Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.16 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/95 104 32264 126425 94892 2026-08-19T18:01:50Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126425 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Vdf|manik|ojn}} de la jako kaj diris, ke li timas, ke li ne povos tiel rapide kuniri, krom tio li opinias, ke oni devas serĉi la sonorilon dekstre; ĉar tiu loko enhavas ja ĉion grandan kaj belan. "Nu, en tia okazo ni kompreneble ne iros kune!" diris la reĝido kaj faris adiaŭan kapsignon al la malriĉa knabo. Ĉi tiu eniris en la plej malluman kaj plej densan parton de la arbaro, kie la dornoj disŝiris al li la vestojn kaj vundis al li la vizaĝon, manojn kaj piedojn. La reĝido ankaŭ ricevis kelkajn fortajn gratojn, sed la suno prilumis lian vojon, kaj lin ni nun sekvos, ĉar li estis vigla knabo. "La sonorilon mi volas kaj devas trovi!" li diris, "eĉ se mi devus iri ĝis la fino de la mondo." Malbelaj simioj sidis supre en la arboj kaj grincigis siajn dentojn. "Ĉu ni batu lin? ĉu ni batu lin?" ili kriis unu al la alia, "li estas regido!" Sed li senlace iris pli kaj pli profunden en la arbaron, kie kreskis la plej strangaj floroj. Tie staris blankaj stelformaj lilioj kun sangruĝaj stamenoj, ĉielbluaj tulipoj, kiuj briletis en la vento, kaj pomarboj, kies pomoj tute similis grandajn brilantajn sapajn vezikojn. Prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo! Ĉiuflanke ĉirkaŭ la plej sukoplenaj verdaj herbejoj, kie cervo kaj cervino ludis en la herbo, kreskis belegaj kverkoj kaj fagoj, kaj kie la ŝelo de iu el tiuj arboj krevis, tie el la fendo kreskis herbo kaj longaj trunketaĵoj. Tie troviĝis eĉ grandaj arbaraj spacoj kun trankvilaj lagoj, sur kiuj naĝis blankaj cignoj kaj batadis per siaj flugiloj. La reĝido ofte haltadis kaj aŭskultadis, ofte li pensis, ke la sonorilo sonas al li supren el unu el tiuj profundaj lagoj, sed li tuj rimarkis denove, ke la sonoj venas ne de tie, sed pli profunde el la arbaro. Jen la suno subiris, la aero brilis fajroruĝe, sankta silento disvastiĝis en la arbaro, kaj la reĝido, stariĝis genue, kantis sian vesperan kanton kaj diris: "Neniam mi trovos tion, kion mi serĉas! Jen la suno subiras, venas la nokto, la malluma nokto; tamen ankoraŭ unu fojon mi eble povos ekvidi la rondan fajran diskon de la suno, antaŭ ol ĝi tute kaŝigos sub la tero! Mi iros sur tiujn rokojn, kiuj majeste leviĝas en la aeron tie, kie staras la grandaj arboj." Kaj li fortike alkroĉiĝis al trunketaĵoj kaj radikoj kaj grimpis supren al la malsekaj ŝtonoj, kie sin tordis akvoserpentoj, kie la bufoj kvazaŭ bojis lin; li tamen atingis la supron, antaŭ ol la suno, rigardata de tiu altaĵo, tute subiris. Ho, kia belegeco! La maro, la nemezurebla, belega maro, kiu per siaj longaj ondoj frapadis la bordon, etendiĝis antaŭ li, kaj la suno staris kiel granda luma altaro malproksime, kie la ĉielo kaj la tero donis al si reciproke la manon. Ĉio kunkunfandiĝis en flamaj koloroj, la<noinclude><references/></noinclude> 8affk31fpxzz5ic6ovcjutou9jq0leo Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/96 104 32265 126426 94895 2026-08-19T18:18:30Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126426 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Sonorilo"/>arbaro kantis, kaj la maro kantis; kaj lia koro kunkantis. La tuta naturo estis granda sankta preĝejo, kies pilastroj estis arboj kaj ŝvebantaj nuboj, kies veluran tapiŝon prezentis floroj kaj herboj kaj kies granda kupolo estis la ĉielo mem. Tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis, sed milionoj da steloj eklumis, milionoj da diamantaj lampoj radiis, kaj la reĝido etendis siajn brakojn al la ĉielo, al la arbaro kaj al la maro, - kaj en la sama momento de la dekstra flanko alvenis la malriĉa konfirmito kun la mallongaj manikoj kaj la lignaj ŝuoj; li alvenis en la sama tempo, alvenis per sia vojo, kaj ili ekkuris renkonte unu al la alia kaj tenis sin je la manoj en la granda templo de la naturo kaj de la poezio, kaj super ili eksonis la nevidebla sankta sonorilo, ĉirkaŭŝvebata de sanktaj spiritoj, en ĝojkria Haleluja! {{---|3em}} <section end="Sonorilo"/> <section begin="Avineto"/>{{Titolo|AVINETO}} Avineto estas tre maljuna, ŝi havas tre multe da sulkoj sur la vizaĝo kaj tute blankajn harojn, sed ŝiaj okuloj lumas ankoraŭ kiel du steloj, ili estas eĉ multe pli belaj, ili estas tiel mildaj, kaj estas plezuro rigardi en ilin. Ŝi ankaŭ scias la plej belajn historiojn kaj havas veston kun grandaj, grandaj floroj, ĝi estas el tiel peza silka ŝtofo, ke ĝi forte susuras. Avineto scias multe, multe da aferoj, ĉar ŝi vivis longe antaŭ patreto kaj patrineto, tio estas tute certa! Avineto havas preĝolibron kun dikaj arĝentaj kovriloj, kaj en tiu libro ŝi ofte legas. Meze en tiu libro kuŝas rozo, premplatigita kaj sekigita, ĝi ne estas bela kiel tiuj rozoj, kiuj staras antaŭ ŝi en glaso, kaj tamen ŝi ridetas al tiu rozo plej amoplene, ĉe tio eĉ aperas larmoj en ŝiaj okuloj. Kial avineto en tia maniero rigardas la velkintan rozon en la malnova libro? Ĉu vi tion scias? Ĉiufoje, kiam la larmoj de avineto falas sur la floron, ĝia koloro fariĝas pli freŝa, tiam la rozo ŝveliĝas kaj la tuta ĉambro pleniĝas de ĝia bonodoro, la muroj falas, kvazaŭ ili estus nur nebulaj bildoj, kaj ĉirkaŭe staras nun la verda, belega arbaro, kie la suno lumas tra la folioj, kaj avineto - ŝi estas nun tute juna, ŝi estas bela knabino kun blondaj bukloj, kun ruĝaj rondaj vangoj, eleganta kaj ĉarma, nenia rozo estas pli freŝa ol ŝi, tamen la okuloj, la mildaj radiantaj okuloj, ili ĉiam estas ankoraŭ la okuloj de avineto. Ĉe sia<section end="Avineto"/><noinclude><references/></noinclude> gdpjbc0w79138vronuvdopgomkomlbn Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/97 104 32266 126427 94920 2026-08-19T18:28:26Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126427 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>flanko sidas viro, juna, forta kaj bela. Li donas al ŝi la rozon, kaj ŝi ridetas, - tiele avineto ja ne ridetas! la rideto ludas ĉirkaŭ ŝia buŝo. Jen li foriras; multe da pensoj kaj multe da bildoj preterpasas antaŭ ŝi; la bela viro foriris, la rozo kuŝas en la preĝolibro, kaj avineto - jes, ŝi denove sidas ĉi tie kiel maljuna virino kaj rigardas la velkintan rozon, kiu kuŝas en la libro. Jen avineto plu ne vivas. Ŝi sidis en la brakseĝo kaj rakontis longan belegan historion. "Kaj nun ĝi finiĝis," ŝi diris, "kaj mi estas tre laca, lasu min nun iom dormeti." Ŝi apogis sin malantaŭe kaj spiris trankvile, ŝi dormis; fariĝis ĉiam pli kaj pli silente, ŝia vizaĝo estis plena de feliĉo kaj paco, kvazaŭ sunlumo glitis sur ĝin, kaj tiam oni diris, ke ŝi mortis. Oni ŝin metis en la nigran ĉerkon, ŝi kuŝis envolvita en blanka tolaĵo, ŝi estis bela, kaj tamen la okuloj estis fermitaj, sed ĉiuj sulkoj de la vizaĝo malaperis; ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo. Ŝiaj haroj estis arĝente blankaj kaj respektindaj, kaj la aspekto de la mortintino ne inspiris timon, tio estis ja la kara, bonkora avineto. La preĝolibron oni metis sub ŝian kapon, tion ŝi mem postulis, kaj la rozo kuŝis en la malnova libro. Tiel oni enterigis avineton. Sur la tombo, proksime de la tombeja muro, oni plantis rozarbetaĵon, kaj ĝi staris en plena florado, kaj la najtingalo kantis super ĝi, kaj de la flanko de la preĝejo oni aŭdis la orgenon, kiu ludis la plej belajn himnojn, kiuj troviĝis en la libro sub la kapo de la mortintino. La luno lumis rekte sur la tombon, sed la mortintino ne sidis sur ĝi; ĉiu infano povis en la nokto iri tien sentime kaj deŝiri rozon ĉe la muro de la tombejo. Mortinto scias pli, ol ni ĉiuj vivantoj scias, li scias, kian timegon kaŭzus al ni lia apero. La mortintoj estas pli bonaj ol ni ĉiuj, kaj tial ili ne venas. Tero kuŝas super la tombo kaj tero interne de ĝi. La preĝolibro kun ĉiuj siaj folioj estas polvo, la rozo kun ĉiuj siaj rememoroj disfalis en polvon. Sed super tio floras novaj rozoj, super tio kantas la najtingalo kaj ludas la orgeno; oni multe pensas pri la avineto kun la mildaj, eterne junaj okuloj. Okuloj neniam povas morti. La niaj iam vidos avineton, junan kaj belan kiel tiam kiam ŝi kisis unuafoje la freŝan ruĝan rozon, kiu nun estas polvo en la tombo.<noinclude><references/></noinclude> sytxcsbdvpiqkakd04034257wqjdqy2 126428 126427 2026-08-19T18:29:02Z HenriLeFoll 4277 126428 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>flanko sidas viro, juna, forta kaj bela. Li donas al ŝi la rozon, kaj ŝi ridetas, - tiele avineto ja ne ridetas! la rideto ludas ĉirkaŭ ŝia buŝo. Jen li foriras; multe da pensoj kaj multe da bildoj preterpasas antaŭ ŝi; la bela viro foriris, la rozo kuŝas en la preĝolibro, kaj avineto - jes, ŝi denove sidas ĉi tie kiel maljuna virino kaj rigardas la velkintan rozon, kiu kuŝas en la libro. Jen avineto plu ne vivas. Ŝi sidis en la brakseĝo kaj rakontis longan belegan historion. "Kaj nun ĝi finiĝis," ŝi diris, "kaj mi estas tre laca, lasu min nun iom dormeti." Ŝi apogis sin malantaŭe kaj spiris trankvile, ŝi dormis; fariĝis ĉiam pli kaj pli silente, ŝia vizaĝo estis plena de feliĉo kaj paco, kvazaŭ sunlumo glitis sur ĝin, kaj tiam oni diris, ke ŝi mortis. Oni ŝin metis en la nigran ĉerkon, ŝi kuŝis envolvita en blanka tolaĵo, ŝi estis bela, kaj tamen la okuloj estis fermitaj, sed ĉiuj sulkoj de la vizaĝo malaperis; ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo. Ŝiaj haroj estis arĝente blankaj kaj respektindaj, kaj la aspekto de la mortintino ne inspiris timon, tio estis ja la kara, bonkora avineto. La preĝolibron oni metis sub ŝian kapon, tion ŝi mem postulis, kaj la rozo kuŝis en la malnova libro. Tiel oni enterigis avineton. Sur la tombo, proksime de la tombeja muro, oni plantis rozarbetaĵon, kaj ĝi staris en plena florado, kaj la najtingalo kantis super ĝi, kaj de la flanko de la preĝejo oni aŭdis la orgenon, kiu ludis la plej belajn himnojn, kiuj troviĝis en la libro sub la kapo de la mortintino. La luno lumis rekte sur la tombon, sed la mortintino ne sidis sur ĝi; ĉiu infano povis en la nokto iri tien sentime kaj deŝiri rozon ĉe la muro de la tombejo. Mortinto scias pli, ol ni ĉiuj vivantoj scias, li scias, kian timegon kaŭzus al ni lia apero. La mortintoj estas pli bonaj ol ni ĉiuj, kaj tial ili ne venas. Tero kuŝas super la tombo kaj tero interne de ĝi. La preĝolibro kun ĉiuj siaj folioj estas polvo, la rozo kun ĉiuj siaj rememoroj disfalis en polvon. Sed super tio floras novaj rozoj, super tio kantas la najtingalo kaj ludas la orgeno; oni multe pensas pri la avineto kun la mildaj, eterne junaj okuloj. Okuloj neniam povas morti. La niaj iam vidos avineton, junan kaj belan kiel tiam kiam ŝi kisis unuafoje la freŝan ruĝan rozon, kiu nun estas polvo en la tombo. {{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude> 6prxvwub5yva8f7czhej9t6brk6ax79 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/98 104 32267 126429 94919 2026-08-19T18:41:04Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126429 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|MONTETO DE ELFOJ}} Rapide kaj lerte kuradis kelke da lacertoj en la fendoj de maljuna arbo; ili bone povis kompreni unu la alian, ĉar ili parolis lingvon de lacertoj. "Ha, kia bruado kaj mastrumado estas tie en la malnova monteto, de elfoj!" diris unu el la lacertoj; "pro la bruo mi jam de du noktoj ne povis fermi okulon; tute tiel same, kiel se mi kuŝus kaj havus dentodoloron, ĉar tiam mi ankaŭ ne povas dormi!" "Io okazis!" diris la dua lacerto. "Ĝis la unua krio de koko ili nun tenas la monteton sur kvar ruĝaj stangoj, oni ĝin fundamente aerumas, kaj, kiel oni povas juĝi laŭ la sonado de la paŝoj, la elfknabinoj ekzerciĝas en novaj dancoj. Io tie okazis!" "Jes, mi parolis kun unu el miaj konataj lumbrikoj," rakontis la tria lacerto; "ĝi venis rekte el la monteto, kie ĝi tage kaj nokte fosis en la tero. Ĝi multe aŭdis; vidi la kompatinda besto ja ne povas, sed antaŭ si senti kaj aŭskulti ĝi povoscias. Ili atendas fremdulojn en la monteto de elfoj, eminentajn fremdulojn, sed kiun - tion la lumbriko ne volis diri, aŭ eble ĝi mem tion ne sciis. Al ĉiuj vaglumoj oni ordonis pretiĝi por torĉa procesio, kiel oni tion nomas, kaj la arĝento kaj oro, da kiuj la monteto havas tre multe, estas frotpurigata kaj elmetata sub la lumon de la luno." "Kiuj povas esti tiuj fremduloj?" diris ĉiuj lacertoj. "Kio povis okazi? Aŭskultu, kiel tie zumas! Aŭskultu, kiel tie bruas!" Subite la monteto de elfoj malfermiĝis, kaj nejuna elfknabino, kiu krom la nuda dorso estis tre konvene vestita, saltetante eliris. Tio estis la mastrumistino de la maljuna reĝo de elfoj, ŝi estis malproksima parencino de la familio kaj portis sukcenan koron sur la frunto. Vigle ŝi movadis siajn piedetojn, kaj kun lerta saltetado ŝi iris rekte malsupren, al la marĉo, al la nokta korvo. "Oni invitas vin por hodiaŭ nokte en la monteton de elfoj!" ŝi diris; "sed ĉu vi ne volos antaŭe fari al ni grandan komplezon kaj afable preni sur vin la disportadon de la invitoj? Vi ankaŭ devas ion fari, ĉar vi mem ne havas apartan domon. Venos al ni kelke da tre eminentaj fremduloj, sorĉistoj, kiuj ludas grandan rolon, kaj tial la maljuna reĝo de elfoj volas dece sin montri."<noinclude><references/></noinclude> ebfet3tqn3wlfa5ljnyjgxvwc8kdnpr Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/99 104 32268 126430 94918 2026-08-19T18:52:01Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126430 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> "Kiun oni devas inviti?" demandis la nokta korvo. "Al la granda balo povas veni ĉiu, eĉ homoj, se ili nur parolas dum la dormado, aŭ se ili povas fari ion alian konforman al nia esenco. Sed por la ĉefa festeno ni devas observi plej severan elekton. Pri tio mi havis kun la reĝo de elfoj plenforman disputon, ĉar mi opinias, ke eĉ al fantomoj ni ne devas permesi la venon. Sur la unua loko devas esti invitata la mara vireto kun sia filino; mi konfesas, ke la venado sur sekan teron ne estas por ili granda plezuro, sed oni zorgos, ke ĉiu el ili ricevu malsekan ŝtonon por sidi aŭ eble eĉ ion pli bonan, kaj tial mi esperas, ke ĉi tiun fojon ili ne rifuzos. Ĉiujn maljunajn koboldojn de la unua vostoporta klaso, la akvofeojn kaj terkoboldojn, ni devas havi, ankaŭ la lupfantomon, la inferĉevalon kaj la preĝejajn spiritojn ni laŭ mia opinio ne devas lasi sen invito. Kvankam ili apartenas al la ekleziularo, kiu ne tute povas esti alkalkulata al nia kompanio, tio tamen estas ja ilia ofico, ili estas proksime parencaj al ni kaj ofte faras al ni vizitojn." "Bone!" diris la nokta korvo kaj ekflugis, por disporti la invitojn. La elfknabino jam dancis sur la monteto de elfoj, ĉarme farante uzon de siaj ŝaloj, kiuj estis teksitaj el roso kaj lunlumo; tio estis danco, kiu por amantoj de tiaspecaj plezuroj tre bele aspektas. Meze en la monteto de elfoj la granda festosalono estis brilante ornamita, la planko estis lavita per lunlumo kaj la murojn oni ŝmiris per graso de sorĉistinoj, tiel ke de la brilo de la kandeloj ili lumis kiel folioj de tulipoj. En la kuirejo troviĝis abunda provizo da ranoj sur rostostango, limakaj konkoj kun farĉo el infanaj fingroj kaj salatoj el semoj de fungoj, malsekaj buŝoj de musoj kaj cikuto. Refreŝigan trinkaĵon prezentis la bieraĵo de la marĉa virino kaj briletanta salpetra vino el tombaj arkaĵoj. Ĉio atestis pri bonhaveco kaj bona gusto; rustiĝintaj najloj kaj vitro el preĝejaj fenestroj prezentis la frandaĵon de la deserto. La maljuna reĝo lasis poluri sian oran kronon per la polvo el pistita grifelo; tio estis tofa grifelo, kaj al la reĝo de elfoj estas tre malfacile havigi al si tofan grifelon. En la dormoĉambro oni pendigis kurtenojn kaj fiksis ilin per kornoj de limakoj. Estis sufiĉe granda zumado kaj bruado. "Nun oni devas ankoraŭ prifumi ĉi tie per ĉevalharoj kaj porkoharoj, tiam mi povos min konsoli, ke mi faris ĉion, kion mi devis fari!" diris la nejuna elfknabino. "Kara, bona patro!" diris la plej malgranda el la filinoj de la reĝo, "ĉu mi povas fine sciiĝi, kiuj estas la eminentaj fremduloj?" "Nu, nu!" respondis la reĝo, "en tia okazo mi devas tion diri! Du<noinclude><references/></noinclude> qe159ndlvm5h1msf5qb3fbxjsupalv7 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/100 104 32269 126431 94917 2026-08-19T19:01:44Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126431 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>el miaj filinoj devas pretigi sin por edziniĝo. Du certe edziniĝos. La maljuna gnomo el Norvegujo, kiu loĝas en la malnova roko de Dovro kaj posedas multe da rokaj kasteloj kaj orminejon, kiu estas multe pli bona ol oni supozas, venos kun siaj du filoj, kiuj volas serĉi por si edzinojn. La maljuna gnomo estas en sia tuta esenco plej honesta norda maljunulo, gaja, simpla kaj senartifika. Mi konas lin de longa tempo, de la tempo de nia juneco, kiam ni trinkis unu kun la alia porfratiĝon. Li estis tiam ĉi tie ĉe ni, por preni sian edzinon. Ŝi nun plu ne vivas, ŝi estis filino de la rokreĝo de Möen. Ho, kiel mi sopiras al la norda maljuna gnomo! Liaj filoj, oni diras, estas iom malbonkondutaj, arogantaj knaboj, sed povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin, kaj kun la tempo ili jam solidiĝos. Nun montru al mi, ke vi komprenas instrui al ili bonajn manierojn." "Kaj kiam ili venos?" demandis unu el la filinoj. "Tio dependas de la vento kaj vetero!" respondis la elfreĝo. "Kiel akurataj ili estas, tion pruvas ilia vojaĝo, ili faras uzon de ŝipvetura okazo. Mi deziris, ke ili veturu tra Svedujo, sed la maljunulo ĝis nun ankoraŭ ne havas simpation por tiu lando. Li ne progresas kun la tempo, kaj tio al mi ne plaĉas." Subite ensaltis du vaglumoj; unu kuris pli rapide ol la dua, kaj tial tiu unu venis antaŭe. "Ili venas! Ili venas!" ili ekkriis. "Donu al mi mian kronon kaj lasu min stari en la lunlumo!" diris la elfreĝo. La filinoj levis siajn ŝalojn kaj kliniĝis ĝis la tero. Jen staris la maljuna gnomo el Dovro kun krono el harditaj feroj kaj poluritaj abiaj konusoj sur la kapo; li havis sur si ursan pelton kaj akvobotojn, sed la filoj havis nudan kolon kaj skotan kostumon, ĉar ili estis sportistoj. "Ĉu tio estas monteto?" demandis la plej malgranda el la knaboj, montrante la monteton de elfoj. "Ĉe ni en Norvegujo ni nomas tion truo!" "Knaboj!" diris la maljunulo; "truo direktiĝas internen, monteto direktiĝas supren! Ĉu vi ne havas okulojn en la kapo?" La sola, kio laŭ ilia aserto mirigis ilin, estis tio, ke ili facile komprenis la lingvon. "Ne afektu tiel!" diris la maljunulo; "oni povus pensi, ke vi estas ankoraŭ malgrandaj buboj!" Ili eniris en la monteton de elfoj, kie dume jam kolektiĝis la efektive bontona societo, tiel rapide, kvazaŭ ili estus alblovitaj, kaj por ĉiu estis<noinclude><references/></noinclude> 161rhhu0v5za92cbcd5ii1tfpxuybmp Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/101 104 32270 126432 94901 2026-08-19T19:16:29Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126432 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>farita ia aparta beleta kaj ĉarma aranĝo. La akvofeoj sidis ĉe tablo en tinoj kun akvo, ili diris, ke ili sentas sin tute kiel hejme. Ĉiuj severe observis la ĉetablan etiketon, krom la du malgrandaj nordaj gnomoj, kiuj metis la piedojn sur la tablon, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por ili. "La piedojn for de la plado!" ordonis la maljuna gnomo, kaj efektive ili obeis, kvankam kun kelka hezitado. Sian ĉetablan sinjorinon ili tikladis per abiaj konusoj, kiujn ili havis ĉe si, kaj, por pli oportune sidi; ili demetis siajn botojn kaj donis ilin al la sinjorino, por ke ŝi ilin tenu. Tute alia estis la patro, la maljuna gnomo el Dovro. Li rakontis en plej interesa maniero pri la fieraj nordaj rokoj kaj pri la falakvoj, kiuj saŭmante falegas malsupren kun bruo simila al frapoj de tondro kaj sonoj de orgeno; li rakontis pri la salmo, kiu saltas eĉ kontraŭ la falantan akvon, kiam la akvofeino ludas sur ora harpo. Li rakontis pri la lumaj vintraj noktoj, kiam la tintiloj de la glitveturiloj tintadis kaj la knaboj kun brulantaj torĉoj kuradis sur la brilante pura glacio, kiu estis tiel travidebla, ke ili povis vidi, kiel la fiŝoj sub iliaj piedoj timiĝis. Jes, li povosciis rakonti tiel, ke la priskribatajn objektojn oni vidis antaŭ si kvazaŭ vivantajn. Oni aŭdis bone la krakadon de la mueliloj, la kantadon de la servistoj kaj servistinoj, kaj oni vidis iliajn kamparajn dancojn. Hura! subite la maljuna gnomo donis al la nejuna elfknabino laŭtan kison, tian kison, kian oni akceptas senkolere, kaj tamen ili tute ne estis en ia parenceco inter si. Nun la elfknabinoj devis danci, antaŭe simple, poste kun piedfrapado, kio efektive tre bone alaspektis al ili. Poste komenciĝis la artodanco, aŭ, kiel ili tion nomis, la "danceliĝado" . Ha, kiel ili povosciis etendi la piedojn! Oni ne povis distingi, kie estis komenco kaj kie estis fino, kio estis brakoj kaj kio estis kruroj, simile al neĝaj flokoj ĉio turniĝadis miksite, kaj poste ili svingiĝis ĉirkaŭe en tia maniero, ke al la inferĉevalo fariĝis nebone kaj ĝi devis forlasi la tablon. "Prrr!" diris la maljuna gnomo, "kiel bone ili administras siajn piedojn! Sed kion alian ili ankoraŭ povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari turnoventon?" "Pri tio vi mem tuj konvinkiĝos!" diris la elfreĝo, kaj li alvokis la plej junan el siaj filinoj. Ŝi estis tiel delikata kaj klara, kiel lunlumo, ŝi estis la plej delikata el ĉiuj fratinoj. Ŝi prenis en la buŝon blankan stangon kaj subite malaperis; en tio konsistis ŝia arto. Sed la maljuna gnomo diris, ke tian arton li ĉe sia edzino ne povus toleri, kaj li ankaŭ ne opinias, ke liaj filoj estus amantoj de io simila. La dua povosciis iradi flanke de si mem, kvazaŭ ŝi havus ombron, kion, kiel oni scias, la elfoj ne havas.<noinclude><references/></noinclude> 4rxfhx7ufv6ru2n72a5yvkl66xtrced Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/102 104 32271 126433 94916 2026-08-19T19:17:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126433 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> La tria estis tute de alia speca; ŝi lernis en la bierfarejo de la marĉa virino, kaj ŝi povosciis lardi alnajn tuberojn per lampiroj. "Ŝi estos iam bona mastrino!" diris la maljuna gnomo; kaj, ĉar li ne volis tro multe trinki, li anstataŭ interfrapado de la glasoj faris porsanan signon per siaj okuloj. Nun estis la vico de la kvara elfknabino; ŝi havis por ludi grandan oran harpon. Apenaŭ ŝi ekfrapis la unuan kordon, ĉiuj levis la maldekstran piedon, ĉar la gnomoj estas maldekstruloj; kaj kiam ŝi ekfrapis la duan kordon, ili ĉiuj devis fari, kion ŝi deziris. "Tio estas danĝera virino!" diris la maljuna gnomo; sed la du filoj eliris el la monteto, ĉar al ili fariĝis enue. "Kaj kion povoscias la sekvanta filino?" demandis la maljuna gnomo. "Mi lernis ami la Norvegojn!" ŝi respondis, "kaj mi edziniĝos nur en tia okazo, se mi povos veni Norvegujon!" Sed la plej malgranda el la filinoj flustris al la maljuna gnomo: "La kaŭzo estas tio, ke el unu nordlanda kanto ŝi sciiĝis, ke ĉe la pereo de da mondo la Norvegaj rokoj restos kiel monumentoj, kaj tial ŝi volas iri sur tiujn rokojn, ĉar la pereon ŝi tre timas" . "Ha, ha!" diris la maljuna gnomo, "tia estas la afero! Sed kion povoscias la sepa kaj lasta?" "Antaŭ la sepa iras la sesa!" diris la elfreĝo, ĉar li povosciis kalkuli; sed la sesa tre ne deziris aperi. "Mi nur povoscias diri al la homoj la veron!" ŝi diris. "Pri mi zorgas neniu, kaj mi havas sufiĉe da laboro en la preparado de mia ĉemizo de mortitno." Nun venis la sepa kaj lasta, kaj kion ŝi povosciis? Ŝi povosciis senfine rakonti fabelojn. "Jen estas ĉiuj miaj kvin fingroj!" diris la maljuna gnomo, "rakontu al mi fabelon pri ĉiu el ili!" La elfknabino prenis lin je manartiko, kaj li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis, kaj kiam ŝi atingis la ringofingron, kiu, kvazaŭ sciante, ke estos fianĉino, ornamis sin per ora ringo, la maljuna gnomo ekkriis: "Tenu forte, kion vi havas, la mano apartenas al vi; mi mem volas havi vin kiel edzinon!" La elfknabino respondis, ke ŝi antaŭe devas ankoraŭ rakonti la fabelon pri la ringofingro kaj pri la malgranda Petro-ludisto. "Tiujn fabelojn ni aŭskultos en vintro!" diris la maljuna gnomo, "ankaŭ pri la abio ni aŭskultos kaj pri la betulo kaj pri la donacoj de la arbaraj nimfoj kaj pri la sonanta frosto! Vi havos sufiĉe da okazoj por rakonti, ĉar tie en la nordo oni ankoraŭ tro malmulte praktikas tiun<noinclude><references/></noinclude> piyz7dsdvgm9ykatym6jpwaqopeoqxu Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/103 104 32272 126434 94915 2026-08-19T20:00:32Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126434 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>arton. Tiam ni sidos en la ŝtona domo, kie brulas la keno, kaj ni trinkos mielvinon el la oraj kornoj de la antikvaj nordlandaj reĝoj. La nikso donacis al mi kelke da ili. Kiam ni tiel sidos kune, venos vizite la doma spirito, li kantos al vi ĉiujn kantojn de la paŝtistinoj. Kia plezuro tio estos! La salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn, sed ĝi tamen ne povos eniri! Estu certa, estas tre bone en la kara malnova Norvegujo! Sed kie estas la junuloj?" Kie estis la junuloj? Ili kuradis sur la kampo kaj estingis la vaglumojn, kiuj bonkore plenumis la peton pri aranĝo de torĉa procesio. "Ĉu estas konvene vagadi?" diris al ili la maljuna gnomo post ilia reveno. "Mi nun elektis por vi patrinon, nun vi povas elserĉi al vi fratinon de via patrino." Sed la junuloj diris, ke ili havas deziron fari parolojn kaj trinki porfratiĝon, sed ne havas eĉ la plej malgrandan deziron edziĝi. Kaj efektive ili faris parolojn, trinkis porfratiĝon, eltrinkante ĝis la fundo, por montri sian arton de trinkado, poste ili demetis siajn surtutojn kaj senceremonie kuŝiĝis sur la tablo, por dormi. Sed la maljuna gnomo dancis kun sia juna fianĉino en la ĉambro kaj interŝanĝis kun ŝi botojn, ĉar tio estas pli bontona, ol interŝanĝo de ringoj. "Nun krias la koko!" diris la nejuna elfknabino, kiu estis la ĉefa mastrumistino. "Nun ni devas fermi la fenestrajn kovrilojn, por ke la suno ne enlumu bruligante!" Kaj tiam la monteto fermiĝis. Sed ekstere la lacertoj kuradis supren kaj malsupren en la krevinta arbo, kaj unu diris al alia: "Ho, kiel plaĉas al mi la nordlanda maljuna gnomo!" "Al mi pli plaĉas la junuloj!" diris la lumbriko, sed la kompatinda mizera besto ne povis ja vidi! {{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude> 0o14giz0h3rx7uiq2azb844s5zajrsz Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/104 104 32273 126435 94914 2026-08-19T20:06:54Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126435 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|RUĜAJ ŜUOJ}} Estis iam malgranda knabino, tre delikata kaj beleta, sed en somero ŝi devis ĉiam iri nudapiede, ĉar ŝi estis malriĉa, kaj en vintro kun grandaj lignaj ŝuoj, tiel ke la piedartiko de ŝia malgranda piedeto fariĝadis tute ruĝa, kio aspektis tre mizere. Meze en la vilaĝo loĝis la maljuna patrino-ŝuistino. Ŝi sidis kaj kudris, tiel bone kiel ŝi povis, el ruĝaj malnovaj ĉifonoj de drapo paron da malgrandaj ŝuoj. Ili estis sufiĉe malelegantaj, sed la maljunulino havis tre bonan intencon, kiam ŝi entreprenis la laboron por la malgranda knabino. La knabineto estis nomata Karen. Ĝuste en la tago de enterigo de sia patrino ŝi ricevis la ruĝajn ŝuojn kaj portis ilin je la unua fojo. Por funebro ili certe estis ne tre konvenaj, sed ŝi ja ne havis aliajn, kaj tial ŝi metis ilin sur siajn nudajn piedetojn kaj tiamaniere iris post la mizera ĉerko. Subite aperis granda malnovmoda kaleŝo, en kiu sidis alta maljuna virino. Ŝi rigardis la malgrandan knabinon kaj eksentis kompaton al ŝi. Tial ŝi diris al la pastro: "Aŭskultu, donu al mi la malgrandan knabinon, mi fidele zorgos pri ŝi!" Karen imagis al si, ke ĉion ĉi tion ŝi devas danki nur al la ruĝaj ŝuoj, sed la maljuna virino diris, ke ili estas teruraj, kaj ordonis, ke oni ilin forbruligu. Karenon mem oni vestis pure kaj dece; ŝi devis vizitadi la lernejon kaj lerni kudri, kaj la homoj diradis, ke ŝi estas beleta, sed la spegulo diradis: "Vi estas pli ol beleta, vi estas bela!" Unu fojon la reĝino veturis tra la lando, havante kun si sian malgrandan filinon, kiu estis reĝidino. La homoj en granda amaso kolektiĝis antaŭ la palaco, kaj ankaŭ Karen estis tie. La malgranda reĝidino en blankaj vestoj staris ĉe pordo de balkono kaj lasis admiri sin; trenaĵon aŭ oran kronon ŝi ne havis, sed ŝi havis sur si belegajn ruĝajn marokenajn ŝuojn, kiuj certe estis multe pli elegantaj ol tiuj, kiujn patrino-ŝuistino faris por la malgranda Karen. Nenio en la mondo povas esti komparata kun ruĝaj ŝuoj! Karen estis nun en tia aĝo, ke ŝi devis esti konfirmata; ŝi ricevis novajn vestojn, kaj ankaŭ novajn ŝuojn ŝi estis ricevonta. La riĉa ŝuisto en la urbo prenis mezuron por ŝia malgranda piedo. Tio estis farita en lia<noinclude><references/></noinclude> nflifknyhqe7xyfely50eny1lf20nqw Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/105 104 32274 126436 94913 2026-08-19T20:12:29Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126436 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>domo, en lia propra ĉambro, en kiu staris grandaj vitraj ŝrankoj kun belegaj ŝuoj kaj brilledaj botoj. Tio aspektis bele, sed la maljuna virino bedaŭrinde ne bone vidis, kaj tial tio ne faris al ŝi plezuron. Meze inter la ŝuoj staris paro da ruĝaj, ĝuste tiel samaj kiel tiuj, kiujn portis la reĝidino; kiel belaj ili estis! La ŝuisto diris, ke ili estis faritaj por grafidino, sed ne estis laŭmezuraj. "Tio kredeble estas brilledo?" demandis la maljuna virino, "ili tiel brilas!" "Jes, ili brilas!" diris Karen; kaj ili montriĝis laŭmezuraj kaj estis aĉetitaj; sed la maljuna virino ne sciis, ke ili estas ruĝaj, ĉar neniam ŝi permesus al Karen iri al konfirmo kun ruĝaj ŝuoj, sed nun ŝi permesis. Ĉiuj homoj rigardis ŝian piedojn, kaj kiam trans la sojlon de la preĝejo ŝi eniris al la ĥorejo, ŝi havis la impreson, kvazaŭ eĉ la malnovaj bildoj sur la tombaj monumentoj, la portretoj de la predikistoj kaj de la predikistedzinoj, kun la rigidaj kolumoj kaj longaj nigraj roboj, fiksis siajn okulojn sur ŝiaj ruĝaj ŝuoj; kaj nur pri ili ŝi pensis, kiam la predikisto metis al ŝi la manon sur la kapon kaj parolis pri la sankta bapto, pri la interligo kun Dio, kaj ke ŝi de nun devas konduti kiel plenkreska kristanino. La orgeno ludis tiel solene, la ĉarmaj infanaj voĉoj kantis, kaj la maljuna kantoro kantis, sed Karen pensis nur pri la ruĝaj ŝuoj. Post tagmezo la maljuna virino sciiĝis de ĉiuj flankoj, ke la ŝuoj estis ruĝaj, kaj ŝi diris, ke tio estas malbela, ke tio ne estas konvena kaj ke estonte Karen, ĉiufoje kiam ŝi iros en la preĝejon, metu sur sin nigrajn ŝuojn, eĉ se ili estos malnovaj. La sekvantan dimanĉon estis la unua eŭkaristio de la konfirmitoj; Karen rigardis antaŭe la nigrajn ŝuojn, poste ŝi rigardis la ruĝajn - kaj poste ŝi denove rigardis la ruĝajn kaj surmetis ilin. Estis belega sunlumo; Karen kaj la maljuna virino iris laŭ vojeto tra la greno, kie estis iom polve. Ĉe la pordo de la preĝejo staris maljuna soldato kun lambastono kaj kun eksterordinare longa barbo, kiu estis pli ruĝa ol blanka; jes, ĝi certe estis ruĝa. Li kliniĝis ĝis la tero kaj demandis la maljunan virinon, ĉu li eble senpolvigu al ŝi la ŝuojn. Karen ankaŭ etendis antaŭen sian malgrandan piedon. "Ha, kiaj belegaj dancŝuoj!" diris la soldato. "Sidu fortike dum la dancado!" kaj li ekfrapis per la mano la plandojn. La maljuno virino donis al la soldato moneron kaj eniris kun Karen en la preĝejon. Ĉiuj homoj en la preĝejo rigardis la ruĝajn ŝuojn de Karen, kaj ĉiuj bildoj ilin rigardis, kaj kiam Karen genustariĝis antaŭ la altaro kaj almetis al la lipoj la oran kalikon, ŝi pensis nur pri la ruĝaj ŝuoj. Ili<noinclude><references/></noinclude> hw5mur65sxsdxtv7yof83o9sav48yim Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/106 104 32275 126437 94912 2026-08-19T20:21:30Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126437 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kvazaŭ naĝis antaŭ ŝi en la kaliko; kaj ŝi forgesis kunkanti la himnon, ŝi forgesis preĝi sian Patronian. Ĉiuj homoj nun forlasis la preĝejon, kaj la maljuna virino eniris en sian kaleŝon, Karen jam estis levinta sian piedon, por eniri post ŝi, kiam la maljuna soldato, kiu staris tute apude, diris: "Vidu, kiaj belegaj dancŝuoj!" Karen ne povis sin deteni, por ne fari kelke da dancpaŝoj! sed kiam ŝi komencis, la piedoj dancis kaj dancis senĉese. Estis tiel, kvazaŭ la ŝuoj ricevis potencon super ŝi, ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti. La koĉero devis kuri post ŝi kaj kapti ŝin; li levis ŝin en la kaleŝon, sed eĉ nun ankoraŭ la piedoj senripoze daŭrigis sian dancadon, tiel ke ŝi dolorige surtretis la piedojn de la bona maljuna virino. Nur kiam ŝi demetis de si la ŝuojn, la piedoj ricevis ripozon. Hejme la ŝuoj estis metitaj en ŝrankon, sed Karen senlace ĉiam rigardadis ilin. Jen la maljuna virino malsaniĝis, kaj oni diris, ke tre danĝere. Flegado kaj vartado estis nepre necesa, kaj neniu estis al ŝi pli proksima ol Karen. Sed en la urbo estis granda balo, al kiu Karen estis invitita. Ŝi rigardis la maljunan virinon, kiu estis ja nesaveble pereonta, ŝi rigardis la ruĝajn ŝuojn, kaj ŝajnis al ŝi, ke tio ne estas peko. Ŝi surmetis la ruĝajn ŝuojn - tion ŝi ja povis fari - sed tiam ŝi iris al la balo kaj komencis danci, kaj tion ŝi ne devis fari. Sed kiam ŝi volis dekstren, la ŝuoj dancis maldekstren, kaj kiam ŝi volis supren en la salonon, la ŝuoj dancis malsupren el la salono, malsupren laŭ la ŝtuparo, tra ta strato kaj ekster la urban pordegon. Ŝi dancis, kaj ŝi estis devigata danci, rekte antaŭen, en la malluman arbaron. Tiam inter la arboj io eklumis, kaj ŝi pensis, ke tio estas la luno, ĉar tio estis vizaĝo; sed tio estis la maljuna soldato kun la ruĝa barbo; li sidis kaj balancis la kapon kaj diris: "Kiaj belegaj dancŝuoj!" Tiam ŝi ektimis kaj volis deĵeti la ruĝajn ŝuojn, sed ili sidis fortike; ŝi forĵetis de si siajn ŝtrumpojn, sed la ŝuoj estis fortike alkreskintaj al la piedoj, kaj ŝi dancis kaj ŝi estis devigata danci tra kampoj kaj herbejoj, en pluvo kaj en sunlumo, tage kaj nokte, sed nokte estis plej terure. Ŝi dancis en la nefermitan tombejon, sed la mortintoj, kiuj tie ripozis, ne dancis, ili havis ion multe pli bonan por fari, ol danci. Ŝi volis sidiĝi sur la tombo de malriĉulo, kie floris la maldolĉa vermifugo, sed por ŝi ne ekzistis ripozo nek halto, kaj kiam ŝi aldancis al la nefermita pordo de la preĝejo, ŝi ekvidis apud ĝi anĝelon en longaj blankaj vestoj, kun flugiloj, kiuj de la ŝultroj atingis ĝis la tero; lia vizaĝo estis severa kaj serioza, kaj en la mano li tenis larĝan kaj lumantan glavon. "Vi dancos," li diris, "vi dancos en viaj ruĝaj ŝuoj, ĝis vi fariĝos pala<noinclude><references/></noinclude> iyezw0w38ar5rhfun3evoe9rfl7trl6 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/107 104 32276 126438 94911 2026-08-19T20:28:04Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126438 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj malvarma, ĝis via haŭto ĉirkaŭkovros nur skeleton! Vi dancos de pordo al pordo, kaj kie loĝas fieraj vantaj infanoj, tie vi frapos je la pordo, por ke ili vin aŭdu kaj vin timu. Vi dancos, vi dancos...." "Indulgon!" ekkriis Karen. Sed ŝi ne aŭdis, kion la anĝelo respondis, ĉar la ŝuoj ŝin forportis tra la pordo sur la kampon, trans vojojn kaj vojetojn, kaj senĉese ŝi devis danci. Unu matenon ŝi preterdancis preter unu pordo, kiu estis al ŝi tre bone konata. Interne sonis sanktaj kantoj, oni elportis ĉerkon, kovritan per florkronoj. Tiam ŝi sciiĝis, ke la maljuna virino mortis, kaj ŝi havis la senton, ke ŝi estas forlasita de ĉiuj kaj la anĝelo de Dio ŝin kondamnis. Ŝi dancis kaj ŝi estis devigata danci, danci en la malluma nokto. La ŝuoj portis ŝin trans dornojn kaj ŝtipojn, kaj ŝi estis ŝirata ĝissange; ŝi dancis trans la erikejon al malgranda sole staranta domo. Ĉi tie, kiel ŝi sciis, loĝis la ekzekutisto, kaj ŝi ekfrapetis per la fingroj je la fenestraj vitroj kaj diris: "Elvenu! elvenu! Mi ne povas enveni, ĉar mi devas danci!" La ekzekutisto respondis: "Vi kredeble ne scias, kiu mi estas! Mi dehakas al la malbonaj homoj la kapon, kaj nun mi aŭdas, ke mia hakilo tintas!" "Ne dehaku al mi la kapon!" diris Karen, "ĉar en tia okazo mi ne povus penti mian pekon! Sed dehaku al mi la piedojn kun la ruĝaj ŝuoj." Ŝi konfesis sian grandan kulpon, kaj la ekzekutisto dehakis al ŝi la piedojn kun la ruĝaj ŝuoj, sed la ŝuoj dancis kun la malgrandaj piedoj for, trans la kampon, en la profundan arbaron. Li faris por ŝi lignajn krurojn kaj lambastonojn, lernigis al ŝi mortkanton, kiun ordinare kantas la malriĉaj pekuloj, kaj ŝi kisis la manon, kiu dehakis ŝiajn piedojn, kaj ŝi iris pluen tra la erikejo. "Nun mi suferis sufiĉe pro la ruĝaj ŝuoj!" ŝi diris; "nun mi iros en la preĝejon, por ke oni povu min vidi!" Rapide ŝi iris al la pordo de la preĝejo; sed kiam ŝi alproksimiĝis, la ruĝaj ŝuoj dancis antaŭ ŝi, kaj ŝi timiĝis kaj iris returne. Dum la tuta semajno ŝi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj larmoj; sed kiam venis la dimanĉo, ŝi diris: "Vere, nun mi sufiĉe suferis kaj luktis! Nun mi opinias, ke mi estas tiel same bona, kiel multaj el tiuj; kiuj sidas en la preĝejo kaj fiere rigardas de supre la aliajn." Kuraĝe ŝi komencis sian iradon; sed kiam ŝi apenaŭ venis ĝis la enira pordo de la tombejo, ŝi subite ekvidis, ke la ruĝaj ŝuoj dancas antaŭ ŝi. Ŝi timiĝis, returnis sin kaj pentis tutkore pri sia peko. Ŝi iris al la domo de la pastro kaj proponis sin kiel servistinon; ŝi promesis, ke ŝi estos diligenta kaj faros ĉion, kion ŝiaj fortoj permesos, ke<noinclude><references/></noinclude> 2xv48iqk1ki8woehz3z2xpgt3o93vh5 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/108 104 32277 126439 94910 2026-08-19T20:33:03Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126439 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>pri la pago ŝi ne zorgas, ŝi nur deziras denove ricevi rifuĝon kaj esti ĉe bonaj homoj. La pastredzino kompatis ŝin kaj prenis ŝin kiel servistinon. Ŝi estis ĉiam diligenta kaj meditema. Silente ŝi sidadis kaj aŭskultadis atente, kiam la pastro vespere laŭte legis el la Biblio. Ĉiuj infanoj ŝin ekamis; sed kiam ili parolis pri belaj vestoj kaj ornamoj kaj pri tio, kiel agrable kredeble estas esti reĝidino, ŝi balancadis la kapon. La sekvantan dimanĉon ĉiuj iris en la preĝejon kaj demandis ŝin, ĉu ŝi volas akompani ilin; sed malĝoje kaj kun larmoj en la okuloj ŝi rigardis siajn lambastonojn, kaj tiam la aliaj iris, por aŭskulti la vorton de Dio, sed ŝi iris sola en sian malgrandan ĉambreton, kiu estis nur tiel granda, por doni lokon al lito kaj unu seĝo. Tie ŝi sidiĝis kun sia preĝolibro, kaj dum ŝi kun pia animo legis en ĝi, la vento alportadis al ŝi el la preĝejo la sonojn de la orgeno, kaj ŝi levis sian larmomalsekan vizaĝon kaj diris: "Dio estu favorkora al mi, la pekulino!" Tiam la suno eklumis hele kaj serene, kaj tute antaŭ ŝi aperis la anĝelo de Dio en la blankaj vestoj, la sama, kiun ŝi en tiu fatala nokto vidis en la preĝejo, sed li ne tenis plu la akran glavon, li tenis belegan verdan branĉon, tute kovritan de rozoj. Li ektuŝis per ĝi la plafonon, kiu etendis sin pli kaj pli alten, kaj tie, kie ĝi estis tuŝita, eklumis ora stelo; li ektuŝis la murojn, kaj ili plivastiĝis, ĝis ŝi ekvidis la orgenon, kiu estis ludata, kaj la malnovajn bildojn de la antaŭaj pastroj kaj pastredzinoj. La paroĥanoj sidis en la feste ornamitaj seĝoj kaj kantis el la preĝolibro. Tiamaniere la preĝejo mem venis al la kompatinda servistino en ŝian malgrandan, malvastan ĉambreton, aŭ eble ŝi venis tien. Ŝi sidis en preĝeja seĝo apud la ceteraj domanoj de la pastro, kaj kiam post la fino de la sankta kanto ŝi ekrigardis, ili kapsalutis ŝin kaj diris: "Estis bona ago, ke vi venis, Karen!" "Estis favorkoraĵo de Dio!" ŝi respondis. Kaj la orgeno ludis, kaj la ĥoro de la infanaj voĉoj sonis milde kaj ĉarme. La hela sunlumo varme fluis tra la fenestro en la preĝejan seĝon, en kiu Karen sidis. Ŝia koro fariĝis tiel plena de sunlumo, paco kaj ĝojo, ke ĝi krevis. Sur la radioj de la suno ŝia animo flugis al Dio, kaj antaŭ Lia trono neniu demandis pri la ruĝaj ŝuoj. {{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude> 71hmmt9nrabev8kb9repxn7v92ceudb Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/109 104 32278 126440 94921 2026-08-19T21:27:19Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126440 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|KONKURSO DE SALTADO}} Pulo, akrido kaj cerambiko volis iam vidi, kiu el ili povas salti plej alte, kaj tial ili invitis la tutan mondon kaj ĉiujn aliajn, kiuj volus veni, por rigardi tiun artkonkurson. Oni devas konfesi, tri elprovitaj saltistoj estis tiuj, kiuj kunvenis tie en la ĉambro. "Al tiu, kiu saltos plej alte, mi donos mian filinon kiel edzinon!" diris la reĝo, "ĉar estus efektive tro mizere, se tiuj personoj saltus senrekompence." La pulo elpaŝis la unua; ĝi montris siajn bonajn manierojn, salutante ĉiuflanken; ne estas mirinde, ĉar sango de fraŭlinoj fluis en ĝiaj vejnoj, kaj - kio havas gravan signifon - ĝi estis alkutimiĝinta al interrilatoj kun homoj. Poste elpaŝis la akrido; certe, ĝi estis multe pli peza; sed ĝi havis gracian kreskon kaj aperis en verda uniformo, kiu estis ĉe ĝi denaskiĝa; krom tio ĝi fieris pri tio, ke ĝi devenas el tre antikva familio en la lando Egipta, kie tiu familio estis tre alte honorata, Oni prenis ĝin de libera kampo kaj metis en kartodomon, kies tri etaĝoj ĉiuj estas konstruitaj el ludkartoj kun la figura flanko internen. Tie ekzistas pordoj kaj fenestroj, kiuj ĉiuj estas eltranĉitaj nur en tiaj kartoj, kiuj prezentas kerajn damojn. "Mi kantas tiel," ĝi fanfaronis, "ke dekses indiĝenaj griloj, kiuj fajfadis de sia plej frua infaneco kaj tamen ne ricevis kartodomon, ĉe la aŭskultado de mia kantado pro ĉagreno fariĝis ankoraŭ pli maldikaj ol ili estis jam antaŭe." Ambaŭ, la pulo kaj la akrido, tiamaniere atentigis ĉiun pri sia valoro kaj pri tio, ke ili povas sin rigardi kiel indajn ricevi la manon de reĝidino. La cerambiko nenion diris, sed oni asertis pri ĝi, ke ĝi des pli multe pensas, kaj kiam la korta hundo ĝin priflaris, ĝi garantiis, ke la cerambiko estas el bona familio. La maljuna konsilano, kiu pro persista silentado ricevis tri ordenojn; asertis, ke li scias tute certe, ke la cerambiko havas la kapablon de antaŭdirado, ke laŭ ĝia dorso oni povas antaŭvidi, ĉu oni havos mildan ĉu severan vintron, kaj tion oni ne povas vidi eĉ sur la dorso de la kalendaristo. "Mi nenion diras!" diris la maljuna reĝo, "sed mi iras mian propran vojon kaj havas miajn proprajn pensojn!"<noinclude><references/></noinclude> 8kpcbsgga3hqr9wni7s1egkybkyvqoc Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/110 104 32279 126441 94923 2026-08-19T21:37:07Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126441 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Konkurso"/>Jen oni devis fari la provon. La pulo saltis tiel alte, ke neniu povis tion vidi, kaj tial oni diris, ke ĝi tute ne saltis, kaj tio estis ja mizera kalumnio. La akrido saltis nur duonon de tiu alteco, sed bedaŭrinde ĝi saltis al la reĝo rekte en la vizaĝon kaj la reĝo diris, ke tio estas malbonkonduta. La cerambiko longe staris silente kaj pripensadis; tiel ke oni fine pensis, ke ĝi tute ne povoscias salti. "Ĉu ĝi nur ne malsaniĝis?" diris la hundo kaj denove ĝin priflaris. Furr! ĝi subite per oblikva svingiĝo saltis rekte sur la bruston al la reĝidino, kiu sidis sur malalta ora benketo. Tiam la reĝo diris: "La plej alta salto estas, kiam oni per eksalto leviĝas ĝis mia filino, ĉar en tio konsistas la vera bontoneco, sed por tia ideo estas bezonata bona kapo, kaj la cerambiko pruvis, ke ĝi havas kapon. Ĝi havas la kapon sur la ĝusta loko." Kaj tial ĝi ricevis la reĝidinon. "Mi saltis ja plej alte!" konsolis sin la pulo. "Sed estas tute egale. Ŝi prenu la pezan moŝton! Mi saltis ja plej alte, sed por esti bone vidata en la mondo, oni devas havi sufiĉan korpon!" Post tio la pulo iris en fremdlandan militservon, kie, kiel oni diras, ĝi estas mortigita. La akrido sidiĝis eksterurbe en kavo kaj meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo, kaj ĝi ankaŭ diris: "Korpon oni devas havi, korpon oni devas havi!" Kaj ĝi ekkantis sian strange malgajan kanton, el kiu ni prenis nian historion, kiu, se ĝi ne estus presita, povus esti rigardata kiel mensogaĵo. {{---|3em}} <section end="Konkurso"/> <section begin="Paŝtistino"/>{{Titolo|PAŜTISTINO KAJ KAMENTUBISTO}} Ĉu vi iam vidis vere malnovmodan ŝrankon, tute nigran pro maljuneco kaj kun skulptitaj spiralaĵoj kaj foliaĵoj? Ĝuste tia staris en unu loĝejo. Ĝi estis heredaĵo el la tempo de la praavino, kaj la skulptaĵo, per kiu ĝi estis kovrita de supre ĝis malsupre, prezentis rozojn kaj tulipojn. La plej strangaj spiralaĵoj troviĝis sur ĝi, kaj el ili elstaris malgrandaj kapoj<section end="Paŝtistino"/><noinclude><references/></noinclude> obb2j3b5ihmfyizbm2zfdk4bsdjn9iy Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/111 104 32280 126442 94924 2026-08-19T21:47:52Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126442 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>de cervoj kun multepintaj kornoj. Sed en la mezo sur la ŝranko staris skulptita tuta viro; li havis ridindan aspekton, kaj li mem efektive ridis, aŭ pli ĝuste li rikanis, ĉar oni neniel povis tion nomi ridado. Krom tio li havis kaprajn piedojn, malgrandajn kornojn, elirantajn el la frunto, kaj longan barbon. La infanoj, kiuj ordinare ludadis en la ĉambro, nomis lin ĉiam la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro. Lia nomo estis konforma al lia aspekto; kiel lia formo estis skulptita kun granda malfacileco, tiel ankaŭ lia nomo estis tre malfacile elparolebla, kaj ne ekzistas multe da homoj, kiuj povus fieri per tia titolo. Multe da arto kaj penoj estis eluzita, por ekzistigi lin. Seninterrompe li rigardadis al la tualeta tablo, ĉar tie staris ĉarma malgranda paŝtistino el porcelano. Ŝiaj ŝuoj estis oritaj, ŝia vesto estis belete bukita per rozo, kaj krom tio ŝi havis oran ĉapelon kaj paŝtistan bastonon; ŝi estis io ĉarma. Tute apud ŝi staris malgranda kamentubisto, karbonigra, sed ankaŭ el porcelano. Li estis tiel same eleganta kaj pura, kiel ĉiu alia; ke li prezentis kamentubiston, tio estis kaŭzita nur de kaprico de la fabrikisto de porcelanaĵoj; ĉi tiu tiel same bone povus fari el li reĝidon, ĉar estis tute egale. Tre ĉarme li staris tie kun sia ŝtupetaro kaj kun vere knabina vizaĝo kiel lakto kaj sango, kaj tio en efektiveco estis eraro, ĉar iom nigra li ja povus esti. Li staris plej proksime de la paŝtistino. Ambaŭ ili estis starigitaj tie, kie ili staris, kaj ĉar ili estis starigitaj tiel proksime, ili interfianĉiĝis. Kaj efektive tio estis tre ĝusta partio, ambaŭ estis junaj, ambaŭ estis el la sama porcelano kaj egale rompeblaj. Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco. Ĝi prezentis maljunan Ĥinon, kiu povosciis balanci la kapon; li ankaŭ estis el porcelano, kaj li diris, ke li estas la avo de la malgranda paŝtistino, kion li tamen ne povis pruvi. Li asertis, ke li havas potencon super ŝi, kaj tial al la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro, kiu svatiĝis pri la malgranda paŝtistino, li kapbalancis sian jeson. "Vi ricevas edzon," diris la maljuna Ĥino, "edzon, kiu, kiel mi supozas, estas el mahagona ligno; li povas fari vin kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestredzino. Li havas plenan ŝrankon da arĝentaĵoj, ne kalkulante la enhavon de la sekretaj fakoj." "Sed mi ne volas iri en la malluman ŝrankon!" diris la malgranda paŝtistino; "oni diris al mi, ke li tie havas dekunu porcelanajn edzinojn!" "Tiam vi estos la dekdua!" diris la Ĥino. "Kiam hodiaŭ nokte krakos en la malnova ŝranko, vi festos vian interedziĝon, kiel mi estas Ĥino!" Kaj li ekbalancis la kapon kaj endormiĝis. Sed la paŝtistino ploris kaj rigardis sian plejamaton, la porcelanan kamentubiston.<noinclude><references/></noinclude> iu4cjd8ydtggv2jv22wjfp8bovjycfv Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/112 104 32281 126443 94925 2026-08-19T21:54:06Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126443 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> "Mi petas vin plej insiste," ŝi diris, "iru kun mi en la malproksiman mondon, ĉar ĉi tie ni ne povas resti!" "Mi faros ĉion, kion vi volas!" diris la malgranda kamentubisto. "Ni tuj iru; mi estas konvinkita, ke mi povos liveri al vi vivrimedojn per mia profesio!" "Se ni almenaŭ jam estus forlasintaj la tablon!" ŝi respondis; "mi fariĝos denove gaja nur tiam, kiam ni estos jam ekstere en la malproksima mondo!" Li konsolis ŝin kaj montris al ŝi, kiel ŝi devas meti sian piedeton sur la skulptitajn randojn kaj sur la oritajn foliaĵojn ĉirkaŭ la piedo de la tablo; sian ŝtupetaron li ankaŭ uzis kiel helpon, kaj tiamaniere ili baldaŭ estis malsupre sur la planko. Sed kiam ili ekrigardis la malnovan ŝrankon, ili rimarkis en ĝi strangetan maltrankvilecon. Ĉiuj skulptitaj cervoj elstarigis pli antaŭen siajn kapojn, levis la kornarojn kaj turnis la kolojn. La kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro ekscitite saltis supren kaj kriis al la maljuna Ĥino: "Jen ili forkuras! Jen ili forkuras!" Forta teruro atakis ilin, kaj rapide ili ensaltis en la fakon de la subfenestra benko. Tie kuŝis tri aŭ kvar ludkartaroj, kiuj estis ne kompletaj, kaj malgranda pupa teatro, kiu, kiom la cirkonstancoj tion permesis, estis aranĝita por ludo. Tie oni ĝuste en tiu momento ludis komedion, kaj ĉiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika, sidis en la unua vico kaj ventumadis sin per siaj tulipoj, kaj post ili staris ĉiuj buboj kaj montris, ke ili havas kapon, eĉ ne sole supre, sed ankaŭ malsupre, kiel la ludkartoj ja ordinare havas. La teatraĵo traktis pri du geamantoj, al kiuj la sorto ne permesis ricevi sin reciproke, kaj la paŝtistino ploris pri tio, ĉar tio estis kiel ŝia propra historio. "Mi ne povas tion elteni!" ŝi ekkriis. "Mi devas eliri el la fako." Sed kiam ili denove staris sur la planko kaj ekrigardis al la tablo supren, ili vidis, ke la maljuna Ĥino vekiĝis kaj balanciĝadis per la tuta korpo; en sia malsupra parto li estis ja nur bulo. "Jen venas la maljuna Ĥino!" ekkriis la malgranda paŝtistino kaj falis pro aflikto sur siajn porcelanajn genuojn. "Mi havas ideon!" diris la kamentubisto. "Ni rampu en la vazon, kiu staras tie en la angulo; tie ni povas kuŝi sur rozoj kaj lavendoj, kaj al li, se li alproksimiĝos, ni povos ŝuti salon en la okulojn!" "Tio ne povas savi nin por ĉiam!" respondis la paŝtistino; "krom tio mi scias, ke la maljuna Ĥino kaj tiu vazo iam estis fianĉigitaj inter si, kaj malnova amo, kiel oni diras, ne rustiĝas. Ne, restas nenia alia rimedo, ol iri en la malproksiman mondon!"<noinclude><references/></noinclude> 1zkerwxn3zvy7lot9ve5570n8ds0jwf Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/113 104 32282 126444 94926 2026-08-19T22:01:06Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126444 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> "Ĉu vi efektive havas la kuraĝon iri kun mi en la malproksiman mondon?" demandis la kamentubisto. "Ĉu vi pripensis, kiel granda ĝi estas kaj ke ni neniam plu povos reveni ĉi tien?" "Mi pripensis!" ŝi diris decide. La kamentubisto fikse ŝin ekrigardis kaj diris: "Mia vojo iras tra la kamentubo! Ĉu vi efektive havas la kuraĝon rampi kun mi tra la forno, kiel tra la interno, tiel ankaŭ tra la tubo? Per tiu vojo ni venos en la kamentubon, kaj tie mi estas en mia elemento. Ni leviĝos tiel alten, ke ili ne povos nin atingi, kaj tute supre tie troviĝas truo, tra kiu ni eliros en la malproksiman mondon." Kaj li alkondukis ŝin al la pordeto de la forno. "Hu, kiel nigre tie estas!" ŝi diris, ŝi tamen iris kun li tra la interno kaj tra la tubo, kie ŝin ĉirkaŭis plej mallumega nokto. "Nun ni estas en la kamentubo!" li diris; "kaj vidu, super ni briletas plej bela stelo!" Efektive tio estis stelo en la ĉielo, kiu lumis rekte sur ilin, kvazaŭ ĝi volus montri al ili la vojon. Kaj ili grimpis kaj grimpis sur abomeninda vojo tiel alten, tiel alten. Sed li levadis kaj ŝovadis, li tenis ŝin kaj montradis al ŝi la plej bonajn lokojn; kien ŝi devas meti siajn porcelanajn piedetojn. Tiel ili iom post iom tragrimpis ĝis la rando de la kamentubo kaj sidiĝis sur ĝi, ĉar ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros. Alte super ili etendiĝis la ĉielo kun ĉiuj siaj steloj, kaj sub ili vidiĝis la tegmentoj de la domoj. Vasta panoramo prezentiĝis al ili, malproksima vido sur la grandan mondon. Tiel la kompatinda paŝtistino ĝin ne imagis al si; ŝi apogis sian kapeton al sia kamentubisto kaj ploris tiel maldolĉe, ke la oro de ŝia zono desaltis. "Tio estas tro multe!" ŝi diris; "tion mi ne povas elteni! La mondo estas tro granda! Ho, se mi estus denove sur la malgranda tablo sub la spegulo! Neniam mi fariĝos denove gaja, antaŭ ol mi estos tie. Se mi sekvis vin en la malproksiman mondon, vi povas nun sekvi min hejmen, se vi efektive min amas." La kamentubisto admonis ŝin per prudento, direktis la interparoladon sur la maljunan Ĥinon kaj la kapropiedan superan kaj suban ĝeneralan ĉefmilitestron, sed ŝi ĝemploris tiel, ke eĉ ŝtono aŭ pli ĝuste porcelano devis moliĝi, kaj ŝi kisis sian malgrandan kamentubiston tiel kore, ke li ne povis sin deteni, por ne cedi al ŝi, kiel ajn malsaĝa tio estis. Tiel ili nun denove kun granda malfacileco grimpis tra la kamentubo malsupren, rampis tra la interno kaj tra la tubo, kio certe ne estis io agrabla, kaj jen ili staris en la malluma forno. Tie ili aŭskultis malantaŭ la pordeto, por sciiĝi, kiel la aferoj staras en la ĉambro. En ĝi estis tute<noinclude><references/></noinclude> qwdbs2swnnhh9b4y6igu8nlsggf3rxs Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/114 104 32283 126445 94927 2026-08-19T22:27:40Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126445 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>silente; ili elrigardis, - ha, tie kuŝis la Ĥino meze sur la planko, li estis falinta de la tablo, kiam li volis postkuri ilin, kaj li kuŝis rompita en tri pecojn. La tuta dorso deapartiĝis kiel unu peco, kaj la kapo ruliĝis en angulon. La kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro staris tie, kie li ĉiam staris kaj meditis. "Estas terure!" diris la malgranda paŝtistino, "la maljuna aveto disrompiĝis en pecojn, kaj ni estas kulpaj pri tio. Tion mi ne povas postvivi!" Kaj ŝi tordis siajn malgrandajn manetojn. "Oni certe povos ankoraŭ kunkunglui lin!" diris la kamentubisto. "Ho jes, oni povos tre bone lin kunkunglui. Nur ne estu tuj tiel malkvieta. Se oni cementos lin en la dorso kaj donos al li solidan vinkton en la nuko; tiam li denove estas kiel nova kaj povos ankoraŭ sufiĉe nin insulti." "Tiel vi opinias?" ŝi demandis. Kaj tiam ili returne grimpis sur la tablon kaj stariĝis sur sia antaŭa loko. "Tiel malproksimen ni sekve venis!" diris ironie la kamentubisto. "Ni povis ne fari la klopodojn!" "Se ni nur antaŭe kunkungluus la maljunan aveton!" diris la paŝtistino. "Ĉu tio kostos tre multe?" Kaj oni lin kunkungluis. La posedantoj lasis cementi lin en la dorso, bona vinkto estis trametita tra lia kolo, kaj li fariĝis kiel nova, nur balanci la kapon li plu ne povis. "Videble vi fariĝis fiera de tiu tempo, kiam vi rompiĝis!" diris la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro, "ŝajnas al mi, ke tio tute ne estas deca kaŭzo por fieriĝo! Ĉu mi ŝin havos, aŭ ĉu mi ŝin ne havos?" La kamentubisto kaj la malgranda paŝtistino petege rigardis la maljunan Ĥinon; ili timis, ke li kapjesos; sed li ne povis tion fari; kaj li ne volis rakonti al fremdulo, ke li havas konstantan vinkton en la nuko. Tial la porcelanaj hometoj restis kune kaj benis la vinkton de la aveto kaj amis sin reciproke, ĝis ili rompiĝis. {{---|3em}}<noinclude><references/></noinclude> mt2y4fzenqr0b17o7qjpligmt9qvp3a Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/115 104 32284 126446 94929 2026-08-19T22:35:46Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126446 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|DANO HOLGER}} En Danujo staras malnova kastelo, nomata Kronborg, kiu troviĝas tute ĉe la Sundo, kie la grandaj ŝipoj ĉiutage grandanombre preterveturas, Anglaj, Rusaj, Prusaj, Ili salutas la malnovan kastelon per kanonoj: "Bum!" kaj la malnova kastelo respondas ankaŭ per kanonoj: "Bum!" Ĉar tio estas la lingvo de la kanonoj, per kiu ili diras "Bouan tagon" kaj "Koran dankon" , En vintro tie ne pasas ŝipoj, tiam la tuta Sundo ĝis la Sveda bordo estas kovrita de glacio. Plenforma vojo tie transkondukas, sur ĝi flirtas la flagoj Dana kaj Sveda, kaj la frataj popoloj de Danujo kaj Svedujo salutas sin reciproke, ne per kanonoj, sed per amika manpremo, kaj ili prenas unuj de la aliaj blankan panon kaj kringojn, ĉar fremda mangaĵo havas plej bonan guston. Sed la plej bela kaj plej interesa estas tamen la malnova Kronborg, sub kiu, en profunda, malluma kelo, kien oni neniun enlasas, sidas la Dano Holger. Li estas vestita per fero kaj ŝtalo kaj apogas sian kapon sur la fortaj brakoj; lia longa barbo pendas malsupren el la marmora tablo, kiun ĝi trakreskis. Li dormas kaj sonĝas, sed en la sonĝo li vidas ĉion, kio okazas supre en Danujo. Ĉiun Kristnaskan vesperon venas anĝelo de Dio kaj diras al li, ke liaj sonĝoj estas bazitaj sur realaĵo kaj ke li povas trankvile dormi plue, ĉar Danujo ankoraŭ ne troviĝas en ia granda danĝero. Sed se ĝi iam falos en tian danĝeron, tiam la maljuna Dano Holger leviĝos, tiel ke la tablo krevos, kiam li liberigos sian barbon. Tiam li denove eliros en la taglumon kaj ekbatos la malamikojn tiel, ke la sonadon de la bataliloj oni aŭdos en ĉiuj landoj de la mondo. Ĉion ĉi tion pri la Dano Holger iam rakontis maljuna avo al sia malgranda nepo, kaj la malgrandulo sciis, ke kion la avo rakontas, tio estas pura vero. Dum li tiel sidis kaj rakontis, li skulptis grandan lignan bildon. Ĝi devis prezenti la Danon Holger kaj estis destinita por ornami la antaŭaĵon de ŝipo, ĉar la maljuna avo laŭ sia profesio estis skulptisto, kaj tio estas tia homo, kiu eltranĉas la antaŭaĵajn figurojn, laŭ kiuj ĉiu ŝipo havas sian nomon. Ĉi tie li nun eltranĉis la Danon Holger, kiu staris rekte kaj fiere kaj en unu mano tenis la larĝan batalan glavon, dum la dua mano estis apogata al la Dana blazono. La maljuna avo rakontis tiom multe pri gloraj Danaj viroj kaj virinoj, ke la malgranda nepo fine imagis al si, ke li scias nun tiom same multe,<noinclude><references/></noinclude> q19546cy5a9im0mvad6vgzf12qjssds