Vikifontaro
eowikisource
https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do
MediaWiki 1.47.0-wmf.14
first-letter
Aŭdvidaĵo
Specialaĵo
Diskuto
Uzanto
Uzanto-Diskuto
Vikifontaro
Vikifontaro diskuto
Dosiero
Dosiero-Diskuto
MediaWiki
MediaWiki-Diskuto
Ŝablono
Ŝablono-Diskuto
Helpo
Helpo-Diskuto
Kategorio
Kategorio-Diskuto
Aŭtoro
Aŭtoro-Diskuto
Paĝo
Paĝo-Diskuto
Indekso
Indekso-Diskuto
TimedText
TimedText talk
Modulo
Modulo-Diskuto
Event
Event talk
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/31
104
22325
126169
72232
2026-08-08T12:01:21Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126169
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|'''Tria ĉapitro'''|c|g=120%}}
Post sia alveno en Dresden la du oficistoj tuj iris al la polica direkcio, por helpe de la oficejo por enregistrado de loĝantoj senprokraste konstatigi, ĉu iu fraŭlino Edito Mac Kennon el Chicago estas anoncita. Efektive ŝi estis alveninta en Dresden, sed jam ree forveturinta, ne konate kien. En hotelo Kronprinco, Dresden-Neustadt, ŝi loĝis.
La oficistoj iris tien. La pordisto tre precize rememoris pri la bela kaj certe ankaŭ ne trinkmonŝparema juna sinjorino. Li havigis al ŝi fiakron, per kiu ŝi veturis al Schiller-strato.
"Ĉu vi ankoraŭ scias la numeron en Schiller-strato?"
"Ne, ĝin mi ne konservis en la memoro."
"Aŭ la numeron de la fiakro, per kiu ŝi veturis?"
"La fiakro haltas tie transe."
Merten venigis la fiakron.
"Hieraŭ vi veturigis sinjorinon de ĉi tie al Schiller-strato", li diris al la veturigisto, "Ĉu vi ankoraŭ scias la numeron de la koncerna domo?"
"Kompreneble, estis numero 25!"
"Ĉu la sinjorino reveturis kun vi?"
"Jes. Ŝi diris, ke mi atendu dek minutojn; se ŝi ĝis tiam ne estus reveninta, mi povus forveturi. Sed apenaŭ kvin minutoj estis pasintaj, kiam ŝi revenis el la domo."
"Ĉu vi rekte reveturigis ŝin al la hotelo?"
"Jes!"
"Ĉu vi veturigis ŝin nur tiun unu fojon?"
"Nur unufoje."
"Bone! Nun veturigu ankaŭ nin al Schiller-strato, numero 25."
Veturante tra Haupt-strato, Albert-placo, Bautzener-strato, ili en dek minutoj atingis la celon. Ankaŭ von<noinclude><references/></noinclude>
a76j3mge865oqwue3v4hq9il9l6hcu2
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/32
104
22326
126170
72233
2026-08-08T12:07:59Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126170
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>Merten igis atendi la fiakron. Same kiel ĉiuj domoj de Schiller-strato, ankaŭ la celita estis vilao staranta en ĝardeno, kaj ĝi havis nur tri etaĝojn. Nur malmultaj familioj povus loĝi en ĝi, do la esploroj ne daŭrus tre longtempe.
La domposedanto, loĝanta en la teretaĝo, ne konis iun fraŭlinon Mac Kennon, same ne la loĝantoj de l' frontonetaĝo. Sekve la fraŭlino povis esti vizitinta nur la loĝanton de la unua etaĝo, pensiitan kolonelo-leŭtenanton von Gersdorf, kiu nur antaŭ ne longe edziĝis. Li estis forveturinta, kiel la dommastro sciigis, al Erfurt, por tie vendi apartenantan al li domon. Sed lia edzino trovis sin proksime en la sanatorio de Dro Faber en Weißer Hirsch.
Ĉar oni tre oportune povas veturi tien per la elektra tramvojo, Merten pagis la fiakriston kaj kun Kruse veturis al la dirita sanatorio. Ĉi ties pordisto konfirmis, ke sinjorino von Gersdorf estas tie. Merten igis anonci sin ĉe ŝi, kaj ŝi petis, ke li iru en la salonon, en tiu frua horo nur malofte uzatan.
En la salono li trovis mezgrandan sinjorinon de perfekta figuro, kun tre inteligenta vizaĝo kaj aplomba konduto.
"Mia amikino Edito Mac Kennon estas ĉi tie", ŝi vigle kriis, kiam von Merten estis klariginta al ŝi la celon de sia vizito. "Ne kiel kuracatino, sed nur, por kunesti kun mi kelkajn tagojn. Pro oportuneco ŝi enloĝiĝis ĉi tie, en la Svisa Domo, unu el la apudaj domoj de la kuracejo. Ĉu vi volas interparoli kun ŝi?"
"Estus eksterordinare grave por mi, sinjorino!"
"Ĉi tiu deziro estas facile plenumebla!"
Ŝi eliris, kaj post paso de kvaronhoro eniris la salonon fraŭlino Edito Mac Kennon, tute konforma al la priskribo farita al Merten pri ŝi.
Merten mallonge raportis al ŝi pri la okazinta murdo.<noinclude><references/></noinclude>
lz5t9wxnmdzd5jtrmg17b4cgh08xdol
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/33
104
22327
126171
72234
2026-08-08T12:17:20Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126171
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
Ŝi estis profunde emociita. El ŝiaj malhelaj, belaj okuloj fluis larmo post larmo sur la puntotukon, kiun ŝi premis sur la buŝon por reteni sian singultadon.
"Kompatinda Alico!" ŝi ekkriis, post kiam ŝi estis reestrinta sin. "Ankoraŭ tiel juna, kaj tiel teruran finon! Mi ripetfoje avertis ŝin kontraŭ Franco Jameson, sed kun blinda pasio ŝi estis sindona al li. Ŝi estis tute kaptita de li, kiel jam
kelk-iu alia sinjorino antaŭ ŝi!"
"Ĉu vi havus la afablecon, raporti al mi ion pli detalan pri Franco Jameson?"
"Lia patro estis unu el la plej riĉaj komercistoj de Chicago. Sed oni diris, ke li estis tre malmulte skrupula rilate al la vojoj kondukintaj lin al riĉeco. Lia edzino mortis frue. Ŝi postlasis al li nur tiun solan filon. Li preskaŭ adoris sian filon kaj lasis al li ĉiun eblan liberecon. La sekvo estis, ke Franco, kiu korpe viriĝis al lerta en ĉiuspeca sporto, tre forta kaj bela homo, morale staris sur plej malalta ŝtupo. En aĝo de dudek kvin jaroj li estis ĝuinta ĝis la tedo ĉiujn plezurojn, kiujn amerika grandurbo prezentas en pli granda amplekso kaj en multe pli rafinita speco ol eŭropa. Nenio estis sankta al li; nur ofero de manpleno da mildolaraj monbiletoj iam savis lin de publika skandalo, de juĝa kondamno. Vi ja scias, ke ĉe ni per mono estas farebla multo, preskaŭ ĉio. Pri Franco oni diris, ke li preskaŭ tute foruzis sian patran havaĵon, kiel ajn granda ĉi tiu eĉ estis."
"Ĉu li estis ludisto?"
"Unu el la plej fervoraj. Dum nokto kaj tago kaj ree dum nokto li laŭdire sidis ĉe la hazardludo. Nur tiel fortega naturo kiel lia povis elteni tion! Kaj en tian homon mia kompatinda Alico amiĝis!"
"Ĉu sinjorino Smith estis riĉa?"<noinclude><references/></noinclude>
e691y6uri54awozg2cr9t0s20yi7na3
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/34
104
22328
126172
72235
2026-08-08T12:27:03Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126172
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Ne. Ŝia mortinta edzo ja testamentis al ŝi, kiu nur tre modestan kapitalon enportis en la edzecon, sian tutan havaĵon, sed nur en formo de dumviva rento, tamen sufiĉe altsuma, laŭ mia opinio proksimume dek mil dolarojn dumjare. Sed okaze de reedziniĝo ŝi perdus de ĉi tiu rento tri kvaronojn favore de bonfaraj fondaĵoj."
"Do sinjorino Smith nepre ne estis tio, kion oni kutimas nomi 'bona partio'?"
"Ne, tute ne. Mi ne estus kredinta, ke Franco
amindumus ŝin. Spite de sia malbona reputacio li tamen povus edziĝi kun riĉa fraŭlino. Lia konduto estis tiel ĉarmanta, ke pli ol neniu el niaj heredontinoj tre volonte estus vidinta lin kiel edziĝ-aspiranton. Ke tamen al Alico li prezentis siajn ovaciojn, vekas iom pli mildan opinion pri li, ol estus okazinte alie. Sed nun tia terura fino! Kaj ĉu vi certe opinias, ke li estis la murdisto?"
"Kiu alia povus esti?"
"Sed la motivo de l' faro?"
"Jen tio, kio faras la murdon tiel malfacile klarigebla. Se Alico Smith estus estinta riĉa, se ŝi estus farinta testamenton profite de li, la afero estus klara, des pli klara, ke laŭ la informoj, kiujn vi donis al mi, mi povas opinii lin kapabla al murdo pro egoismo. Ĉu sinjorino Smith faris gravajn ŝparaĵojn de sia rento?"
"Tre verŝajne ne, ĉar ŝia edzo mortis nur antaŭ du jaroj."
"Tiukaze la ŝparaĵoj kompreneble ne povis esti grandaj. Do la krimo ŝajne estas farita pro iu granda celo, ne pro kelkmiloj da dolaroj. Ĉu vi scias certe, ke Alico Smith ne havis plian posedaĵon krom sia rento?"
"Tute certe. Mi ofte miris pri tio, ke ŝi ĉiam konsumis la tutan renton, kvankam ŝi neniel vivis malŝpareme."<noinclude><references/></noinclude>
pjpt7p5wmjf7paoc3skqt4fk1f9zu6z
Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/35
104
22329
126173
72236
2026-08-08T12:38:52Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126173
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki />
"Tio igas pripensi. Ĉu ŝi eble tiun sinjoron Jameson subtenis el sia rento?"
"Tio estas ebla, eĉ verŝajna. Sed kiamaniere esplori tion?"
"Ĉu li multe kunestis kun ŝi? Ĉu li akompanis ŝin sur ŝiaj vojaĝoj? Ĉu ŝi ofte faris vojaĝojn?" Merten vigle demandis.
"Oni povas diri, ke ŝi daŭre estis survoje, post kiam ŝia edzo estis mortinta. Ĉar la geedzoj ne havis infanojn, ili vivis en Boardinghouse<ref>Noto de la aŭtoro (1920): Speco de pensiona loĝejo en Usono</ref>, kutimo pli kaj pli disvastiĝanta en Usono, precipe pro la manko de bona servistaro. Do la likvido de la mastrumaĵoj ne estis malfacila. Sed sinjoro Jameson ne akompanis Alicon sur vojaĝoj, kiujn ŝi entreprenis, por iom ĉirkaŭrigardi en la mondo; mi pensas, ke li ne faris tion, ĉar li ne povis forlasi sian ludklubon en Chicago."
"Sekve, se ŝi efektive subtenis lin, ŝi estus sendinta monon al li. Ĉu vi scias, kiu banko aŭ kiu asekursocieto elpagis al ŝi la renton?"
"Ne. Sed estis banko en Chicago, tion mi scias."
"Ho, ĝi estos facile trovebla per kabla depeŝo. Eble ni eĉ ne bezonos tian. Por la vojaĝo al Eŭropo sinjorino Smith certe kunprenis kreditatestojn. Tio estas plej bona kaj plej sekura por vojaĝoj. Ĉu vi eble scias, ĉu banko en Dresden apartenis al la pagejoj?"
"Ne. Sed okaze Alico diris al mi, ke en Germanujo ŝi ricevas la elpagojn per la filioj de la Germana Banko, en Francujo per tiuj de la instituto Credit Lyonnais. Ŝi intencis, de ĉi tie vojaĝi al Nice, post kiam en Leipzig ŝi estos perfektiginta kontrakton kun eldonisto."
"Do estos facile, ĉe Germana Banko ekscii, kiu amerika banko donis la kreditateston. Tre verŝajne<noinclude><references/></noinclude>
1sjzpchwoob6705e8gj5we45x2jb0rm
Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/5
104
25019
126174
80179
2026-08-09T11:04:42Z
HenriLeFoll
4277
126174
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO 1|c}}
{{f|'''VOJAĜOJ, TRANSPORTILOJ'''|c}}
{{f|'''I. — Forveturo'''|c}}
1. Mi intencas forveturi morgaŭ per la unua (forveturonta) vagonaro.
2. Iru informiĝi pri la forveturaj horoj.
3. Havigu al mi horlibron.
4. Alvenigu veturilon por veturi al la stacidomo.
5. Venigu portiston. por porti mian pakaĵon.
6. Mi uzos la omnibuson de l’fervojo.
7. Portu mian pakaĵon al Ia omnibusa oficejo.
8. Mi volas alveni al la stacio duonan horon antaŭ
la forveturo.
9. Tute malplaĉas al mi troa rapido, kiam mi prenas
mian bileton kaj enskribigas mian pakaĵon.
10. Zorgu veki min frue.
11. Malsuprenigu miajn pakaĵojn, mian kofron, mian
ĉapelujon, mian kovrilon, miajn kanojn, kaj
mian pluvombrelon.
12. Rapidigu vian ĉevalon, vi ricevos malavaran trinkmonon.
{{f|'''II. — Ĉe la stacidomo'''|c}}
13. Kie mi trovos oficiston, kiu prenos miajn pakaĵojn ?
14. Montru al mi, kie estas la biletdonejo (giĉeto) ?
15. Unu bileton — Unua — Dua — Tria (klaso)
por...<noinclude><references/></noinclude>
opwzbdco9blrtjg0da45k2fpwfa5o8a
Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/18
104
44937
126175
2026-08-09T11:18:19Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126175
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{f|ĈAPITRO II|c}}
{{f|'''LOĜIĜO, SERVO'''|c}}
{{f|'''I. — Ĉe la hotelo'''|c}}
287. Ĉu vi havas vakantan ĉambron ?
288. Sur kiu etaĝo ĝi troviĝas?
Mi ne dezirus tiel alten supreniri.
289. Ĉu vi havas alian kontraŭ la strato?
Mi malofte eliras kaj mi multe ŝatas la elvidon.
290. Ĉu vi havas dulitan ĉambron ?
291. Mi intencas resti ok tagojn — dek-kvar tagojn — monaton. — Faru al mi malkaran prezon.
292. Por eviti surprizojn, mi tre ŝatas koni antaŭe
ĉiujn kondiĉojn, tiamaniere oni povas libere
akcepti aŭ rifuzi.
293. Kiom vi kalkulas la servadon por unu persono ?
294. Kaj pri la kandelo, ĉu vi kalkulas ĝin, ĉiufoje
kiam vi donas alian ?
295. Tiu ĉi ĉambro tute taŭgas por mi.
296. Ĉu vi ne havas pli gajan ĉambron, tiu ĉi similas
al vera malliberejo.
297. Ĉu la kameno bone funkciadas ?
298. Suprensendu al mi lignaĵon por fari fajron.
299.Mi preferus alian apogseĝon.
300. Vi alportos duan litkovrilon.
301. Ĉu vi ne havas lanugan kusenegon ?
302. Suprensendu kapkusenon, mi amas dormi kun la
kapo alte (kuŝanta).
303. Mi ne vidas la bottirilon.
304. Diru (al mi), kie estas la necesejo ?
305. Ĉu ekzistas signo sur la pordo ?
306. Suprenportu sitelon por enverŝi la malpuran akvon,
kaj kruĉon.<noinclude><references/></noinclude>
s2iujnnuc5crccfecej1coksrrrmktu
Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/92
104
44938
126176
2026-08-09T11:33:38Z
HenriLeFoll
4277
/* Sen teksto */
126176
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="0" user="HenriLeFoll" /></noinclude><noinclude><references/></noinclude>
qh4anh99qq08ylu2qy6fufi7pzmxsvh
Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/91
104
44939
126177
2026-08-09T11:38:30Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126177
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>1852.Ĉu vi pensas, ke tiel malfrue, ni trovos ankoraŭ
bonajn sidejojn?
1853. Ĉu ĉiutage estas tiom da personoj tie ĉi kiel hodiaŭ?
1854. Estas tre belaj vestaĵoj kaj luksaj privataj veturiloj.
1855. Ĉu mi havos la plezuron vin revidi?
1856. Ĉu mi povas sen maldiskreteco prezenti min ĉe
vin?
1857. Mi vere ne scias, kiel danki vin.<noinclude><references/></noinclude>
8kdxamivhjbzjofzy1ybuqp69rjrp0h
Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/21
104
44940
126178
2026-08-09T11:55:23Z
HenriLeFoll
4277
/* Provlegita */
126178
proofread-page
text/x-wiki
<noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>348. Oni diris al mi, ke fraŭlino via filino, estas tre muzikema.
349. Ĉu sinjoro via filo havas oficon ĉe bankiero ?
350. Ĉu servisto atendas vespere, ĝis ĉiuj revenis ?
351. Havu tiam la komplezon doni al mi la ŝlosilon de la enira pordo.
352. Tre malofte okazos, ke mi revenos malfrue, sed,
bone estas, se oni havas la eblon ĝin fari.
353. Ĉu neniu ĉe vi parolas iom france ?
354. Mi do estos devigata rapide lerni vian lingvon.
355. Do, se vi bonvolos ĉion ordigi, mi venos morgaŭ
loĝi ĉe vin.
356. Jen estas la pensiona prezo por la unua duonmonato.
357. Se tio konvenas al vi, mi ĉiam pagos tiamaniere.
358. Ĉu la luo estas interkonsentita por ok tagoj —
dek-kvar tagoj — por unu monato ?
359. Ni luas tie ĉi por la tuta sezono, tion vi devas
konsideri.
360. Via prezo estas malmodera, ni neniam povos interkonsentiĝi.
361. Vere, vi estas necedema.
362. Jen kion mi povas proponi. Akceptu aŭ ne?
363. Mi havas ion por peti de vi pri la meblaro.
364. Mi altiras vian atenton sur tion, ke tie ĉi kelkaj
necesegaj aferoj mankas.
365. Se vi volas, ni enskribos ilin sur listo.
366. Vi donos al mi — du kandelingojn — ŝovelilojn
— blovilon — sitelon por la karbo — duan
matracon. — litkovrilon — kapkusenon —
bonan apogseĝon — du seĝojn — benketon —
kraĉujon — akvopoton — duan kuveton — sitelon
por enverŝi la malpuran akvon — lampon
— noktolampeton — akvobolilon — piedvarmigilon.
367. Pri la nutraĵo, kiamaniere ni povas interkonsenti ?
368. Sendube vi tie akceptas nur la loĝantojn de via
domo kaj kelkajn kutimulojn ?
369. Mi dezirus vidi la serviston komisiitan por la servado.
370. Se li estas komplezema, mi ne forgesos lin.<noinclude><references/></noinclude>
9cfpyc4c7wrmmmmoczjp7xd4yvjw4qy