj
raŭpoj, tiel similaj al la tiĝoj de la levkojoj, ke
ili tute ne estis videblaj. Helverdaj, krispaj
raŭpoj, same nevideblaj sur mia bela filiko,
formanĝis la delikatajn foliojn, nudaj balailoj
baldaŭ troviĝis en iam bela ĝardena angulo. La
simileco de la raŭpoj al la filiko estis bona,
instrua ekzemplo de „mimikry“<ref>mimikry, angla vorto: imitaĉo</ref>, sed malbona
afero por miaj kreskaĵoj. Cetere miaj rozoj kun
iliaj malamikoj! Ho, vi papilioj, mi komencis<noinclude><references/></noinclude>
bydhmdl6s53yu3k73cbpirc99utgt1j
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/52
104
44895
125993
2026-08-04T22:58:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125993
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|692-407 — Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède, Paris|c|g=75%}}<noinclude><references/></noinclude>
8ah5ze2be2unpzu6siexxbhlg4vmrz7
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/1
104
44896
125995
2026-08-05T07:42:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
125995
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/5
104
44897
125997
2026-08-05T07:51:31Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
125997
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>
{{f|ABONYI ÁRPÁD|c}}
{{c|☆}}
{{f|'''MALLUMAĴOJ'''|c|g=200%}}
{{f|RAKONTO|c|g=70%}}
{{f|EL HUNGARA LINGVO MALLONGIGE TRADUKIS|c|g=70%}}
{{f|LENGYEL PÁL|c}}
{{kaŝita|.}}
{{---|3em}}
{{f|DUA ELDONO|c}}
{{---|3em}}
{{kaŝita|.}}
{{f|PARIS|c}}
{{f|PRESA ESPERANTISTA SOCIETO|c}}
{{f|33, RUE LACÉPÈDE, 33|c}}
{{---|3em}}
{{f|1907|c}}<noinclude><references/></noinclude>
qpak3taybfa4i2vkd89ki9rdzxhpwc1
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/38
104
44898
126000
2026-08-05T08:24:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126000
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Ne Kelly ''ne'' estas la nomo, Mi dezitas paroli
kun Sinjoro Robinson.”
“''Très bien'' ; ''un moment''.”
“Herr Beaumont? Ne. Ne. Herr Robinson.
Sinjoro Robinson.”
“''Oui. Le voici''.”
“Kiu vi estas?” demandis Robinson.
“Estas Jack. Mi ĵus renkontis malnovan amikon,
kaj li...”
“Al la diablo kun viaj amikoj; mi estis gajnonta
bilardan ludon kontraŭ tre bona ludisto Kiam via
malbenita alvoko alvenis. Ne estas la unua fojo,
kiam vi...”
“Aŭskultu momenton, mi petas,” interrompis
Morris. “Sinjoro Stevens kaj liaj kvar ĉarmaj amikinoj
deziras, ke vi tagmanĝu kun ni ĉiuj, ĉe la ''Grand Hotel'',
je la dua. Ensaltu fiakron kaj venu tuj !"
“Mi estos kun vi post du minutoj,” respondis
Robinson per tute alia voĉtono.
La tagmanĝo estis tre sukcesa afero ; oni trovis,
ke la Anglinoj estas ne nur belaj knabinoj, sed ankaŭ
tute ĉarmaj. Morris, kvankam li ankoraŭ atendis
leteron de la ĵusforlasita belulino Julie, jam komencis
rigardi Fraŭlinon Troy per admiroplenaj okuloj.
Sinjoro Stevens proponis viziton al la ''Hôtel de Ville'',
kaj Robinson, je la surprizo de siaj amikoj, subtenis.
Veniginte du fiakrojn, ili ĉiuj veturis al tiu fama
konstruaĵo, kaj duonhoron poste rigardis la urbon de
la supro de la turo. La gvidisto estis tre agrabla
persono, sed malfeliĉe li ne povis paroli angle, kaj unu
el la fraŭlinoj proponis ke Sinjoro Robinson agu kiel
interpretisto, kaj traduku la rimarkojn de la gvidisto
anglen. Ne estas necese ripeti ĉiujn klopodojn de
Robinson je tiu tasko, sed specimeno eble estos ŝatata
de la leganto.
“Rigardu dekstren.” diris la gvidisto, “kaj vi
vidos la Domon de la Reĝo, konstruitan ĉirkaŭ la jaro
mil kvin cent dek kvar, kiu ricevis sian nomon pro tio,
ke ĝi estis la renkontejo de la reĝa konsilantaro.”
“Kontraŭ ni,” tradukis Robinson. “estas la domo:<noinclude><references/></noinclude>
7ats3p2myr8vgutnhtpdzf666czzlpz