Vikifontaro eowikisource https://eo.wikisource.org/wiki/Vikifontaro:%C4%88efpa%C4%9Do MediaWiki 1.47.0-wmf.16 first-letter Aŭdvidaĵo Specialaĵo Diskuto Uzanto Uzanto-Diskuto Vikifontaro Vikifontaro diskuto Dosiero Dosiero-Diskuto MediaWiki MediaWiki-Diskuto Ŝablono Ŝablono-Diskuto Helpo Helpo-Diskuto Kategorio Kategorio-Diskuto Aŭtoro Aŭtoro-Diskuto Paĝo Paĝo-Diskuto Indekso Indekso-Diskuto TimedText TimedText talk Modulo Modulo-Diskuto Event Event talk Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/138 104 25280 126479 106003 2026-08-22T17:21:34Z Ciampix 3284 /* Validigita */ 126479 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="4" user="Ciampix" /></noinclude><poem> Tra miaj larmoj, kiel rozon, sunon. Ŝi estis la mastrin' de mia domo! Ŝi, kiel hela protektant'-anĝelo, La infaneton gardis en lulilo, Kaj kuris tien, kie plor' aŭdiĝis. Sort-batojn niajn ŝi priploris ĉiujn, Kaj ĉiujn larmojn prenis ŝi sur harojn. Dek tagoj pasis, dek tre longaj noktoj, Ke mort' jam povis flugi for al steloj; Dek tagoj pasis, noktoj dek aliaj, Al mi espero jam komencis lumi... Patrino ĉesis plori pro infanoj, Kaj ni kalkulis jam matenojn tridek. En fin', perdinte forton kaj memoron, Mi nokte min kuŝigis kaj ekdormis. Dum sonĝ', vinditajn en malpezajn nubojn Ekvidis mi mortintajn du filinojn. Tenante sin per manoj, venis ambaŭ, Kaj, salutinte min per tomb-silento, Brilante per okuloj mutaj, iris Viziti la dormantojn en la tendo. Mallaŭte ili iris, malrapide Kliniĝis ĉe patrina lit', idet'-lulilo, Kaj poste sur plej junan knabineton Kuŝigis siajn ferobluajn manojn! Kun krio mi vekiĝas, la mortintajn Infanojn malbenante, „Hatfe mia!” Mi vokas. Venis ŝi, birdet', mallaŭte, </poem><noinclude><references/> {{rh|||129}}</noinclude> lmqb9ihbqzy7ny4mazj3ka4xq0ewxpl Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/40 104 27326 126483 84449 2026-08-22T21:11:05Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126483 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>li vidis nun ĝian ekstreman randon, kiu tuj ankaŭ malaperis sub la sekvanta ŝovelkvanto da tero, kiu estis ĵetita malsupren: kaj li havis la senton, kvazaŭ pro malĝojo tuj krevos al li la koro. Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj ĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano aperis larmoj en la okuloj; li ploris, kaj tio iom plifaciligis lian suferadon. La suno tiel bele brilis sur la verdaj arboj, kvazaŭ ĝi volus diri: "Ne malĝoju, Johano! Vidu, kiel bele blua estas la ĉielo; Tie supre estas nun via patro kaj petas la bonan Dion, ke vi ĉiam estu en bona stato." "Mi ĉiam estos bona", diris Johano, "tiam mi ankaŭ venos al mia patro en la ĉielon, kaj kia ĝojo estos, kiam ni ambaŭ reciproke nin revidos! Tiom multe mi havos tiam por rakonti al li, kaj li denove montros al mi diversajn aferojn, klarigos al mi la belegaĵojn de la ĉielo tiel same, kiel li instruis min ĉi tie sur la tero. Ho, kia ĝojo tio estos!" Johano prezentis al si tion tiel klare, ke li ĉe tio nevole ekridetis, kvankam la larmoj ankoraŭ fluis sur liaj vangoj. La malgrandaj birdoj sidis supre en la kaŝtanarboj kaj pepadis: "Kvivit, kvivit!" Ili estis gajaj, kvankam ili ja ankaŭ estis ĉe la enterigo, sed ili sciis kredeble, ke la mortinta homo estas nun supre en la ĉielo, havas flugilojn multe pli belajn kaj pli grandajn ol iliaj propraj, ke li nun estas feliĉa, ĉar li en ĉi tiu mondo estis bona, kaj pro tio ili estis tiel gajaj. Johano vidis, kiel de la verdaj arboj ili flugis malproksimen en la mondon, kaj li ankaŭ ricevis, deziron flugi kun ili. Sed antaŭe li pritranĉis grandan lignan krucon, por meti ĝin sur la tombon de sia patro. Kiam li vespere alportis ĝin tien, li ekvidis kun miro, ke la tombo estas ornamita per sablo kaj floroj. Tion faris fremdaj homoj, ĉar ili ĉiuj tre amis la karan patron, kiu nun plu ne vivis. Frue en la sekvanta mateno li pakis sian malgrandan havaĵon, kaŝis en sia zono sian tutan heredaĵon, kiu konsistis el kvindek spesmiloj kun kelkaj spesdekoj, kaj kun tio li volis elmigri en la mondon. Sed antaŭ ĉio li iris ankoraŭ sur la tombejon, al la tombo de sia patro, preĝis sian "Patro nia"'n kaj diris: "Adiaŭ, kara patro, mi ĉiam estos bona homo; petu do la bonan Dion, ke li donu al mi prosperadon!" Sur la kampo, kie Johano nun iris, ĉiuj floroj staris freŝe kaj bele en la varma lumo de la suno, kaj ili balancadis la kapojn en la venteto, kvazaŭ ili volus diri: "Bonvenon en la verdejo! Ĉu ĉi tie ne estas bele!" Sed Johano ankoraŭ unu fojon sin returnis, por ĵeti la lastan rigardon sur la malnovan preĝejon, kie li, estante malgranda infano, estis baptita, kie li ĉiudimanĉe ĉeestis la Diservon kun sia maljuna patro kaj kantadis la sanktajn kantojn. Tiam li subite rimarkis alte supre, en unu el la sonaperturoj de la turo, la spiriton de la preĝejo kun lia ruĝa pinta<noinclude><references/></noinclude> dubhnjwq3g9k0hm3vhrbhu7mmoafc9f Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/123 104 32292 126455 94942 2026-08-22T12:17:21Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126455 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>{{Titolo|MALNOVA STRATA LANTERNO}} Ĉu vi aŭdis jam la historion pri la malnova strata lanterno? Ĝi certe ne estas tre gaja kaj amuza, tamen unu fojon oni povas ĝin aŭskulti. Tio estis bona malnova strata lanterno, kiu dum tre multe da jaroj bone servis, sed nun devis esti forigita. Tio estis la lasta vespero, kiun ĝi sidis sur sia kolono kaj prilumis la straton, kaj en la koro estis al ĝi tiel, kiel al maljuna baletistino, kiu dancas la lastan vesperon kaj scias, ke komencante de morgaŭ ŝi malgaje pasigados sian vivon en soleca subtegmenta ĉambreto. La lanterno sentis veran teruron antaŭ la morgaŭa tago, ĉar ĝi sciis ja, ke en tiu tago ĝi la unuan fojon devas aperi en la urba domo, por ke sinjoroj la urbaj delegitoj ĝin ekzamenu, ĉu ĝi ankoraŭ estas uzebla, ĉu ne. Tie oni devis decidi, ĉu oni povas ankoraŭ sendi ĝin sur unu el la pontoj, por tie lumi, aŭ al unu el la fabrikoj en la kamparo; eble ĝi tuj devos migri al la fandisto, por ke li ĝin disfandu. Estas vero, ke tiam oni povos fande aliformigi ĝin en ĉion eblan, eĉ en ion plej altan, sed ĝin maltrankviligis tio, ke ĝi ne sciis, ĉu ĝi povos tiam konservi la memoron pri sia ekzistado en formo de strata lanterno. Sed kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo ĝi devos ja fordisiĝi de la lanternisto kaj de lia edzino, kiujn ĝi rigardis tute kiel sian familion. Ĝi fariĝis lanterno, kiam li fariĝis lanternisto. Tiam la virino estis tre delikata kaj fiera, nur vespere ŝi honoradis la lanternon per ekrigardo, kiam ŝi preterpasis ĝin, sed dum la tago neniam. Sed en la lastaj jaroj, kiam ili ĉiuj tri, la lanternisto, lia edzino kaj la lanterno, fariĝis maljunaj, la virino ĝin ankaŭ vartadis, solide purigadis kaj enverŝadis en ĝin oleon. Honestaj estis la geedzoj, ili ne trompis la lanternon eĉ je unu guto. Tio estis ĝia lasta vespero sur la strato, kaj morgaŭ ĝi devis prezentiĝi en la urba domo; ĉi tiuj du mallumaj pensoj okupis la lanternon, kaj tial oni povas prezenti al si, kiel ĝi brulis. Sed ankaŭ aliaj pensoj trudiĝis al ĝi. Multe ĝi estis vidinta, multe ĝi estis priluminta, eble tiom same multe, kiom la tridek ses sinjoroj urbaj delegitoj, sed tion ĝi ne diris, ĝi estis bonkora maljuna lanterno, kiu neniun volis ofendi, precipe sian estraron. Multe, multe elnaĝis en ĝia memoro, kaj de tempo al tempo la flamo en ĝi ekflagradis, kvazaŭ interna voĉo dirus al ĝi: "ankaŭ min oni rememoros!" Ekzemple jen estis iam bela juna homo, - jes, multe da jaroj pasis de tiu tempo; li venis kun letero skribita sur rozokolora papero tre delikata<noinclude><references/></noinclude> 0sl6rhp0bh49z3q8lyos90guz59h67g Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/124 104 32293 126456 94943 2026-08-22T12:28:35Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126456 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj kun oraj randoj; gracie ĝi estis skribita, tio estis skribkaraktero de sinjorino. Li legis ĝin dufoje, kisis ĝin, ekrigardis per ambaŭ siaj okuloj al mi kaj diris: "Mi estas la plej feliĉa homo!" Jes, nur li kaj mi sciis, kio staris en la unua letero de lia amatino. - Mi memoras ankoraŭ du aliajn okulojn; estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari. Ĉi tie sur la strato okazis pompa enterigita ceremonio; la juna bela virino kuŝis en la ĉerko sur la velurkovrita funebra veturilo. Tia granda amaso da floroj kaj kronoj kovris la ĉerkon, tia granda multo da torĉportantoj akompanis la procesion, ke mia brilo tute paliĝis. La trotuaro estis plena de dense amasiĝintaj homoj, kiuj ĉiuj sekvis la funebran procesion; sed kiam la torĉoj preterpasis kaj mi ekrigardis ĉirkaŭen, mi vidis, ke iu staras ankoraŭ ĉe la kolono kaj ploras; neniam mi forgesos tiujn du okulojn, plenajn de malĝojo, kiuj ekrigardis al mi supren. Tiel la maljuna strata lanterno, kiu lumis hodiaŭ la lastan fojon, estis maltrankviligata de multaj pensoj. La gardostaranto, kiu estas anstataŭata, scias ja, kiu estas lia posteulo, kaj povas diri al li kelke da vortoj, sed la lanterno ne konis sian anstataŭonton, kaj tamen ĝi ja povus doni al tiu diversajn notojn pri pluvo kaj malbonvetero, ĝis kiu loko la lunlumo atingas sur la trotuaro kaj de kiu flanko blovas la vento. Ĉe la strata defluilo staris tri estaĵoj, kiuj prezentis sin al la lanterno, supozante, ke ĝi estas la fordononto de la ofico. Unu el ili estis kapo de haringo, kiu, kiel oni scias, lumas en mallumo, kaj ĝi tial havis la konvinkon, ke tio estus granda ŝparo de oleo, se ĝi ricevus la postenon sur la lanterna kolono. La dua estis peco da putra ligno, kiu ankaŭ disĵetas ĉirkaŭen de si kelkan brilon, ĉiuokaze pli grandan ol la haringo; krom tio ĝi estis la lasta peco de arbo, kiu iam estis ornamo de la arbaro. La tria estis lampiro. De kie ĉi tiu venis en la nuna jartempo, la lanterno ne povis kompreni, sed la lampiro ĉi estis kaj ankaŭ lumis; sed la putra ligno kaj la kapo de haringo ĵuris, ke ĝi povoscias lumi nur en difinita tempo kaj ke tial ĝi neniel estas konsiderinda. La malnova lanterno diris, ke neniu el ili lumas sufiĉe, por servi kiel strata lanterno, sed tion neniu el ili kredis; kaj kiam ili aŭdis, ke la lanterno mem ne estos la fordonanto de la ofico, ili diris, ke tio estas tre ĝojiga cirkonstanco, ĉar ĝi estas jam tro malforta de maljuneco, por fari ĝustan elekton. Subite de la angulo de la strato venis la vento, ekbruis tra la fumtruo de la lanterno kaj diris al ĝi: "Kion tio signifas? Mi aŭdas, ke vi volas morgaŭ foriri? Ĉu nun efektive estas la lasta vespero, en kiu mi vin trovas ĉi tie? En tia okazo vi ricevos de mi adiaŭan donacon. Mi nun bonorde aerumos vian kranion tiel, ke ne sole vi povos klare kaj<noinclude><references/></noinclude> 7izmaq4nxusojicpzxa12oreive84i7 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/125 104 32294 126457 94944 2026-08-22T12:40:08Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126457 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>precize rememori tion, kion vi vidis kaj aŭdis, sed vi havos tian klaran kapon, ke ĉion, kio en via ĉeesto estos rakontata aŭ legata, vi ĉion vidos antaŭ vi kiel vivantan." "Ho, tio estas tro multe!" diris la malnova strata lanterno. "Koran dankon! Se oni nur ne refandos min!" "Tio ne okazos!" respondis la vento. "Jen mi trablovos al vi vian keston de memoro; se vi povos ricevi ankoraŭ aliajn similajn donacojn, vi povos ankoraŭ ĝui sufiĉe gajan vivovesperon!" "Se oni nur ne refandos min!" diris la lanterno; "ĉu ankaŭ por tia okazo vi povas garantii al mi la konservon de la memoro?" "Maljuna lanterno, estu prudenta!" diris la vento kaj komencis blovi. Dume aperis la luno. "Kian adiaŭan donacon vi donas?" demandis la vento. "Mi donacas nenion!" respondis la luno; "mi estas ja nun en la stadio de malkreskado, kaj la lanternoj neniam lumis al mi, sed mi lumis al la lanternoj!" Kaj la luno iris returne malantaŭ la nubojn, ĉar ĝi ne volis, ke oni ion eltrudu de ĝi. Guto da akvo, tiel granda kiel el tegmenta defluilo, nun falis ĝuste sur la fumtruon de la lanterno; sed la guto rakontis, ke ĝi venas el la grizaj nuboj kaj estas ankaŭ donaco kaj eble la plej bona. "Mi trapenetros vin tiel, ke vi ricevos la kapablon, se vi tion deziros, dum unu nokto tiel perfekte rustiĝi, ke vi tute disfalos kaj fariĝos polvo." Sed la lanterno rigardis tion kiel donacon malbonan, kaj ankaŭ la vento opiniis tiel same. "Ĉu vi havas nenion pli bonan? ĉu vi havas nenion pli bonan?" ĝi blovis tiel laŭte, kiel ĝi povis. Tiam falis radianta falstelo, kiu tiris post si longan luman strion. "Kio tio estis?" ekkriis la kapo de haringo. "Ĉu ne stelo falis tie malsupren? Mi havis la impreson, ke ĝi flugis en la lanternon. Nu, se la oficon deziras eĉ tiaj alte starantaj personoj, tiam ni povas trankvile iri hejmen." Kaj tion ĝi faris, kaj la aliaj ankaŭ; sed la malnova lanterno subite eklumis mirinde forte. "Tio estis bela donaco!" ĝi diris. "La helaj steloj, pri kiuj mi ĉiam tiel forte ĝojis kaj kiuj tiel belege radias, kiel mi en efektiveco neniam povis radii, kvankam mia tuta celado kaj penado estis direktita al tio, ili min, malnovan lanternon, ne lasis nerimarkita, sed ili sendis unu el la siaj al mi kun donaco, kiu konsistas en la kapablo, ke ĉio, kion mi mem memoras kaj vidas tute klare, povas esti vidata ankaŭ de tiuj, kiujn mi amas; kaj tio ja efektive estas la vera ĝojo, ĉar se oni ne povas dividi ĝin kun aliaj, ĝi estas nur duona ĝojo!" "Tio estas tre estiminda pensmaniero!" diris la vento. "Sed bedaŭrinde<noinclude><references/></noinclude> 9lq26hrvwxmo68z2ee5pmn7rf6678q8 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/126 104 32295 126458 94945 2026-08-22T12:46:42Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126458 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>vi ne scias; ke por tio oni bezonas vakskandelojn. Se oni ne ekbruligas en vi vakskandelon, tiam neniu el la aliaj povas ion vidi ĉe vi. Tion la steloj ne pripensis; ili opinias, ke ĉio, kio lumas, enhavas en si almenaŭ unu vakskandelon. Sed nun mi estas jam laca!" diris la vento, "nun mi ekripozos." Kaj ĝi ekripozis. La sekvantan tagon, nu, la sekvantan tagon ni povas transsalti; la sekvantan vesperon la lanterno kuŝis sur la brakseĝo, kaj kie? Ĉe la maljuna lanternisto. Pro sia longa fidela servado li, konforme al sia peto, ricevis de sinjoroj la urbaj delegitoj la permeson preni al si la malnovan lanternon kiel sian propraĵon. Antaŭe ili ridis lin pro lia peto, ili tamen donis al li sian konsenton, kaj jen nun la lanterno kuŝis sur la brakseĝo, tute apude de la varma forno, kaj ŝajnis, kvazaŭ ĝi pro tio fariĝis pli granda, ĝi okupis preskaŭ la tutan seĝon. La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo kaj ĵetadis afablajn rigardojn al la malnova lanterno, al kiu ili volonte donus lokon ĉe la tablo mem. Kvankam ili loĝis en kelo, kiu troviĝis du ulnojn sub la tero kaj al kiu la eniro kondukis tra pavimita vestiblo, tamen agrabla varmo regis en ilia ĉambro, ĉar draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ ĉia trablovo. Tute pure kaj bonorde estis ĉi tie, kurtenoj kovris la litolokon kaj la malgrandajn fenestrojn, kaj sur unu el la fenestraj bretoj staris du strangaj florpotoj. La maristo Kristiano alportis ilin kun si el Hindujo; tio estis du elefantoj el argilo sen dorso, sur kies loko el la enŝutita tero kreskis en unu el ili plej bela poreo, kiu prezentis la tutan legomĝardenon de la maljunaj geedzoj, en la dua kreskis granda floranta geranio, kiu prezentis la florĝardenon. Sur la muro pendis granda diverskolora bildo kun la subskribo: "Kongreso de Vieno" ; tie ĉiuj reĝoj kaj imperiestroj prezentiĝis egale bone. Ŝvarcvalda horloĝo kun plumbaj peziloj faradis "tik-tak" kaj ĉiam iris tro frue, sed la maljunaj homoj diris, ke tio estas pli bona ol se ĝi irus tro malfrue. Ili manĝis sian vespermanĝon, kaj la malnova strata lanterno kuŝis, kiel ni diris, sur la brakseĝo tute apude de la varma forno. La lanterno havis la impreson, kvazaŭ la tuta mondo renversiĝis. Sed kiam la lanternisto ĝin ekrigardis kaj parolis pri tio, kion ili ambaŭ kune travivis, en pluvo kaj en bona vetero, en la klaraj mallongaj someraj vesperoj kaj en neĝa blovado, kiam li kun sopiro iradis al la hejma kelo, tiam por la malnova lanterno ĉio denove estis en ordo; ĉar ĝi ja ĉion tion vidis tiel, kvazaŭ tio ĝuste nun starus antaŭ ĝiaj okuloj. Jes, la vento efektive donis al ĝi bonan internan lumon. Ili estis tre diligentaj kaj viglaj, la maljunaj geedzoj, neniun horon ili pasigis en senlaboreco. Dimanĉe posttagmeze ili elprenadis tiun aŭ alian<noinclude><references/></noinclude> 0bvvbevqdk6qy9h65utgq81vvgca9lv Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/127 104 32296 126459 94946 2026-08-22T12:55:13Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126459 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>libron, plej volonte ian priskribon de vojaĝo, kaj la maljuna viro laŭte legadis pri Afriko, pri la grandaj arbaroj kaj elefantoj, kiuj vagas, tie sovaĝe, kaj la maljuna virino aŭskultadis atente kaj rigardadis nerimarkate al la argilaj elefantoj, kiuj estis florpotoj. "Mi preskaŭ tute klare povas tion prezenti al mi!" ŝi diradis. Sed la lanterno tiam sentis la plej sopiran deziron, ke ĉi estu ia vakskandelo, kiun oni povus ekbruligi kaj starigi en ĝi, ĉar tiam tiuj homoj vidus ĉion tiel precize, kiel la lanterno tion vidis, la altajn arbojn, la dense interplektitajn branĉojn, la nudajn nigrajn homojn surĉevale kaj tutajn amasojn da elefantoj, kiuj per siaj larĝaj piedoj dispremadis la kanojn kaj arbetaĵojn. "Kion povas helpi al mi ĉiuj miaj kapabloj, se ne ĉi estas vakskandelo!" ĝemis la lanterno. "Ili havas nur oleon kaj seban kandelon, kaj tio ne sufiĉas!" Unu tagon en la kelon estis enportita tuta fasko da vakskandelaj stumpetoj; la grandajn pecojn oni bruligis, kaj la malgrandajn la maljuna virino uzis por vaksi per ili sian fadenon ĉe la kudrado. Vakskandeloj do nun ĉi estis, sed al neniu venis en la kapon enmeti peceton en la lanternon. "Jen mi staras kun miaj fenomenaj kapabloj!" diris la lanterno; "mi havas ĉion en mi, sed mi ne povas tion komuniki al ili! Ili eĉ ne suspektas, ke mi povas aliformigi iliajn blankajn murojn en plej belajn tapetojn, en riĉajn arbarojn, en ĉion, kion ili nur povas deziri! Ili tion eĉ ne suspektas!" Frotpurigita kaj brilpura la lanterno staris en angulo, kie ĝi tuj faladis en la okulojn; estas vero, ke la homoj mokadis la malnovan eluzitaĵon, kiel ili tion nomis, sed la maljunaj geedzoj ne atentis tion, por ili la lanterno estis kara kaj valora. Unu tagon - tio estis la naskiĝtago de la maljuna lanternisto - la maljuna virino aliris al la lanterno, ridetis kaj diris: "Hodiaŭ mi volas por lia honoro ilumini la ĉambreton." La lanterno ekknaris en sia lada kamentubo, pensante: "Fine en ilian kapon venas lumo!" Sed oni metis en ĝin nur oleon, ne vakskandelon. Ĝi brulis dum la tuta vespero, sed ĝi konvinkiĝis, ke la donaco de la steloj, la plej bona el ĉiuj donacoj, por ĉi tiu vivo restos senviva trezoro. Tiam ĝi eksonĝis - se oni havas tiajn kapablojn, oni povas sonĝi - ke la maljunuloj mortis kaj ke gi mem venis al ferfandisto por esti refandita. Ĝi havis la saman antaŭtimon kiel tiam, kiam ĝi estis venonta en la urbodomon kaj ekzamenota de sinjoroj la urbaj delegitoj. Kvankam ĝi posedis la kapablon rustiĝi kaj disfali en polvon, ĝi tamen ne faris uzon de tio, kaj tial ĝi venis en la fandofornon kaj fariĝis plej bela fera kandelingo, kiu tre taŭgis por<noinclude><references/></noinclude> nwwze7s5fbwxh01ehkulvik1c9v2tep Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/128 104 32297 126460 94948 2026-08-22T13:01:12Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126460 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Lanterno"/>vakskandeloj. Ĝi havis la formon de anĝelo, kiu portis bukedon, kaj mezen en la bukedon oni enmetadis la kandelon. La kandelingo ricevis lokon sur verda skribtablo, kaj la ĉambro estis tre hejmeca kaj komforta. Tie staris multe da libroj, tie pendis grandvaloraj bildoj, tio estis la ĉambro de poeto. Ĉio, kion li pensis kaj skribis, preterpasadis antaŭ li tute korpe kaj vivante. Lia ĉambro aliformiĝadis en profundajn mallumajn arbarojn, en sunplenajn herbejojn, kie gravamiene promenadis la cikonio, kaj en ferdekon de ŝipo alte sur ondiĝanta maro. "Kiajn kapablojn mi tamen posedas!" diris la malnova lanterno, vekiĝante. "Mi preskaŭ deziregas, ke oni min refandu! Sed ne, tiel longe kiel la maljunaj geedzoj vivas, tio ne fariĝu! Ili min amas pro mia nuna formo. Mi anstataŭas ja al ili proprajn infanojn, ili min purigis kaj donis al mi oleon, kaj al mi estas tiel same bone, kiel al tiu mura pentraĵo, kiu prezentas la kongreson, kvankam ĝi estas ja io tre altranga!" Depost tiu tempo ĝi havis pli da interna trankvileco, kaj tion la honesta malnova strata lanterno plene meritis. {{---|3em}} <section end="Lanterno"/> <section begin="Familioj"/>{{Titolo|NAJBARAJ FAMILIOJ}} Vere, oni povus supozi, ke en la vilaĝa lageto okazis ia grava fariĝo, sed en efektiveco nenio okazis. Ĉiuj anasoj, ĉu ili en plej bela anima trankvileco kuŝis sur la akvo, ĉu ili staris sur la kapo - ĉar tion ili bonege povosciis - per unu fojo ekkuris sur la teron. En la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de iliaj piedoj, kaj ilian kriadon oni aŭdis jam en granda malproksimeco. La akvo forte ekmoviĝis; ĵus ĝi estis ankoraŭ klara kiel spegulo, oni vidis en ĝi ĉiun arbon, ĉiun arbetaĵon ĉe la bordo kaj la malnovan vilaĝanan domon kun la truoj en la frontono kaj kun la nesto de hirundoj, sed antaŭ ĉio la grandan rozarbetaĵon plenan de floroj, kiu de la muro preskaŭ rekte pendis super la akvo; kaj kiel pentraĵo ĉio klare kopiiĝis en ĝi, nur kun la diferenco, ke ĉio staris sur la kapo. Sed kiam la akvo nun malkvietiĝis, ĉio intermiksiĝis kaj la tuta bildo malaperis. Du anasaj plumoj; kiuj defalis de la anasoj, kiam ili ekflugis supren, balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj subite ili ekpeliĝis, kvazaŭ blovo de vento ektuŝus la akvon, sed tute ne ĉi estis vento, kaj baldaŭ ili denove kuŝis trankvile<section end="Familioj"/><noinclude><references/></noinclude> nyp2fxejwur12hde70e5dfk77xiq455 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/129 104 32298 126461 94949 2026-08-22T13:14:39Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126461 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kaj la akvo fariĝis glata kiel spegulo. Denove oni klare vidis la frontonon kun la nesto de hirundoj kaj ankaŭ la rozarbetaĵon; ĉiu rozo speguliĝis, ili vere estis belegaj, sed ili mem tion ne suspektis, ĉar neniu tion diris al ili. La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn, kaj la rozoj sentis sin tiel same feliĉaj kiel ni, kiam agrablaj pensoj trairas nian animon. "Kiel bela estas la ekzistado!" diris ĉiu rozo. "Se mi povus ankoraŭ havi ian deziron, mi nur dezirus, ke mi povu kisi la sunon pro tio, ke ĝi estas tiel varma kaj klara. Ankaŭ la rozojn tie sur la fundo de la akvo mi volus kisi, ili similas al ni en plej frapanta maniero. Mi volus kisi la ĉarmajn junajn birdojn tie en la nesto; kelkaj similaj troviĝas ankaŭ supre super ni. Ili elŝovas la kapetojn kaj pepas tre mallaŭte; ili ne havas ankoraŭ plumojn, kiel ilia patro kaj ilia patrino. Ni havas bonajn najbarojn, kiel super ni, tiel ankaŭ sub ni. Ho, kiel bela estas la ekzistado!" La malgrandaj idoj supre kaj sube - la subaj estis ja nur la respeguliĝo en la akvo - estis paseroj, ilia patro kaj ilia patrino estis ankaŭ paseroj. Ili okupis la malplenan neston de hirundoj de la pasinta jaro, en ĝi ili nun kuŝis kaj rigardis ĝin kiel sian hejmon. "Ĉu ili estas anasidoj, tiuj, kiuj tie naĝas?" demandis la junaj paseroj, kiam ili vidis la plumojn de anasoj, kiuj naĝis sur la akvo. "Se vi demandas, faru saĝajn demandojn!" respondis la patrino. "Ĉu vi ne vidas, ke tio estas plumoj, viva vesta ŝtofo simila al tiu, kiun mi havas kaj kiun vi ricevos, sed la nia estas pli delikata! Se ni nur havus ilin ĉi tie supre en la nesto, ĉar ili varmigas. Mi volus nur scii, kio tiel ektimigis la anasojn! Kredeble estis io en la akvo, ĉar mi ja certe ne estas la kaŭzo, kvankam mi iom tro laŭte diris al vi ‚pep’. La dikkapaj rozoj devus tion scii, sed ili scias nenion, ili ĉiam nur rigardas sin mem kaj odoras. Ĉi tiuj najbaroj jam forte tedis al mi." "Aŭskultu la ĉarmajn malgrandajn birdojn tie supre!" diris la rozoj; "ili volas nun ankaŭ komenci kanti; ili tion ne povas ankoraŭ fari bone, sed la afero jam iros! Kian grandan ĝojon tio kredeble donas! Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn!" Subite venis galope du ĉevaloj, al kiuj oni devis trinkigi akvon. Vilaĝana knabo sidis sur unu el ili, kaj li estis demetinta ĉiujn siajn vestojn, nur sian nigran ĉapelon, tre grandan kaj larĝan, li portis fiere sur la kapo. La knabo fajfis tiel vigle, kiel malgranda birdo, kaj enrajdis en la plej profundan lokon de la lageto. Kiam li alproksimiĝis al la rozarbetaĵo, li deŝiris unu rozon kaj enŝovis ĝin sur la ĉapelon. Tiele li opiniis sin bone ornamita, kaj li forrajdis. La aliaj rozoj postrigardis sian fratinon kaj demandis unu la alian: "Kien ŝi veturas?" sed neniu el ili tion sciis.<noinclude><references/></noinclude> sk8mb416a9pr7usqiebnfg8gs0t1t6d Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/130 104 32299 126462 94950 2026-08-22T13:21:51Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126462 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> "Ho; se mi povus elveni en la mondon!" diris unu rozo al alia. "Tamen ankaŭ ĉi tie hejme en nia propra verdaĵo estas bele! Dum la tago la suno lumas tiel varme, kaj en la nokto la ĉielo lumas ankoraŭ pli bele. Tion ni povas vidi tra la multaj malgrandaj truoj, kiuj troviĝas en ĝi." Tio, kion ili rigardis kiel truojn, estis la steloj, ĉar la rozoj ne sciis pli ĝuste. "Ni alportas ĉirkaŭ la domo vivon kaj movadon!" diris la pasera patrino, "kaj nestoj de hirundoj alportas feliĉon, diras la homoj, tial ili ĝojas, ke ili nin havas. Sed tiuj najbaroj, tuta arbetaĵo kun rozoj, kiu suprenrampas la muron, alportas malsekecon. Espereble oni ne permesos al ĝi plu stari tie, tiam tie almenaŭ povos kreski greno. La rozoj taŭgas nur por rigardi ilin kaj flari ilin, aŭ maksimume por meti ilin sur la ĉapelon. Ĉiujare, tion mi scias de mia patrino, ili defalas, la vilaĝanino ilin salas, ili ricevas francan nomon, kiun mi ne povas elparoli kaj kiu min eĉ tute ne interesas, kaj por havi bonan odoron, oni metas ilin sur ardantan feran tabulon. Vidu, en tio konsistas ilia tuta kariero, ili taŭgas nur por la okuloj kaj la nazo. Tion sciu!" Kiam fariĝis varme kaj la kuloj dancis en la varma aero kaj la nuboj ruĝe ardis venis la najtingalo kaj kantis al la rozoj, ke la belo similas en ĉi tiu mondo al la lumo de la suno kaj vivas eterne. Sed la rozoj pensis nur, ke la najtingalo prikantas sin mem, kaj tion oni ja facile povis supozi. Ili ne havis eĉ la plej malgrandan supozon, ke la kantado povas koncerni ilin, ili tamen ĝojis pri tio kaj meditis, ĉu ankaŭ ĉiuj junaj paseroj ne fariĝos najtingaloj. "Mi komprenis tre bone, kion la birdo kantis!" diris la juna pasero, "nur unu solan vorton mi ne povas klarigi al mi: kio estas la belo?" "Ho, tio estas nenio!" diris la pasera patrino, "tio koncernas nur la eksteran aspekton. Supre en la kavalira bieno, kie la kolomboj havas sian propran domon kaj ĉiutage estas nutrataj sur la korto per pizoj kaj greno - mi manĝis kun ili, kaj ankaŭ al vi mi havigos la eblon tion fari, ĉar diru al mi, kun kiu vi havas rilatojn, kaj mi diros al vi, kiu vi estas - tie supre en la kavalira bieno oni tenas du birdojn kun verda kolo kaj kun kufo sur la kapo. Ilia vosto povas disetendiĝi en la formo de granda rado kaj ŝanĝbrilas en ĉiuj koloroj tiel, ke oni ricevas doloron de la okuloj. Ili estas nomataj pavoj, kaj ili estas la belo. Sed se oni nur iom senplumigus ilin, ili aspektus ne alie ol ni ĉiuj. Mi hakus ilin per mia beko, se ili ne estus tiel grandaj!" "Mi ilin hakos!" diris la plej malgranda el la junaj paseroj, kaj ĝi ne havis ankoraŭ eĉ plumojn. En la vilaĝana domo loĝis du junaj homoj; ili tre amis unu la alian,<noinclude><references/></noinclude> fbvxdw5lxu56vqzcjlth0dggwl9yzes Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/131 104 32300 126463 94951 2026-08-22T13:27:23Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126463 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>estis diligentaj, kaj ĉiu laboro fariĝadis vigle sub iliaj manoj, kaj ĉie regis eleganteco kaj pureco: En dimanĉa mateno la juna virino eliris, prenis plenan manon da plej bonodoraj rozoj, metis ilin en glason kun akvo kaj starigis ĝin sur la komodo. "Nun mi vidas, ke estas dimanĉo" diris la viro, kisis sian amatan edzineton, kaj tiam ili sidiĝis, legis himnon el la preĝolibro, tenis sin reciproke je la manoj, kaj la suno brilis tra la fenestroj sur la freŝajn rozojn kaj sur la junajn homojn. "Tia vidaĵo vere povas enuigi!" diris la pasera patrino, kiu el la nesto ĝuste enrigardis en la ĉambron, kaj tial ĝi forflugis. Tion saman ĝi faris en la sekvanta dimanĉo, ĉar ĉiun {{sic|dimanĉo|dimanĉon}} la florbukedo en la glaso estis renovigata, kaj ĉiam la rozarbetaĵo floris egale bele. La junaj paseroj, kiuj nun kovriĝis per plumoj, tre deziris ankaŭ tien flugi, sed la patrino ordonis: "Restu!" kaj tial ili restis. Ĝi ekflugis; sed ĝi mem ne sciis, kiel tio fariĝis, - ĝi ekpendis subite en kaptilo el ĉevalharoj, kiun kelkaj knaboj fiksis al branĉo. La ĉevalharoj forte laĉiĝis ĉirkaŭ la piedo, ho, tiel forte, kvazaŭ ĝi estus tuj detranĉigonta; kia turmento, kia teruro tio estis! Rapide alsaltis la knaboj, kaptis la birdon kaj maldelikate kaj dolorige premis ĝin en la manoj. "Tio estas nur pasero!" ili ekkriis, sed tamen ili ne lasis ĝin plu forflugi. Ili rapidis kun ĝi hejmen, kaj ĉiufoje, kiam ĝi kriis, ili frapadis ĝin sur la bekon. En la vilaĝana domo staris maljuna viro, kiu povosciis pretigadi diversajn specojn de sapo. Li estis gaja kolportisto, kaj kiam li ekvidis la paseron, kun kiu la knaboj venis kaj kiu, laŭ ilia diro, havis por ili nenian valoron, li demandis: "Ĉu vi volas, ke ni ĝin beligu?" Ĉe tiuj vortoj la paseran patrinon atakis granda tremo. El sia kesto, en kiu kuŝis plej belaj farboj, li prenis grandan kvanton da brilanta orfoliaĵo, la knaboj devis salti en la domon kaj alporti ovon, kaj per ĝia blanko li ŝmiris la birdon de ĉiuj flankoj. Poste li algluis la orfoliaĵon, tiel ke la pasera patrino estis tute orita. Ĝi tamen ne pensis pri sia ornamo, ĝi tremis per ĉiuj membroj. Krom tio la sapisto elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon, eltranĉis el ĝi dentvican kokan kreston kaj algluis ĝin al la birdo sur la kapo. "Nun rigardu, kiel la ora birdo flugas!" li diris kaj forliberigis la paseron, kiu en plej terura angoro forflugis en la hela lumo de la suno. Ho, kiel ĝi brilis! Ĉiuj paseroj, eĉ granda korniko timiĝis pro tiu stranga vidaĵo, ili tamen flugis post ĝi, ĉar ili volis scii, kiaspeca eminenta birdo tio estas. "De kie? De kie?" kriis la korniko.<noinclude><references/></noinclude> 3utxf11dv6y1vjkgnjq1f10ml70vrwv Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/132 104 32301 126464 94952 2026-08-22T13:34:50Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126464 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> "Atendu, atendu!" diris la paseroj. Sed la pasera patrino ne volis atendi; plena de angoro kaj teruro ĝi flugis hejmen; de laceco ĝi preskaŭ falis sur la teron, kaj ĉiam pli da birdoj kolektiĝis, malgrandaj kaj grandaj. Kelkaj alflugis al ĝi tute proksime, por beki ĝin, "Rigardu ĝin! Rigardu ĝin!" ĉiuj kriis. "Rigardu ĝin! Rigardu ĝin!" kriis la idoj, kiam ĝi alproksimiĝis al la nesto. "Tio certe estas juna pavo; jen estas ĉiuj koloroj, kiuj dolorigas la okulojn, kiel patrino diris; pep! tio estas la belo!" Kaj ili ekhakis per siaj malgrandaj bekoj, tiel ke ĝi ne povis enflugi. La teruro paralizis al ĝi la langon, tiel ke ĝi ne povis plu eldiri "pep!" kaj des pli ĝi certe jam ne povis diri: "Mi estas via patrino!" La aliaj birdoj nun ĉiuj ekbatis ĝin tiel, ke ĉiuj ĝiaj plumoj elŝiriĝis, kaj kovrita de sango la pasera patrino falis malsupren en la rozarbetaĵon. "Malfeliĉa besto!" diris la rozoj, "Venu, ni vin kaŝos! Apogu al ni vian kapeton!" La pasera patrino ankoraŭ unu fojon etendis siajn flugilojn, poste ĝi denove alpremis ilin al si, kaj ĉe la najbara familio, la freŝaj, belaj rozoj, ĝi mortis. "Pep!" diris la junaj paseroj en la nesto. "Estas nekompreneble, kie patrino hodiaŭ restas tiel longe! Tio ne estas ja eble ia ruzo de ŝia flanko, por ke ni de nun mem zorgu pri ni. La domon ŝi restigis al ni kiel heredaĵon; sed kiu el ni estos ĝia sola posedanto, kiam ni ricevos infanojn?" "Jes, mi ne povas teni vin ĉi tie, kiam mi havos ĉirkaŭ mi familian rondon!" diris la plej malgranda. "Mi ricevos pli da edzinoj kaj infanoj ol vi!" diris la dua. "Sed mi estas la plej aĝa!" diris la tria. Ĉiuj komencis forte disputi batis per la flugiloj, hakis per la bekoj, kaj puf! unu post la alia elfalis el la nesto. Jen ili kuŝis, sed ilia kolero ankoraŭ ne kvietiĝis. La kapon ili klinis al unu flanko kaj palpebrumis per la okulo, kiun ili direktis supren. Tia estis ilia maniero, kiam ili koleris unu la alian. Iom flugi ili jam povis, poste ili ankoraŭ pli ekzercis sin, kaj fine ili faris interkonsenton, ke, se ili volos reciproke sin trovi, ili diros kiel rekonan signon la vorton "pep" kaj trifoje ŝovelos per la maldekstra piedo. La ido, kiu restis en la nesto, aranĝis sin tiel oportune, kiel ĝi povis, ĉar nun ĝi estis ja domposedanto. Tamen la ĝojo ne daŭris longe. En la nokto subite flamanta fajra kolono frapis tra la fenestroj, flamoj aperis sub la tegmento, la seka pajlo ekbrulis, la tuta domo forbrulis, kaj la juna pasero mortiĝis, sed la junaj homoj feliĉe sin savis.<noinclude><references/></noinclude> d8u9y82sq6ho5jo8pdbmxj3m2hzwf21 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/133 104 32302 126465 94953 2026-08-22T13:44:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126465 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Kiam la sekvantan matenon leviĝis la suno kaj ĉio ŝajnis refreŝigita kiel post kvieta nokta dormo, el la rubo de la vilaĝana domo elstaris nur kelke da nigraj karbigitaj traboj, kiuj apogis sin al la kamentubo; densa fumo leviĝadis el la fundamento, sed antaŭ ĝi staris freŝe kaj florante la nedifektita rozarbetaĵo, kies branĉoj kaj floroj klare speguliĝis en la kvieta akvo. "Ha, kiel bele aspektas la rozoj tie antaŭ la forbrulinta domo!" diris unu preterpasanta viro. "Tio estas la plej ĉarma malgranda bildo! Mi devas ĝin havi!" La viro elprenis el la poŝo libron kun blankaj folioj, prenis sian krajonon, ĉar li estis pentristo, kaj desegnis la fumiĝantajn trabojn apud la falegon minacanta kamentubo (kiu kliniĝis ĉiam pli kaj pli), sed sur la antaŭa plano staris la granda floranta rozarbetaĵo, kiu estis mirinde bela kaj kiu ja sola estis la kaŭzo, pro kiu la tutaĵo estis desegnita. Poste en la tago pretervenis du el la paseroj, kiuj ĉi tie naskiĝis, "Kie estas la domo?" ili demandis; "kie estas la nesto? Pep! Ĉio forbrulis, kaj nia forta frato ankaŭ forbrulis, Tian profiton li havas de tio, ke li restis posedanto de la nesto. La rozoj eliris el la katastrofo feliĉe, ili staras ankoraŭ kun ruĝaj vangoj. La malfeliĉon de la najbaro ili ne rigardas do kiel kaŭzon por funebro. Mi plu ne parolos al ili! krom tio, ĉi tie estas tre malbele, mi opinias!" Post tiuj vortoj ili forflugis. En la malfrua aŭtuno estis bela sunluma tago; oni povis pensi, ke oni troviĝas en la mezo de la somero. Antaŭ la granda ŝtuparo de la bienhavanto estis seke kaj pure, kaj tie promenadis la kolomboj, nigraj kaj blankaj kaj de ĉiuj eblaj koloroj, ili brilis en la lumo de la suno, kaj la maljunaj kolombaj patrinoj hirtigis siajn plumojn kaj diris al siaj idoj: "Staru grupe, staru grupe!" ĉar tiel ili pli bone aspektis. "Kio estas la malgrandaj grizaj estaĵoj, kiuj saltas inter ni?" demandis unu maljuna kolombo, kies okuloj briletis ruĝe kaj verde. "Tio estas paseroj, bonaj bestetoj! Ĉiuj diras kun gloro por ni, ke ni estas bonkoraj kaj gastamaj, kaj tial ni toleru, ke ili beku grajnojn kune kun ni. Ili ne enmiksas sin en la interparoladon kaj tergratas tiel belete per la piedetoj." Jes, ili tergratis, trifoje ili tergratis per la maldekstra piedo, sed ili diris ankaŭ "pep" , kaj per tio ili sin reciproke rekonis; tio estis tri paseroj de la forbrulinta domo. "Ĉi tie troviĝas bonega manĝaĵo!" diris la paseroj. Kaj la kolomboj iradis unuj ĉirkaŭ la aliaj, tenis sin fiere kaj konservis ĉiu sian opinion. "Ĉu vi vidas la kropkolombon?" diris unu al alia, "kaj ĉu vi vidas, kiel<noinclude><references/></noinclude> euv5o1lt0jhkl97pxsjpyi068kfu4v3 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/134 104 32303 126466 94954 2026-08-22T13:53:15Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126466 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĝi glutas pizojn? Ĝi ricevas tro multe! Ĝi ricevas la plej bonajn; Ĉu vi vidas, kiel tiu perdas la plumojn ĉirkaŭ la kresto? Ĉu vi vidas la koleran, venenan beston! Mur-mur-mur!" Kaj la okuloj de ĉiuj briletis tute ruĝe de kolero kaj galeco. "Staru grupe, staru grupe! Malgranda griza! Mur-mur-mur!" Tiel ili murmuradis senĉese. La paseroj havis bonan apetiton, kaj ili bone aŭskultis, ili eĉ stariĝadis kune kun la kolomboj, sed tio ne estis al ili bone alaspekta. Ili estis nun sataj, kaj tial ili apartiĝis de la kolomboj kaj interŝanĝis reciproke siajn opiniojn pri ili. Poste ili trasaltetis sub la barilo de la ĝardeno, kaj ĉar la pordo de la ĝardena dometo estis nefermita; unu el ili saltetis sur la sojlon de la pordo. La kontentigo de sia malsato faris ĝin kuraĝa. "Pep!" ĝi diris, "tion mi permesas al mi!" "Pep!" diris la dua, "tion mi ankaŭ permesas al mi, kaj eĉ iom pli malproksimen!" kaj ĝi ensaltetis en la ĝardenan dometon. Homoj tie ne estis, tion la tria bone rimarkis, kaj tial ĝi flugis ankoraŭ pli internen kaj diris: "Aŭ ĉio aŭ nenio! Nur nenion duonan. Cetere ĝi estas ridinda homa nesto. Kiom multe da aĵoj ĉi tie staras! Kaj vidu, kio estas tio tie?" Ĝuste antaŭ la paseroj floris ja la konataj rozoj, ili speguliĝis en la akvo, kaj la karbigitaj traboj apogis sin al la duone falinta kamentubo. Ha, kiel tio estas ebla! Kiamaniere tio venis en la ĉambron de la kavalira bieno? Ĉiuj tri paseroj volis forflugi trans la rozojn kaj la kamentubon, sed plata muro, kontraŭ kiun ili flugis, malhelpis, al ili plenumi sian intencon. Tio estis nur pentraĵo, granda belega ekzemplero, kiun la pentristo kreis laŭ sia malgranda skizo. "Pep!" diris la paseroj, "tio estas nenio, tio estas nur trompaĵo. Pep! Tio estas la belo! Ĉu vi en tio ion komprenas? Mi certe ne!" kaj tiam ili forflugis, ĉar homoj eniris en la ĉambron. Pasis pli ol unu jaro; la kolomboj estis jam multe murmurintaj. Dum la vintro la paseroj estis suferintaj de frosto, kaj dum la tuta somero ili estis vivintaj gaje; ĉiuj estis fianĉigitaj aŭ edzigitaj, aŭ kiel alie oni volas tion nomi. Ili havis infanojn, kaj ĉiu el ili kompreneble asertis pri sia infano, ke ĝi estas la plej bela kaj plej saĝa. Unu flugis tien, alia aliloken; kaj ĉe la renkontiĝo ili rekonadis sin reciproke per la "pep" kaj la trifoja tergratado per la maldekstra piedo. La plej aĝa el ili estis nun jam maljuna fraŭlino, ĝi ne havis neston nek infanojn. Ĝi tre volis vidi iam grandan urbon, kaj tial ĝi flugis en Kopenhagon. Tie apud la kastelo kaj apud la kanalo, sur kiu troviĝis ŝipoj kun pomoj kaj potoj, staris granda belkolora domo. La fenestroj estis malsupre pli larĝaj ol supre, kaj kiam la paseroj enrigardis, ili havis la impreson, kvazaŭ ili rigardas ne en ĉambron, sed en tulipon, volvaĵoj de plej<noinclude><references/></noinclude> 6fd71hr5swcxivhk9aexx60zy9smxv0 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/135 104 32304 126467 94955 2026-08-22T14:00:58Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126467 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>diversaj koloroj briletis al ili renkonte, kaj meze en la tulipo staris blankaj homoj. Ili estis parte el marmoro, parte el gipso, sed por paseraj okuloj tio ne prezentas ian diferencon. Sur la domo staris kupra ĉaro kun kupraj ĉevaloj antaŭe, kaj la diino de venko, ankaŭ el kupro, tenis la kondukilojn. Tio estis la muzeo de Thorwaldsen "Kiel ĝi brilas, kiel ĝi brilas!" diris la pasera fraŭlino; "tio kredeble estas la belo! Pep! Ĝi estas ankoraŭ pli granda ol pavo." Ĝi memoris ankoraŭ el sia infaneco, kion ĝia patrino opiniis la plej granda belo. Ĝi flugis malsupren sur la korton; tie ankaŭ estis belege, tie la muroj estis pentrornamitaj per palmoj kaj branĉoj, kaj meze sur la korto staris granda rozarbetaĵo en plena florado. Ĝi etendis siajn freŝajn branĉojn kun la multaj rozoj super unu tombo. Tie, kie saltetis multe da paseroj, ĝi eniris. "Pep!" kaj tri tergratoj per la maldekstra piedo. Tiun saluton ĝi en la daŭro de longa tempo ofte ripetis, sed neniu ĝin komprenis, ĉar tiuj, kiuj unu fojon disiĝis, ne renkontas sin ĉiutage. Tiu saluto fariĝis ĉe ĝi jam kutimo; sed hodiaŭ fine troviĝis du maljunaj paseroj kaj unu juna, kiuj diris "pep" kaj tergratis per la maldekstra piedo. "Ha, bonan tagon, bonan tagon!" Tio estis tri maljunuloj el la pasera nesto kaj unu juna ido, apartenanta al la familio. "Ĉi tie do ni nin renkontis!" ili diris. "Ĝi estas altranga loko, sed por manĝegi ĉi tie bedaŭrinde troviĝas malmulte. Tio estas la belo! Pep!" Jen eliris multaj homoj el la flankaj ĉambroj, en kiuj staris la belegaj marmoraj bildoj, kaj iris al la tombo, kiu enhavis en si la grandan majstron, kiu kreis la marmorajn figurojn. Ĉiuj, kiu venis, staris kun lumantaj okuloj ĉe la tombo de Thorwaldsen. Kelkaj kolektis la defalintajn foliojn de rozoj kaj kaŝis ilin. El tre malproksimaj lokoj alvenis adorantoj de Thorwaldsen; Anglujo, Germanujo kaj Francujo alsendis reprezentantojn; la plej bela sinjorino deŝiris unu el la rozoj kaj fiksis ĝin al sia brusto. Tial la paseroj supozis, la rozoj ĉi tie regas, ke la tuta domo estas konstruita nur por ili, kaj ŝajnis al ili, ke tio estas iom tro; sed ĉar ĉiu el la homoj prenis al si memorigaĵon de la rozarbetaĵo, ili ankaŭ ne volis esti malpli bontonaj. "Pep!" ili diris, balais la teron per siaj vostoj kaj strabis per unu okulo al la rozoj. Tuj ĉe la unua rigardo ili konvinkiĝis, ke tio estis la malnovaj najbaroj; kaj tiel efektive estis. La pentristo, kiu estis desegninta la rozarbetaĵon apud la forbrulinta domo, ĉirkaŭ la fino de la jaro ricevis la permeson elfosi ĝin, kaj, ĉar ne povis troviĝi rozoj pli belaj, li transdonis ilin al la konstruinto de la muzeo. Ĉi tiu plantis ĝin sur la tombo de Thorwaldsen, kie ĝi floris kiel bildo de la belo kaj donadis siajn ruĝajn bonodorajn florojn, por ke oni portu ilin kiel memorigaĵon en fremdajn landojn.<noinclude><references/></noinclude> fbkfjmqtl2l5lz7ay0txmhxh07c01ro Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/136 104 32305 126468 94957 2026-08-22T14:06:42Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126468 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Familioj"/><nowiki /> "Ĉu vi ricevis ĉi tie en la urbo ian oficon?" demandis la paseroj. La rozoj movetis la kapon; ili rekonis la grizajn najbarojn kaj ĝojis pri la revidiĝo. "Kia beno tio estas vivi kaj flori, revidi malnovajn amikojn kaj ĉiutage vidi ĉirkaŭ si afablajn vizaĝojn! Ĉi tie estas tiel, kvazaŭ ĉiu tago estus granda festo!" "Pep!" diris la paseroj, "jes, tio estas la malnovaj najbaroj! Ni bone ankoraŭ memoras ilian devenon de la vilaĝa lageto. Pep! Kian honoron ili atingis! Ekzistas estaĵoj, kiuj atingas tion dormante. Kio rimarkinda troviĝas en tia ruĝa makulaĵo; mi vere ne komprenas! Krom tio tie sidas eĉ velkinta folio, kiom mi vidas!" Kaj ili komencis tiel longe pinĉadi la folion, ĝis ĝi defalis, kaj pli freŝa kaj pli verda tiam aperis la arbetaĵo, kaj la rozoj bonodoris en la lumo de la suno sur la tombo de Thorwaldsen, al kies senmorta nomo aliĝis ilia beleco. {{---|3em}} <section end="Familioj"/> <section begin="Tuk"/>{{Titolo|MALGRANDA TUK}} Jes, tio estis la malgranda Tuk. En efektiveco lia nomo ne estis Tuk, sed kiam li ne povis ankoraŭ bone paroli, li mem sin nomis Tuk; tio devis signifi Karolo, estas bone, se oni tion scias. Li devis vartadi sian malgrandan fratinon Gustavinon, kiu estis ankoraŭ multe pli malgranda ol li, kaj krom tio li devis ankaŭ lernadi siajn lecionojn, sed tiuj ambaŭ aferoj ne povis bone iri kune. La kompatinda knabo sidis kun sia fratineto sur la genuoj kaj kantis al ŝi ĉiujn kantojn, kiujn li sciis, kaj de tempo al tempo li ĵetadis kaŝitan rigardon en sian libron de geografio, kiu kuŝis antaŭ li malfermita. Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando kaj enbati en sian memoron iliajn rimarkindaĵojn. Jen lia patrino kiu estis elirinta, venis hejmen kaj prenis la malgrandan Gustavinon; Tuk ekkuris al la fenestro kaj legis tiel pene, ke li de legado preskaŭ blindigis siajn okulojn, ĉar estis jam krepusko, kaj lia patrino ne havis rimedojn, por aĉeti kandelojn. "Jen la maljuna lavistino eliras tie el la strateto!" diris la patrino,<section end="Tuk"/><noinclude><references/></noinclude> p2ixdflfy73w5gjjunpet01cc1pl2ay Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/137 104 32306 126469 94958 2026-08-22T14:13:45Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126469 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>elrigardante tra la fenestro, "Ŝi apenaŭ povas treni sin mem, kaj devas tamen porti ankoraŭ la sitelon de la pumpilo. Elsaltu, kara Tuk, estu brava knabo kaj helpu al la maljuna virino!" Tuk tuj elsaltis kaj helpis; sed kiam li venis returne hejmen, estis jam plena nokto, pri kandelo oni ne povis eĉ paroli, kaj li devis iri en la liton. Tio estis malnova litbenko. Sur ĝi li kuŝis nun kaj pensis pri sia leciono de geografio, pri la provinco Zelando kaj pri ĉio, kion la instruisto diris pri ĝi. La leciono kompreneble devis esti lernata, sed tion li ja nun ne povis fari. La libron de geografio li ŝovis sub la kapkusenon, ĉar li aŭdis, ke tio multe helpas al la memorado de leciono; kun certeco oni tamen ne povas tion fidi. Tiel li nun kuŝis kaj pensis kaj pensis, kaj subite li havis la impreson, kvazaŭ iu kisas lin sur la okuloj kaj la buŝo; li dormis, kaĵ tamen li samtempe ne dormis; estis al li, kvazaŭ lin rigardas la mildaj okuloj de la maljuna lavistino. Ĉi tiu diris afable: "Estus granda honto, se vi ne scius vian lecionon! Vi helpis al mi, nun mi helpos al vi, kaj la bona Dio tion ĉiam faros!" Subite la libro sub la kapo de la malgranda Tuk eksusuris kaj ekbruetis. "Put, put! put, put!" Tio estis kokino, kiu eniris, kokino el la urbeto Kjöge. "Mi estas unu el la kokinoj de Kjöge!" Kaj ĝi diris la nombron de la loĝantoj kaj rakontis pri la batalo, kiu tie okazis kaj kiu en efektiveco ne estis priparolinda. "Kribel, krabel, bum!" jen iu enfaletis. Tio estia ligna birdo, kiu nun alpaŝis; tio estis la papago de la birdopafado en Prästo. Ĝi raportis, ke tie loĝas precize tiom da loĝantoj, kiom da najloj ĝi havas en la korpo. Ĝi estis ankaŭ sufiĉe da fiereco kaj malmodesteco. "Ĉe mi loĝis Thorwaldsen. Bum! Mi havas belan situacion!" Sed la malgranda Tuk ne kuŝis, li subite fariĝis sidanta sur ĉevalo. Li rajdis galope, galope. Belege vestita kavaliro kan lumanta kasko kaj gaje flirtanta plumaĵo tenis lin antaŭ si sur la ĉevalo. Ili rajdis tra la arbaro al la malnova urbo Vordingborg, kaj tio estis granda, bruoplena urbo. Altaj turoj fiere staris sur la reĝa kastelo, kaj lumo de kandeloj elradiis malproksimen tra la fenestroj. Kantoj kaj dancoj plenigis la salonon. La reĝo Valdemar kaj junaj riĉe ornamitaj fraŭlinoj turniĝadis en gaja danco. Fariĝis mateno, kaj kiam la suno leviĝis, enfalis en la teron la urbo kaj la kastelo de la reĝo, unu turo post la alia, fine staris nur unu turo sur la monteto, sur kiu antaŭe troviĝis la kastelo. La nova urbo estis tre malgranda kaj malriĉa; la lernejaj knaboj venis kun siaj libroj sub la brako kaj diris: "Du mil loĝantoj" , sed tio estis trograndigita, tiom multe tie ne estis.<noinclude><references/></noinclude> ofry9rlwodfd4x45bwlff76xiziz824 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/138 104 32307 126470 94959 2026-08-22T14:25:44Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126470 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> Kaj la malgranda Tuk kuŝis en sia lito; li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas. Sed iu troviĝis tute apud li. "Malgranda Tuk! Malgranda Tuk!" oni flustris. Tio estis maristo, tute malgranda persono, kvazaŭ li estus kadeto. "Mi havas por vi multe da salutoj el Korsör. Ĝi estas potence disvolviĝanta, vigla urbo, al kiu la vaporŝipoj kaj fervojo alvenigas riĉaĵojn kaj vojaĝantojn. Antaŭe oni ĝin nomis malbela urbo, sed tio estas opinio, kiu jam perdis sian sencon. Mi kuŝas ĉe la maro, diris Korsör, mi havas bonajn vojojn kaj agrablajn arbaretojn, mi naskis poeton, kiu estas interesa, kaj tion oni ne pri ĉiuj povas diri. Mi volis elsendi ŝipon por ĉirkaŭmonda veturo; estas vero, ke mi tion ne faris, sed mi povus tion fari; kaj krom tio mi disvastigas belegajn bonodorojn, ĝuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj." La malgranda Tuk ilin vidis. Ruĝe kaj verde fariĝis antaŭ liaj okuloj; sed kiam la koloroj disapartiĝis, li ekvidis arbarkovritan deklivon senpere apud klara golfeto. Alte supre staris belega malnova preĝejo kun du altaj pintaj turoj. El la deklivo fluetis fontoj en formo de dikaj radioj de akvo, tiel ke ilia plaŭdiĝado estis aŭdebla malproksime. Apude sidis maljuna reĝo kun ora krono sur siaj longaj defalantaj haroj; tio estis la reĝo Hroar ĉe la fontoj, apud la urbo Roeskilde, kiel la loko nun estas nomata. Kaj laŭ la milde leviĝanta deklivo en la malnovan preĝejon iris manon en mano ĉiuj reĝoj kaj reĝinoj de Danujo, ĉiuj kun la ora krono sur la kapo, kaj la orgeno ludis, kaj la fontoj fluetis. La malgranda Tuk ĉion vidis, ĉion aŭdis. "Ne forgesu la delegitaron!" diris la reĝo Hroar. Subite ĉio denove malaperis! ha, kie do ĝi restis? Kiel per turno de la mano ĉio forpasis. Kaj jen tie staris maljuna virino, ŝi estis ĝardenistino, ŝi venis el Sorö, kie herbo kreskas sur la vendeja placo. Sian grizan tolan antaŭtukon ŝi suprenŝovis trans la kapon ĝis la dorso. La antaŭtuko estis tute malseka, videble estis antaŭe pluvo. "Jes, pluvis!" ŝi diris, kaj tiam ŝi rakontis kelke da komikaj scenoj el la komedioj de Holberg, kaj ŝi sciis ankaŭ la teatraĵon "Valdemar kaj Absalon" . Sed subite ŝi ŝrumpis, ŝancelis la kapon, faris geston kvazaŭ ŝi volas salti kaj ekkriis: "Kvak! Estas malseke! Estas malseke! Estas ĉarmege en Sorö, tomba silento regas super tiu urbo!" En momento ŝi fariĝis rano. "Kvak!" kaj ŝi denove fariĝis la maljuna virino. "Oni devas sin vesti konforme al la vetero!" ŝi diris. "Estas malseke! Estas malseke! Mia urbo estas kiel botelo. Ĉe la korkŝtopado oni devas eniri, kaj poste oni devas denove eliri! Antaŭe mi havis marĉajn fiŝojn, kaj nun mi havas viglajn ruĝvangajn knabojn sur la fundo de la botelo; ili lernas saĝecon: lingvon<noinclude><references/></noinclude> efu1wj1kagr6p4ixpqhirqi6aqbl2er Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/139 104 32308 126471 94961 2026-08-22T14:32:47Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126471 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Tuk"/>grekan, grekan, hebrean, Kvak!" Sonis kvazaŭ ranoj kvakas aŭ iu kun akvobotoj iras en marĉa akvo. Estis ĉiam la sama sono, tiel monotona, tiel enuiga, tiel terure enuiga, ke la malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika por li. Sed eĉ en tiu dormo li havis sonĝon; lia malgranda fratino Gustavino kun la bluaj okuloj kaj la blondaj buklaj haroj subite estis jam plenkreska bela knabino, kaj, kvankam ŝi ne havis flugilojn, ŝi povosciis flugi, kaj ili flugis trans Zelandon kun ĝiaj arbaroj kaj bluaj akvoj. "Ĉu vi aŭdas kokokrion, malgranda Tuk? Kokeriko! La kokinoj suprenflugas el la urbo Kjöge! Vi ricevos kokinaron, tiel grandan, tiel grandan, vi ne suferos malsaton nek mizeron! Vi depafos la birdon, kiel oni diras, la papagon, kiun vi konas, vi fariĝos riĉa kaj feliĉa homo! Via domo leviĝos majeste, kiel la turo de la reĝo Valdemar. Riĉajn ornamaĵojn ĝi havos, kun statuoj el marmoro, similaj al tiuj, kiuj troviĝas ĉe la rando de Prästo. Vi min komprenas? Via nomo glorkovrite flugos malproksimen tra la mondo, kiel la ŝipo, kiu devis eliri el Korsör, kaj en la urbo Roeskilde - ne forgesu la delegitaron!" diris la reĝo Hroar - tie vi parolos bone kaj saĝe, ho malgranda Tuk, kaj kiam oni poste iam portos vin en la tombon, vi dormos tiel trankvile... - "Kvazaŭ mi kuŝus en Sörö!" diris Tuk kaj vekiĝis. Estis hela luma mateno. Li nenion povis rememori el sia sonĝo, sed tion li ankaŭ ne devis fari, ĉar oni ne devas scii, kio estos poste. Li elsaltis el la lito, tralegis sian lecionon kaj tuj ĝin sciis. Kaj la maljuna lavistino enŝovis la kapon tra la pordo kaj diris: "Koran dankon, bona infano, ke vi hieraŭ tiel helpis al mi. Dio donu al vi plenumon de via plej bona sonĝo!" La malgranda Tuk tute ne sciis, kion li sonĝis, sed Dio tion sciis. {{---|3em}} <section end="Tuk"/> <section begin="Ombro"/>{{Titolo|LA OMBRO}} En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni. La homo ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed tio estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi sur la stratoj, kiel en sia patrujo, sed tion li devis baldaŭ<section end="Ombro"/><noinclude><references/></noinclude> ogqm1phz1yr73px6146tyfxuf2mzt41 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/140 104 32309 126472 94962 2026-08-22T14:39:16Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126472 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de la fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de mateno ĝis vespero oni havis tie la tutan varmegon de la suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brulanta forno. Ĉi tio lin tre suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda ol en la patrujo, ĝi ankaŭ suferis de la suno. Nur vespere, kiam la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis efektiva plezuro tion vidi. Apenaŭ lumo estis enportita en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La scienculo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj eklumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj de la strato - kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon - montriĝis homoj, ĉar aeron oni bezonas, eĉ se oni kutimis esti bruligata de la suno. Vivo komenciĝis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj - ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil kandeloj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris... tin-tin-tin, ĉar ili portis sonoriletojn. Tie mortintoj kun kanto estis enterigataj, la knaboj de la strato bruis, la sonoriloj de la preĝejoj sonoris, per unu vorto - vivo kaj movado regis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de la alilanda scienculo, estis tre silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis, - iu do kredeble ilin priverŝadis, kaj homoj nepre devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, - el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda scienculo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia imago, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de la alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko - li trovas ĝin malbele enuiga. "Ĝi estas tiel, kiel se iu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila kaj kiun li ne povas ellerni, ĉiam la sama peco. ‚Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos!’ li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas." Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo dismoviĝis de bloveto de la vento, kaj al li ŝajnis, ke de la kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj<noinclude><references/></noinclude> r1al1go7as5z939dal726lelrqgzu5u Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/141 104 32310 126473 94963 2026-08-22T14:53:12Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126473 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. La okuloj de la scienculo preskaŭ tute blindiĝis de tio, kaj ne estas mirinde, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj krom tio, li ankoraŭ estis ĵus dorminta. Per unu salto li estis sur la planko, tre mallaŭta li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ĉi ne estis, la brilo estingiĝis. La floroj plu jam ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en sia antaŭa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis enigi ĉiun en plej dolĉajn sonĝojn. Tio estis efektive io mireginda. Kiu povis tie loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja ne eble, ke la homoj ĉiam trakurus tra tie. Unu vesperon la alilandulo sidis sur sia balkono, malantaŭ li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kiam la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĝi ordinare faras. "Mi pensas, ke mia ombro estas la sola vivanta estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!" diris la scienculo. "Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri kaj ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!" li diris ŝerce. "Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas,iri?" Kaj li balancis sian kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis sian kapon. "Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!" La scienculo leviĝis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono ankaŭ leviĝis; la scienculo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de la kontraŭa domo ĝuste en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon. En la sekvanta mateno la scienculo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. "Kio tio estas?" li diris, kiam li eliris en la lumon de la suno, "mi ja ne havas ombron! Ĝi do hieraŭ vespere efektive foriris kaj jam ne revenis; estas efektive ĉagrene!" Ne tiel la perdo de la ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la scienculo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis al li, oni diros, ke tio estas nur ripetaĵo, kaj tio malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tiel estis tute prudente. Vespere li denove eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis malantaŭ si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉiam volas, ke ĝia sinjoro estu por<noinclude><references/></noinclude> m83vgklpqv2u687fz5nnk581z60xwkj Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/142 104 32311 126474 94964 2026-08-22T15:01:43Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126474 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ĝi barilo, - sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro montriĝis. Li diris: "Hm, hm!" sed nenio helpis. Estis kompreneble ĉagrene; sed en la varmaj landoj dank' al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kiam li iras en la lumon! la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kiam li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉiam pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa. Tiel la scienculo revenis en sian landon, skribis librojn pri la vero en la mondo, pri la bono kaj belo kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn. Pasis multe da jaroj. Unu vesperon li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte je la pordo. "Eniru!" li diris, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre stranga eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono. "Kun kiu mi havas la plezuron paroli?" demandis la scienculo. "Jes, mi tiel ankaŭ pensis," diris la eleganta homo, "ke vi min ne rekonos! Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis karnon kaj ostojn. Vi kredeble neniam pensis, ke vi vidos min iam en tia bona farto! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi iam ankoraŭ revenos. Mi havis feliĉon depost la tago, kiam mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava. Se mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio!" Kaj li eksonigis tutan faskon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo, kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj. "Ne, mi ne povas ankoraŭ rekonsciiĝi!" diris la scienculo. "Kiel tio estas ebla!" "Io ordinara tio efektive ne estas!" diris la ombro, "sed vi ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco ĉiam iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj, kiam vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati tra la mondo, mi komencis propran vojon. Mi troviĝas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti iam vi ja devas. Ankaŭ ĉi tiujn landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar oni ja ĉiam amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!"<noinclude><references/></noinclude> odwycte2odt527smf0hyziq0zexhy8q Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/143 104 32312 126475 94965 2026-08-22T16:00:09Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126475 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> "Ha, tio estas efektive vi!" diris la scienculo. "Tio estas ja multege mirinda! Neniam mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni en formo de homo!" "Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "ĉar mi ne volas resti ies ŝuldanto!" "Kiel vi povas tiel paroli!" diris la scienculo, "pri ia ŝuldo oni ĉi tie tute ne povas ja paroli. Uzu vian liberecon kiel ĉiu alia! Mi tre ĝojas pri via feliĉo! Sidiĝu, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!" "Jes, tion mi al vi rakontos;" diris la ombro, sidiĝante; "sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en ĉi tiu urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion!" "Ne zorgu!" diris la scienculo, "mi al neniu diros, kiu en efektiveco vi estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo - unu vorto!" "Unu vorto - unu ombro!" diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli. Cetere estis efektive mirinde; kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el plej kara ŝtofo, krom tio li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis estis kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la supran plataĵon kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj ĉi tio plej certe faris lin homo. "Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj ĉe tio li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de la scienculo; li faris tion pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si. La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile, por povi bone aŭskulti; ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro. "Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?" demandis la ombro; "ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio estas tiel same, kiel se oni vivus tri mil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj sciencajn, - tion mi diras, kaj ĝi estas vero. Mi ĉion vidis, kaj mi ĉion scias!" "La poezio!" ekkriis la scienculo, "jes, jes, ĝi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes; mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tiam estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la nordlumo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste...." "Poste mi estis en la antaŭĉambro," plue rakontis la ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie ne estis lumo, tie estis io<noinclude><references/></noinclude> lmosrfx0xbayg2hfzx5nl0swp82vswb Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/144 104 32313 126476 94966 2026-08-22T16:10:15Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126476 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>kiel duonlumo; sed granda nombro da ĉambroj tie estis unu post la alia kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de la maro da lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio estas bona!" "Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la scienculo. "Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed... ĝi ne estas fiereco de mia flanko, tamen... kiel homo libera, kaj ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj riĉeco... mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne ‚mia kara’ , sed ‚sinjoro!’" "Pardonu, sinjoro!" diris la scienculo, "ĝi estas nedetruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, ĉion, kion vi vidis!" "Ĉion!" diris la ombro, "ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!" "Kian aspekton havis la ĉambroj internaj?" demandis la scienculo "Ĉu tie estis kiel en freŝa arbaro? ĉu tie estis kiel en sankta preĝejo? ĉu la ĉambroj estis kiel stelplena ĉielo, kiam oni staras sur altaj montoj?" "Ĉio tie estis!" diris la ombro, "Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi ĉion vidis, mi ĉion scias. Mi estis en la palaco de la poezio, en la antaŭĉambro." "Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj dioj de la antikva tempo? ĉu tie batalis la antikvaj herooj? ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis siajn sonĝojn?" "Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien enirus, vi ĉesus esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj samtempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon kiun mi havas kun la poezio. Kiam mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ne pensis, sed ĉiufoje, kiam la suno leviĝis aŭ malleviĝis, mi ĉiam - vi certe ankoraŭ memoras - fariĝis tiel mirinde granda; en la lumo do la luno mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara ol vi mem. Tiam mi ne komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de la poezio mi ĝin ekkonis, - mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte matura viro, sed vi jam plu ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes, al vi mi povas tion konfesi, ĉar vi mian sekreton en nenia libro malkaŝos, - mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi donis kaŝejon. Ne pli frue ol vespere mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de la luno, mi min eltiradis<noinclude><references/></noinclude> or1ckp21aki4pvphc6h3ou175ynmlm2 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/145 104 32314 126477 94967 2026-08-22T16:51:52Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126477 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>laŭ la muroj, tio estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri la veron, estas sufiĉe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regus la malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion neniu homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii - la malbonaĵon ĉe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom da legantoj ĝi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekregis en ĉiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi. La profosoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en sufiĉa kvanto; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela. - Per tio mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiaŭ! Jen estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko, kaj en pluva vetero mi ĉiam estas hejme!" Dirinte tion, la ombro foriris. "Mirinde!" diris la scienculo. Pasis kelke da jaroj, kaj unu tagon la ombro subite denove venis. "Kiel vi fartas?" li demandis. "Ha!" diris la scienculo, "mi skribas pri la vero, la belo kaj la bono, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda; mi tute malesperas, ĉar tio min tre doloras." "Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi grasiĝas, kaj ĉi tio devas esti la celo de ĉiu prudenta homo. Vi ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi vojkamaradon, - ĉu vi volas kunveturi en karaktero de mia ombro? Ĝi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de la vojaĝo." "Tio estas jam malmodesteco neniam aŭdita!" diris la scienculo. "Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!" diris la ombro. "Vojaĝo redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenos sur min la tutan koston de la vojaĝo." "Jam tro senhonte!" diris la scienculo. "Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia ĝi restos!" Kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris. La scienculo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin turmentis, kaj tio, kion li parolis pri la vero kaj bono kaj belo, estis preskaŭ por ĉiuj kiel rozoj por bovo. Fine li efektive malsaniĝis.<noinclude><references/></noinclude> rqc9a65b20mskpmjd2cs4lr6vfxb9ol Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/146 104 32315 126478 94969 2026-08-22T17:07:20Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126478 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><nowiki /> "Vi aspektas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro atakis la scienculon ĉe tiu ĉi penso. "Vi devas nepre veturi en banlokon!" diris la ombro, kiu venis al li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojaĝon, kaj vi poste verkos priskribon de la vojaĝo, kaj en la vojaĝo vi penos min amuzi. Mi veturas en banlokon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj akceptu mian proponon, ni ja veturos kiel kamaradoj." Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro, kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉiam estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la alia, laŭ la staro de la suno. La ombro sin tenis ĉiam sur la flanko sinjora, kaj la scienculon tio malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: "Ĉar ni jam fariĝis vojkamaradoj kaj krom tio ni de la infaneco ĉiam estis kune, ni trinku nun porfratiĝon, kaj ni estu pli familiaraj unu kun la alia." "Vi esprimis vian penson," diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprica estas la naturo, Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel se mi estus denove en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron." Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro. "Kia malaltiĝo!" pensis la scienculo, "ke mi devas lin respekti kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole-ne-vole li devis konsenti. Ili venis en banlokon, kie troviĝis multaj alilanduloj kaj inter ĉi tiuj unu tre bela reĝidino, kies malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj ĉi tio estas tre danĝera. Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono ol ĉiuj ceteraj. "Li venis ĉi tien, por rapidigi la kreskon de sia barbo; tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon de lia veno, - li ne havas ombron." Ŝi estis tre scivola, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis fari grandan<noinclude><references/></noinclude> 3r2c8xv8x3xq9fe4q8jhpxidf56bc63 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/147 104 32316 126480 94970 2026-08-22T17:43:28Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126480 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>ceremonion, kaj tial ŝi diris: "Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!" "Via reĝidina moŝto jam komencis tute saniĝi!" respondis la ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis: mi havas ombron tute neordinaran. Ĉu vi ne vidas la personon, kiu min ĉiam akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servistoj faras el pli bona ŝtofo ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!" "Kiel!" pensis la reĝidino, "ĉu mi efektive saniĝis? Ĉi tiu banloko estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirindajn fortojn. Tamen mi ne forveturos el la banloko, ĉar nun ĉi tie nur fariĝas interese. La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tiam li forveturos." Vespere en la granda salono de baloj dancis la reĝidino kun la ombro. Ŝi estis malpeza, sed li estis ankoraŭ pli malpeza; tian dancanton ŝi ankoraŭ neniam havis. Ŝi rakontis al li, el kiu lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed ŝi tiam ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra la fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis estis la plej saĝega homo sur la tuta tero. Ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kiam ili post tio denove dancis kune, ŝi enamiĝis je li, kion la ombro bone vidis. Ĉe la sekvanta danco la konfeso de ŝia amo troviĝis jam sur sia lango, sed ŝi estis ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri sia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis iam regonta. "Saĝa homo li estas!" ŝi diris al si mem, "tio estas bona; kaj li dancas belege, tio ankaŭ estas bona; sed egale grava demando estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi provos lin ekzameni." Kaj ŝi komencis proponadi al li demandojn pri la plej malfacilaj aferoj, pri kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris mirigitan mienon. "Ĉi tion vi ne povas respondi!" diris la reĝidino. "Ĉi tion mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!" diris la ombro; "mi pensas, ke ĉi tion eĉ mia ombro tie ĉe la pordo povus respondi." "Via ombro!" ekkriis la reĝidino, "tio estus tre mirinda!" "Mi ne diras certe, ke ĝi povos," diris la ombro, "sed tiel mi supozas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis, mi tiel supozas! Sed permesu, via reĝidina moŝto, sciigi vin, ke ĝi estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin rigardu kiel homon; ke por teni ĝin en bona humoro, kaj tia ĝi<noinclude><references/></noinclude> 9il45ajxrmnz6kuhzpd6d9k4vw7d5mn Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/148 104 32317 126481 94971 2026-08-22T18:11:20Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126481 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude>devas esti, por doni bonajn respondojn - oni devas paroli al ĝi tute kiel al homo." "Tia fiereco plaĉas al mi!" diris la reĝidino. Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri la suno kaj la luno, pri la internaĵo kaj la eksteraĵo de la homo, kaj li respondis saĝe kaj bone. "Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!" pensis la reĝidino; "ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo. Mi tion faros!" La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj inter si, tamen ĉi tion neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon de la reĝidino. "Neniu, eĉ ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li tion diris. Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kiam ŝi estis hejme, "Aŭskultu, amiko!" diris la ombro al la scienculo, "nun mi fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankaŭ por vi fari ion neordinaran. Vi ĉiam loĝos ĉe mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio vi devas permesi, ke ĉiu kaj ĉio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi iam estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kiam mi sidos sur la balkono en la lumo de la suno kaj montros min al la popolo, vi devos kuŝi ce miaj piedoj kiel efektiva ombro. Ĉar mi konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ hodiaŭ vespere ni festos la edziĝon." "Ne, tio estas jam tro multe!" diris la scienculo, "tion mi ne volas, tion mi ne faros! Tio estus trompi la tutan landon kune kun la reĝidino! Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!" "Neniu al vi kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, aŭ mi vokos la gardistojn!" "Mi iros rekte al la reĝidino!" diris la scienculo. - "Sed mi iros antaŭe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en malliberejon!" Kaj tien la scienculo efektive devis iri, ĉar la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin fari ŝia edzo. "Vi tremas?" demandis la reĝidino, kiam la ombro eniris; "ĉu io okazis al vi? ne malsaniĝu hodiaŭ, kiam ni volas vespere festi nian edziĝon." "Al mi okazis la plej terura afero; kiu povas okazi!" diris la ombro; "prezentu al vi - jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni - prezentu al vi, mia ombro freneziĝis, ĝi diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo kaj mi - prezentu al vi - mi estas ĝia ombro!"<noinclude><references/></noinclude> 9ck5xoq2xmzmqjm52b6rkyo62q27x55 Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/149 104 32318 126482 94973 2026-08-22T19:44:27Z HenriLeFoll 4277 /* Provlegita */ 126482 proofread-page text/x-wiki <noinclude><pagequality level="3" user="HenriLeFoll" /></noinclude><section begin="Ombro"/><nowiki /> "Terure!" ekkriis la reĝidino; "oni ĝin ja enŝlosis?" "Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam neniam ricevos ree la prudenton!" "Malfeliĉa ombro!" rediris la reĝidino, "mi ĝin tre bedaŭras; estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo. Se mi bone pripensas, mi trovas, ke estas necese ĝin senbrue tute forigi." "Kvankam tio estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "ĉar ĝi estis fidela servanto!" Kaj li ŝajnigis, ke li ĝemas. "Vi havas bonan karakteron!" diris la reĝidino. Vespere la tuta urbo estis feste iluminita, la kanonoj tondris "bum!" kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran "vivu!" de la popolaj amasoj. La instruita homo nenion aŭdis de la tuta ĝoja kriado, ĉar al lia vivo estis farita fino. {{---|3em}} <section end="Ombro"/> <section begin="Domo"/>{{Titolo|MALNOVA DOMO}} En unu flanka strateto staris malnova, tre malnova domo; ĝi havis la aĝon de preskaŭ tricent jaroj. Tion oni povis legi ĉe la balkono, kie la nombro de la jaro estis eltranĉita kune kun tulipoj kaj volvaĵoj ĉe lupolo. Tie troviĝis tutaj versoj en antikva literformo, kaj super ĉiu fenestro en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo. Unu etaĝo multe elstaris super la alia, kaj tute sub la tegmento troviĝis plumba defluilo, kiu en sia fluo havis ornamon en formo de kapo de drako. La pluva akvo devis eliri el la buŝo de la drako, ĝi tamen eliradis tra la ventro, ĉar La defluilo havis truon. Ĉiuj aliaj domoj de la strato estis novaj kaj elegantaj, kun grandaj fenestraj vitroj kaj glataj muroj, oni povis bone vidi, ke kun la malnova domo ili volas havi neniajn rilatojn. Ili certe pensis: "Kiel longe ankoraŭ tiu malnova domaĉo staros ĉi tie ĉe la strato kiel spektaklo por ĉiuj? Krom tio la balkonaĵo elstaras tiel forte antaŭen, ke ĉiuj kiuj rigardas el niaj fenestroj, sur tiu flanko ne havas perspektivon. La ŝtuparo laŭ sia larĝeco similas al ŝtuparo de kastelo kaj laŭ sia alteco al ŝtuparo de preĝeja turo. La fera balustrado aspektas kiel la pordo de<section end="Domo"/><noinclude><references/></noinclude> 7w8ebk954jpzk27rvqbtgsbz0r37pgq