Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.14
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/17
104
15033
126067
47174
2026-08-07T12:40:09Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126067
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La homoj rigardas stultesprime.
»Kaj estas mi, kiu de hodiaŭ ordonos en la domo—por ke nun ĉiu tion sciu!»
La homoj restas konsternitaj, sed komencas sin prepari por ekiro.
Dum du tagoj oni aŭdis nenion pri Heikkilä. La mastron neniu vidis eĉ ekaperi—li honte kaj ĉagrene sin fermis en la ĉambro.
Sed la nokton post dua tago ree okazis io.
La servistinoj dormantaj en la ĉambrego ekvekiĝis je tio, ke la pordo de l’interĉambro subite malfermiĝis kaj tra la ĉambregon kvazaŭ pala fantomo rapide kuris al la antaŭĉambro.
La vekiĝintoj sin ĵetis kun dormemaj okuloj al la kortflankaj fenestroj.
Ekstere estis vidataj ĉaro sur la korto antaŭ stalo kaj ĉevalo ligita je ringo ĉe ĝia pordo; sur ĝin la mastro estis metanta la jungilaron.
»Ĉu tia maniere?» aŭdiĝis de la perono—el la posta fenestro estis forigita unu vitro pro la varma vetero, tiel ke ĉiu vorto estis aŭdata en la ĉambrego. Kaj ili vidis la mastrinon en subvestaĵoj rapidantan preskaŭkure al la junganto.
De la stalo aŭdiĝis maldelikata malbeno, sed la viro restis momenton stari sendecida.
La mastrino jam alproksimiĝis kun rapidaj, decidaj paŝoj—kiel ŝajnis, rekte al la kapo de l’ĉevalo, ignorante la mastron.
Tiam la rigardantoj vidis lin eksalti kvazaŭ embuskinta rabbesto kontraŭ la venantinon.<noinclude><references/></noinclude>
2jrlkqh38o0n5od8b6a71qjt2m27x4a
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/18
104
15034
126068
47175
2026-08-07T12:44:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126068
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
»Vi diablido!»—la pinto de l’dekstra piedo ekflugis kontraŭ la genuon.
El la korto aŭdiĝis sufokita ekkrio. Oni vidis la mastrinon halti momente kaj levi la maldekstran piedon tiel ke nur la piedfingroj tuŝetis la teron, doloron sur la vizaĝo, la brakojn streĉante, la manojn pugnigante.
La rigardantojn kaptis antaŭsentomiksita timo.
Ili vidis la mastrinon tion ripeti ankoraŭ kelkfoje, poste la piedo kvazaŭ prove rektiĝis ĝis la tero—ŝi obstine ekiris al sia celo.
La observantoj tra la fenestroj ekĝemis pro malstreĉiĝo.
Sed la viro, kiu tutan tempon staris senmove, kvazaŭ vekiĝis, grince kunfrotis la dentojn kaj sin ekĵetis post ŝi, kaptante per unu mano je la ŝultro de l’irantino.
Tiam ŝi returniĝis kun minaca flamo en la okuloj—ili sin ĵetis unu kontraŭ la alia kiel du fajrerantaj pintflamoj. Momento de furioza interbatiĝo, poste sono de ŝirata ŝtofo kaj ekapero de ŝia nudiĝinta ŝultro en la somernokta lumeto—la brakoj ĉirkaŭprenis la taliojn. Turniĝo, ruliĝo kaj tordiĝo, poste ambaŭ renversiĝis. De nun oni povis distingi nur neklaran tumulton, moviĝojn de kruroj kaj brakoj, ekaperon de blonda haŭto kaj transruliĝon de la batalantoj unu super la alia, ĝis ŝi subite sin disŝiris kaj stariĝis—kun talio duone nuda, ŝirita maniko pendanta ĉe la flanko.
La viro rapide postrampis kaj etendis sian manon ĵus, kiam ŝi estis liberiĝonta, etendis kaj kaptis la piedon—kaj ŝi falis senstreĉe kun la buŝo sur la teron.
Sed samamomente ŝi ekrimarkis ion en la herbo antaŭ si, faris malesperan geston kaj ekkaptis ĝin.<noinclude><references/></noinclude>
2xp46bib24b5w1jpeb8t2tz7ak3vs67
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/19
104
15035
126069
47176
2026-08-07T12:53:31Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126069
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Momenton—la virino furioze returniĝis kontraŭ sian kontraŭulon kaj la observantoj vidis ŝin momente leviĝi per la genuoj sur la nukon de l’viro, per unu mano subpremanta lian kapon kaj per la alia, armita per ĉirkaŭvolvita jungilrimeno kun ringo en la libera fino, batanta laŭpove rapide.
»Ĉu vi komprenas—ĉi tio devas—klariĝi! Vi ne piedbatos—nek ŝiros—nek diboĉos—ne, kvankam rompiĝus! Kaj la ĉevalon movos—neniu—sen mia permeso—vi jam eltrinkis la vian!» aŭdiĝis spireganta voĉo inter la batoj.
Sammomente la virino renversiĝis sur la herbon. Ree ruliĝo kaj batalo—la rigardantoj vidis, kiel la viro penis kapti la rimenon en ĉiu turniĝo. Sed la virino streĉiĝis per fortegoj de malespero, kaj post momento oni ree vidis ŝin sur liaj ŝultroj, batantan eĉ pli fervore ol ĵus.
»Tio devas iĝi—klara!—Nun estas demando pri la domo—patro diris—tiam. Jes, nun estas—ĉu vi aŭdas—nun estas demando pri la domo!—Ĝi ne estas per rumo—nek per skurĝo—konstruita—nek malkonstruota!—Heikkilä estas mia—kaj mi ĝin tenos—ĉu vi komprenas?»
La viro baraktis kaj streĉiĝis. Vane! Post momento li komencis vice malbeni, vice hurli kaj lamenti, kaj fine petegi indulgon. Sed longe li devis petegi, ĝis ŝi fine, laca kaj spireganta, lasis.
»Iru en vian ĉambron kaj restu tie—la manĝo estos portata antaŭ vin! Kaj se tio ne kontentigas, reiru tien, de kie vi venis.»<noinclude><references/></noinclude>
2u06n2ge5rpv5622kjesbkmulnrzzh5
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/20
104
15036
126070
47177
2026-08-07T13:18:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126070
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Kaj la rigardantoj vidis, kiel la viro treniĝis internen ĝemante, sennerva kiel malseka ĉifono, kaj malaperis en la ĉambron.
Post kelka tempo ankaŭ la mastrino eniris kaj rapidis tra la ĉambrego en sian ĉambron—la servistinoj jam retiriĝis en siajn litojn kaj ŝajnigis dormadon. Sed post ŝia foriro ili komencis flustradi.
Tiam ŝi subite reaperis kaj haltis tute vestita meze sur la planko.
»Ĉu vi vidis, kio okazis ĉi tie?» aŭdiĝis severa voĉo.
»Ne... nenion ni scias», iu embarase respondis.
»Vi mensogas!» ektintis voĉo mezplanke. »Mi vidis kapojn en la fenestro. Kaj mi diras, ke se pri ĉi tio estos aŭdata aludeto ekster tiuj muroj, mi moligos ĉiun aparte el vi per la sama rimeno!»
Ŝi restis ankoraŭ stari momenteton, severa kaj energia—al la servistaro ŝajnis, kvazaŭ ŝi en tiu nokto kreskis tut-kapon pli longa kaj kvazaŭ dek jarojn pli aĝa.
Ĉi tiun nokton de tumulto sekvis multaj jaroj de paco.
Ĉiu povis rimarki, ke en la aferoj de Heikkilä okazis dum tiu fojnrikoltado ĝisradika ŝanĝo.
La mastro kvazaŭ malaperis neekzistanta, kiel pensiumita avo en sia ĉambro, rapidetanta honta kaj sekretema preter la laboristojn, kiam li okaze renkontis ilin en la korto.
Sed des pli estis vidata la mastrino—ĉie, en ĉiu loko. La viroj emis ekrideti dum la unuaj tagoj, kiam ŝi demandis pri iliaj laboroj kaj donis la ordonojn, sed funde de la ordonoj estis prudento kaj tia ŝtaleco, kia frostigis la ekridetojn.<noinclude><references/></noinclude>
1p0rqso4gjobbjuldy2z485w45u8byu
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/21
104
15037
126071
47178
2026-08-07T13:24:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126071
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La signoj pri nova takto aperis ĉie. Ŝi duobligis la laboristaron kaj postulis duoblan laboron rilate la antaŭo. Novkampoj estis sarkataj, drenoj fosataj, bariloj starigataj. La disciplino estis severa, sed la manĝo bona, la salajro bona, kaj la tuta klopodado estis penetrata de stranga aplombo, tiel ke salajruloj kaj taglaboristoj baldaŭ komencis kalkuli kiel honoron aparteni al la anoj de Heikkilä.
Kaj la klopodoj de la mastrino enhavis ne sole aplombon, sed ankaŭ ion alian. En la najbararo oni rakontis ke ŝi iun tagon aperis en la kontoro de proksima bieno, petis vidi la brutejojn, stalojn kaj draŝejojn, provis laborilojn sur la kampoj kaj esploris ĉiun angulon. Baldaŭ poste vidiĝis sur la kampoj de Heikkilä modernaj sarkiloj, la brutejo estis fundamente renovigata, la stalo reparata k. t. p.
Ĉio tio donis multe da temo por diskutado—ankoraŭ pli la interrilatoj de la mastro kaj mastrino. Ĉu ekzistis iaj interrilatoj de ili? Aŭ ĉu estis unu nur nova domdisponanto, la alia pensiumita antaŭa? Tiel ŝajnis—almenaŭ la mastro videble iom post iom kutimiĝis al sia nova situacio. La ĉambro estis plue lia vera nesto, sed nun li jam movis sin en la antaŭaj okupiĝetoj kaj manĝis kun la servistoj ĉe sama tablo. Sed esence li estis kiel senepitafa ŝtonkolono. Povis pasi tagoj, dum kiuj li ne unu fojon malfermis la buŝon; alifoje li elbuŝigis—strangajn sarkasmojn kaj vortludojn, pri kiuj oni plej ofte ne sciis, ĉu ili estis frenezaĵoj aŭ saĝaĵoj, sed kiuj povis kelkfoje esti treege venenaj. Super ĉio tio kuŝis ia seka sekretiga ridetado, kiu ŝajnis preskaŭ timiga, ĉar neniu sciis, kion ĝi kaŝis.<noinclude><references/></noinclude>
tbc52nub42quplocm5u3gwxovyx277s
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/22
104
15038
126072
47179
2026-08-07T13:29:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126072
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Sed per kia sorĉo la mastrino povis tiel subigi la malicaniman viron, eĉ haltigi lian drinkemon, ĉar fakte oni neniam plu vidis lin ebria aŭ diboĉanta je drinkad-vojaĝoj? Tio estis inter la sekretoj de Heikkilä, kiujn oni povis suspekti sed ne klarigi. Kelkaj pretendis certa, ke la mastro kelkiam odoris brande. Kion tio signifis? Mem li ne sin provizis per trinkaĵoj. Ĉu ilin kunportis la mastrino, kiu nun sola veturis al la urbo por komisioj, kaj donis doze? Sed neniu vidis ŝin en brandvendejo nek tiajn aĵojn inter ŝiaj alportitaĵoj.
Estu kiel ajn, ĉiuokaze la konduto de la mastrino sugestiis respekton—ke ŝi ne permesis la domon perei kaj igis la diboĉulon almenaŭ sendanĝera nenionfaranto—ankoraŭ pli pro la mistera aplombo, per kiu ŝi tion ĉion plenumis.
La pensoj de la homoj ofte okupiĝis pri ŝi. Ili vidis ŝin laŭ la tempo plirondiĝi kaj plibeliĝi, sed la firmaj trajtoj de la vizaĝo ne moliĝis. Rilate infanoj la filo restis solulo—ĉu ĉiuj amaj rilatoj inter la geedzoj ĉesis? Kion la forta, ne alproksimiĝebla virino plej profunde pensis kaj sentis? Ĉu ŝi sopiris ion, ĉu ŝi suferis? Ĉu ŝi sentis sian vivon, spite ĉia prospero, soleca? Aŭ ĉu ŝi estis ege kontenta kun sia sendependa situacio de regantino? Tiuj estis demandoj, al kiuj neniu kuraĝis eĉ aludi—ne je la nomo de amikeco, ne kondolenco nek iu alia sento.
Sed la jaroj pasis kaj la homoj kutimiĝis al la situacio, fine lasante ĉian senutilan divenadon. Ili nur vidis, ke la direktilon de Heikkilä tenadis sama forta mano kaj ke la domo pli kaj pli prosperis. Eĉ la mastro ŝajnis kontenta<noinclude><references/></noinclude>
efisof4auba4a4clyz4ikrpcl668zdg
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/23
104
15039
126073
47159
2026-08-07T14:38:42Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126073
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>je sia loto—kun la malakra rigardo, sekretiga rideto kaj pikantaj sarkasmoj, pro kiuj neniu plu ofendiĝis, ĉar oni sciis ilin lia sola distraĵo.
Sed unu printempon ree okazis io, kio momente turnis la atenton de la homoj al Heikkilä.
La filo atingis dum tiu jaro la konfirmacian aĝon, eĉ li jam absolvis la kurson kaj nur atendis la konfirmacion, kiu laŭ difino estis okazonta dum pentekosto.
Por tio oni devis fari al li kelkajn aĉetaĵetojn. Sed plej maloportune la mastrino ricevis okupiĝon, kiun ŝi ne povis konfidi al aliaj, tiel ke ŝi ne povis veturi al la urbo.
Tiam la mastro sin proponis akompani la filon—li havis liberan tempon.
La propono ŝajnis stranga, sed la mastrino havis nenion motivitan por kontraŭdiri, ĉar la mastro jam dum la pasinta vintro kelkfoje plenumis komisiojn en la urbo. Efektive nur kiel veturiganto de tabulŝarĝo kun aliaj viroj, sed li sin kondutis ĉiel senriproĉe, ke ĉiuj kredis lin forgesintan la malnovajn artifikojn kaj komencantan rebonigi la famon de siaj jaroj de vireco.
La patro kaj filo ekiris.
La tempo pasis ĝis tagmanĝo—la komisiitoj ne revenis. La horloĝo batis du, tri, kvar—la servistinoj ekrimarkis sur la mastrinaj vangoj ruĝajn makulojn, sed vidis ŝin tiom kvieta, kvazaŭ pri nenio aparta estis la demando. Ĉe ili mem komencis la doloro supreniĝi al la gorĝo.
Ĉirkaŭ la kvina horo aŭdiĝis sur la landvojo krakanta bruego de ĉaro. Jam tranĉis akra kriego—granda kaj potenca kiel pro ĝojego, kaj ĝin daŭrigis alia, infane alta<noinclude><references/></noinclude>
lv3os7ascjf82zns2qefphq4rt42kv6
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/24
104
15040
126074
47160
2026-08-07T14:43:04Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126074
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj kvazaŭ hezitanta. Unu el la sidantoj en la ĉaro svingis ruĝaŝnuran skurĝon, la alia sidis antaŭenkurba, apogante per unu mano al bariero de l’sidejo kaj tien kaj reen ŝanceliĝante laŭ la skuoj de la ĉaro.
La krakado alproksimiĝis. Ektiro je la brido kaj ekplaŭdo de l’vipo—kaj ili veturis plengalope preter Heikkilä kaj kriegaĉis ĝuste ĉe la domo.
La servistinoj staris la koron en gorĝo sur la korto—unu el ili kuris senspire en la ĉambregon.
»Ĉu vi vidis, mastrino—la mastro kaj...»
»Kaj plu...?»
La knabino ruĝegiĝis ĝis la oreloj kaj retiriĝis konfuzita kvazaŭ trovita ĉe misago.
De sur la altaĵo de Heikkilä estis videble, kiel la komisiitoj veturis laŭkurbe trans ponton ĝis la gastejo en la fino de la vilaĝo. La servistinoj atendis ĉiumomente ke la mastrino elirus kaj sin direktus al la gastejo. Sed nenio aŭdiĝis. Anstataŭe ŝi post tempeto aperis sur la perono kaj demandis, ĉu jam finiĝis laboro en la domo, ĉar ili tiel malvigliĝis. Mem ŝi ŝajnis tute kiel antaŭe kaj parolis per la kutima kvieta voĉo, eĉ la ruĝaj makuloj sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallaŭte kaj iradis piedpinte—ili ne povis ne fari tion.
Ĉirkaŭ la naŭa horo ree aŭdiĝis krakado de ĉaro.
»Hm Härmäj knaboj—deklivo kaj jungita homino!» kriaĉis la mastro enveturante tra la pordego.
Ili haltis meze de la korto. La filo unue penis subenpaŝi, sed ekŝanceliĝis kaj falis kaj restis tie laŭlonge kuŝanta.<noinclude><references/></noinclude>
0fp1k7rfhedgz2bw4dpqxjudeodw1iv
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/25
104
15041
126075
47180
2026-08-07T15:14:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126075
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La mastro grunte ekridis, ree kriaĉis, vipis la ĉevalon per la skurĝo kaj ankoraŭ foje veturis ronde en la korto.
Li kvazaŭ kreskis de antaŭe, ŝajnis fierega kaj aplomba, parade ĉirkaŭrigardante.
La mastrino aperis sur la perono kaj haltis tie por momento. La servistinoj malaperis ĉiu laŭ sia direkto, apenaŭ kuraĝante rigardeti de post la fostoj.
El la buŝo de l’elĉariĝanta mastro aŭdiĝis grakaĉanta mokrido, kiam li rimarkis la mastrinon sur la perono.
»Ĉio estas restarigita, hih!» li akrekriis kvazaŭ per altegsona sonorilo, signife svingante la skurĝon en aero. »Kaj kun alkresko!»—li montris la filon kuŝantan sur la herbo, eksplode ridante per diabla rido, fulguranta la mjelon.
La mastrino alproksimiĝis—la rigardantoj emis fermi la okulojn. Sed ŝi iris kvazaŭ en siaj okupoj, kvazaŭ ne rimarkinte la mastron, kiu daŭre staris aplomba, la krurojn disetendite, la skurĝon en unu mano, pugnigita en la poŝo, brilantan triumfesprimon sur la ruĝa vizaĝo—kvazaŭ li nenion vidis nek aŭdis, nur ĝuis la potencan ekstazon de l’momento.
Ektiro—la skurĝo eksvingis en la mano de l’mastrino.
»En la ĉambron!» sammomente ektintis tiel severe humilige, ke eĉ la sidantoj en la ĉambrego ektremis.
La viro perdinta sian sceptron fiksrigardis senkonscia, ne tuj perceptante kio okazis.
»En vian ĉambron!» reaŭdiĝis—en la voĉo tremis doloro kaj ekbolis bobeloj de indigno.<noinclude><references/></noinclude>
9ke9hneoku93ziazduggx0et7awbvcz
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/26
104
15042
126076
47181
2026-08-07T16:07:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126076
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Kaj la observantoj vidis, kiel la viro ĵus tiom aplomba kunfalis kvazaŭ fojnstako en torenta pluvo kaj la nukon kurba, kvazaŭ baton timanta, ekiris, neniun vorton dirinte, al la ĉambrego.
La mastrino sekvis ĉe liaj kalkanoj,—ambaŭ malaperis en la ĉambron. De tie komencis aŭdiĝi plendpepado kaj plaŭdado, hurlado kaj vekriado kaj ĉiam senĉesa plaŭdado, tiel ke agacis la haŭto de l’estantoj en la ĉambrego.
Post tempeto la mastrino aperis en la ĉambrego.
»Maljungu la ĉevalon kaj iru por naĝigi ĝin!» ŝi diris severe, metante la skurĝon el sia mano en la fajron sub la ferpoto.
Mem ŝi ree eliris—prenis la knabon kuŝantan sur la herbo en la brakojn kaj portis lin kvazaŭ infaneton en sian propran ĉambron.
Sekvintan matenon aperis kaj patrino kaj filo festvestitaj en la ĉambregon. La servistaro vidis, kiel ili paŝis laŭ vojeto sur la kamprando al la bordo, remis per boateto trans la riveron—iom pli sube, en rivera kurbaĵo, travidetiĝis la pastrejo inter betuloj.
Poste ĉio revenis al la antaŭaj orbitoj.
Neniun mirigis, ke la mastro ree dum longa tempo restadis en sia ĉambro, nek tio, ke li ŝajnis pli kaduka ol antaŭe, eĉ preskaŭ forgesis siajn sarkasmojn.
Pri la filo oni sciis rakonti en la somero, ke li iĝis solida kiel plenkreskinto. Kaj en la postsomero li tute malaperis el la domo. La mastrino mem lin akompanis veturiganta kaj restis tri tagojn survoje.
»Li jam havis okazon por ĉion vidi, kio hejme estis vidinda» aŭdiĝis mallonga klarigo.<noinclude><references/></noinclude>
kpkjq9oyj45pv6uh072as4wuhm87y8x
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/27
104
15043
126077
47182
2026-08-07T16:12:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126077
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ankoraŭfoje Heikkilä aŭdigis pri si—surprizante ĉi-foje, kiel ofte antaŭe.
La domon vizitis morto.
La kristnasko estis festita kaj ĉe la plej proksima najbaro, la vilaĝa forĝisto, estis okazanta laborfesto pri lignaĵoj. Kiel daŭrigon la gejunuloj aranĝis ian »dancon de Johano», al kiu tiriĝis ankaŭ la servistaro de Heikkilä ĝis la lasta estulo.
Tiam, dum tumulto de polko, la pordo de l’dancejo estas tiregata malferme kaj ĉe la sojlo aperas la mastro de Heikkilä—duonvestita, kun rondaj okuloj, teruro sur la vizaĝo.
»La anaro de Heikkilä tuj venu hejmen!» Alion li ne perfortis diri, sed malaperis sammomente.
Ĉiuj komprenis, ke io aparta estis okazinta aŭ okazonta—la dancantoj komencis are treniĝi al Heikkilä.
La mastro kondukis la alvenantojn rekte en la ĉambron de l’mastrino.
Tie kuŝis la regantino de la domo noktvestita en sia lito, sur unu flanko, la vizaĝon al la ĉambro, sed pala kaj ambaŭ manojn sub la brusto, kvazaŭ premante al si la subkoraĵon.
Nun la mastro rakontis—kun tremanta voĉo kaj okuloj rondaj pro teruro—kiel li vekiĝis en sia ĉambro pro laŭta plendado kaj lamentado, kredante unue ĝin aŭdi el ekstere kaj supozante, ke moviĝis la laborfestantoj, sed fine li ektrovis, ke ĝi devenis el la mastrina ĉambro, rapidegis tien tra la ĉambregon, vidis ŝin ankoraŭfoje premegi sin sub la koro kaj ekvoĉi—poste resti silenta. Li, la mastro, timiĝis tiom, ke li ne<noinclude><references/></noinclude>
39mscavxqus5m20f129h9ecmbjw4c6z
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/28
104
15044
126078
47164
2026-08-07T16:17:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126078
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kuraĝis eĉ tuŝeti per fingro, sed rekte rapidis al la dancejo.
Timigita li fakte estis, tremante je ĉiu ostotubero. La sama terura sento okupis ankaŭ la rigardantojn. Ĉiu komprenis, ke la mastrino ricevis subitan »atakon»—tiaj okazoj estis jam antaŭe viditaj—kaj ke tio okazis antaŭ momento, ĉar la korpo estis ankoraŭ varma.
La flankuloj foriĝis kun profunda malstreĉiĝo en la menso kaj la servistinoj de la domo komencis lavi la mortinton. La mastro ĉeestis la tutan tempon, levante kaj helpante, subtenante la kapon dum la hararo estis kombata k. t. p.—daŭre pala kaj tremanta, sed helpema kaj komplezema. La servistinoj vere miris, kiel ankaŭ li unu fojon povis esti laŭhome.
Preskaŭ neniam estis ĉe mortinto tiom da vizitantoj kiel nun en Heikkilä—por citi nur la parokestron kaj policestron. La mortinformo surprizis tiel subite kaj la mastrino de Heikkilä estis nekutima fenomeno—diskreta kaj stranga, sed estimata de ĉiu. Ili staris kvazaŭ antaŭ siluetoj, vidis malklarajn, preterrapidantajn fragmentojn, nur suspektis trajtojn de la tutaĵo kaj post ili ion profundan kaj neklarigitan, kiu iam klariĝos. Sed nun estis ĉio ŝlosita per la nerompebla sigelo Hadesa. Ŝajnis, kvazaŭ la homoj ne volis nevidinte kredi, ke eĉ la morto povis malvigligi per ordinaraj rimedoj tian homon de propra potenco.
Sed malvigligita ŝi estis, ripozanta bele kaj pace sur sia breto—la malgranda sulkiĝo de la brovejo,—fingrosigno de la agonio, videbla inter la okuloj, ankaŭ ĝi nur pliigis ŝian severan dignecon.<noinclude><references/></noinclude>
6hio7arrtrg9ugyxbqblo1vi1wc4995
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/29
104
15045
126079
47183
2026-08-07T16:23:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126079
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La enterigo estis luksa kaj impona, kiel decis al la digno de tia domo kaj tia mortinto.
Kaj nun estis vidata tiu strangaĵo, ke la mastro restis tutan tempon sobra, rakontante tiam kaj iam per tremetanta voĉo, kiel li vekiĝis pro plendado, lamentado k. t. p. La homoj preskaŭ forgesis sian antaŭan antipation kaj sentis ion kvazaŭ kompaton al la viro, je kiu la okazo ŝajne faris tiom profundan impreson. La mastrino konkludeble, ili opiniis, donis per sia morto pli daŭran instruon al li ol iam dum la tagoj de sia vivo.
La filo ne estis videbla ĉe la enterigo—lia restadejo estis konata de neniu.
Sed apenaŭ pasis la enterigo, kiam ree strangaĵoj komencis aŭdiĝi el Heikkilä.
Kvazaŭ malnovaj sekretaj fortoj ree elsorĉiĝis.
Ree svingis la skurĝo en la korto de Heikkilä, ree aŭdiĝis kriaĉoj kaj la ĉevalo galopis ŝaŭmanta.
La mastro estis kvazaŭ demonhavanta—kvazaŭ la antaŭaj drinkuloj, foiristoj kaj diboĉuloj estus komencintaj fantomi en lia figuro. Li povis antaŭtagmeze drinki en la urbo, tagmeze en iu gastejo, vespere en alia kaj nokte en tria. Hejme li ekvizitis nur tiam kaj iam por ŝanĝi ĉevalon kaj inciti la servistojn per ĉiaj diablaĵoj, kiajn nur la cerbo de drinkulo povas elpensi. Aŭ li ekgalopis en la korton kun veturilo plena de diboĉuloj kaj instalis furiozan orgion. Tiam li povis ordoni la lignokruĉojn sur la tablon kaj plenigi ilin ĝis la randoj per rumo. Tempeto, kaj lin kaptis la ideo, ke ili devis manĝi. Senceremonie ŝafon el stalo, en la meznokto ĝin tuta en ferpotegon kaj tia sur la tablon,<noinclude><references/></noinclude>
rg0d5zei5q0jact0tplt50tgo92x7fb
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/30
104
15046
126080
47166
2026-08-07T16:28:15Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126080
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉe kiu la herooj manĝegis. Sed meze de ĉio li povis ekkriegi kiel freneza, stariĝi de la tablo kun rondaj okuloj kaj plaŭdigi per skurĝo ĉirkaŭ si, murmuri nekompreneblajn vortojn, sin ĵeti eksteren kaj veturi galope, kriegante kaj hurlante, foren.
Li ne nur drinkis, sed ankaŭ alie diboĉis laŭ povo. En gastejoj li svingis per la skurĝo dispecige fenestrojn, glasojn kaj porcelanaĵojn de tabloj sur plankon. Ĉio vidigis, ke li nun decidis havigi rekompencon por la unu kaj duono da jardekoj, dum kiuj li fastis, kaj pereigi Heikkilä’n ĝis la subangulaj sokleroj.
La homoj rigardadis ĉi tiun teruron de pereigo kun malvarmaj tremoj en la mjelo. Ĝi efektive ne mirigis ilin, kontraŭe ŝajnis preskaŭ nature, ke la drinkegulaĉo nun diboĉis kun la pereiga skurĝo en la mano—nun, kiam la malhelpaĵo forestis.
Sed ĉu tiel devis Heikkilä, la pupilo de la mastrino-mortinto, perei? Laŭ la opinio de kelkiuj, tie estis io alia ekster la diboĉado de drinkemulo. La malnova nebulo de mistikeco ankoraŭ ne disbloviĝis de ĉirkaŭ Heikkilä, sed la kerno estis laŭ ilia opinio klara—ĝi konjekteble estis batalo pri la domo, dio-scias kiel severa kaj persista. Ĉio komplete vidata, la pasintaĵo de l’duo de jardekoj prezentiĝis batalo inter antagonistaj fortoj pri la superregado de la domo—ankaŭ la nunaĵo estis nur daŭrigo al tio.
Ĉu unu jam tute foriĝis el la tumultkampo kaj lasis la alian kiel venkinton? Ĉu la forto de pereigo ĉi tie diris la lastan vorton?
Tiel ŝajnis.<noinclude><references/></noinclude>
0012pmkrhx4rkhdrdqnklr4pbatcyes
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/60
104
15047
126153
47184
2026-08-08T09:20:04Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126153
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kelkajn simile pentrantajn vortojn: ''venthurlado'', ''ĉarkrakado'' k. t. p.
'''sledo, sledeto'''. Esperanto havis diversajn nomojn por radveturiloj (biciklo, ĉaro, kabrioleto, kaleŝo, vagono), naĝveturiloj (barko, boato, kanoto, ŝipo) kaj aerveturiloj (aerostato, aeroplano) sed neniun nomon por glitveturiloj, krom tiu peza vorto. Jam pli frue estis uzata por la boatforma glitveturilo de laponoj ĝia finna nomo (preskaŭ internacia en la Nordo) ''pulko''. Nun mi proponas al glitveturilo (por ŝarĝo) la nomon ''sledo'' (angle ''sledge'' = ''sleĝ'', svede ''släde'' = ''slede'', germane ''Schlitten'' = ''ŝlitn''). El tio ni havos la profiton, ke ni povos uzi ''sledeto'' por esprimi sled-similan aĵon, uzatan por transporto kaj trenatan de homo; ĉar ĝi ne estas veturilo, sed de tute simila konstruo kiel la glitveturilo ''sledo'', la vorto sledeto estas multe pli bona ol la peza ''glitveturileto'', kiu eble estus uzebla por sama celo.—Alia maniero por solvi la demandon estus por esprimi la ideon sledeto akcepti la finnan, en la Nordo internacian, vorton ''kelkka'' (svede ''kälke'', prononc. ''ĉelke''), sed tiu bedaŭrinde koincidas kun la fundamenta vorto kelka, se oni ne prenus ĝin en la sveda formo ''ĉelko''.<noinclude><references/></noinclude>
en4cpxwxhyssd26lz5nheyerg1dpjhp
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/59
104
15048
126152
47185
2026-08-08T09:10:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126152
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude> Nur en aŭgusto kiam la noktoj jam estas mallumaj sed la varmeco de la vetero ankoraŭ favoras la naskiĝon de fulmonuboj, la fenomeno ofte tre brila de fortaj rapide sinsekvaj fulmoj ĉe la horizonto, nesekvataj de tondrado, aperas kun imponeco. Kaŭze de tio, ke ĝi estas plej ofta kaj plej brila dum la grenrikolto, la popolo ĝin nomas »grenfulmoj». Alia nomo estas »fajroj de Kaleva», kun mitologia deveno.
'''kumuluso''' = blanka, dika, kotonsimila nubo (Verax).
'''laborfesto''', »talkoot» estas ofta kutimo ĉe finnoj, speciale dum la plej urĝa tempo de rikolto. La tuta najbararo invitite de la labordonanta kamparano kunvenas por laborhelpi lin, la festiganton, ricevante regaladon kaj dancon kiel solajn rekompencojn. »Laborfesto pri lignaĵoj» do celas tian festan laboradon por kolekti aŭ haki lignaĵojn.
'''okcipito''' = posta, malsupra parto de la kapo (Verax).
'''stako''' = kunrastitaĵo de fojno (Rhodes).
'''stoplo''' = trunketo de greno aŭ fojno, restanta post falĉado (Boirac).
'''trapi'''. Finna lingvo estas tre riĉa je vortoj por la natursonoj. Ĉar la ĉefa eco de tiuj estas ilia tuja komprenebleco, ŝajnas ke oni povas uzi similajn almenaŭ kiel okazaj vortoj kiam oni tradukas finnan literaturon. La praktiko poste montru, ĉu ili povas resti kiel efektivaj Esperantaj vortoj. Ni donu kelkajn ekzemplojn: pluvo de grandaj gutoj ''trapas'' sur la fenestrovitroj; tre malgranda rivereto ''lirlas'' dum sia fluo; soleca akvoguto falanta sur lageton en resonanta kavo ''pulpas''. Esperanto havas jam de antaŭe<noinclude><references/></noinclude>
9qgi8l1wpvwzxairu2n4kvcgli0z97v
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/58
104
15049
126151
47186
2026-08-08T09:01:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126151
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Vortklarigoj.'''|c}}
Sekvantaj vortoj uzitaj en la traduko eble postulas klarigon.
'''apudjuĝisto'''. Finnlandan tribunalon kamparan formas juriste edukita juĝisto kaj dek-kelke da »apudjuĝistoj» el la plej distingitaj kamparanoj kiel konsilantoj. Se la lastaj estas samopiniaj, ili povas kasacii la verdikton de la juĝisto.
'''bobelo''' = globeto da gaso, ekz. da vaporo el bolanta akvo (Rhodes).
'''ĉambrego'''. Kampara domo Finnlanda konsistas kutime el »ĉambrego», granda ĉambro kun kuir- kaj bakforno, manĝa tablo kaj litoj de la servistoj; en tiu estas farataj ĉiuj lignaĵaj kaj teksaĵaj laboroj; plue el du-tri aŭ pli da ĉambroj, malgranda kuirejo, antaŭĉambro kaj tegita, aŭ bretmura aŭ malfermita, verandosimila perono.
'''eĝo''' = renkontlinio de du ebenoj: supra eĝo de tegmento (matem. terminaro, Bricard).
'''grenfulmo''' = malproksima, sentondra fulmo. Kaŭze de la forte lumaj noktoj,
malproksimaj fulmoj ne estas vidataj (en la nordaj landoj) dum somero.<noinclude><references/></noinclude>
qpuaynjh86tr2ygskt7vcqeqzgfma7c
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/31
104
15050
126081
87939
2026-08-07T16:32:33Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126081
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|II.|c}}
{{Ĉeflitero|L|a}} marta lunaĵo paŝadis sur brilanta printempa neĝkrusto kaj kaŝe enrigardis tra la fenestro de malgranda soleca dometo.
La loĝanto de la dometo ankoraŭ ne estis kuŝanta, kvankam la lampo jam antaŭ longe estis estingita, sed li sidis plenvestita ĉe la fenestro, apogante la kapon al la brako.
»Saluton, Matio de Väliportti!» la luno ekdiris familiare. »Pro kio vi nun tiel okupita maldormas...?»
Sed la viro nek aŭdis nek vidis ion, nur sidadis enpensiĝinta—dum la luno medite rigardis lian kapon, kiu jam estis senhara en la centro, kaj lian malgrasan, sekiĝintan vizaĝon, sur kiu vidiĝis la hardaj fingropalpaĵoj de vivo.
Li sidis tiamaniere longe, kvankam meznokto jam alproksimiĝis. Li havis la intencon eliri, sed tamen restis sidi kaj mediti, ĉar li planis tian, kian li neniam<noinclude><references/></noinclude>
mfmqlip6cuumupri8bpxo55u8adn4h4
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/32
104
15051
126082
47193
2026-08-07T16:36:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126082
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>antaŭe faris, sed kio kvazaŭ sin apogis al la antaŭpasinta vivovojo.
Laŭ tiu vojo nun preteriris antaŭ li diverskoloraj bildoj, kelkaj pli klaraj, aliaj malklaraj, preterrapidantaj kvazaŭ altkumulusoj, sed ĉiu estis guto el la suko de lia propra vivo.
— — —
La unua estis ido de printempo—bela, feliĉa printempo.
Li estis tiam dekokjara kaj servisto en Paavola. Kaj tiun printempon elburĝoniĝis por li amo tiel granda kaj potenca, ke li apenaŭ mem kredis ĝin vera kaj kvazaŭ instinkte antaŭsentis, ke ĝi devis disrompiĝi. Ĉar la feliĉo, kiu ridetis al li, estis tro granda por esti daŭra.
Sed la printempo estis klara kiel arĝento kaj la somero varma kiel oro, kaj sorpo-eternulo kreskanta sur kampa altaĵeto inter la du domoj aŭdis tiusomere flustraĵojn, kiuj igis ĝian maljunan koron pulsadi.
Kiom dolĉa estas amo, kiam ĝi estas sekreta—kiam oni nur ŝtelire kuraĝas ĝin alproksimiĝi kaj nur subdire pri ĝi paroli kaj kiel sola konfidato estas maljuna arbo, kiu ne denuncas.
— — —
Aŭtune tio okazis—tio kion li instinkte timis kaj kio kuŝis kiel malhela makulo ankaŭ sur la fundo de la knabina rigardo, kvankam nek unu nek alia iam kuraĝis paroli pri ĝi.
La gepatroj de la knabino ricevis scieton pri la afero, kaj ĝi estis rapide klarigata. »Ĉu servisto kiel mastron de Heikkilä? Ili kredis la filinon de Heikkilä havi tiom da konscio pri sia digneco kaj estimo al siaj<noinclude><references/></noinclude>
dbkdwuot8qnotbsnmepxvv3ycc3oou0
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/33
104
15052
126083
47194
2026-08-07T16:43:13Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126083
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>gepatroj kaj familio. Ĉu ŝi, la sola infano, ne komprenis, ke estis demando pri la heredita domo?»
La knabino ploris kaj petegis, kaj li mem estis kvazaŭ freneza. Sed ili komprenis, ke ili devis fleksiĝi, ĉar ili ne konis eĉ unu ekzemplon, ke estus donita mastreca rajtigo al amo en tiaj okazoj. Krome, ĉi tiu estis la sola fojo, kiam la knabino ĉagrenis siajn gepatrojn, kaj tio multe doloris ilin ambaŭ.
— — —
Kiel klare li rememoris ilian lastan renkontiĝon sub la maljuna sorpo—rememoris, kaj tamen ĉio tiuvespera estis kvazaŭ obtuza susuro.
Lia gorĝo kunpremiĝis, kiam li pensis, ke ĝi estos la lasta fojo. Kaj la sorto de la knabino—al ŝia edziĝproklamo restis nur kelke da tagoj...?
»Sed kiel vi povos vivi kun li?» li demandis kun doloro.
»Tion mi ankoraŭ ne scias—tion mi efektive ne scias», la knabino lamentis kun premego al liaj manoj.
Sed ĝi ne estis por li la ĉefa demando—estis alio, kio lin turmentis ankoraŭ pli forte kaj pri kio li devis ricevi klarecon.
»Kaj niaj interrilatoj...?» li fine povis elpremegi, »ĉu devas ĉio ĉesi je ĉi tio? Mi...»
Li ne povis plion diri, sed restis pala kaj senspira rigardi la vizaĝon de la knabino.
Kaj li vidis kiel la knabino tremis kaj batalis kun forta emocio, dum espero kaj malespero furiozis en lia brusto.
»Devas», la knabino fine diris per tremantaj lipoj. »Ĉio devas ĉesi ĉi tie, kvazaŭ nenio iam estis—ĉar<noinclude><references/></noinclude>
iyhtfz7vfyysws4gz37id9lrqdz3rvc
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/34
104
15053
126084
47195
2026-08-07T16:47:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126084
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>mi ne volas fari ion nedecan, ĉu per pensoj, ĉu per vortoj, ĉu per faroj... Kaj neniam vi rajtas rememorigi min pri tio, kio estis...»
Li sentis ĉion nigriĝi en siaj okuloj. Li esperis ion, li mem ne sciis kion, sed tamen ion alian, ol kion la knabino diris.
Ili stariĝis—kvazaŭ nek unu nek alia havis ion plu por diri.
Tiam la knabino ekkaptis ambaŭ liajn manojn.
»Devas esti tiel», ŝi diris per tremetanta voĉo. »Sed se mi ankoraŭ iam estos libera agi laŭ mia volo, vi scias mian inklinon... Ne, nun mi devas ekiri!» ŝi aldonis malpacienciĝe, premegis liajn manojn kaj retiriĝis.
Sed ŝi alturniĝis ankoraŭfoje kaj parolis kvazaŭ delire: »Kaj se iam venos la tago, ke mi ne sola havas la fortojn, sed bezonus helpon, vi scias, ke mi ne havis iun alian amikon, nek havos—kaj se vi bezonus...» la knabino torente ekploris kaj arde lin premis kontraŭ si.
Momenteto—ekbrilo de plenluno de sub nubeto kaj subita superfluo de ĝia pala lumo sur la kampo, eksusuro de vento en la sekiĝinta foliaro de l’sorpo kaj palpebrumo de larmaj okuloj—la knabino sin disŝiris kaj forkuris.
Li staris longan tempon narkotita, ne povante sin movi. En ĉi ĉio estis io mistere solena—kvazaŭ ĉio nun rompiĝis inter ili, tranĉita de la palaj radioj de luno, sed kvazaŭ tamen restis iu fibro, kiun oni ne povis klarigi per vortoj.
— — —
La edziĝa festo—li preskaŭ freneziĝis. Estis apenaŭ duona mejlo inter la domoj. Li aŭdis tumulton de festeno,<noinclude><references/></noinclude>
icumagpld2ohjs4h8iwl2d5yvcz306b
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/35
104
15054
126085
47196
2026-08-07T16:51:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126085
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>bruon de muzikilo kaj tintadon de homaj voĉoj. Li ŝteliris al la maljuna sorpo kaj atendis dum horoj. Kiun? Li deziris eĉ diafane vidi blankan vualon en la mallumo kaj aŭdi flustraĵojn...
Ĉu li estis freneza? Li honte forŝteliĝis.
— — —
Kiel stranga aĵo estas la homa animo! Kvazaŭ ĉio peza kaj premanta estis subite forviŝita, nun kiam ĉio estis nerevokebla. Li estis libera—kvazaŭ nenio iam estis.
Li memoris kvazaŭ hieraŭan tagon la tempon, kiam lin kaptis neklarigebla fervoro je vivado kaj laborado. Li kiel servisto—ili hontu! Propra terpeceto—ĝi estis facile akirita. Propra dometo—ĝi stariĝis kvazaŭ sorĉite.
Por kio? Li mem ne tion sciis, sed li ne povis ne observi unu viron. Renkontante li esploris lian bonvoleman vizaĝon, lian malfortikan staturon kaj senenergian sintenadon—kaj en la sama momento li sentis kvazaŭ lia propra staturo rektiĝis kaj plilongiĝis kaj neklarigebla forto streĉis liajn tendenojn. Li observis liajn klopodojn kaj agojn, kaj kiam li rimarkis neniajn ajn klopodojn, li ne povis ne rideti triumfante kaj ne streĉiĝi ankoraŭ pli fortege—kvazaŭ li sekrete konkuradis kun tiu viro.
Post paso de jaroj li ne plu povis nei al si, ke inter ili ekzistis klara interrilato. Se tiu viro estus rampinta sur la preĝejtegmentan eĝon, li mem estus grimpinta ĝis la pinto de sonorila turo. Vi havas domon, mi dometon—montru nun ambaŭ sian mastran kapablon.
En la najbararo komencis iradi strangaj flustradoj—strangaj, sed tamen kvazaŭ malfremdaj kaj atenditaj<noinclude><references/></noinclude>
6obdcvvjarwwctn35jrziokfltva249
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/36
104
15055
126086
47197
2026-08-07T16:56:56Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126086
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>por li. Kaj kiam li foje per propraj okuloj vidis, ke la famo estis vera, li sentis eksciton de subita emocio en sia brusto, kaj kiam la juna mastro de Heikkilä galopveturis kriaĉante preter lin, li sin turnis kaj komencis meze sur la vojo svingi la ĉapelon kun vervo. Sammomente li hontis kaj premis la ĉapon sur kapon, sed sentis, kvazaŭ iliaj sortoj nun estis kunligitaj per nerompeblaj ligiloj.
— — —
Tio okazis sekvintan someron—unu belan tagon de fojnrikolto, kiam la fojnistaro revenis de herbejo.
La viro estis ebria kaj ekscese furiozis, batante sian edzinon fojon post fojo.
Tion vidante li fine komprenis kio estis lia vera rilato al tiu viro—profunda, neestingebla malamo! Kaj li sentis klaran ebriecon de ĝojego povante foje sin ĵeti kontraŭ lin, bati kaj tordi lin laŭ plaĉo.
Sed la virino intervenis.
»Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon»—aparte fiksante la rigardon al li: »ies helpon!»
Li reŝanceliĝis kvazaŭ svenige batita. Kaj en tiu momento li sentis, ke li ja vere havis nenian interrilaton kun la viro, nur kun la virino.
Sed la virino repuŝis lin malvarme kvazaŭ fremdan trudemulon. Ĉu li estis »fremdulo», aŭ iu alia—ĉiuokaze la skurĝbatoj de la viro estis pli ŝatataj ol lia helpo. Aŭ ĉu la virino tion diris nur pro la flankuloj?
Li atendis—malpacienca, kun pasia necerteco ŝiranta la bruston.
Tiam oni rakontis, kiel la virino subigis la drinkemulon per skurĝo, kiel ŝi lin fermis en la ĉambron kaj neebligis<noinclude><references/></noinclude>
lep15d05fjuihxxcsn1wzq43z6hudab
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/37
104
15056
126087
47198
2026-08-07T17:03:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126087
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉian diboĉadon—eĉ oni flustris, ke ŝi mem sekrete havigis al li alkoholaĵojn, ĉar la viro ne povis tute malhavi ilin.
Lin okupis terura sento—tamen do »fremdulo», kvazaŭ nenio iam estis! Se tiu virino estus »vera», ŝi lasus la diboĉulon drinki sinmortige, ju pli frue des pli bone—mem li povus eĉ miksi venenon en liajn brandaĵojn. Sed ŝi malhelpis kaj prizorgis kvazaŭ infaneton—certe tiu viro estis al ŝi kara.
Por kio li laboregis kaj streĉadis dum tiuj jaroj? Kaj kiu aludis al ia ebleco en estonto, sed nun malhelpis eĉ la naturan evoluadon de la okazaĵoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ rapidi por rekompenci la okazintan maljustaĵon? En li ekflagris arda flamo de amareco kaj venĝo—li volas montri al la tuta mondo, ke io okazis, kaj al la solulino, kiu povas tion kompreni, ke li ne forgesis la maljunan sorpon sur la kampa altaĵeto nek unu palpebrumon en la pala lumo de luno.
— — —
Ili estis vivitaj demandoj—al ŝi, la virino!
Kion ŝi tiam pensis, kiam ŝi aŭdis, ke li lasis sian dometon kun la fruktoporta kulturo kaj malaperis sensigne? Li sciis, ke oni parolas pri tio kaj divenadas la kaŭzon. Neniu sciis—ŝi sola komprenis. Kion ŝi tiam pensis—ĉu ŝi sentis pikon en la brusto?
Ĉu ŝi aŭdis, kio poste okazis? Ĉu oni rakontis al ŝi pri »Foireja-Matio», la fama ĉevalisto, kiu iris de urbo al urbo, aĉetis, vendis kaj interŝanĝis? Ĉu ŝi aŭdis, ke li havis bonŝancon de pendigindulo, ke li akiris centojn ĝuste ĉar li metis ĉion sur unu karton kaj estis tute indiferenta, ĉu li gajnos aŭ malgajnos? Kion ŝi tiam pensis?<noinclude><references/></noinclude>
c2j9ncjlijd36xyltr4io3cfu5t94fg
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/38
104
15057
126088
47200
2026-08-07T17:09:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126088
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Unu fojon ĉiujare li iris mem kiel vivanta demando preter ŝi. Veturis la foiran antaŭtagon kun tintantaj sonoriloj tra la vilaĝon—kun tri vivegaj ĉevaloj antaŭe jungitaj, du poste kurantaj, mem kvazaŭ princo en la mezo, grandsinjore vestita, fiera kaj memcerta. Kaj li haltis intence sur la landvojo ĉe Heikkilä, ordonis el apuda dometo kafregalaĵon sur la ĉaron kaj pagis per bankbileto ne akceptante repagon. Li ne ĵetis eĉ rigardon al Heikkilä, sed sentis en sia flanko ŝiajn rigardojn tra la fenestro al landvojo.—Kion ŝi tiam pensis? Ĉu ŝi rapidis en sian ĉambron, aŭ ĉu ŝi komencis mallaŭdaĉi la servistinojn ke ili rigardaĉas ĉiujn migrantojn?
Kun la foireja publiko li ree sendis salutojn kaj demandojn—certe ili alvenis, ĉar ili iris kiel anekdotoj de buŝo al buŝo. Kiel li regalis per karuselo ĉiujn, kiuj okaze estis proksime. Kiel li invitis tutan placangulaĵon da popolo en restoracion, precipe ĉiujn hejmregionanojn, trinkigis kaj manĝigis ilin laŭ ĉies plaĉo. Kaj certe ŝi ankaŭ aŭdis tion, kiel li mem enveturegis tra la ĉefpordo de Societejo kun ĉevalo kaj ĉaro, tiel ke radreloj frapis fajrerojn sur la ŝtonaj ŝtupoj—veturis rekte en la festsalonon kaj pagis centmarkojn por tiu distraĵo. Kion ŝi pensis pri tio?
Kaj ĉu la virino aŭdis ke li ne drinkis eĉ guteton? Certe ŝi tion aŭdis! Kion ŝi pensis pri tio? Senbrida foirulo kaj tamen ne drinkas, kvankam eĉ ĉiaspecaj sekigitaj fiŝoj de senakva kontinento drinkas—ĉu tio kaŭzis al ŝi iajn meditojn...?
Kaj ĉu ŝi aŭdis la frapadon de kartoj? Pri ĉevaloj, horloĝoj, jakoj kaj ĉapoj, laŭ ĉies plaĉo—eĉ kun {{vdk|almoz|ulo}}<noinclude><references/></noinclude>
hley81xk4vepqc7laocozzaezczn4bc
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/39
104
15058
126089
47201
2026-08-07T17:14:12Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126089
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|almoz|ulo}} en la landvoja drenaĵo. Ĉu ŝi komprenis, ke homoj ne tiel vetas por sin distri, kaj ĉu ŝi komprenis, pri kio li ludis?
Pripensu se li iĝus ŝparema, kolektus monon kaj aĉetus kampardomon—la najbardomon de Heikkilä, tiun kie li antaŭe estis servisto? Kion ŝi tiam dirus?
— — —
La homo estas arlekeno! Kion strangan li havis komunan kun la mastrino de Heikkilä? Kia fenikso ŝi sin kredis? Virino, kiu siatempe havis harplektaĵon kiel ĉiuj knabinoj, kaj robon kiel ĉiuj aliaj, kaj sidadis unu printempon sub arbo kaj revis pri amo kiel ĉiuj aliaj. Edziniĝis poste kun drinkulo, kiun ŝi nun regalis per brando kaj skurĝo.
Kaj pro ŝia harligaĵo kaj robo li streĉiĝis kaj bruis—ĉiu havas la ekscesojn de juneco!
Li aŭdas ree ĉevalblekadon kaj ĉarkrakadon, pluvtrapadon kaj venthurladon en senluma aŭtuna nokto—ili portas lin antaŭen, ĉiam antaŭen, de foiro al foiro, de urbo al urbo, jaron post jaro...
— — —
Ĉu li ne hontis—kiam li fine revenis al la hejma vilaĝo, trofrue maljuniĝinta kaj velkinta, kun forta dolorado en manoj kaj piedoj?
Kial? Ĉu tial, ke li ne revenis per ĉevalo kaj kun tintantaj sonoriloj—ĉu li do eliris per ĉevalo? Ĉu tial, ke li nun estis malforta kaj malsanema—iu alia spertinta liajn vojaĝojn kuŝus kun humo sur la vizaĝo!
Ĉu ankaŭ la mastrino de Heikkilä ne hontis? La mastrino de Heikkilä—kiu ŝi estis? Ha, nun li tion<noinclude><references/></noinclude>
l1whs8nke9ermp8g6nqqwitwwphwlao
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/40
104
15059
126090
47202
2026-08-07T17:18:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126090
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>memoris—certe li iam konis tian knabinon! Sed kio hontinda estis en tio, li ja ne revenis por peti pension pro tiu konateco.
Li estis mortinta por la mondo kaj la mondo por li—se li povos remeti la sovaĝiĝintajn kampojn de Väliportti en fruktoportan staton, li estos kontenta pri sia vivo.
— — —
Kiu povas esplori la senfundajn profundaĵojn de homa koro?
Li dum jaroj eĉ ne memoris pri Heikkilä, sed nun reveninte hejmen la filino de Heikkilä kaj la maljuna sorpo ree komencis aperi sur la fono de lia vivo kvazaŭ altaj arboj kontraŭ vespera ruĝiĝo.
Ĉu estis la malnova amo, kiu ree komencis ŝiri lian bruston? Ne, al li estis indiferente, kies la virino estis. Sed ŝi turmentis lin per nura sia ekzistado. Se ŝi kun sia domo deglitus laŭ deklivo simile al li, se ŝi devus senti malriĉon kaj mizeron, ĉio estus ekvilibre. Sed ŝi iradis floranta en la korto de sia pli kaj pli prosperanta domo—kvazaŭ ŝi dum tuta lia foresto sekrete vetkuris kun li kaj nun mokis pri lia fina humiligo.
Kelkiam li tamen sentis, kvazaŭ inter ili tamen estis io—tutan tempon, spite ĉio. Kvazaŭ finfine estis en Heikkilä ĉio, kion la vivo havis por li. Li foje jam pasis duonon de la vojo tien kaj estis feliĉa—poste ĉio glitis laŭ deklivo.
Sed kies estis la kulpo? La virino efektivigis sian volon en ĉio—kial ŝi ne tiam faris tion? Kaj ĉu ŝi mem estis feliĉa? Ne, kaj almenaŭ du aliajn ŝi malfeliĉigis. Nun li komprenis ankaŭ la sorton de tiu alia—la virino<noinclude><references/></noinclude>
r01wbl5o01wp5bbxibaq8zzjbar0ys9
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/41
104
15060
126091
47203
2026-08-07T17:22:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126091
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>turmentis ilin ambaŭ, unun per videbla, alian per nevidebla skurĝo. Ŝi amis neniun kaj ŝi envolvis kaj sin kaj la tutan domon per tia mistero, ke oni povis pensi pri tio kion ajn.
Laŭ la tempo tiuj pensoj densiĝis kaj fermentis. Li ne plu volis senti la nevideblajn skurĝobatojn de la virino. Li bezonis nur iri al ŝi kaj diri la tut-veron—tiam li estos libera por eterne.
— — —
La vortoj estis pretaj kun akrigitaj pintoj kaj veneno fandita al la bazoj. Nun tio devis okazi!
Sed li ne iris eĉ duonan vojon kiam li returniĝis—honta kaj konfuzita.
Kion li vere intencis? Kion do li povis havi por diri al la virino?
— — —
Fine—nun li tion elpensis!
Li estis ebria kaj paŝis memkonscia al Heikkilä. Ne plu hontis nek malhavis vortojn, kontraŭe li havis unu kaŭzon plie—pro kiu li vere abstinis pri tio, kio nun trairis liajn vejnojn kiel varma fajro? Nun li komprenis, kial la mastro de Heikkilä volis drinki, kial ĉiuj homoj drinkis—kaj tiel faros ankaŭ li de nun, drinkos tiel ke la pugnoj kotiĝas!
Sed jam sur la vojo proksime al Heikkilä renkontiris la mastrino.
Tio estis surprizo. Sed »bone», li pensis, »konfidenciaĵon mi ja havas por vi!»
Ili interproksimiĝis—li sentis ŝanceliĝon. Penis sin hardi, sed io premis la gorĝon tiel, ke li certe ne eĉ<noinclude><references/></noinclude>
p4b1utgn2t5gtv0m88y7x7qfazwd29r
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/42
104
15061
126092
47204
2026-08-07T17:52:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126092
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vorton povos eldiri. Kaj kiam li nun post jaroj vidis la virinon tiel bela kaj digna, li subite tiris la ĉapelon profunden sur la okulojn kaj intencis tiriĝi kvazaŭ nenion rimarkante pretere.
Sed la virino haltis—liaj propraj piedoj alnajliĝis al la vojo kvazaŭ retenataj de nevidebla forto.
La virino rigardis kvazaŭ ne kredante siajn okulojn.
»Matio!» aŭdiĝis tremanta pro emocio voĉo. Kaj en tiu unu vorto vibris ĉio, kio al li estis kara kaj bela: printempo, sunlumo kaj sorpo, somernokta duonlumo kaj stranga brilo de luno. Li volis sin ĵeti teren antaŭ ŝi kaj petegi por ankoraŭfoje aŭdi tiun unikan vorton.
»Ĉu ankaŭ vi devas iĝi diboĉulo—kiel ĉiuj aliaj...?»
Ŝi jam iris sian vojon, li staris hontanta sur la landvojo.
Kio mirinda estis en la virino? Kaj kion ŝi vere intencis? Kial ŝi diris la unu vorton tiel, ke en ĝi vibris la tuta estinto, sed la finon, kvazaŭ ŝi neniam lin konis? Li komprenis, ke nun estis dirita la lasta vorto, sed ke la dirinto ne estis li sed ŝi.
Kaj kial li sentis tiel senfinan humiligon pro ke ŝi vidis lin ebria kaj ankoraŭ pli fulgurantan pikadon pro ke li estis komparata kun »aliaj»—kvazaŭ li vere estis pli bona ol la aliaj, li kiu jam pentis, ke li ne estis kiel ili? Li volis drinki, eĉ por inciti, sed tio estis tute neebla post la renkontiĝo. Li ne povis tion klarigi, sed li sentis malamon kontraŭ la virino—ĝuste pro la neklarigebla perforto, kiun ŝi praktikadis kontraŭ ĉiuj aliaj.
— — —
Li estis staranta sur sarko de sia terpomkampo, kiam aŭdiĝis de la landvojo furioza krakado de ĉaro.<noinclude><references/></noinclude>
trse8azzq49hk7ne53uxzn6pqjbzqyq
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/43
104
15062
126093
47205
2026-08-07T17:56:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126093
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Kiu estis? Li sentis saman pasian senpaciencon de atendado kian foje antaŭe.
Jam svingis skurĝo kaj aŭdiĝis kriaĉo. Estis do li—kaj la filo kune. La filo kune!
Lin okupis tiel subita venĝotriumfo ke liaj genuoj ektremis. La mastro de Heikkilä do tamen estis viro—li venĝis por ili ambaŭ.
Li sciis, ke tio ĉesos baldaŭ, ke skurĝo jam baldaŭ dancos sur la dorso de l’mastro. Sed ĝi estis tamen maltima protesto kontraŭ la mistera perforto.
— — —
La morto de l’mastrino! Ĝi estis surprizo al li kiel al aliaj, ĉar ĝi venis tiel neatendita kaj falĉis nematuran grenon. Ĉu li esperis ĝin? Ne. Ĉu li volus ĝin malhelpi? Ne. Liaj pensoj pri la okazintaĵo estis strange konfuzaj, sed en la unua momento li ne povis ne senti tremon de emocio pripensante, ke inter ili estis io—kontaktoj kaj rilatoj, amo kaj malamo, kaj ke ĉi ĉio nun estis nura rememoro.
Sed kio ĝi tamen fine estis? Kion li vere sciis pri la virino, ekster la tiama printempo kaj somero—nenion! Kion ŝi plej profunde pensis kaj sentis, vivis kaj suferis, esperis kaj seniluziiĝis—tio estis definitive al li kiel fermita libro. Kaj ĉu ŝi pli sciis pri li—pri ĉio, kio trairis kiel ruĝa ŝnuro tra lia vivo—ĉu ŝi eĉ unu fojon efektive pensis pri li? Ĉu estis memafere inter ili io alia krom eta senkulpa memoraĵo el juneco, kiun unu tuj forgesis, alia pli longe konservis, eĉ suferis pro ĝi? Kiel stranga estas la vivo! Ĉu ne la homoj iras kvazaŭ en nebulo, baraktante, batalante kaj pendante unu<noinclude><references/></noinclude>
7cnesblzb53mg08vb3p3i71q3j1t4wq
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/44
104
15063
126094
47206
2026-08-07T18:00:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126094
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>je la alia, tamen nenion sciante pri la interna homo de la alia, eĉ tiuj kiuj sin kredas pleje proksimaj.
Kiam la sono de entombigaj sonoriloj trombonis ĝis lia dometo, al li ŝajnis, ke ĝi rakontis pri io tre malproksima—dum la infaneco aŭdita fabelo, kiu iam profunde impresis lin, sed nun envualiĝis en la nebulon de forgeso por eterne.
— — —
Ree rapidegas bildoj antaŭ li—la mastro de Heikkilä kun siaj kundrinkantoj.
Ili vekis ankaŭ la alion, kiu jam estingiĝis.
La virino definitive estis pereiga najlo en la boato de lia vivo! Kial ŝi fleksiĝis sub la devigo de siaj gepatroj kaj ĉu la devigo vere estis tiom premanta? Kial ŝi post tio iĝis harda, fiera kaj nekomprenebla? Ĉu ŝi ne en tiu momento parolis, preskaŭ ĵuris ion? Ĉu ne ankaŭ ion pri tio, ke »se vi iam bezonos...?» Ĉu li bezonis—tion certe la mastrino de Heikkilä plej bone sciis. Kaj la helpo? Impertinenta demando sur landvojo kun la titolo diboĉulo!
Al li ŝajnis nun kvazaŭ nekoruptebla verdikto de la providenco, ke ŝi tiel subite estis deŝirata el inter siaj idoloj: riĉeco kaj prospero. Kaj la mastro de Heikkilä estis kvazaŭ venĝilo en la mano de l’eterna justeco, kiu volis en momento detrui kion krudeco kaj senkoreco kolektis dum jaroj.
La penso estis ankaŭ alie, pro speciala kaŭzo, kvazaŭ serpenta veneno por lia malfervoriĝinta sango. La nuna vintro estis al li ĉiamaniere pli severa ol la aliaj. Li kutime kulturis terpomojn en sia kampo, kiujn li poste vendis<noinclude><references/></noinclude>
d743qxhbxxeed9irqtjl8nf8woo6810
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/45
104
15064
126095
47207
2026-08-07T18:04:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126095
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>dum la tuta vintro, kaj ekster tio li faris korbojn el radikoj. Sed nun la terpomoj estis jam venditaj ĝis vintromezo; da pretaj korbaĵoj estis sufiĉe, sed li ne estis ema ilin ekkapti—la mizero entrudiĝis tra la pordoj kaj fenestroj.
Tiam la diboĉado de mastro Heikkilä kvazaŭ briligis al li la penson, ke li suferis pro maljusto kaj ke la vivo efektive estis sensenca moviĝo kaj klopodo, kolektado kaj detruado. Kial la riĉuloj vivis malmodere, kial li devis mortmalsati? Ĉu li ne havis egalan rajton pri vivado kiel ili? Ĉu sola la mastro de Heikkilä estis rajtigita al egaliga divido?
Jam multfoje liaj pensoj ekskursis al la kampa altaĵeto inter Heikkilä kaj Paavola. Tie estis terpeceto de komuna grundo de l’vilaĝo, kie ĉiu havis sian kampeton por lupolo kaj ĉe la deklivo sian terkelon por terpomoj. Kial li ne iris tien kaj ekprenis sakon aŭ duon da terpomoj el ĉiu kelo—tian kvanton neniu eĉ rimarkus. Forportus ilin unue al sia hejmo kaj poste iom post iom al la urbo, kiel dum aliaj fruprintempoj siajn proprajn, dum la aliaj ne havus la plej malproksiman suspekton...
— — —
Ĉi-vespere li fine decidis iri, ĉar estis bonege portanta neĝkrusto kaj la luno prilumis la vojon. Li jam prete provizis la sakojn kaj sledeto atendis antaŭ la pordo.
Sed estinginte la lumon li havis tiom strangan senton, kvazaŭ estus necese ankoraŭfoje pripensi ĉu iri ĉu ne iri, ĉar li neniam tuŝis propraĵon de alia kaj eĉ en la ĉevalnegocoj neniam malfieriĝis al vera trompo. Kaj tiel li<noinclude><references/></noinclude>
fule0r2gr4ux0ay4rysfogrx6dsary4
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/46
104
15065
126096
47208
2026-08-07T18:12:44Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126096
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>eksidis sur la benko ĉe la fenestro kaj komencis kvazaŭ fari kalkulon pri la pasinta vivo.
Li nun alvenis al la finsumoj de sia kalkulo—kun emociita menso, sento de senpoveco kaj amareco en la brusto. La afero estis klara, sed li sidis plu kvazaŭ sennervigata de neklarigebla malenergieco.
Tiam aŭdiĝas de la landvojo laŭta klakado de la timonoj, kaj kriegaĉoj—li scias senvide kiu ĝi estas.
La klakado jam resonas en la anguloj de lia dometo, meze sur la vojo galopas ĉevalo kaj flanke ĝia granda fantomeca ombro. »Rapido—Rapido—hej diablo, Rapido!» la grupo ventiras preter lian fenestron.
Lia koro komencas bategi, tio ĉio ŝajnas tiom stranga. Li scias, ke la virĉevalo de mastro Heikkilä nomiĝas »Rapido», sed nun li ne memoras tion—kvazaŭ la viro veturus preter lian dometon aparte por krii: »Kion vi plu meditas, ĉu vi ne vidas, kiel mi agas,—rapido, rapido, rapido!»
Li risorte ekstariĝas kaj elrapidas el sia dometo.
{{Steletoj|r=1}}
Unue kelkiom laŭ la landvojo, poste trans barilon al la kampo—li komencas grimpi laŭ longa, malkruta deklivo al la terkela altaĵeto.
La luno brilas draste kaj lia silueto iras preskaŭ antaŭ li. Ĉu estis liaj genuoj, tiuj kiuj aspektis tiom kurbaj kaj velkiĝintaj. Ĉu tiel malforta li jam estis? Kaj ĉu li ankoraŭ meditis kaj pripensis, ĉu estas juste preni kelkajn sakojn da terpomoj por sia vivteno. La sango<noinclude><references/></noinclude>
eo6yav28jwijwa6bkcypozt933y6455
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/47
104
15066
126097
47209
2026-08-07T18:24:06Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126097
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>torente ekfluas en la kapon—nun venu eĉ ĉiuj mastroj de la vilaĝo renkonte kaj ili demandu kien li paŝas, li respondos sincere: al viaj terpomejoj—respondos kaj plenigos siajn sakojn eĉ se tiuj staros apude!
Li atingas la supron de la deklivo kaj sin direktas al la terkeloj, kiuj siluetiĝas kvazaŭ ege grandaj blankaj formikejoj je la deklivoj de l’altaĵeto.
»Tie en la plej malantaŭa mi komencos», li pensas, »kaj poste transiros...»
Tiam iu ekbate tuŝas lian kapon, tiel ke la ĉapelo ruliĝas sur la neĝon. Li ektremas kaj levas la rigardon—antaŭ li staras maljuna sorpo, granda kaj impona, iu suben kurbiĝinta branĉeto ankoraŭ balancadas kviete ĉe lia kapo.
Li staras momenton kvazaŭ senkonscia kaj tra lia menso rapidas kiel grenfulmoj printempo, sunbrilo kaj delikataj flustraĵoj. Sed poste en lia brusto ekregas tia amareco, ke li malbenas la sorpon, unu virinon kaj sin mem.
La neĝkrusto ree kraketadas kaj la silueto iras antaŭ li.
Kio nun? Kvazaŭ apud lia silueto aperis alia. Li unue kredas ĝin ombro de sako, sed baldaŭ rimarkas ke ĝi moviĝas aparte kaj plilongiĝas kaj ke ĝi estas silueto de homo—kvazaŭ iu rapide sekvus lin, la paŝoj nur ne estas aŭdataj. Li returnas sin malkviete.
Tuj post lia sledeto staras virino, knabino, kiun li konus el inter miloj. Ŝi estas tute sama kiel la tiaman aŭtunan vesperon kaj same severe pala kiel en tiu momento en la lunbrilo—staras senmova, la manojn pendantaj ĉe la flankoj, kaj fikse rigardas lin al la okuloj.<noinclude><references/></noinclude>
pmtohldpcxi3uhp0cv12ycf1666mn86
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/48
104
15067
126098
47211
2026-08-07T18:28:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126098
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
»Heikkilä estas detruata—nun mi bezonas helpon!»
En la voĉo vibras doloro kaj embaraso. Momento—ŝi turnis sian dorson kaj paŝas foren. Sed laŭ lia dorso ne pendas harplektaĵo, sed la hararo estas suprentorde kombita kaj de sub la tordaĵo ekvidiĝas en la lunbrilo malhela, brilanta rondaĵo—kvazaŭ kapo de granda harpinglo. Ankoraŭ momento—la virino malaperis.
Li staras tempeton kvazaŭ alnajlita al sia loko dum la brusto forte frapbruas. Kio tio efektive estis, ĉu li maldormas aŭ sonĝas?
Li ĉirkaŭrigardas, ĉio estas kiel antaŭe. La terkeloj siluetiĝas sur la altaĵeto kaj la luno rebrilas sur la neĝkrusto, ne eĉ duona ombro ie—nur la maljuna sorpo staras malantaŭ li granda kaj impona kaj kvazaŭ rektigetendante la branĉojn.
Tiam li komprenas, ke estis lia malnova turmentisto, kiu ree sin metis antaŭ li. »La virinaĉo!» Li ekdeziris elradikigi ĝin. »Kion diablan mi havas kun la aferoj de Heikkilä—ĝi estu detruata, tio estas juste, mi havas aferon al la terkeloj!» Kaj li ekiras hardite de maltimo al sia celo...
»Sed kie ili nun estas—la terkeloj?»
Li haltas kaj ĉiukaŭrigardas kaj ekrimarkas, ke li staras tute sube je la rando de l’deklivo, de kie li jam supreniris.
La piedoj ektremas kaj la brusto ree frapbruas—ne, ĉio ne estas nun kiel devus! Kaj li eksidas senforta sur la sledeto kaj glitas laŭ la deklivo al la landvojo.
Sekvintan nokton li kuŝis hejme—emociita kaj atendanta.<noinclude><references/></noinclude>
oh70cfhkzcqbxyui5dgqjwv6m2bemyg
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/49
104
15068
126099
47212
2026-08-07T18:33:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126099
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ĉu estis io sub tio aŭ ĉu ĝi estis nur halucinaĵo? Se tie io estis, ĉi tiun nokton li certe havos klarigon pri ĝi, ĉar la mortintoj ne duone finas siajn aferojn—tio estas konata.
Kelkfoje ŝajnis preskaŭ nature, ke li kredis sin vidi tiaĵon. La streĉeco de lia propra menso, la furioza traveturo de la mastro en la lunbrilo kun siaj strangaj kriadoj kaj la maljuna arbo kun ĉio kio apertenis al ĝi.
Sed estis io fremda kaj flanka—la hartordaĵo kaj la harpinglo. Li neniam vidis ŝian hararon alimaniere krom plektite, kaj li memoris tute certe, ke ĝi ankaŭ tiun aŭtunan lunbrilnokton estis plektita.
La nokto pasis. Nenio estis vidata aŭ aŭdata, nek maldorme nek sonĝe. Li furioziĝis pensante kia timulo li estis kaj ke la sorpo kaj la filino de Heikkilä ankoraŭ staris antaŭ li—la dua ankoraŭ dum mortinta. Du bonegaj noktoj perdiĝis, dum kiuj li povis viziti almenaŭ tri kvar terkelojn. Ĉu oni kredas ke li estas timigebla per tiaj artifikoj? Ne, pro-dio, li ne estas timigebla!
La trian nokton li ree estis iranta al la provizeja altaĵeto.
Sed ĉi-foje li iras iom alian direkton kaj evitas la sorpon. Li iras malrapide, iam kaj tiam ekrigardante malantaŭen—nenio estas vidata aŭ aŭdata. Nun li komprenas kian parton la maljuna sorpo havis en la halucino de l’pasinta nokto.
Li jam alvenas al la terkela altaĵeto kaj komencas vigle formeti la tegbretojn de l’plej flanka terkelo. Neniu malhelpas, nek vivanto nek mortinto. Jam vidiĝas la pajlo kaj li sin kurbigas por ĝin formeti—ankoraŭfoje ĉiuflanke ĉirkaŭrigardinte.<noinclude><references/></noinclude>
07jsygp9k38xgtaw7t0vg6828junnsg
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/50
104
15069
126143
47213
2026-08-08T08:27:40Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126143
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tiam apud lia propra silueto ree aperis alia. Li tuj rekonas ĝin kaj subite returniĝas.
Post kelkaj paŝoj staras la virino—sama kiel la unuan fojon, la vizaĝon nur ankoraŭ pli pala kaj la rigardon ankoraŭ pli penetranta.
»Heikkilä estas detruata—mi bezonegas helpon!»
Tio vibras kvazaŭ de sub tero, preĝante, sed tamen minace. Unu trapenetranta okulumo ankoraŭ, kaj ŝi jam paŝas foren. Ree kun suprentordita hararo kaj sama grandkapa pinglo en la tordaĵo. Sed kiam ŝi paŝas, la pinglo eliĝas el la hararo je unu colo kaj ree enpremiĝas. Kiam tio okazas duafoje, tra lia menso sin ĵetas kvazaŭ blindiga ekbrilo—kvazaŭ ĝi ne estus pinglo, sed io pli granda kaj fortika. Li streĉas konsternita la vidpovon, la objekto tute enpremiĝas en la hararon—la vizio malaperis.
La viro falas sennerva sur la randon de l’terkela aperturo kaj tremas tra la korpo. Daŭras longe antaŭ la fortoj tiom revenas, ke li povas remeti la bretojn kaj ektreniĝi al la hejmo.
{{Steletoj|r=1}}
Frue sekvintan matenon aperis en la kuirejon de la parokestro strangaspekta, tutemociita viro. Li diris ke li havis urĝan aferon kaj petis tujan aŭdiencon ĉe la parokestro. La servistinoj emis demandi pri la speco de la afero, sed la viro aspektis tiom stranga, ke ili nur iris anonci ke en la kuirejo estis tia kaj tia aŭdiencpetanto.
La parokestro ankoraŭ ne estis vestita, sed tamen ordonis enlasi la viron en la kancelarion.<noinclude><references/></noinclude>
cskov2sszkqofhq0h8ki6pykwttstbc
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/51
104
15070
126144
47214
2026-08-08T08:31:54Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126144
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Tie la viro komencis rakonti—malkviete kun spasmanta vizaĝo kaj vibranta voĉo—kiel li en du noktoj vidis fantomon, la fantomon de l’mastrino-mortinto de Heikkilä. Li iris en lunbrilo ekstere, tie ĝi lin renkontis kaj diris tion kaj tion. Kaj tio okazis en du noktoj...
La parokestro longe rigardis la strangan mienon kaj ĉifonan vestaĵon de la viro. Li konis lin—li aŭdis ion kaj tion pri liaj vojaĝoj kaj veturadoj. Ankaŭ la rakonto ŝajnis tre mankhava.—Kiel li moviĝis ekstere en tia tempo, kaj kie tio efektive okazis?
Tiam la viro embarasiĝis kaj pli kaj pli miksis la rakonton. Li nur moviĝis—je aferoj, kaj tiam li ĝin vidis, kaj tio estas vera.
Klara dubo speguliĝis en la okulo de l’parokestro:
»Hm... ni homoj estas tre multspecaj—estas, kion-diri, tiaj, kiuj havas apartan emon vidi strangajn sonĝojn kaj tiaspecajn. Ankaŭ ĉi tie oni rakontis ion kaj alian, kaj ili funde tamen estis nenio.»
Ne, neniam antaŭe li ion vidis aŭ aŭdis.
»Hm, ja, ja.—Sed ĉu vi drinkadas...?»
Ankaŭ tion ne. Li nur unu fojon en sia vivo estis ebria, kaj de tio jam pasis longa tempo.
»Ĉu ne...? Ja, ja, tre eble... Sed ĉu estis, kion-diri, la mastrino-mortinto via konato kaj ĉu vi eble dum la lastaj tempoj tiel-dire aparte pensis pri la aferoj de Heikkilä?»
Jes, konato de infaneco, kaj certe li multe pensis pri la aferoj de Heikkilä.
»Nu vidu, jen estas ĉio!» La parokestro klopis la parion de sia flartabakujo, ekprenis fingropinĉaĵon kaj komencis<noinclude><references/></noinclude>
e8hgkk5aljuhvo3iy0se9uyf2ly2htj
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/52
104
15071
126145
47215
2026-08-08T08:35:28Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126145
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>rakonti okazintaĵon. Ĝi okazis al li mem, estis pri unu lia lerneja kamarado, kiu antaŭnelonge estis mortinta—ankaŭ ĝi tre stranga rakonto.
»Sed ĉi tio ne estas tiaspeca», persistis la viro. »La hartordaĵo kaj pinglo—ŝi ne uzis tian dum knabino.»
»Sed vi ja, kara amiko, mem ne estas certa pri tio ĉu ĝi estis pinglo aŭ io—tiu punkto en via rakonto estas la plej konfuza.»
»Ne, konfuza ĝi ne estas, mi certe tion scias ... sed mi mem ne kuraĝas ĝin kredi.» Liaj lipoj fariĝis tute palaj kaj la voĉo vibris kvazaŭ en spasmoj de frostego. »Ĝi estis—jes, ĝi certe estis ... fera bolto.»
»Fera bolto...?»
»Je-es!»
»Sed kion vi per tio efektive...? Ĉu vi pensas ke, kion-diri...?» La parokestro interrompis sian frazon.
»Pri tio ĝuste mi volis aŭdi vian opinion, sinjor’ parokestro—ĉu eble ... eble tie estis io terura?»
La parokestro silentis dum momento kaj en liaj okuloj speguliĝis emocio.
»Hm, ja, ja—efektive la aferoj de Heikkilä estis tre strangaj», li fine diris. »Pri tiuj oni sciis malmulton kaj la morto de la mastrino okazis tiel subite. Kaj se mi nun tute sincere eldiras el la koro, ankaŭ mi, tiel-diri, havis tiatempe samspecan suspekton. Sed pro tio mi iris mem por vidi la mortinton—kaj vidu, ŝi kuŝis kvieta kaj trankvila kaj nenia signo pri perforta morto estis videbla. Kaj nun mi kredas, mia amiko, ke ĉar vi estis infaneca amiko de la mortinto kaj vin turmentis samaj sekretaj pensoj eĉ pli forte, do, tiel-dire, ili bildigis<noinclude><references/></noinclude>
tn5y4u6g0lqwyaccrbswo73f5swm7nm
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/53
104
15072
126146
47216
2026-08-08T08:40:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126146
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>al viaj okuloj samspecajn viziojn. Tiel mi vere kredas kaj iru nun hejmen pacigita kaj kredu kion mi vidis per propraj okuloj.»—La parokestro stariĝis el sia lulseĝo.
Sed la viro staris plu kvazaŭ ŝtoniĝinta sur sia loko. Sur lia vizaĝo speguliĝis forta embaraso kaj sur la frunto perlis ŝvito de doloro.
La parokestro intencis etendi la manon adiaŭe sed restis miranta la internan premiĝon de la viro.
»Ne tiel mi povas foriri», la viro parolis kun malkvieta, petega voĉo. »Se ĉio restos tiel, mi nenie havos pacon. Kaj nenion mi iam suspektis, tute nenion, sed mi ankoraŭ ne elparolis ĉion, kio apartenas al ĉi tiu historio.»
Kaj li komencis ree rakonti, de la komenco. Pri la sorpo sur la kampaltaĵeto kaj kio okazis sub ĝi. Pri la sceno en la korto de Heikkilä, kiam li intencis kuri por helpi. Pri ĉio, kio moviĝis kaj furiozis en lia koro dum ĉi tiuj dudek jaroj. Kiel li nun laste sentis klaran plezuron pri ke Heikkilä estas detruata, preskaŭ esperis ke li mem havu parton en la ruiniga laboro. Kiel la virino foje savis lin je drinkuliĝo—tiel li nun komprenis la aferon, post kio okazis lastan nokton. Kiel li ekiris al sia nokta ekskurso kaj kiel ŝi ree staris antaŭ li kaj malhelpis ke li fariĝu ŝtelisto kaj aĉulo. »Nun mi denuncis min», li finis kvietiĝinta. »Kaj iru nun, sinjoro parokestro, al la policestro, por ke mi havu laŭ mia faraĵo. Sed pro Dio ne lasu la alian aferon, ĉar tiel vere kiel mi mem bezonis kaj ricevis ŝian helpon, mi kredas ke ankaŭ ŝia helpkrio estas vera vero.»
La parokestro staris dum longa tempo profunde emociita.<noinclude><references/></noinclude>
oibjkddg1dld8iwl6o6ybdd18z0mb8c
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/54
104
15073
126147
47222
2026-08-08T08:44:32Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126147
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
»Nun mi vidas la fingron de la Ĉiopovanto!» li diris per tremanta voĉo. »Iru, vi multspertinto, al la servistejo kaj ordonu jungi ĉevalon—ni iros al la policestro.»
La tombo estis malfermata ankoraŭ la saman tagon.
En la okcipito de la mortinto, sub la hartordaĵo, troviĝis fortika, sescola ferbolto.
Ĝi estis enbatita rekte en la cerbon kaj tiel profunde en la okcipitan foson, ke nur la kapo estis per peno trovata.
{{Steletoj|r=1}}
La antaŭĉambraro de la juĝejo tumultis plena je popolo—ne ĉiuj eĉ trovis spacon interne, sed parto atendadis en la korto. La juĝo certe estis sciata jam antaŭe, sed la sorto de la domo Heikkilä estis tiel proksima al ĉiu, ke ili sentis, kvazaŭ ili kolektiĝis por aŭdi la verdikton en sia propra afero.
Tremo de emocio trakuris la amason kiam la mastro de Heikkilä fere vestita paŝis sur la peronon. La kurba, velkiĝinta korpo tremadis, la kapo estis kvazaŭ enfosiĝinta inter la ŝultroj, sur la cindre griza vizaĝo vidiĝis longa nerazita barb-stoplo, malakra rigardo en okuloj sangantaj.
Li ne diris eĉ unu vorton kaj ŝajne ne rimarkis la popolon ĉirkaŭe—la rigardantoj staris same silentaj, ne povantaj eligi flustraĵon.
La malliberigito leviĝis sur la ĉaron. Tiam sin alĵetis el la aro maljuneta virino kaj rapidis al la ĉaro. Ŝi ekkaptis ambaŭ manojn de la malliberulo, la mentono<noinclude><references/></noinclude>
87jikqrau9z55qs4kamze4w3yoodvt7
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/55
104
15074
126148
47218
2026-08-08T08:49:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126148
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>spasmis kaj la lipoj moviĝis, sed ŝi nenion povis diri, nur torente ekploris laŭte. En la okuloj de la malliberigito vidiĝis ekbrilo kvazaŭ li konis ŝin, sed tuj poste li turnis la kapon alien—la ĉaro komencis ruliĝi.
La homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la plorantino kun silenta kondolenco sur la vizaĝo—ŝi estis fratino de la kaptito, solulo restanta el la familio.
La pordo de la atestantejo ree malfermiĝis kaj alia viro paŝis sur la peronon. Ankaŭ li nenion diris, sed li sincere alrigardis la popolamason kaj sur lia malgrasa vizaĝo speguliĝis kvieta, preskaŭ triumfa paco—kiel ĉe homo, kiu longe vaginte kaj tute senesperiĝinte subite ree sin sentas neatendite ligita al la profundaj korradikoj de sia vivo.
La viro paŝis malsupren de la perono kaj sin levis sur—la malliberulan ĉaron.
»Kio nun...? Kion li...?» la homoj demandadis.
Sed la viro ridetis plu sian kvietan rideton, rigardante kvazaŭ la malproksiman eteron, dum la ĉaro malrapide forruliĝis.
La venantoj el interne sciis rakonti kio okazis en la juĝejo. La viro persiste petis al si punon pro ŝtelintenco—kiu estis tute sama kiel ŝtelo, laŭ lia klarigo, ĉar ĝia interrompo ne okazis pro lia propra volo. La proceso devis esti pritraktata, ĉar ĝi prezentiĝis ligita kun la ĉefa proceso, kaj la policestro devis plenumi sian devon de akuzanto. Tion farante li ankaŭ endonis pro la parokestro skribaĵon, en kiu ĉi tiu aliĝis al la peto de Matio de Väliportti, certigante kiel animpaŝtisto, ke tio estis necesa por lia interna homo.—La tribunalo verdiktis al li du semajnojn.<noinclude><references/></noinclude>
fggbv5p6sksnuhsoupg7gbo064cxj5a
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/56
104
15075
126149
47221
2026-08-08T08:53:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126149
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La homoj skuis al si la kapon. Ili bone komprenis ke la okazo devis imponi al li profunde kaj naski unuflanke senton de kontentiĝo pro la parto kiun li havis en la malkovro de ĉi tiu mistero. Sed la peto pri puno kaj evidenta ĝojo dum la ekiro por ĝin suferi restis al ili nesolvebla enigmo.
La homamaso disiris kun melankolia sed malpeziĝinta menso. Kvazaŭ oni liberiĝis de malbona inkubo kaj kvazaŭ la domo Heikkilä, kiu dum du jardekoj estis envualigata de misteraj tondronuboj, ree staris en klara taglumo.
{{Steletoj|r=1}}
Kiam la bovinoj de Heikkilä en tiu printempo estis ellasataj al paŝtejo, paŝis Matio de Väliportti—aŭ »La maljuna Matio», kiel li nun estis nomata—kun manĝaĵtornistro surŝultre post ili.
Tuj reveninte el la malliberejo li iris por paroli kun la juna mastro, kiu fine ricevis informon pri la hejmaj okazintaĵoj, rehejmeniĝis kaj ekkaptis la bridojn de la domo. Ĉi tiu akceptis lin por lia restanta vivdaŭro kiel ordinaran bovaran kaj bovejan serviston.
Kaj kiam li nun paŝis kriante ŝercajn komandvortojn kaj vigle svingante la vipon post la bovaro, li ne povis ne rerigardi al la korto kun ĝoja ektremo. Tie la mastro staris la manojn en poŝoj kaj ridis junan vivecan ridon, rigardante kiel la junbovinoj kuregis tiel ke gruzo disĵetiĝis kaj polvo fumiĝis alten en la aero sur la mallarĝa kortvojo.<noinclude><references/></noinclude>
cd3zb1bx0ut6j7l2exjouhx9qpegn44
Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/57
104
15076
126150
47220
2026-08-08T08:56:26Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126150
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Li konis ilin ambaŭ: la bluan okulbrilon kaj tintantan ridon! Li iam vidis kaj aŭdis, preskaŭ prosedis ilin foje, kaj li sentis kvazaŭ li nun subite ilin retrovis—tiujn, kiuj restis malaperintaj de tiam, kiam li mem paŝis kun la aĝo de la mastro.
Kiam li nun alvenis al la aperturo de l’kortvojo kaj turniĝis al landvojo, li ree devis ekokulumi al la korto por konvinkiĝi, ke ili ambaŭ restis tie konservataj. Sed la mastro jam paŝis foren. Kaj li vidis viglajn, energiajn paŝojn, vidis junecan staturon kiu superfluis je agemo, sed en kiu tamen estis io certa, ordonanta kaj superregata. Tiam klariĝis al li per unu fulmobato, ke revenis ankaŭ tria forestinto—tiu, kiu kreis kaj altigis la domon Heikkilä. Li konceptis, ke sur la kampoj ree moviĝis sama forta spirito kaj ke la estonto de la domo estis garantiita.
»Hej, he-hej!» li kriis al la brutaro, triumfe svingante la vipon—kvazaŭ li mem nun akiris la celon de tiu vojo, kiu iam en lia juneco meze interrompiĝis.<noinclude><references/></noinclude>
ksf8ouw5lzcw8gd298q1qofgi7nmow2
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/16
104
22310
126154
72214
2026-08-08T09:56:57Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126154
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Ne, el la vagonaro li venis tuj al mi."
"Bone, mi dankas vin." —
Merten kaj la urbestro reiris al Kruse, kiu sur la montrita al li loko ne estis trovinta ion alian ol malgrandan ŝtalan ringon, uzeblan por plej diversaj celoj; ĝi estis iom disfleksita. Ankaŭ ĉi tiun Merten enpoŝigis. Poste li igis meti la kadavron kune kun la sako, en kiu ĝi estis trovita, en la veturilon uzitan de ili, kaj reiris, akompanate de la urbestro kaj Kruse, al la urbeto.
Lian profundan meditadon interrompis la demando de la urbestro, ĉu li opinas, ke la fremdulo, pri kiu la fervoja oficisto parolis, estas la farinto de la murdo.
"Plej verŝajne. Cetere ni baldaŭ tute precize scios tion."
"Kiamaniere?"
"Ni devos konstati, ĉu en la pasinta nokto iu fremdulo gastiĝis en la urbo."
"Nek en la hotelo, nek en privata domo. Tion mi jam esploris."
"Ho, tre bone, tio ŝparas tempon al ni. Sed, ĉu eble en la vilaĝoj kaj bienoj de la ĉirkaŭaĵo?"
"Ankaŭ ne. Tion la ĝendarmo jam hodiaŭ antaŭtagmeze konstatis. Li ĉien estis ĉirkaŭrajdanta."
"Bonege! Nun ni scias, ke la fremdulo estis la murdisto, aŭ almenaŭ, ke li interrilatas kun la murdo, se tia estas farita."
"Tio certe ne estas dubinda"
"Ni devas ĝisatendi la sekcon. Espereble la kuracisto kun certeco povos konstati la kaŭzon de l' morto."
"Nia distrikta ĉefkuracisto estas tre kapabla."
"Pri tio mi ĝojas. Al mi la kaŭzo de l' morto ĝis nun estas tute enigma. La postsigno de ekstera vundo ne estas trovebla sur la kadavro. La morto do devas esti kaŭzita en alia maniero ol per ekstera efiko. Sed en kia? Veneno kaŭzas spasmosimilajn aperaĵojn, kiuj<noinclude><references/></noinclude>
qywts1rt0h0nlyzc6j0w6huzki2byow
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/17
104
22311
126155
72215
2026-08-08T10:01:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126155
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>postlasas siajn signojn en la vizaĝo. Sed la vizaĝo de la mortintino estas tiel kvieta, kvazaŭ ŝi dormus."
"Hm. Sed kiel alie la morto povus esti kaŭzita?"
"Tio ankoraŭ estas enigmo, kies solvon espereble alportos la sekco. Ĉu la distrikta ĉefkuracisto ĝin faros ankoraŭ hodiaŭ vespere?"
"Li jam diris, ke tio devas okazi, por ke organaj ŝanĝoj eble ne malfaciligu la konstaton de la kaŭzo de l' morto."
"Li estas prava."
"La murdisto verŝajne veturis per la rapidvagonaro ĝis la plej proksima stacio, kie ĝi haltis, kaj poste revenis ĉi tien per la ordinara vagonaro."
"Sendube. Kaj la elekto de ĝuste tiu loko, proksime de stacio, kiun li tiel rapide ree povis atingi, supozigas zorgeman pripensadon de la faro."
"Nur tion mi ne komprenas: Kial li ne aĉetis bileton ĝis ĉi tie, sed al pli malproksima stacio?"
"Por malaperigi sian postsignon por la kazo, ke lia faro estus malkaŝata pli frue ol li esperis, ke tio okazos."
"Kaj kien li poste turnis sin?"
"Verŝajne al la plej proksima stacio, al Reberg."
"Kial ne al la kontraŭa direkto?"
"Li prenis kun si, kiel ni scias, ĉiujn vestaĵojn kaj ĉion ceteran de la murditino; eble li elĵetis el la vagonaro ankaŭ ŝian manpakaĵon aŭ sian propran kaj poste kunprenis ĝin. Sed sinjorino el tiaj societaj rondoj, al kiuj la murditino sendube apartenis, faras iom grandan vojaĝon ne nur kun manpakaĵo. Certe ŝi ekspedigis unu aŭ plurajn kofrojn aŭ ion similan kiel pasaĝerpakaĵon. Ĉi tiun pakaĵon li devis havigi al si, eĉ se nur tial, por ke ĝi ne servu konstati la identecon de la kadavro, kion li ĉiucirkonstance provis malebligi. Ke nur pro tiu celo li forigis la vestaĵojn de la kadavro kaj ĉi tiun metis en sakon, pri tio ne ekzistas dubo.<noinclude><references/></noinclude>
cwk7bo7hit3oa59o0tgc6pxidppktzx
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/18
104
22312
126156
72216
2026-08-08T10:06:58Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126156
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Sed ĉu li faris tion nur por sekurigi sin mem, aŭ ĉu li celis ankoraŭ ion alian? Jen la demando, kiun mi ĝis nun ne povas respondi."
"Ankaŭ mi ne", diris la urbestro.
"Tion mi kredas." Merten ridetis.
"Ĉu vi nun volas plue sekvi la postsignon de la murdisto?"
"Certe!"
"Sed tiukaze vi devas iri al la plej proksima stacio,"
"Unue ankoraŭ alia konstato estas necesa. Kiu ĉi tie en la urbeto havas detalan horarlibron?"
"La mastro de l' Nigra Aglo."
"Bone, ni iru tien."
Alveninte en la hotelo Nigra Aglo, la kriminalkomisaro tuj igis doni al si la horarlibron. Li serĉis en ĝi nur kelkajn minutojn kaj poste remetis ĝin.
"Nu?" la urbestro demandis.
"Kiuj estas la homoj tie, kiuj scivole rigardas nin?"
"Ĉiuj estas burĝoj el nia urbo."
"Ĉu neniu fremdulo estas inter ili?"
"Ne."
"Eĉ kontraŭe al konatoj bonvolu esti tre singardema rilate al via scio pri la murdafero, sinjoro urbestro. Pripensu, ke ĉio, kion mi diris al vi, estas konsiderota kiel ofica sekreto, kaj ke la plej malgranda maldiskreteco povas efiki tre malutile. Venu al mi tute proksime, Kruse."
La kriminalpolicano obeis la ordonon.
"Per la plej proksima rapidvagonaro veturu al Teplitz. Ĉar tiu vagonaro ne haltas ĉi tie, vi devas veturi al Reberg per la ordinara vagonaro. Morgaŭ matene esploru, el kiu hotelo en Teplitz devenas ĉi tiu fakturo." Merten transdonis al la policano la papereton trovitan apud la fervoja digo.<noinclude><references/></noinclude>
gizp45kbt0emkh4dx4fteeyese0t8gq
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/19
104
22313
126157
72217
2026-08-08T10:12:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126157
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"El kio vi scias, ke tiu fakturo estas el Teplitz?" la urbestro demandis.
"Multaj vojaĝantoj, precipe sinjorinoj, notas, antaŭ ol ili uzas vagonaron, la horon de la forveturo kaj la horon de la alveno. La rapidvagonaro, el kiu la kadavro estis elĵetata, komunike aliĝis al la vagonaro, kiu je la 11{{sup|40}} h. vespere forveturis el Teplitz. Do la fakturo devenas el Teplitz, ĉar la tempo, kiun mi ĵus citis, estas notita sur ĝi. Sed je la 5 {{sup|29}} h. — t. e. la alia, post la litero L. notita nombro — la vagonaro alvenas en Leipzig. Tien la murdisto verŝajne veturis por akcepti la pasaĝer-pakaĵon. Tien ankaŭ mi veturos. Ĝis la forveturo de la ordinara vagonaro al Reberg ni havos ankoraŭ tempon de du horoj. Ni uzu ĝin por iom manĝi. Espereble ni intertempe ekscios la rezulton de la sekco."
"La distrikta ĉefkuracisto komencis ĝin tuj post alveno de la kadavro", rimarkigis la urbestro.
"Eble vi povus instigi lin informi nin tuj post kiam li konstatis la kaŭzon de l' morto."
"Certe. Ĉu mi irigu senditon al li? Aŭ ĉu eble mi mem iru?"
"La lasta certe estus pli preferinda, kvankam mi nevolonte rezignus pri via agrabla ĉeestado."
La urbestro flatite riverencis kaj foriris. Post duona horo li revenis.
Merten atendeme rigardis lin.
"Ne estas murdo", la urbestro flustris al li. "Almenaŭ ĝi ne estas konstatebla per la sekco."
"Mi jam supozis tion. Ĉu vi bonvolus havi la afablecon konduki min al la distrikta ĉefkuracisto?"
"Tre volonte. Sed estos senutile. Li esprimis sin tute certe."
"Nu, ni vidos." -<noinclude><references/></noinclude>
2oeugyyvo9bki0cl6ui1vcby5fkrwj9
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/20
104
22314
126158
72218
2026-08-08T10:18:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126158
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
La distrikta ĉefkuracisto konfirmis, ke li ne trovis ian signon de perforta mortigo. Laŭ lia opinio la morto plej verŝajne estis sekvo de korapopleksio.
"Ĉu korapopleksio povas okazi per troa enspiro de kloroformo?" Merten demandis,
"Certe. Kial vi demandas pri tio?"
"Mi scias, ke dentkuracisto, faronta operacion kun kloroformnarkoto, devas ĉeestigi mediciniston, ĉar tro longa aŭ tro profunda narkoto povas efiki malutile, eĉ sekvigi la morton. Nu, ĉe la esploro de la sako min frapis strange dolĉa, malforta odoro, kia estas karakteriza al kloroformo. Ĉu kloroformo ankoraŭ nun estas konstatebla en la pulmo?"
La kuracisto meditis momenton.
"Estus eble", li poste diris, "se la laste enspirita kloroformo estus trovinta la sangon en la pulmo jam saturiĝinta per la antaŭe enspirita kloroformo. Ni provu efektivigi artefaritan spiradon."
La provoj restis sensukcesaj. Verŝajne dum la transporto aŭ ĉe la enpremego de la kadavro en la sakon la brusto estis kunpremata tiel, ke la aero troviĝinta en la pulmo eliĝis.
"Sed la kloroformo en la sango verŝajne ankoraŭ estas konstatebla per ĥemia esploro!" la distrikta ĉefkuracisto subite ekkriis.
"Kvankam la sango jam de longe rigidiĝis?"
"Ĝuste pro tio. La rigidiĝo malhelpas putriĝon. Bedaŭrinde mi ne estas sufiĉe kapabla ĥemiisto, sed la farmacihelpanto en nia apoteko estas viro sperta en sia fako. Mi sendos al li pecon de la pulmo kun arteria sango kaj pecon el la ĉefarterioj kaj petos lin, tuj komenci la esploron."
"Mi petas, faru tion, sinjoro doktoro. Bedaŭrinde mi ne povos ĝisatendi la rezulton, estas urĝa tempo, ke mi veturu al Leipzig."<noinclude><references/></noinclude>
6cwstrqjpbi5vt6pwn0tyljjf6rhet6
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/21
104
22315
126159
72219
2026-08-08T10:24:55Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126159
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Kiam vi revenos?"
"Tio ankoraŭ ne estas tute difinita. Mi devas plue sekvi la postsignon de la murdisto."
"Ĉu vi esperas trovi lin?"
"Kompreneble mi esperas tion, kvankam mi ne dubas pri tio, ke li certe estas same ruza kiel maltimema krimulo."
La urbestro, kiu silente kaj mirante estis aŭskultinta, reiris kun von Merten al la Nigra Aglo kaj poste akompanis la du kriminal-oficistojn al la fervoja stacio. —
En la baldaŭ alvenanta vagonaro la oficistoj trovis malplenan kupeon, en kiu ili senĝene povis paroli pri la afero okupanta ilin. "Tuj kiam vi estos farinta la diritajn, neniel malfacilajn esplorojn, Kruse", ekparolis von Merten, "sekvu min al Leipzig kaj demandu pri mi en hotelo Hofer. Tien tuj telegrafu ankaŭ la rezulton de via esploro. Se mi ne estos en la hotelo kaj tie ankaŭ ne lasis informon, atendu min tie."
"Laŭ ordono, sinjoro kriminal-komisaro. Ĉu mi rajtas fari ankoraŭ demandon?"
"Demandu pri ĉio, kio ŝajnas al vi ne klara. Vi povas perfektiĝi al kapabla kriminal-oficisto nur per tio, ke vi konscias pri la interna interrilato de la paŝoj farotaj por malkovro de krimo kaj pri la metodo, sur kiu ili baziĝas."
"Ĉu sinjoro kriminal-komisaro esperas kapti la murdiston en Leipzig?"
"Ne. Li estas tro ruza por resti tie pli longe ol estas necese, akcepti la vojaĝpakaĵon, eventuale ankaŭ, por forigi parton de ĝi. Mi esperas en Leipzig pli precize identigi la personon de la murditino. La malgranda malmoliĝo de l' haŭto sur la meza fingro de ŝia dekstra mano igis konkludi, ke ŝi multe okupis sin pri verkistaj laboroj. Do, ŝi certe estis verkistino. Sed al Leipzig verkistino vojaĝas supozeble por intertrakti kun eldonisto. Ĉu tio estas klara al vi?"<noinclude><references/></noinclude>
8y3lj8np9atn8nf3arw1i7i4c58gg02
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/22
104
22316
126160
72223
2026-08-08T10:33:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126160
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="unu"/><nowiki />
"Tutplene, sinjoro kriminal-komisaro."
"Sekve ĉe la eldonistoj mi devos provi ekscii, kiu interrilatis kun iu sinjorino Anjo — ĉi tiu verŝajne estas la antaŭnomo de la murditino laŭ la fragmento de la hotela fakturo — aŭ kiu intencis ekinterrilati kun ŝi, plue, kiu ŝi estas, de kie ŝi devenas ktp. Verŝajne vi en Teplitz ekscios pli ol mi en Leipzig. Ĉiukaze informu vin pri la sinjorino kiel eble plej precize."
"Mi faros ĉion, por kolekti detalan materialon pri ŝi."
"Bone. Se vi tie trovos ankoraŭ plian postsignon, informu min senprokraste pri tio telegrafe kaj atendu mian telegrafan, poŝtrestantan ordonon, ĉu vi sekvu tiun postsignon aŭ ne. Ĉu vi estas provizita je mono?"
"Por kelkaj tagoj ĝi ankoraŭ sufiĉos."
"Jen ankoraŭ tricent markoj."
Intertempe ili estis atingintaj la stacion Reberg, kie ili forlasis la vagonaron. Baldaŭ poste la rapidvagonaro alvenis, kiun antaŭ dudek kvar horoj ankaŭ la kompatinda juna sinjorino uzis. Merten eniris kupeon de dua klaso kaj komforte lokis sin en angulo. La streĉadoj de l'tago kaŭzis, ke li baldaŭ ekdormis. Nur en Leipzig li revekiĝis.
<section end="unu"/>
<section begin="du"/>{{f|'''Dua ĉapitro'''|c|g=120%}}
Estis ankoraŭ tro frumatene por la intencitaj esploroj ĉe la libroeldonistoj. Por ne senutile pasigi la tempon, von Merten, legitimante sin ĉe la estro de la pakaĵekspedejo, demandis, ĉu pasaĝerpakaĵoj, alvenintaj per la rapidvagonaro antaŭ dudek kvar horoj, nur post iom longa tempo estis repostulataj.
El demando al la suboficistoj rezultis, ke tio okazis ĉe pluraj pakaĵoj. Unu el la oficistoj eĉ tre precize memoris, ke inter tiuj pakaĵoj troviĝis speciale granda kofro veninta el Teplitz.<section end="du"/><noinclude><references/></noinclude>
3z2xh62p8hbhxc2w4coskcrdeaklj04
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/23
104
22317
126161
72224
2026-08-08T10:43:25Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126161
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Kiu venis por akcepti ĝin?"
"Hotelpordisto aŭ iu simila. Li surhavis ĉapon de hotelo."
"Ĉu vi scias, de kiu hotelo?"
"Ne, pri tio mi ne atentis."
"Kiamaniere li fortransportis la kofron?"
"Per fiakro."
"Ĉu per iu el tiuj starantaj antaŭ la stacidomo?"
"Ne, li jam estis alveturinta en ĝi."
Merten tuj iris al la polica direkcio kaj igis telefone demandi al ĉiuj hoteloj, ĉu servisto de la hotelo alportis grandan kofron de la Dresden-a stacidomo.<ref>Noto de la aŭtoro (1920): La romano ludas en tempo, kiam en Leipzig la granda centra stacidomo ankoraŭ ne estis finkonstruita.</ref> Ĉi tio okazis en Hotelo de Prusujo. Merten veturis tien.
La gasto, por kiu la servisto estis alportinta la kofron, estis daŭriginta sian vojaĝon posttagmeze. Al la fiakristo, kiu veturigis lin, li estis dirinta: al la Berlin-a stacidomo.
Pluaj esploroj laŭ ĉi tiu direkto estus postulintaj tro multe da tempo kaj tre verŝajne ne estus havintaj ian sukceson. Pro tio von Merten reveturis al la polica direkcio kaj iniciatis esploron ĉe ĉiuj iom konataj libro-eldonistoj, ĉu iu el ili interrilatis kun verkistino, kies antaŭnomo estas Anjo. Dume li ree iris al Hotelo de Prusujo kaj detale esploris la ĉambron, en kiu la dirita sinjoro loĝis. Sed ĉi tiu relasis neniun, eĉ ne la plej malgrandan postsignon.
Merten nun ree iris al la polica direkcio. La demandado al la libro-eldonistoj havis tute negativan rezulton. Neniu el la eldonistoj estis interrilatinta kun verkistino, kies antaŭnomo estis Anjo, aŭ atendis la viziton de tia sinjorino.
Merten ankoraŭfoje ekzamenis sian hipotezon, ke la murditino estis verkistino kaj nur pro profesiaj celoj estis veturonta al Leipzig, sed li ne trovis pli bonan.<noinclude><references/></noinclude>
scsi7ugs4xyw3qb4cbimogjc1zvci9u
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/24
104
22318
126162
72225
2026-08-08T11:04:27Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126162
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Telegramo de la distrikta ĉefkuracisto el Altburg informis lin pri tio, ke la enpenetro de kloroformo en la sangon sendube estis konstatita. Laŭ la stato de la afero la kuracisto ne hezitis aserti, ke perforta venenado per tiu substanco estis la kaŭzo de l' morto. Sed per tio la vualo, kiu kovris la sekreton, ne estis forigata.
Unu momenton Merten ekpensis, ĉu estus konsilinde
publike promesi rekompencon al tiu, kiu povus trovigi
la postsignon de la murdisto. Povus ja esti, ke ĉi tiu
malgraŭ la nokta mallumo, en kiu li, ŝarĝite per la
vestaĵoj de sia viktimo, iris al la proksima stacio, estis vidata. Sed la priskribo donita de la fervoja oficisto estis
tro malpreciza por servi kiel bazo por reekkono, kaj same malmulte laŭ ĝi oni povis esperi la akiron de plia, fidinda materialo. Krom tio la postsigno de la murdisto ja estis sekvita ĝis tie, kie ĝi, ŝajne por ĉiam, perdiĝis.
Ju pli von Merten meditis kaj la aferon rigardis de ĉiuj flankoj, des pli firmiĝis lia konvinko pri tio, ke li estas sur la ĝusta vojo, se li, konstatante la personecon de la murditino, esperas trovi la postsignon de la murdisto. Sed kial ĉi tiu tiel zorgeme klopodis forigi la postsignojn, kiuj povus konduki al tiu konstato? Nur pro sia propra sekureco? Apenaŭ! La danĝero, en kiu li estis, dum li senvestigis la kadavron kaj metis ĝin en la sakon, eble estis pli granda ol tiu, kiu estus minacinta lin, se li forigis nur tion, kio povus servi al la identigo de la murditino, ekzemple la komencajn literojn el ŝia naztuko, ŝiajn horloĝon, valoraĵojn, skribaĵojn ktp. Do li certe havis tute specialan kaŭzon malebligi la konstaton de la personeco de l' murditino.
Sed kian kaŭzon? Pri tio nunmomente eĉ ne konjekto estis farebla.
Sopire von Merten atendis la telegramon de Kruse el Teplitz. Fine ĝi alvenis. Ĝi tekstis: "Alico — ne<noinclude><references/></noinclude>
econbyztoqsllnll7wrmxzbp1bq4ofq
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/25
104
22319
126163
72226
2026-08-08T11:14:18Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126163
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Anjo — Smith el Chicago loĝis ĉi tie en Granda Hotelo Malnova Urbodomo. Detaloj pri ŝi ne konataj en la hotelo. Mi plue esploros."
Alico Smith el Chicago. Tio diris ne pli ol eble "Mario Meier el Berlin". En Chicago ekzistas centoj de tiu en Anglujo kaj Ameriko multe disvastiĝinta nomo.
En Teplitz von Merten devis plue serĉi. Tio estis certa. Sed ĝis kiam la proksima trairanta vagonaro forveturis al Teplitz, li povis denove esplori ĉe la eldonistoj kaj demandi pri Alico Smith. Li tuj iniciatis la neceson ĉe la polica direkcio. Jam post mallonga tempo oni sciigis al li, ke la libro-eldonisto Alfredo Berger estis atendonta sinjorinon kun tiu nomo.
Senprokraste li veturis al la eldonejo kaj feliĉe renkontis la posedanton.
"Bedaŭrinde ankaŭ mi ne scias ion pli detalan pri la sinjorino", sinjoro Berger respondis al la klariga demando de Merten. Ŝi estis verkinta socialpolitikan tendenc-romanon, kiun ŝi proponis al mi por eldonado. Ĝi estis sprita kaj interesa, kaj se la sinjorino ne postulus tro altan honorarion, mi estus akceptonta ĝin. Ni interkonsentis, ke ŝi venu ĉi tien, por ke ni faru la definitivan kontrakton kaj priparolu ĉiujn detalojn. Sed mi vane atendis ŝin."
"Ĉu mi povas vidi la manuskripton kaj la leterojn, kiujn ŝi sendis al vi?"
"Certe, volonte!"
Sinjoro Berger alportis la skribaĵojn kaj prezentis ilin al von Merten. Leteroj kaj manuskripto sendube estis skribitaj de la sama mano. La leteroj estis skribitaj sur bluetan tolpaperon, la manuskripto konsistis el kvar sufiĉe dikaj kajeroj, kiaj kutime estas uzataj en lernejoj. La unuaj tri kajeroj estis tute egalaj kaj sen ia signo; la kvara, iom diferencanta de la aliaj, sur la dua paĝo de l'<noinclude><references/></noinclude>
0wl1dw37mvhxu9rx8yk5omjn0jx69u9
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/26
104
22320
126164
72227
2026-08-08T11:19:39Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126164
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kovrilo montris la surgluitan etikedon de paperaĵ-vendejo en Teplitz. Merten notis la adreson de la magazeno kaj poste redonis la manuskripton al sinjoro Berger.
"Ĉu mi provizore povas kunpreni la lastan el la leteroj?" Merten demandis.
"Certe. La sinjorino en ĝi ja nur sciigas, ke ŝi baldaŭ venos ĉi tien. Vi povas reteni la leteron, kiom longe vi volas."
Merten dankis kaj ankoraŭ petis la eldoniston, tre inteligentan sinjoron, informi sin pri tio, ĉu Alico Smith eble ie publikigis ion en angla lingvo, kaj sciigi la rezulton de ĉi tiu esploro al la ĉefpolicejo en Berlin. Post tio li reiris al hotelo Hofer por preni sian pakaĵon kaj tuj veturi al Teplitz.
----
Alveninte en Teplitz, von Merten unue serĉis sian subulon Kruse kaj trovis lin, kiel li supozis, en la hotelo, kiun Kruse estis nominta en sia telegramo.
"Nu, Kruse, ĉu vi ankoraŭ ion eksciis?"
"Bedaŭrinde ne, sinjoro kriminal-komisaro, krom tio, ke sinjorino Smith ĉi tie en la hotelo vizite akceptis amikinon, pri kiu mi bedaŭrinde ankoraŭ ne povis ekscii ion detalan, kaj ke en la antaŭtagmezo de l' tago, en kiu ŝi forveturis el Teplitz, sinjoro, verŝajne samlandano, kun kiu ŝi parolis nur anglalingve, vizitis ŝin en la legoĉambro kaj poste kunestis kun ŝi."
"Nu, tio jam estas io. Unue la amikino: Ĉu ankaŭ ŝi loĝis ĉi tie en la hotelo?"
"Ne."
"Kie do?"
"Neniu sciis tion."
"Kiel ŝi aspektis?"
"Granda, blonda, elegante vestita, kun aplomba konduto."<noinclude><references/></noinclude>
9xff5h9mpt6zj3lvpd3nbem8di57t6b
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/27
104
22321
126165
72228
2026-08-08T11:24:46Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126165
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Ĉu ŝi longtempe estis ĉi tie?"
"Certe kelkajn semajnojn. Tiom longe ŝi jam vizitis sinjorinon Smith ĉi tie en la hotelo."
"Bone. La ceteron ni certe ankaŭ ekscios. Nun la sinjoro: Kion vi scias pri li?"
"Same tre granda, larĝstatura, same elegante vestita, kun nigra, mallonge tondita hararo, alta frunto, maldensaj vangharoj."
"Ĉu sen lipharoj?"
"Jes."
"Tiukaze li aŭ ne estis la murdisto, aŭ, kio ne estus miriga, surhavis falsan liphararon, kiam li trairis la peronbarilon. La bluajn okulvitrojn li certe surmetis nur por eviti reekkonon. Ĉu vi scias ion rilate al lia loĝejo?"
"Bedaŭrinde ne."
"Mi konjektas, ke li venis ĉi tien nur por kunirigi sian viktimon, pri kies intencita vojaĝo al Leipzig li estis informita. Kiajn paŝojn vi faris, por informiĝi pri la amikino?"
"Mi demandis en la hoteloj kaj kelkaj iom grandaj pensionoj por fremduloj."
"Daŭrigu tion. Intertempe mi faros esploron laŭ alia direkto. Post du horoj ni ree renkontiĝos ĉi tie."
"Laŭ ordono, sinjoro kriminal-komisaro."
Merten iris al la paperaĵ-vendejo, kies adreson li notis en Leipzig. Ĝi estis en Schönau, la apudloko de Teplitz.
"Ĉu vi eble rememoras pri sinjorino, amerikanino, kiu antaŭ kelka tempo aĉetis tian libron ĉe vi?" li demandis la vendistinon, montrante al amaso da similaj kajeroj kiel tiu uzita por la manuskripto.
"Nin vizitadas tiom multe da sinjorinoj, ke oni tute ne povas memore fiksi la unuopajn."
"Nu, nuntempe, ekster la sezono, la vizitado certe ne estas tiel granda. Estas tre grave por mi, ricevi<noinclude><references/></noinclude>
4fmvplzagr54ilm71r7o8khlefksz7k
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/28
104
22322
126166
72229
2026-08-08T11:29:10Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126166
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>informojn pri la sinjorino. Se vi povas helpi min en tio, mi volonte donos al vi monrekompencon. La sinjorino estis blonda, verŝajne en kostumo el flave-griza silkoŝtofo, kiel vidvino ŝi surhavis du edzecajn ringojn unu apud la alia sur la ringfingro de la dekstra mano, kaj ŝi loĝis en hotelo Malnova Urbodomo."
La vendistino streĉe meditis. "Ĉu ŝi eble estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj kune kun tre fortstatura sinjoro, kun kiu ŝi parolis anglalingve, kaj tiam aĉetis oran krajonon?" ŝi subite demandis.
"Ĉu ŝi tiam aĉetis oran krajonon, mi ne scias. Sed pri la sinjoro, tio povus esti ĝusta. Ĉu li havis maldensajn, malhelajn vangharojn?"
"Jes."
"Sed, kiel li nomiĝis kaj kie li loĝis, vi verŝajne ne scias?"
"Ne. Mi vidis lin nur tiun unu fojon. Sed, se estis la sinjorino, kiun vi celas, ŝi nun ne plu estas ĉi tie. Ŝi diris, ke ŝi devos forvojaĝi vespere. Tio estis antaŭhieraŭ."
"Ankaŭ tio estas ĝusta. Cetere, vi ŝajne komprenas la anglan lingvon, ĉu ne?"
"Mi parolas iom kaj la anglan kaj la francan lingvojn. Tio estas necesa en banloko, kia estas Teplitz."
"Ĉu ŝi eble havis kun la sinjoro konversacion, el kiu vi komprenis ion?"
"Mi ne atentis pri tio, ne interesis min."
"Kompreneble. Sed eble vi ankoraŭ scias, ĉu ŝi tre intime parolis kun la sinjoro?"
"Jes, tre intime. Kaj li estis tre kompleza al ŝi, kiel vera kavaliro. Kaj - atendu - Franco ŝi nomis lin."
"Ho, tio povus esti grava. Nome, tiu sinjoro Franco estas malbona deloganto, kiu jam pli ol unu virinon faris malfeliĉa."<noinclude><references/></noinclude>
6iwh1ce0opzoc0qor9c7vxe2iyf9mma
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/29
104
22323
126167
72230
2026-08-08T11:33:37Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126167
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ĉi tiu senpere farita rimarkigo efikis ankoraŭ pli ol la promesita rekompenco. La virinoj ĉi-tiurilate posedas multe pli da sento pri solidareco ol la viroj.
"Ankaŭ ŝi kondutis tre ameme al li", fervore diris la malgranda, bela vendistino, "ili estis preskaŭ kiel veraj gefianĉoj. Kaj alitempe ŝi ŝajnis sufiĉe fiera, kiam ŝi parolis kun la alia sinjorino."
"Kun kiu?"
"Ŝi nomis ŝin Edito, kaj ili ŝajnis esti tre bonaj amikinoj. Edito ankaŭ iomete similis al ŝi, sed nur tute iomete. Kaj ŝi nomis ŝin Alico, ĝuste. Sed kiel Edito krome nomiĝis, tion mi ne scias."
"Domaĝe, tio estus tre grava por mi."
"Sed kie Edito loĝis, tion mi scias. En pensiono Degen estis. Foje mi tien devis sendi al ŝi kartonon da leterpapero kaj kovertojn. Ofte ŝi ankaŭ aĉetis vidaĵkartojn ĉe ni."
"Kien ŝi sendis tiujn, vi apenaŭ scias, ĉu ne?"
"Certe al la eksterlando, ĉar ŝi ĉiam uzis dek-helerajn poŝtmarkojn; verŝajne al Ameriko."
"Tio povas esti. Ĉu Edito en la lastaj tagoj ankoraŭfoje estis ĉi tie?"
"Se ŝi eble ree venos, bonvolu havi la afablecon, peti ŝin pri ŝia adreso. Diru al ŝi, ke okazas pro ŝia amikino Alico."
"Volonte!"
"Kaj se ŝi demandas, kiu deziras scii ŝian adreson, donu al ŝi mian vizitkarton." Li transdonis al la fraŭlino sian vizitkarton, post kiam li estis metinta ĝin en malgrandan koverton kaj ferminta ĉi tiun. Poste li donis al ŝi la promesitan rekompencon kaj forlasis la vendejon, por iri al pensiono Degen.
La posedantino de pensiono Degen, fraŭlino Matildo Degen, laŭ la klarigoj faritaj de Merten tuj konstatis,<noinclude><references/></noinclude>
jdj6h5jwxpksduth3ft0eqjh79iy0lv
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/30
104
22324
126168
72231
2026-08-08T11:53:48Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126168
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ke povas temi pri fraŭlino Edito Mac Kennon el Chicago. Sed - nova, malagrabla surprizo - ankaŭ ĉi tiu sinjorino estis forvojaĝinta en la antaŭtagmezo de l' pasinta tago. Interparole ŝi diris, ke ŝi intencas viziti amikinon en Dresden, sed ŝi ne estis sciiginta ties adreson.
Unu ŝanco ankoraŭ ekzistis: eble almenaŭ unu el la du sinjorinoj en la poŝtejo postlasis sciigon, kien eble ankoraŭ alvenontaj poŝtaĵoj estu postsendotaj.
Bedaŭrinde ankaŭ ĉi tiu espero estis vana. La
estro de la poŝtoficejo, kiu, kvankam la oficejo jam
laŭ la peto de Merten interrompis sian eksterdeĵoran ripozon por serĉi tian sciigon, ne trovis ian.
Merten tute klare komprenis, ke li, por trovi la murdiston, unue devas koni la rilaton inter ĉi tiu kaj Alico Smith, kaj ke la plej proksima kaj ŝajne sola vojo al tio estas, serĉi la amikinon, fraŭlinon Edito Mac Kennon. Sed ĉi tio estis pli facile dirita ol farita; ĉar, kvankam por ŝi ne ekzistis kaŭzo sin kaŝi, tamen
mankis — escepte de la sciigo, ke ŝi volas viziti amikinon
en Dresden — iu alia informo, kie ŝi povus esti.
Merten ankoraŭfoje iris al la paperaĵ-vendejo, por aĉeti saman krajonon kiel tiun, kiun Alico estis aĉetinta. Li trovis la vendejon jam fermita. Sed, ĉar la loĝejo de la posedanto estis tute proksima, kiel Merten demande eksciis, li iris al li. Konsiderante la profiton el la vendo, la posedanto volonte estis preta, ankoraŭfoje sendi sian vendistinon, kiu loĝis ĉe li, al la vendejo, por plenumi la deziron de Merten.
Poste von Merten reiris al la hotelo, kie Kruse atendis lin. La esploroj de la suboficisto restis sensukcesaj. Ambaŭ nun iris al la stacidomo, por dum la nokto kune veturi al Dresden.<noinclude><references/></noinclude>
41x6ym3qbtsbalnhfu2qzffmieeh4k6
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/240
104
36586
126136
110026
2026-08-08T07:28:37Z
HenriLeFoll
4277
126136
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ne ekzistas. Tiuj lastaj vortoj treege plaĉis al F-ino
Sankta-Ivo.
— Ni baptos lin, ni baptos lin, diris la Kerkabonino
al la S-o prioro; tiun honoron vi havos, mia frato.
Mi volas nepre esti ŝia baptopatrino; S-ro abato Sankta-Ivo
prezentos lin sur la baptokuvon. Estos tre brila
ceremonio; pri ĝi oni parolos tra la tuta Bas-Bretonio,
kaj tio havigos al ni grandegan honoron.
La tuta ĉeestantaro konsentis kun la dommastrino;
ĉiuj gastoj kriis: Ni baptos lin.
Senartifikulo respondis, ke en Anglio oni lasas la
homojn vivi laŭplaĉe. Li asertis, ke la propono tute ne
plaĉas al li, kaj ke la leĝo de la Huronoj certe ne estas
malpli valora ol tiu de la Bas-Bretonoj! fine li diris, ke
la postan tagon li foriros. Oni finis malplenigi lian
botelon da akvo de Barbadoj, kaj ĉiu iris enlitiĝi.
Kiam Senartifikulo estis rekondukita en sian ĉambron,
F-ino Kerkabon kaj ŝia amikino, F-ino Sankta-Ivo,
ne povis deteni sin rigardi tra la truo de larĝa
seruro, por vidi kiel Hurono dormas. Ili vidis, ke li
estis sterninta surplanke la litkovrilon kaj ke li ripozas
en plej bela sinteno.
{{c|ĈAPITRO II}}
{{c|'''La Hurono, nomita Senartifikulo, estas rekonita de siaj parencoj'''}}
Laŭ sia kutimo. Senartifikulo vekiĝis ĉe la sunleviĝo,
ĉe la kokokrio, kion oni nomas, en Anglio k
Huronio, la tagtrumpeto. Li ne similis al la bonedukitaro,
kiu konsumiĝas en senutila lito, ĝis la suno estas farinta
duonon de sia ĉirkaŭiro, kiu ne povas dormi nek ellitiĝi,<noinclude><references/></noinclude>
c85axrfyf2m89ehgewecr2zj6bcpa19
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/245
104
36596
126135
110081
2026-08-08T07:27:53Z
HenriLeFoll
4277
126135
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>La prefekto, antaŭ ol adiaŭi, prezentis al F-ino
Sankta-Tvo iun tre stultan filon sian, kiu estis finstudinta;
sed apenaŭ ŝi rigardis lin, tial ke logis ŝin la
ĝentilo de la Hurono.
{{c|ĈAPITRO III}}
{{c|'''La Hurono, nomita Senartifikulo, estas konvertita'''}}
La sinjoro prioro, pensante, ke li jam estas maljuna,
kaj ke Dio konsole sendis al li nevon, cerbumis pri
transdonaco al li de sia prebendo, se li sukcesos bapti
lin kaj atingi, ke li pastriĝu.
Senartifikulo havis tre bonan memorkapablon. La
nemolo de organoj el Bas-Bretonio, pliigita per la klimato
de Kanadio, faris lian kapon tiel vigla, ke se oni
batis ĝin, apenaŭ li sentis tion, kaj kiam oni gravuris
en ĝi, nenio foriĝis; neniam li forgesis ion. Lia koncepto
estis tiom pli viva kaj neta, ke junaĝe lia cerbo ne estis
superŝutata per balasto kaj stultaĵoj, kiuj dispremas la
nian; la ideoj eniris lian cerbon sen iu nubo. La prioro
fine decidis doni al li por legi la novan Testamenton.
Senartifikulo rapidege legis ĝin kun ega plezuro; sed ne
sciante kiam kaj kie okazis la aventuroj raportitaj en
tiu libro, li ne dubis, ke la scenejo estas en Bas-Bretonio.
Li ĵuris, ke li fortranĉos la nazon kaj la orelojn
al Kajafas kaj al Pilato, se iam li renkontus tiujn malestimindulojn.
Lia onklo, ravite de tia bona intenco, klarigis al li
la aferon dum mallonga tempo; li laŭdis lian fervoron;
sed li sciigis lin, ke ĝi estas senutila, tial ke tiuj homoj
mortis proksimume antaŭ mil sescent naŭdek jaroj. Senartifikulo
baldaŭ sciis parkere la tutan libron. Iafoje<noinclude><references/></noinclude>
4nbtiswmk4c9hl5ygcsnpnbnh32z7fy
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/248
104
36599
126134
110084
2026-08-08T07:27:01Z
HenriLeFoll
4277
126134
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Oni komencis timi, ke li estis reirinta en Anglion.
Oni memoris liajn dirojn pri amo al tiu lando. La prioro
kaj lia fratino estis konvinkitaj, ke tie oni baptas neniun,
kaĵ ili timtremis pri la animo de sia nevo. La episkopo
estis konfuzita kaj preta foriri; la prioro kaj abato
Sankta-Ivo malesperis; la prefekto demandis al ĉiuj
preterpasantoj kun ,sia kutima seriozo; F-ino Kerkabon
ploris; F-ino Sankta-Ivo ne ploris sed profunde ĝemetadis,
kio ŝajne atestis pri ŝato al la sakramentoj. Ambaŭ
malgaje promenis laŭlonge de la vicoj el salikoj kaj
kanoj, kiuj borderas la rivereton Rans, kiam ili ekvidis
meze en la akvo sufiĉe blankan kaj grandan figuron,
kun la manoj interplektitaj sur la brusto. Ili ekkriegis
kaj sin deturnis. Sed ĉar la scivolo baldaŭ venkis ĉiun
alian konsideron, ili zorge sin ŝovis inter la kanojn; kaj
akirinte la certon ne esti vidataj, ili volis ekvidi pri kio
temas.
{{c|ĈAPITRO IV}}
{{c|'''Senartifikulo estas baptita'''}}
Alkurinte, la prioro kaj la abato demandis al Senartifikulo,
kion li faras tie.
— Pro Dio! sinjoroj, mi atendas bapton; jam de
unu horo mi estas en la akvo ĝis la kolo, kaj ne estas
ĝentile lasi min malvarmiĝi.
— Mia kara nevo, ameme diris al li la prioro, ne
tiele oni baptas en Bas-Bretonio; vestu vin kaj venu
kun ni. F-ino Sankta-Ivo, aŭdante tiujn vortojn, diris
mallaŭte al sia akompanantino:
— F-ino, ĉu vi kredas, ke li tuj sin vestos?<noinclude><references/></noinclude>
eke1ycu5inwmu99o7glypsg105o23md
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/251
104
36602
126133
110094
2026-08-08T07:26:19Z
HenriLeFoll
4277
126133
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Kiel mi povus perfidi miajn promesojn, ĉar ilin
mi faris al F-ino Sankta-Ivo?
La Hurono ekscitiĝis; li multe trinkis je la sano de
sia baptopatrino.
— Se mi estus baptata per via mano, li diris, mi
sentas, ke la malvarma akvo, kiun oni verŝis sur mian
hararon, bruligus min.
La prefekto opiniis, ke tio estas tro fantazia, ĉar li
ne sciis, ke tiu alegorio estas tre kutima en Kanadio.
Sed ĝi tre kontentigis la baptopatrinon.
La baptito estis ricevinta la nomon Herkulo. La
episkopo de Sankta-Malo demandadis pri tiu patrono,
kies nomon neniam li aŭdis antaŭe. La jezuito, kiu estis
tre klera, diris, ke estis sanktulo, kiu faris dekdu
miraklojn. Estis iu dektria, kiu valoris la dekdu aliajn,
sed ne decis, ke pri ĝi jezuito parolu; ĝi estis jena: en
unu sola nokto Herkulo gravedigis kvindek virinojn. Iu
ŝercemulo, kiu ĉeestis, energie emfazis tiun miraklon.
Ĉiuj virinoj mallevis la palpebrojn, kaj juĝis laŭ la
fizionomio de Senartifikulo, ke li estas inda je la
sanktulo, kies nomon li ricevis.
{{c|ĈAPITRO V}}
{{c|'''Senartifikulo enamiĝas'''}}
Oni devas konfesi, ke, depost tiu baptiĝo kaj tiu
festeno, F-ino Sankta-Ivo pasie deziris, ke la S-ro
episkopo partoprenigu ŝin denove al iu bela sakramento
kun S-ro Herkul-Senartifikulo. Tamen, ĉar ŝi estis bone
edukita kaj tre modesta, ŝi ne tute kuraĝis konsenti
kun si mem pri siaj amemaj sentoj; sed, se ŝi ellasis<noinclude><references/></noinclude>
lyu1ejtus7kzuwk3vbfdirvwzgharfx
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/255
104
36606
126132
110098
2026-08-08T07:25:28Z
HenriLeFoll
4277
126132
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Li ankoraŭ parolis, kiam envenis la prefekto, kiu,
laŭkutime, demandis, kien li iras.
— Mi iras por edziĝi, diris Senartifikulo, kurante.
Post kvaronhoro li jam estis ĉe sia bela kaj kara
Bas—Bretonino, kiu ankoraŭ dormis.
— Ha! mia kara frato, diris F-ino Kerkabon al la
prioro, neniam vi sukcesos fari subdiakonon el nia nevo.
La prefekto estis tre malkontenta pro tiu alvizito,
tial ke li pretendis edzigi sian filon al la Sankta-Ivo,
kaj tiu filo estis eĉ pli stulta kaj teda ol sia patro.
{{c|Ĉapitro VI}}
{{c|'''Senartifikulo kuras al sia amatino kaj furioziĝas'''}}
Tuj kiam Senartifikulo estis alveninta, li demandis
al maljuna servistino, kie estas la ĉambro de sia amatino,
li puŝis ties pordon, kiu ne estis zorge fermita kaj
antaŭensaltis al la lito. F-ino Sankta-Ivo abrupte vekiĝis
kaj demande ekkriis:
— Nu! ĉu estas vi? Ha! ĉu vere estas vi? haltu!
kion vi faras?
Li respondis:
— Mi edzinigas vin.
Kaj fakte tiel okazus, se ŝi ne barakfus laŭ la tuta
deco de bonedukita persono.
Senartifikulo ne komprenis ŝercon; li opiniis, ke
ĉiuj tiuj farmanieroj estas impertinentaj.
— Ne tiel kondutis F-ino Abakaba, mia unua
amatino; vi ne estas honesta; vi promesis al mi edziĝon,
kaj vi ne volas edziniĝi; tio signifas malobei la elementajn
leĝojn de la honorsento; mi lernigos al vi kiel<noinclude><references/></noinclude>
hv9xfhv23qz311fwnvpg7d3a17gr6bh
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/258
104
36609
126131
110101
2026-08-08T07:24:47Z
HenriLeFoll
4277
126131
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Longe li klarigis pri tio, kio estas monaĥinejo aŭ
»convent«; ke tiu vorto devenis de la latina ''conventus'',
kiu signifas kunvenantaro; kaj la Hurono ne povis
kompreni, kial li ne povas esti akceptata en tiun kunvenantaron.
Tuj kiam li eksciis, ke monaĥinejo estas ia
malliberejo, kie fraŭlinoj estas enŝlositaj, abomenindaĵo
nekonata ĉe la Huronoj kaj ĉe la Angloj, li fariĝis same
furioza kiel lia patrono Herkulo, kiam Eŭrito, reĝo de
Eĉalio, ne malpli kruela ol la abato Sankta-Ivo, rifuzis
al li la belan Jolan, sian filinon, ne malpli belan ol la
fratino de la abato. Li volis iri, por bruligi la monaĥinejon,
forporti sian amatinon aŭ bruli sin kun ŝi. F-ino
Kerkabon, ekterurite, pli ol iam ajn rezignis ĉiujn
esperojn vidi sian nevon subdiakono, kaj plorante ŝi
diris, ke li havas enkorpe la diablon, de kiam li estis
baptita.
{{c|ĈAPITRO VII}}
{{c|'''Senartifikulo forpelas la Anglojn'''}}
Senartifikulo enprofundigita en malgaja kaj ega
melankolio, promenis al la marbordo, kun sia dutuba
fusilo ĉe ŝultro, sia granda tranĉilego ĉe flanko, de
tempo al tempo pafante al kelkaj birdoj, kaj ofte
emante pafi al si mem; sed li ankoraŭ ŝatis la vivon,
pro F-ino Sankta-Ivo. Jen li malbenis sian onklon, sian
onklinon, la tutan Bas-Bretonion kaj sian baptiĝon; jen
li benis ilin, tial ke per ili li konatiĝis kun tiu, kiun
li amas. Li decidis iri por bruligi la monaĥinejon, kaj
tuj rezignis, pro timo bruligi sian amatinon. La ondoj
de l’maro ne estas pli skuataj de l’vento ol lia koro estis
per tiom da malaj movoj.<noinclude><references/></noinclude>
f9zyvvkk3jj07yiaap6qs4c9jtm00cv
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/261
104
36612
126130
110104
2026-08-08T07:23:47Z
HenriLeFoll
4277
126130
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malriĉa. Kaj F-ino Kerkabon daŭre ploris, kisante lin,
kaj dirante:
— Li estos mortigita kiel mia frato; estus preferinde,
ke li estu subdiakono.
Dum la batalo Senartifikulo trovis dikan monsakon
plenan je gineoj kiun verŝajne lasis fali la admiralo. Li
ne dubis, ke per tioma mono li povas aĉeti la tutan Bas-Bretonion,
kaj ĉefe fari el F-ino Sankta-Ivo nobelinon.
Ĉiu admone instigis lin iri al Versajo,<ref>Versailles,
kie vivis la franca reĝo.</ref> por tie ricevi
rekompencon por liaj servoj. La komandanto, la ĉefaj
oficiroj superŝutis lin per skribaj atestoj. La geonkloj
aprobis la vojaĝon de la nevo. Ili ne dubis, ke sen malfacilo
li povos esti prezentata al la reĝo: tio donos al ili
eksterordinaran reliefon en la provinco. Tiuj du bonaj
homoj aldonis al la angla mono konsiderindan donacon
el siaj ŝparaĵoj. Senartifikulo diris al si:
— Kiam mi vidos la reĝon, mi petos, ke li konsentu
al mia edziĝo kun F-ino Sankta-Ivo kaj certe li
ne rifuzos.
Li do foriris kun la aklamado de l’ tuta kantono
sufokite per enbrakigoj, superverŝite per la larmoj de
sia onklino, benite de sia onklo, kaj rekomendante sin
al la bela Sankta-Ivo.
{{c|ĈAPITRO VIII}}
{{c|'''Senartifikulo iras al la kortego. Survoje li vespermanĝas kun kalvinanoj'''}}
Senartifikulo ekvojis al Somuro per la publika veturilego,
tial ke li tiam ne havis alian oportunaĵon.
Kiam li estis en Somuro, li miris, trovante la urbon<noinclude><references/></noinclude>
gbhcqhwsiekx6jp73bw4zqkopwc6evf
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/264
104
36615
126129
110107
2026-08-08T07:22:13Z
HenriLeFoll
4277
126129
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>forpelataĵ, kiel oni forpelas nin. Ĉu ekzistas tiel granda
malfeliĉo, kiel la nia? Sinjor’ Luvua el ĉiuj flankoj
sendas al ni jezuitojn kaj dragonojn.
— Nu bone! sinjoroj, respondis Senartifikulo, kiu
ne plu povis sin regi, mi iras al Versajo por ricevi la
rekompencon, kiun meritas miaj servoj; mi parolos al
tiu sinjor’ Luvua: oni diris al mi, ke estas li, kiu militas
el sia laborĉambro. Mi vidos la reĝon; al li mi konigos
la veron; estas neeble, ke oni ne cedu al tiu vero, kiam
oni sentas ĝin. Mi baldaŭ revenos por edziĝi kun F-ino
Sankta-Ivo, kaj mi invitas vin al la edziĝfesto.
Tiuj bonuloj opiniis ke li estas altnobelo, kiu vojaĝis
inkognite per la publika veturilego. Kelkaj pensis,
ke li estas kortegana burleskulo.
Ĉetable estis iu maskita jezuito, kiu spionis serve
al la respektinda Patro Laŝez. Li raportis al li pri ĉio,
kaj Patro Laŝez informis al sinjor’ Luvua. La spiono
sendis leteron. Ĝi alvenis en Versajo preskaŭ samtempe
kiel Senartifikulo.
{{c|ĈAPITRO IX}}
{{c|'''Alveno de Senartifikulo en Versajo; lia akcepto ĉe la kortego'''}}
Senartifikulo alvenas per noktovazo<ref>Tiel oni
nomis veturilon, kiu ruliĝadis inter Parizo
kaj Versajo kaj kiu similis al eta ŝarĝoĉaro kovrita.</ref> en
la korto
de l’ kuirejoj. Li demandas al la portoseĝistoj, je la
kioma horo oni povas vidi la reĝon. Ili ridis al li en la
vizaĝon, kiel jam faris la angla admiralo. Li traktis ilin
same, li batis ilin; ili volis sin defendi kaj la sceno
fariĝus sanga, se iu reĝa korpogardisto, bretona nobelo,
ne alvenus kaj forpuŝus la kanajlaron.<noinclude><references/></noinclude>
qi2e6d7adxwji1i15bspb5zkbw2jl8q
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/268
104
36619
126128
110111
2026-08-08T07:21:12Z
HenriLeFoll
4277
126128
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Jen estas do, li diras, la rekompenco, kiun oni
ricevas, por esti forpelinta la Anglojn el Bas-Bretonio!
Kion ci dirus, bela Sankta-Ivo, se ci vidus min tiastate?
Fine oni atingas la loĝejon, kiu estis al li destinita.
Oni silente portas lin en la ĉambron, kie li devas esti
enfermita, kiel oni portas kadavron al tombejo. Tiu
ĉambro jam estis okupata de maljuna solulo el
Port-Rojal,<ref>Abatejo, kie vivis famaj jansenanoj.</ref>
nomita Gordon, kiu tie konsumiĝis jam de du
jaroj.
— Jen, diris al li la ĉefpolicisto, ni kondukas al vi
kunulon.
Kaj tuj oni ferme repuŝis la egajn riglilojn de la
dika pordo, kovrita per larĝaj stangoj. La du kaptitoj
restis apartigitaj de la tuta universo.
{{c|ĈAPITRO X}}
{{c|'''Senartifikulo estas internigita en la Bastij kun jansenano'''}}
Sinjoro Gordon estis freŝa kaj serena maljunulo,
kiu scipovis du grandajn aferojn: elteni malfeliĉon kaj
konsoli malfeliĉulojn. Kun komprenema kaj kompatema
mieno li antaŭenpaŝis al sia kunulo kaj, enbrakigante
lin, li diris:
— Kiu ajn vi estas, vi, kiu venas kunloĝi en mia
tombo, estu certa, ke mi forgesos pri mi mem, por mildigi
viajn turmentojn en la infera abismo, en kiun ni
estas falintaj. Ni adoru la Providencon, kiu kondukis
nin tien; ni pace suferu, kaj ni esperu.<noinclude><references/></noinclude>
9b4ot5qv66wef2ko4yxj463mcbu8d4w
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/274
104
36625
126127
110117
2026-08-08T07:20:14Z
HenriLeFoll
4277
126127
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Gordon samopiniis kiel li. Ambaŭ kompateme ridis,
kiam temis pri la suverenoj de Fezensakio, de Fesansaguetio
kaj de Astarakio.<ref>Pri tiu
antikva regneto mi trovis mencion en iu enciklopedia
vortaro, sed ne pri la du unuaj. Mi sekve nun ne
scias, ĉu Volter elpensis ilin. Sed la demando tute ne gravas:
en nia epoko ankoraŭ ekzistas regnetoj, pri kiuj oni
tute ne scios, post kelkaj jarcentoj. — Trad.</ref>Se ili
havus heredantojn,
tiu studo, efektive, povus interesi ilin, sed nur ilin. La
belaj jarcentoj de la romana respubliko kaŭzis, ke dum
kelka tempo li fariĝis indiferenta pri la cetera mondo.
La spektaklo pri la venkinta kaj leĝodoninta Romio
okupis lian tutan animon. Li entuziasmiĝis kun admiro,
prezentante al si tiun popolon, kiu dum sep cent jaroj
estis regata per la entuziasmo de la libero kaj de la
gloro.
Tiel pasadis tagoj, semajnoj, monatoj, kaj Senartifikulo
kredus esti feliĉa, se li ne amus.
Lia bona naturo kompatis la prioron de Nia.-Sinjorino-de-la-Monto
kaj la senteman Kerkabon.
— Kion ili pensos, li ofte diris, kiam ili restos sen
novaĵoj pri mi? Ili kredos, ke mi estas maldankema.
Tiu ĉi ideo turmentis lin; li kompatis al tiuj, kiuj
amis lin, multe pli ol li ĝemis pri si mem.
{{c|ĈAPITRO XI}}
{{c|'''Kiel Senartifikulo plivastigas sian spiriton'''}}
La legado pligrandigas la animon, kaj klera amiko
ĝin konsolas. Nia malliberulo ĝuis tiujn du avantaĝojn,
kiujn li ne konjektetis antaŭe.
— Mi emas, li diris, kredi je metamorfozoj, ĉar el
bruto mi aliiĝis en homon.<noinclude><references/></noinclude>
1dtx5lz3j7vccghokrwno76evuvmpyp
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/278
104
36629
126119
110121
2026-08-08T07:14:53Z
HenriLeFoll
4277
126119
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Jupitero kaj Saturno turniĝas en tiu senlima spaco;
milionoj da sunoj lumigas miliardojn da aliaj mondoj;
kaj en la loketo de l’tero, kie mi troviĝas, ekzistas
estuloj, kiuj senigas min, kiu vidas kaj pensas, je ĉiuj
tiuj mondoj, kien mia rigardo povus trafi, kaj je tiu,
kie Dio naskigis min! La lumo, farita por la tuta universo,
ne ekzistas por mi. Oni ne kaŝis ĝin al mi ĉe la
norda horizonto, kie mi pasigis miajn infan- kaj junulajn
jarojn. Sen vi, mia kara Gordon, mi estus ĉi tie en la
nenieco.
{{c|ĈAPITRO XII}}
{{c|'''Tio, kion opinias Senartifikulo pri teatraĵoj'''}}
La juna Senartifikulo similis al iu el tiuj viglaj
arboj, kiuj naskiĝinte en senprodukta grundo, dum
mallonga tempo etendas siajn radikojn kaj branĉojn,
kiam ili estas transplantitaj en favoran grundon, kaj
estis tre eksterordinare, ke malliberejo estas tia grundo.
Inter la libroj, per kiuj la du malliberuloj okupis
sian tempon, troviĝis poeziaĵoj, tradukaĵoj el grekaj
tragedioj, kelkaj francaj teatraĵoj. La versoj, kiuj parolis
pri amo metis en la koron de Senartifikulo plezuron
kaj doloron. Ili ĉiuj memorigis lin pri lia kara
Sankta-Ivo. La fablo pri la du kolomboj trapikis al li
la koron; for de li ja estis la eblo reveni al sia
kolombejo.<ref>Hejmo. — Trad.</ref>
Moljer<ref>Moliere.</ref> ravis lin. Li konigis al li ia morojn de
Parizo kaj de la homaro.
— Al kiu el liaj komedioj vi donas vian preferon?<noinclude><references/></noinclude>
pg1232yxuhllnz8cg6otw4oh8qflwyt
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/280
104
36631
126117
110123
2026-08-08T07:13:38Z
HenriLeFoll
4277
126117
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĉi tio estas afero de gusto; la mia eble ne ankoraŭ
edukiĝis: mi povas erari; sed vi scias, ke mi kutimas
eldiri, kion mi pensas, aŭ, prefere, kion mi sentas. Mi
konjektas, ke ofte la prijuĝon de homoj influas modo,
kaprico. Mi parolis laŭnature; povas esti, ke ĉe mi la
naturo estas neperfekta; sed povas ankaŭ okazi, ke ĝin
ne atentas la plimulto de l’homoj.
Tiam li recitis versojn el Ifigenio, per kiuj li estis
saturita; kaj kvankam li ne bele deklamis, tamen li tion
faris kun tiom da veremo kaj da mildo, ke li plorigis
la maljunan janseniston. Li poste legis je Cinna; li ne
ploris, sed admiris.
{{c|CAPITRO XIII}}
{{c|'''La bela Sankta-Ivo iras al Versajo'''}}
Dum nia malfeliĉulo kleriĝis pli ol li konsoliĝis;
dum lia spirito, sufokite dum tiom longa tempo, malvolviĝis
kun tiom da rapido kaj forto; dum la naturo, kiu
perfektiĝis en li, venĝis lin je la domaĝoj de l’sorto,
kio okazis al lia priora moŝto kaj al lia bona fratino,
kaj al la bela enfermitino Sankta-Ivo? Dum la unua
monato, oni estis maltrankvila; ĉe la tria, oni estis tute
enprofundigita en doloro; la eraraj konjektoj, la senbazaj
onidiroj timigis; post ses monatoj, oni kredis, ke
li estas mortinta. Fine S-ro kaj F-ino Kerkabon eksciis,
per malnova letero, kiun estis skribinta reĝa gvardiano
al iu en Bretonio, ke ĵunulo, simila al Senartifikulo,
estis alveninta iun vesperon en Versajo, sed ke dum la
nokto oni forportis lin, kaj ke poste neniu aŭdis pri li.
— Ho ve! diris F-ino Kerkabon, nia nevo verŝajne
faris kelkaĵn malsaĝaĵojn, kiuĵ havigis al li {{vdk|bedaŭrin|daĵojn}}<noinclude><references/></noinclude>
19zmt7gobsuwvbv65nus2v87vlulqvy
126118
126117
2026-08-08T07:13:57Z

3wya6tf4kbvf3lnl93fn458qcwg34dv
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/286
104
36637
126116
110130
2026-08-08T07:12:56Z
HenriLeFoll
4277
126116
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{c|ĈAPITRO XIV}}
{{c|'''Progresoj de la spirito de Senartifikulo'''}}
Senartifikulo rapide progresis en la sciencoj, kaj
ĉefe en la scienco pri la homo. La kaŭzo de l’rapida
plivastiĝo de lia spirito kuŝis en lia sovaĝa edukiĝo
preskaŭ samgrade kiel en hardeco de lia animo, tial ke,
lerninte nenion dum sia infanaĝo, li ne akiris antaŭjuĝojn.
Lia intelekto, ne estante fleksita per eraroj, restis
tute rekta. Li vidis la aferojn tiaj, kiaj ili estas, dum la
ideoj, kiujn oni donas al ni dum la infanaĝo kaŭzas,
ke ni vidas ilin tiaj, kiaj ili ne estas.
— Viaj persekutantoj estas abomenindaj, li diris
iun tagon al sia amiko Gordon. Mi kompatas vin, pro
tio, ke vi estas persekutata, sed mi ankaŭ kompatas vin,
tial ke vi estas jansenisto. ŝajnas al mi, ke ĉiu sekto
signas kuniĝon de eraroj. Diru al mi, ĉu estas sektoj
rilate geometrion?
— Ne, mia kara infano, respondis ĝemetante la bona
Gordon; ĉiuj homoj interkonsentas pri vero, kiam
ĝi estas elpruvita, sed ili malsamopinias pri la malklaraj veroj.
— Prefere, diru pri la malklaraj malveroj. Se estus
unu sola vero, kaŝita sub la amaso da argumentoj,
kiujn oni kolektas depost tiom da jarcentoj, oni sendube
eltrovus ĝin kaj ĉiuj homoj interkonsentus almenaŭ pri
tiu punkto. Se tiu vero estus necesa, kiel la suno al la
tero, ĝi brilus kiel la suno. Ĝi estas absurdaĵo, insultego
al la homaro; ĝi estas atenco kontraŭ la senlima kaj
superrega Estulo diri: »Ekzistas vero nepre necesa al
la homo, kaj Dio kaŝis ĝin.«<noinclude><references/></noinclude>
ohlf8cmbpbktxloqhi3r2cqyi6mwkfg
126126
126116
2026-08-08T07:18:23Z

fxvb5zcuxlmllk1utozx76hd2rc3rpi
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/288
104
36639
126115
110132
2026-08-08T07:12:04Z
HenriLeFoll
4277
126115
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Lia kunulo ne kontraŭdiris lin. La foresto ĉiam
kreskigas la nekontentigitan amon, kaj la saĝo ne malfortigas
ĝin. Li parolis tiom ofte pri sia kara Sankta-Ivo,
kiom pri moralo kaj metafiziko. Ju pli liaj sentoj
elpuriĝis, des pli li amis. Li legis kelkajn novajn
romanojn; li trovis malmultajn, kiuj priskribis lian
animstaton. Li sentis, ke lia koro ĉiam iris transen je
tio, kion li legis.
— Ha! li diris, preskaŭ ĉiuj tiuj aŭtoroj havas nur
spriton kaj arton.
Fine la bona pastro jansenisto nepercepteble fariĝis
la konfidenculo de lia amemo. Antaŭe li sciis pri amo
nur, kion oni konfesas kiel pekon. Li lernis koni ĝin
kiel senton tiel nobla, kiel delikata, kiu povas plialtigi
la animon, same kiel ĝin malhardi, kaj eĉ produkti
kelkajn virtojn. Fine, kiel lasta mirindaĵo, Hurono estis
konvertanta janseniston.
{{c|CAPITRO XV}}
{{c|'''La bela Sankta-Ivo ne cedas al subtile embarasaj proponoj'''}}
La bela Sankta-Ivo, pli amema eĉ ol ŝia amato, iris
do al S~ro Sankta-Puanĵ; akompanis ŝin la amikino, ĉe
kiu ŝi loĝis, kaj ambaŭ estis kaŝe kovritaj per siaj kufoj.
Ĉe sia alveno la unua rimarko, kiun ŝi faris, estis, ke
ŝia frato, la abato Sankta-Ivo ĵus eliris. Ŝi estis timigita;
sed la piulino trankviligis ŝin.
— Ĝuste pro tio, ke oni kulpigis vin, necesas, ke vi
parolu. Estu certa, ke en ĉi tiu lando la kulpigantoj
ĉiam sukcesas, se oni rapide ne kontraŭdiras ilin. Via<noinclude><references/></noinclude>
4g9poytqdoo88s55ou7hehq1igr11nm
126125
126115
2026-08-08T07:17:56Z

6m4cjvy05e6k6bnx2aj8ut9ckxh6b9g
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/291
104
36642
126114
110135
2026-08-08T07:10:56Z
HenriLeFoll
4277
126114
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Tiu stranga interparolado plilongiĝis. La piulino el la
antaŭĉambro, legante en sia Kristana pedagogo, diris:
— Dio mia! kion do ili faras tie jam de du horoj?
Neniam lia sinjorega moŝto Sankta-Puanĵ donis tiom
longan aŭdiencon; eble li ĉion rifuzis al tiu kompatinda
junulino, ĉar ŝi ankoraŭ petas lin.
Fine ŝia kunulino eliris el la malantaŭa skribĉambro,
estante duonfreneza, ne povante paroli, profunde
pripensante la karakteron de la altnobeloj kaj de la
duon-altnobeloj, kiuj tiel facilanime oferas la liberon
de la viroj kaj la ĉaston de l’virinoj.
Dum la tuta irado ŝi ne eldiris unu vorton. Alveninte
ĉe la amikinon, ŝi ekploregis kaj ĉion rakontis. La
piulino faris grandajn krucsignojn.
— Mia kara amikino, tuj morgaŭ vi konsultu
patron Ĉio-por-Ĉiuj, nian direktanton; li havas multe
da influo ĉe S-ro Sankta-Puanĵ; li estas la konfesricevanto
de pluraj servistinoj de lia domo; li estas pia
kaj akordiĝema homo, kiu ankaŭ direktas kelkajn
nobelinojn: allasu vin al li, tiel mi mem faras; ĉiam
tio profitis al mi. Ni, kompatindaj virinoj, bezonas esti
gvidataj de viro.
— Nu bone! mia kara amikino, mi do iros morgaŭ
al patro Ĉio-por-Ĉiuj.
{{c|ĈAPITRO XVI}}
{{c|'''Ŝi konsultas jezuiton'''}}
Tuj kiam la bela kaj afliktita Sankta-Ivo estis kun
sia konfesprenanto, ŝi diris al li, ke potenca kaj voluptema
homo proponis al ŝi liberigi tiun, kun kiu ŝi devas
laŭleĝe edziniĝi, kaj ke por tia servo li postulas tre
altan prezon; ke ŝi sentis abomenon ĉe la penso pri tia<noinclude><references/></noinclude>
lrkvt4dl30a2f1iliz72bdwm5e8yzuu
126124
126114
2026-08-08T07:17:22Z

azvh7w678qxe8yyqppsret4htwiussa
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/294
104
36645
126113
110138
2026-08-08T07:08:43Z
HenriLeFoll
4277
126113
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{c|ĈAPITRO XVII}}
{{c|'''Ŝi falas pro virto'''}}
Ŝi petis sian amikinon mortigi ŝin; sed tiu virino,
ne pli severmora ol la jezuito, parolis al ŝi eĉ pli klare.
— Ho ve! ŝi diris, ne aliel okazas en tiu kortego
tiel ĝentila, tiel plaĉe eleganta, tiel fama. La plej mezbonaj
oficoj kaj la plej gravaj ofte estis akiritaj laŭ
la prezo, kiun oni postulas de vi. Aŭskultu, vi inspiris
al mi amikecon kaj fidon; mi konfesos al vi, ke se mi
estus tiel malcedema kiel vi, mia edzo ne ĝuus la malgravan
postenon, per kiu li vivas; li scias pri la afero,
kaj anstataŭ esti malkontenta, li vidas en mi sian
bonfarantinon. Ĉu vi kredas, ke ĉiuj estroj de provincoj,
aŭ eĉ de armeoj ricevis honoraĵojn kaj ilian riĉaĵon nur
pro siaj servoj? Inter ili estas kelkaj, kiuj ŝuldas ilin
al siaj sinjorinaj edzinoj. La altoficoj en la armeo estis
petataj de virinoj, kaj la plej alta posteno estis donita
al la edzo de la plej bela.
Vi estas en multe pli interesa situacio: temas liberigi
vian amaton kaj edziniĝi kun li; ĝi estas sankta
devo, kiun vi devas plenumi. Oni ne mallaŭdis la belajn
kaj altrangajn sinjorinojn, pri kiuj mi parolis; oni
aplaŭdos al vi, dirante, ke vi pekis nur pro troa virto.
— Ha! kia virto! ekkriis la bela Sankta-Ivo; kia
labirinto el maljustaĵoj! Kaj kiel mi lernas ekkoni la
homojn! Iu patro Laŝez kaj iu ridinda prefekto lokigas
mian amaton en malliberejon; mia familio persekutas
min; oni proponas al mi helpon en mia malfeliĉego nur
por malvirtigi min. Iu jezuito kaŭzis la malfeliĉon de
brava homo, alia jezuito volas malfeliĉigi min; mi estas
ĉirkaŭita nur per kaptiloj, kaj alvenas la momento fali<noinclude><references/></noinclude>
913phelmz5ow585adnhycb5njl6oihn
126123
126113
2026-08-08T07:16:46Z

kgmk9yhlswp74fn8zpashaqcs9yhlp4
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/296
104
36647
126112
110140
2026-08-08T07:08:11Z
HenriLeFoll
4277
126112
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ŝi devis cedi. ŝi ne havis alian rimedon ol promesi al
si, ke ŝi pensos nur pri Senartifikulo, dum la kruelulo
ĝuos senkompate je la neceso, kiu cedigas ŝin.
{{c|ĈAPITRO XVIII}}
{{c|'''Ŝi liberigas sian amaton kaj unu janseniston'''}}
Frumatene ŝi flugis al Parizo, kunportante la ordonon
de l’ ministro. Estas malfacile priskribi tion, kio
okazis en ŝia koro dum tiu vojaĝo. Oni prezentu al si
virtan kaj noblan animon, kiu sentas malfierigon pro
sia hontegaĵo, kiu estas ekzaltita de amemo, akre dolorigita
pro perfido al sia amato, penetrita de la deziro
liberigi sian adoraton. Ŝiaj disreviĝoj, ŝiaj bataloj, ŝia
sukceso estis la temoj de ŝiaj pripensoj. Ŝi ne plu estis
tiu simplanima fraŭlino, kies provinca edukado malvastigis
la ideojn. La amo kaj la malfeliĉo edukis ŝin. La
sento same progresis en ŝi, kiel la racio en la spirito
de ŝia malfeliĉa amato. La fraŭlinoj lernas senti pli facile
ol la viroj lemas pensi. Ŝia aventuro estis pli instrua
ol kvarjara ĉeesto en monaĥinejo.
Ŝiaj vestoj estis treege simplaj. Kun abomeno ŝi
pensis pri la vestaranĝoj, sub kiuj ŝi aperis antaŭ sia
fatala bonfaranto! ŝi lasis al sia kunulino la orelringojn
kun diamantoj sen iu rigardo al ili. Konfuzite kaj ravite,
adorante Senartifikulon, kaj malamante sin mem, ŝi
fine alvenis ĉe la pordo
::''De tiu malbel-kastelo, palac’ de l’venĝo''
::''En kiu ofte sidas krim’ kaj senkulpeco.''
Kiam ŝi devis elkaleŝiĝi, forto mankis al ŝi; oni
helpis ŝin; ŝi eniris kun batanta koro, kun malsekaj<noinclude><references/></noinclude>
qq4tmyfcof226rq11cbcta5k24ii94o
126122
126112
2026-08-08T07:16:22Z

dhgk3lynb21lrbnb7602mwj539obhlj
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/299
104
36650
126111
110143
2026-08-08T07:06:54Z
HenriLeFoll
4277
126111
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|ko|mencis}} leteron kaj trifoje disŝiris ĝin; fine ŝi sukcesis,
la geamantoj eliris, post kiam ili kisis la maljunan
martiron de la efika graco.
La feliĉa kaj senespera Sankta-Ivo sciis kie loĝis ŝia
frato; ŝi tien iris; ŝia amato luis apartamenton en la
sama domo.
Apenaŭ ili estis alvenintaj, kiam ŝia protektanto sendis
al ŝi la ordonon por la liberigo al la bonulo Gordon,
kaj petis al ŝi rendevuon por la posta tago. Tiel, por ĉiu
honesta kaj bonkora ago, kiun ŝi faris, ŝia malvirtiĝo
estis ties prezo. Kun abomenego ŝi konsideris tiun kutimon
vendi la malfeliĉon kaj la feliĉon de homoj. Ŝi
donis la dokumenton al sia amato kaj rifuzis la rendevuon
de bonfaranto, kiun ŝi ne plu povis vidi ne mortiĝante
pro doloro kaj honto.
Senartifikulo povis disiĝi je ŝi nur por iri liberigi
amikon: tien li flugis. Li plenumis tiun devon, meditante
pri la strangaj okazaĵoj el ĉi tiu mondo, kaj admirante
la kuraĝan virton de junulino, al kiu du malfeliĉuloj
ŝuldis pli ol la vivon.
{{c|ĈAPITRO XIX}}
{{c|'''Senartifikulo, la bela Sankta-Ivo kaj iliaj parencoj estas kuniĝintaj'''}}
La bonkora kaj respektinda malfidelulino estis kun
sia frato, abato Sankta-Ivo, la bona prioro kaj fraŭlino
Kerkabon. Ĉiuj estis egale mirigitaj; sed ilia situacio
kaj iliaj sentoj estis tre malsamaj. Abato Sankta-Ivo
priploris siajn malpravaĵojn ĉe la piedoj de sia fratino,
kiu pardonis al li. La prioro kaj lia amema fratino
ankaŭ ploris, sed pro ĝojo; la malŝatinda prefekto kaj<noinclude><references/></noinclude>
dhdl9gum6svkcj4svhe7bgxe1xc90jg
126121
126111
2026-08-08T07:15:53Z

6rkoprcdzyu6yag1h7bs4fuoq48em90
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/305
104
36656
126108
110151
2026-08-08T05:07:50Z
Objectivesea
487
/* Validigita */
126108
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="Objectivesea" /></noinclude>kiel pasintjare, kaj ke mi kondutos laŭ pli deca maniero.
La abato multigis senkulpigojn, rilate al la pasinto, kaj certigojn pri eterna korligiteco.
Onklo Kerkabon diris, ke estos la plej bela tago el lia vivo. La bona onklino, ekstaze kaj plorante pro ĝojo, ekkriis:
— Mi estis tute prava, pensante, ke vi neniam estos subdiakono; ĉi tiu sakramento plivaloras ol la alia; bedaŭrinde Dio ne favoris al mi per ĝi! Sed mi anstataŭos vian patrinon.
Tiam ĉiuj konkuris en laŭdado al la amema Sankta-Ivo.
Ŝia amanto havis la koron tro plenigita per tio, kion ŝi faris por li, li tro amis ŝin, por ke la aventuro pri la diamantoj povu fari sur lian koron superregantan impreson. Sed tiuj vortoj, kiujn li tro aŭdis: vi mortigas min! sekrete timigis lin ankoraŭ kaj forĝenis lian tutan ĝojon, dum la laŭdoj al sia bela amatino pliigis ankoraŭ lian amon. Fine oni okupiĝis nur pri ŝi; oni parolis nur pri la feliĉo, kiun tiuj geamantoj meritas; oni interkonsentis por vivi ĉiuj kune en Parizo; oni projektis pri riĉiĝo kaj plialtiĝo; oni sin fordonis al ĉiuj tiuj esperoj, kiujn la plej malgranda eksento de feliĉo tiel facile naskas. Sed Senartifikulo en la fundo de sia koro spertis kaŝan senton, kiu forpuŝis tian iluzion. Li relegis la promesojn subskribitajn de Sankta-Puanĵ, kaj la atestojn subskribitajn de Luvua; oni priskribis al li tiujn du virojn tiaj, kiaj ili estas, aŭ tiaj laŭkrede. Ĉiu parolis pri la ministroj kaj pri la ministraĵo kun tiu ĉetabla libero, konsiderata en Francio kiel la plej grandvalora libero, kiun oni povas ĝui surtere.<noinclude><references/></noinclude>
elr2sl9wf4ll3uxnrppkbwdrglkl8uf
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/306
104
36657
126107
110152
2026-08-08T04:59:53Z
Objectivesea
487
126107
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>— Se mi estus reĝo de Francio, diris Senartifikulo, jen estas la militministro, kiun mi elektus: mi volus homon el la plej altranga deveno, tial ke li ordonas al la nobelaro. Mi postulus, ke li mem estu estinta oficiro, ke li estu traspertinta ĉiujn rangojn, ke li estu almenaŭ subgeneralo en la armeoj, kaj inda esti marŝalo de Francio, tial ke ĉu do ne estas necese, ke li estu mem servinta, por pli bone koni la detalojn de l’ servado? kaj ĉu la oficiroj ne obeos kun centfoje pli da kontento al militisto, kiu estas, kiel ili, montrinta sian kuraĝon, ol al studĉambrulo, kiu povas nur diveneti la movojn de militiro, kiel ajn inteligenta li estas? Ne malplaĉus al mi, ke mia ministro estu malavara, kvankam mia financministro estus pro tio iafoje embarasata. Mi ŝatus, ke li estu senpene laborkapabla, kaj ke eĉ lin karakterizus bona humoro, doto de homo superanta la aferojn, kiu tiom plaĉas al la nacio kaj faciligas al ĉiuj la plenumon de la devoj.
Li deziris, ke ministro havu tian karakteron, tial ke li ĉiam rimarkis, ke bonhumoro estas neakordigebla kun kruelo.
Sinjor’ Luvua verŝaĵne ne kontentiĝus per la deziroj de Senartifikulo; lia merito estis alispeca.
Sed dum oni estis ĉetable, la malsano de la kompatindulino alprenis fatalan karakteron: ŝia sango varmiĝis; forkonsuma febro aperis; ŝi suferis kaj ne plendis, atentante por ne malhelpi la ĝojon de la kunmanĝantoj.
Ŝia frato, sciante, ke ŝi ne dormas, iris al ŝia lito; li surpriziĝis pro ŝia stato. Ĉiuj alkuris; la amanto sin prezentis post ŝia frato. Sendube li estis la plej timigita kaj kortuŝita el ĉiuj; sed li estis leminta kunigi la diskreton al ĉiuj oportunaj dotoj, kiujn malavare la {{vdk|na|turo}}<noinclude><references/></noinclude>
ls2tka1kwyxre02t8x7srn9sdvgw7xr
Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/307
104
36658
126106
110153
2026-08-08T04:51:29Z
Objectivesea
487
Mi korigis "CAPITRO" —> ĈAPITRO, sed la teksto de la subtitolo ne videblas; eble la ŝablono ne estas en ordo.
126106
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|na|turo}} donacis al li, kaj la sento pri decreguloj komencis superregi en li.
Oni tuj venigis kuraciston el la najbaraĵo. Li estis unu el tiuj, kiuj vizitas malsanulojn kurante, kiuj konfuzas la malsanon, kiun ili ĵus vidis, kun tiu, kiun ili vidas, kiuj blinde praktikas sciencon, kies malcerton kaj danĝerojn la maturo de sana kaj pripensa intelekto ne povas forigi. Li pliigis la malsanon per sia rapidemo preskribi laŭmodan medikamenton. Modo eĉ en medicino! Tia manio estis tro ordinara en Parizo.
La kompatinda Sankta-Ivo kontribuis eĉ pli ol la kuracisto por danĝerigi sian malsanon. Ŝia anirno mortigis ŝian korpon. La multego da pensoj, kiuj maltrankviligis ŝin, portis en ŝiajn vejnojn pli danĝeran venenon ol tiun de plej arda febro.
{{titolo|ĈAPITRO XX|La bela Sankta-Ivo mortas, kaj kio rezultas de tio}}
Oni vokis alian kuraciston: ĉi tiu anstataŭ helpi al la naturo kaj lasi ĝin influi sur junan personon, en kiu ĉiuj organoj estis vivaspiraj, li nur celis kontraŭi al sia kolego. La malsano en du tagoj fariĝis mortiga. La cerbo, pri kiu oni kredas, ke ĝi estas la sidejo de la intelekto, estis atakita same fortege kiel la koro, kiu, laŭdire, estas la sidejo de l’pasioj.
Kiu nekomprenebla mekaniko subigis la organojn al la sento kaj al la penso? Kiel povas unu sola penso dolora malardigi la fluadon de l’sango? kaj kiel siavice la sango portas siajn malregulaĵojn en la homan cerbon? Kiu estas tiu nekonata fluidaĵo, kies ekzisto estas certa, kiu, pli rapida, pli aktiva ol la lumo, flugas, en malpli<noinclude><references/></noinclude>
9u3x6ospzfpcfn5zmul3tcja7cdwlmo
126109
126106
2026-08-08T07:02:38Z
HenriLeFoll
4277
126109
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|na|turo}} donacis al li, kaj la sento pri decreguloj komencis superregi en li.
Oni tuj venigis kuraciston el la najbaraĵo. Li estis unu el tiuj, kiuj vizitas malsanulojn kurante, kiuj konfuzas la malsanon, kiun ili ĵus vidis, kun tiu, kiun ili vidas, kiuj blinde praktikas sciencon, kies malcerton kaj danĝerojn la maturo de sana kaj pripensa intelekto ne povas forigi. Li pliigis la malsanon per sia rapidemo preskribi laŭmodan medikamenton. Modo eĉ en medicino! Tia manio estis tro ordinara en Parizo.
La kompatinda Sankta-Ivo kontribuis eĉ pli ol la kuracisto por danĝerigi sian malsanon. Ŝia anirno mortigis ŝian korpon. La multego da pensoj, kiuj maltrankviligis ŝin, portis en ŝiajn vejnojn pli danĝeran venenon ol tiun de plej arda febro.
{{titolo|ĈAPITRO XX}}
{{c|'''La bela Sankta-Ivo mortas, kaj kio rezultas de tio'''}}
Oni vokis alian kuraciston: ĉi tiu anstataŭ helpi al la naturo kaj lasi ĝin influi sur junan personon, en kiu ĉiuj organoj estis vivaspiraj, li nur celis kontraŭi al sia kolego. La malsano en du tagoj fariĝis mortiga. La cerbo, pri kiu oni kredas, ke ĝi estas la sidejo de la intelekto, estis atakita same fortege kiel la koro, kiu, laŭdire, estas la sidejo de l’pasioj.
Kiu nekomprenebla mekaniko subigis la organojn al la sento kaj al la penso? Kiel povas unu sola penso dolora malardigi la fluadon de l’sango? kaj kiel siavice la sango portas siajn malregulaĵojn en la homan cerbon? Kiu estas tiu nekonata fluidaĵo, kies ekzisto estas certa, kiu, pli rapida, pli aktiva ol la lumo, flugas, en malpli<noinclude><references/></noinclude>
4ajtmg61522bmab53mgsmgzeer5tm95
126110
126109
2026-08-08T07:04:52Z

{{c|ĈAPITRO XX}}

ilf1so0c0anbfq62zph1aa95x6l98ty
126120
126110
2026-08-08T07:15:20Z

tegzelbl5wan2gaool91z1q8i744spq
Paĝo:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf/8
104
44931
126100
2026-08-07T21:10:09Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
126100
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki />
Ĉiu ja ne povas ne rimarki, ke la starigo de Ĉeĥoslovakio,
ekzemple, kiel sendependa ŝtato, montras okulfrape, ke tie
la nacieco tute ne koincidas kun la limoj difinitaj de la
packontrakto. Le ĉeĥoj kaj slovakoj reprezentas apenaŭ la du
trionojn de l’ regatoj kaj la alian trionon konsistigas germanoj,
magiaroj kaj judoj.
Sed la plej tipa ekzemplo estas sendube Jugoslavio en kies
limoj ĉirkaŭ serboj baraktas kroatoj, slovenoj, slavonoj,
dalmatoj, macedonoj, montenegroj, bosnoj k. c.
En Polio, kies sendependeco estas nove restarigita, la
situacio tiurilate ankaŭ tre similas tiun de Ĉeĥoslovakio kaj
Jugoslavio. Cetere, nenie en la mondo estus eble organizi la
socian vivon per severa apliko de l’ nacieca principo; nenie
en la mondo ekzistas la eblo atingi absolutan koincidon inter
ŝtato kaj nacieco. Eĉ Svedion oni povus nomi imperialisma
ŝtato, ĉar tie la laponoj ne ĝuas nacian sendependecon kaj
ne havas sian reprezentanton en la Ligo de Nacioj)!…
Aliparte, oni ne devas forgesi, ke eĉ la plej bone
unueciĝintaj nacioj nuntempaj reprezentas tamen ion artefaritan
de la Historio. Estis necesa la veno de Musolini sur la historian
scenejon, por ke realiĝu la idealo de Mazini, t. e. ke la
itala nacieco fariĝu io reala kaj firma; necesis la venko de
Hitler por ke Germanio atingu la lastan stadion de sia unueciĝo.
Antaŭe ja ekzistis interne de l’ Regno landoj, havantaj
kelkrilate sendependecon.
Ĉar la naciojn ne konsistigas io esence pura kaj
unuelementa, estas do tute logike, ke la naciismo havu
neantaŭviditajn rezultojn.
Oni ĝenerale konsideras Francion, kiel unu el la landoj
en kiu plej bone kunfandiĝis la provincoj en nacian tuton.
Nu, de kiam estas farata ĉie en la mondo vasta kaj vigla
agitado favore al la rajto de l’ popoloj pri memdispono; de
kiam Ŭilson kaj Lenin fariĝis la ĉefroluloj de tiu principo,
oni povis konstati en la « plej malnova nacio » la naskiĝon
kaj kreskon de diversaj movadoj por revivigi aŭ pluigi
malnovajn lingvojn kaj kulturojn. Kion ne ankoraŭ sukcesis
tute kunfandi kaj luti la Historio, tio nun servas kiel
preteksta fundamento por la apliko de l’ fama principo.
La plej forta kaj atentinda el tiuj movadoj kompreneble
estas la Alzaca. La procezo de franca asimiliĝo ne povis
okazi, ĉar dum 47 jaroj tiu provinco apartenis al Germanio.
Sed ankaŭ la alzacanoj ŝajne ne volis esti germanoj : « Esti
franco mi ne povas, pruso mi ne volas, alzacano mi estas. »
Tiel povas resumiĝi la spiritostato de tiuj naciistoj, kiuj<noinclude><references/></noinclude>
ke3hk35swya1b8fqvpujcxpnlqgqy5f
126137
126100
2026-08-08T07:41:17Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
126137
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ĉiu ja ne povas ne rimarki, ke la starigo de Ĉeĥoslovakio,
ekzemple, kiel sendependa ŝtato, montras okulfrape, ke tie
la nacieco tute ne koincidas kun la limoj difinitaj de la
packontrakto. Le ĉeĥoj kaj slovakoj reprezentas apenaŭ la du
trionojn de l’ regatoj kaj la alian trionon konsistigas germanoj,
magiaroj kaj judoj.
Sed la plej tipa ekzemplo estas sendube Jugoslavio en kies
limoj ĉirkaŭ serboj baraktas kroatoj, slovenoj, slavonoj,
dalmatoj, macedonoj, montenegroj, bosnoj k. c.
En Polio, kies sendependeco estas nove restarigita, la
situacio tiurilate ankaŭ tre similas tiun de Ĉeĥoslovakio kaj
Jugoslavio. Cetere, nenie en la mondo estus eble organizi la
socian vivon per severa apliko de l’ nacieca principo; nenie
en la mondo ekzistas la eblo atingi absolutan koincidon inter
ŝtato kaj nacieco. Eĉ Svedion oni povus nomi imperialisma
ŝtato, ĉar tie la laponoj ne ĝuas nacian sendependecon kaj
ne havas sian reprezentanton en la Ligo de Nacioj!…
Aliparte, oni ne devas forgesi, ke eĉ la plej bone
unueciĝintaj nacioj nuntempaj reprezentas tamen ion artefaritan
de la Historio. Estis necesa la veno de Musolini sur la historian
scenejon, por ke realiĝu la idealo de Mazini, t. e. ke la
itala nacieco fariĝu io reala kaj firma; necesis la venko de
Hitler por ke Germanio atingu la lastan stadion de sia unueciĝo.
Antaŭe ja ekzistis interne de l’ Regno landoj, havantaj
kelkrilate sendependecon.
Ĉar la naciojn ne konsistigas io esence pura kaj
unuelementa, estas do tute logike, ke la naciismo havu
neantaŭviditajn rezultojn.
Oni ĝenerale konsideras Francion, kiel unu el la landoj
en kiu plej bone kunfandiĝis la provincoj en nacian tuton.
Nu, de kiam estas farata ĉie en la mondo vasta kaj vigla
agitado favore al la rajto de l’ popoloj pri memdispono; de
kiam Ŭilson kaj Lenin fariĝis la ĉefroluloj de tiu principo,
oni povis konstati en la « plej malnova nacio » la naskiĝon
kaj kreskon de diversaj movadoj por revivigi aŭ pluigi
malnovajn lingvojn kaj kulturojn. Kion ne ankoraŭ sukcesis
tute kunfandi kaj luti la Historio, tio nun servas kiel
preteksta fundamento por la apliko de l’ fama principo.
La plej forta kaj atentinda el tiuj movadoj kompreneble
estas la Alzaca. La procezo de franca asimiliĝo ne povis
okazi, ĉar dum 47 jaroj tiu provinco apartenis al Germanio.
Sed ankaŭ la alzacanoj ŝajne ne volis esti germanoj : « Esti
franco mi ne povas, pruso mi ne volas, alzacano mi estas. »
Tiel povas resumiĝi la spiritostato de tiuj naciistoj, kiuj<noinclude><references/></noinclude>
tc0b0eb80ryqvf5g0hzywu4puaewhi1
Paĝo:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf/9
104
44932
126101
2026-08-07T21:22:51Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
126101
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>disponas por sia agitado dekon da gravaj gazetoj, inter kiuj
mi menciu la ĉiutagan katolikan ''Lotaringia Popolgazeto''
({{Lang|de|Lothringer Volkszeitung}}) kaj la komunistan, ankaŭ ĉiutagan,
''La Homaro'' ({{Lang|fr|L'Humanité}}). Ambaŭ aperas en Mes (Metz).
Pli tipa kaj apoga al mia tezo ol la alzaca ekzemplo estas
la bretona, baska, katalona (parto de Katalonio troviĝas en
Francio), gaskona kaj provenca. En tiuj regionoj la franca
lingvo estas de ĉiuj konata kaj parolata, sed la indiĝenoj
krome ankaŭ pli malpli parolas inter si lokan idiomon, kiun
la tieaj naciistoj volas levi al la rango de nacia, kultura
lingvo.
La bretona movado eldonas sep gazetojn en sia idiomo.
Ekzistas « Nacia Partio Bretona ». Bretonio estas unu el la
plej reakciaj provincoj el Francio kaj la movadon por
sendependiĝo subtenas ĉefe katolikaj pastroj kaj… komunistoj
el la Stalina konfesio.
La aliaj movadoj por nacieca apartiĝo estas pli malpli
sensignifaj, kvankam en provenca lingvo produktiĝis kelkaj
literaturaj valoraĵoj. Inter ili mi citu : « Mirèio » de Mistral;
ĝi estas konsiderata kiel ĉefverko. Sed la aŭtoro perfekte
konis la francan lingvon kaj li eĉ eldonis sian poemon kun
franca traduko apud la originalo.
Sed la plej tipa ekzemplo pri logikaj konsekvencoj de l’
nacieca ideologio estas sendube la irlanda. Ĉiuj el vi certe
pli malpli scias pri la sangaj bataloj, kiuj okazis en Irlando
kun la celo akiri nacian sendependecon. Sekve de tio, fine
stariĝis la « Libera Ŝtato de Irlando ». Ĝi tamen reprezentas
nur parton de la tuta insulo, ĉar la norda parto, Ulster, ne
konsentis al tia politiko kaj nun ankoraŭ apartenas al
« Unuiĝinta Reĝlando de Grand-Britio ».
Nu, ĉu tiu nacia liberiĝo havis kiel rezulton plibonigi la
vivkondiĉojn de la irlandaj proletoj? Tute ne! Ili estas nun
eĉ pli mizeraj ol antaŭe. Nur iu kategorio da politikuloj kaj
funkciuloj profitis de la ŝtata apartiĝo. Stariĝo de novaj
kancelarioj, de novaj postenoj diplomatiaj aŭ similaj donas
kontentigon al sufiĉe multaj homoj, kiuj antaŭe ne havis
tiom bonan situacion. Tiuj novaj parazitoj povas iom prave
prikanti la bonon de la nacia memstareco…
La ĉefroruloj de tiuj naciecaj movadoj nemalofte riproĉas,
ke la imperialistaj ŝtatoj, en la celo asimili la popolojn, devige
lernigas al la infanoj lingvon, kiu ne estas ilia gepatra, kaj
ke tio havas malbonan efikon rilate al kleriĝo. Volonte mi
konsentas pri tio, kvankam tiu malbono povas esti nur duma,
unu-dugeneracia. Sed — mirige! — tion saman faras la<noinclude><references/></noinclude>
7ya0tpmsfnn3fn0o0qy40zvpato2ddl
126138
126101
2026-08-08T07:48:11Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
126138
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>disponas por sia agitado dekon da gravaj gazetoj, inter kiuj

42bmol72kaana9n35d8u2a03xst7mzh
Paĝo:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf/10
104
44933
126102
2026-08-07T21:30:16Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
126102
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>irlandaj naciistoj. La grandega plimulto de la irlanda popolo
ja tute forgesis la gaelikan idiomon kaj praktikis nur la
anglan lingvon. Apenaŭ proksimume duonmiliono el la
4.229.000 loĝantoj ankoraŭ konas la prapatran idiomon.
Cetere la plimulto de tiu duonmiliono ankaŭ konas la anglan
lingvon. Tamen, de kiam la naciistaj herooj regas en Irlando,
ili severe kaj persiste klopodas por redoni la unuan lokon
al preskaŭ mortinta lingvo. Ekde 1922 ili tiucele varbas kaj
preparas instruistojn. Kaj ĝis nun, malgraŭ streĉa penado,
nur unu triono el la 14.000 kapablas instrui per la irlanda,
oficiala lingvo. Sed la ŝtata trudado ne ĉesas kaj pli kaj pli
da instruistoj fariĝas centpocentaj irlandanoj. Jam ekzistas
pluraj lernejoj, en kiuj la angla lingvo estas traktata kiel
fremda, tute samkondiĉe kiel la franca aŭ la germana. La
edukaj aŭtoritatuloj gratulas al si pro tio. Estas tamen
dubinde, ĉu irlanddevena verkisto kiel Bernardo Ŝo ({{Lang|en|Shaw}}) iam
konsentos forlasi la anglan lingvon kaj aperigos siajn
literaturaĵojn en la prapatra idiomo…
Kiel vi vidas, gekamaradoj, la apliko de l’ bela principo
pri l’ rajto por la popoloj al nacia sendependeco donas vere
mirigajn rezultojn. En landoj kiel Ĉeĥoslovakio, Polio, Litovio,
Latvio k. a. nacie sendependiĝintaj landoj, se oni esploras
tie pri la stato de l’ proletaro, oni ankaŭ nepre konstatas,
ke ĝi tute ne pliboniĝis sekve de tia « liberiĝo ». Se oni ne
estas blinda fanatikulo, la nure saĝa konkludo de tia konstato
estas, ke la agitado kaj batalado por akiri nacian sendependecon
estas ''por la proletaro'' — tion mi substrekas — nur
trompa, vana, senprofita elspezo de tempo, energio kaj sango.
{{Steletoj}}
Por pli bone kompreni kaj ĝuste taksi la forton de l’
nacieca ideologio, nun, karaj gekamaradoj, ni ĵetu ekrigardon
super la programon kaj agitadon de l’ revoluciaj partioj kaj
laboristaj organizoj. Kion ni vidas? Estas okulfrape, ke ĉiuj
proponas solvojn al la ekonomia krizo per rimedoj aplikeblaj
nur en ''nacia'' kadro. Ĉie temas pri ''naciigo'' al la bankoj, pri
''naciigo'' al la fervojoj, pri ''naciigo'' al la grandaj industrioj
k.t.p.; ĉie oni agitas por rimedoj, kiuj ŝajne donos kontentigon
al la enlandanoj : temas stimuli la nacian industrion,
protekti la ''nacian'' laboron, sekuri la ''naciajn'' interesojn de
l’ tuta popolo. Plejofte tio povas havi kiel konsekvencon nur
ĝeni aŭ tute malhelpi la solvon de la krizo en la aliaj landoj.
Povas esti tamen, ke tiuj naciecaj planoj iam realiĝos; ke
la interesoj de ĉiuj enlandanoj fariĝos pli kaj pli solidaraj;<noinclude><references/></noinclude>
6ozvm6eoozfhkypm6fvj84mpb2aqf4e
126139
126102
2026-08-08T07:57:08Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
126139
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>irlandaj naciistoj. La grandega plimulto de la irlanda popolo

6f2qj7lp93m8paq0js2j0u5rm9zxb87
Paĝo:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf/11
104
44934
126103
2026-08-07T21:38:09Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
126103
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>unuvorte, ke ĉie en la mondo stariĝos iaspeca nacia socialismo.
Miaopinie, tio tute ne solvos la socian problemon, sed
la apliko de tiaj naciecaj rimedoj plifortigos la naciismon
ĉe la popoloj.
Ŝajnas, ke la Nacio ĉie fariĝis la ĉefa diaĵo antaŭ kiu la
homoj devas genufleksi kaj riverenci <ref>Antaŭ 1914, oni povis travojaĝi la tutan Eŭropon sen pasporto, sen vizoj, sen iuj demandoj; tiam ekzistis nur doganesploroj. Hodiaŭ krom la dogana esploro ekzistas ankaŭ tiu de la polico de la lando, kiun oni forlasas kaj de tiu, kiun oni eniras.</ref>. Ni bone memoru,
ke la patriotismo, en la senco kiel ĝi nun superregas la
spiritojn, naskiĝis kun la franca revolucio el la jaroj 1789-93.
Tiam la terminoj ''patrioto'' kaj ''revoluciulo'' estis samsignifaj.
Ju pli la interesoj de tuta popolo fariĝas komunaj, despli
facile povas kreski la nacieca sento.
Kiam la laboristaro estis tute malklera, tiam estis
malfacile eduki ĝin naciisme. Cetere, tio ne estis necesa, ĉar la
armeoj el la antaŭrevolucia tempo konsistis nur el dungitaj
soldatoj. Ne estis kiel nun devo por la tuta popolo partopreni
militojn. Eĉ ne kaŭzis skandalon, ekzemple, la fakto,
ke Volter foje diris sian ĝojon pro tio, ke malvenkis francaj
armeoj. Hodiaŭ la registaroj eĉ ne toleras indiferenton pri
la patrio. En Germanio, en Italio, en Sovetio jam nun la
infanoj estas naciisme edukataj ekde la lulilo. Se aliflanke
oni konsideras, ke neniam produktiĝis en la mondo tiom
da armiloj kaj municio, ke neniam la mortigiloj estis tiom
potencaj kaj perfektaj, oni nepre alvenas al la konkludo,
ke prepariĝas grandega katastrofo milita…
Ĉiu adoranto de l’ nacia diaĵo asertas, ke tia armado estas
sindefenda; neniu parolas pri ataka milito. Sed, evidente,
povas tamen okazi, ke la plej sekura maniero por sindefendo
estas ataki mem en oportuna okazo… Al tia rezulto, al tia
senelirejo kondukis la homaron la nacieca ideologio, kiu
enplantiĝis pli kaj pli en la animo de ĉiuj popoloj jam de
unu jarcento.
Mi ripetas, paroli nuntempe pri sennaciismo, tio aspektas
kvazaŭ malsprita ironio. Tamen ŝajnas al mi evidente, ke la
homaro sin savos, nur kondiĉe, ke malaperu el la mondo la
stulta kaj pereiga naciismo.
Ideoj naskiĝas, disvastiĝas ĝis atingo de stato, kiu signas
kulminon de ilia disvastiĝeblo. Tiam ili ekvelkas, kadukiĝas
kaj fine mortas, lasante libera la kampon por disvastiĝo de
aliaj pli laŭcelaj ideoj. Mi kredas, ke la nacieca ideologio
proksimiĝas al tia stato. Se mi kutimus rezonadi laŭ la mate-<noinclude><references/></noinclude>
60anugpu8szzeimkzaou4unhigcfzyi
126140
126103
2026-08-08T08:05:07Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
126140
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>unuvorte, ke ĉie en la mondo stariĝos iaspeca nacia socialismo.

kprt4ac9xhrn31lp9fi9wizfbdj9che
126141
126140
2026-08-08T08:06:16Z

proksimiĝas al tia stato. Se mi kutimus rezonadi laŭ la {{vdk|mate|rialisma}}<noinclude><references/></noinclude>
e8zf7ilu52zgt4m5u3supw19qkoojmt
Paĝo:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf/12
104
44935
126104
2026-08-07T21:48:22Z
Lepticed7
3194
/* Provlegita */
126104
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>rialisma dialektiko de ortodoksaj marksistoj, mi dirus, ke la
naciismo neeviteble naskas sian kontraŭecon t. e. la
sennaciismon — same kiel la kapitalismo naskis la proletaron,
kiu, laŭdire, estos ties entombiganto. Sed neniam tia
rezonmaniero ŝajnis al mi kontentiga : Ĝi entenas dozon da
fatalismo iom tro fortan. Mi preferas fidi al la elvolviĝo de l’ homa
racio {{sic|kej|kaj}} esperi, ke finfine la homoj tute simple komprenos,
ke ili ĉiuj estas teranoj kaj sekve devas konduti ne kiel
nacianoj, sed kiel mondcivitanoj. Espereble eĉ la plej stultaj kaj
fanatikaj devos konstati, ke nia planedo pli kaj pli
malgrandiĝas, ke ĉia nacia apartigo sekve estas malracia kaj
neeltenebla. Vole nevole la homoj el ĉiuj kontinentoj estos
devigataj pli malpli baldaŭ serĉi rimedojn por loĝi komforte,
sekure kaj pace sur la komuna, malgrandiĝanta planedo.
Kaj tiam estos prepariĝinta favora grundo por dissemi la
sennaciismon.
Sed mi ne kredas je spontana generado de ideoj. Ilin devas
unue naski homaj cerboj, kaj se troviĝas taŭgaj kondiĉoj,
tiam tiuj ideoj disvastiĝas kaj penetras en la konkretan
realaĵon.
Fakte la sennaciismo ne estas tute nova ideo; ĝi estas nur
nova termino. Kosmopolitismo ja estas preskaŭ samsignifa.
Etimologie, katolikismo ankaŭ parencas kun sennaciismo :
greke, « katolikos » signifas ''universala''. Kaj la kristanoj
de l’ komenca tempo celis la interfratiĝon de ĉiuj homoj sur
la tero, sen distingo pri raso aŭ deveno.
Dum la paso de l’ jarcentoj tiuj terminoj perdis sian
originan sencon. Cetere, kiam ili naskiĝis, tiam ne ankoraŭ
ekzistis la necesaj kondiĉoj por ilia enplantiĝo en la vivo
de l’ popoloj. Mankis fervojoj, vaporŝipoj, flugmaŝinoj k. a.
rapidaj interkomunikiloj. ''Mankis esperanto''… Sed baldaŭ
ekzistos sur la tuta tero la objektivaj kondiĉoj por ke la
sennaciismo povu disvastiĝi kaj fariĝi konkretaĵo.
Bedaŭrinde la homaro devos verŝajne lerni denove en
sango kaj sufero, ke naciecaj rimedoj tute ne taŭgas por
solvi la problemon pri organizado de l socia vivo sur la tuta
tero. La naciaj herooj devas unue perdi sian popularon por
finfine aspekti en la okuloj de l’ popoloj kiel danĝeraj
demagogoj nepre malhonorigindaj…
Se mankis ĝis nun la necesaj kondiĉoj por ke povu
enplantiĝi kaj kreski la sennaciismo, tio neniel signifas, ke de
nun, kiam ekzistas tiaj kondiĉoj, la nova ismo disvastiĝos
per si mem. La nuna stato de l’ mondo plej draste montras,
male je la aserto de Marks kaj Engels en la ''Komunista Manifesto'',
ke superreganta ideologio en difinita epoko ne estas<noinclude><references/></noinclude>
ip718z57xwyd1vbxoa73iilgt7e1l4o
126142
126104
2026-08-08T08:14:51Z
HenriLeFoll
4277
/* Validigita */
126142
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|mate|rialisma}} dialektiko de ortodoksaj marksistoj, mi dirus, ke la
naciismo neeviteble naskas sian kontraŭecon t. e. la
sennaciismon — same kiel la kapitalismo naskis la proletaron,
kiu, laŭdire, estos ties entombiganto. Sed neniam tia
rezonmaniero ŝajnis al mi kontentiga : Ĝi entenas dozon da
fatalismo iom tro fortan. Mi preferas fidi al la elvolviĝo de l’ homa
racio {{sic|kej|kaj}} esperi, ke finfine la homoj tute simple komprenos,
ke ili ĉiuj estas teranoj kaj sekve devas konduti ne kiel
nacianoj, sed kiel mondcivitanoj. Espereble eĉ la plej stultaj kaj
fanatikaj devos konstati, ke nia planedo pli kaj pli
malgrandiĝas, ke ĉia nacia apartigo sekve estas malracia kaj
neeltenebla. Vole nevole la homoj el ĉiuj kontinentoj estos
devigataj pli malpli baldaŭ serĉi rimedojn por loĝi komforte,
sekure kaj pace sur la komuna, malgrandiĝanta planedo.
Kaj tiam estos prepariĝinta favora grundo por dissemi la
sennaciismon.
Sed mi ne kredas je spontana generado de ideoj. Ilin devas
unue naski homaj cerboj, kaj se troviĝas taŭgaj kondiĉoj,
tiam tiuj ideoj disvastiĝas kaj penetras en la konkretan
realaĵon.
Fakte la sennaciismo ne estas tute nova ideo; ĝi estas nur
nova termino. Kosmopolitismo ja estas preskaŭ samsignifa.
Etimologie, katolikismo ankaŭ parencas kun sennaciismo :
greke, « katolikos » signifas ''universala''. Kaj la kristanoj
de l’ komenca tempo celis la interfratiĝon de ĉiuj homoj sur
la tero, sen distingo pri raso aŭ deveno.
Dum la paso de l’ jarcentoj tiuj terminoj perdis sian
originan sencon. Cetere, kiam ili naskiĝis, tiam ne ankoraŭ
ekzistis la necesaj kondiĉoj por ilia enplantiĝo en la vivo
de l’ popoloj. Mankis fervojoj, vaporŝipoj, flugmaŝinoj k. a.
rapidaj interkomunikiloj. ''Mankis esperanto''… Sed baldaŭ
ekzistos sur la tuta tero la objektivaj kondiĉoj por ke la
sennaciismo povu disvastiĝi kaj fariĝi konkretaĵo.
Bedaŭrinde la homaro devos verŝajne lerni denove en
sango kaj sufero, ke naciecaj rimedoj tute ne taŭgas por
solvi la problemon pri organizado de l’ socia vivo sur la tuta
tero. La naciaj herooj devas unue perdi sian popularon por
finfine aspekti en la okuloj de l’ popoloj kiel danĝeraj
demagogoj nepre malhonorigindaj…
Se mankis ĝis nun la necesaj kondiĉoj por ke povu
enplantiĝi kaj kreski la sennaciismo, tio neniel signifas, ke de
nun, kiam ekzistas tiaj kondiĉoj, la nova ismo disvastiĝos
per si mem. La nuna stato de l’ mondo plej draste montras,
male je la aserto de Marks kaj Engels en la ''Komunista Manifesto'',
ke superreganta ideologio en difinita epoko ne estas<noinclude><references/></noinclude>
nebe29ucwgkcmkdvmvb20i3xag6a1zl
Paĝo:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf/13
104
44936
126105
2026-08-07T21:54:30Z
Lepticed7
3194
/* Ne provlegita */ Kreis novan paĝon kun "simple la reflekto de ĝiaj materiaj kondiĉoj. La homo ja estas animalo kun la kapablo abstrakti kaj sekve starigi teoriojn, doktrinojn, kiuj en iaj cirkonstancoj povas kvazaŭ infekti la cerbojn de tuta popolo. Germanio tre trafe pruvas tion nuntempe. Tial la sennaciismo venkos, nur se sufiĉe da homoj konvinkiĝis pri la neceso disvastigi ĝin; se ili unue penados imuni sin kontraŭ ĉiaj naciecaj miasmoj en kies mezo ni estas devigataj vivi en nia epoko....
126105
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="1" user="Lepticed7" /></noinclude>simple la reflekto de ĝiaj materiaj kondiĉoj. La homo ja
estas animalo kun la kapablo abstrakti kaj sekve starigi
teoriojn, doktrinojn, kiuj en iaj cirkonstancoj povas kvazaŭ
infekti la cerbojn de tuta popolo. Germanio tre trafe pruvas
tion nuntempe. Tial la sennaciismo venkos, nur se sufiĉe da
homoj konvinkiĝis pri la neceso disvastigi ĝin; se ili unue
penados imuni sin kontraŭ ĉiaj naciecaj miasmoj en kies
mezo ni estas devigataj vivi en nia epoko.
Laŭ la materialisma koncepto pri la Historio la malvolviĝo
de l’ produktofortoj kondukos la homaron nepre al kunfandiĝo de ĉiuj nacioj. Tia fatalismo estas iel danĝera. La
malvolviĝo de l' tekniko estas nur kondiĉo, sed ne kaŭzo
por mondunuiĝo; necesas plie, ke la spirito de / homoj
aliiĝu; necesas, ke ilia menso tute liberiĝu el la naciisma
ideologio. Kaj tiucele oni devas konsekvence propagandi kaj agadi. Tiel ne okazis ĝis nun; neniu revolucia organizo celkonscie edukis homojn por ke ili fariĝu taŭgaj mondcivitanoj.
Neniu organizo faras tion, tial ke ĉiuj prezentas al si
la aranĝon de l homaj rilatoj laŭ internaciisma vidpunkto,
t. e. kun konservo de l' naciaj kadroj, kiujn cetere postulas
malsamo de lingvoj kaj kulturoj. Nur mondlingvanoj, esperantistoj, jam nun kapablas prezenti al si sennaciecan mondorganizon; nur ili povas konsistigi la embrion de tia organizo.
Kredeble tion Zamenhof jam intuicie komprenis, kiam,
okaze de la unua esperanto-kongreso, li diris en sia parolado,
ke tiam kunvenas « ne francoj kun angloj, ne rusoj kun
poloj, sed homoj kun homoj ».
laj ortodoksuloj diris kritike al la sennaciismo, ke ĝi
estas nur la nebula « interna ideo » de la aŭtoro de esperanto
metita en formon akcepteblan de la laboristaro. Verdire tian
riproĉon mi volonte akceptas. Nia sennaciismo ja agnoskas
la klasbatalon kiel fakton kaj progresigan faktoron en la
historia procezo. Al la proletoj ni vokas : « Neniam, nenial
kaj nenie vi partoprenu konsente nacibatalon; nur la klasbatalo estas liberiga kaj profitdona por nia klaso!» Tion
ja ne diris Zamenhof kaj sekve nia sennaciismo ne povas
esti identigata kun lia « interna ideo ». Sed tio tamen ne
signifas, ke la malpreciza ideologio Zamenhofa ne estis utila
en la komenco de la esperanto-movado. Oni ne povas malatenti la fakton, ke precipe restis ligitaj al la movado kaj
laboris por ĝi nur la pioniroj pli malpli konfesantaj tiun
internan ideon. Ĉe tia konstato naskiĝas nepre la forta
bedaŭro, ke tiu ideo ne fariĝis ideo-forto, kapabla sufoki
la naciismon. Verŝajne tamen tiel okazus, se esperanto grand-.
skale disvastiĝus kaj aplikiĝus tra la mondo. Sed la esperanta
»<noinclude><references/></noinclude>
rkfejafyszdaigjo8jq9s972wpn3n78