Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.15 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/42 104 22336 126329 72244 2026-08-14T11:01:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126329 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>sin, ili tuj eksciis, ke la banko Walton & Cie. en Chicago donis al sinjorino Alico Smith kreditateston pri 5000 dolaroj kaj avizis ĝin al la banko en Dresden. Sed ĝis nun ne okazis monpostulo pri ĝi. "Ĉu mi nun telegrafu al mia frato?" Edito Mac Kennon rapideme demandis, kiam ili forlasis la bankejon. "Mi ripetas al vi: Mi garantias por tio, ke mia frato procedos tiel saĝe kaj singardeme, kiel vi mem farus tion." "Se vi eksprese atentigos lin pri tio, mi konsentas", li respondis. Intertempe li estis pripensinta, ke tian valoran helpon, kiu al li prezentis sin, li ne rajtas malakcepti pro troigita singardemo. Eble ankaŭ — ne konscie por li — al lia decido kunefikis la penso, ke la juna amerikanino, se li rifuzus ŝian proponitan helpon, estus ofendita kaj konsiderus lin tro pedanta, juĝo, kiun la homoj el trans la granda akvaro tre facile elparolas pri la germanoj. Al li estis grave, ne esti malĝuste prijuĝata de ŝi. Kial? Pri tio cerbumi li evitis. Sed ne estis vanteco, kiu lin influis. — En la poŝtejo ŝi skribis la telegramon kaj poste donis ĝin al li. "Ĉu ĝi estas bona?" ŝi demandis. Li legis: "Se eble, esploru absolute nerimarkate, kien Franco igas postsendi leterojn. Kiam li revenos, tuj telegrafu al mi. Kostoj indiferentaj." Li faris iom dubeman mienon. "Nu, ĉu mankas io?" ŝi demandis. "Kostoj indiferentaj!" li respondis. "Kvankam la afero estas tre grava, mi tamen bedaŭrinde ne povas permesi al mi tian disponon! La ŝtataj monrimedoj —" "Sed mi povas!" ŝi interrompis lin ridante. "Mi volas, ke la murdisto estu kaptata, kaj tial kelkcentoj da dolaroj pli aŭ malpli efektive ne estas gravaj por mi. Do ĉi tiun skrupulon forlasu, mi insiste petas!"<noinclude><references/></noinclude> 8lfpexkhr9h04pz9i1umlwi2o2g18uc Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/131 104 25273 126323 106799 2026-08-13T18:13:09Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 126323 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><section begin="pestuloj"/>{{c|58.}} {{poemo|PATRO DE PESTULOJ EN EL-ARISH.|(El Juljusz Słowacki.)}} <poem> {{gap|4em}}{{Lang|pl|''Trzy razy księżyc odmienił się złoty,''}} {{gap|4em}}{{Lang|pl|''Jak na tym piasku rozbiłem namioty.''}} {{gap|5em}}{{Piedo|mlm {{!}} lm {{!}} lm {{!}} lm {{!}} l(m) }} Trifoje ora luno aliiĝis, De kiam mi sur sablo metis tendojn. Edzino mia nutris infaneton, Krom infanet' tri filoj, tri filinoj, Tut-familio, nun enterigita, Kun mi alvenis. Naŭ' da dromedaroj Matene iris sur la sabl-altaĵojn, Nutriĝi per kalama herb' ĉemara; Vespere ĉiuj sin kuŝigis ronde, jen kie fajro longe jam ne brulas. En kruĉoj akvon portis la filinoj, La fajron miaj filoj bruligadis; Edzino, kun filet' ĉe brust', kuiris. Nun ĉio estas, kie tombo jena Al radianta suno reridetas; Sub kupolet' de l' Ŝeĥo kuŝas ĉio. Kaj mi revenas sola! — ho, doloro! — </poem> <section end="pestuloj"/><noinclude><references/> {{rh|122||}}</noinclude> ky3uh34mtldnqcghv603mffmikt6gmd Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/132 104 25274 126324 105998 2026-08-13T18:35:01Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 126324 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> Vivinte tri kvardekojn da jarcentoj, De kiam en la tolan mian korton Dum kvaranten' eniris pest-anĝelo. Ho! kiu povas koni la doloron, Kiela nun en mia kor' fermiĝas! Libanon mi revenas, mian hejmon; En mia kort' demandos oranĝujo: Ho, maljunulo! kie restis idoj? Kaj min demandos floroj de filinoj: Ho, maljunul'! filinoj estas kie? Kaj la nubetoj bluaj sur Libano Demandos min pri filoj, pri edzino, Pri mia infanar', enterigita jen sub terura monument' de l' Ŝeĥo. Kaj tiel ĉiuj eĥoj min demandos, Kaj ĉiuj homoj pri reven' en sano Demandos min. Do kion mi respondos? Mi venis kaj sur sabl' etendis tendon. Kameloj miaj sen bruet' kuŝiĝis; Infano, kiel anĝelet' pentrita, Paserojn nutris; la birdetoj manĝis, Venante preskaŭ al manet' infana. Ĉu vidas vi en valo rivereton? Plej juna la knabin' de ĝi revenis, </poem><noinclude><references/> {{rh|||123}}</noinclude> 1r23w8t4u7ya72cug97pp6ye5tmfxie Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/32 104 27140 126314 84189 2026-08-13T14:11:28Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126314 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>maljuna kampa muso, "eniru en mian varman ĉambron kaj manĝu kun mi!" Ĉar Elinjo-fingreto plaĉis al ĝi, ĝi diris: "Vi povas tre bone resti ĉe mi la tutan vintron, sed vi devas teni la ĉambron en bona ordo kaj rakontadi al mi historiojn, ĉar mi tion tre amas!" Elinjo-fingreto plenumadis tion, kion la bona maljuna muso postulis, kaj estis al ŝi tre bone ĉe la muso. "Nun ni kredeble baldaŭ ricevos gaston!" diris la muso. "Mia najbaro ordinare vizitas min ĉiutage. Li atingis ankoraŭ multe pli ol mi, li havas grandajn salonojn kaj portas belegan nigran veluran pelton. Se vi povus ricevi lin kiel edzon, tiam vi estus bone prizorgita. Sed li ne povas vidi. Vi devas rakonti al li la plej belajn historiojn, kiujn vi scias." Sed tio tute ne interesis Elinjon-fingreton, ŝi tute ne volis havi la najbaron, ĉar li estis talpo. Li venis kaj faris sian viziton en sia nigra velura pelto. La kampa muso diris, ke li estas tre riĉa kaj tre instruita. Lia loĝejo efektive estis dudekoble pli granda, ol la loĝejo de la muso, kaj tre instruita li estis, sed la sunon kaj la belajn florojn li tre ne amis, pri ili li rakontadis nur malbonon, ĉar li neniam ilin vidis. Elinjo-fingreto devis kanti, kaj ŝi kantis tre bele: "Majskarabo, flugu!" kaj "La pastro iras al la fojno." Pro ŝia bela voĉo la talpo enamiĝis je ŝi, li tamen nenion diris; ho, li estis persono tre prudenta! Antaŭ nelonge li elfosis al si longan trairejon tra la tero de sia loĝejo ĝis ŝia; la muso kaj Elinjo-fingreto havis la permeson promenadi en ĝi kiom ili volis. Li tamen petis ilin, ke ili ne timu la mortintan birdon, kiu kuŝas en la trairejo. Tio estis tuta birdo kun plumoj kaj beko, kiu mortis antaŭ nelonge, kredeble en la komenco de la vintro, kaj estas enterigita ĝuste tie, kie li aranĝis sian trairejon. La talpo prenis putran lignopecon en la buŝon, ĉar tia ligno en mallumo brilas kiel fajro; kun tio li iris antaŭen kaj lumigis al ili en la longa malluma koridoro. Kiam ili alvenis al la loko, kie kuŝis la mortinta birdo, la talpo ekpremis per sia larĝa nazo la arkaĵan plafonon kaj dispuŝis la teron tiamaniere, ke fariĝis granda truo, tra kiu penetris lumo. Meze sur la planko kuŝis mortinta hirundo kun la belaj flugiloj forte alpremitaj al la flanko, kun la piedoj kaj kapo ŝovitaj sub la plumojn. La malfeliĉa birdo certe mortis de malvarmo. Elinjo-fingreto sincere bedaŭris ĝin, ŝi amis ĉiujn malgrandajn birdetojn, ĉar ili ja dum la tuta somero tiel bele kantadis kaj pepadis al ŝi, sed la talpo puŝis ĝin per siaj mallongaj piedoj kaj diris: "Nun ĝi plu ne fajfos! Estas kredeble tre malagrabla afero naŝkiĝi malgranda birdeto! Dank' al Dio, ke miaj infanoj ne<noinclude><references/></noinclude> otq7z9usqwbkbyyu02c7sopys9qgroq Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/33 104 27141 126315 84190 2026-08-13T14:19:19Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126315 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>fariĝos tiaj. Krom sia ‚kvivit’ tia birdo havas ja nenion, kaj en vintro ĝi devas mizere morti de malsato!" "Jes, kiel prudenta homo vi kompreneble povas tion diri!" respondis la muso. "Kion birdo havas pro ĉiuj siaj kvivitoj, kiam venas la vintro? Ĝi devas suferi malsaton kaj malvarmon, kaj tio certe ne estas bagatelo." Elinjo-fingreto nenion diris, sed kiam ambaŭ aliaj forturnis sin de la birdo, ŝi kliniĝis, disŝovis la plumojn, kiuj estis super ĝia kapo, kaj kisis ĝin sur la fermitaj okuloj. "Eble ĝi estis tiu, kiu en la somero tiel bele kantis por mi", ŝi pensis; "kiel multe da ĝojo ĝi havigis al mi, la kara, bela birdo!" La talpo ree ŝtopis la truon, tra kiu penetris la taga lumo, kaj akompanis la sinjorinojn hejmen. Sed en la nokto Elinjo-fingreto ne povis dormi. Ŝi leviĝis de sia lito, plektis el fojno grandan belan tapiŝon, portis ĝin malsupren, etendis ĝin super la mortinta birdo, kaj sub la flankojn de la birdo ŝi metis molan kotonon, kiun ŝi trovis en la ĉambro de la muso, por ke ĝi kuŝu varme en la malvarma tero. "Adiaŭ, vi bela kara birdo!" ŝi diris, "adiaŭ, kaj akceptu mian dankon pro via bela kantado dum la somero, kiam ĉiuj arboj estis verdaj kaj la suno tiel varme brilis sur nin!" Poste ŝi metis sian kapeton sur la bruston de la birdo, sed tuj ŝi timigite eksaltis, ĉar ŝajnis al ŝi, ke io frapas interne. Tio estis la koro de la birdo. La birdo ne estis mortinta, ĝi estis nur rigidiĝinta, nun ĝi varmiĝis kaj denove ekvivis. En aŭtuno ĉiuj hirundoj flugas al la varmaj landoj; se iu el ili malfruiĝas, tiam ĝi frostiĝas tiel, ke ĝi falas kvazaŭ senviva sur la teron kaj restas tie, kien ĝi falis, kaj la malvarma neĝo ĝin kovras. Elinjo-fingreto forte tremis pro timo, ĉar en komparo kun ŝi, kiu apenaŭ havis la longon de unu fingro, la birdo estis ja terure granda; ŝi tamen rekuraĝiĝis, metis la kotonon pli dense ĉirkaŭ la hirundon kaj alportis mentofolion, kiu servis al ŝi kiel litkovrilo, kaj metis ĝin super la kapon de la birdo. En la sekvanta nokto ŝi denove sekrete iris al la birdo; nun ĝi estis vivanta, sed tiel senforta, ke ĝi nur por mallonga momento povis malfermi siajn okulojn kaj ekrigardi Elinjon-fingreton, kiu staris apud ĝi kun peceto da putra ligno, ĉar alian lampon ŝi ne povis havi. "Sinceran dankon, ho ĉarma malgranda infano!" diris al ŝi la malsana hirundo, "mi bone revarmiĝis! Baldaŭ mi denove havos miajn fortojn, kaj mi povos flugadi tie, en la varma lumo de la suno." "Ha" ŝi diris, "ekstere estas tre malvarme, neĝas kaj frostas! Restu en via varma liteto, mi vin flegados!" Ŝi alportis al la hirundo akvon en folieto de floro, kaj la birdo trinkis<noinclude><references/></noinclude> 6dzy0as4m0lhlebq1h1oyy9vq3x5nur Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/34 104 27142 126316 84191 2026-08-13T14:28:01Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126316 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj rakontis al ŝi, kiel ĝi difektis al si unu el siaj flugiloj per dornarbetaĵo, kio malhelpis ĝin flugi tiel rapide, kiel la aliaj hirundoj, kiam ĉi tiuj flugis for, malproksimen, al la varmaj landoj; fine ĝi falis sur la teron, sed tion, kio estis poste, ĝi jam plu ne memoras, ĝi tute ne scias, kiamaniere ĝi venis ĉi tien. Dum la tuta vintro ĝi restis tie malsupre, kaj Elinjo-fingreto flegadis ĝin plej bone kaj amis ĝin. Nek la talpo nek la kampa muso ion eksciis pri tio, ĉar ili ne amis la kompatindan hirundon. Kiam la printempo venis kaj la suno varmigis la teron, la hirundo diris adiaŭ al Elinjo-fingreto, kiu nun malfermis la truon, kiun la talpo faris en la plafono. La suno belege lumis sur ilin, kaj la hirundo demandis, ĉu Elinjo-fingreto volas akompani ĝin, kaj diris, ke ŝi povas sidi sur ĝia dorso kaj ili flugos malproksimen, en la verdan arbaron. Sed Elinjo-fingreto sciis, ke tio malĝojigus la maljunan muson, se ŝi forlasus ĉi tiun en tia maniero. "Ne, mi ne povas!" diris Elinjo-fingreto. "Adiaŭ, adiaŭ, vi bona bela knabineto!" diris la hirundo kaj elflugis en la lumon de la suno. Elinjo-fingreto postrigardis ĝin, kaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj, ĉar ŝi tre amis la hirundon. "Kvivit, kvivit!" kantis la birdo kaj enflugis en la verdan arbaron. Elinjo-fingreto estis tre malĝoja. Ŝi neniam ricevis permeson eliri en la varman lumon de la suno. La greno, kiu estis semita sur la kampo super la domo de la kampa muso, elkreskis alte en la aeron; por la kompatinda malgranda knabino, kiu apenaŭ havis la longon de unu fingro, tio estis tute nepenetrebla arbaro. "Dum la somero vi devas kudri vian dotaĵon," diris al ŝi la muso, ĉar nun la najbaro, la enuiga talpo en la nigra velura pelto, petis pri ŝia mano. "Vi havos lanaĵon kaj linaĵon. Mi donos al vi dote tablotolaĵon kaj litaĵojn, kiam vi fariĝos edzino de la talpo." Elinjo-fingreto devis turnadi la ŝpinilon, kaj la muso dungis kvar araneojn, kiuj devis ŝpinadi kaj teksadi tage kaj nokte. Ĉiuvespere venadis vizite la talpo, kaj li konstante paroladis nur pri tio, ke kiam la somero estos pasinta kaj la suno plu ne brilos tiel varme - nun ĝi per sia varmego malmoligas ja la teron kiel ŝtonon - kiam la somero fine estos pasinta, tiam li festos sian edziĝon kun Elinjo-fingreto. Ŝi tamen tute ne ĝojis, ĉar ŝi tute ne amis la enuigan talpon. Ĉiun matenon, kiam la suno leviĝis, kaj ĉiun vesperon, kiam ĝi subiris, ŝi kaŝite eliradis ekster la pordon, kaj kiam la vento disblovis la spikojn de la greno kaj ŝi povis vidi la bluan ĉielon, ŝi pensadis pri tio, kiel hele kaj bele estas ekstere, kaj ŝi forte deziradis vidi denove la karan hirundon; sed ĉi tiu<noinclude><references/></noinclude> 8267esaozmj6ei5rsjedf6lm8ir1zym Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/35 104 27143 126317 84192 2026-08-13T14:37:41Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126317 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>neniam revenis, ĝi certe forflugis malproksimen, en la belan verdan arbaron. Kiam venis la aŭtuno, Elinjo-fingreto havis sian dotaĵon tute preta. "Post kvar semajnoj estos via edziĝofesto!" diris al ŝi la muso. Sed Elinjo-fingreto ploris kaj diris, ke ŝi ne volas interedziĝi kun la enuiga talpo. "Nu, nu!" diris la muso. "Ne estu obstina, ĉar alie mi devus vin mordi per miaj blankaj dentoj. Vi ricevas ja bonegan edzon. Tian nigran pelton eĉ la reĝino ne havas. Lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj. Danku Dion pro li!" Jen devis jam esti la edziĝofesto. La talpo jam venis, por preni Elinjon-fingreton. Ŝi devis loĝi ĉe li profunde sub la tero, neniam eliri en la varman sunon, ĉar li ĝin ne amis. La malfeliĉa infano estis tre malĝoja, ŝi devis nun diri adiaŭ al la bela suno, kiun ĉe la kampa muso ŝi almenaŭ havis la permeson rigardi tra la pordo. "Adiaŭ, vi hela radio de la suno!" ŝi diris kaj etendis alten la malgrandajn brakojn kaj iris eĉ malgrandan distancon for de la domo de la kampa muso, ĉar nun la greno estis rikoltita kaj restis nur la sekaj stoploj. "Adiaŭ, adiaŭ!" ŝi diris kaj ĉirkaŭprenis per siaj braketoj malgrandan ruĝan floron, kiu staris apude. "Salutu en mia nomo la karan hirundon, se vi ĝin vidos!" "Kvivit, kvivit!" eksonis en la sama momento super ŝia kapo. Ŝi ekrigardis supren; tio estis la hirundo, kiu ĝuste tiam preterflugis. Kiam Elinjo-fingreto ĝin ekvidis, ŝi tre ekĝojis. Si rakontis al ĝi, kiel nevolonte ŝi edziniĝas kun la talpo kaj ke ŝi de nun devos loĝi profunde sub la tero, kien la lumo de la suno neniam penetras. Ĉe tio ŝi ne povis deteni sin de larmoj. "Nun venas la malvarma vintro", diris la hirundo, "mi flugas kun la aliaj al la varmaj landoj. Ĉu vi volas akompani min? Vi povas sidi sur mia dorso. Alligu vin per via zono, tiam ni forflugos for de la abomeninda talpo kaj de lia malluma loĝejo, malproksimen trans la montojn al la varmaj landoj, kie la suno lumas pli bele ol ĉi tie, kie ĉiam estas somero, kie ĉiam floras belaj floroj. Flugu kun mi, vi dolĉa malgranda Elinjo-fingreto; kiu savis al mi la vivon, kiam mi frostiĝinta, kuŝis en la malluma interno de la tero!" "Jes, mi foriros kun vi", diris Elinjo-fingreto, kaj ŝi sidiĝis sur la dorso de la birdo, metinte la piedojn sur ĝiajn etenditajn flugilojn, ŝi alligis sian zonon al unu el la plej fortikaj plumoj, kaj jen la hirundo leviĝis alte en la aeron, trans arbarojn kaj lagojn, alte trans la grandajn montojn, sur kiuj kuŝas eterna neĝo. Al Elinjo-fingreto estis tre {{vkd|mal|varme}}<noinclude><references/></noinclude> ksbki0dr8uau7ivqf9imzyq4etttx19 126318 126317 2026-08-13T14:38:02Z HenriLeFoll 4277 126318 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>neniam revenis, ĝi certe forflugis malproksimen, en la belan verdan arbaron. Kiam venis la aŭtuno, Elinjo-fingreto havis sian dotaĵon tute preta. "Post kvar semajnoj estos via edziĝofesto!" diris al ŝi la muso. Sed Elinjo-fingreto ploris kaj diris, ke ŝi ne volas interedziĝi kun la enuiga talpo. "Nu, nu!" diris la muso. "Ne estu obstina, ĉar alie mi devus vin mordi per miaj blankaj dentoj. Vi ricevas ja bonegan edzon. Tian nigran pelton eĉ la reĝino ne havas. Lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj. Danku Dion pro li!" Jen devis jam esti la edziĝofesto. La talpo jam venis, por preni Elinjon-fingreton. Ŝi devis loĝi ĉe li profunde sub la tero, neniam eliri en la varman sunon, ĉar li ĝin ne amis. La malfeliĉa infano estis tre malĝoja, ŝi devis nun diri adiaŭ al la bela suno, kiun ĉe la kampa muso ŝi almenaŭ havis la permeson rigardi tra la pordo. "Adiaŭ, vi hela radio de la suno!" ŝi diris kaj etendis alten la malgrandajn brakojn kaj iris eĉ malgrandan distancon for de la domo de la kampa muso, ĉar nun la greno estis rikoltita kaj restis nur la sekaj stoploj. "Adiaŭ, adiaŭ!" ŝi diris kaj ĉirkaŭprenis per siaj braketoj malgrandan ruĝan floron, kiu staris apude. "Salutu en mia nomo la karan hirundon, se vi ĝin vidos!" "Kvivit, kvivit!" eksonis en la sama momento super ŝia kapo. Ŝi ekrigardis supren; tio estis la hirundo, kiu ĝuste tiam preterflugis. Kiam Elinjo-fingreto ĝin ekvidis, ŝi tre ekĝojis. Si rakontis al ĝi, kiel nevolonte ŝi edziniĝas kun la talpo kaj ke ŝi de nun devos loĝi profunde sub la tero, kien la lumo de la suno neniam penetras. Ĉe tio ŝi ne povis deteni sin de larmoj. "Nun venas la malvarma vintro", diris la hirundo, "mi flugas kun la aliaj al la varmaj landoj. Ĉu vi volas akompani min? Vi povas sidi sur mia dorso. Alligu vin per via zono, tiam ni forflugos for de la abomeninda talpo kaj de lia malluma loĝejo, malproksimen trans la montojn al la varmaj landoj, kie la suno lumas pli bele ol ĉi tie, kie ĉiam estas somero, kie ĉiam floras belaj floroj. Flugu kun mi, vi dolĉa malgranda Elinjo-fingreto; kiu savis al mi la vivon, kiam mi frostiĝinta, kuŝis en la malluma interno de la tero!" "Jes, mi foriros kun vi", diris Elinjo-fingreto, kaj ŝi sidiĝis sur la dorso de la birdo, metinte la piedojn sur ĝiajn etenditajn flugilojn, ŝi alligis sian zonon al unu el la plej fortikaj plumoj, kaj jen la hirundo leviĝis alte en la aeron, trans arbarojn kaj lagojn, alte trans la grandajn montojn, sur kiuj kuŝas eterna neĝo. Al Elinjo-fingreto estis tre {{vdk|mal|varme}}<noinclude><references/></noinclude> e747iowifeku5yk1ljnzo2q5gmnx1g5 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/36 104 27144 126319 84193 2026-08-13T14:48:45Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126319 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{vdf|mal|varme}} en la malvarma aero, sed ŝi kaŝis sin sub la varmaj plumoj de la birdo kaj elŝovis nur la kapeton, por rigardi la belegan pejzaĝon sub si. Fine ili alvenis en la varmajn landojn. Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni, la ĉielo estis duoble pli alte, kaj ĉe la kavoj kaj bariloj kreskis plej belaj verdaj kaj bluaj vinberoj. En la arbaroj pendis citronoj kaj oranĝoj, mirtoj kaj mentoj plenigis ĉion per sia bonodoro, kaj sur la vojoj saltadis plej belaj infanoj kaj ludadis kun grandaj diverskoloraj papilioj. Sed la hirundo flugis ĉiam ankoraŭ pluen, kaj la pejzaĝoj fariĝadis ĉiam pli belaj. Sub plej belegaj verdaj arboj apud blua lago staris de antikva tempo blanka marmora kastelo. Vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj; ĉe la supra elstaraĵo estis multe da hirundaj nestoj, kaj en unu el ili loĝis la hirundo, kiu portis Elinjon-fingreton. "Jen estas mia domo!" diris la hirundo. "Sed elserĉu al vi mem unu el la plej belaj floroj, kiuj kreskas tie malsupre, kaj tiam mi metos vin tien, kaj via sorto estos tiel feliĉa, kiel vi nur deziros!" "Ho, kiel belege!" ŝi diris kaj ekplaŭdis per siaj manetoj. Jen kuŝis granda blanka marmora kolono, kiu estis falinta sur la teron kaj rompiĝinta en tri pecojn; inter tiuj pecoj kreskis plej belaj grandaj blankaj floroj. La hirundo flugis kun Elinjo-fingreto malsupren kaj metis ŝin sur unu el la larĝaj folioj. Sed kiu povas prezenti ŝian miregon: meze de la floro sidis malgranda viro, tiel blanka kaj diafana, kvazaŭ li estus el vitro. Plej ĉarman oran kronon li havis sur la kapo kaj plej belajn helajn flugilojn ĉe la ŝultroj. Li mem estis ne pli granda ol Elinjo-fingreto. Tio estis la anĝelo de la floroj. En ĉiu floro loĝis tia malgranda viro aŭ virino, sed ĉi tiu estis la reĝo super ĉiuj. "Ho Dio, kiel bela li estas!", flustris Elinjo-fingreto al la hirundo. La malgranda reĝo forte ektimis pro la hirundo, ĉar en komparo kun li, kiu estis tiel malgranda kaj delikata, ĝi aspektis vere giganta birdo. Sed kiam li ekvidis Elinjon-fingreton, li tre ekĝojis, ĉar ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis. Tial li deprenis de sia kapo la oran kronon kaj metis ĝin sur ŝin, kaj li demandis, kia estas ŝia nomo kaj ĉu ŝi volas esti lia edzino, kaj li diris, ke en tia okazo ŝi fariĝos reĝino super ĉiuj floroj. Ha, Dio! tio estis ja tuta alia edzo ol la filo de la bufo aŭ la talpo kun la nigra velura pelto. Tial ŝi donis al la bela reĝo sian konsenton. Kaj de ĉiu floro venis sinjorino aŭ sinjoro, tiel ĉarmaj, ke estis plezuro vidi ilin. Ĉiu el ili alportis al Elinjo-fingreto ian donacon. Sed la plej bona el ĉiuj estis paro da belaj flugiloj de granda blanka muŝo; oni alfortikigis ilin al Elinjo-fingreto al la dorso, kaj nun ŝi ankaŭ povis flugi de floro al floro. Ĉie oni ĝojis pro tio, kaj la hirundo sidis supre en sia nesto kaj kantis ion al ili tiel bone, kiel ĝi povis, sed en la<noinclude><references/></noinclude> hww6bs730y4j8vwjucz7eltisqaixyn Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/37 104 27145 126320 84444 2026-08-13T14:54:01Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126320 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Elinjo"/>koro ĝi tamen estis malĝoja, ĉar ĝi tro amis Elinjon-fingreton kaj volus neniam disiĝi de ŝi. "De nun vi plu ne estos nomata Elinjo-fingreto!" diris al ŝi la anĝelo de la floroj; "tio estas malbela nomo, kaj vi estas ja tiel bela. Ni nomos vin Maja." "Adiaŭ, adiaŭ!" diris la hirundo kaj denove forflugis el la varmaj landoj malproksimen en nian malvarman klimaton. Ĉi tie ĝi havis malgrandan neston super la fenestro, kie loĝas la homo, kiu povoscias rakonti fabelojn. Al ĉi tiu ĝi kantis sian "kvivit, kvivit". Kaj tiamaniere ni eksciis la tutan historion. {{---|100px}} <section end="Elinjo"/> <section begin="Knabo"/>{{f|'''MALBONKONDUTA KNABO'''|c}} Estis iam maljuna poeto, efektive bona maljuna poeto. Unu vesperon, kiam li sidis hejme, ekstere fariĝis terura malbonvetero; forte pluvegis, sed la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno, en kiu brulis fajro kaj rostiĝis pomoj. "Sur la malfeliĉuloj, kiuj en ĉi tiu malbona vetero estas ekstere, ne restos eĉ unu seka fadeno!", li diris, ĉar li estis bonkora poeto. "Ho, malfermu al mi! Estas al mi malvarme kaj tiel malseke!" subite vokis ekstere malgranda infano. Ĝi ploris kaj frapadis je la pordo, dum la pluvo faladis torente kaj la ventego furiozis ĉe ĉiuj fenestroj. "Ho, malfeliĉa estaĵo!" diris la maljuna poeto kaj leviĝis, por malfermi la pordon. Tie staris malgranda knabo; li estis tute malseka, kaj la akvo fluis el liaj longaj blondaj haroj. Li tremis de malvarmo; se li ne estus enirinta, li certe pereus en la malbona vetero. "Vi malgranda knabo!" diris la maljuna poeto kaj prenis lin je la mano. "Venu al mi, mi jam varmigos vin! Ankaŭ vinon kaj pomon vi ricevos, ĉar vi estas belega knabo!" Tia li efektive estis. Liaj okuloj aspektis kiel du helaj steloj, kaj kvankam el liaj haroj fluis la akvo, ili tamen estis tre ĉarme krispaj. Li <section end="Knabo"/><noinclude><references/></noinclude> 477pt4l7ox40xrm3ammxavstz2mj4k9 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/38 104 27324 126321 84445 2026-08-13T15:08:48Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126321 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>aspektis kiel malgranda anĝelo, sed li estis pala de malvarmo kaj tremis per la tuta korpo. En la mano li tenis belegan pafarkon, kiu tamen estis tute difektita de la pluvo; la koloroj de la belaj sagoj tute intermiksiĝis pro la malseka vetero. La maljuna poeto sidiĝis denove ĉe la forno, prenis la malgrandan knabon sur la genuojn, elpremis al li la akvon el la haroj, varmigis liajn manojn en siaj propraj kaj kuiris por li dolĉan vinon. Tiam la knabo refortiĝis, ricevis ruĝajn vangojn, saltis malsupren sur la plankon kaj komencis danci ĉirkaŭ la maljuna poeto. "Vi estas gaja knabo!" diris la maljunulo. "Kia estas via nomo?" "Mi estas nomata Amoro!" li respondis; "ĉu vi min ne konas? Jen kuŝas mia pafarko. Per ĝi mi tre bone pafas. Rigardu, nun la vetero ekstere fariĝas denove bona; la luno lumas!" "Sed via pafarko estas difektita!" diris la poeto. "Tio estus malbona!" diris la malgranda knabo, kaj li prenis la pafarkon kaj esploris ĝin. "Ho, ĝi estas jam seka, kaj ĝi tute ne difektiĝis. La tendeno estas tute en ordo; nun mi ĝin elprovos!" Kaj li streĉis la pafarkon, metis sur ĝin sagon, ekcelis kaj pafis al la maljuna bona poeto rekte en la koron. "Nun vi povas vidi, ke mia pafarko ne estis difektita!" li diris, laŭte ekridis kaj forkuris. La malbona knabo! Tiele pafi sur la maljunan poeton, kiu tiel afable akceptis lin en sian varman ĉambron, estis tiel bona por li kaj donis al li tiel belan vinon kaj plej bonan pomon! La bona poeto kuŝis sur la planko kaj ploris, li estis trafita rekte en la koron. "Fi!" li diris, "kia malbonkonduta knabo estas tiu Amoro! Al ĉiuj bonaj infanoj mi tion rakontos, por ke ili povu gardi sin koutraŭ li kaj por ke ili neniam ludu kun li, ĉar li farus al ili nur malbonon." Ĉiuj bonaj infanoj, knabinoj kaj knaboj, al kiuj li tion rakontis, efektive estis singardaj kontraŭ la malbona Amoro, sed li tamen superruzis ilin, ĉar li estas tre lerta kaj ruza. Kiam la studentoj venas de la lekcioj, li iras apud ili, en nigra redingoto kaj kun libro sub la brako. Ili ne rekonas lin kaj tial enlasas lin en sian mezon, ĉar ili pensas, ke li ankaŭ estas studento; sed tiam li traboras al ili la bruston per sia sago. Kiam la knabinoj venas de la predikisto kaj kiam ili staras en la preĝejo, li ankaŭ ĉiam estas malantaŭ ili. Jes, en ĉiuj tempoj li estas malantaŭ la homoj. Li sidas en la granda lustro en la teatro kaj lumas tre hele; homoj pensas, ke tio estas lampo, sed poste ili rimarkas, ke tio estis io alia. Li kuradas en la reĝa parko kaj sur la remparoj; li iam pafis eĉ vian propran patron kaj vian propran patrinon rekte en la koron. Demandu ilin, kaj vi aŭdos, kion ili diros al vi. Jes, tio estas malbona<noinclude><references/></noinclude> 35l7mfjdwabe03ajut8zz7i7fkpie7d Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/39 104 27325 126322 84448 2026-08-13T15:14:22Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126322 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Knabo"/>knabo, tiu Amoro, neniam havu ian aferon kun li. Malantaŭ ĉiuj homoj li aperas. Prezentu al vi, li iam pafis sagon eĉ en la maljunan avinon. Estas vero, ke de tiam pasis jam multe da tempo, sed ŝi neniam tion forgesas. Fi, la malbona Amoro! Sed nun vi lin konas; rimarku, kia malbonkonduta knabo li estas! {{brn|2}} {{---|100px}} <section end="Knabo"/> <section begin="Vojkamarado"/>{{f|'''VOJKAMARADO'''|c}} La malfeliĉa Johano estis tre malĝoja, ĉar lia patro estis tre malsana kaj baldaŭ mortonta. Neniu krom ili ambaŭ estis en la malgranda ĉambro. La lampo sur la tablo estis baldaŭ estingiĝonta, kaj estis malfrue vespere. "Vi estis bona filo, Johano", diris la malsana patro; "la Eternulo jam helpos al vi en la mondo!" Li ekrigardis la filon per seriozaj, mildaj okuloj, profunde ekspiris kaj mortis. Ŝajnis, kvazaŭ li dormas. Sed Johano ploris, nun li havis plu neniun en la tuta mondo, nek patron nek patrinon, nek fraton nek fratinon. Malfeliĉa Johano! Li kuŝis genue antaŭ la lito, kisadis la manon de la mortinta patro kaj ploris multe da varmegaj larmoj, ĝis fine liaj okuloj fermiĝis kaj li endormiĝis, tenante la kapon sur la malmola rando de la lito. Tiam li havis strangan sonĝon. Li sonĝis, ke la suno kaj la luno sin klinas antaŭ li, li vidis sian patron denove vigla kaj sana, li aŭdis lin ridanta tiel, kiel li ĉiam ridadis, kiam li estis en tre bona humoro. Plej ĉarma knabino kun ora krono sur siaj longaj belaj haroj etendis al Johano la manon, kaj lia patro diris: "Vi vidas, kian belan fianĉinon vi ricevis? Ŝi estas la plej bela en la tuta mondo!" Tiam li vekiĝis, kaj la tuta ĉarmaĵo de lia sonĝo malaperis, Lia patro kuŝis senviva kaj malvarma en la lito, neniu estis apud li. Malfeliĉa Johano! Unu semajnon poste la mortinto estis enterigita. Johano iris senpere post la ĉerko, kaj li ne povis plu vidi vizaĝo kontraŭ vizaĝo la bonan patron, kiu lin tiel amis. Li aŭdis, kiel oni ĵetis la terbulojn sur la ĉerkon;<section end="Vojkamarado"/><noinclude><references/></noinclude> q6skefef4dkvsdyjq611tgxwca3j49w Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/18 104 32216 126325 94823 2026-08-13T18:47:22Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126325 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|Elfo de la rozo}} Meze en unu ĝardeno kreskis rozarbetaĵo, kiu estis tute plena de rozoj. En unu el ili, la plej bela el ĉiuj, loĝis elfo; li estis tiel neimageble malgranda; ke nenia homa okulo povis lin rimarki. Malantaŭ ĉiu folio de la rozo li havis dormoĉambron. Li estis tiel bone formita kaj bela, kiel nur povas esti infano, kaj de la ŝultroj ĝis la piedoj li havis flugilojn. Ho, kia bonodoro plenigis liajn ĉambrojn, kaj kiel klaraj kaj belaj estis iliaj muroj! Ili estis ja la palruĝaj, delikataj folioj de rozo. Dum la tuta tago li sin amuzadis en la varma sunlumo, flugadis de floro al floro, dancadis sur la flugiloj de fluganta papilio kaj mezuradis, kiom da paŝoj li devus fari, por trairi ĉiujn vojojn kaj vojetojn; kiuj troviĝas sur unu sola folio de tilio. Tio, kion ni en folio nomas vejnoj, li rigardadis kiel vojojn kaj vojetojn. Ili eĉ estis por li vojoj nemezureblaj, ĉar antaŭ ol li atingis sian celon, la suno subiris. Li komencis sian migradon tro malfrue. Fariĝis malvarme, falis la roso kaj leviĝis vento. Nun estis plej bone reveni hejmen. Li rapidis, kiel li nur povis, sed la rozo fermiĝis, li ne povis eniri, - eĉ unu rozo ne staris malfermite. La kompatinda malgranda elfo eksentis plej grandan teruron. Neniam antaŭe li pasigis nokton ekstere, li ĉiam en la nokto dolĉe dormadis en la varmaj folioj de la rozo. Ho, tio devis fariĝi lia morto! En la alia fino de la ĝardeno staris, kiel li sciis, laŭbo el belaj arbetaĵoj de kaprifolioj. La floraĵoj estis similaj al grandaj pentritaj kornoj; en unu el ili li volis enŝoviĝi kaj dormi ĝis la mateno. Li flugis tien. Ts! tie estis du homoj; juna bela viro kaj ĉarme bela junulino sidis tie unu apud la alia kaj deziris, ke ili por ĉiam povu resti tiel kune. Ili tre amis sin reciproke, ankoraŭ pli multe ol la plej bona infano povas ami siajn gepatrojn. "Kaj tamen ni devas disiĝi!" diris la juna viro; "via frato ne havas simpation al ni, tial li sendas min kun komisio tiel malproksimen trans montojn kaj marojn! Adiaŭ, mia dolĉa fianĉino; ĉar mia vi estas kaj restos!" Ili kisis sin reciproke, kaj la juna knabino ploris kaj donis al li rozon. Sed antaŭ ol ŝi transdonis ĝin al li, ŝi metis sur ĝin kison, tiel fortan kaj koran, ke la floro malfermiĝis. Tiam la malgranda elfo enflugis en ĝin<noinclude><references/></noinclude> 29kxbhd0pm2vbjieyf3arupsc9fsijd Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/19 104 32217 126326 94824 2026-08-13T20:58:07Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126326 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj apogis sian kapeton al la delikataj bonodoraj muretoj. Nerimarkite li tiamaniere estis atestanto de la amoplena disiĝo kaj sentis, ke la rozo estis metita sur la bruston de la juna viro. Ho, kiel forte batis en ĝi la koro! La malgranda elfo tute ne povis ekdormi; tiel forta estis la frapado. Tamen ne longe la rozo ripozis sur lia brusto; la juna viro ĝin elprenis, kaj, irante sola tra la malluma arbaro, li kisadis la floron, kaj li faradis tion tiel ofte kaj tiel forte, ke la malgranda elfo estis en danĝero esti dispremita. Tra la folio li povis tion senti, kiel brulas la lipoj de la viro, kaj la rozo mem malfermiĝis, kiel ĉe la plej forta tagmeza suno. Sed jen venis alia viro, malserena kaj kolera. Tio estis la malbona frato de la bela knabino. Li eltiris tranĉilon, akran kaj longan, kaj dum tiu kisadis la rozon, la malbona viro pikmortigis lin, detranĉis al li la kapon kaj enterigis ĝin kune kun la korpo en la molan teron sub la tilio. "Nun li malaperis kaj estos forgesita," pensis la malbona frato; "neniam li revenos. Li estis faronta malproksiman vojaĝon, trans montojn kaj marojn, tiel li povis facile perdi la vivon, kaj tiel okazis al li. Li ne revenos, kaj mia fratino neniam min demandos pri li!" Poste li kunkunŝovelis per la piedo velkintajn foliojn sur la disfositan teron, kaj en la malluma nokto li iris returne hejmen. Sed li iris ne sola, kiel li pensis: la malgranda elfo lin akompanis. Li sidis en sekiĝinta, ruliĝinta folio de tilio, kiu dum la superŝutado de la tombo falis al la malbona viro sur la harojn. Ĉar tiu viro metis sur la harojn sian ĉapelon, tial sub ĝi fariĝis tiel mallume, ke la elfo de timo kaj de kolero pri la malbona ago forte tremis. Ne pli frue ol matene la malbona viro venis hejmen. Li deprenis la ĉapelon kaj eniris en la dormoĉambron de sia fratino. Tie kuŝis la bela, floranta knabino kaj sonĝis pri tiu, kiun ŝi tiel amis kaj pri kiu ŝi pensis, ke li nun vojaĝas tra montaroj kaj arbaroj. La malbona frato kliniĝis super ŝin kaj ridis malice, kiel nur diablo povas ridi. Tiam la velkinta folio el liaj haroj falis sur la litkovrilon, li tamen tion ne rimarkis kaj iris, por ke li mem iom dormu ankoraŭ en la matena horo. Sed la elfo elliberiĝis el la velkinta folio, enŝoviĝis en la orelon de la dormanta knabino kaj rakontis al ŝi, kiel en sonĝo, la teruran krimmortigon, priskribis al ŝi la lokon, kie la frato lin mortigis kaj enterigis lian kadavron, rakontis al ŝi pri la apude staranta floranta tilio kaj diris plue: "por ke vi ne pensu, ke tio, kion mi rakontis al vi, estas sonĝo, vi trovos sur via lito velkintan folion!" Kaj ŝi efektive ĝin trovis, kiam ŝi vekiĝis. Ho, kiel maldolĉajn larmojn ŝi ploris, kaj tamen ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon. La fenestro dum la tuta tago estis nefermita, tiel<noinclude><references/></noinclude> 7dih610i806giw7dhn50hstc6c181su Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/20 104 32218 126327 94825 2026-08-13T21:32:10Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126327 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ke la malgranda elfo facile povus elflugi en la ĝardenon, al la rozoj kaj al ĉiuj aliaj floroj; sed lia koro ne permesis al li forlasi la afliktitinon. En la unua fenestro staris florbastono kun rozoj; en unu el ili li sidiĝis, kaj de tie li observadis la kompatindan knabinon. Ŝia frato de tempo al tempo venadis al ŝi en la ĉambron; li estis jen vigla, jen malbonhumora, sed ŝi ne kuraĝis diri eĉ unu vorton pri la malĝojo de sia koro. Kiam fariĝis nokto, ŝi elŝteliĝis el la domo, elserĉis en la arbaro la lokon, kie staris la tilio, forigis la foliojn de sur la tero, fosis kaj trovis tuj la mortigiton. Ŝi ploris maldolĉe kaj petis Dion, ke Li ankaŭ ŝin baldaŭ prenu al Si. Ŝi tre dezirus preni kun si la kadavron hejmen; sed tio ne estis farebla. Tial ŝi prenis almenaŭ la palan kapon kun la fermitaj okuloj, kisis la malvarman buŝon kaj elskuis la teron el la belaj haroj. "Ĉi tio restos mia!" ŝi diris; kaj metinte sur la senvivan korpon denove teron kaj foliojn, ŝi prenis la kapon kaj malgrandan branĉon de jasmena arbetaĵo, kiu kreskis en la arbaro tie, kie li estis mortigita, kun si hejmen. Reveninte en sian ĉambron, ŝi prenis la plej grandan florpoton, kiun ŝi povis trovi; en ĝin ŝi metis la kapon de la mortinto, kovris ĝin per tero kaj poste plantis en la poto la branĉon de la jasmeno. "Adiaŭ! Adiaŭ!" flustris la malgranda elfo. Li ne povis plu elporti la vidon de tiu malĝojo, kaj tial li elflugis en la ĝardenon al sia rozo. Sed ĉi tiu senfloriĝis; sur la verda rozofrukto pendis ankoraŭ nur kelke da paliĝintaj folioj. "Ha, kiel rapide forpasas ĉio bela kaj bona!" ĝemis la elfo. Fine li denove trovis rozon, kiun li elektis kiel sian domon kaj inter kies delikataj bonodoraj folioj li de nun loĝis. Ĉiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino, kaj ĉi tiu ĉiam staris ĉe la florpoto kaj ploris. Ŝiaj maldolĉaj larmoj faladis sur la branĉon de jasmeno, kaj ju pli pala ŝi fariĝis, des pli freŝa kaj pli verda fariĝis ŝia branĉo. Unu trunkido post la alia elkreskis, malgrandaj blankaj burĝonoj disvolviĝis en florojn, kaj ŝi kovradis ilin per kisoj. La malbona frato insultadis kaj demandadis, ĉu ŝi freneziĝis. Li ne povis tion elporti nek kompreni, kial ŝi ĉiam ploras super la florpoto. Li ja ne sciis, kiuj okuloj tie malaperis kaj kiuj ruĝaj lipoj tie fariĝis tero. Ŝi klinis sian kapon super la florpoton, kaj la malgranda elfo el la rozo trovis ŝin tiel dormetanta. Tiam li eniris en ŝian orelon, rakontis al ŝi pri la vespero en la laŭbo, pri la bonodoro de la rozo kaj pri la amo de elfoj. Ŝi sonĝis tiel dolĉe, kaj dum ŝi sonĝis, malaperis ŝia vivo. Kvieta morto ŝin trafis, ŝi estis en la ĉielo ĉe li, kiun ŝi amis. Kaj la jasmenaj floroj malfermis siajn grandajn blankajn kloŝojn; ili<noinclude><references/></noinclude> naib2on6n31m8cx06zd4cvx97yweiqb Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/21 104 32219 126328 94826 2026-08-14T10:26:57Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126328 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>havis mirinde dolĉan bonodoron; aliamaniere priplori la mortintinon ili ne povis. Sed al la malbona frato plaĉis la bela floranta arbetaĵo, li prenis ĝin al si kiel heredaĵon kaj starigis ĝin en sia dormoĉambro tute apud sia lito, ĉar ĝi havis bonan aspekton kaj ĝia odoro estis dolĉa kaj agrabla. La malgranda elfo el la rozo sekvis ĝin kaj flugis el unu floro al alia. En ĉiu el ili loĝis ja malgranda animo, kaj al ĉi tiu li rakontis pri la mortigita juna viro, kies kapo nun estas tero sub tero, rakontis pri la malbona frato kaj pri la kompatinda fratino. "Ni tion scias, ni tion scias!" diris ĉiu floranimo, "ni tion scias, Ĉu ni ne elkreskis el la okuloj kaj el la lipoj de la mortigito?" Kaj ili mistere balancis la kapon. La elfo ne povis kompreni ilian ŝajnan trankvilecon kaj elflugis al la abeloj, kiuj kolektadis mielon; li rakontis al ili la historion pri la malbona frato, kaj la abeloj raportis tion al sia reĝino, kiu ordonis, ke ili ĉiuj en la sekvanta mateno mortigu la mortiginton. Sed en la antaŭiranta nokto - tio estis la unua nokto post la morto de la fratino, - kiam la frato dormis en sia lito, tute apud la odoranta jasmena arbetaĵo, ĉiu florkaliko malfermiĝis. Nevideble, sed kun venenaj pikiloj, leviĝis la floranimoj, sidiĝis antaŭe ĉe lia orelo kaj rakontis al li malbonajn sonĝojn, kaj poste ili flugis trans liajn lipojn kaj enpuŝis siajn venenajn pikilojn en lian langon. "Nun ni venĝis la mortinton!" ili diris kaj iris returne en la blankajn kloŝojn de la jasmeno. Kiam fariĝis mateno kaj oni malfermis la fenestron de la dormoĉambro, la elfo kun la abelreĝino kaj kun la tuta abelsvarmo brue enflugis, por lin mortigi. Sed li estis jam senviva. Ĉirkaŭ lia lito staris homoj, kiuj diris: "La odoro de la jasmeno lin mortigis!" Nun la elfo komprenis la venĝon de la floroj kaj rakontis tion al la abelreĝino, kaj ŝi zumis kun sia tuta svarmo ĉirkaŭ la florpoto. Oni ne povis forpeli la abelojn. Tiam unu homo forprenis la florpoton, sed unu el la abeloj pikis lin en la mano, tiel ke li elfaligis la florpoton, kaj ĉi tiu rompiĝis. Tiam oni ekvidis la palan kapon de mortinto kaj komprenis, ke la mortinto en la lito estis krimmortiginto. La abelreĝino zumis en la aero kaj kantis pri la venĝo de la floroj kaj pri la elfo de la rozo kaj pri tio, ke eĉ malantaŭ la plej malgranda folio loĝas iu, kiu povas rakonti kaj venĝi malbonagon.<noinclude><references/></noinclude> 4xfg8ojqzgr8tm5hc74jg1vmkur04gb Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/86 104 45019 126310 126289 2026-08-13T13:04:19Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126310 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>1738. Ĉu vi deziras eliri momente ? 1739. Ĉu estas necese signi sian lokon ? 1740. Tiam, vi rekonos min. 1741. Ĉu la interakto estas longa ? 1742. Ni havas sufiĉe da tempo por trinki glaciaĵon. 1743. Mi kredas, ke nun estas tempo reeniri. 1744. La scenkurteno leviĝas, ni alvenas ĝustatempe. 1745. La orkestro estas perfekte kondukata. 1746. Oni faras tiom da bruo, ke mi ne aŭdas la uverturon. 1747. Ni ne ankoraŭ vidis la kunvenan salonon. 1748. La teatra domo ne similas al la parizaj teatroj ; tie ĉi ne ekzistas galerio kaj la uniformeco de la loĝioj ne elŝajnas tre eleganta. 1749. Montru al mi la loĝion de l' monarko (regnestro) ? 1750. Jen estas la signalo por la leviĝo de l' kurteno. {{c|KOMEDIO — DRAMO — TRAGEDIO}} 1751. Kiu estas la verkitso de tiu teatraĵo ? 1752. Mi estas tute ne kapabla juĝi la teatraĵon. 1753. Fremdulo ne povas ŝati la meriton de komedio — de dramo — de tragedio. 1754. Mi nur povas ŝati la esprimon de la fizionomioj kaj la gestojn de la aktoroj. 1755. Feliĉe, mi perfekte konas la temon ĉar alie, mi nenion komprenus. 1756. Laŭ tio, kion mi povas juĝi tiu aktoro estas vera tragediisto. 1757. Tiu aktoro ne ŝajnas esti tre ŝatata de la publiko. 1758. Rachel kaj Ristori kunportis kun si la sekreton de la tragedio. 1759. Estas du serĉaĵoj, pri kiuj mi nenion komprenas. 1760. La publiko ne ŝajnas atenti la prezentadon. {{c|OPERO — KOMIKA OPERO}} 1761. Nur la operoj interesas la fremdulon. 1762. La granda merito de la muziko estas, ke en kiu ajn lando oni estas, oni ĝin ĉiam komprenas.<noinclude><references/></noinclude> 065nzvdyptp0851w5mjq8bk2tibz4zd Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/87 104 45020 126311 126293 2026-08-13T13:13:10Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126311 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>1763. Mi aŭdis tiun operon en « Vienne » kaj en « Madrid ». 1764. Por mi « Rossini » superas ĉiujn verkistojn. 1765. Mi preferas la verkojn de la italaj majstroj. — La germana muziko estas supera. 1766. Tiu ĉi muziko estas pli sciencplena kaj pli malfacile komprenebla. 1767. Mi preferas « Bach » ol ĉiuj aliaj muzikistoj. 1768. La muziko de « Meyerbeer » estas tro brua. 1769. Mi estus tre feliĉa aŭdi « Tristan », de « Wagner ». 1770. Oni ne devas malpli ŝati la malnovajn mastrojn de la franca Muziko, Halevy, Auber, Boieldieu, Adam, Herold. 1771. Eble oni trovas ĉe ili malpli da scienco, sed, pli da melodio kaj harmonio. 1772. La nunaj Francaj majstroj, C. Franck, Lalo, Saint-Saëns, Massenet, V. d'Indy, Debussy, pligrandigas la sciencon de la harmoniaĵoj. 1773. La orkestrmuzikaĵoj havas tre grandan karakteron. 1774. La ĥoristoj ne kantas laŭ la takto. 1775. Ne devus esti permesite kanti tiel malĝuste. 1776. La basuloj tro laŭte kantas. 1777. Tiu voĉo de kontralto estas admirinda. 1778. Ĝi tamen ne ankoraŭ egalas tiun de Alboni. 1779. Mi komprenas nur malmulte pri la muziko kaj mi preferas la komikan operon. 1780. Vi pli volonte ŝatas la Offenbach'on manieron. 1781. Mi trovas tiun muzikon multe pli agrabla ol la klasika. 1782. Mi ne povas toleri la oratoriojn. 1783. La sinfonioj en A dur aŭ B mol de Beethoven estas tamen ĉefverkoj. 1784. La barkarolo estis tre malbone kantita. 1785. Tiu ĉi dueto estas majstre kantata. 1786. Kia amplekso kaj fleksebleco en la voĉo. 1787. Ŝi vokalkantas admirinde. 1788. Mi konstatas, ke vi estas perfekta muzikklerulo (diletanto).<noinclude><references/></noinclude> mq4vpacvgfhjsfuj10froa3wrouv938 Paĝo:Herezulo - Januaro-Marto 1935.pdf/18 104 45023 126313 126306 2026-08-13T13:49:30Z HenriLeFoll 4277 /* Validigita */ 126313 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="superreganta"/>{{f|'''LA SUPERREGANTA FORTO DE IDEOJ'''|c|g=150%}} ''Antaŭnelonge aperis ampleksa, duvoluma verko de Paŭlo'' ''Hazard, profesoro ĉe la Kolegio de Francio, kun titolo:'' La krizo de la eŭropa konscienco (1680-1715)''. Laŭ ĉiuj recenzistoj,'' ''ĝi estas vera monumento el erudiciaĵoj, zorge, metode'' ''metitaj en lumon. Intervjuite de gazetisto, la aŭtoro,'' ''aludante pri la historia materialismo, diris interalie jenon :'' « Multaj aferoj restas en mallumo. Estis al mi neeble starigi precizan rilaton, se ĝi ekzistas, inter la ekonomiaj faktoj kaj la spirita evoluo de la epoko. Mi provis tion fari, sed, en la nuna stato de l’ scienco, mankis al mi la dokumentoj, kaj ĉiu hipotezo estus senbaza. Kio almenaŭ ekaperas kun evidento, tio estas la superreganta forto de ideoj. « Sen la filozofio de Lok, kiu konsilis ne erarvagi tra metafizikaj esploroj, sed prefere sin klini sur la animon, por studi ĝiajn funkciojn kaj ĝian rolon, parto de l’ XVIII-a jarcento ne estus alpreninta sian empirian karakteron kaj sendube ne naskiĝus la Enciklopedio : la prepara diskurso de d’Alember estas tute saturita per la ideoj de Lok. Sen Njuton, kiu montris la valoron de la eksperimentado por kontroli la abstraktadon, la XVIII-a jarcento ne fidus la sciencon kaj la progreson. Sen Bosue, oni ne komprenus la forton de la homa aspiro al stabilo kaj al eterno. « Temas do pri interpuŝiĝo de dinamikaj, vivaj ideoj, kiuj, per reciproka kontraŭstaro kaj korektado, direktis la homajn aferojn. Finfine, estas la filozofioj, kiuj gvidas la vivon. Estas dezirinde, ke en la nuntempo ni povu trovi la intelektajn kaj moralajn valorojn, kapablaj doni direkton al niaj samtempuloj. La nuntempaj homoj ekkomprenu, ke la savo povas veni nur de tiuj valoroj. » {{---}} <section end="superreganta"/> <section begin="estus"/>{{f|'''ESTUS {{sic|DOMMAĜE|DOMAĜE}}…'''|c|g=150%}} ''En franclingva libro, lastatempe aperinta kun la titolo'' : La Homflamigantoj (''{{lang|fr|Les Flambeurs d’hommes}}, de Marcel'' ''Griaule), oni povas legi, ke en Etiopio la reĝoatencintoj estas'' ''punataj laŭ jena bela maniero : La kulpulon oni ĉirkaŭvolvas'' ''per muslinaj vindetoj, trempitaj en miksaĵo el vakso kaj mielo.'' <section end="estus"/><noinclude><references/></noinclude> k12mqbbo8kcqnhvrnmtkhszdt7z7ah5 Paĝo:De Coppet - Frazaro, 1908.pdf/88 104 45024 126312 2026-08-13T13:18:57Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126312 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{c|BALETOJ}} 1789. Ĉu via baleta korpuso konsistas el bonaj dancistinoj? 1790. Mi ne volas forlasi Hispanlandon antaŭ ol vidi la naciajn dancojn. 1791. Ŝi estas vera silfino. 1792. Mi ne gratulos vin pri la kruroj de viaj dancistinoj. 1793. La kostumoj estas tre elegantaj kaj la scena aranĝo tre riĉa. 1794. La impreso de tiu ĉi scenpentraĵo estas ensorĉanta. 1795. Pri la scena aranĝo, nenio egalas tiun de la Pariza Opero. 1796. Mi ne multe ŝatas la baletojn. 1797. Mi fordonus la plej belan baleton por opero. 1798. Kion interesantan vi povas trovi ĉe tiuj senĉesaj dancturniĝoj ? {{c|'''III. Ĉe la kafejo.'''}} 1799. Devas ekzisti kafejo kien kunvenas la Francoj, la Germanoj — la Italoj — la Hispanoj — la Esperantistoj. 1800. Por nin ripozi, ni eniru en la plej proksiman kafejon. 1801. Antaŭ ol disiĝi, vi certe permesos, ke mi proponu al vi refreŝigaĵon. 1802. Mi multe ŝatas la anglan bieron. 1803. La biero « Pale Ale » ebriigas min. 1804. La biero de Bavarujo estas bonega. 1805. Kelnero, alportu al ni glaciaĵon. 1806. Tiuj glaciaĵoj estas tre bongustaj. 1807. Alportu al ni glacion kaj citronon. 1808. Kiel vi nomas tiun trinkaĵon, kiun oni eltrinkas per pajlo ? 1809. Donu al mi glaciitan oranĝaĵon.<noinclude><references/></noinclude> h9m82q802u9c5n6itkko5mjt8armih8