Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.14
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/11
104
15027
126013
47168
2026-08-06T10:13:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126013
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Klare estis tamen, ke sur la fundo fluis profunda akvo, ke inter ĝiaj muroj batalis fortegoj—pri tio oni vidis kelkajn, estu nemultajn, ŝaŭmelŝprucojn, kiuj siatempe kaŭzis sufiĉe da pridiskuto.
La mastrino estis la solfilino en la domo kaj edziniĝis tre juna. Tiam, tuj post la festo, okazis en ŝi unua ŝanĝiĝo, okulvidebla por ĉiu—la gaja, sincera knabino iĝis subite serioza kaj kaŝema. Tio estis des pli stranga, ĉar la gajeco kaj malkaŝemo estis familiaj ecoj; la virinoj de Heikkilä estis de antikvaj tempoj ankoraŭ kun sesdek kaj sepdek jaroj egale gajaj, kiel la plej multaj ĉe dekses jaroj.
La aero estis plena je supozoj. Ĉu ŝiaj gepatroj devigis ŝin al kontraŭvola edziniĝo? Pri tio neniu havis scieton, kaj ĝi estis eĉ nekomprenebla, ĉar ankaŭ la juna mastro estis el familio distingita kaj konsiderata kiel riĉa, kvankam kun iom malsimila karaktero ol la Heikkilä’a. Ĉu ŝi eble havis junamiton, kiu ankoraŭ ne foriĝis el la menso? Ankaŭ tio estis neebla, ĉar tiaj aferoj ne restas sekretaj. Ĉu la interrilatoj de la juna paro estis malbonaj? Pri tio ekzistis neniaj pruvoj—la solaĵo, pri kiu oni sciis, estis la stranga ŝanĝiĝo en la mastrino, kiu kvazaŭ envualis en griza nubo ĉion ĉe ŝi.
Unu fojon tamen ekbrilis lumeto de ĝojo—ĉe naskiĝo de infano. Ĝi estis knabo, kaj ĝi kvazaŭ disŝutis varman sunlumon en la vivon de la mastrino. Sed tio daŭris nur mallongan antaŭtagmezon—poste ĉio refalis en la grizaĵon.
Poste okazis ŝanĝetoj en la domo. La maljuna mastro mortis, kaj kelkajn semajnojn poste ankaŭ lia edzino—tio laŭdire ankaŭ estis familia eco, neniu el la virinoj de Heikkilä iam longe vivis post sia edzo.<noinclude><references/></noinclude>
kdj2jf6bz6spusnspsdndpzalbe6naa
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/12
104
15028
126014
47169
2026-08-06T10:21:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126014
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Kaj nun oni vidis la mirindaĵon, ke ĉe la juna mastro, kaptinta la bridojn de la domo, okazis ŝanĝiĝo. Nenia laboregisto li iam estis; nur dum la plej urĝa tempo li ekpartoprenis en la eksteraj laboroj, sed alie li plejparte pasigis sian tempon ĉe lignaĵistaj kaj tiaspecaj enĉambraj laboroj. Nun fariĝinte mastro, li lasis ĉiujn klopodojn al la servistoj, fanfaronante nur pri tio, kion ĉion li intencis fari, kiujn novkampojn plugsarki kaj novajn konstruaĵojn starigi—li intencis per unu fojo »reordigi Heikkilä’n laŭ nova kredo». Fakte li komencis »reordigi» en proksima gastejo, forsarkante ŝtopilojn el la bierbotelaj buŝoj kaj konstruante vaporantajn glasojn el tiam novega modtrinkaĵo, rumo.
La vojaĝoj al la urbo ankaŭ plioftiĝis, kaj la viro, antaŭe deckonduta, nebabilema, nune revenis nur malfruvespere, veturante kun senbrida rapidego, draste kriegante ĉe la vojkurbaĵoj kaj en la vilaĝoj kaj aere svingante ledrimenan skurĝon. »Bildo de sia patro, kvankam multe pli maldeca!» ekdiris la homoj la kapon balancante, ĉar vivegaj ĉevaloj estis dum generacioj la emblemoj de la familio, kaj la rimena skurĝo transiris jam kiel hereda sceptro tra du generacioj—kiel memoraĵo pri iama ĉefo de la familio, ekscesa foiristo. Kaj tute same kiel nune la filo, siatempe la avo-apudjuĝisto<ref>vidu vortklarigojn en la fino!</ref> kriegis kaj ensorbis brandon kvazaŭ putra ligno, kvankam li neniam fordrinkis la piedojn de sub si nek ian dignecan teniĝon de apudjuĝisto. En la filo subite ekkreskis ĉiuj distingiloj de la familio, krom la fiera sinteno, kiu donis neflekseblecon al la spino de la antaŭaj reprezentantoj.<noinclude><references/></noinclude>
e2eury7kxtowueu9wcekrvjcna7und4
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/13
104
15029
126015
47170
2026-08-06T10:54:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126015
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Kelkaj kredis sin nun kompreni la pli fruan ŝanĝon ĉe la mastrino—ŝi kredeble havis ian antaŭsentan timon pri ĉi tia estonto. Tamen ne mankis ankaŭ tiuj, laŭ kies opinio la mastro komencis drinki pro tio, ke la mastrino estis tia.
La mastrino mem iĝis dum tiuj tempoj ankoraŭ pli kaŝema. Oni apenaŭ ricevis respondon de ŝi, kaj en ŝiaj grandaj, bluaj okuloj estis videbla dolora, embarasa esprimo, kvazaŭ ŝi demandis de la tuta mondo, kion ŝi nun devas fari.
Tiam sekvis unu la alian duo da okazoj, kiuj havis decidan efikon je la sekvinta vivo en Heikkilä.
La mastro revenis unu vesperon en ekstre ekscesa humoro hejmen. Nova skurĝo ornamita per ruĝa tenilŝnuro svingadis jam de malproksime, kaj li enveturis en la korton tiom furioze, ke unu fosto de l’pordego renversiĝis kun bruo, kaj la ĉevalo pro tio timiĝinta galopis kelkfoje ĉirkaŭ la korta plano. La ebriulo pro tio furioziĝis kaj direktis la ĉevalon rekte al stala muro, kontraŭ kiu ĝi sin ĵetis, tiel ke la genuoj kaj timonoj ekklakis. Nun komenciĝis la puno. La skurĝo plaŭdis kaj la tremanta besto saltadis devigate de ĝi alten kontraŭ la muro, tiel ke splitoj disŝiritaj per la hufoj flugis ĉiuflanken.
Sammomente la mastrino estis vidata sur la perono.
»Lasu la senkulpan beston en paco!» tremetanta voĉo aŭdiĝis kaj ŝi elpaŝis kontraŭ la mastron.
La alparolito ekrigardis kvazaŭ ruzebatito trans sia ŝultro, desaltis de la ĉaro, lasis la ĉevalon tie kaj rapidis kun ŝanceliĝantaj paŝoj kontraŭ la mastrinon.<noinclude><references/></noinclude>
eiggzpx0vggur0oc3ty7p9gz8dl2sx2
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/14
104
15030
126016
47171
2026-08-06T10:59:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126016
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
»Certe mi, diablo prenu, instruos ankaŭ la hominojn danci!» li kriaĉis alproksimiĝinte kaj ekbatis per la skurĝo sur la ŝultron de la mastrino. Dua frapego trafis la vizaĝon—ĉe la orelo komencis elgutadi ruĝaĵo.
Tiam atake enkuris sur la korton duo da viroj el vilaĝa vojo ĉe la korta barilo—ili estis fojnistoj el najbaraĵo, revenantaj de herbejo, kiuj okaze ĉeestis kaj ne povis sin deteni vidante la abomenan scenon.
»Lasu! Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon—ies helpon!» aŭdiĝis la voĉo de la mastrino tiel malvarme retenanta, ke la viroj nepre haltis.
La brutulo okulumis la rigardantojn. »Nur bonvenon al revena regalado—certe sufiĉas el ĉi tio ankaŭ por la najbaro!» li ironie kriis. La batoj de l’vipo rekomencis plaŭdi.
Sed la mastrino staris kvazaŭ kolono sur sia loko, sen movetiĝo, sen tremeto sur la vizaĝo. Tio estis tiom stranga, ke la fojnistoj ne povis daŭrigi sian vojon nek alveni por helpo kontraŭ la malpermeso.
»Morgaŭ pli, se estos bezone!» la skurĝinto ekdiris, ankoraŭ foje frapis kaj poste kun unu mano impone en la poŝo, per la alia moke la vipon al la vilaĝa vojo svingante, paŝis al la ŝtuparo kaj tie ankoraŭ preterpase disfrapegis teren la tintantajn vitrojn de unu el la peronaj fenestroj.
Sed la mastrino staradis ankoraŭ senmova meze en la korto, kvazaŭ ne klare perceptante, kio ĵus okazis. Kaj restis ankoraŭ staradi, kiam la falĉistoj foren ekiris la kapon balancantaj kaj mallaŭte interparolantaj.
Pasis duo da tagoj—el Heikkilä estis aŭdata neniu ekknaro de muso, ĉio ŝajne repaciĝis.<noinclude><references/></noinclude>
swu6clrg12ipfgd577pe18jl1lgjzr7
Uzanto:HenriLeFoll/sintakso
2
19715
126011
125996
2026-08-06T09:48:22Z
HenriLeFoll
4277
/* sintakso */
126011
wikitext
text/x-wiki
= vikifontaro =
== uzantoj ==
* [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Lepticed7|kontribuoj]] - [[Uzanto:Lepticed7/Farotaĵoj|Farotaĵoj]]
* [[Uzanto:Pairko|Pairko]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Pairko|kontribuoj]]
* [[Uzanto:Agloforto|Agloforto]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Agloforto|kontribuoj]]
* [[Uzanto:KatiTuluzo|Kati]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/KatiTuluzo|kontribuoj]]
* [[Uzanto:Marqnt98|Marqnt]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Marqnt98|kontribuoj]]
== sintakso ==
* ĉ - ŭ - ’ - „ - „ - “ - « - » - ¼ - ½ - ¾
* ♀ - ♂ - ☆ - ★ - ✶
* {{Ĉeflitero|L|a}} ĉeflitero
* <nowiki>~~~~</nowiki> : [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 16:09, 13 jun. 2023 (UTC)
* <nowiki>{{Centre|de}} S<sup>oj</sup> ou {{Sup|oj}}</nowiki> text{{Sup|oj}}
* <nowiki>{{Steletoj|r=1}}</nowiki> {{Steletoj|r=1}}
* [[Ŝablono:A/dokumentado|A,E ]] : <nowiki>{{a|12}}</nowiki>
* [[Ŝablono:De/dokumentado|De]] : <nowiki>{{de|Aŭtoro}}</nowiki>
* [[Ŝablono:F/dokumentado|F]] : <nowiki>{{f|DE|c|g=80%}} - {{f|DE|c}} </nowiki>
* mankas <nowiki>{{Ornamaĵo}}</nowiki>
* <nowiki>{{DekstraMaldekstra|Kiu}}</nowiki>
* <nowiki>{{smallcaps|La}}</nowiki>
* vdk/vdf : ĉirkaŭprenis - <nowiki>{{Vdk|ĉirkaŭ|prenis}} {{Vdf|ĉirkaŭ|prenis}}</nowiki>
* <nowiki>{{dro|Zamenhof}} </nowiki>
* <nowiki>{{rh|maldekstra|centra|dekstra}} </nowiki>
* <nowiki> {{---|3em}} ou ---- </nowiki>
* <nowiki> {{tab}} </nowiki>
* <nowiki> <ref>texte</ref> <ref name="p17" /></nowiki>
* <nowiki><ref>{{Vikipiednoto|Fragmento}}</ref></nowiki>
* {{SIC|floruj|floroj}} : <nowiki>{{SIC|floruj|floroj}}</nowiki>
o83sppuq7txe1z0br1rrt02w28ey7l5
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/42
104
36568
126010
111095
2026-08-06T09:19:47Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126010
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="ĉ8"/>kiu Napoleono mem restis, kaj de kie li eĉ komandis
sian armeon dum parto de la batalo. Aŭdinte kaj
vidinte ĉion, ĉiuj sentis sin profunde kortuŝitaj, kaj
vere dankemaj, ke nuntempe, anstataŭ esti malamikoj
de la bravoj Francoj, ni havas sinceran
interkomprenadon kun ili; kaj ĉiuj trinkis kore al la ''{{Lingvo|fr|Entente}}''
''{{Lingvo|fr|Cordiale}}'', esperante, ke la estonteco portos ankaŭ al
ĉiuj nacioj pli bonan interkomprenadon kaj
ĉiamdaŭran pacon.
Dum la reveno al Bruselo, Fraŭlino Tod, la sola
Skotino en la bandeto, komencis interesiĝi pri
Esperanto, kiel klarigita de Brown. Ŝi eĉ interesiĝis
pri Brown mem, dum li, kvankam li ne trovis ŝin
tiel agrabla (laŭ sia opinio) kiel Fraŭlino Dora Dufer,
kiun li renkontis en Parizo, almenaŭ ŝatis ŝian
karakteron, kaj ricevis multe da plezuro el la
interparolado. Sed, se Fraŭlino Tod iam estus pensinta
serioze pri Brown kiel estonta amanto, ŝi tuj ŝanĝiĝis
post la foriro el la vagonaro. Kiel mi diris en
la komenco de ĉi tiu libro, Brown estis preskaŭ senhara,
sed pro tio, ke li permesis al la haroj ĉe la flankoj
kreski tre longaj, kaj brosis tiujn longajn harojn
trans la verton, li iomete sukcesis kaŝi la fakton
de la senhareco. Je la okazo nun pritraktata, la
vento, pli fortiĝinte dum la tuta tago, blovis kiel
uragano; ĝi kvazaŭ kuris post Brown, levis lian
ĉapelon, kaj blovis la longajn harojn ĉiudirekten,
je la granda amuzo de ĉiuj. Fraŭlino Tod lin rigardis
kun teruro; ŝi tute elreviĝis, kaj neniam poste
povis vidi la malfeliĉulon, ne pripensante lian absurdan
aspekton je tiu momento. Kvankam Brown ne scias
tion, li estas savita de unuiĝo kun la skota nacio per
"la larĝeco de unu haro."
{{Titolo|Ĉapitro IX.}}
"Ĉu io vin maltrankviligis, Jack?" demandis
Brown, ekviante, ke Morris sidas en profunda pensado,
kun malfermita letero en la mano.
"Iomete," li respondis, transdonante la leteron <section end="ĉ8"/><noinclude><references/></noinclude>
beirmqdi8wq9k7p6rw96zy1cp8z3jtq
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/52
104
36728
126009
111171
2026-08-06T09:13:32Z
HenriLeFoll
4277
126009
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="ĉ10"/>kontraŭstaris liajn argumentojn, kaj fine la tri
kunveturis al la ''Monopole''.
La leganto jam divenis ke la Hispanoj parolis
angle, alie nia amiko ne estus denove renkontinta
ilin kun tiom da plezuro. Dum la babilado en la
hotelo, li sciiĝis, ke ili faras rondvojaĝon, kaj, post
vizito al Ostendo, intencas pasigi kelkajn semajnojn
en Anglujo, antaŭ ol reiri hejmen.
“Nia programo ne estas tute fiksita,” diris Sinjoro
Manuel, “esceptinte ke ni volas esti en Ostendo je
la dekkvina por vidi la “Batalo de Floroj,” kiu tiam
okazos.”
Robinson pripensadis tion dum la fino de la
vespero, dezirante rerenkonti siajn novajn amikojn,
aŭ, pliĝuste, la ĉarman Isabelon, kiu jam kreis “novan
senton” en lia koro. Sed li timis tion, kion dirus la
amikoj, se li anoncus sian intencon iri Ostendon
anstataŭ Berlinon. Fine, la momento alvenis por
diri “adiaŭ,” kaj kiam la patro esprimis esperon, ke
ili renkontiĝos denove en Anglujo, Robinson diris
mallaŭte al la fraŭlino: “Kial ne en Ostendo?”
“Vi ĝin deziras?” demandis ŝi ridetante.
“Tutkore!” li respondis.
“Ni ne ankoraŭ decidis pri hotelo; sed atendu
min antaŭ la kazino ĵaŭdon.”
“Je kioma horo?”
“Je la tria!” diris ŝi.
“Mi estos tie; ĝis tiam, adiaŭ!”
<section end="ĉ10"/>
<section begin="ĉ11"/>{{Titolo|Ĉapitro XI.}}
{{sc|Estis}} la dekkvina, sed, anstataŭ belega, brila kaj
korinspiranta tago, kian postulas “Batalo de Floroj,”
ŝajnis ke lia moŝto “J.P.”<ref>Jupiter Pluvius.</ref> intencas subakvigi la teron
ĝis la lasta guteto da pluvo. Efektive, pluvis, ne guton
post guto laŭ kutimo, sed amase, kiel akvofalo. Tra
fenestroj de hoteloj, pensionoj, domoj kaj dometoj,
multege da vizitantoj rigardis ĉagrene kaj malpacience.
Simpation ni sentas por ĉiuj, sed aparte por la tri<section end="ĉ11"/><noinclude><references/></noinclude>
l6aqc4mqxo2t3hqlagya3x2ofhx52tz
Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/12
104
44886
126008
125982
2026-08-06T03:53:54Z
Castelobranco
7
/* Validigita */
126008
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Castelobranco" /></noinclude>{{f|'''La dezerto'''|c|g=125%}}
{{c|aŭ}}
{{f|La celo de la vivo.|c|g=125%}}
{{---|5em}}
{{f|Alegorio de '''I. B. Levinson.'''|c}}
{{f|Tradukis '''N. Kuŝnir.'''|c|g=90%}}
{{---|3em}}
'''B'''onfarema riĉulo, ekvolinte rekompenci sian sklavon,
liberigis lin kaj donis al li ŝipon, plenigitan de
komercaĵo, kaj diris al li: "Jen mi donas al vi la
ŝipon kun ĉio, kio sin trovas tie; veturu en la maron, al
fremdaj landoj, komercu, kiel vi nur ekvolos, kaj la profito,
kiun vi ellaboros, estu via. La sklavo, humilege salutinte,
forveturis en la maron. Ne pasis ankoraŭ kelkaj tagoj, la
maro ekbruegis, ekŝanceligis la ŝipon, kaj la lasta ekbatiĝis
sur ŝtonegoj kaj disrompiĝis en pecetojn; la tuta komercaĵo
enfalis en la maron kaj ĉiuj homoj, kiuj troviĝis sur la ŝipo,
dronis, — restis nur li mem. Kun grandaj turmentoj kaj
danĝeroj li alvenis al ia insulo, malsata, senvesta kaj sen ĉio.
Li komencis iradi sur la insulo, irante kaj plorante. Kaj
jen li vidas en la malproksimo grandan urbon kaj grandan
amason da popolo, kiu iras, triumfe proksimiĝante al li. Alveninte al li, ili ekkriis: „Vivu nia reĝo, vivu nia reĝo!!“
kun tiuj vortoj ili sidigis lin en reĝan kaleŝon kaj kondukis
lin en la urbon; li estis enkondukita en reĝan palacon,
envestita en multekostajn vestojn, lian kapon oni ornamis per
ora krono, sidigis lin sur ora trono, kaj ĉiuj eminentuloj de
la urbo salutis antaŭ li sur la genuoj, ĵurante obei lin kaj
servi lin humilege. En la komenco la nova reĝo pensis, ke
tio ĉi estas sonĝo, sed, kiam pasis iom da tempo, li konvinkiĝis, ke li vere estas reĝo.<noinclude><references/></noinclude>
7kyx4w1myh94pcgm41jo5wwcnproj69
Indekso:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf
106
44899
126001
2026-08-05T17:17:33Z
Lepticed7
3194
Kreis novan paĝon kun ""
126001
proofread-index
text/x-wiki
{{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template
|Tipo=journal
|Titolo=[[Herezulo]], [[Herezulo#1935|1935]]
|Subtitolo=
|Volumo=
|Aŭtoro=
|Tradukinto=
|Redaktoro=
|Antaŭparolisto=
|Lingvo=
|Eldonejo=
|Eldona_loko=
|Jaro=
|Fonto=pdf
|Bildo=1
|Serio=
|Paĝoj=<pagelist />
|Enhavo=
|Rimarkoj=
|Vikifontaro_Traduko=false
}}
kfqu95o9hxmdy8zoupztbgkr7424d1v
Paĝo:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf/4
104
44900
126002
2026-08-05T17:20:25Z
Lepticed7
3194
/* Sen teksto */
126002
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="Lepticed7" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
15kao14tdmtj1bc8w6x345153986pi5
Paĝo:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf/5
104
44901
126003
2026-08-05T18:20:13Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
126003
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>{{f|'''PRI SENNACIISMO'''|c|g=150%}}
{{f|'''Publika letero al la adeptoj k simpatiantoj de l’sennaciismo'''|c}}
::::Karaj Gekamaradoj!
Akceptinte preni sur mi la gvidadon super la ''Sennaciista''
''Frakcio'', mi volas komenci ĉi tiun laboron per rapida ekzameno
al la mallonga historio de nia ismo. Poste mi montros
per kelkaj ekzemploj la strangajn kaj reakciecajn konsekvencojn
de l’ fama principo pri l’ rajto por ĉiuj popoloj al
memdispono, kaj fine respondos al la demande : Ĉu estas
racie esperi, ke en la estonto la sennaciismo fariĝos
''ideoforto'', ludanta similan rolon, kiel tiu de l’ nuntempa naciismo?
Por eviti en tia historia, konstata kaj anticipa ekzameno
ĉian pedantecon, mi elektis la formon de letero, kaj penos
paroli familiare, kiel dubema verserĉanto, sin turnanta al
aliaj serĉemaj homoj. Kiuj opinias jam esti trovintaj la
veron, tiuj ne legu ĉi tiun skribaĵon. Dogmemuloj ĉiaspecaj
iru for! Aŭ ili ŝtopu al si la orelojn por ne aŭdi herezaĵojn…
{{***}}
La termino ''sennaciismo'' aperis antaŭ 13 jaroj. Ĝi do
prezentas sin ankoraŭ nun kvazaŭ juna, petolema bubo. En sia
sepa jaraĝo ĝi jam estis en Lajpzigo, okaze de la IX-a
S.A.T.-Kongreso, mortkondamnita de Stalina lakeo. Sed li ne estis
sufiĉe forta por ke la ekzekuto povu esti plenumata. Male,
tiu kondamno plivigligis kaj hardigis la bubon, kiu tiam
prepariĝis por la vivbatalo.
Estas interese noti, ke la vorto ''sennaciismo'' sonis unuafoje
en Moskvo mem, kiel atestas artikolo, aperinta en la 3-a
numero de ''La Nova Epoko'', revuo tiutempe eldonita de
grupo da kamaradoj, simpatiantaj al S.A.T. En Aŭgusto 1922,
okaze de mia trisemajna ĉeesto en Sovetio, ili ja petis, ke
mi verku artikolon por ilia organo. Konsentinte, mi do liveris
al la « Novepokanoj » skribaĵon kun la titolo : ''Sennaciismo''.
Tiam ne ankoraŭ ekzistis ortodoksa eklezio marksisma. Poste,
de tempo al tempo, aperis en la S.A.T.-organoj artikoloj kun
pure sennaciisma karaktero. Neniu tiam riproĉis. Male
multaj kamaradoj el Sovetio mem kun entuziasmo skribis
al mi aprobe kaj gratule. Ĉefe en tiu mondparto la sennaciismo
trovis varmajn adeptojn. En 1924, eĉ aperis ĉe S.A.T.
''A.B.C. de Sennaciismo'', verkita de {{pc|Elsudo}}, pseŭdonimo de
la sovetia kamarado V. Kolŝinski. Verdire, malgraŭ la titolo,<noinclude><references/></noinclude>
ssk962efsw5f4drrj7ahm08h0oop46g
126004
126003
2026-08-05T18:20:49Z
Lepticed7
3194
126004
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>{{f|'''PRI SENNACIISMO'''|c|g=150%}}
{{f|'''Publika letero al la adeptoj k simpatiantoj de l’sennaciismo'''|c}}
::::Karaj Gekamaradoj!
Akceptinte preni sur mi la gvidadon super la ''Sennaciista''
''Frakcio'', mi volas komenci ĉi tiun laboron per rapida ekzameno
al la mallonga historio de nia ismo. Poste mi montros
per kelkaj ekzemploj la strangajn kaj reakciecajn konsekvencojn
de l’ fama principo pri l’ rajto por ĉiuj popoloj al
memdispono, kaj fine respondos al la demande : Ĉu estas
racie esperi, ke en la estonto la sennaciismo fariĝos
''ideoforto'', ludanta similan rolon, kiel tiu de l’ nuntempa naciismo?
Por eviti en tia historia, konstata kaj anticipa ekzameno
ĉian pedantecon, mi elektis la formon de letero, kaj penos
paroli familiare, kiel dubema verserĉanto, sin turnanta al
aliaj serĉemaj homoj. Kiuj opinias jam esti trovintaj la
veron, tiuj ne legu ĉi tiun skribaĵon. Dogmemuloj ĉiaspecaj
iru for! Aŭ ili ŝtopu al si la orelojn por ne aŭdi herezaĵojn…
{{Steletoj}}
La termino ''sennaciismo'' aperis antaŭ 13 jaroj. Ĝi do
prezentas sin ankoraŭ nun kvazaŭ juna, petolema bubo. En sia
sepa jaraĝo ĝi jam estis en Lajpzigo, okaze de la IX-a
S.A.T.-Kongreso, mortkondamnita de Stalina lakeo. Sed li ne estis
sufiĉe forta por ke la ekzekuto povu esti plenumata. Male,
tiu kondamno plivigligis kaj hardigis la bubon, kiu tiam
prepariĝis por la vivbatalo.
Estas interese noti, ke la vorto ''sennaciismo'' sonis unuafoje
en Moskvo mem, kiel atestas artikolo, aperinta en la 3-a
numero de ''La Nova Epoko'', revuo tiutempe eldonita de
grupo da kamaradoj, simpatiantaj al S.A.T. En Aŭgusto 1922,
okaze de mia trisemajna ĉeesto en Sovetio, ili ja petis, ke
mi verku artikolon por ilia organo. Konsentinte, mi do liveris
al la « Novepokanoj » skribaĵon kun la titolo : ''Sennaciismo''.
Tiam ne ankoraŭ ekzistis ortodoksa eklezio marksisma. Poste,
de tempo al tempo, aperis en la S.A.T.-organoj artikoloj kun
pure sennaciisma karaktero. Neniu tiam riproĉis. Male
multaj kamaradoj el Sovetio mem kun entuziasmo skribis
al mi aprobe kaj gratule. Ĉefe en tiu mondparto la sennaciismo
trovis varmajn adeptojn. En 1924, eĉ aperis ĉe S.A.T.
''A.B.C. de Sennaciismo'', verkita de {{sc|Elsudo}}, pseŭdonimo de
la sovetia kamarado V. Kolŝinski. Verdire, malgraŭ la titolo,<noinclude><references/></noinclude>
epln6537v4zwbge1u9csdlfmw6lwyyu
126006
126004
2026-08-05T21:22:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
126006
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''PRI SENNACIISMO'''|c|g=150%}}
{{f|'''Publika letero al la adeptoj k simpatiantoj de l’sennaciismo'''|c}}
::::Karaj Gekamaradoj!
Akceptinte preni sur mi la gvidadon super la ''Sennaciista''
''Frakcio'', mi volas komenci ĉi tiun laboron per rapida ekzameno
al la mallonga historio de nia ismo. Poste mi montros
per kelkaj ekzemploj la strangajn kaj reakciecajn konsekvencojn
de l’ fama principo pri l’ rajto por ĉiuj popoloj al
memdispono, kaj fine respondos al la demando : Ĉu estas
racie esperi, ke en la estonto la sennaciismo fariĝos
''ideoforto'', ludanta similan rolon, kiel tiu de l’ nuntempa naciismo?
Por eviti en tia historia, konstata kaj anticipa ekzameno
ĉian pedantecon, mi elektis la formon de letero, kaj penos
paroli familiare, kiel dubema verserĉanto, sin turnanta al
aliaj serĉemaj homoj. Kiuj opinias jam esti trovintaj la
veron, tiuj ne legu ĉi tiun skribaĵon. Dogmemuloj ĉiaspecaj
iru for! Aŭ ili ŝtopu al si la orelojn por ne aŭdi herezaĵojn…
{{Steletoj}}
La termino ''sennaciismo'' aperis antaŭ 13 jaroj. Ĝi do
prezentas sin ankoraŭ nun kvazaŭ juna, petolema bubo. En sia
sepa jaraĝo ĝi jam estis en Lajpzigo, okaze de la IX-a
S.A.T.-Kongreso, mortkondamnita de Stalina lakeo. Sed li ne estis
sufiĉe forta por ke la ekzekuto povu esti plenumata. Male,
tiu kondamno plivigligis kaj hardigis la bubon, kiu tiam
prepariĝis por la vivbatalo.
Estas interese noti, ke la vorto ''sennaciismo'' sonis unuafoje
en Moskvo mem, kiel atestas artikolo, aperinta en la 3-a
numero de ''La Nova Epoko'', revuo tiutempe eldonita de
grupo da kamaradoj, simpatiantaj al S.A.T. En Aŭgusto 1922,
okaze de mia trisemajna ĉeesto en Sovetio, ili ja petis, ke
mi verku artikolon por ilia organo. Konsentinte, mi do liveris
al la « Novepokanoj » skribaĵon kun la titolo : ''Sennaciismo''.
Tiam ne ankoraŭ ekzistis ortodoksa eklezio marksisma. Poste,
de tempo al tempo, aperis en la S.A.T.-organoj artikoloj kun
pure sennaciisma karaktero. Neniu tiam riproĉis. Male
multaj kamaradoj el Sovetio mem kun entuziasmo skribis
al mi aprobe kaj gratule. Ĉefe en tiu mondparto la sennaciismo
trovis varmajn adeptojn. En 1924, eĉ aperis ĉe S.A.T.
''A.B.C. de Sennaciismo'', verkita de {{sc|Elsudo}}, pseŭdonimo de
la sovetia kamarado V. Kolŝinski. Verdire, malgraŭ la titolo,<noinclude><references/></noinclude>
rtfzuh8j20dt9yh4kwfr5efhjtqeyu1
Paĝo:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf/6
104
44902
126005
2026-08-05T19:29:49Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
126005
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>la verketo ne estas pure sennaciisma. Almenaŭ ĝi montras
malprecizan emon forlasi la trabatitan vojon de la
internaciismo.
Sed venis la tempo, kiam en Sovetio absolutisma spirito
faris el la verkoj de Marks kaj Lenin rigidan dogmon, kiun
ĉiu devas agnoski, se li ne deziras esti konsiderata kiel
« kontraŭrevoluciulo » kaj sekve malliberigata kaj
diversmaniere silentigata.
Kiam la nova ismo estis solene kondamnita kiel « kontraŭ-revolucia »,
« porimperialisma » dekliniĝo, tiam kelkaj sovetiaj
kamaradoj bonintence provis pruvi, ke ĝi ne kontraŭas
la instruojn de Marks kaj Lenin. Tio ne helpis kaj finfine
ili pente devis frapi al si la bruston, konfesi sian eraron
aŭ tute silenti.
Verdire, mi persone neniam atentis, ĉu la sennaciismo
akordiĝas aŭ ne kun la diroj de famaj kaj aŭtoritataj teoriuloj.
Ĉe la konstato, ke mia vidpunkto estas iel hereza, mi
ne miris pro tio. Marks, Lenin, Kropotkin k. a. ne estis
esperantistoj. La lingvan problemon ili ne konsideris. Sed
mi estas mondlingvano, esperantisto kaj sekve ne povas
malatenti faktoron, kiun mi opinias grava, en prikonsidero super
soci-politikaj demandoj. Neniam mi havis la opinion, ke la
esperantista movado estas io akcesora kaj ne inda je atento
de l’ laboristaj gvidantoj.
Por diskonigi la novan ismon kaj montri ĝian apartan
karakteron, ĝian originalecon, ni eldonis 3.000-ekzemplere
la ''Manifesto-n de la Sennaciistoj'', kiun espereble vi ĉiuj legis
atente, kompreneme, se ne ĉiarilate aprobe. Por defendi la
ekzistorajton de nia tendenco en la kadro de S.A.T., stariĝis
la « Sennaciista Frakcio », kies sidejo migris de Nov-Jorko al
Ŝtutgarto, de tie al Plzen, de ĉi tiu lasta urbo en Parizon.
La malnovaj frakcianoj scias, ke aperis dek-naŭ numeroj
de ''Sennaciista Bulteno''. La dek-kvar unuajn prizorgis kamarado
T. Veder, la du sekvantajn kamarado H. Vagner, kaj la
tri lastajn kamarado J. Ŝtadler. Ĉiuj tiuj numeroj konsistis
el multobligitaj kopioj. Proksimume cento da gekamaradoj
ricevis la organon de l’ Frakcio. De nun la sennaciistoj trovos
pli konvenan, pli komfortan hejmon sur la paĝoj de ''Herezulo''.
Nun mi venu al la dua punkto de ĉi tiu letero, nome al la
antitezo de nia ismo.
{{Steletoj}}
Paroli pri sennaciismo en nia epoko, tio sonas preskaŭ
ironie. Ni ĉiuj ja scias, ke ĉie en la mondo pli kaj pli bolas,<noinclude><references/></noinclude>
b2tsohhnszftv6zy0ncvhwcsrekcpo5
126007
126005
2026-08-05T21:30:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
126007
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>la verketo ne estas pure sennaciisma. Almenaŭ ĝi montras

8rhznebg1jdmai78175gtdjgasirvic
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/36
104
44903
126012
2026-08-06T09:53:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126012
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Morris iris al la hotela oficejo, kaj rapide tralegis
la nomojn de la nove alvenintaj vizitantoj; li legis
laŭte :
::Doktoro Privat, el Ĝenevo.
::Gesinjoroj Prudhomme, el Rejmso.
::Gesinjoroj Blaise-Jones, el Klaphamo.
::Sinjoro Millidge, el Dulviĉo.
::Sinjorino Snap, el Londono.
“Haltu!” kriis Robinson. “''Jen'' la kaŭzo de lia
malapero. Ni enpaku.”
{{f|ĈAPITRO VIII.|c}}
Ĉi TIO ne estas gvidlibro, alie mi certe estus verkinta
kelkajn ĉapitrojn pri la mirindaj allogaĵoj de Bruselo.
Image, mi alkondukus la leganton je la sesa matene
en la ''Grand' Place'', kie troviĝas la plej belaj konstruaĵoj de la meza epoko. Kun li (aŭ pli bone kun ŝi), mi
suprenirus la ŝtuparon de la ''Hôtel de Ville'', kaj, alveninte supren, lacigita, treege varma, kaj preskaŭ
sen spirpovo, mi priskribus la ĉirkaŭajn vidindaĵojn . . .
Sed, feliĉe, ĉi tio ''ne'' estas tia libro ; ''ne'' estas necese supreniri la longan ŝtuparon, kaj tial, mi povas
restadi sur komforta apogseĝo, ĝis la tri amikoj
reunuiĝos.
{{c|✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶}}
“Pluvas!” diris Brown, rigardante la hotelfenestron,
unu matenon, post kelktaga restado en
Bruselo.”
“Pluvas? ” demandis Robinson. “Do fine
decidigas min, mi restos ĉi tie.”
“Vi ŝercas !” diris Morris.
“Tute ne!” li respondis, “mi pli amas ludi
bilardon ol viziti muzeojn kiel hieraŭ.”
“Do, ĝis la revido!” diris Brown, spertinte, ke
nenia argumento, bona aŭ nebona, povos ŝanĝi la
volon de la amiko, kiam li vere decidis pri io. Tial,
Brown kaj Morris eliris por viziti la ''Palais de Justice'',
sed, promenante sur la strato ''de la Régence'', Morris<noinclude><references/></noinclude>
lnmhcnk0nszwps4wnhvr1lede1t8ome