Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.14
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/17
104
11264
126048
60783
2026-08-07T09:33:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126048
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>mi klare perceptas, ke la akiraĵoj de Liĝeja estis gigantaj, estis miregindaj; kvankam mi sufiĉe sciis ŝian senliman superecon kaj submetiĝis kun infaneca fido al ŝia gvido tra la ĥaosa mondo de metafizika esplorado, pro kiu mi estis tre peneme okupita dum la fruaj jaroj post nia geedziĝo. Kun kiel granda triumfo — kiel viva ĝojo — kiom da ĉio, kio estas etera en la espero — mi sentis, kiam ŝi kliniĝis super mi dum studoj ne multe serĉitaj — sed malpli konitaj — tiun ravan perspektivon disetendiĝantan malrapidagrade antaŭ mi, laŭ kies longa, grandioza kaj tute nesurpaŝita vojo mi povis fine antaŭeniri al la celo de saĝo tro die grandvalora ne esti malpermesita!
Kiel dolorega, do, devis esti mia malĝojo, kiam, post kelkaj jaroj, mi vidis prenantaj al si flugilojn kaj forflugantaj miajn fortebazitajn esperojn! Sen Liĝeja mi estis kvazaŭ infano serĉpalpanta en la nokto. Ŝia ĉeesto kaj nura legado forte lumigis la multajn misterojn de la transcendismo, en kiun ni ambaŭ estis nin mergintaj. Pro manko de la radia brilo de ŝiaj okuloj la literoj lumaj kaj oraj fariĝis pli malhelaj ol Saturna plumbo. Kaj nun tiuj okuloj heligis malpli kaj malpli ofte la paĝojn, super kiuj mi kliniĝis. Liĝeja malsaniĝis. La ekstazaj okuloj flamis per tro — tro glora lumo; la palaj fingroj alprenis la travideblan vaksan koloron de la tombo, kaj la bluaj vejnoj sur la alta frunto ŝvelis kaj malŝvelis impulse pro la tajdo eĉ de la plej milda emocio.
Mi vidis, ke ŝi devas morti — kaj en spirito mi luktis malespere kun la drakona Azraelo. Kaj la baraktado de la pasia edzino estis, miasurprize, eĉ pli energia ol la mia. Troviĝis antaŭe en ŝia serioza naturo multo, kio impresis sur min la kredon, ke por ŝi la morto venos sen sia teruro; sed tiel ne estis. Vortoj estas senpovaj komprenigi ian pravan ideon pri la furioza kontraŭstaro<noinclude><references/></noinclude>
tm4rw1s3qd9lw3zqzfd8069u2f76puq
Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/18
104
11267
126049
60784
2026-08-07T09:38:53Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126049
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>en ŝia luktado kun la ombro. Mi angoroĝemis je la kompatinda vido. Mi estus konsolinta — mi estus rezoninta; sed pro la intenseco de ŝia fortega deziro por vivo — por vivo — nur por vivo — la konsolado kaj rezonado same estus la plej grandaj malsaĝoj. Tamen, ne antaŭ la lasta momento, meze de la plej konvulsiaj tordiĝoj de ŝia furioza spirito, iel foriĝis la ekstera trankvileco de ŝia mieno. Ŝia voĉo plimoliĝis, plimallaŭtiĝis — sed mi ne ŝatas pripensi la frenezan signifon de la kviete dirataj vortoj. Mia cerbo turniĝis kiam, ravate, mi aŭskultis melodion superhoman — konjektojn kaj aspirojn, kiujn la mortemularo neniam antaŭe konis.
Ke ŝi min amas, mi ne estis dubinta; kaj mi povis facile scii, ke en sino kiel la ŝia la amo ne reĝus kiel ordinara pasio. Sed nur je ŝia morto mem mi estis plene impresata pri la potenco de ŝia afekcio. Dum longaj horoj, tenante mian manon, ŝi elverŝis antaŭ mi la superfluon de koro, kies pli ol pasia amego ensume atingis al idolservado. Kiel mi estis meritinta tiel beniĝi per tiaj konfesoj? — Kiel meritinta tiel malbeniĝi per la foriro de mia amatino je la horo, kiam ŝi faris ilin? Sed pritrakti tiun ĉi temon mi ne povas elporti. Mi diru sole, ke en ŝia pli ol virina sinfordono al amo (bedaŭrinde tute nemeritita, tute al malindo donita), mi fine rekonis la principon, kial ŝi deziregis, per tiel furioze serioza avideco, la vivon, kiu nun tiel rapide estis forfluganta. Estas tiu ĉi dezirego — estas tiu ĉi avida forteco de deziro por vivo — ''nur'' por vivo — kiun mi ne havas la povon pentri, nek parolon esprimi ĝin.
Je la ĝusta mezo de la nokto en kiu ŝi foriĝis, mansigninte min al si, ŝi postulis, ke mi ripetu certajn stancojn verkitajn de ŝi antaŭ ne multaj tagoj. Ili estis jenaj:<br><br><noinclude><references/></noinclude>
gfj3np4uue64bkafhtzur6mtoedl7oz
Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/23
104
11278
126051
60790
2026-08-07T09:47:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Problema */
126051
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="2" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— tapeto el ŝtofo, kiu troviĝis sammaniere kiel planka tapiŝo, kiel la tegaĵoj de la sofoj kaj la ebona lito, kiel baldakeno por la lito, kaj kiel la grandiozaj spiraloj de la kurtenoj, kiuj duone ŝirmis la fenestron. La ŝtofo estis la plej riĉa orodrapo. Ĝi estis tute surmakulita, je variaj distancoj, per arabeskaj figuroj diametraj je unu futo, kaj teksitaj sur la drapo laŭ desegnaĵoj el tre gagata nigro. Sed tiuj figuroj posedis la veran karakteron de la arabesko, nur rigardataj de unu sola vidpunkto. Per metodo nun bone konata, kaj fakte trovebla posten ĝis tre malproksima antikveco, ili fariĝis variemaj aspekte. Por personoj envenantaj la ĉambron ili aspektis kiel simplaj monstraĵoj, sed, ĉe plua antaŭeniro, tiu ĉi aspekto grade foriĝis, kaj, paŝo post paŝo, dum la vizitanto movis sian starlokon en la ĉambro, li trovis sin ĉirkaŭita de senlima intersekvo de la teruraj figuroj, kiuj apartenas al la superstiĉo de la Normano, aŭ leviĝas dum la kulpa dormo de la monaĥo. La fantazmagora efekto multe pligrandiĝis pro la artaĵa konduko de forta, senĉesa fluo da vento malantaŭ la tapetoj, — kiu donis malpacan kaj abomenan vivecon al la luto.
En ĉambroj tiuspecaj — en tiuspeca edziĝa ĉambro — mi pasigis, kune kun la Lady el Tremajno, la malsanktajn horojn de la unua monato post nia geedziĝo — pasigis ilin kun nemulte da maltrankvileco. Ke mia edzino timegas la sovaĝan necertecon de mia kolero — ke ŝi evitas min kaj ne multe amas min — mi ne povis ne percepti; sed tio al mi donis plivole plezuron ol ion alian. Mi abomenis ŝin per malamo taŭga pli por demono ol homo. Mia memoro postenflugis (ho, kun kiel intensa bedaŭro!) al Liĝeja la amata, la statueca, la bela, la enlombigita. Mi ĝojis je memoroj pri ŝia virteco,<noinclude><references/></noinclude>
i6ugvtt6dq08h000o21xxj4sgu49k3t
Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/26
104
11280
126053
60793
2026-08-07T10:02:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126053
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>okuloj rigardis ŝin senĉese. Estis tiam, ke mi klare rimarkis molan piedpaŝon sur la tapiŝo kaj apud la lito; kaj, post sekundo, kiam Rovena levis la vinon al siaj lipoj, mi vidis, aŭ eble revis, ke mi vidas, falanta en la pokalon, kvazaŭ de ia nevidebla fonto en la atmosfero de la ĉambro, tri aŭ kvar grandajn gutojn da brila kaj rubenkolora fluidaĵo. Dum mi ĉi tion vidis, Rovena ne tion faris. Ŝi glutis la vinon senhezite, kaj mi min detenis de parolo pri okazo, kiu devas, malgraŭ ĉio, mi opiniis, esti nur la sugesto de troviva imago iĝinta fantazie agema pro la teruro de la Lady, pro la opio kaj la horo.
Tamen, mi ne povas kaŝi al mi tion, ke tuj post la falo de la rubenecaj {{SIC|gutaj|gutoj}}, rapida plimalboniĝo okazis je la sano de mia edzino, tiel ke, je la tria nokto poste, la manoj de ŝiaj servistinoj pretigis ŝin por la tombo; kaj, la kvaran, mi sidis sola, kune kun ŝia morttuke volvita korpo, en tiu fantazia ĉambro, kiu ŝin estis ricevinta kiel mian novedzinon. Fantaziaj vizioj, opionaskitaj, flirtis ombrece antaŭ mi. Mi rigardis per malkvieta okulo la sarkofagojn en la anguloj de la ĉambro, la variemajn figurojn de la drapiraĵo, kaj la tordiĝadon de la partkoloraj fajroj supre en la incensilo. Miaj rigardoj poste falis, kiam mi memoris la cirkonstancojn de la antaŭa nokto, al la loko sub la brilego de la incensilo, kie mi estis vidinta la nebulajn signojn de la ombro. Ĝi jam ne estis tie, tamen, kaj spirante pli libere, mi turnis la rigardojn al la palega kaj rigida figuro sur la lito. Tiam surfluis sur min mil memoraĵoj pri Liĝeja — kaj tiam revenis en mian koron, per la tumulta forteco de diluvo, ĉiom da tiu nedirebla malĝojego, tra kiu mi estis rigardinta ''ŝin'' tiel volvitan. La nokto ekforiĝis, kaj ankoraŭ, kun sino plena je akraj pensoj pri ŝi, sole kaj superege amata, mi restis rigardante la kadavron de Rovena.<br><noinclude><references/></noinclude>
meehglgmlyegvplih654y3ok6w23h80
Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/28
104
11281
126054
60795
2026-08-07T10:08:04Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126054
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj malvarmeco kovris rapide la surfacon de la korpo; kaj ĉiu kutima rigora rigideco tuj sekvis. Tremante mi ree kuŝfalis sur la sofon, de kiu mi estis tiel timige vekita, kaj denove mi min okupis per pasiaj, maldormaj vizioj pri Liĝeja.
Horo tiel estis pasinta, kiam (ĉu povis esti eble?) mi dufoje sciiĝis pri ia malklara sono venanta de la apudaĵo de la lito. Mi aŭskultis — en ekstrema teruro. La sono denove venis — ĝi estis sopiro. Kurante al la kadavro, mi vidis — klare vidis — tremon sur la lipoj. Unu momenton poste ili malfermiĝis, malkaŝante brilan linion de la perlaj dentoj. Mirego nun luktis en mia sino kun la profunda respektego, kiu ĝis tiam estis reĝinta tie sola. Mi sentis, ke mia vido malheliĝas, ke mia cerbo vagas; kaj, sole per fortega peno, mi fine sukcesis min kuraĝigi por la tasko, kiun la devo tiel ankoraŭ unufoje montris. Nun estis parta rozeco sur la frunto, kaj sur la vangoj kaj kolo; videbla varmeco trakuris la tutan korpon; eĉ troviĝis iometa pulsado ĉe la koro. La Lady ''vivis''; kaj per duobligita ardo mi komencis la taskon venigi ŝian animon. Mi frotis kaj malsekigis la tempiojn kaj la manojn, kaj uzis ĉiun rimedon, kiun sperto kaj mia ne malvasta legado kuraca povis sugesti. Sed senfrukte. Subite la koloro forfluis, la pulsado ĉesiĝis, la lipoj reprenis la aspekton de la mortintoj, kaj unu momenton poste la tuta korpo montris la glacian malvarmecon, la mortblankan nuancon, la intensan rigidecon, la kaviĝintan profilon, kaj ĉiujn abomenajn kuriozecojn de kadavro, kiu estas restinta multajn tagojn en la tombo.
Kaj denove mi ekrevis, pri Liĝeja — kaj denove (ĉu mirinde, ke mi tremas, skribante?) ''denove'' atingis al miaj oreloj mallaŭta plorĝemo el la ebona lito. Sed kial<noinclude><references/></noinclude>
fmks3z3yj9cyn4dcaac1yo79f96ne1o
Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/21
104
11284
126050
60788
2026-08-07T09:46:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126050
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>riparigis abatejon, kiun mi ne intencas nomi, en unu el la plej sovaĝaj kaj malplej vizitataj partoj de bela Anglujo. La senluma kaj malgaja grandiozeco de la konstruaĵo, la preskaŭ sovaĝa aspekto de la bieno, la multaj longedaŭraj kaj melankoliaj memoroj ĉirkaŭ ambaŭ, multon posedis harmonian kun la sentoj de tuta forlasiteco, kiuj min estis pelintaj en tiun malproksiman kaj nesocietan regionon de la lando. Sed kvankam la ekstera abatejo, kun sia verda masko pendanta ĉirkaŭe, suferis pro nur malmulte da aliigo, mi al mi permesis, pro infana kontraŭemo, kaj eble pro iometa espero disigi miajn malĝojojn, pompon pli ol reĝe grandiozan interne. Por tiaj malsaĝaĵoj jam dum mia infaneco mi akiris guston, kaj nun ili revenis al mi, kvazaŭ dum kadukeco pro malĝojo. Mi sentas, ke multe eĉ da ĝermanta frenezo povus esti trovita en la grandiozaj kaj fantaziaj drapiraĵoj, en la solenaj skulptaĵoj el Egiptujo, en la sovaĝaj kornicoj kaj meblaro, en la Bedlamaj<ref>Bedlam, bone konata angla frenezulejo. Proverba vorto angle.</ref> desegnaĵoj sur la tapiŝoj el tufa oro. Mi estis sklavo ligita en la katenoj de
opio — kaj miaj laboroj kaj ordonoj koloriĝis de miaj sonĝoj. Sed tiujn ĉi absurdaĵojn mi ne pritraktu pli detale. Mi parolu nur pri tiu unu ĉambro, por ĉiam malbenita, kien, dum momento de cerba foresto, mi kondukis de la altaro, kiel mia novedzino — kiel la postvenanto de la neforgesota Liĝeja — la blondharan kaj bluokulan Lady Rovena Trevanjon el Tremajno.
Estis neniu aparta peco el la arkitekturo kaj dekoracio de tiu novedziĝa ĉambro, kiu ne estas nun videbla antaŭ mi. Kie estis la animoj de la fierega familio de la novedzino, kiam, pro avideco je oro, ili permesis transiri la sojlon de ĉambro ''tiel'' ornamita fraŭlinon tiom amatan?<noinclude><references/></noinclude>
45gb3fgqg4lgxkkyabov43hygsg7bmp
Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/25
104
11285
126052
60792
2026-08-07T09:56:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126052
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Unu nokton, proksime de la fermiĝo de Septembro, ŝi obstinis tiun ĉi embarasan temon per pli ol kutima emfazo. Ŝi ĵus estis vekiĝinta el netrankvila dormo, kaj mi rigardis, kun sentoj duone doloraj, duone nebule timemaj, la movadon de ŝia malgrasega vizaĝo. Mi sidis apud ŝia ebona lito, sur unu el la hindaj sofoj. Ŝi duone leviĝis kaj parolis, per serioza mallaŭta flustro pri sonoj, kiujn ŝi ''tiam'' aŭdis, sed kiujn mi ne povis aŭdi — pri movoj, kiujn ŝi ''tiam'' vidis, sed kiujn mi ne povis percepti. La vento rapide fluis malantaŭ la tapetoj, kaj mi volis pruvi al ŝi tion (kion, mi konfesu, mi mem ne povis tute kredi), ke tiuj preskaŭ neaŭdeblaj spiroj, kaj tiuj tre kvietaj ŝanĝiĝoj de la figuroj sur la muro, nur estas la naturaj efektoj de tiu kutima rapidado de la vento. Sed mortaspekta paleco, blankigante ŝian vizaĝon, pruvis al mi, ke miaj penoj recertigi ŝin estos senfruktaj. Ŝi ŝajne svenis, kaj neniu flegistino estis sufiĉe proksima esti vokata. Mi memoris kie estis metita karafo da malforta vino, kiun ordonis por ŝi ŝiaj kuracistoj, kaj pasis trans la ĉambron por havigi ĝin al mi. Sed, kiam mi paŝis sub la lumo de la incensilo, du timigaj cirkonstancoj altiris mian atenton. Mi estis sentinta, ke iu palpebla sed ne videbla objekto pasas senpeze preter mi, kaj mi vidis, ke kuŝas sur la ora tapiŝo, ĝuste meze de la riĉa lumo deĵetita de la incensilo, ombro — tian ombron, kian oni povas imagi kiel la ombro de fantomo. Sed mi estis sovaĝa pro ekscitiĝo, post malmodera dozo da opio, kaj nemulte atentis tiujn aferojn, nek parolis pri ili al Rovena. Trovinte la vinon, mi ree transiris la ĉambron, kaj elverŝis plentason da ĝi, kiun mi metis al la lipoj de la svenanta Lady. Ŝi nun parte estis refortiĝinta, kaj mem prenis la pokalon, dum mi sidfalis sur sofon apude, kvankam miaj<noinclude><references/></noinclude>
h8ciekw6sazb8unmla9reei6ofsztx6
Indekso:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf
106
15005
126047
59442
2026-08-07T09:13:17Z
HenriLeFoll
4277
126047
proofread-index
text/x-wiki
{{:MediaWiki:Proofreadpage_index_template
|Tipo=book
|Titolo=[[Historio de Esperanto]]
|Subtitolo=
|Volumo=
|Aŭtoro={{de|Adam Zakrzewski}}
|Tradukinto=
|Redaktoro=
|Antaŭparolisto=
|Lingvo=
|Eldonejo=
|Eldona_loko=
|Jaro=1913
|Fonto=pdf
|Bildo=5
|Serio=
|Paĝoj=<pagelist
1to6=-
5=Titolo
7=Enhavo
8=1
/>
|Enhavo={{Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/7}}
|Rimarkoj=
|Vikifontaro_Traduko=false
}}
e4lo0odf93e9jc8h56gvyvisyz5nlfc
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/15
104
15031
126065
47172
2026-08-07T11:11:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126065
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Sed la trian tagon okazis io neatendita.
Oni ĵus finis la matenmanĝon kaj ĉiuj fojnistoj kuŝegis en la korto la postmanĝan ripozon—ankaŭ la mastro estis aperinta en la aron, kaj diradis maldelikatajn spritaĵojn de ebriulo. La mastrino sola okupiĝis; ŝi estis mezuranta grenon en la provizejo por edzino de iu fojnisto.
Tiam la provizeja pordo malfermiĝas kaj la mastrino paŝas al la fojnistaro—kvazaŭ ŝi havas ion por diri.
»Novmoda greno nun ŝajnas kreski en la kampoj de Heikkilä!» aŭdiĝas tranĉe tremanta voĉo, kaj ŝi levas altaeren grandetan ladan ujon, kiun ŝi portis kaŝe. »Sed ĉar la grenujoj faritaj de la maljuna mastro ne ekzistas por tia, ĝi ne estas konservata, nek estante nek estonte!» Kaj antaŭ ol iu eĉ perceptis, pri kio estas la demando, ŝi jam metis la ujon sur hakŝtipon starantan antaŭ la hejtlignejo kaj ekkaptis la apude kuŝantan hakilon—la hakilo leviĝas kaj malleviĝas kaj ruĝa rumo ŝprucas ĉirkaŭ la korto.
»Diablo!» la mastro eksaltis staronta kun nigra vizaĝo kaj kuras la pugnon etendita al la mastrino.
Ĉiuj estas kiel batitaj de fulmo. La eta filo de la domo, kiu ludante kuradis en la korto kaj nun okaze estis proksime al la patrino, timigite faligas sian ludilon—la ruĝaŝnuran skurĝon de patro—sur la teron kaj plorante kuras al la viroj.
La virino vidas ĉi ĉion, ekkaptas la skurĝon en la manon kaj prenas minacan teniĝon. »Restu for!» ŝi krias kun fajrerantaj okuloj al la alproksimiĝanta viro.
Ekplaŭdo de skurĝo! La viro malbenas, levas unu manon por ŝirmi sian vizaĝon kaj ree atakas.<noinclude><references/></noinclude>
cffg6yeqragapcrj3ut2m1iri0is4wl
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/16
104
15032
126066
47173
2026-08-07T11:17:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126066
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
»Restu for, diboĉulo je rumo kaj skurĝo!» estas ree aŭdata, kaj la vipo alkroĉiĝas per furiozo de vivaj kaj mortaj fortegoj al la ŝultroj de l’viro, ke tiu retiriĝas kun ekbleko. Li staras momenton kvazaŭ senkonscia, ekrigardas al la ree levita skurĝo, poste kun embaraso al la fojnistaro, el kiu parto stariĝis, kaj ekiras fine konfuzita la kapon pendanta kaj la manojn sennervaj ĉe la flankoj, sin trenante al la domo.
Sed la mastrino repaŝas al la ŝtipo kaj dispecigas la skurĝon kun rimeno je ege malgrandaj pecetoj per la hakilo—kvazaŭ en ĉiu colo de ĝi vivus semo de malfeliĉo, kiun ŝi devas pereigi.
La fojnistaro fiksrigardas konsternita.
»Kaj nun al la herbejo!» aŭdiĝas firma, ordonanta voĉo. »Vi certe havis sufiĉajn ripoztempojn dum ĉi tiuj jaroj.»
Kelkiuj rigardas mirigitaj al la gracia, ankoraŭ preskaŭ knabineca mastrino, kiu nun staras antaŭ ili kun sinteno de komandanto kaj esprimo de ordonanto en la rigardo—aliaj ekridetas. Unu taglaboristo—kreskanta knabo, kiu kuŝas plu sur la herbo, esprimas sian koncepton pri la montriĝo de nova ordonanto, sennerve sin kurbige rulante, fermetante unu okulon kaj per la alia okulumante kun senhonta grimaco sur la grasa vizaĝo.
Momenteto por ekbeno—la mastrino staras antaŭ la knabo, lin starige ektiras kaj skuas je la brusto tiel ke la kapo kvazaŭ pilko ruliĝas.
»Ĉu vi ne komprenas—al la herbejo!» Kaj ŝi forĵetas la knabon per tia fortego, ke li brupaŝas per longaj kurpaŝoj malproksimen sur la korto.<noinclude><references/></noinclude>
3ktgwrnqpyquriafpakr2byfg7p5o99
Uzanto:HenriLeFoll/sintakso
2
19715
126018
126011
2026-08-06T13:14:49Z
HenriLeFoll
4277
126018
wikitext
text/x-wiki
= vikifontaro =
== uzantoj ==
* [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Lepticed7|kontribuoj]] - [[Uzanto:Lepticed7/Farotaĵoj|Farotaĵoj]]
* [[Uzanto:Pairko|Pairko]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Pairko|kontribuoj]]
* [[Uzanto:Agloforto|Agloforto]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Agloforto|kontribuoj]]
* [[Uzanto:KatiTuluzo|Kati]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/KatiTuluzo|kontribuoj]]
* [[Uzanto:Marqnt98|Marqnt]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Marqnt98|kontribuoj]]
== sintakso ==
* ĉ - ŭ - ’ — „ - “ - « - » - ¼ - ½ - ¾
* ♀ - ♂ - ☆ - ★ - ✶
* {{Ĉeflitero|L|a}} ĉeflitero
* <nowiki>~~~~</nowiki> : [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 16:09, 13 jun. 2023 (UTC)
* <nowiki>{{Centre|de}} S<sup>oj</sup> ou {{Sup|oj}}</nowiki> text{{Sup|oj}}
* <nowiki>{{Steletoj|r=1}}</nowiki> {{Steletoj|r=1}}
* [[Ŝablono:A/dokumentado|A,E ]] : <nowiki>{{a|12}}</nowiki>
* [[Ŝablono:De/dokumentado|De]] : <nowiki>{{de|Aŭtoro}}</nowiki>
* [[Ŝablono:F/dokumentado|F]] : <nowiki>{{f|DE|c|g=80%}} - {{f|DE|c}} </nowiki>
* mankas <nowiki>{{Ornamaĵo}}</nowiki>
* <nowiki>{{DekstraMaldekstra|Kiu}}</nowiki>
* <nowiki>{{smallcaps|La}}</nowiki>
* vdk/vdf : ĉirkaŭprenis - <nowiki>{{Vdk|ĉirkaŭ|prenis}} {{Vdf|ĉirkaŭ|prenis}}</nowiki>
* <nowiki>{{dro|Zamenhof}} </nowiki>
* <nowiki>{{rh|maldekstra|centra|dekstra}} </nowiki>
* <nowiki> {{---|3em}} ou ---- </nowiki>
* <nowiki> {{tab}} </nowiki>
* <nowiki> <ref>texte</ref> <ref name="p17" /></nowiki>
* <nowiki><ref>{{Vikipiednoto|Fragmento}}</ref></nowiki>
* {{SIC|floruj|floroj}} : <nowiki>{{SIC|floruj|floroj}}</nowiki>
0fqrkt6ob62y797ic0h2nich7wjbtmz
126059
126018
2026-08-07T10:43:15Z
HenriLeFoll
4277
/* sintakso */
126059
wikitext
text/x-wiki
= vikifontaro =
== uzantoj ==
* [[Uzanto:Lepticed7|Lepticed7]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Lepticed7|kontribuoj]] - [[Uzanto:Lepticed7/Farotaĵoj|Farotaĵoj]]
* [[Uzanto:Pairko|Pairko]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Pairko|kontribuoj]]
* [[Uzanto:Agloforto|Agloforto]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Agloforto|kontribuoj]]
* [[Uzanto:KatiTuluzo|Kati]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/KatiTuluzo|kontribuoj]]
* [[Uzanto:Marqnt98|Marqnt]] : [[:Specialaĵo:Kontribuoj/Marqnt98|kontribuoj]]
== sintakso ==
* ĉ - ŭ - ’ — „ - “ - « - » - ¼ - ½ - ¾
* ♀ - ♂ - ♡ - ♥ - ☆ - ★ - ✶
* {{Ĉeflitero|L|a}} ĉeflitero
* <nowiki>~~~~</nowiki> : [[Uzanto:HenriLeFoll|HenriLeFoll]] ([[Uzanto-Diskuto:HenriLeFoll|diskuto]]) 16:09, 13 jun. 2023 (UTC)
* <nowiki>{{Centre|de}} S<sup>oj</sup> ou {{Sup|oj}}</nowiki> text{{Sup|oj}}
* <nowiki>{{Steletoj|r=1}}</nowiki> {{Steletoj|r=1}}
* [[Ŝablono:A/dokumentado|A,E ]] : <nowiki>{{a|12}}</nowiki>
* [[Ŝablono:De/dokumentado|De]] : <nowiki>{{de|Aŭtoro}}</nowiki>
* [[Ŝablono:F/dokumentado|F]] : <nowiki>{{f|DE|c|g=80%}} - {{f|DE|c}} </nowiki>
* mankas <nowiki>{{Ornamaĵo}}</nowiki>
* <nowiki>{{DekstraMaldekstra|Kiu}}</nowiki>
* <nowiki>{{smallcaps|La}}</nowiki>
* vdk/vdf : ĉirkaŭprenis - <nowiki>{{Vdk|ĉirkaŭ|prenis}} {{Vdf|ĉirkaŭ|prenis}}</nowiki>
* <nowiki>{{dro|Zamenhof}} </nowiki>
* <nowiki>{{rh|maldekstra|centra|dekstra}} </nowiki>
* <nowiki> {{---|3em}} ou ---- </nowiki>
* <nowiki> {{tab}} </nowiki>
* <nowiki> <ref>texte</ref> <ref name="p17" /></nowiki>
* <nowiki><ref>{{Vikipiednoto|Fragmento}}</ref></nowiki>
* {{SIC|floruj|floroj}} : <nowiki>{{SIC|floruj|floroj}}</nowiki>
gxekxqy1c9z48b9ow7opbp8t0z3ynqq
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/29
104
27137
126034
84186
2026-08-07T07:12:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126034
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Tio estis, kiel oni nun povis vidi, efektiva tulipo; sed meze en la floro, sur la verda florpistilo, sidis eksterordinare malgranda knabineto, delikata kaj ĉarma. Ŝi estis ne pli granda ol fingro, kaj pro tio ŝi ricevis la nomon Elinjo-fingreto.
Belegan lakitan ŝelon de juglando ŝi ricevis kiel lulilon, bluaj folietoj de violo estis ŝiaj matracoj, kaj folieto de rozo estis ŝia litkovrilo. En ili ŝi dormadis en la nokto, sed en la tago ŝi ludadis sur la tablo. La virino starigis sur ĝi teleron, ĉirkaŭ kiu ŝi aranĝis tutan kronon da floroj, kies trunketoj atingis ĝis la akvo. Tie naĝis granda folio de tulipo, kaj sur ĉi tiu Elinjo-fingreto havis la permeson sidi kaj naĝadi de unu rando de la telero ĝis la alia. Por remi ŝi havis du blankajn ĉevalharojn. Tio aspektis nepriskribeble ĉarme. Ŝi povosciis ankaŭ kanti, tiel delikate kaj ĉarme, kiel oni neniam antaŭe aŭdis.
En unu nokto, kiam ŝi kuŝis en sia bela liteto, tra la fenestro, en kiu estis rompita vitro, ensaltis malbela bufo. La bufo estis terure abomeninda, granda kaj malseka; ĝi saltis rekte sur la tablon, sur kiu Elinjo-fingreto kuŝis kaj dormis sub la ruĝa folieto de rozo.
"Tio estus bela edzino por mia filo!" diris la bufo, kaj ĝi kaptis la ŝelon de juglando, en kiu dormis Elinjo-fingreto, kaj ĝi forsaltis kun ĝi tra la vitro en la ĝardenon.
Tie fluis granda, larĝa rivereto; tute ĉe la bordo estis marĉo; tie loĝis la bufo kun sia filo. Hu, ĉi tiu estis tiel same abomeninda kaj malbela, kiel lia patrino, kies plena portreto li estis. "Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!" estis ĉio, kion li povis diri, kiam li ekvidis la belan malgrandan knabineton.
"Ne babilu tiel laŭte, ĉar ŝi vekiĝus!" diris la maljuna bufo; "ŝi povus ankoraŭ forkuri de ni, ĉar ŝi estas tiel malpeza, kiel lanugero! Ni metos ŝin sur la rivereton, sur unu el la larĝaj folioj de la akvolilioj, kaj por ŝi, kiu estas tiel malpeza kaj malgranda, tio estos kvazaŭ insulo. Tiam ŝi ne, povos forkuri, dum ni aranĝos la festosalonon profunde sub la marĉo, kie vi loĝos kaj vivos."
En la rivereto kreskis tre multe da akvolilioj kun siaj larĝaj verdaj folioj. Ili aspektis, kvazaŭ ili naĝas sur la akvo. La folio, kiu elŝoviĝis plej malproksimen, estis ankaŭ la plej granda. Al ĝi la maljuna bufo alnaĝis kaj metis sur ĝin la juglandan ŝelon kun Elinjo-fingreto.
La kompatinda malgranda knabineto vekiĝis ĉe la komenco de tagiĝo, kaj, kiam ŝi ekvidis, kie ŝi troviĝas, ŝi komencis maldolĉe plori, ĉar akvo ĉirkaŭis ĉiuflanke la grandan verdan folion; estis por ŝi ne eble veni sur la teron.
La maljuna bufo sidis malsupre en la marĉo kaj ornamadis sian {{vdk|ĉam|bron}}<noinclude><references/></noinclude>
g5a0s8qw39cyxzbgre4pgex8tm9sq9z
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/30
104
27138
126035
84187
2026-08-07T07:28:05Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126035
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|ĉam|bron}} per junko kaj flavaj akvolilioj, ĉar por la nova bofilino ĉio devis esti aranĝita en plej bona maniero. Poste ĝi naĝis kun la malbela filo al la folio, sur kiu staris Elinjo-fingreto. Ili volis preni ŝian ĉarman liton, kiu estis metota en la ĉambron de la fianĉino, antaŭ ol ŝi mem transiros ĝian sojlon.
La maljuna bufo kliniĝis antaŭ ŝi ĝis profunde en la akvon kaj diris: "Jen mi prezentas al vi mian filon, kiu estos via edzo; malsupre en la marĉo vi loĝos belege."
"Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!" estis ĉio, kion la filo povis diri.
Ili prenis la belan malgrandan liton kaj fornaĝis kun ĝi; sed Elinjo-fingreto sidis tute sola kaj ploris per varmegaj larmoj sur la verda folio, ĉar ŝi ne volis loĝi ĉe la malbela bufo, nek esti edzino de ŝia malbela filo. La malgrandaj fiŝoj, kiuj naĝadis malsupre en la akvo, bone vidis la bufon kaj aŭdis, kion ĝi diris. Tial ili ĉiuj elŝovis la kapojn supren, ĉar ili volis vidi ankaŭ la malgrandan knabineton. Kiam ili ŝin ekvidis, ili trovis ŝin tiel ĉarmega, ke ili bedaŭris, ke ŝi devas veni al la abomeninda bufo. Ne, tio neniel devas fariĝi! Ili kolektis sin malsupre en la akvo ĉirkaŭ la verda trunketo, kiu tenis la folion, sur kiu la kuabineto staris, tramordis per la dentoj la trunketon, kaj jen la folio kun Elinjo-fingreto fornaĝis malproksimen, tute malproksimen, kien la bufo ne povis atingi.
Elinjo-fingreto preternaĝis preter tre multaj urboj, kaj la malgrandaj birdoj sidis en la arbetaĵoj, rigardis kaj kantis; "Kia ĉarma knabineto!" Ĉiam pli kaj pli malproksimen naĝis la folio kun ŝi; tiamaniere Elinjo-fingreto vojaĝis eksterlanden.
Ĉarmega malgranda papilio konstante ŝin ĉirkaŭflirtadis kaj fine flugis sur la folion, ĉar ĝi tre amis Elinjon-fingreton. Ĉi tiu estis tre ĝoja, ĉar la bufo nun ne povis plu ŝin atingi, kaj la lokoj, kie ŝi naĝis, estis tiel ĉarmaj. La suno lumis sur la akvon, kaj ĉi tiu brilis, kiel oro. Ŝi prenis sian zonon, volvis unu ĝian finon ĉirkaŭ la papilio kaj alfortikigis la duan finon al la folio. La folio glitadis nun sur la akvo multe pli rapide kune kun ŝi, ĉar ŝi staris ja sur la folio.
Subite alflugis granda majskarabo; kiu ŝin ekvidis kaj tuj ĉirkaŭprenis per siaj kaptiloj ŝian gracian korpon kaj forflugis kun ŝi sur arbon. Sed la verda folio naĝis pluen, laŭ la fluo de la rivero, kaj kune kun ĝi naĝis la papilio, ĉar ĝi estis alligita al la folio kaj ne povis sin liberigi.
Ho, kiel forte ektimis la kompatinda Elinjo-fingreto, kiam la majskarabo flugis kun ŝi sur la arbon! Sed plej multe malĝojigis ŝin la penso pri la bela blanka papilio, kiun ŝi estis alliginta al la folio. Se ĝi ne povos liberiĝi, ĝi devos ja nesaveble morti de malsato. Sed tio tute ne tuŝis la<noinclude><references/></noinclude>
1l5pk9xkcd7vrawa0r1l5e3wmppbsta
Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/31
104
27139
126036
84188
2026-08-07T07:39:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126036
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>majskarabon. Ĝi sidiĝis kun ŝi sur la plej granda verda folio de la arbo, manĝigis al ŝi la mielon de floroj kaj diris, ke ŝi estas tre bela, kvankam ŝi tute neniel estas simila al majskarabo. Poste venis kun vizito ĉiuj aliaj majskaraboj, kiuj loĝis en la arbo; ili ĉirkaŭrigardis Elinjon-fingreton de ĉiuj flankoj, kaj la majskarabaj fraŭlinoj levis siajn palpilojn kaj diris: "Ŝi havas ja nur du piedojn, tio aspektas ja tre mizere!" "Ŝi ne havas palpilojn!" mokis la aliaj. "Kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj! Fi, ŝi estas tute simila al homo! Kiel malbela ŝi estas!" diris ĉiuj majskarabaj virinoj, kaj tamen Elinjo-fingreto estis ja tiel bela. Ankaŭ la majskarabo, kiu ŝin forkaptis, trovis, ke ŝi estas bela; sed ĉar ĉiuj aliaj unuanime trovis, ke ŝi estas malbela, tial li fine mem tion kredis, kaj li ne volis plu ŝin havi; ŝi povis iri, kien ŝi volis. Ili flugis kun ŝi malsupren de la arbo kaj metis ŝin sur lekanton. Tiam ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela, ke eĉ la majskaraboj ne volas toleri ŝin inter si; kaj tamen ŝi estis neimageble bela, delikata kaj pura, kiel plej bela folieto de rozo.
Dum la tuta somero Elinjo-fingreto vivis tute sola en la granda arbaro. Ŝi plektis al si liton el trunketoj de herboj kaj pendigis ĝin sub granda folio de lapo tiel, ke ŝi estis ŝirmita kontraŭ pluvo. Mielo de floroj estis ŝia nutraĵo, kaj sian soifon ŝi trankviligadis per la roso, kiu matene troviĝadis sur la folioj. Tiel pasis la somero kaj la aŭtuno; sed jen venis la vintro, la malvarma, longa vintro. Ĉiuj birdoj, kiuj antaŭe tiel bele kantadis al ŝi, forflugis, la arboj kaj floroj velkis; la granda folio de lapo, sub kiu estis ŝi loĝinta, ŝrumpis, kaj de ĝi restis nur flava sekiĝinta trunketo. Ŝin terure turmentis la frosto, ŝiaj vestoj estis disŝiritaj, kaj ŝi mem estis tre delikata kaj malgranda; la kompatinda Elinjo-fingreto estis mortonta de frosto. Ŝi komencis krii, kaj ĉiu floko da neĝo, kiu falis sur ŝin, havis la saman efikon, kiel se oni ĵetas sur nin tutan ŝovelamason, ĉar ni estas grandaj, sed ŝi havis nur la longon de malgranda fingro. Ŝi kovris sin per velkinta folio, sed tio ne varmigis ŝin; ŝi tremis de malvarmo.
Tute ĉe la rando de la arbaro, kien ŝi nun venis, troviĝis granda grenkampo; sed la greno jam de longe estis fortranĉita, nur la nudaj sekaj stoploj elstaris el la glaciiĝinta tero. Por ŝi ili estis kiel granda arbaro, kiun ŝi devis tramigri, kaj ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo. Vagante, ŝi alvenis al la loĝejo de kampa muso. La tuta loĝejo konsistis el malgranda kaverno sub la stoploj. Tie la kampa muso loĝis ŝirmite kaj komforte, ĝi havis ĉambron plenan de greno kaj bonegan kuirejon kaj provizejon. La kompatinda Elinjo-fingreto stariĝis antaŭ la pordo, tute tiel same kiel ĉiu alia almozulino, kaj petis pri malgranda peco da hordea greno, ĉar de du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi.
"Ho kompatinda etulino!" diris la muso, ĉar en efektiveco ĝi estis bona<noinclude><references/></noinclude>
9czqd9rioh32pbkfjhnrytcd6wiljan
Paĝo:Dobrzański - Al mokantoj, 1912.pdf/5
104
34045
126055
101204
2026-08-07T10:19:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126055
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ST. A. DOBRZANSKI.
{{f|'''Al mokantoj.'''|c}}
{{---|50px}}
Ekzistas tia rido, per kiu homo mem iĝas
ridinda. Tial do, ni, esperantistoj, tutkore kaj
plejvolonte permesas al ĉiaj amatoroj de rido — ridi je
nia ideo, je la ideo de lingvo internacia, artefarita.
Sed kial ridi nur je ''nia'' ideo? Jen, ekzemple —
telegrafo senfadena. Egale priridinda. Nu, ridu do, vi
eterne gajaj!
La ignorado — plej amas sciencajn ilojn por
esprimi sin. Ĝi plej volonte uzas la terminojn el
sciencaj vortaroj — la terminojn latinajn; en la okazo
nin interesanta la terminoj estas strangaj, malfacilaj,
specialaj, kaj al prudentulo vere mankas iloj por
montri ignoron. Alia afero, se li parolus pri la aferoj
sociaj, filozofiaj k. t. p.
Ĉar, ekzemple, kiu el mortemuloj ne konas la
vortojn: „evolucio“, „organike“ k. t. p.<noinclude><references/></noinclude>
9o2yrk1upjml06u265i1r3cex283swa
Paĝo:Dobrzański - Al mokantoj, 1912.pdf/8
104
34048
126057
101223
2026-08-07T10:30:41Z
HenriLeFoll
4277
126057
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|di|versaj}} aferoj — tiam li estas tiel okupita, kvazaŭ li
mem estus partoprenanta en la agado. Tiom da
farotaĵoj! Ĉu oni povas havi tempon por io ajn alia?
Oni devas scii, ke „sociulo“ havas naturon molan,
reveman, en sia imago li agas, laboras; tiom da pli
gravaj aferoj… Li ne havas tempon!
Oni lasu lin en trankvilo! Ne por „molaj“,
revemaj naturoj estas kreitaj la ideoj, por kiuj oni devas
batali.
En malfacila laboro pasigas tempon ordinare
tiuj, al kiuj majstroj turnas sin pro apostolado. Kiu
neniam nenion faras kaj nenion faris, kies laboro
rezultas de ricevitaj de malantaŭe — ekpuŝoj, kies
laboro estas kiel rezista sintreno de bovido, kiun
tiras buĉisto — tiu ne havas tempon! Ĉar „nenionfarado“
estas tre serioza, subtila, traiga afero. Kiel
akvo ĝi plenigas la plej malgrandajn anguletojn de
ujo, ĝi same plenigas la tutan tempon — ĉiun
minuton, sekundon, momenton. Sed nenia laboro
estas tiel traiga kiel senlaboro, kaj tial ĉiu vera
laboranto rimarkas, ke en lia vivo estas multe, eĉ
tro multe da momentoj, kiuj vane perdiĝas; li
rimarkas, ke en la vivo, kiel en malzorge, senorde
plenigita trezorujo, ekzistas multe da loko, kiun oni
povus plenigi per io bona.
Jen estas la kaŭzo, ke nia „solidulo“ ne havas
tempon. Sed ĝin havis okupitaj de gravaj aferoj —
rektoro Boirac kaj prof. Baudouin de Courtenay kaj
prof. Benedikto Dybowski kaj mortinto d-ro Emil Javal,
eminenta kuracisto kaj nobla homo, kaj ankaŭ jam
mortintaj Elizeo Réclus, Julius Verne, respektinda
maljunulo — filozofo Ernest Naville kaj multe, multe<noinclude><references/></noinclude>
ofpnzu82dkwr1v1h4m9wz3pxuxn3gpy
Paĝo:Dobrzański - Al mokantoj, 1912.pdf/10
104
34050
126058
101225
2026-08-07T10:33:40Z
HenriLeFoll
4277
126058
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kontraŭ la naturo? ke tio estas terura kurbigado kaj
degenerigo de spirita infana organismo?
Germano nomas piedon „{{Lingvo|de|der Fuss}}“, — efektive,
tio tre multe diras pri germano! Anglo nomas
urbon „{{Lingvo|en|the town}}“ — ho, vere, kiel tio karakterizas
anglon!
Sed venas la fino al tia filologia orgio, okazanta
kun delikata, subtila spirita organismo de
infano.
Enkonduko de universala, internacia, artefarita,
helpa lingvo kaŭzos renverson de nia mortiga lerneja
sistemo. Kiom multe da tempo ni gajnos por
ekkoni la patrujan lingvon, la historion, la literaturon,
por ekkoni vivon de la naturo kaj de popoloj, por
ekkoni vivadon de propra socio, por proviziĝi je
efektivaj praktikaj ''valoraĵoj''. Kaj al tio akcelas
animo, penso kaj volo de infano kaj de junulo.
La afero de lingvo internacia antaŭ ĉio
koncernas {{sic|malgradajn|malgrandajn}} naciojn. Ekzistas la socioj
privilegiitaj, sed ankaŭ ekzistas granda nombro da
societoj sen privilegioj. Ekzistas la socioj, sur kies
ŝultrojn falas miloj da zorgoj. Kaj ili, havante
malpli da fortoj kaj rimedoj — havas pli da aferoj por
plenumo, pli da malfacilaĵoj por kontraŭbatalo kaj
pli da baroj por venko.
Socio ne havas rajton senutile perdadi siajn eĉ
plej malgrandajn fortojn. Anglo ne dediĉas multe
da forto por studado de deklinacioj de fremdaj
lingvoj, li anstataŭe armigas sin per armiloj, kiuj
certigas al li la venkon en viveca batalo, dum la interhoma
turniro je kulturo, signifo kaj forto. Do, se
aperas la ideo, kies efektiviĝo donos al ni {{vdk|egalrajt|igon}}<noinclude><references/></noinclude>
bu70u6lijgqj2ssxu5ahek0mpcq3gnh
Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/9
104
34105
126061
101362
2026-08-07T10:52:50Z
HenriLeFoll
4277
126061
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ÇAPITRO I|c|g=120%}}
{{---|3em}}
{{f|'''La fundamenta helplingva principo'''|c|g=120%}}
{{---|3em}}
{{f|''Kiel ĝi estas aplikata
<BR>en la sistemo aktuala de Ido''|c|g=100%}}
{{---|3em}}
'''«La pli bona internacia lingvo, diras prof. Jespersen,'''
'''estas tiu kiu prezentas la plej grandan facilon por la'''
'''plej granda nombro da homoj.»'''
'''«Tiu difino, aldonas s-ro Couturat, sufiĉas por'''
'''determini komplete la solvon de la problemo.»'''
De tiu kriterio de la «plej bona» internacia lingvo
sekvas logike iu kvanto da principoj kiuj devos
servi kiel ''bazo netuŝebla'' por la tuta konstruaĵo; —
principoj ''gvidaj'', — se mi rajtas tiel diri, — kiuj gvidos
la kreanton de la lingvo dum çiuj liaj esploroj, kaj
inspiros lin çe la elekto de la formoj plej konvenaj.
Ni studu tiujn principojn, kaj vidu kiel ilia aplikado
estas farita en Ido.
Ŝajnas al mi ke la unua devas esti formulita
jene:
'''La internacia lingvo devas esti absolute regula.'''
Se tiu principo estas tuŝita, kaj se, en unu kazo, aŭ
en du specifaj kazoj, oni trovas bonajn kialojn por
malobservi ĝin, oni malfermas tutgrande la pordon
al arbitreco: Je ĉiu paŝo oni spertos la bezonon aldoni
esceptojn, novajn malregulecojn, sub preteksto doni
al la lingvo pli da varieco, aŭ pli da riĉeco.
La malregulecoj kaj la esceptoj svarmas en Ido:<noinclude><references/></noinclude>
gup9eske5dnvl3bx5g4n1yhy0l6pt0y
126062
126061
2026-08-07T10:53:18Z
HenriLeFoll
4277
126062
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ÇAPITRO I|c|g=120%}}
{{---|3em}}
{{f|'''La fundamenta helplingva principo'''|c|g=120%}}
{{---|3em}}
{{f|''Kiel ĝi estas aplikata''
<BR>''en la sistemo aktuala de Ido''|c|g=100%}}
{{---|3em}}
'''«La pli bona internacia lingvo, diras prof. Jespersen,'''
'''estas tiu kiu prezentas la plej grandan facilon por la'''
'''plej granda nombro da homoj.»'''
'''«Tiu difino, aldonas s-ro Couturat, sufiĉas por'''
'''determini komplete la solvon de la problemo.»'''
De tiu kriterio de la «plej bona» internacia lingvo
sekvas logike iu kvanto da principoj kiuj devos
servi kiel ''bazo netuŝebla'' por la tuta konstruaĵo; —
principoj ''gvidaj'', — se mi rajtas tiel diri, — kiuj gvidos
la kreanton de la lingvo dum çiuj liaj esploroj, kaj
inspiros lin çe la elekto de la formoj plej konvenaj.
Ni studu tiujn principojn, kaj vidu kiel ilia aplikado
estas farita en Ido.
Ŝajnas al mi ke la unua devas esti formulita
jene:
'''La internacia lingvo devas esti absolute regula.'''
Se tiu principo estas tuŝita, kaj se, en unu kazo, aŭ
en du specifaj kazoj, oni trovas bonajn kialojn por
malobservi ĝin, oni malfermas tutgrande la pordon
al arbitreco: Je ĉiu paŝo oni spertos la bezonon aldoni
esceptojn, novajn malregulecojn, sub preteksto doni
al la lingvo pli da varieco, aŭ pli da riĉeco.
La malregulecoj kaj la esceptoj svarmas en Ido:<noinclude><references/></noinclude>
7ofoeg5usgyjqr4b0lbk0je0uxb9bdx
126064
126062
2026-08-07T11:03:17Z
HenriLeFoll
4277
126064
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO I|c|g=120%}}
{{---|3em}}
{{f|'''La fundamenta helplingva principo'''|c|g=120%}}
{{---|3em}}
{{f|''Kiel ĝi estas aplikata''
<BR>''en la sistemo aktuala de Ido''|c|g=100%}}
{{---|3em}}
'''«La pli bona internacia lingvo, diras prof. Jespersen,'''
'''estas tiu kiu prezentas la plej grandan facilon por la'''
'''plej granda nombro da homoj.»'''
'''«Tiu difino, aldonas s-ro Couturat, sufiĉas por'''
'''determini komplete la solvon de la problemo.»'''
De tiu kriterio de la «plej bona» internacia lingvo
sekvas logike iu kvanto da principoj kiuj devos
servi kiel ''bazo netuŝebla'' por la tuta konstruaĵo; —
principoj ''gvidaj'', — se mi rajtas tiel diri, — kiuj gvidos
la kreanton de la lingvo dum çiuj liaj esploroj, kaj
inspiros lin çe la elekto de la formoj plej konvenaj.
Ni studu tiujn principojn, kaj vidu kiel ilia aplikado
estas farita en Ido.
Ŝajnas al mi ke la unua devas esti formulita
jene:
'''La internacia lingvo devas esti absolute regula.'''
Se tiu principo estas tuŝita, kaj se, en unu kazo, aŭ
en du specifaj kazoj, oni trovas bonajn kialojn por
malobservi ĝin, oni malfermas tutgrande la pordon
al arbitreco: Je ĉiu paŝo oni spertos la bezonon aldoni
esceptojn, novajn malregulecojn, sub preteksto doni
al la lingvo pli da varieco, aŭ pli da riĉeco.
La malregulecoj kaj la esceptoj svarmas en Ido:<noinclude><references/></noinclude>
olpy474swqsuwkl471k01dkqao7772u
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/63
104
34544
126043
103232
2026-08-07T08:48:02Z
HenriLeFoll
4277
126043
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{c|FINO}}<noinclude><references/></noinclude>
5qi3fy2vn6o9kyzbz93etba2tzbhbe7
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/36
104
44904
126017
2026-08-06T13:00:45Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126017
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Mi pensas, — daŭrigis Paŭlo post kelka paŭzo,
montranta al la direkto de sia kastelo. mi pensas,
ke mi plu ne reiros tien...
— Neeble ! — respondis la maljunulo. — Pripensu,
ke vi havas devojn al via edzino, al via nomo:
kaj la mondo...
— La mondo ! — interrompis Paŭlo, levante sian
kapon kun maldolĉa malestimo sur la lipoj. — La
«mondo »! La decreguloj! la hipokrito, kiu estas deviga
por la homoj... ho!... mi scias, mi scias, kaj mi
ne kulpigas vin, kolonelo! Vi estas homo honesta,
sincera, sed vi ne sentis la premon de la « mondo ». vi
ne portadis la maskon de la societo, kiel mi, kaj vi he
vekriis sekrete pro la doloro, kiel mi; mi, kiu devis
kaŝi mian malfeliĉon, kiel la hundo kaŝas sian malsanon,
por ke ne vidu ĝin tiu ĉi bona, tiu ĉi honesta,
tiu ĉi decoplena « mondo »...
Kvazaŭ estus subite elfendiĝinta la ĉirkaŭkorpaĵo
de lia animo, li daŭrigis kun tulmantaj okuloj, kun
tremanta tono, klinante sin al la kolonelo, kiu mirante
lin aŭskultis
— Kion sciis pri mi la « mondo »? kion pri miaj
doloroj, pri miaj ĉagrenoj, kiuj venenis mian sangon !
Kion sciis la « mondo » pri tiu abomena perfido, kiun
mia propra patro faris kontraŭ mi! Kial do ne venis
helpi al mi tiam la « mondo » ? kial do ĝi ne akcelis
malhelpi la friponaĵon ?... per kio kompensos min
la « mondo » por miaj forrabitaj jaroj, por mia detruita
vivo, kaj per kio kompensos la « mondo » tiun ĉi
malfeliĉan knabinon, Zoe'n, tiun ĉi sanktulinon, kiu
ploregis kaj vane petegis por kompato, kiun trompis
mia patro, jes, la mia !... Ho, redonu do al ni la<noinclude><references/></noinclude>
j3rxbizqah9qxa4s93sera0y05iik00
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/46
104
44905
126019
2026-08-06T13:28:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126019
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>propran filon, kiu neniam sentis la patran kareson, kiu
neniam ĝuis la patrinan kison. Li ja vivis, kiel vojranda
malforta herbo, ruinigata de pli fortaj kreskaĵoj,
de bestoj, de homoj... Ha! malbenan laboron faris tie
ĉi, sur la tero, la mallumaĵoj de la societo kaj ne estas
eble, ke ekzistas Dio, se Francisko Katalonai la Grizharulo
trankvile dormas en sia luksa tombo...
— Lasu nin solaj, — diris la kolonelo severe al la
pastro. Poste li prenis la manon de Paŭlo kaj provis
lin konsoli per simplaj, sed sinceraj vortoj:
— Nenion utilas la konsolo, mi scias, sed refortigu
vin. Paŭlo, provu venki viajn malĝojajn sentojn.
En tiu momento senbrue malfermiĝis la pordo.
Nova gasto alvenis: Lidio. — Rapide ŝi ĉirkaŭrigardis
en la ĉambro, — ŝi ĵetis esploran rigardon al la ĉerko.
poste al Paŭlo, — kaj ŝi ĉion komprenis. Ĉion tuj
ekkomprenis, ĉion trasentis la virino.
La kolonelo alparolis ŝin malhonhumore :
— Vi venis, nevino...
— Mi alvenis, mia onklo, — respondis Lidio
mallaŭte.
Paŭlo lace turnis sian kapon: jen estas lia edzino.
Kaj tiam la bela sinjorino aliris antaŭ Paŭlon :
longe, profunde ŝi rigardis en liajn okulojn, poste ŝi
ĉirkaŭprenis lin delikate per siaj brakoj kaj kisis lin
longe, kore, amplene :
— Multe vi suferis, mia kara edzo...<noinclude><references/></noinclude>
bhozk77x93oo49fs42lg3min4es8pbk
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/45
104
44906
126020
2026-08-06T13:39:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126020
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Petro Chrasztek ronden malfermas siajn okulojn
kaj embarase balbutas :
— Vi serĉas ''tiun'' knabon...
— Jes, tiun knabon. Mian filon.
— Ĉu li estas... la filo... de via... sinjora moŝto.
La paroĥestro stariĝis, malfermis la pordon de la
najbara ĉambro, kie, en simpla ĉerko, malgrasa infano
kuŝis mortinta. Kvar kandeloj ĵetis palan lumon al lia
multe suferinta vizaĝo, sur kiu vidiĝas longedaŭrinta
malsano.
— Tiu knabo... jen... estas tie ĉi...
Paŭlo, malfeliĉa —
Li alpaŝis al la ĉerko, rigardis la mortintan knabon
rigide, longe, kaj kiam la kolonelo aliris apud lin, li
ĝemege ekploris, ploris kortuŝante, ploregis pro la nekonsolebla doloro...
— Mia kara filo!... mortis...
— Hieraŭ tagmeze, — raportis plendatone la pastro
kun manoj kunmetitaj. — Ni pasigis tutajn noktojn
nedormantaj ĉe lia lito, mi kaj Mario; ĉu ne vere,
Mario?
Paŭlo kisis la malvarmajn lipojn de la infano,
poste reiris en la alian ĉambron.
— Lasu la pordon malfermita, — li petis mallaŭte.
— Li estis ĉiam malsanema, — klarigis la paroĥestro
al la kolonelo, sed prudenta, saĝa infano. Ni
amis lin, kvazaŭ mian fraton. Ĉu ne vere, Mario ? Du
fojojn ni eĉ venigis kuraciston por li el la urbo; sed
domaĝe, li ne estis kapabla forigi la mortigan malsanon,
kiu lin atakis. Inter miaj brakoj li mortis.
Paŭlo nenion aŭdis el la mensogoj de Petro
Chrasztek. Li rigardis la ĉerkon, la filon de Zoe, sian<noinclude><references/></noinclude>
cf97vd379esccuoqata9k7r6ehmdhzz
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/44
104
44907
126021
2026-08-06T13:56:43Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126021
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sub la serioza Tatra, oni vidas pajlotegmentajn dometojn,
jen ruĝajn, jen bluajn, kun randohavaj, malgrandaj
fenestroj. Tiu ĉi vilaĝo estas Krizba, la vilaĝo
de paroĥestro Petro Chrasztek.
Rubmontetoj en la kortoj, — malgrasaj brutoj
blekas en muskaj staloj : hundoj bojas malvolonte al
la kaleŝo alvenanta.
Paŭlo atente ĉirkaŭrigardas,
— Kien mi veturigu ? demandas Stefano, la
veturigisto.
En la pastrodomon.
Petro Chrasztek jam de malproksime ekvidis la
veturilon. Neniam venis tia bela kaleŝo En tiun ĉi
vilaĝon : li mem ne vidis tian dum la dekses jaroj,
kiujn li pasigis tie ĉi. Kaj jen, ĝi direktiĝas ĝuste al
la pastrodomo.
Petro Chrasztek ordigas sian pastran veston kaj
eliras sur la korton. Mario estas jam tie : miras admiras
la tuta servantaro.
La paroĥestro humile sin klinante akceptas la
gastojn alvenantajn. Li salutas Paŭlon, kiun li persone
konas, — kaj kun afablega rideto li sin klinas antaŭ
la kolonelo, kiu ĵetas malŝatan rigardon sur lin ; al la
maljuna oficiro ne plaĉas tiu ĉi grasa, sensulka vizaĝo,
— tiu ĉi sklavanima pastro.
En la ĉambro Paŭlo demandas :
— Ni serĉas unu knabon ; eble vi, sinjoro paroĥestro,
povus doni al ni ian sciigon.
— Jes, via sinjora moŝto, unu knabon : ordonu.
— Oni donis lin al la sonorigisto, antaŭ multaj
jaroj. Li estas fremda knabo. Ĉu vi povus diri al mi,
kie li estas?<noinclude><references/></noinclude>
81ptdt8o2wtdhm271fxoq8lvj1gfb5j
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/43
104
44908
126022
2026-08-06T14:34:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126022
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>klinas siajn malhelverdajn, maldensajn foliarojn,
kvazaŭ ili dezirus forlasi siajn lokojn kaj transplantiĝi
sur la randon de la vojo, sur kiu Stefano veturigas la
luksan kaleŝon.
La sinjoroj ne vidas la pejzaĝon. Precipe Paŭlo,
li nenion vidas. Li fermis siajn okulojn. Li estas profundiĝinta en siajn pensojn.
La kolonelo ankaŭ pensadas en la rekta angulo
de la kaleŝo. Jen li kunpremas siajn pugnojn kaj dentojn,
jen li ekscite prenas siajn lipharojn, jen li enfingras
en la veluran sidilon de l'kaleŝo.
— Mi ne sciis, mi ne povis scii, — murmuris li
mallaŭte.
Li sentis, ke li ne trovas la ĝustan rimedon de
klareco, Paŭlo multe parolis, rapide parolis, kvazaŭ
li volus per unu fojo elverŝi ĉiujn siajn dolorojn, ĉiujn
siajn suferojn, — kaj tamen li multe preterlasis. Kaj
la maljuna, fiera nobelulo, Francisko Katolnai la Grizharulo!
Li ne komprenas, ne! Tio estas senhonestaĵo,
friponaĵo, kondamnindaĵo. Paŭlo estas prava. La moralreguloj
de la societo estas malperfektaj, mallumaj,
kriplaj, falsaj, absurdaj! La antaŭjuĝo de la societo
estas krimo kontraŭ la Kreo, ĉar ĝi estingas la fajreron,
kiun la Kreinto bruligis en la homo koro, por ke Li
konservu per ĝi la eternecon. La mallumaĵoj de la
societo estas kondamnindaj atencoj kontraŭ la ĉiela
fajro de l' amo, kiu estas la eterneco, la sankteco, la
dieco mem.
Ne estas eble, ke Francisko Katolnai la Grizharulo
trankvile povas dormi en sia tombo !
...Sed jen maloftiĝas la abioj, la juniperoj : kie
altaj montoj etendiĝas al la ĉielo en kaprica senordeco,<noinclude><references/></noinclude>
tejrisnn40l3idihx9mquha0j36gvaw
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/37
104
44909
126023
2026-08-06T14:50:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126023
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>« mondo » la forrabitajn jarojn, ĝi kompensu nin por
la kordoloroj, por la malfeliĉoj, kaj ĝi kredigu al mi,
ke la patro rajtas trompi, perfidi sian filon, ke mi estas
devigebla suferi la sekvojn de tiaj agoj, kaj ke ĉio tio
ĉi estas saĝe, konvene, bone, honeste farita !...
— Paŭlo, trankviliĝu, — diris la kolonelo. — Mi
ja nenion komprenas el tiuj paroloj, kiujn vi diras
al mi.
— Kial kompreni? Jam malfrue. Mi petas vin,
kolonelo, kiam vi reiros al mia edzino, diru al ŝi, ke
ŝi komencigu la eksedziĝan proceson kontraŭ mi; mi
ĉion konsentos jam antaŭe.
— Eble vi mem venus.
— Ne, mi ne iros. Mi restos tie ĉi kun Zoe, kaj
morgaŭ mi veturos en vilaĝon Krizba, por serĉi mian
filon.
— Vian filon ? ... Kiel ... do ...
— Vi miras ?
— Ne, mi ne miras, — respondis la kolonelo, —
mi jam komprenas.
Paŭla neige skusi sian kapon.
— Ne, vi ne komprenas, kolonelo. Sed mi volas,
ke vi komprenu. Sciiĝu pri ĉio, kaj poste juĝu klare.
Ankaŭ rakontu ĝin al mia edzino, se vi volas: se vi
ne volas, ne rakontu. Al mi estas egale. Mi estas jam
indiferenta pri ĉio, kio estas ekster mi.
Paŭlo sidiĝis apud la kolonelo.
— Juna mi estis ankoraŭ, kiam mi konatiĝis kun
Zoe, kiu estas hebreino.
— Ha!
— Vi « ha »-as. Vi ankaŭ. Mi komprenas vin. La
“mondo », la antaŭjuĝoj, la estimindaj limoj, la<noinclude><references/></noinclude>
6oxl8pzpnpiwrqo6hmzulfct7n25bbu
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/42
104
44910
126024
2026-08-06T15:02:24Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126024
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La maljuna sinjoro maltrankvile esploris lian vizaĝon
kaj sekrete balancis sian kapon.
En la dometo de l' kampogardisto Paŭlo rigide
adiaŭis de la kolonelo. Li vojaĝos en. la najbaran
vilaĝon. Tie estas lia filo, li serĉos sian filon.
— Ĝis la revido, kolonelo.
— Mi iros kun vi, Se vi konsentos, respondis
la maljunulo.
— Dankon al vi!
Frumatene ili ekvojaĝis. La kampogardisto kun
delevita ĉapo deziris feliĉan vojaĝon al la sinjoroj, kaj
instruis la veturigiston, Stefanon, ke li elektu la vojon
dekstran, ĉar ĝi estas pli bona, ol la alia.
Post dek minutoj la kaleŝo malaperis en la arbaro.
Kaj post unu horo alvenis el la kastelo alia kaleŝo, el
kiu sinjorino Katolnai eliris. Ŝi estis ekscitita, kaj
apenaŭ ŝi komprenis el la vortoriĉa raporto de l’ kampopgardisto,
ke vere la sinjoroj estis tie ĉi, sed antaŭ
unu horo ili forvojaĝis.
— Kien ?
— En vilaĝon Krizba — sur tiu ĉi vojo.
Lidio residiĝis en la kaleŝon, la veturigisto ekvipis
la ĉevalojn, kiuj facilmove tiris la veturilon sur la vojo
al Krizba.
La bonanima vilaĝano skuetis siajn ŝultrojn.
— La sinjoroj pli rapide veturas. Stefano veturigas.
Kaj Stefano veturigis la kaleŝon tra herboj kaj
arbetaĵetoj, ĉiam en rekta direkto.
Senviva, malĝoja pejzaĝo ĝi estas. Nudaj ŝtonegoj
leviĝas el la flankoj de montoj, sur kiuj nur juniperoj
povas vegeti, kaj kriplaj abioj kaj pinoj. Malgaje ili<noinclude><references/></noinclude>
7ycb0vgqywuiv8vpdiafvjce7abir55
Paĝo:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf/7
104
44911
126025
2026-08-06T15:21:37Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
126025
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>furiozas la naciismo. Nekontraŭdireble ĉi tiu lasta doktrino
konsistigas jam de preskaŭ unu jarcento la plej potencan,
dinamikan ''ideo-forton''. Tre karakteriza ŝajnas al mi, ke en la
Ĝenerala Konsilantaro de la I-a Internacio sidis Jozefo Mazini,
unu el la unuaj plej eminentaj teoriuloj kaj agististoj de l’
naciismo, de l’ rajto por ĉiuj popoloj al memdispono. Ne
malpli signifa estas la fakto, ke en la tagordo de la I-a
Kongreso de la I-a Internacio troviĝis punkto pri la restarigo
de Polio kiel memstara, sendependa lando. Kaj sendube estas
superflue diri, ke tiu propono ricevis la aprobon de l’ kongresanoj.
Ĉiu el vi, gekamaradoj, certe scias pli malpli precize, ke
la II-a Internacio same defendis tuj ĉe sia fondiĝo tiun principon
pri nacia sendependeco. Cetere en ĝia kadro troviĝis
reprezentantoj de naciecaj grupoj polaj, finnaj, judaj kaj
de diversaj naciecoj el la Aŭstri-Hungaria Imperio. Mi nur
memorigu al vi, ke en 1907, ĉe la Ŝtutgarta Kongreso,
Vanderveld akceptigis, ke « la nacioj same kiel la individuoj
havas la tute pravan rajton defendi sin en okazo de atako
aŭ de minaco al ilia sendependeco ».
Sendube ne estas necese memorigi vin, ke Lenin estis
ĉampiono en tiu ideologia batalo pornacieca. Kaj en la
programo de l’ III-a Internacio (1928) troviĝas jeno: « ''a)'' Agnosko
al la rajto por ĉiuj nacioj, sendepende de ilia rasa aparteno,
pri plena memdispono, t. e. ĝis ŝtata apartiĝo. »
Mi memorigas tiujn faktojn por ke ĉiu el vi estu tute
konvinkita, ke la naciismo neniam renkontis principan
kontraŭstaron en revoluciaj organizoj. Tia sinteno cetere estas
logika konsekvenco de tio, ke neniam la lingva problemo
estis prikonsiderata kaj solvita, kiel povas tion fari esperantistoj.
Estas do tute vere, ke nia sennaciismo konsistigas
novan tendencon en la laborista movado, staras ĉe tute aparta
vidpunkto en la batalo por la liberiĝo de la ekspluatatoj el
la tuta mondo. Kiuj diras, ke la sennaciismo estas nur internaciismo
plus esperanto, tiuj trompas sin mem aŭ celas
trompi aliujn.
En la nomo de l’ naciismo batalis la soldatoj de l’ lastdata
mondmilito. La rajto de l’ popoloj al memdispono estis unu
el la 14 punktoj en la programo de Ŭilson per kiu li atingis,
ke Usono partoprenu la militon. Kaj en libro premiita de l’
Franca Akademio : ''La principo de l’ naciecoj'', Renato Ĵohane
povis diri, ke la unuan fojon en la historio de l’ mondo oni
provis apliki tiun principon en la Versaja Kontrakto. Mi
tuj diru, ke la aŭtoro devis konfesi, ke la apliko de tiu bela
principo fiaskis en la praktiko…<noinclude><references/></noinclude>
kpdszjm9pwokamvrpa3nzq8rq0uw4xv
126026
126025
2026-08-06T16:26:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
126026
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>furiozas la naciismo. Nekontraŭdireble ĉi tiu lasta doktrino
konsistigas jam de preskaŭ unu jarcento la plej potencan,
dinamikan ''ideo-forton''. Tre karakteriza ŝajnas al mi, ke en la
Ĝenerala Konsilantaro de la I-a Internacio sidis Jozefo Mazini,
unu el la unuaj plej eminentaj teoriuloj kaj agististoj de l’
naciismo, de l’ rajto por ĉiuj popoloj al memdispono. Ne
malpli signifa estas la fakto, ke en la tagordo de la I-a
Kongreso de la I-a Internacio troviĝis punkto pri la restarigo
de Polio kiel memstara, sendependa lando. Kaj sendube estas
superflue diri, ke tiu propono ricevis la aprobon de l’ kongresanoj.
Ĉiu el vi, gekamaradoj, certe scias pli malpli precize, ke
la II-a Internacio same defendis tuj ĉe sia fondiĝo tiun principon
pri nacia sendependeco. Cetere en ĝia kadro troviĝis
reprezentantoj de naciecaj grupoj polaj, finnaj, judaj kaj
de diversaj naciecoj el la Aŭstri-Hungaria Imperio. Mi nur
memorigu al vi, ke en 1907, ĉe la Ŝtutgarta Kongreso,
Vanderveld akceptigis, ke « la nacioj same kiel la individuoj
havas la tute pravan rajton defendi sin en okazo de atako
aŭ de minaco al ilia sendependeco ».
Sendube ne estas necese memorigi vin, ke Lenin estis
ĉampiono en tiu ideologia batalo pornacieca. Kaj en la
programo de l’ III-a Internacio (1928) troviĝas jeno: « ''a)'' Agnosko
al la rajto por ĉiuj nacioj, sendepende de ilia rasa aparteno,
pri plena memdispono, t. e. ĝis ŝtata apartiĝo. »
Mi memorigas tiujn faktojn por ke ĉiu el vi estu tute
konvinkita, ke la naciismo neniam renkontis principan
kontraŭstaron en revoluciaj organizoj. Tia sinteno cetere estas
logika konsekvenco de tio, ke neniam la lingva problemo
estis prikonsiderata kaj solvita, kiel povas tion fari esperantistoj.
Estas do tute vere, ke nia sennaciismo konsistigas
novan tendencon en la laborista movado, staras ĉe tute aparta
vidpunkto en la batalo por la liberiĝo de la ekspluatatoj el
la tuta mondo. Kiuj diras, ke la sennaciismo estas nur internaciismo
plus esperanto, tiuj trompas sin mem aŭ celas
trompi aliujn.
En la nomo de l’ naciismo batalis la soldatoj de l’ lastdata
mondmilito. La rajto de l’ popoloj al memdispono estis unu
el la 14 punktoj en la programo de Ŭilson per kiu li atingis,
ke Usono partoprenu la militon. Kaj en libro premiita de l’
Franca Akademio : ''La principo de l’ naciecoj'', Renato Ĵohane
povis diri, ke la unuan fojon en la historio de l’ mondo oni
provis apliki tiun principon en la Versaja Kontrakto. Mi
tuj diru, ke la aŭtoro devis konfesi, ke la apliko de tiu bela
principo fiaskis en la praktiko…<noinclude><references/></noinclude>
kn9epzccj7slt3lvp2th1ktc316j3ot
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/38
104
44912
126027
2026-08-06T16:38:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126027
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>obeindaj bariloj, starigitaj de la societo! Tiaj vi estas
ĉiuj: tia estis ankaŭ mia patro. Sed, vidu klare, mi
tion volas. Aŭskultu min, mi tuj finos. Ĝi estas simpla
historio. Oni ofte aŭdas tiaspecajn historiojn, — kaj
oni opinias, ke ili ne estas interesaj: sed pri tiuj, kiuj
estas la herooj de tiaj historioj, la mondo malmulte
scias, ĝi restas indiferenta al ili. Aŭskultu, poste juĝu
je mi. — Mi jam ne memoras detale, kiel ĝi okazis. Mi
amis Zoe'n, kaj ŝi amis min. Timema infano ŝi estis,
kiun oni povis terurigi per neafabla, laŭtega vorto, kaj
kiu nenion sciis pri via decema mondo. Jes, pri la
" mondo », kiu nepardoneble kondamnas pro la plej
malgranda kulpeto, se ĝi estas publike farita, — sed
preterrigardas, ignoras, pardonas eĉ pro la plej granda
krimo, se ĝi estas zorge kaŝita... Sed mi ne intencas
nun prediki al vi pri tiuj ĉi eluzitaj frazoj, kiuj tedas
vin, sed doloras al mi, ĉar malespero pelas ilin sur
miajn lipojn. Mi volas nur diri, ke, kontraŭ malpermeso
de mia patro, mi daŭrigis la interligitecon kun
Zoe, ĉar ni pasie amis unu la alian.
Paŭlo kolere frapis la teron per sia piedo.
— Mia patro diris al mi, ke li ne toleras hebreinon.
Li ne toleras Zoe'n. Zoe estas malhonesta, malĉasta...
Tio sufiĉis al mi. Tiu ĉi vorto kaŭzis al mi pli akran
doloron, ol kaŭzus batoj per vipo.
— Senpripense li parolis, mi serioze diras...
— Ĉu vi kredas? Ne, sinjoro, ne; mia palro tre
bone sciis, kion li faras, sed li malbone kalkulis kaj —
malfrue. Aŭskultu. Unu tagon la patro de Zoe skribis
leteron al mi. Leteron, en kiu li petas min, ke mi
redonu la hontamon al lia filino, ke mi donu nomon
al Zoe kaj al ŝia intano, kiu infano estas ankaŭ la mia.<noinclude><references/></noinclude>
kl4a7zhpb2yvytp3wukuw441b1w2qi2
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/39
104
44913
126028
2026-08-06T17:04:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126028
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Tiun leteron, sen mia antaŭa scio, mia patro defraŭdis,
kaj li en mia nomo — — —
Paŭlo ekkaptis la manon de l' kolonelo kaj ĝemege
dnurigis :
— En mia nomo li monon sendis al Zoe... monon...
monon...
— Paŭlo, mia Paŭlo...
— Monon. monon. en mia nomo! Ho, kie estis
tiam la « mondo »! kial ĝi ne venis por malhelpi tiun
teruran friponaĵon, tiun krimon, kiu elvokas venĝon
ĉielan, tiun krimegon, per kiu mia patro, mia propra
patro fosis tombon por mia honesteco, por mia feliĉo!...
La patro de Zoe resendis la monon, kaj la sekvintan
tagon mi vane serĉis ilin. Ili malaperis, forlasis la
vilaĝon kaj dum du jaroj mi nenion aŭdis pri la maljuna
Lazaro kaj lia filino. Pro miaj malsukcesaj esploroj
por ili mi falis en malesperan indiferentecon. Mi
interesiĝis pri nenio plu. Nur kelkfoje kaptis min
kalero kontraŭ la tuta mondo, kaj tiam mi kulpigis en
mia spirito Zoe'n, mi provis kredigi al mi, ke ŝi neniam
amis min, ke ŝi volas sin liberigi de mi por ĉiam, kaj
ĉi forŝtelas nian filon kaj kaŝas lin ien. En tiu tempo
mi konatiĝis kun vi, kolonelo, kaj kun Lidio. Mia
patro instigis min al edziĝo, kaj mi obeis. Kial ne ? Se
Zoe povas vivi sen mi, mi ankaŭ povos vivi sen ŝi.
Laŭ ordono de mia patro mi edziĝis je Lidio.
— Mi nenion sciis pri la ĵus rakontitaj aferoj, —
murmuris la majuna sinjoro.
— Duonjaron post mia edziĝo mi renkontis Zoe'n
en la urbo. Pala ŝi estis kaj serioza, ne la konita Zoe
plu. Ŝi jam ĉion sciis pri mi, kaj ŝi sciigis min pri si.
Sed estis jam malfrue, — mia Dio! — jam tre malfrue !<noinclude><references/></noinclude>
0rydzeusc0tnzndtb61ybk4spvzohgi
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/40
104
44914
126029
2026-08-06T19:37:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126029
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Mi volis tuj eksedziĝi de mia edzino, sed Zoe ni permesis
tion. Ŝia patro — diris Zoe neniam konsentus,
ke mi edziĝu je lia filino: li diiris, ke mi estas voluptulo,
trompisto, mensogulo, kiu denove proponos monon
por kompensi la moralan faligon. Vane mi petegis lin,
ke li aŭskultu min: li malakceptis, forpelis min. Poste
mi demandis Zoe'n pri nia filo ; ŝi respondis, ke li estas
en bona loko, — sed ŝi ne diris, kie li estas. Kaj mi ne
havis kuraĝon, postuli lin. Poste ni adiaŭis. Malĝoja
adiaŭo ĝi estis, sinjoro. Kompatinda Zoe... ŝi ne ploris,
ŝi estis serioza kaj trankvila. Kaj kiam ni forlaŝis unu
la alian, mia koro pleniĝis je malvarmo, je senlima
malespero : sed tiu persono, al kiu mi estus povinta
riproĉi pro mia forŝtelita vivo, tiam jam ne vivis. Mia
patro mortis du monatojn antaŭ tiu renkonto. — Malĝoja
historio estas tio ĉi, ĉu ne vere?
La kolonelo mute premis la manon de Paŭlo.
Paŭlo daŭrigis
— Vane mi skribis al Zoe leterojn : ili nemalfermie
resenditaj estis al mi: La maljuna Lazaro zorge
gardis sian filinon : ŝi absolute ne povis skribi al mi.
Eble, ŝi eĉ ne volis. Eble la skribo estus kaŭzinta
ankaŭ al ŝi kordoloron. Poste mi ankaŭ ne skribis.
Rezigne mi provis kontentiĝi je mia sorto, kaj mi
konsolis min per similaj historioj de aliaj, pri kiuj la
« mondo » tiel ne scias, kiel ĝi ne scias pri miaj turmentiĝoj, —
aŭ, se ĝi eĉ scias, ĝi trovas ilin tiel
simplaj kaj nerimarkindaj, kiel la miajn.
Paŭlo restariĝis kaj demandis la kolonelon :
Ĉu vi kondamnas min?
La maljuna sinjoro ankaŭ restariĝis kai forte<noinclude><references/></noinclude>
oscwqd9z59a6olnpevo048h8pxlw82v
Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/41
104
44915
126030
2026-08-06T20:18:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126030
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>premis la manon de Paŭlo. Li respondis per unu sola
vorteto.
— Ne.
Sur la landvojo alproksimiĝis la kaleŝo de Paŭlo,
per rapida troto. Paŭlo nerve prenis la kuraciston je
brako kaj rapide enkondukis lin en la dometon de
l' kampogardisto.
Piedfingre ili iris en la ĉambron.
— Bruligu kandelon, — diris mallaŭte la kuracisto.
Paŭlo proksimiĝis al la lito kun la brulanta
kandelo.
— Ŝi dormas, li diris al la kuracisto, kiu palpis
la manon de Zoe, kaj ĵetinte unu rigardon sur ŝian
dolĉan, blankan vizaĝon, sin turnis al Paŭlo :
— Ŝi mortis, — li respondis serioze.
☆
Ne volu sciiĝi pri la doloro, kiu, se enmordas la
koron, ne degelas en larmoj. Ne volu sciiĝi pri tiuj
mutaj turmentoj, kiuj kunpremas la cerbon kaj plenverŝas
ĝin per sango tiel, ke ĝi preskaŭ disfalas pro
la premanta doloro.
Paŭlo ne ploris ĉe la enterigo de Zoe. Oni jam
enterigis ŝian ĉerkon, sed eĉ unu guto da larmo ne
aperis en liaj okuloj, eĉ unu plenda vorto sur liaj lipoj.
Reirante li ne akceptis la proponitan brakon de la
kolonelo. Li marŝos senapoge. Li ne estas malforta, li
estas trankvila. Li estas kontenta, ĉio bone okazis. Tre
bone estas, ke Zoe mortis; ŝi ja ne suferos plu... tre
bone...<noinclude><references/></noinclude>
cwyy9ys8m4fwj31e82mc9acqiep0br6
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/43
104
44916
126031
2026-08-06T20:29:14Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126031
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>al la amiko. “Mi timas, ke vi ankaŭ maltrankviliĝos.
Legu mem.”
Surprizita, kaj kun malagrabla sento, iom simila
al malkuraĝo, Brown sidiĝis apud fenestro kaj legis
la jenon :—
Kara Sinjoro Jack,
Kun permeso de la patro, al kiu mi tuj montris
vian leteron, mi faras ĉi tiun unuan sed nepre finan
respondon ; tial ke oni jam komencis priaranĝi mian
edziniĝon kun Sinjoro Boileau, ne estus dece daŭrigi
amindumon eĉ senkulpan kiel la nia.
Vi diras ke vi min amas, sed, kredu min, Sinjoro,
la sento kiun vi havas por mi ne estas la vera amo. Baldaŭ,
certe, vi renkontos la belegan anglan floron, kiun la sorto
speciale elektis por vi. Pri mi mem, mi ĉiam estimos vin,
sed neniam povus vin ami pli ol frate.
Estu kuraĝa, Sinjoro Jack, kaj baldaŭ vi estos danka
ke la ''petite Julie'' estas malpli malsaĝa ol vi.
Ĉu vi konas Sinjorinon Snap? Anglino tiel nomita
ĉeestis la lastan kunvenon de la Grupo, kaj petis informon
pri Sinjoro Brown. Ŝajnas, ke ŝi legis en ĵurnalo pri la
arestiĝo de Sinjoro Robinson, kaj la perilo uzita de Sinjoro
Brown por lin liberigi. Ni donis al ŝi la nunan adreson
de vi ĉiuj, kaj eble vi baldaŭ ricevos viziton de ŝi.
Adiaŭ, Sinjoro Jack; mi ofte pripensados la karajn
amikojn konitajn en la estinteco, el kiuj vi ĉiam havos
specialan lokon. Por vi, kaj ankaŭ por viaj amikoj,
la patro kaj mi sendas la plej korajn bondezirojn. La
tagoj estu feliĉaj por vi, kaj ĉiam daŭrigu la studadon de
la kara lingvo, por plaĉi al
::via unua Instruistino,
{{dekstre|JULIE VALLÉE.}}
Leginte la leteron, Brown alproksimiĝis la amikon,
kaj diris dolĉe :
“Mi ne imagis, ke la afero estas tiel serioza ;
mi estas kortuŝita.”
“Mil dankojn, Tom, sed ne pensu pri mi, ĉar
Fraŭlino Vallée faris saĝan decidon. Pensu pri vi
mem. Ĉu vi intencas atendi la alvenon de Sinjorino
Snap, aŭ tuj foriri en Germanujon ?”
“Mi timas la vidvinon, kaj preferus forkuri ol
restadi, sed mia afero, kompare kun la via, estas
malgrava.”<noinclude><references/></noinclude>
t0y7h05uqvcb4k1wlx5cxmzxty24ol9
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/50
104
44917
126032
2026-08-06T20:38:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126032
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Protestante pri la malpravaj konkludoj de la
amiko, Brown kaj Morris forlasis lin, kaj post kelkaj minutoj troviĝis en siaj propraj dormĉambroj, kie la
tralego de la ricevitaj leteroj ne longe prokrastiĝis.
Ni rigardu super la ŝultro de Brown, kaj vidu tion, kio kaŭzis lian feliĉan rideton. Du paĝojn li jam
turnis, tial ni nur povas legi la lastajn frazojn :
... se vere vi la veron diris, kaj estas vere ke vi volas
min denove renkonti, vi estos en Ostendo je la dekkvina,
kaj vi povos vidi min ĝuste je la tria antaŭ la kazino.
Ne estu malfrue, ĉar eĉ iom da tempo mi ne ŝatas atendi.
Pri ĉi tiu letero la onklino ne scias. Ĝis la revido, Dora
Dufer.
Leginte tion, “maljuna” Brown, la malŝatanto de
ĉiuj virinoj, permesis la amatan pipon fali teren, por
lippremi la leteron.
Nu, ni iru piedpinte en la ĉambron de Morris, por
vidi, kion li faras. Facile estas diveni, ke la ricevitaj
novaĵoj estas bonaj, ĉar lia vizaĝo ankaŭ estas lumigita,
kaj la okuloj brilas ĝoje. Jen paĝo el la letero kiun l
legas :
....la patro estas tre kontenta pri la laboro, kiun
vi faris en Parizo, kaj, kiel prezidanto de la Asocio de
Antikvistoj, li intencas proponi, ke vi ricevu pligrandigitan
salajron. Li ankaŭ ne plu malpermesas, ke mi rigardu vin kiel fianĉon. Ĉu tio vin surprizas ? Ĉu vi kredis vere ke
mi rifuzis 'vian manon kaj koron' pro tio, ke mi ne amas
vin ? Malsaĝa knabo! mia koro estis ĉiam la via. Se vi
ankoraŭ ne estas forgesinta min, kaj ankoraŭ ne ĉesis min
ami, renkontu min antaŭ la kazino en Ostendo, je la tria
posttagmeze, ĵaŭdon la dekkvinan. Poste, mi alkondukos
vin al la patro, kiu imagos—la karulo—ke la hazardo
kunvenigis nin. Ĉiam la via, May.
“Mi vidos ŝin ĵaŭdon,” murmuris Morris, “ĉu
estas eble? Ĉu tiom da ĝojo povas ekzisti en la
mondo,” Kaj mi pensis ke ŝi ne amas min. Mi penis
ŝin forgesi per la amindumado de aliaj fraŭlinoj, kaj
eĉ proponis edziĝi kun Julie. Oh, Julie! kia saĝulino
vi estas! Vi antaŭdiris la veron, skribante al mi pri
la angla floro kiun la sorto elektos por mi. Ĵaŭdon !”
li daŭrigis, eltirante taglibreton el la poŝo, kaj
malferminte ĝin, li ekkriis :<noinclude><references/></noinclude>
i04b57efqxcbmwni7dwzbab2sy3b9yy
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/54
104
44918
126033
2026-08-06T23:01:02Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126033
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉiu estis okupata ekskluzive per la pensado pri
sia serĉatino, ripetante la vortojn: “Ĉu la vetero
malhelpos ŝian alvenon, aŭ ĉu la amo enpelos ŝin en
miajn brakojn ? ”
Unu fojon Morris efektive tuŝis la manikon de
Brown, sed la okuloj de ambaŭ estis algluitaj al du
virinoj, kiuj samtempe ilin alproksimiĝis; tamen,
anstataŭ la dezirataj belulinoj, troviĝis du kompatindaj
baletistinoj, rapidantaj hejmen por ŝanĝi la
malsekajn vestojn.
Antaŭ kelkaj centjaroj, saĝulo diris, ke nenio
absolute malbona ekzistas sur la tero. Pri tio mi ne
deziras disputi, sed subtenon por tia konstato oni
povus facile trovi. Ekzemple, ĉiuj legantoj aŭdis la
mondfaman anekdoton pri la ovo de la subpastro,
kiu estis freŝa “en partoj,” kaj pluan subtenon ni
trovas en la konduto de “J.P.,” kiu, je la priskribita
okazo, kelkajn minutojn antaŭ la tria returnis ĉiujn
kranojn, kaj forportis ĉiujn akvumilojn por ĉesigi
la pluvon. Tiam, la malhelaj nuboj disvolviĝis, kaj
la suno reaperis sur bluega ĉielo. Ĉiuj pordoj malfermiĝis,
kaj la muzikistaro plenigis la aeron per
gaja kaj ĉarma valsmuziko. Ombreloj, surtutoj,
makintoŝoj malaperis, kaj estis anstataŭitaj de la
belaj roboj de virinoj, kaj somerblankaj aŭ malpezaj
vestaĵoj de la malpli agrabla duono de la homaro.
Vere, aliformiĝo okazis, kaj kun ĝi alvenis tri fraŭlinoj,
al kiuj alproksimiĝis la tri amikoj, eltrovante la
amatinojn kaj unu la alian samtempe.
La ekkrioj de surprizo kaj miro faritaj dum la
sekvanta konfuzo povas esti pli bone imagataj ol
priskribataj, ĉar, certe, ne estus interese plene citi la
interparolon, kiu estis de la jena speco :
{|
|Brown : <Br/>Morris : <BR/> Robinson : || Karulino mia !! — Kio, je diablo!!!<BR/>De kie vi venis?
|}
{|
|Fraŭlino Dufer : <BR/> Fraŭlino Manuel : <BR/>Fraŭlino Hastings : ||Vido venis!! ... Ho, karulino!!.... <BR/> Kia feliĉa renkontiĝo !
|}
La mondo estas tre malgranda loko, kiel mi
montros.<noinclude><references/></noinclude>
aqshqd3s7kzckskssx3sg2apw9jzihu
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/56
104
44919
126037
2026-08-07T07:57:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126037
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>en la oreloj, kaj grandan palmarbon, sub kies folioj
troviĝas du geamantoj, kiuj sin rigardas plenvizaĝe,
kaj sidas kune, maneton en mano.
“Sed, amante min,” diris la junulo, “kial vi
rifuzis edziniĝi kun mi ? ”
“Ĉu vi forgesas ke la neo de virino signifas jeson ? ”
respondis la knabino.
“Vi ankaŭ rifuzis vidi min,” daŭrigis li.
“Eble mia hararo estis malordigita per pingloj,”
ŝi respondis gaje.
“Vi rifuzis vidi min, kaj mi foriris en malespero.”
“La poeto diras, ke la amo povas esperi, eĉ kiam
la racio suferas pro malespero,” diris la knabino.
“Sciante, ke vi amas min, karulino,” diris li, “mi
neniam malesperos plu.”
“Supozu, Jack,” ŝi ruze demandis, “supozu ke,
post ĉio, la patro rifuzus sian konsenton ? ”
“Mi tiam laborus pacience kaj diligente por plaĉi
lin, atendante ĝis lia opinio pri mi pliboniĝos.”
“Jes, aŭ vi forirus denove por amuziĝi per aliaj
knabinoj, kiel en la lastaj monatoj,” sugestis ŝi.
“Karulino mia!” li ekkriis pasie, “mi certigas
vin, ke neniam dum mia tuta vivo ....”
“Fraŭlino Dufer, tute ne sciante, ke mi konas vin,
sciigis al mi, per letero sendita el Parizo, ke vi enamiĝis
je ....”
“Estas mensogo !” interrompis la junulo.
“Kio estas ? '” ŝi demandis.
“Tio, kion vi intencis diri.”
“Sed, ĝin ne aŭdinte, Jack, kiel vi scias ? ”
“Mi povas imagi!” li respondis. “Kian ĉarmon
Tom Brown trovas ĉe ŝi, mi ne sukcesas diveni.
Komparita kun mia May, ŝi estas statuo el ŝtono,
dum vi estas la naturo mem. Ŝi havas nek belecon,
nek spritecon, nek laŭmodecon.”
“Eble, via amiko ne deziras edziĝi pro amo.”
“Sed ŝi ne estas tre riĉa !”
“Mi supozas, ke li nur serĉas la simpation.”
“Nu, li do havos la mian,” respondis la junulo
forte.<noinclude><references/></noinclude>
ttl8zbmnd7k6ozijieji50cfxl93b3y
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/57
104
44920
126038
2026-08-07T08:07:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126038
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Tiel bruliginte la reputacion de Fraŭlino Dufer sur
la altaro de sia propra amo, li reiris hotelen. La
patro, laŭ la peto de la junulo, ricevis lin en privata
ĉambro.
“Profesoro,” li ekkriis, ferminte la pordon, “mi
amas vian filinon tutkore. Ĉu vi permesos ke mi. . .”
“Mia kara knabo,” interrompis la profesoro, “iru
al ŝi, kaj parolu pri viaj sentoj en ŝiajn orelojn.”
“Dankon, koran dankon, kara profesoro, sed tio
ne estas necesa, ĉar ŝi jam konsentis.”
“Ŝi konsentis?” respondis la profesoro surprizite.
“Efektive! Kial do vi venis al mi ?”
“Ŝi nur konsentis kondiĉe ke vi aprobas.”
“Ke mi aprobas!! Jes, jes, mi tute komprenas
tion ; sed, se mi malkonsentus, ne plu estus paco en
mia vivo. May estas bona knabino, la plej bona
filino en la tuta mondo kiam ĉio plaĉas al ŝi, sed alie,
ŝi... nu, tiam ŝi similas la tutan inan sekson. Nun,
foriru ; igu ŝin feliĉa, kaj vi meritos ĉiujn miajn benojn.
Ne forgesu la vortojn de la fama Talleyrand: “La
amo estas realaĵo, kiu naskiĝis el la feina regno de
romanoj.” Tial gardu ĝin zorge.”
{{c|✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶}}
Sceno dua: Ostendo, je la dekunua matene, la
sekvintan tagon.
Trankvila maro, sub sennuba ĉielo, gajigas
amason da homoj, kiuj senĉese kaj feliĉe nagadas,
vagadas, babiladas, ridadas ; rememorigante min pri
la bone konataj vortoj de Zamenhof :
::... “ili faras en konsento
::unu grandan rondon familian.”
Sed, malfeliĉe, ĉiuj ne ankoraŭ komprenas unu la
alan. Ekzemple, rigardu la kompatindan fremdulon
tie; li jam finis sian naĝon kaj evidente multe deziras
forlasi la akvon por revestiĝi, sed, estante miopulo,
li ne povas vidi sufiĉe bone sen la okulvitroj, kaj
serĉas vane sian banveturilon. Kion fari? Al kiu sin
turni? De kiu havigi informon? Li prezentas al
ĉiuj bildon de malfeliĉeco, ĉar liaj longaj haroj kiuj<noinclude><references/></noinclude>
6pzjiwq39sg76k5808k1f440gsmhpzq
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/58
104
44921
126039
2026-08-07T08:15:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126039
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ordinare kovras la senharan verton de lia kapo,
kunpendiĝas laŭlonge la maldekstran vangon, kaŭzante
multe da amuzo al ĉiuj rigardantoj. De unu baniĝanto
al alia li vadas, demandante : “Kie estas la banveturilo,
numero tricent okdek kvin ?”
Neniu ŝajnas kompreni la peton, ĝis li ĝin faras al
malicema knabo, kiu tuj montras al li unu kiun li
scias okupata de maljunulino. Dankinte la knabon,
la fremdulo iras kiel eble plej rapide al la montrita
veturilo, sekvata de la knabo kune kun kelkaj amikoj,
kiujn li jam sciigis pri sia ŝerco. Nedubante, ke la
veturilo estas lia, la viro enpuŝas la pordon por eniri,
kiam laŭta ekkrio de indigno kaj alarmo, farita de ina
voĉo, penetras la aeron. Samtempe, la sekvantoj
altiras la atenton de ĉiuj apuduloj, kriante: “Kanajlo !
Venu el tiu virina banveturilo ! !”
Amaso da scivolemuloj tuj ĉirkaŭas la malfeliĉan
kaj senkulpan viron, nomante lin “Kanajlo,”
“Fripono,” “Ŝtelisto” kaj aliaj similaj, sed egale
nemerititaj nomoj. Kion fari aŭ kien iri, li tute ne
scias, sed lia “taso,” jam plena ĝis la supro per mizero,
superfluas kiam el la amaso bone konata voĉo ekkrias :
“Kara Sinjoro Brown, mi fine vin trovis !”
Aŭdinte tiun voĉon, la neforgeseblan voĉon de la
vidvino, Sinjorino Snap, nia amiko Brown (ĉar tiel
nomiĝis la fremdulo, kies malfeliĉaĵojn mi ĵus priskribis)
ricevis tian kuraĝon, kia ofte naskiĝas el
ekstrema teruro, faris vojon perforte tra la amaso,
kaj kuris rapide al sia hotelo, tute forlasinte siajn
vestojn kaj posedaĵojn al la sorto, aŭ pli ĝuste al
la honesteco de la posedanto de la banveturiloj. . . .
Brown neniam revidis ilin.
Post duonhoro, li reaperis vestita per aliaj vestoj,
petis ke oni alkondukigu fiakron, kaj diris al
la direktisto, “Iru hotelon ''Royal Palace''! ” Tien
alveninte, li petis ke oni anoncu lian nomon al Sinjorino
Dufer.
“Sinjorino Dufer ne estas en la hotelo,” respondis
kelnero, post kelkaj minutoj, “sed Fraŭlino Dufer
akceptos vin se vi venos kun mi.”<noinclude><references/></noinclude>
1v28s8pvfpj7t46np8myk72s5tzf0bm
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/59
104
44922
126040
2026-08-07T08:27:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126040
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Certe, la sorto decidis rekompenci Brown por la
mizero kiun li suferis dum la jus pasinta horo.
Sekvinte la kelneron en la privatan salonon de la
Duferoj, li tuj alproksimiĝis al la fraŭlino, kaj sen ia
rimarko pri ŝia sano, pri la onklino, aŭ pri la vetero
(laŭ la ordinara kutimo de la Angloj), li ekkaptis ŝian
manon, premante ĝin tiel forte ke ŝi preskaŭ estis
devigata ekkrii pro doloro, kaj diris timeme: “Mi
volis vidi vian onklinon por peti, ke ŝi permesu, ke mi
vidu vin. Malfeliĉe, ŝi ne estas ĉi tie, kaj mi vidas
vin sen tia permeso.”
“Ĉu la permeso estas tute necesa ?” ŝi demandis
ridetante.
“Jes, ĉar mia nuna vizito havas gravan celon.”
“Ĉu vere ?”
“Jes. Almenaŭ al mi.”
“Kaj ankaŭ al mi,” ŝi respondis.
“Al vi!”
“Certe,” diris ŝi, ruĝiĝante, “Ĉar ŝajnas eble, ke
mi neniam plu povos uzi la manon.”
“Ho, pardonu min,” petis Brown, liberigante la
manon, “Ĉu vere mi vundis vin ?”
“Nur iomete,” ŝi respondis. “Estas nenio; sed
nun diru, kial mi havas la plezuron de via vizito ?”
En la momento, kiam li eniris la salonon, la kuraĝo
de Brown estis sufiĉe forta por supersalti ĉiujn barilojn,
sed iom post iom ĝi tute nuliĝis, kaj anstataŭ kuraĝo
lia koro nun enhavis nur timon. Paŝon post paŝo li
malproksimiĝis de la fraŭlino, kvazaŭ li intencas
forlasi ŝin tute. Efektive, li malfermis iomete la
pordon por tion fari, kaj eble estus forkurinta se li ne
estus rememorinta la voĉon de la vidvino. Tuj, lia
kuraĝo revenis, kaj prenante denove la manon de la
fraŭlino en la sian li diris: “Ĉu la nomo Brown plaĉas
al vi?”
“Jes,” ŝi respondis surprizite. “Mi amas tiun
nomon multe, ĉar...”
“Jes, jes,” li interrompis vive, “ĉar ...?”
“Ĉar mi povas elparoli ĝin tute facile, kaj tio ne
ĉiam okazas je la anglaj vortoj.”<noinclude><references/></noinclude>
77phx28e4zcc96bpm0s25lpnjbtbib1
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/60
104
44923
126041
2026-08-07T08:39:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126041
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>“Ĉu vi preferas la vorton “'Brown' al 'Dufer' ?”
li demandis.
Divenante la signifon de la demando, ŝi respondis
mallaŭte; “NE la vorton !”
“Tio estas domaĝo,” li diris serioze, “ĉar estonte
vi devos tiel nomiĝi.”
Rigardante lin timeme, la nederlanda knabino
murmuris: “Mi ne preferas la vorton 'Brown' al
'Dufer,' sed mi amas Brown mem pli bone ol min.”
“Ĉu vi vere amas min ?” li demandis ĝoje.
“Ja, ja,” ŝi respondis dolĉe.
“Ja,” li ripetis, “Dio mia! Kial mi neniam
studis la nederlandan lingvon? Ĉu 'ja' signifas 'jes'
aŭ ĉu ĝi signifas 'ne' ? ”
“Jes,” diris ŝi ridante.
“Signifas 'NE' ?”
“Ne, ĝi signifas 'jes', kaj mi ...”
Sed ŝi ne povis daŭrigi la parolon, ĉar Brown
altiris ŝin al la koro, kaj premis longan, dolĉan kison
sur ŝiajn lipojn, laŭ la plej aprobita maniero, kvankam
li neniam antaŭe praktikis tian agon, nek eĉ studis
ĝin per kurso de “Lernejo de Korespondado.”
{{c|✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶}}
Sceno tria: Salono de la hotelo ''Continental''.
Sidante ĉe teo-tablo, du fraŭlinoj parolas gaje kaj
senĉese.
“El la tuta mondo, mi estas la plej feliĉa knabino,”
diris unu.
“Krom mi!” respondis emfaze la alia.
“Kaj mia Jack estas la plej lerta, nobla kaj belega
viro el ....”
“Krom mia Tom.”
“La ringo, kiun li metis sur ĉi tiun fingron, estas
la plej ĉarma ....”
“Krom la mia,” denove interrompis la amikino.
Malgraŭ tiaj interrompoj, ne okazis vere serioza
malkontentiĝo inter ili, tial ke neniu el ili aŭskultis
tion, kion diris la alia. Ĉiu havis siajn proprajn
pensojn, kiuj rilatis sole al la amato kaj ŝi mem.<noinclude><references/></noinclude>
n7bxmiosimc1aglco0rgqd1hicufw4g
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/61
104
44924
126042
2026-08-07T08:47:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126042
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Je tiu punkto de la interparolado, kelnero eniris la
salonon kaj anoncis: “Fraŭlino Manuel !”
Vidante ŝin, la du fraŭlinoj tuj kuris al ŝi, kaj,
kaptante ŝiajn manojn, ekkriis unuvoĉe: “Gratulu
min, karulino mia !”
“Pri kio ?” demandis la vizitantino, surprizite.
“Pri mia fianĉiĝo,” respondis la aliaj samtempe.
“Ĉu estas eble ke vi ambaŭ fianĉiĝis ?”
“Jes, jes.”
“Kun kiuj ?”
“Kun Jack!” “Kun Tom!” “Kompreneble”
ili respondis gaje, en dueto.
Sed tiu deklaro ne havis la atenditan rezulton, ĉar
anstataŭ gratuli, karesi, kaj paroli dolĉajn vortojn
de plezuro kaj kontentiĝo en la orelojn de siaj amikinoj,
Fraŭlino Manuel subite ĵetis sin sur sofon, kaj ploris
kvazaŭ ŝia koro estus krevonta.
Unue, ili vane penis konsoli ŝin sed post iom da
tempo ŝi trankviliĝis denove, kaj respondis iliajn
petojn pri la kaŭzo de sia doloro. Ŝajnis, ke ŝi ankaŭ
ricevis proponon pri edziĝo.
“De kiu?” demandis la aliaj.
“De Charlie.”
“Charlie Robinson ?”
“Certe.”
“Kaj vi akceptis lin ?”
“Ne, ne; mi rifuzis.”
“Kial ? Ĉu vi ne amas lin ?”
“Jes, jes; per mia tuta koro.”
“Sed kial vi rifuzis, kiam ....”
“Ĉar mi estas fervora katolikino, kaj neniam povus edziniĝi kun herezulo,” ŝi respondis pasie,
ekplorante denove.
“Sed Charlie estas ankaŭ katoliko,” kriis Fraŭlino
Hastings kun eksciteco.
Fraŭlino Manuel rigardis ŝin riproĉe, kaj diris ;
“Ne ŝercu, May, ĉar mia koro estas jam plena de
mizero ”
“Estas la vero,” respondis la Anglino. “Sinjoro
Robinson “loĝas en Manchester, kie troviĝas multaj
katolikoj.”<noinclude><references/></noinclude>
g3oric7yjqc3dsw7c0f7avvrrzy48zx
Paĝo:Merchant - Tri Angloj Alilande, 1936.pdf/62
104
44925
126044
2026-08-07T08:54:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126044
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>“Li estas ankaŭ katoliko ?” kriis Fraŭlino Manuel.
“Ho! mi do estos la plej feliĉa knabino en la tuta
mondo.”
“Krom mi,” diris la du aliaj.
{{c|✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶ ✶}}
Kelkajn horojn pli malfrue, la tri Angloj sin trovis
en fumejo, interparolante pri siaj aferoj, kaj formante
tre gajan grupeton.
“Mi konfesas,” diris Robinson, “ke mi sentis
min korŝirita kiam ŝi rifuzis edziniĝi kun mi, aŭ eĉ
klarigi al mi siajn motivojn.”
“Estis taŭga venĝo por la sistema ŝerco kiun vi
faris kontraŭ maljuna Tom,” ekkriis Morris.
“Ŝerco kontraŭ mi?” diris Brown. “Kion vi
aludas ?”
“Silentu, Jack, ne estu malfidela pri tio,” petis
Robinson.
“Jack!” diris Brown, “mi petas, ke vi parolu
malkaŝe. Inter amikoj, oni devas esti honesta.”
“Jes, la tempo nun alvenis por klarigi ĉion,”
respondis Morris. “Nu, Tom, mi deziras, ke vi ne
maltrankviliĝu plu pri Sinjorino Snap, ĉar ....”
“Sinjorino Snap ?”
“Jes, ĉar ĉiuj aludoj, kiujn oni faris al ŝi dum
nia libertempo, devenis de tiu fripono; estis li, kiu
aranĝis en Parizo ke virino petu, ke vi akceptu viziton
de Sinjorino Snap, kaj ke vi....”
“Sed mi efektive aŭdis ŝian voĉon, hodiaŭ matene,
kaj ....”
“Ne, vi ''kredis'' ke ĝi estas ŝia voĉo, sed ĝi estis nur
tiu de Charlie, kiu imitas ĉiun kun sukceso.”
“Kaj mi legis ŝian nomon en la listo de vizitantoj
ĉe la hotelo !” '“Jes, Charlie mem skribis tion.”
“Ĉu estas vere, ke Sinjorino Snap ne serĉas min je
la nuna momento ?”
“Absolute vere, Tom,” respondis Morris, ridante.
“En tiu okazo,” ekkriis Brown, entuziasme,
““mi estas la plej feliĉa viro en la tuta mondo.”
“Krom mi!” respondis liaj du amikoj unuvoĉe.<noinclude><references/></noinclude>
qxemoipm4aue0m4l7yr7g2nv9fmnksl
Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/1
104
44926
126045
2026-08-07T09:09:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
126045
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/3
104
44927
126046
2026-08-07T09:09:34Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
126046
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:Dobrzański - Al mokantoj, 1912.pdf/7
104
44928
126056
2026-08-07T10:30:22Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126056
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĝusta preparo, sen la grundo: oni devas antaŭe ekkoni
francan, anglan, latinan, germanan, grekan,
polan — lingvojn...
Ah, ĉu oni povas ne ŝati tiun argumenton! Ĉar
pri tiu, kiu uzus ĝin. ni plej certe povus diri, ke neniel
li lernus lingvon francan, ne trastudinte antaŭe
dialektojn malnov-keltajn kaj la latinan popolan idiomon
,lingua rustica‘ — kaj germanan parolon de
frankoj, vizigotoj, burgundoj kaj enfine malnovtempan
lingvon ,la langue d’öil‘ (la lingvo de pra-antaŭuloj)
kaj ĝiajn idiomojn. Sen tio — laŭ li — estus neeble
studi francan lingvon.
Li — solidulo — indigniĝus, se oni ekproponus,
ke li tiel senprepare... lernu ekz. lingvon anglan. Ĉu
oni ne scias, el kio konsistas angla lingvo? Sed ja
antaŭe oni devas ekkoni kelkajn idiomojn de Anglujo,
poste latinan ,lingua rustica‘, poste idiomojn
de angloj kaj saksoj de V-a jarcento, kaj fine
francan lingvon de normandoj el XI-a jarcento!
Ekzistas meritoj, kiuj iuokaze aplikitaj ŝanĝiĝas
en seriozajn... mankojn.
Tial, ŝajnas, estas kulpo de tia ,solideco‘, ke
,solidulo‘ — plejofte nenion scias. Sed li almenaŭ
havas tian ĝojigon kaj tian signon de supereco,
ke, se li nenion scias, — tio ne estas pro mallaboremo.
Ne! Nur pro solideco!
Ne ĉiuj tamen estas filozofoj, aŭ homoj kun
prudento de serpento.
Sociulo, ,homo de ago‘ — konsideras alie.
Ekzistas tiom multe da aliaj aferoj! Kiam li
vidas el gazetoj, ke la homoj multlaboras por {{vdk|di|versaj}}<noinclude><references/></noinclude>
stzpnkcfzaohfeqnq6zjib4ekdj0aa8
Paĝo:Dobrzański - Al mokantoj, 1912.pdf/11
104
44929
126060
2026-08-07T10:44:04Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126060
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|egalrajt|igon}}, liberigos niajn fortojn de la servuta devo —
tiam estas ''nia patriota devo'' — rapide renkonten
kuri al la ideo!
Kaj se tio estus malfacila, aŭ se tio postulus
ian grandan laboron! Sed tio estas la laboro, kiu
ŝanĝiĝas en ludadon. Kartludo, vinto postulas pli
energian, mensan agadon, ol tion postulas ekkono
de bela lingvo esperanta. Kaj se iu je tiu ero da
laboro ne volus aŭ ne povus konsenti — tiam — ja ne
devas rifuzi almenaŭ idean kunlaboron. Ĉar oni povas
koni la lingvon, sed tute ne akceli progreson de la
ideo. Ne nur tiu estas esperantisto, kiu posedas la
lingvon, sed ankaŭ tiu, kiu aprobas esperantan ideon
kaj disvastigas ĝin, interesiĝas pri ĝia progreso; kiu,
se li mem ne laboras — helpas en la laboro al la
aliaj. Tial do la societoj kaj la rondoj esperantaj
konsistas ne nur el tiuj, kiuj jam posedas la lingvon,
sed ankaŭ el tiaj, kiuj per sia {{sic|aperteno|aparteno}} al la societo,
kaj per sia ekinteresiĝo alportas helpon kaj
volontigas la laborantojn.
Tiom da jaroj plej granda parto da gazetoj en
stultaj malspritaĵoj mokas la ideon aŭ penas ĝin
mortigi per tomba silento! Sed hodiaŭ dank’ al la
laboro kaj dediĉo de homoj la ideo disvastiĝas
ĉiam pli kaj pli; hodiaŭ oni devas skribi pri ĝi plej
ofte. Ĉar estas devo de ĉiu — dissonorigi ĉien la
bonajn pensojn, kaj peni, ke ĉi-tiu granda afero de
tuthoma vivo plej rapide efektiviĝu!
{{c|♡ ♡}}<noinclude><references/></noinclude>
qzddh0moveh21us39rajt7gws36i01t
Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/19
104
44930
126063
2026-08-07T11:02:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126063
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO II|c|g=120%}}
{{---|3em}}
{{f|'''La fundamenta helplingva principo'''|c}}
{{---|3em}}
{{c|''Kiel ĝi estas aplikata''}}
{{c|''en Ido simpligita aŭ Adjuvilo''}}
{{---|3em}}
1. — La reformo devos konsisti esence kaj antaŭ ĉio
el la jenaj eroj:
Reguligo de la akcentado de la vortoj;
Reguligo kaj simpligo de la regulo por formado de
la pluralo ĉe la artikolo, la adjektivoj, la substantivoj,
la pronomoj;
Kompleta forigo de la akuzativo;
Simpligo de la konjugacio per la forigo de la pasiva
voĉo sinteza kaj de la kvin superfluaj infinitivoj;
Simpligo de la formado de la posesivaj adjektivoj,
kaj forigo de la malregulaj formoj;
Reguligo de la derivado, kaj unuigo de la finaĵoj
adjektivaj-pronomaj.
Plibonigo de la ''ĝenerala aspekto'' de la lingvo, al kiu
oni donos karakteron pli naturan, same kiel plian
belsonecon.
Serioza revizio de la afiksoj kaj de la vortaro: forigo
de pluraj difektoj de detalo kaj anstataŭigoj per pli
bonaj formoj de formoj malbonaj aŭ nesufiĉe internaciaj.
2. — La Esperanta pluralo en ''j'', kiun la plimulto de
la reformistoj trovas nesufiĉe harmonia <ref>Prononcata
kiel ĝi devas esti, la j-finaĵo estas neniel
malharmonia. Sed la principo de internacieco devigas nin preferi la finaĵon ''s''.</ref>, havas<noinclude><references/></noinclude>
1pdoillxlqrub4uzb7kxb6yngj4zknv